La obskura malvarmeto de mia ĉambro al la ekstere reganta rekta sunlumo rilatis, kiel ombro al radio, alivorte same lumis kiel ĝi, kaj ĝi al mia fantazio proponis la ĉiumedian spektaĵon de somero, kiun miaj sentumoj dum promeno nur parton post parto ĝuus; ĝi tiel akordis kun mia ripozado, kiu – dank' al la aventuroj rakontitaj de la libroj, kiuj ĝin afekciis – eltenis, kiel la ripozo de mano senmove pendanta en fluanta akvo, la albatiĝon kaj la kirlojn de torento da agadoj.
Sed mia avino, eĉ se la tro varma vetero turniĝis al pluveco, se ŝtorma aŭ eĉ nur pasema pluvo aperis, venis kaj petegis, ke mi eliru. Mi ne volis rezigni je plua legado, sed almenaŭ daŭrigis ĝin en la ĝardeno sub la hipokaŝtanarbo en eta barako el kanvaso kaj tolo, funde de kiu mi sidis, kredante, ke mi tiel kaŝiĝas de la alrigardoj de eventualaj gastoj de miaj gepatroj.
Kaj mia animo – ĉu ne? – estis kiel iaspeca sankta kaverno, funde de kiu mi restadis, eĉ kiam mi rigardis al eksteraj okazaĵoj. Vidante iun objekton de la mondo, la konscio, ke mi estas ĝin vidanta, staris inter ĝi kaj mi, ĝin borderis per maldika spirita rando, pro kiu mi ne povis rekte tuŝi ĝian substancon; ĝi por tiel diri dissolviĝis antaŭ ol mi ĝin kontaktis, kiel ardaĵo proksimigate al malsekaĵo ne tuŝas ĝian humidecon, ĉar ĝin antaŭgardas vaporiga ĉirkaŭspaco. Tra la siaspeca multetona ekrano el diversaj animstatoj, kiun dum la legado disfaldis samtempe mia konscio, kiuj rangis de la plej profunde en mi kaŝitaj aspiroj ĝis la tute ekstera vido de la horizonto, kiun mi okule tuŝis funde de la ĝardeno, tio, kio unue en mi plej intimis kaj rolis kiel senpaŭze antaŭenira, ĉiorega gvidilo estis mia fido je la filozofia valoro, je la beleco de la libro, kiun mi estis leganta, kaj mia deziro al mi proprigi ĉi tiujn ĝiajn kvalitojn, kia ajn ĝi estis. Ĉar ne hazarde mi aĉetis ĝin en Kombreo, ĝin ekvidinte en la ĉiovendejo Boranĵo – kiu tro malproksimis de la hejmo, pro kio Franciska al ĝi ordinare ne iris kiel al tiu de Teodoro, sed kiu havis pli vastan sortimenton de skribiloj kaj libroj – tenatan de ŝnuroj ie en la mozaiko de broŝuroj kaj periodaĵoj kiu kovris la du klapojn de ĝia pordo, pli mistera, pli densa je pensoj ol la pordego de preĝejo, sed tial aĉetis, ĉar mi rekonis ĝin kiel ekzempleron de verko laŭde menciita de iu instruisto aŭ kunlernanto, kiu tiutempe al mi ŝajnis konanto de la sekreto de la duone antaŭsentataj, duone nekompreneblaj vero kaj belo, kies ekkonon estis la nebula sed konstanta aspiro de mia animo..
Krom tiu kerna fido, kiu dum la legado senĉese eliradis de mia memo en la eksteran mondon serĉe al la vero, ankaŭ vigliĝis afekcioj kaŭzitaj de la agadoj, en kiuj mi partoprenadis – ja tiujn posttagmezojn plenigis pli multaj dramaj okazaĵoj, ol ordinare troveblas en ies tuta vivo. Ĉi tiuj estis la eventoj okazantaj en la legata libro; vere estas, ke la personoj, kiujn ili trafis ne estis realaj, kiel diris Franciska. Sed ĉiuj sentoj, kiujn en homo instigas la ĝojo aŭ misfortuno de reala persono, formiĝas per la efiko de imago pri tiu ĝojo aŭ misfortuno; la lerto de la unua romanisto konsistis en la kompreno de tio, ke por la funkciado de emocioj, imago estas la sola necesa elemento kaj ke sekve simpligo per radikala forigo de la realaj personoj estos epokfara plibonigo de la procedo. Realan estulon, kiom ajn profunde oni kunsentas kun ĝi, plimulte perceptas oniaj sensoj, kaj do ĝi restas netravidebla, prezentas kvazaŭ embarasan pezon, kiun onia sentopovo neniam levos. Ĉu ĝin trafas malfeliĉo? do nur en eta parto de la tuteca bildo, kiun oni havas pri ĝi, tio afekcias; kaj eĉ – nur en parto de la tuteca bildo, kiun ĝi havas pri si, ĝin mem tio afekcias. La romanisto eltrovis la ideon, anstataŭigi la elementojn nekoneblajn de spirito per egala kvanto de elementoj nemateriaj, tio estas spirite koneblaj. Post tio ne plu gravas, ĉu la agoj, ĉu la afekcioj de tiuj novspecaj estuloj al leganto ŝajnas veraj aŭ ne, ĉar li ensorbis ilin, ĉar en li ili okazas, ĉar ili regas – dum li fervore turnas la foliojn de la libro – la ritmon de lia spirado kaj la intenson de lia rigardo. Kaj post ol la romanisto lin kondukis al tiu stato, en kiu kiel en ĉiuj nur enanimaj statoj la forto de ĉiu emocio multobliĝas, en kiu la libro lin afekcias kiel afekcias sonĝo – sonĝo tamen pli klara ol tiuj, kiujn oni havas dum dormo kaj kiun oni memoros pli longe – tiam li tumultigas en la leganto ene de unu horo ĉiujn imageblajn feliĉojn kaj malfeliĉojn, el kiuj ĉi tiu spertus en la vivo malgrandan sortimenton en la daŭro de pluraj jaroj, kaj el kiuj la plej intensajn li simple ne sentus, pro tio ke la malrapido de ilia okazado igas ilin nerimarkeblaj. (Tiele ŝanĝiĝas en la vivo la koro de ni, homoj, kaj plej granda doloro tio estas – sed ĝin ni spertas nur per legado, per imagado: en la realo ĝi ŝanĝiĝas kiel iuj naturaj okazaĵoj plenumiĝas, sufiĉe malrapide por ke ni vidu sinsekve ĉiun ĝian apartan staton, tamen ne ricevante la senton de la ŝanĝiĝo mem.)
Malpli intime en mia korpo, ol la vivo de fikciaj personoj, aperis duonprojekcie antaŭ mi la pejzaĝo de la libra agado, kaj ĝi mian animon multe pli vaste influis, ol la alia pejzaĝo, nome tiu, kiun mi vidis, kiam mi delevis miajn okulojn de la libro. Efektive dum du somerumadoj, en la varmeco de la kombrea ĝardeno mi pro la tiam legata libro sopiris al montara kaj rivera lando, en kiu mi vidus multajn segejojn, kie lignaĵoj en klara akvo, sub akvokresoj putradus; nemalproksime laŭ muretoj plantoj kreskus kaj florus per ruĝecaj kaj violecaj floraroj. Kaj la revo pri min amanta virino, kiu ĉiam enestis mian pensadon, en tiuj someroj penetriĝis de la malvarmeto de fluaj riveroj; kaj kia ajn estis la virino, kiun mi fantaziis, ruĝecaj kaj violecaj floraroj ambaŭflanke akompanis ŝin kiel necesaj kunharmoniaj koloroj.
Tiel okazis ne nur pro tio, ke revatan bildon ĉiam signas, ornamas, spegule prilumas alidevenaj koloroj, kiuj ŝance ĝin ĉirkaŭas dum la revadoj; la pejzaĝoj de legataj libroj fakte ne estis en mia imago pejzaĝoj pli vigle bildigataj, ol tiuj, kiujn al miaj okuloj prezentis Kombreo, sed ili estis de sama speco. Pro ilia elektado fare de la aŭtoro, pro la fido kun kiu mia penso iris renkonte al lia voĉo kiel al revelacio, ili ŝajnis al mi – kontraste kun la impreso ricevata de la ĉirkaŭa lando kaj precipe de nia ĝardeno, maleminenta aranĝo de norma fantazio ĝardenista, kiun mia avino malestimis – aŭtenta, aparte studinda kaj esplorinda parto de la naturo mem.
Se miaj gepatroj al mi permesus, en la tempo kiam mi legadis libron, vojaĝon al la regiono kiun ĝi priskribis, mi tiam kredus, ke mi nesubtakseble progresis al ekkono de la vero. Estas vere, ke sento de ĉiama envolviteco fare de la propra animo konstantas, sed ĝi tamen ne sentiĝas kiel senmova malliberejo, ĝi male kvazaŭ kuntiras onin en konstantan sinĵeton por ĝin transpasi, por atingi la eksteran mondon, kun iaspeca disreviĝo pro senĉesa aŭdo de ĉiam sama ĉirkaŭa sono, kiu ne eĥas ian eksteraĵon, sed kuntremas kun interna vibro. Oni serĉas en aĵoj – kaj tio igas ilin pli valoraj – la spegulbildon, kiun la propra animo lumĵetis sur ilin; oni seniluziiĝas pro la konstato, ke ili en la naturo ŝajne malhavas la ĉarmon, kiun ili en nia pensado antaŭe ricevis de najbaraj ideoj; iafoje oni direktas la tutan forton de ĉi tiu animo al la necesaj lerto kaj brilo kiuj influos kunhomojn, sed oni ja sentas, ke ili staras ekstere, ke ilin oni neniam vere tuŝos. Tiel do, fantaziante ĉirkaŭ la amata ino ĉiam tiujn lokojn, kiujn mi tiutempe plej aspiris, dezirante, ke ŝi montru al mi la vojon, al mi malfermu la eniron de nova mondo, mi ne agis laŭ ia ŝanca ide-asocio; ne, male miaj priamaj kaj privojaĝaj revoj estis nur momentoj – kiujn mi nun analize disigas kvazaŭ mi prezentus sekcojn en diversaj altoj de iriza kaj ŝajne senmova akvoŝpruco – ene de unu nedeturnebla impeto de mia plena vivdeziro.
Kaj fine, daŭre observante la vojon de interno al ekstero de samtempaj, kunestaj animstatoj miaj, kaj antaŭ ol mi observos la realan medion ilin ĉirkaŭantan, mi ĝuas alispecajn komfortojn: la oportunan sidadon, la bonan odoron de l' aero, la senĝenecon de soleco, sen vizitoj; kaj kiam el la turo de preĝejo Sankta-Hilario iun el la horoj de la tago oni prisonorigas, mi vidis, kiel forfalas unuope la konsumitaj eroj de la posttagmezo, ĝis mi aŭdis la lastan baton kaj povis elnombri la sumon, post kio la longa silenta sekvo ŝajne markis sur la blua ĉielo la komencon de la restanta parto al mi alcedita por plua legado, en atendo de la bona manĝo, kiun Franciska estis preparanta, kiu min refortigos post la laciĝo ricevita dumlege de la libro de la sekvado de ĝia heroo.
Kaj je ĉiu horo ŝajnis al mi, ke la antaŭa sonoris nur malmultajn minutojn pli frue. La nova ĵus enskribiĝis apude de ĝi kaj mi ne povis kredi, ke sesdek minutoj havis sufiĉan spacon ene de la blua arkaĵeto, kiun limis iliaj du oraj markoj. Iafoje tiu tro frue venanta horo nombris eĉ du pliajn batojn, ol la antaŭa; iun sonoradon mi do preteraŭdis, io okazis kaj por mi ĝi ne okazis; la absorbo de legado pro magia efiko komparebla al profunda dormo trompe fatamorganis miajn orelojn kaj forviŝis de sur la lazura fono de l' silento la oran sonorilon. Belaj dimanĉaj posttagmezoj sub la hipokaŝtanarbo en la kombrea ĝardeno, de mi tute senigitaj je la banalaĉaj okazoj de mia propra ekzisto kaj anstataŭe provizitaj je vivo de aventuroj kaj strangaj aspiroj en multerivera lando! vi tiun alian vivon ankoraŭ eĥas, kiam mi memoras vin, kaj vi ja ĝin entenas, ĉar vi ĝin iom post iom ĉirkaŭringis kaj enkaptis – dum mi antaŭeniris en mia legado kaj dum malpliiĝis la taga varmeco – en la sinsekva, malrapide ŝanĝiĝanta, foliarplena kristalo de viaj silentaj, sonoraj, odoraj kaj tralumataj horoj.
Okazis ankaŭ jen kaj jen, ke el mia legado jam meze de la posttagmezo min vekis, freneze kurante, la filino de la ĝardenisto, preteran oranĝarbon renversante, al si fingron entranĉante aŭ denton breĉante, kun krioj: „ili venas, ili venas!” por ke mi kaj Franciska alkuru kaj nepre vidu la tutan spektaĵon. Tio okazis en tagoj, kiam soldataro por lokaj ekzercoj, ordinare tra la strato Sankta-Hildegarda, trairis Kombreon. Dum nia servistaro ekster la pordega krado vice sidante sur seĝoj rigardis la dimanĉajn promenantojn kaj de ili sin vidigis, subite la filino de la ĝardenisto tra fendo inter du malproksimaj domoj en la avenuo de la Stacidomo ekvidis la brilon de kaskoj. La servistoj haste endomiĝis kun la seĝoj, ĉar kiam la kirasuloj93 marŝis tra la strato Sankta-Hildegarda, ili plenigis ĝian tutan larĝon kaj la galopaj ĉevaloj pasis preskaŭ tuŝe ĉe la domoj, merge kovrante la trotuarojn, kiel ŝvela torento kovras bordojn, kiuj tro mallarĝe tenas fluejon.
— „Kompatinduloj” diris Franciska kiu, apenaŭ atinginte la pordegon, jam priploris ilin, „kompatindaj junuloj, kiujn morto forfalĉos kiel herbejon. Je la nura penso mi ricevas ŝokon” ŝi aldiris, al la koro premante manon tie, kie ŝin la ŝoko trafis.
— „Estas bele, ĉu ne sinjorino Franciska? vidi tiujn junulojn, kiuj sian vivon malestimas” diris la ĝardenisto por incitado.
Ne vane li parolis:
— „Sian vivon malestimas, ĉu? Kion do oni estimu, ĉu ne ĝuste la vivon, kiu estas la sola donaco, kiun kara Dio donacas ne dufoje. Je ĉielo, ve! tamen estas vere, ke ili malestimas ĝin! Mi vidis en jaro 1870a; en tiuj teruraj militoj ili ne plu timas morton. Ili estas iaspecaj frenezuloj, ili ne pli valoras, ol la ŝnuro per kiu oni pendumus ilin, homoj ili ne plu estas, sed leonoj.” (Laŭ Franciska la samrangigo de homo kun leono – la vorton ŝi cetere elparolis liono – neniel estis laŭda.)
La strato Sankta-Hildegarda forturniĝis je mallonga distanco, tiel ke oni ne vidis malproksimen – nur tra la fendo inter du domoj de la avenuo de la Stacidomo oni ankoraŭ distingis pluajn kaskojn kurantajn kaj brilantajn en sunlumo. La ĝardenisto scivolis, ĉu ankoraŭ multaj venos, kaj li soifis pro la forta suno. Tiam lia filino kvazaŭ el sieĝata fortikaĵo ekkuris kontraŭatake, atingis la stratangulon, kaj centfoje evitinte pereon, revenis kun karafo de gliciriz-akvo kaj sciigo, ke da ili estis almenaŭ unu milo seninterrompe venantaj el la direkto de Tiberzio kaj Mezeglizo. Franciska kaj la ĝardenisto, repaciĝinte, babilis pri la ĝusta sinteno okaze de milito:
— „Vidu, Franciska,” diris la ĝardenisto „revolucio estas pli bona, ĉar kiam oni deklaras ĝin, iras nur tiuj, kiuj volas iri.”
— „Ha, almenaŭ tion mi komprenas, estas pli sincere.”
La ĝardenisto kredis, ke en okazo de militdeklaro oni senfunkciigas ĉiujn fervojojn.
— „Ne mirige – por ke homoj ne forkuru” komentis Franciska.
Kaj rediris la ĝardenisto:
— „Ha, lertuloj ili estas!”
ĉar li ne akceptis alian opinion pri milito, ol ke ĝi estas ia malica trompo de la ŝtato kontraŭ la popolo, kaj ke se homoj povus elekti, ĉiu forkurus propraflanken.
Sed Franciska haste reiris al mia onklino, mi reiris al mia libro, kaj la servistaro residiĝis antaŭ la kradopordo kaj rigardis, kiel post paso de la soldatoj polvo kaj agitiĝo falas. La trankvilo jam delonge revenis kaj neordinara amaso da promenantoj ankoraŭ plenigis la stratojn de Kombreo. Kaj antaŭ ĉiu domo – eĉ antaŭ tiuj, kie tiel agi ne estis kutime – servistoj aŭ eĉ mastroj sidis kaj rigardis, la sojlon festonante per fantaziforma kaj malhela randaĵo, kiel alga kaj konka punto, kiun fluso sur bordo lasas, postkiam ĝi retrofluis.
Krom en tiaj tagoj mi povis kutime – male – legi en trankvilo. Sed la rompo kaj la komento, kiujn okaze de vizito foje faris Svan ene de mia legado de verko de aŭtoro plene nova al mi, nome Bergoto, havis kiel sekvon, ke ekde tiam kaj por longa tempo ne plu antaŭ muro ornamita de violecaj florgrapoloj, sed sur tute alia fono, antaŭ la pordego de gotika preĝejo kontrastiĝis la bildo de iu el la virinoj, pri kiuj mi revis.
Pri Bergoto mi estis unuafoje aŭdinta de unu pli aĝa kunlernanto, al kiu mi havis grandan admiron, nome Bloĥ. Aŭdante mian konfeson pri admiro al ‚Oktobra Nokto’ li estis kun trumpeta bruo rideginta kaj dirinta:
— „Ne allasu vin al tia malnobla inklino al sinjoro De Muse. Li estas tre malutila ulo kaj sufiĉe granda krudulo. Mi tamen agnosku ke li, kaj sammaniere Ĵano Rasin94, faris en sia vivo po unu iom belritman verson, kiu havas tiun econ – laŭ mi la plej gravan kvaliton – ke signifon ĝi tute malhavas. Ili tekstas respektive: ‚Oloosono blanka kaj Kamiro blanka’ kaj ‚filino de Minoo kaj de Pazifae’95. Pri ĉi tiuj eroj, kiuj parte senkulpigas tiujn du friponojn, atentigis min artikolo de mia tre kara, al senmortaj dioj agrabla majstro, patrego Lekonto96. Ĉar ni pri beletro parolas – jen, vidu ĉi tiun libron, por ĝi mi nun ne havas tempon, sed ĝin laŭdire rekomendas la granda majstro. Laŭ iuj atestoj li rigardas la aŭtoron, nome Bergoton, kiel tre subtilan ulon; kaj kvankam li montriĝas iafoje nekompreneble indulgema, lia diro estas por mi kvazaŭ delfa orakolo. Do legu ĉi tiun lirikan prozaĵon, kaj se la grandega ritmofaranto kiu verkis ‚Bhagavat'-on kaj ‚La Leporhundon de Magnus’97 parolis veron, je Apolo! vi ĝuos, kara majstro, la nektaran ĝojon de Olimpo.”
En ironia tono li estis petinta, ke mi alparolu lin per kara majstro kaj li sammaniere min alparolis. Verdire nin amuzis ĉi tiu ludo, ĉar ni ankoraŭ proksimis al la vivaĝo, en kiu oni kredas, ke homoj per nomado kreas aĵojn.
Mi bedaŭrinde ne povis per interparolo kun Bloĥ aŭ per klarigopeto forigi la konfuzon, kiu trafis min, kiam li diris al mi – ja mi, kiu de ili atendis ne malpli ol la revelacion de la vero – ke belaj versoj des pli belas, ju pli ili senas je signifo. Ĉar Bloĥ ĉe ni ne invitiĝis duafoje. Li la unuan fojon ricevis bonan akcepton. Mia avo verdire asertis, ke ĉiufoje, kiam mi amikiĝis kun iu kunlernanto pli forte ol kun aliaj, kaj venigis lin al la hejmo, li ĉiam estis judo, kion per si mem li ne malaprobis – ja lia amiko Svan estis de juda gento – se li ne juĝus ankaŭ, ke mi ofte ne elektis lin inter la plej bonaj. Tial, kiam venis kun mi nova amiko, li preskaŭ senmanke ekzumis: „Ho, dio de niaj prapatroj” el ‚La Juda Virino’98 aŭ: „Izraelo, elrompu viajn katenojn”99, kompreneble nur per la melodio (ti la lam ta lam talim), sed al mi timigante, ke mia amiko eble konas ĝin kaj povas restarigi la parolojn.
Antaŭ ilia veno, je la nura sono de ilia familia nomo, kiu tamen ofte ne aparte similis al ia tradicia juda nomo, li ofte divenis la devenon de tiuj, kiuj efektive estis jud-gentaj, sed ankaŭ iafoje tion, kio en ilia familio ne konvenis.
— „Kiel nomiĝas tiu via amiko, kiu venos ĉi-vespere?”
— „Delmonto, avĉjo”
— „Ĉu Delmonto? Hm, mi suspektas...”
Kaj li ekkantis:
„Arkistoj, atente faru gardon!
vigilu, ne dormu kaj ne bruu.”100
Kaj post kelkaj lertaj, pli detalaj demandoj, li ekkriis: „gardistoj! gardistoj!”, aŭ se jam alvenis la suspektato kaj al li prosperis de ĉi tiu per malrekta pridemandado ricevi ateston pri lia genta deveno, tiam li elmontris, ke li pri la afero ne plu havis dubon, kaj simple al ni rigardante duonaŭdeble zumis:
„Ĉu ĉi timeman izraelidon
vi nun ĉi tien aŭdacas gvidi...”101
aŭ:
„Patraj kampoj, Ĥebron, dolĉa valo...”102
aŭ:
„Jes, mi estas ano de la raso elektita...”103
Tiuj etaj malicaĵoj de mia avo ne venis de ia malbonvolo kontraŭ miaj amikoj. Sed al miaj gepatroj Bloĥ pro alia cirkonstanco malplaĉis. Li unue incitis mian patron, kiu, vidante ke liaj vestoj malsekas, demandis kun koncerniĝo:
— „Sinjoro Bloĥ, kian veteron vi spertis? Ĉu pluvis? Mi ne komprenas, la barometro indikis sennubecon.”
Al kio li ricevis nur jenan respondon:
— „Kara sinjoro, mi neniel povas diri, ĉu pluvis. Mi tiom rezolute vivas sen konsidero de materiaj cirkonstancoj, ke miaj sensoj ne plu penas atentigi min pri ili.”
— „Kompatinda filo, vi havas idiotan amikon” diris mia patro post la foriro de Bloĥ. „Ĉu li do ne povas diri, kia vetero estis? Tio estas ege interesa temo. Li stultas.”
Bloĥ poste al mia avino malplaĉis, tial ke post la tagmanĝo je ŝia diro, ke ŝi malbone fartas, li subpremis ploron kaj forviŝis larmojn.
— „Ne pretendu, ke tio sinceras” ŝi diris al mi „li ne konas min. Aŭ ĉu li frenezas?”
Fine li kaŭzis ĝeneralan malkontenton, ĉar veninte kun horo kaj duono da malfruo, makulite de koto, li anstataŭ senkulpigo prezentis jenan klarigon:
— „Mi lasas min influi nek de veteraj perturboj nek de konvenciaj dividoj de tempo. Mi volonte restarigus permesitecon de opia pipo kaj de malaja kriso, sed mi ne konsentas uzi tiujn multe pli malicajn kaj banale filistrajn ilojn: horloĝon kaj pluvombrelon.”
Malgraŭ tio li povus esti refoje nia gasto en Kombreo. Li ne estis tamen el la speco de amikoj, kiujn miaj gepatroj al mi deziris; ili fine ekkredis, ke liaj larmoj pro la malbona farto de mia avino ne estis falsaj; sed ili spontanee aŭ pro sperto sciis, ke subitaj emocioj ne multe influas oniajn postajn agojn kaj la iratan vivovojon, kaj ke obeo al moralaj devoj, fideleco al amikoj, plenumo de verko, observo de vivregulo havas pli bonan fundamenton en blinda rutino, ol en momentaj, ardaj, senfruktaj afekcioj. Ol Bloĥ-on ili preferus, se mi havus kunulojn, kiuj al mi ne pli komplezus, ol oni ordinare laŭ la reguloj de burĝa etiketo al amikoj komplezas; kiuj ne kaprice sendus al mi korbon da fruktoj ĉar ili en la koncerna tago ial memoris min kun kortuŝo, sed kiuj, ne transpasante favore al mi la limojn de amikaj devoj kaj sindevigoj pro nura impulso de fantazio kaj sentemo, ankaŭ ne transirus ilin malfavore al mi. Eĉ oniaj misagoj ne devojigas de justa konduto tiujn karakterojn, de kiuj mia praonklino estis tipo – ŝi ekzemple malpacis de jaroj kun nevino, kun kiu ŝi sekve neniam rilatis, sed malgraŭ tio ne modifis la testamenton, en kiu ŝi heredigis al ŝi sian tutan havaĵon, ĉar ŝi estis ŝia plej proksima parenco kaj tia estis la deca maniero.
Sed mi ŝategis Bloĥ-on, miaj gepatroj pri tiu sento volonte komplezus min, la sensolvaj problemoj, kiujn mi frontis pripensante la sensignifan belecon de la filino de Minoo kaj Pazifae min pli dolore nervemigis, pli suferigis, ol farus novaj interparoloj kun li, kvankam mia patrino tiajn konversaciojn juĝis malbonaj. Kaj mia familio lin refoje gastigus en Kombreo, se post la okazinta manĝo, al mi sciiginte – kaj tiu sciigo en posta tempo tre influis mian vivon, unue igante ĝin pli feliĉa, kaj sekvatempe pli malfeliĉa – ke ĉiuj inoj revas ĉiam pri amo, kaj ke viro povas cedigi la ĉi-rilatajn rezistojn de ili ĉiuj, li ne ankaŭ asertus, ke li aŭdis tre pozitivan rakonton pri tio, ke mia praonklino en sia junaĝo havis skandalan vivon kaj dum ia tempo estis mone subtenata de viro. Mi ne povis deteni min de raporto al miaj gepatroj; li estis malakceptita, en la sekva vizito kiun li provis fari, kaj kiam mi poste ŝance renkontis lin surstrate, li sintenis al mi tre malvarme.
Sed pri Bergoto li parolis veron.
En la unuaj tagoj okazis kiel pri melodio, kiun oni ŝategos, sed ankoraŭ ne distingas: tio en lia stilo, kion mi poste tiom aprezis, al mi unue ne evidentis. Mi fervore legadis la komencitan romanon de li, sed kredis, ke min interesas la temo, kiel en unua tempo de enamiĝo viro ĉiutage renkontas inon en ia kunveno aŭ privata festo, kredante ke li iras nur pro la agrabla cirkonstanco. Post ioma legado mi rimarkis la maloftajn, preskaŭ arkaikajn dirmanierojn, kiujn li inklinis uzi en iuj partoj, kie kaŝita alflua harmonio, ia enanima preludo ŝveligis lian stilon; en tiuj samaj partoj li parolis ankaŭ pri la „vana sonĝo de la vivo”, pri la „senĉesa torento de belaj ŝajnoj”, pri la „senfrukta kaj ĝuinda turmento de kompreno kaj amo”, pri la „kortuŝaj figuroj, kiuj eterne nobligas la honorindan kaj ĉarman fasadon de katedraloj”, esprimante ĉiujn elementojn de nova por mi mondrigardo per mirindaj bildoj, kiuj ŝajne vekis tiam kunsonan kanton de harpoj, al kies akompana sono ili aldonis senkomparan belecon. Iu el tiuj partoj de la bergota teksto, eble la tria aŭ kvara kiun mi distingis de la tuto, al mi donis multe pli grandan ĝojon, ol tiu donita de la unua, kaj tiun ĝojon mi sentis en pli profunda, pli unueca, pli vasta sfero de mia memo, kie baroj kaj disigaj vandoj ŝajne forestis. Tiel okazis ĉar, rekonante la saman inklinon al maloftaj vortoj, la saman melodian sentelverŝon, la saman ideisman filozofion, kiuj en antaŭaj fojoj sen mia prikonscio al mi plezuron donis, mi ne plu sentis, ke mi legas unuopan fragmenton de aparta bergota libro, strekante sur la supraĵo de mia penso rektan enfaldon, sed prefere ian „idealan tekston” bergotan, kiu komunas al ĉiuj liaj libroj, kaj kiun ĉiuj similaj eroj, kiuj al ĝi alfandiĝis, provizis per ia solideco, ia ŝvelo, kiuj ankaŭ mian animon vastigis.
Mi neniel estis la sola admiranto de Bergoto. Li estis ankaŭ la plej ŝatata verkisto de tre beletrema sinjorino, kiu amikis kun mia patrino; por ellegi lian laste eldonitan libron, doktoro Del Bulbon atendigis la konsultantojn; kaj de lia kabineto, de parko proksima al Kombreo, elflugis la unuaj semoj de tiu estimo de Bergoto, kiu tiam estis malofta kreskaĵo sed nun universale konatas, kaj de kiu oni trovas ĉie en Eŭropo, en Ameriko, eĉ en malgrandaj vilaĝoj la idean kaj komunan floron. Kion la amiko de mia patrino kaj laŭdire doktoro Del Bulbon same kiel mi precipe ŝatis en la bergotaj verkoj, tio estis tiu sama melodia fluo, tiuj eksmodaj esprimoj, ankaŭ aliaj tre simplaj kaj ordinaraj, sed kiujn li metis en tiaj lokoj, en tia prilumo, ke ili sentigis propran liaflankan guston, kaj ankaŭ en malgajaj partoj ia abrupteco, ia preskaŭ graka sonoro. Probable li mem konsciis, ke precipe tiuj ecoj de liaj verkoj plaĉis al legantoj. Ĉar en sekvaj libroj, trovante ian gravan veraĵon, eldirinte la nomon de fama katedralo, li paŭzigis la rakonton kaj per alvoko, alparolo, ia longa preĝo li ellasis tiujn lirikaĵojn, kiuj en pli fruaj liaj verkoj restis en la limoj de lia proza stilo, aperis nur en ondado de la supraĵo, tiutempe eble pli milde, pli harmonie pro vualiteco, kaj al kies murmuro oni ne povis asigni precizajn komenciĝon kaj finon. En tiuj teksteroj li videble trovis kontenton, kaj ili estis niaj plej ŝatataj. Miaflanke mi parkeris ilin. Mia plezuro malpliiĝis, kiam li renodis la fadenon de la rakonto. Ĉiufoje kiam li priparolis ion, kies belon mi ĝis tiam ne rimarkis – pin-arbarojn, hajlojn, la preĝejon Nia-Sinjorino en Parizo104, la teatraĵojn ‚Atalia’ aŭ ‚Fedra’105 – li per ia bildo, per ia vortfiguro subite ĝin disbriligis ĝis antaŭ min. Tial mi sentis, ke multajn partojn de la universo mia stumpaj sentumoj ne distingus, se li ne proksimigus ilin al mi, kaj mi deziregis opinion aŭ metaforon de li pri ĉio ajn, precipe pri la aferoj, kiujn mi mem probable iam vidos, kaj inter ĉi tiuj aparte pri antikvaj franciaj monumentoj kaj marbordaj pejzaĝoj, ĉar ilia insista menciado en liaj libroj pruvis, ke li konsideris ilin signifoplenaj kaj belaj. Bedaŭrinde mi konis liajn opiniojn pri tre malmultaj temoj. Mi plene kredis, ke ili nepre estis aliaj, ol la miaj, ĉar ili venis de nekonata, supera mondo, al kiu mi deziris leviĝi: konvikite ke miajn proprajn pensojn tiel perfekta spirito vidus kiel absurdaĵojn, mi tiom forbalais ilin ĉiujn, ke kiam hazarde en iu lia libro mi retrovis ideon, kiun mi pli frue havis, mia koro ŝvelis, kvazaŭ iu dio pro korfavoro ĝin al mi redonis, ĝin deklaris prava kaj bela. Okazis iafoje, ke en bergota paĝo mi legis samajn aferojn, kiujn mi ankaŭ ofte skribis nokte al mia avino aŭ patrino, kiam ial mi maldormis, tiel ke la paĝo prezentiĝis kiel kolekto de motoj, kiuj bone taŭgus kape de miaj leteroj. Eĉ en posta tempo, kiam mi komencis la verkadon de libro, iujn miajn frazojn, kies kvalito ne sufiĉis por ke mi juĝu la tuton daŭriginda, mi retrovis en analoga formo ĉe Bergoto. Sed necesis, ke mi legu ilin el libro lia, por ke ilin mi aprezu; kiam mi mem ilin elfaris, mi zorgis, ke ili fidele spegulu tion, kion mi enmense vidis, timante ke ili ĝin ne ĝuste esprimos – mi neniel rezervis tempon por pripensi, ĉu tio, kion mi skribas, estis agrable legebla! Sed verdire nur tiaspecajn frazojn, tiaspecajn ideojn mi vere ŝatis. Miaj maltrankvilaj, min ne kontentigaj provoj atestis pri amo, pri amo senplezura sed profunda. Tial se subite mi ekvidis similajn frazojn en aliula verko, sen sento de devigo al skrupuloj, al severeco, al memturmento, mi finfine permesis al mi cedi al ĝuado de ili, kiel kuiristo, kiu en ia okazo la taskojn de kuirado ne surpreninte, fine havas tempon por frando. Iun tagon, leginte en libro de Bergoto pri maljuna servulo ŝercon, kiun la grandvorta kaj solena lingvo de l' verkisto igis des pli ironia, sed kiun mi mem ofte faris pri Franciska antaŭ mia avino; alian fojon vidinte, ke li ne juĝis tro malnobla por tiuj speguloj de vereco – por siaj verkoj – rimarkon similan al tiu, kiun mi esprimis pri nia amiko sinjoro Legranden (ĝuste ĉi tiujn rimarkojn pri Franciska kaj sinjoro Legranden mi plej volonte malagnoskus antaŭ Bergoto, antaŭsciante, ke li juĝus ilin malinteresaj), al mi subite ŝajnis, ke mia humila vivo kaj la regno de vereco ne tiom disas, kiel mi kredis, ke ili eĉ en iuj lokoj identas, kaj pro la ricevitaj konfido kaj ĝojo mi ploris super la paĝoj de la verkisto, kiel oni ploras en brakumo de iam perdita kaj nun retrovita patro.
Bergoton mi imagis pro la enhavoj de liaj libroj malforta, elrevigita maljunulo, kies infanoj mortis, lin plagante per ĉiama senkonsoleco. Tial mi legadis liajn tekstojn, ilin enanime kantis eble pli mallaŭte kaj pli malrapide ol estis intencite, kaj liaj plej simplaj frazoj al mi parolis en dolĉa tono. Antaŭ ĉio mi ŝatis lian vivfilozofion, mi aliĝis al ĝi por la tuta vivo. Pro ĝi mi senpacience atendis la tempon, kiam mi pli aĝos kaj studos en gimnazio, en la tielnomata filozofia klaso106. Mi volis, ke en ĝi oni tute vivu laŭ la ideoj de Bergoto, kaj se iu al mi antaŭdirus, ke mi interesiĝos al metafizikistoj neniel al li similaj, mi sentus la malĝojon de amanto, kiu sian senton volas konservi dum la tuta estonta vivo, kaj al kiu oni parolas pri aliaj amatinoj, kiujn li havos poste.
Iun dimanĉon, dum mi legadis en la ĝardeno, min interrompis Svan, kiu venis por vizito al miaj gepatroj :
— „Kion vi legas? Ĉu vi permesas, ke mi vidu? Ha, bergotaĵon! Kiu vin atentigis pri liaj verkoj?” Mi respondis, ke rekomendis Bloĥ.
— „Ha, jes, tiun knabon mi foje vidis ĉi tie; li tre similas al la portreto de Mehmedo la 2a107 fare de Ĝentilo Belini108. Okulfrape, kiel li havas same fleksitajn brovojn, kurban nazon, elstarajn vangojn. Kiam li kreskigos pintan barbeton, li estos la sama viro. Kiel ajn – tio atestas liaflanke belartan guston, ĉar Bergoto havas ĉarman spritdon.” Kaj vidante, kiom mi ŝajne admiras Bergoton, Svan, ordinare ne parolema pri siaj konatoj, pro escepta komplezo al mi diris:
— „Mi bone konas lin. Se al vi estos agrable, ke li skribos dediĉon sur via ekzemplero, mi volonte petos tion de li.” Mi ne kuraĝis akcepti, sed mi demandis Svan-on pri Bergoto:
— „Ĉu vi povas diri al mi, kiu estas lia plej ŝatata rolisto?”
— „Pri vira rolisto mi ne scias. Sed certe neniun viron li rigardas egalranga kun La Berma, kiun li ŝatas super ĉiuj. Ĉu vi jam aŭdis ŝin?”
— „Ne sinjoro, miaj gepatroj ne permesas, ke mi vizitu teatron”.
— „Estas bedaŭrinde. Petu ilin pri tio. La Berma rolanta en ‚Fedra’ aŭ en ‚La Cido’ certe estas nur rolisto, sed vidu, mi ne multe kredas je la hierarkio de belartoj.”
Kaj mi rimarkis, ke nun, same okulfrape kiel okazis ofte en interparoloj kun la avinfratinoj, li, parolante pri serioza temo aŭ uzante esprimon, kiu povas kerne enhavi opinion pri gravaĵo, penis izoli ĝin per aparta, maŝineca kaj ironia voĉnuanco, kvazaŭ li alskribus al ĝi citilojn, ne agnoskus ian respondecon pri ĝi kaj iel dirus: „hierarkio, vi scias ja, ĉi tiun vorton uzas ridinduloj” – sed se ridinde, kial li entute eldiris hierarkion? Post sekundo li aldonis:
„Tio estos por vi same nobla sperto, kiel tiu, kiun donas iu ajn ĉefverko, kiel...” – li ekridis – „‚la reĝinaj statuoj de Ŝartro’!”
Ĝis tiam lia teruro antaŭ serioza opiniesprimo ŝajnis al mi ia pariza elegantaĵo, kiu kontrastis kun la provinca dogmismo de la avinfratinoj; kaj mi suspektis, ke tia estis la spirito de la koterio, de kiu Svan estis ano, kaj kiu reage al la lirikismo de antaŭaj generacioj ekscese revalorigis etajn faktojn antaŭe rigardatajn vulgaraj, kaj al si malpermesis ĉiajn frazojn. Sed nun mi sentis ian ŝokon pro ĉi tiu sinteno de Svan al tiaj aferoj. Li ŝajne ne kuraĝis havi opinion, kaj ne trovis trankvilon ĝis kiam li akurate citis precizajn elementojn. Ĉu li do ne sentis, ke li tiel subtenis la opinion, ja asertis, ke la ekzakteco de tiuj detaloj gravegas? Mi ekmemoris la vesperon, kiam mi tiom malĝojis ĉar panjo ne venos al mia ĉambro, kaj en kiu li bagateligis la balojn ĉe la princino de Leono. Kaj tamen per tiaspecaj distraĵoj li okupis sian vivotempon. Mi trovis ĉion ĉi malkohera. En kia estonta vivo li esperis, ke li fine serioze eldiros sian opinion pri okazoj, esprimos sian juĝon sen ĉirkaŭaj citiloj kaj ne plu zorgos laŭ postulema etiketo pri aferoj, kiujn li samtempe deklaras mokindaj? Mi ankaŭ rimarkis en la maniero, kiel Svan tiutage parolis pri Bergoto, trajton, kiu ne estis al li propra, sed male tiuepoke estis komuna al ĉiuj admirantoj de la verkisto, ankaŭ al la amiko de mia patrino aŭ al doktoro Del Bulbon. Kiel Svan, ili ĉiuj diris pri Bergoto: „Li havas ŝatindan spiriton, tre apartan, li esprimas ĉion en propra, eble iom artifika sed tiom agrabla maniero. Subskribon oni ne bezonas vidi, tuj oni scias per la stilo, ke tio estas verko lia.” Sed neniu rekte kaj kuraĝe diris: „li estas granda verkisto, li havas multe da talento”. Pri talento ili entute ne parolis. Ili ne parolis, ĉar ili ne sciis. Oni bezonas longan tempon, antaŭ ol oni rekonas la apartan manieron de nova verkisto kiel konforman al la tipo de „granda talento” tenata en la muzeo de komunaj ideoj. Ĝuste ĉar tiu maniero novas, oni juĝas, ke ĝi ne tute similas al tio, kio pliofte estas nomata talento. Oni prefere parolas pri originaleco, ĉarmo, delikato, forto... kaj en iu longe posta tago oni ekkonscias, ke ĝuste ĉio ĉi talento estas.
Mi demandis al sinjoro Svan:
— „Ĉu en iuj el siaj verkoj Bergoto parolas pri La Berma?”
— „Ŝajnas al mi, ke tio okazas en lia mallonga eseo pri Ĵano Rasin, sed ĝi verŝajne ne plu disponeblas. Eble tamen ĝi haveblas represe. Mi informiĝos. Mi cetere povas de Bergoto peti ĉion, kion vi deziros, li dum la jaro preskaŭ ĉiusemajne vespermanĝas ĉe ni. Li tre amikas kun mia filino. Ili kune vizitas antikvajn urbojn, preĝejojn, kastelojn.”
Mi tiam pri socia hierarkio havis nenian klaran ideon, kaj sekve tio, ke mia patro konsideris malkonvena ĉian rilatadon niapartan kun sinjorino kaj fraŭlino Svan, delonge kreis en mia imago grandan disecon inter ili kaj ni, kaj en miaj okuloj ilin altigis. Mi bedaŭris, ke mia patrino al si ne kolorigis la harojn, ne uzis ruĵon, kiel laŭ raporto, kiun mi aŭdis de nia najbaro sinjorino Sazera, ordinare faris sinjorino Svan, per tio provante plaĉi ne al sia edzo sed al sinjoro De Ŝarlus, kaj mi supozis, ke nin ŝi simple malestimis, kio min ĉagrenis precipe pro fraŭlino Svan, laŭdire tre bela knabineto, pri kiu mi ofte revis, al ŝi ĉiufoje atribuante la saman inventitan kaj ĉarman vizaĝon. Sed kiam en tiu tago mi eksciis, ke fraŭlino Svan estas tiel elstara persono, kiu tute nature vivas meze de tiom altaranga medio, ke kiam ŝi demandas al siaj gepatroj, ĉu gasto estos en la vespermanĝo, ŝi ricevas ofte kiel respondon tiujn lumplenajn silabojn, tiun nomon de ora gasto, kiu por ŝi sonas simple kiel nomo de delonga familia amiko Bergoto; ke ŝi aŭdas kiel intiman ĉetablan interparolon – kaj al ŝi ĝi estas sama speco de konversacio, kiel al mi paroloj de mia praonklino – dirojn de Bergoto pri ĉiaj temoj, kiujn li ne komentis en siaj libroj kaj pri kiuj mi volis aŭdi, kiel li orakolis, kaj ke plie, kiam ŝi turismis en iuj urboj, li glore kaj nerekonite iradis ĉe ŝia flanko, kiel iu el la antikvaj dioj veninta en formo de mortemulo inter homojn, tiam mi sentis samtempe, kia eminenta homo fraŭlino Svan estis, kaj kiom kruda kaj seneduka mi ŝajnos antaŭ ŝi; mi tiom vive sentis la dolĉecon kaj la neeblecon de amikiĝo inter ŝi kaj mi, ke min kune plenigis kaj deziro kaj malespero. De tiam plejofte, kiam mi imagis ŝin, mi vidis ŝin staranta antaŭ preĝeja pordego, al mi klariganta la signifojn de la tieaj statuoj, kaj kun rideto al mi flata min prezentanta kiel amikon al Bergoto. Kaj dume la ĉarmo de ĉiuj ideoj, kiujn naskis en mi katedraloj, la ĉarmo de montetoj de Francilio109 kaj ebenaĵoj de Normandio muare refluis sur la bildon, kiun mi havis pri fraŭlino Svan – mi pretis por enamiĝo. Se oni kredas ke homo travivas fremdan vivon, en kiun enplektus onin ŝia aŭ lia amo – inter ĉiuj kondiĉoj kiuj naskas amon, ĉi tiu estas al ĝi la plej grava, pro kiu ĝi preteratentos ĉion ceteran. Eĉ inoj, kiuj pretendas ke viron ili taksas nur laŭ korpa beleco, vidas en lia korpo la signon de aparta, atentinda vivo. Tial ili ŝatas soldatojn, fajrobrigadistojn; pro iliaj uniformoj ili malpli zorgas pri vizaĝa belo; ili fantazias, ke ili donas kison tra kiraso al unika, aventurema kaj milda koro; kaj simile juna regnestro aŭ reĝido facile delogas plej deziratajn inojn en fremda lando kiun li vizitas, tamen ne havante la harmoniajn trajtojn, kiuj probable al makleristo necesus.
Dum mi legadis en la ĝardeno, kion mia praonklino ne tolerus en tago alia, ol dimanĉo, tiu semajnotago en kiu ne estas permesitaj seriozaj okupoj kaj en kiu ŝi ne kudradis – en alia tago ŝi al mi riproĉus „ĉu vi amuziĝas per legado? hodiaŭ dimanĉo ne estas” celante per la vorto amuziĝo ian infanan ludemon, ian malŝparon de tempo – mia onklino Leona interbabilis kun Franciska, atendante la viziton de Eŭlalia. Ŝi sciigis, ke ŝi ĵus vidis sinjorinon Gupil preterpasi „sen pluvombrelo, en la silka robo, kiun ŝi fasonigis en Kastelduno; se ŝi longe promenos antaŭ vespro, ŝi eble trempe malsekigos ĝin pro pluvo”.
— „Povas esti” respondis Franciska, per tio subkomprenigante: „verŝajne ne estos”, ĉar ŝi ne volis absolute fornei pli bonan perspektivon.
— „Ha” diris mia onklino kun manbato sur la frunton „tio memorigas al mi, ke mi ne eksciis, ĉu ŝi eniris la preĝejon post la altoteno. Pri tio mi ne forgesu demandi Eŭlalian... Franciska, vidu tiun nigran nubon malantaŭ la turo kaj tiun malbelan sunbrilon sur la tegoloj, certe la tago ne finiĝos sen pluvo. Tiel ne povas daŭri longe, tro varme estas. Kaj ju pli frue, des pli bone, ĉar se ŝtormo ne venos, mia minerala akvo ne digestiĝos” ŝi aldiris, ĉar en ŝia spirito la deziro, ke la trinkita minerala akvo iru sian vojon, tre superis la zorgon pri la eventuala malbona sorto de la robo de sinjorino Gupil.
— „Povas esti, povas esti.”
— „Kaj vere, kiam pluvas, sur la placo ne estas multe da ŝirmejo.”
„Ĉu jam la dekkvina horo?” subite ekkriis mia onklino kun paliĝo „do vespro jam komenciĝis kaj mi forgesis la pepsinon! Mi nun komprenas, kial la minerala akvo ne bone digestiĝadis.”
Kaj kaptante diservan libron kun violec-velura bindaĵo kaj orumitaj anguloj tiom haste, ke el ĝi libere elflugis iuj el tiuj bildkartoj kun flaviĝinta paperpunta rando, per kiuj oni markas la paĝojn de festotagoj, mia onklino, dume prenante la gutojn de pepsino, rapide eklegis la sanktajn tekstojn, kies sencon iom nebuligis ŝia malcerto pri tio, ĉu prenite tiom longatempe post la minerala akvo, la kuracilo al ĝi aliĝos kaj la digeston iel faciligos. „Jam la dekkvina horo, la tempo nekredeble rapide pasas!”
Frapeto sur la fenestra vitro, kvazaŭ io albatiĝis, poste longa malpeza falado sonanta kiel sableroj, kiuj elŝutiĝus de pli alta fenestro, poste vastiĝo, reguliĝo, grada ritmiĝo de la falado, kiu iĝas flua, sona, muzika, multopa, universala – pluvas.
— „Nu, Franciska, ĉu mi ne ĝuste antaŭdiris? Ĝi dense falas! Sed ŝajnas, ke mi aŭdis la tintilon de la ĝardena pordo, iru, kaj vidu, kiu iras sub tia vetero.”
Franciska iris kaj revenis:
— „Estas sinjorino Amedeino” (mia avino). „Ŝi diris, ke ŝi promenos ekstere. Tamen la pluvo forte pluvas.”
— „Mi neniel miras” diris mia onklino levante la okulojn al la plafono „Mi ĉiam diris, ke ŝi ne havas la komunan pensmanieron, kiel aliaj homoj. Mi pli ŝatas ke sub tia vetero promenu ŝi, ne mi, ekstere.”
— „Sinjorino Amedeino ĉiam estas aliekstrema ol aliaj homoj” milde komentis Franciska, rezervante por la tempo, kiam ŝi estos nur kun la servistaro, la esprimon ke al mia avino mankas iu klapo en la kapo.
— „Jam pasis la adoro de la sankta pano. Eŭlalia ne venos” bedaŭris mia onklino „la vetero probable detenis ŝin.”
— „Ankoraŭ ne estas la deksepa, sinjorino Oktavino, estas nur la deksesa kaj duono.”
— „Ĉu nur la deksesa kaj duono? Kaj mi tamen por eta radio da taglumo devis levi la malgrandajn kurtenojn. Je la deksesa kaj duono! Ok tagojn antaŭ Rogacio110! Ha, kara Franciska, Dio kredeble tre koleras al ni. Nu, kompreneble en la hodiaŭa mondo oni agas senpripense. Kiel diris mia karmemora Oktavo, oni tro ofte forgesas Dion kaj li venĝas tion.”
La vangoj de mia onklino ruĝiĝis, ĉar jen alvenis Eŭlalia. Bedaŭrinde apenaŭ ŝi estis enirigita, jam revenis Franciska kun rideto, per kiu ŝi volis agordi sin al la ĝojo, kiun ŝia tuja diro sen ia dubo kaŭzos al mia onklino, kaj tre klare silabigante por komprenigi, ke malgraŭ la uzo de nerekta parolo ŝi raportas, kiel faras ĉiu bona servisto, la vortojn mem, kiujn la vizitpetanto bonvole uzis, ŝi diris:
— „La pastran moŝton ĝojigos, plezurigos, se sinjorino Oktavino ne ripozas kaj lin akceptos. La pastra moŝto esperas, ke li ne ĝenos. La pastra moŝto atendas malsupre, mi sidigis al li en la salono.”
La vizitojn de la pastro-paroĥestro, verdire ne tiel volonte ricevis mia onklino, kiel supozis Franciska, kaj la ĝojega mieno per kiu la servistino laŭdeve flagornamis sian vizaĝon, kiam ŝi anoncis lian venon, ne plene akordis kun la sento de la malsanulino. La pastro – bonvola viro kun kiu mi ne sufiĉe ofte parolis, kion mi nun bedaŭras, ĉar li pri belartoj estis senscia sed pri etimologio klera – kutimiĝinte al gvidado de eminentaj vizitantoj tra la preĝejo – pri la paroĥo Kombreo li eĉ volis verki libron – tedis ŝin per siaj senfinaj kaj ankaŭ senvariaj klarigoj. Sed kiam lia vizito, kiel en tiu tago, okazis ĝuste samhore kun la vizito de Eŭlalia, ĝi al mia onklino baldaŭ rekte malagrablis. Ŝi pli volonte plene ĝuus la ĉeeston de Eŭlalia kaj ne akceptus ambaŭ samtempe. Sed ŝi ne aŭdacis malakcepti la pastron kaj nur signis al Eŭlalia, ke ŝi ne adiaŭu samtempe kun li, ke ŝi restu iom sole kun ŝi post lia foriro.
— „Pastra moŝto, ĉu vere? – mi aŭdis de homoj, ke pentristo starigis sian stablon en via preĝejo kaj kopias vitralon. Mi povas diri, ke tra la tuta vivo ĝis mia nuna aĝo, mi neniam aŭdis pri tia afero! Kion sensencan nunaj homoj do imagas? Ĉu tiu vitralo ne estas la plej malbela objekto en la preĝejo?”
— „Mi ne parolus tiel draste pri plej malbela objekto, ĉar en Sankta-Hilario apud vizitindaj partoj estas aliaj tre kadukaj – ve, ĉi tiu eta kirko mia estas la sola en la episkoplando, kiu ne ricevis riparojn. Je la ĉielo! jes, la pordego malpuras kaj antikvas, sed ĝi solene aspektas; eĉ iom valoraj estas la gobelenoj de Estera, por kiuj miaflanke mi ne pagus tri groŝojn, sed kiujn amatoroj estimas je rango tuj sekva al tiuj de Senso111. Mi cetere agnoskas, ke apud iom tro realismaj detaloj ili enhavas aliajn partojn, kiuj atestas pri bona laŭobserva redono. Sed pri tiuj vitraloj oni ne parolu antaŭ mi. Ĉu estas ia senco en tio, ke konserviĝas tiaj fenestroj, kiuj ne sufiĉe tralasas lumon kaj eĉ konfuzas la rigardon pro nenomeblaj koloraj rebriloj en preĝejo, kie pavimaj ŝtonoj malegale altas, kaj kies anstataŭigon oni rifuzas al mi pretekste ke ili estas tomboŝtonoj de la abatoj de Kombreo kaj de la sinjoroj De Germanto, eksaj grafoj De Brabanto kaj rektaj prauloj de la nuntempa duko De Germanto kaj ankaŭ de la dukino, ĉar ŝi estis fraŭlino De Germanto kaj edziniĝis al kuzo.” (Mia avino, kiu ne plu interesiĝis pri homoj kaj tial pli-malpli konfuzis nomojn, ĉiufoje aŭdante ke oni aludas al la dukino De Germanto pretendis, ke ŝi estas iagrade parencino de sinjorino De Vilparizi. Je tio ĉiuj laŭte ridis; ŝi pene defendis sin per iu iama geedziĝaviza karto: „ŝajnas al mi, ke en ĝi estis ia mencio de Germanto”. Kaj en tiu cirkonstanco mi partianiĝis kun la aliaj, kontraŭ ŝi, ne akceptante tion ke estus ia familia rilato inter unuflanke ŝia samlernejano kaj aliflanke praidino de Genoveva De Brabanto.) „Vidu ekzemple Rusenvilon, ĝi hodiaŭ estas vilaĝo de kultivistoj, kvankam iuepoke la urbo prosperis per komercado de feltaj ĉapoj kaj horloĝoj. (Pri la etimo de Rusenvilo mi ne certas, mi volonte kredus, ke la antaŭa nomo estis Ruvilo (latine Radulfi villa), kompareble kun Kastelruo (castrum Radulfi), sed tion mi klarigos al vi alian fojon.) Nu, la rusenvila preĝejo havas belegajn, plejparte modernajn vitralojn, kaj interalie tiun impresan ‚Akcepton de Luizo-Filipo en Kombreo’, kiu pli ĝustaloke estus en Kombreo mem, kaj kiu laŭdire estas same bela kiel la famaj vitraloj de Ŝartro. Mi eĉ aŭdis hieraŭ la opinion de la frato de doktoro Percepiedo, kiu estas ŝatanto de belartoj, ke ĝi estas pli bele farita.”
„Sed mi ĝuste demandis al tiu cetere tre ĝentila artisto, kiu laŭdire estas virtuoza pentristo, kian rimarkindecon li do trovas en tiu vitralo, kiu estas eĉ pli malhela, ol la aliaj.”
— „Certe se vi pri tio petus la episkopan moŝton” diris per mola voĉo mia onklino, kiu antaŭsentis ke ŝi baldaŭ laciĝos „li volonte instaligus al vi novan vitralon”.
— „Kredu tion se vi volas, sinjorino Oktavino” respondis la pastro „sed ĝuste la episkopa moŝto fifamigis tiun apartan vitralon per la pruvo, ke ĝi bildigas Gilberton la Malbonan, sinjoron de Germanto, rektalinian idon de Genoveva De Brabanto, kiu estis fraŭlino De Germanto, ricevanta de Sankta Hilario pardonon de siaj pekoj.”
— „Mi ne vidas, kie en la bildo estas Sankta Hilario.”
— „Jes-ja en angulo de la vitralo, ĉu vi ne rimarkis sinjorinon en flava robo? Nu, fakte tio estas Sankta Hilario, kiu ankaŭ provizis, kiel estas konate, en diversaj provincoj nomojn de vilaĝoj Saniliero, Sanheliero kaj eĉ en Ĵuraso Sanilio. Tiuj diversaj misformoj de Sanctus Hilarius cetere ne estas la plej kuriozaj misformoj de sanktulaj nomoj. Tiel ankaŭ estas, kara Eŭlalia, pri sanktulino vianoma Sancta Eulalia, ĉu vi scias kio al ŝi en Burgonjo okazis? Ŝi simple iĝis Sankta Eligio, Saneligio, vira sanktulo. Ĉu vi imagas, Eŭlalia, ke postmorte oni rigardus vin viro?”
— „La pastra moŝto havas bele ridigajn ŝercojn.”
— „La frato de Gilberto, Karlo la Balbuta112, estis pia sinjoro sed fruaĝe spertis la morton de sia patro, Pipino la Freneza, kiu forpasis pro sekvoj de mensa malsaniĝo, kaj li uzis la reĝan povon senmezure, kiel junulo, al kiu neniu instruis memregon; se iu homo en iu urbo laŭ unua impreso malkontentigis lin, li ekstermigis ĉiujn loĝantojn. Gilberto venĝe kontraŭ Karlo aranĝis forbruligon de la kombrea preĝejo, la tiama unua preĝejo, kiun Teodeberto, kun sia kortego forlasante sian ĉi-tiean kamparan domon en Tiberzio (Theodeberciacus) por militiro kontraŭ la burgundoj votis konstrui super la tombo de Sankta Hilario, se la beno de la sanktulo donos al li venkon. De tiu konstruaĵo restas nur la kripto, tra kiu Teodoro probable jam gvidis vin, ĉar Gilberto bruligis la supran parton. Poste li venkis la malbonsortan Karlon kun helpo de Vilhelmo la 1a113” (la pastro elparolis Vihelmo) „pro kio la lokon vizitas multe da angloj. Sed li ŝajne ne trovis simpation ĉe la kombreanoj, ĉi tiuj atakis lin post eliro el diservo kaj al li fortranĉis la kapon. Cetere Teodoro pruntedonas al vizitantoj libreton kun ĉiuj klarigoj.”
„Sed neprotesteble la plej kurioza afero pri ĉi tiu preĝejo estas la panoramo, kiu videblas de la turo; ĝi estas grandioza. Certe al vi, kiu korpe ne tre fortas, mi ne rekomendus la grimpadon de niaj naŭdeksep ŝtupoj – ĝuste meznombro de la fama kupolo en Milano. Ankaŭ personon kun bona sano tio lacigas, des pli ĉar oni devas iri kun forta kliniĝo, por ne albati la kapon al io, kaj oni ricevas en la ŝtuparejo sur la vestoj multajn araneaĵojn. Ĉiuokaze estus rekomendinde ke vi surmetu varmajn vestojn” li daŭrigis, pretervidante la indignon, kiun al mia onklino kaŭzis la supozo, ke ŝi povus iel surgrimpi la preĝejan turon „ĉar la vento tie supre blovas terure! Iuj homoj asertas, ke ili sentis tie mortan malavarmon. Kiel ajn, en dimanĉoj ĉiam venas iuj grupoj aŭ kluboj eĉ de malproksime, ĝuas la belecon de la panoramo kaj kontentigite reiras. Nu, mi vetas, ke en venonta dimanĉo se la vetero ne perturbiĝos, vi nepre renkontos tie homojn, ĉar okazas rogacio. Cetere estas vere, ke de la supro oni vidas ravan pejzaĝon kun malfermaĵoj al la ebenaĵo, kiuj estas simple admirindaj. Kiam la vetero helas, oni distingas ĉion ĝis Vernejo. Kaj precipe oni samtempe kontemplas aĵojn, kiujn oni aliatempe vidas nur aparte, kiel ekzemple la fluejon de Vivono kaj la akvofosaĵon ĉirkaŭ Sanasizo-apud-Kombreo, kiujn disigas vico de altaj arboj, aŭ ankaŭ la diversajn kanalojn de Ĵui-vicgrafo (Gaudiacus vice comitis kiel estas konate). Je ĉiu vizito en Ĵui-vicgrafo mi ja vidis parton de kanalo, kaj poste en alia strato alian parton, sed tiam la antaŭan mi ne plu vidis. Kiom ajn mi penis kunmeti la tuton en la menso, ĝi ne ŝajnis al mi tre impresa. De la turo de Sankta-Hilario estas tre malsame, tuta reto aperas, kiu trastrias la urbon. Oni tamen ne distingas akvon, prefere iajn fendojn, kiuj tiel regule disigas la urbon en kvartalojn, ke ĝi similas al ronda pano, kies pecoj ankoraŭ kunstaras, kvankam ili jam estas distranĉitaj. Ideale estus, se oni povus stari samtempe sur la preĝeja turo kaj en Ĵui-vicgrafo.”
Tiom la pastro lacigis mian onklinon, ke ŝi tuj post lia foriro ankaŭ fordankis Eŭlalian.
— „Por vi, kara Eŭlalia” ŝi per malvigla voĉo diris, elprenante el monujeto, kiun ŝi tenis manproksime, moneron „ĉi tion, por ke vi ne forgesu min en viaj preĝoj.”
— „Ho, sinjorino Oktavino, ĉu mi dece povas? Vi scias, ke mi ne venas por tio!” diris Eŭlalia kun sama hezito kaj embaraso ĉiufoje, kvazaŭ estus la unua fojo, kaj kun malkontenta mieno, kiu gajigis mian onklinon sed al ŝi ne malplaĉis, ĉar se iun fojon, Eŭlalia, ricevante la moneron, hazarde vizaĝis malpli ĝenite ol kutime, mia onklino diris:
— „Mi ne scias, kio al Eŭlalia okazis; mi al ŝi donis samon, kiel kutime, kaj ŝi ne ŝajnis kontenta”.
— „Por malkontento ŝi laŭ mia sento ne havas kaŭzon” vespiris Franciska, kiu ĝenerale rigardis kiel malaltajn gratifikojn ĉion, kion por ŝi aŭ por ŝiaj infanoj mia onklino al ŝi donis, kaj male kiel trezoron senpripense malŝparitan favore al sendankulo la moneretojn, kiuj ĉiudimanĉe transiĝis en la manon de Eŭlalia tiom diskrete, ke al Franciska neniam prosperis ilin vidi. La monon, per kiu mia onklino gratifikis Eŭlalian, Franciska tamen ne deziris por si. Ŝi sufiĉe ĝuis la havaĵojn de mia onklino, konsciante, ke la riĉaĵoj de mastro konsekvence grandigas kaj eminentigas antaŭ ĉies vizaĝo ties serviston, kaj ke ŝi, Franciska, estas fama kaj glora en Kombreo, Ĵui-vicgrafo kaj aliaj lokoj pro la multaj farmejoj de mia onklino, pro la oftaj kaj longaj vizitoj de la pastro kaj pro la rimarkinda nombro de eltrinkitaj Viŝi-akvaj boteloj. Avara ŝi estis nur profite al mia onklino; se ŝi estus intendanto de ŝia havaĵo – tio estis ŝia plej alta revo – ŝi defendus ĝin kontraŭ aliulaj manovroj kun patrina senkompateco. Ŝi bone sciis, ke mia onklino estis nekuraceble regalema, kaj ŝi ne malfavore rigardus al tio, ke ŝi prodigis, se nur tio okazus por riĉuloj. Ŝi eble pensis, ke ĉi tiuj homoj la donacojn de mia onklino ne bezonas, kaj sekve ke oni ne povas suspekti, ke ili ĝuste pro ŝia donemo amas ŝin. Efektive kiam mia onklino favoris homojn kun granda riĉaĵo, sinjorinon Sazera, sinjoron Svan, sinjoron Legranden, sinjorinon Gupil, personojn samrangajn kun mia onklino kaj kiuj povas kunesti, tion Franciska akceptis kiel elementon de la stranga kaj brila vivmaniero de riĉuloj, kiuj ĉasas, aranĝas balojn, sin intervizitas – kaj iliajn morojn ŝi admiris kun rideto. Sed tute alie okazis, se la profitantoj de la onklina donacemo estis el tiuj, kiujn Franciska nomis homoj kiel mi, homoj kiuj ne estas pli ol mi, kaj al kiuj ŝi direktis sian malestimon, krom se ili nomis ŝin sinjorino Franciska kaj rigardis sin malpli ol ŝi. Kiam ŝi do konstatis, ke spit' al ŝiaj konsiloj mia onklino agis laŭ sia fantazio kaj monon malŝparis – almenaŭ tiel Franciska vidis la aferon – por homoj, kiuj ĝin ne meritis, ŝi komencis senti, ke malgrandas la donacoj kiujn ŝi ricevas kompare kun la supoze altaj monsumoj fordonitaj al Eŭlalia. Ne estis en la ĉirkaŭaĵo de Kombreo farmejo tiom granda, ke en la imago de Franciska Eŭlalia ne povus ĝin facile aĉeti per la mono, kiun ŝiaj vizitoj baldaŭ sume provizos. Reciproke Eŭlalia supozis, ke Franciska havas grandegan kaŝitan trezoron. Post la foriro de Eŭlalia Franciska kutime pri ŝi profetis malfavore. Ŝin ŝi malamis sed ankaŭ timis kaj pro tio dum ŝia ĉeesto ŝi tenis singarde bonan vizaĝon rilate al ŝi. Ŝi kompensis tion post ŝia foriro, verdire neniam nomante ŝin, sed eldirante misterajn orakolojn, ĝeneralajn sentencojn, kiajn oni legas en la ‚Predikanto’114, sed kies objekton mia onklino ne povis miskompreni. Levinte angulon de la fenestra kurteno kaj kontrolinte, ĉu Eŭlalia jam refermis la pordon:
— „Flatemuloj scias, kiel sin bonvenigi kaj kiel groŝetojn kolekti, sed estu pacienca, ĉar Dio ilin ĉiujn punos en iu tago” ŝi diris kun same oblikvaj rigardo kaj dirmaniero kiel Jehoaŝ celanta specife Atalian per la verso:
„feliĉo de misuloj forflue eltorentas”115
Sed kiam ankaŭ la pastro faris viziton kaj mian onklinon elĉerpis lia longa restado, Franciska post Eŭlalia eliris el la ĉambro kaj diris:
— „Ripozu nun, sinjorino Oktavino, vi ŝajnas tre multe laca.”
Mia onklino eĉ ne penis respondi, aŭ nur per ĝemspiro, kiu ŝajnis ŝia lasta, kun fermitaj okuloj kaj kvazaŭ-morta mieno. Sed apenaŭ Franciska atingis la teretaĝon, jam kvar fortegaj frapoj sonis tra la domo kaj mia onklino, rektiĝinte en sia lito, kriis:
— „Ĉu Eŭlalia jam foriris? Vidu, mi forgesis al ŝi demandi, ĉu sinjorino Gupil alvenis al la diservo post la altoteno! Rapidu, postkuru ŝin!”
Sed Franciska revenis, Eŭlalian ne trovinte.
— „Ĉagrene!” diris mia onklino kun bedaŭra kapneo „Tio estis la sola grava demando, kiun mi havis al ŝi!”
Tiel iris la vivo de mia onklino Leona ĉiam egalpaŝe en la dolĉa unutoneco de tio, kion ŝi kun afektita malestimo kaj kora plezuro nomis sia rutineto. Ĉiuj respektis ĝin ne nur hejme, kie ĉiu, konstatinte la vanecon de admonoj al pli higiena vivmaniero, iom post iom rezigneme akceptis la situacion, sed eĉ envilaĝe, kie en la tria sekva strato pakisto, antaŭ ol li eknajlos kestojn, demandigis al Franciska, ĉu mia onklino ripozas – ĉi tiun rutinon tiujare ŝancelis tamen unu evento. Kiel sekreta frukto, kiu maturiĝus nerimarkite kaj per si mem defalus de branĉo, iun nokton okazis la akuŝo de la kuirknabino. Ŝi tre suferis kaj tial ke akuŝisto en Kombreo ne estis, Franciska devis ekiri en ankoraŭa nokto por venigi iun de Tiberzio. Mia onklino pro la krioj de la kuirknabino ne povis ripozi, kaj ŝi tre sentis la mankon de Franciska, kiu malgraŭ la mallonga distanco revenis malfrue. Tial mia patrino matene diris al mi:
— „Supreniru al via onklino kaj demandu, ĉu ŝi bezonas ion”.
Mi supreniris, eniris la unuan ĉambron kaj tra la malfermita pordo mi vidis mian onklinon, surflanke kuŝantan kaj dormantan; mi aŭdis ŝian mallaŭtan ronkadon. Mi volis reiri, sed iel bruinte mi probable ĝenis ŝian dormadon kaj ŝanĝis ĝian rapidumon, kiel oni diras pri aŭtomobiloj, ĉar la muziko de la ronkado dum sekundo ĉesis kaj unu tonon pli malalte rekomenciĝis; ŝi tuj poste vekiĝis kaj duone turnis la vizaĝon, kiun mi tiam ekvidis; ĝi esprimis ian teruron; ŝi evidente ĵus havis premsonĝon; ŝi en sia pozicio ne povis vidi min, kaj mi restis senmova, ne sciante ĉu mi aliru aŭ foriru; sed ŝi jam iĝis konscia pri la realo kaj ekkonis la iluziecon de la vizio, kiu ĵus timigis ŝin; rideto pro ĝojo aŭ pro pia danko al Dio, kiu permesas ke la vivo estu malpli senkompata ol la sonĝoj, malforte heligis ŝian vizaĝon, kaj konforme al sia kutimo de duonvoĉa solparolado en la momentoj, kiam ŝi kredis ke ŝi solas, ŝi murmuris:
— „Dank' al Dio! la sola embaraso estas la akuŝo de la kuirknabino. Mi, stulta, sonĝis, ke mia kompatinda Oktavo revivas, kaj ke li devigas min al ĉiutaga promeno.”
Ŝi direktis la manon al la rozario, kiu kuŝis sur noktotableto, sed dormo rekaptis ŝin kaj ne lasis tempon, por ke ŝi prenu ĝin. Ŝi reendormiĝis kun trankviligita animo, mi eliris per dampitaj paŝoj el la ĉambro, kaj nek ŝi nek iu alia eksciis iam, kion mi aŭdis.
Asertante ke la rutinon de mia onklino ne perturbis ŝanĝoj krom kelkaj tre maloftaj eventoj, kiel tiu akuŝo, mi pretermencias tiujn okazojn, kiuj ripetiĝis laŭ konstanta periodo, ĉiam same, en la unutonecon enkondukante nur ian duarangan unutonecon. En ĉiu sabato ekzemple, pro tio ke Franciska posttagmeze vizitos la bazaron en Rusenvilo-la-pino, la tagmanĝo por ĉiuj okazis unu horon pli frue ol en aliaj tagoj. Kaj mia onklino al tiu semajna escepto en sia rutino akomodiĝis tiagrade, ke ĉi tiun kromkutimon ŝi tenis egale kare kiel la aliaj. Ŝi tiom bone al tio alrutiniĝis laŭ la vorto de Franciska, ke se hazarde en iu sabato ŝi devus atendi ĝis la normala horo, ŝi pro tio sentus saman ĝenon, kiel se en alia tago ŝi devus fruigi sian tagmanĝon je la sabata horo. Tiu antaŭtempeco de tagmanĝo cetere donis al la sabato en la sento de ĉiuj domanoj apartan, indulgeman, iel agrablan tonon. Je la horo kiam kutime restis ankoraŭ unuhora vivotempo antaŭ la tagmanĝa komfortiĝo oni antaŭsciis, ke post kelkaj sekundoj jam aperos antaŭsezonaj endivioj, regala ovokirlaĵo, nemeritita bifsteko. La semajna reveno de tiu propraregula sabato estis iu el tiuj lokaj, internaj, kvazaŭ civitanaj okazoj, kiuj en kvieta vivo, en malgranda rondo estigas ian nacian spiriton kaj iĝas volonta temo de interparoloj, ŝercoj, eventuale troigaj rakontoj: ĝi estus disponebla kerna ideo por ciklo de legendoj se iu el ni havus inklinon al epope-verkado. Ekde mateno, ankoraŭ ne vestiĝinte por la tago, senkaŭze, por plezura elprovado de la forto de nia solidareco, ĉiu al aliaj diradis kun bonhumoro, elkoreco, patri-amo: „ni rapidu, hodiaŭ estas sabato!”, kaj dume mia onklino interkonsiliĝis kun Franciska, kaj konsiderinte, ke la posttagmezo pli longos ol en aliaj tagoj, opiniis: „vi preparu por ili bonan bovidaĵon, ĉu ne? ĉar hodiaŭ estas sabato”. Se je la deka horo kaj duono iu forgeseme elpoŝigis sian horloĝon kaj diris: „nu, ankoraŭ unu horo kaj duono ĝis la tagmanĝo”, ĉiu laŭdeve kaj laŭdece rediris: „kiel do vi malatentas! vi forgesas ke hodiaŭ estas sabato”; post horkvarono ni ankoraŭ ridis pro tio kaj promesis, ke oni amuzos mian onklinon per la pria rakonto. Ankaŭ la vizaĝo de la ĉielo ŝajnis alia. Post la manĝo la suno, rimarkante ke la tago estas sabata, vojis unu plian horon alte en la ĉielo, kaj se iu, ekpensante ke ni jam malfruas por promenado, diris: „ĉu nur la dua horo estas?” ĉar li vidis, ke preterflugas du batoj de la sonorilturo – kiuj pro la tagmanĝo aŭ la siesto ordinare trovis la vojojn ankoraŭ senhomaj, ankaŭ neniun laŭ la fluema kaj blanka rivero, kiun forlasis eĉ fiŝkaptistoj, kaj flugis sole en la vaka ĉielo, kie flosis nur malmulto da senfaraj nuboj – tiam ĉiuj ĥore respondis: „trompas vin, ke ni tagmanĝis unu horon pli frue ol kutime – ĉu vi ne scias ke hodiaŭ sabato estas?” Siajn plej grandajn amuziĝojn en la vivo Franciska ricevis de barbaroj – tiel ni kutime nomis homojn, kiuj ne sciis, ke sabato estas escepta tago – venintaj en la dekunua horo por ion priparoli kun mia patro, kaj ekvidintaj, ke ni jam manĝas. Ja amuzis ŝin, ke la vizitanto ne sciis pri nia pli frua tagmanĝa horo sabata, sed ankoraŭ pli amuzis ŝin – kaj ĉi tiu malgrandanima familia ŝovinismo estis al ŝi ege kara – ke mia patro siaflanke ne konsideris la senscion de la barbaro kaj al lia miro pri tio, ke ni jam sidis en la manĝoĉambro, sen plia klarigo respondis per: „nu, hodiaŭ estas sabato!”. Ĝis tiu punkto rakontinte la aferon Franciska larmis pro ridado, kaj por grandigi la ricevatan plezuron ŝi daŭrigis la dialogon, elpensis la respondon de la vizitanto, kiu el tiu „sabato” nenion povis konkludi. Al ni ŝiaj fikcioj ne malplaĉis, ili male sonis nesufiĉaj kaj ni instigis: „al mi ŝajnas, ke li ankaŭ diris ion alian; estis ia daŭrigo, kiam vi rakontis tion unuafoje”. Eĉ mia praonklino je tio paŭzis en sia trikado, levis la kapon kaj alrigardis super siaj nazpinĉaj okulvitroj.
Alia aparteco de la sabatoj estis, ke en majo ni tiutage eliris post la vespermanĝo kaj vizitis la diservojn de la monato de Maria116.
Ĉar ni tie iafoje renkontis sinjoron Vintejo, kiu tre malaprobis la „bedaŭrinde senzorgan sinprezenton de junuloj, tipan de la nuna epoko”, mia patrino unue zorgis, ke mi estu neriproĉinde vestita, kaj ni poste ekiris ale al la preĝejo. Mi memoras ke la monato de Maria estis la cirkonstanco, en kiu naskiĝis mia inklino al kratagoj. Ili en la tiel sankta, sed libere alirebla preĝejo kuŝis sur la altaro mem, nedisigeble de la kultaj misteroj en kiuj ili partoprenis, sed ankaŭ etendis inter torĉoj kaj sanktaj vazoj siajn branĉarojn kune interligitajn en festa ornamo, kaj ili ĝin plie beligis per siaj festonaj foliaroj sur kiuj abunde dissemiĝis, kiel sur la longa basko de robo de edziniĝanto, brilege blankaj grupoj de florbutonetoj. Sed mi sentis, kvankam mi ne kuraĝis ilin rekte alrigardi, ke tiuj pompaj ornamoj estas vivaj, kaj ke naturo mem, desegnante la breĉozan formon de la folioj, almetante la prestiĝan beligon de tiuj blankaj florbutonoj, provizis indan dekoron al okazo, kiu estis kaj popola festo kaj mistika soleno. Pli alte jen kaj jen malfermiĝis iliaj petalaroj, kun tiel facilanima gracio senzorge detenantaj, kvazaŭ lastan kaj gazan vualon, la filandre subtilan stamenaron, kiu tute nebuligis ilian formon, ke en mia memo provante sekvi, mimiki la geston de ilia elfloriĝo, mi sentis ĝin kiel senpripensan, rapidan kapmovon kun koketa okulumo kaj malvastigitaj pupiloj de blankhaŭta, vigla kaj senzorga junulino. Kun sia filino sinjoro Vintejo eksidis sur la najbaraj sidiloj. Li estis el respektinda familio. Li instruis pianadon al la fratinoj de mia avino, kaj post la morto de sia edzino kaj ricevo de iu heredaĵo li ekloĝis apud Kombreo, kaj ofte gastis ĉe ni por vespermanĝoj. Pro sia troa prudeco li tamen ĉesigis la vizitojn al ni, ĉar li ne volis renkontiĝi kun Svan, kiu kulpis laŭ li „malkonvenan edziĝon konforman al la nuntempa moro”. Mia patrino eksciinte, ke li verkadis muzikon, bonkore diris, ke kiam ŝi venontfoje vizitos lin, ŝi volonte aŭdos iun el liaj muzikaĵoj. Sinjoro Vintejo pro tio tre ĝojis, sed liaj ĝentileco kaj afableco ekscesis ĝis tia skrupulemo, ke ĉiam konsiderante la senton de aliuloj, li timis, ke al ili estos tede aŭ ŝajnos siname, se ian propran deziron li plenumos aŭ eĉ nur divenigos. En iu tago miaj gepatroj vizitis lin, mi akompanis ilin, sed ili permesis, ke mi restu ekstere kaj pro tio, ke la domo de sinjoro Vintejo, laŭnome Monĵuveno, staris ĉe la piedo de vepra elstaraĵo, en kies denson mi kaŝiĝis, mi hazarde havis rektan alrigardon al fenestro de la salono en la tria etaĝo, je duonmetra distanco. Kiam servisto envenis kaj anoncis la viziton de miaj gepatroj, mi vidis, kiel sinjoro Vintejo haste elmetis sur la pianon notfoliojn. Sed tuj post la enveno de miaj gepatroj li deprenis ilin kaj formetis en angulon. Probable li subite malvolis supozigi, ke la vizito lin plezurigas nur pro la okazo de prezentado de iu sia muzika verko. Kaj ĉiufoje kiam mia patrino insiste revenis al la temo, li ripetadis: „vere, mi ne scias, kiu metis tiujn foliojn sur la pianon, ili ne estas en la ĝusta loko”, kaj li turnis la interparolon al aliaj koncernoj, ĝuste ĉar ili estis koncernoj, kiuj lin malpli interesis. Pasian senton li havis nur al sia filino, kaj ĉi tiu – laŭaspekte knabeca – estis tiel fortika, ke homoj malfacile detenis rideton, vidante la dorlotojn de la patro, kiu por ŝi ĉiam tenis ĉemane pretajn ŝalojn por ilin al ŝi surdorsigi. Mia avino ofte rimarkigis la mildan, delikatan, preskaŭ timeman karakteron, kiu ofte vidiĝis en la okuloj de tiu abrupta infano, kies vizaĝon prisemis efelidoj. Kiam ŝi eldiris parolon, ŝi atentis ĝian eĥon en la animo de alparolatoj, ŝi maltrankvilis pro la eblaj miskomprenoj, kaj oni vidis, kiel tralumas, kiel diafane, siluete aperas sub la vireska figuro de bravulo la pli delikata vizaĝo de plorema junulino.
En la momento, kiam ni estis el la preĝejo forirontaj, mi genufleksis antaŭ la altaro kaj restariĝante subite flaris dolĉamaran, migdalan odoron, kiu eliĝis el la kratagoj, kaj samtempe frapis miajn okulojn, ke dise sur la floroj estas malgrandaj, pli blondaj lokoj, pro kiuj mi tiam fantaziis, ke ĝuste de tiuj blondaĵoj sekrete eliĝas la odoro, kiel sub la brunigitaj lokoj de kuirita migdalpasto troviĝas ĝia gusto, kaj kiel sub la efelidoj estus la gusto de la vangoj de fraŭlino Vintejo. Malgraŭ la silenta senmoveco de la kratagaj branĉoj, tiu pulsanta ardo impresis kiel murmurete intensa vivo, kiu la altaron vibrigis kiel kampoheĝon vizitatan de vivaj antenoj, pri kiuj pensigis la aspekto de preskaŭ rufaj stamenoj, kiuj konservis la viglan printempecon, la iritopovon de insektoj tiutage turniĝintaj en florojn.
Elirinte el la preĝejo ni dum kelkaj minutoj interparolis antaŭ la pordego kun sinjoro Vintejo. Li policis inter knabetoj kverelantaj sur la placeto, protektis pli junajn, admonis pli aĝajn. Se lia filino diris per sia peza voĉo, kiel agrable al ŝi estis renkontiĝo kun ni, tuj ŝajnis, ke en ŝi pli intuema fratino ruĝiĝis pro tiu diro de senpripensa, naiva knabo, kiu povus kompreniĝi kiel peto por invito ĉe ni. Ŝia patro ŝin supervestis per palto, kaj ili engrimpis en malgrandan kabrioleton, kiun ŝi mem kondukis, kune ekvojonte al Monĵuveno. Niaflanke, ĉar la sekva tago estis dimanĉo kaj ni malfrue ellitiĝos por la ĉefa diservo, kondiĉe ke estis sufiĉe varme kaj ke la luno heligis la atmosferon, ni rehejmiĝis ne per la plej rekta vojo, sed sub la gvido de mia pionir-humora patro ekiris preter la kalvario por pli longa promeno, kiun mia patrino pro manko de geografia sento kaj ĝenerale malbona orientiĝo rigardis kiel bravaĵon de strategia spirito. Ĉi promenon ni daŭrigis iafoje ĝis la fervoja ponto, kies ŝtonaj arkaĵoj komenciĝis post la stacidomo kaj al mi signis ekzilon kaj mizeron ekster la civilizita mondo, ĉar ĉiujare, kiam ni alveturis de Parizo, la konduktoro rekomendis, ke ni singardu pri la proksimiĝo de Kombreo, ne preteratentu la stacion, estu antaŭpreparitaj, ĉar la halto daŭris du minutojn kaj poste la vagonaro ekiris sur la pontego al nekristanaj landoj, kiuj en mia mondrigardo komenciĝis tuj trans la limo de Kombreo. Ni revenis hejmen tra la avenuo de la Stacidomo, laŭ kiu viciĝis la plej belaj vilaoj de la urbo. En ĉiu ĝardeno lunhelo – same artisme kiel Huberto Rober – vidigis fenditajn ŝtupojn el blanka marmoro, ŝprucajn fontanojn, duonmalfermitajn krado-pordojn. Ĝia lumo detruis la telegrafejon. De ĝi postrestis nur duonalte rompita kolono, sed ĉi tiu konservis la belecon de ĉiama ruino. Mi ŝanceliĝis, pro dormemo duonfaladis, la ĉiea bonodoro de tilioj estis al mi kvazaŭ rekompenco por tre granda laciĝo, kaj ĝi tamen ne valoris la penon. Je longaj interspacoj, de krada pordo al krada pordo sinsekve sonis la bojado de hundoj vekitaj de nia soleca pasado, kaj ankoraŭ nuntempe mi aŭdas iafoje similajn bojojn en vespero kaj ŝajne inter ilin rifuĝis la avenuo de la Stacidomo – ekde la tempo kiam sur ĝia loko oni aranĝis la publikan ĝardenon de Kombreo – ĉar kie ajn mi estas kaj ili tiel sonas kaj responde sonas, mi revidas la lokon kaj ĝian trotuaron, brilan sub lunhelo.
Subite mia patro signis halton kaj al mia patrino demandis: „kie ni estas?” Laca pro la irado sed admira al li, ŝi kun kora sindono konfesis, ke ŝi tute ne scias. Li tiris la ŝultrojn kaj ridis. Kaj tiam, kvazaŭ li elprenus ĝin el poŝo de sia jako samtempe kun la ŝlosilo, li montris la malantaŭan pordeton de nia ĝardeno, kiu – veninte kune kun la angulo de la strato Sankta-Spirito renkonte al ni ĉe la ekstremo de la fremda trairita vojo – antaŭ ni staris. Mia patrino admiris: „vi tiom lertas!” Ekde tiam paŝi mi ne plu devis, la grundo sub mi paŝiĝis tra la ĝardeno, en kiu delonge miaj gestoj malbezonis la akampanon de konscia atento; rutino min jam prenis kuŝe sur siajn brakojn kaj portis, kiel bebon, ĝis en la liton.
La sabata tago por mia onklino komenciĝis unu horon pli frue, malhavigis la helpon de Franciska kaj pasis pli malrapide, ol aliaj, tamen ekde la komenciĝo de la semajno ŝi atendis ĝian revenon senpacience, ĉar ĝi provizis la plej grandan novaĵon kaj distraĵon, kiun ŝia malfortiĝinta, mania korpo ankoraŭ povis elporti. Malgraŭ tio ŝi probable kelkafoje aspiris al ia pli forta ŝanĝo, ŝi spertis tiujn malordinarajn horojn, en kiuj oni avidas al io alia, ol la ekzistanta mondo, en kiuj homoj, kiuj pro manko de vigleco aŭ de imagemo la impulson por renovigo en si mem ne trovas, atendas de la venonta minuto, de la baldaŭ sonorigonta leterportisto ian novaĵon, eĉ se tiu novaĵo estos malbonaĵo, emocio, doloro; en kiuj sentopovo, kiun feliĉo silentigis kiel neutilan harpon, deziras soni sub ies mano, eĉ sub ies malmilda mano, eĉ sub risko de rompiĝo; en kiuj volforto, kiu tre malfacile gajnis al si senbaran regadon de siaj deziroj, de siaj penoj, volas ĵeti la gvidrimenon al ekstera mano de iaj neflekseblaj, eĉ dolorigaj eventoj. Sendube la viglecon de mia onklino eĉ malgrandaj streĉoj elĉerpis, kaj dum la ripozado ĝi amasiĝis pogute, tiel ke nur post longa tempo la tino pleniĝis, kaj monatoj necesis por ke ŝi sentu tiun iometan troplenecon, kiun aliaj homoj eluzas en agado, sed kiun ŝi sciis nek por kio nek kiel uzi. Estas certe, ke tiutempe – same kiel la deziro por beŝamel-saŭcaj terpomoj post ioma tempo fine naskiĝis el la plezuro mem, kiun al ŝi havigis la ĉiutaga ripetiĝo de terpomkaĉo, kiu antaŭe ne sentiĝis teda – el la viciĝo de tiuj unutonaj tagoj, kvankam iliestis al ŝi karaj, ŝi fine ricevis aspiron al ia hejma katastrofo, kiu ne ampleksus pli ol momenton, sed kiu almenaŭ unufoje trudus al ŝi iun el tiuj ŝanĝoj, kies sanigan efikon ŝi mem agnoskis sed kiujn ŝi mem ne sukcesis decidi. Ŝi nin vere amis, ŝi ĝue priplorus nian morton – probable la imago, se ĝi nur okazis en momento kiam ŝi sentis sin komforta, ne ŝvitema, ke la domon estus detruanta brulego, en kiu ni ĉiuj jam pereus, kaj pro kiu baldaŭ ne starus eĉ unu ŝtono de la muroj, sed el kiu ŝi sen hasto, kun plena necesa tempo saviĝus, kondiĉe nur ke ŝi tuj ellitiĝu, jam ofte prezentiĝis al ŝia animo kiel perspektivo duoble plaĉa, duarange ĉar ĝi sentigus al ŝia koro per granda bedaŭro ŝian tutan inklinon al ni kaj igus ŝin mirigaĵo por la tuta vilaĝo dum ŝi kuraĝe kaj afliktite, kiel ankoraŭ staranta mortofrapito, prifunebrus nin, kaj unuarange ĉar ĝi devigus ŝin ĝustatempe, senprokraste, sen ia incita preteksto por hezito, foriri por somerumado al ŝia bela farmejo en Mirugreno, kie estis akvofalo. Tiaspeca evento, pri kies ŝancoj ŝi certe pensadis, dum ŝi sole absorbiĝis en iu el siaj tre multaj surtablaj ludoj, neniam aperis (kaj ĝi cetere ŝin jam afliktus ekde la komenco, je la unua eta neatendita okazo, je la unua el tiuj paroloj anoncantaj missorton, kies tonon oni poste neniam forgesas, je la unua efektiviĝo de reala morto, kiu tre alias ol la teoria ideo de morto) kaj tial, por spici tempaltempe sian vivon, ŝi plivolonte en ĝin enŝovis fantaziajn peripetiojn, kiujn ŝi poste pasie observis. Ŝi subite trovis ĝuon en la supozo, ke Franciska priŝtelas ŝin, ke ŝi devas ruze pri tio certiĝi, ŝin kapti ĉe la freŝa faro; dum ŝi sole ludis kartojn kaj tiam surprenis kaj sian kaj la kontraŭan rolon, ŝi antaŭ si mem eldiris la mallertajn senkulpiĝojn de Franciska, kaj al ili tiom arde kaj indigne respondis, ke iu el ni, enirante ŝian ĉambron, tiam vidis ŝin ŝvita, brilokula, kun mislokaj falsaj haroj tra kiuj vidiĝis ŝia kalva frunto. Franciska eble aŭdis en iuj okazoj el la apuda ĉambro fortajn sarkasmojn, kiuj koncernis ŝin, kaj kies fantaziado ne sufiĉe trankviligus mian onklinon, se ili restus strikte nemateriaj, kaj kiujn ŝi do proksimigis al realeco, ilin duonvoĉe murmurante. Iafoje mia onklino ne kontentiĝis per tiu teatraĵo en lito, siajn verkojn ŝi volis ankaŭ surscenigi. Ŝi do en iu dimanĉo mistere fermigis ĉiujn pordojn kaj al Eŭlalia konfidis siajn dubojn pri la honesteco de Franciska, sian decidon por maldungo, kaj en alia okazo, al Franciska malsekretigis siajn suspektojn pri perfido de Eŭlalia, kiun ŝi pro tio baldaŭ ne plu akceptos; kelkajn tagojn poste al ŝi ne plu plaĉis la antaŭa konfidato kaj ŝi denove repaciĝis kun la perfidulo; kaj ambaŭ en posta prezento de la dramo ankoraŭ interŝanĝos la rolojn. Sed la suspektoj al Eŭlalia rapide ardiĝis kaj rapide malardiĝis pro manko de brulaĵo, ĉar Eŭlalia ne estis domano. Inverse estis pri la suspektoj al Franciska, kiu konstante, senteble vivis en la domo kaj trairadis ĝin, kvankam mia onklino, timante malvarmumon se ŝi ellitiĝus, ne kuraĝis malsupreniri al la kuirejo por kontroli, ĉu ŝiaj suspektoj ricevos konfirmon. Iom post iom ŝia menso tute sin donis al la sola okupo divenadi en ĉiu momento, kion Franciska estas faranta, kionsekretiganta. Ŝi rimarkis la plej pasemajn vizaĝesprimojn de la servistino, ĉiun eblan kontraŭdiron en ŝiaj paroloj, ĉiun emocion, kiun ŝi eble provis ne vidigi. Kaj ŝi sciigis, ke ŝi travidis ŝin, per parolo pro kiu Franciska paliĝis, kaj de kiu mia onklino, ĝin enpuŝante kiel pikilon en ŝian koron, ricevis ian kruelan amuziĝon. Kaj en la sekva dimanĉo rivela diro de Eŭlalia – simile al tiuj malkovroj, kiuj subite malfermas al naskiĝanta kaj ĝis tiam enŝlimiĝinta scienco novan perspektivon – al mia onklino pruvis, ke ŝiaj supozoj tre subtaksis la realon.
— „Sed Franciska certe scias tion, post ke vi donacis al ŝi veturilon.”
— „... ke mi donacis al ŝi veturilon – ĉu?” mire ekkriis mia onklino.
— „Ha, mi ne scias, tiel mi pensis, mi vidis, kiel ŝi preterpasas en kaleŝo, altnaze, survoje al la bazaro en Rusenvilo. Mi pensis, nu, sinjorino Oktavino donacis al ŝi.”
Iom post iom Franciska kaj mia onklino surprenis rolojn de ĉasanto kaj ĉasato, kaj laŭvice provadis superruzi unu la alian. Mia patrino timis, ke Franciska ekmalamos mian onklinon pro la abruptaj ofendoj, kiujn la mastrino sen deteniĝo faradis al ŝi. Franciska siaflanke observadis ĉiam pli atente ĉiun parolon, ĉiun geston de mia onklino. Se ŝi havis peton, ŝi pripensadis la ĝustan manieron, kiel ŝi eldiru ĝin. Ĝin eldirinte ŝi kaŝe observadis mian onklinon, provante diveni laŭ ŝia mieno, kiel ŝi opiniis, kaj kion decidos. Tiaj estis la cirkonstancoj, ke – dum ke iu artisto studanta kronikojn de la 17a jarcento kaj volanta proksimiĝi al reĝo Luizo la 14a117 al si iluzias, ke li tion atingas inventante genealogian arbon, kiu igas lin ido de tiama nobela familio, aŭ korespondante kun nuntempa regnestro en Eŭropo, kaj tiel ĝuste deturniĝas de tio, kion li malprave serĉas en senvarie konservitaj kaj sekve senvivaj formoj – maljuna provinca sinjorino, kiu obeis kun sincero neforpeleblajn maniojn kaj la malicon en ŝi naskitan de senfareco, neniam pripensinte la vivmanieron de la granda reĝo, en tre simila maniero donis al siaj plej banalaj ĉiutagaj okupoj, al sia ellitiĝo, al sia tagmanĝo, al sia ripozo pro ilia despota aparteco iomon da tiu intereso, kiun Luizo De Sansimon agnoskis al la tielnomata meĥaniko de la palaca vivo en Versajo118; kaj ŝi ankaŭ povis kredi, ke ŝiajn silentojn, ŝiajn mienajn ŝajnojn de bonhumoro aŭ de fiereco Franciska komentis tiel arde kaj time, kiel korteganoj aŭ altaj princoj komentis la silentojn, bonhumorojn aŭ fierecojn de la reĝo, post ol ili, en ia angulo de ĝarden-aleo en Versajo, al li donis petleteron.
En iu dimanĉo, en kiu mian onklinon ricevis samtempan viziton de la pastro kaj de Eŭlalia, kaj poste ripozis, ĉiuj hejmanoj supreniris por deziri al ŝi bonan nokton, kaj panjo esprimis sian kompaton pro la malbona sorto, kiu tiom ofte venigis al ŝi vizitantojn en sama horo:
— „Mi vidis ĉi-posttagmeze, ke la aferoj okazis en malbona ordo, Leona” ŝi milde diris „vi akceptis ĉiujn vizitantojn samtempe...”
Tion mia praonklino interrompis per „ju pli multe, des pli bone!”, ĉar de kiam ŝia filino malsanis, ŝi sin devigis al instiga, optimisma konsidero de ĉiuj aferoj. Sed mia patro ekparolis:
— „Estas oportune, ke la tuta familio kunestas, mi volas ion raporti, kion mi dank' al tio ne ripetos al ĉiu el vi aparte. Mi timas, ke okazis ia malpaciĝo kun Legranden, li apenaŭ salutis min ĉi-matene...”
Mi ne restis por aŭdi la pluan rakonton de mia patro, ĉar mi ĝuste kunestis kun li, kiam post la diservo ni renkontis sinjoron Legranden – prefere mi ŝtuparis malsupren al la kuirejo kaj sciiĝis pri la konsisto de la vespermanĝo, kiu al mi estis ĉiutaga interesaĵo, kiel novaĵoj legataj en gazeto, kaj min simile al la programo de festotago antaŭgajigis. Tiel okazis, ke sinjoro Legranden, elirinte el la preĝejo preterpasis nin, kunirante kun sinjorino posedanta urboproksiman kastelon, kiun ni konis nur laŭvizaĝe, kaj ke mia patro sekve lin salutis amike sed sindetene, sen halto aŭ alparolo; sinjoro Legranden apenaŭ respondis, mienis mire, kvazaŭ li nin ne rekonus, kun tiu rigarda distanciĝo propra al homoj, kiuj ne volas sinteni afable, kaj kiuj el la subite forŝovita fundo de siaj okuloj aliajn homojn ekvidas kvazaŭ el malproksimega ekstremo de vojo, el tiom longa distanco, ke ili salute nur balancetas la kapon malvaste, proporcie al la pupa grandeco de aliuloj.
La sinjorino, kiun akompanis sinjoro Legranden, tamen estis virta kaj bonfama persono: neniel estis kredeble, ke inter ili estiĝis ia intima rilato, pro kiu li sentus embarason, kaj mia patro pripensis, ĉu li eble iamaniere ofendis Legranden-on. „Mi tre bedaŭrus, ke li estus ial kolera” li diris „inter ĉiuj ĉi paradvestaj homoj li aspektas kun sia rekta jako, kun sia mola kravato tiel senartifika, tiel simplamora, preskaŭ naiva, ke ĝuste tio igas lin simpatia.” Sed la familia asembleo unuanime opiniis, ke mia patro ion miskomprenis, aŭ ke Legranden en la momento de renkonto pro iu penso estis absorbita. Cetere la timo de mia patro disbloviĝis jam en la sekva vespero. Revenante de vasta promeno, ni ekvidis apud la Malnova Ponto Legranden-on, kiu pro la feriaj tagoj tiam restis plurajn tagojn en Kombreo. Li venis al ni kun etendita mano por manpremo:
— „Ĉu vi jam aŭdis, sinjoro legemulo” li diris al mi „jenan verson de Polo Deĵardeno119?”
„Jam nigras la arbaroj, plu bluas la ĉielo.”
„Ĉu ĉi tio ne ĝustavorte spegulas la tonon de la nuna momento de la tago? Eble vi ankoraŭ ne legis verkojn de Polo Deĵardeno. Legu, knabo. Laŭdire li nun iĝas iaspeca predikanto, sed longatempe li estis heltona akvarelisto...”
„Jam nigras la arbaroj, plu bluas la ĉielo.”
„La ĉielo al vi ĉiam estu blua, juna amiko, kaj eĉ en la vivaĝo por mi proksimiĝanta, kiam jam nigras la arbaroj, kiam nokto frue komenciĝas, vi trovos, kiel mi, konsolon rigardante al la direkto de la ĉielo.” Li elpoŝigis cigaredon, longe restis okulanta al la horizonto. „Adiaŭ kamaradoj” li subite parolis – kaj foriris.
En la horo, kiam mi iris por esploro pri la menuo, la farado de la vespermanĝo jam estis komencita; Franciska komandis al naturaj energioj, servutigis ilin, kiel en iuj mirrakontoj, en kiuj gigantoj dungiĝas por kuirista ofico; ŝi stangis inter la karbobulojn, ŝi al vaporo taskis stufadon de terpomoj, kaj al la fajro finkuiradon de manĝeblaj artaj verkoj antaŭe preparitaj en iuj el la ceramikaj vazoj, kiuj rangis de tinoj, kaldronegoj, kaldronoj kaj fiŝkuiriloj ĝis fornovazoj por ĉasaĵoj, tortomuldiloj kaj krempotetoj kaj krome tuta garnituro de ĉiadimensiaj kaseroloj. Mi haltis apud la tablo, kie la kuirknabino ĵus senŝeligis pizojn, en kontemplo de la vicaj kaj elnombritaj semoj similaj al verdaj globetoj de ia ludo; sed min plej ravis la ultramare kaj roze ombrumataj asparagoj, kies fajne malve kaj lazure punktitaj spikoj paliĝis nesenteble ĝis la piedo, ĉe kiu restis tamen ankoraŭ iom da tera malpuro, tra delikataj transmondaj irizaĵoj. Al mi ŝajnis, ke tiuj ĉielaj nuancoj malkaŝis la ĉeeston de mirindaj feoj, kiuj lude aliformiĝis en legomojn, kaj kiuj tra la masko de solida kaj manĝebla karno vidigis tra ĉi koloroj de komenciĝa aŭroro, de diafana ĉielarko, tra tiu bluiĝo de finiĝanta vespero, sian raran esencon, kiun mi ankoraŭ rekonis dum la tuta nokto, kiu sekvis la vespermanĝon, per tio ke, aranĝante krudan kaj poezian farson en la spirito de ŝekspira fe-komedio, ili transformis mian noktovazon en parfumujon.
La kompatinda ‚Karitato de Ĝoto’ – se mi uzu la alnomon elpensitan de Svan – ricevinte de Franciska la takson de senplumigo, tenis ilin en apuda korbo; ŝi havis doloran mienon, kvazaŭ ŝi elsentus ĉiujn malfeliĉojn de la mondo; la malpezaj lazuraj kronoj, kiuj ringis la asparagojn super iliaj rozkoloraj tunikoj, estis delikate konturitaj, stelon post stelo, kiel en la padovaj freskoj aspektas la floroj rubande ĉirkaŭantaj la frunton aŭ enpikitaj en la korbo de la koncerna virtofiguro. Dume Franciska turnadis sur la rostostango iun el la kokidoj, kiujn sole ŝi sciis kuiri tiel arte, ke ili disflugigis tra Kombreo la bonodoron de ŝia talento, kaj ke ilia ofta suresto sur nia tablo kaŭzis en mia propra kompreno de ŝia karaktero superregon de dolĉeco, ĉar la gusto de tiu viando, kiun ŝi tiom lerte igis suka kaj mola, estis en mia imago ĝuste la propra odoro de iu ŝia virto.
Sed la tago, en kiu mia patro konsultis la familian asembleon pri la renkonto kun Legranden kaj mi dume malsupreniris al la kuirejo, ankaŭ estis iu el la tagoj, kiam la Karitato de Ĝoto pro sia antaŭnelonga akuŝo tre malsanis kaj ne povis labori. Franciska, malhavante ŝian helpon, malfruis. Kiam mi atingis la teretaĝon, ŝi staris en la kromĉambro de la kuirejo apud la birdokorto, kaj estis mortiganta kokidon, kies senespera kaj tre natura rezisto al ŝi kaŭzis fortan koleron, dum ŝi provadis entranĉi ĝian kolon sub la orelo kaj kriadis: „fia besto! fia besto!” – kio ĉi kompreneble malpli klare evidentigis la pian mildecon kaj afablecon de la servistino, ol ĝin kredindigus en la sekvataga manĝo ĝia ornate orumita haŭto kaj ĝia altekosta, el pokalo gutanta suko. Kiam ĝi fine estis mortinta, Franciska kolektis la elfluantan sangon sen ke tio kvietigis ŝian koleron; ankoraŭ unufoje ŝi incitiĝis kaj kun lasta rigardo al la kadavro de la malamiko elsputis: „fia besto!”. Mi resupreniris kun timtremo; mi deziris, ke Franciskan oni tuj elpelu. Sed de kiu mi ricevus same varmajn buletojn, same bonodoran kafon, kaj nelaste... samajn kokidaĵojn? Verdire ĉi tiun hontindan kompromison ĉiuj aliaj hejmanoj faris antaŭ ol mi. Onklino Leona interalie bone sciis, dum mi tion ankoraŭ ne suspektis, ke Franciska, kiu unuflanke por sia filino aŭ por siaj nevoj senproteste oferus sian vivon, aliflanke kontraŭ aliaj vivuloj estis mirige senkompata. Mia onklino malgraŭe konservis ŝin en la ofico, ĉar ŝi sciis pri ŝia krueleco, sed alte taksis ŝian servon. Mi poiome rimarkis, ke la mildeco, la modereco, la virtoj de Franciska estis ŝajno antaŭ postkulisaj dramoj, same kiel historia esploro rivelas, ke la regado de gereĝoj, kiujn oni vidas kun preĝogeste kunmetitaj manplatoj en religiaj vitraloj, enhavas sangoverŝajn okazojn. Mi ekkonsciis, ke krom al proksimuloj, ŝi kompaton sentis al homoj pro iliaj malfeliĉoj des pli, ju pli malproksimaj ili estis. Ŝia abunda larmado pro afliktoj de nekonatoj baldaŭ ĉesis, se ŝi povis havigi al si iom precizan bildon de la koncernuloj. En iu el la postakuŝaj noktoj la kuirknabino suferis terurajn ventrodolorojn; mia patrino aŭdis ŝiajn ĝemojn, ellitiĝis, vekis Franciskan, sed ĉi tiu sen ia kunsento diris, ke la knabino krias nur por ŝajnigo kaj aktori mastrinon. La kuracisto, antaŭvidinte la eblecon de tia krizo, estis enmetinta en iu medicina libro de nia libraro legosignon ĉe la paĝo, kiu priskribas tiun staton, kaj rekomendis, ke ni ellegu la konsilojn pri tuja flegado. Mia patrino sendis Franciskan por la libro kaj klare diris, ke ŝi ne lasu la legosignon elgliti. Post horo Franciska ne revenis; mia patrino indignis, kredante, ke ŝi reenlitiĝis kaj petis, ke mi mem iru al la legosalono. Mi trovis tie Franciskan, kiu pro scivolo pri la informoj ĉe la legosigno eklegis la klinikan priskribon de la krizo kaj estis ploranta pro la ĝenerala difino de malsano, kiun ŝi ĝis tiam ne konis. Je ĉiu dolora simptomo, kiun la scienca verko allistigis, ŝi ekkriis: „Oj ve, je la Sankta Virgulino! Ĉu vere kara Dio permesas, ke malforta homa estulo tiel suferu? Eĥ, kompatindulo!”
Mi alvokis ŝin, kaj tuj kiam ŝi estis reveninta ĉe la liton de la Karitato de Ĝoto, ŝiaj larmoj ĉesis flui; ŝi tie ne retrovis la agrablan senton de kompato kaj tenereco, kiun ŝi tiom familiare kaj ofte ricevis de legado de gazetoj, ankaŭ ne ian analogan plezuron, sed nur la tedon kaj incitiĝon kaŭzitajn de ellitiĝo meze de la nokto pro la kuirknabino; kaj vidante la samajn dolorojn, pro kies priskribo ŝi antaŭ momento ploris, ŝi nun mishumore murmuris, kaj kiam ŝi kredis, ke ni foriris trans aŭdebleco, ŝi terure sarkasmis: „Ŝi nur ne faru la aferon, kiu kaŭzis tion – nun la sekvon ŝi ricevis! al ŝi plezure, ĉu? ŝi ne plendaĉu nun! La knabo probable ne havis klaran kapon, kiam li iris kun ĉi tia. Ha, ĝuste oni diris en la dialekto de mia forpasinta patrino:”
„al hunda pugo alamiĝas120
pro ĝia bonodor' raviĝas.”
Kiam ŝia nepo havis nazkataron, ŝi komence de la nokto ne enlitiĝis sed iris al li, eĉ se ŝi mem ne bone fartis, kaj kontrolis, ĉu li bezonas ian helpon, kaj ŝi revene trairis dekon da kilometroj antaŭ la mateno, tiel ke ŝi estu surloke por la taga laboro; sed ĉi tiu sindono al familianoj, ĉi tiu zorgo pri la estonta grandeco de ŝia domo havis kiel sekvon en ŝia politiko al aliaj servistoj tiun konstantan principon, ke ŝi permesis al neniu el ili daŭran oficadon ĉe mia onklino, kaj ŝi cetere ankaŭ pro fiereco ne lasis ilin proksimiĝi al ŝi, sed prefere eĉ okaze de propra malsano ellitiĝis en la nokto kaj donis mem la mineralan akvon, tiel barante al la kuirknabino aliron al la mastrino. Simile al himenoptero observita de Ĵan-henrio Fabro121, nome iu terfosa vespo, kiu zorgas pri tio, ke ĝiaj idoj ricevu freŝan karnon por manĝo post ĝia morto, kaj por tio trovis en anatomio helpon al sia krueleco, ĉar ĝi, kaptinte kurkuliojn aŭ araneojn, kun mirindaj klarvido kaj lerto al ili rostre boras la nervan nodon, de kiu dependas la moviĝemo de kruroj, ne damaĝante aliajn vivonecesajn povojn, tiel ke la paralizitaj insektoj, apud kiu ĝi demetas siajn ovojn, provizos al la poste eloviĝontaj larvoj pretan, nedanĝeran ĉasaĵon, kiu forkuri aŭ rezisti ne povos, sed neniom estos putrinta, simile Franciska trovis – helpe al sia konstanta peno, ke la domo por iu ajn alia servisto estu neeltenebla – tiel lertajn kaj senkompatajn ruzaĵojn, ke ni post jaroj interalie eksciis pri la kaŭzo de la ĉiutaga abundo de asparagoj en tiu somero, kiu nome estis ke ilia odoro kaŭzis al la kompatinda kuirknabino taskita pri la senŝeligo tiom fortajn astmajn krizojn, ke ŝi fine rezignis pri la servado.
Bedaŭrinde nia opinio pri sinjoro Legranden post mallonge definitive aliiĝis. En iu dimanĉo sekvanta la renkontiĝon sur la Malnova Ponto, post kiu mia patro agnoskis sian eraron, la diservo estis finiĝanta, sunlumo, deekstera bruo kaj profaneco enfluis tiel libere, ke sinjorino Gupil, sinjorino Percepiedo – la homoj, kiuj antaŭ nelonge, kiam mi alvenis kun ioma malfruo, restis kun rigardoj absorbitaj en la preĝo, tiel ke mi povus kredi, ke ili ne rimarkis min, sed kies piedoj tiam iomete depuŝis la genuiĝan benketon, kiu min embarasis por atingi mian sidlokon – jam ekparolis kun ni pri neniel religiaj temoj, kvazaŭ ni starus sur la placo, jen ni ekvidis sur la sunvarma sojlo de la pordego, antaŭ la multetona tumulto de la bazaro, sinjoron Legranden, kaj la edzo de la sinjorino, kun kiu antaŭ kelka tempo ni vidis lin, estis lin prezentanta al la edzino de alia granda bienposedanto de la regiono. La vizaĝo de Legranden spegulis eksterordinarajn vigliĝon kaj diligenton; li salutis per tre malalta kliniĝo kaj poste relevis la torson tiamaniere, ke lia dorso arkiĝis malantaŭen en pli ekstrema pozicio, ol ĝi havis antaŭ la saluto, probable agante laŭ la instruo de la edzo de lia fratino, sinjorino De Kambremer. Tiu abrupta rektiĝo elstarigis pro arda kaj muskola ondiĝo la postaĵon de Legranden, kiun mi antaŭe ne rimarkis tiel abunda; kaj ial tiu onda moviĝo de nura materio, tiu karna kaj neniel anima alfluo, kiun lakea servemo vipe skuis, subite estigis en mia menso la supozon, ke eble ekzistas iu Legranden tute alia, ol tiu kiun ni konis. La sinjorino petis, ke li parolu ion al ŝia koĉero, kaj li iris al la veturilo daŭre kun la mieno de timema kaj sindona ĝojo, kiun la interkonigo sur lian vizaĝon stampis. Ravite, kvazaŭ irante en sonĝo, li ridetis, kaj li haste reiris al la sinjorino, kaj pro pli rapida paŝado, ol li kutimis, liaj ŝultroj balanciĝis dekstren kaj maldekstren ridinde, kaj li aspektis kiel homo sin tute fordonanta, sen zorgo pri la cetera mondo, al feliĉo, kiel senvola kaj meĥanika ludilo. Ni eliris niaflanke tra la pordego, ni estis lin nepre preterpasontaj, kaj certe lia ĝentileco estis tia, ke li ne povis rigardi al alia flanko, sed li direktis la okulojn en subite profunda revo al tiom malproksima horizonta punkto, ke nin vidi li ne povis, kaj nin saluti ne devis. Lia vizaĝo restis naiva super lia mola, rekta jako, kiu ŝajnis kontraŭvole devojiĝinta en luksan, malamatan medion. Kaj kolorpunkta kolbanto, skuata de la placa vento, plu ŝvebis ĉe Legranden kiel flago signanta lian fieran izoliĝon, lian noblan nedependemon. Kiam ni atingis la hejmon mia patrino ekkonsciis, ke ni forgesis menditan sanhonoratan kukon122 kaj petis, ke mia patro kun mi reiru kaj instrukciu, ke oni sendu ĝin senprokraste. Apud la preĝejo ni ekvidis Legranden-on, kiu proksimiĝis el la kontraŭa direkto, gvidante la saman sinjorinon al ties veturilo. Li preterpasis nin daŭre parolante al la akompanato, kaj li per la angulo de sia blua okulo signis al ni kvazaŭ interne de la palpebroj sen ajna efiko al la muskoloj de la vizaĝo, tiel ke lia kunparolanto tion probable ne rimarkis, sed li penis kompensi per la intenso de sento la iom malvastan spacon, en kiun li enskribis ĝian esprimon – en tiun lazuran, al ni dediĉitan angulon li sparkigis la plenan impeton de bonvolo, kiu superas gajecon, li preskaŭ atingis ŝercemon, li subtiligis la fajnaĵojn de ĝentileco ĝis ekbriloj de kunsento, ĝis duondiro, ĝis subkomprenigo, ĝis misteroj de sekreta interligo, entute li vastigis la esprimojn de amikeco al asertoj de tenereco, al amdeklaro, sole por ni kaj nevidate de la kastelhava sinjorino, briligante aman irison en glacia vizaĝo.
Ĝuste tiutage li estis petinta de miaj gepatroj permeson, ke mi vespermanĝu ĉe li: „Venu kaj iom restu en societo kun maljuna amiko...” li diris „kiel bukedon reportitan de vojaĝinto el fora lando, al kiu mi neniam reiros, el via malproksima junaĝo flarigu al mi la flor-odorojn de printempoj, kiujn ankaŭ mi travivis antaŭ tiom da jaroj. Venu kun primolo, kun valeriano, kun ranunkolo, kun sedo, kiu alte rangas en la preferata bukedo de balzakaj floroj123, kun la floro de la releviĝa tago124, lekanteto kaj kun neĝaj floroj de viburno, kiuj ekodoras en ĝardenaj aleoj ĉe via praonklino, kiam ankoraŭ ne malaperis la lastaj postrestoj de floraj neĝoj alportitaj de paskaj nuboj. Venu kun la glora silka vesto de salomon-egala lilio125, kun la multetona emajlo de penseoj, venu precipe kun venteto ankoraŭ friska pro la lastaj frostotagoj, kiu por du papilioj ekde mateno atendantaj ĉe la pordo malfermos la unuan jerusaleman rozon126.”
La familio hezitis, ĉu malgraŭ la okazintaĵo mi efektive iru al la vespermanĝo ĉe sinjoro Legranden. Sed mia avino ne volis kredi, ke li malĝentilis: „vi agnoskas mem, ke li venis kun sia ordinara simpla vestaro, neniel kun ŝajno de mondumano”. Ŝi opiniis, ke en ĉiu okazo kaj eĉ en la plej bedaŭrinda eventualo, ke li vere malĝentilis, pli bone ni sintenu, kvazaŭ ni ne rimarkis tion. Verdire eĉ mia patro, kiu tre incitiĝis pro la konduto de Legranden, ankoraŭ eble dubis pri la ĝusta kompreno de ĝi. Ĝi efikis, kiel ĉiu sinteno aŭ ago, en kiu aperas la funda, sekreta karaktero de homo: ĝi ne koheras kun ties antaŭaj paroloj, ĝin ne konfirmos atesto de la kulpanto, kiu ne konfesos la veron, ĉirkaŭuloj povas nur pripensi tion, kion ili vidis, kaj sin demandas pro tiu izolita kaj nekongrua memoraĵo, ĉu ili ne ricevis ian iluzion, tiel ke tiaj sintenoj – kiuj sole vere gravas – plejofte postlasas kelkajn dubojn.
Mi vespermanĝis kun Legranden sur lia teraso; hele lunis.
— „Estas belkvalita silento, ĉu ne?” li diris „al vunditaj koroj, kiel mia, laŭ romanisto, el kies verkoj vi eble legos post jaroj, konvenas ombro kaj silento. Kaj vidu, kara junulo, iam venas tempo de la vivo, kiu por vi ankoraŭ tre malproksimas, en kiu lacigitaj okuloj eltenas nur tiaspecan lumon, kian preparas kaj distilas bela nokto kune kun mallumo, en kiu oreloj nur tiaspecan muzikon povas aŭskulti, kian ludas la luna lumo sur la fluto de silento.”
Mi aŭskultadis la dirojn de Legranden, kiuj ĉiam impresis min agrable; sed mian animon perturbis memoro pri virino, kiun mi antaŭ nelonge vidis unuafoje, kaj mi pensis, sciante nun ke Legranden interrilatas kun pluraj nobelaj personoj el la ĉirkaŭa regiono, ke la homon, pri kiu mi pensas, li eble konas kaj mi do aŭdacis diri:
— „Sinjoro, ĉu vi konas la sinjorinon... la sinjorinojn De Germanto?” kaj mi feliĉe sentis, ke per la eldiro de ĉi tiu nomo, mi gajnas ian mastrecon super ĝi, ke mi ĝin ŝiras el mia revo kaj ekzistigas objektive kaj sone.
Sed pro ĉi tiu nomo Germanto mi vidis, kiel en la bluaj okuloj de la familia amiko aperas bruna breĉeto, kvazaŭ ĝin enpikus nevidebla pinto, kaj la iriso reagis per ĉirkaŭa elfluigo de lazura koloro. La rando de liaj palpebroj nigriĝis, malleviĝis. Lia buŝo, ricevinte amaran tiriĝon, pli rapide rektiĝis per rideto, dum lia rigardo konservis doloran esprimon, kiel la rigardo de bela martiro, kies korpon trapikas sagoj:
— „Ne, ilin mi ne konas”, li diris, sed al ĉi tiu tre simpla informo, al ĉi tiu neniel miriga respondo li ne donis la spontanean, banalan tonon, kiun oni normale atendus, sed prefere li eldiris ĝin per disigitaj vortoj, sin klinante, kvazaŭ kapsalute, ne nur kun la insisto, per kiu oni fortigas kontraŭ dubantoj nekredeblan aserton – kvazaŭ tio, ke la familion De Germanto li ne konis, estis sekvo de ia stranga malbonsorto – sed ankaŭ kun la emfazo de tiu, kiu embarasan situacion ne povas prisilenti kaj do ĝin prefere dissciigas, por kredigi ke la konfeson li faras sen ĝeno, facile, agrable, spontanee, ke la situacio mem – nome la senrilateco kun la koncerna familio – eble estas ne fatalaĵo sed decido rezultanta el ia genta tradicio, aŭ el morala regulo, aŭ eĉ el religia voto, kiu malpermesas laŭnome kunestadon kun la familio De Germanto. „Ne” li daŭrigis, pravigante sian ĵusan tonon „ilin mi ne konas, ilin koni mi neniam volis, mi ĉiam tre zorgis pri mia sendependeco; mi estas fundamente jakobena revoluciulo127, kiel vi scias. Multaj homoj periĝis, diris, ke mi stultas pro mia obstina rifuzo de vizito al domo De Germanto, ke mi tiel aperas kiel krudulo, kiel murmurema urso. Sed tia famo ne embarasas min, male, ĝi spegulas la veron! Efektive en la mondo mi estimas ankoraŭ nur kelkajn preĝejojn, du aŭ tri librojn, apenaŭ pli grandan nombron da pentraĵoj, kaj la lunlumon kiam la venteto de via juneco al mi alblovas la odoron de florbedoj, kiujn miaj maljunaj okuloj ne plu distingas.”
Mi ne tute komprenis, kiel zorgo pri sia sendependeco rilatis al tio, ke oni ne vizitas homojn, kiujn oni ne konas, ankaŭ ne kiel tio povas doni famon de sovaĝulo aŭ de murmurema urso. Sed mi ja komprenis, ke Legranden ne tute parolis laŭ la vero, kiam li diris, ke li estimas nur preĝejojn, lunlumon aŭ junajn homojn; li fakte tre estimis kastelhavantojn, kaj li tiom timis antaŭ ili pro ĉia eventuala okazo de malplaĉo, ke li ne volis al ili vidigi siajn amikajn rilatojn kun burĝoj, kun idoj de notarioj aŭ makleristoj, preferante, se ĉi tiu ĝena vero aperos iam, ke tio okazu sen lia ĉeesto, malproksime de li, pro manko: li estis snobo. Estas eksterdube, ke ĉion ĉi li ne eldiris en sia kutima parolmaniero, kiun mi kaj miaj gepatroj ŝatis. Kaj se mi demandis: „ĉu vi konas la familion De Germanto?” la belparola Legranden-o respondis: „ne, ilin koni mi neniam volis”. Bedaŭrinde li tion respondis duavice, ĉar alia Legranden-o, kiun li zorge kaŝis tute funde de si, kiun li ne vidigis, alia Legranden-o, kiu sciis pri nia Legranden kaj pri lia snobeco misfamigajn rakontojn, jam respondis per vundita rigardo, per buŝ-grimaco, per la tro solena tono de sia respondo, per la mil sagoj, kiuj nian Legranden-on ene de sekundo jam trafis kaj vundis, kiel ian Sanktan Sebastianon de snobeco128: „ve! vi tre dolorigas min, ne, mi ne konas la familion De Germanto, ne akrigu ĉi tiun grandan suferon de mia vivo”. Kaj tiu senhonta, ĉantaĝema Legranden-o certe ne havis la saman belparolemon, kiel la alia, sed li ja havis pli rapidan respondemon, kiu konsistis en tio, kion oni nomas refleksoj, kaj kiam la belparolulo volis lin silentigi, la unua jam parolis kaj al nia amiko restis nur bedaŭro pro la misa impreso, kiun la babilemo de la alia memo kaŭzis, kaj li povis nur peni por korektado de ĉi tiu misa impreso.
Nu tio tamen ne signifis, ke sinjoro Legranden malsinceris, kiam li oratoris kontraŭ snoboj. Li ne povis scii – almenaŭ ne per propra juĝo – ke li mem estis tia homo, ĉar oni konas pasiojn nur de aliaj homoj, kaj tion, kion oni eventuale scias pri la propraj sentoj, oni ekscias ĝuste el la diroj de aliuloj. Al homo la propraj pasioj aperas nur malrekte, ĉar imago la verajn motivojn anstataŭigas de aliaj, pli decaj motivoj. Neniam la snobeco de Legranden rekomendis al li oftan vizitadon al iu dukino. Ĝi al lia imago taskis atribuadon de ĉiaj kvalitoj al tiu persono. Legranden kun la dukino do amikiĝis, kaj sin gratulis, ke li cedas al la allogo de sprito kaj virto, kiun malestimindaj snoboj ignoras. Nur kunhomoj vidis, ke snoba li mem estas; ĉar ili ne havis rimedon por percepti la preteksto-krean laboron de lia imago, ili vidis nur rektan rilaton inter lia monduma vivo kaj ĝia unua kaŭzo.
Mia familio post tiuj okazaĵoj tute elreviĝis pri Legranden; niaj renkontiĝoj kun li maloftiĝis. Panjon tre amuzis ĉiu cirkonstanco, en kiu ŝi kaptis Legranden-on ĉe la freŝa faro, ĵus pekinta per la peko, kiun li ne konfesis, kiun li plu nomis nepardonota, nome per snobismo. Mia patro siaflanke la surstratajn ignorojn de Legranden ne akceptis iel facilanime aŭ gaje; kaj kiam la familio planis, ke mi ferios en somero kun mia avino en Balbeko, li diris: „Mi nepre sciigu al Legranden, ke vi vizitos Balbekon, kaj ni vidos, ĉu li proponos, ke vi vizitu lian fratinon. Li probable ne memoras, ke li parolis al ni pri ŝia loĝloko du kilometrojn for de tie.” Mia avino, opiniante, ke en apudmara urbo oni de mateno ĝis vespero restu sur la plaĝo, flaru la maran aeron, kaj prefere konu neniun, ĉar vizitoj aŭ promenoj forprenas tempon de sana spirado, petis male, ke pri la plano oni ne informu Legranden-on – ŝi jam imagis, ke lia fratino, sinjorino De Kambremer, entrudiĝos en la hotelon ĝuste en la momento, kiam ni estos elirontaj por fiŝkaptado kaj nin devigos al endoma restado por ŝin akcepti. Sed panjo ridis pro ŝia timo, siaflanke pensante, ke la danĝero ne tiel premas, ke Legranden ne volonte rilatigos nin kun sia fratino. Nu, sen ke ni al li parolis pri la temo Balbeko, okazis ke Legranden, ne suspektante ke ni iros iam al tiu regiono, enfaligis sin mem en iu vespero, kiam ni renkontis lin sur la bordo de Vivono.
— „En nuboj estas hodiaŭ vespere tre belaj bluoj kaj violkoloroj, ĉu ne, kompano?” li diris al mia patro „precipe la bluo estas pli flora ol aera, estas cineraria, iom strange pri ĉielkoloro, ĉu ne? Ankaŭ ĉi tiu eta rozkolora nubo – ĉu ĝi ne havas floran tonon, diantan, hortensian? Nur laŭ la Manika Markolo, kie kuniĝas Normandio kaj Bretonio, mi observis pli riĉan tiaspecan vegetaĵan regnon en la atmosfero. Tie ĉirkaŭ Balbeko, en sovaĝejo, kuŝas ĉarme milda golfeto, kie sunsubiro super Oĵio129, ora-ruĝa sunsubiro, kiun cetere mi tute ne malŝatas, estas banala, sensignifa, sed tie en la malseka, milda atmosfero vespere floras ene de kelkaj minutoj enĉielaj bluaj kaj rozkoloraj aperaĵoj, kiuj nekompareble belas kaj ofte nur post pluraj horoj velkas. Aliaj elfalas rapide, kaj en tiu okazo estas eĉ pli bele vidi la tutan ĉielon trasemitan de la disiĝo de multegaj rozaj kaj sulfur-koloraj petaloj. En tiu golfeto – kromnome Opala Golfeto – la oreskaj strandoj kontraste ŝajnas pli mildaj, tial ke ili estas katenitaj, kiel blondaj Andromedaj130, al teruraj apudaj rokoj, al tiu mortiga bordo fama pro multaj ŝiprompiĝoj, kie en ĉiu vintro pluraj barkoj pereas pro la danĝera skuiĝo de la maro. Balbeko! plej antikva geologia ostaro de nia lando, Armor131, la maro, la ter-fino, la malbenita regiono, kiun Anatolo Francio132 – verkisto-magiisto, el kiu nia juna amiko profite legus – tre bone bildigis kun ĝiaj senfinaj nebuloj, kiel la aŭtentan landon de Kimerianoj en ‚Odiseado’133. Precipe ekire de Balbeko, kie oni jam konstruas hotelojn supermete sur la antikva kaj plaĉa tereno, kiun ili ne damaĝas, estas vere plezure ekskursi tra tiu primitiva kaj belega regiono.”
— „Ho, ĉu vi konas homojn en Balbeko?” demandis mia patro „Ĝuste okazas, ke mia filo dum du monatoj tie somerumos kun sia avino kaj eble kun mia edzino.”
Legranden, surprizite de ĉi tiu demando en momento kiam liaj okuloj rekte rigardis al mia patro, ne povis ilin forturni, sed kun malgaja rideto ilin fokusante de sekund' al sekundo pli intense al la okuloj de la kunparolanto, amike kaj sincere mienante sen ia ŝajno, ke li timas alrigardi, travidis lian vizaĝon, kvazaŭ ĝi diafanus, kaj nun transe rigardus al ia belkolora nubo, kiu al li provizis mensan alibion, ke en la momento de la demando pri konato en Balbeko, li estis pripensanta alian aferon kaj la frazon preteraŭdis. Pro tia rigardo oni ordinare demandas: „pri kio vi estas pensanta?”. Sed mia patro scivole, incitite, kruele daŭrigis:
— „Ĉu vi havas amikojn en tiu regiono? Vi ŝajne bone konas Balbekon.”
En lasta, senespera sinstreĉo la rideta alrigardo de Legranden atingis ian plenecon de tenereco, de nebuleco, de sincero kaj distriĝo, sed probable juĝante, ke respondon li ne plu povis prokrasti, li diris:
— „Amikojn mi havas ĉie, kie kelkaj vunditaj, sed ankoraŭ ne venkitaj arboj estas, kiuj proksimiĝis por kune pripeti kun kortuŝa persisto malfavoran ĉielon, kiu ne kompatas ilin.”
— „Ne ĉi tion mi celis” interrompis mia patro, same persiste kiel arboj kaj same senkompate kiel ĉielo „mi pensis pri okazo, ke al mia bopatrino okazus ia malagrablaĵo kaj ŝi tie ne trovu sin sola en fremda medio, mi do demandis ĉu vi havas tie konatojn.”
— „Tie kaj aliloke mi konas ĉiujn kaj mi konas neniun” respondis Legranden, kiu ne tiel facile rezignis kaj agnoskis malvenkon „multe konas aĵojn, malmulte homojn. Sed tie aĵoj mem similas al homoj, al karaj homoj kun delikata esenco, kiujn vivo ne indulgis. Iafoje tia ŝajnas kastelo, kiun oni renkontas sur klifo laŭ vojeto, apud kiu ĝi haltis, frontante kun sia malĝojo la ankoraŭ rozkoloran vesperon, tra kiu leviĝas ora luno kaj revenas barkoj, striante la irizan akvon kaj hisante sur sian maston ĝian flagon kun ĝia blazono; iafoje simpla, soleca, iom malbela domo kun timema sed romaneska aspekto, kiu for de ĉies okuloj enkaŝas ian porĉiaman sekretan feliĉon kaj senrevecon. Tiu lando de malvero...” li daŭrigis kun ruza subtileco „tiu plene fikcia lando estas malbona legaĵo por infano, kaj certe ne ĝin mi elektus kaj rekomendus por ĉi tiu juna amiko, kiu jam havas inklinon al malgajeco, por lia tiel agordita koro. Ĝia etoso de ama konfidemo, de neutila bedaŭro eble taŭgas por maljuna seniluziulo de mia speco, sed ili nepre misinfluas ankoraŭ ne firmiĝintan karakteron. Fidu al mia sperto” li plue insistis „la akvo de ĉi tiu duone bretonia golfeto eble havas trankviligan influon – cetere ne tute certan – al ne plu sana koro, kiel mia, al koro kies mankon nenio kompensas. Al via aĝo ili malkonvenas, knabeto. Bonan nokton, najbaroj!” li konkludis kun sia kutima, evitema abrupteco, nin forlasante, kaj, sin returnante kun levita montrofingro laŭ gesto de instrukcianta kuracisto, li resumis sian preskribon: „nenia Balbeko antaŭ kvindekjariĝo, kaj tiam nur depende je la stato de la koro!” li alkriis.
Mia patro revenis al la temo en postaj renkontiĝoj, persekutis lin per demandoj, sed la tuta insistado vanis: kiel klera falsisto, kiu sian tutan laboron kaj kapablon dediĉus al la farado de malveraj palimpsestoj, dum li per centfoje malpli granda peno gajnus pli profitan sed honestan enspezon, sinjoro Legranden, se kontraŭ li ni plu obstinus, prefere konstruus tutan teorion de pejzaĝo kaj ĉielan geografion de suda Normandio, ol konfesus ke je dukilometra distanco de Balbeko loĝas lia fratino kaj per tio sin devigus al donado de rekomendletero al ŝi, pro kiu li ne bezonus tiom timi, se li konscius – kaj delonge konante la karakteron de mia avino li fakte devus konscii – ke ni ĝin ne uzos.
***
Post promenadoj ni ĉiam rehejmiĝis frue, tiel ke ni povu viziti onklinon Leonan antaŭ la vespermanĝo. Komence de la sezono de mallongaj tagoj, kiam ni enpaŝis la straton Sankta-Spirito, sunsubiro ankoraŭ rebrilis sur la fenestroj de la domo, purpura strio kuŝis super la arbaro de l' Kalvario, ĝi pli malproksime speguliĝis sur lageto, kaj ĝia ruĝeco kune kun la ofte iom vigla malvarmo en mia animo similiĝis al la ruĝo de la fajro, super kiu rostiĝanta kokido al la poezia plezuro de promenado sekvigos la plezuron de frandemo, de varmeco kaj ripozo. En somero male la suno ankoraŭ iagrade altis, kiam ni rehejmiĝis; dum la vizito ĉe mia onklino ĝia lumo horizontaliĝis, trafis la fenestron kaj implikiĝis en la altajn kurtenojn, iliajn flanke detenajn ŝnurojn, splitiĝis, disbranĉiĝis, filtriĝis, ennajlis orajn pintojn en la citronlignan komodon, oblikve prilumis la ĉambron kun same delikataj nuancoj, kiel ĝi havas en arbaraj foliaroj. Sed en iuj tre maloftaj fojoj je nia rehejmiĝo la komodo delonge ne plu havis siajn efemerajn or-inkrustaĵojn, ankaŭ de la strato Sankta-Spirito ni ne vidis reflekton de sunsubira koloro sur la fenestroj, kaj la lago apud la kalvario ne plu ruĝis, ĝi eĉ iafoje estis jam opal-tona kaj longa strio de lunlumo, kiu dislarĝiĝis kaj fendetiĝis pro sulkiĝo de akvo, etendiĝis laŭ ĝia tuta amplekso. Tiam, proksimiĝante al la domo, ni ekvidis homsilueton sur la sojlo kaj panjo al mi diris:
— „Oj ve! Franciska nin atendas, via onklino maltrankvilas; vere ni revenas je tro malfrua horo.”
Kaj hastante, ne demetante la paltojn, ni tuj alsupris al onklino Leona, ni trankviligis ŝin, asertis ke, male ol ŝi fantaziis, al ni okazis nenia akcidento, sed ni simple iris la vojon de Germanto kaj memkompreneble, kiam oni iras tiun vojon, kiel mia onklino mem bone scias, oni ne povas antaŭdiri la horon de reveno.
— „Ha, vidu, Franciska, mi ja diris al vi, ke ili tre kredeble iris laŭ la vojo de Germanto! Je la ĉielo, ili certe terure malsatas! Via ŝaforostaĵo nun certe sekas, ĉar ĝi tiom longe kuiriĝis. Nu, vi vere tro malfruiĝis! Vi do iris laŭ la vojo de Germanto, ĉu?”
— „Mi kredis, ke vi sciis tion, Leona” respondis mia patrino „Mi supozis, ke Franciska vidis nin, kiam ni eliris tra la pordeto de la legomĝardeno.”
Efektive ekzistis apud Kombreo du vojoj por promenado, kaj ili tiom diversis, ke de nia hejmo oni kutime eliĝis tra malsama pordo depende je tio, al kiu flanko oni volis iri: estis la vojo de Mezeglizo-la-vina, kiun ni ankaŭ nomis la vojo de Svan, ĉar oni en tiu direkto nepre pasis preter la domo de sinjoro Svan, kaj estis la vojo de Germanto. Verdire pri Mezeglizo-la-vina mi sciis nenion krom ĝia nomo kaj tio, ke de ĝi venadis fremdaj homoj, kiuj dimanĉe promenis ĝis en Kombreon, homoj, kiujn vere mia onklino kaj ĉiuj familianoj ne konis kaj kiujn ĝuste pro tio oni rigardis homoj el la flanko de Mezeglizo. Pri Germanto mi poste sciis pli multe, sed tio okazis en alia epoko de mia vivo – dum mia adolesko unuflanke Mezeglizo estis nealirebla kiel la horizonto, nevidebla de miaj okuloj eĉ post longega irado tra valoj kaj montetoj de lando, kiu alie aspektis ol la kombrea pejzaĝo, aliflanke Germanto al mi ŝajnis la ideala, preskaŭ malreala ekstremo de sia propra vojo, ia geografia abstraktaĵo samkategoria kiel la ekvatora linio, iu el la polusoj aŭ la oriento. Tiel do la diro „iri tra Germanto por atingi Mezeglizon” aŭ egale la inversa diro al miaj oreloj sonis sensence kiel „iri tra oriento por atingi okcidenton”. La ĉirkaŭaĵon de Mezeglizo mia patro ĉiam menciis kiel la plej belan ebenan pejzaĝon, kiun li konis, kaj la ĉirkaŭaĵon de Germanto kiel la tipon de rivera lando, kaj mi tial rigardis ilin du memstaraj estaĵoj, kaj ilin imagis plene koheraj kaj unuecaj, kiel ĉiuj aferoj kiujn tute kreas homa pensado; ĉiu eĉ malgrandega ero de ili ŝajnis al mi tre valora kaj plena je ilia aparta perfekteco, kaj kontraste al ili la ordinare materialaj stratoj, sur kiuj oni iris antaŭ ol oni atingis la sanktan grundon de unu aŭ de la alia, kaj meze de kiuj ili staris kiel idealaj bildoj de respektive ebenaĵa kaj rivera landoj, ne pli meritis atenton, ol stratetoj ĉirkaŭ teatrejo meritas konsideron de teatroŝatanto. Sed precipe mi vidis inter ili distancon, kiu ne mezuriĝis per kilometroj sed per la diseco inter la malsamaj partoj de mia cerbo, kiuj ideis ilin, mi vidis tie animan distancon, kiu aferojn ne nur malproksimigas, sed disigas kaj asignas al malsama estmaniero. Ĉi tiun dislimigon pli neprigis la kutimo, ke ni neniam iris en sama tago al la du flankoj daŭre de unu promeno, sed aŭ iris laŭ la vojo de Mezeglizo, aŭ iris laŭ la vojo de Germanto, ilin kvazaŭ enŝlosante en disaj, ne reciproke koneblaj, neinterkomunikaj, fermitaj spacoj de malsamaj posttagmezoj.
Ironte laŭ la vojo de Mezeglizo (ne tre frue en la tago kaj ankaŭ spite al nuba vetero, ĉar la promeno ne tre longis, ne irigis malproksimen) oni uzis, same kiel ironte por ajnaj ordinaraj aferoj, la pordegon de la onklina domo al la strato Sankta-Spirito. Oni ricevis saluton de la apuda armofaristo, oni preterpase enkestigis leterojn, oni komisie de Franciska al Teodoro diris, ke hejme mankas oleo aŭ kafo, kaj oni vojis ekster la urbon sur la pado, kiu laŭiris la blankan barilon de la parko de sinjoro Svan. Antaŭ ol oni ĝin atingis, jam sentiĝis la odoro de ĝiaj siringoj, kiu alfluis renkonte al fremdaj alvenantoj. Ĉi tiuj arbetoj el inter siaj korformaj, verdaj, pimpaj folioj scieme levis la malvajn aŭ blankajn plumaĵojn de siaj floroj, kiuj eĉ en ombro brilis pro la suno ilin antaŭe abunde priluminta. Iujn el ili duone kaŝis la tegola dometo – laŭnome domo de arkopafistoj – en kiu loĝis la gardisto, kaj ĝian gotikan gablon superis iliaj rozkoloraj minaretoj. Printempaj nimfoj ŝajnus plumpaj kompare kun la junaj siringaj hurioj, kiuj en ĉi tiu franca ĝardeno briligis la helajn, purajn tonojn de persaj miniaturoj. Senatente al mia deziro brakumi ilian flekseblan talion, klini al mi la steletajn buklojn de iliaj bonordoraj kapoj, ni ne haltis, ĉar miaj gepatroj depost la edziĝo de Svan Tansonvilon ne plu vizitis, kaj ne volante videble rigardi al la parko, ili evitis la padon, kiu laŭiris ĝian barilon kaj rekte supreniris al kampoj, ni prefere elektis alian, kiu kondukis al la samaj kampoj sed oblikve, nin irigante iom tro malproksimen. Iufoje mia patrina avo diris al mia patro:
— „Ĉu vi memoras la hieraŭan diron de Svan, ke liaj edzino kaj filino forvojaĝas al Remso kaj ke li sekve mem iros al Parizo kaj tie pasigos unu tagon kaj nokton? Ni povas laŭiri la parkon, ĉar la sinjorinoj forestas, kaj ni ŝparos la kromvojon.”
Ni haltis mallonge antaŭ la barilo. La sezono de siringoj estis finiĝanta; iuj ankoraŭ alte ŝprucigis la malvajn, lanterneskajn, delikatajn vezikojn de siaj floroj, sed en multaj lokoj de la foliaro, en kiuj antaŭ nura sepo da tagoj ondis ilia parfuma ŝaŭmo, nun ŝrumpe, nigre velkis ia malplena, seka, senodora ŝlako. Mia avo al mia patro montradis, kio ĉirkaŭ la domo samis kaj kio ŝanĝiĝis kompare kun la epoko, kiam li trairis ĝin kun sinjoro Svan, la patro, en la tago, kiam mortis ties edzino, kaj tio iĝis preteksto por refoja rakontado de tiu antaŭlonga promeno.
Antaŭ ni aleo kun randaj bedoj de tropeoloj kuŝis en plena sunlumo kondukante supren al la kastelo. Dekstre male la parko ebenis. Sub la ombro de altaj ĉirkaŭaj arboj malhelis marĉeto, kiun la gepatroj de Svan siatempe fosigis; sed eĉ en plej artefaritaj kreaĵoj homo prilaboras la naturon; iuj lokoj ĉirkaŭ si ĉiam sentigas sian propran etoson, montras siajn ĉiamajn insignojn ene de parko, same kiel ili farus se forestus ĉia homa influo, en soleco, kiu ĉie ĉirkaŭ ili restariĝas, estiĝante pro la mediaj kondiĉoj kaj aldoniĝante al la home prilabora verko. Tiel do apud la aleo, kiu kuŝis super la arta marĉeto, laŭ du vicoj plektitaj el miozotoj kaj el vinkoj etendiĝis natura, delikata kaj blua krono, kiu ĉirkaŭis la klarobskuran134 frunton de akvo, kaj gladioloj kun reĝa senzorgeco fleksis siajn glavajn foliojn kaj etendis super eŭpatorioj kaj malseka-piedaj ranunkoloj la lagan sceptron de siaj ĉifonaj, lilieskaj, flavaj kaj violtonaj floroj.
La forveturo de fraŭlino Svan – min senigante je la terura feliĉo, ke ŝi subite aperus en aleo, ke min ekkonus kaj malestimus ĉi tiu privilegia juna knabino, kiu amikis kun Bergoto, kun li vojaĝis kaj vizitis katedralojn – igis por mi la unuafoje permesitan kontemplon de Tansonvilo indiferenta, sed male en la okuloj de miaj avo kaj patro ŝajne aldonis al la bieno ian oportunecon, ian provizoran ĉarmon, kaj – kiel sennubeco estas favora cirkonstanco por tramonta migrado – igis tiun tagon aparte taŭga por tiuflanka promeno; mi tre deziris, ke ili miskalkulus, ke pro ia miraklo fraŭlino Svan kaj ŝia patro aperus tiel proksime, ke ni ne havus tempon foriĝi, kaj nepre interkoniĝus kun ŝi. Pro tio, kiam mi subite ekvidis sur la herbejo eblan signon de ŝia ĉeesto, nome forgesitan korbon apud fiŝkano, kies korko flosadis sur la akvejo, mi tuj forturnis la atenton de miaj avo kaj patro. Cetere Svan ja diris, ke ne tre ĝentile li foriras, ĉar li dum iom da tagoj gastigas familianojn, la fiŝkano do eble apartenis al iu gasto. El la aleoj ne sonis ies paŝado. Mezalte en iu aŭ en alia arbo nevidebla birdo provadis formuziki la tagon, per tirata noto esploris la ĉirkaŭan malplenecon, kaj de ĝi ricevis tiel unuaniman respondon, tiel pli densiĝintan silenton kaj senmovecon, ke ĝi ŝajne definitive frostigis la momenton, kiun ĝi volis pli rapide pasigi. Lumo el la senmoviĝinta ĉielo falis tiel senindulge, ke ĝi naskis deziron iel forŝteliĝi el ĝia atento, kaj la stagna akvo, kies dormon insektoj senĉese incitis, probable sonĝante pri ia fantazia ŝtormego, fortigis mian malkvieton pro la korka flosileto, ĝin ŝajne rapide tirante en la silentan spacegon de la spegulata ĉielo; ĝi stariĝis, sentiĝis tuj subakviĝonta, sed apenaŭ mi ekpensis, ke – senrigarde al miaj deziro kaj timo ekkoni ŝin – mi eble devas iel sciigi al fraŭlino Svan, ke fiŝo tiras la hokon, tuj mi, vokite, devis ekkuri al miaj avo kaj patro, kiuj mire atendis ĉar mi ne sekvis laŭ la pado alsupra al la kampoj, en kiu ili jam iom forvojis. Mi trovis ĝin tutan zuma pro la odoro de kratagoj. Ilia vico similis al serio de flankaj preĝejetoj, kiujn kaŝis la florabundo ilin kovranta simile al natura altaro; sube sunlumo tegis la teron per reto de helaĵoj, kvazaŭ ĝi tra vitra tegmento traradius; la krataga parfumo mole, grase disiĝis per same neta formo, kiel se mi starus antaŭ la altaro de la Sankta Virgulino, kaj la floroj en akorde festa vesto tenis senatente po unu brilan tuton de stamenoj, similaj al maldikaj, radiantaj ripoj de malfrua gotika konstruaĵo, kiel tiuj, kiuj en la preĝejo aĵure ornamis la ŝtuparon de la jubeo aŭ ŝprose dividis la vitralojn, kaj ili disfaskiĝis kun koloro de blanka karno fragoflora. Kiom krudaj kaj naivaj kontraste ŝajnos post kelkaj semajnoj la sovaĝaj rozoj, kiuj siavice sub same densa sunlumo iros laŭ la sama interkampa vojeto en la unukolora silko de siaj ruĝetaj korsaĵoj, kiujn malforta vento facile taŭzas!
Kiom ajn longe mi restis antaŭ la kratagoj, spirante, al mia pensopovo, kiu ne povis helpi al si mem, prezentante, perdigante, retrovigante ilian nevideblan kaj ĉiamsaman odoron, min akordigante al la ritmo, laŭ kiu disĵetiĝis tien kaj tien iliaj floroj kun junula gajeco kaj en neatenditaj intervaloj similaj al iaj muzikaj intervaloj – ili senfine, kun nebridata abundo disdonis la saman ĉarmon, sed ne provizis al mi ian ŝancon de kompreno, ĝuste kiel okazas kun iuj melodioj, kiujn oni sonigas multfoje sinsekve, sed en ilian sekreton ne enprofundiĝas. Mi deturnis min momente, poste al ili revenonte kun freŝa forto. Mi forvagis ĝis sur la deklivo, kiu malantaŭ la heĝo krutis al la kampoj, persekutante ian perditan papavon, iujn pigre postrestintajn cejanojn, kiuj jen kaj jen ornamis ĝin per siaj floroj, kiel sur la bordero de gobeleno diskrete aperas la vegetaĵa motivo, kiu en la ĉefa parto tutajn partojn kovros; ankoraŭ malmultaj, disaj kiel solaj dometoj anoncantaj baldaŭan vilaĝon, ili al mi antaŭsignis senliman vastecon, kiun kovras ondantaj tritikokampoj kaj super kiu krispas nuboj, kaj pro la ekvido de unu papavo, ĝis la pinto de sia ŝnuro levanta kaj envente flirtiganta sian puncan flagon super grasa, nigra naĝbareleto, la koro al mi forte ekbatis, kiel al vojaĝanto, kiu ekvidas sur malaltejo unuan surteran barkon riparatan de boatfaristo, kaj ekkrias, antaŭ ol li entute vidas ĝin: „maro!”.
Poste mi revenis antaŭ la kratagojn, kiel oni revenas antaŭ eksponatan artaĵon, kiun oni kredas pli atente kaj bone vidi post ol oni mallonge forrigardis, sed kiom ajn mi per la manoj ĉirkaŭŝirmis miajn okulojn, tiel ke ili vidu nur la arbetojn, la sento en mi estiĝanta restis malklara, nebula, vane provis netiĝi kaj asociiĝi kun iliaj floroj. Ili ne helpis al ĝia pliklarigo, kaj de aliaj floroj mi povis elpeti nenian helpon. Tiam, al mi donante tiun ĝojon, kiun oni ricevas ekvidante verkon de ŝatata pentristo, kiu distingiĝas de liaj jam konataj artaĵoj, aŭ se iu kondukas onin antaŭ pentraĵon, de kiu oni antaŭe vidis nur krajonan skizon, aŭ se muzikaĵo aŭdita en piana interpreto nun eksonas per plenaj sonoj kaj tonoj de tuta muzikilaro, mia avo, min vokinte kaj montrante al la heĝo de Tansonvilo, diris:
— „Vi ŝatas kratagojn ĉu ne? vidu ĉi tiun rozkoloran, ĉu ĝi ne belas?”
Jes, ĝi estis kratago, rozkolora kratago, ol la belaj blankfloraj ankoraŭ pli bela. Ankaŭ ĝi havis kostumon por festo – por ververa, tio estas religia festo, ĉar ĝi ne simile al societa festo dependas de okaza kaprico, kiu ĝin okazigas en ajna, ne speciale rezervita, ne per si mem feria tago – sed tiu kostumo estis pli riĉa, ĉar laŭ la branĉoj la floroj sinsekvis unu super la alia, tiel ke senornama spaco ne estis, kiel bantoj ĉirkaŭ rokoka ŝafista bastono135, kaj estis koloraj, kaj sekve laŭ kombrea estetika leĝo ili havis pli altan kvaliton, se juĝi laŭ la prezaro en la placa butiko aŭ ĉe Kamuzo, kie la rozkoloraj biskvitoj pli kostis. Akorde kun tio mi pli ŝatis kazeon kun kremo kiun mi – kun permeso – per tio rozkolorigis, ke mi enmetis molpremitajn fragojn. Ĉi tiuj floroj ĝuste elektis tonon de manĝeblaĵo aŭ de ia dolĉa ornamo sur festa tualeto, kiuj, ĉar ili elmontras la kaŭzon de sia supereco, estas ĝuste la aĵoj, kiuj al infanoj ŝajnas plej evidente belaj kaj pro tio konservas ĉiam por ili pli da vigleco, pli da natureco, ol aliaj koloroj, eĉ post kiam ili komprenis, ke ĉi tiuj aĵoj nenion promesas al frandemo kaj ankaŭ ne estis elektitaj de fasonisto. Kaj vere mi tuj komprenis, kiel jam antaŭ la blankaj kratagoj, sed nun kun pli da admiro, ke tute ne false, ne pro ia homfarita artifiko aperis en la floroj tiu festa humoro, sed male naturo ĝin libere esprimis, same spontanee kiel vilaĝa butikistino, kiu farus el ĉi tiu arbeto kamparan altaron kun ĉiuj ĉi tro molkoloraj kaj province koketaj floretoj. Pinte de la branĉoj, simile al la rozetoj en potoj tegitaj per paperpuntaĵoj, per kies elegantaj, maldikaj formoj oni en solenaj festoj ornamis la altaron, pendis multegaj pli palaj florbutonetoj, kiuj, malfermiĝante kiel pokaletoj el roza marmoro, vidigis ruĝajn kretodesegnojn kaj pli ol la plenaj floroj prezentis la propran, nerezisteblan esencon de kratagoj, kiuj ĉie burĝonis, ĉie floris nur en roza koloro. Sola en la heĝo, sindistinga kiel junulino en festorobo meze de hejmsiduloj en negliĝoj, plene konvena por la monato de Maria, en kiu ĝi jam partoprenis, tia, brila kaj ridetanta en sia pimpa rozkolora kostumo, estis tiu katolika, ĉarma arbeto.
Tra la heĝo videblis parka aleo jasmene, pensee kaj verbene borderita, inter kio levkojoj malfermis siajn freŝajn saketojn kvazaŭ el odora, eluzite roztona malnova ledo el Kordovo136, kaj sur la gruzo longa, verde farbita flekstubo kun multaj volvoj elĵetis, en la lokoj kie ĝi havis truetojn, super la floroj, malsekigante iliajn odorojn, vertikalan, prisman disŝprucaĵon de multetonaj gutetoj. Subite mi haltis kaj moviĝi ne plu povis, kiel okazas kiam vizio absorbas ne nur la vidpovon, sed ankaŭ pli profundajn sentojn kaj okupas la tutan animon. Rufa-blonda juna knabino, kiu laŭŝajne revenis de iu forvago kaj havis ĉemane ĝardenan ŝpaton, rigardis al ni, alte tenante sian vizaĝon trasemitan de rozaj efelidoj. Ŝiaj nigraj okuloj brilis, kaj pro tio ke mi tiam ne sciis – kaj nun daŭre ne scias – kiel objektive analizi forte ricevatan impreson, pro tio ke ne havis sufiĉan tielnomatan observemon per kiu mi apartigus la senton pri ilia koloro, al mi dum longe poste, kiam pri ŝi mi pensis, la memoro pri tiu brilo – probable akorde kun ŝia blondeco – prezentiĝis kiel vive lazura; tiel ke se ŝi ne havus tiel dense nigrajn okulojn – kio ordinare forte impresis je la unua renkontiĝo kun ŝi – mi ne enamiĝus al ŝi, kiel okazis, precipe pro ŝiaj bluaj okuloj.
Mi rerigardis al ŝi, unue per tia rigardo, kiu ne nur estas porparolanto de okuloj, sed el kies fenestro elkliniĝas ies tuta sentopovo, angore, senmove, per rigardo, kiu volas tuŝi, kapti, forpreni la korpon, kiun ĝi rigardas, kaj kune la animon; poste, timante ke miaj avo kaj patro ekvidus la knabinon kaj min degvidus, ordonante ke mi kuru antaŭ ilin, per dua, pretervole petega rigardo, kiu penis por ke ŝi atentu, ke ŝi agnosku min! Ŝi direktis la pupilojn antaŭen kaj flanken, ektuŝante miajn avon kaj patron, kaj verŝajne ŝi gajnis el tiu esploro la impreson, ke ni estas ridinduloj, ĉar ŝi rigardis flanken kun indiferenta kaj malestima mieno, kaj deturniĝis, por ke ŝia vizaĝo ne povu aperi en ilia vidkampo; kaj dum ili plu paŝis, ŝin ne vidinte, kaj min preteriris, ŝi lasis sian rigardon longe flui al mia starloko, sen vizaĝa esprimo, kvazaŭ min ne vidante, sed fikse kaj kun kaŝita rideto, kion laŭ la instruado, kiun mi ricevis ĝis tiam pri bonaj manieroj, mi povis kompreni nur kiel esprimon de ofenda malestimo; kaj ŝia mano samtempe skizis maldecan geston, kiu – direktite al nekonata homo en ia publika loko – laŭ la eta manlibro pri etiketo, kiun mi tenis enmense, havis nur unu signifon, nome tiun de konscia impertinento.
— „Ĵilberta, venu do, kie vi restas?” kriis la alta kaj ordonema voĉo de blanke vestita sinjorino, kiun mi antaŭe ne rimarkis, kaj je kelkaj paŝoj de ŝi sinjoro en tika vesto, kiun mi ne konis, al mi rigardis per protrudaj okuloj; kaj subite ne plu ridetante, la knabino manprenis sian ŝpaton kaj foriris sen rerigardo, kun obea, netravidebla, insidema mieno.
Tiel preterflugis min la nomo Ĵilberta, donacite kiel talismano, per kiu eble iun estontan tagon mi retrovos tiun homon, el kiu ĝi faris personon, dum antaŭ momento ŝi estis nura nebula bildo. Tiel ĝi pasis, sonis super la jasmenoj kaj levkojoj, acidete kaj freŝe kiel akveroj el la verda akvumilo, sorbigante, irizante la puran aeran spacon, kiun ĝi traflugis – ĝin apartigante – per la mistero de la vivo de tiu, al kiu ĝi signis por la feliĉuloj, kiuj kun ŝi vivis kaj vojaĝis, dissonigante sub la roza kratago, egalalte kun mia ŝultro, la kvintesencon de ilia por mi dolora familiareco kun ŝi kaj kun ŝia nekonebla vivo, en kiu mi neniam partoprenos.
Mallonge, dum ni malproksimiĝis, dum mia avo murmuris: „Kompatinda Svan, kiel ili mistifikas lin! Ili aranĝis lian forvojaĝon por ke ŝi restu kun tiu De Ŝarlus – ja li estas tiu viro, mi rekonis lin! Kaj la knabinon ili enmiksas en tiujn maldecaĵojn!”, la efiko en mi de la abrupta tono, per kiu la patrino de Ĵilberta alparolis ŝin sen ia protesto de ŝia flanko, trudante al ŝi obeon, montrante ke ŝi ne superas ĉion, malfortigis iom mian suferon, al mi redonis esperon kaj malgrandigis mian amon. Sed baldaŭ reviviĝis ĉi tiu amo en mi pro reago per kiu mia koro volis altiĝi al Ĵilberta aŭ ŝin malaltigi al si. Mi amis ŝin, mi bedaŭris, ke mi ne havis tempon kaj spiritpretecon por ŝin ofendi, ŝin dolorigi, ŝin iel devigi al memorado de mi. Tiom bela ŝi ŝajnis al mi, ke mi volis retrokuri, kaj krii al ŝi, tirante la ŝultrojn: „kiel malbela vi estas, ridinda, mi abomenas vin!”. Kaj dume mi vojis, por ĉiam kunportante kiel unuan sperton pri feliĉo, kiun iaj nekontraŭeblaj naturaj leĝoj malpermesis al miaspecaj infanoj, mensan bildon pri rufhara knabino kun rozaj efelidoj sur la vizaĝo, kiu mantenas ŝpaton kaj ridas, sendante al mi longan, malice senespriman rigardon. Jam la ĉarmo de ŝia nomo sankte parfumis tiun lokon apud rozkolora kratago, kie mi kaj ŝi egale aŭdis ĝian sonon, kaj ĝi estis kolorigonta, balzamonta, parfumonta ĉion, kio rilatis al ŝi: ŝiajn geavojn, kiujn miaj geavoj pro netaksebla bonŝanco konis, la altegan profesion makleristan, la doloran kvartalon de la Elizeaj Kampoj, kie ŝi loĝis en Parizo.
— „Leona” diris mia avo post rehejmiĝo „mi bedaŭras, ke vi ne estis kun ni hodiaŭ posttagmeze. Tansonvilon vi ne rekonus. Se mi aŭdacus tion fari, mi detranĉus kaj reportus por vi branĉon de tiuj rozaj kratagoj, kiujn vi tiom ŝatas.”
Tiele nian promenon rakontis mia avo al mia onklino, eble por ŝin distri, eble ĉar restis ia espero, ke ŝi eliros iam. Ŝi efektive tre ŝatis la svan-an domon antaŭe, kaj la vizitoj de Svan estis iuj el la lastaj, kiujn ŝi akceptis, en la tempo kiam sian pordon al aliaj konatoj ŝi ne plu malfermis. Simile kiel ŝi dirigis, kiam li poste venis kaj informiĝis pri ŝia sano (de ŝi sole en nia domo li ankoraŭ petis akcepton), ke ŝi tro lacas, sed lin enlasos en venonta fojo, ŝi tiuvespere same respondis: „jes, en belvetera tago mi veturos ĝis la pordo de la parko”. Tion ŝi sincere diris. Svan-on kaj Tansonvilon ŝi volonte revidus, sed la sopiro, kiun ŝi sentis, elĉerpis ŝian restantan forton – la plenumo ĝin superus. Disfoje pro bela vetero ŝi sentis revigliĝon, ŝi ellitiĝis, vestiĝis; lacon ŝi sentis, antaŭ ol ŝi eniris la najbaran ĉambron; ŝi jam petis reenlitigon. Tio, kio en ŝi komenciĝis en pli frua vivotempo ol ordinare okazas, estis la granda rezigno de maljuneco, kiu prepariĝas al morto, kiu krizalidiĝas, kaj kiun oni vidas en la malfruaj jaroj de longvivuloj eĉ inter eksaj amantoj, kiuj travivis grandan amon, inter amikoj kun profundaj spiritaj ligoj, kiuj ekde iu jaro ne plu faras la vojaĝon aŭ la necesan iron por renkontiĝi, ne plu korespondas kaj scias, ke ili en ĉi tiu mondo ne plu interkomunikos Mia onklino probable klare sciis, ke ŝi neniam revidos Svan-on, ke ŝi neniam plu eliros el la domo, sed ĉi tiun enfermiĝon al ŝi faciligis tio mem, kio laŭ vidpunkto de aliaj igis ĝin dolora: nome la enfermitecon trudis la ĉiutaga malkresko de ŝia forto, kiun ŝi mem konstatis, kaj kiu igis ĉiun ŝian agon, ĉiun ŝian geston okazo de laciĝo aŭ eĉ de sufero, kaj tiel al senfareco, al soleco, al silento donis la sopiratan, rebonigan dolĉecon de ripozo.
Mia onklino ne iris al la heĝo de roza kratago, sed en ajna momento mi demandadis al miaj gepatroj, ĉu ŝi iros, ĉu antaŭe ŝi ofte vizitis Tansonvilon, tiel vorte manovrante por ke ili parolu pri la gepatroj kaj geavoj de fraŭlino Svan, kiuj al mi ŝajnis grandaj kiel dioj. La nomon por mi preskaŭ mitan Svan, kiam mi interparolis kun miaj gepatroj, mi deziregis aŭdi el iliaj buŝoj, ĝin mi ne kuraĝis prononci mem, sed mi turnis la konversacion al temoj, kiuj rilatis al Ĵilberta kaj al ŝia familio, kiuj koncernis ĝin, kaj dank' al kiuj mi ne sentis, ke mi tro malproksime ekzilas for de ŝi; mi subite devigis mian patron – ekzemple parolante kvazaŭ mi kredus, ke la ofico de mia avo jam estis en nia familio en la antaŭa generacio, aŭ ke la heĝo de roza kratago, kiun onklino Leona deziris vidi, staras sur komunuma tero – al korekto de mia aserto, kaj li diris, kvazaŭ min kontraŭante, kvazaŭ spontanee: „tute ne, la oficon tenis la patro de Svan” aŭ: „la heĝo staras en la parko de Svan”. Tiam mi subite enspiris, ĉar, sin metante sur la lokon kie ĝi estis en mi enskribita, sufoke pezis tiu nomo, kiun mi sentis, ĝin aŭdante, pli plena ol ĉiuj aliaj, balastita de ĉiuj okazoj, kiam en atendo de ĝia sono mi mense eldiris ĝin. Ĝi kaŭzis al mi ĝuon, kaj mi hontis, ke mi aŭdacis elpeti ĝin de miaj gepatroj, ĉar ĉi tiu ĝuo tiom fortis, ke ĝin al mi provizi certe postulis grandan penon iliaflankan sen iu kompenso, ĉar ĝi por ili ĝuo ne estis. Pro takto mi do turnis la interparolon al alia temo. Pro skrupulo, ankaŭ. Ĉiujn apartajn plaĉojn, kiujn mi atribuis al la nomo Svan – mi tuj retrovis ilin, kiam ili elparolis ĝin. Ĉiufoje ŝajnis al mi, ke ankaŭ miaj gepatroj nepre sentas ilin, ke ili vidas el sama vidpunkto kiel mi, ke ili siaparte kunsentas, pardonas, aliĝas al miaj revoj, kaj mi pro tio malfeliĉis, kvazaŭ mi cedigis kaj devojigis ilin.
Tiujare miaj gepatroj elektis iom pli fruan tagon ol kutime por la revojaĝo al Parizo, kaj en la koncerna mateno, post ol oni por fotografado min frizigis, al mi delikate surkapigis ĉapelon ankoraŭ neniam surmetitan kaj min vestis per velura palto, mia patrino devis serĉi min ĉie, kaj fine trovis min ploranta en la krutaĵo de la vojeto apud Tansonvilo, adiaŭanta la kratagojn, brake ĉirkaŭanta la dornajn branĉojn, kaj kiel teatra reĝidino, al kiu pezas ornamoj fiaj, sendanke al la ĝenema mano kiu farante van-preparojn, node sur mia frunto aranĝis miajn harojn137, piedanta sur la falintaj buklopaperoj138 kaj sur la nova ĉapelo. Mian patrinon ne kortuŝis miaj larmoj, sed ŝi tuj eligis krion, kiam ŝi vidis la kapveston platigita kaj la palton difektita. Ŝin mi ne aŭdis, sed diris kun ploro: „Karaj kratagetoj, ne vi ĉagrenas min, ne vi trudas al mi forvojaĝon. Vi neniam al mi kaŭzis sufero. Tial mi ĉiam amos vin.” Kaj, forviŝante la larmojn, mi promesis, ke kiam mi estos plenkreska, mi ne imitos la sensencan vivon de aliaj homoj, kaj eĉ se mi estos en Parizo, en printempaj tagoj mi ne vizitos homojn, ne aŭdos stultajn komplimentojn, sed pliŝate iros tra la kamparo kaj tie ĝuos la floradon de kratagoj.
Atinginte la kampojn ni plu vojis inter ili dum la tuta cetera promenado en la direkto al Mezeglizo. Vento ilin re-kaj-re-trakombis, kiel nevidebla vagulo, kaj ĝi estis al mi l kvazaŭ a propra spirito de Kombreo. Ĉiujare jam en la alvena tago, volante elsenti ke mi vere estas en Kombreo, mi supreniris kaj spektis, kiel ĝi sur la sulkoj de la kampoj kuras kaj min instigas al postkuro. Ĉiam la vento estis apudiranto sur la vojo de Mezeglizo, sur tiu konveksa ebenaĵo, kie tra kilometroj ĝin embarasis nenia abrupta reliefo. Mi sciis, ke fraŭlino Svan ofte vizitis Lanon139 dum kelkaj sinsekvaj tagoj, kaj malgraŭ la plurkilometra distanco, kiun cetere kompensis la foresto de ĉia obstaklo, kiam en varmaj posttagmezoj mi vidis, ke unu sama blovego, el la horizonto veninte, klinis malproksimajn vicojn de tritikoj, disfluis sur la tutan senliman vastejon, kaj ekkuŝis murmure kaj varmete inter onobrikoj kaj trifolioj antaŭ miaj piedoj, la ebenaĵo, kiu al ni ambaŭ komunis, iel nin proksimigis, nin unuigis; mi pensis ke ĉi blovo preter ŝi blovis, ke ĝi ian mesaĝon de ŝi al mi murmuretas, sen ke mi komprenas ĝin, kaj ĝin preterpase mi kisis. Maldekstre staris vilaĝo nomata Ŝampieo (el Campus Pagani laŭ la pastro). Dekstre trans la tritikejoj videblis la du angulformaj, krudaj sonorilturoj de Santandreo-de-kampoj, pintaj, skvamaj, enpremitaj de ĉeloj, visk-motive ornamitaj, flaviĝintaj kaj grumelaj, kiel du spikoj.
Je simetriaj intervaloj sub la unika ornamo de siaj folioj, kun folioj de nenia alia fruktarbo konfuzeblaj, pomarboj malfermis siajn larĝajn, blank-satenajn petalojn aŭ pendigis la timemajn fasketojn de siaj ruĝetaj florbutonoj. Ĝuste ĉe la vojo de Mezeglizo mi unuafoje rimarkis la rondan ombron, kiun pomarboj ĵetas sur la sunlumatan teron, kaj ankaŭ tiujn orajn filandrojn, kiujn la vespera lumo oblikve ŝpinas de sub la folioj, kaj mi vidis, kiel mia patro per sia irbastono ilin rompis, neniam ilin deklinante.
Foje-foje en la posttagmeza ĉielo aperis nube blanka luno, fuĝeme, malbrile, kiel rolisto, por kies sursceniĝo tempo ankoraŭ ne estas, kaj kiu de la salonego, en ordinaraj vestoj, momente rigardas la ludadon de siaj kolegoj, diskrete, evitante, ke oni rimarkus lin. Mi plezure trovis ĝian bildigon en pentraĵoj kaj en libroj, sed tiuj artaĵoj estis tre malsamaj – almenaŭ en la fruaj jaroj, antaŭ ol Bloĥ miajn okulojn kaj mian penson familiarigis kun pli subtilaj harmonioj – ol tiuj, en kiuj mi nuntempe juĝas la lunon bela, sed ĝin tiam ne rekonus. Tiel okazis ekzemple kun romano de Sentino140 aŭ pejzaĝa pentraĵo de Ŝarlo Glero141, kie ĝi nete konturiĝas en la ĉielo kiel arĝenta falĉileto – nu, unu el tiuj naive nekompletaj verkoj, kiaj estis ankaŭ miaj impresoj, kaj pro kies admiro miaflanka la avin-fratinoj indignis. Ili opiniis, ke oni al infanoj provizu – kaj ke infanoj elmontras senton por beleco ŝatante unue – verkojn, kiujn plenaĝe oni definitive admiras. Tiel ili pensis, probable imagante, ke kvalitoj de beleco similas al materiaj aĵoj, kiujn malfermitaj okuloj povas nur percepti, sen ke ili bezonis antaŭe la gradan maturigon de respondaj valoroj en sia propra koro.
Ankaŭ laŭ la vojo de Mezeglizo, en domo nomata Monĵuveno, proksime de granda akvobaseno kaj apud vepra krutaĵo loĝis sinjoro Vintejo. Tial oni ofte vidis preterpasi sur tiu vojo lian filinon, kiu plenrapide kondukis kabrioleton. Ekde iu jaro ŝi ne plu sidis sole en ĝi, sed kun pli aĝa ina amiko, kiu havis en la ĉirkaŭa lando malbonan famon, kaj kiu definitive enloĝis iam Monĵuvenon. Homoj diradis: „Ja tiun kompatindan sinjoron Vintejon tiel blindigas patra amo, ke li ne rimarkas tion, kion oni disfamigas, kaj li, kiu skandaliĝas pro ajna malkonvena parolo, permesas al sia filino kunloĝado kun tia virino. Laŭ liaj diroj ŝi estas supera virino, grandanima, kun natura talento por muziko, kiun ŝi ne povis plene florigi. Li devus scii, ke ne por muzikado ŝi restas kun lia filino.” Tiel efektive parolis sinjoro Vintejo; estas ja rimarkinde, kiom iu persono kaŭzas admiron pro siaj moralaj kvalitoj flanke de parencoj de tiu, kun kiu ŝi aŭ li havas amorajn rilatojn. Korpa amo, kiun oni maljuste kondamnas, tiom devigas ĉiun homon al fordono de la tuta boneco inkluzive de ties lastaj eroj, de la tuta memo, ke ĉi tio nepre rebrilas antaŭ la okuloj de proksimaj ĉirkaŭuloj. Doktoro Percepiedo, al kiu peza voĉo kaj dikaj brovoj faciligis laŭvolan rolon de maliculo, kun kiu lia korpa aspekto ne akordis, sen difektado de lia konstanta kaj nemeritita famo de bonkora grumblulo, bone sciis kiel li ĝislarme ridigos la pastron kaj ĉiujn ceterulojn, dirante en abrupta tono: „Nu – laŭdire kun sia amikino ŝi muzikas, fraŭlino Vintejo. Ŝajne tio mirigas vin. Min tio ne aparte mirigas. Tion foje diris al mi la patro, Vintejo mem, hieraŭ. Entute estas laŭorde, ke tiu knabino ŝatas muzikon. Mi ne volas, ke oni kontraŭu la belartajn inklinojn de infanoj. Ankaŭ Vintejo ne volas, ŝajne. Kaj ankaŭ li muzikas kun la amikino de la filino. Aĥ, diable, oni tre muzikas sub tiu tegmento. Kial do vi ridas? Sed eble tro muzikas tiuj homoj. En antaŭa tago mi renkontis Vintejon apud la tombejo. Li tiel ŝanceliĝis...”.
Al mia familio kaj al aliaj homoj, kiuj vidis tiuepoke, kiel sinjoro Vintejo evitis konatajn personojn, ilin ekvidante forturniĝis, ene de kelkaj monatoj maljuniĝis, absorbiĝis en sia ĉagreno, rezignis pri ĉia peno, kiu ne rekte havis koncernon en la feliĉo de lia filino, pasigis plenajn tagojn ĉe la tombo de sia edzino – al tiuj iĝis malfacile negeble, ke li estis pro malĝojo mortanta, malfacile supozeble, ke klaĉojn li ne konsciis. Pri ili li sciis, je ili li eble kredis. Verŝajne neniu homo, kiom ajn fundamente virta, kapablas saviĝi el labirinta situacio, kiu kondukas lin iam al ĉiutaga kunvivo kun la mismoro, kiun li senkompromise kondamnas – ĝin cetere ne tute klare rekonante pro la masko el apartaj okazoj, per kiu ĝi ŝtele proksimiĝas kaj lin suferigas: strangaj eldiroj, neklarigebla sinteno en iu vespero de tiu aŭ tiu persono, kiun li pro multaj aliaj kaŭzoj amas. Sed por tia viro, kia estis sinjoro Vintejo, certe pli grandis ol por aliulo la sufero ricevata de rezignema konsento al situacio, kiun oni ordinare atribuas malprave nur al la bohemia mondo: ili okazas ĉiufoje, kiam por si bezonas disponon de sufiĉaj spaco kaj sekureco ia mismoro, kiun naturo mem kreskigis en infano, kelkfoje nur per miksado de la patraj kaj patrinaj virtoj, kiel okazas pri okulkoloro. Ke sinjoro Vintejo eble sciis pri la sinteno de sia filino, ne kaŭzis malkreskon de lia senmanka amo al ŝi. Faktoj ne penetras la mondon, en kiu vivas kredoj, ĉi tiujn ili ne naskis, ĉi tiujn ne detruas; ili povas ilin konstante kaj plene kontraŭi kaj tamen ilin ne malfortigas, kaj senintermanka serio de misokazoj aŭ malsanoj en familio ne dubigos ĝiajn anojn pri la boneco de ilia dio aŭ pri la talento de ilia kuracisto. Sed kiam sinjoro Vintejo sin mem kaj sian filinon konsideris el ekstera vidpunkto, en kio tuŝis ilian famon, kiam li taksis la rangon tenatan de li kaj ŝi en la publika opinio, tiam societan juĝon li faris ĝuste tiel, kiel ĝin farus iu ajn kombreano, kiu al li malamikus: li vidis sin mem kun sia filino en la lasta socia feĉo kaj lia sinteno pro tio de malmulta tempo ricevis humilon, respekton al tiuj, kiuj situis pli alte kaj al kiuj li levis la rigardon – eĉ se ĝis tiam ili kompare kun li staris tre malalte – videblan strebon por reveni al egaleco kun ili, kiu ĉiam kvazaŭ meĥanike sekvas socian falon. Iun tagon dum ni estis kun Svan irantaj tra strato en Kombreo, sinjoro Vintejo el alia strato renkonte al ni elvenis tro subite kaj ne havis tempon por nin eviti; kaj Svan kun la memkontenta bonkoreco de mondumano, kiu meze de la forfalo de ĉiuj siaj moralaj antaŭjuĝoj trovas en aliula misfamiĝo okazon por konduti al li kun bonvoleco des pli agrable tikla al la memamo de la donanto, ju pli kara al la ricevanto li sentas ĝin, longe parolis kun sinjoro Vintejo, kun kiu ĝis tiam li kutime ne konversaciis, kaj proponis antaŭ la disiĝo, ke lia filino iam vizitu Tansonvilon kaj tie amuziĝu. Tia invito du jarojn antaŭe indignigus sinjoron Vintejon, sed nun ĝi tiom plene agordis lin per dankemo, ke li pro tio sentis, ke la sola deca respondo estas rifuzo. La bonvolo de Svan al lia filino konsistigis por li tiom honoran, tiom plezuran apogon, ke li opiniis preferinde ĝin ne uzi, sed pli plaĉe rezigneme ĝin rezervi.
— „Kia ĝentila viro!” li komentis, post ol Svan malproksimiĝis, kun la sama entuziasma sindediĉo, kiu ankaŭ spritajn kaj belajn burĝinojn plenigas per respekto kaj ŝato por dukino, kiel ajn ĉi tiu malbelas kaj stultas. „Kia ĝentila viro! Estas bedaŭrinde, ke li faris tiun malkonvenan edziĝon”.
Kaj – tioma estas la enŝteliĝo de hipokrito en tre sincerajn homojn kaj, parolante kun aliulo, ili ne diras sian opinion pri li, sed ĝin tuj post lia foriro esprimas – miaj gepatroj tiam samsente kun sinjoro Vintejo bedaŭris la misedziĝon de Svan akorde kun principoj kaj konvenoj, kiujn – pro tio, ke ili aludis ilin komune kun li, kiel bonvolaj homoj kaj samkondiĉuloj – oni en Monĵuveno – ilia tono subkomprenigis – ne malobeas. Sinjoro Vintejo sian filinon al Svan ne sendis. Kaj ĉi tiu tre bedaŭris tion. Ĉiufoje, kiam li disiĝis post interparolo kun sinjoro Vintejo, li memoris, ke li de kelka tempo deziris demandi lin pri iu afero, nome pri samnomulo, liakrede ebla parenco lia. Kaj li enpremis en si la penson, ke li ne forgesu tiun demandon, kiam sinjoro Vintejo sendos sian filinon al Tansonvilo.
El la du promenvojoj, kiujn ni kutime iris ĉirkaŭ Kombreo, la mezegliza estis la malpli longa, pro kio ni rezervis ĝian elekton al tagoj de malcerta vetero, kaj tial ni ofte trovis pluvan klimaton tiuflanke kaj ni vojis ĉiam sufiĉe proksime al la rando de la rusenvilaj arbaroj, sub kies denso ni okaze de bezono nin ŝirmis.
Ofte la suno ŝoviĝis malantaŭ nubamason, kiu aliformis ĝian ovalecon, kaj ĝi siavice flavigis ĝian randon. Tio brilon – tamen ne helecon – forprenis de la ĉirkaŭa kamparo, en kiu ŝajne ĉia vivo frostiĝis, dum la eta domaro de Rusenvilo kontraste skulptis sur la ĉielfono la formojn de siaj blankaj anguloj kun konsternaj precizeco kaj neteco. Iom da vento levis korvon, kiu alteriĝis pli malproksime, kaj antaŭ la blankiĝanta ĉielo malproksimaj arbaroj pli intense bluis, kvazaŭ pentrite laŭ iu modelo el tiuj dukoloraj motivoj, per kiuj oni ornamis trumojn en malnovaj domoj.
Sed iafoje ekfalis pluvo jam al ni antaŭsignita de la kapucen-figura barometro, kiun la optikisto havis en sia montrofenestro; akveroj, kiel migrantaj birdoj, kiuj ĉiuj kune ekflugas, haste desupris de la ĉielo. Ili ne disiĝas, ili ne vagas dum la rapida traflugo, sed ĉiu en sia vico al si logas tiun, kiu sekvas, kaj tio pli malheligas la ĉielon, ol okazas en sezono de hirunda formigro. Ni rifuĝis en la arbaron. Kiam ilia vojaĝo ŝajne finiĝis, iuj malpli viglaj, malpli rapidaj, ankoraŭ falis. Sed ni forlasis la ŝirmejon, ĉar gutoj volonte restas en foliaroj, kaj kiam la tero jam preskaŭ sekiĝis, ankoraŭ iu kaj iu pigre rampis sur la ripoj de arba folio, kaj, pendante de ĝia pinto, revigligita, brila en sunlumo, subite deiĝis kaj de alta branĉo falis sur ies vizaĝon.
Alian ŝirmejon ni ankaŭ ofte trovis, aliĝante al la grupo de sanktulaj kaj patriarkaj statuoj sub la pordego de la preĝejo en Santandreo-de-kampoj. Tiu konstruaĵo – vere – estis aŭtente franca! Super la pordego sanktuloj, rajdaj reĝoj kun lilifloro142 en mano, scenoj de nupto kaj funebro figuris tiel, kiel ili probable ankaŭ figuris en la imago de Franciska. La skulptinto bildigis anekdotojn pri Aristotelo143 kaj Vergilio sammaniere kiel Franciska en la kuirejo senĝene parolis pri Sankta Luizo, kvazaŭ ŝi vive konus lin, kaj ĝenerale lin komparante malfavore al miaj geavoj pri la temo justeco. Estis senteble, ke la ideo de la mezepoka artisto kaj de la mezepoka, en la 19a jarcento plu vivanta kamparano pri antikva kaj kristana historio, kiuj estis samtempe tre malĝusta kaj tre familiara, venis ne de libroj, sed de malnova kaj rekta, senrompa, buŝa, misforma kaj transforma tradicio viva. Alia kombrea homo, kiun mi rekonis aŭgure kaj virtuale bildigata en la gotikaj skulptaĵoj de Santandreo estis la juna Teodoro, la komizo de Kamuzo. Franciska cetere tiel klare konsideris lin samlandano kaj samediulo, ke kiam onklino Leona malsanis kaj al sola Franciska ne prosperus ŝin turni en la lito aŭ porti en la brakseĝon, ŝi, ne volante voki la kuirknabinon kaj tiel lasi al ŝi okazon de mastra favoro, prefere venigis Teodoron. La knabon, kiu cetere pro efektivaj kaŭzoj havis famon de maliculo, tiom plenigis la sama spirito, kiu regis en la dekoracio de Santandreo, kaj precipe la respekta sento, kiun Franciska juĝis ŝuldata al „kompatindaj malsanuloj” kaj al sia „kompatinda mastrino”, ke lia vizaĝo similiĝis, kiam li subtenis la kapon de mia onklino super la kapkuseno, al la naivaj, diligentaj mienoj de bareliefaj anĝeletoj, kiuj kun kandelo en mano svarme helpis svenantan Sanktan Marian, kvazaŭ la vizaĝetoj skulptitaj en ŝtono, grizaj kaj nudaj kiel vintra arbaro, nur dormadis, rezerviĝis kaj pretis por viva reflorado en same multaj popolaj vizaĝoj, same atentaj kaj ruzaj kiel tiu de Teodoro, miniature farbitaj de ruĝetaj vangoj samkoloraj kun maturaj pomoj. Ne bareliefe, kiel la anĝeletoj, sed plenforme kaj dise de la pordego, en pli granda staturo ol la natura, stare sur postamento, kiel sur tabureto, kiu evite levis ŝiajn piedojn super la malseka grundo, skulptita sanktulino prezentis rondajn vangojn, firman bruston, kiu ŝveligis la drapiran ŝtofon kiel matura vinberaro en krina sako, mallarĝan frunton, mallongan, spiteman nazon, kavajn okulojn, kaj la viglan, abruptan kaj kuraĝan mienon de la lokaj kamparaninoj. Ĉi tiun similecon, kiu al la statuo subdonis mildecon, kiun mi unuavide ne atendis, konfirmis kelkafoje la veno de kampulino kiu ŝirmiĝis, kiel ni, sub la pordegon, kaj ŝia ĉeesto, kiel apudeco de viva mura foliaro kun foliaro skulptita, kvazaŭ laŭdestine ebligis komparon kun naturo kaj juĝadon pri la konformeco de la verko. Antaŭ ni, malproksime, promesita aŭ malbenita lando, Rusenvilo, inter kies domoj mi neniam estis, Rusenvilo daŭre – dum la pluvo ĉirkaŭ ni jam ĉesis – estis punata kiel biblia vilaĝo de la lancoj de pluvego, kiu oblikve vipis la hejmojn de ĝiaj loĝantoj, aŭ jam estis pardonita de Dio Patro, kiu sur ĝin malsupren sendis la – simile al radioj de hostimontrilo – malegale longajn, disfibriĝajn, orajn striojn de sia reaperinta suno.
Iafoje la vetero tute malboniĝis, ni devigite rehejmiĝis kaj restis en la domo. Tie kaj tie malproksime en la kamparo, kiun obskureco kaj malseko similigis al maro, izolitaj domoj, kroĉitaj ĉe la flanko de iu monteto sorbita en nokto kaj akvo, brilis kiel ŝipetoj, kiuj siajn velojn kuntiris kaj restas en plena maro senmovaj dum la tuta nokto. Sed pluvo ne gravis, ŝtormo ne gravis! Somere malbona vetero estas pasema, supraĵa kaprico de subekzistanta, senŝanĝe bona vetero, tute alie ol la malstabila, forfluema bona vetero de vintro – ĝi male establiĝis en la lando, solidiĝis ene de densaj foliaroj, sur kiuj pluvo laŭvole forfluu, ne difektante la eltenemon de ilia konstanta ĝojo, starigis por la tuta sezono ĝis en la stratoj de la vilaĝo, sur la muroj de domoj kaj de ĝardenoj siajn flagojn el violkolora aŭ blanka silko. Sidante en la kabineto, legante en atendo de la vespermanĝo, mi aŭdis, kiel akvo gutas de la hipokaŝtanarboj, sed mi sciis, ke iliajn foliojn pluvo nur lake briligas, kaj ke ili certe plu staros ĉi tie kiel garantiantoj de la somero tra la tuta pluva nokto, sekurigante tion, ke bona vetero daŭros; sciis, ke kiom ajn pluvos, morgaŭ tamen super la blanka barilo ĉirkaŭ Tansonvilo svingiĝos same multenombre la korformaj folietoj; kaj sen malgajo mi vidis, kiel la poplo en la strato de Perkampoj al la ŝtormo direktis petegojn kaj senesperajn klinsalutojn; sen malgajo aŭdis, ke funde de la ĝardeno en la siringoj kveras lastaj murmuroj de tondro.
Se jam en mateno la vetero malbonis, miaj gepatroj rezignis la promenon kaj mi ne eliris. Sed mi poste kutimiĝis en tiaj tagoj al soleca irado sur la vojo de Mezeglizo-la-vina, en tiu aŭtuno kiam ni venis Kombreon por la heredaj aferoj de onklino Leona, ĉar ŝi fine mortis, ŝajne pravigante same tiujn, laŭ kies diroj ŝia tro sobra dieto kaŭzos ŝian pereon, kiel tiujn, kiuj ĉiam asertis, ke ŝi suferis ne fantazian, sed organan malsanon, kies realecon nekredemuloj nepre agnoskos, kiam ŝi pro ĝi mortos; kaj al unu sola homo kaŭzante grandan doloron – ĝustadire sovaĝan doloron. Dum la du semajnoj da definitiva malsaniĝo de mia onklino ŝin Franciska en neniu momento forlasis, la vestojn ne demetis, al neniu alia homo konfidis la flegojn, kaj de ŝia korpo malproksimiĝis nur post la entombigo. Ni tiam komprenis, ke la siaspeca timo de Franciska pro la misparoloj, la suspektoj, la koleroj de mia onklino kaŭzis en ŝi senton, kiun ni rigardis malamo, kaj kiu envere estis sindediĉo kaj amo. Ŝia vera mastrino kun siaj nediveneblaj decidoj, kun malfacile eviteblaj ruzoj, kun facile propetebla bonkoreco, ŝia sinjorino, ŝia mistera kaj ĉiopova monarko ne plu vivis. Kompare al ĉi tiu la cetera familio malmulte pezis. Delonge pasis la epoko, kiam ni estis novuloj-feriantoj en Kombreo kaj ni havis saman prestiĝon en la okuloj de Franciska, kiel mia onklino. En tiu aŭtuno okupateco pro administraĵoj kaj pro interparoloj kun notarioj kaj farmistoj al miaj gepatroj ne lasis tempon por ekskursoj, kiujn plie la vetero malfaciligis, kaj ili kutimiĝis al tio, ke mi sole faris promenojn sur la vojo de Mezeglizo, min kovrante ŝirme kontraŭ pluvo per granda plejdo, kiun mi des pli volonte surŝultrigis, ke mi divenis, ke ĝiaj tartanaj motivoj skandalis Franciskan, en kies menso ne estis loko por la ideo, ke koloro de vestoj ne rilatas al funebro, kaj al kiu cetere nia speco de malĝojo pro la morto de mia onklino malplaĉis, ĉar ni ne aranĝis grandan funebran manĝon, ni ne parolis per ŝanĝita voĉo, kiam ni aludis ŝin, kaj mi kelkafoje eĉ kantetis. Certe en libro – kaj tiurilate mi ja similis al Franciska – tiun ŝian idealon de funebro konforma al la ‚Kanto pri Rolando’144 aŭ al la pordego de Santandreo-de-kampoj mi ŝatus. Sed apenaŭ Franciska eksidis proksime de mi, ia demono dezirigis al mi, ke ŝi ofendiĝu, mi uzis ajnan pretekston por aserti, ke mi bedaŭras la morton de mia onklino tial, ke ŝi malgraŭ siaj mokindaj fantazioj estis bona homo, tute ne pro ŝia onklineco, ke se ŝi estus mia onklino kaj kaŭzus en mi malamon, ŝia morto ne malgajigus min – kian diron mi juĝus absurda, se mi ĝin legus en libro.
Tiam se Franciska, poete plenigite de konfuzaj pensoj pri malĝojo, pri familiaj memoraĵoj, petis pardonon pri tio, ke ŝi ne povas respondi al mia teoriumado, kaj diris: „mi ne povas esprimi min” mi pro tiu konfeso triumfis kun ironia kaj senkompata sagaco, kian povus elmontri doktoro Percepiedo; kaj se ŝi aldonis: „ŝi tamen estis el via parentezo145, la respekton al parentezo oni ne rajtas forĵeti”, mi ŝultrumis kaj pensis: „mi tro komplezas per konversacio malklerulon, kiu faras tiajn vortkonfuzojn” kaj tiel juĝis Franciskan laŭ la maniero de malgrandanimuloj, kies rolon tre facile surprenas tiuj, kiuj en senpartieca konsidero malestimas ilin, kiam ili mem ludas iun el la vulgaraj scenoj de ordinara vivo.
Des pli agrablis miaj promenoj en tiu aŭtuno, ĉar mi ĉiufoje faris ilin post pluraj horoj da librumado. Leginte en la ĉefĉambro dum la tuta antaŭtagmezo ĝis laciĝo, mi surŝultrigis la plejdon kaj eliris; mia korpo, longe devigite al senmoveco sed dume ŝarĝite de amasiĝintaj viglemo kaj rapidemo, poste sentis bezonon, kiel liberigita turbo, por ellaso de tiu energio al ĉiuj ĉirkaŭaj direktoj. Domajn murojn, la heĝon de Tansonvilo, la arbojn apud Rusenvilo, la vepron ĉe kiuj staris Monĵuveno trafis batoj de ombrelo aŭ de marŝbastono kaj gajaj krioj, kiuj rezultis de konfuzaj ideoj, min fervorigantaj, kiuj ne atingis luman staton, preferinte al malrapida kaj malfacila klariĝo la plezuron de pli facila elfluo tra senpera ellaso. Plejmultaj tielnomataj esprimoj de tio, kion oni trasentis, estas nur tiaj similaj senpeziĝoj, kiuj ilin en malklara formo eligas el la memo, sed al kompreno de la sperto ne helpas. Se mi postkonsideras, kion mi ŝuldas al la flanko de Mezeglizo, kiujn etajn malkovrojn ĝi hazarde faciligis aŭ necese patronis, mi memoras, ke en tiu aŭtuno okaze de iu el la diritaj promenoj apud la vepra krutaĵo, kiu ŝirmas Monĵuvenon, mi unuafoje ekkonsciis tiun malakordon inter impresoj kaj iliaj rutinaj esprimoj. Post unu horo da pluvado kaj ventado, kontraŭ kiuj mi luktis kun gaja plezuro, kiam mi atingis apud la monĵuvena akvejo etan, tegolkovritan kabanon, en kiu la ĝardenisto de sinjoro Vintejo kutime tenis siajn ilojn, la suno ĵus reaperis kaj ĝiaj oreskaj tonoj, lavitaj de pluvo, nove brilis en la ĉielo, sur arboj, sur la muro de l' kabano, sur la ankoraŭ malseka tegola tegmento, laŭ kies eĝo kokino paŝis. Vigla vento horizontale flirtigis trudherbojn, kreskintajn en fendoj de la muro, kaj la lanugajn plumojn de la kokino, kaj ili egale etendiĝis laŭ ĝia varia blovo ĝis sia ekstrema longeco kun la sinallaso de nevivaj kaj malpezaj objektoj. La tegola tegmento en la akvejo, kiun sunlumo denove reflektivigis, aperis kiel marmora roza makulo, kiel mi neniam antaŭe rimarkis. Kaj, vidante ke sur akvo kaj sur muro malgranda rideto respondas al la rideto de la ĉielo, mi ekkriis entuziasme kun levo de la fermita ombrelo: „damne, damne, damne, damne!”. Sed samtempe mi sentis, ke estus konvene, ke mi ne kontentiĝu per ĉi tiuj netravideblaj vortoj, ke mi penu por pli klara envido en mian raviĝon.
Ankaŭ en tiu sama okazo – dank' al preterpasanta kampulo jam iome malafabla-miena, kiu pli malafabliĝis kiam li apenaŭ evitis baton de mia ombrelo al la vizaĝo, kaj kiu malvarme respondis al mia „bela vetero, ĉu ne? ideala por promeno” – mi eksciis, ke ne estiĝas samaj emocioj laŭ antaŭdifinita ordo en ĉiuj homoj samtempe. Pliposte mi vidis, ke ĉiufoje kiam iom longa legado min humorigis por babilado, la kunlernanto, kun kiu mi deziregis konversacii, ĵus sindonis al plezuro de interparolo kaj nun volis, ke oni respektu lian trankvilan legadon. Jen mi ĵus tenere pensis pri miaj gepatroj kaj faris tre saĝajn, al ili certe plaĉajn decidojn – ili dum la sama tempo informiĝis pri malgranda misago mia, pri kiu mi forgesis, kaj ili severe riproĉis min en la momento kiam mi proksimiĝis por paca interkiso.
Iafoje krom la ardo naskita de soleco alian ardon mi sentis, kiun mi ne bone distingis de la unua – ĝin kaŭzis la deziro, ke antaŭ mi aperu kampulino, kaj ke mi povu ŝin brakumi. Estiĝante subite, sen ke mi havis tempon por esplori ĝian kaŭzon, meze de tute aliaj pensoj, la plezuro, kiu ĝin akompanis, al mi ŝajnis nur pli alta grado de tiu, kiun ili donis al mi. Mi atribuis al ĉio, kio tiam okupis mian animon – al la rozkolora spegulbildo de la tegola tegmento, al la sovaĝa herbo, al la domaro de Rusenvilo, kiun mi delonge deziris viziti, al la arboj de ĝia arbaro, al la turo de ĝia preĝejo – la novan emocion, kiu ĉion ĉi sentigis nur pli dezirinda, ĉar mi kredis, ke ĝuste ili estigis ĝin, kaj kiu ŝajne volis min nur pli rapide alblovi al ili, mian velon ŝveligante per forta, nekonata kaj bonsorta brizo. Siamaniere la deziro pri virina apero donis pli ardan tonon al la ĉarmo de la ĉirkaŭa naturo, kaj reciproke vastigis la ĉarmon de virino, kiu sen tio restus malvasta. Al mi ŝajnis tiam, ke la beleco de arboj ankaŭ estas ŝia, ke la spiriton de la pejzaĝo, de la domaro de Rusenvilo, de la libroj, kiujn mi tiujare legadis, al mi liveros ŝia kiso; kaj mia imago intertuŝe kun mia sensamo fortiĝis, mia sensamo disfluis en ĉiujn lokojn de mia imago, kaj mia deziro senlime grandiĝis. Verdire ankaŭ – kiel ordinare okazas en tiuj horoj de revado sine de la naturo, dum kiuj la premo de kutimoj ne sentiĝas, abstraktaj nocioj pri la mondo la pensadon ne influas, kaj sekve oni plenafide kredas je la originaleco, je la propra vivo de la loko, en kiu oni estas – la preterpasanta ino, kiun vokis mia deziro ne sentiĝis al mi kiel ajna ekzemplero de la ĝenerala tipo virino, sed kiel necesa kaj natura naskaĵo de la lando. Ĉar tiuepoke ĉio ekstera al mi, la landaĵoj samekiel la estuloj, ŝajnis al mi pli kara, pli grava, pli reale ekzistanta, ol ŝajnas al pliaĝaj homoj. Landaĵojn kaj estulojn mi ne malsame rigardis. Deziron mi sentis al mezegliza aŭ rusenvila kampulino, al balbeka fiŝistino, same kiel al Mezeglizo aŭ Balbeko mem. La plezuron, kiun mi ricevus de ili, mi ne taksus same vera, je ĝi mi ne plu kredus, se mi laŭdezire ŝanĝus ĝiajn kondiĉojn. La ekkono de balbeka fiŝistino aŭ de mezegliza kampulino en Parizo similus al ricevo de markonkoj, kiujn mi ne vidus antaŭe sur la strando, aŭ de filiko, kiun mi ne trovus en arbaro, ĝi senigus la plezuron, kiun la virino al mi donus, je ĉiuj kromĝuoj, kiuj ŝin en mia imago ĉirkaŭis. Sed tia vago tra la rusenvila arbaro sen brakumo de kampulino estis ignorado de la kaŝita trezoro, de la interna beleco de tiu loko. Tiu knabino, kiun mi imagis traornamita per foliaro, estis en sia rilato al mi kvazaŭ loka kreskaĵo, kiun distingis nur pli alta rango kompare kun aliaj, kaj kies propra ecaro pli proksimigis min al la aŭtenta gusto de la lando, ol farus aliaj. Mi des pli facile kredis tion (kaj same, ke la karesoj, kiujn ŝi ekkonigus al mi, ankaŭ estus apartaj, kaj provizus tian plezuron, kian alia knabino ne donus), ĉar mi tiam kaj longe poste ankoraŭ estis en aĝo, en kiu oni ne jam disigas tiun plezuron disde la seksa rilato al la diversaj virinoj, kun kiuj oni ĝuis ĝin, en kiu oni ĉion ĉi ne resumas per ĝenerala nocio, pro kiu oni poste rigardas inojn kiel laŭvicajn rimedojn de ĉiam sama plezuro. Ĝi ne ekzistas izole, memstare, klare en la menso, ĝin, ekkonante virinon, oni ne celas, ĝin oni ne vidas kiel la kaŭzon de la tiam sentata angoreto. Oni apenaŭ pensas pri tiu estonta plezuro, prefere oni nomas ĝin ŝia propra ĉarmo, ĉar pri si mem oni ne zorgas, nur pri eksteriĝo oni pensas. Malklare sopirata, imanenta, kaŝita, ĝi en la momento de sia plenumiĝo nur kulminigas la aliajn plezurojn ricevatajn de dolĉaj rigardoj, de kisoj deflanke de tiu, kun kiu oni restas, tiel ke ĝi – precipe al oni mem – ŝajnas precipe spontanea danko responda al la korfavoro de la kunulino, al ŝia bonanima inklino, kiun oni rekonas pro ŝiaj bonfaroj, pro la agoj, per kiuj ŝi plene feliĉigas.
Ve! mi vane pripetis la fortikan turon de Rusenvilo, ke ĝi al mi venigu iun filinon de sia vilaĝo, kvankam ĝi estis la sola konfidenculo, kiun mi havis pri miaj unuaj deziroj, kiam en la supra etaĝo de la kombrea domo, en la iris-odora kamereto, mi vidis nur ĝian elstaraĵon tra vitra panelo de la duonmalfermita fenestro, dum mi kun la heroaj ŝanceliĝoj de vojaĝanto komencanta esploron, aŭ de senesperulo sinmortigonta, senforta, trabatis en mi mem nekonatan vojon, kiun mi kredis pereiga, ĝis la momento kiam natura spuro simila al la postlaso de limaketo makulis la foliojn de la sovaĝa rib-arbeto, kiu apude kliniĝis. Nun vane mi ĝin petegis. Vane mi tenis la vastejon en mia vidkampo, kaj ĝin trarigardis por eldistingi virinan figuron. Kvankam mi iris ĝis la pordego de Santandreo-de-kampoj, neniam tie mi trovis la kampulinon, kiun mi senmanke tie renkontus se mi estus kun mia avo kaj kun ŝi ne povus dece iniciati interparolon. Mi longege rigardis al trunko de malproksima arbo, de post kiu ŝi nepre aperos kaj al mi ekvojos – la horizonto restis senhoma, la nokto proksimiĝis, kaj senespere mia atento esploris, kvazaŭ por elsuĉi la estulojn, kiujn ĝi povus enhavi, tiun malfekundan grundon, tiun elĉerpitan teron; kaj jam ne pro gajeco sed pro kolero mi frapadis la arbojn de la arbaro, el inter kiuj ne venis ia vivulo, tiel ke ili plivere ŝajnis pentraĵoj sur tolo de panoramo, kiam, ne volante rehejmiĝi antaŭ ol mi brakumus la tiom deziratan inon, mi tamen devis reiri laŭ la vojo al Kombreo, interne agnoskante ke pli kaj pli malprobable estis, ke ŝi troviĝus en mia vojo. Kaj se ŝi tie ŝance estus, cetere, ĉu mi kuraĝus alparoli ŝin? Se jes, plej probable min ŝi rigardus frenezulo; mi nun ĉesis kredi, ke kun aliaj homoj mi povus kunsenti, ke ekster mi povus iĝi veraj la deziroj, kiuj en mi okaze de tiuj promenoj aperis kaj neniam realiĝis. Al mi ili nun ŝajnis nur subjektivaj, senpovaj, iluziaj konstruoj de mia temperamento. Ili ne plu interagis kun la naturo, kun la reala mondo, kiu sekve seniĝis je ĉarmo, je signifo kaj iĝis ia banala dekoro ĉirkaŭ mia vivo, same kiel al la fikcia mondo de romano rilatas la vagono, sur kies benko ĝin tempopasige legas vojaĝanto.
Eble el sperto kelkajn jarojn poste travivita apud Monĵuveno, kiu tiam postlasis en mi malklaran impreson, eliĝis ankaŭ la nocio, kiun longe poste mi elpensis pri sadismo146. Iom sube en la rakonto iĝos videble, ke pro tute aliaj kaŭzoj la memoro pri tiu impreso poste grave rolis en mia vivo. Estis tiutage tre varme; miaj gepatroj forestis dum la tuta tago kaj permesis, ke mi rehejmiĝu laŭvole malfrue; irinte ĝis la akvejo de Monĵuveno, kie mi plezure revidis la spegulbildon de la tegola tegmento, mi poste ekkuŝis kaj endormiĝis en ombro de la vepro sur la deklivo, kiu apudas la domon, ĝuste tie, kie iun antaŭan fojon mi atendis mian patron okaze de vizito al sinjoro Vintejo. Preskaŭ noktis, kiam mi vekiĝis, mi volis stariĝi, sed mi vidis fraŭlinon Vintejon – almenaŭ tiel mi supozis, ĉar ŝin mi ne ofte vidis en Kombreo, kaj ŝi tiam ankoraŭ estis infano, dum ŝi nun de nelonge iĝis junulino – kiu probable ĵus rehejmiĝis. Ŝi frontis min je kelkcentimetra distanco, en tiu salono, en kiu ŝia patro iam akceptis mian, kaj kiun ŝi intertempe aranĝis kiel propran buduaron. La fenestro estis duonmalfermita, la lampo lumis, mi vidis ĉiun ŝian moviĝon, dum ŝi min ne vidis, sed se mi forirus, mi knarigus branĉojn en la vepro, ŝi min aŭdus kaj povus imagi, ke mi posteniĝis ĉi tie por kaŝobservado.
Ŝi estis plene funebre vestita147, ĉar ŝia patro antaŭ nelonge mortis. Ni pro tiu evento ne vizitis ŝin, mia patrino tion ne volis pro la sola virto, kiu en ŝi povis kontraŭi bonvolon, nome diskreteco; sed ŝi sincere kompatis ŝin. Mia patrino memoris la malĝojan finan vivotempon de sinjoro Vintejo, kiel li absorbiĝis en patrineca, vartistina prizorgado de sia filino, kaj kiajn suferojn ĉi tiu kaŭzis al li; ŝi revidis la doloran vizaĝon de la maljunulo en tiu lasta tempo; ŝi sciis, ke li senrevene rezignis pri la netigo de siaj verkoj el la lastaj jaroj, pri tiuj malbrilaj muzikaĵoj de aĝa pianomajstro, de eksa vilaĝa orgenisto, kiuj – ni ja facile imagis – per si mem ne estis grandaj artaĵoj, sed kiujn ni ne malestimis ĉar ili tiom karis al li kaj donis sencon al lia vivo antaŭ ol li foroferis ilin pro sia filino, kaj kiuj – ne elskribite, parte tenite nur en lia memoro, parte notite sur disaj, apenaŭ legeblaj folioj – por ĉiam restos nekonataj; mia patrino pensis pri tiu alia, eĉ pli kruela rezigno, kiu al sinjoro Vintejo trudiĝis, nome rezigno pri honesta kaj bonfama estonteco de lia filino; kiam ŝi priparolis tiun grandan senhelpecon de la eksa pian-instruanto de la avinfratinoj, ŝi sentis veran malĝojon, kaj ŝi pensis kun timo pri la rekte amara malĝojo certe ankaŭ sentata de fraŭlino Vintejo, miksita kun la pento pro tio, ke ŝi kvazaŭ mortigis sian patron. „Kompatinda sinjoro Vintejo” ŝi diris „li vivis por sia filino, pro ŝi mortis, kaj repagon por tio ne ricevis. Ĉu li ĝin postmorte ricevos, kaj kiamaniere ricevos, mi ne scias. Nur de ŝia flanko tio povas veni.”
Funde de la salono de fraŭlino Vintejo sur la breto de la kameno staris malgranda portreto de ŝia patro, al kiu ŝi vive direktiĝis en la momento, kiam eksonis la bruo de veturilo sur la strato, ŝi deprenis ĝin, abrupte eksidis sur sofo kaj proksimigis tableton, sur kiun ŝi lokis la portreton, sammaniere, kiel sinjoro Vintejo iam manproksime metis la notfoliojn, el kiuj li volis ion muziki okaze de la vizito de miaj gepatroj. Ŝia amikino baldaŭ eniris. Fraŭlino Vintejo akceptis ŝin side, tenante la manojn sub la nuko kaj alflankiĝis sur la sofo, kvazaŭ por ŝi liberigante spacon. Sed ŝi tuj sentis, ke ŝi tiel ŝajne trudis al ŝi eble embarasan apudeston. Ŝi pensis, ke ŝia amikino pli volonte sidos malproksime sur seĝo, ŝi juĝis sian unuan agon sentakta kaj ŝia elkora delikateco vundiĝis pro tio; ŝi reokupis la tutan sofon, fermis la okulojn kaj oscedis en signo de tio, ke dormemo estas la sola kaŭzo, kial ŝi tiel duonkuŝas. Malgraŭ la kruda kaj trudema familiareco, kiun ŝi elmontris rilate al sia kunulino, mi rekonis en ŝia konduto la ekscese ĝentilaj, sindetenemaj gestoj, la subitaj skrupuloj de ŝia patro. Ŝi baldaŭ ekstaris kaj ŝajnigis, ke ŝi volas fermi la ŝutrojn sed ne sukcesas.
— „Lasu tion malfermita, al mi estas tro varme” diris ŝia amikino.
— „Estas tede, homoj povas envidi” respondis fraŭlino Vintejo.
Sed ŝi probable divenis, ke ŝia amikino pensos, ke ŝi tiel parolis nur por provoko, por ke ŝi respondu per aliaj vortoj, kiujn ŝi efektive deziris aŭdi, sed por kies eldiro ŝi pro pudoro prefere lasis al ŝi la iniciaton. Tial ŝia rigardo, kiun mi ne povis distingi, probable surprenis tiun esprimon, kiun mia avino tiom ŝatis, dum ŝi estis vive aldiranta:
— „Mi diras, ke homoj envidos, tio estas, ke homoj vidos nin legantaj, estas tede pensi, ke kiun ajn bagatelan okupon ni havas, okuloj al ni rigardas.”
Pro instinkta bonvolo kaj senvola takto ŝi evitadis la preparitajn vortojn, kiujn ŝi rigardis necesaj por la plenumo de sia deziro. Timema, ploranta virgulino je ĉiu paŝo funde de ŝi petegis kaj retrocedigis krudan, pugneman soldataĉon.
— „Ja, tre verŝajne, ke iu rigardas al ni je ĉi tiu horo, en ĉi tiu dense loĝata kamparo” ironiis ŝia amikino „kaj do?” ŝi aldiris – kaj ŝi sin devigis al petola, tenera palpebrumo akompane al la vortoj, kiujn ŝi parkere kaj bonkore eldiris, kiel tekston, per kiu ŝi komplezis fraŭlinon Vintejon, kaj per tono, kiun ŝi penis igi senhonta – „se oni vidus nin, estus des pli agrable.”
Fraŭlino Vintejo tremeris kaj stariĝis. Ŝia zorgema, sentema koro ne sciis, kiaj paroloj spontanee, konvene sonus en la sceno, kiun sopiris ŝia voluptemo. Ŝi serĉis tiom malproksime de sia vera morala naturo, kiom ŝi povis, la parolmanieron de perversulino tia, kia ŝi deziris esti, sed la vortoj, kiujn laŭ ŝia sento sincere eldirus tia homo en ŝia buŝo sonus malnature. La malmultajn erojn de tiu parolmaniero, kiujn ŝi al si permesis, ŝi eldiris en rigida tono, ŝia kutima sindeteno bridis ŝiajn trokuraĝajn provojn, kaj en ĉi tiuj enplektiĝis iaj „ĉu al vi estas malvarme? tro varme? ĉu vi pliŝate sidos sole kaj legos?”.
— „Ŝajnas, ke la fraŭlino ĉi-vespere havas tre malprudajn pensojn” ŝi fine elbuŝigis, probable ripetante diron, kiun ŝi en alia okazo aŭdis de sia amikino.
En la dekolton de sia krepa korsaĵo fraŭlino Vintejo sentis, ke ŝia amikino enpikas kison, ŝi ekkrietis, fuĝis, kaj ili persekutiĝis, saltante, flirtigante siajn larĝajn manikojn kiel flugilojn, kriĉante kaj pepante kiel enamiĝintaj birdoj. Fine fraŭlino Vintejo sin faligis sur la sofon, kaj ŝin tuj kovris la korpo de ŝia amikino. Sed ĉi lasta en tiu sinteno kuŝis kun la dorso turnita al la tableto, sur kiu staris la portreto de la forpasinta pianisto. Fraŭlino Vintejo komprenis, ke ŝia amikino ne vidos ĝin, se ŝi ne atentigos, kaj ŝi diris, kvazaŭ ĝin nur tiam rimarkante:
— „Ho, la portreto de mia patro rigardas al ni, mi ne scias, kiu metis ĝin ĉi tien, mi tamen multfoje diris, ke ĉi tie ne estas ĝia loko.”
Mi memoris, ke tre similajn vortojn uzis sinjoro Vintejo parolante al mia patro pri la muzikfolioj. La portreto probable estis kutima ilo por ritaj profanadoj, ĉar ŝia amikino respondis per frazo, kiu verŝajne estis ero de ŝiaj liturgiaj respondoj:
— „Ne zorgu, lasu ĝin ĉi tie – li ne plu ĉeestas kaj nin ne plu tedas. Ĉu vi kredas, ke li plendaĉus, ke li volus surmeti al vi palton, se li vidus vin kun ĉi tiu malfermita fenestro, tiu malbela simio?”
Fraŭlino Vintejo respondis en tono de milda riproĉo: „nu do, ne tiel parolu...”, kio pruvis ŝian bonan karakteron, kvankam tio ne estis sekvo de indigno, kiun al ŝi kaŭzus tiaj diroj pri ŝia patro (ŝi evidente kutimiĝis subpremi – per kiaj misgvidaj rezonoj mi ne scias – en si tiun senton okaze de similaj scenoj), sed ĉar tio estis prokrastado, kiun ŝi mem pro malegoismo volis kaŭzi, de la ĝuo, kiun ŝia amikino penis al ŝi provizi. Cetere tiu modera rideto, respondanta al blasfemo, tiu malsincera kaj tenera riproĉo eble pro ŝia senartifika kaj bona karaktero ŝajnis al ŝi aparte fia kaj venene dolĉa speco de la perfidismo, kiun ŝi volis al si proprigi. Sed al ŝi ne prosperis rezisti kontraŭ la alloga plezuro de karesoj fare de homo tiel senkompata al sendefenda mortinto; ŝi hope sidiĝis sur la genuojn de sia amikino kaj pudore prezentis sian frunton por kiso, agante tute same kvazaŭ ŝi estus ŝia filino kaj ĝue sentante, ke tiel ili kune perfekte plenumas la kruelaĵon, ke ili forprenas de sinjoro Vintejo ĝis post lia morto la patrecon. Ŝia amikino ektenis ŝian kapon per la manoj kaj metis kison sur ŝian frunton, elmontrante obeemon, kiun al ŝi faciligis ŝia granda inklino al fraŭlino Vintejo kaj ŝia deziro heligi per iaj amuzoj la nun tiom malgajan vivon de la orfino.
— „Ĉu vi scias, kion mi plezure farus kun ĉi tiu malnova aĉaĵo?” ŝi diris – kaj manprenis la portreton.
Kaj ŝi murmuris ĉe orelo de fraŭlino Vintejo ion, kion mi ne sukcesis aŭdi.
— „Ho, vi ne aŭdacus, ĉu?”
— „Ĉu ne aŭdacus? Ne sputus al ĉi tio?” respondis ŝia amikino kun plenvola krudeco.
Mi ne aŭdis la sekvon, ĉar fraŭlino Vintejo kun laca, mallerta, okupata, honesta kaj malgaja mieno proksimiĝis al la fenestro kaj fermis la ŝutrojn kaj la vitraĵojn, sed mi jam sciis, kion kontraŭ ĉiuj suferoj de sinjoro Vintejo dumvive eltenitaj pro sia filino li postmorte ricevis kiel repagon de ŝia flanko.
Kaj tamen mi poste pensis, ke se sinjoro Vintejo vidus ĉi tiun scenon, li eble ankoraŭ ne tute rezignus je sia fido al la bonkoreco de sia filino, kaj estas imageble, ke li per tio ne tute erarus. Certe en la moroj de fraŭlino Vintejo la ŝajno de malboneco estis tiom plena, ke oni malfacile trovus ĝin en simila grado de perfekta realiĝo krom eble ĉe sadismano; ke filino lasas amikinon sputi sur la portreton de sia patro, kiu sian vivon al ŝi dediĉis, tion oni normale vidas pli facile en la brilo de scenejaj lampoj de avenua dramejo, ol sub pendolampo de vera kampara domo; ja nur sadismo provizas kelkajn efektivajn bazojn al la ŝablonaj temoj de primoraj dramoj. En la realo – se mi ne enkalkulas okazojn de sadismo – filino eble same kiel fraŭlino Vintejo senrespekte sintenus rilate al la memoro kaj la intencoj de sia mortinta patro, sed tion ŝi ordinare ne elmontreme resumus en ago tiel simbole kruda kaj naiva; la krimecan flankon de sia konduto ŝi pli bone kaŝus antaŭ aliulaj okuloj kaj eĉ antaŭ siaj propraj okuloj, tiel ke ŝi ne devus agnoski siajn malbonagojn. Sed transe de la ŝajnoj en la koro de fraŭlino Vintejo malboneco almenaŭ komence ne estis plena. Sadisma knabino ŝiaspeca estas ia artisto de malboneco, kaj tion plene perversa ino ne atingus, ĉar malbono al ŝi ne estus eksteraĵo, sed naturaĵo, kiu kun ŝi samsubstancus; kaj virton, respekton al mortintoj, filinan piecon ŝi ne obeus, kaj sekve ne profanus kun sento de sankteco-rompa ĝuo. Fraŭlino Vintejo estis iu el tiuj sadismaj homoj, kiuj tiom sentimentalas, tiom nature virtas, ke eĉ sensa plezuro al ili ŝajnas ia malbonaĵo, ia privilegio de malbonuloj. Kaj kiam ili por momento permesas al si ĝian ĝuadon, ili penas konformiĝi al la bildo de malbonulo kaj al ĝi konformigi sian kunĝuanton, tiel ke ili momente iluzias al si, ke ili eskapis el sia skrupula, bonmora animo kaj eniris la malhoman mondon de plezuro. Kaj mi komprenis, kiom arde ŝi tion deziris, vidante, kiom tio al ŝi malprosperis. Ĝuste kiam ŝi volis esti tute alia, ol sia patro, ŝi al mi memorigis la pens-kaj-dirmanierojn de la maljuna pianisto. Pli ol la fotografaĵon, tio, kion ŝi profanis kaj misuzis por sia plezuro – sed baris la vojon al ĝi kaj al ŝi malebligis senperan ĝuadon – estis la simileco de ŝia vizaĝo, la bluaj okuloj de lia patrino, kiujn al ŝi li transdonis kvazaŭ familian juvelon, tiuj afablaj gestoj, kiuj inter ŝi kaj ŝia perverso intermetis frazojn kaj spiriton, kiuj ne konvenis al ĝi kaj al ŝi malebligis sperton alian ol la multaj ĝentilaĵoj kaj sociumaĵoj, al kiuj si kutime sindonis. Ŝi ne trovis nocion de plezuro, de agrableco en malbono; ŝi male juĝis plezuron mem malica. Ĉiufoje, kiam ŝi ĝuadis ĝin, ĝin akompanis en ŝi malbonaj pensoj, kiuj ceteratempe forestis en ŝia virta animo, kaj sekve ŝi fine sentis plezuron kiel ian diablaĵon, kiel malbonecon mem. Eble fraŭlino Vintejo subsentis, ke ankaŭ ŝia amikino ne estis fundamente malbona, ke ŝi ne sinceris en la momento, kiam ŝi parolis tiajn blasfemojn. Ŝi almenaŭ al si agrable perkisis de sur ŝia vizaĝo ridetojn, rigardojn, kiuj eble estis simulataj, sed similis en sia vulgara kaj malvirta esprimo al tiuj ne de homo bona kaj sufera, sed kruela kaj ĝuema. Ŝi povis mallonge revi, ke ŝi vere ludis la ludojn, kiujn kun simile kontraŭnatura kunulino ludus knabino, kiu efektive havus al sia forpasinta patro tiel barbarajn sentojn. Ŝi eble ne kredus, ke malbono estas tiel escepta, fremda kaj fremdiga stato, en kiun rifuĝi estas tiel refreŝige, se ŝi travidus en sia amikino same kiel en ĉiuj homoj la indiferenton al kaŭzitaj suferoj, kiu – egale kiajn aliajn nomojn oni al ĝi donas – estas la terura kaj ĉiea vizaĝo de krueleco.
Simpla afero estis iro al Mezeglizo, malsimpla entrepreno estis iro al Germanto, ĉar la vojo longis, kaj ni volis certecon pri la atendebla vetero. Kiam laŭ ĉia observo komenciĝis vico de bonveteraj tagoj, kiam Franciska malesperis, ĉar eĉ nura pluveto ne venis por la „kompatindaj rikoltaĵoj” kaj ŝi, ne vidante ion alian, ol iajn blankajn nubojn dise ŝvebantajn sur la blua, serena tego de l' ĉielo, ĝeme ekkriis: „ĉu oni ne vidas tute la aspekton de marhundoj, kiuj tie supre ludas kaj elŝovas siajn nazegojn? ha, ili bele indiferentas pri pluvo por la kompatindaj plugintoj! kaj poste, kiam tritiko estos elkreskinta, tiam pluvo ekfalos per etaj gutgutoj, sen ĉeso, ne zorgante, kion ĝi trafas, kvazaŭ ĝi faladus en la maron”, kiam ankaŭ mia patro ricevadis senvarie favorajn prognozojn de la ĝardenisto kaj de la barometro, tiam je la vespermanĝo ni interkonsentis: „morgaŭ, se la sama vetero daŭros, ni promenos sur la vojo de Germanto”. Ni eliris tuj post la tagmanĝo tra la ĝardena pordeto, kaj per kelkaj ŝtupoj eniris la mallarĝan, akute angulan straton de Perkampoj, kie kreskis poacoj, inter kiuj malmultaj vespoj studis dum la tuta tago herbosciencon, kaj kiu same strangis kiel la nomo Perkampoj, el kiu – al mi ŝajnis – ĉiuj ĝiaj kuriozaj ecoj kaj ĝia malafabla aspekto fontis, kaj kiun oni vane serĉus en la nuntempa Kombreo, kie ĝian iaman lokon okupas lernejo. Sed mia revado – simile al tiuj arkitektoj el la skolo de Eŭĵeno Viole-la-duko148, kiuj, trovante sub renesanca jubeo kaj klasika altaro erojn de pli antikva romana ĥorejo, restarigas la tutan konstruaĵon laŭ la supozata stato de la 12a jarcento – ne haltas pro la muroj de la nova konstruaĵo, sed traboras ilin kaj rekreas la straton. Ĝi cetere por tiu restariga tasko disponas pri multe pli detalaj informoj, ol havas ordinare rekonstruantoj, nome pri bildoj tenataj en mia memoro, eble la lastaj ankoraŭ ekzistantaj kaj fatale baldaŭ pereontaj bildoj pri Kombreo el la tempo de mia infanaĝo; kaj pro tio, ke ilin en mi desegnis la tiama vilaĝo mem, ili estas same kortuŝaj – se mi rajtas kompari obskurajn memoraĵojn kun la admirindaj kopioj, kiujn mia patrina avino al mi ofte donacis – kiel tiuj malnovaj gravuraĵoj pri La Lasta Vespermanĝo aŭ tiu pentraĵo far Ĝentilo Belini, sur kiuj oni vidas ne plu ekzistan staton de la verko de Leonardo da Vinĉi aŭ respektive de la pordego de la kirko Sankta-Marko en Venecio.
Ni preterpasis en la strato de la Birdo la malnovan hotelon de Sagita Birdo, en kies vasta korto iafoje en la 17a jarcento haltis la kaleŝoj de la dukinoj de Monpensiero, de Germanto aŭ de Monmorensi, kiam ili devis pro ia malakordo kun farmisto aŭ pro ia omaĝa afero viziti Kombreon. Ni atingis la placon, inter kies arboj videblis la turo de la preĝejo Sankta-Hilario. Kaj volonte mi tie haltus kaj eksidus, kaj tra la tago legadus kun akompano de la sonoriloj, ĉar la vetero tiom helis kaj serenis, ke kiam ili prisonis la horojn, ili ne impresis rompe en la atmosfera trankvileco, sed kvazaŭ elpurige, kaj la turo kun la atenta kaj malhasta akurato de tiu, kiu alian taskon ne havas, kvazaŭ premis – por eligi kaj gutigi la kelkajn erojn da oro, kiujn varmo iom post iom nature enkolektis – ĝustamomente la plenecon de l' silento.
Sur la vojo de Germanto plej agrable estis, ke ni preskaŭ ĉie laŭiris la fluejon de Vivono. Ĝin ni unuafoje trairis dekon da minutoj post la forlaso de la domo per ponteto konata kiel la ‚Malnova Ponto’. En la tago, kiu sekvis nian alvenon, je Pasko, post la diservo kaj prediko, se la vetero estis favora, mi kuris tien kaj vidis – en la malordo de tiu mateno de pompa festo kiam la preparoj por soleno kontrastas kun la malnobleco de ankoraŭ postrestantaj hejmaj utilaĵoj – la riveron, kiu jam lazure promenis inter ankoraŭ nigraj, nudaj kampoj, ĉirkaŭate nur de strio de antaŭsezonaj kuracaj primoloj kaj de iuj trofruaj ordinaraj primoloj, dum ie kaj tie tigo de blu-beka violo fleksiĝis pro la pezo de odor-guto tenata en ĝia korneto. Trans la Malnova Ponto estis haŭlvojo, kiun tiuloke dekore ŝirmis en somero la blua foliaro de avelarbo, sub kiu fiŝkaptisto en pajloĉapelo radikiĝis. En Kombreo, kie mi sciis laŭnome, kiu forĝisto estas vestita per la uniformo de svisa gardisto149, kiu butika komizo oficas en surpliso de diserva knabo, tiu fiŝisto estis la sola homo, kies ĉiutagan identecon mi neniam eksciis. Miajn gepatrojn li probable konis, ĉar li per levo de l' ĉapelo salutis, kiam ni preterpasis; mi tiam deziris demandi pri lia nomo, sed ili signis al mi silenton, ĉar fiŝojn la sono de paroloj povus fortimigi. Ni pluiris laŭ la haŭlejo, kiu de kelkmetra alto superis la fluejon; la transa bordo malaltis, vastiĝis tra herbejoj ĝis la vilaĝo kaj ĝis la stacidomo, kiu staris dise de ĝi. En tiu loko aperis, duonkaŝe en herbo, disaj ruinoj de la kastelo de la iamaj grafoj de Kombreo, kiu en Mezepoko uzis tiuflanke la fluejon de Vivono kiel defendaĵon kontraŭ atakoj de la sinjoroj de Germanto kaj monĥejestroj de Martenvilo. Restis nur kelkaj rompaĵoj de turoj, kiuj apenaŭ videble tuberis sur la ebenejo, kelkaj krenelaĵoj, de sur kiuj iam arbalestisto ĵetis ŝtonojn, de sur kiuj gvatisto supervidis Novaponton, Klarfonton, Martenvilon-la-sekan, Bajolekzenton, vasalajn bienojn dependajn de Germanto, inter kiuj Kombreo enklavis; nun ne pli altaj ol herbo, surpaŝataj de geknaboj el la instruejo administrata de katolika ordeno, kiuj tie lernadis siajn lecionojn aŭ ludis dum paŭzoj – tie la estinteco preskaŭ enteriĝis, ĝi rande de akvo kuŝis kiel promenanto ĝuanta malvarmetan aeron, sed ĝi revigis min, ĉar sub la nomo Kombreo ĝi al la nuna urbeto almetis tre malsimilan alian, fiksante miajn pensojn al sia nekomprenebla, aliepoka vizaĝo, kiun ĝi kaŝis sub ranunkoloj. Ĝuste ĉi tiuj floroj abundis en tiu loko, kiun ili elektis por surherba soleca, para, grupa ludado, flavkoloraj kiel ovaĵoj, des pli brilaj, al mi ŝajnis, ĉar al nenia gustuma provo povis enkonduki la okula plezuro, kiun ili al mi provizis, kaj mi ĉi tiun plezuron densigis en ilia or-tona surfaco ĝistiom, ke ĝi sufiĉe fortiĝis por naski neutilan belecon, kaj tion mi sentis ekde frua infanaĝo, kiam mi etendis al ili la brakojn kaj ankoraŭ ne povis plene silabi ilian belan nomon de reĝido el franca fabelo150, kvankam eble ili venis antaŭlonge de Azio kaj – kontentaj malgraŭ la malvasta pejzaĝo, komfortaj pro la sunlumo kaj la rivera bordo, fidelaj al la malgranda perspektivo de la stacidomo – definitive hejmiĝis en la vilaĝo, tamen konservante, kiel iuj malnovaj tol-pentraĵoj, ene de popola naiveco ian poezian, orienteskan brilon.
Kun amuziĝo mi rigardis la akvopotojn, kiujn knabetoj mergis en Vivonon por enkapti fiŝetojn, kaj la potoj, plenigite de la rivero en kiu ili siavice enkuŝis, estante samtempe entenantoj kun travidebla ŝelo, kvazaŭ el solidiĝinta akvo, kaj entenato dronigita en pli vasta entenanto el likva, flua kristalo, donis impreson de malvarmeto en multe pli ĝuinda kaj incita maniero, ol se ili starus sur preta manĝotablo, ĝin evidentigante en fuĝema, aliteracia alterno inter senkonsista akvo, en kiu manoj ne povas ĝin kapti, kaj malfluema vitro, en kiu lango ne povas ĝin gustumi. Mi decidis, ke mi poste venos al tiu loko kun fiŝkanoj; mi elpetis el la promenaj provizoj iom da pano; mi ĵetis kelkajn buletojn de ĝi en la riveron, kaj ili ŝajne sufiĉis por kaŭzi trosaturan aperaĵon, ĉar la akvo ĉirkaŭ ili tuj solidiĝis en ovalaj amasoj de manĝavidaj ranidoj, kiujn ĝi probable ĝise konservis en nevidebla solviteco, kaj ĝi proksimis al kristaliĝo.
La fluejon de Vivono baldaŭ embarasas akvaj vegetaĵoj. Unue iuj aperas sole, interalie iu akvolilio, al kiu la fluo, sur kies kurejo ĝi malĝustaloke sidis, kvieton ne permesis, tiel ke simile al meĥanike regata pramo, apenaŭ ĝi tuŝis bordon, tuj ĝi reiris al la kontraŭa flanko, de kiu ĝi venis, senfine plenumante la iran-revenan transiron. Kiam ĝi estis pelata al la bordo, ĝia tigo etendiĝis, longiĝis, elŝnuriĝis, atingis sian ekstreman streĉiĝon apud la riverrando, kie ĝin kaptis la fluo, la verda kablo tiam kunruliĝis kaj la kompatindan kreskaĵon rekondukis al la loko, kiun oni prave povas nomi ĝia deirpunkto, ĉar ĝi tie ne paŭzis eĉ unu sekundon, sed tuj reforiris, refaronte la saman manovron. Ĝin mi revidis en ĉiam sama situacio okaze de ĉiu sinsekva promeno, kaj tio similis al la sorto de iuj neŭrasteniuloj – al kiuj mia avo alkalkulis mian onklinon Leonan – kiuj laŭ la jaroj senŝanĝe prezentas la spektaĵon de siaj strangaj kutimoj, de kiuj ili laŭ propra kredo baldaŭ liberiĝos kaj kiujn ili ĉiam konservas; kaptite en la meĥanismo de siaj misfartoj kaj manioj, ili faras al si vanajn penojn por ilin ĉesigi, kaj per tio nur daŭrigas ilian funkciadon kaj plu ruligas la kurson de sia stranga, fatala kaj malbonefika dieto. Tiel estis pri la akvolilio, kiu ankaŭ similis al iu el la inferuloj, pri kies aparta, dumeterne ripetiĝanta turmento Danto Aligieri tre interesiĝis, kaj pri kies apartaĵoj kaj kaŭzo li volonte aŭdus la plenan rakonton debuŝe de la turmentato mem, se Vergilio, vigle plu irante, ne devigus lin al hasta sekvado, kiel min devigis la gepatroj151.
Sed iom poste la rivero malrapidiĝas, ĝi trafluas bienon, kiun lasis libere vizitebla tiu, kiu ĝin posedis kaj en ĝi laŭ sia fantazio faris akvoĝardenon, florigante en basenetoj, en kiujn dislarĝiĝas Vivono, kvazaŭajn bedojn de nimfeoj. Ĉar la bordon tie surkreskis multaj arboj, iliaj altaj ombroj kolorigis la akvoprofundon pliofte per malhela verdo, sed ĝin iafoje – kiam ni reiris en iuj kvietaj vesperoj sekvaj al fulmotondra posttagmezo – mi vidis hele kaj akre blua kun viola nuanco, kun fakaj dividoj kiel ĉel-emajlo, kvazaŭ japanstila. Jen kaj jen sur la akvosurfaco per skarlata koro ĉirkaŭata de blanko frage ruĝis nimfefloro. Pli malproksimaj floroj montriĝis pli abundaj, pli palaj, malpli glataj, pli grajnecaj kaj sulkitaj kaj pro ia hazardo dismetitaj laŭ graciaj spiraloj, tiel ke oni povus kredi, ke drive flosas post la melankolia disfoliiĝo de ia galanta festo la molaj rozoj de disnodiĝintaj girlandoj. Aliloka angulo ŝajne estis rezervita al ordinaraj floroj, interalie al la koketaj blankeco kaj rozeco – kvazaŭ lavita porcelano kiun oni pro hejma bonteno briligas – de la vespera damo152, kaj je ioma distanco, unu ĉe unu kunpremite en flosa bedo, ŝajnis, ke kuŝas violegoj, kiuj ĉi tie papilie ripozigas siajn helbluajn, glaciajn flugilojn sur la diafana oblikveco de la akva surfaco – de la ĉiela surfaco pliĝuste, ĉar ĝi al la floroj provizis grundon kun pli rara, pli kortuŝa tono, ol la tono de la floroj mem; kaj – egale ĉu ĝi sub la nimfeoj kalejdoskope glimigis atentan, silentan, moviĝeman feliĉon, aŭ ĉu ĝi pro la vesperiĝo simile al iu malproksima haveno pleniĝis per sunsubiraj rozkoloro kaj revemo, senĉese ŝanĝiĝante por resti ĉiam akorda ĉirkaŭ la pli konstantaj tonoj de la petalaroj kun tio, kio profundas, kio disfuĝemas, kio misteras, kun tio, kio senlimas en tiu horo – ĝi florigis ilin ŝvebe en la ĉielo.
Elfluante el tiu parko Vivono denove rapidas. Kiom da fojoj mi vidis, mi deziris imiti iam, kiam mi libere vivos laŭ propra fantazio, boatanton, kiu demanigis la remilojn, ekkuŝis sur la dorso kun la kapo turnita al la antaŭo ene de la barko, kaj lasante ĝin drivi, super si vidante nur la malhastan glitadon de la ĉielo, havis survizaĝe la antaŭsenton de feliĉo, de paco.
Ni sidiĝis inter iridoj rande de la fluanta akvo. En la feria ĉielo longe vojadis senokupa nubo. Iam kaj tiam karpo, premite de enuo, kun timema suĉo el akvo elŝoviĝis. Estis tempo por posttagmeza manĝeto. Antaŭ la reiro ni longe plu sidis, manĝante fruktojn, panon kaj ĉokoladon, sur la herbo, kaj nin atingis horizontale, dampite sed ankoraŭ metalece kaj dense la sonorado de la preĝejo Sankta-Hilario, kiu ne diseriĝis en la tiom longe traflugita aero, kaj kiu, ondetante pro la sinsekva alternemo de ĉiuj siaj sonaltoj, vibris ĉe la vertoj de la floroj, apud niaj piedoj.
Iafoje irante laŭ la akvofluo, ie inter arboj ni ekvidis izolitan, solecan tielnomatan plezurdomon, kiu al nenio el la tuta mondo rigardis krom al la apude fluanta rivero. Juna virino kun meditema vizaĝo, en eleganta ensemblo kiu ne estis ordinare videbla en la ĉirkaŭa regiono, kaj kiu probable ĉi tie trovis laŭ la popola esprimo subteran rifuĝejon, kaj sindonis al la maldolĉa plezuro, ke ŝia nomo kaj precipe la nomo de tiu, kies koro al ŝi ne plu inklinis, estas ĉi tie nekonata, aperis en fenestro, de kiu ŝi ne povis vidi ion trans la boato alligita proksime de la pordo. Ŝi duonreve levis la okulojn pro la voĉoj de promenantoj sonantaj de post bordaj arboj, kaj antaŭ eĉ ol ŝi ekvidis iliajn vizaĝojn, ŝi kun certeco sciis, ke ili neniam konis kaj neniam konos la malfidelan viron, ke nenio en ilia pasinta vivo postlasis ian impreson pri li, kaj nenio en ilia estonteco provizos okazon por ĝin ricevi. Estis senteble, ke ŝia rezigno ŝin gvidis al konscia forlaso de la loko, kie ŝi havus ŝancon ekvidi tiun, kiun ŝi amis, kaj pelis ĝis ĉi tiu loko, kie li neniam estis. Kaj mi – revenante de promenado laŭ vojo, sur kiu, ŝi sciis, li neniam paŝos – vidis, kiel ŝi detiras de siaj rezignaciaj manoj longajn, superflue ŝikajn gantojn.
Neniam la promeno laŭ la vojo de Germanto nin kondukis ĝis tiom malproksime, ke ni atingus la fonton de Vivono, pri kiu mi ofte revis, kaj kiu en mia imago ekzistis tiom idee, tiom malreale, ke kiam mi aŭdis, ke ĝi troviĝas en ĉi tiu sama departemento en kiu ni estis, je konata tiom-kilometra distanco de Kombreo, mi same miris, kiel en la tago, kiam mi eksciis, ke en alia difinita loko sur la tero situis – en antikva epoko – enirejo de infero. Ankaŭ ĝis la vojekstremo, kiun mi tre deziris viziti, nome ĝis Germanto ni neniam iris. Mi sciis, ke tie vivas nobeloj, la gedukoj De Germanto, ankaŭ sciis, ke ili estas realaj, nuntempe ekzistaj homoj, sed ĉiufoje kiam pri ili mi pensis, la anima bildo prezentiĝis jen kiel teksaĵa figuro simila al la grafino De Germanto en la gobeleno ‚La Reĝiniĝo de Estera’ en nia preĝejo, jen kiel malkonstanta plurtonaĵo simila al Gilberto la Malbona en la vitralo, kie li varias de brasika verdo ĝis pruna bluo depende je tio, ĉu mi ankoraŭ ĉe la enirejo tuŝis sanktigitan akvon aŭ jam estis atinganta la seĝojn, jen ankaŭ kiel nepalpeblaĵo simila al la bildo de Genoveva De Brabanto, praavino de la familio Germanto, kiun sur la kurtenoj de mia ĉambro glitigis aŭ sur la plafonon levis la magia lanterno – sume ĉiam vualitaj de mistero el merovida epoko kaj heligataj de la kvazaŭ sunsubira, oranĝkolora lumo, kiun disradias la voĉsono „ant”. Ili ja malgraŭ tio estis en miaj okuloj, kiel duko kaj dukino, eble strangaj sed realaj homoj sed ilia dukeco tamen grandege vastiĝis, senmateriiĝis, por enakcepti en si la tutan Germanton, kiun ili pridukis, la tutan vojon de Germanto kun sunlumo, kun la fluo de Vivono, ĝiaj nimfeoj, ĝiaj altaj arboj kaj tiom da belaj tie travivitaj posttagmezoj. Kaj mi sciis, ke ili laŭtitole estis ne nur dukoj de Germanto, sed ke ekde la 14a jarcento post vanaj provoj por renversi siajn iamajn superulojn, ili fine per interedziĝoj kuniĝis kun ili kaj iĝis grafoj de Kombreo, sekve unuaj kombreaj civitanoj kaj tamen solaj civitanoj ne loĝantaj en la urbo – grafoj de Kombreo, havantoj de Kombreo meze de sia familinomo, de sia persono kaj probable ankaŭ havantoj de tiu stranga kaj pia malgajeco, kiu estis kombrea apartaĵo; posedantoj de la urbo, sed de neniu el ĝiaj domoj, do loĝantoj de ekstera spaco, en la strato aŭ inter ĉielo kaj tero, same kiel tiu Gilberto la Malbona, kiun mi vidis nur kiel dorsoflankan, lake nigran silueton sur la vitraloj de Sankta-Hilario, se mi hazarde levis la rigardon kiam mi iris al Kamuzo por iom da salo.
Okazis, ke irante laŭ la vojo de Germanto mi ŝance preterpasis etajn, malsekajn ĉirkaŭmuritajn terenojn, en kiuj alte kreskis malhelkoloraj floraroj. Mi haltis, kredante ke mi gajnas tie raran impreson, ĉar al mia rigardo ŝajne montriĝis ero de tiu akvoriĉa lando, kiun mi tre deziris ekkoni, de kiam ĝian priskribon mi legis en verko de ŝatata romanisto. Kaj do kun tiu lando, kun ĝia revata pejzaĝo trafluata de ŝaŭmaj riveretoj, tiam, aliformiĝante en mia fantazio, identiĝis Germanto, kiam mi aŭdis flanke de doktoro Percepiedo pri la floroj kaj belaj fluaj akvejoj videblaj en la parko de la kastelo. Mi revis, ke sinjorino De Germanto min tien venigas pro kaprica ekŝato de mia persono; dum la hela tago ŝi tie kun mi kaptis trutojn. Vespere, min tenante je la mano, laŭirante la ĝardenetojn de siaj vasaloj, ŝi montris al mi la muretojn, la florojn, kiuj al ili apogis siajn ruĝajn kaj violajn infloreskojn, kaj al mi sciigis iliajn nomojn. Ŝi min pridemandis pri la temoj de la poeziaĵoj, kiujn mi verkos iam. Kaj tiaj revadoj min avertis, ke pro mia deziro verkistiĝi nun estis tempo decidi pri la enhavo de miaj verkoj. Sed tuj kiam mi konsideris la demandon, penis trovi temon, per kiu mi esprimus senliman filozofian signifon, mia inteligento ĉesis funkcii, mi vidis nur vakecon antaŭ mia atento, mi sentis ke genion mi malhavas aŭ eble ia cerba malsano malebligas ĝian naskiĝon. Iafoje mi kalkulis kun la helpo de mia patro kontraŭ ĉi tiu situacio. Tiom potenca, tiom influa ĉe decidantoj li estis, ke nin li esceptigis el leĝoj, kiujn la instruo de Franciska al mi prezentis kiel pli senmankajn ol la leĝoj de vivado kaj de mortado, ekzemple li gajnis por nia domo sola en la tuta kvartalo unujaran prokraston por la deviga refarbado de fasadoj, aŭ al la filo de sinjorino Sazera, kiu volis viziti akvokuracan urbon, havigis de la koncerna ministrejo permeson por dumonata fruigo de maturekzameno kune kun la kandidatoj kun nomoj, kiuj komenciĝas per ‚A’, anstataŭ atendo ĝis la vico de kandidatoj kun ‚S’-nomoj. Se mi akute malsaniĝus, se min kaptus rabistoj, mia fido je la rilatado de mia patro kun plej altaj aŭtoritatoj, je liaj rekomendleteroj al Dio Patro mem estis tia, ke mian malsanon aŭ malliberecon mi rigardus kiel simple senkonsekvencan ŝajnon neniel danĝeran por mi, mi trankvile atendus la nepre venontan tempon de restariĝo de la bona ordinara mondo, la momenton de liberiĝo aŭ resaniĝo; eble ankaŭ la sengenieco, la nigra truo, kiu aperis en mia animo, kiam mi serĉadis temon por verkotaĵo, estis sensubstanca iluzio, kaj ĝin ĉesigus ekago de mia patro, kiu probable interkonsentis kun la registaro kaj la providenco, ke mi fariĝu plej eminenta verkisto de ĉi tiu epoko. Sed en aliaj momentoj, dum miajn gepatrojn incitis mia postrestado kaj mia ne-sekvado, mia efektiva vivo neniel ŝajnis arta kreaĵo de mia patro, kiun li povus laŭvole modli, sed male parto de reala mondo kun kiu mi ne kongruis, kontraŭ kiu helpo ne estis, ene de kiu nenian kunulon mi havis, kiu ne kaŝis iun alian perspektivon. Tiam mi havis la senton, ke mi ekzistas ĝuste kiel aliaj homoj, ke mi maljuniĝos, ke mi mortos samekiel ili, kaj ke inter ili mi simple estas iu el la multaj, kiuj por verkado talenton ne havas. Mi tiam senkuraĝiĝis kaj definitive rezignis je beletro malgraŭ la iamaj instigoj de Bloĥ. Tiu intima, senpera sento pri la nuleco de mia penso pli fortis ol ĉiuj flataj paroloj, kiujn mi ricevadis de ĉiuj, simile kiel la konsciencon de maliculo, kies bonajn agojn ĉirkaŭuloj laŭdas, mordas pentemo.
Iun tagon mia patrino diris:
— „Vi tre ofte parolas pri sinjorino De Germanto, do sciu, ke doktoro Percepiedo tre bone kuracis ŝin antaŭ kvar jaroj, kaj ŝi do venos al Kombreo okaze de la edziniĝo de lia filino. Vi povos vidi ŝin dum la soleno”.
Cetere ĝuste doktoro Percepiedo estis la homo, kiu antaŭ mi plej abunde parolis pri sinjorino De Germanto, kaj li eĉ al ni okaze montris kajeron de ilustrita gazeto, en kiu estis bildo de ŝi en la kostumo, kiun ŝi surhavis dum maskobalo ĉe la princino de Leono.
Iam dum la geedziga soleno demoviĝo de la svisa gardisto subite donis al mi liberan envidon en flankan altarejon, en kiu sidis blonda, longnaza sinjorino kun bluaj, akraj okuloj, kun ŝvela, glata, nova kaj brila kravato el malva silko, kaj kun eta butono en angulo de la nazo. Kaj tial ke surface de ŝia vizaĝo, kiu ruĝis kvazaŭ al ŝi estus tre varme, mi distingis nebulajn, apenaŭ percepteblajn similecojn kun la montrita portreto, kaj precipe tial ke la apartaĵoj, kiujn mi vidis en ŝi, kiam mi provis ilin elnombri, priskribiĝis per samaj vortoj „longa nazo, bluaj okuloj”, kiujn uzis doktoro Percepiedo, kiam li antaŭ mi parolis pri la dukino De Germanto, mi ekpensis: ĉi tiu sinjorino similas al sinjorino De Germanto; nu la altarejo, en kiu ŝi ĉeestis la diservon, estis tiu de Gilberto la Malbona, kaj tie sub la blondaj kaj dislarĝiĝintaj platoj de la tomboŝtonoj, similaj al mieloĉeloj, kuŝis la korpoj de la iamaj grafoj de Brabanto, kaj pri ĝi mi memoris onidiron, ke ĝi estas rezervita al la familio De Germanto, kiam ano de ĝi venas Kombreon por ia soleno; verŝajne unu sola virino povis simili al la portreto de sinjorino De Germanto kaj tiutage – en tago kiam ŝi ĝuste estis vizitanta la urbon – sidi en tiu altarejo: ŝi mem! Mi ege elreviĝis. Mi elreviĝis tial, ke antaŭe pensante pri sinjorino De Germanto mi preteratentis tion, ke mi ŝin bildigis per tonoj de gobeleno aŭ vitralo, per etoso de alia jarcento, en alia stilo ol ceteraj vivaj homoj. Neniam mi konsciiĝis, ke ŝi povas havi ruĝiĝintan vizaĝon, malvan kravaton kiel sinjorino Sazera, kaj la kurbo de ŝia vango al mi tiom memorigis iujn personojn, kiujn mi vidis en la gepatra hejmo, ke mi dum tempero havis la suspekton – kaj tuj poste ĝi cetere forbloviĝis – ke ĉi tiu sinjorino en sia fundamenta esteco, en ĉiuj siaj molekuloj, eble substance ne estas la dukino De Germanto, sed ke ŝia korpo, ne konante la nomon, per kiu oni nomas ŝin, konformas al iu virina tipo, al kiu aliĝis ankaŭ kuracist-kaj-komercist-edzinoj. „Ĉu ĉi tia estas sinjorino De Germanto – nur tia?” – tiel silente parolis la mire atenta mieno, kun kiu mi rigardadis tiun ŝajnon, kiu kompreneble neniel similis al tiuj aliaj ŝajnoj, kiuj sub la sama nomo sinjorino De Germanto tiom ofte rolis en miaj revoj, ĉar ŝi, ĉi tiu reala homo, ne estis fantazia elpensaĵo mia, kiel la aliaj, sed subite, antaŭ nelonge aperis unuafoje al miaj okuloj en la preĝejo; ŝi ne estis samsubstanca, ŝi ne estis laŭvole kolorigebla kiel tiuj, kiuj ensorbis la oranĝan tonon de la nom-silabo, sed estis tiom reala, ke ĉio, eĉ la eta inflama butono en la angulo de ŝia nazo, atestis, ke ŝi al komunaj naturaj leĝoj obeas, samekiel en teatra apoteozo, misfaldo sur robo de feino, tremo de ŝia eta fingro sentigas la materian eneston de viva rolisto, detruante la dubon de spektanto, ĉu li eble vidas nuran lumprojekcion.