Ne gravas, ĉu oni estas bona aŭ malbona.
• Tio estas la leĝo pri naskintino, ĉu de knabo, ĉu de knabino. Lv.12 La leĝo
validas egale por virino, kiu naskis knabon, kaj por virino, kiu naskis
knabinon.
§17.2
327
Kombinitaj vortetoj
Unu sola ĉu povas montri nur demandon. Pluraj ĉu povas esti indiferenta ĉu,
sed povas ankaŭ esti pluraj sinsekvaj demandoj:
• Ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la
komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco
estos alkondukita al feliĉa fino, kaj ĉu la finita laboro en la praktiko
montriĝos tute taŭga. FK.293 Tie ĉi ĉu ne esprimas dubon aŭ necertecon.
Estas simple kvar demandaj subfrazoj.
En alternativdemandoj oni ne uzu ĉu... ĉu, sed ĉu... aŭ: Ĉu esti aŭ ne esti, –
tiel staras nun la demando. H.74 Rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo, aŭ
ne? Rt.51
17.3. Jen... jen
Ordinara jen (§14.3.11) altiras la atenton al io. Duobla aŭ plurobla jen ne
havas tian signifon, sed enkondukas alternativojn, kiuj alternas, aŭ eblojn,
kiuj validas alterne. Jen... jen = iufoje... alifoje.
Alterna jen povas aperi kaj antaŭ tutaj frazoj, kaj antaŭ unuopaj frazpartoj:
• Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto. FA1.150 La du statoj
alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.
• Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango. M.159 La
vizaĝo ŝanĝiĝadis.
• Ĝi [= sonorilo en fabelo] rakontas senĉese, tre ofte la samajn aferojn,
jen mallonge jen longe, kiel diktas al ĝi la kaprico. FA4.68 Iufoje la sonor-
ilo rakontas mallonge, alifoje longe.
• Ĝi [= la maro] estis ja jen ruĝa, jen verda, jen blua. FA1.230 La koloro
ŝanĝiĝis, aŭ estis malsama en diversaj lokoj
• Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al
tiu ventanimulo. M.56
• Li [...] okupadis sin jen per tio, jen per alio. FA3.139
17.4. Ju... des
Ju kaj des estas ĉiam uzataj kune kun pli aŭ malpli (§14.3.15). Ju kaj des
kunlabore montras, ke unu pli-esprimo dependas de alia. La ju-esprimo
montras tion, kio regas. La des-esprimo montras tion, kio dependas. Se ju-
pli-esprimo kreskas, ankaŭ la responda des-pli-esprimo kreskas:
• Ju pli da mono ni havos, des pli rapide kaj bone iros kompreneble nia
afero. OV.127 Se la mono pliiĝos, tiam ankaŭ la rapideco kaj boneco pliiĝos.
• Ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. FK.229 La
progreso de la popolo dependas de la nivelo de ĝia lingvo.
• Ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli bone. BV.86
• Ju pli da havo, des pli da pravo. PE.790
328
§17.4
Kombinitaj vortetoj
Se oni uzas ju pli kune kun des malpli, temas pri kresko, kiu kaŭzas mal-
kreskon. Inverse ju malpli kunlabore kun des pli montras, ke malkresko
kaŭzas kreskon:
• Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. PE.788
• Ju malpli da bonodoro ili [= la floroj] havis, des pli fiere ili alte tenis
sian kapon. FA1.119 Tiuj floroj, al kiuj mankis bonodoro, kompensis tion
per fiere alta tenado de la kapoj.
• Ju pli grandaj ili fariĝis, des malpli ili volis tion toleri. FA1.209 Kiam ili
kreskis en grandeco, ili malkreskis en toleremo.
• Ju pli klare vi elparolas, kaj ju malpli da malfacilaj vortoj vi uzas, des
pli bone oni komprenas vin. Pliiĝo de la klareco kaj malpliiĝo de la mal-
facilaj vortoj kaŭzas pliboniĝon de la kompreno.
Ju... tiom
Baze des havas la saman signifon kiel tiom (§14.3.3). La sola diferenco
estas, ke des kunlaboras kun ju. Zamenhof tamen iafoje uzis tiom ankaŭ
kune kun ju:
• Ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda kon-
struo. OV.312 Estus nenia sencodiferenco, se oni ŝanĝus tiom al des. Des
estas preferinda, ĉar pli kutima kaj tial pli klara.
Sola des
Iafoje des aperas sola, sen ju. Tiam ju-esprimo (ofte tuta frazo kun ju-
esprimo) estas iel subkomprenata:
• La saloneto [...] ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco
de ĝia aranĝo. M.148 Subkomprenata estas la ideo: Ju pli malvasta estas
eleganta salono, des pli la eleganteco frapas la okulojn.
• Baldaŭ ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed
des pli multe laboris. FA3.64 Subkomprenata ideo: Ju pli malmulte oni
parolas, des pli multe oni laboras.
Ofte sola des aperas en dufrazaj konstruoj, kie temas pri la vereco, la valid-
eco, de la du frazoj:
• Neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de
ĝia pretigado. FA3.126 = Ju pli estas vere, ke neniu gustumis, des pli estas
vere, ke neniu ion sciis pri la maniero de pretigado.
Sola des estas iafoje uzata kune kun ke-frazo, kiu montras kroman motivon
por io:
• Eble estos plej bone, se ni ĝin [= la historion] ankaŭ aŭskultos, des pli ke
ĝi estas mallonga. FA3.57 Subkomprenata ideo: Ju pli mallonga estas
historio, des pli facile estas ĝin aŭskulti.
Sola des povas ofte esti anstataŭigita per tiom (§14.3.3). Eble estas konsil-
inde uzi des, se oni iel subkomprenas ju-ideon, kaj tiom, se nenia ju-ideo
rolas.
§17.4
329
Kombinitaj vortetoj
*Ju... ju*
En kelkaj lingvoj oni povas uzi la saman vorton por la dependa kaj la re-
ganta pli-esprimoj. Tio ne eblas en Esperanto. *Ju... ju* ne havas sencon. La
reganta (mal)pli-esprimo havu ju, kaj la dependa (mal)pli-esprimo havu des.
-
-
Ne diru: *Ju pli rapide vi revenos hejmen, ju pli bone.* Diru: Ju pli rapide
vi revenos hejmen, des pli bone. Kompreneble ankaŭ *des... des* ne eblas.
Sed oni ja povas havi plurajn ju-esprimojn, kiuj kune regas unu aŭ plurajn
des-esprimojn (aŭ simile): Ju pli zorge kaj ju pli malrapide vi faros la
laboron, des pli kontenta kaj des pli ĝoja mi fariĝos.
17.5. Kaj... kaj
Duobla aŭ plurobla kaj (§16.1) estas uzata por emfazi kaj insisti. Oni tiam
metas kaj antaŭ ĉiuj kunligitaj aferoj, ankaŭ antaŭ la unua. Parole oni tiam
normale emfaze akcentas je kaj:
• Kaj Petro kaj Karlo laboras. Insisto pri tio, ke ne nur unu sed fakte
ambaŭ laboras.
• Al tiu bona knabo [...] ni alportos kaj frateton kaj fratineton. FA1.210
Ordinare ili (la cikonioj) alportas frateton aŭ fratineton, sed ne ambaŭ.
• Petro kaj fumas kaj drinkas. Insisto, ke li fakte faras ambaŭ agojn.
• Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis. Pr.9
Insisto, ke ĉiuj tri malaperis.
• – Ĉu vi havas aŭton aŭ biciklon? – Kaj, kaj. (= Mi havas kaj aŭton, kaj
biciklon. )
17.6. Nek... nek
Ordinara nek (§21) signifas “kaj ankaŭ ne”, “kaj ankaŭ neniu” k.s. Plurobla
nek signifas “kaj ne”. Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj (§17.5) plus
neado:
• Mi renkontis nek lin, nek lian fraton. FE.28 = Mi kaj ne renkontis lin, kaj
ne renkontis lian fraton.
• Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne. PE.1680 = Kaj ĝojo, kaj malĝojo ne
daŭras eterne.
• Ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. FA1.98 = Ŝi kaj ne povis kanti, kaj
ne povis paroli.
• Esperanto estas “nenies propraĵo”, nek en rilato materiala, nek en ri-
lato morala. OV.238 La neo validas kaj en rilato materiala, kaj en rilato
morala.
• – Ĉu vi havas aŭton aŭ biciklon? – Nek, nek. (= Mi havas nek aŭton,
nek biciklon. )
330
§17.6
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
18. Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj troviĝas iom ekster la ordinara gramatiko. Ili
ne interagas kun aliaj vortoj en frazo, sed estas ofte kiel kompleta eldiro en
si mem.
Nur naŭ ekkriaj vortetoj estas oficialaj (§18.1). Plej multaj ekkriaj vortetoj
estas neoficialaj (§18.3).
Multaj ekkriaj vortetoj ne havas firme difinitan signifon. Ekz. he (§18.1) kaj
ho (§18.1) povas esti uzataj diversmaniere laŭ la momenta deziro de la
uzanto.
Iuj kutimaj ekkriaj vortetoj ekuziĝis ankaŭ kiel ordinaraj radikoj, ekz. adiaŭ
(§18.1) kaj stop (§18.3).
18.1. Oficialaj ekkriaj vortetoj
Adiaŭ
Adiaŭ estas ĝentila salutvorto por disiĝoj (precipe kiam oni disiĝas por longa
tempo aŭ eĉ por ĉiam): Adiaŭ, kara hejma domo! Rt.122 Adiaŭ por ĉiam! Rt.23
Adiaŭ povas ankaŭ roli O-vortece. Tiam ĝi estas citaĵo (§36): Por ĉiu okazo
mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ. FA1.76
Adiaŭi = “diri adiaŭ! ” (aŭ alimaniere esprimi la saman ideon): Ŝi adiaŭis lin
per la mano, kaj malaperis.
Adiaŭo = “eldiro de adiaŭ! ” (aŭ esprimado de la ideo adiaŭ! en alia mani-
ero): Johano kapsignis al li adiaŭon. FA1.61
Adiaŭa = “esprimanta adiaŭon, rilata al adiaŭo” k.s.: Ĉi tiu saluto estis klare
adiaŭa. M.180 Morgaŭ estos la adiaŭa vespero.
La vorto adiaŭ mem estas tre malmulte uzata en la praktiko. Kutime oni
uzas la esprimojn ĝis (la) revido! kaj ĝis (la)! (§12.3.5.3), kiuj tamen
esprimas, ke oni antaŭvidas rerenkontiĝi, eble eĉ baldaŭ. Kunmetaĵoj kiel
adiaŭi, adiaŭo kaj adiaŭa estas tamen oftaj.
Bis
Bis estas laŭda ekkrio, per kiu oni povas peti aktoron aŭ artiston ripeti ion
bonan aŭ montri pli de sia arto. Bis ankaŭ povas esti uzata en instrukcioj pri
kantado k.s. por montri ripetadon. Bisi = “krii bis! ” (por peti ripeton). En iuj
lingvoj bis havas pli vastan uzadon, sed en Esperanto ĝi (ankoraŭ) estas
limigita al artistaj kaj muzikaj okazoj. En la praktiko tamen bis estas malofte
uzata. Por laŭde peti aktoron aŭ artiston pri ripeto aŭ aldona prezento, oni
uzas pli ofte esprimojn kiel pli, plian, denove aŭ ion similan.
§18.1
331
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
Fi
Fi montras malŝaton aŭ abomenon: Fi, kiel abomene! FE.26 “Fi!” li subite ek-
kriis, “la rozo estas ja difektita de vermo!” FA2.53 Fi baze estas vorteto (mem-
stare uzebla ekkrie), sed ĝi estas pli ofte uzata prefiksece (§38.4.3) aŭ kiel
ordinara radiko: fia = “malestiminda”.
Ha
Ha montras ekmiron aŭ surprizon: Ha, kiel bele! FE.26 Ha! kie vi ricevis la
tutan monon? FA1.22 Ripeta ha povas esprimi pli vivan senton: “Ha ha!” ek-
ĝemis la malgranda Niko, vidante, kiel la tuta manĝaĵo malaperas. FA1.15 Rip-
eta ha estas ankaŭ uzata kiel sonimito de ridado: Kiel oni povas ne ridi? [...]
ha, ha, ha! M.137
Ha plus la neoficiala ekkria vorteto lo (§18.3) formas kune la duvortan ek-
krion ha lo, kiu estas uzata kiel alvoko, precipe en telefonado.
He
He estas uzata precipe por altiri ies atenton: He, vi, venu ĉi tien! Rz.37 He;
kion vi tie havas en la sako? FA1.16 Komparu kun la neoficiala vorteto hej
(§18.3).
Ho
Ho estas ĝenerala ekkria vorteto por esprimi vivan senton: “Ho, ĉielo!” ek-
kriis la patrino, “kion mi vidas?” FE.21 Ho belega Italujo! FA1.142 Ho! Diablo
ĝin prenu! Rz.93 Ho, Dio! kion vi faras! FE.26 Ho, mia kor’! FK.303
Ho estas uzata aparte ofte ĉe alvokoj por plivigligi aŭ pliseriozigi: Al Vi, ho
potenca senkorpa Mistero! OV.589 Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el
la domo. FE.21 Ho estas ankaŭ ofte kombinata kun aliaj ekkriaj vortetoj: ho ve,
he ho...
Hura
Per hura oni esprimas ĝojon, aprobon, entuziasmon k.s.: Ĉiuj aplaŭdis kaj
laŭte aprobis, kaj Knut kriis “hura!” FA3.61 Legu ankaŭ pri la formo hu ra° en
§18.4.
Nu
Nu esprimas, ke sekvos io aparte atentinda. Ĝi estas uzata en multaj diversaj
manieroj. Alvoko: “Nu, mia filino?” – “Jes, patrino.” FE.21 “Nu, Alfred,” ek-
kriis la doktoro, “kion vi diros al tio ĉi?” BV.19 Malpacienco: Nu, iru pli rap-
ide! FE.26 Nu, nu malsaĝulo, ĉesu! Rz.24 Konsento, koncedo: Nu, bone,
bone! Rt.12 Nu do, venu, se vi vere insistas. Fino de interparolo: Nu, bone do,
tial ni iru! Rt.30 Nu, bonan nokton! H.2 Surpriziĝo: Nu! Kiu supozus ion tian?
Nu, mi neniam atendis tion! Dubo, hezito: Nu, kiel nun, Anton
Antonoviĉ? Rz.15 Klarigo: Nu! Tion kaŭzis difekto en la hejtilo. Rezignacio:
Nu, tia estas la vivo. Nu, kion fari? Konsolo: Nu, nu! Ne ploru!
332
§18.1
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
Ve
Per ve oni esprimas kordoloron aŭ bedaŭregon pro malfeliĉo: “Ho ve,
sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo”. FE.21 Ho ve al ni, ke ni pekis! Pk.5
Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj! Rt.66 Ve povas ankaŭ
montri minacon al alia persono: Tiam ve al vi estos, se vi movos viajn
ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon. Rt.41 Ve estas [...] al la viro, se virino
kuraĝas lin kritiki. Gm.52 Veo = “plenda ekkrio”, hejmveo = “nostalgio (pri la
hejmloko)”, ve(ad)i = “plende kri(ad) i, lamenti”.
-
-
18.2. Ordinaraj radikoj kiel ekkriaj vortetoj
Iafoje oni uzas ordinarajn radikojn (§37.1) sen finaĵoj kiel ekkriajn vortojn:
• Halt’! Ne kuraĝu permesi al vi! Rt.142 = Haltu! Ne kuraĝu... HALT estas
ordinara radiko normale uzata kiel verbo: halti. Ĉi tie Zamenhof uzis ĝin
kiel ekkrian vorton, kaj skribis apostrofon, kvazaŭ temus pri ellasita O-
finaĵo. Pli bone estas skribi halt! (sen apostrofo), ĉar temas pri ekkria
uzo de nuda radiko.
• Ek! Ni komencu! Ek! Antaŭen! La prefikso EK (§38.3.4) estas tre ofte
uzata kiel memstara ekkria vorto por instigi al (tuja) ekagado.
• Eks pri tiuj idiotoj! La prefikso EKS (§38.3.5) estas iafoje uzata kiel
memstara ekkria vorto por montri, ke io (ĝena), kio antaŭe ekzistis, ne
plu okazos aŭ aperos.
• Help! = Helpu! Helpon!
Povas ekesti problemoj pri akcento en ĉi tia uzado de nudaj radikoj. Kie en
ekz. Rapid! meti akcenton? Ĉu oni diru “rapíd” (kvazaŭ estus Rapid’! kun
apostrofo), aŭ “rápid” (akcentante la antaŭlastan vokalon)? Estas konsilinde
uzi kiel ekkriajn vortojn nur unuvokalajn radikojn, ĉar tiam ne povas ekesti
dubo pri la akcento. Estas eĉ konsilinde uzi tiun ĉi eblon ĝenerale tre ŝpare.
Multaj radikoj estas iom sonimitaj. Ofte oni kreas el ili sonimitajn vortojn
per forigo de finaĵoj, kaj ofte per mallongigo kaj aliformigo:
• Kraki → Krak! FA3.86
• Plaŭdi → Plaŭ! FA2.35
• Rapidi → Rap, rap! Rapidu, rapidu! FA2.34
• Pafi → “Pif, paf!” eksonis subite krakoj. FA2.37
• Murmuri → Mur-mur-mur! FA2.128
• Boji → Boj!
• Miaŭi → Miaŭ! (eble pli bone mjaŭ, §18.4)
• Tranĉi → Trinĉ tranĉ!
• Gluti → Glut! glut!
• Tinti → Tin tin!
§18.2
333
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
18.3. Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
Da neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj ekzistas tre multe. Efektive oni
povas tiajn “vortojn” libere krei laŭ momentaj bezonoj. La signifoklarigojn,
kiujn oni trovas en vortaroj kaj ĉi tie, oni ne prenu tro serioze. La efektivaj
signifoj tre dependas de la uzanto kaj de la situacio. Ĉi tie nur mallonge
menciiĝos kelkaj ekzemploj de neoficialaj ekkriaj vortetoj (pliajn oni povas
trovi ekz. en PIV). Rimarku, ke la formoj kaj la signifoj de tiaj vortoj povas
tre varii en la praktiko..
Sonimitoj estas la plej “sovaĝa” parto de ĉiu lingvo. Sonimitojn oni povas
krei tute laŭplaĉe kaj laŭbezone. Pri ili ne validas gramatikaj reguloj. Ili
ankaŭ ne ĉiam obeas al la sonreguloj. Ĉi-poste oni povas rimarki ekz. sss
kun tri sinsekvaj “s”-oj, kio ne eblas en normalaj vortoj, kaj ankaŭ ŭa kaj
kŭaks, en kiuj la litero Ŭ aperas en nenormala pozicio (§2.1).
• lo = alvoko, normale uzata nur kune kun ha en la duvorta alvoko ha lo
(§18.1)
• hola = alvoko
• stop = “haltu!” (→ stopi = “haltigi”)
• hoj = alvoko de malproksime
• hej = kuraĝigo, instigo al gajo
• hop = instigo al salto (→ hopi = “salti per nur unu piedo”)
• aha = konstato (de io atendata aŭ suspektata)
• ehe = ekkompreno
• oho = surpriziĝo
• aĥ = forta surprizo aŭ bedaŭro
• aj, aŭ = doloro
• ba, baf = malŝata senzorgeco
• be = 1. konfuziteco. 2. bleko de ŝafo
• oj = 1. amara bedaŭro. 2. doloro
• o kej° = konsento, bone!
• hm = 1. paŭzo por pripensi, necerteco, konfuziteco. 2. kontraŭdiremo,
ĝenateco. 3. ŝajnigo de tuseto
• fu = 1. detenata rido. 2. = uf
• uf = faciliĝo post laceco, penado k.s.
• ŭa = 1. krio de bebo. 2. bojo de hundo
• amen, haleluja, hosana = religiaj ekkriaj vortetoj uzataj en judismo kaj
kristanismo
• hot, hoto = instigo al ĉevalo iri, al bovo forkuri k.s.
• huŝ, tju = fortimigo de bestoj
334
§18.3
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
• gik gak = bleko de anaso
• hu = ektimo
• hu ha = tre forta ekscitiĝo
• hu hu = bleko de strigo
• kluk kluk = bleko de kokino
• kŭaks, brekekekeks° = bleko de bufo
• kva, kvak = bleko de rano
• kvivit = birda pepado
• glu glu glu = bleko de meleagro
• glu glu°, kluk kluk° = sono de akvo elfluanta el botelo
• puf, pum = bruo de falo k.s.
• sss = sibla sono
• tik tak° = sono de mekanika horloĝo
18.4. Elparolado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
Ekkriaj kaj sonimitaj vortetoj estas ofte elparolataj kun alia akcento ol ili
devus havi laŭ la skribo. Tiaj ĉi vortoj estas la plej “sovaĝa” parto de la
lingvo, kaj tial la normalaj reguloj de skribo (§1) kaj elparolo (§2) eble ne
estas same gravaj kiel ĉe ordinaraj vortoj, sed plej ofte tute bone eblas skribi
regule laŭ la efektiva elparolo:
• La duvorta alvoko ha lo (§18.1) estas ofte misskribata *halo*, kio devus
elparoliĝi *hálo* (same kiel la O-vorto halo). Ha lo estas tamen ĉiam el-
parolata “ha ló” . Ankaŭ ne eblas skribi *halo’* kun apostrofo, ĉar ĝi
neniel estas O-vorto.
• La vorton hura (§18.1) oni elparolu “húra” (akcento je U). Sed multaj el-
parolas “hurá”. Se oni tiel elparolas, oni skribu hu ra°.
• Hola (§18.3) estas ofte elparolata “holá”, kaj devas tiam esti skribata
ho la°.
• Aha (§18.3), ehe (§18.3) kaj oho (§18.3) elparoliĝu “áha”, “éhe” kaj
“óho”. Ili estas tamen ofte elparolataj “ahá”, “ehé” kaj “ohó”, kaj devas
tiam esti skribataj a ha°, e he° kaj o ho°.
• O kej° (§18.3) estas ofte misskribata *okej*, kio devus elparoliĝi “ókej”.
La efektiva elparolo estas tamen ĉiam “okéj”. Iuj proponis skribi *okej’*
kun apostrofo, sed ja neniel temas pri O-vorto.
• La kata bleko miaŭ (§18.2) estas ofte elparolata “miáŭ”, kaj tiam mjaŭ°
estas pli bona skribo.
§18.4
335
Neoficialaj vortetoj
19. Neoficialaj vortetoj
Krom la oficialaj vortetoj (§3.1) ekzistas ankaŭ neoficialaj vortetoj. Iuj estas
tute akceptitaj vortoj, dum aliaj estas novaĵoj, kiujn oni nepre evitu.
Neoficialaj rolvortetoj
Okazis provoj enkonduki novajn rolvortetojn en Esperanton, sed tio nur
malfacile eblas (same kiel en aliaj lingvoj). Jen sekvas tamen klarigoj de
kelkaj neoficialaj rolvortetoj, kiujn oni povas de tempo al tempo renkonti:
Cis
Cis = “sur tiu ĉi flanko de, maltrans”: Ili loĝas cis tiuj montoj. = Ili loĝas
sur tiu ĉi flanko de tiuj montoj (proksime de ni). La rolvorteto cis estas mal-
multe uzata en la praktiko. Oni diru ĉi-flanke de, sur tiu ĉi flanko de aŭ
eventuale maltrans. Teorie oni povus uzi direktan N-finaĵon post cis, same
kiel post trans: La malamika armeo venis cis la limriveron. = ...sur nian
flankon de la limrivero.
Cis estas pli ofta en vortfarado: cisalpa = “ĉi-flanka de la Alpoj”, cis-
Danube = “ĉi-flanke de Danubo”, Cisganga Hindujo = “tiu parto de Hind-
ujo, kiu estas okcidente de la rivero Gango” (la nomoj Cisganga Hindujo kaj
Transganga Hindujo montras Eŭropan perspektivon, sed Esperanto estas
tutmonda lingvo, kaj oni ordinare evitu tiajn vortojn). Cis ankaŭ troviĝas en
propraj nomoj kaj sciencaj vortoj, kie oni prefere rigardu ĝin kiel parton de
la radiko. Tiaj vortoj normale kontrastas al simila formo kun “trans”: Cisk-
ejo – Transkejo (Bantuaj hejmlandoj en Sud-Afriko, kiuj troviĝas respektive
sude kaj norde de la rivero Granda Kejo), cisbuteno – transbuteno (kemiaj
kombinaĵoj, kiuj havas certajn elementojn respektive samflanke kaj mal-
samflanke de centra strukturo).
*Far*
*Far* estas uzata de iuj Esperantistoj anstataŭ de (§12.3.2) por montri
aganton ĉe agaj O-vortoj (§12.3.2.2) aŭ ĉe pasivaj participoj (§12.3.2.4):
Morgaŭ okazos akcepto de la urbestro. → *Morgaŭ okazos akcepto far la
urbestro.* Ŝi estas amata de ĉiuj. FG → *Ŝi estas amata far ĉiuj.*
De havas multajn signifojn (§12.3.2), kaj iafoje konfuzo efektive povas est-
iĝi. Tiam oni normale uzas fare de por klare montri, ke temas pri aganto
(senca subjekto): Morgaŭ okazos akcepto fare de la urbestro. Mi legis la t ra -
dukon de Hamleto fare de Zamenhof. Iuj opinias, ke fare de estas tro longa,
kaj tial mallongigas ĝin al *far*.
Laŭ la Fundamento, en pasivo la rolmontrilo de aganto estas de (§40).
*Far* estus do rekte erara ĉe pasiva participo. (Aldono de fare ĉe pasiva
participo ne estas eraro, sed estas preskaŭ ĉiam superflua.) Rilate al agaj O-
vortoj *far* ne estas rekte erara, sed tamen superflua kaj evitinda aldonaĵo al
la lingvo. La okazoj, kiam de efektive povas kaŭzi malklarecon, estas tre
maloftaj. En tiuj maloftaj okazoj oni uzu por montri aganton la esprimon
§19
337
Neoficialaj vortetoj
fare de, kiu estas klara, preciza kaj komprenebla por ĉiuj Esperantistoj.
Ĝuste ĉar fare de estas tiel malofte bezonata, ĝi ne estas tro longa.
Fri
Fri estas komerca fakvorto. Ĝi montras, ke prezo aŭ pago inkluzivas ion,
ekz. transporton al certa loko: La prezo estas mil dolaroj fri haveno. = ...in-
kluzive pagon por transporto ĝis haveno. La prezo estas mil dolaroj fri dog-
ano. = ...inkluzive kostojn por dogano. Fri estas uzata nur en faka lingvaĵo.
En ordinara lingvaĵo oni prefere montru la signifon klare per pluraj vortoj.
*Graŭ*°
El la rolvorteto malgraŭ (§12.3.6.6) oni plurfoje proponis krei la vorteton
*graŭ*° = “mal-malgraŭ” (kvazaŭ malgraŭ havus la prefikson MAL).
*Graŭ*° povus signifi ekz. “dank’ al”, sed ĝi ne estas praktike uzata.
*Na*°
*Na*° estas eksperimenta rolvorteto, kiu montras rektan objekton. La
intenco estas, ke oni uzu *na* en tiaj okazoj, en kiuj estas malfacile,
nekonvene aŭ eĉ neeble uzi la ordinaran objektan finaĵon N (§12.2.2). Tiuj,
kiuj uzas *na*, uzas ĝin precipe antaŭ ne-Esperantaj propraj nomoj kaj ali-
specaj fremdaj vortoj. Oni uzas *na* ankaŭ antaŭ mallongigoj, citaĵoj kaj
Esperantaj vortetoj, kiuj ne akceptas N-finaĵon: *Por tekstoredaktado
Unikode kaŭ Esperante, mi rekomendas na UniRed.* *Multaj jam konas na
babi
l ejo.org.* *Tion mi konfirmis konsultante na PIV.* *La Ĉina nomo de
Esperanto signifas na “
mond lingvo”.* *Mi ŝatas na ambaŭ.* *Tiom da
homoj faras na t iom da strang aĵoj.* *Na pli da informoj oni povas trovi
tie.* La precizaj manieroj uzi *na* tre varias. Ĉiuokaze *na* estas reform-
propono evitenda. Komparu kun simila uzo de je (§12.3.1).
Diversaj neoficialaj vortetoj
Iafoje oni renkontas la sekse neŭtran pronomon *ri*° (§11.5).
Oni proponis kaj ankaŭ iomete ekuzis sepen kaj sis° (§23.1.1) anstataŭ la
nombraj vortetoj sep kaj ses.
Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°,
*aliel*, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*. Ili estas eraraj kaj
nepre evitendaj: §13.3.
Por distingi unu specialan sencon de la tabelvorto kiel, oni proponis la
tabelvortecan vorton *estiel* (§20.1.3). Ĝi apenaŭ estas uzata.
Anstataŭ la kunmetita vorteto malpli estas proponita la vorteto *men*, kiu
iel troviĝas kaŝite en la vorteto almenaŭ (§14.3.5), sed *men* ne enuziĝis.
Ankaŭ aperis diversaj proponoj por anstataŭi malplej, kiuj ĉiuj same mal-
sukcesis. Oni restu ĉe la klaraj malpli kaj malplej (§14.3.15).
Anstataŭ supren kaj malsupren Zamenhof iam proponis la vortetojn *sor*
kaj *sob*. Kiel vortetoj ili estas uzataj nur iafoje en (eksperimenta) poezio.
SOR tamen enuziĝis anstataŭe kiel ordinara radiko: sori = “suprenflugi”.
338
§19
Neoficialaj vortetoj
Anstataŭ la esprimo kaj/aŭ (§16.2) estas proponita la vorteto *kaŭ*°. Ĝi ne
fariĝis ĝenerale uzata.
La respondvorto *nen* estas proponita kiel alternativo, kiam ordinara ne
(§22.4) povus esti malklara. *Nen* tamen tute ne estas uzata.
Krome ekzistas multegaj neoficialaj ekkriaj vortetoj (§18.3).
Iuj verkistoj proponadas novajn vortetojn kvazaŭ industrie. Ili ne kom-
prenas, ke vortetoj nur esceptokaze enuziĝas en la lingvon. Ne multe gravas,
ĉu proponata vorteto estas teorie bona aŭ ne. Plej verŝajne ĝi ĉiuokaze ne
populariĝos.
Nomoj de fremdaj literoj
Por unuj fremdaj literoj oni ĉiam uzas plene Esperantigitajn nomojn, ekz. Y
= ipsilono, kaj X = ikso (§1.2). Sed multaj aliaj estas kutime nomataj per nur
duone Esperantigitaj nomoj. Tiajn nomojn oni devas rigardi kiel O-vortecajn
vortetojn.
Grekaj literoj
La Grekaj literoj nomiĝas: alfa, beta, gama, delta, epsilon°, zeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikron°, pi, rota, sigma, taŭ, upsilon°, fi, ĥi, psi, omega (ankaŭ aliaj variantoj ekzistas). Ankaŭ eblas ilin plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: alfo°, beto°, gamo°, delto, epsilono, zeto°, eto°,
teto°, joto, kapo°, lambdo, muo°, nuo°, ksio°, omikrono°, pio°, roto°, sigmo°, taŭo°, upsilono°, fio°, ĥio°, psio°, omego.
Hebreaj literoj
La Hebreaj literoj nomiĝas: alef°, bet°, gimel°, dalet°, he°, vav°, zain°, ĥet°, tet°, jod°, kaf°, lamed°, mem°, nun°, sameĥ°, ain°, pe°, cadi°, kof°, reŝ°, ŝin°, tav°.
Noto: En matematiko alef estas uzata kiel simbolo por transfiniaj kardinalaj nombroj: alef nul, alef
unu, alef du k.t.p.
Tononomoj
Tiel nomataj solfeĝaj tononomoj estas senfinaĵaj vortetoj: do, re, mi, fa, sol,
la, si. Estas rekomendinde uzi en Esperanto ĉefe la alfabetan sistemon de
tononomoj: A, B, C, D, E, F, G, ĉar ĝi estas pli facile lernebla. La solfeĝaj
tononomoj povas tamen esti utilaj en kantekzercado kaj simile. Kelkaj
lingvoj uzas la tononomon H anstataŭ B (kaj B anstataŭ B bemola). En
Esperanto oni prefere uzu la pli logikan sistemon kun B kaj B bemola. Ek-
zistas ankaŭ specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: *As*°, *Ais*°,
*Bes*°, *Bis*°, *Ces*°, *Cis*°, *Des*°, *Dis*°, *Es*°, *Eis*°, *Fes*°,
*Fis*°, *Ges*°, *Gis*°. Estas pli bone uzi la nomojn A bemola, A diesa, B
bemola, B diesa k.t.p. Je bezono oni povas mallongigi al A be°, A di°, B be°,
B di° k.t.p.
§19
339
Neoficialaj vortetoj
Ne-Esperantigitaj nomoj
Propraj nomoj (kaj aliaj fremdaj vortoj), kiuj ne estas plene Esperantigitaj
(§35.2) iasence estas neoficialaj O-vortecaj vortetoj, ĉar ili povas roli O-
vortece sen O-finaĵo, sed praktike ili pli similas al ordinaraj radikoj, ĉar
temas pri tute malfermita klaso de vortoj.
340
§19
Komparaj esprimoj
20. Komparaj esprimoj
20.1. Kiel kaj ol
Per la vortetoj kiel kaj ol oni povas montri, kun kio oni komparas. En tia
uzado kiel kaj ol similas al rolvortetoj (§12.3), sed ankaŭ al frazenkondukaj
vortetoj (§33.1). Oni povas diri, ke ili formas propran vortkategorion:
komparaj vortetoj.
Per kiel oni faras egalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io similas.
Kompara kiel kunlaboras kun tiel, same, simile, tiom, tia, sama, aŭ simila.
Sed ofte tiel aŭ tia estas subkomprenata.
Per ol oni faras malegalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io mal-
similas. Kompara ol kunlaboras kun pli (§14.3.15), malpli, alie, malsame,
alia, malsama aŭ kunmetaĵoj kiel alimaniere, aliloke, alispeca k.s.
Kiel havas ankaŭ aliajn nekomparajn uzojn: §14.3.2.
Legu ankaŭ pri pli ol antaŭ nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6, kaj pri
antaŭ ol en §33.7.
20.1.1. Uzado de kiel kaj ol
Baze kiel kaj ol estas frazenkondukiloj. Tio signifas, ke ili enkondukas sub-
frazon (§33). Sed ofte post kompara kiel aŭ ol estas nur sola frazparto (aŭ
kelkaj frazpartoj), sed ne kompleta subfrazo: kiel homo, kiel vi, kiel hieraŭ,
kiel en la sudo, ol besto, ol mi, ol hodiaŭ, ol en la nordo. Tiuj ĉi klarigoj pri
komparaj kiel kaj ol temas precipe pri tia uzo.
Komparaj kiel kaj ol povas enkonduki diversspecajn frazpartojn: O-vortojn,
pronomojn, E-vortojn, E-vortecajn vortetojn, I-verbojn k.a.
Por klarigi la sencon de kompara esprimo oni povas vastigi ĝin al plena sub-
frazo kun ĉefverbo, aŭ al esprimo kun I-verbo, aŭ al pli longa frazparto.
Klariga formo, kiu anstataŭas komparan ol-esprimon, mem komenciĝas per
ol. Klariga formo, kiu anstataŭas komparan kiel-esprimon, plej ofte komenc-
iĝas per kiel. Sed iafoje la celita senco postulas, ke la klariga formo ansta-
taŭe komenciĝu per kia. Tiel estas, kiam la kompara esprimo kunlaboras kun
tia aŭ tia sama aŭ sama kun eca senco. Kiam kompara kiel-esprimo kun-
laboras kun sama kun identiga senco, oni povas klarigi per subfrazo, kiu
komenciĝas per kiu.
Komparaj esprimoj kun kiel aŭ ol povas esti rektaj aŭ subkomprenaj:
Rektaj komparoj
En rektaj komparoj tio, kun kio oni komparas, efektive aperas post kiel aŭ
ol en la kompara esprimo. Se oni klarige vastigas rektan komparon, oni uzas
ĉiam la verbon esti:
• Tiu ĉi malfreŝa pano estas [tiel] malmola, kiel ŝtono. FE.33 = Tiu ĉi mal-
freŝa pano estas tiel malmola, kiel ŝtono estas malmola. Oni komparas
panon kun ŝtono.
§20.1.1
341
Komparaj esprimoj
• Ŝiaj okuloj estis [tiaj] kiel du steloj. FA1.234 = Ŝiaj okuloj estis tiaj, kiaj
estas du steloj. La klariga subfrazo uzas kia, ĉar la kompara esprimo
kunlaboras kun subkomprenata tia.
• Lakto estas pli nutra, ol vino. FE.10 = Lakto estas pli nutra, ol vino estas
nutra. Oni komparas lakton kun vino.
• Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson. M.153 = ...estas tiel, kiel
estas krevigi nukson. Oni komparas delogadon de knabino kun krevig-
ado de nukso.
Ne malofte la klariga vastigo de rekta komparo estas iom nenature pedanta.
Oni apenaŭ uzas tiajn longajn esprimojn en ordinara lingvaĵo, sed praktike
nur la simplajn komparajn esprimojn.
Subkomprenaj komparoj
En subkomprenaj komparoj la komparaĵo ne aperas mem en la kompara
esprimo, sed estas tie nur subkomprenata. Anstataŭe post kiel aŭ ol aperas io,
kio rilatas al la komparaĵo. Se oni klarige vastigas subkomprenan komparon,
la subkomprenata komparaĵo ja aperas. En la vastigita versio oni ordinare
uzas tiun saman verbon, al kiu rilatas la kompara esprimo (ne ĉiam esti, kiel
ĉe rektaj komparoj):
• Ili kondutas (tiel) kiel homoj. → Ili kondutas tiel, kiel kondutas homoj.
La kompara esprimo kiel homoj kunlaboras kun la vorteto tiel. Tiu vort-
eto estas komplemento de la verbo kondutas. Sekve oni komparas du
kondutojn. Sed la verbo konduti ne ĉeestas en la kompara esprimo kiel
homoj. Sekve la komparo estas subkomprena. En la klariga formo kun
plena subfrazo la verbo kondutas estas aldonita. La vorteton tiel oni
preskaŭ ĉiam ellasas en tiaj ĉi frazoj: Ili kondutas kiel homoj. Ankaŭ en
la subfraza formo oni povas ellasi ĝin: Ili kondutas, kiel kondutas homoj.
• Li legas la saman libron kiel mi. → Li legas la saman libron, kiel la
libro, kiun legas mi. La kompara esprimo kiel mi kunlaboras kun la
vorto sama, kiu estas rekta priskribo de la vorto libron. Sekve oni komp-
aras librojn en egaleca maniero (ili estas fakte unu sama libro). En la
vastigita formo la frazparto la libro estas aldonita.
• Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam. M.106 = ...la saman
veston, kiun ŝi havis tiam. La klariga subfrazo uzas kiu, ĉar la kompara
esprimo kunlaboras kun la A-vorto saman.
• Jen ŝi staras antaŭ ni [...] kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel
antaŭe. BV.65
• Legomojn mi manĝas pli ofte ol viandon. → Legomojn mi manĝas pli
ofte, ol mi manĝas viandon. La kompara esprimo ol viandon kunlaboras
kun pli ofte, kiu estas komplemento de la verbo manĝas. Sekve oni
komparas laŭ la ofteco manĝadon de legomoj kun manĝado de viando.
En la kompara esprimo mankas la komparata ago manĝi. En la vastigita
formo manĝas ja aperas.
342
§20.1.1
Komparaj esprimoj
• Mia frato loĝas en alia lando ol mia fratino. → Mia frato loĝas en alia
lando, ol la lando, en kiu loĝas mia fratino. La kompara esprimo ol mia
fratino kunlaboras kun la vorto alia, kiu estas rekta priskribo de lando.
Oni do komparas du landojn.
• Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe. FA1.80 = ...pli bela, ol ŝi estis antaŭe.
Oni komparas ŝin kun ŝi mem en du malsamaj tempoj.
• Ni forflugos [...] al la varmaj landoj, kie la suno lumas pli bele ol ĉi
tie. FA1.50 = ...pli bele, ol ĝi lumas ĉi tie.
20.1.2. Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj
Ofte oni devas uzi rolmontrilon (N-finaĵon aŭ rolvorteton) en kompara
esprimo kun kiel aŭ ol. Ĝenerale oni uzu rolmontrilon, se estas rolmontrilo
en la plena subfrazo, al kiu respondas la kompara esprimo. Iafoje oni povas
diversmaniere vortumi la klarigan esprimon sen ŝanĝi la efektivan sencon,
kaj tiam povas esti same bone uzi aŭ ne uzi rolmontrilon.
Komparoj kun kiel
• Karlo uzas siajn manojn kiel magiisto. = Karlo uzas siajn manojn tiel,
kiel magiisto uzas siajn manojn. En la plena subfrazo la vorto magiisto
estas subjekto, kaj tial ne havas rolmontrilon. Sekve ankaŭ en la simpla
kompara kiel-esprimo estu kiel magiisto sen rolmontrilo.
• Karlo uzas sian manon kiel martelon. = Karlo uzas sian manon tiel, kiel
oni uzas martelon. En la plena subfrazo la vorto martelon estas objekto,
kaj havas tial N-finaĵon. Sekve ankaŭ en la simpla kompara kiel-esprimo
estu kiel martelon kun N-finaĵo.
• Karlo batas per sia mano kiel per martelo. = Karlo batas per sia mano
tiel, kiel oni batas per martelo. En la plena subfrazo la vorto martelo
estas ila komplemento, kaj tial havas la rolvorteton per. Sekve ankaŭ en
la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel per martelo.
• Vin solan mi fidis, kiel honesta homo. = ...tiel, kiel honesta homo fidas.
La efektiva senco tamen povas esti pli proksima al: ...ĉar mi estas
honesta homo. Vidu ĉi-poste la klarigojn pri kiel por rolo, funkcio k.s.
(§20.1.3)
• Vin solan mi fidis, kiel honestan homon. Rz.38 = ...tiel, kiel oni fidas
honestan homon. La efektiva senco tamen povas esti pli proksima al:
...ĉar vi estas honesta homo.
• La vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. FE.42 = ...lerni
tiel, kiel oni lernas simplajn vortojn.
• Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino? Gn.34 = ...tiel,
kiel oni agas kun publikulino.
• La kovrilpaĝo de via revuo baldaŭ atingos simile altan nivelon kiel la
ceteraj paĝoj. = ...simile altan nivelon kiel la nivelo, kiun havas la cet-
eraj paĝoj.
§20.1.2
343
Komparaj esprimoj
• Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. FE.27 = ...tia sama, kia ĝi
estas en la aliaj lingvoj.
• Ĝiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel ĉe la unua pord-
ego. Jĥ.40 = ...la saman mezuron, kiun havis la kolonoj kaj portikoj ĉe la
unua pordego. Se oni diras anstataŭe kiel la unua pordego, la senco far-
iĝas alia, = ...la saman mezuron, kiun havis la unua pordego.
• Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj. FA1.5 = ...tiel grandajn,
kiel du tasoj estas grandaj.
• Viandon li donas al mi tiel malmolan kiel trabo. Rz.29 = ...tiel malmolan,
kiel trabo estas malmola.
• Li posedis du okulojn [tiel] klarajn kaj helajn kiel profunda akvo. FA4.210
= ...tiel klarajn kaj helajn, kiel profunda akvo estas klara kaj hela. Se oni
diras kiel profundan akvon, la senco ŝanĝiĝas: = ....tiel, kiel li/oni
posedas profundan akvon.
• Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn [tiajn] kiel la unuaj [tabeloj] . Er.34
= ...du ŝtonajn tabelojn tiajn, kiaj estis la unuaj tabeloj. Se oni diras kiel
la unuajn, la senco fariĝas alia: ...tiamaniere, kiel vi skulptis la unuajn
tabelojn.
• Ŝi manĝas tropikajn fruktojn (tiajn) kiel mangoj kaj ananasoj. = Ŝi
manĝas tropikajn fruktojn tiajn, kiaj estas mangoj kaj ananasoj. Mangoj
kaj ananasoj estas ekzemploj de tiu speco de fruktoj, kiujn ŝi manĝas.
Povas esti, ke ŝi ne manĝas ĝuste tiujn du fruktojn. Sed eblas ankaŭ kiel
mangojn kaj ananasojn. Tiam la senco estas maniera: Ŝi manĝas
tropikajn fruktojn tiamaniere, kiel oni/ŝi manĝas mangojn kaj ananasojn.
• Mi faros vian ĉielon [tia] kiel fero kaj vian teron [tia] kiel kupro. Lv.26
= ...tia, kia estas fero ...tia, kia estas kupro.
Komparoj kun ol
• Elizabeto batas la najlon pli forte ol Sofio. = Elizabeto batas la najlon
pli forte, ol Sofio batas la najlon. En la plena subfrazo la vorto Sofio
estas subjekto, kaj tial ne havas rolmontrilon. Sekve ankaŭ en la simpla
kompara ol-esprimo estu kiel Sofio sen rolmontrilo.
• Elizabeto batas la najlon pli forte ol Sofion. = Elizabeto batas la najlon
pli forte, ol ŝi batas Sofion. En la plena subfrazo la vorto Sofion estas
objekto, kaj havas tial N-finaĵon. Sekve ankaŭ en la simpla kompara ol-
esprimo estu kiel Sofion kun N-finaĵo.
• Elizabeto batas la najlon pli forte per martelo ol per ŝtono. = Elizabeto
batas la najlon pli forte per martelo, ol ŝi batas ĝin per ŝtono. En la
plena subfrazo la vorto ŝtono estas ila komplemento, kaj tial havas la rol-
vorteton per. Sekve ankaŭ en la simpla kompara ol-esprimo estu ol per
ŝtono.
• Li amos sian landon pli ol ĉiuj aliaj landoj. = ...pli ol ĉiuj aliaj landoj
amos lian landon.
344
§20.1.2
Komparaj esprimoj
• Li amos sian landon pli ol ĉiujn aliajn landojn. L1.201 = ...pli ol li amos
ĉiujn aliajn landojn.
• Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. FE.18 = ...amas
lin pli, ol li amas sin mem.
• Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni. FA1.51 = ...pli hele ol ĝi lumas ĉe
ni.
• Lecionojn li ŝatis pli ol promeni en la arbaro. La ol-esprimo laŭsence
estas objekto, sed ĝia ĉefvorto, promeni, ne akceptas N-finaĵon. Se oni
anstataŭe uzas O-vorton, ĝi devas havi N-finaĵon: Lecionojn li ŝatis pli
ol (li ŝatis) promenadon en la arbaro.
• En la sekvanta semajno la knabineto la unuan fojon sidis pli ol tutan
horon. FA3.69 = ...sidis pli (longe) ol sidi tutan horon.
• Lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ek-
zistas. FK.289 = ...ion, kio estas pli bona ol tio, kio jam ekzistas.
• Mi havas alian proponon ol la ĵus prezentita (propono). = ...proponon,
kiu estas alia ol la jus prezentita propono.
• Tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome. BV.65
= ...al neniu alia ol estas Clemency Newcome. Ĉi tie ankaŭ eblas uzi al
en la kompara esprimo: ...ol (aparteni) al Clemency Newcome.
• Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto. FA3.144 = ...pensi pri
io alia, ol pensi pri sia ama aflikto. Ankaŭ eblas ol lia ama aflikto
= ...pensi pri io, kio estas alia, ol lia ama aflikto. Rimarku, ke estas sia
en la unua varianto, sed lia en la dua.
• Antono devis pripensi ion alian ol sian aman aflikton / ol lia ama
aflikto. = ...pripensi ion alian, ol pripensi sian aman aflikton. / = ...pri-
pensi ion, kio estas alia, ol lia ama aflikto.
Pli ol kaj malpli ol kiel nuancilo
Iafoje pli ol aŭ malpli ol rolas kiel nuancilo de vorto aŭ esprimo en maniero,
kiun oni apenaŭ povas klarigi per subfrazo. La tuto estas kiel unu bloko. Oni
uzas aŭ ne uzas rolmontrilojn, kvazaŭ (mal)pli ol tute ne ĉeestus:
-
• Al liaj malpaciencaj demandoj ŝi respondis per tono mallonga, pli ol
indiferenta, per tono malkontenta. M.163
• Vi estas pli ol beleta, vi estas bela! FA2.98
• Ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan nombron. M.183
• Al Kristino estas bone, eĉ pli ol bone. FA3.91
• Gaje li kantadis malnovajn melodiojn kaj pafadis kaj bataladis, kvazaŭ
li estus pli ol homo. FA2.111
Ofte temas pri nuancado de nombro aŭ kvanto. Legu pri tio en la klarigoj pri
nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.
§20.1.2
345
Komparaj esprimoj
Mem-komparoj
Iafoje oni komparas du priskribojn de unu sama afero. Se la du priskriboj
estas A-vortaj, kaj se ambaŭ estas rektaj priskriboj de la sama O-vorto, kaj se
tiu O-vorto havas N-finaĵon, tiam ambaŭ A-vortoj havu N-finaĵon:
• Karlo havas domon same altan kiel larĝan. La alteco de la domo egalas
al la larĝeco de la domo.
• Karlo havas domon pli altan ol larĝan. La alteco de la domo superas la
larĝecon de la domo.
Komparo kun verbo
Iafoje kompara kiel-esprimo rilatas al verbo (kaj aliaj frazpartoj, kiuj
apartenas al tiu verbo):
• Elizabelo kolektas poŝtmarkojn kiel hobio. = Elizabelo kolektas
poŝtmarkojn hobie. La kolektado de poŝtmarkoj estas hobio por ŝi.
Rimarku, ke la kiel-esprimo ne rilatas al la vorto poŝtmarkojn, sed al la
verbo kolektas (aŭ pli ĝuste al la tuta verba esprimo kolektas
poŝtmarkojn). Tial oni ne diru ...kiel hobion, ĉar tio signifus, ke la
poŝtmarkoj estas hobio, aŭ ke Elizabeto kolektas poŝtmarkojn tiel, kiel
oni kolektas hobion.
• Kiel provo eltrovi la veron, mi aranĝis por li ruzan kaptilon. Ne la kapt-
ilo estis provo, sed la aranĝado de de la kaptilo.
20.1.3. Kiel por rolo, funkcio k.s.
Kompara kiel-esprimo kun O-vorta frazparto ( kiel filo, kiel bona homo, kiel
sekretarion, kiel premion, kiel al amiko k.s.), kiu kunlaboras kun sub-
komprenata tiel, tre ofte havas specialan signifon. Tia kiel-esprimo devus
montri manieron, sed tre ofte ĝi anstataŭe esprimas, kio, kiu aŭ kia estas iu
aŭ io. Ĝi montras rolon, funkcion aŭ similan sencon. Iafoje tio miksiĝas kun
maniera senco:
• Mi elektis lin kiel prezidanto. LR.70 Klariga formo: Mi elektis lin tiel, kiel
pre
zi
d anto elektas. La klariga subfrazo esprimas la manieron de el-
ektado. Sed la efektiva senco de la mallonga formo tre ofte estas: Mi
elektis lin, ĉar mi estas prezidanto. Mi estante prezidanto elektis lin. Mi
elektis lin en mia rolo de prezidanto.
• Mi elektis lin kiel prezidanton. LR.70 Klariga formo: Mi elektis lin tiel, kiel
oni elektas pre
z id anton. La senco de la klariga subfrazo estas maniera,
sed la mallonga formo pli ofte vere celas esprimi la jenon: Mi elektis lin,
por ke li estu prezidanto. Mi elektis, ke li estu prezidanto. (Tiun ideon oni
alternative povas esprimi sen kiel: Mi elektis lin prezidanto. Tiam la fraz-
parto prezidanto estas perverba priskribo de la objekto lin §25.1.2, kaj
tiam la vorto prezidanto ne havu N-finaĵon.)
La formo de tia kiel-esprimo ( prezidanto, prezidanton) sekvas la formon en
la klariga subfrazo, kiu esprimas manieron, sed la efektiva senco estas
klarigenda per subfrazo, en kiu la responda vorto povas havi alian formon.
346
§20.1.3
Komparaj esprimoj
• Vi povus ricevi lin kiel edzon. FA1.46 = ...por ke li estu via edzo.
• Mi komprenas, ke kiel pastro vi ne povas tion ĉi fari. OV.336 = Mi kom-
prenas, ke, ĉar vi estas pastro, vi ne povas tion ĉi fari.
• Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la
traveturantoj [...] estu nenia premado. Rz.29 = En mia rolo de urbestro...
• Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon. M.36 = Marta opiniis,
ke la parolanta virino estas (simila al) orakolo.
• Kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj. FK.260
= Por la rolo de lingvo internacia...
• Oni ricevis kiel aldonon ses grandajn bulkojn. FA1.79 = Oni ricevis ses
grandajn bulkojn, kiuj estis aldono (al tio, kion oni aĉetis).
• La longaj diverskoloraj tapiŝoj [...] estis nun pendigitaj kiel murornam-
aĵoj. = ...por ke ili estu murornamaĵoj. FA4.24
• Marion [...] al li kiel al frato promesis, ke [...] ŝi al Grace ĉion rakontos
per propra buŝo. BV.85 = ...al li, ĉar li estas ŝia frato, promesis...
• Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca. Er.6
= ...estante Dio la Plejpotenca.
• Karlo gratulis Petron kiel unua okaze de lia naskiĝtago. = Karlo grat-
ulis Petron, estante la unua (persono), kiu faris tion...
Rimarku, ke la vorteto tiel, kun kiu tia kiel-esprimo teorie kunlaboras,
neniam aperas, kiam la senco estas rola aŭ funkcia. Se oni aldonas tiel, la
senco nepre estas maniera: Mi elektis lin tiel, kiel prezidanton. = Mi elektis
lin tiamaniere, kiel oni elektas prezidanton.
Nur la kunteksto povas montri definitive, ĉu tia kiel-esprimo montras mani-
eron, rolon aŭ funkcion. Por fari distingon inter la maniera kaj rola sencoj,
oni eksperimentis per la nova vorteto *estiel* (ia mikso de estante kaj kiel),
kiu montras nur rolon, funkcion k.s. Sed *estiel* ne populariĝis. Se oni
ekuzus ĝin sisteme, ĝi fariĝus tre ofta, ĉar multaj kiel-esprimoj havas tian
sencon. Aliaj proponoj estas este kaj estkiel (komparu kun samkiel, §20.1.1).
En la praktiko la kunteksto preskaŭ ĉiam komprenigas la sencon, kaj tial oni
ordinare povas simple uzi kiel. Sed se iam povas esti dubo, oni povas uzi
diversajn pli klarajn esprimojn. Jen kelkaj ekzemploj:
• Estante urbestro mi havas la devon zorgi pri ĉio.
• Ŝi estus bona por mi, se ŝi estus mia edzino.
• Mi komprenas, ke vi, kiu estas pastro, ne povas tion ĉi fari.
• Elizabeto estis dungita por esti estro de la nova sekcio.
§20.1.3
347
Komparaj esprimoj
20.1.4. Komparaj esprimoj – ĉu mallongigitaj frazoj?
Multaj komparaj kiel-esprimoj povas esti rigardataj kiel mallongigitaj sub-
frazoj, sed ofte estas grava diferenco inter la mallonga kompara esprimo kaj
la subfrazo, al kiu ĝi teorie respondas. Vidu ekzemple la ĉi-antaŭajn klar-
igojn pri kiel por rolo kaj funkcio (§20.1.3).
Ofte la klariga subfrazo eĉ ne komenciĝas per kiel, sed per alia KI-vorto:
• La hundo de Elizabeto estas por ŝi kiel familiano. = ...estas por ŝi tia,
kia estas (por ŝi) familiano. La subfrazo ne komenciĝas per kiel, sed per
kia.
• Petro laboras en la sama firmao kiel Anno. = ...en la sama firmao, en
kiu laboras Anno. La subfrazo komenciĝas per kiu anstataŭ kiel.
Komparaj kiel-esprimoj do ne ĉiam estas mallongigitaj subfrazoj.
Iuj pensas, ke oni ĉiam en egaleca komparo uzu tiun KI-vorton, kiun oni
uzas en la plena klariga subfrazo. Ili tiam ofte uzas kia kaj iafoje kiu aŭ kiom
anstataŭ kompara kiel. Tia uzo estas netradicia kaj ĝenerale evitinda. Iafoje
ĝi povas fariĝi tre maleleganta:
• Li vizitis tiajn urbojn, kiaj estas Parizo kaj Londono. → *Li vizitis
(tiajn) urbojn kiaj Parizo kaj Londono.* Prefere diru: Li vizitis (tiajn)
urbojn kiel Parizo kaj Londono.
• Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi loĝas. → *Li loĝas en la sama urbo
en kiu mi.* Prefere diru: Li loĝas en la sama urbo kiel mi.
• Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, en kiuj mi naskiĝis. →
*Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko en kiuj mi.* (Aŭ eble:
*...kiam kaj kie mi.*) Prefere diru: Li naskiĝis en la sama tago kaj (en la
sama) loko kiel mi.
• Emilio havis sur si eĉ la saman veston, kiun ŝi tiam havis sur si. →
*Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiun tiam.* Diru kiel Zamenhof:
Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam. M.106
Se oni uzas plenan subfrazon kun ĉefverbo por esprimi egalecan komparon,
oni povas ĝin enkonduki per kia, kiu, kiom, kiam k.t.p. (§33.4.2) laŭ la
senco. Sed se en kompara esprimo estas sola frazparto (aŭ kelkaj frazpartoj
sen ĉefverbo), oni prefere uzu la ĝeneralan komparan vorteton kiel. Ĝi estas
utila kaj uzinda lingva rimedo.
Sed iafoje oni tamen devas uzi kiom anstataŭ kompara kiel, se la komparo
koncernas kvanton, kaj se oni devas uzi da-esprimon post la kompara vort-
eto: Kaj la Filiŝtoj kolektiĝis, por militi kontraŭ Izrael, tridek mil ĉaroj kaj
ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo [estas] sur la bordo de
la maro. Sm1.13
En proverboj kun tre mallonga senverba formo, oni ofte uzas kia antaŭ sola
frazparto en maniero, kiu tre similas al kompara kiel: Kia patrino, tia fil-
ino. PE.862 = Kia estas patrino, tia estas (ankaŭ) la filino.
348
§20.1.4
Komparaj esprimoj
20.1.5. Tiel same kiel, same kiel, samkiel
Oni ofte uzas same kune kun kompara kiel por akcenti, ke la simileco estas
tre granda, ĝis efektiva sameco. Zamenhof uzis preskaŭ ĉiam la longan
esprimon tiel same kiel. Nuntempe oni ordinare uzas la pli mallongan
formon same kiel, kiun oni iafoje eĉ simpligas al samkiel:
• Vi tion ja ekkonas, patrino, per la sento, tiel same kiel mi. FA4.22
• La kompatinda Elinjo-fingreto stariĝis antaŭ la pordo, tute tiel same kiel
ĉiu alia almozulino, kaj petis pri malgranda peco da hordea greno. FA1.45
Ĉi tie tute eĉ pli emfazas la samecon de la komparo.
• Tolstoj same kiel Zamenhof komprenis la malbonojn de la nuntempa
soci-ordo.
• Ni volas kulturi en ni la homecon kaj fordetrui la naciecon – samkiel la
kamparano kulturas la tritikon kaj elŝiras lolon.
• Hodiaŭ, samkiel hieraŭ, ili rifuzas kunlabori.
La plej simplan formon samkiel oni ne trouzu. Ĝi taŭgas, kiam sam- estas
nura nuancilo de kiel. Se temas pri memstara ideo de sameco, oni uzu la
plenan vorton same:
• Li kantas (tiel) same kiel mi. = Li kantas samkiel mi. Ĉi tie la senco
estas, ke li kantas, kaj ke ankaŭ mi kantas. Ni faras la saman agon (sed
eble en malsamaj manieroj). Oni kutime elparolas kun paŭzeto antaŭ
(tiel) same, kaj kredeble estas preferinde skribi kun komo: Li kantas,
(tiel) same kiel mi. En tiu ĉi okazo samkiel estas uzebla alternativo.
• Li kantas same kiel mi. Ĉi tie la senco estas, ke li kantas en la sama
maniero, en kiu mi kantas. Oni kutime elparolas sen paŭzeto antaŭ same,
kaj oni do ne aldonu komon. En tiu ĉi okazo oni ne uzu samkiel. Sed oni
tute bone povas uzi tiel anstataŭ same: Li kantas tiel, kiel mi. Oni ankaŭ
povas meti same antaŭ la verbon: Li same kantas kiel mi.
Por ambaŭ ĉi-antaŭe montritaj sencoj de Li kantas same kiel mi, oni ankaŭ
povas uzi la plej simplan (sed malpli akcentan) formon Li kantas kiel mi. Se
oni tiam celas la unuan sencon, estas tamen preferinde uzi komon (kaj paŭz-
eton): Li kantas, kiel mi.
20.2. Aliaj montriloj de komparo
Kvazaŭ
En egalecaj komparoj oni povas uzi kvazaŭ anstataŭ kompara kiel (§20.1),
se temas pri simileco, kiu estas nur ŝajna aŭ nereala, kaj se oni volas tion
emfazi:
• Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta. M.164 Li ne vere estis
ŝtoniĝinta.
• Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda frukto-
ĝardeno. FA3.64
§20.2
349
Komparaj esprimoj
• Ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon. FA1.215
Iafoje oni devas uzi N-finaĵon (aŭ alian rolmontrilon) post kompara kvazaŭ
same kiel ĉe kompara kiel (§20.1.2):
• Tiesto ŝtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazaŭ sian propran. IT.21
Antaŭ O-vorta frazparto (sen rolmontrilo) la diferenco inter kompara kiel kaj
kompara kvazaŭ povas esti tre granda:
• Karlo naĝas kiel delfeno. = Karlo naĝas tiel, kiel delfeno naĝas Lia
naĝomaniero similas al la naĝomaniero de delfeno.
• Karlo naĝas kvazaŭ delfeno. = Karlo naĝas tiel, ke li ŝajnas esti delfeno.
Karlo mem similas al delfeno.
• Petro voĉdonis kiel prezidanto. = ...tiel, kiel voĉdonas prezidanto / ...en
sia rolo de prezidanto (li efektive estis prezidanto).
• Petro voĉdonis kvazaŭ prezidanto. = Petro ŝajnis esti prezidanto, kiam li
voĉdonis (sed li ja ne estis prezidanto).
Kvazaŭ havas ankaŭ aliajn uzojn: §14.3.12.
Komparaj rolvortetoj
Al (§12.3.5.1) povas montri tion, al kio oni referencas en esprimo de
simileco aŭ malsimileco: Ĝi estis tre (mal) simila al la alia.
-
De (§12.3.2.5) povas montri malsimilecon: Mi estas diferenca de vi.
Kontraŭ (§12.3.4.8) povas signifi “kompare kun”: La Eternulo, la Dio
de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro. Re.1
Antaŭ (§12.3.4.1) kaj (malofte) post (§12.3.4.9) povas montri pozicion
(mal)pli altan en graveco aŭ rango: Antaŭ ĉio zorgu oficon – plezuro
-
atendos sian vicon. PE.104
Ĉe (§12.3.4.3) kaj apud (§12.3.4.2) povas en figuraj esprimoj montri
komparon: Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe
Satiro. FK.396
Super (§12.3.4.12) kaj sub (§12.3.4.11) povas montri pli kaj malpli
altan pozicion en rango, forteco, valoro k.t.p.: Kial ili suferis, kial vi
triumfis super ili? Rt.127
Krom (§12.3.6.3) povas esti uzata anstataŭ ol post nenio alia, nenio pli,
neniu alia, neniu pli k.s.
Komparaj vortetoj ĉe preferi
Ĉe preferi ( prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferaĵon per ia
vorteto. Antaŭ I-verbo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ O-vorto aŭ O-vort-
eca vorteto oni normale uzas al, sed ankaŭ antaŭ, kontraŭ kaj anstataŭ
eblas:
• Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj! FA2.41
350
§20.2
Komparaj esprimoj
• Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi
mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere
pereu. FA3.152
• Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la
kuirejoj de la plej bonaj hoteloj. FK.108
• Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ mal-
riĉulo. Ij.34
• Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj. Jr.8 = ...ol elekti la vivon... Ol
rilatas al subkomprenata I-verbo. Tial oni uzas ol.
• La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin. FA2.34
§20.2
351
Neado
21. Neado
Ne
Por nei frazon oni uzas la vorteton ne. Ne neas tion, antaŭ kio ĝi staras.
Normale ne staras antaŭ la ĉefverbo, kaj se oni neas la ĉefverbon, oni neas la
tutan frazon:
• Mi ne dormas. Ne estas tiel, ke mi dormas. Mia dormado entute estas
neata.
• Mi ne amas vin. Ne estas tiel, ke mi amas vin. La tuta frazo estas neata.
• Al leono ne donu la manon. FE.7
• Mi ne amas obstinajn homojn. FE.10
• Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. FE.18
• La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. FE.9 La neo trafas la
verbon legas. La verbo skribas kaj ĝia tuta frazo restas validaj.
Neado en subfrazo validas nur ene de la subfrazo: Mi diris, ke mi ne venos.
La neado trafas nur la subfrazan ĉefverbon venos. La tuta frazo restas
pozitiva: Mi ja diris tion.
Iafoje okazas, ke neata ĉefverbo estas subkomprenata: Ĉiu povu vidi, kiu el
la vastigantoj plenumas sian promeson kaj kiu ne. OV.111 La neado trafas la
subkomprenatan verbon plenumas: ...kaj kiu ne pl
en umas sian promeson.
Ne estas ankaŭ respondvorto: §22.4.
Tabelvortoj je NENI
Por nei oni povas ankaŭ uzi tabelvortojn je NENI (§13.1). NENI-vorto
sufiĉas por nei la ĉefverbon, kaj do la tutan frazon. La pozicio de NENI-
vorto normale ne gravas, ĝi tamen neas la tutan frazon:
• La tempo pasinta jam neniam r e venos; la tempon venontan neniu
ankoraŭ konas. FE.22 La pasinta tempo ne revenos. Oni ne konas la
tempon venontan.
• Mi neniel pov
as kom preni, kion vi parolas. FE.28 Mi ne povas kompreni.
• La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia
nazo. FE.33 Ni ne povis vidi. La neado koncernas nur la ke-frazon. La ĉef-
fraza verbo estis restas pozitiva.
• Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE.35 Mi ne prenas multon da
pakaĵo.
• Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne m
ort igis sin mem
kaj ankaŭ e stis mortig ita de neniu. FE.39 La du unuaj ĉefverboj ( mortis,
mortigis) estas plene neataj per ne. La tria, estis mortigita, estas plene
neata per neniu.
§21
353
Neado
• Neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu
amiko min v iz itas. Rt.117 Ne lumas radio. Ne blovas aereto. Ne vizitas
amiko.
• Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo. OV.388 Esperanto ne estas ies
propraĵo.
• Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi. OV.77 Mi ne povas
aprobi ĝin pro kia ajn kialo. Nenial neas la tutan frazon. Aperis tamen
duboj pri la nea valoro de nenial: §14.3.1.
Apenaŭ
Ankaŭ la vorteto apenaŭ (§14.3.7) (= “preskaŭ ne”) kalkuliĝas kiel nea
vorto:
• La okuloj apenaŭ r e tenis larmojn. M.8 = La okuloj preskaŭ ne retenis
larmojn.
• Oni apenaŭ povis ion vidi antaŭ si. FA4.173 = Oni preskaŭ ne povis...
Duobla neado
Se oni uzas NENI-vorton, kaj aldonas ankaŭ la vorton ne, la frazo fariĝas
pozitiva. Tia duobla neado estas uzebla nur por esprimi tre specialajn sig-
nifojn:
• Mi ne amas neniun. Ne estas tiel, ke mi amas neniun. Mi do ja amas iun.
• Ĝi ne estas nenies propraĵo. Ne estas tiel, ke ĝi estas nenies propraĵo. Ĝi
do estas ies propraĵo.
• Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi. FA2.53 Ne estas tiel, ke oni
povis ne ridi. Sekve oni devis ridi.
Frazo ankaŭ povas fariĝi pozitiva, se unu NENI-vorto klare neas la verbon,
kaj ankaŭ alia NENI-vorto aperas en la frazo:
• Mi ankoraŭ neniam gajnis nenion. = Neniam okazis tio, ke mi gajnis
nenion. Mi ĉiufoje gajnis almenaŭ ion.
Sed pluraj NENI-vortoj en la sama frazo ne nepre kreas pozitivan signifon.
Ofte ili nur plifortigas unu la alian, kaj la neado restas:
• Ni malutilon alportus al nia afero grandan, kaj utilon ni alportus al
neniu nenian. OV.117 Ni ne alportus utilon.
• Neniam, neniam, neniam li r e venos. Rt.35 Li ne revenos. Ne gravas, ĉu
estas unu, du, tri aŭ eĉ pli da neniam.
354
§21
Neado
Parta neado
Iafoje la vorteto ne aperas en frazo tiel, ke ĝi neas nur parton de ĝi. La ĉef-
verbo restas valida. Ne neas ĝuste tion, antaŭ kio ĝi staras, sed tio povas esti
la tuj sekvanta vorto, la sekvanta frazparto, aŭ eĉ pli multe. Nur la kunteksto
povas montri precize, kio estas neata:
• Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. FE.31 Ni ja faris la kontrakton,
sed ne skribe.
• Li venis al mi tute ne at
end ite. FE.22 Li ja venis, sed oni ne atendis tion.
• Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. FE.41 Iuj kreskaĵoj ja estas manĝeblaj.
Komparu kun: Ĉiu kreskaĵo ne estas manĝebla. = Neniu kreskaĵo estas
manĝebla.
• Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas
tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE.36 Ofte ili ja estas el
tolo.
• Li estas homo ne k red inda. FE.41 Li ja estas homo.
• Respondo venis ne tuj. M.50 Respondo ja venis, sed post iom da tempo.
• Mi rezervas al mi la rajton akcepti Vian decidon aŭ ne, depende de la
aŭtoritateco de Via komitato. L2.6 La neado trafas subkomprenatajn
vortojn: ...ne ak
cepti vian de cidon. La resto de la frazo estas pozitiva.
• Lernolibron oni devas ne t ra legi, sed tralerni. FE.31 La devo restas valida,
sed ĝi estas devo pri io, kion oni ne faru. Legu pli pri ne rilate al devi,
povi kaj voli en §31.7.4.
• En la animo ĉiuj privataj homoj kaj ĉiuj registaroj ne povas ne aprobi
nian ideon. OV.206 La unua ne trafas la ĉefverbon povas kaj neas la tutan
frazon. La dua ne trafas nur aprobi (nian ideon). La suma signifo estas:
Ili ne povas rifuzi nian ideon. = Ili devas aprobi nian ideon.
• Ne miksu vin en aferon ne vian! Rz.89 = ...en aferon, kiu ne estas via. La
dua ne nur neas la vorton vian. La unua ne neas la ĉefverbon.
• En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. FE.26 Ne estis personoj tie
kun la escepto de li kaj lia fianĉino, kiuj ja estis tie. Krom (§12.3.6.3)
apartigas parton de la frazo, por kiu la neado ne validas.
NENI-vortoj normale neas la tutan frazon sendepende de la vortordo, sed
iafoje ankaŭ NENI-vorto povas validi por nur parto de frazo. Tiam la kun-
teksto kaj la vortordo devas tute klare tion montri:
• Mi decidis par
oli jam plu n
enion pli pri tiu ĉi temo. L1.68 La decido estas
reala. La neado trafas nur la I-verbon paroli kaj ĉiujn frazpartojn, kiuj ri-
latas rekte al ĝi.
• Pli valoras faro nenia, ol faro malbona. PE.2000 = Faro, kiu ne okazis, ja
valoras pli, almenaŭ kompare kun faro malbona. La ĉefverbo valoras
restas pozitiva.
§21
355
Neado
Kiam ne aŭ NENI-vorto estas parto de kunmetita vorto, la neado validas nur
ene de tiu vorto:
• Sinjoro, vi estas neĝentila. FE.16 La frazo diras, ke la sinjoro ja havas
certan econ, nome mankon de ĝentileco. Estas nur subtila diferenco
disde: Vi ne estas ĝentila.
• La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis
longe en nia urbo. FE.25 La neado koncernas nur la longecon de la tempo.
• Bedaŭrinde ili estas ne-Esperantistoj. Ili estas tiaj homoj, kiuj ne scias
Esperanton.
• Neniofarado estas tre dolĉa okupo. Tia tempo, en kiu oni faras nenion,
estas tre dolĉa.
Ankaŭ apenaŭ povas uziĝi por parta neado:
• Apenaŭ ri
mark ebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. M.159 La
nea valoro de apenaŭ rilatas nur al la vorto rimarkebla. La ektremo ja
trakuris ŝin.
• Tiu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj. M.118
Nek
Nek signifas “kaj ankaŭ ne”, “kaj ankaŭ nenio“ k.s. Oni uzas nek, se oni jam
uzis ne aŭ tabelvorton je NENI, kaj volas nei ankoraŭ ion. Ĝi estas kvazaŭ
varianto de kaj (§16.1), kaj sekvas baze la samajn regulojn kiel kaj:
• Plue atendi mi ne volas nek bezonas. M.29 = ...kaj ankaŭ ne bezonas.
• Mi ne renkontis lin, nek lian fraton. FE.28 = ...kaj ankaŭ ne lian fraton.
• De hodiaŭ matene mi nenion manĝis nek trinkis! FA3.75 = ...kaj ankaŭ
nenion trinkis!
• Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. PE.1712 = ...kaj ankaŭ nenia
provo...
Iafoje, precipe en konversacioj, nek signifas simple “ankaŭ ne” (sen “kaj”):
Mi ne ŝatas kafon, diris Karlo. Nek mi, diris Petro. = ... Ankaŭ mi ne (ŝatas
kafon), diris Petro.
Nek ankaŭ povas uziĝi kune kun apenaŭ, kvankam tio praktike malofte
aperas: Li apenaŭ spiris, nek moviĝis. = Li apenaŭ spriris, kaj ankaŭ
apenaŭ moviĝis. = Li preskaŭ ne spiris, kaj ankaŭ preskaŭ ne moviĝis.
Rimarku, ke nek ne povas signifi “kaj ankaŭ sen”. Ne eblas do ekz. *Ni
laboradis sen halto nek ripozo.* Oni devas uzi ...sen halto kaj ripozo, ...sen
halto kaj sen ripozo aŭ ...sen halto kaj ankaŭ sen ripozo.
Nek ne egalas al ne + emfazo. Por emfaze nei oni uzu eĉ kune kun ne. Ne
diru: *Mi havas nek unu amikon.* Diru: Mi havas eĉ ne unu amikon. Aŭ: Mi
ne havas eĉ unu amikon. Ne diru: *Nek unu spesdekon havis liaj gepatroj.*
Diru: Eĉ unu spesdekon ne havis liaj gepatroj. FA4.122 Nek signifas nur “kaj
ankaŭ ne”.
356
§21
Neado
Oni ankaŭ povas uzi kombinitan, pluroblan nek (§17.6).
§21
357
Demandoj kaj respondoj
22. Demandoj kaj respondoj
Demando estas unu el kvar ĝeneralaj fraztipoj (§32.1). Ekzistas du specoj de
demandoj: KI-demandoj (§22.1) kaj ĉu-demandoj (§22.2).
22.1. KI-demandoj
KI-demandoj estas farataj per tabelvortoj je KI (§13.1). Demanda KI-vorto
reprezentas informon, kiun oni serĉas.
La KI-vorto normale staras komence de la demanda frazo:
• Kie estas la libro kaj la krajono? – La libro estas sur la tablo, kaj la
krajono kuŝas sur
la fe nestro. FE.6
• Kiun daton ni havas hodiaŭ? – Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de
Marto. FE.12
• Kion vi volas?” demandis la forĝisto. “O
rajn huf umojn!” respondis la
skarabo. FA4.219
• Kian signifon havas la morto? La korpo dissolviĝas, kaj la animo... kio
ĝi estas? Kio ĝi fariĝas? Kien ĝi iras? “Al eterna vivo,” diras la konsolo
de la religio. Sed kia estas la transiro? Kie oni vivas kaj kiel? “En la
ĉielo supre!” diras la piuloj; “supren ni iras!” FA3.115
• Kiom da pomoj vi havas? – Mi havas du kilogramojn da pomoj!
• Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via sklavo Jiŝaj,
l a Bet-Leĥem ano. Sm1.17
• Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino
diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis. Gn.3
Iuj KI-vortoj estas E-vortecaj (§14), dum aliaj estas O-vortecaj kaj A-vort-
ecaj (§15).
Se oni iam metas demandan KI-vorton frazfine anstataŭ frazkomence, oni
kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco. Tia demando estas ofte eĥa de-
mando por rekonfirmo de io ĵus aŭdita: Mi volas, ke vi donu al mi vian
novan aŭton! – Vi volas kion?! Demando miksita kun forta surprizo.
Se iafoje oni havas en la sama demanda frazo pli ol unu demandan KI-
vorton, nur unu el ili bezonas stari frazkomence: Kiu diris kion al kiu?
Legu pli pri la frazpozicio de KI-vortoj en §34.2.1.
Iafoje oni ellasas la demandan KI-vorton el demando (§22.3).
Oni uzas KI-vortojn ankaŭ en demandaj subfrazoj (§33.3): Ŝi demandis,
kion mi volas.
22.2. Ĉu-demandoj
Ĉu-demandoj estas farataj per la demandvorto ĉu. Ĉu-demando serĉas kon-
firmon pri la ĝusteco de la tuta frazo. La respondo ordinare estas jes aŭ ne
(§22.4).
§22.2
359
Demandoj kaj respondoj
Ĉu normale staras komence de la demanda frazo:
• Ĉu vi komprenas min? – Jes, mi komprenas vin! Ne, mi ne komprenas
vin!
• Ĉu vi estas Kanadano? – Jes, mi estas Kanadano! Ne, mi ne estas
Kanadano!
• Ĉu li? – Jes, li!
• Ĉu ĝi estas taŭga? – Jes, (ĝi) estas!
• Ĉu vi diros al mi la veron? FE.18
• Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? FE.20
• Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. FE.41
Ĉu-demando povas ankaŭ esti alternativdemando. Tiam la respondo normale
estas elekto inter la diversaj alternativoj:
• Ĉu vi volas kafon aŭ teon? – Mi volas kafon! Mi volas teon! Mi volas
nek kafon, nek teon! Mi volas kaj kafon, kaj teon!
• Ĉu li aŭ ŝi? – Ŝi! Li! Iu ajn el ili! Neniu el ili! Ambaŭ!
• Ĉu vi estas surda aŭ muta? FE.20
• Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? FE.25
Iafoje oni metas ĉu ĉe la fino de la demando, ordinare post komo:
• Vi estas Usonano, ĉu? = Ĉu vi estas Usonano? Vi estas Usonano. Ĉu mi
pravas?
• Tio okazos hodiaŭ, ĉu?
Se oni estas relative certa, sed tamen volas konfirmon, oni ofte uzas ĉu ne?
ĉe la frazofino:
• De nun vi restos hejme, ĉu ne? = Mi supozas, ke de nun vi restos hejme.
Ĉu mi ne pravas?
• Tokio estas la ĉefurbo de Japanujo, ĉu ne?
Tia frazofina ĉu ne? estas nuntempe tre ofta. Zamenhof tamen uzis anstataŭe
ĉu ne vere? aŭ eĉ ne vere? en tiaj okazoj: Oni konsentu akcepti la plej mal-
grandan pagon, ĉu ne vere? M.108 Tiam vi estos interedzigitaj, ne vere? FA1.235
Se la senco estas aserto kun aldonita peto pri konfirmo, oni ofte tute forlasas
la vorton ĉu (§22.3).
Por respondi ĉu-demandojn oni ofte uzas la respondvortojn jes kaj ne
(§22.4).
360
§22.2
Demandoj kaj respondoj
22.3. Demandoj sen demandovorto
Iafoje ĉu aŭ KI-vorto estas forlasita el demanda frazo. Tio okazas precipe en
dialogoj. Tiam nur la kunteksto montras, ke temas pri demando. Tia forlaso
estas akceptebla, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita:
• – Efektive? – ŝi demandis per tirata tono. – Efektive, – respondis
Aleĉjo. M.147 = – Ĉu efektive vi farus tion? – ŝi demandis...
• “Ĉu ili do distingis sin per brilo?” demandis la peceto da vitro. “Per
brilo? ” ekkriis la flikilo, “ne, sole nur per malmodesteco! FA2.85 = ...Ĉu
per brilo?...
• Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon? Rz.106
= Ĉu mi eble el la vestoj ion forkomercu? Ĉu mi vendu ekzemple la
pantalonon?
• “Via nomo? Via profesio? ” demandis la gardostaranto tiun, kiu la unua
eliris el la kaleŝo. FA4.214 = Kia estas via nomo? Kia estas via profesio?...
• “Sed la korniko? ” demandis la malgranda Gerda. “Ha, la korniko
mortis!” FA2.75 = Sed kio okazis al la korniko?...
Multaj parolantoj uzas specialan manieron elparoli demandajn frazojn. Ili
uzas ekz. leviĝantan melodion en la fino de la frazo. Sed en Esperanto ne ek-
zistas klare fiksitaj reguloj pri la frazmelodio. Tial, se oni uzas demandon
sen ĉu aŭ demanda KI-vorto, nur la kunteksto povas montri, ke la frazo estas
demanda.
Iafoje oni uzas deklarajn frazojn (§32.1) kun duba nuanco. La dubon oni
esprimas skribe per demandosigno, sed ne vere temas pri demando,
kvankam ofte la parolanto ja deziras, ke la aŭskultanto konfirmu aŭ mal-
konfirmu la diraĵon. En tiaj okazoj oni ne uzas ĉu:
• – Ĉion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus [...] ĉion tion ĉi mi
verkis. – Kion mi aŭdas! Sekve barono Brambeus estas vi? Rz.46 La dua
parolanto ne demandas, ĉu la unua estas barono Brambeus, sed nur kon-
statas, ke tiu ja estas la barono, sed pro miro kaj dubo volas ricevi kon-
firmon pri tio.
• Vi ne volas do indulgon kaj favoron? Rt.72 = Vi ne volas do indulgon kaj
favoron. Ĉu mi ĝuste komprenis la aferon?
• Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? M.58 Temas pri propono, sed la
proponanto estas iomete malcerta pri la taŭgeco de la propono.
• Vi min jam ne akceptos? – demandis Marta, – nenian esperon mi povas
havi? M.184
22.4. Respondvortoj
Por respondi ĉu-demandojn oni povas simple eldiri frazon (plenan aŭ mal-
longigitan), kiu donas respondon al la demando:
• Ĉu vi amas min? – Mi amas vin!
§22.4
361
Demandoj kaj respondoj
• Kaj ĉu vi longe lernis? [...] – Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn. M.101
Sed normale oni uzas la respondvortojn jes kaj ne. Tia respondvorto estas
kiel tuta frazo per si mem. Ofte oni tamen post la respondvorto aldonas tutan
respondan frazon aŭ parton de tia frazo por plia klareco.
Jes
La respondvorto jes donas pozitivan respondon:
• – Ĉu vi volas kafon? – Jes! (= Mi volas kafon. )
• – Ĉu vi ion deziras? – Jes! (= Mi ion deziras. )
• “Ĉu tio estas la malgranda Zefiro?” demandis la reĝido. – “Jes, li estas
Zefiro!” respondis la maljuna virino. FA1.182 Post la respondvorto jes
sekvas tuta responda frazo.
• Ĉu la Universala Kongreso estos en Eŭropo ĉi-jare? – Mi pensas, ke jes!
= Mi pensas, ke ĝi ja estos en Eŭropo ĉi-jare! La respondvorto jes ansta-
taŭas la tutan respondan subfrazon (krom la enkonduka ke).
Oni ankaŭ povas uzi jes responde al nedemanda frazo por konsenti pri io:
• “Vi havas efektive petolemajn knabojn!” diris la reĝido. – “Jes, certe!”
ŝi respondis, “kaj mi havas la eblon kvietigi ilin.” FA1.184
Oni ne uzu jes ene de frazo por emfazi la verecon de io. Por tio oni uzu la
vorteton ja (§14.3.10). Ne diru: *Tiu ĉi vino ne estas dolĉa, dum tiu alia jes
estas.* Diru: Tiu ĉi vino ne estas dolĉa, dum tiu alia ja estas.
Ne
La respondvorto ne donas negativan respondon:
• – Ĉu vi volas kafon? – Ne! (= Mi ne volas kafon. )
• – Ĉu vi ion deziras? – Ne! (= Mi nenion deziras. )
• Ĉu vi iam okupadis vin per instruado? – Ne, sinjorino; mi estas vidvino
de oficisto, kiu mortis antaŭ kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi
deziras komenci la profesion de instruistino. M.25
• Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo? – Ne, pli kaŝtanhara. Rz.39 = Li estas nek
blondulo nek brunulo, li estas pli kaŝtanhara.
• Ha, ĉu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj
ili diras, ke ne! FA2.59 = ...ili diras, ke li ne mortis.
Oni ankaŭ povas uzi ne responde al nedemanda frazo por malkonsenti pri io:
• Mi havas pli freŝan panon, ol vi. – Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas
malpli freŝa, ol mia. FE.10
Oni atentu pri la diferenco inter ne kiel nea vorto ene de frazo (§21), kaj ne
kiel respondvorto:
• Ne venu ĉi tien! = Mi volas, ke vi ne venu ĉi tien. Ne neas la ĉefverbon.
362
§22.4
Demandoj kaj respondoj
• Ne, venu ĉi tien! = Ne! Mi ja volas, ke vi venu ĉi tien. Ne estas respond-
vorto, kaj rolas pli-malpli kiel tuta frazo per si mem.
Se tuj post responda ne sekvas frazo, kiu komenciĝas per verbo, oni devas
elparoli kun klara paŭzo post ne por eviti miskomprenon.
Jes kaj ne ĉe neaj demandoj
Kiam oni respondas pozitivajn demandojn, la uzo de la respondvortoj jes kaj
ne estas sufiĉe simpla. Sed oni uzas ankaŭ negativajn demandojn, de-
mandojn kun nea vorto. La uzo de jes kaj ne responde al tiaj demandoj estas
bedaŭrinde malpli klara.
Ekzistas du manieroj uzi respondvortojn ĉe negativaj demandoj. Unu sist-
emo estas pli ofta en okcidentaj lingvoj, la alia sistemo estas pli ofta en
orientaj lingvoj. Tial oni povas paroli pri okcidenta kaj orienta uzado, sed
fakte en multaj landoj kaj lingvoj ambaŭ sistemoj ekzistas paralele. Ankaŭ
en Esperanto ambaŭ sistemoj estas hejmaj. Zamenhof pli ofte uzis jes kaj ne
laŭ la okcidenta sistemo, sed li ankaŭ plurfoje uzis la orientan sistemon.
Okcidenta sistemo
En la okcidenta sistemo jes reprezentas pozitivan respondfrazon, kaj ne re-
prezentas negativan respondfrazon. Negativa respondfrazo estas frazo, kiu
mem esprimas neon (en sia ĉeffraza parto).
En la okcidenta sistemo la signifo de respondvorto estas sendependa de la
formo de la demando. Se la demando estas nea, oni respondas per la sama
respondvorto, kiun oni uzus, se la demando estus sen nea vorto. Gravas nur
la formo de tiu respondfrazo, kiun la respondvorto reprezentas:
• Ĉu vi volas kafon? (pozitiva demando)
– Jes! (= Mi volas kafon. )
– Ne! (= Mi ne volas kafon. )
• Ĉu vi ne volas kafon? (negativa demando)
– Jes! (= Mi volas kafon. )
– Ne! (= Mi ne volas kafon. )
• Ĉu ne kafon vi volas? (parte negativa demando)
– Jes! (= Efektive kafon mi volas. )
– Ne! (= Ne kafon mi volas. )
• Ĉu vi volas ne kafon, sed teon? (parte negativa demando)
– Jes! (= Efektive teon mi volas. )
– Ne! (= Teon mi ne volas. )
• Ĉu vi nenion deziras?
– Jes! (= Mi ja deziras ion. )
– Ne! (= Mi deziras nenion. )
• Tion vi volas, ĉu ne?
§22.4
363
Demandoj kaj respondoj
– Jes, fakte mi volas tion.
– Ne, fakte mi ne volas tion.
• Ĉu vi ne scias, ke li ne alvenis?
– Jes, mi ja scias, ke li ne alvenis.
– Ne, mi ne scias, ke li ne alvenis.
• Ĉu ili ne mortas [...] ? Ho jes, [...] ili ankaŭ devas morti. FA1.92
• Sed ĉu mi ankaŭ ne povus vidi la florojn? – Ho jes! [...] nur ne forgesu,
kiam vi denove estos tie, rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin
vidos. FA1.31 Jes = Vi ja povus ilin vidi!
• Ĉu vi ne faros ian rimarkigon pri la aferoj de la poŝta administrado? –
Ne, nenion. Rz.60
• Ĉu vi konas la enhavon de la dramo? Ĉu ne estas en ĝi io malagrabla? –
Ne, ne; ili nur ŝercas, ili iom venenas ŝerce; nenio malagrabla. H.89
Por respondi (laŭ la okcidenta sistemo) jese ĉe nea demando, oni povas
ankaŭ uzi la emfazan respondon Jes ja! = Jes, tiel ja estas! (aŭ simile):
• Ĉu vi ne volas trinki la malvarman kafon? – Jes ja! (= Jes, mi ja volas
trinki ĝin. )
Kelkaj uzas Tamen! (§14.3.17) anstataŭ Jes ja! Eventuale Sed jes! povas esti
plia eblo.
Orienta sistemo
En la orienta sistemo jes konfirmas ekzakte tion, kion la demando enhavas,
dum ne malkonfirmas la tutan demandofrazon. En tiu sistemo jes kaj ne
interŝanĝas rolojn ĉe neaj demandoj (kompare kun la okcidenta sistemo):
• Ĉu vi volas kafon? (pozitiva demando)
– Jes! (= Mi volas kafon. )
– Ne! (= Mi ne volas kafon. )
• Ĉu vi ne volas kafon? (negativa demando)
– Jes! (= Mi ne volas kafon. )
– Ne! (= Mi ja volas kafon. )
• Ĉu ne kafon vi volas? (parte negativa demando)
– Jes! (= Ne kafon mi volas. )
– Ne! (= Efektive kafon mi volas. )
• Ĉu vi volas ne kafon, sed teon? (parte negativa demando)
– Jes! (= Mi volas ne kafon, sed teon. )
– Ne! (= Efektive kafon mi volas, ne teon. )
• Ĉu vi nenion deziras?
– Jes, mi nenion deziras.
– Ne, mi ja deziras ion.
364
§22.4
Demandoj kaj respondoj
• Tion vi volas, ĉu ne?
– Jes, mi ne volas tion.
– Ne, mi ja volas tion.
• Ĉu vi ne scias, ke li ne alvenis?
– Jes, mi ne scias, ke li ne alvenis.
– Ne, mi ja scias, ke li ne alvenis.
• Ĉu ŝi ne edziniĝis? [...] – Jes, iele tiel fariĝis, ke [...] ŝi ne edziniĝis. M.102
• Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: ĉu en sia
lasta kongresa parolo [...] li nenion pli havas por diri al ni? [...] Ho ne,
miaj karaj amikoj [...] ! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al
vi. OV.411 Ne = Mi ja ion pli havas por diri al vi.
Por respondi (laŭ la orienta sistemo) jese ĉe nea demando, oni eble povas uzi
Tiele! , se oni volas eviti miskomprenon. Por nea respondo tiam povas eble
funkcii la respondesprimo Male!
• Ĉu vi ne volas trinki la malvarman kafon? – Tiele! (= Mi ne volas trinki
ĝin. ) – Male! (= Mi ja volas trinki ĝin. )
Du logikoj
Ambaŭ sistemoj respondi neajn demandojn estas logikaj, sed en tute mal-
samaj manieroj. Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto. Prin-
cipe oni povas rekomendi la okcidentan sistemon, ĉar ĝi estas ĝis nun la pli
ofte uzata, kaj klare la pli ofta ĉe Zamenhof. Sed ŝajnas, ke ne estas eble
atingi tute unuecan uzon de unu sola sistemo. Ambaŭ uzoj estas hejmaj en la
lingvo.
Oni tial estu singarda pri respondado al negativaj demandoj. Oni prefere
aldonu klaran respondfrazon por ne riski miskomprenon:
• Ĉu vi ne volas kafon?
– Jes, mi ja volas (kafon)!
– Jes ja!
– Ne, mi ja volas (kafon)!
– Ne, mi ne volas (kafon)!
– Jes, mi ne volas (kafon)!
Kelkaj el la ĉi-antaŭaj respondoj sekvas la okcidentan sistemon, dum aliaj
sekvas la orientan sistemon, sed ĉiuj estas nemiskompreneblaj pro la aldon-
itaj klarigaj vortoj.
Iuj opinias, ke oni evitu negativajn demandojn, sed negativaj demandoj estas
bezonataj por esprimi specialajn nuancojn. La lingvo malriĉiĝus, se oni ne
povus uzi tiajn demandojn.
§22.4
365
Demandoj kaj respondoj
Vortfarado
• Jesa = “aproba, konsenta”, nea = “rifuza, malkonsenta”: Ĉu li donis al vi
jesan respondon aŭ nean? FE.31
• Jesi = “respondi jese”, nei = “respondi nee”: Ĉu ili jesis aŭ neis al via
demando?
• Neebla estas (teorie) dusignifa vorto. Oni povas krei ĝin el la verbo nei
per la sufikso EBL (§38.2.7): nei → neebla = “tia ke oni povas nei ĝin”:
Lia propono estas neebla. = Estas eble nei lian proponon. Sed en la
praktiko neebla preskaŭ ĉiam estas bazita sur la memstara vorto ebla, al
kiu oni aldonis ne prefiksece (§38.4.3): neebla = “tia ke ĝi ne povas
esti”: Lia propono estas neebla. = Lia propono ne estas (realig)ebla. Por
-
eviti miskomprenon oni povas por la unua senco uzi neadebla (kun la
sufikso AD, §38.2.2). Por la dua senco la pli forta esprimo malebla estas
alternativo.
• Jesigi = “konfirmi”, neigi = “malkonfirmi”: La novaĵo estis jesigita/neig-
ita. Antaŭe oni uzis jesigi kaj neigi ankaŭ anstataŭ jesi kaj nei. Prefere
oni uzu ilin nur por “konfirmi” kaj “malkonfirmi”.
366
§22.4
Nombroj
23. Nombroj
Por montri nombrojn oni uzas nombrovortojn. Ili estas de du specoj:
nombraj vortetoj, kiuj povas montri nombrojn de 0 ĝis 999999, kaj
nombraj radikvortoj, kiuj interalie montras pli altajn nombrojn kaj onojn.
23.1. Nombraj vortetoj
23.1.1. Nombraj vortetoj – formoj
Ekzistas dek tri nombraj vortetoj:
nul
0
dek
10
unu
1
cent
100
du
2
mil
1 000
tri
3
kvar
4
kvin
5
ses
6
sep
7
ok
8
naŭ
9
Aliajn nombrojn oni esprimas per kombinado de la nombraj vortetoj. Oni
diras unue kiom da miloj estas, poste kiom da centoj, poste kiom da dekoj,
kaj fine kiom da unuoj. La dekoj kaj la centoj tiam kunskribiĝas (kaj elparol-
iĝas) kiel po unu vorto, dum ĉio alia disskribiĝas (kaj elparoliĝas kiel apartaj
vortoj):
Post dek
11
dek unu
16
dek ses
12
dek du
17
dek sep
13
dek tri
18
dek ok
14
dek kvar
19
dek naŭ
15
dek kvin
§23.1.1
367
Nombroj
Dekoj
10
dek
60
sesdek
20
dudek
70
sepdek
30
tridek
80
okdek
40
kvardek
90
naŭdek
50
kvindek
Centoj
100
cent
600
sescent
200
ducent
700
sepcent
300
tricent
800
okcent
400
kvarcent
900
naŭcent
500
kvincent
Miloj
1 00
0 mil
10 000
dek mil
2 00
0 du mil
11 000
dek unu mil
3 00
0 tri mil
12 000
dek du mil
4 00
0 kvar mil
13 000
dek tri mil
5 00
0 kvin mil
20 000
dudek mil
6 00
0 ses mil
30 000
tridek mil
7 00
0 sep mil
42 000
kvardek du mil
8 00
0 ok mil
999 000
naŭcent naŭdek naŭ mil
9 00
0 naŭ mil
368
§23.1.1
Nombroj
Pliaj kombinoj
21
dudek unu
432
kvarcent tridek du
22
dudek du
1 001
mil unu
23
dudek tri
1 01
1 mil dek unu
24
dudek kvar
1 1
11 mil cent dek unu
31
tridek unu
1 234
mil ducent tridek kvar
32
tridek du
2 678
du mil sescent sepdek ok
33
tridek tri
7 777
sep mil sepcent sepdek
sep
101
cent unu
88 8
88 okdek ok mil okcent
okdek ok
110
cent dek
999 9
99 naŭcent naŭdek naŭ mil
naŭcent naŭdek naŭ
111
cent dek unu
Noto: Oni ne diras *unudek* aŭ *unucent*, sed nur dek kaj cent. Oni povus eble diri unu mil, sed normale oni diras simple mil.
Noto: La sona simileco inter ses kaj sep povas iafoje esti iom ĝena. Iuj tial uzas en ekz. telefonado
sis° anstataŭ ses. Aliaj uzas samcele sepen anstataŭ sep. Eble tio estas imitinda en tiaj situacioj,
kiam pro bruo aŭ simile oni bezonas eviti miskomprenojn. Oni tamen memoru, ke ankoraŭ mal-
multaj konas sis° kaj sepen.
Kunskribado kaj disskribado
Dekoj kaj centoj kunmetiĝas al unu vorto: dudek, tridek, ducent, tricent
k.t.p. Ĉio alia estu skribata kiel apartaj vortoj, ankaŭ miloj.
Noto: Multaj pensas, ke la regulo estas: “Kunskribu multiplikojn, disskribu adiciojn.” La Fun-
damenta regulo estas tamen alia, kaj pli simpla. Oni sekvu la Fundamentajn regulon kaj ek-
zemplojn.
Dekoj kaj centoj ricevas same kiel aliaj vortoj akcenton je la antaŭlasta
vokalo: dúdek, trídek, dúcent, trícent. Ĉio alia estas elparolata kiel apartaj vortoj: dék dú, dék trí, cént dú, cént trí, cént dék dú, dú míl, trí míl, dú míl dék dú.
Tiu ĉi simpla regulo, kiu troviĝas en la Fundamento, estas ofte miskompren-
ata. Oni erare kunskribas tro multe. Ne skribu: *dekdu*, *dektri*, *centdu*,
*centtri*, sed: dek du, dek tri, cent du, cent tri. Nek skribu: *dumil*,
*trimil*, *dekdumil*, *dudekdumil*, sed: du mil, tri mil, dek du mil, dudek
du mil. Ankaŭ estus eraro uzi dividostrekojn, kie devas esti spacetoj, ĉar tio,
kio estas skribita kun dividostreko estas unu vorto. Tion, kion oni elparolas
kiel apartajn vortojn, oni ne skribu kiel unu vorton. Ne skribu do *cent-
tridek-du*, sed cent tridek du, ĉar neniu elparolas *cent-tridék-du*.
Noto: Eĉ ĉe Zamenhof oni trovas multege da erare skribitaj nombrovortoj. Eble iuj el tiuj eraroj
vere estis faritaj de tiuj, kiuj kompostis liajn tekstojn.
§23.1.1
369
Nombroj
La kialo, ke oni ne kunskribu milojn, estas, ke antaŭ mil povas stari ĉio ajn
de du ĝis naŭcent naŭdek naŭ, do ankaŭ plurvortaĵoj. Antaŭ dek kaj cent
povas aperi nur du ĝis naŭ. Se oni kunskribus ankaŭ milojn, oni devus skribi
ekz. *tricenttridektrimil* (333 00
0), kio estus tre maloportuna. La ĝusta
skribo: tricent tridek tri mil estas pli klara. Kompreneble en la praktiko oni
preskaŭ ĉiam skribas tiel altajn nombrojn per ciferoj.
En la elparolado preskaŭ ĉiuj obeas al la Fundamenta regulo akcentante tute
ĝuste, kaj kompreneble oni devas skribi same kiel oni elparolas.
Se el tiaj ĉi bazaj nombraj esprimoj oni kreas vortkunmetaĵojn, ekz. O-fin-
aĵajn nombrovortojn (§23.2) aŭ A-finaĵajn nombrovortojn (§23.4), oni tamen
povas aŭ devas kunskribi, eventuale kun dividostrekoj.
Nul
Nul origine estis O-vorto: nulo (nomo de la cifero 0). Sed oni delonge uzas
ĝin ankaŭ kiel nombran vorteton sen finaĵo, ekz.: 0,5 = nul komo kvin (aŭ
nulo komo kvin). Tia uzo de nul estas eĉ oficialigita ( Aktoj de la Akademio
II, p. 13).
Un’
Iafoje oni povas uzi la mallongigitan formon un’ (§10.1) anstataŭ unu.
23.1.2. Nombraj vortetoj – uzado
Nombraj vortetoj plej ofte aperas kiel rektaj priskriboj de O-vortoj, kaj
montras tiam, kiom da aferoj estas. La nombraj vortetoj tiam ne ricevas la
finaĵojn N kaj J:
• Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. FE.12 Kiam unu rolas
kiel pura nombrovorto, ĝi povas ricevi nek J-finaĵon, nek N-finaĵon.
• Li promenas kun tri hundoj. FE.12
• Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE.12
• Li havas dek unu i nf anojn. FE.12
• Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek
sekundoj. FE.12
En iuj specialaj uzoj de unu (§23.1.3) oni tamen povas aldoni J-finaĵon kaj
N-finaĵon post unu.
Oni ne uzu A-finaĵon post la nombrovortoj en ĉi tiaj okazoj, ĉar A-finaĵo
post nombra vorteto donas tute alian signifon (§23.4).
Iafoje la O-vorto estas forlasita (subkomprenata):
• Nu, se vi ne havas mil [rublojn] , mi petas cent rublojn. Rz.65
• Kiun el la tri [aferoj/personoj] vi elektas?
370
§23.1.2
Nombroj
Nul kiel rekta nombra priskribo
Nul povas aperi kiel rekta nombra priskribo, sed tio okazas ordinare nur ĉe
mezurunuoj:
• La frostopunkto de akvo estas nul gradoj. Oni normale skribas 0 gradoj,
sed elparolas tion kiel nul gradoj. Legu ankaŭ pri la uzo de J-finaĵo ĉe
nul kaj malpli: §8.2.4.
• Karato estas masunuo, kiu egalas al nul komo du gramoj. Normale oni
skribas 0,2 gramoj.
• Ilia fina rezulto estis nul poentoj.
En aliaj okazoj oni normale uzas neniu (§15.1): Mi havas neniun mal-
amikon. Nur iafoje (en eksperimenta lingvouzo, poezio k.s.) oni povas vidi
nul, kie normale aperas neniu (aŭ nenia): nul homo(j), nul dubo k.s.
Memstaraj nombraj vortetoj
Nombraj vortetoj povas ankaŭ aperi memstare en diversaj frazroloj. Ofte ili
kondutas O-vortece:
• Kvar aŭ kvin [el la knabinoj] decidis penetri ankoraŭ pli profunden en la
arbaron.
• Kvin kaj sep faras dek du. FE.12
• Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. FE.12
• Ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek. Nm.26
• Divido per nul ne estas permesita.
• Tri estas duono de ses. FE.14
• Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren! FA1.208
• Sep estas sankta nombro.
• Kiom vi volas? – Mi volas du mil.
• Kiom ili estas? – Ili estas dek du.
Legu ankaŭ pri pronomeca unu (kaj unuj) en §23.1.3.
Nombraj vortetoj kun da
Oni ankaŭ povas uzi nombrajn vortetojn kun da-esprimo (§12.3.3.1). Tio
estas malofta, sed povas esti oportuna ekz. kiam oni ial volas meti la
nombrovorton for de tio, kion ĝi nombras:
• Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses. Neĥ.7 Pli klara ol: Ĉevalojn ili havis
sepcent tridek ses. Normale oni tamen dirus: Ili havis sepcent tridek ses
ĉevalojn.
§23.1.2
371
Nombroj
Identiga priskribo
Nombraj vortetoj ankaŭ aperas post O-vorto kiel identiga priskribo (§25.2).
Tiam ili ne montras nombron, sed numeron aŭ simile:
• Vidu “Lingvo Internacia” N-ro 2, paĝoj 20-21. OV.218 = ...numero du,
paĝoj dudek ĝis dudek unu. La nombrovortoj rolas kiel identigaj pri-
skriboj de la vortoj numero kaj paĝoj.
• La lingvo internacia Esperanto aperis publike en la fino de la jaro
1887. OV.145 = ...la jaro mil okcent okdek sep. 1887 estas identiga priskribo
de jaro.
• Ni loĝas en ĉambro tricent tridek tri en tiu hotelo.
• La respondo troviĝas sur la paĝo mil ducent ok.
Ofte oni povas anstataŭe uzi A-finaĵan vicordan nombrovorton (§23.4): la
dua numero, la jaro 1887-a, la tricent-tridek-tria ĉambro. Sed povas esti
diferenco inter vicordo kaj numero. Ekz. kvara signifas, ke estis tri aliaj
antaŭe en vicordo, dum numero kvar signifas, ke la afero havas la ciferon 4
kiel iaspecan “nomon”. En ekz. hoteloj ofte mankas numeroj, kaj tial ekz.
ĉambro cent ne nepre estas la centa ĉambro. Kaj se oni staras ĉe la fino de
strato, oni povas diri, ke domo numero unu ne estas la unua domo, sed la
lasta.
Kiam oni uzas ciferojn en esprimoj kiel paĝo 100, la jaro 2010 k.s., oni
povas rigardi la ciferan skribon kiel skriban simpligon de A-finaĵa nombro-
vorto. Tiam oni legas la paĝo 100 kiel la paĝo centa kaj la jaro 2010 kiel la
jaro du-mil-deka. Tiel oni iafoje skribas la tagon de monato en datoj: 1 Majo
= la unua (tago) de Majo. Sed multe pli ofte oni uzas la skribon 1-a de
Majo.
23.1.3. Specialaj uzoj de unu
La baza signifo de unu estas nombra. Tiu uzo estas klarigita ĉi-antaŭe kune
kun la aliaj nombraj vortetoj. Sed unu havas ankaŭ kelkajn specialajn sig-
nifojn kaj uzojn.
Unu por sameco, unikeco
Iafoje unu havas apud la baza nombra signifo la kroman nuancon, ke temas
pri unu sama afero, aŭ ke io estas sola, unika:
• La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo
estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. FE.37
= La loĝantoj de unu sama regno...
• Unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu loĝas kun
vi. Nm.15 Ne estu alia leĝo aŭ alia rajto por la fremdulo.
• Li akompanis Ibon hejmen kaj dormis kun li en unu lito. FA4.91 = ...en unu
sama lito.
372
§23.1.3
Nombroj
Unu por individueco
Unu estas ofte uzata antaŭ O-vorto por montri individuecon aŭ identecon:
• Mi neniun nomas, sed ĉi tie troviĝas unu kokino, kiu volas senplumiĝi,
por bele aspekti; se mi estus koko, mi ĝin malestimus. FA3.36 La parolanto
scias, pri kiu kokino temas.
• En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE.15
Individueca unu ofte kontrastas al (la) alia:
• Ŝin trafis unu malfeliĉo post la alia. FA3.77
• Unu kokino sidis apud la alia. FA3.36
• Mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi serĉas.
Pronomeca unu
Unu estas ankaŭ uzata individuece sen posta O-vorto. Ofte oni povas diri, ke
O-vorto estas subkomprenata, sed iafoje aldono de O-vorto nur ĝenus. Tiam
unu estas uzata pronomece:
• Ŝi estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. FE.11
• Unu el ili estis juna kaj bela kiel anĝelo. M.202
Tre ofte pronomeca unu estas uzata kontraste al (la) alia aŭ iafoje al (la)
dua:
• Unu babilis, alia kantis. FA2.134
• Ĝojo de unu estas ofte malĝojo de alia. FA4.25
• Unu parolis pri avareco, la alia parolis pri vanteco. FA4.101
• Restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe
lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon. M.101
Legu ankaŭ ĉi-poste pri la esprimo unu... la alia.
Unuj
Kiam individueca aŭ pronomeca unu estas uzata pri pluraj individuoj, ĝi
ricevas la finaĵon J:
• En la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio
esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj. OV.80
• Dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj
aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato. OV.93
• El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. FE.12
• Unuj [studentoj] kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en
vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan
korton. M.139
Nuntempe oni ofte uzas iuj anstataŭ individueca aŭ pronomeca unuj,
kvankam principe iuj kaj unuj esprimas iom malsamajn nuancojn.
§23.1.3
373
Nombroj
En ekstremaj okazoj eĉ unikeca unu povas ricevi J-finaĵon:
• Mi [...] alkalkulas min al [...] popolo, kies tuta historia misio konsistas
[...] en la unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t.e. unuj
idealoj por la tuta homaro. L1.106 Ĉiu el la diversaj idealoj estas unika en
sia speco. Tia uzo de unuj nuntempe apenaŭ aperas. Se tiu ĉi ekzemplo
estus verkita hodiaŭ, oni kredeble uzus la samaj idealoj.
Unujn
La formo unu ne povas ricevi la finaĵon N. Tio estas baza regulo, kiu ĉiam
validas, ĉu unu montras nombron, ĉu ĝi montras individuecon, ĉu unikecon:
Oni ne vidis eĉ unu. FA1.118 Unu mi renkontis en Londono, alian en Parizo.
Neniam uzu la formon *unun*.
Sed la formo unuj ja povas ricevi N-finaĵon, ĉar unuj neniam povas esti
nombrovorto. Ĝi ĉiam montras individuecon aŭ unikecon. La formo unujn
estas tamen bezonata nur treege malofte:
• Ĉio disiĝis, unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn
manojn. FA2.148
• Unujn mi renkontis en Londono, aliajn en Parizo.
Kelkaj volas, ke unu povu libere ricevi N-finaĵon, kiam ĝi montras individu-
econ, kaj kiam ĝia frazrolo principe postulas N-finaĵon. Kelkaj eĉ eksperi-
mente praktikas tion: *Oni ne vidis eĉ unun.* *Mi trovis nek unun, nek la
alian.* Estas vero, ke la regulo, kiu malpermesas *unun*, sed permesas
unujn, estas stranga el vidpunkto de logiko. Sed ĝi estas tre bona el vid-
punkto de praktika uzado. En la praktiko la nombra, unikeca kaj individueca
uzoj de unu ne estas rigore distingeblaj. Estas multaj limokazoj, kaj tial la
simpla regulo, ke unu neniam havu N-finaĵon, estas tre praktika. Oni ne
bezonas cerbumi ĉiufoje, ĉu unu montras nombron, unikecon aŭ individu-
econ. Unuj tamen ĉiam montras individuecon aŭ unikecon, kaj tial ne estas
problemo uzi post ĝi N-finaĵon, se la frazrolo tion postulas. Uzado de
*unun* kaŭzus nur konfuzon sen alporti multe da praktika utilo.
Duondifina artikolo
Individueca unu povas montri, ke afero estas konata al la parolanto, sed ne
al la aŭskultanto. Tiel estas en kelkaj el la ĉi-antaŭaj ekzemploj. Tiam temas
pri duondifina unu, kiu estas speco de difinilo (§9.2).
374
§23.1.3
Nombroj
Unu, iu kaj certa
Ofte oni legas, ke individueca unu estas egala al iu. Tio ne estas vera.
Ambaŭ estas individuecaj vortoj, sed ili montras malsamajn nuancojn.
Individueca unu montras, ke la parolanto bone scias, pri kiu individuo li
parolas (dum la aŭskultanto kredeble ne scias). Iu montras, ke la identeco de
la priparolata individuo estas nekonata aŭ neklara, aŭ ke la identeco ne estas
grava:
• Loĝas ĉi tie unu el viaj amikoj. La parolanto scias, kiu el la amikoj ĉi tie
loĝas.
• Loĝas ĉi tie iu el viaj amikoj. La parolanto (verŝajne) ne scias, kiu el la
amikoj loĝas ĉi tie.
Ofte oni povas uzi iu anstataŭ unu, kiam ne estas grave montri, ĉu la
individuo estas konata al la parolanto. Sed unu estas pli preciza. Ĝi montras,
ke la parolanto ja scias la identecon.
Certa havas interalie signifon similan al individueca unu, sed certa estas pli
forta. Ĝi emfaze montras, ke io estas certe konata al la parolanto (sed
verŝajne ne al la aŭskultanto): En certaj okazoj multe da saĝo estas pli mal-
bona, ol se oni ĝin tute ne havus. Rz.9 La esperantismo estas forte ligita kun
certa interna ideo. OV.377 Hieraŭ vizitis min certa sinjorino Schmidt.
Evitado de unu
La multspeca uzo de unu ŝajnas stranga al iuj, interalie ĉar lernolibroj mal-
ofte klarigas ĝin. Tial multaj preferas uzi unu nur en pure nombra rolo, kaj
preferas por la aliaj signifoj la vortojn iu(j), kelka(j) kaj certa(j). Tio estas
malriĉigo de la lingvo, ĉar ĉiuj ĉi vortoj esprimas malsamajn nuancojn, kaj
ĉiuj tiuj nuancoj estas utilaj.
Unu... la alia
Pronomeca unu estas parto de la esprimo unu... (la) alia, per kiu oni montras
reciprokecon. Unu... (la) alia reprezentas tutan mallongigitan frazon. Unu
normale estas subjekto en la plena frazo, kaj (la) alia estas objekto aŭ havas
alian nesubjektan rolon:
• Tiuj gejunuloj amas unu la alian. → Tiuj gejunuloj amas. Unu amas la
alian. Ĉiu el ili amas ĉiun alian el ili.
• Ili donis florojn unu al alia. → Ili donis florojn. Unu donis florojn al
alia. Ĉiu el ili donis florojn al ĉiu alia el ili.
• Li kunigis kvin tapiŝojn unu kun la alia. Er.36 Li kunigis unu tapiŝon kun
la alia.
Oni povas preskaŭ ĉiam uzi unu... (la) alia sen J-finaĵoj. Laŭbezone oni
tamen povas aldoni J-finaĵon al alia kaj ankaŭ al unu depende de la celita
senco: La junaj knabinoj kaj junuloj ĉe la lageto babilas unuj kun la
aliaj. FA4.92 Unuj el ili babilas kun aliaj el ili. Iafoje oni devas uzi la formon
§23.1.3
375
Nombroj
unujn: La registaroj ĵetas la homojn unujn kontraŭ la aliajn. = La regist-
aroj ĵetas unujn homojn kontraŭ la aliajn homojn.
Alternativoj al unu... la alia
Anstataŭ unu... la alia oni povas kelkfoje uzi la vorton reciproke kune kun si
aŭ alia pronomo:
• La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke. FA2.80 = La knabino kaj la
knabo kisis unu la alian.
• Ĉiuj sin reciproke komprenas. = Ĉiuj komprenas unu la alian.
• Ili reciproke turnas al si la dorson. = Ili turnas la dorson unu al la alia.
• Ni donis al ni reciproke la manojn. FA3.77
Oni ankaŭ povas uzi reciproke kune kun unu... la alia por emfazi la re-
ciprokecon: Vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la
spirito. FA3.76
Oni povas ankaŭ uzi inter prefiksece ĉe verbo, ofte kune kun si aŭ alia pro-
nomo, aŭ la esprimon inter si ( inter ni, inter vi), kiu ĉiam signifas unu kun la
alia aŭ simile:
• Ili sin interakuzas. = Ili akuzas unu la alian.
• Ili interparolas. = Ili parolas unu kun la alia.
• En la interkona vespero la kongresanoj interkonatiĝas. = ...la kongres-
anoj ekkonas unu la alian.
• Ili estis tre amikaj inter si. BV.58 = Ili estas tre amikaj unu al la alia.
• “Lingvo Internacia” kaj “lingvo tutmonda” estas du tute malsamaj
objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. FK.259 = ...miksi unu kun la
alia...
• Ni devas interparoli. Ni devas paroli inter ni. = Ni devas paroli unu kun
la alia.
• Vi devas bone rilati inter vi. = Vi devas bone rilati unu kun la alia.
• Ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon. FA3.18 = Ni dividos mal-
ĝojon kaj ĝojon unu kun la alia. Ĉi tie reciproke emfazas la reciprok-
econ.
Oni neniam uzu la pronomon si kune kun unu... la alia. Ne diru: *Ili amas
sin unu la alian.* Diru simple: Ili amas unu la alian.
En la esprimo inter si (§11.6.3) ne ĉiam validas la normalaj reguloj por si.
Iafoje la pronomo si sola montras reciprokecon, sed tio eblas nur kiam la
kunteksto ne lasas dubon pri la senco: Ili sin kisas! Rz.79 = Ili kisas unu la
alian! / Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas. PE.2330 = Sinjoroj batas
unu la alian...
Iafoje, kiam la kunteksto klare komprenigas, ke temas pri reciproka ago, oni
ne bezonas aparte montri tion: Ili parolis. = Ili parolis unu kun la alia. / La
376
§23.1.3
Nombroj
knabino kaj la knabo kisas. = ...kisas unu la alian. / Vi devas bone rilati.
= ...rilati inter vi.
23.2. O-vortaj nombrovortoj
Aliaj nombrovortoj ol la nombraj vortetoj (§23.1) estas radikvortoj, kiuj
bezonas finaĵon. Baze ili estas uzataj kun O-finaĵo.
ON-vortoj
Nombrovortoj kun la sufikso ON (§38.2.27) montras partajn nombrojn.
• duono = 1/2
• triono = 1/3
• dekono = 1/10
• dekduono = 1/12
• centono = 1/100
• milono = 1/1000
• Duono, triono kaj sesono faras unuonon. 1/2 + 1/3 + 1/6 = 1. Unuono
estas tamen tre malofta vorto. Ĉi tie eblus simple uzi unu.
Ĉe iaj onoj povas estiĝi konfuzo, se oni ne elparolas tre klare.
• 200/1000 = ducent milonoj
• 2/100000 = du centmilonoj
Necesas en tiaj okazoj elparoli kun klaraj paŭzetoj inter la vortoj por eviti
miskomprenojn.
Grandegaj nombroj
miliono
1.000.000 (ses nuloj)
miliardo
1.000.000.000 (= naŭ nuloj)
biliono
1.000.000.000.000 (= dek du nuloj)
triliono
1.000.000.000.000.000.000 (= dek ok nuloj)
Tre malofte uzataj estas kvadriliono (24 nuloj), kvintiliono (30 nuloj),
sekstiliono° (36 nuloj), septiliono° (42 nuloj), oktiliono° (48 nuloj), nonil-
iono° (54 nuloj) kaj deciliono° (60 nuloj).
Noto: Nuraj kuriozaĵoj estas la jenaj apenaŭ uzataj nombrovortoj: undeciliono° (66 nuloj), duo-
deciliono° (72 nuloj), tredeciliono° (78 nuloj), kvatuordeciliono° (84 nuloj), kvindeciliono° (90
nuloj), seksdeciliono° (96 nuloj), septendeciliono° (102 nuloj), oktodeciliono° (108 nuloj), nov-
emdeciliono° (114 nuloj), vigintiliono° (120 nuloj) kaj centiliono° (600 nuloj). Vortoj kiel *bil-
iardo*°, *triliardo*°, *kvadriliardo*° k.t.p. tute ne ekzistas en Esperanto (same kiel en plej multaj
naciaj lingvoj).
La valoroj de la vortoj biliono, triliono k.t.p. montrataj ĉi-antaŭe sekvas la
tiel nomatan “longan skalon”, kiun uzas la plimulto de tiuj lingvoj, kiuj
entute uzas tiaformajn nombrovortojn. Sed kelkaj lingvoj, interalie la Angla
kaj la Rusa, donas tute aliajn valorojn al siaj similformaj nombrovortoj
§23.2
377
Nombroj
uzante la tiel nomatan “mallongan skalon”. La Esperantaj vortoj tamen
sekvu la plimulton de la lingvoj, kaj havu nur la ĉi-antaŭe montritajn sig-
nifojn (kiuj estas la originaj valoroj por tiaj vortoj). PIV donas (ekde la jaro
2002) definitivajn longskalajn signifojn por ĉiuj tiaj nombrovortoj.
Vidu ankaŭ la neoficialajn sufiksojn ILION (§39.1.16) kaj ILIARD
(§39.1.17). Legu ankaŭ pri prefiksoj de mezurunuoj en §39.3.
Nulo
La O-vorto nulo estas nomo de la cifero 0: Unu miliono estas skribata per
unuo kaj ses nuloj. Ĝi povas ankaŭ esti uzata sen finaĵo: nul (§23.1.1).
J-finaĵo kaj N-finaĵo
O-vortaj nombrovortoj ricevas la finaĵojn J kaj N laŭ la samaj reguloj kiel
aliaj O-vortoj:
• Kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono. Gn.47
• El multaj milonoj fariĝas milionoj. PE.467
• Mi ricevis dudek kvin centonojn.
• Ŝi havas pli ol dek milionojn.
• La malprofito atingis sumon de kvardek sep miliardoj.
• Ŝi vidis pli ol dek milionojn.
• Post la sumo ŝi alskribis tri nulojn.
Da
O-vortaj nombrovortoj ne povas rekte priskribi O-vorton. Oni devas antaŭ la
kalkulata afero meti rolvorteton. Normale oni uzas da (§12.3.3.1), sed ankaŭ
ekz. de (§12.3.2.3) kaj el (§12.3.5.2) povas aperi. En tiaj konstruoj la
nombrovorto estas ĉefvorto kaj la kalkulata afero estas priskribo de ĝi:
• Tiu ĉi urbo havas milionon da
loĝ antoj. FE.14
• Li havas du miliardojn da
dol aroj.
• Ŝi vidis pli ol dek milionojn da homoj.
Kiam oni skribas tiajn nombrajn esprimojn cifere, oni ofte forlasas la vort-
eton da en la skribo: 2 00
0 000 0
00 jaroj. Kiam oni tion laŭtlegas, oni tamen
devas eldiri da: du miliardoj da jaroj. Aparte atentu, se la esprimo rolas kiel
rekta objekto: Ili pagis 30 0
00 00
0 enoj. = Ili pagis tridek milionojn da
enoj. Kiam oni elparolas la cifere skribitan nombron, oni devas elparoli N-
finaĵon, ĉar la nombro 30 00
0 0
00 rolas kiel rekta objekto. La vorto enoj
tamen ne havu N-finaĵon, ĉar antaŭ ĝi staras la rolvorteto da, kiun oni tamen
elektis ne skribi. Por eviti konfuzon estas pli bone ĉiam skribi da en tiaj
okazoj: 2 000
00
0 000 da jaroj, 30 00
0 0
00 da enoj.
Ankaŭ ON-vorto kun O-finaĵo bezonas helpan rolvorteton:
• Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de
jaro. FE.14
378
§23.2
Nombroj
Nombraj vortetoj kun O-finaĵo
Ankaŭ nombraj vortetoj povas fariĝi O-vortoj. Tiaj O-vortoj montras ian
aferon kun rilato al la nombro, aŭ grupon kun tiom da aferoj. Antaŭ O-finaĵo
oni ĉiam kunskribas plurvortan nombrovorton. Por klareco oni povas uzi
dividostrekojn, kie origine estis spacetoj:
• unu → unuo = la cifero 1, baza kalkulelemento, elementa kvanto (ekz.
metro, kilogramo, ampero k.t.p.)
• du → duo = la cifero 2, paro, duopo
• dek du → dek-duo aŭ dekduo = la nombro 12, grupo de 12 aferoj
• dudek tri → dudek-trio aŭ dudektrio = la nombro 23, grupo de 23 aferoj
• kvarcent → kvarcento
• du mil kvincent → du-mil-kvincento (prefere ne dumilkvincento)
• Li iris kaj stariĝis al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne “duon”
sed “kvaron” kaj “kvinon”. Gm.56 Temas pri sistemo de lernejaj notoj.
Kvaro = “bone”, kvino = “bonege”.
Ankaŭ ĉi tiaj O-vortoj bezonas da por mezuri ion:
• Mi aĉetis dekon da ovoj. FE.32
• Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da
kul eroj kaj du dekduojn da
forkoj. FE.14
• Mi havas centon da pomoj. FE.14
Malnova uzo
En la plej unua tempo oni uzis O-vortajn nombrovortojn kiel rektajn pri-
skribojn sen da. Tio ne plu estas ebla: Mi, subskribita, promesas ellerni la
proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek
milionoj pe
r sonoj donis publike tian saman promeson. UL Nun necesas diri
dek milionoj da personoj. Ankaŭ kiom kaj tiom komence uziĝis en tia mani-
ero: §24.4.
23.3. Miksitaj nombroj
Kiam oni miksas nombrajn vortetojn (§23.1) kaj O-vortajn nombrovortojn
(§23.2) en unu nombro, iliaj malsamaj reguloj kolizias. Nombraj vortetoj
volas esti rektaj priskriboj de ĉefvorto, dum O-vortaj nombrovortoj mem
estas ĉefvortoj kun da-esprimo post si. Necesas iel elturniĝi:
• Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas
kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). FE.14 Nuntempe oni preferas
uzi ON-vorton kun A-finaĵo en ĉi tiaj okazoj: kvar kaj duonan frankojn.
• Tie loĝas 1.000.000 da homoj. = ...unu miliono da homoj. Tie loĝas
500.000 homoj. = ...kvincent mil homoj. Tie loĝas 1.500.000 (da) homoj.
= Tie loĝas unu miliono (kaj) kvincent mil (da) homoj. Oni ankaŭ povas
§23.3
379
Nombroj
diri: ...unu kaj duona milionoj da homoj. Aŭ: ...unu komo kvin milionoj
da homoj.
• Mi havas unu milionon da eŭroj. Se mi ricevos ankoraŭ unu eŭron, mi
havos unu milionon unu da eŭroj. Aŭ: ... unu milionon (da eŭroj) kaj
unu eŭron. . Sed prefere ne *...unu milionon unu eŭrojn*, ĉar tio estus
gramatike tre stranga kun du malsamspecaj objektoj. Estas tre nekutime
uzi da kune kun nombra vorteto ( unu da eŭroj), sed tio estas tamen
akceptebla en tiaj ĉi okazoj.
• Li havas 10.300.978 $. = Li havas dek milionojn tricent mil naŭcent
sepdek ok da dolaroj. Aŭ: Li havas dek milionojn (da dolaroj) kaj
tricent mil naŭcent sepdek ok dolarojn.
Noto: Ofte aperas la ideo transformi nombrovortojn kiel miliono kaj miliardo en nombrajn vort-
etojn (sen O-finaĵo): *milion*, *miliard*, *bilion* k.t.p. Tio estus tro drasta ŝanĝo de la lingvo (kaj
*miliard* estus tre malfacile elparolebla). Leviĝus ankaŭ la demando, kiel akcenti la novajn
vortojn. Ĉu oni diru *milíon* (laŭ la normala akcentoregulo), aŭ *milión* (kontraŭ la regulo)? Oni
rimarku, ke *milíon* konfuziĝus kun la vorto milio + N-finaĵo. Se oni uzas apostrofon, milión’, la
vorto restas O-vorto, kaj oni tamen devas uzi da (kaj iafoje J kaj N). Aliaj proponis *miljon*,
*miljard*, *biljon* k.t.p., kiuj havus akcenton je “i”.
23.4. A-vortaj nombrovortoj
Nombraj vortetoj kun A-finaĵo
Se oni aldonas la finaĵon A al nombra vorteto, oni kreas A-vorton, kiu
montras pozicion en vicordo. Ordinara A-vorto povas havi diversajn sig-
nifojn (§37.2.2) laŭ la kunteksto, sed nombra vorteto kun A-finaĵo ĉiam
montras vicordon:
• unua = en pozicio numero unu en vicordo (havanta neniun antaŭ si)
• dua = en pozicio numero du en vicordo (havanta unu antaŭ si)
• tria = en pozicio numero tri en vicordo (havanta du antaŭ si)
• kvara = en pozicio numero kvar en vicordo (havanta tri antaŭ si)
• deka = en pozicio numero dek en vicordo (havanta naŭ antaŭ si)
Vicordaj nombrovortoj ricevas J-finaĵon kaj N-finaĵon same kiel ordinaraj
A-vortoj:
• La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses
unuaj tagoj. FE.12
Se oni aldonas A-finaĵon al plurvorta nombro, oni povas kunmeti la tuton en
unu vorton, sed oni ankaŭ povas lasi la apartajn vortojn. Ĉiuokaze oni metas
A-finaĵon nur laste. Se oni kunmetas, oni povas skribi dividostrekojn por
klareco. Tiam oni metu la strekojn tie, kie estas spacetoj en la origina plur-
vorta nombro:
• Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. FE.12 = ...dudek-sepa... (aŭ
...dudeksepa... )
• Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro
mil sepcent tridek dua. FE.12 = ...dudek-duan... mil-sepcent-tridek-dua.
380
§23.4
Nombroj
Anstataŭ dudek-duan oni povas skribi ankaŭ dudekduan, sed anstataŭ
mil-sepcent-tridek-dua oni ne skribu *milsepcenttridekdua*, ĉar tio estas
tro malklara.
• Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Nov-
embro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. FE.12 = ...dek
unua... dek dua.
• La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la
jaro. FE.12 = ...kvindek unua...
• Tio okazis en la kvindekaj jaroj. = ...iam en la jaroj de 1950 ĝis 1959 in-
kluzive.
• Ŝi estas la dua plej bona en nia klaso, kaj mi estas la tria. Nur unu estas
pli bona ol ni.
Iuj opinias, ke kunmetado estas deviga, kiam oni aldonas A-finaĵon, sed la
Fundamento uzas ambaŭ skribmanierojn. Kunmetado kun dividostrekoj
povas esti pli klara (eble ankaŭ pli logika), sed la elekto estas libera.
Kun O-finaĵo (§23.2), kaj kun la sufiksoj OBL, ON kaj OP (§38.2.26) oni
ĉiam devas kunskribi ĉi tiajn nombrojn.
Kiam oni uzas vicordan esprimon apud nombra vorteto, oni metu la
vicordan esprimon unue por klareco:
• Tio okazis iam en la unuaj dek tagoj. Se oni dirus la dek unuaj tagoj
estus risko, ke oni komprenus dek kiel parton de la vicorda esprimo, do
kiel la dek-unuaj tagoj.
ON-vortoj kun A-finaĵo
ON-vortoj kun A-finaĵo estas ordinaraj A-vortoj.
• duona = havanta nur duonon de sia plena grandeco
• triona = havanta nur trionon de sia plena grandeco
• centona = havanta nur centonon de sia plena grandeco
• Ĝi estas longa je duona metro. Ĝia longo estas 50 centimetroj.
• Kvaronan horon li restis. Li restis dek kvin minutojn.
Grandegaj nombroj kun A-finaĵo
Ankaŭ nombrovortoj kiel miliono, miliardo, biliono k.t.p. (§23.2) povas
ricevi A-finaĵon. Tiaj A-vortoj povas havi diversajn signifojn laŭ la kun-
teksto:
• Ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda
multemiliona lando. OV.369 = ...lando kun multaj milionoj da loĝantoj.
• Por duonmiliona armeo oni bezonas almenaŭ cent kvindek regimentojn.
= Por armeo kun duona miliono da soldatoj...
• Pro la rapida inflacio aperis centbilionaj monbiletoj. = ...monbiletoj kun
la valoro cent bilionoj.
§23.4
381
Nombroj
• Nia miliona kliento ricevos specialan donacon. Vicorda signifo.
Nula
Nulo (§23.1.1) origine estis ordinara O-vorto. Tial nula estas ordinara A-
vorto, kiu povas esti uzata kun diversaj signifoj laŭ la kunteksto. Plej ofte la
signifo estas “neekzistanta”, “senvalora” aŭ “nevalida”:
• Bruo potenca, nula esenco. PE.203
• La rezulto estis nula.
• Tio okazis je la nula horo kaj tridek minutoj. Vicorda signifo.
Miksitaj nombroj kun A-finaĵo
Vicordaj A-vortoj el miksitaj nombroj (§23.3) estas teorie eblaj, sed apenaŭ
rekomendindaj: *nia du-milion-unua kliento*. Oni uzu prefere esprimojn
kun numero: nia kliento numero du milionoj unu.
23.5. E-vortaj nombrovortoj
Nombraj vortetoj kun E-finaĵo havas la samajn vicordajn signifojn kaj la
samajn skriboregulojn kiel la respondaj A-formoj (§23.4):
• unue = en la unua pozicio
• due = en la dua pozicio
• dek-due, dek due = en la 12-a pozicio
• naŭcent-naŭdek-naŭe = en la 999-a pozicio
• Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas
vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi
bezonos monon. FE.14
• Kiu venis unue, muelas pli frue. PE.1121
Aliaj nombrovortoj kun E-finaĵo
Se oni uzas E-finaĵon ĉe nombrovorto, kiu baze estas O-vorto (§23.2), oni
ricevas ordinaran E-vorton (§6), kiu povas esti uzata kun diversaj signifoj
laŭ la kunteksto. En la praktiko preskaŭ nur ON-vortoj estas uzataj tiamani-
ere:
• Ĝi estas trione el plasto, trione el ligno, kaj trione el metalo.
• Tiu monto estas eĉ ne centone tiel alta kiel Ĉomolungmo. = La alteco de
tiu monto estas eĉ ne unu centono de la alteco de Ĉomolungmo
(= Everesto).
• Iele, iome, duone malbone. PE.747
382
§23.5
Nombroj
23.6. Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj
Rolvortetoj kiel nuanciloj de nombro aŭ kvanto
La rolvortetoj ĉirkaŭ (§12.3.4.4), de (§12.3.2), ĝis (§12.3.5.3), inter
(§12.3.4.7), sub (§12.3.4.11), super (§12.3.4.12) kaj po (§12.3.6.8) povas
uziĝi kun nombraj aŭ kvantaj vortoj por ilin nuanci en diversaj manieroj:
• Restas ĉirkaŭ dek personoj. Rz.43 = Restas proksimume dek personoj.
• Ĝis ducent homoj povas eniri. = Maksimume ducent homoj povas eniri.
• Ili kostas de kvin ĝis dek eŭrojn. = Ili kostas minimume kvin kaj maksim-
ume dek eŭrojn.
• Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. = Mi vidis minimume cent kaj
maksimume ducent homojn.
• Aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico. Lv.24 = Aranĝu ilin en du vicoj, ses
en ĉiu vico.
• La temperaturo estis sub nul. = La temperaturo estis malpli alta ol nul
gradoj.
• Li havas super mil eŭrojn. = Li havas pli ol mil eŭrojn.
Super kaj sub estas en la praktiko tre malofte uzataj kiel nuancilo de nombro
aŭ kvanto. Ili estas menciitaj ĉi tie nur por kompleteco. Normale oni uzas pli
ol kaj malpli ol respektive.
En ĉi tiaj frazoj la rolvortetoj neniel koncernas eventualan postan O-vorton,
sed havas sencon nur por la nombro. Se oni forprenas la nombrovorton,
ankaŭ la nuancilo devas malaperi, ĉar ĝi ne plu havas sencon:
• Restas ĉirkaŭ dek personoj. Rz.43 → Restas personoj. ( *Restas ĉirkaŭ per-
sonoj* ne havas sencon.)
• Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. → Mi vidis homojn. ( *Mi vidis
inter homojn* ne havas sencon.)
Oni vidas, ke tiuj ĉi rolvortetoj ne montras frazrolon, kiam ili nuancas
nombron aŭ kvanton. Ili ne estas rolmontriloj, sed havas ian E-vortecan
rolon. Ĉirkaŭ, de, ĝis, super kaj sub estas eĉ interŝanĝeblaj kun E-vorto aŭ
esprimo kun E-vorteca vorteto: ĉirkaŭ = proksimume, de = minimume, ĝis
= maksimume, super = pli ol, sub = malpli ol.
Nuanciloj antaŭ subjekto
Tiaj ĉi nuanciloj povas aperi antaŭ subjekto:
• Supre sur latoj kaj stangoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj. FA2.68 Ĉirkaŭ cent
kolomboj estas subjekto de sidis. Subjekto ne havu rolmontrilon. Ĉirkaŭ
do ne montras frazrolon ĉi tie. Ĝi rilatas nur al la nombro.
• El ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun
vi. Gn.6 Subjekto de eniru estas po paro. Po do ne povas esti rolmontrilo ĉi
tie, ĉar subjekto estu sen rolmontrilo.
§23.6
383
Nombroj
Nuanciloj kune kun veraj rolmontriloj
Nombrovortaj nuanciloj povas aperi kune kun veraj rolmontriloj, kiuj
montras la frazrolon de la tuta esprimo:
• Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj. M.22 Ĉirkaŭ
koncernas nur la nombron sesdek. De montras la frazrolon de la tuta
esprimo ĉirkaŭ sesdek jaroj.
• Nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu mal-
granda frukta ĝardeno. BV.7 La tempa komplemento havas la rolvorteton
en. Ĉirkaŭ estas nura nuancilo de la nombro cent.
• Li havas aĝon de ĉirkaŭ 50 jaroj. La tuta esprimo de ĉirkaŭ 50 jaroj
estas priskribo de la vorto aĝon. La rolvorteto de ligas la priskribon al
ĝia ĉefvorto. Ĉirkaŭ nur nuancas la nombron.
• Ili povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn. H.150 La frazparto ok ĝis naŭ jarojn estas
tempodaŭra komplemento, kiu devas havi ian rolmontrilon. Ĉi tie ĝi
havas N-finaĵon. Ĝis nur nuancas la nombrojn.
• Estis tiel malvarme, ke ili devis kuŝi sub po tri kovriloj. La frazparto sub
po tri kovriloj estas loka sub-komplemento. Po nur estas nuancilo de tri.
• Li havas ĉirkaŭ mil eŭrojn. La objekto ĉirkaŭ mil eŭrojn bezonas la fin-
aĵon N. Ĉirkaŭ nur nuancas la nombron mil.
Neunueca uzo
Se oni opinias, ke tiaj ĉi nuanciloj ne estas rolmontriloj, tiam oni ja uzas N
kaj aliajn rolmontrilojn kune kun ili, kiam tio estas bezonata. La ĉi-antaŭaj
klarigoj estas verkitaj laŭ tia opinio. Sed se oni tamen opinias, ke ili estas
veraj rolmontriloj, tiam oni neniam uzas la finaĵon N kune kun ili, kaj ankaŭ
forlasas diversajn aliajn rolmontrilojn.
Zamenhof hezitis pri la afero. Li iafoje uzis tiajn ĉi nuancilojn kiel verajn
rolmontrilojn forlasante la finaĵon N ekz. ĉe objektoj. Alifoje li uzis ilin laŭ
la ĉi-antaŭaj klarigoj. La nuancilon ĉirkaŭ li uzis en ambaŭ manieroj. La
nuancilon po li uzis normale nur kiel rolmontrilon, sed li skribis, ke ankaŭ
uzado kun N estas bona ( Lingvaj Respondoj p. 107). Li eĉ mem uzis po en
tia maniero almenaŭ unu fojon. La aliajn nuancilojn Zamenhof uzis tiel mal-
ofte, ke estas malfacile diri, kiajn regulojn li sekvis. Unueca principo por
ĉiuj ĉi nuanciloj ne estas do trovebla ĉe Zamenhof:
• Ŝi sidis tie ĉirkaŭ dek minutoj. M.180 La tempodaŭra komplemento ne
havas alian rolmontrilon ol ĉirkaŭ.
• La sola presado de nia gazeto kostas ĉirkaŭ 500 rublojn ĉiujare. OV.126 La
kosta komplemento havas la rolfinaĵon N. Ĉirkaŭ estas do nur nuancilo
de nombro ĉi tie.
• Li povas veni nur sufiĉe malfrue – ĉirkaŭ horo antaŭ noktomezo. BV.52
Ĉirkaŭ rilatas al subkomprenita unu, sed ĝi estas ĉi tie ankaŭ la sola rol-
montrilo de horo.
384
§23.6
Nombroj
• Ekzistas ankaŭ [...] lernolibroj, kiuj [...] kostas de 15 ĝis 50 centimoj por
ekzemplero. OV.163 La kosta komplemento ne havas N-finaĵon.
• Al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. FE.14 La objekto tri pomoj ne
havas N-finaĵon. Po estas do iel rolmontrilo de objekto ĉi tie.
• Al ĉiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn. DL.18
• Mi fumadis cigaredojn po dudek kvin rubloj por cento. Rz.60 Normale oni
uzas por en ĉi tiaj esprimoj, ĉar temas pri prezo, sed ĉi tie po transprenis
ankaŭ la rolon de por.
• Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: [alportu]
ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan brulof-
eron. NmZ.28 En tiu ĉi ekzemplo Zamenhof ja uzis N-finaĵon kune kun po,
kvankam li normale ne faris tion. Oni povas diri, ke po du estas aparta
komplemento ĉi tie.
Nuntempe oni kutime uzas ĉiujn ĉi vortetojn nur kiel nuancilojn en tiaj
esprimoj, do ne kiel rolmontrilojn – escepte de po. Pri po la lingvouzo
varias. Iuj sekvas la Zamenhofan (kaj Fundamentan) modelon, aliaj sekvas
la samajn regulojn kiel por ekz. ĉirkaŭ.
Konkludo
Por ĉirkaŭ, de kaj ĝis la afero ŝajnas klara. Kiam ili estas nuanciloj de
nombro aŭ kvanto, ili ne estu rigardataj kiel rolvortetoj. Se la tuta frazparto
bezonas rolmontrilon (N aŭ rolvorteton), oni uzu tian.
Pri po oni tamen povas agi laŭplaĉe. Pro la Zamenhofa kaj Fundamenta uzo
restas ĉiam regule uzi po kiel rolmontrilon de la posta esprimo. Oni do
povas ĉiam forlasi N post po. Tio iafoje povas esti konfuzokrea (ekz. kiam
mankas N-finaĵo ĉe objekto). Alifoje tio estas eleganta. Oni povas ankaŭ
ĉiam uzi po kiel nuran nuancilon almetante ĉiam la bezonatajn rolmontr-
ilojn. Tio estas tre klara, sed iafoje povas esti iom peza. Apenaŭ havas
sencon disputi pri tio, kiu el la du uzoj estas preferinda. Praktike ambaŭ
bone funkcias.
Ĉe tiaj esprimoj de prezo, en kiuj oni normale uzus por, la Zamenhofa uzado
de sola po estas rekomendinda: Ili vendas terpomojn po dudek spesoj por
kilogramo. Estus nenecese peze diri por po dudek spesoj.
Noto: Laŭ PAG oni ankaŭ povas uzi po prefiksece ĉe nombrovortoj: *po-du*, *pocent*. Tio estus
komplete erara, kaj estas nepre evitenda. Se oni tiel uzus po, oni devus same uzi ĉirkaŭ kaj aliajn
nuancilojn de nombro: *ĉirkaŭ-du*, *ĝis-cent* k.t.p.
Pli ol, malpli ol
Nombra aŭ kvanta esprimo povas havi pli ol aŭ malpli ol kiel nuancilon:
• Ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. FE.25 Pli ol tri = “nombro kiu superas
tri”.
• Vi devas kuri pli ol cent mejlojn. FA2.71
• Ĉiu ligorajta grupo esperantista sendas al la Kongreso siajn delegitojn,
kiuj devas havi la aĝon de ne malpli ol 21 jaroj. L1.133
§23.6
385
Nombroj
• Malpli ol duonon da horo oni bezonis por transveturi la golfon. FA4.180
• Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon. M.183
• Tiam oni vidas pli ol milon da strangaj bestetoj, kiujn oni ordinare
neniam vidas en la akvo FA2.150
Pli ol aŭ malpli ol rolas simile kiel nuancilo ankaŭ antaŭ nenombraj kaj
nekvantaj esprimoj (§20.1.2).
23.7. Matematikaj esprimoj
Formulo
Elparolo
2 + 2 = 4
Du kaj du faras kvar. / Du plus du estas kvar.
10 − 3 = 7
Dek minus tri faras sep.
22 × 6 = 132
Dudek du multiplikite per ses faras cent tridek du. /
Dudekduoble ses estas cent tridek du. / Dudek du oble ses
egalas al cent tridek du.
7:2 = 3,5
Sep dividite per du faras tri komo kvin.
46,987
kvardek ses komo naŭ ok sep (ne *...komo naŭcent okdek
sep*)
10² = 100
La dua potenco de dek estas cent. / Dek kvadrate estas
cent.
5³ = 125
La tria potenco de kvin estas cent dudek kvin. / Kvin kube
estas cent dudek kvin.
• Kvin kaj sep faras dek du. FE.12
• Dek kaj dek faras dudek. FE.12
• Kvar kaj dek ok faras dudek du. FE.12
• Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. FE.12
• Kvinoble sep estas tridek kvin. FE.14
Egalsignon (=) oni povas elparoli kiel faras aŭ estas aŭ egalas (al), pli-
malpli laŭplaĉe: du kaj du faras kvar, dek minus tri estas sep, du oble du
egalas (al) kvar. Faras estas uzata en la Fundamento, sed estas aŭ egalas
(al) estas hodiaŭ pli oftaj.
Ne uzu punkton anstataŭ komo ĉe decimaloj. Punkto estas uzata kiel de-
cimala signo nur en kelkaj landoj. Esperanto, same kiel plej multaj landoj
kaj lingvoj, uzas decimalan komon.
Legu pli pri la vortetoj plus kaj minus en §16.4.
386
§23.7
Nombroj
Faka lingvaĵo
La ĉi-antaŭaj manieroj elparoli matematikajn esprimojn estas uzataj en
ordinara lingvaĵo. Matematikistoj povas bezoni pli mallongajn esprimojn.
Diversaj uzoj kaj proponoj ekzistas, sed la speciala faka matematika lingvaĵo
ankoraŭ ne estas unueca.
Diversaj mezuroj
Formulo
Elparolo
9403,5 km
naŭ mil kvarcent tri komo kvin kilometroj / naŭ mil
kvarcent tri kaj duona kilometroj
8,6 kg
ok komo ses kilogramoj / ok kilogramoj (kaj) sescent
gramoj
+37,7°
(plus) tridek sep komo sep gradoj / tridek sep komo sep
gradoj super nulo
49,75 USD
kvardek naŭ komo sep kvin (Usonaj) dolaroj / kvardek
naŭ (Usonaj) dolaroj (kaj) sepdek kvin cendoj
210 × 297 mm
ducent dek (milimetroj) oble ducent naŭdek sep mili-
(formato A4)
metroj
Vortojn por subunuoj kiel gramoj kaj cendoj oni povas iafoje subkompreni
en tiaj ĉi esprimoj: tri kilogramoj (kaj) sepcent, kvar dolaroj (kaj) sepdek
kvin. Sed oni atentu, ke ne estiĝu dubo, pri kia subunuo temas.
Frakcistreko
Frakcistreko (la simbolo /) estas elparolata per du vortetoj. La unua estas po
(§12.3.6.8), kaj la dua povas preskaŭ ĉiam esti por (§12.3.6.9), sed ankaŭ
ekz. en, sur, je kaj per estas uzeblaj, laŭ la kunteksto. Rimarku, ke po staras
antaŭ la tuta esprimo:
Formulo
Elparolo
20$/kg
po dudek dolaroj por kilogramo
120 km/h
po cent dudek kilometroj en/por horo
2 MN/m²
po du meganeŭtonoj sur/por kvadratmetro
Ofte oni ankaŭ povas uzi po kune kun E-komplemento: po 120 kilometroj
hore.
Iafoje oni povas forlasi po en tiaj ĉi esprimoj, eventuale aldonante ĉiu, ekz.:
cent dudek kilometroj por/en (ĉiu) horo, dudek dolaroj por (ĉiu) kilogramo,
du meganeŭtonoj por/sur (ĉiu) kvadratmetro.
Kelkaj deziras unuecan manieron elparoli frakcistrekojn. Oni volas uzi nur
unu vorteton, kiu troviĝu en la loko de por, en kaj sur en la ĉi-antaŭaj ek-
§23.7
387
Nombroj
zemploj. Laŭ la Zamenhofa uzado por havas tian ĝeneralan signifon: Vi
povas lasi ĉe vi por la vendado [...] po 20 kop. [= kopekoj] por ekzempl-
ero. OV.552 Sed por povus iafoje esti miskomprenata. Do ne ekzistas vorto,
kiun oni povus absolute ĉiam uzi. Iuj volas tiel uzi po, sed la signifo de po
ne permesas tion. Kaj Zamenhof, kaj la Akademio de Esperanto ( Aktoj de la
Akademio II, p. 56) atentigis, ke tia uzado de po estas erara. Zamenhof
skribis: Oni ne povas diri “je 80 centimoj po funto” aŭ “30 mejlojn po
horo”, sed oni devas diri “po 80 centimoj por (ĉiu) funto”, “po 30 mejloj en
horo”. LR.107
23.8. Horoj
Por montri horon oni sekvu iun el la ĉi-postaj modeloj. La vortojn horo kaj
minutoj oni tre ofte nur subkomprenas:
Cifere
Elparole
3:15 (aŭ 15:15)
Estas la tria (horo) (kaj) dek kvin (minutoj). / Estas dek
kvin (minutoj) post la tria (horo).
9:45 (aŭ 21:45)
Estas la naŭa (horo) (kaj) kvardek kvin (minutoj). /
Estas dek kvin (minutoj) antaŭ la deka (horo).
Por plia klareco oni povas aldoni la esprimojn en la antaŭtagmezo aŭ antaŭ-
tagmeze (mallongigo: atm. ), kaj en la posttagmezo aŭ posttagmeze (mallong-
igo: ptm. ). Sed oni ankaŭ povas uzi la 24-horan sistemon:
• Estis la dek-kvina (kaj) dek kvin. / Estis dek kvin post la dek-kvina.
• Estis la dudek-unua (kaj) kvardek kvin. / Estis dek kvin antaŭ la dudek-
dua.
Se oni skribas horon cifere ene de plena frazo, oni ordinare ne skribas la
vorton la antaŭ la horo. En la elparolata formo la ĉiuokaze devas aperi:
Estas nun 4:10 posttagmeze. = Estas nun la kvara horo kaj dek posttagmeze.
/ Estas nun dek minutoj post la kvara ptm.
Anstataŭ 15 minutoj oni povas uzi kvarono, kvaronhoro aŭ kvarona horo.
Anstataŭ 30 minutoj oni ofte uzas duono, duonhoro aŭ duona horo.
Noto: Anstataŭ 20 minutoj oni tamen ne uzas trionhoro aŭ simile, kvankam tio estus tute logika.
Ne uzu de anstataŭ post aŭ antaŭ en horesprimoj. Ne diru *duono de la
naŭa*. Diru duono antaŭ la naŭa aŭ duono post la naŭa depende de la cel-
ata signifo.
Demandoj pri horo
Horojn oni montras per vicordaj nombrovortoj kun A-finaĵo: tria, naŭa, dek-
dua k.t.p. Por demandi pri horo oni do uzas la demandvorton kiom (§14.3.3)
+ A-finaĵo → kioma.
• kiom? → tri, naŭ, dek du, dudek unu...
• kioma? → tria, naŭa, dek-dua, dudek-unua...
388
§23.8
Nombroj
• Kioma horo estas, gardisto? FA1.127
• Kioma horo estis, kiam vi alvenis?
Noto: Ankaŭ ekzistas la slanga esprimo kiomas? = “kioma horo estas?” Oni ne uzu ĝin en serioza
kunteksto.
Rolmontriloj de horo
Por montri, kiam io okazas, oni devas uzi rolmontrilon, normale je, antaŭ,
post, ĝis aŭ ĉirkaŭ:
• Je (la) kioma horo okazis tio?
• Tio okazis je la tria kaj kvardek.
• Ŝi venos je la sepa kaj duono.
• Ni devas manĝi antaŭ la oka.
• Post la dek-unua horo ĉio devas esti preta.
• Strangaj aferoj komencas okazi ĉirkaŭ la dek-dua horo.
• Ĝis la dua horo kaj kvarono vi estos liberaj.
Kiam temas pri horoj, oni ne uzu la rolmontrilon N, ĉar oni riskas konfuzi
horon kun dato, kiu ankaŭ estas montrata per vicordaj nombrovortoj: je la
tria = “je la tria horo”, la trian = “en la tria tago de la monato”.
23.9. Datoj
Por montri daton oni sekvu la jenajn modelojn. La vortoj tago kaj de/en la
jaro estas tre ofte nur subkomprenataj:
• Estis la tria (tago) de Decembro (de/en la jaro) mil naŭcent naŭdek unu.
• Hodiaŭ estas la dua (tago) de Majo (de/en la jaro) du mil kvin.
• Morgaŭ estos la dudek kvina (tago) de Julio (de/en la jaro) du mil dek.
Por jaroj oni ankaŭ povas uzi vicordajn nombrovortojn: Estis la lasta de
Januaro (en/de la jaro) 1887-a (mil-okcent-okdek-sepa). Tia uzo estas nun-
tempe sufiĉe malofta, sed ĝi estis pli ofta en la fruaj jaroj de Esperanto, kaj
iuj Esperantistoj ĝin preferas ankoraŭ hodiaŭ. En la praktiko oni skribas
jarojn preskaŭ ĉiam cifere: (la jaro) 1975, (la jaro) 2000 k.t.p. Tion faris
ankaŭ Zamenhof. Tian ciferan jaroskribon oni povas tamen rigardi kiel
skriban simpligon de A-finaĵa nombrovorto. Tiam oni legas (la jaro) 1975
kiel (la jaro) mil-naŭcent-sepdek-kvina. Povas esti, ke Zamenhof siatempe
plej ofte uzis tian A-finaĵan elparolon, sed ni scias, ke li uzis ankaŭ la
simplan elparolon sen A-finaĵo.
Inter la tago kaj la monato oni ĉiam uzu de, ĉar la vicorda nombrovorto ne
rilatas al la monato, sed al la vorto tago, kiu normale estas forlasita: la unua
de Majo = la unua tago de Majo, la dek-tria de Decembro = la dek-tria tago
de Decembro. Se oni diras la unua Majo, oni parolas pri la unua el pluraj
Maj-monatoj. Kiam oni skribe uzas ciferojn por la tago, oni ordinare skribas
la A-finaĵon: 1-a de Majo, sed iafoje oni uzas simpligitan skribon: 1 (de)
Majo. Tion oni tamen devas elparoli kiel la unua (tago) de Majo.
§23.9
389
Nombroj
Rolmontriloj de dato
Por montri la daton, kiam io okazis, okazas aŭ okazos, oni uzu taŭgan rol-
montrilon. Ofte oni uzas la finaĵon N (§12.2.4):
• Ili venos la sepan (tagon) de Marto. = Ili venos en la sepa (tago) de
Marto.
• La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon. FA3.127 = En la unua (tago)
de Majo...
• Mi laboris tie ĝis la unua de Aŭgusto mil naŭcent sesdek.
• Antaŭ la lasta tago de Junio vi devas trovi laboron.
• Post la dek kvina de Marto ŝi loĝos ĉe mi.
Skribo de dato
Kiam oni skribas daton, ekz. ĉe la komenco de letero, oni skribas kutime
jene:
• merkredon la 26-an de Novembro 1997
• vendredon la 9-an de Marto 2001
Rimarku la N-finaĵojn ĉe la semajntago kaj la monatotago (§12.2.4).
Oni povas ankaŭ mallongigi tian datoskribon, ekz.: 26 Nov. 1997, 9 Mar.
2001. Oni prefere ne uzu ciferojn por monato, ĉar mallongigoj kiel 9.3.01 ne
estas same komprenataj en ĉiuj landoj. Ĉu temas pri la 9-a de Marto aŭ pri la
3-a de Septembro? Principe estas rekomendinde uzi la internacian normon
por skribado de datoj ( ISO-8601), ekz. 1997-11-26 (= la 26a de Novembro
1997), 2021-09-03 (= la 3a de Septembro 2021), sed en la praktiko ankaŭ tia
skribado povas esti miskomprenata, ĉar ne ĉiuj bone konas tiun normon.
390
§23.9
Kvantaj vortoj
24. Kvantaj vortoj
Kvantaj vortoj iafoje kondutas en aparta maniero. Vortoj kun kvanta signifo
povas esti O-vortoj ( multo, kelko k.s.), A-vortoj ( multa, pluraj k.s.), E-vortoj
( multe, kelke k.s.), kaj E-vortecaj vortetoj ( pli, tiom k.s.).
Kvantaj estas ankaŭ la nombraj vortetoj (§23).
24.1. Kvantaj O-vortoj
Kvantaj O-vortoj kondutas kiel normalaj O-vortoj. Ofte ili estas priskribataj
de da-esprimo (§12.3.3.1), kiu montras, el kio konsistas la kvanto:
• Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da
pak aĵo. FE.35
Gramatike la kvanta vorto estas ĉefvorto, sed el senca vidpunkto la da-
esprimo ofte estas pli grava. Iafoje oni traktas la O-vorton de tia da-esprimo
kvazaŭ ĝi estus ĉefvorto:
• Tiam grandega multo da vortoj [...] fariĝus en la skribado tute ne
-
di
ferenc igeblaj unu de alia. OV.293 Nediferencigeblaj gramatike rilatas al
multo, sed havas J-finaĵon, ĉar Zamenhof preferis trakti ĝin laŭ vortoj, al
kiu ĝi sence rilatas. Fakte la frazo iĝus tre stranga, se oni dirus ne-
diferencigebla sen J, ĉar la posta esprimo unu de alia trudas la ideon de
pluraj individuoj.
• Grandega multo da vortoj fariĝas tute se
n bezona por lernado. OV.302 Ĉi
tie Zamenhof sekvis gramatikajn principojn, ĉar en tiu ĉi frazo temas pri
unu senbezona amaso.
Anstataŭ multo, malmulto kaj kelko oni plej ofte preferas la E-formojn
multe, malmulte kaj kelke (§24.3).
Legu ankaŭ pri O-vortaj nombrovortoj kiel duono kaj miliono en §23.2.
24.2. Kvantaj A-vortoj
Kvantaj A-vortoj ofte kondutas kiel normalaj A-vortoj:
• Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. FE.32
• La ellernado kostis multan kaj grandan laboradon. FK.245
• Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj
najbaroj. FE.32
• Ŝi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj troviĝas
pro tio en kelka embaraso. M.77
• Vi faris bedaŭrinde plurajn erarojn.
§24.2
391
Kvantaj vortoj
O-vorteca uzo
La A-vortoj multaj, malmultaj, kelkaj kaj pluraj estas tre ofte uzataj kvazaŭ
ili estus O-vortoj, O-vortece. Oni povas diri, ke O-vorto estas subkompren-
ata post la A-vorto. Kutime temas pri personoj, sed ne ĉiam. La kunteksto
decidas:
• Multaj [legantoj] kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn
vortojn. OV.23
• Tro malmultaj [homoj/aŭskultantoj] venis al la prelego.
• Kelkaj [personoj] el ni tranoktis en la amasloĝejo.
• Pluraj [homoj/aŭskultantoj/rigardantoj...] ne povis reteni sin, sed kuris
sur la scenejon.
• Ili jam detruis tre multajn [ilojn/objektojn...] .
• Kelkaj [fruktoj/pomoj...] estas preskaŭ tute maturaj.
Kiel oni vidas, la subkomprenataj O-vortoj estas ofte tre ĝeneralaj. Ofte oni
ne povas diri, kiu O-vorto estas subkomprenata, se oni ne konas la kun-
tekston. Iafoje preskaŭ ne eblas enmeti O-vorton. Tiam la A-vorto plene
alprenis O-vortan rolon. Tion oni povus nomi pronomeca uzo:
• Multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori. OV.59 Multaj
egalas principe al multaj amikoj, sed, se oni enmetas la vorton amikoj, la
frazo fariĝas stranga.
Legu ankaŭ pri la diferenco inter multe (da) kaj multaj, kelke (da) kaj kelkaj
en §24.3.
24.3. Kvantaj E-vortoj
Kvantaj E-vortoj povas roli kiel ordinaraj E-vortoj:
• Mi multe dankas vin por via gastameco. Rz.80
• Ŝi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj
multe pikitaj de kudrilo. M.106
• La malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin
akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro. FE.23
• Mi ne estas multege instruita lingvisto. OV.25
• Liaj okuloj [...] estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu eĉ plej
malmulte ne atentis lian ĉeestadon. M.59
• Dio scias, ke mi estas sufiĉe rekompencita! FA2.27
392
§24.3
Kvantaj vortoj
O-vorteca uzo
Kvantaj E-vortoj plej ofte aperas en frazoj kvazaŭ ili estus O-vortoj rolante
kiel subjekto, objekto k.t.p. Praktike temas preskaŭ nur pri multe, kelke,
sufiĉe kaj variantoj de ili:
• Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE.32 Multe estas sub-
jekto. La alternativo multo klare montras, ke multe ĉi tie kondutas kiel O-
vorto.
• El ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj. FE.23 La du kelke
estas subjektoj de eliris. Oni povus diri kelko da perloj/diamantoj, sed
kelko estas praktike neniam uzata.
• La riĉulo havas multe da mono. FE.37 Multe estas objekto, sed ĝi ne povas
ricevi la finaĵon N, ĉar ĝi estas E-vorto.
• Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj. FE.38 Kelke rolas
kiel objekto.
• Kiam ŝi revenis, ŝi havis multege por rakonti. FA1.84 Multege rolas kiel
objekto.
• Mi havas sufiĉe da laboro en la preparado de mia ĉemizo de mort-
into. FA2.96 Sufiĉe estas objekto.
• Ĉiutage oni havis sufiĉege por manĝi. FA4.30 Sufiĉege (tre malofta vorto)
estas objekto.
• Post kelke da tagoj mi venos. M.29 Kelke estas tempa komplemento kun la
rolvorteto post.
• Kelke da minutoj la vidvino staris senmove. M.11 Kelke estas tempa
komplemento. Tia komplemento havas normale ian rolmontrilon, ekz. N-
finaĵon, sed E-vorto kiel kelke ne povas havi N-finaĵon. Eblus tamen uzi
ekz. la rolvorteton dum en tiaj ĉi okazoj: Dum kelke da sekundoj en la
ĉambro regis plena silento. M.25
• En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj. M.202 Kelke estas je-
komplemento.
• Pri ili oni parolis kaj ankaŭ pri la multe da lupoj, kiuj antaŭe estis ĉi
tie. FA4.169 Ĉi tie multe eĉ havas la artikolon la, kiu normale aperas nur ĉe
O-vortoj. Tio estas tre malofta. Prefere oni uzu la multo da lupoj.
Kio estas ĉefvorto?
Kiam kvanta E-vorto havas da-esprimon post si, povas ofte ŝajni, ke la E-
vorto tute ne estas ĉefvorto, sed ke la O-vorto de la posta da-esprimo estas
ĉefvorto. El senca vidpunkto la da-esprimo estas fakte pli grava, sed el
gramatika vidpunkto la E-vorto ja estas ĉefvorto. Ĉi-poste sekvos tamen ek-
zemploj, en kiuj oni traktas la O-vorton de la da-esprimo kvazaŭ ĝi estus
ĉefvorto.
§24.3
393
Kvantaj vortoj
A-vorta priskribo de kvanta E-vorto
Kiam kvanta E-vorto + da-esprimo havas priskribon, oni normale rilatigas la
priskribon al la da-esprimo, kvankam ĝi ne estas ĉefvorto:
• Multe da larmoj estis pl
or itaj pri ĝi [= la birdo] . FA1.151 Multe estas ĉef-
vorto de la frazparto multe da larmoj. Gramatike do ploritaj rilatas al
multe, kaj devus teorie fariĝi E-vorto: plorite. Sed laŭsence ĝi rilatas al
larmoj, kaj tial fariĝas A-vorto.
• Multe da akvo estis v erŝ ita sur ĝin. Ĉi tie verŝita sekvas akvo laŭ la
senco, anstataŭ multe laŭ la gramatiko.
• Ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj. FK.271 Iaj
devus rilati al la ĉefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas ĝin al semajnoj.
• Multe da arto kaj penoj estis e l uzita. FA2.105 Eluzita estas eble ia kom-
promisa formo, kiu havas A-finaĵon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas
J-finaĵon pro multe (kiu estas iel unu-nombra, = multo).
Se mankas da-esprimo, oni povas rilatigi la priskribon nur al la E-vorto, kaj
konsekvence oni devas uzi E-formon: Multe estis pl
or ite. Multe estis v erŝ -
ite. (Kompreneble oni ankaŭ povas diri: Multo estis plorita. Multo estis verŝ-
ita. )
Ĉu objekto aŭ komplemento?
Iafoje estas malfacile diri, ĉu multe estas objekto aŭ kvanta komplemento:
• Ŝi multe pensis pri tio. FA1.33 Multe estas objekto aŭ kvanta komplemento
de pensis. La signifo restas la sama.
Kvantaj A-vortoj anstataŭ kvantaj E-vortoj
Ofte oni povas anstataŭigi kvantan E-vorton per kvanta A-vorto. Tiam la O-
vorto de la da-esprimo fariĝas ĉefvorto kaj da malaperas:
• Sur la arbo sin trovis multaj birdoj. ≈ ...multe da birdoj.
• La riĉulo havas multan monon. ≈ ...multe da mono.
• Ŝi staris nur kelkajn sekundojn. ≈ ...kelke da sekundoj.
• Post kelkaj tagoj li venos. ≈ Post kelke da tagoj...
Estas tamen nuanca diferenco. Multaj kaj kelkaj estas uzataj jen pri
individuaj, apartaj aferoj, jen pri kuna nedistingebla amaso. Multe kaj kelke
ordinare konvenas nur, kiam temas pri nedistingebla amaso. La jena ek-
zemplo tial sonas strange: *Kelke da homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili
vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni prefere diru Kelkaj homoj... , ĉar
temas pri la sentoj de ĉiu homo aparte.
Noto: En la komencaj jaroj oni uzis kelke kaj kelkaj ankaŭ kun la senco “pluraj”, ĉar tiutempe la
vorto pluraj ankoraŭ ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.
394
§24.3
Kvantaj vortoj
24.4. Kvantaj vortetoj
E-vortecaj vortetoj kun kvanta signifo estas: kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom
(§14.3.3), pli, plej (§14.3.15), tro (§14.3.19) kaj variantoj de ili. Ili povas
roli E-vortece en diversaj manieroj.
O-vorteca uzo
Tre ofte kvantaj vortetoj estas uzataj O-vortece, simile kiel kvantaj E-vortoj
(§24.3). Ili povas tiam esti subjekto, objekto k.t.p.:
• Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis. FA1.108 Kiom estas objekto
de pretigis.
• Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj? Rt.64 Kiom estas sub-
jekto de estis.
• Prenu tiom da mono, kiom vi volas. FA1.6 Tiom kaj kiom estas objektoj.
• Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela
anasido! FA2.42 Tiom estas pri-komplemento.
• Oni alportos iom da akvo. Gn.18 Iom estas objekto.
• Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da
admiro. M.76 Iom estas kun-komplemento.
• Restas ankoraŭ iom da problemoj. Iom estas subjekto.
• Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo! Rz.55 Pli
estas objekto.
• Pli li ne povas diri al ili pri tio, ĉar pli li ne scias. FA3.117 Pli estas objekto.
• Tro da kuiristoj kaĉon difektas. PE.2468 Tro estas subjekto.
• De tro da pano venas malsano. PE.320 Tro estas de-komplemento.
A-vorta priskribo de kvanta vorteto
Simile kiel ĉe kvantaj E-vortoj oni iafoje rilatigas priskribon al la da-
esprimo, kvankam la da-esprimo ne estas ĉefvorto:
• Ŝi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja ne
bar -
itaj. M.118 Laŭ rigora gramatiko devus esti nebarite, ĉar el gramatika vid-
punkto nebaritaj priskribas la vorton tiom. Tamen oni uzas nebaritaj, ĉar
laŭsence ĝi priskribas la vorton vojoj.
Malnova A-vorteca uzo de OM-vortoj
En la frua tempo oni iafoje uzis kiom kaj tiom A-vortece kiel rektan pri-
skribon de O-vorto: Se l’ amikoj [...] kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos
[...] OV.27 En ordinara lingvaĵo oni nun devas uzi da: ...tiom da voĉoj... En
ekz. poezio oni eble ankoraŭ povas uzi tiajn esprimojn por speciala efekto.
Komparu kun simila malnova uzo de O-vortaj nombrovortoj (§23.2).
§24.4
395
Kvantaj vortoj
24.5. Grado kaj kvanto
Grado kaj kvanto estas malsamaj aferoj, sed iafoje ili proksimiĝas.
Tre kaj multe
• tre = “en alta grado, kun forta intenso”
• multe = “en granda kvanto, kun longa daŭro, ofte ripetite”
Ĉe A-vortoj kaj E-vortoj oni preskaŭ ĉiam uzas tre (§14.3.18), sed oni povas
uzi multe (§24.3), kiam klare temas pri kvanto aŭ ofteco. Ĉe verboj oni uzas
plej ofte multe, ĉar temas normale pri kvanto aŭ ofteco, sed oni uzas ankaŭ
tre, kiam temas pri grado aŭ intenseco:
• Ĝi estas tre bona.
• Tie troviĝas tre grandaj domoj.
• Mi tre ŝatas Berlinon. = Mi intense ŝatas Berlinon.
• Mi tre amas ŝin. = Mi intense amas ŝin.
• Mi havas multe da mono.
• Ŝi multe pensis pri tio. = Ŝi longe pensis pri tio.
• Kiu multe parolas, ne multe faras. PE.1052
• Li tre multe helpis al mi. Tre priskribas multe. Multe priskribas helpis.
Por priskribi pli kaj tro oni uzas multe:
• Ĝi estis multe pli granda ol antaŭe.
• Ĝi fariĝis multe tro nigra.
Kiel kaj tiel
La tabelvortoj kiel kaj tiel (§14.3.2) montras ne nur manieron, sed ankaŭ
gradon. Oni uzu ilin en la samaj lokoj, kie oni povus uzi tre:
• Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi
donacon. FE.15 Oni povas diri: tre bela, tre bona kaj tre honesta.
• Mi estas tiel forta, kiel vi. FE.10 Eblas diri: tre forta.
• Fi, kiel abomene! FE.26 Eblas diri: tre abomene.
• Estas bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte. FE.29 Eblas diri: tre
eble.
• La nokto estis tiel m
al luma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia
nazo. FE.33 Eblas diri: tre malluma.
Kiom kaj tiom
La tabelvortoj kiom kaj tiom (§14.3.3) montras kvanton. Oni uzu ilin tie, kie
oni povus uzi multe:
• Mi volas tiom da terpomoj, kiom mi povas porti. Oni povas diri: volas
multe kaj povas porti multe.
396
§24.5
Kvantaj vortoj
• Ŝi tiom laboris, ke ŝi fariĝis ĉefo de la firmao. Oni povas diri: multe
laboris.
Antaŭ multe oni ofte preferas tiom, ĉar multe estas kvanta vorto: Nun li estis
ja riĉa, havante tiom multe da mono. FA1.8 Aŭ ...havante tiel multe da mono.
Aŭ ...havante tiom da mono.
“ Tiom-kiom-ismo”
Kiom kaj tiom estas iafoje uzataj pri grado anstataŭ kiel kaj tiel (§14.3.3),