Fabeloj

Unua Parto

Verkis: H. C. Andersen

Tradukis D-ro L. L. Zamenhof

Eldono: 2-a eldono

Eldonado: Esperantista Centra Librejo Paris 1926

Grandeco: 153 p.

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

La bazan tekston Wolfram Diestel entajpis laŭ la indikita 2-a eldono de Esperantista Centra Librejo. Bertilo Wennergren tamen iom korektis la tekston uzante la “koboldoimunan eldonon”: Volumo 7 de la “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof”, eldonejo ludovikito, 1990. Tiu ludovikita versio tamen baziĝas sur la eldono “Fabeloj, Unua Volumo”, Heroldo de Esperanto, Bruselo , 1965.

Proksimuma tradukojaro: 1909

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

Fajrilo

Sur la granda vojo marŝis soldato: “Unu, du! unu, du!” Li havis tornistron sur la dorso kaj sabron ĉe la flanko, ĉar li estis antaŭe en milito, sed nun li iris hejmen. Jen li renkontis sur la vojo maljunan sorĉistinon; ŝi estis terure malbela, ŝia malsupra lipo pendis ĝis la brusto. Ŝi diris: “Bonan tagon, soldato! Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato! Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi.”

“Mi dankas, maljuna sorĉistino!” diris la soldato.

“Ĉu vi vidas tie la grandan arbon?” diris la sorĉistino, montrante arbon, kiu troviĝis apud ili. “Ĝi estas interne tute malplena. Se vi grimpos sur ĝi ĝis la supro, vi ekvidos truon, tra kiu vi povos enrampi kaj malleviĝi malsupren ĝis la profundo de la arbo. Mi alligos al vi ŝnuron al la korpo, por ke mi povu returne tiri vin supren, kiam vi min vokos.”

“Kion do mi devas fari tie en la arbo?” demandis la soldato.

“Preni monon!” diris la sorĉistino. “Kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro; tie estas tute lume, ĉar tie brulas pli ol cent lampoj. Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la ŝlosilo sidas en ili. Kiam vi eniros en la unuan ĉambron, vi ekvidos en la mezo, sur la planko, grandan keston, sur kiu sidas hundo. Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj, sed vi ne timu pro tio! Mi donas al vi mian antaŭtukon kun bluaj ĉeloj; vi etendos ĝin sur la planko, poste aliru rapide, kaptu la hundon, metu ĝin sur mian antaŭtukon, kaj tiam malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas. La tuta mono estas kupra. Sed se vi preferas havi arĝenton, vi devas iri en la sekvantan ĉambron; tie sidas hundo, kiu havas okulojn tiel grandajn, kiel radoj de muelilo; vi tamen ne timu, metu la hundon sur mian antaŭtukon kaj prenu monon. Se vi tamen volas havi oron, vi povas ĝin ankaŭ ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti, se vi iros en la trian ĉambron. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto kun la mono, havas du okulojn, el kiuj ĉiu estas tiel granda, kiel ronda turo. Jes, tio estas ĝusta hundo. Vi tamen ne timu; metu la hundon sur mian antaŭtukon, tiam ĝi nenion faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da oro, kiom vi volos.”

“Tio tute ne estas malbona!” diris la soldato. “Sed kion mi devas doni al vi, maljuna sorĉistino? Ĉar mi povas ja kompreni, ke vi ankaŭ volas ion havi!”

“Ne”, diris la sorĉistino, “eĉ unu speson mi ne volas havi. Al mi alportu nur la malnovan fajrilon, kiun mia avino forgesis, kiam ŝi estis tie interne la lastan fojon.”

“Bone”, diris la soldato, “alligu do al mi la ŝnuron al la korpo”.

“Jen ĝi estas”, diris la sorĉistino, “kaj jen estas mia antaŭtuko kun la bluaj ĉeloj.”

La soldato grimpis sur la arbon, rampis tra la truo malsupren kaj troviĝis, kiel la sorĉistino diris, en la granda koridoro, kie brulis pli ol cent lampoj.

Li malfermis la unuan pordon. Ha, tie sidis hundo, kun okuloj tiel grandaj, kiel tasoj, kaj rigide lin rigardis.

“Vi estas brava knabo!” diris la soldato, metis ĝin sur la antaŭtukon de la sorĉistino kaj prenis tiom da kupra mono, kiom povis eniri en liajn poŝojn, poste li fermis la keston, metis sur ĝin returne la hundon kaj iris en la duan ĉambron. Al la diablo! tie sidis la hundo kun la okuloj tiel grandaj, kiel radoj de muelilo.

“Ne rigardu min tiel rigide!” diris la soldato, “ĉar la okuloj vin ekdolorus!” Kaj li metis la hundon sur la antaŭtukon de la sorĉistino. Kiam li ekvidis la multon de la arĝenta mono en la kesto, li elĵetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poŝojn kaj la tornistron sole per arĝento. Poste li eniris en la trian ĉambron. Ha, kiel terure! La hundo, kiu tie estis, efektive havis du okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj, kaj ili turniĝadis en ĝia kapo, kiel radoj.

“Bonan vesperon!” diris la soldato kaj ektuŝis per la mano sian ĉakon, ĉar tian hundon li neniam antaŭe vidis; sed post kiam li dum kelka tempo ĝin rigardis, li ekpensis: “Nu, nun estas sufiĉe!” kaj li metis la hundon sur la plankon kaj malfermis la keston. Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro! Per ĝi li povus aĉeti la tutan Kopenhagon kaj la sukeraĵojn, la stanajn soldatojn, la vipojn kaj la balancĉevalojn de la tuta mondo. Jes, tie estis bela kvanto da mono! La soldato elĵetis for la tutan arĝentan monon, per kiu li antaŭe plenigis siajn poŝojn kaj sian tornistron, kaj anstataŭ tio li prenis oron; ĉiujn poŝojn, la tornistron, la ĉakon kaj la botojn li plenigis tiel, ke li preskaŭ ne povis iri. Ho, kiom multe da mono li nun havis! La hundon li residigis sur la keston, li fermis la pordon kaj ekkriis supren tra la arbo:

“Tiru min supren, maljuna sorĉistino!”

“Ĉu vi prenis ankaŭ la fajrilon?” demandis la sorĉistino.

“Efektive” diris la soldato, “pri tio mi tute forgesis”. Kaj li iris kaj prenis la fajrilon. La sorĉistino tiris lin supren, kaj li troviĝis denove sur la vojo kun poŝoj, botoj, tornistro kaj ĉako plenegaj de oro.

“Por kio vi bezonas la fajrilon?” demandis la soldato.

“Tio tute ne estas via afero!” diris la sorĉistino, “vi ricevis ja monon, nun donu al mi nur la fajrilon.”

“Babilaĵo!” diris la soldato; “tuj diru al mi, por kio vi ĝin bezonas, aŭ mi eltiros mian sabron kaj dehakos al vi la kapon!”

“Ne!” diris la sorĉistino. Tiam la soldato dehakis al ŝi la kapon. Ŝi falis senviva. Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la urbon.

Tio estis bela urbo; kaj li engastiĝis en la plej bela hotelo, postulis la plej belajn ĉambrojn kaj tiujn manĝaĵojn, kiujn li plej multe amis, ĉar nun li estis ja riĉa, havante tiom multe da mono.

Estas vero, ke al la servisto, kiu estis purigonta liajn botojn, ŝajnis, ke tio estas tre strangaj malnovaj botoj por tiel riĉa sinjoro; sed li ankoraŭ ne aĉetis al si novajn. Sed la sekvantan tagon li ricevis botojn, kun kiuj oni efektive povus paradi, kaj ankaŭ plej bonspecajn vestojn. Nun el la soldato fariĝis eminenta sinjoro, kaj oni rakontadis al li pri ĉiuj belegaĵoj de la urbo, pri la reĝo, kaj pri tio, kia ĉarmega reĝidino estas lia filino.

“Kie oni povas ŝin vidi?” demandis la soldato.

“Oni tute ne povas ŝin vidi!” oni respondis al li. “Ŝi loĝas en granda kupra kastelo, defendata ĉirkaŭe de multe da muregoj kaj turoj. Neniu, krom la reĝo, havas la permeson venadi al ŝi, ĉar estis antaŭdirite, ke ŝi edziniĝos kun tute simpla soldato, kaj tion la reĝo ne povas toleri.”

“Mi tre volus ŝin vidi!” pensis la soldato, sed por tio li kompreneble ne povis ricevi la permeson.

Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis en la ĝardenon de la reĝo kaj donadis multe da mono al la malriĉuloj, kio estis tre laŭdinda. Li sciis ja el la antaŭa tempo, kiel malbone estas, kiam oni ne posedas eĉ unu speson. Nun li estis riĉa, havis bonspecajn vestojn kaj ricevis multe da amikoj, kiuj ĉiuj diris, ke li estas brava homo, vera kavaliro, kaj tio tre plaĉis al la soldato. Sed ĉar li ĉiutage nur elspezadis monon kaj neniam ion enspezis, tial fine restis al li nur dek spesoj; kaj el la belegaj ĉambroj, en kiuj li antaŭe loĝis, li devis transloĝiĝi tre alten, en malgrandan frontonan ĉambreton tute sub la tegmento, li devis mem brosadi al si siajn botojn kaj flikadi ilin per flikkudrilo, kaj neniu el liaj amikoj venadis al li, ĉar oni devis leviĝi al li per tro multe da ŝtupoj.

Estis tre malluma vespero, kaj li ne povis eĉ aĉeti al si kandelon; tiam li subite rememoris, ke verŝajne troviĝas ankoraŭ peceto da meĉo en la fajrilo, kiun li kunportis kun si el la kaverno de la arbo, en kiun la sorĉistino envenigis lin. Li elprenis la fajrilon kaj la meĉon; sed apenaŭ li ekbatis fajron kaj la fajreroj ekflugis el la fajrilo, la pordo rapide malfermiĝis, kaj la hundo, kiu havis okulojn kiel tasojn kaj kiujn li vidis siatempe sub la arbo, staris nun antaŭ li kaj diris: “Kion mia sinjoro ordonas?”

“Kio tio estas!” diris la soldato, “tio estas ja stranga fajrilo, se mi povas ricevi per ĝi tion, kion mi volas! Havigu al mi iom da mono”, li diris al la hundo; kaj fulmorapide ĝi malaperis, kaj fulmorapide ĝi reaperis, tenante en sia buŝo grandan monujon plenan de mono.

Nun la soldato sciis, kia eksterordinara fajrilo tio estis. Se li batis unu fojon, venis la hundo, kiu sidis sur la kesto kun la kupra mono; se li batis du fojojn, venis tiu, kiu havis la arĝentan monon; kaj se li batis tri fojojn, venis tiu, kiu havis la oron. Nun la soldato denove transloĝiĝis en belegajn ĉambrojn malsupre, vestis sin per bonaj vestoj, kaj tiam tuj rekonis lin ĉiuj liaj bonaj amikoj kaj tre forte lin estimis.

Unu fojon li ekpensis: “Estas ja efektive strange, ke oni ne povas vidi la reĝidinon! Ĉiuj diras, ke ŝi estas eksterordinare bela, sed kion oni havas de tio, se ŝi ĉiam devas sidi en la granda kupra kastelo kun la multo da turoj? Ĉu mi tute ne povus ŝin vidi? Kie estas mia fajrilo?” Li ekbatis fajron, kaj fulmorapide aperis la hundo kun la okuloj kiel tasoj.

“Estas vero, ke nun estas malfrue en la nokto”, diris la soldato, “mi tamen tre forte dezirus vidi la reĝidinon, almenaŭ por unu malgranda momento!”

La hundo tuj malaperis, kaj antaŭ ol la soldato povis pensi pri tio, li vidis ĝin jam returne kun la reĝidino. Ŝi sidis kaj dormis sur la dorso de la hundo, kaj ŝi estis tiel bela, ke ĉiu povus vidi, ke ŝi estas vera reĝidino. La soldato ne povis sin deteni kaj kisis ŝin, ĉar li estis vera soldato.

Post tio la hundo kun la reĝidino forkuris returne. Kiam fariĝis mateno kaj la reĝo kaj la reĝino sidis ĉe la matenmanĝo, la reĝidino diris, ke ŝi havis en la nokto tre strangan sonĝon pri hundo kaj soldato; ke ŝi rajdis sur la hundo kaj la soldato ŝin kisis.

“Tio estus efektive bela historio!” diris la reĝino. Oni decidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la kortego maldormos ĉe la reĝidino, por vidi, ĉu tio estis efektiva sonĝo, aŭ kio alia ĝi estas.

La soldato terure sopiris vidi denove la belan reĝidinon, kaj tial la hundo denove venis en la nokto, prenis la reĝidinon kaj kuris kiel rapide ĝi povis; sed la maljuna korteganino metis sur sin akvobotojn kaj postkuris tiel same rapide. Kiam ŝi vidis, ke ili malaperis en granda domo, ŝi pensis: “Nun mi scias, kie estas la loko!” kaj ŝi markis per peco da kreto sur la pordo grandan krucon. Post tio ŝi iris hejmen kaj kuŝiĝis, kaj ankaŭ la hundo kun la reĝidino revenis. Sed kiam la hundo vidis, ke sur la pordo, kie loĝas la soldato, estas desegnita kruco, ĝi ankaŭ prenis pecon de kreto kaj faris krucojn sur ĉiuj pordoj en la tuta urbo. Tio estis saĝa ago, ĉar nun la korteganino ne povis ja trovi la ĝustan pordon, ĉar sur ĉiuj troviĝis krucoj.

Frue matene venis la reĝo kaj la reĝidino, la maljuna korteganino kaj ĉiuj oficiroj, por vidi, kie la reĝidino estis en la nokto.

“Jen ĝi estas!” diris la reĝo, kiam li ekvidis la unuan pordon, markitan per kruco.

“Ne, ĝi estas tie, kara edzeto!” diris la reĝino, kiam ŝi rimarkis la duan pordon kun la kruco.

“Sed jen estas ankaŭ, kaj jen estas denove!” ili ĉiuj ekkriis; kien ajn ili rigardis, troviĝis krucoj sur la pordoj. Tiam ili komprenis, ke ĉia serĉado estus vana.

Sed la reĝino estis tre saĝa virino, kiu povosciis pli ol nur veturadi en kaleŝo. Ŝi prenis sian grandan oran tondilon, distranĉis grandan pecon da silka ŝtofo kaj kudris malgrandan beletan saketon, kiun ŝi plenigis per delikata poligona grio kaj alligis al la dorso de la reĝidino; ŝi faris en la saketo malgrandan truon, tiel, ke la grio povis ŝutmarki la tutan vojon, kiun la reĝidino trapasus.

En la nokto la hundo venis denove, prenis la reĝidinon sur sian dorson kaj kuris kun ŝi al la soldato, kiu ŝin tre forte amis kaj tre dezirus esti princo, por povi edziĝi kun ŝi.

La hundo tute ne rimarkis, kiel la tuta vojo de la kastelo ĝis la fenestro, tra kiu ĝi eniris kun la reĝidino, estis ŝutmarkita. Tial matene la reĝo kaj la reĝino vidis klare, kie ilia filino estis en la nokto, kaj tiam ili prenis la soldaton kaj ĵetis lin en malliberejon.

Tie do li sidis. Ha, kiel mallume kaj enuige estis tie! Oni ankaŭ diris al li: “Morgaŭ oni vin pendigos!”. Tio ne estis tre agrabla sciigo; kaj plie li restigis sian fajrilon en la hotelo. Matene li tra la fera krado antaŭ sia malgranda fenestro povis vidi, kiel la popolo el la urbo rapide alkuras, por vidi, kiel oni lin pendigos. Li aŭdis la tamburadon kaj vidis la marŝantajn soldatojn. Ĉiuj loĝantoj, de la urbo estis sur la piedoj; inter ili estis ankaŭ unu botista bubo kun leda antaŭtuko kaj pantofloj; li kuris tiel rapide, ke unu pantoflo desaltis kaj falis ĝuste antaŭ la muro malantaŭ kiu sidis la soldato kaj rigardis tra la krado.

“Aŭskultu, botisteto! vi ne bezonas tiel rapidi”, diris al li la soldato, “oni ja nenion faros, antaŭ ol mi venos. Sed se vi kuros al mia antaŭa loĝejo kaj alportos al mi mian fajrilon, vi ricevos kelke da spesdekoj. Sed kuru rapide, prenu la piedojn en la manojn!”. La botista bubo volis havi la monon, kaj rapide kiel sago li kuris, prenis la fajrilon, donis ĝin al la soldato, kaj... nun ni baldaŭ aŭdos.

Ekster la urbo estis konstruita granda pendigilo, ĉirkaŭe staris la soldatoj kaj multaj miloj da homoj. La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta konsilistaro.

Jam la soldato staris supre sur la ŝtuparo; sed kiam oni volis meti la ŝnuron ĉirkaŭ lian kolon, li diris, ke antaŭ ol mizera pekinto estas ekzekutata, oni ja ĉiam plenumas al li ian senkulpan deziron; li tre dezirus fumi pipon da tabako, tio estos ja la lasta pipo, kiun li ricevos en ĉi tiu mondo!

Tion la reĝo ne volis rifuzi al li; la soldato prenis do sian fajrilon kaj ekbatis fajron, unu, du, tri fojojn. Kaj jen aperis ĉiuj hundoj, tiu kun la okuloj kiel tasoj, tiu kun la okuloj kiel radoj de muelilo kaj tiu, kiu havis okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj.

“Helpu al mi, ke oni min ne pendigu!” diris la soldato. Tiam la hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin tiel alten en la aeron, ke ĉe la refalado ili disrompiĝis en pecetojn.

“Mi ne volas!” diris la reĝo, sed la plej granda hundo kaptis lin kaj la reĝinon kaj ĵetis ilin, kiel ĉiujn aliajn. Tiam la soldatoj ektimis, kaj la tuta popolo ekkriis: “Kara soldato, vi estos nia reĝo kaj ricevos la belan reĝidinon!”

Post tio oni sidigis la soldaton en la kaleŝo de la reĝo, kaj ĉiuj tri hundoj dancis antaŭe kaj kriis “Hura!” kaj la knaboj fajfis tra la fingroj, kaj la soldatoj faris prezentadon. La reĝidino estis elliberigita el la kupra kastelo kaj fariĝis reĝino, kaj tio certe plaĉis al ŝi. La edziĝa festo daŭris ok tagojn, kaj la hundoj sidis ankaŭ ĉe la tablo kaj rigardis per grandaj okuloj.

Malgranda Niko kaj granda Niko

En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon. Ambaŭ estis nomataj Niko, sed unu el ili posedis kvar ĉevalojn kaj la dua nur unu ĉevalon. Por distingi ilin unu de la alia, oni nomadis tiun, kiu posedis kvar ĉevalojn, la granda Niko, kaj tiun, kiu posedis nur unu ĉevalon, oni nomadis la malgranda Niko. Nun ni aŭskultu, kio okazis al ili ambaŭ, ĉar tio estas vera historio.

Dum la tuta semajno la malgranda Niko devis plugadi por la granda Niko kaj pruntadi al li sian solan ĉevalon; pro tio la granda Niko pruntadis al li ĉiujn siajn kvar ĉevalojn, sed nur unu fojon en la semajno. nome en dimanĉo. Huha! kiel la malgranda Niko krakadis tiam per sia vipo super ĉiuj kvin ĉevaloj! ili estis ja dum tiu tago kvazaŭ liaj propraj. La suno brilis tiel belege, ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti la predikon, kaj ili rigardis la malgrandan Nikon, kiu plugis per siaj kvin ĉevaloj, kaj li estis tiel bonhumora, ke li denove krakis per la vipo kaj kriis: “Hop, ĉiuj miaj ĉevaloj!”

“Ne parolu tiel”, diris la granda Niko, “al vi apartenas ja nur unu ĉevalo!”

Sed kiam denove iu preteriris al la preĝejo, la malgranda Niko forgesis, ke li ne devas tiel paroli, kaj li ekkriis: “Hop, ĉiuj miaj kvin ĉevaloj!”,

“Nun mi devas energie peti, ke vi ĉesu,” diris la granda Niko, “ĉar se vi ankoraŭ unu fojon tiel parolos, tiam mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva, kaj vi plu havos nenion!”

“Mi certe plu ne parolos tiel”, respondis la malgranda Niko; tamen kiam homoj preteriris kaj diris al li: bonan tagon, li fariĝis tiel bonhumora kaj la posedado de kvin ĉevaloj por la priplugado de sia kampo ŝajnis al li tiel bela, ke li krakis per la vipo kaj ekkriis: “Dekstren, ĉiuj miaj ĉevaloj!”

“Mi instruos vin krii al viaj ĉevaloj,” diris la granda Niko; kaj li prenis stangon kaj frapis sur la kapon la solan ĉevalon de la malgranda Niko tiel, ke ĝi falis kaj tuj mortis.

“Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon!”, diris la malgranda Niko kaj komencis plori. Poste li senfeligis la ĉevalon, bone elsekigis la felon en la vento, metis ĝin en sakon, kiun li prenis sur sian dorson, kaj iris en la urbon, por vendi la felon de sia ĉevalo.

Li havis antaŭ si longan vojon, li devis iri tra granda, malluma arbaro, kaj la vetero fariĝis terure malbona; li tute perdis la vojon, kaj antaŭ ol li denove trovis la ĝustan vojon, fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen.

Tute apude de la vojo troviĝis granda korto de vilaĝano; la fenestrokovriloj estis fermitaj, tamen tra ili briletis lumo. “Tie oni eble permesos al mi tranokti”, pensis la malgranda Niko, kaj li aliris kaj frapetis.

La vilaĝanino malfermis; sed kiam ŝi aŭdis, kion li volas, ŝi diris, ke li iru sian vojon, ke ŝia edzo ne estas hejme kaj ŝi ne povas akcepti fremdulojn.

“Mi devas do kuŝi ekstere”, diris la malgranda Niko, kaj la vilaĝanino fermis la pordon antaŭ lia nazo.

Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter ĝi kaj la domo troviĝis malgranda stalo kun plata pajla tegmento.

“Tie supre mi povas kuŝi”, diris la malgranda Niko, kiam li ekvidis la tegmenton, “tio estas ja bonega lito; la cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.” Ĉar vivanta cikonio staris supre sur la tegmento, kie ĝi havis sian neston.

La malgranda Niko grimpis sur la stalon, kie li sin kuŝigis kaj turnadis sin en diversajn flankojn, por trovi la plej bonan kuŝmanieron. La fenestrokovriloj supre ne kovris, kaj tial li povis rigardi ĝuste en la dominternon.

Tie estis kovrita granda tablo, kaj sur ĝi staris vino kaj rostaĵo kaj delikata fiŝo. La vilaĝanino kaj la sakristiano sidis ĉe la tablo, kie estis neniu alia krom ili, kaj ŝi enverŝis al li vinon, kaj li ekatakis la fiŝon, ĉar tio estis io laŭ lia gusto.

“Ho, se mi ankaŭ povus ricevi ion de tio!”, diris la malgranda Niko kaj alŝovis la kapon tute al la fenestro. Al la diablo! kian belegan kukon li tie vidis! Jes, kia festeno tio estis! Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo; tio estis la edzo de la vilaĝanino, venanta hejmen.

Li estis ĝenerale bona homo, sed li havis la strangan malfortecon, ke li ne povis toleri la aspekton de sakristiano. Se li vidis sakristianon, li fariĝis tute furioza. Tio estis la kaŭzo, pro kiu la sakristiano iris saluti la virinon, kiam li sciis, ke ŝia edzo ne estas hejme, kaj la bona virino metis antaŭ lin la plej bonajn manĝaĵojn, kiujn ŝi havis. Kiam ili nun aŭdis, ke la edzo venas, ili tre ektimis, kaj la virino petis la sakristianon, ke li enrampu en grandan malplenan keston, kiu staris en angulo. Tion li efektive faris, ĉar li ja sciis, ke la kompatinda edzo ne povas toleri la aspekton de sakristiano. La virino rapide kaŝis la tutan bonegan manĝaĵon kaj la vinon en sian bakfornon, ĉar se la edzo tion vidus, li ja certe demandus, kion tio signifas.

“Ha ha!” ekĝemis la malgranda Niko, vidante kiel la tuta manĝaĵo malaperas.

“Ĉu iu estas tie supre?”, demandis la vilaĝano kaj rigardis supren al la malgranda Niko. “Kial vi tie kuŝas? venu prefere kun mi en la domon.”

La malgranda Niko tiam rakontis, kiel li perdis la vojon, kaj petis la permeson tranokti ĉe li.

“Kompreneble”, diris la vilaĝano, “sed antaŭ ĉio ni devas ion manĝi.” La virino akceptis ilin ambaŭ eksterordinare afable, kovris longan tablon kaj donis al ili grandan pladon da griaĵo. La vilaĝano estis malsata kaj manĝis kun granda apetito, sed la malgranda Niko ne povis ĉesi pensi pri la delikata rostaĵo, fiŝo kaj kuko, kiuj, kiel li sciis, staris en la bakforno.

Sub la tablon antaŭ siajn piedojn li estis metinta la sakon kun la felo de la ĉevalo, ĉar ni scias ja, ke pro ĝi li ekvojiris, por vendi ĝin en la urbo. La griaĵo tute ne povis plaĉi al li. Li ekpaŝis sur sian sakon, kaj la seka felo en la sako laŭte ekknaris.

“Ts!”, diris la malgranda Niko al sia sako, sed samtempe li denove ekpaŝis sur la sakon tiel, ke ĝi knaris ankoraŭ pli laŭte, ol antaŭe.

“He; kion vi tie havas en la sako?”, demandis la vilaĝano.

“Ha, tio estas sorĉisto”, diris la malgranda Niko, “li diras, ke ni ne manĝu griaĵon, ĉar li sorĉe plenigis la tutan fornon per rostaĵo, fiŝo kaj kuko!”

“Ne eble!” diris la vilaĝano kaj rapide malfermis la fornon, kie li ekvidis ĉiujn bonegajn manĝaĵojn, kiujn lia edzino tie kaŝis, sed pri kiuj li nun pensis, ke la sorĉisto en la sako tien ilin ensorĉis. La virino ne kuraĝis ion diri, sed ŝi tuj metis la manĝaĵojn sur la tablon, kaj tiel ili manĝis la fiŝon, kaj ankaŭ la rostaĵon kaj la kukon. La malgranda Niko denove surpaŝis sur la sakon, ke la felo ekknaris.

“Kion li nun diras?” demandis la vilaĝano.

“Li diras,” respondis la malgranda Niko, “ke li sorĉis por ni ankaŭ tri botelojn da vino; ili ankaŭ staras en la forno”. Tiam la virino devis elpreni la vinon, kiun ŝi kaŝis, kaj la vilaĝano trinkis kaj fariĝis bonhumora; tian sorĉiston, kian la malgranda Niko havas en la sako, li tre forte dezirus posedi.

“Ĉu li povas ankaŭ sorĉvenigi la diablon?” demandis la vilaĝano; “mi tre dezirus lin vidi, ĉar nun mi estas en tre bona humoro.”

“Jes”, diris la malgranda Niko, “mia sorĉisto povas fari ĉion, kion mi postulas. Ĉu ne vere, he vi?”, li demandis kaj surpaŝis sur la sakon, ke ĝi knaris. “Ĉu vi aŭdas? Li diras jes! Sed la diablo aspektas malbele, ne penvaloras lin vidi.”

“Ho, mi tute ne timas! Kiel do li aspektas?”

“Nu, li aspektas kiel vivanta sakristiano!”

“Hu!” ekkriis la vilaĝano, “tio efektive estus tre malbela! Vi devas scii, ke mi ne povas toleri la aspekton de sakristiano. Tamen tio estas negrava, mi scios ja, ke tio estas la diablo, kaj tial ĝi ne faros sur mi tian impreson. Nun mi estas kuraĝa, sed li ne tro alproksimiĝu al mi!”

“Atentu! Nun mi demandos mian sorĉiston”, diris la malgranda Niko, kaj li surpaŝis sur la sakon kaj alklinis al ĝi sian orelon.

“Kion li diras?”.

“Li diras, ke vi povas iri kaj malfermi la keston, kiu staras en la angulo, kaj tiam vi ekvidos tie la diablon; sed vi devas teni la kovrilon en la mano, por ke la demono ne elkuru.”

“Ĉu vi volas helpi al mi teni?”, demandis la vilaĝano, kaj li iris al la kesto, en kiu la virino kaŝis la efektivan sakristianon, kiu nun tie sidis kaj pro timo frapadis per la dentoj.

La vilaĝano levis iomete la kovrilon kaj enrigardis. “Hu!”, li ekkriis kaj forsaltis. “Jes, mi lin vidis, li aspektis tute tiel, kvazaŭ li estus nia sakristiano! Ha, tio estis terura!” Post tio oni devis trinki, kaj tiamaniere ili trinkis ĝis malfrue en la nokto.

“La sorĉiston vi devas vendi al mi”, diris la vilaĝano; “postulu pro li tiom, kiom vi volas! Mi tuj donos al vi tutan buŝelon da mono!”

“Ne, tion mi ne povas fari!”, diris la malgranda Niko; “pripensu do, kiom multe da utilo mi povas havi de tiu sorĉisto!”

“Ha, mi tiel forte dezirus havi lin!”, diris la vilaĝano kaj ne ĉesis petadi.

“Nu”, diris fine la malgranda Niko, “ĉar vi estis tiel bona kaj donis al mi rifuĝon en ĉi tiu nokto, mi cedas al via peto. Vi ricevos la sorĉiston pro buŝelo da mono, sed mi volas, ke la buŝelo estu superrande plenega.”

“Tion vi ricevos”, diris la vilaĝano, “sed la keston tie en la angulo vi devas kunpreni kun vi, mi ne volas teni ĝin en mia domo eĉ unu horon plue, ĉar oni ne povas scii, ĉu li eble ne sidas ankoraŭ tie!”

La malgranda Niko donis al la vilaĝano sian sakon kun la seka felo kaj ricevis pro tio tutan buŝelon da mono, superrande plenegan. La vilaĝano eĉ donacis al li ankoraŭ grandan puŝĉaron, por ke li povu forveturigi la monon kaj la keston.

“Adiaŭ!”, diris la malgranda Niko, kaj li forveturis kun sia mono kaj kun la granda kesto, en kiu ĉiam ankoraŭ troviĝis la sakristiano.

Sur la dua flanko de la arbaro troviĝis granda, profunda torento; la akvo en ĝi fluis tiel brue, ke estis tre malfacile naĝi kontraŭ la fluado. Super ĝi estis konstruita nova ponto; en la mezo de tiu ponto la malgranda Niko haltis kaj diris tute laŭte, tiel ke la sakristiano en la kesto povu tion aŭdi:

“Kion mi nun faru kun la sensenca kesto? Ĝi estas tiel peza, kvazaŭ en ĝi troviĝus ŝtonoj! Se mi ĝin veturigos pluen, mi tute laciĝos. Mi prefere ĵetos ĝin en la torenton; se ĝi mem alnaĝos al mia domo, bone, – se ĝi tion ne faros, ankaŭ ne estos granda perdo.”

Li prenis la keston per unu mano kaj iom ĝin levis, kvazaŭ li volus ĵeti ĝin en la akvon.

“Ne, atendu!”, ekkriis la sakristiano en la kesto; “antaŭe lasu min eliri!”

“Hu!”, diris la malgranda Niko kaj ŝajnigis, kvazaŭ li ektimis. “Li estas ankoraŭ tie! Rapide en la torenton, ke li dronu!”

“Ho ne, ho ne!”, ekkriis la sakristiano, “ne faru tion; mi donos al vi, tutan buŝelon da mono!”

“Ha, tio estas io alia!”, diris la malgranda Niko kaj malfermis la keston. La sakristiano tuj elrampis, puŝis la malplenan keston en la akvon kaj iris hejmen, kie la malgranda Niko ricevis tutan buŝelon da mono. Ĉar unu buŝelon li ricevis jam antaŭe de la vilaĝano, li havis nun tutan puŝĉaron plenan de mono.

“Nu, pro la ĉevalo oni bone pagis al mi!”, li diris al si mem, kiam li alvenis hejmen kaj ŝutkunigis en sia loĝejo, sur la mezo de la planko, la tutan monon en formo de granda amasaĵo. “Mi prezentas al mi, kiel tio ĉagrenos la grandan Nikon, kiam li ekscios, kiel riĉa mi fariĝis per mia sola ĉevalo; mi tamen ne diros al li tion tute malkaŝe.”

Li sendis knabon al la granda Niko, por peti de li buŝelmezurilon.

“Por kio li tion bezonas!”, pensis la granda Niko; kaj li ŝmiris la fundon de la mezurilo per gudro, por ke el tio, kio estos mezurata, io restu algluita. Kaj tiel efektive okazis; kiam li ricevis la mezurilon returne, sur ĝia fundo troviĝis algluite tri grandaj novaj arĝentaj moneroj.

“Kio tio estas?”, diris la granda Niko, kaj li tuj kuris al la malgranda. “Kie vi ricevis la tutan monon?”

“Ho, tio estas pro mia ĉevalfelo, kiun mi vendis hieraŭ vespere.”

“Al la diablo, oni bone pagis pro ĝi!”, diris la granda Niko, kaj li kuris hejmen, kaptis hakilon kaj dehakis la kapon al ĉiuj, siaj kvar ĉevaloj. Poste li detiris de ili la felon kaj veturis kun tio al la urbo.

“Feloj, feloj! Kiu aĉetos felojn?”, li kriis sur la stratoj.

Ĉiuj botistoj kaj tanistoj alkuris kaj demandis, kiom li postulas pro la feloj.

“Buŝelon da mono pro ĉiu felo”, diris la granda Niko.

“Ĉu vi estas freneza?”, diris ĉiuj, “ĉu vi pensas, ke ni havas tiom da mono, ke ni mezuras ilin per buŝeloj?”

“Feloj, feloj! Kiu aĉetos felojn?”, li kriis denove; sed al ĉiuj, kiuj demandis pri la prezo, li respondis: “Buŝelo da mono.”

“Li mokas nin!”, kriis ĉiuj; kaj la botistoj kaptis siajn rimenojn, la tanistoj siajn ledojn, kaj ili komencis batadi la grandan Nikon.

“Feloj, feloj!”, ili moke imitkriis; “atendu, ni faros el via haŭto tian felon, kiu estos verda kaj flava. For el la urbo!”, ili kriis; kaj la granda Niko devis kuri per ĉiuj siaj fortoj. Tiel solide li neniam ankoraŭ estis batita.

“Atendu!”, li diris, kiam li venis hejmen, “pro tio la malgranda Niko al mi pagos; mi lin mortigos!”

Dume en la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino. Kvankam ŝi estis ĉiam tre malbona kaj kolerema kontraŭ li, li tamen estis nun tre afliktita; li prenis la senvivan virinon kaj metis ŝin en sian varman liton, esperante, ke eble li per tio denove ŝin revivigos. Tie ŝi estis kuŝonta la tutan nokton, kaj li mem intencis sidi en angulo kaj dormi sur seĝo, kiel li ofte faradis antaŭe.

Kiam li en la nokto tiel sidis, subite malfermiĝis la pordo, kaj eniris la granda Niko kun sia hakilo. Li sciis, kie staras la lito de la malgranda Niko, li iris rekte tien kaj frapis la kapon de la mortinta avino, pensante, ke tio estas la malgranda Niko.

“Jen vi havas!”, li diris “nun vi ne havos plu la deziron moki min!”. Kaj li iris returne hejmen.

“Kia malbona kaj terura homo!”, diris la malgranda Niko; “li intencis mortigi min. Estas feliĉo, ke la maljuna avino jam ne vivis, alie li senvivigus ŝin!”

Li vestis la maljunan avinon per ŝiaj dimanĉaj vestoj, pruntis de la najbaro ĉevalon, aljungis ĝin al la veturilo, sidigis la maljunan avinon sur la malantaŭa sidloko, por ke ŝi ne elfalu dum la veturado, kaj ekveturis kun ŝi tra la arbaro. Kiam la suno leviĝis, ili troviĝis jam antaŭ granda enveturejo, kie la malgranda Niko haltis, por tie matenmanĝi.

La mastro havis tre multe da mono, li estis ankaŭ bona homo, sed tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si pipron kaj tabakon.

“Bonan tagon!”, li diris al la malgranda Niko “vi hodiaŭ frue metis sur vin viajn dimanĉajn vestojn!”

“Jes!” diris la malgranda Niko, “mi veturas kun mia maljuna avino al la urbo, ŝi sidas tie en la veturilo; mi ne povas konsentigi ŝin iri en la ĉambron. Ĉu vi ne donos al ŝi glason da trinkmielo? Vi devas tamen laŭte krii, ĉar ŝi ne bone aŭdas.”

“Bone, mi tion faros!” diris la mastro kaj enverŝis grandan glason da trinkmielo, kun kiu li iris al la mortinta avino, kiu troviĝis en sidanta pozicio en la veturilo.

“Jen estas glaso da trinkmielo, kiun sendas al vi via filo!” diris la mastro; sed la mortinta virino ne respondis eĉ unu vorton, sed ŝi sidis tute silente.

“Ĉu vi ne aŭdas?” kriis la mastro tiel laŭte, kiel li nur povis; “jen estas glaso da trinkmielo, sendita de via filo!”

Ankoraŭ unu fojon li kriis tion saman, poste ankoraŭ unu fojon; sed ĉar ŝi tute ne moviĝis de sia loko, li fariĝis kolera kaj ĵetis al ŝi la glason rekte en la vizaĝon, tiel, ke la trinkmielo ekfluis sur ŝia nazo kaj ŝi elfalis el la veturilo, ĉar ŝi estis nur sidigita, sed ne alligita.

“He he!” ekkriis la malgranda Niko, elsaltis tra la pordo kaj kaptis la mastron je la brusto; “vi mortigis mian avinon! Rigardu, ŝi havas grandan truon en la frunto!”

“Ho, kia malfeliĉo!” ekkriis la mastro kaj interfrapis la manojn super la kapo; “ĉio venas de mia koleriĝemo! Mia kara malgranda Niko, mi donos al vi tutan buŝelon da mono, kaj mi lasos enterigi vian avinon tiel, kiel se ŝi estus mia propra, nur silentu, ĉar alie oni dehakos al mi la kapon, kaj tio estas tiel malbona!”

Tiamaniere la malgranda Niko ricevis tutan buŝelon da mono, kaj la mastro lasis enterigi la maljunan avinon tiel, kiel se ŝi estus lia propra.

Kiam la malgranda Niko kun la multo da mono revenis hejmen, li tuj sendis knabon al la granda Niko, por peti lin, ke li volu prunti al li buŝelmezurilon.

“Kio tio estas!” diris la granda Niko; “ĉu mi lin ne mortigis? mi devas mem iri kaj rigardi!” Kaj li mem iris kun la mezurilo al la malgranda Niko.

“Ha! kie vi ricevis la tutan monon?” li demandis, larĝe malfermante la okulojn ĉe la vido de la nova amaso da mono.

“Ne min, sed mian avinon vi mortigis!” diris la malgranda Niko; “mi vendis ŝin kaj ricevis pro ŝi buŝelon da mono.”

“Vere bone pagite!” diris la granda Niko, kaj li rapidis hejmen, prenis hakilon kaj tuj mortigis sian maljunan avinon, metis ŝin en veturilon, veturis en la urbon, kie loĝis la apotekisto, kaj demandis, ĉu ĉi tiu volas aĉeti senvivan homon.

“Kiu li estas, kaj kie vi lin prenis?” demandis la apotekisto.

“Tio estas mia avino”, diris la granda Niko, “mi ŝin mortigis, por vendi ŝin pro buŝelo da mono”.

“Dio nin gardu!” ekkriis la apotekisto. “Vi certe deliras! Ne parolu tiajn aferojn, ĉar vi povas perdi la kapon!” Kaj li faris al li solidan moralinstruon, klarigis al li, kian teruran malnoblaĵon li faris, kia malbona homo li estas kaj kiel forte li meritas punon. La granda Niko tiel forte ektimis, ke el la apoteko li saltis rekte en la veturilon, ekfrapis la ĉevalojn kaj forveturis hejmen. La apotekisto kaj ĉiuj aliaj homoj pensis, ke li estas freneza, kaj tiel ili permesis al li veturi, kien li volas.

“Mi repagos al vi!”, diris la granda Niko, kiam li estis sur la granda vojo; “jes, vi estos pagita, vi malgranda Niko!” Tuj, kiam li venis hejmen, li prenis la plej grandan sakon, kiun li povis trovi, iris al la malgranda Niko kaj diris: “Nun vi denove moke amuzis vin pri mi! Unue mi mortigis miajn ĉevalojn, poste mian maljunan avinon! Tio estas nur via kulpo, sed vi plu neniam faros min mokataĵo!” Kaj li kaptis la malgrandan Nikon ĉirkaŭ la korpo, enŝovis lin en la sakon, prenis ĉi tiun sur la dorson kaj diris: “Nun mi iros kaj dronigos vin!”

Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero, kaj la malgranda Niko ne estis tre malpeza. La vojo kondukis preter preĝejon, la orgeno ludis, kaj la homoj tiel bele tie kantis; tial la granda Niko demetis la sakon kun la malgranda Niko tute apude de la preĝeja pordo kaj diris al si, ke estos tre bone, se li antaŭe eniros kaj kunkantos, antaŭ ol li iros pluen: la malgranda Niko ne povas ja forkuri, kaj ĉiuj homoj estas en la preĝejo. Kaj li eniris.

“Ho ve, ho ve!”, ĝemis la malgranda Niko interne de la sako; li sin turnadis tien kaj reen, sed li ne povis malligi la ligilojn. En tiu tempo preteriris la maljuna paŝtisto kun neĝblanka barbo kaj kun granda bastono en la mano; li pelis antaŭ si tutan gregon da bovoj kaj bovinoj; ili kuris sur la sakon, en kiu troviĝis la malgranda Niko, kaj la sako renversiĝis.

“Ho ve!”, ĝemis la malgranda Niko “mi estas ankoraŭ tiel juna, kaj mi jam devas iri en la regnon ĉielan!”

“Kaj mi, malfeliĉa” diris la paŝtisto “estas jam tiel maljuna kaj tamen ne povas ankoraŭ tien veni!”

“Malligu la sakon!”, ekkriis la malgranda Niko “enrampu ĉi tien anstataŭ mi, tiam vi tuj venos en la regnon ĉielan!”

“Bone, tion mi volonte faros!”, diris la paŝtisto, kaj li malligis la sakon al la malgranda Niko, kiu nun tuj elsaltis.

“Ĉu vi gardos miajn brutojn?”, diris la maljuna homo kaj enrampis en la sakon; la malgranda Niko ĝin ligis kaj poste foriris kun ĉiuj bovoj kaj bovinoj.

Tuj poste la granda Niko elvenis el la preĝejo kaj prenis sian sakon denove sur la dorson. Al li ŝajnis, ke la sako fariĝis tre malpeza, ĉar la maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon de tio, kion pezis la malgranda Niko. “Kiel facile oni nun povas lin porti! Tio estas rekompenco pro tio, ke mi kantis preĝon!”. Kaj li iris al la rivero, kiu estis profunda kaj granda, ĵetis la sakon kun la maljuna paŝtisto en la akvon kaj kriis al li, pensante, ke tio estas la malgranda Niko: “Nu, nun vi plu ne amuzos vin pri mi!”. Kaj li iris returne hejmen. Sed kiam li venis al la vojkruciĝo, li renkontis la malgrandan Nikon, kiu pelis antaŭ si sian tutan brutaron.

“Kio ĝi estas!”, ekkriis la granda Niko, “ĉu mi vin ne dronigis?”

“Jes”, diris la malgranda Niko, “vi ĵetis ja min antaŭ duono da horo en la riveron!”

“Kie do vi ricevis ĉi tiun tutan belan brutaron?”, demandis la granda Niko.

“Tio estas maraj brutoj!” diris la malgranda Niko. “Mi rakontos al vi la tutan historion, kaj mi ankaŭ kore vin dankas pro tio, ke vi min dronigis, ĉar nun mi fariĝis tre riĉa, kredu al mi! Estis al mi tiel terure, kiam mi sidis en la sako kaj la vento fajfis antaŭ mia nazo, estis al mi tiel terure, kiam vi ĵetis min de la ponto en la malvarman akvon! Mi falis tuj sur la fundon, tamen mi tie ne ricevis frapon, ĉar tie malsupro kreskas la plej delikata mola herbo. Sur tiun herbon mi falis, kaj plej bela junulino en neĝblankaj vestoj kaj kun verda krono ĉirkaŭ la kapo prenis min je la mano kaj diris: ‘Tio estas vi, malgranda Niko? Nun ricevu antaŭ ĉio iom da brutoj; unu mejlon de ĉi tie troviĝas ankoraŭ tuta paŝtejo plena de brutoj, kiujn mi ankaŭ donacas al vi.’ Tiam mi rimarkis, ke la rivero estas granda vojo por la loĝantoj de la maro. Malsupre sur la fundo iradis kaj veturadis homoj de la maro en la mezon de la lando ĝis la komenciĝa fonto de la rivero. Kiel belege tie estis! kiom multe da floroj kaj da freŝa herbo estis ĉie! La fiŝoj, kiuj naĝis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj, kiel ĉi tie la birdoj en la aero. Kiaj belaj homoj tie estis! Kaj des pli la brutoj, kiuj paŝtiĝis tie ĉe la kavoj kaj bariloj!”

“Sed kial do vi tuj suprenvenis returne al ni?” demandis la granda Niko. “Mi tion ne farus, se tie malsupre efektive estas tiel bele.”

“Ha, ĝuste tio estas ja tre ruza de mia flanko”, diris la malgranda Niko. “Vi aŭdis ja, kion mi rakontis al vi: la mara junulino diris, ke unu mejlon de tie sur la vojo – sub ‘vojo’ ŝi komprenas ja la riveron, ĉar ien aliloken ŝi ne povas iri – troviĝas ankoraŭ tuta paŝtejo plena de brutoj por mi. Sed kiel mi scias, la rivero havas multe da fleksoj en diversaj lokoj; tio postulus ja tro multe da superflua irado; oni povas sekve tre mallongigi al si la vojon, se oni supreniras sur la teron kaj poste iras al la rivero laŭlarĝe. Per tio mi ŝparas ja preskaŭ duonmejlon, kaj mi atingos miajn brutojn pli frue.”

“Ho, vi estas feliĉa homo!”, diris la granda Niko. “Ĉu vi opinias, ke mi ankaŭ ricevus marajn brutojn, se mi venus sur la fundon de la rivero?”

“Jes, tiel mi opinias!”, diris la malgranda Niko, “sed mi ne povas porti vin en sako ĝis la rivero, vi estas tro peza por tio. Sed se vi mem tien iros kaj rampos en la sakon, tiam mi kun granda plezuro ĵetos vin en la riveron.”

“Mi tre dankas!”, diris la granda Niko; “sed se mi ne ricevos marajn brutojn, kiam mi venos malsupren, tiam mi faros al vi solidan batadon; pri tio estu certa.”

“Ho ne, ne estu tiel malbona!”. Ili iris al la rivero. Kiam la brutoj, kiuj havis soifon, ekvidis la akvon, ili ekkuris kiel eble plej rapide malsupren, al la trinkejo.

“Vidu, kiel ili rapidas!”, diris la malgranda Niko, “ili deziregas veni returne sur la fundon!”

“Bone, helpu do al mi”, diris la granda Niko, “ĉar alie vi ricevos batojn”. Kaj li enrampis en grandan sakon, kiu kuŝis sur la dorso de unu el la bovoj. “Enmetu ŝtonon”, diris la granda Niko, “ĉar mi timas, ke alie mi ne alfundiĝos”.

“Bone!”, diris la malgranda Niko, metis grandan ŝtonon en la sakon, forte kuntiris la ligilon kaj streĉis sin kontraŭ la sakon. Pum! la granda Niko falis en la riveron kaj tuj flugis al la fundo.

“Mi timas, mi timas, ke li tamen ne trovos la marajn brutojn!”, diris la malgranda Niko, kaj, pelante siajn brutojn, li iris hejmen.

Reĝidino sur pizo

Estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino, sed li nepre volis, ke tio estu vera reĝidino. Li travojaĝis la tutan mondon, por trovi tian, sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo. Da reĝidinoj estis sufiĉe multe, sed ĉu tio estas veraj reĝidinoj, pri tio li neniel povis konvinkiĝi; ĉiam troviĝis io, kio ne estis tute konforma. Tial li venis returne hejmen kaj estis tre malĝoja, ĉar li tre deziris havi veran reĝidinon.

Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure. Subite oni frapetis je la urba pordego, kaj la maljuna reĝo iris, por malfermi. Montriĝis, ke ekstere antaŭ la pordo staras reĝidino. Sed, ho mia Dio, kiel ŝi aspektis pro la pluvo kaj la ventego! La akvo fluis de ŝiaj haroj kaj vestoj, kaj verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen. Kaj ŝi diris, ke ŝi estas vera reĝidino.

“Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos!” pensis la maljuna reĝino. Ŝi tamen nenion diris, sed ŝi iris en la dormoĉambron, elprenis ĉiujn litaĵojn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito. Post tio ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn. En tiu lito la reĝidino devis dormi dum la nokto.

Matene oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.

“Ho, terure malbone!” diris la reĝidino; “preskaŭ dum la tuta nokto mi ne povis fermi la okulojn! Dio scias, kio estis en mia lito! Mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna! Estis terure!”.

Per tio oni povis vidi, ke ŝi estas vera reĝidino, ĉar tra la dudek matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon. Tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino!

Tiam la reĝido edziĝis kun ŝi, ĉar nun li sciis, ke li havas veran reĝidinon; kaj la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi, se neniu ĝin forprenis.

Vidu, tio estis vera historio.

Floroj de la malgranda Ida

“Miaj kompatindaj floroj tute forvelkis!” diris la malgranda Ida . “Hieraŭ vespere ili estis ankoraŭ tiel belaj, kaj nun ĉiuj floroj pendas sekiĝintaj! Kial tio estas?” ŝi demandis la studenton, kiu sidis sur la sofo kaj kiun ŝi tre alte ŝatis; li sciis plej belajn historiojn kaj eltranĉadis plej amuzantajn bildojn: korojn kun malgrandaj knabinoj interne, kiuj dancis, florojn kaj grandajn kastelojn, kies pordojn oni povis malfermi. Jes, tio estis gaja studento! “Kial la floroj hodiaŭ aspektas tiel senkoloraj? ” ŝi demandis kaj montris al li tutan bukedon, kiu tute forvelkis.

“Nu, ĉu vi scias, kio mankas al ili?” diris la studento; “la floroj hodiaŭ en la nokto estis en balo, kaj tial ili mallevis la kapojn.”

“Sed la floroj ja ne povoscias danci!” diris la malgranda Ida .

“Ho jes!” diris la studento, “kiam fariĝas mallume kaj ni ĉiu dormas, tiam ili gaje dancas; preskaŭ ĉiun nokton ili havas balon”.

“Ĉu nenia infano povas veni ankaŭ al la balo?”

“Jes” diris la studento, “la malgrandaj ĉarmaj lekantoj kaj la konvaloj”.

“Kie la belaj floroj dancas?” demandis la malgranda Ida .

“Ĉu vi ne estis ofte antaŭ la pordego de la granda palaco, kie la reĝo loĝas en somero kaj kie troviĝas la bela ĝardeno kun la multo da floroj? Vi vidis ja la belajn cignojn, kiuj alnaĝas al vi, kiam vi volas doni al ili eretojn da pano. Tie efektive okazas baloj, kredu al mi.”

“Ankoraŭ hieraŭ mi estis kun mia patrino tie en la ĝardeno” diris Ida , “sed ĉiuj folioj estis falintaj de la arboj, kaj neniaj floroj plu estis tie! Kie ili estas? En somero mi vidis tiom multe da ili!”

“Ili estas interne en la palaco” diris la studento. “Sciu, ke kiam la reĝo kaj la korteganoj transloĝiĝas returne en la urbon, tiam la floroj tuj kuras el la ĝardeno en la palacon kaj ili estas tre gajaj. Tion vi devus iam vidi. La du plej belaj rozoj sidiĝas sur la trono kaj estas tiam reĝo kaj reĝino. La grandaj krestofloroj ĉiuj stariĝas flanke en vico, kaj ili staras kaj faras salutojn. Tio estas la kortegjunuloj. Poste venas la plej ĉarmaj floroj, kaj tiam komenciĝas granda balo. La bluaj violoj prezentas malgrandajn kadetojn, ili dancas kun hiacintoj kaj safranoj, kiujn ili nomas fraŭlinoj. La tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde.”

“Sed”, demandis la malgranda Ida , “ĉu neniu punas la florojn pro tio, ke ili dancas en la palaco de la reĝo?”

“Neniu ion scias pri tio”, diris la studento. “Estas vero, ke de tempo al tempo en la nokto venas la maljuna administranto de la palaco, kiu tie devas ĉion kontroladi; sed apenaŭ la floroj aŭdas la frapsonadon de lia granda fasko da ŝlosiloj, ili fariĝas tute silentaj, kaŝas sin malantaŭ la longaj kurtenoj kaj elŝovas la kapon. – Mia flarsento diras al mi, ke troviĝas floroj en la salono! – diras la maljuna administranto de la palaco, tamen vidi ilin li ne povas.”

“Tio estas amuza”, diris la malgranda Ida kaj plaŭdis per la manoj. “Sed ĉu mi ankaŭ ne povus vidi la florojn?”

“Ho jes!” diris la studento, “nur ne forgesu, kiam vi denove estos tie, rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin vidos. Tion mi faris hodiaŭ, kaj mi vidis, kiel longa narciso kuŝis sur sofo kaj etendis sin; tio estis korteganino.”

“Ĉu ankaŭ la floroj el la botanika ĝardeno tien venas? Ĉu ili povas fari tian grandan vojiron?”

“Certe!” diris la studento, “ĉar se ili volas, ili povas flugi. Ĉu vi ne vidis la belegajn papiliojn, la ruĝajn, flavajn kaj blankajn? Ili aspektas preskaŭ kiel floroj, kaj ili efektive estis floroj. De la trunketo ili saltis alten en la aeron, ekbatis per siaj folietoj kiel per malgrandaj flugiloj, kaj ili ekflugis. Pro tio, ke ili bone kondutis, ili ricevis la permeson flugi ankaŭ dum la tago, ili ne bezonis veni returne hejmen kaj sidi trankvile sur la trunketo, kaj tiamaniere la folietoj fine fariĝis efektivaj flugiloj. Tion vi ja mem vidis! Tamen povas ankaŭ esti, ke la floroj de la botanika ĝardeno neniam ankoraŭ estis en la palaco de la reĝo aŭ ke ili eĉ ne scias, ke tie en la nokto estas tiel gaje. Tial mi nun diros al vi ion, pri kio la profesoro de botaniko, kiu loĝas proksime de ĉi tie – vi lin ja konas? – tre forte mirus. Se vi venos en lian ĝardenon, tiam rakontu al unu el la floroj, ke tie en la palaco estas granda balo. Tiam ĝi diros tion al ĉiuj aliaj, kaj ili forflugos. Kiam la profesoro tiam venos en sian ĝardenon, tie estos plu neniu floro, kaj li tute ne povos kompreni, kio fariĝis al ili.”

“Sed kiamaniere floro povas rakonti tion al la aliaj? La floroj ja ne povoscias paroli!”.

“Ne, en efektiveco paroli ili ne povas” respondis la studento, “sed ili interkompreniĝas per signoj. Ĉu vi ne vidis, ke, kiam blovas venteto, la floroj sin klinas kaj ĉiuj verdaj folioj sin movas? Tio estas tiel same klara, kiel se ili parolus.” .

“Ĉu la profesoro komprenas tiun signolingvon?” demandis Ida .

“Ho certe! Unu matenon la profesoro iris en sian ĝardenon kaj rimarkis, kiel granda urtiko faris signojn al belega ruĝa dianto; ĝi diris: ‘Vi estas tre ĉarma kaj mi tre amas vin!’ Sed tion la profesoro ne povas toleri; tial li frapis la urtikon je la folioj, kiuj estas ĝiaj fingroj, sed li bruldifektis al si la manon, kaj de tiu tempo li ne tuŝas plu urtikon.”

“Tio estas amuza!”, diris la malgranda Ida kaj ridis.

“Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!” diris la murmurema kancelariano, kiu venis vizite kaj sidis sur la sofo. Li ne amis la studenton kaj ĉiam murmuris, kiam li vidis, kiel ĉi tiu eltranĉas la komikajn amuzajn bildojn: jen homon, kiu pendas sur pendigilo kaj tenas koron en la mano, tio estis ŝtelinto de koro; jen maljunan sorĉistinon, kiu rajdas sur balailo kaj tenas sian viron sur la nazo. Tion la kancelariano ne povis toleri, kaj tiam li ĉiam diradis kiel nun: “Kiel vi povas paroli al infano tiajn aferojn!”

Sed la malgranda Ida trovis tre gaja tion, kion la studento rakontis al ŝi pri ŝiaj floroj, kaj ŝi multe pensis pri tio. La floroj mallevis siajn kapojn pro tio, ke ili estis lacaj de la nokta dancado; ili kredeble estis malsanaj. Ŝi iris kun siaj floroj al ĉiuj aliaj siaj ludiloj, kiuj staris sur beleta malgranda tablo, kies tuta tirkesto estis plena de pupornamaĵoj. En la puplito kuŝis ŝia pupo Sofio kaj dormis; sed la malgranda Ida diris al ŝi: “Bedaŭrinde vi devas leviĝi, Sofio, kaj ne esti malkontenta, ke hodiaŭ nokte vi kuŝos en la tirkesto: la kompatindaj floroj estas malsanaj, kaj tial ili devas kuŝi en via lito; eble ili denove fariĝos freŝaj kaj bonfartaj.” Kaj ŝi elprenis la pupon, kiu aspektis tre malkontenta kaj ne diris eĉ unu vorton, ĉar ĝin ĉagrenis tio, ke ĝi ne devas resti en sia lito.

Tiam Ida metis la florojn en la pupliton, tute kovris ilin per la malgranda litkovrilo kaj diris al ili, ke ili kuŝu trankvile, ke ŝi baldaŭ pretigos por ili teon, por ke ili denove fariĝu bonfartaj kaj freŝaj kaj por ke ili morgaŭ povu denove leviĝi. La kurtenojn antaŭ la malgranda lito ŝi tute kovrotiris, por ke la suno ne lumu al la kuŝantoj en la okulojn.

Dum la tuta vespero ŝi ne povis sin deteni, por ne pensi pri tio, kion la studento al ŝi rakontis. Kiam ŝi mem devis enlitiĝi, ŝi antaŭe ŝovis sian vizaĝon malantaŭ la flankkurtenojn de la fenestroj, kie staris la belegaj floroj de ŝia patrino, hiacintoj kaj tulipoj, kaj ŝi flustris al ili tre mallaŭte: “Mi nun scias, vi iros hodiaŭ en la nokto al balo!” Sed la floroj ŝajnigis, ke ili nenion komprenas, kaj ne movis eĉ unu folieton; tamen la malgranda Ida sciis ja, kion ŝi sciis.

Kiam ŝi estis jam en la lito, ŝi longe ankoraŭ kuŝis kaj pensis pri tio, kiel bele estus, se oni povus vidi, kiel la belegaj floroj dancas en la palaco de la reĝo. “Ĉu miaj floroj efektive tie ankaŭ estis?” Fine ŝi tamen endormiĝis. En la nokto ŝi denove vekiĝis. Ŝi sonĝis pri la floroj kaj pri la studento, kiun la kancelariano riproĉis, dirante, ke li nur blagas al ŝi. En la dormoĉambro, kie lda kuŝis, estis tute silente; la nokta lampo brulis sur la tablo, kaj ŝiaj gepatroj dormis.

“Ĉu miaj floroj nun kuŝas en la lito de Sofio?” ŝi diris al si mem; “mi tre dezirus tion scii!” Ŝi iom leviĝis kaj rigardis al la pordo. Ĉi tiu estis nur duonfermita, kaj en la postporda ĉambro kuŝis ŝiaj floroj kaj ĉiuj ŝiaj ludiloj. Ŝi aŭskultis, kaj tiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas, ke tie en la ĉambro oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam antaŭe aŭdis.

“Nun certe ĉiuj floroj tie dancas” ŝi diris; “ha, kiel mi volus tion vidi!” Sed ŝi ne povis al si permesi sin levi, ĉar per tio ŝi vekus la gepatrojn. “Ho, se ili volus eniri ĉi tien!” ŝi diris; sed la floroj ne venis. Kiam la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni, ĉar tio estis tro alloga. Neaŭdeble ŝi elrampis el sia malgranda lito, aliris tre mallaŭte al la pordo kaj enrigardis en la alian ĉambron. Ha, kiel amuza estis tio, kion ŝi nun ekvidis!

Nokta lampo ne brulis tie, kaj tamen estis tute lume; la luno brilis tra la fenestro sur la mezon de la planko tiamaniere, ke estis preskaŭ tiel lume, kiel tage. Ĉiuj hiacintoj kaj tulipoj staris en du longaj vicoj sur la planko, ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj, tie staris nur malplenaj potoj. Sur la planko la floroj dancis tre ĉarme unuj kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn kaj tenis sin reciproke je la longaj verdaj folioj, svingante sin tien kaj reen. Ĉe la fortepiano sidis granda fajrolilio, kiun la malgranda Ida certe estis vidinta en la somero, ĉar ŝi memoris ankoraŭ tre bone, ke la studento diris: “Rigardu, kiel ĝi similas al fraŭlino Lina !” Tiam ĉiuj ridis pri li, sed nun Ida efektive trovis, ke la longa flava floro similas al la fraŭlino. Eĉ en la ludado ĝi estis simila al ŝi, ĝi klinadis sian longan flavan vizaĝon jen al unu, jen al alia flanko kaj balancadis la kapon laŭ la takto de la bela muziko. La malgranda Ida restis tute nerimarkate. Jen ŝi ekvidis, ke granda blua safrano saltis sur la mezon de la tablo, sur kiu staris la ludiloj, iris rekte al la puplito kaj forŝovis la kurtenojn flanken. Tie kuŝis la malsanaj floroj, sed ili tuj leviĝis kaj kapsignis al la aliaj sur la planko, ke ili ankaŭ volas danci. La maljuna sinjoro sur la fumista kesteto, tiu sinjoro, kies malsupra lipo estis derompita, leviĝis kaj salute kliniĝis antaŭ la belaj floroj. Ili tute ne aspektis plu malsanaj, saltis mezen de la aliaj kaj estis tre ĝojaj.

Ts! Ĉu ne aŭdiĝis, ke io defalis de la tablo? Ida ekrigardis tien. Tio estis la karnavala vergo, kiu saltis malsupren. Ŝajnis, ke ĝi ankaŭ apartenas al la floroj. Ĝi estis ankaŭ sufiĉe beleta, kaj supre sur ĝia pinto sidis malgranda vaksa pupo, kiu havis sur la kapo tute tiel same larĝan ĉapelon, kiel portis la kancelariano. La karnavala vergo saltis sur siaj tri ruĝaj lignaj kruroj mezen inter la florojn kaj laŭte piedfrapadis la plankon, ĉar ĝi dancis mazurkon. Ĉi tiun dancon la aliaj floroj ne povosciis, ĉar ili estis tre malpezaj kaj ne povis piedfrapi la plankon.

La vaksa pupo sur la karnavala vergo subite fariĝis granda kaj longa, svingis sin alte super la paperajn florojn kaj ekkriis laŭte: “Kiel oni povas ion similan paroli al infano! tio estas malsaĝaĵo!” Kaj tiam la vaksa pupo estis tute simila al la kancelariano kun lia larĝa ĉapelo; ĝi aspektis tute tiel same flave kaj murmureme. Sed la paperaj floroj batis lin je la maldikaj kruroj, kaj tiam li denove malvastiĝis kaj fariĝis tre malgranda vaksa pupo. Tio aspektis tre komike! La malgranda Ida ne povis sin deteni de ridado. La karnavala vergo ne ĉesis danci, kaj la kancelariano devis danci kune kun ĝi, nenio al li helpis, ĉu li faris sin granda kaj longa, ĉu li fariĝis denove la malgranda flava vaksa pupo kun la granda nigra ĉapelo. Tiam la aliaj floroj petis por li, precipe tiuj, kiuj estis kuŝintaj en la puplito, kaj tiam la karnavala vergo fine lasis lin trankvila. En la sama momento io ekfrapis tute laŭte en la interno de la tirkesto, kie kuŝis la pupo de Ida , Sofio, kune kun multaj aliaj ludiloj, La sinjoreto, kiu estis sur la fumista kesteto, alkuris al la rando de la tablo, kuŝigis sin laŭlonge sur la ventro kaj komencis eltiradi la tirkeston. Tiam Sofio leviĝis kaj tute mirigite ekrigardis ĉirkaŭen, “Ĉi tie estas ja balo!”, ŝi diris, “kial do neniu tion diris al mi?”

“Ĉu vi volaŝ danci kun mi?”, diris la fumista sinjoreto.

“Efektive, tio estus tre konvena por mi danci kun vi!”, ŝi diris kaj turnis al li sian dorson. Poste ŝi sidiĝis sur la tirkesto kaj pensis, ke baldaŭ espereble venos iu aŭ alia floro kaj invitos ŝin al danco; sed neniu venis. Ŝi ektusis “hm, hm, hm”, tamen malgraŭ tio neniu venis. La fumista sinjoreto dancis tute sola kaj tute ne tiel malbone.

Ĉar ŝajnis, ke neniu el la floroj vidas Sofion, ŝi deglitis de la tirkesto rekte sur la plankon, tiel, ke fariĝis granda bruo.

Ĉiuj floroj tuj ŝin ĉirkaŭis kaj demandis, ĉu ŝi ne faris al si ian difekton, kaj ili ĉiuj kondutis tre serveme rilate al ŝi, precipe tiuj floroj, kiuj estis kuŝintaj en ŝia lito. Sed ŝi faris al si neniun difekton, kaj ĉiuj floroj de Ida dankis ŝin pro la belega lito kaj montris al ŝi grandan simpation. Ili tiris ŝin kun si ĝis la mezo de la planko, kie lumis la luno, dancis kun ŝi, kaj ĉiuj aliaj floroj faris rondon ĉirkaŭ ŝi. Nun Sofio estis gaja kaj diris, ke ili povas tute trankvile konservi por si la liton, ke ŝi tiel same volonte kuŝas en la tirkesto.

Sed la floroj diris: “Akceptu nian plej sinceran dankon, sed ni ne povas plu vivi longe; morgaŭ ni estos senvivaj; sed diru al la malgranda Ida , ke ŝi enterigu nin tie en la ĝardeno, tie, kie kuŝas la kanario; en tia okazo ni en somero kreskus denove kaj fariĝus ankoraŭ multe pli belaj.”

“Ne, vi ne devas morti!” diris Sofio kaj kisis la florojn. En tiu momento malfermiĝis la pordo de la salono kaj granda nombro da belegaj floroj dancante eniris. Ida tute ne povis kompreni, de kie ili venis; tio certe estis la floroj el la palaco de la reĝo. Antaŭe iris du belegaj rozoj kaj portis malgrandajn orajn kronojn; tio estis reĝo kaj reĝino. Poste sekvis plej ĉarmaj levkojoj kaj diantoj, kiuj salutadis ĉiuflanken. Ili havis muzikon kun si, grandaj papavofloroj kaj peonioj blovis tra pizosilikvoj tiel forte, ke ili fariĝis tute ruĝvizaĝaj. La bluaj kampanuloj kaj la malgrandaj blankaj neĝboruloj tintis; kvazaŭ ili portus tintilojn. Tio estis komika muziko. Poste venis multaj aliaj floroj kaj dancis ĉiuj kune, la bluaj violoj kaj la ruĝaj amarantoj, la lekantoj kaj la konvaloj: Kaj ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre ĉarme.

Fine la floroj diris al si reciproke “bonan nokton”. Tiam ankaŭ la malgranda Ida senbrue iris en sian liton, kie ŝi sonĝis pri ĉio, kion ŝi vidis.

Kiam la sekvantan matenon ŝi vekiĝis, ŝi tuj iris al la malgranda tablo, por vidi, ĉu la floroj estas ankoraŭ tie. Ŝi fortiris la kurtenon antaŭ la malgranda lito; jes, tie ili ĉiuj kuŝis, sed ili estis tute velkintaj, multe pli ol hieraŭ. Sofio kuŝis en la tirkesto, kien ŝi ŝin estis metinta; ŝi aspektis tre dormema.

“Ĉu vi memoras, kion vi devas diri al mi?” demandis la malgranda Ida , sed Sofio aspektis tute malsaĝa kaj ne diris eĉ unu vorton.

“Vi tute ne estas ĝentila”, diris Ida , “kaj tamen ili ĉiuj dancis kun vi”. Ŝi prenis paperan skatoleton, sur kiu estis pentritaj ĉarmaj birdoj, malfermis ĝin kaj enmetis tien la mortintajn florojn. “Tio estos via beleta ĉerko”, ŝi diris, “kaj kiam poste venos la kuzoj, ili ĉeestos ĉe la enterigo tie en la ĝardeno, por ke vi en somero povu denove kreski kaj fariĝu ankoraŭ multe pli belaj”.

La kuzoj estis du viglaj knaboj, kiuj estis nomataj Jono kaj Adolfo; ilia patro donacis al ili du novajn pafarkojn, kiujn ili portis kun si, por montri ilin al Ida . Ŝi rakontis al ili pri la kompatindaj floroj, kiuj mortis, kaj poste ili ricevis la permeson enterigi ilin. Ambaŭ iris antaŭe kun la pafarkoj sur la ŝultroj, kaj la malgranda Ida sekvis ilin kun la mortintaj floroj en la ĉarma skatolo. Tie en la ĝardeno oni elfosis malgrandan tombon; Ida kisis la florojn, metis ilin kune kun la skatolo en la teron, kaj Adolfo kaj Jono pafis per la pafarkoj super la tombon, ĉar ili ne havis pafilojn aŭ kanonojn.

Elinjo-fingreto

Estis iam virino, kiu tre deziris havi malgrandan infanon, sed ŝi tute ne sciis, kie ŝi povus ĝin ricevi. Ŝi iris al maljuna sorĉistino kaj diris al ŝi: “Mi tre dezirus havi malgrandan infanon; ĉu vi ne povas diri al mi, kie mi povas ricevi ĝin?”

“Ho jes, tio ne estos malfacila”, diris la sorĉistino. “Jen mi donas al vi grajnon de hordeo; ĝi ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo de kampulo, aŭ per kia oni nutras kokinojn. Metu ĝin en florpoton, tiam vi baldaŭ ion vidos.”

“Mi tre dankas!” diris la virino kaj donis al la sorĉistino arĝentan moneron; poste ŝi iris hejmen, plantis la hordean grajnon, kaj tuj tiam elkreskis granda belega floro, kiu estis tute simila al tulipo, sed ĝiaj folioj estis forte fermitaj, kvazaŭ ili estus ankoraŭ en burĝono.

“Tio estas bela floro”, diris la virino kaj kisis la belajn ruĝajn kaj flavajn foliojn; sed dum ŝi kisis, la floro laŭte ekkrakis kaj malfermiĝis, Tio estis, kiel oni nun povis vidi, efektiva tulipo; sed meze en la floro, sur la verda florpistilo, sidis eksterordinare malgranda knabineto, delikata kaj ĉarma. Ŝi estis ne pli granda ol fingro, kaj pro tio ŝi ricevis la nomon Elinjo-fingreto.

Belegan lakitan ŝelon de juglando ŝi ricevis kiel lulilon, bluaj folietoj de violo estis ŝiaj matracoj, kaj folieto de rozo estis ŝia litkovrilo. En ili ŝi dormadis en la nokto, sed en la tago ŝi ludadis sur la tablo. La virino starigis sur ĝi teleron, ĉirkaŭ kiu ŝi aranĝis tutan kronon da floroj, kies trunketoj atingis ĝis la akvo. Tie naĝis granda folio de tulipo, kaj sur ĉi tiu Elinjo-fingreto havis la permeson sidi kaj naĝadi de unu rando de la telero ĝis la alia. Por remi ŝi havis du blankajn ĉevalharojn. Tio aspektis nepriskribeble ĉarme. Ŝi povosciis ankaŭ kanti, tiel delikate kaj ĉarme, kiel oni neniam antaŭe aŭdis.

En unu nokto, kiam ŝi kuŝis en sia bela liteto, tra la fenestro, en kiu estis rompita vitro, ensaltis malbela bufo. La bufo estis terure abomeninda, granda kaj malseka; ĝi saltis rekte sur la tablon, sur kiu Elinjo-fingreto kuŝis kaj dormis sub la ruĝa folieto de rozo.

“Tio estus bela edzino por mia filo!” diris la bufo, kaj ĝi kaptis la ŝelon de juglando, en kiu dormis Elinjo-fingreto, kaj ĝi forsaltis kun ĝi tra la vitro en la ĝardenon.

Tie fluis granda, larĝa rivereto; tute ĉe la bordo estis marĉo; tie loĝis la bufo kun sia filo. Hu, ĉi tiu estis tiel same abomeninda kaj malbela, kiel lia patrino, kies plena portreto li estis. “Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!” estis ĉio, kion li povis diri, kiam li ekvidis la belan malgrandan knabineton.

“Ne babilu tiel laŭte, ĉar ŝi vekiĝus!” diris la maljuna bufo; “ŝi povus ankoraŭ forkuri de ni, ĉar ŝi estas tiel malpeza, kiel lanugero! Ni metos ŝin sur la rivereton, sur unu el la larĝaj folioj de la akvolilioj, kaj por ŝi, kiu estas tiel malpeza kaj malgranda, tio estos kvazaŭ insulo. Tiam ŝi ne, povos forkuri, dum ni aranĝos la festosalonon profunde sub la marĉo, kie vi loĝos kaj vivos.”

En la rivereto kreskis tre multe da akvolilioj kun siaj larĝaj verdaj folioj. Ili aspektis, kvazaŭ ili naĝas sur la akvo. La folio, kiu elŝoviĝis plej malproksimen, estis ankaŭ la plej granda. Al ĝi la maljuna bufo alnaĝis kaj metis sur ĝin la juglandan ŝelon kun Elinjo-fingreto.

La kompatinda malgranda knabineto vekiĝis ĉe la komenco de tagiĝo, kaj, kiam ŝi ekvidis, kie ŝi troviĝas, ŝi komencis maldolĉe plori, ĉar akvo ĉirkaŭis ĉiuflanke la grandan verdan folion; estis por ŝi ne eble veni sur la teron.

La maljuna bufo sidis malsupre en la marĉo kaj ornamadis sian ĉambron per junko kaj flavaj akvolilioj, ĉar por la nova bofilino ĉio devis esti aranĝita en plej bona maniero. Poste ĝi naĝis kun la malbela filo al la folio, sur kiu staris Elinjo-fingreto. Ili volis preni ŝian ĉarman liton, kiu estis metota en la ĉambron de la fianĉino, antaŭ ol ŝi mem transiros ĝian sojlon.

La maljuna bufo kliniĝis antaŭ ŝi ĝis profunde en la akvon kaj diris: “Jen mi prezentas al vi mian filon, kiu estos via edzo; malsupre en la marĉo vi loĝos belege.”

“Kŭaks, kŭaks, brekekekeks!” estis ĉio, kion la filo povis diri. Ili prenis la belan malgrandan liton kaj fornaĝis kun ĝi; sed Elinjo-fingreto sidis tute sola kaj ploris per varmegaj larmoj sur la verda folio, ĉar ŝi ne volis loĝi ĉe la malbela bufo, nek esti edzino de ŝia malbela filo. La malgrandaj fiŝoj, kiuj naĝadis malsupre en la akvo, bone vidis la bufon kaj aŭdis, kion ĝi diris. Tial ili ĉiuj elŝovis la kapojn supren, ĉar ili volis vidi ankaŭ la malgrandan knabineton. Kiam ili ŝin ekvidis, ili trovis ŝin tiel ĉarmega, ke ili bedaŭris, ke ŝi devas veni al la abomeninda bufo. Ne, tio neniel devas fariĝi! Ili kolektis sin malsupre en la akvo ĉirkaŭ la verda trunketo, kiu tenis la folion, sur kiu la knabineto staris, tramordis per la dentoj la trunketon, kaj jen la folio kun Elinjo-fingreto fornaĝis malproksimen, tute malproksimen, kien la bufo ne povis atingi.

Elinjo-fingreto preternaĝis preter tre multaj urboj, kaj la malgrandaj birdoj sidis en la arbetaĵoj, rigardis kaj kantis; “Kia ĉarma knabineto!” Ĉiam pli kaj pli malproksimen naĝis la folio kun ŝi; tiamaniere Elinjo-fingreto vojaĝis eksterlanden.

Ĉarmega malgranda papilio konstante ŝin ĉirkaŭflirtadis kaj fine flugis sur la folion, ĉar ĝi tre amis Elinjon-fingreton. Ĉi tiu estis tre ĝoja, ĉar la bufo nun ne povis plu ŝin atingi, kaj la lokoj, kie ŝi naĝis, estis tiel ĉarmaj. La suno lumis sur la akvon, kaj ĉi tiu brilis, kiel oro. Ŝi prenis sian zonon, volvis unu ĝian finon ĉirkaŭ la papilio kaj alfortikigis la duan finon al la folio. La folio glitadis nun sur la akvo multe pli rapide kune kun ŝi, ĉar ŝi staris ja sur la folio.

Subite alflugis granda majskarabo; kiu ŝin ekvidis kaj tuj ĉirkaŭprenis per siaj kaptiloj ŝian gracian korpon kaj forflugis kun ŝi sur arbon. Sed la verda folio naĝis pluen, laŭ la fluo de la rivero, kaj kune kun ĝi naĝis la papilio, ĉar ĝi estis alligita al la folio kaj ne povis sin liberigi.

Ho, kiel forte ektimis la kompatinda Elinjo-fingreto, kiam la majskarabo flugis kun ŝi sur la arbon! Sed plej multe malĝojigis ŝin la penso pri la bela blanka papilio, kiun ŝi estis alliginta al la folio. Se ĝi ne povos liberiĝi, ĝi devos ja nesaveble morti de malsato. Sed tio tute ne tuŝis la majskarabon. Ĝi sidiĝis kun ŝi sur la plej granda verda folio de la arbo, manĝigis al ŝi la mielon de floroj kaj diris, ke ŝi estas tre bela, kvankam ŝi tute neniel estas simila al majskarabo. Poste venis kun vizito ĉiuj aliaj majskaraboj, kiuj loĝis en la arbo; ili ĉirkaŭrigardis Elinjon-fingreton de ĉiuj flankoj, kaj la majskarabaj fraŭlinoj levis siajn palpilojn kaj diris: “Ŝi havas ja nur du piedojn, tio aspektas ja tre mizere!” “Ŝi ne havas palpilojn!” mokis la aliaj. “Kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj! Fi, ŝi estas tute simila al homo! Kiel malbela ŝi estas!” diris ĉiuj majskarabaj virinoj, kaj tamen Elinjo-fingreto estis ja tiel bela. Ankaŭ la majskarabo, kiu ŝin forkaptis, trovis, ke ŝi estas bela; sed ĉar ĉiuj aliaj unuanime trovis, ke ŝi estas malbela, tial li fine mem tion kredis, kaj li ne volis plu ŝin havi; ŝi povis iri, kien ŝi volis. Ili flugis kun ŝi malsupren de la arbo kaj metis ŝin sur lekanton. Tiam ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela, ke eĉ la majskaraboj ne volas toleri ŝin inter si; kaj tamen ŝi estis neimageble bela, delikata kaj pura, kiel plej bela folieto de rozo.

Dum la tuta somero Elinjo-fingreto vivis tute sola en la granda arbaro. Ŝi plektis al si liton el trunketoj de herboj kaj pendigis ĝin sub granda folio de lapo tiel, ke ŝi estis ŝirmita kontraŭ pluvo. Mielo de floroj estis ŝia nutraĵo, kaj sian soifon ŝi trankviligadis per la roso, kiu matene troviĝadis sur la folioj. Tiel pasis la somero kaj la aŭtuno; sed jen venis la vintro, la malvarma, longa vintro. Ĉiuj birdoj, kiuj antaŭe tiel bele kantadis al ŝi, forflugis, la arboj kaj floroj velkis; la granda folio de lapo, sub kiu ŝi estis loĝinta, ŝrumpis, kaj de ĝi restis nur flava sekiĝinta trunketo. Ŝin terure turmentis la frosto, ŝiaj vestoj estis disŝiritaj, kaj ŝi mem estis tre delikata kaj malgranda; la kompatinda Elinjo-fingreto estis mortonta de frosto. Ŝi komencis krii, kaj ĉiu floko da neĝo, kiu falis sur ŝin, havis la saman efikon, kiel se oni ĵetas sur nin tutan ŝovelamason, ĉar ni estas grandaj, sed ŝi havis nur la longon de malgranda fingro. Ŝi kovris sin per velkinta folio, sed tio ne varmigis ŝin; ŝi tremis de malvarmo.

Tute ĉe la rando de la arbaro, kien ŝi nun venis, troviĝis granda grenkampo; sed la greno jam de longe estis fortranĉita, nur la nudaj sekaj stoploj elstaris el la glaciiĝinta tero. Por ŝi ili estis kiel granda arbaro, kiun ŝi devis tramigri, kaj ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo. Vagante, ŝi alvenis al la loĝejo de kampa muso. La tuta loĝejo konsistis el malgranda kaverno sub la stoploj. Tie la kampa muso loĝis ŝirmite kaj komforte, ĝi havis ĉambron plenan de greno kaj bonegan kuirejon kaj provizejon. La kompatinda Elinjo-fingreto stariĝis antaŭ la pordo, tute tiel same kiel ĉiu alia almozulino, kaj petis pri malgranda peco da hordea greno, ĉar de du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi.

“Ho kompatinda etulino!” diris la muso, ĉar en efektiveco ĝi estis bona maljuna kampa muso, “eniru en mian varman ĉambron kaj manĝu kun mi!”

Ĉar Elinjo-fingreto plaĉis al ĝi, ĝi diris: “Vi povas tre bone resti ĉe mi la tutan vintron, sed vi devas teni la ĉambron en bona ordo kaj rakontadi al mi historiojn, ĉar mi tion tre amas!” Elinjo-fingreto plenumadis tion, kion la bona maljuna muso postulis, kaj estis al ŝi tre bone ĉe la muso.

“Nun ni kredeble baldaŭ ricevos gaston!” diris la muso. “Mia najbaro ordinare vizitas min ĉiutage. Li atingis ankoraŭ multe pli ol mi, li havas grandajn salonojn kaj portas belegan nigran veluran pelton. Se vi povus ricevi lin kiel edzon, tiam vi estus bone prizorgita. Sed li ne povas vidi. Vi devas rakonti al li la plej belajn historiojn, kiujn vi scias.”

Sed tio tute ne interesis Elinjon-fingreton, ŝi tute ne volis havi la najbaron, ĉar li estis talpo. Li venis kaj faris sian viziton en sia nigra velura pelto. La kampa muso diris, ke li estas tre riĉa kaj tre instruita. Lia loĝejo efektive estis dudekoble pli granda, ol la loĝejo de la muso, kaj tre instruita li estis, sed la sunon kaj la belajn florojn li tre ne amis, pri ili li rakontadis nur malbonon, ĉar li neniam ilin vidis. Elinjo-fingreto devis kanti, kaj ŝi kantis tre bele: “Majskarabo, flugu!” kaj “La pastro iras al la fojno.” Pro ŝia bela voĉo la talpo enamiĝis je ŝi, li tamen nenion diris; ho, li estis persono tre prudenta!

Antaŭ nelonge li elfosis al si longan trairejon tra la tero de sia loĝejo ĝis ŝia; la muso kaj Elinjo-fingreto havis la permeson promenadi en ĝi kiom ili volis. Li tamen petis ilin, ke ili ne timu la mortintan birdon, kiu kuŝas en la trairejo. Tio estis tuta birdo kun plumoj kaj beko, kiu mortis antaŭ nelonge, kredeble en la komenco de la vintro, kaj estas enterigita ĝuste tie, kie li aranĝis sian trairejon.

La talpo prenis putran lignopecon en la buŝon, ĉar tia ligno en mallumo brilas kiel fajro; kun tio li iris antaŭen kaj lumigis al ili en la longa malluma koridoro. Kiam ili alvenis al la loko, kie kuŝis la mortinta birdo, la talpo ekpremis per sia larĝa nazo la arkaĵan plafonon kaj dispuŝis la teron tiamaniere, ke fariĝis granda truo, tra kiu penetris lumo. Meze sur la planko kuŝis mortinta hirundo kun la belaj flugiloj forte alpremitaj al la flanko, kun la piedoj kaj kapo ŝovitaj sub la plumojn. La malfeliĉa birdo certe mortis de malvarmo. Elinjo-fingreto sincere bedaŭris ĝin, ŝi amis ĉiujn malgrandajn birdetojn, ĉar ili ja dum la tuta somero tiel bele kantadis kaj pepadis al ŝi, sed la talpo puŝis ĝin per siaj mallongaj piedoj kaj diris: “Nun ĝi plu ne fajfos! Estas kredeble tre malagrabla afero naskiĝi malgranda birdeto! Dank’ al Dio, ke miaj infanoj ne fariĝos tiaj. Krom sia ‘kvivit’ tia birdo havas ja nenion, kaj en vintro ĝi devas mizere morti de malsato!”

“Jes, kiel prudenta homo vi kompreneble povas tion diri!” respondis la muso. “Kion birdo havas pro ĉiuj siaj kvivitoj, kiam venas la vintro? Ĝi devas suferi malsaton kaj malvarmon, kaj tio certe ne estas bagatelo.” Elinjo-fingreto nenion diris, sed kiam ambaŭ aliaj forturnis sin de la birdo, ŝi kliniĝis, disŝovis la plumojn, kiuj estis super ĝia kapo, kaj kisis ĝin sur la fermitaj okuloj. “Eble ĝi estis tiu, kiu en la somero tiel bele kantis por mi”, ŝi pensis; “kiel multe da ĝojo ĝi havigis al mi, la kara, bela birdo!”

La talpo ree ŝtopis la truon, tra kiu penetris la taga lumo, kaj akompanis la sinjorinojn hejmen. Sed en la nokto Elinjo-fingreto ne povis dormi. Ŝi leviĝis de sia lito, plektis el fojno grandan belan tapiŝon, portis ĝin malsupren, etendis ĝin super la mortinta birdo, kaj sub la flankojn de la birdo ŝi metis molan kotonon, kiun ŝi trovis en la ĉambro de la muso, por ke ĝi kuŝu varme en la malvarma tero.

“Adiaŭ, vi bela kara birdo!” ŝi diris, “adiaŭ, kaj akceptu mian dankon pro via bela kantado dum la somero, kiam ĉiuj arboj estis verdaj kaj la suno tiel varme brilis sur nin!” Poste ŝi metis sian kapeton sur la bruston de la birdo, sed tuj ŝi timigite eksaltis, ĉar ŝajnis al ŝi, ke io frapas interne. Tio estis la koro de la birdo. La birdo ne estis mortinta, ĝi estis nur rigidiĝinta, nun ĝi varmiĝis kaj denove ekvivis.

En aŭtuno ĉiuj hirundoj flugas al la varmaj landoj; se iu el ili malfruiĝas, tiam ĝi frostiĝas tiel, ke ĝi falas kvazaŭ senviva sur la teron kaj restas tie, kien ĝi falis, kaj la malvarma neĝo ĝin kovras.

Elinjo-fingreto forte tremis pro timo, ĉar en komparo kun ŝi, kiu apenaŭ havis la longon de unu fingro, la birdo estis ja terure granda; ŝi tamen rekuraĝiĝis, metis la kotonon pli dense ĉirkaŭ la hirundon kaj alportis mentofolion, kiu servis al ŝi kiel litkovrilo, kaj metis ĝin super la kapon de la birdo.

En la sekvanta nokto ŝi denove sekrete iris al la birdo; nun ĝi estis vivanta, sed tiel senforta, ke ĝi nur por mallonga momento povis malfermi siajn okulojn kaj ekrigardi Elinjon-fingreton, kiu staris apud ĝi kun peceto da putra ligno, ĉar alian lampon ŝi ne povis havi.

“Sinceran dankon, ho ĉarma malgranda infano!” diris al ŝi la malsana hirundo, “mi bone revarmiĝis! Baldaŭ mi denove havos miajn fortojn, kaj mi povos flugadi tie, en la varma lumo de la suno.”

“Ha” ŝi diris, “ekstere estas tre malvarme, neĝas kaj frostas! Restu en via varma liteto, mi vin flegados!”

Ŝi alportis al la hirundo akvon en folieto de floro, kaj la birdo trinkis kaj rakontis al ŝi, kiel ĝi difektis al si unu el siaj flugiloj per dornarbetaĵo, kio malhelpis ĝin flugi tiel rapide, kiel la aliaj hirundoj, kiam ĉi tiuj flugis for, malproksimen, al la varmaj landoj; fine ĝi falis sur la teron, sed tion, kio estis poste, ĝi jam plu ne memoras, ĝi tute ne scias, kiamaniere ĝi venis ĉi tien.

Dum la tuta vintro ĝi restis tie malsupre, kaj Elinjo-fingreto flegadis ĝin plej bone kaj amis ĝin. Nek la talpo nek la kampa muso ion eksciis pri tio, ĉar ili ne amis la kompatindan hirundon.

Kiam la printempo venis kaj la suno varmigis la teron, la hirundo diris adiaŭ al Elinjo-fingreto, kiu nun malfermis la truon, kiun la talpo faris en la plafono. La suno belege lumis sur ilin, kaj la hirundo demandis, ĉu Elinjo-fingreto volas akompani ĝin, kaj diris, ke ŝi povas sidi sur ĝia dorso kaj ili flugos malproksimen, en la verdan arbaron. Sed Elinjo-fingreto sciis, ke tio malĝojigus la maljunan muson, se ŝi forlasus ĉi tiun en tia maniero.

“Ne, mi ne povas!” diris Elinjo-fingreto. “Adiaŭ, adiaŭ, vi bona bela knabineto!” diris la hirundo kaj elflugis en la lumon de la suno. Elinjo-fingreto postrigardis ĝin, kaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj, ĉar ŝi tre amis la hirundon.

“Kvivit, kvivit!” kantis la birdo kaj enflugis en la verdan arbaron.

Elinjo-fingreto estis tre malĝoja. Ŝi neniam ricevis permeson eliri en la varman lumon de la suno. La greno, kiu estis semita sur la kampo super la domo de la kampa muso, elkreskis alte en la aeron; por la kompatinda malgranda knabino, kiu apenaŭ havis la longon de unu fingro, tio estis tute nepenetrebla arbaro.

“Dum la somero vi devas kudri vian dotaĵon,” diris al ŝi la muso, ĉar nun la najbaro, la enuiga talpo en la nigra velura pelto, petis pri ŝia mano. “Vi havos lanaĵon kaj linaĵon. Mi donos al vi dote tablotolaĵon kaj litaĵojn, kiam vi fariĝos edzino de la talpo.”

Elinjo-fingreto devis turnadi la ŝpinilon, kaj la muso dungis kvar araneojn, kiuj devis ŝpinadi kaj teksadi tage kaj nokte. Ĉiuvespere venadis vizite la talpo, kaj li konstante paroladis nur pri tio, ke kiam la somero estos pasinta kaj la suno plu ne brilos tiel varme – nun ĝi per sia varmego malmoligas ja la teron kiel ŝtonon – kiam la somero fine estos pasinta, tiam li festos sian edziĝon kun Elinjo-fingreto. Ŝi tamen tute ne ĝojis, ĉar ŝi tute ne amis la enuigan talpon. Ĉiun matenon, kiam la suno leviĝis, kaj ĉiun vesperon, kiam ĝi subiris, ŝi kaŝite eliradis ekster la pordon, kaj kiam la vento disblovis la spikojn de la greno kaj ŝi povis vidi la bluan ĉielon, ŝi pensadis pri tio, kiel hele kaj bele estas ekstere, kaj ŝi forte deziradis vidi denove la karan hirundon; sed ĉi tiu neniam revenis, ĝi certe forflugis malproksimen, en la belan verdan arbaron.

Kiam venis la aŭtuno, Elinjo-fingreto havis sian dotaĵon tute preta. “Post kvar semajnoj estos via edziĝofesto!” diris al ŝi la muso. Sed Elinjo-fingreto ploris kaj diris, ke ŝi ne volas interedziĝi kun la enuiga talpo.

“Nu, nu!” diris la muso. “Ne estu obstina, ĉar alie mi devus vin mordi per miaj blankaj dentoj. Vi ricevas ja bonegan edzon. Tian nigran pelton eĉ la reĝino ne havas. Lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj. Danku Dion pro li!”

Jen devis jam esti la edziĝofesto. La talpo jam venis, por preni Elinjon-fingreton. Ŝi devis loĝi ĉe li profunde sub la tero, neniam eliri en la varman sunon, ĉar li ĝin ne amis. La malfeliĉa infano estis tre malĝoja, ŝi devis nun diri adiaŭ al la bela suno, kiun ĉe la kampa muso ŝi almenaŭ havis la permeson rigardi tra la pordo.

“Adiaŭ, vi hela radio de la suno!” ŝi diris kaj etendis alten la malgrandajn brakojn kaj iris ĉe malgrandan distancon for de la domo de la kampa muso, ĉar nun la greno estis rikoltita kaj restis nur la sekaj stoploj. “Adiaŭ, adiaŭ!” ŝi diris kaj ĉirkaŭprenis per siaj braketoj malgrandan ruĝan floron, kiu staris apude. “Salutu en mia nomo la karan hirundon, se vi ĝin vidos!”

“Kvivit, kvivit!” eksonis en la sama momento super ŝia kapo. Ŝi ekrigardis supren; tio estis la hirundo, kiu ĝuste tiam preterflugis. Kiam Elinjo-fingreto ĝin ekvidis, ŝi tre ekĝojis. Ŝi rakontis al ĝi, kiel nevolonte ŝi edziniĝas kun la talpo kaj ke ŝi de nun devos loĝi profunde sub la tero, kien la lumo de la suno neniam penetras. Ĉe tio ŝi ne povis deteni sin de larmoj.

“Nun venas la malvarma vintro”, diris la hirundo, “mi flugas kun la aliaj al la varmaj landoj. Ĉu vi volas akompani min? Vi povas sidi sur mia dorso. Alligu vin per via zono, tiam ni forflugos for de la abomeninda talpo kaj de lia malluma loĝejo, malproksimen trans la montojn al la varmaj landoj, kie la suno lumas pli bele ol ĉi tie, kie ĉiam estas somero, kie ĉiam floras belaj floroj. Flugu kun mi, vi dolĉa malgranda Elinjo-fingreto; kiu savis al mi la vivon, kiam mi frostiĝinta, kuŝis en la malluma interno de la tero!”

“Jes, mi foriros kun vi”, diris Elinjo-fingreto, kaj ŝi sidiĝis sur la dorso de la birdo, metinte la piedojn sur ĝiajn etenditajn flugilojn, ŝi alligis sian zonon al unu el la plej fortikaj plumoj, kaj jen la hirundo leviĝis alte en la aeron, trans arbarojn kaj lagojn, alte trans la grandajn montojn, sur kiuj kuŝas eterna neĝo. Al Elinjo-fingreto estis tre malvarme en la malvarma aero, sed ŝi kaŝis sin sub la varmaj plumoj de la birdo kaj elŝovis nur la kapeton, por rigardi la belegan pejzaĝon sub si.

Fine ili alvenis en la varmajn landojn. Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni, la ĉielo estis duoble pli alte, kaj ĉe la kavoj kaj bariloj kreskis plej belaj verdaj kaj bluaj vinberoj. En la arbaroj pendis citronoj kaj oranĝoj, mirtoj kaj mentoj plenigis ĉion per sia bonodoro, kaj sur la vojoj saltadis plej belaj infanoj kaj ludadis kun grandaj diverskoloraj papilioj. Sed la hirundo flugis ĉiam ankoraŭ pluen, kaj la pejzaĝoj fariĝadis ĉiam pli belaj. Sub plej belegaj verdaj arboj apud blua lago staris de antikva tempo blanka marmora kastelo. Vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj; ĉe la supra elstaraĵo estis multe da hirundaj nestoj, kaj en unu el ili loĝis la hirundo, kiu portis Elinjon-fingreton.

“Jen estas mia domo!” diris la hirundo. “Sed elserĉu al vi mem unu el la plej belaj floroj, kiuj kreskas tie malsupre, kaj tiam mi metos vin tien, kaj via sorto estos tiel feliĉa, kiel vi nur deziros!”

“Ho, kiel belege!” ŝi diris kaj ekplaŭdis per siaj manetoj.

Jen kuŝis granda blanka marmora kolono, kiu estis falinta sur la teron kaj rompiĝinta en tri pecojn; inter tiuj pecoj kreskis plej belaj grandaj blankaj floroj. La hirundo flugis kun Elinjo-fingreto malsupren kaj metis ŝin sur unu el la larĝaj folioj. Sed kiu povas prezenti ŝian miregon: meze de la floro sidis malgranda viro, tiel blanka kaj diafana, kvazaŭ li estus el vitro. Plej ĉarman oran kronon li havis sur la kapo kaj plej belajn helajn flugilojn ĉe la ŝultroj. Li mem estis ne pli granda ol Elinjo-fingreto. Tio estis la anĝelo de la floroj. En ĉiu floro loĝis tia malgranda viro aŭ virino, sed ĉi tiu estis la reĝo super ĉiuj.

“Ho Dio, kiel bela li estas!”, flustris Elinjo-fingreto al la hirundo.

La malgranda reĝo forte ektimis pro la hirundo, ĉar en komparo kun li, kiu estis tiel malgranda kaj delikata, ĝi aspektis vere giganta birdo. Sed kiam li ekvidis Elinjon-fingreton, li tre ekĝojis, ĉar ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis. Tial li deprenis de sia kapo la oran kronon kaj metis ĝin sur ŝin, kaj li demandis, kia estas ŝia nomo kaj ĉu ŝi volas esti lia edzino, kaj li diris, ke en tia okazo ŝi fariĝos reĝino super ĉiuj floroj. Ha, Dio! tio estis ja tute alia edzo ol la filo de la bufo aŭ la talpo kun la nigra velura pelto. Tial ŝi donis al la bela reĝo sian konsenton. Kaj de ĉiu floro venis sinjorino aŭ sinjoro, tiel ĉarmaj, ke estis plezuro vidi ilin. Ĉiu el ili alportis al Elinjo-fingreto ian donacon. Sed la plej bona el ĉiuj estis paro da belaj flugiloj de granda blanka muŝo; oni alfortikigis ilin al Elinjo-fingreto al la dorso, kaj nun ŝi ankaŭ povis flugi de floro al floro. Ĉie oni ĝojis pro tio, kaj la hirundo sidis supre en sia nesto kaj kantis ion al ili tiel bone, kiel ĝi povis, sed en la koro ĝi tamen estis malĝoja, ĉar ĝi tro amis Elinjon-fingreton kaj volus neniam disiĝi de ŝi.

“De nun vi plu ne estos nomata Elinjo-fingreto!” diris al ŝi la anĝelo de la floroj; “tio estas malbela nomo, kaj vi estas ja tiel bela. Ni nomos vin Maja .”

“Adiaŭ, adiaŭ!” diris la hirundo kaj denove forflugis el la varmaj landoj malproksimen en nian malvarman klimaton. Ĉi tie ĝi havis malgrandan neston super la fenestro, kie loĝas la homo, kiu povoscias rakonti fabelojn. Al ĉi tiu ĝi kantis sian “kvivit, kvivit”. Kaj tiamaniere ni eksciis la tutan historion.

Malbonkonduta knabo

Estis iam maljuna poeto, efektive bona maljuna poeto. Unu vesperon, kiam li sidis hejme, ekstere fariĝis terura malbonvetero; forte pluvegis, sed la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno, en kiu brulis fajro kaj rostiĝis pomoj.

“Sur la malfeliĉuloj, kiuj en ĉi tiu malbona vetero estas ekstere, ne restos eĉ unu seka fadeno!”, li diris, ĉar li estis bonkora poeto.

“Ho, malfermu al mi! Estas al mi malvarme kaj tiel malseke!” subite vokis ekstere malgranda infano. Ĝi ploris kaj frapadis je la pordo, dum la pluvo faladis torente kaj la ventego furiozis ĉe ĉiuj fenestroj.

“Ho, malfeliĉa estaĵo!” diris la maljuna poeto kaj leviĝis, por malfermi la pordon. Tie staris malgranda knabo; li estis tute malseka, kaj la akvo fluis el liaj longaj blondaj haroj. Li tremis de malvarmo; se li ne estus enirinta, li certe pereus en la malbona vetero.

“Vi malgranda knabo!” diris la maljuna poeto kaj prenis lin je la mano. “Venu al mi, mi jam varmigos vin! Ankaŭ vinon kaj pomon vi ricevos, ĉar vi estas belega knabo!”

Tia li efektive estis. Liaj okuloj aspektis kiel du helaj steloj, kaj kvankam el liaj haroj fluis la akvo, ili tamen estis tre ĉarme krispaj. Li aspektis kiel malgranda anĝelo, sed li estis pala de malvarmo kaj tremis per la tuta korpo. En la mano li tenis belegan pafarkon, kiu tamen estis tute difektita de la pluvo; la koloroj de la belaj sagoj tute intermiksiĝis pro la malseka vetero.

La maljuna poeto sidiĝis denove ĉe la forno, prenis la malgrandan knabon sur la genuojn, elpremis al li la akvon el la haroj, varmigis liajn manojn en siaj propraj kaj kuiris por li dolĉan vinon. Tiam la knabo refortiĝis, ricevis ruĝajn vangojn, saltis malsupren sur la plankon kaj komencis danci ĉirkaŭ la maljuna poeto.

“Vi estas gaja knabo!” diris la maljunulo. “Kia estas via nomo?”

“Mi estas nomata Amoro!” li respondis; “ĉu vi min ne konas? Jen kuŝas mia pafarko. Per ĝi mi tre bone pafas. Rigardu, nun la vetero ekstere fariĝas denove bona; la luno lumas!”

“Sed via pafarko estas difektita!” diris la poeto.

“Tio estus malbona!” diris la malgranda knabo, kaj li prenis la pafarkon kaj esploris ĝin. “Ho, ĝi estas jam seka, kaj ĝi tute ne difektiĝis. La tendeno estas tute en ordo; nun mi ĝin elprovos!” Kaj li streĉis la pafarkon, metis sur ĝin sagon, ekcelis kaj pafis al la maljuna bona poeto rekte en la koron. “Nun vi povas vidi, ke mia pafarko ne estis difektita!” li diris, laŭte ekridis kaj forkuris. La malbona knabo! Tiele pafi sur la maljunan poeton, kiu tiel afable akceptis lin en sian varman ĉambron, estis tiel bona por li kaj donis al li tiel belan vinon kaj plej bonan pomon!

La bona poeto kuŝis sur la planko kaj ploris, li estis trafita rekte en la koron. “Fi!” li diris, “kia malbonkonduta knabo estas tiu Amoro! Al ĉiuj bonaj infanoj mi tion rakontos, por ke ili povu gardi sin koutraŭ li kaj por ke ili neniam ludu kun li, ĉar li farus al ili nur malbonon.”

Ĉiuj bonaj infanoj, knabinoj kaj knaboj, al kiuj li tion rakontis, efektive estis singardaj kontraŭ la malbona Amoro, sed li tamen superruzis ilin, ĉar li estas tre lerta kaj ruza. Kiam la studentoj venas de la lekcioj, li iras apud ili, en nigra redingoto kaj kun libro sub la brako. Ili ne rekonas lin kaj tial enlasas lin en sian mezon, ĉar ili pensas, ke li ankaŭ estas studento; sed tiam li traboras al ili la bruston per sia sago. Kiam la knabinoj venas de la predikisto kaj kiam ili staras en la preĝejo, li ankaŭ ĉiam estas malantaŭ ili. Jes, en ĉiuj tempoj li estas malantaŭ la homoj. Li sidas en la granda lustro en la teatro kaj lumas tre hele; homoj pensas, ke tio estas lampo, sed poste ili rimarkas, ke tio estis io alia. Li kuradas en la reĝa parko kaj sur la remparoj; li iam pafis eĉ vian propran patron kaj vian propran patrinon rekte en la koron. Demandu ilin, kaj vi aŭdos, kion ili diros al vi. Jes, tio estas malbona knabo, tiu Amoro, neniam havu ian aferon kun li. Malantaŭ ĉiuj homoj li aperas. Prezentu al vi, li iam pafis sagon eĉ en la maljunan avinon. Estas vero, ke de tiam pasis jam multe da tempo, sed ŝi neniam tion forgesas. Fi, la malbona Amoro! Sed nun vi lin konas; rimarku, kia malbonkonduta knabo li estas!

Vojkamarado

La malfeliĉa Johano estis tre malĝoja, ĉar lia patro estis tre malsana kaj baldaŭ mortonta. Neniu krom ili ambaŭ estis en la malgranda ĉambro. La lampo sur la tablo estis baldaŭ estingiĝonta, kaj estis malfrue vespere.

“Vi estis bona filo, Johano”, diris la malsana patro; “la Eternulo jam helpos al vi en la mondo!” Li ekrigardis la filon per seriozaj, mildaj okuloj, profunde ekspiris kaj mortis. Ŝajnis, kvazaŭ li dormas. Sed Johano ploris, nun li havis plu neniun en la tuta mondo, nek patron nek patrinon, nek fraton nek fratinon. Malfeliĉa Johano! Li kuŝis genue antaŭ la lito, kisadis la manon de la mortinta patro kaj ploris multe da varmegaj larmoj, ĝis fine liaj okuloj fermiĝis kaj li endormiĝis, tenante la kapon sur la malmola rando de la lito.

Tiam li havis strangan sonĝon. Li sonĝis, ke la suno kaj la luno sin klinas antaŭ li, li vidis sian patron denove vigla kaj sana, li aŭdis lin ridanta tiel, kiel li ĉiam ridadis, kiam li estis en tre bona humoro. Plej ĉarma knabino kun ora krono sur siaj longaj belaj haroj etendis al Johano la manon, kaj lia patro diris: “Vi vidas, kian belan fianĉinon vi ricevis? Ŝi estas la plej bela en la tuta mondo!” Tiam li vekiĝis, kaj la tuta ĉarmaĵo de lia sonĝo malaperis, Lia patro kuŝis senviva kaj malvarma en la lito, neniu estis apud li. Malfeliĉa Johano!

Unu semajnon poste la mortinto estis enterigita. Johano iris senpere post la ĉerko, kaj li ne povis plu vidi vizaĝo kontraŭ vizaĝo la bonan patron, kiu lin tiel amis. Li aŭdis, kiel oni ĵetis la terbulojn sur la ĉerkon; li vidis nun ĝian ekstreman randon, kiu tuj ankaŭ malaperis sub la sekvanta ŝovelkvanto da tero, kiu estis ĵetita malsupren: kaj li havis la senton, kvazaŭ pro malĝojo tuj krevos al li la koro. Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj ĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano aperis larmoj en la okuloj; li ploris, kaj tio iom plifaciligis lian suferadon. La suno tiel bele brilis sur la verdaj arboj, kvazaŭ ĝi volus diri: “Ne malĝoju, Johano! Vidu, kiel bele blua estas la ĉielo; Tie supre estas nun via patro kaj petas la bonan Dion, ke vi ĉiam estu en bona stato.”

“Mi ĉiam estos bona”, diris Johano, “tiam mi ankaŭ venos al mia patro en la ĉielon, kaj kia ĝojo estos, kiam ni ambaŭ reciproke nin revidos! Tiom multe mi havos tiam por rakonti al li, kaj li denove montros al mi diversajn aferojn, klarigos al mi la belegaĵojn de la ĉielo tiel same, kiel li instruis min ĉi tie sur la tero. Ho, kia ĝojo tio estos!”

Johano prezentis al si tion tiel klare, ke li ĉe tio nevole ekridetis, kvankam la larmoj ankoraŭ fluis sur liaj vangoj. La malgrandaj birdoj sidis supre en la kaŝtanarboj kaj pepadis: “Kvivit, kvivit!” Ili estis gajaj, kvankam ili ja ankaŭ estis ĉe la enterigo, sed ili sciis kredeble, ke la mortinta homo estas nun supre en la ĉielo, havas flugilojn multe pli belajn kaj pli grandajn ol iliaj propraj, ke li nun estas feliĉa, ĉar li en ĉi tiu mondo estis bona, kaj pro tio ili estis tiel gajaj. Johano vidis, kiel de la verdaj arboj ili flugis malproksimen en la mondon, kaj li ankaŭ ricevis, deziron flugi kun ili. Sed antaŭe li pritranĉis grandan lignan krucon, por meti ĝin sur la tombon de sia patro. Kiam li vespere alportis ĝin tien, li ekvidis kun miro, ke la tombo estas ornamita per sablo kaj floroj. Tion faris fremdaj homoj, ĉar ili ĉiuj tre amis la karan patron, kiu nun plu ne vivis.

Frue en la sekvanta mateno li pakis sian malgrandan havaĵon, kaŝis en sia zono sian tutan heredaĵon, kiu konsistis el kvindek spesmiloj kun kelkaj spesdekoj, kaj kun tio li volis elmigri en la mondon. Sed antaŭ tio li iris ankoraŭ sur la tombejon, al la tombo de sia patro, preĝis sian “Patro nia”’n kaj diris: “Adiaŭ, kara patro, mi ĉiam estos bona homo; petu do la bonan Dion, ke li donu al mi prosperadon!”

Sur la kampo, kie Johano nun iris, ĉiuj floroj staris freŝe kaj bele en la varma lumo de la suno, kaj ili balancadis la kapojn en la venteto, kvazaŭ ili volus diri: “Bonvenon en la verdejo! Ĉu ĉi tie ne estas bele!” Sed Johano ankoraŭ unu fojon sin returnis, por ĵeti la lastan rigardon sur la malnovan preĝejon, kie li, estante malgranda infano, estis baptita, kie li ĉiudimanĉe ĉeestis la Diservon kun sia maljuna patro kaj kantadis la sanktajn kantojn. Tiam li subite rimarkis alte supre, en unu el la sonaperturoj de la turo, la spiriton de la preĝejo kun lia ruĝa pinta ĉapeto; li ŝirmis sian vizaĝon per la kurbigita brako, por ke la suno ne brilu al li en la okulojn. Johano kapsignis al li adiaŭon, kaj la spirito svingis sian ruĝan ĉapeton, metis la manon sur la koron kaj sendis al li per la fingroj multe da kisoj, por montri al li, ke li deziras al li multe da bono kaj antaŭ ĉio tre feliĉan vojaĝon.

Johano pensis pri tio, kiom multe da belaĵoj li nun vidos en la granda bela mondo, kaj li iris ĉiam pluen kaj pluen, tiel malproksimen, kiel li neniam antaŭe estis; li ne konis la urbojn, tra kiuj li iris, nek la homojn, kiujn li renkontis; li estis malproksime en fremdaj lokoj.

La unuan nokton li devis tradormi sur fojnamaso meze de senbara kampo; alian liton li ne havis. Sed ĝuste tio ŝajnis al li tre bela; neniu reĝo, li pensis, povas senti sin pli bone. La tuta kampo kun la rivereto kaj kun la fojnamaso, kaj super ĉio la blua ĉielo, tio estis ja bela dormoĉambro. La verda herbo kun la malgrandaj ruĝaj kaj blankaj floroj estis la subpieda tapiŝo, la arbetaĵoj de siringo kaj de sovaĝaj rozoj estis bukedoj da floroj, kaj anstataŭ lavujo li havis antaŭ si la tutan rivereton kun la klara, freŝa akvo, kie la junkoj kliniĝadis tien kaj reen, dezirante al li bonan vesperon kaj bonan matenon. La luno estis grandega nokta lampo, alte supre en la blua aero, kaj ĉe tiu lampo ne ekzistis danĝero, ke povas ekbruli la kurtenoj. Johano povis dormi tute senzorge, kaj tion li efektive faris. Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis kaj ĉiuj birdetoj ĉirkaŭ li kantis: “Bonan matenon, bonan matenon! Ĉu vi ankoraŭ ne vekiĝis?”

La sonoriloj vokadis al la preĝejo, estis dimanĉo. La homoj iris al la prediko, kaj Johano ilin sekvis, partoprenis en la kantado de sanktaj kantoj kaj aŭskultis la vorton de Dio. Li havis impreson, kvazaŭ li troviĝas en sia propra preĝejo, en kiu li estis baptita kaj tiel ofte kantis kun sia patro la Diservajn kantojn.

Ekstere sur la tombejo estis granda nombro da tomboj, kaj sur multaj el ili kreskis alta herbo. Johano ekpensis pri la tombo de sia patro, kiu iam ankaŭ povas aspekti kiel ĉi tiuj, ĉar li ne povos ĝin purigi kaj ornami. Tial li sidiĝis kaj deŝiris la herbon, restarigis la falintajn lignajn krucojn, kaj la florkronojn, kiujn la vento forblovis de la tomboj, li metis denove sur ilian lokon, pensante: “Eble iu faros tion saman sur la tombo de mia patro, kiam mi ne povos tion fari!”

Antaŭ la pordo de la tombejo staris maljuna almozulo, apogante sin sur sia lambastono. Johano donis al li la kelke da spesdekoj, kiujn li havis, kaj poste li feliĉa kaj gaja iris pluen, en la malproksiman mondon.

Ĉirkaŭ la vespero fariĝis terure malbona vetero. Johano rapidis, por trovi ian rifuĝejon, sed baldaŭ fariĝis mallumega nokto. Fine li atingis malgrandan preĝejon, kiu staris tute solece sur monteto. La pordo feliĉe estis nur fermita senŝlose, kaj li eniris. Ĉi tie li volis transatendi la malbonan veteron.

“Mi sidiĝos en angulo”, li diris, “mi estas tute laca, kaj mi bone meritis ripozon”. Li sidiĝis, kunmetis la manojn, eldiris vesperan preĝon, kaj, antaŭ ol li povis rimarki, li endormiĝis kaj eksonĝis, dum ekstere tondris kaj fulmis.

Kiam li vekiĝis, estis mezo de la nokto; la malbonvetero pasis, kaj la luno brilis tra la fenestro. En la mezo de la preĝeja navo staris nefermita ĉerko kun mortinta viro, kiu ne estis ankoraŭ enterigita. Johano, kiu havis puran konsciencon, ne timis; li ankaŭ sciis, ke la mortintoj al neniu faras ion malbonan; nur vivantaj malbonaj homoj faras al ni malbonon. El tiu speco de vivantaj malbonaj homoj staris nun du apud la mortinta viro, kiun oni antaŭ la enterigo restigis en la preĝejo. Al li tiuj homoj volis fari malbonon, ne lasi lin kuŝi en lia ĉerko, sed elĵeti lin antaŭ la pordon de la preĝejo, la kompatindan mortintan homon.

“Kial vi volas tion fari?” demandis Johano; “tio estus ago malbona, lasu lin ripozi en la nomo de Jesuo!”

“Babilaĵo!” diris ambaŭ malbonaj homoj; “li nin trompis; li ŝuldas al ni monon kaj ne povis tion repagi. Ĉar li nun nuligis sian kalkulon per la morto, ni ne ricevos eĉ unu speson. Tial ni volas venĝi al li; kiel hundo li kuŝu ekstere antaŭ la preĝeja pordo!”

“Mi havas ne pli ol kviudek spesmilojn”, diris Johano, “tio estas mia tuta heredaĵo; tion mi volonte donos al vi, se vi promesos al mi honeste, ke vi lasos la kompatindan viron trankvila. Mi certe helpos al mi ankaŭ sen mono, ĉar mi havas sanajn fortajn membrojn, kaj la bona Dio subtenos min.”

“Jes”, diris la malbonaj homoj, “se vi efektive volas pagi lian ŝuldon, tiam ni certe nenion faros al li, vi povas esti certa!” Ili prenis la monon, kiun Johano donis al ili, mokis lin pro lia bonkoreco kaj foriris. Johano returne aranĝis la mortinton en lia ĉerko, kunmetis liajn manojn, diris al li adiaŭ, kaj poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda arbaro.

Ĉirkaŭe ĉiuflanke, kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li vidis plej ĉarmajn malgrandajn elfojn, kiuj gaje ludis unuj kun la aliaj. Ili ne interrompis sian ludadon, ĉar ili ja sciis, ke li estas bona kaj senkulpa homo. Nur la malbonaj homoj ne sukcesas vidi la elfojn. Kelkaj el ili estis ne pli grandaj ol fingro, kaj iliaj longaj blondaj haroj estis interfiksitaj per oraj kombiloj. Duope ili sin balancadis sur la grandaj gutoj da roso, kiuj kuŝis sur la folioj kaj sur la alta herbo. De tempo al tempo ia guto deruliĝis kaj restis pendante inter la longaj trunketoj de la herbo, kaj tiam fariĝis laŭta ridado kaj bruo inter la malgranduloj. Tio estis tre amuza! Ili kantis, kaj Johano rekonis tre klare ĉiujn belajn melodiojn, kiujn li lernis, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. Grandaj diverskoloraj araneoj kun arĝentaj kronoj sur la kapo devis ŝpini de unu arbo al alia longajn pendantajn pontojn kaj palacojn, kiuj, kiam la roso falis sur ilin, aspektis kiel briletanta oro en la lumo de la luno. Tiel tio daŭris senĉese ĝis la leviĝo de la suno. Tiam la malgrandaj elfoj enrampis en la burĝonojn de la floroj kaj la vento forŝiris la pontojn kaj la palacojn tiel, ke ili flugadis tra la aero kiel grandaj araneaĵoj.

Apenaŭ Johano eliris el la arbaro, forta vira voĉo ekkriis al li: “He, kamarado! kien vi migras?”

“For en la malproksiman mondon!” diris Johano. “Mi havas nek patron nek patrinon, mi estas malriĉa junulo, sed la bona Dio certe al mi helpos.”

“Mi ankaŭ volas iri en la malproksiman mondon”, diris la fremdulo. “Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune?”

“Certe!” diris Johano, kaj de nun ili iris kune. Ili baldaŭ korinkliniĝis unu al la alia, ĉar ili ambaŭ estis bonaj homoj. Sed Johano baldaŭ rimarkis, ke la fremdulo estas pli saĝa ol li. Li estis travojaĝinta preskaŭ la tutan mondon kaj povosciis rakonti pri ĉiuj eblaj aferoj.

La suno staris jam alte, kiam ili sidiĝis sub granda arbo, por manĝi sian matenmanĝon. Subite aperis maljuna virino. Ŝi estis tre maljuna kaj tute ĝibiĝinta. Ŝi apogis sin sur apogbastono kaj havis sur sia dorso faskon da bruloligno, kiun ŝi estis kolektinta en la arbaro. Ŝia antaŭtuko estis suprentirita, kaj Johano rimarkis, ke el ĝi elstaris tri grandaj vergoj el filiko kaj saliko. Kiam ŝi estis tre proksime de ili, ŝia piedo elglitiĝis, ŝi falis kaj laŭte ekkriis, ĉar ŝi rompis al si piedon, la maljuna kompatinda virino.

Johano tuj proponis, ke ili ambaŭ prenu ŝin sur siajn manojn kaj portu ŝin al ŝia loĝejo; sed la fremdulo malfermis sian tornistron, elprenis vazeton kaj diris, ke li havas tie ŝmiraĵon, kiu povus tuj fari ŝian piedon sendifekta kaj sana tiel, ke ŝi mem povus iri hejmen, kvazaŭ ŝi neniam estus rompinta la piedon. Sed kiel rekompencon li postulis, ke ŝi donacu al li la tri vergojn, kiujn ŝi havis en sia antaŭtuko.

“Tio estus tre kara pago!” diris la maljunulino, mistere balancante la kapon. Ŝi ne havis deziron fordoni siajn vergojn, sed kuŝi kun rompita piedo ankaŭ ne estis io agrabla. Tial ŝi fine donis la vergojn; kaj apenaŭ li enfrotis al ŝi la ŝmiraĵon en la piedon, la maljunulino leviĝis kaj ekiris multe pli vigle ol antaŭe. Tian efikon havis la ŝmiraĵo. Sed oni ankaŭ ne povis ricevi ĝin en apoteko.

“Por kio vi bezonas la vergojn?” demandis Johano sian vojkamaradon. “Tio estas tri beletaj vergoj”, respondis ĉi tiu, “mi amas tiajn, ĉar mi estas stranga knabego”.

Ili iris ankoraŭ kelkan distancon.

“Vidu, kia malbonvetero baldaŭ fariĝos!” diris Johano, montrante rekte antaŭ sin. “Jen estas terure densa nubo!”

“Ne”, diris la vojkamarado, “tio ne estas nubo, tio estas monto, belega granda monto, sur kiu oni povas esti alte super la nuboj en la libera monta aero. Kiel belege estas tie! Morgaŭ ni certe estos jam alte en la montoj!”

Tio ne estis tiel proksima, kiel ĝi aspektis. Ili devis iri ankoraŭ dum tuta tago, antaŭ ol ili atingis la monton, sur kiu la nigraj arbaroj levis sian supron al la ĉielo kaj kie troviĝis rokoj tiel grandaj, kiel tuta urbo. Transiri tiun monton oni certe ne povis sen forta ŝvitado; tial Johano kun sia kamarado eniris en gastejon, por antaŭe bone ripozi kaj kolekti fortojn por la morgaŭa irado.

En la granda drinkĉambro de la gastejo estis tre multe da homoj, ĉar tie troviĝis pupteatristo. Li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por rigardi la komedion. La ĉefan kaj plej bonan lokon okupis maljuna dika viandisto; lia granda buldogo, kiu aspektis tre sovaĝa kaj mordema, sidis apud li kaj larĝe malfermis la okulojn, kiel ĉiuj aliaj.

Jen komenciĝis la prezentado, kaj tio estis tre bela dramo kun reĝo kaj reĝino, kiuj sidis sur velura trono, havis orajn kronojn sur la kapo kaj longajn trenaĵojn ĉe la vestoj, ĉar iliaj rimedoj tion permesis al ili. La ĉarmaj lignaj pupoj kun vitraj okuloj kaj grandaj lipharoj staris ĉe ĉiuj pordoj kaj malfermadis kaj fermadis ilin, por enlasadi freŝan aeron en la ĉambron. Tio estis mirinde bela teatraĵo kaj tute ne malgaja; sed ĝuste en la momento, kiam la reĝino sin levis kaj ekiris sur la planko, tiam, – Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo – la hundo, ne tenata de la dika viandisto, saltis en la teatron, kaptis la reĝinon je ŝia gracia korpo tiel, ke oni klare aŭdis sonon de rompiĝo. Estis tute terure.

La kompatinda homo, al kiu apartenis la pupteatro, ektremis de teruro kaj estis tre afliktita pri sia reĝino, ĉar tio estis la plej ĉarma pupo, kiun li posedis, kaj nun la abomeninda buldogo demordis al ĝi la kapon. Sed kiam la homoj foriris, la fremdulo: la sama, kiu venis kun Johano, diris, ke li ree ĝin metos en bonan staton. Li elprenis sian vazeton kaj ŝmiris la pupon per la ŝmiraĵo, per kiu li helpis al la kompatinda maljuna virino, kiu rompis al si la piedon. Kiam la pupo estis ŝmirita, ĝi tuj fariĝis denove sendifekta, ĝi eĉ povis mem movadi ĉiujn siajn membrojn, oni tute ne bezonis plu tiri la ŝnuron. La pupo fariĝis kvazaŭ vivanta homo. La homo, al kiu apartenis la malgranda pupteatro, tre ekĝojis. Nun li plu ne bezonis tenadi la pupon, ĝi povis mem danci. Neniu el la aliaj povis tion fari.

Kiam fariĝis nokto kaj ĉiuj homoj en la gastejo enlitiĝis, oni subite ekaŭdis, ke iu tre profunde ĝemas; la ĝemado estis tiel senĉesa, ke ĉiuj ree leviĝis, por vidi, kiu tiel ĝemas. La homo, kiu estis prezentinta la komedion, iris al sia teatro, ĉar el tie estis aŭdata la ĝemado. Ĉiuj lignaj pupoj kuŝis senorde, la reĝo kaj ĉiuj korteganoj, kaj estis ili, kiuj tiel plende ĝemadis kaj rigardadis per siaj grandaj vitraj okuloj, ĉar ili tre deziris ankaŭ esti iom ŝmiritaj per la ŝmiraĵo, por ke ili ankaŭ ricevu la kapablon movi sin mem. La reĝino staris sur la genuoj, tenis alte sian oran kronon kaj petis: “Forprenu ĝin de mi, sed nur ŝmiru mian edzon kaj miajn korteganojn!” Tiam la kompatinda homo, al kiu apartenis la teatro kaj ĉiuj pupoj, ne povis deteni sin de larmoj, ĉar li bedaŭris ŝin sincere. Li tuj promesis al la vojkamarado, ke li fordonos al li la tutan monon, kiun li enspezos pro la prezentado en la sekvanta vespero, se li nur ŝmiros kvar aŭ kvin el liaj plej belaj pupoj. Sed la vojkamarado respondis, ke li postulas nenion alian krom la granda sabro, kiun la teatristo portas ĉe sia flanko; kaj kiam li ĝin ricevis, li ŝmiris ses pupojn, kiuj tuj komencis danci, kaj ili dancis tiel ĉarme, ke ĉiuj knabinoj, la vivantaj homaj knabinoj, kiuj tion vidis, ne povis kontraŭstari al la deziro danci ankaŭ. La veturigisto kaj la kuiristino dancis, la kelnero kaj la ĉambristino, ĉiuj fremduloj, eĉ la fajroŝovelilo kaj la fajroprenilo. Sed ĉi tiuj du renversiĝis tuj, kiam ili faris la unuajn saltojn. Jes tio estis gaja nokto.

La sekvantan matenon Johano kaj lia vojkamarado diris adiaŭ al ĉiuj, ekiris supren; sur la altajn montojn, tra densaj pinarbaroj. Ili venis tiel alten, ke la preĝejaj turoj sub ili fine aspektis nur kiel malgrandaj ruĝaj beroj en la tuta verdaĵo. Ili povis rigardi malproksimen, sur la distancon de tre multe da mejloj, sur tiajn lokojn, kie ili neniam estis. Tiom multe da belaĵoj en la mondo Johano neniam antaŭe vidis per unu fojo, kaj la suno lumis tiel varme el la freŝa blua aero, li aŭdis ankaŭ, kiel la ĉasistoj inter la montoj blovadis per kornoj; ĉio estis tiel bela kaj ĉarma, ke en liaj okuloj aperis larmoj de ĝojo, kaj nevole li ekkriis: “Ho bona, amata Dio! mi volus vin kisi pro tio, ke vi estas tiel bona por ni ĉiuj kaj donacis al ni ĉiuj la multajn belaĵojn en la mondo!”

Ankaŭ la vojkamarado staris kun kunmetitaj manoj kaj rigardis trans la urbojn kaj arbarojn en la belan lumon de la suno. Subite super iliaj kapoj aŭdiĝis strangaj sonoj. Ili rigardis supren: granda blanka cigno ŝvebis en la aero. Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon kanti. Sed la kantado fariĝis ĉiam pli kaj pli malforta; la cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn, kie ĝi restis senviva, la bela birdo.

“Du tiaj belaj flugiloj”, diris la vojkamarado, “tiel blankaj kaj grandaj, kiajn havas ĉi tiu birdo, havas grandan valoron; mi prenos ilin kun mi. Nun vi vidos, kiel bone estis, ke mi ricevis la sabron!” Kaj per unu frapo li dehakis ambaŭ flugilojn de la mortinta birdo.

Ili vojaĝis multe, multe da mejloj, trans la montoj, ĝis ili fine atingis grandan urbon kun pli ol cent turoj, kiuj brilis kiel arĝento en la lumo de la suno. En la mezo de la urbo staris belega marmora palaco kun brilanta ora tegmento, kaj ĉi tie loĝis la reĝo.

Johano kaj la vojkamarado ne volis tuj eniri en la urbon, sed ili restis en eksterurba gastejo, por ke ili antaŭe povu bonaranĝi siajn vestojn, ĉar ili volis ja bele aspekti, kiam ili montros sin sur la stratoj. La mastro rakontis al ili, ke la reĝo estas bona kaj afabla homo, kiu al neniu homo faras ian malbonon, sed lia filino – ho, Dio nin gardu, ŝi estas tre malbona reĝidino. Beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela kaj alloga; sed por kio tio servas? Ŝi estas malbona, kruela sorĉistino, kaj ŝi estas la kaŭzo, pro kiu multaj bonegaj reĝidoj perdis sian vivon. Ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi; ĉiu povas veni, tute egale, ĉu li estas reĝido, ĉu almozulo; sed li devas diveni tri aferojn, pri kiuj ŝi demandas. Se li povos tion fari, ŝi edziniĝos kun li, kaj post la morto de ŝia patro li fariĝos reĝo super la tuta lando; sed se li ne povas diveni la tri aferojn, ŝi ordonas pendigi aŭ senkapigi lin; tiel malbona kaj kruela estas la reĝidino. Ŝia patro, la maljuna reĝo, estas tre malĝoja pro tio, li tamen ne povas malpermesi al ŝi esti tiel malbona, ĉar li unu fojon diris, ke en la aferon de ŝiaj aspirantoj li ne volas sin enmiksi, ke ŝi povas mem agi, kiel plaĉas al ŝi. Ĉiun fojon, kiam venas reĝido kaj devas diveni, por ricevi la reĝidinon, li tion ne povas fari, kaj tiam oni lin pendigas aŭ senkapigas. Oni ja ĝustatempe avertis lin, li povis ja rifuzi la svatiĝadon. La maljuna reĝo estas tiel afliktita de tiu tuta malbonaĵo kaj malfeliĉaĵo, ke ĉiujare li dum tuta tago kuŝas sur la genuoj kune kun ĉiuj siaj soldatoj kaj preĝas, ke la reĝidino fariĝu pli bona, ŝi tamen tute ne volas tion fari. La maljunaj virinoj, kiuj trinkas brandon, por funebro donas al ĝi antaŭ la trinkado tute nigran koloron, pli ili ja ne povas fari.

“Malbonega reĝidino!” diris Johano, “ŝi efektive devus ricevi vergojn, tio bone efikus. Se mi estus la maljuna reĝo, tiam certe ne mankus al ŝi decaj punoj!”

En la sama momento ili ekaŭdis, ke la popolo sur la stratoj krias hura. La reĝidino preterrajdis, kaj ŝi efektive estis tiel bela, ke ĉiuj forgesis, kiel kruela ŝi estas, kaj tial ili kriis hura. Dekdu belaj junulinoj, ĉiuj en blankaj silkaj vestoj kaj tenante en la mano oran tulipon, rajdis sur karbonigraj ĉevaloj flanke de ŝi; la reĝidino rajdis sur neĝblanka ĉevalo, ŝi estis ornamita per diamantoj kaj rubenoj, ŝia rajdvesto estis el plej pura oro, kaj la vipeto, kiun ŝi tenis en la mano, aspektis kiel radio de la suno. La ora krono sur ŝia kapo aspektis kiel amaso da steloj de la ĉielfirmaĵo, kaj ŝia mantelo estis kunmetita el pli ol mil belegaj flugiloj de papilioj; sed ŝi mem estis pli bela ol ĉiuj ŝiaj vestoj.

Kiam Johano ŝin ekvidis, li ruĝiĝis ĝis la frunto kaj ne povis eldiri eĉ unu vorton. La reĝidino estis kopie simila al la bela knabino kun la ora krono, kiun li vidis en sonĝo en tiu nokto, kiam mortis lia patro. Li trovis ŝin tiel bela, ke li sammomente enamiĝis en ŝin. “Tio certe ne estas vera”, li diris, “ke ŝi estas malbona sorĉistino, kiu lasas pendigi kaj senkapigi homojn, se ili ne povas diveni, kion ŝi postulas de ili. Ĉiu havas ja la permeson svatiĝi je ŝi, eĉ la plej malriĉa almozulo; tial mi ankaŭ iros en la palacon, ĉar mi ne povas agi alie!”

Ĉiuj diris, ke li tion ne faru, ke al li certe okazos tio sama, kio okazis al la aliaj. Ankaŭ la vojkamarado konsilis al li ne fari tion, sed Johano diris, ke ĉio estos bona, li brosis al si la botojn kaj la surtuton, kombis al si la belajn blondajn harojn kaj iris tute sola en la urbon kaj al la palaco.

“Eniru!” diris la maljuna reĝo, kiam Johano frapis je la pordo. Johano malfermis, kaj la maljuna reĝo, en nokta robo kaj broditaj pantofloj, iris renkonte al li; la oran kronon li havis sur la kapo, la sceptron en unu mano kaj la regnoglobon en la dua, “Atendu momenton!” li diris, kaj li prenis la regnoglobon sub la brakon, por povi doni la manon al Johano. Sed kiam li aŭdis, ke tio estas svatiĝanto, li tiel ekploris, ke la sceptro kaj la regnoglobo falis sur la teron, kaj li devis viŝi al si la okulojn per sia nokta robo. Kompatinda maljuna reĝo!

“Lasu tion!” li diris, “vi havos tre malbonan finon, kiel ĉiuj aliaj; vi bedaŭrinde tion vidos”. Li kondukis Johanon en la ĝardenon de la reĝidino. Tie montriĝis terura vidaĵo! Sur la supro de ĉiu arbo pendis tri aŭ kvar reĝidoj, kiuj estis svatiĝintaj pri la reĝidino, sed ne povis diveni la aferojn, kiujn ŝi taskis al ili. Ĉiufoje, kiam leviĝis vento, ĉiuj skeletoj klakadis tiel, ke la birdetoj timis kaj neniam kuraĝis veni en la ĝardenon; ĉiuj floroj estis alligitaj al ostoj de homoj, kaj en la florpotoj staris kapoj de mortintoj kaj rikanis. Tio estis stranga ĝardeno por reĝidino.

“Jen vi povas vidi!” diris la maljuna reĝo, “vi havos tute tian sorton, kiel ĉiuj, kiujn vi ĉi tie vidas; tial pli bone estos, se vi forlasos la aferon. Vi farus min efektive malfeliĉa, ĉar tio min tiel forte turmentas!”

Johano kisis la manon al la bona maljuna reĝo kaj diris, ke ĉio certe iros bone, ĉar li tiel varmege amas la reĝidinon.

En tiu momento la reĝidino kun ĉiuj siaj sinjorinoj enrajdis en la palacon. Tial ili eliris al ŝi kaj diris al ŝi bonan tagon. Ŝi estis efektive mirinde bela, ŝi donis al Johano la manon, kaj li enamiĝis je ŝi ankoraŭ pli. Ŝi certe ja ne povis esti malbona, kruela sorĉistino, kiel ĉiuj homoj diris pri ŝi. Poste ili iris supren en la salonon, kaj la paĝioj antaŭmetis al li konfitaĵon kaj spiconuksojn; sed la maljuna reĝo pro malĝojo tute ne povis manĝi, kaj la spiconuksoj estis ankaŭ tro malmolaj por li.

Estis nun interkonsentite, ke Johano en la sekvanta mateno denove venos en la palacon, kie estos kolektiĝintaj la juĝistoj kaj la tuta konsilistaro, por aŭdi, kiel li faras sian ekzamenon. Se li divenos ĝuste, tiam li devos veni ankoraŭ du fojojn; tamen ĝis nun troviĝis ankoraŭ neniu, kiu havus sukceson en la provo unuafoja, kaj ĉiuj perdis sian vivon.

Johano tute ne estis maltrankvila pri tio, kiel la afero iros, kontraŭe, li estis tre gaja, li pensis nur pri la mirinde bela reĝidino kaj havis plenan konfidon, ke la bona Dio al li helpos; sed kiamaniere tiu helpo venos, li kompreneble tute ne sciis, kaj li preferis tute ne pensi pri tio. Reirante al la gastejo, en kiu lia vojkamarado lin atendis, li dancis laŭlonge de la tuta vojo.

Johano ne povis ĉesi kun sia rakontado pri tio, kiel afabla la reĝidino estis rilate al li kaj kiel mirinde bela ŝi estas. Li sopiris jam senmezure pri la morgaŭa tago, kiam li devos en la palaco provi sian feliĉon per divenado.

Sed la vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre malĝoja. “Mi vin amas”, li diris, “ni povus ankoraŭ longe resti kune, sed nun mi devas jam perdi vin! Ho kompatinda kara Johano, larmoj venas en miajn okulojn, tamen en la eble lasta vespero, kiun ni pasigas kune, mi ne volas malhelpi vian ĝojon. Ni estu gajaj, tre gajaj; morgaŭ, kiam vi plu ne estos ĉi tie, mi povos sufiĉe plori.”

Ĉiuj homoj en la urbo tuj eksciis, ke venis nova svatiĝanto je la reĝidino, kaj tial granda malĝojo estis ĉie en la urbo, la teatro restis fermita, ĉiuj kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj, la reĝo kaj la pastroj kuŝis surgenue en la preĝejoj; kien ajn oni rigardis, oni vidis signojn de sincera malĝojo, ĉar la sorto de Johano neniel povis ja esti pli bona, ol estis la sorto de la aliaj svatiĝintoj.

Ĉirkaŭ la vespero la vojkamarado pretigis grandan vazon da punĉo kaj diris al Johano, ke ili estu nun tre gajaj kaj trinku pro la sano de la regidino. Sed kiam Johano eltrinkis du glasojn, li fariĝis tiel dormema, ke li ne povis plu teni la okulojn nefermitaj kaj li endormiĝis. La vojkamarado levis lin tre mallaŭte de la seĝo kaj metis lin en lian liton; kaj kiam fariĝis tute malluma nokto, li prenis la du grandajn flugilojn, kiujn li estis dehakinta de la cigno, kaj alligis ilin al si fortike al la ŝultroj. La plej grandan el la vergoj, kiujn li ricevis de la maljuna virino, kiu estis falinta kaj rompinta al si la piedon, li metis en la poŝon, kaj tiam li super la urbo flugis rekte al la palaco, kie li sidiĝis en angulo sub la fenestro, kiu apartenis al la dormoĉambro de la reĝidino.

En la tuta urbo estis tute silente. Jen la horloĝo sonis tri kvaronojn de la dek-dua, la fenestro malfermiĝis, kaj la reĝidino en granda blanka mantelo kaj kun longaj nigraj flugiloj flugis super la urbo eksteren, al granda monto. Sed la vojkamarado faris sin nevidebla, tiel, ke ŝi ne povis lin vidi, li flugis malantaŭ ŝi kaj vipadis la reĝidinon per sia vergo tiamaniere, ke ĉie, kie li frapis, elŝprucis sango. Kia flugado tra la aero tio estis! La vento blovis en ŝian mantelon, kiu etendiĝadis ĉiuflanken simile al granda velo de ŝipo, kaj la luno lumis tra ĝin.

“Kia hajlo! Kia hajlo!” diris la reĝidino ĉe ĉiu frapo, kiun ŝi ricevis de la vergo, kaj tion ŝi certe meritis. Fine ŝi atingis la monton kaj ekfrapis. Kun tondrosimila bruo la monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post ŝi, ĉar neniu povis lin vidi, li estis ja nevidebla. Ili iris tra granda, longa koridoro, kie la muroj briletis tre strange: tio estis pli ol mil brilantaj araneoj, kiuj kuradis sur la muroj tien kaj reen kaj lumis tute kiel fajro. Jen la venintoj eniris en grandan salonon, konstruitan el oro kaj arĝento. Floroj, havantaj la grandecon de sunfloroj, ruĝaj kaj bluaj, brilis ĉe la muroj, sed neniu povis deŝiri la florojn, ĉar iliaj trunketoj estis abomenindaj, venenaj serpentoj, kaj la floroj mem estis fajro, kiu flamis el iliaj faŭkoj. Ĉe la plafono brilis lampiroj kaj ĉielbluaj vespertoj, kiuj frapadis per la maldikaj flugiloj. Ĉio aspektis tre strange. En la mezo sur la tero staris trono, kiun portis sur si kvar ĉevalskeletoj, havantaj jungilaron el ruĝaj fajraraneoj. La trono mem estis el laktoblanka vitro, kaj la kuseno sur ĝi konsistis el malgrandaj nigraj musoj, kiuj reciproke mordadis al si la vostojn. Super la trono estis baldakeno el rozokoloraj araneaĵoj, inkrustitaj per plej ĉarmaj malgrandaj verdaj muŝoj, kiuj brilis kiel multekostaj ŝtonoj. Sur la trono sidis maljuna sorĉisto kun krono sur la abomeninda kapo kaj kun sceptro en la mano. Li kisis la reĝidinon sur la frunto, sidigis ŝin flanke de si sur la multekosta trono, kaj nun komenciĝis la muziko. Grandaj nigraj akridoj ludis sur buŝharmoniko kaj strigo frapadis sin sur la ventron, ĉar ĝi ne havis tamburon. Tio estis amuza koncerto. Malgrandaj etaj koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo dancis ĉirkaŭe en la salono. La vojkamaradon neniu povis vidi, li stariĝis ĝuste malantaŭ la trono kaj vidis kaj aŭdis ĉion. La korteganoj, kiuj nun ankaŭ aperis, estis elegantaj kaj grandsinjoraj, sed kiu povosciis bone rigardi, tiu povis tuj rimarki, kia estis ilia esenco. Ili estis bastonoj de balailoj kun brasikaj kapoj supre, nenio pli. La sorĉisto nur ensorĉis en ilin vivon kaj donis al ili broditajn vestojn. Sed tio ne estis ja grava, ili estis ja uzataj nur por parado.

Post kelktempa dancado la reĝidino rakontis al la sorĉisto, ke ŝi ricevis novan svatiĝanton, kaj demandis lin, pri kio ŝi pensu, por ke en la sekvanta mateno ŝi lin demandu pri tio, kiam li venos en la palacon.

“Aŭdu!” diris la sorĉisto, “mi ion diros al vi. Elektu ion tre facilan, tiam ĝi certe ne venos al li en la kapon. Pensu pri via ŝuo. Tion li ne divenos. Tiam lasu dehaki al li la kapon, sed ne forgesu, kiam vi morgaŭ nokte denove venos al mi, kunporti kun vi liajn okulojn, ĉar mi volas ilin manĝi.”

La reĝidino kliniĝis tre profunde kaj diris, ke ŝi ne forgesos pri la okuloj. Tiam la sorĉisto malfermis la monton, kaj ŝi flugis returne hejmen, sed la vojkamarado sekvis ŝin kaj batadis ŝin per la vergo tiel forte, ke ŝi laŭte ĝemadis pro la terura hajlo kaj penis per ĉiuj fortoj kiel eble plej rapide veni tra la fenestro en sian dormoĉambron. La vojkamarado flugis al la gastejo, kie Johano ĉiam ankoraŭ dormis, li malligis siajn flugilojn kaj poste metis sin ankaŭ en la liton, ĉar li estis kompreneble tre laca.

Estis ankoraŭ frue matene, kiam Johano vekiĝis. La vojkamarado ankaŭ leviĝis kaj rakontis, ke li havis en la nokto tre strangan sonĝon pri la reĝidino kaj pri ŝia ŝuo, kaj tial li petis, ke Johano demandu, ĉu la reĝidino ne pensis pri sia ŝuo. Tion li aŭdis ja de la sorĉisto en la monto, sed pri tio li ne volis rakonti al Johano.

“Mi povas demandi tion tiel same bone, kiel ĉion alian”, diris Johano; “eble tio estas ĝusta, kion vi sonĝis, ĉar mi firme konfidas, ke la bona Dio al mi helpos. Sed por ĉiu okazo mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ, ĉar se mi divenos malĝuste, mi vin plu neniam vidos.”

Ili kisis sin reciproke, kaj Johano iris en la urbon, al la palaco. La tuta salono estis plena de homoj, la juĝistoj sidis en siaj apogseĝoj kaj havis malantaŭ la kapo kusenojn el lanugo de molanasoj, ĉar ili devis multe pensi. La maljuna reĝo leviĝis kaj viŝis al si la okulojn per blanka poŝtuko. Jen eniris la reĝidino; ŝi estis ankoraŭ multe pli bela ol hieraŭ kaj salutis plej afable la ĉeestantojn, sed al Johano ŝi donis la manon kaj diris: “Bonan tagon, mia kara!”

Nun Johano devis diveni, pri kio ŝi pensis. Ho Dio, kiel amike ŝi lin rigardis! Sed apenaŭ ŝi aŭdis, ke li eldiris la solan vorton “ŝuo”, ŝia vizaĝo fariĝis blanka kiel kreto kaj tremo trakuris ŝian tutan korpon; nenio tamen povis helpi al ŝi, ĉar li divenis ĝuste.

Ha, kiel ĝoja fariĝis la maljuna reĝo! Pro raviteco li faris transkapiĝan salton, kaj ĉiuj homoj laŭte aplaŭdis al li kaj al Johano, kiu nun la unuan fojon ĝuste divenis.

La vojkamarado lumradiis de ĝojo, kiam li aŭdis, kiel bone la afero pasis; sed Johano kunmetis la manojn kaj dankis al la bona Dio, kiu certe helpos al li ankaŭ la du aliajn fojojn. En la sekvanta tago li devis jam diveni denove.

La vespero pasis kiel la hieraŭa. Kiam Johano dormis, la vojkamarado flugis malantaŭ la reĝidino al la monto kaj vipadis ŝin ankoraŭ pli forte ol la unuan fojon, ĉar nun li kunprenis kun si du vergojn. Neniu povis lin vidi, kaj li ĉion aŭdis. La reĝidino decidis pensi pri sia ganto, kaj tion li rakontis al Johano, kvazaŭ li tion sonĝis. Johano facile povis ĝuste diveni, kaj en la palaco fariĝis plej granda ĝojo. Nun la tuta kortego saltis transkapiĝe, imitante tion, kion la reĝo faris la unuan fojon, sed la reĝidino kuŝis sur sofo kaj ne povis diri eĉ unu vorton. Nun ĉio dependis de tio, ĉu Johano ankaŭ la trian fojon povos bone diveni. Se li sukcesos, li ricevos ja la belan reĝidinon kaj heredos la tutan regnon post la morto de la maljuna reĝo; sed se li divenos malĝuste, li perdos sian vivon kaj la sorĉisto manĝos liajn belajn bluajn okulojn.

En la vespero antaŭ tiu lasta divenado Johano frue enlitiĝis, faris sian vesperan preĝon kaj trankvile endormiĝis; sed la vojkamarado alligis siajn flugilojn al la dorso, zonis la sabron al sia flanko kaj prenis kun si ĉiujn tri vergojn, kaj tiam li flugis al la palaco.

Estis mallumega nokto; estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj kaj en la ĝardeno la arboj, sur kiuj pendis la skeletoj, ĉiuminute fleksis sin kiel kano. Fulmadis senĉese, kaj tondroj bruadis dum la tuta nokto tiamaniere, kvazaŭ tio estus unu seninterrompa frapo. Jen la fenestro malfermiĝis, kaj la reĝidino elflugis. Ŝi estis pala, kiel la morto, sed ŝi ridis pri la malbona vetero, kiu ŝajnis al ŝi ankoraŭ ne sufiĉe sovaĝa kaj ventega, kaj ŝia blanka mantelo saltadis en la aero kiel granda velo de ŝipo. Sed la vojkamarado vipadis ŝin per siaj tri vergoj tiamaniere, ke ŝia sango gutadis sur la teron kaj ŝi preskaŭ tute ne povis flugi pluen. Fine ŝi tamen atingis la monton.

“Estas granda hajlo kaj ventego”, ŝi diris, “neniam mi estis eksterdome en tia vetero!”

“Tro multe da bono ankaŭ estas nebone”, diris la sorĉisto. Ŝi rakontis al li, ke Johano ankaŭ la duan fojon ĝuste divenis; ke se tiel estos ankaŭ morgaŭ, tiam li gajnos, kaj tiam ŝi neniam plu povos veni al li en la monton kaj neniam plu povos fari tiajn sorĉaĵojn, kiel antaŭe; ke pro tio ŝi estas tre afliktita.

“Li tion ne divenos!” diris la sorĉisto; “jam venos al mi en la kapon io, pri kio li neniam pensis! Aŭ li estas ankoraŭ pli granda sorĉisto ol mi. Sed nun ni estu gajaj!” Kaj li prenis la reĝidinon je ambaŭ manoj, kaj ili dancis kun ĉiuj malgrandaj koboldoj kun vaglumoj, kiuj estis en la ĉambro; la ruĝaj araneoj ankaŭ saltadis sur la muroj gaje tien kaj reen, kaj ili aspektis kiel fajraj floroj. La strigoj tamburadis, la griloj ĉirpadis, kaj la nigraj akridoj blovadis en la buŝharmonikon. Estis gaja balo.

Kiam ili estis jam dancintaj sufiĉe longe, la reĝidino devis pensi pri la reiro hejmen, ĉar alie oni povus rimarki en la palaco, ke ŝi forestas; la sorĉisto diris, ke li ŝin akompanos, por ke ili estu kune kiel eble plej longe.

Ili elflugis en la malbona vetero, kaj la vojkamarado rompis siajn tri vergojn sur la dorso de ambaŭ. Neniam antaŭe la sorĉisto estis eksterdome en tia hajlo. Antaŭ la palaco li diris al la reĝidino adiaŭ kaj flustris al ŝi: “Pensu pri mia kapo!” Sed la vojkamarado tion aŭdis, kaj en la sama momento, kiam la reĝidino englitis tra la fenestro en sian dormoĉambron kaj la sorĉisto volis ekflugi returne, li kaptis ĉi tiun je lia longa nigra barbo kaj dehakis al li per la sabro lian abomenindan kapon tute ĉe la ŝultroj, tiel, ke la sorĉisto eĉ dum unu momento ne povis lin vidi. La korpon li elĵetis en la lagon al la fiŝoj, ŝed la kapon li nur trempis en la akvo kaj poste enligis ĝin en sian silkan poŝtukon, kunprenis ĝin en sian gastejon, kaj tie li enlitiĝis. En la sekvanta mateno li donis al Johano la poŝtukon, sed diris al li, ke li ne malligu ĝin pli frue, ol kiam la reĝidino demandos pri la objekto, pri kiu ŝi pensas.

En la malgranda salono de la palaco estis tiom multe da homoj, ke ili staris unu apud la alia tiel dense, kiel rafanetoj en fasko. La konsilistoj sidis en siaj seĝoj kun la molaj kapkusenoj, la maljuna reĝo havis sur si novajn vestojn, kaj lia ora krono kaj la sceptro estis frotpurigitaj tiel, ke ĉio aspektis belege. Sed la reĝidino estis frapante pala kaj havis sur si karbonigran veston, kvazaŭ ŝi devus iri al enterigo.

“Pri kio mi pensis?” ŝi diris al Johano; kaj tuj li malligis la poŝtukon, kaj lin mem frapis teruro, kiam li ekvidis la malbelan kapon de la sorĉisto. Tremo atakis ĉe tiu terura vido ĉiujn homojn, sed la reĝidino sidis tute kiel ŝtona statuo kaj ne povis eldiri eĉ unu vorton. Fine ŝi leviĝis kaj donis al Johano la manon, ĉar li divenis ja ĝuste. Ŝi rigardis nek lin nek iun alian, ŝi nur ĝemis tute laŭte: “Nun vi estas mia sinjoro! hodiaŭ vespere ni festos la interedziĝon!”

“Tiel la afero plaĉas al mi!” diris la maljuna reĝo, “tion certe ni deziras!” Ĉiuj homoj kriis hura, la parada gardistaro eksonigis muzikon sur la stratoj, la sonoriloj sonoris kaj la kukistinoj deprenis la nigran krepon de siaj sukerpupoj, ĉar nun ĉie regis ĝojo. Tri tutaj rostitaj bovoj, farĉitaj per anasoj kaj kokinoj, estis elmetitaj meze de la bazaro, kaj ĉiu havis la rajton detranĉi al si pecon. La fontanoj ŝprucigis plej bonan vinon, kaj kiam oni aĉetis ĉe la bulkisto spesdekan krakenon, oni ricevis kiel aldonon ses grandajn bulkojn, kaj tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj.

Vespere la tuta urbo estis iluminita, la soldatoj pafis per kanonoj kaj la knaboj per krakiloj, kaj en la palaco oni manĝis kaj trinkis, intertuŝis la glasojn kaj saltis, ĉiuj altrangaj sinjoroj kaj belaj fraŭlinoj dancis unuj kun la aliaj; malproksime estis aŭdata ilia kantado:

“Por edziĝa fest’ en la salono

La knabinoj belaj kolektiĝis.

He, sinjoroj! sonas violono!

He, fraŭlinoj! danco komenciĝis!

Dancu, saltu gaje, brue, ĝoje,

Dancu plu, denove kaj refoje!”

Sed la reĝidino estis ja ankoraŭ sorĉistino kaj tute ne amis Johanon Pri tio la vojkamarado memoris, kaj tial li donis al Johano tri plumojn el la flugiloj de la cigno kaj unu boteleton, kiu enhavis en si nur malmulte da gutoj. Li konsilis al Johano, ke li starigu antaŭ la lito de la reĝidino barelon plenan de akvo kaj, dum ŝia enirado en la liton, li donu al ŝi malgrandan puŝon tiel, ke ŝi falu en la akvon; tiam li subakvigu ŝin trifoje, enmetinte antaŭe la plumojn kaj la gutojn; tiam la sorĉa spirito foriĝos de ŝi, kaj ŝi lin ekamos.

Johano faris ĉion, kion la vojkamarado konsilis. La reĝidino laŭte ekkriis, kiam li ŝin subakvigis, kaj ŝi baraktis sub liaj manoj en la formo de granda karbonigra cigno kun flamĵetantaj okuloj. Kiam ĝi la duan fojon elakviĝis, la cigno estis blanka, esceptinte unu solan nigran ringon ĉirkaŭ la kolo. Johano pie preĝis al Dio kaj triafoje subakvigis la birdon, kaj en la sama momento ĝi aliformiĝis en plej belan reĝidinon. Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe kaj dankis lin kun larmoj en la okuloj pro tio, ke li forigis ŝian sorĉitecon.

En la sekvanta mateno venis la maljuna reĝo kun sia tuta korteganaro, kaj tiam komenciĝis senfina gratulado; plej laste venis la vojkamarado, kiu havis sian bastonon en la mano kaj la tornistron sur la dorso. Johano kisis lin multfoje kaj diris, ke li ne devas forvojaĝi, ke li devas resti ĉe li, ĉar li estas ja la kaŭzo de lia tuta feliĉo. Sed la kamarado balancis la kapon kaj diris milde kaj amike: “Ne, nun mia tempo finiĝis. Mi nur pagis mian ŝuldon. Ĉu vi memoras la mortintan viron, al kiu la malbonaj homoj volis fari ofendon? Vi fordonis ĉion, kion vi havis, por ke li havu ripozon en sia ĉerko. La mortinto estas mi!”

En la sama momento li malaperis.

La edziĝa festo daŭris tutan monaton. Johano kaj la reĝidino tre amis unu la alian, kaj la maljuna reĝo travivis multe da ĝojaj tagoj, li rajdigadis sur siaj genuoj iliajn plej ĉarmajn malgrandajn infanojn kaj lasis ilin ludi kun lia sceptro. Johano fariĝis reĝo super la tuta lando.

La virineto de maro

Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed ĝi estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo ĝis super la akvo. Tie loĝas la popolo de maro.

Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskaĵoj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj. Ĉiuj fiŝoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la branĉoj, tute tiel, kiel tie ĉi supre la birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la reĝo de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin fermas kaj malfermas laŭ la fluo de la akvo. Tio ĉi estas belega vido, ĉar en ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj, el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en la krono de reĝino.

La reĝo de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna patrino kondukis la mastraĵon de la domo. Ŝi estis saĝa virino, sed tre fiera je sia nobeleco, tial ŝi portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere ŝi meritis ĉian laŭdon, la plej multe ĉar ŝi montris la plej grandan zorgecon kaj amon por la malgrandaj reĝidinoj, ŝiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el ĉiuj; ŝia haŭto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, ŝiaj okuloj – bluaj, kiel la profunda maro; sed, kiel ĉiuj aliaj, ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto.

La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj, kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermataj, kaj tiam la fiŝoj ennaĝadis al ili, tute kiel ĉe ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fiŝoj alnaĝadis al la malgrandaj reĝidinoj, manĝadis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi.

Antaŭ la palaco sin trovis granda ĝardeno kun ruĝaj kaj nigrabluaj floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la trunketoj kaj folioj sin movis senĉese. La tero estis la plej delikata sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super ĉio estis ia blua brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas alte supre, en la aero, havante nur ĉielon super kaj sub si, ol ke oni estas sur la fundo de la maro. En trankvila vetero oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro, el kiu venis lumo ĉirkaŭen.

Ĉiu el la malgrandaj reĝidinoj havis en la ĝardeno sian apartan loketon, kie ŝi povis laŭ sia plaĉo kaj bontrovo fosi kaj planti. Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke ŝia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn ruĝe brilantajn, kiel tiu. Ŝi estis en ĉio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili ricevis de ŝipoj, venintaj al la fundo ŝi volis havi, krom la ruĝaj floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon. Ĝi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur la fundon de la maro ĉe la rompiĝo de ŝipo. Ŝi plantis apud la statuo rozaruĝan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn branĉojn super la statuo, ĝis la blua sablo de la fundo; kie la ombro havis koloron nigrabluan kaj movadis sin senĉese, kiel la branĉoj. Ĝi elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus.

Ne estis pli granda plezuro por la juna reĝidino, ol aŭdi pri la mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi ĉion, kion ŝi sciis pri ŝipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj mirinda estis por ŝi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj kaj la fiŝoj, kiujn oni vidas tie inter la branĉoj, tiel laŭte kaj agrable kantas, ke estas plezuro ilin aŭdi. Ĝi estis la birdetoj, kiujn la avino nomis fiŝoj, ĉar alie ŝiaj nepinoj, kiuj ne vidis ankoraŭ birdojn, ne povus ŝin kompreni.

“Kiam vi atingos la aĝon de dekkvin jaroj,” diris la avino, “vi ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur la maraj ŝtonegoj kaj rigardi la grandajn ŝipojn, kiuj veturos antaŭ vi; vi vidos ankaŭ arbarojn kaj urbojn!” Baldaŭ unu el la fratinoj devis atingi la aĝon de dekkvin jaroj, sed la aliaj.... ĉiu el ili estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis ankoraŭ plenaj kvin jaroj, ĝis ŝi povus sin levi de la fundo de la maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis kaj kio la plej multe plaĉis al ŝi en la unua tago; ĉar ilia avino ne sufiĉe ankoraŭ rakontis al ili, estis ankoraŭ multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii.

Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna, ĝuste ŝi, kiu devis ankoraŭ la plej longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto ŝi staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel la fiŝoj per siaj naĝiloj kaj vostoj ĝin batis. La lunon kaj stelojn ŝi povis vidi; ili ŝajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo elrigardis multe pli grandaj, ol antaŭ niaj okuloj. Se sub ili glitis io kiel nigra nubo, ŝi sciis, ke tio ĉi estas aŭ baleno naĝanta super ŝi, aŭ eĉ ŝipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo.

Jen la plej maljuna reĝidino atingis la aĝon de dekkvin jaroj kaj ricevis la permeson sin levi super la supraĵon de la maro. Kiam ŝi revenis, ŝi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, ŝi diris, kuŝi en la lumo de la luno sur supermara sablaĵo sur trankvila maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, aŭdi la muzikon kaj la bruon de kaleŝoj kaj homoj, vidi la multajn preĝejojn kaj turojn kaj aŭskulti la sonadon de la preĝejaj sonoriloj. Ĝuste, ĉar al la plej juna estis ankoraŭ longe malpermesite sin levi, ŝi la plej multe sentis grandan deziregon je ĉio ĉi. Kun kia atento ŝi aŭskultis tiujn ĉi rakontojn! Kaj kiam ŝi poste je la vespero staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume blua akvo, ĉiuj ŝiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun ĝia bruado, kaj ŝajnis al ŝi, ke la sonado de la preĝejaj sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi.

Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo kaj naĝi kien ŝi volas. Ŝi suprennaĝis ĉe la subiro de la suno, kaj tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela. La tuta ĉielo elrigardis kiel oro, ŝi diris, kaj la nuboj – ha, ilian belecon ŝi ne povus sufiĉe bone priskribi! Ruĝaj kaj nigrabluaj ili sin transportis super ŝi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, amaso da sovaĝaj cignoj super la akvo al la foriĝanta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu ĉi malleviĝis kaj la roza brilo estingiĝis sur la maro kaj la nuboj.

En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; ŝi estis la plej kuraĝa el ĉiuj kaj naĝis tial supren en unu larĝan riveron, kiu fluas al la maro. Palacoj kaj vilaĝaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj. Ŝi aŭdis kiel ĉiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke ŝi ofte devis naĝi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaĝon. En unu malgranda golfo ŝi renkontis tutan amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo. Ŝi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed ŝi antaŭe neniam vidis hundon; tiu ĉi komencis tiel furioze ŝin boji, ke ŝi tute ektimiĝis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam ŝi forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, kiuj povis naĝi, kvankam ili ne havis fiŝan voston.

La kvara fratino ne estis tiel kuraĝa; ŝi restis en la mezo de la sovaĝa maro kaj rakontis, ke ĝuste tie estas la plej bele. Oni povas rigardi tre malproksime ĉirkaŭe, kaj la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro. Ŝipojn ŝi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj ŝprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke ĝi elrigardis ĉirkaŭe kiel centoj da fontanoj.

Nun venis la tempo por la kvina fratino. Ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro, kaj tial ŝi vidis, kion la aliaj la unuan fojon ne vidis. La maro estis preskaŭ tute verda, kaj ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laŭ ŝia rakonto, ĉiu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj. Ŝi sidiĝis sur unu el la plej grandaj, kaj ĉiuj ŝipistoj forkuradis kun teruro de la loko, kie ŝi sidis kaj lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj. Sed je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj, ĝi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur ĉiuj ŝipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed ŝi sidis trankvile sur sia naĝanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj zigzage sin ĵetadis en la ŝaŭman maron.

Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, ĉiu estis ravata de la nova kaj bela, kiun ŝi vidis; sed nun, kiam ili kiel grandaĝaj knabinoj havis la permeson supreniri ĉiufoje laŭ sia volo, ĝi fariĝis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune.

Ofte en vespera horo la kvin fratinoj ĉirkaŭprenadis unu la alian per la manoj kaj suprennaĝadis en unu linio super la akvon. Ili havis belegajn voĉojn, pli belajn ol la voĉo de homo, kaj kiam ventego komenciĝis kaj ili povis supozi, ke rompiĝos ŝipoj, ili naĝadis antaŭ la ŝipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la maro, kaj petis la ŝipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj ĉi ne povis kompreni la vortojn, ili pensis ke ĝi estas la ventego; kaj ili ankaŭ ne povis vidi la belaĵojn de malsupre, ĉar se la ŝipo iris al la fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en la palacon de la reĝo de la maro.

Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post ili, kaj estis al ŝi, kiel ŝi devus plori; sed virino de maro ne havas larmojn, kaj tial ŝi suferas multe pli multe.

“Ho, se mi jam havus la aĝon de dekkvin jaroj!” ŝi diris. “Mi scias, ke ĝuste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj tie loĝas kaj konstruas!”

Fine ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj.

“Jen vi elkreskis,” diris ŝia avino, la maljuna reĝinovidvino. “Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn!” Ŝi metis al ŝi kronon el blankaj lilioj sur la harojn, sed ĉiu folieto de floro estis duono de perlo; kaj la maljuna avino lasis almordiĝi al la vosto de la reĝidino ok grandajn ostrojn, por montri ŝian altan staton.

“Tio ĉi doloras!” diris la virineto de maro.

“Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon!” diris la avino.

Ho, ŝi fordonus kun plezuro ĉiun ĉi belegaĵon kaj deĵetus la multepezan kronon! Ŝiaj ruĝaj ĝardenaj floroj staris al ŝi multe pli bone, sed nenio helpis. “Adiaŭ!” ŝi diris kaj levis sin facile kaj bele tra la akvo.

Antaŭ momento subiris la suno, kiam ŝi levis la kapon super la supraĵo de la maro; sed ĉiuj nuboj brilis ankoraŭ kiel rozoj kaj oro, kaj tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero, la aero estis trankvila kaj freŝa kaj nenia venteto movis la maron. Sur la maro staris granda trimasta ŝipo, nur unu velo estis levita, ĉar estis nenia bloveto, kaj inter la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj. Oni aŭdis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero fariĝis pli malluma, centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; ĝi elrigardis, kvazaŭ la flagoj de ĉiuj nacioj bloviĝas en la aero. La virineto de maro alnaĝis ĝis la fenestro de la kajuto, kaj ĉiufoje, kiam la akvo ŝin levis, ŝi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili estis la juna reĝido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la aĝon de dekses jaroj, lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata, kaj pro tio ĉi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La ŝipanoj dancis sur la ferdeko, kaj kiam la reĝido al ili eliris, pli ol cent raketoj leviĝis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon, Sed baldaŭ ŝi denove ellevis la kapon kaj tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝi. Neniam ankoraŭ ŝi vidis tian fajraĵon. Grandaj sunoj muĝante sin turnadis, belegaj fajraj fiŝoj sin levadis en la bluan aeron kaj de ĉio estis vidata luma rebrilo en la klara trankvila maro. Sur la ŝipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi eĉ la plej malgrandan ŝnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela la juna reĝido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto.

Jam fariĝis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni la okulojn de la ŝipo kaj de la bela reĝido. La koloraj lanternoj estingiĝis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado. La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balanciĝis supren kaj malsupren, tiel ke ŝi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide la ŝipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj ekbrilis. Terura ventego baldaŭ komenciĝis. Tial la ŝipanoj demetis la velojn. La granda ŝipo balanciĝis en rapidega kurado sur la sovaĝa maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la ŝaŭmanta akvo, minacante sin transĵeti super la mastoj, sed la ŝipo sin mallevadis kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn. Al la virineto de maro ĝi ŝajnis kiel veturo de plezuro, sed la ŝipanoj tute alie tion ĉi rigardis; la ŝipo ĝemegis kaj krakis, la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko kaj la akvo eniris en la internaĵon de la ŝipo. Nun la virineto de maro vidis, ke la ŝipanoj estas en danĝero, ŝi devis sin mem gardi antaŭ la traboj kaj rompaĵoj de la ŝipo, kiuj estis pelataj super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke ŝi nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj fariĝis denove tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis ĉiujn sur la ŝipo. Ĉiu penis sin savi, kiel li povis. La plej multe ŝi observadis la junan reĝidon kaj ŝi vidis, kiam la ŝipo rompiĝis, ke li falis en la profundan maron. En la unua momento ŝi estis tre ĝoja, ĉar nun li ja venos al ŝi, sed baldaŭ venis al ŝi en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj tiel li nur malviva venos en la palacon de la reĝo de la maro. Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknaĝis inter la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro, forgesis la propran danĝeron, subnaĝis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter la altaj ondoj. Fine ŝi atingis la junan reĝidon, kiu jam apenaŭ sin tenis sur la supraĵo de la sovaĝa maro. Liaj manoj kaj piedoj komencis jam laciĝi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se ŝi ne alvenus. Ŝi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis.

Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis. De la ŝipo ne restis eĉ unu ligneto. Ruĝa kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj ŝajnis, ke per tio ĉi la vangoj de la reĝido ricevis vivon, tamen liaj okuloj restis fermitaj. La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj reordigis liajn malsekajn harojn. Ŝajnis al ŝi, ke li estas simila je la marmora statuo en ŝia malgranda ĝardeno. Ŝi lin kisis kaj rekisis kaj forte deziris, ke li restu viva.

Jen montriĝis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la blanka neĝo, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris belegaj verdaj arbaroj kaj antaŭ ili staris preĝejo aŭ monaĥejo, estis ankoraŭ malfacile bone ĝin diferencigi, sed konstruo ĝi estis. Citronaj kaj oranĝaj arboj kreskis en la ĝardeno, kaj antaŭ la eniro staris altaj palmoj. La maro faris tie ĉi malgrandan golfeton, en kiu la akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita de superakvaj ŝtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo. Tien ĉi alnaĝis la virineto de maro kun la bela princo, kuŝigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kuŝu alte en la varma lumo de la suno.

Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj knabinoj sin montris en la ĝardeno. Tiam la virineto de maro fornaĝis kaj kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj, kiuj elstaris el la akvo, kovris la harojn kaj bruston per ŝaŭmo de la maro, tiel ke neniu povis vidi ŝian belan vizaĝon, kaj ŝi nun observadis, kiu venos al la malfeliĉa reĝido.

Ne longe daŭris, kaj alvenis juna knabino. Ŝi videble forte ektimis, sed nur unu momenton, kaj baldaŭ ŝi vokis multajn homojn, kaj la virineto de maro vidis, ke la reĝido denove ricevis la konscion kaj ridetis al ĉiuj ĉirkaŭstarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis, li ja eĉ ne sciis, ke al ŝi li devas danki la vivon. Ŝi sentis sin tiel malĝoja, ke ŝi, kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon, malgaje subnaĝis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro.

Ŝi estis ĉiam silenta kaj enpensa, sed nun ĝi fariĝis ankoraŭ pli multe. La fratinoj ŝin demandis, kion ŝi vidis la unuan fojon tie supre, sed ŝi nenion al ili rakontis.

Ofte en vespero kaj mateno ŝi levadis sin al la loko, kie ŝi forlasis la reĝidon. Ŝi vidis, kiel la fruktoj de la ĝardeno fariĝis maturaj kaj estis deŝiritaj, ŝi vidis, kiel la neĝo fluidiĝis sur la altaj montoj, sed la reĝidon ŝi ne vidis, kaj ĉiam pli malĝoja ŝi tial revenadis hejmen. Ŝia sola plezuro estis sidi en sia ĝardeneto kaj ĉirkaŭpreni per la brakoj la belan marmoran statuon, kiu estis simila je la reĝido; sed siajn florojn ŝi ne flegis, kaj sovaĝe ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj sin kunplektis kun la branĉoj de la arboj tiel, ke tie fariĝis tute mallume.

Fine ŝi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj, kaj baldaŭ tiam sciiĝis ĉiuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis ĝin nur al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni sciaĵon pri la reĝido, ŝi ankaŭ vidis la feston naskotagan sur la ŝipo, sciis, de kie la reĝido estas kaj kie sin trovas lia regno.

“Venu, fratineto!” diris la aliaj reĝidinoj, kaj interplektinte la brakojn reciproke post la ŝultroj, ili sin levis en longa linio el la maro tien, kie sin trovis la palaco de la reĝido.

Tiu ĉi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de ŝtono, kun grandaj marmoraj ŝtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron. Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la kolonoj, kiuj ĉirkaŭis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj, kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistaĵoj. Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapiŝoj kaj ĉiuj muroj estis ornamitaj per grandaj pentraĵoj, ke estis efektiva plezuro ĉion tion ĉi vidi.

En la mezo de la granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj sin levadis ĝis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la plej belaj kreskaĵoj, kiuj sin trovis en la granda baseno.

Nun ŝi sciis, kie li loĝas, kaj tie ŝi montradis sin ofte en vespero kaj en nokto sur la akvo; ŝi alnaĝadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuraĝus iu alia, ŝi eĉ sin levadis tra la tuta mallarĝa kanalo, ĝis sub la belega marmora balkono. Tie ŝi sidadis kaj rigardadis la junan reĝidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara lumo de la luno.

Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko en lia belega ŝipeto ornamita per flagoj; ŝi rigardadis tra la verdaj kanoj; kaj se la vento kaptadis ŝian longan blankan vualon kaj iu ŝin vidis, li pensis, ke ĝi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn. Ofte en la nokto, kiam la fiŝistoj kaptadis fiŝojn sur la maro ĉe lumo de torĉoj; ŝi aŭdadis, ke ili rakontas multon da bona pri la juna reĝido, kaj ŝi ĝojadis, ke ŝi savis al li la vivon, kiam li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj ŝi ekmemoradis, kiel firme lia kapo ripozis sur ŝia brusto kaj kiel kore ŝi lin kisis. Pri tio ĉi li nenion sciis, li ne povis eĉ sonĝi pri ŝi.

Ĉiam pli kaj pli kreskis ŝia amo al la homoj, ĉiam pli ŝi deziris povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo ŝajnis al ŝi multe pli granda ol ŝia. Ili ja povas flugi sur ŝipoj trans la maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol ŝi povas atingi per sia rigardo. Multon ŝi volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al ŝi respondon je ĉio, kaj tial ŝi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan mondon, kiel ŝi nomadis la landojn super la maro.

“Se la homoj ne dronas”, demandis la virineto de maro, “ĉu ili tiam povas vivi eterne, ĉu ili ne mortas, kiel ni tie ĉi sur la fundo de la maro?”

“Ho jes”, diris la maljunulino, “ili ankaŭ devas morti, kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraŭ pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la aĝon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo ĉesiĝas; ni turniĝas en ŝaŭmon kaj ni ne havas tie ĉi eĉ tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan animon, ni jam neniam revekiĝas al vivo, ni similas je la verda kreskaĵo, kiu, unu fojon detranĉita, jam neniam pli povas reviviĝi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refariĝis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankaŭ ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.”

“Kial ni ne ricevis senmortan animon?” malĝoje demandis la virineto de maro. “Kun plezuro mi fordonus ĉiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la ĉiela mondo!”

“Pri tio ĉi ne pensu!” diris la maljunulino, “nia sorto estas multe pli feliĉa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre!”

“Sekve mi mortos kaj disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro, mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Ĉu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon?”

“Ne!” diris la maljunulino, “nur se homo vin tiel ekamus, ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino, se li alligiĝus al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en la vian kun la sankta promeso de fideleco tie ĉi kaj ĉie kaj eterne, tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaŭ ricevus parton en la feliĉo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaŭ sian propran. Sed tio ĉi neniam povas fariĝi! Ĝuste tion, kio tie ĉi en la maro estas nomata bela, vian voston de fiŝo, ili tie supre sur la tero trovas malbela. Ĉar mankas al ili la ĝusta komprenado, tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela!”

La virineto de maro ekĝemis kaj rigardis malĝoje sian fiŝan voston.

“Ni estu gajaj!” diris la maljunulino, “ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; ĝi estas certe sufiĉa tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaŭ vespere ni havos balon de kortego!”

Kaj ĝi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas: La muroj kaj la plafono de la granda salono estis el dika, sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, ruĝaj kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur ĉiu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis eĉ tra la muroj, tiel ke la maro ĉirkaŭe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi ĉiujn la sennombrajn fiŝojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnaĝadis al la vitraj muroj; sur unuj la skvamoj ŝajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj arĝento.

En la mezo tra la salono fluis larĝa kvieta rivero, kaj sur ĝi dancis la viroj kaj virinetoj de maro laŭ sia propra dolĉa kantado. Tiel belajn voĉojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna reĝidino kantis la plej bele, oni aplaŭdadis al ŝi, kaj por unu momento ŝi sentis ĝojon en la koro, ĉar ŝi sciis, ke ŝi havas la plej belan voĉon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaŭ ŝi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Ŝi ne povis forgesi la belan reĝidon kaj sian doloron, ke ŝi ne havas senmortan animon kiel li. Tial ŝi elŝteliĝis el la palaco de sia patro, kaj dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto. Tiam subite ŝi ekaŭdis la sonon de korno, penetrantan al ŝi tra la akvo, kaj ŝi ekpensis: “Nun li kredeble ŝipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per ĉiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi tiel volonte metus la feliĉon de mia vivo. Ĉion mi riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorĉistino. Ĝis hodiaŭ mi ĉiam sentis teruron antaŭ ŝi, sed eble ŝi povas doni al mi konsilon kaj helpon.”

La reĝidino eliris el sia ĝardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo, post kiu loĝis la sorĉistino. Sur tiu ĉi vojo ŝi antaŭe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis ĝis la akvoturnejo, kie la akvo ŝaŭme batadis, turniĝante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj ĉion, kion ĝi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj ĉi ĉion ruinigantaj akvaj turnaĵoj la reĝidino devis trapasi, por atingi la teraĵon de la sorĉistino, kaj tie ŝi devis ankoraŭ longe iri sur varma ŝanceliĝanta ŝlimo, kiun la sorĉistino nomadis sia torfaĵo. Post tiu staris ŝia domo en la mezo de stranga arbaro. Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone kreskaĵo, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; ĉiuj branĉoj estis longaj ŝlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj ĉiu membro sin movadis, de la radiko ĝis la plej alta supro. Ĉion, kion ili povis en la maro kapti, ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam neniam ĝin ellasi. La malgranda reĝidino kun teruro haltis antaŭ tiu ĉi arbaro; ŝia koro batis de timego; ŝi jam estis preta iri returne, sed ŝi ekpensis pri la reĝido kaj pri la akirota homa animo kaj fariĝis denove kuraĝa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn ŝi arigis fortike ĉirkaŭ la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio ĉi ŝin ekkapti, la ambaŭ manojn ŝi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antaŭen, kiel fiŝo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post ŝi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. Ŝi rimarkis, kiel ĉiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura – virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.

Jen ŝi venis al granda, preskaŭ ĉie kovrita de ŝlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, konstruita el la blankaj ostoj de homoj pereintaj en la maro; tie sidis la sorĉistino de la maro kaj manĝigadis testudon el sia buŝo, kiel la homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro ŝi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur ŝia granda sponga brusto.

“Mi jam scias, kion vi volas!” diris la sorĉistino. “Tre malsaĝe! Tamen via volo estos plenumita, ĉar ĝi ĵetos vin en malfeliĉon, mia bela reĝidineto. Vi volus liberiĝi de via fiŝa vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna reĝido enamiĝu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon!” Ĉe tio ĉi la sorĉistino ridis tiel laŭte kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. “Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgaŭ post la leviĝo de la suno mi jam ne povus al vi helpi, ĝis ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkaĵon, kun kiu vi ankoraŭ antaŭ la leviĝo de la suno devas naĝi al la tero, sidiĝi sur la bordo kaj eltrinki la trinkaĵon; tiam via fiŝa vosto turniĝos en tion, kion la homoj nomas graciaj piedoj, sed ĝi doloros, ĝi estos al vi, kiel se akra glavo vin tranĉus. Ĉiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas la plej bela homa estaĵo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed ĉe ĉiu paŝo, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi paŝus sur akran tranĉilon. Se vi volas ĉion ĉi elteni, tiam mi al vi helpos!”

“Jes!” diris la virineto de maro kun tremanta voĉo kaj pensis pri la reĝido kaj pri la ricevota animo.

“Sed memoru”, diris la sorĉistino, “se vi unu fojon fariĝis homo, vi jam neniam pli povas refariĝi virineto de maro! vi jam neniam pli povos vin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon, alligiĝu al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi fariĝu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua mateno post lia edziĝo kun alia via koro disŝiriĝos kaj fariĝos ŝaŭmo sur la maro.”

“Mi ĝin volas!” diris la virineto de maro, kaj ŝi estis pala, kiel la morto.

“Sed vi devas ankaŭ pagi al mi!” diris la sorĉistino, “kaj ne malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan voĉon el ĉiuj tie ĉi sur la fundo de la maro, per ĝi vi esperas tie ensorĉi la reĝidon, sed la voĉon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkaĵo! Mian propran sangon mi ja devas doni por ĝi, por ke la trinkaĵo fariĝu akra, kiel glavo ambaŭflanke tranĉanta!”

“Sed se vi prenos de mi mian voĉon”, diris la virineto de maro, “kio do tiam restos al mi?”

“Via bela eksteraĵo”, diris la sorĉistino, “via flugetanta irado kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsaĝigi homan koron. Nu, ĉu vi perdis la kuraĝon? Eletendu vian malgrandan langon, kaj mi detranĉos ĝin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkaĵon!”

“Ĝi fariĝu!” diris la virineto de maro, kaj la sorĉistino metis la kaldronon, por kuiri la sorĉan trinkaĵon. “Pureco estas duono de vivo!” ŝi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn ŝi kunligis en unu tuberon. Poste ŝi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej strangajn figurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Ĉiun momenton la sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam ĝi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la trinkaĵo estis preta; ĝi elrigardis kiel la plej klara akvo.

“Jen ricevu ĝin!” diris la sorĉistino kaj detranĉis al la virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam nek kanti nek paroli.

“Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia arbaro”, diris la sorĉistino, “ŝprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu ĉi trinkaĵo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn!” Sed tion ĉi la reĝidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de ŝi, kiam ili vidis la brilantan trinkaĵon, kiu lumis en ŝia mano kiel radianta stelo. Tiel ŝi baldaŭ pasis la arbaron, la marĉon kaj la akvoturnejon.

Ŝi povis vidi la palacon de sia patro; la torĉoj en la granda salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam ĉiuj dormis, tamen ŝi ne kuraĝis iri al ili nun, kiam ŝi estis muta kaj la koro volis disŝiriĝi al ŝi de malĝojo; ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon, derompis floron de la bedoj de ĉiuj siaj fratinoj, ĵetis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj leviĝis tra la mallume-blua maro supren,

La suno ankoraŭ ne estis leviĝinta, kiam ŝi ekvidis la palacon de la reĝido kaj supreniris sur la belega marmora ŝtuparo. La luno lumis mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkaĵon, kaj estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo, ŝi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la suno eklumis super la maro, ŝi vekiĝis kaj sentis fortan doloron, sed rekte antaŭ ŝi staris la aminda juna reĝido, kiu direktis sur ŝin siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke ŝi devis mallevi la siajn, kaj tiam ŝi rimarkis, ke ŝia fiŝa vosto perdiĝis kaj ŝi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi. Sed ŝi estis tute nuda, kaj tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La reĝido demandis, kiu ŝi estas kaj kiel ŝi venis tien ĉi, kaj ŝi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaŭ tiel malgaje, ĉar paroli ŝi ja ne povis. Tiam li prenis ŝian manon kaj kondukis ŝin en la palacon. Ĉe ĉiu paŝo, kiun ŝi faris, estis al ŝi, kiel la sorĉistino antaŭdiris, kiel se ŝi paŝus sur akrajn pinglojn kaj tranĉilojn, sed ŝi elportadis ĝin volonte, Sub la mano de la reĝido ŝi supreniris facile kiel akva veziko sur la ŝtuparo, kaj li kaj ankaŭ ĉiuj aliaj admiris ŝian gracian flugetantan iradon.

Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al ŝi, en la palaco ŝi estis la plej bela el ĉiuj, sed ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis antaŭ la reĝido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol ĉiuj aliaj, kaj la reĝido aplaŭdis kaj ridetis al ŝi; tiam la virineto de maro fariĝis malĝoja, ŝi sciis, ke ŝi mem kantus multe pli bele. Ho! ŝi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti ĉe li, mi fordonis je eterne mian voĉon!

Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn, stariĝis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la planko, dancante kiel ankoraŭ neniu dancis. Ĉe ĉiu movo ŝia beleco pli multe elmontriĝadis, kaj ŝiaj okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj.

Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino, kaj ŝi dancis senhalte, kvankam ĉiufoje, kiam ŝia piedo tuŝis la plankon, ŝajnis al ŝi, kiel ŝi ekpaŝus sur akran tranĉilon. La reĝido diris, ke ŝi estu ĉiam apud li, kaj ŝi eĉ ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaŭ lia pordo.

Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin ankaŭ sur ĉevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la verdaj branĉoj tuŝadis iliajn ŝultrojn kaj la birdetoj kantadis inter la freŝaj folioj. Ŝi levadis sin kun la reĝido sur la altajn montojn, kaj kvankam ŝiaj graciaj piedetoj sangadis, ŝi tamen ridadis je tio ĉi kaj sekvadis lin ĝis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj profunde sub ili, kiel se ĝi estus amaso da birdoj, iranta al la fremdaj landoj.

En domo, en la palaco de la reĝido, ŝi iradis, kiam en la nokto la aliaj dormis, sur la larĝan marmoran ŝtuparon kaj malvarmigadis siajn brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam ŝi pensadis pri siaj parencoj en la profundaĵo.

En unu nokto ŝiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la brakoj; ili kantis, naĝante super la akvo, tre malgajajn melodiojn. Ŝi faris al ili signon, kaj ili ŝin rekonis kaj rakontis, kiel profunde ŝi ilin ĉiujn malĝojigis. De tiu tempo ili vizitadis ŝin ĉiun nokton, kaj en unu nokto ŝi rimarkis en granda malproksimeco la maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la supraĵo de la maro, kaj la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo. Ili etendis al ŝi la manojn, sed ambaŭ ne kuraĝis veni tiel proksime al la tero, kiel la fratinoj.

De tago al tago la reĝido ŝin ĉiam pli ekamadis, li amis ŝin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari ŝin reĝino tio ĉi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen ŝi ja devis fariĝi lia edzino, ĉar alie ŝi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la mateno de lia edziĝo fariĝi ŝaŭmo sur la maro.

“Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun?” kvazaŭ paroladis la okuloj de la reĝidineto, kiam li ŝin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis ŝian belan frunton.

“Jes, vin mi amas la plej multe!” diris la reĝido, “ĉar vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble neniam revidos. Mi estis sur ŝipo, kiu rompiĝis; la ondoj alpelis min al tero proksime de sankta preĝejo, en kiu multaj junaj knabinoj faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al mi la vivon; nur du fojojn mi ŝin vidis: Ŝi estus la sola knabino, kiun mi povus ami en tiu ĉi mondo, sed vi estas simila je ŝi, vi preskaŭ forprenas ŝian figuron en mia animo. Ŝi apartenas al la sankta preĝejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona feliĉo; neniam ni disiĝos unu de la alia!”

“Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon!” pensis la reĝidineto, “mi portis lin trans la maron al la arbaro, kie staras la preĝejo; mi rigardis lin post la saŭmo kaj atendis, ĉu ne venos al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min!” La virineto de maro profunde ĝemis, plori ŝi ne povis, “La knabino apartenas al la sankta pregejo,” li diris, “neniam ŝi elvenos en la mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas lin ĉiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon!”

Sed jen la reĝido devis edziĝi kaj ricevi kiel edzinon la filinon de la najbara reĝo; tial oni pretigis, lian belan ŝipon. La reĝido veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara reĝo, sed efektive ĝi estas farata por rigardi la filinon de la najbara reĝo; grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis; ŝi konis la pensojn de la reĝido pli bone ol ĉiuj aliaj. “Mi devas veturi!” li diris al ŝi, “mi devas rigardi la belan reĝidinon; miaj gepatroj ĝin postulas, sed por preni ŝin kiel fianĉinon, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas ŝin ami! ŝi ne estas simila je la bela knabino en la preĝejo, je kiu vi estas simila. Se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!” Ĉe tio li ŝin kisis sur ŝia ruĝa buŝo, ludis kun ŝiaj longaj haroj kaj metis sian kapon al ŝia koro; kaj pli vive ŝi ekrevis pri homa feliĉo kaj pri senmorta animo.

“Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano”, li demandis, kiam ili staris sur la belega ŝipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la najbara reĝo, kaj li rakontis al ŝi pri ventegoj kaj senventeco, pri mirindaj fiŝoj en la profundaĵo kaj kion la subakviĝistoj tie vidis, kaj ŝi ridis ĉe lia rakontado, ĉar ŝi sciis ja pli bone ol ĉiu alia pri la fundo de la maro.

En luna nokto, kiam ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo, tiam ŝi sidis sur la rando de la ŝipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo, kaj ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la arĝenta krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturniĝe tra la ondanta akvo al la kilo de la ŝipo. Jen ŝiaj fratinoj elnaĝis el la internaĵo de la maro, rigardadis ŝin malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. Ŝi faris al ili signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke ĉio iras bone kaj feliĉe, sed la servanto de la ŝipo alproksimiĝis al ŝi kaj la fratinoj suvakviĝis, tiel ke li pensis, ke la blankaĵo, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo sur la maro.

Je la sekvanta mateno la ŝipo ennaĝis en la havenon de la belega ĉefurbo de la najbara reĝo. Ĉiuj sonoriloj de preĝejoj sonoris, kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Ĉiu tago estis pasigata feste. Baloj kaj kolektiĝoj sekvis unu la alian, sed la reĝidino ankoraŭ ne estis tie, ŝi estis edukata, kiel oni diris, malproksime en unu sankta monaĥejo, kie ŝi lernadis ĉiujn reĝajn virtojn, Fine ŝi alveturis.

La virineto de maro brulis de deziro vidi ŝian belecon kaj devis konfesi, ke personon pli belan kaj ĉarman ŝi neniam ankoraŭ vidis. Ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj.

“Vi ĝi estas!” ĝoje ekkriis la reĝido, “vi, kiu min savis, kiam mi kuŝis malviva sur la bordo de la maro!” kaj li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en siaj brakoj. “Ho, mi estas tro feliĉa”, li diris al la virineto de maro. “La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas al mi plenumita. Vi ĝojos je mia feliĉo, ĉar vi min amas la plej multe!” La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam nun estis al ŝi, kiel ŝi sentus, ke ŝia koro disŝiriĝas. La mateno de la edziĝo de la princo devis ja alporti al ŝi la morton kaj turni ŝin en ŝaŭmon sur la maro.

Ĉiuj sonoriloj de la preĝejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉiĝon. Sur ĉiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj arĝentaj lampoj. La pastroj balancadis la fumilojn kaj la gefianĉoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj tenis la trenaĵon, de la vesto de la fianĉino, sed ŝia orelo ne aŭdis la festan muzikon, ŝia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, ŝi pensis pri sia nokto de la morto, pensis pri ĉio, kion ŝi perdis en tiu ĉi mondo.

Ankoraŭ en tiu sama vespero la gefianĉoj iris sur la ŝipon; la pafilegoj tondris, ĉiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la mezo de la ŝipo estis konstruita reĝa tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefianĉoj en la trankvila malvarmeta nokto.

La vento blovis la velojn kaj la ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado sur la klara maro. Kiam fariĝis vespero, oni ekbruligis kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam ŝi je la unua fojo suprennaĝis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj ĝojon, kaj nun ŝi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la hirundo, kiam ĝi estas persekutata, kaj ĉiuj admirante aplaŭdadis al ŝi, neniam ankoraŭ ŝi dancis tiel belege. Kvazaŭ akraj tranĉiloj tranĉadis en ŝiaj delikataj piedoj, sed ŝi ĝin ne sentadis, ĉar pli multe ĝi tranĉadis al ŝi la koron. Ŝi sciis, ke ĝi estas la lasta vespero, ke ŝi lin vidas, lin, por kiu ŝi forlasis la amikojn kaj hejmon, fordonis sian belegan voĉon kaj ĉiutage suferadis malfacilajn dolorojn, dum li ĝin eĉ la plej malmulte ne scietis. Ĝi estis la lasta nokto, ke ŝi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la profundan maron kaj la bluan stelan ĉielon. Eterna nokto sen pensado kaj sonĝado ŝin atendis, ĉar ŝi ne havis animon kaj jam neniam povis ĝin ricevi. Ĉio sur la ŝipo estis plena je ĝojo kaj gajeco, multe ankoraŭ post la mezo de la nokto; ŝi ridetadis kaj dancadis kun pensoj de morto en sia koro. La reĝido kisis sian belan fianĉinon kaj ŝi ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi.

Fariĝis trankvile kaj mallaŭte sur la ŝipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn brakojn sur la randon de la ŝipo kaj rigardadis al oriento, atendante la ĉielruĝon de mateno. Ŝi sciis, ke la unua radio de la suno estos ŝia alportanto de morto. Tiam ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro, ili estis palaj kiel ŝi mem, iliaj longaj belaj haroj jam ne movadis sin en la vento, ili estis detranĉitaj.

“Ni donis ĝin al la sorĉistino, por ke ŝi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu ĉi nokto! Ŝi donis al ni tranĉilon, jen ĝi estas! Vi vidas, kiel akra ĝi estas? Antaŭ ol la suno leviĝos, vi devas ĝin enpuŝi en la koron de la reĝido, kaj kiam lia varma sango ŝprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskiĝos en unu fiŝan voston kaj vi denove fariĝos virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaŭ ol vi fariĝos malviva sala ŝaŭmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aŭ vi devas morti antaŭ la leviĝo de la suno. Nia maljuna avino malĝojas tiel, ke la blankaj haroj al ŝi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorĉistino. Mortigu la reĝidon kaj revenu! Rapidu! Ĉu vi vidas la ruĝan strion sur la ĉielo? Post kelkaj minutoj leviĝos la suno kaj vi devos morti!” Kaj ili strange kaj profunde ekgemis kaj malleviĝis en la akvon.

La reĝidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaŭ la tendo kaj vidis, kiel la bela fianĉino dormas, tenante sian kapon sur la brusto de la reĝido, kaj ŝi kliniĝis, kisis lin sur la bela frunto, suprenrigardis al la ĉielo, kie la ruĝo de la mateno ricevadis ĉiam pli brulantan koloron, ekrigardis la akran tranĉilon kaj direktis ree siajn okulojn sur la reĝidon, kiu en la sonĝo elparoladis la nomon de sia fianĉino, – ŝi sola vivis en liaj pensoj – kaj la tranĉilo tremis en la manoj de la virineto de maro... sed jen ŝi ĵetis ĝin malproksime for en la ondojn, kiuj ruĝe eklumis, kie falis la tranĉilo; elrigardadis, kiel se gutoj da sango ŝprucus supren el la akvo.

Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis la reĝidon per rigardo duone estingita, ĵetis sin de la ŝipo en la maron kaj sentis; kiel ŝia korpo sin turnis en ŝaŭmon.

Nun la suno leviĝis el la maro, kviete kaj varme falis ĝiaj radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon de la maro kaj la reĝidineto de maro sentis nenion de la morto. Ŝi ekvidis la sunon kaj proksime super ŝi flugetis centoj da travideblaj belegaj estaĵoj; ŝi povus tra ili vidi la blankajn velojn de la ŝipo kaj la ruĝajn nubojn sur la ĉielo. Ilia voĉo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spirita, ke nenia homa orelo povis ĝin aŭdi, kiel ankaŭ nenia tera okulo povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke ŝi havas korpon tian kiel ili, kiu ĉiam pli kaj pli sin levadis el la ŝaŭmo.

“Al kiu mi venis?” ŝi demandis, kaj ŝia voĉo sonis kiel la voĉo de la aliaj estaĵoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas ĝin reprezenti.

“Al la filinoj de la aero!” respondis la aliaj. “La virino de maro ne havas senmortan animon kaj neniam povas ĝin ricevi, se ne prosperis al ŝi akiri la amon de homo! De fremda potenco dependas ŝia eterna ekzistado. La filinoj de la aero ankaŭ ne havas senmortan animon, sed ili povas ĝin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero kaj alportas refreŝiĝon kaj saniĝon. Se ni en la daŭro de tricent jaroj penadis fari ĉion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas senmortan animon kaj prenas parton en la eterna feliĉo de la homoj. Vi, malfeliĉa virineto de maro, el la tuta koro ĉiam laboradis al tiu sama celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi leviĝis nun al la mondo de la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan animon per bonaj faroj!”

La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn. Sur la ŝipo denove regis bruo kaj vivo; ŝi rimarkis, kiel la reĝido kun sia bela fianĉino ŝin serĉas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan ŝaŭmon, kiel se ili scius, ke ŝi ĵetis sin en la maron. Nevidate ŝi kisis la frunton de la fianĉino, ridetis al la reĝido kaj levis sin kun la aliaj infanoj de la aero al la rozeruĝa nubo, kiu naĝis en la aero.

“Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon ĉielan!”

“Eĉ pli frue ni povas tien veni!” diris unu el la spiritoj de la aero. “Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj, kaj por ĉiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras ĝojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la ĉambro, kaj kiam ni el ĝojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas plori larmojn de malĝojo, kaj ĉiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu tagan!”

La novaj vestoj de la reĝo

Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare diras: “Li estas en la konsilanejo”, oni tie ĉi ĉiam diradis: “La reĝo estas en la vestejo.”

En la granda urbo, en kiu li loĝis, estis tre gaje; ĉiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi ŝtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu ne taŭgas por sia ofico aŭ estas tro malsaĝa, ili restas nevideblaj.

“Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj!” pensis la reĝo; “havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne taŭgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi!” Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron.

Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kej la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.

“Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!” ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas.

“Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron!” pensis la reĝo, “li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li!”

Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. “Dio, helpu al mi!” ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn, “mi nenion povas vidi!” Sed li tion ĉi ne eldiris.

La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

“Mia Dio!” li pensis, “ĉu mi estas malsaĝa? tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi! Ĉu mi ne taŭgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵon!”

“Nu, vi ja nenion diras!” rimarkis unu el la teksantoj.

“Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma!” diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. “Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas!”

“Tre agrable al ni!” diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.

Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis en sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj.

La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.

“Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo?” diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.

“Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki!” Tial li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. “Jes, ĝi estas rava!” li diris al la reĝo.

Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo.

Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj.

“Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega? diris ambaŭ honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj!” kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la ŝtofon.

“Kio tio ĉi estas!” pensis la reĝo, “mi ja nenion vidas! Tio ĉi estas ja terura! Ĉu mi estas malsaĝa? ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, ĝi estas tre bela”, diris tiam la reĝo laŭte, “ĝi havas mian plej altan aprobon!” Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo: “Ho, ĝi ja estas tre bela!” Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. “Rava, belega, mirinda!” ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.

La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo. Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris: “Nun la vestoj estas pretaj!”

La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris: “Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!”

“Jes!” diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

“Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Rega Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn.”

La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas – tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto – kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo.

“Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas!” ĉiuj kriis, “Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!”

“Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado!” raportis la ĉefa ceremoniestro.

“Nu, mi estas en ordo!” diris la reĝo. “Ĉu ĝi ne bone sidas?” Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.

La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: “Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas!” Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.

“Sed li ja estas tute ne vestita!” subite ekkriis unu malgranda infano. “Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco!” diris la patro; kaj unu al la alia murmuretis, kion la infano diris.

“Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita!” kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis: “Nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio!” Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.

Galoŝoj de feliĉo

I

Komenco

En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro, estis iam granda gastokunveno, kiel ofte okazas kaŭze de reciproka intervivado. Aranĝi tion oni ja devis; nun tio estis farita kaj donis la agrablan perspektivon ricevi denove invitojn. Unu duono de la gastaro sidis jam ĉe la ludotabloj, kaj la dua duono atendis, kio rezultos el la propono de la mastrino: “Volu proponi, kion ni komencu!” La interparolado estis sufiĉe vigla. Interalie la interparolado ektuŝis ankaŭ la epokon de la mezaj jarcentoj. Kelkaj opiniis, ke ĝi estis multe pli bona ol nia tempo; la jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke la mastrino tuj konsentis kun li, kaj ili ambaŭ akre atakis la gazetan artikolon de Oersted pri malnovaj kaj novaj tempoj, en kiu la prefero estis donita al nia tempo. La jura konsilisto opiniis, ke la plej bela kaj plej feliĉa estis la tempo de la dana reĝo Johano.

Dum tuta ĉi tiu parolado kaj diskutado, kiu nur por unu momento estis interrompita per la alporto de la gazetoj, kiuj cetere enhavis nenion legindan, ni enrigardu iom en la antaŭĉambron, kie trovis rifuĝon la supervestoj, bastonoj, pluvombreloj kaj galoŝoj. Tie sidis du knabinoj, juna kaj maljuna; oni povus pensi, ke ili venis, por rekonduki kun si siajn mastrinojn, tiun aŭ alian maljunan fraŭlinon aŭ vidvinon. Sed se oni rigardis pli precize, oni povis tuj rimarki, ke ili ne povis esti simplaj servistinoj: iliaj manoj estis tro delikataj, ilia teniĝo kaj moviĝado estis tro reĝaj, kaj iliaj vestoj havis tro originalan fasonon: Tio estis du feinoj; la pli juna estis ne la Diino de Feliĉo mem, sed unu el la servistinoj de ŝiaj ĉambelaninoj, kiuj disdonas la malpli gravajn donacojn de la feliĉo; la dua aspektis eksterordinare serioze, ŝi estis la malĝojo; ĉi tiu faras siajn aferojn ĉiam mem, per sia propra persono, ĉar tiam ŝi scias, ke la aferoj estas bone plenumitaj.

Ili rakontis al si reciproke, kie ili estis en tiu tago; tiu, kiu estis servistino de ĉambelanino de la Diino de Feliĉo, plenumis nur negravajn komisiojn: ŝi ŝirmis, kiel ŝi rakontis, novan ĉapelon kontraŭ subita pluvego, ŝi havigis al unu honesta homo saluton de ia altranga nulo, kaj aliajn similajn komisiojn; sed tio, kion ŝi estis ankoraŭ faronta, estis io tute eksterordinara.

“Mi devas diri al vi, ke hodiaŭ estas mia naskiĝtago, kaj porhonore de tio estas komisie transdonita al mi paro da galoŝoj, kiujn mi devas alporti al la homoj. La galoŝoj havas tiun econ, ke ĉiu, kiu ilin portas, tuj estas transportata en tiun situacion aŭ en tiun tempon, kie li pleje volas esti. Ĉiu deziro rilate tempon aŭ lokon estas tuj plenumata, kaj la homo tiamaniere povas fine trovi feliĉon sur la tero.”

“Ĉu vi tion kredas?” diris la Malĝojo; “mi ne kredas; kontraŭe, li fariĝos senfine malfeliĉa kaj benos la momenton, kiam li denove liberiĝos de la galoŝoj.”

“Kia ideo!” respondis la dua. “Jen mi starigos ilin ĉi tie apud la pordo, iu per eraro metos ilin sur sin kaj fariĝos feliĉulo.”

II

Kio okazis al la jura konsilisto

Estis mallume. La jura konsilisto Knap , tute enprofundiĝinta en la tempon de la reĝo Johano, volis foriri hejmen, kaj hazarde li anstataŭ siaj galoŝoj prenis la galoŝojn de feliĉo, kaj kun ili li eliris sur la Orientan straton; sed per la sorĉa forto de la galoŝoj li transportiĝis en la tempon de la reĝo Johano, kaj tial lia piedo trovis sur la strato nenion krom ŝlimo kaj marĉo, ĉar en tiu tempo ne ekzistis ankoraŭ ŝtona pavimo.

“Estas terure, kiel malpure estas ĉi tie!” diris la jura konsilisto. “La tuta trotuaro kvazaŭ malaperis, kaj ĉiuj lanternoj estas estingitaj!”

La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da nebulo, tial regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi. Tamen ĉe la plej proksima angulo pendis lanterno antaŭ bildo de la Sankta Virgulino, sed la lumo estis preskaŭ kiel nenio, tiel, ke li ĝin rimarkis nur tiam, kiam li staris tute sub ĝi, kaj liaj okuloj tute mirigite trafis la pentritan bildon de la patrino kun la infano.

Загрузка...