Sed samtempe al tiu ŝajno, kiun la elstara nazo, la akra rigardo stampis en mian vidosferon (eble ĉar ili unue atingis ĝin, unue breĉis ĝin, en momento, kiam mi ankoraŭ ne sufiĉe pripensis la situacion por konkludi, ke la tie aperanta virino eble estas sinjorino De Germanto) al tiu freŝa, eventuale ŝanĝebla ŝajno mi provadis apliki la ideon ke „ĉi tiu homo estas sinjorino De Germanto” kaj tio al mi ne prosperis, sed la ideo nur diverse frontiĝis al la ŝajno, kiel du diskoj, kiujn disigas interspaco. Sed tiu tre ofte prirevita sinjorino De Germanto, kiun mi nun vidis efektive ekzistanta ekster mi, pro tio des pli forte regis en mia fantazio, kiu – post mallonga frostiĝo pro la kontrasto inter la realo kaj ĝia antaŭa atendo – nun reagis kaj al mi diris: „la familio De Germanto gloris jam antaŭ Karolo la Granda, pri vivo kaj morto de siaj vasaloj ĝi libere decidis; la dukino De Germanto estas praido de Genoveva De Brabanto, ŝi konas ĉi tie neniun homon kaj neniun konsentus ekkoni”.

Kaj – tiom mirinde sendependa estas homa vidpovo, kaj ĝin rimenas tiel mola, longa, elasta brido, ke ĝi povas sole promeni for de la vizaĝo – dum sinjorino De Germanto en la altarejo apud la tomboj de la familiaj forpasintoj sidis, ŝia rigardo iris tien kaj reen, grimpis laŭ kolonoj, eĉ sur mi haltis simile al sunlumo traradianta la preĝejan spacon, sed tia sunlumo, ke ĝi en la momento, kiam karese min trafis, al mi ŝajnis konscia. Sinjorino De Germanto mem restis senmova, kiel patrino kiu laŭŝajne ne rimarkas la tro aŭdacajn petolaĵojn kaj perturbajn farojn de siaj infanoj interludantaj kaj alparolantaj homojn, kiujn ŝi ne konas, kaj mi sekve neniel sciis, ĉu ŝi en la senokupeco de sia animo aprobis aŭ malaprobis la vagemon de sia rigardo.

Al mi gravis, ke ŝi ne foriru, ke mi havu sufiĉan tempon por ŝin rigardi, ĉar mi memoris, ke de jaroj mi ege aspiris al eblo ŝin vidi, kaj la okulojn mi ne deturnis, kvazaŭ ĉiu mia rigardo povus materie ĉerpi kaj en mi konservi bildon pri la elstara nazo, la ruĝaj vangoj, pri ĉiuj tiaj trajtoj, kiuj al mi estis egale aŭtentaj, propraj, valoraj scioj pri ŝia vizaĝo. Nun pri ĝia beleco min ekkonvinkis ĉiuj pensoj, kiuj al ĝi rilatiĝis – kaj eble pli ol ĉio alia ankaŭ tiu instinkta volo konservi la plej bonajn partojn de onia memo: la komuna deziro eviti elreviĝon – ŝin lokante (ĉar ŝi kaj la ĝistiame prirevata dukino De Germanto estis do unu homo) aparte de la cetera homaro, ene de kiu mi mallonge pro ordinara ekvido de ŝia korpo konfuzis ŝin, mi incitiĝis pro tio, ke mi aŭdis ĉirkaŭajn komentojn: „ŝi aspektas pli bele ol sinjorino Sazera... ol fraŭlino Vintejo...”, kvazaŭ ili estus kun ŝi komparindaj. Haltigante mian rigardon sur ŝia blonda hararo, sur ŝiaj bluaj okuloj, sur la bazo de ŝia kolo kaj pretervidante trajtojn, kiuj povus al mi aliajn vizaĝojn memorigi, mi antaŭ tiu laŭcele malkompleta skizo enpense ekkriis: „kiel bela! kia nobleco! vere, fiera Germant-familiano, praido de Genoveva De Brabanto, ĉi tie sidas antaŭ mi”. Kaj la atento, per kiu mi prilumis ŝian vizaĝon, tiom distingis ĝin, ke mi nun, pensante pri la tiama soleno, revidas neniun alian ĉeestanton krom ŝi kaj la svisa gardisto, kiu jese respondis al mia demando, ĉu la tiea sinjorino efektive estas sinjorino De Germanto. Sed ŝin mi precipe revidas en la momento, kiam homoj viciĝis direkte al la altarejo en la intermita, varma sunlumo de tiu venta kaj ŝtorma tago, kaj tie sinjorino De Germanto staris inter ĉiuj ĉi kombreanoj, kiujn ŝi ne konis eĉ nur laŭnome, sed kies humila rango kun ŝia alteco tiom kontrastis, ke ŝi nepre sentis al ili sinceran bonvolon, kaj al ili ŝi cetere esperis, ke ŝi ankoraŭ pli imponos perefike de agrabla kaj senafekta sinteno. Ne povante elradii konscian rigardon, portanton de difinita signifo, kian oni direktas al iu, kiun oni konas, sed nur siajn disajn pensojn antaŭ si ellasadi kiel fluon de blua lumo, kiun ŝi ne povis deteni, ŝi volis, ke ĝi ne estu ĝena, ke ĝi ne sentigu malestimon al la banalaj homoj, kiujn ĝi trovis sur sia vojo, kiujn ĝi neeviteble trafis. Mi ankaŭ revidas super la ŝvelo de ŝia malva, glata kravato la mildan miron de ŝiaj okuloj, kiun ŝi akompanigis – ĝin ne aŭdacante destini al aparta homo sed tiel ke ĉiu ricevu eron de ĝi – de iom malcerta rideto de alta sinjorino, kiu mienas, ke siajn subulojn ŝi pardonpetas kaj amas. Ĉi tiu rideto trafis min, kiu konstante rigardadis ŝin. Tiam mi memoris la rigardon, kiun ŝi celis al mi pli frue en la soleno, blue kiel sunlumo traradianta la vitralon de Gilberto La Malbona, kaj mi pensis: „ja ŝajnas ke ŝi min atentas”. Mi ekkredis, ke al ŝi mi plaĉas, ke ŝi ankoraŭ memoros min kiam ŝi estos elirinta, ke pro mi ŝi eble malgajos vespere en Germanto. Kaj mi tuj ekamis ŝin, ĉar iafoje sufiĉas al enamiĝo la malestima rigardo de virino, kiel laŭ mia impreso okazis kun fraŭlino Svan, kaj la penso, ke ŝi neniam reciprokos la sentatan amon, sed aliafoje al ĝi sufiĉas bonvola rigardo, kiel okazis kun sinjorino De Germanto, kaj la penso, ke ŝi eble ankaŭ amos. Ŝiaj okuloj bluis kiel neatingebla kaj tamen dediĉita al mi vinko; kaj la suno, minacata de nubo, sed ankoraŭ plenforte lumanta sur la placon kaj en la sakristion, nuancigis la ruĝon de la tapiŝoj kiuj kovris la plankon por la tempo de l' soleno, sur kiuj ridete paŝis sinjorino De Germanto, per pelargoni-flora tono, kiu al ilia ŝtofo donis rozan softecon, luman ŝelon, tiun specon de moleco, de serioza mildeco ene de pompo kaj ĝojo, kiun oni aŭdas en iuj partoj de la opero ‚Lohengrin’153, vidas en iuj pentraĵoj de Vitoro Karpaĉo154, kaj pro kiu estas kompreneble ke Ŝarlo Bodlero155 la sonon de trumpeto epitetis „delica”.

Ekde tiu tago okaze de promenoj sur la vojo de Germanto mi sentis per pli granda aflikto ol antaŭe mian mankon de talento por beletro kaj la konsekvencan rezignon pri destino de fama literatura verkisto. La bedaŭro, kiun mi sentis dum mi restis iom flanke, en reva humoro, tiom suferigis min, ke por ĝin ignori, mia menso per si mem spertis ian prodoloran inhibon kaj tute ĉesis pensi pri versoj, pri romanoj, pri poeta kariero, kiun mia sentalenteco forŝovis al la sfero de malrealaĵoj. Tiam – senrilate al tiuj beletraj konsideroj kaj neniel sekve de ili – subite iu tegmento, iu sunbrilo sur ŝtono aŭ la odoro de vojo min haltigis pro la aparta ĝuo, kiun ili provizis, kaj ankaŭ ĉar ili eble kaŝis trans la videblaĵo ion, kion ili proponis por aliro kaj preno, kaj kion mi malgraŭ ĉiuj fortostreĉoj ne sukcesis malkovri. Sentante, ke tio nestis en ili, mi staris senmove, rigardis, enspiris, kaj pelis la penson, ke ĝi serĉu trans la vidaĵo aŭ la odoro. Kaj se mi devis postkuri mian avon, plu iri, mi penis ilin retrovi, fermante miajn okulojn, mi provadis enmemorigi la ĝustan linion de la tegmento, la kolornuancon de la ŝtono, kiuj spite al mia komprenpovo ŝajnis tiel plenaj, baldaŭ malfermiĝaj, pretaj por livero de tio, sur kio ili estis nuraj kovriloj. Certe tiaspecaj impresoj al mi ne povis redoni la perditan esperon, ke mi estos iam verkisto, poeto, ĉar ili ĉiam dependis je aparta, intelekte senvalora objekto, kiu ne rilatis al ia abstrakta vero. Sed ili almenaŭ donis al mi malracian plezuron, iluzion pri ia fekundeco kaj per tio ili min deturnis de la ĉagreno, de la senpoveco, kiun mi sentis ĉiufoje, kiam mi pripensis filozofian temon por granda literatura verko. Sed tiel peza sur mia animo estis la ŝarĝo, kiun al mi trudis tiuj formaj, odoraj aŭ koloraj impresoj kaj la tasko diveni, kio kaŝiĝas en ili, ke mi baldaŭ serĉis por mi senkulpigojn por rezigni la bezonatan laboron, ŝpari al mi la laciĝon. Feliĉe miaj gepatroj tiam min vokis, mi sentis, ke nun mankas la necesa kvieto por sukcesa daŭrigo de mia esploro, ke plibone mi ne plu pensu pri la temo ĝis la rehejmiĝo, tiel ke mi ne antaŭlaciĝu sen rezulto. Tiam mi ne plu zorgis pri tiu nekonataĵo, kiu sin maskis per formo aŭ odoro, mi plene trankvilis, ĉar hejmen mi kunprenis ĝin, volvitan en ŝirma ŝelo de bildoj, sub kiu mi retrovos ĝin viva, kiel la fiŝojn, kiujn en tagoj, kiam oni permesis al mi fiŝkaptan ekskurson, mi reportis en korbo sub herba kovro, kiu tenis ilin freŝaj. Reveninte hejmen min okupis aliaj aferoj, kaj tiel amasiĝis en mia animo (kiel en mia ĉambro amasiĝis floroj, kiujn mi ŝiris okaze de promenoj, aŭ la objektoj, kiujn oni donacis al mi) ŝtono, sur kiu moviĝis rebrilo, tegmento, sonorila sono, foliara odoro, entute tre multaj bildoj, sub kiuj delonge mortis la divenotaj realaĵoj, kiujn mia tro malgranda mensostreĉo fiaskis malkovri. Unu fojon tamen – en tiu tago nia promeno tre longiĝis trans la kutima daŭro, kaj ni sekve taksis bonŝancon, ke mezvoje de la reveno en la malfrua posttagmezo ni renkontis doktoron Percepiedo, kiu estis rapidege preterpasonta, sed nin rekonis kaj enveturigis – mi ricevis tiaspecan impreson kaj ĝin ne forlasis sen ioma esploro. Oni sidigis min apud la koĉero kaj ni plu veturis impete kiel vento, ĉar la kuracisto devis antaŭ la reveno al Kombreo ankoraŭ halti en Martenvilo-la-seka ĉe malsanulo, apud kies domo ni laŭkonsente atendos lin. Je iu turniĝo de la vojo mi subite sentis specialan plezuron, tre malsaman je ĉiu ajn alia, ekvidante la du sonorilturojn de Martenvilo, kiujn la lumo de la subiranta suno trafis, kaj kiujn la iro de nia veturilo kaj la kurboj de la vojo ŝajne ŝovis al konstante malsamaj lokoj, iom poste vice ekvidante la sonorilturon de Vieviko, kiu, disante de la unuaj trans monteto kaj valo kaj starante sur pli alta kaj pli malproksima ebeno, tamen ŝajnis najbara kun ili.

Konstatante, rimarkante la formojn de la turpintoj, la ŝanĝiĝadon de iliaj viciĝoj, la sunbrilon sur iliaj eĝoj, mi sentis, ke mi ne plene komprenas tiun impreson, ke malantaŭ tiu moviĝo, malantaŭ tiu brilaĵo io sekrete staras – io, kion ili entenas kaj kaŝas samtempe.

Laŭŝajne tiom malproksimaj estis la turoj kaj tiom malmulte ni proksimiĝis al ili, ke mi miris, kiam ni post mallonga tempo haltis antaŭ la preĝejo de Martenvilo. Mi ne sciis, kial mi tiom plezure ĵus vidis ilin super la horizonto, kaj la taskon esplori pri tiu kialo mi juĝis peniga; mi tentiĝis konservi en mia kapo tiujn moviĝemajn liniojn sub sunlumo kaj rezigni pri tuja pripensado. Kaj probable, se tiel mi agus, la du sonorilturoj kuniĝus por ĉiam kun multegaj arboj, tegmentoj, odoroj, sonoj, kiujn mi distingis inter aliaj aperaĵoj pro tiu malklara plezuro, kiun ili donis al mi, kaj kiun mi neniam priesploris. Dum la atendo de la kuracisto mi elkaleŝiĝis kaj parolis kun miaj gepatroj. Poste mi residiĝis sur la kondukbenko, ni reekiris, mi turnis la kapon por ankoraŭ vidi la turojn, kaj iom poste ili lastfoje aperis en vojkurbo. La koĉero, kiu ne estis en babilema humoro, apenaŭ respondis miajn alparolojn, kaj mi do pro manko de alia kompanio devis turniĝi al mi mem kaj provis memori la viditajn turojn. Baldaŭ iliaj formoj kaj allumataj eĝoj, kvazaŭ ili estus ia ŝelo, krevis, iomo da ilia kaŝita interno al mi montriĝis, mi ricevis novan penson, kiu antaŭe en mi ne estis, ĝi esprimiĝis per vortoj en mia kapo, kaj la plezuro, kiun mi antaŭe havis pro ilia ekvido, rezulte tiom intensiĝis, ke mi, iel ebriigite, povis plu pensi nur pri ĉi tio. En la sama momento, kiam ni jam malproksimis de Martenvilo, returnante la kapon mi ekvidis ilin refoje, kiel nun nigraj siluetoj, ĉar la suno jam subiris. La kurboj de la vojo alterne montris kaj malmontris ilin, ili lastan fojon aperis, kaj mi fine malvidis ilin.

Ne pripensante, ke tio, kio kaŝiĝis en la apero de la martenvilaj turoj iarilate similis al bela frazo, kvankam ĝi al mi montriĝis pere de vortoj, kiuj min plezurigis, mi petis de la kuracisto krajonon kaj paperon, kaj por liberigi mian animon kaj agi laŭ mia entuziasmo mi redaktis malgraŭ la skuoj de la veturilo jenan mallongan tekston, kiun mi poste retrovis kaj al kiu mi bezonis fari nur malgrandan postredakton:

‚Solece starante super la ebenaĵo kaj kvazaŭ erarinte meze de la senreliefa kamparo, la du sonorilturoj de Martenvilo pintis direkte al la ĉielo. Ni baldaŭ vidis trian: per lerta ĉirkaŭsalto sin lokante fronte al ili, malfruiĝinto, nome la turo de Vieviko, kuniĝis al la grupo. Minutoj pasis, ni veturis rapide kaj tamen la tri turoj restis malproksimaj antaŭ ni, similaj al tri birdoj sur la ebenaĵo sidantaj, senmovaj kaj distingeblaj en sunlumo. Poste la vievika turo alflankiĝis, foriĝis, kaj la martenvilaj turoj sole restis en la helo de subiranta suno, kiun eĉ de fore mi vidis sur iliaj deklivaj tegmentoj brileti kaj rideti. La alvojado tiom longe daŭris, ke mi estis pripensanta kiom da tempo ankoraŭ necesos por atingo, kiam subite la veturilo turniĝis kaj haltis ĉe ilia piedo; kaj tiom abrupte ili alhastis ĝin, ke tempo estis nur por finbremsi kaj eviti karambolon kun la pordego. Ni plu veturis; de kelkaj minutoj ni eliris el Martenvilo, komence la vilaĝo nin mallonge akompanis, poste ĝi malaperis, kaj tamen sole ĉe la horizonto nian forkuron gvatis ĝiaj turoj kune kun la vievika turo, ankoraŭ adiaŭe svingante siajn sunlumajn kulminojn. Alterne tiu aŭ tiu el ili foriĝis, por ke la du aliaj pli facile vidu nin ankoraŭ; sed la vojo ŝanĝis sian direkton, ili forĝiris en la lumo kiel tri oraj pivotoj kaj al miaj okuloj ne plu montriĝis. Sed iom poste, kiam ni jam proksimis al Kombreo kaj la suno estis nun subirinta, mi lastfoje en granda distanco ekvidis ilin, kaj ili aperis nur kiel tri floroj pentritaj sur la ĉielo elstare sur la malalta linio de kampoj. Ili min ankaŭ pensigis pri tri legendaj junulinoj, forlasitaj en senhomejo, sur kiu vastiĝis mallumo; kaj dum ni forgalopis, mi vidis, kiel ili hezite serĉas vojon kaj kiel post kelkaj ŝanceliĝoj iliaj noblaj siluetoj grupiĝis, kunviciĝis sur la ankoraŭ rozkolora ĉiela fono en unu solan nigran formon, ĉarman kaj senesperan, kaj solviĝis en la nokto.’

Mi poste neniam rememoris tiun skribaĵon, sed tiam – sidante ĉe la ekstremo de la benko, kie kutime la koĉero de la kuracisto en korbo tenis kortobirdojn de li aĉetitajn en la martenvila bazaro – kiam mi ĵus finskribis ĝin, mi travivis tian feliĉan senton, mi konstatis, ke ĝi tiom efike senbalastigis min je la turoj kaj je tio, kion ili enkaŝis, ke, kvazaŭ mi mem estus kokino kaj ovon ĵus demetus, mi ekkantis plenvoĉe.

Dum la tuta tago, dum la promenado mi laŭdezire revadis pri la plezuraĵo, ke mi amikus kun la dukino De Germanto, ke mi kaptus trutojn, ke mi boate promenus sur Vivono, kaj – pro daŭra feliĉavido – mi en tiuj momentoj postulis de la vivo nenion krom plua kaj ĉiama viciĝo de simile ĝuindaj posttagmezoj. Sed kiam preter la revena vojo mi ekvidis je maldekstro farmodomon, iom disan de du aliaj, kiuj male interproksimis, de kie al Kombreo rekte gvidis aleo borderita de kverkoj, laŭ kies unu flanko viciĝis malgrandaj herbejoj ĉirkaŭitaj de bariloj priplantitaj de egale distancaj pomarboj, kiuj en sunsubira lumo ĵetis al la grundo la japaneskan desegnon de siaj ombroj, subite mia koro ekbatis, mi sciis, ke ene de malpli ol horduono ni rehejmiĝos, kaj ke laŭ la hejma regulo en tagoj de promeno al la flanko de Germanto la vespermanĝo okazos eksterkutime malfrue kaj oni sendos min al dormo tuj post la supo, tiel ke mia patrino, restante ĉe la tablo same kiel en tagoj de gastovizitoj, ne supreniros al mia ĉambro, ne venos al mia lito por nokta bondezirado. Same distingiĝis la areo de malĝojo, kiun mi ĵus eniris, disde la areo, tra kiu antaŭ mallonge mi ĝoje impetis, kiel en iuj aspektoj de ĉielo rozkoloran strion disigas kvazaŭ neta linio disde verda strio aŭ nigra strio. Videblas birdo, ĝi traflugas la rozkoloron, ĝi baldaŭ atingos ĝian ekstremon, ĝi preskaŭ tuŝas la nigron, kaj ĝi fine eniris ĝin. La antaŭmomentaj deziroj de iro al Germanto, de vojaĝo, de feliĉo nun al mi tiom fremdis, ke ilia plenumo min ne reĝojigus. Ĉion ĉi mi volonte fordonus, se mi nur povus plori dum la tuta nokto en la brakumo de panjo! Mi tremetis, mi ne povis miajn angorajn okulojn deturni de la vizaĝo de mia patrino, kiu ĉi-vespere ne eniros mian ĉambron, en kiu mi enpense jam estis. Mi deziris morti. Kaj ĉi animstato estis daŭronta ĝis la sekva tago, kiam la radioj de matenlumo apogos, kiel la ĝardenisto, siajn ŝtupojn al la muro surkreskita de tropeoloj altiĝantaj ĝis mia fenestro, kiam mi salte ellitiĝos kaj haste malsupreniros al la ĝardeno, jam ne memorante, ke kun la sekva vesperiĝo venos la horo, kiam mi disiĝos de mia patrino. Tiele pro la vojo de Germanto mi konsciiĝis pri animstatoj, kiuj dum iuj periodoj de la vivo en mi sinsekvas, kaj eĉ inter si porciigas la tagon, tiel ke unu forpelas la alian, akurate kiel febro; unu tuj sekvata de la alia, sed tiom interfremdaj, tiom netaŭgaj por interkomuniko, ke mi ne plu povas kompreni, eĉ ne imagi, kiam unu regas, kion mi deziris, timis aŭ plenumis en la alia.

Tial la vojo de Mezeglizo kaj la vojo de Germanto en mia memoro rilatas al multaj malgrandaj okazoj de tiu el la diversaj vivoj, kiujn ĉiu homo paralele spertas – de la plej riĉa je eventoj, de la plej abunda je epizodoj, nome de la intelekta vivo. Certe en homo ĝi apenaŭ senteble progresas kaj la malkovro de la veraĵoj, kiuj ŝanĝis por li ĝiajn sencon kaj aspekton, kiuj antaŭ li malfermis novajn vojojn, delonge estis maturiĝantaj; sed tio okazis sen prikonscio, kaj ili por li realas precize de la tago, de la minuto, en kiu ili videbliĝis. Floroj, kiuj tiam balanciĝis super herbo, akvo, kiu fluis en sunlumo, la tuta pejzaĝo, kiu ĉirkaŭis ilian aperon daŭre akompanas ilian primemoron per sia nekonscia aŭ reva vizaĝo. Nu kiam ilin kontemplis ordinara pasanto, revanta infano – kiel reĝon rigardas kronikisto anonima en la homamaso – ĉi tia natura loko, tia ĝardeneto ne suspektis, ke ili ĝuste dank' al li transvivos kun siaj eĉ plej efemeraj aspektoj; kaj tamen tiu krataga odoro, kiu ŝvebas laŭ la abelplena heĝo, kie sovaĝaj rozoj baldaŭ vice floros, la seneĥa knaro de paŝoj en alea gruzo, la veziko, kiun la rivero formis ĉe akvoplanto, kaj kiu baldaŭ krevas – mia pasio ilin kaptis kaj sukcese portis trans multajn sinsekvajn jarojn, dum ĉirkaŭe malaperis la padoj, mortis tiuj, kiuj ilin suriris, kaj mortis memoro pri la suririntoj. Iafoje tia ŝiraĵo de pejzaĝo, drivante ĝis nuntempo, apartas de ĉio ajn, tiel ke ĝi nebule flosas en mia penso, kiel ia florplena Delos-insulo156, kaj mi ne povas diri de kiu lando kaj tempo, eble de kiu nura sonĝo ĝi venas. Sed precipe kiel profundaj fontoj de mia mensa grundo, kiel solida tereno, sur kiu mi ankoraŭ apogas min, rolas la vojo de Mezeglizo kaj la vojo de Germanto. Tial ke mi kredis je aĵoj, je vivuloj, dum mi trairis ilin, la aĵojn, la vivulojn, kiujn ili al mi konigis, mi ankoraŭ rigardas gravaj, kaj ili ankoraŭ donas al mi ĝojon. Eble la krea fido en mi sekiĝis, aŭ eble realeco formiĝas nur en memoro – kiel ajn, floroj, kiujn oni nuntempe montras al mi unuafoje ne estas por mi veraj floroj. La vojo de Mezeglizo kun siaj siringoj, kratagoj, cejanoj, papavoj, pomarboj, la vojo de Germanto kun sia ranidoplena rivero, siaj nimfeoj, siaj ranunkoloj, ambaŭ fariĝis por mi ĉiama figuro de landoj, en kiuj mi volonte vivus, en kiuj mi postulus antaŭ ĉio, ke oni sin dediĉu al fiŝkaptado, al boata promeno, al vizito de ruinaj gotik-stilaj fortikaĵoj, al trovo ie inter tritikejoj – kiel okazis pri Santandreo-de-kampoj – de vasta, kruda, fojn-amase orkolora preĝejo; kaj la cejanoj, la kratagoj, la pomarboj, kiujn mi okaze de vojaĝoj ankoraŭ trovas en kampoj, ĉar ili restas samprofunde, je la nivelo de mia estinteco, kun mia koro senpere komunikas. Kaj tamen, ĉar ĉiu loko havas propran spiriton, kiam ekregas min deziro revidi la vojon de Germanto, ĝin oni ne kontentigus simple irigante min al riverbordo, kie kreskus same belaj aŭ eĉ pli belaj nimfeoj, ol la vivonaj, same kiel vespere je rehejmiĝo – en la horo kiam en mi vekiĝis la angoro, kiu poste kontaĝas amon kaj povas iĝi neforigebla parto de ĝi – mi ne ŝatus, ke pli bela kaj pli inteligenta patrino, ol la mia, al mi bonan nokton dezirus. Ne, en simila maniero kiel tio, kion mi bezonis por tia paca endormiĝo, kian al mi neniu amatino poste donis, ĉar ŝin oni suspektas en la tempo, kiam oni ŝin ankoraŭ fidas, kaj ke ŝian koron oni ne posedas tiel, kiel en la kiso de mia patrino mi ricevis ŝian koron, plene, sen sekretigo de oblikva penso, sen spuro de intenco direktita al iu alia – tio estis ŝia esto, ke ŝi al mi klinu tiun ŝian vizaĝon, en kiu estis sub okulo ia marko, kiu laŭdire estis malbelaĵo, sed kiun mi amis egale, kiel ĉion ceteran, simile tio, kion mi revidi deziras, estas la vojo de Germanto, kia mi ĝin konis, kun la farmodomo, kiu iom distancas de la du sekvaj, kiuj interpremiĝas apud la ekstremo de la kverke borderita aleo; estas ankaŭ la herbejoj, super kiuj pomarboj folias per folioj, kiujn la suno de temp' al tempo briligas kiel akvejo; estas tiu pejzaĝo, kies propra etoso nokte, en sonĝoj, min tre forte, preskaŭ vizie plenigas, kaj ĝin, vekiĝinte, mi ne retrovas. En mi por ĉiam kaj nedisigeble kuniginte diversajn impresojn nur per tio, ke ili sentiĝis al mi samtempe, la vojo de Mezeglizo kaj la vojo de Germanto sendube kaŭzis en posta tempo, ke mi ofte disreviĝis kaj eĉ malĝuste agis. Ja diversokaze mi penis revidi iun, ne konsciante, ke la kaŭzo simple estis, ke ŝi min memorigis pri kratago-heĝo; aŭ min instigis al kredo kaj kredigo pri revigliĝo de korinklino nura sopiro al vojaĝado. Sed kun tio – nuntempiĝante en hodiaŭaj impresoj, al kiuj ili povas iel rilatiĝi – ili al ĉi tiuj novaj impresoj provizas fundamenton, profundecon, plian dimension, kiun aliaj malhavas. Ili ankaŭ aldonas al ili ĉarmon, signifon, kiujn nur mi perceptas. Kiam en somera vespero la harmonia ĉielo kiel bestego murmuras kaj ĉiu mishumoras pro venanta fulmotondro, al la vojo de Mezeglizo mi ŝuldas tion, ke mi male en daŭra ekstazo flaras tra la sono de verŝiĝanta pluvo la odoron de nevideblaj kaj persistemaj siringoj.

...

Tiele mi ofte memoradis ĝismatene la epokon de Kombreo, miajn malgajajn sendormajn vesperojn, ankaŭ tiom da tagoj, kies bildojn por mi restarigis la gusto de taso da teo – aŭ laŭ la kombrea dirmaniero la parfumo de taso da teo – kaj pro kunĉeniĝo de memoraĵoj tion, kion mi – multajn jarojn post kiam mi forlasis la urbeton – eksciis pri enamiĝo de Svan, okazinta antaŭ mia naskiĝo, kun tiu akurateco de detaloj, kiun oni en iuj okazoj pli facile ricevas pri la vivo de homoj antaŭ jarcentoj mortintaj, ol pri la vivo de proksimaj amikoj, kaj kiu ŝajnas neebla, kiel ŝajnis neeble interparoli de unu urbo al alia – dum oni ne sciis la rimedon, per kiu tiun neeblecon oni transpontas. Ĉiuj ĉi memoraĵoj, sin iom post iom amasigante, iĝis unu sola tuto, sed en tiu tuto oni povas tamen distingi – inter la pli malnovaj kaj la pli novaj, kiujn parfumo naskis, kaj ankaŭ rilate al tiuj, kiuj estis aliulaj memoraĵoj al mi transdiritaj – eble ne fendojn, verajn breĉojn, sed almenaŭ tiajn striojn aŭ kolorŝanĝojn, kiuj en iaj rokoj, ekzemple en marmoroj, atestas pri malsamaj devenoj, malsamaj geologiaj epokoj, tielnomataj formacioj.

Nu certe – kiam mateno proksimis, la efemera dubo de mia vekiĝo delonge forvaporiĝis. Mi sciis, en kiu ĉambro mi pozitive kuŝas, mi rekonstruis ĝin ĉirkaŭe en mallumo, kaj – sekvante la solan gvidon de memoro aŭ min helpante per la signo de ekaperanta malforta helo, ĉe kies piedo mi pendigis la fenestrajn kurtenojn – mi ĝin tute refaris kaj primeblis, kiel aranĝisto kaj dekoristo, kiuj konservus la ekzistantajn malfermaĵojn de pordoj kaj fenestroj; la spegulojn mi relokis kaj la komodon enpuŝis en ĝian asignitan lokon. Sed apenaŭ la taghelo – ne la rebrilo de lasta braĝo sur kupra stango, kiu antaŭe min kredigis pri ĝia veno – tra la malhelo kvazaŭ per bastoneto da kreto blanke desegnis la unuan korektan strion, tuj la fenestraj framo kaj kurtenoj deŝoviĝis de la porda malfermaĵo, kien mi erare enmetis ilin, dum la labortablo, kiun mia memoro mallerte instalis en ĝia loko, forkuregis, antaŭ si pelante la kamenon, retropuŝante la koridoran muron; la lokon, kie antaŭ nelonge estis la tualetejo, okupis kureto, kaj la apartamento, kiun mi kunmetis en mallumo, jam aliĝis al la loĝejoj aperintaj en la vekiĝo-tempa ideo-kirlo, fortimigite de la pala signo, kiun super la kurtenoj strekis la levita fingro de tagiĝo.

Dua parto: Unu Amo de Svan

Aniĝo en la verdurena eta rondo, eta grupomalgranda tribo postulis unu kondiĉon, sufiĉan sed nepre necesan: ĉiu novulo silente agnosku kredkonfeson, en kiu tekstis unu paragrafo, ke la juna pianisto, kiun sinjorino Verduren tiujare patronis, kaj pri kiu ŝi komentis ke „estas malpermesinde, ke iu tiel bone ludas la muzikon de Riĥardo Vagner157”, ol Plante kaj Rubinstejn158„pli fortis”, kaj ke doktoro Kotar, ol doktoro Poten, pli bone diagnozis. Ĉiu novvarbito, kiun la verdurena paro ne konvinkis pri tio, ke la vesperoj de aliaj homoj, kiuj ne vizitadis ilian salonon, estas tedaj kiel pluva tago, estis tuj eksigita. Tiurilate virinoj pli ol viroj montriĝis malemaj al rezigno pri monduma esplorado, pri scivolo kaj propra provado de la atmosfero de aliaj salonoj, kaj la verdurena paro cetere sentis, ke tiu demone memspertema kaj frivola spirito povus kontaĝe difekti la ĝeneralan fidelecon de la malgranda sekto; ili do sinsekve seniĝis je ĉiuj in-seksaj fideluloj.

Krom la juna edzino de la kuracisto ili akceptadis en tiu jaro nur (kvankam sinjorino Verduren havis neriproĉindan vivon kaj devenis de respektinda, tre riĉa kaj tute malfama burĝa familio, kun kiu ŝi memvole iom post iom ĉesigis ĉian rilatadon) personon preskaŭ duonmonduman, nome sinjorinon De Kresi, kiun sinjorino Verduren nomis per ŝia voknomo „Odeta” kaj epitetis „aminda” kaj krome la onklinon de la pianisto, kiu probable iam oficis domgardiste, kaj ĉi tiuj homoj estis tiom senspertaj pri mondumo, ke al ilia naiveco oni facile kredigis, ke la princino De Sagan kaj la dukino De Germanto por havi gastojn ĉe siaj vespermanĝoj uzis kiel lastan rimedon pagadon al senmonuloj, tiel ke se iu proponus al ili inviton al mondumaĵo ĉe iu el tiuj eminentaj sinjorinoj, la eksa domgardistino kaj la duonmonduma ino disdegne malakceptus.

La verdurena paro al vespermanĝo ne invitis: oni havis ĉe ili pretan teleron. La vespero ne konformis al ia difinita programo. La juna pianisto muzikis, sed nur se li estis en la humoro, ĉar al homoj oni ne trudis ion, kaj laŭ la diro de sinjoro Verduren „ĉio estas por amikoj, vivu la kunuloj!”. Se la pianisto proponis ludadon de la ‚Rajdado de Valkirioj’159 aŭ de la preludo de ‚Tristano kaj Izolda’160, sinjorino Verduren protestis, ne tial ke ĉi tian muzikon ŝi ne ŝatus, sed male tial, ke ĝi estas tro impresa. „Ĉu vi vere volas, ke mi ricevu hemikranion? Vi scias, ke tiel estas, ĉiufoje kiam li ludas tion. Mi scias, kio estos la sekvo. Morgaŭ, kiam mi volos ellitiĝi, saluton! mi povos nur plu kuŝi!” Se muziko ne estis, homoj babilis, kaj iu el la amikaro, plejofte ilia tiam ŝatata pentristo „elbuŝigis” laŭ la diro de sinjoro Verduren „dikan ŝercon, pro kiu ĉiuj ridegis”; ridis precipe sinjorino Verduren, al kiu – pro ŝia kutima emo laŭvorte plenumi la vortfigurojn de la emocioj, kiuj trafis ŝin – doktoro Kotar (li tiam estis juna, debutanta kuracisto) iun tagon devis reloki la malsupran makzelon, kiun ŝi elartikigis pro troa ridado161.

Surhavo de nigra frako estis malpermesita pro tio, ke oni estis inter kompanoj kaj ne volis simili al teduloj, kiujn oni evitis kiel danĝeran malsanon, kaj kiujn oni invitis nur por festaj vesperoj okazigitaj laŭeble malofte, nur se iel tio amuzis la pentriston aŭ konigis la muzikiston. En ordinaraj vesperoj oni simple ludis enigmojn, vespermanĝis en kompleto sed nur inter familiaruloj sen enmikso de homoj fremdaj al la eta rondo.

Sed laŭtempe kiel la rondanoj okupis pli kaj pli grandan parton de la tempo de sinjorino Verduren, teduloj kaj ĝenuloj iĝis ĉiuj homoj, kiuj detenis la amikojn malproksime, kaj ĉio, kio okaze ne lasis ilin liberaj: jen la patrino de la unua, la profesio de la dua, jen la somerdomo aŭ la malbonfarto de la tria. Se okaze doktoro Kotar tuj post la manĝo sin pretigis por vizito al akute malsana paciento:

— „Eble” diris sinjorino Verduren „estos al li multe pli sane, se vi ne perturbos lin hodiaŭ vespere; li trankvile dormos sen vizito de vi; morgaŭ frue en la mateno vi iros kaj vidos, ke li resaniĝis”.

En la komenco de decembro ŝi ekangoris imagante, ke la fideluloj perfidos en la kristnaska kaj novjara festotagoj. La onklino de la pianisto postulis, ke li ĉeestu tiutage la familian vespermanĝon ĉe ŝia patrino...

„Ĉu vi kredas, ke via patrino mortus” akre komentis sinjorino Verduren „se vi ne vespermanĝus kun ŝi en novjaro, kiel oni faras en la provincoj?”.

Ŝia zorgo reviviĝis, kiam proksimis la antaŭpaska semajno162:

„Vi, doktoro, estas klerulo, liberpensulo – vi kompreneble venos en la sankta vendredo tute same, kiel en alia tago, ĉu ne?” ŝi diris en la unua jaro al Kotar per memcerta tono, kvazaŭ pri la respondo ŝi neniel dubis. Sed pro tiu respondo ŝi tre antaŭtimis, ĉar se li ne estis venonta, ŝi eble entute malhavus gastojn.

— „Mi venos en la sankta vendredo... kaj adiaŭos al vi, ĉar ni forveturos kaj pasigos la festotagojn en Overnjo163.”

— „Ĉu en Overnjo? Tie vin manĝos puloj kaj vermoj. Pa! laŭ via plaĉo!”

Kaj post silento:

„Se vi almenaŭ sciigus pli frue, ni penus aranĝi la aferon, ni eble kune vojaĝus tien en komfortaj kondiĉoj.”

Ankaŭ se fidelulo havis amikon, se kunulino havis amaferon, kulpe de kio li aŭ ŝi povus iafoje perfidi, la verdurena paro, kiu ne ŝokiĝis pro tio, ke virino havas amanton, se ŝi nur havas lin ĉe ili, amas lin tra ili, kaj lin ne pli amas ol ilin, diris: „bonege! vian amikon simple alinvitu.” Kaj oni varbis lin por prova tempo, por vidi ĉu li laŭorde ĉion konfidos al sinjorino Verduren kaj ĉu li estos bone akceptata de la malgranda tribo. Se tiel ne estis, oni parolis aparte al la fidelulo, kiu alkondukis la novulon, kaj oni bonvole helpis lin per tio, ke oni malpacigis lin kun lia amiko aŭ amanto. Se male ĉio estis en ordo, la novulo aliĝis al la societo. Kaj ĝuste tiel okazis, ke kiam la duonmondanino al sinjoro Verduren tiujare raportis, ke ŝi ekkonis tre ĉarman viron, nome sinjoron Svan, kaj aludis, ke tre volonte li venus al iu vespera akcepto, sinjoro Verduren senprokraste sciigis la peton al sia edzino. Li neniam opiniis alie ol sia edzino, kaj lia propra rolo estis en la plenumo de ŝiaj deziroj – kaj same de la fidelulaj deziroj – per plejeble lertaj rimedoj.

— „Jen, sinjorino De Kresi havas peton al vi. Ŝi deziras prezenti al vi amikon sian, nome sinjoron Svan. Kiel vi opinias?”

— „Kara, ĉu vi kredas, ke mi povus ion rifuzi al tia perfekta juna virino? Jes, silentu, vian propran opinion mi ne petis, mi diras, ke vi estas perfekta virino.”

— „Se tiel vi decidas...” respondis Odeta en koketa tono, kaj ŝi aldiris: „vi scias, ke mi ne estas fiŝiŋ for kamplimnts164.”

— „Nu bone, venigu vian amikon, se li estas simpatia.”

La eta rondo certe ne samrangis kun la societo, kiun Svan ordinare frekventis, kaj aŭtentaj mondumanoj juĝus, ke viro, kiu en ĝi havas eminentan lokon, malŝparas sian tempon kaj prestiĝon per interkoniĝo kun la verdurena societo. Sed Svan tiom inklinis al virinoj, ke ekde kiam li konis preskaŭ ĉiujn inojn en la nobelaro kaj de ili ne plu atendis ion novan, li ne plu taksis grava la atestilon pri civitaneco, la preskaŭan nobelan titolon, kiun al li donis la kvartalo Sankta-Ĵermano, sed ĝin rigardis ia valorpapero, ia kambio per si mem senvalora, sed per kiu li povis improvize trovi akcepton en ajna malgranda provinca urbeto aŭ en ajna malfama pariza medio, en kiu la filino de loka hidalgo aŭ aktisto al li plaĉis. Ĉar deziro aŭ amo al virino tiam revivigis lian vantecon, kiu ne plu akompanis lin en la ĉiutaga vivo (kvankam ĝuste tiu vanteco kredeble lin siatempe emigis al tiu monduma kariero, en kiu sian naturan inteligenton li fordonis al frivolaĵoj kaj sian klerecon pri belartoj servigis al rangaj sinjorinoj, kiuj volis aĉeti pentraĵojn kaj meblojn por siaj domoj), kaj spronis lian deziron imponi en la okuloj de nekonata ino, kiun li subite ekamis, per eleganteco, kiun la nura nomo Svan senplie ne provizis. Imponi li deziris precipe se la nekonata ino estis malaltaklasa. Same kiel inteligenta homo ne timas, ke al alia inteligenta homo li ŝajnos stulta, tiel same elegantulo ne timas, ke lian elegantecon ignoros grandsinjoro, sed ja ke krudulo ĝin pretervidos. Tri kvaronoj de la elmontroj de sprito, de la mensogoj pro vanteco, kiujn tra ĉiuj lokoj kaj epokoj faris homoj, kiuj per tiaj agoj fakte sin malaltigas, fariĝis pro malsuperaj homoj. Kaj Svan, kiu sintenis senafekte, ja senpripense antaŭ dukino, timis pro la ebla malestimo de ĉambristino – antaŭ ŝi pozis.

Li ne agis kiel multaj homoj, kiuj pro neiniciatemo aŭ pro la rezigna sento, ke alta socia rango devigas al restado en difinitaj rondoj, sin detenas de la plezuroj, kiujn ĉirkaŭmondo disponigas ekster la alta pozicio, en kiu ili establiĝis kaj restas ĝis sia morto, laŭtempe akceptante rigardi kiel plezurojn – ĉar pli bonaj ne estas – kiam al ili prosperis kutimiĝi, la mezbonajn amuzojn aŭ la elteneblajn enuojn, kiujn ĝi al ili havigas. Svan male ne penis taksi belaj la inojn, kun kiuj li rilatis, sed penis rilati kun la inoj, kiujn li taksis unuavide belaj. Ĉi tiuj ofte belis en iom vulgara maniero, ĉar la korpaj ecoj, kiuj lin nekonscie logis, estis tute aliaj ol la ecoj, pro kiuj li admiris la inojn skulptitajn aŭ bildigitajn de pentromastroj, kies verkojn li plej alte taksis. Profunda, melankolia ŝajno frostigis lian voluptemon, kiun male senmanke vigligis sana, abunda, rozkolora karno.

Se, vojaĝante, li renkontis familion, kun kiu li pro malegaleco de rango laŭ etiketo normale ne interkoniĝus, sed ene de kiu iu virino en liaj okuloj prezentis specon de ĉarmo, kiun li ne ekkonis antaŭe, teno de distanco kaj forklino de la deziro, kiun ŝi naskis en li, substituo de alia plezuro al la plezuro, kiun li povus kunhavi kun ŝi, ekzemple mesaĝante al jam konata amatino, ke ŝi alvojaĝu – ĉio ĉi ŝajnus al li same malestiminda abdiko antaŭ la cirkonstancoj, same stulta rezigno pri nova feliĉo, kiel se li ne vidus la vizitatan landon, sed enfermiĝus en sia hotelĉambro kaj rigardus bildojn de Parizo. Li ne restis inter la muroj de siaj sociaj rilatoj, sed male ilin ŝanĝis – tiel ke li povu ilin rekonstrui surloke kaj dekomence en ĉiu okazo, kiam virino lin iel ĉarmis – al la toloj de facile dismetebla tendo, kiajn kunportas kaj uzas esploristoj. Kaj la parton de tiuj sociaj rilatoj, kiun transporti aŭ interŝanĝi kontraŭ nova plezuro ne eblis, li volonte fordonus senpage, kiom ajn al aliaj homoj avidinda ĝi cetere ŝajnus. Pli ol unufoje sian krediton ĉe ia dukino, dum jaroj amasiĝintan pro servopreteco kiun ŝi ne trovis okazon plenumi, li forĵetis tute en unu fojo, postulante en sentakta depeŝo telegrafian rekomendon, kiu laŭeble baldaŭ rilatigu lin al kampara intendanto, kies filinon li rimarkis, agante kiel malsatanto, kiu diamanton interŝanĝus kontraŭ peco da pano. Pri tiaj okazoj li poste eĉ ridis, ĉar estis en lia karaktero – kompensita de alta, malofte trovebla ĝentileco – iaspeca krudeco. Li cetere estis iu el tiuj inteligentaj homoj, kiuj ĉiam vivis sen bezono de laboro kaj serĉas ian konsolon, eble ian senkulpigon en tio, ke senfareco al ilia sagaco provizas temojn same studindajn, kiel provizas belartoj aŭ sciencoj, ke la reala vivo konsistas el situacioj pli interesaj, pli romaneskaj, ol ĉia romano. Tiel li almenaŭ asertis kaj pri tio facile konvinkis la plej spritajn el siaj samsocietanoj, interalie baronon De Ŝarlus, kiun li volonte gajigis per rakontoj pri la galantaj aventuroj, en kiuj li implikiĝis – jen ke renkontinte virinon okaze de vagonara vojaĝo kaj ŝin veniginte al sia hejmo, li eksciis, ke ŝi fratinas kun regnestro, kiu ĝuste tiam estis tenanta en siaj manoj ĉiujn rimenojn, kiuj kondukas la politikan sorton de Eŭropo, pri kies evoluo li sekve informiĝas en tre agrabla maniero; jen ke pro malsimpla kombino de cirkonstancoj, la venonta elekto de nova papo kondiĉas, ĉu li akceptiĝos aŭ ne akceptiĝos kiel amanto de iu kuiristino.

Cetere ne nur la brilan kohorton de virtaj, riĉaj vidvinoj, de generaloj, de akademianoj, kun kiuj li proksime rilatis, Svan devigis al rolo de amrilataj perantoj kun tia senhonta facileco. Al ĉiuj liaj amikoj estis sufiĉe kutima okazo, ke ili jen kaj jen ricevis leteron lian, en kiu li petis rekomendan aŭ enkondukan bileton kun diplomata lerteco, kiu, persistante tra la sinsekvaj amaferoj kaj tra la malsamaj pretekstoj, atestis pli nete ol atestus mallertaĵoj pri konstanta temperamento kaj nevariaj celoj. Mi plurfoje petis kaj aŭdis rakontojn, multajn jarojn poste ekinteresiĝante pri lia karaktero, pro tio ke ĝi per tute aliaj aspektoj similis al la mia, ke kiam mia patrina avo – kiu tiam ankoraŭ ne estis mia avo, ĉar ĝuste en la tempo ĉirkaŭ mia naskiĝo komenciĝis la granda enamiĝo de Svan, kaj ĝi por longe ŝanĝis lian ĉi-rilatan moron – ricevis leteron, sur la koverto de kiu li rekonis la skribmanieron de sia amiko, li ekkriis: „ha! Svan skribas por ia peto; gardistoj!" Kaj ĉu pro malfido, ĉu pro la nekonscie malica sento, kiu instigas homojn proponi al aliaj ion, nur se ili ne deziras ĝin, miaj geavoj absolute rifuzis cedi al la plej facile kontentigeblaj petoj, kiujn li prezentis, ekzemple ke ili interkonigu lin kun junulino, kiu vespermanĝis en nia domo ĉiudimanĉe, kaj pri kiu ili sekve simulis, ĉiufoje kiam Svan sian peton ripetis, ke ili ne plu akceptas ŝin, dum ke en ĉiu cetera tago de la semajno ili pripensis, kiun ili invitu samtempe kun ŝi, fine trovante neniun taŭgan personon, ĉar ili ne agis favore al tiu, kiu la okazon tiom deziris.

Iuj aŭ aliaj geamikoj de miaj geavoj, kiuj bedaŭris ĝis tiam, ke kun Svan ili ne interkoniĝis, okaze raportis kun kontento – eble ankaŭ kun ioma deziro instigi envion – ke li nun iĝis al ili ege afabla kaj ilin ofte vizitas. Mia avo ne volis detrui ilian ĝojon, li nur, rigardante al mia avino, kantetis:

„el tia mistero

nenion mi komprenas...”165

aŭ:

„vidaĵo efemera...”166

aŭ:

„en afero tia

prefere oni pretervidu...”167

Post kelkaj monatoj se mia avo demandis al la nova amikiĝinto de Svan: „kio pri Svan? ĉu vi plu ofte renkontas lin?” la kunparolanto tre ĉagrene mienis: „lian nomon ne plu diru antaŭ mi!”. „Sed mi antaŭe komprenis, ke vi tiom proksime rilatas...” Li ekzemple estis dum kelkaj monatoj proksima amiko de kuzoj de mia avino, manĝis en ilia hejmo preskaŭ ĉiuvespere. Subite, li ĉesis veni, sen ke li pri tio avertis. Ili supozis, ke li malsanas, la kuzino de mia avino serĉis iun por viziti lin kaj informiĝi, kaj tiam en la kuirejo ŝi trovis leteron lian, kiu pro malzorgo restis videbla en la kontolibro de la kuiristino. En la letero li anoncis al ĉi tiu virino, ke li tuj forlasos Parizon kaj ne plu vizitos la domon. Ŝi estis lia amatino, kaj kiam li ĉesigis la rilaton, sole al ŝi li zorgis sciigi, ke li ne plu venos.

Kiam male la momenta situacio estis, ke lia amatino apartenis al la mondumo aŭ almenaŭ estis tia persono, ke nenia tro malsupera socia deveno, nenia tro kontraŭmora vivmaniero malebligus ŝian akcepton en la alta societo, tiam li – kompleze al ŝi – tiun societon denove vizitis, sed nur en tiuj apartaj rondoj, en kiuj ŝi kutime aperis, aŭ en kiujn li unue enkondukis ŝin. „Ne kalkulu, ke Svan ĉi-vespere venos” homoj avizis „memoru ke hodiaŭ estas la semajnotago, kiam li vizitas la operejon kun sia usonanino”. Li invitigis ŝin al la altgrade elitaj salonoj, en kiuj li estis kutima gasto, ĉiusemajne manĝis, pokeron ludis; ĉiuvespere post ol malforta ondumigo de lia rekte kombita, rufa hararo per sia mildo moderigis iom la brilon de liaj verdaj okuloj, li elektis floron por enpiko en la brustopoŝa fendo, eliris kaj vojis al vespermanĝo kun sia amatino ĉe iu el la gastigemaj virinoj de sia koterio; tiam, pensante pri la admiro kaj amikeco, kiun laŭmodaj homoj, kiujn li tie renkontos kaj por kiuj li orakolis pri belo kaj bono, elmontros al li antaŭ la ino, kiun li amis, li denove kontentis pro tiu monduma vivo, pri kiu li delonge tediĝis sed kies konsisto, penetrita kaj varme kolorigita de enŝteliĝinta viva flamo, al li nun ŝajnis kara kaj bela, ĉar en ĝin li enfandis novan amon.

Ĝis tiam ĉiu amafero, ĉiu amindumo, kiujn li travivis, estis pli aŭ malpli kompleta realigo de revo, kiun naskis la vido de vizaĝo aŭ de korpo, kiujn Svan spontanee, sen konscia streĉo, trovis ĉarmaj – sed kiam male iun tagon okaze de teatra prezento lin kun Odeta de Kresi interkonigis iu amiko el pasinta tempo, kiu al li antaŭe parolis pri ŝi, dirante ke ŝi estas belega virino, kun kiu ligiĝo eventuale eblas, sed prezentante ŝin kiel pli malfacile alireblan, ol ŝi reale estis, por tiel mem ŝajnigi sin pli servopreta per ĉi tiu perado, ŝi en la okuloj de Svan certe ne aperis sen beleco, sed kun tia beleco, kiu al li indiferentis, kiu en li estigis nenian deziron, eĉ kaŭzis iaspecan sensan malemon, ŝi aperis kiel iu el tiuj virinoj – kaj ĉiu viro havas tiurilate sian propran senton, malsaman al tiu de alia viro – kiuj estas la kontraŭtipo de tio, kion la natura inklino postulas. Ŝi havis tro akran profilon, tro delikatan haŭton, tro elstarajn vangostojn, tro streĉitan vizaĝon, ol povus al li plaĉi. Ŝiaj okuloj belis, sed tiel grandis, ke ili cedis sub la propra pezo, lacigis la ceterajn trajtojn de ŝia vizaĝo, impresis kvazaŭ ŝi ne bone fartus aŭ mishumorus. Ioman tempon post la unua renkontiĝo en teatrejo, ŝi sendis leteron, en kiu ŝi petis, ke li vidigu al ŝi sian belartan kolekton, kiu tre interesis ŝin „... ĉar ŝi, malklera, tre ŝatas belajn objektojn”, ankaŭ dirante, ke ŝi siakrede pli bone konos lin, kiam ŝi renkontos lin en „lia home168”, en kiu ŝi imagis „ke li komfortas169, trinkante teon, legante librojn”, kvankam ŝi ne kaŝis sian miron, ke li loĝas en kvartalo, kiu aspektas tiel malgajige kaj „estas tiom malmulte smart-a170 malakorde kun li, kiu elegantas”. Kaj kiam la vizito finiĝis, ŝi, forironte, esprimis sian bedaŭron, ke ŝi restis tiom mallonge en tiu loĝejo, en kiun ŝi plezure eniris, kaj pri li ŝi parolis, kvazaŭ li estus pli grava ol aliaj homoj, al ŝi konataj, ligante iliajn du personecojn per ia romaneska rilato, pro kiu li ridetis. Sed en la iom rezignema aĝo, al kiu Svan jam proksimis kaj en kiu homoj ordinare kapablas enamiĝi iom sentimentale, ne tro zorgante pri reciproko, tia interproksimigo de koroj, ne plu estante kiel en junaĝo la celo, al kiu amo nepre aspiras, tamen al ĝi restas ligita per tiel forta ide-asocio, ke ĝi povas fariĝi la kaŭzo de ĝi, se hazarde ĝi naskiĝas unua. En pli frua vivotempo oni revis, ke oni ricevos la koron de virino, kiun oni amas; en pli malfrua tempo la sento, ke oni ricevas la koron de virino, eventuale sufiĉas por enamigi al ŝi. Tiel do en aĝo, en kiu laŭsupoze viro atendas de amo precipe subjektivan plezuron kaj sekve la rolo de inklino al virina beleco probable pli pezas, okazas ke amo – amo ankaŭ plene korpa – povas naskiĝi, sen ke ĝi radikas en antaŭa deziro. En tiu sezono de la vivo homon jam plurfoje trafis enamiĝo; amo ne plu evoluas sole laŭ propraj, nekonataj, fatalaj leĝoj ene de miranta kaj pasiva koro. Ĝin la amanto helpas, ĝin memoro aŭ memsugestio devojigas. Rekonante iun ĝian simptomon la koncerna homo memoras kaj revivigas la aliajn. Ĉar ĝian kanton li scipovas, ĉar ĝia tuto estas en li engravurita, li ne bezonas, ke virino rediru ĝian komencon – kiun plenigas admiro inspirita de beleco – por retrovi la sekvon. Kaj se ŝi komencas en la mezo – kiam koroj proksimiĝas, kiam oni parolas pri vivo tute dediĉita al la amato – li sufiĉe rutiniĝis al la melodio kaj kapablas tuj aligi sian voĉon al tiu de la kunulino ĉe la strofo, ĉe kiu ŝi atendas.

Odeta De Kresi plu vizitis Svan-on, ŝiaj vizitoj tempe proksimiĝis; kaj sendube ĉiufoje li nove spertis la disreviĝon, ke li frontas tiun vizaĝon, kies apartaĵojn intertempe li forgesis iom, kaj kiun li memoris nek tiom emoci-esprima, nek – malgraŭ ĝia juneco – tiom velkinta; li bedaŭris, dum ŝi kun li plu interparolis, ke ŝia granda beleco ne konformis al la speco, kiun li spontanee pli ŝatis. Estas cetere menciinde, ke la vizaĝo de Odeta ŝajnis pli malgrasa, pli elstara, ol ĝi reale estis, tial ke la frunton kaj la supran parton de vangoj, ilian platan, glatan surfacon kovris la maso de la hararo, kiun virinoj tiam frizis kun longaj „antaŭaĵoj”, ŝvele pro „ondumoj”, taŭze pro disordaj faskoj laŭlonge de oreloj; kaj koncerne al ŝia korpo, kiu estis admirinde belforma, estis malfacile ekvidi ĝian koherecon – pro la tiama fasona modo kaj kvankam ŝi estis iu el la plej tualetemaj virinoj en Parizo – tiom forte la korsaĵo, kiu svingiĝis antaŭen kvazaŭ sur forestanta ventro kaj subite finiĝis per pinto, dum ke sube ŝvelis la balono de duoblaj jupoj, trudis al virino la aspekton de aparato el diversaj, mallerte kunmetitaj pecoj; tiom la krispoj, la falbaloj, la veŝto iris plene sendepende, obee al la fantazio de sia fasono aŭ de la ŝtofa konsisto, laŭlonge de linioj, kiuj kondukis ilin al bantoj, al puntaj amasoj, al franĝoj el kontraŭdirektaj gagatoj aŭ ilin alformis al barto, neniel atente al la viva korpo, kiu – laŭ tio ĉu la konstruo de tiuj galanteriaĵoj akordis aŭ malakordis kun ĝia vera formo – en tiu aparato iĝis aŭ kunpremita, aŭ ŝvebanta.

Sed post ol Odeta foriris, Svan ridetis, pensante, kiel ŝi asertis, ke ŝi sopirados, ĝis li permesos al ŝi denovan viziton; li memoris la maltrankvilan, timeman mienon, kun kiu ŝi unu fojon petis, ke tio okazu post ne tro longe, kaj la rigardon, kiun ŝi en tiu momento al li direktis kun mieno de tima petego kaj ŝi tiel vidiĝis kortuŝa sub la bukedo de artaj pense-floroj fiksita sur la antaŭo de ŝia ronda, blanka-pajla ĉapelo kun bridoj el nigra veluro. „Ĉu vi bonvolos” ŝi diris „viaflanke viziti min almenaŭ unufoje por teo?”. Li rifuzis per preteksto, ke li havas laboron, ian studon – kiun li fakte de jaroj ne plu daŭrigis – pri Johano Vermeer el Delfto171. „Mi komprenas, ke mi kapablas nenion, mi malforta, kompare kun la grandaj kleruloj, inter kiuj vi staras” ŝi respondis „mi estus kiel rano antaŭ juĝistaro. Tamen mi tiom ŝatus instruiĝi, ekscii, iniciĝi. Estas certe tiom amuze, foliumi, ŝovi la nazon en antikvajn skribaĵojn” ŝi aldiris kun la memkontenta sinteno de elegantulino, kiu pretendas, ke ŝi ĝoje faras malpurigan laboron sen timo pri sinmakuligo, ekzemple kuiras, mem knedante kaj fendante. „Vi probable mokos min: pri tiu pentristo, kiu malebligas, ke mi baldaŭ renkontos vin” – ŝi per tio celis Vermeer-on – „mi ĝis hodiaŭ neniam aŭdis; ĉu li ankoraŭ vivas? Ĉu en Parizo mi povus ie vidi verkojn liajn, por ke mi ricevu impreson pri tio, kion vi ŝatas, ke mi divenu, kio estas malantaŭ tiu granda, tiom laborema frunto, en tiu kapo, kiu videble ĉiam pripensas ion, ke mi eksciu: jen, pri tio li estas pensanta. Estus tiom bele, se mi partoprenus viajn studojn.” Li senkulpiĝis, dirante ke li timas novajn amikiĝojn, kaj, uzante galantan esprimon, ke li timas pro eventualaj okazoj de malfeliĉo. „Vi timas pro ies korinklino, ĉu? Estas kurioze; mi tion deziregas, mi foroferus la tutan ĝistiaman vivon, se tion mi trovus” ŝi diris per tiom spontanea, tiom senhezita tono, ke tio lin afekciis. „Probable vi suferis pro iu virino. Kaj vi kredas, ke aliaj inoj estas al ŝi similaj. Vian koron ŝi ne komprenis; vi estas tiom malordinara viro. Pro tio mi unue ekŝatis vin, mi ja sentis, ke vi estas malsama ol aliaj homoj.” „Sed ankaŭ vi cetere” li diris „mi scias, kiel estas kun virinoj, vi probable havas multajn okupojn, malmulte da libera tempo.” „Ĉu mi? Neniajn okupojn mi havas. Mi ĉiam liberas, kaj por vi ĉiam mi liberos. En iu ajn horo de la tago aŭ de la nokto, se al vi estas oportune renkonti min, sendu iun al mi, kaj mi feliĉe alhastos. Ĉu vi tiel agos? Vidu, kio vere afable estus – ĉu vi permesus, ke mi konigu vin al sinjorino Verduren, kies vesperajn akceptojn mi vizitas ĉiutage? Imagu! Ni tie renkontiĝus, kaj mi pensus, ke vi almenaŭ iagrade ĉeestas kompleze al mi.”

Kaj sendube, kiam li tiamaniere memoris iliajn konversaciojn, tiel pensis pri ŝi, kiam li solis, li nur anime ludis kun ŝia bildo interŝanĝe kun multaj aliaj virinaj bildoj en ia sentimentala fantazio; sed se hazarda cirkonstanco kaŭzus (aŭ eĉ se ĝi ne kaŭzus – ja cirkonstanco povas aperi sammomente kiam latenta stato realiĝas, sen ke ĝi rolas en ĝia apero), ke la bildo de Odeta de Kresi ensorbus ĉi tutan fantaziadon, se tiu revado ne plu disiĝus de memoro pri ŝi, tiam la malperfektaĵoj de ŝia korpo ne plu gravus, kaj ankaŭ ne gravus, ke ĝi pli aŭ malpli ol alia korpo konformus al la idealo de Svan, ĉar ĝi iĝus la korpo de la amata ino kaj de tiam estus la sola, de kiu li povus ricevi ĝojojn kaj turmentojn.

Mia patrina avo – male ol ĉiuj iliaj tiamaj amikoj – precize konis de antaŭa tempo la familion Verduren. Sed li ne konservis ajnan rilaton kun tiu, kiun li nomis „la juna Verduren” kaj kiun li rigardis en ĝenerala maniero kiel falintan – tamen sen ke li perdis siajn multajn milionojn da mono – en bohemion kaj vulgaran vivmanieron. Iutage li ricevis leteron de Svan, en kiu ĉi tiu petis rilatigon kun gesinjoroj Verduren. „Gardistoj! gardistoj!” ekkriis mia avo, „tio tute ne mirigas min, tien devis fatale trafi Svan. Bela medio! Unue mi ne povas fari tion, kion li petas, ĉar mi ne plu konas tiun sinjoron Verduren. Due tio probable kaŝas iun amaferon, kaj en tiajn aferojn mi ne enmiksiĝas. Ha! ni vere havos amuzaĵon, se Svan maskerados kun tiuj etaj Verduren.”

Kaj pro la rifuza respondo de mia avo, Odeta mem alkondukis Svan-on al la domo Verduren.

Gesinjoroj Verduren akceptis por la vespermanĝo en la tago, kiam Svan ĉe ili debutis, doktoron kaj doktoredzinon Kotar, la junan pianiston kaj lian onklinon, la pentriston, kiun ili tiam patronis, al kiuj aliĝis post la manĝo kelkaj aliaj fideluloj.

Doktoro Kotar neniam sciis kun certeco, per kia tono li respondu al kunparolanto, ĉu ĉi tiu seriozas aŭ malseriozas. Kaj por ĉia okazo li aldonis al ĉiu sia vizaĝesprimo ofertitan, kondiĉan kaj provizoran rideton, kies atenda subtileco senkulpigos lin je ĉia riproĉo pro trokredemo, se la diro kiun li aŭskultis fine montriĝus ŝerca. Sed tial ke li volis fronti ankaŭ la malan okazon, li ne allasis, ke la rideto nete konturiĝu en lia mieno, kaj oni sekve konstante vidis ŝvebi en ĝi ian malcertecon, el kiu legiĝis la demando, kiun li ne kuraĝis eldiri: „ĉu mi komprenu tion laŭvorte?”. Pli memcerta li ne estis, kiam li devis agi en publika loko kaj eĉ pli ĝenerale en la vivo, ol en societa salono, kaj li konstante direktis al preterpasantoj, al veturiloj, al okazaĵoj, kunŝercan rideton, kiu antaŭtempe senigis lian sintenon je ĉia ebla malkonveno, ĉar ĝi pruvis, se ĝi ne kongruis kun la situacio, ke tion li bone sciis kaj ke li tiel aŭ tiel ĉi agis nur por la amuzo.

Malgraŭ tio en ĉiuj koncernoj, pri kiuj rekta demando ŝajnis al li dece akceptebla, doktoro Kotar senmanke penis malmultigi sian grandan provizon de duboj kaj grandigi sian instruiĝon.

Laŭ la konsilo, kiun al li lasis lia antaŭvidema patrino en la tempo, kiam li forlasis sian hejmlandon, li do ĉiam, aŭdante iun figuran esprimon aŭ iun propran nomon, kiun li ne jam konis, provis pri ĝia signifo gajni informojn.

Koncerne vortfigurojn li neniam satiĝis pri klarigoj, ĉar, supozante iafoje, ke ili havas sencon pli precizan, ol reale, li volis ekscii, kion ĝuste signifas tiuj, kiujn li ofte aŭdis en interparoloj: beleco de l' diablo, blua sango, vivi en ĝuo kaj bruo, pika horkvarono, esti la reganto de eleganto, al iu lasi blankan programon, ne havi langon por io kaj tiel plu... kaj en kiaj difinitaj okazoj li siavice povos ilin enmeti en siajn frazojn. Manke de tiaj esprimoj li uzis vortludojn, kiujn li parkerigis. Kaj se temis pri novaj homnomoj, kiujn li aŭdis en diroj de ĉirkaŭuloj, li simple ripetis ilin en demanda tono, kion li juĝis sufiĉa, por ke oni provizu al li klarigon, kiun li ne klarvorte petis.

Ĉar la kritika spirito, kiun li en sia mem-imago aplikis al ĉiuj temoj, al li tute mankis, la ekstrema ĝentilaĵo, per kiu oni asertas al iu, kiun oni komplezas – neniel kalkulante kun lia kredo – ke li estas la komplezanto, kun Kotar neniel funkciis: li ĉion komprenis laŭvorte. Kiom ajn blinda sinjorino Verduren estis rilate al li, ŝi fine – konservante la opinion ke li estas homo kun subtila menso – incitiĝis, konstatante ke kiam ŝi invitis lin al privata loĝio por aŭdi teatran prezenton de Sara Bernar, dirante por plia rafiniteco:

— „Estas ege afable ke vi venis, doktoro, des pli ke sen ia dubo vi jam ofte aŭdis Sara-n Bernar, kaj plie ni eble tro proksimas al la scenejo”

... doktoro Kotar, kiu eniris la loĝion kun rideto, kaj ĉi tiu rideto atendis por intensiĝi aŭ malaperi, ke kompetenta taksanto donu informon pri la valoro de la spektaĵo, respondis:

— „Efektive ni vere tro proksimas, kaj pri Sara Bernar homoj nun tediĝas. Sed vi sciigis vian deziron, ke mi venu. Viaj deziroj estas por mi ordonoj. Mi tre volonte faras al vi ĉi tiun etan komplezon. Vidu – homoj ĉiel pretas servi vin, vi estas tiom bonkora!”

Kaj li aldiris:

„Sara-n Bernar oni kromnomas la Ora Voĉo, ĉu ne? Oni ofte skribas ankaŭ, ke ŝi ardigas la scenejan plankon. Stranga dirmaniero, ĉu ne?” kaj li esperis, ke tio sekvigos komentojn, sed komentoj ne venis.

— „Kara” diris sinjorino Verduren al sia edzo „ŝajnas al mi, ke ni ne agas lerte, kiam ni pro modesteco bagateligas niajn donacojn al doktoro Kotar. Li estas klerulo, ne havas praktikan spiriton por la vivo, li mem ne scias la valorojn de aferoj, kaj pri tiu temo li kredas tion, kion ni diras”.

— „Mi ne kuraĝis diri al vi, kvankam tion mi ja rimarkis” respondis sinjoro Verduren.

Kaj okaze de la sekva novjaro, anstataŭ ke li havigus al Kotar rubenon je tri mil frankoj valoran, aldirante ke ĝi estas malgrandaĵo, sinjoro Verduren donacis al li tricent-frankan kunmetitan juvelon, subkomprenigante ke tiel bela peco estas malfacile trovebla.

Kiam sinjorino Verduren anoncis, ke post la manĝo venos sinjoro Svan, „Svan?” ekkriis doktoro Kotar per tono, kiu pro surprizo abruptis – ĉiu malgranda novaĵo senaplombigis, pli ol ĉiun alian, tiun viron, kiu kredis sin ĉiam preparita por ĉia eventualo. Kaj vidante, ke neniu respondis, li kriaĉis: „Svan, kia Svan?” trafante en krizon de angoro, kiu tuj faciliĝis, kiam sinjorino Verduren diris: „nu, la amiko de Odeta, pri kiu ŝi parolis”. „Ha, bone, bone tiel...” rediris la kuracisto kaj kvietiĝis. La pentristo siaparte ĝojis pro la enkonduko de Svan ĉe sinjorinon Verduren, ĉar li supozis, ke li amas Odetan, kaj li volonte patronis parigojn. „Mi ŝatas super ĉio aranĝi geedzigojn” li murmuris al orelo de doktoro Kotar „multajn fojojn tio al mi prosperis, eĉ inter virinoj”.

Parolante al gesinjoroj Verduren pri la smart-eco de Svan, Odeta kaŭzis ĉe ili antaŭtimon, ke li eble estos tedulo. Li tute male ŝajnis al ili agrabla persono, kion nerekte kaŭzis – sen ke ili sciis pri tio – lia familiareco kun la supera klaso de la socio. Li efektive havis kompare kun eĉ inteligentaj homoj, kiuj la mondumon ne konas, iun el la superecoj de tiuj, kiuj en ĝi iom vivis, nome ke li ne plu misimagis ĝin pro la deziro aŭ pro la teruro, kiun ĝi estigas en homa fantazio – ja ke li rigardis ĝin plene malgrava. La monduma afableco senas je ĉia snobismo kaj je timo pro troa afablo, ĝi estas sendependa, libera, havas graciajn gestojn de tiuj, kies fleksiĝemaj membroj plenumas ekzakte tion, kion ili volas, sen balasta aŭ mallerta partopreno de la cetera korpo. La baza gimnastiko de mondumano, kiu simple, volonte etendas la manon al nekonata junulo, kiun al li oni prezentas, kaj sobre sinklinas antaŭ ambasadestro, al kiu lin oni prezentas172, trasorbiĝis, sen ke li mem konsciis tion, en la socian sintenon de Svan, kiu al homoj de malpli alta medio, kiaj estis la anoj de la verdurena rondo, senhezite agis kun varmeco, kondutis kun amikiĝemo, kiujn laŭ ilia opinio tedulo al si ne permesus. Malvarme li sintenis kelkminute sole kontraŭ doktoro Kotar: vidante ke ĉi tiu palpebrumas kaj nebule ridetas al li, antaŭ ol ili intersalutis (ĉi tiun mimikon Kotar nomis „neŭtrala sinteno”), Svan kredis, ke Kotar lin eble konas el okaza samtempa ĉeesto en iu malĉastejo, kvankam li mem tre malofte vizitis tiajn lokojn, neniam aparteninte al la mondo de diboĉo. Ĉi tiun signon li juĝis malkonvena precipe pro la apudesto de Odeta, kiu povus el tio ricevi pri li malbonan impreson, kaj li afektis plene rigidan mienon. Sed kiam li eksciis, ke apudas sinjorino Kotar, li deduktis ke tiel juna edzo certe ne permesus al si aludon al tiaspecaj ĝuoj antaŭ sia edzino; li ĉesis atribui al la aludema mieno de la kuracisto la signifon, pri kiu li unue timis. La pentristo tuj invitis Svan-on kaj Odetan al sia verkejo. Svan trovis lin afabla. „Eble vin oni pli favoros, ol min” diris sinjorino Verduren per tono ŝajniganta ofendiĝon „kaj oni vidigos al vi la portreton de Kotar” – tiun portreton mendis ŝi mem de la pentristo. „Nepre memoru, sinjoro Biŝ” ŝi refoje admonis la pentriston, kiun oni en la rondo laŭ kutima ŝerco solene sinjorumis, „ke vi devas bone bildigi la belan rigardon, la subtilan, amuzan esprimon de la okuloj. Vi scias, ke tio, kion mi atendas, estas precipe lia rideto; kion mi entute mendis estas portreto de lia rideto.” Ĉar tiun vortumon ŝi sentis rimarkinda, ŝi ripetis ĝin sufiĉe laŭte, por certigi, ke pluraj rondanoj ĝin aŭdas, kaj eĉ kun ajna preteksto por tio unue arigis kelkajn el ili. Svan petis interkonigon kun ĉiuj ĉeestantoj inkluzive de malnova amiko de la Verdurena paro – laŭnome Saniet – al kiu liaj karakteraj timemo, bonkoreco kaj malaplombo kaŭzis perdon de la estimo, kiun li antaŭe ĝuis en ĉiuj rondoj kiel klera arkivisto, monhavulo kaj ano de respektata familio. Li parolis, kvazaŭ lia buŝo plenus je ia kaĉo, kaj tio sonis kortuŝe, ĉar oni sentis, ke sekvo ĝi ne estis de langa malfacilo, sed prefere de eminenta altanimeco, kiu postrestis el neniam plene rezignita infana simpleco. La konsonantoj, kiujn elparoli li ne sukcesis, estis perfortaĵoj, kiujn li ne povis fari. Per sia peto, ke oni lin prezentu al sinjoro Saniet, Svan en la okuloj de sinjorino Verduren renversis la ordon, tiagrade ke ŝi responde diris, emfazante la restarigitan alirangecon inter ili: „sinjoro Svan, ĉu vi bonvole permesos, ke mi prezentu al vi nian amikon Saniet?”, sed tio flanke de Saniet estigis ardan simpation, kiun cetere gesinjoroj Verduren neniam sciigis al Svan, ĉar Saniet ilin iom incitis kaj ili malvolonte amikigis lin kun homoj. Sed Svan aliflanke tre ĝojigis ilin, taksante nepre necese, ke oni tuj interkonigu lin kun la onklino de la pianisto. Ŝi estis en nigra robo, ĉar ŝi kredis, ke nigro konvenas en ĉiuj cirkonstancoj kaj estas ĉiam eleganta; ŝia vizaĝo tre ruĝis, kiel ordinare okazis al ŝi post manĝo. Ŝi respekte sinklinis antaŭ Svan, sed poste rektiĝis moŝtece. Ŝi estis tre malklera kaj timis, ke parolante ŝi kulpos lingvajn erarojn, tial ŝi konscie elparoladis malklare, esperante ke se ŝi eldiros barbarismon, ĝi fandiĝos en tia vorta nebulo, ke ĝin oni ne povos certe distingi, kaj ŝia konversacio sekve konsistis el obtuza gorĝobruado, el kiu pli klare sonis iam kaj tiam la malmultaj vortoj, pri kies ĝusta formo ŝi estis certa. Svan kredis, ke li povas moketi ŝin, parolante kun sinjoro Verduren, sed ĉi tiu pri tio ofendiĝetis.

— „Ŝi estas tiom bona virino” li respondis. „Mi koncedas, ke ŝi ne imponas, sed mi povas certigi, ke duope interparoli kun ŝi estas agrable.” „Tion mi ne pridubas” tuj mildigis Svan. „Mi nur intencis diri, ke ŝi ne eminentas” li emfazis la lastan vorton „...kaj entute tio ĝustadire estas komplimento!” „Vidu” diris sinjoro Verduren, „vi eble miros pri tio: ŝi skribas en tre ĉarma maniero. Ĉu vi neniam aŭdis la pianadon de ŝia nevo? Estas admirinde, ĉu ne, doktoro? Ĉu mi petu por vi, sinjoro Svan, ke li prezentu ian muzikaĵon?”

— „Certe tio feliĉigos...” ekrespondis Svan, sed Kotar kun moka mieno lin interrompis. Ie li ricevis la instruon, ke emfazo aŭ uzo de solenaj parolturnoj en konversacioj eksmodas. Apenaŭ iu peza, serioze dirita parolo sonis al liaj oreloj, kiel ĵus okazis per la vorto feliĉigos, tuj li opiniis, ke la eldirinto per tio kondutis filistre. Se plie la vorto hazarde prezentiĝis ene de tio, kion li nomis kaduka kliŝo, kiom ajn komunuza la vorto cetere estis, la kuracisto supozis, ke la komencita frazo estas mokinda kaj li ĝin ironie finis per ia ŝablona esprimo, per kiu li ŝajne akuzis la parolinton, ke li celis ĝuste ĉi tiun frazumon, dum li reale nenion tian pensis.

— „... feliĉigos Francion!” li malice ekkriis, moksolene levante la brakojn.

Sinjoro Verduren ne detenis sin de ridado.

— „Pri kio do ridas ĉiuj ĉi bonaj homoj, mi ne scias. Ŝajnas ke en via anguleto oni ne allasas sin al morneco!” ekkriis sinjorino Verduren. „Ĉu vi kredas, ke miaflanke mi agrable sidas sole, punite?” ŝi plu infanumis en afekte ĉagrenita tono.

Sinjorino Verduren sidis sur alta sidilo el vaksumita abio-ligno de svedia deveno, kiun al ŝi donacis violonisto el tiu lando, kaj ĝin ŝi konservadis, kvankam ĝi forme similis al ŝtupetaro kaj malharmoniis kun la belaj malnovaj mebloj, kiujn ŝi cetere havis, sed ŝi volis videbligi ĉiujn objektojn, kiujn al ŝi tradicie donacis iam kaj tiam la fideluloj, por ke la donacantoj havu la kontenton, ke ili rimarkas ilin okaze de vizitoj. Tial ŝi admonis ĉiujn al prefera donacado de floroj aŭ dolĉaĵoj, kiuj oportune konsumiĝas, sed ŝia instigado ne efikis kaj ŝia loĝejo iĝis ekspoziciejo de ĉiaj piedvarmigiloj173, kusenoj, horloĝoj, ŝirmiloj, barometroj, ornamaj potoj, abunde redundaj kaj malakorde dekoraj.

De tiu alta sidejo ŝi vigle partoprenis la interparolojn de la fideluloj kaj gajiĝis je iliaj absurdaĵoj sed depost la akcidento, kiu trafis ŝian makzelon, ŝi rezignis je realaj provoj de haha-oj kaj anstataŭe uzis konvencian mimikon, kiu signifis sen lacigo kaj sen korpa danĝero, ke ŝi ridegas. Se iu el la rondanoj kelkajn acidajn vortojn ekdiris kontraŭ tedulo aŭ kontraŭ eksa rondano kiun oni elpelis al la ekstera mondo de teduloj – tre domaĝe al sinjoro Verduren, kiu dum longa tempo provadis esti same afabla, kiel la edzino, sed de efektiva ridado baldaŭ senspiriĝis kaj pro ŝia simulado de oftega kaj fikcia gajeco iĝis kompare duaranga, venkita – ŝi eligis krieton, plene fermis siajn birdeskajn okulojn, kiujn komenciĝanta katarakto vualis, kaj subite, kvazaŭ ŝi apenaŭ povis kaŝi maldecan vidaĵon aŭ sin ŝirmis de mortiga krizo, mallevante la vizaĝon en siajn mankavojn, kiuj ĝin tute kovris kaj nevidebligis, ŝi ŝajne penis subpremi, forpeli ridegon, kiu, se ŝi al ĝi cedus, kaŭzus svenon. Tia estis, duonebria pro la ĉirkaŭula gajado, ebria pro kunuleco, klaĉado kaj samopiniado, sinjorino Verduren, sidanta sur sia lignaĵo simile al birdo, al kiu oni donis biskviton trempitan en varma vino, kaj ŝi singultis pro afabla humoro.

Sinjoro Verduren dume, petinte permeson de Svan por ekbruligi sian pipon kun akompana komento ke „ĉi tie ni ne formalas, ni estas inter kunuloj”, demandis al la juna artisto, ĉu li bonvolos ion muziki ĉe la piano.

— „Nu, mi petas, ne tedu lin, li ne venis ĉi-vespere por turmentiĝo” diris sinjorino Verduren „mi ne volas, ke oni lin turmentu”.

— „Kial do vi parolas pri tedado” diris sinjoro Verduren „sinjoro Svan eble ne aŭdis la sonaton en f-diesa, kiun ni ekkonis antaŭ kelka tempo, li prezentos ĝin en piana adapto”.

— „Ha ne, ne mian sonaton” ekkriis sinjorino Verduren „mi ne volas pro plorado ricevi kataron kun vizaĝa neŭralgio, kiel okazis lastfoje, ne, dankon pro la propono, mi ne volas refoje sperti tion. Vi aliaj komfortas pri tio, estas klare, ke vi ne estas tiu, kiu kuŝas en la lito malsana dum la sekva sepo da tagoj.”

Ĉi tiu sceneto, kiu ripetiĝis ĉiufoje kiam la pianisto estis ekludonta, tre plaĉis al ĉiuj rondanoj, same kiel se ĝi novus, kvazaŭ ĝi estus pruvo de la plaĉa originaleco de la mastrino, de ŝia muzika sentemo. La apudestantoj al tiuj, kiuj pli malproksime fumis aŭ kartludis, signis ke ili proksimiĝu, ke io okazas, dirante, kiel oni faras en la germana parlamento kiam la debato iĝas interesa: „aŭdu, aŭdu!”174. En la sekva tago oni bedaŭris la ne-venintojn, kaj al ili raportis, ke la sceno estis eĉ pli amuza ol kutime.

— „Bone! ni interkonsentu” diris sinjoro Verduren „li ludos nur la andanton”.

— „Nur la andanton, ĉu vere?” ekkriis sinjorino Verduren „sed ĝuste la andanto al mi rompas la brakojn kaj la krurojn. La mastro vere mirigas min! Kvazaŭ li dirus, ke de la naŭa simfonio de Betoven175 ni aŭdos nur la lastan movimenton, aŭ ke de ‚La Kanto-Majstroj’176 nur la uverturon”.

Kotar tamen instigis sinjorinon Verduren al tio, ke ŝi permesu la pianadon, ne tial ke li kredus ŝiajn pro-muzikajn malsaniĝojn ŝajnigataj – li male rekonis en ili neŭrasteniajn simptomojn – sed pro la inklino komuna al multaj kuracistoj tuj malfortigi la severecon de sia preskribo se ĝi povus ĝeni – tio al ili pli gravas – iun societan kunvenon, en kiu ili partoprenas kaj en kiu la persono, al kiu ili escepte rekomendas ignori sian misdigeston aŭ sian gripon, eminente rolas.

— „Ĉi-foje vi ne malsanos, tion vi mem konstatos” li diris, provante sugestii al ŝi per la rigardo „kaj se vi malsanos, vi estos kuracata”.

— „Ĉu efektive?” respondis sinjorino Verduren, kvazaŭ la espero de tia favoro lasis al ŝi nur la elekton de kapitulaco. Eble ankaŭ pro sia kutima pretendo, ke ŝi malsanos, ŝi en iuj momentoj forgesis, ke ĝi estis mensoga, kaj ŝi sentis kiel vera malsanulo. Malsanulo tediĝas pri la konstanta dependo je prudento, kiu sole tenas liajn krizojn maloftaj, li volonte cedas al la kredo, ke li povos sen ĝena sekvo fari laŭfantazie tion, kio aliokaze al li malbone efikas, kondiĉe ke li sin konfidos al potenca persono, kiu, sen ke li mem iel penos, per unu vorto aŭ pilolo lin resanigos.

Odeta estis jam proksimiĝinta al la piano kaj sidis sur tapiŝe tegita sofo.

— „Vidu, mi retrovis mian kutiman lokon” ŝi diris al sinjorino Verduren.

Ĉi lasta, rimarkante ke Svan sidas sur seĝo, lin starigis.

— „Al vi ne estos komforte ĉi tie, prefere iru kaj eksidu apud Odeta, ĉu ne Odeta, vi akomodos tiel, ke sinjoro Svan apudsidu vin?”

— „Kia bela boveza177 gobeleno!” diris, antaŭ ol li eksidis, Svan, kiu volis elmontri ĝentilecon.

— „Ha, mi vere kontentas pri tio, ke vi ŝatas ĉi tiun sofon” respondis sinjorino Verduren „kaj mi povas diri kun fido, ke se alian same belan vi volas vidi, vi tuj rezignu la serĉadon entute. Neniam ili faris alian similan. Ankaŭ la seĝetoj estas admirindaj. Vi poste trarigardos ilin. Ĉiu dorsapogila bronza figuro respondas al la temo bildigata sur la sidkuseno. Efektive vi havos iom longan amuzon se vi rigardos ĉiujn, klare, tio estos interesa. Ankaŭ la randaj frizoj: vidu ĉi tie la etan vinberarbon sur ruĝa fono por la sceno de ‚Urso kaj Vinberoj’178. Ĉu ne bele desegnite? Kiel vi opinias? Al mi ŝajnas, ke ili ja kompetentis... pri desegnado kompetentis! Ĉu la vinberoj ne ŝajnas tute frandindaj? Mia edzo asertas, ke fruktojn mi ne ŝatas, ĉar da ili mi manĝas malpli ol li. Tamen, ne, mi pli frandemas ol vi ĉiuj, sed mi ne bezonas ilin enbuŝigi, ĉar mi ĝuas per la okuloj. Kial vi ĉiuj ridas? Demandu doktoron Kotar, li atestos, ke ĉi tiuj vinberoj min laksigas. Aliaj homoj iras al Fontenblo179 por sanflegoj, mi iras al Bovezo. Sed sinjoro Svan, mi volas, ke ĉi-vespere vi tuŝu la bronzaĵojn de la dorsapogiloj. Ĉu ili ne iĝis pro tempopaso karesindaj? Ne, ne tiel, bone tuŝu, per la tuta mano!”

— „Ho, se sinjorino Verduren komencas maldece palpadi la bronzaĵojn, muzikon ni hodiaŭ vespere ne aŭdos” diris la pentristo.

— „Silentu, vi estas impertinenta knabo. Kvankam...” ŝi sin turnis al Svan „al ni virinoj, oni malpermesas aferojn malpli voluptajn, ol ĉi tiu. Efektive neniu karno havas tiel glatan teksturon! Kiam sinjoro Verduren min honoris per iom da ĵaluzo – nu, estu sincera, kara, ne pretendu, ke vi neniam ĵaluzis pri mi...”

— „Mi diras absolute nenion. Nu, doktoro, mi petas vian ateston, ĉu iun vorton mi elbuŝigis?”

Svan kompleze palpadis la bronzajn figurojn kaj ne aŭdacis tuj ĉesi.

— „Nu, bone, vi karesos ilin poste; nun oni karesos vin, oni karesos vin en la oreloj; tion vi ŝatas espereble; jen, ĉi tiu juna viro prizorgos tion.”

Kaj kiam la pianisto finis la muzikadon, Svan sintenis al li ankoraŭ pli afable, ol al iu ajn alia tiuvespera gasto. La kaŭzo de tio estis la sekva...

En la antaŭa jaro li aŭdis en societa vespero muzikaĵon ludatan per piano kaj violono. Li unue nur ĝuis la senteblan kvaliton de la sonoj eligataj de la muzikiloj. Kaj al li estis jam granda plezuro, kiam sub la eta, maldika, elasta, densa kaj gvida melodio de l' violono, li sentis kiel prove-prove ekleviĝas, likve plaŭdante, la pli masiva piana voĉo, plurforme, nefendeble, ebene kaj skue, simile al malvo-tona agitiĝo de akvosupraĵo, kiun dolĉigas kaj bemoligas lunhelo. Sed en iu momento, sen ke li povis klare distingi konturon, nomi tion, kio plaĉis, pro subita ĉarmo li volis kapti la frazon aŭ harmonion – li mem ne sciis kiun el ili – kiu pretersonis kaj lian animon ĵus pli larĝe malfermis, kiel iuj rozodoroj, ŝvebante en humida vespera aero, enhavas virton, kiu pli libere spirigas la nazon. Eble tial, ke li pri muzika arto klera ne estis, li ricevis tre konfuzan impreson, iun el la impresoj, kiuj eble estas la solaj pure muzikaj, neatenditaj, plene originalaj, ne asimileblaj al alisensaj impresoj. Tiaspeca impreso dum mallonge estas, se tiel diri, senmateria. La tonoj, kiujn oni tiam aŭdas, jam komencas per siaj altoj kaj daŭroj kovri antaŭ oniaj okuloj diverse grandajn surfacojn, desegni arabeskojn, al sentopovo sugesti larĝecon, etecon, stabilon, kapricon. Sed la tonoj forsonas antaŭ ol la sentoj klare formiĝus en la animo de l' aŭdanto, kaj super ili jam alfluas sentoj, kiujn kaŭzas la sekvaj aŭ eĉ samtempaj tonoj. Kaj tiu impreso daŭre ĉirkaŭus per flueco kaj stompeco la muzikajn motivojn, kiuj jen kaj jen apenaŭ distingeble elmergiĝas, tuj poste replonĝas kaj malaperas, koneblaj nur per la aparta plezuro, kiun ili donas, nepriskribeblaj, nememoreblaj, nenomeblaj, nedireblaj – se la memoro – konstruisto, kiu penas establi meze de ondoj daŭreman fundamenton – farante faksimilojn de tiuj fuĝemaj muzikaj frazoj, ne ebligus komparon kun la sekvaj frazoj, kaj distingon disde ili. Apenaŭ do finiĝis la plezurega sento spertata de Svan, jam lia memoro senprokraste provizis lin per kruda, malneta notaĵo pri ĝi, al kiu li ĵetis rigardon dum sian vojon plu iris la muziko, tiel ke la sama impreso, iom poste subite revenante, jam ne estis same forglitema. Li mense komprenis ĝian amplekson, ĝiajn simetriajn grupojn, ĝian skriban spuron, ĝian impeton; antaŭ li kuŝis aĵo, kiu ne plu estis pura muziko, kiu estis desegno, arkitekturaĵo, pensaĵo, per kiu muziko iĝas memorebla. Ĉi-foje li klare distingis frazon, kiu dum momento altiĝis super la sonora ondado. Ĝi tuj disponigis al li apartajn voluptojn, kiajn li neniam imagis, antaŭ ol li aŭdis ĝin, kiujn – li intuis – nenio alia en la mondo al li spertigus, kaj al ĝi li sentis kvazaŭ neniam spertitan enamiĝon.

Laŭ malrapida takto ĝi lin unue gvidis ien, poste tien, poste al alia direkto, ale al nobla, nekomprenebla kaj klare difinita feliĉo. Kaj subite, iun lokon atinginte, kiam li pretis ĝin plu sekvi, post momenta paŭzo ĝi senaverte ŝanĝis la direkton, kaj per nova, pli rapida, et-paŝa, melankolia, kontinua kaj milda ritmo ĝi kuntiris lin al nekonataj horizontoj. Poste ĝi malaperis. Li pasie deziris, ke li revidos ĝin triafoje. Kaj ĝi jes reaperis, sed al li ne parolis pli klare, en li eĉ estigis malpli profundan volupton. Sed rehejmiĝinte li suferis pro ĝi mankon, li sentis kiel viro, en kies vivon mallonge vidita preterpasantino enkondukis bildon de nova beleco, kiu vastigas lian sentopovon, sen ke li scias, ĉu li nur iam revidos tiun, kiun li jam amas kaj pri kiu li scias nenion, eĉ ne la nomon.

Ĉi tiu enamiĝo al muzika frazo portempe tiel efikis al Svan, ke ĝi naskis en lia memo ian eblecon de rejuniĝo. De tiom longe li rezignis en sia vivmaniero je ĉia celado al idealo kaj ĝin limigis al persekuto de ĉiutagaj kontentiĝoj, ke li kredis, kvankam li neniam ĝin al si klare konfesus, ke tiel estos ĝis la lia morto; kaj pli grave – ne havante inter siaj pensoj altajn ideojn, li ĉesis kredi je ilia realeco, sen ke ĉi tiun eblecon li ankaŭ tute neis. Tial li kutimiĝis al saviĝo per bagatelaj pensoj, dank' al kiuj aferojn li ne devis esplori ĝiskerne. Simile kiel li ne disputis kun si, ĉu li pli bone sin detenu de mondumaj vizitoj, sed kontraŭe sciis kun certeco, ke pro akceptita invito li nepre iru, kaj se postajn vizitojn li ne plenumos, li almenaŭ lasu sian nomkarton, li simile en konversacioj zorge evitis la elkoran esprimon de propra opinio pri aferoj, sed prefere provizis faktajn informojn, kiuj sian valoron en si mem enhavis, kaj per tio faciligis al li personan deteniĝon. Pri kuirrecepto, pri dato de naskiĝo aŭ de morto de pentristo, pri la listo de ties verkoj li estis tre akurata. Iafoje li spite al sia kutima sinteno allasis sin al opiniado pri verko, al filozofia konsidero pri la vivo, sed li tiam al siaj paroloj donis ironian tonon, kvazaŭ li ne plene konsentus kun tio, kion li diris. Nun ĝuste kiel iuj konstantaj malsanantoj, al kiuj subite alveno en nova lando, ŝanĝo de dieto, iafoje mistera, spontanea organa evoluo kaŭzas tian malpliiĝon de la malsano, ke ili komencas konsideri la ĝis tiam ne imageblan, malfruan komencon de tute alia vivmaniero, Svan trovis pro la memorado de la aŭdita muzika frazo, pro iuj sonatoj, kiujn li ludigis antaŭ si en la espero, ke li ĝin retrovos en ili, en sia memo la ĉeeston de iu el tiuj nevideblaj realaĵoj, je kiuj li ne plu kredis, kaj al kiuj – kvazaŭ speciale muziko la moralan sekecon, en kiu li marasmis, povus mildigi – li denove sentis deziron, preskaŭ jam sentis sufiĉan forton por dediĉi sian vivon. Al li tamen ne prosperis scii, kiu estas la aŭtoro de la aŭdita verko, ĝin al si havigi, kaj li fine forgesis la aferon. Li ja renkontis en la sama semajno kelkajn personojn, kiuj ankaŭ ĉeestis la saman societan vesperon, kaj pridemandis ilin; sed pluraj alvenis post la muzikado aŭ foriris antaŭ ĝi, aliaj ĉeestis dum la ludado, sed iris al alia salono por interparolado, ceteraj ĝin aŭskultis, sed ne sciis pli bone ol la aliaj. La gastigintaj gemastroj siaflanke diris, ke ĝi estas verko nova, kiun proponis por ludado la engaĝitaj artistoj; ĉi lastaj foriris por rondvojaĝo, kaj Svan ne povis ekscii ion plian. Li havis inter siaj amikoj interalie muzikistojn, sed malgraŭ klara memoro pri la aparta kaj neesprimebla plezuro, kiun la muzika frazo al li sentigis, malgraŭ klara vido antaŭ siaj okuloj de la formoj, kiujn ĝi desegnadis, li tamen ne kapablis ĝin kanti al ili. Poste li ĉesis pensi pri la okazintaĵo.

Kaj nun, kelkajn minutojn post ol la juna pianisto komencis muziki en la salono de sinjorino Verduren, subite, post alta tono, kiu longiĝis dum du taktoj, li vidis, proksimiĝanta el sub ĉi tiu daŭra, kiel son-kurteno tirata sonoro, kiu kaŝis la misteron de ĝia maturiĝo – li ankaŭ rekonis je ĝia sekreteco, murmureto kaj interpaŭzeco – la ŝvebeman, odoran frazon, kiun li amis. Kaj tiom propraspeca ĝi estis, tian unikan ĉarmon ĝi enhavis, vice de kiu nenio alia povus anstataŭe roli, ke al Svan tio sentigis, kiel se en salono de amikoj li renkontus virinon, kiun li admiris en la strato, kaj ne esperis iam revidi. Fine ĝi forvojis gvideme, diligente, inter la disŝveboj de sia parfumo, sur la vizaĝo de Svan postlasante eĥon de sia rideto. Sed nun li povis demandi pri la nomo de la nekonatino – al tio oni respondis, ke ĝi estas la andanto de la ‚Sonato por Piano kaj Violono’ de Vintejo – li havis ĝin, li povis ankoraŭ havi ĝin laŭvole ofte en sia hejmo kaj li povis studi kaj eble ekkoni ĝian lingvon kaj ĝian sekreton.

Pro ĉio ĉi, kiam la pianisto finis la ludadon, Svan al li proksimiĝis kaj danke komplimentis kun viveco, kiu tre kontentigis sinjorinon Verduren.

— „Kia galantulo li estas, ĉu ne?” ŝi diris al Svan „Ĉu li ne eminente tiun sonaton komprenas? Kia fripono! Ke piano havas tian kapablon, vi ne suspektis. Ĝi similas al ĉio ajn, sed ne al piano, vere! Ĉiufoje mi denove miras. Al mi ŝajnas, ke mi aŭdas orkestron. Estas eĉ pli bele, ol orkestro, pli plene.”

La juna pianisto kliniĝis kaj, ridetante, emfazante la vortojn kvazaŭ li dirus spritaĵon:

— „Vi tro flatas min.”

Kaj, dum sinjorino Verduren diris al sia edzo: „nu, verŝu al li oranĝsukon, tion li meritas”, Svan al Odeta rakontis, kiel li enamiĝis al la muzika frazeto. Kiam sinjorino Verduren de iom malproksime diris: „nu, ŝajnas, ke oni rakontas al vi belajn rakontojn, Odeta”, ŝi respondis: „jes, tre belajn”, kaj Svan ege ŝatis ŝian senafektecon. Li ankaŭ petis informojn pri Vintejo, pri lia verkaro, pri la tempo de lia vivo, kiam li verkis la sonaton, kion por li eble signifis la frazeto – ĉi tion precipe, li volis scii.

Sed ĉiuj ĉi homoj, kiuj senhezite pretendis, ke la muzikiston ili admiras (kiam Svan asertis, ke la sonato vere belas, sinjorino Verduren ekkriis: „Mi kredas ja al vi, ke ĝi belas! Oni ne povas dece konfesi, ke oni ne konas la sonaton de Vintejo, tia nescio estas malpermesinda.”, kaj la pentristo aldiris: „Ha, ĝi tute estas tre granda maŝino, ĉu ne? Ĝi ne estas, por tiel diri, multekosta kaj publika afero, ĉu? Sed por artistoj ĝi estas peza impreso.”), tiuj homoj ŝajne neniam pripensis tiajn demandojn, kaj la respondojn ne sciis.

Kaj eĉ iuj rimarkoj de Svan pri apartaĵoj de lia ŝatata muzika frazo ricevis de sinjorino Verduren la respondon:

— „Ĉu? amuze, mi neniam atentis tion. Verdire mi malvolonte dronas en detaloj aŭ fervoras pri subtilaĵoj, oni ne perdas tempon pro harfendaĵoj ĉi tie, tio ne estas en la moroj de la domo.” pro kio doktoro Kotar gapis al ŝi kun ardaj admiro kaj lernemo, dum ŝi facillange eldiris ĉi tiun abundon de kliŝaj frazoj. Gesinjoroj Kotar cetere pro ia prudento sufiĉe simila al la popola pensmaniero sin zorge detenis de opiniado aŭ ŝajnigata admiro pri muziko, kiun – ili konfesis al si reciproke post rehejmiĝo – ili same malmulte komprenis, kiel la pentromanieron de sinjoro Biŝ. La ordinara publiko la ĉarmon, la gracion, la formojn de naturo konas nur tra tio, kion ĝi sorbis el la ŝablonoj de arto iom post iom lernita, kaj originala artisto tiajn ŝablonojn forĵetas; gesinjoroj Kotar, tiurilate akorde kun la publika sinteno, ne retrovis en la sonato de Vintejo, ankaŭ ne en la portretoj de la pentristo tion, kio laŭ ili konsistigis bonsonecon de muzikaĵo, belecon de pentraĵo. Al ili ŝajnis, ke la pianisto, la sonaton ludante, premas hazardajn tonojn el la piano sen la interligoj, al kiuj ili kutimiĝis kaj kiuj efektive mankis, kaj ke la pentristo surĵetas hazardajn kolorojn sur siajn tolojn. Kiam en liaj verkoj iun formon ili rekonis, ili juĝis, ke ĝi pezas, vulgaras – alivorte ke ĝi malhavas la eleganton de la pentra skolo, tra kies stilo ili rutine vidas ankaŭ surstratajn irantojn – kaj ke ĝi malveras, kvazaŭ sinjoro Biŝ ne scius, kiel aspektas ŝultro, aŭ ne informiĝis, ke virinoj ne havas malvan hararon.

Tamen post la disiro de plejmultaj fideluloj la doktoro sentis, ke nun iĝas favora cirkonstanco, kaj dum sinjorino Verduren pri la sonato de Vintejo diris lastan komenton, kiel naĝolernanto, kiu plonĝas por ekzerciĝi, sed elektas momenton, kiam ne tro multaj homoj lin vidos:

— „Nu, li do estas muzikisto, kiel oni diras, di primo kartelo180” li ekkriis kun subita impeto.

Svan informiĝis nur pri tio, ke la lastatempa apero de la Sonato de Vintejo kaŭzis sensacion inter anoj de iu avangarda skolo, sed inter la ĝenerala muzik-publiko estis tute nekonata.

— „Mi tamen konas iun, kiu havas la nomon Vintejo” diris Svan, memorante la pian-instruinton de la fratinoj de mia avino.

— „Eble la sama homo?” ekkriis sinjorino Verduren

— „Aĥ, ne” ridis Svan „se vi lin vidus eĉ du minutojn, vi ne demandus”.

— „Do la demando entenas la respondon, ĉu ne?” diris la kuracisto.

— „Sed eble temas pri parenco” Svan rediris „estus iom elrevige, sed efektive geniulo kaj maljuna ulaĉo povas esti parencoj. Se tiel estus, mi konfesas, ke mi eltenus ajnan turmenton, nur por tio, ke la maljuna ulaĉo min interkonigu kun la aŭtoro de la sonato – ankaŭ la turmenton, ke mi interrilatus kun la maljuna ulaĉo, kio probable estas terura.”

La pentristo sciigis, ke Vintejo estas nuntempe tre malsana, kaj ke doktoro Poten timas, ke li ne sukcesos savi lian vivon.

— „Nekredeble” ekkriis sinjorino Verduren „ĉu ankoraŭ ekzistas homoj, kiuj sin kuracigas de Poten?”.

— „Ha, sinjorino Verduren” diris Kotar per afektita tono „ne forgesu, ke vi parolas pri kolego de mi, pliĝuste pri majstro”.

Laŭ la informoj de la pentristo Vintejo estis sub la risko de mensa malsaniĝo. Kaj li asertis, ke tion oni povas konjekti aŭdante iujn partojn de lia sonato. Al Svan la rimarko ne sonis absurda, sed ĝi pripensigis lin. Ĉar pure muzika verko ne entenas iun el la logikaj rilatoj, kies perturbo en parolo evidentigas frenezon, percepti indikojn de malprudento en sonato ŝajnis al li same mistere, kiel estas frenezo de hundino, frenezo de virĉevalo, kiuj tamen estas observeblaj aperaĵoj.

— „Ne parolu antaŭ mi pri majstroj, vi scias vian arton dekfoje pli bone, ol li” respondis sinjorino Verduren al doktoro Kotar per la tono de tiu, kiu kuraĝe eldiras sian opinion kaj ĝin brave defendas kontraŭ disopiniantoj „kaj vi almenaŭ ne mortigas viajn pacientojn!”

— „Kara sinjorino, li tamen estas ano de la medicina akademio” rediris Kotar kun ironia mieno. „Se iuj malsanuloj preferas morti sub la flegoj de eminenta sciencisto... Estas tiom ŝike, se oni povas diri ‚min kuracas doktoro Poten’”.

— „Ho, ĉu pli ŝike?” diris sinjorino Verduren „Ĉu do nun ekzistas ŝikeco pri malsaniĝo? Tion mi ne sciis... Vi vere tre amuzas min!” ŝi subite ekkriis, mallevante la vizaĝon al siaj mankavoj. „Kaj mi, stulta besto, serioze interparolis kun vi, ne travidante, ke vi min mistifikas”.

Sinjoro Verduren siaflanke juĝis tro lacige ekridi pro tia malgrandaĵo, li simple elspiris nubeton da fumo el sia pipo, malgaje pensante, ke vere, kun sia edzino li ne plu povas vete afabli.

— „Sincere via amiko tre agrablas” diris sinjorino Verduren al Odeta, kiam, forironte, ĉi tiu deziris al ŝi bonan vesperon „li estas senafekta, ĉarma. Se aliajn similajn amikojn vi havus kaj volus prezenti al ni, ni bonvenigus ankaŭ ilin.”

Sinjoro Verduren rimarkigis, ke tamen Svan la onklinon de la pianisto ne ŝatis.

— „Li sentis sin en iom fremda medio, kompreneble” respondis sinjorino Verduren „vi espereble ne postulas, ke okaze de unua vizito ĉi tie li jam havu la manierojn de la domo, same kiel ilin havas Kotar, kiu estas ano de nia malgranda tribo de pluraj jaroj. La unua fojo ne enkalkuliĝas, ĝi utilis nur por interproviĝo. Odeta, ni interkonsentis, ke li venos morgaŭ al la teatrejo Kasteleto181. Ĉu vi alkondukos lin?”

— „Ne, li tion ne deziras.”

— „Ĉu? Do bone, laŭ via prefero. Mi nur esperas, ke li ne rezignos lastminute!”

Sinjorino Verduren poste povis miri, ĉar li neniam rezignis. Li alveturadis al ili en ajnan lokon, kelkfoje en antaŭurbajn restoraciojn, kiujn homoj ankoraŭ malmulte vizitis, ĉar estis frusezone por tio, pli ofte al teatro, kiun sinjorino Verduren ege ŝatis, kaj kiam iun tagon en la propra salono ŝi diris antaŭ li, ke por premieraj aŭ festaj spektaĵoj ŝi bedaŭrinde malhavas pretervicajn biletojn182, ke tio tre malfaciligis al ili ekzemple la ĉeeston en la funebro pri Leono Gambeta183, Svan, kiu pri siaj altaj sociaj rilatoj ne parolis, sed nur pri siaj malpli altaj, kiujn li juĝus malelegante prisilenti, kaj al kiuj li kutimiĝis sub la influo de la kvartalo Sankta-Ĵermano alkalkuli siajn rilatojn kun la oficiala mondo, respondis:

— „Mi promesas, ke mi prizorgos tion, ilin vi havos ĝustatempe por la nova prezento de ‚Familio Daniŝev’184, morgaŭ mi bonŝance tagmanĝos kun la pariza policestro en la Elizea Palaco185.”

— „Kiel do en la Elizea Palaco!?” tondris doktoro Kotar.

— „Jes, ĉe sinjoro Grevi186” respondis Svan kun ioma embaraso vidante la sensacion, kiun kaŭzis lia diro.

Kaj la pentristo siaflanke demandis al Kotar en ŝerca intenco:

— „Ĉu la krizoj ofte trafas vin?”

Ordinare post ricevita klarigo Kotar diris: „ha bone, bone tiel...” kaj ne plu ŝajnis impresita.

Sed ĉi-foje la lasta respondo de Svan al li ne provizis la kutiman trankviliĝon; ĝi male kulminigis lian miron pri tio, ke viro, kun kiu li sidis ĉe la vespermanĝo, kiu cetere oficialan funkcion aŭ ajnaspecan famon malhavis, rekte rilatis kun la plej alta ŝtatestro de Francio.

— „Kiel do sinjoro Grevi? Ĉu sinjoron Grevi vi konas?” li diris al Svan kun la stulte nekredema mieno de urba policisto, de kiu surstratulo petas intervidiĝon kun la prezidanto de la respubliko, kaj kiu pro la diritaj vortoj komprenas kiaspeca homo tiu estas – kiel skribas ĵurnalistoj – kaj al la kompatinda frenezulo asertante, ke li tuj estos enlasita, lin direktas al la speciala flegejo de la polica prefektejo187.

— „Mi konas lin certagrade, ni havas komunajn amikojn” (li ne konfesis, ke precipe la princon de Kimrio) „nu, li tre facile invitas homojn, kaj mi povas atesti ke tiuj tagmanĝoj neniel estas amuzaj, ili cetere estas tre simplaj, neniam estas pli ol oko da homoj ĉe la tablo” respondis Svan, penante stompi la troan brilon, kiun lia rilatado kun la prezidanto de la respubliko ŝajne havis en la okuloj de la kunparolanto.

Tuj Kotar, plene fidante al la vortoj de Svan, aliĝis al la vidpunkto, ke malgrandas la valoro de invito ĉe sinjoro Grevi, ke ĝi estas afero ne multe serĉata kaj tre ordinara. De tiu momento li ne plu miris, ke Svan, same kiel ajna homo, vizitas la Elizean Palacon, kaj li eĉ iom kompatis lin, ĉar li devas iri al tagmanĝoj, kiujn li mem rigardas enuigaj.

— „Ha bone, bone tiel...” li aldiris kun la mieno de doganisto, kiu antaŭ minuto estis suspektema, sed post klarigoj surstampas la vizon kaj la vojaĝanton libere trairigas, ne kontrolante la enhavon de liaj kofroj.

— „Ha, certe jes, tiuj manĝoj estas malamuzaj, vi elmontras kuraĝon, ilin vizitante” diris sinjorino Verduren, kiu la prezidanton de la respubliko rigardis aparte timinda tedulo, ĉar li disponis prestiĝon kaj ordonpovon, per kiuj li povus, ilin turnante kontraŭ la fidelulojn, ilin delogi. Mi aŭdis, ke li estas surda kiel ŝtipo kaj ke li manĝas rekte per la fingroj.”

— „Efektive, se tiel estas, vi ricevas probable malgrandan amuzon per la partopreno en tiuj manĝoj” diris la kuracisto kun kompata nuanco en la voĉtono; kaj, memorante la menciitan okon da tablanoj, li vive demandis: „ĉu ili estas intimaj lunĉoj?” tiel parolante ne tiom pro okaza scivolo, ol pro lingvoscienca fervoro.

Sed laŭtempe la prestiĝo de la prezidanta funkcio en la animo de Kotar superpezis la modestecon de Svan kaj la klaĉemon de sinjorino Verduren, kaj en ĉiu societa vespero li avide demandis: „Ĉu ni hodiaŭ vidos sinjoron Svan? Li persone rilatas kun sinjoro Grevi. Li estas tia homo, kian oni nomas ĝentlemano, ĉu ne?” Li estis tiom impresita, ke li donacis al li invitilon por la dentmedicina ekspozicio.

— „Vi povas kuninviti homojn, kiuj vin akompanos, sed hundojn oni ne enakceptas. Mi avertas pri tio, ĉar iuj amikoj tion ne sciis kaj pro tiu kaŭzo rabie koleris.”

Sinjoro Verduren siaflanke rimarkis la malbonan impreson, kiun al lia edzino kaŭzis la malkovro de la tre potencaj amikaj rilatuloj, kiujn Svan havis sed ĝis tiam prisilentis.

Se oni ne aranĝis eksteran kunvenon, Svan aliĝis al la eta rondo ĉe gesinjoroj Verduren, sed li ĉiam alvenis malfrue kaj preskaŭ neniam konsentis tie preni vespermanĝon malgraŭ la insistado de Odeta.

— „Mi volonte vespermanĝus sole kun vi, se tiel estus al vi agrable” ŝi diris.

— „Kiel vi pravigus antaŭ sinjorino Verduren?”

— „Eĥ, tio ne ĝenas. Mi simple dirus, ke mia robo ne pretis ĝustatempe, aŭ ke mia keb-o188 malfruiĝis. Senkulpigo ĉiam estas trovebla.”

— „Vi tre afablas al mi.”

Sed Svan pensis, ke se li montradis al Odeta – konsentante je renkontiĝo nur post la vespermanĝo – ke al li pli gravis iuj aliaj plezuroj, ol kunesto kun ŝi, ŝia inklino al li dum longe ne estos satiĝonta. Aliflanke, ol la belecon de Odeta li pli ŝatis tiun de juna laboristino pimpa kaj ŝvela kiel rozo, al kiu li estis enamiĝinta, kaj li pli volonte pasigis la unuan parton de la vespero kun ŝi, sekure sciante ke li poste renkontos ankaŭ Odetan. Pro la samaj kialoj li neniam permesis, ke Odeta venu al lia hejmo, antaŭ ol ili iris al la verdurena kunveno. La juna laboristino lin atendis proksime de lia domo, ĉe stratangulo kiun Remio, lia koĉero, sciis, ŝi enkaleŝiĝis kaj restis en lia brakumo, ĝis kiam la veturilo haltis antaŭ la domo Verduren. Li eniris, kaj post ol sinjorino Verduren, signante al rozbukedo de li antaŭtagmeze mendita kaj liverigita, komentis: „mi malaprobas!” kaj lin sidigis apud Odetan, la pianisto ludis por ili la etan frazon de Vintejo, kiu funkciis kiel la himno de ilia amo. Li komencis la ludadon je la tenataj violonaj tremsonoj189, kiuj dum pluraj taktoj senakompane sonas, kovrante la tutan malfonon, poste subite disflankiĝas kaj – kiel en pentraĵo de Petro De Hooĥ190, kiun profundigas la mallarĝa kadro de duonmalfermita pordo – fore, alikolore, en la milda fluo de interen falanta lumo, aperis la eta frazo, dance, pastorale, enŝovite, epizode, kvazaŭ ĝi venus de alia mondo. Ĝi preterpasis en simpla, senepoka plisa robo, jen kaj jen gracie donante favoraĵojn kun ĉiam sama, nepriskribebla rideto; sed Svan en ĝi nun sentis ian disreviĝon. Ŝajnis al li, ke ĝi scias pri la vanteco de la feliĉo, al kiu ĝi estas gvidanta. En ĝia malpeza gracio sonis ia finiteco, ia sento simila al la indiferento, kiu sekvas bedaŭron. Sed tio al li ne gravis, li ne konsideris ĝin per si mem – per tio, kion ĝi signifis por la muzikisto, kiu pri la ekzisto de li kaj de Odeta ne sciis, kiam li verkis ĝin, kaj por ĉiuj homoj, kiuj post jarcentoj ĝin aŭdos – sed rigardis ĝin ia garantiaĵo, ia memoraĵo pri ĉi tiu amo, kiu al gesinjoroj Verduren kaj ankaŭ al la juna pianisto samtempe elvokis lin kaj Odetan, ilin unuigis; tiagrade ke, obee al kaprica peto de Odeta, li rezignis pri la plano, ke li ludigos de artisto la tutan sonaton, kiun li do daŭre konis nur per ĉi tiu parto. „Por kio necesus al vi la ceteraj partoj?” ŝi diris, „nia muziko estas ĉi tiu”. Li eĉ dolore pripensis ke en la tempo, kiam ĝi preterpasis tiom proksime kaj tamen sur neatingebla horizonto, kiam ĝi parolis al ili, ĝi ne konis ilin, li preskaŭ bedaŭris, ke ĝi havas signifon kaj nevarian, memstaran, al ili fremdan belecon, kiel okazas kun donacita juvelo aŭ kun leteroj skribitaj de amato, pro kiuj oni rankoras al la brilo de l' ŝtono, al la vortoj de la lingvo, tial ke ili ne konsistas tute el la esenco de la tiama amrilato, de la koncerna persono.

Ofte okazis, ke li restis tiom longe kun la juna laboristino, antaŭ ol li aliĝis al la verdurena societo, ke post la ludado de la eta frazo far la pianisto Svan ekkonsciis, ke baldaŭ estos tempo por ke Odeta rehejmiĝu. Li akompanis ŝin ĝis antaŭ la pordo de ŝia domo trans la Triumfarko191, en la straton Laperuz. Kaj eble pro tiu kaŭzo, por ne postuli de ŝi ĉiujn favorojn, li foroferis la efektive por li malhaveblan plezuron de frua renkontiĝo, de samtempa alveno al la domo Verduren, kaj plivolonte konservis la rajton, kiun ŝi al li koncedis, ke ili kune forlasis ĝin, kaj ĉi tion li pli alte taksis, ĉar dank' al tio li ricevis la impreson, ke neniu alia vidos ŝin, neniu entrudiĝos inter ili, neniu malebligos ŝian daŭran kunestadon kun li post lia foriro.

Ŝi do kutime rehejmiĝis per la veturilo de Svan. Iun vesperon, ĵus elkaleŝiĝinte, dum li estis ŝin adiaŭanta, ŝi haste ŝiris en la antaŭdoma ĝardeneto lastan krizantemon kaj ĝin donis al li, antaŭ ol li forveturis. Li tenis ĝin preme al sia buŝo dum la revena vojado, kaj kiam li vidis post kelkaj tagoj, ke la floro velkis, li zorge enfermis ĝin en tirkeston de sia labortablo.

Sed neniam li eniris al ŝi. Nur en du posttagmezoj okazis, ke li vizitis ŝin kaj partoprenis en ŝia grava afero: preni teon. La ĉirkaŭa senhomeco, la izoleco de la mallongaj stratoj preskaŭ ĉie konstruitaj el kuntuŝiĝaj domoj, kies unutonecon jen kaj jen abrupte rompis butikaĉo, historia atestaĵo kaj malpura postrestaĵo el la tempo, kiam la kvartalo ankoraŭ estis malbonfama, la neĝo ankoraŭ kuŝanta en la ĝardeneto kaj sur arboj, la malordo de tiu sezono, la proksimeco de la naturo komunikis ian misteron al la varmo, al la floroj, kiujn li vidis kiam li eniris.

En iom altigita teretaĝo estis la dormoĉambro de Odeta, kiu rigardis malantaŭe al paralela strateto kaj dekstre de ĝi rekta ŝtuparo inter malhele farbitaj muroj, laŭ kiuj pendis aziaj ŝtofoj, fadenoj de turkaj bidaroj kaj granda japana lanterno pendanta de silka ŝnuro – kiu tamen por provizi al vizitantoj la modernan komfortecon de okcidenta teĥniko funkciis per gaso – kondukis al la supraj salono kaj saloneto. Ilin oni atingis tra mallarĝa koridoro, laŭ kies muro kvadratita de orumita ĝardena latiso laŭlonge kuŝis kesto, en kiu kvazaŭ en vitrodomo floris vico de grandfloraj krizantemoj, kiuj tiuepoke estis malfacile troveblaj sed ne kompareblas kun la variaĵoj, kiujn hortikulturistoj poste sukcese kultivis. Al Svan la furoro de tiuj floroj, kiu daŭris de unu jaro, estis incita, sed li tiufoje plezure vidis, ke la duonlumon de la ĉambro roze, oranĝe kaj blanke strias la odoraj radioj de tiaj efemeraj astroj, kiuj ekbrilas en tagoj de griza vetero. Odeta lin akceptis, vestite per silka rozkolora hejmrobo, kiu lasis la kolon kaj la brakojn nudaj. Ŝi invitis lin al apudsidiĝo en iu el la multaj misteraj alkovetoj, kiuj estis aranĝitaj en pluraj lokoj de la salono aŭ sub grandaj palmoj starantaj en ĉiniaj vazegoj aŭ malantaŭ ekranoj, sur kiuj estis fiksitaj fotografaĵoj, bantoj kaj ventumiloj. Ŝi diris: „vi ne komfortas ĉi tie, atendu, bonvolu, mi rebonigos tion” kaj kun eta vanta rido, kian ŝi povus havi, se ŝi tiam vidigus propran eltrovaĵon, ŝi ŝovis malantaŭ la kapon kaj sub la piedojn de Svan kusenojn tegitajn de japana silko, kiujn ŝi knedis kvazaŭ ŝi estus fordonanta kostaĵojn kaj pri ties valoro ne zorgus. Sed kiam la ĉambristo plurfoje venis kaj reiris, alportante la multajn lampojn, kiuj, preskaŭ ĉiuj enfermitaj en ĉiniaj vazoj, unuope aŭ duope lumis, starante sur diversaj mebloj, kiel sur altaroj, kaj en la jam preskaŭ nokta krepusko de la vintra malfrua posttagmezo aperigis duan, pli daŭran, pli rozkoloran kaj hom-amikan sunsubiron – eble donante al iu surstrata sentimentalulo okazon por revado pri la mistera homa ĉeesto, kiun la brilaj fenestroj kune signis kaj kaŝis – ŝi severe okulis al la servisto, kontrolante ĉu ilin li ekzakte metis en la respektivajn, difinitajn lokojn. Ŝi opiniis, ke se nur unu lampo estus misloka, la entuta harmonio de ŝia salono malboniĝus, kaj ŝia portreto, kiu staris sur oblikva postamento kovrita de pluŝa tuko, estus malbone prilumata. Ŝi tial arde gvatis la gestojn de la krudulo, kaj ŝi vigle riproĉis lin, ĉar li tro proksime pasis preter du longaj plantujoj, kiujn ŝi kutime nepre purigis mem, tiom ŝi timis ke iu alia ilin difektus; ŝi tuj ekstaris kaj proksime kontrolis, ĉu li eble breĉis ilin. Ŝin gajigis la amuzaj formoj de ŝiaj multaj ĉiniaĵoj, kaj ankaŭ de okideoj, de katlejoj precipe, kiuj kune kun krizantemoj estis ŝiaj ŝatataj floroj, ĉar ili havis la grandan virton, ke ili ne aspektis flore, sed silke, satene. „Ĉi tiu ŝajnas, kvazaŭ eltondita el la subŝtofo de mia mantelo” ŝi diris al Svan, signante al orkideo kun iaspeca estimo por tiu ŝika floro, tiu eleganta kaj neatendita fratino, kiun naturo al ŝi provizis, ja tre malproksime en la sistemo de vivuloj, sed en rafinita formo, pli taŭga por figuri en ŝia salono, ol multaj virinoj. Ŝi vice montris al li fajroŝprucajn ĥimerojn pentritajn sur dekora vazo aŭ broditajn sur ekrano, petalarojn de orkidea bukedo, dromedaron el niela arĝento kun okuloj el inkrustita rubeno, kiu staris sur la kamenbreto najbare kun jada bufo, kaj ŝi afektis sinsekve timon pro la danĝereco aŭ ridon por la bizareco de la monstroj, embarason pro la maldeco de la floroj, kaj nesubpremeblan deziron kisi la dromedaron kaj la bufon, kiujn si nomadis karuloj. Kaj tiuj afektadoj kontrastis kun la sincereco de iuj ŝiaj piaj inklinoj, interalie al Nia-Sinjorino en Lageto192, kiu antaŭ iom longe, kiam ŝi vivis en Nico193, ŝin savis el morto-danĝera malsano, kaj memorige al kiu ŝi ĉiam kunhavis oran medalon, al kiu ŝi atribuis senliman protektan povon. Odeta preparis por Svan sian teon, demandis: „ĉu kun citrono aŭ kun kremo?”, kaj al lia respondo: „kun kremo, mi petas” ŝi ridis: „nubeton da, ĉu ne?”. Kaj pro lia juĝo, ke ĝi bongustas, ŝi diris: „Ĉu mi ne divenas, kion vi ŝatas?”. Ĉi tiu teo efektive al Svan gustis kiel raraĵo, kiel al ŝi; amo tiom bezonas pravigojn, garantiojn pri daŭro, pere de agrablaĵoj, kiuj sen ĝi agrablaj ne estus, kaj kiuj finiĝas, kiam ĝi mem finiĝas, ke ĉirkaŭ la deknaŭa horo, kiam li foriris kaj rehejmiĝis por surmeti la vesperan vestaron, dum la tuta vojado en sia duonkaleŝo, ne povante subpremi la ĝojon, kiun li ricevis de tiu posttagmeza vizito, li ripetadis al si: „jes, agrable estus, se mi konstante povus rilati kun tia personeto, ĉe kiu troviĝas tiu alte taksinda afero: bona teo”. Unu horon poste li ricevis mesaĝon de Odeta; li tuj rekonis ŝian grandan skribon, en kiu afekto de brita rigideco trudis ĝeneralan ordon al misformaj literoj, kiuj eble al sensupozaj okuloj signifus malkoheran penson, nesufiĉan edukitecon, mankon de sincero aŭ decidemo194. Svan estis lasinta ĉe Odeta sian cigaredujon. „Se vi nur forgesus anstataŭe vian koron – ĝin de vi mi ne lasus repreni.”

Lia dua vizito ĉe ŝi probable pli gravis. Dum la vojado al ŝia hejmo, tiutage same kiel en ĉiu tago de renkontiĝo kun ŝi, li anticipe imagis ŝin; kaj la necesa limigo – por aprezi ŝian vizaĝon – de la imago pri ŝiaj vangoj, kiuj ofte estis flavecaj, malsanecaj, iafoje ruĝe punktitaj, al ŝiaj rozaj, freŝaj pufvangetoj lin afliktis, ĉar ĝi pruvis ke idealo ne eblas, ke feliĉo ne plenas. Li portis al ŝi gravuraĵon, kiun ŝi deziris vidi. Ŝi estis malsaneta; ŝi akceptis lin vestite per negliĝa robo el malva ĉinia krepo, kun la brusto mantele volvita en riĉe brodita ŝtofo. Starante apud li, kun malnodita hararo pendanta laŭlonge de la vangoj, fleksante unu kruron en kvazaŭ danca sinteno por ke ŝi povu senpene kliniĝi al la gravuraĵo, kiun, klinante la kapon, ŝi rigardis per siaj grandaj okuloj, kiuj ŝajnis lacaj kaj nubaj kiam ŝi ne viglis, ŝi subite frapis la atenton de Svan pro sia simileco kun la aspekto de Cipora, filino de Reuel, kia oni ŝin vidas en fresko de la Siksta Kapelo195. Svan ĉiam havis tiun apartan inklinon, ke li volonte trovis en figuroj pentritaj de famaj majstroj ne nur similecojn kun la ĝeneralaj aperaĵoj de la ĉirkaŭa mondo, sed tion, kio male neniel ŝajnas ĝenerala, nome la individuajn trajtojn de konataj vizaĝoj: en la aspekto de busto de duko Loredan far Antono Rico196 li retrovis la elstarajn vangostojn, la oblikvajn brovojn, entute la perfektan portreton de sia koĉero Remio; inter la farboj de pentraĵo far Girlandajo197 la nazon de sinjoro De Palansi; en portreto far Tintoreto198 la partan kovron de la vanga karno fare de randaj tempiharoj, la fleksitecon de l' nazo, la akutecon de l' rigardo, la ŝvelon de la palpebroj de doktoro Del Bulbon. Konservante eble bedaŭron, ke sian vivon li aranĝis ene de la limoj de monduma societo, de mondumaj konversacioj, li eble kredis, ke li ricevas de eminentaj artistoj ian bonvolan pardonon pere de tio, ke ankaŭ ili volonte konsideris, enprenis en siajn verkojn tiajn vizaĝojn, kiaj ilin riĉigis per atesto pri reala vivo, per ia moderna gusto; eble ankaŭ la frivoleco de mondumanoj infektis lin tiel, ke li sentis bezonon, ke malnova verko provizu tiajn antaŭtempajn, refreŝigajn aludojn al nuntempaj homnomoj. Aŭ eble li ankoraŭ tenis sufiĉe da artista spirito por ke male tiuj individuaj trajtoj al li estu plezurigaj per tio, ke ili ricevis ĝeneralan signifon tuj kiam li ekvidis ilin senradikaj, liberigitaj, provizantaj similecon inter pli antikva portreto kaj originalo, kiun ĝi ne bildigis. Kiel ajn estis, kaj eble tial ke la pleneco de impresoj, kiun li de kelka tempo gajnis, kvankam ĝi venis precipe de ŝato al muziko, riĉigis ankaŭ lian inklinon por pentrarto, pli profunda estis – kaj pli daŭra en sia influo al Svan – la plezuro, kiun li sentis pro la simileco de Odeta kun la figuro de Cipora, kiel ĝin bildigis Sandro di Mariano, kiun amatoroj malpli volonte mencias per la popola kromnomo Botiĉeli,199, depost kiam tiu ĉi nomo elvokas ne la veran verkaron de la pentristo, sed la banalan, malĝustan nocion de ĝi, kiu populariĝis200. Li de tiu momento ne plu taksis la vizaĝon de Odeta laŭ la varia aspekto de ŝiaj vangoj, laŭ la pure karna dolĉeco, kiun en sia imago li nepre sentus, ilin tuŝante per siaj lipoj, se okazus iam, ke li aŭdacus kisi ŝin, sed kiel interplekton de subtilaj, belaj linioj, kiun lia rigardo trairadis, glitante laŭ la kurbo de ties volviĝoj, kunigante la kadencon de la nuko kun la elŝutiĝo de la hararo, kun la fleksiĝo de la palpebroj, kvazaŭ en portreto de ŝi, kiu ŝian korpan tipon fine igus klara kaj komprenebla.

Li rigardis ŝin; parto de la fresko aperis en ŝia vizaĝo kaj en ŝia korpo, kaj tiun aperon li de tiam konstante atendis kaj serĉis – ĉu li kun ŝi kunestis, ĉu li nur imagis ŝin – kaj kvankam la florencan201 ĉefverkon li aprezis probable nur tial, ke ĝi retroveblis en ŝia ŝajno, tamen ĉi tiu intersimilo ankaŭ al ŝi donis ian belecon, ian delikatecon. Svan nun pentis, ke li ĝis tiam ne agnoskis la valoron de homo, kiun la granda Sandro certe ŝategus, kaj li sin gratulis, ke la plezuron, kiun li spertis okaze de renkontiĝoj kun Odeta, ian pravigon ricevis de lia propra belarta kulturo. Li nun ekpensis, ke la asocio inter Odeta kaj lia sopiro al feliĉo finfine ne estis tiom granda rezigno pri perfekteco, kiel li antaŭe kredis, ĉar ŝi kontentigis liajn plej rafinitajn artismajn preferojn. Tiel pensante li preterrimarkis, ke Odeta spite al tio ne konformis al lia deziro, ĉar lia deziro, kompare kun lia belarta gusto, estis turnita al tute alia direkto. La esprimo „florenca verko” por Svan tre utile rolis. Ĝi pasvorte faciligis la enŝteliĝon de la bildo de Odeta en revatan mondon, kiun ĝis tiam eniri ĝi ne povis, kaj kie ĝi koloriĝis per nobla tono. Dum antaŭe la voluptema rigardo, kiun li ĵetis al ĉi tiu virino, konstante revigligante liajn dubojn pri la dezirindeco de ŝia vizaĝo, de ŝia korpo, de ŝia tuta beleco, lian amon malfortigis – nun la dubon detruis, la amon firmigis tio, ke li anstataŭe apogis sin al difinita estetiko; plie kiso aŭ amorado, kiuj sentiĝus naturaj kaj banalaj, se ilin permesus difekta korpo, nun kronus la adoradon de muzea raraĵo, kaj sekve al li ŝajnus supernaturaj kaj delikategaj.

Kaj kiam li inklinis al pento pro tio, ke de pluraj monatoj li dediĉis tiom da tempo al renkontiĝoj kun Odeta, li kontraŭrezonis, ke estas bone tiun tempon fordoni al eminenta belartaĵo, kiu en ĉi tiu okazo fandiĝis per neordinara, aparte ŝatinda materialo, tiel konsistigante raran ekzempleron, kiun li kontemplis jen kun artista humileco, pieco kaj neprofitemo, jen kun amatora fiereco, posedavido kaj voluptemo.

Sur sian labortablon li metis – surogate al portreto de Odeta – bildon de la filino de Reuel. Li admiris la grandajn okulojn, la delikatan vizaĝon, tra kiu diveniĝis malperfekta haŭto, la mirindajn buklojn de l' hararo laŭ la lacaj vangoj, kaj kunadaptante belaĵojn, kiujn li ĝis tiam nur artisme ŝatis, kun la ideo de vivanta virino, li ŝanĝis ilin al korpaj kvalitoj, kaj ĝojis, ke li trovas ilin ĉiujn en homo, kun kiu li povus havi korpan rilaton. La malpreciza ŝato, kiun oni sentas por rigardata belartaĵo, nun pro la ekkono de la karna originalo de la filino de Reuel, turniĝis en deziron, kiu de tiam funkciis anstataŭ la deziro, kiun la korpo de Odeta unuatempe en li ne vekis. Post longa kontemplo de la botiĉelia bildo, li pensadis ankaŭ pri sia privata botiĉelia verko, li taksis ĉi lastan pli bela, kaj alproksimigante la fotografaĵon de Cipora, li revis, ke li alpremas Odetan al sia sino.

Samtempe li provadis diversmaniere preventi ne nur la tediĝon de Odeta, sed iafoje ankaŭ la propran, ĉar li sentis, ke de kiam Odeta lin ofte kaj senbare renkontis, ŝia konversacio iĝis iom lama; li timis, ke la banala, unutona, kaj malfacile ŝanĝebla sinteno, kiun li nun havis okaze de iliaj kunestoj eble laŭtempe sufokos en lia memo la sentimentalan esperon, ke iam ŝi deklaros al li sian enamiĝon – kaj lian amon naskis kaj konservis ĝuste tiu espero. Kaj por ŝanceli la tro bonmoran, tro rutinan eksteron de Odeta, kiu – li timis – lin iam tedos, li subite skribis leteron al ŝi, en kiu li esprimis fikciajn elreviĝojn, ŝajnigitajn kolerojn, kaj li ĝin portigis al ŝi antaŭ la vespermanĝo. Li sciis, ke li ŝokos ŝin, ke ŝi respondos, kaj li esperis, ke el la animskuo, kiun la timo pri rompo de ilia rilato kaŭzos, eliĝos vortoj, kiujn ŝi ankoraŭ neniam kuraĝis diri al li; kaj efektive li tiarimede havigis al si la leterojn de plej tenera tono, kiujn ŝi entute skribis al li, el kiuj unu, kiun ŝi tagmeze portigis de la restoracio ‚Ora Domo’ – okaze de la tago de la pariza-murcia festo aranĝita helpe al viktimoj de superakvo en Murcio202 – komenciĝis jene: „kara amiko, tiel forte mia mano tremas, ke mi apenaŭ povas skribi”, kaj li tenis ĝin en la sama tirkesto, kiel la sekiĝinta krizantem-floro. Aŭ se por letero ŝi ne havis tempon, kiam li alvenos en la domo Verduren, ŝi tuj alpaŝos al li kaj diros: „mi devas paroli kun vi” kaj li scivole rigardos, ĉu ŝia vizaĝo aŭ ŝiaj paroloj ion indikos pri ŝia koro, kion ŝi ĝis tiam sekretigis.

La nura proksimiĝo al la domo Verduren, la apero de ĝiaj grandaj fenestroj tralumataj de la lampoj, antaŭ kiujn oni neniam tiris la ŝutrojn, sufiĉis por ke li sentu kortuŝon pro la ĉarma homo, kiun li vidos, floranta en ilia or-tona lumo. En iuj vesperoj la ombroj de la gastoj mallarĝe, nigre ekranis antaŭ la lampa brilo, simile al tiuj etaj gravuraĵoj, kiujn oni interŝovas jen kaj jen en diafanan lampoŝirmilon inter aliajn striojn, kiuj restas senmakule helaj. Li penis distingi la silueton de Odeta. Poste, tuj je la alveno liaj okuloj sen lia prikonscio brilis pro tia ĝojo, ke sinjoro Verduren al la pentristo diris: „la afero ardas, ŝajne”. Kaj la ĉeesto de Odeta por Svan vere provizis tiun domon per pliaĵo, kiun havis neniu el la aliaj domoj, en kiuj li okaze gastis, nome per ia sentuma aparato, per nervaro, kiu disbranĉiĝis tra ĉiuj ĉambroj kaj konstante impulsis novajn ekscitojn en lian koron.

Tiel do la funkciado de la malgranda tribo, kiel propra ero de la socio, per si mem maŝinece planis por Svan ĉiutagan rendevuon kun Odeta, kaj ebligis, ke li ŝajnigu indiferenton al ŝi aŭ eĉ deziron pri ĉesigo de rilatado, sen ke li per tio riskis fatalan decidon, ĉar li – kvankam al ŝi li leteris iam aŭ tiam en la tago – nepre renkontos ŝin vespere kaj ŝin akompanos hejmen.

Sed iun fojon, antaŭpensante malplezure pri tiu nerifuzebla kunreveno, li promenigis sian junan laboristinon ĝis la arbaro, prokrastante la horon de la vizito ĉe gesinjoroj Verduren, kaj tie li sekve alvenis tiom malfrue, ke Odeta, supozante ke li jam ne venos, foriris. Vidante, ke ŝi ne plu estas en la salono, Svan sentis kordoloron; li tremis pro la foresto de plezuro, kies intenson li unuafoje plene taksis, ĉar li ĝis tiam certis, ke li ĝin laŭvole havos, kaj tiu certeco rilate al ĉiuj plezuroj malgrandigas aŭ eĉ malebligas entute agnoski ilian forton.

— „Ĉu vi vidis lian vizaĝon, kiam li konstatis, ke ŝi jam foriris?” diris sinjoro Verduren al sia edzino „Ŝajnas al mi, ke tio estas okazo de ĝisosta enamiĝo!”

— „Vidis kies vizaĝon?” laŭtege demandis doktoro Kotar, kiu post mallonga vizito al malsanulo ĵus revenis por forveturi kun sia edzino kaj ne sciis, pri kiu temis la ĵusa diro.

— „Ha, ĉu vi do ne renkontis ĉe la pordo nian ĉarman Svan-on?”

— „Ne, ĉu sinjoro Svan venis?”

— „Ba, nur tre mallonge. Ni vidis Svan-on en tre malkvieta, tre nerva humoro. Imagu – Odeta jam forestis.”

— „Vi volas diri, ke ili akorde kunsonas, ke ŝi havas kun li intiman aferon” diris la doktoro, singarde provante la sencon de ĉi tiuj proverbaj frazoj.

— „Tute ne. Inter ili tia afero ne estas, kaj cetere – mi konfidencos – ŝi miaoponie blinde preterpasas la okazon, ŝi kondutas kiel stultulineto, kia ŝi cetere ja estas.”

— „Dirlididi!” diris sinjoro Verduren „kiel vi povas aserti, ke nenio okazis, ni pri tio ne havas rektan ateston, ĉu?”.

— „Al mi ŝi certe konfidus tion” fiere rebatis sinjorino Verduren. „Vere, ŝi rakontas al mi ĉiujn privatajn okazaĵojn! Ĉar ŝi ne havas amanton nuntempe, mi konsilis, ke ŝi intimiĝu kun li. Ŝi pretendas, ke ŝi ne povas, ke ŝi ja sentis grandan allogiĝon al li, sed ke li kondutas tre deteniĝe al ŝi, kaj tio siavice igas ŝin deteniĝema, kaj ŝi cetere ne amas lin tiamaniere, li estas ideala viro kaj ŝi ne volas deflori la senton, kiun ŝi havas al li... kaj multaj tiaj konsideroj. Li tamen estus por ŝi ĉiurilate bona parulo.”

— „Permesu, ke mi ne samopiniu kun vi” diris sinjoro Verduren „mi ne tiom ŝatas tiun sinjoron, li tro volas imponi.”

Sinjorino Verduren senmoviĝis, ŝia vizaĝo frostiĝis, kvazaŭ ŝi transformiĝus en statuon, kaj tiu fikcio ebligis, ke oni rigardu ŝin kiel ne aŭdinta la neaŭdindan vorton imponi, kiu povus supozigi ke en ilia domo iu imponas, ke iu do povas esti pli ol ili.

— „Nu do, se nenio okazis, tion probable ne kaŭzas ia iluzio de tiu sinjoro, ke ŝi estas severmora” ironie diris sinjoro Verduren. „Kaj entute ni ne povas juĝi, ĉar li ŝajne kredas ankaŭ, ke ŝi inteligentas. Mi ne scias, ĉu vi aŭdis, kiel li en iu el la lastatempaj vesperoj al ŝi prelegis pri la sonato de Vintejo; mi kore ŝatas Odetan, sed tiu, kiu al ŝi klarigas sian teorion pri belo, nepre estas granda naivulo.”

— „Nu, pri Odeta ne parolu malbone, bonvolu” infanumis sinjorino Verduren, „ŝi estas ĉarma.”

— „Tio tute ne malebligas, ke ŝi estas ĉarma; mi pri ŝi ne malbone parolas, mi nur diras, ke ŝi estas nek severmora, nek inteligenta. Finkalkule” li diris, sin turnante al la pentristo „ĉu vi tiom deziras, ke ŝi estu bonmora? Ŝi eble kun tio estus multe malpli ĉarma, ĉu?”

Sur la ŝtupara platformo venis renkonte al Svan la butlero, kiu ne ĉeestis en la momento de lia alveno sed havis komision de Odeta, ke li sciigu – kvankam la informo malfruis jam unu horon – en la eventualo ke Svan alvenus pli malfrue, ke ŝi probable trinkos ĉokoladon en restoracio Prevosto, antaŭ ol ŝi rehejmiĝos. Svan ekvojis al Prevosto, sed ĉiumomente lian kaleŝon haltigis aliaj veturiloj aŭ transirantaj homoj, kaj tiujn damnindajn barojn li volonte renversus se ne estus la konsidero, ke la protokolado fare de policisto lin pli longe detenus, ol la libera transiro de piediranto. Li mense mezuris la tempon de la veturado, al ĉiu minuto aldonante kelkajn sekundojn por certiĝi, ke li ne kalkulus ilin tro mallongaj kaj pro tio taksus tro alte – kompare kun la realo – siajn ŝancojn por alveni ĝustatempe kaj ankoraŭ trovi Odetan. Kaj en tiu momento, simile al febranto, kiu ĵus dormis kaj ekkonscias la absurdon de la duonsonĝado, kiun li ĵus kirladis en la menso kaj ne nete distingis de si mem, Svan subite ekvidis klare en si, kiom strangas la pensoj, kiujn li kovadis ekde la momento, kiam li ĉe gesinjoroj Verduren informiĝis pri tio, ke Odeta jam foriris, kiom novas la kora doloro, kiun li sentadis, sed nur konstatis, kvazaŭ li ĵus vekiĝus. Ĉu? Tioma agitiĝo, tial ke li renkontos Odetan nur en la sekva tago, ĝuste kiel li deziris antaŭ unu horo, kiam li vojis al la domo Verduren? Li povis nur konstati, ke en ĉi tiu veturilo, kiu lin portis al restoracio Prevosto, li ne plu estis la sama homo, li ne plu solis, nova persono kunestis kun li, kunŝultre kun li, kunmikse kun li, kiun li eble ne sukcesos forskui, al kiu vole-nevole li cedos, kiel al mastro aŭ al malsano. Tamen de la momento kiam li eksentis ke nova persono al lia memo tiel aliĝis, la vivo fariĝis pli interesa. Li apenaŭ atentis tion, ke la ebla renkontiĝo en restoracio Prevosto – por kiu la atendado tiagrade difektis, nudigis la antaŭajn momentojn, ke li ne plu trovis unu ideon, unu memorataĵon, ĉe kiu lia animo trovus trankviliĝon – laŭ ĉiu ŝajno, se entute ĝi okazos, similos al la antaŭaj: malgravos. Kiel ankaŭ en aliaj vesperoj, kiam li kunestos kun Odeta, duonkaŝe okulante al la varioj de ŝia mieno per rigardo, kiun li tuj deturnos pro timo ke ŝi komprenus ĝin esprimo de dezirado kaj sekve je lia nure amika sinteno ne plu kredus, al li ne plu prosperos revi pri ŝi, ĉar li tro pripensos pretekstojn, per kiuj li povos prokrasti la disiĝon kaj certigi – sen ke tio sentiĝu kiel premo – ke li retrovos ŝin en la sekva tago ĉe gesinjoroj Verduren: alivorte certigi, ke hodiaŭ plu daŭros kaj ke morgaŭ revenos la disreviĝo kaj la turmento, kiujn al li kaŭzos vana kunesto kun tiu virino, kiun li proksimegis, sed ĉirkaŭbraki ne aŭdacis.

En restoracio Prevosto ŝi ne estis; li komencis ŝin serĉi en ĉiuj restoracioj de la ringaj avenuoj. Por ŝpari tempon, li sendis al iuj sian koĉeron Remio (la dukon Loredan portretitan de Rico), dum li mem esploris aliajn, kaj nenion mem trovinte li poste atendis en loko, kiun li estis indikinta al li. La duonkaleŝo ne revenadis, kaj Svan imagis la ĉiam pli proksiman momenton, kiam Remio al li diros: „la sinjorino estas ĉi tie” aŭ same probable: „la sinjorino estas en neniu el tiuj kafejo”. Li antaŭvidis la baldaŭan finiĝon de tiu vespero kiel unusolan kaj tamen alternativan momenton, kiun antaŭos aŭ la renkontiĝo kun Odeta, kiu nuligos lian angoron, aŭ la neeviteblan rezignon pri renkontiĝo en tiu sama tago, la akcepton de rehejmiĝo sen kunesto kun ŝi.

La koĉero revenis, sed en la momento, kiam li haltis antaŭ Svan, ĉi tiu ne diris: „ĉu vi trovis la sinjorinon?” sed: „Ha, morgaŭ memorigu al mi, ke mi mendu brullignon, mi rimarkis, ke la provizo baldaŭ elĉerpiĝos”. Li eble pensis, ke se Remio trovis Odetan en iu kafejo, kie ŝi lin atendis, ĉi tiun malbonaŭguran vesperfinon jam dispolvigis eka realiĝo de feliĉa vesperfino, kaj hasto en tia okazo ne necesas, la kaptita kaj sekure konservita feliĉo ne forflugos. Sed tion kaŭzis ankaŭ mensa inerto; en lia animo regis sama rigideco, kiun havas en sia korpo iuj vivantoj – tiuj, kiuj en la momento kiam ili evitu kunbatiĝon, forpuŝu flamon de sia vesto, faru urĝe bezonatan geston, paŭzas, dum unu sekundo restas en la sinteno, kiun ili antaŭe havis, kvazaŭ ili en ĝi trovus apogan punkton por elano. Kaj probable se la koĉero revenus al la temo, dirante: „la sinjorino estas ĉi tie” li respondus: „ha, jes, vere, la komisio, kiun mi konfidis al vi... surprize, mi ne supozis, ke ĉi tie ŝi estas” kaj li daŭrigus la interparolon pri brulligno, tiel kaŝante sian ĵusan afekcion kaj donante al si la necesan tempon por forpeli sian maltrankvilon kaj humoriĝi por feliĉo.

Sed la koĉero revenis kun sciigo, ke li nenie trovis ŝin, kaj, kiel delonga servisto, ankaŭ opiniis:

— „Ŝajnas, sinjoro, ke ni povas nur rehejmiĝi.”

Sed la indiferento, kiun Svan rolis kun facilo kiam Remio alportis ne plu ŝanĝeblan respondon, frakasiĝis, kiam li aŭdis, ke la koĉero proponas rezignon je esperado kaj serĉado:

— „Tute ne” li ekkriis „ni nepre retrovu la sinjorinon; tio ege gravas. Ŝi tre embarasiĝus pri iu afero, kaj ofendus ŝin, se ŝi ne renkontus min.”

— „Mi ne komprenas, kial la sinjorino ofendiĝus” respondis Remio „ĉar ŝi mem ekiris kaj ne atendis vin, sinjoro, kaj ŝi diris, ke ŝi haltos en restoracio Prevosto, kaj fine ŝi tie ne estas”.

Cetere oni ĉirkaŭe komencis mallumigi la lampojn. Sub la arboj de l' avenuo, en mistera mallumo pasantoj pli malabunde, apenaŭ distingeble vagis. Foje la ombro de virino al li proksimiĝante, ion murmurante al lia orelo, petante reveturigon, tremigis Svan-on. Li angore pretertuŝis tiujn malhelajn korpojn, kvazaŭ li estus serĉanta inter fantomoj de mortintoj en la infera lando Eŭridican203.

Inter ĉiuj produktantoj de enamiĝo, inter ĉiuj disvastigaj rimedoj de ĉi tiu sankta malsano iu el la plej efikaj ja estas granda vento de agitiĝo, kiu kelkfoje trablovas homon. Tiam la alian homon, kun kiu li agrable kunvivas tiun momenton – tiel estas lotite – li amos. Ne estas necese, ke al li ĝis tiam ŝi pli plaĉis, ol aliaj homoj, aŭ eĉ nur egale. La kondiĉo estas, ke la ŝato por ŝi fariĝu ekskluziva. Kaj plenumiĝas ĉi tiu kondiĉo kiam – en la momento de ŝia manko – la serĉon de la plezuroj, kiujn donis ŝia ĉarmo, subite anstataŭas angora bezonego, kiu celas tiun apartan homon, absurda bezonego, kiun kontentigi ne eblas, kiun kuraci malfacilas en la kondiĉoj de ĉi tiu mondo – la sensenca kaj suferiga bezono de plena posedo.

Svan irigis la duonkaleŝon por esploro de la lastaj restoracioj; nur la supozon de feliĉa fino li estis konsiderinta kun trankvilo; li nun ne plu kaŝis sian agitiĝon, la gravecon, kiun li atribuis al la trovo de Odeta, kaj al sia koĉero li promesis gratifikon okaze de prospero, kvazaŭ la fervoro por sukceso, kiun li tiel vekis en la viro, sin aldonante al lia propra deziro, povus magie kaŭzi ke Odeta, eĉ se ŝi jam rehejmiĝis por la nokto, tamen ankoraŭ sidus en iu avenua restoracio. Li iris ĝis la Ora Domo, dufoje eniris la restoracion Tortoni, kaj, ŝin nenie vidinte, ĵus elirinte el la Angla Kafejo, estis revenanta per longaj paŝoj, kun sufera mieno, al sia kaleŝo, kiu atendis apud la vojkruco kun la avenuo de Italoj, kiam li kunpuŝiĝis kun persono iranta en kontraŭa direkto: ĉi tiu estis Odeta; ŝi poste klarigis al li, ke, ne trovinte sidlokon ĉe Prevosto, ŝi fine vespermanĝis en la Ora Domo en flanka loko, kie li ne vidis ŝin, kaj ŝi estis nun reiranta al sia veturilo.

Ŝi tute ne atendis ĉi tiun renkontiĝon kaj eksaltis pro timo. Svan siaflanke trairis Parizon ne pro kredo, ke ankoraŭ estos eble ŝin trovi, sed tial, ke li tro suferus se li rezignus. Sed la ĝojo, kiun lia prudento dum la tuta vespero juĝis malprobabla, nun des pli sentiĝis reala; ĉar li ne kontribuis al ĝi per ia kalkulo de ŝancoj, ĝi restis ekstera cirkonstanco; li ne bezonis streĉi sian rezonpovon kaj elpensi – ĝi per si mem provizis, ĝi mem alŝovis al li – tiun veron, kiu radiis tiom brile, ke ĝi dispelis kiel sonĝeron la solecon, kiun li timis, kaj sur ĉi tiu vero li apogis, li fondis, senpense, sian feliĉan revadon. Similmaniere vojaĝanto, kiu ĵus alvenis sub hela vetero la bordon de Mezmaro, preskaŭ dubanta pri la ekzisto de la malantaŭe forlasitaj landoj, lasas sian vidpovon blindumiĝi – prefere ol li ĵetas al ili rigardon – de la radioj, kiujn al li sendas la luma kaj densa lazuraĵo de akvo.

Li enkaleŝiĝis kun ŝi en ŝia veturilo, kaj diris al sia koĉero, ke li sekvu.

Ŝi mantenis bukedon de katlejoj kaj Svan vidis sub ŝia punta kapvualo, ke ŝi havis florojn de tiu sama orkideo en la hararo allige al fasko el cignaj plumoj. Ŝi surhavis sub sia mantilo flue vastan superveston el nigra veluro, kiu sub oblikva refaldo lasis travidi tra larĝa triangulo la malsupran randon de jupo el blanka fajo, kaj ankaŭ havis subtenan pecon – el sama blanka fajo – en la malfermaĵo de la korsaĵa dekolto, en kiu estis enpikitaj aliaj katlejaj floroj. Ŝi apenaŭ trankviliĝis post la timo, kiun al ŝi kaŭzis Svan, kiam pro ajna obstaklo la ĉevalo flanken tiris. Ili pro tio abrupte skuiĝis, ŝi ekkriis kaj poste restis tremanta, malfacile spiranta.

— „Ne timu” li diris al ŝi „nenio danĝera”.

Kaj li mantenis ŝian ŝultron, ŝin apogis al si, por ke ŝi ne falu; li diris:

— „Ne provu paroli, respondu nur per mimikoj, tiel ke vi ne pli senspiriĝu, ol jam okazas al vi. Ĉu ĝenas vin, se mi reordigos la florojn de via korsaĵo, kiujn la skuo taŭzis? Mi timas, ke ili forfalos, mi volas ilin pli bone fiksi.”

Ŝi, kiu ne kutimis je tio, ke viroj al ŝi agas kun tiaj galante malrektaj manieroj, diris kun rideto:

— „Ne, tute ne, tio ne ĝenas”.

Sed li ektimis pro ŝia respondo, eble li ankaŭ volis ŝajnigi, ke li estis sincera, kiam li uzis la pretekston, aŭ li mem eĉ komencis kredi je tiu sincereco kaj li ekkriis:

— „Ho ne, nepre ne parolu, vi denove senspiriĝus, bonvole respondu per gestoj, mi bone komprenos. Sincere diru – ĉu mi ĝenas vin? Vidu, estas iom da... mi supozas, ke ĝi estas poleno, kiu sur vi dispolviĝis, ĉu vi permesas, ke mi forviŝu ĝin per la mano? Ĉu mi ne tro premas, ĉu mi ne tro krudas? Eble mi tiklas vin iom, sed mi evitas tuŝi la veluron de la robo, tiel ke mi ne ĉifu ĝin. Sed ja vidu, vere estis bezone ilin refiksi, sen tio ili forfalus; kaj tiamaniere, se mi mem enpremas ili iom... Parolu malkaŝe, ĉu mi ne malagrable agas? Kaj se mi flaros ilin, por scii ĉu ili ankaŭ odoras... Tiujn floroj mi neniam flaris antaŭe, ĉu vi permesas? Diru al mi sincere.”

Ridetante ŝi tiris iom la ŝultrojn, kvazaŭ por diri: „vi estas granda frenezulo, vi vidas ja, ke mi ŝatas tion”.

Li levis sian alian manon laŭ la vango de Odeta; ŝi rigardis lin senmove, kun la serioza, melankolia vizaĝo, kiun havas virinoj pentritaj de la florenca majstro, kun kiuj li trovis, ke ŝi similas; atingante la randojn de la palpebroj, ŝiaj brilaj, larĝaj, fendoformaj okuloj, per tio ankaŭ florencaj, ŝajnis deglitontaj, kiel du larmoj. Ŝi fleksis la kolon, kiel ili ĉiuj faras, en pentraĵoj de paganaj kaj de kristanaj temoj egale. Kaj en sinteno, kiun ŝi probable kutimis, kiun ŝi rigardis konvena por tia cirkonstanco kaj sekve tiam zorge surprenis, ŝi ŝajne per sia tuta forto detenadis sian vizaĝon, kvazaŭ nevidebla gravito ĝin tirus al Svan. Kaj Svan estis tiu, kiu antaŭ ol ŝi kvazaŭ pretervole lasis ĝin ŝvebi al liaj lipoj, kelkajn sekundojn ĝin detenis je ioma distanco inter ambaŭ siaj manoj. Li tiel lasis tempon al sia penso, por ke ĝi alhastu kaj rekonu la revon, kiun ĝi longe dorlotis kaj nun vidos en sia plenumiĝo, kiel parencon oni venigas por vidi sukceson de infano, kiun li dumlonge tre amis. Povas ankaŭ esti, ke Svan al la vizaĝo de Odeta, kun kiu li ankoraŭ ne amoris, kiun li ankoraŭ ne eĉ nur kisis, volis lastan fojon satrigardi per la sama rigardo, kiun en la tago de foriro oni direktas al pejzaĝo porĉiame forlasota.

Sed li estis tiagrade sindetena en sia rilato al ŝi, ke eĉ post ol li en tiu vespero fine kun ŝi amoris sub la komenca preteksto, ke li aranĝos ŝiajn katlejojn – pro timo, ke li ŝin ofendos, aŭ ke li post la okazaĵo estos rigardata kiel mensoginto, aŭ pro manko de aŭdaco por eldiri pli rekte kaj postuleme sian deziron (ĝin li povis almenaŭ prezenti en la sama maniero, kiu Odetan unuafoje ne kolerigis) li uzis en la sekvaj tagoj la saman pretekston. Se ŝi portis katlejojn en sia korsaĵo, li diris: „Estas bedaŭrinde, ĉi-vespere la katlejoj ne bezonas rearanĝon, ili ne taŭziĝis kiel en la antaŭa vespero; ŝajnas al mi tamen, ke ĉi tiu ne tute rektas. Ĉu vi permesas, ke mi provu, ĉu ili pli bone odoras, ol la antaŭaj?” aŭ male, se tiajn florojn ŝi ne havis: „Oj, neniaj katlejoj ĉi-vespere! Mi ne povos plenumi mian etan aranĝan taskon.” Kaj sekve dum kelka tempo la afero okazis laŭ senŝanĝa ordo, kiel en la unua vespero, komenciĝante per fingraj kaj lipaj tuŝoj al la brusto de Odeta, kiuj estis ĉiufoje liaj unuaj karesoj; kaj longe poste, kiam la aranĝado aŭ la fikcio pri aranĝado de katlejoj delonge iĝis eksa moro, la metaforo katlejumi plu restis en ilia privata lingvo kiel simpla esprimo eldirata senpripense por aludi al amora posedo (en kiu cetere nenion oni posedas), postateste pri tiu forgesita kutimo. Kaj eble ĉi tiu aparta esprimo por amorado ne estis tute samsignifa kiel ĝiaj sinonimoj. Kiom ajn viro hardiĝis pri la alia sekso, kiom ajn rigardas amoradon kun la plej diversaj virinoj egala kaj antaŭvidebla, ĝi male iĝas plezuro nova, se ĝi okazas kun virino – reale aŭ en lia imago – malfacile alirebla, kaj li sekve devas ĝin naskigi el improvizita cirkonstanco de sia rilatado al ŝi, kiel okazis kun la aranĝado de la katlejoj fare de Svan. Tiuvespere li esperis kun intima timtremo (Odeta ĝin ne divenos, li pensis, se lia ruzo funkcios), ke amorado kun tiu virino magie eliĝos el iliaj larĝaj, malvaj petaloj; kaj la plezuro kiun li antaŭsentis kaj kiun Odeta tiam toleris nur ĉar ŝi – laŭ lia supozo – ankoraŭ ne ĝin rekonis, ŝajnis al li pro tio – kiel ĝi ŝajnis al la unua viro, kiu ĝin ĝuis inter la floroj de Edeno – antaŭe neniam ekzistinta plezuro, kiun li provis krei, plezuro tute aparta kaj nova, kiel atestis la speciala nomo, kiun li asignis al ĝi.

De tiam en ĉiu vespero, post ol li hejmen akompanis ŝin, li ĉiam eniris al ŝi, kaj ofte ŝi poste elpaŝis en negliĝo, kun li kuniris ĝis la duonkaleŝo, lin kisis spit' al tio, ke la koĉero tion vidis, dirante:

— „Ŝl mi ne gravas – kial mi zorgu pri aliaj homoj?”.

En tiuj vesperoj, en kiuj la domon Verduren li ne vizitis, kio pli oftis de kiam li povis renkontiĝi kun ŝi en alia cirkonstanco, ankaŭ en la ĉiam pli malmultaj vesperoj, en kiuj li eliris por aliaj societaĵoj, ŝi petis, ke li antaŭ la rehejmiĝo ŝin vizitu, kiom ajn malfrue estis. Printempis; pure kaj malvarmege printempis. Fine de vesperaj festoj li sidiĝis en sia viktorio204, sur la femurojn tiris kovrilon, al amikoj, kiuj samtempe foriris kaj proponis kunan reveturadon, respondis, ke li ne povos, ke li iros en alia direkto kaj la koĉero tuj pelis la ĉevalojn laŭ rapida troto, jam sciante, kiu estas la kurso. La amikoj miris, kaj efektive – Svan estis nova homo. Ili ne plu ricevis de li leterojn, en kiuj li ankoraŭ petus interkoniĝon kun virino. Inojn li ne plu atentis, ne vizitis lokojn, kie li povus ilin renkonti. En restoracio, en kampara ekskurso lia sinteno estis la malo de tiu, je kiu oni ĝis antaŭ nelonge lin rekonis, kaj kiu ŝajne ĉiam estos kaj restos lia. Tiagrade pasio estas en homo kvazaŭ portempa, nova karaktero, kiu anstataŭas la pli fruan kaj abolas la ĝis tiam nevariajn signojn, per kiuj ĝi elmontriĝis! Nun male estis nevaria tio, ke egale kie Svan estis dum la tago, li senmanke poste iris al Odeta. La vojo, kiu inter li kaj ŝi kuŝis, nepre estis la vojo de li irota, ĝi figuris la rapidan, nepran deklivon, laŭ kiu ruliĝis lia vivo. Verdire, ofte restinte ĝis malfrua horo en societo, li tre volonte rekte rehejmiĝus sen longa kromvojo kaj ŝin vidus nur en la sekva tago; sed tio mem, ke li en nekutima horo ŝanĝis la normalan planon kaj ŝin vizitis, ke – li divenis – la amikoj, kiuj siaflanke foriris, komentis: „li ne liberas, certe iu virino premas, volas ke li venu al ŝi, kiom ajn malfrue” al li sentigis, ke li agas laŭ la maniero de tiuj viroj, kiuj en sia vivo havas amaferon, al kiuj la forofero de sia trankvilo kaj de siaj okupoj al voluptema revado donas intiman ĝuon. Cetere, sen ke tio estis al li klara, la sekura scio, ke ŝi atendas lin, ke ŝi ne kunestas en alia loko kun aliaj homoj, ke li certe vidos ŝin antaŭ ol li rehejmiĝos, narkotis la forgesitan sed ĉiam latentan angoron, kiun li spertis en tiu vespero, kiam Odeta de la domo Verduren jam foriris, kaj kies nuna kvietiĝo estis tiom dolĉa, ke ĝin oni povis nomi feliĉo. Li eble al tiu angoro ŝuldis la gravecon, kiun Odeta gajnis en lia vivo. Al kunhomoj oni ordinare tiel indiferentas, ke kiam oni ŝarĝis iun el ili per tiom da povo por suferigo kaj ĝojigo, tiu homo ŝajnas ano de alia mondo, lin ĉirkaŭas poezieco, li ŝanĝas onian vivon al emocia spaco, ene de kiu li situas pli aŭ malpli proksime. Svan ne povis pripensi sen perturbiĝo, kia iĝos por li en venontaj jaroj Odeta. Iafoje vidante de sia viktorio, ke tra bela, malvarma nokto la brila luno disradias sian helon inter liaj okuloj kaj la senhomaj stratoj, li revis pri tiu alia, lunosimile hela kaj iomete rozkolora figuro, kiu aperis iutage en lia animo kaj de tiam ĵetis al la mondo sian misteran lumon, en kiu li ĝin vidis. Se li alvenis post la horo, kiam Odeta forpermesis la servistojn por la nokto, antaŭ ol li sonorigis ĉe la pordo de l' ĝardeneto, li elpaŝis unue sur la straton, al kiu rigardis, inter tute similaj sed mallumaj fenestroj de la apudaj domoj, la sole luma fenestro de ŝia dormoĉambro. Li frapis ĉe la vitro, kaj ŝi, tiel avizite, respondis kaj iris por atendi lin je la alia flanko, ĉe la enirpordo. Li vidis sur la piano la malfermitajn foliojn de iu el ŝiaj ŝatataj muzikaĵoj: la ‚Valso de Rozoj’ aŭ ‚Kompatinda Frenezulo’ de Jozefo Taljafiko205 (kiun oni devis laŭ lia testamenta deziro muziki okaze de lia funebro), li petis ke ŝi prefere ludu la etan frazon el la sonato de Vintejo, kvankam Odeta tre malbone pianis, sed ofte la plej bela, daŭra postimpreso pri verko estas tiu, kiu eliĝis el misaj tonoj, kiujn mallertaj fingroj el fuŝagordita piano sonigis. La eta frazo por Svan daŭre estis asociita al lia amo al Odeta. Li sentis, ke tiu amo – jes, tiu amo estis io sen ekstera kaŭzo, kion aliulo ne povus konstati; li konsciis, ke la kvalitoj de Odeta ne pravigis la gravecon, kiun li atribuis al la tempo, kiun li pasigis kune kun ŝi. Kaj ofte, kiam sole pozitiva spirito regis en lia menso, li volis ĉesigi la oferadon de tiom da kleraj kaj sociaj okupoj al tiu imaga plezuro. Sed la eta frazo, tuj kiam li ĝin aŭdis, vakigis en li ĝuste la vastecon, kiun ĝi bezonis, kaj tio ŝanĝis la dimensiojn de lia animo; ĝi rezervis ian kromspacon por ĝuo, kiu eksteran kaŭzon same malhavis, kaj kiu tamen ne estis pure individua, kiel estis amo, sed al li trudiĝis kiel realaĵo supera al materiaj aferoj. Ĉi tiun sopiron al nekonata beleco – la eta frazo ĝin ja vekis en li, sed ĝi nenion difinitan provizis por ĝia kontentigo. Tiel do la partojn de la animo de Svan, de kiuj la eta frazo forviŝis zorgon pri praktikaj aferoj, pri universale homaj konsideroj, ĝi lasis vakaj, sensignaj, kaj li povis libere en ili enskribi la nomon de Odeta. Plie al la iom malvastaj, senpoeziaj flankoj de la korinklino de Odeta la eta frazo sian misteran esencon aldonadis, enmiksadis. Vidante la vizaĝon de Svan, kiam li aŭskultis la frazon, oni povus supozi, ke li prenas narkotilon, kiu lian spiradon vastigas. Kaj la plezuro provizita de la muziko, kiu baldaŭ iĝis en li plenforma bezono, efektive similis en tiaj momentoj al la plezuro, kiun li ricevus de provado de parfumoj, de rilatiĝo kun mondo, kun kiu homoj ne kongruas, kiu ŝajnas senforma, ĉar homaj okuloj ĝin ne perceptas, sensenca, ĉar homaj inteligentoj ĝin ne komprenas, kiun oni atingas per unu sola sentumo. Granda ripozo, mistera rejuniĝo por Svan – por li, kies okuloj, kvankam ili estis delikataj ŝatantoj de pentraĵoj, kies spirito, kvankam ĝi estis subtila observanto de moroj, por ĉiam, neforviŝeble estis markitaj de la senfrukteco de lia vivo – ke li sentis sin transformita en nehoman, blindan vivaĵon, mankan je sento por logiko, preskaŭ en fantazian unukornulon, en ĥimeran estulon, kiu la mondon plu perceptis nur per aŭdado. Kaj serĉante en la eta frazo tamenan sencon, al kiu lia intelekto ne sukcesis profundiĝi, li sentis tian strangan ebriecon, senigante sian plej intiman animon je la helpo de rezonado, ĝin solece engvidante en la koridoron, en la obskuran kribrilon de sonoro! Iom post iom li rimarkis la multajn ecojn, pro kiuj la dolĉeco de tiu frazo en sia kerno estis dolora, eble eĉ sekrete maltrankvila, sed li pro tio ne povis mem suferi. Ne gravis, se ĝi diris al li, ke amo facile frakasiĝas – lia amo tiom fortikis! Li kvazaŭ lude akceptis la malgajon, kiun ĝi dissentigis, li vidis, kiel ĝi lin pretere tuŝas, sed tuŝas kiel kareso kiu profundigis kaj dolĉigis la memsenton de lia feliĉo. Dek-dudek-foje li petis, ke Odeta ĝin pianu, kaj postulis, ke samtempe ŝi daŭre lin kisu. Ĉiu kiso sekvigis alian kison. Ha, en tiu komenca tempo de amo, kisoj naskiĝas tiom facile! Ili estiĝas tiel dense unu apud la alia; kaj same malfacile oni nombrus la kisojn interdonitajn ene de unu horo, kiel la florojn en printempa herbejo. Tiam ŝi ŝajnigis, ke ŝi ĉesos piani, dirante: „kiel do mi ludos en tia kondiĉo, se vi tenas min? mi ne povas ĉion fari samtempe, bonvole decidu, kion vi volas – ĉu mi ludu la frazon aŭ allasu min al dorlotoj?” li koleris kaj ŝi eksplodis per rido, kiu turniĝis en refalantan pluvon de kisoj. Aŭ ŝi rigardis al li malvolonte: li revidis vizaĝon, kiu povus aperi en la ‚Vivo de Moseo’ far Botiĉeli, trovis ĝian lokon, imagis, ke la kolo de Odeta havas la ĝustan kliniĝon; kaj kiam li sufiĉe pentris ŝin tempere, en la 15a jarcento, sur la muro de la Siksta Kapelo, la penso, ke ŝi tamen estas ĉi tie, ĉe la piano, en la nuna momento, kisebla kaj amorebla, la penso pri ŝia korpeco kaj vivanteco lin ebriigis tiel forte, ke kun frenezaj okuloj, kun kvazaŭ morde streĉitaj makzeloj, li impetis al tiu botiĉelia virgulino kaj komencis al ŝi pinĉadi la vangojn. Kaj kiam li foriris – tamen ankoraŭ unu fojon reveninte por interkiso, ĉar li neglektis preni en sian memoron ian detalon de ŝia odoro aŭ de ŝiaj trajtoj – dum li estis reiranta en sia viktorio, gratulante al Odeta ĉar ŝi enpermesis lin por ĉi tiuj ĉiutagaj vizitoj, kiuj, li sufiĉe klare supozis, al ŝi ne estis tiom agrablaj, sed kiuj, lin protektante kontraŭ ĵaluzo – lin indulgante pri refoja angoro simila al tiu, kiun li suferis en la vespero, kiam li ne trovis ŝin en la domo Verduren – lin helpos, sen plia alia krizo, kies unua okazo estis tiom dolora kaj restos la sola, tra ĉiuj tiuj apartaj horoj, preskaŭ magie belaj horoj de lia vivo, kompareble al tiuj dum kiuj li trairis Parizon sub lunhelo. Kaj rimarkante dum la veturo, ke la astro nun rilate al li estis en alia, ŝoviĝinta pozicio, preskaŭ tuŝe al la horizonto, sentante ke ankaŭ lia amo konformas al nevariaj naturaj leĝoj, li pripensis kun scivolo, ĉu la vivotempo, kiu nun por li komenciĝis, longe plu daŭros, ĉu baldaŭ lia animo vidos la karan vizaĝon en foriga, malgrandiga perspektivo, kun preskaŭ nuligita povo dissendi sian ĉarmon. Nun Svan ankaŭ en aĵoj de la mondo trovis ĉarmon, de kiam li enamiĝis, kiel en sia adoleska tempo, kiam li rigardis sin artisto; sed la ĉarmo aliiĝis, la nunan sole Odeta donis. Li sentis en sia koro, kiel renaskiĝas inspiroj el lia junaĝo, kiujn frivola vivo forpelis, sed ili ĉiuj nun ricevis koloron, aludon al aparta homo; kaj dum la longaj horoj, kiujn li nun pasigis en sia hejmo, flegante sian plezuron, sola kun sia resaniĝanta animo, iompostiome li retrovis sian memecon, sed en la posedo de iu alia.

Ŝin li vizitis nur en vesperoj, kaj li neniel sciis kiajn okupojn ŝi havis dum la cetera tago, ankaŭ nenion pri ŝia pasinta vivo, tiel vere ke al li mankis eĉ la malgranda, komenca informo, kiu – faciligante la imagadon de tio, kion oni ne scias – instigas al scivolo. Li do pripensis nek kion ŝi estis faranta, nek kia estis ŝia antaŭa vivo. Li nur iafoje priridetis tion, ke antaŭ pluraj jaroj, kiam li ŝin ankoraŭ ne konis, li aŭdis pri virino, kiu, se la dirojn li ĝuste memoris, tre probable estis ŝi, kaj onidire estis ino vivanta de la favoro de viroj, iu el tiuj virinoj, al kiuj li ankoraŭ atribuis, ĉar li tiam kun ili tre malmulte estis rilatinta, la necedeman, radikale perversan karakteron, kiun al ili longe alskribis ankaŭ la fantazio de iuj romanistoj. Li konkludis, ke ofte ĝusta taksado de homo necesigas prefere renverson de la famo, kiun la socio disvastigas, kiam li kontrastigis tiun laŭdiran karakteron kun la boneco, la naiveco, la sopiro al idealo de Odeta, kiu tiagrade apenaŭ kapablis eviti eldiron de la vero, ke unufoje, dezirante vespermanĝi sole kun ŝi kaj pro tio petinte, ke ŝi skribu al gesinjoroj Verduren, ke ŝi malsanas, li vidis en la sekva tago, kiel ŝi antaŭ sinjorino Verduren, kiu demandis, ĉu ŝi pli bone fartas, ruĝiĝis, balbutis, kaj pretervole sur sia vizaĝo vidigis la ĉagrenon, la turmenton, kiun ŝi sentis pro sia mensogo, kaj, dum ŝi vicigis en sia respondo detalojn pri sia elpensita misfarto de la antaŭa tago, mienis kvazaŭ ŝi pere de humilaj rigardoj, de penta voĉo pardonpetus pro la malsincero de siaj diroj.

En iuj tagoj tamen, sed malofte, ŝi vizitis lin en la posttagmezo, interrompante lian revadon aŭ la esploron pri Johano Vermeer, super kiu li lastatempe denove laboris. Servisto envenis kaj sciigis, ke sinjorino De Kresi lin atendas en la antaŭsalono. Li iris al ŝi, kaj, kiam li malfermis la pordon, al la rozkolora vizaĝo de Odeta – ŝanĝante la formon de ŝia buŝo, la rigardon de ŝiaj okuloj, la reliefon de ŝiaj vangoj – almiksiĝis rideto. Kiam li denove solis, ĉi tiun rideton li revidis, aŭ ŝian rideton de la antaŭa tago, aŭ alian, per kiu ŝi bonvenigis lin en iu aŭ alia okazo, aŭ ankoraŭ tiun per kiu ŝi respondis en la kaleŝo, kiam li demandis, ĉu li malagrable agas, restarigante la katlejojn; kaj la ceteratempa vivo de Odeta, ĉar li sciis pri ĝi nenion, por li havis neŭtralan, senkoloran fonon, ĝi similis al tiuj disfoliaj skizoj de Antono Vatoo206, sur kiuj oni vidas jen kaj jen, en ĉiuj lokoj, en ĉiuj direktoj trikrajone207 strekitaj sur helbruna papero, multenombrajn ridetojn. Sed fojfoje en ia angulo de tiu vivo, kiun Svan vidis malplena, eĉ se lia prudento diris, ke tia ĝi ne estis, ke ĝian konsiston li simple imagi ne povis, iu amiko, kiu, klare supozante ke ili amas unu la alian, nenion aŭdacus pri ŝi raporti krom bagatelaj aferoj, al li priskribis la silueton de Odeta, kiun li en tiu mateno ekvidis, piediranta laŭ la strato Abatusi en senmanika manteleto kun mefitaj peltaĵoj, kun ĉapelo laŭ rembranta maniero208, bukedon de violoj ĉe la korsaĵo. Ĉi tiu nura krokizo al Svan kaŭzis ŝokon, ĉar ĝi subite al li sentigis, ke Odeta havas vivon, kaj tiu vivo al li ne tute apartenas; li volis ekscii, al kiu ŝi volis plaĉi per la elekto de tiu tualeto, en kiu li neniam vidis ŝin; li decidis, ke li poste al ŝi demandos, kien ŝi estis tiam iranta, kvazaŭ en la tuta senkolora – preskaŭ neekzista ĉar por li ĝi ne videblis – vivo de lia amatino, okazis nur unu afero ekster la ridetoj, kiujn ŝi direktadis al li, nome ŝia irado kun rembranta ĉapelo kaj bukedo de violoj ĉe la korsaĵo.

Krom per sia peto pri la eta frazo de Vintejo vice de la ‚Valso de Rozoj’ Svan ne provis ludigi al ŝi prefere verkojn, kiujn li ŝatis, se pri muziko temis, kaj se pri literaturo, same ne korekti ŝian mankan belguston. Li bone konsciis, ke ŝi ne inteligentas. Dirante al li, ke ŝi tiom volonte aŭskultus liajn dirojn pri grandaj poeziistoj, ŝi imagis, ke ŝi aŭdos pasiajn, patosajn strofojn laŭ la maniero de la vicgrafo De Boreli209, kaj eĉ pli kortuŝajn. Pri Johano Vermeer ŝi demandis, ĉu li suferis pro virino, ĉu lin inspiris virino, kaj kiam Svan al ŝi konfesis, ke tio ne estas konata, ŝi perdis sian interesiĝon pri la pentristo. Ŝi ofte diris: „Mi konsentas, poezio kompreneble estas belega afero – estus, se ĝi verus, se la verkistoj sincere pensus ĉion, kion ili diras. Sed en multaj okazoj tiuj homoj estas pintaj aviduloj. Pri tio mi scias, mi havis amikinon, kiu enamiĝis al ia poeto. En siaj versoj li parolis nur pri amo, ĉielo, steloj. Ha, kiel bele ŝi poste pentis! Li forspezis tricentmil frankojn de ŝi ricevitajn.” Se Svan tiam provis instruadi al ŝi, en kio arta beleco konsistas, kiel versaĵon aŭ pentraĵon oni admiru, post mallonge ŝi ĉesis aŭskulti kaj diris: „jes... mi ne kredis, ke ĝi estas tiuspeca afero”. Kaj li sentis tian disreviĝon ŝiaflankan, ke li prefere mensogis, prefere diris, ke ĉio ĉi estas malgrava, estas nur komencaj bagateloj, ke li ankoraŭ ne havis tempon por klarigi la kernon, ke aliaj aferoj estas. Sed ŝi vigle rediris: „ĉu aliaj aferoj? kiaj?... diru do”, sed li ne parolis, antaŭsciante, kiom senkonsistaj kaj malsimilaj al tio, kion ŝi atendis, estos la diritaj aferoj, malpli efektaj, malpli kortuŝaj, kaj timante, ke ŝia seniluziiĝo pri belarto vastiĝos ankaŭ al amo.

Kaj ŝi efektive trovis, ke Svan laŭ klereco malpli imponas, ol ŝi unue kredis. „Vi restas ĉiam senpasia, mi ne scias kiel mi komprenu vin.” Ŝi plie miris pri lia malavideco pri mono, pri lia afableco al homoj, pri liaj delikataj sentoj. Kaj vere, koncerne al pli grandaj homoj, ol estis Svan, pri klerulo, pri artisto, se lin ĉirkaŭuloj ne miskonas, okazas ofte ke tiu el iliaj sentoj, kiu pruvas ke ilin vere mensfrapis la supereco de lia inteligento, ne estas ilia admiro al liaj ideoj, kiujn ili ne komprenas, sed ilia respekto pro lia bonkoreco. Ankaŭ respekton sentis Odeta al Svan pro lia monduma situacio, sed ŝi ne deziris, ke li akceptigu ŝin en tiu medio. Ŝi eble prognozis, ke tio al li ne prosperos, aŭ eĉ timis, ke se li nur mencios ŝian nomon, li aŭdos klaĉojn al ŝi embarasajn. Kiel ajn, ŝi promesigis, ke ŝian nomon li neniam eldiros. La kaŭzo, kial ŝi ne volis viziti la mondumon – ŝi klarigis al li – estis antaŭlonga malpaciĝo kun amikino, kiu poste venĝis al ŝi per misfamigo. Svan kontraŭdiris: „tamen ne ĉiu homo konas vian amikinon”. „Jes, egale, malbona famo kuras rapide, homoj estas tiom malicaj.” Svan unuflanke ne bone komprenis la aferon, sed aliflanke li sciis, ke la asertoj „homoj estas tiom malicaj” kaj „bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide” estas ĝenerale rigardataj kiel veraj; certe estis realaj okazoj, en kiuj ili validis. Ĉu la situacio de Odeta kalkuliĝis inter ĉi tiuj okazoj? Li pripensadis tion, sed ne longe, ĉar simile al sia patro ankaŭ li sentis la pezon de mensa embaraso, kiam li ekzamenis malfacilan problemon. Cetere la monduma societo, kiu tre timigis Odetan, ŝin eble ne forte tentis, ĉar ĝi tro malproksimis de ŝia rutina vivosfero, ol ke ŝi povus ĝin nete imagi. Tamen, konservante en iaj aferoj tre simplajn morojn – ŝi ekzemple plu flegis amikecon kun malgrava emerita tajlorino, por kiun viziti ŝi preskaŭ ĉiutage supreniris krutan, malluman, fetoran ŝtuparon – ŝi aspiris al ŝikeco, sed ĝin ne imagis tiel, kiel mondumanoj. Laŭ ili ŝiko devenas de pluraj, malmultaj homoj, kiuj ĝin disigas ĝis iome fora zono – pli kaj pli maldense laŭmezure kiel oni malproksimiĝas de ilia centra intimeco – tra la rondo de siaj amikoj, aŭ de amikoj de iliaj amikoj, kies nomoj kune konsistigas ian registron. Ĉi tiun registron mondumanoj tenas en sia memoro, ili havas pri la temo klerecon, el kiu por ili fontas ia belgusto, ia takto, tiel ke Svan ekzemple, sen ke li bezonis eksplicite konsulti siajn mondumajn sciojn, se li en gazeto legis la nomojn de partoprenintoj en iu vespermanĝo, tuj povis diri, kun kia nuanco tiu manĝo estis ŝika, simile kiel klerulo per la lego de unu frazo precize taksas la beletran talenton de la aŭtoro. Sed Odeta estis iu el la homoj (el la ege pli multaj homoj, ol konscias mondumanoj, kaj da tiaj estas en ĉiuj klasoj de la socio), kiuj ne havas tiujn nociojn, imagas tute alian ŝikon, diversan laŭ la medio en kiu ili vivas, sed kies komuna karaktero estas – egale ĉu temas pri tiu, kiun Odeta prirevis, aŭ tiu, kiun sinjorino Kotar respektis – ke ĝi estas tuj komprenebla al ĉiu homo. La alia, monduma ŝiko, verdire komprenebla ankaŭ estas, sed ĝi postulas iom da lernotempo. Odeta pri iu komentis:

— „Li vizitas nur ŝikajn lokojn.”

Kaj se Svan demandis, kion tio signifas, ŝi respondis iom malestime:

— „La ŝikajn lokojn, diable! Se en via aĝo, vi ankoraŭ demandas, kio estas ŝika loko, kion kaj kiel mi respondu? Ekzemple dimanĉe matene: la avenuo de la Imperiestrino, ĉirkaŭ la kvina horo: la bordo de la Lago, ĵaŭde: la teatrejo Edeno, vendrede: la ĉevalkurejo, la baloj...”

— „Nu – kiuj baloj?”

— „Memkompreneble la baloj, kiuj trovas lokon en Parizo, la ŝikaj baloj, tio estas. Nu, ekzemple Herbinger, pri li vi aŭdis ĉu ne? Tiu, kiu laboras ĉe eksterborsa makleristo. Ja, vi certe aŭdis, li estas iu el la plej popularaj viroj en Parizo, granda, blonda junulo, tre snoba, li ĉiam havas floron ĉe la brustopoŝo, mantelon kun rekta faldo en la dorso, helkolorajn pantalonojn, li estas kun tiu maljuna farbita virino, kiun li venigas al ĉiuj premieroj. Nu, antaŭ kelkaj tagoj li aranĝis vesperan balon, kaj tie estis la tuta ŝika Parizo. Mi tiom deziris viziti ĝin! Sed oni postulis invitilon ĉe la pordo, kaj invitilon mi ne sukcesis havigi al mi. Entute estas pli bone, ke mi ne iris, estis sufoke tie, mi nenion vidus. Homoj iris, por poste rakonti, ke estis en la balo de Herbinger. Kaj vi scias – pri fanfaronadoj mi fajfas. Cetere, kredu al mi, el cent, kiuj rakontas, ke ili estis tie, probable duono mensogas. Sed mi miras, ke vi, tiom laŭmoda viro, ne vizitis tion.”

Sed Svan neniel penis, por ke ŝi modifu sian ideon pri ŝikeco; opiniante ke lia propra nocio pri la temo ne pli veris, estis same stulta, neniom grava, li ne juĝis utile ĝin instrui al sia amatino, tiel ke post monatoj ŝi pri la homoj, kiujn li vizitis, interesiĝis nur pro la invitiloj al prezentado de ĵokeoj, al la vetkuroj aŭ pro la biletoj por premieroj, kiujn li ricevis tra ili. Ŝi deziris, ke li plu flegu tiujn utilajn rilatojn, sed ŝi aliflanke emis ilin konsideri ne tre ŝikaj, de kiam ŝi okaze vidis, ke en strato preterpasas la markizino De Vilparizi en nigra lan-robo kaj ĉapo kun laĉoj.

— „Ŝi aspektis kiel akceptisto, kiel maljuna kortisto, darliŋ!210! Ĉu tio estu markizino! Mi markizino ne estas, sed mi postulus tre altan pagon por eliri en tiaj vestaĉoj!”

Ŝi ne komprenis, kial Svan restis en sia domo ĉe la kajo De Orleano, kiun ŝi – sed tion ŝi ne kuraĝis diri – juĝis malkonvena por li.

Verdire ŝi pretendis, ke ŝi ŝatas malnovajn objektojn, ŝi mienis ravite kaj superece se povis raporti, ke dum tuta tago ŝi brokantumis, traserĉis brikabrakon, epokajn aĵojn. Kvankam ŝi obstine, kvazaŭ pro honorsento aŭ obee al ia familia tradicio, neniam respondis demandojn kaj ne volis praviĝi, se temis pri ŝiaj dumtagaj okupoj, iun fojon ŝi parolis al Svan pri amikino, kiu invitis ŝin, kaj en kies hejmo ĉio estis epoka. Sed al Svan ne prosperis informiĝi pri la dirita epoko. Tamen post pripenso ŝi respondis, ke la objektoj estis mezepokaj. Ŝi per tio volis komprenigi, ke estis lignaj paneloj sur la muroj. Post kelkaj tagoj ŝi reparolis pri sia amikino kaj aldonis kun la hezita tono kaj la fidema mieno, per kiu oni citas parolojn de hieraŭa kunmanĝinto, kies nomon oni ne aŭdis antaŭe, sed kiun la gastigantoj videble konsideras tiom fama homo, kaj oni esperas ke la aŭskultanto ja scios pri kiu temas: „ŝi havas manĝoĉambron en stilo de... la dekoka211!”. Ŝi cetere juĝis tion malbela, nuda, kvazaŭ la ornamadon oni ne finis, virinoj en ĝi malbele aspektis, kaj tio neniam estos laŭmoda. Trian fojon ŝi priparolis la aferon, vidigis al Svan la adreson de la metiisto, kiu aranĝis tiun ĉambron, kaj kiun ŝi deziris venigi, kiam ŝi havos sufiĉan monon, por vidi, ĉu li povos aranĝi certe ne similan, sed ja ŝian idealan ĉambron, kiun bedaŭrinde la malvasto de ŝia domo ne bone ebligas, kun altaj kredencoj, renesancaj mebloj kaj kamenoj kiel en la kastelo de Bluao212. Tiuokaze ŝi sciigis pretervole al Svan sian opinion pri la domo ĉe la kajo de Orleano; li estis malaprobanta, ke la amikino de Odeta elektis ne la stilon Luizo la 16a, ĉar – li diris – kvankam oni ordinare ne atingas tion, ĝi povas esti tre harmonia, sed imitadon de antikva stilo: „tamen mi ne imagas, ke ŝi volus loĝi, kiel vi, inter difektitaj mebloj kaj eluzitaj tapiŝoj” ŝi rediris – la burĝa sento por deco superis ankoraŭ la amatoran spiriton de facilmora virino.

Tiujn, kiuj serĉadis malnovajn objektojn, ŝatis versaĵojn, malestimis profitemon, revis pri honoro kaj amo, ŝi rigardis anoj de elito superanta la ceteran homaron. Ne necesis, ke ili reale havu tiujn emojn, sufiĉis, ke ili pretendu tion; pri viro, kiu okaze de kuna vespermanĝo konfesis, ke li volonte vagas, al si malpurigas la manojn en malnovaj butikoj, ke lin neniu vere komprenos en ĉi tiu epoko de komercado, ĉar li pri gajno ne zorgas, ke li en tio havas morojn de alia tempo, ŝi revenis dirante: „vere, li estas homo kun admirinda, delikata koro, tion mi ĝis hodiaŭ ne suspektis” kaj ŝi sentis, ke ŝi havas por li grandegan kaj subitan amikan senton. Sed male pri tiuj, kiuj tiajn morojn havis, sed pri tio ne parolis, – interalie pri Svan – ŝi estis indiferenta. Certe ŝi devis konfesi, ke Svan ne estis monavida, sed ŝi paŭte aldonis: „sed ĉe li ne estas same”; efektive ŝian fantazion kontentigis ne sinforgesa konduto, sed tiutema frazado.

Sentante ke plenumi tion, kion ŝi deziris, li ofte ne povis, li almenaŭ penis, por ke lia kompanio estu al ŝi agrabla, por ke li ne kontraŭu la vulgarajn inklinojn, la mankan belguston, kiun ŝi elmontris pri ĉiuj aferoj, kaj kiujn li paradokse amis, samrange kun ĉio, kio estis al ŝi propra, kiuj lin eĉ ravis, ĉar ili ĉiuj estis apartaĵoj, tra kiuj la esenco de ĉi tiu virino al li aperis, videbliĝis. Tial, kiam ŝi ŝajnis kontenta, ĉar ŝi baldaŭ spektos ‚Reĝinon Topazan’213, aŭ ke ŝia rigardo iĝis serioza, malkvieta, decidema, ĉar ŝi timis, ke ŝi maltrafos la feston de floroj aŭ simple la horon de teo kun mafinoj kaj panrostaĵoj ĉe la Te-domo de la Reĝa Strato, ĉe kiu laŭ ŝia kredo asidueco necesas por firmigi la famon pri eleganteco de virino, Svan, en emocio simila al tiu, kiun oni sentas por la naiveco de infano aŭ la ĝusteco de portreto, kiu ŝajnas ekparolonta, tiel intense sentis, ke la animo de l' amatino alsupriĝas sur ŝia vizaĝo, ke li ne povis sin deteni, proksimiĝis kaj ĝin tie tuŝis per la lipoj. „Ha, Odetinjo deziras kuniranton por la festo de floroj, ŝi deziras ke oni ŝin tie admiru, nu, bone, ŝi havos tion, mi povas nur cedi.” Pro malakreco de sia vidpovo Svan devis konsenti al la uzo de okulvitroj por la hejma laboro, kaj li elektis por sociaj okazaĵoj monoklon, kiu malpli misformis lian fizionomion. Kiam ŝi unuafoje vidis lin kun monoklo sur la okulo, ŝi ĝoje komentis: „Por viro, jes, vere tio miaimprese tre ŝikas! Vi bone aspektas tiel! Vi similas al vera ĝentlemano. Al vi mankas nur nobeleca titolo” ŝi aldonis kun ioma bedaŭro. Al li agrablis aŭdi Odetan en tiaj momentoj, same kiel, se li amus bretoninon, li feliĉe vidus ŝin kun kufo sur la kapo kaj aŭdus, ke ŝi timas fantomojn. Ĝis tiu tempo, kiel multaj viroj, ĉe kiuj aprezo de belartoj konstruiĝas sendepende de voluptemo, ekzistis ia stranga malkongruo inter la kontentigoj, kiujn li alcedis al tiuj du flankoj de sia karaktero, ĝuante en la kompanio de ĉiam pli krudaj inoj la plezurojn de ĉiam pli rafinitaj verkoj, gvidante al kradita balkono de teatrejo junan ĉambristinon por la spekto de dekadencisma dramo, kiun li deziris aŭdi, aŭ al ekspozicio de impresismaj pentraĵoj, sincere kredante, ke klera monduma ino siaparte ne pli bone komprenus ĉion ĉi – kaj ne tiel afable silentus. Male, de kiam li amis Odetan, al li tiom dolĉe estis kunsentado, unuanimiĝo kun ŝi, ke li penis trovi agrablaj la aferojn, kiujn ŝi ŝatis, kaj des pli profundan plezuron li sentis en tio, ke li ne nur konformiĝis al ŝiaj kutimoj, sed ankaŭ akomodiĝis al ŝiaj opinioj, ke – pro plena manko de radikoj en lia propra animagordo – ili al li memorigis nur tiun amon, pro kiu li elektis ilin. Se li plurfoje spektis ‚Sergion Panin’214, se li okazojn atendis por aŭdi la muzikgvidadon de Oliviero Metra215, tion li faris pro la dolĉa sento, ke li tiel ensekretiĝis en ĉiuj preferoj de Odeta, ke li kun ŝi dividis ĉiujn gustojn. Tiu ĉarmo al ŝi proksimiga, kiun havis la verkoj, la lokoj, kiuj al ŝi plaĉis, al li ŝajnis pli mistera, ol tiu, kiun per si mem posedas aĵoj pli belaj, sed kiuj al ŝi ne rilatis. Ĉar li krome lasis sian junaĝan fidon por klereco malfortiĝi, kaj preterkonscie sian monduman nekredemon ĝin infekti, li sekve pensis – li almenaŭ tiel longatempe pensis ke li tiel ankoraŭ parolis – ke la objektoj, kiujn homoj aprezas, propran, absolutan valoron ne havas, sed ke ĉion determinas epokoj, sociaj klasoj, ke ĉion konsistigas modoj, inter kiuj la plej vulgaraj kaj tiuj, kiujn oni rigardas plej alteflugaj, egale valoras. Same kiel li juĝis, ke la fervoro de Odeta por havigi al si invitilojn al iu inaŭguro en si mem ne estis pli ridinda, ol la plezuro, kiun li siatempe havis pro tagmanĝo ĉe la princo de Kimrio, tiel same li ne pensis, ke la admiro, kiun ŝi kutime esprimis pri Montekarlo aŭ la monto Rigi216 pli malprudentas, ol lia ŝato por Holando, kiun ŝi imagis malbela, aŭ por Versajo, kiun ŝi juĝis malgaja. Tial li rezignis pri vizitoj de ĉi lastaj lokoj, plezure pensante, ke tiel li agas kompleze al ŝi, ke li sentas kaj ŝatas nur akorde kun ŝi.

Kiel ĉion, kio proksimis al Odeta kaj tiel iĝis peraĵo, tra kiu li vidis ŝin, per kiu li parolis kun ŝi, li ŝatis la verdurenan societon. En tiu loko, kiel en la kirlo de ĉiuj amuzaĵoj, kunmanĝoj, muzikadoj, ludoj, maskofestoj, kamparaj ekskursoj, teatraj spektadoj, eĉ de la maloftaj grandaj vesperoj aranĝitaj por la teduloj, estis la ĉeesto de Odeta, la vido de Odeta, interparoloj kun Odeta, kiujn al Svan, lin invitante, la paro Verduren malavare donis; li pli plezure restis en ĉi tiu eta rondo, ol en ajna alia kompanio, kaj li penis al ĝi atribui realajn kvalitojn, ĉar li tiel imagis, ke li pro inklino ĝin frekventos dum sia tuta cetera vivo. Efektive ne aŭdacante pensi, ke li ĉiam amos Odetan – li timis, ke li ne kredos tion – li almenaŭ penis supozi, ke li ĉiam frekventos la verdurenan rondon (kontraŭ ĉi lasta aserto lia prudento unuavide havis malpli multajn teoriajn argumentojn), li revis, ke li ĉiam plu renkontos Odetan ĉiuvespere; tio ne estis sama afero, kiel ĉiama amosento, sed tiutempe, dum li amis ŝin, li ne postulis pli, ol kredi, ke li neniam ĉesos vidi ŝin. „Kia agrabla societo” li ofte pensis „finfine homoj tie agas laŭ la ĝusta maniero! Ili estas pli inteligentaj, pli aprezemaj, ol homoj ordinare estas en la mondumo. Kian sinceran ŝaton de pentrarto, de muziko malgraŭ kelkaj iom ridindaj troigoj, havas sinjorino Verduren! Ŝi tiom pasie scivolas pri verkoj, tiom deziras komplezi artistojn! Ŝi havas malĝustan nocion pri la mondumo, sed siaparte mondumanoj havas tre malverajn ideojn pri belartistaj medioj! Mi eble ne bezonas kontentigi alteflugajn aspirojn per konversacio, sed ĉiuokaze mi tre agrable kunestas kun doktoro Kotar, kvankam li faras konsternajn vortludojn. Kaj la pentristo – li ja parolas malagrable tromemfide, kiam li volas mirigi homojn, sed li estas inter la plej inteligentaj homoj, kiujn mi renkontis. Kaj precipe oni tie sentas liberecon, oni agas sen trudoj, laŭvole, sen formalaĵoj. Kiom da bona humoro oni disdonas ĉiutage en tiu domo! Entute krom en kelkaj esceptaj okazoj mi ĉiam vizitos prefere tiun lokon. Mi establos tie kun la tempo ĉiam pli mian kutiman vivon.”

Ĉar la kvalitoj, kiujn li kredis propraj al la paro Verduren, estis nur ia postkoloro de la plezuroj, kiujn lia amo por Odeta en ilia domo trovis, tiuj kvalitoj iĝis pli seriozaj, pli profundaj, pli vivnecesaj, laŭmezure kiel tiuj plezuroj iĝis tiaj. Ĉar sinjorino Verduren iafoje donis al Svan tion, kio sole konsistigis por li feliĉon, kiel ekzemple en iu vespero, en kiu li angoris pro tio, ke Odeta interparolis kun iu gasto pli multe ol kun aliaj, kaj li, tiukaŭze incitite, ne volis propramove demandi, ĉu ŝi foriros kun li, sinjorino Verduren al li liveris repaciĝon kaj ĝojon, spontanee dirante: „Odeta, vi forveturos kun sinjoro Svan, ĉu ne?”, aŭ aliokaze en la tempo kiam somero proksimiĝis, kaj li kun zorgo antaŭpensis, ĉu Odeta eble ie somerumos sen li, ĉu li ne plu vidos ŝin ĉiutage, sinjorino Verduren baldaŭ invitis ilin ambaŭ al restado en sia kampara domo – Svan, nekonscie lasante dankemon kaj ĝuemon enŝteliĝi en lian rezonpovon kaj influi liajn ideojn, eĉ disbabilis, ke sinjorino Verduren estas grandanima. Se pri ia tre afabla aŭ alte kapabla persono parolis al li eksa kunlernanto el la Luvra Lernejo217, li respondis: „mi senhezite preferas la societon de gesinjoroj Verduren”, kaj kun soleno kiu novis en lia tono: „ili estas grandanimuloj, kaj grandanimeco estas finfine la sola kvalito, kiu en ĉi tiu mondo gravas kaj homon eminentigas. Estas klare, ke homoj disiĝas en du klasojn: la klason de grandanimuloj kaj la klason de aliuloj, kaj mi nun estas en vivaĝo, en kiu necesas elekti partion, definitive decidi, kiun oni amos, kiun oni ne ŝatos, resti kun tiuj, kiujn oni amas, kaj kompense por la tempo perdita kompanie de la aliaj, al la unuaj fideli ĝis la morto. Nu...” li aldiris kun la malforta aldona emocio, kiun oni sentas tiam, kiam malgraŭ ne plene klara prikonscio oni diras ion ne pro ĝia vereco, sed pro la plezuro, kiun la diro kaŭzas, en la propra voĉo sonante, kvazaŭ ĝi venus de iu alia aŭ de alia loko „estas decidite, mi elektis amon al tiuj, kiuj havas grandaniman koron, kaj vivon en societo de grandanimuloj. Vi demandas, ĉu sinjorino Verduren vere inteligentas. Mi asertas, ke ŝi per agoj pruvis ke ŝi havas noblan koron, altan animon, kiuj troveblas nur ĉe tiuj – certe tion vi ne negos – kiuj egale altas per sia pensopovo. Certe ŝi havas profundan komprenon pri belartoj. Sed ne en ĉi tiu kampo ŝi estas plej admirinda: iuj etaj, lerte, delikate bonaj agoj, kiujn ŝi plenumis favore al mi, iuj geniaj komplezoj, iuj familiare sublimaj helpoj montras ŝiaflanke pli profundan komprenon de la vivo, ol ajna filozofia disertaĵo.”

Li povus tamen pripensi, ke iuj el la pasintatempaj amikoj de liaj gepatroj havis same simplan vivmanieron, kiel gesinjoroj Verduren, ke iuj el liaj junaĝaj kunuloj same amatoris pri belartoj, ke aliajn homojn li konis, kiuj estis helpemaj, kaj ke tamen, de kiam li asignis sian preferon al simpleco, belartoj kaj grandanimeco, li ne plu renkontis ilin. Sed tiuj homoj Odetan ne konis, kaj se konus ŝin, ne penus lin kaj ŝin interproksimigi.

Tiel do en la tuta verdurena societo probable ne estis unu fidelulo, kiu ilin amis aŭ ilin kredis ami samgrade kiel Svan. Kaj malgraŭe, kiam sinjoro Verduren estis dirinta, ke li ne alte estimas Svan-on, li ne nur esprimis sian propran opinion, sed ankaŭ divenis la juĝon de sia edzino. Sendube Svan havis al Odeta tro apartan korinklinon, pri kiu li neglektis ĉiutage konfidi ion al sinjorino Verduren; sendube li sindetene uzis la gastamon de gesinjoroj Verduren, ne ĉeestante ĉe la manĝo pro kaŭzo, kiun ili ne suspektis, kaj vice de kiu ili malprave imagis deziron akcepti invitojn ĉe iuj teduloj; sendube ankaŭ, malgraŭ ĉiuj liaj zorgoj por kaŝi tiun flankon de sia vivo, ilia pookaza sciiĝo pri lia brila monduma pozicio – ĉio ĉi kunefikis por ilia incitiĝo kontraŭ li. Sed la precipa kaŭzo estis alia. Ili nome tre frue post la interkoniĝo kun Svan sentis, ke li en sia memo konservas privatan, nekoneblan spacon, en kiu daŭre li silente asertas antaŭ si mem, ke la princino De Sagan ne estas mokinda kaj ke la ŝercoj de Kotar ne estas amuzaj, kaj ĉefe, kvankam li ĉiam konservis fluan ĝentilecon kaj neniam ribelis kontraŭ iliaj dogmoj, ke ilin al li trudi, lin al ili konverti ne eblas – kaj similan nekonverteblon ili neniam spertis ĉe iu alia. Ili pardonus, ke li amikis kun teduloj, ol kiuj cetere li kore kaj miloble preferis gesinjorojn Verduren kaj la etan rondon, se li konsentus almenaŭ formale ilin antaŭ la fideluloj fornomi. Sed tian forkonfeson – ili komprenis – neniu de li povos elpostuli.

Kia kontrasto kun novulo, kiun ili invitis laŭ peto de Odeta, kvankam ŝi malmultafoje lin renkontis antaŭe, kaj de kiu ili multon atendis – nome la grafo De Forŝevilo! Li hazarde estis bofrato de Saniet, kio mirigis la tutan rondon: la maljuna arkivisto tiel humile sintenis, ke ili ĉiam kredis, ke li estas el pli malalta socia klaso kaj la sciiĝo, ke li estas ano de riĉa kaj parte nobela medio ilin ĉiujn surprizis. Nu, certe Forŝevilo estis krude snoba, dum Svan ne estis; certe li neniel taksis, kiel li, ke la verdurena societo superas ĉiujn aliajn. Sed li ne havis la karakteran takton, kiu detenis Svan-on de aprobado, kiam sinjorino Verduren ŝutis tro videble fantaziajn kritikojn sur homojn, kiujn li konis. Kaj koncerne al la vulgare bombastaj paroladoj, kiujn la pentristo en iuj tagoj sonigis, koncerne al la ŝercoj de vojaĝa komizo, kiujn ĵetadis Kotar, al kiuj Svan, kvankam li ŝatis la du virojn, ne respondis per admiro pro manko de kuraĝo kaj de malsincero – Forŝevilo male laŭ sia intelekta nivelo povis esti imponita, mirigita de la unuaj, sen ke li cetere komprenis ilin, kaj senlime gajigita de la aliaj. Kaj ĝuste la unua vespermanĝo ĉe gesinjoroj Verduren, en kiu Forŝevilo estis gasto, evidentigis ĉiujn ĉi diferencojn, briligis liajn kvalitojn kaj proksimigis la favorperdon de Svan.

Ĉeestis tiun vespermanĝon krom la rutinaj gastoj unu profesoro el Sorbono218, Briŝo laŭnome, kiu interkoniĝis kun gesinjoroj Verduren en iu banurbo, kaj se lia universitata ofico kaj liaj kleraj studoj ne tiom malvastigus lian restantan liberan tempon, li volonte pli ofte vizitus ilin. Li havis tiun scivolon, tiun superstiĉon kredon pri la vivo, kiu, sin aldonante al malfido pri la temo mem de iliaj esploroj, en iu ajn profesio al la koncernaj homoj – kuracistoj kiuj ne fidas al medicino, gimnaziaj instruistoj, kiuj ne fidas je latinaj tradukekzercoj – donas la famon de multesciaj, brilaj, eĉ superaj inteligentoj. Li zorge elektis en la societo de sinjorino Verduren siajn ekzemplojn el novaj, aktualaj aferoj dum li parolis pri filozofio kaj historio, unue ĉar li opiniis, ke ĉi tiuj fakoj estas nur prepara studo por la vivo – kaj li imagis, ke li trovos en la malgranda tribo efektivan praktikon de tio, kion li ĝis tiam konis nur el libroj – due ĉar li ankaŭ edukiĝis iam al respekto de difinitaj temoj kaj tiun respekton nekonscie konservis, kaj li sekve kredis, ke li seniĝis je profesora stilo kiam li priparolis ilin leĝere, dum efektive leĝeraj tiuj paroloj al li ŝajnis nur ĉar universitatulo li fundamente restis.

Tuj post la komenciĝo de la manĝo, sinjoro De Forŝevilo, sidante dekstre de sinjorino Verduren, kiu honore al la novulo tre zorgis sian tualeton, al ŝi diris:

— „Via robo tre originalas, tiel blanka...”

Kaj doktoro Kotar, kiu konstante lin observis pro sciavido pri reala ekzemplero de tio, kion li nomis de-ulo219, atendante okazon por veki lian atenton kaj pli proksime rilati kun li, kaptis la vorton blanka kaj, ne levante la vizaĝon, kiu estis klinita al la telero, diris:

— „Blanka – ĉu Blanka De Kastilio220?”, post kio li ne movis la kapon sed duonkaŝe rigardis dekstren kaj maldekstren kun malcerta kaj rideta mieno.

Dum Svan per dolora kaj vana peno por rideti, atestis, ke la vortludon li taksis stulta, Forŝevilo elmontris samtempe, ke li ŝatis ĝian subtilecon kaj ke li sintenas bonmore, iom bridante gajecon, kies sincereco tre plaĉis al sinjorino Verduren.

— „Kiel vi opinias pri tia klerulo?” ŝi demandis al Forŝevilo. „Kun li oni ne povas paroli serioze pli ol du minutojn. Ĉu vi tiel parolas al pacientoj en via malsanulejo?” ŝi turnis sin al la doktoro „Se tiel, homoj tie amuziĝas, sen ia dubo. Mi pripensos, ĉu mi petos enlason.”

— „Ŝajnas al mi, ke la doktoro menciis tiun maljunan petolulinon, Blankan De Kastilio, se mi rajtas tiel epiteti ŝin. Ĉu ne tiel, kara sinjorino?” demandis Briŝo al sinjorino Verduren, kiu kun svene fermitaj okuloj haste kaŝis sian vizaĝon en la mankavojn, de kie eliĝis subpremitaj krietoj.

„Dio pardonu! kara sinjorino – mi ne volas ŝoki pudorajn homojn, se tiaj sidas ĉirkaŭ ĉi tiu tablo, sub rosa221... Mi cetere agnoskas, ke nia admirinda ateneska respubliko222 povus – kredu min! – gratule rekoni en tiu ano de la obskurisma dinastio Kapet223 la unuan pugneman policestron. Vere tiel, kara gastiganto, vere tiel” li rediris per sia bone sonanta, klare silabiga voĉo, responde al kontraŭdiro de sinjoro Verduren. „La ‚Kroniko de Sandenizo’, kies faktajn informojn neniu pridubas, pri tio tute klaras. Ŝi estas la plej konvena kandidato por iĝi sankta patronino de la sekularigema proletaro, kvankam ŝi patrinis sanktulon, al kiu ŝi cetere provizis kelkajn pikajn malagrablaĵojn, kiel atestas sia-kaj-sia-flanke Suger kaj Sankta Bernardo224 – ĉar ĉiun homon ŝi draste traktis.”

— „Kiu estas ĉi tiu sinjoro?” Forŝevilo demandis al sinjorino Verduren „li ŝajne estas unuaranga sciulo”.

— „Nekredeble, ĉu vi ne konas la faman Briŝo-n? Li estas renoma tra tuta Eŭropo.”

— „Ha, ĉu Breŝo?” ekkriis Forŝevilo pro misaŭdo de la nomo „Mi tute ne suspektis tion” li daŭrigis, rigardante al la eŭropa famulo per miraj okuloj. „Estas tiel interese sidi ĉe sama tablo kun konata homo. Vere vi invitis min ĉi-tage samtempe kun eminentaj gastoj. Ĉe vi oni neniel enuas.”

— „Nu, vidu, la precipa afero estas...” modestumis sinjorino Verduren „ke ili sentu sin en fidinda rondo. Siajn temojn ili elektas laŭvole, kaj la konversacio dispafiĝas al ĉiaj direktoj. Briŝo hodiaŭ vespere ne aparte brilas; mi vidis lin ĉi tie, vere, tiel admirinda, ke antaŭ li oni volas genuiĝi; kaj male en societo de aliaj homoj li ne plu estas la sama homo, li malspritas, la frazojn oni el li eltordas, li estas eĉ teda.”

— „Kurioze!” diris Forŝevilo kun miro.

La speco de sprito, kiun montris Briŝo, estus ĝenerale rigardata kiel plena stulteco en la koterio, kiun Svan de sia junaĝo frekventis, kvankam ĝi povas kunekzisti kun reala inteligento. Kaj ĝuste la inteligento de la profesoro, vigla kaj provizita per abunda materialo, probable superis tiun de multaj mondumanoj, kiuj en la okuloj de Svan estis spritaj. Sed ĉi lastaj en lian animon tiel bone enpremis siajn gustojn kaj malŝatojn, almenaŭ pri ĉio rilata al societa vivo kaj eĉ al tiu dependaĵo de ĝi, kiun oni pli ĝuste konsiderus kiel aferon de inteligento, nome konversaciado, ke Svan fatale juĝis la ŝercojn de Briŝo pedantaj, vulgaraj, naŭze pezaj. Plie ŝokis lin – ŝokis lian komprenon de etiketo – la militiste abrupta tono, kiun afektis, kiam li alparolis ajnan homon, la ŝovinema universitatano. Fine li eble ankaŭ seniĝis en tiu vespero je sia indulgemo, vidante kiel sinjorino Verduren diversmaniere afablis al tiu grafo De Forŝevilo, kiun Odeta pro stranga kaprico enkondukis. Sentante ioman embarason rilate al Svan, ŝi antaŭe demandis, kiam ŝi alvenis:

— „Kiel vi opinias pri mia invitito?”

Kaj li, unuafoje rimarkante ke Forŝevilo, kiun li delonge konis, eventuale plaĉas al virinoj kaj estas seksalloga viro, respondis: „fia!”. Nu, li neniel emis ĵaluzi pri Odeta, sed li ne sentis la kutiman feliĉon, kaj kiam Briŝo, komencinte rakonton pri la patrino de Blanka De Kastilio, kiu „kunvivis kun Henrio Plantaĝeneto225 dum jaroj antaŭ ol ŝi al li edziniĝis”, deziris, ke Svan de li petu daŭrigon, al li dirante: „ĉu ne, sinjoro Svan?” kun la komanda tono, per kiu oni sin konformas al la parolmaniero de kampulo aŭ instigas soldaton al agado, Svan, per tio forte kolerigante la dommastrinon, ruinigis la efektan paroladon de Briŝo, respondante ke oni bonvole senkulpigu lin pro lia malgranda intereso pri Blanka De Kastilio, sed ke li prefere pri io demandos la pentriston. Ĉi tiu ĝuste vizitis en la ĵusa posttagmezo ekspozicion de verkoj de alia pentristo, kiu amikis kun sinjorino Verduren kaj antaŭ nelonge mortis, kaj Svan deziris scii de li – ĉar lian belartan juĝon li volonte atentis – ĉu vere en la lastaj faraĵoj de tiu artisto oni vidis ion pli valoran, ol la virtuozecon, kiu jam en liaj pli fruaj verkoj mirigis.

— „... ĉar tiuflanke ili estis eksterordinaraj, sed ili ne estis ekzemploj de arto – se paroli per facila esprimo – altnivela” diris Svan kun rideto.

— „... altnivela kiel... nobla institucio” enŝovis Kotar, levante kun ŝerca seriozeco la brakojn.

Ĉiuj tablanoj eksplodis pro ridado.

— „Mi diris ja, ke kun li oni ne povas resti serioza” diris sinjorino Verduren al Forŝevilo. „En tute neatendita momento li elbuŝigas ian blagon.”

Sed ŝi rimarkis, ke sole Svan ne kunridis. Li cetere kun ioma malkontento vidis, ke Kotar ridindigis lin antaŭ Forŝevilo. Sed la pentristo, anstataŭ ke li kongrue respondis al la demando de Svan, kiel li probable farus se li estus sola kun li, prefere paradis antaŭ la ĉeestantaro per frazado pri la lerteco de la forpasinta majstro.

— „Mi proksimiĝis” li klarigis „por vidi, kiel ĝi estas farita, nazproksime. Eĥ, ja, ne eblas scii, ĉu ĝi estas el gluo, el rubeno, el sapo, zinko, sunradio aŭ fekaĵo!”

— „... kaj plumo estas skribiloj” ekkriis la doktoro tro malfrue, tiel ke neniu komprenis lian enrompon.

La pentristo daŭrigis:

— „Ĝi ŝajnas farita el nenio, la trukon oni ne pli bone divenas ol en la ‚Noktaj Gardistoj’ aŭ la ‚Estrinoj de la Maljunulejo’, kaj la manlerto estas eĉ pli granda ol ĉe Rembranto aŭ Hals226. Ĉio perfektas, estas nekredeble!”

Kaj simile al vira kantisto atinginta la plej altan tonon, kiun li povas sonigi, daŭrigas kapvoĉe, mallaŭte, li nur murmuris – kaj ridante kvazaŭ finfine la pentraĵo estis ridiga pro troa beleco:

— „Ĝi bonodoras, ĝi ebriigas, ĝi forprenas la spirpovon, ĝi tiklas, kaj diable, neniel vi scios, el kio ĝi estas farita – tiagrade ke ĝi ŝajnas iaspeca magiaĵo, trompaĵo, miraklo” kaj eksplode ridante: „tiagrade, ke ĝi malhonestas” kaj paŭzante, gravmiene rektigante la nukon, elektante profunde basan tonon, kiun li penis igi harmonia: „kaj tiom lojalas!”

Krom en la momento, kiam li diris: „pli lertas ol la ‚Noktaj Gardistoj’” kaŭzante problasfeman proteston de sinjorino Verduren, kiu rigardis tiun pentraĵon plej alta ĉefverko de la mondo kune kun ‚la Naŭa’ kaj ‚la Samotraka’227 kaj kiam diris „el fekaĵo”, pro kio Forŝevilo ĉirkaŭrigardis al la tablanoj, scivolante ĉu la esprimo estos akceptata, kaj poste sian buŝon alkonformigis per pruda kaj tolerema rideto, ĉiuj gastoj escepte de Svan okuladis al la pentristo per fascine admirantaj rigardoj.

— „Li ege amuzas min, kiam li tiel pasiiĝas” ekkriis, post ol li silentis, sinjorino Verduren, kaj ŝi kontentegis, ke la vespero estis tiel interesa en la tago de la unua vizito far sinjoro De Forŝevilo. „Kial vi tiel restas senmove, gape kiel bruto sur kampo?” ŝi diris al sia edzo „Vi ja scias, ke li bone parolas. Estas kvazaŭ li aŭdus vin unuafoje. Ĉu vi ne vidis, dum vi parolis, kiel li atentadis ĉiun vorton? Morgaŭ li ripetos ĉion, kion vi diris, kaj ne mankos eĉ unu vorto.”

— „Ne, ĉio ĉi ne estas blago” diris la pentristo, feliĉigita de la ĝenerala atento „vi parolas kvazaŭ vi kredus, ke mi tamtamas, ke ĉion mi ŝveligas; mi kondukos vin tien, vi diros poste, ĉu mi troigis, mi vetas, ke vi revenos pli entuziasma ol mi!”

— „Ni tute ne kredas, ke vi troigas, ni nur volas, ke vi manĝu kaj ke ankaŭ mia edzo manĝu. Redonu soleaĵon kun kremo al la sinjoro, ĉu vi ne vidis, ke tiu, kiun li havas, estas nun malvarma. Hasto ne necesas, vi donas la manĝaĵojn, kvazaŭ io nin urĝus, atendu iom, antaŭ ol vi alportos la salaton.”

Sinjorino Kotar estis modesta kaj silentema, tamen ŝi okaze parolis memfide, kiam ia bona ideo inspiris al ŝi trafan diron. Ŝi sentis, ke ĝi plaĉos, tio antaŭtrankviligis ŝin, kaj ŝi parolis ne tiom por mem brili, ol por esti utila al la kariero de sia edzo. Tial ŝi ne maltrafis la vorton salato, kiun ĵus eldiris sinjorino Verduren.

— „Japana salato ĝi espereble ne estas, ĉu?” ŝi diris duonvoĉe, sin turnante al Odeta.

Ravite, konfuzite de la spiritpreteco kaj trokuraĝo, kiujn evidentigis ĉi tiu diskreta sed klara aludo al la nova kaj sensacia teatraĵo de Aleksandro Duma228, ŝi aŭdigis ĉarman, naivulan ridon, ne tre laŭtan sed tiel elkoran, ke ŝi dum ioma tempo ne povis ĝin kvietigi. „Kiu estas ĉi tiu sinjorino? Ŝi estas sprita” diris Forŝevilo.

— „Japana ĝi ne estas, sed tian ni preparos se vi ĉiuj venos por la vendreda vespermanĝo.”

— „Probable vi juĝos min tre provinca, kara sinjoro” diris sinjorino Kotar al Svan „sed efektive mi ankoraŭ ne spektis tiun faman ‚Fransijon’, pri kiu homoj tiom abunde parolas. La doktoro ĝin vidis, laŭ mia memoro li eĉ poste diris, ke li tre plezure pasigis tiun vesperon en via kompanio, kaj, mi konfesas, mi trovis ke estus malkonvene, se li aĉetus lokojn kaj ĝin vidus duafoje kun mi. Kompreneble pro ĉeesto ĉe spektaĵo en la Franca Teatro oni neniam bedaŭras, la rolado estas ĉiam bonega, sed ni havas tre komplezemajn amikojn...” (personan nomon sinjorino Kotar malvolonte elparolis, ŝi prefere diris iuj amikoj, amiko mia pro imagita eleganteco, per malnatura tono kaj sin ŝveligante kiel persono, kiu laŭ sia bontrovo iun konigas laŭnome aŭ ne) „... kiuj ofte disponas loĝiajn lokojn, kaj afable invitas nin al spektado de ĉiuj vidindaj novaĵoj, kiujn la teatro enprogramigas, kaj mi do povas konfide atendi, mi vidos ‚Fransijon’ pli aŭ malpli baldaŭe, kaj mi povos mem juĝi pri ĝia valoro. Mi koncedas tamen, ke mi sentas min iagrade senhelpa en ĉiuj societaj rondoj, kiujn mi vizitas, ĉar homoj ĉiam parolas pri tiu damninda japana salato. Oni eĉ pri la afero nun tediĝas.” ŝi aldonis, rimarkante ke laŭŝajne Svan-on ne tiel interesis, kiel ŝi esperis, tia arde nuntempa temo. „Tio tamen estas preteksto por ideoj, el kiuj kelkaj estas konfesinde tre amuzaj. Mi ekzemple amikas kun virino, kiu estas tre originala, kvankam bela, kun multaj rilatoj, tre laŭmoda – ŝi rakontas, ke ŝi preparigis hejme tiun salaton kun ĉiuj enmetaĵoj, kiujn Aleksandro Duma priskribas en la teatraĵo. Ŝi invitis kelkajn amikinojn por la okazo. Bedaŭrinde mi ne estis en la tiufoja rondo. Sed mi aŭdis de ŝi la rakonton en ŝia akcepto-tago; laŭdire ĝi estis vere aĉa, ŝi ridigis nin tiel, ke ni larmis.. Sed vidu, la tutan amuzon faras la rakontmaniero” ŝi aldonis, vidante ke Svan restas serioz-miena.

Kaj supozante, ke li eble ne ŝatis ‚Fransijon’:

„Cetere, mi antaŭvidas, ke mi ne kontentos. Mi ne kredas, ke tio same valoras kiel ‚Sergio Panin’, la idole ŝatata teatraĵo de sinjorino De Kresi. Ĉi dramo certe havas profundan temon kaj instigas al pensado; sed kial oni donu recepton sur la scenejo de la Franca Teatro? ‚Sergio Panin’ male... cetere, kiel ĉio, kion surpaperigis Ĵorĵo Onet, li tiom bele verkas! Mi ne scias ĉu vi spektis ‚La Mastro de Forĝejoj’229, kiun mi rigardas kiel eble pli bonan ol ‚Sergio Panin’...”

— „Pardonu al mi” diris Svan kun ironia tono, „sed mi konfesas, ke ĉi tiujn du ĉefverkojn mi proksimume egale maladmiras.”

— „Ĉu vere? Kion en ili vi ne ŝatas? Ĉu vi havas apriore malfavoran opinion? Ĉu eble vi sentas ilin tro malgajigaj? Cetere, mi ofte asertas, ke pri romanoj kaj teatraĵoj oni neniam disputu. Ĉiu havas propran vidpunkton, kaj vi eble malamos tion, kion mi tre ŝatas.”

Ŝian diron interrompis Forŝevilo, alparolante Svan-on. Dum ke sinjorino Kotar parolis pri ‚Fransijon’ Forŝevilo al sinjorino Verduren estis admire komentinta tion, kion li nomis la eta spiĉo230 de la pentristo.

— „Ĉi tiu sinjoro parolas tiel flue, havas tian memorpovon!” li diris al sinjorino Verduren, post ol la pentristo finparolis „Mi malofte aŭdis ion similan. Terure! Mi tre deziras havi saman facilecon. Li estus bona predikanto. Oni prave dirus ke kun sinjoro Breŝo, vi havas ĉi tie du esceptulojn de sama nivelo, mi ne scias ĉu eĉ, kiel vortoĵonglisto, ĉi tiu eble gajnus en konkurso kun la profesoro. Ĝi estas pli spontanea, malpli arta. Kvankam li havas preterpase kelkajn realismajn vortojn, sed tio estas laŭ la nuntempa gusto, mi malofte vidis iun babili kun tia langolerteco, kiel ni diris en la armeo, kie mi havis kunulon, kiun ĉi tiu sinjoro ĝuste memorigis al mi. Pri io ajn, mi ne scias, ekzemple pri ĉi tiu glaso li povis frazumi dum horoj, ne, ne pri glaso, mi diras stultaĵon, sed pri la batalo en Vaterlo231, pri ĉio ajn laŭvole kaj li diris preterpase aferojn, kiujn oni mem ne elpensus. Krome Svan estis en la sama regimento, li probable konis lin.”

— „Ĉu vi ofte renkontiĝas kun Svan?” demandis sinjorino Verduren.

— „Tute ne...” respondis sinjoro De Forŝevilo, kaj tial ke li deziris, por faciligi sian proksimiĝon al Odeta, iel agrabli al Svan, li profitis la okazon provizitan de la demando por flati al li, parolante pri liaj prestiĝaj rilatoj, sed parolante kiel mondumano en tono de amika kritiko, ne kredigante ke li gratulas lin pro ia apenaŭ imagebla sukceso: „...ĉu ne Svan? Mi neniam renkontas vin. Cetere, kiel mi vidus lin? Tiu strangulo ĉiutempe sidaĉas ĉe gesinjoroj Latremujo, ĉe gesinjoroj La Lomoj, kaj tiaj similaj homoj...” La aserto des pli malveris, ke Svan dum la pasinta jaro vizitis preskaŭ nur la domon Verduren. Sed la nura nomo de nekonatoj rezultigis iliaflanke malaproban silenton. Sinjoro Verduren, antaŭvidante la malagrablan impreson, kiun tiuj tedulaj nomoj, sentakte antaŭ la tuta rondo eldirataj, al lia edzino probable kaŭzos, ŝtele ĵetis al ŝi zorgoplenan, helpopretan rigardon. Li vidis, ke en sia decido de ne-agnosko, de ne-koncerniĝo pri la novaĵo, kiun oni ĵus al ŝi anoncis, de ne nur muteco, sed ankaŭ tia surdeco, kian oni afektas, kiam kulpa amiko en interparolon enŝovas senkulpiĝon, kiun oni ŝajne akceptus se oni ĝin senproteste aŭskultus, aŭ kiam iu eldiras la malpermesitan nomon de sendankulo, sinjorino Verduren, por ke ŝia silento ne aspektu konsenta sed estu la nenioscia silento de senvivaĵo, subite sian vizaĝon senigis je ĉia vivosigno, je ĉia moviĝo; ŝia konveksa frunto iĝis bela ekzemplo de altreliefo, en kiun la nomo de tiu Latremuj-familio, ĉe kiu Svan ĉiam sidis, ne povis eniĝi, ŝia iom kuntirita nazo vidigis faldeton, kiu bele imitis vivantecon. Ŝia duonmalfermita buŝo ŝajnis ekparolonta. La tuto aspektis kiel vakse muldita skulptaĵo, plastra masko, modelo de monumento, busto por la Palaco de Industrio232, antaŭ kiu la publiko certe haltos, admirante kiel la skulptinto esprimis la neŝanceleblan indecon de la Verdurena gento, defianta la altecon de la latremuja aŭ de la la-loma gentoj, kiujn ĝi almenaŭ egalas, same kiel ĉiujn tedulojn de la mondo, kaj sukcese elformis preskaŭ papan moŝtecon el la blankeco kaj rigideco de ŝtono. Sed la marmoraĵo fine reviviĝis kaj aŭdigis, ke oni ne povas viziti tiujn homojn sen naŭzo, ĉar la edzino konstante ebrias, kaj la edzo estas tiel malklera, ke li diras „golidoro” vice de „koridoro”.

— „Oni pagus al mi multe, kaj mi ankoraŭ ne enlasus tion en mian hejmon” findiris sinjorino Verduren kun fulma rigardo al Svan.

Sendube ŝi ne esperis, ke li subiĝos ĝis tia grado, ke li imitus la simplanimecon de la pianista onklino, kiu tuj ekkriis:

— „Ĉu vere tiel? Kio min mirigas, estas ke ili ankoraŭ trovas homojn, kiuj ilin volonte vizitas; al mi ŝajnas, ke mi timus: oni tiel facile ricevas baton! Kiel ekzistas ankoraŭ sufiĉe krudaj homoj por deziri societadon kun ili?”

Se li almenaŭ respondus, kiel Forŝevilo: „He, ŝi estas ja dukino, ankoraŭ estas homoj, kiujn tio imponas”, al kio sinjorino Verduren almenaŭ povis rebati: „laŭ ilia plaĉo!”. Svan anstataŭe nur ridis en maniero, kiu signifis, ke tian ekstravagancan diron li neniel serioze konsideras. Sinjoro Verduren, al sia edzino plu direktante ŝtelajn rigardojn, vidis kun malgajo kaj bone komprenis, ke ŝi tiam sentis koleron de granda inkviziciisto, al kiu ne prosperas forsarki herezon, kaj por helpi al tio, ke Svan forkonfesu sian vidpunkton – ĉar sendevia asertado de sia opinio ĉiam aperas kiel ruzo kaj malnoblaĵo en la okuloj de tiuj, kontraŭ kiuj ĝi okazas – li alparolis lin:

— „Diru sincere, kion vi pensas. Al ili ni ne rediros.”

Al kio Svan respondis:

— „Sed tute ne pro timo de la dukino – se al familio Latremujo vi aludas. Mi parolas laŭ la vero, dirante ke homoj ŝin volonte vizitas. Mi ne asertos, ke ŝi havas profundan pensmanieron” (li prononcis profundan kvazaŭ ĝi estus ridinda vorto, ĉar lia parolo konservis iujn trajtojn de lia antaŭa spirito, je kiuj anima renaskiĝo ligita kun ŝato de muziko de mallonge lin liberigis – li nun iafoje siajn opiniojn esprimis kun varmeco) „... sed tute sincere ŝi estas inteligenta kaj ŝia edzo estas vera literaturŝatanto. Ili estas tre agrablaj homoj.”

Tiel ke sinjorino Verduren, sentante ke ĉi tiu sola malfidelulo al ŝi baros la vojon al la spirita unueco de la eta rondo, ne povis sin deteni – pro kolerego kontraŭ tiu obstinulo, kiu ne vidis, kiom liaj paroloj ŝin suferigis – de elkora kriado:

— „Tiel opiniu laŭvole, sed almenaŭ ne diru tion antaŭ ni!”

— „Tio veras aŭ ne depende de via difino de inteligento” diris Forŝevilo, kiu siavice volis paradi per frazoj. „Nu, mi petas, Svan, kiel vi komprenas inteligenton?”

— „Ha” ekkriis Odeta „ĝuste pri tia speco de grandaj temoj mi ofte petas, ke li parolu al mi, sed li neniam konsentas.”

— „Tamen volonte...” Svan protestis.

— „Pu! tute ne!” Odeta diris.

— „Ene de kio?” demandis la doktoro.

— „Laŭ vi” daŭrigis Forŝevilo „ĉu inteligento estas societa parolfacileco, plaĉemo antaŭ homoj?”

— „Finu vian intermanĝeton, ke oni povu depreni vian teleron” diris per acida tono sinjorino Verduren al Saniet, kiu, absorbite en iaj pensoj, paŭzis kaj ne plu manĝis. Kaj eble iom hontante pro la ĵusa tono: „Tio ne gravas, tempo estas, sed mi rimarkigas tion pro la aliaj tablanoj, ĉar dume la sekvan pladon oni ne povas disdoni.”

— „Estas” diris Briŝo peze dissilabigante „tre kurioza difino de inteligento en verko de la kara anarkiema Francisko Fenelon233...”

— „Aŭskultu” diris al Forŝevilo kaj al la doktoro sinjorino Verduren „li sciigos al ni la difinon de inteligento laŭ Fenelon, estas interese, malofte oni aŭdas ion tian.”

Sed Briŝo unue atendis la difinon de Svan. Ĉi tiu ne respondis kaj tiu evitado fiaskigis la brilan disputon, pri kiu sinjorino Verduren jam ĝojis, ke ŝi ĝin aŭdigos al Forŝevilo.

— „Kompreneble, li agas same kiel al mi” diris Odeta kun ofendita tono „mi almenaŭ kontentas pri tio, ke mi ne estas la sola persono, kiun li ne juĝas sufiĉe inteligenta.”

— „Ĉu tiu familio De Latremuajo234, kiun sinjorino Verduren menciis kiel ne tre frekventindan” Briŝo demandis kun forta artikulacio „estas praidoj de tiuj, pri kiuj la kara snoba Maria De Sevinje konfesis, ke ŝi ĝojas pri rilatado kun ili, ĉar tio impresas ŝiajn kampistojn? Verdire la markizino havis alian kialon, kaj ĉi lasta al ŝi probable pli gravis, ĉar ŝi fundamente estis beletrulino kaj ŝi volis antaŭ ĉio porskriban materialon. Kaj ĝuste en la taglibro, kiun ŝi al sia filino regule sendadis, la enhavon pri interregna politiko provizis sinjorino De Latremuajo, kiu en ĉi tiu kampo pri multaj aferoj sciiĝis dank' al siaj altarangaj familiaj ligoj.”

— „Ne, al mi ŝajnas ke la familio ne samas” diris sinjorino Verduren malgraŭ plena nescio.

Saniet, post ol li sian ankoraŭ plenan teleron haste redonis al la tablestro, reabsorbiĝis en silenta medito, kaj li nun fine vekiĝis kaj ride rakontis pri vespermanĝo, kiun li havis kun la duko De Latremujo, el kiu montriĝis, ke la duko ne sciis ke Ĵorĵo Sand estas la plumnomo de virino. Svan, simpatiante al Saniet, kredis, ke estos bone montri al li per diversaj ekzemploj, ke la duko kleras kaj ke tia nescio estas de lia flanko neatendebla; sed subite li haltis, ekkomprenante ke tiajn pruvojn Saniet ne bezonas, ke li scias pri la malvereco de la rakonto simple tial, ke li ĵus, antaŭ momenteto ĝin elpensis. La bona viro suferis pro tio, ke gesinjoroj Verduren lin rigardis teda; kaj konsciante, ke li en tiu vespero ankoraŭ pli ol kutime malbrilis, li volis antaŭ ĝia fino almenaŭ unufoje amuzi homojn. Li kapitulacis tiel rapide, ŝajnis tiel malfeliĉa pro la misa efekto de sia provo kaj respondis tiel malkuraĝe al Svan, por ke ĉi tiu ne persiste faru de nun neutilan refutadon: „bone, bone, ĉiuokaze, eĉ se mi eraras, mi per tio supozeble ne krimas”, ke Svan deziris, ke li ankoraŭ povus diri, ke la rakonto veras kaj bonegas. La doktoro, kiu ilin aŭskultis, pensis ke la okazo konvenas por citi „se non è vero...”235 sed li ne sentis sin sufiĉe certa pri la vortoj kaj rezignis pro la ebla konfuziĝo.

Post la manĝo Forŝevilo propramove proksimiĝis al la doktoro.

— „Probable estis plaĉa virino tiu sinjorino Verduren, kaj ŝi estas iu kun kiu oni povas konversacii, laŭ mi tio estas la ĉefa afero. Kompreneble ŝi travivis jam iom multe da printempoj. Male sinjorino De Kresi estas juna, kaj ŝi ŝajnas inteligenta. Ha, skorzonero! oni tuj vidas, ke ŝi havas indianan okul-akrecon, jes!... Ni estas parolantaj pri sinjorino De Kresi” li klarigis al sinjoro Verduren, kiu proksimiĝis, la pipon en la buŝo. Mi imagas, ke kiel ina korpo...”

— „Mi prefere en mian liton ricevus ŝin ol fulmobaton” haste diris Kotar, kiu dum minutoj vane atendis, kiam Forŝevilo paŭzos por enspiro, kaj fine povis enŝovi la malnovan ŝercon236, kiun eble neniu alia oportuno faciligos – li timis – se la konversacio fordrivos kaj kiun li elbuŝigis kun la troaj spontaneo kaj memcerto, per kiuj oni kaŝas la malvarmecon kaj la senhelpecon de parkera diro. Forŝevilo konis la ŝercon, li komprenis kaj ridis. Sinjoro Verduren siaflanke ne ŝparis elmontradon de gajeco, ĉar li eltrovis de mallonga tempo por ĝin signifi rimedon alian, ol la mimiko de sia edzino, sed egale simplan kaj klaran. Apenaŭ li komencis la kapan kaj ŝultran geston de ekridanto, tuj li tusegis, kvazaŭ pro tro forta ridado li misspiris la fumon de sia pipo. Kaj ĝin plu dentotenante ĉe angulo de la buŝo, li laŭvole daŭrigis la ŝajnigon de samtempaj sufokiĝo kaj gajiĝo. Tiel do, li kaj lia edzino, kiu vidalvide al li, aŭskultante ian rakonton de la pentristo, fermis la okulojn kaj enkaŝis la vizaĝon en la mankavojn, aspektis kiel du teatraj maskoj, kiuj gajecon diverse bildigas.

Sinjoro Verduren cetere estis antaŭvidema, konservante la pipon ĉe la buŝo, ĉar Kotar, kiu bezonis mallongan paŭzon, diris ŝercon, kiun li lernis antaŭ nelonge kaj ripetis nun ĉiufoje, kiam li estis vizitonta la saman lokon: „mi devas momente kunparoli kun la duko De Omalo237” tiel ke la tusa krizo de sinjoro Verduren rekomenciĝis.

— „Nu, estu prudenta, forprenu vian pipon, vi vidas ja, ke vi sufokiĝas pro detenata ridado, ĉu ne?” diris sinjorino Verduren, kiu venis proponante likvorojn.

— „Kiel agrabla estas via edzo! li estas granda spritulo” asertis Forŝevilo al sinjorino Kotar. „Dankon, sinjorino. Miaspeca maljuna soldato ĉiam diras ‚jes’ por glaso da brando.”

— „Sinjoro De Forŝevilo trovas, ke Odeta estas ĉarma” diris sinjoro Verduren al sia edzino.

— „Ŝi ĝuste deziras en iu okazo havi tagmanĝon kun vi. Ni aranĝos tion, sed Svan pri tio ne aŭdu. Estas klare, ke li iom malvarmigas la atmosferon. Krom tio vi kompreneble povos reveni por vespermanĝoj, ni esperas – tre ofte. Kun la veno de la varma sezono ni ofte manĝos sub libera ĉielo. Ĉu vi eventuale estos gasto de vespermanĝoj en la Bulonja Arbaro238? Bone, bone, estas tre afable... Ĉu vi ne profesie laboros hodiaŭ?” ŝi kriis al la juna pianisto, tiel ke antaŭ grava novulo, kia estis Forŝevilo, klare vidiĝu kaj ŝia sprito, kaj ŝia tirana povo super la fideluloj.

— „Sinjoro de Forŝevilo estis klaĉanta pri vi” ironie diris sinjorino Kotar al sia edzo, kiam li reeniris la salonon.

Kaj li, daŭrigante la pensfadenon pri la nobeleco de Forŝevilo, kiu lin obsedis ekde la komenciĝo de l' vespermanĝo, diris:

— „Mi nuntempe kuracas baroninon, nome baroninon Putbus. Iuj Putbus-nomuloj partoprenis la krucmilitojn, ĉu ne? Ili havas en Pomerio239 lagon dekfoje grandan kiel la placo Konkordo240. Mi kuracas ŝin pro seka artikinflamo; ŝi estas tre agrabala virino. Ŝi cetere konas sinjorinon Verduren, se mi ĝuste komprenis.”

Pro tio Forŝevilo, kiam li post tempero denove sole parolis kun sinjorino Kotar, kompletigis sian favoran juĝon pri ŝia edzo:

— „... Plie li estas interesa persono. Oni vidas, ke li konas multajn homojn. Memcerte kuracistoj nepre informiĝas pri tiom multaj aferoj.”

— „Mi ludos la frazon de la sonato por sinjoro Svan, ĉu ne?” anoncis la pianisto.

— „Ha, infere! ĝi ne estos la Sonata Serpento, ĉu?” demandis sinjoro De Forŝevilo por efekti.

Sed Kotar, kiu la vortludon neniam aŭdis antaŭe, ne komprenis kaj kredis, ke sinjoro De Forŝevilo lingve eraris. Li alhastis por korektado:

— „Ne, ne, krotalon oni ne nomas sonata serpento, sed sonanta serpento” li diris per fervora, urĝa, venka tono.

Forŝevilo klarigis al li la vortludon241. La doktoro ruĝiĝis.

— „Estas amuze, ĉu ne, doktoro?”

— „Ba, mi aŭdis ĝin antaŭ tiom longe” respondis Kotar.

Sed ili silentiĝis; desub la moviĝo de la violonaj tremsonoj, kiuj trans du oktavoj ĝin kovris per vibra vualo – kiel en montara lando malantaŭ la ŝajna, abisma senmoveco de akvofalo oni vidas kvindek metrojn pli malalte la malgrandegan silueton de promenanto – ĵus aperis la eta frazo, malproksima, gracia, ŝirmata de la longa pluvado de la senrompa, diafana, sonora kurteno. Kaj Svan en sia koro sin turnis al ĝi kiel al la estulo, al kiu li konfidencis sian amon, kiel al amiko de Odeta, kiu nepre diru al ŝi, ke ŝi ne logiĝu de tiu grafo De Forŝevilo.

— „Ho, vi alvenas malfrue” diris sinjorino Verduren al fidelulo, kiun ŝi estis invitinta nur por la horo de dentpikilo, „ni havis hodiaŭ impresan, vervegan Briŝo-n! Sed li jam foriris. Ĉu ne sinjoro Svan? Ŝajnas al mi, ke vi unuafoje renkontiĝis kun li” ŝi diris por emfazi ke li speciale al ŝi ŝuldas la interkoniĝon. „Ĉu ne vere, ke nia Briŝo estas admirinda?”

Svan ĝentile respondis per sinklino.

— „Ĉu ne? Ĉu vi ne trovis lin interesa?” sinjorino Verduren abrupte insistis.

— „Tre interesa, kara sinjorino, mi tre ĝuis la okazon. Li estas eble pli akra kaj memcerta, ol mi ŝatus. Mi volonte aŭdus en lia tono iometon da hezito kaj da mildeco, sed estas klare, ke li estas multescia kaj li ŝajnas ankaŭ tre bona homo.”

Ĉiuj foriris tre malfrue. La unuaj komentoj de Kotar al sia edzino estis:

— „Mi malofte vidis sinjorinon Verduren same verva, kiel hodiaŭ”.

— „Kia ĝuste estas ĉi tiu sinjorino Verduren, ĉu duonmonduma virino?” demandis Forŝevilo al la pentristo, al kiu li proponis kunveturadon.

Odeta bedaŭre vidis, ke li foriras; ŝi ne aŭdacis rehejmiĝi sen la akompano de Svan, sed en la veturilo ŝi estis mishumora, kaj kiam li demandis je la alveno, ĉu li eniru, ŝi diris: „memkompreneble” kaj malpacience tiris la ŝultrojn.

Post la foriro de la gastoj sinjorino Verduren diris al sia edzo:

— „Ĉu vi rimarkis, kiel Svan ridis per stulta rido, kiam ni parolis pri sinjorino Latremujo?”

Ŝi rimarkis, ke Svan kaj Forŝevilo antaŭ tiu nomo plurfoje ne enmetis la vorteton ‚De’. Ne dubante, ke tiel ili parolas evidentige pri tio, ke ilin ne impresas nobelaj titoloj, ŝi volis imiti tiun aplombon, sed ŝi ne bone komprenis, kiel la afero gramatike funkcias. Sekve – sub influo de sia misforma dirmaniero prefere ol de siaj respublikismaj sentoj – ŝi ankoraŭ diris la familio De Latremujo, aŭ pliĝuste per apokopo, kiun oni aŭdas en paroloj de varieteaj kanzonoj aŭ vidas en dialogoj de desegnitaj karikaturoj, kiuj la rolvorton koncizigas, la familio D' Latremujo, sed ŝi inverse kaj kompense diris sinjorino Latremujo. „...Aŭ la dukino laŭ la dirmaniero de Svan” ŝi ironie aldonis kun rideto, kiu pruvis, ke ŝi citas kaj ne mem respondecas pri tiel naiva kaj mokinda alnomo.

— „Senkaŝe – mia impreso estas, ke li montriĝis tre stulta.”

Kaj sinjoro Verduren respondis:

— „Li ne sinceras, li estas insidema viro, ĉiam fiŝkaptanta en akvo malklara. Li volas flati al ĉiu, plaĉi al ĉiu. Kia kontrasto kun Forŝevilo! Ĉi tiu estas viro, kiu rekte parolas, kiel li pensas. Kun li oni klare konsentas aŭ ne konsentas. Ne kiel la alia, kiu ĉiam estas nek tute nigra, nek tute blanka. Cetere ŝajnas, ke Odeta multe pli ŝatas tiun Forŝevilon kaj mi aprobas ŝin. Kaj finfine se Svan volas paradaĉi kiel mondumano, kiel kolektanto de dukinoj, la alia en tiu kampo havas nobelan titolon, li estas ja grafo De Forŝevilo” li konkludis kun delikata elparolo de la nomo, kvazaŭ li konus la historion de tiu grafeco kaj precize pesus ĝian apartan valoron.

Загрузка...