Notoj

[1]

Verso el la poemo de Aleksandr Puŝkin (1799–1837) Nubo (1835).

[2]

Sur la armeaj oficiraj epoletoj estis numeroj de la regimentoj; la armeaj soldatoj havis numerojn de la regimentoj sur la kaskedoj kaj butoj. La gvardianoj portis la ŝtatan blazonon. La teksto aludas, ke tiutempe en Kaŭkazo estis multaj oficiroj, kiuj pro deliktoj estis malpromociitaj el gvardio al armeo (kiel Peĉorin kaj Lermontov) aŭ soldatigitaj.

[3]

Fininto de armea lernejo. (Laŭ PIV: «oficir-aspiranto».)

[4]

griz-perla koloro (fr.).

[5]

punc-koloraj (fr.).

[6]

En la romano de Daniel Defoe (1660–1731) Vivo kaj mirindaj aventuroj de Robinsono Kruso (1719, Esp. 1908) estas menciita nur ombrelo, farita de la protagonisto. La «promenbastono» aperis en la francaj tradukoj, per kiuj Lermontov, evidente, konatiĝis kun la romano.

[7]

laŭ la maniero de rusa kampulo (fr.).

[8]

Mia kara, mi malŝatas la homojn por ne malestimi ilin, ĉar alimaniere la vivo estus tro naŭza farso (fr.).

[9]

Mia kara, mi malestimas la virinojn por ne ami ilin, ĉar alimaniere la vivo estus tro ridinda melodramo (fr.).

[10]

Lorneto. Okulvitroj kun tenilo.

[11]

Hektika febro (febris hectica); la nuna rusa nomo estas «истощающая лихорадка» (laŭvorte, «konsumanta febro»).

[12]

Ĉerkeso … kabardo. Anoj de du parencaj popoloj de la adega popolgrupo, loĝantaj en la Norda Kaŭkazo. Laŭ la lasta sovetunia popolnombrado la kabardan-ĉerkesan lingvon parolis ĉ. 275 mil homoj.

[13]

Beŝmeto. Vira vesto de kelkaj kaŭkazaj popoloj. Oni portis ĝin zonite super ĉemizo, sed super la beŝmeto kutime estis alia supervesto.

[14]

La kolonio estis fondita en 1802 fare de skotaj misiistoj en la vilaĝo Karras por kristanigi montaranojn. Ekde 1808 en la kolonio loĝis plejparte germanoj.

[15]

Iom modifita citaĵo el Malfeliĉo esti tro sprita de Aleksandr Gribojedov (1795–1829): «Ankoraŭ regas la konfuz’ de lingvoj: franca kaj niĵnij-novgoroda».

[16]

Mia dio, ĉerkeso!.. (fr.).

[17]

Ne timu, sinjorino; mi ne estas pli danĝera ol via kavaliro (fr.).

[18]

Nagajo. Ano de la tjurka nagaja popolo, loĝanta en la Norda Kaŭkazo.

[19]

Tio estas ridinda!.. (fr.)

[20]

Dankon, sinjoro (fr.).

[21]

Permesu… (de fr. permettez.)

[22]

por mazurko… (fr.).

[23]

Ĉarme! rave! (fr.)

[24]

La vortoj de Peĉorin, direktitaj al Mary, paŭsas la monologon de Aleksandr Radin el la dramo de Lermontov Du fratoj (Akto 2, Sceno 1).

[25]

Temas pri Pjotr Kaverin (1794–1855) — husaro, amiko de Puŝkin, dediĉinta al Kaverin kelkajn poemojn.

[26]

Peterburga literatura revuo, kiu aperis en 1834–1863.

[27]

Titola konsilisto. La naŭa rango en la 14-ranga oficista rangtabelo, ekvivalenta al la armea ŝtabrotĉefo, marista leŭtenanto kaj eklezia diakono.

[28]

Populara vino devenanta el Kaĥetio — orientkartvelia regiono, kiu en la mezepoko estis sendependa reĝlando.

[29]

Neĝusta citaĵo el la 3a akto de Malfeliĉo esti tro sprita de Gribojedov.

[30]

Versoj el la dediĉo de Eŭgeno Onegin de Puŝkin (al P. Pletnjov).

[31]

La sorĉita arbaro estas priskribita en la 13a kanto de la eposo de Torquato Tasso (1544–1595) Liberigita Jerusalemo.

[32]

Temas pri la protagonisto de la novelo Vampiro, kiun laŭlegende John Polidori (1795–1821) skribis laŭ la vortoj de George Byron.

[33]

Somere de 1837 Apfelbaum efektive gastrolis en Kaŭkazo.

[34]

Laŭ legendo, Cezaro stumblis sur la sojlo de la Pompea kurio en Romo, kie okazis senata kunveno, en kiu li estis mortigita.

[35]

siajn koron kaj fortunon (fr.).

[36]

La komedio estas finita! (it.).

[37]

Laŭfame, post la malvenko ĉe Waterloo (1815) Napoleono dormis dum pli ol unu diurno.

Загрузка...