Dum ĉiuj ĉi tagoj mi eĉ unu fojon ne retiriĝis de mia sistemo. Al la princidino komencis plaĉi mia parolo; mi rakontis al ŝi kelkajn el la strangaj okazoj de mia vivo, kaj ŝi komencis vidi en mi neordinaran homon. Mi priridis ĉion en la mondo, precipe la sentojn: tio komencas timigi ŝin. En mia ĉeesto ŝi ne kuraĝas komenci kun Gruŝnickij sentimentalajn konversaciojn kaj jam kelkfoje respondis liajn sagacaĵojn per moka rideto, sed ĉiufoje, kiam Gruŝnickij alpaŝas ŝin, mi alprenas humilan aspekton kaj lasas ilin duope. La unuan fojon ŝi ĝojis pro tio, aŭ penis tion montri; la duan fojon ŝi ekkoleris kontraŭ mi kaj la trian kontraŭ Gruŝnickij.
— Vi havas tre malmultan memestimon! — ŝi diris al mi hieraŭ. — Kial vi pensas, ke al mi estas pli gaje kun Gruŝnickij?
Mi respondis, ke mi oferas al la feliĉo de amiko mian plezuron.
— Kaj la mian, — ŝi aldonis.
Mi fikse rigardis ŝin kaj akceptis seriozan aspekton. Poste la tutan tagon mi diris al ŝi neniun vorton… Vespere ŝi estis meditema, hodiaŭ matene ĉe la puto ŝi estis ankoraŭ pli meditema. Kiam mi alpaŝis ŝin, ŝi aŭskultis distre Gruŝnickij, kiu, ŝajne, estis admiranta la naturon, sed apenaŭ vidinte min, ŝi komencis ridegi (tute sen preteksto), montrante kvazaŭ ŝi min ne rimarkus. Mi foriris malproksimen kaj komencis observi ŝin: ŝi turnis sin for de la konversacianto kaj dufoje oscedis. Efektive, Gruŝnickij tedis ŝin. Ankoraŭ du tagojn mi ne parolos kun ŝi.