kiam oni volas tre forte emfazi. Sed iuj Esperantistoj uzas sisteme nur kiom
kaj tiom anstataŭ kiel kaj tiel por montri gradon, kvazaŭ ili ĉiam emfazus,
ekz.: *Mi estas tiom forta, kiom vi.* Komparu kun la Fundamenta frazo: Mi
estas tiel forta, kiel vi. FE.10 Tia “tiom-kiom-ismo” estas komplete fremda al la
Fundamento kaj al la uzado de Zamenhof. Krome tiom-kiom-istoj perdas la
eblon uzi tiom kaj kiom por emfazi.
§24.5
397
Specialaj priskriboj
25. Specialaj priskriboj
En tiu ĉi paragrafo estas klarigoj de tri specialaj specoj de priskribo: per-
verba priskribo (§25.1), identiga priskribo (§25.2) kaj apudmeto (§25.3).
25.1. Perverba priskribo
Normalaj priskriboj estas rektaj (§3.3). Rekta priskribo estas parto de la
sama frazparto kiel la priskribata ĉefvorto. Sed priskribo ankaŭ povas esti
ligata al la priskribata afero pere de verbo.
Perverbe priskribata afero estas normale la subjekto (§12.1.1) de la frazo,
sed ankaŭ objekto (§12.2.2) povas havi perverban priskribon.
Perverba priskribo ne havas la rolfinaĵon N, kaj nur en kelkaj okazoj aperas
rolvorteto antaŭ perverba priskribo.
25.1.1. Perverba priskribo de subjekto
La verbon esti (§31.1) kaj aliajn priskribajn verbojn (§30.5), ekz. fariĝi, iĝi
kaj ŝajni, oni povas uzi por ligi priskribon al subjekto.
A-vorto aŭ A-vorteca vorteto
Perverba priskribo de subjekto estas plej ofte A-vorto aŭ A-vorteca vorteto:
• La patro estas sana. FE.5 Sana estas priskribo de la patro.
• La ĉielo estas blua. FE.6 Blua estas priskribo de la ĉielo.
• La dentoj de leono estas akraj. FE.7 Akraj estas priskribo de la dentoj.
• Ĉiuj boteloj estis malplenaj. Malplenaj estas priskribo de ĉiuj boteloj.
• Vi tute ne estas ĝentila. FE.19 Ĝentila estas priskribo de vi.
• Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. FE.16 Neĝentilaj estas priskribo de vi.
• Jam tia estas la kutimo. M.59 Tia estas priskribo de la kutimo.
• Kia estas via peto? Es.5 Kia estas (demanda) priskribo de via peto.
• Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si. FE.23
Malaminda estas priskribo de ŝi.
Tiaj A-vortaj priskriboj povas havi J-finaĵon (§8.1), sed ili neniam havu rol-
vorteton (§12.3) aŭ N-finaĵon (§12.2.1).
O-vorta frazparto sen rolmontrilo
Perverba priskribo povas ankaŭ esti O-vorto aŭ O-vorta frazparto sen rol-
montrilo. Tia perverba priskribo montras specon aŭ identecon:
• Leono estas besto. FE.5 Besto estas (speca) priskribo de leono.
• Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. FE.5
• La patro estas tajloro. FE.5
• C
entimo, pfen igo kaj kopeko estas moneroj. FE.41
• Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. FE.16
§25.1.1
399
Specialaj priskriboj
• Ni estas homoj. FE.16
• I nf ano ne estas matura homo. FE.6
• J anu aro estas la unua monato de la jaro. FE.12
• Ok estas kvar kvinonoj de dek. FE.14
• Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE.14
• L
a juna vidv ino fariĝis denove fianĉino. FE.33
Ankaŭ tabelvortoj je O povas aperi kiel tia priskribo:
• La tuta afero estis nenio krom sensencaĵo! FA1.140
• Mi scias, kio mi estas. FA2.84
O-vorta frazparto kun rolvorteto
Perverba priskribo de subjekto povas ankaŭ esti O-vorto (aŭ O-vorta fraz-
parto) kun rolvorteto antaŭ si. Tia priskribo montras econ. Oni povas ofte
transformi tian priskribon en A-vorton:
• Li estas hodiaŭ en kolera humoro. FE.31 = Li estas hodiaŭ kolerhumora.
• Li estas de meza kresko. FE.33 = ...mezkreska.
• Ĝi estos de alia speco ol la hieraŭa. FA2.8 = ...alispeca... .
• Eĉ m
al granda muŝo ne estas sen buŝo. PE.408 = ...senbuŝa.
• Tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj. FA1.79 = ...sekvinberaj.
• Tio ĉi estas laŭ lia gusto. PE.2434 = ...konforma al lia gusto.
• Laŭ mi t iu ĉi de mando estas por la publiko sen signifo. OV.25 = ...sen-
signifa.
E-vorto
Oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon anstataŭ A-vorto, se la priskrib-
ata subjekto estas I-verbo (§27.2) aŭ subfrazo (§33.2.1):
• Resti kun leono estas danĝere. FE.7
• Morti pro la patrujo estas agrable. FE.20
• Al Amnon ŝajnis malfacile fari ion al ŝi. Sm2.13
• Kiel belege estas, k e ni povas entrepreni vojaĝon ek st
er landen! FA4.27
• Estas pli bone, k e ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon ves pere. BV.75
• Ne estas grave, ĉu vi lin konas aŭ ne. FA3.114
• Al li fariĝis dube, ĉ u la fera stango estas ŝov ita antaŭ la pordon kaj ĉu la
f e ne
straj kovr i loj estas bone alfortikig itaj. FA3.140
• Estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari. FA2.118
400
§25.1.1
Specialaj priskriboj
Oni uzas E-vorton anstataŭ A-vorto ankaŭ kiam ne ekzistas subjekto. Tiam
la perverba priskribo priskribas la tutan situacion:
• Estis al mi tiel terure, kiam vi ĵetis min de la ponto en la malvarman
akvon! FA1.24 Estis terure estas ĝenerala priskribo de la situacio. Subjekto
mankas.
• Estas troe, ho Levidoj! Nm.16
• Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon. FK.284
• Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? FE.25
Iafoje E-vorto priskribas subkomprenatan I-verbon:
• Li veturas pli rapide ol permesite. La E-vorto permesite priskribas la
verbon veturi: ...pli rapide ol estas permesite veturi.
Se la subjekto estas subkomprenata O-vorto aŭ subkomprenata O-vorteca
vorteto, oni uzu A-finaĵan perverban priskribon: La mastro traktis min tre
bone, kaj estis tre afabla. = ...kaj li estis tre afabla. Estu kuraĝa! = Vi estu
kuraĝa!
Frazo aŭ I-verbo
Perverba priskribo povas ankaŭ esti tuta frazo aŭ I-verbo:
• La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone. FA3.91 La ke-frazo
estas perverba priskribo de la subjekto.
• Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE.19
• Mia devo estas helpi la traveturantojn. Rz.31
Vidu pliajn ekzemplojn en la klarigoj pri I-verboj: §27.3.3.
Aliaj priskribaj verboj
Verbon, kiu peras priskribon, oni povas nomi priskriba verbo. Esti estas la
ĉefa priskriba verbo. Kiam ĝi peras priskribon, ĝi ne vere esprimas ian sig-
nifon, sed nur ligas la priskribon al la subjekto. ( Esti tamen ne ĉiam estas
nura priskriba verbo., §31.1)
Aliaj priskribaj verboj enhavas pli da propra signifo:
• fariĝi (= “komenci esti”): La domo fariĝis alta. Mia frato fariĝos
doktoro.
• iĝi (= “komenci esti”): L
a mis tero iĝas pli kaj pli stranga.
• resti (= “plu esti”): Ili restis Germanoj.
• ŝajni (= “esti laŭŝajne”): Li ŝajnis gasto en la hotelo.
• montriĝi: Mi scias, ke mi montriĝos prava. Ij.13
• nomiĝi: La hundo nomiĝas Fido.
• elektiĝi: Li elektiĝis kasisto.
• aperi: Li aperis mensoganto.
• aspekti (= “esti laŭ la aspekto”): Ŝi aspektis kolera. FA1.195
§25.1.1
401
Specialaj priskriboj
Kun aspekti oni tamen tre ofte uzas E-vortan manieran komplementon
anstataŭ perverba priskribo: La diablo aspektas malbele. FA1.17 En la novaj
vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele. FA3.46 Perverba priskribo (kun A-
vorto) kaj maniera komplemento (kun E-vorto), estas egale ĝustaj ĉe aspekti.
Pasivaj verboj povas peri priskribon
Ekzistas ankaŭ frazoj kun perverba priskribo de objekto (§25.1.2). Se oni
pasivigas (§29.1) tian frazon, la objekto fariĝas subjekto, kaj la perverba pri-
skribo priskribas la novan subjekton. La priskribon peras tiam pasiva verbo-
formo:
• Oni elektis ŝin prezidanto. → Ŝi estis elektita prezidanto.
• Ankaŭ ŝin oni nomas Amalio. → Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio. Rt.106
• Oni esploris la aferon kaj trovis ĝin vera. → La afero estis esplorita kaj
trovita vera. Es.3
Tiaj frazoj povas fariĝi konfuzaj, ĉar pasiva verbo enhavas participon ( el-
ektita, nomata, trovita), kiu jam estas perverba priskribo de la subjekto. En
ŝi estis elektita prezidanto, kaj elektita, kaj prezidanto, estas perverbaj pri-
skriboj de ŝi. Krome oni povus kompreni elektita prezidanto kiel unu fraz-
parton, kio donus alian signifon: Ŝi estis prezidanto, kiun oni antaŭe elektis.
Ofte oni povas alternative uzi kiel-esprimon (§20.1), kio povas esti pli klara:
Ŝi estis elektita kiel prezidanto.
Agaj verboj
Perverbaj priskriboj povas iafoje aperi kun agaj verboj, kiuj ne estas pri-
skribaj. Tiaj frazoj estas laŭsence kunmetaĵo de du frazoj. Unu el tiuj frazoj
enhavas la verbon esti:
• Li dancas nuda sur la strando. = Li dancas sur la strando. + Li estas
nuda, kiam li dancas.
• Malvarma kaj pala kuŝis l a imperi estro en sia granda belega lito. FA2.30
= L
a imperi estro estis malvarma kaj pala. + La imperiestro kuŝis...
• Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva. FA1.14 = ...ĝi
falos kaj ĝi estos senviva.
• Mia patro mortis malriĉa. = Mia patro estis malriĉa, kiam li mortis.
• Mi naskiĝis mizerulo. = Mi estis mizerulo, kiam mi naskiĝis.
• Ŝi naskiĝis Kristano, sed mortis Islamano. = Ŝi estis Kristano, kiam ŝi
naskiĝis, sed estis Islamano, kiam ŝi mortis.
• Nun ĉiuj floroj pendas sekiĝintaj! FA1.29 = La floroj estas sekiĝintaj, kiam
ili pendas.
• Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj. BV.31 = Ili sidis,
kaj ili ne estis solaj...
402
§25.1.1
Specialaj priskriboj
Iafoje oni povus same bone uzi E-formon anstataŭ A-formo en tiaj frazoj,
sed ofte estas signifodiferenco, ĉar A-formo montras priskribon de la sub-
jekto, dum E-formo priskribas la agon:
• Li venis unua en la ĉambron. = Li venis en la ĉambron, kaj li estis la
unua, kiu faris tion.
• Li venis unue en la ĉambron. = La unua afero, kiun li faris, estis veni en
la ĉambron (poste li faris ion alian).
Zamenhof uzis tuta kiel perverban priskribon kun speciala signifo: De
teruro mi tuta tremas! H.45 Ĝi estas tuta el ligno. FA3.81 Tuta montras, ke la tuta
subjekto estas koncernata de la ago. Tia uzo de tuta estas nuntempe malofta.
25.1.2. Perverba priskribo de objekto
Kelkaj verboj povas peri priskribon de sia objekto. Kvankam tiaj perverbaj
priskriboj priskribas objekton, ili ne havas la finaĵon N.
Komparu la du jenajn frazojn:
• Vi farbas la domon ruĝan. (= Vi farbas la ruĝan domon. ) Ruĝan estas ĉi
tie rekta priskribo de la domon. = Vi farbas tiun domon, kiu jam estas
ruĝa. Oni ne diras, kiun koloron ĝi nun ricevas.
• Vi farbas la domon ruĝa. = Vi farbas la domon tiel, ke ĝi fariĝas ruĝa.
Ruĝa estas perverba priskribo de la domo. La ruĝeco aperas pro la ago
farbi. Oni ne diras, kiun koloron la domo antaŭe havis. (Oni povas ankaŭ
diri: Vi farbas ruĝa la domon. Sed ne eblas: *Vi farbas la ruĝa domon.*)
A-vorto aŭ A-vorteca vorteto
Perverba priskribo de objekto povas esti A-vorto aŭ A-vorteca vorteto:
• Ĉu vi farbos vian ruĝan domon verda? ≈ Ĉu via ruĝa domo fariĝos
verda?
• Ne, ni preferas ĝin flava. = Ne, ni preferas, ke ĝi estu flava.
• Ŝi trovis la Francajn vinojn tre bonaj. = Ŝi trovis, ke ili estas tre bonaj.
• Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis nask-
ita. FE.33 = Li sentis, ke li estas tiel malfeliĉa...
• Neniam mi vidis lin tia. Rt.82 = Neniam mi vidis, ke li estas tia.
Eble tamen N-finaĵo
Iafoje ĉi tia A-finaĵa priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo, kaj
montras staton, kiu ne dependas de la ĉefverba ago. En tiaj okazoj oni povas
opinii, ke temas ne pri vera perverba priskribo, sed pri iaspeca komple-
mento. Tiam oni povas ja uzi N-finaĵon. Tia aldono de N povas iafoje doni
nuancan diferencon:
• Ni lin trovis malvivan. Rt.138 = Ni lin trovis, kiam li estis malviva. La N de
malvivan povas helpi al klareco, sed oni ankaŭ povas ĝin forlasi. Sen N-
finaĵo la signifo ankaŭ povas esti: Ni lin trovis, kaj trovis, ke li estas mal-
viva.
§25.1.2
403
Specialaj priskriboj
• Li pentras ŝin nudan. = Li pentras ŝin, kiam ŝi estas nuda. Se oni dirus
nuda sen N, la signifo estus: Li pentras bildon, en kiu ŝi estas nuda. Sen
N la signifo eĉ povas esti: Li pentras ŝin, kiam li mem estas nuda. Sed
por tia signifo estas pli klare diri: Li nuda pentras ŝin.
• Ĉi tiun vorton li uzas solan. Li uzas tiun vorton sen aliaj vortoj. ( Ĉi tiun
vorton li uzas sola. Nur li uzas tiun vorton.)
• Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko. FA1.91
Ŝi vidadis lin, kiam li estis forveturanta.
• Mi ŝatas l a maten manĝajn ovojn malmolaj(n). = Mi ŝatas la maten-
manĝajn ovojn, kiam ili estas malmolaj. Mi ŝatas, ke la matenmanĝaj
ovoj estu malmolaj. Iuj uzas N en tiaj ĉi frazoj. Aliaj preferas A-vorton
sen N. La signifodiferenco praktike estas nula.
La uzo de N-finaĵo en tiaj ĉi okazoj neniam estas deviga. Neuzo de N estas
verŝajne pli ofta nuntempe, sed kiam aldono de N donas plian klarecon, oni
ne hezitu esprimi sin tiel. Sed kiam la ligo al la ĉefverbo estas forta, kaj la A-
vorto ne respondas al kiam-frazo, sed al ke-frazo, tiam oni nepre ne uzu N-
finaĵon.
O-vorta frazparto sen rolmontrilo
Perverba priskribo de objekto povas esti O-vorto (aŭ O-vorta frazparto) sen
rolmontrilo:
• Mi elektis lin prezidanto. LR.70 = Mi elektis lin, ke li estu prezidanto.
• Jam en ilia infaneco oni ja nomadis ilin gefianĉoj. FA3.91 ≈ ...oni diris, ke
ili estas gefianĉoj.
• Vin mi volas fari mia edzo! FA3.98 = Mi volas fari tiel, ke vi estos mia edzo.
Ĉe iaj verboj oni povas alternative uzi kiel-esprimon (§20.1.2). Tiam oni ja
uzu N-finaĵon: Ili elektis ŝin kiel kasiston.
O-vorta frazparto kun rolvorteto
Iafoje frazparto kun rolvorteto povas esti perverba priskribo de objekto:
• Kristino al li plaĉis kaj ŝi lin ankaŭ trovas laŭ sia gusto. FA3.91 = ...ŝi
trovas, ke li estas laŭ ŝia gusto.
• Mi preferas ĝin sen sukero. = Mi preferas, ke ĝi estu sen sukero.
E-vorto
Se la objekto estas I-verbo, oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon de la
objekto anstataŭ A-vorto. Tio praktike okazas preskaŭ nur kun verboj, kiuj
esprimas opinion, ke io estas ia, precipe opinii kaj trovi:
• Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de
tiu ĉi kolero. BV.58 (Ili ne pensis, ke batali kontraŭ la fluo estas utile.)
Objekto de la verbo trovi estas la I-verbo batali (malkaŝe kontraŭ...).
Utile estas perverba priskribo de batali. La priskribon peras la ĉefverbo
trovis.
404
§25.1.2
Specialaj priskriboj
• Tiun ĉi penson [...] ni trovis nun necese ri
p eti ankoraŭ unu fojon. OV.106
= Ni trovis nun necese ripeti tiun ĉi penson ankoraŭ unu fojon. Necese
estas perverba priskribo de ripeti (tiun ĉi penson...).
• Dank’ al [...] kelkaj flankoj de la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie
ĉi detale paroli, la lingvo fariĝas eksterordinare facila. FK.233 Superflue
estas perverba priskribo de paroli.
• Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li
trovos oportune [e k loĝi] . Jĝ.17
Ankaŭ kiam la objekto estas subfrazo, oni uzu E-vorton kiel perverban pri-
skribon. Tio tamen okazas tre malofte:
• Mi trovas neelteneble, ke vi ne volas paroli kun mi. (= Mi pensas, ke
estas neelteneble, ke vi ne volas paroli kun mi. ) La ke-frazo estas objekto
de trovas. Neelteneble estas perverba priskribo de la ke-frazo.
• Kial oni ĉe vi opinias nekredinde, k e Dio levos la mort intojn?
• Mi opinias grave, ĉ u ŝi sub tenos nin aŭ ne. (= Mi opinias, ke estas grave,
ĉu ŝi... ) La demanda ĉu-frazo estas objekto de opinias. Grave estas per-
verba priskribo de de la ĉu-frazo.
Zamenhof ofte enmetis ian O-vortecan vorton, ĝi aŭ tio, por reprezenti ke-
frazon, kaj iafoje ankaŭ por reprezenti I-verbon. Tiam la perverba priskribo
havu A-finaĵon:
• Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, k e juna vir i no [ ...] restu la tutan
tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj? M.88 Konvena estas per-
verba priskribo de ĝin, sed ankaŭ (nerekte) de la ke-frazo. Nuntempe oni
preferas tio kiel helpan vorteton: Ĉu vi trovas tion konvena, ke...
• Se la Akademio trovus ĝin necesa anst
ataŭ igi en ili la “uj” per “i”, mi
tion ne malkonsilus. LR.15
Iafoje en tiaj ĉi frazoj povus fariĝi malklare, ĉu la E-vorto estas perverba pri-
skribo aŭ maniera komplemento: Li opiniis eble, k e oni mal dungu la
komizojn. Oni povus miskompreni eble kiel komplementon = Povas esti, ke
li opiniis, ke oni... Tiam oni uzu helpan tio aŭ pli klaran vortordon: Li
opiniis tion ebla, ke oni... Li eble opiniis, ke oni...
Laŭ PAG oni uzu A-vorton anstataŭ E-vorto kiel perverban priskribon de
objekto, kiam la objekto estas I-verbo aŭ subfrazo: Mi opinias konvena v igl -
igi vin per rememorigo. Tio tamen ne ŝajnas rekomendinda, ĉar tio rompas la
bazan principon, ke I-verboj kaj subfrazoj estas priskribataj per E-vortoj.
Sed oni povas trovi plurajn ekzemplojn de tia uzo ĉe Zamenhof, kiu hezitis
inter A-finaĵo kaj E-finaĵo en tiaj frazoj: La gazetoj ne trovas necesa eniĝi
en tion, pri kio ili skribas. FK.283 Pro evito de malkompreniĝoj ni trovas
necesa doni la sekvantajn klarigojn. OV.321 Ĉar li estis en uniformo, li opiniis
nekonvena tiel laŭte krii. FA1.155
En 2012 la Sekcio pri Gramatiko de la Akademio de Esperanto publikigis ,
en kiu ĝi diris, ke ambaŭ uzoj estas pravigeblaj. Ĝi tamen rekomendis al
§25.1.2
405
Specialaj priskriboj
verkistoj de lernolibroj, ke oni uzu E-finaĵon ĉe perverba priskribo de
objekto, kiu mem estas I-verbo aŭ subfrazo. La ĉi-antaŭaj PMEG-aj klarigoj
estas konformaj al tiu rekomendo.
I-verbo
Perverba priskribo de objekto ankaŭ povas esti I-verbo:
• La finiĝado de la tago igis ilin rapidi. M.200 = La finiĝado de la tago igis
ilin rapidantaj. = La finiĝado de la tago kaŭzis, ke ili rapidis.
Vidu pliajn ekzemplojn en la klarigoj pri I-verboj (§27.3.3) kaj en la klarigoj
pri la verbo igi (§31.5) kaj la verbo lasi (§31.6).
Kontrolmetodo
Se oni hezitas, ĉu priskribo de objekto estas rekta aŭ perverba, oni povas
anstataŭigi la objekton per pronomo ( lin, ŝin, ĝin, ilin k.s.). Rektan pri-
skribon oni tiam emas forpreni, ĉar ĝi estas parto de la objekto. Perverban
priskribon oni tamen emas konservi, ĉar ĝi estas memstara frazparto necesa
por la senco de la frazo:
• Ĉu vi farbas la domon ruĝan? → Ĉu vi farbas ĝin? Ruĝan estas rekta
priskribo.
• Ĉu vi farbas la domon ruĝa? → Ĉu vi farbas ĝin ruĝa? Ruĝa estas per-
verba priskribo.
• Mi vidis miajn amikojn forirantaj per trajno. → Mi vidis ilin forirantaj
per trajno. Forirantaj (per trajno) devas resti por ke la senco de la frazo
ne ŝanĝiĝu. Forirantaj estas do perverba priskribo de la objekto, kaj ne
havu N-finaĵon. La senco estas: Mi vidis miajn amikojn, kaj vidis, ke ili
estas forirantaj per trajno. (Anstataŭ forirantaj oni ankaŭ povas uzi I-
verbon: Mi vidis miajn amikojn foriri per trajno. ) Se oni dirus for-
irantajn, la senco fariĝus: Mi vidis tiujn el miaj amikoj, kiuj estis for-
irantaj per trajno. Aŭ: Mi vidis miajn amikojn, kiam ili estis forvetur-
antaj per trajno.
Priskribo pere de participo
Ankaŭ aktiva participo (§28) povas peri priskribon de sia objekto:
• La geedzoj lasis pretigi por si sian tomban ŝtonon kun surskribo kaj
nomoj, lasante libera nur la lokon por la jaro de la morto. Libera estas
perverba priskribo de la objekto la lokon. Ĝin tamen peras ne verbo, sed
la participo lasante, kiu devenas de la verbo lasi. = Ili lasis libera nur la
lokon...
• Li estis jam farbinta sian domon verda. La priskribon peras la participo
farbinta.
• Ŝi sidis tenante la okulojn fermitaj. = Ŝi sidis, dum ŝi tenis la okulojn
fermitaj.
406
§25.1.2
Specialaj priskriboj
Kun povas peri priskribon
Iafoje, kiam kun kvazaŭ anstataŭas havanta, havante, tenanta aŭ tenante, ĝi
povas aperi kun “perverba” priskribo de “objekto”:
• Li kuŝis havante/tenante la piedojn direktitaj al la pordo de la domo. →
Li kuŝis kun la piedoj direktitaj al la pordo de la domo. FA1.122
Oni ankaŭ povas simple subkompreni havante aŭ havanta (aŭ similan parti-
cipon) sen aldoni kun, precipe kiam temas pri pozicio de (korpo) parto
-
(§12.2.6): Li kuŝis [havante/tenante] la piedojn direktitaj al la pordo de la
domo.
25.2. Identiga priskribo
O-vorta frazparto povas havi rektan priskribon, kiu montras la identecon de
la afero, normale per ĝia propra nomo. Tia identiga priskribo staras ĉiam
post sia ĉefvorto, kaj ne havu N-finaĵon aŭ rolvorteton:
• Tio estis en la m
on ato Majo. FA3.18 La monato nomiĝas “Majo”. Majo
estas identiga priskribo de la vorto monato.
• Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon
Esperanto. OV.238 Esperanto estas la propra nomo de la lingvo. Kvankam
lingvon havas N-finaĵon, la identiga priskribo ne havu tiun finaĵon.
• Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la p
ro vinco
Zelando. FA3.130
• La Fl
orenc ano Angiolo Bronzino pentris tiun bildon. FA1.214
• Ni vizitis la urbon Parizo.
• La ĉefurbo de Britujo estas Londono, sed ankaŭ en Kanado kaj Usono
oni havas urbojn Londono.
• La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ
objektoj konataj. FE.27
• Tiu programero okazos en salono Zamenhof. La salono estas nomata
“Zamenhof”.
Identigaj priskriboj ofte aperas post titoloj (§9.1.6) kaj similaj esprimoj:
• Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn. FE.18
• En la sekvanta mateno patro Giuseppe eliris. FA1.218
• Karlo vidis tie pr
o fesoron Paŭlo Jenkins.
• domo num
ero naŭdek-sep Rz.95 Ĉi tie naŭdek-sep estas identiga priskribo
de numero, kaj numero similas al titolo. Sed krome la tuta esprimo num-
ero naŭdek-sep siavice estas identiga priskribo de la vorto domo.
Oni povas ofte enmeti kiu nomiĝas antaŭ identiga priskribo: lingvon, kiu
nomiĝas Esperanto; provinco, kiu nomiĝas Zelando; urbon, kiu nomiĝas
Parizo; profesoron, kiu nomiĝas Paŭlo Jenkins; urbojn, kiuj nomiĝas
Londono.
§25.2
407
Specialaj priskriboj
Malnova uzo
Zamenhof iafoje tamen uzis N-finaĵon ĉe identigaj priskriboj, ĉar liatempe la
reguloj ankoraŭ ne estis klaraj: Abraham prenis sian filon Izmaelon. GnZ.17 Ĝi
estas tiu [rivero] , kiu ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujon. GnZ.2 Li atingis la
ĉarmegan urbon Nurenbergon. FA3.62 Se oni nun dirus ekz. sian filon
Izmaelon, oni komprenus, ke la filo nomiĝas ĝuste “Izmaelon”, ne
“Izmaelo”.
De
Ne uzu la rolvorteton de (§12.3.2.3) antaŭ identiga priskribo: *la urbo de
Nov-Jorko*, *la ŝtato de Kalifornio*, *la popola respubliko de Ĉinio*. De
en tiaj esprimoj povas nur montri apartenon: la urbo, kiu apartenas al Nov-
Jorko, la ŝtato, kiu apartenas al Kalifornio.
De povas tamen esti tute ĝusta en iaj esprimoj, kiuj similas al identigaj pri-
skriboj, sed kiuj vere montras apartenon:
• La rivero Misisipo enfluas en la golfon de Meksiko. La golfo ne nomiĝas
“Meksiko”, sed ĝi troviĝas apud la lando Meksiko.
• Anglujo estas unu parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Norda
Irlando. La reĝlando ne nomiĝas “Britujo kaj Norda Irlando”, sed kon-
sistas el la du partoj Britujo kaj Norda Irlando.
En iaj okazoj identiga priskribo kaj apartena de-priskribo povas tamen prak-
tike egaliĝi:
• Oni eldiras la nomon de Molière. FA3.55 = ...la nomon, kiu apartenis al
Molière ≈ ...la nomon Molière.
• La titolon de honora prezidanto de via grupo mi danke akceptas. OV.573
= La titolon, kiu apartenas al honora prezidanto... ≈ La titolon “honora
prezidanto”...
A-vorto
Ankaŭ A-vorto povas montri identecon, nomon (§9.1.6). Tiaj A-vortoj kon-
dutas kiel ordinaraj A-vortaj priskriboj kaj devas ricevi N-finaĵon, se la ĉef-
vorto havas N: Mi neniam vidis la Atlantikan Oceanon. = Mi neniam vidis
la oceanon Atlantiko.
25.3. Apudmeto
Apudmeto estas postmetita klariga revortigo de frazparto. Ĝi montras la
saman aferon per aliaj vortoj. Apudmeto iel priskribas la antaŭan frazparton,
sed estas tamen propra frazparto. En la parolo oni normale distingas apudm-
eton per paŭzetoj antaŭe kaj poste. En la skribo oni kutime metas komojn.
408
§25.3
Specialaj priskriboj
Apudmeto ludas la saman frazrolon, kiel la antaŭa frazparto. Se la antaŭa
frazparto havas la rolfinaĵon N, ankaŭ la apudmeto havu tian finaĵon:
• Karlo, nia prezidanto, prezentis Petron, la novan sekretarion. Kaj Karlo
kaj nia prezidanto estas subjektoj, ili eĉ estas la sama persono. Kaj Petro
kaj la nova sekretario estas objektoj, ĉar ili estas la sama.
• Tie mi renkontis Vilĉjon, mian edzon.
• La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! H.150
• Malsaĝulo vi nomu lin, malsaĝulo, la maljunan kanajlon! Rz.96
• Adam ekkonis Evan, sian edzinon. Gn.4
• La koko, trumpetisto de l’ mateno, per sia laŭta, forta, hela voĉo el
dormo vekas dion de la tago. H.8
• Mi scias, ke brava homo, metiisto, svatiĝas al vi, la gantisto Erik. FA3.76
Kaj metiisto, kaj la gantisto Erik, estas apudmetoj de brava homo.
Rolvortetojn oni normale ne ripetas ĉe apudmeto:
• Li prelegis pr
i Hitl ero, la fondinto de la naziismo. Oni povus diri: ...pri
Hitlero, pri la fondinto...
• Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej
energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia. OV.364 Oni povus
diri ...al sinjoro Schleyer, al la unua kaj plej energia pioniro...
En solena aŭ emocia parolo tia ripeto de rolvorteto estas tamen malpli mal-
ofta:
• Rememoru pri Li, pri la plej pura kaj plej bona [persono] , pri Li, kiun
oni mokis kaj alnajlis al la kruco. FA3.71 Ĉi tie oni ripetas pri antaŭ la du
longaj apudmetoj de pri Li. Oni povus forigi la du ripetitajn pri, sed tiam
la stilo fariĝus malpli solena kaj malpli emocia.
Iafoje oni enkondukas apudmeton per nome, tio estas aŭ simila esprimo:
• Mi renkontis m
ian mal amikon, nome la mortiginton de mia patro.
• Hodiaŭ mi ricevis duoblan pagon, tio estas cent dolarojn. Mallongigo
de: Tio estas: mi ricevis cent dolarojn. Principe tio estas... estas aparta
komentofrazo (§32.2), sed rolas praktike kiel apudmeto.
Ne konfuzu apudmetojn kun identigaj priskriboj (§25.2). Identiga priskribo
povas aspekti simile al apudmeto, sed identiga priskribo neniam havu N-fin-
aĵon aŭ alian rolmontrilon. Komparu la jenajn frazojn:
• Iuj asertis, ke ili vidis eĉ pr
o fesoron, Paŭlon Jenkins. La surprizaĵo
estas, ke ili entute vidis profesoron. Poste oni aldonas, ke ĝuste Paŭlon
Jenkins ili vidis. Paŭlon Jenkins estas apudmeto.
• Iuj asertis, ke ili vidis eĉ p
ro fesoron Paŭlo Jenkins. La surprizaĵo estas,
ke ili vidis ĝuste Paŭlon Jenkins (kiu estas profesoro). Paŭlo Jenkins
estas identiga priskribo de profesoron. Profesoron Paŭlo Jenkins = tiun
profesoron, kiu nomiĝas Paŭlo Jenkins.
§25.3
409
Specialaj priskriboj
Ankaŭ ne konfuzu apudmetojn kun la frazrolo alvoko (§12.1.2), kiu ne havu
rolmontrilon: Sidigu vin, sinjoro! FE.39 Vin kaj sinjoro estas la sama persono,
sed vin estas objekto, kaj sinjoro estas alvoko.
Apudmetita ĉiu(j), ambaŭ aŭ ĉio
Ĉiu(j) (§15.1), ambaŭ (§15.5) kaj ĉio (§15.2) povas esti klariga apudmeto de
O-vorto aŭ persona pronomo. Se la O-vorto aŭ pronomo havas N-finaĵon,
tiam ankaŭ la apudmeto havu tiun finaĵon (krom ambaŭ, kiu neniam povas
havi N-finaĵon). Ĉi tiaj apudmetoj ne staras ĉiam tuj post la unua frazparto,
sed ofte iom pli poste en la frazo:
• Ni ĉiuj legas. FE.20 = Ni legas. Ĉiuj (el ni) legas.
• Ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. FE.20 = Ili sidas. Ĉiuj (el ili) sidas.
• Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon. FE.42 = Ni kunvenis. Ĉiuj
el ni kunvenis.
• Ŝi vidis, kiel la cikonioj forflugis, ĉiu aparte. FA3.31 = La cikonioj forflugis.
Ĉiu unuopa cikonio forflugis aparte.
• La kolonoj havis ĉiu la alton de dek ok ulnoj. Jr.52 Ĉiu unuopa kolono estis
tiel alta.
• L
a ŝip anoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio. Jn.1 Ĉiu el la ŝipanoj
vokis al sia propra dio.
• Vin ĉiujn mi kore salutas. Rt.90 = Mi salutas vin. Mi salutas ĉiujn (el vi).
• Miajn sagojn Mi ĉiujn eluzos kontraŭ ilin. Re.32 = Mi eluzos miajn sagojn.
Mi eluzos ĉiujn (el la sagoj).
• Ili ambaŭ estis bonaj homoj. FA1.64 = Ili estis bonaj homoj. Ambaŭ (el ili)
estis bonaj homoj.
• Se
n k ulp ulon kaj m
al piulon Li ambaŭ pereigas. Ij.9 = Li pereigas senkulp-
ulon kaj malpiulon. Li pereigas ambaŭ (el ili).
• Tio estas ĉio tre bona. = Tio estas tre bona. Ĉio (el tio) estas tre bona.
Ĉio povas aperi kiel apudmeto nur de la vorteto tio.
Kunskriboj
Speciala formo de apudmeto estas kunskribo. En kunskribo pluraj (plej ofte
du) samspecaj vortoj kunlaboras por esprimi ion specialan. La apartaj vortoj
en kunskribo preskaŭ fariĝas unu kunmetita vorto. Oni ofte elparolas ilin
senpaŭze (kvazaŭ unuvorte), kaj oni kutimas ilin skribi kune, sed kun
dividostreko. Tamen ne temas pri veraj kunmetaĵoj. Gramatike oni traktas
ilin (normale) kiel apartajn vortojn:
• Post longa vico da batalado kaj suferoj la “buboj-fantaziuloj” atingis la
celon. FK.154 Ili estis kaj buboj kaj fantaziuloj.
• Pri ĉiu peco de tiu ĉi gramatiko-vortaro mi montros, kian formon mi
donus al ĝi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun. OV.186 La lingvo
estas rigardata kiel kunaĵo de gramatiko kaj vortaro.
410
§25.3
Specialaj priskriboj
• Pluraj ŝtatoj-membroj informis pri sia preteco ampleksigi la instruadon
de Esperanto. = ...ŝtatoj, kiuj estas membroj [de UNESKO] ... Kaj ŝtatoj,
kaj membroj havas J-finaĵon, ĉar ili estas du apartaj vortoj.
• UNESKO petas tiujn ŝtatojn-membrojn informadi pri la rezultoj. Ambaŭ
vortoj ricevas N-finaĵon, ĉar ili estas apartaj vortoj, kaj ambaŭ estas
objekto: ...petas tiujn ŝtatojn... + ...petas tiujn membrojn...
Se oni skribus ekz. ŝtatoj kaj membroj oni povus eble miskompreni, ke
temas pri ŝtatoj (kiuj eble ne estas membroj) kaj membroj (kiuj eble ne estas
ŝtatoj). Ŝtataj membroj povus eble miskompreniĝi, kiel “membroj, kiuj iel
apartenas al ŝtatoj”. Tia ĉi precizemo estas karakteriza por administra stilo.
Normale tamen sufiĉas simpla vorto kiel membroŝtatoj aŭ la tute bona
esprimo membraj ŝtatoj.
Kunskribado de A-vortoj montras, ke la diversaj A-vortoj kune esprimas ion
specialan:
• La Franca flago estas blua-blanka-ruĝa. Oni povus ankaŭ diri blua,
blanka kaj ruĝa, sed la kunskriba formo montras, ke temas pri unueca
difinita kolorkombino.
• La fotoj ne estis koloraj, sed nigraj-blankaj. Oni povus ankaŭ diri nigraj
kaj blankaj, sed nigraj-blankaj pli emfazas la kontraston al koloraj.
Temas pri certa speco de foto.
Kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj inter apartaj kaj kun-
metitaj vortoj. Normale oni traktas ilin kiel apartajn vortojn, kaj aldonas
laŭbezone J kaj N ĉe ĉiu parto. Sed iafoje oni traktas ilin kiel verajn kun-
metaĵojn, kaj almetas J kaj N nur ĉe la lasta parto: Pliiĝis la nombro de
membro-abonantoj. Li faris fotojn nigra-blankajn. Mi analizos sisteme kaj
radikale la tutan gramatiko-vortaron de nia lingvo. OV.186
Kunskribo de E-vortoj kaj vortetoj ofte montras heziton. Oni kunskribas du
kontraŭajn vortojn por esprimi, ke estas necerte, kiu el ili validas. Normale
temas pri fiksitaj esprimoj:
• Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe. Rz.31 = ...mi provos, ĉu trafe,
ĉu maltrafe, laŭ ŝanco.
• Vole-ne-vole li devis konsenti. FA2.140 = Ĉu vole, ĉu ne-vole, li devis kon-
senti.
• Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la
mansardo. M.51 = Proksimume unu horon poste... Iafoje oni povus same
bone diri pli aŭ malpli, sed tio ne havas vere la signifon proksimume.
Iafoje oni kunskribas E-vorton kun A-vorto, kiun ĝi rekte priskribas, por iel
montri pli kunecan signifon: ore purpura → ore-purpura, religio komune
homa → religio komune-homa OV.320. Sola diferenco inter la disskribitaj
formoj kaj la kunskribitaj estas, ke la kunskribitaj iel montras pli specialajn
ideojn. Tiaj kunskriboj estas nuntempe maloftaj. Oni prefere evitu ilin.
§25.3
411
Specialaj priskriboj
Komentaj apudmetoj
Iafoje oni uzas apudmetitajn frazpartojn, kiuj ne montras la saman aferon,
sed kiuj aldonas ian informon pri la afero. Plej ofte temas pri loko, kie la
afero troviĝas, aŭ de kie ĝi devenas. Tiaj komentaj apudmetoj neniam havas
N-finaĵon. Oni povus rigardi tiajn apudmetojn kiel mallongigitajn sub-
frazojn:
• Prelegis interalie profesoro Kiselman, Svedujo. = ...Kiselman, kiu venas
el Svedujo. Oni ankaŭ povas diri: ...Kiselman el Svedujo.
• Li naskiĝis en Varburgo, Vestfalio. = ...Varburgo, kiu troviĝas en
Vestfalio. Eblas ankaŭ: ...Varburgo en Vestfalio.
• Ni vizitis Tokion, Japanujo. = ...Tokion, kiu troviĝas en Japanujo. Aŭ:
...Tokion en Japanujo.
412
§25.3
Verboj
26. Verboj
Vorto kun iu el la finaĵoj I, AS, IS, OS, US aŭ U estas verbo. Verbo montras
faradon de ago aŭ estadon en stato.
Verboj kun AS, IS, OS, US aŭ U rolas kiel ĉefverboj de frazo.
Verboj kun I-finaĵo (I-verboj) ne rolas kiel ĉefverbo, sed havas diversajn
aliajn rolojn en frazoj. I-verbo estas tradicie rigardata kiel la baza formo
de verbo. Tial verboj aperas en I-formo en vortaroj.
La diversaj verbfinaĵoj prezentas agojn en kvar malsamaj manieroj – en kvar
modoj. En la reala modo, oni faras distingon inter tri tempoj (AS, IS, OS).
La aliaj modoj ne montras tempon:
Neŭtrala modo: I-finaĵo (§26.1)
Reala modo: AS-finaĵo, IS-finaĵo aŭ OS-finaĵo (§26.2)
Vola modo: U-finaĵo (§26.3)
Imaga modo: US-finaĵo (§26.4)
Legu ankaŭ pri vortfarado per verbaj finaĵoj en §37.2.4, pri verboj kaj fraz-
roloj en §30, kaj pri kelkaj gravaj verboj en §31.
26.1. Neŭtrala modo: I-finaĵo
Verboj kun la finaĵo I nur nomas agon aŭ staton. Ili ne montras, ĉu temas pri
realaĵo, volo aŭ imago. Ili ankaŭ ne montras tempon. I-verboj estas ofte
similaj al agaj O-vortoj:
• labori = la ideo de farado de laboro
• esti = la ideo de estado
• Mi volas labori. = Mi volas, ke mi laboru.
• Estas tede labori. = Laborado estas teda.
I-verboj ne rolas kiel ĉefverboj, sed estas uzataj en multaj aliaj manieroj.
Legu detale pri la uzado de I-verboj en §27.
26.2. Reala modo
La reala modo montras agojn kaj statojn realajn kaj efektivajn. En la reala
modo oni devas fari distingon inter tri tempoj:
Nun-tempo: AS-finaĵo (§26.2.1)
Pasinta tempo: IS-finaĵo (§26.2.2)
Venonta tempo: OS-finaĵo (§26.2.3)
26.2.1. Nun-tempo: AS-finaĵo
AS-verbo montras, ke la ago aŭ stato estas reala, efektiva, kaj ke ĝi komenc-
iĝis, sed ne finiĝis. Tio signifas, ke la ago aŭ stato okazas ĝuste nun, aŭ ke ĝi
okazas kutime, aŭ ke la afero validas ĉiam:
• laboras = la ago “labori” komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis
§26.2.1
413
Verboj
• estas = la stato “esti” komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis
• Mi sidas sur seĝo. La sidado estas reala kaj nuna.
• Mi estas advokato. La profesio estas efektiva kaj nuna.
• Kvar kaj dek ok faras dudek du. FE.12 Tio validas ĉiam.
• Nun mi legas. FE.20 La legado efektive okazas nun.
• Hodiaŭ mi studas Esperanton. Mi eble ne studas ĝuste en la momento de
parolado, sed mi komencis la hodiaŭan studadon kaj ankoraŭ ne finis
ĝin.
• En la vintro oni hejtas la fornojn. FE.16 Tio okazas ĉiuvintre, antaŭe kaj
estonte.
• Mi loĝas ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado daŭris jam tri jarojn, kaj daŭras plu.
• Mi jene konfirmas vian mendon. La konfirmo okazas en la momento de
skribado aŭ eldirado de la frazo.
Oni ankaŭ kelkfoje uzas AS-tempon, kiam oni citas la vortojn de fama per-
sono (eble jam mortinta). Tiel oni sentigas, ke liaj vortoj estas ĉiam validaj:
Platono skribas, ke la plej alta bono estas scio pri la ideoj.
Iafoje en rakontoj oni uzas AS-tempon por la tempo de la rakonto, por tiu
tempo, kiun la rakonto atingis. Tia speciala stilo povas plivigligi la rakont-
adon:
• Ne suspektante ion li iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo. Unue la
rakontanto uzas IS-verbon por pasinteco, sed poste li ŝanĝas al AS-formo
por ke la aŭskultanto aŭ leganto sentu kvazaŭ li mem ĉeestas, kaj povas
aŭdi la pafon.
Iafoje la verbo devi kun AS-finaĵo signife similas al estonta tempo (§31.7.2).
26.2.2. Pasinta tempo: IS-finaĵo
IS-verboj montras, ke la ago aŭ stato estas reala, sed okazis iam antaŭ la
momento de parolado. Normale la ago aŭ stato jam finiĝis:
• laboris = la ago “labori” okazis antaŭ nun
• estis = la stato “esti” okazis pli frue ol nun
• Mi sidis tiam sur seĝo. La sidado efektive okazis en tiu pasinta tempo.
• Mi estis knabo. La knabeco estis reala en la pasinta tempo.
• Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. FE.20
• Tiutempe oni loĝis en kavernoj. La ago estis kutima tiutempe, sed jam
ĉesis.
• Mi loĝis ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado daŭris tri jarojn, sed ne plu daŭras.
414
§26.2.2
Verboj
Kelkaj lingvoj faras distingon inter ago/stato kiu daŭris, ago/stato kiu
plenumiĝis, kaj ago/stato kiu okazis pli frue ol io alia. La Esperanta IS-
formo estas uzebla egale pri ĉiaj specoj de pasinteco:
• Kiam mi estis juna, mi laboris multe. Daŭra stato.
• Hodiaŭ mi laboris multe. Finita ago.
• Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron. FE.24
Diris okazis pli frue ol vidis.
Se oni volas montri nuancojn de pasinta tempo, oni povas uzi diversajn
aldonajn vortojn, sed oni ankaŭ povas uzi kunmetitajn verboformojn
(§28.4). Preskaŭ ĉiam tamen simpla IS-verbo sufiĉas.
IS por estonta tempo
Iafoje oni vidas IS-formojn, kiuj montras ion, kio estonte plenumiĝos. Tio
estas erara. Oni uzu OS-formon, aŭ, se oni volas esti tre preciza, estos ...inta
(§28.4.1). Do, ne diru: Mi venos al vi, kiam mi *finis* mian taskon. Diru: Mi
venos al vi, kiam mi finos mian taskon. Aŭ: Mi venos al vi, kiam mi estos
fininta mian taskon.
26.2.3. Venonta tempo: OS-finaĵo
OS-tempo montras, ke la ago aŭ stato ankoraŭ ne komenciĝis en la momento
de parolado. Kompreneble la estonteco ĉiam estas necerta, sed OS-verbo
montras, ke la parolanto pensas, ke la afero vere okazos:
• laboros = la ago “labori” ankoraŭ ne komenciĝis sed ja komenciĝos
• estos = la stato “esti” ankoraŭ ne komenciĝis, sed post iom da tempo ĝi
realiĝos
• Mi sidos poste sur seĝo. La sidado efektive okazos poste.
• Mi estos riĉulo. La riĉula stato estas fakto de la estonteco.
• Mi rakontos al vi historion. FE.18 La rakontado ankoraŭ ne komenciĝis.
• Morgaŭ estos dimanĉo. FE.20
• Post cent jaroj oni eble loĝos en spacoŝipoj. La ago estos (eble) kutima
en tiu estonta tempo.
• Mi loĝos ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado ankoraŭ ne komenciĝis, sed kiam ĝi
komenciĝos, ĝi efektive daŭros tri jarojn.
• Ankaŭ la eldonadon de la “Biblioteko” ni devas interrompi, sed ankaŭ
nur por mallonga tempo, ĝis ni ordigos la aferon. OV.211 Kiam la ordigo de
la afero estos kompleta, ni rekomencos la eldonadon. Anstataŭ ordigos
oni povas ĉi tie uzi estos ordigintaj (§28.4.1).
En iaj stiloj de rakontado, en kiuj oni iafoje uzas AS-formon anstataŭ IS-
formo por tiu tempo, kiun la rakonto atingis, oni uzas OS-verbojn por tempo
iam post tiu tempo:
• En 1894 aperas la Ekzercaro, kiu en 1905 fariĝos parto de la Fun-
damento de Esperanto. Ankoraŭ la rakontanto nur atingis la jaron 1894
§26.2.3
415
Verboj
uzante pri tiu tempo AS-verbon, kvazaŭ temus pri nuno. Li tamen antaŭ-
mencias aferon de la jaro 1905 uzante OS-verbon, ĉar la rakonto mem
ankoraŭ ne atingis tiun jaron.
26.3. Vola modo: U-finaĵo
U-formo montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata,
ordonata aŭ celata. U-formo ne montras la tempon de la ago, sed la ago
ordinare troviĝas en la estonteco:
• laboru = la ago “labori” estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata
• estu = la stato “esti” estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata
• Sidu sur seĝo! Ordono aŭ peto.
• Estu viro! Ordono aŭ peto.
• Ludoviko, donu al mi panon. FE.8
• Diru al mi vian nomon. FE.18
• Ne rigardu min tiel rigide! FA1.7
• Ni legu la unuan ĉapitron. Esprimo de deziro.
• Ĉu ni iru al la dancejo? Demando pri volo. La efektiva senco de tia
frazo tamen plej ofte estas ĝentila propono. Komparu kun ĝentilaj petoj
ĉi-poste.
Ĉe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton (§32.3), se ĝi estas la pronomo
vi: Venu tuj! = Vi venu tuj! Sed tia forlaso eblas nur en ĉeffrazo, ne en sub-
frazo.
U-modo en ke-frazoj
U-modo estas uzata en ke-frazoj (§33.2), se la ĉeffrazo iel montras volon,
celon, opinion k.s.:
• Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.
• Li petas, ke mi estu atenta. FE.26
• Estas necese, ke ni nun unu fojon por ĉiam faru finon al tiu ĉi stato. L2.112
Iafoje aperas memstaraj deziraj ke-frazoj kun neata U-verbo. Oni povas klar-
igi ilin per subkomprenita ĉeffraza parto. En tiaj ke-frazoj oni ofte uzas nur
(§14.3.14) por emfazi la deziran sencon:
• Hu! La akvo estas malvarma! Ke mi nur ne malsaniĝu! FA3.74 = Mi esp-
eras, ke mi... . Dio volu, ke mi...
• La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tiam li
forveturos. FA2.141 = Mi tre esperas, ke lia barbo ne kresku, ĉar...
En tiaj okazoj oni ankaŭ povas simple ellasi ke, farante tute ordinaran ĉef-
frazon kun U-verbo: Hu! La akvo estas malvarma! Mi nur ne malsaniĝu!
Oni iafoje renkontas tiajn ke-frazojn sen neo. Ili estas netradiciaj kaj evit-
indaj: *Ke vivu Esperanto!* Oni forlasu ke: Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio
416
§26.3
Verboj
vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la
popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj
floru la verda standardo! OV.381
Legu pli detale pri verboformoj en ke-frazoj en §33.2.7.
Ĝentila peto
Por esprimi ĝentile sian volon oni povas uzi la U-formon bonvolu (§31.7.3)
plus I-verbon:
• Bonvolu sidi ĉi tie!
• Bonvolu fermi tiun fenestron!
Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.
Noto: Zamenhof neniam uzis bonvolu ...i, sed la pli simplan formon volu ...i, kiu tamen funkcias
tute simile: Bonan tagon, mi petas vin, volu sidiĝi. Rz.62Tia uzo de volu ...i nuntempe apenaŭ plu
aperas.
Kelkaj nuntempe uzas anstataŭe bonvole ...u, ekz.: Bonvole sidu ĉi tie! Tio
estas sufiĉe logika alternativo al la tradicia formo bonvolu ...i.
Oni povas fari ĝentilan peton ankaŭ per esprimoj kiel mi petas, estu afabla
k.s. kune kun simpla U-verbo:
• Sidiĝu do, mia kara, sidiĝu, mi petas! M.81
• Mi petas vin, ne nomu min plu “majstro”. OV.409
• Sed kial do vi staras? Estu afablaj, sidiĝu. Rz.31
26.4. Imaga modo: US-finaĵo
US-formo estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj aŭ fantaziaj. US-
formo ne montras la tempon de la ago:
• laborus = la ago “labori” estas imagata
• estus = la stato “esti” estas imagata
• Se mi estus riĉa, mi ne laborus. Temas pri nerealaj, imagaj stato kaj ago.
• Se mi estus sana, mi estus feliĉa. FE.20
• Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE.20 La agoj scii kaj veni
estas nerealaj, imagataj, dum la stato estas ja estas reala.
• Se mi nur loĝus en palaco! La loĝado estas dezirata, sed mi scias, ke ĝi
ne estas ebla, ke ĝi estas nura fantazio.
• La malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin
akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro. FE.23 Tia persono ne ekzistis,
kaj tial la ago “voli ŝin akcepti” estis nur imagata.
• Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus
dirinta al mi la veron). FE.24 Kaj farus, kaj dirus ĉi tie rakontas pri imag-
ataj agoj en la pasinteco. Se oni volas, oni povas montri la pasintecon per
estus dirinta (§28.4.1).
§26.4
417
Verboj
US por mildeco
Oni ankaŭ uzas US-modon por pli milde prezenti petojn aŭ dezirojn:
• Mi dezirus aĉeti kelkajn aferojn. Reala deziro, sed ĝentile prezentata.
• Ĉu mi povus havi la skribilon? Tre ĝentila, milda peto.
• Ĉu vi bonvolus paroli iom pli silente? Tre ĝentila, milda peto.
US en se-frazoj
US-verboj estas ofte uzataj kun la vorteto se (§33.5), kiu montras kondiĉon,
sed se ne aŭtomate necesigas US-formon. Ĉio dependas de la senco. Se
temas klare pri imago, oni uzu US, sed se la ago aŭ stato estas reala, oni uzu
la realan modon:
• Se li estus ĉi tie, li certe mirus pri la malordo. Oni scias, ke li ne estas ĉi
tie, sed se li estus, li certe mirus.
• Se li estas ĉi tie, li certe miras pri la malordo. Eble li estas ĉi tie. Oni ne
scias.
US ne egalas al estis ...onta
En kelkaj lingvoj la verboformo por imagataj agoj estas uzata ankaŭ por io,
kio iam estis antaŭvidata. Tion Esperanto esprimas per kunmetita verbo-
formo: estis ...onta (§28.4.1) aŭ estis ...ota (§28.4.2).
Povus, devus, volus
Ĉe la verboj povi, devi kaj voli US-finaĵo ofte havas specialan signifon:
§31.7.5.
418
§26.4
I-verboj
27. I-verboj
27.1. I-verboj – bazaj reguloj
La I-formo de verbo montras tute ĝenerale la ideon de farado de ago (aŭ est-
ado en stato). I-verbo ne montras tempon aŭ modon (§26). Tion oni povas
nomi neŭtrala modo.
I-verboj similas al agaj O-vortoj (§27.7): kuri ≈ kurado, sidi ≈ sidado, esti
≈ estado, marteli ≈ martelado, lumi ≈ lumado, fosi ≈ fosado.
O-vorteca
I-verbo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas O-vorta fraz-
parto: subjekto, objekto, pri-komplemento, k.t.p. I-verbo eĉ povas havi rol-
vorteton antaŭ si, sed ĝi ne povas ricevi N-finaĵon.
Tamen verbo
I-verbo povas havi objekton, komplementojn k.t.p., same kiel ĉefverbo. Tial
I-verbo tamen estas verbo.
• manĝi rapide – La I-verbo havas E-vortan komplementon de maniero.
• poste manĝi – La I-verbo havas E-vortan komplementon de tempo.
• tre voli – grada komplemento
• veni tuj – tempa komplemento
• manĝi per kulero – maniera komplemento
• eliri el la domo – direkta komplemento
• manĝi pomon – objekto
• ion manĝi – objekto
Komplementoj de I-verbo povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la I-verbo, ĉu prok-
sime, ĉu longe for. Oni devas tamen atenti pri la risko de konfuzo kun la
komplementoj de la ĉefverbo.
I-verbo kaj ĝiaj objekto, komplementoj k.t.p. rolas kune kiel unu frazparto,
kiun oni povus nomi I-verba frazparto.
I-verbo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Ne eblas do
diri: *mi manĝi*, *la knabino esti* aŭ simile. Plej ofte tamen ekzistas sub-
komprenata subjekto: senca subjekto.
Senca subjekto de I-verbo
Normale kaj baze la senca subjekto de I-verbo estas la subjekto de la ĉef-
verbo de la sama frazo:
• Ili volas trinki. FE.9 Ili estas gramatika subjekto de la ĉefverbo volas kaj
senca subjekto de la I-verbo trinki.
• L
a sakristi ano iris saluti la virinon. FA1.15 Senca subjekto de saluti estas la
sakristiano.
§27.1
419
I-verboj
• L
a muso kaj El i njo-fingr eto havis la permeson promenadi en ĝi [= la tra-
irejo] kiom ili volis. FA1.46
Sed en iaj frazkonstruoj tiu baza principo ne validas, ekz. kiam la I-verbo
mem estas subjekto de la frazo (§27.2), kaj ĉe agoinfluaj kaj observaj ĉef-
verboj (§27.3.3).
Kompleksa verbo
Ofte ĉefverbo + samsubjekta I-verbo formas kvazaŭ unu kompleksan
verbon. Tiel estas precipe pri la verboj povi, devi kaj voli + I-verbo
(§27.3.1).
La frazrolo de I-verbo
I-verbo povas roli kiel subjekto, objekto, perverba priskribo aŭ kiel komple-
mento. I-verbo ankaŭ povas esti rekta (postmetita) priskribo de O-vorto, A-
vorto aŭ E-vorto (§27.4).
Tre ofte I-verbo rolas kiel pri-komplemento, sed tiam oni tamen ne uzas la
rolvorteton pri. La frazrolon devas montri la kunteksto. Ankaŭ kiam I-verbo
rolas laŭsence kiel por-komplemento, oni ofte forlasas la rolvorteton por.
Legu cetere pri I-verboj kun rolvortetoj en §27.5.
Iafoje I-verboj estas uzataj kvazaŭ ĉefverboj (§27.6).
I-verboj kaj ke-frazoj
Ofte oni povas klarigi I-verbon per ke-frazo. Multaj (sed ne ĉiuj) I-verboj
estas kvazaŭ mallongigitaj ke-frazoj:
• Mi ĝojas vin vidi! H.15 = Mi ĝojas, ke mi vin vidas!
• Ni intencas nun loĝi en Peterburgo. Rz.90 = Ni intencas nun, ke ni loĝu en
Peterburgo.
• Aĥab [...] konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead. Kr2.18 = ...kon-
vinkis lin, k e li iru kontraŭ Ram oton en Gilead.
• Mi vidis la knabon kuri. = Mi vidis, ke la knabo kuras.
27.2. I-verboj kiel subjekto
I-verbo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago
de la I-verbo. Plej ofte la ĉefverbo estas formo de esti, sed ankaŭ aliaj ĉef-
verboj eblas:
• Resti kun leono estas danĝere. FE.7 = La ago resti kun leono estas danĝ-
era. Danĝere estas perverba priskribo de resti. Ĝi havu E-finaĵon, ĉar ĝi
estas priskribo de verbo.
• Nun estis plej bone reveni hejmen. FA2.12 = La ago reveni hejmen estis nun
plej bona.
• Kritiki estas facile, fari [estas] malfacile. PE.1202
420
§27.2
I-verboj
• Estis por ŝi plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de
la oferbuĉita ĉevalo. FA4.34 = La ago trempi siajn blankajn manojn... estis
por ŝi plezuro.
Senca subjekto
Kiam I-verbo mem rolas kiel subjekto de frazo, la senca subjekto de la I-
verbo ofte estas indiferenta:
• Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn! FA2.123 La senca
subjekto de havi estas indiferenta. La afero validas por ĉiu ajn, kiu havas
tiajn najbarojn.
Se en ĉi tia frazo la senca subjekto de la I-verbo ne estas indiferenta, oni
povas ĝin montri per al-komplemento aŭ por-komplemento:
• Restas al mi nur diri al vi adiaŭ. M.59 Senca subjekto de diri estas mi.
Temas pri tio, ke mi diros al vi adiaŭ.
• Tedis al ŝi pensi pri li. BV.36 La persono, kiu pensis, estas ŝi.
• Al la papo ne estas permesite edziĝi. FA4.148 La papo ne rajtas edziĝi.
• Estos por mi granda plezuro konatiĝi kun vi en Kembriĝo. OV.561 Mi kon-
atiĝos kun vi.
27.3. I-verboj en aliaj frazroloj
Plej ofte I-verbo ne estas subjekto, sed rolas en aliaj frazroloj, plej ofte kiel
objekto aŭ kiel ia komplemento.
27.3.1. I-verboj kune kun povi, devi kaj voli
I-verbo tre ofte dependas de unu el la tri verboj povi, devi kaj voli (§31.7).
La I-verbo montras, al kia ago rilatas la povo, devo aŭ volo. La subjekto de
la ĉefverbo kaj la senca subjekto de la I-verbo estas ĉiam la sama:
• Li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. FE.31
• Mi volas diri al vi la veron. FE.24
• Mi devas fari al vi donacon. FE.15
• Li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE.33
• Mi ne volas malhelpi vian ĝojon. FA1.73
• Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. FE.31
• Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas! M.117 Ĉi tia vortordo estas
ekstreme malofta. Normale la I-verbo staras post povi, devi aŭ voli.
• Vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne pov
ante satiĝi. Jĥ.16 Ĉi tie satiĝi rolas
kiel objekto de la participo (§28) povante, kiu estas farita el la verbo
povi.
• Ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, pov
antaj iri en mil-
iton kaj teni lancon kaj ŝildon. Kr2.25Du I-verboj rolas kiel rektaj objektoj
de unu sama participo.
§27.3.1
421
I-verboj
Principe I-verbo, kiu dependas de povi, devi aŭ voli, estas rekta objekto de
tiu verbo. Ĉe voli oni uzas ankaŭ ordinarajn O-vortojn kiel rektan objekton:
La Kongreso tiam ne volis tiun projekton. OV.392 La ebloj uzi rektan objekton
de la verboj devi kaj povi estas tamen tre limigitaj. Oni neniam uzas ĉe ili
ordinaran O-vorton kiel objekton: *Li povas dancadon.* / *Mia fratineto
devas endormiĝon.* Oni ĉiam uzas en tiaj okazoj I-verban formon: Li povas
danci. / Mia fratineto devas endormiĝi. Sed oni ja uzas tabelvortojn je O
kiel rektan objekton de devi kaj povi: Se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion
povas. FA2.19 Plej ofte oni tamen uzas en tiaj okazoj O-tabelvorton kun la
verbo fari: Oni povas tion fari. FA3.55 Krome oni neniam kreas pasivajn
formojn (§29.3) de frazoj, en kiuj la ĉefverbo estas povi, devi aŭ voli, kaj en
kiuj la rekta objekto estas I-verbo.
27.3.2. I-verboj kune kun aliaj verboj
I-verbo povas ankaŭ dependi de aliaj ĉefverboj ol povi, devi kaj voli. La I-
verbo estas tiam objekto, pri-komplemento, por-komplemento (iafoje al-
komplemento) aŭ perverba priskribo. Normale ankaŭ tiam la subjekto de la
ĉefverbo estas senca subjekto de la I-verbo.
I-verbo kiel objekto
• En varmega tago mi amas promeni en arbaro. FE.34 ≈ ...amas promenon...
• Pri tio mi ne bezonas vaste paroli. FK.229 ≈ ...ne bezonas vastan parolon.
• Ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon. M.28 ≈ Ŝi komencis sentadon de
doloro...
• Unu pr
o mesis al la alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis. FA1.83 ≈ ...promesis
rakontadon...
• Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile. FE.17
≈ ...petos de vi trinkadon...
• Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! M.145 ≈ ...provis kudrist-
inan estadon.
• “Ho jes,” ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭr
igis kudri diligente. BV.43
≈ ...daŭrigis diligentan kudradon.
• Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE.7 La frazparto rajdi sur leono estas ĉi tie
klasata kiel objekto, sed ankaŭ eblas ĝin klasi kiel pri-komplementon
(kun subkomprenata pri). En la praktiko kuraĝi estas apenaŭ iam ajn
uzata kun ordinara O-vorto kiel objekto aŭ pri-komplemento, sed nur
kun I-verbo. Oni povas eventuale diri: Tion mi kuraĝas. Sed normale oni
diras: Tion mi kuraĝas fari.
• Ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino, de
zi
r ante preni kaj premi
ŝiajn manojn. M.91
• Ili ankaŭ estis inter la herooj [...] pov
osci antaj ĵeti ŝtonojn kaj pafarkajn
sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra. Kr1.12
422
§27.3.2
I-verboj
Kvankam ĉi tiaj I-verboj ja rolas kiel objekto, ili ne povas fariĝi subjekto de
pasiva frazo (§29.3).
I-verbo kiel pri-komplemento
Kiam I-verbo rolas kiel pri-komplemento oni ĉiam forlasas la rolvorteton
pri:
• Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? Rt.19 ≈ ...hontas pri fanfaronado...
• Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron. FA3.152 ≈ ...sukcesis pri ekbruligado
de la fajro.
• Mi ĝojas vin vidi. H.15 ≈ ...ĝojas pri vidado de vi.
• Ni ne ĉesos energie laboradi por nia kara afero. OV.147 ≈ ...ĉesos pri
energia laborado...
• Ĉ
es inte profeti, li venis sur la altaĵon. Sm1.10 ≈ Ĉesinte pri parolado...
I-verbo kiel por-komplemento aŭ al-komplemento
Kiam I-verbo rolas kiel por-komplemento oni ofte forlasas la rolvorteton
por:
• Nun ili ĉiuj iris dormi. BV.47 = ...iris por dormi.
• Mi rap
idis veni ĉi tien. OV.412 = ...rapidis por veni...
Sed tre ofte oni ja uzas por antaŭ I-verbo. Legu pli detale en la klarigoj pri I-
verboj kun rolvortetoj en §27.5.
Iafoje en tiaj frazoj povas esti pli trafe rigardi la I-verbon kiel al-komple-
menton: Ĉio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu i nv itis sidi. = ...invitis
(onin) al sidado. Sed oni neniam aldonas al antaŭ I-verbo.
I-verbo kiel perverba priskribo
• Britain [...] ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio. BV.20 = Li ŝajnis subite
venanta... La I-verbo estas perverba priskribo de la subjekto li.
I-verbo kiel perverba priskribo povas ankaŭ havi alian subjekton ol la ĉef-
verbo: §27.3.3.
27.3.3. I-verboj kun alia subjekto
Iafoje la senca subjekto de I-verbo ne estas egala al la subjekto de la ĉef-
verbo. Tio okazas precipe ĉe agoinfluaj kaj observaj ĉefverboj:
Agoinfluaj ĉefverboj
Ĉe multaj agoinfluaj ĉefverboj oni povas uzi I-verbon, kiu esprimas la cel-
itan agon. La senca subjekto de tia I-verbo tiam estas la influata persono (tiu,
kiu faru la celitan agon).
Plej ofte la I-verbo tiam rolas kiel rekta objekto de la agoinflua verbo, kaj la
influata persono estas al-komplemento. Tiel oni uzas ekzemple la verbojn
ordoni, doni, (mal)permesi, (mal)ebligi, (mal)konsili kaj (mal)rekomendi:
-
-
-
-
§27.3.3
423
I-verboj
• Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. M.8 Senca subjekto de veni estas
mi.
• Ĝuste tiu guberniestro, kiu estis o
rdon inta aljungi lin al la plugilo [...] ,
fariĝis nun lia kaptito. FA3.104 La senca subjekto de aljungi estas sub-
komprenita: La guberniestro ordonis al iu aljungi lin al la plugilo.
• La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti. Es.1 Senca sub-
jekto de venigi estas tiuj, al kiuj la reĝo ordonis. Ili povas aperi kiel al-
komplemento: ...ordonis al
la serv antoj venigi...
• Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa. Rz.22
• Se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li nomi
sin esperantisto. OV.378
• Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili
malsupreniri en la valon. Jĝ.2
• Ĉu vi permesas [al mi] demandi pri via estimata nomo? FA3.6
• Ŝi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la ŝoforo trovi la lokon.
• La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. FE.40
• Mi malrekomendis al ili iri tien, sed ili tamen iris.
• Ĝi povos proponi formon novan [de vorto] , kiun ĝi rekomendos uzadi
paralele kun la formo malnova. FAnt.48 La subkomprenata senca subjekto
de uzadi estas ĉi tie indiferenta (la rekomendo estas direktita al ĉiuj
uzantoj de la lingvo). Atentu, ke la vorto kiun estas rekta objekto de
uzadi (ne de rekomendos). Legu pli pri tia vortordo en la klarigoj pri
antaŭmetado de KI-vortoj en §34.2.1.
Noto: La verbo promesi ne apartenas al tiu ĉi grupo: Mi promesis al li veni al la festo. = Mi pro-
mesis al li, ke mi venos al la festo.
Ĉe kelkaj agoinfluaj verboj la influata persono mem ordinare aperas kiel
rekta objekto. Tiam la I-verbo anstataŭe rolas kiel pri-komplemento, sed la
rolvorteton pri oni tamen ĉiam ellasas. Tiel oni uzas interalie la verbojn peti,
instrui, konvinki kaj persvadi:
• Mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi. FE.14 Sed same bone eblas diri: Mi
petas al vi ankaŭ poste prunti al mi.
• Prefere instruu v iajn aliajn inf anojn naĝi! FA2.35 Ankaŭ eblas: Instruu al
v iaj aliaj inf anoj naĝi!
• Aĥab [...] konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead. Kr2.18
• Ŝia patro persvadis El
i zab eton fariĝi flegistino, kvankam ŝi mem pre-
ferus esti kuracistino.
Ĉe la agoinfluaj verboj inviti, voki kaj sendi la influata persono estas rekta
objekto, dum la I-verbo rolas laŭsence kiel por-komplemento aŭ al-komple-
mento:
• Li invitis siajn parencojn manĝi panon. Gn.31 = ...por manĝi pangon / ...al
panomanĝado.
424
§27.3.3
I-verboj
• Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni. PE.1839 = ...ne por festeni, sed por
treni / ...ne al festeno, sed al trenado.
• Mi sendos venigi kuracistojn. Rt.124 = Mi sendos iun por venigi kurac-
istojn. = ...por ke tiu venigu kuracistojn. Kiam la persono, kiun oni
sendas, estas subkomprenata, oni plej ofte uzas I-verbon sen por, sed
kiam tiu persono ja estas menciita, oni plej ofte aldonas por: La gepatroj
komencis sendadi min en kudrejon, por lerni. M.101 = ...por ke mi lernu.
Iafoje ĉe inviti kaj voki la senca subjekto de la I-verbo tamen ne estas la
invitata aŭ vokata persono, sed la subjekto de la ĉefverbo. En tiaj okazoj oni
ĉiam aldonas por antaŭ la I-verbo: Mi invitis vin, sinjoroj, al mi, por
komuniki al vi tre malagrablan novaĵon. Rz.5 = ...por ke mi komuniku al vi...
Legu pli pri por kaj aliaj rolvortetoj antaŭ I-verboj. (§27.5)
Ĉe igi, devigi (kaj ankaŭ aliaj similaj IG-verboj) kaj lasi, la influata persono
estas rekta objekto, dum la I-verbo estas laŭsence perverba priskribo de la
objekto (§25.1.2):
• La finiĝado de la tago igis ilin rapidi. M.200 = ...igis ilin rapidantaj.
( ...kaŭzis, ke ili rapidis. )
• Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo. FE.13
• Ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. M.11 = ...lasis, ke la manoj falu.
• Lasu do lin rakonti! FA1.226
Legu pli pri igi kun I-verbo en §31.5, kaj pri lasi kun I-verbo en §31.6.
Observaj k.s. ĉefverboj
Kiam la ĉefverbo estas vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, povas aperi I-verbo,
kiu estas perverba priskribo de la objekto (§25.1.2) de la ĉefverbo. Tiam tiu
objekto estas senca subjekto de la I-verbo:
• Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli. BV.80 Paroli estas perverba
priskribo de vin, la objekto de aŭdas. Senca subjekto de paroli estas vi.
• Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon
kanti. FA1.68
• Mi hodiaŭ matene vidis danci m
iajn knab inojn. BV.17
• La patrino vidis sian filon kuri. = La patrino vidis, ke ŝia filo kuras.
• En batalo oni ĝojas, vidante l a kon t raŭ ulojn fari malprudentaĵon.
I-verbo kiel perverba priskribo de la subjekto
Kiam I-verbo rolas kiel perverba priskribo de la subjekto de la ĉefverbo, la
senca subjekto de la I-verbo preskaŭ ĉiam estas io alia ol la ĉefverba sub-
jekto:
• Ŝia sola plezuro estis sidi en sia ĝardeneto. FA1.90 Subjekto de la tuta frazo
estas ŝia sola plezuro. La I-verba frazeto sidi en sia ĝardeneto estas per-
verba priskribo de la subjekto. La senca subjekto de sidi estas ŝi.
§27.3.3
425
I-verboj
• La unua afero, kiun ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servant-
inon. M.130
• La elekto estas por vi venki aŭ morti.
En tiaj okazoj (se la ĉefverbo estas formo de esti) oni ofte povas anstataŭe
diri, ke la I-verbo estas subjekto (§27.2), dum tio, kio ĉi-antaŭe estas rigard-
ata kiel subjekto, estas perverba priskribo de la subjekto. La efektiva senco
de la frazo apenaŭ ŝanĝiĝas.
27.3.4. I-verboj – ŝajne pluraj objektoj
En frazoj kun I-verbo ofte povas ŝajni, ke estas pluraj objektoj kun malsama
rilato al la ĉefverbo. Tio normale estus eraro. Pluraj objektoj de la sama
verbo eblas nur kiam ili ludas la saman rolon.
Ofte unu el la supozataj objektoj vere estas objekto de la I-verbo, ne de la
ĉefverbo:
• Kiu do instruos vian filon timi diojn? Rt.44 Vian filon estas objekto de
instruos. Diojn estas objekto de timi.
Ofte unu el la supozataj objektoj estas ĝuste la I-verbo. En tiaj okazoj la I-
verbo ofte ne estas vera objekto, sed ekz. pri-komplemento, sed antaŭ I-
verbo oni ĉiam forlasas rolvorteton pri (§27.3.2). Alia eblo estas, ke la alia
supozata objekto ne estas vera objekto, sed N-komplemento (§12.2.1):
• Mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris. OV.26 Forigi
ŝajnas esti objekto de helpu, sed ankaŭ min ŝajnas esti objekto de la sama
verbo. Oni povas diri, ke min ne estas vera objekto, sed ke la N-finaĵo
nur anstataŭas la rolvorteton al. Alternative oni povas diri, ke forigi ne
estas objekto, sed ekz. pri-komplemento.
• Mi petas vin sidiĝi, sinjoroj! Rz.88 Kaj vin, kaj sidiĝi povas esti rigardataj
kiel objekto, sed sidiĝi ankaŭ povas esti klasata kiel pri-komplemento,
kaj vin povas esti rigardata kiel N-komplemento (la N-finaĵo tiam havas
la signifon de al).
Vidu ankaŭ la klarigojn pri verboj kun alternativaj frazkonstruoj (§30.7).
27.4. I-verboj kiel rekta priskribo
Rekta priskribo de O-vorto
I-verbo povas esti rekta priskribo de O-vorto, precipe de aga O-vorto. La I-
verbo ĉiam staras post la O-vorto.
Tre ofte la O-vorto kaj la I-verbo laŭsence similas al tuta frazo. Tiam la I-
verbo havas tiun saman sencan subjekton, kiun ĝi havus en la plena frazo:
• Mi alveturis ĉi tien [...] kun la firma de
cido servi sub vi. Rt.84 ( Mi decidis
servi sub vi. )
• La impresoj de la Bulonja kongreso nur rapidigis nian de
cidon publikigi
nian Deklaracion. OV.336 ( Ni decidis publikigi nian Deklaracion. )
• Mi ricevas grandan de
ziron edziĝi. FA3.96 ( Mi deziras edziĝi. )
426
§27.4
I-verboj
• Mi volis forpreni de sinjoro Ove la de
ziron resti ĉi tie. FA4.84 ( Sinjoro Ove
deziris resti ĉi tie. )
• Ili ricevis la pe
r meson flugi ankaŭ dum la tago. FA1.32 ( Oni permesis al ili
flugi ankaŭ dum la tago. )
• Forte min doloras la ne
pov ado helpi vin. M.91 ( Mi ne povas helpi vin. )
En aliaj okazoj la I-verbo pliklarigas la enhavon de la O-vorto. En la sama
maniero oni ofte uzas ke-frazojn (§33.2.4):
• Ni havas nun la taskon bruligi lumon por la malalta popolamaso. FA1.199
= ...la taskon, ke ni bruligu lumon...
• Ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo. OV.300 = ...la eblon, ke ni faru
tion ĉi per fervojo.
• Ni donis al fremdlandulino la eblon labori. M.43 = ...la eblon, ke ŝi laboru.
Ĉi tiu ekzemplo sekvas la principojn de agoinfluaj verboj (§27.3.3): doni
al iu eblon = ebligi ion al iu.
• La ideo detronigi Jesuon Kriston por la kristanoj [...] neniam eĉ por
unu minuto venis en la kapon de iu homarano. OV.330 = La ideo, ke oni de-
tronigu... Ĉi tie la frazparto la ideo detronigi mem rolas kiel subjekto
(§27.2).
• Ne venis ankoraŭ la tempo skribi oficialan historion de nia afero. OV.364
• Via m
ani ero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute
neprilaborita. M.126
• Li havis plenan kaŭzon esti en bona humoro. FA3.121
Kiam I-verbo rekte priskribas O-vorton, la senco estas ofte tre proksima al
intencita ago. Tial oni ofte uzas por antaŭ la I-verbo (§27.5): permeso por
eniri, eblo por fari ion, tempo por skribi, maniero por rigardi. Ĉe iuj O-
vortoj oni pli ofte uzas solan I-verbon, dum ĉe aliaj oni preferas uzi por + I-
verbon. Ekzemple oni uzas tempo/momento fari ion kaj tempo/momento por
fari ion sen signifodiferenco, sed oni uzas nur loko/spaco por fari ion,
neniam *loko/spaco fari ion*.
Rekta priskribo de A-vorto
I-verbo povas ankaŭ esti rekta priskribo de A-vorto. La I-verbo tiam staras
post tiu A-vorto, al kiu ĝi rilatas. La senca subjekto de la I-verbo estas ĉiam
tio, kion la A-vorto priskribas (rekte aŭ perverbe):
• Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon. M.57 La A-vorto kapabla
estas perverba priskribo de mi. Sekve la senca subjekto de instrui estas
mi.
• Li venigu knabojn [...] kapablajn servi en la palaco de la reĝo. Dn.1 La A-
vorto kapablajn estas rekta priskribo de knabojn. Sekve temas pri tio, ke
tiuj knaboj servu en la palaco.
• Ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo. Rz.30 Faros la eventualan
atencon ili.
§27.4
427
I-verboj
Se la I-verbo montras intencitan agon, oni ankaŭ povas uzi por + I-verbon
(§27.5): kapabla por instrui, preta por fari.
27.5. I-verboj kun rolvortetoj
Rolvortetoj (§12.3) estas uzataj precipe antaŭ O-vortoj kaj O-vortecaj vort-
etoj: sur tablo, pri ili, sen tiuj k.s. I-verboj normale ne havas rolvorteton
antaŭ si pro sia verbeco.
Sed iafoje oni bezonas montri la frazrolon de I-verbo per rolvorteto. El ĉiuj
rolvortetoj tradicie nur por (§12.3.6.9), anstataŭ (§12.3.6.1) kaj krom
(§12.3.6.3) estas akceptataj por tia uzo. Al tiu grupeto oni devas aldoni sen
(§12.3.6.12), kiu nuntempe estas sufiĉe ofte uzata antaŭ I-verbo.
Uzado de aliaj rolvortetoj antaŭ I-verbo ne estas mallogika, sed povas krei
miskomprenojn pro la malkutimeco. Ĉe aliaj rolvortetoj ol por, anstataŭ,
krom kaj sen, oni kutime serĉas alternativajn esprimomanierojn.
Por
• Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino,
por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino. FE.15
= ...por ke ŝi (la feino) vidu... La senca subjekto de la I-verbo estas egala
al la subjekto de la ĉefverbo.
• Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon. FE.42
• Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon. FE.41
• Mi jam estas tro maljuna por edziniĝi kun viro. Ru.1
• La flora burĝono, kiu ne estas sufiĉe forta por disvolviĝi, tamen enhavas
en si [...] ĉiujn ĝermojn por folioj kaj semo. FA4.126
• Ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? BV.52 En tiaj ĉi frazoj oni pli
ofte uzas I-verbon sen por (§27.4): preta akcepti, kapabla akcepti k.s.
• Neniu el ili lumas sufiĉe, por servi kiel strata lanterno. FA2.118
Se la du subjektoj estas malsamaj, ĉar la ĉefverbo estas agoinflua (§27.3.3),
oni uzas plej ofte I-verbon sen por, sed ne estas eraro aldoni por:
• Li invitis siajn parencojn manĝi panon. Gn.31 = ...por manĝi panon.
= ...por ke ili manĝu panon.
• Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni. PE.1839 = ...ne por festeni, sed por
treni. = ...ne por ke ĝi festenu, sed por ke ĝi trenu.
Post movaj verboj kiel iri kaj kuri, oni preferas I-verbon sen rolmontrilo, sed
ankaŭ eblas uzi por:
• Mi iros ripozi. FA3.31 = Mi iros por ripozi.
• Ŝi tuj kuris bati ŝin. FE.21 = Ŝi tuj kuris por bati ŝin.
• Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. FE.34 = ...kaj iros por gliti.
• Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon. FE.17 = ...iri por ĉerpi...
• Li iris por kuŝiĝi malantaŭ grenamaso. Ru.3
428
§27.5
I-verboj
Se I-verbo estas rekta priskribo de O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, kaj se
laŭsence ĝi esprimas celatan agon, oni normale devas uzi por antaŭ la I-
verbo:
• Ĉu vi havas k orktir ilon, por malŝtopi la botelon? FE.34
• Por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al ĉi tiu malbona loko,
[...] kie ne ekzistas akvo por trinki? Nm.20 = ...akvo, kiu estas por trinki
(trinkebla/trinkota akvo).
• De du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi. FA1.45
• Li tuj sendos al vi en vian domon tutan r e gimenton por enloĝigi. Rz.70
Sed post kelkaj oftaj abstraktaj O-vortoj oni trovas jen I-verbon sen por
(§27.4), jen I-verbon kun por:
• Festenon ŝi aranĝis en la plej longa tago, por ke oni havu tempon for-
manĝi ĉiujn diversajn manĝaĵojn. FA4.216
• Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna vir-
ino havu tempon, por kolekti siajn fortojn. M.73
• La principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter ĉiuj
religioj, estis esprimita [...] ĝuste de Hillel. OV.330
• Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn
laborenspezi? M.177
• Via m
ani ero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute
neprilaborita. M.126
• Ĉi tio estas la plej eleganta m
ani ero, por akiri al si favoron. FA2.27
Simile: kaŭzo (por) timi, kuraĝo (por) fari ion danĝeran, rimedo (por) solvi
problemon, okazo (por) fari ion.
Oni atentu, ke I-verbo, kiu sekvas post O-vorto (kun aŭ sen por), ofte vere
rilatas al io alia, ordinare al la ĉefverbo de la frazo:
• Ho, se mi povus per ia rimedo venigi ilin sur la teron! FA3.152 = Ho, se mi
povus venigi ilin sur la teron per ia rimedo! Komparu: Mi ne havas
rimedon (por) venigi ilin sur la teron.
• Ili iris en la belegan tendon por ripozi. FA1.104
Legu ankaŭ pri esprimoj kiel por tiel diri, por paroli sincere en §27.6.
Anstataŭ
• La patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koler-
adis. M.101
• La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin. FA2.34
• Anstataŭ ion gajni nia afero nur perdus ĉion, kion ĝi havis ĝis nun. OV.75
= Anstataŭ gajni ion... Anstataŭ tio, ke ĝi ion gajnus...
§27.5
429
I-verboj
Krom
• Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian
furiozon sur sekan panon. Rt.40
• Kion alian ili ankoraŭ povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari
turnoventon? FA2.95
• Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki. Pr.2
Sen
Sen + I-verbo estas tradicie rigardata kiel eraro, kaj Zamenhof en Lingva
Respondo deklaris tian uzon malbona (vidu Lingvajn Respondojn p. 102).
Sed sen + I-verbo estas fakte tute logika kaj tre oportuna esprimomaniero,
kaj ne vere havas sencon eviti tion. Tia uzado jam fariĝis ofta, kaj do apenaŭ
povas kaŭzi problemojn de komprenado. Eĉ Zamenhof mem uzis sen tia-
maniere almenaŭ du fojojn:
• Li ne povas subskribi per sia nomo [...] sen elmeti sin al ia ankoraŭ ne
konata danĝero. BV.25
• La suno neniam leviĝas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj. BV.84
• Sen manĝi kaj trinki oni ne povas vivi.
Se oni ne volas uzi I-verbon post sen, oni uzas O-formon, aŭ ne + parti-
cipon:
• La grandaj buldogoj [...] eksaltis alten, tamen sen bojado, ĉar tio estis
malpermesita. FA2.67 (= ...sen boji... )
• Mi tre volas manĝi: mi diras tion ĉi sen ŝerco. Rz.25 (= ...sen ŝerci. )
• Tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo. M.59 (= ...sen
ricevi konsilon kaj helpon. )
• Ne rigardante dekstren nek maldekstren, la jura konsilisto iris tra la
Orienta strato. FA1.117 (= Sen rigardi... )
• Sen manĝado kaj trinkado oni ne povas vivi.
Aliaj rolvortetoj
Anstataŭ pri + I-verbo oni normale uzas I-verbon sen rolmontrilo (§27.3.2).
Sed se la senco (la frazrolo de la I-verbo) tiam fariĝus tro malklara, oni
anstataŭe uzas pri + agan O-vorton:
• Pri flugado oni eĉ ne povis pensi. FA4.222 (= *Pri flugi oni eĉ ne povis
pensi.*) Ĉi tie ankaŭ eblas uzi pripensi: Oni eĉ ne povis pripensi flugi.
Tiam la I-verbo flugi rolas kiel rekta objekto de pripensi. = Oni eĉ ne
povis pripensi flugadon.
• Ni parolis pri rabado kaj malbonagado. Jes.59 (= *Ni parolis pri rabi kaj
malbone agi.*)
Ne malofte oni uzas pri + agan O-vorton, kvankam ankaŭ estus tute eble uzi
I-verbon sen pri:
430
§27.5
I-verboj
• Ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi. FA1.69 = ...per-
meson aspiri edziĝi kun ŝi. (= *...permeson aspiri pri edziĝi kun ŝi.*)
• Ili kuradis sur la kampo kaj estingis la vaglumojn, kiuj bonkore plenumis
la peton pri aranĝo de torĉa procesio. FA2.97 = ...la peton aranĝi torĉan
procesion. (= *...la peton pri aranĝi torĉan procesion.*)
Inter antaŭ kaj I-verbo oni metas la vorteton ol (§33.7):
• Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero. FA1.23 = ...antaŭ
ol oni venas al la rivero.
• Antaŭ ol foriri li ŝlosis la pordon. = Antaŭ ol li foriris...
Anstataŭ post + I-verbo, oni uzas INT-participon kun E-finaĵo (§28.2), aŭ
post kiam (§33.4.2) + plenan subfrazon, aŭ post + agan O-vorton:
• Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. FE.22 = Post kiam mi trovis pomon, mi
ĝin manĝis. (= *Post trovi pomon, mi ĝin manĝis.*)
• La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis mirig-
ita aŭ konfuzita. M.95
• Li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris. FA3.59
Anstataŭ dum + I-verbo, aŭ ĝis + I-verbo, oni uzas dum aŭ ĝis antaŭ plena
subfrazo ( dum §33.7 kaj ĝis §33.7 estas ne nur rolvortetoj, sed ankaŭ fraz-
enkondukiloj):
• Mi rigardis televidon, dum mi manĝis. (= *Mi rigardis televidon dum
manĝi.*)
• Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj
marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro. FA1.161 (= *...ĝis veni...*)
Anstataŭ malgraŭ + I-verbo oni uzas kvankam (§33.7) + plenan subfrazon,
aŭ malgraŭ (tio) ke + plenan subfrazon:
• Vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ
jaroj. M.35 = Vi ne scias ludi, malgraŭ tio, ke vi lernis muzikon en la
daŭro de naŭ jaroj. (= *Vi ne scias ludi, malgraŭ lerni muzikon en la
daŭro de naŭ jaroj.*)
• Kvankam li falis, li batalis plu. Malgraŭ (tio) ke li falis, li batalis plu.
(= *Malgraŭ fali li batalis plu.*)
Iafoje oni povas uzi participon kun E-finaĵo (§28.2): Eĉ perdinte siajn ŝuojn
li plukuris. = Kvankam li perdis siajn ŝuojn, li plukuris. (= *Malgraŭ perdi
siajn ŝuojn li plukuris.*)
Anstataŭ pro + I-verbo oni uzas ĉar (§33.6) + plenan subfrazon, aŭ pro tio
ke + plenan subfrazon, aŭ (se la senco restas klara) participon kun E-finaĵo
(§28.2):
• La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. FE.16 = La infano ploras pro tio, ke
ĝi volas manĝi. = La infano ploras volante manĝi. (= *La infano ploras
pro voli manĝi.*)
§27.5
431
I-verboj
Post aliaj rolvortetoj oni uzas agan O-vorton anstataŭ I-verbo:
• Ve al tiuj, kiuj leviĝas frue matene, por fordoni sin al drinkado. Jes.5
(= *...por fordoni sin al drinki.*)
Ĉu lingva evoluo?
La ĉi-antaŭaj klarigoj pri rolvortetoj kaj I-verboj priskribas la tradician
staton de la lingvo, en kiu regas forta malemo uzi rolvortetojn antaŭ I-verbo
(escepte de por, anstataŭ, krom kaj sen). En multaj lingvoj oni tamen uzas
rolvortetojn multe pli libere en tiaj konstruoj. La Esperanta tradicio estas
malfacile klarigebla per logikaj argumentoj. Esence ĝi estas arbitra tabuo.
Lastatempe (t.e. en la komenco de la 2000-aj jaroj) oni povas rimarki
tendencon rompi tiun tabuon, precipe ĉe junaj Esperantoparolantoj. Pli kaj
pli ofte oni aŭdas frazojn kun rolvortetoj kiel pri, pro, dum, post k.a. antaŭ I-
verbo en maniero, kiu povas soni strange aŭ eĉ erare al tiuj, kiuj alkutimiĝis
al la tradicia uzo. Jen tipaj ekzemploj:
• Li jam aŭdis pri Esperanto kaj esprimis intereson pri lerni la lingvon.
Tradicie: ...intereson lerni la lingvon.
• Li ekfamiĝis en Esperantujo pro gajni la ĉefpremion de la Belartaj Kon-
kursoj. Tradicie: ...ĉar li gajnis...
• Ni ĝoje babilis dum promeni tra la flughaveno. Tradicie: ...dum ni pro-
menis... / ...promenante...
• Tuj post enlitiĝi li ekdormis. Tradicie: Tuj post kiam li enlitiĝis... / Tuj
enlitiĝinte...
En la ĉi-antaŭaj klarigoj de la tradicia uzo multaj ekzemploj de rolvorteto
antaŭ I-verbo estas markitaj kiel eraraj aŭ evitindaj, per steletoj. Se daŭros la
tendenco al pli vasta uzo de rolvortetoj antaŭ I-verboj, eble en estontaj el-
donoj de tiu ĉi gramatiko iuj el tiuj steletoj estos forprenitaj.
Atentu tamen pri la senca subjekto
I-verbo preskaŭ ĉiam havas subkomprenatan sencan subjekton, kiu normale
estas egala al la subjekto de la ĉefverbo de la sama frazo (§27.3.1).
Kvankam en iaj okazoj tiu baza principo ne validas (§27.3.3), estas forte re-
komendinde ĝin sekvi, eĉ se oni uzas I-verbojn kun rolvortetoj en netradicia
maniero. Jen ekzemploj de uzoj, kiuj ne estas aprobeblaj:
• *Kiam temas pri ludi ŝakon, li ĉiam interesiĝas.* Laŭ la normalaj prin-
cipoj la senca subjekto de ludi devas esti egala al la subjekto de temas,
sed (en tiu ĉi frazo) temas estas sensubjekta (§30.1). Oni do diru: Kiam
temas pri ŝakludado....
• *Ankaŭ dum ridi povas dolori la koro.* Ne la koro ridas, sed la homo.
Sekve oni diru: Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro. SS.14
• *Mi konas lin pro gajni la ĉefpremion de la Belartaj Konkursoj.* Ne mi
gajnis la premion, sed li. Sekve estu: Mi konas lin, ĉar li gajnis...
432
§27.5
I-verboj
Vidu ankaŭ la klarigojn pri la diferenco inter I-verboj kaj agaj O-vortoj
(§27.7).
Rolvorteto antaŭ citata I-verbo
Se I-verbo estas citata (§36), oni povas uzi ĉiun ajn rolvorteton. Tiam la rol-
vorteto vere rilatas al subkomprenata esprimo kiel la vorto, la verbo, la ago
aŭ simile: Inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo. OV.422 = Inter la
ago voli kaj la ago fari...
27.6. I-verboj kvazaŭ ĉefverboj
Normale I-verbo ne povas esti ĉefverbo (§3.2), sed okaze oni vidas frazojn,
en kiuj la sola verbo estas I-verbo. Sed ankaŭ en tia uzo I-verbo ne povas
havi gramatikan subjekton.
Ĉefverbecaj I-verboj aperas en iaj mallongigitaj subfrazoj. La I-verbo tiam
sence egalas al U-formo aŭ esprimo kun povi:
• Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro
ne sciis, kion fari. FE.38 = ...kion mi faru.
• Mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi. M.85 = ...kiel mi ĝin klarigu.
• La vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin
turni. M.11 = ...kion ŝi faru kaj al kiu ŝi sin turnu.
• Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon. M.102 = Ili ne
havas (ion), kion ili/oni povus manĝi, ili ne havas (ion), per kio ili povus
hejti la fornon.
• Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis
almenaŭ ok futojn da larĝeco. Rt.19 = ...se oni prenu la plej malmulte...
• Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro. H.14 = Se oni
lin komparu kun la nuna reĝo...
Ĉefverbecaj I-verboj aperas ankaŭ en iaj mallongigitaj esprimoj de dubo aŭ
hezito. La plena frazo havas verbon en U-formo, okaze en US-formo aŭ OS-
formo:
• Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton!
Per kio? M.196 = Per kio mi plialtigu... Per kio mi aĉetu...
• Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras nun la demando. H.74 = Ĉu mi estu aŭ ne
estu...
• Kion fari? M.19 = Kion oni/mi/vi faru?
• Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon? Rz.26
= Ĉu mi eble el la vestoj ion forkomercu? Ĉu mi vendu ekzemple la
pantalonon?
§27.6
433
I-verboj
Iafoje oni vidas I-verbojn uzatajn anstataŭ ordonaj U-formoj. Tiam la
ordono ricevas nuancon neŭtralan, nek ĝentilan nek malĝentilan, sed simple
konstatan. La senca subjekto de la I-verbo estas tute ĝenerala oni. Tiu uzo
estas malofta:
• Nur prunti, sed ne restigi al si! FA3.129 = Oni povas nur prunti... Anstataŭ
ordoni per U-formo, la parolanto eldiras sian volon kiel simplan kon-
staton de nediskutebla fakto.
• Por landoj ne menciitaj en la listo sin turni al LF-KOOP, Svislando.
Simpla konstato, kiel oni agu por mendi ion de LF-KOOP.
La specialaj esprimoj se tiel diri, se paroli sincere k.s. montras manieron de
rigardado, vidpunkton, k.s. Oni povas ankaŭ uzi por anstataŭ se, sed se estas
pli klara:
• Se paroli sincere, li tute ne plaĉas al mi. = Se mi parolu sincere...
• Li estas, se tiel diri, sia propra malamiko. = ...se oni povus tiel diri...
Krome oni iafoje uzas I-verbojn en rakontoj anstataŭ ĉia ajn ĉefverba formo
por montri primitivan (eraran) lingvaĵon: Ĉu vi *manĝi* nun?
27.7. I-verboj kaj agaj O-vortoj
I-verboj kaj agaj O-vortoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. I-
verbo havas ĉiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas
identa al la subjekto de la ĉefverbo. Aga O-vorto estas tamen sendependa de
subjekto. Aga O-vorto nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La
signifo de frazo povas do ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas I-verbon en agan O-vorton:
• Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. FE.33 = Ili amas, kiam ili mem
turmentas bestojn.
• Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj. = Ili amas turmentadon
de bestoj, ĉu ili mem turmentas, ĉu iu alia turmentas.
• Mi promesis amuziĝi. = Mi promesis, ke ĝuste mi amuziĝos.
• Mi promesis amuziĝon. = Mi promesis, ke okazos amuziĝo. Ne gravas,
kiu amuziĝos.
• Labori estas lacige. Laborado estas laciga ĝuste por tiu, kiu laboras.
• Labor(ad) o estas laciga. Laborado estas laciga ĝenerale, eble ne nur por
-
la laboranto.
434
§27.7
Participoj
28. Participoj
Participoj estas vortoj, kiuj prezentas agon aŭ staton kvazaŭ econ de ĝia sub-
jekto aŭ objekto. Participojn oni formas per specialaj participaj sufiksoj. Ek-
zistas ses participaj sufiksoj, tri aktivaj (ANT, INT, ONT) kaj tri pasivaj (AT,
IT, OT).
28.1. Participoj kiel A-vortoj
Participo kun A-finaĵo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon. Oni uzas
diversajn formojn depende de tio, ĉu en la priparolata tempo la afero
ankoraŭ ne finiĝis, jam finiĝis, aŭ ankoraŭ ne komenciĝis.
Aktivaj participoj
Aktiva participo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon de ĝia subjekto:
ANT
dum la ago – la ago leganta
= kiu ankoraŭ legas
ankoraŭ ne finiĝis
INT
post la ago – la ago jam leginta
= kiu antaŭe legis
finiĝis
ONT
antaŭ la ago – la ago legonta
= kiu poste legos
ankoraŭ ne komenciĝis
• Viro, kiu ankoraŭ legas, estas leganta viro.
• Viro, kiu antaŭe legis, estas leginta viro.
• Viro, kiu poste legos, estas legonta viro.
Pasivaj participoj
Pasiva participo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon de ĝia objekto.
AT
dum la ago – la ago legata
= kiun oni ankoraŭ legas
ankoraŭ ne finiĝis
IT
post la ago – la ago jam legita
= kiun oni jam legis
finiĝis
OT
antaŭ la ago – la ago legota
= kiun oni poste legos
ankoraŭ ne komenciĝis
• Libro, kiun oni ankoraŭ legas, estas legata libro.
• Libro, kiun oni antaŭe legis, estas legita libro.
• Libro, kiun oni poste legos, estas legota libro.
Pasivaj participoj eblas nur ĉe agoj, kiuj povas havi objekton. Ne eblas diri
ekz. *okazata*, ĉar okazi neniam povas havi objekton. Ĉiuj verboj kun IĜ-
sufikso estas senobjektaj. Tial *...iĝata*, *...iĝita* kaj *...iĝota* neniam
estas eblaj.
§28.1
435
Participoj
Tamen en kelkaj okazoj oni uzas pasivan participon de normale senobjekta
verbo. Oni diras ekz. Loĝata, loĝita kaj loĝota, kvankam oni normale ne
loĝas ion, sed en io, ĉe io aŭ simile: Urbon loĝatan ili ne trovis. Ps.107
= Urbon, en kiu iu loĝas, ili ne trovis. Tiu okazo estas tamen nur ŝajne erara,
ĉar loĝi fakte povas esti objekta. Normale oni ne diras mi loĝas tiun domon,
sed tio ne estas eraro. Alia tia verbo estas iri. Plej ofte oni diras, ke iu iras
ekz. sur strato aŭ laŭ vojo, sed oni povas ankaŭ uzi objekton: Li piede ekiris
la vojon. FA3.59 Eblas do diri ankaŭ ekz. irota vojo = “vojo, kiun oni intencas
iri”. Simile oni uzas ĉe tiaj verboj ofte la sufiksojn EBL (§38.2.7), IND
(§38.2.21) kaj END (§38.2.12).
La aferon komplikas tio, ke N-finaĵo povas montri ankaŭ aliajn aferojn ol
objekto (§12.2). Se ne temas pri vera objekto oni ne povas uzi pasivan parti-
cipon.
La vokaloj de la participoj
La vokaloj en la participoj estas la samaj kiel la vokaloj en la verbaj finaĵoj
AS, IS kaj OS (§26.2). Ankaŭ la signifoj estas tre similaj, sed ne tute samaj.
ANT, AT kaj AS ĉiuj signifas, ke la ago komenciĝis, sed ne finiĝis. AS
montras ĉefe nuntempecon de la ago, dum ANT kaj AT montras daŭrecon aŭ
ripetadon de la ago:
• Li skribas. La skribado okazas nun aŭ kutime.
• Tiam li estis skribanta en sia ĉambro. La skribado estis daŭra en tiu pas-
inta tempo.
• La letero estis skribata en la paŭzo. La skribado estis daŭra en la paŭzo.
• Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan. M.176
Okazis ripete interrompoj de la dormo.
INT, IT kaj IS ĉiuj signifas, ke la ago finiĝis. IS montras, ke la ago okazis
antaŭ la nuno. INT kaj IT montras, ke la ago plenumiĝis, eventuale antaŭ
alia ago:
• Li skribis. La skribado okazis pli frue ol nun.
• Kiam li estis skribinta la leteron, li foriris. Post kiam la skribado finiĝis,
li foriris.
• Li sendis la skribitan leteron al sia amiko. La skribado de la letero
okazis pli frue ol la sendo.
• La letero estis skribita en la paŭzo. La skribado ne okazis antaŭ la paŭzo,
sed iam en la paŭzo la skribado atingis sian finon. La letero do pretiĝis
en la paŭzo.
ONT, OT kaj OS ĉiuj signifas, ke la ago ankoraŭ ne komenciĝis. OS montras
tempon post la nuno. ONT kaj OT montras staton antaŭ la komenco de la
ago, ofte kun nuanco, ke oni intencas fari la agon, ke oni planas ĝin, aŭ ke ĝi
baldaŭ okazos:
• Li skribos. La skribado iam poste okazos.
436
§28.1
Participoj
• Li estis skribonta la leteron, sed devis subite foriri. La skribado estis
intencita, sed tamen ne okazis.
• Sur la tablo kuŝis aro de legotaj leteroj. La leteroj atendis la legadon. Iu
devus ilin legi, sed ankoraŭ ne faris tion.
Aliaj participoj
Iuj eksperimentas kun participoj respondaj al la US-finaĵo, *UNT* kaj
*UT*: *skribunta viro* = “viro, kiu skribus”, *skributa letero* = “letero,
kiun oni skribus”. Sed tiuj participoj ne estas parto de la oficiala Esperanto.
Se oni uzas ilin, oni ofte ne sukcesas kompreniĝi. Nur en ŝerca uzo ili povas
esti tolerataj.
La sufikso END (§38.2.12) similas al pasiva participo responda al la U-fin-
aĵo: skribenda letero = “letero, kiun oni skribu”. Ankaŭ la sufiksoj EBL
(§38.2.7) kaj IND (§38.2.21) similas al pasivaj participoj.
28.2. Participoj kiel E-vortoj
Kromaj agoj
Participo kun E-finaĵo montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de la
frazo. Anstataŭ diri du frazojn, unu por ĉiu ago, oni kunmetas la frazojn al
unu:
• Li legis sian libron kaj manĝis samtempe pomon. → Manĝante pomon li
legis sian libron. La manĝado daŭris samtempe kun la legado.
• Li faris sian taskon. Poste li iris hejmen. → Farinte sian taskon li iris
hejmen. La farado de la tasko finiĝis antaŭ ol li iris hejmen.
• Li intencis skribi leteron. Tial li kolektis siajn skribilojn. → Skribonte
leteron li kolektis siajn skribilojn. La leterskribado estis planata, sed
antaŭ ol ĝi komenciĝis, okazis la kolektado.
• Ili laboris. Samtempe la mastro rigardis ilin. → Ili laboris rigardate de
la mastro. La laborado kaj la rigardado okazis samtempe.
• Mi tute ne atendis lin, sed li tamen venis al mi. → Li venis al mi tute ne
atendite. FE.22 La atendado (kiu ne okazis) estus pli frua ol lia venado.
• Oni preskaŭ kaptis lin, sed li forkuris. → Kaptote, li forkuris. Kiam la
forkuro okazis, la kaptado estis en la tuja estonteco.
Tiaj kunmetitaj frazoj estas plej oftaj en la skriba lingvo. Ili prezentas mal-
simplan rilaton inter pluraj aferoj en tre densa kaj iom malfacila formo. La
parola lingvo ofte esprimas tiajn aferojn per pli multaj vortoj.
Subjekto de E-participo
En tiaj frazoj la E-vorta participo devas laŭsence esti priskribo de la subjekto
de la ĉefverbo:
• Farinte la taskon li iris hejmen. Li faris la taskon.
• Ili laboris rigardate. Ili estis rigardataj.
§28.2
437
Participoj
Ne diru do: *Promenante sur la strato venis subite ideo al mi en la kapon.*
La subjekto de la ĉefverbo venis estas ideo. La frazo do signifas, ke la ideo
estis promenanta sur la strato, kio verŝajne ne estas la dezirata signifo.
Necesas diri: Promenante sur la strato mi subite ekhavis ideon en la kapon.
Aŭ: Kiam mi promenis sur la strato, venis subite ideo al mi en la kapon.
E-participo ankaŭ ne povas havi propran subjekton. Ne eblas diri ekz.: *La
infanoj veninte hejmen, li povis trankviliĝi.* Tiaj frazoj eblas en iuj lingvoj,
sed en Esperanto oni devas diri ekz.: Kiam la infanoj estis venintaj hejmen,
li... Kiam la infanoj (jam) venis hejmen, li... Vidinte, ke la infanoj venis
hejmen, li...
Rilate al subfrazoj, I-verboj aŭ sensubjekte
Participo havu E-finaĵon ankaŭ kiam ĝi estas perverba priskribo (§25.1.1) de
subfrazo aŭ de I-verbo, kaj kiam ĝi estas perverba priskribo en sensubjekta
frazo:
• Estis antaŭdirite, ke ŝi edziniĝos kun tute simpla soldato. FA1.8 La ke-frazo
estas subjekto. Antaŭdirite estas perverba priskribo de la ke-frazo.
• Estas malpermesate fumi ĉi tie. Subjekto estas fumi. Malpermesate pri-
skribas la subjekton.
• Estis ŝajne baldaŭ pluvonte, kiam mi foriris. Pluvonte estas perverba pri-
skribo en sensubjekta frazo. Ĝi iel priskribas la tutan situacion.
• Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Gn.4 Venĝite
estas perverba priskribo en sensubjekta pasiva frazo.
Legu pli pri pasivaj frazoj kun E-finaĵa participo en §29.1.
28.3. Participoj kiel O-vortoj
Aktiva participo kun O-finaĵo montras la sencan subjekton de la ago aŭ
stato. Pasiva participo kun O-finaĵo montras la sencan objekton. Normale
temas pri persono:
• skribanto = skribanta persono, persono kiu skribas
• skribinto = skribinta persono, persono kiu antaŭe skribis
• skribonto = skribonta persono, persono kiu poste skribos
• amato = amata persono, persono kiun iu amas
• amito = amita persono, persono kiun iu antaŭe amis
• amoto = amota persono, persono kiun iu poste amos
• Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj
Jozefo estas la batato. FE.22
• Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam
mensoganto. FE.22
• Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto. FA3.17
• La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. FE.22
438
§28.3
Participoj
• Ĉiuj viaj fortikaĵoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas
ilin, ili falas en la buŝon de manĝonto. Naĥ.3
• Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto. FE.22
Nepersona O-participo
Se temas ne pri persono, sed pri aĵo, oni aldonu la sufikson AĴ (§38.2.3):
• Li disvolvis antaŭ ili ambaŭ la belecon de la naturo en la kreitaĵo, kiel la
vivantaĵo staras super la mortintaĵo. FA4.152
• Laŭ ili oni povis antaŭdiri la okazontaĵojn de la venonta jaro. FA1.130
Sed kiam ĉeestas AĴ, la participa sufikso ofte estas superflua: kreaĵo (= kreit-
aĵo), vivaĵo (= vivantaĵo), skribaĵo (= skribitaĵo), okazaĵo (= okazantaĵo,
okazintaĵo aŭ okazontaĵo depende de la kunteksto).
Iafoje O-finaĵa participo sen AĴ-sufikso tamen montras nepersonan aferon,
kiu plenumas ian funkcion. Tio okazas precipe en matematiko, geometrio
k.s.:
• En la frakcio 5/10 la nombro 5 estas dividato (aŭ numeratoro), kaj la
nombro 10 estas dividanto (aŭ denominatoro).
• Kiam du fortoj agas sur objekto, la rezulta forto, la rezultanto, estas la
vektora sumo de la originalaj fortoj.
• Estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodon-
anto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. FAnt.44 La
verko Fundamento de Esperanto estos donanta la leĝon.
Rimarku, ke en tiaj okazoj ĉiam temas pri objekto, kiu plenumas funkcion.
Tiu objekto estas prezentata kvazaŭ ĝi estus persono, kvazaŭ ĝi konscie agus
aŭ rolus. En aliaj okazoj oni aldonu AĴ: trovitaĵo (aŭ simple trovaĵo),
dividataĵo, dividitaĵo (aŭ simple dividaĵo), rezultantaĵo, rezultintaĵo (aŭ
simple rezulto) k.t.p.
Oni uzas iafoje vortojn kiel estonto, estinto, pasinto k.s. por tempoj (= “est-
onta tempo”, “estinta tempo”, “pasinta tempo”...). Normale oni uzu la su-
fikson EC en tiaj vortoj: estonteco, estinteco, pasinteco k.s: §38.2.8.
Speciala regulo pri O-finaĵaj participoj
La regulo, ke participo kun O-finaĵo montras la sencan subjekton aŭ
objekton de la ago, estas tute speciala regulo. Se tiu regulo ne ekzistus, vorto
kiel mensoginto signifus pli-malpli “mensoginteco”, sed tian signifon
mensoginto tute ne povas havi.
Sen tiu speciala regulo, oni devus tre ofte aldoni la sufikson UL (§38.2.30)
al tiaj O-participoj (kiam temas pri persono): *skribantulo*, *batatulo*,
*mortintulo*, *trovitulo*, *alvenontulo*. Sed fakte oni uzas kaj ja devas uzi
nur skribanto, batato, mortinto, trovito, alvenonto k.t.p. La kialo, ke
Zamenhof enkondukis tiun regulon pri O-participoj, kredeble estis deziro uzi
pli mallongajn vortojn (sen UL-sufikso).
§28.3
439
Participoj
Formoj kiel *skribantulo* do estas eraraj. Ili estas same eraraj kiel ekz.
*patrulo* anstataŭ patro, aŭ *knabinulo* anstataŭ knabino. Se oni celas pli
specialajn sencojn, povas tamen esti ĝuste uzi UL en tiaj vortoj. Legu pli pri
tio en la klarigoj pri UL. (§38.2.30)
Problemo pri O-finaĵaj participoj
El O-vorto, kiu montras personon, oni normale povas fari A-vorton, kiu sig-
nifas “rilata al la persono”. Tio tamen ne eblas por O-vortaj participoj, ĉar A-
participoj havas aliajn signifojn:
• novulo → novula kurso = kurso por novuloj
• komencanto → *komencanta kurso* = kurso por komencantoj
En ĝusta uzo komencanta kurso nepre signifas “kurso kiu komencas (ion)”.
Por esprimi “kurso por komencantoj” oni devas diri ĝuste kurso por komenc-
antoj (aŭ eventuale porkomencanta kurso).
• sekretario → sekretaria demando = demando de sekretario
• prezidanto → *prezidanta demando* = demando de prezidanto
Sed prezidanta demando vere signifas “demando, kiu prezidas”, kvankam
tio estas plene absurda signifo.
Rilata problemo aperas iafoje kun priskribo de participo. Se oni ŝanĝas la
finaĵojn, oni povas ŝangi ankaŭ la signifon de la priskribo:
• maljuste kondamnita → maljusta kondamnito. La signifo ŝanĝiĝis. Unue
la kondamno estas maljusta. Poste la kondamnita persono estas maljusta.
Se MALJUST ankoraŭ priskribu la kondamnon, oni devas diri ekz. mal-
juste kondamnita persono.
• multe amanta → multaj amantoj. Unue la amo estas multa. Poste la per-
sonoj kiuj amas estas multaj. Se MULT ankoraŭ priskribu la amon, oni
diru ekz. multamantoj.
• malproksime loĝanta → malproksima loĝanto. Unue iu loĝas mal-
proksime. Poste temas pri malproksima persono, kiu loĝas ie. Se MAL-
PROKSIM ankoraŭ priskribu la loĝadon, oni teorie povas diri ekz. mal-
proksimloĝanto, sed prefere oni diru malproksime loĝanta persono aŭ
persono, kiu loĝas malproksime.
Iafoje oni vidas provojn elturniĝi per strange uzataj E-finaĵoj: *multe
amantoj*, *malproksime loĝanto*. La ideo estas, ke la E-vorto priskribu nur
la agan parton de la O-vorto. Tio estas neakceptebla. Se priskribo rilatu al
nur parto de vorto, ĝi devas mem fariĝi parto de tiu vorto: multamantoj, mal-
proksimloĝanto. La malĝusta uzo baziĝas sur miskompreno. Oni pensis, ke
E-vortoj priskribas agojn, dum A-vortoj priskribas aĵojn. La vera regulo
estas, ke E-vortoj priskribas verbojn, dum A-vortoj priskribas O-vortojn. O-
vorto povas esti aga, sed ĝi tamen ne estas verbo.
440
§28.3
Participoj
Esperanto
La vorto Esperanto origine estis participo kun la signifo “esperanta per-
sono”. Tiu participo poste fariĝis propra nomo de lingvo, kaj estas tial skrib-
ata majuskle. Kiel lingvonomo ĝi tute ne estas plu participo. Oni do povas
fari el la lingvonomo la A-vorton Esperanta = “rilata al la lingvo Esper-
anto”. La vorto esperanto (kun minusklo) estas tamen ankoraŭ participo, kaj
ĝi plu signifas “esperanta persono”. (Multaj skribas ankaŭ la lingvonomon
minuskle, kio tamen ne estas rekomendinda, ĉar ĝi estas propra nomo.)
28.4. Kunmetitaj verboformoj
Per la helpverbo esti kaj diversaj participoj, oni povas esprimi tre ekzakte
diversajn nuancojn de modo, tempo, daŭro, plenumiĝo k.t.p. Simplaj verboj
(§26) kun AS, IS, OS, US kaj U estas ĝenerale preferindaj, sed en okazoj,
kiam oni volas detale prezenti agon, oni povas uzi kunmetitan formon.
Principe oni povas kombini ĉiujn formojn de esti ( esti, estas, estis, estos,
estu, estus) kun ĉiuj ses participoj. Tio donas principe 36 eblajn kunmetitajn
verboformojn. Iuj el tiuj formoj estas tamen praktike apenaŭ uzeblaj, ĉar ili
esprimas tro strangajn aŭ tro specialajn nuancojn. Aliaj montras nuancojn,
kiuj ja estas bezonataj, sed por kiuj ofte ekzistas aliaj pli oportunaj esprimo-
manieroj.
28.4.1. Kunmetitaj verboformoj aktivaj
Kunmetitaj ANT-formoj
• Li estas leganta libron. Lia legado de libro daŭras nun.
• Li estis leganta libron. Lia legado de libro daŭris tiam.
• Li estos leganta libron. Lia legado de libro daŭros tiam.
• Li estus leganta libron, se... Lia legado de libro daŭrus, se...
• Li estu leganta libron. Lia legado de libro daŭru.
• Li volas esti leganta libron. Li volas, ke lia legado de libro daŭru.
• Ĝis tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide kur-
adis sur la ŝtuparo. M.192 Ŝi kuradis dum la revenado ankoraŭ daŭris, ne
antaŭe, ne poste, sed precize dume.
Kunmetitaj INT-formoj
• Li estas leginta libron. Lia legado de libro estas nun pasinta afero.
• Li estis leginta libron. Lia legado de libro estis tiam jam pasinta afero.
• Li estos leginta libron. Lia legado de libro estos en tiu venonta tempo
jam pasinta afero.
• Li estus leginta libron, se... Lia legado de libro estus pasinta afero, se...
• Li estu leginta libron. Lia legado de libro estu pasinta afero.
§28.4.1
441
Participoj
• Li volas esti leginta libron. Li volas, ke lia legado de libro estu pasinta
afero.
• La akvo de Nilo estis retiriĝinta, la tuta fluejo estis plena de ranoj kaj
prezentis por la cikonia familio la plej belan vidaĵon en ĉi tiu lando. FA3.29
= La akvo de Nilo jam antaŭe retiriĝis...
Kunmetitaj ONT-formoj
• Li estas legonta libron. Li estas nun preparita por posta (baldaŭa) legado
de libro.
• Li estis legonta libron. Li estis tiam preparita por posta (baldaŭa) legado
de libro.
• Li estos legonta libron. Li estos tiam preparita por posta (baldaŭa) leg-
ado de libro.
• Li estus legonta libron, se... Li estus preparita por posta (baldaŭa) legado
de libro, se...
• Li estu legonta libron. Li estu preparita por posta (baldaŭa) legado de
libro.
• Li volas esti legonta libron. Li volas, ke li estu preparita por posta
(baldaŭa) legado de libro.
• Lia bela juna filino, kiu en cigna vesto flugis trans landojn kaj marojn
malproksime norden, estis neniam revenonta. “Ŝi mortis kaj mal-
aperis!” FA3.30 Ne ekzistis espero, ke ŝi poste revenos.
Alternativoj al kunmetitaj formoj
La kunmetitaj ANT-formoj tre malofte estas bezonataj. Ili emfaze montras,
ke io estas daŭra, kiam io alia okazas:
• Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj
ĉevaloj kaj disigis ilin. Rĝ2.2 La apero de la ĉaro kaj ĉevaloj okazis, kiam
ankoraŭ daŭris la irado kaj parolado.
Normale tamen sufiĉas simplaj verboj. Okaze oni povas uzi (ĝuste) tiam por
akcenti samtempecon:
• Ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la
luno lumas aŭ la steloj brilas. M.2 Ne necesas diri estas revantaj, estas
lumantaj aŭ estas brilantaj.
• Kiam vi telefonis al mi, mi estis manĝanta. Aŭ: Kiam vi telefonis al mi,
ĝuste tiam mi manĝis.
La kunmetitaj INT-formoj estas pli ofte bezonataj. Ili povas esti utilaj por
montri, ke ago okazis antaŭ alia. Ofte la kunteksto tamen tion montras sufiĉe
bone. Je bezono esprimoj kun jam, antaŭe, ĵus, post kiam aŭ antaŭ ol povas
helpi:
• Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li
estis dirinta al mi la veron). FE.24
442
§28.4.1
Participoj
• Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dir-
inta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la
veron). FE.24
• Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus
dirinta al mi la veron). FE.24
• Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi
la veron). FE.24
• Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la
veron). FE.24
• Kiam mi venis, li ĵus foriris (aŭ estis foririnta).
Oni atentu, ke jam ne ĉiam sufiĉas por montri antaŭtempecon: Ili jam
manĝis, kiam mi alvenis. = Ili jam komencis manĝi (estis manĝantaj)... aŭ
Ili jam finis manĝi (estis manĝintaj)... Se jam ne estas sufiĉe klara, oni uzu
(jam) antaŭe.
La finaĵo US (§26.4) estas tempe neŭtrala: Estus pli bone, se mia patrino
min ne naskus. H.77 = ...se mia patrino min ne estus naskinta. Multaj tamen
hezitas uzi simplajn US-verbojn por pasinta tempo, eĉ kiam la kunteksto
klare montras la tempon. Ili preferas uzi kunmetitajn formojn kun INT-parti-
cipo: Mi estus leginta la artikolon hieraŭ, se mi estus sciinta, ke ĝi estas tiel
bona. En la frazo ĉeestas la vorto hieraŭ, kiu klare montras pasintan tempon.
Tial oni povas diri simple: Mi legus la artikolon hieraŭ, se mi scius, ke ĝi
estas tiel bona.
La kunmetitaj ONT-formoj estas uzeblaj por montri baldaŭan aŭ intencan
agon. Ankaŭ baldaŭ kaj diversaj verboj povas tion montri, ofte pli klare:
• Lia edzino estas naskonta infanon. = Lia edzino baldaŭ naskos infanon.
• Ni estis veturontaj al la kongreso, sed pro mia malsano devis resti hejme.
= Ni intencis (planis, volis, estis pretaj por...) veturi al la kongreso...
• En tiu antaŭtagmezo estis okazonta la enterigo. = En tiu antaŭtagmezo
devis okazi la enterigo. FA3.17
28.4.2. Kunmetitaj verboformoj pasivaj
Por ĉiu el la aktivaj kunmetitaj verboformoj (§28.4.1) ekzistas responda
pasiva formo kun simila signifo. Jen kelkaj ekzemploj:
• La libro estas legata. La legado de la libro daŭras nun.
• La libro estis legota. La posta (baldaŭa) legado de la libro estis tiam pre-
parita.
• La libro estos legata. La legado de la libro daŭros tiam.
• La libro estus legata, se... La legado de la libro daŭrus, se...
• La libro estu legota. La posta (baldaŭa) legado de la libro estu preparita.
• La libro devas esti legita. Necesas definitiva (tra) legado de la libro.
-
§28.4.2
443
Participoj
Kiam oni uzas kunmetitajn pasivajn formojn, oni kreas pasivajn frazojn
(§29.1).
Diferencoj inter aktivaj kaj pasivaj participoj
La kunmetitaj IT-formoj iom diferencas de la kunmetitaj INT-formoj. Kun-
metita INT-formo ĉiam montras agon, kiu okazis antaŭ alia ago. Kunmetita
IT-formo montras plenumiĝon de ago, aŭ agon, kiu donis rezulton. IT-formo
ja povas montri tempon pli fruan ol alia, sed tre ofte ne estas tiel:
• Tiam li estis eltrovinta la veron. La eltrovo de la vero okazis nepre antaŭ
tiam.
• Tiam la vero estis eltrovita. La eltrovo de la vero plenumiĝis ĝuste tiam,
aŭ antaŭ tiam, laŭ la kunteksto.
• Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem
kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj
de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE.39
Ĉiuj formoj de la verbo morti montras ĉi tie la saman agon (kaj do
kompreneble ankaŭ la saman tempon). La formo estis mortigita ne
montras tempon pli fruan. Sed se estis mortiginta aperus en la frazo, ĝi
nepre montrus tempon pli fruan.
Tiu ĉi malsimetrio inter aktivaj kaj pasivaj formoj ĝenas kelkajn Esperant-
istojn. Ili volas krei plenan simetrion. Tia (reforma) lingvouzo nomiĝas
atismo. En la atismo la malsimetrio tamen ne malaperis, sed nur moviĝis de
la IT-formoj al la AT-formoj. En atisma lingvouzo la AT-formoj ne estas
simetriaj kun la ANT-formoj.
ANT-formo ĉiam montras, ke ago estas daŭranta, nefinita aŭ ripeta. AT-
formo en normala Esperanto montras precize la saman nuancon:
• Hieraŭ ili estis trovantaj la perditajn aferojn. La trovado de la aferoj
hieraŭ daŭradis iom post iom aŭ ripete. Verŝajne oni ne finis la trovadon
hieraŭ. Alie oni ne uzus estis trovantaj, sed simple trovis.
• Hieraŭ la perditaj aferoj estis trovataj. La trovado de la aferoj hieraŭ
daŭradis iom post iom aŭ ripete. Eventuala fino de la trovado ne estas
montrata. Verŝajne oni ne finis la trovadon hieraŭ. Alie oni dirus estis
trovitaj. La AT-formo donas precize la saman nuancon kiel la ANT-
formo.
En atisma lingvouzo tamen la pasiva frazo kun estis trovataj ricevas alian
signifon: “La trovado de la aferoj okazis hieraŭ, verŝajne ĝisfine.” La AT-
formo do ne donas la saman nuancon kiel la ANT-formo. La AT-formoj
perdis sian daŭran signifonuancon, kaj tio donas novan malsimetrion. Ek-
zistas tamen ekstremaj atistoj, kiuj por ripari la malsimetrion en la atismo
volas nuligi la daŭran sencon ankaŭ de la ANT-formoj. Estas iom neklare,
kian uzon ili tiam trovas por la ANT-formoj. Sed efektive tio estas nur teoria
afero, ĉar en la praktiko ankaŭ atistoj uzas la ANT-formojn por montri daŭr-
adon aŭ ripetadon. Legu pli pri atismo en §29.2.3.
444
§28.4.2
Participoj
Pliklarigaj esprimoj ĉe IT-formoj
Iafoje povus estiĝi miskompreno, ĉu IT-formo montras agon pli fruan, aŭ
agon kiu plenumiĝis. Tiam oni helpu sin per aldonaj esprimoj, kiuj klare
montras la tempon. En la praktiko tamen tiaj klarigoj estas malofte bezon-
ataj:
• Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstru-
ita. FE.25 Estis konstruita estas antaŭtempa kompare kun estis konstruata.
• Antaŭe ni iradis en la lernejon kaj iom lernis, [...] kaj poste ni estis kon-
firmitaj. FA2.78 Estis konfirmitaj estas posttempa kompare kun iradis kaj
lernis.
• La botelkolo venis supren, estis provizita per korko, kaj tiu ĝia parto, kiu
antaŭe estis turnita supren, nun estis turnita malsupren. FA3.113 Estis turn-
ita supren montras tempon pli fruan ol estis turnita malsupren.
• Ŝi sidiĝis sur la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi. M.44 Sen
antaŭ momento oni supozus, ke la sidiĝo estis pli-malpli samtempa kiel
la donado, sed efektive pasis momento inter la du agoj.
Alternativoj al kunmetitaj pasivaj formoj
Oni ne povas eviti kunmetitajn pasivajn formojn en tiuj manieroj, kiuj estis
ĉi-antaŭe montritaj por la aktivaj formoj (§28.4.1), ĉar simplaj pasivaj
verboformoj ne ekzistas. Unu maniero ilin eviti estas tamen revortigi la
frazon en aktiva formo. Anstataŭ li estis mortigita de neniu oni povas diri
mortigis lin neniu. Anstataŭ la domo estas baldaŭ vendota oni povas diri oni
baldaŭ vendos la domon. Tre ofte povas esti rekomendinde elekti aktivan
formon, ĉar aktivo ordinare estas pli simpla kaj pli rekta. Iaj IĜ-verboj
similas al simplaj pasivaj verboj (§38.2.18), kaj ili povas iafoje esti taŭga
alternativo.
28.4.3. Nekutimaj kunmetitaj verboj
Trioble kunmetitaj verboj
Teorie oni povus montri eĉ pli specialajn nuancojn per trioble (eble eĉ plur-
oble) kunmetitaj formoj. En la praktiko tio tamen ne okazas, ĉar tiaj formoj
estas tro malfacilaj:
• Kiam li alvenis, mi estis estinta leganta la libron dum kelka tempo.
≈ Kiam li alvenis, mi estis leginta la libron dum kelka tempo. Ambaŭ
formoj montras, ke la legado okazis antaŭ la alveno. La nekutima triobla
formo precizigas, ke la legado estis daŭra, kaj ke ĝi ne ĉesis ĝuste kiam li
alvenis, sed ke ĝi ĉesis jam antaŭe. Se iam vere necesas esprimi ion tian,
oni faru tion en pli klara maniero, ekz.: Mi leg(ad)is la libron dum kelka
-
tempo, sed kiam li alvenis, mi estis ĉesinta legi. Aŭ ...mi jam antaŭe ĉesis
legi.
§28.4.3
445
Participoj
Mallongigitaj kunmetitaj verboj
Iafoje anstataŭ uzi esti + participon, oni rekte verbigas la participon, same
kiel oni ofte rekte verbigas aliajn A-vortojn.
Aktivaj formoj
Normale
Mallongigite
estas leganta
legantas
estis legonta
legontis
estos leginta
legintos
estus leginta
legintus
k.t.p.
Pasivaj formoj
Normale
Mallongigite
estas legata
legatas
estis legota
legotis
estos legita
legitos
estus legita
legitus
k.t.p.
Zamenhof neniam uzis tiajn mallongigitajn formojn, sed ili estas tute
logikaj. Bedaŭrinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj. Vorto
kiel legintos enhavas ŝajne tro multe da informoj en tro kompakta formo. La
normalaj kunmetitaj formoj kun esti estas pli taŭgaj en tiuj maloftaj okazoj,
kiam oni ne povas uzi ordinarajn simplajn verboformojn ( legis, legos k.t.p.).
Sed kelkaj tiaj mallongigitaj formoj efektive praktike iom enuziĝis. Precipe
INTUS-formoj estas popularaj. Simpla US-formo estas tute sentempa, sed
multaj tamen sentas US-verbojn kiel nuntempajn, kaj uzas INTUS ĉiam,
kiam temas pri pasinteco:
• Se mi sciintus tion, mi agintus alie. = Se mi estus sciinta tion, mi estus
aginta alie. Oni povas pli simple diri: Se mi (tiam antaŭe) scius tion, mi
(tiam) agus alie.
Ankaŭ ATAS-formoj estas sufiĉe oftaj:
• Bezonatas novaj fortoj en nia organizo. = Estas bezonataj...
• Serĉatas nova redaktisto por la revuo. = Estas serĉata...
446
§28.4.3
Pasivo
29. Pasivo
29.1. Pasivo – bazaj reguloj
Frazojn kun objekta verbo oni povas transformi de aktivo (normala frazo) en
pasivon. Pasivo estas kvazaŭ inversa maniero prezenti agon. Kiam oni
pasivigas frazon, okazas tri ŝanĝoj:
La objekto fariĝas subjekto (kaj perdas sian N-finaĵon).
La ĉefverbo fariĝas kunmetita verbo: esti + pasiva participo.
La aktiva subjekto malaperas aŭ fariĝas de-komplemento.
La knabino vidas la domon.
la domon → la domo
vidas → estas vidata
la knabino → de la knabino
→ La domo estas vidata de la knabino.
Li batis sian hundon per bastono.
sian hundon → lia hundo
batis → estis batata
li povas malaperi
→ Lia hundo estis batata per bastono.
En la lasta ekzemplo sia fariĝas lia, ĉar la subjekto ŝanĝiĝis. Legu aparte pri
la reguloj de si en §11.6.1.
Oni uzas pasivon por movi la atenton for de la aktiva subjekto al la ago.
Ankaŭ la iama objekto (la nova subjekto) ricevas pli da atento. Oni ofte uzas
pasivon, kiam oni parolas pri tre ĝenerala afero, kiam apenaŭ ekzistas aktiva
subjekto:
• Mi ĉiam volonte aĉetas tiun ĉi komercaĵon. → Tiu ĉi komercaĵo estas
ĉiam volonte aĉetata de mi. FE.25
• Iu lavos vin. → Vi estos lavita. FE.25
• Estu trankvila, mi pagos mian tutan ŝuldon al vi baldaŭ. → Estu tra-
nkvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. FE.25
• Oni ne serĉus nun tiel longe mian oran ringon, se vi ne estus kaŝ inta ĝin
tiel lerte. → Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus
tiel lerte kaŝita de vi. FE.25
§29.1
447
Pasivo
Pasivo kun E-finaĵo
Se la pasiva subjekto estas subfrazo, la pasiva participo devas havi E-fin-
aĵon. Tiaj pasivigoj okazas normale nur, se la aktiva subjekto estas oni:
• Oni nun interkonsentis, k e Joh ano
en la sekv ant
a mateno de nove venos
en la palacon. → Estis nun interkonsentite, ke Johano en la sekvanta
mateno denove venos en la palacon. FA1.72
Oni devas uzi E-participon ankaŭ kiam la pasiva subjekto estas I-verbo:
• Oni ordonis al la lernoknabo de la peltisto alporti botelon da vino. → Al
la lernoknabo de la peltisto estis ordonite alporti botelon da vino. FA3.107
Senca subjekto de alporti estas la lernoknabo. Subjekto de ordonis estas
oni.
• Ĉu oni permesas (al mi) demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?
→ Ĉu estas permesate de
mandi, kun kiu mi havas la plezuron
paroli? FA1.120
Oni uzas E-participon ankaŭ kiam la pasiva subjekto estas kvanta E-vorto aŭ
kvanta E-vorteca vorteto:
• Kiom multe povas enhavi en si unu ĝemo, aŭ kiom multe oni povas
atribui al ĝi! → Kiom multe povas enhavi en si unu ĝemo, aŭ kiom multe
povas esti atribuate al ĝi! FA4.149 Multe estas objekto de la aktiva verbo
atribui, kaj fariĝas subjekto de la pasiva verbo esti atribuate.
Iafoje objekta verbo aperas en frazo sen objekto. Se oni pasivigas tian
frazon, la rezulto estas sensubjekta pasiva frazo. La participo tiam havu E-
finaĵon. Tiaj pasivigoj okazas normale nur se la aktiva subjekto estas oni:
• La pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj oni pardonos al li. →
La pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al
li. Lv.4
• La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu oni ankaŭ parolis pri
rozoj. → La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu ankaŭ estis
parolate pri rozoj. FA2.52 La objekta verbo parolis ne havas objekton.
Sekve la pasiva frazo ne havas subjekton.
• Ĉu ne tiel oni skribis en la Korano? → Ĉu ne tiel estas skribite en la
Korano? FA4.225
Se ĉeestas la pasiva subjekto (la objekto de la responda aktiva frazo), kaj se
ĝi estas O-vorto aŭ O-vorteca vorto, oni nepre devas uzi A-finaĵon ĉe la
participo: Lia peko estos pardonita al li. Vortoj estis parolataj pri rozoj. Tio
estas skribita en la Korano.
La vera aganto
Se oni volas konservi en pasiva frazo la originan subjekton de la aktivo, oni
devas uzi la rolvorteton de (§12.3.2.4):
• Ĝi estis trovita de mia frato. = Mia frato trovis ĝin.
• La piano estas ludata de vera majstro. = Vera majstro ludas la pianon.
448
§29.1
Pasivo
La rolvorteto de havas multajn signifojn, sed ĉe pasiva participo ĝi preskaŭ
ĉiam montras aganton. Se tamen estas risko de miskompreno oni povas uzi
fare de (§12.3.2.2): Ĝi estis forprenita fare de mi. = Mi forprenis ĝin.
Iafoje ĉe pasivaj verboj de scio kaj kono oni montras la aganton per al
(§12.3.5.1).
Alternativoj al pasivo
En la parola lingvo pasivo estas malofta. Legu pri alternativoj al pasivaj
formoj en §28.4.2.
29.2. Pasivo – participelekto
Iafoje oni povas heziti, kiun participon elekti en pasivaj frazoj.
29.2.1. Elekto de pasiva participo – bazaj principoj
La elekto de participo en pasivo dependas simple de tio, kion oni volas
esprimi. Oni elektu AT-participon, se oni interesiĝas pri la iom-post-ioma
daŭrado de la ago, aŭ se temas pri ripetado de la ago. Oni elektu IT-parti-
cipon, se plenumiĝo aŭ rezulto estas pli grava. Oni elektu OT-participon, se
temas pri stato antaŭ la ago.
AT
daŭrado aŭ ripetado
IT
plenumiĝo aŭ rezulto
OT
stato antaŭ ago
Kontrolesprimoj
Kiam oni hezitas inter AT kaj IT, oni povas uzi kontrolesprimojn por trovi,
kiu nuanco pli taŭgas.
Se oni povas aldoni iom post iom, plu kaj plu aŭ ree kaj ree sen tute ŝanĝi la
sencon, tiam taŭgas AT, ĉar iom post iom kaj plu kaj plu emfazas daŭradon,
kaj ree kaj ree emfazas ripetadon:
• Ŝi amis kaj estis [plu kaj plu] amata. M.14
• Dum la kafo estis [iom post iom] kuirata, ŝi sidiĝis sur seĝo kaj endorm-
iĝis. FA4.114
• Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte [ree kaj ree] aĉetata de mi. FE.25
• Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos [ree kaj ree] pagataj
de mi. FE.25
Se oni povas aldoni definitive sen detrui la sencon, tiam taŭgas IT, ĉar de-
finitive akcentas plenumiĝon aŭ atingon de rezulto:
• Georgo Vaŝington estis [definitive] naskita la dudek duan de Februaro
de la jaro mil sepcent tridek dua. FE.12
• La surtuto estas [definitive] aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. FE.25
• Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos [definitive] pagita al vi baldaŭ. FE.25
§29.2.1
449
Pasivo
• Kiam estis [definitive] aŭdigita la ordono de la reĝo kaj lia leĝo [...] ,
tiam ankaŭ Ester estis [definitive] prenita en la reĝan domon sub la
inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj. Es.2
29.2.2. Elekto de pasiva participo – specialaj okazoj
La bazaj principoj por participelekto (§29.2.1) sufiĉas por plene ĝuste
esprimi sin, sed tamen eblas ankoraŭ aldoni kelkajn specialajn nuancajn
principojn.
Dusignifaj verboj
Iuj verboj havas du malsamajn signifojn, kaj la elekto de participo dependas
de tio, kiu el la du signifoj estas celata.
Klasika ekzemplo estas la verbo okupi, kiu povas signifi aŭ “preni okupe” aŭ
“teni okupe”. Prenado estas ago normale momenta, kaj tial precipe la
plenumiĝo estas interesa. Tenado tamen estas pli longdaŭra afero, kaj tial
normale la daŭrado estas pli interesa. Post prenado tamen sekvas tenado, kaj
antaŭ tenado normale okazis prenado. Tial ĉe okupi oni ofte povas uzi AT-
formon aŭ IT-formon laŭplaĉe sen praktika diferenco:
• Mi estas tre okupata de mia laboro. = Mia laboro nun “tenas min” (plu
kaj plu), ĉar ĝi antaŭe “prenis min”.
• Mi estas tre okupita de mia laboro. = Mia laboro (definitive) “prenis
min”, kaj tial ĝi nun “tenas min”.
Alia ekzemplo estas kovri, kiu havas du signifojn depende de tio, ĉu la
aktiva subjekto estas la kaŭzanto de la kovrado, aŭ la afero, kiu troviĝas en
kovra pozicio:
• Li kovris la plankon per tapiŝo. → La planko estis kovrita (de li) per
tapiŝo. Ĉi tie temas pri la definitiva rezulto de la ago “meti sur plankon”.
• Tapiŝo kovris la plankon. → La planko estis kovrata de tapiŝo. Ĉi tie
temas pri iom-post-ioma daŭrado de la ago “kuŝi sur planko”.
Plej ofte oni uzas IT-formon ĉe verboj kiel okupi kaj kovri, sed oni havas lib-
eran elekton depende de la ideo, kiun oni volas esprimi.
Teoria eblo de plenumiĝo
Zamenhof ofte preferis AT-formon en frazoj, kie la ago estas nur teoria eblo,
kiu ne certe efektiviĝos. Li ankaŭ preferis AT en frazoj, kie la ago estas
neata, kaj en aliaj frazoj, kie la kunteksto iel forviŝas la ideon de plenumiĝo:
• Kiam fariĝis mallume kaj la ĝardeno devis esti ŝlosfermata, la pordisto
lin forpelis. FA1.212 Verŝajne poste la ĝardeno estis efektive ŝlosfermita, sed
la frazo ne celas rakonti pri tio. Kiam la forpelado okazis, la ŝlosfermado
estis ankoraŭ nur dezirata.
• Ĉi tiu verko devas esti eldonata nun aŭ neniam. M.133 Temas pri devo de
eldonado, ĉefe pri la komencado de la eldonlaboroj. Ĉu la eldonado
plenumiĝos, oni ne scias.
450
§29.2.2
Pasivo
• Ili volas, ke tia aŭ alia ŝanĝo estu farata jam nun. OV.59 Ĉu la ŝanĝoj estos
plenumitaj, oni ne scias.
• La unueco de Esperanto neniam estos rompata. FAnt.48 La rompo neniam
plenumiĝos.
• Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata. PE.425 Temas pri principo ĉiam val-
ida. La ideo de daŭreco fariĝas do pli grava ol la ideo de plenumiĝo.
Sed ankaŭ eblas uzi IT-formon en ĉi tiaj frazoj. Oni havas liberan elekton laŭ
tiu nuanco, kiun oni volas esprimi. Efektive oni trovas ĉe Zamenhof ankaŭ
IT-participojn en tiaspecaj frazoj:
• La artikoloj devas ĉiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso. OV.98
• Tiu ĉi traduko, pro manko de mono, bedaŭrinde ĝis nun ne povis esti el-
donita. OV.220
Ripetoj
Ĉe ripetaj agoj oni normale uzas AT, ĉar oni interesiĝas pri la ripetado, sed
iafoje oni povas koncentriĝi je la plenumiĝo de ĉiu unuopa ripeto, kaj uzi IT.
Se oni montras la precizan nombron de ripetoj, la ideo de plenumiĝo fariĝas
pli grava, kaj oni tiam ordinare uzas IT-formon:
• Dum la milito tiu vilaĝo estis ofte prirabata kaj bruligata.
• Dum la milito tiu vilaĝo estis kvarfoje prirabita kaj bruligita.
• Unu velo post la alia estis levataj. FA1.88 Zamenhof pensis pri la tuto:
pluraj veloj estis iom post iom levataj.
• Unu velo post la alia estis levita. Ĉi tie oni parolas pri ĉiu unuopa de-
finitiva levo de velo.
29.2.3. Atismo
Iuj Esperantistoj ne akceptas tiujn principojn pri elektado de AT kaj IT
(§29.2.1), kiuj estas klarigitaj ĉi-antaŭe. Laŭ tiuj Esperantistoj AT signifu
anstataŭe “ĝuste tiam”, kaj IT signifu laŭ ili nur “antaŭ tiam”. Ili uzas
frazojn kiel: *Mi estis naskata en Januaro.* *La ŝlosilo estis perdata
hieraŭ.* *Subite li estis trafata de kuglo.* Tian lingvaĵon oni kutime nomas
“atismo” (ankaŭ “tempismo”). En normala Esperanto oni uzas IT en tiaj
frazoj, kaj tial oni ofte uzas la esprimon “itismo” (ankaŭ “aspektismo”).
Pri la ĝusta maniero uzi AT kaj IT en pasivaj frazoj okazis multege da dis-
kutoj. En 1967 la Akademio de Esperanto faris oficialan decidon ( Aktoj de
la Akademio, p. 74) por itisma uzado. En 1989 la Akademio faris rezolucion
por la itismo kaj kontraŭ la atismo ( Aktoj de la Akademio III, p. 75). La
reguloj pri pasivo prezentataj en PMEG, estas konformaj al tiuj Akademiaj
decidoj, al la uzado en la Fundamento, kaj al la maniero, en kiu Zamenhof
uzis pasivajn participojn en sia tuta verkaro.
§29.2.3
451
Pasivo
La demandon pri itismo kaj atismo definitive decidas tri modelaj frazoj en la
Fundamento:
• Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil
sepcent tridek dua. FE.12
• Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis nask-
ita. FE.33
• Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem
kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj
de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE.39
La Fundamento estas la baza leĝo de Esperanto. Ĝiajn ekzemplojn oni
rigardu kiel modelojn de ĝusta Esperanto, kaj ne kiel forklarigendajn pro-
blemojn.
Atistoj kritikas la Zamenhofan uzadon, ĉar la IT-formoj ne ĉiam montras la
saman nuancon kiel la INT-formoj. Ili pravas, aktivo kaj pasivo efektive
estas malsimetriaj. Sed la atismo estas same malsimetria pri AT kaj ANT
(§28.4.2).
29.3. Pasivigeblaj frazoj
Nur objektaj verboj povas pasiviĝi. Ĉu verbo estas objekta aŭ ne, estas ĉefe
afero de signifo. Kelkaj verboj havas tian signifon, ke povas aperi objekto
(§30.3), dum aliaj verboj ne havas tian signifon:
• La knabo batas ŝtonon. → La ŝtono estas batata de la knabo. Bati estas
objekta verbo. Tial eblas ĝin pasivigi.
• La knabo staras sur la korto. Stari ne povas havi objekton. Pasivigo de
la frazo do ne estas ebla.
Iafoje pro nacilingva influo povas aperi pasivigo de tute senobjekta verbo.
Tiaj frazoj estas evitendaj, ĉar ili kontraŭas al la plej baza principo de
pasivo:
• “Mi krakas por ĉiuj!” asertis la krakpizo. “Ĉu por junuloj, ĉu por mal-
junuloj, ĉiam do *estas krakate*!” diris la kraĉujo. FA3.85 Kraki neniam
povas havi objekton. La frazo estas do malbona, kvankam Zamenhofa.
Oni diru ...ĉiam oni do krakas... ...ĉiam vi do krakas... aŭ simile.
Pasivigo tamen iafoje eblas ĉe verboj, kiuj estas objektaj, sed kies objekto ne
ĉeestas en la frazo (§29.1).
Pasivigo de I-verboj
I-verbo povas havi objekton, ekz. ami virinon, kaj I-verbo povas havi
pasivan formon, ekz. esti amata. Sed I-verbo ne povas havi propran sub-
jekton. La senca subjekto de tia pasivigita I-verbo devas esti subkomprenata:
• “Deŝiru la floron!” diris la alia knabo, kaj la lekanto forte ektremis pro
timo, ĉar esti deŝirita signifis ja perdi la vivon. FA1.150 La subkomprenata
senca subjekto de esti deŝirita, estas ĉio ajn, kion oni deŝiras.
452
§29.3
Pasivo
Se I-verbo aperas kune kun ĉefverbo, ekz. volas deŝiri, povas bati, devas
manĝi, planas viziti, oni iafoje tamen povas pasivigi la I-verbon sen tute for-
igi ĝian objekton. Tio eblas, se la objekto povas laŭsence fariĝi subjekto de
la ĉefverbo:
• La knabo devas bati la ŝtonon. → La ŝtono devas esti batata de la
knabo. Ĉi tiu pasivigo eblas, ĉar la ŝtono povas esti subjekto de devas. La
signifo iomete ŝanĝiĝas: la devo transiras de la knabo al la ŝtono, sed tio
praktike ne faras diferencon.
• La knabo povas bati la ŝtonon. → La ŝtono povas esti batata de la
knabo. La ŝtono fariĝas subjekto de povas. Tio iom ŝanĝas la signifon: la
povo transiras de la knabo al la ŝtono. En la aktiva frazo povas temi pri
kapablo de la knabo. En la pasiva frazo temas pri eblo.
Sed en la sekvaj ekzemploj tia pasivigo ne eblas, ĉar la rezultanta pasiva
frazo ricevas tute malĝustan signifon:
• La knabo volas bati la ŝtonon. → *La ŝtono volas esti batata de la
knabo.* La ŝtono ja ne volas ion ajn.
• Mi planis inviti ilin al la festo. → *Ili planis esti invititaj al la festo.* Ili
nenion planis.
I-verboj kiel objektoj
I-verbo povas roli kiel objekto de ĉefverbo, kaj tiajn frazon oni povas pasiv-
igi. Tiam la I-verbo (kune kun ĉiuj frazpartoj, kiuj apartenas al ĝi) fariĝas
subjekto de la pasiva frazo, kaj la pasiva participo ricevas E-finaĵon (§29.1):
• Oni proponis al la knabo bati la ŝtonon. → Al la knabo estis proponite
bati la ŝtonon. Bati la ŝtonon rolas kiel objekto de proponis, kaj poste
kiel subjekto de estis proponite.
Rimarku en la ĉi-antaŭa ekzemplo, ke la senca subjekto de la I-verbo bati
( la knabo), kaj la subjekto de la ĉefverbo proponis ( oni) ne estas samaj. Se la
senca subjekto de tia I-verbo estas la subjekto de la ĉefverbo, oni ĝenerale
tute malemas pasivigi:
• Mi povas kuri. → *Kuri estas povate de mi.* Kuri kaj povas havas la
saman subjekton.
• Li finis paroli. → *Paroli estis finite de li.* Paroli kaj finis havas la
saman subjekton.
Iuj verboj ĉiam havas samsubjektan I-verbon kiel objekton, ekz. povi, devi
kaj kuraĝi. Tiajn verbojn oni do praktike neniam pasivigas, kaj pasivaj parti-
cipoj de tiaj verboj estas do praktike tute neuzataj. Oni ankaŭ ne uzas la su-
fiksojn EBL (§38.2.7), IND (§38.2.7) kaj END (§38.2.7) ĉe tiaj verboj, ĉar
tiuj sufiksoj ĉiam donas pasivan signifon. Oni do neniam uzas *povata*,
*devote*, *kuraĝita*, *poveble*, *kuraĝenda* k.s.
Ĉe povi kaj devi oni uzas anstataŭe esprimojn kun esti eble, ebli kaj esti
necese, necesi: Alie agi estis absolute ne eble. OV.182 Por la lernado de ambaŭ
§29.3
453
Pasivo
estas necese pagi. M.101 Ĉu eblas ricevi ion por manĝi ĉi tie? Necesas atendi
dum kelkaj minutoj.
Pasivigo de aliaj frazroloj
Aliaj frazpartoj ol objekto (ekz. al-komplemento) ne povas fariĝi subjekto
de pasiva frazo:
• Oni donis al mi trinkaĵon. → *Mi estis donita trinkaĵon.* Tia pasiva
frazo estas klara eraro, ĉar la pasiva verbo havas objekton: trinkaĵon.
Pasiva verbo ne povas havi objekton.
• Mi sendos venigi kuracistojn. Rt.124 → *Venigi kuracistojn estos sendite
(de mi).* Venigi estas ĉi tie ne objekto, sed por-komplemento: Mi sendos
(iun) por venigi kuracistojn. La vera objekto de sendi estas subkompren-
ata iu. Ĝusta pasiviĝo do estas: Iu estos (de mi) sendita venigi kurac-
istojn.
Kiam iafoje neobjekta komplemento aperas kiel subjekto de pasiva frazo, la
klarigo estas, ke ĝi povus esti vera objekto:
• Dolĉa estos nia rekompenco, kiam la celo estos alvenita. OV.591 Normale
oni dirus aktive: ...kiam ni alvenos al la celo. Ŝajnas do, ke Zamenhof
erare pasivigis al-komplementon. Sed fakte oni ankaŭ povus diri: ...kiam
ni alvenos la celon. Tio estas pli malofta dirmaniero, sed regula. Tial la
pasiva frazo estas bona.
• Tiu ĉi urbo estas dense loĝata. Normale oni dirus aktive: Oni loĝas
dense en tiu ĉi urbo. Sed oni ankaŭ povas diri: Oni loĝas dense tiun ĉi
urbon.
454
§29.3
Verboj kaj frazroloj
30. Verboj kaj frazroloj
La plej grava parto de frazo estas la ĉefverbo. Ĝi regas la gramatikon de la
tuta frazo. Ĉefverbo estas kvazaŭ manuskripto de teatraĵo. Ĝi decidas, kiaj
rolantoj povas aperi, kaj kiajn rolmontrilojn ili havu. Por konstrui frazojn
ĝuste oni do devas por ĉiu verbo scii, kiaj rolantoj povas aŭ devas aperi. Plej
grave estas scii detalojn pri subjekto, objekto kaj perverba priskribo.
Tiujn rolojn oni povas nomi ĉefaj frazroloj. Ĉe iaj verboj ankaŭ al-komple-
mento estas grava frazrolo. Aliaj komplementoj (tempaj, lokaj, manieraj...)
kondutas pli libere. Tiajn povas havi pli-malpli ĉiu verbo.
Ĉi tie aperos nur ekzemploj de diversaj specoj de verboj, kaj ne ĉiuj detaloj
estos klarigitaj. Multaj verboj havas plurajn signifojn, kaj la reguloj por fraz-
roloj povas esti malsamaj por la diversaj signifoj. Bonaj vortaroj donas pli
da informoj, almenaŭ per ekzemplaj frazoj.
La ĉi-postaj klarigoj traktos ĉefe aktivajn frazojn. Tio estas la normala mani-
ero montri agon. Frazojn kun objekto oni povas transformi en pasivon (§29).
Tiam la frazroloj ŝanĝiĝas.
30.1. Sensubjektaj verboj
La granda plejmulto de la Esperantaj verboj devas havi subjekton (§12.1.1),
sed kelkaj verboj ne bezonas tian rolanton. Ili estas, aŭ povas esti, sen-
subjektaj. Sensubjektaj verboj estas normale ankaŭ senobjektaj.
Tagiĝi
Sola tagiĝas (aŭ alia ĉefverba formo) sufiĉas por fari kompletan frazon: Tag-
iĝis. Baldaŭ tagiĝos.
Temi
Temi ne bezonas subjekton, sed havas normale pri-komplementon, kiu
montras la temon: Temas pri politiko. Verŝajne temos pri ni. Tio, kio havas
temon, povas tamen aperi kiel subjekto: La kunveno temis pri la milito. Mia
prelego temos pri Zamenhof. PMEG temas pri Esperanta gramatiko.
Pluvi
Pluvis hieraŭ. Baldaŭ pluvos. / Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas sen-
ĉese, senfine, senhalte. OV.591 Se io alia ol pluvakvo falas pluvsimile, tio
aperas kiel subjekto: Ĉiuspecaj demandoj pluvis sur ŝin. Ŝtonoj pluvis sur
ilin. (La falaĵo ne povas aperi kiel objekto. Ne eblas: *Pluvis ŝtonojn sur
ilin.*) Ĝenerale ĉiuj similaj veterverboj estas sensubjekte uzeblaj: neĝi,
hajli, ŝtormi, frosti, fulmi, tondri k.a.
30.2. Senobjektaj verboj
Plej multaj verboj devas havi subjekton (§12.1.1), sed multaj el ili ne povas
havi objekton (§12.2.2). Ili estas senobjektaj verboj. Kelkaj tiaj verboj povas
tamen iafoje havi objekton, kiu pliklarigas la agon.
§30.2
455
Verboj kaj frazroloj
Okazi
La subjekto estas ago aŭ simila afero. Objekto ne povas aperi: En Kjöge ĉiu-
jare okazadis tre vizitata foiro. FA3.56 Kio okazis? Okazis io grava. Tio, kio
spertas la okazaĵon povas aperi kiel al-komplemento: La malfeliĉa infano
rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi. FE.17
Ĝoji
La subjekto estas tiu, kiu sentas ĝojon, do normale persono. Krome ĝoji
havas ofte pri-komplementon aŭ pro-komplementon, kiu montras la temon
aŭ la kaŭzon de la ĝojo: Mi tre ĝojas pri via feliĉo! FA2.137 Naskinto de saĝulo
ĝojos pro li. SS.23
Morti
La subjekto estas tiu, kiu perdas sian vivon: Dume en la domo de la mal-
granda Niko mortis lia maljuna avino. FA1.20 Ĉiun fojon, kiam mortas bona
infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron. FA2.21 Iafoje la speco de morto
aperas kiel objekto: La herooj mortis gloran morton.
Danci
La subjekto estas tiu, kiu sin movas dance: La gejunuloj kune dancis ĝis
malfrua nokto. / En la aero dancis sennombraj kuloj. FA4.44 Iafoje la danco-
speco aperas kiel objekto: Mi dancis valson kun li. / La maristoj dancis
gajajn dancojn sur la ferdeko. FA1.102
30.3. Objektaj verboj
Multaj subjektaj verboj povas krom subjekto (§12.1.1) havi ankaŭ objekton
(§12.2.2). Ili estas objektaj verboj.
Vidi
La subjekto estas tiu, kiu perokule rimarkas ion. La objekto estas tio, kio
estas rimarkata: La knabino vidas la domon. Ĉu vi vidis la akcidenton?
Preni
La subjekto estas tiu, kiu kaŭzas la agon kaj ekhavas la objekton. La objekto
estas tio, kio pro la preno transiras al la subjekto: Ŝi prenis el la ŝranko la
argilan kruĉon. M.13 Ili prenis la soldaton kaj ĵetis lin en malliberejon. FA1.11
Se oni volas precize diri, kiu parto de la objekto estas trafata de la preno, oni
uzas je-komplementon: Poste ŝi prenis Gerdan je la mano. FA2.57 (La mano
apartenas al Gerda.) La korpoparto aŭ ilo uzata de la subjekto povas aperi
kiel per-komplemento: Per sia terura mano li prenis min je la kolo. Per
tenajlo li prenis la feron el la fajro.
Mortigi
La subjekto estas la kaŭzanto aŭ la kaŭzo de la morto. La objekto estas tiu,
kiu mortas: David [...] batis la Filiŝton kaj mortigis lin. Sm1.17 Troa drinkado
mortigas la drinkanton. Legu pli pri IG-verboj en §30.8.
456
§30.3
Verboj kaj frazroloj
Helpi
Subjekto estas la faciliganto. Tio, kies tasko aŭ laboro estas faciligata, povas
esti objekto: Ĉiuj esperantistoj en la daŭro de la tuta jaro volonte helpados
la organizantan komitaton per siaj konsiloj kaj laboroj. L1.84 Oni ankaŭ
povas uzi al-komplementon anstataŭ objekto: Rakontu al mi vian mal-
feliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. FE.41
30.4. Verboj kun al-komplemento
Multaj verboj povas havi al-komplementon (§12.3.5.1), sed ĉe kelkaj verboj
la al-komplemento estas aparte grava. Ĉe tiaj verboj al-komplemento
montras tiun, kiu profitas aŭ malprofitas de la ago. Tiaj verboj estas normale
objektaj.
Doni
Subjekto estas tiu, de kiu io iras, kaj kiu normale kaŭzas tiun iron. La
objekto estas tio, kio transiras al iu. La al-komplemento estas tiu, kiu ricevas
la objekton: La patro donis al mi dolĉan pomon. FE.10 Ŝafoj donas lanon al
sia posedanto. Muziko donas plezuron al la aŭskultantoj.
Lavi
La subjekto estas normale tiu, kiu kaŭzas la lavadon. La objekto estas tio,
kio fariĝas pura: Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia
ĉambro. FE.18 La lavisto lavis tolaĵon. Ofte la objekto estas korpoparto. La
posedanto de la korpoparto iel profitas de la ago, kaj povas aperi kiel al-
komplemento: Mi lavas al mi la manojn. Li lavis al la bebo la vizaĝon. Oni
povas ankaŭ uzi posedan priskribon por montri la posedanton de la
korpoparto: Mi lavas miajn manojn. Li lavis la vizaĝon de la bebo.
Ŝteli
La subjekto estas tiu, kiu kontraŭleĝe ekhavas ion, kaj kiu ankaŭ kaŭzas tiun
ekhavon. La objekto estas tio, kio kontraŭleĝe transiras al la subjekto. Tiu,
kiu perdas la objekton, malprofitas de la ago, kaj povas aperi kiel al-komple-
mento: Vi ŝtelis al mi mian filon el la brakoj. Rt.50 Oni ankaŭ povas uzi de-
komplementon por tiu, kiu perdas ion. Tio estas ofte pli klara esprimo-
maniero, ĉar efektive temas pri demovo: Vi ŝtelis de mi karan horon. Rt.35 (La
radiko ŜTEL estas ankaŭ uzata prefiksece kun speciala signifo., §38.4.1)
Aparteni
La subjekto estas havaĵo, posedaĵo aŭ simile. La al-komplemento estas tiu,
kiu havas la aferon. Objekto ne aperas: La rozo apartenas al Teodoro. FE.5 La
estonteco apartenas al ni. OV.159 Legu ankaŭ pri aparteni kaj havi en §30.6.
§30.4
457
Verboj kaj frazroloj
30.5. Priskribaj verboj
Priskribaj verboj ligas priskribon al la subjekto aŭ la objekto. Tian pri-
skribon oni nomas perverba priskribo (§25.1). Ĝi plej ofte ne havas rol-
montrilon.
Esti
La subjekto estas tio, kio havas ian econ. La eco aperas kiel perverba pri-
skribo de la subjekto: La domo estas granda. Mia patro estis ŝoforo. Esti
povas ankaŭ esti sensubjekta: Estas varme. Estas terure. Estis dimanĉo.
Estis milito. Tiu, kiu sentas aŭ spertas econ povas aperi kiel al-komplemento
aŭ por-komplemento: Estas al mi malvarme kaj tiel malseke! FA1.55 Estas
terure por mi. Legu pli pri esti en §31.1.
Fariĝi
La subjekto estas tio, kio ekhavas ian econ. La eco aperas kiel perverba pri-
skribo: La etoso fariĝis bona. Ili fariĝis ŝtelistoj. Fariĝi povas ankaŭ esti
sensubjekta: Fariĝis malvarme al mi. Fariĝis terure por mi.
Opinii
La subjekto estas tiu, kiu havas opinion pri la eco de io. La objekto estas tio,
kio havas la econ. La eco mem aperas kiel perverba priskribo de la objekto:
Mia fratino opinias viajn klopodojn vanaj.
Bati
Normale bati estas ordinara objekta verbo. La kaŭzanto estas subjekto, kaj
tio, kion la batoj trafas, estas objekto. Iafoje ĉeestas ankaŭ eco, kiun la bat-
ado kaŭzas ĉe la objekto. La eco aperas kiel perverba priskribo de la
objekto: Ili batis lin senkonscia.
30.6. Similsignifaj verboj
Iuj verboj montras baze la saman agon aŭ situacion. La ĉefa diferenco estas
la reguloj por frazroloj. Ekzemploj de tiaj paroj estas plaĉi/ ŝati,
havi/ aparteni kaj manki/ malhavi.
Plaĉi
La subjekto estas tio, kio havas bonajn ecojn aŭ kondutas bone. Tiu, kiu
sentas plezuron pro tiu boneco, aperas kiel al-komplemento: Al ĉiu besto
plaĉas ĝia nesto. PE.16 Lia heroeco tre plaĉis al mi. FE.45
Ŝati
La subjekto estas tiu, kiu sentas plezuron pro la boneco de io. Tio, kio estas
bona aŭ kondutas bone, aperas kiel objekto: Ĉiu besto ŝatas sian neston. Mi
tre ŝatis lian heroecon.
458
§30.6
Verboj kaj frazroloj
Se oni konfuzas la frazrolojn ĉe plaĉi kaj ŝati oni riskas diri erarajn frazojn
kiel: *Ĉiu besto plaĉas sian neston.* Aŭ: *Lia heroeco tre ŝatis al mi.*
Noto: Origine plaĉi kaj ŝati estis malpli similaj. Ŝati signifis “rigardi kiel valoran, gravan”, kio
estas iom alia afero. Poste ŝati ŝanĝiĝis kaj fariĝis preskaŭ plene samsignifa kiel plaĉi, krom pri la
frazroloj. Nun oni uzas la novan verbon aprezi por la malnova signifo de ŝati. Alian similan sig-
nifon havas ami.
Havi
La subjekto estas tiu, kiu ion posedas aŭ simile. La objekto estas tio, kion la
subjekto posedas: Mi havas libron. Karlo havas blankajn ŝtrumpetojn. Legu
pli pri havi en §31.3.
Aparteni
La subjekto estas tio, kion iu posedas aŭ simile. La posedanto aperas kiel al-
komplemento: Al mi apartenas libro. Al Karlo apartenas blankaj ŝtrump-
etoj.
Oni devas scii la regulojn por frazroloj por ne diri erarajn frazojn kiel: *Mi
apartenas al libro.* *Al Karlo havas blankaj ŝtrumpetoj.*
Manki
Tio, kio ne ekzistas (aŭ ekzistas en nesufiĉa kvanto), estas subjekto: Mankas
al mi mono. ≈ Mono ne ekzistas ĉe mi.
Malhavi
Tio, kio ne ekzistas, estas objekto: Mi malhavas monon. ≈ Mi ne havas
monon (kvankam mi devus havi).
Estus eraro diri: *Mi mankas monon.* Same erara estus: *Malhavas al mi
mono.*
30.7. Alternativaj frazkonstruoj
Alternativaj subjektoj
Ĉe iuj verboj du aŭ pli da rolantoj iel “faras” la agon, sed en malsamaj mani-
eroj. Iu ajn el ili povas aperi kiel subjekto.
Kovri
La subjekto povas esti tiu, kiu kaŭzas, ke io kaŝu ion alian: Mi bele kovris
mian liton per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo. SS.7 En ĉi tia uzo kovri
montras (momentan) agon. La subjekto povas alternative esti io, kio estas en
tia pozicio, ke ĝi kaŝas ion. Eventuala kaŭzinto de la kovrado normale ne
aperas: Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn. M.116 Tapiŝoj kovris la
plankon. FA3.59 En ĉi tia uzo kovri montras daŭran staton. Se oni pasivigas la
frazon, la elekton de pasiva participo (§29.2.2) influas tio, ĉu oni celas
momentan agon kovri aŭ daŭran staton kovri.
§30.7
459
Verboj kaj frazroloj
Bati
La subjekto estas normale tiu, kiu kaŭzas baton: Li batis sian hundon per
bastono. La tamburisto batas sian tamburon. La subjekto povas ankaŭ esti
io, kio trafas ion bate: Forta pluvo batis la fenestran vitron. Altan arbon
batas la fulmo. PE.62
Bati povas ankaŭ signifi soni per batoj. Tiam la subjekto estas tio, el kio
venas la sono: Pro kio batas la tamburo? H.174 Se temas pri hor-montra
batsono, la subjekto povas esti horloĝo: La horloĝo sur la granda preĝeja
turo ĵus batis la kvinan horon. FA2.52 Sed ankaŭ la horo povas aperi kiel sub-
jekto: Jam la dekdua horo batis. H.28
Alternativaj objektoj
Ĉe iuj verboj du aŭ pli da aferoj estas iel trafataj de la ago, sed en malsamaj
manieroj. Iu ajn el ili povas aperi kiel objekto. (Alternativajn objektojn
havas ankaŭ sciigi kaj memorigi, §30.8.)
Danki
La objekto normale estas tiu, kiu faris ion bonan kaj tial ricevas dankon: Li
tuj faris kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia de-
ziro. FE.31 Sed ankaŭ la kaŭzo de la danko povas esti objekto: Al lia energia
laborado nia afero dankas multajn el siaj sukcesoj en Francujo. OV.247
Peti
La objekto povas esti la persono, al kiu la peto direktiĝas, aŭ la afero, kiun la
subjekto iel volas: Ŝi tiel plenkore petadis Dion pri helpo. FA1.169 Mi petas
pardonon de vi. M.183
Pardoni
La objekto povas esti la persono, kies kulpon oni nuligas, aŭ la afero, pri kiu
temis la kulpo: Mi pardonis al la malamiko lian kulpon. Mi pardonis la
malamikon pri lia kulpo.
Pagi
La objekto povas esti la prezo, la aĉetaĵo, la pagilo aŭ la ricevanto de la
pago: Mi pagis la prezon de la manĝo. Mi pagis la manĝon per dolaroj. Mi
pagis dolarojn por la manĝo. Mi pagis la kelneron per monbiletoj.
Sed oni ne povas samtempe havi plurajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la
ĉefverbo. Ne diru: *Mi dankis lin la tujan plenumon de mia deziro.* *Mi
petas vin pardonon.* *Mi pardonis la malamikon lian kulpon.* *Mi pagis
la kelneron monbiletojn.*
30.8. IG-verboj
Verboj faritaj per la sufikso IG (§38.2.17) estas ĉiam objektaj. Ili montras
kaŭzadon de ia rezulto. La subjekto estas ĉiam la kaŭzo aŭ la kaŭzanto. La
radiko aŭ radikoj antaŭ IG montras la rezulton.
460
§30.8
Verboj kaj frazroloj
Eco aŭ stato kiel rezulto
Se la rezulto de IG-verbo estas eco aŭ stato (pozicio, identeco...), la objekto
estas tiu, kiu ricevas tiun econ, staton k.t.p.
Lacigi
La objekto estas tiu, kiu fariĝas laca: La tro multa parolado lacigas lin. FE.40
La vojaĝo certe vin lacigis. FA4.223 Tiu ĉi medikamento estas bona, sed ĝi lac-
igas la uzanton.
Glaciigi
La objekto estas tio, kio fariĝas glacio aŭ glacia: Norda neĝo glaciigas liajn
piedojn. Rt.106
Edzinigi
La objekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Mi edzinigas mian filinon ne kun ia
simpla nobelo. Rz.86 Li edzinigis ŝin al si per la edziĝa ringo kontraŭ la volo
de ŝia patro. Rn.8
Enigi
La objekto estas tiu, kiu estas movata en ion. La loko al kiu moviĝas la
objekto estas montrata per en kaj N-finaĵo: Ŝi verŝajne enigis la manojn en
siajn densajn nigrajn harojn. M.56 Li enigis la glavon en la ingon.
Senobjekta ago kiel rezulto
Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas senobjekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el
alia verbo, kiu estas senobjekta. Ĉe tiaj IG-verboj la objekto estas la subjekto
de la origina verbo.
Bruligi
La objekto estas tio, kio ekbrulas: Post infekta malsano oni ofte bruligas la
vestojn de la malsanulo. FE.39 La suda suno bruligas lian nudan kapon. Rt.106
Sidigi
Objekto estas tiu, kiu estas metata en sidan pozicion: Rapide ŝi prenis la inf-
anon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj. M.193 La hundon li re-
sidigis sur la keston. FA1.7
IG-verbo el IĜ-verbo
Principe oni tute rajtas aldoni IG al verbo kun IĜ-sufikso. La senco de tia
IG-verbo estas kaŭzado de tiu ago, kiun esprimas la IĜ-verbo: Li [= Dio]
senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando; [...] Kaj Li ŝanceliĝigas
ilin kiel ebriuloj. Ij.12 = Li igas ilin ŝanceliĝi kiel ebriuloj. La ĉefoj ŝanceliĝas.
Dio kaŭzas tiun ŝanceliĝadon. En la praktiko tiaj IG-verboj tamen estas ek-
streme maloftaj.
Iafoje oni faras IG-verbon el IĜ-verbo, sed por simpligo ellasas la sufikson
IĜ: Rajdmilicanoj formovigis la publikon. = ...formoviĝigis la publikon.
= ...igis la publikon formoviĝi. Ankaŭ tiaj IG-verboj estas tre maloftaj. Ili
§30.8
461
Verboj kaj frazroloj
povas esti miskomprenataj, ĉar ankaŭ eblas, ke oni aldonis IG rekte al
objekta verbo, kiu tute ne havis IĜ-sufikson. Vidu tuj ĉi-poste pri la uzo de
IG post objekta verbo.
Oni notu la subtilan diferencon inter formovi kaj formov(iĝ)igi. Se oni for-
-
movas ion, oni mem rekte plenumas la movadon. Se oni formoviĝigas ion
(igas ion formoviĝi), la kaŭzado estas malpli rekta. Oni iel influas ion por ke
tio mem moviĝu. En la ĉi-antaŭa ekzemplo kun rajdmilicanoj, la milicanoj
kredeble ne propramane movis la publikon, sed per timigado aŭ simile igis
la publikon mem moviĝi for. Simile subtila estas la diferenco inter ŝanceli
kaj ŝanceliĝigi en la ĉi-antaŭa Zamenhofa ekzemplo. En la praktiko oni
preskaŭ ĉiam preferas uzi igi kiel memstaran verbon por esprimi tiajn
sencojn: Li igas ilin ŝanceliĝi. Rajdmilicanoj igis la publikon formoviĝi. Tio
estas plej ofte rekomendinda, ĉar multe pli klara.
Objekta ago kiel rezulto
Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas objekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el
verbo, kiu jam estas objekta. Ekzistas du manieroj uzi tiajn IG-verbojn. La
objekto de la IG-verbo povas esti la subjekto de la origina verbo, aŭ la
objekto de la origina verbo. (Vidu pli da ekzemploj de verboj kun alter-
nativaj objektoj, §30.7.)
Sciigi
La objekto povas esti tiu, kiu ekscias ion: Mi estas devigata sciigi vin pri tre
malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro. L2.209 La objekto povas alternative
esti la sciaĵo: La heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉ-
iĝon. FA1.102
Memorigi
La objekto povas esti tiu, kiu ekmemoras ion: Tio memorigas min pri mia
infanaĝo. La objekto povas alternative esti la memoraĵo: Tio memorigas al
mi mian infanaĝon.
Oni ne povas uzi ambaŭ eblojn samtempe. Ne eblas diri: *Mi sciigos vin
malbelan fakton.* Nek eblas diri: *Tio memorigas min mian infanaĝon.*
30.9. IĜ-verboj
Verboj faritaj per la sufikso IĜ (§38.2.18) estas ĉiam senobjektaj.
Ordinaraj IĜ-verboj
Ordinaraj IĜ-verboj montras transiron al nova stato. La radiko aŭ radikoj
antaŭ IĜ montras la rezulton, la novan staton. La subjekto de ordinara IĜ-
verbo estas tio, kio eniras en novan staton. Eventuala kaŭzanto de la transiro
normale ne aperas en la frazo. Ĉe IĜ-verboj kaŭzanto ne estas interesa.
462
§30.9
Verboj kaj frazroloj
Malpuriĝi
La subjekto estas tiu, kiu fariĝas malpura: En la kota vetero mia vesto forte
malpuriĝis. FE.39 Ili malpuriĝis per siaj faroj. Ps.106
Glaciiĝi
La subjekto estas tio, kio fariĝas glacio aŭ glacia: Fariĝis vintro, kaj la akvoj
glaciiĝis. FA3.62 Ĉi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciiĝas en
bulojn. FA1.207
Edziniĝi
La subjekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Ŝi edziniĝis kun sia kuzo. FE.39 Ĉu ŝi
edziniĝos kun vi?
Sidiĝi
La subjekto estas tiu, kiu transiras en sidan pozicion. Ofte oni sub-
komprenas, ke tiu mem kaŭzis la eksidon (= sidigis sin, eksidis), sed la IĜ-
verbo principe nenion diras pri eventuala kaŭzanto: Ŝi fale sidiĝis sur ĝi
[= la ŝtuparo] . M.141 Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! FE.39 Li sidiĝis rajde sur la