Li ne povis de ŝi definitive disiĝi, sed se li almenaŭ vidus ŝin konstante, lia doloro fine kvietiĝus, lia amo eble ĉesus. Kaj tial ke ŝi ne volis porĉiame forlasi Parizon, li deziris, ke ŝi neniam forvojaĝu. Manke de tio li tamen sciis, ke ŝia sola granda, ĉiujara foresto estis planita por aŭgusto kaj septembro, kaj li do havis plurmonatan antaŭtempon por solvi la maldolĉon de tiu scio en la tutan venontan tempon, kiun li anticipe konis, kaj kiu, konsistante el tagoj analogaj al la nunaj, diafane kaj malvarme cirkulis en lia animo, en kiu ĝi tenis malĝojon konstanta sed ne igis suferojn tro akraj. Sed tiu enanima estonteco, tiu senkolora kaj libera rivero – jen unu sola parolo de Odeta ĝin ĵus atingis kaj simile al glaci-bloko ĝin senmovigis, malrapidigis ĝian fluecon, ĝin plene frostigis; kaj Svan sentis subite, ke grandega kaj nefendebla maso lin plenigas kaj premas la internajn vandojn de lia memo, ĝin kondukante al krevo: ĉar Odeta diris kun rideta kaj malica rigardo, lin observanta: „Forŝevilo faros belan vojaĝon je pentekosto, li vizitos Egiption” kaj Svan tuj komprenis ke la signifo estas: „pentekoste mi vojaĝos al Egiptio kun Forŝevilo”. Efektive se kelkajn tagojn poste Svan al ŝi diris: „nu, pri la vojaĝo, kiun – vi diris – vi faros kun Forŝevilo...” ŝi senpripense respondis: „jes, karuleto, ni ekvojaĝos je la 19a de la monato, ni sendos al vi fotografaĵon de la piramidoj”. Tiam li volis ekscii, ĉu ŝi havas amrilaton kun Forŝevilo, li volis ŝin mem pri tio demandi. Li ne dubis ke pro sia superstiĉemo iajn ĵurrompojn ŝi ne faros, kaj plie la timo, kiu lin ĝis tiam detenis, ke tiaj demandoj incitos Odetan, ke ŝi pro tio malamos lin, ne plu ekzistis nun, kiam li ĉesis esperi, ke ŝi lin denove amos.
Iun tagon li ricevis nesubskribitan leteron, en kiu la skribinto asertis ke Odeta estis amdonantino de multegaj viroj, inter kiuj kelkaj estis nomitaj, interalie Forŝevilo, sinjoro De Breote kaj la pentristo, ankaŭ de virinoj, kaj ke ŝi vizitis amorhotelojn. Lin turmentis la penso, ke inter liaj amikoj estis homo, kiu al li sendis tian leteron, ĉar iuj detaloj en ĝi komprenigis ke la skribinto familiare konis lian vivon. Li pripensis, kiu povis esti tiu homo. Sed li kutime ne inklinis al suspektado de sekretaj faroj flanke de homoj aŭ de agoj sen evidenta rilato al iliaj diroj. Kaj kiam li volis diveni, ĉu li serĉu sub la ekstera karaktero de sinjoro De Ŝarlus, de sinjoro De La Lomoj, de sinjoro De Orsan la nekonatan originon de tiu malnoblaĵo, tial ke ĉiu el tiuj viroj antaŭ li neniam aprobis la uzon de sensubskribaj leteroj kaj ĉiuj iliaj diroj male implicis ke ili tion malaprobas, li ne trovis indikon, kiu asignus tiun fiaĵon al la personeco de iu el ili, plikredinde ol al alia. La karaktero de sinjoro De Ŝarlus estis eble strangeta sed fundamente bona kaj afabla; tiu de sinjoro De La Lomoj estis iom seka sed sana kaj malhipokrita. Kaj se pri sinjoro De Orsan temis, Svan memoris, ke li eĉ en ege malĝojaj cirkonstancoj estis la homo, kiu al li venis kun plej konvena parolo, plej diskreta kaj takta sinteno. Li tial ne povis kompreni, ke oni cetere misfamigis sinjoron De Orsan pro la supoze malhonora rolo, kiun li havis en sia rilato kun riĉa ino, kaj ĉiufoje kiam Svan pensis pri li, li devis ignori ĉi tiun malbonan famon, kiu malakordis kun multo da certaj atestaĵoj pri lia delikata sinteno. Momente Svan sentis, ke lia menso estas nebuliĝanta kaj li deturnis sian penson serĉe al iom da klareco. Poste li ankoraŭ kuraĝis reveni al la temo. Sed, ĵus malsukcesinte en la kulpigo de iu konato, li nun devis suspekti ĉiun. Entute sinjoro De Ŝarlus lin ŝatis, estis bonkora. Sed li estis nervomalsana, eble li ploros morgaŭ eksciante ke Svan malsanas, sed hodiaŭ pro ĵaluzo, pro kolero, pro ia subite lin reganta humoro li deziris al li malutili. Ja, tiuspecaj homoj estas la plej timindaj. Certe la princo De La Lomoj ne amis Svan-on, kiel lin amis sinjoro De Ŝarlus. Sed ĝuste pro tio li ne havis en siaj rilatoj kun li similajn mishumoriĝojn; kaj li estis ja viro kun malvarma karaktero, sed same malkapabla por grandaj malicaĵoj kiel por grandiozaj agoj. Svan pentis, ke li ne konservis en la vivo amikecon ekskluzive kun tiaj homoj. Tuj poste li pripensis, ke tio, kio detenas homojn de malbonaj agoj al proksimuloj, estas bonkoreco, ke li finkonsidere povas kompreni nur karakterojn similajn al sia propra, kiel estis – per sia sentimentala flanko – tiu de sinjoro De Ŝarlus. La nura penso pri tia ĉagrenaĵo kontraŭ Svan lin indignigus. Sed pri senemocia viro kun alispeca intima konsisto, kia estis la princo De La Lomoj – kiel li povus antaŭvidi, al kiuj agoj lin eventuale instigos esence aliaj intencoj? Bonkoreco estas la plej grava afero, kaj ĝin sinjoro De Ŝarlus certe havis. Ankaŭ sinjoro De Orsan ĝin ne malhavis, kaj lia sincera kvankam ne intima rilato kun Svan, naskite de la agrablo kiun pro samopinieco pri ĉiaj aferoj ili ricevis de komuna konversacio, estis pli kvieta ol la afekcia inklino de sinjoro De Ŝarlus, kiu kapablis pro pasio ekstreme agi, ĉu bone, ĉu malbone. Se entute iu laŭ la sento de Svan lin ĉiam komprenis kaj delikate amis, tiu estis sinjoro De Orsan. Jes, sed kio pri la malhonora vivmaniero, kiun li laŭdire havis? Svan bedaŭris, ke li ĝin ne enkalkulis, ke li ofte konfesis en ŝerca tono, ke li neniam sentis tiel viglan emon al simpatio kaj estimo, ol sociumante kun kanajlo. Ne vane – li nun pensis – homoj, de kiam ili juĝas siajn proksimulojn, tion faras laŭ iliaj agoj. Nur tio estas konsiderinda, kaj neniom la diroj, la pensoj. Sinjoroj De Ŝarlus kaj De La Lomoj havu tiun aŭ tiun mankon – ili tamen restas honestuloj. Mankojn sinjoro De Orsan eble malhavas, sed honestulo li ne estas. Li eble plian fojon malbone agis. Poste Svan suspektis Remion, kiu tamen la leteron povus nur al iu inspiri, sed ĉi tiu supozo momente ŝajnis al li trafa. Unue Remio havis kialojn por rankoro al Odeta. Due oni ne blindiĝu pri tio, ke servistoj, vivante en malpli alta kondiĉo, alimagante al bonhavoj kaj misaĵoj de la mastroj fantaziajn riĉaĵojn kaj mismorojn, pro kiuj ili envias kaj malestimas ilin, nature agas alie ol faras homoj de la alta socio. Li suspektis ankaŭ mian avon. Kiam Svan petadis lin pri helpo, ĉu li ne ĉiufoje rifuzis? kaj pro sia burĝa idearo li eble kredis, ke tiel li agas bonfare al Svan. Ĉi tiu suspektis plie ankaŭ Bergoton, la pentriston, gesinjorojn Verduren, preterpense laŭdis ankoraŭfoje la sagacon de mondumanoj – ke ili ne konsentas frekventi tiun artistan medion, en kiu tiaj aferoj estas eblaj, eble eĉ fiere konfesataj sub la nomo bonaj ŝercoj; sed li memoris diversajn ekzemplojn de rektanimeco ĉe homoj de la bohemia vivo, kaj ilin komparis kun la elturniĝoj, la preskaŭaj trompoj, al kiuj manko de mono, luksamo, koruptiĝo pro plezuravido ofte kondukas nobelojn. Nu, tiu sensubskriba letero pruvis, ke inter liaj konatoj estis homo kapabla por fiaĵo, sed li ne vidis pravigon por ke lia fieco estu kaŝita en subtavolo de la karaktera grundo – kiun aliuloj ne travidas – pli probable de afabla ol de malvarma homo, de artisto ol de burĝo, de alta sinjoro ol de lakeo. Laŭ kia juĝilo oni juĝu homojn? Entute inter la personoj, kiujn li konis, ĉiu estis eventuale suspektinda pri misaĵo. Ĉu li ĉesigu la rilatojn kun ĉiuj? Lia menso malklariĝis; li du-aŭ-trifoje mane frotis sian frunton, poŝtuke viŝis la lensojn de siaj nazpinĉaj okulvitroj, kaj pensinte ke finfine homoj de sama socia kaj persona valoro, kiel li, amike rilatas kun sinjoro De Ŝarlus, kun la princo De La Lomoj kaj kun la aliaj, li konkludis, ke tio eble ne signifas, ke fiaĵon ili ne kapablas, sed ke almenaŭ estas normalo de socia vivo, al kiu ĉiu akomodiĝas, ke oni sociumu kun aliaj homoj, kiuj eble tiajn agojn kulpas. Kaj li plu manpremadis kun ĉiuj ĉi amikoj, pri kiuj li momente malfidis, kun jena pure formala sindeteno, ke ili eble provis lin peli al malespero. Pri la enhavo mem de la letero li ne zorgis, ĉar neniu el ĝiaj akuzoj kontraŭ Odeta ŝajnis iel verŝajna. Svan simile al multaj homoj havis nelaboreman menson kaj malmultan fantazion. Li plene sciis la ĝeneralan veraĵon, ke la vivoj de homoj enhavas multegajn kontrastojn, sed pri ĉiu unuopa homo li imagis la parton de lia vivo, kiun li ne konis, tute samkonsista kun la parto, kiun li konis. Tion, kion homoj antaŭ li prisilentis, li imagis laŭ tio, kion ili senkaŝe diris. En la momentoj, kiam Odeta apudis lin, se ili kune komentis krudan agon faritan aŭ krudan senton elmontritan de alia homo, ŝi mallaŭdis ĝin konforme al la samaj reguloj pri deco, kiujn Svan ĉiam aŭdis deflanke de siaj gepatroj kaj al kiuj li propravice konformiĝis; kaj ŝi ordigis siajn florojn, poste trinkis tason da teo, demandis pri liaj artologiaj esploroj. Svan vastigis do ĉi tiun rutinan iron de aferoj al la tuta cetera vivo de Odeta, li ripetis la samajn gestojn, kiam li imagis, kiel ŝi agas malproksime de li. Se oni al li bildigus ŝin tia, kia ŝi estis, pliĝuste kia ŝi longatempe estis kun li, sed kompanie kun alia viro, li suferus, ĉar ĉi tiu bildigo al li ŝajnus versimila. Sed ke ŝi vizitus amorperistinojn, partoprenus en orgioj de virinoj, vivus laŭ la kanajla maniero de la socia feĉo – kia sensenca fantazio, kies realecon dank' al dio forneis la krizantemoj, kiujn li povis imagi, la sinsekvaj teumadoj, la bonmorismaj skandaliĝoj! De temp' al tempo li tamen komprenigis al Odeta ke iuj pro malico al li rakontadis ĉiun ŝian agon, kaj uzante por tia kredigo sensignifan sed veran anekdoton, kiun li hazarde eksciis, kvazaŭ ĝi estus sola eta elemento, kiun li kontraŭvole vidigus inter multaj aliaj el la panoptiko pri la vivo de Odeta kiun li kaŝe havis enmense, li malrekte supozigis, ke li havas informojn pri aferoj, kiujn li reale ne sciis kaj eĉ ne suspektis, ĉar kiam ofte li admonis Odetan, ke ŝi ne masku la veron, lia vera, konscia aŭ ne-konscia celo estis, ke ŝi diru al li ĉion pri siaj agoj. Certe, kiel li asertis al Odeta, li ŝatis veremon, sed li ŝatis ĝin kiel periston, kiu lin konstante informus pri la vivo de la amatino. Lia ŝato al veremo estis do destinita al lia propra avantaĝo, kaj lin ne igis pli bona. La vero, kiun li rigardis kara, estis tiu, kiun al li diros Odeta, sed li mem por tiun veron konfesigi ne malakceptis la helpon de mensogo – dum mensogon li konstante prezentis al Odeta kiel rimedon, kiu kondukas ĝian uzanton al morala degenero. Li mensogis egale kiel Odeta, ĉar li estis ja pli malfeliĉa ol ŝi, sed ne malpli egoisma. Kaj ŝi, aŭdante kiel Svan rakontas al ŝi mem diversajn agojn, kiujn ŝi plenumis, al li rigardis kun misfida kaj – por ĉia eventualo – ofendita mieno, tiel ke ŝi ne humiliĝu kaj ne ruĝiĝu pro siaj agoj.
En iu tago el la plej longa kvieta tempo, kiun li ĝuis ĝis tiam sen ke lin trafis krizo de ĵaluzo, li estis akceptinta inviton de la princino De La Lomoj al vespera teatrumado. Malfaldinte gazeton en serĉo de la programo, li ekvidis la titolon ‚Marmoraj Knabinoj’ far Teodoro Barier306 kaj ĉi tio lin tiel abrupte frapis, ke li retrokliniĝis kaj deturnis la vizaĝon. Prilumite kvazaŭ per la surpodiaj lampoj de scenejo en la nova kunteksto en kiu ĝi aperis, la vorto marmoro, kiun li ne plu distingis, tiom ordinare legebla ĝi estis, subite fariĝis okulfrapa kaj tuj memorigis al li anekdoton, kiun Odeta al li rakontis iam, ke ŝi estis vizitanta ekspozicion en la Palaco de Industrio kunpromene kun sinjorino Verduren, kaj ĉi lasta al ŝi diris: „gardu vin aŭ mi vin iel ardigos, vi ne estas el marmoro”. Odeta asertis, ke la diro estis nur ŝerca, kaj li ne zorgis pri tio. Sed li tiam pli fidis ŝin, ol nun. Kaj ĝuste la sensubskriba letero aludis al tiaspecaj amoroj. Ne kuraĝante levi la rigardon al la gazeto, li ĝin disfaldis kaj turnis folion, tiel ke li ne plu vidu la skribaĵon ‚Marmoraj Knabinoj’ kaj li komencis maŝinecan legadon de novaĵoj el la provincoj. Okazis ŝtormo en la Manika Markolo, oni raportis pri detruoj en Diepo, en Kaburgo, en Beŭzevalo.307. Li tuj denove retrokliniĝis.
La nomo Beŭzevalo pensigis lin pri alia urbo de la sama regiono, nome Beŭzevilo, kiun streketo ligas al dua parto sonanta kiel Breote, kiun li ofte legis de sur mapoj, sed pri kiu li unuafoje rimarkis, ke ĝi identas kun la nomo de lia amiko sinjoro de Breote, en la letero menciita kiel iama amdonanto de Odeta. Nu – pri sinjoro de Breote la akuzo ne estis absurda, sed koncerne al sinjorino Verduren eblo ne estis. Ke Odeta iafoje mensogis, ne pravigis la konkludon ke ŝi neniam diris la veron, kaj en tiu dialogo, kiun ŝi havis kun sinjorino Verduren kaj mem raportis al Svan, li rekonis iun el tiuj neutilaj kaj danĝeraj ŝercoj, kiujn pro manko de vivosperto kaj nescio pri malmoralaĵoj diras virinoj, montrante sian ĉi-rilatan naivecon, kaj kiuj – klare videble en la okazo de Odeta – pli malproksimas, ol iu ajn aliaj, de la sento de pasia tenereco por alia ino. Dum male la indigno per kiu ŝi rebatis al la suspektoj, kiujn ŝi nevole kaŭzis preterpase per sia rakonto, akordis kun ĉio, kion li sciis pri la inklinoj, la karaktero de la amatino. Sed tiumomente pro ĵaluzula inspiro simila al tiuj, kiuj al poeto aŭ esploranto ankoraŭ trovinta nur unu rimon, unu observon, sufloras la ideon aŭ la leĝon, kiu ilin plene maturigos, Svan unuafoje memoris frazon, kiun al li diris Odeta jam du jarojn antaŭe: „ho, sinjorino Verduren nuntempe kaĵolas min, mi estas aminda, ŝi kisas min, ŝi volas ke mi butikumu kun ŝi, ŝi volas ke ni ci-diru unu al la alia”. Neniel vidante tiam en tiu diro ian rilaton kun la absurda frazo simule aludanta al malmoralaĵo, kiun Odeta raportis, li ĝin akceptis kiel ateston de varma amikeco. Nun la memorigo de tiu kaĵolemo flanke de sinjorino Verduren subite kuniĝis kun la rakonto pri la malbona ŝerca interparolo. Li ne plu povis ilin disigi en sia menso, li vidis kiel ili miksiĝas ankaŭ en la realo, kiel tenereco igas seriozaj kaj neignoreblaj la ŝercojn, kiuj reciproke ĝin senigas je naiveco. Li iris al Odeta. Li sidiĝis malproksime de ŝi. Li ne aŭdacis kison, ĉar li ne sciis ĉu en ŝia animo, ĉu en lia animo kiso naskos bonvolon aŭ koleron. Li silentadis, li spektis, kiel mortas ilia amo. Subite li decidis...
— „Odeta” li diris „karulino, mi scias, ke mi premas vin, sed necesas ke mi vin pridemandu. Ĉu vi memoras la ideon, kiun mi havis pri vi kaj sinjorino Verduren? Diru al mi, ĉu tio okazis kun ŝi aŭ kun alia ino.”
Ŝi kapneis grimacante per la buŝo laŭ maniero, kiun ofte uzas homoj por signifi ke ili ne iros, ke tio tedas ilin responde al iu, kiu ĵus demandis: „ĉu vi venos por spekti la preterpason de la rajda trupo, ĉu vi ĉeestos la revuon?” Sed ĉi tia kapsigno kutime asignata al okazontaĵo ĝuste tial allasas iom da dubo super la forneo de okazintaĵo. Plie ĝi aludas al rifuzo pro persona prefero, ne pro malaprobo aŭ morala neeblo. Vidante kiel Odeta tiamaniere signis ke la supozo malĝustas, li komprenis ke ĝi eble ĝustas.
— „Mi jam diris al vi, vi scias tion” ŝi diris kun incitita kaj malfeliĉa mieno.
— „Jes, mi scias, sed ĉu vi certas? Ne diru: ‚vi scias tion’, diru: ‚mi neniam faris tian aferon kun iu ajn virino.’”
Ŝi ripetis kiel parkeraĵon per ironia tono kaj kvazaŭ ŝi volis per tio sin liberigi de lia ĉeesto:
— „Mi neniam faris tian aferon kun iu ajn virino.”
— „Ĉu vi ĵuros tion je via medalo de Nia-Sinjorino en Lageto?”
Svan sciis, ke Odeta ne ĵuros malveraĵon je la nomo de ĉi tiu medalo.
— „Ho, vi tiel malfeliĉigas min!” ŝi ekkriis, evitante per subita korpa rektiĝo la premon de lia demando. „Ĉu vi baldaŭ ĉesos? Kio estas kun vi hodiaŭ? Ĉu vi decidis, ke mi nepre vin malamu, vin malamegu? Jen – mi estis en favora humoro por ĝui la tempon kun vi, kiel antaŭe, kaj tiamaniere vi dankas!”
Sed ŝin ne forlasante, kiel ĥirurgo atendanta la finon de spasmo, kiu lin devigas al paŭzo en operaciado sed ne rezignigas:
— „Vi malprave supozas, ke mi koleros al vi eĉ malpleje, Odeta” li diris kun persvada kaj mensoga mildeco. „Mi parolas al vi nur pri tio, kion mi scias, kaj ĉiam mi scias multe pli, ol diras. Sed vi sole povas mildigi per konfeso tion, pro kio mi malamas vin dum ĝin al mi denuncis nur aliaj homoj. Mian koleron al vi ne kaŭzas viaj agoj, mi pardonas ilin ĉiujn al vi pro mia amo, sed via malsincero, via sensenca malsincero pro kiu vi obstine neas aĵojn, kiujn mi scias. Kiel mi ankoraŭ amu vin, kiam mi vidas ke vi daŭre asertas, ĵuras aferon, kiu – mi scias – estas malvera? Odeta, mi petas, ne plu longigu ĉi tiun momenton, kiu estas turmenta por ni ambaŭ. Se vi volas tion, ĝi finiĝos ene de sekundo, vi estos por ĉiam je ĝi libera. Diru al mi je la nomo de via medalo ĉu vi faris aŭ ne faris tiajn aferojn.”
— „Tion mi ne scias, ne plu scias” ŝi kolere ekkriis „eble antaŭ longe, ne bone sciante, kion mi estis faranta, eble du-aŭ-tri-foje.”
Svan estis konsiderinta ĉiujn eblajn situaciojn. La realo estis do afero, kiu ne rilatis al eblaj situacioj, same kiel bato de tranĉilo senrilatas al la etaj moviĝoj de nuboj super la kapo de la bat-ricevinto, ĉar ĉi tiuj vortoj „du-aŭ-trifoje” signis lian koron per ia krucoforma skrapvundo. Estis tre strange ke ĉi tiuj vortoj „du-aŭ-trifoje”, nuraj vortoj, vortoj elparolitaj tra la aero, de malproksime, povas tiel disŝiri ies koron, kiel se ili vere ĝin tuŝus, strange ke ili malsanigas, kiel veneno kiun iu enprenus. Svan pretervole memoris la frazon, kiun li aŭdis ĉe sinjorino De Santeŭverto: „ĝi estas la plej impresa afero, kiun mi vidis depost la turniĝantaj tabloj”. La sufero, kiun li nun sentis, similis al nenio, kion li pli frue antaŭvidis. Ne nur ĉar en la tempo de plej intensa siaflanka suspektemo li malofte imagis tian ekstremon de malbono, sed ĉar kiam li imagis tiun aferon, ĝi restis nebula, malcerta, sena je la aparta teruro, kiu sonis en la vortoj „du-aŭ-trifoje”, sena je tiu propraspeca kruelo malsimila al ĉio antaŭe konata – kiel malsano, kiu trafas homon unuafoje. Tamen ĉi tiu Odeta, de kiu venis la malbono, ne estis al li malpli kara, male estis pli atentinda, kvazaŭ la sufero, ju pli ĝi grandiĝis, samtempe des pli grandigis la karecon de la dolor-mildigilo, de la kontraŭveneno, kiun sole ĉi tiu virino disponis. Li volis ŝin pli zorge flegi, kiel malsanon, kies akuteco subite montriĝas. Li volis, ke la naŭza afero, kiun ŝi laŭkonfese faris „du-aŭ-trifoje”, neniam okazu denove. Por tio li devos gardi Odetan. Laŭ iom ofta aserto oni, sciigante al amiko la misagojn de lia amatino, nur tion atingas, ke li pli proksimiĝas al ŝi ĉar li ne kredas je ili – sed multe pli efike, se li kredas! „Sed” pensis Svan „kiel mi povos ŝin gardi?” Li eble povis ŝin deteni de iu aparta virino sed ĉirkaŭe estis centoj da aliaj, kaj li komprenis, kia malsaĝo frapis lin, kiam li ekdeziris – en la vespero kiam li ne trovis Odetan ĉe gesinjoroj Verduren – posedi ŝin, posedi alian homon – kio ne eblas. Por la savo de Svan ekzistis sub la novaj suferoj, kiuj enrompis en lian animon kiel bando de fremdaj atakantoj, pli malnova, pli milda kaj silente agema fundamento, simila al ĉeloj de vundita organo, kiuj tuj eklaboras por la reteksado de difektita histo, simila al muskoloj de senmovigita membro, kiuj penas regajni sian moviĝ-povon. Ĉi tiuj pli malnovaj, pli indiĝenaj loĝantoj de lia animo pormomente direktis la tutan energion de Svan al tiu obskure ripara laboro, kiu al resaniĝanto, al operaciito donas iluzian impreson de ripozo. Male ol kutime okazis, la loko en kiu plenumiĝis ĉi tiu malstreĉiĝo pro senforteco ĉi-foje malpli estis la cerbo, ol la koro. Sed ĉiuj aferoj de la vivo, kiuj unufoje okazis, emas rekreiĝi, kiel mortanta besto, kiun denove movas skuo de konvulsio, kiu ŝajnis jam finita – sur la momente indulgatan koron de Svan la sama sufero per si mem revenis kaj reskrapis la saman krucon. Li nun memoris tiujn luno-helajn noktojn, en kiuj, duonkuŝe en sia viktorio kiu lin vojigis al la strato Laperuz, li volupteme en si florigis la emociojn de enamiĝinto, ne divenante per kia venena frukto ili fatale maturiĝos. Sed ĉiuj ĉi pensoj daŭris nur sekundon, la necesan tempon por ke li alpremu la manon al sia koro, retrovu la spir-povon kaj sukcesu kaŝi sian turmentiĝon sub rideto. Li jam daŭrigis sian demandadon. Ĉar lia ĵaluzo, kiu pli penis, ol pretus peni malamiko, por havigi al li la komocion de ĉi tiu bato, por plene sentigi al li la plej akran doloron, kiun li ĝis tiam spertis – tiu lia ĵaluzo juĝis, ke li ankoraŭ ne sufiĉe suferis kaj serĉis kielon, por ke li ricevu plian, pli tranĉan vundon. Kvazaŭ en figuro de malbona dio la ĵaluzo de Svan lin inspiris kaj pelis al pereo. Ne pro lia propra sinteno, sed pro tiu de Odeta, lia turmento en la unua momento ne plifortiĝis.
— „Karulino” li diris „mi jam finas, ĉu tio okazis kun persono, kiun mi konas?”
— „Tute ne, mi povas ĵuri, kaj cetere, ŝajnas al mi ke mi troigis, mi ne iris ĝis tia ekstremo.”
Li ridetis kaj daŭrigis:
— „Tiel estas; ne tre gravas sed bedaŭrindas, ke vi ne povas diri al mi la nomon. Se mi povus bildigi la homon, mi dank' al tio ne plu pensus pri la okazaĵo. Mi diras tion por via sciiĝo, mi ne plu tedos vin per ĉi tiu temo. Estas tiel trankvilige, kiam oni povas ion al si bildigi. Estas teruraj nur tiuj aferoj, kiujn oni ne povas imagi. Sed vi estis tiel afabla, mi ne volas vin lacigi. Mi dankas vin elkore pro la trankviligo, kiun vi donis al mi. Nun estas finite. Nur ankoraŭ ĉi tion: antaŭ kiom longe?”
— „Aĥ, Ŝarlo, ĉu vi ne vidas, ke vi min mortigas? tio estas tre malnova afero. Mi neniam repensis pri tio, vi parolas, kvazaŭ vi volus min denove konduki al tiaj inklinoj. Vi pentus pro tio.” ŝi diris kun nekonscia stulteco kaj celkonscia malico.
— „Ba, mi deziris nur scii, ĉu tio okazis post ol mi ekkonis vin. Sed estus tiel memkompreneble. Ĉu ĝi okazis ĉi tie? Ĉu vi ne povas diri al mi en kiu vespero, por ke mi sciu, kie mi tiam estis, kion faris; vi klare vidas, ke ne estas kredeble, ke vi malmemoras, kun kiu okazis, Odeta kara.”
— „Mi ne scias. Tio okazis, se mi ĝuste memoras, en la Bulonja Arbaro en vespero, kiam vi aliĝis al ni sur la insulo. Vi antaŭe manĝis ĉe la princino De La Lomoj” ŝi diris, kontenta pro tio, ke ŝi menciis precizan detalon atestan pri sia verdiremo. „Ĉe la najbara tablo sidis virino, kiun mi de tre longe ne estis vidinta. Ŝi diris: ‚Ĉu vi venos? Malantaŭ la malgranda roko la luno bele brilas sur la akvo.’ Unue mi oscedis kaj respondis: ‚ne, dankon, mi lacas kaj pliŝate sidos ĉi tie’. Ŝi asertis, ke similan lunhelon ŝi neniam vidis antaŭe. Mi respondis: ‚kia ŝerco!’ – mi ja divenis, al kio ŝi aludas.”
Odeta ĉion ĉi rakontis ridante, aŭ pro tio ke ĝi ŝajnis al ŝi tute natura, aŭ tio ke ŝi kredis ke tiel malgrandiĝas ĝia graveco, aŭ tio ke ŝi ne elmontru humiliĝon. Vidante la vizaĝon de Svan, ŝi parolis per alia tono:
— „Vi agas malnoble, vi turmentas min por via ĝuo, vi instigas min al mensogado, kaj mi mensogas por ke vi ne daŭrigu.”
Ĉi tiu dua bato al Svan estis ankoraŭ pli doloriga, ol la unua. Li neniam antaŭe supozis, ke ĝi estis afero tiel freŝdata, kaŝita de liaj okuloj, kiuj ne kapablis ĝin ekvidi, ne en pasinteco kiun li ne konis, sed inter vesperoj kiujn li bone memoris, travivis kun Odeta, kiujn li laŭ sia kredo bone konis, kaj kiuj nun sub retrorigardo koloriĝis per perfida kaj kruela koloro; inter ili subite malfermiĝis tiu faŭka fendo, tiu momento en la Insulo de la Bulonja Arbaro. Odeta, kvankam ne inteligenta, havis naturan ĉarmon. Ŝi rakontis, mimikis la scenon kun tia spontaneo, ke Svan, pene spirante, ĉion vidis: la oscedadon de Odeta, la malgrandan rokon. Li aŭdis ŝian – bedaŭrinde – gajan respondon: „kia ŝerco!”. Li sentis, ke ŝi ne plu parolos en tiu sama vespero, ke li ne atendu ĉi tiam ian novan malkaŝon; li silentis; li diris:
— „Kara, kompatinda, pardonu, mi sentas, ke mi ĉagrenis vin, estas finite, mi pri tio ne plu pensas.”
Sed ŝi vidis, ke liaj okuloj ankoraŭ fikse rigardas aferojn, kiujn li ne sciis, rigardas la pasintan tempon de ilia amo, unutonan kaj mildan en lia memoro pro nebuleco, kiun nun vunde disŝiris tiu minuto en la Insulo de la Arbaro, sub luna helo, post la vespermanĝo ĉe la princino De La Lomoj. Sed interesiĝo pri faktoj de la vivo, admiro de la kuriozaĵoj, kiuj ĉie troveblas, iĝis tiom rutina ĉe li, ke dum li suferis en tia grado, ke laŭ propra juĝo tian doloron li ne longe eltenos, li pensis samtempe: „La vivo estas mirinda kaj provizas ĉiajn surprizojn; ja malvirto estas afero pli ordinara ol oni kredas. Jen estas virino, kiun mi fidis, kiu ŝajnas senartifika, honesta, ŝajnis, eĉ supoze ke ŝi estus iom facilmora, ĉiuokaze normala kaj sana en siaj inklinoj – mi pridemandas ŝin pro nekredinda denunco, kaj la malmulto kiun ŝi konfesas vidigas multe pli, ol oni suspektus.” Sed li ne povis kontentiĝi per tiaj rimarkoj de nura observanto. Li volis taksi la ĝustan fidindecon de tio, kion ŝi rakontis, volis de tio dedukti, ĉu tiajn agojn ŝi ofte faris, ĉu ilin ŝi refaros. Li ripetadis la frazerojn, kiujn ŝi eldiris: „mi divenis al kio ŝi aludas”, „du-aŭ-tri-foje”, „kia ŝerco!” sed ili ne reaperis sen armo en la memoro de Svan, ĉiu el ili tenis klingon kaj ĝin enpuŝis en lian korpon. Dum iom longe, simile al malsanulo, kiu ne povas sindeteni de konstanta provado de la movo, kiu lin dolorigas, li rediris ĉi tiujn parolojn: „mi pliŝate sidos ĉi tie”, „kia ŝerco!”, sed la sufero estis tiel forta, ke li devis ĉesi. Li miris, ke agoj, kiujn li ĉiam juĝis tiel facilanime, tiel gaje, nun iĝis por li dramaj kiel malsano, pro kiu homo povus morti. Li konis plurajn virinojn, de kiuj li povus peti, ke ili gardu Odetan. Sed ĉu li esperu, ke ili akordos kun li en sia kompreno de la situacio, ne restos ĉe la vidpunkto kiu longe estis lia kaj komandadis lian voluptulan vivon, ne ridos al li: „aj, malbone! vi estas ĵaluzulo, ĉu vi volas iun senigi je plezuro”? Kia klap-pordo subite malfermiĝis sub lia paŝado kaj lin – kiu de sia amo al Odeta antaŭe ricevadis nur delikatajn plezurojn – enfaligis en ĉi tiun novan ringon de la infero, de kiu li ne vidis kiarimede li foriros? Kompatinda Odeta! li ne koleris al ŝi. Ŝi nur duone kulpis. Ja iuj rakontis, ke ŝia propra patrino ŝin disponigis, kiam ŝi ankoraŭ preskaŭ infanaĝis, en Nico al riĉa angla viro. Sed kiel dolore veris nun por li jenaj linioj el la ‚Taglibro de Poeto’ far Alfredo de Vinji308, kiujn li legis iam kun indiferento: „kiam viro sentas, ke li enamiĝas al ino, li unue konsideru tion: kia estas ŝia kutima societo, kia estis ŝia ĝistiama vivo. La tuta feliĉo de la vivo de tio dependas.” Svan miris, ke simplaj frazoj papagataj de lia menso: „kia ŝerco!” aŭ „mi divenis al kio ŝi aludas” povas lin tiel dolori. Sed li komprenis, ke simplaj frazoj ili ne estis, male ol li kredis, sed elementoj de la fera framo, ene de kiu konserviĝis kaj povis lin denove frapi la sufero, kiun li sentis dum la rakonto de Odeta. Ĉar li nun sentis denove ĝuste tiun suferon. Kvankam li nun ĉion sciis – kvankam poste pro la efiko de tempo li eĉ estis iom forgesonta, pardononta – en la momentoj, en kiuj li ripetis ŝiajn frazojn, la malnova sufero lin reagordis tia, kia li estis antaŭ ol Odeta parolis: sensuspekta, fidema; lia kruela ĵaluzo lin regvidis al la loko de tiu, kiu ankoraŭ ne scias, kaj lin denove frapis per la konfeso de Odeta, kaj post pluraj monatoj, la malnova rakonto lin ankoraŭ perturbis kiel plene nova malkaŝo. Li admiris la teruran rekrean povon de sia memoro. Li povis esperi mildigon de sia turmento nur de la grada malfortiĝo de sia memorpovo, kies fekundo pro aĝo ŝrumpas. Sed kiam la suferiga povo de iu el la paroloj de Odeta ŝajnis certagrade elĉerpita, tiam iu el la aliaj, kiun la animo de Svan ĝis tiam malpli atentis, iu kvazaŭ nova parolo, alviciĝis kaj lin frapis kun nebridita vigleco. La memoro pri la vespero, en kiu li manĝis ĉe la princino De La Lomoj estis al li malagrabla, sed ĝi estis nur la centro de lia doloro. Ĉi tiu centro obtuze disradiis tra ĉiuj iagrade proksimaj tagoj. Kaj kian ajn punkton de tiu vespero li provis tuŝi en sia memoro, la tuta sezono, dum kiu la verdurena rondo tiom ofte kunvenis por vespermanĝo en la Insulo de la Arbaro, pro tio sentiĝis al li dolora. Tiom dolora, ke iom post iom la sciemon, al kiu lin instigis lia ĵaluzo, frostiĝis pro timo antaŭ la novaj turmentoj, kiujn li ricevus, se li ĝin kontentigus. Li ekkonsciis, ke la tuta tempo el la vivo de Odeta, kiu antaŭis ilian renkontiĝon – kaj tiun tempon li ĝis tiam ne provis iel al si bildigi – ne estis la senreliefa vasto, kiun li svage imagis, sed konsistis el diversaj, apartaj jaroj plenaj je realaj okazaĵoj. Sed li timis ke, ilin eksciante, li vidos ke tiu senkolora, fluema kaj elportebla pasinteco iĝas palpebla, naŭza korpo kun individua kaj diableska vizaĝo. Kaj li sekve plu penis ĝin ne imagi, nun ne plu pro mensa mallaboremo, sed pro timo antaŭ suferado. Li esperis ke li povos en iu venonta tago fine aŭdi la nomon de la Insulo de la Arbaro, de la princino De La Lomoj sen ke li resentos la iaman vundon, kaj li juĝis malsaĝe, ke li instigus Odetan al pluaj rakontoj, al nomado de aliaj lokoj kaj cirkonstancoj, kiuj tuj post la trankviliĝo de lia sufero, ĝin renaskus en alia formo.
Sed ofte tiujn aferojn, kiujn li ne konis, kiujn koni li nun malvolis – ilin al li malkaŝis Odeta mem spontanee, sen ke ŝi mem konsciis; efektive la distancon, kiun malvirto kreis inter la reala vivo de Odeta kaj la relative deca vivmaniero, kiun antaŭe kaj ankoraŭ nun iom ofte Svan supozis, ke ĝi estas ŝia ordinara maniero – la grandon de ĉi tiu distanco Odeta ne taksis: miskonduta homo, ĉiam afektante saman ŝajnon de virto antaŭ aliuloj, de kiuj li prefere ne suspektigas siajn morojn, ne havas mezurilon, per kiu li ekscius kiom ĉi tiuj perversoj, kies konstanta kresko por li ne estas videbla, lin forkondukas el la vojoj de normala vivo. Pro sia kunesto en la animo de Odeta kun memoroj pri agoj, kiujn ŝi kaŝis de Svan, aliaj ideoj iom post iom ricevis de ili similan koloron, kontaĝon, sen ke ŝi trovis en ili strangecon, sen ke ili malharmoniis kun la medio, en kiu ŝi lasis ilin vivi en si; sed se ŝi rakontis ilin al Svan, la malkaŝo de la etoso, pri kiu ili atestis, lin konsternis. Iun tagon li provis, evitante ĉian ofendon al Odeta, demandi, ĉu ŝi vizitis iam peristinojn. Verdire li certis, ke tio ne okazis; la legado de la nesubskribita letero enkondukis tiun supozon en lian menson, sed tio estis meĥanika efiko; la ideo ĉe li trovis nenian kredindecon, sed simple restis, kaj Svan, por forskui la pure materian kaj tamen ĝenan ĉeeston de la suspekto, deziris ke Odeta ĝin elradikigu. „Aĥ ne! kompreneble oni pri tio persekutas min” ŝi respondis kun elmontro de kontenta, vanta rideto, pri kiu ŝi ne plu sentis, ke al Svan ĝi neniel ŝajnis pravigebla „Unu el ili ankoraŭfoje restis hieraŭ du horojn en la atendosalono, ŝi proponis laŭvole altan pagon. Laŭ ŝi iu ambasadisto diris: ‚se vi ne alkondukos ŝin, mi sinmortigos’. Mi dirigis, ke mi ne estas hejme, fine mi mem aliris por ke ŝi rezignu. Mi bedaŭras ke vi ne ĉeestis kaj vidis, kiel mi akceptis ŝin; mia ĉambristino, kiu aŭdis el la najbara ĉambro, poste diris ke mi plenvoĉe kriadis: ‚Mi ja diris, ke mi ne volas! Tia estas mia sento, mi ne volas. Mi ja ĉiuokaze liberas pri irado aŭ ne-irado, ĉu ne? Se mi bezonus monon, kompreneble...’ Al la pordisto mi ordonis, ke li ne plu enlasu ŝin, li diros ke mi forvojaĝis al kampara loko. Ha, mi bedaŭras, ke vi ne estis kaŝita en iu angulo! Mi kredas, ke vi estus pri mi kontenta, kara. Bona knabino estas finfine via Odeta, ĉu ne?, kvankam ŝi estas ofte malamata.”
Cetere ŝiaj konfesoj, kiam ŝi okaze rakontis pri misfaroj, kiujn – ŝi supozis – li jam malkovris, estis por Svan bazo de novaj duboj prefere ol ĉesigo de malnovaj. Ĉar al la duboj ili neniam estis sammezuraj. Kvankam Odeta en sia konfesado preterparolis la kernajn okazaĵojn, tio aŭ ĉi tio el la flankaj anekdotoj, kion Svan neniam estis imaginta, per sia noveco lin teruris kaj al li donis elementojn por poste redifini la problemon de ĵaluzeco. Kaj ĉi tiujn konfesojn li ne plu povis forgesi. Lia animo ilin kuntiris en sian fluon, ilin tien kaj reen flosigis, ilin lulis, kiel kadavrojn. Kaj tio venenis ĝin.
Iun fojon ŝi aludis al vizito de Forŝevilo al ŝi en la tago de la pariza-murcia festo. „Kiel do, ĉu vi jam konis lin? – Ha jes, estas vere...!” li aldiris korekte, tiel ke li ne vidigu, ke tion li ne sciis. Kaj subite li tremis pro angoro, ekpensante ke en la tago de tiu pariza-murcia festo, en kiu li ricevis de ŝi la leteron, kiun li tiel kare tenis, ŝi eble tagmanĝis kun Forŝevilo en la Ora Domo. Ŝi ĵuris, ke tio ne okazis.
— „Tamen la nomo Ora Domo por mi aludas al ia afero, pri kiu mi eksciis, ke ĝi ne veras” li diris por ŝin timigi.
— „Jes, ke mi ne estis tie en la vespero, en kiu mi diris al vi ke mi ĝuste eliris de ĝi dum vi serĉis min en la restoracio Prevosto” ŝi respondis – kredante pro lia ŝajnigo, ke tion li jam scias – per rezoluta tono, kiun kaŭzis, multe pli ol cinismo, sindeteno, timo antaŭ ebla ĉagreno de Svan, kiun ŝi pro fiereco volis kaŝi, kaj ankaŭ deziro montri, ke ŝi povas esti sincera.
Tial ŝi frapis nete kaj vigle, turmentiste, en kio tamen nenia kruelo estis, ĉar Odeta ne konsciis, kiom ŝi suferigis Svan-on; ŝi eĉ ekridis – eble, verdire, por ne ŝajni humiligita aŭ konfuzita.
„Estas vere, ke mi ne estis en la Ora Domo, ke mi ĵus eliris el la hejmo de Forŝevilo. Mi vere estis ĉe Prevosto, tio ne estis mensogita, li tie renkontiĝis kun mi kaj invitis min al spektado de siaj gravuraĵoj. Sed venis vizitanto. Mi diris al vi, ke mi venas de la Ora Domo, ĉar mi timis ke la afero kun Forŝevilo ĉagrenos vin. Vidu, mi agis ja delikate al vi. Supoze ke mi malbone agis, almenaŭ mi konfesas tion senkaŝe. Kial entute mi ne dirus al vi rekte, ke mi tagmanĝis kun li en la tago de la pariza-murcia festo, se tio veras? Des pli ke tiutempe ni ankoraŭ ne bone konis unu la alian, karulo, ĉu?”.
Li ridetis al ŝi kun subita senkuraĝeco de tiu, kiu senfortas pro ĵusa aŭdo de konsternaĵoj. Tiel do eĉ en la monatoj, kiujn li neniam kuraĝis poste primemori, ĉar ili estis tro feliĉigaj, en tiuj monatoj, en kiuj ŝi amis lin, ŝi jam al li mensogadis! Analoge al tiu momento, en la unua vespero en kiu ili katlejumis kaj en kiu ŝi pretendis, ke ŝi ĵus eliris el la Ora Domo, kiom da aliaj temperoj kredeble estis, kiuj ankaŭ entenis mensogon, kiun Svan ne suspektis. Li memoris kiel ŝi foje diris: „mi simple diros al sinjorino Verduren, ke mia robo ne pretis ĝustatempe, ke mia keb-o malfruiĝis – senkulpigo ĉiam estas trovebla”. Ankaŭ al li probable, kiam ŝi prezentis iun el la diroj, kiuj klarigas malfruiĝon, pravigas prokraston de rendevuo – en multaj okazoj ili kaŝis, sen ke li tiam ion suspektis, ian aferon kun alia viro, al kiu liavice ŝi diris: „mi simple diros al Svan, ke mia robo ne pretis ĝustatempe, ke mia keb-o alvenis malfrue – senkulpigo ĉiam estas trovebla”. Kaj sub la plej dolĉaj memoraĵoj de Svan, sub la plej ordinaraj paroloj, kiujn en diversaj okazoj al li diris Odeta, al kiuj li fidis kiel al sankte ĵuritaj paroloj, sub la ĉiutagaj okupoj, kiujn ŝi rakontis, sub la plej banalaj lokoj, la domo de la tajlorino, la avenuo de la Bulonja Arbaro, la ĉevalkurejo, li sentis – ŝirmita en la ombro de la tempa superfluo, kiu en eĉ plej detale planitaj tagoj lasas breĉojn, vakajn lokojn, kaj eventuale provizas al iuj agoj kaŝejon – li sentis kiel rampas la ebla, subtera ĉeesto de mensogoj, pro kiuj nun iĝis naŭza ĉio al li antaŭe plej kara, la plej agrablaj vesperoj, la strato Laperuz mem, de kiu probable Odeta ĉiam foriris en alia horo, ol ŝi diris, pro kiuj nun ĉie cirkulis iomo de la obskura teruro, kiun li sentis aŭdante ŝian konfeson pri la Ora Domo, kaj – simile al la malpuraj bestoj de la ruinigo de Ninevo309 – ili ŝancelis ĉiun ŝtonon de lia pasinta tempo. Ankoraŭ nun li deturniĝis ĉiufoje kiam lia memoro al li ripetis la kruelan nomon Ora Domo, sed ne plu, kiel antaŭ ne tre longe en la societa vespero ĉe sinjorino De Santeŭverto, tial ke ĝi pensigis lin pri delonge forpasinta feliĉo, sed tial ke pensigis pri malfeliĉo, kiun li freŝe eksciis. Poste okazis pri la nomo Ora Domo kiel pri la Insulo de la Arbaro – iom post iom ĝi ĉesis suferigi Svan-on. Ĉar tio, kion oni rigardas amo, ĵaluzo, ne estas unupeca, nedividebla afekcio. Ili konsistas el senfina serio de disaj amoj, de malsamaj ĵaluzoj, kiuj efemeras sed kies densa multeco aspektas kiel senmanka tuto, estigas iluzion de unueco. La vivo de la amo de Svan, la fideleco de lia ĵaluzo konsistis el morto, el malfideleco, el nenombreblaj deziroj, multegaj duboj, kiuj konstante celis Odetan. Se li dumlonge ne vidus ŝin, la sentojn, kiuj formortis, ne anstataŭus novaj. Sed la ĉeesto de Odeta daŭre semis en la koro de Svan generaciojn de alternaj tenereco kaj suspektemo.
En iuj vesperoj ŝi subite denove afablis al li, senkompate avertante ke li tuj ĝuu la okazon ĉar ĝi ne revenos antaŭ eble jaroj; ili devis tuj rehejmiĝi, katlejumi kaj ŝia laŭdira amora deziro al li estis tiel abrupta, neklarigebla, postulema, la karesoj, kiujn ŝi poste donis al li estis tiel patosaj kaj nekutimaj, ke tiu abrupta kaj neverŝajna tenereco malgajigis Svan-on, same kiel mensogo aŭ perfidaĵo. En iu tia vespero, li laŭ ŝia ordono ŝin akompanis hejmen, ŝi intermiksis al siaj kisoj ardajn parolojn, kiuj kontrastis kun ŝia kutima severeco, kiam li subite ŝajne aŭdis bruon; li ekstaris kaj esploris la domon, trovis neniun, sed ne kuraĝis reveni al sia loko apud ŝi, kaj ŝi en krizo de kolero frakasis ornaman vazon kaj diris al li:
— „Pu! kun vi nenion oni povas plenumi!”.
Kaj li restis dubanta, ĉu ŝi eble estis kaŝinta iun, kies ĵaluzon aŭ voluptemon ŝi volis inciti.
Kelkfoje li vizitis amor-domon, esperante ke li ekscios ion pri ŝi, ne kuraĝante tamen eldiri ŝian nomon.
— „Mi havas knabinon, kiun vi certe ŝatos” diris la mastrino.
Kaj li restis unu horon en interparolo kun kompatinda junulino miranta pri tio ke li ne postulis alian servon. Unu el ili, tre juna kaj rave bela, diris iam al li:
— „Kion mi deziras estas trovi amikon, tiam li povus esti certa, mi ne plu estos kun aliaj viroj”.
— „Vere, ĉu vi kredas, ke virinon kortuŝas la amo de viro tiel ke ŝi neniam trompos lin?” demandis Svan kun ioma angoro.
— „Jes-ja, tio veras, ĉio dependas de karakteroj!”
Al tiuj knabinoj Svan ne sukcesis paroli alie, ol ankaŭ al la princino De La Lomoj plaĉus. Al tiu, kiu sopiris amikon li ridetis:
— „Estas agrable, vi surmetis bluajn okulojn akorde kun la koloro de via zono”.
— „Ankaŭ vi havas bluajn manumbutonojn.”
— „Ni ja bele interparolas, konvene por tia loko! Ĉu mi tedas vin? Eble vi havas aliajn taskojn?”
— „Ne, mi tute liberas. Se vi tedus min, mi tion dirus. Male mi plezure aŭdas tion, kion vi diras.”
— „Min via komplimento honoras. Ĉu ne vere, ke ni afable interparolas?” li sin turnis al la mastrino, kiu ĵus eniris.
— „Tiel estas, vin vidante, mi ĝuste pensis: kiel dece ili ĉi tie sidas! Nu do, tiel okazas, oni venas al mia domo por babilado. La princo opiniis antaŭ kelka tempo, ke ĉi tie estas pli agrable, ol ĉe lia edzino. Laŭdire en la mondumo virinoj nuntempe havas tiajn manierojn, ke estas skandale! Mi foriros, mi ne volas ĝeni.”
Kaj ŝi lasis Svan-on kun la bluokula knabino. Sed li baldaŭ stariĝis kaj adiaŭis, ŝi estis al li indiferenta, ŝi ne konis Odetan.
Post ol la pentristo malsaniĝis, doktoro Kotar al li rekomendis mar-vojaĝon; pluraj el la fideluloj sciigis, ke ili pretas por kunvojaĝado; gesinjoroj Verduren ne volis resti aparte de la rondo, ili luprenis jaĥton, poste ĝin aĉetis, kaj pro tio Odeta faris plurajn krozadojn. Ĉiufoje kiam Odeta tiel forrestis iom longe, Svan sentis, ke lia amo estas malfortiĝanta, sed kvazaŭ la anima distanco varius sampaŝe kun la spaca distanco, tuj kiam li aŭdis pri ŝia reveno, li ne sukcesis sin teni for de ŝi. En iu okazo foririnte por vojaĝo unumonata laŭ la komenca intenco, ĉu pro dumvoja oportuno, ĉu tial ke sinjoro Verduren ruze aranĝis la aferon por agrable surprizi sian edzinon, kaj la fidelulojn avertis nur laŭ la fluo de la eventoj, de Alĝero ili iris al Tunizo, poste al Italio, al Grekio, al Konstantinopolo, al Malgrandazio310. La daŭro de la vojaĝo tiam longiĝis al preskaŭ unu jaro. Svan sin sentis plene trankvila, preskaŭ feliĉa. Kvankam sinjoro Verduren provis konvinki la pianiston kaj edoktoron Kotar pri tio, ke la onklino de la unua kaj la pacientoj de la dua ne bezonas ilian helpon, kaj ke ĉiuokaze estus danĝere se sinjorino Kotar revenus al Parizo, pri kiu sinjorino Verduren asertis ke ĝi estas en revolucia tumulto, li tamen devis ilin lasi reiri de Konstantinopolo. Kaj la pentristo iris kun ili. Iun tagon mallonge post la reveno de la tri vojaĝintoj Svan vidis omnibuson al la Luksemburga Palaco, kaj, havante ian aferon por fari en tiu kvartalo, li ensaltis kaj hazarde eksidis fronte al sinjorino Kotar, kiu estis plenumanta dumtagan rondviziton de konatoj en formala vestaro: plumornamita ĉapelo, silka robo, mufo, ombrelo, nomkartujo, blankaj gantoj freŝe purigitaj. Tiel portante la insignojn de la cirkonstanco ŝi piediris, se pluvo ne estis, de domo al domo ene de unu kvartalo, sed poste por transiĝi al alia kvartalo uzis omnibuson kun bileto valida por la ŝanĝoj. En la unua minuto, antaŭ ol la denaska afableco de la virino krevigis la etburĝan kirason, kaj cetere hezitante, ĉu ŝi antaŭ Svan aludu aŭ ne aludu al la verdurena rondo, ŝi tute senafekte ekparolis per sia malflua, embarasita kaj milda voĉo, kiun la bruaĉo de l' omnibuso jen kaj jen tute superbruis, pri temoj elektitaj inter tiuj, kiujn ŝi aŭdis kaj ripetis en la dudekkvin apartamentoj, al kiuj ŝi supren ŝtuparis dum tiu tago:
— „Mi ne ofendos vin, kara sinjoro, per la demando, ĉu laŭmoda viro, kia vi estas, vidis en la Societo de Mirlitonoj311 la portreton fare de Maŝar312, kiu la tutan parizan societon boligas. Nu, kion vi opinias? Ĉu vi aliĝas al la tendaro de laŭdantoj aŭ al la tendaro de mallaŭdantoj? En ĉiuj salonoj oni nepre parolas pri la portreto far Maŝar, oni ne ŝikas, oni ne puras, oni ne estas nuntempulo, se oni ne iel aŭ tiel opinias pri tiu maŝar-a portreto.”
Svan respondis, ke la portreton li ne vidis, kaj sinjorino Kotar timis, ke ŝi lin ofendis per trudata konfeso de lia nespektemo.
— „Ha, admirinde, vi almenaŭ diras tion tute sincere, vi ne kredas, ke vi perdas la vizaĝon ĉar vi ne vidis la maŝar-an portreton. Mi plene aprobas vian sintenon. Nu, bone, mi mem vidis ĝin – opinioj malsamas, iuj juĝas, ke ĝi estas iom tro zorge farita, iom tro kirlokreme neta – mi juĝas, ke ĝi estas ideala. Kompreneble ŝi ne similas al la bluaj kaj flavaj virinoj de nia amiko Biŝ. Sed mi diros tute sincere – vi juĝos ke mi ne estas en la spirito de ĉi tiu jarcent-fino, sed mi parolas konforme al mia penso – mi ne komprenas. Certe mi agnoskas, ke la portreto de mia edzo havas plurajn kvalitojn, ĝi malpli strangas, ol liaj kutimaj verkoj, sed li ne sindetenis, li pentris la lipharojn blue. En komparo Maŝar... Vidu ĝuste la edzo de la amikino, al kiu mi estas veturanta (dank' al kio mi havas la tre grandan plezuron, ke ni kunvojas) promesis al li, se li iĝos akademiano (li estas kolego de mia edzo, la doktoro), ke li mendos ŝian portreton de Maŝar. Bela celo por fabelo! Mi havas alian amikinon, kiu pretendas, ke ŝi pli ŝatas Leluar-on313. Mi estas nura laiko pri tio kaj eble estas vere, ke Leluar havas pli altan pentrartan scion ol Maŝar, sed mi taksas, ke la precipa kvalito de portreto – des pli se ĝi kostas dek mil frankojn – estas, ke ĝi similas al la bildigito... kaj agrable similas.”
Post ĉi tiuj konsideroj, inspiritaj de la alto de ŝia plumfasko, de la nom-insigno sur ŝia kartujo, de la malgranda numero inke signita de la purigisto ene de la gantoj, kaj de la embaraso pri aludo al la verdurena rondo antaŭ Svan, sinjorino Kotar, vidante ke la vojo ankoraŭ longas ĝis la angulo de la strato Bonaparte, kie la bus-ŝoforo haltigos ŝin, aŭskultis sian koron, kiu al ŝi sufloris aliajn parolojn:
— „Probable vi sentis, ke oni malproksime parolis pri vi, sinjoro” ŝi diris „dum la vojaĝo, kiun ni faris kun sinjorino Verduren. Oftege oni aludis vin.”
Svan miris: li supozis ke lia nomo neniam sonis antaŭ gesinjoroj Verduren.
— „Cetere” aldonis sinjorino Kotar „sinjorino De Kresi kunestis, kaj mi ne bezonas klarigi... Se Odeta ĉeestas, ŝi ne povas longe resti sen ia diro pri vi. Kaj evidente mallaŭdo ĝi ne estas. Kiel do? Ĉu vi dubas?” ŝi aldonis, vidante ke Svan nefideme gestas.
Kaj pelate de sia sincera kredo, ne komprenante iel ajn negative jenan vorton, kiun ŝi uzis nur en la senco kiun ĝi familiare havas alude al varma amikeco inter homoj:
— „Jes, ŝi adoras vin! Ha, tion oni prefere pri vi ne diru antaŭ ŝi! Tiam estus terure! Pri ajna temo, se oni rigardis pentraĵon ekzemple, ŝi diris: ‚Ha, se li nur ĉeestus, li scius kaj klarigus, ĉu ĝi aŭtentas aŭ ne. Tion neniu kapablas, same kiel li.’ Kaj foje kaj foje ŝi demandis: ‚Kion li estas ĝuste nun faranta? Se li nur iom laborus! Estas bedaŭrinde, ke tiel talenta viro mallaboremas’ (vi pardonos, ke mi rediras tion, ĉu?) ‚Nun mi vidas lin, li pensas pri ni, li volas diveni, kie ni estas.’ Ŝi eĉ al rimarko rebatis en maniero, kiun mi trovis kortuŝa; sinjoro Verduren diris: ‚Sed kiel vi povas vidi, kion li estas faranta, dum vi estas du mil mejlojn for de li?’ kaj tiam Odeta respondis: ‚De okulo de amikino nenio estas forkaŝebla.’ Ne, vere, kredu al mi, mi ne provas flati vin, vi havas veran amikinon, kian malofte oni havas. Mi sciigos al vi cetere, se vi ne jam konscias, ke vi sola havas ĉe ŝi tian lokon. Sinjorino Verduren ankoraŭ diris tion al mi en la lasta tago de la vojaĝo – vi scias ja, antaŭ disiĝo oni pli libere parolas – ‚Mi ne dirus, ke Odeta nin ne amas, sed ĉio, kion ni diros al ŝi neniom pezas kompare kun tio, kion diros sinjoro Svan.’ Ho, je la ĉielo! jen la ŝoforo haltigas lin, kun vi babilante mi preskaŭ maltrafis la straton Bonaparte... Ĉu vi estos tiom kompleza, ke vi diros, ĉu mia plumaĵo rektas?”
Kaj sinjorino Kotar elmufigis sian blanke gantitan manon, por ĝin salute prezenti al Svan, tiel elflugigante kune kun bileto por bus-ŝanĝo perspektivon de altaranga vivo, kiu plenigis la veturilon kunmikse kun odoro de freŝe purigitaj vestoj. Kaj Svan sentis, ke lia koro plenas je dankemo al ŝi same kiel al sinjorino Verduren – kaj preskaŭ same al Odeta, ĉar la sento, kiun li tiam havis al ŝi ne plu entenis doloron, kaj sekve apenaŭ estis amo – dum ke de la omnibusa platformo li okulsekvis kun kortuŝiĝo, kiel ŝi eniras la straton Bonaparte kuraĝe, sub rekte staranta plumfasko, unumane supren tirante la jupon, aliamane tenante la ombrelon kaj la kartujon, kies insignon ŝi turnis al la videbla flanko, lasante antaŭ si la mufon libere pendoli.
Por kontraŭi la malsanecajn sentojn de Svan al Odeta, sinjorino Kotar, pli kuraciste agante ol farus ŝia edzo, apud ili enplantis en la animon de Svan aliajn, normalajn sentojn de dankemo, de amikeco, sentojn, kiuj de tiam rigardos al Odeta en pli humana maniero – pli simile al la maniero kiel li rigardus al aliaj inoj, ĉar ankaŭ aliaj inoj tiajn sentojn eventuale instigus – faciligos la definitivan transformiĝon de Odeta al persono amata per paca korinklino, al tiu homo, kiu lin hejmen alkondukis post festo ĉe la pentristo, al li kaj al Forŝevilo donis glason da oranĝsuko, kaj apud kiu Svan tiam intuis ke li povus vivi feliĉe.
Antaŭ longe li ofte pensis kun teruro, ke iun tagon lia amo al Odeta finiĝos, kaj li tiam rezolutis pri tio, ke li estos atenta: se li sentos, ke ĉi tiu amo lin forlasas, li tuj ĝin rekaptos, ĝin rebridos. Sed nun okazis ke samtempe kiel malfortiĝis lia amo, malfortiĝis lia deziro pri daŭrigo de la ama sento. Nu, oni ne povas ŝanĝiĝi, alipersoniĝi, kaj daŭre agi laŭ la sentoj de la kadukiĝinta personeco. Iafoje la preterpasa lego en gazeto de la nomo de iu el la viroj, kiuj laŭ lia suspekto eble estis amdonantoj de Odeta, revivigis lian ĵaluzon. Sed ĝi ne fortis, kaj pruvante, ke li ne tute forlasis tiun tempon, kiam li tiom suferis sed ankaŭ ricevis la sperton de pli volupta sentmaniero, kaj ke de la hazardaj kurbiĝoj de la vojo li eble ankoraŭ jen kaj jen, de malproksime vidos ĝiajn belajn flankojn, ĉi tiu ĵaluzo al li provizis prefere agrablan eksciton, kiel lasta kulo pruvas al morna parizano, kiu forlasas Venecion kaj ekvojas al Francio, ke Italio kaj somero ankoraŭ ne tiom foras. Sed plejofte kiam li provis tiun tre apartan epokon de sia vivo eble ne konservi, sed almenaŭ klare supervidi, dum tio ankoraŭ eblis, tiam li konsciiĝis, ke li jam ne plu povis; li volis vidi – kiel baldaŭ forsinkontan pejzaĝon – tiun amon, kiun li freŝe forlasis, sed disduiĝo kaj ververa spektado de sento, kiun oni ne plu havas, estas malfacila afero, tiagrade ke lia cerbo baldaŭ malheliĝis, liaj okuloj ne plu vidis, li rezignis pri observado, demetis siajn nazpinĉajn okulvitrojn kaj viŝis la lensojn; kaj li pensis, ke pli bone li ripozu iom, ke li havos tempon por tio poste, kaj malscieme li enkomfortiĝis en la pasivecon de laca vojaĝanto, kiu tiras la ĉapelon ombre super la okulojn por dormi en la vagono, kiu – li sentas – lin forportas kun granda kaj kreska rapideco for de lando, en kiu li tiom longe vivis, kaj al kiu li volis nepre sendi lastan adiaŭon antaŭ ol ĝi malaperos. Ja – simile al tia vojaĝanto, kiu vekiĝus nur je la alveno en Francio, kiam Svan hazarde trovis proksiman pruvon, ke Forŝevilo estis amdonanto de Odeta, li surprize ricevis de tio nenian doloron kaj komprenis, ke amo jam forpasis, kaj li bedaŭris, ke nenio signis al li la momenton, kiam tio definitive okazis. Kaj kiel antaŭ la unuafoja kiso kun Odeta li penis por ke lia animo konservu bildon de la vizaĝo, kiun ŝi longe havis en liaj okuloj, kaj kiun la memoro pri ĉi tiu kiso modifos, tiel li volis – almenaŭ enpense – havi tempon por laŭorda adiaŭo – dum ŝi ankoraŭ ekzistis – al tiu Odeta en li instiganta amon kaj ĵaluzon, al tiu Odeta en li kaŭzanta suferon, kiun li de nun neniam revidos. Li eraris. Li revidis ŝin ankoraŭfoje, post kelkaj semajnoj. Tio okazis dum dormado, en la duonhelo de sonĝo. Li estis promenanta kun sinjorino Verduren, doktoro Kotar, junulo kun fezo, kiun li ne sukcesis identigi, la pentristo, Odeta, Napoleono la 3a kaj mia avo laŭ borda vojo, kiu jen de tre alte, jen de nur kelkaj metroj apikis super la maro, tiel ke oni konstante alsupris aŭ alsubis; tiuj promenantoj, kiuj desupris, jam ne plu estis videblaj de tiuj, kiuj ankoraŭ alsupris, la malabunda restanta lumo estis fadanta kaj ŝajnis, ke plena nokto tre baldaŭ kovros ĉion. En iuj momentoj ondoj elŝprucis sur la bordon kaj Svan sentis sur sia vango glaciajn malsekaĵojn. Odeta diris al li, ke li viŝu ilin, li ne povis fari tion kaj sentis konfuziĝon rilate al ŝi – ankaŭ tial ke li estis en noktorobo. Li esperis, ke pro la mallumo homoj ne rimarkos tion, sed tiam sinjorino Verduren lin mire, fikse rigardis dum longa momento daŭre de kiu li vidis, kiel ŝia vizaĝo aliformiĝas, ŝia nazo longiĝas, kaj ŝi nun havas longajn lipharojn. Li deturniĝis kaj rigardis Odetan, ŝiaj vangoj estis palaj kun ruĝaj punktetoj, ŝia vizaĝo estis streĉita, kun malhelaj subokulaj arkoj, sed ŝi rigardis al li kun teneraj okuloj kvazaŭ pendaj, al li falontaj kiel larmoj, kaj li sentis, ke li tiom amas ŝin, ke li ŝin tuj forkondukos se li povos. Subite Odeta turnis sian pojnon, okulis al malgranda horloĝo kaj diris: „mi nun devas iri”, ŝi adiaŭis ĉiun en sama maniero, ne aparte traktante Svan-on, ne konfidante al li kie ŝi revidos lin en tiu sama vespero aŭ en alia tago. Li ne kuraĝis demandi ŝin pri tio, li volis ŝin postsekvi kaj devis – ne povante sin turni al ŝi – ridete respondi demandon de sinjorino Verduren, sed lia koro terure batadis, li sentis al Odeta malamon, li volonte krevigus ŝiajn okulojn, kiujn li antaŭ mallonge tre amis, dispremus ŝiajn malfreŝajn vangojn. Li plu alsupris kun sinjorino Verduren, kaj sekve per ĉiu paŝo malproksimiĝis de Odeta, kiu desupris en la kontraŭa direkto. Post sekundo ŝi estis foririnta antaŭ multaj horoj. La pentristo Svan-on atentigis pri tio, ke Napoleono la 3a ŝtele foriris mallonge post ŝi. „Tion ili certe interkonsentis” li daŭrigis, „ili probable kuniĝis piede de la deklivo sed ne kune adiaŭis pro deco. Ŝi estas lia amdonantino.” La nekonata junulo ekploris. Svan penis lin konsoli. „Vidu, ŝi prave agas” li diris, viŝante al li la okulojn kaj deprenante lian fezon por ke li sentu sin pli komforte „mi konsilis dekon da fojoj, ke ŝi tiel agu. Kial vi malgajas pri tio? Li estas la ĝusta viro, kiu komprenos ŝian koron.” Tiele Svan parolis al si mem, ĉar la junulo, kiun li unue ne identigis, estis ankaŭ li; imite al iuj romanistoj li estis dismemiĝinta en du rolantojn, unuflanke en la sonĝo-memon, aliflanke en la junan viron, kiu tie staris kun fezo.
La nomon Napoleono la 3a li pro ia nebula ide-asocio donis al Forŝevilo, ankaŭ pro ia modifiĝo de la normala vizaĝ-aspekto de la barono kaj pro granda rubando de honora legio314 pendanta de lia kolo; sed reale la tuta simbola kaj memora impreso de tiu figuro en lia sonĝo nedubinde respondis al la rolo de Forŝevilo. Ĉar el malkompletaj kaj efemeraj bildoj Svan en sia dormo faris erarajn deduktojn, cetere tiumomente disponante pri tia krea povo, ke li mem dismultiĝis, kiel okazas ĉe iuj elementaj vivaĵoj; el la varmo de sia propra mankavo li modlis la ĉeeston de aliula mano, kiun li image premis, kaj el sentoj kaj emocioj, kiujn li ankoraŭ ne klare konsciis, li naskis iluziajn okazaĵojn, kiuj per sia logika viciĝo enkondukos en lian dormon en la ĝusta punkto la necesan figuron, kiu ricevos lian amon aŭ kaŭzos lian vekiĝon. Subite fariĝis plena nokto, sonorilego alarmis, loĝantoj preterkuris, fuĝante el brulegantaj domoj; Svan aŭdis, kiel rumoris albatiĝantaj ondoj kaj kiel en lia brusto angore batadis kun sama impeto lia koro. Lia palpitacio akute rapidiĝis, li sentis neklarigeblan suferon, naŭzon; brulvundita kampulo al li haste diris preterpase: „Venu kaj demandu de Ŝarlus, kien Odeta iris kun sia kunulo por la fino de la vespero, iatempe li estis ŝia amanto, kaj ŝi ĉion konfesas al li. Ili estas tiuj, kiuj kaŭzis la brulegon.” La viro estis lia ĉambristo, kiu venis por lia vekiĝo kaj efektive diris:
— „Sinjoro, estas la oka horo kaj la barbiro ĵus venis, mi diris ke li revenu post unu horo.”
Sed ĉi tiu frazo eniĝis en la densan medion de la dormo, en kiu Svan ripozis, kaj lian konscion fine tuŝis nur post tia devojiĝo, pro kiu funde de akvejo lumradio ŝajnas plena suno, simile kiel antaŭ momento la sono de la porda tintilo, fariĝante en ĉi tiu profundejo bruo de alarma sonorilego, naskis la epizodon de la brulego. Fine la dekoro, kiu staris antaŭ liaj okuloj, dispolviĝis, li malfermis la okulojn, lastan fojon aŭdis, ke sonas ondo de la forflusanta maro. Li tuŝis sian vangon. Ĝi sekis. Li tamen memoris la senton de la malvarma akvo, la guston de la salo. Li stariĝis, vestiĝis. Li estis mendinta la barbiron en frua horo ĉar li skribis en la antaŭa tago al mia avo pri tio, ke li posttagmeze vizitos Kombreon, ĉar li eksciis ke sinjorino De Kambremer – eksnome fraŭlino Legranden – tie restos dum kelkaj tagoj. En lia memoro kuniĝis la ĉarmo de ŝia juna vizaĝo kun tiu de la kampara pejzaĝo, kiun li delonge ne vizitis, kaj ili kune al li prezentis allogan tuton, pro kiu li fine decidis ke li forlasos Parizon dum kelkaj tagoj. Tial ke la hazardaj cirkonstancoj, en kiuj oni ekkonas iun ne nepre kongruas kun la tempo, en kiu oni ŝin aŭ lin amas, sed, pli vaste dissemiĝante, eventuale okazas antaŭ ĝia komenciĝo aŭ ripetiĝas post ĝia fino, la unuaj aperoj en ies vivo de homo poste amota retrospekte ŝajnas averto, omeno. Ĝuste tiamaniere Svan ofte repensis pri la intervidiĝo kun Odeta en teatrejo, la unuan vesperon, kiam li ne supozis ke li revidos ŝin iam – kaj nun memoris la vesperon ĉe sinjorino De Santeŭverto, en kiu li prezentis la generalon De Frobervilo al sinjorino De Kambremer. Tiom multaj kaj diversaj estas la celoj de la vivo, ke nemalofte sama cirkonstanco malfermas la vojon kaj al ankoraŭ ne ekzistanta feliĉo kaj al la akriĝo de suferiga ĉagreno. Kaj tre probable tia sorto povus trafi Svan-on en alia loko, ol ĉe sinjorino De Santeŭverto. Supozeble, se li en tiu vespero estus en alia loko, al lia vivo miksiĝus aliaj feliĉoj, aliaj ĉagrenoj, kiuj al li poste ŝajnus fatalaj. Sed kio al li ŝajnis fatala kompreneble estis tio, kio vere okazis, kaj li tre proksimis al la kredo, ke lia decido viziti la societan vesperon de sinjorino De Santeŭverto estis providenca, ĉar lia animo, dezirante admiri la riĉe diversajn aspektojn de la vivo sed ne povante longe elteni la esploron de malfacila demando – ekzemple de la demando, kio estis plej dezirinda – konsideris, ke la suferoj, kiujn li trasentis en tiu vespero kaj la ankoraŭ ne koneblaj plezuroj, kiuj jam skiziĝis – kaj kiujn kompare pesi estus malfacile – estis ia necesa ĉeno de eventoj.
Sed kiam unu horon post sia vekiĝo li instrukciis al la barbiro, kiel li aranĝu lian brosan frizaĵon por ke ĝi ne taŭziĝu en la vagono, li memoris sian sonĝon, revidis, kiel li sentis iam tre proksime la palan haŭton de Odeta, ŝiajn tro magrajn vangojn, ŝian streĉitan vizaĝon, ŝiajn lacajn okulojn, ĉion, kion – dum la sinsekvaj tempoj de tenereco al Odeta, kiuj, konsistigante daŭran amon al ŝi, kaŭzis longan forgeson de la unua bildo, kiun pri ŝi li ricevis – li estis ne plu rimarkanta ekde la komenciĝo de ilia amafero, el kiu probable dum lia dormo lia memoro ĉerpis ĉi tiun precizan sensacon. Kaj kun tiu okaza krudeco, kiu ĉe li aperis pli ofte en tempo, kiam li ne malfeliĉis kaj lia morala memgardo sekve malfortiĝis, li enpense ekkriis: „pa! mi misuzis plurajn jarojn de mia vivo, mi aspiris al morto, mi travivis mian plej grandan amon por ino, kiu al mi ne plaĉis, kiu ne estis de la speco, kiun mi ŝatas!”
Tria Parto: Landonomoj, la Nomo
El la ĉambroj, kiujn mi ofte primemoris en sendormaj noktoj, neniu tiom kontrastis kun la ĉambroj de Kombreo surŝutitaj de grajna, polena, gustumebla kaj pia atmosfero, kiom tiu de la Granda Hotelo de la Plaĝo en Balbeko, kie la lakobrile farbitaj muroj entenis, simile al glata tego de naĝejo, en kiu akvo bluas, puran, lazuran kaj sal-odoran aeron. La bavara315 dekoristo, al kiu la tuta interna aranĝo de la establo estis komisiita, variigis la aspektojn de la ĉambroj kaj instalis laŭlonge de tri flankoj de tiu, en kiu mi restadis, malaltajn vitritajn libro-bretarojn, sur kiuj laŭ ilia situo kaj pro efekto, kiun li ne celis, tiu aŭ tiu parto de la ŝanĝiĝema mara panoramo speguliĝis, vicigante serion de helaj mar-pejzaĝoj, kiun dispartigis nur plenaj vandoj el akaĵuligno. La tuta ĉambro rezulte similis al iu el la specimenaj dormejoj, kiujn oni prezentas en ekspozicioj de secesiaj mebloj, en kiu ilin ornamas belartaĵoj supozeble rolantaj por la okula plezuro de la okupanto, elektitaj el temoj rilataj al la speco de pejzaĝo en kiu la ĉirkaŭe imagenda domo situas.
Sed al tiu reala Balbeko tre kontrastis ankaŭ la alia Balbeko, pri kiu mi ofte revis en ŝtormaj tagoj, kiam la vento tiom forte blovis, ke Franciska, min akompanante al la Elizeaj Kampoj, rekomendis ke mi ne staru proksime al muroj, time ke tie falus eventuale tegolo, kaj kun ĝemoj parolis pri la grandaj detruoj kaj ŝippereoj, kiujn anoncis gazetoj. Mia granda deziro estis spektado de mar-ŝtormo, ne tial ke ĝi estas bela vidindaĵo, sed prefere tial ke ĝi elmontras momentan eron el la realaj procezoj de la naturo; aŭ pliĝuste mi rigardis belaj nur tiujn spektaĵojn, pri kiuj mi sciis, ke oni ne aparte aranĝis ilin por mia plezuro, sed ke ili estas nepraj, neŝanĝeblaj – do belajn pejzaĝojn aŭ eminentajn artaĵojn. Mi deziris, mi avidis konon nur de tiuj objektoj, kiujn mi kredis pli veraj ol mi mem, kiuj laŭ mia takso parte rivelis la penson de genia homo aŭ la forton kaj gracion de la naturo, kia ĝi aperas per si mem sen prilaboro fare de homoj. Same kiel la bela sono de voĉo, izole redonata de fonografo, ne konsolus iun pri la morto de lia patrino, tiel meĥanike simulata ŝtormo estus al mi same indiferenta kiel la lumaj fontanoj de la Universala Ekspozicio316. Mi volis ankaŭ, por certigi la aŭtentecon de la ŝtormo, ke la bordo estu natura, ne prikonstruita per digo nove starigita de urba administro. La naturo cetere en ĉiuj sentoj, kiujn ĝi instigis en mia animo, ŝajnis al mi ĉiarespekte alia ol la meĥanikaj kreaĵoj de homoj. Ju malpli markita de ilia ĉeesto ĝi estis, des pli da spaco por la vastiĝo de mia koro ĝi disponigis. Nu, ĝuste la nomon Balbeko mi memoris pro mencio fare de Legranden, kiel nomon de plaĝo proksima al „tiu mortiga bordo fama pro multaj ŝippereoj, kiun kovras dum duono de la jaro la funebra tuko de nebuloj kaj la ŝaŭmo de ondoj”.
„Tie en la surpaŝata grundo” li plu diris „oni sentas ankoraŭ pli intense ol eĉ en Finistero317 – spite al eventuala nuntempa konstruo de hoteloj, kiuj staras sur la antikva ostaro de la tero, sed ĝin ne aliigas – oni sentas la veran finon de la franca, de la eŭropa lando, de la antikva mondo. Tie estas la lasta kampadejo de fiŝistoj, similaj al ĉiuj fiŝistoj, kiuj ekzistis ekde la komenciĝo de homa mondo, fronte al la eterna regno de maraj nebuloj kaj ombroj.” Iun tagon en Kombreo mi aludis al la strando de Balbeko antaŭ sinjoro Svan, dezirante aŭdi, ĉu ĝi estas la plej oportuna loko por spektado de grandaj ŝtormoj, kaj li respondis: „Efektive Balbekon mi bonege konas... La balbeka preĝejo el la 12a kaj 13a jarcentoj duone romanikas kaj ĝi estas la plej kurioza ekzemplo de normanda gotika stilo, tiel aparta, ke ĝi ŝajnas ia persa verko.” Kaj tiu loko, kiu ĝis tiam en mia imago estis restaĵo de praaĝa naturo konservanta sian aspekton el grandaj geologiaj okazaĵoj, same fremda al homa historio kiel la Atlantika Maro aŭ la Granda Ursino, kun sovaĝaj fiŝistoj, por kiuj same kiel por balenoj Mezepoko neniam ekzistis – subite – al mi tre plaĉe – trovis rangon en la vico de jarcentoj, travivis la romanikan tempon, kaj mi kontente eksciis ke la gotika trifolio en sia tempo alvenis kaj gravuriĝis sur tiuj sovaĝaj rokoj, sammaniere kiel iuj delikataj sed vivemaj vegetaĵoj dise kiel steloj aperas, kiam printempas, sur la polusaj neĝejoj. Kaj reciproke al la enhistoriigo, kiun gotiko donis al tiu loko kaj al tiuj homoj, ankaŭ ili ĝin stampis per sia propra marko. Mi penis imagi, kiel la fiŝistoj vivis, kiel ili faris provon de malvasta, nerimarkita ensociiĝo siaflanke iam en Mezepoko, kuniĝinte en iu loko de tiu infera bordo, piede de mortigaj klifoj; kaj la gotika stilo nun ŝajnis al mi pli vivema, ĉar mi vidis kiel en aparta okazo, malproksime de la urboj, en kiuj mi ĝis tiam ĝin imagis, ĝi kreskis sur sovaĝaj rokoj kaj floris en la formo de svelta sonorilturo. Oni min tiam akompanis por spektado de kopioj de la plej famaj balbekaj skulptaĵoj: buklaj kaj platnazaj apostoloj, Sankta Maria el la preĝeja pordego, kaj ĝojo haltigis mian spiron pro la penso ke mi baldaŭ vidos ilin plenforme aperi antaŭ fono el ĉiama, sal-odora nebulo. Kaj do en mildaj, antaŭŝtormaj februaraj vesperoj vento – sugestante al mia koro, kiun ĝi egale forte tremigis kiel la kamenon de mia dormoĉambro, projekton de vojaĝo al Balbeko – kunigis en mia animo la revadon pri gotikaj arkitekturaĵoj kaj la aspiron al mara ŝtormo.
Volonte mi veturus en la tuj sekva tago per la bela, vasta trajno de la 13a horo kaj 22 minutoj, pri kiu reklamis afiŝoj de la Kompanio de Fervojo kun anoncoj de rondvojaĝoj, kaj mia koro nepre pli rapide batis kiam mi legis sur ili la diritan horon: ĝi ŝajne markis precizan punkton de la posttagmezo per suka entranĉo, mistera signo, ekde kiu la devojiĝantaj horoj kompreneble ankoraŭ kondukos ĝis la vespero, ĝis la posta mateno, sed ilin oni travivos – anstataŭ en Parizo – en iu el la urboj, kiujn la trajno trapasas kaj inter kiuj ĝi proponas elekton, ĉar ĝi haltas en Bajozo, Kutanso, Vitreo, Kestamberto, Pontorson, Balbeko, Lanion, Lambalo, Benagveto, Pontaveno, Kemperleo318, kaj iris, admirinde iris, abunde ŝarĝita per nomoj tiel al mi ofertitaj kaj inter kiuj preferon mi ne sukcesis havi ĉar neniun mi volis foroferi. Sed, ne atendante tiun specifan trajnon, mi povus, min haste vestante, forveturi jam en la sama vespero, se tion permesus miaj gepatroj, kaj alveni en Balbekon kiam la mateniĝo blankas super tumulta maro, de kies alĵetataj ŝaŭmaĵoj mi saviĝus rifuĝante en la persa preĝejo. Sed kiam proksimiĝis la tempo de la paska feriado, miaj gepatroj promesis ke ni foje pasigos ĝin en Norda Italio, kaj la revo de maraj ŝtormoj, kiu mian animon plenigis per spektemo por ondoj el ĉiuj direktoj alimpetantaj ĉiam pli alten al la plej sovaĝa bordo, apud krutaj, malglataj, klifo-similaj preĝejoj de kies turoj mar-birdoj blekas, subite velkis, senĉarmiĝis, forcedis ĉar ĝi kontraŭis kaj nepre malfortigus la malan revon, kiu prenis ĝian lokon, pri diafane multekolora printempo – ne la kombrea, ankoraŭ pro multaj pintoj de frosto akre pikema frusezono, sed tiu, kiu jam per lilioj kaj anemonoj kovris la kampojn de Fiezolo319 kaj Florencon blindume plenigis per ora fono simila al tiuj de pentraĵoj far Fra Anĝeliko320. De tiam sole lumradioj, bonodoroj kaj koloroj ŝajnis al mi ŝatindaj; ĉar la aliiĝo de imagoj en mi sekvigis ankaŭ ŝanĝon de la fronto de la deziro, kaj same subite kiel iafoje okazas en muzikaĵo, plenan ŝanĝon de tonalo en mia sentaro. Iom poste sufiĉis nura vetera variado por kaŭzi en mia humoro tian modulacion, sen ke estis bezone atendi la revenon de aparta sezono. Ĉar ofte oni trovas izole en sezono unu tagon de alia, kaj ĝi transportas onin al ĝi, ĝi vekas en la animo, ĝi dezirigas ties apartajn plezurojn kaj interrompas la ordinaran fluon de revado, ŝovante al pli frua aŭ pli malfrua vico ol la normala ĉi tiun folion ŝiritan el alia ĉapitro ene de la disordigita kalendaro de feliĉo. Sed baldaŭ – simile al tiuj naturaj fenomenoj, el kiuj komforto aŭ sano nur hazarde kaj efemere profitas, ĝis kiam scienco ilin ekregas, kaj, ilin laŭvole produktante, al homoj donas mastrecon super ilia apero de tiam sendependa je la povo kaj senrilata al la permesemo de sorto – tiel la apero de revoj pri Atlantiko aŭ respektive Italio ĉesis obei al la sola alterno de sezonoj kaj veteroj. Mi bezonis por ilin revivigi nur elparoladon de jenaj vortoj: Balbeko, Venecio, Florenco, ene de kiuj laŭtempe amasiĝis la deziro, kiun al mi kaŭzis la lokoj, kiujn ili nomas. Se el iu libro – eĉ en printempo – mi legis la nomon Balbeko, ĉi tio estis sufiĉa kaŭzo por vekiĝo de mia aspiro al ŝtormoj kaj normandiaj gotikaj konstruaĵoj; eĉ en ŝtorma tago la nomoj Florenco aŭ Venecio al mi dezirigis sunlumon, liliojn, la Dukan Palacon kaj Sanktan-Marian de la Floroj321.
Tamen, en si definitive enkaptante la imagan bildon, kiun mi havis pri tiuj urboj, ilia nomo ĝin modifis, ĝian mensan reaperon dependigis je siaj propraj leĝoj; ĝi sekve havis tiun efikon, ke la bildo iĝis pli bela sed ankaŭ pli malsama, ol la reala normandia aŭ toskana urbo efektive povis esti, kaj, pliigante la arbitran ĝuon de mia imago, ĝi preparis mian estontan disreviĝon okaze de vojaĝoj. Ĝi altigis mian ideon pri tiu aŭ tiu loko de la mondo, ĝin igis pli aparta kaj konsekvence pli reala. Urbojn, pejzaĝojn, monumentojn mi tiuepoke ne imagis kiel pli aŭ malpli agrablajn spektaĵojn tie kaj tie fasonitajn el sama substanco, sed ĉiun el ili kiel nekonataĵon esence diversan de ĉiuj aliaj, kiun mia animo soifis, kaj kiun ĝi por sia profito ekkonos. Ili des pli klare individuiĝis per tio, ke ili ricevis nomojn, nomojn al ili plene dediĉitajn, nomojn, kiajn havas ankaŭ personoj. Vorto al homoj prezentas pri aĵoj etan, klaran, facile uzeblan bildon, similan al tiuj, kiujn ĉe lernejaj muroj oni pendigas por ekzempligi al infanoj, kia estas ligno-prilabora tablo, birdo, formiko-nesto... kaj de tio ili komprenu, ke ĉiuj samspecaĵoj similas. Sed pri personoj – kaj pri urboj, kiujn oni pro la nomado kutime rigardas individuaj, unikaj kiel personoj – nomoj donas konfuzan bildon, kiu de ili, de ilia brila aŭ malhela sonoro ricevas koloron kiu ilin plene farbas, kiel iun el la tute bluaj aŭ tute ruĝaj afiŝoj, sur kiuj pro ia teĥnika kondiĉo de ilia produktado aŭ pro kaprico de la tipografo bluas aŭ ruĝas ne nur ĉielo kaj maro, sed ankaŭ boatoj, preĝejo, piedirantoj. La nomo Parmo322 – nomo de iu el la urboj, kiujn mi plej arde deziris viziti de kiam mi legis ‚La Kartuzion de Parmo’323 – al mi ŝajnis kompakta, glata, malvo-kolora kaj milda; se oni al mi parolis pri ajna parma domo, en kiu mi eventuale gastos, oni per tio en mi estigis la plezuran penson, ke mi restos en glata, kompakta, malva kaj milda loĝejo, kiu similis al konstruaĵo de nenia italia urbo, ĉar mi ĝin fantaziis nur laŭ la sugesto de la peza silabo kiu sonas en la nomo Parmo, ene de kiu por aera blovo spaco ne estas, kaj laŭ la tuta stendala324 mildeco kaj rebrilo de violoj, kiujn mi sorbigis al ĝi. Kaj kiam mi pensis pri Florenco, ĝi aperis kiel mirinde bonodora urbo simila al flora petalaro, ĉar ĝi havis la alnomon ‚Urbo de Lilioj’ kaj ĝia katedralo nomiĝis Sankta-Maria de la Floroj. Se pri Balbeko temis, mi vidis sur ĝia nomo, kvazaŭ sur antikva normandia vazo konservanta la koloron de la tero el kiu oni ĝin fasonis, la aperon de bildo ekzempla pri ekstempa moro aŭ rito, pri feŭda uzanco, pri malnova stato de iu loko, pri arkaika elparolo, kiu kunmetis ĝiajn bizarajn silabojn, kaj mi atendis, ke mi aŭdos similajn sonojn ankaŭ el la buŝo de la hotelisto, kiu, al mi verŝinte lakto-kafon post mia alveno, min kondukos antaŭ la preĝejon por spektado de la tumultanta maro, kaj kiu nepre havos la disputeman, solenan kaj antikvan mienon de figuro el mezepoka novelo.
Se mia sano boniĝus kaj miaj gepatroj permesus, ke mi eble ne faru longan restadon en Balbeko, sed almenaŭ unu fojon ekskursu por rapida esploro de la arkitekturaj verkoj kaj pejzaĝoj de Normandio aŭ de Bretonio per la trajno veturanta je la 13a horo kaj 22 minutoj, per kiu mi jam multfoje veturis en imago, mi volus tiam halti prefere en la plej belaj urboj, sed kiom ajn mi komparis ilin, kiel do mi elektus – ja neniel pli facile ol inter individuaj homoj, kiuj ne estas interŝanĝeblaj – inter Bajozo, tre alta en sia robo el ruĝeta punto supre prilumata de la duonbrila oro de sia akcenta silabo; Vitreo, kies centra ‚e’-o kun vitro alternigas nigran lignon en la romboj de ĝiaj malnovaj fenestraj vitroj; mildasona Lambalo, kies blankeco nuance varias de ovoŝela koloro ĝis perla grizo; Kutanso, normanda katedrala urbo, kiun ĝia grasa, flaviĝanta finaĵo kronas per butera turo; Lanion, kun la bruo – meze de ĝia vilaĝa silento – de ĉaro persekutata de muŝo; Kestamberto, Pontorson, komikaj, naivaj, blankaj plumoj kaj flavaj bekoj disaj sur la landvojo de riveraj, bukolikaj lokoj; Benagveto, nomo apenaŭ ligita al la bordo, kiun rivero baldaŭ entiros en sian algoplenan fluon; Pontaveno, blanka kaj rozkolora ekflugo de malpeza, kvazaŭ-pluma punta ĉapo, kiu treme speguliĝas en verda akvo de kanalo; Kemperleo, siaflanke pli bone ligita, depost Mezepoko inter rojoj pro kiuj ĝi lirlas kaj perliĝas per grizajlo simila al tiu, kiun faras tra araneaĵoj de vitroplafono sunradioj ŝanĝiĝintaj en malakrajn pinglojn el arĝento polurita?
Ĉiuj ĉi bildoj malĝustis ankaŭ pro alia kaŭzo: nome ĉar ili necese estis tre skemaj; probable tion, al kio mia imago aspiris kaj kion mi tra la sensoj nur malkomplete kaj senplezure perceptis en la tiama tempo, mi enfermis sekure en la nomojn; probable tial ke mi amasigis en ili multajn revojn, ili nun fokusis miajn dezirojn; sed nomoj ne tre vastas; mi povis apenaŭ en ili po enfermi du aŭ tri precipajn vindindaĵojn de la koncerna urbo kaj ili tie restis unu rekte apud la alia sen iaj interaĵoj; en la nomo Balbeko, kiel en la grandiga lenso de tiuj plumingoj, kiujn oni povas aĉeti en apudmaraj butikoj, mi vidis altiĝantajn ondojn ĉirkaŭ persa-stila preĝejo. Eble la troa simpleco de tiuj bildoj estis ĝuste unu el la kialoj, pro kiuj ili tiom firme gvidis miajn pensojn. Kiam mia patro decidis iun jaron, ke ni veturos por la paska feriado al Florenco kaj Venecio, ne trovinte en la nomo Florenco sufiĉan spacon por la normalaj konsistaĵoj de urbo, mi devis elturniĝi, estigante supernaturan urbon el la fekundigo de tio, kio miakrede estis la esenco de la genio de Ĝoto, fare de iuj printempaj odoroj. Maksimume – ĉar oni en nomo tenos egalan malmulton da daŭro kiel da spaco – kiel iuj bildoj de Ĝoto mem prezentas en du malsamaj momentoj la agojn de sama homo, jen kuŝa en sia lito, jen ekrajdonta ĉevalon, la nomo Florenco dividiĝis en du fakojn. En la unua sub baldakena konstruaĵo mi vidadis freskon, kiun parte kovris kurteno el matena, polvuma, oblikva kaj grade kreskanta sunlumo; en la alia (ĉar nomon mi ne rigardis malproksima idealaĵo, sed parto de la realo, en kies atmosferon mi mergiĝos, kaj sekve la ankoraŭ ne spertita, la plene nova kaj pura vivo, kiun mi en ĝi enfermis, transdonis al tute ordinaraj plezuroj, al simplaj ĉiutagaj scenoj la ĉarmon, kiun ili havas en frurenesancaj pentraĵoj) mi rapide transiris – hastante por la baldaŭa manĝo en kiu estos fruktoj kaj vino el Kiantio325 – la Malnovan Ponton326 embarasitan de jonkviloj, narcisoj kaj anemonoj. Ĉi tion – kvankam mi estis en Parizo – mi vidadis, kaj tute ne tion, kio min rekte ĉirkaŭis. La landoj, kiujn homo prirevas – eĉ se oni konsideras ĉi tiun demandon el realisma vidpunkto – multe pli gravas ĉiumomente en lia efektiva vivo, ol la lando en kiu li vere estas. Ja – se mi tiam pli atentus tion, kio plenigis mian animon, kiam mi elparolis la vortojn „iri al Florenco, al Parmo, al Pizo327, al Venecio” mi rimarkus, ke tio, kion mi vidadis, neniel estis urbo, sed io same alinatura kompare kun ĉio jam konata, same delica, kiel estus por homaro, kiu ĉiam vivus en etoso de finiĝantaj vintraj posttagmezoj, tiu nekonata mirindaĵo: printempa mateno. Ĉi tiuj fantaziaj, memegalaj, ĉiam samaj bildoj plenigis mian tagan kaj noktan tempon kaj distingis tiun epokon de mia vivo disde la antaŭaj – kvankam ili povus ŝajni samaj en la okuloj de observanto, kiu vidus la eksteran aspekton de aferoj, kiu do nenion vidus – kiel en opero melodia motivo enkondukas novaĵon, kiun oni ne suspektus el la sola legado de la libreto, des malpli suspektus se oni restus ekster la operejo, nure kalkulante kiom da horkvaronoj pasis. Kaj eĉ je tiu simple tempokalkula vidpunkto la tagoj de homa vivo ne egalas. Por ilia trairado homoj karaktere iom nervemaj – kaj tia mi estis – kluĉas, kiel aŭtomobiloj, diversajn rapidumojn. Iuj tagoj montosimile krutas, malfacilas kaj oni bezonas grandegan tempon por ilin supreniri; aliaj tagoj deklivas malsupren kaj oni rapide sur ili glitas, gaje kantante. Dum tiu monato – en kiu mi mense ripetadis kiel melodion, neniam satiĝante, la kontemplon de la bildoj de Florenco, de Venecio, de Pizo, por kiuj la aspiro kiun ili en mi instigis restis tute individua, kvazaŭ ĝi estus amo, estus amo al iu persono – mi konstante kredis, ke ili estas ekstera realaĵo, kaj ili al mi spertigis same belan esperon, kian eble havis kristano el la frua tempo de tiu religio pri proksima eniro en paradizon. Sekve, sen ke mi zorgis pri la paradokso, ke mi volis rigardi, tuŝi per la sens-organoj tion, kion fantazio kreis kaj kion sens-organoj neniel perceptis (kaj tio estis des pli tenta por ili, des pli diversa de ĉio, kion ili antaŭe konis), tio, kio plej ardigis mian deziron, estis ĉiu elemento, kiu atestis pri la realeco de tiuj bildoj, ĉar ĝi esperigis ke la deziro kontentiĝos. Kaj kvankam mia fervoro fontis el aspiro al ĝuado de belaj artaĵoj, ol libroj pri belartoj, ĝin pli certe instigis gvidlibroj por vojaĝantoj, kaj ol gvidlibroj, pli certe la fervoja hortabelo. Min kortuŝis la penso, ke la sama Florenco, kiun en mia imago mi vidis proksima sed nealirebla, spite al tio ke la distanco inter ĝi kaj mi ne estis en mia memo transigebla – ĝin mi povos atingi per ruzo, per kromvojo, veturante per la tielnomata surtera vojo. Sendube kiam mi ripetis, ege antaŭvalorigante tion, kion mi vidos, ke Venecio estas „la lernejo de Ĝorĝone328, la restejo de Ticiano, la plej ampleksa muzeo de doma konstruarto mezepoka” mi estis feliĉa. Pli feliĉa mi tamen estis, kiam, elirinte por ia aĉeto, rapide paŝante pro la vetero, kiu post malmulte da fruaj printempaj tagoj denove iĝis same vintreca kiel tiu, kiun ni pliofte trovis en Kombreo en la antaŭpaska semajno, vidante sur la avenuoj hipokaŝtanarbojn, kiuj staris en fluo de malvarmega, kvazaŭ likva aero kaj malgraŭe – samaspekte kiel akurataj, jam komplete vestitaj gastoj, kiujn nenio senkuraĝigos – komencis ŝveligi, ĉizi el siaj frostitaj blokoj la nerezisteblajn foliojn, kies poioma kresko la abortiga forto de malvarmo kontraŭis sed haltigi ne povis – mi pensis pri tio, ke la Malnovan Ponton jam abunde kovras hiacintoj kaj anemonoj kaj ke printempa suno jam la ondojn de la Granda Kanalo329 plenigas per tiel malhela lazuro, tiel noble smeralda tono, ke alfluante pieden de la pentritaj verkoj de Ticiano ili kun ĉi tiuj vete riĉas je koloroj. Mia ĝojo grandegis, kiam mi vidis, ke mia patro, okulinte al la barometro kaj murmurinte kontraŭ la malvarma vetero, komencis kalkuli, kiuj vagonaroj plej oportunos, kaj mi tiam komprenis ke enironte post la tagmanĝo la karbopelatan laboratorion, la magian kameron, kiu surprenas la operacion de transmutaciigo de ĉio ĉirkaŭa, ni povos vekiĝi en la posta tago en la ora kaj marmora urbo ‚ornamita de jaspoj, pavimita per smeraldoj’330. Tiel do ĉi tiu kaj la Urbo de Lilioj ne estis nur fikciaj bildoj, kiujn oni laŭvole prezentas al sia imago, sed ekzistis je iu difinita distanco de Parizo, kiun oni nepre transvojaĝu se oni deziras ilin vidi, en iu difinita, nekonfuzinda loko de la tero – malmultavorte estis tute realaj. Kaj ili realiĝis por mi ankoraŭ pli klare kiam mia patro, dirante: „nu bone, vi povos resti en Venecio de la 20a de aprilo ĝis la 29a, kaj poste vi atingos Florencon jam matene de la paska tago” ilin ambaŭ esceptigis ĉifoje ne nur el la abstrakta spaco, sed ankaŭ el la fantazia tempo, en kiun oni lokas ne nur unu vojaĝon, sed samtempe aliajn, paralelajn, kaj tion faras sen tro da hezito ĉar ili ĉiuj estas virtualaj – la fantazian tempon oni regeneras tiel facile, ke oni ankoraŭ povas ĝin pasigi en iu urbo, post ol oni ĝin pasigis en alia – kaj kiam li al ili dediĉis plurajn el la alispecaj tagoj, kiuj atestas pri la aŭtenteco de la aferoj kiujn oni zorgas dum ilia daŭro, ĉar ĉi lastaj tagoj estas senripetaj, ili konsumiĝas pro uzado, ne revenas, oni ne povas ilin travivi ĉi tie post ol oni travivis ilin aliloke; mi sentis, ke al la semajno, kiu komenciĝis kun la lundo, kiam la purigisto reportos la blankan veŝton kiun mi tute makulis per inko, la du noblaj urboj estis vojantaj kaj, eliĝonte el la ideala tempo en kiu ili ankoraŭ malekzistis, ili tiam aperos, dum mi devos per plej emocia geometria operacio enskribi iliajn kupolojn kaj turojn en la konturon de mia propra vivo. Sed mi ankoraŭ estis tiumomente nur altiĝanta direkte al la plej supra grado de ĝojo; ĝin mi fine atingis (kaj mi tiam ricevis la revelacion, ke sur la plaŭdaj stratoj ruĝe prilumataj de la freskoj pentritaj de Ĝorĝone, male ol mi obstine imagis spite al multaj kontraŭaj avertoj, ne promenos tra Venecio ‚viroj imponaj kaj teruraj kiel maro, vestitaj en bronze glimantaj kirasoj sub la faldoj de sango-koloraj manteloj’ en la sekva semajno tuj antaŭ la paska festo, sed ke mi eble estos tiu, kiun en granda fotografia bildo de Sankta-Marko, kiun oni pruntis al mi, oni rimarkas, tre malgranda homsilueto kun bul-ĉapelo, kiun la fotografinto vidigas antaŭ la pordegoj de tiu preĝejo) kiam mi aŭdis, ke mia patro al mi diras: „estos probable ankoraŭ malvarme sur la Granda Kanalo, estu singarda kaj por ĉia okazo kunportu en la kofro vian vintran surtuton kaj vian dikan jakon”. Pro ĉi tiu frazo mi atingis ian ekstazon; kion mi ĝis tiam juĝis neebla, tio okazis per mia eniro inter ‚ametistajn rokojn similajn al rifoj de la Hindia Maro’; per grandega gimnastikaĵo preskaŭ tro malfacila por mia kapablo forigante kiel neutilan ŝelon la ĉirkaŭan aeron de mia dormoĉambro, mi ĝin anstataŭigis per sama kvanto da venecia aero, per ĝia mara, nepriskribeble aparta atmosfero simila al la medio de sonĝoj, kiun mia fantazio enfermis en la nomon Venecio, mi sentis, kiel en mi okazas mirinda senkorpiĝo; ĝin tuj akompanis la konfuza naŭzo kiun oni sentas ankaŭ kiam oni ĵus ricevis fortan ĝorĝ-inflamon, kaj oni devis min enlitigi pro tiel neforpelebla febro, ke la kuracisto preskribis ne nur rezignon je ĉia plano por baldaŭa veturado al Florenco kaj Venecio, sed eĉ tion, ke post la plena resaniĝo oni ŝparu al mi dum unu jaro ĉian projekton de vojaĝo kaj ĉian okazon de agitiĝo.
Kaj ve! li ankaŭ senrezerve malpermesis, ke miaj gepatroj lasu min viziti teatron kaj aŭdi La Berma-n; la admirinda artisto, al kiu Bergoto agnoskis geniecon, al mi konigante ion, kio eble egale gravis kaj belis, min konsolus pri rezigno je Florenco kaj Venecio, pri ne-vojaĝado al Balbeko. Oni singarde min nur irigis ĉiutage al la Elizeaj Kampoj sub la gvido de persono, kiu zorgos, ke mi ne tro laciĝu, kaj ĉi tiu estis Franciska, kiu sin enservigis en nia domo post la morto de mia onklino Leona. La promeno al la Elizeaj Kampoj al mi terure pezis. Se nur Bergoto en iu sia verko ĝin priskribus, mi sendube dezirus ekkoni tiun lokon, kiel ĉiujn objektojn de la mondo, de kiuj oni unue en mia fantazio instalis bildon. Ĝi varmigis, vivigis ilin, ĝi provizis ilin per personeco kaj mi tiam volis ilin retrovi en la reala mondo; sed en la publika ĝardeno de la Elizeaj Kampoj nenio rilatis al miaj revoj.
Iun tagon, ĉar mi enue sidis en nia kutima loko apud la ligno-ĉevala karuselo, Franciska min gvidis ekskurse trans la limon, kiun en egalaj distancoj gardis la bastionoj de horde-bombonaj331 budoj, ĝis en najbaran sed fremdan regionon, kie oni vidis aliajn vizaĝojn kaj tra kiu pasis la ĉareto tirata de kaproj; poste ŝi reiris por preni siajn necesaĵojn de sur seĝo, kiu staris dorse al grupo de laŭroj; dum la atendo mi estis paŝanta sur longa, vila kaj miskreska herbejo flavigita de la suna varmo, fine de kiu vidiĝis akvujo kaj apuda statuo, kiam de la aleo, alparolante ruf-haran knabineton, kiu ludis volanon antaŭ la vasko, alia knabino surmetante sian mantelon kaj ensakigante sian batilon, per koncizema voĉo kriis:
— „Adiaŭ, Ĵilberta, mi foriras, ne forgesu, ke ni vizitos vin vespere post la manĝo”.
La nomo Ĵilberta min preterpasis, des pli klare sentigante la ekziston de tiu, al kiu ĝi signis, ke ĝi ne nomis forestanton, pri kiu oni pretere parolas, sed ŝin rekte vokis; ĝi do preterpasis min, por tiel diri aktive, kun impeto kiun fortigis la kurbo de ĝia flugo kaj la proksimiĝo al ĝia celo, portante en sia kargejo – mi sentis – la konon, la ideojn pri tiu, al kiu ĝi estis sendita, ne de mi sed de la vokanto, ĉion, kion ŝi – dum la elparolo de ĝiaj soneroj – revidis aŭ almenaŭ memore konservis pri ĉiutaga intimeco, pri reciprokaj vizitoj kiujn ili faris inter si, pri tiu tuta nekonata medio, kiu ŝajnis al mi des pli dolore fremda ĉar ĝi estis kontraste tiel familiara kaj disponebla por ĉi tiu feliĉa knabino, kiu min pretertuŝigis de ĝi sen ke mi povis ĝin eniri, kaj ĝin krie ĵetis tra la aero, – jam lasante enaeran postŝvebon de la delica bonodoro, kiun ĝi elsendis, ilin precize tuŝante, pri kelkaj nevideblaj eroj de la vivo de fraŭlino Svan, pri la venonta vespero, tia, kia ĝi estos post la manĝo en ŝia hejmo, – formante, kiel ĉielan pasanton inter la infanoj kaj vartistinoj, nubeton de malofta koloro, similan al tiu, kiu pufe super bela ĝardeno pentrita de Nikolao Pusen332, malgrande spegulas, kiel arta nubo de opera dekoro, ĉevalojn, ĉarojn, mallongan aperaĵon el la vivo de antikvaj dioj, – kaj fine ĵetante sur la malgrasan herbejon, sur la lokon, kie ŝi estis samtempe peco de velkinta gazono kaj momento en la posttagmezo de ĉi tiu blonda volan-ludanto (kiu ĉesis ĝin bati kaj kapti nur kiam instruistino kun blua plumfasko ŝin alvokis) mallarĝan, mirindan, heliotrop-koloran strion, netuŝeblan kiel akva spegulbildo kaj kuŝantan kiel tapiŝo, sur kiu mi pasie irigis, sopire kaj profane, miajn piedojn, dum Franciska al mi kriis: „nu do, albutonu vian palton kaj ni forpafiĝu” – kaj mi unuafoje rimarkis kun incitiĝo, ke ŝi parolis en vulgara maniero kaj malhavis – bedaŭrinde – bluan plumfaskon ĉe la ĉapelo.
Ĉu ŝi reiros iam al la Elizeaj Kampoj? En la posta tago ŝi tie ne estis; sed en la sekvaj tagoj mi vidis ŝin; mi promenis tien kaj reen apud la ludejo de ŝi kaj ŝiaj amikinoj, tiel ke foje, ne estante sufiĉe multaj por kaptoludado333, ŝi demandigis al mi, ĉu mi aliĝos al iu el la teamoj, kaj de post tiu fojo mi kunludis, kiam ŝi ĉeestis. Sed tio ne okazis en ĉiu tago; en iuj okazoj ŝin detenis lecionoj, religia instruado, posttagmeza manĝo kun amikoj, ŝia tuta vivo al mi fremda, kiun – enpremitan en la nomo Ĵilberta – mi dufoje dolore sentis preterflugi, jen en la kruta vojeto de Kombreo, jen sur la herbejo de la Elizeaj Kampoj. En tiaj tagoj ŝi antaŭe anoncis sian foreston; se la kaŭzo estis studado, ŝi ordinare diris: „estas tede, mi ne povos veni morgaŭ, vi ĉiuj amuziĝos sen mi” kun malgaja mieno, kiu min iom konsolis; sed kiam ŝi male estis invitita al ia sociumado kaj mi, tion ne sciante, demandis, ĉu ŝi venos por la kutima ludado, ŝi respondis: „mi tre esperas, ke mi ne venos! mi tre esperas ke panjo permesos, ke mi vizitu mian amikinon”. Mi almenaŭ sciis en tiaj tagoj, ke mi ne vidos ŝin, dum en aliaj okazoj ŝia patrino tute senaverte ŝin kunirigis al iaj aĉetoj, kaj en la posta tago ŝi diris: „ha jes, mi estis elirinta kun panjo”, kvazaŭ tio estus memkomprenebla, kvazaŭ ĝi ne estus plej granda malfeliĉo por alia homo. Ankaŭ estis tagoj kun malbona vetero, en kiuj ŝia instruistino, por si mem timante pluvon, ne volis iri al la Elizeaj Kampoj.
Tial, se la ĉielo havis dubigan aspekton, mi de mateno ĝin re-kaj-ree observadis kaj konsideris ĉiujn antaŭsignojn. Se mi vidis, ke la fronte loĝanta sinjorino apud la fenestro surmetas ĉapelon, mi pensis: „ĉi tiu sinjorino eliros, do la vetero taŭgas por promeno, Ĵilberta povos agi kiel ŝi, kio ĝenas?” Sed la vetero malheliĝis, mia patrino diris, ke ĝi ankoraŭ eble heliĝos, ke por tio sufiĉos malgranda ekbrilo de suno, sed ke pli probable pluvos; kaj se pluvos, ne estos provinde iri al la publika ĝardeno. Mia rigardo depost la tagmanĝo do konstante turniĝis kun maltrankvilo al la malkonstanta, nuba ĉielo. Ĝi restis malhela. Trans la fenestro la balkono grizis. Subite sur ĝia morna ŝtono mi ne vidis ŝanĝon de la malbrila tono, sed sentis kvazaŭ fortostreĉon al ŝanĝo de tiu tono, pulsadon de hezita radio, kiu sian lumon volas ellasi. Post tempero la balkono estis pala kaj spegulema kiel akvejo en mateno kaj sur ĝi milope desegniĝis ombraj eroj de ĝia ornama balustrado. Venta blovo dispelis ilin, la ŝtono denove malheliĝis, sed, kvazaŭ nun malsovaĝigite, ili revenis; ĝi estis apenaŭ senteble blankiĝanta, kaj – en ia senrompa kresĉendo simila al tiu figuro, kiu en muzikaĵo finas uverturon per unu sola noto tenata ĝis plej laŭta fortisimo, ĝin rapide pasigante tra ĉiuj interaj gradoj – mi vidis, ke ĝi atingas la sendifektan, ĉiaman or-tonon de someraj tagoj, sur kiu la neta ombro de la balustrada metalverko nigre kontrastis kiel fantazia kreskaĵaro kaj kun tia delikateco en la konturo de ĉiuj etaj detaloj, ke ĝi ŝajnis rezulto de atenta, konscia laboro, de artista sindona perfektemo, kaj kun tia reliefo, tia mildeco en ĝiaj kuŝaj, malhelaj, trankvilaj masoj, ke vere ĉi tiuj larĝaj, foliaj spegulaĵoj sur sunluma lago ŝajne sciis mem, ke ili estas simboloj de trankvilo kaj feliĉo.
Hedero momenta! survanda kaj efemera vegetaĵo! plej senkolora, plej malgajiga – laŭ la opinio de multaj – el ĉiuj kreskaĵoj, kiuj kovras muron aŭ ornamas fenestron; por mi plej kara ekde la tago, kiam sur nia balkono ĝi aperis kiel la ombro mem de la ĉeesto de Ĵilberta, kiu eble jam estis en la Elizeaj Kampoj, kaj al mi diros, kiam mi alvenos: „ni tuj komencu kaptoludon, vi estos en mia teamo”; malsolida, facile forblovota, sed ankaŭ signo ne de la sezono sed de la horo; promeso de proksima feliĉo, kiun la tago malebligos aŭ plenumos, kaj per tio promeso de plej eminente proksima feliĉo, nome de ama feliĉo; pli milda, pli varma sur la ŝtona grundo, ol estas musko; vivema, al kiu soleca lumradio estas sufiĉa impulso por naskiĝi kaj florigi ĝojon eĉ meze de vintro.
Kaj ĝis en la tagoj, kiam ĉiu alia vegetaĵo forestas, kiam la bele verda ledo teganta la trunkojn de maljunaj arboj estas kaŝita sub neĝo, kiam ĉi tiu ĉesis faladi el la ĉielo sed la vetero restas tro nuba kaj ne estas espereble, ke Ĵilberta eliros, tiam subite, al mia patrino dirigante: „ha, ĝuste nun la vetero heliĝas, kontraŭ ĉia atendo eble vi povos fari promenon al la Elizeaj Kampoj” sur la neĝa tavolo, kiu kovris la balkonon, la aperinta suno plektis orajn fadenojn kaj surbrodis nigrajn ombrojn. En tia tago ni renkontis neniun aŭ unu solan knabineton, kiu jam pretiĝis por foriro kaj raportis, ke Ĵilberta ne venos. Forlasite de la multopa sed malvarmo-tima grupo de instruistinoj, la seĝoj vakis. Sole rande de la herbejo sidis iom aĝa sinjorino, kiu ĉiam venis senkonsidere al la vetero, ĉiam ekipita de sama, belega, malhela vestaro, kaj kun ŝi mi tiom volonte interkoniĝus en tiu tempo de mia vivo, ke mi pretus, se entute la interŝanĝo eblus, por tio oferi ĉiujn plej grandajn estontajn sukcesojn en mia vivo. Ja Ĵilberta ĉiutage iris al ŝi por salutado; ŝi demandis Ĵilbertan pri la sano de ŝia „aminda patrino”; kaj al mi ŝajnis, ke se mi ŝin konus, mi sekve estus en la okuloj de Ĵilberta alia homo: nome homo kiu konus rilatulojn de ŝiaj gepatroj. Dum ke ŝiaj nepoj ludis ne tro malproksime, ŝi ĉiam legadis la ‚Gazeton de Debatoj’, kiujn ŝi nomis „miaj malnovaj ‚Debatoj’” kaj, afektante ian nobelan familiarecon, ŝi ankaŭ diris pri la urba policisto aŭ la seĝo-luigisto „mia malnova amiko, la policisto” aŭ respektive „la luigisto de seĝoj kaj mi estas delongaj amikoj”.
Al Franciska estis tro malvarme, surlokan staradon ŝi ne eltenis, ni iris ĝis la ponto Konkordo334 kaj vidis la frostigitan riveron Sejno335, al kiu ĉiu homo, eĉ infanoj, sentime proksimiĝis, kiel al grandega alstrandiĝinta baleno, kiu ne plu danĝeras kaj baldaŭ estos dispecigita. Ni revenis al la Elizeaj Kampoj; mi dolore sopiris inter la senmovaj lignaj ĉevaloj kaj la blankigita herbejo enfermita en la krado de nigraj aleoj, de kiuj oni jam forŝovelis la neĝon, kaj super kiu la statuo tenis enmane alfrostitan ŝprucon da glacio, kiu ŝajnis klariga por ĝia gesto. La maljuna sinjorino mem estis ferminta sian gazeton, al preterpasanta vartistino ŝi demandis, kioma horo estas, ŝi dankis per iu „vi tro afablas!” kaj, petante de la balaisto, ke li diru al ŝiaj nepoj, ke ili revenu ĉar al ŝi estas malvarme, ŝi aldiris: „vi estos ege bonkora; mi hontas pro mia peto!”. Subite la aero fendiĝis: inter la pupteatrejo kaj la cirko, antaŭ la heliĝinta horizonto, sur la malfermiĝinta ĉielo mi ĵus ekvidis – kiel miraklan signon – la bluan plumfaskon de la duenjo. Jam Ĵilberta, brilega kaj ruĝ-vizaĝa sub sia angula feltoĉapo, vigla pro la malvarmo, la malfruiĝo, la luddeziro alkuris per sia tuta rapido; iom antaŭ ol ŝi min atingis, ŝi glitigis sun sur la glacia grundo kaj – aŭ por konservi sampezon, aŭ ĉar la pozon ŝi juĝis eleganta, aŭ imite al sinteno de glitŝuisto – ŝi alŝoviĝis kun etenditaj brakoj, kun rideto, kvazaŭ ŝi volis min per ili ĉirkaŭi. „Brave, brave! estas bele, mi dirus, kiel vi, ke estas ŝike, ke estas aŭdace, se mi ne estus el eksa epoko, el la reĝa tempo” ekkriis la maljuna sinjorino, parolante en la nomo de la silenta ĝardeno, dankante al Ĵilberta, kiu spite al la vetero tamen venis. „Vi, kiel mi, ĉiam fidelas al niaj malnovaj Elizeaj Kampoj; ni estas ambaŭ sentimaj. Ĉu mi diru al vi, ke eĉ en tia sezono, mi ŝatas la lokon? Ĉi tiu neĝo – vi priridos min – aspektas kiel ermena felo.” Kaj la maljuna sinjorino ekridis.
La unua el tiuj tagoj – al kiuj neĝo, figurante por ĉiuj potencoj, kiuj kapablis min senigi je la renkontiĝo kun Ĵilberta, aldonis la malgajecon de disiga kaj ankaŭ la tonon de forvojaĝa tago, ĉar ĝi ŝanĝis laŭ eksteraĵo kaj preskaŭ igis neuzebla la kutiman lokon de niaj solaj intervidiĝoj, kiu nun estis alieca, volvita en ŝirmaj tolaĵoj – tiu tago mian amon tamen progresigis, ĉar ĝi similis al unua am-sufero, kiun ŝi kun mi dividus. El la tuta grupo restis nur ni ambaŭ, kaj tio, ke sole mi restis kun ŝi, estis ne nur komenco de intimeco, sed ankaŭ ŝiaflanke – kvazaŭ sub tia vetero ŝi venus kompleze al mi – ŝajnis same kortuŝa, kiel se ŝi en tago de invito al posttagmeza festo rezignus ĝin kaj prefere min renkontus en la publika ĝardeno; mi do pli firme fidis je la viveco kaj daŭremo de nia amikeco, kiu restis vigla inter frosto, izoliĝo, disfalo de ĉiuj ĉirkaŭaj aĵoj; kaj dum ŝi premadis neĝbulojn al mia kolo, mi kortuŝite ridetis al tio, kio miasente estis samtempe prefero, kiun ŝi esprimis por mi per sia tolerado, ke mi kunvojaĝis kun ŝi tra tiu vintra, nova lando, kaj iaspeca fideleco, kiun ŝi konservis por mi meze de malfeliĉo. Baldaŭ unu post unu, kiel hezitaj paseroj, ŝiaj amikinoj alvenis – nigraj figuretoj sur la neĝo. Ni komencis la ludojn, kaj tial ke tiu malgaje komenciĝinta tago estis destinita al ĝoja fino, kiam por la kaptoludado mi proksimiĝis al la konciz-voĉa amikino, de kiu mi aŭdis en la unua tago alkrion de la nomo Ĵilberta, ŝi diris:
— „Ne, ne, ĉiuj scias, ke vi pli ŝate ludas en la teamo de Ĵilberta; vidu ŝi ĝuste signas al vi”.
Efektive ŝi estis min vokanta, por ke mi alkuru sur la neĝa herbejo al la flanko de ŝia teamo, kiun la suno, ĝin roze kolorigante kun metala brilo de eluzita, antikva brokaĵo, briligis kiel ian Kampon de Ora Tolo336.
Tiu tre antaŭtimata tago iĝis male unu el la malmultaj, dum kiuj mi ne tro malfeliĉis.
Ĉar, revante konstante, ke neniam plu mi pasigos tagon sen renkontiĝo kun Ĵilberta (tiagrade ke iun vesperon mia avino ne rehejmiĝis ĝustatempe por la manĝo kaj al mi ne eblis deteni min de la penso, ke se ŝin mortige renversis veturilo, mi ne plu povos dum kelka tempo viziti la Elizeajn Kampojn – oj! oni amas neniun, kiam oni amas iun) – tamen al mi la tempo, kiam mi apudestis ŝin, kiun mi jam en la antaŭa tago senpacience atendis, pri kiu mi antaŭtremis, por kiu ĉion alian mi malkonfesus, neniel estis tempo de feliĉo; tion mi bone konsciis, ĉar ili estis la solaj momentoj en mia vivo, al kiuj mi fokusis senripozan, pedantan atenton, kaj ĉi atento en ili ne trovis grajnon da plezuro.
Dum la tuta tempo, kiam mi estis for de Ĵilberta, mi deziris vidi ŝin, ĉar mi provadis rekonstrui bildon de ŝi, sed al mi tio post ioma tempo ne plu prosperis kaj mi ne plu sciis ĝuste al kiu mia amo sin direktis. Cetere ŝi ĝis tiam ne diris al mi, ke ŝi amas min. Ŝi – tute male – ofte asertis ke ŝi pli ŝatas aliajn amikojn, ke mi estas agrabla kunludanto, kun kiu ŝi volonte teamas, kvankam mi facile distriĝas, ne sufiĉe atentas la ludon; plie ŝi al mi ofte sintenis laŭ ekstera ŝajno malvarme, kio povus ŝanceli mian kredon, ke mi estas en ŝiaj okuloj aparta, distinginda homo, se ĉi tiu kredo fontus el amo de ŝi al mi, kaj ne, kiel efektive okazis, el amo de mi al ŝi, kaj ĉi tiu cirkonstanco igis ĝin multe pli firma, ĉar ĝi dependigis ĝin je la maniero mem en kiu – sub la premo de anima neceso – mi pensis pri Ĵilberta. Sed la propran senton, kiun al ŝi mi sentis, mi ne miaflanke al ŝi deklaris. Nu jes – sur ĉiuj paĝoj de miaj kajeroj mi senlace skribadis ŝian nomon, ŝian adreson, sed poste vidante tiujn svagajn liniojn, kiujn mi faris sen ke ĉi tio instigis ŝiaflankan penson pri mi, kiuj al ŝi donis tiom da ŝajna ĉeesto en la ĉirkaŭa spaco, sen ke ĉi tio pli proksime implikus ŝin en mian vivon, mi sentis subitan elreviĝon, tial ke ili ne parolis pri Ĵilberta, kiu ilin entute ne vidos, sed pri mia propra sopiro, kiun ili vidigis kiel ion ŝajne tute individuan, malrealan, penigan, senpovan. Pli gravis kaj urĝis tio, ke mi kaj Ĵilberta renkontiĝu, ke ni povu unu al la alia konfesi nian amon, kiu ĝis tiam verdire ne komenciĝis. Certe la diversaj kaŭzoj, pro kiuj mi tiel malpacience deziris intervidiĝojn kun ŝi, ne same forte premus la animon de plenaĝa viro. En la tempo de sia matureco viro, kiu eventuale lertiĝis pri la kulturado de propraj plezuroj, kontentas jam pro tio, ke li revas pri virino, kiel mi pri Ĵilberta revis, ne zorgante pri la kongrueco inter la imago kaj la realo, kaj ankaŭ pro tio ke li amas, ne bezonante certiĝon pri amo ŝiaparta; aŭ ankaŭ okazas, ke li rezignas pri la plezuro de konfeso pri sia inklino al ŝi, por pli bone vivteni la inklinon, kiun ŝi havas al li, tiel agante laŭ la instruo de japanaj ĝardenistoj, kiuj kreskigas pli belan floron per forofero de pluraj aliaj. Sed en la tempo, kiam mi amis Ĵilbertan, mi ankoraŭ kredis, ke amo ekzistas reale ekster ies animo; ke, lasante al homo maksimume la zorgon pri forigo de embarasoj, ĝi proponas sinsekvajn statojn de feliĉo laŭ vico, kiun oni neniaparte libere modifas; al mi ŝajnis, ke se mi propramove anstataŭigus la dolĉecon de amkonfeso per ŝajnigo de indiferento, mi ne nur rezignus pri iu el miaj tre ofte prirevataj ĝojoj, sed ankaŭ arte formus laŭ propra fantazio falsan, malaŭtentan amon, kiu ne rilatus al la vero, laŭ kies mistera kaj antaŭekzistanta vojo mi ankaŭ ne plu irus.
Sed kiam mi alvenis al la Elizeaj Kampoj – kaj laŭ unua intenco baldaŭ konfrontos mian amon al ĝia viva, je mi sendependa kaŭzo, kaj ĝin laŭnecese korektos – apenaŭ mi kunestis kun tiu Ĵilberta Svan, kiun mi deziris vidi por refreŝigi la bildojn, kiujn mia laciĝinta memoro ne plu retrovis, kun tiu Ĵilberta Svan, kun kiu mi ludis en la antaŭa tago, kaj al kies salutado kaj rekonado min pelis instinkto same blinda kiel tiu, pro kiu dum paŝado oni alternigas la antaŭigon de la piedoj sen penso pri tio, tuj ĉio cirkonstanciĝis tiel, ke ŝi kaj la knabino, kiu rolis en miaj revoj, iĝis malsamaj homoj. Ekzemple se mia memoro konservis de la antaŭa tago bildon pri ardaj okuloj kaj plenaj, brilaj vangoj, la vizaĝo de Ĵilberta nun insiste al mi prezentis ion, kion mi ĝuste malmemoris: ian akran longecon de la nazo, kiu, sammomente kuniĝante kun aliaj trajtoj, same graviĝis kiel tiuj ecoj, kiuj en la natura sistemo difinas specion, kaj ŝin do ŝanĝis al juna ekzemplero de la genro de pint-nazaj knabinoj. Dum mi pretigis min tiamaniere ke mi dediĉu ĉi tiun atenditan momenton por fari en la bildo de Ĵilberta – kiun mi preparis antaŭ mia veno kaj kiun mi ne plu retrovis en mia kapo – la reĝustigon, dank' al kiu mi certos dum la longaj horoj kiam mi poste solos, ke vere ŝin mi memoras, ke vere amon al ŝi mi kreskigas iom post iom, kiel kreskas verkata artaĵo, ŝi ĵetis pilkon al mi; kaj – simile al ideisma filozofo, kies korpo agas laŭ la kondiĉoj de la ekstera realo, je kiu lia klerigita menso ne kredas – la sama memo, pro kies instigo mi ŝin salutis antaŭ ol ŝin identigis, nun rapide gestigis min por ke mi kaptu la alĵetitan pilkon (kvazaŭ ŝi estus ajna kamarado, kiun mi renkontis por ludado, kaj ne intime proksima animo, al kiu speciale mi venis), por ke mi laŭ etiketo diru al ŝi mil afablajn kaj banalajn frazojn ĝis la horo de ŝia foriro, kaj tiel ĝi malebligis, ke mi aŭ silentu kaj tiel havu tempon por rekapti la urĝe bezonatan kaj perditan bildon, aŭ diru al ŝi parolojn, kiuj povus gvidi nian amon al vojo de signifaj progresoj, kiujn mi do devis ĉiufoje rezigni kaj prokrasti al la sekva posttagmezo. Ioma progreso tamen okazis. Iun tagon mi kaj Ĵilberta iris al la budo de nia kutima vendisto, kiu estis aparte afabla al ni ĉar sinjoro Svan de ŝi aĉetadis mielkukon, kaj li pro higieno da ĝi manĝis grandajn kvantojn ĉar li malsanis pro genta ekzemo kaj tielnomata mallakso de profetoj – Ĵilberta kun rido al mi montris du knabetojn, kiuj similis al la eta pentristo kaj al la eta biologo de infanlibroj. Efektive la unua ruĝan horde-bombonon malakceptis ĉar li pliŝatis violan koloron, kaj la alia kun larmoj rifuzis preni prunon, kiun al li estis aĉetonta la vartistino, ĉar – li fine klarigis per pasia voĉo: „mi pliŝatas la alian prunon, tiun, kiu havas vermon!”. Mi aĉetis du globetojn337 kontraŭ po dudek centonoj. Mi rigardis kun admiro, kiel lume, mallibere sidas en aparta lignobovlo la vitraj globetoj, kiuj al mi ŝajnis altvaloraj, ĉar ili junuline ridetis kaj blondis kaj po kostis kvindek centonojn. Ĵilberta, kiu ol mi ricevis multe pli da poŝmono, demandis, kiun el ili mi juĝas plej bela. Ili estis vive diafanaj kaj molkoloraj. Mi deziris, ke pri neniu ŝi rezignu, deziris, ke ŝi povu ĉiujn aĉeti kaj liberigi. Mi tamen montris al globeto, kiu estis kun ŝiaj okuloj samkolora. Ĵilberta ĝin prenis, turnis por vidi ĝian oran radion, ĝin karesis, pagis por ĝia elaĉeto, sed tuj al mi transdonis la kaptiton, dirante:
— „Prenu, ĝi estu via, ĝin mi donacas al vi por ke vi konservu memore”.
En alia okazo, plu pensante pri mia aspiro aŭdi roladon de La Berma en iu klasika teatraĵo, mi demandis Ĵilbertan pri tio, ĉu ŝi eble havas broŝuron, kiu ne plu estis aĉetebla en komercejoj, en kiu Bergoto parolas pri Ĵano Rasin. Ŝi petis, ke mi ŝin memorigu pri la ĝusta titolo, kaj vespere mi sendis informe pri tio mallongan telegramon, skribante sur la koverto la nomon Ĵilberta Svan, kiun mi tiomajn fojojn antaŭe kopiis sur miaj kajeroj. En la posta tago ŝi alportis en pako ligita per malvaj rubandoj, sigelita per blanka vakso la broŝuron, kiun ŝi al si havigis. „Vidu, ĝi vere estas tiu, kiun vi petis” ŝi diris, elprenante el sia mufo la telegramon, kiun mi estis sendinta. Sed sur la adresa flanko de la depeŝo – kiu en la ĵusa tago estis neniaĵo, estis nur blua papero, kiun mi skribis, sed kiu, de kiam ĝin telegrafisto donis al la domgardisto de Ĵilberta kaj lakeo portis al ŝia ĉambro, fariĝis grandvalora, fariĝis iu el la telegramoj, kiujn ŝi ricevis en tiu tago – mi apenaŭ distingis la vanajn, disajn liniojn de mi skribitajn, kiujn nun kovris cirkloj alstampitaj de la poŝta servo, alskriboj surkrajnonitaj de leterportisto, ĉiaj signoj de efektiva funkciado, sigeloj de la ĉirkaŭa mondo, simbolaj, viol-inkaj zonoj de la vivo, kiuj proksimiĝis unuafoje kaj mian revon ĉirkaŭis, subtenis, altigis, gajigis.
Kaj estis alia tago, en kiu ŝi ankaŭ diris: „nu, vi nun povas nomi min Ĵilberta, miaflanke mi vin ĉiam nomos per via baptonomo; alie estas tro embarase”. Tamen ŝi daŭrigis la interparolon uzante plu ĝentilan vi-formon kaj kiam mi tion rimarkigis, ŝi ridetis kaj komponante, kunmetante frazon, kiu similis al tiuj, kiuj en frazlibroj de fremdaj lingvoj havas la nuran utilon, ke ili al la leganto ekzempligas uzon de nova vorto, ŝi finis ĝin per mia voknomo. Kaj poste memorante mian tiaman senton, mi distingis en ĝi impreson ke mi restis momente en ŝia buŝo, mempersone, nude, sen iu el la sociaj formalaĵoj kiuj ĉeestis kiam ŝi sin turnis aŭ al siaj aliaj amikoj aŭ – kiam ŝi eldiris la nomo de mia familio – al miaj gepatroj, kaj tiun formalecon ŝiaj lipoj – pro la peno kun kiu iagrade simile al sia patro ŝi dissilabigis la vortojn, kiujn ŝi deziris emfazi – ŝajne de mi deŝiris senvestige, kiel oni forigas la ŝelon de frukto, de kiu nur la karno manĝeblas, dum ŝia rigardo, sin akordante al la nova grado de intimeco kiu sonis en ŝia frazo, min ankaŭ pli senpere atingis, atestante krome la konscion, la plezuron, ja la eĉan dankemon, kiujn ĝi sentis, per sin-akompanigo de rideto.
Sed kiam tio okazis, mi ne povis ĝuste taksi la valoron de ĉi tiuj novaj plezuroj. Ilin ne donis la knabineto, kiun mi amis, al la memo, kiu ŝin amis, sed donis la alia knabino, la kunludanto, al tiu alia memo, kiu havis nek memorpovon por la vera Ĵilberta, nek – pro nedisponeblo – la koron, kiu sola povus ekkoni la karecon de tia feliĉaĵo, ĉar nur ĝi deziris ĝin. Eĉ post rehejmiĝo mi ne ĝuste aprezis ilin, ĉar ĉiutage la nepro, pro kiu mi esperis ke mi ĝuos en la sekva tago ekzaktan, trankvilan, feliĉan kontemplon de Ĵilberta, ke ŝi finfine al mi konfesos sian amon, klarigos, kiuj cirkonstancoj kaŭzis, ke ŝi ĝis tiam ĝin sekretigis, ĉi tiu sama nepro ankaŭ trudis al mi tian sintenon, ke mi ne zorgis pri pasintaj okazaĵoj, ke rigardis ekskluzive antaŭen, konsideris la etajn komplezojn, kiujn de ŝi mi ricevis, ne pro ilia propra valoro, ne kiel memsufiĉajn, sed kiel novajn ŝtupojn, sur kiujn piedante mi povos plu paŝi antaŭen kaj fine atingi la feliĉon, kiun mi ĝis tiam ne trovis.
Ŝi ja kelkafoje sintenis videble amike al mi, sed ŝi ankaŭ min ĉagrenis per tio, ke ŝajne ŝi ne plezuris pro nia intervidiĝo, kaj ofte tiel okazis en la tagoj mem, kun kiuj mi kalkulis por la plenumiĝo de mia espero. Mi certis pri tio, ke Ĵilberta venos al la Elizeaj Kampoj kaj mi sentis ĝojegon, kiu por mi nur antaŭgustis je granda venonta feliĉo, kiam – enirante matene la salonon por interkisi kun panjo jam plene vestita, kun finkonstruita turode nigraj haroj, kun ankoraŭa odoro de sapo sur ŝiaj belaj, blankaj, grasetaj manoj – mi eksciis el la vido de polvokolono spontanee ŝvebanta super la piano kaj el la aŭdo de gurdo ludanta sub la fenestro la melodion de ‚Revene de Revuo’, ke vintro ĝisvespere akceptas neanoncitan, sunradian viziton de printempo. Dum ni estis tagmanĝantaj, sian fenestron malfermante, la vidalvida sinjorino en palpebruma daŭro forpelis de la grundo apud mia seĝo – traradiante per unu salto la tutan larĝon de nia manĝoĉambro – lumstrion, kiu tie komencis sieston kaj en la sekva momento jam revenis por ĝia daŭrigo. En la lernejo dum la leciono de la dektria horo mi malpacience kaj enue sopiris pro la ekstera sunlumo, kiu lasis oran helecon vagi ĝis sur mian deklivan skribotablon kvazaŭ invite al festo, al kiu iri mi ne rajtos antaŭ la dekkvina horo, ĝis la tempero kiam Franciska venos kaj min atendinte apud la elirejo, poste kun mi vojos al la Elizeaj Kampoj tra lum-ornamitaj stratoj, sur multehomaj trotuaroj, kie balkonoj, defiksite de la suno, vapore ŝvebis antaŭ domoj kiel orumitaj nuboj. Ve! en la Elizeaj Kampoj Ĵilbertan mi ne vidis, ŝi ankoraŭ ne alvenis. Senmove sur la herbejo nutrita de la nevidebla suno, kiu tie kaj tie fajrigis la pinton de folieto, kaj kie la surteriĝintaj kolomboj pozis antikvajn skulptaĵojn, kiujn ĝardenista pioĉo elfosus el arkeologie nobla tavolo de la grundo, mi staris, fikse rigardante al la horizonto; mi atendis, ke en ajna, tuja momento la silueto de Ĵilberta, sekvanta sian duenjon, aperos trans la statuo, kiu kvazaŭ elmetis la infanon, kiun ĝi portis kaj kiu lumegis pro la radiado, al la beno de l' suno. La maljuna Debato-legantino sidis en sia brakseĝo en la kutima loko, ŝi alvokis al gardisto, al kiu ŝi amike mangestis, kriante: „bela vetero, ĉu ne?”. Kaj al la luigisto, kiu proksimiĝis por postuli pagon pro okupado de la sidilo, ŝi ĉiamaniere afektis, ŝovante en la malfermaĵon de sia ganto la dek-centonan bileton, kvazaŭ ĝi estus flor-fasko por kiu flate al la donacinto ŝi serĉis la plej videblan lokon. Ĝin trovinte ŝi faris turnan movon de la kolo, relevis sian boaon, kaj direktis al la seĝo-luigisto, klare vidigante la ekstremon de la flava papereto, kiu elstaris sur ŝia pojno, la belan rideton, per kiu virino, signante al sia florumita korsaĵo, al juna viro diras: „vi rekonas, ĉu ne? ĉi tiuj estas la rozoj de vi donacitaj!”.
Mi kuntiris Franciskan renkonte al Ĵilberta ĝis la Triumfarko, ni ne trovis ŝin, mi revenis al la herbejo konvinkite, ke ŝi ne venos, kaj tiam antaŭ la lignoĉevala karuselo, la konciz-voĉa knabino alkuris al mi:
— „Rapidu, rapidu, jam antaŭ horkvarono Ĵilberta alvenis. Ŝi baldaŭ foriros. Ni atendas vin por kaptoludo”.
Dum mi estis promenanta supren laŭ la avenuo de Elizeaj Kampoj, Ĵilberta estis alveninta tra la strato Buasi-de-Anglas, ĉar ŝia duenjo pro la agrabla vetero dumvoje faris kelkajn aĉetojn por si mem; kaj baldaŭ sinjoro Svan venos por rekonduki sian filinon. Nu, mi kulpis la mison; pli bone mi ĉiam restus ĉe la herbejo; neniam estis certe, el kiu direkto Ĵilberta venos, ĉu pli frue, ĉu pli malfrue, kaj la atendo per sia longiĝo igis al mi pli kortuŝaj ne nur la tutan ĝardenon kaj la tutan daŭron de la posttagmezo, ĉi tiujn vastajn spacon kaj tempon, ene de kiuj ajnaloke, ajnamomente estis eble ke la silueto de Ĵilberta aperos, sed ankaŭ ĉi tiun silueton mem, ĉar malantaŭ la silueto mi suspektis la kaŝitan kaŭzon, pro kiu ĝi trafis mian koron ne en la dua horo kaj duono, sed en la kvara, kun urba ĉapelo anstataŭ porluda ĉapo, antaŭ la restoracio ‚Ambasadistoj’ kaj ne inter la du pupteatrejoj; mi divenis iun el la okupoj, en kiuj mi ne povis kun Ĵilberta kunesti, kaj pro kiuj ŝi devis fari viziton aŭ resti hejme – mi tiam preskaŭ tuŝis la misteron de ŝia nekonata vivo. Ĉi tiu sama mistero min ankaŭ perturbis, kiam, kurante laŭ la instrukcio de la konciz-voĉa knabino por tuja komenco de la kaptoludo, mi ekvidis kiel Ĵilberta – Ĵilberta tiom vigla kaj abrupta rilate al ni – ĝentile kliniĝas antaŭ la Debato-sinjorino, kiu diras: „kia bela sunlumo, ĝi aspektas tute kiel fajro”, al ŝi parolante kun timema rideto, kun tre respekta sinteno, kiuj por mia imago prezentis la malsaman knabinon, kiun probable figuris Ĵilberta ĉe siaj gepatroj, kun la amikoj de siaj gepatroj, okaze de vizitoj al homoj, en sia tuta cetera vivo, kiun mi ne konis. Sed tiun ceteran vivon plej forte al mi sentigis sinjoro Svan, kiu venis post mallonge por rekonduki sian filinon. Tiel estis ĉar gesinjoroj Svan – tial ke ilia filino loĝis kun ili, ke ŝiaj studoj, ŝiaj ludoj, ŝiaj amikiĝoj je ili dependis – entenis en miaj okuloj simile al Ĵilberta mem, eble eĉ pli ol Ĵilberta – kiel estis normale pri ĉiopovaj dioj, kiuj super ŝi havis plenan regon kaj estis fonto de tio – nekonatan, nealireblan esencon, doloran ĉarmon. Ĉio, kio koncernis ilin, estis de mia flanko tiom konstanta temo de interesiĝo, ke en tiuj kaj similaj tagoj, kiam sinjoro Svan – kiun antaŭ longe mi ofte vidis kiam li estis amika gasto ĉe miaj gepatroj, sen ke tio instigis miapartan scivolon – venis al la Elizeaj Kampoj pro Ĵilberta, tiam, post ol trankviliĝis la kor-batado, kiun al mi kaŭzis la apero de lia griza ĉapelo kaj pelerino, lia aspekto al mi ankoraŭ imponis, kiel imponas la aspekto de historia gravulo pri kiu oni legis serion de memoraĵoj kaj pri kies eĉ bagatelaj cirkonstancoj oni sci-avidas. Lia persona interrilato kun la grafo de Parizo, kiu al mi estis indiferenta en la tempo kiam mi aŭdadis pri ĝi en Kombreo, nun iĝis en miaj okuloj mirindaĵo, kvazaŭ neniu alia homo rilatus kun la domo Orleano; pro tio li vive kontrastis kun la vulgara fono de divers-klasaj promenantoj, kiuj amasiĝis sur la aleo de la Elizeaj Kampoj, kaj inter kiuj, kaŭzante mian admiron, li toleris figuradon sen postulo de aparta ĝentileco, kiun cetere neniu penis al li provizi, tiom granda estis la anonimeco kiu lin maskis.
Li ĝentile reciprokis la salutojn de la kunludantoj de Ĵilberta, eĉ mian, kvankam li kun mia familio ne plu amike rilatis, sed li ne ŝajnigis ke li min konas. (Tial mi pensis pri tio, ke li tamen ofte vidis min en nia kampara domo – ĉi tiun memoraĵon mi ja konservis sed en ombra flanko, ĉar de la tempo kiam mi revidis Ĵilbertan, Svan iĝis en miaj okuloj precipe ŝia patro kaj ne plu estis Svan, la kombreano; la ideoj al kiuj mi nun asociis lian nomon estis aliaj ol la reto de ideoj, de kiu li tiutempe estis elemento, kaj ilin mi ne plu uzis kiam mi pensis pri li; li estis nun nova persono; mi tamen rilatigis lin per ia arta, duaranga, oblikva ligo al nia iama gasto, kaj tial ke ĉio por mi valoris nur laŭmezure kiel ĝi prosperigis mian amon, mi sentis subitan honton kaj bedaŭron ke mi ne povis tiujn retrovitajn jarojn forviŝi, dum kiuj en la okuloj de ĉi sama Svan, kiu nun staris antaŭ mi en la Elizeaj Kampoj kaj al kiu Ĵilberta eble bonŝance ne diris mian nomon, mi ofte vespere rindindiĝis, sendante iun al panjo por peti, ke ŝi venu al mia dormoĉambro en la supra etaĝo kaj al mi deziru bonan nokton ĝuste en la tempo kiam ŝi estis sidanta ĉe la ĝardena tablo, kafumante kun li, mia patro kaj miaj patrinaj geavoj.) Li diris al Ĵilberta, ke li permesas al ŝi pluan partion, ke li volonte paciencos dum horkvarono, kaj li eksidis tute kiel aliaj homoj sur metala seĝo, pagis sian bileton per tiu sama mano, kiun tiom ofte tenis kaj premis la mano de Filipo la 7a338, dum ni komencis nian ludadon sur la herbejo, fortimigante la kolombojn, kies belaj, muaraj korpoj, kiuj forme similas al koroj kaj inter birdoj rolas kiel siringoj en la vegetaĵa regno, rifuĝe flugis al diversaj aziloj, unu el ili al la rando de granda ŝtona vasko, en kiun ĝi mallevis sian bekon, tiel ke ĝi ŝajnis destinita al abunda prezento de fruktoj aŭ semoj, kiujn la birdo mimikis tie elpiki, alia al la frunto de statuo, kiun ĝi tiel kronis per iu el tiuj emajlaj objektoj, kiuj per sia plurkoloreco ornamas kaj variigas en iuj antikvaj skulptaĵoj la tro unuecan aspekton de ŝtono, kaj al la figuro provizas atributon, kiu – kiam la koncerna diino ĝin surhavas – al ŝi donas apartan epiteton kaj ŝin igas – kiel nova voknomo efikas al ordinara homo – alia, nova dio.
En iu el tiuj sunaj tagoj, kiu ne efektivigis mian aspiron, mi ne povis deteni min de konfeso pri mia elreviĝo antaŭ Ĵilberta.
— „Mi volis ĝuste hodiaŭ vin demandi pri multaj aferoj” mi diris. „Mi esperis, ke ĉi tiu tago estos grava tago por nia amikeco. Kaj vi, apenaŭ veninte, baldaŭ foriros! Mi petas, venu morgaŭ en frua horo, tiel ke mi povu finfine paroli al vi.”
Ŝia vizaĝo brilis pro kontento kaj ĝoja eksalto akompanis ŝian respondon:
— „Ĉu morgaŭ? laŭvole kalkulu kun tio, karulo, sed mi ne venos. Mi ĉeestos grandan posttagmezan feston kun geamikoj. Ankaŭ postmorgaŭ mi ne venos, mi vizitos amikinon, de ŝiaj fenestroj ni spektos la eniron de reĝo Teodozo339, estos belege, kaj en la sekva tago mi ankaŭ vidos prezenton de ‚Miĥajlo Strogof’340 kaj poste proksimos la kristnaska kaj novjara feriado. Eble mi vojaĝos kun la familio al la sudo. Estos bonege, kvankam pro tio mi ne povos ĉeesti unu julan feston; kiel ajn, se mi restos en Parizo mi ne venos ĉi tien, ĉar mi faros vizitojn al amikoj de la familio kun panjo. Adiaŭ, paĉjo vokas min!”
Mi revenis kun Franciska tra stratoj kie fasadojn gaje ornamis ankoraŭa sunhelo, kvazaŭ vesperus post finiĝinta festo. Mi pene movis la krurojn.
— „Ne mirinde” diris Franciska „ĉi tiu vetero ne estas laŭsezona, estas tro varme. Ha, je la ĉielo! probable en ĉiuj lokoj estas kompatindaj malsaniĝantoj, estas kiel se ankaŭ tie supre ĉio malbone funkcius.”
Subpremante plor-spasmojn mi remaĉis la vortojn, per kiuj Ĵilberta laŭte diris sian ĝojon pri tio, ke ŝi ne vizitos la Elizeajn Kampojn. Sed jam la ĉarmo, kiu pro ĝia nura funkciado plenigis mian animon, kiam ĝi konsideris ŝian bildon, la propra, unika – eĉ se doloriga – situacio rilate al Ĵilberta, kiun sen ebla eskapo al mi trudis interna, mensa kutimiĝo, komencis aldoni eĉ al ŝia tiufoja indiferenteco ian sentimentalan tonon, kaj inter miaj larmoj formiĝis rideto, kiu estis simple malfirma skizo de kiso. Kaj kiam proksimiĝis la horo de poŝta disdono, mi pensis tiuvespere kiel en aliaj vesperoj: mi ricevos leteron de Ĵilberta, ŝi finfine konfesos, ke ŝi konstante amis min, ŝi klarigos la misteran kialon pro kiu ĝis nun ŝi tion devis ne vidigi, pro kiu ŝi devis ŝajnigi ke ŝi feliĉas sen mia ĉeesto, la kaŭzon, pro kiu ŝi ĉiam havis la maskon de Ĵilberta, nura kunludanto.
Ĉiuvespere mi laŭplaĉe fantaziis pri tiu letero, mi imagis ke mi legas ĝin, mi ripetis ĉiun frazon de ĝi. Subite mi haltis, ektimante. Mi komprenis, ke se mi entute ricevus leteron de Ĵilberta, ĝi ĉiuokaze ne enhavus ĉi tiujn frazojn, ĉar ilin ĵus verkis ĝuste mi. Mi do penis deturni mian penson de la vortoj, kiujn mi deziris legi de ŝi, timante ke se mi eldirus ilin, mi per tio ilin – la plej karajn, la plej deziratajn – fortenus de la sfero de ĉia ebla efektiviĝo. Eĉ se pro tre malprobabla koincido Ĵilberta siaflanke al mi sendus ĝuste tiun saman leteron, kiun mi elpensis, mi – rekonante mian verkon – ne havus impreson, ke mi ricevas ion venantan de mi mem, realaĵon, novaĵon, feliĉigaĵon ekzistantan ekster mia menso, sendependan je mia volo, vere donatan de amo.
Dume mi relegis paĝon, kiun Ĵilberta al mi ne skribis, sed kiun ŝi almenaŭ peris, nome tiun paĝon de Bergoto, kiu komentas la belecon de la antikvaj mitoj, laŭ kiuj Ĵano Rasin verkis siajn teatraĵojn, kaj kiun, same kiel la vitran globeton, mi ĉiam tenis manproksima. Min kortuŝis la sindediĉo de ĉi amikino, kiu ĝin havigis; kaj tial ke ĉiu homo volas pravigojn por sia pasio, ĝis tia grado ke li feliĉas kiam li rekonas en la amato kvalitojn, kiuj laŭ la instruo de literaturo, de konversacioj estas inter tiuj, kiuj havas sufiĉan noblecon por instigi al enamiĝo, ke ilin li pro imitemo al si alproprigas kaj aligas al la kaŭzoj de sia sento, kvankam ĉi tiuj kvalitoj eventuale tute alias ol tiuj, kiujn lia amo serĉadis dum ĝi estis spontanea – kiel Svan siatempe pri la artisma aspekto de la beleco de Odeta – mi, kiu unuatempe ekamis Ĵilbertan jam en Kombreo pro ŝia tuta nekonata vivo, en kiun mi deziris enmiksiĝi, en kiun enkarniĝi, forlasante la propran vivon, kiu por mi ne plu vivindis, pensis nun ke estas grandega avantaĝo se de mia tro konata, malestiminda vivo Ĵilberta iam iĝos humila servanto, oportuna kaj agrabla kunlaboranto, kiu vespere helpe al miaj studoj por mi listigos la rilatajn broŝurojn. Bergoton siavice, tiun eminente saĝan, kvazaŭ dian maljunulon, pro kiu mi komence ekamis Ĵilbertan, antaŭ ol mi ŝin vidis – nun mi amis lin pro Ĵilberta. Mi rigardis kun same granda plezuro, kiel la paĝojn verkitajn pri Ĵano Rasin, la volvopaperon fermitan de grandaj blank-vaksaj sigeloj kaj ĉirkaŭzonitan de abundo da malvokoloraj rubandoj, en kiu pakite ŝi alportis la broŝuron. Mi donis kison al la vitra globeto, kiu estis la plej bona parto de la koro de l' amikino, la ne frivola sed fidela parto, kiu, kvankam ĝi havis la misteran ĉarmon de la vivo de Ĵilberta, restis apud mi, loĝis en mia ĉambro, kunkuŝis en mia lito. Sed la belo de tiu ŝtoneto kaj ankaŭ la belo de la frazoj de Bergoto, kiujn mi kun feliĉa sento kunigis kun la ideo de mia amo al Ĵilberta, kvazaŭ en la momentoj, kiam ĉi tiu ŝajnis al mi malplena, ili al ĝi provizis ian solidecon – mi ekvidis, ke ili antaŭekzistis ĉi tiun amon, ke ili al ĝi ne similis, ke ilian konsiston difinis talento aŭ respektive leĝo de la mineralogia regno antaŭ ol Ĵilberta min ekkonis, ke nenio el la libro aŭ el la ŝtoneto estus alia se Ĵilberta min ne amus, kaj ke sekve nenio pravigis mian emon legi en ili mesaĝon de feliĉo. Kaj dum ke mia amo, senlace atendante de la morgaŭa tago amkonfeson flanke de Ĵilberta, ĉiuvespere nuligis, malteksis la mise faritan laboraĵon de la tago, en la ombro de mia memo nekonata ŝpinistino ne lasis la deŝiritajn fadenojn al forĵeto, ŝi kunmetis ilin – ne konsiderante mian preferon, ne laborante por mia feliĉo – laŭ malsama kombino, kiu en ŝiaj verkoj estis ĉiam la sama. Ne aparte atentante mian amon, ne antaŭdecidante ke mi estas amata, ŝi arigis la agojn de Ĵilberta kiuj al mi ŝajnis enigmaj, kaj ŝiajn ofendetojn, kiujn mi pardonis. Tiam ambaŭ – agoj kaj ofendoj – ricevis sencon. Ĉi tiu nova kombino ŝajne signifis, ke vidante ke Ĵilberta, anstataŭ al la Elizeaj Kampoj, iris al teatro, iris al butikumado kun sia duenjo aŭ sin preparis por turisma vojaĝo okaze de la novjara feriado, mi malprave interpretis tion per la penso, la juĝo ke: „ŝi frivolas, aŭ tro facile obeas”. Ĉar frivola aŭ obeema ŝi ĉesus esti, se ŝi amus min, kaj se iujn elektojn oni al ŝi trudus, ŝi sin devigus al obeo kun sama malfeliĉa sento, kian mi sentis en la tagoj, kiam mi ŝin ne vidis. Ankaŭ tion diris la nova kombino, ke mi ja senmanke sciis, kio estas amo, ĉar mi mem amas Ĵilbertan; ĝi al mi rimarkigis mian konstantan zorgon pri brilado antaŭ ŝiaj okuloj, pro kiu mi provis konvinki mian patrinon, ke ŝi al Franciska aĉetu pluvsurtuton kaj ĉapelon kun blua plumfasko, aŭ prefere ke ŝi ne plu irigu min al la publika ĝardeno kun ĉi tiu domservisto, pro kiu mi ruĝvange hontis (al kio mia patrino respondis ke mi maljuste parolas pri Franciska, ke ŝi estas brava virino al ni tre sindona), kaj ankaŭ tiun nepran bezonon vidi Ĵilbertan, pro kiu mi penis ekscii monatojn pli frue, en kiu tempo ŝi forvojaĝos de Parizo, kien ŝi veturos, rigardante eĉ plej agrablan landon kiel ekzilejon se tie ŝi ne estos, kaj dezirante resti ĉiam en Parizo dum eblos renkonti ŝin en la Elizeaj Kampoj; kaj ĝi senpene al mi vidigis, ke similan zorgon aŭ similan bezonon mi ne trovos en la agoj de Ĵilberta. Ŝi – male – ŝatis sian duenjon senrigarde al mia opinio. Ŝi taksis memkompreneble, ke ŝi ne vizitis la publikan ĝardenon, se ŝi iris por butikumado kun la fraŭlino; agrable, se ŝi eliris kun sia patrino. Kaj supoze ke ŝi permesus eventuale, ke mi somerumu en la sama regiono kiel ŝi, ŝi por la elekto de tiu loko ja enkalkulis la deziron de siaj gepatroj, ĉiajn kuriozaĵojn pri kiuj oni rakontis al ŝi, kaj tute ne tion, ke ĝi eventuale estis la loko kiun mia familio asignis al mia feria tempo. Kiam okaze ŝi asertis, ke ŝi malpli ŝatas min ol iun alian amikon, aŭ malpli amas min ol en la antaŭa tago ĉar mi pro malatento kaŭzis malvenkon en ludpartio, tiam mi pardonpetis al ŝi, mi demandis kion mi faru por ke ŝi denove ŝatu min kiel antaŭe, por ke ŝi ŝatu min pli ol aliajn homojn; mi deziris, ke ŝi respondu, ke tiel jam estas, mi petegis kvazaŭ ŝi povus laŭ sia volo ŝanĝi la forton de sia inklino al mi, aŭ laŭ mia volo, en kompleza intenco, nur sekve de la vortoj kiun ŝi elparolos, laŭ mia bona aŭ malbona agmaniero. Ĉu mi do ne sciis, ke la sento, kiun mi havis propraflanke al ŝi, dependis nek de ŝiaj agoj, nek de mia volo?
Kaj fine diris la nova kombino aranĝita de la nevidebla ŝpinistino, ke kvankam oni deziras, ke la ĝis nun ĉagrenaj agoj de persono ne estis sinceraj, en ilia regula viciĝo tamen estas klareco, kontraŭ kiu deziro ne efikas, kaj de kiu – prefere ol de ĝi – oni demandu, kiaj estos la morgaŭaj agoj de tiu homo.
Mia amo ĉi tiujn novajn parolojn aŭdis, ili konvinkis ĝin, ke la venonta tago ne gustos alie ol gustis ĉiuj antaŭaj, ke la jam de tro longe samforma kaj sekve neŝanĝebla sento, kiun Ĵilberta havis al mi, estis indiferento, ke en mia amikeco kun Ĵilberta, mi estis la sola persono, kiu enamiĝis. „Estas vere” respondis mia amo „en ĉi tiu amikeco oni jam ŝanĝos nenion, ĝi ne aliiĝos.” Tiam en la sekva tago – aŭ pliposte pretekste de festo, se iu baldaŭ okazos, pretekste de ies datreveno aŭ eble en novjaro, en iu el tiuj tagoj, kiuj malsamas ol aliaj, en kiuj tempo rekomenciĝas sur nova bazo, forpelante la restaĵojn de estinteco, forkonfesante ĝiajn hereditajn kaŭzojn de malĝojo – mi petis de Ĵilberta, ke ŝi rezignu pri nia ĝistiama amikeco kaj fondu novan rilaton.
Mi ĉiam konservis en facile trovebla loko mapon de Parizo, kiu por mi entenis trezoron, ĉar sur ĝi estis distingebla la strato, ĉe kiu gesinjoroj Svan loĝis. Kaj por la propra plezuro, ankaŭ pro iaspeca heroisma spito mi diris je ajna preteksto la nomon de tiu strato, tiel ke mia patro – male ol miaj patrino kaj avino ne sciante pri mia enamiĝo – demandis:
— „Kial do vi ĉiam parolas pri tiu strato? Ĝi ne estas eksterordinara, oni tie certe agrable loĝas ĉar ĝi proksimas al la Bulonja Arbaro, sed deko da aliaj stratoj havas la samajn avantaĝojn.”
Mi en ĉiaj oportunaj okazoj manovris tiucele, ke miaj gepatroj elparolu la nomon Svan; nu, certe, mi senĉese mense ripetadis ĝin, sed mi ankaŭ bezonis aŭdadon de ĝia ĝuinda sono, ludadon de ĝia muziko, kiu min ne plu kontentigis, se ĝi estis nur silente legata. La nomo Svan cetere, kvankam mi ĝin konis de tre longe, nun fariĝis por mi – simile kiel okazas al iuj parolperdintoj pri tute banalaj vortoj – nomo nova. Ĝi konstante ĉeestis inter miaj pensoj, sed mia menso al ĝi tamen ne kutimiĝis. Mi ĝin dissilabigis, analizis, mi miris pri ĝia literumo. Ĝi al mi samtempe malfamiliariĝis, kaj ankaŭ iĝis iel suspektinda. Pro mia ĉiufoja ĝojo kiam mi ĝin aŭdis mi sentis tian kulpon, ke mi fantaziis, ke ĉiuj travidas mian intencon kaj penas devojigi la interparolon se mi ĝin al ĝi kondukas. Mi kompense turnis min al temoj, kiuj alimaniere koncernis Ĵilbertan, mi senfine papagis samajn parolojn, kaj kvankam mi sciis ke ili estas nuraj paroloj – nuraj paroloj diritaj malproksime de ŝi, kiujn ŝi ne aŭdas, malefikaj paroloj, kiuj rediras tion, kio estas, sed ion ŝanĝi ne povas – al mi tamen ŝajnis, ke per obstina tuŝado, obstina kirlado de ĉio, kio aludis Ĵilbertan, mi eble rezultigos ian feliĉan sekvon. Mi rediris al miaj gepatroj, ke Ĵilberta ŝatas sian duenjon, kvazaŭ la centfoja apero de tiu aserto havos fine la efikon, ke Ĵilberta tuj eniros nian hejmon kaj de tiam definitive kun ni loĝos. Mi refoje laŭdis la maljunan sinjorinon, kiu legis la ‚Gazeton de Debatoj’ – iam mi sugestis al miaj gepatroj ke ŝi estas ambasadisto aŭ eble altaranga moŝto – kaj mi senlace ripetis, kiel ŝi belas, malavaras, noblas, ĝis iam mi menciis ke laŭ la nomo, kiun diris Ĵilberta, ŝi probable nomiĝas sinjorino Blaten.
— „Ho, nun mi komprenas, pri kiu temas” diris mia patrino, dum mi pro honto tute ruĝiĝis „Gardistoj, gardistoj! kiel dirus via karmemora avo. Ĉu ŝin vi juĝas bela? Ŝi estas aĉa, kaj tia ĉiam estis. Ŝi estas vidvino de ekzekuciisto. Vi ne memoras, kiam vi estis knabeto, la artifikojn per kiuj mi konstante provis eviti ŝin en la gimnastikejo, kie vi ricevis lecionojn, ĉar ŝi ne konis min sed volis proksimiĝi kaj interparoli kun la enkonduka preteksto ke ŝi juĝis vin ‚pli bela ol estas normale knabo’. Ŝi ĉiam pasie deziris rilatiĝi kun homoj kaj ŝi nepre estas iamaniere freneza, kiel mi ĉiam opiniis, se ŝi vere konas sinjorinon Svan. Ĉar ŝi estas el tre ordinara medio, kvankam pri ŝi laŭ mia scio neniam estis atentindaj klaĉoj. Sed ĉiam ŝi volis ligiĝi kun homoj. Ŝi estas aĉa, terure vulgara kaj krome fonto de komplikoj kaj implikoj.”
Koncerne al sinjoro Svan mi penis simili al li kaj mi sekve dum la manĝoj konstante tiris mian nazon aŭ frotis miajn okulojn. Mia patro komentis: „ĉi tiu infano stultas, li sin malbeligos”. Precipe mi deziris havi tian kalvecon, kian havis Svan. Al mi li ŝajnis tiel eminenta viro, ke mi miris pri tio, ke homoj kun kiuj mi rilatas, ankaŭ lin konas, kaj ke en la okazaĵoj de ajna tago, iu ŝance renkontis lin. Iufoje mia patrino, laŭrutine rakontante ĉe la vespermanĝo siajn eksterajn okupojn dum la ĵusa posttagmezo, simple dirante: „ha, mi preskaŭ forgesis – ĉu vi scias, kiun mi renkontis en Tri Kvartaloj341 ĉe la fako de ombreloj? Svan!” subite florigis meze de sia (en miaj oreloj tre teda) rakonto misteran floron. Kia melankolia volupto! mi tiel eksciis, ke en tiu posttagmezo Svan, glitigante tra la homamaso sian supernaturan figuron, iris al vendejo kaj aĉetis ombrelon. Inter ĉiuj grandaj kaj malgrandaj, egale malinteresaj eventoj, ĉi tiu vekis en mia animo la apartan vibron de ĉio kio tuŝis mian amon al Ĵilberta. Mia patro diradis, ke mi pri nenio interesiĝas, ĉar mi ne atentis la diskutojn pri eblaj politikaj sekvoj de la vizito de reĝo Teodozo, kiu tiam estis oficiala gasto de la ŝtato, kaj – laŭ la publika famo – iĝos aliancano. Sed kontraste – kiom arde mi deziris scii, ĉu Svan portis sian pelerinon!
— „Ĉu vi intersalutis?” mi demandis.
— „Kompreneble intersalutis” respondis mia patrino, kiu ĉiam iel timis, ke se ŝi konfesus la malvarmiĝon de nia rilato al Svan, iu eble provus ĝin rebonigi pli ol ŝi deziris pro sinjorino Svan, kiun ŝi ne volis koni. „Li venis al mi kaj min salutis, mi antaŭe ne rimarkis lin.”
— „Vi do ne malpacas kun li, ĉu?”
— „Ĉu malpacas? Kial vi diras tion?” ŝi vive respondis, kvazaŭ mi pridubus la fabelon, ke ŝi bone interrilatas kun Svan, kaj provus kontribui al ia revarmigo de rilatoj.
— „Lin eble ĉagrenas, ke vi ne plu invitas lin”.
— „Oni ne devas inviti ĉiujn homojn; ĉu li min invitas? Mi ne konas lian edzinon.”
— „Sed en Kombreo li ja vizitadis nin.”
— „Nu ja, efektive, en Kombreo li vizitadis nin, kaj nun en Parizo li havas aliajn okupojn, kaj ankaŭ mi havas aliajn okupojn. Sed mi povas certigi vin pri tio, ke ni tute ne sintenis kiel malpaciĝintoj. Ni kunstaris dum momento ĉar oni ankoraŭ ne alportis lian finpakitan aĉetaĵon. Li demandis pri vi, li diris ke vi ofte ludas kun lia filino” aldonis mia patrino, min mirigante per tiu apenaŭ kredebla sciigo, ke mi ekzistis en la menso de Svan, kaj plie ke mi ekzistis en iom ampleksa maniero, tiel ke, dum mi tremis pro amo antaŭ li en la Elizeaj Kampoj, li sciis mian nomon, sciis kiu estas mia patrino, kaj povis aldoni al mia statuso de kunludanto de sia filino kelkajn memoratajn informojn pri miaj geavoj, ilia familio, la loko en kiu ni loĝis, iuj okazaĵoj – eble de mi mem ne konataj – el nia tiama vivo. Sed mia patrino ŝajne ne sentis aparte ĉarma tiun fakon de Tri Kvartaloj, en kiu ŝi prezentis por Svan, en la momento kiam li ŝin ekvidis, difinitan personon, kun kiu li havis komunajn memoraĵojn, kaj kiuj lin instigis al proksimiga moviĝo kaj salutado.
Cetere ambaŭ ŝi kaj mia patro ŝajne ne sentis en parolado pri la geavoj de Svan, en ilia titolo de emerita borsa makleristo plezuron superan al ĉiuj aliaj. Mia imago apartigis kaj sanktigis ie en la pariza socio unu difinitan familion, same kiel ĝi priskulptis ie en la pariza domaro la pordegon kaj multekostigis la fenestrojn de unu domo. Sed ĉi tiujn ornamojn sole mi vidis. Simile kiel miaj gepatroj rigardis la domon, kie Svan loĝis, analoga al aliaj domoj samepoke starigitaj en la kvartalo de la Bulonja Arbaro, ili ankaŭ la familion de Svan vidis komparebla kun multaj aliaj makleristaj familioj. Ili ĝin pli aŭ malpli favore taksis depende je la grado, en kiu ĝi havis meritojn ankaŭ troveblajn en la ĉirkaŭa socio, kaj ne juĝis ĝin unika. Ili tion, kion ili ŝatis pri ĝi, male trovis en egala aŭ pli alta grado ĉe aliaj homoj. Sekve, komentinte ke ilia domo estas en bona loko, ili poste parolis pri alia domo pli oportune situanta, sed kiu al Ĵilberta neniel rilatis, aŭ pri borsistoj iom pli prosperaj ol ŝia avo; kaj ke ili momente ŝajne samopiniis kun mi, kaŭzis miskompreno, kiu baldaŭ poste disbloviĝis. La klarigo de ĉio ĉi estis, ke por la percepto en ĉio, kio ĉirkaŭis Ĵilbertan, de eminenta kvalito simile lokita en la spektro de sentoj, kiel transruĝo en la vico de koloroj, al miaj gepatroj mankis la plusa, momenta sentopovo, kiun amo en min enblovis.
En tagoj, dum kiuj – pri tio avertinte – Ĵilberta ne vizitos la Elizeajn Kampojn, mi aranĝis mian promenadon tiel, ke ĝi min proksimigu al ŝi. Iafoje mi kunprenis Franciskan pilgrime al la domo, kie loĝis la familio Svan. Mi ripetigis al ŝi konstante ĉion, kion ŝi de la duenjo eksciis pri sinjorino Svan. „Laŭdire ŝi tre fidas al iuj medaloj. Ŝi neniel konsentas forvojaĝi se ŝi aŭdis strigon, aŭ horloĝo-similan tiktakon en muro, aŭ se ŝi vidis katon je noktomezo, aŭ se en la ligno de meblo io krakiĝis. Ha ŝi estas tre kredanta homo!” Mia enamiĝo al Ĵilberta estis tia, ke se mi pretervoje vidis, ke ilia maljuna dom-prizorganto promenigas hundon, mi pro emocio nepre haltis, kaj mi rigardis al liaj blankaj tempi-haroj per pasiaj okuloj. Franciska al mi diris:
— „Ĉu vi malbone fartas?”
Poste ni plu promenis ĝis antaŭ ilia pordego, kie pordisto malsama ol ĉiuj aliaj pordistoj, portanto ĝis en la galonoj de sia livreo de la sama dolora ĉarmo, kiun mi sentis en la nomo Ĵilberta, laŭŝajne sciis, ke mi estas unu el tiuj, al kiuj ia kunnaskita malindeco ĉiam malpermesos eniron en la misteran medion, kiun li ofice gardis, kaj super kiu la fenestroj de la interetaĝo ŝajne konscie teniĝis fermitaj, ne tiom similante inter la noblaj faldoj de siaj muslinaj kurtenoj al aliaj ordinaraj fenestroj, kiom al la rigardoj de Ĵilberta. En aliaj tagoj ni promenis sur la avenuoj kaj mi posteniĝis ĉe la ekstremo de la strato Dufo; mi estis aŭdinta, ke oni ofte tie spektis la preterpason de Ŝarlo Svan iranta al sia kutima dentkuracisto; kaj mia fantazio tiel draste diferencigis la patron de Ĵilberta disde ĉiuj ceteraj homoj, lia ĉeesto en iu loko de la reala mondo tie aperigis tian fabelecean etoson, ke antaŭ ol ni eĉ atingis la kirkon Sankta Magdalena, min afekciis la penso ke mi proksimas al strato en kiu sen ia antaŭsigno eble okazos lia supernatura apero.
Sed pliofte – kiam renkontiĝo kun Ĵilberta ne eblis – ĉar mi eksciis, ke sinjorino Svan preskaŭ ĉiutage promenis en la tielnomata aleo de Akacioj342, ĉirkaŭ la granda Lago kaj en la aleo de reĝino Margerita, mi rudris Franciskan al la direkto de la Bulonja Arbaro. Ĝi faris al mi saman impreson kiel tiuj bestoĝardenoj, en kiuj videblas unu apud la alia diversaj vegetaĵaj aranĝoj, kontrastaj pejzaĝoj; en kiuj post monteto oni trovas kavernon, herbejon, rokaron, rivereton, fosaĵon, monteton, marĉon, konsciante ke ili tiele sinsekvas por tio, ke la spektebla vivo de hipopotamoj, zebroj, krokodiloj, himalajaj kunikloj, ursoj, ardeoj, tiel havu konvenan kondiĉon aŭ pitoreskan fonon; simile multaspekte la Bulonja Arbaro kunigis diversajn, fermitajn mondetojn: farmejo priplantita de amerikaj arboj, ruĝaj kverkoj imitanta agrikulturan bienon de Virginio sekvis post ĉe-laga abiaro aŭ alta arbejo, el kiu subite aperis en komforta felo, kun belaj, bestaj okuloj iu rapida promenantino – ĝi estis ĝardeno de virinoj; kaj – simile al la aleo de mirtoj en ‚Eneado’343 – por ilia plaĉo priplantite per unu sola arbospecio, la aleo de Akacioj estis la promenejo de famaj belulinoj. Kiel de fore la kulmino de la roko, de kiu ĝi plonĝos, plenigas per ĝojo infanojn, jam divenantajn ke ili baldaŭ vidos la orelfokon, longe antaŭ ol mi atingis la aleon de Akacioj, ilia bonodoro, kiu, ĉirkaŭen ŝvebante, de fore sentigis la proksimecon kaj la karakteron de forta kaj mola vegetaĵa individueco; iom poste, kiam mi pli proksimis, la apero de la supra parto de ilia malpeza, tro delikata, tro facile eleganta foliaro el maldika ŝtofo kaj koketa fasono, sur kiun centope eksidis floroj, kiel bandoj de flugantaj, vibrantaj, multekostaj parazitoj; kaj ankaŭ ilia ina, pasiva kaj dolĉa nomo al mi batigis la koron sed batigis per monduma deziro, kiel valso, kiu al aŭdanto memorigus nur nomojn de belaj gastinoj, kiujn la pordisto laŭte anoncas, kiam ili eniras la bal-salonon. Mi estis aŭdinta, ke mi vidos en tiu aleo elegantulinojn, kiujn, kvankam ili ne ĉiuj edziniĝis, oni menciis – samklase kun sinjorino Svan – per plejofte fikcia nomo; ĉi tiu nova nomo, se tian ili havis, funkciis kiel kaŝnomo, kiun homoj, kiuj en konversacio aludis ilin, nepre tradukis per la civila nomo por plena klareco. Pensante ke beleco – en la aparta klaso de ina eleganto – dependas je sekretaj leĝoj, pri kiuj ili ricevis konon per ia iniciĝo, ke ili kapablis ĝin realigi, mi antaŭakceptis kiel revelacion la aperon de ilia tualeto, de ilia ĉeval-tirata veturilo, de milo da detaloj, al kiuj mi fordonis plenan fidon, kiel internan animon, kiu unuigus la efemeran kaj ŝanĝiĝeman tuton, ĝin turnante al kohera artaĵo. Sed tiu, kiun mi vere volis vidi, estis sinjorino Svan, kaj mi atendis ŝian preterpason kun sama afekcio, kiun mi havus se pasus Ĵilberta, kies gepatroj, sorbinte same kiel ĉio, kio ŝin ĉirkaŭmondis, ŝian ĉarmon, en mia animo vekis tiom same amon, kiel ŝi mem, ja pli doloran maltrankvilon, ĉar ilia kontakto kun ŝi estis tiu interna, organa parto de ŝia vivo, kiun mi ne rajtis vidi; kaj fine vekis – ĉar mi baldaŭ poste sciis, kiel estos rakontite, ke ili malvolonte akceptis, ke mi estis kunludanto de la filino – tiun adoran senton, kiun homoj ĉiam havas al tiuj, kiuj uzas senbaran povon por ilin suferigi.
Al simpleco mi agnoskis unuarangecon en la sistemo de estetikaj meritoj kaj mondumaj prestiĝoj, kiam mi vidis, kiel sinjorino Svan piediris, korpe vestite per drapa robo laŭ pola fasono344, kape portante etan bireton ornamitan de lofofora flugilo, kun fasko de violoj ĉe la korsaĵo, haste, trairante la aleon de Akacioj kvazaŭ ĝi estus la simple plej oportuna vojo hejmen kaj respondante per palpebrumo al sinjoroj en veturiloj, kiuj, de malproksime rekoninte ŝian silueton, ŝin salutis, pensante ke neniu alia same ŝikas. Sed super simpleco plej altan rangon mi prefere donis al pompo, se, deviginte Franciskan, kiu terure lacis kaj diris ke la kruroj sub ŝi cedos, al unuhora surloka irado kaj venado, mi fine vidis, elveturanta el la aleo kiu venis de la pordo de la Kronprincino – por mi prezentante reĝan gloron, moŝtan alvenon, per kia neniu vera reĝino min poste same impresis, ĉar de ilia potenco mi havis nocion malpli nebulan kaj pli pozitivan – fluge tirata de du ardaj ĉevaloj, maldikaj kaj akraformaj kiel tiuj, kiuj figuras en desegnaĵoj de Konstanteno Gis345, portanta sur la benko dikegan koĉeron pelte vestitan kiel kozako apud eta grumo simila al la tigro de forpasinta Bodenor346, mi vidis – aŭ prefere mi sentis, dum ĝia formo sin premis en mian koron per neta kaj malfortiga vundo – imponan viktorion, kun celkonscie iom alta ĉasio kaj lasanta vidi tra sia lastmoda lukso aludojn al antikvaj formoj, en kiu duonkuŝe sidis sinjorino Svan, kun nun blonda hararo strekita de unu griza harstrio, kiun ĉirkaŭis maldika rubando plejofte florornamita per violoj, de kiu pendis longaj gazaj vualoj, mantenante malvokoloran sunombrelon, mienante ambiguan rideton, en kiu mi vidis nur bonvolon de alta moŝto sed kiu fakte enhavis la provokon de hetajro, kaj kiun ŝi milde klinis al la personoj, kiuj ŝin salutis. Ĉi tiu rideto envere diris al iuj: „mi bone memoras, estis ĝuinde!”, al aliaj: „mi tre deziris, kiel bedaŭrinde, ni estis malbonŝancaj!”, al aliaj: „tre volonte, mi ankoraŭ iom daŭrigos laŭ la vojo kaj, tuj kiam eblos, mi turniĝos al flanka aleo”. Kiam preterpasis nekonatoj, ŝi lasis tamen ĉe siaj lipoj revan rideton, kvazaŭ atende aŭ memore al amiko, pro kio homoj spontanee diris: „kiel bela ŝi estas!”. Kaj al iuj malmultaj viroj ŝi turnis akran, rigidan, timeman kaj malvarman rideton, kiu signifis: „Jes, maldelikatulo, mi scias ke vi perfide babilas, ke vi nepre devas klaĉi! Ĉu mi pri vi zorgas?” Kokelen preterpasis, parolante al kunpromenantoj, kiuj lin aŭskultis, kaj mane gestis al homoj en veturilo ampleksan teatristan saluton. Sed mi zorgis sole pri sinjorino Svan kaj mi ŝajnigis, ke ŝin mi ne vidas, antaŭsciante ke kiam ŝi atingos la lokon de la Kolombo-pafejo347, ŝi petos de la koĉero, ke li alflankigu kaj haltigu la veturilon, por ke ŝi piediru laŭ la aleo malsupren. Kaj en tagoj kiam mi sentis sufiĉan kuraĝon por pasi proksime de ŝi, mi kunvenigis Franciskan al tiu direkto. Post momento mi efektive vidis en la flanka piedirejo sinjorinon Svan, kiu paŝis renkonte al ni, lasante malantaŭ si ŝvebi la baskon de sia malvokolora robo, vestite, kiel plebanoj imagas reĝinojn, per riĉaj ŝtofoj kaj ornamoj, kiajn aliaj virinoj ne havis, jen kaj jen mallevante la okulojn al la tenilo de sia ombrelo, malmulte atentante ĉirkaŭajn homojn, kvazaŭ ŝia granda koncerno kaj celo estis korpa ekzerciĝo sen ia penso pri tio, ke homoj ŝin vidas, ke ĉies okuloj al ŝi turniĝas. Iafoje tamen, sin returnante por alvoki sian leporhundon, ŝi apenaŭ rimarkeble ronde ĉirkaŭokulis.
Eĉ tiujn, kiuj ŝin ne konis, atentigis ia tro granda aparteco aŭ ekstremeco – aŭ eble ia telepatia radiado, kiel tiuj, kiuj eksplodigis aplaŭdojn de malklera homamaso en la momentoj, kiam La Berma estis admirinda – pri tio, ke ĉi tiu virino estis fama. Ili demandis unu al la alia: „kiu ŝi estas?”, pri tio enketis eventuale ĉe preterpasanto, aŭ observis kaj provis memori ŝian tualeton, kiel helpilon por sciiĝi de pli bone informitaj amikoj, kiuj tuj donos la respondon. Aliaj promenantoj preskaŭ haltis, diris:
— „Ĉu vi scias, kiu ŝi estas? Sinjorino Svan! Ĉu vi ne konas? Odeta De Kresi.”
— „Ĉu Odeta De Kresi? Mi memoris iel ĉi tiujn malgajajn okulojn... Sed vidu, ŝi probable jam ne tiom junas! Mi memoras, ke mi gekuŝis kun ŝi en la tago, kiam Makmahono demisiis.”
— „Miaopinie vi prefere ne memorigu ŝin pri tio. Ŝi nun estas sinjorino Svan, edzino de ano de la klubo Ĵokeo kaj amiko de la princo de Kimrio. Ŝi cetere estas ankoraŭ admirinde bela.”
— „Jes, sed se vi konus ŝin tiuepoke – ŝi estis tiel ĉarma! Ŝi loĝis en tre stranga dometo plena je ĉiniaj objektoj. Mi memoras, ke nin ĝenis la bruo de vokado de la gazet-vendistoj, ŝi fine ellitigis min.”
Ne aŭdante la enhavon de komentoj, mi perceptis la obtuzan murmuron de fameco, kiu ŝin ĉirkaŭis. Mia koro antaŭbatis, kiam mi pensis ke post ankoraŭa mallonga momento ĉiuj ĉi homoj, inter kiuj mi bedaŭre rimarkis ke mankas unu miksrasa bankisto, kiu laŭ mia sento min malestimis, vidos ke juna nekonata viro, kiun ili ĝis tiam neniel atentis, salutas – ŝin verdire ne konante, sed mi kredis ke al tiu ago min rajtigis la rilato de miaj gepatroj kun ŝia edzo kaj la kamaradeco kun ŝia filino – tiun virinon, kies beleco, kontraŭmoreco kaj eleganto universale famis. Sed mi jam tre proksimis al sinjorino Svan, kaj mi tiam salute levis la ĉapelon per tiel granda, vasta, tiel longe tenata gesto, ke ŝi ne detenis sin de rideto. Ĉirkaŭuloj ridis. Siaflanke ŝi neniam vidis min kun Ĵilberta, ne sciis mian nomon, sed mi estis en ŝiaj okuloj – kiel la gardistoj de la arbaro aŭ la barko-luigisto aŭ la anasoj de la lago, al kiuj ŝi okaze ĵetis panpecojn – iu el la duarangaj, familiaraj, sennomaj personoj, same senaj je individua karaktero kiel teatraj statistoj, de ŝiaj enarbaraj promenoj. En iuj tagoj okazis ke mi ne vidis ŝin en la aleo de Akacioj, sed ŝin renkontis en la aleo de reĝino Margerita, al kiu iras virinoj, kiuj volas esti solaj, aŭ tion volas ŝajnigi; sola ŝi ne longe restis, al ŝi baldaŭ aliĝis iu amiko, ofte havanta surkape grizan cilindran ĉapelon, kiun mi ne konis, kaj kiu kun ŝi longe interparolis, dum iliaj du veturiloj sekvis.
Pro sia malsimpla konsisto la Bulonja Arbaro aspektas artefarita, ĝi estas ĝardeno laŭ bestostuda aŭ mitologia senco, kaj ĉi tiun malsimplecon mi retrovis ĉi-jare, ĝin trairante sur la vojo al Trianono348 en iu el la unuaj matenoj de la novembra monato, kiam en Parizo, en domoj, la proksimeco kaj la neatingebleco de aŭtuna pejzaĝo, kiu tro rapide forpasas sen ke oni ĝin kontemplis, kaŭzas sopiron, kvazaŭ febran ardon por velkaj folioj, kiu en ekstrema okazo malebligas dormadon. En mia fermita ĉambro ili de unu monato ĝene aperadis – alvokite de mia deziro por ilin vidi – inter mia penso kaj ajna objekto, al kiu mi ĝin direktis, kaj kirle moviĝis, kiel tiuj flavaj makuloj, kiuj iafoje senkonsidere al tio, kion oni rigardas, senĉese moviĝas antaŭ la okuloj. Kaj tiumatene, ne plu aŭdante kiel en antaŭaj tagoj la sonon de falanta pluvo, vidante ke suna vetero ridetas el la anguloj de la kuntiritaj kurtenoj, kiel el la anguloj de fermita buŝo likiĝas la sekreto de ĝia feliĉo, mi sentis ke flavajn foliojn mi povos rigardi, tralumataj, en ilia plej alta beleco; kaj, same nekapabla min deteni de ekskurso al arbaro, kiel antaŭ longe, kiam vento brue blovis en mia kameno, min deteni de vojaĝo al marbordo, mi eliris ale al Trianono, kun la Bulonja Arbaro kiel unua trapasejo. Estis tiam la horo kaj la sezono kiam ĉi tiu arbaro ŝajnas plej diversa, ne nur ĉar ĝi pli dividiĝas, sed ankaŭ ĉar tio okazas laŭ novaj limoj. Eĉ en senarbejoj, de kiuj oni povas vaste ĉirkaŭrigardi, jen kaj jen, fronte al malhelaj, foraj makuloj de senfoliaj aŭ ankoraŭ somer-foliaj arboj, duobla vico de brikkoloraj hipokaŝtanarboj ŝajne estis, kvazaŭ sur ankoraŭ nur skizita bildo, la sola kolora makulo, kiun la pentristo almetis, dum ceterajn aĵojn li ankoraŭ ne kolorigis, kaj ili elmetis la rektecon de sia aleo al hela lumo oportune por la mallonga promeno de homaj figuretoj, kiuj nur poste alpentriĝos.
Pli malproksime, en loko, kie arboj estis kovritaj de sia tuta verda foliaro, unu sola, malalta kaj larĝa, senkapa, obstina, en la vento skuis malbelan, ruĝan hararon. En ankoraŭ alia loko okazis la unua vekiĝo de tiu majo de folioj, kaj la foliaro de mirige bela, ridetanta ampelopso, figurante rozan kratagon en vintro, de tiu mateno mem elmetis abundan floraron. Kaj la arbaro havis la provizoran, dekoran ŝajnon de kreskigejo aŭ de parko, en kiu por vegetologia studado aŭ por la preparo de festo oni freŝe instalis inter arboj de ordinaraj specoj, kiujn oni ankoraŭ ne elterigis, du aŭ tri ekzemplerojn de raraj specioj kun fantaziaj foliaroj, kiuj ĉirkaŭe kvazaŭ liberigas spacon, cirkuligas aeron, provizas helecon. Estis tiam ĝuste la sezono, en kiu la Bulonja Arbaro plej abunde vidigas malsamajn speciojn, plej interproksime diversajn partojn, kiuj kunestas en plurelementa tuto. Tiam estis ankaŭ la ĝusta horo. En la partoj, en kiuj arboj ankoraŭ surhavis sian foliaron, ili ŝajne submetiĝis al ŝanĝo de sia substanco ekde la alto, kie tuŝis ilin la preskaŭ kuŝa matena radiado de la suno, kiu same horizontalos post kelkaj horoj, en la momento de komenca krepuskiĝo kiam ĝi fajros kiel lampo, defore sur la foliarojn ĵetante artan, varman brilon kaj flamigante la plej altajn foliojn de arbo, kiu staras nebruligeble, sobra kandelingo sub sia flama kulmino. Ie ĝi brike densiĝis, kaj, kiel flava persa kahelaĵo kun bluaj motivoj, krude kunmasonis antaŭ la ĉielo la foliojn de hipokaŝtanarbo, aliloke ĝi male reliefigis ilin antaŭ ĝi, direkte al kiu sin krispigis iliaj orkoloraj fingroj. Mezalte en arbo vestita de partenociso ĝi greftis kaj disfaldis – apenaŭ klare distingeble pro la blinduma lumo – grandegan bukedon kvazaŭ el ruĝaj floroj, kiuj similus al iaspecaj diantoj. La diversaj partoj de la arbaro – en somero pli samtonaj pro la denso kaj unukoloreco de foliaroj – nun videbliĝis. Malpli densa loko inter arboj signis la enirejon de preskaŭ ĉiu el ili, aŭ aparte brilkolora foliaro ilin flage distingis. Oni rekonis, kvazaŭ sur plurtona mapo, Armenonvilon, la herbejon Katelan, Madridon, la ĉevalkurejon, la bordon de la lago349. Ie kaj tie aperis neutila konstruaĵo: arta kaverno, muelejo, al kiu arboj, sin alflankigante, lasis spacon, aŭ kiun flegata herbejo prezentis sur sia komforte mola plato. Estis senteble, ke la Bulonja Arbaro ne estas nur arbaro, ke ĝi havas destinon alian ol la vivon de arboj, mian altan humoron ne kaŭzis nura admiro de aŭtuno, sed iu deziro. Granda fonto de ĝojo, kiun animo sentas unue sen klarvido pri ĝia kaŭzo, sen kompreno pri tio, ke nenio ekstera ĝin motivas! Mi do rigardis la arbojn kun sopira koro, kiu preterpasis ilin kaj sen mia prikonscio sin direktis al tiuj aliaj belartaj verkoj: la promenantinoj, kiujn ili ĉiutage dum pluraj horoj ĉirkaŭkadras. Mi iris al la aleo de Akacioj. Mi trapasis altajn arbejojn, en kiuj matena lumo, kiu inter ili strekis novajn dividojn, pritondis arbojn, kunigis, arte kunfaskigis diversajn branĉojn. Ĝi lerte du arbojn al si altiris; sin helpante per la potenca ĉizilo de radio kaj ombro, deprenis de ĉiu el ili duonon de la trunko kaj branĉaro kaj, kunplektante la du restantajn duonojn, el ili faris aŭ unu ombran kolonon, kiun limis la ĉirkaŭa sunlumo, aŭ unu helan fantomon, kies malcertan, treman konturon ĉirkaŭis reto de nigraj ombroj. Kiam sunradio orumis la plej altajn branĉojn, ili ŝajne – kovrite de glima malsekaĵo – sole elstaris el la flua, smeraldeska atmosfero, en kiu la tuta arbejo ŝvebis kvazaŭ submare. Ĉar arboj plu vivis sian propran vivon, kaj kiam ili estis senfoliaj, ĝi pli videble brilis sur la verda, velura ingo, kiu tegis iliajn trunkojn, aŭ en la blanka emajlo de visko-sferoj, kiuj alte, dise pendis en poploj, rondaj kiel la suno kaj la luno en la ‚Kreo de la Mondo’ far Mikelanĝelo350. Sed pro la multjara, trudata kunvivo kun virinoj, kiu efikis kiel ia grefto, ili al mia fantazio elvokis la figuron de driado, la belan, rapidan, koloran mondumaninon, kiun ili preterpase kovras per siaj branĉoj kaj devigas al komuna sento pri la potenco de la estanta sezono; ili al mi memorigis la feliĉan tempon de mia kredema junaĝo, kiam mi avide vizitis la lokojn, kie ĉefverkoj de ina eleganto estis dum kelkaj momentoj aperontaj inter la nepartoprene faciligaj foliaroj. Sed la beleco, kiun dezirigis la pinoj kaj robinioj de la Bulonja Arbaro – per tio pli anim-perturbe ol la hipokaŝtanarboj kaj siringoj kiujn mi estis vidonta en Trianono – ne estis fiksita ekster mi en memoraĵoj de historia epoko, en belartaĵoj, en eta templo al dio Amoro, piede de kiu amasiĝas orkolore interlobitaj folioj. Mi atingis la bordon de la lago, iris ĝis la Kolombo-pafejo. La ideon pri perfekteco, kiun mi konstante havis en la menso, mi tiutempe trovis en la alteco de viktorio, en la maldikeco de vespe furiozaj kaj malpezaj ĉevaloj kun sange ruĝigitaj okuloj kiel la kruelaj ĉevaloj de Diomedo351, kaj kiujn – pro deziro revidi tion, kion mi en pasinta tempo amis, pro sama ardo kiu min pelis antaŭ multaj jaroj sur samaj vojoj – mi nun volis denove per propraj okuloj vidi en la momento kiam la dikega koĉero de sinjorino Svan, gardata de eta grumo granda kiel pugno kaj same knabeca kiel Sankta Georgo, provis regi iliajn ŝtalajn flugilojn, kiuj time kaj treme baraktis. Ve! restis nun sole aŭtomobiloj, kiujn stiris lipharaj meĥanikistoj flankataj de grandaj lakeoj . Mi volis vidi per la okuloj de la korpo – kontroli ĉu ili estas tiel ĉarmaj, kiel ilin vidas la okuloj de la memoro – etajn virinajn ĉapojn, tiel malaltajn, ke ili ŝajnas nuraj kronoj. Ĉiuj nun estis larĝegaj, ornamitaj de fruktoj, floroj, ĉiaspecaj birdoj. La belajn robojn, en kiuj sinjorino Svan paŝis kiel reĝino, anstataŭis greko-saksaj tunikoj kun plisaĵoj de tanagraj statuetoj352 aŭ iafoje en la direktoria stilo353, kontraste portataj kun secesiaj, abunde floraj ŝtofoj, similaj al motivoj de tapetoj. Sur la kapoj de sinjoroj, kiuj povus kun sinjorino Svan promeni en la aleo de reĝino Margerita, mi ne vidis la iaman grizan ĉapelon, ankaŭ ne alian. Ili promenis sen kapvesto. Kaj fidon por dediĉi al ĉi tiuj novaj partoj de la spektaĵo mi ne plu havis, kiu provizus ilin per konsisto, unueco, ekzistemo; ili pasis antaŭ mi dise, hazarde, sen vereco, ne enhavante ian belecon, kiun miaj okuloj provus – kiel en la malnova tempo – konstrui. Ili estis ajnaj inoj, al kies eleganto mi neniel fidis, kaj kies tualetoj al mi ŝajnis ignorindaj. Sed kiam kredo velkas, transvivas – pli kaj pli vigle maske antaŭ la malesto de la perdita povo de la kredanto por atribui al novaj aĵoj realecon – fetiĉisma fideleco al malnovaj aĵoj, kiujn ĝi estigis, kiel se en ili, ne en homa spirito, restus dia potenco, kiel se la nuna nekredemo havus akcidentan kaŭzon, ian morton de la dioj.
Kiel malbele! mi pensis: ĉu iuj homoj juĝas aŭtomobilojn elegantaj, kiel estis antaŭaj jungitaj veturiloj? Mi probable jam tro maljunas, mi ne taŭgas por epoko, en kiu virinoj sin embarasas per roboj, kiuj eĉ ne estas el ŝtofo. Al kio utilas, ke mi venas sub ĉi tiujn arbojn, se nenio plu restas el la societo, kiu kutime sub ĉi tiuj delikataj, ruĝiĝantaj foliaroj kuniĝis, se vulgareco kaj malsaĝo anstataŭis la subtilan bontonon, kiun ili ŝirmis. Kiel malbele! Min konsolas pensado pri virinoj, kiujn mi konis iam, ĉar hodiaŭ eleganto ne plu estas. Sed kiel homoj, kiuj konstante vidas ĉi tiujn malbelajn figurojn sub ĉapeloj kronitaj de birdokaĝo aŭ de legomĝardeno nur sentus, kiel ĉarme estis, vidi sinjorinon Svan kun simpla malva ĉapeto aŭ kun ĉapeleto, super kiu elstaris unu sola irida floro rekte staranta? Ĉu mi povus al ili komprenigi la emocion, kiun en vintraj matenoj mi sentis, se mi renkontis sinjorinon Svan, kiu piediris en palto el lutra felto, en simpla bereto, super kiu klingoforme elstaris du perdrikaj plumoj, sed ĉirkaŭ kiu la arta duonvarmo de ŝia apartamento sentiĝis pro la nura fasketo de violoj premita sur ŝia korsaĵo, kies viva, blua florado kontrasta al la griza ĉielo, al la malvarmega aero, al la senfoliaj branĉoj havis la saman ĉarmon, ke por ĝi la sezono kaj la vetero estis nur ĉirkaŭa kadro kaj ke ĝi vivis en homa atmosfero, en la medio de ĉi tiu virino, kiun havis ankaŭ en la florvazoj kaj florpotoj de ŝia salono, apud la brulanta fajro, antaŭ la silke tegita sofo la floroj, kiuj tra fermita fenestro rigardis al neĝado? Al mi cetere ne sufiĉus, ke la tualetoj estus samaj, kiel en tiu pli malnova epoko. Pro la kohereco de la diversaj partoj de memoraĵo, kiujn la animo de memoranto kundepende tenas ene de tuto el kiu li ne povas ion forigi aŭ esceptigi, mi ankoraŭ laŭ mia deziro pasigus la restantan tempon de la tago ĉe iu el tiuj virinoj, antaŭ taso da teo, en apartamento kun malhele farbitaj muroj, kiel plu restis tiu de sinjorino Svan (en la jaro post tiu, en kiu finiĝas la unua parto de ĉi tiu rakonto) kaj en kiu milde lumus la oranĝtona fajro, la ruĝa brulo, la roza-blanka flamo de krizantemoj en la novembra krepusko dum momentoj similaj al tiuj, en kiuj (kiel oni vidos poste) mi ne sciis malkovri la plezurojn, kiujn mi deziris. Sed nun, kvankam mi per ili nenion atingis, tiuj momentoj al mi retrospekte ŝajnas iom agrablaj. Mi deziras ilin retrovi tiaj, kiaj ilin mi memoras. Ve! restis nur apartamentoj dekoritaj en stilo Luizo la 16a tute blanke kun emajleska bluo de hortensioj. Cetere oni revenas al Parizo ĉiam tre malfrue. Sinjorino Svan al mi respondus el ia kastelo, ke ŝi revenos en februaro longe post la sezono de krizantemoj, se mi petus, ke ŝi rekonstruu por mi la elementojn de tiu memoraĵo, kiun mi sentis ligita al malproksima jaro, al kalendara tempo al kiu ne estis eble retroportiĝi, la elementojn de deziro, kiu mem iĝis neatingebla, kiel la plezuro kiun ĝi siatempe vane persekutis. Kaj mi bezonus ankaŭ ke la virinoj estu la samaj, kies tualetoj min tiam interesis, ĉar en la tempo, kiam mi ankoraŭ fidis, mia imago ilin klare distingis kaj provizis per respektivaj legendoj. Ve! en la aleo de Akacioj – alinome aleo de mirtoj – mi revidis iujn el ili, maljunaj, nuraj teruraj ombroj de tio, kio ili estis iam, vagantaj, ion nediveneblan serĉantaj tra la vergiliaj arbogrupoj. Ili delonge forlasis la lokon, kaj mi ankoraŭ tie staris, vane demandante la malplenajn vojojn. La suno malaperis. La naturo denove regis la arbaron, de kiu forflugis la ideo, ke ĝi estas elizea ĝardeno de virino; super la falsa muelejo la vera ĉielo grizis; vento sulkis la Grandan Lagon per malgrandaj ondetoj, kiel lagon; pezaj birdoj rapide traflugis la Bulonjan Arbaron, kiel arbaron, kaj eksidis kun kriĉoj unu post unu sur grandaj kverkoj, kiuj sub druida354 foliaro, kun dodona355 moŝteco ŝajne anoncis la malhoman vakecon de ĉi tiu neutila arbaro, kaj ilia helpo al mi komprenigis la kontraŭecon kiun entenas serĉado de memorataj bildoj en la realo, ĉar ili ĉiam maltrafos la ĉarmon, kiun al ili donas memoro mem kaj tio, ke ilin ne ekkonas la sentumoj. La realo, kiun mi konis iam, ne plu ekzistis. Sufiĉis tio, ke sinjorino Svan ne venis, tute sama, en la sama momento, por ke la avenuo iĝu alia. La lokoj, kiujn homo konis, ne apartenas nur al la mondo de la spaco, en kiu oni facilige situigas ilin. Ili estis nur maldika eltranĉita samplo inter multaj apudaj impresoj, el kiuj konsistis la tiama vivo; memoro de iu aparta bildo estas nur bedaŭro de aparta momento; kaj domoj, vojoj, avenuoj baldaŭ forpasas – bedaŭrinde – kiel ankaŭ jaroj356.
Glosaro
1Gastono Kalmet – direktoro de la gazeto ‚Figaro’, en kiu M. Prust publikigis kronikojn, franclingve Gaston Calmette.
2Francisko la 1a – reĝo de Francio de 1515 ĝis 1547, franclingve François Ier.
3Karlo la 5a – estro de la Sankta Romia Imperio de 1519 ĝis 1556, germanlingve Karl V.
4Eva el ripo de Adamo – Eva kaj Adamo prezentas la praan homparon en la biblia libro ‚Genezo’.
5Kombreo – fikcia vilaĝo, franclingve Combray.
6‚Gazeto de Debatoj’ – tiuepoka kultura kaj socia gazeto, franclingve Journal des débats.
7Luizo la 16a – reĝo de Francio de 1774 ĝis 1792.
8vetivero – parfuma substanco el samnoma tropika kreskaĵo, nomenklature Chrysopogon zizanioides.
9Genoveva De Brabanto – laŭ mezepoka legendo edzino maljuste akuzita pri malfideleco pro insido de intendanto Golo, kaj forlasita en arbaro.
10Blubarbulo – figuro de fabelo ‚La Blua Barbo’ trovebla en fabelaro de Charles Perrault el 1697.
11Bresan-maniera frizo – frizaĵo popularigita de la rolisto Prosper Bressant (1815 – 1886) kun brosa formo antaŭe kaj pendaj haroj malantaŭe.
12klubo Ĵokeo – elita klubo en Parizo.
13grafo de Parizo – titolo de la tronheredonto de Francio.
14princo de Kimrio – titolo de la tronheredonto de Britio.
15... forveturas al Liono – la nomita kvartalo proksimis tiam al la grandaj vinkeloj de kvartalo Bercy kaj plu proksimas al la Liona Stacidomo.
16Vergilio – romia poeto (−70 – −19), latine Publius Vergilius Maro. Aludata estas la 4a libro de lia ‚Georgiko’.
17... neimagebla trezoro – aludo al la rakonto ‚Alibabo kaj kvadek rabistoj’ el la araba fabelaro ‚Mil kaj Unu Noktoj’.
18gribiŝo-saŭco – saŭco kun vinagro, mustardo, kuiritaj ovoj, acidaj kukurbetoj kaj aliaj.
19Tvikenhamo – anglia urbo, kie post ŝtatrenverso rifuĝis la franca reĝa familio De Orleano, anglalingve Twickenham.
20Maria De Sevinje – franca nobelino konata pro korespondado adresita precipe al sia filino (1626 – 1696), franclingve Marie de Sévigné.
21(Patrico De) Makmahono – prezidento de la franca respubliko de 1873 ĝis 1879, franclingve Patrice de MacMahon.
22Luizo-Filipo – reĝo de francoj de 1830 ĝis 1848, franclingve Louis-Philippe.
23Moleo... Paskiero... De Brojo – politikistoj sub la 2a franca imperio kaj poste sub la restarigita reĝeco de Luizo-Filipo, franclingve Gaston d'Audiffret-Pasquier, Louis-Mathieu Molé, Achille de Broglie.
24Astio – italia urbo, itallingve Asti.
25‚Figaro’ – ĉiutaga gazeto.
26Kamilo Korot – franca pentristo (1796 – 1875), franclingve Camille Corot.
27Flora – konfuzo en la teksto de M. Prust – atendata estas: „Celina”.
28Mobant – franca rolisto (1821 – 1902), franclingve Henri-Polydore Maubant.
29Materna – aŭstria kantistino (1844 – 1918), germanlingve Amalie Materna.
30Luizo De Sansimon – kronikisto de la franca kortego sub reĝo Luizo la 14a (1675 – 1755), franclingve Louis de Saint-Simon.
31Blezo Paskalo – franca matematikisto, filozofo kaj mistikulo (1623 – 1662), franclingve Blaise Pascal.
32Kano – sud-francia urbo, franclingve Cannes.
33‚... multajn virtojn vi al ni malamigas’ – citaĵo el ‚La Morto de Pompeo’, tragedio de Pierre Corneille unuafoje prezentita en 1643.
34Moliero – franca teatra reĝisoro kaj verkisto (1622 – 1673), franclingve Molière.
35... tendenon de la artiko de la femuro – bibliaj malpermesoj el la libroj Readmono 14:21 kaj Genezo 32:32.
36‚Miraklo de Sankta Teofilo’ – teatraĵo de Rutebeuf (≈1230 – 1280) en kiu Teofilo, forvendinte sian animon al la Diablo, estas fine savita de Sankta Maria.
37‚Kvar Filoj Ajmon’ – mezepoka legendo pri la lukto de kvar grafidoj kontraŭ la imperiestro Karolo la Granda.
38Benoco Gocoli – itala pentristo (≈1420 – 1497), itallingve Benozzo Gozzoli.
39Abrahamo, Sara, Isaako – personoj de la biblia libro ‚Genezo’.
40Alfredo De Muse – franca romantika poeziisto (1810 – 1857), franclingve Alfred de Musset.
41Ĵan-ĵako Rusoo – franca literaturisto kaj muzikisto (1712 – 1778), franclingve Jean-Jacques Rousseau.
42‚Indiana’ – romano de Ĵorĵo Sand pri ama pasio, adulto, sinmortigo.
43Ĵorĵo Sand – virforma plumnomo de ina romanisto (1804 – 1876), franclingve George Sand.
44Ŝartro – francia urbo, franclingve Chartres.
45Sankluo – francia urbo kun parko de eksa reĝa palaco, franclingve Saint-Cloud.
46Vezuvio – italia vulkano.
47Huberto Rober – franca desegnisto kaj pentristo (1733 – 1808), franclingve Hubert Robert.
48Viliamo Turner – brita pentristo (1775 – 1851), anglalingve William Turner.
49Rafaelo Morgen – itala gravuristo (≈1758 – 1833), itallingve Raffaello Morghen.
50Lasta Vespermanĝo – lasta manĝo de Jesuo-Kristo kun siaj disĉiploj, temo de klasikaj pentraĵoj.
51Leonardo da Vinĉi – itala scienculo kaj pentristo (1452 – 1519), itallingve Leonardo da Vinci.
52Ticiano – itala pentristo (≈1488-1576), itallingve Tiziano Vecellio.
53kampotrovito – forlasita infano trovita sur kampo kaj adoptita.
54betleĥemo – en katolika kristanismo figuraĵo de la naskoloko de Jesuo-Kristo.
55golgoto – figuraĵo de la krucumejo, kie mortis Jesuo-Kristo.
56kamenkadro – tuto de paneloj, kiuj konsistigas la fasadon de kameno; en PIV: mantelo.
57nuksubaĵo – tuko ŝirmanta la ŝtofon de dorsapogilo tie, kie sidanto apogas la kapon.
58dornokrono – aludo al la moka krono el dornoj de Jesuo-Kristo dum lia aresto.
59Oktavino – eksmode oni nomis edzinon per „sinjorino” plus voknomo de la edzo, ĉi tie onklinon Leona oni nomas laŭvorte „sinjorino Oktavo” laŭ la edzo.
60altoteno – momento de kristana diservo, kiam la pastro vidige alte tenas sinsekve la sanktan panon kaj la sanktan vinon.
61... magia lampo’ – fabeloj el ‚Mil kaj Unu Noktoj.
62Kastelduno – francia urbo, franclingve Chateaudun.
63Liziozo – urbo, franclingve Lisieux.
64tomboŝtonoj – iuj kristanaj preĝejoj entenas enmurajn aŭ enplankajn tombojn kun surskriboj.
65panelpentraĵo – pentraĵo farita sur lignaj paneloj; en PIV diptiko, triptiko... poliptiko.
66Ŝarlo la 6a – reĝo de Francio de 1380 ĝis 1422.
67Sankta Luizo – Luizo la 9a, reĝo de Francio de 1226 ĝis 1270.
68Estera kaj Aĥaŝveroŝ – personoj el la biblia libro ‚Ester’.
69Sankta Eligio – episkopo kaj ministro de reĝo Dagoberto la 1a (588 – ≈660).
70Dagoberto – Dagoberto la 1a, reĝo de Frankoj de 629 ĝis 639.
71Ludoviko la Germana – alinome Ludoviko la 2a, reĝo de Orienta Frankio (≈ okcidenta Germanio) de 843 ĝis 876.
72Sigeberto – reĝo de Aŭstrazio (≈ nordorienta Francio kaj okcidenta Germanio) de 561 ĝis 575.
73Remso – francia urbo, franclingve Reims.
74Ĝambatisto Piranezi – itala gravuristo (1720 – 1778), itallingve Giambattista Piranesi.
75sudnormanda – el la suda parto de la francia provinco Normandio.
76benita pano – pano kiun oni tradicie dispartigis post kristana diservo al la partoprenintoj.
77kvarfolio – skulptaĵo el kvar simetriaj loboj.
78dua francia imperio – regado de Napoleono la 3a de 1852 ĝis 1870.
79pompejeskaj – en la stilo de romiaj dekoroj retrovitaj en la ruinoj de la urbo Pompejo.
80amo platona – amo kora, ne korpa.
81Komika Operejo – pariza operejo prezentanta operetojn kaj plezur-muzikon.
82Franca Komedio – pariza teatrejo kaj rolistaro ekzistanta de la 17a jarcento, prezentanta klasikajn komediojn kaj tragediojn.
83rizo laŭ imperiestrina maniero – dolĉaĵo el rizo kaj konfititaj fruktoj.
84interkisis – laŭ franca moro oni survange interkisas kun samfamilianoj (nuntempe ankaŭ kun amikoj).
85levis al miaj lipoj la manon – laŭ etiketo nur edziniĝintajn sinjorinojn oni salutis per mankiso.
86a kap ov ti (anglalingve a cup of tea) – taso da teo.
87blua papero (laŭvorte bluaĵo) – telegramo liverata de poŝta servo sur blua papero.
88Viktoro Hugo – franca literaturisto (1802 – 1885), franclingve Victor Hugo.
89Volabelo – aŭ Aŝilo Volabelo, ĵurnalisto kaj politikisto (1799 – 1879), aŭ Eleonoro Volabelo, dramverkisto kaj romanisto (1801 – 1859).
90Ĝoto (el Bondone) – itala pentristo kaj skulptisto (1267 – 1337), itallingve Giotto di Bondone.
91kapelo de l' Areno – malgranda preĝejo en Padovo ornamita de freskoj pentritaj far Ĝoto.
92Padovo – italia urbo, itallingve Padovo.
93kirasulo – rajda batalisto surportanta ŝirman kirason.
94Ĵano Rasin – franca teatro-verkisto (1639 – 1699), franclingve Jean Racine.
95‚Oloosono...’ – aludoj al lokoj kaj personoj el antikvaj grekaj rakontoj.
96Lekonto – franca parnasisma poeto (1818 – 1894), franclingve Charles Leconte de Lisle.
97‚Bhagavat’ kaj ‚La Leporhundo de Magnus’ – poeziaĵoj de Charles Leconte de Lisle.
98La Juda Virino – opero de Jacques-Fromental Halévy el 1835, franclingve ‚La Juive’.
99„Izraelo..." – el la opero ‚Ŝimŝono kaj Delila’ de Camille Saint-Saëns el 1877, franclingve ‚Samson et Dalila’.
100... ne bruu – verŝajne elpensita cito.
101... aŭdacas gvidi – verŝajne elpensita cito.
102„Patraj kampoj...” – el la opero ‚Jozefo kaj liaj Fratoj’ de Étienne Nicolas Méhul el 1807, franclingve ‚Joseph et ses frères’.
103... raso elektita – verŝajne elpensita cito.
104Nia-Sinjorino en Parizo – kristana ĉefpreĝejo en Parizo, franclingve Notre-Dame de Paris.
105‚Atalia’ aŭ ‚Fedra’ – tragedioj de Ĵano Rasin respektive el 1677 kaj 1691; franclingve ‚Athalie’ kaj ‚Phèdre’.
106filozofia klaso – lasta studjaro antaŭ la maturekzameno.
107Mehmedo la 2a – osmanida imperiestro de 1444 ĝis 1448 kaj de 1451 ĝis 1481, turklingve II. Mehmed.
108Ĝentilo Belini – itala pentristo (1429 – 1507), itallingve Gentile Bellini.
109Francilio – Francia provinceto ĉirkaŭ la urbo Parizo, franclingve Ile-de-France.
110rogacio – printempa kristana festo, en kiu oni benas kampojn por bona rikolto.
111Senso – francia urbo, franclingve Sens.
112Karlo la Balbuta – same kiel Gilberto la Malbona, ĉi tiu kaj sekvaj historiaj figuroj estas elpensitaj.
113Vilhelmo la 1a – kromnome Vilhelmo la Konkeristo, reĝo de Anglio de 1066 ĝis 1087.
114‚Predikanto’ – biblia libro, kolekto de sentencoj.
115„feliĉo de misuloj...” – el la tragedio ‚Atalia’ de Ĵano Rasin laŭ la bibliaj libroj ‚Reĝoj 2’ kaj ‚Kroniko 2’.
116monato de Maria – en katolika kristanismo la monato majo estas tradicie dediĉita al Sankta Maria, patrino de Jesuo-Kristo.
117Luizo la 14a – reĝo de Francio de 1643 ĝis 1715.
118Versajo – apudpariza urbo, franclingve Versailles, kun palaco konstruigita de Luizo la dekkvara, kies etoson Sansimon kronikis; alia esperantigo: Versajlo.
119Polo Deĵardeno – franca literaturisto (1859 – 1940), franclingve Paul Desjardins.
120alamiĝas – enamiĝas.
121Ĵan-henrio Fabro – insektologo (1823 – 1915) kaj verkinto en provenca kaj franca lingvoj, aŭtoro precipe de ‚Insektologiaj Memoraĵoj’, franclingve Jean-Henri Fabre.
122sanhonorata kuko – kuko kun malpeza pasta ŝelo kaj krema farĉo.
123balzakaj floroj – laŭ la verkisto Honoré de Balzac.
124releviĝa tago – la kristana paska festo; la franca nomo de lekanteto estas „paskofloreto”.
125salomon-egala lilio – aludo al laŭdo de lilifloro en la bibliaj libroj ‚Evangelio laŭ Sankta Mateo’ kaj ‚Evangelio laŭ Sankta Luko’.
126jerusalema rozo – ne klaras, kiu vegetaĵo estas celata.
127jakobena revoluciulo – jakobenoj konsistigis radikalan partion en la franca revolucia movado de la 1790aj jaroj.
128Sankta Sebastiano – kristana martiro laŭrakonte vivinta en la 3a jarcento, ofte bildigata kiel bela junulo mortigata per alpafo de sagoj.
129Oĵio – subregiono de Normandio, franclingve Pays d'Auge.
130Andromeda – ina figuro de antikva greka mito; ofte figuranta en klasikaj pentraĵoj katenita al apudmara roko kaj elmetita al mara monstro.
131Armor (malnovbretonlingve) – borda parto de la francia provinco Bretonio.
132Anatolo Francio – literaturisto (1844 – 1924), franclingve Anatole France.
133‚Odiseado’ – antikva greka epopeo de Homero.
134klarobskuro – pentra procedo, kiu bildigas la reliefon de aĵoj per lumaj kaj ombraj efektoj, en PIV: klaroskuro.
135rokoka ŝafista bastono – en la 18a jarcento la stilo rokoko ofte bildigis bukolikajn scenojn kun idealigita vivo de ŝafistoj.
136Kordovo – hispania urbo, hispanlingve Córdoba.
137„pezas ornamoj...” „ĝenema mano...” – el la teatraĵo ‚Fedra’ de Ĵano Rasin ĉi tie citata laŭ la traduko de G. Lagrange, 1991.
138buklopaperoj – paperpecetoj, ĉirkaŭ kiuj oni rulis harfaskojn por ilin bukligi.
139Lano – francia urbo, franclingve Laon /lã/.
140Sentino – siatempe konata literaturisto (1798 – 1865), franclingve Saintine.
141Ŝarlo Glero – siatempe konata svisa pentristo (1806 – 1874), franclingve Charles Gleyre.
142lilifloro – emblemo de franciaj reĝoj (ne tre simila al reala lilia floro).
143Aristotelo – antikva greka filozofo (−384 – −322), greke Αριστοτέλης.
144Kanto pri Rolando – versa epopeo el la 12a jarcento en malnova franca lingvo.
145parentezo – intencita estas: parenco.
146sadismo – ĉi tie laŭ rekta aludo al la verkoj de Sado (franclingve Donatien de Sade): konscia profanado de moraj, seksaj, religiaj aŭ higienaj tabuoj.
147plene funebre vestita – per nigraj vestoj.
148Eŭĵeno Viole-la-duko – franca arkitekto (1814 – 1879) kiu restarigis multajn mezepokajn konstruaĵojn ofte kun kompletigoj, franclingve Eugène Viollet-le-duc.
149svisa gardisto – en la malnova katolika rito, uniforma viro, kiu formale signis la partojn de la diservo.
150reĝido el franca fabelo – la popola nomo de ranunkolo estas ‚ora butono’; en anonima kolekto de du fabeloj ‚La flûte enchantée et bouton d'or’ ĉe eldonejo Jouvet et cie, el 1880, la dua fabelo rakontas pri junulo Bouton d'or, kiu fine iĝas reĝo, en la maniero de la fe-fabeloj de la 17a kaj 18a jarcentoj.
151devigis miaj gepatroj – aludo al ‚La Dia Komedio’ far Dante Alighieri ‚Infero’, kanto 29a.
152vespera damo – vegetaĵo, nomenklature: hesperis matronalis.
153‚Lohengrin’ – opero de Riĥardo Vagner el 1850.
154Vitoro Karpaĉo – itala pentristo kaj freskisto (1460 – 1526), itallingve Vittore Carpaccio.
155Ŝarlo Bodlero – franca verkisto, poeziisto (1821 – 1867), franclingve Charles Baudelaire.
156Delos-insulo – malgranda sed ekonomie kaj kulture grava greka insulo inter −500 kaj 100.
157Riĥardo Vagner – germana muzik-verkisto precipe konata pro operoj (1813 – 1883), germanlingve Richard Wagner.
158(Franciso) Plante kaj (Antono) Rubinstejn – du tiamaj famaj pianistoj, franca Francis Planté (1839 – 1934) kaj rusa Anton Grigorjeviĉ Rubinstejn (1829 – 1894).
159‚La Rajdado de Valkirioj’ – fama parto de la vagnera opero ‚La Valkirio’ el 1870.
160‚Tristano kaj Izolda’ – opero de Riĥardo Vagner el 1865.
161malsupran makzelon elartikigis – franca proverba diro pri ridego estas: „tiom ridi, ke la makzelo demetiĝas”.
162antaŭpaska semajno – aŭ ‚sankta semajno’ en kiu solenaĵoj antaŭas la kristanan ĉeffeston Pasko.
163Overnjo – montara provinco en la centro de Francio; alia esperantigo: Aŭvernjo.
164fiŝiŋ for kamplimnts (anglalingve fishing for compliments) – komplimentavida.
165el tia mistero... – el ‚La Blanka Sinjorino’ opero de François-Adrien Boieldieu el 1825.
166vidaĵo efemera... – el ‚Herodias’ opero de Jules Massenet el 1881.
167en afero tia... – eble proksimuma cito el ‚La Blua Barbo’ opereto de Jacques Offenbach el 1866.
168home (anglismo) – hejmo.
169komfortas – anglismo: en la franca lingvo confortable estas aplikebla al aĵo, ne al homo.
170smart (anglismo) – eleganta.
171Johano Vermeer – nederlanda pentristo (1632 – 1675), nederlandlingve Johannes Vermeer.
172al kiu oni lin prezentas – laŭetikete oni prezentas pli malaltan personon al pli alta.
173piedvarmigilo – kesteto entenanta braĝojn, sur kiu oni varmigis la piedojn.
174„aŭdu, aŭdu!” – M. Prust eble memoras anekdoton pri la fakte brita parlamento, en kiu oni per ĉi tiu ekkrio aprobas diraĵon.
175Ludvigo van Betoveno – germana muzikverkisto (1770 – 1827), germanlingve Ludwig van Beethoven.
176‚La Kanto-Majstroj (de Nurenbergo)’ – opero de Riĥardo Vagner el 1868.
177boveza – el la urbo Bovezo, franclingve Beauvais, konata pro fabrikoj de gobelenoj.
178‚Urso kaj Vinberoj’ – ezopa fablo – en francio populara en la reverkado de Jean de Lafontaine – rakontas fakte pri ‚Vulpo kaj Vinberoj’ – sinjorino Verduren malklere konfuzas.
179Fontenblo – francia urbo Fontainebleau ĉirkaŭ kiu oni kultivis vinberon el speco chasselas.
180di primo kartelo (itallingve di primo cartello) – unuaranga, el tre fama muzikteatro.
181teatrejo Kasteleto – pariza teatrejo, franclingve théâtre du Chatelet.
182pretervica bileto – speciala bileto permesanta rektan eniron sen vic-atendado.
183Leono Gambeta – politikisto (1838 – 1882), franclingve Léon Gambetta.
184‚Familio Daniŝev’ – teatraĵo de Pierre de Corvin kaj Alexandre Dumas (filo) el 1876, franclingve ‚Les Danicheff’.
185Elizea Palaco – oficiala loĝejo kaj laborejo de la prezidanto de la franca respubliko.
186(Julio) Grevi – prezidanto de la franca respubliko de 1879 ĝis 1887, franclingve Jules Grévy.
187speciala flegejo de la polica prefektejo – … al kiu la pariza polico asignis frenezulojn.
188keb-o (anglalingve cab) – fiakro.
189tremsono – muzikornamo konsistanta el daŭra, rapida alternado inter du proksimaj tonoj.
190Petro de Hooĥ – nederlanda pentristo (1629 – inter 1684 kaj 1694), nederlandlingve Pieter de Hooch.
191Triumfarko – monumento en Parizo, gloriganta la napoleonajn militojn.
192Nia-Sinjorino en Lageto – pilgrimejo proksima al la urbo Nico, franclingve Notre-Dame de Laghet.
193Nico – francia urbo, franclingve Nice.
194...sincero aŭ decidemo – aludo al grafologio, laŭ kiu la aspekto de manskribo konkludigas pri la karaktero de la skribinto.
195Siksta Kapelo – vatikana preĝejo, en kiu fresko far Botiĉeli bildigas la vivon de Moseo laŭ la biblia libro ‚Eliro’ kun interalie la figuro de Cipora.
196Antono Rico – itala artisto (≈1430 – ≈1498), itallingve Antonio Rizzo, al kiu oni atribuis tempe de M. Prust skulptitan buston de la venecia batalisto Andrea Loredan, kiu tamen ne estis duko (doĝo).
197Girlandajo – itala pentristo (1449 – 1494), itallingve Ghirlandaio.
198Tintoreto – itala pentristo (1519 – 1594), itallingve il Tintoretto.
199Botiĉeli – itala pentristo (1445 – 1510), itallingve Sandro Botticelli.
200populariĝis – la administra nomo de Botiĉeli estis Sandro di Mariano.
201florencan – Botiĉeli devenis de la italia urbo Florenco.
202Murcio – hispania urbo, hispanlingve Murcia.
203Eŭridica – en antikva greka mito edzino de la muzikisto Orfeo, kiu provas savi ŝin el la infero.
204viktorio – malalta, sentegmenta kaleŝo kun sidlokoj por du veturantoj, uzata en urboj.
205Jozefo Taljafiko – franca operkantisto (1821 – 1900), franclingve Joseph Tagliafico.
206Antono Vatoo – franca rokoka pentristo (1684 – 1721), franclingve Antoine Watteau.
207trikrajone – laŭ desegna procedo, en kiu sur kolora papero alternas nigra ampelito, ruĝa sangvino kaj blanka kreto.
208ĉapelo laŭ rembranta maniero – iom simila al ĉapeloj videblaj en pentraĵoj de Rembranto (Rembrandt Harmenszoon van Rijn), kun larĝa, suprenkuspita rando.
209vicgrafo De Borelli – siatempe konata franca poeziverkisto (1837 – 1906), franclingve Raymond de Borelli.
210darliŋ (anglalingve darling) – kara.
211la dekoka – 18a jarcento.
212Bluao – Francia urbo kun renesanca kastelo, franclingve Blois.
213‚Reĝino Topaza` – opereto de Victor Massé el 1856.
214‚Sergio Panin’ – teatraĵo de Georges Ohnet el 1882.
215Oliviero Metra – aŭtoro de plezur-muziko, interalie de la menciita ‚Valso de Rozoj’ (1830 – 1889), franclingve Olivier Métra.
216monto Rigi – monto en Svisio.
217Luvra Lernejo – lernejo pri bildaj artoj kaj arkeologio dependa je la pariza muzeo Luvro.
218Sorbono – universitato en Parizo.
219de-ulo – multaj nobelaj nomoj komenciĝas per de, ĉar ili estas origine titoloj pri landa regado, ekzemple: grafo de (la urbo) Forŝevilo.
220Blanka De Kastilio – reĝino de Francio (1188 – 1252), franclingve Blanche de Castille.
221sub rosa (latinismo) – „sub rozo”: en intima rondo, malpublike.
222ateneska respubliko – estis ŝablona tiuepoke en Francio la similigo de la antikvaj grekaj regnoj Ateno kaj Sparto kun respektive Francio kaj Prusio.
223Dinastio Kapet – reĝa familio de Francio de 987 ĝis 1328, franclingve Capet.
224Suger kaj Sankta Bernardo – aŭtoroj de kronikoj kaj literaturaj atestaĵoj pri la francaj reĝoj – fakte pli fruaj ol la vivo de Blanka De Kastilio.
225Henrio Plantaĝeneto – francdevena nobelo, kiu iĝis reĝo de Anglio kiel Henrio la 2a (1133 – 1189); franclingve Henri Plantagenêt.
226la ‚Noktaj Gardistoj’ – pentraĵo de Rembranto konservata en Amsterdamo; la ‚Estrinoj de la Maljunulejo’ – pentraĵo de Frans Hals konservata en Harlemo.
227‚la Naŭa’ kaj ‚la Samotraka’ – la naŭa simfonio de Ludvigo van Betoven kaj la Venkodiino de Samotrako (aŭ Nike de Samotrako).
228Aleksandro Duma (la filo) – franca literaturisto (1824 – 1895), filo de Aleksandro Duma (la patro).
229‚La Majstro de Forĝejoj’ – teatraĵo de Georges Ohnet el 1883.
230spiĉo (anglalingve speech) – parolado.
231Vaterlo – belga urbo, apud kiu okazis batalo de la napoleonaj militoj, franclingve Waterloo.
232Palaco de Industrio – ekspoziciejo kontruita en Parizo en 1855 kaj detruita en 1896.
233Francisko Fenelon – teologo kaj beletristo (1651 – 1715), franclingve François Fénelon.
234Latremuajo – la nomon ‚Tremoïlle’ Briŝo elparolas laŭlitere /tremŭaj/ ne laŭtradicie /tremuj/; li ankaŭ ne scias, ke nobeloj prefere diras siajn solajn familiajn nomojn sen ‚de’.
235„se non è vero... (è ben trovato)” (itallingve) – se tio ne veras (ĝi tamen estas bone inventita); itala proverbo ofte originale citata de francoj.
236malnovan ŝercon – populara cito el tiama komedio.
237kunparoli kun la duko De Omalo – iri por urini – eble legitimisma-reĝisma ŝerco kontraŭ la duko De Omalo, ĉefa ano de la orleana branĉo de la francia reĝa familio.
238Bulonja Arbaro – arbaro limanta Parizon okcidente.
239Pomerio – regiono ĉe la bordo de la Balta Maro, nuntempe duone en Germanio, duone en Pollando.
240placo Konkordo – vasta placo en la centro de Parizo.
241vortludon – komuna nomo de krotalo estas serpent à sonnette (tinta serpento); malica pianisto el la epoko de M. Prust ricevis la moknomon serpent à sonate (sonata serpento) – serpento simbolas perfidemon.
242Gustavo Moroo – franca simbolisma pentristo (1826 – 1898), franclingve Gustave Moreau.
243aŭtoro de la ‚Printempo’ – la pentristo Botiĉeli.
244... en trinkujon – aludoj al aliaj pentraĵoj de Botiĉeli.
245Ŝatu – apudpariza urbo, franclingve Chatou.
246sonato ‚Lunhelo’ – 14a pianosonato de Ludvigo van Betoven.
247Eŭĵeno Labiŝ – aŭtoro de mor-komedioj (1815 – 1888), franclingve Eugène Labiche.
248Platono – antikva greka filozofo (−428 aŭ −427 – −348 aŭ −347), greklingve Πλάτων.
249Bosueto – predikisto kaj verkisto (1627 – 1704), franclingve Jacques-Bénigne Bossuet.
250noli me tangere (latinismo) – ne tuŝu min.
251‚Unu Nokto de Kleopatra’ – opereto de Viktoro Mase el 1885.
252Viktoro Mase – siatempe fama muzikverkisto (1822 – 1884), franclingve Victor Massé.
253Sanĵermano – francia urbo, franclingve Saint-Germain.
254Meŭlan – francia urbo, franclingve Meulan.
255Dreo – urbo kun novgotika preĝejo, en kiu estas tomboj de la reĝa familio Burbon, franclingve Dreux.
256Kompienjo – urbo kun reĝa kastelo el la 18a jarcento, franclingve Compiègne.
257Pierfono – urbo, en kiu Eŭĵeno Viole-la-duko restarigis kastelon, franclingve Pierrefonds.
258Sanlupo-de-Nodo – vilaĝo kun romanika preĝejo, franclingve Saint-Loup-de-Naud.
259mapo de tenereco – en romano de la 17a jarcento far Madeleine de Scudéry am-rilatajn sentojn simbolas fantazia geografio: rivero „tenera”, maro „de pasioj” kaj tiel plu.
260... kunplektigis kun la propraj – la preĝejon kaj monaĥejon de Bruo (Brou) apud Bourg-en-Bresse konstruigis Margarita De Aŭstrio ĝis 1532 dediĉe al sia mortinta edzo; en ĝi vidiĝas skulptitaj kunligaĵoj ‚P & M’ (Philibert kaj Margarita).
261‚balo de malkoheruloj’ – balo aranĝita de kontraŭakademia desegnisto-grupo el la 1880aj jaroj.
262maj lav (anglalingve my love) – amato.
263Bajrojto – aŭstria urbo, en kiu ĉiujare okazas prezentado de vagneraj muzikverkoj, germanlingve Bayreuth.
264(Johano-Sebastiano) Baĥo – germana muzikverkisto (1685 – 1750), germanlingve Johann-Sebastian Bach.
265(Luizo) Klapison – siatempe konata franca muzikverkisto (1808 – 1866), franclingve Louis Clapisson.
266Franciska de Mentenon – lasta, sekreta edzino de la reĝo Luizo la 14a (1635 – 1719), franclingve Françoise de Maintenon.
267Ĵan-batisto Luli – italdevena muzikverkisto patronita de Luizo la 14a (1632 – 1687), itallingve Giovanni-Battista Lulli, franclingve Jean-Baptiste Lully.
268... kaj la barono De Ŝarlus – realaj personoj krom la fikcia barono.
269Baden – germania urbo, germanlingve nuntempe Baden-Baden.
270Promenejo de Angloj – fama laŭ-mara avenuo en Nico.
271Bordo Lazura – marborda regiono ĉirkaŭ Nico.
272muzeo Greven – prezentejo de vaksaj statuoj en Parizo, franclingve Musée Grévin.
273balzakaj tigroj – la verkisto Honoré de Balzac kromnomis junajn grumojn tigroj.
274Andreo Mantenjo – itala pentristo (≈1431 – 1506), itallingve Andrea Mantegna.
275Albreĥto Durer – germana desegnisto (1471 – 1528), germanlingve Albrecht Dürer.
276... sur la pordomato – lakto estis ĉiutage liverata de laktovendistoj ĉe la pordoj de loĝejoj.
277Francisko de Goja – hispana pentristo (1746 – 1828), hispanlingve Francisco de Goya.
278Benvenuto Ĉelini – itala skulptisto kaj juvelartisto (1500 – 1571), itallingve Benvenuto Cellini.
279obusonaj gobelenoj – el la francia urbo Obusono, franclingve Aubusson.
280ŝlosilon de urbo – en Mezepoko posedon de urbo simbolis la ŝlosilo de ĝia ĉefpordo.
281‚Orfeo (kaj Eŭridica)’ – probable – opero de Christoph Willibald von Gluck el 1774.
282Franco List – hungardevena pianisto kaj muzikverkisto (1811 – 1886), hungarlingve Ferenc Liszt, germanlingve Franz Liszt.
283Frederiko Ŝopen – pola-franca pianisto kaj muzikverkisto (1810 – 1849), franclingve Frédéric Chopin.
284(Volfgango-Amadeo) Mozarto – aŭstria muzikverkisto (1756 – 1791), germanlingve Wolfgang Amadeus Mozart.
285Prospero Merime – franca romanverkisto (1803 – 1870), franclingve Prosper Mérimée.
286(Henrio) Mejak kaj (Ludoviko) Halevi – francaj autoroj de teatraĵoj kaj operetaj tekstoj en la 1860aj kaj 1870aj jaroj, franclingve Henry Meilhac kaj Ludovic Halévy.
287mebloluejo Beluar – en mondumaj vesperoj gravajn gastojn oni sidigis sur unuavicaj brakseĝoj, duarangajn sur luitaj seĝoj ofte venigitaj el la nomita pariza butiko.
288...estas aliaj kompreneble – nobeloj el la reĝa epoko tradicie ne agnoskas la titolojn donitajn de Napoleono la 1a, kiun ili rigardas uzurpanto de la francia trono.
289imperia stilo – en PIV: empiro.
290Spartako – (−? – −71) gvidanto de sklav-ribelo en antikva Italio.
291Vercingetorikso – kelta tribestro (≈−80 – −46) batalinta kontraŭ Romio kaj iĝinta en la 19a jarcento simbolo de franca patriismo.
292dekkvaran gaston – laŭ tradicia superstiĉo oni ne manĝu dektriope ĉirkaŭ tablo.
293... finus la aferon – la parolantoj vortludas pri la nomo Kambremer, kiu ekas simile al ‚(la vorto de) Kambron’ (Pierre Cambronne, generalo, kiu laŭrakonte al propono de kapitulaco respondis „fek!”) kaj finiĝas simile al merde (ankaŭ „fek!”).
294Berenica – filino de la reĝo de Judujo, kiu devas rezigni je reciproka amo kun la romia imperiestro Tito laŭ la tragedio ‚Berenica’ de Ĵano Rasin el 1670.
295Julio Dumon-Durvil – franca ŝipisto kaj esploristo (1790 – 1842), franclingve Jules Dumont d'Urville.
296Ĵan-francisko De Laperuz – franca ŝipisto kaj esploristo (1741 – 1788), franclingve Jean-François de La Pérouse.
297‚La Princino De Klevo’ – romano de Marie-Madeleine de La Fayette el 1678, franclingve ‚La Princesse de Clèves’.
298‚Reneo’ – romano de François-René de Chateaubriand el 1802, franclingve ‚René’.
299(Antono) Lavuaziero – franca ĥemiisto (1743 – 1794), franclingve Antoine Lavoisier.
300(Andreo-Mario) Ampero – franca matematikisto kaj fizikisto (1775 – 1836), franclingve André-Marie Ampère.
301turniĝanta tablo – spiritisma procedo, en kiu la spirito de mortinto komunikas kun vivantoj per turnado de la plato de unukrura tablo.
302en Hago, en Dresdeno, en Brunsvigo – unu urbo de Nederlando Den Haag kaj du urboj de Germanio Dresden kaj Braunschweig, kie muzeoj havas pentraĵojn de Johano Vermeer.
303muzeo Maŭrichojs – pentrarta muzeo en Hago, nederlandlingve Mauritshuis.
304Nikolaso Mas – nederlanda pentristo (1634 – 1693), nederlandlingve Nicolaes Maes.
305... kiel oni kredas – aludo al la 49a maksimo de François de La Rochefoucauld: ‚oni neniam estas tiel feliĉa nek tiel malfeliĉa, kiel oni imagas’ laŭ la traduko de G. Waringhien el 1935. La originalo de la ‚Maksimoj’ eldoniĝis unuafoje en 1665.
306Teodoro Barier – siatempe konata franca teatraĵverkisto (1821 – 1877), franclingve Théodore Barrière.
307Diepo, Kaburgo, Beŭzevalo – urboj de la provinco Normandio, respektive franclingve Dieppe, Cabourg, Beuzeval (nuntempe Houlgate).
308Alfredo de Vinji – franca poeziisto (1797 – 1863), franclingve Alfred de Vigny.
309ruinigo de Ninevo – aludo – tra ‚La Biblio de Amienso’ far John Ruskin, kiun M. Prust elangligis – al la biblia libro ‚Cefanja’, kiu profetas la pereon de la nomita antikva urbo.
310Malgrandazio – malnova nomo por Anatolio, geografie pli-malpli egala al la teritorio de Turkio.
311Societo de Mirlitonoj – belarta societo, kiu aranĝis ekspoziciojn.
312(Julio-Luizo) Maŝar – franca pentristo (1839 – 1900), franclingve Jules-Louis Machard.
313Leluar – pluraj samfamiliaj akademiaj pentristoj havas ĉi tiun nomon, franclingve Leloir.
314honora legio – rekompenca ordeno donata de la franca ŝtato.
315bavara – el Bavario, germania provinco.
316Universala Ekspozicio – en jaro 1889a la Universala Ekspozicio en Parizo prezentis prilumatajn fontanojn.
317Finistero – terpinto okcidente de Francio (de Bretonio) en la Atlantika Maro.
318... Pontaveno, Kemperleo – urboj de la provincoj Normandio kaj Bretonio (krom la fikcia Balbeko), franclingve Bayeux, Coutances, Vitré, Questambert, Pontorson, Balbec, Lannion, Lamballe, Benodet, Pont-Aven, Quimperlé.
319Fiezolo – italia urbo, itallingve Fiesole.
320Fra Anĝeliko – itala pentristo (1395 – 1455), itallingve Fra' Angelico aŭ Beato Angelico.
321Sanktan-Marian de la Floroj – pliĝuste Sankta-Maria de la Floro, katedralo de Florenco, itallingve Santa Maria del Fiore.
322Parmo – italia urbo, itallingve Parma.
323‚La Kartuzio de Parmo’ – romano de Stendhal el 1839.
324stendala – laŭ la franca romanisto Stendhal (1783 – 1842).
325Kiantio – italia vinregiono, itallingve Chianti.
326Malnova Ponto – ponto en Florenco, itallingve Ponte Vecchio.
327Pizo – italia urbo, itallingve Pisa.
328Ĝorĝone – itala pentristo (≈1477 – 1510), itallingve Giorgione.
329Granda Kanalo – ĉefa kanalo en Venecio, itallingve Canal Grande.
330‚... pavimita per smeraldoj’ – cite laŭ ‚La Ŝtonoj de Venecio’ far John Ruskin.
331horde-bombono – dolĉaĵo gustigita per hordeo, plejofte prezentata en formo de malmola bastoneto kun koloraj strioj.
332Nikolao Pusen – franca pentristo (1594 – 1665), franclingve Nicolas Poussin.
333kaptoludo – ĉi tie: ludo sur ortangula areno, sur kiu anoj de du teamoj kontraŭulojn kaptas (eventuale nur tuŝas) kaj tiam sendas al siaflanka „malliberejo”; kaptas nur tiu el du kontraŭuloj, kiu laste eniris la arenon; franclingve: jeu de barres; populara de la 13a ĝis la 19a jarcento.
334ponto Konkordo – ponto en Parizo.
335Sejno – rivero en Parizo.
336Kampo de Ora Tolo – diplomatia kunveno en jaro 1520a inter la franca kaj la angla reĝoj, tiel nomita pro la vete riĉa tendaro kaj ekipaĵo de ambaŭ kortegoj.
337globeto – malgranda terakota aŭ vitra globo, kiun 6-ĝis-10-jaraj knaboj kolektas kaj uzas por diversaj rul-kaj-batludoj sur la grundo.
338Filipo la 7a – grafo de Parizo, tronheredanto de Francio (1838 – 1894), vivis alterne en Francio sub la dua franca respubliko kaj en ekzilo.
339reĝo Teodozo – fikcia orienteŭropa reĝo.
340prezento de ‚Miĥajlo Strogof’ – teatra adapto de samtitola romano far Jules Verne.
341Tri Kvartaloj – tiuepoka granda magazeno en Parizo.
342aleo de Akacioj – probable robinioj, kiuj estas popolnome konfuzataj kun akacioj.
343‚Eneado’ – latina epopeo el la 1a jarcento far Vergilio.
344robo laŭ pola fasono – robo imitanta fasonon de la 1770aj jaroj, kun strikta supro ĝis la talio kaj vasta malsupro el tri baskoj, kiujn oni suprenkuspis super jupo.
345Konstanteno Gis – nederlanda kaj franca desegnisto kaj ŝtongravuristo (1802 – 1892), franclingve Constantin Guys.
346tigro de forpasinta Bodenor – aludo al figuro de grumo el romano de Honoré de Balzac.
347Kolombo-pafejo – sporta klubo en la Bulonja Arbaro.
348Trianono – francia vilaĝo apud la urbo Versajo, franclingve Trianon.
349Armenonvilon, la Herbejon Katelan... – nomoj de diversaj partoj de la Bulonja Arbaro.
350Mikelanĝelo – itala artisto, precipe pentristo kaj skulptisto (1475 – 1564), itallingve Michelangelo Buonarroti, kiu en la Siksta Kapelo freske pentris laŭ la biblia libro Genezo la ‚Kreon de la Mondo’.
351kruelaj ĉevaloj de Diomedo – en antikva greka mito la reĝo Diomedo nutras siajn ĉevalojn per homa karno.
352tanagraj statuetoj – surloke de la antikva greka urbo Tanagro estis elfositaj multaj terakotaj statuetoj, kiuj distingiĝas per delikataj plisaj (faldohavaj) vestoj.
353direktoria stilo – laŭ la tielnomata Direktorio, reginta la unuan francan respublikon de 1795 ĝis 1799, kiu favoris sobran stilon kun inspiro el grek-romia epoko.
354druida – la druidoj, pastroj kaj tradiciistoj de antikvaj keltaj popoloj, rigardis la kverkon sankta arbo.
355dodona – en la antikva greka orakolejo Dodono, oni interpretadis la murmuron de kverkaj folioj en vento.
356... kiel ankaŭ jaroj – M. Prust skribis en letero el 1914 pri ĉi tiu fina parto: ‚Nur fine de la tuta verko, post kompreno de la instruoj de la vivo, mia penso senvualiĝos. La penso, kiun mi esprimas fine de la unua volumo, en parentezo pri la Bulonja Arbaro, kiun mi konstruis en tiu loko kiel ekranon por fini kaj fermi volumon, kiu pro eldonaj kondiĉoj ne povis esti pli dika ol 500 paĝoj, estas la malo de mia vera konkludo. Ĝi estas ŝajne subjektiva kaj amatoreca etapo atende al tute objektiva kaj fida konkludo’.