— „Mi raportos senkaŝe” diris sinjorino Verduren „ke li permesis al si kelkajn insidajn, iom ridindajn parolojn kontraŭ Briŝo. Kompreneble, vidinte ke Briŝo estas ĉi tie tre ŝatata, li tiel trovis rimedon por nin trafi, por misparoli pri nia ĉi-vespera akcepto. Estas rekonebla en tio la kara kunulo, kiu tuj post eliro fie klaĉos kontraŭ ni.”
— „Mi ja avertis vin” respondis sinjoro Verduren „li estas malsukcesulo, malgranda vireto, kiu envias ĉion, kio iom altas”.
Envere preskaŭ ĉiuj aliaj fideluloj pli malicis ol Svan; sed ĉiu el ili singardis tiel, ke li spicis siajn klaĉojn per kutimaj ŝercoj, per pinĉaĵo da emocio kaj elkoreco; dum la eĉ plej eta sindeteno, kiun Svan al si permesis, sena je la formalaj senkulpigoj kiel: „mi per tio ne kritikas...”, kiujn li morale al si ne permesis, ŝajnis perfidaĵo. Ekzistas originalaj aŭtoroj, kies eĉ plej eta aŭdaco indignigas, ĉar ili ne unue konformiĝis al la gusto de ordinaraj legantoj, ne liveris al ili la banalaĵojn, al kiuj ili kutimiĝis; en simila maniero Svan skandalis sinjoron Verduren. Por Svan kaj por ili egale la noveco de lia parolmaniero kredigis, ke li preparas iajn insidojn.
Svan ankoraŭ ne suspektis, ke favorperdo flanke de gesinjoroj Verduren danĝere proksimas, kaj li plu bele vidis iliajn ridindojn tra la lenso de sia enamiĝo.
Kun Odeta li rendevuis – ne ĉiam, sed plejofte – vespere, sed ceteraparte de la tago, timante ke li fariĝus pro oftaj vizitoj teda al ŝi, li almenaŭ deziris iel roli en ŝiaj pensoj, kaj en ĉia momento li serĉis oportunon por tia rolado, sed en maniero kiu estu al ŝi agrabla. Se en montrofenestro de flor- aŭ de juvel-vendejo li trovis ke belas arbusto aŭ ornamo, tuj li pensis, ke li sendos ĝin al Odeta, kaj, imagante la saman plezuron, kiun li pro ili sentis, ankaŭ sentata de Odeta kaj kreskiganta la inklinon, kiun ŝi havis al li, li senprokraste portigis ilin al la strato Laperuz, tiel ke li ne pli longe atendu la momenton kiam ŝi ricevos objekton de lia flanko kaj li sekve sentos, kvazaŭ li estus apud ŝi. Li precipe deziris, ke ŝi ĝin ricevu antaŭ ol ŝi eliros, por ke la dankemo, kiun ŝi sentos, al li provizu pli koran akcepton, kiam ŝi renkontiĝos kun li en la domo Verduren, aŭ eĉ en pli favora cirkonstanco, se la vendanto sufiĉe diligente liveros, dankoleteron antaŭ la vespermanĝo, aŭ ŝian propran venon por dankovizito. Kiel pli frue, kiam li elprovis la karakteron de Odeta per ĉagrenadoj, li nun penis el ŝi elpremi per dankemo intimajn erojn de la sentoj, kiujn al li ŝi ankoraŭ ne konfesis.
Ŝi ofte estis en mona embaraso kaj sub la premo de tia aŭ tia ŝuldo petis, ke li helpu al ŝi. Li pri tio feliĉis, same kiel pri ĉiu cirkonstanco, kiu eventuale pruvis al Odeta la grandecon de lia amo aŭ simple tion, ke li havas grandan povon, grandan utilecon por ŝi. Certe se oni dirus al li komence: „ŝi ŝatas vin pro via socia rango” aŭ nun: „ŝi amas vin pro via bonhavo”, li probable ne kredus tion kaj cetere ne malkontentus, ke oni imagas, ke ŝin ligas al li – ke oni sentas, ke ilin interligas – tia granda forto, kiaj estas snobeco aŭ monbezono. Sed eĉ se li kredus, ke tio veras, li eble ne suferus pro la scio, ke la amo de Odeta por li dependas de kaŭzo pli daŭra ol la plaĉo aŭ la kvalitoj, kiujn ŝi trovas en li, nome de profitemo – de profitemo, kiu konstante fortenos la tagon, kiam ŝin eble tentos la penso, ke ŝi povas ĉesigi ilian amaferon. Nuntempe en ĉia okazo al ŝi havigante donacojn, al ŝi helpante, li fidis al avantaĝoj, kiuj ne dependis de lia propra esto, de lia inteligento, de la tro laciga postulo, ke li mem plaĉu al ŝi. Kaj por la volupto de enamiĝo, de vivo plene dediĉita al amo, pri kies ebla ekzisto iafoje li dubis, la prezo kiun li pagis – kiel diletanto pri nemateriaj sentoj – grandigis ties valoron – same kiel oni vidas, ke homoj, kiuj unue ne certas, ĉu la vido de la maro, la aŭdo de ĝia onda murmuro efektive ĝuindas, fine pri ĉi tio kaj pri la plena praveco de sia libera tiurilata gusto konvinkiĝas pro tio, ke ili luas kontraŭ cent frankoj la hotelĉambron, kiu tiun ĝuadon ebligas.
En iu tago kiam tiaspecaj pensoj en li vekis memoron pri la tempo, en kiu al li iuj homoj parolis pri Odeta kun aludoj al tio, ke ŝi estas virino dependa de donacemaj viroj, kaj li plezure kontrastigis ĉi tiun strangan bildon de hetajro – brilega mikso de fremdaj, diablaj elementoj, ĉirkaŭvolvita, kiel ia fantoma apero en pentraĵo de Gustavo Moroo242, de venenaj floroj kaj altprezaj juveloj – kun la efektiva persono de Odeta, survizaĝe de kiu li legis la samajn sentojn: kompaton al malriĉulo, ribelon kontraŭ maljustaĵo, dankemon pro bonfaro, kiujn li vidis en pli frua tempo de sia vivo survizaĝe de sia patrino, de siaj amikoj; de Odeta, kies paroloj tiel ofte havis kiel temon aferojn, kiujn li mem bonege konis: lian kolekton de pentraĵoj, lian ĉambron, lian maljunan serviston, la bankiston, ĉe kiu li tenis siajn monajn havaĵojn, okazis ke ĉi tiu lasta penso pri la bankisto lin atentigis pri tio, ke li devos viziti lin kaj preni monon. Ĉar se li en ĉi tiu monato malpli abunde helpos Odetan el ŝiaj spezaj malfaciloj, ol li faris en la antaŭa monato, en kiu li donis al ŝi kvinmil frankojn, kaj se li ne donacos al ŝi unu diamantan kolringon, kiun ŝi deziris, li ne nutros ŝian admiron al lia donacemo, ŝian dankemon, pro kiu li tiom feliĉis, li eĉ eble al ŝi kredigos, ke lia amo por ŝi, de kiu – ŝi konstatos – la signoj malmultiĝas, mem malgrandiĝis. Tiam li subite tuŝis la demandon, ĉu tio ĝuste estas dependigi virinon, kvazaŭ efektive tiu ideo pri dependigo ne rezultus el misteraj, perversaj elementoj, sed ja el ĉiutagaj, privataj aferoj de ordinara vivo, kiel ekzemple ĉi tiu hejma, normala, iom ŝirita kaj flikita milfranka bankbileto, kiun lia servisto post pago de la monataj elspezoj kaj de la luo, enmetis en la tirkeston de la malnova labortablo, de kie Svan ĝin reprenis kaj sendis kunfaske kun kvar aliaj al Odeta; kaj ĉu oni povas nomi Odetan, de kiam li konas ŝin – ĉar li neniel suspektis, ke ŝi eventuale de iu alia pli frue ricevis monon – per tiu nomo, kiun li ĝis tiam kredis senrilata al ŝi, nome dependa virino. Li ne povis esplori plue la demandon, ĉar krizo de mensa embaraso, kiaj estis ĉe li denaskaj, intermitaj kaj providencaj, ĝuste tiumomente en lia rezonpovo forblovis ĉian lumon, tiel subite kiel en posta epoko, kiam oni ĉie instalis elektran prilumon, oni povis malŝalti en tuta domo la kurenton. Lia penso dum minuto blinde palpis en mallumo, li deprenis siajn okulvitrojn, purigis ilin, per mano viŝpremis al si la okulojn, kaj lumon retrovis nur kiam li frontis tute alian ideon, nome ke li en la venonta monato al Odeta prefere sendu ses-aŭ-sepmil frankojn anstataŭ kvinmil pro la ĝoja surprizo, kiun tio al ŝi kaŭzos.
Vespere kiam li ne restis hejme atendante la horon, kiam li revidos Odetan en la domo Verduren aŭ pliprobable en iu el la someraj restoracioj, kiujn la rondo frekventis en la Bulonja Arbaro kaj precipe en Sankluo, li por la vespermanĝo vizitis iun el la elegantaj domoj, en kiuj li estis en antaŭaj jaroj rutina gasto. Li ne volis rezigni siajn rilatojn kun homoj kiuj – en ajna eventualo – eble utilos iam al Odeta, kaj per kies peradoj al li ofte prosperis interdume komplezi ŝin. Plie lia delonga enrutiniĝo en alta socio, en lukso kaŭzis, ke ĝin li samtempe malestimis kaj bezonis, tiel ke de la tempo kiam plej elementajn loĝejojn li rigardis samrangaj kun plej elitaj domoj, lia komfortemo estis tiagrade lin kutimiginta al ĉi lastaj, ke li restis kun ioma malplezuro en la unuaj. Li same respektis – tiel egalrange kiel ili ne kredus – etburĝojn, kiuj aranĝis dancadon en ŝtuparo D, kvina etaĝo, maldekstra pordo, kaj la princinon De Parmo, kiu okazigis la plej belajn festojn en Parizo, sed li ne sentis, ke li estas en balo, restante en la dormoĉambro de la mastrino kun la patroj, kaj al li la vido de lavaboj kovritaj de viŝtukoj, de litoj uzataj por vestodemeto, sur kies pieda plumujo surtutoj kaj ĉapeloj stapliĝis, kaŭzis saman sufokan premon, kiel nun al homoj jam dudek jarojn rutiniĝintaj al hejma kurento, la odoro de fulgema lumilo aŭ de fumeliga noktolampo.
En la semajna tago, en kiu li ekstere manĝis, li mendis la veturilon por la deknaŭa horo kaj duono. Ŝanĝante la vestojn li pensis pri Odeta kaj li tiel ignoris sian solecon, ĉar ĉi tiu konstanta pensado dum la tempo kiam ŝi malproksimis ĝin kolorigis per la sama ĉarmo, ol la momentoj de ĉeesto. Li enveturiĝis, sed li ankaŭ sentis, kiel ĉi tiu revo samtempe kun li ensaltis kaj eksidis sur liajn genuojn, kiel dorlotbesto, kiun la mastro ĉie kunpromenigas, kaj kiun li – nevidate de aliaj tablanoj – konstante havus apud si dum la manĝoj. Li ĝin karesis, ĉe ĝi varmiĝis, kaj en stato de iaspeca langvoro, sin allasis al tremeto, kiu streĉis liajn kolon kaj nazon – kio estis novaĵo ĉe li – dum li fiksis fasketon de akvilegio ĉe sia brustpoŝo. Sentante de kelka tempo, ke li estas malbonfarta, malgaja, precipe de kiam Odeta prezentis Forŝevilon al gesinjoroj Verduren, Svan volonte forvojaĝus al kamparo por ripozo. Sed li ne kuraĝis forlasi Parizon dum eĉ unu tago, kiam Odeta tie estis. La aero varmis, estis tiam la plej belaj tagoj de printempo. Kaj indiferente al tio, ke li veturadis tra ŝtona urbo kaj vizitadis senĝardenajn domojn, tio, kion li konstante havis antaŭ siaj okuloj, estis parko, kiun li posedis apud Kombreo, kie en la deksesa horo, antaŭ ol oni paŝis ĝis la bedo de asparagoj, alblovate de vento el la direkto de la kampoj de Mezeglizo, oni jam povis sub karpena laŭbo ĝui refreŝigan malvarmeton, kiel ankaŭ borde de la lageto zonita de miozotoj kaj gladioloj, kaj kie la vespermanĝo okazis ĉe tablo ĉirkaŭata de riboj kaj rozoj, kiujn lia ĝardenisto tie plektis en latisojn.
Post la manĝo se la rendevuo en la Bulonja Arbaro aŭ en Sankluo estis por frua horo, li tiel haste foriris post la detabliĝo – precipe se estis ia risko de baldaŭa pluvo pro kiu la fideluloj pli frue ol kutime rehejmiĝus – ke foje la princino De La Lomoj, ĉe kiu oni manĝis tiutage malfrue, kaj kiun Svan adiaŭis antaŭ ol oni donis la kafon, jam survojiĝonte al la Insulo de la Bulonja Arbaro, kie sidis la verdurena rondo – komentis:
— „Vere, se Svan je tridek jaroj pli aĝus kaj havus vezik-malsanon, oni senkulpigus lin pro tiel rapida forglito. Sed sincere dirite – li mokas nin.”
Li pensis, ke la ĉarmon de printempo, kiun li ne povis ĝui en Kombreo, li almenaŭ trovos en la Insulo de Cignoj aŭ en Sankluo. Sed ĉar lia animo estis obsedita de Odeta, li eĉ ne sciis, ĉu li flaris la odoron de folioj, ĉu estis aŭ ne estis lunhelo. Lin bonvenigis la eta frazo de la sonato, tra la ĝardeno sonigata de la restoracia piano. Se piano tie ne estis, gesinjoroj Verduren faris ĉion necesan, por ke oni alportu ĝin el muziksalono aŭ interna manĝoĉambro – ne tial, ke Svan-on ili denove favorus, tute ne. Sed la ideo, ke ili lerte aranĝos agrablaĵon por iu, eĉ por persono, kiun ili ne ŝatis, ŝveligis ĉe ili dum la tempo necesa por la preparado okazajn, efemerajn sentojn de simpatio, de kora varmeco. En iuj momentoj li pensis pri tio, ke jen, plia printempa vespero estas forpasanta, li devigis sin al atentado al arboj, al la ĉielo. Sed la streĉo, kiun al li kaŭzis la ĉeesto de Odeta, kaj ankaŭ malforta febra malsaniĝo, kiun li de kelka tempo preskaŭ konstante sentis, lin senigis je la trankvilo, la bonfarto, kiuj estas necesa fono por la impresoj, kiujn oni ricevas de naturo.
En iu vespero, kiam Svan akceptis la inviton de gesinjoroj Verduren por la vespermanĝo, li sidis ĉe la tablo kaj ĵus diris, ke en la sekva vespero li vizitos feston de kunstudintoj, kaj Odeta respondis senkaŝe, antaŭ Forŝevilo, kiu nun kalkuliĝis inter la fideluloj, antaŭ la pentristo, antaŭ Kotar:
— „Jes, mi memoras, ke vi vizitos tiun feston, mi do vidos vin poste hejme, sed mi petas – ne venu tro malfrue en la nokto.
Kvankam Svan ĝis tiam ne havis okazon ofendiĝi tre grave pro la amikemo de Odeta al tiu aŭ tiu fidelulo, al li estis tre dolĉe aŭdi, kiel ŝi antaŭ ĉiuj, kun trankvila malpudoro konfesis, ke ili ĉiutage vespere rendevuas, ke li havas en ŝia koro apartan lokon, ke ŝi lin do pli alte taksas, ol aliaj. Nu, Svan ofte pensis, ke Odeta neniagrade estas eminenta virino; kaj diskonigo antaŭ la vizaĝoj de la fideluloj de la mastreco, kiun li havis pri homo al li tiel malsupera, per si mem ne devus lin multe fierigi, sed de kiam li ekvidis, ke al multaj viroj Odeta ŝajnis rava kaj dezirinda ino, la ĉarmo de ŝia korpo en ilia rigardo vekis en li doloran bezonon de plena regado ĝis en la foraj anguloj de ŝia koro. Kaj li de tiam valorigis super ĉio la momentojn, kiam li vespere kunestis kun ŝi, kiam li ŝin sidigis sur siajn genuojn, ŝian opinion demandis pri tio kaj ĉi tio, kiam li tiel inventaris la solajn havaĵojn, de kiuj la posedo en ĉi tiu mondo al li ankoraŭ karis. Tial post tiu manĝo, li aparte parolis kun ŝi kaj nepre dankegis elkore, tiel penante al ŝi instrui per la gradoj de la laŭdo, kiun li esprimis, la skalon de la plezuroj, kiujn ŝi povis al li liveri, inter kiuj la plej alta estis, ke ŝi lin ŝirmu – tiel longe, kiel daŭros lia amo kaj li do estos tiurilate vundebla – kontraŭ la atakoj de ĵaluzo.
Kiam li eliris el la festeno en la sekva tago, la pluvo densis; li disponis nur sian viktorion; iu amiko proponis hejmen-veturigon en sia duonkaleŝo, kaj tial ke Odeta, per tio ke ŝi petis lian viziton, al li donis la certecon, ke ŝi ne atendis alian vizitanton, li kun trankvila animo kaj malpeza koro, pliŝate ol sole veturus sub la pluvo, rehejmiĝus kaj dormus. Sed se ŝi konstatus, ke li laŭŝajne ne nepre volas ĉiam kun ŝi – sen ia escepto – pasigi la finon de la vespero, ŝi eble estonte ne plu zorgos ĝin al li rezervi ĝuste en okazo, kiam li tion forte deziros.
Li alvenis al ŝia hejmo post la dudektria horo, kaj al lia pardonpeto pro tio, ke li ne povis pli frue veni, ŝi respondis per plendo, ke jes, la horo estas malfrua, ke ŝi pro la pli frua fulmotondro malbone fartas, havas kapdoloron, kaj ŝi avertis, ke ŝi ne gastigos lin pli longe ol dum horduono, ke li bonvole foriru je noktomezo, kaj iom poste, ŝi sentis sin jam laca kaj deziris dormi.
— „Ni do ne katlejumos hodiaŭ, ĉu?” li diris „mi sopiris bonan katlejumadon”.
Kaj en iom paŭta kaj nervoza tono ŝi respondis:
— „Ne, knabo, nenia katlejumado ĉi-vespere, komprenu, mi malbone fartas!”
— „Tio al vi eble bone efikus, sed en ordo, mi ne insistos”.
Ŝi petis, ke li mallumigu la lampojn antaŭ sia foriro, li mem tiris la lit-kurtenojn kaj eliris. Sed kiam li estis hejme, lin subite frapis la ideo, ke Odeta eble iun atendas en tiu sama nokto, ke sian lacon ŝi nur ŝajnigis, ke mallumigon de la lampoj ŝi petis nur por ke li kredu, ke ŝi baldaŭ dormos, ke tuj post lia foriro ŝi denove lumigis kaj enirigis iun, kiu laŭplane kun ŝi tranoktos. Li rigardis al horloĝo. Li forlasis ŝin proksimume unu horon kaj duonon antaŭe; li eliris, enveturiĝis en fiakron kaj ĝin haltigis proksime de ŝia domo, en eta strato orta al tiu, al kiu rigardis la malantaŭa parto de ŝia domo kaj tra kiu li ofte iris ĝis la fenestro de ŝia dormoĉambro kaj frapis, por ke ŝi malfermu la pordon; li elkaleŝiĝis; ĉie ĉirkaŭe la kvartalo estis senhoma kaj malluma, li bezonis nur mallongan paŝadon turniĝis kaj troviĝis preskaŭ antaŭ ŝia domo. Inter la malheleco de ĉiuj delonge senlumaj fenestroj de la strato, li vidis, ke unu sola elradiis – inter ŝutroj, kiuj elpremis ĝian misteran, orkoloran karnon – lumon kiu plenigis la ĉambron, kaj kiu en multaj pli fruaj vesperoj, de plej longa distanco, de kiu li ĝin vidis kiam li eniris la straton, lin ĝojigis per anonco ke: „ŝi ĉeestas kaj vin atendas”, kaj kiu nun lin turmentis dirante: „ŝi ĉeestas kun tiu, kiun ŝi atendis”. Li deziris scii, kiu estas la atendito; li alŝteliĝis laŭmure ĝis la fenestro, sed inter la oblikvaj fendoj de la ŝutroj li ne povis envidi; li nur en la silento de la nokto aŭdis la murmuron de interparolo. Vere li suferis, vidante tiun lumon, en kies ora atmosfero, malantaŭ la klapoj moviĝis la nevidebla kaj malamata paro, aŭdante la murmuron, kiu rivelis la ĉeeston de tiu, kiu alvenis post lia propra foriro, la trompemon de Odeta, la feliĉon, kiun ŝi estis ĝuanta kun tiu nekonato.
Kaj li tamen kontentis pri tio, ke li venis: la turmento, kiu lin el la hejmo elirigis, nun perdis sian akrecon kunmezure kiel ĝi perdis sian nebulecon, ĉar nun la alian vivon de Odeta, kiun li tiam abrupte kaj senpove suspektis – ĝin li nun tenis, plene prilumatan de la lampo, nekonscie kaptitan en ĉi tiu ĉambro, kiun laŭvole li en ajna momento eniros, por ĝin surprizi kaj aresti; aŭ prefere li frapos sur la ŝutroj, kiel li ofte faris kiam li alvenis en tre malfrua horo; tiel Odeta almenaŭ avertiĝos, ke li nun scias, ke li vidis la lumon, aŭdis la konversacion, kaj li, kiu antaŭ mallonge imagis ŝin en kompanio de alia viro, mokanta liajn iluziojn – nun li vidis ilin tromemfidaj en sia eraro, entute trompitaj de li, kiun ili imagis malproksima, kaj kiu male sciis jam, ke li frapos sur la ŝutroj. Kaj eble tio, kion li nun preskaŭ agrable sentis, ne estis propradire la trankviligo de dubo, de sufero, sed kontentiĝo pro inteligenta kalkulo. Ja ĉiuj aferoj, de kiam li enamiĝis al Odeta, denove ricevadis parton de la ĝuebla intereso, kiun ili en pli frua tempo de lia vivo enhavis, kvankam nur tie, kie ilin prilumis penso pri Odeta, sed nun lia ĵaluzo revivigis alian kapablon de lia studema junaĝo: nome pasion por vero, sed por vero, kiu same staris inter li kaj lia amatino, kiu ricevis lumon nur de ŝi, tute individua vero, kiu temis sole pri la netakseble valora, preskaŭ ideale bela temo de la agoj de Odeta, de ŝiaj rilatoj, intencoj, pasinteco. En ĉiu alia tempo de lia vivo tiaj ĉiutagaj etaj agoj kaj faroj de aparta homo ĉiam al Svan ŝajnis senvaloraj; se li pri tiaj aĵoj aŭdis onidiron, li juĝis ĝin sensignifa, kaj dum li aŭskultis, li al tio dediĉis nur sian plej vulgaran atenton, tio estis iu el la momentoj, kiuj lin malgrandigis en la propraj okuloj. Sed en tiu stranga nova vivotempo regata de amo, individuaĵoj iĝis tiom profunde interesaj, ke la scivolo, kiu en lia animo vigliĝis pri la plej ordinaraj okupoj de virino, estis la sama kiun li aliatempe dediĉis al historio. Kaj ĉiuj agoj, pro kiuj li ĝis tiam hontus – spioni ĉe fenestro, eble baldaŭ, se necesos, malrekte pridemandi senpartiajn homojn, pagi serviston por informoj, ŝtele aŭskulti ĉe pordo – nun al li ŝajnis egale kun ellego de antikvaj tekstoj, kun komparado de atestoj kaj interpreto de monumentoj, sciencaj enketmetodoj, kiuj vere estis metodoj de klera studo kaj taŭgis por serĉado de la vero.
Ekfraponte sur la ŝutroj li unue hontis, pensante ke Odeta ekscios, ke li suspektis ŝin, ke li revenis, ke li postenis en la strato. Ŝi ofte esprimis antaŭ li, kiom ŝi malamis ĵaluzulojn, spionemajn amantojn. Tio, kion li volis tuj fari, estis mallertaĵo, kaj ŝi de tiam lin malamos, dum ankoraŭ nun, ĝis kiam li frapos, eble ŝi malgraŭ la trompado lin amas. Tiom da eblaj feliĉaĵoj oni tiamaniere ne realigas, kaj oferas pro avido de tuja plezuro! Sed pli fortis la deziro ekscii la veron, kaj ĝi ŝajnis al li pli nobla. Li sciis, ke la reala konsisto de cirkonstancoj, por kies preciza kono li fordonus sian vivon, legeblis malantaŭ tiu lume striata fenestro, simila al la ore ornamita kovrilo de iu valorega manuskripto, de kiu sciencisto, kiu foliumas ĝin, mem ne povas ignori la belartan riĉon. Li sentis kvazaŭ volupton pro la ekkono de avidinda vero, kiu montriĝos en ĉi tiu unika, efemera kaj valora ekzemplero el diafana, tiel varma kaj bela substanco. Plie la avantaĝo super ili, kiun li sentis – kiun li tiom bezonis senti – ne tiom estis, ke li scios, sed pliĝuste ke li montros, ke li scias. Li leviĝis sur la piedpintoj. Li ekfrapis. Ili ne aŭdis, li refrapis pli forte, la interparolo haltis. Vira voĉo, kiun li provis rekoni kiel tiun de konato inter la amikoj de Odeta, demandis:
— „Kiu?”
Li ne certis, ke li rekonas la parolinton. Ankoraŭfoje li frapis. Iu malfermis la fenestron kaj la ŝutrojn. Nun li ne povis dece rezigni, kaj se do ŝi nun ekscios ĉion, volante ŝajnigi, ke li ne tro malfeliĉas, ne tro ĵaluzas kaj sciavidas, li nur kriis per facila, gaja tono:
— „Ne zorgu pro mi, mi estis preterpasanta, mi vidis lumon, mi volis scii, ĉu vi pli bone fartas.”
Li alrigardis. Antaŭ li du maljunaj sinjoroj staris ĉe la fenestro, iu el ili mantenis lampon, kaj tiam li ekvidis la ĉambron... nekonatan ĉambron. Al tio li kutimis, kiam li tre malfrue vizitis Odetan, ke ŝian fenestron li rekonis je tio, ke ĝi estis la sola lumanta inter pluraj similaj; li estis erarinta kaj frapinta ĉe la sekva fenestro, apartenanta al la najbara domo. Li malproksimiĝis kun senkulpiĝoj kaj reveturis hejmen, feliĉe konsiderante, ke la kontentigo de lia scivolo ne difektis ilian amon, ke post tiom da tempo dum kiu li ŝajnigis rilate al Odeta ian indiferenton, li ne donis al ŝi per sia ĵaluzo pruvon pri sia troa enamiĝo, kiu inter du amantoj definitive senigas tiun, kiu ĝin ricevas, je la peno sufiĉe ami. Ĉi tiun misokazaĵon li ne rakontis al ŝi poste, li mem pri ĝi ne plu pensis. Sed foje kaj foje moviĝo de liaj pensoj trafis la memoraĵon pri la evento, ĝin unue pretervidinte, ĉe ĝi frapiĝis, ĝin iom pli enbatis, kaj Svan sentis tiam subitan kaj profundan doloron. Kvazaŭ ĝi estus korpa doloro, lia menso ne povis ĝin malintensigi – sed almenaŭ, se pri korpa doloro temas, ĝi sendependas je la menso, la menso povas ĝin konsideri, konstati ke ĝi malpliiĝas, ke ĝi momente ĉesas! Sed ĉi tiun doloron la menso, ĝin memorante, rekreis. Se li volis preterpensi ĝin, tio mem memorigis ĝin kaj lin dolorigis. Kaj se li dum amika interparolo forgesis tiun ĝenon, subite iu eldirita vorto ŝanĝis lian mienon, kiel vundito, kies doloran membron misgestinto ĵus abrupte tuŝis. Kiam li eliris el la domo de Odeta, li ĉiam estis feliĉa, li sentis kvietecon, li memoris ŝiajn ridetojn – moketajn ridetojn pri tiu aŭ tiu homo, tenerajn ridetojn al li – la pezon de ŝia kapo, kiun ŝi deklinis de ĝia akso, alflankigis, lasis duonfali kvazaŭ pretervole sur liajn lipojn, kiel ŝi unuafoje faris en la veturilo, la langvorajn rigardojn, kiujn ŝi direktis al li, kiam ŝi estis en la ringo de liaj brakoj, varmoserĉe alpremante sian klinitan kapon al lia ŝultro.
Sed lia ĵaluzo tuj, kiel ombro de la amo, kompletiĝis per kopio de tiu nova rideto, kiun ŝi al li tiuvespere direktis, kaj kiu nun inverse lin mokis kaj iĝis amesprimo por iu alia, per kopio de ŝia kapklino sed cedanta antaŭ aliulaj lipoj, kaj per kopio – al alia viro celita – de ĉiuj dorlotoj, kiujn ŝi estis al li doninta. Kaj ĉiuj voluptaj memoraĵoj, kiujn li, ŝin forlasante, kunportis, estis siavicaj skizoj, „projektoj”, kiajn proponas dom-dekoristo, per kiuj Svan povis al si prezenti la ardajn aŭ duonsvenajn sintenojn, kiujn ŝi povis havi kun aliaj viroj. Li sekve pentis pro ĉiu plezuro, kiun li kun ŝi ĝuis, pro ĉiu nove elpensita kareso, pri kies dolĉeco li senpripense atentigis ŝin, ĉiun graciaĵon, kiun li ekvidis en ŝi, ĉar li sciis, ke ili post mallonge fariĝos aldonaj instrumentoj de lia turmento.
Ĉi tiu turmento iĝis ankoraŭ pli kruela ĉiufoje kiam en la memoro de Svan reaperis la mallonga rigardo, kiun unuafoje antaŭ kelkaj tagoj li vidis en la okuloj de Odeta. Tio okazis ĉe gesinjoroj Verduren post la vespermanĝo. Ĉu tial, ke Forŝevilo, sentante ke lia bofrato Saniet ne estas de ili ŝatata, volis fari el li mokobjekton kaj sin altigi per lia viktimigo, ĉu tial ke lin incitis malĝentila vorto, kiun ĉi tiu ĵus eldiris kaj kiu cetere preterflugis nerimarkite de ĉirkaŭuloj, kiuj ne sciis kian ofendan aludon ĝi enhavis– tute kontraŭ la intenco de la neniel malicema dirinto – ĉu eble tial ke li de kelka tempo serĉis okazon de elpelo de homo, kiu lin tro bone konis kaj kiu – li sciis – tro delikatis kaj tial al li sentigis multafoje ĝenon per sia nura ĉeesto – al tiu malĝentila diro de Saniet Forŝevilo respondis kun tia krudeco, ekinsultante, des pli ardiĝante dum li kriaĉis, ju pli li vidis la timon, la suferon, la petegojn de la insultato, ke la malfeliĉa viro, demandinte al sinjorino Verduren, ĉu li restu, kaj respondon ne ricevinte, foriris balbutante, kun larmoj en la okuloj. Odeta spektis la tutan scenon senreage, sed post ol la pordo fermiĝis kaj Saniet estis for, ŝi – por tiel diri – malaltigis je pluraj spanoj la ordinaran esprimon de sia vizaĝo kaj atingis malnoblecon, en kiu ŝi samnivelis kun Forŝevilo, briligante siajn prunelojn per malbonvola rideto, kiu lin gratulis pro lia aŭdaco kaj la viktimon mokadis; ŝi ĵetis al li kunkulpan rigardon pro tiu malbona ago, kiu tiom klare signifis: „tio estas vera ekzekuto, aŭ mi ne scias, kio ekzekuto estas; ĉu vi vidis lian hontan mienon? li ploris!”, ke Forŝevilo, kiam liaj okuloj kun tiu rigardo renkontiĝis, subite sobriĝis el sia kolero aŭ rolata kolero, pro kiu li ĵus ankoraŭ varmis, ridetis kaj respondis:
— „Kial li ne estis ĝentila? Se li ĝentilus, li ankoraŭ estus ĉi tie. Bona instruo utilas al junaj kaj al maljunaj.”
Iun tagon Svan eliris meze de la posttagmezo por vizito al konato; la homon, kiun li volis renkonti, ne estis hejme, kaj li pensis, ke li iros al Odeta en tiu horo, en kiu li neniam vizitis ŝin, sed en kiu laŭ lia scio ŝi ĉiam restis hejme, siestante aŭ skribante leterojn en atendo de la horo de teo, kaj li povos plezure kun ŝi resti mallonge, ne ĝenante ŝin. La pordisto diris, ke laŭ lia scio ŝi enestas; Svan sonorigis, aŭdis eble ian bruon, sonon de paŝado, sed la pordo ne malfermiĝis. Streĉite, incitite, li iris al la strateto, al kiu rigardis la alia fasado de la domo, stariĝis antaŭ la fenestro de la dormoĉambro de Odeta; la kurtenoj baris la enrigardon, li forte frapis sur la vitro, vokis; oni ne malfermis. Li vidis, ke najbaroj alrigardas. Li foriris, pensante, ke finfine li eble eraris per sia impreso, ke li aŭdis paŝojn; sed la demando tiel obsedis lin, ke li pri nenio alia povis pensadi. Post horo li revenis. Ŝi estis hejme. Ŝi diris, ke ŝi enestis en la posttagmezo, kiam li sonorigis, sed estis dormanta; ke la sono ŝin vekis, ŝi divenis, ke venis Svan, ŝi kuris por malfermi la pordon, sed li jam foriris. Ŝi aŭdis ankaŭ lian frapadon sur la fenestro. Svan tuj rekonis en ŝia lasta diro iun el la eroj el efektivaĵo, kiun mensogantoj kompense enmetas en la improvizatan falsaĵon, kiun ili elpensas, kredante, ke ili tiel oferas ion al la vero kaj ke tio tamen ne vidigos ĝian similecon al ĝi. Odeta, kiam ŝi ĵus faris ion, kion ŝi ne volis konigi, ja bone kaŝis ĝin en la fundo de sia animo. Sed tuj kiam ŝi frontis tiun, al kiu ŝi intencis mensogi, ŝi trafis en ian konfuziĝon, ŝiaj ideoj disfalis, ŝiaj elpensado kaj rezonpovo frostiĝis, ŝi trovis en sia kapo nur malplenon; necesis tamen, ke ion ŝi diru, kaj ŝi trovis manproksime ĝuste tion, kion ŝi volis pretervidigi, kaj kiu pro sia vereco firme restis en la sama loko. Ŝi deŝiris eron de ĝi, kiu per si mem malgravis, pensante, ke tiel ĉio estas en ordo, ĉar ĝi estas vera detalo, kiu kontraste al malveraĵoj ne danĝeras. „Almenaŭ tio aŭtente veras” ŝi pensadis „tion mi sekurigis, se li informiĝos, li agnoskos, ke ĝi veras; min ĝi ne perfidos.” Ŝi eraris: ĝuste tio ŝin perfidis, ŝi ne konsciis, ke ĉi tiu vera detalo havis angulojn, kiuj kuntaŭgis nur kun apudaj detaloj de la vera fakto de kiu ŝi arbitre ĝin deŝiris, kaj kiuj – kiel ajn aspektis la elpensitaj detaloj, inter kiujn ŝi lokis ĝin – ĉiam vidigos per materiaj troaĵoj kaj neplenigitaj mankoj, ke ĝia deveno ne estis el inter ĉi tiu aro. „Ŝi konfesas, ke ŝi aŭdis la sonorigon, poste la frapadon, ke ŝi kredis, ke tion faris mi, ke ŝi deziris min vidi” pensis Svan „sed tio ne koheras kun tio, ke ŝi ne malfermigis la pordon.”
Sed la kontraŭdiron li ne rimarkigis, ĉar li supozis ke, libere parolante, Odeta eble diros mensogon, kiu ete signos al la vero; ŝi paroladis; li ne interrompis, li kolektis kun avida kaj dolora pieco la vortojn al li direktatajn, kiuj laŭ lia sento – ĝuste ĉar ŝi malantaŭ ili kaŝis ĝin per siaj vortoj – nebule konservis, kvazaŭ sankta vualo, la postformon, konturis la nekapteblan reliefon de tiu eminente valora kaj bedaŭrinde ne trovebla realaĵo: kion ŝi estis faranta je la tria horo, kiam li venis – pri kio li definitive havos nur tiujn falsaĵojn, tiujn nelegeblajn kaj diajn postsignojn, kaj tiu realaĵo plu ekzistis nur en la ŝtele konservema memoro de tiu homo, kiu ĝin kontemplis, ne konsciante ĝian gravecon, sed ĝin al li ne rivelos. Nu li certe pensis de temp' al tempo, ke la ĉiutagaj agoj de Odeta per si mem ne estas temo ege interesa, kaj ke ŝiaj eventualaj rilatoj kun aliaj viroj ne nature, universale inspiras al ĉiu ajn sentopova homo profundan malĝojon, kiu povas lin konduki al stato de febra sinmortigemo. Li tiam konsciis, ke ĉi tiu intereso, ĉi malĝojo ekzistis nur en lia memo, kiel okazas kun malsano, kaj ke lia resaniĝo kaŭzos, ke la agoj de Odeta, ŝiaj eblaj kisoj, denove iĝos same indiferentaj, kiel tiuj de la multegaj aliaj virinoj. Ke lia nuna dolora scivolo pri tiu temo havis sian fonton en liaj emocioj, tamen ne konvinkis lin, ke estas malprudente konsideri ĉi tiun scivolon kiel gravan kaj serĉi la necesajn rimedojn por ĝia kontentigo. Ĉar Svan tiam atingis aĝon, kies filozofio – harmonie kun la spirito de la tiama tempo kaj ankaŭ kun la medio, en kiu li pliofte vivis, nome la koterio de la princino De La Lomoj, en kiu estis ĝenerala konsento pri tio, ke oni inteligentas laŭmezure kiel oni dubas pri ĉio kaj rigardas realaj kaj neprotesteblaj nur la inklinojn de ĉiu – jam ne similas al tiu de junaĝo, sed estas pozitiva, preskaŭ medicina vivregulo de viroj, kiuj ne serĉas la celon de sia aspirado en la ekstera mondo, sed prefere penas el la pasinta parto de sia vivo elpremi restaĵon el rutinoj, el pasioj, kiujn ili povas konsideri por si karakteraj kaj konstantaj, kaj por kies kontentigo ili elektos antaŭ ĉio konvenan vivmanieron. Svan juĝis prudente, ke li parton de sia vivotempo suferis pro nescio pri la agoj de Odeta, same kiel alian parton trafis vigliĝo de lia ekzemo pro malseka vetero; prudente, ke li buĝetis sufiĉe grandan monsumon por informiĝi pri la tagordo de Odeta, sen kio li estus malfeliĉa, same kiel aliajn sumojn li rezervis por diversaj okupoj, de kiuj li nedubinde ricevos – almenaŭ antaŭ sia enamiĝo ricevadis – plezuron, kiel ekzemple de kolektado de belartaĵoj aŭ de bona kuirarto.
Kiam li volis adiaŭi al Odeta kaj forpermesiĝi, ŝi petis, ke li ankoraŭ restu, kaj ŝi eĉ vive detenis lin, prenante lian brakon, ĝuste kiam li estis tuj malfermonta la pordon kaj elironta. Sed li ne aparte atentis tion, ĉar inter la centoj da gestoj, diroj, faroj okazantaj dum konversacio, neeviteble oni pasas, sen ke io frapas la atenton, preter tiuj, kiuj kaŝas veraĵon, kiun suspektemo sen plano kaj sen sukceso serĉadis, kaj oni male atentas iujn, kiuj nenion sciindan entenas. Ŝi ripetadis senĉese: „kiel bedaŭrinde, ke vi, kiu kutime ne venas posttagmeze, ĉi-foje venis kaj mi ne vidis vin”. Li klare sciis, ke ŝia amo al li ne sufiĉe fortis, por ke ŝia bedaŭro pri la fiaskinta vizito estu tiel intensa, sed ĉar ŝi estis bonvola, ĉar ŝi ĉiam deziris lin komplezi kaj malĝojis kiam ŝi lin nevole incitis, li juĝis memkomprenebla, ke ĉi tiun fojon ŝin ĉagrenis la perdo de la – ne por ŝi sed por li granda – plezuro de unuhora kunestado. Ĝi tamen estis afero sufiĉe malgrava, por ke ŝia persiste afliktita mieno lin entute mirigu. Ŝi per ĉi tio pli ol kutime memorigis la inajn figurojn de la aŭtoro de la ‚Printempo’243. Ŝi tiumomente havis, kiel ili, saman senkuraĝan kaj doloran vizaĝon, kiu ŝajne cedas sub la pezo de sufero pli granda, ol ili povas elteni, dum ke ili simple lasas infanaĝan Jesuon ludi kun granatfrukto aŭ rigardas al Moseo verŝanta akvon en trinkujon244. Tiel malĝoja li jam foje vidis ŝin, sed ne memoris, kiam. Kaj subite li revidis tion: kiam Odeta mensoge parolis al sinjorino Verduren en la tago post ol ŝi ne ĉeestis la vespermanĝon pretekste de malsaniĝo, kaj reale forestis pro tio ke ŝi vesperumis kun Svan. Nu, eĉ morale plej rigora virino pri tiel bagatela mensogo ne havus skrupulon. Sed la malveraĵoj, kiujn Odeta iom ofte uzis, bagatelaj ne estis, kaj ili al ŝi utilis per tio, ke ili fortenis sciiĝojn, kiuj kaŭzus grandajn embarasojn en ŝia rilato kun tiu aŭ tiu persono. Tial, kiam ŝi mensogis, ŝi timis, sentis sin senŝirma, sendefenda, malcerta pri la sukceso, ŝi pro laciĝo ploremis, kiel infano kiu ne sufiĉe dormis. Plie ŝi sciis, ke la mensogo grave malutilas al la viro, al kiu ŝi ĝin diras, kaj ke ĉi tiu eble estos senindulga, se ŝi mensogos mallerte. Sekve ŝi sentis sin antaŭ li kaj humila kaj kulpa. Kaj se ŝi bezonis malgravan cirkonstancan mensogon, ŝi pro asocio de sentado kaj memorado sentis saman misfarton, kiel okaze de elĉerpiĝo, kaj saman pentemon, kiel pro maliĉaĵo.
Kian malfeliĉigan mensogon ŝi nun elpensis antaŭ Svan, sekve de kiu ŝia rigardo estis tiom dolora, ŝia voĉtono tiom plenda, ke ĝi fleksiĝis sub la fortostreĉo, kiun ŝi al si trudis, kaj petis kompaton? Li intuis, ke tio, kion ŝi penis sekretigi, ne estis nur la vero pri la posttagmeza incidento, sed io pli nuna, ja ankoraŭ okazonta kaj tre proksima, kiu al li eble tiun veron komprenigos. Ĝuste tiam li aŭdis la sonoron de tintilo. Odeta daŭre paroladis, sed ŝiaj vortoj sonis kiel plendo, ŝia bedaŭro, ke ŝi ne vidis Svan-on en la posttagmezo, al li ne malfermis la pordon, nun fariĝis plena malespero.
Aŭdiĝis la sono de la fermiĝanta dompordo kaj la bruo de forruliĝanta veturilo, kiel se iu foriris – probable tiu, kiun Svan prefere ne renkontu – al kiu servisto diris, ke Odeta forestas. Kaj do vidante, ke per sia nura veno en nekutima horo li perturbis tiom multajn aferojn, pri kiuj ŝi ne volis ke li sciiĝu, li sentis laciĝon, preskaŭan afliktiĝon. Sed pro sia amo al Odeta, ĉar li ordinare al ŝi direktis sian tutan zorgon, la kompaton, kiun li normale sentus por si mem, li efektive por ŝi sentis, kaj li murmuris: „kara kompatinda knabino!”. Kiam li fine foriris, ŝi prenis plurajn leterojn de sur sia labortablo kaj petis, ke li bonvole enpoŝtigu ilin. Li kunprenis ilin kaj, rehejmiĝinte, li vidis, ke li konservis ilin kun si. Li reiris al la poŝtejo, ilin elpoŝigis kaj, antaŭ ol li po enŝovis ilin en la sendokeston, rigardis la adresojn. Ĉiuj estis destinitaj al firmaoj krom unu, kiu estis adresita al Forŝevilo. Li tenis ĝin enmane. Li pensis: „Se mi vidus la enhavon, mi ekscius, kiel ŝi lin alnomas, kiel ŝi al li parolas, ĉu inter ili estas intima rilato. Mi eĉ eble pro ne-rigardado ne bone kondutas al Odeta, ĉar tio estas la sola maniero, kiel mi forpelos suspekton, kiu eble al ŝi estas kalumnia, aŭ ĉiuokaze ŝin suferigos, kaj ĝin nenio povos forigi post sendo de la letero.
Li eliris el la poŝtejo kaj rehejmiĝis, sed la lastan leteron li ankoraŭ havis kun si. Li fajrigis kandelon kaj proksimigis la koverton, kiun li ne aŭdacis disŝiri. Unue li nenion povis tralegi, sed la koverto maldikis, kaj ĝin alpremante al la interna, iom rigida karto, li povis tra ĝia diafaneco legi la lastajn vortojn. Ĝi estis tre formala adiaŭa frazo. Se, inverse ke li rigardis leteron destinitan al Forŝevilo, okazus ke Forŝevilo vidus leteron destinitan al Svan, li ellegus vortojn multe pli tenerajn! Li senmovigis la karton, kiu iom glitis tra la pli granda koverto, kaj, ĝin per la dika fingro ŝovante, sinsekve almetis la liniojn de la mesaĝo sub la parton de la koverto, kiu ne havis subfolion, kie sole li povis legi.
Malgraŭ tio li ne bone distingis la skribon. Cetere, estis malgrave, ĉar li sufiĉe ellegis kaj komprenis, ke la tuto temis pri bagatela okazo, kiu neniel similis al amafero, sed prefere ĝi rilatis al iu onklo de Odeta. Svan ja legis la komencon de la linio: ‚mi prave agis’, sed li ne divenis, kion Odeta prave faris, sed subite unu vorto, kiun li unue ne rekonis, netiĝis kaj klarigis la sencon de la tuta frazo: ‚mi prave agis, malfermante la pordon, ĉar la vizitanto estis mia onklo’. Malfermante! Do Forŝevilo ĉeestis en tiu posttagmezo kiam Svan sonorigis, kaj ŝi lin foririgis, kio kaŭzis la aŭditan bruon.
Li do legis la tutan leteron; en la fina parto ŝi pardonpetis pri tio, ke ŝi agis tiel senceremonie kaj ŝi diris, ke li postlasis siajn cigaredojn – samvorte kiel ŝi skribis al Svan post iu el liaj unuaj vizitoj. Sed por Svan ŝi estis alskribinta: ‚se vi nur forgesus anstataŭe vian koron, ĝin de vi mi ne lasus repreni’. Al Forŝevilo nenion tian ŝi skribis – nenio aludis al iaspeca am-intrigo inter ili. Verdire en la tuta afero ŝi pli trompis Forŝevilon, ol lin, ĉar al li ŝi sendis leteron kredigantan, ke la vizitinto estis ŝia onklo. Entute li – Svan – estis la viro, favore al kiu ŝi agis, kaj pro kiu ŝi foririgis la alian. Tamen, se inter Odeta kaj Forŝevilo intrigo ne estis, kial ŝi ne tuj malfermis la pordon, kial ŝi skribis ‚mi prave agis, malfermante la pordon, la vizitanto estis mia onklo’? Se ŝi tiumomente nenion kulpis, kiel Forŝevilo povus entute kompreni, ke ŝi ne malfermis la pordon? Svan sidis, senhelpa, konfuzita, kaj tamen feliĉa antaŭ tiu koverto, kiun Odeta al li sentime konfidis, tiom granda estis ŝia fido je lia ĝentlemaneco, sed tra kies diafana vitraĵo al li montriĝis kun la sekreta flanko de incidento, kiun li antaŭe ne kredus konebla, parto de la vivo de Odeta, kvazaŭ observate tra mallarĝa hela fendo strie disiganta nekonatan spacon. Plie pri ĉio ĉi ĝojis lia ĵaluzo, kvazaŭ ĉi tiu ĵaluzo havus sendependan, memecan vivenergion avidan pri ĉio, kio ĝin nutrus, eĉ al li malutile. Ĝi nun havis brulaĵon, kaj Svan povis ekde tiu evento zorgi ĉiutage pro la vizitoj, kiujn Odeta ricevis ĉirkaŭ la deksepa horo, kaj enketi pri la kieo de Forŝevilo en tiu horo. La tenereco de Svan konservis la saman karakteron, kiun ĝi komence ricevis ambaŭflanke de lia senscio pri la tagordo de Odeta kaj de mensa embarasiĝo, pro kiu sian nescion li ne kapablis kompensi per imagado. Li unue ĵaluzis ne pri la tuta vivo de Odeta, sed sole pri tiuj momentoj, en kiuj ia eble miskomprenita cirkonstanco al li supozigis, ke Odeta lin tiam eventuale trompis. Lia ĵaluzo, simile al polpo kiu ĵetas unuan, poste duan, poste trian tentaklon, sin firme ligis al tiu deksepa horo, poste al alia, poste al alia. Sed Svan ne kapablis elfantazii siajn suferojn. Ili estis nur memoraĵo, daŭrigo de sufero, kiu lin trafis de ekstere.
Nun suferojn li ricevis de ĉiu flanko. Li volis malproksimigi Odetan de Forŝevilo, kun ŝi vojaĝi al la suda parto de Francio. Sed li kredis, ke ŝin gvatas ĉiuj viroj de la hotelo, kaj ke ankaŭ ŝi gvatas ilin. Tial li, kiu okaze de antaŭaj vojaĝoj kutime serĉis novajn interkoniĝojn, grupajn okazaĵojn, nun kondutis malsocieteme, sin distancigis de homoj, kvazaŭ ili kruele vundus lin. Kaj kiel li ne iĝus homevita, dum li suspektis en ĉiu viro eblan amanton de Odeta? Tiel do lia ĵaluzo pli forte, ol faris la gaja, voluptema inklino, kiun li unue havis al Odeta, aliigis la karakteron de Svan, kaj amplekse ŝanĝis en la okuloj de ĉirkaŭuloj, la tuton de eksteraj signoj, per kiuj montriĝis ĉi tiu karaktero.
Unu monaton post la tago, kiam li legis la leteron de Odeta al Forŝevilo, Svan gastis en vespermanĝo aranĝita de gesinjoroj Verduren en la Bulonja Arbaro. Ĝuste kiam la societo estis disironta, li rimarkis interkonsiliĝon inter sinjorino Verduren kaj pluraj gastoj, kaj li duone komprenis, ke oni memorigis al la pianisto rendevuon en la sekva tago por vespera aranĝo en Ŝatu245; sed li, Svan, al tiu aranĝo invitita ne estis.
Gesinjoroj Verduren parolis mallaŭte kaj per iom aludaj vortoj, sed la pentristo probable pro malantento ekkriis:
— „Tio okazu sen lumiloj kaj li ludu la sonaton ‚Lunhelo’246 en mallumo, por ke oni vidu, kiel aĵoj memheliĝas.”
Sinjorino Verduren, vidante ke Svan staras je kelkpaŝa distanco, mienis per tiu mieno, en kiu la deziro, ke silentu la parolanto kaj ke ĝin ne rimarku tiu, kiu aŭdas, sin reciproke neŭtraligas en intensa sensignifeco de la rigardo, en kiu la senmova interkompreniĝa signado de kunsekretiganto kaŝiĝas sub ŝajne senkulpa rideto, kaj kiu, estante komuna al ĉiuj, kiuj subite konscias mallertaĵon, ĝin tuj rimarkigas eventuale al tiuj, kiuj ĝin faris, sed pli ofte al tiu, kiun ĝi koncernas. Odeta tuj havis la vizaĝon de senespera homo, kiu rezignas pri batalado kontraŭ fatalaj misfortunoj, kaj Svan arde atendis dum la sekvaj minutoj la momenton kiam, la restoracion forlasinte, kun ŝi reveturante, li povos peti klarigon, negoci por ke ŝi ne iru en la sekva tago al Ŝatu aŭ lin kuninvitigu, kaj trankviligi en ŝia brakumo la angoron, kiu lin premis. Fine oni vokis por iliaj veturiloj. Sinjorino Verduren diris al Svan:
— „Nu do, adiaŭ! ĝis baldaŭ, ĉu ne?” penante per afabla rigardo kaj neta rideto deturni lin de la penso, ke ŝi ne estis diranta, kiel ŝi ĝis tiam ordinare faris: „ĝis morgaŭ en Ŝatu, kaj ĝis postmorgaŭ ĉe ni”.
Gesinjoroj Verduren kun si enveturigis Forŝevilon. La veturilo de Svan staris malantaŭ ilia, kaj li atendis ilian ekveturon, por siavice enveturigi Odetan.
— „Odeta ni veturigos vin hejmen, ni havas malgrandan lokon por vi apud sinjoro De Forŝevilo.”
— „Bone, sinjorino” respondis Odeta.
— „Kiel do? Mi supozis, ke mi vin veturigos” ekkriis Svan, dirante sen ĉirkaŭvojo la necesajn parolojn, ĉar la veturila pordo estis malfermita, la tempo premis, kaj li sentis, ke en sia tiama humoro li ne povos rehejmiĝi sen ŝia kunesto.
— „Sed sinjorino Verduren petis...”
— „Bonvolu, vi rehejmiĝos sole, ni lasis vin iri kun ŝi sufiĉe ofte” diris sinjorino Verduren.
— „Sed okazas, ke mi havas gravan aferon por diri al sinjorino De Kresi.”
— „Nu bone, ĝin vi perletere sciigos.”
— „Adiaŭ” diris Odeta, al li gestante por manpremo.
Li penis rideti sed li ŝajnis terure afliktita.
— „Ĉu vi vidis, kiel Svan nun aŭdacas sinteni rilate al ni?” al sia edzo diris sinjorino Verduren post la rehejmiĝo. „Estis kvazaŭ li min mordos, ĉar ni veturigos Odetan. Kiel malkonvene, vere! Nu, bone, ĉu li ankaŭ diros, ke nia domo estas loko por amaĵoj kaj maldecaj rendevuoj? Mi ne komprenas, kiel Odeta toleras tian konduton. Li tute parolas kvazaŭ li dirus: vi estas mia posedaĵo. Mi parolos kun Odeta pri tio, mi esperas, ke ŝi komprenos mian vidpunkton.”
Kaj post momenteto ŝi aldiris en kolera tono:
— „Ha, vidu, tia fia besto!” nescie uzante – kaj eble pelate de la sama malklara bezono de mempravigo, kiel Franciska en Kombreo fronte al la kokido, kiu morti ne volis – la samajn vortojn, kiujn lasta barakto de senkulpa, agonianta besto, elpremas el la kampulo, kiu ĝin vringas.
Kiam la veturilo de sinjorino Verduren forruliĝis, kaj tiu de Svan alviciĝis, lia koĉero, lin rigardante, demandis ĉu li misfartas, ĉu okazis malfeliĉaĵo.
Svan forsendis lin, li volis piediri kaj li tiamaniere, trairante la Bulonjan Arbaron, rehejmiĝis. Li laŭte, sole parolis, per la sama iom malnatura tono, per kiu li ĝis tiam komentis la agrablaĵojn de la eta rondo kaj laŭdis la grandanimecon de gesinjoroj Verduren. Sed kiel la diroj, ridetoj, kisoj de Odeta iĝis al li tiom fiaj, kiom ili antaŭe sentiĝis dolĉaj, se ili nun estis destinitaj al aliaj viroj, tiel ankaŭ la verdurena societo, kiu antaŭ mallonge al li ŝajnis amuza, plena je vera gusto por belartoj, iasence eĉ morale nobla, nun, iĝante loko de renkontiĝo, de libera amo inter Odeta kaj alia viro, evidentigis siajn ridindojn, sian stultecon, sian malaltecon.
Kun naŭza sento li imagis la postan vesperon en Ŝatu. „Ha, kial do en Ŝatu? Kiel ŝtofvendistoj post la fermo de la butiko! Vere ĉi tiuj homoj eminente burĝas. Probable ili ne ekzistas, ili estas roluloj el ia teatraĵo de Eŭĵeno Labiŝ247!
Tie estos gesinjoroj Kotar, eble Briŝo. „Kiom mokinda estas tiu vivmaniero de hometoj, kiuj ĉiam vivas grupe, kiuj timus pereon se ili ne nepre ĉiuj estus morgaŭ en Ŝatu – nekredeble!.” Ve! tie ankaŭ estos la pentristo, kiu ŝatas aranĝi geedzigojn, kiu invitos Forŝevilon kaj Odetan kune al sia laborejo. Li en imago vidis Odetan en tro formala tualeto por tia kampara renkontiĝo „ĉar ŝi estas tiel vulgara kaj precipe tiel kompatinde stulta!!!”
Li en imago aŭdis la postmanĝajn ŝercojn de sinjorino Verduren, kiuj – egale kiun ajn tedulon ili celis – lin ĉiam amuzis, ĉar li vidis kiel ili Odetan ridigas – kun li, preskaŭ en li ridigas. Nun li antaŭsentis, ke Odetan oni eble pri li ridigos. „Kia fetora gajeco!” li diris, tiel forte tordante per forpuŝa mimiko la buŝon, ke li mem sentis la grimacon en siaj muskoloj, ĝis en sia kolo ŝvele iritiĝantan ĉe la ĉemiza kolumo. „Kaj kiel homo, kies vizaĝo estas farita laŭ la bildo kaj simileco de Dio, trovas pretekston por ridado en tiuj naŭzaj ŝercoj? Ĉiu, kiu havas iom delikatan nazon, sin deturnos kun abomeno por ne flari la forpuŝan odoraĉon. Estas nekredeble, nepenseble, ke iuj homoj ne komprenas, ke sin allasante al ironia rideto kontraŭ alia homo lojale etendanta la manon por saluto, ili malaltiĝas al feĉo, el kiu eĉ kun plej granda helpemo neniu en la mondo ilin elsavos. Mi vivas je tro multaj miloj da metroj super la abismoj, kie oni plaŭdigas kaj aplaŭdas tiajn klaĉojn, min ne povas makuli la ŝercoj de iu sinjorino Verduren” li ekkriis, relevante la kapon, fiere elrektigante la torson. „Mi ĵuras antaŭ Dio, ke mi sincere volis helpi al Odeta, por ke ŝi eliru el tiu medio, mi volis ŝin levi al pli nobla, pli pura sfero. Sed homa pacienco havas limojn, kaj sian limon mia pacienco atingis” li diris al si, kvazaŭ tiu misio – savi Odetan el tiu atmosfero de mokaĉoj – estus pli malnova, ol je kelkaj minutoj, kvazaŭ li ne surprenus ĝin nur de kiam li pensis, ke la diritaj mokaĉoj eble lin mem celas, kaj provas deŝiri Odetan de li.
En imago li vidis la pianiston preta por la sonato ‚Lunhelo’ kaj la aktoradon de sinjorino Verduren, antaŭtimanta la misefikon de la betovena muziko al ŝiaj nervoj: „stultulino, mensoganto” li ekkriis „... kaj fantazias, ke ŝi ŝatas belarton!” Ŝi diros al Odeta post lerta enŝovo de kelkaj laŭdoj pri Forŝevilo, kiel ŝi ofte agis pri li: „Vi certe trovos apud vi malgrandan spacon por ke ĉi tie sidu sinjoro De Forŝevilo, ĉu ne?”. „En la malluma salono! prostituanto, peranto!”. Peranto estis ankaŭ la nomo, per kiu li pensis pri la muzikaĵo, kiu ilin invitos al kunsilentado, al kunrevado, al reciproka rigardado kaj manpreno. Li komencis estimi la severecon kontraŭ belartoj de Platono248, de Bosueto249 kaj de la malnova franca edukado.
Entute la vivmanieron, kiun flegis la verdurena societo kaj kiun li tre ofte epitetis „aŭtenta”, li nun taksis plej aĉa, kaj la etan rondon li taksis tre malalta medio. „Vere” li diradis „tio estas la lasta, plej malalta grado de la sociaj rangoj, la lasta cirklo de Danto. Sendube tiu respektinda teksto aludas ĝuste al gesinjoroj Verduren! Finfine mondumanoj, ĉe kiuj multaj aferoj estas ja kritikindaj, sed kiuj multe pli noblas ol tiu bando de malhonestuloj, tre sagace agas, rifuzante interkoniĝon kun ili, eĉ tiamanieran malpurigon de la ekstremo de la fingroj. Kiel klarvida estas tiu noli me tangere250 de la kvartalo Sankta-Ĵermano.” Li delonge eliris el la aleoj de la Bulonja Arbaro, li jam preskaŭ atingis la hejmon, kaj tamen li ankoraŭ ne sobriĝis el sia sufero kaj el la verva malsincereco, kiu per la falsa tono, la malnatura sonoro de lia propra voĉo al li verŝis de minuto al minuto pli abundan vort-ebriecon; li plu babilaĉis antaŭ si tra la nokta silento: „Mondumanoj havas malbonajn flankojn, kiujn mi bone konas kaj rekonas, sed ili malgraŭ tio estas homoj, de kiuj certajn misfarojn oni ne povas atendi. Tiu-tiu eleganta virino, kiun mi konis, certe ne perfektis, sed spite al tio ŝi havis fundamentan delikatecon, lojalan sintenon, pro kiuj ŝi en nenia cirkonstanco agus perfide, kaj tio sufiĉas, por ke inter ŝi kaj matronaĉo Verduren estu profundega diferenco. Verduren! kia nomo! Ha, vere ili plene konformas al sia rolo, ili eminente reprezentas sian specon! Dank' al Dio, nun venis tempo, por ke mi ĉesu toleri makuliĝon pro kunvivo kun tiuj fiuloj, kun tiuj rubuloj.”
Sed same kiel la virtoj, kiujn li antaŭ nelonge ankoraŭ atribuis al gesinjoroj Verduren, ne sufiĉe efikus, eĉ se ili vere havus ilin, sed ne favorus kaj patronus lian amon, por kaŭzi al Svan la ebriecon, pro kiu li kore laŭdis ilian grandanimecon, kaj kiu fakte, eĉ propagate tra aliaj personoj, venis nur de Odeta – same la malmoraleco, eventuale reala, kiun li trovis nun en la konduto de gesinjoroj Verduren, ne povus, se ili ne invitus Odetan kaj Forŝevilon sen li, tiel ardigi lian indignon kaj de li kondamnigi ilian fiecon. Kaj probable la voĉo de Svan estis pli klarvida ol li, kiam ĝi konsentis diri mallaŭdajn vortojn pri la verdurena rondo kaj ĝojajn vortojn pri forlaso de ĝi nur per malnatura tono, kvazaŭ ĉi tiuj vortoj estus elektitaj por kontentigi lian koleron, prefere ol por eldiri lian opinion. Lia vera penso efektive, dum li allasis sin al siaj parolaĉoj, estis probable sen lia prikonscio turnita al tute alia temo, ĉar atinginte la hejmon, apenaŭ li kunfermis la klapojn de la pordego, li subite manfrapis al si la frunton, kaj, denove malfermante, li surstratiĝis kaj ekkriis per ĉi-foje natura voĉo: „jes-ja – mi trovis rimedon, por ke mi estu invitita al la morgaŭa manĝo en Ŝatu!”. Sed la rimedo estis probable malbone elpensita, ĉar inviton Svan ne ricevis; doktoro Kotar, kiu estis forvojaĝinta al provinco por la ekzameno de akuta malsano, ne estis vizitinta la verdurenan rondon dum pluraj tagoj kaj interalie en Ŝatu ne estis, diris en la sekva tago, kiam li altabliĝis kun aliaj gastoj:
— „Hm... ĉu ni ne vidos sinjoron Svan ĉi-vespere? Li ja estas tio, kion oni nomas persona konato de...”
— „Certe ne!” ekkriis sinjorino Verduren „nin ne trafu la malbona sorto, ke li ĉeestus; li estas teda, stulta kaj malĝentila.”
Tion aŭdante, Kotar vidigis kaj sian miron kaj sian obeemon fronte al vero kontraŭa al sia tuta ĝistiama kredo, sed neprotesteble evidenta: kun afekcia kaj tima mieno li mallevis la nazon al sia telero kaj ne respondis alimaniere ol per: „Ah, ah, ah, ah, ah!” retroirante per bonorda, ĝisfunda retreto, laŭ desupra gamo, tra la tuta sonamplekso de sia voĉo. Kaj pri Svan oni ne plu aŭdis en la salono de gesinjoroj Verduren.
De tiam ĉi tiu salono, kiu antaŭe faciligis la kunecon de Svan kaj Odeta, fariĝis baro kontraŭ iliaj renkontiĝoj. Ŝi ne plu diris, kiel en la komenca tempo de ilia enamiĝo: „nu, ne gravas, ni intervidiĝos morgaŭ vespere, ĉar okazos akcepto ĉe gesinjoroj Verduren”, sed: „ni ne intervidiĝos morgaŭ vespere – okazos akcepto ĉe gesinjoroj Verduren”. Alian fojon gesinjoroj Verduren ŝin invitis al la Komika Operejo por spekti ‚Unu Nokton de Kleopatra’251 kaj Svan legis el la okuloj de Odeta la saman timon antaŭ lia eventuala peto, ke ŝi ne iru, kiun li antaŭ nelonge nepre forkisus preterpase de sur ŝia vizaĝo, kaj kiu nun lin forte incitis. „Mi tamen ne ricevas koleron” li enpense komentis „de ŝia deziro beki el tiu ekskrementa muziko. Mi ricevas malĝojon, kaj ĉi tiu malĝojo ne koncernas min, sed ŝin; mi malĝojas tial, ke post ol ŝi vivis pli ol ses monatojn en ĉiutaga rilatado kun mi, ŝi ne sufiĉe aliiĝis, ne spontanee seniĝis je admiro al Viktoro Mase252. Precipe ŝi ne komprenis ke homo kun sufiĉagrade delikata naturo en iuj vesperoj vere kapablas rezigni je iuj plezuroj, kiam iu petas tion de li. Se tia, ŝi kapablus diri: ‚mi ne iros’, ŝi tiel sintenus almenaŭ inteligente, ĉar laŭ ŝia respondo oni definitive juĝos pri ŝia nobla aŭ malnobla spirito.” Kaj tiel konvinkinte sin mem, ke vere nur por tio, ke aperu okazo de favora juĝo pri la altanimeco de Odeta, li deziris, ke ŝi tiuvespere restu kun li prefere ol vizitu la Komikan Operejon, li antaŭ ŝi sammaniere argumentis, kun samgrada malsincero, kiel li ĵus havis al si mem, kun eĉ pliagrada, ĉar tiel parolante li ankaŭ sin allasis al la artifiko, ke li premos ŝin per ŝia propra memestimo.
— „Mi ĵuras” li diris al ŝi kelkajn minutojn antaŭ ol ŝi foriris al la teatra prezento „ke petante, ke vi ne eliru, mia tuta deziro, se mi estus egoisma, estus ke vi rifuzu, ĉar mi havas milon da farendoj por ĉi tiu vespero, kaj mi mem troviĝus mallibera kaj embarasita se vi male ol atendeble respondus, ke vi ne eliros. Sed ne miaj okupoj, ne miaj plezuroj plej gravas, ankaŭ pri vi mi devas zorgi. Eble venos iam tago, en kiu, vidante ke mi senrevene de vi disiĝis, vi prave riproĉos, ke mi ne avertis vin en la decidaj minutoj, kiam mi sentis, ke mi pri vi juĝos per iu el tiuj senindulgaj juĝoj, kontraŭ kiuj amo baldaŭ frakasiĝas. Vidu, ‚Unu Nokto de Kleopatra’ (kia titolo!) neniom pezas en la afero. Kion oni vere konsideru estas, ĉu vi vere estas tia homo, kiu havas la lastan rangon de spirita nobleco, kiu malestimindas, kiu ne kapablas rezigni plezuron. Tiam, se tia vi estas, kiel oni amus vin? ja vi ne estas persono, ne estas difinita, malperfekta sed pliboniĝema homo. Vi estas senforma akvo, kiu fluas laŭ la ofertita deklivo, senmemora kaj malinteligenta fiŝo, kiu dum tuta vivo en sia akvario centfoje en ĉiu tago albatiĝas al la vitro, kiun ĝi obstine konfuzas kun fluaĵo. Ĉu vi komprenas, ke via respondo, mi ne diras tuj ĉesigos mian amon al vi, kompreneble, sed malgrandigos vian ĉarmon en miaj okuloj, kiam mi komprenos, ke vi ne estas persono, ke vi malpli valoras ol ĉiuj aliaj koncernoj, ke kompare kun io ajn vi nekapablas vin pli altigi. Ja klare – mi preferus la situacion, ke mian peton pri rezigno je ‚Unu Nokto de Kleopatra’ (pro vi mi malpurigas al mi la lipojn per ĉi tiu malnobla titolo) mi ne gravigus, kaj cetere esperus, ke vi tamen iros. Sed tial, ke mi volas tiel kompreni, tiel konkludi el via respondo, mi juĝis lojale, ke mi pri tio vin avertos.”
Odeta de momento vidigis iom da emocio, da necerteco. La senco de la tuta parolado al ŝi fremdis, sed tion ŝi komprenis, ke ĝi estis ekzemplero de la familiara ĝenro admonado, de la riproĉaj aŭ petegaj scenoj, el kiuj – pro sia kutima rilatado kun viroj – ŝi regule konkludis sen atento pri la preciza vortumo, ke tiajn dirojn ili ne elparolus, se ili ne estus enamiĝintaj, kaj ke tial, ke ili enamiĝis, ne estas bezonate obei – ilia amo poste des pli fortos. Ŝi do tre trankvile aŭskultus la paroladon de Svan, se ŝi ne konscius, ke tempo pasas, kaj ke se li plu parolos iom longe, ŝi riskos, kiel ŝi diris kun tenera, obstina kaj konfuzita rideto „entute maltrafi la uverturon!”.
En aliaj okazoj li diris al ŝi, ke kaŭzos finon de lia amo precipe tio, ke ŝi ne kapablas rezigni je mensogado. „Eĉ se vi konsiderus la situacion laŭ nura koketeco” li argumentis „ĉu vi ne komprenas, ke vi tre malgrandigas vian plaĉopovon se vi agas tiel malnoble, ke vi mensogas? Per unu konfeso, kiom da misfaroj vi elaĉetus! Vere, vi malpli inteligentas, ol mi pensis!” Sed vane Svan antaŭ ŝi elmetis ĉiujn kialojn, pro kiuj ŝi forlasu siajn trompojn; ili povus ĉe Odeta renversi ĝeneralan sistemon de mensogado; sed tian sistemon Odeta ne havis; ŝi simple en ĉiu okazo, kiam ŝi volis, ke Svan ne sciu pri iu ŝia faro, ĝin al li ne konfesis. Mensogado funkciis do por ŝi kiel cirkonstanca agmaniero inter aliaj; kaj tio, laŭ kio sole ŝi decidis ĉu ĉi tiun rimedon ŝi uzos aŭ ĉu ŝi diros la veron, ankaŭ estis afero de kondiĉo, nome de la pli aŭ malpli granda probablo, ke Svan malkovros, ke ŝi ĉirkaŭfrazis la veron.
Laŭ korpa aspekto ŝi estis en malfavora tempo, ŝi dikiĝadis; la emociesprima, sufera ĉarmo, la miraj, revaj rigardoj, kiujn ŝi antaŭe elmontris, ial velkis kune kun ŝia frua juneco. Ŝi do iĝis tre kara al Svan, en tempo en kiu – por tiel diri – li ĝuste trovis ŝin klare malpli bela. Li ŝin rigardadis, provante resenti la iaman ĉarmon kaj ĝin ne retrovis. Sed la scio, ke sub tiu nova krizalido daŭre vivis la sama Odeta kun ĉiam same evitema, nekaptebla, malica volforto, sufiĉis al Svan, por ke li daŭre kun sama avido provu ĝin kapti. Li ankaŭ kontemplis fotografaĵojn faritajn antaŭ du jaroj, li memoris, kiel plaĉa ŝi tiam estis. Kaj tio iomete konsolis lin pro la multaj ĉagrenoj, kiujn pro ŝi li spertis.
Kiam gesinjoroj Verduren ŝin kondukis al Sanĵermano253, al Ŝatu, al Meŭlan254, ofte, se tio okazis en la varma sezono, ili proponis surlokan tranoktadon kaj revenon en la sekva tago. Sinjorino Verduren penis dampi la skrupulojn de la pianisto, kies onklino restis en Parizo:
— „Ŝi certe ĝuos, ke ŝi liberas kaj dum unu tago pro vi ne embarasiĝas. Kial ŝi zorgus? Ŝi scias, ke vi estas kun ni. Krome respondeco pri la tuta afero estas super mia kapo.”
Sed se al ŝi tio ne prosperis, sinjoro Verduren esploris la ĉirkaŭaĵon, trovis telegrafejon aŭ kurieron kaj demandis pri tiuj el la fideluloj, kiuj deziris iun averti. Sed Odeta fordankis, diris ke depeŝon ŝi havas al neniu, ĉar ŝi siaflanke definitive komprenigis al Svan, ke se ŝi sendus al li mesaĝon antaŭ la vizaĝoj de ĉiuj, ŝi kompromitiĝus. Iafoje ŝi forestis dum pluraj tagoj, gesinjoroj Verduren kun ŝi faris viziton de la tomboj en Dreo255 aŭ iris al Kompienjo256 por admiri laŭ rekomendo de l' pentristo sunsubiron en la arbaro, kaj ili pluigis la ekskurson ĝis la kastelo de Pierfono257.
— „Kia domaĝo! Ŝi povus viziti verajn monumentojn kun mi, kiu dum deko da jaroj studis arkitekturon, kaj kiun konstante petegas por akompano al Bovezo aŭ al Sanlupo-de-Nodo258 eminentaj homoj, kion mi efektivigus sole por ŝi, kaj anstataŭe ŝi iras kun lastrangaj kruduloj kaj sinsekve gapas antaŭ la fek-amasoj de Luizo-Filipo kaj de Viole-la-duko! Al mi ŝajnas, ke por ĝusta elekto ne necesas artisteco, kaj ke eĉ kun malsubtila nazo oni ne elektas kiel ekskursan celon ian publikan necesejon, kie oni pli proksime flaros la odoron de ekskrementoj.”
Sed kiam ŝi forvojaĝis al Dreo aŭ al Pierfono – bedaŭrinde malpermesante, ke li tien, kvazaŭ ŝance, mem veturu, ĉar, ŝi avertis, tio impresus ege malfavore – li absorbiĝis en la plej ebriiga amromano en la mondo, nome en la fervoja hortabelo, kiu al li sciigis la rimedon, per kiu li povos en la posttagmezo, en la vespero, jam en ĉi tiu mateno ŝin atingi! Ĉu rimedon? – eĉ pli bone: permeson. Ĉar entute la hortabelo kaj la vagonaroj mem estas destinitaj al homoj, ne al hundoj! Se oni sciigas al la publiko per presita informilo, ke je la oka horo ekveturas trajno, kiu atingos Pierfonon en la deka, tio signifas, ke veturi al Pierfono estas afero laŭleĝa, por kiu la permeso de Odeta superfluas; kaj ĝi ankaŭ estas ago, kiun eventuale pravigas tute alia kaŭzo ol la deziro, ke li renkontos Odetan, ĉar homoj, kiuj ŝin ne konas, ĉiutage laŭ tiu vojo veturas, kaj tion faras en sufiĉe granda nombro, por ke oni juĝu necese hejti lokomotivojn.
Konklude ŝi ne rajtas bari al li la vojon al Pierfono, se tien iri li deziras! Kaj li sentis ĝuste ĉi tiun deziron, kaj ankaŭ se li ne konus Odetan, li certe tien veturus. Delonge li volis vidi pli precize la restarigajn laborojn plenumitajn laŭ la planoj de Viole-la-duko. Kaj sub ĉi tia vetero li sentis preman deziron de enarbara promeno en la ĉirkaŭaĵo de Kompienjo.
Estis vere malbonsorte, ke al li ŝi rifuzis rajton de vizito en la sola loko, al kiu li tiutage aspiris. Tiutage! Se li veturus spite al la malpermeso, li ŝin vidus en tiu sama tago! Sed se en Pierfono ŝi ŝance renkontus malproksiman konaton, ŝi ĝoje salutus lin per ia: „ha, kiel vi trafis ĉi tien?” kaj proponus, ke li vizitu ŝin en la hotelo, kie gastis la verdurena grupo, dum ke ŝi, renkontante lin, Svan-on, male ofendiĝus, pensus ke ŝin li persekutas, tio eble malfortigus ŝian amon, ŝi eble, lin ekvidinte, kolere forturniĝus. „tiel do mi ne rajtas libere vojaĝi, ĉu?” ŝi komentus post la reveno, dum efektive tiu, kiu vojaĝi ne plu rajtis, estis li!
Li dum iom da tempo pripensis, ĉu, por iri al Kompienjo aŭ al Pierfono ne suspektigante ke li tion faras por renkonti Odetan, li eble petos kunveturadon de unu el siaj amikoj, la markizo De Forestelo, kiu en tiu regiono posedis kastelon. La markizo, kiun li sciigis pri sia plano sen mencio de la motivo, sentis pro tio grandan ĝojon, mirante ke Svan unuafoje ene de dekkvin jaroj fine konsentas veni kaj vidi lian bienon, kaj kvankam li ne deziras tie longe resti, li diris, li almenaŭ promesas, ke ili kune promenos kaj ekskursos dum pluraj tagoj. Svan jam image vidis sin tie kun sinjoro De Forestelo. Eĉ antaŭ ol li vidos Odetan, eĉ se ŝin vidi li ne sukcesos, kian feliĉon li sentos paŝante sur la tero de tiu lando, en kiu, ne sciante la ĉiumomente precizan lokon de ŝia ĉeesto, li sentos ke ĉie vibras eblo de ŝia subita apero: en la korto de l' kastelo, kiu por li fariĝos bela, ĉar li pro ŝi vizitos ĝin; en ĉiuj stratoj de la urbo, en kiu li sentos romaneskan etoson, sur ĉiu vojo de l' arbaro rozkolorigita de profunda, mola sunsubiro; en tiaj alternativaj kaj grandnombraj ŝirmejoj samtempe serĉis rifuĝon – pro la hezita ĉiulokeco de lia espero – lia feliĉa, vagema kaj displuriĝinta koro. „Gravas...” li klarigos al sinjoro De Forestelo „ke ni gardu nin de hazarda renkontiĝo kun Odeta kaj gesinjoroj Verduren; mi ĝuste eksciis, ke ili hodiaŭ vizitos Pierfonon. Ni havas sufiĉajn okazojn de kunesto en Parizo, estus stulte ke ni forvojaĝus kaj ne povus iri eĉ unu paŝon laŭ malsamaj vojoj.” Kaj lia amiko ne komprenus, kial li post la alveno dudekfoje ŝanĝus sian planon, esplorus la manĝoĉambrojn de ĉiuj kompienjaj hoteloj, neniam decidante, ke li fine eksidos en iu el ili, en kiu oni tamen ne vidis eĉ la ombron de gesinjoroj Verduren, ŝajne serĉante tion, kion li laŭdire penas eviti, kaj ĝin cetere tuj evitante kiam li ĝin trovos, ĉar efektive, se li renkontus la etan rondon, li afektus sindeturnon, jam kontenta pri tio, ke li vidis Odetan kaj ke ŝi vidis lin, kaj precipe ke ŝi vidis, ke li ŝin ne atentas. Tamen – ne, ŝi kompreneble divenos, ke ĝuste pro ŝi li venis. Kaj kiam sinjoro De Forestelo venis por proponi ekveturadon, li diris: „ne, mi bedaŭras, al Pierfono mi hodiaŭ ne povas iri, Odeta nun estas tie”. Kaj al Svan malgraŭ ĉio ĉi estis feliĉiga la sento, ke se li sola inter ĉiuj ĉi-mondaj homoj ne rajtis tiutage veturi al Pierfono, la kaŭzo estis, ke rilate al Odeta li estis persono malsama ol ĉiuj ceteraj, ŝia amanto, kaj ke tiu trudita malvastigo de la universala rajto je libera cirkulo estis nur ia aspekto de lia sentimentala sklaveco, de la amo, kiu al li tiom karis. Finfine estis pli prudente, ke li ne elmetos sin al eventuala malpaciĝo kun ŝi, ke li paciencos, atendos ĝis ŝia reveno. Li pasigis la tagojn ekzamenante mapon de la Kompienja Arbaro, kvazaŭ ĝi estus ia mapo de tenereco259, kolektis ĉiajn fotografaĵojn de la kastelo de Pierfono. Tuj kiam komenciĝis tago, en kiu ŝi eble revenos, li malfermis denove la fervojan hortabelon, kalkulis, en kiu horo ŝi entrajniĝis, kaj se io ŝin malfruigis, per kiuj aliaj vagonaroj ŝi ankoraŭ eble veturos. Li ne eliris, timante ke li forestos kiam eventuale alvenos depeŝo, ne enlitiĝis antaŭvidante la okazon ke, reveninte per la lasta trajno, ŝi dezirus surprizi lin per vizito en la nokto. Li ĝuste aŭdis, ke iu sonorigas ĉe la pordego, neniu hastis por malfermi, li pensis, ke li mem vekos la pordiston, li kliniĝis el la fenestro por voki al Odeta, se efektive ŝi estas la vizitanto, ĉar malgraŭ la rekomendoj, kiujn li faris pli ol dekfoje malsupre, ili eble diros, ke li forestas. La sonoriginto estis rehejmiĝanta servisto. Li rimarkis la preterruliĝon de veturiloj, kiun li ordinare neniam atentis. Li aŭskultis, kiel ĉiu el ili de fore venas, proksimiĝas, senhalte preterpasas la pordegon kaj portas plu mesaĝon, kiu ne estas al li destinita. Li atendis dum la nokto tute vane, ĉar gesinjoroj Verduren decidis antaŭtempan revenon kaj Odeta estis en Parizo jam de tagmezo; ŝi ne pensis, ke ŝi povus averti lin pri tio; ne havante ian okupon, ŝi vespere sole vizitis teatrejon, delonge rehejmiĝis kaj estis dormanta.
Ŝi simple dumtempe ne memoris lin. Kaj tiaj momentoj, kiam ŝi plene forgesis la ekziston de Svan, al Odeta pli utilis, al ŝi pli firme ligis Svan-on, ol ŝia tuta koketeco. Ĉar Svan pro tio konstante vivis en dolora afekcio, kiu jam unufoje sufiĉe intensis, por ke ĝi nasku lian amon en la vespero, kiam li ne trovis Odetan en la domo Verduren, kaj ŝin dum la tuta vespero serĉadis. Kaj li ne spertis – male ol mi infanaĝe en Kombreo – tagojn de feliĉo, dum kiuj li forgesus la suferojn, kiuj nur vespere renaskiĝus. La tagojn Svan pasigis sen Odeta; iafoje li pensis, ke, lasante tiel belan virinon sole iri tra Parizo, li agas kiel tiu, kiu lasus plenan juvelujon sur trotuaro. Li tiam indignis kontraŭ ĉiuj surstratuloj, kvazaŭ ili ĉiuj estus ŝtelistoj. Sed ilia komuna kaj senforma vizaĝo ne netiĝis en lia imago, ne bruligis lian ĵaluzon. Ĝi lacigis la menson de Svan, kiu, per la mano al si viŝpremante la okulojn, ekkriis „laŭ la volo de Dio!”, simile al tiu, kiu persiste konsiderinte la problemon de la realeco de la ekstera mondo aŭ de la senmorteco de animoj, al sia lacigita cerbo permesas la malstreĉiĝon de fida kredo. Sed ĉiam memoro pri la foresta amatino nedisigeble miksiĝis kun la ordinaraj okupoj de la vivo de Svan – manĝi, ricevi poŝtaĵojn, eliri, enlitiĝi – lin premante per la malĝojo, ke ĉion ĉi li faris sen ŝi, kiel la komencliteroj de Filiberto la Bela, kiujn en la preĝejo de Bruo Margarita De Aŭstrio pro sia sopiro al li ĉie kunplektigis kun la propraj260. En iuj tagoj li ne restis hejme sed iris por la tagmanĝo al iom proksima restoracio, kies kuirmanieron li antaŭe tre ŝatis, kaj kiun li nun vizitis nur pro iu el tiuj kunempe mistikaj kaj bizaraj motivoj, kiujn oni nomas romaneskaj: la dirita restoracio – kiu nuntempe plu ekzistas – havis la saman nomon, kiel la strato en kiu Odeta loĝis, Laperuz.
Iafoje, se ŝi faris mallongan ekskurson, ŝi nur post pluraj tagoj pensis, ke ŝi avertu lin pri sia reveno en Parizon. Ŝi simple raportis, ne plu zorgante kiel antaŭe pri sinprotekto por ajna eventualo sub ia fragmento de veraĵo, ke ŝi freŝe revenis per matena trajno. Tio estis mensoga diro; almenaŭ por Odeta ĝi estis mensoga, senbaza, malhavis – kontraste kun veraĵo – ian apogon en ŝia memoro pri alveno en la stacidomon; ŝi eĉ estis embarasita por imagi la respondan scenon, en la momento kiam ŝi eldiris tion, pro la kontraŭa bildo pri ĉiuj tute aliaj aferoj, kiujn ŝi faris en la momento de la pretendata eltrajniĝo. Sed en la animo de Svan ĉi tiuj paroloj male ne trafis baron, ili enpremiĝis kaj fiksiĝis kiel nedubinda vero tiel facile, ke se iu amiko al li poste dirus, ke li estis en la koncerna vagonaro kaj Odetan ne vidis, li ne dubus pri tio, ke tiu el ili, kiu eraris, estis lia amiko, malĝuste memoranta la tagon aŭ la horon, ĉar lia atesto ne akordis kun la diroj de Odeta. Ĉi tiuj diroj al li ŝajnus trompaj nur se li de la komenco malfidus kaj supozus, ke tiaj ili povas esti. Por ke li kredu, ke ŝi mensogas, antaŭa suspekto estis necesa kondiĉo. Sufiĉa kondiĉo ĝi cetere ankaŭ estis. Tiam, ĉio, kion Odeta diris, al li ŝajnis dubinda. Se ŝi eldiris ies nomon, certe ĝi estis la nomo de iu el ŝiaj amantoj; pro ĉi tiu firma supozo li ĉagreniĝis dum semajnoj; li eĉ foje rilatiĝis kun detektiva oficejo por ekkoni la adreson, la okupojn de la nekonato, pri kiu li trankviliĝus nur se tiu forvojaĝus, kaj kiu laŭ postaj informoj estis onklo de Odeta, mortinta dudek jarojn antaŭe.
Kvankam ŝi ne permesis, ke li kun ŝi renkontiĝu en publikaj lokoj, dirante ke tio kaŭzus klaĉojn, okazis tamen ke ĉe iuj societaj vesperoj, al kiuj li kaj ŝi ambaŭ estis invititaj – ĉe Forŝevilo, ĉe la pentristo aŭ en filantropia balo en ministrejo – li ĉeestis samtempe kun ŝi. Li vidis ŝin sed ne kuraĝis longe resti, timante ke tio ŝin incitus ĉar povus ŝajni, ke li gvatas, kiajn plezurojn ŝi ĝuas kun aliaj homoj, kaj – dum li solece rehejmiĝis, kaj enlitiĝis en angoro, kiel al mi okazis kelkajn jarojn poste en la vesperoj, kiam li gastis en nia domo en Kombreo – ĉi tiuj plezuroj al li ŝajnis senlimaj, ĉar li ne ĝisfine spektis ilin. Unu-aŭ-dufoje en tiaj vesperoj li tamen spertis ĝojon, kiu – se ĝi ne estus tiom skua pro la retrobato de la subite ĉesigita angoro – povus nomiĝi trankvila ĝojo, ĉar ĝi konsistis en repaciĝo: li mallonge ĉeestis grandan festadon ĉe la pentristo kaj estis forironta; li postlasis Odetan, dum ŝi figuris brilan fremdulinon ĉirkaŭatan de viroj, al kiuj ŝiaj rigardoj kaj gajeco, kiuj lin ne celis, ŝajne parolis pri volupto ĝuota surloke aŭ aliloke (eble en la ‚balo de malkoheruloj’261, kien – li tre timis – ŝi poste iros) kaj kiu al Svan kaŭzis pli ardan ĵaluzon, ol kaŭzus eĉ amora rilato, ĉar li ĝin pli malfacile imagis; li jam estis traironta la pordon de la verkejo, kiam li aŭdis, ke oni revokas lin per jenaj vortoj (kiuj, senigante la feston je ĝia terura fino, ĝin sub retrorigardo igis malmalica, igis la rehejmiĝon de Odeta ne plu fremdega kaj timiga, sed dolĉa kaj konata, kaj ĝi havos lokon apud li, sametose kiel lia ĉiutaga vivo, en lia veturilo, kaj senigis ankaŭ Odetan je ŝia tro brila kaj gaja ŝajno, montris, ke ĝi estas alivesto, kiun ŝi momente surmetis por li, ne celante iajn misterajn plezurojn, kaj ke ŝi pri ĝi jam tediĝis), per jenaj vortoj, kiujn al li direktis Odeta kiam li jam staris sur la sojlo: „ĉu vi bonvole atendos kelkajn minutojn, mi baldaŭ foriros, ni kune vojos kaj vi rekondukos min hejmen”.
Verdire iujn fojon Forŝevilo petis kunvojadon kun ili, sed kiam li, irinte ĝis la pordo de Odeta, petis permeson por ankaŭa eniro, Odeta respondis, signante al Svan:
— „Ha, tio dependas de jena sinjoro. Petu tion prefere de li. Nu bone, eniru momente se tion vi deziras, sed ne longe ĉar – mi avertas – li ofte volas trankvile interparoli kun mi; li ne tre ŝatas vizitojn de aliaj homoj, kiam li venas. Aha, se vi konus ĉi tiun personon, same kiel mi konas! Ĉu ne, maj lav262, sole mi bone konas vin?”
Kaj al Svan estis kortuŝe, kiam li vidis, ke ŝi antaŭ Forŝevilo al li direktis ne nur ĉi tiujn parolojn, kiuj atestis pri inklino, pri persona prefero, sed ankaŭ iujn riproĉojn, kiaj: „mi certe divenas, ke vi ankoraŭ ne respondis al viaj amikoj por la dimanĉa vespermanĝo; ne iru, se iri vi ne deziras, sed, mi petas, agu laŭ etiketo” aŭ: „ĉu vi almenaŭ lasis ĉi tie vian eseon pri Vermeer, tiel ke vi povu plu labori morgaŭ? kia pigreco! mi pelos vin al laboro – senkompate!”, kio pruvis, ke Odeta konstante informiĝis pri liaj mondumaj invitiĝoj, pri liaj belartaj studoj, ke ili efektive havis komunan vivon. Kaj dirante tiajn parolojn, ŝi direktis al li rideton, malantaŭ kiu li sentis, ke ŝi estas al li tute sindona.
En tiuj momentoj, dum ŝi por ili ambaŭ estis preparanta oranĝsukon, subite, kiel malbone orientita reflektilo unue traŝovas ĉirkaŭ objekto sur muro fantaziajn ombregojn, kiuj tuj poste kolapsas kaj nuliĝas en ĝin, ĉiuj teruraj, malstabilaj imagoj, kiujn li havis pri Odeta, neniiĝis, fandiĝis en la ĉarman korpon, kiun li vidis antaŭ si. Lin trafis subita suspekto, ke la horo, kiun li kune pasigis kun Odeta sub la lampo, eble ne estis parada aranĝo al li destinita – laŭcele maskanta tiun plezuregan kaj timigan aĵon, kiun li konstante pripensis kaj ne sukcesis bone bildigi al si, nome unu horon en la vera vivo de Odeta, en la vivo de Odeta kiam li forestis – kun siaj teatraj rekvizitoj, siaj kartonaj fruktoj, sed eble estis ververa horo en la vivo de Odeta, ke se li ne ĉeestus, ŝi al Forŝevilo disponigus la saman brakseĝon, al li verŝus ne ian ekzotan trinkaĵon, sed ĝuste ĉi tiun oranĝsukon; ke la mondo vivata de Odeta ne estis tiu terura, transa mondo, en kiu li ĉiumomente ŝin situigis, kaj kiu eble ekzistis nur en lia fantazio, sed la reala universo sena je ĉia speciala malĝoja influo, enhavanta ĉi tiun tablon, ĉe kiu li akomodiĝos por skribi, ĉi tiun trinkaĵon, kiun li rajtos gustumi, ĉiujn aĵojn, kiujn li kontemplis kun egalaj scivolo, admiro kaj dankemo, ĉar ili unuflanke ensorbis liajn revojn kaj lin je ili liberigis, kaj aliflanke sin mem riĉiĝis je ili, al li montris ilian palpeblan realigon, kaj ili interesis lian animon, ili reliefiĝis antaŭ lia rigardo kaj samtempe trankviligis lian koron. Ha! se la destino ebligus, ke li havus unu solan komunan loĝejon kun Odeta, ke en ŝia hejmo li estus ankaŭ en sia hejmo, se demandante al servisto kia estos la tagmanĝa menuo li ekscius el la respondo, kion Odeta manĝos, se lia edza kondiĉo, kiam Odeta deziris matene eliri kaj promeni en la avenuo de la Bulonja Arbaro, al li trudus malgraŭ ĉia malvolonto akompanon, surbrakigon de ŝia mantelo, se al ŝi estus tro varme, kaj vespere post la manĝo, se ŝi dezirus ripozi hejme en negliĝo, li ne rajtus fari ion alian ol kun ŝi ripozi, kaj farus tion, kion ŝi komandus – tiam, ĉiuj bagateloj, el kiuj ŝajne malĝoje kunfadeniĝis la vivo de Svan, ĉar ili samtempe partoprenus en la vivo de Odeta male ricevus, eĉ la plej familiaraj el ili – inkluzive de ĉi lampo, oranĝsuko, brakseĝo, kiuj entenis tiom da revado, materiigis tiom da deziro – abundegan dolĉecon, misteran densecon.
Li sufiĉe klare komprenis tamen, ke tio, kion li tiamaniere aspiris estis trankvilo, paco, kiuj al lia amo ne provizus prosperigan atmosferon. Kiam Odeta ne plu estos por li ĉiam fora, sopirata, imagata persono, kiam lia sento al ŝi ne plu estos tiu sama mistera angoro, kiun en lia memo vekis la eta frazo de la sonato, sed inklino, dankemo, kiam inter ili normaliĝos la rilatoj kaj finiĝos liaj frenezo kaj malĝojo, tiam sendube la agoj kaj faroj de Odeta al li ŝajnos per si mem ne tre interesaj – kiel tion li jam en pluraj okazoj divenis, ekzemple en la tago, kiam li tralegis la koverton de la letero adresita al Forŝevilo. Konsiderante sian malsanon kun sama sagaco, kiel se li mem-inokulus ĝin por esplora celo, li konkludis, ke kiam li saniĝos, ĉiuj faroj de Odeta al li indiferentos. Sed ene de sia malsaneca stato li verdire egalrange kun la morto timis tiun resaniĝon, kiu ja signifus pereon de ĉio, kio konsistigis lian tiaman memon.
Post tiaj kvietaj vesperoj la suspektoj de Svan trankviliĝis; li estis al Odeta dankema kaj en la posta tago jam en mateno li sendis al ŝi plejeble belajn juvelojn, ĉar ŝia freŝa bonkoreco stimulis aŭ lian dankemon, aŭ lian deziron ke ĝi denove viglu, aŭ aman klimakson, kiu bezonis iamanieran elverŝiĝon.
Sed en aliaj momentoj la doloro reaperis, li fantaziis, ke Odeta estas amantino de Forŝevilo kaj ke kiam ili ambaŭ, sidante en la landaŭo de gesinjoroj Verduren, en la Bulonja Arbaro, la tagon antaŭ la festo en Ŝatu al kiu li ne estis invitita, vidis kiel li vane petas kun ĉagrena mieno, kiun rimarkis eĉ lia koĉero, ke ŝi voju kun li, kaj poste foriras siaflanke, sole, malvenke, ŝi probable havis, lin montrante al Forŝevilo kaj dirante „ha! li rabie koleras!”, la saman brilan, malican, malaltan kaj perfidan rigardon, kiel en la tago kiam Forŝevilo forpelis Saniet-on de la domo Verduren.
Tiam Svan ŝin malamis. „Vere, mi tro stultas” li diris al si mem „mi pagas per propra mono aliulan plezuron. Por la propra sekureco ŝi tamen estu prefere singarda kaj ne tro streĉu konstante la saman ŝnuron, ĉar mi decidos iam, ke donacoj ne plu estos. Ĉiuokaze mi provizore rezignas je pliaj komplezoj! Hm, tute freŝe, hieraŭ, ĉar ŝi diris ke ŝi volas ĉeesti la muzikan sezonon en Bajrojto263, mi estis tiom naiva, ke mi proponis luadon por ni ambaŭ de iu el tiuj ĉarmaj kasteloj de la bavara reĝo, kiuj proksimas. Nu, ŝi cetere ne ŝajnis tiel entuziasma, ŝi respondis nek ‚jes’ nek ‚ne’; espereble ŝi rifuzos, je la ĉielo! Aŭdi vagneran muzikon kun ŝi, kiu pri tio interesiĝas kiel fiŝo pri pomo, estus malesperige!” Lia malamo, same kiel lia amo, bezonis pretekstojn por eksteriĝi kaj agi, li do memkompleze pli kaj pli vastigis siajn malbonajn fantaziaĵojn, tial ke la perfidaĵoj, kiujn li image atribuis al Odeta, pravigis lian pli grandan malestimon, kaj provizis se – kiel li penis imagi – ili montriĝos veraj, okazon por ke li ŝin punu, ŝin superŝutu per sia kreskanta kolero. En tia ekstrema humoro li supozis, ke li ricevos de ŝi leteron, en kiu ŝi petos monon por efektive lui iun el la kasteloj proksimaj al Bajrojto, sed avertante, ke li ne povos tien iri, ĉar ŝi promesis al Forŝevilo kaj al gesinjoroj Verduren inviton al tiu loko. Ha, li plezure vidus, ke ŝi havus tian senhontecon! Kun tia ĝojo li malakceptus kaj redaktus venĝan respondon; li ĝuis la elekton de la vortoj, la laŭtan eldiron de ĝia enhavo, kvazaŭ la leteron li vere ricevis.
Hazarde okazis ĝuste tiel en la sekva tago. Ŝi skribis ke gesinjoroj Verduren kaj iliaj amikoj laŭ propra diro tre volonte ĉeestus tiujn prezentadojn de la muzikaĵoj de Vagner, kaj ke se li havigos al ŝi la bezonatan monon, ŝi finfine, post ol ŝi tiom ofte estis ilia gasto, havos la plezuron, ke ŝi siavice ilin invitos. Pri lia rolo en la afero ŝi ne parolis – kio subkomprenigis, ke ilia ĉeesto malebligos lian.
Tiam la teruran respondon, kiun li preparadis en la antaŭa tago, zorge elektante ĉiun vorton kaj ne aŭdacante esperi, ke ĝi utilos iam – ĝin li kun ĝuo portigis al ŝi. Bedaŭrinde li klare divenis, ke per la mono, kiun ŝi propre havis aŭ facile havigos al si, ŝi tamen povos ion lui en Bajrojto, ĉar ŝi tion deziris, kvankam ŝi ne kapablis distingi inter Baĥo264 kaj Klapison265. Sed ŝi tie festos ĉiuokaze malpli grandioze. Ŝi ne havos la necesajn rimedojn – manke de kelkaj milfrankaj biletoj, kiujn li al ŝi alie donacus – por aranĝi ĉiuvespere en iu kastetelo delikatan manĝon, post kiu ŝi eble cedus al la kaprico – kiun ŝi ĝis tiam eble neniam havis – ke ŝi subite allasos sin al la ĉirkaŭbrakado de Forŝevilo. Almenaŭ tiun malbenindan vojaĝon ne pagos li, Svan. Ha, se li povus ĝin malebligi, se antaŭ la ekvojaĝo ŝi al si elartikigus piedon, se la koĉero de la veturilo, kiu ŝin laŭplane veturigos al la stacidomo, konsentus – kaj ne gravas kontraŭ kioma pago – porti ŝin al ajna loko, en kiu restus mallibera dum iom da tempo tiu perfidulino kun okuloj emajle brilaj pro kunsenta rideto al Forŝevilo, kiel ŝin Svan de du tagonoktoj memoris.
Sed ĉi lasta bildo neniam tre longe persistis; la glima kaj trompema rigardo post malmultaj tagoj mildigis sian brilon, sian perfidemon, la bildo de la malamata Odeta, diranta al Forŝevilo „ha! li rabie koleras!” komencis paliĝi, forviŝiĝi. Tiam iompostiome reaperis kaj leviĝis en milda helo la vizaĝo de alia Odeta, nome tiu, kiu ankaŭ ridetis al Forŝevilo, sed per rideto kiu entenis nur tenerecon por Svan, kiam ŝi diris: „Ne longe restu, ĉar jena sinjoro ne tre ŝatas vizitojn de aliaj homoj, kiam li deziras kunesti kun mi. Aha, se vi konus ĉi tiun personon, same kiel mi konas!”, per la sama rideto, kiun ŝi havis, kiam ŝi dankis Svan-on pro iu delikata komplezo lia, kiun ŝi tiom alte taksis, aŭ pro konsilo, kiun ŝi petis pri grava cirkonstanco, okaze de kiu ŝi fidis sole al li.
Tiam li miris, kiel li povis al ĉi tiu alia Odeta skribi tian ofendan leteron, kiun ŝi ĝis tiam sendube neniam atendis de lia flanko, kaj kiu lin tre probable derangigis de la altega, unika loko, kiun lia bonfaremo, lia lojalo al li gajnis en ŝia koro. Li estos al ŝi malpli kara ĉar ŝi ĝuste pro tiuj kvalitoj, kiujn ŝi trovis nek ĉe Forŝevilo nek ĉe alia viro, lin amis. Pro ili Odeta tre ofte agis afable al li, kion li preteratentis en la tempo de ĵaluzeco, ĉar ĝi ne atestis pri deziro, sed estis esprimo de korinklino prefere ol de amo, sed tion li denove konsideris grava laŭgrade kiel liaj suspektoj, spontanee malakriĝante, ofte sub la faciliga influo de iu distraĵo, ekzemple legado pri belarta temo aŭ konversacio kun amiko, mildigis la postulon pri reciprokeco de lia pasio.
Nun, post ĉi tiu ŝanceliĝo, Odeta nature revenis al la flanko, de kiu la ĵaluzo de Svan ŝin momente depuŝis, nome al la flanko, kie li trovis ŝin ĉarma; li imagis ŝin tute tenera, kun konsenta rigardo, tiom bela en tiu sinteno, ke li ne deteniĝis de antaŭenigo de la lipoj, kvazaŭ ŝi ĉeestus kaj li povus al ŝi doni kison; kaj li pro tiu sorĉe loga kaj bonkora rigardo sentis daŭran dankemon, kvazaŭ ŝi reale ĝin al li ĵetus, kvazaŭ ĝin ne ĵus kreis lia fantazio kontentige por lia deziro.
Kiel akre li probable ĉagrenis ŝin! Nu, por sia postkolero al ŝi li havis kaŭzojn, sed ili ne estus sufiĉe fortaj por ke li tiel sentu, se ne kunefikus ankaŭ la intenso de lia amo. Ĉu li ne same akre ofendiĝis kontraŭ aliaj inoj antaŭe, al kiuj li nuntempe tamen volonte komplezus, estante nun sen kolero ĉar ilin li ne plu amas? Se iam okazos, ke li spertos similan staton de indiferento kontraŭ Odeta, li komprenos ke sole lia ĵaluzo kaŭzis lian impreson, ke kruela, nepardonebla estas tiu finfine tiom komprenebla deziro ŝia – certe devenanta de ia infaneca ludemo kaj ankaŭ de certa kora delikateco – ke ŝi povos siavice, uzante ŝancan cirkonstancon, reciproki la akceptemon de gesinjoroj Verduren, roli kiel dommastrino.
Li revenadis al tiu vidpunkto – tute kontrasta al tiu, kiun sugestis lia amo, lia ĵaluzo, kaj kiun iafoje li elektis pro konscia serĉo de senpartieco kaj por konsidero de ĉiuj eventualoj – de kiu li penis juĝi pri Odeta, kiel se li neniam ŝin amus, se ŝi por li estus ajna virino inter multaj, se la vivo de Odeta ne estus, ĉiufoje kiam li forestis, alieca, iel ŝtele aranĝita, iel konspira kontraŭ li.
Kial li kredu, ke tie ŝi sin fordonos kun Forŝevilo kaj aliaj homoj al ebriigaj plezuroj, kiujn ŝi ne trovis en lia kompanio, kaj kiujn sole lia ĵaluzo senbaze elpensadis? Se bajrojte same kiel parize okazos entute, ke Forŝevilo pensos pri Svan, tiam certe li povos nur pensi, ke li havas gravan lokon en la vivo de Odeta, tiel ke li devas cedi kaj foriri en la okazoj, kiam ili renkontiĝas en ŝia hejmo. Se Forŝevilo kaj Odeta sentos kiel venkon, ke ili kunvojaĝos tien malgraŭ lia malaprobo, tion kaŭzos li mem per sia vana opono al ŝia foriro, dum ke laŭ ĉiu ŝajno, se li konsentus pri ŝia cetere pravigebla projekto, ŝi estus tie laŭ lia rekomendo, ŝi sentus, ke ŝin li delegas, ŝin li tie loĝigas, kaj la plezuron, kiun ŝi sentus gastigante homojn kiuj ŝin tiom ofte gastigis, ŝi siavice ŝuldus al Svan.
Kaj anstataŭ ke ŝi forveturos sub la signo de malpaco, lin ne revidinte, se li male havigos al ŝi la necesan monon, se li instigos ŝin al vojaĝado kaj prizorgos, ke ĝi okazu agrable, ŝi alhastos feliĉasente, dankeme, kaj li ĝuos la ĝojon de kunesto, kiu al li mankis de preskaŭ unu semajno kaj por kiu nenio alia surogatis. Tuj kiam al Svan prosperis ŝin imagi sen teruro, revidi elkorecon en ŝia rideto, kiam lia ĵaluzo ne plu aldonis al lia amo deziron ŝin dekonduki de aliaj viroj, ĉi tiu amo denove iĝis inklino al la sensaĵoj, kiujn al li provizis la propra persono de Odeta, al la plezuro, kiun li sentis admirante kiel spektaĵon aŭ esplorante kiel naturan aperaĵon la leviĝon de ŝiaj okuloj, la formiĝon de ŝia rideto, la sonadon de ŝia voĉmelodio. Kaj ĉi tiu plezuro, malsama ol ĉiuj aliaj, fine rezultis en bezonon pri ŝi, kiun nur ŝi per sia ĉeesto aŭ siaj leteroj kontentigos, preskaŭ same senprofite, same artisme, same perverse, kiel alia bezono, kiu stampis ĉi tiu novan periodon en la vivo de Svan, en kiu post la sekeco, la morneco de antaŭaj jaroj venis iaspeca spirita troabundo, sen ke li pli ĝuste divenis la kaŭzon de tiu feliĉiga kaj neatendita prospero de sia anima vivo, ol malsanema persono, kiu ekde ia dato refortikiĝas, regrasiĝas, kaj ŝajne dum kelka tempo vojas al plena resaniĝo – tiu alia bezono, kiu ankaŭ estis ekstera al la reala mondo, estis postulo pri aŭdado, pri konado de muziko.
Tiel do pro la ĥemia konsisto de sia malsano, post ol lia amo sekreciis ĵaluzon, li denove generis tenerecon kaj kompaton al Odeta. Ŝi denove estis ĉarma, bona Odeta. Li pentis pro sia pasinta kormalfavoro. Li deziris, ke ŝi venu al li, kaj unue li volis fari al ŝi ian komplezon, por ke li vidu kiel dankemo modlos ŝian vizaĝon kaj en ĝin enpremos ŝian rideton.
Odeta certis, ke post kelkaj tagoj li revenos, kiel antaŭe tenera kaj obeema, ke li petos repaciĝon, kaj ŝi do kutimiĝis je tio, ke ŝi sen antaŭtimo agadis al li malplaĉe kaj eĉ agace, kaj al li ŝi rifuzis, kiam tio al ŝi oportunis, la favorojn kiujn li plej alte taksis.
Ŝi eble ne konsciis, kiel sincera li estis rilate al ŝi dum ilia malpaciĝo, kiam li diris ke monon li ne sendos kaj ke li penos al ŝi malutili. Nek pli bone ŝi probable sciis, kiel sincera li estis en aliaj okazoj – se ne rilate al ŝi, almenaŭ rilate al si mem – kiam por la plua konservo de ilia amrilato li montris al Odeta ke li povas vivi sen ŝi, ke disiĝo entute eblas, decidante ke dum ioma tempo li ŝin ne vizitos.
Iafoje tio okazis post pluraj tagoj, dum kiuj ŝi ne nove ĉagrenis lin; kaj sciante, ke de siaj venontaj vizitoj al ŝi li ne povis atendi ian grandan ĝojon, sed pli verŝajne ajnan mishumorigon, kiu ĉesigos la trankvilon, kiun li estis ĝuanta, li skribis al ŝi, ke pro multe da okupoj li povos renkonti ŝin en neniu el la tagoj, pri kiuj li antaŭe parolis. Ĝuste letero de ŝi, alvenante en la sama tempo, entenis peton, ke li prokrastu iun el tiuj rendevuoj. Li pripensis la kialon; suspektemo, sufero denove vigliĝis. Li ne plu kapablis – pro la nova afekcia stato lin trafanta – obei la decidon faritan en la antaŭa, relative trankvila stato, li hastis al ŝi kaj postulis, ke ili intervidiĝu en ĉiu el la sekvaj tagoj. Kaj eĉ se ŝi ne skribis antaŭ li, se ŝi simple responde leteris, tio sufiĉis, por ke li ne eltenu la diseston. Ĉar kontraŭe al la kalkulo de Svan la konsento de Odeta tute ŝanĝis lian humoron. Kiel ĉiu homo, kiu posedas ion, provante imagi kio okazos se li ĝin ne plu havos iam, li deprenis ĝin de sia menso, lasante ĉion alian en senŝanĝa stato, kiel en la tempo kiam ĝi enestis. Sed foresto de io ne estas tia nura depreno, ne estas simpla parta manko, ĝi male estas renverso de ĉio ĉirkaŭa, ĝi estas situacio nova kiun oni neniel antaŭvidas surbaze de la malnova.
Sed en aliaj okazoj male – Odeta estis baldaŭ forvojaĝonta – li elektis la pretekston de malgranda kverelo kaj decidis, ke li ne skribos al ŝi, ne revidos ŝin antaŭ ŝia reveno, tiel prezentante la ŝajnon kaj postulante la avantaĝojn de granda malpaciĝo, kiun ŝi eble kredos definitiva, de disiĝo, kiu dum sia pli longa parto estis neevitebla pro la vojaĝo kaj kiun li nur ekigis iom pli frue. Li jam imagis, ke Odeta maltrankvilas, afliktiĝas, tial ke ŝi ricevis nek viziton nek leteron, kaj ĉi tiu penso, mildigante lian ĵaluzon, faciligis al li kutimiĝon al diseco de ŝi. Sen ia dubo en iuj momentoj funde de sia animo, kien, sin apogante al la tuta intera daŭro de trisemajna, libervola disiĝo, ĝin repelis lia rezolucio, li konsideris kun plezuro la ideon, ke li revidos Odetan kiam ŝi revenos; sed estis ankaŭ tiom malmulte da malpacienco en tiu sento, ke li jam pripensis, ĉu li eble propramove duobligos la daŭron de tiel facila sindeteno. La afero ankoraŭ estis nur tritaga, kio konsistigis tempon multe pli mallongan ol tiu, dum kiu li en aliaj okazoj ne vidis Odetan kaj kiu – male ol nuntempe – ne estis planita, kaj jen, eta ĉagrenaĵo aŭ korpa misfarto – lin instigante al tio, ke li rigardu la detiaman tempon kiel esceptan, eksterregulan, tiaspecan, ke saĝeco mem konsentus, ke li bezonas trankviligon donitan de ia plezuro, konsentus ke estos en ordo se li rezignos je persistado ĝis li pli poste rekomencos sian penadon – ĉesigis la regadon de volismo, kiu do ne plu premis lin; aŭ, eĉ pli elemente, pro memorado de informo, kiun li volis peti de Odeta kaj dumtempe forgesis, ĉu ŝi jam elektis la koloron por la refarbado de sia veturilo, aŭ ĉu iun monsumon ŝi investos en la borso prenante ordinarajn aŭ privilegiajn akciojn (estas bele, se li montras, ke li povas vivi sen ŝi, sed se tio rezultigos, ke la refarbado ne sukcesos kaj ŝi devos ĝin refarigi, aŭ se dividendojn la akcioj ne donos, li ja estos en embaraso) jen, kiel streĉita kaŭĉukaĵo, kiun oni ellasas, aŭ kiel aero en pneŭmatikan maŝinon, kiun oni ekmalfermas, la ideo ke li ŝin revidos, el malproksima perspektivo, kie ĝi situis, subite resaltis al nuntempo, al la sfero de tujaj ebloj.
Ĝi do resaltis ne trafante ian rezistaĵon, kaj cetere tiel senbare, ke Svan antaŭe multe malpli pene paciencis antaŭ la proksimiĝo de la vico de dekkvar tagoj, dum kiuj li kaj Odeta restos disaj, ol nun atendante dek minutojn dum kiuj lia koĉero prijungis kaj preparis la veturilon, kiu lin al ŝi veturigos, kaj dum kiuj li alterne angoris kaj ĝojis, en tio resentante milfoje, por ĝin tenere konsideri, la penson ke li ŝin revidos, kiu, tiel subite revenante en momento, kiam li kredis ke ĝi forestas, denove estis apud li, en lia plej proksima konscienco. Efektive ĉi tiu penso ne plu trafis kiel obstaklon la deziron de efektiva rezisto kontraŭ ĝi, kiu en la animo de Svan malaperis, de kiam, al si mem pruvante – almenaŭ tiel li kredis – ke li tion facile plenumos, li vidis nenian malutilon en tio, ke li prokrastos la tempon de disiĝo, kiun li nun rigardis laŭvole, en ajna momento plenumebla. Plie la ideo, ke li revidos Odetan, revenis kun la agrabla impreso, ke ĝi novas, ke ĝi plaĉas pro vigleco, kiun rutino antaŭe dampis, sed kiu reakriĝis en tiu sobrigo daŭrinta ne tri sed dekkvar tagojn (ĉar la longo de rezignado kalkuliĝas prospektive, laŭ la planita findato), kaj la ĝis tiam nuran atenditan plezuron, kiun oni facile foroferas, ĝi ŝanĝis al neesperita feliĉo, kontraŭ kiu oni estas senforta. Fine tiu ideo revenis kun la plia ĉarmo, ke Svan ne sciis, kion Odeta dume pensis, eble faris, vidante ke li ŝin neniamaniere kontaktis, tiel ke tio, kion li estis trovonta, interesege rivelis preskaŭ nekonatan aspekton de Odeta.
Sed ŝi, same kiel ŝi pli frue kredis, ke lia rifuzo de mon-helpo estis nura ŝajnigo – nun rigardis pretekston la informpeto, kiu venigis Svan-on, pri la refarbota veturilo aŭ pri la aĉetota pako de akcioj, ĉar ŝi ne mense rekonstruis la sinsekvajn fazojn de la krizoj, kiujn li travivis, kaj en ŝia pripenso de la afero mankis al ŝi kompreno pri ĝia meĥanismo; kredante nur je tio, kion ŝi antaŭsciis, nome je la ĉiam sama fina situacio. Ŝia penso ne kompletis – sed eble des pli profundis – se oni juĝis laŭ la vidpunkto de Svan, kiu eble konkludus, ke Odeta ne komprenis lian koron, same kiel morfinomaniulo aŭ tuberkulozulo, firme kredante, ke lin fiaskigis – respektive la unuan ekstera cirkonstanco en la momento kiam li estis seniĝonta je sia delonga kutimiĝo, la duan hazarda misfarto en la momento kiam li estis resaniĝonta – egale sentas, ke ilin ne komprenas la kuracisto, kiu kun ili ne akordas pri la graveco de tiuj laŭdire kontingencaj okazaĵoj, kaj siajuĝe rigardas ilin maskoj, kiujn por sia videbliĝo al la malsanuloj uzas respektive la drogodependo kaj la morba stato, kiuj sen paŭzo efektive kaj nekuraceble premas ilin, dum ili revas pri iluzia liberiĝo aŭ resaniĝo. Kaj tiel estis, ke la amo de Svan atingis tiun gradon, je kiu la kuracisto aŭ, se pri specifaj malsano-specoj temas, la eĉ aŭdaca ĥirurgo hezitas, ĉu senigi malsananton je lia miskutimo aŭ lin kuraci de lia malsano estas ankoraŭ prudente aŭ eĉ eble.
Nu, certe la amplekson de sia enamiĝo Svan ne rekte konsciis. Kiam li provadis ĝin taksi, li ofte ricevis impreson ke ĝi malfortiĝis, ke ĝi preskaŭ nuliĝis; ekzemple la apenaŭa ŝato, la preskaŭa malplaĉo, kiun al li kaŭzis, antaŭ ol li enamiĝis, la emociaj trajtoj, la ne-freŝa haŭto de Odeta, en iuj tagoj revenis en lian memoron. „Vere, estas klara progreso en tio” li pensis en la sekva tago „ke oni vidas la situacion pli ĝuste, mi havis preskaŭ nenian plezuron pro tio, ke mi kuŝis en sama lito kun ŝi – kurioze, mi eĉ trovis ŝin malbela”. Kaj certe tion li pensis sincere, sed lia amo ampleksis aliajn sferojn, ol la sola korpa deziro. La personeco de Odeta mem en tio ne grave rolis. Kiam lia rigardo trafis ŝian fotografaĵon sur la labortablo aŭ kiam li ricevis ŝian viziton, li pene identigis la vidatan korpan aŭ kartonfolian figuron kun la suferiga, konstanta perturbo, kiu plenigis lian animon. Li pensis preskaŭ kun miro: „jen, ĉi tie ŝi estas”, kvazaŭ al malsanulo oni subite vidigus lian malsanon en konkreta formo, kaj li ne juĝus ĝian aspekton simila al tio, kio lin doloras. „Ŝi” – li provis pripensi la sencon de ĉi tiu vorto: ĉar amo kaj morto havas tiun komunan efikon, prefere ol tiujn nebulajn similecojn kiujn oni ordinare gurdas, ke ili instigas al esplorado de la mistero de personeco pro timo, ke ĝia realeco forsvenos. Kaj la amo-malsano de Svan tiom prosperis, ĝi tiel strikte miksiĝis kun ĉiuj liaj rutinaĵoj, kun ĉiuj liaj agoj, kun lia pensado, lia sanstato, lia dormo, lia vivo, eĉ kun liaj transmortaj deziroj, ĝi tiel unuiĝis kun li, ke ĝin oni ne povus forŝiri de lia esto sen ke oni lin preskaŭ tute kundetruus: lia amo ne plu estis – se paroli laŭ la ĥirurgia ĵargono – operaciebla.
Pro ĉi tiu amo Svan tiom distanciĝis de ĉiuj ordinaraj koncernoj, ke kiam li hazarde denove vizitis monduman societon, pensante ke liaj altarangaj amikoj, simile al eleganta rajdobesto, kies valoron ŝi cetere ne tre ĝuste aprezus, eble denove iom valorigos lin en la okuloj de Odeta (kaj efektive tio povus esti, se ilin ne malaltigus lia amo, kiu en la opinio de Odeta malnobligis ĉion, kion ĝi tuŝis, ĉar ĝi ŝajne deklaris ke ili malmulte karas) li sentis – krom soleco pro restado en loko, inter homoj, kiujn ŝi ne konis – la senpartoprenan plezuron, kiun li ricevus de romano aŭ pentraĵo bildiganta la amuzojn de nelabora socia klaso, kiel hejme li kontente konsideris la iron de la doma vivo, la eleganton de sia vestaro kaj livreo, la bonan rendimenton de siaj monvaloraĵoj, kiel ankaŭ li legis en la memoraĵoj de Luizo De Sansimon, kiu estis iu el liaj ŝatataj aŭtoroj, pri la meĥaniko de tagordo, pri la listo de manĝaĵoj de Franciska De Mentenon266, aŭ pri la sagaca avareco kaj grandioza vivmaniero de Ĵan-batisto Luli267. Kaj en la malgranda parto de tiu distanciĝo, kiu ne absolutis, nestis la motivo por la nova agrablo, kiun Svan ĝuis, nome tio, ke li povis dum tempero formigri al la sferoj de lia memo, kiuj preskaŭ tute fremdis al lia amo kaj al lia aflikto. Tiurilate la personeco, kiun al li atribuis mia praonklino: Svan, la filo, alia ol lia pli individua personeco Ŝarlo Svan, estis tiu, en kiu li tiam sentis sin pli komforte. Iun tagon okaze de la datreveno de la princino De Parmo – tial ke ŝi ofte malrekte komplezis al Odeta, al ŝi havigante lokojn por asociaj festoj kaj jubileoj – li volis sendi fruktojn, kaj ne tro bone sciante kie kaj kiel li mendu ilin, li komisiis tion al kuzino de sia patrino, kiu ĝin tre volonte faris por li kaj raporte skribis, ke ŝi ne prenis ĉiujn fruktojn en sama loko, sed vinberojn ĉe la vendejo Krapo, kiu famas pro ili, fragojn ĉe Ĵore, pirojn ĉe Ŝeve, kie ili plej belas, kaj tiel plu... ‚ĉiun frukton unuope mi rigardis kaj ekzamenis’. Kaj efektive el la dankoj de la princino li poste konkludis, ke la fragoj bonodoris, ke la piroj ĝustagrade moletis. Sed precipe la diro ke ‚ĉiun frukton unuope mi rigardis kaj ekzamenis’ mildigis lian suferon, kondukante lian animon al etoso, kiun li malofte spertis, kvankam ĝi al li apartenis kiel al ido de riĉa kaj respektinde burĝa familio, en kiu trageneracie konserviĝis – prete por lin helpi okaze de bezono – scio pri rekomendindaj adresoj kaj arto de ĝusta mendado.
Ja li de tiom longe forgesis la titolon Svan, la filo, ke li nepre sentis, kiam ĉi tiun personecon li portempe resurprenis, pli vivan plezuron, kompare kun tiuj, kiujn li ĝuis en la cetera tempo kaj pri kiuj li tediĝis; kaj kvankam la afableco de burĝoj, kiuj lin vidis precipe kiel tia homo, estis eble malpli vigla ol tiu de nobeloj (sed lin pli flatis pro tio ke laŭ iliaj moroj ĝi almenaŭ ĉiam iris pare kun respekto), letero de alta moŝto, kiajn ajn elitajn amuzaĵojn ĝi al li proponis, al li estis malpli agrabla ol tiu, kiu invitis lin por atestado aŭ por nura ĉeesto okaze de geedziĝo en familio de longatempaj amikoj de liaj gepatroj, inter kiuj kelkaj ankoraŭ rilatis kun li, kiel ekzemple mia avo, kiu en la antaŭa jaro lin invitis al la geedziga festo de mia patrino, kaj aliaj lin apenaŭ persone konis, sed konsideris, ke ili laŭetikete devas ĝentile rilati al la filo, la laŭorda posteulo de sinjoro Svan, la patro.
Sed dank' al la jam delongaj intimaj rilatoj, kiujn li havis inter ili, ankaŭ mondumanoj certagrade estis familiaruloj de lia domo, de lia servisto, de lia parencaro. Li sentis, konsiderante siajn altarangajn amikojn, la saman eksteran apogon, la saman komforton, kiujn li havis rigardante la belajn terenojn, la belajn arĝentajn manĝilarojn, la belajn servicajn tukojn, kiujn li familie heredis. Kaj de la penso, ke se li hejme falus, frapite de koratako, memkompreneble alvenus la duko De Ŝartro, la princo De Rojs, la duko De Luksemburgio kaj la barono De Ŝarlus268, kiujn lia ĉambristo tuj avertus, lin konsolis en simila maniero, kiel nian maljunan Franciskan konsolis la scio ke ŝi entombiĝos volvite en propraj, delikataj littukoj brode markitaj per familinomaj literoj, sen flikoj aŭ kun flikoj tiel subtilaj, ke ili nur altigos la ĝeneralan estimon por la asiduo de la farinto, kaj el la ofta imago pri ĉi mortotuko ŝi ricevis eble ne agrablon, sed almenaŭ kontentigan memrespekton. Sed precipe, kiel en ĉiuj siaj agoj kaj pensoj, kiuj rilatis al Odeta, Svan estis konstante regata, gvidata de la neagnoskita sento, ke li estis eble ne malpli kara, sed malpli volonte renkontata de ŝi, ol ajna alia homo, ol la eĉ plej teda ano de la verdurena rondo. Kiam li male image rekondukis sin al la mondo, por kiu li estis modele rafinita viro, kiun oni ĉiamaniere provis venigi, kiun oni sopiris se li ne venis, li denove kredis je la ekzisto de pli feliĉa vivo, denove preskaŭ sentis apetiton, kiel okazas al malsanulo, kiu kuŝis dum monatoj sub dieto, kaj kiu en gazeto legas la menuon de oficiala festeno aŭ anoncon pri krozado ĉirkaŭ Sicilio.
Li devis unuflanke ĉe homoj de la mondumo senkulpiĝi pri tio ke li ne vizitis ilin, sed li devis ĉe Odeta aliflanke senkulpiĝi pri tio ke li ŝin vizitis. Tamen li pro tio pagis – sin demandante, kiam la monato estis finiĝanta, se okazis ke li intertempe elprovis ŝian paciencon per iom oftaj vizitoj, ĉu sendo de kvarmil frankoj estos sufiĉa – kaj por ĉiu okazo li eltrovis pretekston: donacon, kiun li alportis, informon, kiun ŝi bezonis, sinjoron De Ŝarlus, kiun li renkontis al ŝi vojantan, kaj kiu postulis ke li kunvenu. Kaj se preteksto mankis, li petis de sinjoro De Ŝarlus, ke li rapidu al ŝi, ke li diru al ŝi ŝajn-spontanee en la fluo de interparolo, ke li memoras ke ion li deziras diri al Svan, ĉu ŝi bonvole sendos iun kaj petos, ke li tuj venu al ŝia hejmo; sed pliofte Svan vane atendis, kaj sinjoro De Ŝarlus vespere raportis, ke la artifiko ne sukcesis. Rezulte ŝi – krom tio ke ŝi en tiu tempo pli ofte forestis de Parizo – eĉ restante en la urbo, malofte vidis lin, kaj dum ŝi diris en la epoko de enamiĝo: „mi ĉiam liberas” kaj „kial mi zorgu pri la opinioj de aliaj homoj?” nun, ĉiufoje kiam li petis intervidiĝon, argumentis per bonmora ŝajno aŭ pretekstis iajn okupojn. Kiam li proponis kuniron al bonfara festo, al inaŭguro, al premiero, kiun ŝi ĉeestos, ŝi respondis ke li volas publikigi ilian intiman rilaton, ke li traktas ŝin kiel facilmoran inon. La afero iĝis tiel ekstrema, ke en sia penado por ke la malpermeso de renkontiĝo ne vastiĝu al ĉiuj eblaj lokoj, Svan, sciante ke ŝi konis kaj tre ŝatis mian praonklon Adolfon, kun kiu li mem iatempe amikis, iun tagon vizitis lin en lia eta apartamento en la strato de Belŝaso, kaj petis ke li periĝu liafavore ĉe Odeta. Ĉar ŝi ĉiam, parolante al Svan pri mia praonklo, uzis poezian tonon, dirante: „Ha, kun li estas tute alimaniere, ol kun vi, lia amikeco al mi estas tiel nobla, tiel granda, tiel bela! Li certe ne malestimus min tiagrade, ke li volus akompani min ĉie en publikaj lokoj”, Svan sentis embarason kaj ne sciis, kun kiom da patoso li devis pri ŝi paroli al mia praonklo. Li unue asertis la aprioran eminentecon de Odeta, la aksiomon de ŝia serafa superhomeco, la revelacion de ŝiaj nedemonstreblaj virtoj, pri kiuj nocion oni ne povis ricevi tra sperto. „Mi volas interparoli kun vi. Vi rekte scias, kia virino supera al ĉiuj virinoj, kia adorinda homo, kia anĝelo estas Odeta. Sed vi scias, kia estas la vivo en Parizo. Ne ĉiuj homoj konas Odetan sammaniere kiel ambaŭ vi kaj mi. Tial iuj homoj juĝas, ke mi troviĝas en iom ridinda situacio; ŝi eĉ ne konsentas je tio, ke mi renkontu ŝin ekstere, en teatrejo. Ĉu vi, al kiu ŝi tiom konfidas, bonvolus al ŝi paroli favore pri mi, klarigi, ke ŝi en sia imago troigas la malbonajn sekvojn de publika saluto de mi al ŝi?”
Mia praonklo rekomendis al Svan, ke li dum ioma tempo ne renkontu Odetan, kiu lin des pli amos poste, kaj al Odeta, ke ŝi permesu al Svan retrovi ŝin en ĉiuj lokoj, kie al li estos agrable. Post kelkaj tagoj Odeta raportis al Svan, ke ŝi freŝe elreviĝis, vidante ke mia praonklo agas simile al ĉiuj viroj: li provis kun ŝi perforte seksumi. Ŝi trankviligis Svan-on, kiu tuj volis iri al mia praonklo kaj postuli duelon. Poste li rifuzadis manpremi kun li okaze de renkontiĝoj. Li des pli ĉagreniĝis pro ĉi tiu malpaciĝo kun mia praonklo, ĉar li antaŭe esperis, ke iam – okaze de pluaj renkontiĝoj plenfide interparolante – li ricevos de li klarigojn pri certaj onidiroj rilataj al la pasinta vivotempo de Odeta en Nico. Mia praonklo Adolfo ĝuste tie kutime travintris. Kaj Svan supozis, ke li en tiu sama urbo ankaŭ eble ekkonis Odetan. Kelkaj vortoj, kiujn homo iam ellasis antaŭ li, pri viro, kiu laŭdire estis tie amdonanto de Odeta, afekciis Svan-on. Sed aferojn, kiujn li antaŭ la sciiĝo juĝus afliktaj, plene nekredeblaj – kiam li efektive sciis ilin, li enmiksis definitive al sia malĝojo, akceptis, li ne plu komprenus ke ili ne estus okazintaj. Nur ke ĉiu el ili faris sur la portreto de lia amatino neforviŝeblan retuŝon. Li eĉ el iu okaza konversacio duonkomprenis, ke la facilmoreco de Odeta, kiun li ne suspektis, estis iom konata, kaj ke ŝi en Baden269 kaj en Nico, kiam ŝi ordinare tie somerumis dum pluraj monatoj, havis ian famon en galantaj rondoj. Li provis, por ilin pridemandi, ekrilati kun iuj libermoruloj, sed ĉi tiuj sciis ke li konas ŝin, kaj li timis ke, memorigante pri Odeta, li regvidus ilin al ŝi. Kvankam li ĝis tiam juĝus plene seninteresa ĉion, kio tuŝis la kosmopolitan vivon en Baden aŭ en Nico, li nun, eksciante ke Odeta eble diboĉis en tiuj plezur-urboj, sen ke li scios iam ĉu ŝi tiel agis por kontentigi mon-bezonon, kiun ŝi nun dank' al li evitis, aŭ pro kaprico kiu povus renaskiĝi, kliniĝis kun senpova, blinda, kapturna angoro al la senfundaĵo, en kiun sinkis tiu unua tempo de la ŝtat-prezidenta jar-sepo dum kiu oni kutimis vintrumi sur la promenejo de Angloj270, somerumi sub la tilioj de Baden, kaj li trovis en ĝi doloran sed admirindan profundecon, kvazaŭ el verko de poeto; kaj, se tio lin helpus por kompreni ion el la ridetoj aŭ rigardoj – kvankam ili tiom honestis kaj simplis – de Odeta, li kolektus kaj kronikus la etajn okazaĵojn de la tiama Lazura Bordo271 kun sama pasio kiel belarta kritikisto esploranta dokumentojn el la 15a-jarcenta Florenco por laŭeble pli bone enimagiĝi en la spiriton de la Printempo, de la bela Vana aŭ de Venuso, pentritaj de Botiĉeli. Ofte li ne alparolis, sed rigardis ŝin, reve; ŝi diris: „vi ŝajnas tiel malgaja!”. Antaŭ ne tre longa tempo li forlasis la ideon, ke ŝi estas bonkora virino, komparebla kun la plej bonaj, kiujn li konis en sia vivo, kaj inklinis al la ideo, ke ŝi estas virino pagata de viroj; inverse okazis intertempe, ke li forgesis la Odetan de Kresi, kiun eble tro bone konas diboĉuloj kaj virin-ĉasantoj, favore al ĉi tiu vizaĝo kun iafoje tiel dolĉa mieno, al ĉi tiu eminente homa karaktero. Li pensis: „Kion entute kuntrenas tio, ke en Nico ĉiuj aŭdis pri Odeta de Kresi? Ĉi tiaj famoj, eĉ veraj, estas teksitaj el aliulaj fantazioj”; li opiniis, ke la onidiro, eĉ se bazon ĝi havis, estis ekstera al Odeta, ne akordis kun ŝi, ne estis ia neŝanĝeble malica personeco, ke la virino, kiu eble en iuj cirkonstancoj malmorale agis, estis virino kun sinceraj okuloj, kun koro kompatoplena por suferantoj, kun fleksebla korpo, kiun li preme ĉirkaŭbrakis kaj karesis, virino, kun kiu li eble iam plene intimiĝos, se al li prosperos fariĝi por ŝi nemalhavebla. Ŝi estis ĉi tie, ofte laca, kun vizaĝo de kiu dum tempero forviŝiĝis la febra kaj ĝoja intereso por nekonataj aĵoj, kiu Svan-on suferigis; ŝi disflankigis siajn harojn per la manoj; ŝia frunto, ŝia vizaĝo ŝajnis pli larĝaj; tiam subite ia simple homa penso, ia bonkora sento, kiajn havas ĉiuj vivuloj kiam en momento de ripozo aŭ de soliĝo ili dependas de nenio ekstera, ekbrilis en ŝiaj okuloj kiel flava radio. Kaj ŝia vizaĝo tuj heliĝis, kiel griza kamparo superflugata de nuboj, kiuj subite disflankiĝas, ĝin glore tralumante, en la horo de sunsubiro. La vivecon, kiu montriĝis en Odeta tiumomente, la estontecon, kiun ŝi reveme konsideris – ilin Svan facile kun ŝi travivus; nenia feĉo da malbona agitiĝo en ili ŝajne restis. Kiom ajn maloftaj ili estis, ĉi tiuj momentoj tamen utilis. En sia memoro Svan kunligis tiujn disajn erojn, forigis la intertempojn, gisis kvazaŭ el oro tute bonan, trankvilan Odetan, por kiu li poste (kiel legantoj vidos en la dua parto de ĉi tiu verko) faris oferojn, kiujn la alia Odeta ne ricevus. Sed tro disaj tamen estis ĉi tiuj momentoj, kaj tro malofte li tiutempe vidis ŝin! Eĉ rilate al ilia ĉiuvespera rendevuo ŝi al li sciigis nur lastminute, ĉu ŝi okazigos ĝin, ĉar, kalkulante kun tio ke li estos senmanke libera, ŝi volis unue certiĝi, ke neniu proponos al ŝi alian planon. Ŝi laŭpretende atendis por ŝi tre gravan respondon, kaj eĉ post ol ŝi venigis Svan-on, se amikoj proponis al ŝi en la jam komenciĝinta vespero aliĝon por teatrumado aŭ por komuna manĝo, ŝi gaje eksaltis kaj vestiĝis kun hasto por la eliro. Laŭmezure kiel ŝi plenumis sian tualetiĝon, ĉiu ŝia movo proksimigis Svan-on al la momento, kiam ili nepre disiĝos, kiam ŝi impete, nebareble forrapidos; kaj kiam ŝi fine pretis, lastan fojon sendis en la spegulon sian pro atento streĉitan, luman rigardon, iomete per ruĵo refarbis siajn lipojn, harfaskon ordigis sur la frunto kaj alportigis sian lazurbluan ceremonian mantelon kun orkoloraj pendaĵetoj, Svan mienis tiel malgaje, ke ŝi ne povis sin deteni de malpacienca reago kaj diris:
— „Do tiel vi dankas pro tio, ke mi restigis vin ĝis la lasta minuto. Mi opiniis, ke mi agas afable. Nun mi scias, kiel mi agu venontan fojon!”
Iafoje, malgraŭ ke li per tio eble ŝin ofendos, li decidis, ke li enketos pri ŝia tiuvespera okupiĝo, li revis pri interkonsento kun Forŝevilo, kiu eventuale povus lin informi. Cetere se li sciis, kun kiu ŝi vesperumis, li plejofte povis trovi en sia propra konataro iun, kiu rekte aŭ malrekte konis la viron, kun kiu ŝi estis, kaj facile povis al si havigi tiun aŭ tiun informon. Kaj dum li estis skribanta al amiko pete por lia helpo en la klarigado de tiu aŭ tiu punkto, li sentis malstreĉiĝon pro tio, ke li ĉesis meti al si demandojn sen eblaj respondoj, kaj al iu alia transdonis la penon de demandado. Estas konfesinde, ke Svan per la ricevo de iuj informoj ne progresis en sia afero. Sciado ne donas povon de malebligo, sed almenaŭ aferojn, kiujn oni scias, oni tenas ne en la manoj sed en la penspovo kaj tie konsideras ilin laŭvole, tiel gajnante iluzion de ia rego super ili. Li feliĉis ĉiufoje, kiam sinjoro De Ŝarlus kunestis kun Odeta. Inter ŝi kaj sinjoro De Ŝarlus, Svan sciis, ke nenia suspektindaĵo okazos, ke se sinjoro De Ŝarlus akompanis ŝin, tion li faris kiel amikan komplezon, kaj li sen deteniĝo al li rakontos la agojn de Odeta. Iafoje ŝi tiom rezolute deklaris al Svan, ke renkontiĝo en iu aparta vespero ne eblos, al ŝi la planita okupo ŝajne tiel gravis, ke Svan nepre deziris, ke sinjoro De Ŝarlus estu libera kaj ŝin akompanu. En la sekva tago sinjoron De Ŝarlus li ne kuraĝis rekte pridemandi, sed ŝajnigante ke la unuajn respondojn li ne bone komprenas, li premis lin por la sekvaj, kaj ĉiu respondo lin senpezigis iom pli, ĉar li baldaŭ komprenis, ke Odeta la vesperon okupis per tre banalaj amuzaĵoj. „Kiel do, kara Meme, mi ne bone komprenas... ĉu vi de ŝia hejmo ne iris al muzeo Greven272? Vi unue vizitis alian lokon. Ĉu ne? Ho, tiom amuze! Vi ne ĝuste taksas, kiom vi amuzas min, kara Memĉjo. Kia stranga ideo tio estas – poste viziti la kabaredon Nigra Kato – ĝuste la speco de decido, kiun ŝi ofte faras... Ĉu ne? Ĉu decidis vi? Strange. Nu, entute ne malbona decido, ŝi tie probable konis multajn homojn, ĉu? Ĉu ne? Ĉu ŝi kun neniu parolis? Estas mirige. Ĉu vi do tiel restis duope, sole? Mi bone imagas la scenon. Vi tre afablas, kara Meme, mi tre ŝatas vin.” Svan sentis senpeziĝon. Al li, kiu en diversaj okazoj de interparolado kun ajnuloj, kiujn li malmulte aŭskultis, kelkfoje aŭdis frazon, kia: „mi vidis hieraŭ sinjorinon De Kresi, ŝi estis kun sinjoro, kiun mi ne konas” kaj la frazo tuj en la koro de Svan solidiĝis, inkruste malmoliĝis, ĝin disŝiris, definitive fiksiĝis, kiom male dolĉaj estis la vortoj: „ŝi konis neniun, ŝi parolis kun neniu”, kiel malpeze ili cirkulis en li, kiel flue, senpene, spir-facilige! Tamen post momento li pripensis, ke Odeta probable juĝis lin tre teda, se vere tiaj estis la amuzoj, kiujn ŝi al lia kompanio preferis. Kaj ilia bagateleco, kiu lin unuflanke trankviligis, aliflanke lin ĉagrenis kiel perfido.
Eĉ kiam li ne sciis, kien ŝi iris, al li estus sufiĉe por trankviligi la angoron, kiun li tiam sentis kaj kontraŭ kiu la ĉeesto de Odeta, la dolĉeco de ŝia kunesto estis la sola taŭga kuracilo – nu, kuracilo simila al multaj aliaj per tio ke ĝi post longe akrigos la malsanon sed portempe almenaŭ la doloron mildigas – al li estus sufiĉe, se nur Odeta tion permesus, ke li restus en ŝia loĝejo dum ŝia foresto, ŝin tie atendus ĝis la horo de ŝia rehejmiĝo, en kies repacigan etoson forfandiĝus la interaj horoj, kiujn li pro ia magiaĵo, ia sorĉo intertempe estis imaginta aliecaj. Sed tion ŝi ne akceptis; li rehejmiĝis; li sin devigis dum la vojado al pripenso de diversaj planoj, li ĉesis obsediĝi pri Odeta; al li eĉ prosperis, dum li senvestiĝis, konsideri iom gajajn ideojn; kun koro optimisma pro la espero, ke li en la sekva tago spektos iun belartaĵon, li enlitiĝis kaj mallumigis; sed tuj kiam li, pretiĝante por dormo, ĉesis teni sin sub memrego, kiun li cetere ne konsciis pro ĝia rutineco, en la sama momento glacia tremero lin skuis, kaj li plorsingultis. Li ne volis pripensi la kaŭzon, li viŝis al si la okulojn, ridis: „belege! mi iĝas nervomalsana”. Tiam li pensis kun sento de granda laciĝo, ke en la sekva tago li nepre rekomencos sian enketadon pri la faroj de Odeta, kaj serĉos perantojn, kiuj eble faciligos intervidiĝon kun ŝi. Ĉi tiu bezono de senripoza, ĉiamsama, senrezulta agado al li tiom pezis, ke iun tagon vidante sur sia ventro ŝvelaĵon, li sentis efektivan ĝojon pro la supozo, ke ĝi estas mortiga tumoro, ke li baldaŭ ne plu zorgos pri io ajn, ke lin regos malsano kaj lin laŭ sia fantazio traktos ĝis la proksima vivofino. Jes, vere se tiuepoke li ofte sen klara prikonscio deziris sian morton, tion kaŭzis ne tiom lia espero ĉesigi la akrecon de la suferoj, ol la unutonecon de la penado.
Tamen li deziris ĝisvivi la tempon, kiam li ŝin ne plu amos, kiam ŝi ne plu havos motivon por mensogado kaj li finfine de ŝi povos ekscii, ĉu en la tago de lia posttagmeza vizito ŝi estis aŭ ne estis gekuŝanta kun Forŝevilo. Ofte dum kelkaj tagoj la suspekto, ke ŝi amas alian viron, lin deturnis de la demando pri la okazo kun Forŝevilo, ĝin igis preskaŭ indiferenta demando, kiel nova formo de malsana stato mallonge estigas iluzion, ke forcedis la antaŭaj. Iuj tagoj eĉ estis, en kiuj neniu suspekto lin turmentis. Li kredis, ke li resaniĝis. Sed en la sekva mateno vekiĝante, li sentis en sama loko saman doloron, kiun dum la agado de la antaŭa tago li kvazaŭ diluis en la trafluo de alispecaj impresoj. Ĝi ne ŝanĝis sian lokon. Tio, kio vekis lin, ĝuste estis la akreco de la doloro.
Ĉar Odeta neniom informis lin pri la tre gravaj aferoj, kiuj tiel dense plenigis ŝiajn tagojn – kvankam el sia vivosperto li sufiĉe sciis, ke ili ne povas esti aliaj ol plezuraĵoj – li ne sukcesis longatempe ilin imagi, lia cerbo mueladis malplenajn ideojn; li do glitigis sian fingron sur siaj lacaj palpebroj, samgeste kiel li viŝus la lensojn de siaj nazpinĉaj okulvitroj, kaj li tute ĉesis pensadi. El tiu nekonata tuto tamen elmergiĝis kelkaj okupoj, kiuj periode revenis, nebule rilataj al iuj sindevigoj por malproksimaj parencoj, amikoj el alia vivotempo, kiuj, ĉar iliaj nomoj estis la solaj, kiujn ŝi ofte menciis pravige por sia nedisponeblo, al Svan ŝajnis la senŝanĝa, necesa kadro de la vivo de Odeta. Pro ŝia paroltono kiam ŝi de temp' al tempo diris: „... en la tago, kiam mi iros kun mia amikino al la ĉevalkurejo...”, se li, sentinte ke li misfartas kaj pensinte: „nu, eble Odeta bonvolos viziti min”, subite memoris, ke tiam estis la sama tago, li korektis: „Ha, ne, mi eĉ ne petu ke ŝi venu, mi forgesis, ke ŝi hodiaŭ iras kun sia amikino al la ĉevalkurejo. Mi petu nur tion, kio havas ŝancon de realiĝo; ne utilus, se mi insistus por nekonsentebla, sendube rifuzota afero.” Kaj ĉi tiu devo de vizito al la ĉevalkurejo, kiu pezis super Odeta kaj kiun Svan tiel agnoskis, al li ne nur ŝajnis nepra; sed plie la nepreco, kiun ĝi entenis, donis ian pravecon kaj aŭtoritaton al ĉio, kio al ĝi rilatis ia-tia-maniere. Se Odeta sur strato, ricevinte de preterpasanto saluton, kiu instigis la ĵaluzon de Svan, al liaj demandoj respondis per rilatigo de la ekzisto de tiu nekonato al iu el la du aŭ tri grandaj devoj, kiujn ŝi kutime aludis, se ŝi ekzemple diris: „ĉi tiu sinjoro estis en la loĝio de mia amikino, kun kiu mi vizitas la ĉevalkurejon”, ĉi tiu klarigo forigis la suspektojn de Svan, kiu efektive juĝis necese, ke la amikino havu en sia loĝio aliajn invititojn krom Odeta, kvankam li neniam antaŭe provis aŭ sukcesis ilin imagi. Ha, li tiom volonte interkoniĝus kun tiu amikino el la ĉevalkurejo, kaj ĝojus se ŝi tien invitus lin kune kun Odeta! Li tiom volonte interŝanĝus sian tutan konataron kontraŭ iu ajn el la kutimaj rilatuloj de Odeta, eĉ se tiu estus manflegisto aŭ komizo. Li por ili elspezus pli fole, ol por reĝinoj. Ĉu ili ne provizus per tio, ke ili entenis parton de la vivo de Odeta, la solan kuracilon efikan kontraŭ lia sufero? Kiel ĝoje li hastus al ili kaj siajn tagojn pasigus ĉe tiu aŭ tiu ordinara homo, kun kiu Odeta ankoraŭ rilatis pro utilo aŭ pro aŭtenta sensnobeco! Kiel senhezite li instaliĝus definitive je la kvina etaĝo de malpura kaj sopirinda domo, al kiu Odeta lin neniam gvidis, kaj en kiu, se li tie loĝus kun la eta emerita tajlorino rolante kvazaŭ li estus ties amanto, li ricevus preskaŭ ĉiutage ŝian viziton! En tiuj preskaŭ popolaj kvartaloj li konsentus sen perspektivo de iama fino pri vivo modesta, malbrila, sed dolĉa, plena je trankvileco kaj feliĉo.
Ankoraŭ okazis kelkafoje, kiam, renkontiĝinte kun Svan, ŝi vidis proksimiĝanton, kiun li ne konis, ke li rimarkis sur la vizaĝo de Odeta tiun apartan malgajon, kiun ŝi ankaŭ elmontris en la tago de lia vizito dum ĉeestis Forŝevilo. Sed tio maloftis; ĉar en la tagoj, en kiuj malgraŭ ĉiuj ceteraj okupoj kaj ŝia zorgo pri juĝoj kaj opinioj de homoj ŝi sukcesis aranĝi kunvidiĝon kun Svan, la reganta tono de ŝia sinteno estis memfido: granda kontrasto, eble nekonscia venĝo aŭ natura kompenso de la tima emocio, kiun en la unua tempo de ilia interkoniĝo ŝi sentis apud li kaj eĉ malapud li, kiam leteron ŝi komencis per: „kara amiko, tiel forte mia mano tremas, ke mi apenaŭ povas skribi” – tiel ŝi almenaŭ pretendis, kaj ke tiu anima kirliĝo probable parte sinceris pruvis ĝuste tio, ke ŝi deziris ŝajnigi ĝin pli intensa. Tiam Svan al ŝi plaĉis. Oni timtremas nur pro si mem, pro tiuj, kiujn oni amas. Kiam la feliĉo ne dependas je homoj, kiel trankvile, kiel facile, kiel aŭdace oni agas rilate al ili! Al li parolante, al li leterante, ŝi ne plu elektis tiujn parolturnojn, per kiuj iam ŝi provis krei memiluzion, ke li apartenas al ŝi, naskis okazojn por diri „mia”, „nia” se la diro lin iel koncernis: „vi estas mia karaĵo... ĝi estas la odoro de nia amikeco, ĝin mi konservos” kaj por paroli pri estonteco kaj eĉ pri morto kiel afero komuna por ili ambaŭ. En tiu pli frua tempo al ĉiu diro de li ŝi respondis kun admiro: „vere, vi neniam estos simila al aliaj homoj”; ŝi rigardis lian altan, iom kalvan kapon, pro kiu homoj sciantaj pri la galantaj aferoj de Svan komentis: „li ne estas laŭdifine bela, ĉu? sed li estas pimpa: tiu hartufo, tiu monoklo, tiu rideto!”, kaj, eble pli scivolante pri lia karaktero ol dezirante fariĝi lia amantino, ŝi diris:
— „Se mi nur scius, kio enestas en ĉi tiu kapo!”
Nun al ĉiu eldiro de Svan ŝi respondis per incitita aŭ eventuale tolera tono:
— „Ha, ĉu vi neniam estos simila al aliaj homoj?”
Ŝi rigardis tiun kapon, kiun nur iom pli maljunigis la pezo de zorgoj, sed pri kiu nun ĉiuj pensis – perhelpe de tiu sama intuo, kiu divenigas la iron de simfonia muzikaĵo pro antaŭa lego de ĝia temo aŭ la similecojn de juna infano pro kono de ĝiaj parencoj: „li ne vere malbelas, ĉu? sed li estas ridinda: tiu hartufo, tiu monoklo, tiu rideto!” strekante en siaj influitaj imagoj la nematerian limon, kiu trans kelkmonata tempo disigas la eksteran ŝajnon de feliĉa amanto disde la ŝajno de kokrito – ŝi diris:
— „Ha, se mi nur povus ŝanĝi, prudentigi tion, kio enestas en ĉi tiu kapo!”
Ĉiam inklina al prefera kredo de tio, kion li esperis, kiam la diroj aŭ faroj de Odeta ebligis plurajn interpretojn, ĉi tiun diron li avide akceptis.
— „Tion vi povas, se ĝin vi deziras” li respondis.
Kaj li penis demonstri, ke lin kvietigi, gvidi, laborigi estus nobla tasko, al kiu aliaj virinoj sindonus plenkore – kvankam, se diri la veron, sub ilia prizorgo la noblan taskon li sentus kiel sintrudan kaj netolereblan uzurpon de sia libereco. „Se ŝi ne iel amus min” li pensis „ŝi ne dezirus ŝanĝi min. Por min ŝanĝi, ŝi bezonos pli oftajn renkontiĝojn kun mi.” Tiarezone li trovis en ŝia riproĉado ian ateston pri intereso, eble pri amo; kaj efektive am-atestojn ŝi nun tiom malabunde donadis, ke li vole-nevole konsideris tiaj la malpermesojn kiujn ŝi diris pri tia aŭ tia afero. Iun tagon ŝi deklaris, ke ŝi ne ŝatas lian koĉeron, ke li eble instigis lin kontraŭ ŝi, ke ĉiuokaze li laŭ ŝia juĝo ne elmontras al li sufiĉe da akurateco kaj ĝentileco. Ŝi sentis, ke li deziras aŭdi de ŝi: „ne plu venu al mi sub lia kondukado”, simile kiel de ŝi li petus kison. Ĉar ŝi estis en komplezema humoro, ŝi tiel parolis. Li estis kortuŝita. En la sama vespero konversaciante kun sinjoro De Ŝarlus, kun kiu estis tiel dolĉe ĉar li povis senkaŝe pri ŝi paroli (ĉiuj liaj longaj aŭ mallongaj diroj eĉ direktitaj al homoj, kiuj ŝin ne konis, cetere iel rilatis al ŝi) li diris:
— „Mi kredas tamen, ke ŝi amas min; ŝi estas kun mi tiel afabla; kion mi faras, al ŝi certe ne indiferentas.”
Kaj se li estis al ŝi ironta, kaj en la momento de enkaleŝiĝo kun amiko, kiun li kunprenos por parto de la vojo, la amiko diris:
— „La kondukanto sur la kondukbenko ne estas Loredan, ĉu?” – kun kia melankolia gojo Svan respondis:
— „Diable, ne! vidu, mi ne povas kondukigi Loredan-on kiam mi veturas al la strato Laperuz. Odeta malvolonte vidas, ke min servas Loredan, ŝi juĝas lin ne sufiĉe bona por mi; nu, tiel estas kun virinoj... Mi scias, ke ŝi tre malkontentus. Ha, jes, mi nur venu kun Remio! Kiaj riproĉoj al mi ŝutiĝus!”
La nova indiferenta, malatenta kaj incitiĝema sinteno, kiun Odeta tiam havis kontraŭ li, certe suferigis Svan-on, sed sian suferon li ne klare konsciis; ĉar ŝia malvarmiĝo okazis iom post iom, tagon post tago, nur per kontrastigo de ŝia tiama kun ŝia pli frua agmaniero li ĝuste mezurus la drastecon kaj la amplekson de la plenumiĝinta ŝanĝo. Ĉi tiu ŝanĝo estis la profunda, sekreta vundo, kiu lin tage kaj nokte dolorigis, kaj ĉiufoje kiam li sentis ke lia pensado al ĝi tro proksimiĝas, li vivece ĝin pelis al alia direkto, timante troan suferon. En abstrakta maniero li ja pensis: „en pli frua tempo Odeta min pli amis”, sed tiun pli fruan tempon li ne revidis. Simile kiel en lia kabineto staris komodo, kiun li penis ne rigardi, kiun li per elekto de malrekta vojo evitis en-aŭ-elirante, ĉar en tirkesto de ĝi li tenis la krizantemon, kiun ŝi donacis al li en la unua vespero kiam li akompanis ŝin sur la revena vojo, kaj la leterojn en kiuj ŝi diris: „se vi nur lasus ankaŭ vian koron, ĝin de vi mi ne lasus repreni” kaj: „en ajna horo de la tago aŭ de la nokto, se vi bezonas min, sciigu tion kaj disponu pri mia vivo”, simile en lia animo estis loko, al kiu li ne permesis, ke proksimiĝu lia penso, ĝin devojigante tra longa rezono, se tio necesis, por ke ĝi ne pasu preter ĝi: la loko, kiu konservis vivan memoron pri pli feliĉa tempo.
Sed lia antaŭvidema singardo iun vesperon fiaskis okaze de monduma societaĵo.
Tio okazis ĉe la markizino De Santeŭverto je la lasta tiujara vespero, en kiu ŝi aŭdigis artistojn, kiujn ŝi estis poste uzonta por bonfaraj koncertoj. Svan, kiu deziris iri sinsekve al ĉiuj antaŭaj tiuspecaj prezentoj, kaj ĉiufoje rezignis, ricevis, dum li estis vestiĝanta por ĉi tiu okazo, viziton de la barono De Ŝarlus, kaj ĉi tiu proponis kuniron al la koncerto de la markizino, se lia kompanio iel helpos por ke Svan tie ne tro enuu kaj malgaju. Sed Svan respondis:
— „Ne dubu, ke mi tre volonte irus kun vi. Sed la plej granda afablaĵo, kiun vi povas fari por mi, estas ke vi prefere vizitos Odetan. Vi mem scias, ke vi havas al ŝi tre bonan influon. Se mi ĝuste memoras, ŝi ne eliros hodiaŭ vespere, ĝis la horo kiam ŝi vizitos sian eksan tajlorinon, kaj ŝi probable akceptos kun plezuro vian kuneston por tio. Ĉiuokaze vi trovos ŝin hejme antaŭe. Provu amuzi ŝin kaj ankaŭ iom admonu ŝin al prudenta sinteno. Estus bone, se vi povus interkonsenti pri plano por morgaŭ, kiu al ŝi plaĉus, kaj kiun ni povus plenumi triope. Provu ankaŭ enŝovi en la konversacion kelkajn aludojn al la somero, ĉu ŝi ien deziras vojaĝi, ĉu al ŝi plaĉus krozadi kaj ni tion farus triope, aŭ kio ajn. Hodiaŭ vespere mi ne kalkulas kun tio, ke mi vidos ŝin; sed se ŝi tamen dezirus aŭ se vi trovus artifikon, avertigu min ĝis noktomezo ĉe sinjorino De Santeŭverto aŭ poste hejme. Dankon pro ĉio, kion vi faras por mi. Vi scias, ke mi alte taksas vian amikecon.”
La barono promesis, ke li faros la petitan viziton, post ol li akompanos lin ĝis la pordo de la domo Santeŭverto, al kiu Svan alvenis en humoro trankvila pro la scio, ke sinjoro De Ŝarlus estos en la domo de la strato Laperuz dum la vespero, sed melankolie indiferenta al ĉio, kio ne rilatis al Odeta, precipe al mondumaĵoj, pro kio ili prezentiĝis al li kun la ĉarmo de ĉio, kio – ne plu estante celo por la volo – aperas tia, kia ĝi estas. Tuj post la elkaleŝiĝo, en la unua vico de la fikcia resumo de hejma vivo, kiun mastrinoj etikete dismetas antaŭ la gastoj okaze de ceremonia akcepto, kaj kiun ili laŭeble konformigas al la aŭtenteco de kostumoj kaj dekoro, Svan plezure vidis la idojn de la balzakaj tigroj273, la grumojn, laŭoficajn akompanantojn de promenadoj, kiuj nun en ĉapelo kaj en botoj staris antaŭ la domo sur la grundo de l' avenuo kaj antaŭ la stalo, simile al ĝardenistoj pozantaj apud la unuaj vicoj de siaj bedoj. Lia delonga enkarakteriĝinta inklino serĉi similaĵojn inter vivaj homoj kaj muzeaj portretoj ankoraŭ funkciis, sed en pli konstanta kaj pli ĝenerala maniero: la tuta monduma vivo pro lia tiam nova nemiksiĝemo al li prezentiĝis kiel serio de pentraĵoj. En la koridoro, en kiun antaŭe, kiam li estis aktiva mondumano, li eniris kovrite de sia surtuto, kaj de kiu li eliris vestite de frako, sed ne memoronte, kio tie okazis, tial ke li dum la momento de sia enesto mense estis aŭ ankoraŭ en la festo, kiun li ĵus forlasis, aŭ jam en la festo, en kiun oni tuj lin enkondukos, li unuafoje rimarkis, kiel, vekite de la neatendita alveno de tiel malfrua gasto, la disa, grandioza, senfara bando de grandaj ĉambristoj, kiuj ĵus estis dormantaj tie kaj tie sur benkoj kaj kofroj, levis siajn akrajn, noblajn profilojn leporhundajn, stariĝis, kaj, kuniĝinte, lin ronde ĉirkaŭis.
Iu el ili, kun aparte kruela vizaĝo iom simila al tiu de ekzekutisto en renesanca pentraĵo bildiganta turmentojn, al li proksimiĝis kun senkompata mieno kaj prenis liajn supervestojn. Sed la ŝtalan akrecon de lia rigardo kompensis la mildeco de liaj ŝtofaj gantoj, tiel ke, al Svan proksimiĝante, li kvazaŭ esprimis malestimon al lia persono kaj respekton al lia ĉapelo. Li prenis ĝin kun precizeco, kiun la akurateco de liaj gestoj igis pedanta, kaj kun delikato, kiu sentigis preskaŭ kortuŝa la meĥanismon de lia forto. Poste li transdonis ĝin al helpanto, sindetena novulo, kiu sian timon vidigis per furiozaj rigardoj al ĉiuj direktoj, baraktante kiel kaptita besto dum la unuaj horoj de mallibero.
Kelkajn paŝojn flanke de ĉi tiu sceno granda livrea fortikulo revis senmove, kvazaŭ skulptite, neutile, kiel la nur ornama batalisto, kiun oni vidas en la plej tumultaj pentraĵoj de Andreo Mantenjo274 meditanta, apogata al sia ŝildo, dum ke apudaj homoj sturmas, atakas kaj buĉiĝas; aparte de la grupo de siaj kolegoj, kiuj ĉirkaŭdiligentis Svan-on, li ŝajnis rezolute nekoncernata de la okazo, kiun li nebule spektis per bluverdaj, kruelaj okuloj, kvazaŭ ĝi estus la ‚Betleĥema Buĉado de Infanoj’ aŭ la ‚Martiriĝo de Sankta Jakobo’. Li ŝajnis ĝuste praido de ne plu ekzista gento – kiu eble aperas entute nur en la altarpentraĵo de la preĝejo Sankta-Zenono kaj en la freskoj de la preĝejo de l' Ermitoj, kie Svan ĝin observis kaj kie ĝi ankoraŭ revas – kiun estigis la fekundiĝo de antikva greka statuo fare de ia modelo de la padova majstro aŭ de ia sakso de Albreĥto Durer275. Kaj la tufoj de liaj rufaj, nature ondetaj sed per brilantino platigitaj haroj pendis en larĝaj strioj, kiel ankaŭ en la greka skulptarto, kiun senlace studis la mantova pentristo, kaj kiu, kvankam el la tuta kreitaro ĝi bildigas nur homojn, tamen lerte kombinas el ĉi ties simplaj formoj tiel diversajn riĉaĵojn, kvazaŭ kopiitajn el la tuta viva naturo, ke hararo per la glataj ruloj kaj akraj bekoj de siaj bukloj aŭ per la surmetiĝo de la triobla kaj flora diademo de siaj plektoj ŝajnas samtempe fasko de algoj, nesto de kolomboj, strio de hiacintoj, volviĝo de serpento.
Ankoraŭ aliaj, same grandegaj, staris en diversaj altoj sur monumenta ŝtuparo, kiun oni povus pro ilia parada deĵorado kaj ilia marmora senmoveco aludi samnome kiel tiu de la venecia Duka Palaco ‚Ŝtuparo de Grandeguloj’ kaj ĝin Svan eksupreniris kun la malgaja penso, ke Odeta ĝin neniam surpaŝis. Ha! kun kia ĝojo male li alsuprus laŭ la nigraj, fiodoraj, krutaj etaĝoj de la domo de la eta emerita tajlorino, en kies loĝejo sur la kvina etaĝo li senhezite pagus – eĉ pli koste ol por ĉiusemajna antaŭsceneja loko en la operejo – la rajton tie pasigi la vesperojn, kiam Odeta venis vizite, kaj ankaŭ en aliaj tagoj, por paroli pri ŝi, vivi kun homoj, kiujn ŝi ofte renkontis kiam li ne kunestis, kaj kiuj pro tio al li ŝajnis mastroj de pli reala, pli malfacile konebla, pli mistera parto de la vivo de l' amatino. Dum en la haladza kaj dezirinda ŝtuparo de la eksa tajlorino, tial ke dua ŝtuparo por liveroj ne estis, oni vidis vespere antaŭ ĉiu pordo malplenan, malpuran laktopoton prete starantan sur la pordomato276, ĉi tie en la bela kaj malamata ŝtuparo, kiun Svan estis ĝuste supreniranta, flanke kaj flanke je malsamaj altoj, antaŭ ĉiu kavaĵo en la muro ĉe fenestro de pordistejo aŭ ĉe enirpordo de apartamento, reprezentante la endoman oficon, kiun ili mastrumis, kaj ĝin omaĝe prezentante al la gastoj, domgardisto, tablestro, vazestro (bonaj homoj, kiuj dum la cetera tempo vivis iom sendepende en sia funkcio, manĝis hejme kiel etaj butikistoj, kaj eble en venonta tempo dungiĝos por la pli ordinara servo de kuracisto aŭ entreprenisto), zorge agantaj laŭ la rekomendoj, kiujn ili ricevis antaŭ ol ili vestiĝis per la pimpa livreo, kiun ili surmetis en maloftaj okazoj, kaj en kiu ili ne sentis sin komforte, staris sub la arko de sia respektiva pordo kun pompa brilo moderata de popola afableco, kiel sanktulo-statuoj en siaj niĉoj; kaj dika svisa gardisto, en sama vesto kiel por diservo, bastonfrapis la ŝtonan grundon je ĉiu preterpaso de alvenanto. Atinginte la supron de la ŝtuparo, laŭlonge de kiu lin dume sekvis pala servisto kun eta harvosto kiun finis bula nodo, simile al sakristiano de Francisko de Goja277 aŭ al oficeja skribisto en malnova teatraĵo, Svan preterpasis labortablon, ĉe kiu servistoj, kiel iaj notarioj sidantaj antaŭ grandaj libroj, ekstaris kaj enskribis lian nomon. Li poste trairis koridoreton, kiu – simile al kabineto, kiun la posedanto aranĝas por ke ĝi estu la kadro de unu belartaĵo, de kiu ĝi ricevas sian nomon, kaj kiun ĝi nude entenas sen alia objekto – ĉe sia enirejo elmontris, kiel ian valoran skulptaĵon de Benvenuto Ĉelini278 figuranta gvatiston, junan livrean serviston, kun la korpo iom antaŭenklinita, super kies ruĝa gorĝopeco elstaris eĉ pli ruĝa vizaĝo, el kiu torente elfluis ardo, timemo kaj fervoro, kaj kiu rigardante trans la obusonaj279 gobelenoj pendantaj antaŭ la muzik-salono per impetaj, atentaj, pasiaj okuloj ŝajnis – kun militista neŝanceleblo aŭ supernatura fido – alegorio de alarmo, enkarniĝo de atendo, monumento pri batalpreteco – anĝele aŭ gardiste vaĉi de fortikaĵa aŭ katedrala ĉefturo alvenon de malamikoj aŭ de la lasta juĝo. Tiam Svan simple eniris la salonon de la koncerto, kiun pordisto kun multaj pendoĉenoj malfermis antaŭ li, sin klinante kvazaŭ li ceremonie transdonus la ŝlosilon de urbo280. Sed li estis pensanta pri la domo, en kiu li povus esti en tiu sama horo, se Odeta tion permesus, kaj memoro pri preterpase vidita laktopoto sur mato lin korpremis.
Svan baldaŭ regajnis senton pri vira malbeleco, kiam, transpasinte la gobelenan kurtenon, li vidis scenon en kiu vice de servistoj nun rolis precipe gastoj. Tiu vizaĝa malbeleco, kiun li tamen delonge bone konis, ŝajnis nova depost kiam iliaj trajtoj – ne plu funkciante kiel praktike uzeblaj signoj por la rekono de tiu-tiu persono, kiu ĝis tiam estis por li iu tuto de serĉeblaj plezuroj, de evitindaj embarasoj, de reciprokendaj ĝentilaĵoj – desegniĝis, kunigite nur laŭ estetikaj konsideroj, per memstaraj formoj. Kaj ĉe tiuj viroj, inter kiuj Svan pro la premo povis nur malvaste promeni, bagatelaj detaloj, kia ekzemple estis la monoklo, kiun multaj surhavis kaj pro kiu Svan en pli frua tempo entute nur dirus, ke ili estas monoklo-portantoj, nun ne plu devis signifi ĉe ĉiuj egalan kutimon, sed aperis kun iaspeca individueco. Eble ĉar li rigardis al la generalo De Frobervilo kaj al la markizo De Breote, interparolantaj apud la enirejo, kiel al figuroj sur pentraĵo, kvankam ili dum longa tempo estis por li utilaj amikoj, lin patronintaj en la klubon Ĵokeon, rolintaj kiel atestantoj okaze de dueloj, la monoklo de la generalo, restanta inter liaj palpebroj kiel splito de obuso en lia vulgara, cikatra kaj triumfa vizaĝo, meze de la frunto, kiun ĝi malsimetrie disigis kiel la unuopa okulo de ciklopo, impresis Svan-on kiel aĉa vundo, kiun oni eble ricevas kun gloro, sed plibone ne elmontru tiel maldece; siaflanke la monoklo, kiun sinjoro De Breote por solenaj cirkonstancoj aldonis al la perlogrizaj gantoj, al la klakĉapelo, al la blanka kravato vice de la pli ordinaraj okulvitroj, kiam li estis en societo, kiel ankaŭ faris Svan, ŝirmis sub sia interna flanko, simile al vitra preparaĵo por mikroskopa observado, tre malgrandan kaj afable svarmantan rigardon, kiu konstante ridetis al la altaj plafonoj, al la festaj ornamoj, al la interesaj programeroj kaj al la bona kvalito de trinkaĵoj.
— „Ha, ĉi tie vi estas. Vi de jarmultoj ne estis renkontebla” diris la generalo al Svan, kaj, rimarkante lian streĉitan vizaĝon kaj deduktante ke ia akuta malsano eble lin detenis de societaĵoj, aldonis: „vi ŝajnas tre pimpa, vere!” dum sinjoro De Breote demandis al monduma romanisto, kiu angule de sia okulo ĵus enpremis monoklon en funkcio de animesplorilo kaj senkompata analiz-organo:
— „Kiel do okazas, kara, ke vi venis ĉi tien?” – al kio ĉi tiu respondis kun impona kaj mistera mieno, vibrigante la ro-sonon:
— „Observe!”
La monoklo de la markizo De Forestelo estis tre malgranda, ĝi malhavis kadron kaj tial, kaŭzante konstantan kaj doloran streĉon de la okulo, sur kiu ĝi inkrustiĝis kiel superflua kartilagaĵo de neklarigebla deveno kaj el rara substanco, ĝi donis al la vizaĝo de la markizo melankolian delikatecon, pro kiu virinoj supozis, ke li kapablas suferi grandajn amsuferojn. Male la lenso de sinjoro De Sankande kun saturne dika ĉirkaŭringo estis la pezocentro de figuro, kiu konstante moviĝis rilate al ĝi, en kiu la ruĝa, tremeta nazo kaj la dika, mokema buŝo penis grimaci same vigle kiel per spritaj briloj sparkis la vitra disko, kaj ĝi logis, prefere ol pli belaj okuloj, la atenton de snobaj kaj perversaj junulinoj, kiuj pro ĝi revis pri artifikaj ĉarmoj kaj rafinitaj voluptoj; kaj dume malantaŭ sia monoklo sinjoro De Palansi, kiu kun dika, rondokula kapo de laga fiŝo malhaste ŝvebis tra la festo, foje kaj refoje malfermante sian mandiblon kvazaŭ li serĉus la vojon, ŝajne kunportis nur hazardan, eble nur insignan ŝiraĵon de la vitro de sia akvario, kaj tial ke proverbe parto aludas la tuton Svan, kiel delonga admiranto de la virtoj kaj malvirtoj pentritaj de Ĝoto en Padovo, memoris la figuron de Maljustulo, apud kiu folia frondo signifas arbaron, en kiu estas lia kaŝa rifuĝejo.
Svan pro la ĝentila insisto de sinjorino De Santeŭverto antaŭeniĝis kaj por aŭskulti melodion el ‚Orfeo’281, kiun prezentis flutisto, eksidis en angulo, de kiu li bedaŭre havis perspektivon sole al du maturaĝaj sinjorinoj, kiuj sidis unu apud la alia, nome la markizino De Kambremer kaj la vicgrafino De Franketo, kiuj, estante kuzinoj, en festoj kaj societaĵoj, kunportante siajn mansakojn, sekvate de siaj filinoj, konstante serĉadis unu la alian kvazaŭ en stacidoma halo kaj fine trankviliĝis nur kiam per surmeto de poŝtuko aŭ ventumilo ili al si rezervis du najbarajn sidlokojn. Sinjorino De Kambremer pro sia malmulta konataro estis feliĉa, ke ŝi tiel havis kompanion; sinjorino De Franketo, kiu male estis tre societema, pensis, ke ŝi agas elegante, originale, montrante al siaj eminentaj konatoj, ke ŝi prefere restas kun nefama sinjorino, kun kiu ŝi havas komunajn spertojn el la junaĝo. Plena je malgaja mokemo Svan rigardis, kiel ili aŭskultas pianan interludon – ‚Sankta Francisko predikas al birdoj’ de Franco List282 – kiu sekvis post la fluta muzikaĵo, kaj kiel ili observis la kapturnan ludadon de la virtuozo: sinjorino De Franketo angore, kun disperdiĝaj rigardoj, kvazaŭ la klavoj, sur kiuj li lerte kurigis la fingrojn estus serio de gimnastaj trapezoj, de kiuj li povus defali okdek metrojn suben, kaj ĵetante al sia kunulino mirajn kaj neajn okulumojn, kiuj signifis: „estas nekredeble, mi antaŭe ne imagis, ke homo povas tion fari”; sinjorino De Kambremer, kiel virino ricevinta bonan primuzikan edukon, akompanante la takton per sia kapo ŝanĝita al stango de metronomo, kies pendolado de ŝultro al ŝultro larĝiĝis kaj rapidiĝis jam tiagrade – kun tiu konfuziĝo kaj nerezistemo kiujn elmontras la rigardo de tiu, kiu doloron ne plu konscias, ĝin ne plu provas regi, kvazaŭ dirante: „tiel estu!” – ke ŝiaj orelornamaj diamantoj ĉiufoje kroĉis la bridojn de ŝia korsaĵo kaj ke ŝi devis restarigi la nigrajn vinberojn, kiuj ornamis ŝian hararon, sen ke ŝi tamen ĉesis rapidigi la takton. Trans sinjorino De Franketo, iom antaŭe, sidis la markizino De Gajardon, absorbita en sia ŝatata konsidero, ke ŝi havas boparencan rilaton al la familio De Germanto, el kio ŝi ricevis por si mem kaj antaŭ la vizaĝo de homoj grandan gloron kaj etan honton, tial ke ĝiaj plej eminentaj anoj ŝin ordinare ignoris, eble ĉar ŝi estis teda, aŭ ĉar ŝi estis malica, aŭ ĉar ŝi estis en malpli alta familia branĉo, aŭ eble sen efektiva kaŭzo. Kiam ŝi apudis fremdan homon, kiel tiam ĝuste okazis rilate sinjorinon De Franketo, ŝin ĉagrenis tio, ke ŝia memkonscia parenceco kun la familio Germanto ne vidiĝis materie per ia surskribo, kiel en mozaikoj de bizancaj preĝejoj, kie unu sub unu figuras en vertikala kolumno la literoj de la vortoj, kiujn sanktula figuro laŭ la rakonto de la koncerna sceno eldiras. Ŝi estis pripensanta, ke ŝi neniam ricevis inviton aŭ viziton de sia juna kuzino, la princino De La Lomoj, dum ses jaroj post ties edziniĝo. Ĉi tiu penso ŝin kolerigis, sed ankaŭ fierigis, ĉar pro multfoja respondado al tiuj, kiuj miris pri ŝia foresto inter la gastoj de sinjorino De La Lomoj, ke tiel ŝi pli ŝatis, ĉar ŝi povus tie renkonti la princinon Matildan Bonaparte – kaj tion ŝia tre reĝisma familio ne pardonus – ŝi fine mem konvinkiĝis, ke tio estas la vera kaŭzo, kial ŝi ne vizitas sian junan kuzinon. Ŝi memoris tamen, ke ŝi plurfoje de sinjorino De La Lomoj demandis, kiacirkonstance ŝi povos ŝin viziti, sed tion memoris nur konfuze kaj cetere neŭtraligis, eĉ ignoris tiun malfierigan okazaĵon, murmurante: „mi ne estas tiu, kiu devas elpaŝi unue, mi je dudek jaroj pli aĝas ol ŝi”. Pro la efiko de ĉi tiu interna parolo ŝi fiere retroarkigis la ŝultrojn trans la busto, kaj ŝia preskaŭ horizontale staranta kapo pro similo pensigis pri la resurmetita kapo de bela fazano, kiun oni festene surtabligas kun plena plumaro. Ŝi ja estis laŭnature malalta, vireska, diketa; sed sinsekvaj hontigoj ŝin rektigis simile al tiuj arboj, kiuj naskiĝas en malfavora loko rande de profundegaĵo kaj pro tio kreskas retrokliniĝe por konservi sian starecon. La konstanta penso, ke ŝi pro nekompromisemo kaj memfiero malmulte intervidiĝas kun ceteraj anoj de la familio Germanto, kiu al ŝi trudiĝis kiel konsolo pri tio, ke ŝi ne tute kun ili egalrangas, laŭ la tempo formis ŝian korpon kaj en ĝi naskis ian elegantan sintenon, kiu en la okuloj de burĝaj sinjorinoj ŝajnis ia genta trajto kaj iafoje en la laca rigardo de viraj klubanoj briligis efemeran deziron. Se oni ekzamenus la parolojn de sinjorino De Gajardon laŭ iu el tiuj analizoj, kiuj el la pli aŭ malpli abunda apero de ĉiu literaĵo liveras komprenon de la ĉifrita mesaĝo, oni konstatus ke nenia, eĉ plene banala esprimo en ĝi tiel ofte aperis, kiel: „ĉe miaj gekuzoj Germanto”, „ĉe mia onklino Germanto”, „la sanstato de Elzearo De Germanto”, „la bankuvo de mia kuzino Germanto”... Kiam oni parolis al ŝi pri ia famulo, ŝi ordinare respondis ke, lin ne persone konante, ŝi tamen vidis lin milfoje ĉe sia onklino Germanto, sed ŝi tion diris per tiel glacia tono, per tiel obtuza voĉo, ke al aŭdantoj iĝis klare ke lin ŝi ne persone konis ĝuste pro la premo de ĉiuj fundamentaj kaj senesceptaj principoj, al kiuj malantaŭe apogiĝis ŝiaj ŝultroj, same kiel al iu el la ŝtupetaroj sur kiujn gimnastik-majstroj kuŝigas homojn por ekzerce vastigi la torakon.
Ĝuste la princino De La Lomoj, kiu ĉe sinjorino De Santeŭverto ne estis ordinare atendebla gasto, ĵus eniris. Por montri, ke ŝi ne pavumas en ĉi salono, kiun ŝi vizitis pro nura bonvolo, per la supereco de sia rango, ŝi envenis turnante la ŝultrojn, kvankam estis tie nenia homamaso tra kiu ŝi devus traŝoviĝi kaj neniu kontraŭvenanto, kaj memvole restis en la malantaŭa parto, sintenante kvazaŭ ŝi estus tie en la ĝusta loko, kiel reĝo vicumanta ĉe la pordo de teatrejo tiom longe, kiom la estraro ne eksciis pri lia veno; limigante la vaston de sia rigardokampo – por ne impresi kvazaŭ ŝi atentigus pri sia ĉeesto kaj postulus formalan akcepton – al kontemplo de motivo sur la tiea tapiŝo aŭ sur sia propra jupo, ŝi restis en la loko kiun ŝi juĝis plej modesta (kaj el kiu, ŝi klare sciis, elsavos ŝin ĝoja ekkrio de sinjorino De Santeŭverto tuj kiam ŝi estos ekvidita) apud sinjorino De Kambremer, kiun ŝi ne konis. Ŝi observadis la mimikon de la muzikŝatanta apudsidanto, sed ĝin ne imitis. La princino De La Lomoj kompreneble en ĉi tiu malofta cirkonstanco, ke ŝi estis mallongan tempon gasto de sinjorino De Santeŭverto, deziris, por ke la komplezo ŝiaflanka estu duoble valora, konduti plejeble afable. Sed laŭkaraktere ŝi malamis ĉion, kion ŝi epitetis troiga kaj volis evidentigi, ke ŝi ne devigos sin al elmontro malakorda kun la stilo de la koterio, en kiu ŝi kutime vivis, sed ĝi tamen neeviteble influis ŝin pro la premo de la imitemo, la preskaŭa timemo, kiu aperas ankaŭ ĉe tre memfidaj homoj en la etoso de fremda medio, egale ĉu ĝi estas socie malsupera. Ŝi nun dubis, ĉu ĉi tiun elmontradon eventuale postulis la ludata verko, kiu eble ne estis tute samspeca kiel la muzikaĵoj, kiujn ŝi aŭdis ĝis tiam, ĉu ŝia sindeteno ne atestos pri ŝia malkompreno de la verko kaj sekve sentiĝos malĝentila kontraŭ la dommastrino, tiel ke por esprimi per ia mezbona kompromiso sian malunuecan senton, ŝi jen nur relevis siajn ŝultrajn bridojn aŭ alpremis al sia blonda hararo la rozkolorajn koralajn aŭ emajlajn buletojn kun diamantaj frosto-steletoj, kiuj simple kaj ĉarme ornamis ŝian frizaĵon, observante kun malvarma scivolo sian impeteman najbarinon, jen per sia ventumilo mallonge kunbatis la ritmon de la muziko, sed – por ne abdiki sian sendependon – kontraŭtakte. La pianisto finis la muzikaĵon de List, komencis preludon de Frederiko Ŝopen283, kaj sinjorino De Kambremer signis al sinjorino De Franketo per mola rideto, kiu entenis kontenton de kompetentulo kaj aludon al pasinta tempo. Ŝi lernis en sia junaĝa tempo, kiel oni karesu la frazojn de Ŝopen, ilian senmezure longan kaj sinuan kolon, kiuj tiel liberas, fleksiĝas, ĉirkaŭtuŝas, unue serĉante, provante sian lokon ekstere kaj malproksime de la direkto skizita de la komencaj tonoj, malproksime de la punkto, al kiu oni povis esperi, ke ili al si trapalpos vojon, kaj kiuj tra ĉi tiu fantazia disiga spaco ludas nur por poste pli rektamaniere reveni – en pripensita, precizega reveno, kiel skrapo sur kristalo, kiu resonus per kriinda sonoro – kaj koren frapi la aŭdanton.
Vivinte en provinca familio, kiu havis malgrandan amikaron, ne vizitante balojn, ŝi sole ebriiĝis en sia kampara domo per malrapidigoj, per hastigoj de la dancado de laŭvole imagitaj paroj, ilin kiel florojn dispetaligante, la balon por momento forlasante, elirante kaj aŭdante kiel ventas tra la pinoj, borde de lago, kaj subite tie ekvidante, ke proksimiĝas maldika juna viro, diversa de ĉio jam revita pri ĉi-mondaj amantoj, kun iel melodia, fremda, malĝusta voĉo kaj blankaj gantoj. Sed la beleco de ĉi tiu muziko lastatempe ŝajnis eksmoda, velkinta. De kelkaj jaroj amatoroj ĝin ne plu aprezis, ĝi perdis honoron kaj plaĉopovon, kaj eĉ homoj kun koruptita gusto en ĝi trovis nekonfesindan kaj malgrandan plezuron. Sinjorino De Kambremer rapide okulis malantaŭen. Ŝi sciis, ke ŝia juna bofilino – tre respekta al sia bofamilio pri ĉio krom pri temoj tuŝantaj al artoj kaj sciencoj, pri kiuj, sciante eĉ la teorion de harmonio aŭ la malnovan grekan lingvon, ŝi havis propran, altan klerecon – malŝatis Ŝopen-on kaj malplezure aŭdis lian muzikon. Sed ekster la kontrolo de tiu vagner-ŝatanto, kiu nun staris iom pli fore en rondo de samaĝuloj, sinjorino De Kambremer allasis sin al delicaj impresoj. La princino De La Lomoj same sentis. Kvankam ŝi ne estis spontanee muzikema, ŝi ricevis dekkvin jarojn antaŭe lecionojn de pianomajstro de la kvartalo Sankta-Ĵermano, tre talenta ino, kiu en sia lasta vivotempo trafis en mizeron kaj rekomencis, kiam ŝi aĝis sepdek jarojn, instrui al filinoj kaj nepinoj de siaj pli fruaj lernintoj. Ŝi nun estis mortinta. Sed ŝia metodo, ŝia bela sono iafoje renaskiĝis sub la fingroj de ŝiaj lernintoj, eĉ de tiuj, kiuj havis tute ordinaran vivon, ne plu aktive muzikis kaj preskaŭ neniam malfermis la klapon de piano. Sinjorino De La Lomoj sekve povis kap-aprobi kun plena konscio, kun ĝusta aprezo de la maniero, kiel la pianisto sonigis la preludon, kiun ŝi sciis parkere. La fino de la komencita frazo sur ŝiaj lipoj per si mem kantiĝis. Kaj ŝi murmuris „estas ĉiam same ĉarme” kun emfazita ĉo-sono komence de la lasta vorto en signo de delikateco kaj ŝi pro tio sentis, ke ŝiaj lipoj sentimentale kunfaldiĝas, kiel bela floro, ke ŝi pretervole al tio agordis sian rigardon, ĝin samtempe kolorigante per ia revemo kaj nebuleco. Sinjorino De Gajardon dume pripensis kun bedaŭro, ke ŝi malofte renkontiĝas kun la princino De La Lomoj, ĉar ŝi deziris al ŝi doni lecionon pri ĝentileco, ne reciprokante ŝian saluton. Ŝi ne sciis, ke ĉeestas ŝia kuzino. Moviĝo de la kapo de sinjorino De Franketo ŝin videbligis. Ŝi tuj impetis, perturbante ĉirkaŭajn homojn; sed dezirante konservi altnazan kaj malvarman sintenon, kiu al ĉiuj evidentigu, ke ŝi ne deziras interrilati kun homo, ĉe kiu oni povas surprize renkontiĝi kun princino Matilda Bonaparte, kaj al kiu ŝi ne ĝentilumos ĉar ŝi ne estas ŝia samtempulo, ŝi tamen volis kompensi sian spitan kaj sindetenan mienon per ia diro praviganta ŝian alparolon kaj deviganta la princinon al konversaciado; tial sinjorino De Gajardon, paŝinte ĝis antaŭ sia kuzino, kun rigida vizaĝo, kun mano etendita kiel trudita karto en kartludo, per maltrankvila voĉo diris:
— „Kiel fartas via edzo?” kvazaŭ la princo estus tre malsana.
La princino, eksplodante per rido, kiu estis al ŝi propra kaj volis signifi al ĉirkaŭuloj, ke ŝi mokas iun, kaj ankaŭ celis emfazi ŝian belecon, ordigante ŝiajn trajtojn ĉirkaŭ ŝia gaja buŝo kaj brila rigardo, respondis:
— „Perfekte bone, kompreneble!”
Kaj ŝi plu ridis. Sinjorino De Gajardon, sin rektigante, malvarmigante sian vizaĝesprimon, tamen ankoraŭ zorgante pri la sanstato de la princo, diris al sia kuzino:
— „Oriana” (sinjorino De La Lomoj tuj turniĝis kun mira kaj rida mieno al foresta tria homo, kiun ŝi ŝajne volis atestigi pri tio, ke ŝi neniam permesis al sinjorino De Gajardon ŝin alparoli per la voknomo) „mi tre deziras, ke vi venu mallongan tempon al mi morgaŭ vespere, por ke vi aŭskultu kvinteton kun klarneto de Mozarto284. Mi volonte aŭdos vian aprezon.”
Ŝi parolis, kvazaŭ ŝi ne invitus, sed petus helpon, bezonus la takson de la princino pri tiu mozarta kvinteto, kvazaŭ ĝi estus ia manĝaĵo kreita de nove dungita kuiristo, kaj al ŝi estus grave ricevi pri ties talento la opinion de amatoro de delikataĵoj.
— „Tiun kvinteton mi ja konas, mi povas diri jam nun... ĝin mi tre ŝatas!”
— „Vidu, mia edzo malbone fartas... la hepato... Certe li tre ĝojus, se li vidus vin” rediris sinjorino De Gajardon, nun ŝanĝante la premon al la princino per karitata devigo por ke ŝi venu al ŝia mondumaĵo.
La princino al homoj malvolonte diris, ke ŝi ne volas ilin viziti. Preskaŭ ĉiutage ŝi skribis leteron senkulpigan pri tio, ke ŝi ne povas – pro surpriza vizito de la bopatrino, pro invito de la bofrato, pro opera spektaĵo, pro kampara ekskurso – ĉeesti vesperon, al kiu ŝi fakte neniam intencis iri. Ŝi per tio ĝojigis multajn homojn al ili kredigante, ke ŝi estas rilatulo ilia, ke ŝi volonte vizitus ilin, ke tion malebligas nur princaj devigoj kaj cirkonstancoj, kiuj – flate al ili – konkuras kun ilia invito. Al tiu ŝia sinteno kontribuis ankaŭ ŝia partopreno en la sprita koterio Germanto, en kiu parte plu vivis la vigla spirito, libera je ŝablonaj diroj kaj banalaj sent-esprimoj, kiu venas de Prospero Merime285 kaj lastatempe esprimiĝas en la teatraĵoj de Mejak kaj Halevi286 – ĝin ŝi akomodis al sociaj rilatoj, ĝin ŝi vastigis ĝis en sia plenumo de etiketo, kiu penis esti pozitiva, preciza, laŭeble proksima al la senornama vero. Al dommastrino ŝi ne grandfraze klarigis, kiel forte ŝi deziras viziti ŝian feston; ŝi juĝis pli konvene mencii la kelkajn kondiĉojn, je kiuj dependis tio, ke ŝi povos aŭ ne povos iri.
— „Aŭskultu, mi diros sincere” ŝi diris al sinjorino De Gajardon, „mi morgaŭ vespere vizitos amikinon, kiu delonge petis, ke mi rezervu tiun tagon. Se ŝi proponos iron al teatro, mi ne povos, eĉ kun plej granda bonvolo, viziti vin; sed se ni restos ĉe ŝi, mi scias ke ni estos solaj, mi povos ŝin forlasi pli frue.”
— „Ĉu vi vidis vian amikon, sinjoron Svan?”
— „Tute ne – karega Ŝarlo, mi ne sciis, ke li ĉeestas, mi provos signi por ke li ekvidu min.”
— „Estas kurioze, ke li vizitas feston de matrono De Santeŭverto” diris sinjorino De Gajardon „He! mi scias, ke li estas inteligenta” per kio ŝi celis, ke li estas intrigema, „sed ne tio gravas – nu, judo ĉe la fratino kaj bofratino de du ĉefepiskopoj!”
— „Mi konfesas kun honto, ke tio min ne ŝokas” diris la princino De La Lomoj.
— „Mi scias, ke li konvertiĝis, kaj jam liaj gepatroj kaj geavoj antaŭe. Sed onidire konvertiĝintaj judoj pli atentas sian eksan religion ol aliaj, ili ŝajnigas, ĉu vere?”
— „Pri tio mi malkleras.”
La pianisto, kiu laŭprograme estis ludonta du verkojn de Ŝopen, post la preludo tuj daŭrigis per polonezo. Sed de kiam sinjorino De Gajardon sciigis sian kuzinon pri la ĉeesto de Svan, Ŝopen mem, reviviĝante, povus alveni, eksidi kaj aŭdigi sian plenan verkaron, sinjorino De La Lomoj tion ne atentus. Ŝi estis el tiu duono de la homaro, ĉe kiu scivolon, kiun havas la alia duono pri nekonataj homoj, anstataŭas intereso pri konataj homoj. Ŝi kun multaj virinoj de la kvartalo Sankta-Ĵermano komune havis tiun trajton, ke la ĉeesto, en la loko kie ŝi hazarde estis, de ano de ŝia koterio, por kiu ŝi cetere ne havis apartan dirindaĵon, plene kaptis ŝian atenton kaj ĝin deturnis de ĉio alia. De tiu momento, esperante ke Svan ŝin rimarkos, la princino, simile al malsovaĝa blanka museto al kiu oni alterne proksimigas kaj forigas sukerpecon, konstante turnadis la kapon kun mil amikemaj vizaĝesprimoj senrilataj al la atmosfero de la ŝopena polonezo al la direkto de Svan, kaj se ĉi tiu moviĝis, ŝi paralele turnis sian kvazaŭ magnete altiratan rideton.
— „Oriana, ne ofendiĝu” daŭrigis sinjorino De Gajardon, kiu ne povis sin deteni de forofero de plej grandaj esperoj de socia kaj publika sensacia sukceso kontraŭ la malklara, tuja, privata plezuro, kiun provizas malica diro „iuj homoj pretendas, ke tiu sinjoro Svan estas viro, kiun oni ne povas akcepti en sian salonon, ĉu vere?”
— „Nu... vi kompreneble scias, ke tio veras” respondis la princino De La Lomoj „ĉar vi invitis lin kvindek fojojn, kaj li neniam venis.”
Kaj forlasante sian hontigitan kuzinon, ŝi denove eksplodis per rido, kiu skandalis la muzik-aŭskultantojn, sed kiu ankaŭ vekis la atenton de sinjorino De Santeŭverto, kiu estis ĝentile restinta apud la piano kaj nur tiam rimarkis la princinon. Sinjorino De Santeŭverto des pli ĝojis, ke ŝi ekvidas sinjorinon De La Lomoj, ĉar ŝi ĝis tiam kredis, ke ŝi ankoraŭ estas en Germanto por la flegado de sia malsana bopatro.
— „Princino, kia surprizo! mi ne vidis, ke vi ĉeestas.”
— „Jes, mi elektis kvietan angulon, mi aŭdis tre belajn aferojn.”
— „Ho! ĉu vi ĉeestas jam longe?”
— „Jes, longe sed tio ne ŝajnis al mi longa – longa nur ĉar mi ne vidis vin.”
Sinjorino De Santeŭverto proponis sian brakseĝon al la princino, kiu respondis:
— „Bonvole ne zorgu! Kial? Mi kontentos pri ajna sidilo.”
Kaj, konscie elektante per la rigardo – por pli klare sentigi la senafektecon de alta sinjorino – etan sidilon sen dorsapogilo:
— „Vidu ĉi tiun sidileton, ĝi plene konvenas. Ĝi devigos min al rekta teno de la dorso. Ho, je dio! Mi denove bruas, homoj skoldos min.”
La pianisto dume rapidigis la takton kaj la muzika emocio apogeis, servisto proponis trinkaĵojn sur pleto, tintigante kuleretojn, kaj sinjorino De Santeŭverto, kiel ĉiusemajne same okazis, signadis ke li foriru, sen ke li tion rimarkis. Iu novedzino, al kiu oni instruis ke juna virino ne mienu indiferente, ridetis pro plezuro kaj provadis kapti la rigardon de la mastrino por okule signi sian dankemon pri tio, ke ŝi estis invitita al tia ĝuinda okazaĵo. Ŝi tamen – kvankam pli kviete ol sinjorino De Franketo – aŭskultis la muzikadon kun daŭra zorgo; ĉi tiun senton ŝi siaparte direktis ne al la pianisto, sed al la piano, sur kiu, je ĉiu fortisimo ektremante, kandelo riskis eventuale fajrigi la lumŝirmilon aŭ pli probable makuli la palisandran lignon. Ŝi fine ne povis sin deteni, kaj, suprenirante la du ŝtupojn de la estrado sur kiu staris la piano, ŝi alhastis por depreni la lampon. Sed apenaŭ ŝiaj manoj estis ĝin ektuŝontaj, la muziko aŭdigis lastan akordon, ĝi finsonis kaj la pianisto ekstaris. Tamen la aŭdaca provo de la juna virino, la mallonga proksimeco inter ŝi kaj la artisto, kiu rezultis de ŝia ago, kaŭzis ĉe atestantoj ĝenerale favoran impreson.
— „Ĉu vi rimarkis, princino, la iniciaton de ĉi tiu persono?” diris la generalo De Frobervilo al la princino De La Lomoj, kiun li ĵus aliris kaj salutis, dum sinjorino De Santeŭverto ŝin momente forlasis. „Estas kurioze. Ĉu ŝi estas artisto?”
— „Ne ŝi estas ia juna sinjorino De Kambremer” senpripense respondis la princino, kaj ŝi vive aldiris: „mi ripetas tion, kion mi aŭdis, mi tute ne scias, kiu ŝi efektive estas, homoj malantaŭ mi komentis, ke la familio najbaras kun sinjorino De Santeŭverto en la kamparo, sed al mi ŝajnas, ke neniu konas ilin. Ili verŝajne estas homoj el la kamparo. Cetere mi ne scias, ĉu vi familiaras kun la brila societo ĉi tie renkontebla, sed miaflanke mi ne konas la nomojn de ĉiuj ĉi mirigaj homoj. Laŭ via opinio kian alian okupon ili havas krom la vesperoj ĉe sinjorino De Santeŭverto? Ŝi eble mendis ilin kune kun la muzikistoj, seĝoj kaj trinkaĵoj. Kiel invititoj el la mebloluejo Beluar287 ili brave aspektas, ĉu ne? Ĉu ŝi vere persistas lui tiujn statistojn ĉiusemajne? Mi apenaŭ kredas.”
— „Ha, la nomo Kambremer tamen estas aŭtenta kaj malnova” rediris la generalo.
— „Mi ne kontraŭas tion, ke ĝi malnovas” seke respondis la princino „sed ĝi klare neniel estas belsoneca” ŝi aldonis kvazaŭ per citiloj emfazante la vorton belsoneca laŭ afekto de incitiĝo, kiu estis propra al la koterio Germanto.
— „Ĉu vere? Ŝi belas kiel freŝa frukto.” diris la generalo daŭre okulsekvante sinjorinon De Kambremer „Ĉu vi ne samopinias, princino?”
— „Ŝi tro elmontras sin. Laŭ mia sento tio – flanke de tiel juna virino – ne estas agrabla, ĉar al mi ŝajnas, ke ŝi ne estas mia samtempulo.” respondis sinjorino De La Lomoj, aludante aligeneraciecon laŭ maniero komuna al familioj Gajardon kaj Germanto.
Sed la princino, vidante ke sinjoro De Frobervilo plu rigardis al sinjorino De Kambremer, duone malice al ŝi, duone afable al la generalo aldiris: „Ne agrabla... por ŝia edzo! Mi bedaŭras, ke mi ŝin ne konas, dum ŝi estas por vi tiel interesa, se konus, mi perus la interkoniĝon.” sed la princino probable ankaŭ neniom helpus, se ŝi konus la junan virinon. „Nu, mi tuj adiaŭos vin por ĉi tiu vespero, ĉar okazas hodiaŭ la nomfesto de amikino, al kiu mi iros por bondeziroj” ŝi diris per modesta, sincera tono, ŝajnigante ke la vizitota mondumaĵo estas simpla, teda formalaĵo, al kiu ŝi pro devo kaj pro elkora sento iros. „Nu mi retrovos tie Bazenon, kiu dum mi estis ĉi tie vizitis siaflankajn amikojn, kiujn vi konas, se mi ĝuste memoras, kaj kiuj havas nomon de ponto: Jena.”
— „Ĝi unue estis nomo de venka batalo, princino” diris la generalo. „Ja, tiel estas, por maljuna uniformulo, kia mi estas...” li daŭrigis, deprenante sian monoklon kaj ĝin viŝante, samgeste kiel li ŝanĝus pansaĵon, dum la princino pretervole deturnis la okulojn „tiuj imperiaj nobeloj estas aliaj kompreneble288, sed fine en sia speco tio estas tre bela afero, ili estas homoj, kiuj finkalkule luktis kiel herooj.”
— „Sed mi plene respektas heroojn” diris la princino per iomete ironia tono „Tia tute ne estas la kaŭzo, kial mi ne akompanas Bazenon por tiu vizito al la princino De Jena, sed simple tial, ke mi ne konas ilin. Bazeno ilin konas kaj ŝategas. Ho ne! ne pro tio, kion vi eble imagas, en tio ne estas amintrigo, mi ne havas kialon por kontraŭi! Cetere se mi provus kontraŭi, mi batadus venton” ŝi aldonis per malgaja voĉo, ĉar estis ĝenerale sciate, ke ekde la tago post la geedziĝo kun sia tre bela kuzino la princo De La Lomoj ŝin en multegaj okazoj trompis. „Sed pri tio ne temas, ili estas homoj, kiujn li ekkonis antaŭ longe, li plezure daŭrigas la amikecon, kaj miaopinie tiel bone estas. Cetere, pri ilia domo eĉ nur tio, kion li raportis... Imagu! Ĉiuj iliaj mebloj estas en imperia stilo289!”
— „Kompreneble, princino, tia estas la meblaro, kiun ili heredis de siaj geavoj.”
— „Tio veras, sed ĝi estas – senrigarde al la cirkonstanco – malbela. Mi bone komprenas, ke iuj ne povas havigi al si belajn objektojn, sed almenaŭ ili evitu ridindaĵojn. Ĉu tio ne evidentas? Mi ne imagas, ke ekzistas io pli bombasta, pli burĝa, ol tiu terura stilo kun komodoj ornamitaj de cignokoloj, kiel bankuvoj.”
— „Sed laŭdire ili havas ankaŭ belajn aĵojn. Ili probable havas la faman mozaik-platan tablon, sur kiu estis subskribita la interŝtata kontrakto de...”
— „Ha, ke ili havas interesajn – laŭ historia vidpunkto interesajn aĵojn, tion mi ne protestas. Sed belaj ili ne povas esti... ĉar ili estas teruraj! Ankaŭ mi havas similajn objektojn, kiujn Bazeno heredis de la familio Monteskiu, sed ili restas en la subtegmento de la bieno, kie neniu vidas ilin. Nu do, ĉio ĉi entute malgravas, mi volonte hastus al ili kune kun Bazeno, mi vizitus ilin malgraŭ iliaj sfinksoj kaj kupraĵoj se mi konus ilin, sed... ilin mi ne konas! Al mi oni instruis, kiam mi estis juna knabino, ke ne estas ĝentile, ke oni eniras ĉe homojn, kiujn oni ne konas” ŝi diris per infana tono. „Ĉu vi imagas, kiel sentus tiuj bonaj homoj, se ili vidus, ke eniras persono, kiun ili ne konas! Ili eble tre malplezure akceptus min!” diris la princino.
Kaj kokete ŝi beligis la rideton, kiun ĉi lasta supozo sur ŝia vizaĝo naskis, donante al sia rigardo ankoraŭ direktata al la generalo milde revan esprimon.
— „Ha, princino, vi certe scias, ke ili pro tio ĝojegus...”
— „Ne! kial ĝojus?” ŝi demandis kun subita viveco, eble por paroli kvazaŭ ŝi ne scius, ke tiel estus pro ŝia rango inter la plej altaj sinjorinoj de Francio, aŭ eble por la plezuro, ke tion antaŭ ŝi diros la generalo. „Kial? Kiel vi scias? Al ili estus eble tre malagrable. Mi persone ne scias, sed se juĝi laŭ mia propra sento, min jam tiom tedas vidi homojn kiujn mi konas, ŝajnas ke se mi devus vidadi homojn, kiujn mi ne konas – eĉ heroojn – mi freneziĝus. Nu, se prudente rezoni, krom pri delongaj amikoj, kiujn oni ĉiuokaze konas, heroeco eble estas tro grandformata afero por promeni kun ĝi en societo. Mi jam malvolonte rolas en societaj manĝoj, kiujn mi aranĝas, sed vere, se mi devus kunplekti la brakon kun Spartako290 por iri al la tablo... Ne, vere, neniam mi invitus Vercingetorikson291 kiel dekkvaran gaston292. Mi prefere rezervus lin por tre solenaj vesperoj. Kaj tiajn mi ne aranĝas...”
— „Ha, princino, ne vane vi estas Germant-familiano. La spriton de la gento vi eminente havas!”
— „Pri la germanta sprito oni ĉie kaj ĉiam parolas, mi neniam komprenis pro kio. Ĉu vi konas aliajn homojn, kiuj spriton havas?” ŝi aldonis kun ŝaŭma, hela rideksplodo, kun la vizaĝaj trajtoj kunjungitaj, centrigitaj al la tuto de ŝia viveco, kun sparkaj okuloj ĝoje kaj sunlume flamigitaj de gajeco, kiun sole povis tiel radiigi diroj, kiuj – eĉ se ilin diris la princino mem – estis laŭdaj al ŝia sprito aŭ beleco. „Vidu, Svan ŝajne estas salutanta vian sinjorinon De Kambremer; tie... li staras apud matrono De Santeŭverto, ĉu vi ne vidas? Petu ke li prezentu vin. Hastu, li volas foriri!”
— „Ĉu vi rimarkis, kiel malsane li vizaĝas?” demandis la generalo.
— „Kara Ĉarĉjo! Ha, finfine li alvenas, mi jam timis, ke li ne volas min vidi."
Svan tre ŝatis la princinon De La Lomoj, kaj renkontiĝi kun ŝi al li plie memorigis la bienon Germanto, kiu najbaris kun Kombreo, partis en tiu tuta lando, kiu lin feliĉigis kaj al kiu li ne plu iris ĉar li ne volis malproksimiĝi de Odeta. Uzante la duone artistan, duone galantan parolmanieron, per kiu li fariĝis agrabla ĉe la princino kaj kiun spontanee li denove mastris, kiam li momente troviĝis en sia iama medio – kaj dezirante aliflanke por si mem esprimi sian sopiron al la kampara atmosfero:
— „Ha!” li diris iom laŭte, tiel ke lin aŭdu kaj sinjorino De Santeŭverto, al kiu li estis parolanta, kaj sinjorino De La Lomoj, por kiu li estis parolanta „jen estas la ĉarma princino! Vidu, ŝi venis ĝuste nur por tio, ke ŝi povu aŭdi la ‚Sanktan Franciskon el Asizo’ de List, kaj ŝi nur havis tempon, kiel bela paruo, por bekpiki kaj surkapigi kelkajn berojn de birda prunuso kaj de kratago; videblas ankaŭ gutetoj de roso, iometo da prujno, pro kiu probable plendas la dukino. Estas tre bele, kara princino.”
— „Ĉu la princino venis de sia bieno speciale por ĉi tiu vespero? Ŝi tro honoras min! Mi ne suspektis tion, mi konfuziĝas” naive ekkriis sinjorino De Santeŭverto, al kiu ne estis familiara la figurema stilo de Svan. Kaj, ekzamenante la frizaĵon de la princino: „Estas vere, tio similas... kiel do?... ne kaŝtanojn, ne, ho! tio estas ĉarma ideo, sed kiel la princino antaŭsciis la programon? Eĉ al mi la muzikistoj ĝin ne komunikis.”
Svan ordinare, kiam li estis kun virino, al kiu li delonge havis la kutimon paroli en galanta maniero, diris delikatajn komplimentojn, kiujn multaj homoj en la mondumo ne komprenis, tial li ne devigis sin antaŭ sinjorino De Santeŭverto al klarigo pri la metaforeco de siaj diroj. La princino siaflanke laŭte ekridis, ĉar la sprito de Svan estis ege ŝatata en ŝia koterio, kaj ankaŭ ĉar ŝi ne povis aŭdi flaton sen ke ŝi trovis en ĝi subtilan plaĉon kaj nerezisteblan amuzon.
— „Nu, Ŝarlo, mi tre kontentas, ke miaj kratagaj beroj al vi plaĉas. Kial vi salutas tiun sinjorinon De Kambremer, ĉu ankaŭ vi estas najbaro de ŝi en la kamparo?”
Sinjorino De Santeŭverto, vidante ke la princino kun Svan volonte babilas, reiris al alia flanko.
— „Ankaŭ vi kun ŝi najbaras, princino.”
— „Ĉu mi? Tiuj homoj do havas domon apud ĉiu vilaĝo! Mi tre ŝatus havi tiom da posedoj.”
— „Ne rekte la familio De Kambremer, sed ŝiaj gepatroj; ŝi estis fraŭlino Legranden, kiu ofte venis al Kombreo. Mi ne scias, ĉu vi memoras, ke vi estas grafino de Kombreo kaj ke la monaĥejo ŝuldas al vi renton.”
— „Mi ne scias, kion la monaĥejo al mi ŝuldas, sed mi scias, ke la paroĥestro elpetas de mi ĉiujare cent frankojn, kion mi prefere evitus. Nu do, ĉu tiuj Kambremer ne havas mirigan nomon? Ĝi finiĝas ĝustatempe sed malbone!” ŝi ridis.
— „Ĝi ne pli bone komenciĝas” respondis Svan.
— „Efektive estas en tio duobla mallongigo!...”
— „Okazis, ke tre kolera sed tre bontona homo ne aŭdicis eldiri la unuan vorton ĝisfine.”
— „Sed ĉar li ne sin detenis komenci la duan vorton, estus pli bone se li eldirus la unuan kaj tiel finus la aferon293. Ni vere estas ŝercantaj en tre delikata maniero, kara Ĉarĉjo, sed kiel domaĝe, ke mi ne plu vidas vin” ŝi aldonis per kaĵola tono „mi ĉiam tiel agrable kun vi babilas. Konsideru tion: mi ne povis komprenigi al tiu stultulo De Frobervilo, ke la nomo De Kambremer estas miriga. La vivo estas terura afero, ĉu ne? Nur kiam mi kunestas kun vi, enuo forpeliĝas.”
Kaj sen ia dubo tio ne veris. Sed Svan kaj la princino havis saman manieron juĝi pri malgravaĵoj, kiu rezultigis – aŭ eble inverse ĝi havis kiel kaŭzon – ke ili tre simile parolis ĝis en la prononco. Al aŭskultantoj ĉi tiu simileco ne evidentis, ĉar iliaj voĉoj tre diversis. Sed kiu mense senigus la dirojn de Svan je la propra sonoro, kiu ilin envolvis, je la lipharoj, el inter kiuj ili elbuŝiĝis, tiu konstatus, ke ili estas la samaj paroloj, la samaj frazmelodioj – la tono de la germanta koterio. Koncerne al gravaĵoj Svan kaj la princino pri nenio samopiniis. Sed de kiam Svan tiom malgajis, konstante sentante la siaspecan tremeton, kiu antaŭsignas la momenton de ekploro, li havis la saman bezonon de parolado pri sia malĝojo, kiel murdinto havas pri sia krimo. Aŭdante, ke la princino diras al li, ke la vivo estas terura afero, li ricevis la saman dolĉan trankviligon, kiel se ŝi parolus al li pri Odeta.
— „Jes, vere, la vivo estas terura afero. Estos bone, se ni intervidiĝos, kara amikino. Kun vi estas agrable, ĉar vi ne estas gaja. Ni povus aranĝi kunan vesperon.”
— „Tre volonte. Ĉu vi venos al la bieno Germanto? Mia bopatrino pro via vizito ege ĝojus. Ĝi estas loko rigardata kiel tre malbela, sed mi konfesos, ke al mi ĝi plaĉas – mi ne ŝatas pitoreskajn pejzaĝojn.”
— „Tre prave. Estas admirinde” respondis Svan „preskaŭ tro bele, tro vigle por mi nuntempe; ĝi estas lando por feliĉuloj. Eble tiel mi sentas, ĉar tie mi vivis, sed efektive aĵoj tie havas hejman vizaĝon. Apenaŭ ekblovas venteto, apenaŭ tritikejoj ondumas, al mi ŝajnas, ke iu baldaŭ alvenos aŭ ke oni al mi anoncos ion; kaj tiuj dometoj laŭ la rivero... Mi estos perfekte malfeliĉa!”
— „Ho, kara Ĉarĉjo, gardu vin, jen la terura Rampijon min vidis, kaŝu min, memorigu al mi, kio al ŝi okazis, mi malbone memoras, ŝi edzinigis sian filinon, edzigis sian amanton, mi ne scias; eble ambaŭ... kaj kune!... Ha ne, nun mi memoras, ŝia princo ŝin eksedzinigis... Ŝajnigu, ke vi parolas al mi, por ke tiu Berenica294 ne venu kun invito al ia vespermanĝo. Cetere mi devas iri. Aŭskultu, kara Ĉarĉjo, estas tiom malofta okazaĵo, ke ni renkontiĝas, ĉu vi permesos, ke mi forkaptu vin, kaj ke mi vin konduku al la princino De Parmo, kiu ĝojos pri tio, kaj ankaŭ Bazeno, kiu tien iros. Se ni ne ricevadus informojn pri vi de Meme... Konsideru, ke lastatempe mi neniam renkontis vin!”
Svan malakceptis; li estis avertinta sinjoron De Ŝarlus, ke, elirante el la domo Santeŭverto, li rekte reiros hejmen, kaj li ne volis, vizitante la princinon De Parmo, elmetiĝi al la risko, ke li ne ricevos mesaĝon, kiun – li dum la tuta vespero atendis kaj esperis – al li eble transdonos servisto, kaj kiun li eble fine trovos ĉe la pordisto de sia domo. „Kompatinda Svan” tiuvespere al sia edzo komentis sinjorino De La Lomoj „li estas same afabla kiel antaŭe, sed li ŝajnas tre malfeliĉa. Vi mem vidos lin, ĉar li promesis, ke li en iu venonta tago vespermanĝos ĉe ni. Entute mi juĝas bedaŭrinde, ke tiel inteligenta viro suferas pro tiaspeca virino, kiu eĉ ne estas interesa, ĉar laŭdire ŝi stultas” ŝi aldonis konforme al la saĝo de ne-enamiĝintaj homoj, laŭ kiuj klera homo estu malfeliĉa nur pro amato, kies kvalitoj tion pravigas – ili per tio opinias proksimume kiel tiu, kiu mirus ke oni stulte malsanas pro ĥolero sekve de tia malgrandega vivulo, kia estas la komoforma bacilo.
Svan volis foriri, sed en la momento, kiam li estis fine eskaponta, generalo De Frobervilo petis, ke li interkonigu lin kun sinjorino De Kambremer, kaj li devis reeniri kun li en la salonon kaj ŝin serĉi.
— „He, Svan, mi pli volonte estus la edzo de tia virino, ol estus buĉita de sovaĝuloj, ĉu vi ne samopinias?”
La vortoj „buĉita de sovaĝuloj” dolore trafis la koron de Svan; li sekve sentis, ke li devas daŭrigi la konversacion kun la generalo:
— „Ha jes” li diris „iuj admirindaj vivoj tiamaniere finiĝis... ekzemple, ĉu vi memoras... tiu ŝipirinto, de kiu Julio Dumon-Durvil295 reportis al Francio la cindrojn... Ĵan-francisko De Laperuz296...” (kaj Svan tuj feliĉis, kvazaŭ li parolus pri Odeta) „Li estis viro kun rimarkinda karaktero, pri kiu mi tre interesiĝas" li aldonis kun melankolia mieno.
— "Ha, vere, Laperuz!" diris la generalo "Tio estas konata nomo, ekzistas pariza strato tiunoma."
— "Ĉu vi konas iun, kiu loĝas en la strato Laperuz?" demandis Svan malkviete.
— "Mi konas nur sinjorinon De Ŝanlivo, la fratinon de amiko Ŝospiero. Ŝi aranĝis belan vesperan prezenton de komedio antaŭ kelka tempo. Ŝia salono iam estos inter la plej elegantaj, ne dubu!"
— "Ha, ŝi do loĝas en la strato Laperuz. Estas agrable, ĝi estas tiel bela, malgaja strato."
— "Tute ne, vi verŝajne ne iris tien de kelka tempo, malgaja ĝi ne plu estas, oni konstruas novajn domojn tra tiu tuta kvartalo."
Kiam Svan fine prezentis sinjoron De Frobervilo al la juna sinjorino De Kambremer, unuafoje en sia vivo aŭdante la nomon de la generalo, ŝi ĝoje kaj surprize ekridetis, kvazaŭ oni ĝin diris antaŭ ŝi multegajn fojojn, ĉar, ne konante la amikojn de sia nova familio, ŝi kredis je ĉiu nova interprezento, ke ian familian rilatulon ŝi renkontas, kaj opiniante, ke ŝi takte agas ŝajnigante ke ŝi multe aŭdis pri la koncerna homo depost sia edziniĝo, ŝi etendis la manon per hezita gesto, kiu celis atesti la bonedukan sindetenon kiun ŝi devis subpremi, kaj la spontanean simpation kiu ĝin venke superpontis. Tial ŝiaj bogepatroj, kiujn ŝi ankoraŭ imagis anoj de la elito de Francio, disbabilis, ke ŝi estas anĝele bona – des pli ĉar ili plivolonte kredigis ke, ŝin edzinigante al sia filo, ili elektis ŝin pro ŝiaj homaj kvalitoj prefere ol pro ŝia granda bonhavo.
— „Videble, sinjorino, vi estas muzikema el la profundo de l' animo” diris la generalo, nekonscie aludante la okazaĵon kun la kandelo.
Sed la muzikado rekomenciĝis, kaj Svan komprenis, ke li ne povos dece foriri antaŭ la fino de ĉi tiu nova programero. Li suferis, restante en ĉi tiu fermita loko inter homoj, kies stultoj kaj ridindoj al li estis des pli dolore okulfrapaj, ju pli malkapablaj ili estus, se entute ili scius pri lia amo – sed ĝin ili pretervidis – por ĝin serioze konsideri, por iel agi alimaniere ol ridetante pri tia infanaĵo, mallaŭdante tian frenezon, tiel ĝin al li vidigante kiel subjektivan, nur por li ekzistantan animstaton, kies realecon nenia eksteraĵo konfirmis; li suferis precipe – tiagrade ke pro la sono de la muzikiloj li preskaŭ krius – ĉar li devis daŭrigi sian ekzilon en loko, al kiu Odeta neniam venos, en kiu neniu, nenio ŝin konis, en kiu ŝi absolute forestis.
Sed al li subite estis, kvazaŭ ŝi estus eniranta, kaj ĉi tiu apero iĝis tiel korŝira sufero, ke li senvole alpremis la manon al sia koro. La okazo estis, ke la violono levis sian voĉon al altaj tonoj, ĉe kiuj ĝi restis kvazaŭ en atendo, kaj ĉi atendo longiĝis sen ke ĝi forcedis en sia fervoro por baldaŭ vidi la proksimiĝanton, kiun ĝi atendis kun pena streĉo por persisti ĝis la tempo de ĝia alveno, ĝin akcepti antaŭ ol formorti, antaŭ ĝi ankoraŭ dum momento, per lastaj fortoj teni la vojon malfermita al ĝia paso, kiel oni detenas pordon, kiu sen tio mempeze fermiĝus. Kaj antaŭ ol Svan havis tempon por kompreno, por la penso ke „ĉi tio estas la frazeto de la sonato de Vintejo, mi ne aŭskultu!” ĉiuj liaj memoraĵoj el la tempo, kiam Odeta lin amis, kaj kiujn li ĝis tiam sukcese tenis nevideble subpremitaj en la profundo de sia memo, trompite de ĉi subita lumradio el la tempo de amo, kiun ili kredis reveninta, vekiĝis, per plena rapido suprenflugis kaj al li plenvoĉe, senkompate al lia pli nova misfortuno, kantis la forgesitajn melodiojn de feliĉo.
En la loko de abstraktaj esprimoj „tempo kiam mi feliĉis”, „tempo kiam mi estis amata”, kiujn li ĝis tiam ofte eldiris sen ke tio suferigis lin, ĉar lia intelekto en ilin enmetis el pasintaj eventoj nur laŭdirajn specimenojn, kiuj el ĝi nenion konservis, li retrovis ĉion, kio de ĉi tiu eksa feliĉo porĉiame fiksis la specifan, forflugeman esencon; li revidis ĉion: la neĝajn, krispajn petalojn de la krizantemo, kiun ŝi enĵetis en lian veturilon, kaj kiun li tenis ĉe siaj lipoj, la relief-literan adreson de la Ora Domo sur la folio de kiu li legis: ‚mia mano tiel forte tremas, dum mi skribas al vi’, la kunŝoviĝon de ŝiaj brovoj, kiam ŝi kun petega mieno diris: „post ne tro longe vi kontaktiĝos kun mi, ĉu ne?”, li flaris la odoron de la varmega frizilo de la barbiro, kiu brosforme relevis lian hararon, dum ke Loredan iris por la juna laboristino, la ŝtormajn pluvojn, kiuj tre oftis en tiu printempo, la glacie malvarmajn revenojn sub luna helo en la viktorio, ĉiujn unuopajn maŝojn de mensaj rutinoj, de sezonaj impresoj, de haŭtaj sensaĵoj, kiuj etendis tra tuta vico de semajnoj sian samkonsistan reton, en kiu lia korpo nun denove envolviĝis. En tiu pli frua tempo li kontentigis volupteman scivolon, spertis la plezurojn de tiuj, kiuj vivas per amo. Li kredis, ke tiel plu estos kaj restos, ke li ne devos sperti ankaŭ la suferojn de amo; kiel malmulte pezis por li nun la ĉarmo de Odeta kompare kun la premega teruro, kiu ĝin posteĥis kiel nebula haloo, kompare kun la senlima angoro, ke li ne scias ĉiumomente, kion ŝi faris, ne posedas ŝin ĉie kaj ĉiam! Ve! li memoris ŝian voĉtonon kiam ŝi ekkriis: „sed mi ĉiam povos vin renkonti, mi ĉiam liberas” kaj nun libera ŝi neniam estis; la intereson, la scivolon, kiujn ŝi havis por lia vivo, ŝian pasian deziron, ke li estu tiel afabla – tian afablecon li tiutempe male timis, kiel kaŭzon de ĝenoj kaj perturboj – ke li enlasos ŝin en tiun sian vivon; kiel ŝi petis kaj petis, por ke li vizitu la societon de gesinjoroj Verduren; kaj, kiam li venigis ŝin hejmen nur unufoje en ĉiu monato, kiel necesis, antaŭ ol li cedis, ke ŝi ripetu kian ĝuon estus la kutimo renkontiĝi ĉiutage, kiun ŝi fole deziris dum al li ĝi ŝajnis teda embaraso, kaj kiel ŝi poste ĝin malŝatis kaj definitive forlasis, dum ĝi por li fariĝis nerezignebla kaj dolora bezono. Li ne konsciis, kiom vere li parolas, kiam je la tria renkontiĝo kun ŝi, al ŝia demando: „sed kial vi ne permesas, ke mi venu pli ofte?” li responde ridis, galante: „pro timo ke mi suferos”. Nun, ve! okazis ankoraŭ iafoje ke ŝi skribis al li de restoracio aŭ de hotelo sur paperfolio markita per ĝia nomo, sed la literoj de la surskribo estis kvazaŭ flamaj, al li brulaj: „Ĉu ŝi skribis de la hotelo Vujemon? Por kio ŝi tien iris! Kun kiu? Kio tie okazis?” Li memoris la gasbekojn, kiujn lanternistoj estis estingantaj en la avenuo de Italoj, kiam spite al sia malgranda espero li ŝin retrovis inter vagantaj ombroj de tiu iama nokto, kiu al li ŝajnis iel supernatura, kaj kiu efektive – okazante en tiu tempo, kiam li ne bezonis pripensi, ĉu li ofendos ŝin per serĉado, per trovado, ĉar li estis tiam certa ke ŝi sincere ĝojos pro la renkontiĝo kaj la kuna reveno – apartenis al mistera mondo, al kiu neniam oni revenas, post kiam fermiĝis ĝiaj pordoj. Kaj Svan ekvidis, sole staranta fronte al tiu retravivita feliĉo, mizerulon, kiun li kompatis, ĉar li dum sekundoj ne rekonis lin, tiel ke li mallevis la vizaĝon por ke neniu vidu liajn larmoplenajn okulojn. La mizerulo estis li.
Kiam li komprenis tion, li ĉesis kompati, sed li komencis ĵaluzi sian alian memon, kiun siatempe ŝi amis, kaj nun post ol li ŝanĝis la nebulan ideon de amo, en kiu amo forestas, kontraŭ krizantemaj petaloj kaj leterpapero de la Ora Domo, kiuj abunde ĝin enhavas, li ĵaluzis ankaŭ tiujn, rilate al kiuj li ofte pensis sen tro da sufero: „ŝi eble amas ilin”. Poste lia sufero tro akriĝis, li irigis la manon laŭ sia frunto, li ellasis sian monoklon, ekviŝis ĝian lenson. Kaj probable se li vidus sin mem en tiu momento, li aldonus al la kolekto de tiuj, kiujn li distingis, la monoklon kiun li formetis kiel maloportunan penson, kaj de sur kies rosumita surfaco li penis poŝtuke forviŝi la zorgojn.
Estas en violono – se, ne vidante la muzikilon, oni ne rilatigas la aŭdaĵon al ĝia aspekto, kiu influas la sonoran impreson – sonkoloroj, kiuj tiel similas al iuj kontraltaj voĉoj, ke oni ricevas la iluzion, ke kantistino aliĝis al la muzikistaro. Oni levas la rigardon, vidas nur la sonkestojn, delikatajn kiel ĉiniaj skatoloj, sed jen kaj jen ankoraŭ onin trompas la erariga voko de sireno; oni kredas ankaŭ iafoje, ke oni aŭdas malliberan feon, kiu baraktas ene de la multescia, tremeta kaj sorĉita kesto kiel diableto en sanktakvujo; kaj okazas plue ke tra la aero pasas ĉiela, pura estaĵo, disfaldante sian nevideblan mesaĝon.
Kvazaŭ la muzikistoj malpli sonigis la frazeton, ol plenumis la ritojn, kiujn ĝi postulis por sia apero, kaj diris la necesajn magiajn kantojn por okazigi kaj dum momento daŭrigi la miraklon de ĝia elsorĉado, Svan, kiu ne pli bone vidis ĝin ol se ĝi apartenus al transviola mondo, kaj kiu el la momenta blindeco, kiu trafis lin kiam li proksimiĝis, ricevis la refreŝigon de transformiĝo – Svan sentis, ke ĝi ĉeestas simile al ŝirma diino konfidata pri lia amo, kaj kiu cele al tio, ke ĝi paŝu al li antaŭ la homamaso kaj lin flanken konduku por interparolo, elektis la maskon de ĉi tiu sonora aspekto. Kaj dum ŝi preterpasis malpeze, pacige, murmure kiel parfumo, al li dirante ĉion, kion diri ŝi deziris, kaj el kio li ekzamenis ĉiun vorton kun bedaŭro ke ĝi tro rapide forflugas, li pretervole formis per la lipoj la geston de kiso destinita al ŝia harmonia kaj fuĝema korpo. Li ne plu sentis sin ekzilita, sola, ĉar ŝi sin turnis al li kaj duonvoĉe parolis pri Odeta. Li nun ne plu ricevis kiel antaŭe la impreson, ke Odetan kaj lin ignoris la frazeto. Ĝi tiel ofte estis atestanto de ilia kunĝojado! Ĝi verdire ankaŭ ofte avertis lin pri ties maldaŭremo. Kaj eĉ, kontraste al lia tiama impreso de sufero en ĝia rideto kaj en ĝia diafana kaj elrevigita voĉtono, li nun en ĉio ĉi prefere trovis la gracion de preskaŭ gaja rezignemo. Pri tiuj malĝojoj, kiujn ĝi pli frue aludis kaj antaŭ liaj okuloj – sen ke ili tuŝis lin – ridete kuntiris en sian sinuan, rapidan fluadon, pri tiuj malĝojoj, kiuj nun iĝis lia efektiva vivosperto, sen ke li povis esperi iaman liberiĝon de ili, ĝi ŝajne diris same kiel antaŭe pri lia feliĉo: „kio estas ĉi tio? ĉio ĉi neniom gravas.” Kaj la animo de Svan unuafoje turniĝis kun intensa kompato kaj tenero al tiu laŭnoma Vintejo, al tiu nekonata kaj admirinda frato, kiu siaflanke probable tre suferis – kia estis lia vivo? el kiuj profundaj doloroj li ĉerpis ĉi tiun dian forton, ĉi tiun senliman kapablon por kreado? Kiam pri la vanto de liaj suferoj al li parolis la frazeto, Svan trovis milda ĉi tiun saman instruon pri saĝeco, kiu antaŭ nelonge al li ŝajnis netolerebla, kiam li kredis, ke li legas ĝin de sur la vizaĝoj de indiferentuloj, kiuj rigardas lian amon kiel malgravan eraron de la prudento. Tiel estis ĉar la frazeto male, kiel ajn ĝi opiniis pri la mallonga daŭro de tiu tuto de animstatoj, konsideris ĝin ne kiel ĉirkaŭaj homoj malpli serioza ol la pozitiva vivo, sed male al ĝi tiel supera, ke nur ĝi meritis plenforman esprimon. Ĉi tiujn intime malgajajn ĉarmojn ĝi speciale provis imiti, rekrei, kaj precipe ilian esencon, kiu pronature estas nekomunikebla kaj ŝajne frivola por ĉiu homo krom tiu, kiu ilin mem sentas – ĉi tiun esencon la frazeto kaptis kaj videbligis. Tiel ĝi konfesigis ilian gravecon, sentigis ilian dian dolĉecon al ĉiuj ĉeestantoj – se ili nur estis sufiĉagrade muzikemaj – kiuj poste ilin malagnoskos en la ordinara vivo, en ĉiu aparta enamiĝo, kiun ili vidos estiĝi en la ĉirkaŭmondo. Certe la formo, per kiu ĝi registris ilin, ne povis resumiĝi per rezonoj. Sed de pli ol unu jaro dum kiu, al li malkovrante multajn riĉaĵojn de la propra animo, muzikamo almenaŭ por ia tempo hejmiĝis ĉe li, Svan rigardis la muzikajn frazojn veraj ideoj el alia mondo, el alia speco de realeco, ideoj vualitaj de mallumo, nekonataj, nekompreneblaj por la inteligento, sed kiuj tamen plene diversas inter si, kaj inter si laŭ valoro kaj signifo malegalas. Kiam, petante reludadon de la frazeto post la vespero ĉe gesinjoroj Verduren, li penis malimpliki la fadenojn de ĝia parfumosimila, karesa ĉirkaŭflato, de ĝia envolvemo, li rimarkis, ke malgranda intervalo inter ĝiaj kvin tonoj kune kun ofta ripetado de du el ili naskis la ricevitan impreson de sin-kunprema, varmo-sopira dolĉeco; sed verdire li sciis ke tiel rezonante, li ne atentis la frazon mem, sed nurajn valorojn, per kiuj facilige por sia komprenpovo li anstataŭigis la misteran estaĵon, kiun li perceptis, antaŭ ol li ekkonis la paron Verduren, en la vespero kiam li unuafoje aŭdis la sonaton. Li sciis, ke la memorado de la piana interpreto ankoraŭ malĝustigis la perspektivon, per kiu li vidis muzikajn aferojn, ke la kampo, kiu antaŭ muzikverkanto malfermiĝas, ne estas mallarĝa sep-tona klavaro, sed senmezura, preskaŭ tute nekonata klavaro, tra kiu sole jen kaj jen, dise en densa, neesplorita mallumo iujn el la milionopaj klavoj de tenero, de pasio, de kuraĝo, de sereno el kiu ĝi konsistas – kaj inter kiuj ĉiu diversas de aliaj kiel universo diversas de aliaj universoj – malkovris kelkaj grandaj artistoj, kiuj servas la homaron per tio, ke, vekante en ĉies memo la resonon de la motivo, kiun ili trovis, ili montras kian riĉecon, kian multformecon kaŝas de onia konscio tiu vasta, nepenetrebla, deprima nokto de la animo, kiun oni iluzie kredas malplena, nenieca. Vintejo siatempe estis unu el tiuj muzikistoj. En lia frazeto, kvankam al racio ĝi prezentis malluman surfacon, sentiĝis tiel kohera, tiel klara enhavo, al kiu ĝi donis tiel novan, tiel originalan viglecon, ke tiuj, kiuj ĝin iam aŭdis, konservis ĝin en sia memoro egalrange kun intelektaj ideoj. Svan ĝin rigardadis kiel bildon de amo kaj feliĉo, kiun li senhezite kaj same bone konis kiel apartan ideon, kiel li ankaŭ sciis pri ‚La Princino De Klevo’297 aŭ ‚Reneo’298, se li hazarde memoris tiujn roman-titolojn. Eĉ kiam li ne pensis pri la frazeto, ĝi latente restis en lia menso samklase kun aliaj unikaj nocioj, kiel ekzemple nocioj pri lumo, sono, reliefo, korpa volupto, kiuj estas la riĉaj posedaĵoj, kiuj variigas kaj dekoras la enaniman vivon de homo. Eble oni perdas ilin, eble ili forviŝiĝos, se ĉiu homo foriras al nenieco. Sed dum oni vivas, oni ne povas ŝajnigi ke oni ne ekkonis ilin, same kiel oni ne povas ignori ajnan realaĵon, ne povas ekzemple dubi pri la lumo de lampo, kiu ekflagras kaj transformas objektojn de la ĉirkaŭa ĉambro, el kiu forpeliĝis ĉia mallumo, ja ĉia memoro pri mallumo. La frazo de Vintejo tiurilate – kiel iu aŭ alia muzika motivo de ‚Tristano kaj Izolda’ ekzemple, kiu ankaŭ konsistigas plian riĉaĵon en la sortimento de homaj sentoj – aliĝis al la situacio de mortemuloj, ensorbis ian homecon en iom kortuŝa maniero. Ĝia sorto dependis je estonteco, je la realeco de homa animo, por kiu ĝi estis iu el la plej propraspecaj, plej apartaj ornamoj. Eble nur nenieco estas la funda vero kaj nia tuta revo malekzistas, sed se tiel estas, necesas do ke tiuj muzikaj frazoj, tiuj nocioj kiuj ekzistas rilate al ĝi, ankaŭ malestiĝu. Ni, homoj, pereos, sed ni tenas ostaĝe tiujn diajn kaptitojn, kiuj partoprenos nian destinon. Kaj morti kun ili estas malpli aflikte, malpli malglore, eble malpli probable.
Svan do ne eraris, kiam li kredis ke la frazo de la sonato reale ekzistas. Ja – laŭ la dirita vidpunkto ĝi estis homa, sed ĝi ankaŭ estis ano de ia rango de transmondaj estaĵoj, kiujn homoj neniam vidas, sed kiujn ili spit' al tio kun raviĝo rekonas, kiam esploranto de nevideblaĵoj iun el ili kaptas kaj dekondukas de la dia mondo, al kiu li havas enireblon, al la ĉielo de nia mondo kaj tie momente briligas. Tiel agis Vintejo pri la frazeto. Svan sentis, ke la aŭtoro per la muzikaj iloj kaj rimedoj ne faris pli vastan aferon, ol simple ĝin malvualis, videbligis, ĝian formon precize strekis per tiel milda, singarda, tiel delikata kaj adekvata mangesto, ke la sono ĉiumomente aliiĝis, stompiĝis tie, kie ombro estis, vigliĝis tiam, kiam necesis iri laŭ la vojo signita de pli neta konturo. Kaj alia pruvo, ke Svan ne eraris, kiam kredis je la reala ekzisto de la frazo, estis ke ĉiu iomete subtila muzikŝatanto tuj travidus la trompon, se Vintejo, disponante malpli grandan povon por vidi kaj desegni ĝian formon, kaŝus per aldono de diversloke almetitaj strekoj la mankojn de sia vidpovo aŭ la mallertojn de sia mano.
Ĝi malaperis. Svan sciis, ke ĝi revenos je la fino de la lasta movimento, post longa parto kiun la pianisto de sinjorino Verduren ĉiufoje preterludis. Estis en ĉi tiu parto belegaj elementoj, kiujn Svan okaze de la unua aŭdado ne distingis, kaj kiujn li nun perceptis, kvazaŭ ili en la vestotenejo de lia memoro demetus la unutonan maskon de noveco. Li aŭskultis ĉiujn disajn temojn el kiuj baldaŭ kunmetiĝos la frazo, kiel premisojn de necesa konkludo; li ĉeestis ĝian generiĝon. „Ĉi tiu aŭdaco estas eble same genia” li pensis „kiel tiu de Lavuaziero299, tiu de Ampero300 – la aŭdaco de Vintejo esploranta la sekretajn leĝojn de nekonata forto, tra virga lando, direkte al la sola ebla celo, gvidanta la nevideblan jungitaron, al kiu li sin konfidas, ĝin neniam vidonte.” Kian belan pianan-violonan dialogon Svan aŭdis komence de la lasta parto! La foresto de homaj vortoj fantazion tute ne enkondukis, kiel oni facile kredus, sed ĝin forbaris; neniam parolata lingvo montriĝis tiel severe gvidata de neceso, neniam ĝi aŭdigis tiagrade la ĝustecon de demandoj, la evidenton de respondoj. Unue la piano sole ĝemis, kiel birdo forlasita de sia parulo; la violono aŭdis kaj respondis kvazaŭ de apuda arbo. Ĉio ĉi sonis kiel komenco de la mondo, kvazaŭ nur tiu duopo estus sur la tero aŭ plivere en fermita, izolita mondo, konstruita laŭ la logiko de la kreinto, kaj en kiu ili ĉiam nur duopos – en ĉi tiu sonato. Ĉu birdo ĝi estis, ĉu la ankoraŭ ne elformiĝinta animo de la frazeto, ĉu nevidebla kaj veanta feo, kies lamenton la piano poste mildakore rediris? Ĝiaj krioj tiel subite eliĝis, ke la violonisto devis abrupte svingi la arĉon por ilin enricevi. Mirinda birdo! la violonisto ĝin volis iel ĉarmi, malsovaĝigi, alsorĉi. Jam ĝi eniĝis en lian animon, jam la alvokita frazeto agitis mediume la kvazaŭ trancan korpon violonistan. Svan sciis, ke ĝi baldaŭ parolos, ankoraŭfoje. Kaj li estis tiel efektive disduigita, ke la atendo de la proksima momento, kiam li staros vizaĝ-al-vizaĝe kun ĝi, lin skuis per iu el tiuj plorsingultoj, kiujn bela verso aŭ malĝojiga sciigo kaŭzas ne al tiu, kiu solas, sed kiam ĝin ricevas amikoj, en kies okuloj oni spegule vidas sin kiel alian homon, kies divenebla afekcio ilin kortuŝas. Ĝi reaperis, sed ĉi-foje ĝi restis enaere kaj libere moviĝetis dum momento, ne ŝanĝante sian lokon, antaŭ baldaŭa disbloviĝo. Tial Svan tre atentis dum la mallonga tempo, dum kiu ĝi daŭris. Ĝi plu vidiĝis kiel iriza veziko, kiu persiste ŝvebas. Simile al ĉielarko, kies brilo malfortiĝas, dampiĝas kaj poste rekreskas kaj, antaŭ ol ĝi fine forlumiĝas, momente pli forte radias ol iam ajn antaŭe, la frazeto al la du koloroj, kiujn ĝi vidigis ĝistiame, aldonis aliajn scintilajn kordojn, ĉiujn tonojn de la spektro, kaj ilin kunkantigis. Svan ne aŭdacis moviĝi kaj li volis, ke senmoviĝu ankaŭ la aliaj ĉeestantoj, kvazaŭ eĉ malgranda gesto povus devojigi la eksternaturan, delican, rompiĝeman magiaĵon, kiu estis baldaŭ svenonta. Neniu emis entute paroli. La senvorta voĉo de unu sola forestanto, eble de mortinto – Svan ne sciis, ĉu Vintejo ankoraŭ vivis – sonante super la agado de la rit-plenumantoj, per sia sola forto tenis en streĉo la atenton de tricent homoj kaj altigis la funkcion de la estrado, sur kiu tiel estis alvokata spirito, al rolo de iu el la plej noblaj altaroj sur kiuj okazas supernatura ceremonio. Tiel ke kiam la frazo diseriĝis, ĉifon-forme flosante ene de la sekvantaj motivoj, kiuj jam anstataŭis ĝin, kvankam Svan unuavide incitiĝis de tio, ke la grafino De Monteriende, fama pro siaj naivaĵoj, kliniĝis al li por konfidi antaŭ ol la sonato eĉ finiĝis siajn impresojn, li tamen ridetis kaj eble trovis ankaŭ profundan sencon, kiun ŝi mem ne estis pripensinta, en la vortoj kiujn ŝi elektis. Mirante pro la virtuozeco de la muzikantoj, la grafino direktis al Svan ekkrieton: „estas mirige, mi neniam aŭdis ion tiel impresan...” sed skrupulo pri ĝustavorteco ŝin devigis al korekto de la unua diro, kaj ŝi aldonis la koncedon: „... tiel impresan... de post la turniĝantaj tabloj301!”
Tiuvespere Svan ekkomprenis, ke neniam la sento, kiun Odeta iam havis al li, renaskiĝos, ke lia espero pri feliĉo ne realiĝos. Kaj en la tagoj, kiam ŝi hazarde ankoraŭ estis afabla, milda kun li, se ŝi faris kelkajn komplezaĵojn, li rimarkis tiujn ŝajnajn, trompajn signojn de iometa reveno al li kun la sama kortuŝita kaj nekredema atento, la sama senespera ĝojo kiel tiuj, kiuj, flegante dum liaj lastaj vivotagoj amikon trafitan de senkuraca malsano, raportas kvazaŭ ili estus bonaŭguraj signoj: „hieraŭ li mem kalkulis siajn spezojn kaj li rimarkis adician eraron, kiun ni faris; li apetite manĝis ovon, se li bone digestos, morgaŭ ni provos ripaĵon” kvankam ili scias, ke ĉio ĉi vanas sojle de senindulga morto. Sendube Svan certis pri tio, ke se li nun vivus malproksime de Odeta, ŝi post ioma tempo iĝus al li indiferenta, tiel ke li volonte aŭdus, ke ŝi definitive forlasis Parizon; li sufiĉe kuraĝus por resti, sed ne sufiĉe kuraĝis por mem foriri.
Li tamen pri tio jam ofte pensis. Denove laborante super sia studaĵo pri Johano Vermeer li bezonis tiutempe minimume plurtagan novan viziton en Hago, en Dresdeno, en Brunsvigo302. Li konvinkiĝis, ke pentraĵo titolita ‚La Tualeto de Diana’, kiun aĉetis la muzeo Maŭrichojs303 okaze de la aŭkcio Goldŝmit en Parizo kiel verkon de Nikolaso Mas304 estis fakte verko de Vermeer. Li tre volonte irus, surloke studus la pentraĵon, trovus elementojn apogajn al sia opinio. Sed forlaso de Parizo dum Odeta tie estis, kaj eĉ kiam ŝi forestis – ĉar en fremda loko, kie rutino ne malakrigas sentaĵojn, doloro refreŝiĝas, reviviĝas – tio estis por li tiel korŝira plano, ke – li sentis – li ĝin senĉese pripensos nur ĉar li sciis sin firma pri tio, ke ĝin neniam plenumos. Sed okazis jen kaj jen ke dum li dormis, vojaĝemo en lia animo renaskiĝis – sen ke li memoris pri la neeblo de vojaĝado – kaj ĝi realiĝis. Iun fojon li sonĝis, ke li foriras por daŭro de unu jaro: elkliniĝante el la pordo de vagono al la direkto de juna viro, kiu staris sur la kajo kaj lin plorante adiaŭis, Svan provadis lin konvinki, ke li kunvojaĝu. La trajno skuiĝe ekiris, angoro lin vekis, li memoris ke li ne foriras, ke li vidos Odetan en la sekva vespero, en la postsekva kaj preskaŭ en ĉiu posta. Tiam, ankoraŭ sub la impreso de la sonĝo li ĝojis pri la personaj kondiĉoj, kiuj lin gardis sendependa, dank' al kiuj li restis en sama urbo kiel Odeta kaj iafoje elpetis ŝian permeson por intervidiĝo; kaj, mense revidante la tuton de ĉi tiuj avantaĝoj: lia situacio, tio estas precipe lia bonhavo, kies apogon ŝi ofte bezonis, pro kio ŝi malprobable decidus ĉesigon de la rilatoj kun li (onidire ŝi eĉ fone pensis pri la eblo de edziniĝo al li), la amikeco de sinjoro De Ŝarlus, kiu entute ne multe helpis por ricevi la favoron de Odeta sed al li varmigis la koron, ĉar ŝi aŭdis ĉi-pere de tiu komuna amiko, kiun ŝi alte estimis, flatajn parolojn pri li, kaj fine ankaŭ lia inteligento, kiun li tute dediĉis al la kombinado de ĉiutage nova intrigo, kiu lian ĉeeston ĉe Odeta al ŝi eble ne agrabligis sed almenaŭ necesigis – li pripensis, kia estus lia sorto, se mankus ĉio ĉi, li pripensis ke se li simile al tre multaj homoj malriĉus, mizerus, nenion posedus, devus akcepti ĉiajn laborojn, aŭ se li estus ligita al gepatroj, al edzino, li nepre disiĝus de Odeta, ke ĉi tiu sonĝo, pro kiu li ankoraŭ postsentis timon, eble iĝus vera, kaj li konkludis: „oni ne konscias sian feliĉon, oni neniam estas tiel malfeliĉa, kiel oni kredas”. Sed li konsideris ankaŭ, ke ĉi tiu situacio jam plurajn jarojn pluiĝis, ke la plej alta bono, kiun li povis esperi, estis ĝia daŭrigo sen antaŭvidebla fino, ke li oferos siajn studojn, siajn plezurojn, siajn amikojn, sume sian tutan vivon al ĉiutaga atendo de rendevuo, kiu lin antaŭvideble ne feliĉigos, kaj li frontis nun la demandon, ĉu li eble eraras, ĉu tio, kio faciligis lian amligon kaj evitigis ĝian rompon, eble maldolĉigis lian sorton, ĉu la dezirinda afero eble estas tiu, pri kiu li ĵus ĝojis ke ĝi estis nura sonĝaĵo, nome lia forvojaĝo; li konkludis ke oni ne konscias sian malfeliĉon, oni neniam estas tiel feliĉa, kiel oni kredas305.
Iafoje li esperis, ke ŝi mortos sen suferoj pro akcidento, en iu el la oftaj okazoj kiam de matene ĝis vespere ŝi promenis tra la stratoj, sur la vojoj. Kaj kiam ŝi revenis sen vundo aŭ damaĝo, li admiris, ke la homa korpo tiel elastas kaj fortas, ke ĝi konstante fortenas, evitas danĝerojn ĉirkaŭe minacantajn (Svan, de kiam lia sekreta deziro lin instigis al ilia inventaro, juĝis ilin apenaŭ nombreblaj), kaj sekve ebligas al vivuloj, ke ili ĉiutage sin dediĉas preskaŭ tute senpune al siaj mensogaj entreprenoj kaj al persekutado de plezuro. Kaj Svan sentis, ke li kore tre proksimas kun Mehmedo la 2a, kies portreton far Ĝentilo Belini li ŝatis, kaj kiu, sentante ke li freneze enamiĝis al iu el siaj edzinoj, ŝin ponarde mortigis por – naive rakontas la venecia vivhistoriinto – regajni sian spiritan liberecon. Poste li indignis kontraŭ si mem pro tio ke li zorgis nur pri sia propro, kaj la spertitaj suferoj al li ŝajnis neniel kompatindaj, ĉar li siaparte tiel malalte taksis la vivon de Odeta.