Se oni aŭdas tian frazon, oni devas sin demandi, “kio okazis la gravan

aferon”. Sed “okazi” ne estas ago, kiu iras de aganto al io, kio estas tra-

fata de tiu ago. La verbo “okazi” havas nur unu (ĉefan) rolanton. Tio

estas la okazaĵo. La okazaĵo ĉiam aperas kiel subjekto de la verbo okazi,

kaj do ne havu N-finaĵon.

Mankas pano. (= Pano mankas. ) La pano faras la agon “manki”. Ne

diru: *Mankas panon.*

Restis nur unu persono. (= Nur unu persono restis. ) La persono faris la

agon “resti”. Ne diru: *Restis nur unu personon.*

Aperis nova eldono de la libro. (= Nova eldono de la libro aperis. ) Ne

diru: *Aperis novan eldonon de la libro.*

Objekto sen N-finaĵo

Sufiĉe ofte la rekta objekto de frazo estas io, kio ne povas havi N-finaĵon,

ekz. ne-Esperantigita nomo aŭ alia fremda vorto (§35.2), citaĵo (§36),

kvanta vorteto (§24.4), kvanta E-vorto (§24.3), ambaŭ (§15.5), I-verbo

(§27.3), ke-frazo (§33.2.2) aŭ demanda subfrazo (§33.3). En tiaj okazoj oni

devas el la kunteksto kompreni, kio estas objekto. Kelkaj eksperimentas per

objekta rolvorteto por tiaj okazoj. Iuj provas por tiu celo uzi la rolvorteton je

(§12.3.1), dum aliaj eksperimentas per la nova objekta rolvorteto *na*°

(§19).

“Nerekta objekto”

En kelkaj lingvoj oni distingas apud (rekta) objekto ankaŭ nerektan

objekton. La nerekta objekto estas tiu, kiu ricevas ion, aŭ tiu, kiu profitas aŭ

malprofitas de la ago. En Esperanto oni uzas ĉefe la rolvorteton al

(§12.3.5.1) por montri tiajn signifojn: Al leono ne donu la manon. FE.7 La re-

ĝidino donis al li glavon. FA1.198 Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis

mian tutan laboron. FE.33

Ĉe iuj verboj ricevanto/profitanto/malprofitanto povas aperi aŭ kiel al-

komplemento, aŭ kiel objekto kun N-finaĵo. Tiaj verboj havas alternativajn

frazkonstruojn (§30.7).

132

§12.2.2

Rolmontriloj

12.2.3. N por mezuro

Mezuraj komplementoj kaj priskriboj ofte havas N-finaĵon. Plej ofta estas

tempa mezuro, sed aliaj mezuroj funkcias tute same.

Tempa mezuro

N-finaĵo ĉe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo,

tempodaŭro aŭ ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe? ,

(dum) kiom da tempo? , kiel ofte? k.s.

Plej ofte tempomezura N-frazparto estas komplemento de verbo:

Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. FE.29 = ...dum du tagoj kaj unu

nokto.

Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. FE.26 = ...dum

tuta horo.

Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. FE.40

Pri via fideleco al nia afero mi kompreneble ne dubas eĉ unu

minuton. OV.531

Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. FE.31

Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj

sinjorinoj. M.20

La edziĝa festo daŭris ok tagojn. FA1.12

Tio daŭris nur malgrandan momenton. FA1.136

Ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe ili la festeno. Jĝ.14 La

festeno daŭris sep tagojn.

Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre

malproksima loko. FE.13 Por montri, kiom da fojoj io okazas, oni uzas

normale nur N-finaĵon. Oni povus uzi je (§12.3.1), sed tio estas malofta.

Ŝi aĝis tridek jarojn. Moderna esprimo. Zamenhof dirus: Ŝi havis aĝon

de tridek jaroj.

La horloĝo malfruas kvin minutojn. = ...per kvin minutoj. ...je kvin

minutoj.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti priskribo de A-vorto aŭ E-vorto:

Li estis dudek du jarojn aĝa. = ...je dudek du jaroj aĝa.

La horloĝo estas kvin minutojn m

al frua.

Mi aŭskultis paroladon de la prezidanto du horojn longan. La A-vorto

longan estas rekta priskribo de paroladon. La mezuro du horojn estas

rekta priskribo de la vorto longan. La N-finaĵo de longan estas objekta.

La N-finaĵo de du horojn montras mezuron de la longeco. En tiaj okazoj,

kiam rekontiĝas du malsamsignifaj N-finaĵoj, povas esti pli bone uzi je

(§12.3.1) por la mezuro: ...paroladon je du horoj longan. Se la A-vorto

§12.2.3

133

Rolmontriloj

staras post sia O-vorto, povas esti pli klare, se oni metas la mezuron post

la A-vorto: ...paroladon longan je du horoj.

Unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili. FA1.194 Unu momenton

montras la kvanton de tempo, kiu pasis post io.

Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone

enpeklita. Rt.62 Unu tagon montras tempan distancon. Unu tago pasis de la

eksciado ĝis tiu tempo, kiun montras antaŭe (= “antaŭ tiam”, “antaŭ tio”,

“antaŭ tiu tago” k.s.).

Rimarku, ke ne eblas uzi Unu tagon *antaŭ* ni per niaj spionoj eksciis...

Antaŭ estas rolvorteto (§12.3.4.1), kaj devas stari antaŭ io, kies frazrolon ĝi

montras.

Eblas uzi antaŭ kiel rolmontrilon de la tempodaŭro (§12.3.4.1) mem, sed tio

donas iom alian sencon: Antaŭ unu tago ni eksciis... = Unu tagon antaŭ nun

ni eksciis... = Hieraŭ ni eksciis... Tute simile oni uzas post kaj poste: Unu

momenton poste ŝi malaperos. (= Unu momenton post tiam ŝi malaperos. )

Post unu momento ŝi malaperos. (= Unu momenton post nun ŝi malaperos. )

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti priskribo de E-vorteca vorteto:

Ŝi estas du jarojn kaj tri monatojn pli aĝa ol mi. Rimarku, ke N-pri-

skribo de plimalpli montras diferencon: Dek jarojn aĝa montras

aĝon. Dek jarojn (mal)pli aĝa montras aĝodiferencon.

-

Mi tre bedaŭras, ke mi ne sciis Vian intencon kelkajn monatojn pli

frue. L1.322

Mi alvenis duonan minuton tro malfrue, kaj tial maltrafis la trajnon.

Duonan minuton montras diferencon.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ kunlabori kun tempa post-komple-

mento aŭ tempa antaŭ-komplemento por kune montri tempon. Tia N-fraz-

parto iamaniere priskribas la tutan postan komplementon (kune kun ĝia rol-

montrilo):

Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon. FA4.186 Pasis du tagoj post

“tio”.

Longan tempon post

kiam la Etern ulo donis al Izrael ripozon kontraŭ

ĉ iuj iliaj mal amikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan

aĝon. Js.23

Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn ant

aŭ la kon -

greso. OV.460

Komparu kun tempomezura komplemento kiel priskribo de posteantaŭe:

Du tagojn poste ŝi forveturis... Longan tempon poste Josuo... ...publikigita

tri monatojn antaŭe.

Oni uzas N-finaĵon ankaŭ por montri tempopunkton (§12.2.4).

134

§12.2.3

Rolmontriloj

Diversaj mezuroj

Aliaj mezuroj funkcias tute same kiel tempaj mezuroj. Povas esti mezuro de

spaca longeco, alteco, larĝeco, distanco, profundo, pezo, kosto k.t.p. Ili re-

spondas al la demandoj kiom? , kiel multe, kiel malproksime? , kiel longe? ,

kiel alte? , kiel profunde? , kiel peze? k.s.:

Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn. FE.14 Naŭ frankoj ne estas

objekto, sed mezura komplemento, kiu montras koston.

Li [...] ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la

teron. BV.61 = ...per/je kelkaj paŝoj...

Vi devas kuri pli ol cent mejlojn. FA2.71

Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon. FA1.228

La kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil

ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe. Nm.35

La vojo larĝis dudek metrojn aŭ iom pli.

La maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon de tio, kion pezis la malgranda

Niko. FA1.23

La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta. La

mezuro estas priskribo de la vorto alta.

Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo. FA1.163

Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi.

La domo estis ducent metrojn di

s tanca. Ducent metrojn estas mezura

priskribo de la vorto distanca.

Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn. Gn.7 Dek

kvin ulnojn montras diferencon de alteco, ĉar ĝi priskribas la vorton pli.

Ŝia pakaĵo estis tridek kilogramojn peza, sed la lia estis ankoraŭ dek

kilogramojn pli peza.

Ili konstruis ducent metrojn altan turon. = ...turon altan je ducent

metroj.

Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rap-

ide. OV.102

Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar.

Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe. M.192 Duonon (da spesm-

ilo) ne estas objekto, sed mezura priskribo de tro. Vera objekto estas tro

multe (§24.3).

Se oni montras distancon per mezura komplemento sen mencii la lokon, de

kie oni mezuras la distancon, oni ne uzas N-finaĵon, sed ĉiam je (§12.3.1):

Je cent metroj staris alia homo. = Cent metrojn for “de la priparolata

loko”... La urbo situas je dekkilometra distanco. = ...dek kilometrojn for

“de la priparolata loko”.

§12.2.3

135

Rolmontriloj

Distancmezura N-frazparto povas kunlabori kun (loka) komplemento, kiu

havas ian rolvorteton, por kune montri precizan lokon. Iasence tia N-fraz-

parto estas priskribo de la tuta posta komplemento (kune kun ĝia rolmontr-

ilo):

Kelkajn paŝojn malantaŭ Eva staris fremda viro. La mezura N-frazparto

kelkajn paŝojn precizigas la lokan komplementon malantaŭ Eva montr-

ante la distancon inter Eva kaj la viro.

Unu metron sub l

a akvo surfaco naĝis ŝarko.

La tegmento elstaris almenaŭ tri metrojn trans la rando de la verando.

Elizabeto parkis la aŭton unu metron de

la trotu aro.

Nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo. FA4.111 1 klafto ≈ 2

metroj.

Mezura priskribo de O-vorto

Mezura priskribo de O-vorto havas la rolvorteton de (§12.3.2.3): aĝo de

dudek jaroj, longo de du metroj. Oni povas ankaŭ uzi A-vorton: dumetra

longo.

Mezuro sen rolmontrilo

Mezuro povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

Dek du monatoj estas longa tempo. Dek du monatoj estas ĉi tie subjekto.

Pasis cent jaroj. FA3.47 (= Cent jaroj pasis. ) Cent jaroj rolas kiel subjekto.

La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo

estu kvar ulnoj. Er.26 La mezuroj estas perverbaj priskriboj (§25.1) de la

subjektoj la longo kaj la larĝo.

12.2.4. N por tempopunkto

Frazparto kun N-finaĵo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton.

Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam? , kiudate? , kiutage? ,

kiujare? , kiufoje? k.s. Oni povas diri, ke tia N-finaĵo estas anstataŭigo de

tempa rolvorteto, ordinare en:

Unu tagon estis forta pluvo. FA2.152 = En unu tago...

Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna. FA1.232

Ĉiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino. FA2.14

Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la

grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj. M.111

Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro

mil sepcent tridek dua. FE.12 = En la dudek dua tago de Februaro...

La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco. FA3.92

La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flam-

anta indigno. M.140

136

§12.2.4

Rolmontriloj

La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien. FA3.61 = En la sekvanta

dimanĉo...

Ĉe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finaĵo ofte montras precizan kon-

atan tagon: dimanĉon = “en certa konata dimanĉo”, eĉ se oni ne uzas la. En

tiaj okazoj la tagonomoj estas uzataj propranomece (§9.1.6):

Mi [...] alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto. L2.250 Temas pri unu

klare difinita lundo.

Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bil-

eton. FA3.61 = En la sekva merkredo...

En la komenco de letero oni ofte uzas N-finaĵon por montri la daton (kaj

iafoje la semajntagon) kvazaŭ la dato estus tempa komplemento de frazo:

(ĵaŭdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas la skriban

formon, ekz. 12. Majo 1994.

En hor-esprimoj (§23.8) oni uzu je (§12.3.1), precipe se la vorto horo estas

forlasita, por ne konfuzi horon kun dato (§23.9):

Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.

Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.

Tempopunkto sen rolmontrilo

Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. FE.20 Sabato kaj dimanĉo

rolas kiel subjektoj (aŭ eble kiel perverbaj priskriboj de nenio, §25.1.1).

La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo

estas perverba priskribo de la subjekto.

Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE.17 La unua fojo, ke...

estas perverba priskribo de tio.

12.2.5. N por direkto

N-komplementoj kaj N-priskriboj povas montri direkton de movo. Tiam ili

respondas la demandojn al kiu loko? , en kiu direkto? k.s. Kiam direkta N

estas uzata post O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, ĝi montras efektivan atingon

de la celo. La rolvorteto al (§12.3.5.1) kontraste ne nepre esprimas atingon.

Sola N-finaĵo ĉe O-vorto

Oni povas montri movan direkton per N-finaĵo ĉe O-vorto, kiu ne havas

alian rolmontrilon:

Morgaŭ mi veturos Parizon. FE.28 = ...al Parizo. Temas pri veturo por

atingi kaj eniri en la urbon.

Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon. FK.254 = ...vojo, kiu atingas Hind-

ujon.

La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon. FK.209

§12.2.5

137

Rolmontriloj

Praktike oni tiamaniere uzas solan direktan N-finaĵon preskaŭ nur ĉe propraj

nomoj de urboj, landoj k.s., kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj, kaj nur kiam

temas pri iro al la interno de io.

Nuntempe tia ĉi uzo de sola direkta N-finaĵo fariĝis iom malofta. Multaj

nuntempe preferas uzi la rolvorteton al (§12.3.5.1): al Parizo.

Ankaŭ eblas uzi N-finaĵon post loka E-vorto, Parizen, Hindujen, Berlinen

k.s., sed tiam la senco estas pli simila al la rolvorteto al, ĉar povas temi pri

tiudirekta movo, kiu ne nepre atingas la internon de la loko, nek eĉ la lokon

entute.

N kun loka rolvorteto

Direkta N-finaĵo povas uziĝi ankaŭ kune kun loka rolvorteto (§12.3.4), ekz.

en (§12.3.4.6), sur (§12.3.4.13) kaj sub (§12.3.4.11). Kiam loka rolvorteto

montras simplan pozicion, oni uzas ĝin sen la finaĵo N. Sed se oni volas

montri, ke io moviĝas al tia loko, oni devas aldoni alian rolmontrilon, kiu

montras direkton. Oni povus uzi al ( al en, al sur, al sub k.a.), sed en la prak-

tiko oni uzas ĉiam direktan N-finaĵon:

sur la tablo = en pozicio sur la tablo → sur la tablon = al pozicio sur la

tablo, al sur la tablo

sub la granda lito = en loko sub la granda lito → sub la grandan liton

= al loko sub la granda lito, al sub la granda lito

La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en

ĝi). FE.26

La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas

nun en ĝin). FE.26 La birdo flugas al la interno de la ĉambro.

Marta metis la libron sur la tablon. M.128 Ĝi estis en alia loko, kaj ŝi

movis ĝin al la tablosurfaco.

Mi jam devas iri en la regnon ĉielan! FA1.23 Mi nun ne estas en la regno

ĉiela, sed mi jam devas iri al la interno de tiu loko.

Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la

dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la

urbon. FA1.8

Direkta N-finaĵo estas nepra nur kiam la loka rolvorteto rilatas al esprimo,

kiu estas klare mova, kaj se klare temas pri moviĝo al la priparolata loko:

La vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la

branĉoj de la arbeto. FE.39 Oni povus diri sur la branĉojn, sed pendiĝi ne

estas klare mova vorto, kaj tial N-finaĵo ne estas deviga.

Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino. M.45 La verbo sidiĝi precipe

esprimas ŝanĝon de korpopozicio, ne movon, kaj tial Zamenhof preskaŭ

ĉiam uzis ĝin sen N-finaĵo por direkto. Sed se oni volas esprimi aŭ

emfazi, ke la sidiĝanto moviĝas al la sidloko, oni ja povas diri sidiĝi sur

seĝon, sidiĝi en fotelon, k.s.

138

§12.2.5

Rolmontriloj

Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno. Er.4

Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankaŭ povas diri sur azenon.

Sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj. M.22 En esprimoj

kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas

tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas

emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruĥ

enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la

Eternulo. Jr.36 Enskribi estas pli moveca ol simpla skribi.

Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas ĉi tie tre malforta,

sed ankaŭ eblas diri en mikrofonon.

Eĉ se la verbo estas mova, ne nepre temas pri moviĝo al la loko montrita per

la loka rolvorteto:

Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin,

sed alportu helpon kune kun li. Er.23 Fali estas ja mova verbo, sed la azeno

jam troviĝis sub la ŝarĝo. Poste ĝi tie falis.

Ankaŭ ĉe aliaj lokaj rolvortetoj ol la plej oftaj en, sur kaj sub oni uzas

direktan N-finaĵon laŭ la samaj principoj:

Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon. Er.10 = ...al loko antaŭ

mia vizaĝo. ...al antaŭ mia vizaĝo.

Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron. Lv.1

= ...al (loko) apud la altaro.

La virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la

knabino. M.8 = ...al (pozicio) ĉirkaŭ la kolo...

Oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj. Rĝ1.21 Li estis

en la urbo, sed oni movis lin al loko ekster la urbo.

Li metis ĝin [= la nukson] inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la

pordon; la nukso krakis kaj rompiĝis. FA3.89 Li metis la nukson en lokon

inter la pordo kaj la sojlo.

Morgaŭ mi venos ĉe vin. Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi.

(§12.3.4.3)

Vidu cetere la klarigojn pri la unuopaj lokaj rolvortetoj (§12.3.4).

Subkomprenata celo

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finaĵon, ĉar la vera celo estas

subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finaĵon, se oni enmetus ĝin:

Jakob enfosis ilin sub la kverko. Gn.35 Oni ne diras sub la kverkon, ĉar la

vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la

kverko.

Oni metis antaŭ mi manĝilaron. FE.34 Mankas direkta N post mi, ĉar oni

povus diri: Oni metis sur la tablon antaŭ mi manĝilaron.

§12.2.5

139

Rolmontriloj

Tamen ne estas eraro diri sub la kverkon kaj antaŭ min, ĉar ankaŭ tiuj

esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Ĉe la verbo alveni oni povas uzi en kun aŭ sen direkta N-finaĵo:

Fine ili alvenis en la varmajn landojn. FA1.51 La celo de la vojaĝo estis la

varmaj landoj.

En la sekvanta tago [...] ni alvenis en Kopenhago. FA4.131 La alvenado al

la preciza celloko okazis en Kopenhago.

Figura direkto

Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas

esprimata kvazaŭ loko. Ankaŭ tiam oni povas uzi direktan N-finaĵon por

esprimi figuran direkton. Ekz. en estas uzata figure pri statoj kaj formoj

(§12.3.4.6). En + N-finaĵo do povas montri statoŝanĝon, moviĝon de unu

stato aŭ formo al alia: Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon. Jr.31 La popolo

Izraela dividiĝis en du partojn. Rĝ1.16

Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton

Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, ĝis, el (§12.3.5) kaj de

(§12.3.2). Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N-

finaĵon: al la urbo, ĝis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino,

ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min*, kio signifus

*al al mi*).

N post lokaj E-vortoj

Oni povas meti la finaĵon N ankaŭ post lokaj E-vortoj por montri direkton al

ia loko:

hejme = en la hejmo → hejmen = al la hejmo

urbe = en la urbo → urben = al la urbo

ekstere = ekster io → eksteren = al la ekstero de io

Ni veturas Romen. = Ni veturas al Romo.

Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la

salonojn. FA1.153 Internen = al la interno, en la internon.

N-finaĵo povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por

montri objekton, mezuron aŭ tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas

kiel objekto (§24.3), sed ili tamen ne povas ricevi N-finaĵon.

Ankaŭ tabelvortoj je E (§14.1.1) montras lokon, kaj povas ricevi N-finaĵon

por direkto:

tie = en tiu loko → tien = al tiu loko, en tiu direkto

kie = en kiu loko → kien = al kiu loko, en kiu direkto

ĉie = en ĉiu loko → ĉien = al ĉiu loko, en ĉiu direkto

ie = en iu loko → ien = al iu loko, en iu direkto

nenie = en neniu loko → nenien = al neniu loko, en neniu direkto

140

§12.2.5

Rolmontriloj

Ni iru, sinjorino, ien aliloken. M.109 = ...al iu alia loko.

Kiam direkta N uziĝas post E-vortoj kaj tabelvortoj je E, la senco estas

simila al la rolvorteto al (§12.3.5.1). Tio signifas, ke ne nepre temas pri

atingo de la montrita loko. Kontraste, kiam oni uzas direktan N-finaĵon post

O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, temas nepre pri atingo de la celita loko.

Mallogika uzo de direkta N

Direkta N aperas ankaŭ en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen

k.s., kie la N-finaĵo principe estas mallogika, ĉar plu (§14.2.8), renkonte, tiu-

direkte kaj ree ne montras lokon. Iafoje tia mallogika uzo tamen helpas al

klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile

kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte sufiĉas,

sed en reen la N-finaĵo estas neevitebla, ĉar simpla ree signifas denove, re-

foje, plian fojon:

Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo. FA1.163

Mi ekiris renkonten al ŝi. Simpla renkonte sufiĉas.

La ŝtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed eble iom

malpli klara.

La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen. FA2.146

Atentu, ke en vortkunmetaĵoj reen iafoje povus esti miskomprenata kiel la

prefikso RE (§38.3.10) + la rolvorteto en: reeniri = “iri reen” aŭ “denove

eniri”. Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.

12.2.6. N por aliaj signifoj

N-komplementoj kaj N-priskriboj montras plej ofte mezuron (§12.2.3),

tempopunkton (§12.2.4) aŭ direkton (§12.2.5), sed iafoje tia N-frazparto

montras alian rolon, por kiu oni normale uzas rolvorteton:

Mi ridas je lia naiveco. FE.29 = Mi ridas pro lia naiveco. FE.29 = Mi ridas

lian naivecon. FE.29

Neniam ŝi miros pri/pro sia propra malaltiĝo. Neniam ŝi miros sian

propran malaltiĝon. M.178

Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi rolvorteton per N, se la senco ne fariĝas

malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataŭ je (§12.3.1). La regulo pri klareco

tamen preskaŭ ĉiam malebligas uzi N anstataŭ la demovaj rolvortetoj de

(§12.3.2) kaj el (§12.3.5.2), ĉar N mem estas almova rolmontrilo. Iafoje oni

tamen uzas frazojn kiel: Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta

N-finaĵo, la buso estas objekto de la ago “eliri”. Estas tamen plej klare diri:

Ili eliris el la buso.

§12.2.6

141

Rolmontriloj

Pozicio

N-finaĵo estas sufiĉe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte

korpoparto). Oni povas diri, ke N anstataŭas la rolvorteton kun (§12.3.6.4).

Tia N-komplemento ĉiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aŭ direkto:

Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon mal-

supren? Rt.70 = ...kun la kapo malsupren.

Ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu ĉion la

supron malsupren? Rt.130

Oni povus ankaŭ diri, ke havante, tenante, metinte aŭ simile estas sub-

komprenata. Tiam temas pri objekto:

Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.

Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.

Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto ( klinita, kunmetitaj), ĝi ne havu N-

finaĵon, ĉar ĝi estas perverba priskribo de la objekto (§25.1.2), kvankam la

verbo (en participa formo) estas subkomprenata.

12.3. Rolvortetoj

Rolvorteto estas vorteto, kiun oni uzas antaŭ frazparto por montri la fraz-

rolon: sur la tablo, pri aliaj temoj, al mia kuzo.

Frazparto kun rolvorteto povas esti komplemento de verbo: Ĝi kuŝas sur la

tablo. La prezidanto e k parolis pri aliaj temoj. Ŝi donis ĝin al mia kuzo.

Frazparto kun rolvorteto ankaŭ povas esti priskribo de alia frazparto: Ni for-

manĝis la manĝon sur la tablo. Ni eklegis libron pri aliaj temoj. Karlo estas

simila al mia kuzo.

Rolvorteto normale staras antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorto (§15), sed

ankaŭ I-verboj (§27.5), subfrazoj (§33.2.3), kvantaj E-vortoj (§24.3) kaj

kvantaj E-vortecaj vortetoj (§24.4) povas roli O-vortece, kaj tiam havas

iafoje rolvorteton antaŭ si.

Iafoje oni uzas rolvorteton antaŭ loka aŭ tempa E-vorto (§6.1) aŭ E-vorteca

vorteto (§14), kvankam tiaj vortoj ne bezonas rolmontrilon por roli kiel

komplemento aŭ priskribo. La rolvorteto tiam nur pliprecizigas la lokan aŭ

tempan signifon.

Grupa divido

Tri bazaj rolvortetoj estas aparte klarigitaj:

Je (§12.3.1)

De (§12.3.2)

Da (§12.3.3)

La ceteraj rolvortetoj estas dividitaj en tri grupojn:

 Lokaj rolvortetoj (§12.3.4)

142

§12.3

Rolmontriloj

 Direktaj rolvortetoj (§12.3.5)

 Aliaj rolvortetoj (§12.3.6)

Multaj rolvortetoj havas plurajn signifojn, kaj apartenas al du grupoj, aŭ eĉ

al ĉiuj tri grupoj. Tiuj rolvortetoj troveblas en tiu grupo, kiu respondas al la

ĉefa signifo.

Pli pri rolvortetoj

 Rolvortaĵoj (§12.3.7) = E-vortoj, kiuj kunlaboras kun rolvorteto

 Memstaraj rolvortetoj (§12.3.8)

 Forlaso de rolvorteto (§12.3.9)

 Neoficialaj rolvortetoj (§19)

 Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj (§23.6) = rolvortetoj kun speci-

ala funkcio antaŭ nombraj kaj kvantaj vortoj

Du rolmontriloj samtempe

Ofte oni uzas ĉe frazparto unu lokan kaj unu direktan rolmontrilon, kiuj kun-

laboras por montri moviĝon al aŭ de ia pozicio. Aparte grava estas la uzo de

direkta N-finaĵo kune kun lokaj rolvortetoj (§12.2.5). Sed oni uzas ankaŭ

ekz. de kaj el kune kun lokaj rolvortetoj. Ĉe ĉiu loka rolvorteto aperas klar-

igoj de eventuala uzado kune kun direktaj rolmontriloj.

Ankaŭ anstataŭ (§12.3.6.1) kaj krom (§12.3.6.3) povas kunlabori kun alia

rolmontrilo.

12.3.1. Je

Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je

en ĉiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua

tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras pre-

cipe horon kaj mezuron, sed ĝi aperas ankaŭ en diversaj aliaj okazoj.

Ĝenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.

Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je, precipe por mezuro (§12.2.3) kaj

tempopunkto (§12.2.4).

Tempopunkto

Je plej ofte montras horon:

Li promesis reveni al ni akurate je la oka horo. Rt.109

Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaŭ la deka (horo).

Legu pli detale pri horoj en §23.8.

Tempopunkta je uziĝas iafoje ankaŭ ĉe nomoj de festoj:

Je Pasko okazis tie Esperanta festivalo. = En Pasko....

Je Kristnasko mi vizitos mian patrinon. = En Kristnasko...

La rolvorteto al havas ĉe festonomoj specialan signifon (§12.3.5.1).

§12.3.1

143

Rolmontriloj

Ankaŭ aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je:

Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi. FE.29

Li revenos hejmen je la plenluno. SS.7 Ĉi tie je helpas montri, ke la

plenluno estu komprenata kiel tempa vorto: = ... je la tempo de la

plenluno. N-finaĵo anstataŭ je tute ne funkcius en tiu frazo.

Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la

maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola. FA1.86 Nun oni ordinare

uzas en la vespero.

Mezuro

Je povas montri mezuron, sed N-finaĵo estas pli kutima (§12.2.3). Mezura je

estas tamen sufiĉe ofta ĉe mezuraj priskriboj de plimalpli, ĉe tre longaj

mezuresprimoj, kaj ĉe vortoj, kiuj ne povas akcepti N-finaĵon:

Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa

ol vi! M.155 Anstataŭ je unu jaro oni povas uzi unu jaron. La vorteto kiom

tamen ne povas ricevi N-finaĵon. Eventuale oni povus diri simple kiom

(sen je), sed je kiom estas pli klara.

La fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antaŭiĝis al li je tuta

horo. FA3.97 Je tuta horo mezuras la distancon inter la rajdantoj. Ĉi tie oni

povus ankaŭ uzi per (§12.3.6.7).

En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj. M.202 Kelke ne povas

ricevi N-finaĵon.

Legu ankaŭ pri matematika uzo de je en §23.7.

Mankaĵo, abundaĵo, sopiraĵo

Ĉe diversaj esprimoj de manko, abundo kaj sopiro, je ofte montras tion, kio

mankas aŭ abundas, aŭ tion, al kio oni sopiras:

Ĝi estas libera je mankoj. ...de mankoj.

Eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino. Rĝ1.15

Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro. Gn.13

La ĉielo kovriĝis je nuboj. FA1.85 Aŭ ...per nuboj.

Glaso da vino estas glaso plena je vino. FE.32 Aŭ ...plena de vino.

Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). FE.29

Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu

eklekis sangon. BV.26

Korpa aŭ anima stato

Je povas pliprecizigi diversajn esprimojn de korpa aŭ anima stato:

La laboristoj en fabrikoj [...] suferas tre ofte je kronika konjunktiv-

ito. FK.219 Ankaŭ eblas ...de/pro kronika konjunktivito.

Ŝi gravediĝis je ĝemeloj.

144

§12.3.1

Rolmontriloj

La reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio. FA3.72

Junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo. H.46

Korpoparto tuŝata aŭ malsana

Je estas la normala maniero montri korpoparton iel tuŝatan de preno, kapto,

malsano k.s.:

Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri

lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per.

La hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis

unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin. FA1.12

La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj. FA1.15

En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj. Kr2.16

La malsano “kaptis” la piedojn.

Li estas malsana je la brusto.

Li estis lama je siaj ambaŭ piedoj. Sm2.9

Diversaj komplementoj kaj priskriboj

En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l’ animo. OV.358

Kredi je iuje io = “kredi, ke tiu aŭ tio vere ekzistas”. Kredi ion, al io,

pri io = “kredi, ke tio estas vera”. Kredi al iu = “kredi, ke tiu diras la

veron”.

Li edziĝis je ŝi. FE.23 Nun oni uzas kutime alkun: Ŝi edziniĝis kun sia

kuzo. FE.39

La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj. H.163 Se li venkos en la veto, li

gajnos la ĉevalojn.

La pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida. M.152 = ...al pozo sida, ...en

pozon sidan.

Ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto. BV.36 Por ricevaĵo post inter-

ŝanĝo oni uzas normale kontraŭ (§12.3.4.8).

Mi povas kalkuli je la helpo de multaj geamikoj. = En miaj kalkuloj

(= planoj) mi povas inkluzivi la pretecon de multaj geamikoj helpi min.

Ankaŭ eblas diri ...kalkuli pri la helpo... .

Je mia miro la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min.

Je Jupitero! Distrumpetu alarmon! En ĉi tiaj alvokoj de supera potenco

oni uzas ankaŭ pro (§12.3.6.11) kaj per (§12.3.6.7).

Objekto

Iuj eksperimente uzas je por indiki rektan objekton, kiam la rekta objekto

estas io, kio ne povas havi N-finaĵon, aŭ al kio oni malemas aldoni N-finaĵon

(§12.2.2), kvazaŭ renversante la regulon, ke oni povas uzi N-finaĵon

anstataŭ je (§12.2.6): Li amas je Elisabeth. (= Li amas Elisabeth-on. ) Ĉu vi

legis je

Cent jaroj da sol eco”? (= Ĉu vi legis la libron “Cent jaroj da sol-

§12.3.1

145

Rolmontriloj

eco”? ) Tio estas nenorma uzo de je. Komparu kun la neoficiala objekta rol-

vorteto *na*° (§19).

12.3.2. De

La rolvorteto de havas tre multajn signifojn. La signifo dependas interalie de

tio, al kio de rilatas. Pro tiu multsignifeco povas iafoje ekesti malklaraĵoj.

Tiam oni povas aldoni diversajn klarigajn esprimojn, aŭ elekti alian rol-

vorteton.

Legu ankaŭ pri elektado inter de kaj da en §12.3.3.2, kaj pri de kiel nuancilo

de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.

12.3.2.1. De rilate al verbo

Formovo

Kiam de rekte rilatas al verbo, ĝi normale montras lokon, kie komenciĝas

movo:

Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE.9 La moviĝo komenc-

iĝis ĉe la avo, iris for de li, kaj direktiĝas nun al la onklo.

La vento f or blovis de mia kapo la ĉapon. FE.39

Mi sa

lt adis la tutan tagon de loko al loko. FE.40

Mi volis lin bati, sed li f or kuris de mi. FE.18

Por klareco oni povas je bezono uzi for dedisde: La polico prenis la ŝtel-

itan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la ŝtelitan

monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri apartena de

(§12.3.2.3): “...la ŝtelitan monon, kiu apartenis al la rabisto.”

Origino

Rilate al verbo, de povas montri originon, kio estas simila al formovo:

De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. FE.9

Saĝa filo lernas de la patro. SS.13

La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili de

venas de Izraelo. FE.36 Izraelo estas

ilia prapatro.

Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo. Gn.25

Kaŭzo

Rilate al verbo, de povas montri kaŭzon, ĉar kaŭzo similas al origino:

Li pal

iĝis de timo kaj poste li ruĝ

iĝis de honto. FE.39 = ...pro timo... pro

honto.

Mi e k saltis de surprizo. FE.40

Por kaŭzo oni tamen normale uzas pro (§12.3.6.11) kaj iafoje el (§12.3.5.2).

146

§12.3.2.1

Rolmontriloj

Malsimileco k.t.p.

Rilate al verbo, de povas montri malsimilecon, distingon, apartecon, mal-

proksimecon, disecon:

Per kio di

fe rencas via amato de aliaj amatoj? AK.5

Mi povus di

ferenc igi la saĝajn de la malsaĝaj! FA1.107

Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi? Ps.88

Nun mi iom l iber iĝis de la plej urĝaj el miaj kolektiĝintaj laboroj. L1.184

T

ra nk

vil iĝu de l’ batado, ho mia kor’! FK.303

Tempo

Rilate al verbo, de povas montri la komencan momenton de daŭra ago aŭ

stato:

Tempa de povas stari antaŭ esprimo de tempopunkto:

Li laboras de la sesa horo matene.

Ŝi tion kapablas de la naskiĝo.

Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne e stos pag ataj de mi. FE.24

De la mateno mi nenion manĝis. Rz.13 Mi laste manĝis en la mateno. La

vorto mateno estas ĉi tie uzata por tempopunkto, kvankam mateno ja

havas daŭron.

Tempa de povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de tempodaŭro. Tiam la daŭro de

la tempa esprimo kaj la daŭro de la verba ago/stato komenciĝas pli-malpli

samtempe:

Nur de ses monatoj mi scias la veron. BV.74 La sciado komenciĝis en la

komenco de la sesmonata periodo.

Mi konas lin de longa tempo. FA2.94

Ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ. OV.111

Por montri klare, ke temas pri tempo, kaj por pli precize montri la tempan

nuancon, oni povas uzi ekdede post:

ekde

= “de la komenco de”

de post = “de la fino de”

Se temas pri tempopunkto, apenaŭ estas diferenco inter ekde kaj de post, sed

se temas pri tempodaŭro, la diferenco estas ja granda: de post ŝia vivo

= ekde ŝia morto.

Ekde ŝia vizito li ŝajnas multe pli feliĉa.

Mi promesas ekde hodiaŭ ne fumi plu.

Multe ŝanĝ

iĝis de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu kun la

alia. FA3.143

Estis tre gaje de post la subiro de la suno en la daŭro de la tuta nokto,

dum la plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan. FA3.128

§12.3.2.1

147

Rolmontriloj

De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj. FA2.24

Bedaŭrinde Zamenhof tre ofte uzis de post ĉe esprimoj de daŭro ankaŭ en

okazoj, en kiuj ne vere temis pri la signifo “de la fino de tiu daŭro”, sed

simple pri tempa de. Iafoje la efektiva senco eĉ estis “de la komenco de la

daŭro”: De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu

macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato. Er.12 Fakte oni

manĝu ekde tiu vespero.

Zamenhof ofte skribis depost kiel unu vorton: Depost la tago, en kiu

Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj. M.132 Nenio pravigas tian

kunskribadon, sed se oni tamen uzas ĝin, oni atentu pri la akcento: dépost.

Zamenhof uzis ankaŭ deloke de kaj detempe de por fari distingon inter loka

kaj tempa de, sed tiuj esprimoj ne estas oftaj:

Li m

ez uris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando

de la interna korto. Jĥ.40

Al tio [= longa kuŝado en la lito] ŝi al

kutim iĝis detempe de sia infan-

eco. FA4.149

12.3.2.2. De rilate al aga O-vorto

Subjekto aŭ objekto

De-esprimo, kiu priskribas agan O-vorton, normale montras la sencan sub-

jekton (la aganton) aŭ la sencan objekton de la ago:

La kanto de la birdoj estas agrabla. FE.9 La birdoj kantas. De montras

subjekton.

Du e k briloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. FE.40 Fulmo ekbrilis.

De montras subjekton.

Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-

germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE.34 Vortaro hispana-

germana helpis. De montras subjekton.

Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja pl

en umo de mia

deziro. FE.31 Li plenumis mian deziron. De montras objekton.

Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla k un ligado de vortoj. FE.27 Oni

kunligas vortojn. De montras objekton.

Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone

pro de

ziro de laŭdo. M.153 Ili timas mallaŭdon, kaj deziras laŭdon. De

montras objektojn.

De povas do montri jen sencan subjekton, jen sencan objekton. Normale la

signifo estas tute klara el la kunteksto, sed kiam povas esti konfuzo, oni

povas uzi diversajn rimedojn por eviti miskomprenon.

Por certigi, ke temas pri senca subjekto, oni povas uzi fare de:

Hodiaŭ posttagmeze okazos akcepto fare de la urbestro. La urbestro

akceptos iun.

148

§12.3.2.2

Rolmontriloj

Okazis v iz ito al nia klubo fare de eksterlandaj gastoj.

Iuj mallongigas fare de al *far* (§19).

Por certigi, ke temas pri senca objekto, Zamenhof iafoje anstataŭ de uzis N-

finaĵon:

La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi pri la di

s -

v astig ado

kaj enkonduk ado en la tuta mondo unu neŭtralan

lingvon. OV.65 Ĝi disvastigu kaj enkonduku unu neŭtralan lingvon.

Tre grava por la progresado de l’ lingvo internacia estas diligenta uzado

ĝin en korespondado. OV.39 Oni diligente uzu ĝin.

Sed tiun tute logikan solvon oni apenaŭ plu uzas. Anstataŭe oni preferas

trovi ian taŭgan rolvorteton:

aboni gazetonabonado al gazeto

admoni iunadmonado al iu

ami iunamo al iu

demandi iundemando al iu

ŝirmi ionŝirmo al io

taksi iontaksado pri io

deklari iondeklaro pri io

moki iunmokado je iu

penetri ionpenetro en ion

Kompreneble oni ne hezitu uzi de, kiam ne estas risko de malklareco. Rilate

al aga O-vorto de estas la normala rolmontrilo kaj por subjekto, kaj por

objekto.

Aliaj signifoj

Rilate al aga O-vorto, de povas montri ankaŭ formoviĝon, malsimilecon,

distingon, komencan tempopunkton k.t.p. (same kiel de rilate al verbo,

§12.3.2.1):

Lia fuĝo de la malamikoj estis kuraĝa ago.

Mia vojaĝo de Parizo al Londono estis tre laciga.

La dioj destinas tre multajn konfuzojn kaj por li preparas skuantan t rans -

iron de ĝoj’ al doloro. IT.68

Iafoje eblas konfuzo kun subjekta aŭ objekta de. Tiam oni uzu ian rimedon

por klarigi la signifon:

D

is t ing ado de bono disde malbono ne ĉiam estas facila afero. La unua

de montras objekton. Se oni uzus de ankaŭ antaŭ malbono, la signifo far-

iĝus tre malklara.

Post la falo de la tegmento li estas handikapita. Oni normale kom-

prenus, ke falis la tegmento (subjekta de). Se la signifo estu, ke li falis de

§12.3.2.2

149

Rolmontriloj

la tegmento (formova de), oni povus uzi disde: Post la falo disde la

tegmento... Plej klara kaj preferinda estas tamen: Post sia falo de la

tegmento li estas handikapita. Tiam sia montras la sencan subjekton, kaj

de nur povas montri formovon.

Ĉe aga O-vorto, de povas montri ankaŭ apartenon (kiel ĉe ne-agaj O-vortoj,

§12.3.2.3), se la kunteksto permesas:

Ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta. OV.392

= ...la laboroj, kiuj apartenas al la jaro venonta. = ...kiuj okazos en la

jaro venonta.

En la ĉerko kuŝis li mem en sia kvieta dormo de la morto. FA1.144 La dormo

apartenis al la morto.

12.3.2.3. De rilate al ne-aga O-vorto

De-esprimo, kiu rolas kiel priskribo de ne-aga O-vorto, povas montri

multajn diversajn signifojn. Ĝenerale de montras ian rilaton inter la priskrib-

ata afero kaj la de-esprimo.

Aparteno

Plej ofte de-esprimo montras apartenon ĉe ne-aga O-vorto. La vorto

“aparteno” havas tiam tre vastan signifon. Povas esti posedo, havo, apudeco,

alligiteco, parteco, parenceco aŭ alia formo de aparteno:

Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. FE.8 La ĉapelo apartenas al la patro kiel

posedaĵo aŭ havaĵo.

Jen estas la k aj ero de la juna fraŭlino. FE.10 La kajero apartenas al la

fraŭlino kiel posedaĵo.

La dentoj de leono estas akraj. FE.7 La dentoj apartenas al leono kiel

korpopartoj.

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE.12 La fingroj apartenas al

la manoj kiel korpopartoj.

Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. FE.32 La bordo apartenas

al la maro, ĉar ĝi troviĝas tuj apud ĝi.

Januaro estas la unua m

on ato de la jaro. FE.12 Monatoj estas partoj de

jaro.

La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. FE.12

La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loĝejo. M.180

La filo de la reĝo ŝin renkontis. FE.21 La filo apartenas al la reĝo kiel

parenco.

Mi legos poemon de Zamenhof. La poemo apartenas al Zamenhof, ĉar li

verkis ĝin.

Tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo! FA3.70 La speco apartenas al

la klaso “ĝardena kreskaĵo”.

150

§12.3.2.3

Rolmontriloj

La pli juna filino estis la plena port

r eto de sia patro. FE.11 La “portreto”

apartenas al la patro, ĉar “ĝi” montras lian aspekton.

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas

por vino. FE.32 La glaso apartenas al vino, ĉar ĝi estas uzata por vino.

Ŝi estas pr

o fesoro de matematiko. La profesoreco apartenas al la fako

matematiko. Oni povas ankaŭ uzi pri.

La ri

ĉ eco de tiu ĉi homo estas granda. FE.35 La riĉeco apartenas al la

homo, ĉar ĝi estas unu el liaj ecoj.

Tiu ĉi vorto havas si

g nifon de mezuro. FE.32 La signifo apartenas al la ideo

“mezuro”.

Eco

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri econ:

v ir ino de meza aĝo M.20 = “mezaĝa virino”.

haroj de nedifinita koloro M.20 La haroj havis kiel econ nedifinitan

koloron.

Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco. FA2.105 La

figuro estis trioble granda.

Konsisto

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri konsiston:

Li donis al ŝi bukedon de rozoj. La bukedo konsistis el rozoj ( bukedo da

rozoj havus iom alian signifon, §12.3.3.2).

Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto

de fervojoj kaj kanaloj. FA3.55 La reto konsistas el fervojoj kaj kanaloj.

La ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo. FA2.110 La fumo konsistis el

pulvo.

Origino

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri originon aŭ devenon:

Francisko de Asizo = tiu Francisko, kiu devenas de la urbo Asizo

= Francisko el (§12.3.5.2) Asizo

De la flanko (de iu), kaj similaj esprimoj, povas montri originon kun nuanco

de respondeco:

Mi respondis al li, ke mi tion ĉi ne povas konsenti, ĉar ĝi estus mal-

modestaĵo de mia flanko. L1.153 Mi farus malmodestaĵon (pri kiu mi devus

respondeci).

Vi ne rigardos ja ĝin kiel m

al de

likat econ de mia flanko, se [...] mi de-

mandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj. M.125

§12.3.2.3

151

Rolmontriloj

Mezuro

Ĉe ne-aga O-vorto, de povas montri mezuron:

La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj. FA4.208 La aĝo estis granda je nur

ses jaroj.

Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton. Er.8 La vojo estas tiel longa, ke

daŭras tri tagojn iri ĝin.

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. FE.40 La daŭro estis

longa je kelke da minutoj.

Formovo, aparteco

Iafoje de povas montri formoviĝon aŭ apartecon, kiam ĝi rilatas al ne-aga O-

vorto:

Rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia. La vojo

kondukas for de unu punkto.

En unuhora di

s tanco de nia kabano [...] staris la malgranda pre-

ĝejo. FA1.232 La kabano kaj la preĝejo estas apartaj je unu horo.

Perverba priskribo de ne-aga O-vorto

Ĉi-antaŭe ĉiuj de-esprimoj rilatis al O-vortoj kiel rektaj priskriboj de ili, sed

rilate al ne-agaj O-vortoj de-esprimo ankaŭ povas aperi kiel perverba pri-

skribo (§25.1.1) de subjekto:

Tiu libro estas de Karlo. De montras apartenon, posedon. Pli ofte oni

uzas aparteni + al: Tiu libro apartenas al Karlo.

Tiuj du arboj estas de malsamaj specoj. De montras ecojn.

Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno. Pr.10 De

montras originon.

12.3.2.4. De rilate al participo

Aktiva participo

Ĉe aktiva participo (§28) kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo, de-esprimo havas la

samajn signifojn kiel ĉe verbo (§12.3.2.1):

Ni estis v ojaĝ antaj de lando al lando. = ...vojaĝis de lando al lando.

Ruĝi

ĝ inte de honto ŝi forkuris. = Post kiam ŝi ruĝiĝis de honto...

Ne parolu al li antaŭ ol li estos t ra nk

viliĝ inta de la ŝoko. = ...antaŭ ol li

trankviliĝos de la ŝoko.

Aktivaj participoj kun O-finaĵo (§28.3) montras personon (iafoje aĵon), kiu

faras, faris aŭ faros agon. Ĉe tiaj vortoj de-esprimo ĉiam montras la sencan

objekton de la ago:

Venu, ni atendas vin, Sav

onto de la mondo. FE.22 La savanto savos la

mondon. De montras objekton.

152

§12.3.2.4

Rolmontriloj

La k on f es antoj de unu religio estas samreligianoj. FE.37 Ili konfesas unu

(saman) religion.

Ĉiuj l oĝ antoj de regno estas regnanoj. FE.37 Ili loĝas la regnon.

Pasiva participo

Rilate al pasiva participo (§29.1), de plej ofte montras sencan subjekton,

aganton:

Ŝi estas amata de ĉiuj. FG Ĉiuj amas ŝin.

Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉ

et ata de mi. FE.25 Mi aĉetas la

komercaĵon.

La surtuto estas aĉ

et ita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. FE.25 Mi aĉetis la

surtuton.

La ŝuldoj de mia filo ne estos pag

ataj de mi. FE.25 Mi ne pagos la ŝuldojn.

Li staras kvazaŭ f rap ita de fulmo. Rt.92 Ŝajnis, kvazaŭ fulmo frapis lin.

La montoj estis k ovr itaj de neĝo. FA1.211 Neĝo kovris la montojn.

La tempo fluis ne r imark ate de ili. FA2.146 Ili ne rimarkis la fluon de la

tempo.

Ili estas k on atoj de mi. Ili estas personoj, kiujn mi konas.

Oni ankaŭ povas uzi fare de, se oni volas tre klare montri, ke temas pri

aganto: La infano estis f or p ren ita fare de la patrino. Sed tio malofte necesas

ĉe pasivaj participoj.

Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon ĉe pasiva participo, oni ordinare

devas tion montri klare per disde, for de, el de, ekde aŭ simile:

La infano estis f or pr

en ita disde la patrino. Oni forprenis ĝin de la patr-

ino.

Tiuj riĉaĵoj estas he

red itaj el de ŝia avo. Se oni uzus simplan de, la senco

estus, ke ŝia avo heredis la riĉaĵojn, sed la intencita senco estas, ke iu

heredis ilin de li.

La oficejo estas m

al f erm ita ekde la naŭa horo. Ĉi tie ankaŭ simpla de

bone funkcius, ĉar apenaŭ eblus miskompreni.

Kiam la aganto estas spertanto (sentanto), oni ofte uzas al anstataŭ de

(§12.3.5.1), precipe ĉe la participo konata.

Sed se la kunteksto malebligas miskomprenon, simpla de povas esti uzata ĉe

pasiva participo ankaŭ por alia signifo ol senca subjekto:

Tiam alvenis birdoj ne

sci ate de kie. FA3.29 De montras originon.

Naŭ de

p ren ite de dudek estas dek-unu. M.116 De montras formovon.

La hospitalo estas apart

ig ita de la strato per sufiĉe alta krado FA1.128 De

montras apartigon. Disde la strato estus pli klara ĉi tie.

§12.3.2.4

153

Rolmontriloj

12.3.2.5. De rilate al A-vorto aŭ E-vorto

De-esprimo, kiu rilatas al A-vorto aŭ E-vorto, povas havi diversajn el tiuj

signifoj, kiujn de povas havi ĉe verboj (§12.3.2.1), ĉe agaj O-vortoj

(§12.3.2.2) kaj ĉe ne-agaj O-vortoj (§12.3.2.3):

Mia projekto estis tre multe di

fe renca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi

havas. L1.330 La projekto diferencas de tiu ideo. De montras apartecon.

Ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton

l ib eran de grandaj suferoj kaj mizero. M.35 De montras apartecon.

Bona estas Romo, sed tro m

al proksima de nia domo. PE.179 De montras

apartecon.

Mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Rt.104 De montras kaŭzon.

Niaj okuloj estis plenaj de larmoj. Rt.46 De montras kaŭzon kaj enhavon.

Tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto. FA1.123 De montras

originon.

La marŝo daŭris sep horojn e ks kluzive de la paŭzoj. = ...ekskluzivante la

paŭzojn. La marŝodaŭro ne inkluzivis la paŭzojn. De montras sencan

objekton. Oni ankaŭ povus uzi la finaĵon N: ...ekskluzive la paŭzojn.

Li scias ĉiujn latinidajn lingvojn escepte de la Rumana. = ...se oni

esceptas la Rumanan. De montras sencan objekton. Eblas ankaŭ diri

...escepte la Rumanan.

Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de la palaco. FA3.97 = ...en la

ĉirkaŭo de la palaco. De montras apartenon, apudecon.

Mi salutas vin nome de mia frato. = ...en la nomo de mia frato. De

montras apartenon, posedon.

Ĉe participoj (§12.3.2.4) de tamen havas pli precize limigitajn signifojn.

Ofte E-vorto + de formas esprimon, rolvortaĵon (§12.3.7), kiun oni uzas

kvazaŭ unu rolvorteton: dekstre de, escepte de, fare de, fine de, inkluzive de,

interne de, ene de, kaze de, kaŭze de, meze de, norde de, sekve de, supre de

k.t.p.

12.3.2.6. De rilate al vorteto

For

De rilate al for (§14.1.3) montras formoviĝon aŭ apartecon:

For de tie ĉi! FE.26

For de miaj okuloj! Rt.29

Ŝi demetis la tukon for de la kapo. M.169

Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero

tre malfacila. L2.236

154

§12.3.2.6

Rolmontriloj

Pronomoj, pronomecaj vortetoj

De-esprimoj povas priskribi personajn pronomojn (§11.1) kaj pronomecajn

vortetojn (§15), normale pere de verbo, sed iafoje rekte. La signifoj estas la

samaj kiel ĉe ne-aga O-vorto (§12.3.2.3):

Li estas de meza kresko. FE.33 Eco.

Ĝi estas de mi. Aparteno, posedo. Pli ofte oni diras: Ĝi estas mia. Ĝi

apartenas al mi.

Ili estas de Francujo. Deveno.

Tiuj estas de ŝi. Aparteno, posedo.

Ambaŭ estas de Japanujo. Deveno.

Mi preferas tiun de Karlo. Posedo.

Tabelvortoj je OM

De-esprimoj povas ankaŭ priskribi tabelvortojn je OM (§14.3.3) montrante

konsiston:

Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis! FA1.108 La de-esprimo

montras, el kio konsistas la kvanto pridemandata.

12.3.3. Da

12.3.3.1. Da – bazaj reguloj

La rolvorteto da ligas kvantan aŭ mezuran esprimon al O-vorta frazparto,

kiu montras ion “substancecan” (ion nelimigitan kaj nedifinitan). La kvant-

esprimo montras, kiom troviĝas de la substanceca afero:

kvanto

“substanco”

unu kilogramo da pano

litro da lakto

skatolo da rizo

amason da komencantoj

du milionoj da rubloj

iom da valizoj

tiom da feliĉo

multe da problemoj

Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca

faruno kaj [iom] da lakto. M.182 La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn.

La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.

Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da

sukero. FE.31

§12.3.3.1

155

Rolmontriloj

Ha, Dio nin gardu! K

ia grand ega amaso da oro! FA1.7

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE.32

Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE.35

La riĉulo havas multe da mono. FE.37

Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli. PE.1352

Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo. M.148

Tiu ĉi rivero havas duc

ent kilo metrojn da longo. FE.32

Da-esprimo neniam estas komplemento de ĉefverbo, sed ĉiam rekta pri-

skribo de ĉefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur

la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur

la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen

diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon. )

Nombrovortoj kaj da-esprimoj

Nombraj vortetoj (§23.1.2) aperas normale sen da kiel rekta priskribo de

ĉefvorto:

Tie loĝas du Espe

r ant

istoj.

Mi havas cent pomojn.

Tiu ĉi vilaĝo havas du mil l oĝ antojn.

Nombrovortoj kun O-finaĵo (§23.2) kiel miliono, miliardo, deko kaj cento

tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:

Mi havas centon da pomoj. FE.14

Tiu ĉi urbo havas m

il ionon da loĝantoj. FE.14

Mi aĉetis de

kduon da kuleroj. FE.14

Ne uzu N-finaĵon post da

Post da oni ne povas uzi N-finaĵon, ĉar da-esprimo neniam estas mem

objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas

multon da valizoj.

Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto (§24.3) aŭ kvanta vorteto

(§24.4), kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:

La riĉulo havas multe da mono. FE.37 = La riĉulo havas multon da mono.

(Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)

Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas?

(Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)

12.3.3.2. Da – detalaj reguloj

Por uzi da necesas du aferoj:

 La antaŭa esprimo devas montri kvanton. Ĝi povu esti respondo al la

demando “kiom?”.

156

§12.3.3.2

Rolmontriloj

 La posta esprimo devas esti laŭsence nelimigita kaj nedifinita.

Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de (§12.3.2), sed ankaŭ ekz. el

(§12.3.5.2) kaj je (§12.3.1) povas uziĝi, depende de la kunteksto.

Se tute ne temas pri kvanto, mezuro aŭ nombro, sed ekz. pri speco, oni ne

uzu da, sed ordinare de (§12.3.2):

Ni manĝis specon de fiŝo. La vorto speco neniam povas esprimi kvanton,

mezuron aŭ nombron. Do neniam diru *speco da...*.

Ĉe ni estas manko de akvo. La vorto manko neniam esprimas kvanton,

mezuron aŭ nombron.

Pro perdo de kuraĝo ili ne venis. La vorto perdo neniam esprimas

kvanton, mezuron aŭ nombron.

Neniam uzu da rilate al A-vorto, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ

nombron:

Ni renkontis multajn homojn. (= Ni renkontis multe/multon da homoj. )

Kvantaj A-vortoj, multa(j), kelka(j), pluraj k.a., ligiĝas rekte al la mez-

urata O-vorto kiel rekta priskribo sen da.

La botelo estas plena de/je akvo. La A-vorto plena ĉiuokaze ne esprimas

kvanton, sed staton. Ankaŭ la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie

estas plene de/je homoj. Neniam diru *plena da...**plene da...*.

Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj.

Frazparto kun difinilo (§9) ( la, tiu, ĉiu, poseda pronomo...) estas difinita, do

limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve ne uzu da antaŭ tia fraz-

parto, sed anstataŭe deel:

Ni manĝis iom de/el la pano.

Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj.

Persona pronomo (§11.1) ordinare montras unu aŭ plurajn difinitajn

individuojn. Tial ne uzu da antaŭ persona pronomo, sed anstataŭe deel:

Ni manĝis iom de/el ĝi.

Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el ili.

Se la kvanto aŭ nombro jam estas montrata per nombra vorteto (§23.1) aŭ A-

vorto, oni ne uzu da, sed deel:

Ŝi pagis kotizon de cent eŭroj. La vorto kotizo ĉiuokaze ne esprimas

kvanton. Sed ja eblas diri ŝi pagis cent eŭrojn da kotizo.

Ni gustumis tre multe de unu vino.

Ili manĝis ĉiom de/el tuta bovo.

Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj.

§12.3.3.2

157

Rolmontriloj

Se unu-nombra O-vorto jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton,

oni ne uzu da:

Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de

jaro. FE.14 Jaro montras per si mem klare limigitan tempon.

Ili fortranĉis duonon de centimetro.

Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas,

ĉu oni uzu da aŭ alian rolvorteton:

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas

por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. FE.32 Glaso jen montras

individuaĵon, jen kvanton.

Ili konstruis grandan reton da/de komputiloj. Se la esprimo grandan

reton montras, kiom da komputiloj estis, tiam oni diru da komputiloj.

Sed se grandan reton montras, kiamaniere la komputiloj interrilatas (en

la formo de granda reto), tiam oni diru de komputiloj.

La uzo de da do dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin,

oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi:

Kiom da soldatoj estis? – Estis grupo da soldatoj!

Kia grupo ĝi estas? – Ĝi estas grupo de soldatoj!

Kiom da rozoj vi volas? – Mi volas bukedon da rozoj!

Kian bukedon vi volas? – Mi volas bukedon de rozoj!

Necesas ofte atenti, ĉu la posta vorto estas pli grava (→ da), aŭ la antaŭa

vorto (→ de). Grupo da soldatoj estas unuavice soldatoj (en grupa kvanto).

Grupo de soldatoj estas unuavice grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo

da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj (aŭ bukedo el

rozoj) estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).

Ekzemploj kun da, de kaj el

Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron,

kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). FE.32 Metro estas jen

kvanto, jen unu metron longa mezurilo.

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, pre-

cipe aroj da bellanaj ŝafoj. FE.34 Aroj ĉi tie montras kvanton.

Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. FE.38 Granda serio

ĉi tie montras kvanton.

Tri estas duono de ses. FE.14 Ses estas preciza limigita nombro.

Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis. FA1.108 La ŝtofo havas la, kaj

montras do individuan limigitan ŝtofon.

La pastro prenos iom el la sango. Lv.4 La sango havas la, kaj montras

individuan sangokvanton. Zamenhof tial elektis el. Oni povus ankaŭ uzi

de, sed en la Biblio el estas konsekvence uzata en tiaj ĉi frazoj.

Oni ne devas restigi iom el ĝi ĝis la mateno. Lv.7 Ĝi montras individuaĵon.

158

§12.3.3.2

Rolmontriloj

Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto

de fervojoj kaj kanaloj. FA3.55 Plej densa reto montras la aspekton, ne la

kvanton, de la fervojoj kaj kanaloj.

Mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj. Peco ĉi tie montras aŭ

individuaĵon aŭ kvanton, sed la posta esprimo estas limigita per la vorto

unu, tial oni devas uzi de.

Marta [...] rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fe-

nestro. M.133 Ĉi tie peco montras kvanton.

Radio da varma sango elŝprucis trans la glacion kiel fontano. FA1.182

Radio normale ne montras kvanton, sed pro da ĝi ricevas tian signifon

tie ĉi.

En ilia profundo [= en ŝiaj okuloj] estis iom da tia kunsento, kun kia

homo matura, [...] rigardas naivan infanon. M.35 Tabelvortoj je A

montras specon, ion nelimigitan.

12.3.3.3. Da – nekutimaj uzoj

Memstaraj da-esprimoj

Normale da-esprimo staras tuj post sia kvantesprimo, sed okaze da-esprimo

staras sola. Tiam normale la kvantesprimo troviĝas en alia loko de la frazo

(nekutima vortordo). Iafoje tamen la kvanta vorto estas subkomprenata:

Da reĝidinoj estis sufiĉe multe. FA1.27 = Estis sufiĉe multe da reĝidinoj.

Da ŝafoj kaj bovoj li havis multe. Kr2.32 = Li havis multe da ŝafoj kaj

bovoj.

Da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom. M.210 = Estas malpli,

preskaŭ neniom, da homoj piedirantaj.

Da pulvo ni havas kiom vi volas. Rt.66 = Ni havas tiom da pulvo, kiom vi

volas.

Specialaj okazoj

Normale oni ne uzu da antaŭ frazparto difinita per la, tiu(j), ĉiu(j) aŭ poseda

pronomo, ĉar tia frazparto montras ion limigitan kaj individuan. Ankaŭ per-

sonaj pronomoj reprezentas difinitajn individuojn: ili = la viroj, la knaboj

simile; ĝi = la tablo, la infano, la muziko aŭ simile. Tamen iafoje, en mal-

oftaj frazoj, tia frazparto aŭ persona pronomo tamen montras specon. Tiam,

tute logike, eblas uzi da, ĉar la uzo de da ne vere dependas de formalaj

reguloj, sed de la efektiva senco:

Provajn numerojn ni elsendos, kiam ni havos sufiĉan nombron da

ili. OV.160 Ili reprezentas ĉi tie provaj numeroj, ne la provaj numeroj. Ili

estas do ĉi tie nelimigita, kaj da estas ĝusta. Ĉi tia uzo de persona pro-

nomo pri nedifinita, nelimigita, afero estas tamen sufiĉe malofta. Plej

ofte oni do ne uzas da antaŭ personaj pronomoj.

§12.3.3.3

159

Rolmontriloj

Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn. FE.14 Ĉi tie temas pri

ŝtofospeco (nelimigita afero). Per tiu ĉi oni almontras specimenon de tiu

ŝtofospeco. La specimeno estas limigita, sed oni parolas pri la ŝtofospeco

ĝenerale, ne nur pri la specimeno. Tial da estas taŭga. Oni povas ankaŭ

renversi la klarigon, dirante, ke ĝuste la ĉeesto de da devigas kompreni

la frazparton tiu ĉi ŝtofo kiel specan esprimon malgraŭ la difinilo tiu.

(Efektive tiu similas ĉi tie al tia, kaj oni povus eble opinii, ke ...da tia ĉi

ŝtofo estus preferinda.)

Malnova uzo

En la komenca tempo la reguloj por da estis ankoraŭ nefiksitaj. Tial oni

povas en malnovaj tekstoj trovi ekzemplojn, kiuj ne sekvas la regulojn pri

da en PMEG: La nigra maro levis l a grandajn pec egojn da glacio alte

supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. FA1.85 Pli bone: la grandajn pec-

egojn de glacio. Ne temas pri tio, kiom da glacio estis, sed pli vere pri tio, el

kio konsistis la grandaj pecegoj. En la sama alineo estis ankaŭ la jena frazo

kun de: Ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laŭ ŝia rakonto, ĉiu

elrigardis kiel perlo. FA1.85

Da-ismo”

En parola Esperanto disvastiĝis malĝusta maniero uzi da, kiun oni povas

nomi “da-ismo”. En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon ĝi

povus montri. Da ĉesis esti rolmontrilo. Tiam da nur montras, ke la antaŭa

esprimo estas kvanta:

*Mi havas multe da.*

*Kiom da vi volas?* Da ĉi tie ne rilatas al la posta vi.

*Ili kunportis tiom da, ke ĉiu povis ricevi iom da.*

Iuj diras, ke temas pri ordinara subkompreno:

Mi havas multe da mono. *Mi havas multe da.*

Kiom da viando vi volas? *Kiom da vi volas?*

En tia subkomprenado oni tamen normale forlasas ankaŭ la rolvorteton: Li

estas instruisto de lingvoj. Li estas instruisto. Ne: *Li estas instruisto

de.* Tial, se oni volas forlasi la vorton post da, tiam oni forlasu ankaŭ da.

Oni do diru simple: Mi havas multe. Kiom vi volas? Ili kunportis tiom, ke

ĉiu povis ricevi iom. Vortoj kiel multe, tiom kaj iom estas kvantaj per si

mem. Ili neniel bezonas da por povi esprimi kvantan signifon. Nur se oni

volas montri, el kio konsistas la kvanto, oni uzu da, sed tiam nepre kun fraz-

parto poste.

Eventuale oni povus akcepti esceptokazajn uzojn de memstara da post

vortoj, kiuj ne estas per si mem kvantaj, se tio helpas eviti miskomprenon.

Ekz.: Mi volas skatolon da. = Mi volas tiom, kiom enhavas skatolo. / Mi

volas skatolon. = Mi volas tian ujon. Sed konstanta uzo de memstara da post

160

§12.3.3.3

Rolmontriloj

ĉiu kvantesprima vorto nur pezigas kaj malbeligas la lingvon. En la skriba

lingvo memstara da apenaŭ aperas, ĉe bonaj aŭtoroj neniam.

Ŝajnas, ke da-ismo estas simptomo de pli profunda miskompreno. Uzo de

memstara da montras, ke oni pensas, ke da apartenas al la antaŭa esprimo,

ne al la posta. Tiam la posta esprimo estas ĉefvorto: mi havas multe da

mono. Konsekvence oni volas uzi N-finaĵon en tiaj ĉi frazoj, ĉar mono estas

nun objekto: *mi havas multe da m

ono n* (simile al: mi havas multan

m

ono n). Kaj efektive frazoj kiel *mi havas multe da monon* relative ofte

aperas. Kulpas pri tio ĉi interalie multaj lernolibroj, kiuj instruas da kvazaŭ

ĝi apartenus ĉefe al la antaŭa vorto. La da-ismo eble rilatas al la tiom-kiom-

ismo (§24.5) – ĉiama uzado de kiom kaj tiom anstataŭ kiel kaj tiel por montri

gradojn. Eble por la tiom-kiom-istoj (kiuj ofte estas ankaŭ da-istoj) kiom kaj

tiom estas unuavice gradaj, kaj tial ili eble sentas, ke necesas aldoni da por

montri, ke temas pri kvanta signifo.

12.3.4. Lokaj rolvortetoj

Lokaj rolvortetoj montras pozicion en spaco, sur surfaco, sur linio, kaj

simile. Pluraj el ili estas uzataj ankaŭ pri tempo, ĉar oni ofte bildigas al si

tempon kiel linion. Ankaŭ aliajn ideojn oni montras figure kiel poziciojn. Ĉe

iuj lokaj rolvortetoj la loka signifo estas la baza signifo, dum aliaj uzoj

povas esti pli oftaj en la praktiko.

12.3.4.1. Antaŭ (kaj malantaŭ)

Antaŭ montras pozicion ĉe tiu flanko, kiu estas plej proksima al la parolanto,

aŭ ĉe tiu flanko, kiu estas la plej grava, la ĉefa. La antaŭa flanko de homo aŭ

besto estas la flanko de la vizaĝo kaj okuloj. La preciza senco de antaŭ do

dependas de la perspektivo de la parolanto:

Antaŭ la domo staras arbo. FE.8 = Ĉe la antaŭa flanko de la domo...

Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo. FA2.148

Ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. FE.33

Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. FE.38

Oni metis antaŭ mi manĝilaron. FE.34

Pozicio en sinsekvo

Antaŭ povas ankaŭ montri pozicion en ia sinsekvo, pozicion, kiun sekvas

alia. Ofte ĉeestas tiam ankaŭ pure loka signifo:

Mi iras antaŭ vi. FA2.64 Mi iras unue, vi sekvos post mi.

M estas antaŭ N en la alfabeto.

Sinsekva antaŭ estas tre simila al tempa antaŭ.

Figura uzo

Antaŭ ofte montras ĉeeston aŭ influon de io grava:

Li tute ne sentis timon antaŭ ŝi. FA2.55 = ...kiam ŝi ĉeestis.

§12.3.4.1

161

Rolmontriloj

Mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon. Rt.21 = ...kaŝis,

kiam li ĉeestis...

Ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj. Js.5

Mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko. M.135

La dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝ-

anta komuna literatura lingvo. OV.34

Antaŭ povas montri estontecon, kiu kvazaŭ staras antaŭ iu:

Ili havis ja antaŭ si grandan vojaĝon. FA1.209

Antaŭ povas montri pozicion pli altan en graveco aŭ rango:

La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük estas tiel frapante granda, ke

ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo. FK.284 Se oni metus la

lingvojn en ordo de boneco, Esperanto starus antaŭ Volapük.

Esperanto devis esti antaŭ ĉio eksterordinare facila. L1.245 Facileco estis la

plej grava postulo.

Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ mal-

riĉulo. Ij.34

Antaŭ + direktaj rolmontriloj

La bona virino metis antaŭ lin la plej bonajn manĝaĵojn, kiujn ŝi

havis. FA1.15 = ...al pozicio antaŭ li...

Ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo. Rĝ1.1 = Ŝi venis al

pozicio antaŭ la reĝo kaj stariĝis tie.

La cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn, kie ĝi

restis senviva. FA1.68

Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj. M.159 = ...de pozicio

antaŭ la okuloj. Ofte sufiĉas simpla de anstataŭ de antaŭ.

Mi jam ĝis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj. M.142

Ofte antaŭ aperas sen direkta N-finaĵo kvankam temas klare pri movo. La

klarigo estas, ke oni rigardas ion alian kiel efektivan celon de la movo:

Jadvinjo [...] alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi

kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj. M.43

= ...metis sur la tablon antaŭ ĝi... . La efektiva celo de la metado, la

tablo, estas subkomprenata. Sed ankaŭ la brakseĝo (= ĝi) povas esti

rigardata kiel celo, kaj oni tute bone povas uzi metis antaŭ ĝin en tiu

frazo.

Tempo

Antaŭ ofte montras tempon pli fruan ol alia tempo. Tiam antaŭ staras antaŭ

esprimo de tempo, okazaĵo aŭ ago. Tempa antaŭ estas la malo de tempa post

(§12.3.4.9):

Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. M.8 = ...pli frue ol la vesperiĝo.

162

§12.3.4.1

Rolmontriloj

Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon. FE.20 = Je tri tagoj pli frue ol nun...

La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis

longe en nia urbo. FE.25

Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kon-

greso. OV.460

Tempa antaŭ povas ankaŭ stari antaŭ vortoj, kiuj ne per si mem montras

tempon, okazaĵon aŭ agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:

Antaŭ la lango laboru la cerbo. PE.107 = Antaŭ laboro de la lango, laboru

cerbo.

Tempa antaŭ estas ofte uzata en esprimoj de horo (§23.8): dek minutoj

antaŭ la tria k.s.

Antaŭ ol

En iuj okazoj oni uzas antaŭ kune kun ol (§33.7):

 Antaŭ subfrazo. Antaŭ mem ne estas enkondukilo de subfrazo, sed nur

rolvorteto, kaj do bezonas helpon de vera frazenkondukilo (§33.1).

 Antaŭ O-vorteca frazparto, kiam verbo estas subkomprenata. Tiam

vere temas pri tuta subfrazo.

 Antaŭ I-verbo, ĉar I-verboj estas kvazaŭ subfrazoj (§27.5).

Antaŭ lia alveno ni manĝis. Antaŭ ol li alvenis, ni manĝis.

Mi finos antaŭ ol vi. = Mi finos antaŭ ol vi finos.

En aŭtuno [...] aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur ĝi, antaŭ

ol flugi trans la maron. FA4.7

Malantaŭ

Antaŭ + la prefikso MAL (§38.3.7) montras pozicion ĉe la mala flanko

kompare kun la antaŭa flanko:

Tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon. M.12 = Tuj ĉe sia dorsa flanko ŝi...

La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo. M.120 La

magazena tablo troviĝis inter li kaj la magazenaj klientoj, kiuj staris

antaŭ la tablo.

Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo. M.50 La

pordo troviĝis inter la aŭskultanto kaj la voĉo.

Ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni. Rn.15 Temas pri pasinta okazaĵo, kiu

kvazaŭ troviĝas dorsflanke de ni.

La luno iris returne malantaŭ la nubojn. FA2.119 = ...al pozicio malantaŭ

la nuboj.

Ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj. M.8 = ...el

pozicio malantaŭ la forno...

§12.3.4.1

163

Rolmontriloj

Malantaŭ neniam havas tempan signifon. Anstataŭe oni uzas post

(§12.3.4.9). Ankaŭ kiam temas pri sinsekvo, oni uzas nur post. Oni ne diras

ekz.: *Li erare metis la finaĵon N malantaŭ tiu vorto.* Tio signifus, ke la N

estus kaŝita, ĉar vorto estus skribita sur ĝi. Oni diru: ...post tiu vorto.

Vortfarado

Antaŭ(aĵ) o, malantaŭ(aĵ) o = “(mal) antaŭa flanko/parto (en loka senco)”:

-

-

-

Kaj de la antaŭo de la pordego de la eniro ĝis la antaŭo de la interna

portiko de la pordego estis kvindek ulnoj. Jĥ.40 Iliaj haroj [...] kunvolvitaj

sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la

malgrasaj koloj. M.112 Ĝi [= la ligna bildo] devis prezenti la Danon Holger

kaj estis destinita por ornami la antaŭaĵon de ŝipo. FA2.109

Antaŭe = 1. “en pozicio antaŭ io (en sinsekvo), pli frue”: La juna knab-

ino [...] iris antaŭe. M.7 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrument-

istoj. Ps.68 Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la

veron. FE.24 2. “ĉe la antaŭa flanko” (malofta uzo): Liaj vestoj estis brod-

itaj antaŭe kaj malantaŭe. FA3.41

Malantaŭe = “en loko malantaŭ io, ĉe la malantaŭa flanko, en pozicio

malantaŭ io”: Ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe [en la veturilo] , kaj al tio

ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo. FA4.169 Ĝi estis la lasta en la

vico, kaj baldaŭ ĝi restis je granda distanco malantaŭe. FA2.6 Mi

alpinglos malantaŭe la tuketon. Rz.20

Antaŭen, malantaŭen = “al la (mal) antaŭo”: Ilia vizaĝo estis direktita

-

antaŭen. FA1.153 Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen. OV.387 (= ...

progresas. ) Ŝi falis malantaŭen. FA3.45 Ne rigardu malantaŭen kaj haltu

nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo. Gn.19

Antaŭa = “troviĝanta antaŭe, ĉe la antaŭo, pli frua”: La ĉevalo levis siajn

antaŭajn krurojn. / Li reiris sur sian antaŭan lokon. M.122 Mi faros en

Ĝenevo nenion sen antaŭa konsiliĝo kun vi. L1.281

Malantaŭa = “troviĝanta malantaŭe, ĉe la malantaŭo”: La nigra hundeto

[...] leviĝas supren sur la malantaŭaj piedoj. FA2.59 La studento eniris tra

la malantaŭa pordo. FA3.51

12.3.4.2. Apud

Apud montras proksiman pozicion flanke de io. Normale temas pri la

dekstra aŭ maldekstra flanko (ne la antaŭa aŭ malantaŭa), sed iafoje temas

pli ĝenerale pri ia flanko. Tiam apud montras simple proksimecon (komparu

kun ĉe §12.3.4.3, kiu ankaŭ montras proksiman pozicion):

Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la

korton. FE.25 = ...dekstre aŭ maldekstre proksime de la pordo...

Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj. M.100

= ...proksime dekstre aŭ maldekstre de ŝi irantan...

Li staris tutan horon apud la fenestro. FE.26

164

§12.3.4.2

Rolmontriloj

La artefarita birdo havis sian lokon sur silka kuseno, senpere apud la

lito de la imperiestro. FA2.29

La gefianĉoj staris apud la altaro. FE.36 = ...proksime de la altaro.

Kio estas tiu granda kastelo tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fe-

nestroj? FA1.198

Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago. Rt.46

Apud li mi estas kiel nura komencanto. Figura uzo de apud por esprimi

komparon. Se mi starus apud li mi ŝajnus kiel nura komencanto. Iafoje

oni uzas ĉe (§12.3.4.3) en simila maniero.

Apud + direktaj rolmontriloj

Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron. Lv.1

= ...al loko apud la altaro.

Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li. Jĝ.3

Elparolo

Ial multaj fuŝas la elparolon de apud. La akcento devas esti sur la antaŭlasta

vokalo: ápud. Ne: *apúd*.

Vortfarado

Apuda = “troviĝanta proksime apud io”: Ŝi montris per la mano la

pordon de la apuda ĉambro. M.95

Apude = “en (flanka) proksimo”: Apude kuŝis kelke da salatfolioj kaj

kelke da kaŝtanoj. FA1.212

12.3.4.3. Ĉe

Ĉe montras pozicion proksiman. La signifo de ĉe tre varias laŭ la kunteksto.

Ofte ĉe montras simple lokon ĝenerale sen precizigo de la pozicio.

Estas ofta miskompreno, ke ĉe nepre montras tuŝecon. Fakte ĉe nur montras

proksimecon. La diferenco disde apud (§12.3.4.2) estas, ke apud normale

montras flankan pozicion (dekstre aŭ maldekstre). En frazoj kun ĉe ofte

temas efektive pri intertuŝa proksimeco, sed tion ne montras ĉe, sed la kun-

teksto:

Kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo. M.7 = Kontraŭe

tute proksime de unu el la muroj (verŝajne tuŝante ĝin) staris...

Ĉe la angulo de la strato Swieto-Jerska ŝi haltis. M.92 Ŝi haltis tute prok-

sime de la angulo (verŝajne ne tuŝante ĝin).

Metu la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la

surbrustaĵo. Er.28 La lokoj de la du ringoj estas la finoj de la surbrustaĵo.

La stangoj estu ĉe ambaŭ flankoj de la altaro. Er.27

§12.3.4.3

165

Rolmontriloj

Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. FE.26 = ...en mia

loko... ...en mia hejmo... Ĉe ofte montras ies hejmon aŭ kutiman restad-

lokon.

La rajto loĝas ĉe la venkinto. Rt.13

Mi servis ĉe la komerca konsilano. FA3.76

Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo. PE.213 = En la hejmo de botisto...

En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni. FA2.133 = ...ol

en nia (malvarma) lando.

Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia. M.158 Zamenhof normale

uzis ĉe strato k.s. por montri troviĝon de domo, loĝadreson k.t.p. Nun-

tempe oni preferas en.

La tramo numero 8 de nia urbo haltas ĉe pli ol dudek haltejoj.

Kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj! FA1.44

Okazon kaptu ĉe l’ kapo, ĉar la vosto estas glita. PE.1806 Tenatan

korpoparton oni normale montras per je (§12.3.1).

La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo. FA2.120 Ili okupiĝis pri la

vespermanĝo.

Baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon. M.47 = ...en ŝia

spirito...

La diritan dogmon [...] ni trovas en formo konforme esprimita nek ĉe

Kristo, nek ĉe Mozeo, nek ĉe iu alia, – ni trovas ĝin nur ĉe Hillel. OV.331

= ...nek en la diroj de Kristo, nek en la profetaĵoj kaj leĝoj de Mozeo, nek

en tio, kion diris aŭ skribis iu alia, – ni trovas ĝin nur en la instruoj de

Hillel.

Kopirajto ĉe la aŭtoro/ĉe la eldonejo. = La kopirajto troviĝas ĉe... La

kopirajto apartenas al... Kutima (mallongigita) enskribo pri kopirajto en

libroj k.s.

Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro! H.14 = ...li

estis kiel Apolono kompare kun Satiro. Ĉi tie ĉe estas uzata figure por

montri komparon. Oni imagas lin en la proksimo de Satiro. Oni ankaŭ

povas uzi apud (§12.3.4.2) tiumaniere.

Tempo

Ĉe povas ankaŭ montri proksimegecon tempan:

Ĉe la komenco de la tagiĝo la arbaro aperis bele kovrita de prujno. FA3.32

= Kiam komencis tagiĝi...

Ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos, sed

ĉe la artefarita birdo ĉio estas difinita. FA2.29 = Kiam la efektiva

najtingalo kantas... kiam la artefarita birdo kantas...

Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda

bagatelo. FE.41 = ...kiam okazas la plej malgranda bagatelo.

166

§12.3.4.3

Rolmontriloj

Ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta

ŝtono. FE.15 = Samtempe kiel ĉiu vorto...

Ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la

patromortiginto. Rt.131 Ĉi tie estas ankaŭ ideo de kontrasto. Oni ankaŭ

povus uzi malgraŭ (§12.3.6.6).

Por montri horon oni tamen ne uzas ĉe, sed ĉiam je (§12.3.1).

Ĉe + direktaj rolmontriloj

Estus tute logike uzi de ĉe, al ĉe, kaj ĉe + N-finaĵon, por montri moviĝon de

aŭ al pozicio proksima. Normale tamen simpla de, al aŭ N-finaĵo per si mem

sufiĉas. Efektive ĉe nur montras, ke temas pri loko proksima, kaj do apenaŭ

aldonus ion gravan al la signifo:

Ŝi leviĝis meze de la nokto kaj prenis mian filon de ĉe mi. Rĝ1.3 = ...de

pozicio ĉe mi. Simpla de mi sufiĉus.

Ŝi prenis mian filon al ĉe si. = ...al pozicio ĉe si. Sufiĉus al si.

Movu la ŝrankon ĉe la muron. Sufiĉus al la muro.

Ŝi transloĝiĝis ĉe sian fratinon. Sufiĉus al sia fratino.

Zamenhof neniam uzis ĉe + N-finaĵon, sed preferis al (sen ĉe) por esprimi

moviĝon al la proksimo de io. Tial multaj rigardas uzon de ĉe + N-finaĵo

kiel eraron. Estas tamen klare, ke ĉe + N-finaĵo neniel estas mallogika aŭ

kontraŭgramatika, same kiel de ĉe (ja uzita de Zamenhof). Estas ankaŭ

klare, ke simpla al plene sufiĉas. Ĉiu do rajtas mem decidi, ĉu uzi ĉe + N-

finaĵon aŭ simplan al en tiaj ĉi okazoj.

12.3.4.4. Ĉirkaŭ

Ĉirkaŭ montras pozicion ĉiuflanke de io. (Tute ne devas esti rondforma

pozicio malgraŭ la simileco kun la vorto cirklo.) Ofte ĉirkaŭ montras nur

pli-malpli enferman pozicion:

La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro. FA2.68 = ...ĉiuflanke de la fajro.

Miloj da kuloj svarmas ĉirkaŭ la malgranda tendo. FA1.225

La alumeto eligis varman helan flamon, [...] kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian

maneton. FA2.113

Ĉirkaŭ lia buŝo kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj. FA3.139

Ŝiaj longaj belegaj haroj senorde ondiĝadis ĉirkaŭ la bela kapo. FA1.176

Vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj. FA1.51

Ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo. FA2.91 La rideto estis en tiu parto de la

vizaĝo.

La tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Oni povas ankaŭ diri: La tero ĉirkaŭ-

iras la sunon.

Oni vidis [...] grandan akvon, kiun trafluis rivero, kiu serpentumis ĉirkaŭ

arbaro. FA2.4

§12.3.4.4

167

Rolmontriloj

Du pentraĵoj [...] kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj. FA1.222

Ĉirkaŭ + direktaj rolmontriloj

Foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Koraĥ. Nm.16 = Foriru de pozicio ĉirkaŭ...

Ankaŭ simpla de sufiĉas.

Siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon. FA1.235 = ...al pozicio ĉirkaŭ mia

kolo.

Ŝi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis ĉirkaŭ lin la pelton. FA2.54

Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ sin vastan

lumon. FA2.114

En la ĉi-antaŭaj ekzemploj temas pri moviĝo al pozicio ĉirkaŭ io. Tio estas

la normala uzo de loka rolvorteto + direkta N-finaĵo. Sed oni uzas ĉirkaŭ +

N-finaĵon ankaŭ por montri moviĝon al loko, kiun oni atingas per ĉirkaŭ-

movo ĉirkaŭ io alia:

Ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti. FA2.100 Ŝi

dancis al la alia flanko de la preĝeja angulo per ĉirkaŭmovo. La celo de

la moviĝo do ne estas pozicio ĉirkaŭ la angulo, sed pozicio ĉe la alia

flanko de la angulo.

Ĉirkaŭ la mondon iras la vojaĝo. La vojaĝo iras kompletan rondiron,

kaj revenas al la komenca loko.

Komparu kun similaj uzoj de preter (§12.3.4.10), tra (§12.3.4.14), trans

(§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).

Proksimumeco

Antaŭ tempaj vortoj ĉirkaŭ montras proksimuman tempon, ĉu antaŭ, ĉu post

tempopunkto (eventuale kaj antaŭ, kaj post tempopunkto):

Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis. FA1.89 = Proksimume je la mateno...

La granda persekutado [...] furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la de-

kkvara jarcento. Rn.6

Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotu-

aro. M.134

Ĉirkaŭ montras proksimumecon ankaŭ kune kun nombrovortoj: ĉirkaŭ

tridek eŭroj, ĉirkaŭ cent jaroj k.s. Tiam oni ofte uzas la skriban mallongigon

ĉ. : Tiu libro havas ĉ. 1200 paĝojn. = ...ĉirkaŭ 1200... . Legu pli detale pri tia

uzo en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.

Vortfarado

Ĉirkaŭa = “troviĝanta ĉirkaŭ io”: Li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj

landoj. Rĝ1.4

Ĉirkaŭe = “ĉiuflanke de io”: Ĉirkaŭe regis mallumo. FA3.36 Supre sur ĝi li

aranĝis ĉirkaŭe tintilojn. FA2.17 Ĉiuflanke ĉirkaŭe ĝi estis kovrita per

168

§12.3.4.4

Rolmontriloj

verda ŝtofo. FA2.44 La kuracisto rigardis ĉirkaŭen. M.194 Ardis karboj en tia

kvanto, ke [...] ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon. M.147

Ĉirkaŭi = “esti en ĉirkaŭa pozicio, teni ĉirkaŭe, iri al pozicio ĉirkaŭa”:

La ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo. FA2.149 Per la brako ŝi ĉirkaŭis la

malgrandan talion de la infano. M.9 Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi

Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin. Sm1.23

Ĉirkaŭigi = “kovri ĉiuflanke, almeti ion ĉiuflanke”: Vi ĉirkaŭigus vian

kolon per travidigaj puntoj. M.155

12.3.4.5. Ekster

Ekster montras pozicion malinterne de io, ĉe la malinterna (ekstera) flanko

de io:

Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. FE.26 = Mi staras malinterne

de la domo, kaj li estas en la domo.

Li loĝas ekster la urbo. FE.31

Ekster la pordo atendas niaj amikoj. = Ĉe la malinterna flanko de la

pordo... La interna flanko de pordo estas tiu flanko, kiu estas interne de

la domo aŭ ĉambro. La malo de ekster pordo do ne estas en pordo, sed

interne de pordo (interne de la domo aŭ ĉambro).

Figura uzo

Kian konstantan ĉiujaran sumon da mono ni devas havi, por ke la

estonteco de nia afero estu tute ekster danĝero. OV.125 = ...tute ne en danĝ-

ero.

Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio. PE.1768 = ...pri kio vi nenion

scias.

Clemency Newcome, tute ekster si de rido [...] apogis la kapon sur la

maldekstra brako. BV.25 Ŝi ne povis regi sin pro rido. Ŝi estis kvazaŭ ekster

sia propra korpo.

Li tre diligente laboras ankaŭ ekster la oficialaj laborhoroj. Li laboras

en alia tempo ol la laborhoroj. Tempa ekster estas tre malofta.

Ekster anstataŭ krom

Zamenhof iafoje uzis ekster anstataŭ krom, kaj en la signifo de escepta krom

(§12.3.6.3), kaj en la signifo de aldona krom (§12.3.6.3):

Ekster la nomo sen ia fondo kaj ekster laŭdaj reklamoj ĝi nenion en si

enhavas. OV.263 = Krom la nomo... krom laŭdaj reklamoj... Esceptaj krom.

Mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo

kaj malveraĵo. BV.46 = ...krom trompaĵo kaj malveraĵo. Escepta krom.

Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per

helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE.30 = Krom tio... Aldona

krom.

§12.3.4.5

169

Rolmontriloj

Ekster la respondo letera, ni poste donos al vi ankaŭ pli vastan re-

spondon en nia gazeto. OV.104 = Krom la respondo letera... Aldona krom.

Ekster havas normale nur pozitivan signifon, dum krom (§12.3.6.3) povas

havi jen pozitivan, jen negativan signifon. Ekster anstataŭ krom estas nun-

tempe tre malofta.

Ekster + direktaj rolmontriloj

Ŝi [...] ekiris tute sola ekster la pordegon al la rivero. FA2.56 = ...ekiris tute

sola al pozicio ekster la pordego...

Mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron. FA3.152 = ...al situacio, kie ne ekzistis

danĝero.

Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la ruĝan flamon, mi savis

min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis kuŝanta. FA3.152 = ...mi

savis min al loko ekster la pordo...

Ekster + direkta N-finaĵo estas iom aparta, ĉar la vorto post ekster ne estas la

celo de la movo. La signifo ŝajnas fakte pli demova ol almova. Tia uzado

estas tamen tute logika. En ekz. ekster la domon la celo estas ekster la domo,

ne la domo. Tute same en ekz. en la domon la celo ne estas la domo, sed en

la domo. Anstataŭ ekster + N oni povas ofte uzi el (§12.3.5.2).

Vortfarado

Ekstere, ekstera = “ekster la afero, troviĝanta ekstere”: Starante ekstere,

li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. FE.31 (Ofte oni vidas la

erarajn formojn *eksterna* kaj *eksterne* pro konfuzo kun interna,

interne.)

Ekster(aĵ)o = “ekstera parto, flanko aŭ spaco”: La ekstero de tiu ĉi homo

-

estas pli bona, ol lia interno. FE.31 Tiu domo [...] havis eksteraĵon mal-

novan kaj malgajan. M.6

12.3.4.6. En

En montras internan pozicion. Ne necesas kompleta enfermiteco. Ofte estas

nur parte interna pozicio. Oni uzas en ankaŭ pri lokoj, kiujn oni rigardas kiel

spacojn, kvankam vere ili estas surfacoj:

En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. FE.32 = Interne de la ĉambro...

Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo. FE.40

En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon. FE.40

Marta havis nur unu penson en la kapo. M.67

En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. FE.31

En la kandelingo sidis brulanta kandelo. FE.40 La kandelo estas nur parte

en la ingo.

Li kuŝis en la lito. FA3.144 Kuŝi en lito = kuŝi sub la litkovraĵo. Kuŝi sur lito

= kuŝi sur la litkovraĵo.

170

§12.3.4.6

Rolmontriloj

Li sidis komforte en sia fotelo. Oni sidas en fotelo, brakseĝo aŭ

apogseĝo, ĉar ili havas brakojn, kiuj parte enfermas, sed oni sidas sur

seĝo.

Sur la perono staris juna virino en funebra vesto. M.4 Oni diras, ke homo

estas en vestaĵoj aŭ en vesto (eĉ en ŝuoj), kaj ke vestaĵoj estas sur homo.

Homo tamen ne estas “en ĉapelo” aŭ “en ĉapo” (sed ĉapelo aŭ ĉapo ja

estas sur kapo aŭ sur homo). Oni parolas ankaŭ pri homo kun ia vestaĵo.

La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE.21

Arbaroj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.

Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. FE.28 Urboj kaj simile estas rigardataj kiel

spacoj.

La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. FE.40 Landoj

k.s. estas rigardataj kiel spacoj.

Mi vojaĝas en Hispanujo. FE.26

La kuraĝa maristo dronis en la maro. FE.37

La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. FE.42

La ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano. FA1.89 Oni ankaŭ povus uzi

ĉe.

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis. FE.39 La vetero troviĝis ĉie

ĉirkaŭe. Simile oni diras en nebulo, en pluvo, en hajlado, en neĝado, en

ŝtormo, en fulmotondro k.t.p.

Tempo

Ofte oni bildigas al si tempon kvazaŭ spacon, kaj uzas en. La “interno” de

tempoperiodo estas inter la komenco kaj la fino de la periodo:

En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan

lunon kaj la belajn stelojn. FE.10 = Post la komenco de tago, kaj antaŭ ĝia

fino...

En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per

glitveturilo. FE.34

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE.15

En ofte montras tempon necesan por kompletigi ian agon:

Vi forgesos nin en ses monatoj! BV.22 Plej malfrue post ses monatoj la for-

geso estos kompleta.

Mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE.14 La legado daŭros maksimume

kvar tagojn.

Tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj. FE.25

Tempa en similas al dum (§12.3.6.2), sed en prezentas tempon kiel punkton

(eĉ se temas pri longa tempo). Dum montras daŭron. Tempa en povas stari

nur antaŭ tempa esprimo, sed dum povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de ago:

Tio okazis dum mia loĝado en Romo. Ne: *...en mia loĝado...*. Oni ja diras

§12.3.4.6

171

Rolmontriloj

en ies ĉeestoforesto, sed tiam en ne montras tempon, sed cirkonstancon

(kvazaŭ lokon).

Dum ne povas montri tempodaŭron necesan por plenumi ion. La jena ek-

zemplo montras tiun diferencon: Li parolis dum kvin minutoj, sed vane, ĉar

tiajn demandojn oni ne povas respondi en kvin minutoj.

Ankaŭ tra (§12.3.4.14) kaj por (§12.3.6.9) povas montri tempon.

Figura uzo

En estas uzata en multegaj figuraj esprimoj, kiuj havas pli aŭ malpli da

simileco kun la baza pozicia signifo de en. Oni uzas figuran en precipe pri

formoj, statoj kaj situacioj:

La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro. FA2.68 La grupo de sidantaj

homoj havis rondan formon.

La domo forbrulis en helaj flamoj. FA4.31 Temas pri la stato de la domo,

sed estas ankaŭ loka signifo. La domo troviĝis ene de la flamoj.

La birdoj alflugis en grandaj amasoj. FA1.177 Alflugis grandaj amasoj da

birdoj.

Kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado. FA1.119

Danĝere estas lin lasi plu en tia libereco. H.113

Laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. OV.410

Mi vivas kun li en granda amikeco. FE.35

Li estas hodiaŭ en kolera humoro. FE.31

Ĉu mi eble povas en ia maniero helpi al vi? FA3.93

Gideon, filo de Joaŝ, mortis en tre maljuna aĝo. Jĝ.8

Ofte la ŝipo estis en danĝero. FA3.128

Oni parolas en Esperanto. L1.150 La vortoj troviĝas “ene” de la lingvo.

Diru al mi la prezon en eŭroj. La prezo estu esprimita per eŭroj. Oni

ankaŭ povus uzi per.

En tiaj okazoj ni uzus la finiĝon “n”. FE.28

Mi ne konsentas kun li en tio. M.2 Aŭ ...pri tio.

Neniu supozis en li la farinton. BV.21 = Neniu supozis, ke li estas la farinto.

La farinto kvazaŭ troviĝis (kaŝite) en li.

Laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo

kontraŭ ĉio, kio ne estas nia. OV.382 Temas pri la esenca parto de io

abstrakta. Por konkreta konsisto oni ordinare uzas el (§12.3.5.2): Lia

pakaĵo konsistis el granda barelo. FA4.214

En + direktaj rolmontriloj

Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. FE.31 = ...al

la interno de la manĝoĉambro.

172

§12.3.4.6

Rolmontriloj

La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. FE.40

Ĉe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra

ligno. Rĝ1.8 = Ĉe la enirejo, tra kiu oni iras por veni al la interno de la

templo...

Venis al mi en la kapon feliĉa penso. M.77 = Aperis en mia kapo feliĉa

penso.

Sablero enfalis en mian okulon. FE.41

Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. FE.32

La kaleŝo enveturis en la korton. FE.38

Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris mal-

dekstren. FE.28

En + N-finaĵo ofte montras “moviĝon” al nova formo aŭ stato, la rezulton de

stata aŭ forma ŝanĝiĝo:

Se mi povus aliformiĝi en ion, mi volus esti tia ĉarma alaŭdo! FA1.136

Dio ŝanĝis la malbenon en benon. Neĥ.13

La malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika

por li. FA2.133

La libroj estis tradukitaj en ĉiujn lingvojn. FA2.24 Oni kvazaŭ movis la en-

havon de la libroj de unu lingvo en ĉiujn aliajn.

Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn. FA2.48

El malantaŭ la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, el-

kuris juna viro. M.78

Iafoje oni uzas al (§12.3.5.1) por rezulto de ŝanĝiĝo. Zamenhof uzis ankaŭ

je (§12.3.1).

Vortfarado

Ena = “interna”: La ena flanko de la domo ne estis same luksa kiel la ek-

stera.

Ene = “interne”: Ene la domo aspektis tute alie. Ene de la ĉambro trov-

iĝis gaja kompanio. (= En la ĉambro... Interne de la ĉambro... )

Enen = “al la interno”: La infanoj kuris enen al la atendanta manĝo.

Enigi = “enmeti”: Ŝi [...] enigis la manojn en la harojn. M.196

Eniĝi = “iri/veni/moviĝi en la mezon de io”: La ĉevaloj de Faraono kun

liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron. Er.15

§12.3.4.6

173

Rolmontriloj

12.3.4.7. Inter

Inter montras pozicion, ĉe kies flankoj troviĝas du aŭ pli da aliaj aferoj. Se

temas pri du aferoj, ili troviĝas ĉe du kontraŭaj flankoj. Inter estas iasence la

malo de ĉirkaŭ (§12.3.4.4). Inter normale povas stari nur antaŭ multe-

nombra esprimo, aŭ antaŭ du (aŭ pluraj) frazpartoj ligitaj per kaj:

Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono. FE.25 La potoj staras

dekstre kaj maldekstre de la kaldrono, aŭ antaŭe kaj malantaŭe, aŭ

simile.

En la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano

tremis de malvarmo. M.92 La muroj troviĝas kvarflanke ĉirkaŭ la infano.

Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter ĝi kaj la

domo troviĝis malgranda stalo. FA1.14 Unuflanke de la stalo estis la

fojnamaso, aliflanke la domo.

Li rampis en la angulon inter la muro kaj la marmora monumento kaj

endormiĝis. FA1.217 Unuflanke de la angulo troviĝis la muro, aliflanke la

monumento.

Ekvadoro troviĝas inter Kolombio, Peruo kaj Pacifiko. La du landoj kaj

la maro triflanke komplete enfermas Ekvadoron.

Ligo, simileco, reciproka rilato

Al la baza signifo de inter povas aldoniĝi nuanco de ligo, simileco aŭ re-

ciproka rilato (amika, malamika aŭ neŭtrala):

Ni vojaĝis inter Romo kaj Pizo. Logike la frazo nur diras, ke ni troviĝis

ie inter la du urboj vojaĝante ien. Sed praktike la frazo signifas nepre, ke

la vojaĝo deiris ĝuste de Romo kaj celis ĝuste Pizon. Oni ankaŭ povas

diri de Romo al Pizo. Inter estas pli bona, se temas pri veturado en

ambaŭ direktoj: Li loĝas en Bratislavo kaj laboras en Vieno. Tial li ĉiu-

tage veturas inter tiuj du urboj.

La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra sorto

vekis en ŝi varmegan kunsenton. M.103

Ili estis tre amikaj inter si. BV.58 Ĉi tie inter si egalas al unu al la alia

(§23.1.3).

Ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. OV.378 La ponto troviĝu

inter la gentoj kiel ligo.

Neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto. FA4.173

Diseco, malsimileco

Inter povas ankaŭ esprimi disecon aŭ malsimilecon:

Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. PE.759 Granda monto

disigas ilin.

Ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj ekzistis ŝajne

kolosa malsameco. OV.348

174

§12.3.4.7

Rolmontriloj

Inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj. M.153

Alternativoj

Iafoje inter montras alternativojn (du aŭ pli da elektebloj):

Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero? Rt.73

Inter amikoj viaj elektu la plej saĝajn. H.131

En la batalo inter honoro kaj amo ŝi decidis por la dua. Rt.88

Nepreciza inter

Iafoje inter montras malpli precize difinitan pozicion kune kun iaj aferoj aŭ

en iaj cirkonstancoj:

Li [...] vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj. FA1.194 La larmoj

troviĝis en diversaj pozicioj pli-malpli inter la haroj.

Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono

kruela. PE.760 = En la ĉeesto de fremdaj homoj...

Inter lupoj kriu lupe. PE.766 = Kiam vi troviĝas kune kun lupoj, kriu lupe.

Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon. OV.71

= Kiam li suferis de la plej grandaj korpaj suferoj...

Aparteno al grupo

Inter povas montri apartenon al grupo. Tio similas al la ĉi-antaŭe montrita

malpreciza inter. Iafoje temas pri efektiva pozicio pli-malpli inter la aliaj

membroj de la grupo, alifoje la signifo estas pure apartena:

Inter niaj amikoj ne trovas sin ankoraŭ grandaj riĉuloj. OV.128 = Grandaj

riĉuloj ankoraŭ ne apartenas al nia amikaro.

Ŝi tamen havis la senton, ke unu inter ili mankas. FA2.57 = ...ke unu

membro de ilia grupo mankas.

Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri

ĉerpi akvon en tre malproksima loko. FE.13 La akvoĉerpa tasko estis nur

unu el tuta grupo de taskoj.

inter piuloj ne mankas pekuloj. PE.403 = Ankaŭ al la grupo piuloj

apartenas pekuloj.

La rolvorteto el havas iom similan uzon (§12.3.5.2).

Inter ĉe unu-nombra vorto

Normale estas sensence uzi inter antaŭ sola unu-nombra vorto. Ekz. *inter

domo* ne havas sencon. (Se temas pri la interno de domo, oni devas diri en

domointerne de domo.)

Sed inter ja povas aperi antaŭ sola unu-nombra grupa vorto, se inter

esprimas grupapartenon, aŭ antaŭ unu-nombra vorto, kiu nomas substancon

aŭ simile, se inter montras disigon de tiu substanco en du aŭ pli da partoj:

Vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn. Gn.18

§12.3.4.7

175

Rolmontriloj

Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis

filon? Nm.27 Ĉi tie eblas ankaŭ la pli simpla esprimo el lia familio.

Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de

akvo. Gn.1

Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, lia malsaĝeco de li ne

apartiĝos. SS.27 = ...kune kun griaĵo...

Iafoje povas havi sencon uzi ordinaran lokan inter + ĉiu + solan unu-

nombran grupan esprimon: Inter ĉiu domparo/domduopo staris malgranda

arbo. Temas pri la spacoj inter ĉiu duopo de apudaj domoj. Oni ankaŭ povas

diri: Inter ĉiu domo kaj la sekva staris malgranda arbo.

Inter + direktaj rolmontriloj

Ŝi iris inter la tulipojn. FA1.149 = ...al loko inter la tulipoj.

La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn. FA2.123 = ...al loko

inter la folioj.

Kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li vidis plej ĉarmajn mal-

grandajn elfojn. FA1.63 La lumo iris de la luno, pasis inter la arboj, kaj

pludaŭris.

Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo. PE.765 Normale oni

dirus Inter la mano kaj la buŝo... , sed ĉi tie Zamenhof elektis nekutime

ĝis anstataŭ kaj por montri, ke io okazis dum movo de mano ĝis buŝo.

El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon. Ps.104 Ili (birdoj) sidas inter la

branĉoj, kaj ilia voĉo iras el tiu loko.

Tempo

Inter povas montri neprecizan tempopunkton post unu tempo, kaj antaŭ alia:

Estis inter la sepa kaj oka horo vespere. M.200 Estis ia tempo-

punkto/minuto post la sepa horo, sed antaŭ la oka.

Tio okazis inter lundo kaj vendredo.

Se temas pri tuta periodo, oni uzas normale de (§12.3.2.1) + ĝis (§12.3.5.3):

de lundo ĝis vendredo.

Proksimumeco

Se inter staras antaŭ du nombroj, ĝi montras proksimumecon: inter dek kaj

dudek = ia nombro pli alta ol (aŭ eble egala al) dek, sed malpli alta ol (aŭ

eble egala al) dudek. Laŭ multaj ĉi tia inter-esprimo ekskluzivas la ek-

stremojn ( dek kaj dudek): devas esti ia nombro ĝuste inter ili, ne ili mem.

Sed kiam la efektiva signifo estas proksimuma, ne eblas nomi precizajn

limojn:

Por aĉeti ĝin vi devas pagi inter 100 kaj 200 eŭrojn. Vi devas pagi

minimume 100 kaj maksimume 200 eŭrojn.

Legu pli detale pri tiaj nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.

176

§12.3.4.7

Rolmontriloj

Vortfarado

Intera = “troviĝanta inter aliaj similaj aŭ samspecaj aferoj”: El la tri

domoj la intera domo [= la domo, kiu troviĝas inter la du aliaj]

apartenas al mi.

Intere = “en intera pozicio”: Intere de la arboj staris urso.

Intero = “spaco aŭ tempo inter du aŭ pli da aferoj”: La intero de la du

domoj estis tre malvasta.

Interaĵo = “intera parto, kiu troviĝas inter aliaj partoj de la sama afero”:

La dekstra kaj maldekstra partoj de la aparato estas kompreneblaj, sed

la interaĵo estas tre stranga.

Ne konfuzu intera, intere, intero, interaĵo kun interna, interne, interno,

internaĵo, kiuj egalas al ena, ene, eno, enaĵo respektive.

12.3.4.8. Kontraŭ

La baza signifo de kontraŭ estas “inversa direkto”.

Pozicio kun direkto

Kontraŭ povas montri pozicion de io, kies antaŭa flanko estas direktita al io

alia, precipe al ties antaŭa flanko. La du aferoj havas do siajn antaŭajn

flankojn direktitaj en inversaj direktoj kun spaco inter la du aferoj:

La reĝo sidis sur sia reĝa trono en la reĝa domo, kontraŭ la enirejo de

la domo. Es.5 = ...fronte al la enirejo... ...vidalvide al la enirejo...

Ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis. M.13 Ŝia

antaŭa flanko estis turnita al la fajrejo.

Aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto. Sm1.17

La pordegoj de la interna korto estis kontraŭ la pordegoj norda kaj

orienta. Jĥ.40

Li mezuris la longon de la konstruaĵo kontraŭ la placo, kiu estis mal-

antaŭe. Jĥ.41 Li mezuris tiun flankon, kiu estis direktita al la placo.

Inter la pasejoj [...] estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la

dua flanko [...] . Unu roko elstaris norde kontraŭ Miĥmaŝ, kaj la dua

sude kontraŭ Geba. Sm1.14 La pintoj de la du rokoj estis direktitaj al la du

respektivaj lokoj.

La Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kiel parolas

homo kun sia amiko. Er.33

Ŝanĝo en kontraŭan pozicion

Por montri ŝanĝon de direkto, turniĝon al nova direkto, oni uzas kontraŭ

plus N-finaĵon:

Li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj ridis laŭte kaj longe. M.163

Unue lia vizaĝo estis turnita en alia direkto. Poste levis ĝin tiel, ke ĝi

estis direktita kontraŭ la plafono.

§12.3.4.8

177

Rolmontriloj

Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn. M.32

Sed se temas pri movo al ia loko, kie la movita afero havas direkton kontraŭ

io, oni uzas kontraŭ sen N-finaĵo, ĉar tiam kontraŭ ne montras turniĝon al

nova direkto:

Starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraŭ la tablo,

en la suda parto de la tabernaklo. Er.26 Oni metu la kandelabron en certan

lokon. Tie ĝi staru kontraŭ la tablo.

Prenu ĉiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraŭ

la suno. Nm.25

Li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de

Izrael. Kr2.6

Movo kun direkto

Kune kun movaj verboj kontraŭ montras ion, direkte al kio io moviĝas:

Unu homa figuro venis kontraŭ li. BV.60

Ili promenis man-en-mane kontraŭ la leviĝanta suno.

En tiaj frazoj oni pli ofte uzas direkte al, renkonte al aŭ simile.

Por montri, ke kontraŭmovo atingas sian celon, kaj kuntuŝiĝas kun ĝi, oni

povas uzi kontraŭ plus N-finaĵon:

Sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn. Rt.106 La hajlo trafas la

tempiojn.

La salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la

ŝtonajn murojn. FA2.97

Ĉiu el ili povis ĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi. Jĝ.20

Se la kunteksto permesas, aŭ se la kuntuŝiĝo ne estas grava, oni povas uzi

kontraŭ sen N-finaĵo:

La akvo en ĝi [= la torento] fluis tiel brue, ke estis tre malfacile naĝi

kontraŭ la fluado. FA1.18 La malo estas kun la fluadolaŭ la fluado.

Mi ekfrotis alumeton kontraŭ la muro. FA3.15

Por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo. FA1.143

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), preter (§12.3.4.10), tra

(§12.3.4.14) kaj trans (§12.3.4.15).

Malamika ago aŭ intenco

Ofte kontraŭ montras malamikecon, malfavorecon, negativecon k.s.:

La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ

niaj malamikoj. FE.39

Vi blasfemas, Isaak, kontraŭ la sola Dio. Rn.45

David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li. Sm1.23

178

§12.3.4.8

Rolmontriloj

Mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco. M.58 La malo estas laŭ mia kon-

scienco.

Mi estas kontraŭ via opinio (kontraŭ vi). La malo estas por via opinio,

por vi.

Se kun malamika signifo miksiĝas ideo de moviĝo, kiu atingas sian celon,

oni uzas kontraŭ plus N-finaĵon:

Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin

en la nomo de la Eternulo. Sm1.17

Ili venis en Laiŝon, kontraŭ la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj

venkobatis ĝin per la glavo. Jĝ.18

Li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin ĉiujn. FA4.72

Forigo aŭ defendo de malbono

Kontraŭ povas montri malbonaĵon, kiam temas pri defendo, forigo aŭ ŝirmo

de tiu malbonaĵo:

La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min

kontraŭ ĉi tiu Filiŝto. Sm1.17

Por ŝirmi sin kontraŭ la suno, ŝi havis sur si grandan ĉapelon. FA2.56

Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la

vojo. Ez.8

Iafoje oni ankaŭ povas uzi dedisde (§12.3.2.1) en tiaj frazoj, sed ofte nur

kontraŭ taŭgas:

Vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi aĉetis kontraŭ la mal-

sato. Gn.42 Nur kontraŭ montras, ke la greno helpu forigi la malsaton. ...

(dis)de la malsato estus nekomprenebla.

-

Laboro [...] estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ

malsanoj de la korpo kaj spirito. M.193

Interŝanĝo

Kontraŭ povas montri ion, kion oni donas aŭ ricevas interŝanĝe:

Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe

da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon. Jĥ.27

Okazis interŝanĝo inter vi kaj Damasko. Vi donis viajn faritaĵojn, kaj

Damasko donis diversajn valoraĵojn.

Ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj,

kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo

de mono. M.20

Li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso, kiuj aĉetis de li la

birdon kontraŭ kelke da spesdekoj. FA1.138

§12.3.4.8

179

Rolmontriloj

Por tiu signifo oni uzas pli ofte por (§12.3.6.9). Ŝajnas bone uzi por, kiam

temas klare pri vendo kaj aĉeto, kaj kontraŭ, kiam temas pri alispeca inter-

ŝanĝo, sed ofte ne eblas precize distingi.

Kontraŭ povas ĉe la verbo ŝanĝi montri ion, kion oni prenas anstataŭ alia

afero:

La ĉifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de

reĝoj. Rt.35 = ...mi ne prenus anstataŭe la purpuron de reĝoj.

Oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro. Ij.28

Ĉe la verbo anstataŭigi oni ne uzas kontraŭ sed per (§12.3.6.7): Ĉiu pli

granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstataŭ-

igi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. M.89

Direkto de sento aŭ ago

Kontraŭ povas montri personon aŭ alian aferon, al kiu direktiĝas sento aŭ

ago. Kontraŭ estas uzata precipe ĉe malamikaj sentoj kaj agoj, sed ankaŭ ĉe

neŭtralaj aŭ eĉ amikaj. Oni ofte ankaŭ povas uzi al (§12.3.5.1):

Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama

tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. FE.13

Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon. Kr2.16

Kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon. M.179

Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li! Rt.93 Se oni uzus ĉi tie al,

temus pri lia sento pri Amalio. Nun temas pri ŝia sento pri li. Tion kaŭzas

la dusenceco de indiferenta, kiu jen montras econ de seninteresaĵo, jen

senton ĉe iu, kiu ne interesiĝas pri io.

Estu sinceraj kontraŭ mi. H.60

Interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas esti indulgaj

unu kontraŭ aliaj. OV.531

Por akcenti, ke la sento ekestas, ke temas pri ŝanĝo de stato, oni povas uzi

kontraŭ plus N-finaĵon:

Povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraŭ vin, kaj Li ek-

stermos vin de sur la tero. Re.6

Komparo

Kontraŭ iafoje signifas “kompare kun”:

Mi ne forpelos ilin de antaŭ vi en unu jaro, por ke la tero ne fariĝu sen-

homa kaj por ke ne multiĝu kontraŭ vi la bestoj de la kampo. Er.23 = ...por

ke la bestoj ne fariĝu multaj kompare kun vi.

La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna

nombro. Re.1

Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta. PE.1190 = Kompare kun

tuta kohorto... Oni povas ĉi tie kompreni ankaŭ malamikan agon en

kontraŭ: En batalo kontraŭ tuta kohorto...

180

§12.3.4.8

Rolmontriloj

Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos

monaĥinejoj. Rt.17 = ...kompare kun kiu Romo kaj Sparto estos monaĥin-

ejoj.

Vortfarado

Kontraŭa = “tia, ke ĝi estas kontraŭ io”: Li ne scias, kiu loĝas en la kon-

traŭa domo. FA2.134 Ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu,

en kiu ili devus iri. FA3.89 Eble tio estos kontraŭa al la kristana favorkor-

eco? M.171

Kontraŭe = 1. “En kontraŭa pozicio aŭ direkto”: La reĝo kaj la reĝino

sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta kon-

silistaro. FA1.12 La vento blovas kontraŭe. 2. “Kun kontraŭa volo, senco aŭ

intenco”: Ili agis kontraŭe al la leĝoj. 3. “Tute alie, tute male” (uzata

kvazaŭ propra frazo): Mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi

estas danka al li. M.153

Kontraŭi = “havi kontraŭan volon”: Ŝi kontraŭis al ilia propono.

Kontraŭiĝi = “ekhavi kontraŭan volon”: Ne kontraŭiĝu al nia feliĉo! Rz.77

12.3.4.9. Post

Post estas klarigita inter la lokaj rolvortetoj, ĉar ĝi havas unu signifon lokan,

sed pli ofte ĝi estas tempa.

Loko

Loka post egalas al malantaŭ (§12.3.4.1):

Ŝi aŭdis post si brueton. M.184 = ...malantaŭ si... ...ĉe sia dorsflanko...

Tiam la virineto de maro fornaĝis kaj kaŝis sin post kelkaj altaj

ŝtonoj. FA1.90

Por loka signifo oni kutime uzas malantaŭ. Ĉe Zamenhof loka post estis

sufiĉe ofta, sed tio aperas nuntempe tre malofte. Tamen, kiam post montras

ne nur lokon, sed samtempe ankaŭ pozicion en sinsekvo, ĝi estas ankoraŭ

tute normala.

Loka post kun direktaj rolmontriloj

El post la dometo iris vojo. M.68 = El loko ĉe la malantaŭa flanko de...

Normale oni apenaŭ uzas post kune kun direktaj rolmontriloj, sed je bezono

malantaŭ kun ekz. N-finaĵo aŭ de.

Pozicio en sinsekvo

Post ofte montras pozicion en sinsekvo, nome pozicion, kiu sekvas alian.

Ofte ĉeestas tiam ankaŭ pure loka signifo:

La maljuna Preben iris tuj post la ĉerko. FA3.23 Dum la irado Preben

sekvis la ĉerkon malantaŭ ĝi.

§12.3.4.9

181

Rolmontriloj

La monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj

post ŝi. FA1.74

Pli ol cent salonoj troviĝis vice unu post la alia. FA2.73

Kiam ŝi skribas datojn, ŝi ĉiam skribas la tagon post la monato.

Sinsekva post ne estas ĉiam distingebla disde tempa post.

Iafoje sinsekva post povas montri komparon, same kiel antaŭ: Vi estas la

plej bona post mi. Vere plej bona estas mi, sed post mi sekvas vi.

Tempo

Plej ofte post montras tempon pli malfruan ol alia tempo. Tiam post staras

antaŭ esprimo de tempo, okazaĵo aŭ ago. Tempa post estas la malo de tempa

antaŭ (§12.3.4.1):

Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris

kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. FE.18 = ...kiam

la vespermanĝo estis pasinta...

Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur

varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis

jam tute malvarma. FE.38 = Tuj kiam la hejto estis okazinta... kiam unu

horo estis pasinta...

Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo. FE.38

= ...kiam tri monatoj estos pasintaj...

Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. FE.39

Tempa post povas ankaŭ stari antaŭ vortoj, kiuj ne per si mem montras

tempon, okazaĵon aŭ agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:

Kvaronon da horo post tiuj vortoj [...] droŝko [...] haltis antaŭ unu el la

plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska. M.78 = ...post e l diro de tiuj

vortoj...

Ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj. M.141 = ...guto fluis post

fluo de guto...

“Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro. FE.32

Ĉi tie temas pri sinsekvo tempa (dum parolo aŭ lego).

Ili ĉiam ripetadis post la reĝo: “Ho, ĝi ja estas tre bela!” FA1.110 = ...post

eldirado de la reĝo... Post havas ĉi tie ankaŭ iom de la signifo de laŭ

(§12.3.6.5). Ili ĉiam ripetadis laŭ la vortoj de la reĝo... Se oni uzas

malantaŭ anstataŭ post, la senco fariĝas loka: malantaŭ la reĝo tiam

montras, ke ili troviĝis ĉe la dorsa flanko de la reĝo, dum ili ripetadis.

Tempa post estas ofte uzata en esprimoj de horo (§23.8): dek minutoj post la

tria k.s.

182

§12.3.4.9

Rolmontriloj

Post kiam

Se post rilatas al tuta subfrazo, oni uzas kiam (§33.4.2) por enkonduki la

subfrazon:

Post lia alveno ni manĝis. Post kiam li alvenis, ni manĝis.

Kristino ploris kaj Ib ploris, kaj post kiam ili tiel estis plorintaj kelkan

tempon, ili kuŝiĝis sur la verdaĵo kaj endormiĝis. FA3.88 = ...post sia plor-

ado...

Teorie oni ankaŭ povus uzi post ol (§33.7) en tiaj frazoj, sed en la praktiko

tio malofte okazas.

Vortfarado

Posta = “pli malfrua; malantaŭa”: La historio de la reĝo David, la

antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto

Samuel. Kr2.29 Ĝi [= la glavo] trapenetris la postan parton de la korpo. Jĝ.3

Poste = “post (iom da) tempo, post tio (tempe aŭ sinsekve)”: Li paliĝis

de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. FE.39 Subite granda hundo alsaltis el

inter la arbetaĵoj, kaj tuj poste alia kaj ankoraŭ alia. FA1.171 Antaŭe iris

kantistoj, poste kordinstrumentistoj. Ps.68 Unue ni manĝis, poste ni trinkis,

pli poste ni babilis kaj fine ni endormiĝis.

Postaĵo = “pugo, sidvangoj, gluteoj (sidmuskoloj)”: Lian postaĵon kovris

kalsoneto. La vorto postaĵo baziĝas sur la malofta loka senco de post.

Principe postaĵo egalas al malantaŭaĵo (§12.3.4.1), sed postaĵo havas

tute specialan anatomian signifon, dum malantaŭaĵo estas uzebla por ĉia

ajn malantaŭa parto aŭ flanko de io.

12.3.4.10. Preter

Loko de moviĝo

Preter montras lokon, ĉe kies flanko okazas movo. La movo normale pluiras

for de tiu loko:

Li pasis preter mi sen saluto. M.158 Li pasis flanke de mi.

Elizo devis iri tute proksime preter ili. FA1.174 Ŝi pasis flanke de ili.

La fiŝoj, kiuj naĝis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj

oreloj. FA1.25

Li dronis en la rivero, kiu fluis proksime preter la urbo. FA2.55

Loko sen moviĝo

Preter povus ankaŭ montri lokon, kiu estas atingebla per movo flanke de io.

Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj: Mia hejmo troviĝas preter tiuj arboj. Se

vi volas atingi mian hejmon, vi devas iri preter tiuj arboj. Simila uzo estas

ebla sed same malofta ĉe tra (§12.3.4.14). Ĉe trans (§12.3.4.15) tia uzo estas

tamen tute normala.

§12.3.4.10

183

Rolmontriloj

Preter + direkta N-finaĵo

Por klare montri, ke pretermovo pluiras for de la afero, oni povas uzi preter

+ N-finaĵon. Jam simpla preter povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-fin-

aĵon nur kiam tio helpas al klareco:

Ĝi iris al li preter la buŝon. PE.697 = Li ne sukcesis profiti de ĝi.

La vojo kondukis preter preĝejon. FA1.23 = La vojo ne finiĝis ĉe la preĝejo.

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), tra (§12.3.4.14), trans

(§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).

Figura uzo

Li agas preter ĉia racio. Li tute ne uzas racion.

La pesto pasis preter tiu urbo. La pesto ne trafis tiun urbon.

Vortfarado

Pretere = “preter io”: La arbaroj estis densaj kaj mallumaj, [...] kaj pre-

tere oni vidis grandajn kastelojn el vitro kaj marmoro. FA2.5 = ...preter la

arbaroj...

12.3.4.11. Sub

Sub montras lokon pli malaltan ol io, kio estas pli-malpli rekte super ĝi. Sub

plej ofte signifas “malsuper”. Tiam tio, kio troviĝas pli malalte, ordinare ne

tuŝas tion, kio troviĝas pli alte. Iafoje sub signifas “malsur”. Tiam la suba

afero ja tuŝas tion, kio troviĝas pli alte. Nur la kunteksto povas montri, ĉu

temas pri tuŝo aŭ ne:

Li ofte ripozas ĉi tie sub la foliriĉaj branĉoj de la arbo. FA3.133

Ekzistas nenio nova sub la suno. Pr.1

Ĉe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, [...] la kupra porko

haltis. FA1.212

Ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj [...] sidis tri junaj virinoj. M.95 = ...ĉe

la muro sub la fenestroj...

Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj. BV.60

Iliaj ĉiumonataj oferoj estu enportataj en la raporton ne sub ilia nomo,

sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signoj. OV.66 Temas pri skribado sub

rubrikoj, kiuj troviĝas pli alte sur la papero.

La muŝo estas sub la plafono. Eble ĝi tuŝas la plafonon.

La lampo pendas sub la plafono.

La slipon kun sekreta vorto li gluis sub tirkesto de sia skribotablo.

184

§12.3.4.11

Rolmontriloj

Kovrado

Sub povas ankaŭ montri lokon kovritan de io, sendepende de tio, kiu afero

estas pli alta:

Grandan paperujon mi portas sub la brako. FE.40 La brako premas la

paperujon al la flanko de la korpo.

Ehud faris al si glavon dutranĉan, [...] kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia

dekstra femuro. Jĝ.3 La vesto kovris la glavon flanke de la femuro.

Sub dikaj tavoloj de farbo kaŝiĝis la origina aspekto de la plafono.

Efektive la farbo troviĝas pli malalte ol la plafono.

La kovra signifo de sub troviĝas ankaŭ en kunmetaĵoj kiel subvesto kaj sub-

ĉemizo (vestoj portataj sub aliaj vestoj).

Komparu kun simila uzo de super (§12.3.4.12).

Figura uzo

Sub povas montri nomon, aspekton, k.s., kun nuanco de kaŝado, malvereco

aŭ nekonstanteco:

Ŝi eldonis la libron sub kaŝnomo. = ...uzante kaŝnomon.

Se sub la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon, [...]

tiam vi restos tute sen vortoj. OV.264

Li foriris sub la preteksto, ke li estas malsana.

La Lingvo Internacia estas pli konata sub la nomo Esperanto. La vera

origina nomo de Esperanto estas “Lingvo Internacia”.

Sub povas montri dependecon, obeadon, malpli altan rangon aŭ valoron,

k.s.:

La traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn,

kiuj estas sub via estreco. Rz.6 = ...la kadukulejojn, kiujn vi estras.

Mi alveturis ĉi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma de-

cido servi sub vi. Rt.84

Sub la influo de antaŭkongresa agitado la kongreso elektis tro grandan

nombron da komitatanoj. L1.227

Sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tag-

manĝojn. M.37

Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn

de la Eternulo. Jr.36 = ...laŭ diktado...

Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela

muziko. FA1.98 = ...laŭ la plej bela muziko.

La temperaturo en tiu regiono atingas 30 gradojn sub nulo. Legu ankaŭ

pri (teorie) ebla uzo de kun la signifo “malpli ol”.

§12.3.4.11

185

Rolmontriloj

Sub + direktaj rolmontriloj

El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la

lito. FE.26 = El loko sub la kanapo la muso kuris al loko sub la lito, kaj nun

ĝi kuras en loko sub la lito.

Li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE.39

Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn

de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko. Sm2.18

Ankaŭ kiam sub estas uzata figure, oni povas aldoni direktajn rolmontrilojn:

Li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogard-

istoj. Gn.40

Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo. Er.6

Vortfarado

Sube, suba = “sub io, troviĝanta sub io”: Li loĝas ie sube de tiu ĉi etaĝo.

Li loĝas en suba etaĝo.

Ĉi-sube, ĉi-suba = “sub tio ĉi, troviĝanta sub tio ĉi”: Skribu vian nomon

ĉi-sube. Ĉi-sube loĝas Franca familio. La ĉi-suba teksto estas tre grava.

Subigi = “meti sub regadon”: Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem

vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kr2.28

Subiĝi = “moviĝi sub ion”: La virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la

akvon. FA1.87

12.3.4.12. Super

Loko

Super montras lokon pli altan ol io, kio troviĝas pli-malpli rekte sub ĝi. Inter

la du lokoj estas (normale) spaco, tiel ke ne estas intertuŝo:

Vidu, super ni briletas plej bela stelo! FA2.107

Super la komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro. FA2.4

Subite super la kapo de la profunde enpensiĝanta virino eksonis du

voĉoj. M.144 Ŝi sidis, kaj la parolantoj staris.

David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el

la ingo, kaj mortigis lin. Sm1.17

Ĉi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis

ilin super la lageto en Ĥebron. Sm2.4

“Hodiaŭ vespere ni ne havas tempon por tio,” diris la dio de dormo kaj

etendis super li sian belan ombrelon. FA2.10

La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro. FA2.114

Leviĝis la suno.

186

§12.3.4.12

Rolmontriloj

Ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo. M.92 Por manĝi el la

telero ŝi sin klinis super la telero. Komparu kun figura uzo por montri

labortaskojn ĉi-poste.

Antaŭ li multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono. OV.120 La falado okazis

ĝuste super la ŝtono al loko trans ĝi. Nur la kunteksto komprenigas, ke la

ŝtono iel ankaŭ kaŭzis la faladon. Oni uzas ankaŭ sur en tiaj ĉi frazoj.

Normale ĉe super ne estas intertuŝo inter la du aferoj. Iafoje tamen estas

intertuŝo, sed tiel malgrava, ke oni ĝin ne konsideras. Se estus grava inter-

tuŝo, oni uzus anstataŭe sur:

Super la tero sin trovas aero. FE.26

Forta ventego blovis super la maro kaj la tero. FA4.11

Ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da ŝtupetoj. M.184

Jakob starigis monumenton super ŝia tombo. Gn.35

Ili iris kaj iris super velkintaj folioj kaj sekaj defalintaj branĉoj; krak-

etis sub iliaj malgrandaj piedoj. FA3.88 Ĉi tie sur estas verŝajne preferinda.

Kovrado

Super iafoje montras kovradon sen distingo de alteco aŭ intertuŝo:

La neĝaj flokoj faladis sur ŝiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj

bukloj pendis super ŝia nuko. FA2.113 La haroj kovris la nukon.

La litkovrilon li tiris pli alten super si, la ĉapeton pli profunden super

siaj oreloj. FA3.140 La litkovrilo estis pli alta ol li, sed tuŝis lin. La ĉapeto

kovris la orelojn flanke de la kapo kun tuŝo. Ĉi tie estas tamen grava nur

la signifo de kovrado.

La peza tavolo da sablo kuŝis kaj ankoraŭ nun kuŝas super ĝi. FA4.195 Ĝi

(la preĝejo) estas kovrita de sablotavolo.

Oni povas vidi la kovran signifon de super ankaŭ en vortoj kiel supervesto

kaj supertuto (vestoj, kiuj kovras aliajn).

Komparu kun simila uzo de sub (§12.3.4.11).

Super + direktaj rolmontriloj

Plej belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj naĝis post la boato; de

tempo al tempo ili elsaltis super la akvon. FA2.5 = ...elsaltis al loko super

la akvo.

La suno leviĝis super la teron. Gn.19 = ...al pozicio super la tero.

La aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo. FA3.55 = ...al

super la lando...

Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu [...] levis la kapon

de super la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton. M.100 = ...de pozicio

super la maŝino...

§12.3.4.12

187

Rolmontriloj

Figura uzo

Oni povas per super montri ion, kio spertas pasadon de tempo, kvazaŭ sur la

ĉielo super ĝi:

Mallumaj tagoj, malvarmaj noktoj pasis super la malnova sonor-

ilo. FA4.211

Sesdek jaroj pasis super mia kapo. BV.20

Super ofte montras regadpovon, pli altan rangon, pli altan valoron, pli da

forto aŭ simile:

Li fariĝos reĝo super la tuta lando. FA1.69 Kiel reĝo li havos pli altan

rangon ol ĉiu ajn alia en la tuta lando.

Li asertis, ke li havas potencon super ŝi, kaj tial [...] li kapbalancis sian

jeson. FA2.105

Dank’ al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj. OV.18

La muzikaĵisto laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj. FA2.28

La temperaturo en tiu regiono malofte estas super nulo. Legu ankaŭ pri

(teorie) ebla uzo de kun la signifo “pli ol”.

Super povas montri labortaskon, super kiu laboranto kvazaŭ sin klinas.

Iafoje estas vera klinado super afero, sed ofte estas nur figura esprimo:

Kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj horoj stari

super gladilo... M.181 Por uzi gladilon oni devas iomete sin klini super ĝi,

sed montrado de labortasko estas ĉi tie la ĉefa signifo.

Ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj. FA1.109

Verŝajne ili ne sin klinis super la teksiloj.

Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. PE.1390 Li devas lerni la alfabeton.

Laboru ankoraŭ iom super la muziko. M.19 = ...pri la muziko por plibonigi

viajn sciojn pri ĝi.

Super kaj supre

Ne konfuzu super kun supre. Super estas rolvorteto, dum supre estas E-

vorto. La signifoj estas similetaj, sed tamen malsamaj. Super ≈ “pli alte ol”.

Supre ≈ “ĉe la plej alta parto de io” ( supro = “la plej alta parto”):

Li staras supre sur la monto. FE.33 = ...sur la supro (la pinto) de la monto.

La birdo ŝvebas super la monto. = ...en pozicio pli alta ol la monto.

Tamen oni uzas supre ankaŭ kie oni logike povus uzi supere (super tiu loko):

Ĉie estis silente kaj dezerte, nur la falstelo rakontis al ni, ke supre en la

ĉielo moviĝas vivo. FA1.231 = ...ke super ni en la ĉielo...

Vortfarado

Supera = “havanta (pli) altan rangon, forton, valoron” k.t.p.: Kolonelo

estas supera al kapitano. (= ...havas pli altan rangon ol... ) Mi esperas,

188

§12.3.4.12

Rolmontriloj

ke ili povos studi en supera lernejo. La formo supere normale ne estas

uzata (vidu ĉi-antaŭe pri supre).

Superi = “esti supera al io en rango, forto, valoro” k.t.p.: Malbona virino

diablon superas. PE.1425 Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis

ĉiujn aliajn. FA3.119 En la regiono de la instruado la proponado de laboro

multe superas ĝian postuladon. M.37

Malsupera kaj malsuperi estas la maloj de respektive supera kaj superi,

sed la formo *malsuper* ne estas uzata. Anstataŭe oni uzas sub

(§12.3.4.11).

Rimarku, ke (mal)supera kaj (mal)superi neniam uziĝas kun simpla loka

-

-

senco, sed nur pri supereco de rango, forto, valoro, kvanto k.s.

12.3.4.13. Sur

Sur montras lokon ĉe la surfaco de io. Normale temas pri apogo, fiksiteco,

alpremo, tuŝa kovrado, aŭ alia grava intertuŝo.

Plej ofte sur montras intertuŝan pozicion pli altan ol la tuŝata surfaco:

Sur la tero kuŝas ŝtono. FE.6

La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. FE.6

= ...sur la fenestra breto.

Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE.7

Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. FE.26 Pri sur kaj en ĉe

mebloj vidu en.

Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. FE.33 Ankaŭ eblas rigardi korton

kiel spacon ĉirkaŭitan de muroj: La kaleŝo enveturis en la korton. FE.38

Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. FE.32

Li povis observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace

staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron. FA1.154 La cetero de la

korpo troviĝas sur la piedo, pli alte ol la piedo, kaj fiksita sur ĝi. (La

piedo siavice troviĝas sur ia surfaco.)

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE.32 La birdoj ne trov-

iĝis pli alte ol la tuta arbo, sed ĉiu birdo sidis pli alte ol tiu parto (branĉo)

de la arbo, sur kiu ĝi sidis.

Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de

mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arb-

eto. FE.39 Rimarku, ke direkta N-finaĵo ne aperas ĉi tie, ĉar pendigi kaj

pendiĝi ne estas klare movaj agoj.

Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. FE.34

Ŝi [...] facile kuris sur la kotaj trotuaroj. M.39 Same oni kuras, promenas

k.s. sur planko, sur ferdeko, sur kajo, sur perono, sur ĝeto k.t.p.

Promenante sur la strato, mi falis. FE.22 Oni povas ankaŭ diri en strato, se

oni vidas straton kiel spacon: la rapida kuro en la glitiga strato M.12.

§12.3.4.13

189

Rolmontriloj

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj. FE.34

Plej ofte oni vidas kampon kiel surfacon, sed ankaŭ eblas rigardi kampon

kiel spacon. Tiam oni diras en kampo.

Sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis. FA2.134 Balkono estas

rigardata kiel surfaco.

Marta ĉiam ankoraŭ sidis sur la sama loko. M.177

Sur povas ankaŭ montri poziciojn ĉe surfaco sen distingo de alteco (komp-

aru kun super §12.3.4.12 kaj sub §12.3.4.11):

Meze sur la muro pendis portreto. FA2.145 Fiksita sur la muro flanke de ĝi.

Sur la ĉielo staras la bela suno. FE.10 Oni rigardas la ĉielon kiel surfacon

super la tero. Pri ĉielo oni povas ankaŭ uzi en.

Li kisis ŝin sur la buŝo. FA3.91

Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. FE.38

Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. FE.41

Ĉiuj havis sur si siajn festajn vestojn. FA2.27 La vestoj kovras la surfacon

(la haŭton) de la homo. Pri sur kaj en ĉe vestaĵoj vidu en.

Homoj metis sur sin tiajn okulvitrojn. FA2.50 Oni ankaŭ diras pli precize, ke

oni portas okulvitrojn sur la nazo.

Bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. FE.40

Unu ekstremo de la plumo estas ja en la ingo. Uzante sur Zamenhof

pensis ne pri la enmetita ekstremo, sed ĝenerale pri la tuta plumo, kiu

estas fiksita sur la bastoneto. Se oni uzus en, povus eble ŝajni, ke la tuta

plumo estas en la bastoneto.

La doma instruisto ludos solon sur la fluto. FA3.50 La ludanto tuŝos la

surfacon de la fluto. Oni kompreneble ankaŭ povas uzi per la fluto, sed

ofte per estas bezonata por alia ilo, per kiu oni ludas la

muzikinstrumenton: ludi violonon per arĉo, ludi muzikon sur gitaro per

plektro, ludi Ŝopenon sur piano per kvar manoj (aŭ ...per piano kvarm-

ane/je kvar manoj).

Da flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj

tri sur la alia flanko. Jĥ.40 Oni povas preskaŭ ĉiam diri ĉe flanko, sed se

efektive estas sur-eca pozicio, oni ankaŭ povas uzi sur.

Sur + direktaj rolvortetoj

Mi metis la manon sur la tablon. FE.26 = ...al loko sur la tablosurfaco.

Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la

korton. FE.25

La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj

surflugis sur la tegmenton. FE.31

La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon. M.7 = ...prenis la inf-

anon kaj metis ĝin sur sian brakon.

190

§12.3.4.13

Rolmontriloj

Mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, oro... M.147 = ...al loko sur ŝia

korpo...

Li metis al mi sian oran ringon sur la fingron. FA3.76 La ringo poste kovris

la fingron en ĉirkaŭa pozicio. Kutime oni ne diras, ke ringo troviĝas

ĉirkaŭ fingro, sed tio estus tute logika.

La aktorino metis al si ŝminkon sur la vizaĝon.

Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. FE.14

Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. FE.33

Sur + direkta N-finaĵo ofte montras direkton de rigardado k.s.

Jen vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero. Gn.4 = ...for de loko sur la tero.

Normale sufiĉas simpla de.

Figura uzo

Sur estas uzata ankaŭ en diversaj figuraj esprimoj:

La konfeso de ŝia amo troviĝis jam sur ŝia lango. FA2.141 = Ŝi estis tute

preta eldiri sian konfeson de amo.

Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj. Jes.53 La peko

estis kiel ŝarĝo sur li.

Ĝi ne faros sur mi tian impreson. FA1.17 La impreso estus kvazaŭ sur lia

surfaco.

Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da punĉo! FA1.123

Ankaŭ figura sur povas aperi kun direkta N-finaĵo:

Se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur

vin. FA1.100

Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa vir-

ino. FE.15 La formo kvazaŭ kovris ŝian surfacon.

Ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min. Rt.88 Ĉiuj ekrigardis fikse min.

12.3.4.14. Tra

Loko de moviĝo

Tra montras lokon, ene de kiu okazas moviĝo. La moviĝo komenciĝas ekster

la afero, iras en ĝin, kaj pluiras ĝis la alia ekstremo de la afero. La moviĝo

povas ankaŭ komenciĝi ĉe unu ekstremo, kaj daŭri al la alia ekstremo. La

moviĝo povas pluiri for de la loko, aŭ resti ene de ĝi sen iri pluen, laŭ la

kunteksto:

Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la

korton. FE.25 La vaporo estas unue en la domo, iras al la fenestro, en ĝin, el

ĝi, kaj atingas fine la korton.

La koboldo rigardis tra la serura truo kaj vidis, ke la studento legas. FA3.52

La rigardo “iris” en la seruran truon, el ĝi, kaj en la alian ĉambron.

§12.3.4.14

191

Rolmontriloj

Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE.33

Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. FE.38 Oni rigardas

la kampon kiel lokon kun interno. La vojeto “iras” de ie, en la kampon,

al la alia flanko de la kampo, kaj pluen al nia domo.

Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. FE.40 La ekbriloj aperis

en unu flanko de la ĉielo, kaj kuris ĝis la alia flanko. Oni rigardas la

ĉielon kiel lokon kun interno. (Oni povas rigardi ĝin ankaŭ kiel surfacon.

Tiam oni uzus trans.)

Ni veturos de Hamburgo al Oslo tra Kopenhago. Iafoje oni uzas per

pere de en tiaj ĉi esprimoj.

Malpreciza tra

Ofte la moviĝo ne iras precize de unu flanko ĝis la alia, sed iel de loko al

loko ene de la afero:

La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. FE.22 Ili iris de iuj lokoj en

la stratoj al aliaj lokoj en la stratoj.

Bala muziko bruis tra la festaj salonoj. FA3.15 La muziko sonis de loko al

loko ene de la salonoj.

Li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko

sonis tra la bela nokto. FA1.87 = ...la muziko sonis de loko al loko en la

nokto. La tempa vorto nokto ĉi tie montras lokon (= nokta aero

simile). Tra ja povas montri tempon (vidu ĉi-poste), sed ĉi tie temas pri

loko.

Loko sen moviĝo

Tra povus ankaŭ montri lokon, kiu estas atingebla per movo ene de io. Tiaj

frazoj estas tamen tre maloftaj. La oficejo troviĝas tra tiu pordo. Ĝi troviĝas

en ĉambro atingebla per iro tra tiu pordo. Simila uzo estas ebla sed same

malofta ĉe preter (§12.3.4.10). Ĉe trans (§12.3.4.15) tia uzo estas tamen tute

normala.

Tra + direkta N-finaĵo

Por klare montri, ke moviĝo plene trairas, kaj pluiras el la loko, oni povas

uzi tra + N-finaĵon. Jam simpla tra povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-

finaĵon nur kiam tio helpas al klareco:

Mia brako estas sufiĉe forta, por porti vin tra la arbaron. FA1.166 = ...la

tutan vojon tra la arbaro kaj el ĝi.

La sago iris tra lian koron. Rĝ2.9 ≈ La sago plene penetris lian koron.

Mi pafos per mia pafilo tra la kradan aperturon de la pordego, kaj tiam

ĉiu gardu sian nazon! Rn.32 La pafoj eble trafos tiujn, kiuj staros ekstere.

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), preter (§12.3.4.10), trans

(§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).

192

§12.3.4.14

Rolmontriloj

Tempo

Tra povas signifi “la tutan tempon de la komenco ĝis la fino”:

La alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraŭstaris, pre-

zentas nun ruinojn. IT.43

La koko krias tra la tuta nokto. H.8

Tempa tra similas al dum (§12.3.6.2). Tra tamen pli emfazas la sencon “de la

komenco ĝis la fino”. Oni ankaŭ preferas tra, se io ripete aŭ multfoje okazis

dum la tempo. Vidu ankaŭ en (§12.3.4.6) kaj por (§12.3.6.9).

Tra kaj trans

Ne konfuzu tra kun trans. Vidu ĉe trans klarigon pri la diferenco:

§12.3.4.15.

Vortfarado

Trae = “tra io”: Iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae! Rt.132 (= ...tra via

korpo! )

Traigi = “movi aŭ piki k.s. tra io, tredi”: Li traigis la fadenon tra la tru-

eton de la kudrilo.

12.3.4.15. Trans

Trans signifas “sur la alia flanko de”. Oni uzas trans, kiam necesas iri super

aŭ sur la afero por atingi tiun alian flankon:

Ĉi tiu estas jam trans ĉiuj montoj. Rn.18 = Ĉi tiu estas jam sur la alia

flanko de ĉiuj montoj. Por iri tien, kie ĉi tiu estas, oni iru super (aŭ sur) la

montoj.

Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo! Rt.103

= ...sur la alia flanko de la limo.

La domo forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj lumis ĝis la

funebra betulo trans la lago. FA4.31 = ...ĝis la funebra betulo, kiu troviĝis

sur la alia flanko de la lago.

Komparu kun simila sed tre malofta uzo de preter (§12.3.4.10) kaj tra

(§12.3.4.14).

Zamenhof ofte uzis transe de anstataŭ (senmova) loka trans: Transe de la

mallarĝa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo. FA2.58

Trans + direktaj rolmontriloj

Oni povas uzi de (§12.3.2.1) aŭ el (§12.3.5.2) antaŭ trans por montri mov-

iĝon de aŭ el loko aliflanke de io (per iro super aŭ sur ĝi):

Venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro. Kr2.20 = ...de

loko, kiu troviĝas aliflanke de la maro.

Belaj rakontoj el trans la montoj. PE.162

§12.3.4.15

193

Rolmontriloj

Oni ofte uzas trans kune kun direkta N-finaĵo por esprimi moviĝon al loko

aliflanke de io:

La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj

hirundoj. FE.26 = ...al trans la rivero... Ĉi tiu Fundamenta ekzemplo

instruas, kiel oni distingas inter troviĝo aliflanke de io, kaj moviĝo al la

alia flanko de io.

La knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la

domo. FA1.217

La unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la

morton! FA3.105

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), preter (§12.3.4.10), tra

(§12.3.4.14) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).

Zamenhof sufiĉe ofte uzis trans sen N-finaĵo, kiam temis pri moviĝo al la

alia flanko de io:

Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo. PE.1888 = ...al la alia flanko de

limo...

Matene la vojo kondukas trans ŝvelintaj riveroj. Sidu forte sur via

ĉevalo, por ke la torenta akvo vin ne forŝiru! FA1.225

Ankoraŭ hodiaŭ oni povas renkonti tian uzon. Estas tamen preferinde en tiaj

okazoj aldoni direktan N-finaĵon laŭ la ordinaraj reguloj: iras trans limon,

kondukas trans ŝvelintajn riverojn.

Trans kaj tra

Ne konfuzu trans kun tra (§12.3.4.14). Transmovo iras super aŭ sur io. Tra-

movo iras ene de io:

Ŝi saltis trans barilon. Ŝi saltis super la barilo al la alia flanko.

Ŝi kuris tra barilon. Ŝi kuris tra truo en la barilo al la alia flanko.

Ili iris trans la ponton. Ne: *...tra la ponton*, ĉar oni iras sur ponto, ne

en ponto.

Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon

en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto. M.31 La rideto glitis

ne en la buŝo, nek flanke de la buŝo, sed ĝuste sur la buŝo.

Kavaliraĵon oni metas al vi trans la ŝultron. Rz.83 La kavaliraĵon (ordenan

rubandon) oni metas sur la ŝultron etendante ĝin de la brusto ĝis la dorso.

Tra donus tute alian signifon.

Maltrans

Logika, sed apenaŭ uzata, estas maltrans = “sur tiu ĉi flanko de”: Vi eraras.

Tiu urbo ne troviĝas trans la rivero, sed maltrans ĝi. = ...Tiu urbo ne trov-

iĝas aliflanke de la rivero, sed ĉi-flanke de ĝi. Atentu pri la akcento:

máltrans. Anstataŭ maltrans oni provis la novan rolvorteton cis (§19). Plej

bona alternativo estas tamen ĉi-flanke de.

194

§12.3.4.15

Rolmontriloj

Vortfarado

Transa, transe = “aliflanka, aliflanke”: Ŝi transflugis sur la transan

bordon. FA3.3 Transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi

tiu. FA1.165 En ĝi estis skribita pri la vivo transe de la tombo. FA3.117 (= ...ali-

flanke de la morto, post la morto. )

Transigi = “movi trans ion, pludoni, turni vidigante la alian flankon”: Ili

perŝipe transigis varojn de unu bordo al la alia. / La fabelo en la daŭro

de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patr-

ino. FA4.19 Ŝi transigis la foliojn [de la libro] . FA1.162

Transiĝi = “iri trans ion, transiri en alian lokon/staton”: Per ŝipeto ili

transiĝis al la alia bordo. / Permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi

en alian loĝejon. Rz.30 Liaj sentoj transiĝis en kompaton kaj malestimon.

12.3.5. Direktaj rolvortetoj

En tiu ĉi paragrafo estas klarigoj pri la direktaj rolvortetoj al (§12.3.5.1), el

(§12.3.5.2) kaj ĝis (§12.3.5.3), sed ankaŭ la N-finaĵo (§12.2.5) kaj la rol-

vorteto de (§12.3.2) estas direktaj rolmontriloj.

12.3.5.1. Al

Al montras celon. Al ofte similas al por. Vidu ĉe por klarigon pri la dife-

renco: §12.3.6.9.

Direkto de movo

Normale al montras celon de moviĝo:

Загрузка...