Pasis preskaŭ tuta semajno, sed mi ankoraŭ ne konatiĝis kun Ligovskaja’j. Mi atendas favoran okazon. Gruŝnickij, kvazaŭ ombro, sekvas ĉie la princidinon; iliaj konversacioj senfinas: kiam do li ŝin sattedos?.. La patrino ne atentas tion, ĉar li ne estas «fianĉo». Jen la logiko de l’ patrino! Mi rimarkis du, tri tenerajn rigardojn, — necesas ĉesigi ĉion ĉi.
Hieraŭ ĉe la puto unuafoje venis Vera… De la tago, kiam ni intervidiĝis en la groto, ŝi ne eliras el la hejmo. Ni samtempe mergis niajn glasojn kaj, sin klininte, ŝi flustris al mi:
— Vi ne volas konatiĝi kun Ligovskaja’j!.. Ni povas intervidiĝi nur tie…
Riproĉo!.. enue! Sed mi ĝin meritis…
Alloke: morgaŭ estos balo laŭ abono en la salono de l’ restoracio, kaj mi dancos mazurkon kun la princidino.