8.2.1. Nombro ĉe radikoj kaj kunmetaĵoj

Radiko (§37.1) povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn:

okula = rilata al okulo aŭ okuloj. La radiko OKUL mem ne esprimas ian

nombron.

okule = rilate al okulo aŭ okuloj

okulkavo = kavo de okulo

okulkuracisto = kuracisto de okuloj

kolora = havanta unu aŭ plurajn kolorojn,

samideano = ano de la sama ideo aŭ de la samaj ideoj

§8.2.1

67

Unu-nombro kaj multe-nombro

marteli = bati per unu martelo aŭ per pluraj marteloj

libroverkado = verkado de libro aŭ libroj

Oni do ne uzas J-finaĵojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras:

*okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *ŝipojhaveno*, *senharojigi* aŭ simile,

sed okulkuracisto, librovendejo, ŝiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja

klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj,

haveno por ŝipoj, forigi harojn.

J-finaĵo povas tamen aperi en kunskriboj kiel membroj-abonantoj (§25.3).

Grupaj radikoj (§8.2.2) kiel FAMILI (aro da parencoj) kaj ARME (aro da

soldatoj) montras ĉiam multe-nombron de tio, el kio konsistas la grupo, sed

ili ne per si mem montras, ĉu estas unu aŭ pli ol unu tia grupo:

familia = rilata al familio aŭ familioj (rilata al unu aro da parencoj aŭ al

pluraj aroj da parencoj)

armea = rilata al armeo aŭ armeoj (rilata al unu aro da soldatoj aŭ al

pluraj aroj da soldatoj)

8.2.2. Nombro ĉe O-vortoj

Plej multaj O-vortoj estas nomoj de individuecaj aferoj, kiuj povas esti

nombrataj. Povas esti unu aŭ pli multaj de la afero: tablo, domo, knabino,

ĉevalo, vintro, metro, iro, preno.

Kiam estas pli ol unu, oni aldonas la finaĵon J: tabloj, domoj, knabinoj,

ĉevaloj, vintroj, metroj, iroj, prenoj.

Se alia vorto jam montras la multe-nombrecon, oni devas tamen uzi J: du

domoj, tri domoj, multe da katoj, du kilogramoj da legomoj.

Se oni anstataŭigas O-finaĵon per apostrofo (§10), la unu-nombreco restas:

okul’ = okulo (neniam okuloj).

Nenombreblaj O-vortoj

Multaj O-vortoj estas nomoj de neindividuecaj aŭ substancecaj aferoj, kiuj

ne povas esti nombrataj. Oni ne parolas pri unu aŭ pluraj, sed pri pli aŭ

malpli multe: akvo, lakto, rizo, metalo, sablo, muziko, veturado, atendado.

Tiaj O-vortoj normale ne ricevas J-finaĵon, ĉar la distingo inter unu-nombro

kaj multe-nombro estas fremda al ili. Sed iafoje oni parolas pri diversaj

specoj de ia neindividueca afero. Tiam oni povas je bezono uzi J-finaĵon:

metalometaloj = pluraj specoj de metalo

muzikomuzikoj = pluraj specoj de muziko

Hejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj. Rt.31 Temas pri pluraj specoj

de dolĉa vino.

Krom la Eŭklida geometrio eblas elpensi aliajn geometriojn kun aliaj

reguloj. Oni parolas pri diversaj geometri-sistemoj.

68

§8.2.2

Unu-nombro kaj multe-nombro

Ĉe nenombreblaj aferoj oni povas montri la kvanton per mezurunuoj. Tiaj

unuoj estas nombreblaj: tri litroj da akvo, du hektogramoj da metalo, unu

sitelo da sablo, tri horoj da muziko.

Iuj vortoj por manĝeblaj aferoj, kiuj normale nomas individuaĵon, povas

tamen iafoje ricevi substancecan signifon, kiam temas pri kuiraĵo, ekz. fiŝo,

kolbaso k.a. Normale oni parolas pri unu, du aŭ pli da fiŝoj aŭ kolbasoj, sed

ankaŭ eblas diri ekz.: Tiu manĝaĵo estas farita el fiŝo/kolbaso. (Ne gravas,

ĉu estas unu aŭ pluraj fiŝoj/kolbasoj.) Sed en tiaj okazoj, kiam preskaŭ certe

estas pli ol unu, oni ja uzu J-finaĵon: Tofuo° estas manĝaĵo farita el sojfaboj.

(Apenaŭ povus esti nur unu sojfabo.) Pli ofte oni tamen diras: Tio estas fiŝ-

aĵo/kolbasaĵo. Tofuo° estas sojfabaĵo. Kiam oni mencias la nombron, oni

ĉiuokaze devas uzi J-finaĵon, se estas pli ol unu: Li manĝis du fiŝojn. Ŝi

povis manĝi nur du fabojn.

Ĉe O-vortoj kun AĴ-sufikso la nombrebleco ofte ne estas fiksita: §38.2.3.

Grupaj O-vortoj

Iuj nombreblaj O-vortoj montras grupon. Tia O-vorto montras ion, kio kon-

sistas el individuoj, ekz.: familio (pluraj personoj), arbaro (pluraj arboj),

klaso (pluraj samspecaj aferoj), vico (pluraj aferoj en ia ordo), kaj multegaj

aliaj. Kun J-finaĵo tia vorto montras plurajn apartajn grupojn: familioj (pluraj

grupoj de personoj), arbaroj (pluraj grupoj de arboj) k.t.p.

Agoj

O-vorto, kiu estas nomo de ago, montras sen J-finaĵo unu okazon de tia ago.

Kun J-finaĵo ĝi montras plurajn apartajn okazojn de la ago. Longan agadon

aŭ ripetadon de ago oni normale montras per la sufikso AD (§38.2.2). AD +

simpla O-finaĵo montras unufojan agadon aŭ ripetadon. AD + OJ estas pluraj

apartaj longaj agadoj, aŭ pluraj ripetadoj:

krio = unu laŭta voko

krioj = pluraj laŭtaj vokoj

kriado = longa krio, pluraj krioj farataj dum certa tempo

kriadoj = pluraj longaj krioj, plurfoja kriado

Atentu pri la signifo

Oni atentu pri la signifo de la Esperantaj vortoj. Jen estas kelkaj ekzemploj

de vortoj, kiuj povas esti problemaj por iuj:

Li vestis sin per blanka kalsono kaj nigra pantalono. Por tiaj vestaĵoj oni

uzas en multaj lingvoj multe-nombrajn vortojn, ĉar origine temis pri po

du vestaĵoj, po unu por ĉiu kruro.

Mi elspezis mian tutan monon. Rz.60 En kelkaj lingvoj oni uzas multe-

nombran vorton por mono, ĉar ĝi konsistas el pluraj moneroj kaj monbil-

etoj.

§8.2.2

69

Unu-nombro kaj multe-nombro

La asocio ricevis novan statuton. La vorto statuto estas kelklingve ĉiam

multe-nombra, ĉar ĝi konsistas el pluraj paragrafoj.

Li malsaniĝis je variolo. Malsanoj kiel variolo, varicelo kaj morbilo

havas en iuj lingvoj multe-nombrajn nomojn, ĉar ili kaŭzas plurajn pust-

ulojn k.s. sur la haŭto.

Per tondilo ni tondas. FE.34 La vorto tondilo estas en iuj lingvoj multe-

nombra, ĉar ĝi konsistas el du kunmetitaj partoj.

Tiu muzikisto ludas drumon. Por la kompleksa instrumento drumo oni

uzas en multaj lingvoj multe-nombran vorton, ĉar ĝi konsistas el pluraj

tamburoj kaj cimbaloj ludataj de unu sola muzikisto.

Usono estas grandega lando. La lando Usono havas en multaj lingvoj

multe-nombran nomon, ĉar ĝi estas unuiĝo de pluraj ŝtatoj.

Ili loĝas en Nederlando. La lando Nederlando havas en iuj lingvoj

multe-nombran nomon, ĉar la nomo origine priskribis grupon da re-

gionoj (“la Malaltaj Landoj”), kiuj estis poste kunigitaj.

Tiun semajnon mi ne laboros, ĉar mi havos feriojn. Ferio estas en Esper-

anto unu libera tago. Se estas pli ol unu tago, oni diru ferioj aŭ uzu la

vorton feriado.

Ŝi portas novajn okulvitrojn. Por tia ilo oni uzas en multaj lingvoj unu-

nombran vorton, ĉar temas pri unu ilo, kiu tamen konsistas el du vitroj.

Noto: Iafoje aperas la ideo, ke okulvitroj estu traktata kvazaŭ ĝi estus unu-nombra malgraŭ la J-fin-

aĵo: *Mi havas unu okulvitrojn.* *Ŝi portas malnovan okulvitrojn.* Tio estas eraro. Ĉiu vorto kun

J-finaĵo estas nepre multe-nombra. Oni diru: Mi havas unu paron da okulvitroj. Ŝi portas malnovajn

okulvitrojn. Ŝi portas malnovan paron da okulvitroj. Iuj volas anstataŭigi okulvitroj per nova unu-

nombra vorto. Tio estus teorie farebla, sed verŝajne praktike ne sukcesus.

8.2.3. Nombro ĉe A-vortoj

A-vorto havu J-finaĵon, se ĝi priskribas ion multe-nombran:

granda domo = unu domo, kiu estas granda

grandaj domoj = pluraj domoj, kiuj estas grandaj

krajona noto = unu noto farita per krajono aŭ krajonoj

krajonaj notoj = pluraj notoj faritaj per krajono aŭ krajonoj

Rimarku, ke la vortoj krajona kaj krajonaj neniel montras, kiom da krajonoj

estas. La uzo de J en krajona noto kaj krajonaj notoj dependas nur de la

noto-nombro.

Multe-nombra estas kompreneble ĉiu vorto, kiu havas J-finaĵon, sed ankaŭ

personaj pronomoj (§11) povas esti multe-nombraj. La pronomoj ni kaj ili

estas ĉiam multe-nombraj. Vi kaj si estas jen unu-nombraj, jen multe-

nombraj. Oni estas normale unu-nombra, sed povas esti multe-nombra. Mi

estas ĉiam unu-nombra (kaj ankaŭ ci). La vorteto ambaŭ (§15.5) estas ĉiam

multe-nombra:

Mi estas feliĉa.

Ŝi sentas sin feliĉa.

70

§8.2.3

Unu-nombro kaj multe-nombro

Vi estas feliĉa(j).

Oni estas feliĉa(j).

Ni estas feliĉaj.

Ili estas feliĉaj.

Ili sentas sin feliĉaj.

Ambaŭ estas feliĉaj.

A-vorto, kiu priskribas subkomprenatan O-vorton, havu J-finaĵon, se tiu O-

vorto havus J-finaĵon:

Estis partoprenantoj el la tuta mondo. La Aziaj estis plej multaj. = La

Aziaj partoprenantoj estis plej multaj.

Kiam A-vorto priskribas nombran vorteton (sen posta O-vorto), oni uzu J-

finaĵon, se estas pli ol unu:

Alvenis tri knabinoj. Unu el ili estis konata al mi, sed du estis nekonataj.

Oni povus diri, ke la vortoj knabino kaj knabinoj estas subkomprenataj

post la nombraj vortetoj unu kaj du.

Nombraj vortetoj iafoje montras abstraktan nombron, kaj nenia O-vorto

estas subkomprenata. Tiam oni normale uzas E-vorton kiel priskribon. E-

vortoj neniam povas havi J-finaĵon: Mil estas multe. Du multiplikite per du

estas kvar. Se oni uzas A-vorton en tia frazo, oni komprenus, ke ia O-vorto

estas subkomprenata: Dek estas difektitaj. = Dek aŭtoj/maŝinoj/seĝoj... estas

difektitaj.

Kiam A-vorto priskribas plurajn O-vortojn, ĝi havu J-finaĵon, ĉar la signifo

estas multe-nombra:

La tablo kaj la seĝo estas eluzitaj. Unu tablo kaj unu seĝo estas du

aferoj. Ambaŭ estas eluzitaj.

En la ĉambro estis verdaj seĝo kaj tablo. Tie estis (unu) verda seĝo kaj

(unu) verda tablo.

Li kaj lia amiko estas same kulpaj. Ambaŭ estas kulpaj.

Nek li, nek lia amiko estas ĝojaj pro la severa puno. Ambaŭ malĝojas.

Ŝia blanka kolo kaj ŝia brusto estis kovritaj per granda ĉenaĵo de mal-

novaj kaj novaj moneroj. FA1.234 Unu kolo kaj unu brusto estas du.

J nur se fakte temas pri pluraj aferoj

Iafoje A-vorto rilatas al O-vorto kun J-finaĵo, sed priskribas laŭsence nur

unu el la pluraj aferoj. Tiam la A-vorto ne havu J-finaĵon:

Tie staris pluraj grandaj kaj unu malgranda tabloj. Kvankam mal-

granda rilatas al la vorto tabloj, ĝi estu sen J, ĉar ĝi priskribas nur unu el

la tabloj.

Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. = ...unu verdan krajonon kaj unu

ruĝan krajonon.

§8.2.3

71

Unu-nombro kaj multe-nombro

Ĉiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika, sidis en la unua vico. FA2.106

Estis nur po unu damo el ĉiu speco. Efektive la A-vortoj priskribas la

unu-nombran vorton damo, kiu estas subkomprenata post ĉiu el ili: ...la

karoa damo, kera damo, trefa damo kaj pika damo...

Venis Franca kaj Germanaj gastoj. = Venis unu Franca kaj pluraj

Germanaj gastoj.

D

u parto p ren antoj estis respektive Japana kaj Korea. Estis unu Japana

partoprenanto kaj unu Korea partoprenanto.

Por tiaj ĉi komplikitaj signifoj oni elektu facile kompreneblan esprimo-

manieron. La ĉi-antaŭaj frazoj estas ĉiuj gramatike ĝustaj, sed iuj el ili povus

esti pli klaraj. Ekz. anstataŭ Franca kaj Germanaj gastoj estas pli klare diri

unu Franca kaj pluraj Germanaj gastoj.

Evito de miksitaj formoj

Multe-nombra A-vorto kune kun pluraj unu-nombraj O-vortoj povas iafoje

ŝajni kiel stranga miksaĵo, kvankam tio estas tute logika. Zamenhof ofte

evitis tian mikson, uzante unu-nombran A-vorton, precipe kiam la A-vorto

estis poseda pronomo, aŭ kiam temis pri pluraj abstraktaj O-vortoj:

mia frato kaj fratino FE.36 = miaj frato kaj fratino. Oni povus diri, ke mia

estas subkomprenata antaŭ fratino: mia frato kaj mia fratino.

Ŝi estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo. FE.11 Sia estas

priskribo kaj de karaktero, kaj de vizaĝo. Oni povus diri, ke sia estas

subkomprenata antaŭ vizaĝo.

la simpla lernado kaj uzado de Esperanto OV.378 Simpla estas sub-

komprenata antaŭ uzado. Alternative oni povas diri, ke lernado kaj

uzado kune estas unu ideo.

Oni povas proponi [...] ekzemple internacian monsistemon, horsistemon,

kalendaron k.t.p. OV.379 Internacian estas subkomprenata antaŭ horsist-

emon kaj kalendaron.

Same Zamenhof ofte evitis uzi plurajn unu-nombrajn A-vortojn kune kun

unu multe-nombra O-vorto:

Estis inter la sepa kaj oka horo vespere. M.200 = ...la sepa kaj (la) oka

horoj...

Atentu al kio rilatas A-vorto

Iafoje oni riskas erare rilatigi A-vorton al ia vorto, kiu staras pli proksime ol

tiu, kiun la A-vorto vere priskribas:

Iu el tiuj malŝatindaj friponoj certe estas kulpa. Ne *kulpaj*, ĉar kulpa

estas priskribo de iu, ne de friponoj.

Unu el miaj plej bonaj amikoj estis elektita en la Akademion. Elektita

priskribas la vorton unu, ne la vorton amikoj.

72

§8.2.3

Unu-nombro kaj multe-nombro

Iuj en tiu granda nedistingebla homamaso estis alvenontaj al la sama

celo kiel ni. Alvenontaj priskribas la subjekton iuj, ne la vorton

homamaso.

Speco de

Ĉe esprimoj kun speco de povas iafoje ekesti hezito inter unu-nombro kaj

multe-nombro:

Tiaj specoj de vino estas tre multekostaj. Multekostaj gramatike pri-

skribas la vorton specoj, kvankam ĝi sence rilatas ankaŭ al vino.

A-vortecaj vortetoj

Vortetoj, kiuj povas roli A-vortece (§15), kaj kiuj povas ricevi J-finaĵon,

sekvas la samajn regulojn pri J-finaĵo kiel A-vortoj.

tiu domotiuj domoj

tia domotiaj domoj

tiuj kato kaj hundo = tiu kato kaj tiu hundo

tiuj kato kaj hundoj = tiu kato kaj tiuj hundoj

Jen la kato kaj la hundo, kiu apartenas al mi. Nur la hundo apartenas al

mi.

Jen la kato kaj la hundo, kiuj apartenas al mi. Kaj la kato, kaj la hundo

apartenas al mi.

Jen la kato kaj la hundoj, kiuj apartenas al mi. La frazo estas dusenca.

Verŝajne nur la hundoj apartenas al mi, sed povas esti, ke ankaŭ la kato

estas mia.

Jen la hundoj kaj la kato, kiuj apartenas al mi. Kaj la hundoj kaj la kato

apartenas al mi.

8.2.4. Nombro – specialaj okazoj

La kunliga vorteto (§16.2) normale montras ekskluzivan sencon (devas

esti nur unu el la alternativoj), sed iafoje ĝi estas inkluziva (povas validi

pluraj alternativoj samtempe). Kiam pluraj aferoj estas ligitaj per , la uzo

de J-finaĵo dependas de la senco:

Karlo aŭ Petro estas kulpa. Nur unu estas kulpa.

Aŭ la Angloj aŭ la Francoj estos unuaj sur la scenejo. Nur unu el la

alternativoj povas validi, sed ĉiu el ili estas per si mem multe-nombra.

Aŭ mi aŭ miaj kontraŭuloj estas prava(j). Ĉi tie nek gramatika logiko,

nek la senco povas solvi la konflikton inter unu-nombro kaj multe-

nombro. Oni elektu laŭplaĉe. Verŝajne plej multaj elektus pravaj pro la

proksimeco al la vorto kontraŭuloj. Plej bone estas verŝajne revortigi la

frazon por eviti la problemon: Aŭ mi estas prava, aŭ miaj kontraŭuloj

(estas pravaj). En tiu ĉi okazo la plej simpla solvo estas: Aŭ mi aŭ miaj

kontraŭuloj pravas.

§8.2.4

73

Unu-nombro kaj multe-nombro

Iafoje oni povas aŭ rigardi ĉiujn membrojn de grupo kune, aŭ rigardi ĉiun

individuon aparte:

Unu velo post la alia estis levataj. FA1.88 Zamenhof pensis pri ĉiuj veloj

kune, sed se oni pensas pri ĉiu aparta levo de velo, oni povas forlasi la

finaĵon J, sed tiam oni ankaŭ ŝanĝu levataj al levita (§29.2.2).

Iafoje du (aŭ pluraj) unu-nombraj esprimoj montras la saman aferon.

Malgraŭ ŝajna plureco, temas pri nur unu:

Gaston Waringhien, ĉefaŭtoro de Plena Ilustrita Vortaro, kaj kunaŭtoro

de Plena Analiza Gramatiko, estas prave rigardata kiel unu el la

majstroj de Esperanto. Supraĵe povas ŝajni kiel tri homoj, sed estas vere

nur unu, kiun oni nomas en tri manieroj. Sekve estu rigardata (ne

rigardataj).

Tiu ĉi strando, aŭ plaĝo, estas perfekta por niaj bezonoj. La aldono

plaĝo ne priparolas alian lokon, sed la saman per preskaŭ samsignifa

vorto.

Iafoje apud unu ĉefa afero aperas alia en flanka komparo, necerteca aldono,

aŭ simile. Tiam oni konsideru normale nur la ĉefan esprimon. Pri tiaj frazoj

tamen ne ekzistas firmaj reguloj, ĉio dependas de la senco:

La instruistino, sam

e kiel ŝiaj lern antoj, estis post kvartaga intensa

instruado tre laca. Laca estu normale unu-nombra, ĉar ĝi priskribas ĉefe

la instruiston, sed ne estus eraro diri lacaj, se oni volas klare inkluzivigi

ankaŭ la lernantojn.

Elizabeto, kaj eble ankaŭ ŝia edzo, estos verŝajne invitita(j). Oni diru

invititainvititaj depende de la verŝajneco, ke ankaŭ la edzo estos

invitita.

Sofio, se

d ne ŝia frat ino, estas bonvena al la festo. Ĉi tie bonvena

laŭsence ne priskribas la fratinon, kaj estus do erare diri bonvenaj.

Speco

Kiam oni parolas ĝenerale pri ia speco (§9.1.4), la distingo inter unu-nombro

kaj multe-nombro ofte fariĝas malgrava:

Infano ne estas matura homo. FE.6 = Infanoj ne estas maturaj homoj.

En domo kaj milit’ la viro regas. IT.6 = En domoj kaj militoj la viroj

regas.

Grupo kun po unu

Kiam oni parolas pri du grupoj, kaj ĉiu el la unua grupo rilatas al po unu el

la dua grupo, estas plej bone uzi multe-nombron por la unua grupo, kaj unu-

nombron por la dua. Ofte tiaj frazoj estas teorie dusencaj, sed plej ofte tamen

praktike unu-sencaj:

En tiu kvartalo troviĝas domoj kun bela pordo. La domoj estas pluraj,

tial oni diras domoj en multe-nombro. Ankaŭ la belaj pordoj estas pluraj,

sed ĉiu domo havas nur po unu (ĉefan) pordon, kaj tial oni diras bela

74

§8.2.4

Unu-nombro kaj multe-nombro

pordo en unu-nombro. Teorie la frazo povas ankaŭ signifi, ke ĉiuj domoj

havas nur unu komunan pordon (malverŝajne). Se oni dirus belaj pordoj,

la frazo estus normale komprenata tiel, ke ĉiu domo havas plurajn belajn

pordojn. Por ekstrema klareco oni povas diri ekz. ...domoj, el kiuj ĉiu

havas belan pordon...domoj kun po unu bela pordo.

La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia

nazo. FE.33 Kvankam estis pluraj nazoj, oni uzas nia nazo en unu-nombro,

ĉar ĉiu el ni havis po unu nazon. Teorie la frazo povas ankaŭ signifi, ke

ni havis nur unu komunan nazon (absurde). Se oni dirus niaj nazoj, la

frazo estus normale komprenata tiel, ke ĉiu el ni havis plurajn nazojn,

kvankam tio estas absurda. Por ekstrema klareco oni povus diri ekz. ...ke

neniu el ni ion povis vidi eĉ antaŭ sia nazo.

Tiuj, kiuj voĉdonas por la propono, levu la dekstran manon. Kvankam

temas (verŝajne) pri pluraj dekstraj manoj, oni uzas unu-nombron, ĉar

ĉiu levu nur po unu dekstran manon, la propran.

Pli ol unu, malpli ol du

Post la esprimo pli ol unu oni povus teorie uzi multe-nombron, sed oni uzas

ĉiam unu-nombron pro la ĉeesto de unu. Ankaŭ post malpli ol unu oni uzas

unu-nombron:

Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago. FK.104

Mi povas nutri pli ol unu familion! FA2.137

Malpli ol unu tagon Antono uzis, por veni returne al Eisenach. FA3.144

Noto: Zamenhof uzis ankaŭ pli-ol-unu (kun dividostrekoj) = pluraj. Tiam li uzis multe-nombron

poste. Nuntempe oni neniam uzas pli-ol-unu tiumaniere, sed nur la vorton pluraj, kiu ne estas

Zamenhofa (ĝi aperis nur en 1904). Zamenhof uzis ankaŭ kelkaj kaj kelke + da-esprimo por

“pluraj”, sed tian signifon kelkaj kaj kelke ne plu havas (kvankam kompreneble en la praktiko la

diferenco inter “kelkaj” kaj “pluraj” estas tre subjektiva afero).

Post malpli ol du oni povus teorie uzi unu-nombron, sed pro la ĉeesto de du

oni uzas ĉiam multe-nombron: En malpli ol du horoj mi revenos.

Nul kaj malpli

Kiam nul (§23.1.1) estas uzata kiel nombra priskribo (§23.1.2), oni povas

heziti, ĉu uzi unu-nombron aŭ multe-nombron, ĉar nul estas nek unu, nek

pluraj. Oficiala regulo ne ekzistas. Oni povas rezoni en du manieroj:

 Aŭ oni uzas J nur por nombroj super unu, do ne por ekz. nul aŭ 0,5.

 Aŭ oni uzas J por ĉiuj (pozitivaj) nombroj krom ekzakte unu, do ankaŭ

por nul kaj por nombroj inter nul kaj unu, ekz. 0,5.

Ambaŭ aliroj estas egale logikaj:

Post tio restos nul homo(j). Ĉi tia uzado de nul aperas preskaŭ nur en

poezio k.s. Normale oni dirus neniu homo (aŭ neniuj homoj).

Mi aĉetis nul komo kvin kilogramo(j) n da rizo.

-

§8.2.4

75

Unu-nombro kaj multe-nombro

Negativajn nombrojn oni traktas same kiel la respondajn pozitivajn

nombrojn:

En Laponujo -40 (minus kvardek) celsiaj gradoj ne estas nekutima

temperaturo.

La akvo estas malvarma je minus nul komo du grado(j).

Restas al li minus unu eŭro. Tio signifas, ke li ŝuldas unu eŭron.

Neniu, neniuj, ĉiu, ĉiuj

Kaj neniu kaj neniuj (§15.1) principe egalas al nul, sed neniu estas grama-

tike unu-nombra, dum neniuj estas multe-nombra:

Neniu homo estas perfekta.

Neniuj homoj estas perfektaj.

Kaj ĉiu kaj ĉiuj (§15.1) principe estas laŭsence iel multe-nombraj, sed ĉiu

estas gramatike unu-nombra, dum ĉiuj estas multe-nombra:

Ĉiu homo estas mortema.

Ĉiuj homoj estas mortemaj.

Onoj

Ĉe ON (§38.2.27)-vortoj oni uzas unu-nombron, kiam temas pri unu ono,

kaj multe-nombron, kiam estas pli ol unu ono:

Nu, kio estos, se almenaŭ unu duono de tio, kion li parolis, estas

vero? Rz.50

Du duonoj faras unu tuton! FA3.73

Li trinkis duonan litron da lakto. = ...unu duonan litron... , ...unu duonon

de litro...

Ni disiĝas kiel duonaj parencoj. BV.17 La A-vorto duonaj havas J-finaĵon,

ĉar ĝia ĉefvorto, parencoj, havas J-finaĵon.

76

§8.2.4

Difiniloj

9. Difiniloj

Difiniloj estas specialaj vortoj, kiujn oni metas antaŭ O-vorta frazparto por

difini la identecon de la afero:

 La plej grava difinilo estas la difina artikolo la (§9.1).

 Aliaj difiniloj estas tabelvortoj je U, A kaj ES, posedaj pronomoj,

ambaŭ, kaj unu (§9.2).

 Iafoje oni uzas pli ol unu difinilon (§9.3).

9.1. Difina artikolo – la

9.1.1. La – bazaj reguloj

La vorteton la oni nomas difina artikolo. Ĝi montras, ke oni parolas pri

certa afero konata de la alparolato. Tia konateco (§9.1.3) povas tamen esti

tre diversspeca.

Oni ne aldonas finaĵojn al la. Ĝia formo ne varias, ĉu la frazparto estas unu-

nombra, ĉu multe-nombra, ĉu la frazparto havas N-finaĵon, ĉu mankas N-

finaĵo:

la domo = tiu de vi konata domo

la bela junulino = tiu de vi konata bela junulino

la domo kun bela pordo = tiu de vi konata domo kun bela pordo

la junulinoj = tiuj de vi konataj junulinoj

la altaj montoj = tiuj de vi konataj altaj montoj

la domoj kun bela pordo = tiuj de vi konataj domoj kun bela pordo

la ruĝajn krajonojn = tiujn de vi konatajn ruĝajn krajonojn

Oni povas en iaj okazoj uzi la mallongigitan apostrofan formon l’ (§10.1).

La staras antaŭ aliaj priskriboj de la O-vorto. Eventualan rolvorteton oni

metas antaŭ la:

en la domo

ĉe la bela junulino

pri la altaj domoj

super la domoj kun belaj fenestroj

Ne diru do *en tuta la mondo*, sed en la tuta mondo. Ne diru: *Li ronkis

tutan la nokton.* Sed: Li ronkis la tutan nokton.

Tamen en iuj specialaj nomesprimoj, precipe de reĝoj kaj aliaj altranguloj,

oni tradicie metas la post la O-vorto antaŭ A-vorta priskribo:

Karolo la Kvina

Luizo la Dek-kvara

Vilhelmo la Silentema

§9.1.1

77

Difiniloj

Timuro la Lama

Oni povas diri, ke en tiaj okazoj temas pri du frazpartoj. La unua estas la

propra nomo, kaj la dua estas mallongigita apudmeto (§25.3): Karolo, la

kvina reĝo kun tiu nomo / Luizo, la dek-kvara reĝo kun tiu nomo / Vilhelmo,

la silentema reĝo / Timuro, la lama sultano.

En poezio oni ofte uzas la en nenormalaj manieroj. Oni ekz. metas A-vortojn

antaŭ la (§10.1), aŭ uzas la kune kun poseda pronomo (§9.2). Tia nenormala

uzo povas iafoje esti arta, sed oni ne tro malproksimiĝu de la ordinaraj

reguloj.

En la Fundamenta Gramatiko estas skribite, ke personoj, por kiuj la uzado

de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi. Tiu permeso val-

idas nur por komencantoj.

Malpermesoj de la

En kelkaj okazoj simplaj reguloj malpermesas la:

 Ne uzu la ĉe frazparto, kiu havas alian difinilon (§9.2). Aliaj difiniloj

estas la posedaj pronomoj, la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto

ambaŭ, kaj duondifina unu:

Mia dorso doloras. Ne: *La mia dorso doloras.*

Tiu domo estas granda. Ne: *La tiu domo estas granda.*

Ĉiuj gastoj jam venis. Ne: *Ĉiuj la gastoj jam venis.*

Mi ŝatas ĉiajn legomojn. Ne: *Mi ŝatas la ĉiajn legomojn.*

Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. Ne: *La kies gasto... la

ties festo...*

Mi legis ambaŭ librojn. Ne: *Mi legis la ambaŭ librojn.*

 Ne uzu la ĉe vorto, kiu per si mem estas propra nomo:

Pasintjare mi vojaĝis al Kanado. Ne diru: *...al la Kanado.*

Kie estas Francisko? Ne diru: *Kie estas la Francisko?*

Sed ĉe ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas

la (§9.1.6).

 Ne uzu la ĉe la frazrolo alvoko (§12.1.2):

Kelnero, alportu al mi glason da biero! Ne diru: *La kelnero, ...*

Individuaĵo aŭ speco

La uzo de la tre dependas de tio, ĉu oni parolas pri certa individuaĵo

(§9.1.2), aŭ oni parolas ĝenerale pri speco (§9.1.4).

9.1.2. La – individuaĵoj

Kiam temas pri individuaĵoj (ne pri speco), la signifas, ke la parolanto

supozas, ke la alparolato konas la aferon. La tiam signifas pli-malpli “vi

scias, pri kiu(j) mi parolas”.

78

§9.1.2

Difiniloj

Foresto de la (aŭ alia difinilo) signifas, ke la parolanto supozas, ke la

alparolato ne konas la aferon. Manko de difinilo signifas pli-malpli “vi ne

scias, pri kiu(j) mi parolas”. Manko de difinilo povas ankaŭ signifi, ke la

identeco ne gravas.

Neuzo de la estas do same grava kiel uzo de la.

Ekzemploj

La rozo apartenas al Teodoro. FE.5 La parolanto supozas, ke la aŭskult-

anto povas kompreni, pri kiu rozo temas.

Al Teodoro apartenas rozo. Nun temas pri rozo, kiun la aŭskultanto ne

konas.

La infanoj kolektis florojn. La aŭskultanto ne scias, pri kiuj individuaj

floroj temas.

La infanoj kolektis la florojn. Ili kolektis tiujn florojn, kiujn la aŭskult-

anto konas.

Infano ploras. Iu nekonata infano ploras.

La infano jam ne ploras. FE.6 La parolanto supozas, ke la aŭskultanto

komprenos, kiu infano estas. La infano estas kvazaŭ okaza propra nomo

de certa konata infano.

Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. FE.9 Oni parolas pri konata

grupo de birdoj.

Domo brulas! Individua domo brulas, sed la parolanto ne estas certa, ĉu

la aŭskultanto scias, pri kiu domo temas.

La domo brulas! La parolanto volas informi, ke nun brulas tiu certa

domo, kiun la aŭskultanto supozeble konas (eble lia hejmo).

Dum la du fojoj, ke vi vizitis min, mi estis tre feliĉa. La parolanto uzas la

frazparton la du fojoj por identigi du fojojn, kiujn la aŭskultanto konas.

(Legu ankaŭ pri la uzo de ke post fojo en §33.2.4.)

La multaj gastoj restis ĝis noktomezo. La parolanto ne volas informi, ke

la gastoj estis multaj, sed parolas pri ili per la okaza nomo la multaj

gastoj supozante, ke la aŭskultanto jam aŭdis pri ili.

Vi diris tion jam du fojojn. Ĉi tie la identeco de la fojoj ne gravas. Oni ne

volas identigi la fojojn, sed nur nombri ilin. La frazo povas respondi al la

demando: Kiel ofte (kiom da fojoj) mi diris tion?

Venis multaj gastoj al via festo, ĉu ne? La gastoj ja estis certaj

individuoj, sed ĉi tie la frazparto multaj gastoj nur servas por informi pri

la kvanto de gastoj. Iliaj identecoj ne gravas.

§9.1.2

79

Difiniloj

9.1.3. La – konateco

Konateco povas ekesti en diversaj manieroj.

Antaŭe menciita

Normale io estas konata, ĉar oni jam antaŭe menciis ĝin. La tiam signifas, ke

oni denove mencias ion jam antaŭe priparolitan. Neuzado de la signifas, ke

oni enkondukas en la rakonton nova(j) n persono(j)n aŭ afero(j)n:

-

-

-

Mi havas grandan domon. La domo havas du etaĝojn. Ĉe la unua

mencio la aŭskultanto ankoraŭ ne scias, pri kiu domo temas. Tial la

parolanto ne uzas la. Ĉe la dua mencio la parolanto aldonas la por

montri, ke temas pri la ĵus menciita domo. Se li tiam ne uzus la, la

aŭskultanto devus supozi, ke temas pri alia domo ol la ĵus menciita.

En tiu ĉi skatolo estas frukto. La frukto estas ronda. Unue frukto (sen

la) enkondukas novan aferon. La aŭskultanto do scias, ke ekzistas frukto

en la skatolo. Poste la parolanto povas daŭrigi paroli pri tiu sama frukto

per la vortoj la frukto.

Mi havas tri infanojn. La infanoj ofte ĝojigas min. La montras, ke temas

denove pri la jam menciitaj infanoj.

Sur la strato iris tri viroj. Ili aspektis kiel friponoj. Subite la tri friponoj

malaperis en bankon. Ŝajnis, ke la banko estas prirabota. Post la unua

mencio de la tri viroj, kaj la informo, ke ili aspektas kiel friponoj, oni

povas simple nomi ilin la (tri) friponoj. La frazparto la (tri) friponoj

servas kiel okaza propra nomo de ĝuste tiuj tri viroj. Post la unua mencio

de la banko oni povas nomi ĝin la banko.

Ne necesas uzi precize la samajn vortojn por povi paroli pri la sama afero

kun la:

Tre malproksime de ĉi tie [...] loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj

unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj [...] iradis en la lernejon kun stelo

sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko. FA1.159 Kvankam oni unue mencias ilin

per la vorto filoj, oni povas poste nomi ilin la (dek unu) fratoj. Oni sen-

probleme komprenas, ke estas la samaj homoj.

Nerekte menciita, divenebla

Ofte io estas konata, ĉar alia antaŭe menciita afero komprenigas ĝian ek-

ziston, aŭ ĉar la aŭskultanto havas la necesajn sciojn pri la mondo. Ofte oni

antaŭsupozas tre detalajn sciojn:

Mi aĉetis aŭton, sed la motoro ne funkcias. La motoro mem ne estas

rekte menciita antaŭe, nur la aŭto, sed ĉar ĉiu aŭto normale havas

motoron, la aŭskultanto povas kompreni, ke temas pri la motoro de la ĵus

menciita aŭto. Oni povus ankaŭ diri ĝia motoro, kio estus eĉ pli klara.

Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la ŝlosilo sidas en

ili. FA1.5 Unue la tri pordoj estas menciitaj. Pordo normale havas seruron,

80

§9.1.3

Difiniloj

kaj por seruro normale ekzistas ŝlosilo. Oni do komprenas, ke la ŝlosilo

estas la speciala ŝlosilo de ĉiu el la jam menciitaj pordoj.

Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. FE.8 La aŭskultanto scias,

ke la parolanto estas homo, kaj ke homo havas buŝon kaj nazon. La buŝo

kaj la nazo do egalas al mia buŝo kaj mia nazo. Oni povus eble forlasi la,

sed tiam iomete sonus kvazaŭ la parolanto dubus, ke la aŭskultanto scias,

ke homo havas buŝon kaj nazon.

Ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj

estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti

la predikon. FA1.13 Antaŭe oni nur informis, ke la aferoj okazas en vilaĝo

dimanĉe (temas cetere pri fabela vilaĝo, kiun la leganto do ne povas

koni). Oni ne parolis antaŭe pri preĝejo, preĝeja turo, homoj, kantolibroj

aŭ prediko. La rakontanto tamen supozas, ke la leganto scias, ke en

vilaĝoj troviĝas homoj kaj preĝejo kun turo, kaj ke en dimanĉo la homoj

iras al la preĝejo, kie okazas prediko, kaj ke la homoj posedas kanto-

librojn. La uzo de la-oj do diras al la leganto kvazaŭ: “Vi ja scias, ke tiaj

aferoj kutime okazas en vilaĝoj dimanĉe.” Se oni rakontus tion ĉi al

homo, kiu eble ne scias ĉion tion, oni ne uzus la.

Plene priskribita

Frazparto povas havi priskribojn, kiuj komprenigas, pri kiu temas:

Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. FE.8 La priskribo de la patro klarigas, pri

kiu ĉapelo temas. Oni subkomprenas, ke ekzistas nur unu ĉapelo de la

patro. Se oni ne uzus la, oni do devus supozi, ke ĝi estas nur unu el

pluraj ĉapeloj de la patro. Povas ankaŭ esti, ke la aŭskultanto scias, ke

unu el pluraj ĉapeloj apartenas al la patro (dum la aliaj apartenas al aliaj

personoj), kaj ke nun la parolanto montras ĝuste tiun ĉapelon.

Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis nask-

ita. FE.33 La subfrazo en kiu li estis naskita plene klarigas, pri kiu tago

temas. Ja ne povas ekzisti pli ol unu tia tago.

Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon. FE.14 La vorto hodiaŭa

plene klarigas, pri kiu tago temas.

La kanto de la birdoj estas agrabla. FE.9 La priskribo de la birdoj klar-

igas, pri kiu kanto temas. La birdoj havas la, ĉar ili estas alimaniere kon-

ataj, eble ĉar la aŭskultanto povas mem aŭdi ilin.

Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi. FE.14 La subfrazo kiun vi

pruntis al mi plene klarigas, pri kiu mono temas. Tamen povus esti, ke

antaŭe okazis pluraj pruntoj. Tiam oni normale ne uzus la, ĉar tiam la

priskribo ne sufiĉus por identigi la prunton. Povus ankaŭ esti tiel, ke la

aŭskultanto jam forgesis pri la prunto. Se la parolanto scius tion, li ne

uzus la.

Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE.17 La priskriboj unua

kaj ke ŝi nomis ŝin sia filino plene klarigas, pri kiu fojo temas. Sen la

ŝajnus, ke ekzistus pluraj unuaj fojoj de tio, kvankam tio estus absurda.

§9.1.3

81

Difiniloj

Nomata

Se post O-vorto aperas propra nomo kiel identiga priskribo (§25.2), oni

ordinare aldonas la antaŭ la O-vorto, ĉar propra nomo normale sufiĉas por

plene identigi ion:

Mi vojaĝis al la urbo Parizo. La nomo Parizo plene identigas la urbon.

La sufikso “um” ne havas difinitan signifon. FE.42 Per “um” oni rekte

informas, pri kiu sufikso temas. La sufikso kvazaŭ nomiĝas “um”.

Legu pli detale pri la kaj propraj nomoj kiel priskriboj en §9.1.6.

Rekte vidata

Afero povas esti konata pro tio, ke la aŭskultanto rekte vidas ĝin, aŭ ali-

maniere rimarkas ĝin:

La domo estas vere bela. Tiel oni povas diri, kiam la interparolantoj

ambaŭ vidas la domon.

La floroj odoras tre bone. Tiel eblas diri, kiam la aŭskultanto mem vidas

aŭ flaras la florojn, kaj do facile komprenas, pri kiuj floroj temas.

Atentu pri la ŝtono! La alparolato mem povas vidi la ŝtonon, aŭ la parol-

anto almenaŭ supozas, ke la aŭskultanto pro la averto rigardos kaj ek-

vidos la ŝtonon.

“Ĉu vi vidas tie la grandan arbon?” diris la sorĉistino, montrante

arbon, kiu troviĝis apud ili. FA1.5 Temas ambaŭfoje pri la sama arbo. Unue

parolas la sorĉistino. La persono, al kiu ŝi parolas, povas mem vidi la

arbon (ŝi ja eĉ fingromontras ĝin). Tial la sorĉistino uzas la. Poste

parolas la verkinto de la fabelo, sed li ne uzas la, ĉar la leganto ne povas

vidi la arbon.

Ĝenerale konata, unika

Afero povas esti konata, ĉar ĝi estas tute unika, ĉar ekzistas nur unu tia

afero, aŭ ĉar ĝi estas tiel elstara aŭ speciala, ke povas temi nur pri ĝi:

La ĉielo estas blua. FE.6 Ĉiuj scias, ke ekzistas ĉielo. Oni povas do nomi

ĝin simple la ĉielo.

La suno brilas. FE.5 Ja ekzistas multaj sunoj, sed kompreneble temas pri la

suno de nia planedo. Ofte oni eĉ uzas la Suno (kun majusklo) kiel

propran nomon (§9.1.6) de nia suno.

La filo de la reĝo ŝin renkontis. FE.21 La parolanto supozas, ke la aŭskult-

anto scias, ke ekzistas reĝo en la priparolata lando. Pro la uzo de la la

aŭskultanto komprenas, ke temas pri ĝuste tiu reĝo. La aŭskultanto eble

ne scias, kiom da filoj havas la reĝo, sed ĉar la parolanto diris la filo la

aŭskultanto povas kompreni, ke li havas nur unu filon (aŭ eble nur unu

atentindan filon), kaj ke ĝuste tiu filo ŝin renkontis.

La prezidanto de Usono diris, ke... La parolanto supozas, ke la aŭskult-

anto scias, ke Usono havas ŝtatprezidanton, kaj nur unu. Pro tio eblas

82

§9.1.3

Difiniloj

nomi lin simple la prezidanto de Usono. Se oni dirus prezidanto de

Usono sen la, tiam la aŭskultanto komprenus, ke temas pri iu el la

antaŭaj prezidantoj de Usono, sed certe ne la nuna (ĉar, se estus la nuna,

oni nepre uzus la).

La Eŭropanoj ekkonis Amerikon en la dek-kvina jarcento. Supozeble

ĉiuj scias, ke ekzistas Eŭropanoj. Supozeble ĉiuj ankaŭ scias, ke ekzistis

dek-kvina jarcento. Se tamen hazarde la aŭskultanto ne konus la Eŭrop-

anojn, li tamen pro la uzo de la informiĝas, ke ekzistas nur unu tia grupo,

kaj temas pri (pli-malpli) ĉiuj el ili.

9.1.4. La – specoj

Ofte O-vorto estas uzata por paroli pri speco, por diri kia io estas. Oni povas

tion fari en diversaj manieroj: sen la, kun la, unu-nombre aŭ multe-nombre.

Ofte oni povas uzi ĉiun ajn manieron laŭplaĉe aŭ laŭ la stilo.

Speco kvazaŭ nekonata individuo

Plej ofte oni ne uzas difinilon, kiam oni parolas pri speco. Oni kvazaŭ

rigardas la specon kiel unu nekonatan individuon, aŭ kiel individuon, kies

identeco ne gravas. Oni prezentas specojn sen difinilo, kiam la diraĵo val-

idas, ĉu pri ĉiuj de la speco, ĉu pri unuopa membro de la speco:

Leono estas besto. FE.5 Oni volas diri, ke leono estas unu el la multaj

bestospecoj, ne plantospeco aŭ alia afero. La ideo validas, ĉu oni pensas

pri ĉiuj leonoj kune, ĉu oni pensas pri unuopa leono.

Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. FE.5 Temas pri specoj, ne pri

individuoj.

Karlo estas kuracisto. La vorto kuracisto ne servas por identigi, sed por

diri, kian profesion havas Karlo.

Elizabeto estas patrino de tri infanoj. La frazparto patrino de tri infanoj

estas uzata ne por montri, kiu Elizabeto estas, sed por informi, kia homo

ŝi estas.

Tio estas ŝtono. Oni ne volas diri, ke tio estas certa individua ŝtono, sed

oni volas informi, ke tio apartenas al la speco ŝtonoj.

Gitaro estas instrumento kun ses kordoj. Oni parolas ĝenerale pri speco

de instrumento.

Vi vere loĝas en bela apartamento! La frazparto bela apartamento ne

servas por identigi certan apartamenton, sed por montri, kia estas la loĝ-

ejo.

Akvo bolas je cent gradoj. Oni ne parolas pri certa kolekto de akvo, sed

pri la substanco akvo ĝenerale.

Ĉevalo estas pli utila ol hundo. Temas pri du bestospecoj.

§9.1.4

83

Difiniloj

Speco kvazaŭ konata individuo

Iafoje oni rigardas specon kiel unu imagan konatan individuon, kaj uzas la.

Tio estas sufiĉe ofta en formala aŭ filozofieca stilo. En tiaj okazoj temas

klare pri la tuta speco:

La gitaro estas tre populara instrumento. Oni prezentas instrumento-

specon kvazaŭ temus pri unu certa konata instrumento. Ankaŭ eblus: Git-

aro estas...

La kato preferas varman klimaton. Oni prezentas bestospecon kiel unu

konatan individuan beston. Oni ankaŭ povus diri: Kato preferas...

La urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko. La diraĵo ne povus validi

pri unu sola urso. Tial ne eblas diri: *Urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en

Ameriko.*

La lupo estas formortanta en Eŭropo. La tuta bestospeco estas malaper-

anta. Oni do ne povus diri: *Lupo estas formortanta en Eŭropo.* La cel-

ita signifo validas nur, se oni pensas pri ĉiuj lupoj kune.

Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la

suno? Pr.1 La homo = ĉiu homo, la homoj, ĉiuj homoj, la homaro.

La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mal-

lumo. Pr.2 La saĝulo = ĉiuj saĝuloj. La malsaĝulo = ĉiuj malsaĝuloj.

En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. FE.39 La printempo = ĉiuj

printempoj.

La invento de la rado revoluciis la mondon.

Se oni ĉi tiel prezentas specon uzante la, oni devas atenti, ke ne estiĝu kon-

fuzo, ĉu oni parolas pri efektiva individuaĵo, aŭ pri speco prezentata kvazaŭ

individuaĵo.

Se O-vorto aperas kiel perverba priskribo, oni nepre ne uzu la, se temas nur

pri speco: Karlo estas advokato. Se oni diras Karlo estas la advokato, tiam

la signifo estas “Karlo estas tiu certa advokato, kiun vi konas” aŭ “Karlo

estas tiu advokato, pri kiu ni nun parolas” aŭ simile.

Speco prezentata multe-nombre

Se temas pri nombrebla afero, oni ankaŭ povas prezenti specon per multe-

nombra vorto. Kiam oni parolas pri specoj, la diferenco inter unu-nombro

kaj multe-nombro ofte estas malgrava:

Leonoj estas bestoj. = Leono estas besto.

Rozoj estas floroj kaj kolomboj estas birdoj.

Angloj ĝenerale parolas pli malrapide ol Hispanoj.

Ursoj troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.

Gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.

Ĉevaloj estas pli utilaj ol hundoj.

84

§9.1.4

Difiniloj

Sed ne eblas diri: *Karlo estas kuracistoj.* Karlo estas nur unu homo, kaj li

ne povus esti pluraj kuracistoj.

Oni ankaŭ povas uzi multe-nombran vorton kun la, se temas emfaze pri la

tuta speco. Sed nepre ne, se la O-vorto rolas kiel perverba priskribo:

La leonoj estas bestoj. Sed ne: *La leonoj estas la bestoj.*

La rozoj estas floroj kaj la kolomboj estas birdoj.

La Angloj ĝenerale parolas pli malrapide ol la Hispanoj.

La ursoj troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.

La lupoj estas formortantaj en Eŭropo. Temas klare pri la tuta besto-

speco. Tial lupoj sen la ne taŭgas.

La gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.

La ĉevaloj estas pli utilaj ol la hundoj.

9.1.5. La – specialaj uzoj

La anstataŭ poseda pronomo

Ofte oni uzas la anstataŭ poseda pronomo (§11.2), se la kunteksto klare

montras, kiu la posedanto estas. Tio aparte ofte okazas, kiam oni parolas pri

korpopartoj, vestaĵoj aŭ parencoj. Tiam oni tre ofte preferas la:

Li levis la kapon. = Li levis sian kapon.

Mi montris per la fingro, kien li iru. = ...per mia fingro...

Ŝi lavis al si la piedojn. = Ŝi lavis siajn piedojn.

La vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre malĝoja. FA1.73

= ...balancis sian kapon...

La randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano. M.167 = ...de sia

ĉapelo ... per sia mano.

Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton? FA3.96 = ...vian

festan surtuton?

Diru al la patro, ke mi estas diligenta. FE.8 La patro = mia patro (la patro

de la parolanto). Oni tamen ofte uzas la vortojn Patro kaj Patrino (kun

komenca majusklo) kvazaŭ proprajn nomojn sen la. Tiel oni ofte parolas

ene de familio. Se la parolanto kaj la aŭskultanto estus samfamilianoj, la

frazo do povus esti: Diru al Patro, ke mi estas diligenta. La karesformojn

paĉjo (§38.2.6) kaj panjo (§38.2.25) oni ĉiam uzas propranomece sen la,

kiam oni parolas pri la propraj gepatroj: Diru al Paĉjo/paĉjo, ke...

La anstataŭ ĉiuj

Kiam ne estas risko pri miskompreno, oni povas uzi la anstataŭ ĉiuj, sed la

ne estas same insista kiel ĉiuj:

La gastoj eksidis ĉe la tablo. Ĉiuj gastoj eksidis... Ĉiuj insistas pri tio,

ke neniu gasto mankis. Kun la povus esti, ke eble mankis iu, sed tion oni

opinias malgrava.

§9.1.5

85

Difiniloj

Ĉi-vespere la Angloj prezentos teatraĵon en la kongresejo. La Angloj

ĉiuj Angloj. La situacio (kongreso) tamen limigas la sencon de ĉiuj

Angloj. Temas pri (pli-malpli) ĉiuj Angloj, kiuj partoprenas en la kon-

greso, kaj ne pri ĉiuj Angloj de la mondo. Alia interpreto estas, ke temas

pri grupo, kiu kvazaŭ reprezentas ĉiujn Anglojn en la kongreso.

Ofte, kiam oni parolas ĝenerale pri speco (§9.1.4), la egalas pli-malpli al ĉiu

ĉiuj.

La antaŭ lingvonomoj

La estas uzata antaŭ lingvonomoj (§35.4), kiuj konsistas el A-vorto plus la

vorto lingvo (ofte subkomprenata). Oni uzas la, ĉar oni rigardas la lingvojn

kiel unikaĵojn: la Angla (lingvo), la Ĉina (lingvo), la Nederlanda (lingvo)

k.a. Ekzistas nur unu Angla lingvo, nur unu Ĉina k.t.p. (Efektive ekzistas

ofte pluraj variantoj de tiaj lingvoj, sed normale oni ignoras tion.)

Oni tamen ne uzu la ĉe tiuj malmultaj lingvoj, kiuj havas propran O-vortan

nomon, ekz. Esperanto, Latino, Sanskrito, Ido, Volapuko k.a.

La antaŭ plej kaj malplej

Kiam plejmalplej (§14.3.15) ĉeestas, temas normale pri io unika, kaj

sekve oni uzas la:

La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE.21

Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li

la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. FE.41

El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [infano] . FE.10

Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj [homoj] , kiam ili vidas la suferojn

de siaj najbaroj. FE.32

Se temas pri komparo inter du individuaĵoj aŭ du grupoj, oni uzas kutime la

(mal)pli anstataŭ la (mal)plej:

-

-

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna [filino] estis tiel simila al

la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi,

ke li vidas la patrinon. FE.11

Ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon,

zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli aĝaj gefratoj? M.87

Oni faras komparon inter unuflanke la pli aĝa filino kaj aliflanke ĉiuj ŝiaj

malpli aĝaj gefratoj.

Kelkfoje plej ne montras ion unikan, sed plej altan gradon de eco aŭ mani-

ero. Tiam oni ne uzu la:

vulpo plej ruza fine estas kaptata. PE.425 Ne temas pri certa konata

vulpo, sed pri iu ajn vulpo maksimume ruza.

Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa

viro. FA1.156 Temas ne pri certa difinita kuraĝa viro, sed pri la kategorio de

plej kuraĝaj viroj.

86

§9.1.5

Difiniloj

Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj. FA2.135 Temas pri speco de

koloroj. Se oni aldonus la, temus pri ĝuste tiuj koloroj, kiuj estas plej

belaj, kaj la parolanto supozus, ke la aŭskultanto scias precize, kiuj estas

tiuj koloroj.

Li estas plej laca en la mateno. Ne temas pri komparo inter diversaj per-

sonoj, sed pri komparo inter diversaj lacecoj de unu sama persono en

diversaj tempoj.

Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue. PE.1119 Plej ne staras antaŭ O-vorta

frazparto, sed antaŭ E-vorta frazparto.

Ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide. M.25

La eĉ estas tiel ofta antaŭ plej, ke oni ofte uzas ĝin pro nura kutimo, eĉ kiam

ne temas vere pri io konata aŭ unika:

Por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo. M.8 Ne

temas pri difinita unika nokto, sed pri iu ajn nokto maksimume malluma.

Pli bone estus sen la.

Zamenhof eĉ uzis la plej ĉe E-vortaj frazpartoj:

Malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej

oportune. FA1.86 Zamenhof uzis plej, ĉar temas pri komparo inter pluraj

belecoj kaj oportunecoj. En la domo troviĝas do la plej bela el ĉiuj bel-

ecoj, kaj la plej oportuna el ĉiuj oportunecoj. Nuntempe oni tamen pre-

feras ne uzi la ĉe E-vortaj frazpartoj. Zamenhof en la komenca tempo

uzis la tiamaniere eĉ ene de O-vorta frazparto, kiu jam havis la: *la

sonojn la plej multe komunajn al ĉiuj plej gravaj lingvoj* LR.49. Tia uzo

estas evitinda.

Imagata difiniteco

Kiam oni parolas pri imagata okazo, oni ofte uzas la, kiam temas pri certa

individua afero, kiu apartenas nur al tiu imagata okazo, kaj kiu estas kvazaŭ

konata ene de tiu imagata situacio:

Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la ge-

patra lingvo de ĝia posedanto. LR.55 En ĉiu unuopa okazo estas nur unu

certa lingvo. En ĉiu aparta okazo, la lingvo estas do konata. Se oni ne

uzus la, oni komprenus, ke iuj posedantoj havas plurajn gepatrajn

lingvojn.

Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la

teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn [...] FA2.21 Oni

parolas pri ĝenerala principo, sed oni devas uzi la por montri, ke la

anĝelo ĉiufoje prenas ĝuste tiun bonan infanon, kiu estas mortinta tiu-

foje. Se oni ne uzus la, oni supozus, ke la anĝelo ĉiufoje prenas iun ajn

mortintan infanon.

§9.1.5

87

Difiniloj

La komence de rakonto

En literaturo oni ofte uzas la tuj en la komenco de rakonto, kvankam la leg-

anto tute ne scias pri la aferoj:

La matena simfonio de la kazernoj vekadis la svene dormantan urbon.

Komenco de Sur Sanga Tero de Julio Baghy. La leganto ne povas scii,

pri kiu urbo temas, kaj ne scias ion pri la matena simfonio, kaj tute ne pri

la kazerno, ĉar la rakonto apenaŭ komenciĝis.

La urbestro staris ĉe la malfermita fenestro. FA3.73 Komenco de fabelo.

Tia ĉi nenormala uzo de la donas al la leganto la impreson, kvazaŭ li mem

ĉeestas, kaj povas vidi la okazaĵojn per propraj okuloj.

Oni ofte uzas ankaŭ personajn pronomojn (§11.1) ĉi tiel komence de rak-

onto: Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans

la monda oceano! La junaj loĝantoj de Ameriko vizitos la maljunan

Eŭropon. FA3.54 Komenco de fabelo. Nur en la dua frazo oni ekscias, kiuj “ili”

estas.

Konciza lingvaĵo

En poezio kaj proverboj, kie oni deziras tre mallongajn frazojn, oni iafoje

forlasas la: Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. PE.15 Buŝon = la buŝon,

ĝian buŝon.

Citaĵoj

Iafoje oni uzas la antaŭ vortetoj, kiuj ne havas sian normalan frazrolon, sed

estas iel cititaj. La tiam vere rilatas al subkomprenata O-vorto antaŭ la citaĵo.

La “tuj” de sinjoroj estas multe da horoj. PE.1282 = La vorto “tuj” signifas por

sinjoroj “multe da horoj”. Legu pli pri citaĵoj en §36.

9.1.6. La ĉe propraj nomoj

Ĉe propraj nomoj (§35) la uzado de la estas bedaŭrinde iom malsimpla, kaj

ne tute klare fiksita.

Oni faras distingon inter normalaj propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ne

uzas la, kaj ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ja

uzas la. (En multaj lernolibroj oni trovas la trosimpligitan regulon: “antaŭ

propraj nomoj oni ne uzas la”. Tiu simpligo ne estas prava.)

Ankaŭ aliaj difiniloj povas uziĝi ĉe propraj nomoj (§9.2).

Normalaj propraj nomoj

Normalaj propraj nomoj estas vortoj kaj esprimoj, kiuj estas per si mem

propraj nomoj. Pri tio decidas la ĉefvorto de la nomo. Ekz. Norda Ameriko

estas normala propra nomo, ĉar la ĉefvorto Ameriko ĉiam estas propra nomo

per si mem.

88

§9.1.6

Difiniloj

Normalaj propraj nomoj ne bezonas la, ĉar ili ĉiam nomas ion, kion oni

supozas konata de la alparolato. Teorie ili nomas unikaĵojn. Multaj propraj

nomoj tamen ne estas vere unikaj, sed efektive nomas plurajn individuojn,

sed kiam oni uzas propran nomon, oni normale pensas pri unu certa

individuo, kaj supozas, ke la aŭskultanto komprenos, pri kiu temas. Normale

estus eraro aldoni la al tiaj nomoj:

Morgaŭ mi veturos Parizon. FE.28 Parizo estas propra nomo de la ĉefurbo

de Francujo. Ĝi ĉiam nomas unikan difinitan urbon, kaj ne havu la.

Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. FE.9 Aleksandro

estas propra nomo de knabo. Uzante ĝin oni ĉiam celas certan difinitan

knabon, kiun la alparolato konas. Oni ne uzu la. Efektive ja ekzistas

multaj Aleksandroj, sed kiam oni uzas tian nomon, oni ĉiam celas unu

certan el ili, kiun la aŭskultanto konas.

Zamenhof kreis Esperanton. Zamenhof estas ĉiam propra nomo. Ĝi ne

havu la. Esperanto estis unue kaŝnomo de Zamenhof. Nun ĝi estas

propra nomo de lia lingvo. La vorto esperanto estas ordinara vorto

(= “persono, kiu esperas”), sed la lingvonomo estas rigardata kiel tute

alia vorto.

Ĉiuj landonomoj (§35.4) estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj. Ili do

ne havu la:

La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. FE.40

Fremdlingvaj propraj nomoj (§35.2) estas traktataj kiel normalaj propraj

nomoj (sen la). Ankaŭ citaĵaj nomoj (de libroj k.s.) (§36) ordinare estas tiel

traktataj.

Nomo kun rekta priskribo

Iafoje normala propra nomo havas A-vorton kiel rektan priskribon. Se tiu A-

vorto ne estas mem parto de la propra nomo, oni normale ja uzas la, kvazaŭ

temus pri ordinara O-vorto. Tion oni faras precipe, kiam temas pri elekto

(reala aŭ ŝajna) inter pluraj aferoj kun la sama nomo:

Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero. FA1.213 Venero

estas propra nomo de diino. Unue Venero aperas sen la, laŭ la bazaj

reguloj por normalaj propraj nomoj. Poste ĉeestas la rekta priskribo sur-

tera, kaj oni devas uzi la por montri difinitecon. Temas kvazaŭ pri du

malsamaj Veneroj, la ĉiela Venero kaj la surtera Venero.

La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn. M.6

Ĉiuj konas Londonon, la ĉefurbon de Britujo, sed ne ĉiuj konas la aliajn

Londonojn en Usono kaj Kanado. Londono ne havas la, ĉar ĝi estas

klare difinita per si mem. La esprimo aliaj Londonoj tamen havas la pri-

skribon aliaj. Oni do devas uzi la, ĉar oni parolas pri ĉiuj aliaj Londonoj.

Multaj vizitis Londonon, la ĉefurbon de Britujo, sed mi vizitis ankaŭ

aliajn Londonojn. Ankaŭ ĉi tie Londono havas priskribon, sed oni ne

§9.1.6

89

Difiniloj

uzu la, ĉar ne temas pri ĉiuj aliaj Londonoj, kaj la aŭskultanto ankaŭ ne

povas scii, precize pri kiuj Londonoj temas.

Tio ĉi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo. LR.119

Ĉi tie mankas la, ĉar bona Esperanto ne estas uzata por identigi certan

lingvon, sed por paroli pri speco de lingvaĵo.

Se temas ne pri elekto inter pluraj aferoj kun la sama nomo, sed pri diversaj

partoj de unu afero, tiam oni normale ne uzas la, kvankam ĉeestas A-vorta

priskribo:

Eŝvajlero situas en meza Rejnlando en Germanujo en meza Eŭropo. Ne

temas pri pluraj Rejnlandoj aŭ pluraj Eŭropoj, sed pri la meza parto de

Rejnlando kaj la meza parto de Eŭropo.

En orienta Azio multaj landoj evoluas tre rapide. = En la orienta parto

de Azio...

Se rekta priskribo de normala propra nomo ne estas A-vorto, sed alispeca

priskribo, tiam oni normale ne uzas la. Nur se tia priskribo servas emfaze

por fari distingon inter pluraj individuoj kun la sama nomo, oni povas uzi la

por tion klare montri:

Tio estis Kristino el la erikejo. FA3.94 El la erikejo estas rekta priskribo de

la nomo Kristino, sed ĝi ne estas A-vorto.

Mi ekskribos pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo. Rz.66

Pasintjare mi vizitis Berlinon, sed ne la Berlinon de Germanujo. Mi viz-

itis unu el la multaj Berlinoj en Usono. Ĉi tie temas klare pri distingo

inter pluraj urboj kun la sama nomo, kaj la estas bezonata.

Mi daŭre revas promeni tra la Parizo de 1900. La parolanto pensas pri la

tiama Parizo kvazaŭ alia urbo ol la nuna Parizo.

Se A-vorta priskribo mem estas parto de la propra nomo, oni normale ne

uzas la:

Brazilo estas la plej granda lando en Suda Ameriko. La kontinento

nomiĝas Suda Ameriko (aŭ Sud-Ameriko). La A-vorto estas parto de la

nomo.

Sankta Petro. Sankta Johano. En tiaj ĉi nomoj de sanktuloj la priskribo

Sankta estas kiel parto de la nomo, tial la ne estas uzata. Ĉe Zamenhof

oni tamen trovas tiajn nomojn ankaŭ kun la. Kiam sanktula nomo aperas

kun la, povas esti, ke fakte temas pri festotago, preĝejo aŭ simila afero,

kiu estas nomita laŭ tiu sanktulo: la Sankta Bartolomeo Rn.24 = “la preĝejo

de Sankta Bartolomeo”.

Klasikaj religiaj verkoj

Ĉe la nomoj de iaj gravaj klasikaj religiaj verkoj oni ofte uzas la, ankaŭ

kiam ne ĉeestas rekta priskribo, kvazaŭ tiuj nomoj estus ordinaraj O-vortoj:

la Biblio (aŭ La Sankta Biblio), la Korano (aŭ La Nobla Korano), la

Talmudo k.a. La Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna

90

§9.1.6

Difiniloj

vivo. FA3.116 Ĉu ne tiel estas skribite en la Korano? FA4.225 Sed tute ne estas

eraro uzi tiujn nomojn sen la.

Noto: Simile oni uzas la nomojn de la ne-religiaj verkoj Odiseado, Eneado kaj Iliado kun la: la

Odiseado, la Eneado, la Iliado. Sed baze tiuj vortoj estas ordinaraj O-vortoj. Ili estas (iom kuriozaj)

kunmetaĵoj kun la sufikso AD (§38.2.2): Odiseo (propra nomo de persono) + AD → odiseado

(vojaĝo de Odiseo) → la Odiseado (nomo de rakonto pri lia vojaĝo).

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj

Antaŭ ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la,

ĉar la vortoj ne per si mem montras unikaĵojn:

Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn. Ij.9 Estas tri propraj

nomoj de stelaroj. Ĉiuj tri estas egale unikaj. La du lastaj nomoj estas

normalaj propraj nomoj, kaj ne havu la. La unua nomo tamen konsistas

el ordinaraj vortoj, kaj bezonas la.

Kaj tiam la Nokto diris: “Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman

pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda inf-

ano.” FA3.2 La nokto kaj la morto rolas en fabelo kiel personoj kun propraj

nomoj (tion montras la majuskla skribo), sed nokto kaj morto estas

ordinaraj O-vortoj, kaj tial bezonas la.

En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la

Nova Reĝa Bazaro, estis iam granda gastokunveno. FA1.113 Estas du

propraj nomoj, kiuj konsistas el ordinaraj vortoj. Ili havas la. La tria

nomo, Kopenhago, estas normala propra nomo. Ĝi ne havas la.

Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire [...] al la Ruĝa Maro. Er.13 La

marnomo konsistas el ordinaraj vortoj.

La plej suda parto de la Afrika kontinento estas la Bonespera Kabo.

Okazas tamen, ke oni forlasas la ĉe tiaj ĉi nomoj, precipe kiam temas pri tre

konataj nomoj. La uzado ne estas tute unueca:

Ĉu vi estas membro de (la) Universala Esperanto-Asocio? Oni povas uzi

la, sed normale forlasas ĝin ĝuste ĉe ĉi tiu nomo, ĉar ĝi estas tiel konata.

Mallongigojn de tiaj nomoj oni tamen plej ofte uzas sen la.

Multe-nombraj nomoj

Propraj nomoj, kiuj havas jam en sia baza formo J-finaĵon, ofte kondutas

kiel ordinaraj O-vortoj (kun la), ankaŭ kiam fakte temas pri normala propra

nomo: la Alpoj (montaro en Eŭropo), (la) Andoj (montaro en Sud-Ameriko),

(la) Filipinoj (insulara ŝtato en Azio). La vorto alpo (= “alta monto kun paŝt-

ejoj”) estas ordinara O-vorto. Tial la Alpoj estas tute normala: La Alpoj

ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero. FA3.64 La vorto Andoj estas

tamen ĉiam propra nomo, sed pro la J-finaĵo oni iel sentas, ke ĉiu unuopa

monto devus esti “ando”. Tial oni emas uzi la, kio estas akceptebla,

kvankam la vorto *ando* ne ekzistas. Same estas pri la Filipinoj, kie la J-

finaĵo kreas la impreson, ke ĉiu insulo estas “filipino”, sed tia vorto ne ek-

zistas.

§9.1.6

91

Difiniloj

Propraj nomoj kiel priskriboj

Kiam propra nomo aperas kiel postmetita identiga priskribo (§25.2) de

ordinara O-vorto, kaj la tuta frazparto estas laŭsence difinita kaj konata, tiam

oni devas uzi la, ĉar la ĉefvorto de la tuta frazparto estas ordinara ne-propra-

noma O-vorto:

la rivero Nilo

la fama aŭtoro Ŝekspiro

la strato Graniczna M.4

la monato Majo FA3.18

Ordinare la ĉeesto de propra nomo estas sufiĉa kialo por diri, ke temas pri io

difinita kaj konata. Sed eventuale, se oni volas diri, ke estas unu el pluraj

kun tiu nomo, kaj se la aŭskultanto ne scias, pri kiu el ili temas, tiam oni

eble povas uzi tiajn esprimojn sen la: Mi vojaĝis kune kun amiko Johano.

= ...kun amiko, kiun vi ne konas, sed kiu nomiĝas Johano. Praktike oni tre

malofte tiamaniere uzas propranoman priskribon ĉe O-vorto sen la. Pli ofte

oni diras ekz. ...kun amiko, kiu nomiĝas Johano, ĉar tio estas pli klara.

Tia propranoma priskribo povas ankaŭ havi la formon de A-vorto:

la Mediteranea maro = la maro, kiu nomiĝas Mediteraneo = la maro

Mediteraneo = Mediteraneo. La longa esprimo la Mediteranea maro

estas do tute samsignifa kiel simpla Mediteraneo. La longa esprimo

povas esti utila, ekz. kiam oni volas aparte atentigi, ke Mediteraneo estas

maro.

la Jutlanda duoninsulo FA4.58 = la duoninsulo Jutlando = Jutlando FA4.19

la Atlantika oceano = la oceano Atlantiko = Atlantiko

la Esperanta lingvo = la lingvo Esperanto = Esperanto

Ial oni neniam uzas nomojn de homoj en tia maniero. Anstataŭ la aŭtoro

Ŝekspiro oni neniam diras *la Ŝekspira aŭtoro*.

Titoloj

Vortojn kiel sinjor(in)o, fraŭl(in)o, doktor(in)o, profesor(in)o k.s. oni ofte

-

-

-

-

uzas antaŭ propra nomo de persono. Laŭ la ordinaraj reguloj, oni tiam uzu

la, ĉar la tuto estas klare difinita per la propra nomo:

La oficejo de la sinjoroj Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur la

foirejo. BV.29 = ...de la sinjoroj, kiuj nomiĝis Snitchey kaj Craggs...

La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. FE.36

La reĝo Johano legis en la romano pri la reĝo Arturo. FA1.121

Sed kelkaj tiaj antaŭesprimoj ofte uziĝas kvazaŭ parto de la propra nomo,

kaj tiam ne vere informas, kia estas la persono. Ili uziĝas pli-malpli rutine

pro ĝentileco, respekto aŭ simile. En tiaj okazoj oni ofte forlasas la

artikolon:

92

§9.1.6

Difiniloj

Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. FE.39 Oni ankaŭ povas uzi ...kun la fraŭl-

ino Berto, sed tiam la vorto fraŭlino farîgas pli grava, pli informoplena.

Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi. M.41

Sekve barono Brambeus estas vi? Rz.46

Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj

kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian. FA1.121

Fraŭlino Klaro kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudr-

adon. M.96

Ankaŭ la vorton numero oni ofte uzas en tia titoleca maniero sen la antaŭ

numeroj: Li loĝas en (ĉambro) numero 110 (= cent dek). Ĉu vi legis num-

eron 12 (= dek du) de tiu gazeto?

Se titoleca antaŭesprimo havas rektan priskribon, ekz. A-vorton, tiam oni

ordinare ja uzas la: Plej afable brilis la okuloj de la filino, la ĉarma fraŭl-

ino Klaro. FA4.185 Li fianĉiĝis kun la juna fraŭlino Berto. La genia doktoro

Zamenhof kreis Esperanton. Ĉu vi legis la interesan numeron 100 de tiu

gazeto?

Se temas pri la frazrolo alparolo (§12.1.2), oni nepre ne uzu la antaŭ titolo:

Sinjorino Szwejc! – ŝi diris, – mi prezentas al vi sinjorinon Marta

Swicka. M.108 Kara fraŭlino Klaro, – ŝi diris, – vi scias bone, kiel mi zorgas

pri la sano de miaj laborantinoj. M.109

Pruntitaj artikoloj

Iuj normalaj propraj nomoj havas en iuj naciaj lingvoj difinan artikolon, kiu

estas kvazaŭ parto de la nomo. En Esperanto tiaj nomoj ne havu artikolon.

Ekz. Hago (urbo en Nederlando) neniam havas artikolon en Esperanto,

kvankam en pluraj lingvoj ĝi havas artikolon, kiu estas firma parto de la

nomo (ekz. Den Haag, La Haye, The Hague, l’Aia). Same oni uzas Havro

sen artikolo, kvankam en la Franca estas ĉiam Le Havre kun artikolo. Arabaj

propraj nomoj ofte havas difinan artikolon en la Araba, sed en Esperanto ili

ne havu artikolon: Kairo, Riado, Kuvajto k.t.p. Sed iafoje oni tamen vidas

tiajn artikolojn ankaŭ en Esperanto: la Himalajo FA1.188, la Atlantiko, la

Mediteraneo (normale sen artikoloj). Tio estas neĝusta, sed iafoje tolerebla.

Propraj nomoj ofte rifuzas tute plene Esperantiĝi.

Ĉe iuj ĉi tiaj nomoj origina artikolo fariĝis parto de la Esperanta radiko: La-

Pazo (aŭ Lapazo), La-Plato (aŭ Laplato), El-Salvadoro (aŭ Elsalvadoro,

Salvadoro), Los-Anĝeleso (aŭ Losanĝeleso), Alĝero. (“La”, “el” kaj “los

estas Hispanaj artikoloj. “Al” estas Araba artikolo.)

§9.1.6

93

Difiniloj

Nomoj de tempodividoj

Monatonomoj ( Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano, Brum-

ero k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Ili do normale ne havas la, tute laŭ la

bazaj reguloj por tiaj nomoj (kaj estas skribataj kun komenca majusklo,

§35.5):

Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil

sepcent tridek dua. FE.12 Februaro estas difinita konata afero. Se ĝi ne

estus normala propra nomo, ĝi nepre havus la.

Nomoj de festoj ( Kristnasko, Pasko, Pentekosto, Aŝuro° k.a.) estas plej ofte

traktataj kiel normalaj propraj nomoj sen la, kvankam iuj (ekz. Kristnasko)

fakte estas ordinaraj O-vortoj. La uzado tamen varias:

Al Kristnasko venis letero de ŝia patro. FA3.58 = Al la tiujara Kristnasko...

Post Aŝuro° li veturos al Teherano. = Post la ĉi-jara Aŝuro...

Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko. Er.12

Semajntagoj ( lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo)

ne estas propraj nomoj, sed ofte ili estas uzataj propranomece sen la,

kvankam difinitaj kaj konataj:

Dum la tuta semajno ŝi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj

larmoj; sed kiam venis la dimanĉo, ŝi diris: “Vere, nun mi sufiĉe suferis

kaj luktis!” FA2.101

Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. FE.20 Oni ne uzas la, ĉar

sabato kaj dimanĉo ĉi tie nur informas pri la speco de tago. Ne temas pri

propraj nomoj.

Mi intencas veni Bulonjon ĵaŭdon. L1.173 Difinita konata ĵaŭdo prezentata

propranomece sen la.

Dimanĉon ni nin vidos.” [...] Venis la dimanĉo. FA3.60 Temas pri la sama

dimanĉo, same konata ambaŭfoje, unuafoje propranomece sen la,

duafoje kun la.

Sezonoj ( printempo, somero, aŭtuno, vintro) kaj tagopartoj ( mateno,

tagmezo, vespero, nokto k.s.) estas ĉiam ordinaraj O-vortoj, kaj oni uzas la

tute laŭ la normalaj reguloj:

En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per

glitveturilo. FE.34 = En somera tempo... en vintra tempo...

En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. FE.39 Ĉi tiu ekzemplo

estas tute simila al la antaŭa, sed ĉi tie ja aperas la. Kiam oni parolas

ĝenerale pri specoj, oni ofte povas uzi aŭ forlasi la depende de la stilo.

Vidu La – specoj (§9.1.4).

Tiujn fabelojn ni aŭskultos en vintro. FA2.96 = ...en vintra tempo. ...en iu

vintro.

Fariĝis mateno. FA2.131 = Fariĝis matena tempo.

94

§9.1.6

Difiniloj

La nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro. FA1.170 Temas pri certa konata nokto.

Tial la estas uzata, tute laŭ la bazaj reguloj por ordinaraj O-vortoj.

Ĉirkaŭas min nokto. FA1.124 ≈ Ĉirkaŭas min mallumo.

Laŭ iuj gramatikistoj tiaj vortoj estas iafoje uzataj propranomece, sed temas

ĉiam pri frazoj, en kiuj oni parolas pri speco de tempo, kaj en tiaj okazoj la

estas ĉiuokaze nebezonata.

Lingvonomoj

Lingvonomoj (§35.4) kun O-finaĵo (ekz. Esperanto) estas tute normalaj

propraj nomoj. Oni do normale ne uzu la ĉe ili (§9.1.5).

Mallongigitaj propraj nomoj

Mallongigojn de propraj nomoj faritaj el ordinaraj vortoj, oni plej ofte

traktas kiel normalajn proprajn nomojn (sen la). La uzado tamen tre varias:

Mi trovis tiun vorton en (la) Plena Ilustrita Vortaro. Mi trovis tiun

vorton en PIV. Antaŭ la plena nomo oni povas uzi la, sed antaŭ la mal-

longigo tio kutime ne okazas.

Tiujare la Universala Kongreso denove estos ekstereŭropa. Tiujare

(la) UK denove estos ekstereŭropa. Mallongigoj de nomoj de kongresoj

iafoje estas uzataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la), sed alifoje kiel

ordinaraj O-vortoj (je bezono kun la).

Ĉu vi estas membro de Universala Esperanto-Asocio? Ĉu vi estas

membro de UEA. Oni povus uzi la antaŭ la plena nomo Universala

Esperanto-Asocio, ĉar la ĉefvorto estas ordinara O-vorto, sed praktike tio

apenaŭ okazas ĉe tiu ĉi tre konata nomo. Antaŭ la mallongigo formo

UEA la artikolo la neniam aperas.

9.2. Aliaj difiniloj

Krom la difina artikolo la (§9.1), estas difiniloj ankaŭ la posedaj pronomoj,

la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto ambaŭ kaj duondifina unu. Kiam

ĉeestas la vorteto ĉi (§14.1.2), oni iafoje subkomprenas la difinilon tiu. Tiam

ĉi kvazaŭ mem fariĝas difinilo (§14.1.2).

Posedaj pronomoj

Posedaj pronomoj (§11.2) estas mia, nia, via, lia, ŝia, ĝia, ilia, onia kaj sia (kaj ankaŭ cia).

Kiam poseda pronomo aperas kiel priskribo de O-vorto, ĝi kalkuliĝas kiel

difinilo. Plej ofte la efektiva senco estas difina (la alparolato scias, pri kiu

temas). Sed oni tamen ne aldonas la (§9.1.1). Se oni anstataŭigas la posedan

pronomon per subfrazo, kiu esprimas la posedanton, oni plej ofte devas

aldoni la:

Mia domo estas granda. = La domo, kiu apartenas al mi, estas granda.

Viaj ŝtrumpoj estas malpuraj. = La ŝtrumpoj, kiuj apartenas al vi, estas

malpuraj.

§9.2

95

Difiniloj

Li detruis sian sanon. = Li detruis la sanon, kiun li havis.

Tamen iafoje, precipe kiam frazparto kun poseda pronomo aperas kiel per-

verba priskribo (§25.1), la efektiva senco povas esti nedifina:

Li estas mia onklo. FE.18 Li estas onklo de mi. Eble mi havas ankoraŭ

aliajn onklojn.

Tion mi diras al vi, ĉar vi estas mia samlandano. FA4.202 = ...vi estas

samlandano de mi La celita senco estas nedifina.

Se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam eĉ de Mia altaro

forprenu lin, ke li mortu. Js.20 Nedifina senco.

Se temas pri certa individuo, kiu tamen estas nekonata de la alparolato, oni

povas por klareco aldoni la vorton unu: Unu mia amiko estas advokato.

Unu el miaj amikoj estas advokato. Oni ankaŭ povas uzi de-esprimon kun

aŭ sen unu: Amiko de mi estas advokato. Unu amiko de mi estas advokato.

Iuj provas uzi posedan pronomon kiel postpriskribon por montri nedifinan

sencon: Amiko mia estas advokato. Tia uzo tamen ne estas ĝenerale akcept-

ita, kaj ne ĉiuj komprenas, ke la nekutima vortordo celas montri nedifinan

sencon. Normale oni do devas uzi iun el la pli klaraj esprimomanieroj

montritaj ĉi-antaŭe.

Kiam poseda pronomo aperas sola (sen posta O-vorto aŭ A-vorto), ĝi ne

estas difinilo. Por klare esprimi, ke oni celas difinitecon oni tiam ofte

aldonas la, sed tio ne estas deviga:

Tiu ĉi libro estas mia. Ĝi estas unu el miaj libroj – nedifina senco.

Tiu ĉi libro estas la mia. Ĝi estas tiu konata libro, kiu apartenas al mi –

difina senco.

Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke ŝia

florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia

formon rondan, kiel la suno. FA1.82 La sia = sia florejo. Ĉiuj tri florejoj

estas difinitaj. La unuaj du estas sufiĉe difinitaj per sia kaj ŝia, sed la tria

estas menciita per sola poseda pronomo (sen la O-vorto florejo), kaj

bezonas la.

Nu certe mi legis la vian, kiel bone skribita! Rz.47 La vian = vian verkon

= la verkon, kiun vi faris.

Via pano estas malpli freŝa, ol mia. FE.10 Jen Fundamenta ekzemplo, en

kiu ne aperas la antaŭ mia, kvankam la senco estas la pano, kiu

apartenas al mi. Oni tute rajtas diri ol la mia por plia klareco, sed tio ne

estas deviga.

Iafoje en poezio k.s. oni ne sekvas la normalajn regulojn por posedaj pro-

nomoj. Tian uzon oni (normale) ne imitu en ordinara lingvaĵo:

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo. UL = Nia patro...

Ho, la profeta mia antaŭsento! FK.414 = Ho, mia profeta antaŭsento!

Eraras for la penso mia. FK.310 = Eraras for mia penso.

96

§9.2

Difiniloj

Kaj nun, Laerto, al l’ afero via! H.11 = ... al via afero!

Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron. H.19 = Lia mieno...

Duondifina unu

Iuj lingvoj uzas specialan nedifinan artikolon, kiu ofte estas vorto simila al

unu. Tia artikolo ne ekzistas en Esperanto. Plenan nedifinitecon oni montras

simple per neuzo de difinilo. Sed oni iafoje uzas unu kiel duondifinan

artikolon. Tia unu ne montras nombron, sed individuecon. Ĝi montras, ke

temas pri io, kio estas nekonata al la aŭskultanto, sed konata al la parolanto:

Unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de

veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE.39 La rakontanto per unu montras, ke

li mem scias, en kiu tago tio okazis.

Unu vidvino havis du filinojn. FE.11 Komenco de fabelo. Ankoraŭ nur la

rakontanto konas la vidvinon. (Alia teorie ebla interpreto estas mate-

matika: “1 vidvino havis 2 filinojn, sekve 2 vidvinoj havis 4 filinojn”.

Sed tute ne temas pri tia kalkulado. Temas pri prezentado de rolantoj en

fabelo.)

En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon. FA1.13 Ili

loĝis en vilaĝo konata de la parolanto, sed ne de la aŭskultanto.

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE.15

Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis,

estis terure. FA1.27

La difina artikolo la estas pli-malpli deviga, kiam temas pri io konata al la

aŭskultanto. Se oni forlasas la, oni montras la malan signifon, nedifinitecon.

La duondifina artikolo unu tamen neniam estas deviga. Ĝi estas nuancilo,

kiun oni uzu je bezono:

Vi devas legi libron. Aŭ oni celas specan signifon, aŭ oni celas certan

libron nekonatan al la aŭskultanto.

Unu libron vi devas legi, jen ĝi. La aldonita unu montras, ke ne temas

pri iu ajn libro, nek pri speco de libro, sed pri certa libro nekonata al la

alparolato.

Mi volas, ke vi renkontu unu amikon de mi. Unu estas uzata por emfazi,

ke ne temas pri iu ajn el la amikoj de la parolanto.

La duondifina unu troviĝas en la Fundamento, kaj Zamenhof tre ofte uzis

ĝin. Ĝi estas tre utila nuancilo, se oni ĝin ne trouzas. Iuj tamen pensas, ke tia

unu estas nedifina artikolo uzata pro influo de naciaj lingvoj. Tial multaj

hezitas uzi duondifinan unu timante fari eraron. Pro tio la duondifina unu

fariĝis iom malofta nuntempe. Multaj preferas la vortojn certa kaj iu. Sed iu

montras iom alian signifon, kaj certa estas multe pli emfaza ol unu

(§23.1.3). Tamen, kiam temas pri tempovortoj, oni ankoraŭ vaste uzadas

duondifinan unu tute laŭ la ĉi-antaŭe montritaj ekzemploj: unu tagon... , en

unu vespero... , unu fojon... k.s.

§9.2

97

Difiniloj

Legu pli pri specialaj uzoj de unu en §23.1.3.

Tabelvortoj je U, A kaj ES

La tabelvortoj je U, A kaj ES (§15) estas difiniloj: kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kia,

tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies. Oni do ne uzu la kune kun tiaj tabelvortoj.

Ambaŭ

La vorteto ambaŭ (§15.5) estas difinilo, kiam ĝi rekte priskribas O-vorton.

Oni do ne uzu la kune kun ambaŭ.

Aliaj difiniloj antaŭ propraj nomoj

Antaŭ normalaj propraj nomoj oni normale ne uzas la (§9.1.6). Aliaj difin-

iloj povas tamen aperi antaŭ ĉiaj propraj nomoj, sed nur malofte estas

bezono de tiaj esprimoj:

Kaj vi ankaŭ, mia Francisko, vi ankaŭ? Rt.9 Mia aldonas ian amikecan

nuancon.

Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? Rt.33 Tiu emfazas, ke temas pri la

ĵus menciita Karolo.

Ambaŭ Pjotr Ivanoviĉ’oj alkuras sur la pintoj de la piedoj. Rz.55 Temas

pri du viroj kun la sama nomo.

9.3. Pli ol unu difinilo

Normale oni ne uzu pli ol unu difinilon (§9) antaŭ frazparto. Precipe grave

estas, ke oni ne uzu la (§9.1) kune kun aliaj difiniloj. Tiu baza principo

tamen ne estas tute absoluta. Iafoje oni bezonas uzi du difinilojn por montri

specialan signifon.

Kune kun poseda pronomo oni iafoje uzas tabelvorton je U, ambaŭunu:

El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE.10

Mi perdis ĉiujn miajn fortojn. Gm.65

Ambaŭ liaj manoj estis malpuraj.

Venis tiuj niaj amikoj, kiuj povis.

Iu mia amiko devas veni. Iu nuligas la difinan sencon de mia.

Unu mia amiko venis, nome Ernesto. Unu forigas la difinan signifon de

mia, kaj montras anstataŭe duondifinan signifon.

Ĉiu(j) kaj ambaŭ sufiĉe ofte aperas kune kun poseda pronomo. Cetere oni

normale preferas konstruon kun la rolvorteto el: Venis tiuj el miaj amikoj,

kiuj povis. Iu el miaj amikoj devas veni. Unu el miaj amikoj venis, nome

Ernesto.

Se poseda pronomo staras sola sen posta O-vorto, ĝi perdas sian difinitan

signifon, kaj oni uzu la je bezono (§9.2).

98

§9.3

Difiniloj

Oni povas iafoje uzi ĉiuj tiuj kiel duoblan difinilon: Mi vidis grupon de per-

sonoj, kaj ĉiuj tiuj personoj parolis Esperanton.

En ekstremaj okazoj oni povus uzi ĉiuj ties kiel duoblan difinilon: La inf-

anoj ne povis sidi sur la seĝoj, ĉar ĉiuj ties kruroj estis rompitaj. Prefere:

...ĉiuj el ties kruroj... ...ĉiuj kruroj de la seĝoj... (Se oni dirus ĉiuj iliaj

kruroj, temus pri la kruroj de la infanoj, §15.4.)

Oni povas iafoje uzi ĉiuj tiaj kiel duoblan difinilon: Ekzistas tiaj homoj, kiuj

malamas Esperanton. Ĉiuj tiaj homoj scias tro malmulte pri ĝi.

Ankaŭ ambaŭ tiuj kaj ambaŭ ties estas eblaj: Mi vidis du personojn. Ambaŭ

tiuj personoj parolis Esperanton. La infano ne povis uzi la biciklon, ĉar

ambaŭ ties radoj estis difektitaj.

§9.3

99

Apostrofo

10. Apostrofo

Apostrofo, , estas signeto, kiu montras, ke parto de vorto estas forlasita. En

Esperanto temas normale ĉiam pri forlasita vokalo.

10.1. Normala apostrofado

Apostrofado de O-finaĵo

La finaĵon O de O-vorto oni povas ellasi. Tiam oni skribas apostrofon

anstataŭ O. Tia ellaso de O eblas tamen nur kiam ne sekvas iu el la finaĵoj J

kaj N. En la parolo la akcento restas sur la sama vokalo, kvazaŭ la O

ankoraŭ ĉeestus. La apostrofo estas kvazaŭ neelparolata vokalo:

turmentoturment’ ( turmént’)

vesperovesper’ ( vespér’)

historiohistori’ ( historí)

metroometro’ ( metró). Komparu kun metro ( métro).

armeoarme’ ( armé). Komparu kun arme ( árme).

revuorevu’ ( revú). Komparu kun revu ( révu).

ĉieloĉiel’ ( ĉiél’). Komparu kun ĉiel ( ĉíel).

Oni ne povas apostrofi A-vortojn. Ruĝ’ egalas ĉiam al ruĝo, neniam al ruĝa.

Apostrofo ankaŭ ne povas anstataŭi verban finaĵon aŭ E-finaĵon (legu tamen

ĉi-poste pri la esprimo dank’ al). Oni ankaŭ atentu, ke ne eblas apostrofi la

finojn ON, OJ kaj OJN. Har’ egalas ĉiam al haro, neniam al haron, haroj

harojn.

La tabelvortoj je O (§15.2) finiĝas per “o”, sed tiuj “o”-vokaloj ne estas

veraj O-finaĵoj (§13.2), kaj oni ne povas ilin anstataŭigi per apostrofoj. Ne

eblas do *ki’*, *ti’*, *i’*, *ĉi’*, *neni’* anstataŭ kio, tio, io, ĉio, nenio. Nur en poezio oni iafoje tamen uzas tiajn nenormalajn formojn.

Apostrofado de la

La vokalo “a” en la difina artikolo la (§9.1) povas esti ellasita kaj

anstataŭigita per apostrofo → l’. Tiun mallongigitan formon oni prefere uzu

nur post rolvortetoj, kiuj finiĝas per vokalo: de l’, ĉe l’, je l’, tra l’, pri l’,

pro l’:

Liberigu nin Dio, de l’ sovaĝaj Normandoj! FA4.27

Normale oni skribas l’ kiel apartan vorton (kun posta spaceto), sed oni ĉiam

elparolas ĝin kune kun la antaŭa rolvorteto kiel unu vorton, kvazaŭ “del” ,

“ĉel” k.t.p.

Iafoje en poezio oni trovas l’ ankaŭ sen tia rolvorteto: L’ espero, l’ obstino

kaj la pacienco... FK.300 Ŝi vidis ke l’ sentoj plu restas. Ĉiuokaze oni uzu la

mallongigitan artikolon nur tie, kie ĝi estas elparolebla.

§10.1

101

Apostrofo

Ĉefe en poezio

Apostrofoj estas uzataj precipe en poezio por eviti troajn vokalojn.

Post longa migrado sur dorna la voj’

Minacis nin ondoj de l’ maro;

Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj’

Al verda haven’ de l’ homaro.

Post longa batalo, maldolĉa turment’

La stela standardo jam flirtas en vent’.

el La Tagiĝo de Antoni Grabowski

En ordinara lingvaĵo apostrofoj estas tre maloftaj. En parola lingvo apostrof-

ado apenaŭ okazas entute.

Dank’ al

Apostrofo estas ankaŭ tradicie uzata en la esprimo dank’ al = “pro la

(favora) influo de, mal-malgraŭ”. Dank’ al aperas en ĉia lingvaĵo, ankaŭ en

parola uzo:

Jes, dank’ al Dio, ĉio estas en bona ordo. Rz.38

Dank’ al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj. FK.229

Dank’ al nia konstanteco kaj laborado nia afero iom post iom for-

tiĝados. OV.123

Dank’ al la grandaj elspezoj [...] la monujo baldaŭ montris al li sian

nudan fundon. OV.126 Ĉi tie dank’ al estas ironia. Temas fakte pri malfavora

influo.

Iuj opinias, ke dank’ al estas erara, ĉar la apostrofo ne anstataŭas O-finaĵon,

sed pli vere E-finaĵon. Malgraŭ tiu kritiko dank’ al restas firma kaj utila

parto de Esperanto. Oni povas trankvile pluuzi ĝin kiel fiksitan esprimon.

Sed danke al ja estas tute bona alternativo: danke al Dio, danke al la lingvo.

Ankaŭ danke + N-finaĵo eblas: Danke unu eraron en la tempo de la pre-

sado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi pensis. OV.71

Iuj asertas, ke ja temas pri O-finaĵo: dank’ al = danko (estu) al (aŭ simile).

Tia klarigo funkcias, sed nur lame, en plej multaj frazoj. Tiam oni devas

imagi la esprimon kun dank’ al kiel apartan mallongigitan frazon: Danko

estu al la lingvo: Ni tiel altiĝis super la bestoj.

Un’

Kiam oni kalkulas taktojn, ritmojn k.s., oni povas uzi mallongigitan apo-

strofan formon de la nombra vorteto unu (§23.1.1):

Un’! du! un’! du! – La soldatoj marŝis. = Unu! du!...

Un’, du, tri, kvar”, li kalkulis laŭte. = Unu, du...

Un’ estas oficiale permesata de la Akademio de Esperanto ( Aktoj de la

Akademio II, p. 39), sed un’ povas aperi nur en memstara, kvazaŭ ekkria

uzo, kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj. Ĝi ne povas aperi en ordinaraj frazoj.

102

§10.1

Apostrofo

Ne eblas ekz.: *Mi havas nur un’ amikon.* Eblas nur: Mi havas nur unu

amikon.

10.2. Nenormala apostrofado

Gramatika apostrofado

Iafoje oni uzas apostrofojn en vortaroj aŭ en diskutoj pri gramatiko por

montri, ke oni parolas pri nuraj vortoradikoj, aŭ por disigi la partojn de kun-

metitaj vortoj. En tia uzado apostrofo ne egalas al O-finaĵo. Estas rekomend-

inde en tiaj okazoj ne uzi apostrofojn, sed aliformajn streketojn.

Disiga apostrofado

Okaze oni uzas apostrofojn por disigi vortelementojn unuj de la aliaj, pre-

cipe kiam oni uzas ne-Esperantan vortelementon kun Esperantaj finaĵoj: Ĉu

vi konas Waringhien’on? Tiaj apostrofoj aperas ĉe kelkaj Hebrelingvaj

vortoj en la Biblio: bat’o, kab’o, kor’o, log’o, min’o (mezurunuoj), bek’o

(monero), pur’o (loto). Oni povas anstataŭe uzi dividostrekon: Waringhien-

on, kab-o, log-o. Tio estas verŝajne preferinda.

En la komenca tempo oni uzis en tekstoj por komencantoj diversaspektajn

streketojn por disigi la elementojn de vortoj: ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j FG.

Ofte oni uzis streketojn tre similajn al apostrofoj, sed tiaj streketoj ne estas

apostrofoj. Vidu ekzemplojn en Gramatiko en la Fundamento (§40).

Apostrofado de AŬ-vortoj

Okazis provoj apostrofi E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per “aŭ”: hodiaŭ

*hodi’*, anstataŭ*anstat’*, apenaŭ*apen’*, k.t.p. Tia apostrof-

ado estas neregula. Ĝi neniam enuziĝis, kaj nur en poezio ĝi eventuale povus

esti akceptebla.

Nezorga elparolo

Iafoje oni uzas apostrofojn por montri, ke parto de vorto estas neregule for-

lasita, ekz. por montri nezorgan elparoladon aŭ nenormalan lingvaĵon: ’stas

= estas, s’joro = sinjoro, ’avas = havas.

Sonimitoj

Kiam oni uzas nudan radikon kiel sonimiton aŭ ekkrion (§18.2), oni iafoje

aldonas apostrofon: Jen ĝi! Ho, halt’! H.8 Estas preferinde ne skribi apo-

strofon en tiaj okazoj, ĉar ne temas pri ellasita O-finaĵo.

Forlaso de A-finaĵoj

Aperis la ideo, ke oni povus ellasi ankaŭ A-finaĵojn, sed ke oni tiam ne uzus

apostrofon: diligenta knabo*diligent knabo*, sincera koro*sincer

koro* (la ekzemploj estas de K. Kalocsay en “Lingvo Stilo Formo”). Forlaso

de A-finaĵoj tamen tute ne estas ebla en Esperanto, ĉu kun apostrofo, ĉu sen

apostrofo.

§10.2

103

Apostrofo

Neuzo de apostrofo

Kelkaj poetoj eksperimente forlasas apostrofojn supozante, ke la leganto

tamen komprenos, kie mankas O-finaĵoj. Jen ekzemplo:

ŝovas harojn

el okul [= okul’]

de ŝlimo

fingro skvama

monstra manipul [= manipul’]

moko moko mok [= mok’]

sen fino

el sentitola poemo de Baldur Ragnarsson

Kelkfoje tia uzado konfuzas malsamajn vortojn: ĉiel konfuziĝus kun ĉiel’

(ĉielo), kaj kun kaj’ (kajo), nun kun nun’ (nuno), unu kun unu’ (unuo), al kun al’ (alo), ĉar kun ĉar’ (ĉaro), krom kun krom’ (kromo), por kun por’

(poro), kaze kun kaze’ (kazeo) k.t.p. Oni do uzu apostrofojn laŭ la Fun-

damentaj reguloj.

104

§10.2

Pronomoj

11. Pronomoj

Pronomoj estas vortetoj, kiujn oni uzas por paroli pri tute konataj aferoj. En

PMEG nur dek vortetoj estas nomataj pronomoj. Iliaj bazaj formoj nomiĝas

personaj pronomoj (§11.1), kvankam ili ne ĉiam montras personojn. Kun A-

finaĵoj ili nomiĝas posedaj pronomoj (§11.2), kvankam ili ne ĉiam montras

posedon.

Legu ankaŭ pri uzado de pronomoj en nerekta parolo en §33.8.3.

Iafoje oni proponas enkondukon de novaj pronomoj en Esperanton. Pro-

nomoj estas tamen tiel baza parto de lingvo, ke novaj elementoj nur tre mal-

ofte povas enuziĝi. PMEG enhavas kompreneble nur la oficialajn kaj Fun-

damentajn pronomojn. Oni ne malŝparu sian tempon vane proponante

novajn pronomojn.

11.1. Personaj pronomoj

mi

≈ la parolanto

§11.3

ni

≈ la parolanto kaj alia(j) persono(j)

§11.3

vi

≈ la alparolato(j)

§11.4

li

≈ la priparolata vira persono aŭ persono §11.5

kun nekonata sekso

ŝi

≈ la priparolata ina persono

§11.5

ĝi

≈ la priparolata aĵo, besto aŭ infaneto

§11.5

ili

≈ la priparolataj homoj, aĵoj aŭ bestoj

§11.5

oni

≈ neprecizigita(j) persono(j)

§11.5

si

≈ la sama persono kiel la subjekto, se tiu §11.6

ne estas mi, nivi (aŭ ci)

Teorie ekzistas ankaŭ la pronomo ci (§11.4) ≈ “la alparolato” (unu-nombra),

sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe-

nombre.

La personaj pronomoj povas ricevi la finaĵon N (§12.2): Mi amas vin. Ilin

konas Karlo. Ĉu vi ĝin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.

11.2. Posedaj pronomoj

Se oni aldonas la finaĵon A al personaj pronomoj (§11.1), oni kreas

posedajn pronomojn:

mia

(la)... de mi §11.3

nia

(la)... de ni §11.3

via

(la)... de vi §11.4

lia

(la)... de li

§11.5

§11.2

105

Pronomoj

ŝia

(la)... de ŝi

§11.5

ĝia

(la)... de ĝi §11.5

ilia

(la)... de ili §11.5

onia

(la)... de oni §11.5

sia

(la)... de si

§11.6

Teorie ekzistas ankaŭ cia (§11.4) = “(la)... de ci”, sed cia normale ne estas

uzata. Oni uzas via kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

La posedaj pronomoj estas difiniloj (§9.2). Ili enhavas normale la signifon

de la.

La posedaj pronomoj povas ricevi la finaĵojn J (§8) kaj N (§12.2) same kiel

aliaj A-vortoj (ĉiam J antaŭ N): mia ĉambromiaj ĉambrojmian ĉambron

miajn ĉambrojn.

Noto: Iafoje oni renkontas posedajn pronomojn kun la fino “es” anstataŭ A: *mies*, *vies*, *lies*,

*ilies* k.t.p. La “es”-parto estas pruntita de la tabelvortoj je ES (§15.4), kiuj ankaŭ estas posedaj.

Tiaj posedaj pronomformoj estas neregulaj, sed tamen kompreneblaj. Kiel ŝercajn vortojn oni povus

ilin eble iafoje uzi, sed en serioza uzo ili estas nepre evitendaj.

Signifoj

Poseda pronomo similas al de + persona pronomo: mia(la) de mi. Sed de

(§12.3.2) havas tre multajn signifojn. La posedaj pronomoj havas nur

kelkajn el tiuj signifoj:

 La normala signifo de poseda pronomo estas aparteno aŭ posedo

(§12.3.2.3): mia domo = “la domo posedata de mi, la domo kiu

apartenas al mi”, lia nazo = “la nazo kiu apartenas al li, la nazo kiu estas

parto de li”, ŝia lernejo = “la lernejo en kiu ŝi lernas/instruas (aŭ

simile)”, ilia lingvo = “la lingvo kiun ili parolas”.

 Poseda pronomo povas ankaŭ montri aganton (§12.3.2.2): lia agado

= “la agado (farata) de li, la agado kiun li faras”. Poseda pronomo povas

havi tian signifon nur ĉe aga O-vorto: lia agado, iliaj klopodoj, via

atingo. De povas havi tian signifon ankaŭ ĉe pasiva participo: farita de

li, amata de mi.

 Poseda pronomo povas kelkfoje montri sencan objekton (§12.3.2.2):

ĝia uzado = “la uzado de ĝi, la ago uzi ĝin”. Oni atentu, ke miskom-

prenoj ne ekestu. Ekz.: ŝia admirado normale signifas: “la admirado

fare de ŝi” (subjekta signifo). Se oni uzas ŝia admirado en la signifo “la

ago admiri ŝin” (objekta signifo), oni ne eraras, sed oni eble riskas mis-

komprenon.

En iaj frazoj pri ies korpoparto, vestaĵo aŭ simile, oni kutimas uzi al

(§12.3.5)-komplementon anstataŭ poseda pronomo: Mi lavis al mi la

manojn. = Mi lavis miajn manojn. Ili disŝirus al si la vestojn. FA2.88 = Ili dis-

ŝirus siajn vestojn.

106

§11.2

Pronomoj

11.3. Unua persono

Mi

Mi estas unu-nombra (kaj tute ne montras sekson). Mi kaj mia estas uzataj de

la parolanto por paroli pri si mem. En gramatiko tio estas ofte nomata “la

unua persono”:

Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE.9

Promenante sur la strato, mi falis. FE.22

La patro donis al mi dolĉan pomon. FE.10

Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. FE.25

Mi amas min mem. FE.18

Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. FE.42

Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo. FE.21

Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn. FE.14

Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon. FE.20

Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. FE.34

Ni

Ni estas multe-nombra (kaj tute ne montras sekson). Ni kaj nia estas uzataj

de la parolanto por paroli pri si mem kaj alia(j) persono(j). Ni povas signifi

mi kaj unu alia persono, mi kaj pluraj aliaj personoj, mi kaj ĉiuj aliaj homoj,

mi kaj vi. La pronomo ni jen inkluzivas la alparolata(j)n homo(j) n, jen

-

-

ne. Kiuj personoj estas inkluzivataj, povas montri nur la kunteksto:

Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. FE.9 Ni = “mi kaj ĉiuj aliaj

homoj”.

Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris mal-

dekstren. FE.28 Ni = “mi kaj li”.

Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni

trompiĝis. FE.40 Ni = “mi kaj aliaj homoj, sed ne la alparolato”.

Neniam aliaj povas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ! FA2.32 Ni = “mi kaj vi”.

Ni du laboris alterne. FA3.122 Ni = “mi kaj unu alia”.

Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron. FE.24 Ni

= “mi kaj li”.

La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia

nazo. FE.33

La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ

niaj malamikoj. FE.39

Legu ankaŭ pri ni en nerekta parolo en §33.8.3.

§11.3

107

Pronomoj

Iafoje ni estas uzata pri unu persono. Tio okazas en iaj stiloj de skriba

lingvo, kiam la skribanto volas iel ŝajnigi, ke li tamen ne estas sola, ĉu pro

modesteco, ĉu pro alia kialo:

La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni. FE.30 Ni ĉi tie fakte

estas nur Zamenhof: unu persono. Li uzis ni por kvazaŭ inkluzivigi

ankaŭ aliajn Esperantistojn.

En la venonta ĉapitro ni traktos tiun ĉi demandon pli profunde. Per ni la

aŭtoro kvazaŭ inkluzivigas la leganton.

En iuj tempoj kaj kulturoj reĝo aŭ alia altrangulo iafoje priparolis sin mem

per ni anstataŭ mi, por montri sian altan rangon. En Esperanto tia uzo de ni

povas aperi en literaturo, precipe en tradukoj. Tiam estas ofte konsilinde

aldoni klarigan noton.

11.4. Dua persono

Vi

Vi kaj via estas uzataj de la parolanto por paroli pri la persono(j), al kiu(j) li

parolas. Vi kaj via povas inkluzivi ankaŭ aliajn personojn, kiuj iel apartenas

al la sama grupo kiel la alparolato(j). En gramatiko tio estas nomata “la dua

persono”. Oni uzas vi egale al unu aŭ pluraj personoj. Vi estas do jen unu-

nombra, jen multe-nombra. (Estus tute malĝuste diri, ke vi estas multe-

nombra pronomo uzata ankaŭ unu-nombre. Vi estas dekomence sendistinge

ĉu unu-nombra, ĉu multe-nombra. Estas tial absolute nenia mallogikeco en

la uzado de vi por unu persono.) Vi tute ne montras sekson, kaj estas ankaŭ

tute neŭtrala pri rango aŭ pozicio k.t.p.:

Sinjoro, vi estas neĝentila. FE.16

Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. FE.16

Vi estas infanoj. FE.16

Mia hundo, vi estas tre fidela. FE.16 Oni parolas al hundo kvazaŭ al per-

sono.

Vi amas vin mem. FE.18

Sidigu vin, sinjoro! FE.39

Mi rakontos al vi historion. FE.18

Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! FE.10

Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin

por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi

bezonos monon. FE.14

Ĉu vi amas vian patron? FE.41

Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj

tute nelegeble. FE.41

Kiam la pronomo vi estas subjekto de U-verbo en ĉeffrazo, oni plej ofte for-

lasas ĝin (§32.3).

108

§11.4

Pronomoj

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas vi-pronomon pri homoj ĝenerale. Por tio

oni uzas en Esperanto la pronomon oni (§11.5).

Ci

Ci estas unu-nombra alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj

cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj. Eblus imagi

ci kiel pure unu-nombran vi, aŭ kiel intiman familiaran (unu-nombran) vi, aŭ

eĉ kiel insultan (unu-nombran) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian

nuancon ĝi montras, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata:

Ci skribas (anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”). FE.16 Tio ĉi estas la sola

frazo kun ci en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. Krome ci

kaj cia estas menciitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, sed

en la Fundamenta Gramatiko (“la 16 reguloj”) aperas nek ci nek cia.

Ankaŭ en la Unua Libro ili ne troviĝas.

Iuj imagas, ke oni antaŭe uzis ci en Esperanto, kaj ke tiu uzo poste mal-

aperis. La vero estas, ke ci neniam vere estis praktike uzata. Ĝi nur aperis

iafoje en eksperimenta lingvaĵo kaj en iuj malvastaj rondoj, kiuj praktikis

neordinaran lingvaĵon. Origine oni ĉiam uzadis nur vi, kaj tiel estas plu en

normala Esperanto.

Kelkfoje oni trovas ci en tradukoj, kie la originalo havas ci-similan pro-

nomon. Tio plej ofte estas netaŭga tradukomaniero, ĉar ci apenaŭ kapablas

redoni la sencon de ofte uzata normala vorto, kiam ĝi mem estas maloftega

vorto, kies signifonuanco ne estas klare fiksita. Por montri ekz. nuancon de

familiareco aŭ insultan sencon, oni uzu je bezono aliajn lingvajn rimedojn:

“Jes, jes!” diris la reĝo, “lunde ci ricevos nian filinon!” ĉar nun, kiel al

estonta bofilo, li parolis al li “ci”. FA1.203 En la originala teksto aperis ci-

simila pronomo, kiu montris intiman, familiaran rilaton. Oni povus alter-

native traduki ekz. jene: “Jes, jes!” diris la reĝo, “lunde, kara filo, vi

ricevos nian filinon!”, ĉar nun, kiel estontan bofilon, li nomis lin “filo”.

Tre multaj Esperantistoj ne komprenas la pronomon ci. Tial tiuj, kiuj provas

uzi ci en interparolado, renkontas multajn malfacilaĵojn. En normala Esper-

anto oni simple uzas ĉiam vi, ĉu oni parolas al unu persono, ĉu al pluraj, ĉu

oni parolas al intime konata persono, ĉu al fremdulo, ĉu oni parolas al

amiko, ĉu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas

pliprecizigi per vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi ĉiuj, vi amikoj, vi karaj, vi

ambaŭ k.t.p.

La kunmetaĵo ci-diri (aŭ cii) povas iafoje montri uzadon de ci-simila pro-

nomo en alilingva interparolo: – Kial ŝi ofendiĝis? Mi ne komprenas ilian

lingvon. – Mi pensas, ke li ci-diris al ŝi, kaj tion ŝi ne permesas.

11.5. Tria persono

En gramatiko ĉio, kio ne estas mi, nivi (aŭ ci), estas nomata “la tria per-

sono”. Li, ŝi, ĝi kaj ili, kaj lia, ŝia, ĝia, ilia, estas uzataj por paroli pri io konata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato. Oni kaj onia estas uzataj

§11.5

109

Pronomoj

por paroli pri nedifinita(j) persono(j). Si kaj sia (§11.6) anstataŭas la aliajn

triapersonajn pronomojn en certaj okazoj.

Li kaj ŝi

Li kaj ŝi estas unu-nombraj. Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu

vira persono. Ŝi kaj ŝia estas uzataj pri unu ina persono:

Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. FE.16

Mi vokas la knabon, kaj li venas. FE.16

Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. FE.16

Li estas mia onklo. FE.18

Ŝi estas mia onklino.

Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. FE.36

Ŝi estas lavistino.

Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. FE.39

Ŝi fianĉiniĝis.

Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. FE.41

Ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. FE.39

En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. FE.26

Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj. FE.31

“Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino. FE.21 Ŝi = la patrino.

Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babil-

ema kaj kriema. FE.41

Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. FE.35

Mi renkontis vian patrinon kaj ŝian kolegon.

Mi bone konas vian fraton kaj liajn amikojn.

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu

petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. FE.15 La frazo enhavas du inajn personojn,

knabinon kaj virinon. Ĉiuj ŝi estas la knabino, krom la lasta, kiu estas la

virino.

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi [= la patrino] kriis al ŝi [= la filino] :

“Nu, mia filino?” FE.21

Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni

parolas ĝenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas li. Li do havas

du signifojn: la vira personola homo:

Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE.11 Li respondas ĉi

tie al ĉiu, do al ĉiu persono.

Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li. FE.13

110

§11.5

Pronomoj

Ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”,

sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”. FE.29 Li = la

malamiko. La frazo temas pri teoria persono, ĉu vira, ĉu virina.

Tia ĉi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte

nur gramatika afero. Oni uzas li ne ĉar oni ignoras virinojn, sed ĉar li estas

dusignifa: vira kaj sekse neŭtra. Tio ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam

oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s. Sed

aperis ankaŭ diversaj proponoj de nova sekse neŭtra pronomo. La sola tia

propono, kiu iomete enuziĝis, estas *ri*° (poseda formo *ria*). Tiu nova

vorto tamen ne estas parto de la oficiala kaj normala Esperanto, kaj multaj

Esperantistoj tute ne konas ĝin.

Ĝi

Ĝi estas unu-nombra. Ĝi kaj ĝia estas uzataj por paroli pri aĵo (konkreta aŭ

abstrakta). Ĝi ne montras sekson:

La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. FE.16

Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis. FE.20

Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile. FE.17 Ĝin

= la petitan trinkaĵon.

Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. FE.42

Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la

ĉambro. FE.42

Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj ĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano

aperis larmoj en la okuloj. FA1.60

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto

tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. OV.371

Ni rigardu, kio fariĝis al la korpo de la gardisto. Senvive ĝi sidis sur la

ŝtuparo. FA1.127 Kiam oni parolas pri la gardisto kiel persono, oni uzu li,

sed kiam oni parolas nur pri lia korpo (vivanta aŭ mortinta), oni uzu ĝi.

Oni uzas ĝi ankaŭ pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed

oni povas ankaŭ uzi li, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:

La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. FE.16

Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. FE.18

Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, aŭ se oni parolas pri pli

aĝa infano, oni kompreneble uzu liŝi.

Ĝi estas uzata ankaŭ por paroli pri besto, eĉ kiam ĝia sekso estas konata:

El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la

lito. FE.26

La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo. FE.31

Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva. FA1.14

§11.5

111

Pronomoj

Nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bov-

inon tiel ĉarman, kiel bovino nur povas esti. “Ĝi certe donas belan

lakton!” li pensis. FA4.230

En specialaj okazoj, kiam povus esti miskompreno, oni povas uzi liŝi pri

besto. En fabeloj, kie bestoj rolas kiel personoj, estas ofte pli nature uzi li

ŝi, sed ankaŭ ĝi eblas:

Melku bovon senfine, li lakton ne donos. PE.1508 Ĉi tie la pronomo li

montras, ke oni parolas pri virseksa bovo. Oni ankaŭ povas uzi ĝi, sed tio

povas kaŭzi nekomprenon, ĉar la vorto bovo ne estas per si mem nepre

virseksa (§4.3). Alia eblo estas uzi virbovo anstataŭ bovo.

Klinu la kolon antaŭ la maljuna anasino tie. Ŝi estas ĉi tie la plej

eminenta el ĉiuj. FA2.36 El fabelo, en kiu rolas birdoj.

Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel ĝi marŝas, tio estas

danco! FA4.143 Temas pri virkoko, kiu rolas en fabelo. Poste Zamenhof pri

la sama koko uzas li.

En fabelo oni povas uzi liŝi eĉ pri nevivanta afero, se ĝi rolas kiel per-

sono, kaj oni volas ĝin prezenti kiel viran aŭ virinan:

La historion de tiu kolumo ni nun aŭdu. Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan

aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa

rubando. FA3.6 Kolumo rolas viran rolon en fabelo.

Ĝi ankaŭ povas reprezenti unu-nombrajn grupvortojn kiel: familio, popolo,

armeo k.s., kvankam temas pri personoj. Iafoje oni tamen uzas ili (vidu ĉi-

poste):

Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indi-

ferenta pri ĝi. La unua ĝi reprezentas la publikon (plurajn personojn).

(La dua ĝi estas la problemo.)

En iaj specialaj kuntekstoj oni parolas pri io, kio povas egale esti aĵo aŭ viv-

ulo, besto aŭ homo. Tiam oni uzas ĝi eĉ se la priparolata afero principe

povas esti homo:

Mamulo naskas idojn, kiujn ĝi nutras per lakto. Ankaŭ homo estas mam-

ulo, sed tamen oni uzas ĝi, ĉar en tiu ĉi kunteksto ankaŭ homo estas

rigardata kiel besto.

Arĥimedo diris, ke korpo estas en sia natura stato kiam ĝi estas sen-

mova. Ĉi tie korpo fakte estas ĉia ajn materia objekto. La Arĥimeda ideo

validas kompreneble ankaŭ por homa korpo, sed en tiu ĉi kunteksto oni

rigardas homon kiel aĵon, nuran korpon, ne kiel personon.

112

§11.5

Pronomoj

Ĝi normale reprezentas aĵon, beston kaj alian klare difinitan aferon, kiun oni

povas esprimi per O-vorta frazeto ( la aĵo, la granda besto, tiu laŭta sono,

lia subita amo...). Sed se oni parolas pri io abstrakta, kio estas redonebla nur

per tuta frazo, oni normale uzas anstataŭe tio: Li diris al mi sekreton, sed mi

forgesis ĝin (= la sekreton) . Li diris al mi, kie li kaŝis la trezoron, sed mi for-

gesis tion (= kie li kaŝis la trezoron) . Sed Zamenhof en tiaj okazoj tamen

ofte uzis ĝi:

Mi estis apud ŝi! – Jes, mi ĝin scias. BV.72 = Jes, mi scias, ke vi estis apud

ŝi. Oni prefere diru: Jes, mi tion scias.

Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan

tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj? M.88 Ĝin estas duoblaĵo

de la vera objekto, la subfrazo, por helpi al la frazokonstruo. Oni povas

tute forigi ĝin: ...trovas konvene, ke juna virino restu... Sed oni povas

ankaŭ uzi helpan tio (§33.2.1): ...trovas tion konvena, ke juna virino

restu...

En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi

estis virino de meza aĝo. M.20 Nun oni preferas: Tio estis virino de meza

aĝo. Aŭ: Ŝi estis virino de meza aĝo.

Zamenhof iafoje uzis ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto aŭ objekto,

kiam la vera subjekto aŭ objekto estis I-verbo. Li ankaŭ uzis iafoje ĝi kiel

superfluan duoblaĵon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post

esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro:

Por mi ĝi estis la plej kora ĝojo i nc iti la hundon. Rt.19 Ĝi rolas kiel sub-

jekto, sed la vera subjekto estas inciti la hundon. Oni forlasu ĝi.

Ĝi estis v arm e ga post tagmezo. Rt.83 La vera subjekto estas varmega post-

tagmezo. Oni forlasu ĝi.

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas pronomon similan al ĝi kiel malplenan sub-

jekton, kiu reprezentas nenion ajn. La koncernaj verboj vere estas sen-

subjektaj. En Esperanto oni ne uzu ĝi ĉe tiaj sensubjektaj verboj (§30.1):

Hodiaŭ pluvas. Estos varme tie.

Ili

Ili estas multe-nombra. Ili kaj ilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj

aferoj aŭ personoj (kiuj inkluzivas nek la parolanton, nek la alparolaton). Ili

ne montras sekson:

Kie estas la knaboj? Ili estas en la ĝardeno. FE.16

Kie estas la knabinoj? Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. FE.16

Kie estas la tranĉiloj? Ili kuŝas sur la tablo. FE.16

Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. FE.9

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas

tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE.35

Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. FE.14

§11.5

113

Pronomoj

Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun

ili. FE.11

Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas

iliajn (infanojn). FE.18

Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj

gepatroj nomas Johanĉjo, Nikolĉjo, Erneĉjo, Vilhelĉjo, Manjo, Klanjo

kaj Sonjo. FE.38

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas ili-pronomon pri nedifinitaj homoj. En

Esperanto oni devas tiam uzi oni.

Oni

Oni kaj onia estas nedifinitaj pronomoj, kiuj estas uzataj, kiam oni parolas

pri ĉia ajn persono, multaj aŭ kelkaj nedifinitaj personoj, k.s. Oni estas

normale unu-nombra, sed povas ankaŭ esti multe-nombra. Oni tute ne

montras sekson:

En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. FE.42

Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn. FE.16

Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. FE.16

Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun

ili. FE.11

Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. FE.31

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas

por vino. FE.31

Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. FE.39

La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas,

estas preĝejo. FE.40

Normale oni montras ĉiun ajn homon, sed iafoje ĝi montras certajn per-

sonojn, kiujn oni ne povas aŭ volas precizigi:

Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la

korton. FE.38 Tute ne estas grave, kiuj personoj malfermis.

Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE.33 La

parolanto ne volas precizigi, kiuj homoj malhelpis al li.

Oni alportas la tagmanĝon. Rz.26 Nur la tagmanĝo estas interesa, ne la

portanto.

La formoj onin kaj onia estas tre malofte uzeblaj en la praktiko. Pro ilia mal-

oftegeco, kelkaj sentas ilin kiel strangajn, kaj evitas ilin. Zamenhof mem ne

uzis ilin, sed skribis, ke ili estas tute regulaj ( Lingvaj Respondoj p. 88). Je

bezono oni ne hezitu uzi ilin:

La malpura aero malsanigas onin.

114

§11.5

Pronomoj

Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas

ŝteli eĉ oniajn vestaĵojn.

Ne kritiku onin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki.

En iuj lingvoj, ekz. la Angla, pronomo, kiu ordinare signifas vi, estas iafoje

uzata ankaŭ por esprimi sencon similan al tiu de oni. En Esperanto oni povas

uzi vi en tia maniero, nur se la celita ideo vere inkluzivas la alparolatan per-

sonon, t.e. se la senco estas “vi kaj aliaj homoj en simila situacio”: En ĉiu

lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson,

tiun aŭ alian kazon. FK.277 ≈ En ĉiu lingvo oni trovos... Sed se la alparolato

mem certe ne estas inkluzivita, oni kompreneble ne uzu vi: Kiam oni stiras

aŭton, oni devas esti atenta. Se oni diras tion al blindulo, kiu ne rajtas stiri

aŭton, estus absurde uzi vi anstataŭ oni.

En iuj lingvoj, ekz. la Franca, oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo

“ni”. Tio ne eblas en Esperanto: – Kiel vi fartas, amikoj? – Nu, *oni* sufiĉe

bone vivas! Diru: ...ni sufiĉe bone vivas.

11.6. Si

Si kaj sia estas specialaj triapersonaj pronomoj, kiujn oni en certaj okazoj

devas uzi anstataŭ la ordinaraj pronomoj de la tria persono. Si estas jen unu-

nombra, jen multe-nombra, depende de tio, kion ĝi reprezentas. Si per si

mem ne montras sekson.

En simplaj frazoj (§11.6.1) la reguloj estas tute klaraj, sed en iaj kompleksaj

frazoj (§11.6.2) la uzado ne estas fiksita.

11.6.1. Si en simplaj frazoj

Ofte okazas, ke tio, kio rolas kiel subjekto, aperas ankaŭ en alia rolo en la

sama frazo. Se la subjekto estas mi, nivi (aŭ ci), oni simple ripetas la

saman pronomon:

Mi lavas min. La du mi estas la sama persono.

Mi vidas mian fraton. Mi kaj mia montras la saman personon.

Ni lavas nin. La du ni estas la samaj personoj.

Ni vidas niajn fratojn. Ni kaj nia montras la samajn personojn.

Vi lavas vin. La du vi estas la sama(j) persono(j).

Vi vidas viajn fratojn. Vi kaj via montras la sama(j) n persono(j) n.

-

-

Sed se la subjekto estas triapersona (nek la parolanto, nek la alparolato), oni

devas uzi si por la alia rolo. Se oni uzas ekz. li kaj subjekte, kaj en alia rolo,

tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por ŝi, ĝi kaj ili:

Ŝi lavas ŝin. Unu virino lavas alian virinon.

Ŝi lavas sin. Unu virino lavas la propran korpon. Ŝi kaj sin montras la

saman personon.

Ŝi vidas ŝian patrinon. Unu virino vidas la patrinon de alia virino.

§11.6.1

115

Pronomoj

Ŝi vidas sian patrinon. Unu virino vidas la propran patrinon.

L

a vir ino serĉas ŝian filon. La virino serĉas la filon de alia virino.

L

a vir ino serĉas sian filon. La virino serĉas la propran filon.

Li lavas lin. Unu viro lavas alian viron.

Li lavas sin. Unu viro lavas la propran korpon. Li kaj sin montras la

saman personon.

Li vidas lian patrinon. Unu viro vidas la patrinon de alia viro.

Li vidas sian patrinon. Unu viro vidas la propran patrinon.

La viro vundis sin. La viro vundis la propran korpon.

Ĝi lavas ĝin. Unu besto lavas alian beston (aŭ aĵon).

Ĝi lavas sin. Unu besto lavas la propran korpon. Ĝi kaj sin montras la

saman beston.

Ĝi vidas ĝian patrinon. Unu besto vidas la patrinon de alia besto.

Ĝi vidas sian patrinon. Unu besto vidas la propran patrinon.

La hundo ludas per sia pilko. La hundo ludas per la propra pilko.

Ili lavas ilin. Unu grupo de personoj aŭ bestoj lavas alian grupon.

Ili lavas sin. Unu grupo lavas la proprajn korpojn. Ili kaj sin montras la

saman grupon.

Ili vidas ilian patrinon. Unu grupo vidas la patrinon de alia grupo.

Ili vidas sian patrinon. Unu grupo vidas la propran patrinon.

L

a naĝ intoj ne trovas siajn vestaĵojn. La naĝintoj ne trovas la proprajn

vestaĵojn.

Karlo lavas lin. Karlo lavas alian viron.

Karlo lavas sin. Karlo lavas la propran korpon.

Karlo lavas lian infanon. La infano apartenas al alia viro ol Karlo.

Karlo lavas sian infanon. La infano apartenas al Karlo.

Oni ne forgesas facile sian unuan amon. FE.18

Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. FE.34

L

a mal f eliĉa inf ano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE.21

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj

brut aroj. FE.34

En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj. FE.35

Sur la arbo sin trovis multe da birdoj. FE.32

Ŝi nomis ŝin sia filino. FE.17

Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo [= la domo de niaj fratoj] kaj

akompanis ilin ĝis ilia domo [= la domo de la gastoj] . FE.18

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo. FE.39

116

§11.6.1

Pronomoj

Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. FE.23 La aventuro estis de la virino.

Ŝteliston neniu lasas en sian domon. FE.37

G

rand ega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon. FE.38

El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa. FE.10

Tiu (§15.1) kaj ties (§15.4) iafoje estas uzataj por reprezenti ion, kio antaŭe

aperis en nesubjekta rolo. Ili tiam estas kvazaŭ la maloj de si kaj sia.

Si ne povas esti subjekto

Si neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, ĉar tiam si re-

prezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto. Ne eblas frazoj

kiel: *Si manĝas.* *Mi kaj si dancas.* *Petro kaj si fiŝas.* *Mia kaj sia

fratoj estas samklasanoj.* *Sia edzino estis kisata de li.* Ne diru do: *Karlo

k aj si

a frato promenas en la parko.* Se oni dirus tian frazon, oni verŝajne

intencus, ke sia reprezentu Karlon, sed la subjekto ja ne estas Karlo, sed

*Karlo kaj sia frato*. Diru: Karlo kaj lia frato promenas en la parko.

Tamen oni povas uzi si, se oni ŝanĝas la frazon jene: Karlo kun sia frato

promenas en la parko. Nun la subjekto estas Karlo, kaj sia ĝuste reprezentas

Karlon. La frazparto kun sia frato ne estas parto de la subjekto, sed kun-

komplemento.

Si estas ĉiam triapersona

Si ne povas reprezenti la unuan aŭ duan personojn: mi, nivi (aŭ ci). Ne

diru: *Mi venis kun sia frato.* Diru: Mi venis kun mia frato. Sed kiam oni

uzas sin prefiksece en kunmetitaj vortoj (§38.4.3), ĝi perdas sian ligon al la

tria persono: sindefendo, sinmortigo k.s.

Si en pasiva frazo

Si kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankaŭ en pasivaj

frazoj (§29), kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:

La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra

kortego de Rusujo. FA4.159

Ŝi estas amata por si, ne por la doto.

Ŝi estas amata de siaj instruistinoj.

Karlo estis akompanata de Petro al sia domo. = ...al la domo de Karlo.

Karlo estis akompanata de Petro al lia domo. = ...al la domo de Petro.

Li sendas leteron al sia kuzo. Letero estas sendata de li al lia kuzo. En

la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, ĉar tiam temus pri la kuzo

de la letero.

11.6.2. Si en kompleksaj frazoj

Kompleksa frazo estas frazo, en kiu aperas krom la ĉefverba ago ankaŭ alia

ago. Povas esti, ke la du agoj havas malsamajn subjektojn. Se sisia tiam

§11.6.2

117

Pronomoj

rolas kune kun la ne-ĉefverba ago, povas ekesti duboj, kiun subjekton si re-

prezentu.

Subfrazo

La ĉefverbo de subfrazo (§33) havas propran subjekton. Se oni uzas si

sia en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la

subjekton de la ĉeffrazo:

Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. La viro kombis la

proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de

kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).

Karlo kaj Petro diris, ke l a inf anoj jam vestis sin. La infanoj vestis la

proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).

Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. La pilko apartenas al la hundo

(la subjekto de la subpropozicio).

Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo. FA1.67 Si re-

prezentas la subjekton de pensis.

El la kaldrono, en kiu sin trovas bol

anta akvo, eliras vaporo. FE.25 Sub-

jekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.

Se l a lern anto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. FE.20

Subjekto de scius estas la lernanto. Sia do signifas de la lernanto. Sub-

jekto de punus estas la instruanto.

Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke

Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka. Gn.26 Rebeka estas la edzino de

Isaak (la subjekto de amuziĝas), ne de Abimeleĥ (la subjekto de vidis).

Se estus la edzino de Abimeleĥ, oni dirus lia edzino.

Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton

de amis, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankaŭ povas esti alia

viro.

Si ne povas esti mem subjekto. Ankaŭ ne eblas uzi si kiel subjekton de sub-

frazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si re-

prezentu la subjekton de la ĉeffrazo. Ne eblas: *Karlo diris, ke si venos

morgaŭ.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ.* Tiaj konstruoj

eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto si en subfrazo ĉiam reprezentas la sub-

jekton de la subfrazo mem. La subfrazaj subjektoj tie ĉi estas si kaj sia frato

respektive. Tio signifas, ke si reprezentas sin mem, kio ne estas ebla. Oni

devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaŭ ne eblas:

*Ŝi sentis, ke pluvas sur sin.* Oni devas diri: Ŝi sentis, ke pluvas sur ŝin. La

subfrazo pluvas sur ŝin havas sensubjektan verbon (§30.1).

118

§11.6.2

Pronomoj

I-verbo

Se oni uzas sisia kune kun I-verbo, si reprezentas la sencan subjekton de

la I-verbo (§27.1). Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto

de la ĉefverbo, sed ne ĉiam:

Ĉiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ĝi

estas identa al la subjekto de devas.

Kiam estas varme, li ŝatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de

bani estas identa al la subjekto de ŝatas.

La sinjoro ordonis al l a serv isto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la

sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la

serviston.

La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem,

sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.

Ili ne permesas al li lavi sin ĉi tie. Li ne lavu la propran korpon ĉi tie.

Ne estas permesite lavi sin ĉi tie. Neniu lavu sin ĉi tie. La senca subjekto

de lavi estas indiferenta. Si reprezentas ĉiun ajn personon.

Se la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, kaj se ĝi tute ne estas

grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la ĉefverbo:

La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas

en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni

traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.

La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de

voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus

voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I-

verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo (§31.6) kiel unu verbon:

Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo. FA4.42 Sin reprezentas

la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni

devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi

lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...

Ĉu m

ia alte flug ant

a spir ito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka

irado de la materio? Rt.37 = ...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno... ...devas

lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...

Normale oni do ne konsideras la sencan subjekton de I-verbo, se ĝi ne

ĉeestas en la frazo, sed tio ne estas deviga. Jen Zamenhofa ekzemplo, kiu ne

sekvas tiun principon: La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki

lian konstantan kuraciston. FA2.29 Temas pri la kuracisto de la imperiestro.

Estas rekomendinde uzi sian anstataŭ lian, ĉar la senca subjekto de voki for-

estas.

§11.6.2

119

Pronomoj

Aga O-vorto

Frazparto, kies ĉefvorto estas aga O-vorto, ofte estas kvazaŭ subfrazo kun

sia propra senca subjekto. Se la O-vorto estas klare aga, kaj se ĝia senca sub-

jekto ĉeestas, tiam si reprezentas tiun sencan subjekton ene de la koncerna

frazparto:

Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj.

Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la

senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).

Elizabeto ignoris la flatadon de ŝiaj admirantoj [= la admirantoj de El-

izabeto] . Oni ne povas diri siaj admirantoj, ĉar la frazparto la flatadon

de ŝiaj admirantoj estas kvazaŭ propra subfrazo (= Flatis [ŝin] ŝiaj

admirantoj. ). Se oni uzas si ene de tiu frazparto, si devas reprezenti la

sencan subjekton de flatado, t.e. ŝiaj admirantoj.

Kiam sia staras antaŭ aga O-vorto kiel difinilo de ĝi, ĝi neniam reprezentas

la sencan subjekton de tiu aga O-vorto, sed ordinare la subjekton de la ĉef-

verbo de la tuta frazo:

Karlo rakontis al Eva pri sia vojaĝo al Azio. Karlo vojaĝis al Azio.

Karlo demandis al Eva pri ŝia vojaĝo al Eŭropo. Eva vojaĝis al Eŭropo.

Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo al siaj gepatroj. Eva vojaĝis al siaj

gepatroj. Ĉi tie sia reprezentas la sencan subjekton de vojaĝo. Sia ĉi tie

ne estas difinilo de la aga O-vorto vojaĝo, sed de la vorto gepatroj.

Karlo rakontis pri sia vojaĝo al siaj gepatroj. La unua sia reprezentas la

subjekton de la ĉefverbo rakontis. La dua sia reprezentas la sencan sub-

jekton de vojaĝo. Ili estas tamen la sama persono.

Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo post sia operacio. Ĉi tiu ekzemplo

estas dusenca, ĉar post sia operacio povas rilati al paroli (= Post sia

operacio Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo. ), sed ĝi ankaŭ povas rilati

al vojaĝo (= Ŝi vojaĝis post sia operacio. ). La dua interpreto estas multe

pli verŝajna, ĉar post sia operacio staras tuj post vojaĝo. Tiam sia en sia

operacio reprezentas Evan, la sencan subjekton de vojaĝo. Sed principe

ankaŭ la unua interpreto estas gramatike ebla.

La sekvaj ekzemploj montras la diversajn eblojn en tiaj frazoj:

Karlo admiras lian fidon al si. Li fidas al si. Li ne estas Karlo.

Karlo admiras lian fidon al li. Li fidas al li. La unua li ne estas Karlo. La

dua li povas esti Karlo aŭ tria viro.

Karlo admiras sian fidon al li. Karlo fidas lin. Li ne estas Karlo.

Karlo admiras sian fidon al si. Karlo fidas sin. Temas nur pri Karlo.

120

§11.6.2

Pronomoj

Se la senca subjekto de aga O-vorto ne ĉeestas en la frazo, oni ofte ne kon-

sideras ĝin. Si tiam reprezentas la subjekton de la ĉefverbo laŭ la bazaj

reguloj. La uzado estas tamen tre diversa:

Ŝi observadis la enportadon de siaj kofroj. Siaj reprezentas la subjekton

de la ĉefverbo, ĉar la senca subjekto de enportado ne ĉeestas. Oni povus

diri ŝiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, ĉar oni povus pensi, ke estas la

kofroj de alia virino.

L

a ge patroj plendis pri la malbona traktado de sia filino. ...de ilia fil-

ino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)

Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de

fanfaronado forestas (ĝi estas ĝenerala oni), sed si tamen reprezentas ĝin.

Alternativo estus fanfaronado pri oni mem.

Ŝparo de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsaĝa. La alter-

nativon onia mono multaj evitus, ĉar onia (§11.5) estas nekutima vorto.

Se la ago de aga O-vorto estas senobjekta, oni tamen ofte ignoras ĝian

sencan subjekton, eĉ kiam tiu ĉeestas en la frazo:

Ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo. M.95 Senca subjekto de tremadon

estas la voĉo. Sia tamen reprezentas la subjekton de kaŝi, ĉar tremi estas

senobjekta verbo, kaj oni ignoras ĝian sencan subjekton. Se oni dirus ŝia

voĉo, oni pensus, ke temas pri la voĉo de alia virino.

Li funebras la morton de sia amiko. Oni ignoras la sencan subjekton de

morton.

Multaj O-vortoj havas signifon parte agan, parte ne-agan, kaj oni povas

trakti ilin diversmaniere laŭ la celita senco:

Ŝi aŭskultis la flatojn de siaj admirantoj. La vorto flatojn estas ĉi tie tra-

ktata kiel flataĵojn, ne-aga vorto (sen senca subjekto).

Ŝi aŭskultis la flatojn de ŝiaj admirantoj. La vorto flatojn estas ĉi tie tra-

ktata kiel flatadojn, aga vorto (kun propra senca subjekto).

Participo

Participo kun A-finaĵo (§28.1) ĉiam estas rekta aŭ perverba priskribo de io.

Se sisia aperas kune kun tia participo (kiel rekta priskribo de tiu parti-

cipo, aŭ kiel parto de rekta priskribo de tiu participo), tiam si ĉiam re-

prezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj ĝia rekta pri-

skribo estas kvazaŭ subfrazo:

Li ekvidis l a anĝelon de la Etern ulo, starantan sur la vojo kun elingigita

glavo en sia mano. Nm.22 La anĝelo estis staranta kun glavo en sia mano.

Karlo promenis kun v ir ino vestita per sia plej bela vesto. Ŝi estis vestita

per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la

virinon.

*Karlo laŭtlegis poemon verkitan de sia patrino.* = ...poemon, kiu estis

verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de la ago esti verkita, kaj

§11.6.2

121

Pronomoj

si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo

estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de lia patrino.

Participo kun E-finaĵo (§28.2) ĉiam havas la saman subjekton kiel la ĉef-

verbo:

Lavinte siajn vestaĵojn Karlo kuiris vespermanĝon. Karlo estis lavinta

siajn vestaĵojn.

Karlo promenis kun virino vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vest-

ita per sia plej bela vesto.

Participo kun O-finaĵo (§28.3) preskaŭ ĉiam montras personon. Kvankam

tiaj participoj enhavas ankaŭ agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel

neagajn vortojn, uzante si kaj sia tute laŭ la bazaj reguloj:

El

i zab eto parolis kun la lernantoj de sia patro. Temas pri la patro de El-

izabeto.

Eliris el inter vi hom

oj sen taŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia

urbo. Re.13 Temas pri la urbo de la homoj sentaŭgaj. Se oni anstataŭe uzas

A-finaĵan participon, ĉio ŝanĝiĝas: Eliris el inter vi hom

oj sen taŭgaj kaj

forlogis la homojn loĝantajn en ilia urbo.

Seir estos submetito de siaj malamikoj. Nm.24 Temas pri la malamikoj de

Seir.

Kompara esprimo kun kiel ol

Komparaj esprimoj enkondukitaj de kielol (§20.1.2) ofte reprezentas

frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo re-

prezentu la subjekton de la subkomprenata verbo:

Ŝi amas lin (same) kiel sin mem. Ŝi amas lin, kiel ŝi amas sin mem.

Ŝi amas lin (same) kiel li mem. Ŝi amas lin, kiel li mem amas sin.

Ŝi estas (tiel) saĝa kiel ŝia fratino. Ankaŭ ŝia fratino estas saĝa.

Ili ne estu, kiel iliaj patroj, generacio ribela kaj perfida. Ps.78 Jam iliaj

patroj estis tia generacio.

Eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj. Gn.38 Liaj fratoj mortis.

Li punis ilin same kiel siajn fratojn. Li punis ankaŭ siajn fratojn.

Ŝi amas lin pli ol sin mem. Ŝi amas lin pli ol ŝi amas sin mem.

Ŝi amas lin pli ol li mem. Ŝi amas lin pli ol li mem amas sin.

Ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj. Jĝ.2 Iliaj patroj estis mal-

bonaj.

La patroj punis la fremdajn knabojn pli ol siajn proprajn filojn. La patroj

punis siajn proprajn filojn (sed malpli).

Oni rimarku, ke komparaj kiel-esprimoj kaj ol-esprimoj ne nepre estas mal-

longigitaj frazoj (§20.1.4), sed ili havas frazosimilan signifon.

122

§11.6.2

Pronomoj

Kompleksa frazparto

Ofte kompleksa postmetita priskribo de O-vorto povas esti rigardata kiel

subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si povas reprezenti la subjekton de

la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas ĉiam identa al la antaŭa priskrib-

ata O-vorto. Pri tiaj frazoj la uzado estas tamen malunueca:

Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas

fama pro siaj belaj pentraĵoj. La pentraĵoj apartenas al la muzeo.

Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas

fama pro liaj pentraĵoj. La pentraĵoj estas de Picasso.

Ŝi rimarkis [...] la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo. FA1.99 = ...la

reĝon de la maro, kiu sidis kun sia krono sur la kapo.

Ĉiuj dormis, krom l a direktil isto apud sia direktilo. FA1.101 = ...krom la

direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.

Iafoje Zamenhof traktis ankaŭ aliajn frazpartojn kvazaŭ ili estus frazoj kun

propra verbo kaj propra subjekto:

Ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj

patroj. Nm.36 = ...ĉe la posedaĵo, kiu apartenas al la tribo de liaj patroj.

Laŭ la normalaj reguloj oni devus diri siaj patroj, ĉar sia reprezentas la

subjekton de la ĉefverbo devas.

Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia

amata trovitino. FA1.98 ≈ ...la reĝido, kiu diris, ke la reĝidino estas lia

amata trovitino. Normale oni dirus sia amata trovitino ( si reprezentas la

subjekton de nomis). Komparu kun la frazo: Ŝi nomis ŝin sia filino. FE.17

En tiaj ĉi okazoj estas preferinde uzi la bazajn regulojn por si konsiderante

nur la subjekton de la vera ĉefverbo.

Hezito inter la unua aŭ dua persono kaj la tria persono

Iafoje vorto, kiu principe estas triapersona, povas pro speciala frazkonstruo

tamen esti duapersona laŭsence. Tio okazas tamen tre malofte. Oni povas uzi

visi laŭplaĉe por reprezenti tian vorton:

Ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Sian popolon el la lando Egipta. DnZ.9

Sia reprezentas kiu (triapersona vorto), sed kiu estas egala al Sinjoro nia

Dio, kiu estas la alparolata persono: vi. La Zamenhofa frazo estis tial

“korektita” en la Biblio: Sian fariĝis Vian. Ambaŭ dirmanieroj estas

tamen ĝustaj. Miskomprenoj ĉiuokaze ne eblas.

Ho, vi Diano, kiu vian fraton amegas pli ol ĉion en la mondo. IT.65 Oni

povus uzi sian anstataŭ vian, ĉar kiu estas per si mem triapersona, sed

kiu egalas ĉi tie al vi Diano, kaj estas tial ankaŭ duapersona.

Ĉu nun estos paco, ho Zimri, m

ortig into de sia sinjoro? Rĝ2.9 La mortig-

into estas Zimri, la alparolato. Tial oni povus ankaŭ uzi via.

§11.6.2

123

Pronomoj

Simile povas iafoje okazi pri la unua persono:

Mi ĉiam estis persono, kiu bone zorgis pri siaj/miaj bestoj. Siaj rilatas al

kiu, kiu reprezentas la vorton persono, kiu tamen laŭsence egalas al mi,

kaj tial oni ankaŭ povas uzi miaj anstataŭ siaj.

Ni ĉiam estis personoj, kiuj bone zorgis pri siaj/niaj bestoj.

Permeseblaj neregulaĵoj

En specialaj okazoj oni povas malobei al la reguloj por si, se el tio rezultas

plia klareco. Oni uzu tiun permeson nur tre malofte, kaj nur en tre

kompleksaj frazoj, kiuj alie riskus esti miskomprenataj:

La Ĥino tial ankaŭ legas siajn skribajn signojn ĉiam en sia dialekto, kaj

la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo. FK.243

Zamenhof uzis ilia (= la aliaj popoloj) anstataŭ la normala sia por emfazi

la kontraston al la unua sia. Se oni dirus denove sia, oni eble ne tuj kom-

prenus, ke temas pri alia si.

11.6.3. Si en fiksitaj esprimoj

En kelkaj fiksitaj esprimoj si ne obeas al la ordinaraj reguloj.

siatempe = “en tiu tempo, en la priparolata tempo, en konvena tempo”.

Kiam siatempe havas tiun ĉi specialan signifon, oni diras ĉiam siatempe

sendepende de la subjekto: Mi volis siatempe proponi regulon. LR.83 Tiam

mi donos al via lando pluvon siatempe. ReZ.11

O-vorto + en si = “...tia, kia ĝi estas”. Kiam temas pri tiu ĉi speciala sig-

nifo, oni uzas si eĉ se tio, kion si reprezentas, ne estas subjekto: Se oni

rigardas la aferon en si, oni vidas... = Se oni rigardas la aferon tia, kia

ĝi estas...

per si (mem) (§12.3.6.7) = “per propra efiko, sen ia rimedo”. Oni uzas

ĉiam si senkonsidere de la subjekto: Oni komprenas liajn gestojn per si

mem.

inter si = “reciproke, unu kun la alia”. En tiu esprimo si estas ofte uzata

pri afero, kiu ne estas subjekto: “Lingvo Internacia” kaj “lingvo

tutmonda” estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni

neniel devas. FK.259

sia = “ĝia propra, kiu apartenas al ĝi aparte”. Tian signifon havas sia ĉefe

en proverboj. Tiam sia estas uzata ankaŭ por nesubjektaj aferoj: Al ĉiu

sia propra estas ĉarma kaj kara. PE.20 Ĉio sia estas plej ĉarma. PE.233 Sia

estas kara pli ol najbara. PE.2314

124

§11.6.3

Rolmontriloj

12. Rolmontriloj

Frazo konsistas el ĉefverbo kaj frazpartoj (§3.2), kiuj ludas diversajn rolojn

rilate al la ĉefverbo. Por montri la frazrolojn de frazpartoj oni uzas rolmontr-

ilojn. La rolmontriloj estas de tri specoj:

 Nenio (§12.1). Kelkaj frazroloj, precipe subjekto, rekoneblas per tio, ke

ili ne havas rolmontrilon. Manko de rolmontrilo estas do mem rol-

montrilo.

 La finaĵo N (§12.2). La frazrolo objekto, kaj ankaŭ kelkaj aliaj roloj, re-

koneblas per la rolfinaĵo N.

 Rolvortetoj (§12.3). Tre multaj diversspecaj frazroloj rekoneblas per

diversaj rolvortetoj.

La elekto de rolmontrilo ne estas ĉiam rigore difinita. En multaj okazoj oni

havas plurajn eblojn.

Iafoje oni uzas por esprimi tre precizan signifon, duoblajn rolmontrilojn: du

rolvortetojn aŭ rolvorteton kune kun N-finaĵo (§12.2.5).

Iafoje E-vorto kunlaboras kun rolmontrilo tiel, ke la E-vorto ŝajnas esti rol-

montrilo. Tion oni povas nomi rolvortaĵo (§12.3.7).

12.1. Frazroloj sen rolmontrilo

Manko de rolmontrilo povas montri kvar malsamajn rolojn:

 Subjekto (§12.1.1)

 Alvoko (§12.1.2)

 Perverba priskribo (§12.1.3)

 Identiga priskribo (§12.1.4)

12.1.1. Subjekto

Subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. La subjekto de ĉefverbo

estu ĉiam sen rolmontrilo. La preciza senco de la rolo subjekto tre dependas

de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Aganto – tipa subjekto

Tipa subjekto estas aganto, kiu aktive plenumas agon aŭ (vole) kaŭzas ian

okazaĵon:

La gefianĉoj pr

o menadis sub la freŝa superpendanta laŭba

tegmento. FA3.29

La soldato de

hakis al ŝi la kapon. FA1.8

Gerda karesis al ŝi la vangojn. FA2.75

Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj. FA1.171

En tiu momento el la ĝardeno venis du malgrandaj knaboj. FA1.149

Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo. SS.7

§12.1.1

125

Rolmontriloj

La patro donis al mi dolĉan pomon. FE.10 Komparu kun ricevi.

Malpli tipaj subjektoj

Ofte tamen subjekto ne estas aktiva konscia aganto aŭ kaŭzanto, sed mal-

aktiva aganto, aŭ rimedo, aŭ io kio simple troviĝas ie, aŭ io kio moviĝas

senvole, aŭ io kio havas ian econ, aŭ io kio nur ekzistas, k.t.p.:

Ĉu vi aŭdis jam la historion pri la malnova strata lanterno? FA2.117 Oni ne

“plenumas” aŭdadon. Tio simple okazas.

Fine krevis unu ovo post la alia. FA2.34 La krevado okazis al la ovoj.

La folioj f al adis de la arboj. FA3.59 La falado okazis al la folioj.

Sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno. FA2.20

Estis iam malgranda knabino. FA2.98 La knabino ne faris agon, ŝi simple

ekzistis.

Avineto estas tre maljuna. FA2.90 La avineto havas econ.

La sovaĝa vinberbranĉo havis sur si bluajn kaj ruĝajn berojn. FA1.188 La

branĉo ne agis. Ĝi estis la loko, kie la beroj troviĝis.

Tapiŝoj kovris la plankon. FA3.59 La tapiŝoj troviĝis sur la planko.

Ha, jen kuŝas ja paro da galoŝoj! FA1.123 La galoŝoj troviĝas ie.

Ora ŝlosilo ĉiun pordon m

al fermas. PE.1841 La ŝlosilo estas ilo por la mal-

fermado. Normale malfermi havas la veran aganton kiel subjekton. Sed

se la vera aganto tute ne estas menciita, ofte la ilo anstataŭe aperas kiel

subjekto.

Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo. FA2.148 Vera aganto estas la homo,

kiu veturigis la veturilon.

De la patro mi ricevis libron. FE.9 Vera aganto estas la patro. Mi estas la

celo de la donado. Komparu kun doni, ĉe kiu la vera aganto estas sub-

jekto.

Pasis jaroj. FA3.103 La subjekto ne estas aganto, sed tempo.

La verbo decidas

Por ĝuste uzi subjektojn oni devas por ĉiu verbo scii, kio povas aperi kiel

subjekto de ĝuste tiu verbo. Vidu kelkajn ekzemplojn de verboj kaj frazroloj

(§30).

12.1.2. Alvoko

La frazrolo alvoko montras, al kiu aŭ kiuj oni direktas la eldiraĵon. Alvoko

tipe estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton, sed

oni ankaŭ povas uzi titolon aŭ alispecan O-vorton, kiu reprezentas la alvok-

aton. Alvoko estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo aŭ

komoj, aŭ aperas skribe eĉ kiel aparta frazo.

Alvoko estu ĉiam sen rolmontrilo:

126

§12.1.2

Rolmontriloj

Karlo, venis poŝto por vi. Karlo estas la nomo de la alparolato.

Elizabeto, ĉu vi scias, kie la hundo estas?

Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ.

Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! FE.10 Oni titolas la alparolaton per

la vorto sinjoro.

Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. FE.16

Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! FE.20

Estimata prezidanto, mi ŝatus fari jenan proponon.

Patrino, mi pensas, ke mia sano denove reboniĝas! FA3.69

Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi

ian parolon. OV.369

Oni neniam uzu la artikolon la antaŭ alvoko (§9.1.1).

Iaj ekkriaj esprimoj tre similas al alvoko:

Infero kaj diablo! Rt.16

Dio, savu min! Rt.122

Mil diabloj!

Voko al potenco, kiu iel donu forton al la eldiro, povas aperi kun rolvorteto,

ekz. per (§12.3.6.7), pro (§12.3.6.11) aŭ je (§12.3.1). Gramatike tiam ne

temas pri la frazrolo alvoko: Pro la ĉielo, havu kompaton! Rt.57

12.1.3. Perverba priskribo

Perverba priskribo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la

objekton pere de la ĉefverbo. Perverba priskribo normale estas frazparto

sen rolmontrilo:

Ŝi estis terure malbela. FA1.5 Terure malbela estas priskribo de ŝi. La pri-

skribo estas perata de la verbo estis.

L

a juna vidv ino fariĝis denove fianĉino. FE.33 Fianĉino estas priskribo de

la juna vidvino pere de la verbo fariĝis.

La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! FA3.90 Muta priskribas lin pere de la

verbo faris.

Ĉ

emizojn, kol um

ojn, man um

ojn kaj cet erajn similajn objektojn ni nomas

tolaĵo. FE.35 Tolaĵo estas perverba priskribo de la objektoj ( ĉemizojn, kol-

umojn... ). La priskribon peras la verbo nomas.

Legu detale pri perverba priskribo en §25.1.

12.1.4. Identiga priskribo

Identiga priskribo estas postmetita rekta priskribo de O-vorto. Ĝi montras la

identecon de la afero. Identigaj priskriboj estu sen rolmontrilo:

Li fianĉiĝis kun f raŭl ino Berto. FE.39 Berto estas identiga priskribo de la

vorto fraŭlino.

§12.1.4

127

Rolmontriloj

En la lingvo “Esperanto” ni vidas la estontan lingvon de la tuta

mondo. FE.22 La nomo Esperanto estas identiga priskribo de la vorto

lingvo.

Ili vizitis la i ns ulon Gronlando.

Legu detale pri identiga priskribo en §25.2.

12.2. La rolfinaĵo N

12.2.1. N – bazaj reguloj

La finaĵo N povas almetiĝi kiel finaĵo de diversspecaj vortoj.

 O-vortoj (§4): domodomon, hundohundon, virinovirinon, seĝojseĝojn, vidojvidojn

 A-vortoj (§5): ruĝaruĝan, grandagrandan, virinavirinan, verdajverdajn, knabajknabajn

 personaj pronomoj (§11.1): mimin, ĝiĝin, iliilin, onionin

 tabelvortoj (§13.1) je U, O, A kaj E: kiukiun, iuiun, ĉiujĉiujn, kiokion, ĉioĉion, iaian, nenianenian, tiajtiajn, tie

tien, ieien

 lokaj E-vortoj (§6.1): urbeurben, strandestranden (E-vortoj sen

loka signifo ne povas ricevi N-finaĵon)

Legu ankaŭ pri N-finaĵo ĉe ne-Esperantigitaj nomoj en §35.2.

La finaĵo N staras ĉiam post eventuala J-finaĵo: domojn, hundojn, virinojn,

ruĝajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn.

Se O-vorto havas la finaĵon N, tiam ankaŭ ĉiuj A-vortoj kaj tabelvortoj je U

kaj A, kiuj estas rektaj priskriboj de tiu O-vorto, havu la finaĵon N:

grandan domon

domon ruĝan

tiun domon

tiajn domojn

tiun domon grandan

tian malgrandan domon antikvan

la malgrandajn domojn

domojn sen ĉiu ajn dubo tre antikvajn

Perverba priskribo (§25.1.2) de O-vorto tamen ne havu N-finaĵon: Mi re-

farbis la flavajn seĝojn blankaj.

Signifo

N-finaĵo povas montri:

 objekton (§12.2.2)

 mezuron (§12.2.3)

128

§12.2.1

Rolmontriloj

 tempopunkton (§12.2.4)

 direkton (§12.2.5)

 aliajn signifojn (§12.2.6)

Kiam frazparto kun N-finaĵo (N-frazparto) montras ion alian ol objekto, ĝi

rolas kiel komplemento (N-komplemento) aŭ kiel priskribo (N-priskribo).

Tradicie oni diras, ke la N-finaĵo de N-komplemento aŭ de N-priskribo estas

anstataŭaĵo de ia rolvorteto. Ofte oni ja povas alternative uzi rolvorteton.

Se oni pasivigas (§29) frazon, la objekto fariĝas subjekto. N-komplementoj

kaj N-priskriboj tamen ne estas objektoj, kaj ne povas fariĝi subjekto de

pasiva frazo.

N kune kun rolvorteto

N-finaĵo povas kunlabori kun loka rolvorteto (§12.3.4). Tiam N montras

direkton (§12.2.5).

Iafoje N-finaĵo kunlaboras kun la rolvortetoj anstataŭ (§12.3.6.1) kaj krom

(§12.3.6.3). Tiam N montras objekton (§12.2.2).

Rolvortaĵoj kun N-finaĵo

Ofte N-finaĵo kunlaboras kun E-vorto en rolvortaĵo (§12.3.7): responde vian

leteron, rilate tion.

12.2.2. N por objekto

Objekto montras tion, kio estas rekte trafata de ago.

En multaj situacioj iu aŭ io agas rilate al iu aŭ io alia. Iel oni devas montri,

kiu agas, kaj kiu estas trafata de la ago. Se oni parolas ekz. pri hundo kaj

kato, kaj uzas la verbon mordas, tiam estas tre grave scii, kiu faras la

mordon, kaj kiu suferas la mordon. En Esperanto oni faras distingon inter la

aganto (kiu havas nenian rolmontrilon, §12.1) kaj la objekto (kiu havas N-

finaĵon, §12.2). La vortordo (§34) ne ŝanĝas la bazan signifon:

Kato mordas hundon.

Kato hundon mordas.

Mordas kato hundon.

Mordas hundon kato.

Hundon kato mordas.

Hundon mordas kato.

Pro la N-finaĵo, ĉiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla.

La unua varianto kun la ordo “subjekto - ĉefverbo - objekto” estas la plej

ofta vortordo en Esperanto, sed ĉiuj variantoj estas tute eblaj. Ili donas

diversajn nuancojn kaj diversajn emfazojn.

Mi amas vin.

Mi vin amas.

§12.2.2

129

Rolmontriloj

Vin mi amas.

Vin amas mi.

Amas mi vin.

Amas vin mi.

Ĉiuj ses variantoj havas la saman bazan signifon: La agon amas faras “mi”,

kaj la amo iras al “vi”.

Signifo

La preciza senco de la rolo objekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ek-

zemploj:

Tipaj objektoj

Plej tipa objekto estas io, kio neniel kaŭzas la agon de la ĉefverbo, nek mem

agas iel, sed kio estas iel rekte “trafata” aŭ “tuŝata” (en konkreta aŭ abstrakta

senco) de ago, kiun faras aŭ kaŭzas la subjekto. La ago do iras de la subjekto

(aktiva aganto) (§12.1.1) al la objekto (pasiva ricevanto de la ago):

Mi batas Aleksandron. FE.9 Aleksandro estas konkrete, korpe trafata de la

batoj.

Infano, ne tuŝu la spegulon! FE.20 La spegulo estus konkrete tuŝata.

Mi amas la patron. FE.8 La amo “trafas” la patron en abstrakta senco.

Li amas min, sed mi lin ne amas. FE.18 La N-finaĵo montras la celon de la

amo.

La patro donis al mi dolĉan pomon. FE.10 La pomo estis “trafita” de movo.

Ĝi estis movita de li al mi.

La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. FE.9

Jen estas la pomo, kiun mi trovis. FE.6

Malpli tipaj objektoj

Ofte objekto ne estas vere trafata de ago. Ĉe multaj verboj la objekta rolo

estas alia. Ĝi povas esti ekz. posedaĵo ( havi, posedi, teni, aĉeti...), perceptaĵo

( vidi, aŭdi, flari, gustumi, senti, legi, rigardi, aŭskulti, atendi, atenti, serĉi, trovi...) aŭ kreaĵo ( fari, krei, produkti, ripari, difini...):

En la tago ni vidas la helan sunon. FE.10 Efektive la lumo venas de la

suno al niaj okuloj. La suno do iel kaŭzas la vidadon. Tamen la suno

aperas gramatike kiel objekto, ĉar tiel funkcias la verbo vidi.

Unu vidvino havis du filinojn. FE.11 La filinoj apartenis al la vidvino. Ili

troviĝis ĉe ŝi.

De la patro mi ricevis libron. FE.9 La libro moviĝis al la subjekto.

En rapideco ili pr

e terpasis ŝin je kelke da paŝoj. M.202 Ŝi estas kvazaŭ

loko, preter kiu okazis moviĝo.

130

§12.2.2

Rolmontriloj

Dio kreis la homon el la tero. FA3.117 La objekto ne vere estis trafita de la

krea ago, ĉar ĝi eĉ ne ekzistis antaŭ la ago.

Li kantas tre belan kanton. FE.40 La objekto ne vere estas io, kion la ago

trafas, sed montras la enhavon de la ago.

En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaĝon. FA1.225 La objekto estas la

ago mem. La ĉefverbo fari (§31.4) ne montras mem ian klaran signifon.

Nur per la objekto malgrandan vojaĝon oni ekscias, kiu estis la efektiva

ago.

Objekto kiel priskribo

Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo. Sed objekto

ankaŭ povas esti priskribo de A-vorto aŭ E-vorto, kiu montras objektan

agon:

T

rov inte pomon, mi ĝin manĝis. FE.22 = Post kiam mi trovis pomon, mi ĝin

manĝis.

Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon pe

r dintaj

lokoj. FA3.54 La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj pe

r -

dintaj sian brilon. = ...al la lokoj, kiuj perdis sian brilon.

K

on cerne la muzikon [...] mi devas scii la gradon de via artisma kler-

eco. M.26 ≈ Kiam la afero k on cernas la muzikon...

Li vidis ĉaron t ir antan bovon. = Li vidis bovon, kiu tiris ĉaron. Eble pli

bone: Li vidis bovon t ir antan ĉaron. Estas plej bone eviti N-finaĵan

objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finaĵon, ĉar la rilatoj inter la

vortoj fariĝas malklaraj.

Li estos di

r inta al mi la veron. FE.24 La veron estas objekto de la A-vorto

dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu

verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo (§28.4).

N-finaĵa objekto ankaŭ povas esti priskribo de aga O-vorto, kvankam tia uzo

estas ekstreme malofta: L

a tir ado la ĉaron estis malfacila por la bovo. La

ĉaro estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni

tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto (§12.3.2.2): La tirado

de la ĉaro estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi.

Pasivigo

Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon (§29). Tiam la

objekto fariĝas subjekto.

Ne uzu N-finaĵon ĉe perverbaj priskriboj

Esti kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktiĝas al io. Frazparto, kiu ri-

latas al esti, ne estas objekto, sed perverba priskribo (§25.1), kiu neniam

havas N-finaĵon: Tio estas tri seĝoj. Mi estas kuracisto. Ŝi fariĝis doktoro.

Mia patro nomiĝas Karlo.

§12.2.2

131

Rolmontriloj

Ankaŭ ne uzu N-finaĵon ĉe perverba priskribo de objekto (§25.1.2): Mi

trovis la filmon tre bona.

Ne uzu N-finaĵon ĉe postmetita subjekto

La subjekto de verbo povas stari ankaŭ post la ĉefverbo. Ĉe iuj verboj tia

vortordo estas tre ofte uzata, ekz. okazi, manki, resti kaj aperi. Ne uzu N-fin-

aĵon ĉe tiaj postmetitaj subjektoj:

Hieraŭ okazis grava afero. (= Grava afero okazis hieraŭ. ) Subjekto de la

ago okazis estas grava afero. Ne diru: *Hieraŭ okazis gravan aferon.*

Загрузка...