Kelkiam mi malestimas min… ĉu ne pro tio ankaŭ mi malestimas aliujn?.. Mi iĝis senkapabla al noblaj elanoj; mi timas ŝajni ridinda al mi mem. Aliu je mia loko proponus al la princidino son cœur et sa fortune[35], sed super mi la vorto edziĝi havas magian potencon; kiel ajn pasie mi amas la virinon, nur ŝi sentigas, ke mi devas edziĝi al ŝi — adiaŭ la amo! Mia koro transformiĝas en ŝtonon, kaj nenio povas vivigi ĝin denove. Mi estas preta al ajna ofero, krom tiu; dudek fojojn mian vivon, eĉ la honoron, mi metos sur la karton… sed mian liberon mi ne vendos. Kial mi tiel aprezas ĝin? Kion mi havas en ĝi?.. Kien mi min preparas? Kion mi atendas de l’ estonto?.. Vere, absolute nenion. Ĝi estas iu denaska timo, neklarigebla antaŭsento… Ja ekzistas la homoj, kiuj senkonscie timas araneojn, blatojn, musojn… Ĉu konfesi?.. Kiam mi estis infano, unu maljunulino orakolis pri mi al la patrino: ŝi aŭguris al mi la morton de malbona edzino; ĝi min tiam profunde mirigis: en animo mia naskiĝis nevenkebla malamo al edziĝo… Kaj dume, io diras al mi, ke la aŭguro efektiviĝos; almenaŭ mi penos, ke ĝi efektiviĝu kiom eble plej malbaldaŭ.