• Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE.9 La celo de la irado
estas la onklo.
• En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE.15
• Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon. FE.17
• Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. FE.34
• Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. FE.38
• Josuo kaj la tuta Izrael ŝajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la
direkto al la dezerto. Js.8
• Li kraĉos al vi en la vizaĝon. Rt.41
Direkto sen movo
Al povas montri direkton ankaŭ kiam ne estas movo:
• La reĝido etendis siajn brakojn al la ĉielo, al la arbaro, kaj al la
maro. FA2.90 La brakoj estis direktitaj en la diversaj direktoj, sed ili ne
moviĝis al tiuj lokoj.
• Danke ŝi ridetadis al li. FA1.166 La ridetoj estis en lia direkto.
• Li rigardis al la klara, hela luno supren. FA3.23
• Mi sopiras... al la lando de mia infaneco. FA3.31
§12.3.5.1
195
Rolmontriloj
• Kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino? Rt.32
• Dum momento ŝi staris senmove, apogante sin per la mano al angulo de
muro. M.92
Ricevanto
Al tre ofte montras tiun, kiu ricevas ion, aŭ tiun, kiu ion aŭdas, vidas, ek-
scias, lernas k.t.p. (= ricevas sonon, bildon, sciaĵon, lernaĵon k.t.p.):
• Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. FE.9 La birdoj ricevu akvon.
• Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi. FE.14 Antaŭe mi ricevis la
monon (prunte), nun vi ĝin rericevos.
• Ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto
kaj alportis al la virino. FE.15
• Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. FE.20
• Mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. FE.25
• Diru al mi vian nomon. FE.18
• Rakontu al mia juna amiko belan historion. FE.10
• Kial vi ne respondas al mi? FE.20
• Ordonu al li, ke li ne babilu. FE.20
• Montru al ili vian novan veston. FE.18
• La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. FE.40
• Mi instruas Esperanton al mia infano. LR.98 (= Mi instruas mian infanon
pri Esperanto. LR.98)
• La lumo de la suno metis finon al la bela sonĝo. FA3.32 La sonĝo “ricevis
finon” = finiĝis.
• Oni donis al li panon, kaj li manĝis, kaj oni trinkigis al li akvon. Sm1.30
Profitanto, malprofitanto
Al povas montri tiun, kiu iel profitas aŭ malprofitas de ago. Alivorte al
montras tiun, kiu “ricevas” la agon aŭ rezulton de la ago:
• Mi ĉiam estas preta fervori en servado al la patrujo. Rz.62 La patrujo pro-
fitus de la servado.
• “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel
longe”. FE.17 La knabino profitus de la pardono. Ankaŭ eblas uzi Pardonu
min: §30.7.
• Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! FE.10
• Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE.33
• Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. FE.20
• Vi tiam povos tre humile teni al li la kaleŝon, kiam li veturos kun ŝi al la
preĝejo por edziĝi. Rt.41
196
§12.3.5.1
Rolmontriloj
• Pro la bono de la afero ni devos cedi al la plimulto. OV.64 Ni cedos kaj la
plimulto profitos de tio.
• Mi cedas al via peto. FA1.17 = Mi cedas al vi pro via peto.
Tiaj ĉi al-komplementoj ofte montras samtempe apartenon aŭ posedon de
korpoparto aŭ vestaĵo. Oni povas anstataŭe uzi posedan pronomon (§11.2),
sed al estas pli klasika:
• Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. FE.34 = Ŝi kombas siajn
harojn...
• Mi al vi purigos la botojn. Rz.45 = Mi purigos viajn botojn.
• Ili ŝmiris al si la angulojn de la buŝo per fiŝoleo, por ke ili fariĝu pli
flekseblaj. FA3.96
• Por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disŝirus al si la vestojn. FA2.88
Ricevanto de demova ago
Al povas montri la ricevanton (profitanton/malprofitanton) de ago, kiu estas
demova. La ricevanto ja ricevas ian agon, sed la ago estas tia, ke ĝi for-
prenas ion de la ricevanto. Tia ĉi mikso de almovo kaj demovo povas esti
konfuza. Ofte de estas pli klara:
• Ŝi detiris al li la galoŝojn de la piedoj. FA1.145 Li ricevis servon, kiu kon-
sistis el detirado de galoŝoj. Oni povus eble miskompreni, ke oni detiris
la galoŝojn de alia persono, kaj poste li ricevis la galoŝojn. Oni uzas
ankaŭ de en tiaj esprimoj: Ili deprenis de li lian veston. Gn.37
• Vi rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo sur
la korpo. Rt.57 La rabo iras direkte al via homo, kiu perdos ĉion, kion li
havas. De estus pli klara.
• Ne dehaku al mi la kapon! FA2.101 Mi ne volas malprofiti de la dehakado.
• Nia maljuna avino malĝojas tiel, ke la blankaj haroj al ŝi elfalis. FA1.104
Ŝiaj blankaj haroj elfalis de ŝia kapo.
• La aŭto estis ŝtelita al mi. = ...ŝtelita disde mi/el de mi. Ĉi tie simpla de
tamen donus malĝustan signifon, nome ke mi ŝtelis la aŭton: §12.3.2.4.
Ĉi tia uzo de al estis sufiĉe ofta ĉe Zamenhof, sed fariĝis nuntempe iom
malpli ofta. Kiam ne estas risko de miskompreno, oni povas tute bone uzi al
en tiaj esprimoj.
Spertanto, sentanto
Al povas montri tiun, kiu spertas aŭ sentas ion:
• La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi. FE.17
• Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj. FE.17
• Estas al mi malvarme kaj tiel malseke! FA1.55 ≈ Mi sentas malvarmon kaj
malsekon.
• Artikoloj talente skribitaj plaĉos al la gazeto kaj al ĝiaj legantoj. OV.99
§12.3.5.1
197
Rolmontriloj
• Vi estis al mi tre kara. Sm2.1
• Ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? FE.17
• Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon. Rt.41
• Granda parto de la alta literatura lingvo [...] estas al vi videble tre mal-
multe konata. M.135 Ĉi tie ankaŭ eblas uzi de, ĉar temas pri aganto ĉe
pasiva participo (§12.3.2.4).
• Estu sciate al la reĝo, ke ni iris en la Judan landon. Ez.5
Posedanto
Al montras posedanton kaj similajn signifojn ĉe la verbo aparteni:
• La rozo apartenas al Teodoro. FE.5 = La rozo estas de Teodoro. La rozo
estas lia.
• Li apartenis al tiuj tre maloftaj homoj, kiuj faras ĉion silente. OV.246 = Li
estis unu el tiuj tre maloftaj homoj...
Al anstataŭ N-finaĵo
Ĉe aga O-vorto al povas iafoje montri sencan objekton: §12.3.2.2.
Rezulto de ŝanĝo
Iafoje oni montras per al rezulton de transformado aŭ ŝanĝado: Li disrompis
ĝin al mil pecoj. Normale oni uzas en + N-finaĵon (§12.3.4.6). Oni ren-
kontas tiusignife ankaŭ je (§12.3.1).
Aldono, adicio
Kune kun verboj kiel aligi, aliĝi, aldoni k.t.p., al povas montri aldonon,
adicion k.s.:
• La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ
niaj malamikoj. FE.39 Li fariĝis parto de la militistaro.
Iam oni uzis al tio anstataŭ aldonsignifa krom tio (§12.3.6.3):
• Ĝi havis tiel same grandan sukceson, kiel la efektiva najtingalo, kaj al
tio ĝi havis multe pli belan eksteraĵon. FA2.28 Nun oni diras nur krom tio aŭ
krome.
Tempo
Al iafoje montras okazon (precipe feston), kiam oni parolas pri speciala ago
pro tiu okazo (donacado k.s.).:
• Al Kristnasko venis letero de ŝia patro. FA3.58 = Okaze de Kristnasko... Je
Kristnasko, kaj ĝuste pro tio ke estis Kristnasko...
• Akceptu ankaŭ de mia flanko plej koran gratulon al la nova jaro. OV.491
= ...okaze de la nova jaro.
198
§12.3.5.1
Rolmontriloj
Al troviĝas ankaŭ en esprimoj kiel de tempo al tempo = “iafoje, kelkfoje”;
de tago al tago = “ĉiutage, laŭ pasado de la tagoj”. Ili estas figuraj esprimoj
faritaj laŭ de loko al loko k.s.:
• De tempo al tempo li aliradis al la fenestro kaj elrigardadis. FA2.144
• De tago al tago la reĝido ŝin ĉiam pli ekamadis. FA1.99
Referenco
Ĉe esprimo de proksimeco, simileco k.s. al montras tion, kion oni kon-
sideras, kiam oni taksas aferon proksima aŭ simila:
• Ŝi estis jam tute proksima al la preĝejoj. FA1.169 = Ŝi estis jam en la prok-
simo de la preĝejo.
• Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli
junaj. M.112
• La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo,
ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE.11
• Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno. M.132
Oni trovas ankaŭ proksima de, proksime de. Ĉe malproksima/malproksime
oni uzas precipe de (§12.3.2.5). Ŝajnas logike uzi ĉiam al ĉe proksimeco, kaj
de ĉe malproksimeco, sed la efektiva uzado estas miksita. Ĉe aliaj vortoj
similaj al malproksima, oni ne uzas al, sed de (iafoje je): aparta de, dife-
renca de, libera de/je k.s.
Rolvortaĵoj kun al
Legu ankaŭ pri rolvortaĵoj kiel responde al, konforme al: §12.3.7.
Vortfarado
• Aligi = “aldoni, almeti”: Nur tiam ni povas esperi pli aŭ malpli frue aligi
al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko. OV.93
• Aliĝi = “aldoniĝi, almetiĝi, aniĝi, aparteniĝi”: Se gut’ al guto aliĝas,
maro fariĝas. PE.2228 Ĉiutage aliĝas al Esperanto multaj novaj personoj en
ĉiuj landoj de la mondo. L2.73 Ĉu vi aliĝis al la kongreso?
12.3.5.2. El
Movo
El montras movon for de interno al ekstero:
• El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE.25 La
vaporo iras for de la interno de la kaldrono.
• Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. FE.31
• Mia patrino forpelis min el la domo. FE.21
• Ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro. FE.19
§12.3.5.2
199
Rolmontriloj
• Li venigis al si el Berlino multajn librojn. FE.39 = ...de la interno de Ber-
lino...
• La lasta espero malaperis el la animo de la bela Sara. Rn.40
• Vi eksiĝis el la movado. L2.304
• Moor ridas el la tuta gorĝo. Rt.17 = ...ridas plengorĝe, laŭte. La rido venas
kvazaŭ el ĉiuj partoj de la gorĝo.
• El sub la kanapo la muso kuris. FE.26 El estas ofte uzata kune kun diversaj
lokaj rolvortetoj (§12.3.4) por pli ekzakte montri la lokon, el kiu io mov-
iĝas.
• Mi petas vin, sinjorina moŝto, – diris la juvelisto el malantaŭ la
tablo. M.187 La loko malantaŭ la tablo estas rigardata kiel spaco kun
interno. Oni ankaŭ povus uzi de (§12.3.2.1).
• Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj
ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi. Js.6
• Tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, – el interne
estis aŭdata muziko. FA2.134
Antaŭa stato
El povas montri antaŭan staton, kiam temas pri ŝanĝiĝo. Ofte temas pri
figura uzo de la baza mova senco de el:
• Unu el ili eksaltis el sia dormo kiel sovaĝa besto. FA3.15 Li subite vekiĝis.
• Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de la
kudristino. M.103
• Ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el
mizero. M.119
• El la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman
mondon. FA2.82 Li ŝanĝiĝis de knaba stato en junulan staton.
• Vi iam vidos, kio el tio [= pomkerno] fariĝos; el tio fariĝos io, pri kio vi
certe ne pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj. FA3.141
• Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo. Rt.104 = Pro via
faro mi fariĝis la plej malfeliĉa mizerulo en la mondo.
Deveno
El ofte montras devenon, originon aŭ fonton:
• El kie vi estas? FA2.37 = De kiu loko vi devenas? Kie estas via origina
loko?
• Kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj
slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj). LR.119
• Tradukoj el ĉi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. M.127
200
§12.3.5.2
Rolmontriloj
• Kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas [...] en
stato rudimenta. M.135 La fonto de lia konstato estas ŝia laboro, kiun li
vidis.
• S-ro de Beaufront nur legis eltiron el tiu ĉi artikolo. LR.116
• Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia infan-
eco. FA1.190
• La infano alsidiĝis al lito kaj laŭte legis el la libro. FA3.25
Materialo
El estas la normala rolvorteto por montri materialon. Tiu signifo estas vari-
anto de devena el:
• La reĝino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro. FA1.160
• Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas
tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE.35
• Nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki. Nm.6
• Freŝa viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ
forbruligi multe da ligno. M.64
• Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon! Rt.70
• El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de
gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE.30
Distingo de individuoj aŭ de parto
Tre ofte el montras grupon aŭ amason, kiam oni distingas aŭ apartigas iujn
individuojn de la grupo, aŭ parton de la amaso. Tion oni povas rigardi kiel
figuran uzadon de la baza elmova signifo. Oni kvazaŭ elprenas membrojn aŭ
partojn por aparta konsidero:
• El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE.10 Ernesto apartenas al
la grupo “ĉiuj miaj infanoj”. Inter ili li estas la plej juna.
• El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. FE.12
• Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj
mi donis po tri pomoj. FE.14
• El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la
dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. FE.42
• Multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori. OV.59
• Tio estis la plej bela horo el mia vivo! FA3.67 Aŭ de mia vivo, en mia vivo.
• Trinku el la vino, kiun mi enverŝis. SS.6 = Trinku iom de la vino...
• Li nenion povis rememori el sia sonĝo. FA2.133
Ankaŭ inter povas montri apartenon al grupo (§12.3.4.7). Iafoje oni ren-
kontas tiusence la pezan esprimon el inter: Li estas unu el inter ili. Tute bone
sufiĉas sola el: Li estas unu el ili.
§12.3.5.2
201
Rolmontriloj
Speciala varianto de tiu ĉi signifo estas konsisto:
• Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono
kaj inksorbilo. FE.34
• Unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. FE.12
Kiam konsisti montras la esencan parton de io abstrakta, oni plej ofte ne uzas
el, sed anstataŭe en (§12.3.4.6): La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas
ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj sen-
lima riĉeco. FK.276
Kaŭzo
Por kaŭzo oni uzas normale pro (§12.3.6.11), sed kiam oni volas montri
kaŭzon figure kiel devenon aŭ fonton, oni povas uzi el:
• Ni restas sen rimedoj kaj lacaj kaj devas el manko de fortoj ĉesigi la el-
iradon de nia organo. OV.125 = ...pro manko de fortoj...
• Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de
teo. BV.70 El sonas pli bone ol pro ĉi tie, ĉar pro aperas tuj poste.
• La tuta cetera parto de l’ vorto ŝanĝiĝadis – el simpla senhelpa neces-
eco kaj ne el ia lingva leĝeco. LR.64
• Unu sinjoro [...] en la komenco estis forte kolera kontraŭ ĝi el la kaŭzo,
ke ĝi “ne estas sufiĉe internacia” . LR.32 = ...kolera kontraŭ ĝi pro tio, ke
ĝi... ...kolera kontraŭ ĝi, ĉar ĝi...
Komparu kun simila uzo de de (§12.3.2.1).
Vortfarado
• Eligi = “irigi el io”: Ĝi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el
viaj okuloj. Rt.80 La alumeto eligis varman helan flamon. (= ...eligis el
si... ).
• Eliĝi = “iri el io”: La ambaŭ virinoj kaj la infano eliĝis el veturilo antaŭ
unu el la domoj ĉe la strato Piwna. M.6 Mi ĝis nun ne kuraĝis demandi
vin, [...] kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco. M.156
El estas ankaŭ uzata prefiksece: §38.4.2.
12.3.5.3. Ĝis
Limo de movo
Ĝis montras lokon, kiun ia movo atingas, sed ne pasas:
• Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia
domo. FE.18 Post alveno al ilia domo niaj fratoj ne plu akompanis ilin.
• Li kliniĝis ĝis la tero. FA2.99
• Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu. Ij.38
• Ĝis kie ni iros hodiaŭ?
• De supre ĝis malsupre la kastelo estis fendiĝinta. FA2.67
202
§12.3.5.3
Rolmontriloj
• Starigu nun la kaldronon kaj plenigu ĝin per akvo ĝis la rando. FA3.137
• La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj. M.175
Limo sen movo
Ĝis ankaŭ povas montri limon de spaco, tereno aŭ simile:
• La tuta Sundo ĝis la Sveda bordo estas kovrita de glacio. FA2.109 La Sveda
bordo estas limo de la glacio.
• Ĉapo el ursa felo sidis sur lia kapo ĝis sub la oreloj. FA1.181 La rando de la
ĉapo troviĝis sub la oreloj.
• En forte pluva aŭtuna tago li piede ekiris la vojon. [...] malseka ĝis la
haŭto li la unuan fojon eniris en Kopenhagon. FA3.59 La haŭto estis limo
de la malseko en liaj vestaĵoj.
• Ĝis la arbaro estas sufiĉe malproksime. FA3.56
Tempo
Ĝis ofte montras tempon, kiun io atingas, sed ne pasas:
• Mi laboras ĉiutage de frua mateno ĝis malfrua vespero. L1.73 Post malfrua
vespero mi ne plu laboras.
• Ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! Rt.30 Nur post la morto
povas ĉesi via fideleco kaj obeado.
• Mi eltenos ĝis la fino. Rt.115
• Ili trinkis ĝis malfrue en la nokto. FA1.17
• Nu, atendu ĝis morgaŭ. FA1.154
• Ĝis (la) revido! aŭ simple Ĝis (la)! ≈ Ĝis nia venonta revido mi memoros
vin!
• Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? Er.10 = Ĝis kiu tempo vi daŭrigos
rifuzi... Rimarku, ke ĝis antaŭ demanda kiam (§33.4.2) estas bona uzo,
dum ĝis antaŭ nedemanda kiam-frazo (§33.7) estas malbona.
Speciala uzo de tempa ĝis estas montrado de lasta tempo por fini taskon.
Tiam ĝis signifas “ne pli malfrue ol”. La montrita tempo estas mem
inkluzivita, sed post ĝi estos tro malfrue:
• La tuta traduko estu nepre preta ĝis la fino de Majo. OV.563 = ...preta ne
pli malfrue ol la fino de Majo. Estu preta devas ĉi tie kompreniĝi kiel
fariĝu preta, estu pretigita. Ĉi tia uzo de ĝis estas speciala konvencio. Se
tiu konvencio ne ekzistus, oni komprenus, ke la traduko restu preta ĝis la
fino de Majo, post kiam ĝi ĉesu esti preta.
• Ĝi devis esti preta ĝis sabato, kaj tio ne estis tre facila. Kiam ĝi estis
preta estis jam ĝuste sabato. FA1.199 Li do sukcesis pri la tasko.
• Pro kelkaj kaŭzoj la angla eldono ne povis esti preta ĝis hodiaŭ. OV.488
Oni ne sukcesis ĝis tiu tempo.
§12.3.5.3
203
Rolmontriloj
• Ĉiu, kiu deziras partopreni en la konkurso, devas sendi ne pli malfrue ol
ĝis la 1-a Decembro 1895 [...] raporton. OV.200 Ĉi tie Zamenhof esprimis
dufoje la saman sencon. Oni povus aŭ forigi ne pli malfrue ol, aŭ
anstataŭigi ĝis per N-finaĵo.
Ankaŭ eblas uzi antaŭ (§12.3.4.1) en ĉi tiaj frazoj, sed tiam la montrita
tempo ne estas inkluzivita: Ĝi devas esti preta antaŭ sabato. Sabate estos
jam tro malfrue. Komparu ankaŭ kun tempa por (§12.3.6.9).
Atingo de mezuro, grado, nivelo, stato
Ĝis povas montri ian mezuron, gradon, nivelon aŭ staton, kiun io atingas:
• Per konkura marĉando la prezo falis ĝis tri bacoj. Rt.18
• Longigu Dio la vivon ĝis ekstrema mezuro! Rz.90
• Ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj,
por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco. Hŝ.2
Ekstremo sur skalo
Ĝis povas montri unu ekstremon de ia skalo aŭ hierarkio, dum de montras la
alian ekstremon:
• Precipe ŝi amis la rozojn, kaj tial ŝi havis la plej diversajn specojn de ili,
de la sovaĝaj, simple odorantaj, ĝis la plej belaj luksaj rozoj. FA3.24 Ŝi
havas ĉiujn specojn, sovaĝajn, luksajn, kaj ĉiujn aliajn specojn inter tiuj
du ekstremoj.
• Ne plu estos loĝanto en ĝi: de homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros. Jr.50
Ĉiuj homoj, ĉiuj brutoj, kaj ĉio alia inter tiuj du limoj, foriĝos kaj foriros.
Oni subkomprenas ian hierarkion de homoj kaj brutoj.
• Ekzistas ankaŭ [...] poŝaj lernolibroj, kiuj [...] kostas de 15 ĝis 50
centimoj por ekzemplero. OV.163 La plej malalta prezo estas 15 centimoj, la
plej alta estas 50, sed ekzistas ankaŭ prezoj inter tiuj du ekstremoj. En ĉi
tiaj esprimoj oni ofte forlasas de: Ili kostas 15 ĝis 50 centimoj(n).
Legu pli pri de kaj ĝis rilate al nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.
Ĝis inkluzivas
Esprimo kun ĝis normale inkluzivas ankaŭ la ĝis-aferon. Se iu petas, ke oni
nombru de 1 ĝis 5, oni diru: 1, 2, 3, 4, 5 (la kvino estu inkluzivita). Iafoje
por emfazi la inkluzivan signifon oni povas aldoni la vorton inkluzive: Ili
loĝas en apartamentoj 101 ĝis 150 inkluzive. Oni povus ankaŭ uzi ĝis kaj
kun: ...en apartamentoj 101 ĝis kaj kun 150.
Se iam oni volus ekskluzivi la ĝis-aferon, oni povus aldoni ekskluzive: Ili
kostas de 10 ĝis 20 dolarojn ekskluzive. (La plej alta prezo estas 19,99 dol-
aroj.) Tiaj esprimoj estas tamen tre malofte bezonataj.
204
§12.3.5.3
Rolmontriloj
Frazenkondukilo
Ĝis estas ankaŭ frazenkondukilo (§33.7). Tiam ĝis rilatas al tuta frazo: Mi
ploris, ĝis mi endormiĝis. FA1.229
Vortfarado
• Ĝisi = “diri ĝis (la revido)!, adiaŭi”: Post la kongreso ĉiuj ĝisis, kaj iris
hejmen.
• Ĝiso = “eldiro de la frazo ĝis (la revido)!”: Sekvis ĝisoj kaj kisoj. Poste
ĉiuj foriris.
12.3.6. Aliaj rolvortetoj
12.3.6.1. Anstataŭ
Anstataŭ montras ion, kies rolon plenumas io alia, aŭ ion, en kies loko estas
io alia. Anstataŭ havas do iaspecan nean valoron:
• Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. FE.26 Li ne
donis kafon, sed ja teon. La rolon de kafo (kiel trinkaĵo) plenumis teo.
• Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon
anstataŭ sia filo. Gn.22 Li ne oferis sian filon, sed virŝafon.
• Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la antaŭ-
momenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esplorem-
eco. M.119 Antaŭe estis malĝojeco kaj laceco en la okuloj. Nun estis tie
energio kaj esploremo.
• Kiam mortis Jobab, ekreĝis anstataŭ li Ĥuŝam el la lando de la Teman-
anoj. Gn.36
• Ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon! M.192
• Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze. M.64 Mi ne plu hejt-
ados matene, sed tagmeze.
• Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon. M.24 Ŝi ne donis
veran respondon, sed kapskuo servis kiel respondo.
Antaŭ ke-frazo
Oni uzas anstataŭ ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed normale oni inter-
metas helpan tio:
• Ĉu mi ne helpu vin, anstataŭ tio, ke vi sola faru la tutan laboron? Nun
la intenco estas, ke vi sola faru la tutan laboron. Ĉu ne anstataŭ tio mi
helpu vin?
Iafoje oni forlasas tio:
• Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman
lingvon. FK.263
§12.3.6.1
205
Rolmontriloj
Antaŭ I-verbo
Ofte oni metas anstataŭ antaŭ I-verbo: §27.5.
Anstataŭ + aliaj rolmontriloj
Anstataŭ estas iom aparta rolmontrilo, ke ĝi fakte tute ne montras frazrolon!
Ĝi nur montras, ke io alia plenumas la rolon de la afero, sed ĉu tiu transpren-
ita rolo estas rolo de subjekto, objekto aŭ ia komplemento, tion anstataŭ tute
ne montras. Kutime la kunteksto montras, al kia frazrolo la anstataŭ-afero
respondas. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras
la rolon de la anstataŭ-esprimo:
• Li faris tion pro ŝi anstataŭ pro mi. Se oni dirus anstataŭ mi, ŝajnus, ke
li anstataŭas min kiel aganton, ke li faris tion anstataŭ tio, ke mi farus
tion. Pro montras, ke mi ludas rolon de “kaŭzo”, kaj ke ŝi anstataŭas min
en tiu rolo.
• Ĉiun, kiu [...] petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo, oni
ĵetu en kavon de leonoj. Dn.6 Sen de ŝajnus, ke la petanto anstataŭas vin
kiel petanton, ke li petus anstataŭ tio, ke vi petus.
• Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon. LR.69 = Petro batis ne Vilhelmon,
sed Paŭlon. Komparu kun: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmo. = Ne
Vilhelmo, sed Petro batis Paŭlon.
• Ili veturis al Londono anstataŭ al Bath. Se oni scias, ke Bath estas urbo,
oni bone komprenas la frazon ankaŭ, se oni dirus simple anstataŭ Bath,
sed se oni ne scias, ĉu Bath estas urbo aŭ eble persono, oni povus pensi,
ke ili veturis tien anstataŭ tio, ke ia sinjoro Bath veturus tien.
• Neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj
anstataŭ per literoj ordinaraj. LR.47 La aldonita per ŝajnas superflua, ĉar
literoj ordinaraj apenaŭ povus ludi alian rolon ol rimedo ĉi tie.
Aldonajn rolmontrilojn oni uzu nur kiam tio estas bezonata por klareco. Plej
ofte simpla anstataŭ sufiĉas. Komparu kun krom (§12.3.6.3).
Tradicie oni klarigas tion ĉi per subkomprenata I-verbo: ...anstataŭ fari tion
pro mi. ...anstataŭ peti de vi... ...anstataŭ bati Vilhelmon. ...anstataŭ veturi
al Bath. ...anstataŭ skribi per literoj ordinaraj.
Anstataŭ anstataŭ
La radiko VIC havas en prefikseca uzo signifon similan al anstataŭ
(§38.4.1). Oni tial proponis vice al aŭ vic’ al kiel alternativon al anstataŭ.
Vic’ al estas farita laŭ la modelo de dank’ al (§10.1). Kvankam tiuj alter-
nativoj estas sufiĉe tuj kompreneblaj, ili ne fariĝis popularaj. Normale oni
uzu anstataŭ, sed almenaŭ en poezio oni ja povas provi vice al aŭ vic’ al.
Zamenhof uzis kelkfoje pro anstataŭ anstataŭ (§12.3.6.11).
206
§12.3.6.1
Rolmontriloj
Vortfarado
• Anstataŭa = “tia, ke ĝi servas (aŭ povas servi) anstataŭ io, surogata”:
Rompiĝis unu el la radoj de nia aŭto, kaj ni devis almeti la anstataŭan
radon.
• Anstataŭe = “anstataŭ tio”: Li ne donis al mi kafon. Anstataŭe li donis
teon.
• Anstataŭi = “esti (servi, roli...) anstataŭ io”: Ne tiel baldaŭ ankoraŭ trov-
iĝos persono, kiu volus kaj povus min anstataŭi en la diversaj multaj
laboroj por nia afero. OV.126 (= ...povus servi anstataŭ mi... ) La patro kaj
la fratoj anstataŭis al ŝi la okulojn [...] , ke ŝi povis pensi, ke ŝi vidas per
propraj okuloj. FA3.116 (Ili servis kiel ŝiaj okuloj.)
• Anstataŭigi = “meti ion anstataŭ io alia, doni al io la rolon de io alia”:
Ĉiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis
anstataŭigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. M.89
Ne konfuzu anstataŭi kaj anstataŭigi. Ambaŭ estas objektaj verboj, sed tio,
kio anstataŭas, mem servas anstataŭ io. Tio, kio anstataŭigas, metas ion
anstataŭ io alia.
12.3.6.2. Dum
Dum montras tempodaŭron, = “en la daŭro de”. Dum staras antaŭ tempa aŭ
aga esprimo:
• Tondroj bruadis dum la tuta nokto. FA1.77
• Ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj
kaj ne haltis dum la irado por reakiri spiron. M.194
• Dum multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da
horoj. M.200
• Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago. M.200
• Dum la vojo Klaro parolis al Marta. M.104 La vorto vojo normale ne estas
aga aŭ tempa, sed ĉi tie ĝi reprezentas iradon laŭ vojo.
Legu pri la diferenco inter dum kaj tempa en en §12.3.4.6. Legu ankaŭ pri
tempa tra en §12.3.4.14, kaj tempa por en §12.3.6.9.
Frazenkondukilo
Dum estas ankaŭ frazenkondukilo (§33.7): Forĝu feron dum ĝi estas varm-
ega. PE.616 Tio estas eĉ la origina uzo de dum. Komence dum tute ne estis
uzata kiel rolvorteto.
Vortfarado
• Dume = 1. “Dum tiu tempo”: Mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu
iom ĉe mia malsana infano! M.198 2. “Provizore, ĝis pli ĝusta tempo”: La
verketo eliras dume nur en lingvo rusa, kaj poste ni penos, ke ĝi iom
post iom eliru ankaŭ en aliaj lingvoj. OV.156 3. “kontraste al tio, kontraŭe”:
§12.3.6.2
207
Rolmontriloj
La ekposedo de ĉio tio ĉi [= verboformoj en naciaj lingvoj] postulas inf-
eran paciencon [...] . Dume lingvo arta anstataŭ tiu ĉi tuta ĥaoso [...]
donas al vi sole nur 6 vortetojn “i, as, is, os, us, u”. FK.272
12.3.6.3. Krom
Krom montras aferon, kiun oni konsideras aparte. Tiu baza signifo donas
praktike du signifojn: escepta krom kaj aldona krom. La diferenco inter tiuj
du signifoj estas tre granda, kaj tio iafoje povas krei riskon de miskompreno.
Escepta krom
Escepta krom montras ion, por kio la cetero de la frazo ne validas.
Se la frazo estas pozitiva, la senco de escepta krom estas negativa. Tia
pozitiva frazo normale enhavas ĉiu(j), ĉio aŭ tuta:
• Tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro. LR.106 Petro ne estis tie.
• Krom la studento ĉiuj estis en la lito. FA3.52 La studento ne estis en la lito.
• Ĉiun homon, kiu [...] petos ion de ia dio aŭ homo krom vi, ho reĝo, oni
ĵetu en kavon de leonoj. Dn.6 Se iu petos de vi, tiun oni tamen ne ĵetu en
kavon de leonoj.
• Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto. M.150 La
frunto ne estis tia.
• La tuta teksto estas ĝusta, krom unu frazo. Unu frazo ne estas ĝusta.
• La tuta popolamaso disiĝis krom malgranda grupo. Malgranda grupo
ne disiĝis.
Se la frazo estas negativa (kun ne, NENI-vorto aŭ sen), la senco de escepta
krom estas pozitiva:
• En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. FE.26 Li kaj lia fianĉino
ja estis tie.
• Ne ekzistas Dio krom Mi. Re.32 Mi estas Dio, kaj mi ja ekzistas.
• La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj. OV.253
Mokojn kaj atakojn ili ja renkontas.
• Ĝiaj vortoj [= la vortoj de Esperanto] – krom kelkaj tre malmultaj – ne
estas arbitre elpensitaj. FK.284 Kelkaj malmultaj ja estas arbitre elpensitaj.
• En la lastaj monatoj mi, krom miaj profesiaj bezonoj, preskaŭ neniam
eliras el la domo. L1.241 Okaze de profesiaj bezonoj mi ja eliras. (Oni
povas por klareco diri krom pro miaj profesiaj bezonoj, sed vidu ĉi-poste
pri krom + aliaj rolmontriloj.)
• Marta kuŝis sur la malmola litaĵo [...] sen ia alia sento krom morta lac-
iĝo. M.193 Mortan laciĝon ŝi ja sentis.
• Krom tiu mono [...] ŝi havas jam nenian alian. M.62 Tiun monon ŝi ja
havas.
208
§12.3.6.3
Rolmontriloj
Post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s. oni povas ankaŭ uzi ol
(§20.1): La domoj estis nenio alia krom lignaj budoj. = La domoj estis
nenio alia ol lignaj budoj. FA3.138
Aldona krom
Aldona krom montras ion, kio ja validas. Al tio oni (poste) aldonas ion alian,
kio ankaŭ validas. Normale ankaŭ (eventuale ankoraŭ aŭ eĉ) ĉeestas en la
frazo por fortigi la aldonan sencon:
• Krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj. LR.106 = Aldone al Petro
ankaŭ ili estis tie.
• Per pruntedono ofte oni perdas krom sia havo ankaŭ la amikon. H.24
= Aldone al tio, ke oni perdas sian havon, oni perdas ankaŭ la amikon.
• Krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj. M.101 = Aldone al mi,
ankaŭ ili restis tie.
• Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel miz-
eran rekompencon? M.125 = Ĉu vi jam provis ankaŭ alian laboron aldone
al tiu, kiu...?
• La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da nebulo. FA1.116
= Aldone al tio, ke la luno ne leviĝis sufiĉe, estis ankaŭ iom da nebulo.
• Ĝi [= la ofico] ne estas ankaŭ facila, kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus
oportuna por vi. M.30 = Aldone al tio, ke ĝi ne estas facila, mi dubas
ankaŭ, ĉu ĝi estus oportuna por vi.
• La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco
kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni
povis trovi. FE.11 = Aldone al tio, ke ŝi estis simila al la patro, ŝi estis
ankaŭ bela.
• Krom Karlo, venis eĉ lia tuta familio. = Aldone al tio, ke venis Karlo...
• Vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka,
se mi... M.58 = ...al nehonesteco aldoniĝus ankoraŭ sendankeco, se mi...
Aldona krom estas normale ĉiam pozitiva, kiel en ĉiuj ekzemploj ĉi-antaŭe.
Sed se oni kreas negativan frazon kun krom kaj ankaŭ, krom ricevas
negativan aldonan sencon: Krom Petro ankaŭ Karlo ne estis tie. = Petro ne
estis tie, kaj aldone ankaŭ ne Karlo. Tiajn frazojn oni ial apenaŭ uzas en la
praktiko.
Risko de miskompreno
Normale la kunteksto klare montras, ĉu temas pri escepta aŭ aldona krom. Se
ĉeestas ankaŭ, ankoraŭ aŭ eĉ, tiam krom estas nepre aldona. Se mankas tia
vorto, kaj la frazo estas negativa, krom estas nepre escepta. Tamen se la
frazo estas pozitiva, kaj ne ĉeestas ankaŭ, ankoraŭ aŭ eĉ, povas iafoje ekesti
duboj: Krom Petro tie estis ĉiuj aliaj miaj fratoj. Ĉu Petro estis tie, aŭ ne?
Tiaj miskompreneblaj frazoj estas tre maloftaj, sed je bezono oni povas por
la escepta signifo uzi anstataŭe kun escepto de, escepte de, escept(int)e + N-
-
§12.3.6.3
209
Rolmontriloj
finaĵon, aŭ ekskluzive de. Por aldona signifo oni povas uzi aldone al, in-
kluzive de. Plej simple estas tamen aldoni ankaŭ por montri, ke krom estas
aldona.
Oni povas anstataŭ krom uzi ekster (§12.3.4.5), kiu povas esti kaj escepta,
kaj aldona, sed kiu normale nur havas pozitivan signifon. Komence
Zamenhof uzis ankaŭ al tio (§12.3.5.1) anstataŭ krom tio, sed tio plene mal-
aperis.
Antaŭ ke-frazo
Oni uzas krom ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed intermetas helpan tio:
• Krom tio, ke li venis malfrue, li eĉ kondutis tre malbone. Aldona krom.
• Krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis
grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun
la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi nek kapon, nek manojn. M.102 Jam
montriĝis, ke ŝi ne havas labordeziron. Aldone montriĝis, ke ŝi ankaŭ ne
havas sciojn nek laborkapablon.
Iafoje oni forlasas tio:
• Mi [...] nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj
estimon. Rz.34 Escepta pozitiva krom.
Antaŭ I-verbo
Ofte oni uzas krom antaŭ I-verbo: §27.5.
Krom + aliaj rolmontriloj
Krom estas iom aparta rolmontrilo, ke ĝi fakte tute ne montras frazrolon! Ĝi
nur montras, ke la afero estas konsiderata aparte, sed ĉu la afero respondas al
subjekto, objekto aŭ al ia komplemento, tion tute ne montras krom. Kutime
tamen la kunteksto montras, al kia frazrolo la krom-afero respondas. Je
bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la
krom-esprimo:
• Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu eksterm-
ita. Er.22 Sen al ŝajnus, ke nur la Eternulo povas alporti oferojn al dioj sen
esti ekstermita. Al necesas por komprenigi, ke la Eternulo estas la ricev-
anto de la oferoj.
• Ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion
diros. Rĝ1.17 En montras, ke okazo estas tempa komplemento.
• Li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis. Gn.39 Ĉi tie pri
ŝajnas superflua. Ankaŭ sen pri oni bone komprenus la frazrolon de la
pano.
• Krom Vilhelmon Petro batis ankaŭ Paŭlon. = Krom bati Vilhelmon... N-
finaĵo post krom estas praktike ĉiam superflua, kvankam ne erara en ĉi
tiaj frazoj. Konfuzo preskaŭ neniam povas estiĝi. Ĉi tie la loko de ankaŭ
210
§12.3.6.3
Rolmontriloj
malebligas miskomprenon. Komparu: Krom Vilhelmo ankaŭ Petro batis
Paŭlon. = Krom ke Vilhelmo batis Paŭlon, ankaŭ Petro faris tion.
Nur tre malofte oni uzas aldonajn rolmontrilojn kune kun krom. Komparu
kun anstataŭ (§12.3.6.1), kiu estas pli ofte uzata tiel, eĉ kun N-finaĵo.
Tradicie oni klarigas tion ĉi per subkomprenata I-verbo: ...krom alporti al la
Eternulo sole... ...krom scii nur pri la pano... Krom bati Vilhelmon... Tia klar-
igo tamen ne eblas en la dua ekzemplo ĉi-antaŭe.
Vortfarado
• Kroma = “aldona, plia, krom alia”: Por ricevi unulitan ĉambron vi devas
pagi kroman kotizon.
• Krome = “aldone, plie, krom tio”: Krome vi devas pagi por maten-
manĝo.
Kroma kaj krome havas ĉiam aldonan signifon, neniam esceptan.
12.3.6.4. Kun
Kun montras akompanon (estadon en la sama loko, moviĝon en la sama
movo). Kun estas la malo de sen (§12.3.6.12). Kun montras aŭ tion, kio
akompanas, aŭ tion, kio estas akompanata, laŭ la kunteksto:
• Resti kun leono estas danĝere. FE.7 = Resti en la sama loko kiel leono...
• Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun
ili. FE.11 = ...vivi en la sama loko kiel ili.
• Mi vivas kun li en granda amikeco. FE.35
• Ho, kun li oni devas esti singarda! Rz.32 = ...kiam oni estas kun li...
• Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. FE.33 = ...koko akompanata de tri
kokinoj.
• Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE.35
• Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. FE.35
• Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. FE.33
Verŝajne la nepinoj kaj la nevino estis kun la avino, sed teorie ekzistas la
eblo, ke ili estis kun mi. Eble ili ĉiuj sep estis en la sama loko.
• Li renkontis vartistinon kun malgranda infano. FA1.198 = ...kiu havis mal-
grandan infanon. Komparu kun: Li kun malgranda infano renkontis
vartistinon. La infano akompanis lin. Tamen ankaŭ la unua varianto
iafoje povus signifi, ke la infano estis kun li, se la kunteksto permesus.
La dua varianto estas tamen nepre unusenca.
• Subite la kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten. FA1.197 La kofro
prenis lin kun si.
• Ĉu en ĉi tiu troviĝas kaleŝo kun ĉevaloj? FA3.89
§12.3.6.4
211
Rolmontriloj
Ofte la kun-afero estas tre intime ligita al io. Ĝi povas troviĝi ene de ĝi, aŭ
eĉ esti parto de ĝi:
• Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj. FA2.136 La
diamantoj estis fiksitaj al la ringoj.
• Oni povis ankaŭ vidi tra tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj
mebloj. M.114 La mebloj troviĝis en la ĉambroj.
• Vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. FE.42 = Vortoj,
kiuj havas la sufikson “um” kiel parton de si...
• Li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. FE.26 = ...teon, en kiu estis
sukero...
• Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fe-
nestroj? FA1.198 = ...kiu havas la tiel altajn fenestrojn.
• Ĉe la fenestro sidis malgranda knabo kun freŝaj ruĝaj vangoj, kun
helaj, radiantaj okuloj. FA2.144
• En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta
viro. M.181
• Tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj. FA1.79
Farado de la sama ago
Kun povas montri ion, kio faras la saman agon. Tio povas esti precize la
sama ago, aŭ ago kun la sama celo, aŭ ago kun reciproka celo, aŭ ago simila
sed konkura, laŭ la kunteksto. Normale la kun-afero ankaŭ estas en la sama
loko, sed ne nepre:
• Eniru en mian varman ĉambron kaj manĝu kun mi. Ili ambaŭ manĝu en
la sama loko, verŝajne la saman manĝon.
• Venu kune kun la patro. FE.8 Kaj vi, kaj la patro venu, samtempe. La
aldono de kune plifortigas la kunecon al precize la sama loko, movo kaj
celo.
• Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia
domo. FE.18
• Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun
alia persono. FE.39 Reciproka kunagado. Ŝi edziniĝis al la kuzo, kaj la
kuzo edziĝis al ŝi.
• La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ
niaj malamikoj. FE.39 Li batalis sur la sama flanko kontraŭ la sama mal-
amiko.
• Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj. Sm1.17
Ili batalos en la sama batalo, sed por malsamaj celoj. Ili batalos unu
kontraŭ la alia. Por klareco oni povas uzi kontraŭ (§12.3.4.8) anstataŭ
kun.
• La jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke la mastrino
tuj konsentis kun li. FA1.113 Ŝi ekhavis la saman opinion kiel li.
212
§12.3.6.4
Rolmontriloj
• Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi. M.96 Ni parolis al vi, kaj vi parolis al ni.
• Du iliaj faskoj [= de ŝiaj haroj] , karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur
ŝia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la
vangoj. M.56 La frunto kontrastis al la vangoj, kaj reciproke.
Proksimigo, rilatigo
Kun povas montri abstraktan rilatigon aŭ proksimigon:
• Multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj
fratoj. OV.431 La diversaj nomoj estas en la pensoj tiel proksimaj unu kun
la alia, ke oni ne povas ilin distingi.
• Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu
sonis en la voĉo! M.135 La konfuzo kaj la kompato estas kunigitaj per ligo.
• Ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj,
kaj ŝi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la
stratoj. M.38 Ŝi metis ilin unu kun la alia en la pensoj por kompari ilin.
Akompana eco, sento aŭ fenomeno
Kun povas montri ian econ, senton aŭ fenomenon, kiu akompanas ion (per-
sonon, objekton, agon):
• “Kion mi vidas!” diris ŝia patrino kun grandega miro. FE.17 Ŝiajn vortojn
akompanis miro.
• Kun bruo oni malfermis la pordegon. FE.38 Samtempe kiel la malfermado,
kaj pro ĝi, aŭdiĝis bruo.
• Viaj konatoj estos homoj kun la plej aristokrata konduto. Rz.84 = ...homoj,
kiuj kondutas plej aristokrate.
• Tio signifas? – demandis Marta kun frapanta koro. M.30 Ŝia koro frapadis
dum ŝi demandis.
• Li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontent-
eco. M.10
• La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego ĵetiĝadis sur ĝi [= la litaĵo] kun
preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj plendoj. M.194 Aŭ ...dum preskaŭ
senĉesa tusado...
Tempo
Kun-esprimo povas montri ion, ĉe kies apero (aŭ tuj poste) okazas io:
• Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna. PE.1307 = Leviĝu, kiam la suno lev-
iĝas...
• Samtempe kun la leviĝo de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da
okuloj. M.43 Oni povus ankaŭ uzi kiel: Samtempe kiel la leviĝo...
• Kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron. Rt.59 = Dirinte tiujn ĉi
vortojn li malaperis...
§12.3.6.4
213
Rolmontriloj
• Kun la nuna numero finiĝas la unua jaro de eldonado de nia gaz-
eto. OV.82 La unu jaro finiĝas, kiam eldoniĝas la nuna numero.
Kun povas ankaŭ montri tempon, dum kies iom-post-ioma iro io ŝanĝiĝas:
• Ŝi amis lin kun ĉiu tago pli varmege kaj pli sincere. FA1.172 La amo kreskis
laŭ la pasado de la tagoj.
• Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon mal-
novan. FAnt.48 = Laŭ la paso de la tempo...
Kun kvazaŭ participo
Ofte oni povus anstataŭigi kun per aktiva participo (§28.1). La frazparto post
kun estus objekto de tiu participo:
• Li renkontis vartistinon kun malgranda infano. FA1.198 = Li renkontis
vartistinon havantan malgrandan infanon. ...vartistinon, kiu havis mal-
grandan infanon.
• Li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. M.46 = ...farante
teatran geston...
• La ĉefepiskopo forlasis ŝin kun koleraj vortoj. FA1.176 = ...dirante kolerajn
vortojn.
• Li sidis kun la brakoj kunmetitaj. = ...havante la brakojn kunmetitaj. Ĉi
tie kun peras priskribon (§25.1.2), kvazaŭ ĝi estus verbo.
Koncernato
Zamenhof ofte uzis kun por montri ion, kio estas iel koncernata. Kiam ne
temas pri akompano, estas rekomendinde uzi pli klaran rolvorteton. Ofte pri
(§12.3.6.10) estas la ĝusta elekto:
• Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigard-
adis. FA1.109 Uzu pri.
• Kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone. FA1.221 Uzu pri.
• Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela
maniero! M.150 Uzu kontraŭ.
• Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? M.118 Uzu al.
• Rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove mal-
supreniris. M.13 Uzu pri. = ...singarda en ĉiu ago, kiu koncernas la
fajron... Iafoje tamen singarda kun povas esti tute bona: Kun li oni devas
esti singarda. Rz.32 = Kiam oni estas kun li...
214
§12.3.6.4
Rolmontriloj
Kun kaj per
Iafoje kun kaj per (§12.3.6.7) povas esti tre proksimaj. Ilo aŭ rimedo ja
ankaŭ akompanas la agon, al kiu ĝi servas. Oni elektu laŭ tiu senco, kiun oni
volas esprimi:
• Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. M.46
La montrado estis akompanata de teatra gesto, tial kun. Oni uzu ansta-
taŭe per, se ĝuste la teatra gesto servis por montri la pordon.
• Mi iris kun ŝipo, kiu veturis norden. FA3.128 Li akompanis la ŝipon. Oni
povus ankaŭ uzi per, se oni volas diri, ke li uzis la ŝipon kiel veturilon.
Sed plej ofte kun kaj per donas tute malsamajn signifojn: Ŝi vidis ĉevalon
per binoklo (ŝi uzis la binoklon por vidi). Ŝi vidis ĉevalon kun binoklo (la
ĉevalo havis binoklon, aŭ eble ŝi havis binoklon, sed ne uzis ĝin por vidi la
ĉevalon).
Rolvortaĵoj kun kun
Legu ankaŭ pri rolvortaĵoj kiel kompare kun, kune kun en §12.3.7.
Vortfarado
• Kune = “samtempe + samloke + samage + samcele, kiel unu tuto, unu
kun la alia”: Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune? FA1.64 Patro kaj patrino
kune estas nomataj gepatroj. FE.36 Ili estas kune. (= Ili havas amrilaton. )
Kune kun estas ofte uzata kiel pli emfaza formo ol simpla kun. Vidu ek-
zemplojn ĉi-antaŭe.
• Ĉi-kune = “kun tio ĉi, kune kun tiu ĉi letero, paketo aŭ simile”: Mi
sendas ĉi-kune internacian respondkuponon.
• Kunigi = “kaŭzi, ke io estu kun io”: Malfeliĉo ofte kunigas la homojn,
kaj feliĉo ofte disigas ilin. FE.42
• Kuniĝi = “ekesti kune kun io”: Eĉ en sonĝo ŝi ne povis kuniĝi kun
ili. FA3.123 Ĉiuj tiuj larmoj kuniĝis en unu solan larmon. FA3.142
En kunmetaĵoj prefikseca kun montras jen kunecon, jen kuniĝon. Neniu
regulo decidas pri tio: kunludi = “ludi kune”, kuntreni = “treni kun si”, kun-
meti = “meti en la saman lokon”, kuntiri = “tiri al la sama loko, tiri kun si”.
Oni faris diversajn provojn distingi la du signifojn de prefikseca kun: kun-
evivado, kunkunvoki, kunenveni, alkunveni k.s. Ĉiuj provoj malsukcesis. La
praktiko montris, ke ne necesas distingaj formoj. Por klare montri kunecon,
la plej bona solvo estas dismeti la kunmetaĵon: ludi kune, tiri kun si k.s.
12.3.6.5. Laŭ
Laŭ montras vojon, irejon aŭ longforman aferon, kiun io sekvas en movo:
• Nun mi kuros supren laŭ la ŝtuparo. FA1.212 = ...sekvante la vojon de la
ŝtuparo.
• Li veturigos nin laŭ Rejno supren. Rn.15 La veturo sekvos Rejnon (rivero),
ĉu en la akvo, ĉu sur la bordo.
§12.3.6.5
215
Rolmontriloj
• Ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Re.3
• Ĝi [= la formiko] rampis supren laŭ la trunko. FA3.132
• Ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun. M.212
• Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de la
larĝa strato. M.200
• La boato kuris laŭ la fluo. FA2.56 La boato sekvis la direkton de la fluanta
akvo. La fluanta akvo estis kiel vojo.
• Iru laŭ la vojo de la prudento. SS.9 Figura esprimo.
Nevoja direkto
Laŭ povas montri ion nevojan, kies direkton io sekvas:
• Katon oni devas karesi laŭ la haroj. = ...laŭ la direkto de la haroj.
• Li kuŝiĝis laŭ sia tuta longo malantaŭ flartabakujo. FA1.154 Li devis sekvi
sian propran longon, kiam li kuŝiĝis.
Konformeco
Plej ofte laŭ montras ion, al kio io konformas. Povas esti volo, sento, opinio,
signo, informo, klarigo, modelo, normo, plano, regulo k.t.p. (ofte la mala
signifo estas esprimebla per kontraŭ):
• Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. FE.26 Mi sekvas lian ordonon.
• Se montriĝos, ke estas necese ion aldoni aŭ ŝanĝi, mi tion ĉi volonte
faros laŭ viaj konsiloj. L2.149
• Tio ĉi estas laŭ lia gusto. PE.2434 = ...konforma al lia gusto.
• Neniu el ili scias flugi laŭ signo kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de
pafilegoj. Rt.70
• Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo. M.133
• Mi rakontos ĉion laŭ ordo. Rz.13
• Mi mem, laŭ via ekzemplo, volas okupi min per literaturo. Rz.95
• Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros. OV.42
• Laŭ la ruĝa mantelo kaj la ora kolĉeno oni povis rekoni la larĝan
magistratanon. Rn.21
• Mi preferis ne tuŝi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaŭ formojn
kiel egale bonajn kaj uzeblajn laŭ la libera elekto de la uzantoj. OV.48
Bazo de eldiro
Iom subtila nuanco estas la uzo de laŭ por montri bazon por tio, kion pre-
zentas la tuta frazo, = “se oni konsideras”:
• Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la
daŭro de du jaroj. FE.25 = Se oni konsideras la projekton de la inĝenieroj...
Se pravas la projekto...
216
§12.3.6.5
Rolmontriloj
• La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco
kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni
povis trovi. FE.11 = ...se oni konsideras ŝian bonecon kaj honestecon...
• En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankaŭ malriĉa laŭ
siaj vestoj kaj aspekto. FA3.74 = ...tion oni povis kompreni pro ŝiaj vestoj
kaj aspekto.
• Tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela. FA1.84 = Ŝia opinio estis, ke tiu
ĉi vido estas la plej bela.
• Laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo. OV.25 = Se mia
opinio estas ĝusta... Miaopinie...
• La maljuna avo laŭ sia profesio estis skulptisto. FA2.109 = Se oni nomas lin
laŭ la profesio...
Vortfarado
• Laŭe = “laŭ tio, konforme al tio”: Ne forgesu agi laŭe.
• Laŭlonge = “laŭ la longo de io”: Li iris returne al la Orienta strato kaj
laŭlonge trairis ĝin jam preskaŭ tutan, kiam eklumis la luno. FA1.118 (Li
trairis la straton ne laŭ ĝia larĝo, sed laŭ ĝia longo.) Li dancis laŭlonge
de la tuta vojo. FA1.73
• Laŭdire = “laŭ tio, kion oni diras”: Laŭdire li forlasis sian edzinon.
12.3.6.6. Malgraŭ
Malgraŭ montras ion, kio devus malhelpi, sed kio tamen ne sukcesas mal-
ebligi la aferon:
• Ĉiuj sukcesoj de Esperanto venis de tio, ke ni ĉiam staris forte, malgraŭ
ĉiuj ventegoj. L2.92 Ĉiuj ventegoj ne sukcesis malebligi, ke ni staris forte.
• Post mia forveturo li, malgraŭ sia malbona farto, veturis ankaŭ
Bruselon. OV.247 La malbona farto ne sukcesis malebligi la veturon al
Bruselo.
• Se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona
knabo, mi vere povus ekmalami vin. M.46 La ventanimeco ne estas sufiĉa
kialo por nomi lin malbona knabo.
• Miaj tieaj enspezoj [...] ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara
maniero de vivado! L1.113 Oni povus supozi, ke pro la modesta vivado la
enspezoj sufiĉos, sed tiel ne estis.
• Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... malgraŭ ĉio... mi ne
povas... ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ! M.172 Eble mi devus toleri ankaŭ
ofendojn, sed mi tamen ne povas tion fari. Malgraŭ ĉio ricevas sian sig-
nifon de la kunteksto, ekz. “malgraŭ ĉiuj supozoj”.
§12.3.6.6
217
Rolmontriloj
Malgraŭ tio ke
Oni povas uzi malgraŭ ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed normale oni
intermetas helpan tio:
• Li forveturis malgraŭ tio, ke mi malpermesis tion. Tio, ke mi mal-
permesis forveturadon, ne povis malhelpi, ke li forveturis.
Malgraŭ (tio) ke tre similas al kvankam (§33.7).
12.3.6.7. Per
Baze per montras ilon aŭ rimedon por fari agon, por atingi rezulton:
• Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo
ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni
fajfas. FE.45 La montritaj aferoj estas iloj por la respektivaj agoj.
• Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. FE.34
• En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per
glitveturilo. FE.34
• Li pagis la rizon per sia lasta mono.
Korpoparto povas servi kiel ilo:
• Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. FE.9
• Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE.12
• Nun la juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn. M.190
• Per la haroj mi vin trenos en la preĝejon. Rt.77 Ĉi tie temas pri korpoparto,
kiun la aganto tenos. En tiaj okazoj oni prefere uzu je (§12.3.1).
Eĉ persono povas esti uzata kiel ilo:
• Ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita. Rt.62 Oni uzis la
spionojn por eltrovi aferon.
• Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi? Rt.69 La magistr-
ato donis al vi la taskon anonci ion al mi.
Iafoje loko povas esti rigardata kiel rimedo por io:
• Enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la
pordokurteno. M.46 Normale oni uzus tra, sed per ne estas erara.
Ankaŭ ago aŭ kondutmaniero povas esti rimedo por atingi ion:
• Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian dokumenton de nobel-
eco. Rt.40 Aŭkcio servu kiel rimedo por vendi ion.
• Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. FE.27
• Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-
germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE.34 Per helpo de estas
praktike egala al simpla per.
218
§12.3.6.7
Rolmontriloj
• Vian liton virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi
venkos per ankoraŭ pli granda fiereco. Rt.77 Mi uzos forton kaj fierecon
por atingi celon.
• Ĉiu povis ĝin rekoni tuj per la unua rigardo. FA1.221
• Mi rekonis lin per la voĉo. Mi rekonis lian voĉon, kaj tiel povis rekoni
lin. Rimarku la diferencon disde la antaŭa ekzemplo, kie la per-komple-
mento estas ago de la rekonanto. Ĉi tie la per-komplemento estas “ago”
de la rekonato (lia parolado). Povas esti pli bone uzi laŭ en tiaj okazoj:
Laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron
Snitchey. BV.73
Nepersona aganto aŭ kaŭzanto
Per povas montri nepersonan aganton aŭ kaŭzanton. La sama afero ankaŭ
povas aperi kiel subjekto:
• La juna virino efektive tremis per la tuta korpo. M.12 Oni povus ankaŭ
diri: Ŝia tuta korpo tremis.
• Ĉu [...] ĝi [= la historio] flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin
per la manio fariĝi granda homo? Rt.85 ≈ Ĉu la manio fariĝi granda
homo infektis vin?
• La sango elfluis per grandaj gutoj. FA3.2 Grandaj sangogutoj elfluis.
• La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo,
ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE.11 Ŝia karaktero
kaj vizaĝo estas similaj al la karaktero kaj vizaĝo de la patrino. Ŝia
karaktero kaj vizaĝo estis la kaŭzo de la simileco.
• La vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro. M.116 Plej pura lazuro brilis.
La lazuro estis la kaŭzo de la brilo.
Ĉe iaj IĜ-verboj nepersona aganto aŭ kaŭzanto povas aperi kiel per-komple-
mento. Se oni forigas IĜ, la per-komplemento povas fariĝi subjekto:
• La remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo. FA2.116
Abunda herbo kovris la remparon.
• Li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. FA1.217 Tio, ke iu lin skuis, vekis lin. La
skuado vekis lin.
• Ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto. FA1.82 Fiŝa vosto finis la
korpon. Oni povus eble uzi je anstataŭ per, sed per estas pli bona.
Ago
Iafoje per-komplemento ripetas la agon de la ĉefverbo kun aldonaj informoj:
• Mia onklo ne mortis per natura morto. FE.39 = Mia onklo ne mortis
nature.
• Ŝi ankaŭ flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela
flamo kaj malaperis. FA1.158 = ...ekflamis hele...
§12.3.6.7
219
Rolmontriloj
• Ŝi sidiĝis sur la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ek-
dormis per dormo malfacila kaj longa. M.182 = ...ekdormis malfacile kaj
longe.
Ĉe iuj verboj oni simile uzas objekton, kiu ripetas la agon de la ĉefverbo
(§30.2).
Per si (mem)
La esprimo per si (mem) (§11.6.3) signifas “per propra efiko, sen ia
rimedo”:
• La rideto nun elnaĝis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la
juna patrino. M.71
• Ĉiuj prepozicioj [= rolvortetoj] per si mem postulas ĉiam nur la
nominativon [= formon sen N-finaĵo] . FE.28
• Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la
lingvon italan. FK.284
Mezuro
Per estas iafoje uzata por montri mezuron:
• Ĉiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo! Rt.6
• Kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli
altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluiĝas en koton. Rz.56
Sed normale oni uzas N-finaĵon (§12.2.3) aŭ je (§12.3.1) por montri mez-
uron.
Potenco alvokata
Oni uzas per ĉe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, ĵuroj kaj similaj esprimoj.
Per tiam montras rimedon por iel akiri fortojn aŭ simile:
• Per Dio! Mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
okuloj. H.5
• Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn. Rt.40
• Mi ĵuras per mia honoro. Rt.13
Oni tiel uzas ankaŭ pro (§12.3.6.11) kaj iafoje je (§12.3.1). Oni ankaŭ uzas
similajn ekkriojn tute sen rolmontrilo. Oni povus diri, ke tiam temas pri la
frazrolo alvoko (§12.1.2).
Per kaj de
En pasivaj frazoj (§29) oni povas iafoje heziti, ĉu uzi per aŭ de (§12.3.2.4).
Tiaj hezitoj ekestas ĉe verboj, kiuj povas havi aŭ aganton aŭ ilon kiel sub-
jekton. Oni povas diri ekz. la botelo estis ŝtopita per korko, se oni pensas:
Iu ŝtopis ĝin per korko. Sed oni ankaŭ povas diri: la botelo estis ŝtopita de
korko, se oni pensas: Korko ŝtopis la botelon. Aliaj tiaj verboj estas ekz.
kovri (§30.7), bari, garni, ilustri, komenci, trafi, vundi kaj legitimi.
220
§12.3.6.7
Rolmontriloj
Vortfarado
• Pera = “nerekta, uzanta interan rimedon”: Mi instruas Esperanton laŭ
pera metodo. (= laŭ nerekta metodo [kiu uzas nacian lingvon]).
• Pere = “nerekte, uzante interan rimedon”: Ni interparolis pere de inter-
pretisto. Vidu pli da ekzemploj en la klarigoj pri la rolvortaĵo pere de
(§12.3.7).
• Senpere = “rekte, sen interaĵo, tuj (en loka signifo)”: Knut staris senpere
ĉe la pordeto de la kaleŝo. FA3.65 Mi eksciis tion senpere. (= ...rekte de la
fonto. )
• Peri = “interhelpi, havigi ion interhelpe”: Ni povas peri abonojn de ĉiaj
Esperantaj gazetoj. / Mi estas peranto de UEA.
• Pero = “la ago peri ion, perado”: Nenia voĉdonado de la L.K-anoj povas
esti farata sen la pero de la prezidanto. OV.565 (L.K. = la Lingva Komit-
ato.)
Ĉiuj tiuj per-vortoj enhavas komunan bazan agosignifon, kiu estas simila,
sed ne identa al la signifo de la rolvorteto per. Tial iuj preferas diri, ke temas
pri aparta aga radiko.
• Perlabori = “akiri per laboro”: Mi perlaboras du mil eŭrojn en monato. /
Duoblan pagon de dungito li perlaboris ĉe vi dum ses jaroj. Re.15 La vorto
perlabori estas ekzemplo de vortigo de frazeto per verba finaĵo (§37.4).
Simile: perflati = “akiri per flatado”, perludi, perŝviti k.a.
12.3.6.8. Po
Tradicie po estas klasita kiel rolvorteto, sed multaj uzas ĝin kiel E-vortecan
vorteton. La gramatika karaktero de po, kaj la demando, ĉu povas aperi N-
finaĵo post po, estas traktataj en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj
kvantaj vortoj (§23.6). Ĉi tie temas nur pri la signifo de po, kaj pri ĝia loko
en frazo.
Po montras distribuon de kvantoj. Bedaŭrinde multaj scias nur, ke po iel
ĉeestas en distribuaj esprimoj, sed necesas ankaŭ scii, precize kion po sig-
nifas, kaj kie en distribua frazo ĝi troviĝu.
Po havas sencon nur rilate al ia nombro aŭ kvanto. Post po do ĉiam devas
stari nombrovorto aŭ alia kvanta esprimo: po kvin, po dek, po dudek mil, po
multe, po kiom, po miliono, po duono, po iom, po pluraj, po paro, po egalaj
partoj k.s. Iafoje oni subkomprenas la kvanton: po pomo = po unu pomo, po
tutaj boteloj = po pluraj tutaj boteloj.
§12.3.6.8
221
Rolmontriloj
Po montras porcion de io, kio estas iel distribuata al pluraj personoj, al
pluraj aĵoj, al pluraj lokoj aŭ simile. Al ĉiu el la diversaj aferoj apartenas unu
porcio. Por ekscii la tutan kvanton, la tutan nombron, necesas multipliki la
po-kvanton per ia nombro. Kiu estas tiu nombro, dependas de la kunteksto.
Iafoje la nombro aperas en la frazo, alifoje ne:
• Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi
donis po tri pomoj. FE.14 3 pomoj oble 4 = 12 pomoj. Rimarku, ke la re-
zulto montras pomojn, ne infanojn. Oni multiplikis 3 pomojn per la
nombro de la infanoj, sed la rezulto estas nepre 12 pomoj, ne 12 infanoj.
La rezulto de ĉi tia kalkulo rilatas ĉiam al tio, kion montras la po-
esprimo.
• Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses
fingroj, sume dudek kvar. Sm2.21 6 fingroj oble 4 (2 manoj + 2 piedoj) = 24
fingroj.
• Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek
kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE.14 15 paĝoj oble 4
= 60 paĝoj.
• Grandaj grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25
membroj. L2.265 Ĉi tiu ekzemplo estas pli malsimpla. La po-esprimo devas
esti multiplikita per la nombro de dudekkvinoj da membroj. Se grupo
havas 75 membrojn, ĝi havas 3 dudekkvinojn da membroj. 1 delegito
oble 3 = 3 delegitoj.
• Ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo. M.102 Ĉi tie gravas
la suma nombro de horoj. Se la du lecionoj daŭris sume ekz. 4 horojn, la
kosto estis: 20 spesdekoj oble 4 = 80 spesdekoj. (Speso estas fikcia
monunuo.)
• Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino. Gm.62 Ĉi tie estas subkompren-
ata la vorto unu: ... po unu glaseto... Se estis ekz. 10 gastoj, estis sume
ankaŭ 10 glasetoj.
• La svatiĝantoj, laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj
en vicoj, po ses en unu vico. FA3.97 Se estis ekz. 20 vicoj, estis 6 svatiĝantoj
oble 20 = 120 svatiĝantoj.
• Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj. M.109 Se mi kudr-
ados ekz. 7 tagojn, mi kudrados: 10 horojn oble 7 = 70 horojn. (Cetere
ĉiu tago donas salajron de 20 spesdekoj.)
• Mi fumadis cigaredojn po dudek kvin rubloj por cento. Rz.60 Cento da tiaj
cigaredoj kostas 25 rublojn. Por ekz. 5 centoj da tiaj cigaredoj la kosto
estas do: 25 rubloj oble 5 = 125 rubloj.
• Dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj
iris batali, kaj inter la tuta komunumo. Nm.31 Iom aparta ekzemplo. La
partoprenintoj ricevu unu duonon de la prenitaĵo. La tuta komunumo
ricevu unu duonon. Estis do 2 grupoj da ricevantoj. 1 duono oble 2 = 2
duonoj (la tuto de la prenitaĵo).
222
§12.3.6.8
Rolmontriloj
• El ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon,
ke ili restu vivaj kun vi [...] po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti
vivaj. Gn.6 Se estus ekz. 1000 bestospecoj, estus 2 bestoj (1 paro) oble
1000 = 2000 bestoj (1000 paroj).
• La urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po
tutaj boteloj. FA3.74 = ...po pluraj tutaj boteloj. En ĉiu tagmanĝo oni
trinkas plurajn tutajn botelojn. Ne eblas fari kalkulon, ĉar oni ne scias,
kiom da tagmanĝoj estas, kaj oni ne scias precize, kiom da tutaj boteloj
estas trinkataj.
Erara uzo de po
Ofte oni metas po antaŭ la malĝusta esprimo. Jen tipa ekzemplo:
• *Tiu ĉi ŝtofo kostas dek dolarojn po metro.* La sumo, kiu ripetiĝas, estas
10 dolaroj. Sekve la ĝusta loko de po estas antaŭ tiu sumo: Tiu ĉi ŝtofo
kostas po dek dolarojn por metro. Se estas ekz. 5 metroj, la kalkulo far-
iĝas: 10 dolaroj oble 5 = 50 dolaroj.
Multaj lingvoj uzas en ĉi tiaj frazoj nur unu vorton por esprimi distribuon.
Tiu vorto staras antaŭ metro. Oni konfuzas po kun tiaj vortoj, kiuj havas tute
alian signifon ol po. En Esperanto oni esprimas tiajn ĉi aferojn per du vortoj,
po kaj unu alia. La alia vorto estas ofte por, sed depende de la kunteksto
ankaŭ aliaj rolvortetoj (aŭ E-formo) povas esti uzataj. En la ĉi-antaŭa ek-
zemplo eblas ekz. laŭ metro aŭ metre.
Notu ankaŭ la diferencon inter la jenaj du frazoj, kiuj estas ambaŭ ĝustaj,
sed havas tute malsamajn signifojn:
• La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. La aŭto veturis sume 5
horojn, kaj ĝi veturis sume 50 kilometrojn. (10 kilometroj oble 5 = 50
kilometroj.)
• La aŭto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj. La aŭto veturis sume
10 kilometrojn, kaj tio daŭris sume 50 horojn. (5 horoj oble 10 = 50
horoj.)
Por eviti erarojn oni memoru, ke po ĉiam staru antaŭ nombrovorto aŭ alia
kvanta esprimo. Vidu ankaŭ la klarigojn pri frakcistrekoj (§23.7).
Ĉiu anstataŭ po
Ofte la vorteto ĉiu (§15.1) povas sola montri distribuan sencon: Ĉiu banano
kostas (po) unu speson. Ĉiu el ili ricevis (po) cent eŭrojn. Kun po tiaj ĉi
frazoj tamen fariĝas pli klaraj.
12.3.6.9. Por
Por montras intencatan celon, sed havas plurajn kromajn uzojn.
Ankaŭ al (§12.3.5.1) montras celon, sed por pli montras, ke la celo estas ies
intenco (kiu eble ne efektiviĝas). Ĉe al temas normale pri efektiva celo.
Legu ankaŭ pri la diferenco inter por kaj pro en §12.3.6.11.
§12.3.6.9
223
Rolmontriloj
Celata ago, celata uzo.
Por povas montri celatan agon, staton, uzon, uzolokon, uzotempon k.s.:
• En unu el la neĝaj domoj du homoj jam kuŝiĝis por ripozo. FA3.83 La celo
de kuŝiĝo estis ripozo.
• Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno. M.8 La uzocelo de la
ligno estas hejtado.
• Ŝi estas tuj preta por ĉiuj komplezoj. Rz.93
• Mi estas kolera, kaj mi havas sufiĉan kaŭzon por tio. FA3.26
• Mi ne havas tempon por tio. M.76
• Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas
por vino. FE.32
• Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo,
forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. FE.34
• Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno, kaj bastono por la dorso de mal-
saĝuloj. SS.26
• Iru do jam fine, mi devas vesti min por la teatro. M.165 = ...surmeti vestojn,
kiuj konvenas en la teatro.
• Tie staris ĉiaj laboriloj necesaj por tanejo. FA3.43
• Ĉiuj sopiroj de la koro celis nur loĝejon por la nokto. FA1.143 La loĝejon
oni uzu dum la nokto.
• Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton. FA1.107
• Antaŭ tagiĝo li leviĝis, kisis nin ĉiujn por adiaŭ kaj forveturis. FA1.236
• Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon [...] por eterna posed-
aĵo. Gn.17 La celo estas, ke la lando estu eterna posedaĵo. Pli ofte oni uzas
komparan kiel-esprimon (§20.1) en ĉi tiaj frazoj: ...kiel eternan posed-
aĵon.
Celata uzanto, profitanto.
Por povas montri celatan uzanton, posedanton, ricevanton, profitanton, kon-
tentiĝanton, ĝuanton k.s.:
• Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj
mi donis po tri pomoj. FE.14 Mi aĉetis la pomojn kun la celo, ke la infanoj
ricevu ilin. Ĉi tie oni klare vidas la diferencon inter por kaj al. Por
montras la intencon. Al montras la efektivan transdonon.
• Tiuj bonaj homoj certe trovos por mi laboron. M.65 = ...laboron, kiun mi
ricevu.
• Tuj ordigu bone tiun ĉambron por la gasto. Rz.40 La gasto uzos la
ĉambron.
• Mi iros por vi ĝis la fino de la mondo. FA3.3 = ...por via profito...
• La naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni. OV.376
224
§12.3.6.9
Rolmontriloj
• Tiu ŝtono [...] kuŝas ankoraŭ sur la korto kiel ludloko por la infanoj. FA3.23
Pozitiva opinio
Por povas montri ion, kion oni favoras, pri kio oni havas pozitivan opinion:
• Aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ĝiaj batal-
antoj. FK.257
• Se la plimulto da esperantistoj voĉos por la unua punkto, tiam ni tute
ĉesos paroladi pli pri reformoj. OV.186
• Ili forĵetu sian indiferentecon kaj alsendu al ni kiel eble plej frue sian
voĉon por aŭ kontraŭ la propono. OV.189
Vidpunkto
Por povas montri tiun, el kies subjektiva vidpunkto oni taksas aferon:
• Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. FE.37 El la vid-
punkto de la soldatoj li estas kiel patro.
• Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. FE.41
• Por patrino ne ekzistas infano malbela. PE.2040
• Por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disŝirus al si la vestojn. FA2.88
• Mi povas nur partopreni en parolado pri tiaj aferoj, kiuj estas kompren-
eblaj por ĉiuj. FA1.120
Komparu kun al, kiu povas montri tiun, kiu efektive sentas aŭ spertas ion
(§12.3.5.1). Por estas pli subjektiva, al pli objektiva.
Bazo de taksado
Por povas montri tion, kion oni konsideras, kiam oni pritaksas aferon, aŭ
tion, rilate al kio validas io bona aŭ malbona, k.s.:
• Ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem. OV.26
• Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon. Pk.5
• Ĝi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj. FA3.129
• Por sia aĝo ŝi estas ankoraŭ sufiĉe juna. Rn.31
• Mi neniam havis talenton por muziko. M.28
Varo aŭ servo pagata
Ĉe esprimo de pago por povas montri komercaĵon k.s., kiun oni aĉetas,
akiras, luas k.s.:
• Neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. M.197 Se oni
volas aĉeti aŭ akiri faskon da ligno, oni devas pagi.
• Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa. Rz.22 = ...por la
antaŭa manĝo.
• Al tiuj niaj abonantoj, kiuj pagis por unu jaro, ni permesas al ni mem-
origi, ke ilia tempo de abonado finiĝis. OV.82 Komparu kun tempa por.
§12.3.6.9
225
Rolmontriloj
• Post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon
por la loĝejo kaj la mebloj. M.63
• Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon. FE.14 = Por tiu laboro,
kiun mi faris hodiaŭ, oni pagis al mi duoble.
Ĉe pago Zamenhof iafoje uzis pro (§12.3.6.11).
Oni povas “pagi” aŭ rekompenci ne nur per mono, sed ankaŭ per danko aŭ
eĉ maldanko aŭ puno:
• Mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. FE.31 La plenumo estas
kiel servo aŭ komercaĵo. La danko estas kvazaŭ pago por tio.
• Mi dankas vin por la prunto. FE.14
• – Ŝajnas al mi, ke li eĉ ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo. – Por tio mi
enĵetos lin en la inferon. Rt.39
• Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi! FE.21 Pagi al ŝi ĉi
tie signifas puni ŝin. La frazo estas ironia.
Danki por io estis malprave kritikata. Ĝi estas tute bona esprimo, ĉar la
simileco al pagado estas klara. Sed oni povas ankaŭ uzi la esprimon danki
pro io, kiu nuntempe estas tre ofta (§12.3.6.11). Ambaŭ dirmanieroj estas
same logikaj.
Mono pagata aŭ ricevata
Por povas ankaŭ montri monon, prezon k.s., kiun oni pagas aŭ ricevas por
aĉetaĵo, vendaĵo aŭ laboro:
• La juna vidvino por la iom da spesdekoj [...] aĉetis iom da butero. M.64
• Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj. M.109
• Mi [...] disvendis ĉion por plej bagatelaj prezoj. Gm.66
Sufiĉe ofte oni uzas anstataŭe pro (§12.3.6.11). Oni povas ankaŭ uzi kontraŭ
(§12.3.4.8) kaj iafoje per (§12.3.6.7).
Se ĉi tia mona komplemento havas antaŭ si la vorteton po (§12.3.6.8), oni
normale forlasas por (§23.6): Ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj
por horo. M.102 = ...du lecionojn por po dudek spesdekoj por horo.
Por estas do uzata egale pri komercaĵo, kiun oni pagas, kaj pri mono, kiun
oni donas por aĉeti komercaĵon, kaj pri mono, kiun oni ricevas pro vendo de
komercaĵo. Por estas ĝenerala rolvorteto por tiaj frazroloj.
Kalkulbazo
Por povas montri kalkulbazon ĉe disdonado, distribuo k.s.:
• Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn. FE.14 Oni obligas kvin frankojn per
la nombro de tagoj. La nombro de tagoj decidas la salajron.
• Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da
sukero. FE.31 Se oni aĉetis tri funtojn da teo, oni ricevas tri funtojn da suk-
ero.
226
§12.3.6.9
Rolmontriloj
• Grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25
membroj. L2.265 La nombro de 25-oj da membroj decidas la nombron de
delegitoj.
• Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por
jaro. M.30
Tiu ĉi Zamenhofa uzo klare montras, ke por estas la baza vorto por legi
frakcistrekojn (§23.7): 50 km/h = kvindek kilometroj por horo. Sed iafoje
aliaj alternativoj povas esti pli klaraj.
Erara identeco
Por povas montri eraran identecon k.s., sed preskaŭ nur ĉe preni, kiu kune
kun por povas havi la signifon “erari pri identeco”:
• Unu fojon oni eĉ prenis min por ĉefa militestro. Rz.46
• Tio, kion oni prenis por natura leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okaza
apartenaĵo de kelkaj lingvoj. LR.63
• Vi akceptas por kontanta mono la vortojn, kiuj vere ne enhavas eĉ plej
malgrandan indon. H.26 Normale: ...kiel kontantan monon...
Tempo
Por povas montri celatan tempodaŭron. Temas aŭ pri tempo, dum kiu daŭras
ago, aŭ pri tempo, dum kiu daŭras la rezulto de ago:
• Por momento ŝi silentiĝis. M.123 = Ŝi silentiĝis, kaj la silento daŭris
momenton.
• Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto. M.44
• Li forveturis por unu tago pro tre grava afero. Rz.90
• Tie troviĝu almenaŭ nova freŝa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos
por ĉiam siajn okulojn. FA3.146
Ne konfuzu tempan por kun dum (§12.3.6.2). Dum simple montras
tempodaŭron. Por montras celatan tempodaŭron. Mi petas vin ĉi tien dum
unu minuto. La peto daŭras unu minuton. Mi petas vin ĉi tien por unu
minuto. La peto celas, ke la alparolato venu por resti dum unu minuto.
Antaŭ ke-frazo
Oni ofte uzas por antaŭ ke-frazo (§33.2.3):
• Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la
fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la vir-
ino povu trinki pli oportune. FE.15
• Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu mal-
sati! FA2.70
Oni povus intermeti helpan tio, kiel oni faras ĉe aliaj rolvortetoj antaŭ ke-
frazo, sed tio preskaŭ neniam okazas ĉe por. Anstataŭe oni ofte eĉ uzas
simplan ke anstataŭ por (tio), ke (§33.2.3).
§12.3.6.9
227
Rolmontriloj
Preskaŭ ĉiam oni uzas U-verbon post por ke (§33.2.7).
Antaŭ I-verbo
Ofte oni metas por antaŭ I-verbo (§27.5): Unu fajrero estas sufiĉa, por ek-
splodigi pulvon. FE.41
12.3.6.10. Pri
Pri montras temon, tion, kion ago traktas aŭ koncernas, k.s.:
• Mi parolas pri leono. FE.7 La temo de la parolado estas leono.
• Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova tempo! FA3.91 La pensoj havis
vin kaj la malnovan tempon kiel temojn.
• Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn
demandojn. M.156
• Mia Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. M.95
• Mi instruas mian infanon pri Esperanto. LR.98 (= Mi instruas Esperanton
al mia infano. LR.98) La temo de la instruado estas Esperanto.
• Mi estas preta [...] vendi al vi tiun ĉashundon, pri kiu vi marĉandis. –
Ne, ne pri hundoj mi nun pensas. – Nu, se vi ne volas, ni interkonsentos
pri alia hundo. Rz.89
• Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros. FA2.107
• Ĉu vi ploras pri mi? FA1.194
• Pri kio estas la afero? PE.2087 = Pri kio temas? = Kion koncernas la afero?
Al kio rilatas la afero? Kio estas la temo de la afero?
• Ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia
edzo. M.84 La edzo okupas sin koncerne tiajn aferojn.
• Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne
zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. FE.18
• Mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej el-
ementaj reguloj. M.33
• La scienculoj verkis librojn pri la urbo, pri la palaco kaj pri la ĝardeno,
sed la najtingalon ili ne forgesis, al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro. FA2.24
• Ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima mizero. M.201
Kiam pri estas uzata prefiksece en verboj, ĝi ofte havas tute specialan efikon
(§30.10).
12.3.6.11. Pro
Kaŭzo
Plej ofte pro montras kaŭzon:
• Ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo. FA1.45 La malvarmo kaŭzis la frap-
adon.
228
§12.3.6.11
Rolmontriloj
• En la mezo de la nokto la koboldo vekiĝis pro terura bruo ĉe la fe-
nestraj kovriloj. FA3.53 La bruo vekis lin.
• Ĉu vi iam vidis vere malnovmodan ŝrankon, tute nigran pro mal-
juneco. FA2.104 La maljuneco kaŭzis la nigran koloron.
• Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de
teo. BV.70 La demando kaŭzis la surprizon, kiu siavice kaŭzis la renvers-
adon. ( El estas uzata por ne ripeti pro dufoje.)
Iafoje oni uzas por montri kaŭzon anstataŭe de (§12.3.2.1) aŭ el (§12.3.5.2).
Motivo
Pro povas ankaŭ montri motivon aŭ kialon:
• Mi ridas pro lia naiveco. FE.29 Mia kialo por ridi estas lia naiveco.
• Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. FE.21
= ...kaj kial ŝi ploras.
• Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. FE.35
• Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone
pro deziro de laŭdo. M.153
Celo kiel motivo
Pro povas montri ion, kio estas motivo de ago, ĉar oni volas ĝin fari, akiri aŭ
atingi, aŭ ĉar oni volas ĝian bonon:
• Vi afable tion ĉi diras pro komplimento. Rz.44 La motivo estas deziro fari
komplimenton.
• Ili dancadis pro sia propra plezuro. BV.8 La kialo por danci estas deziro
fari al si plezuron.
• Ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon. FK.266
La motivo por la batalado estas volo efektivigi utilan aferon.
• Morti pro la patrujo estas agrable. FE.20 La motivo por morti estas deziro
helpi al la patrujo.
• Mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj
la vivo de mia infano. M.156
Ĉi tie motivo kaj celo intermiksiĝas, kaj oni ofte povas egale uzi ĉu pro, ĉu
por (§12.3.6.9). Ĉe Zamenhof pro estis tute kutima en tia ĉi uzo, sed nun-
tempe oni ĝenerale preferas por, kiu ordinare estas pli klara. La eblo pre-
zenti celon kiel motivon de agado, povas tamen esti utila nuanco.
Dankomotivo
Oni uzas pro ankaŭ por montri motivon de danko:
• Pro ĉio akceptu mian plej koran kaj sinceran dankon. L1.187 La motivo de
la danko estas ĉiuj bonaj aferoj, kiujn vi faris.
• Mi deziras nur vian feliĉon, iam vi dankos min pro tio! FA1.171
§12.3.6.11
229
Rolmontriloj
Ofte oni tamen uzas por en tiaj esprimoj (§12.3.6.9).
Potenco alvokata
Oni uzas pro ĉe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, ĵuroj, petegoj kaj similaj
esprimoj. Motiva signifo normale iel ĉeestas:
• Pro la tuta fajro de la infero, silentu! Rt.40
• Pro la ĉielo, havu kompaton! Rt.57
• Vi ne devas ellasi la fraŭlinon, ne, pro ĉio en la mondo vi ne devas tion
ĉi fari, Hermano! Rt.40
• Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano. M.198
Oni tiel uzas ankaŭ per (§12.3.6.7) kaj iafoje je (§12.3.1).
Komercaĵo, pagaĵo
Oni uzas pro ankaŭ en tiuj diversaj pagaj, aĉetaj kaj vendaj roloj, kie oni
normale uzas por (§12.3.6.9):
• Kion vi postulas pro la poto? FA2.17 = Kion vi volas por vendi la poton?
• Ŝi loĝas nun en sia propra ĉambro kaj pagas al ni lupagon pro ĝi. FA3.59
• Vi ricevos la sorĉiston pro buŝelo da mono. FA1.18 = ...se vi pagos buŝelon
da mono.
• Ĝi tuj trafu en la gazetojn kaj povu esti vendata pro du spesdekoj ĉe ĉiu
stratangulo. FA3.97
Pro antaŭ ke-frazo
Oni povas uzi pro ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed intermetas helpan tio:
• Ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela. FA1.44 = ...ĉar ŝi estas...
• Vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron. M.90
• Pro tio ke = tial ke = ĉar (§33.6).
Pro = anstataŭ
Zamenhof uzis en kelkaj okazoj pro en la signifo de anstataŭ (§12.3.6.1),
verŝajne pro influo de Latino. Oni ne imitu tion: *Niaj infanoj loĝos en la
fortikigitaj urboj pro la loĝantoj de la lando.* Nm.32 = ...anstataŭ la loĝantoj
de la lando.
12.3.6.12. Sen
Sen montras ion, kio forestas, kio mankas. Sen estas la malo de kun
(§12.3.6.4), kaj iafoje la malo de per (§12.3.6.7):
• Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. FE.26 Ne estis
kremo en la teo.
• Mi estas malriĉa simpla virino sen familio. FA3.151 = ...virino, kiu ne havas
familion.
230
§12.3.6.12
Rolmontriloj
• Ŝi iras sen celo. M.98 Ŝi iris ne havante celon.
• Li pasis preter mi sen saluto. M.158 = ...ne salutante.
• Li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj. FA1.91
• “Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero. FE.19
• Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen
tio estas tiel malfacila? M.173 Jam se vi ne barus la vojon, la irado estus
malfacila.
• Via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj. M.135 Sen troviĝas en nea
frazo. La traduko do ja havas certajn bonajn flankojn.
• Ne sen kaŭzo li tion diris. FA2.142
• Nenia ago fariĝas sen pago. PE.1708
• Mi petas vin pri ĝi, – diris Marta sen plej mallonga pripenso. M.179
• Tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo. M.59 Ne manku
ricevo de konsilo kaj helpo.
• Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero. FA1.105 Ĉi tie eblas diri, ke sen estas
la malo de per (§12.3.6.7).
Sen tio ke
Oni uzas sen ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed normale oni intermetas
helpan tio:
• Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la
bruston kaj ĝemus. Rt.40
Antaŭ I-verbo
Oni pli kaj pli ofte uzas sen antaŭ I-verbo (§27.5): Ŝi foriris sen diri eĉ unu
vorton.
Vortfarado
• Senigi = “kaŭzi, ke io ne plu havu ion”: Mi senigas min nun je ĉiaj per-
sonaj privilegioj. OV.34 Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco. Rt.43
• Seniĝi = “liberiĝi je io, forigi ion de si”: Li seniĝis je sia vesto.
12.3.7. Rolvortaĵoj
Ofte E-vorto kunlaboras kun rolvorteto aŭ N-finaĵo. La tuto estas kiel unu
rolmontrilo. Ofte povas eĉ ŝajni, kvazaŭ la E-vorto mem estus rolmontrilo.
Oni povas nomi tiajn esprimojn rolvortaĵoj. Ĉi tie aperos nur kelkaj ek-
zemploj, ĉar la rolvortaĵoj estas tre multaj, kaj oni povas libere formi novajn.
La signifo de rolvortaĵo ĉiam estas komprenebla el ĝiaj partoj.
§12.3.7
231
Rolmontriloj
Rolvortaĵoj kun de
Ekzistas tre multaj esprimoj, kiuj konsistas el E-vorto + de (§12.3.2):
• Meze de = “en la mezo de”: Meze de la arbaro apud grupo de laboristoj
staris Valdemaro Doe kun siaj tri filinoj. FA4.79 = En la mezo de la arb-
aro... Similaj estas komence de (= “en la komenco de”), fine de (= “en la
fino de”), ene de (= “en la eno de” = “en”), interne de (= “en la interno
de”) kaj ekstere de (= “ekster”).
• Oriente de = “ĉe la oriento de, ĉe la orienta flanko de”: Ili starigis sian
tendaron en Gilgal, oriente de Jeriĥo. Js.4 = ...ĉe la oriento de Jeriĥo.
Rimarku, ke temas pri loko ekster Jeriĥo. Ne temas pri la orienta parto de
Jeriĥo. Similaj estas okcidente de (= “ĉe la okcidento de, ĉe la okcidenta
flanko de”), norde de, sude de, dekstre de, maldekstre de, flanke de,
ambaŭflanke de supre de kaj sube de. Se oni celas enan parton, oni uzu
en la oriento de, oriente en, en la okcidento de, okcidente en k.t.p.:
Mongulujo estas norde de Ĉinujo, sed Interna Mongolujo estas en la
nordo de Ĉinujo (norde en Ĉinujo). Mongolujo estas sendependa lando,
sed Interna Mongolujo estas parto de Ĉinujo.
• Okaze de = “en okazo de”: Okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe
sendu al li en la nomo de la tuta esperantistaro nian koran gratulon. OV.404
• Pere de = “per helpo de, per uzo de, per interveno de, per intera rimedo,
danke al helpo de”, k.s.: Pere de konatoj mi povis komuniki kun ŝi. / La
libro estis tradukita en la Francan pere de la Angla. Oni tradukis el
Angla traduko, ne el la origina lingvo.
• Kaŭze de estas alternativo al pro = “el la kaŭzo de”: Ni ofte fariĝas furioj
kaŭze de nia dezirego de amo. M.2 Simila estas sekve de.
• Escepte de estas alternativo al escepta krom (§12.3.6.3) = “kun la escepto
de”: Mi ŝatas ĉiujn el ili escepte de Karlo. Eblus ankaŭ escepte + N-fin-
aĵo, vidu ĉi-poste.
• Inkluzive de = “kun la enkalkulado de”: Ili pagis ĉion inkluzive de loĝ-
ado kaj manĝado. La malo estas ekskluzive de.
Vidu ankaŭ fare de (§12.3.2.2).
Rolvortaĵoj kun al
Multaj rolvortaĵoj konsistas el E-vorto + al (§12.3.5.1):
• Fronte al estas alternativo al unu signifo de kontraŭ = “kun la fronto
(antaŭa flanko) direktita al”: La domo staras fronte al la stacidomo.
Simila estas vidalvide al.
• Konforme al estas alternativo al laŭ = “en maniero, kiu konformas al”:
Ĉio fariĝas nur konforme al la saĝa aranĝo de Dio! FA3.144
• Responde al = “kiel respondo al”: Responde al via afabla invito mi
devas informi, ke mi bedaŭrinde ne povas partopreni en la kongreso.
232
§12.3.7
Rolmontriloj
• Rilate al estas alternativo al simpla al, kiam temas pri agmaniero, kiu
direktiĝas al io: Ili ĉiuj kondutis tre serveme rilate al ŝi. FA1.37 Pli ofte oni
uzas rilate + N-finaĵon (vidu ĉi-poste).
• Spite al estas simila al malgraŭ (§12.3.6.6), sed montras intencan kon-
traŭstaron = “kiel spitado al”: Tion ĉi mi devas, spite al la diablo! Rt.40 En
la komenco spite estis fakte vera rolvorteto (kun E-finaĵo!): Spite miaj
malamikoj liberigu min. PsZ.69 (En la Fundamento la radiko SPIT estas
tradukita kiel rolvorteto.) Sed tiu stranga uzo jam delonge malaperis. Oni
diru spite al miaj malamikoj aŭ spite miajn malamikojn. Nur antaŭ ke-
frazo (§33.2.4) spite ankoraŭ povas ŝajni kiel rolvorteto. Spite ke tre
similas al kvankam kaj malgraŭ (tio) ke (§33.7).
Legu ankaŭ pri (mal)proksime al/de en §12.3.5.1, pri dank’ al en §10.1, kaj
-
pri vic’ al en §12.3.6.1.
Rolvortaĵoj kun kun
Kelkaj rolvortaĵoj konsistas el E-vorto + kun (§12.3.6.4):
• Kompare kun = “en komparo kun”: Vi ĉiuj kompare kun mi estas ja nur
mizeraj kanajloj! FA3.15
• Kune kun estas emfaza varianto de kun: La fundamento devas resti sev-
ere netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. FAnt.45
Rolvortaĵoj kun N-finaĵo
Rolvortaĵoj, kiuj devenas de objekta ago, povas konsisti el E-vorto + N-fin-
aĵo. Ankaŭ en rolvortaĵoj, kiuj ne devenas de objektaj agoj, oni uzas N-fin-
aĵon, kiu tiam anstataŭas al:
• Koncerne ...N estas alternativo al pri = “kiam la afero koncernas ...N”:
Ĝi tamen ne havis malbonajn intencojn koncerne la malgrandan knab-
inon. FA2.61
• Responde ...N = responde al: Responde vian leteron mi sendas la jenan
bildkarton esperante, ke ĝi plaĉos al vi.
• Inkluzive ...N = inkluzive de: Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li,
kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian
glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon. Sm1.18 La malo estas eks-
kluzive ...N.
• Rilate ...N estas pli ofta ol la samsignifa rilate al: Restas al mi nur diri al
vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate
min. M.59
• Escepte ...N estas ebla alternativo al la pli ofta escepte de: Escepte la
lastan ĉapitron mi tre ŝatis la libron.
Novaj rolvortetoj?
Plurfoje aperis la ideo, ke oni povus transformi rolvortaĵojn en verajn rol-
vortetojn jene: flanke de la domo → *flank la domo*, rilate al tio → *rilat
§12.3.7
233
Rolmontriloj
tio*. La kialo estas la ŝajna simileco kun: apud la domo → apude de la
domo, k.t.p. (kie la vortkreado tamen estas inversa, oni faris rolvortaĵon el
rolvorteto). La tuta ideo estas nura fantazio. Ekzistas nenia eblo tiel krei rol-
vortetojn el ordinaraj radikoj. Krome leviĝas la demando, ĉu elparoli *rílat*
laŭ la baza akcentoregulo (§2.1) aŭ *rilát* kvazaŭ estus apostrofita O-vorto.
Legu tamen pri la neoficiala rolvorteto *far* en §19, kiu fakte estas kreita
tiamaniere.
12.3.8. Memstaraj rolvortetoj
Post rolvorteto normale staras frazparto, al kiu la rolvorteto rilatas. Sen tia
posta frazparto, rolvorteto ne havas sencon: sur la tablo, en mia domo, apud
la aŭto, ekster tiu ĉi ĉambro, dum la paŭzo, anstataŭ tio, krom Petro, post
la manĝo k.t.p.
Se oni volas ellasi vortojn post rolvorteto (subkompreni ilin), oni devas uzi
la rolvorteton kun E-finaĵo, ĉar la rolvorteto tiam fariĝas propra frazparto,
kiu rolas kiel komplemento:
• Li staras apud mi. → Li staras apude.
• Ŝi sidas ekster la domo. → Ŝi sidas ekstere.
• Tio okazis dum la paŭzo. → Tio okazis dume.
• Tio okazos post la kongreso. → Tio okazos poste.
Se tia E-vorto montras lokon, ĝi povas akcepti la finaĵon N por montri
movon al la loko (§12.2.5):
• Li sidas ekster la domo. → Li sidas ekstere. → Li iras eksteren. = ...al
ekstera loko (al loko ekster la domo).
Se iafoje la origina frazparto rolas kiel priskribo de O-vorto (rolas A-vort-
ece), oni uzas A-finaĵon post la rolvorteto:
• Li loĝas en domo apud mia domo. → Li loĝas en apuda domo. ...en
domo apuda.
Sed oni ankaŭ povas uzi lokan aŭ tempan E-vorton en tiaj okazoj (§7.1): Li
loĝas en domo apude. = Li loĝas en domo, kiu troviĝas apude.
Ial iuj rolvortetoj apenaŭ aperas praktike kun E-finaĵo aŭ A-finaĵo. Oni ekz.
preskaŭ neniam diras paroli prie = “paroli pri tio”, iri dee = “iri de la loko”,
ala veturo = “veturo al la loko”, proa agado = “agado pro tio”.
Legu ankaŭ pri da sen posta frazparto (“da-ismo”) en §12.3.3.3.
12.3.9. Forlaso de rolvorteto
Iaj specialaj esprimoj konsistas el du samaj O-vortoj ligitaj per rolvorteto.
Ekz. paŝo post paŝo, mano en mano, tago post tago, vizaĝo kontraŭ vizaĝo.
Tia esprimo aperas plej ofte en frazrolo, kiu principe bezonas ian rolmontr-
ilon. Zamenhof tamen normale ne uzis rolmontilon ĉe la unua O-vorto. Li
plej ofte traktis tiajn esprimojn kiel tutaĵojn, opiniante, ke la rolvorteto inter
la du O-vortoj sufiĉas por montri la frazrolon de la tuta esprimo.
234
§12.3.9
Rolmontriloj
Nuntempe multaj preferas uzi N-finaĵon aŭ alian rolmontrilon ĉe la unua
vorto, kiam la frazrolo tion postulas. Tio estas gramatike pli logika, sed la
Zamenhofa dirmaniero restas bona, kaj eĉ sufiĉe eleganta alternativo. Iafoje
oni povus alternative E-vortigi la tutan esprimon:
• Ni paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro. FK.299 Aŭ
...paŝon post paŝo... , ... per paŝo post paŝo...
• Mano en mano la gefianĉoj promenadis. FA3.29 Aŭ manon en mano, kun
mano en mano, man-en-mane.
• Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉiam estis kune, flanko ĉe flanko. FA2.140
• Ni dormadis kapo ĉe kapo sub la laŭra tegmento de la kabano. FA1.228
• Ili en longa vico dormis flankon ĉe flanko. FA3.15 Ĉi tie Zamenhof ja uzis
rolmontrilon, N-finaĵon.
• Forte batis koro ĉe la koro. Rt.75 Ĉi tie la unua koro estas subjekto, kaj
nepre ne havu rolmontrilon.
§12.3.9
235
Tabelvortoj
13. Tabelvortoj
13.1. Tabelvortoj – bazaj reguloj
En Esperanto ekzistas 45 vortetoj, kiuj estas nomataj tabelvortoj, ĉar oni
povas ilin aranĝi en tabelo laŭ similaj formoj kaj similaj signifoj.
Oni povas diri, ke ĉiu tabelvorto konsistas el antaŭparto kaj postparto, sed
oni tamen ne rigardu la tabelvortojn kiel kunmetitajn vortojn. La tabelvortaj
partoj formas apartan, fermitan sistemon, kaj oni normale ne intermiksu ilin
kun la ordinaraj vortelementoj en la lingvo. Legu ankaŭ pri tabelvortaj post-
partoj kaj ordinaraj finaĵoj en §13.2, kaj pri la demando, ĉu ALI-vortoj
povas esti tabelvortoj, en §13.3.
Antaŭpartoj
KI-
demandovorto, rilata vorto, ekkria vorto
TI-
montrovorto
I-
nedifinita vorto
ĈI-
tutampleksa vorto
NENI-
nea vorto
Postpartoj
-U individuo
§15.1
-O afero
§15.2
-A eco, speco
§15.3
-ES posedanto (senca objekto, senca subjekto) §15.4
-E loko
§14.1.1
-AM tempo, fojo (okazo, kondiĉo)
§14.2.1
-AL kaŭzo
§14.3.1
-EL maniero, grado
§14.3.2
-OM kvanto (emfazita grado)
§14.3.3
La ĝenerala signifo de ĉiu tabelvorto dependas de ĝiaj partoj. En la praktiko
tamen iuj tabelvortoj havas pli individuajn signifojn, kiujn oni devas aparte
lerni.
Klarigoj pri la tabelvortoj je U, O, A kaj ES troviĝas en la paragrafo pri
“O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj” (§15).
Pri la tabelvortoj je E vidu “E-vortecaj vortetoj lokaj” (§14.1).
La tabelvortoj je AM troviĝas en “E-vortecaj vortetoj tempaj” (§14.2).
La tabelvortoj je AL, EL kaj OM estas klarigitaj en la paragrafo pri “E-
vortecaj vortetoj ceteraj” (§14.3).
§13.1
237
Tabelvortoj
J-finaĵoj kaj N-finaĵoj post tabelvortoj
La tabelvortoj je U kaj A povas ricevi la finaĵojn J kaj N.
La tabelvortoj je O povas ricevi N, sed normale ne povas ricevi J.
La tabelvortoj je AM, AL, EL, OM kaj ES ne povas ricevi J aŭ N.
La tabelvortoj je E povas ricevi direktan N-finaĵon. Ili ne povas ricevi J.
La tabelo
Jen la tuta tabelo de la tabelvortoj kun mallongaj difinoj. Pli detalaj difinoj
troviĝas en la klarigoj pri la diversaj tabelvortaj familioj.
KI-
TI-
I-
ĈI-
NENI-
-U
kiu
tiu
iu
ĉiu
neniu
§15.1
demandovorto montrovorto pri nedifinita per- tutampleksa
nea vorto pri
pri identeco
identeco
sono, aĵo aŭ
vorto pri per-
persono, aĵo aŭ
afero
sono, aĵo aŭ
afero
afero
-O
kio
tio
io
ĉio
nenio
§15.2
kiu afero
tiu afero
iu afero
ĉiu afero
neniu afero
-A
kia
tia
ia
ĉia
nenia
§15.3
de kiu speco
de tiu speco
de iu speco
de ĉiu speco
de neniu speco
-ES
kies
ties
ies
ĉies
nenies
§15.4
de kiu(j)
de tiu(j)
de iu
de ĉiu(j)
de neniu
-E
kie
tie
ie
ĉie
nenie
§14.1.1 en kiu loko
en tiu loko
en iu loko
en ĉiu loko
en neniu loko
-AM
kiam
tiam
iam
ĉiam
neniam
§14.2.1 en kiu tempo
en tiu tempo
en iu tempo
en ĉiu tempo
en neniu tempo
-AL
kial
tial
ial
ĉial
nenial
§14.3.1 pro kio
pro tio
pro io
pro ĉio
pro nenio
-EL
kiel
tiel
iel
ĉiel
neniel
§14.3.2 en kiu mani-
en tiu mani-
en iu mani-
en ĉiu maniero en neniu mani-
ero/grado
ero/grado
ero/grado
ero
-OM
kiom
tiom
iom
ĉiom
neniom
§14.3.3 kiel multe
tiel multe
ne tre multe sed la tuta kvanto
nenianombre,
ankaŭ ne mal-
neniakvante
multe
KI-vortoj
La tabelvortoj je KI estas uzataj en tri manieroj:
kiel demandovortoj (§22.1)
kiel rilataj vortoj (§33.4)
kiel ekkriaj vortoj (§32.1)
238
§13.1
Tabelvortoj
• Kio estas tio? Demanda kio.
• Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE.7 Demanda kiu.
• Kiel vi fartas? Demanda kiel.
• Fremdulo, diru, kiu kaj el kie vi estas. IT.41 Demandaj kiu kaj kie.
• La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. FE.31 Ri-
lata kiu.
• Kiam mi venis al li, li dormis. FE.20 Rilata kiam.
• Li estas tiu, kies monon vi prenis. Rilata kies.
• Kia granda brulo! FE.31 Ekkria kia.
• Fi, kiel abomene! FE.26 Ekkria kiel.
• Kion mi vidas! FE.17 Ekkria (kaj demanda) kio.
TI-vortoj
La tabelvortoj je TI estas montraj vortoj. Plej ofte ili montras ion antaŭe dir-
itan aŭ ion poste dirotan. Ili povas ankaŭ almontri ion rekte vidatan, aŭdatan
aŭ simile:
• Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE.24 Tio montras antaŭe diritan
aferon.
• Tio estas mia hejmo. Tio montras ion vidatan (eble kune kun
fingromontrado).
• Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE.33 Tiel
almontras la postan ke-frazon.
• Kio estas, kio vin tiel afliktas? M.55 Tiel almontras vidatan aŭ aŭdatan
aferon.
• Ŝi estis en tiu momento tre bela. M.56 Tiu almontras antaŭe menciitan
momenton.
• Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. FE.33 Tiu almontras ĉeest-
antan aferon (la malfreŝan panon).
I-vortoj
La tabelvortoj je I reprezentas neprecizigitajn aŭ nekonatajn aferojn:
• Gerda [...] ricevis ion por manĝi kaj por trinki. FA2.71 Oni ne diras, kion ŝi
ricevis.
• Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. Oni ne scias, kiuj estis la personoj.
• Morti iam vi ja devas. FA2.136 La tempopunkto estas nekonata.
• Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo. BV.9 Oni ne diras, kies naskiĝtago ĝi
estas.
• Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! M.145 Ne estas dirite, kial
ŝi ne sukcesis.
§13.1
239
Tabelvortoj
ĈI-vortoj
La tabelvortoj je ĈI havas signifojn tutampleksajn, totalajn:
• Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE.12 Ĉio esprimas la tuton
de la aferoj, kiujn li faris.
• Ĉiu homo amas sin mem. FE.18 Ne ekzistas persono, por kiu ne validas tio.
• Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. FE.14 Ĉiam montras, ke ne ek-
zistas fojo, kiam ili ne iras duope.
• Nun ĉie regis ĝojo. FA1.79 Ne ekzistis loko, en kiu ne regis ĝojo.
Ofte la kunteksto limigas la amplekson de ĈI-vorto:
• Ŝia fratino en ĉio estas kulpa. FE.21 Ŝi ne kulpas pri ĉio en la mondo, sed
pri ĉiuj aferoj, pri kiuj temas ĝuste nun.
• La bela muziko ludis ĉiam plue. FA1.34 Ĉiam = seninterrompe dum tiu tuta
tempo, pri kiu temas.
NENI-vortoj
La tabelvortoj je NENI havas signifon nean:
• La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. FE.22 Neniu esprimas, ke ne ek-
zistas persono, kiu konas la tempon venontan.
• Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. FE.28 Neniel montras, ke ne ek-
zistas maniero, en kiu mi povus vin kompreni.
• Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE.35
Neniam esprimas, ke ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da
pakaĵo al vojaĝo.
Ofte la kunteksto limigas la signifon de NENI-vorto:
• Neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de
ĝia pretigado. FA3.126 Neniu = neniu el la ĉeestantaj manĝantoj.
• Krom la kolbasaj bastonetoj [...] absolute nenio restis. FA3.126 Absolute
nenio = absolute nenio manĝebla.
NENI-vorto sufiĉas por nei la tutan frazon. Legu pli pri tio en la klarigoj pri
neado: §21.
13.2. Tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finaĵoj
Kelkaj postpartoj de la tabelvortoj similas al ordinaraj finaĵoj, sed la signifoj
ne estas samaj:
La ordinara O-finaĵo (§37.2.1) kaj la tabelvorta O-parto estas preskaŭ
samsignifaj, sed la tabelvortoj je O normale ne akceptas la finaĵon J
(§8.1).
La ordinara finaĵo U estas verba finaĵo por la vola modo (§26.3), dum la
tabela U-parto montras individuojn – du komplete senrilataj signifoj.
240
§13.2
Tabelvortoj
La ordinara finaĵo A estas ĝenerala priskriba finaĵo (§37.2.2). Ĝi ofte
montras ecojn kaj kvalitojn, sed ĝi ankaŭ povas montri apartenon, ri-
laton, individuecon k.s. La tabela A-parto montras nur ecojn kaj
specojn.
La ordinara finaĵo E (§37.2.3) povas montri manieron, tempon, lokon,
mezuron, okazon kaj ankoraŭ aliajn signifojn. La tabela E-parto
montras ĉiam nur lokon.
Normale oni do ne povas uzi la tabelajn antaŭpartojn kaj postpartojn kune
kun ordinaraj elementoj de la lingvo, ĉar la signifoj konfuziĝus. Principe la
tabelvortoj estas nekunmetitaj, nedisigeblaj, kvankam ili ŝajnas kunmetitaj.
Ekzistas tamen manpleno da tradiciaj vortoj, kiuj miksas tabelvortajn partojn
kun ordinaraj sufiksoj. Oni forigis la O-parton aŭ la A-parton de tabelvorto
kaj aldonis sufikson: neniaĵo, nenieco, neniigi, neniiĝi (§15.2) kaj tiaĵo
(§15.3). Ili ne kreas konfuzon, kaj estas tial ne-danĝeraj.
13.3. Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?
En oficiala Esperanto ALI estas ordinara radiko, el kiu oni faras vortojn per
la ordinaraj finaĵoj:
• alia = ne la sama, diferenca
• alio = io alia
• alie = en alia okazo, en alia maniero
• alii = esti alia, diferenci (malofte uzata)
Multfoje oni proponis aldoni al la tabelvortoj la antaŭparton *ALI-* kreante
la novan serion *aliu*°, *alio*°, *alia*°, *alies*, *alie*°, *aliam*°,
*alial*°, *aliel*, *aliom*°. Iuj eĉ praktikas tion uzante precipe la vortojn
*aliel* kaj *alies*.
Ekuzo de la novaj tabelvortoj kunportus drastajn ŝanĝojn en la lingvon.
Multaj “alielistoj” konscias, ke alie ŝanĝus sian signifon al “en alia loko”,
sed la sekvoj estus multe pli grandaj ol tio.
Alia en normala Esperanto signifas “de alia speco” aŭ “kun alia identeco”
(§5.2). La nova tabelvorto *alia* signifus nur “de alia speco” . Kon-
sekvencaj alielistoj do ne plu diru: La alia ĉambro estas pli granda. Sed:
*La aliu ĉambro estas pli granda.* Ili ankaŭ devus diri: *Ili amas unu la
aliun.* En normala Esperanto aliu estas apenaŭ uzata, sed signifas principe
“estu ali(ec) a” , ĉar ĝi simple estas la U-modo de la ĉi-antaŭe menciita
-
verbo alii.
Noto: Oni povas tamen dubi, ĉu estus logike uzi la antaŭ *aliu*, ĉar antaŭ veraj tabelvortoj je U
oni ne povas uzi la (§9.1.1). Estas malfacile diri, ĉu *aliu* signifus “la alia” aŭ simple “alia”. Sed
tio ja gravas, ĉar la tabelvorto *aliu* ĉiuokaze ne estas ĝusta Esperanta vorto.
Oni ofte faras kunmetaĵojn kiel: de alia speco → alispeca; kun alia formo →
aliforma; en alia signifo → alisignife. Alielistoj tamen devus diri: *ali-
uspeca*, aliaforma, *aliusignife*, ĉar oni ne povas forigi la postpartojn de
tabelvortoj. Komparu kun: de tiu speco → tiuspeca (ne: *tispeca*); kun tia
§13.3
241
Tabelvortoj
formo → tiaforma (ne: *tiforma*); en tiu signifo → tiusignife (ne:
*tisignife*). Oni povas renkonti la formon *interaliel* anstataŭ la regula kaj
normala interalie (= inter aliaj aferoj). *Interaliel* estas tute mallogika. Ali-
elistoj devus logike uzi ion similan al *interaliue* (= *inter aliuj aferoj*).
La ordinara alie povas signifi “en alia okazo”: Mi ja bezonas manĝi. Alie mi
povas tute maldikiĝi. Rz.25 Ĝi ankaŭ povas signifi “en alia maniero”: Mi
ankaŭ iros en la palacon, ĉar mi ne povas agi alie! FA1.71 *Aliel* povas signifi
nur “en alia maniero” (kaj eble “en alia grado”). Tamen multaj alielistoj uzas
*aliel* ankaŭ por “en alia okazo”. Logike ili devus tiam uzi *aliuokaze* aŭ
*aliam*: Mi ja bezonas manĝi. *Aliam* mi povas tute maldikiĝi. La vorto
*aliel* estas do ne nur reformo, sed eĉ mallogike uzata reformo.
El la novaj tabelvortoj povus esti iom utila nur *alies*, per kiu eblus simpl-
igi iujn specojn de frazoj: Li ne uzis mian ĉambron, sed tiun de alia persono.
→ *Li ne uzis mian ĉambron, sed alies.* Por ĉiuj aliaj novaj tabelvortoj
Esperanto jam havas tute bonajn esprimilojn, kaj eĉ por *alies* ekzistas tute
uzinda alternativo, kiu ne postulas reformadon de la baza lingva sistemo,
nome aliula (kaj eble ankaŭ aliies = ali-ies), vidu ĉi-poste. La eventualaj
avantaĝoj de la nova tabelserio estas do tre malgrandaj, des pli se oni komp-
aras kun la grandegaj problemoj kaj miskomprenoj, kiujn kaŭzus tia re-
formo.
Tiuj ĉi reformproponoj tute ne venas de ia reala bezono, sed de la hazarda
fakto, ke la radiko ALI finiĝas per “i”. Se la vortoj estus ekz. *altra*,
*altre*, *altro* k.t.p., tiam verŝajne venus al neniu en la kapon, ke oni
bezonas tabelvortojn por tio. Oni povas kompari kun la radiko SAM, kiu
estas la malo de ALI. SAM ne finiĝas per “i”. Sekve neniu proponis diri:
*samel*, *samam*, *sames* k.t.p., kvankam la bezono de tiaj vortoj devus
esti same granda, kiel la bezono de *aliel*, *aliam*, *alies* k.t.p.
Ankoraŭ neniu praktikis la plenan tabelserion je ALI en konsekvenca mani-
ero. Ekzistas nur senpripensa kaj mallogika uzado de *aliel* kaj *alies*, kaj
okaze de *aliu*. Iuj uzas parte klasikan Esperanton, parte la reformitan
dialekton. Kiam ili diras ekz. alie aŭ alia, oni ne povas scii, ĉu kompreni laŭ
la Fundamenta lingvo, aŭ laŭ la nova dialekto. Feliĉe tamen plej multaj
ankoraŭ uzas la lingvon regule kaj logike.
Iafoje oni renkontas la argumenton, ke tute ne temas pri plena tabelvortigo
de ALI, sed nur pri unu aŭ du tiaj vortoj, ekz. nur *alies* aŭ nur *aliel* aŭ
simile. Laŭ tiu rezonado alie, alia kaj aliu retenu sian normalan signifon, kaj
ĉio devus esti en ordo. Sed ne multe gravas, kion la uzantoj de tiaj novaj
vortoj intencas. Gravas, ke la nura uzo de ekz. *aliel* aŭ *alies* aŭtomate
supozigas la ekziston de la plena familio de tabelaj ALI-vortoj. Komencanto,
kiu renkontas la vorton *aliel*, lernante, ke ĝi signifas ”en alia maniero”,
pro tio tute logike konkludas, ke alie devas signifi “en alia loko”, kaj sekve
mislernas Esperanton.
La ŝajne senkulpaj vortetoj *aliel* kaj *alies* kunportas tiom da ŝanĝoj
kaj malstabiligoj, ke oni devas rigore deadmoni de ilia uzo, kaj de ĉiaj
242
§13.3
Tabelvortoj
provoj vastigi la tabelon. Uzu la jam ekzistantajn tabelvortojn, kaj esprimu
aliajn aferojn per ordinaraj radikoj laŭ la reguloj de la Fundamenta Esper-
anto. De tiuj, kiuj volas krei novajn tabelvortojn, oni devas postuli, ke ili
almenaŭ trapensu, kiajn sekvojn havus la reformo, antaŭ ol ekuzi la novajn
vortojn.
Evitenda reformo
Oficiala Esperanto
*aliu*
alia, aliulo
*alia*
alia, alispeca, alieca
*alies*
de alia (persono), aliula
*alie*
aliloke
*alien*
aliloken
*aliam*
alifoje, aliokaze
*alial*
alikaŭze
*aliel*
alimaniere, alie
*aliom*
alikvante
Aliula signifas “rilata al aliulo (= alia persono)”, kio laŭ la kunteksto povas
esti ekz. “posedata de aŭ apartenanta al alia persono”. Aliulo kaj aliula ne
estas tre kutimaj vortoj, sed plene regulaj: Agu kun aliuloj tiel, kiel vi de-
zirus, ke aliuloj agu kun vi. OV.342 Uzo de aliula anstataŭ *alies* forigas la
solan okazon, en kiu tabela ALI-vorto povus esti iom utila. Krome aliula
povas porti J-finaĵon kaj N-finaĵon, kaj estas do ofte pli klara ol *alies*. La
ekzemplo kun *alies* fariĝas tiam: Li ne uzis mian ĉambron, sed aliulan.
Oni ofte proponas la “kompromisajn” formojn aliio, aliiu, aliies, aliia, aliie,
aliiel k.t.p. (kunmetaĵoj de la radiko ALI kun tabelvortoj je I). Tiaj vortoj ja
estas regulaj, kaj ne malmultaj uzas tiujn formojn, sed bedaŭrinde ne estas
facile aŭdi la distingon inter aliie kaj alie, inter aliia kaj alia, k.t.p.
§13.3
243
E-vortecaj vortetoj
14. E-vortecaj vortetoj
E-vortecaj vortetoj (aŭ E-ecaj vortetoj) rolas en frazo kvazaŭ ili estus E-
vortoj. Tabelvortoj je OM povas ankaŭ roli O-vortece. La E-vortecaj vortetoj
estas ĉi tie dividitaj en tri grupojn:
Lokaj E-vortecaj vortetoj (§14.1)
Tempaj E-vortecaj vortetoj (§14.2)
Ceteraj E-vortecaj vortetoj (§14.3)
E-vortecaj estas ankaŭ la vortetoj ne (§21), jes (§22.4), ju kaj des (§17.4).
14.1. E-vortecaj vortetoj lokaj
14.1.1. Tabelvortoj je E
kie
en kiu loko
tie
en tiu loko
ie
en iu loko
ĉie
en ĉiu loko
nenie
en neniu loko
Kie
• Kie estas la libro kaj la krajono? FE.6 = En kiu loko estas la libro... De-
manda kie.
• – Kie estas la tranĉiloj? – Ili kuŝas sur la tablo. FE.16 = En kiu loko estas...
Demanda kie.
• Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. FE.18 Kie en demanda sub-
frazo.
• Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron. PE.1386 Kie en demanda sub-
frazo.
• Mi volis resti tie, kie mi estis. FA3.135 Rilata kie.
• Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. PE.875 Rilata kie.
Tie
• En la kastelo estis granda societo, tie troviĝis multe da gastoj el la
ĉirkaŭaĵo. FA3.49 = ..., en tiu loko (en la kastelo) troviĝis...
• La plafono tie estis malalta. M.105 = La plafono en tiu loko estis malalta.
• Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas. PE.2392 Tie = ĉe ŝtelisto.
• Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE.20 = ...estas en tiu ĉi loko
proksime de mi, li tuj... Pri ĉi vidu ĉi-poste.
• Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola. FE.21
• Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. FE.26
§14.1.1
245
E-vortecaj vortetoj
• Tie kaj tie en la arbaro loĝas homoj. Tie kaj tie aŭ tie kaj ĉi tie (aŭ
simile) = “en kelkaj disaj lokoj”.
Iafoje kiam ĉeestas rilata kie-subfrazo, tie povas esti forlasata: §33.4.3.
Ie
• Ĉu vi loĝas ie? = Ĉu vi loĝas en iu loko?
• Certe ĝi troviĝas ie ĉi tie, tion mi scias.
Ĉie
• Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme. PE.226 = En ĉiu loko estas...
• Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras. PE.935
• Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas. PE.1468
• Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron. FA1.144
• Nun ĉie regis ĝojo. FA1.79
Nenie
• Nenie mi havis tian bonan akcepton. Rz.80 = En neniu loko mi havis...
• Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo. FA1.162
• Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi. PE.1027
Lokaj tabelvortoj kun rolvortetoj
Oni povas aldoni rolvortetojn al lokaj tabelvortoj por montri moviĝon k.s.:
• Sonorado al li venas, sed de kie – li ne komprenas. PE.2338 = ...sed de kiu
loko...
• For de tie ĉi! FE.26 = Iru for...
• Ho, se vi estus malproksime de ĉi tie! FA2.37
• El kie vi estas? FA2.37 = El kiu loko...
• Ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra kie mi intencis iri. M.39
• Se la pordo de la ĝardeno estis nefermita, li povus tra tie eniri. BV.60
Direktaj tabelvortoj
Post lokaj tabelvortoj oni povas meti N-finaĵon por montri direkton
(§12.2.5):
kien
al kiu(j) loko(j), en kiu(j) direkto(j)
tien
al tiu(j) loko(j), en tiu(j) direkto(j)
ien
al iu(j) loko(j), en iu(j) direkto(j)
ĉien
al ĉiu(j) loko(j), en ĉiu(j) direkto(j)
nenien
al neniu(j) loko(j), en neniu(j) direkto(j)
246
§14.1.1
E-vortecaj vortetoj
• Kien vi iras? – Mi iras en la ĝardenon. FE.26
• Kien vi vin turnos, ĉie malbone. PE.891
• Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. PE.554
• Rigardu tien ĉi. BV.66
• Kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis
necese. Gm.58
• Kiam mi, la sonorilo [...] , svingiĝadis tien kaj reen, mi povus frakasi al li
la frunton. FA4.69
• La malvivan korpon li ien trenis for. H.113
• La infano [...] turnadis ĉien la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo. M.7
• Mi nenien plu iros hodiaŭ. M.128
Vortfarado
• Tiea, ĉi-tiea FE.30, ĉiea k.t.p. = “troviĝanta tie, ĉi tie, ĉie” k.t.p.: Ĉiuj per-
sonoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri ĝi la plej
agrablan kaj plej entuziasman memoron. OV.373 Kiel urbestro de la ĉi-tiea
urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu
nenia premado. Rz.29 La ĉiea pluvo detruis nian vojaĝon.
14.1.2. Ĉi
La vorteto ĉi montras proksimecon al la parolanto. Ĉi estas normale uzata
kune kun tabelvorto je TI (§13.1). Ĉi povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la tabel-
vorto. Ĉi ne povas ricevi finaĵojn.
Simpla TI-vorto ĉiam montras ion ne tute proksiman al la parolanto. TI-
vorto + ĉi montras ion proksiman al la parolanto:
• tie = en tiu loko → tie ĉi, ĉi tie = en tiu ĉi loko proksime de mi
• tiu domo (for de mi) → tiu ĉi domo, ĉi tiu domo (proksima de mi)
• tio = tiu afero (for de mi) → tio ĉi, ĉi tio = tiu ĉi afero
• tiel = en tiu maniero → tiel ĉi, ĉi tiel = en tiu ĉi maniero (kiun mi
montras)
Ĉi tiam aŭ tiam ĉi ne estas praktike uzataj. Anstataŭe oni uzas nun (§14.2.7).
Noto: La preciza nuanco de ĉi tiam estas malklara, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata. Oni povus diskuti, ĉu
ĉi tiam estas preferinda, kiam temas pri okazoj kaj kondiĉoj, dum nun ordinare estas tempa. Eble
tempa ĉi tiam povas esti malpli forte ligita al la absoluta nuno ol nun, montrante tiun tempon, kiun
la rakonto atingis.
Oni iafoje uzas ĉi ankaŭ kune kun la tabelvortoj je ĈI (§13.1). Tiam oni
povus diri ke TI-vorto estas subkomprenata:
• ĉio = ĉiuj aferoj → ĉio ĉi, ĉi ĉio = ĉiuj ĉi tiuj aferoj, ĉio tio ĉi
• ĉie = en ĉiuj lokoj → ĉie ĉi, ĉi ĉie = en ĉiuj tiuj ĉi lokoj, ĉie ĉi tie
Ne konfuzu la vorteton ĉi kun la tabela antaŭparto ĈI (§13.1). Ili havas tute
malsamajn signifojn.
§14.1.2
247
E-vortecaj vortetoj
Normale estas egale, ĉu oni metas ĉi antaŭ aŭ post la tabelvorto, sed iafoje la
loko de ĉi estas grava. Oni prefere ne diru ekz. *tie ĉi tiu knabino loĝas*, ĉar
estas malklare, ĉu ĉi apartenas al tie aŭ al tiu. Diru ekz. ĉi tie tiu knabino
loĝas, aŭ tie tiu ĉi knabino loĝas, depende de la signifo.
Ĉi estas aparta vorto. Ne skribu: *ĉi-tiu*, *tiu-ĉi*, *ĉi-tie*, *tie-ĉi*, *ĉio-
ĉi* k.t.p. Skribu: ĉi tiu, tiu ĉi, ĉi tie, tie ĉi, ĉio ĉi k.t.p. Se oni skribus *tiu-
ĉi*, *tie-ĉi*, *ĉio-ĉi*, oni devus akcenti: *tiú-ĉi*, *tié-ĉi*, *ĉió-ĉi*, laŭ la akcentoregulo (§2.1), sed tiel neniu elparolas. Oni do ankaŭ ne skribu tiel.
Sed oni povas el tiaj esprimoj fari aliajn kunmetaĵojn, kaj tiam oni ja kun-
skribu, kaj ofte oni tiam uzas dividostrekon post ĉi. Vidu ĉi-poste.
Teorie eblas uzi malĉi por montri malproksimecon, sed tiu formo tute ne
estas uzata. Formoj kiel tie for, tiu for estas iafoje provataj, sed restas mal-
oftaj.
Memstara ĉi
Okaze oni uzas ĉi memstare. Tiam plej ofte la vorteto tie estas subkompren-
ata. Ĉi restas aparta vorto. Tia uzo estas plej ofta en poezio, sed kelkaj
provas ĝin ankaŭ en ordinara lingvaĵo:
• Ĉi ne estas akvo! FA1.150 = Ĉi tie ne estas akvo!
• Neniu magazeno ĉi estas! FA1.119 = Neniu magazeno ĉi tie estas.
Nuntempe populariĝis uzo de memstara ĉi anstataŭ tiu ĉi, tiun ĉi, tiuj ĉi aŭ
tiujn ĉi. En tiaj frazoj la vorteto tiu(j)(n) estas subkomprenata:
• Ĉi libron mi ŝatas. = Ĉi tiun libron mi ŝatas.
• Mi tre admiras ĉi Francajn verkistojn. = Mi tre admiras tiujn ĉi
Francajn verkistojn.
En tia uzo ĉi transprenis la rolon de tiu(j), kaj fariĝis mem difinilo (§9).
Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en
poezio).
Ankaŭ en tiaj ĉi okazoj estus eraro uzi dividostrekon. Ne skribu *ĉi-libro*
aŭ *ĉi-Francajn verkistojn*. Tio estus same erara kiel *tiu-libro*, *la-
libro*, *tiujn-Francajn verkistojn*, *la-Francajn verkistojn*.
Ĉi = “ĵus menciita”
Oni ofte uzas ĉi por montri ĵus menciitan aferon. Temas tiam pri proksimeco
en la parolo, ne pri proksimeco al la parolanto:
• Tiu ĉi opinio estas tute erara. OV.245 = La opinio, kiun mi ĵus menciis
estas...
• – Vi estas la patro de Karolo de Moor. – De kie vi tion ĉi scias? Rt.46 = De
kie vi scias tion, kion vi ĵus diris?
• Li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li. Gn.8 Ĉi tiu = la
(ĵus menciita) kolombo.
248
§14.1.2
E-vortecaj vortetoj
• Unu el la abeloj pikis lin en la mano, tiel ke li elfaligis l a florp oton, kaj
ĉi tiu rompiĝis. FA2.15 Ĉi tiu = la (ĵus menciita) florpoto.
Ofte ĉi ne estas vere necesa en tiaj frazoj, sed nur aldonas ian viglan
nuancon. Iafoje, kiam oni faras distingon inter du aferoj, estas tamen grave,
ĉu oni uzas aŭ ne uzas ĉi. Por la pli ĵuse menciita oni uzu TI-vorton kun ĉi,
dum por pli frue menciita afero oni uzu TI-vorton sen ĉi:
• En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan [filinon] antaŭ ol la
pli maljunan. Pasigu semajnon kun ĉi tiu [= la pli maljuna] , tiam mi
donos al vi ankaŭ tiun [= la pli junan] . Gn.29
• La vojkamarado tion aŭdis, kaj en la sama momento, kiam la reĝidino
englitis tra la fenestro en sian dormoĉambron kaj la sorĉisto volis ekflugi
returne, li [= la vojkamarado] kaptis ĉi tiun [= la sorĉiston, ne la re-
ĝidinon] je lia longa nigra barbo kaj dehakis al li per la sabro lian
abomenindan kapon. FA1.78
Iafoje oni aldonas la vorton lasta(j) por maksimuma klareco:
• La virino [...] ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante
kun ŝia tuta freŝa eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj,
simile al tiu ĉi lasta [= la velkinta frunto, ne la freŝa eksteraĵo] , povis
veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta videble sentis tiun ĉi
lastan senton [= kompaton, ne malkonfidon] . M.151
Kiam oni uzas lasta(j) oni povas forlasi ĉi: Grandaj ŝipoj povis naĝi sub la
superpendantaj branĉoj, kaj en tiuj lastaj [= la branĉoj, ne la ŝipoj] loĝis
najtingalo. FA2.24 Oni povas ankaŭ fari distingon per la unua kaj la lasta aŭ
simile.
Nuntempe oni sufiĉe ofte mallongigas la esprimon tiu(j) ĉi lasta(j) al ĉi
lasta(j): Mi renkontis Karlon kaj Petron. Ĉi lasta [= Petro] estas malnova
amiko de mi. Iafoje oni vidas la skribon ĉi-lasta(j), kiu plej ofte estas erara,
ĉar ne temas pri vortkunmetado, sed pri subkompreno de la vorto tiu(j).
Tamen ĉi-lasta(j) povas esti senerara, se oni uzas apartan difinilon ( la, lia,
ilia k.s.), kaj komprenas ĉi-lasta(j) kiel vortigon de la frazeto tie ĉi laste
menciita (aŭ simile): La ĉi-lastaj ekzemploj gravas. = La tie ĉi laste menci-
itaj ekzemploj gravas. La ĉi-lasta [afero] estas mia. = La tie ĉi laste montr-
ita [afero] estas mia.
Legu ankaŭ pri simila distingo inter tiu kaj persona pronomo en §15.1.
Ĉi en kunmetitaj vortoj
Oni ofte faras A-vorton aŭ E-vorton el frazparto, kiu enhavas la vorteton ĉi.
Tiam la tuta esprimo fariĝas unu vorto (§37.4). Normale la TI-vorto mal-
aperas. Por klareco oni kutimas meti dividostrekon (§1.2) post ĉi en tiaj
vortoj:
• ĉi tie → ĉi-tiea FE.30: Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon
zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al ĉiuj noblaj homoj estu nenia
premado. Rz.29 = ...de la urbo, kiu troviĝas ĉi tie...
§14.1.2
249
E-vortecaj vortetoj
• en tiu ĉi nokto → ĉi-nokte
• sur ĉi tiu flanko → ĉi-flanke
• la somero de tiu ĉi jaro → la ĉi-jara somero
• sub tio ĉi → ĉi-sube: Ni donas ĉi-sube la protokolon de la lasta kunsido.
= ...poste en tiu ĉi teksto...
• ĉe la supro de tio ĉi → ĉi-supre: La ĉi-supre citita teksto estas de Privat.
= La teksto citita pli supre...
• kun tio ĉi → ĉi-kune = Bonvolu trovi ĉi-kune modestan donacon.
= ...kun tiu ĉi sendaĵo...
• Vi malgranda griza ĉi-landa birdo! FA1.139 = ...birdo de tiu ĉi lando!
Oni povus konservi la TI-vorton: tiu-ĉi-nokte, ĉi-tiu-flanke, tiu-ĉi-jara,
k.t.p., sed tiajn vortojn oni normale ne uzas.
Principe oni tute rajtas skribi tiajn kunmetaĵojn ankaŭ sen dividostreko:
ĉitiea, ĉinokte, ĉiflanke, ĉijara, ĉisube, ĉisupre, tiuĉinokte, ĉitiuflanke, tiu-
ĉijara. Sed preskaŭ neniam oni vidas tian skribon en la praktiko.
Rimarku, ke kunmetaĵoj kun prefikseca ĉi ĉiam havas A-finaĵon aŭ E-fin-
aĵon. O-vortoj kun prefikseca ĉi ne eblas.
14.1.3. For
Mova for
Plej ofte for montras moviĝon de unu loko al alia (normale malproksima)
loko:
• Iru for! FE.20 = Iru de (ĉi) tie al alia (malproksima) loko.
• La tuta ĝojo de la tero flugis for, kaj restis sole ĝemo! Rt.75
• Clemency [...] vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn. BV.67
• Ŝi demetis la tukon for de la kapo. M.169
• Ĉevaloj fortiradis ilin [= la dehakitajn arbojn] de tie for el la arbaro. FA2.43
Senmova for
For povas ankaŭ montri troviĝon en alia (malproksima) loko:
• Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero
tre malfacila. L2.236
• Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi. M.161
Se la alia loko ne estas montrata, for signifas normale “malaperinta”, “en
loko nekonata”:
• La pilko tute malaperis kaj plu ne revenis. La knabo serĉis kaj serĉis, sed
ĝi estis kaj restis for. FA2.33
Ne eblas do uzi solan for en la signifo “malproksime, malproksima”, se la
kunteksto ne klare montras tion. Oni ne diru: lia hejmo estas for, se la sig-
nifo estas lia hejmo estas malproksime, ĉar lia hejmo estas for kompreniĝas
250
§14.1.3
E-vortecaj vortetoj
normale kiel lia hejmo estas malaperinta. Tamen, se oni diras ekz. lia hejmo
estas tre for, oni tion povas kompreni nur kiel lia hejmo estas tre mal-
proksime, ĉar “tre malaperinta” estas tro stranga ideo.
Ekkria for
For estas ofte uzata kiel ekkria vorto. Tiaj esprimoj montras, ke oni volas, ke
io malaperu. Oni povas diri, ke temas pri mallongigitaj frazoj:
• For de tie ĉi! FE.26 = Malaperu for de tie ĉi!
• For, for de mi! [...] For de miaj okuloj. Rt.29 = Iru for, iru for de mi. Iru
for de miaj okuloj.
• For en la balaaĵon! FA3.45 = Falu for en la balaaĵon!
• For tiun ĉi bildon! Rt.93 = Prenu for tiun ĉi bildon.
• For la manojn! H.30 = Movu for la manojn!
Vortfarado
• Fora = “malproksima”: Ili venas de foraj landoj. Fora ĉiam estas sen-
mova.
• Fore = senmova for: La butiko estas fore je ducent metroj.
• Foren = mova for: Nun ni rajdas multe da mejloj foren! FA2.80 Li eksopiris
foren el sia patrujo, for, for en la malproksiman mondon. FA3.62
Fore kaj foren povas esti uzataj por fari distingon inter mova kaj senmova
for. Fore estas sufiĉe malofta, dum foren estas pli ofta. Foren estas ankaŭ
uzata simple kiel akcenta formo de mova for.
14.2. E-vortecaj vortetoj tempaj
14.2.1. Tabelvortoj je AM
kiam
en kiu tempo, en kiu fojo
tiam
en tiu tempo, en tiu fojo
iam
en iu tempo, en iu fojo
ĉiam
en ĉiu tempo, en ĉiu fojo
neniam
en neniu tempo, en neniu fojo
Kiam
• Sed kiam tio okazis? FA2.48 Demanda kiam pri tempo pasinta.
• Kaj kiam vi reiros? Rt.76 Demanda kiam pri tempo estonta.
• Li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam
li ĝin eldonos. OV.493 Demanda kiam (subfraza demando) pri estonta
tempo.
§14.2.1
251
E-vortecaj vortetoj
• En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE.15
Rilata kiam.
• Kiam mi venis al li, li dormis. FE.20 Rilata kiam.
Tiam
• Mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tiam estis ankoraŭ dormanta! FA2.137
Tiam montras la antaŭe diritan minuton.
• Post la kongreso mi estos morale pli libera, kaj tiam mi povos plenumi
la deziron de la Pariza Grupo. L1.158 Tiam montras la antaŭe menciitan
estontan tempon.
• Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis. FA1.62 Tiam almontras la postan
kiam-frazon.
• Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj
Jozefo estas la batato. FE.22 Tiam almontras la antaŭan kiam-frazon.
Iafoje kiam ĉeestas rilata kiam-subfrazo, tiam povas esti forlasata: §33.4.3.
Legu ankaŭ pri ĉi tiam en §14.1.2.
Iam
• Ŝajnas al mi, ke ĉi tiun vizaĝon mi jam iam vidis! FA2.111 Iam reprezentas
nedifinitan pasintan tempon.
• Neniu iam gustumis tian supon. FA3.126 Iam reprezentas iun ajn pasintan
tempon.
• Ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis. FA1.53 Iam reprezentas iun
ajn pasintan tempon.
• Morti iam vi ja devas. FA2.136 Iam reprezentas nedifinitan estontan tempon.
Ĉiam
• Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. FE.16 Ĉiam = en ĉiu tempo, ĉu pasinta,
ĉu estanta, ĉu estonta.
• Li ĉiam diradis al mi la veron. FE.24 Ĉiam = en ĉiu pasinta tempo.
• Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. FE.41 Ĉiam = en ĉiu est-
onta tempo.
• Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! FE.20 Ĉiam = en ĉiu estonta tempo.
• La filino iris, sed ĉiam murmurante. FE.19 Ĉiam = dum la tuta irado.
Neniam
• Bona koro neniam fariĝas fiera. FA2.41 Neniam = neniu tempo, ĉu pasinta,
ĉu estanta, ĉu estonta.
• Tion ĉi mi neniam supozis. FA1.108 Neniam = neniu ajn pasinta tempo.
• La kolo de botelo neniam poste povis forgesi tiun solenan
momenton. FA3.108 Neniam = neniu tempo post tiam.
252
§14.2.1
E-vortecaj vortetoj
• Li pensis pri la malgranda ĉarma dancistino, kiun li plu neniam
vidos. FA1.156 Neniam = neniu estonta tempo.
Okazoj, kondiĉoj
AM-vortoj povas ankaŭ montri okazon aŭ kondiĉon. Tiuj du nuancoj ofte
miksiĝas:
• La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ
objektoj konataj. FE.27 Montra tiam kaj rilata kiam pri okazoj.
• Tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigar-
ingo. FE.40 Rilata kiam pri okazoj.
• Se efektive estas tiel, tiam ni ŝin serĉu. FA3.79 Kondiĉa tiam, kiu almontras
la antaŭan se-frazon.
• Rompu la murojn inter la popoloj, [...] kaj nur tiam povos malaperi tiaj
bestaĵoj, kiujn ni nun vidas. OV.370 Tiam = sub tiu kondiĉo, ke ni rompos la
murojn.
Por enkonduki subfrazon, kiu montras nuran kondiĉon sen tempa aŭ okaza
nuanco, oni ne uzu kiam, sed se (§33.5).
Rolvortetoj antaŭ AM-vortoj
AM-vortoj estas ankaŭ uzataj kun tempa rolvorteto, kiu ŝanĝas la signifon:
• Tie troviĝu almenaŭ nova freŝa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos
por ĉiam siajn okulojn. FA3.146 La esprimo por ĉiam montras, ke la sekvoj
ĉiam restos. La fermado de la okuloj estas nur momenta, sed la sekvo, la
fermiteco de la okuloj, estos eterna.
• Mi estis maldungita en 1960. De tiam mi restas senlabora. De tiam = de
tiu tempo.
Kiam rolvorteto aperas antaŭ demanda kiam, ĝi montras la frazrolon de la
vorto kiam:
• Ĝis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne aŭskultos? Ĥb.1 Ĝis kiam = ĝis
kiu (estonta) tempo.
• Ŝi demandis, de kiam vi loĝas ĉi tie. De kiam = de kiu (pasinta) tempo.
Sed kiam rolvorteto aperas antaŭ rilata kiam, ĝi ĉiam montras la rolon de la
tuta subfrazo:
• Post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon. Rĝ1.13 Post
la manĝado kaj la trinkado oni selis la azenon.
Legu pli detale pri tempaj rolvortetoj antaŭ rilata kiam en la klarigoj pri ri-
lataj subfrazoj en §33.4.2.
§14.2.1
253
E-vortecaj vortetoj
Demandoj pri horo
Se oni demandas precize pri horo, oni ne uzas kiam, sed la vicordan de-
mandvorton kioma (§23.8).
Vortfarado
• Tiama k.t.p. = “tia, ke ĝi ekzistis (aŭ ekzistos) tiam”: Mi bone konis la
tiaman prezidanton de la klubo.
• Iama = “iam antaŭe ekzistinta, eksa”. Iama estas uzata nur pri pasinta
tempo: Li estas iama fianĉo de mi. / Ili loĝas en iama lernejo.
• Ĉiama = “ekzistanta en ĉiu tempo, en ĉiu okazo”: La boneco de Dio
estas ĉiama. Ps.52 Tio ĉi estas ja mia ĉiama deziro. Rt.39
• Porĉiama = “tia ke ĝiaj sekvoj daŭros por ĉiam, tia ke ĝi daŭros por
ĉiam”: Mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ. FA1.76 Tio estas ilia porĉiama
posedaĵo. Lv.25
• En la tago de la sankta Neniamo. PE.506 (= En tago, kiu certe neniam
venos. )
Malnovaj formoj
Komence la tempaj tabelvortoj finiĝis per AN: kian, tian, ian, ĉian, nenian.
Zamenhof lasis unujaran periodon, dum kiu oni povis proponi ŝanĝojn en
Esperanto. Post tiu jaro la sola ŝanĝo, kiu estis farita, estis ŝanĝo al AM-
vortoj pro la risko de konfuzo kun tabelvortoj je A (§15.3) + N-finaĵo. La
AN-vortoj ne estas plu uzeblaj, sed oni povas ilin renkonti en tekstoj de tiu
unua jaro: Kian mi havos vian respondon, mi sendos al vi la libreton. UL Tio
ĉi estas la sola iam okazinta reformo en Esperanto.
14.2.2. Ankoraŭ
Ankoraŭ montras, ke ŝanĝo ne okazis ĝis la priparolata tempo. Ofte ankoraŭ
estas la malo de jam. Iafoje aliaj vortoj montras, ke estis same antaŭe, kaj
ankoraŭ nur emfazas tion, sed ofte ankoraŭ estas la sola, kiu montras, ke io
ne ŝanĝiĝis:
• Vi estas ankoraŭ malgranda infano. M.40 Vi ne fariĝis pli granda. Vi estis
malgranda, kaj tio ne ŝanĝiĝis.
• Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! M.160 Mi ne ĉesis ami lin.
• Ho, ĉu vi memoras ankoraŭ la belajn knabinojn, kiuj dancadis? FA1.139 Ĉu
daŭras via memorado?
• Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam
mensoganto. FE.22 Vi ne ĉesis mensogi.
• La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. FE.22 Ne ĉesis tio, ke neniu ĝin
konas. Ne estas jam iu, kiu konas ĝin. Nur poste, kiam la venonta tempo
fariĝos estanta tempo, oni ĝin ekkonos.
• Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis. FE.20 Ne komenciĝis la serĉado. La ne-serĉado
plu daŭras. Legu ankaŭ pri la evitinda esprimo ne jam en §14.2.5.
254
§14.2.2
E-vortecaj vortetoj
• Ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj ekzistis ŝajne
kolosa malsameco. OV.348 Je tiu tempo ŝanĝo ne estis okazinta.
Legu pri la diferenco inter ankoraŭ kaj plu: §14.2.8.
Aldona ankoraŭ
Ofte ankoraŭ montras, ke al jam okazinta aldono aldoniĝas plia aldono, aŭ
ke okazinta kresko pludaŭras, aŭ ke io, kio ŝajnas impona, tamen ne estas la
plej alta ŝtupo, aŭ ke io, kio ŝajnis esti la lasta, tamen ne estas la lasta:
• Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per
helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE.30 Ni jam faris novajn
vortojn, sed ni povas fari pliajn. Ne elĉerpiĝis la ebloj krei novajn
vortojn.
• La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ
pli granda. FE.35 La riĉeco ne estas la plej granda afero. La malsaĝeco
estas pli granda. Ni ne atingis la maksimumon.
• Ni nun ankoraŭ unu fojon ripetas, kion ni jam diris en alia loko. OV.104 Al
jam faritaj ripetoj aldoniĝas unu plia ripeto.
• Ili iris ankoraŭ kelkan distancon. FA1.66 Ili jam antaŭe iris kelkan dis-
tancon, kaj nun iris pli.
• Tiu ĉi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraŭ
parolos pri ĝi pli vaste. OV.25 Al miaj antaŭaj vortoj mi aldonos pliajn.
• Li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn. Gn.8 Li jam aldonis almenaŭ unu
septagan periodon al sia atendado. Nun li aldonis plian septagan per-
iodon.
• Mi donacos al vi la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glit-
iloj. FA2.74
• Al ni venas revizoro. [...] Revizoro el Peterburgo, inkognite; kaj ankoraŭ
kun sekreta ordono. Rz.5 Al la du unuaj, timigaj faktoj (venas revizoro, li
venas inkognite), aldoniĝas tria timiga fakto (li havas sekretan ordonon).
14.2.3. Baldaŭ
Baldaŭ = “post mallonga tempo”:
• Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. FE.25
• Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn mani-
erojn. FE.37
• La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. FE.33
• Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni
trompiĝis. FE.40
• Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. FE.42
• Mia trijara ofico estos baldaŭ finita. BV.43
§14.2.3
255
E-vortecaj vortetoj
• Eĉ en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li baldaŭ
devis konvinkiĝi. FA3.119
• Baldaŭ ni ĉiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldaŭ nian
komunan celon. L2.106
• Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas. PE.1110
Vortfarado
• Baldaŭa = “tia, ke ĝi okazos aŭ okazis baldaŭ”: Knut estas en plena mal-
espero pro mia baldaŭa forveturo! FA3.61
• Baldaŭe estas pli akcenta formo de baldaŭ: Estas pli bone forveturi plej
baldaŭe. Rz.67
14.2.4. Hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ
• Hodiaŭ = “en la nuna tago”.
• Hieraŭ = “en la tago antaŭ la nuna tago”.
• Morgaŭ = “en la tago post la nuna tago”.
Iafoje oni konsideras, ke nova tago komenciĝas je noktomezo, je la nula
horo, alifoje oni konsideras, ke tago komenciĝas ĉe la vekiĝo post nokta
dormo. Ambaŭ rigardmanieroj estas eblaj, sed ĉe interparolo dumnokta
povas ja iafoje okazi konfuzo.
• – Kiun daton ni havas hodiaŭ? – Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de
Marto. FE.12
• Li estas hodiaŭ en kolera humoro. FE.31
• Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. FE.20
• Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. FE.20
• Hieraŭ li diris al mi la veron. FE.24
• Morgaŭ mi veturos Parizon. FE.28
• Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos. PE.1718
• – Faru hodiaŭ, kion vi povas – morgaŭ vi eble okazon ne trovos. PE.573
Verboformoj
Kun hieraŭ oni normale uzas IS-verbon, INT-participon aŭ IT-participon, ĉar
temas ja pri pasinteco. Kun morgaŭ oni normale uzas OS-verbon, ONT-
participon aŭ OT-participon. Sed iafoje, kiam temas pri ĉiama valida afero,
oni uzas AS-formon kun morgaŭ: Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne
restas. PE.167
Kun hodiaŭ oni plej ofte uzas AS-verbon, sed kiam temas pri antaŭa aŭ
posta parto de la nuna tago, oni uzas IS aŭ OS:
• Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn. FE.18 Antaŭe hodiaŭ estis ĉe ili gastoj,
sed la gastoj jam foriris.
• La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. FE.36
256
§14.2.4
E-vortecaj vortetoj
• Mi restos hodiaŭ dome. FE.28 En la posta parto de la nuna tago mi restos
dome (= hejme).
Kun ĉiuj tri vortoj eblas ankaŭ U-formo (§26.3) aŭ US-formo (§26.4), ĉar
tiuj finaĵoj estas sentempaj.
Absoluta signifo
Hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ normale rilatas al la absoluta nuno, al la tempo,
kiam oni diras la tutan frazon. Por montri similajn rilatojn al pasinta aŭ est-
onta tago oni normale uzas tiun tagon, la antaŭan tagon, la postan tagon aŭ
simile:
• Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la
grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj. M.111
• Lunde li venis viziti min, sed jam la postan tagon [= marde] li foriris.
• En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova
jaro. M.115
• La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la
deka horo matene estis jam en la urbo. M.18 Oni povas en ĉi tiaj frazoj
heziti, ĉu devus esti sekvanta, sekvinta aŭ eĉ sekvonta. Zamenhof uzadis
sekvanta. Oni povas ankaŭ diri simple sekva, kio forigas la problemon.
En rakontoj oni tamen uzas hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ rilate al la rakonta
“nuno”:
• Tiu ĉi malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero
de hieraŭ, kiu prezentis nulon. M.110 = ...de la antaŭa tago... ...de tiu ĉi
tago...
• Morgaŭ li estis forveturonta sur belega ŝipo al malproksimaj
landoj. FA3.108 = La postan tagon li estis...
• Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco
Zelando. FA2.130 = Ĝis la posta tago li devis...
Legu ankaŭ pri nun por pasinteco en §14.2.7, kaj pri tempaj kaj lokaj vortoj
en nerekta parolo en §33.8.2.
La malofta vorto ĉi-tage (= en tiu ĉi tago) normale egalas al “hodiaŭ”, sed
estas malpli ligita al la absoluta nuno. Ĝi povas emfaze montri tiun tagon,
kiun la rakontado atingis: La antaŭa tago estis dimanĉo, kaj tiutage (en tiu
tago) li estis libera, sed nun fariĝis lundo, kaj ĉi-tage (en tiu ĉi tago) li devis
eklabori.
Kunmetaĵoj kiel pasinttage kaj sekvonttage havas tre vastan signifon:
pasinttage = “en la pasinta tago, en unu el la pasintaj tagoj, en iu pasinta
tago, en iuj pasintaj tagoj”.
§14.2.4
257
E-vortecaj vortetoj
Figura uzo
Iafoje hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ estas figure uzataj pri tempoj estanta,
(proksime) pasinta, kaj (proksime) venonta:
• Kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperas kiel io tute natura kaj
bela. OV.404 = Kio antaŭ nelonge ŝajnis sovaĝa, tio post nelonge aperas...
( Aperas havas AS-finaĵon, ĉar temas pri ĉiam valida principo.)
• Hodiaŭ forto, morgaŭ morto. PE.725
• Hodiaŭ komputiloj estas uzataj preskaŭ ĉie. = En la nuna tempo... Nun-
tempe...
Ankaŭ nun (§14.2.7) povas esti tiel uzata.
Kun rolvorteto
Oni povas aldoni tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon de hodiaŭ,
hieraŭ aŭ morgaŭ:
• Ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ. OV.111
• De hieraŭ ŝi nenion manĝis. Rn.44
• Mi havas depost hieraŭ alian laboristinon. M.183 AS-formo, ĉar la havado
ankoraŭ daŭras. (Prefere oni ne skribu depost, sed de post, §12.3.2.1.)
• Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ. PE.1727
O-vorteca uzo
Hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ estas iafoje O-vortece uzataj:
• Ŝi estis soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ kaj
hodiaŭ staris tiu prova mateno. M.38 = ...inter la antaŭa tago kaj la nuna
tago...
• Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon. PE.262 = Ĉiu morgaŭo...
• Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj. PE.1567 = La posta tago
estas...
Vortfarado
• Antaŭhieraŭ, postmorgaŭ = “du tagojn antaŭ aŭ post la nuna tago”:
Hieraŭ estis mardo, antaŭhieraŭ estis lundo. Hieraŭ estis vendredo, kaj
postmorgaŭ estos lundo. FE.20 Se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ
ĝin ŝanĝos, kaj en okazo de bezono ni ĝin post-morgaŭ ankoraŭ unu
fojon ŝanĝos. FK.267 Eblas ankaŭ antaŭantaŭhieraŭ (tri tagojn antaŭ la
nuna) kaj postpostmorgaŭ (tri tagojn post la nuna), k.t.p.
Noto: Estus penseble uzi la prefikson PRA (§38.3.9) en tiaj vortoj: praantaŭhieraŭ
= antaŭantaŭhieraŭ, prapraantaŭhieraŭ = “kvar tagojn antaŭ la nuna”, prapostmorgaŭ
= postpostmorgaŭ, praprapostmorgaŭ = “kvar tagojn post la nuna”.
• Hodiaŭo, hieraŭo, morgaŭo = “nuna, antaŭnuna aŭ postnuna tago”: Ne
pensu pri la hieraŭo. Vivu en la hodiaŭo. / Kiam li vekiĝis, li rememoris
la belan hieraŭon. / La morgaŭo neniam venos, ĉar kiam ĝi venos, ĝi
jam estos hodiaŭo.
258
§14.2.4
E-vortecaj vortetoj
• Hodiaŭa,
hieraŭa,
morgaŭa
= 1. “apartenanta al la
hodiaŭo/hieraŭo/morgaŭo”: Ĉu tio estas la hodiaŭa vespera gaz-
eto? FA1.119 Lia hieraŭa parolo estis tre bela. FE.40 2. “kiu estas mem la
hodiaŭo/hieraŭo/morgaŭo”: Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed
por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon. FE.14
Hieraŭo, hieraŭa, morgaŭo kaj morgaŭa estas uzeblaj ankaŭ pri la
antaŭa/posta tago sen rilato al la absoluta nuno: Li memoris la hieraŭon.
= ...la antaŭan tagon. Ŝi timis pri la morgaŭo. = ...pri la posta tago. Ili legis
la hieraŭan gazeton. Eble eĉ hodiaŭo kaj hodiaŭa iafoje povus esti simile
uzataj.
14.2.5. Jam
Jam signifas, ke antaŭe okazis ia ŝanĝo, ekz. ekesto de nova ago aŭ stato,
ĉeso de ago aŭ stato, atingo de certa kvanto aŭ longo, kaj simile. Ofte jam
estas la malo de ankoraŭ. Iafoje io alia en la frazo montras ŝanĝon, kaj jam
nur emfazas tion. Alifoje jam estas la sola, kiu montras, ke okazis ŝanĝo:
• Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. FE.18 Antaŭe mi ne havis
mian ĉapelon, sed tio ŝanĝiĝis.
• Ĉiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni iras al nia celo jam
kun plena trankvileco. OV.376 Antaŭe ni ne estis plene trankvilaj.
• Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. FE.38 Antaŭe okazis ŝanĝo de
simpla pluvo en pluvegon.
• Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur
varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis
jam tute malvarma. FE.38 Post unu horo la ŝanĝo de “varmega” al “varma”
estis kompleta. Post tri horoj la ŝanĝo al “tute malvarma” estis kompleta.
• Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstru-
ita. FE.25
Iafoje jam akcentas, ke pasinta ago estas efektive pasinta:
• Se li jam venis, petu lin al mi. FE.26
• Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? FE.20
• Komencis jam vesperiĝi. M.8
Iafoje jam montras, ke io estas pli frua ol oni atendas, volas, kredas, scias aŭ
simile:
• Mi jam antaŭ unu horo volis paroli kun vi. BV.48 Vere tiel frue.
• Vi estas ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion
mi al vi diros. M.40
Ĉe daŭrolongo aŭ ripeto jam emfazas, ke pasis plene tiom da tempo aŭ rip-
etoj:
• Nun jam du jarojn daŭras la malsato en la lando. Gn.45 Du plenaj jaroj
pasis.
§14.2.5
259
E-vortecaj vortetoj
• Mi jam tridek jarojn estas tombisto. H.149 Pasis plene tridek plenaj jaroj,
kaj mi ankoraŭ estas tombisto.
• Mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskaŭ jam kvin jarojn. M.100
Kvin jaroj (preskaŭ) plene pasis.
• Mi ripetis tion ĉi al vi jam centfoje! Okazis efektive cent ripetoj.
Iafoje jam servas por fari distingon inter du IS-verboj aŭ du OS-verboj, kiuj
ne montras la saman tempon. Jam montras la pli fruan tempon. Ofte jam
estas helpata de la vorto antaŭe. Alia maniero fari tian distingon estas uzi
kunmetitan verboformon:
• Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li
estis dirinta al mi la veron). FE.24
• Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dir-
inta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la
veron). FE.24
Ĉe OS-verboj jam povas emfazi, ke la estonta ago estas sufiĉe proksima, aŭ
ke oni vidas ŝancojn, ke la ago okazos, iafoje kun nuanco de espero aŭ
kuraĝigo:
• La mondo dormas obstine, sed jam leviĝos baldaŭ la suno. FK.300 Antaŭe
restis longe ĝis la sunleviĝo, sed nun ĝi baldaŭ okazos.
• Liaj filoj, oni diras, estas iom malbonkondutaj, arogantaj knaboj, sed
povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin, kaj kun la tempo ili jam
solidiĝos. FA2.94 Mi havas esperojn, ke ili solidiĝos.
Jam ne, ne jam
Kune kun nea verbo jam emfazas, ke okazinta ago ĉesis antaŭ la priparolata
momento. Jam ne = ne plu:
• La infano jam ne ploras. FE.6 Ĝi ĉesis plori antaŭ nun.
• La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. FE.10 Ĝi tie kuŝis antaŭe, sed
ne plu.
• Eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus. OV.376 La povo ĉesis antaŭ nun.
• Ŝi jam plu ne kuris. M.212 Ŝi antaŭe ĉesis kuri.
• En la domo estas jam nenio por manĝi. M.19 Antaŭe ja estis io por manĝi
en la domo.
Kune kun nea OS-verbo jam emfazas, ke atendata aŭ dezirata ago ne
okazos:
• Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke
mi ĝin jam ne trovos. FE.20 La ebloj trovi estas for.
• La tempo pasinta jam neniam revenos. FE.22
La esprimo ne jam, en kiu jam estas neata, povas esti sencohava nur se la
neo koncernas ankaŭ la ĉefverbon (aŭ alian agan vorton, al kiu rilatas jam).
La signifo de ne jam + verbo principe egalas al la signifo de ankoraŭ ne +
260
§14.2.5
E-vortecaj vortetoj
verbo: Ili ne jam alvenis. = Ne estas tiel, ke ili jam alvenis. = Ili ankoraŭ ne
alvenis. Tio estas principe logika, sed praktike iom malfacile travidebla.
Zamenhof tial prave konsilis, ke oni evitu ne jam uzante anstataŭe ankoraŭ
ne, kaj plej multaj sekvas tiun konsilon.
Jam por sufiĉeco
Iafoje jam rilatas al certa frazparto montrante, ke la afero sufiĉas, ke oni ne
bezonas serĉi alian por ke la frazo estu vera:
• Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton. Rt.73 La politiko
sufiĉas. Ne necesas serĉi ion alian, kio ilin devigus.
• Jam de
vid punkto pure historia kaj socia ĝi [= la Biblio] devas havi
grandan intereson por ĉiu homo. OV.51 La vidpunktoj historia kaj socia
devas sufiĉi por veki intereson.
• En ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj, el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva
beligaĵo en la krono de reĝino. FA1.81 Ĉiu sola sufiĉas. Ne necesas preni
plurajn. Unu sola sufiĉas.
• Unu amiko kiu jam sen tio multe faris por nia afero, prenis nun sur sin la
tutan financan riskon de nia gazeto. OV.144 Liaj antaŭaj agoj sufiĉas por ke
oni povu diri, ke li multe faris. Ne necesas konsideri la novan agon.
Kiel oni povas vidi en la ekzemploj, sufiĉeca jam povas lokiĝi jen antaŭ, jen
post la koncernata afero. Por maksimuma klareco ŝajnas bone loki ĝin
antaŭe.
Vortfarado
• jama = “jam ekzistanta, jam farita, jam aginta” k.s.: Ni volas utiligi niajn
jamajn spertojn. = ...tiujn spertojn, kiujn ni jam havas.
14.2.6. Ĵus
Ĵus = “antaŭ tre mallonga tempo, antaŭ momento”:
• Ĵus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam [...] aperis publike la
lingvo. OV.406 = Antaŭ tre mallonga tempo finiĝis...
• En la “Germana Esperantisto” mi legis, ke vi ĵus festis la 70-an
datrevenon de via naskiĝo. OV.567
• Li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por
rigardi la komedion. FA1.66 = Li antaŭ tre mallonga tempo starigis...
• Ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj. M.43
• Ŝi alportis al li kruĉon da akvo, kiu cetere havis strangan aldonan
guston, preskaŭ kiel mara akvo kvankam ĝi ĵus estis alportita el
puto. FA1.119
• La fruktoj por nia matenmanĝo ĵus estas deŝiritaj de tiuj ĉi arboj. BV.17
• De ĵus mi estas membro de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda). = Mi ĵus
fariĝis membro de SAT (kaj ankoraŭ estas membro). Praktike oni tre mal-
ofte uzas de ĵus.
§14.2.6
261
E-vortecaj vortetoj
Ĵus ĉiam montras tempon pli fruan, pasintan, antaŭan. Ĵus do ĉiam aperu
kun IS-verbo, INT-participo aŭ IT-participo, eventuale kun US-verbo aŭ U-