Reserĉe al la Perdita Tempo
aŭtoro: Marcel Proust /marsel prust/
originala titolo: ‚À la recherche du temps perdu’
el la franca lingvo tradukas: ĵeromo vaŝe
kontakto: jxvasxe(ĉe)free.fr
Enkonduko
Pri la verko
Pri la tradukmetodo
Pri la stato de la traduko meze de jaro 2019a
Glosaro
Pri la verko
‚Reserĉe al la Perdita Tempo’ estas vasta romano, kiun Marselo Prust (franclingve Marcel Proust) komencis en 1907, 36-jaraĝa kaj ĉesigis en 1922, kiam li mortis.
En 1913 kun la publikigo de la unua volumo estis anoncita plano en tri partoj. Post la unua mondmilito en 1915 ĝi jam estis kvin-parta. Dum la sekva verkado ĝi fine vastiĝis al sep-parta tuto. La eldonado okazis de 1913 ĝis 1927, ankoraŭ post la morto de la aŭtoro, kiu do ne finredaktis la lastajn partojn.
Verkospeco
Per sia mi-persona prezento ‚Reserĉe al la Perdita Tempo’ forme similas al vivrakonto de la aŭtoro, sed esploroj montris, ke la vivo de la tielnomata rakontanto de la verko ne egalas al la vivo de M. Prust. Diversaj malnetoj kaj unu nefinita pra-romano ‚jean santeuil’ enhavas rekoneblajn scenojn kun aliaj nomoj, aliaj cirkonstancoj aŭ detaloj, ol troveblas en la definitiva teksto, kaj granda nombro da personoj, vilaĝoj, urboj – inkluzive de la hejma vilaĝo Kombreo kaj de la feriejo Balbek – estas plene fikciaj. ili kompreneble tamen dependas je la travivoj kaj historia medio de la aŭtoro, kaj kritikistoj insiste enketis pri la realaj fontoj de tiuj fikciaĵoj, kiuj ofte impresas tre reale.
La prusta stilo kun siaj fame longaj frazoj, kun siaj parentezoj, kun sia sinuado inter diversaj temoj, incitas multajn legantojn kaj ofte rezignigas ilin, inkluzive de franclingvanoj kiuj frontas la originalon. Ankaŭ tiurilate la unua impreso ne plene ĝustas. Malgraŭ multaj dumverkaj rearanĝoj la verko iras laŭ la fadenoj de gvidaj ideoj, kaj en ĝi tuŝitaj temoj revenas plurfoje kaj ricevas novan prilumon en sekvaj scenoj, en sekvaj volumoj kaj precipe en la lasta parto.
La rolo de tempo
La tra-tempan konstruon de la verko M. Prust klarigis en intervjuo ĉe la tiama gazeto koincide nomata ‚La Tempo’ (Le temps), du tagojn antaŭ la publikigo de la unua parto de la romano, en la 13a de novembro 1913:
„Mi publikigas sub la titolo ‚Sur la Vojo de Svan’ nur unu volumon de romano, kiu havos la ĝeneralan titolon ‚Reserĉe al la Perdita Tempo’. Mi prefere publikigus ĉion samtempe; sed oni ne plu eldonas plurvolumajn verkojn. Mi similas al tiu, kiu havus gobelenon tro grandan kompare kun nuntempaj loĝejoj, kaj ĝin pro tio vole-nevole dispartigus.”
„Junaj roman-verkistoj, al kiuj mi cetere simpatias, tute kontraŭe rekomendas mallongan agadon kun malmultaj roluloj. Tia ne estas mia ideo pri romano. Kiel mi esprimu tion? Ekzistas du-dimensia geometrio kaj spaca geometrio, ĉu ne? Nu bone, por mi romano ne estas du-dimensia psiĥologio, sed tra-tempa psiĥologio. La nevideblan substancon de tempo mi penis apartigi, sed por tio iĝis necese ke la eksperimento daŭru. Mi esperas ke fine de la libro, iu malgrava socia okazaĵo, iu interedziĝo inter du homoj, kiuj en la unua volumo vivas en tre malsamaj medioj, komprenigos ke tempo pasis kaj ricevos la belecon de iuj patinaj plumbaĵoj en la versaja1 palaco, kiujn tempo ĉirkaŭtegis per smeraldo-kolora krusto.”
„Ankaŭ – simile al urbo kiu, dum la vagonaro plu iras malrektan vojon, aperas jen dekstre, jen maldekstre – la diversaj aspektoj, kiujn rolulo havos en la okuloj de alia, tiagrade ke li ŝajnos diversaj sinsekvaj homoj, sentigos la forfluon de tempo – sed ne nur tio. Iuj roluloj montriĝos poste aliaj, ol ili estas en la unua volumo, aliaj, ol oni unue kredos, kiel ofte okazas en la reala vivo, cetere.”
„Ne nur samaj homoj reaperos dise tra la verko sub diversaj ŝajnoj, kiel okazas en iuj roman-serioj de Honoreo De Balzak2, sed simile estos en la animo de sama homo...” komentas sinjoro Prust „... pri iuj profundaj, preskaŭ nekonsciaj impresoj.”
„Laŭ ĉi tiu vidpunkto” daŭrigas sinjoro Prust „mia libro eble estas kvazaŭa provo de roman-ciklo de la nekonscio; mi sen ia sindeteno dirus bergsonaj romanoj3, se tion mi kredus vera, ĉar en ĉiu epoko okazas ke beletra literaturo provis akordiĝi – postakordiĝi kompreneble – al reganta filozofia skolo. Sed tiel diri ne estus ĝuste, ĉar mia verko nepre distingas senvolan memoron disde vola memoro, kaj ĉi tiu distingo ne aperas en la filozofia instruo de sinjoro Bergson, ĝi eĉ estas de ĝi kontraŭdirita.”
Ĉu vi bonvole klarigos la distingon?
„Laŭ mi vola memoro, kiu estas precipe racia kaj okula memoro, al homo liveras vizaĝojn de pasinteco senajn je vereco; sed se odoro, se gusto retrovita en tute nova cirkonstanco pretervole vekas en la menso pasintaĵon, tiam homo sentas, kiom ĉi tiu pasintaĵo malsamas kompare kun tio, kion li iluzie memoris kaj kion vola memoro pentris – simile al malbona pentristo – per malĝustaj koloroj. Jam en ĉi tiu unua volumo vi legos, kiel la ĉefpersono, kiu rakontas dirante „mi” (kiu tamen ne estas mi, M. Prust), subite retrovas forgesitajn jarojn, ĝardenojn, vivulojn, el la gusto de buŝpleno da teo en kiu li trempis pecon de madelen-kuko; jes, sendube li memoris ilin, sed sen iliaj koloroj, sen iliaj ĉarmoj; mi sekve al li dirigis, ke simile al tiu japana ludo, en kiu oni enakvigas paperpecetojn, kiuj, tuŝante la akvosurfacon en la bovlo, tuj disfaldiĝas, disturniĝas, iĝas floroj kaj homfiguroj, simile ĉiuj floroj de lia ĝardeno kaj nimfeoj de Vivono, konataj homoj de la vilaĝo, iliaj dometoj, la preĝejo kaj la tuta vilaĝo Kombreo kaj ĉirkaŭaĵoj, ĉio ĉi formiĝas, firmiĝas, eliĝas, en urba kaj ĝardena formo, el lia te-taso.”
„Vidu – mi opinias, ke preskaŭ nur de tiaj senvolaj memoraĵoj artisto prenu la bazan materialon por sia verko. Unue ĝuste tial ke ili estas senvolaj, ke ili mem estiĝas pro la simileco de identa minuto, nur ili surhavas la stampon de aŭtenteco. Due ili raportas okazaĵojn kun la taŭga dozado de memoro kaj de forgeso. Kaj fine, sentigante la saman sensaĵon en tute alia cirkonstanco, ili senigas ĝin je ĉia determino, ili peras ĝian ekstertempan esencon, kiu ĝuste estas la enhavo de bela stilo, la ĝeneralan kaj necesan verecon, kiun nur beleco de stilo redonas.”
„Mi tiel libere rezonas pri mia libro” daŭrigas sinjoro Marselo Prust „ĉar ĝi neniagrade estas verko de la racio, ĉar ĉiuj ĝiaj plej etaj elementoj venas de mia sentopovo, mi unue vidis ilin en la profundo de la memo, ilin ne komprenante, ilin same pene ŝanĝante al intelekte komprenebla afero, kiel se ili estus afero fremda al la racia flanko de menso simile al – kiel mi diru? – muzika motivo. Vi ŝajne opinias, ke ĉio ĉi estas subtilaĵoj. Tute ne, mi asertas! male ĉi tio estas realaĵoj. Kion homo ne devis klarigi per propra fortostreĉo, kio estis klara per si mem, ekzemple logikaj ideoj, tio ne vere apartenas al lia memo, li eĉ ne scias ĉu tio estas reala. Ĝi estas eblaĵo, kiun oni arbitre elektas. Cetere, vidu, tion oni tuj distingas pro la stilo.”
„Stilo neniel estas ornamaĵo, kiel kredas iuj homoj, ĝi ankaŭ ne estas afero de verka lerteco, ĝi estas – kiel la propra koloro de pentristo – propra kvalito de vidpovo, rivelo de la aparta universo, kiun ĉiu homo vidas, kaj kiun aliaj homoj ne vidas. La plezuro perata de belartisto konsistas en tio, ke li konigas unu plian universon.”
Memklariga romano
‚Reserĉe...’ enhavas klarigojn de la prusta doktrino pri belarto. Tamen oni atentu, ke la romano ne nur prezentas la opinion de la aŭtoro, sed tra diversaj roluloj ankaŭ opiniojn, kiujn li kontraŭas.
La rakontanto de ‚Reserĉe...’, analizante kaj rezonante, modifas iom post iom siajn opiniojn laŭ la supozata tempo de verkado, kiu sekvas kun prokrasto la tempon de okazaĵoj. Li travivas diversajn spertojn de spontanea memorado, kiel plej fame la epizodon de la madelen-kuko, kaj ankaŭ spertojn de plureco de vidpunktoj, kiel en la kaleŝa veturo dum kiu li observas la variajn poziciojn de vilaĝaj sonoril-turoj. Komprenon pri tiuj spertoj kaj pri ilia rilato al belarto kaj verkado li tamen ricevas klare nur en la lasta volumo ‚Tempo Retrovita’.
Emblemoj
‚Reserĉe...’ en iuj lokoj volonte imitas la sentencemon de klasikaj francaj aŭtoroj, kiuj en la 17a kaj 18a jarcentoj la apartajn okazojn de rakonto komentas per konkludoj pri ĝeneralaj leĝoj de homa sinteno4:
Mi bedaŭris en tiuj momentoj, ke mi rezignis pri diplomatia kariero kaj elektis nemigreman vivon por ke mi ne devu forlasi junulinon, kiun mi ne plu renkontos kaj nun jam preskaŭ forgesis. Oni konstruas sian vivon por unu homo, kaj, kiam oni povas ŝin aŭ lin fine akcepti en ĝin, la dirita homo ne venas...
Krom tiaj komentoj de la rakontanto oni trovas en la verko homfigurojn kiuj, kvankam ili ricevas tre individuan karakteron, rolas ankaŭ kiel emblemoj. Ne hazarde M. Prust ripete aludas al serio de pentraĵoj far la itala pentristo Ĝoto, kiu prezentas homajn virtojn kaj malvirtojn per realismaj figuroj de homoj, kvazaŭ portretoj de hazardaj surstratuloj, tamen agantaj en maniero simbola por la koncerna karaktero. En ‚Reserĉe...’ La Berma reprezentas la aktoran arton, Vintejo la muzikan, Elstir la pentran, Svan estas art-amanto kiu preferas dandan vivon al kreado, kaj simile pri diversaj aliaj roluloj, kiuj, kvankam tre individuaj kaj apartaj, ankaŭ estas homaj tipoj.
Subjektivismo
La verkiĝo kaj eldoniĝo de ‚Reserĉe...’ komence de la 20a jarcento okazas post la florado de la tielnomata naturalisma skolo, kiu en la 19a jarcento popularigis romanojn dediĉitajn al objektiva priskribo de la moroj de diversaj sociaj klasoj, paralela kun la unuaj sociologiaj teorioj.
‚Reserĉe...’ emfazas male subjektivecon. Ĝi provizas al la leganto unuarange komprenon de la deziroj, influoj, iluzioj, revoj kaj sentoj de la rakontanto kaj liajn supozojn pri la interna vivo de ĉirkaŭuloj. Tiuj elementoj ludas same aŭ pli grandan rolon en lia vivo, ol la eventuale objektiva realo, kiu siaflanke aperas tre dependa je la neniam kompletaj kaj ĉiam dubindaj informoj, kiujn pri ĝi li havas. Subjektivismo montriĝas pli realema kaj vera – se realemo kaj vero signifas fidelan priskribon de la vivo de homoj, kia ili spertas ĝin – ol laŭdira objektivismo.
La psiĥologia inklino de ‚Reserĉe...’ evidentigas ankaŭ la malkonstanton de la mio. Ĝi priskribas la vivon prefere kiel sinsekvon de momentoj divershumoraj, influitaj de cirkonstancoj kaj etosoj, kaj tiel fariĝas unu el la kandidatoj por la beletro-scienca koncepto „literatura impresismo”. Kontraste al la flueco de la stilo, la enhavo de la verko unuflanke emfazas la ŝanĝojn en la karakteroj, opinioj kaj sociaj pozicioj de homoj, kaj aliflanke bildigas ilin prefere en disaj kaj vivaj okazaĵoj kelkfoje tre malproksimaj en la tempo. Malgraŭ sia longeco la tuto de ‚Reserĉe...’ estas baze lerta aranĝo de portretoj, scenoj, eseetoj, kiuj povus aperi laŭ alia ordo.
Socia kaj satira romano
Akompane al la temoj pri tempo kaj memoro la verko provizas spacon por aliaj elementoj de la interesoj de M. Prust, precipe por vigla analizo de la socio, precipe de la elita pariza societo en la fino de la 19a jarcento.
Iuj kritikistoj rigardas eĉ la temojn pri memoro kaj forfluo de tempo kiel modaĵojn, kiun M. Prust mem eble ne tiom serioze konsideris5. Oni efektive povas dubi, ĉu spertoj de pretervola memorado, kvankam ili estas individue intime gravaj kaj nedependaj je sociaj vantaĵoj, vere efikis impulse por la tuta verko de M. Prust, kaj des pli dubi ĉu ili konsistigas universalan klarigon pri belarta kreo kaj mezurilon de ĝia valoro, laŭ la konkludo al kiu la verko kondukas la rakontanton kaj kuninvitas la leganton.
Kiel ajn pri tiu flanko – ‚Reserĉe...’ enhavas ampleksan kaj tre humuran satiron de la tiama socio. Oni ofte pretendis, ke M. Prust estis fascinata de mondumo, de altklasaj medioj, de nobeleco. Tio certe veras pri la juna rakontanto, kiu tiujn mediojn ankoraŭ ne konas kaj prirevas. Tio veras ankaŭ pri rolantoj, kiujn M. Prust abunde mokas. La satira flanko de la romano estas precipe senmaskigo de snobismo, de socia envio, kaj de la maniero, kiel ĝi gvidas la agojn kaj parolojn de homoj el ĉiuj klasoj: nobeloj sin izolas en sento de supereco kaj afektas senafektecon; altaj burĝoj envias ilin kaj provas proksimiĝi al ili; servistoj rigardas sin partoprenaj en la eminenteco de siaj mastroj... En tio ‚Reserĉe...’ estas mor-romano pri la franca socio de la epoko de la aŭtoro sed ankaŭ vasta katalogo de la diversaj formoj de snobismo, de la vanta kaj vana persekuto de prestiĝo kaj imponeco kiu pelas ĉiujn homojn.
Pri la tradukmetodo
Stilo
La ĉi tie proponata traduko nek simpligas nek malsimpligas la stilon de la verko, sed ĝin laŭeble redonas per la propraj rimedoj de la Lingvo Internacia.
La ĝenerala ordo de frazoj estas konservata kun iuj rearanĝoj por emfazo aŭ komprenebleco, aŭ kiam disponeblaj gramatikaj konstruoj de la cellingvo ne paralelas tiujn de la fontolingvo.
La ofta interrompa enmeto de subfrazoj estas konservata, iom pli ofte ol en la originalo kun disigaj streketoj kaj iom malpli ofte ol en la originalo kun krampoj, ekzemple:
„... ĝi – simile al birda kanto en arbaro – sentigas la distancon...”.
M. Prust uzas frazkonstruojn, kiuj estas ĉe la limo de gramatika akcepteblo, aŭ pliĝuste en la griza zono inter akcepteblo kaj neakcepteblo. Ekzemplo de ĉi tio estas ne malofta kunordigo de participa kun relativa subfrazo:
„... ĉi tiu cirkonstanco embarasis min malpli, ol la koverto antaŭe transdonita en la antaŭsalono kaj kiun mi tute forgesis.”
Estas troveblaj okazoj de kataforoj. En la sekva ekzemplo „ili” referencas al la posta vorto „blinduloj”:
„... kompare al la bluo de la ŝutro [la koloroj] estis por mi same malbrilaj, same nulaj, kiel estas retrospekte la mallumo, en kiu ili vivis, por blinduloj, kiujn oni operacias malfrue en la vivo.”
Pronomoj ofte malproksimas de sia referencaĵo kaj iafoje ne plene akordas kun ĝi. En la sekva ekzemplo „ili” referencas fakte al la ununombra „obĵeto”:
„... nenia obĵeto kontraŭ la vojaĝo venis de mia korpo. Ili komenciĝis nur kiam ĝi komprenis, ke ĝi kunvojaĝos”
Sekvo de tio estas, ke ju pli fidele oni tradukas la frazojn de la originalo en la Lingvon Internacian, des pli oni streĉas ĝian sintakson. Tio rezultigas tekston verŝajne ne facile legeblan de homoj kun fona lingvo, kiu pli ŝatas paratakson aŭ havas alian ordon de frazelementoj. Pli radikala adapto de la verko konsistus en ŝanĝo de la fraz-konstruoj kaj de la fraz-longoj, kun rezulte pli facila teksto, sed ankaŭ kun grandparta perdo de la karakteriza flueco6.
Ĝenerala ni-persono
La okaza sentencemo de la verko kaŭzas en iuj lokoj subitan transiron de rakonta stilo per mi-ŝi-kaj-li-personoj al uzo de ni-persono, en kiu ni signifas ni homoj, homoj ĝenerale:
[laŭvorte] „klare nomoj estas fantaziaj desegnistoj, al ni donante pri homoj kaj landoj tiel malbone similantajn krokizojn, ke ni ofte stupore miras, kiam ni havas antaŭ ni anstataŭ la imagita mondo la videblan mondon”.
Ĉi tiu signifo de ni, kiun esperantaj vortaroj ignoras, eble ne estas klara en ĉiu literatura tradicio. La traduko redonas ĝin prefere per homoj, oni aŭ alia ĝeneraliga rimedo:
[en la traduko] „klare nomoj estas fantaziaj desegnistoj, ili donas pri homoj kaj landoj tiel malĝuste prezentantajn skizojn, ke oni ofte stupore miras, kiam anstataŭ la imagita mondo oni spektas la videblan”.
Tempindikoj
Notinda apartaĵo, kiun forviŝas supozeble multaj traduklingvoj, estas surpriza uzo de temp-indikoj kaj precipe mikso en iuj epizodoj de verbaj formoj perfektivaj (prezentantaj unufojan okazon) kaj neperfektivaj (prezentantaj kutiman, plurfojan aŭ daŭran okazon), kiujn sendistinge redonas esperanta is-formo. Ilia alterno impresas en la franca lingvo, kvazaŭ iuj (neperfektive) rakontataj okazaĵoj estas tre precize priskribataj, sed okazis plurfoje kun ekzakte samaj vortoj aŭ agoj de la rolantoj.
Ĉi tio restas sentebla en la Lingvo Internacia pro kelkaj ne-verbaj tempaj indikoj, kiam ekzemple en ‚En Ombro de Florantaj Junulinoj’ la rakontanto glitas de ĝenerala anonca:
„En la tagoj, en kiuj laŭkonsente mi estis elironta kun familio Svan, mi venis por la tagmanĝo...”
kiu do rilatas al kutimaj, plurfojaj vizitoj al la dirita familio, al sekva preciza dialogo kun Ŝarlo Svan:
„Kiel do? Ĉu vi solas? Nu, kompreneble, mia edzino neniam atentas pri horo. La 12a kaj 50 minutoj!...”
... sen ke intere la aŭtoro zorgis pri enmeto de ia indiko, kia estus ekzemple „en unu el tiuj tagoj...”. Kaj efektive la dialogon li plu komentas en neperfekivo, kvazaŭ ĝi estus ripetata okaze de ĉiu vizito. Oni povas supozi, ke tiaj okazaĵoj aperas sinteze en la memoro de la rakontanto kiel revataj, emblemaj ekzemploj de daŭra situacio karaktera de iu epoko de lia vivo7. Ĉiuokaze tiu estas ekzemplo de malfacilo, kiun la traduka lingvo – almenaŭ se temas pri la Lingvo Internacia – ne akrigas, sed mildigas.
Pro tiu iel ŝveba nocio de tempo ‚Reserĉe...’ iĝas ĝuste la malo de streĉo-romano, en kiu leganto angore atendas la sekvajn okazaĵojn. En ‚Reserĉe...’ malmultaj unikaj eventoj aperas, kaj se ili aperas, ili tiam estas banalaĵoj de la vivo (la ekvido de la juna Ĵilberta apud kampara vojo, la preno de madelen-kuko kun teo...), sed la rakontanto iom post iom igas ilin tipoj, memorindaĵoj, kiuj progresigas lian komprenon de la vivo kaj de homoj.
Koncerne historiajn aludojn – pri realaj eventoj, artistoj, politikaj cirkonstancoj – kritikistoj delonge notis, ke ili ne ĉiam estas plene akordaj kun la supozeblaj jaroj de la rakonto. Kvankam M. Prust neniam mencias datojn aŭ aĝojn de la rolantoj, estas troveblaj malkoheraĵoj. Eĉ en la pure romana sfero oni delonge notis ekzemple pri ‚Sur la Vojo de Svan’, ke la renkontiĝo de la rakontanto kun la rozkolora sinjorino (fakte Odeta De Kresi, kiel oni ekscios poste) ĉe lia onklo ne eblas, ĉar la rakontanto estas proksimume samaĝa kun ŝia filino Ĵilberta, kaj Odeta sekve jam estus la edzino de Ŝarlo Svan kaj ne vizitus sole kaj galante la onklon.
Tipografio
La alineoj de la originalo iafoje tre longas, eble parte pro la eldonaj kaj presaj kondiĉoj, kiujn M. Prust aludis en la supra intervjuo. Estus facile ilin disigi sen difektado de la komprenebleco, sed en la nuna stato de la traduko tion oni faris nur okaze de en-alineaj citoj aŭ dialogoj, kiuj do aperas en la traduko kiel apartigitaj alineoj kun enkondukaj longaj strekoj por indiki ŝanĝon de parolanto, dum ili ofte estis en la originalo en-alineaj.
Ĝenerale la traduko konservas la originalan interpunkcion per punktokomoj, kiuj en multaj lokoj povus esti punktoj. Ĝi ankaŭ konservas frazkomencojn per „kaj...”, „sed...” aŭ alia konjunkcio. Ĉiuj ĉi elementoj kontribuas al la sento de senrompa flueco de la teksto. Ne ŝajnis oportune marki la limon de ĉiu subfrazo per komo, kiel estas kutime en la Lingvo Internacia, ĉar tiam longaj frazoj estus tro stumbligaj. Per ŝparo de komoj la interpunkcio iagrade similiĝas al la franca maniero, kiu pli rilatas al voĉaj paŭzoj, ol al gramatika dismembrigo.
Propraj nomoj
La nomoj de homoj, urboj, monumentoj, belartaj verkoj realaj aŭ fikciaj multas en la verko (laŭdire estas 2500-o da homnomoj). Ili estas ĉiam esperantigitaj en la traduko, tiel ke la teksto estu legebla sen kono de la franca aŭ alia fremda literumo. Precipe se ili estas nomoj ne-fikciaj, ili ricevas piednotan gloson ĉe la unua apero kun kursiva mencio de la originala formo. Kelkaj nomoj uzataj por klarigo en piednotoj sed ne aperantaj en la teksto de la romano restas neadaptitaj.
Tre konataj nomoj ricevas sian tradician esperantan formon. Tiel okazas pri landoj, grandaj urboj, famaj homoj, famaj monumentoj: Germanio estas Germanio, Venecio estas Venecio, kaj tiel plu.
Aliaj nomoj ricevas precipe laŭsonan esperantigon: ekzemple la franca urbonomo Chartres /ʃaʀtʀ/ iĝas Ŝartro, malgraŭ ke pli tradicia maniero ĉe francaj esperantistoj estas kompromisa inter skriba kaj sona aspekto: Ĉartro. Inaj voknomoj ricevas ordinare a-finaĵon: la nomo Gilberte /ʒilbɛʀt/ iĝas Ĵilberta. Alilingvaj nomoj ricevas similajn adaptojn. Unu sekvo de ĉi tiu metodo estas ke etimologie parencaj nomoj eventuale aperas en pluraj formoj depende je la origina lingvo: la germana muzikisto Ludwig van Beethoven iĝas Ludvigo van Betoven kaj la franca reĝo Louis XVI iĝas Luizo la 16a, kvankam la du voknomoj Ludwig /ludvik/ kaj Louis /lŭi/ estas samdevenaj kaj ambaŭ redoneblaj per la esperanta Ludoviko.
Kelkaj nomoj ne estas facile adapteblaj laŭsone, ekzemple la ina voknomo Françoise /frãswaz/ kun la responda vira François /frãswa/. En tiaj okazoj estas uzata la komunaj esperantaj formoj: Franciska, Francisko.
Kun la sama celo, ke la legantoj ne tro konfuziĝu inter la multaj menciitaj rolantoj, la traduko ofte uzas la paron voknomo plus familinomo, kie la originala teksto mencias nur unu el ili.
Kelkaj nomoj, kiuj klare aŭ alude havas signifon, pri kiu M. Prust en kelkaj okazoj ankaŭ sinestezie revas, estas laŭsence adaptitaj: sinjorino Loiseau iĝas Labirdo, la urbo Bénodet /benodɛ(t)/, en kiu oni povas aŭdi la komencon de bénir /beniʀ/ (akvobeni) kaj eau /o/ (akvo) iĝas Benagveto...
Titolo
La ĝenerala titolo de la verko aperas en diversaj esperantaj tekstoj sub diversaj formoj: ‚La Serĉado de la Perdita Tempo’, aŭ (pli angleske) ‚Serĉante Perditan Tempon’... La ĉi tie uzata titolo aperas en notoj de la rekomendinda traduko far P. Combot de la prusta Eseo ‚Pri la Legado’ el 1993, kaj ĝi estas trafa, kvankam tio estas eventuale disputebla.
Pri la stato de la traduko meze de jaro 2019a
La tradukanto ne povas dediĉi multan tempon al la tasko, kaj tial tre dubas, ke finos iam la tutan ciklon. Nuntempe malrapide progresas la dua parto: ‚En Ombro de Florantaj Junulinoj’. Komentoj, demandoj kaj atentigoj pri eraroj estas bonvenaj ĉe la retadreso menciita supre de la paĝo.
Glosaro
1versaja – laŭ la urbo Versailles, kie staras la ĉefa palaco de la francaj reĝoj dum la 17a kaj 18a jarcentoj.
2Honoreo De Balzak – franca romanisto (1799 – 1850), franclingve Honoré de Balzac.
3bergsonaj romanoj – laŭ Henri Bergson, franca filozofo (1859 – 1941).
4[eo] Mallongan ekzemplon de tiu tradicio oni povas legi enrete per la ‚Maksimoj’ de Madeleine de Sablé, en traduko de W. Kirschstein el 1998. - http://esperanto-ondo.ru/Tl-fr02.htm.
5[fr] Sur Proust / Jean-François Revel. - Julliard, 1960.
6[fr] Les traductions de Proust en Chine / Hongmei He. - Les chantiers de la création, 2008, vidita en 2018. - http://journals.openedition.org/lcc/91. Ĉi tiu artikolo enhavas interesan komparon inter du malsamaj tradukoj de ‚Rserĉe...’ en la norma ĉina lingvo.
7[fr] Du temps perdu au temps retrouvé : Proust face à Genette / Dairine O’Kelly. - modèles linguistiques, 2012:65, vidita en 2018. - http://journals.openedition.org/ml/245.
Marselo Prust
Sur la Vojo de Svan
unua libro de
‚Reserĉe al la Perdita Tempo’
aŭtoro: Marcel Proust /marsel prust/
originala titolo: ‚Du côté de chez Swann’
unua originala eldono: 1913
el la franca lingvo tradukis: ĵeromo vaŝe
por la traduko: © 2015-2017
kontakto: jxvasxe(ĉe)free.fr
Enhavtabelo
Unua Parto: Kombreo
1
2
Dua Parto: Unu Amo de Svan
Tria Parto: Landonomoj, la Nomo
Glosaro
Dediĉe al sinjoro Gastono Kalmet1 ateste pri granda kaj kora dankemo.
Unua parto: Kombreo
1
Dum jaroj mi enlitiĝis en frua horo. Iafoje tuj post forblovo de la kandelo miaj okuloj fermiĝis tiel rapide, ke tempo ne estis por diri: „mi endormiĝas”. Kaj post horduono min vekis la penso, ke nun estas tempo por nokta ripozo; mi gestis por demeti la libron, kiun mi ankoraŭ image tenis en la manoj, kaj por forblovi la lumon; mi daŭre dum la dormo pripensis la temon de mia legaĵo, sed la ideoj iom strange forkliniĝis; al mi ŝajnis, ke mi mem estas tio, kion la verko priparolas: iu preĝejo, iu muzika kvarteto, la rivaleco inter Francisko la 1a2 kaj Karlo la 5a3. Ĉi tiu iluzio plu vivis kelkajn sekundojn post mia vekiĝo; ĝi ne ŝokis la prudenton sed pezis kiel vualo sur la okuloj kaj pretervidigis, ke la kandelo ne plu lumas. Poste ĝi fremdiĝis al mi, kiel pensoj de antaŭa vivo fremdas al nova korpo. La temo de la libro disiĝis de mi, ĝin mi libere povis konsideri aŭ ne; mi baldaŭ retrovis vidpovon kaj miris, ke ĉirkaŭ mi regas senlumeco milda kaj refreŝiga al la okuloj kaj egale aŭ pli milda al la spirito, al kiu ĝi prezentiĝas kiel senkaŭza, nekomprenebla afero, kiel afero obskura. Mi scivolis pri la horo; mi aŭdis, kiel pli aŭ malpli proksime trajno fajfas, kaj ĝi – simile al birda kanto en arbaro – sentigas la distancon, priskribas la vaston de la senhoma kamparo, tra kiu vojaĝanto hastas al la loka stacio, kaj impreson pri la vojeto, kiun li estas iranta, enpremos en lian memoron la vigleco ricevata de tiu nefamiliara ĉirkaŭaĵo, de tiuj nekutimaj agoj, de freŝa interparolo kaj adiaŭo sub aliula lampo, lin plu akompanante en la nokta silento ĝis la baldaŭa dolĉeco de rehejmiĝo.
Milde mi alpremis mian vangon al la bela vango de kapkuseno, kies pleneco kaj freŝeco similas al vango infana. Mi frotfajrigis alumeton por okuli al la poŝhorloĝo. Noktomezo proksimas. Nun estas la horo kiam malsananto, kiu pro ia devo vojaĝas kaj trovis liton en nekonata hotelo, vekiĝas pro krizo kaj ĝojas, ke sub la pordo tagluma strio aperas. Feliĉe mateno jam venas! Post momento servistoj ekoficos, li sonorigos, ili venos kaj donos al li la necesan helpon. La espero pri flegoj firmigas lin kontraŭ doloro. Ĝuste nun li eble aŭdas ies paŝojn, ili sonas ĉiam pli proksime, kaj poste foriras. La tagluma strio sub lia pordo malaperis. Estas noktomezo; oni ĵus estingis la gaslampojn, la lasta servisto foriris, kaj venas tuta nokto da sufero sen kuraco.
Mi reendormiĝis, kaj ordinare mi spertis nur okazajn, mallongajn vekiĝojn, aŭdante la intimajn knarojn de lignoj, malfermante la okulojn kaj gapante en la kalejdoskopon de mallumo, kunsentante dum momenta flagro de konscio la dormadon de mebloj, de la ĉirkaŭa ĉambro, de la tuto, de kiu mi estis malgranda ero, kaj al kies sensenteco mi baldaŭ realiĝis. Aŭ – dum la dormo mi senpene retrovis delonge pasintan, fruan vivaĝon, respertis iun el miaj infanaj teruroj, interalie ke mia praonklo tiros miajn harbuklojn, timo forbatita en la tago, kiam – ekigante por mi novan eraon – oni fortondis ilin. Tiun okazon mi dumdorme forgesis, sed mi rememoris ĝin tuj kiam vekis min la peno forkuri de la praonklo; sed pro singardo la kapon mi ĉirkaŭpremis per la kapkuseno, antaŭ ol mi reiris al la sonĝomondo.
Iafoje, same kiel Eva el ripo de Adamo4 naskiĝis, ino estiĝis en la dormo pro mispozicio de mia femuro. Ŝin naskis la plezuro, kiun mi estis baldaŭ ĝuonta, kaj mi fantaziis, ke ŝi estas ĝia liveranto. En ŝia varmeco mia korpo sentis sian propran, kaj volis al ĝi kuniĝi; mi vekiĝis. Tre malproksima ŝajnis al mi la cetera homaro kompare kun tiu antaŭ tiom mallonge forlasita ino; pro ŝia kiso ankoraŭ varmis mia vango, pro la pezo de ŝia talio ankoraŭ doloretis mia korpo. Se ŝi – tio kelkfoje okazis – havis la aspekton de reale al mi konata persono, mi fordonis min tute al tio, ke mi retrovu ŝin, agante kiel tiuj, kiuj forvojaĝas por vidi per propraj okuloj prirevatan urbon, al si iluziante, ke la tutan ĉarmon de revaĵo povas doni realaĵo. Iompostiome la memoro pri ŝi forfluis, mi forgesis la naskiton de mia sonĝo.
Dormanto ĉirkaŭ si ronde tenas la sinsekvon de horoj, la ordan serion de jaroj kaj mondoj. Li aŭtomate trarigardas ilin je vekiĝo, kaj ene de sekundo jam ellegas la lokon sur la tero, kie li estas, la tempon, kiu forpasis dum lia dormo – sed ja povas iliaj vicoj konfuziĝi, misordiĝi. Supoze ke matene post malkomforta nokto li dum legado endormiĝas en kuŝa sinteno tre alia ol estas lia kutima, lia levita brako sufiĉos por haltigi kaj retrocedigi la sunon, kaj li en la unua minuto de vekiĝo eraros pri la horo, taksante ke li ĵus enlitiĝis. Supoze ke li senkonsciiĝas en eĉ pli malkutima kaj misvojiga pozicio, ekzemple postmanĝe sidante en brakseĝo, tiam okazos plena renverso kaj elorbitigo de mondoj, la magia seĝo lin portos per granda rapido tra tempo kaj spaco, tiel ke je malfermo de la palpebroj, li kredos, ke li kuŝas plurajn monatojn antaŭe en alia lando. Sed al mi sufiĉis en la propra lito profunda dormo plene malstreĉa al la menso, por ke ĉi tiu perdu la mapon de la loko, kie mi endormiĝis, kaj kiam mi en la nokto vekiĝis, ne sciante kie mi troviĝas – ja komence eĉ ne sciante kiu mi estas – mi havis nur primitivan, elementan konscion de mia estado, kiel ĝi vibras ene de besto, estis pli senrimeda ol kavernhomo; sed tiam memoro – ankoraŭ ne pri la nuna loko, sed pri iuj lokoj, kie mi estadis kaj povus nun ankoraŭ esti – eltiris min, kiel deĉiela helpo, el la neniejo, el kiu mi per propra forto ne eliĝus; ene de sekundo mi preterflugis jarcentojn de civilizo, kaj malnete vidita vizio de kerosenlampoj, de refalditaj kolumoj iom post iom rekunigis la originajn elementojn de mia memo.
La senmovecon de ĉirkaŭaj objektoj eble al ili trudas nia firma kredo, ke ili estas tiaj, ne aliaj, nia mem senmova konsidero de ili. Kiel ajn estas, kiam pro tiaj eldormiĝoj mia animo baraktis kaj palpis serĉe al la nuna loko – sensukcese – ĉio en mallumo ĉirkaŭ mi turniĝadis: aĵoj, jaroj, landoj. Tro apatia kaj sekve ne movkapabla, mia korpo esploris la formojn de siaj kontuzoj, la dismeton de la membroj, por el ĉio ĉi dedukti la situon de la muro, la sidon de mebloj, por rekonstrui kaj nomi la hejmon, en kiu ĝi kuŝis. Ĝia memorpovo, la ripa, genua, ŝultra memorpovo, al ĝi provigis sinsekve plurajn ĉambrojn, en kiuj ĝi antaŭe ripozis, dum nevideblaj vandoj tra la senlumeco ĉirkaŭkirliĝis kaj sin malsame dismetis depende de la formo de la imagita dormejo. Kaj antaŭ ol mia menso, hezitante sojle de epokoj kaj formoj, per rekono de kondiĉoj rekonus ankaŭ la loĝejon, mia korpo siaparte ekmemoris kia en ĉiu el ili estas la lito, kie la pordoj kaj la lumsiluetoj de fenestroj, ĉu ekzistas koridoro, kaj kion mi estis pensanta en la momento de tiea endormiĝo kaj repensos je vekiĝo. Mia paralizita flanko, provante diveni sian orientiĝon, imagis ekzemple, ke ĝi laŭlongas la muron en granda baldakena lito kaj mi tuj pensis „ha, mi fine endormiĝis, kvankam panjo ne venis kaj bonan nokton al mi ne deziris”, mi do estis en kampara domo, ĉe mia de multaj jaroj mortinta avo, kaj mia korpo kun sia subkuŝanta flanko, fidele konservante pasintaĵojn, kiujn animo nesingarde forgesis, al mi reprezentis la flamon de la urnoforma noktolampo sub bohemia vitraĵo, kiu pendis de l' plafono per ĉenetoj, de la kameno el siena marmoro en mia ĉambreto ĉe la geavoj en Kombreo5, en tiuj malproksimaj tagoj, kiujn mi kredis nunaj, kvankam mi ne klare bildigis ilin, kaj kiujn mi baldaŭ pli ĝuste revidos, kiam mi plene vekiĝos.
Poste reaperis memoro pri alia kuŝmaniero; la muro sin ŝovis al alia direkto; mi estas en mia dormoĉambro en la kampara domo de sinjorino De Sanlupo. Terure! estas almenaŭ la dudekdua horo, la vespermanĝo jam finiĝis! Probable mi tro daŭrigis la vesperan sieston, al kiu mi allasas min post reveno de la ĉiutaga promeno kun sinjorino De Sanlupo, antaŭ ol mi surmetas la frakon. Ja multaj jaroj pasis depost la tempo en Kombreo, kiam plej malfruaj revenoj al mi tra la vitro de la fenestro vidigis la vesperruĝon. Regas alia vivmaniero en Tansonvilo ĉe sinjorino De Sanlupo, alian plezuron mi ĝuas elirante nur kiam noktas, sub lunhelo irante la vojojn, sur kiuj pli junaĝe mi ludis en sunlumo, kaj la dormoĉambron, en kiu mi en imago preterdormis la horon de vestiĝo kaj de manĝo, mi de fore distingas, kiam ni revenas, pro la traluma flagro de ĝia lampo, solece, lumture signalanta en la nokto.
Tiuj malklaraj, mensokirlaj impresoj ĉiam daŭris nur kelkajn sekundojn; ofte mia momenta ŝanceliĝo pri la loko, en kiu mi estis, ne pli bone distingis la diversajn supozojn el kiuj ĝi formiĝis, ol, vidante kurantan ĉevalon, oni distingas ĝiajn laŭvicajn sintenojn, kiaj ilin evidentigas kinetoskopo. Sed mi revidis alterne tiun kaj tiun dormoĉambron, en kiu mi loĝis laŭlonge de la vivo, kaj sume rememoris ilin ĉiujn dum miaj longaj postvekiĝaj revadoj; la vintrajn ĉambrojn memoris, kie kuŝante en la lito oni sian kapon ŝirmas en ia nesto plektita el plej diversaj aferoj: angulo de kapkuseno, rando de lankovrilo, ekstremo de ŝalo, parto de la litkadro kaj rozkolora kajero de la ‚Gazeto de Debatoj’6, ilin poiome kunmasonante laŭ la maniero de birdoj per longa sinenpremo; kie dum frosta vetero la ĝuon de komforto sentigas tio, ke la ekstero estas forbarita (kiel marhirundo nestas funde de subterejo en la varma sino de l' tero), kaj kie havante tranokte en la kameno konstantan fajron oni dormas en granda mantelo el varma, fuma aero, kiun dise tralumas revigliĝaj braĝoj, iaspeca nemateria alkovo, ia varma kaverno kaviĝinta interne de la ĉambro mem, ia arda kaj fluktua temperatur-spaco, kiun refreŝige por la vizaĝo trairas blovoj el la anguloj de la ĉambro, el la direktoj de la fenestroj, el la partoj, kiujn malproksimeco de la fajrujo malvarmigis; – la somerajn ĉambrojn memoris, kie plezure oni kuniĝas kun la mezvarma nokto, kie lunlumo sin premas al la duonfermitaj ŝutroj kaj etendas sian magian ŝtuparon ĝis la bazo de la lito, kie oni dormas kvazaŭ sub libera ĉielo, kiel paruo lulata de brizo ĉe la pinto de radio –; aliafoje la ĉambron en stilo Luizo la 16a7, tiom gaja, ke la unua nokto en ĝi ne ŝajnis al mi tro malfeliĉiga sub la kolonetoj, kiuj malpeze subtenis la plafonon kaj gracie dismetiĝante liberigis kaj disponigis la spacon de la lito; iafoje male la malgrandan, altplafonan ĉambron piramide, kave altiĝantan laŭ du etaĝoj, parte tegitan per akaĵuligno, en kiu de la unua sekundo mi sentis min spirite venenita de la malfamiliara odoro de vetivero8, certa, ke min premos la violkoloro de kurtenoj kaj la impertinenta indiferento de la horloĝo, kiu laŭte babilis, kvazaŭ mi ne ĉeestus; kie pro stranga, senkompata spegulo kun kvaredraj piedoj oblikve baranta angulon de la ĉambro, abrupte vastiĝis en la milda kontinueco de mia kutima vidosfero neatendita breĉo; kie mia menso dum horoj strebante al dismembriĝo, al premaltiĝo per kiuj ĝi alformiĝus al la ĉambro kaj tute plenigus ĝian grandegan konuson, suferis malagrablajn noktojn, dum mi kuŝis enlite kun levitaj okuloj, nervozaj oreloj, incitita nazo, pulsanta koro, ĝis kiam kutimiĝo alikolorigis la kurtenojn, silentigis la horloĝon, kompatigis la oblikvan, kruelan spegulon, forpelis aŭ mildigis la vetiver-odoron, kaj tre malgrandigis la videblan alton de la plafono. Lerta sed tre malrapida akomodanto estas kutimiĝo! ĝi komence lasas dum plursemajna sufero la spiriton, instalita en provizoro, sed ĉi tiu feliĉe trovas ĝian helpon, ĉar ĝi neniel scius – proprarimede kaj sen ĝia helpo – kiel komfortigi loĝejon.
Nu, mi tiam estis plene vekiĝinta, mia korpo lastfoje turniĝis kaj favora anĝelo de certeco ĉion fiksis ĉirkaŭe, min sub la propra kovrilo en la propra dormoĉambro kuŝigis, kaj proksimume konvene relokis en la mallumo mian komodon, mian skribotablon, mian kamenon, la stratflankan fenestron kaj la du pordojn. Sed kiom ajn mi sciis, ke mi ne estas en la domoj, kiujn mia malcerto je vekiĝo dum mallonge eble ne bildigis tute nete, sed almenaŭ prezentis kiel kredeblajn, mia memoro pro tio ekmuelis; mi ordinare tiam ne tuj provis retrovi la dormon; mi daŭrigis dum granda parto de la nokto repensadon pri la familia vivo en Kombreo ĉe mia praonklino, en Balbeko, en Parizo, en Donsiero, en Venecio, en pliaj aliaj urboj, al mi memorigante la lokojn, la tie ekkonitajn homojn, iliajn agojn kaj tion, kion pri ili mi aŭdis.
En Kombreo en ĉiu fino de posttagmezo, longe antaŭ la tempo kiam mi devis enlitiĝi kaj kuŝi sendorme malproksime de la patrino kaj avino, mia dormoĉambro iĝis konstanta, dolora fokuso de mia maltrankvilo. La familio elpensis, ke en vesperoj, kiam mi mienis tro malfeliĉe, oni min distros per instalo de magia lanterno, kiun antaŭ la horo de vespermanĝo oni surmetis sur mian noktolampon; kaj simile al verkoj de gotikaj vitralistoj kaj arkitektoj, ĝi ŝanĝis la inertecon de muroj en netuŝeblajn irizojn, en eksternaturajn plurkoloraĵojn, en kiuj bildiĝis, kiel en ia trema kaj efemera vitralo, legendoj. Sed tio nur fortigis mian deprimiĝon, ĉar la ŝanĝo de prilumo modifis la kutiman aspekton de la ĉambro, kiu laŭtempe iĝis al mi – ekster la momento de enlitiĝo – tolerebla. Mi nun ne plu rekonis ĝin, kaj mi en ĝi sentis malbone, kvazaŭ ĝi estus hotela ĉambro aŭ ĉaledo, en kiu mi unuafoje troviĝus post vagonara vojaĝo.
Per la skua iro de ŝia ĉevalo, Golo plena je malicaj intencoj elrajdis el triangula arbogrupo kiu mole kaj malhele verdis sur monteta deklivo, kaj saltete proksimiĝis al la kastelo de kompatinda Genoveva De Brabanto9. La kastelon tratranĉis kurbo, kiu verdire estis la rando de iu el la ovalaj vitraĵoj de la framo, kiun oni enigis en la glitfoldojn de la magia lanterno. Figuris do nur kasteloparto, kaj antaŭ ĝi kuŝis erikejo, sur kiu revadis Genoveva en blua zono. Flavaj estis la kastelo kaj la erikejo, tion mi sciis antaŭ ol mi vidis ilin kaj antaŭ ol mi vidis la vitraĵon en la framo, ĉar la oreska sono de la nomo Brabanto tion al mi jam evidentigis. Golo mallonge haltis kaj malgaje aŭskultis la anoncon, kiun mia praonklino voĉlegis, kaj ĝin li ŝajne plene komprenis, obeeme kaj tamen iagrade moŝtece adaptante al la indikoj de la teksto sian sintenon; poste li malproksimiĝis per la sama skua irmaniero. Kaj lian malrapidan rajdon nenio povus haltigi. Se oni movis la lanternon, mi revidis la ĉevalon de Golo plu iranta sur la fenestraj kurtenoj, ŝvelante sur iliaj elfaldoj, kaviĝante en iliaj enfaldoj. Ankaŭ la korpo de Golo estis el la sama transnatura substanco, kiel lia ĉevalo, kaj al ĉiu ajn materia baraĵo, ĉiu obstaklo alformiĝis, ĝin prenante kiel ostaron, ĝin enkorpigante, eĉ la rondan anson de la pordo, al kiu senĝene adaptiĝis lia ruĝa robo, venke rebrila, aŭ lia pala, ĉiam nobla kaj melankolia vizaĝo, sed kiu neniel mienis kvazaŭ ĝi sentus perturbon pro tiu ĉi traspiniĝo.
Ja al mi plaĉis tiuj lumbildoj, kiuj laŭŝajne venis el merovida epoko kaj ĉirkaŭbriligis spegulaĵojn de tiom malnova historio. Sed ian nedifineblan ĝenon al mi kaŭzis tiu enŝoviĝo de mistero kaj beleco en ĉambron, kiun mi laŭtempe tiom plenigis per mia memo, ke mi plu atentis nek ĝin nek min. Tio rompis la narkotan influon de rutino, kaj mi komencis pensi, senti, nepre malgajiĝante. Jen, la pordanso de mia ĉambro, kiu de ĉiuj aliaj ansoj distingiĝis per tio, ke ĝi kvazaŭ malfermiĝis mem sen turnado de mia flanko, ĉar ĝia manovro iĝis al mi maŝineca, nun funkciis kiel astra korpo de Golo. Kaj apenaŭ oni sonorigis por la vespermanĝo, tuj mi hastis al la manĝoĉambro, en kiu la dika pendolampo ne konis Golon aŭ Blubarbulon10, sed ja konis miajn gepatrojn kaj la bovaĵon en kaserolo, kaj lumis normale kiel ĉiuvespere; kaj mi ĵetiĝis en la brakumon de panjo, kiun la misfortunoj de Genoveva De Brabanto igis pli aminda, dum la krimoj de Golo instigis min al pli atenta esploro de miaj propraj malbonagoj.
Post la vespermanĝo bedaŭrinde, mi baldaŭ devigite disiĝis de panjo, dum ŝi plu restis, babilante kun familianoj en la ĝardeno, se la vetero tion favoris, aŭ, se la vetero malbonis, en la kabineto, en kiu ĉiuj tiam kunsidis. Ĉiuj krom mia avino, kiu opiniis ke „estas bedaŭrinde, ke oni restas endome en kamparo” kaj ofte en tre pluvaj tagoj disputis kun mia patro, pro tio ke li sendis min al mia ĉambro por legado kaj ne permesis, ke mi eliru. „Tiamaniere vi neniam vigligos kaj fortikigos lin” ŝi malgaje diris „aparte ĉi tiun knabeton, kiu tiom bezonas korpan ekzercadon kaj animan volforton”. Mia patro ŝultrumis kaj sin turnis al la barometro, ĉar li ŝatis meteorologion, dum mia patrino, evitante ĉian bruon kiu lin povus ĝeni, rigardis lin kun tenera respekto, ne tro insiste tamen por ke ŝi ne travidu la misterojn de lia supereco. Sed kia ajn estis la vetero, eĉ dum draŝa pluvo pro kiu Franciska haste endomigis la karajn vimenajn brakseĝojn ŝirme kontraŭ ilia malsekiĝo, mian avinon oni vidis en la senhoma, pluvbatata ĝardeno, kaj ŝi reordigis siajn grizajn, taŭzatajn harfaskojn por ke ŝia frunto sorbu la sanigan influon de pluvo kaj vento. Ŝi diris: „finfine, mi spiras!” kaj iradis tra la malsekaj vojetoj, kies desegnon ŝi juĝis tro simetria, ĉar malhavis senton por natureco la nova ĝardenisto, al kiu mia patro ekde mateno demandadis, ĉu la vetero reboniĝos, – iradis per sia vigla, abrupta paŝmaniero, akorda kun la sentoj, kiujn en ŝia animo naskis la ebrieco de pluvega furiozo, la forto de higieno, malŝato por mia eduko kaj trosimetrieco de ĝardenoj, prefere ol zorgo al ŝi fremda por evito de kotŝprucoj sur ŝia prunblua jupo, kiu abunde makuliĝis ĝis alto sufiĉa por kaŭzi al ŝia ĉambristino perplekson kaj malesperon.
Kiam la ĉirkaŭĝardena promeno de mia avino okazis post la vespermanĝo, unu okazo ŝin povis relogi en la domon – en iu el la periodaj momentoj kiam ŝia rivolua iro ŝin rekondukis, kvazaŭ insekton, al la lumoj de la kabineto, en kiu alkoholaĵoj pretis sur la ludotablo – nome se mia praonklino al ŝi kriis „Batilda! venu kaj detenu vian edzon de konjako-drinko!”. Mia praonklino ŝin tiel incitis – ĉar la avino enportis en la familion de mia patro tiel fremdan animagordon, ke ĉiuj ŝin pikis kaj priŝercis – trinkigante iometon da likvoro al mia avo, al kiu tio estis malpermesita. Mia kompatinda avino eniris, insiste deadmonis de la konjako sian edzon, li koleretiĝis kaj spite eltrinkis sian buŝeton da ĝi, kaj mia avino malgaje, malvenke reiris, tamen kun rideto, ĉar ŝi estis enkore tiel humila kaj milda, ke ŝia tenero al kunhomoj kaj ŝia malgranda memzorgo fandiĝis en ŝia rigardo en formo de ridetemo, kiu – male al tio, kion oni vidas sur la vizaĝo de plimultaj homoj – ironion ŝutis nur al ŝi mem, kaj al ni kvazaŭ kison de ŝiaj okuloj, kiuj, vidante karajn homojn, ilin nepre kun pasia karesemo rigardis. La turmento far mia praonklino, la spektado de la vana petado de mia avino, de ŝia malsukceso, de ŝia antaŭvidebla malvenko, kiam ŝi senŝance provis al mia avo elmanigi la glaseton da likvoro, estis aferoj, al kiuj oni kun pli multjara aĝo kutimiĝas, kiujn oni eĉ ride konsideras, en kiuj iom volonte kaj gaje oni partianiĝas kun la turmentanto kaj kredigas al si, ke turmento ili ne estas; tiuepoke ili min teruris tiagrade, ke mi volus bati mian praonklinon. Sed ĉiufoje kiam mi aŭdis „Batilda! venu kaj detenu vian edzon de konjako-drinko!”, jam plenkreska per mia malkuraĝo, mi agis kiel agas ĉiuj homoj, kiam ili fine estas plenaĝaj, antaŭ suferoj kaj maljustoj: ilin mi malvolis vidi; mi supreniris al la plej alta parto de la domo, al la subtegmentejo, apud la studejon, al iris-odora kamero, kiun ankaŭ parfumis rib-arbeto, ekstere kreskinta inter la ŝtonoj de la muro, etendanta floran branĉeton tra la duonmalfermita fenestro, kaj mi tie ploretis. Tiu kamero, kiu havis pli specialan kaj vulgaran destinon, kaj de kiu en hela tago oni vidis malproksimen, ĝis la ĉefturo de Rusenvilo-la-pino, dum jaroj estis mia rifuĝejo, probable tial, ke nur en ĝi mi rajtis enŝlosiĝi kaj dediĉiĝi al okupoj, kiuj postulis senesceptan solecon: legado, revado, larmado kaj volupto. Ve! mi ne konsciis, ke pli ol etaj devojiĝoj en la dieto de ŝia edzo, al mia avino kaŭzis malgajan zorgon mia senvoleco, mia ŝanceliĝa sano kaj la sekva malsekuro kiu ombris mian estontan vivon, dum ŝi tiel ofte posttagmeze aŭ vespere promenis, kaj ni vidis, kiel pasas kaj repasas, oblikve turnite al la ĉielo, ŝia bela vizaĝo kun brunaj, sulketaj vangoj, kiuj pro pli profunda aĝo koloriĝis preskaŭ malve, kiel aŭtune plugitaj kampoj, trastrekitaj, kiam ŝi eliris, de duonlevita vizaĝvualeto, kaj sur kiuj pro malvarmo aŭ pro ia malgaja penso ĉiam estis pretervola larmo sekiĝanta.
Unu konsolon mi ricevis, suprenirante por enlitiĝo, nome ke kiam mi kuŝos, panjo venos kaj donos kison. Sed tiu bondezirado tiom mallonge daŭris, ŝi tiom baldaŭ remalsupreniris, ke la momento kiam mi aŭdis ŝian supreniron, la malpezan sonon de ŝia blua muslina ĝardenrobo, laŭ kiu pendis ŝnuretoj el plektita pajlo, ŝoviĝanta tra la duporda koridoro, estis tempo dolora. Ĝi antaŭsignis la sekvan momenton, kiam ŝi disiĝos de mi kaj reiros. Tial la sopiratan antaŭnoktan viziton mi fine deziris plejeble malfrua, por ke pli daŭru la paca tempo, kiam ŝi ankoraŭ ne venis. Iafoje kiam post la kiso ŝi malfermis la pordon forironte, mi volis revoki ŝin kaj diri: „kisu min refoje”, sed mi sciis, ke ŝi mienus kolere, ĉar venante por brakumo kaj portante tiun pacigan kison, ŝi komplezis al mia malĝojo, al mia maltrankvilo kaj tiel incitis mian patron, kiu tiun riton juĝis sensenca, kaj ŝi volis dekutimigi min de tiu bezono, tute male ol cedi al kutimiĝo pri peto, kiam ŝi jam staris sur la sojlo de la ĉambro, de plia kiso. Vidi ŝin kolera tute ruinigus la kvieton, kiun ŝi ĵuse donis, kiam al mia lito ŝi klinis sian aman vizaĝon kaj proksimigis ĝin kiel sanktan panon por paca komunio, el kiu miaj lipoj ĉerpis ŝian realan ĉeeston kaj la necesan animforton por dormado. Tamen agrablaj estis tiuj vesperoj, en kiuj panjo en mia ĉambro restis entute tre mallonge, kompare kun vesperoj de societa vespermanĝo, pro kiuj la vizito kaj nokta bondeziro ne okazis. Tiu societo ordinare konsistis nur el sinjoro Svan, kiu krom kelkaj malproksimaj konatoj hazarde ĉi tie haltantaj, estis preskaŭ la sola homo, kiu nin vizitis en Kombreo kaj vespermanĝis kiel najbaro – pli malofte post sia malkonvena edziĝo, ĉar miaj gepatroj lian edzinon ne pretis gastigi – aŭ iafoje venis post la manĝo, senaverte. En tiuj vesperoj, sidante antaŭ la domo sub la granda hipokaŝtanarbo ĉirkaŭ fera tablo, ni aŭdis el la fino de l' ĝardeno ne la abundan, kriĉan tintilon, kiu ŝutis obsede sur ĉiun ne sonorigintan simple pordopuŝan domanon sian metalan, daŭran kaj glacian bruaĉon, sed la duoblan, softan, ovalan kaj orumitan tinton de la sonorileto por eksteruloj, kaj ĉiu tuj demandis: „ĉu vizitanto? kiu do?” sed ĉiu sciis ankaŭ, ke tiu nepre estis sinjoro Svan; mia praonklino, elmontrante la ĝustan konduton, parolis laŭte, per sindevige natura voĉo, dirante ke oni ne tiamaniere murmuru, ke tio tre malĝentilas rilate al alvenanto, kiu tiel ricevas impreson, ke oni parolas pri aferoj kiujn oni deziras de li sekretigi, kaj oni skolte sendis mian avinon; ŝin nova preteksto por traĝardena promeno ĉiam plezurigis, kaj ŝi ĝin kaŝe utiligis por eltirado de palisetoj el la rozarbetoj, ke ili reprenu pli naturan pozon, simile al patrino, kiu al sia filo la harojn, far barbiro tro plate kombitajn, mane kuspas.
Ni ĉiuj streĉe atendis la raporton, kiun mia avino faros pri malamikaj manovroj, kvazaŭ la nombro de eblaj atakontoj tre grandus, kaj post mallonge mia avo diris:
— „Mi aŭdas la voĉon de Svan”.
Efektive nur lia voĉo estis rekonebla: lian vizaĝon, lian akran nazon, liajn verdajn okulojn sub alta frunto ĉirkaŭata de blonda, preskaŭ rufa hararo kun Bresan-maniera frizo11 ni malbone distingis, ĉar en la ĝardenon ni ne volis logi kulojn kaj tial prilumis tre modere; kaj nerimarkite, mi iris por mendi siropojn, mia avino nepre volis, juĝante tion konforma al etiketo, ke siropoj ne videble aperu speciale pro la vizito. Kvankam sinjoro Svan multe pli junis, li tre amikis kun mia avo, kiu antaŭe estis iu el la plej proksimaj amikoj de lia patro, aminda sed stranga viro, ĉe kiu laŭdire ajna bagatelo iafoje sufiĉis por devojigi impeton de la koro, ŝanĝi la kurson de pensado. Plurfoje en ĉiu jaro mi aŭdis de mia avo ĉe la manĝotablo rakontojn pri ĉiam samaj okazaĵoj, kiuj temis pri la sinteno de sinjoro Svan, la patro, post ol li prizorgis dum tagoj kaj noktoj sian mortantan edzinon. Mia avo, kiu lin ne renkontis de iom longe antaŭe, rapidis al li, al la plezurdomo, kiun la familio Svan posedis apud Kombreo, kaj al li prosperis ŝpari al Svan la vidon de la enĉerkigo, por momento lin, plorantan, elgvidante el la ĉambro de la mortinto. Ili mallonge promenis en la parko, kie la suno iom lumis. Subite sinjoro Svan, ekprenante la brakon de mia avo, eldiris:
— „Ha, kara delonga amiko, kiel feliĉe, ke ni kunpromenas sub ĉi tiu agrabla vetero. Ĉu vi ne vidas la belecon de tiuj arboj, de tiuj kratagoj, kaj la lageton, pro kiu vi neniam gratulis al mi? Vi ŝajnas malgaja kiel la strutoj. Ĉu vi sentas, kiel ventetas? Ha, spite al ĉio kaj ĉiuj, la vivo vivindas, kara Amedeo!”.
La memoro pri lia mortinta edzino abrupte revenis al li, kaj kredeble juĝante tro malfacila la taskon enmemiĝi kaj kompreni, kiel li en tia cirkonstanco sin allasis al tia ĝojo, li nur faris geston, kiu ĉe li ordinare aperis kiam lia menso frontis ian dilemon, nome al si karesis la frunton, frotis la okulojn kaj viŝis la lensojn de siaj nazpinĉaj okulvitroj. Li malgraŭ tio ne trovis konsolon post la morto de sia edzino, sed en la du jaroj, dum kiuj li postvivis ŝin, li diradis al mia avo:
„Kurioze mi tre ofte memoras mian kompatindan edzinon, sed intense pensi pri ŝi mi ne povas.”
„Ofte sed ne intense, kiel Svan, la patro” tial iĝis iu el la ŝatataj frazoj de mia avo, kiu ĝin eldiris pri tre diversaj aferoj. Mi taksus, ke Svan, la patro, estis morala monstro, se mia avo, kiun mi rigardis pli bona decidanto kaj kies juĝo, kvazaŭ jurisprudence, poste emigis min al indulgo por pekoj, kiujn mi sen tio inklinus kondamni, ne ekkrius:
— „Kiel do? li estis eminenta bonkorulo!”.
Dum pluraj jaroj, en kiuj, precipe antaŭ sia edziĝo, sinjoro Svan, la filo, vizitis ilin ofte en Kombreo, miaj praonklino kaj geavoj neniel suspektis, ke li ne plu vivis en la sama societo, en kiu antaŭe vivis lia familio, kaj ke sub la familiareco de lia nomo, ili – kun plena senkulpeco de hotelistoj kiuj nekonscie gastigus faman krimulon – akceptis iun el la plej ŝikaj anoj de la klubo Ĵokeo12, ŝatata amiko de la grafo de Parizo13 kaj de la princo de Kimrio14, iu el la plej serĉataj mondumanoj en la kvartalo Sankta-Ĵermano.
Nian nescion pri la brila monduma vivo de Svan kaŭzis kompreneble parte liaj karakteraj sindeteno kaj nefanfaronemo, sed ankaŭ la iel hindua imago, kiun la tiama burĝaro havis pri la funkciado de socio, kiun ĝi rigardis aro de fermitaj kastoj, en kiu ĉiu je sia naskiĝo ricevas la saman rangon, kiun antaŭe havis la gepatroj, kaj el kiu nur eventuale sukcesega kariero aŭ altaranga geedziĝo iun transkondukus de lia kasto en pli altan. Sinjoro Svan, la patro, estis makleristo, sinjoro Svan, la filo, sekve estis kaj dum la tuta vivo estos ano de kasto, en kiu bonhavo varias inter tioma kaj tioma enspezo laŭ sama sistema klasigo kiel impostaj kvotoj. Oni sciis, kiaj estis la kutima socia medio de lia patro, oni do sciis kia estis lia, kaj kun kiaspecaj homoj li laŭdece havis aferojn. Se li hazarde alispecajn homojn konus, tiuj estus rilatuloj de juna viro, kiujn delongaj familiaj amikoj kiel ekzemple miaj gepatroj bonvole ignorus des pli volonte, ĉar li depost sia orfiĝo tre fidele vizitis nin; sed oni firme kredis, ke tiuj nekonatoj, kiujn li frekventis, estis homoj, kiujn li ne kuraĝus saluti, se li estus en nia kompanio kaj renkontus ilin. Se oni entute mezurus la precizan rangon de Svan inter ĉiuj idoj de makleristoj kun egala socia gravo kiel liaj gepatroj, tiam la mezuro por li iom pli malaltus, tial ke li havis tre simplan eksteron kaj ĉiam flegis pasion por antikvaj objektoj kaj pentraĵoj, kaj li nun loĝis en granda malnova domo, en kiu kolektiĝis liaj trovaĵoj; ĝin mia avino tre deziris viziti, sed ĝi situis en kajo de Orleano, kaj tiun kvartalon mia praonklino juĝis misfama. „Ĉu vi almenaŭ bone scias pri artaĵoj? Mi demandas por via propra bono, mi suspektas ke de vendistoj vi ricevas senvaloraĵojn” al li diris mia praonklino; ŝi efektive ne kredis lin kompetenta, ankaŭ ne alte taksis la klerecon de tiu viro, kiu en interparoloj seriozajn temojn evitis, kaj ĉiam proze pedantis ne nur klarigante kuirrecepton kun ĉiuj detaloj, sed ankaŭ kiam la fratinoj de mia avino turnis la konversacion al belartaj temoj. Ĉu ili instigis lin por opiniado, ĉu por eldiri admiron pri pentraĵo – li preskaŭ malĝentile silentadis, kaj tiun mankon li kompensis nur kiam li povis ekzemple pri la nomo de la muzeo ĝin konservanta, aŭ pri la dato de ĝia elfariĝo elbuŝigi faktan informon. Sed li pliofte simple amuzadis nin, rakontante ĉiufoje novan anekdoton al li freŝe okazintan kun homoj elektitaj inter niaj konatoj: kun la kombrea apotekisto, kun nia kuiristino, kun nia koĉero. Ja mia praonklino pro tiuj rakontoj volonte ridis, sed ŝi ne klare sentis, ĉu tion kaŭzis la mokinda rolo, kiun Svan en ili ĉiam donis al si, aŭ ĉu pro la sprito, kun kiu li enscenigis ilin: „vi vere estas apartulo, sinjoro Svan!”. Ĉar ŝi estis la sola iomete vulgara homo en nia familio, ŝi konscie rimarkigis al fremduloj, se ial oni menciis lian nomon, ke li povus laŭdezire loĝi en la bulvardo Haŭsman aŭ en la avenuo de l' Operejo, ke li estis la filo de sinjoro Svan, la patro, kiu probable al li postlasis kvar aŭ kvin milionojn, sed ke tia estis lia fantazio. Tiun fantazion ŝi cetere taksis sufiĉe amuza por aliaj homoj, ke kiam en Parizo en la novjara tempo sinjoro Svan al ŝi venis kaj donacis la kutiman saketon de konfititaj kaŝtanoj, ŝi senmanke al li antaŭ homoj diris:
— „He, sinjoro Svan, ĉu vi plu loĝas apud la vinmagazenoj? Tiel vi sekure atingas la trajnon, se iam vi forveturas al Liono, ĉu?”15 kaj ŝi ironie okulis al aliaj gastoj super siaj nazpinĉaj okulvitroj.
Sed se al mia praonklino oni dirus, ke tiu sama Svan, kiu, kiel siafamiliano kun plena rajto povus akceptiĝi ĉe la alta burĝaro, precipe ĉe la plej konataj parizaj notarioj kaj advokatoj – kvankam tiun avantaĝon li ŝajne iom lasis flanke – havas preskaŭ sekrete tute alian vivmanieron; ke apenaŭ li eliris el nia pariza domo dirante, ke li rehejmiĝos por la nokto, li turniĝis ĉe stratangulo, tute ŝanĝis la direkton, kaj iris al salono, kiun neniuj okuloj de makleristo aŭ de maklera asociano iam ekvidis, tio al mia praonklino ŝajnus same mirige, kiel al pli beletrema sinjorino estus la penso, ke ŝi persone renkontus Aristeon, komprenante, ke li tuj post la interparolo formalaperos en la regnon de Tetisa, kies etendon mortemulaj okuloj neniam vidis, kaj en kiu laŭ la rakonto de Vergilio16 oni ĝoje akceptas lin; aŭ, se oni preferas pli modestan komparon, kiu pli verŝajne venus al ŝia spirito, ĉar ŝi konis ĝin el la bildoj de niaj antaŭmanĝaj teleretoj en Kombreo, se ŝi gastigus por vespermanĝo Alibabon, kiu poste, estante sola, eniros la kavernon brilegan pro neimagebla trezoro17.
Li vizitis nin iun tagon en Parizo post la vespermanĝo, kaj pardonpetis, ke li estas en frako; post lia foriro Franciska raportis, ke laŭ diro de la koĉero li antaŭe manĝis „ĉe princino”; „ja, princino de la duonmondumo” ŝultrumis mia praonklino kun trankvila ironio, ne levante la rigardon de sia trikado.
Al li mia praonklino sintenis do familiare. Ŝi kredis, ke niaj invitoj estis al li honoraj, kaj rigardis sekve memkompreneble, ke li nin vizitis en somero ĉiam kun donaca korbo da persikoj aŭ framboj el sia ĝardeno penda ĉe la mano, kaj ke de ĉiu vojaĝo en Italio al mi li reportis fotografaĵojn de famaj belartaĵoj.
Ni ankaŭ senhezite sendis iun al li kun peto pri recepto de gribiŝo-saŭco18 aŭ de ananasa fruktomikso okaze de iuj grandaj vespermanĝoj, al kiuj li ne estis invitita, ĉar ni juĝis, ke li ne sufiĉe eminentas por rolo antaŭ unuafoje gastantaj fremduloj. Ĉu la interparolo hazarde tuŝis moŝtojn de la franca reĝa familio? – „nu, homojn, kiujn nek vi nek mi iam konos, kaj ni sen tio bone vivas, ĉu ne?...” diris mia praonklino al Svan, kiu eble en poŝo tenis leteron el Tvikenhamo19; ŝi taskis lin pri puŝado de la piano kaj turnado de notfolioj, en vesperoj kiam kantis la fratino de mia avino; sume ŝi agis rilate al ĉi tiu aliloke tiom honorata viro kun la naiva abrupteco de infano ludanta per delikata artaĵeto sen plia singardo ol se ĝi estus malmultekostaĵo. Sendube la Svan-o, kiun tiuepoke konis multaj anoj de kluboj, tre aliis, ol tiu, kiun kreis mia praonklino, kiam vespere en la kombrea ĝardeneto, post ol sonis la hezita tintino de la sonorileto, ŝi enblovis kaj vivigis per sia tuta kono de la familio Svan la obskuran, malprecizan figuron, kiu antaŭ malluma fono, sekvate de mia avino, konturiĝis, kaj kiun ni rekonis je ĝia voĉo. Sed eĉ en la sfero de ĉiutagaj plej malgravaj aferoj neniu homo estas materia kohera tuto, identa en la okuloj de ĉiu alia homo, kaj kiun ĉiu povus rigardi kaj ekkoni kiel oni ellegas teĥnikan postularon aŭ testamenton; nia socia memo estas kreaĵo de la menso de kunhomoj. Eĉ tiu simpla ago, kiun oni nomas „renkonti konaton” parte estas pensa ago. Oni plenigas la eksteran figuron de vivanto, kiun oni ekvidas, per ĉiuj konataj nocioj pri li, kaj en la tuteca bildo, kiun oni konstruas, tiuj nocioj certe superpezas. La kurbon de la vangoj ili fine tiom ĝuste plenigas, al la profilo de la nazo tiom akurate sin alformas, en la voĉkoloron siajn nuancojn tiom nature enmiksas, kvazaŭ ĝi estus nur diafana eksteraĵo, ke rigardante tiun vizaĝon kaj aŭskultante tiun voĉon, oni ĉiufoje ĝuste tiujn nociojn revidas kaj aŭdas. Jes, en la Svan-o, kiun ili kreis por si, miaj familianoj pro nescio preterkalkulis amason da elementoj el lia monduma vivo, pro kiuj aliaj homoj, kiam ili kun li kunestis, vidadis en lia vizaĝo regnon de eleganto vastigitan ĝis la natura limo de lia kurba nazo; kompense ili ŝarĝis tiun vakan, vastan vizaĝon, senigitan je prestiĝo, tiujn senvalorigitajn okulojn per la nebula kaj milda postpenso – parte memora, parte forgesa – pri komunaj senfaraj horoj ĉe la ludotablo aŭ en la ĝardeno, kiaj ilin aranĝis post la semajna komuna vespermanĝo niaj moroj de kamparaj amikoj-najbaroj. Ĉio ĉi kaj kelkaj memoraĵoj pri liaj gepatroj la korpan ŝelon de Svan tiom efike plenigis, ke tiu bildo de li memstariĝis kaj viviĝis, kaj al mi ŝajnas, ke mi forlasas homon kaj renkontas malsamulon, kiam mi memore transiras de la Svan-o, kiun mi poste konis tre akurate, al tiu unua Svan-o, – ja tiu unua Svan-o, en kiu mi retrovas la ĉarmajn erarojn de mia junaĝo, kaj kiu malpli similas al la posta, ol al aliaj personoj, kiujn mi ankaŭ konis tiam, kvazaŭ la vivo de homo estus iaspeca muzeo, kie ĉiuj portretoj el sama epoko havas ian kvazaŭ parencan similon, ian komunan tonon, – ja tiu unua Svan-o sindonanta al senfareco, parfumita de la odoro de l' granda hipokaŝtanarbo, de la frambo-korboj kaj de drakunkola vergo.
Foje tamen mia avino vizitis kun ia peto iun sinjorinon, kiun ŝi ekkonis en la lernejo Sankta-Koro kaj kun kiu pro nia kastismo ŝi ne volis malgraŭ reciproka ŝato teni daŭrajn rilatojn, nome la markizinon De Vilparizi, el la fama familio De Bujono, kaj ĉi tiu al ŝi diris:
— „mi aŭdis, ke vi bone konas sinjoron Svan, kaj li estas ankaŭ proksima amiko de miaj nevoj De La Lomoj”.
De tiu vizito mia avino revenis kun granda admiro al la domo, kiu malfermiĝis al ĝardenoj kaj en kiu sinjorino De Vilparizi rekomendis luprenon de loĝejo, kaj same granda admiro al veŝtfaristo kaj ties filino, kiuj havis butikon en la korto, kaj de kiuj ŝi petis flikon de sia jupo, ĵus ŝiretitan en la ŝtuparo. Mia avino juĝis bonegaj ĉi tiujn homojn, ŝi rigardis la filinon kiel perlon kaj la veŝtiston kiel la plej bontonan, la plej estimindan homon, kiun ŝi vidis iam. Ĉar en ŝia mondrigardo bontono estis afero tute senrilata al socia rango. Respondon, kiun al ŝi donis la veŝtisto, ŝi tre laŭdis, dirante al mia patrino: „Maria De Sevinje20 ne parolus pli elegante” kaj inverse pri nevo de sinjorino De Vilparizi, kiun ŝi tie ekkonis: „fi, kiel triviala li estas!”.
Verdire la frazo pri Svan rezultigis en la menso de mia praonklino ne altigon de lia prestiĝo, sed malaltigon de sinjorino De Vilparizi. Ŝajnas ke la estimo, kiun ni – fidante al mia avino – donis al sinjorino De Vilparizi, devigis ŝin al sindeteno de ĉia ago, kiu ŝin senmeritigus, kaj ke ŝi tian agon faris ĝuste per ekscio pri la ekzisto de Svan, per permeso, ke familianoj ŝiaj kun li amike rilatu. „Kiel do eblas, ke ŝi konas Svan-on? Virino, kiun vi prezentis kiel parencon de marŝalo Makmahono21!” Ĉi tiun malfavoran opinion de mia familio pri la socia medio de Svan ŝajne konfirmis lia posta edziĝo kun virino el la plej malbona socia tavolo, preskaŭa hetajro, kiun li cetere neniam provis invitigi, venante prefere al ni sole kaj malpli ofte ol antaŭe, sed laŭ kiu ili juĝis – en la supozo ke tie li renkontis ŝin – kia estis la nekonenda medio, en kiu li kutime vivis.
Sed foje mia avo legis el gazeto, ke sinjoro Svan estas iu el la plej fidelaj gastoj en la dimanĉaj tagmanĝoj ĉe duko Tianoma, kies patro kaj onklo estis renomaj ŝtatistoj dum la reĝado de Luizo-Filipo22. Mia avo ĝuste scivolis pri ĉiaj anekdotoj, kiuj image enkondukus lin en la privatan vivon de Moleo, de la duko Paskiero, de la duko De Brojo23. Li kun kontento sciiĝis, ke Svan amikas al homoj, kiuj iam konis ilin. Mia praonklino male komprenis tiun sciiĝon en senco malfavora al Svan: homo, kiu establas rilatojn kun anoj de aliaj kastoj ol sia denaska, ekster sia socia klaso, en ŝiaj okuloj tre malaltigis sian pozicion. Al ŝi ŝajnis, ke tio estas subita rezigno pri la profito de multaj belaj rilatoj al honorindaj homoj, kiujn por siaj idoj inde flegis kaj tenis prudentaj familioj. (Mia praonklino ĉesigis eĉ la rilatojn kun filo de amika notario, pro tio ke li edziĝis kun virino el reĝa familio, kaj tiel perdis sian decan rangon de notari-filo, ĝin ŝanĝis por stato de aventuristo komparebla al tiuj ĉambristoj aŭ stalistoj, kiuj laŭ antikvaj rakontoj ricevis troan favoron de iuj reĝinoj.) Ŝi malaprobis la planon de mia avo demandi Svan-on en la sekva vespero, kiam li vizitos nin, pri tiuj amikoj, pri kiuj ni eksciis. Siaflanke la du fratinoj de mia avino, fraŭlinoj kun same nobla karaktero sed malpli da sprito, sciigis, ke ili ne komprenas, kian plezuron trovos ilia bofrato en interparolo pri tiaj stultaĵoj. Ili estis homoj kun alta idealo, kaj ĝuste tial ili ne povis pri tielnomata klaĉo, eĉ iel historie interesa klaĉo, interesiĝi, kaj ĝenerale ili ignoris ĉion, kio ne rekte rilatis al ia bela aŭ virta afero. Tiom grandis la deturniĝo de ilia spirito de ĉia efektive aŭ eĉ nur duarange monduma koncerno, ke ilia aŭdpovo – fine rimarkinte sian momentan superfluecon kiam en vespermanĝo la interparolo devojiĝis al frivola aŭ simple malalta temo, sen ke al ili prosperis rekonduki ĝin al la koncernoj, kiuj al ili estis karaj – tiam senfunkciigis iliajn aŭdorganojn kaj kvazaŭ frapis ilin per komenco de atrofio. Se mia avo ial volis ilin reatentigi, li tiam devis uzi iun el tiuj materialaj avertiloj, kiujn uzas frenez-kuracistoj kun maniuloj sen atentopovo: plurfojaj batoj de tranĉila klingo sur la flanko de glaso kaj samtempa subita alvoko voĉa kaj okula, drastaj rimedoj, kiujn psiĥokuracistoj pro profesia rutino aŭ pro la kredo, ke ĉiu homo iagrade frenezas, ofte transponas en ordinarajn rilatojn kun sanaj homoj.
Pli grandan intereson ili elmontris en la tago antaŭ la vespera vizito de Svan – en kiu li mem havigis al ili keston da vinboteloj el Astio24 – kiam mia praonklino, tenante ekzempleron de ‚Figaro’25, en kiu apud la titolo de pentraĵo el ekspozicio de Kamilo Korot26 legiĝis la vortoj el la kolekto de Ŝarlo Svan, al ĉiuj diris:
— „Ĉu vi vidis, ke Svan ricevis honoran mencion en ‚Figaro’?”
— „Ne surprize; mi ĉiam asertis, ke li havas belguston” respondis mia avino.
— „Kompreneble, vi eluzas ĉiun okazon por disopinii de ni” respondis mia praonklino, kiu bone sciis, ke mia avino ĉiam kontraŭis ŝin, sed ne certis, ke aliaj familianoj ĉiam akordos kun ŝi mem, kaj do volis elpremi unuaniman kondamnon de la avinaj opinioj, kontraŭ kiuj ŝi tiel provis starigi al si favoran kunligon.
Sed ni silentadis. La fratinoj de mia avino sciigis, ke ili parolos kun Svan pri la ‚Figaro’-afero, kaj mia praonklino deadmonis ilin. Ĉiufoje kiam ŝi sentis ĉe aliulo eĉ etan avantaĝon, kiun ŝi ne havis, ŝi ŝanĝis tiun avantaĝon al malbonaĵo, kaj kompatis al la koncernulo, tiel al si ŝparante okazon de envio.
„Miaopinie vi malplezurigos lin; al mi estus tre malagrable, se oni presus mian nomon senprepare, tiel, en gazeton, kaj min tute ne flatus, ke oni alparolus min pri tio.”
Ŝi cetere ne persistis en sia persvado al la fratinoj de avinjo, ĉar ĉi tiuj en sia fervora evitado de vulgareco tiom arte lertis pri kaŝado de persona aludo sub sagacaj ĉirkaŭfrazoj, ke la aludon ofte ne komprenis tiu homo mem, al kiu ĝi estis destinita. Mia patrino siaflanke insistadis ĉe mia patro, por ke li parolu kun Svan ne pri lia edzino, sed pri lia filino, kiun li tre amis, kaj pro kiu laŭdire li fine decidis la geedziĝon.
— „Vi parolus malmultavorte, nur demandus, kiel ŝi fartas. Certe prisilentado fare de homoj estas al li tre maldolĉa.”
Sed mia patro koleriĝis:
— „Ne! vi proponas sensencaĵon. Estus ridinde.”
Sed al unu inter ni la veno de Svan iĝis kaŭzo de suferiga zorgo – nome al mi. Ĉar en vesperoj de vizito far fremduloj, aŭ sole far sinjoro Svan, panjo ne venis supren al mia ĉambro. Mi vespermanĝis antaŭ la tuta rondo, poste mi eksidis ĉe la tablo ĝis la dudeka horo, kaj tiam interkonsente mi foriris por dormo; tiun karan, delikatan kison, kiun panjo kutime donis al mi en la lito antaŭ la endormiĝo, mi nun devis porti de la manĝoĉambro al mia dormoĉambro, ĝin dum la tuta daŭro de mia senvestiĝo konservante, ĝian dolĉecon ne disrompante, ĝian forflugeman esencon ne ellasante, kaj ĝuste en tiuj vesperoj, en kiuj mi bezonis ĝin ricevi plej atente, mi ĝin pro neceso elprenis, deŝiris abrupte, publike, ne havante la necesan tempon kaj spiritan liberecon por mem observi miajn agojn, kiel faras tiuj maniuloj, kiuj detenas la penson de ĉia forvago kiam ili ŝlosas pordon ĉar ili volas poste, kiam venas la obseda dubo, ĝin repeli per la venka memoro de la momento de ŝlosado. Ni ĉiuj sidis en la ĝardeno, kiam la sonorileto hezite tintinis. Ni sciis, ke venas Svan, sed ĉiuj interrigardis kun demanda mieno, kaj oni sendis avinjon por esploro.
— „Klare danku al li pro la vino, vi scias, ke tio estas bongustaĵo kaj la kesto grandegas” rekomendis mia avo al siaj du bofratinoj.
— „Ne flustru ĝuste nun” diris mia praonklino „kiel agrable, se iu eniras domon, en kiu ĉiuj homoj mallaŭte parolas!”.
— „Ha, jen venas sinjoro Svan. Ni demandos lian opinion pri la morgaŭa vetero” diris mia patro.
Mia patrino kredis, ke parolo ŝiaflanka kompensos la tutan suferon, kiun anoj de la familio kaŭzis al Svan depost lia edziĝo. Ŝi manovre iom alflankiĝis kun li. Sed mi sekvis ŝin; mi ne povis de ŝi malproksimiĝi je unu paŝo, ĉar pezis la penso, ke mi baldaŭ disiĝos de ŝi en la manĝoĉambro kaj supreniros al mia dormoĉambro sen la ĉiutaga konsola vizito por kiso.
— „Bonvole, sinjoro Svan, rakontu al mi pri via filino. Certe ŝi ŝatas belartaĵojn, kiel la patro...”
— „Venu, mi petas, kaj eksidu kun ĉiuj en la verando” proksimiĝis mia avo.
Mia patrino devigite silentis, sed ŝi gajnis de tiu ĝeno plian delikatan penson, kiel de bona poeto la tiraneco de rimo eltrudas plej belajn versojn:
— „Pri ŝi ni reparolos, kiam ni estos solaj” ŝi duonvoĉis, „nur al patrino konvenas kompreni vin. Kun mi konsentus certe ŝia propra patrino.”
Ni ĉiuj sidiĝis ĉirkaŭ la fera tablo. Mi volis deteni min de antaŭpenso pri la angoraj horoj, kiujn mi vespere travivos sola, sendorma en mia ĉambro, volis konvinki min, ke ili ne gravas, ĉar morgaŭ matene mi jam malmemoros ilin, volis turni la pensadon al ideoj pri estonteco, kiuj transpontos la proksiman profundegon pro kiu mi timis. Sed streĉite pro zorgo, kvazaŭ konveksa, kiel la rigardo kiun mi arde direktis al mia patrino, mia animo restis nepenetrebla de fremdaj impresoj. Pensojn ĝi enprenis, sed kondiĉe ke ili lasu ĉe la sojlo ĉian belecon aŭ nuran komikecon, kiu min kortuŝus aŭ amuzus. Same kiel malsanulo dank' al narkotilo spektas kun plena konscio operacion en la propra korpo sed nenion sentas, mi povis memoradi ŝatatajn versojn aŭ vidi kiel mia avo penis konduki la interparolon kun Svan al la temo de la duko De Odifre-Paskiero, sen ke tio min afekciis aŭ respektive gajigis. La ava provo ne prosperis. Apenaŭ li metis al Svan demandon pri tiu oratoro, tuj iu el la fratinoj de mia avino, la demandon aŭdinte kiel grandan kaj malbonvenan silenton, kiun oni pro ĝentileco ĉesigu, ekparolis al la alia:
— „Celina, ĉu vi scias? Mi interkoniĝis kun juna sveda instruistino, kiu sciigis al mi multajn interesajn apartaĵojn pri kooperativoj en Nordeŭropo. Ni nepre invitu ŝin iam por vespermanĝo.”
— „Nepre!” respondis ŝia fratino Flora27, „cetere ankaŭ mi ne vane pasigis la tempon. Mi renkontis ĉe sinjoro Vintejo maljunan klerulon, kiu bone konas Mobant-on28, kaj al kiu Mobant klarigis tre detale, kiel li laboras preparante rolon. Tio estis ege interesa. Li estas najbaro de sinjoro Vintejo, tion mi ne sciis, kaj li tre afablas.”
— „Ne nur sinjoro Vintejo havas afablajn najbarojn” pro timemo iom tro laŭte kaj pro antaŭpreparo malnature voĉis avinfratino Celina, ĵetante al Svan tion, kion ŝi nomis signifa rigardo.
Samtempe avinfratino Flora, kompreninte ke la frazo estis dankesprimo de Celina pro la astia vino, ankaŭ rigardis al Svan kun gratula kaj ironia mieno, eble simple apoge al la spritaĵo de sia fratino, eble envie al Svan, kiu inspiris ĝin, aŭ eble ĉar ŝi mokis lin imagante, ke li pro ĉi tiu publika danko sentas ioman embarason.
— „Tiun sinjoron ni probable sukcese invitos al vespermanĝo” daŭrigis Flora „li povas, se oni tuŝas la temon de sinjoro Mobant aŭ de sinjorino Maternak29, paroli dum horoj senlace.”
— „Certe tre agrable” elspiris mia avo, en kies spiriton la naturo bedaŭrinde ne enplantis kapablon por interesiĝi pri svedaj kooperativoj aŭ la rolado de Mobant, kiel inverse ĝi ne provizis la spiriton de la avin-fratinoj per la eta kvanto da spico, per kiu oni mem gustigas – se oni volas ĝin ĝui – rakonton pri privataĵoj de Moleo aŭ de la grafo de Parizo.
— „Ja” diris Svan al mia avo „kion mi tuj rakontos eble pli rilatas al via ĵusa demando, ol unuavide ŝajnas, ĉar en iuj rilatoj la moroj ne tiom evoluis. Mi hodiaŭ matene estis releganta en la memoraĵoj de Luizo De Sansimon30 ion, kio eble ankaŭ vin amuzos. Ĝi estas peco pri lia ambasado en Hispanio, ne plej bona peco, nur ia taglibro, sed ja taglibro admirinde bone skribita, kio jam distingas ĝin de la tedaj gazet-raportoj, kiujn oni pro iu stranga devo-sento matene kaj vespere legas.”
— „Pri tio mi ne konsentas, en iuj tagoj la legado de gazetoj al mi vere agrablas...” interrompis avinfratino Flora per tio celante montri, ke ŝi legis en ‚Figaro’ la frazon pri la korota pentraĵo de Svan.
— „...kiam ili raportas pri aferoj aŭ homoj, kiuj interesas nin” kompletigis avinfratino Celina.
— „Mi ne disopinias” respondis Svan kun miro „mi al gazetoj riproĉas, ke ili nin ĉiutage atentigas pri bagateloj, dum ni en la tuta vivo tri-aŭ-kvarfoje malfermas la librojn en kiuj legiĝas gravaĵoj. Se vere ni ĉiumatene senpacience deŝiras la banderolon de gazeto, do tiam io estas ŝanĝinda, kaj en gazetojn oni prefere presu, mi ne scias, la... ‚Pensojn’ de Blezo Paskalo31!” – li diris la titolon post paŭzeto kaj kun ironia emfazo ĉar li ne volis afekti klerecon – „kaj inverse el la volumo kun orumitaj randoj, kiun oni unufoje en dek jaroj malfermas” li daŭrigis kun la malestimo al mondumo, kiun afektas iuj mondumanoj „ni legus, ke la reĝino de Grekio restas en Kano32 aŭ ke la princino de Leono aranĝis maskobalon. Tiele aferoj ricevus sian ĝustan pezon.”
Sed jam pentante, ke li parolis eĉ en facila tono pri seriozaĵoj li aldiris ironie:
„Ni ĵus havis belan interparolon. Mi ne scias kial ni turniĝis al tiuj alteflugaj temoj.”
Kaj al mia avo:
„... do Sansimon rakontas, ke Molevriero tiom aŭdacis, ke li volis manpremi kun liaj filoj. Ĝuste tiu Molevriero, ĉu vi memoras, kiun li karakterizis: ‚en tiu dika botelo mi vidis ĉiam nur aroganton, krudecon kaj stultecon.’”
— „Ĉu dikaj aŭ maldikaj, aliaj boteloj havas alian enhavon” vigle aldiris Flora, ĉar ŝi nepre volis propre danki al Svan pro la donaco, kiu estis destinita al ambaŭ fratinoj.
Celina ekridis. Svan, mirigite, daŭrigis:
— „‚Mi ne scias ĉu nescie ĉu kaptile’ skribis Sansimon ‚li volis manpremi kun miaj infanoj. Mi ĝustatempe rimarkis tion kaj ĝin preventis.’”
Mia avo komencis laŭdi tiun ‚ĉu nescie ĉu kaptile’, sed fraŭlino Celina, kiu pro la beletrista nomo Sansimon ne ricevis plenan aŭdan sensentiĝon, jam indignis:
— „Kiel do? Ĉu vi admiras tion? Mi malgratulas. Kion tio signifas? Ĉu iu homo ne tiom valoras, kiom alia homo? Ne gravas ĉu li estas duko aŭ koĉero, se li estas inteligenta kaj brava. Siajn infanojn via Sansimon simple ne bone edukis, se li ne instruis al ili manpremi kun ĉiuj bonmanieraj homoj. Estas rekte hontinde. Ĉu vi volonte citas tion?”
Kaj mia avo, bedaŭrante, sentante ke al li pro tiu kontraŭeco ne prosperos rakontigi al Svan la anekdotojn, kiuj lin amuzus, al panjo mallaŭte diris:
— „Bonvole memorigu al mi la verson, kiun vi instruis, ĉar ĝi tiom konsolas en tiaj cirkonstancoj. Ha! jes: ‚Sinjoro Dio, multajn virtojn vi al ni malamigas’33, ha! kiel bele!”
Mi konstante rigardadis al mia patrino, mi sciis, ke kiam ni sidos ĉirkaŭ la tablo mi ne rajtos resti dum la tuta daŭro de la manĝo, kaj ke cedante al mia patro panjo ne permesos, ke mi ŝin kisu plurfoje antaŭ fremduloj, kiel en mia ĉambro okazus. Tial mi planis, ke en la manĝoĉambro, dum komenciĝos la manĝo kaj proksimiĝos la momento, mi tiun tro mallongan, tro forgliteman estontan interkison plejeble mem antaŭsentos, ke mi rigarde elektos la kisotan lokon sur ŝia vango, preparos mian animon por plene dediĉi la minuton, kiun panjo al mi konsentos, al sensado de ŝia vango ĉe miaj lipoj, simile al pentristo kiu disponas nur mallongajn pozadojn kaj tial antaŭpreparas la paletron kaj laŭmemore, laŭ siaj notoj, antaŭfaras ĉion, por kio la ĉeeston de la pozisto li ne nepre bezonas. Neatendite antaŭ ol oni sonorigis por la vespermanĝo mia avo kun nekonscia kruelo diris:
— „La etulo ŝajnas laca, pli bone li enlitiĝu. Cetere la vespermanĝo hodiaŭ malfruas.”
Kaj mia patro, kiu ne tiel fidinde kaj skrupule respektis ĵuritajn kontraktojn, kiel miaj avino kaj patrino:
— „Jes, iru kaj enlitiĝu.”
Mi volis interkisi kun panjo, sed ĝuste tiam la sonorilo de vespermanĝo signalis.
„Ne, mi petas, lasu vian patrinon, vi jam sufiĉe bondeziris por la nokto, tiuj elmontradoj estas ridindaj. Nu, supreniru!”
Kaj mi devigite iris sen vojpano; mi grimpis ĉiun ŝtupon de la ŝtuparo laŭ la popola vorto kontraŭkore efektive suprenirante kontraŭ mia koro, kiu volis reiri ĉe mian patrinon, ĉar ŝi ne kise forpermesis ĝin, por ke ĝi venu kun mi. Tiu malamata ŝtuparo, kiun mi ĉiam malgaje surpaŝis, eligis lak-odoron, kiu por tiel diri sorbis, fiksis la apartan specon de ĉagreno, kiun mi ĉiuvespere sentis, kaj ĝin tiel akrigis por mia sentumo, ĉar en tiu odora formo ĝi ne estis almenaŭ parte racie frontebla. Kiam iu dormas kaj dentodoloron ankoraŭ perceptas nur kiel junulinon, kiun li ducentfoje sinsekve penas savi de dronado, aŭ kiel verson de Moliero34, kiun li ripetadas sen ebla paŭzo, al li estas granda senpeziĝo, ke li vekiĝas kaj ke lia racio senigas la ideon de dentodoloro je ĉia heroa aŭ ritma travestio. Ĝuste la malon de tiu malpeziĝo mi sentis, kiam mi suferis, kiam la ĉagreno pro la supreniro al la ĉambro eniĝis en min multe pli rapide, preskaŭ tuje, per maniero kune insida kaj abrupta, pro enspiro – pli venena ol mensa impreso – de la lak-odoro propra al tiu ŝtuparo. Atinginte la ĉambron mi pene ŝtopis ĉiujn malfermaĵojn, tiris la ŝutrojn, fosis la propran tombon per levado de la kovriloj, surmetis la mortotukan noktoĉemizon. Sed antaŭ ol mi enkuŝiĝis en la ferframan liton, per kiu oni suplementis la ĉambron en kies granda lito kun repsaj kurtenoj al mi estis somere tro varme, mi subite ribelis, mi provis ruzon de mortkondamnito. Mi faris noton al panjo, en kiu mi petis, ke ŝi suprenvenu por grava afero, kiun mi ne povas skribi. Mi tamen timis, ke Franciska, la kuiristino de mia onklino, kiu vartis min kiam mi restis en Kombreo, ne surprenos la transdonon de la noto. Mi suspektis, ke al ŝi komisio al mia patrino ŝajnos en ĉeesto de gastoj same neebla, kiel al pordisto de teatro ŝajnas neebla la dono de letero al sursceneje ludanta rolisto. Pri la agoj konvenaj aŭ malkonvenaj ŝi havis drastan, vastan leĝaron subtilan kaj senkompromisan pri apenaŭ videblaj, vanaj distingoj, kio al ĝi donis la eksteron de tiuj antikvaj kodeksoj kiuj apud kruelaj ordonoj, kiel ekstermo de suĉinfanoj, malpermesas kun ekstrema delikato, ke oni kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino aŭ ke oni manĝu tendenon de la artiko de la femuro35. Tiu leĝaro, se oni taksu ĝian gravecon je la subita obstino, kun kiu ŝi rifuzis plenumi iujn komisiojn al ŝi donitajn, ŝajne konsideris sociajn dispoziciojn kaj mondumajn rafinaĵojn, kiajn proponis nenio en la medio de Franciska kaj en ŝia ĝisa vivo de vilaĝa servulo; oni pro tio povis nur konkludi, ke ŝi kondutis laŭ tre malnova, nobla kaj miskomprenata franca moro, kiel en iuj industriaj urboj malnovaj palacoj atestas pri pasinta kortega vivo, kaj dungitoj de ĥemiaĵ-fabriko laboras sub delikataj skulptaĵoj, kiuj figuras la ‚Miraklon de Sankta Teofilo’36 aŭ la ‚Kvar Filojn Ajmon’37. En la nuna cirkonstanco la klaŭzo, pro kiu Franciska tre malprobable – krom eble en okazo de brulego – en ĉeesto de sinjoro Svan irus al mia patrino pro mi, malgravuleto, simple signifis la respekton, kiun ŝi havis ne nur al gepatroj – samekiel al mortintoj, pastroj, reĝoj – sed ankaŭ al fremdulo, kiun oni gastigas, kaj tiu respekto eble kortuŝus min en libro, sed de ŝia flanko min incitis pro la solena kaj tenera tono, per kiu ŝi priparolis ĝin, kaj ankoraŭ pli incitis en tiu vespero, en kiu la sankteco, kiun ŝi vidis en la vespermanĝo, kaŭzis ke ŝi ne volos konfuzi ĝian bonordon. Sed por pliigi miajn ŝancojn de sukceso, mi aŭdace mensogis, dirante ke mi tute ne propramove volas skribi al panjo, sed panjo mem, kiam mi disiĝis de ŝi, petis ke mi senforgese sendu al ŝi respondon pri objekto, pri kiu ŝi petis, ke mi serĉu ĝin; kaj certe ŝi tre kolerus, se neniu la noton al ŝi transdonus. Mi supozas, ke Franciska ne kredis al mi, ĉar same kiel naturhomoj havis pli akrajn sentumojn ol modernuloj, ŝi el signoj ne koneblaj de aliaj homoj ellegis ĉiujn verojn, kiujn ni kaŝadis de ŝi; dum minuto ŝi rigardis la koverton, kvazaŭ la esploro de papero kaj skribmaniero sciigos al ŝi la efektivan enhavon aŭ gvidos ŝin al la responda paragrafo de ŝia leĝaro. Poste ŝi eliris kun mieno de tedita homo ŝajne signifanta: „ĉu ne bedaŭrinde, ke ili havas tian infanon!” Ŝi revenis post momento kaj diris, ke ili nun manĝas la glaciaĵon, ke la tablestro neniel povas antaŭ ĉiuj gastoj transdoni la leteron, sed ke poste, kiam oni disdonos la postmanĝan akvon, iu ĝin iel havigos al panjo. Mia agitiĝo tuj malkreskis; ĉio aliiĝis, mi ne plu, kiel antaŭ momento, ĝis la venonta mateno disos je mia patrino, ĉar mia noto, kredeble ŝin kolerigante (ŝin duoble kolerigante, ĉar mia intrigo igos min en la okuloj de Svan mokinda) min, nevidate, ravite, almenaŭ enkondukos en la ĉambron, kie ŝi sidas, kaj konfidence parolos al ŝia orelo; ĉar la malpermesita, neamika manĝoĉambro, en kiu antaŭ nelonge la glaciaĵo mem – granitglaciaĵo – kaj la buŝlava akvo provizis en mia imago malutilan kaj ĝismorte malĝojan plezuron, ĉar ilin panjo gustumis sen mi, malfermiĝis antaŭ mi, kaj simile kiel dolĉiĝinta frukto rompas sian ŝelon, la noto elvokos, alsendos al mia ebria koro la atenton de panjo dum ŝi legos ĝiajn liniojn. Nun mi ne plu disis de ŝi, la baroj falis, dolĉa ligo nin kunigis. Kaj pli grave ol ĉio ĉi: panjo probable venos!
Pri la angoro, kiun mi ĵus trasentis, miakrede Svan abunde ridus, se li legus mian noton kaj divenus ĝian celon; nu, tute male – tion mi eksciis poste – li similan angoron suferis dum pluraj jaroj de sia vivo kaj verŝajne neniu alia same bone kiel li komprenus min. Al li tiun angoron pro la sento, ke amato estas en plezurejo, en kiu oni mem ne estas, en kiu oni lin ne povas atingi, spertigis amo, jes amo, al kiu ĝi estas por tiel diri destinita, kiu ĝin kaptos kaj al si alspecialigos; sed kiam – ekzemple en mia okazo – tiu angoro enanimiĝas antaŭ la apero de amo, ĝi sengvide, libere ŝvebas, atendante sen difinita asigno, en iu tago servante iun senton, en la sekva tago alian, jen eble filan amon, jen amikecon al kamarado. Kaj la ĝojon, kiun mi unuafoje spertis, kiam Franciska revenis kun la sciigo, ke iu transdonos mian noton, tiun trompan ĝojon ankaŭ Svan bone konis; ĝin donas iu amiko, iu parenco de la amata ino, kiam alvenante al la hotelo aŭ teatro, kie ŝi partoprenas iun balon, inaŭguron aŭ feston en kiu li rendevuis kun ŝi, tiu amiko vidas la amanton, ekstere vagantan, en senespera atendo de okazo por interkomuniko kun ŝi. Li rekonas lin, familiare alparolas, demandas pro kio li troviĝas ĉi tie. Kaj al la elpensaĵo, ke li volas ion urĝan diri al lia parencino aŭ amikino, li respondas, ke tio tre simplas, lin enirigas en la vestiblon kaj promesas, ke li venigos ŝin post maksimume kvin minutoj. Kiom la angoranto amas – kiel mi amis Franciskan en tiu momento – tiun bonvolan peranton, kiu per mallonga diro igas eltenebla, homeca, preskaŭ bonsorta la malamindan, inferan feston, meze de kiu laŭfantazie malamikaj, perversaj kaj voluptaj kirliĝoj malproksimen portadis la amatinon, dum ŝi priridis lin. Se juĝi laŭ la personeco de tiu parenco, kiu lin alparolis kaj ankaŭ estas iu el la inicitoj de tiuj kruelaj misteroj, la aliaj kunfestantoj ne estas tiom diablaj. Al tiuj nealireblaj kaj turmentaj horoj, en kiuj ŝi estis ĝuonta sekretajn plezurojn, per neatendita breĉo la amanto aliĝas; jen la momento, el kiaj similaj kunmetiĝas tiuj horoj, momento same reala kiel ĉiuj ceteraj, eĉ eble pli grava ol ceteraj pro la pli granda rolo de la amatino en ĝi, ĝin la amanto bildigas al si, posedas, en ĝi agas, ĝin preskaŭ kreis, nome la momento, kiam iu diris al ŝi, ke li alestas, malsupre. Kaj sendube la aliaj momentoj de la festo ne estis de tre malsama esenco ol ĉi tiu, enhavis nenion pli ĝuindan kiu pravigus tioman suferon, ĉar la bonvola amiko diris: „Male – ŝi tre volonte malsuprenvenos! Ŝi multe pli plezure interparolos kun vi, ol supre enuos.” Ve! tion Svan jam spertis: la bonvolo de peranto ne cedigas, ne influas virinon, kiun incitas ĝis meze de festo persekutado far iu, kiun ŝi ne amas. Ofte la amiko revenas malsupren sola.
Mia patrino ne venis kaj senkonsidere al mia memestimo (kiu dependis de tio, ke mia elpensaĵo de serĉo, de kies rezulto ŝi petis komunikon, ne estu dementita) perigis al Franciska tiujn vortojn „respondo ne estas”, kiujn mi poste tiel ofte aŭdis de pordisto de luksa hotelo aŭ de lakeo de ludejo responde al kompatinda junulino, kiu ekmiras „Kiel do? ĉu nenion respondis? tio ne eblas! Vi tamen ja transdonis mian leteron. Bone, mi plu atendos.” Kaj – simile kiel ŝi ĉiufoje asertas, ke ŝi ne bezonas la plian gasbekon, kiun la pordisto proponas fajrigi por ŝi, kaj restas surloke, aŭdante nur la tempaltempajn rimarkojn pri vetero, kiujn interŝanĝas la pordisto kun grumo, al kiu li subite komisias, ekvidante la horon, ke li malvarmigu en glacio trinkaĵon por kliento – malakceptante la proponon de Franciska pri infuzaĵo aŭ restado apud mi, mi lasis ŝin reiri al la kuirejo, mi enlitiĝis kaj fermis la okulojn, penante ne aŭdi la voĉojn de miaj gepatroj, kiuj kafumis en la ĝardeno. Sed post malmultaj sekundoj mi ekkonsciis, ke skribante tiun noton al panjo, min tiom proksimigante al ŝi – kun la risko ke mi ofendos ŝin – preskaŭ havigante al mi la momenton de revidiĝo, mi detruis la eblon, ke mi sukcesus endormiĝi ŝin ne revidinte, kaj miaj korbatoj de minuto al minuto iĝis pli doloraj, ĉar mi grandigis mian agitiĝon per mempredikado de trankvilo, kiu signifis akcepton de mia misfortuno. Subite mia konfuzo finiĝis, feliĉo min ekregis, sammaniere kiel forta kuracilo ekefikante forpelas doloron: mi ĵus decidis, ke mi ne provos dormi, sen ke panjon mi revidos, ke kun ŝi mi nepre interkisos – kvankam tio certe signifis longan interofendiĝon – kiam ŝi alsupros por la nokto. Ne malpli ol atendo, soifo aŭ antaŭtimo, la trankvilo, kiu rezultis el la finiĝo de mia angoro, min agordis per eksterordinara bonhumoro. Mi senbrue malfermis la fenestron kaj sidiĝis piede de mia lito; mi preskaŭ ne moviĝis, por ke oni min demalsupre ne aŭdu. Ankaŭ ekstere ĉio ŝajnis frostigita en silenta sindeteno por ne perturbi la lunhelon, kiu ĉiun aĵon duobligante kaj retropuŝante per sterno de ĝia ombrobildo, pli densa kaj konkreta ol ĝi mem, la pejzaĝon samtempe sveltigis kaj vastigis, kiel oni ĝis tiam kunfalditan mapon dismetas. Kio moviĝi bezonis – ia hipokaŝtanarba foliaro – moviĝis. Sed ĝia detala, plenkorpa tremado, en eĉ plej etaj nuancoj kaj delikatoj ne halois sur ĉirkaŭaĵojn, ne fandiĝis kun ili, restis inter difinitaj limoj. Elmetate sur tiu nesorbema silento, tre distancaj bruoj, probable el ĝardenoj de la alia ekstremo de la urbo, sentiĝis kun tia detala perfekteco, ke tiu malproksimeca efekto ŝuldiĝis ŝajne nur al ilia pianisimo, kiel tiuj dampitaj motivoj, kiujn la muzikistaro de la konservatorio tiom bone sonigas, ke oni kredas – kvankam ne preteraŭdante unu noton – ke ili venas de malproksime de la koncertejo kaj ke ĉiuj delongaj abonantoj – interalie la avin-fratinoj kiam Svan okaze al ili fordonis siajn luitajn lokojn – streĉis la orelojn, kvazaŭ ili aŭskultus la foran antaŭenmarŝon de militistaro, kiu ankoraŭ ne preterpasus la angulon de la strato de Trevizo.
Mi sciis, ke la situacio, kiun mi estis okaziganta, kompare kun ĉiuj aliaj estis tiu, kiu por mi havos flanke de miaj gepatroj plej grandajn sekvojn, sekvojn verdire pli grandajn ol fremdulo supozus, sekvojn liakrede nur proporciajn kun veraj hontindaĵoj. Sed en la eduko, kiun mi ricevadis, rangoj de kulpoj estis aliaj ol en la eduko de aliaj infanoj, kaj al tio oni kutimigis min, ke la unuan lokon ricevis – probable ĉar kontraŭ tiuj pli ol kontraŭ alispecaj mi bezonis atentan gardon – kulpoj kun tiu komuna eco – mi tion nun komprenas – ke ili aperas pro nerva impulso. Sed tiutempe oni ĉi tiujn vortojn ne eldiris, oni tiun devenon ne agnoskis, kaj sekve ne lasis min kredi, ke mi ne kulpas pro mia cedo al ili, aŭ eĉ ne kapablas kontraŭ ili entute rezisti. Sed ilin mi facile rekonis je la angoro ilin anoncanta kaj je la nefleksebla puno ilin sekvanta; kaj mi konsciis, ke tiu, kiun mi ĵus kulpis estas samspeca kun aliaj, kiuj kaŭzis tre severan punon, kvankam ĉi tiu lasta multege pli gravis. Kiam mi baros la vojon de mia patrino, suprenvenanta al sia dormoĉambro, kiam ŝi vidos, ke mi maldormis por refoje deziri al ŝi bonan nokton en la koridoro, oni al mi ne permesos plu resti hejme, oni en la sekva tago sendos min jam al internula lernejo, jes, certe. Bone, tiel estu! eble mi malespere elfenestriĝos kvin minutojn post la faro, sed tiel mi tamen agos. Kion mi volis, estis panjo, estis nokta bondeziro al ŝi, tro longe mi jam iris la vojon de plenumo de ĉi tiu deziro, retroiri mi ne povis.
Mi aŭdis, kiel paŝas miaj gepatroj akompanante la reiron de Svan, kaj post ol la sono de l' porda tintilaĉo avertis, ke li foriris, mi proksimiĝis al la fenestro. Panjo demandis al mia patro, ĉu la palinuro estis bongusta, kaj ĉu sinjoro Svan prenis duan porcion da kafa-pistaka glaciaĵo.
— „Al mi ĝi gustis banale” diris mia patrino „alian fojon ni provu alian specon”.
— „Mankas al mi vortoj por diri, kiom Svan ŝanĝiĝas” diris mia praonklino „li aspektas tiom maljuna”.
Mia praonklino pro longa kutimiĝo rigardis Svan-on kiel senŝanĝan adoleskulon, tiel ke ŝi mire konstatis, ke lia aĝo ne konformas al ŝia konservata primemoro. Cetere ankaŭ miaj gepatroj en li trovis tiun nenormalan, troan, hontindan, punan maljunecon de fraŭloj, de ĉiuj ĉi, por kiuj la granda senmorgaŭa tago ŝajne pli longe daŭras, ol por aliaj, ĉar por ili ĝi vakas, ĝiaj momentoj viciĝas ekde mateno kaj poste ne disdoniĝas inter infanoj.
„Mi opinias, ke li havas zorgojn pro sia malica edzino, kiu kunvivas senkaŝe antaŭ kombreanoj kun iu sinjoro De Ŝarlus. Pri tio klaĉas la tuta urbo.”
Mia patrino rimarkigis, ke de iom da tempo li tamen videble aspektis malpli malgaja.
— „Li ankaŭ malpli ofte faras tiun geston, kiun li rutine faras ĝuste imite al sia patro: froti la okulojn kaj mane viŝi la frunton. Entute mi kredas, ke li ne plu vere amas tiun inon.”
— „Evidente ne plu amas ŝin” respondis mia avo „antaŭ longe mi pri tio ricevis de li leteron, al kiu mi kompreneble ne obeis, kaj ĝi pri liaj sentoj, almenaŭ pri liaj amaj sentoj al la edzino ne lasas dubon – He, vidu, pro la astia vino vi ne dankis lin” li sin vice turnis al siaj du bofratinoj.
— „Kiel do ne dankis? Inter ni dirite, mi opinias, ke mi vortumis tion sufiĉe delikate” respondis avinfratino Flora.
— „Jes, vi bele enkondukis tion; mi admiris” diris avinfratino Celina.
— „Ankaŭ vi tre lertis.”
— „Jes, la frazon pri afablaj najbaroj mi iome fieris.”
— „Ĉu tion vi nomas danki?” ekkriis mia avo „mi aŭdis, sed al diablo! neniel komprenis, ke tion vi destinis al Svan. Estu certaj, ke li mem ne komprenis.”
— „Svan ja ne stultas. Mi ne dubas, ke li plezure aŭdis. Ne decus, ke mi priparolus la nombron de boteloj aŭ la prezon de la vino!...”
Miaj gepatroj restis solaj, ili sidiĝis por momento; mia patro diris:
— „nu, se al vi konvenas, ni supreniros kaj enlitiĝos.”
— „Laŭ via plaĉo, kara, kvankam mi neniom dormemas; ne tamen tiu banala kafo-glaciaĵo min tiom detenas de la emo; sed mi vidas, ke ankoraŭ lumas lampo en la kuirejo, kompatinda Franciska atendis min, do mi petos, ke ŝi malbuku mian korsaĵon dum vi iros kaj demetos la vestojn.”
Kaj mia patrino malfermis la aĵuran pordon, kiu disigis la koridoron de la ŝtuparo. Mi baldaŭ poste aŭdis, ke ŝi alsupras por fermi la fenestron de sia ĉambro. Mi silente enpaŝis la koridoron; tiom forte batis mia koro, ke mi pene antaŭeniris, sed ĝi almenaŭ batis ne plu angore, sed timege kaj ĝoje. Mi vidis, kiel sur la murojn de la ŝtuparejo ĵetas sian lumon la kandelo de panjo. Poste mi vidis ŝin mem; mi impetis. En la unua sekundo ŝi mire rigardis min, ne komprenante, kio okazas. Poste ŝia vizaĝo mienis kolere, ŝi al mi ne diris eĉ vorton, kaj efektive pro relative bagatelaj aferoj oni min iafoje ne alparolis dum pluraj tagoj. Se panjo dirus ion, ŝi komprenigus, ke oni rajtas denove al mi paroli, kaj tio cetere min eĉ pli konsternus, kvazaŭ tio signus ke kompare kun la drasteco de la puno, kiu poste venos, silento aŭ ofenditeco estas infanaĵoj. Unu parolsono signifus la kvieton, kun kiu oni respondas al servulo, kiun oni ĵus definitive maldungis; la kison, kiun oni donas al filo, kiun oni forsendas al varbiĝo, kaj kiun oni rifuzus al li, se oni nur daŭrigus malpacon dum du tagoj. Sed ŝi aŭdis, ke mia patro, elirinte la tualetejon en kiu li demetis la tagovestojn, alsupras kaj prevente kontraŭ la sceno de riproĉado ŝi diris al mi per voĉo premita de kolero:
— „Foriru, foriru, almenaŭ via patro ne vidu vin tiel freneze atendanta!”.
Sed mi ripetadis: „venu por nokta bondeziro” kun timego vidante ke laŭ la muro jam altiĝas la lumo de la patra kandelo, sed ankaŭ uzante tiun proksimiĝon kiel premon kaj esperigilon, ke panjo, volante eviti ke mia patro vidu min ĉi tie, se ŝi obstinos en sia malakceptado, subite diros: „reiru al via ĉambro, mi venos poste”. Jam tro malfrue: mia patro staris antaŭ ni. Pretervole kaj neaŭdite de ili mi murmuris:
— „Mi pereos!”.
Tiele ne okazis. Mia patro ofte rifuzis al mi permesojn jam ricevitajn per la pli favoraj kontraktoj kiujn al mi konsentis miaj patrino kaj avino, ĉar li ne estis homo de principoj kaj kun li ne validis rajto pro kutimo. Pro ajna cirkonstanco aŭ eĉ sen cirkonstanco li abolis lastamomente promenon tiom rutinan, tiom sankciitan, ke ĝin rifuzi estis perfido, aŭ – kiel ekzemple okazis en tiu sama vespero – longe antaŭ la laŭ-rita horo li diris al mi: „bone, nun iru al via lito! ne murmuru!” Sed same pro manko de principoj (laŭ la avina esprimo) li ankaŭ ne estis propradire postulema. Li rigardis al mi mallonge kun miro kaj kolero, kaj post ol mia patrino en sinĝena tono diris kelkajn vortojn da klarigo pri la okazo, li diris:
— „Bone, akompanu lin, vi ĝuste diris, ke vi ne dormemas, restu iom en lia ĉambro; miaflanke mi nenion bezonas.”
— „Sed, kara” timeme respondis mia patrino, „ĉu mi dormemas aŭ ĉu ne dormemas ne decidu pri la afero, ĉi tiun infanon ni ne kutimigu...”
— „Pri kutimigo ne temas” ŝultrumis mia patro „vidu, la etulo estas malĝoja, li mienas ploreme; ni do lin ne turmentu! Se li pro tio malsaniĝus, kion vi de tio ricevus? Estas du litoj en la ĉambro, diru al Franciska, ke ŝi pretigu la grandan liton kaj vi dormu ĉi-nokte samĉambre kun li. Bone do, bonan nokton! mi ne estas nervema, kiel vi aliaj, mi tuj enlitiĝos.”
Pro tio oni al mia patro ne povis danki, tia sentimentalaĵo – tiele li nomis tiajn okazojn – lin incitus. Mi restis surloke, ne kuraĝante ian movon; li ankoraŭ staris antaŭ ni, alta en sia blanka noktoĉemizo sub la viol-kaj-roz-kolora hinda kaŝmir-tuko, kiun li kutime volvis-nodis ĉirkaŭ la kapo, de kiam li suferis pro neŭralgioj, kun sama gesto kiel Abrahamo en gravuraĵo laŭ pentraĵo de Benoco Gocoli38, kiun al mi donacis sinjoro Svan, kiam li diras al Sara, ke ŝi disiĝu de Isaako39. Ĉio ĉi okazis antaŭ multaj jaroj. La muro de la ŝtuparejo, laŭ kiu mi tiam vidis la altiĝantan kandellumon, delonge ne plu staras. Kaj en mi mem kunfalis multaj aferoj, kiujn mi kredis por ĉiam daŭrontaj, kaj novaj konstruiĝis, naskante novajn ĝojojn kaj malĝojojn, kiujn mi tiam ne povis antaŭvidi, kaj simile malnovaj kondiĉoj intertempe iĝis al mi malfacile kompreneblaj. Ankaŭ delonge mia patro ĉesis diri al mia patrino: „akompanu la etulon”. Neniam la ebleco de tiaj horoj por mi reaperos. Sed de malmulte da tempo mi denove bone aŭdas, streĉante la orelojn, la plorajn spasmojn, kiujn al mi prosperis deteni antaŭ mia patro, kaj kiuj liberiĝis kiam mi solis kun mia patrino. Ili ĝustadire neniam ĉesis, nur la vivo ĉirkaŭ mi silentiĝis kaj dank' al tio mi reaŭdas ilin, kiel tiujn monaĥejajn sonorilojn, kiujn urba vivo dum la hela tago superbruas tiom plene, ke oni povas kredi, ke ili ne funkcias, sed kiuj en la vespera silento denove sonoras.
Panjo tradormis tiun nokton en mia ĉambro; post ol mi kulpis misagon tiel grandan, ke mi atendis senindulgan forpelon el la hejmo, miaj gepatroj cedis al mi pli multe, ol mi ricevus de ili rekompence de laŭdinda faro. Eĉ en la tempo, kiam ĝi en formo de tia graco montriĝis, la sinteno de mia patro al mi konservis sian arbitrecon, sian preteratenton al merito, kiu estis konstanta, kaj kiu ŝuldiĝis al tio, ke ĝin gvidis ordinare ne antaŭpensita plano, sed cirkonstanca konveno. Povas esti ke tio, kion mi juĝis severa, kiam ekzemple li ordonis mian enlitiĝon, severa malpli estis, ol la decidoj de mia patrino aŭ avino, ĉar lia spirito, kiu en multaj aspektoj pli diversis de mia ol la patrina kaj avina, kredeble ĝis tiam ne divenis, kiom granda estis mia vespera malfeliĉo, dum panjo kaj avinjo tion bone sciis; sed ili min amis, kaj tial ne konsentis ŝpari al mi tiun suferon, ili deziris instrui al mi ĝian mastradon por ke mia nervemo malgrandiĝu, ke mia volemo fortiĝu. La tenereco de mia patro al mi estis alikvalita, kaj mi dubas, ke li kuraĝus je same granda firmeco: tiu-foje li komprenis, ke mi malĝojas, li diris al mia patrino: „iru kaj konsolu lin”. Panjo do restis tiunokte en mia ĉambro kaj por ke ne difektiĝu pro pento tiuj horoj finfine tiom aliaj ol mi povis atendi, kiam Franciska, komprenante, ke la situacio estas malordinara, kaj vidante panjon ĉe mi sidanta, mian manon tenanta, miajn larmojn sen riproĉoj toleranta, demandis:
— „Sinjorino, kial do la juna sinjoro tiom ploras?”
panjo respondis:
— „Li ne scias mem, Franciska, li estas streĉita; rapide pretigu la grandan liton kaj mem supreniru por dormi.”
Unuafoje do mian malĝojon oni ne rigardis puninda kulpo, sed ĵus oficiale agnoskita, kontraŭvola malsano, nerva stato, pri kiu mi ne respondecis; estis al mi faciligo, ke mi ne plu devis enmiksi skrupulojn en la amarecon de larmoj; mi nun ploris rajte, senpeke. Mi ankaŭ ne malmulte fieris rilate al Franciska pro ĉi tiu renverso de sorto, kiu – unu horon post kiam panjo rifuzis veni al mia ĉambro kaj malestime dirigis, ke mi dormu – al mi asignis rangon de plenkreskulo kaj subite spertigis ian puberecon de malĝojo, ian emancipiĝon de larmado. Mi devus pro tio feliĉi; tiel ne estis. Al mi ekŝajnis, ke mia patrino unuafoje antaŭ mi en maniero al ŝi probable dolora cedis, ke okazis unuafoje abdiko ŝiaparta pri la idealo, kiun ŝi deziris al mi, kaj ke ŝi – malgraŭ sia tuta braveco – agnoskis unuafojan malvenkon. Al mi ŝajnis, ke se mi male venkis, tion mi faris kontraŭ ŝi, ke al mi prosperis – kiel prosperus al malsano, ĉagrenoj aŭ aĝo – malfirmigi ŝian volon, cedigi ŝian prudenton, kaj ke ĉi tiu vespero malfermis epokon kaj estis memorinda kiel vespero de malbona tago. Se mi aŭdacus ankoraŭ, mi dirus al panjo: „ne, mi ne volas, vi ne dormu ĉi tie.” Sed mi sciis, ke praktika – laŭ la moda esprimo realisma – saĝo en ŝi moderigis la ardan idealismon hereditan de mia avino; mi sciis, ke nun ĉar la malbonago jam estis plenumita, ŝi prefere lasos al mi la trankviligan ĝuadon de ĝi kaj ne ĝenos mian patron. Ja la bela vizaĝo de mia patrino tiuvespere ankoraŭ june brilis, dum ŝi milde tenis miajn manojn kaj penis ĉesigi mian larmadon; sed mi ĝuste ricevis impreson, ke ĉio devus okazi alimaniere, ke ŝia kolero estus por mi preferinda al tiu ŝia nova mildeco, kiun mia junaĝo antaŭe ne spertis; mi ricevis impreson, ke mi ĵus per malpia mano al ŝi sekrete strekis unuan faldon en la animo kaj aperigis unuan blankan haron. Ĉi tiu penso duobligis miajn plorspasmojn, kaj mi vidis tiam ke panjo, kiu ĝis tiam neniam allasis sin al kunsenta tenereco al mi, subite simpatiis kun mia afekcio kaj provis sin deteni de plorado. Ŝi sentis, ke mi rimarkis tion, kaj ŝi do ridis:
— „Jen flavuleto mia, kanario mia, se vi daŭrigos, vi stultigos panjon same kiel vin mem. Pli bone – ĉar vi ne dormemas kaj ankaŭ panjo ne – ni ne daŭre streĉu la nervojn, ni komencu ion, ni prenu iun el viaj libroj.”
Sed en la ĉambro mi ne havis.
„Ĉu vi elreviĝos, se mi jam alportos la librojn, kiujn via avino volis donaci okaze de via nomfesto? Bone pripensu: ĉu vi ne malgajos, pro tio ke vi ne ricevos ilin postmorgaŭ?”
Male mi ĝojis pri tio kaj panjo iris kaj reportis stakon da libroj volvitan en papero, tra kiu mi travidis nur la malaltan kaj larĝan formaton, sed kiu jam – sub tiu unua, kiom ajn malpreciza kaj vualita ekstero – superis la krajonskatolon de novjara festo kaj la silkoraŭpojn de la antaŭa jaro. La libroj estis: ‚La Lageto de l' Diablo’, ‚Francisko Kampotrovito’, ‚Malgranda Fadeta’ kaj ‚La Sakflutistoj’. Mia avino – mi poste eksciis – elektis unue poeziaĵojn de Alfredo De Muse40, volumon de Ĵan-ĵako Rusoo41 kaj ‚Indiana’ 42, ĉar ŝi juĝis unuflanke, ke bagatelaj legaĵoj same malbonas kiel bombonoj aŭ dolĉaĵoj, kaj aliflanke ke la granda trablovo de geniaj verkoj la animon de eĉa infano influas ne pli danĝere kaj ne malpli viglige, ol lian korpon influas libera aero kaj forta vento. Sed mia patro preskaŭ nomis ŝin freneza, kiam li aŭdis, kiajn librojn ŝi volis al mi donaci, kaj ŝi do reiris mem al Ĵui-vicgrafo, al la librobutiko, por ke mi nepre havu donacon (estis sunarda tago kaj ŝi revenis tiom malvigligita, ke la kuracisto avertis mian patrinon, ke ŝi detenu ŝin de tiaj okazoj de laciĝo) kaj ŝi anstataŭe reportis la kvar kamparajn romanojn de Ĵorĵo Sand43. „Kara” ŝi komentis al mia patrino „mi ne tolerus, ke mi donus al ĉi tiu infano malbone verkitan libron”.
Efektive ŝi neniam konsentis al aĉeto de afero, kiu ne nutras la spiriton, precipe per la nutro, kiun provizas belaĵoj, instruantaj al homoj ke plezuron ili ĉasu alimaniere ol en kontentiĝo per komfortaĵoj kaj vantaĵoj. Kiam eĉ pro ia cirkonstanco ŝi donis tianoman utilan donacon – donacis ekzemple brakseĝon, manĝilojn, promenbastonon – ŝi elserĉis antikvajn pecojn, kvazaŭ ilia longa neuzateco forviŝus ilian utilon, kaj ili do pli taŭgus por rakonti la vivmanieron de estintaj homoj, ol por servi al la bezonoj de la nuna vivo. Ŝi volonte vidus en mia ĉambro fotografaĵojn de plej belaj monumentoj aŭ pejzaĝoj. Sed en la momento kiam ŝi estis ilin aĉetonta, kvankam la bildigita objekto efektive estis belaĵo, ŝi juĝis ke vulgareco kaj utileco tro grandas en ili pro la meĥanikeco de fotografia bildigo. Ŝi serĉis oblikvan manieron, ŝi penis eble ne tute forigi sed almenaŭ malgrandigi la komercan banalecon, laŭeble ŝanĝi ĝin kontraŭ belarteco, iel enŝovi plurajn artajn tavolojn: anstataŭ fotografaĵoj de la katedralo de Ŝartro44, de la fluantaj fontanoj en Sankluo45, de Vezuvio46, ŝi informiĝis de Svan, ĉu eble iu grava pentristo bildigis ilin, kaj pli volonte ŝi donacis al mi fotografaĵon de la ŝartra katedralo pentrita far Korot, de la sankluaj fontanoj far Huberto Rober47, de Vezuvio far Viliamo Turner48, kio donis plian gradon de arteco. Por la bilda prezento de verko aŭ de naturaĵo ŝi do eksigis la fotografiston favore al granda belartisto, sed oficon li rericevis por kopiado de la artista interpreto. Jam cediginte vulgarecon, mia avino plu agis, por ke ĝi retropeliĝu ankoraŭ pli malproksimen. Ŝi demandis al Svan, ĉu la verkon iu kopie gravuris, kaj se tiel okazis, ŝi preferis malnovan gravuraĵon, kiu eventuale havis kroman intereson, nome tiun, ke ĝi prezentas faman verkon en nuntempe ne plu ekzista stato, ekzemple la gravuraĵon de Rafaelo Morgen49 laŭ la ‚Lasta Vespermanĝo’50 far Leonardo da Vinĉi51 antaŭ ĝia difektado. Konfesinde tiu aparta kompreno de la arto de donacado ne ĉiam rezultis ege brile. La imago, kiun mi ricevis pri Venecio tra desegno far Ticiano52, laŭtradicie fone prezentanta la lagunon, certe estis malpli preciza, ol tiu, kiun havigus simplaj fotografaĵoj. La familio plu ne kalkulis – kalkulis nur mia praonklino kiam ŝi starigis akuzan akton kontraŭ mia avino – kiom da brakseĝoj de ŝi donacitaj al junaj gefianĉoj aŭ maljunaj geedzoj en la unua fojo, kiam iu pridonacito provis la meblon, sub la pezo de la provanto tuj disrompiĝis. Sed mia avino taksis malgrandanimaĵo, ke oni zorgas pri la solido de ligna konstruaĵo, sur kiu ankoraŭ distingiĝas florornamo, rideto, iafoje bele elpensita desegno el la pasinteco. Eĉ tiuj aranĝaĵoj en ili, kiuj respondis al ia uzo, ĉar ili bezoniĝis pro moro kiun nuntempuloj ne plu havas, ĉarmis ŝin, kiel ĉarmas malnovaj parolmanieroj, en kiuj rimarkiĝas vortfiguro, kiun en la nuntempa lingvo vualas delonga banaliĝo. Ĝuste la kamparaj romanoj de Ĵorĵo Sand, kiun ŝi donacis okaze de mia nomfesto, enhavis abunde – simile al malnovaj mebloj – arkaikajn esprimojn, en kiuj nun superregas metaforeco, kaj kiujn oni ankoraŭ aŭdas nur de kamparanoj. Tial mia avino aĉetis ĉi tiujn pli volonte ol aliajn, same kiel ŝi pli plezure luprenus domon kun gotika kolomboturo aŭ alia tiaspeca malnovaĵo, kiu favore inklinigas la animon, al ĝi sugestante sopiron al neeblaj tempovojaĝoj.
Panjo sidiĝis apud mia lito; ŝi jam prenis ‚Francisko Kampotrovito’-n kies ruĝeca kovrilo kaj nekomprenebla titolo al miaj okuloj prezentis apartan karakteron kaj allogan misteron. Mi tiutempe veran romanon ankoraŭ neniam legis. Pri Ĵorĵo Sand mi aŭdis, ke ŝi estis tipo de romanistoj. Ĉio ĉi emigis min atendi de ‚Francisko Kampotrovito’ ion nedifineble ĝuindan. La diversaj manieroj, kiel la rakonto provis kaŭzi scivolon aŭ kortuŝiĝon, iuj parolturnoj, kiuj instigas al maltrankvilo aŭ malgajo, kaj kiun iom sperta leganto rekonas kiel komunaĵojn de multaj romanoj, ŝajnis al mi simple – al mi, ĉar mi rigardis ĉi novan libron ne kiel unu aĵon inter multaj similaj, sed kiel individuon, ekzistantan nur per si mem – stranga parfumo eliĝanta el la propra esenco de ‚Francisko Kampotrovito’. Sub ĉiutagaj okazaĵoj, sub banalaĵoj, sub ordinaraj vortoj mi sentis propran frazmelodion, nekutiman akcenton. La rakonto komenciĝis; ĝi sonis al mi tre malklare, ĉar tiutempe, dum mi legis mi ofte laŭlonge de plenaj paĝoj revis pri tute aliaj temoj. Plie al la breĉoj, kiujn mia distriĝemo faris en la rakonto, aldoniĝis tio, ke panjo, kiam ŝi voĉlegis al mi, preterpasis ĉiujn amoscenojn. Tial ĉiuj rimarkeblaj ŝanĝoj en la respektivaj sintenoj de la muelistino kaj de la infano, kiujn klarigas simple la naskiĝo kaj kresko de amosento, al mi ŝajnis envolvitaj en granda mistero, kiun mi volonte atribuis al la influo de la nova kaj tiel dolĉesona nomo kampotrovito53, kiu al la infano – ĝin pro nekonebla kaŭzo ricevinta – komunikis sian viglan kaj ĉarman purpureskan tonon. Mia patrino estis unuflanke nefidinda leganto, sed aliflanke ankaŭ – de verkoj en kiuj ŝi trovis verecan esprimon de aŭtentaj sentoj – bonega leganto, kiu respekte kaj simple interpretis, per bela kaj milda voĉsono. Ankaŭ en la reala mondo, kiam ŝi sentis kortuŝon aŭ admiron ne pro artaj verkoj, sed pro vivantoj, estis bele vidi, kun kia ĝentileco ŝi evitis en sia voĉtono, en siaj gestoj aŭ en siaj paroloj jen gajan emfazon, kiu ŝokus tiun patrinon kies infano iam mortis, jen aludon al festo, al datreveno, kiu memorigus maljunulon pri lia profunda aĝo, jen vortojn pri mastrumado, kiuj al juna klerulo sonus tede. Kaj same, legante la prozon de Ĵorĵo Sand, kies atmosfero ĉiam plenas je boneco, je alta moralo, kiun panjo laŭ la instruo de mia avino rigardis plej alta valoro en la vivo, kaj kiun mi instruis al ŝi multe pli poste ne rigardi plej alta en beletro, ŝi atente senigis sian voĉon je malnoblaj efektoj, je afektoj kiuj barus la potencan fluon de la rakonto, ŝi liveris la tutan spontanean tenerecon, la tutan vastan mildecon, kiujn tiam ili postulis, al tiuj frazoj, kiuj estis kvazaŭ fasonitaj por ŝia voĉo kaj kiuj iamaniere ĝuste respondis al la amplekso de ŝiaj sentoj. Ŝi retrovis, por ilin komenci en la taŭga tono, la elkorecon, kiu antaŭestis ilin kaj estigis ilin, sed kiun la vorta konsisto ne indikas; dank' al tiu elkoreco ŝi dumlege dampis ĉian krudecon de verbotempoj, donis al imperfekto kaj perfekto la mildecon de boneco, la melankolion de tenereco, gvidis finiĝantan frazon al la eko de la sekvonta, jen pelante, jen detenante la takton de silaboj, por ke ili ricevu malgraŭ siaj malegalaj longoj ritmon konstantan; ŝi tiel en tiun tre ordinaran prozon enblovis konstantan sentan vivecon.
Miaj skrupuloj jam malaperis, mi konfidis min al la milda nokto, dum kiu mia patrino proksimis. Mi sciis, ke tia nokto ne okazos refoje; ke mia plej granda sopiro, nome havi mian patrinon en la ĉambro dum la malĝojaj horoj de nokto, tro malkonvenis rilate al la ĉiutaga ordo kaj al la ĝenerala deziro, kaj ke sekve ĝia ĉi-vespere permesita plenumo nepre estis nenatura, escepta okazo. Morgaŭ mia angoro renaskiĝos kaj panjo forestos. Sed kiam la angoro ĉesis, mi ĝin ne plu komprenis; cetere la morgaŭa vespero ankoraŭ estis malproksima; mi pensis, ke mi havos tempon por pripensado, kvankam tiu tempo ne provizos min per novaj rimedoj, kaj kvankam ĉio ĉi estis aferoj, kiujn mia propra volo ne estis ŝanĝonta, kaj kiujn eviteblaj ŝajnigis nur la intervalo, kiu ilin ankoraŭ fortenis de mi.
***
Tiel do dum longa tempo, kiam mi nokte vekiĝis kaj memoradis Kombreon, mi ne revidis pli vaste ol tiun luman sekcon meze de densa mallumo, similan al tio, kion flagro de bengala fajro aŭ elektra lumĵeto tratranĉe prilumas en monumento, kies ceteraj partoj restas dronaj en nokto: en la iom larĝa bazo, la kabineto, la manĝoĉambro, la ekstremo de la malluma aleo, per kiu envenos sinjoro Svan en rolo de senscia kulpanto pri mia malĝojo, la koridoro, en kiu mi paŝis direkte al la unua ŝtupo de la tiom pene irota ŝtuparo, kiu siavice sole konsistigis la tre mallarĝan mezparton de tiu neregula piramido; kaj kulmine mia dormoĉambro kun la mallonga vitro-porda koridoro, tra kiu eniros panjo; sume en ĉiam sama horo, sena je ajna ĉirkaŭaĵo, hela sur malluma fono, la minimuma necesa dekoro (simila al la scenindikoj komence de malnova teatraĵo por prezentoj en provinco) necesa por la dramo de mia senvestiĝo; kvazaŭ Kombreo konsistus el nuraj du etaĝoj interkomunikaj per mallarĝa ŝtuparo, kvazaŭ tie estus ĉiam la deknaŭa horo. Al tiu, kiu min pridemandus, mi kompreneble respondus, ke Kombreo enhavis aliaĵojn kaj ekzistis alihore. Sed ĉion, kion mi memorus, tiam liverus nur voldependa memoro, racia memoro, kaj tial ke la informoj de ĝi liverataj pri estinteco neniun eron de tiu estinteco konservas, mi neniam dezirus longe pensi pri cetera Kombreo. Ĉio ĉi por mi verdire mortis.
Ĉu definitive mortis? Eble.
En tiu tuta afero tre rolas iu hazardo; kaj dua hazardo – nome tiu, kiu fiksas la tempon de ies morto – ofte ne ebligas longan atendon antaŭ okaziĝo de la unua.
Mi taksas tre saĝa la keltan kredon, ke animoj de tiuj, kiuj forlasis la vivantojn, restas enfermitaj en iuj malsuperaj estuloj, en besto, en vegetaĵo, en senviva objekto, jes, perditaj por homoj, ĝis venas la tago – por multaj ĝi neniam venas – kiam ŝance iu pasas apud la arbo aŭ al si havigas la objekton, en kiu ili malliberas. Tiam ili ektremas, vokas, kaj apenaŭ oni rekonis ilin, tuj la sorĉo disfalas. De vivanto liberigite, ili venkas la morton kaj revenas por vivi apud vivantoj.
Ĝuste tiel okazas pri pasintaĵoj. Vane oni provas ilin revivigi, tiucelaj streĉoj de la racio neniel efikas. Ili kaŝiĝas trans ĝia rego, trans ĝia atingopovo, en ajna objekto – pliĝuste en la sento kiun la trovo de tiu objekto estigus – kiun oni ne suspektas. Je hazardo dependas, ĉu tiun objekton oni renkontos antaŭ la morto, aŭ ne renkontos.
De multaj jaroj Kombreo – krom la scenejo kaj ensceniĝo de la enlitiĝa dramo – por mi ne plu ekzistis, sed iam en vintra tago, post ol mi rehejmiĝis, mia patrino, rimarkante ke al mi estas malvarme, proponis ke mi prenu kontraŭkutime iom da teo. Mi unue malakceptis, poste sen klara kialo ŝanĝis la decidon. Ŝi mendis iun el tiuj mallongaj, dikaj kuketoj, kiujn oni nomas madelenoj, kiuj forme ŝajnas mulditaj en ripa ŝelo de jakoba pekteno. Kaj maŝinece, morna pro la malgaja nuna tago kaj pro la perspektivo de same malgaja sekva tago, mi albuŝigis kuleron da teo en kiu antaŭe moliĝis peceto da madeleno. Ĝuste en la momento, kiam la kuleraĵo da teo miksita kun kukeroj tuŝis mian palaton, mi tremeris kaj ekatentis al neordinaraĵo, kiu tiam okazis en mi. Delikatega plezuro min plenigis, sen rilato al io videbla, sen ke mi komprenis ĝian kaŭzon. Ĝi tuj al mi bagateligis la penojn de ordinara vivo, indiferentigis ĝiajn fiaskojn, malgravigis ĝian mallongecon, funkciante kiel amosento, min plenigante per ia multevalora substanco; ĝustadire tiu substanco ne estis en mi, ĝi estis mi. Mi ĉesis senti min netaŭga, misloka, mortonta. De kie venis tiu fortega ĝojo? Mi sentis, ke ĝi rilatas al la kungusto de teo kaj kuketo, sed ke ĝi ol gusto senkompare pli valoras, alispecas. De kie ĝi venis? Kion ĝi signifis? Kiel ĝi kompreniĝu? Mi trinkas duafoje, kaj per tio sentas nenion plian ol unuafoje, trinkas triafoje kaj ricevas malpli ol duafoje. Prefere mi ĉesu, ŝajne la efiko de la trinkaĵo malfortiĝas. La vero, kiun mi persekutas, klare en ĝi ne estas, sed en mi. Ĝi vekis ĝin, sed ne konas ĝin, kaj ĝi povas nur ajnafoje ripeti ĉiam pli malforte la saman ateston, kiun mi ne sukcesas interpreti, kaj kiun mi prefere povu laŭvole repostuli kaj plene resperti post iom da tempo, por definitiva klarigo. Mi surtabligas la tason kaj turnas min al mia animo. Ĝi trovu la veron. Sed kiel? Granda embaraso ĉiam estiĝas, kiam animo ne povas sin mem kompreni; kiam ĝi samtempe estas serĉanto kaj malluma traserĉata lando, en kiu ĝia tuta ekipo ne utilos. Ĉu serĉi? Ne nur: ankaŭ krei! Ĝi frontas ion, kio ankoraŭ ne ekzistas, kaj tion realigi kaj poste prilumi sole ĝi povas.
Kaj mi denove esploras, kia estas tiu nova animstato, kiu venas sen logika pruvo, sed kun evidento de feliĉa sento, kun realeco forcediganta ĉion alian. Ĝin mi volas laŭeble reaperigi. Mi pense revenas al la momento, kiam mi prenis la unuan kuleron da teo. Mi retrovas la saman staton sen nova klarigo. Mi pelas mian animon al plia streĉiĝo, ke ĝi revenigu la forflugantan senton. Por ke nenio ĝenu la impeton kun kiu ĝi provos kapti ĝin, mi forigas ĉiujn barojn, ĉiun fremdan ideon, mi ŝirmas miajn orelojn kaj mian atenton kontraŭ la bruoj de la najbara ĉambro. Sed sentante, ke mia animo laciĝas kaj ne sukcesas, mi male devigas ĝin nun al la distriĝo, de kiu mi ĵuse detenadis ĝin, mi pensigas ĝin pri aliaj aferoj, por ke ĝi rekolektu forton antaŭ fina provo. Poste duafoje mi liberigas la spacon antaŭ ĝi, mi prezentas al ĝi tiun guston, freŝe restantan el la unua buŝpreno, kaj mi sentas, kiel en mi ektremas io, kio moviĝas, volas leviĝi, io kvazaŭ malankriĝinta en granda profundo – kio ĝi estas mi ne scias, sed tio grade alsupras, mi perceptas la reziston, mi aŭdas la rumoron de la transirata distanco.
Certe tio, kio en mi tiel viviĝas, estas bildo, okula memoraĵo, kiu – ĉar asocia kun tiu gusto – volas ĝin akompani supren. Sed tro malproksime, tro malklare ĝi baraktas, mi apenaŭ distingas la neŭtran rebrilon, en kiun konfuziĝas la nefiksebla kirlo de distirataj koloroj; formon mi ne distingas, mi ne povas peti de ĝi, kiel de sola kompetenta tradukanto, ke ĝi rediru al mi la ateston de sia kunnaskita, nedisiĝema akompananto, la gusto, peti ke ĝi raportu pri la ĝusta difinita cirkonstanco, la ĝusta parto de estinta tempo, pri kiu temas.
Ĉu entute atingos la supron de klara konscio tiu memoraĵo, tiu estinta momento, kiun de tre malproksime la logforto de simila momento vekis, afekciis, levis de mia plejprofundo? Mi ne scias. Nun mi ne plu sentas ion, ĝi haltis, eble resinkis; estas dubinde, ĉu iam ĝi eliĝos el sia nokto. Dek fojojn mi devas rekomenci, al ĝi kliniĝi. Ĉiun fojon malkuraĝo, kiu deturnas homojn de malfacilaj taskoj, de grandaj verkoj, deadmonas min, rekomendas, ke mi trinku teon kaj simple pripensu hodiaŭajn zorgojn kaj morgaŭajn dezirojn, facilajn remaĉaĵojn.
Kaj subite antaŭ mi aperis la memoraĵo. Ĉi tiun guston havis peceto de madelen-kuko, kiun en Kombreo dimanĉe (ĉar en tiu tago mi ne eliris antaŭ la horo de diservo), kiam mi matene salutis ŝin en ŝia ĉambro, mia onklino Leona donis al mi, ĝin trempinte en sia tea aŭ tilia infuzaĵo. La aspekto de la kuketo ne kaŭzis rememoron, antaŭ ol mi gustumis ĝin; eble tial ke intertempe madelenojn mi ofte vidis – sed ne manĝis – sur bretoj de kukvendejoj, kaj ilia bildo sekve deligiĝis de la malproksima kombrea tempo kaj asociiĝis kun posta vivotempo; eble ankaŭ de tiuj tiom longe ekster memoratingo restintaj aferoj nenio transvivis, ĉio diseriĝis; formoj – ankaŭ la formo de la dolĉa konketo, tiom grase plezuriga sub severa, pia striaro – neniiĝis aŭ, endormiĝinte, perdis la ekspansian impeton, per kiu ili povus atingi la konscion. Sed kiam de malproksima estinteco nenio plu daŭras, post ol vivuloj mortis, post ol aĵoj detruiĝis, sole la pli malsolidaj sed pli vivemaj, malpli materiaj, pli persistaj, pli fidelaj odoro kaj gusto ankoraŭ longe restas, kiel animoj, memorante, atendante, esperante sur la ruino de ĉio cetera, senŝancele portante en siaj preskaŭ netuŝeblaj eretoj la vastegan monumenton de memoro.
Apenaŭ mi rekonis la guston de la madelen-peco trempita en tilia teo, kiun al mi kutime donis mia onklino – kvankam finklarigon de la feliĉiga povo de tiu memoraĵo mi ankoraŭ ne sciis kaj rezervis por posta tempo – tuj la malnova griza domo ĉestrata, en kiu estis ŝia ĉambro, aperis kiel sceneja dekoro kaj alĝustiĝis al la eta ĉeĝardena pavilono, kiun oni konstruigis por miaj gepatroj en la malantaŭa parto (la stumpa parto, kiun mi ĝis tiam izole revidis); kaj kune kun la domo reaperis ankaŭ la urbo, la placo al kiu oni sendis min antaŭ la tagmanĝo, la stratoj, kiujn mi trairis foje kaj refoje en la tago por komisioj senrigarde al la vetero, la vojoj kiujn oni prefere elektis kiam la vetero belis. Kaj kiel en tiu ludo, per kiu japanoj amuziĝas, en porcelanan bovlon enakvigante paperpecetojn, antaŭe senformajn, kiuj je ektuŝo de akvo tuj disfaldiĝas, turniĝetas, koloriĝas, diversiĝas kiel plenformaj kaj rekoneblaj floroj, domoj, hometoj, tiel same nun la floroj de nia ĝardeno, tiuj de la svan-a parko, la akvolilioj de Vivono, la ordinaraj homoj de la vilaĝo en siaj dometoj, kaj la preĝejo kaj tuta Kombreo kun ĉirkaŭaĵoj, ĉio ĉi formiĝanta, solidiĝanta – urbo kaj ĝardenoj – eliĝis el mia tetaso.
2
Kombreo, vidate de malproksime, de ĉirkaŭa kvinkilometra distanco aŭ de la fervojo, kiam ni alveturis en la lasta antaŭpaska semajno, konsistis en unu nura preĝejo, kiu resumis la urbon, ĝin reprezentis, ĝin komentis kaj emblemis por la ĉirkaŭa mondo, kaj se oni proksimiĝis, tenis dense ĉe sia alta, malhela mantelo meze de kampoj kaj fronte al vento, kiel paŝtisto tenas sian ŝafaron, la grizajn, vilajn dorsojn de la kunpremiĝaj domoj, kiujn ruina mezepoka murego jen kaj jen ĉirkaŭis per perfekte ronda limo, kiel urbeto de frurenesanca pentraĵo. Al loĝantoj Kombreo estis iom prema, kiel ĝiaj stratoj, kies domoj konstruitaj el la loka nigra roko, alireblaj per eksteraj ŝtuparetoj, ĉapelitaj de gabloj, kiuj antaŭombris ilin, estis tiel mallumaj, ke oni jam en malfrua posttagmezo devis levi la kurtenojn de la ĉambraj fenestroj; stratoj kun seriozaj sanktulaj nomoj, el kiuj pluraj estis el la nobelaj sinjoroj de Kombreo: strato Sankta-Hilario, strato Sankta-Jakobo, en kiu estis la domo de mia onklino, strato Sankta-Hildegarda, al kiu rigardis ĝia krada pordego, kaj strato Sankta-Spirito, al kiu malfermiĝis la flanka pordeto de ĝia ĝardeno; kaj tiuj kombreaj stratoj ekzistas en tiom fora parto de mia memoro, havas tonojn tiom aliajn ol la koloroj, en kiuj montriĝas al mi la nuna mondo, ke ili fakte ĉiuj ŝajnas – kune kun la preĝejo, kiu de sur la placo superaltis ilin – pli fantaziaj ol la lumbildoj de la magia lanterno; kaj ke iafoje se mi ankoraŭ trairus la straton Sanktan-Hilarion, se rezervus ĉambron en la strato de la Birdo – en la malnova hotelo de Sagita Birdo, de kies kellukoj eliĝis kuirodoro, kiun senŝanĝe intermita kaj varma mi ankoraŭ fojfoje flaras en mi – tio estus pli magia komuniko kun transa mondo, ol se mi kun Golo renkontiĝus aŭ kun Genoveva De Brabanto parolus.
La kuzino de mia avo – alinome mia praonklino – ĉe kiu ni loĝis, estis la patrino de tiu onklino Leona, kiu post la morto de sia edzo, onklo Oktavo, unue ne plu volis moviĝi for de Kombreo, poste en Kombreo for de sia domo, poste for de sia lito, kaj ne plu malsupreniris, ĉiam kuŝante en ŝanceliĝa stato de malĝojo, korpa malforto, malsano, obsedo kaj pieco. Ŝia propra ĉambraro rigardis al la strato Sankta-Jakobo, kiu ĝisiris la iom malproksiman Grandan Herbejon (kontraste al la Malgranda Herbejo, kiu verdis meze de la urbo, inter tri stratoj), kaj kiu unutone, grize, preterpasante la tri altajn sabloŝtonajn ŝtupojn de preskaŭ ĉiu dompordo, aspektis kiel foldo, kiun gotika skulptisto farus en bloko, el kiu li ankaŭ farus bildon de betleĥemo54 aŭ de golgoto55. Mia onklino plu loĝis en du solaj najbaraj ĉambroj, posttagmeze kuŝante en unu, dum oni aerumis la alian. Ili estis el tiuj provincaj ĉambroj kiuj – same kiel aerajn aŭ marajn vastojn en iuj landoj lumigas aŭ parfumas milmiloj da protozooj, kiuj ne videblas – ĉarmas onin per la multaj odoroj eligataj de virtoj, saĝo, kutimoj, tuta sekreta, nevidebla, abundega kaj morala vivo, kiu en aero ŝvebas; naturaj odoroj ankaŭ, certe, kolorigitaj de la tempo, similaj al ĉirkaŭaj kampaj odoroj, sed jam ankaŭ endomaj, homaj kaj enfermitaj, de bongusta, tralaborita kaj hela ĵeleo el ĉiuj fruktoj de la jaro, kiuj rifuĝis de la ĝardeno en la ŝrankon; laŭsezonaj, sed meblaj kaj hejmaj, mildigantaj la pikecon de prujno per la dolĉeco de varma pano, senfaraj kaj akurataj kiel vilaĝa horloĝo, promenemaj kaj bonordaj, revemaj kaj ordemaj, vestŝrankaj, matenaj, piaj, feliĉaj pro paco, kiu provizas nur plian gradon de maltrankvilo, kaj pro prozeco, kiu liveras grandan kvanton da poezieco al tiu, kiu ilin trairas sed ne konstante inter ili loĝas. La aero estis tie saturita je altkvalita, nutra, tiom gustuminda silento, ke mi ĉiufoje enpaŝis kun iaspeca frandemo, precipe en tiuj ankoraŭ malvarmaj unuaj matenoj de la postpaska semajno, en kiuj mi pli bone ĝuis ĝin, ĉar mi freŝe alvenis en Kombreon; antaŭ ol mi eniros kaj salutos mian onklinon, oni atendigis min mallonge en la unua ĉambro, en kiu la ankoraŭ vintra sunlumo varmiĝis antaŭ la fajrujo, kiu jam brulis inter du brikoj kaj la tutan ĉambron ŝmiris per fulgodoro, efikante kiel granda kampara hejt-fornelo aŭ kiel kastela kamenkadro56, ĉe kiuj oni deziras, ke la ekstera vetero iĝu pluva, neĝa, eĉ diluve malbona, por senti krom la komforto de enfermiteco la poeziecon de travintrado; mi iris kelkajn paŝojn de la genuiĝilo al la brakseĝoj, kiujn tegis reliefornama veluro kaj ĉiam surpendis kroĉetitaj nuksubaĵoj57; kaj la fajro – kuirante kiel paston la bonajn odorojn kiuj, jam prilaborite kaj maturigite de la malseka, novsuna malvarmeto de mateno, kvazaŭ grumele plenigis la aeron – tavoligis ilin, ilin orumis, faldumis, ŝveligis, faris per ilia substanco nevideblan kaj palpeblan provincan kukon, grandegan buĥton, ene de kiu mi – la pli kraketajn, pli subtilajn, pli renomajn sed ankaŭ pli sekajn aromojn de la ŝranko, de la komodo, de la foliara tapeto apenaŭ gustuminte – ĉiufoje revenis kun sekreta avido al la meza, glua, neŭtra, malfacile digestebla kaj frukta odoro de la florornama peplomo.
Mi aŭdis el la najbara ĉambro, kiel mia onklino duonvoĉe parolis al si. Ŝi ĉiam mallaŭtis, ĉar ŝi kredis, ke io en ŝia kapo estas rompita kaj flosas, kaj ĝin ŝi mismovus per tro laŭta voĉsono, sed ŝi neniam longe restis silenta, eĉ kiam ŝi solis, pro tio ke ŝi kredis tion saniga al sia gorĝo, ke ĝi malhelpis stagnadon de sango kaj tiel maloftigis la sufokojn kaj angorojn, kiujn ŝi suferis; cetere ŝi – vivanta en plena senmoveeco – atribuis al siaj eĉ plej etaj korpaj impresoj grandegan gravon, al ili atribuis ankaŭ tian variemon, ke ĝi instigis ŝin al konstantaj rilataj komentoj, kaj manke de ĉeestanto, al kiu ŝi povus ilin komuniki, ŝi avizadis sin mem en konstanta solparolado, kiu estis ŝia ununura agado. Bedaŭrinde, kutimiĝinte al laŭta pensado, ŝi ne ĉiam kontrolis, ĉu iu estas en la najbara ĉambro, kaj ofte mi aŭdis, kiel ŝi diras al si: „mi nepre memoru, ke mi ne dormis”. Ŝi pretendis je ĉiama maldormo, kaj la parolmaniero de la familio tion respektoplene spegulis: matene Franciska ne vekis ŝin sed eniris ŝian ĉambron; kiam ŝi dormetis en la tago, ni diris, ke ŝi estas pripensanta aŭ ripozanta; kaj se ŝi en interparolo preteratente diris: „kio min vekis...” aŭ: „mi sonĝis ke...” ŝi ruĝiĝis kaj tuj alie revortumis la aferon.
Post mallonge mi eniris kaj interkisis kun ŝi; Franciska infuzis ŝian teon; aŭ eventuale se ŝi sentis sin maltrankvila, ŝi anstataŭe petis alian infuzaĵon, kaj estis mi tiu, kiun oni taskis pri deskuado el la apoteka saketo en teleron de la kvanto da tiliaj floroj, kiu poste ŝutiĝos en bolantan akvon. Pro malsekiĝo la tigetoj tiel kurbiĝis, ke ili formis fantazian plektaĵon, en kies interspacoj malfermiĝis palaj floretoj, kvazaŭ pentristo ilin aranĝus kaj en plej ornama maniero pozigus. Parte aŭ tute ŝanĝinte sian aspekton, la folietoj similis al plej diversaj aferoj: al diafana flugilo de muŝo, al blanka dorsoflanko de etikedo, al rozpetalo, sed al tiaj aferoj tavoligitaj, kunpremitaj aŭ kunplektitaj, kiel okazas en farado de nesto. Multaj superfluaj delikataĵoj – pro la plaĉa neŝparemo de la apotekisto – kiuj en malnatura preparaĵo ne aperus, ĉi tie plezure provizis la agrablan komprenon – kiel libro kiu mirinde aperigas la nomon de reale konata homo – ke ili estis floraĵoj de realaj tilioj, kiel tiuj, kiujn mi vidis en la avenuo de la Stacidomo, ŝanĝitaj ĝuste ĉar ili ne estis aliaj, sed samaj post tempopaso. Ĉiu nova eco en ili estis nur aliformiĝo de antaŭa eco; mi rekonis en iliaj grizaj buletoj la iamajn verdajn butonojn, kiuj ne elmaturiĝis; precipe la roztona, luna, milda brilo per kiu elstaris la floroj ene de la malfortika plekto de tigoj, en kiu ili pendis kiel oraj rozetoj – distingante, kiel postlumeco ankoraŭ markanta sur muro la lokon de malaperinta fresko, la kolorajn elkreskaĵojn de l' arbo disde tiuj, kiuj senkoloris – vidigis, ke tiuj petaloj estis ĝuste tiuj samaj, kiuj, antaŭ ol ili flore plenigis apotekan saketon, bonodoris tra printempaj vesperoj. Ankaŭ ia kandelflama rozeco estis koloro ilia, sed jam parte malvigligita kaj dormanta en tiu duonvivo, kiu nun estis ilia sorto kaj kvazaŭ estas la krepusko de floroj. Mia onklino baldaŭ trempis en la varmegan infuzaĵon – ĝian velkfolian aŭ eksfloran guston frandante – etan madelenon, el kiu ŝi donis al mi pecon, post ol ĝi sufiĉe moliĝis.
Unuflanke de ŝia lito staris granda flava komodo el citronarba ligno kaj tablo kuniganta la apotekan kaj la altaran utilojn; sur ĝi super statueto de virgulino Maria kaj botelo de minerala akvo Viŝi-celestenoj ankaŭ kuŝis diservaj libroj, kuracilaj preskriboj kaj ĝenerale ĉio same necesa al enlita observado de ritoj kaj de dieto, al ĝustatempeco por pepsino kaj por vespro egale. Aliflanke ŝia lito etendiĝis laŭ la fenestro, ŝi senpene rigardis al la strato kaj por forpeli enuon el ĝi legis de mateno ĝis vespero, kiel persa princo, la ĉiutagan sed longmemoran kronikon kombrean, kiun ŝi poste kun Franciska komentis.
Mi estis ĉe mia onklino de apenaŭ kvin minutoj, kaj ŝi jam forpermesis min, timante ke la vizito ŝin lacigos. Ŝi prezentis al miaj lipoj sian malgajan, palan, senkoloran frunton, sur kiu en tia matena tempo ŝi ankoraŭ ne ordigis la falsan hararon, kaj en kiu ostoj elstaris kiel dornokrono58 aŭ bidoj de rozario, kaj ŝi diris:
— „Bone, kara nevo, iru, pretiĝu por la diservo; kaj se malsupre vi vidos Franciskan, diru al ŝi, ke ŝi ne tro longe ludu kun vi; ŝi baldaŭ venu supren okaze ke mi bezonos ion.”
Efektive Franciska, kiu servis ŝin de jaroj kaj tiam ne suspektis ke ŝi poste vice enserviĝos ĉe ni, malzorgis iom mian onklinon dum la monatoj de nia ĉeesto. En pli frua tempo de mia infanaĝo, antaŭ ol ni vizitadis Kombreon, kiam mia onklino Leona ankoraŭ travintris en Parizo ĉe sia patrino, mi Franciskan tiom malmulte konis, ke je novjaro, antaŭ ol ni eniris ĉe la praonklinon, al mi mia patrino enmanigis kvinfrankan moneron kaj diris:
— „Nepre ne eraru pri la persono. Vi donos, kiam vi aŭdos, ke mi diras: ‚bonan tagon, Franciska’ kaj samtempe mi tuŝetos vian brakon”.
Apenaŭ ni estis en la malhela antaŭĉambro de la praonklino, ni ekvidis tra la mallumo sub la cilindroj de blankega, rigida, malsolida kufo, kvazaŭ farita el sukerfadenoj, la pluropajn sulketojn de antaŭdanka rideto. Ĉi tie staris Franciska senmove en la kadro de la pordeto de la koridoro, simile al statuo de sanktulo en niĉo. Kiam la okuloj kutimiĝis al la preĝejeca mallumo, ili distingis sur ŝia vizaĝo sindonan amon al la homaro kaj teneran respekton al altaklasuloj, kiun en la plej bona parto de ŝia koro ardigis la espero de gratifiko. Panjo forte pinĉis mian brakon kaj laŭte diris: „bonan tagon, Franciska”. Obee al tiu signalo miaj fingroj disiĝis kaj mi faligis la moneron, kiu trafis en honteman sed etenditan manon. Sed de kiam ni vizitis Kombreon mi kun Franciska tre familiariĝis; ŝi nin dorlotis, ŝi nin egale konsideris kaj almenaŭ dum la unuaj jaroj pli ŝatis, ol mian onklinon, ĉar krom per la prestiĝo de familianeco (la nevideblan ligon, kiun inter anoj de unu familio ligas la cirkulo de sama sango ŝi same respektis, kiel antikva greka teatristo) ni plaĉis al ŝi per tio, ke ni ne estis ŝiaj kutimaj mastroj. Tial – kun kia ĝojo ŝi nin akceptis, kunbedaŭrante ke la vetero ne pli belas en la alvena tago mallonge antaŭ Pasko, kiam ofte malvarmege ventis, kaj panjo ŝin demandis pri la filino, la genevoj, ĉu la nepo estas bona knabo, al kio oni destinas lin, ĉu li similos al sia avino!
Kaj kiam ne estis ĉirkaŭuloj, panjo, sciante ke Franciska ankoraŭ malĝojis pro la morto de siaj gepatroj, okazinta antaŭ pluraj jaroj, kun ŝi takte interparolis pri ili, demandante pri ĉiaspecaj apartaĵoj el la konsisto de ilia vivo.
Ŝi divenis, ke Franciska ne amis sian bofilon, kaj ke li difektis la plezuron de ŝiaj vizitoj al la filino, kun kiu ŝi ne parolis same libere, kiam li ĉeestis. Tial, kiam Franciska pretiĝis por irado al ilia domo, kiu situis kelkajn kilometrojn for de Kombreo, panjo al ŝi diris kun rideto:
— „Ĉu ne Franciska? Se io Ĵulienon ekstere detenas, kaj vi restas sola kun Margerita dum la tuta tago, vi bedaŭros, sed vi ne plendos”.
Kaj Franciska ridis:
— „Vi scias ĉion, sinjorino, vi pli fortas ol la rentgenoj” (ŝi diris rentgenoj afektante malfacilon kaj ridetante, tiel mokante sin mem, malklerulon, kiu uzas tian sciencan vorton), „kiujn oni alportis por sinjorino Oktavino59, kaj kiuj vidas tion, kion homo havas en la koro.”
Ŝi foriris, hontanta ĉar iu zorgis pri ŝi, eble ankaŭ por eviti, ke oni vidu ŝin ploranta; panjo estis la unua homo, kiu provizis al ŝi la dolĉan senton, ke ŝiaj kamparanaj vivokazoj, feliĉoj kaj ĉagreniĝoj estis iel interesaj, al iu alia kaŭzis ĝojon aŭ malĝojon. Mia onklino dum nia restado forkonsentis parton de ŝia servado, sciante kiom mia patrino ŝatis la helpon de tia inteligenta kaj agema mastrumanto, kiu jam estis en la kuirejo je la kvina horo, pure vestita sub la brilaj, senmovaj cilindroj de sia porcelaneca kufo, kvazaŭ ŝi estis ironta al solena diservo; kiu ĉion bone faris, laboris kiel ĉevalo egale ĉu la sanstato estis bona aŭ malbona, sed silente, kvazaŭ ŝi ne laborus, sola el la mastrumantoj de mia onklino, kiu obee al la peto de mia patrino pri varma akvo aŭ senmiksa kafo ilin alportis vere varmegaj; ŝi estis iu el tiuj domservistoj, kiuj samtempe al fremdulo unuavide malplaĉas, eble ĉar lin iel konvinki pri sia valoro aŭ diversmaniere komplezi ili ne penas, konsciante ke ili ricevos de li neniun utilon, ke la mastroj pliŝate rezignus je lia gastigo, ol maldungus ilin; kaj inverse al kiuj la mastroj fidas, konante ilian realan kapablon, malestimante la supraĵan plaĉivolon, la servutan babiladon, kiu gaston favore impresas sed ofte fasadas antaŭ nekorektebla malkompetento.
Kiam Franciska, zorginte pri tio, ke miaj gepatroj havu ĉion necesan, alsupris unuafoje al mia onklino, dozonte ŝian pepsinon kaj demandonte, kion ŝi deziras por tagmanĝo, plej ofta okazo estis, ke ŝi devis jam opiniumi aŭ provizi klarigon pri grava evento:
— „Franciska, ĉu vi kredos? sinjorino Gupil pasis kun horkvarona malfruo irante al sia fratino; se ŝi ankoraŭ ial malfruiĝos sur la vojo, ne estus surprize, ke ŝi alvenus post la altoteno60.”
— „He, min tio ne mirigus” respondis Franciska.
— „Franciska, se vi alvenus kvin minutojn pli frue, vi vidus, kiel pasas sinjorino Imber kun asparagoj duoble dikaj kiel tiuj de onjo Kalo; sendube vi povos ekscii de ŝia mastrumanto, kie ŝi trovis ilin. Vi ĝuste ĉi-jare ofte kuiras asparagojn en multaj-multaj manieroj, niaj alvojaĝintoj certe ŝatus, se vi trovus same dikajn.”
— „Min ne mirigus, ke ilin ŝi ricevus de la pastra moŝto” respondis Franciska.
— „Ĉu vere tiel vi kredas, Franciska?” ŝultrumis mia onklino „de la pastra moŝto! Vi ja scias, ke li kreskigas nur aĉajn malgrandajn asparagetojn, kiuj ne kalkuliĝas. Mi klare vidis, ke ĉi tiuj dikas kiel brako. Bone, ne kiel via brako, kompreneble, sed kiel mia kompatinda brako, kiu ankoraŭ ĉi-jare plimaldikiĝis.”
— „Franciska, ĉu vi ne aŭdis tiun sonoradon? Ĝi al mi fendis la orelojn.”
— „Ne, sinjorino Oktavino.”
— „Aĥ, feliĉa knabino! Probable viaj oreloj tre solidas, vi tion danku al kara Dio. Estis Magdelona, ŝi venis por doktoro Pipero. Li tuj eliris kun ŝi kaj ili iris per la strato de la Birdo. Probable iu infano malsanas.”
— „Ha, plorinde!” vespiris Franciska, kiu, aŭdante pri malfeliĉo, trafinta eĉ en malproksima mondoparto nekonaton, senmanke kunsufere ĝemis.
— „Franciska, pro kiu do sonoris la funebra sonorilo de la preĝejo? Ha, je ĉielo! sendube pro sinjorino Rusoo. Mi stulta malmemoris, ke ŝi forpasis en la antaŭa nokto. Ho, estas tempo, ke Dio min revoku al si, mia kapo ne plu ordas depost kiam mia karmemora Oktavo mortis. Sed mi malŝparigas vian tempon, bona knabino.”
— „Tute ne, sinjorino Oktavino, mia tempo ne tiom karas; tiu, kiu ĝin faris, ĝin ne vendis. Mi nur aliros kaj vidos, ĉu la fajro plus viglas.”
Tiele kune taksis Franciska kaj mia onklino dum ĉi tiu matena kunveno la unuajn eventojn de la tago. Sed iafoje tiuj eventoj aspektis tiel misteraj kaj gravaj, ke mia onklino sentis sin nekapabla atendi la momenton de la suprenveno de Franciska, kaj tiam tra la domo kvar laŭtegaj sonoroj sonis.
— „Tamen, sinjorino Oktavino, ankoraŭ ne estas tempo por pepsino” diris Franciska „ĉu eble vi sentis svenemon?”
— „Ne, Franciska” diris mia onklino „nu, tamen jes, vi scias, ke de kelka tempo maloftas la momentoj, kiam mi bonfartas; iun tagon mi forpasos kiel sinjorino Rusoo, ne sciante kio al mi okazas; sed ne pro tio mi sonorigis. Ĉu vi kredos? mi ĵus vidis tute klare, kiel mi vin vidas, sinjorinon Gupil kun knabineto, kiun mi ne konas. Iru por kvardek centonoj da salo al la butiko de Kamuzo. Estus mirige, ke Teodoro ne scius, kiu ŝi estas.”
— „La filino de sinjoro Pupen tio kredeble estis” respondis Franciska, kiu prefere aliĝis al senkomplika klarigo ĉar ŝi jam dufoje en la antaŭtagmezo vizitis la butikon de Kamuzo.
— „Filino de sinjoro Pupen, ĉu? Tute ne, kompatinda Franciska, kiel ŝin mi ne rekonus?”
— „Tamen ne pri la pli aĝa mi parolas, sinjorino Oktavino, sed pri la knabineto, kiu restas por la lernejo en Ĵui-vicgrafo. Al mi ŝajnas, ke mi jam vidis ŝin ĉi-matene.”
— „Ha, tio povas esti” mia onklino respondis. „Povas esti, ke ŝi venis pro la feriaj tagoj. Jes, certe! Ni ne serĉu alian klarigon, por feriado ŝi venis. Tiam do ni eble vidos post momento, ke sinjorino Sazera vizitos sian fratinon por la tagmanĝo. Do tial! Mi vidis la etulon de Galopen, kiu preterpasis portante torton! Vidu, certe la torto estis survoje al sinjorino Gupil.”
— „Se vere sinjorino Gupil havos gastojn, certe, sinjorino Oktavino, vi baldaŭ vidos ĉiujn familianojn alhejmiĝi por la tagmanĝo, ĉar nun jam estas ne tiom frue” diris Franciska, kiu urĝe volis malsupreniri kaj zorgi pri la tagmanĝo kaj tial kontente promesis al mia onklino tiun proksiman distraĵon.
— „Ho, ne okazos antaŭ tagmezo” respondis en elrevigita tono mia onklino, okulante al la horloĝo maltrankvile kaj ŝtele, ĉar ŝi ne volis vidigi, ke ŝi, pri ĉio rezigninta, tamen de la ekscio, ke sinjorino Gupil akceptas gastojn por la tagmanĝo, ricevas tiom viglan plezuron, kiun bedaŭrinde necesos ankoraŭ atendi dum iom pli ol unu horo.
„Kaj plie tio okazos dum mia tagmanĝo!” ŝi duonvoĉis al si mem.
Al ŝi la tagmanĝo estis sufiĉa okupo, tiel ke alian samtempan distraĵon ŝi al si ne deziris.
„Ne forgesu, mi petas, alportu la ovaĵon kun kremo sur plata telero”
Ĉi tiuj estis la solaj vazoj ornamitaj per figuraĵoj, kaj mian onklinon amuzis je ĉiu manĝo la legado de la subteksto sur la tiufoja telero. Ŝi surnazigis siajn okulvitrojn kaj ellegis ‚Alibabo kaj Kvardek Rabistoj’ aŭ ‚Aladeno kaj la Magia Lampo’61 kaj ŝi ridetis: „bonege, bonege”.
— „Do nun mi iru al Teodoro...” diris Franciska, ekvidante, ke mia onklino ne plu sendos ŝin.
— „Ne, ne, ne plu estas utile, certe ŝi estis la juna fraŭlino Pupen. Kompatinda Franciska, mi pardonpetas, ke mi venigis vin vane.”
Sed mia onklino sciis, ke ne vane ŝi sonorige vokis Franciskan, ĉar en Kombreo homo „kiun oni ne konas” estis vivulo same nekredinda, kiel dio el la antikvaj mitoj, kaj efektive neniu memoris, ke iafoje, kiam sur la strato Sankta-Spirito aŭ sur la ĉefplaco tia miriga apero okazis, diligenta enketo malsukcesus en identigo de la fabela estulo kun iu simpla „homo kiun oni konas”, egale ĉu rekte konata aŭ ĉu malrekte, kiel persono kun civila nomo kaj tia-aŭ-tiagrade parenca kun iuj kombreanoj. Jen la filo de sinjorino Soton finis la militservadon, jen la nevino de pastro Perdriko revenis de monaĥinejo, jen la frato de la paroĥestro, impostisto en Kastelduno62, emeritiĝis aŭ vizitis okaze de festo. Ekvidante, ke tra la urbo iras homoj, kiujn ili unuakrede ne konis kombreanoj ŝokiĝis – simple tial ke ili ne tuj rekonis aŭ identigis ilin. Kaj tamen Sinjorino Soton aŭ la pastra moŝto, paroĥestro, delonge avizis, ke ili atendas siajn alvojaĝantojn. Kiam vespere post reveno mi vizitis mian onklinon kaj rakontis pri nia promeno, se mi senpripense diris, ke ni renkontis apud la Malnova Ponto viron, kiun mia avo ne konis:
— „Ĉu viron, kiun via avo ne konas?” ŝi ekkriis „ha, mi ne povas kredi!”
Tamen iom ŝokite de tiu sciigo, ŝi volis plenan klarigon, ŝi venigis mian avon.
„Kiun vi renkontis apud la Malnova Ponto, onklo? Ĉu viron, kiun vi ne konas?”
— „Tute ne” respondis mia avo „li estis Prospero, la frato de la ĝardenisto de sinjorino Bovbolo.”
— „Ha, bone” diris mia onklino iom ruĝiĝinte kaj nun faciliĝinte; ŝi tiris la ŝultrojn kaj ironie ridetis: „la knabo rakontis, ke vi renkontis homon, kiun vi ne konis!”
Kaj al mi oni rekomendis, ke en venonta okazo mi estu pli singarda, ke al mia onklino mi ne kaŭzu emocion per facilanimaj diroj. Kombreanoj tiom bone konis ĉiujn lokajn bestojn kaj homojn, ke se mia onklino ŝance vidus preterpasantan hundon „kiun ŝi ne konas”, ŝi dum horoj pripensus tion, kaj al tiu neatendita okazo dediĉus siajn tutajn rezonpovon kaj liberan tempon.
— „Kredeble tio estis la hundo de sinjorino Sazera” diris Franciska kun malgranda memfido sed kun espero, ke tio trankviligos mian onklinon, ke ŝi pro tio ne streĉos al si la cerbon.
— „Ĉu la hundon de sinjorino Sazera mi ne konas?” respondis mia onklino, kies kritika spirito ne tiom facile akceptis fakton.
— „Ha, do kredeble la nova hundo, kiun sinjoro Galopen reportis de Liziozo63”.
— „Ha, tio povas esti”.
— „Laŭdire ĝi estas tre ĝentila besto” aldonis Franciska, kiu scion pri tio ricevis de Teodoro „sprita kiel homo, ĉiam bonhumora, ĉiam afabla, ĉiam simpatia. Estas maloftaĵo, ke tiom malgrandaĝa besto jam estas tiel bonmora. Sinjorino Oktavino, mi devas iri nun, mi ne havas tempon por amuziĝo, proksimiĝas la deka horo, mia fornelo ankoraŭ ne fajras kaj la asparagojn mi ankoraŭ ne senplumigis.”
— „Ĉu ankoraŭfoje asparagoj, Franciska? Vi ĉijare vere havas obsedon pri asparagoj, la parizanoj pro ili tediĝos!”
— „Tute ne, sinjorino Oktavino, ili tre ŝatas ilin. Ili revenos de la preĝejo kun apetito, kaj vi vidos, kiel ili manĝos ilin rezolute.”
— „...de la preĝejo! Tie ili certe jam estas; ne malŝparu tempon, iru por la preparo de l' tagmanĝo.”
Samtempe kiel mia onklino tiele interbabilis kun Franciska, mi kuniris kun miaj gepatroj al la diservo. Nian preĝejon mi tiom amis, tiel bone revidas! Ĝia antikva pordego, tra kiu ni eniris, nigris, truozis kiel senŝaumigilo, ĝiaj anguloj estis oblikvaj, forraspitaj, kaj same estis la sanktakvujo, al kiu ĝi malfermiĝis, kvazaŭ la facila froto de manteloj de enirantaj kamparaninoj, de iliaj timemaj fingroj etenditaj al la sanktiga akvo, ripetiĝante dum paso de jarcentoj, al si havigus detruan forton, enpuŝus la ŝtonon, ĝin kanele entranĉus, kiel la radoj de ĉaroj foruzas pordangulan ŝtonon per ĉiutaga albatiĝo. Ankaŭ la tomboŝtonoj64, sub kiuj la nobla polvo de la ĉi tie enterigitaj kombreaj abatoj provizis al la ĥorejo kvazaŭ sanktan pavimon, ne plu estis el malmola kaj senviva materio, ĉar tempo ilin poluris kaj kiel mielon etendis ekster iliajn originajn limojn, kiujn ili blonde transfluis, kundrivigante ornaman gotikan literon, surfluante la blankajn violflorojn de l' marmoro; aliloke ili male kuntiriĝis, premante jam ellaseman latinan skribaĵon, enŝovante plian fantaziaĵon en la dismeto de ĝiaj mallongigoj, proksimigante du literojn de vorto, en kiu aliaj signoj estis malnormale distiritaj. Ĝiaj vitraloj multatone brilis precipe en tagoj de malforta sunlumo, tiel ke dum ekstere estis grize oni en la preĝejo senmanke trovis helan veteron; iun el la vitraloj plenigis laŭ ĝia tuta alto figuro komparebla al ludkarta reĝo, kiu vivis tie supre sub ŝtonarta baldakeno, inter tero kaj ĉielo (kaj iafoje en lia oblikva, blua rebrilo en ordinaraj tagoj tagmeze, kiam diservo ne estis – iu el tiuj malmultaj temperoj en kiuj senprema, vaka, pli homa, luksa pro sunbrilo sur siaj rekvizitoj, la preĝejo ŝajnis preskaŭ loĝebla, kiel la ŝtonfasonita kaj kolorvitra halo de mezepok-stila palaco – oni vidis sinjorinon Sazera momente genuanta, metinte sur la najbaran genuiĝilon ĉirkaŭŝnuritan sakon da antaŭmanĝaĵetoj ĵus aĉetitaj en la fronta kukejo, kiun ŝi kunportos por la tagmanĝo); en alia vitralo monto da roztona neĝo, piede de kiu okazis batalo, ŝajne frostiĝis en sia kadro, kiun ĝi ŝveligis per sia konfuza grajlo, simile al fenestro sur kiu neĝeroj algluiĝus, sed el neĝo kiun ia matenruĝo tralumus (verŝajne per tiu sama lumo, kiu la panelpentraĵon65 de l' altaro heligis per tiom freŝe ruĝaj tonoj, ke ili ŝajnis almetitaj pliĝuste de enradianta, baldaŭ forpasonta lumo, ol de farboj porĉiame tegitaj sur ŝtono); kaj ĉiuj estis tiom antikvaj, ke oni vidis tie kaj tie, kiel ilia maljuneco per jarcenta polvo arĝente glimis kaj elmontris la disfibriĝon de ilia ŝtofo, de ilia dolĉa vitroteksaĵo. Iu el ili estis alta panelo dividita en cento da ortangulaj pecoj, en kiuj plejpartis bluo, simila al grandega kartaro, kiajn probable uzis por ludo reĝo Ŝarlo la 6a66; sed eble pro enradiado de sunlumo, eble tial ke mia rigardo per sia moviĝo ŝovis tra la jen luma, jen malluma vitralaro maldaŭran, juvelan brulegon, ĝi tuj poste surprenis la muaron de pava vosto, poste tremis kaj ondis kiel flama, fantazia pluvo, kiu gutadus de la obskura, roka volbo, laŭ la malsekaj muroj, kvazaŭ mi sekvus sub la navo de ia kaverno irizita de sinuaj stalaktitoj miajn gepatrojn, kiuj mantenis siajn diservajn librojn; en la posta momento la rombaj vitraletoj iĝis profunde diafanaj, kiel nerompeble malmolaj safiroj kunmetitaj sur ia vasta brustopeco, malantaŭ kiuj sentiĝis, pli kare ol ĉiuj ĉi riĉaĵoj, momenta sunrideto; same rekonebla ĝi estis en la milda, blua fluo, kiun ĝi briligis en juvelecaj vitraĵoj, sur la ŝtonpavimo de la placo, aŭ sur la pajlo de la bazarejo; kaj eĉ en la unuaj dimanĉoj, en la jaroj kiam ni alvenis antaŭ Pasko, ĝi min konsolis pri la ankoraŭ nuda kaj nigra tero, per tio ke ĝi florigis – kvazaŭ en historia printempo el la epoko de reĝaj posteuloj de Sankta Luizo67 – tiun blinduman kaj orecan tapiŝon el vitraj miozotoj.
La reĝiniĝon de Estera bildigis (laŭlegende la vizaĝon de Aĥaŝveroŝ68 prezentante laŭ iu reĝo de Francio kaj tiun de Estera laŭ iu sinjorino De Germanto, al kiu tiu reĝo enamiĝis) du altvarpaj gobelenoj, al kiuj la koloroj, fandiĝante, aldonis propran esprimon, emfazon, prilumon: iom da rozkoloro ŝvebis ĉe la lipoj de Estera kaj trans la formo de ilia rando, la flavo de ŝia robo vastiĝis tiom mole, tiom grase, ke ĝi iamaniere solidiĝis kaj nete flugis en la cedanta aero; kaj la verdo de arboj, ankoraŭ intensa en la malsupra parto de la lana kaj silka pendaĵo, en la supra parto maldensiĝis, tiel ke super la malhelaj trunkoj aperis pli pale la altaj, flaviĝintaj, oreskaj branĉoj, kvazaŭ duone forlumataj de abrupta, oblikva radiado de nevidebla suno. Ĉio ĉi kaj plie la multekostaĵoj konfiditaj al la preĝejo fare de homoj, kiuj por mi estis legenduloj (la ora kruco, kiun laŭdire prilaboris Sankta Eligio69 kaj donacis Dagoberto70, la tombo de filoj de Ludoviko la Germana71 el porfiro kaj kupro inkrustitaj per emajlo), pro kiuj mi kuniris la vojon al niaj seĝoj kun impreso, ke mi estas en valo ofte vizitata de feoj, kie kamparano mire vidas en roko, en arbo, en marĉeto postsignojn de ilia supernaturaj venoj, ĉio ĉi kaŭzis, ke mi rigardis ĝin io tre malsama ol la tuta urbo: konstruaĵo por tiel diri en kvardimensia spaco – tempo estis la kvara dimensio – pelanta tra jarcentoj sian navon, kiu de arkaĵo al arkaĵo, de flanka altarejo al flanka altarejo, sukcese transpasis ne nur kelkajn metrojn, sed sinsekvajn epokojn, el kiuj ĝi venke konserviĝis; kaŝante la krudan, sovaĝan 11an jarcenton ene de siaj muroj, el kiuj ĉi tiu aperigis siajn pezajn arkojn ŝtopitajn de ŝtonpecoj nur en la profunda breĉo, kiun apud la pordego faris la ŝtuparo de la sonorilturo, kaj eĉ en tiu loko vualate de elegantaj gotikaj arkaĵoj, kiuj kokete kuniĝis antaŭ ĝi, kiel pli aĝaj fratinoj kaŝus de fremduloj, ridete ĉirkaŭante lin, junan, tro malĝentilan, murmuran kaj misvestitan fraton; starigante direkte al la ĉielo, super la placo, sian turon, kiu vidis kaj eble enreve ankoraŭ vidas Sanktan Luizon; kaj profundiĝante per sia kripto en merovidan nokton, tra kiu blinde-palpe, sub malluma, multe-ripa volbo simila al membrano de grandega ŝtona vesperto, gvidis nin Teodoro kaj lia fratino kaj al ni prilumis per kandellumo la tombon de filineto de Sigeberto72, sur kiu profunda kavaĵo – simila al fosilia enpremo – estiĝis laŭlegende „de kristala lampo, kiu en la vespero, kiam oni murdis la frankan reĝidinon, memmove disiĝis de la oraj ĉenoj, de kiuj ĝi pendis en la loko de la nuna apsido, kaj, ne rompante sian kristalan ŝelon, ne estingante sian flamon, eniĝis en la ŝtonplaton kvazaŭ en cedeman molaĵon”.
Kion pri la apsido de la kombrea preĝejo mi diru? Ĝi estis tiom kruda, artan belecon kaj entutan religian inspiron ĝi tiom klare malhavis! Ekstere, ĉar la vojkruco ĉe kiu ĝi staris kuŝis pli malalte, ĝia kruda muro elstaris sur ne glatigita, eĝoplena ŝtonbloka fundamento, kiu ne konvenis al religia konstruaĵo, la fenestroj estis tro alte metitaj kaj la tuto sume aspektis pli mallibereje ol preĝeje. Kaj poste, kiam mi memoris ĉiujn admirindajn apsidojn, kiujn mi intertempe vidis, mi ne aŭdacis kompari kun ili la apsidon de Kombreo. Nur ke foje, enirante provincan strateton, mi ekvidis ĉe kuniĝo de tri stratetoj altan kaj malbelan muron, kun tre alte metitaj fenestroj kaj kun la sama malsimetrio kiel en Kombreo. Mi tiam ne pezis, kiel en Ŝartro aŭ en Remso73, kiom forte ĝi esprimis religian senton, sed mi pretervole ekkriis: „preĝejo!”.
La preĝejo! ...familiara... en la strato Sankta-Hilario, kie estis ĝia norda enirejo, ĝi apudis du najbarajn konstruaĵojn, nome la apotekon de sinjoro Rapen kaj la domon de sinjorino Labirdo, kun kiuj ĝi senpere kuntuŝiĝis; simpla ano de Kombreo, kiu ricevus numeron, se numerojn havus domoj en la stratoj de la urbo, kaj ĉe kiu la leterportisto devus halti en sia matena rondiro, post vizito de la apoteko kaj antaŭ eniro ĉe sinjorino Labirdo – kaj tamen restis inter ĝi kaj ĉio alia limo, kiun mia spirito neniam sukcesis nuligi. Kvankam sinjorino Labirdo kreskigis pende ĉe siaj fenestroj fuksiojn, kiuj malice ĉien dissendis siajn tigojn kaj blinde alpuŝis siajn kapojn, kaj kies floroj, kiam iliaj petioloj sufiĉe longiĝis, volonte malvarmigis siajn viole kongestajn vangojn ĉe la malhela fasado de l' preĝejo, tiuj fuksioj per tio ne iĝis al mi sanktaj; inter la floroj kaj la nigra ŝtono, al kiu ili alvangiĝis, miaj okuloj interspacon ne vidis, sed mia animo sentis profundegon.
De tre malproksime oni rimarkis la sonorilturon de la preĝejo Sankta-Hilario, kiu sian ne miskoneblan formon pintigis sur la horizonto, ĉe kiu Kombreo mem ankoraŭ ne vidiĝis; Kiam de la trajno, kiu en la postpaska semajno nin veturigis de Parizo tien, mia patro distingis ĝin, alterne glitanta laŭ la diversaj sulkoj de la ĉielo, kuriganta al ĉiuj anguloj sian etan ventokokon, li diris: „nu bone, prenu la kovrilojn, ni baldaŭ alvenos!”. Kaj en iu el la plej vastaj promenoj, kiujn ni faris ĉirkaŭ Kombreo, estis loko, kie la mallarĝa vojo subite atingis tre vastan terplataĵon, kiun horizonte limis malregulaj arbaroj, super kio elstaris nur la akra pinto de la turo de la preĝejo – tiom maldika, tiom rozkolora ĝi estis, ke ĝi ŝajnis surstrekita sur la ĉielo fare de ungo, kiu volis aldoni al tiu pejzaĝo, al tiu nur natura vidaĵo, ĉi etan artaĵon, ĉi ununuran homfaritan markon. Kiam oni proksimiĝis kaj ekvidis la ruinon de la dua, kvarangula kaj duondetruita turo, kiu apude postrestis malpli alte, iĝis okulfrapa precipe la malhela ruĝeska koloro de ĝiaj ŝtonoj; kaj en nebula aŭtuna mateno ĝi aspektis, starante super la ŝtormonuba violkoloro de vinberĝardenoj, kiel purpura ruino preskaŭ samtona kun ampelopso.
Ofte sur la placo, kiam ni revenis, la avino min haltigis, por ke mi observu ĝin. El ĝiaj tur-fenestroj, kiuj duope viciĝis en sinsekvaj altoj, laŭ la originala kaj ĝusta proporcio de grandecoj, kiu ne nur al homaj vizaĝoj belecon kaj indecon donas, ĝi periode ellasis, elsemis grupon de korvoj, kiu dum momento cirkle flugis kun blekoj, kvazaŭ la antikva ŝtonaĵo, kiu indiferente permesis ilian petoladon kaj ŝajne ne atentis ilin, subite iĝinte neloĝebla kaj ilin provizinte per senĉesa moviĝemo, ilin forbatus kaj elpelus. Poste, striinte en multaj direktoj la violtonan veluron de la vespera aero, ili subite trankviliĝis kaj resorbiĝis en la turon – antaŭe misaŭgura kaj nun akceptema – eksidante tie kaj ĉi tie, ŝajne senmovaj, sed eble bekkaptante ian insekton ĉe la pinto de flanktureto, kiel mevo en fiŝkaptista okupo sidas senmove sur la eĝo de ondo. Mia avino – mem ne tro sciante la kialon – trovis, ke la turo de Sankta-Hilario senas je vulgareco, je aroganto, je malgrandanimeco, pro sama kaŭzo, kial ŝi ŝatis kaj juĝis plenaj je bonefika influo ankaŭ la naturon, kiam homa agado ne malgrandigas ĝin – kiel faris la ĝardenisto de l' praonklino – kaj la geniajn verkojn. Kaj efektive ĉiu ekvidata parto de la preĝejo distingiĝis de ajna alia konstruaĵo pro ia sento, kiu ĝin trapenetris, sed eminente estis la turo, kiu ŝajnis la centro de tiu memkonscio, kiu asertis ian propran kaj respondecan ekziston. Ĝi estis la porparolanto de la konstruaĵo. Al mi ŝajnas, ke mia avino konfuze trovis en la sonorilturo de Kombreo tion, kion ŝi super ĉio taksis grava, nome naturecon kaj malvulgarecon. Spite al nekono de arkitekturo, ŝi diris:
— „Karaj, ridu min se vi deziras, ĝi eble ne belas laŭ arto, sed ĝian maljunan strangan vizaĝon mi ŝatas. Se ĝi ludus pianon, certe ĝi ne ludus maŝinece.”
Kaj ĝin rigardante, la okulojn levante laŭ la milda streĉo, la fervora klino de ĝiaj ŝtonaj deklivoj, kiuj kunproksimiĝe altiĝis, kiel manoj premataj en preĝa gesto, ŝi tiom unuiĝis al la ekzalto de la pinto, ke ŝia rigardo ŝajne kune kun ĝi ekflugis; kaj samtempe ŝi amike ridetis al la antikvaj, foruzitaj ŝtonoj, de kiuj la subira suno ankoraŭ prilumis la nuran kulminon, kaj kiuj, tie, kie ili estis en tiu sunbrila parto, mildaj pro lumeco, subite ŝajnis multe pli altaj, foraj, kiel kanto, kiun oni ripetas kapvoĉe, unu okton supre.
De la turo de Sankta-Hilario ĉiuj agadoj, ĉiuj horoj, ĉiuj partoj de la urbo ricevis sian figuron, sian plenumiĝon, sian sanktigon. De mia ĉambro mi vidis nur ĝian bazon, kiun tegis ardezaj platoj; sed kiam en dimanĉo mi rimarkis, ke ili en varma somera antaŭtagmezo ardas kiel nigra suno, mi pensis „Je la ĉielo! Jam la naŭa horo! Mi tuj pretiĝu por iro al la diservo, tiel ke mi ankoraŭ havu tempon por matene saluti onklinon Leonan antaŭe”, kaj mi precize antaŭsciis la tonon de sunlumo sur la placo, la varmon kaj polvon de la bazaro, la formon de la ombro de l' markezo antaŭ la butiko, kiun eble antaŭ la diservo panjo eniros, ĉirkaŭata de odoro de kruda tolo, por aĉeto de ia poŝtuko, kiun al ŝi montros, elfleksante la bruston, la butikisto kiu, preparante la fermon, ĵus iris al la magazeno, surmetis la dimanĉan jakon kaj sapumis la manojn, kiujn li pro kutimo oftege, eĉ en malgajaj cirkonstancoj, kunfrotis en signo de entreprenemo, festemo kaj sukcesemo.
Se ni post la diservo eniris ĉe Kamuzon kaj mendis de Teodoro pli grandan dolĉan panon ol ordinare, ĉar instigite de la bela vetero venos kuzoj el Tiberzio por komuna tagmanĝo, ni staris fronte al la turo – mem kuire blondigita kiel grandega, benata dolĉa pano kun skvamoj kaj gumaj sungutoj – kiu en la bluan ĉielon enpikis sian akran pinton. Kaj vespere, kiam mi revenis de promenado kaj ekpensis pri la baldaŭa momento, kiam mi deziros bonan nokton al mia patrino kaj ŝin ne plu vidos, ĝi male impresis tiom milde en la forpasanta taglumo, ke ĝi ŝajnis almetita, enmetita kiel bruna velurkuseno sur la paliĝinta ĉielo, kiu cedis sub ĝia premo, iom enkaviĝis por doni al ĝi spacon, kaj disfluis ĉe ĝiaj randoj; kaj la stridoj de la birdoj, kiuj ĝin ĉirkaŭflugis, emfazis ĝian silenton, pintigis ĝian ekstremon, provizis ĝin per ia neesprimebla propreco.
Eĉ kiam oni por ajna afero iris al la transpreĝeja parto de la urbo, de kie la konstruaĵo ne videblis, ĉio ŝajnis lokita rilate al la turo, jen kaj jen aperanta inter domoj, eble pli kortuŝa kiam ĝi tiel vidiĝis sole sen la ĉefparto de la preĝejo. Ja multaj aliaj turoj tiamaniere aperas pli bele – mi en la memoro konservas bildojn de sonorilturoj super tegmentoj, kiuj aspektas multe pli artisme, ol tiuj provizitaj de la malgajaj kombreaj stratoj. Mi neniam forgesos du plaĉajn palacetojn el la 18a jarcento en kurioza normandia urbo proksima al Balbeko, kiuj al mi plurrilate karas kaj respektindas, inter kiuj, se oni alrigardas de la bela ĝardeno, kiu deklivas de la peronoj al la rivero, la gotika turpinto de preĝejo, kiun ili kaŝas, vertikalas, unuavide kronante, surstarante iliajn fasadojn, sed en tiel malsama stilo, tiel precioze, multetaĝe, rozkolore, glazure, ke ĝi klare same fremdas al ili, kiel al du belaj glataj ŝtonoj, inter kiuj ĝi staras sur strando, fremdas la purpureca kaj eĝoza pinaklo de ia konuse krenela kaj emajle lakita konko. Eĉ en Parizo, en iu el ĝiaj plej malbelaj kvartaloj mi konas fenestron, de kiu oni vidas trans unua, dua kaj eĉ tria vico de amasiĝantaj tegmentoj de sinsekvaj stratoj violkoloran, iafoje ruĝeskan, iafoje ankaŭ – en la plej sobraj kliŝoj kiujn peras la atmosfero – kvazaŭ cindrodekante nigran kloŝon, kiu estas simple la kupolo de la preĝejo Sankta-Aŭgusteno, kaj ĉi tiun parizan panoramon ĝi similigas al iuj romaj panoramoj desegnitaj de Ĝambatisto Piranezi74. Tamen, ĉar en neniun el tiuj etaj gravuraĵoj, kiom ajn plaĉaj mia memoro faris ilin, ĝi enmetis tion, kion mi delonge perdis, nome la senton, pro kiu oni konsideras aferon ne kiel spektaĵon, sed kiel unikan estaĵon je kiu oni kredas, neniu el ili komandas profundan parton de mia animo, kiel tian komandas memoro pri aperoj de la kombrea turo super la transpreĝejaj stratoj. Ĉu oni ĝin vidis je la kvina horo, vizitante la poŝtejon por preni leterojn, trans kelkaj domoj, maldekstre, kiel solecan pinton, kiu subite altiĝis super la ordinara kulminolinio de tegmentoj; ĉu male, volante eniri kaj demandi pri farto ĉe sinjorino Sazera, oni okule laŭiris aliflanke de la pinto tiun nun malaltiĝantan linion kaj kalkulis, ke oni turniĝu en la duan straton post la turo; ĉu ankaŭ, pli malproksimiĝante, oni iris direkte al la stacidomo kaj vidis ĝin oblikve, profile, montranta novajn eĝojn kaj surfacojn, kiel solidon ekvidatan en ĝistiame nekonata punkto de ĝia rivoluo; ĉu de la bordo de Vivono, la apsido – kunstreĉanta siajn muskolojn kaj altigata de perspektivo – ŝajnis supren impetanta sammove kun la turo, kiu enpikis sian pinton en la koron de l' ĉielo – egale, ĉiam necesis reveni al ĝi, ĉiam ĝi pli altis ol ĉio alia, superpasante la domojn per neatendita pinaklo, kiu pli frue ol mi leviĝis, kiel fingro de dio, kies korpon sube kaŝus la homoj, sen ke tamen mi konfuzus ĝin kun ili. Kaj ankoraŭ hodiaŭ, se en granda provinca urbo aŭ en pariza kvartalo, kiun mi malbone konas, preteriranto indikas al mi la vojon kaj montras malproksimen por konstanta gvido al la belfrido de malsanulejo aŭ la sonorilejo de monaĥejo, kiu levas la pinton de sia eklezia ĉapo super angulo de strato, tra kiu mi devas iri; tiam mia memoro nur trovu en ĝi nebulan similon kun la kara, malaperinta silueto, kaj la preteriranto, se li sinreturne kontrolas ĉu mi ne misvojas, miros ke mi, forgesante la komencitan promenon aŭ la necesan komision, senmove staras rigardante la turon dum horoj, provante memori, sentante funde de mi terenojn rekonkeritajn kontraŭ forgeso, sekigitajn, reprikonstruotajn; kaj tiam sendube, kun pli urĝa sento ol antaŭ nelonge kiam mi petis helpon, mi serĉadas la vojon, mi provas straton... sed... en mia koro.
Sur la revena vojo de la diservo hejmen, ni ofte renkontiĝis kun sinjoro Legranden, kiun la inĝeniera profesio devigis al restado en Parizo, tiel ke li ekster la somera feriado povis viziti sian kombrean domon nur de sabate vespere ĝis lunde matene. Li estis el tiuj viroj, kiuj krom scienca kariero en kiu ili cetere brile prosperas, havas tute alian, beletran, belartan kulturon, kiu ne utilas en la profesio, sed igas ilian interparolon interesa. Konante beletron pli bone ol multaj literaturistoj (ni tiuepoke ne sciis, ke sinjoro Legranden havis iagradan renomon kiel aŭtoro, kaj tre surpriziĝis, ke fama muzikverkisto faris melodion por versoj liaj), ĝuante pli spontanean talenton ol multaj pentristoj, ili kredas, ke ilia vivmaniero ne estas tiu, kiu konvenas al ilia persono, kaj ili sian panodonan okupon plenumas aŭ kun ia mikso de fantazio kaj senzorgeco, aŭ kun konstanta kaj fiera, malestima, maldolĉa kaj senmanka akurateco. Alta, belkreska, kun pensema kaj delikata vizaĝo, longaj blondaj lipharoj, blua kaj elrevigita rigardo, subtila ĝentileco kaj facilparoleco, kian ni antaŭe neniam aŭdis, li estis en la okuloj de mia familio, kiu ofte tiurilate citis lian nomon, la tipo de elita homo, kiu la vivon vivas en plej nobla kaj rafinita maniero. Mia avino riproĉis nur, ke li frazis tro bone, iom tro libreske, ke mankis en lia parolmaniero la malformaleco, kiun havis liaj ĉiam malstriktaj kolbantoj, lia rekta, preskaŭ lernejana jako. Ŝi miris ankaŭ pro la pasiaj kondamnoj, kiujn li ofte esprimis kontraŭ la nobelaro, la mondumo, la snobeco: „certe la peko, kiun celis Sankta Paŭlo, kiam li parolis pri peko nepardonota”.
Monduma ambicio estis inklino, kiun mia avino neniom havis kaj apenaŭ komprenis, kaj sekve al ŝi ŝajnis superflue dediĉi tiom da ardo al ĝia malaprobo. Ŝi cetere juĝis iom sentakte, ke sinjoro Legranden, kies fratino edzinis al sudnormanda75 nobelo apud Balbeko, nobelojn tiom vigle vortatakis, ĝis tia grado ke li riproĉis al la franca revolucio, ke ĝi ne senkapigis ilin ĉiujn.
— „Saluton, amikoj!” li diris, kiam li renkonte proksimiĝis, „feliĉuloj vi estas, vi ofte loĝas ĉi tie; morgaŭ mi reveturos al Parizo, al mia hundodometo”.
„Ba!” li aldiris kun tiu milde ironia, rezignema, reva mieno, kiu al li estis karaktera „en mia domo ja estas ĉiaj neutilaĵoj. Nur la plej necesa afero mankas, nome granda peco da ĉielo, kiel estas ĉi tie. Penu, ke ĉiam estu peco da ĉielo super via vivo, knabeto” li sin turnis al mi „vi havas belan animon de malofta kvalito, artistan spiriton, zorgu, ke ĝi ne malhavu tion, kion ĝi bezonas”.
Je nia rehejmiĝo mia onklino demandigis, ĉu sinjorino Gupil alvenis malfrue por la diservo, kaj la informon ni ne povis doni. Pli malbone – ni fortigis ŝian maltrankvilon per la novaĵo, ke pentristo laboras en la preĝejo super kopiado de la vitralo pri Gilberto la Malbona. Franciska, tuj sendite al la ĉiovendejo, revenis sen respondo, pro tio ke forestis Teodoro, kiu dank' al siaj du profesioj – kantisto komisiita pri taskoj de bonteno de la preĝejo kaj ĉiovendejeta komizo – rilatis al ĉiuj mondoj kaj havis universalan sciaron.
— „Ha!” vespiris mia onklino „mi tiom deziras, ke venu la horo de Eŭlalia. Nur ŝi scios kaj diros, kiel estas”.
Eŭlalia estis lama, agema kaj surda knabino, kiu emeritiĝis post la morto de sinjorino De La Bretonerio, ĉe kiu ŝi servis ekde sia infanaĝo, kaj ŝi loĝis en ĉambro apud la preĝejo, el kie ŝi ofte eliris por ĉeesti la diservojn, aŭ en aliaj horoj ankaŭ por mallonga preĝo aŭ okaza helpo al Teodoro; ceteratempe ŝi vizitis malsanulojn, interalie mian onklinon Leonan, al kiu ŝi rakontis la okazaĵojn de la lasta diservo aŭ vespro. Ŝi ne ignoris okazojn de enspezeto aldona al la pensio, kiun ŝi periode ricevis de la familio de siaj eksmastroj, kaj por tio ŝi de temp' al tempo prizorgis la vestlavadon de la pastro aŭ de alia moŝto inter la klerikaro de Kombreo. Ŝi ordinare surhavis senmanikan mantelon el nigra drapo, super kiu blankis malgranda kufo tre simila al iuj monaĥinaj kapvestoj, kaj parto de ŝiaj vangoj kaj de ŝia iom hoka nazo pro haŭtmalsano havis la viglan rozkoloron de balzamina floro. Ŝiaj vizitoj estis la plej ŝatata okupo de mia onklino, kiu krom ŝi akceptis preskaŭ neniun, nur eventuale la pastran moŝton. Mia onklino iom post iom estis eksiginta ĉiujn aliajn vizitantojn, tial ke ili en ŝiaj okuloj bedaŭrinde apartenis al iu el la du klasoj de homoj, kiujn ŝi malamis. La plej malbona klaso – tiu de homoj, kiujn ŝi unuavice malakceptis – enhavis tiujn, kiuj rekomendis al ŝi rezignon je dorlotiĝo kaj aliĝis, eĉ negative, ellasante nur iajn malaprobajn silentojn aŭ dubajn ridetojn, al la revolucia doktrino, ke mallonga promeno sub la suno aŭ bona ruĝeta bifsteko – dum ŝi fakte en dekkvar horoj enstomakigis nur du malgrandajn buŝplenojn da minerala akvo – pli sanigus ŝin, ol kuŝado kaj medicinaĵoj. La alia klaso konsistis el tiuj, kiuj laŭŝajne pensis, ke ŝi pli akre malsanas ol ŝi kredas – alivorte tiel akre kiel ŝi diras. Tiel do la homoj, kiujn ŝi post ioma hezito kaj pro la duonoficiala perado de Franciska enlasis, kaj kiuj iam dum la vizito elmontris sian neindecon por la konsentita komplezo per tia diskreta rimarko kia: „ĉu vi ne kredas, ke iom vigliĝante profite de la bela vetero...”, aŭ male al ŝia diro: „mi vere tre-tre malbone fartas, proksimas mia fino, karaj” respondis per: „ha vere, se mankas la sano...! sed vi ankoraŭ longe eltenos...”, ĉiuj, la unuaj kaj la duaj egale, sin certe alkalkuligis al nebonvenuloj. Franciska amuziĝis de la timega mieno de mia onklino, kiam de sia lito ŝi ekvidis iun el tiuj personoj eble venanta al ŝia domo aŭ kiam ŝi aŭdis sonoron ĉe la pordo, kaj des pli ŝi ridis, kiel de bona ŝerco, pro la ĉiam sukcesaj ruzoj, per kiuj mia onklino ilin forrifuzis, kaj pro iliaj malvenkaj mienoj, kiam ili foriris sen intervidiĝo, kaj entute ŝi admiris sian mastrinon, kiun ŝi rigardis pli alta ol tiuj homoj, ĉar ŝi ne akceptis ilin. Sume mia onklino samtempe postulis, ke homoj aprobu ŝian dieton, ke ili ŝin kompatu pro ŝiaj suferoj, kaj ke ili ŝin trankviligu pri la estonteco.
En tiu triobla rolo Eŭlalia tre efikis. Dudekfoje en minuto mia onklino diris al ŝi:
— „Proksimas mia fino, kara Eŭlalia”
Dudekfoje Eŭlalia respondis:
— „Bone sciante kia estas via malsano, sinjorino Oktavino, vi iĝos centjara, kiel ĝuste hieraŭ diris al mi sinjorino Sazeran” (inter la kredoj de Eŭlalia iu el la plej firmaj, kiun granda nombro da dementaj okazaĵoj neniam ŝancelis, estis ke sinjorino Sazera nomiĝas sinjorino Sazeran).
— „Centjariĝon mi ne esperas” respondis mia onklino, kiu prefere ne aŭdis pri difinita limdato de sia vivo.
Kaj pro tio ke Eŭlalia krome plej bone sciis, kiel distri mian onklinon, ŝin ne tedante, ŝiaj vizitoj, kiuj, se tion nenia evento malebligis, periode okazis dimanĉe, estis por mia onklino plezuriga perspektivo, kiu inklinigis ŝin en tiuj tagoj unue al bonhumoro, sed baldaŭ ankaŭ al sufero simila al forta malsato, se hazarde Eŭlalia malfruis. Pro sia troa longeco la volupta atendo de Eŭlalia iĝis turmenta, mia onklino oftege rigardis al horloĝo, oscedadis, sentis sin svenema. La sonorigo de Eŭlalia, se ĝi okazis tute fine de la tago, kiam ŝi ĝin ne plu esperis, kaŭzis al ŝi preskaŭan krizon. Verdire dimanĉe ŝi atendegis tiun viziton, kaj apenaŭ ni finis la tagmanĝon, Franciska urĝe deziris, ke ni forlasu la manĝoĉambron, tiel ke ŝi povu iri al mia onklino kaj ŝin distri. Sed – precipe kiam venis la pli varma sezono en Kombreo – longe post ol la alta tagmeza horo – malsuprenveninte de la turo de Sankta-Hilario kiun ĝi heraldike ornamis per la dekdu momentaj ornamoj de sia sonora krono – aŭdiĝis ĉirkaŭ nia tablo, apud la benita pano76 ankaŭ laŭkutime reportita de la preĝejo, ni ankoraŭ sidis antaŭ la teleroj kun milkajnununoktaj desegnoj, pezigite de la varmo kaj de la manĝo. Ĉar al la konstanta liverado de ovaĵoj, kotletoj, terpomoj, marmeladoj, keksoj, pri kiuj ŝi ne plu penis avizi nin, Franciska aldonis – laŭ kampaj kaj ĝardenaj rikoltoj, oportunoj de la maro, hazardoj de komerco, komplezoj de najbaroj kaj propra eltrovo, tiamaniere ke niaj surtablaĵoj, simile al la kvarfolioj77, kiuj skulptiĝis sur katedralaj fasadoj en la 13a jarcento, iel spegulis la vicon de sezonoj kaj la ordon de la vivo: rombofiŝon, ĉar asertis la vendisto, ke ĝi estas freŝega, meleagron, ĉar belan pecon ŝi vidis en la bazaro de Rusenvilo-la-pino, kardonon kun medolaĵo, ĉar tiamaniere ŝi ĝis nun ne kuiris ĝin por ni, rostitan ŝafo-klabon ĉar kampara vivo donas apetiton kaj ĝis la sepa horo ĝi ja estos fordigestita, spinacojn por la ŝanĝo, abrikotojn, ĉar la unuaj ĵus aperis, ribojn, ĉar post du semajnoj ne plu estos, frambojn, kiujn sinjoro Svan speciale alportis, ĉerizojn, la unuajn de la arbo de l' ĝardeno post dujara senfrukteco, kazeon kun kremo, kiun mi tiuepoke tre ŝatis, migdalkukon, ĉar ŝi mendis ĝin en la antaŭa tago, dolĉan panon, ĉar ni devis niavice regali per ĝi. Post formanĝo de ĉio ĉi, speciale farite por ni kaj pli aparte dediĉite al mia patro, kiu ĝin tre ŝatis, ĉokolada kremaĵo laŭ propra inspiro kaj persona favoro de Franciska estis prezentita kiel efemera, facila, porokaza verko, je kiu ŝi laboris per sia tuta talento. Tiu, kiu rifuzus gustumi ĝin, dirante: „mi jam finis, ne plu apetitas” tuj derangiĝus al la nivelo de malĝentiluloj, kiuj, donace ricevante verkon de artisto, konsideras la pezon kaj la materialon kaj ignoras la valoron, kiu estas en intenco kaj en subskribo. Kiu lasus eĉ nur unu eron en la plado, tiu elmontrus egalan sentaktecon, kiel homo, kiu ĉeeste de la verkinto forlasus sian sidilon antaŭ la fino de ludata muzikaĵo.
Fine mia patrino al mi diris:
— „Ne restu do tiom longe ĉi tie, iru al via ĉambro, se al vi estas ekstere tro varme, sed unue dum momento eliru, ne legu tuj post manĝo”.
Mi eliris kaj sidiĝis apud la akvopumpilo kaj ĝia vasko ofte ornamita, kiel gotika fontano, de salamandro, kiu reliefigis en la kruda ŝtono la sinuon de sia alegoria kaj maldika korpo, sur senapogila benko ombrumita de siringo, en tiu anguleto de la ĝardeno, de kiu malfermiĝis malantaŭa pordeto al la strato Sankta-Spirito, kaj sur kies iom malzorgita tereno staris sur duŝtupa bazo, elstare el la ĉefparto de la domo kiel almetita konstruaĵo, la kuireja rezervejo. Oni parte vidis ĝian grundon el porfire ruĝa kaj glata kahelaro. Ĝi ne tiom aspektis kiel la laborejo de Franciska, ol kiel templeto de Venuso. Ĝi plenis je oferoj de la laktisto, de la fruktovendisto, de la legomisto, alportitaj el parte iom foraj vilaĝetoj, por tie ĉi dediĉi la unuaaĵojn de la kampoj. Kaj ĝian supraĵon ĉiam kronis la kverado de kolombo.
En antaŭaj jaroj mi ne restis en la sankta arbaro kiu ĝin ĉirkaŭis; antaŭ ol mi iris por legado, mi eniris la ripozĉambreton, kiun praonklo Adolfo, frato de mia avo, ekssoldato emeritiĝinta kun majora rango, okupis en la teretaĝo, kaj kiu eĉ kun fenestroj malfermitaj al la ekstera varmo kaj eventuale al la sunradioj, kiuj malofte atingis ĝin, konstante eligis la malluman kaj malvarmetan odoron karakteran de iuj forlasitaj ĉasdometoj, kiu la flarsenton longe revigas pri arbaroj kaj pri la malnova reĝa epoko. Sed de pluraj jaroj mi ne eniris la ĉambreton de praonklo Adolfo, ĉar li ne plu venis al Kombreo pro malpaciĝo okazinta inter li kaj mia familio – kiun mi kaŭzis en la sekvaj cirkonstancoj:
Unu-aŭ-dufoje en ĉiu monato en Parizo oni sendis min por vizito al li, en la horo, kiam li finis sian tagmanĝon, vestite de ordinara bluzo, servate de sia hejmservisto en ofica vesto el tiko kun violaj kaj blankaj strioj. Li murmure riproĉis, ke mi ne venis de longa tempo, ke lin oni neglektas; li donis al mi marcipanon aŭ mandarinon, ni trairis salonon en kiu oni neniam restis, en kiu hejto ne estis, kie la murojn ornamis orumitaj modluroj, la plafonon kovris blua farbo kiu malbone imitis ĉielkoloron, la meblojn garnis satena remburo, kiel ĉe miaj geavoj, sed en flava tono; poste ni eniris tion, kion li nomis sia studkabineto, kie ĉe la muroj pendis gravuraĵoj en kiuj aperis sur nigra fono dika, rozkolora, ĉaron kondukanta diino staranta sur globo aŭ kun stelo sur la frunto, kiujn oni ŝatis sub la dua francia imperio78 ĉar oni rigardis ilin pompejeskaj79, kiujn oni poste malŝategis, kaj kiujn oni nun denove ŝatas pro unu sola kialo spite al ĉiuj aliaj pretekstoj, nome ĉar ili prezentas stilon de la dua imperio. Mi restis kun mia praonklo, ĝis kiam lia servulo envenis kaj demandis nome de la koĉero, por kiu horo ĉi tiu jungigu la veturilon. Tiam mia praonklo komencis pripensadon, kiun la servulo rigardis kun admiro kaj ne volis malhelpi per eĉ unu moviĝo, scivole atendante la ĉiam saman rezulton. Fine post lasta hezito mia praonklo senescepte elbuŝigis:
— „Je la dekkvara horo kaj kvarono”, kion la servulo mire ripetis, sed ne protestis.
— „Ĉu je la dekkvara horo kaj kvarono? Bone... mi tuj sciigos...”
Tiuepoke mi amis teatron per amo platona80, ĉar miaj gepatroj ankoraŭ neniam permesis, ke mi vizitu ĝin, kaj mi tiom malĝuste imagis la plezurojn, kiujn oni tie ĝuas, ke mi preskaŭ kredis, ke ĉiu spektanto okulas kvazaŭ tra stereoskopo al dekoro al li aparte destinita sed simila al la milo da aliaj, al kiuj ĉiu cetera spektanto siaflanke okulas.
Ĉiumatene mi kuris al proksima afiŝ-kolono kaj rigardis, kiuj spektaĵoj estis anoncataj. Mia fantazio akceptis tre senantaŭjuĝe kaj feliĉe la revojn proponitajn de ĉiu anoncita teatraĵo, ĉar ili dependis je la bildoj, kiujn elvokis la vortoj konsistaj de ĉiu titolo kaj ankaŭ je la koloro de la ankoraŭ malseka kaj gluo-ŝvela afiŝo, sur kiu ĝi kontrastis. Krom strangaj verkoj, kiel ‚La Testamento de Sezaro Ĵirodo’ kaj ‚Edipo Reĝo’ presitaj ne sur la verda koloro de la Komika Operejo81 sed sur la vin-viola koloro de la Franca Komedio82 nenio tiom radikale malsamis kiel unuflanke la blanke trembrila plumfasko de ‚La Diamantoj de la Krono’ kaj aliflanke la glate mistera sateno de ‚Nigra Domeno’; kaj pro la decido de miaj gepatroj, ke por mia unua vizito al teatro mi elektos inter tiuj du teatraĵoj, sinsekve provante esplori la titolon de la unua kaj de la dua, ĉar de ili mi sciis nenion kroman, por eble kompreni kian plezuron ĝi antaŭdiras kaj ĉi plezuron kompari kun la enhavo de la alia, mi fine bildigis al mi tiom firme unuflanke fieran kaj blindigan, aliflanke mildan kaj karesan spektaĵon, ke mi fine iĝis same nekapabla decidi, kiun el ili mi preferos, kiel se oni al mi proponus deserte ŝanceliĝon inter rizaĵo laŭ imperiestrina maniero83 kaj ĉokolada kremo.
Ĉiuj miaj interparoloj kun kunlernantoj temis pri tiuj rolistoj, kies profesia arto, kvankam mi ĝin ankoraŭ ne konis, estis la unua formo inter ĉiuj eblaj, en kiu mi povis entute belarton antaŭsenti. Inter la manieroj laŭ kiuj iu aŭ alia rolisto pli aŭ malpli rapide parolis, emfazis frazon, eĉ tre malgrandaj diferencoj ŝajnis al mi nekalkuleble gravaj. Kaj laŭ tio, kion mi aŭdis pri ili, mi vicigis ilin laŭ grado de talento en listoj, kiujn mi ripetis dum la tuta tago, kaj kiuj frostiĝis en mia cerbo kaj ĝin embarasis per sia nemoviĝemo.
Poste, kiam mi vizitis la mezgradan lernejon, ĉiufoje kiam dum leciono profite de forturniĝo de la instruanto mi komunikis kun nova amiko, mia unua demando ĉiam estis, ĉu li jam vizitis teatron, kaj ĉu la plej bona rolisto ja estas Got, la dua Delone kaj tiel plu. Kaj se liaopinie Fevro eble ne egalis Tiron-on, aŭ Delone ne egalis Kokelen-on, la subita moviĝemo, kiun Kokelen, forlasante sian ŝtonan starecon kaj iĝante duaranga, tiel ricevis en mia animo, la miriga vigleco, kiun elmontris Delone malsupreniĝante al la kvara rango, redonis senton de florado kaj vivemo al mia elastiĝanta kaj refunkcianta cerbo.
Mi ja revis pri la viraj rolistoj, mi ja sentis pro hazarda vido de Mobant iun posttagmezon eliranta el la Franca Teatro la ŝokon kaj la angoron de enamiĝo, do tiom pli la nomo de ina stelulo super la pordo de teatrejo, tiom pli la ekvido – ĉe la fenestro de surstrate preterpasanta duonkaleŝo kun ĉevaloj roze ornamitaj ĉe la brusto – de vizaĝo de virino, en kiu mi supozis aktorinon, en mi lasis pli daŭran afekcion kaj pli vane doloran pensostreĉon por imagi, kia estas ŝia vivo. Mi ordigadis laŭ talento la plej famajn: Sara Bernar, La Berma, Bartet, Madelena Brohan, Ĵana Samari... sed ĉiuj min interesis. Nu – mia praonklo konis plurajn, kaj ankaŭ hetajrojn, kiujn mi ne klare distingis disde aktorinoj. Li okaze gastigis ilin en sia hejmo. Kaj ni lin vizitis nur en iuj semajnotagoj ĝuste tial, ke en aliaj tagoj lin vizitis inoj, kun kiuj la cetera familio ne povus dece renkontiĝi – almenaŭ ĉi tiel taksis la situacion la familio mem, dum mia praonklo siaflanke per tro facila komplezo al beletaj vidvinoj, kiuj eble neniam estis ies edzino, al grafinoj kun bombasta nomo, kiu eble estis inventita, ĝentile interkonigis ilin kun mia avino aŭ donacis al ili familiajn juvelojn kaj tiel plufoje kaŭzis malpaciĝon kun mia avo. Ofte mi aŭdis pro nomo de rolistino aperanta en interparolo, ke mia patro diras al mia patrino kun rideto: „iu amikino de via onklo”; kaj mi pensis ke la vanan atendon, kiun suferas multafoje eble dum jaroj iuj altarangaj viroj antaŭ la pordo de virino, kiu ne respondas iliajn leterojn kaj forpeligas ilin de la pordisto, mia praonklo al juna knabo, kia mi estis, povus ŝpari, lin konigante en sia hejmo kun aktorino nerenkontebla de multaj sed intime amika kun li.
Sekve – kun preteksto ke lecionon mi ricevis en ŝanĝita kaj nun maloportuna tempo, ke ĝi al mi jam plurfoje malebligis kaj estonte malebligos intervidiĝojn kun mia praonklo – mi eliris en alia semajnotago, ol tiuj, kiuj estis difinitaj por niaj vizitoj ĉe li, profitante tion ke miaj gepatroj tagmanĝis en frua horo, kaj anstataŭ ke mi kuris al la afiŝkolono, kion mi rajtis fari sen akompano, mi iris vizite al li. Mi rimarkis antaŭ lia pordo du ĉevalojn sur kies okulklapoj estis ruĝaj diantoj, kaj samon havis ankaŭ la koĉero ĉe sia brustopoŝo. Ŝtuparante supren mi aŭdis ridon, inan voĉon, kaj tuj post ol mi sonorigis, silenton, kaj sonon de fermataj pordoj. La servulo venis, kaj min vidante mienis embarasite, diris, ke mia praonklo estas tre okupata, probable ne povos min akcepti, kaj dum li reiris por tamen anonci mian venon, la sama voĉo, kiun mi pli frue aŭdis, diris:
— „Tamen, jes, enlasu lin, nur minuton, tio min tre amuzus; sur la fotografaĵo, kiu staras sur via labortablo, li tiom similas al sia patrino, via nevino, kies portreto apudas, ĉu ne? Tiun knabon mi volontege vidus eĉ nur mallonge.”
Mi aŭdis, kiel mia praonklo murmuras, kolere parolas; fine la servulo min enlasis.
Sur la tablo estis la kutima telero kun marcipanoj, mia praonklo surhavis sian ĉiutagan bluzon, sed kontraŭ li, vestite en rozkolora silka robo kun granda kolringo el perloj, sidis juna ino, kiu estis finmanĝanta mandarinon. Mia hezito, ĉu mi sinjorinumu aŭ fraŭlinumu al ŝi, kaŭzis al mi ruĝiĝon, kaj ne tro volante turni ŝiaflanken la okulojn pro timo, ke mi devus ŝin alparoli, mi iris al mia praonklo kaj kun li interkisis84. Ŝi rigardadis al mi kun rideto, mia praonklo diris al ŝi:
— „Li estas mia pranevo” ne menciante mian nomon, kaj al mi ne eldirante ŝian, verŝajne tial, ke pro la pasintaj kvereloj kun mia avo li penis laŭeble eviti ĉian interrilatigon de mia familio kun tiuspeca konato.
— „Li tre similas al sia patrino” ŝi diris.
— „Mian nevinon vi vidis nur fotografe” tuj rediris mia praonklo per abrupta tono.
— „Mi tamen memorigu, kara, ke mi lastjare, kiam vi tiom malsanis, preteriris ŝin en la ŝtuparejo. Verdire tre mallonge mi vidis ŝin kaj en la ŝtuparejo estas tre mallume, sed tio sufiĉis, por ke mi ŝin admiru. Ĉi tiu juna viro havas samajn belajn okulojn, kiel ŝi, kaj ankaŭ ĉi tion” ŝi perfingre signis strekon malsupre sur sia frunto.
„Ĉu via estimata nevino havas kun vi komunan familian nomon, kara?” ŝi demandis al mia praonklo.
— „Precipe al sia patro li similas” grumblis mia praonklo, kiu malrektan interkonigon per eldiro de la nomo de mia patrino ne pli deziris, ol rektan. „Li havas la vizaĝon de sia patro kaj ankaŭ de mia karmemora patrino.”
— „Ŝian patron mi ne vidis” diris la rozkolora sinjorino kun klineto de la kapo „kaj vian estimatan patrinon mi neniam renkontis, kara. Vi memoras, ke ni interkoniĝis mallonge post via tiutempa granda afliktiĝo, ĉu ne?”
Mi dume disreviĝis iom, ĉar ĉi tiu juna sinjorino ne diferencis de aliaj belaj virinoj, kiujn mi en la familio iafoje vidis, interalie ne de la filino de kuzo, ĉe kiu mi restis en ĉiu novjara tago. Nur iom pli pimpe vestite, la amikino de mia praonklo havis kiel ili same viglan kaj bonvolan rigardon, same honestan kaj elkoran ŝajnon. Mi vidis en ŝi nek la patosan sintenon, kiun mi rigardante al fotografaĵoj de rolistinoj admiris, nek la diablan mienon, kiun oni atendus de ŝia supozebla vivmaniero. Mi ne facile kredis, ke ŝi estas hetajro, kaj precipe mi malkredus ke „ŝika hetajro” ŝi estas, se mi ne antaŭe vidus la kaleŝon kun du ĉevaloj, la rozkoloran robon, la perloringon, kaj se mi ne scius, ke tiaspecajn personojn mia praonklo konis nur de plej alta klaso. Sed mi ne komprenis, kiel la milionulo, kiu havigis al ŝi veturilon, palacon kaj juvelojn, volonte forspezis sian bonhavon por ino kun tiel simpla kaj bonmora sinteno. Tamen imagante, kia verŝajne estis ŝia vivo, mi konfuziĝis pro ĝia kontraŭmoraleco eble pli forte, ol se ĝi aperus evidente antaŭ mi en aparta eksteraĵo, ĉar ĝi estis nevidebla, kiel ia romana sekreto, ia skandalo, kiu deŝiris ŝin de ŝia burĝa familio kaj igis ŝin ĉiesa, kiu florigis per beleco kaj levis al duonmondumo kaj fameco tiun inon, kiun pro ŝia mienado, pro ŝia voĉaj tonoj similaj al la manieroj de multaj aliaj, kiujn mi jam vidis, mi rigardis kiel junulinon el respektinda familio, dum ŝi el iu ajn familio ne plu estis.
Ni transiris al la studkabineto, kaj mia praonklo, en sia sinteno iom embarasite de mia ĉeesto, proponis al ŝi cigaredojn.
— „Ne, karulo” ŝi diris „vi scias ja, ke mi prenas nur tiujn, kiujn la granda duko sendas al mi. Mi diris al li, ke vi pro tio ĵaluzas.” Kaj ŝi prenis el ujo cigaredojn kun fremdaj orliteraj surskriboj.
„Tamen jes” ŝi subite diris „ŝajnas al mi, ke mi renkontis ĉe vi la patron de ĉi tiu junulo. Ĉu li ne estas via bonevo? Kiel eblas, ke mi forgesis? Li estis tiom afabla, tiom delikata al mi” ŝi diris kun modesta kaj emocia mieno.
Sed imagante, kiel abrupta probable estis la aliro, kiun ŝi nomis delikata, de mia patro, konante lian sindetenemon kaj malvarmecon, mi konfuziĝis kvazaŭ pro mispaŝo kiun li kulpis, pro la kontrasto inter la troa danko kiun li nun ricevis kaj lia malsufiĉa ĝentileco. Mi juĝis en posta tempo de mia vivo, ke la rolo de tiuj senlaboraj kaj sindediĉaj virinoj havas tiun kortuŝan flankon, ke ili fordonas sian bonvolon, siajn talentojn, ian revon pri libera sentimentala beleco – ĉar ili simile al artistoj ne realigas ĝin, ne plenumas ĝin en la limoj de normala vivmaniero – kaj sian facile ricevitan monon, ornamante per subtila kaj multekosta kadro la krudan, nepoluritan vivon de viroj. Ĝuste kiel en la fumejo, kie akceptis ŝin mia praonklo en simpla bluzo, ŝi briligis sian molan korpon, sian rozkoloran silkorobon, siajn perlojn, la eleganton kiun donas amikeco kun ĉefduko, tiele ŝi ankaŭ prenis iun sensignifan frazon de mia patro, ĝin fajne prilaboris, ĝin fasonis, al ĝi donis raran nomon, kaj en ĝin enpremante iun el siaj juvele brilaj rigardoj kolorigitaj de humilo kaj dankemo, ŝi redonis ĝin en formo de artisma multekostaĵo, en formo de ia delica objekto.
— „Nu bone, nun estas tempo por ke vi foriru” diris mia praonklo.
Mi stariĝis; mi sentis nerezisteblan deziron kisi la manon de la rozkolora sinjorino, sed tia faro ŝajnis al mi same trokuraĝa kiel estus forrabo. Mia koro batis kaj mi ripetis en mi: „ĉu mi faru, ĉu ne faru?”, kaj tiam mi forĵetis la demandon pri farendo tiel ke fine mi povu ion fari. Per blinda kaj absurda gesto, kiu nun malhavis ĉiujn pravigojn kiujn mi antaŭe imagis, mi levis al miaj lipoj la manon, kiun ŝi etendis al mi85.
— „Kiel afable! li jam galantas, havas inklineton al virinoj simile al la praonklo. Li estos vera ĝentlemano” ŝi aldiris kun premitaj dentoj por sonigi la lastan frazon iom angleske. „Ĉu li ne venos al mi je ajna okazo por a kap ov ti86 kiel diras niaj transmaraj najbaroj; li nur avizu min per blua papero en la mateno.”
Mi ne sciis, kio blua papero estas87. Plimultajn dirojn de la sinjorino mi ne komprenis, sed pro timo ke ili enhavus iajn kaŝitajn demandojn, al kiuj ne respondi estus malĝentile, mi daŭre aŭskultis ilin atente, kaj pro tio tre laciĝis.
— „Ne, ne eblas” ŝultrumis mia praonklo, „li ne libere promenas, li multe laboras. Li gajnas premiojn en ĉiuj kursoj” li aldonis mallaŭte por ke mi ne aŭdu ĉi tiun mensogon kaj ĝin ne dementu. „Oni ne povas antaŭdiri, eble li estos nova Viktoro Hugo88, iaspeca Volabelo89, vidu...”
— „Mi tiom ŝatas artistojn” diris la rozkolora sinjorino „sole ili komprenas la virinan koron... sole ili kaj eminentaj viroj, kiel vi. Pardonu mian nescion, karulo – kiu estas Volabelo? Ĉu de li estas la orumitaj libroj en la vitra libroŝranketo de via dormoĉambro? Vi promesis, ke vi pruntedonos ilin al mi, ĉu vi memoras? Mi certe ne difektos ilin.”
Mia praonklo, kiu tre malvolonte pruntedonis siajn librojn, ne respondis kaj min kondukis al la elirejo. Konfuzita pro pasia amo al la rozkolora sinjorino, mi fole kisadis la tabakogustajn vangojn de mia maljuna praonklo, kaj kiam li embarase penis komprenigi al mi, ne klare dirante la aferon, ke li preferus, ke mi al miaj gepatroj ne rakontu pri ĉi tiu vizito, mi rediris kun larmoj en la okuloj, ke memoro kaj dankemo pri lia granda komplezo en mi tiom fortis, ke mi certe iun tagon en ia maniero repagos ĝin. Ili efektive tiom fortis, ke post du horoj, post kelkaj enigmaj frazoj, kiuj ŝajne ne komprenigis al miaj gepatroj sufiĉe bone la novan eminentecon, kiun mi ricevis, mi juĝis pli klara plenan rakonton de la antaŭnelonga vizito kun ĉiuj apartaĵoj. Mi ne suspektis, ke mi tiel agante malutilos al mia praonklo. Mi tion ne deziris – kial mi devus suspekti? Mi ankaŭ ne supozis, ke miaj gepatroj malfavore rigardus viziton, kiun mi mem ne malfavore juĝis. Ĉu ne okazas ordinare, ke vira amiko komisias onin pri pardonpeto al virino, al kiu li ne povis sendi leteron, kaj ke la komision oni ne plenumas, juĝante ke la koncerna persono ne rigardas grava silenton, kiun oni mem ne gravigas? Mi kredis – kiel ĉiu facile kredas – ke aliula cerbo estas pasiva kaj obeema entenujo sen propra reagemo kontraŭ tio, kion oni en ĝin enigas, kaj mi ne dubis, ke komunikante al la cerboj de miaj gepatroj scion pri la interkoniĝo kiun mia praonklo patronis, mi ankaŭ transdonis laŭ mia deziro la favoran juĝon, kiun mi havis pri tiu okazaĵo. Miaj gepatroj bedaŭrinde taksis laŭ tute aliaj principoj, ol tiuj, al kiuj mi volis ilin inklinigi, la sintenon de mia praonklo. Miaj patro kaj avo kun li malmilde priparolis la okazaĵon; mi malrekte sciiĝis pri tio. Post kelkaj tagoj hazarde vidante mian praonklon preterpasanta en kontraŭa direkto en sentegmenta veturilo, mi sentis doloron, dankemon, penton, kaj volis ĉion ĉi al li esprimi. Kompare kun tiuj vastaj sentoj mi juĝis, ke ĉapelsaluto estus malgrandanima, kaj ke mia praonklo pro ĝi supozus, ke mi senzorge kvitiĝas per formala ĝentileco. Mi decidis, ke mi prefere ne faru tian nesufiĉan geston kaj mi deturnis la kapon. Mia praonklo kredis, ke mi per tio agis konforme al ordonoj de miaj gepatroj, li tion ne pardonis, kaj li mortis multajn jarojn poste sen ke iu el ni lin revidis.
Tial mi ne plu eniris la nun ŝlositan ripozĉambreton de praonklo Adolfo, kaj, post ol mi paŭzis ie apud la kuireja rezervejo, kiam Franciska eliris sur la peronon kaj diris: „mi lasos al la kuirknabino, ke ŝi donu kafon kaj portu supren varman akvon, mi tuj kuros al sinjorino Oktavino”, tiam mi decidis, ke mi endomiĝos, rekte iros al mia ĉambro kaj legos. La kuirknabino estis jura persono, konstanta funkcio, kiu de ĉiam samaj taskoj gajnis ian kontinuecon kaj identecon malgraŭ la efemereco de la sinsekvaj formoj en kiuj ŝi enkorpiĝis – efektive nin neniam servis en du laŭvicaj jaroj la sama persono en tiu ofico. En la jaro, kiam ni tiom ofte manĝis asparagojn, la kuirknabino, kiu pri ilia senplumigo kutime taskiĝis, estis kompatinda malsanema vivulo, kiu je nia paska alveno estis en jam iom matura stato de gravedeco, kaj ĉiuj miris, ke Franciska taskis ŝin pri tiom da komisioj kaj penlaboroj, ĉar ŝi jam malfacile portis antaŭ si la misteran, ĉiutage pli plenan korbon, kies belega formo konturiĝis sub ŝiaj ampleksaj kiteloj. Tiuj kiteloj memorigis la longajn mantelojn, kiujn surhavas iuj simbolaj personoj en pentraĵoj de Ĝoto90, kiujn mi konis per fotografaĵoj donacitaj de sinjoro Svan. Pri tiu similo atentigis li mem, kaj se li demandis pri la kuirknabino tion li kutime faris per ia: „kiel fartas la Karitato de Ĝoto?” Cetere la kompatinda knabino mem siaflanke, pro la gravedeco dikiĝinte ĝis en la vizaĝo, ĝis en la rektaj kaj rektangule konturitaj vangoj, iome similis ja al tiuj fortikaj, vireskaj aŭ pliĝuste matronaj virgulinoj, kiuj homforme prezentas virtojn en la kapelo de l' Areno91. Kaj mi nun rimarkas, ke la ‚Virtoj kaj Malvirtoj’ en Padovo92 al ŝi similis ankaŭ alimaniere. Same kiel la figuron de tiu knabino vastigis la aldonita simbolo, kiun ŝi portis antaŭ sia ventro, sen ke ŝi iel mienis komprene pri la okazaĵo, sen ke ŝia vizaĝo esprimis ĝian belecon kaj spiriton, kiel nuran pezan portaĵon, tiel same ŝajnas, ke tute senkonscie la forta dommastrino, kiu pentre aperas en la kapelo de l' Areno sub la nomo ‚Karitato’ kaj de kiu kopio pendis ĉe muro de mia kombrea studoĉambro, enkorpigas tiun virton, kaj ke nenian penson pri karitato iam esprimis ŝia vigla kaj vulgara vizaĝo. Pro sagaca ideo de la pentristo ŝi piede premas la ĉi-mondajn trezorojn, sed tion ŝi faras, kvazaŭ ŝi elpremus la sukon de vinberoj aŭ plivere kvazaŭ ŝi stariĝus sur iaj sakoj por sin altigi; kaj ŝi etendas al dio sian ardan koron, aŭ pliĝuste ĝin transdonas, kiel kuiristo transdonus tra la luko de sia subtera laborejo korkotirilon al petanto kiu staras ĉe fenestro de teretaĝo. ‚Envio’ kontraste al tio pli konvene havas envian mienon. Sed ankaŭ en tiu alia fresko la simbolo tiom videblas kaj tiom realaĵe aspektas, la serpento kiu siblas ĉe la lipoj de tiu envio tiom dikas, ŝian malfermegitan buŝon ĝi tiom plenigas, ke la vizaĝaj muskoloj, kiel ĉe infano plenblovanta balonon, trostreĉiĝas por ĝia enakcepto, kaj ke la atento de envio – kaj sekve ankaŭ la atento de rigardanto – tute sin fordonas al la laboro de ŝiaj lipoj, kaj restan disponecon por enviaj pensoj ne havas.
Spite al la granda admiro de sinjoro Svan al tiuj bildoj de Ĝoto, mi dum multaj jaroj neniel plezure konsideris en la studoĉambro, kie pendis la kopioj, kiujn li donacis, tiun nekaritatan karitaton, aŭ tiun envion, kiu pozis kiel medicin-libra bildo pri premateco de gloto aŭ de uvulo fare de langa tumoro aŭ enŝovita operaciista ilo, aŭ ankaŭ justecon, kies grizaĉa kaj avare simetria vizaĝo estis samspeca kun la vizaĝoj de iuj beletaj, piaj, kaj senkompataj kombreaj burĝidinoj, kiujn mi vidadis okaze de diservoj, kaj el kiuj pluraj estis antaŭvarbitaj en la helpa korpuso de maljusteco. Sed poste mi komprenis, ke la animfrapan strangecon, la propran belecon de tiuj freskoj provizas la gvida rolo de simbolo en ili, kaj tio, ke ĝi ne aperas simbole – efektive la celatan ideon ili ne esprimas – sed reale, kiel io korpe sentata aŭ materie tenata, igas la signifon de la verko pli laŭlitera, pli preciza kaj igas ĝian instruon pli praktika kaj memorfrapa. Ankaŭ ĉe la kompatinda kuirknabino logis atenton ĉiam denove ŝia ventro pro la pezo, kiu ĝin tiris; kaj simile tre ofte la pensado de mortanto sin turnas al efektiveco, doloro, obskuro, internaĵoj, al la dorsoflanko de morto, kiu ĝuste estas la flanko, per kiu ĝi montriĝas al li, per kiu ĝi draste sentiĝas de li, kaj ĝi en tio multe pli similas al pezego, kiu lin premas, al spirmalfacilo, al trinkemo, ol al tio, kion oni ordinare nomas ideo pri morto.
Tiuj padovaj virtoj kaj malvirtoj probable enhavis fortan realecon: ja al mi ili ŝajnis same vivaj kiel la graveda servistino, kaj al mi ŝi ne ŝajnis malpli alegoria ol ili. Kaj eble tiu – almenaŭ ekstera – nepartopreno de ies animo en la virto, kiu tra ĝi agas, havas krom belarta valoro ankaŭ eble psiĥologian aŭ laŭ la kutima esprimo fiziognomikan valoron. Pliposte en mia vivo mi renkontis en diversaj okazoj ekzemple en monaĥejoj homojn, kiuj agis vere sankte kaj karitate, kaj ili ĝenerale havis gajan, pozitivan, indiferentan kaj abruptan sintenon de urĝema ĥirurgo, vizaĝon en kiu legiĝas nek kompato, nek kortuŝo antaŭ homa sufero, nek sindeteno de abrupteco, kaj ĉi tia estas la malmilda, malsimpatia kaj nobla vizaĝo de vera boneco.
Dum la kuirknabino – pretervole vidigante la virtojn de Franciska, kiel eraro pro kontrasto grandigas la triumfon de vero – verŝis kafon, kiu laŭ mia patrino estis nur varmigita akvo, kaj poste portis al niaj ĉambroj varman akvon, kiu apenaŭ estis duonvarma, mi kuŝis kun libro enmane sur la lito en mia ĉambro, kiu treme ŝirmis kontraŭ posttagmeza suno sian diafanan, rompeblan malvarmeton sub preskaŭ plene fermitaj ŝutroj, tra kiuj brilo de taghelo tamen enŝtelis siajn flavajn flugilojn kaj senmove restis inter la lignaĵo kaj la vitraĵo, kiel sidanta papilio. Apenaŭ estis sufiĉe hele por legado, kaj senton pri gloro de la lumo provizis nur batoj sur polvajn kestojn, kiujn en la strato de la Paroĥejo sonigis Teodoro (de Franciska avizite, ke mia onklino ne ripozas kaj ke oni sekve povas brui), kiuj vibrante en la son-atmosfero karaktera de varma vetero kvazaŭ disĵetis malproksimen skarlatajn astrojn; saman senton provizis ankaŭ muŝoj, kiuj antaŭ mi plenumis sian koncerteton, sian someran ĉambromuzikon: ĝi someron ne elvokas, kiel homa melodio ŝance aŭdita en la varma sezono poste ĝin memorigas al la aŭdinto, ĝi kun somero ligiĝas per pli necesa ligo: naskite en varmaj tagoj, renaskiĝante kun ili, entenante parton de ilia esenco, ĝi ne nur revivigas ilian bildon en onia memoro, sed ankaŭ certigas ilian revenon, ilian efektivan, enaeran, tuj senteblan ĉeeston.