La muljuna viro iris en la apudan ĉambron, por preni konfitaĵon, pomojn kaj nuksojn; por malgranda knabo tie en la malnova domo tute ne estis malbone.

“Mi ne povas elteni!” subite diris la stana soldato, kiu staris sur la komodo; “ĉi tie estas tiel solece kaj malgaje; ne, kiam oni alkutimiĝis al familia vivo, oni tute ne povas alkutimiĝi al la timvekanta silento en ĉi tiu domo! Mi ne povas tion elteni! La tago pasas tiel malrapide kaj la nokto ankoraŭ pli malrapide. Ĉi tie tute ne estas tiel, kiel tie ĉe vi, kie via patro kaj via patrino tiel vigle babilas kaj kie vi kun viaj karaj gafratoj faras tiel belan bruegadon. H0, kiel solece estas ĉe la maljuna viro! Ĉu vi pensas, ke iu donas al li kison? Ĉu vi pensas, ke li ricevas karesajn rigardojn aŭ kristnaskan arbon? Lin atendas ankoraŭ nur malvarma tombo! Mi ne povas tion elteni!”

“Vi ne devas prezenti al vi vian situacion en tia nigra koloro!” diris la malgranda knabo; “al mi ŝajnas, ke ĉi tie estas tre bele, des pli ke ĉiuj malnovaj pensoj kaj ĉio, kion ili vekas en la animo de la maljuna viro, venas vizite!”

“Sed ilin mi ne vidas kaj ne konas!” diris la stana soldato; “mi ne povas elteni!”

“Vi devas!” respondis la malgranda knabo.

La maljuna viro aperis nun denove kun plej gaja vizaĝo; kun plej bona konfitaĵo, kun pomoj kaj nuksoj, kaj tial la malgranda knabo plu ne pensis pri la stana soldato.

Feliĉa kaj kontentega la malgranda knabo venis hejmen. Tagoj kaj semajnoj pasis de tiu tempo, kaj al la malnova domo kaj el la malnova domo oni amike kapsalutadis sin reciproke; poste la malgranda knabo denove tien venis.

La skulptitaj trumpetistoj trumpetis: “Tratteratra! la malgranda knabo venis! tratteratra!” La glavoj kaj armaĵoj sur la portretoj de la prapatroj kraktintis, la silkaj vestoj brue susuris, la porka ledo babilis, kaj la malnovaj seĝoj havis artriton en la dorso: “Aj!” Estis tute tiel same, kiel la unuan fojon, ĉar tie, ed tiu domo, unu tago pasadis kiel la alia kaj unu horo kiel la alia.

“Mi ne povas elteni!” diris la stana soldato, “mi ploris per stano! Ĉi tie estas tro malgaje! Mi preferus iri en militon kaj perdi la manojn kaj la piedojn! Tio almenaŭ estus ŝanĝo. Mi ne povas elteni. Nun mi scias, kion tio signifas, ricevi viziton de siaj malnovaj pensoj kaj de ĉio, kion ili povas veki en la animo. Mi ricevis la viziton de miaj pensoj, kaj vi povas kredi al mi, ke tio por longa tempo ne donas plezuron. En la fino mi estis jam preta malsuprensalti de la komodo. Vin ĉiujn tie en la domo kontraŭe mi vidis tiel klare, kvazaŭ vi efektive estus ĉi tie. Tio estis denove la dimanĉa mateno, kiun vi kredeble ankoraŭ memoras. Vi, infanoj, staris ĉiuj antaŭ la tablo kaj kantis la sanktan kanton; kiun vi kantas ordinare ĉiumatene. Vi staris pie kun kunmetitaj manoj, la patro kaj la patrino estis tiel same en solena spiritstato kaj subite la pordo malfermiĝis, kaj oni enportis la malgrandan fratinon Marion, kiu ne havas ankoraŭ la aĝon de du jaroj kaj ĉiam dancas; kiam ŝi nur aŭdas iaspecan muzikon aŭ kanton. Kvankam oni penis deteni ŝin de tio, ŝi tamen komencis danci, sed ŝi tute ne povis alkonformiĝi al la takto; ĉar la tonoj de la sankta kanto estis tro tirataj. Tial ŝi staris antaŭe sur unu piedeto kaj klinis la kapon tute antaŭen, kaj poste sur la alia piedo denove klinante la kapon tute antaŭen, sed ĉio ĉi tio ne alakordiĝis. Vi ĉiuj staris tre serioze, kvankam tio estis por vi tre malfacila, sed mi interne devis tiel forte ridi, ke mi defalis de la tablo kaj batis al mi tuberon; kiun mi ĝis nun ankoraŭ havas, ĉar estis ne dece, ke mi ridis. Sed la tutaĵo denove pasas antaŭ mi kune kun ĉio, kion mi depost tiam travivis. Tio kredeble estas la malnovaj pensoj kaj tio, kion ili vekas en la animo. Rakontu al mi, ĉu vi dimanĉe ankoraŭ kantas? Rakontu al mi ion pri la malgranda Mario! Kaj kiel fartas mia kamarado, la alia stana soldato? Jes, li estas vere feliĉa! Mi ne povas elteni!”

“Vi estas fordonacita!” diris la malgranda knabo; “vi devas resti. Ĉu vi ne povas tion kompreni?”

La maljuna viro venis kun kesto, en kiu oni povis vidi multe: tie estis dometoj el kreto kaj skatoloj de balzamo kaj malnovaj kartoj, tiel grandaj kaj tiel oritaj, kiel oni nun neniam vidas plu. La enhavon de granda kestoj oni trarigardis, kaj ankaŭ la fortepianon oni malfermis. La interna flanko de la kovrilo estis ornamita per pejzaĝo, kaj nur raŭke sonis la tonoj, kiujn la maljuna viro eligis; poste li mallaŭte kantetis por si mem iun kanton.

“Jes, tion ŝi kantis!” li diris, kaj ĉe tio li movetis la kapon al ŝia portreto, kiun li aĉetis de la malnovaĵisto, kaj hele eklumis ĉe tio la okuloj de la maljuna viro.

“Mi volas en militon! Mi volas en militon!” kriis la stana soldato tiel laŭte, kiel li povis, kaj li ĵetis sin rekte sur la plankon.

Ha, kie li malaperis! La maljuna viro serĉis, la malgranda knabo serĉis, sed li malaperis kaj li restis malaperinta. “Mi lin jam trovos!” diris la maljunulo, sed li neniam plu lin trovis, la planko havis tro multe da truoj kaj fendoj. La stana soldato falis tra fendon kaj kuŝis nun en nefermita tombo.

La tago pasis, la malgranda knabo venis hejmen, kaj semajnoj post semajnoj pasis. La fenestroj forte kovriĝis per glacio. La malgranda knabo devis longe sidi kaj vaporblovi sur la fenestrojn, por ricevi truon, tra kiu li povus rigardi al la malnova domo kontraŭe. Tie la neĝo enpenetris en ĉiujn volvaĵojn kaj surskribojn: la tuta ŝtuparo estis ulnoalte kovrita de neĝo, kvazaŭ neniu loĝus en tiu domo. Tie efektive neniu loĝis, la maljuna viro mortis.

Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo, kaj sur ĝi oni lin en lia malvasta ĉerko forveturigis en la kamparon, por ripozigi lin tie en lia hereda tombo. Tiel li nun veturis, sed neniu akompanis lin, ĉar ĉiuj liaj amikoj estis jam mortintaj. Nur la malgranda knabo ĉe la preterveturado de la veturilo sendis al ĝi perfingran kison.

Kelke da tagoj poste en la malnova domo estis aranĝita aŭkcia vendado. La malgranda knabo vidis el sia fenestro, kiel oni ĉion forportis: la malnovajn kavalirojn kaj la malnovajn sinjorinojn, la florpotojn kun la longaj oreloj, la malnovajn seĝojn kaj la malnovajn ŝrankojn. Ĉio disiĝis, unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn. Ŝia portreto, kiun li estis trovinta ĉe la malnovaĵisto, migris returne al la malnovaĵisto, kaj tie ĝi restis por ĉiam, ĉar neniu plu konis la virinon kaj neniu interesiĝis pri la malnova bildo.

En la printempo oni detruis la malnovan domon mem, ĉar ĝi estis nur malnova masonaĵo, kiel diris la homoj. El la strato oni povis rigardi rekte en la ĉambron kun la porkledaj tapetoj, kiuj estis deŝiritaj en formo de ĉifonoj; la verdaĵo de la balkono sovaĝe pendis ĉirkaŭ la falantaj traboj. Tiel ĉio tie estis ebenigita kun la tero.

“Oni bone faris!” diris la najbaraj domoj.

Sur la sama terpeco oni konstruis belan domon kun grandaj fenestroj kaj blankaj glataj muroj, sed en la antaŭa parto, kie estis starinta la malnova domo, oni aranĝis malgrandan ĝardenon, kaj al la najbaraj muroj suprenvolviĝis branĉoj de sovaĝaj vinberoj. La ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo kun bela pordo, antaŭ kiu la homoj ofte haltadis kaj enrigardadis. Amase balanciĝadis la paseroj sur la vinberbranĉoj kaj babiladis inter si en sia lingvo tiel bone, kiel ili povis, sed ne pri la malnova domo, kiun ili plu ne memoris.

Pasis multe da jaroj; el la malgranda knabo fariĝis viro, brava viro, kiu kaŭzadis al siaj gepatroj nur ĝojon. Li vivis kun sia juna edzino ankoraŭ la mielan tempon, kaj li enloĝiĝis kun ŝi en tiu domo, antaŭ kiu troviĝis la ĝardeno. Unu fojon li staris apud ŝi, kiam ŝi plantis simplan kampan floron, kiu plaĉis al ŝi. Ŝi plantis ĝin per sia propra malgranda mano kaj albatis la teron per la fingroj. “Aj!” Kio tio estis? Ŝi pikvundis sin. La pinto elstaris el la mola tero.

Tio estis – jes, prezentu al vi! – tio estis la stana soldato, la sama, kiu iam perdiĝis tie ĉe la maljuna viro, iom post iom traglitis tra traboj kaj rubo kaj dum multe da jaroj kuŝis en la tero.

La juna virino viŝis la soldaton antaŭe per verda folio kaj poste per sia delikata poŝtuko, de kiu iris tre agrabla bonodoro; la stana soldato havis la impreson kvazaŭ li vekiĝis el profunda sveno.

“Montru lin al mi!” diris, la juna viro, ridis kaj balancis la kapon. “La sama li kredeble certe ne estas, sed li rememorigas al mi historion, kiun mi havis kun stana soldato, kiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo!” Kaj li rakontis al sia edzino pri la malnova domo kaj la maljuna viro kaj pri la stana soldato, kiun li sendis al tiu, ĉar li estis tiel terure sola. Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazaŭ tio okazus nun antaŭ iliaj okuloj, tiel ke ĉe la juna virino aperis en la okuloj larmoj pri malnova domo kaj la maljuna viro.

“Estas tamen eble, ke tio estas la sama stana soldato!” ŝi diris, “Mi konservos lin kaj konservos ankaŭ en la memoro ĉion, kion vi rakontis al mi. Sed la tombon de la maljuna viro vi devas montri al mi!”

“Nu ĝin mi ne konas,” li diris, “kaj neniu ĝin konas! Ĉiuj liaj amikoj estis mortintaj, neniu lin flegis, kaj mi estis ja malgranda knabo.”

“Kiel terure sola li kredeble estis!” ŝi ekkriis.

“Terure sola!” diris la stana soldato, “tamen estas tre bele, se oni ne estas forgesita!”

“Tre bele!” diris io tute apude de ili, sed krom la stana soldato neniu vidis, ke tio estis ĉifono de la porkleda tapeto. Sian tutan oritaĵon ĝi perdis, ĝi aspektis kiel malseka tero, sed sian opinion ĝi tamen konservis kaj esprimis ĝin:

“Oritaĵo forviŝiĝas,

Porka led’ ne detruiĝas!”

Sed la stana soldato tion ne kredis.

Guto da akvo

Vi certe ja konas grandigan vitron, rondan vitron, kiu ĉion faras centoble pli granda ol ĝi estas en efektiveco? Se oni ĝin prenas kaj tenas antaŭ la okulo kaj rigardas tra ĝi akvoguton el la lageto, tiam oni vidas pli ol milon da strangaj bestetoj, kiujn oni ordinare neniam vidas en la akvo, sed kiuj vere kaj efektive tie troviĝas. Tio aspektas preskaŭ kiel tuta telero plena de kraboj, kiuj rampas unuj sur kaj inter la aliaj kaj estas tiel manĝegemaj, ke ili deŝiras unuj al la aliaj la manojn kaj piedojn, angulojn kaj rondojn, kaj malgraŭ tio ili estas siamaniere gajaj kaj viglaj.

Nu, estis iam homo, kiun ĉiuj nomis Juko-Piko, tiel li estis nomata. Li ĉiam volis el ĉio havi la plej bonan, kaj se li ne povis tion havi simple, li prenis ĝin per sorĉado.

Jen li sidas unu tagon kaj tenas sian grandigan vitron antaŭ la okulo kaj rigardas akvoguton, kiun li prenis el strata marĉeto. Ha, kia baraktado tie estis! Ĉiuj miloj da infuzorioj baraktadis, saltadis, ĉirkaŭŝiradis kaj manĝadis unu la alian.

“Sed tio estas ja tute abomeninda!” ekkriis la maljuna Juko-Piko; “ĉu oni ne povas admoni ilin, ke ili vivu inter si en paco kaj trankvileco, kaj aranĝi, ke neniu el ili miksu sin en la aferojn de la aliaj!” Li pensis kaj pensis, sed li ne trovis rimedon, kaj tial li devis sorĉi. “Mi devas doni al ili koloron, por ke ili fariĝu rekoneblaj!” li diris, kaj li enverŝetis tre malgrandan guton da ruĝvinsimila fluidaĵo en la akvoguton, sed tio estis plej bonspeca sango de sorĉistino. Tiam ĉiuj tiuj strangaj bestetoj en sia tuta korpo fariĝis rozkoloraj; la guto ricevis la aspekton de tuta urbo, sur kies stratoj svarmis nudaj sovaĝaj homoj.

“Kion vi tie havas?” demandis alia maljuna sorĉisto, kiu ne havis nomon, en kio ĝuste konsistis lia bontoneco.

“Se vi povos diveni, kio tio estas,” respondis Juko-Piko, “tiam mi ĝin donacos al vi; sed oni ne povas tion facile diveni, se oni tion ne scias!”

La sorĉisto, kiu ne havis nomon ekrigardis tra la grandiga vitro. Tio aspektis efektive kiel granda urbo, en kiu ĉiuj homoj kuradis sen vestoj. Estis terure, sed ankoraŭ pli terure estis vidi, kiel unu puŝas kaj frapas la alian, kiel ili reciproke sin pinĉas kaj tiras, mordas kaj ŝiras. Kio estis malsupre, flugis supren, kio estis supre, falis malsupren. “vidu, vidu! Lia kruro estas pli longa ol mia! Baf! Ĝin for!” Jen estas unu, kiu havas malgrandan elkreskaĵon malantaŭ la orelo, malgrandan senkulpan elkreskaĵon, sed ĝi doloras lin, kaj tial ĝi plu ne doloru. Kaj li ekhakis lin kaj ŝiris lin kaj formanĝis lin pro la malgranda elkreskaĵo. Jen unu sidis silente kiel juna knabino kaj deziris nur, ke oni lasu lin en trankvilo kaj paco. Sed la juna knabino nepre devis eliri, kaj ili tiris ŝin kaj disŝiris ŝin kaj formanĝis ŝin.

“Tio estas tre amuza!” diris la sorĉisto.

“Jes, sed kio tio estas laŭ via opinio?” demandis Juko-Piko. “Ĉu vi povas tion diveni?”

“Tion oni vidas ja klare!” diris la alia. “Tio estas Kopenhago aŭ ia alia granda urbo, ili ja ĉiuj estas egalaj unu al la alia. Granda urbo tio estas!”

“Tio estas akvo el strata marĉeto!” diris Juko-Piko.

Feliĉa familio

Ĉi tie en nia lando la plej granda verda folio certe estas la folio. de lapo. Se oni tenas ĝin antaŭ sia korpo, ĝi povas perfekte servi kiel antaŭtuko, kaj se oni metas ĝin sur la kapon, ĝi en pluva vetero faras tiajn samajn servojn kiel pluvombrelo, ĉar ĝi estas terure granda. Neniam lapo kreskas sola, ne, kie unu kreskas, tie kreskas ankaŭ aliaj; ĝi estas io belega, kaj la tuta belegaĵo estas manĝaĵo por limakoj. La grandaj blankaj limakoj, kiuj en la antikvaj tempoj prezentis amatan manĝaĵon. de altklasaj homoj kaj ankoraŭ nun en Italujo estas rigardataj kiel plezure uzata fasta manĝaĵo, bone laboris sur la lapoj kaj diris: “He, kiel bongusta ĝi estas!” ĉar ili rigardis ĝin kiel la plej bongustan manĝaĵon; ili vivis de folioj de lapoj, kaj por tio la lapoj estis semataj.

La afero estis en proksimeco de malnova kavalira bieno; kie oni plu, ne manĝis limakojn kaj kie ili tute elmortis; la lapoj tamen ne elmortis, ili kreskis kaj kreskis sur ĉiuj vojetoj kaj bedoj, oni tute plu ne povis helpi al si kontraŭ ili, tie estis vera arbaro da lapoj. Tie aŭ alie staris sola pomarbo aŭ prunarbo, sen tio oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno. Ĉie estis lapoj, kaj tie loĝis la du lastaj tre maljunaj limakoj.

Kian aĝon ili havis, ili mem ne sciis, sed ili ankoraŭ tre bone memoris, ke estis iam multe pli da ili, ke ili devenas el familio, kiu enmigris el fremdaj landoj, kaj ke por ili kaj por iliaj samgentanoj estis plantita la tuta arbaro. Ekstere de la arbaro ili neniam estis; tamen al ili ne estis nesciate, ke en la mondo troviĝas ankoraŭ io alia, kio estas nomata kavalira bieno. Tie supre oni estas kuirata, de kio oni fariĝas nigra, kaj poste oni estas metata sur arĝentan pladon; sed kio okazas plue, tion ili ne sciis. Cetere, kion tio signifas, esti kuirata kaj kuŝi sur arĝenta plado, tion ili ne povis prezenti al si, sed ia neklara sento diris al ili, ke tio kredeble estas io belega kaj tre honora. Nek la majskaraboj, nek la bufoj aŭ lumbrikoj, kiujn ili demandis pri tio, povis doni al ili informon pri tio, neniu el ili estis kuirita aŭ kuŝis sur arĝenta plado.

La maljunaj blankaj limakoj estis la plej honorindaj en la mondo, kiel ili tre bone sciis; nur por ili ekzistis la arbaro, kaj la kavalira bieno ekzistis por tio, ke ili povu esti kuirataj kaj metataj sur arĝentan pladon.

Ili vivis nun tre solece kaj feliĉa, kaj ĉar ili ne havis infanojn, tial ili adoptis malgrandan simplan limakon, kiun ili edukis kiel sian propran infanon. La etulo tamen ne volis kreski, ĉar ĝi estis de tro malalta deveno. Sed la maljunaj limakoj, precipe la patrino, opiniis, ke ili tamen rimarkas ian pligrandiĝon, kaj la patrino petis la patron, ke se li ne povas vidi, li pripalpu la malgrandan konkon de la limako, kaj li pripalpis kaj trovis, ke la patrino estas prava.

Unu tagon estis forta pluvo.

“Aŭskultu, kiel sur la lapoj frapas kaj plaŭdas!” diris la limako-patro.

“Jen venas jam gufoj!” diris la limako-patrino. “Ili jam kuras malsupren laŭlonge de la trunko! Vi vidos, kiel malseke ĉi tie fariĝos. Mi estas tre ĝoja, ke ni posedas nian bonan domon kaj la etulo ankaŭ havas sian. Pri ni estas kompreneble pli bone zorgite ol pri ĉiuj ceteraj kreitaĵoj, kaj el tio oni povas vidi, ke al ni apartenas la regado en la mondo! De la momento de nia naskiĝo ni posedas domon, kaj la lapa arbaro estas plantita por ni! Mi volus nur scii, kiel malproksime ĝi etendiĝas kaj kio estas ekstere de ĝi!”

“Ekstere estas nenio!” diris la limako-patro. “Pli bone ol ĉe ni nenie povas esti, kaj mi havas nenion por deziri!”

“Jes,” diris la patrino, “mi volus veni en la kavaliran bienon, esti kuirata kaj metata sur arĝentan pladon; tio estis la sorto de ĉiuj niaj prapatroj, kaj vi povas kredi al mi, ke tio enhavas en si ion tute eksterordinaran!”

“La kastelo eble ruiniĝis,” diris la limako-patro, “aŭ la lapa arbaro superkreskis ĝin tiel, ke la homoj ne povas plu eliri. Oni ankaŭ tute ne bezonas rapidi, sed tio estas jam via naturo, vi ĉiam rapidas tiel terure, kaj la etulo ankaŭ jam komencas tiel agi. En la daŭro de tri tagoj li ja suprenrampis la trunkon; mi ricevas kapturnon, kiam mi nur suprenrigardas al li!”

“Ne insultu!” diris la limako-patrino, “li rampas tiel singarde, li certe ankoraŭ havigos al ni ĝojon; ni havas ja nenion alian, por kio ni povus vivi! Sed ĉu vi pensis jam pri tio, kie ni prenos por li edzinon? Ĉu vi ne opinias, ke malproksime, malproksime en la lapa arbaro troviĝas ankoraŭ iu el nia speco?”

“Nigraj limakoj, mi opinias, kredeble troviĝas en granda kvanto,” diris la maljunulo, “nigraj limakoj sen domo, sed ili malgraŭ sia sintrotakseco apartenas al la simpla popolo. Ni tamen povas komisii tion al la formikoj; ili kuradas tien kaj reen, kvazaŭ ili havus ian laboron; ili certe scias pri ia edzino por nia limaketo!”

“Vere, mi scias pri unu plej bela!” diris unu formiko; “sed mi timas, ke oni ne povos tion aranĝi, ĉar la afero koncernas reĝidinon!”

“Tio ne malhelpas!” diris la gemaljunuloj. “Ĉu ŝi havas domon?”

“Ŝi havas palacon!” diris la formiko, “la plej belan formikan palacon kun sepcent koridoroj.”

“Ne, mi tre dankas!” diris la limako-patrino, “ni ne volas, ke nia filo iru en formikan amason! Se vi scias nenion pli bonan, tiam ni nin turnos al la blankaj kuloj; ili flugadas malproksimen en pluvo kaj en suna lumo, kaj ili konas la lapan arbaron de interne kaj de ekstere!”

“Ni havas edzinon por li!” diris la kuloj. “Cent homajn paŝojn de ĉi tie sidas sur grosarbetaĵo malgranda limakino kun domo; ŝi staras en la vivo tute sole, kaj ŝi havas sufiĉan aĝon, por edziniĝi. Estas nur cent homaj paŝoj de ĉi tie!”

“Bone, ŝi venu al li!” diris la gemaljunuloj; “li havas lapan arbaron, kaj ŝi havas nur unu arbetaĵon!”

Kaj oni venigis la malgrandan limakan fraŭlinon. Pasis ok tagoj ĝis ĝia alveno, sed tio ĝuste estis la plej eminenta; per tio ŝi pruvis, ke en ŝi fluas vera limaka sango.

Post tio oni aranĝis la edziĝan feston. Ses lampiroj lumis tiel bone, kiel ili povis; krom tio la soleno pasis tute silente, ĉar la maljunaj limakoj ne povis toleri bruon kaj gajecon. Sed anstataŭe la limako-patrino faris belan parolon; la patro ne povis; li estis tro emociita; kaj poste ili transdonis al ili kiel heredaĵon la tutan lapan arbaron kaj ripetis tion, kion ili ĉiam diradis, ke tiu arbaro estas la plej bona aĵo en la mondo, kaj ke ili vivos honeste kaj estiminde kaj multobliĝos; tiam ili kaj iliaj infanoj iam venos en la palacon, estos kuirataj ĝisnigre kaj metataj sur arĝentan pladon.

Post la fino de la parolo la gemaljunuloj rampis en siajn domojn kaj neniam plu elvenis; ili dormis. La juna limaka paro regis en la arbaro kaj ricevis grandnombran idaron, sed neniam oni ilin kuiris kaj neniam oni ilin metis sur arĝentan pladon; kaj de tio ili konkludis ke la palaco disfalis kaj ĉiuj homoj en la mondo mortis; kaj ĉar neniu al ili kontraŭparolis, tio kompreneble estis rigardata kiel veraĵo. La pluvo frapadis la lapajn foliojn, por fari al ili tamburan muzikon, la suno lumadis, por aranĝi por ili en la lapa arbaro maron da lumo, kaj ili estis tre feliĉaj, kaj la tuta familio sentis sin feliĉa, kaj tia ĝi efektive estis.

Fabeloj

Tria Parto

Verkis: H. C. Andersen

Tradukis D-ro L. L. Zamenhof

Eldono: 1-a eldono

Eldonado: Esperantista Centra Librejo Paris 1932

Grandeco: 153 p.

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Bertilo Wennergren iom korektis la tekston uzante la “koboldoimunan eldonon”: Volumo 7 de la “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof”, eldonejo ludovikito, 1990.

Proksimuma tradukojaro: 1916

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

Historio de unu patrino

Unu patrino sidis apud sia malgranda infano; ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. La infano kuŝis pala, la malgrandaj okuloj estis fermitaj, ĝia spirado estis mallaŭta, nur de tempo al tempo interrompata de profunda enspiro, simila al ĝemo; kaj la patrino tiam ankoraŭ pli dolorplene ekrigardadis sian amaton.

Jen oni ekfrapis je la pordo, kaj eniris malriĉa maljuna homo, kiu estis envolvita en granda ĉevalkovrilo, ĉar tio varmigas, kaj varmon li bezonis, ĉar ekstere regis malvarma vintro. Ĉio kuŝis kovrita de glacio kaj neĝo, kaj kruda vento tranĉis al ĉiu la vizaĝon.

Ĉar la maljuna homo tremis de malvarmo kaj la infano nun ĝuste endormiĝis por momento, tial la patrino metis en la fornon malgrandan poton kun biero, por varmigi ĝin por la veninto. La maljuna homo sidis kaj lulis la infanon, kaj la patrino sidiĝis sur la seĝo tute apude de li, observis sian malsanan infanon, kiu profunde spiris, kaj levis la malgrandan manon.

“Ĉu vi ne opinias ankaŭ, ke mia filo restos vivanta?” ŝi demandis.

“Dio ne volos forpreni lin de mi!”

La maljuna homo, kiu estis la Morto mem, movetis iom strange la kapon, tio povis tiel same bone signifi “jes”, kiel “ne”. La patrino sidis kun mallevitaj okuloj kaj la larmoj ruliĝadis sur ŝiaj vangoj. Ŝia kapo fariĝis peza, dum tri noktoj kaj tri tagoj ŝi ne fermis okulon, kaj nun ŝi endormiĝis, sed nur por unu momento, poste ŝi, tremante de malvarmo, eksalte leviĝis. “Kio tio estas!” ŝi ekkriis kaj rigardis ĉiuflanken. Sed la maljuna homo malaperis, kaj ŝia malgranda infano ankaŭ malaperis, li forprenis ĝin kun si. Kaj en la angulo zumis kaj zumis la malnova horloĝo, la granda plumba pezilo atingis la plankon, kaj bum! ankaŭ la horloĝo eksilentis.

La malfeliĉa patrino elkuris el la domo kaj vokis sian infanon. Ekstere, meze de la neĝo, sidis virino en longaj nigraj vestoj, kaj ŝi diris: “La Morto estis tie en via loĝejo, mi vidis, ke li forflugis kun via malgranda infano; li flugas pli rapide ol la vento, kaj neniam li alportas returne tion, kion li prenis!”

“Diru al mi nur, kiun vojon li iris!” respondis la patrino, “diru al mi la vojon, kaj mi lin trovos!”

“Mi scias la vojon!” diris la virino en la nigraj vestoj, “sed antaŭ ol mi diros ĝin al vi, vi devas kanti al mi ĉiujn kantojn, kiujn vi kantis al via infano. Mi amas ilin, mi jam antaŭe aŭdis ilin, mi estas la Nokto, mi vidis viajn larmojn, kiam vi kantis.”

“Mi kantos ĉiujn, ĉiujn!” respondis la patrino, “sed ne retenu min, por ke mi povu lin kuratingi, por ke mi povu trovi mian infanon!”

Sed la Nokto sidis muta kaj silenta; tiam la patrino interplektis la manojn, kantis kaj ploris, kaj granda estis la kvanto de la kantoj, sed ankoraŭ multe pli granda la kvanto de la larmoj. Kaj tiam la Nokto diris:

“Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda infano.”

Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi plu ne sciis, kien ŝi devas iri. Tie staris dornarbetaĵo, kiu havis nek foliojn nek floraĵojn, sed estis ja malvarma vintra tempo, kaj prujno kuŝis sur ĝiaj branĉoj.

“Ĉu vi ne vidis la Morton, preterpasantan kun mia kara infano?”

“Jes!” diris la dornarbetaĵo, “sed mi ne diros al vi, kiun vojon li iris, se vi antaŭe ne varmigos min ĉe via koro; mi frostiĝas, mi fariĝas absoluta glacio.”

Kaj forte ŝi alpremis la dornarbetaĵon al sia koro, por ke ĝi povu bone varmiĝi, kaj la dornoj penetris al ŝi en la karnon, tiel ke la sango elfluis per grandaj gutoj, sed la dornarbetaĵo elkreskigis freŝajn verdajn foliojn kaj floraĵoj disvolviĝis en la malvarma vintra nokto, tiel varme estis ĉe la malĝoja patrino; kaj la dornarbetaĵo priskribis al ŝi la vojon, kiun ŝi devas iri.

Poste ŝi venis al granda lago, kie oni vidis nek ŝipon nek boaton. La glacio sur ĝi ne estis ankoraŭ sufiĉe fortika, por ŝin transporti, kaj la akvo ne estis sufiĉe nekovrita kaj glata, por ke ŝi povu kuraĝi travadi ĝin, kaj tamen transiĝi ŝi nepre devis, se ŝi volis trovi sian infanon. En la malespero ŝi kusiĝis, por eltrinki la lagon, kaj tio por homo estas ja ne ebla. Sed la afliktita patrino pensis, ke eble okazos miraklo.

“Ne, tio ne estas farebla!” diris la lago, “prefere ni ambaŭ rigardu, ĉu ni ne povos interkonsenti. Kolekti perlojn estas mia pasio kaj viaj okuloj estas la du plej helaj perloj, kiujn mi ĝis nun vidis. Se vi volas elplori ilin en min, tiam mi transportos vin al la granda florvarmejo, en kiu la Morto loĝas kaj kulturas florojn kaj arbojn; ĉiu el ili estas homa vivo.”

“Ho, kion mi ne fordonus, por veni al mia infano!” respondis la kompatinda patrino kun larmoj, kiuj nun ekfluis ankoraŭ pli abunde, ĝis ŝiaj okuloj falis sur la fundon de la lago kaj fariĝis du grandvaloraj perloj; sed la lago ŝin levis, kvazaŭ ŝi sidus sur balanca seĝo, kaj per unu eksvingo ŝi transflugis sur la transan bordon, sur kiu staris mejlolarĝa mirinda domo. Oni ne sciis, ĉu ĝi prezentas monton kun arbaroj kaj kavernoj, aŭ ĉu ĝi estas faritaĵo de homa mano; sed la kompatinda patrino ne povis ĝin vidi, ŝi estis ja elplorinta siajn okulojn.

“Kie mi povas trovi la Morton, kiu foriris kun mia kara infano?” ŝi ĝemis.

“Ĉi tien li ankoraŭ ne alvenis,” diris la maljuna tombistino, al kiu estis komisiita la inspektado super la granda florvarmejo de la Morto

. “Kiamaniere vi povis veni ĉi tien, kaj kiu al vi helpis?”

“La bona Dio al mi helpis!” ŝi respondis; “Li estas kompatema, kaj vi ankaŭ estos kompatema! Kie mi povas trovi mian karan infanon?”

“Sed mi ĝin ne konas!” diris la virino, “kaj vi ne povas vidi! Multe da floroj kaj arboj forvelkis en ĉi tiu nokto, la Morto baldaŭ venos kaj transplantos ilin! Vi certe scias, ke ĉiu homo, konforme al sia esenco, havas sian vivarbon aŭ sian vivofloron; ili aspektas kiel aliaj kreskaĵoj, sed havas korbatadon. Ankaŭ infanaj koroj povas jam bati. Aŭskultu la batadon de la koroj, eble vi povos rekoni la koron de via infano. Sed kion vi donos al mi, se mi diros al vi, kion vi ankoraŭ krom tio devas fari?”

“Mi havas nenion plu por doni!” diris la malĝoja patrino, “sed mi iros por vi ĝis la fino de la mondo.”

“Tie mi havas nenion por fari,” respondis la virino, “sed vi povas doni al mi viajn longajn nigrajn harojn; vi certe ja mem scias, ke ili estas belaj, kaj ili plaĉas al mi. Anstataŭ tio vi ricevos miajn blankajn harojn, kaj tio ja ankaŭ io estas!”

“Ĉu vi nenion plu postulas?” ŝi diris; “tion mi donos al vi kun ĝojo!” Kaj ŝi donis al la virino siajn belajn nigrajn harojn kaj ricevis anstataŭ tio la neĝblankajn harojn de la maljunulino.

Post tio ili iris en la grandan florvarmejon de la Morto, kie en stranga maniero kreskis floroj kaj arboj. Jen sub vitraj kloŝoj staris delikataj hiacintoj kaj grandaj arbosimilaj peonioj; jen kreskis akvaj kreskaĵoj, unuj estis freŝaj, aliaj duonvelkintaj, akvaj serpentoj kuŝis sur ili, kaj nigraj kankroj forte alkroĉiĝis al la trunko. Jen staris belegaj palmoj, kverkoj kaj platanoj, jen petroselo kaj floranta timiano; ĉiu arbo kaj ĉiu floro havis apartan nomon, ĉiu estis homa vivo, la homo ankoraŭ vivis, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando, sur la tuta tero ĉirkaŭe. Jen estis grandaj arboj en malgrandaj potoj, tiel ke ili staris kripligite kaj preskaŭ krevigis la potojn; sur alia loko oni vidis malgrandan delikatan floron en grasa tero, ĉiuflanke kovritan de musko kaj bone vartatan. – La malĝoja patrino klinis sin super la plej malgrandajn kreskaĵojn kaj aŭskultis, kiel en ili batas la homa koro, kaj inter milionoj ŝi rekonis la koron de sia infano.

“Ĉi tio ĝi estas!” ŝi ekkriis kaj etendis la manon super malgrandan bluan krokuson, kiu tute velke kliniĝis sur unu flankon.

“Ne ektuŝu la floron!” avertis la maljuna virino, “sed stariĝu ĉi tie, kaj kiam la Morto, kiun mi jam delonge atendas, alvenos, tiam ne lasu lin elŝiri la kreskaĵon. Minacu al li, ke vi faros tion saman al la aliaj kreskaĵoj, tiam li fariĝos zorga. Li estas responda antaŭ Dio, ke sen Lia permeso neniu kreskaĵo estos elŝirita.”

Subite tra la ĉambrego ekflugis glacie malvarma blovo, kaj la blinda patrino povis kompreni, ke la Morto alproksimiĝas.

“Kiel vi povis trovi la vojon ĉi tien?” li demandis, “kiel vi povis alveni pli rapide ol mi?”

“Mi estas patrino!” ŝi respondis.

Kaj la Morto etendis sian longan manon al la malgranda delikata floro, sed ŝi tenis super ĝi, forte ŝirmante, siajn manojn, tute super ĝi kaj tamen plena de timo, ke ŝi eble ektuŝos unu el la folietoj. Tiam la Morto ekblovis sur ŝiajn manojn, kaj ŝi sentis, ke lia spiro estas pli malvarma ol la malvarma vento, kaj ŝiaj manoj senforte malleviĝis.

“Vi nenion povas fari kontraŭ mi!” diris la Morto.

“Sed Dio povas!” ŝi respondis.

“Mi faras nur tion, kion Li volas!” diris la Morto. “Mi estas Lia ĝardenisto. Mi prenas ĉiujn Liajn florojn kaj arbojn kaj transplantas ilin en la grandan ĝardenon de la paradizo, en la nekonatan landon, sed kiel ili tie kreskas kaj kiel tie estas, tion mi ne havas la rajton diri al vi!”

“Redonu al mi mian infanon!” diris la patrino kaj ploris kaj petis.

Sed subite ŝi ekkaptis per ambaŭ manoj du belajn florojn ĉe sia flanko kaj ekkriis al la Morto: “Mi elŝiros ĉiujn viajn florojn, ĉar mi estas en malespero!”

“Ne ektuŝu ilin!” ekkriis la Morto. “Vi diras, ke vi estas malfeliĉa, kaj nun vi alian patrinon volas fari tiel same malfeliĉa!”

“Alian patrinon!” diris la kompatinda virino kaj tuj ellasis la florojn. “Jen mi donas al vi viajn okulojn!” diris la Morto; “mi elkaptis ilin el la lago, ili lumis tiel brile. Mi ne sciis, ke ili estas viaj. Prenu ilin returne, ili nun estas pli klaraj ol antaŭe; rigardu per ili en la profundan puton ne malproksime de vi. Mi diros al vi la nomojn de la du floroj, kiujn vi volis elŝiri, kaj vi vidos ilian tutan estontecon, ilian tutan homan vivon, vi vidos, kion vi volis detrui kaj neniigi!”

Kaj ŝi ekrigardis en la puton. Feliĉega ĝojo plenigis ŝin, kiam ŝi vidis, kiel unu el ili fariĝis beno por la mondo, kiam ŝi vidis, kiom multe da feliĉo kaj ĝojo eliros el li. Ŝi vidis la vivon de la alia, tie estos ĉeno de zorgoj kaj suferoj, mizero kaj malfeliĉo.

“Ambaŭ estas la volo de Dio!” diris la Morto.

“Kiu el ili estas la floro de la malfeliĉo kaj kiu estas la floro de la beno?” ŝi demandis.

“Tion mi ne diros al vi!” diris la Morto, “sed almenaŭ tion sciu, ke unu el tiuj floroj estis la floro de via propra infano, ĝi estis la sorto de via infano, kion vi vidis, la estonteco de via propra infano.”

Tiam la patrino plena de teruro ekkriis: “Kiu el ili estis mia infano? Diru tion al mi, liberigu la senkulpan! Liberigu mian infanon de tiu tuta mizero! Prefere forportu ĝin! Portu ĝin en la regnon de Dio! Forgesu miajn larmojn, forgesu miajn petojn kaj ĉion, kion mi diris kaj faris!”

“Mi vin ne komprenas!” diris la Morto. “Ĉu vi volas havi returne vian infanon, aŭ ĉu mi iru kun ĝi tien, de kie ne ekzistas reveno?”

Tiam la patrino interplektis siajn manojn, ĵetis sin surgenue kaj preĝis al Dio: “Ne mia, sed via volo fariĝu, ĝi sola estas la plej bona! Ne aŭskultu min! Ne aŭskultu min!”

Kaj ŝi klinis sian kapon sur sian bruston.

Sed la Morto foriris kun ŝia infano en la nekonatan landon.

Kolumo

Estis iam eleganta kavaliro, kies tuta loĝeja ilaro konsistis nur el bototirilo kaj kombilo, sed kompense li havis la plej belan kolumon en la mondo, kaj la historion de tiu kolumo ni nun aŭdu. Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando.

“He!” diris la kolumo, “neniam ĝis nun mi vidis tiel gracian, tiel delikatan, tiel velure molan kaj tiel ĉarman personon. Ĉu vi permesas demandi pri via estimata nomo?”

“Ĝin mi ne diros!” respondis la ŝtrumpa rubando

“Kie vi loĝas?” demandis plue la kolumo.

Sed la ŝtrumpa rubando, kiu estis tre hontema kaj sinĝenema, opiniis nekonvena respondi pri tio.

“Vi kredeble estas zono?” demandis la kolumo, “interna zono, por tiel diri? Mi jam vidas, vi servas kiel por utilo, tiel ankaŭ por ornamo, kara fraŭlino.”

“Mi ne komprenas, kiel vi povas permesi al vi alparoli min!” diris la ŝtrumpa rubando. “Ŝajnas al mi, ke mi donis al vi nenian kaŭzon per tio.”

“Tute sendube, se oni estas tiel bela kiel vi!” respondis la kolumo. “Tio prezentas sufiĉan kaŭzon!”

“Ne tro alproksimiĝu al mi!” ekkriis la ŝtrumpa rubando. “Vi aspektas tiel vire maltima!”

“Mi efektive estas bontona kavaliro!” diris la kolumo, “mi posedas bototirilon kaj kombilon.” En efektiveco tio estis tute malvera, ĉar ili apartenis ja al lia mastro, kiu ilin posedis, sed li nur fanfaronis. “Ne estu tro familiara kun mi!” ekkriis la ŝtrumpa rubando, “mi ne estas kutima je tio!”

“Afektulino!” moke respondis la kolumo, kaj post tio oni elprenis ilin el la tolaĵo. Oni ilin amelis, pendigis super seĝo en la sunlumo, kaj poste oni ilin metis sur la gladotabulon. Tiam venis la varmega gladilo.

“Sinjorino!” diris la kolumo, “kara sinjorino vidvino, al mi fariĝas tute varmege! Mi min mem plu ne rekonas, mi tute perdas miajn faldojn, vi elbruligos en mi truon! Hu! Mi petas vin pri via mano!”

“Kanajlo!” diris la gladilo kaj fiere ekglitis sur kolumo, ĉar ĝi imagis al si, ke ĝi estas vapormaŝina kaldrono, kiu devas iri sur la fervojon, por tiri vagonojn.

“Kanajlo!” ĝi diris.

La kolumo iom disfadeniĝis sur la rando, tial venis la tondilo kaj devis detranĉi la fadenojn.

“Ho!” ekkriis la kolumo, “vi kredeble estas unua baletistino? Kiel forte vi etendas la piedojn! Tio estas la plej ĉarma afero, kiun mi iam vidis. Neniu homo povas tion fari tiel, kiel vi!”

“Tion mi scias!” respondis la tondilo.

“Vi meritas esti grafino!” diris la kolumo. “Ĉio, kion mi posedas, estas kavaliro, bototirilo kaj kombilo! Ho, se mi havus graflandon!”

“Ŝajnas al mi, ke tio estas svatiĝado!” diris la tondilo, kiu serioze ekkoleris. Tial ĝi donis al la kolumo fortan tranĉon, kaj oni lin formetis.

“Mi opinias, ke mi devos turni mian okulon al la kombilo!” diris la kolumo. “Estas rimarkinde, kiel bone vi povoscias konservi ĉiujn viajn dentojn, kara fraŭlino! Ĉu vi neniam pensis pri fianĉiĝo?”

“Kompreneble!” diris la kombilo. “Mi ja estas jam fianĉigita kun la bototirilo!”

“Fianĉigita!” ekkriis la kolumo. Nun en la regiono de lia konateco ekzistis plu neniu, pri kiu li povus svatiĝi, kaj tial li kun hipokrita malestimo ĵuris, ke li ne volas edziĝi.

Pasis sufiĉe longa tempo, ĝis la kolumo fine transmigris en la paperfarejon. Tie estis granda societo de ĉifonaĵoj, la delikataj aparte kaj la maldelikataj aparte, bonorde, kiel devas esti. Ĉiuj havis multe por rakonti unu al la alia, sed plej multe la kolumo, li estis perfekta fanfaronulo.

“Mi havis terure multe da amantinoj!” rakontis la kolumo, “eĉ unu momenton oni ne lasis min trankvila. Estas vero, ke mi ĉiam estis eleganta kavaliro kaj krom tio ĉiam amelita. Mi posedis bototirilon kaj kombilon, kiujn mi neniam uzis. Vi devus min vidi tiam, min vidi, kiam mi kuŝis sur la flanko! Neniam mi forgesos mian unuan amatinon, ŝi estis zono, tiel delikata, tiel velure mola, tiel ĉarma! Pro mi ŝi ĵetis sin en lavokuvon. Estis ankaŭ unu vidvino, kiu ekardis per amo al mi, sed mi lasis ŝin stari kaj malvarmiĝi! Estis poste unua baletistino, ŝi donis al mi tranĉon, kiu ankoraŭ nun min malornamas, ŝi estis tre tranĉa kaj kolerema. Mia propra kombilo enamiĝis je mi kaj pro ama suferado perdis ĉiujn siajn dentojn. Jes, en tiu speco mi multe travivis. Sed plej multe mi bedaŭras la ŝtrumpan rubandon, mi volis diri la zonon, kiu ĵetis sin en la lavokuvon. Mi havas multe sur mia konscienco; al mi oni ne povas malaprobi mian sopiron fariĝi blanka papero!”

Kaj li efektive fariĝis blanka papero; ĉiuj ĉifonaĵoj fariĝis blanka papero, sed la kolumo fariĝis ĝuste tiu peco da blanka papero, kiun ni vidas ĉi tie, sur kiu estas presita ĉi tiu historio, pro tio, ke li tiel terure fanfaronis per aferoj, kiuj en efektiveco havis esencon tute alian. Tio devas esti por ni averto, por ke ni ne kondutu tiel same, ĉar ni vere ne povas scii, ĉu ni ankaŭ ne transmigros iam en paperfarejon kaj estos aliformigitaj en blankan paperon kaj oni presos sur ni nigre sur blanke nian tutan historion, eĉ la plej sekretajn aferojn, kaj ni devos mem kuradi kun tio kaj elbabili ĉion, kiel la kolumo.

Lino

La lino staris en plena florado. Ĝi havis belajn bluajn floraĵojn, molajn kiel flugiloj de tineoj kaj ankoraŭ multe pli delikatajn. La suno prilumadis la linon, kaj la pluvaj nuboj priverŝadis ĝin, kaj tio estis por ĝi tiel same bonefika, kiel por malgrandaj infanoj estas esti banata kaj poste ricevi kison de la patrino; ili fariĝas ja de tio multe pli belaj, kaj tiel estis ankaŭ kun la lino.

“La homoj diras, ke mi bonege aspektas,” pensis la lino, “mi atingos neordinaran altecon kaj havigos belegan pecon da tolo. Ha, kiel feliĉa mi estas! Mi certe estas la plej feliĉa el ĉiuj! Estas al mi bone, kaj mi atingos ion valoran. Kiel la sunlumo refreŝigas kaj kiel la pluvo estas bongusta kaj vigliga! Mi estas senfine feliĉa, mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!”

“Jes, jes, jes!” diris la palisoj de la barilo, “vi ne konas la mondon kiel ni, ni havas en ni nodojn kaj tuberojn!” Kaj ili knaris malgaje:

“Knar’, knar’, knar’ de la knarant’!

Finita estas nun la kant’!”

“Ne, ĝi ne estas ankoraŭ finita!” respondis la lino; “la suno ankaŭ morgaŭ lumos, la pluvo donas tian ĝuon, mi povas aŭdi, kiel mi kreskas, mi povas senti, ke mi floras; mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!”

Sed unu tagon venis homoj, prenis la linon je la kaptufo kaj elŝiris ĝin kune kun la radiko; ho, tio doloris! Poste oni metis ĝin en akvon, kvazaŭ oni volus ĝin dronigi, kaj tuj poste oni elmetis ĝin al fajro, kvazaŭ oni volus ĝin rosti; estis terure!

“Oni ne povas ĉiam havi bone!” diris la lino. “Oni devas elteni diversajn elprovojn, tiam oni ion scias!”

Tamen fariĝis malbone, tre malbone. La linon oni ŝiris kaj rompis, sekigis kaj preparis. Poste ĝi venis sur la bobenstangon, ŝurr, ŝurr.... Estis ne eble kolekti siajn pensojn.

“Mi estis tro feliĉa!” pensis la lino dum sia tuta suferado. “Oni devas ĝoji pri la bonaĵo, kiun alportis la juneco. Ĝoji, ĝoji, ho, ho!” Kaj tiel ĝi parolis ankoraŭ, kiam ĝi venis sur la teksilon. Ĉi tie ĝi fariĝis belega granda peco da tolo. La tuta lino, ĉiu aparta trunketo, trovis sian aplikon en tiu unu peco.

“Tio estos ja nekomparebla! Tion mi neniam kredus! Ha, kiel la feliĉo restas fidela al mi! Jes, la barilaj palisoj estis nepravaj kun sia kanto. La kanto tute ne estas ankoraŭ finita, ĝi nur nun komenciĝas! Estas nekompareble! Se mi suferis, kompense ankaŭ io fariĝis el mi; mi estas la plej feliĉa el ĉiuj. Mi estas tiel forta kaj tiel mola, tiel blanka kaj tiel longa! Tio estas io tute alia ol esti nur kreskaĵeto, eĉ se oni estas en plena florado.

Oni ne havas ĝustan vartadon, kaj akvon oni ricevas nur tiam, kiam pluvas. Nun mi havas vartadon! La servistino turnas min ĉiumatene, kaj per la verŝilo mi ĉiuvespere ricevas pluvan banon; sinjorino la pastredzino eĉ faris parolon pri mi kaj asertis, ke mi estas la plej bona peco en la paroĥo. Mi ne povas jam fariĝi pli feliĉa!”

Jen la tolo venis en la domon, jen ĝi venis sub la tondilon. Kiel oni ĝin tranĉis, kiel oni ŝiris, kiel oni pikis per la kudrilo! Tio vere ne estis plezuro. Sed el la tolo oni altranĉis dekdu pecojn da tia tolaĵo, kiun oni ne volonte nomas, sed kiun ĉiuj homoj devas havi; estis dekdu pecoj da ili.

“Ha, vidu do, nur nun io fariĝis el mi! Tio do estis mia destino! Sed tio vere estas bonega! Nun mi alportos al la mondo utilon, kaj tion oni devas fari, en tio konsistas la vera ĝojo. Estas vero, ke ni fariĝis dekdu pecoj, sed ni ja ĉiuj estas unu tutaĵo, ni estas kompleta dekduo! Kia nekomparebla feliĉo tio estas!”

Pasis jaroj, – kaj ili ne povis plu teniĝi.

“Iam ĉio devas ja finiĝi!” diris ĉiu peco, “mi certe volus ankoraŭ teniĝi plue, sed oni ne devas deziri aferojn ne eblajn!” Oni disŝiris ilin en striojn kaj ĉifonojn, kaj ili estis konvinkitaj, ke nun ĉio por ili finiĝis, ĉar oni ilin dishakis, dispremis kaj kuiris, ili mem ne sciis, kio al ili estis farata, – kaj jen ili fariĝis bela blanka delikata papero!

“Ha, kia surprizo!” diris la papero. “Nun mi estas pli delikata ol antaŭe, kaj nun oni eĉ skribos sur mi! Kion oni ne povas skribi sur mi! Tio estas ja nekomparebla feliĉo!” Kaj la plej belaj historioj estis skribitaj sur ĝi, kaj la homoj aŭskultis tion, kio estis skribita sur ĝi, kaj tio estis ĝusta kaj bona, ĝi faris la homojn multe pli saĝaj kaj pli bonaj, vera bono estis tio, kio per vortoj fluis el la papero.

“Tio estas pli ol kiom mi povis sonĝi, kiam mi estis ankoraŭ malgranda blua kampa floro; kiel mi povis pensi, ke mi atingos tiom multe, ke mi disvaŝtigos inter la homoj ĝojon kaj sciojn! Mi mem ankoraŭ ne povas tion kompreni! Tamen estas ja efektive tiel! Dio povas atesti, ke mi miaflanke enportis en tion ne pli da laboro, ol kiom mi laŭ mia malforta povo devis fari, por subteni mian ekzistadon! Kaj tamen Li amasigas sur mi ĝojojn kaj honorojn unu post la alia. Ĉiufoje kiam mi pensas ‘la kanto estas finita’, mi ĝuste leviĝas al grado multe pli alta. Nun mi certe devos travojaĝi la tutan mondon, por ke ĉiuj homoj povu min legi! Tio estas la plej verŝajna! Iam mi portis bluajn floraĵojn, nun mi pri ĉiu floraĵo disdonas la plej belajn pensojn. Mi estas la plej feliĉa el ĉiuj!”

Sed la papero ne estis sendita vojaĝi, ĝi venis al la presisto, kie ĉion, kio estis skribita sur ĝi, oni presis kaj kunligis en libron, eĉ en multajn centojn da libroj, ĉar tiamaniere multe pli da homoj povis ĝui de tio utilon kaj ĝojon, ol se la sola papero, sur kiu troviĝis la skribitaĵo; trakurus la mondon kaj jam en la duono de la vojo estus eluzita.

“Jes, jes, tio efektive estas la plej prudenta!” pensis la priskribita papero. “Tio tute ne venis al mi en la kapon! Mi restas trankvile hejme kaj estas tenata en honoro, kiel maljuna avo. Mi estas tiu, sur kiu estis skribite, sur min fluis la vortoj el la plumo. Mi restas, kaj la libroj vojaĝas ĉiuflanken. Tiamaniere oni povas atingi ion utilan. Ha, kiel ĝoja, kiel feliĉa mi estas!”

Poste oni kunkunmetis la paperon en paketon kaj konservis ĝin en libroŝranko. “Estas bele ripozi de siaj faroj!” diris la papero. “Tio estas ĝusta principo, ke oni devas kolekti siajn pensojn kaj mediti pri sia propra interna esenco. Nur nun mi atingas la veran klarecon pri mia riĉa enhavo. Kaj rekoni sin mem estas la vera progreso. Kio nun povas veni? Ia iro antaŭen certe okazos, mi iras konstante antaŭen!”

Unu tagon la tuta papero estis metita en la kamenon, por esti forbruligita, ĉar oni ne volis, ke ĝi iru al la butikisto kaj servu por envolvado de butero kaj sukerpulvoro. Ĉiuj infanoj en la domo staris ĉirkaŭe, ili volis vidi, kiel la papero ekflamos, ili volis vidi en la cindro la multon da ruĝaj fajreroj, kiuj kvazaŭ forkuras kaj poste unu post la alia estingiĝas, tio estis simila al la infanoj, kiuj foriras el la lernejo, kaj la lasta post ili estas la instruisto. Ofte oni pensas, ke li jam foriris, sed jen li subite ekkuras post la aliaj.

La tuta papero kuŝis kiel unu pakaĵeto en la fajro. Hu, kiel ĝi ekflamis! “Hu!” ĝi diris, kaj en la sama momento ĉio prezentis unu solan flamon, kiu leviĝis tiel alte, kiel la lino neniam povis levi sian malgrandan bluan floraĵon, kaj brilis tiel hele, kiel la blanka tolo neniam povis brili. Ĉiuj skribitaj literoj momente ekardis, kaj ĉiuj vortoj kaj pensoj malaperis en la flamo.

“Nun mi leviĝas rekte al la suno!” eksonis voĉo meze de la flamo, kaj ŝajnis, kvazaŭ mil voĉoj krias tion unuanime, kaj la flamo elflugis supren tra la kamentubo. Kaj pli delikate ol la flamo, tute ne videblaj por la homa okulo, ŝvebis malgrandaj etaj estaĵoj en nombro egala al la nombro de la floraĵoj de la lino. Ili estis ankoraŭ pli malpezaj ol la flamo, kiu ilin naskis, kaj kiam la flamo estingiĝis kaj de la papero restis nur la cindro, ili ankoraŭ unu fojon transdancis super ĝi, kaj ĉie, kie ili ĝin ektuŝis, oni vidis iliajn postesignojn, tiujn ruĝajn fajrerojn, kiuj similis al la infanoj, kiuj iras el la lernejo kaj post kiuj la lasta kuras la instruisto. Estis plezuro tion vidi, kaj la infanoj de la domo staris kaj kantis apud la senviva cindro:

“Knar’, knar’, knar’ de la knarant’!

Finita estas nun la kant’!”

Sed la malgrandaj nevideblaj estaĵoj diris kontraŭe: “Neniam la kanto finiĝas, tio en la tuta afero estas la plej bela! Ni tion scias, kaj tial ni estas la plej feliĉaj el ĉiuj!”

Sed la infanoj ne povis tion aŭdi nek kompreni, kaj tion ili ankaŭ ne devis, ĉar infanoj ne bezonas ĉion scii.

Birdo Fenikso

En la ĝardeno de la paradizo, sub la arbo de la sciado, staris rozarbetaĵo; ĉi tie, en la unua rozo, naskiĝis birdo, kiu per sia flugado povis konkuri kun la lumo kaj kies koloroj estis admirindaj, kies kantado estis belega.

Sed kiam Eva deŝiris la frukton de la sciado, kiam ŝi kaj Adam estis elpelitaj el la ĝardeno Eden , tiam de la flamanta glavo de la kerubo falis fajrero en la neston de la birdo kaj ekbruligis ĝin. La birdo mortis en la flamo, sed el la ardanta ovo ekflugis nova, la sola, la ĉiam sola birdo fenikso. La legendo diras, ke tiu birdo havas sian neston en Arabujo kaj en ĉiu centa jaro mem sin forbruligas en sia nesto, kaj nova fenikso, la sola en la mondo, elflugas el la ardanta ovo.

La birdo flugas ĉirkaŭ ni, rapida kiel la lumo, admirinda pro siaj koloroj, belega en sia kantado. Kiam la patrino sidas ĉe la lulilo de la infano, la birdo troviĝas apud la kapkuseno kaj frapas per siaj flugiloj, ĝis ĉirkaŭ la kapo de la infano formiĝas aŭreolo. Ĝi flugas tra la ĉambro de mizero, kaj tiam tie ekregas sunlumo, tiam la mizera komodo ricevas odoron de violoj.

Sed la birdo fenikso estas ne sole birdo de Arabujo, ĝi flugas ankaŭ en la brilo de la nordlumo super la glaciaj kampoj de Laplando, ĝi saltetas ankaŭ inter la flavaj floroj en la mallonga somero de Grenlando.

Inter la kuprahavaj rokoj de Fahlun kaj en la karbominejoj de Anglujo oni aŭdas la frapadon de ĝiaj flugiloj, kaj ĝi flugas super la preĝolibro en la manoj de la pia laboristo. Sur la folio de la lotuso ĝi pelas la sanktan akvon de la rivero Gango, kaj la okuloj de la Hinda knabino eklumas, kiam ŝi ĝin ekvidas.

Birdo fenikso! Ĉu vi ne konas ĝin, la paradizan birdon, la sanktan cignon de la kantado? Sur la ĉaro de Tespis ĝi sidis kiel babilema korvo kaj frapadis per la nigraj feĉogutantaj flugiloj. Super la harpo de la Islanda kantisto glitadis la ruĝa sonora beko de la birdo; sur la ŝultroj de Shakespeare ĝi sidis kiel korvo de Odin kaj flustradis al li en la orelon: senmorteco. Dum la festo de la kantistoj ĝi flugis tra la kavalira salono de Wartburg .

Birdo fenikso! Ĉu vi ĝin ne konas? Ĝi kantis al vi la Marseljezon, kaj vi kantis la plumon, kiu elfalis el ĝiaj flugiloj; ĝi venis en paradiza brilo, kaj vi eble deturnis vin de ĝi kaj turnis vin al la pasero, kiu sidis kun oritaĵo sur la flugiloj.

Ho vi paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naskata kaj en flamoj mortanta, via bildo pendas en ora kadro en la salonoj de la riĉuloj, dum vi mem, ofte erarvaganta kaj sola, flugas tien kaj reen, nur legendo: birdo fenikso en Arabujo.

En la ĝardeno Eden , kie vi naskiĝis sub la arbo de sciado, en la unua rozo, tie Dio vin kisis kaj donis al vi la ĝustan nomon: poezio.

Historio

En la ĝardeno ĉiuj pomarboj staris en plena beleco de florado, ili rapidis eligi floraĵojn, antaŭ ol ili ricevis verdajn foliojn. Ĉiuj junaj anasoj estis ekstere sur la korto, kaj ankaŭ la kato, kiu kuŝis en la sunlumo kaj lekadis sian piedon. Kiam oni rigardis al la kampo, oni povis vidi, ke tie staras la greno mirinde verda, oni aŭdis ĝojkriadon kaj pepadon de ĉiuj malgrandaj birdoj, kvazaŭ estus granda festo; kaj oni efektive povis tion diri, ĉar estis dimanĉo. La sonoriloj sonoradis, kaj la homoj en siaj plej bonaj vestoj iris en la preĝejon kaj aspektis tre ĝojaj. Jes, ĉe ĉiuj oni povis vidi ion ĝojan; cetere la tago estis tiel varma, tiel ravanta, ke oni certe povis diri: “Dio vere estas senfine bona por ni homidoj!”

Sed interne en la preĝejo staris la pastro sur la katedro kaj predikis per laŭta kaj kolera voĉo; li diris, ke la homoj estas malpiaj kaj tial Dio devas ilin puni, kaj post la morto la malbonuloj venas en la inferon, kie ili devas eterne bruli; li asertis, ke ilia vermo ne mortas kaj ilia fajro neniam estingiĝas, ke neniam ili povas trovi ripozon kaj pacon. Estis terure tion aŭdi, kaj li tion diris kun plej granda certeco. Li priskribis al ili la inferon kiel malbonodoran kavernon, en kiun enfluas la tuta malpuraĵo kaj maldelikataĵo de la tuta mondo, kie nenia venteto blovas krom la varmega sulfura flamo, kie troviĝas nenia fundo, sed kie oni ĉiam pli kaj pli profunden eniĝas en eternan silenton. Jam la sola aŭdado estis terura, sed oni povis vidi sur la pastro, ke la afero estas por li tre serioza, kaj ĉiuj homoj en la preĝejo estis tute teruritaj.

Sed ekstere antaŭ la preĝejo ĉiuj malgrandaj birdoj kantis tiel gaje kaj la suno lumis tiel varme, estis kvazaŭ ĉiu floro proklamas: “Dio estas sentine bona por ni ĉiuj!” Jes, ekstere tute ne estis tiel, kiel predikis la pastro.

Vespere, kiam oni devis jam iri dormi, la pastro vidis, ke lia edzino sidas silente kaj meditante.

“Kio mankas al vi?” li ŝin demandis.

“Kio en efektiveco mankas al mi?” ŝi diris, “al mi mankas tio, ke mi ne povas bone kolekti miajn pensojn, ke viajn asertojn mi ne tute bone povas kompreni, kiam vi diras, ke ekzistas tiom multe da malpiuloj kaj ke ili devas eterne bruli! Eterne, ha, kiel longe! Mi estas nur peka homa estaĵo, kaj tamen mia koro ne povus permesi al mi, ke eĉ la plej malbonan pekulon mi lasu bruli eterne, – kiel do tion povus fari Dio, Li, kiu estas tiel senfine bona kaj kiu scias, kiel la malbono kaptas nin de ekstere kaj de interne. Ne, mi ne povas tion imagi al mi, kvankam vi tion asertas.”

Estis aŭtuno, la folioj defalis de la arboj; la serioza, severa pastro sidis ĉe la lito de mortanto; pia kredantino fermis siajn okulojn, tio estis la pastredzino.

“Se iu ricevas pacon en la tombo kaj favorkorecon ĉe Dio, tio estos antaŭ ĉio vi!” diris la pastro, kaj li kunmetis ŝiajn manojn kaj eldiris preĝon pri mortintoj.

Oni portis ŝin en la tombon; du pezaj larmoj defluis sur la vangoj de la serioza viro. En la domo de la pastro estis silente kaj malplene, la sunlumo tie estingiĝis, ŝi ja foriris, foriris por ĉiam.

Estis nokto, malvarma vento blovis super la kapo de la pastro, li malfermis la okulojn, kaj li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambron, sed la luno tute ne lumis. Ia figuro staris antaŭ lia lito, tio estis la fantomo de lia mortinta edzino, ŝi rigardis lin senfine malĝoje, estis kvazaŭ ŝi volas ion diri.

La viro duone leviĝis kaj etendis al ŝi la manojn. “Eĉ al vi ne estas donita eterna ripozo? Vi suferas? Vi, la plej bona, la plej pia!” Kaj la mortintino klinis sian kapon jesante kaj metis la manon sur la bruston.

“Kaj ĉu mi povas havigi al vi trankvilecon en la tombo?” “Jes!” li klare aŭdis.

“Kaj kiamaniere?”

“Donu al mi haron, nur unu solan haron de la kapo de pekulo, kies fajro neniam estingiĝos, de tia pekulo, kiun Dio volas ĵetegi en la inferon por eterna turmento.”

“Ho, kiel facile oni povas vin liberigi, vi pura, vi pia!” li respondis.

“Sekvu do min!” diris la mortintino. “Tio estas permesita al ni. Ĉe mia flanko vi povas ŝvebi, kien viaj pensoj volas. Nevideblaj por la homoj, ni povas rigardi en la plej kaŝitajn faldojn de ilia koro. Sed per mano certa vi devas montri tiun, kiu estas kondamnita por la eterna turmento, kaj antaŭ la kokokrio li devas esti trovita!”

Kaj rapide, kiel portite de la pensoj, ili troviĝis en la granda urbo. De la muroj de la domoj lumis per fajraj literoj la nomoj de la mortomeritaj pekoj: malhumileco, avareco, drinkemeco, voluptemeco, – per unu vorto, la tuta sepkolora ĉielarko de la mortomeritaj pekoj.

“Jes, tie interne, kiel mi supozis, kiel mi sciis,” diris la pastro, “loĝas tiuj, kiuj estas kondamnitaj al la eterna fajro.” Ili staris antaŭ belege prilumita portalo; larĝaj ŝtuparoj, kovritaj per tapiŝoj kaj ornamitaj per floroj, kondukis en la internon de la domo, kaj bala muziko bruis tra la festaj salonoj. Antaŭ ĝi majeste staris la pordisto en veluro kaj silko, kun granda arĝentita bastono.

“Nia balo estas egala al la balo de la reĝo!” li diris, turnante sin al la kolektiĝinta popolamaso sur la strato; de la verto ĝis la fingroj de la piedoj lumis el li la penso: “Kompatindaj senvaloruloj, kiuj enrigardas tra la pordo, vi ĉiuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj!”

“Malhumileco!” diris la mortintino, “ĉu vi lin vidas?”

“Lin?” ripetis la pastro. “Jes, sed li estas naivulo, nur malsaĝulo, kaj li ne devas esti kondamnita al eterna fajro kaj eterna turmento.”

“Nur malsaĝulo!” sonis tra la tuta domo de la malhumileco, tiaj ili ĉiuj tie estis.

Ili flugis internen de la kvar nudaj muroj de avarulo, kie, tute malgrasa, tremanta de malvarmo, malsata kaj soifa, la maljunulo per ĉiuj siaj pensoj kaj meditoj alkroĉiĝis al sia mono; ili vidis, kiel li febre suprensaltis de sia, mizera kuŝloko kaj elprenis libere sidantan ŝtonon el la muro, en kiu kuŝis oraj moneroj en ŝtrumpo; li pripalpis sian ĉifonaĵan noktan veston, en kiu estis enkudritaj oraj moneroj, kaj liaj malsekaj fingroj tremis.

“Li estas malsana, tio estas frenezo, senĝoja frenezo, ĉirkaŭita de timego kaj malbonaj sonĝoj!”

Kaj ili rapide foriĝis, kaj ili troviĝis apud la kuŝtabulo de la krimuloj, kie ili en longa vico dormis flankon ĉe flanko. Unu el ili eksaltis el sia dormo kiel sovaĝa besto, eligante malbelan krion; per siaj pintaj kubutoj li ekbatis sian kamaradon, kaj ĉi tiu dormeme sin turnis:

“Tenu la buŝaĉon, vi sovaĝa besto, kaj dormu! Tiel estas ĉiun nokton...!”

“Ĉiun nokton!” ripetis tiu, “jes, ĉiun nokton ĝi venas, krias kaj sufokas min. En flameco mi faris tion aŭ alian, kun kolerema spirito mi naskiĝis, tio alkondukis min ĉi tien la duan fojon; sed se mi agis malbone, mi havas ja mian punon. Nur unu aferon mi ne konfesis. Kiam mi la lastan fojon eliris de ĉi tie kaj preteriris antaŭ la bieneto de mia mastro, tiam mia interno ekbolis kaj sovaĝaj pensoj leviĝis en mia animo, – mi ekfrotis alumeton kontraŭ la muro; super kiu tre malalte elstaris la pajla tegmento. Ĉio ekbrulis, flamo ekkaptis ĝin tiel, kiel ĝi ofte min ekkaptas. Mi helpis savi la brutojn kaj meblojn. Krom unu abelaro, kiu flugis en la fajron, kaj krom la ĉenita hundo, neniu vivanta estaĵo forbrulis. Pri tiu lasta mi ne pensis. Oni povis aŭdi, kiel ĝi blekegas, – kaj tiun blekegon mi ĉiam ankoraŭ aŭdas ĉiufoje, kiam mi volas ekdormi, kaj kiam mi endormiĝas, tiam venas la hundo, granda kaj vila ĝi staras antaŭ mi. Ĝi metas sin sur min, blekegas, premas min, sufokas min. Aŭskultu do, kion mi rakontas, vi povas ronki, ronki la tutan nokton, sed mi ne povas dormi eĉ horkvaronon.” Kaj liaj okuloj subpleniĝis per sango, li ĵetis sin sur la kamaradon kaj batis lin per kunpremita pugno en la vizaĝon.

“La furioza Mads denove freneziĝis!” oni diris ĉirkaŭe, kaj la aliaj friponoj kaptis lin, luktis kun li, fleksis lin tiel, ke lia kapo atingis liajn piedojn, kaj en tiu pozicio ili forte lin ligis, tiel ke la sango preskaŭ elŝprucis el liaj okuloj kaj el ĉiuj liaj poroj.

“Vi lin mortigas!” ekkriis la pastro, “ho li malfeliĉa!” Kaj dum li defende etendis la manon super la pekulon, super lin, kiu jam ĉi tie suferis tro kruele, la sceno subite ŝanĝiĝis. Ili flugis tra riĉaj salonoj kaj mizeraj kameroj; volupto, envio, ĉiuj mortomeritaj pekoj preteriris antaŭ ili, anĝelo de la juĝo voĉlegis iliajn pekojn, kiel ankaŭ ilian defendon. Ĝi havis malgrandan valoron antaŭ Dio, sed Dio legas ja en la koroj, Li scias ĉion senescepte, Li scias la malbonon, kiu atakas nin de interne kaj de ekstere, Li, la favorkoreco, la amo. La mano de la pastro tremis, li ne kuraĝis etendi ĝin, por elŝiri haron de la kapo de la pekulo. Kaj el liaj okuloj ekfluis larmoj, kiel akvo de favorkoreco kaj de amo, kiu estingas la eternan fajron de la infero.

Subite ekkriis la koko.

“Kompatplena Dio! Donu Vi al ŝi la tomban ripozon, kiun mi ne povis havigi al ŝi!”

“Ĝin mi nun havas!” diris la mortintino; “via kruela vorto, via malluma kredo pri Dio kaj pri Liaj kreitaĵoj pelis min al vi! Ekkonu la homojn, eĉ en la malbonaj troviĝas parto de Dio, parto, kiu venkos kaj estingos la fajron de la infero.”

Kiso estis metita sur la buŝon de la pastro, fariĝis lume ĉirkaŭ li; la klara suno de Dio lumis en lian ĉambron, kie lia edzino, vivante, milde kaj ame vekis lin el sonĝo, kiun Dio sendis al li.

Muta libro

Ĉe la granda vojo meze en la arbaro staris soleca vilaĝana domo, al kiu la eniro kondukis tra la korto; varme lumis la suno, ĉiuj fenestroj estis malfermitaj, vivo kaj movado regis interne, sed sur la korto, en floranta siringa laŭbo, staris nefermita ĉerko; la mortinto estis jam elmetita, ĉar en tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo. Neniu staris malĝoje apud la mortinto nek rigardis lin afliktite, neniu ploris pri li, lia vizaĝo estis kovrita per blanka tuko, kaj sub lian kapon estis metita granda dika libro, kies folioj konsistis el griza papero en plej granda formato. Inter ĉiuj du folioj de la libro kuŝis velkintaj floroj, forgesitaj kaj kaŝitaj, tuta herbario, kolektita en diversaj lokoj. Laŭ lia propra postulo tio devis esti metita kun li en lian tombon. Kun ĉiu floro estis ligita ĉapitro el lia vivo.

“Kiu estas la mortinto?” ni demandis, kaj oni respondis: “La maljuna Upsala studento! Oni diras, ke li estis iam kapabla homo, ke li komprenis fremdajn lingvojn, ke li povosciis kanti kaj verki kantojn. Sed poste io stariĝis sur lia vojo, kaj tiam li komencis dronigadi siajn pensojn kaj sin mem en brando. Kiam lia sano estis ruinigita, li venis en la kamparon, kie oni pagis por lia loĝado kaj manĝado. Li estis pia kiel infano, kiam nur ne atakis lin lia nigra spirito, ĉar tiam li fariĝadis nekvietigebla kaj kuradis tra la arbaro kiel ĉasata besto. Sed ĉiufoje, kiam ni sukcesis venigi lin returne hejmen, kiam ni sukcesis enigi en lian manon la libron kun la sekigitaj kreskaĵoj, tiam li povis sidi antaŭ ĝi dum la tuta tago, pririgardi unu kreskaĵon post la alia, kaj ofte sur liaj vangoj fluis larmoj. Dio scias, pri kio li pensis tiam! Sed li petis, ke oni metu al li la libron en la ĉerkon, kaj nun ĝi kuŝas apud li, kaj baldaŭ oni alnajlos super li la fermoplaton, kaj li kuŝos kviete en la malvarma tombo.”

Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto, radio de la suno falis sur ĝin. Hirundo rapidege enflugis en la laŭbon, kaj, gaje pepinte super la kapo de la mortinto, ĝi ne haltinte flugis returne.

Kiel strange estas al ni en la animo – ni ĉiuj tion spertis – kiam ni denove elprenas malnovajn leterojn el nia juneco kaj legas ilin. Tiam releviĝas kvazaŭ tuta vivo kun ĉiuj siaj esperoj, kun ĉiuj siaj zorgoj. Kiom multe el tiuj homoj kun kiuj ni en tiu tempo tiel amike interrilatis, estas nun mortintaj por ni, kvankam ili ankoraŭ vivas; sed longe, longe ni ne pensis pri tiuj, pri kiuj ni iam esperis, ke ni restos en intima rilato kun ili, ke ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon.

La sekiĝinta kverka folio en la libro rememorigas pri amiko, lerneja amiko, amiko por la tuta vivo. Li alfiksis la folion al la studenta ĉapo tie en la verda arbaro, kiam la ligo estis farata por la tuta vivo. Kie li nun vivas? La folio konserviĝis, la amikeco forgesiĝis! Jen estas fremdlanda florvarmeja kreskaĵo, tro delikata por la ĝardenoj de la nordo, – ŝajnas, kvazaŭ ekzistas ankoraŭ la bonodoro en ĉi tiuj folioj! Ŝi donis ĝin al li, la fraŭlino el la nobela ĝardeno. Jen estas la akvolilio, kiun li mem deŝiris kaj malsekigis per maldolĉaj larmoj, kun la maldolĉaj larmoj la lilio el la sensalaj akvoj. Kaj jen estas urtiko, – kion diras ĝia folio? Kion li pensis, kiam li ĝin deŝiris, kiam li ĝin konservis? Kaj jen estas konvalo el la soleco de la arbaro; jen estas lonicero el la florpoto de la drinkejo, kaj jen estas nudaj akraj herbaj trunketoj!...

La floranta siringo klinis siajn freŝajn bonodorajn floraĵojn super la kapon de la mortinto; la hirundo denove preterflugas: “kvivit! kvivit!” Nun venas la portistoj kun najloj kaj martelo, la fermoplaton oni metas super la mortinton, lia kapo ripozas sur la muta libro.

Konservita-forgesita!

Ekzistas diferenco

Tio estis en la monato Majo, la vento blovis ankoraŭ malvarme, sed la printempo jam venis, tion predikis arbetaĵoj kaj arboj, kampoj kaj herbejoj. Estis amaso da floraĵoj, kaj antaŭ ĉio, supre ĉe la plektbarilo. Ĝuste tie la printempo mem zorgis pri siaj aferoj; ĝi parolis de pomarbo, kiu eligis nur unu solan branĉon, freŝan, florantan branĉon, ŝarĝitan de rozokoloraj burĝonoj. La arbeto certe mem sciis, kiel bela ĝi estas. Tial ĝi tute ne estis surprizita, kiam subite sur la vojo, tute antaŭ ĝi, haltis sinjora kaleŝo kaj la juna grafino en la kaleŝo diris, ke la pomarbo estas la plej ĉarma, kion oni povas vidi, ke ĝi estas la printempo mem en sia plej bela prezentiĝo. La branĉon oni derompis, kaj ŝi tenis ĝin en sia delikata mano kaj ŝirmis ĝin per sia silka ombrelo. Post tio ili veturis al la kastelo, kie ilin akceptis altaj salonoj kaj belegaj ĉambroj. Puraj blankaj kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj, kaj belegaj floroj staris en brilantaj diafanaj vazoj, kaj en unu el ili, kiu briletis kvazaŭ ĝi estus skulptita el freŝe falinta neĝo, oni plantis la pomarban branĉon inter freŝaj helaj branĉoj fagaj; estis plezuro ĝin rigardi.

Tiam la branĉo fariĝis fiera, kaj tio estis ja tute kiel ĉe homoj.

Multaj homoj de diversaj specoj trairis la ĉambrojn, kaj laŭgrade de la valoro, kiun ili havis, ili permesis al si esprimi sian admiron. Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe, kaj la pomarba branĉo rimarkis, ke inter la homoj tiel same ekzistas diferenco, kiel inter la kreskaĵoj.

“Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj estas tute superfluaj,” diris al si la pomarba branĉo; kaj ĉar oni ĝin starigis ĝuste ĉe malfermita fenestro, tra kiu ĝi povis rigardi kiel en la ĝardenon, tiel ankaŭ sur la kampon, tial ĝi havis sufiĉe da floroj kaj kreskaĵoj por konsiderado. Tie staris riĉaj kaj malriĉaj, eĉ kelkaj tro malriĉaj.

“Kompatindaj mizeraj herboj!” diris la pomarba branĉo, “tie oni efektive faris diferencon. Kiel malfeliĉaj ili kredeble sin sentas, se tiaspecaj estaĵoj ĝenerale povas senti, kiel mi kaj miaspecaj estaĵoj sentas. Estas efektive farita diferenco, sed ĝi devas esti farata, alie ĉiuj estus ja egalaj!”

La pomarba branĉo rigardis kun kompato precipe unu specon de floroj, kiuj en granda amaso troviĝis sur la kampoj kaj ĉe la terkavoj. Neniu ligis ilin en bukedon, ili estis por tio tro simplaj, oni povis eĉ trovi ilin inter la pavimaj ŝtonoj, ili ĉie kreskis kiel la plej malbona herbo, kaj al tio ili havis ankoraŭ la malbelan nomon “buterfloroj de la diablo”.

“Kompatinda malestimata kreskaĵo!” diris la pomarba branĉo, “vi ne estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas, ke vi estas tiel simpla kaj ke vi ricevis la malbelan nomon, kiun vi havas! Sed kun la kreskaĵoj estas tiel same, kiel kun la homoj, nepre devas ekzisti diferencoj!”

“Diferencoj!” diris la radio de la suno kaj kisis la florantan pomarban branĉon, sed kisis ankaŭ la flavajn buterflorojn de la diablo sur la kampo, ĉiuj fratoj de la sunradio kisis ilin, la malriĉajn florojn tiel same, kiel la riĉajn.

La pomarba branĉo neniam meditis pri la senfina amo de Dio al ĉio, kio vivas; neniam ĝi meditis pri tio, kiom multe da belaĵo kaj bonaĵo kuŝas kaŝite, sed ne forgesite, – sed tio ja ankaŭ estis tute kiel ĉe homoj. La sunradio, la radio de la lumo sciis tion pli bone: “Vi ne vidas malproksime, vi ne vidas klare! Kio estas tiu mizera herbo, kiun vi precipe priĝemas?”

“La buterfloroj de la diablo!” diris la pomarba branĉo. “Neniam oni ligas ilin en bukedon, oni premas ilin per la piedoj, ili ekzistas en tro granda nombro, kaj kiam ili ricevas semon, ĝi flugas en formo de malgrandaj lanaj flokoj super la vojo kaj alkroĉiĝas al la homoj sur la vestoj. Herbaĉo ĝi estas! Sed tio ili ja ankaŭ devas esti! Mi estas efektive tre danka, ke mi ne fariĝis unu el tiuj floroj”

Sur la kampon venis subite tuta amaso da infanoj; la plej juna el ili estis ankoraŭ tiel malgranda, ke li estis portata de la aliaj. Kiam oni sidigis lin sur la herbo inter la flavaj floroj, li laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la tero, deŝiris nur la flavajn florojn kaj kisis ilin en dolĉa senkulpeco. La iom pli grandaj infanoj derompis la florojn de la trunketoj kaj formis el ili ringojn, ĝis fine el tio fariĝis tuta ĉeno; antaŭe ĉeno ĉirkaŭ la kolo, poste alia trans la ŝultro, pendante ĝis la ventro, kaj ankaŭ la kapo ne estis forgesita; belege aspektis la verdaj rubandoj kaj la ĉenoj. Sed la plej grandaj infanoj singarde deŝiris la elflorintajn kreskaĵetojn, la trunketojn, kiuj portis sur si la floksimile kunmetitan semkronon, tiun malkompaktan, aeran, lansimilan floron, kiu estas kvazaŭ formita el plej delikataj plumoj, flokoj aŭ lanugoj. Ili tenis ĝin antaŭ la buŝo, por per unu ekblovo ĝin tute forblovi. Kiu povos tion fari, ricevos novajn vestojn antaŭ la fino de la jaro, diris la avino. La malestimata floro estis en tiu okazo ŝatata profeto.

“Ĉu vi vidas?” diris la sunradio, “ĉu vi vidas la belecon, ĉu vi vidas la potencon de tiu floreto?”

“Jes, por infanoj!” respondis la pomarba branĉo.

Jen sur la kampon venis maljuna virino, kaj per sia malakra sentenila tranĉilo ŝi ekfosis malsupre ĉirkaŭ la radikoj de la floroj kaj eltiris ilin; parton de la radikoj ŝi volis uzi kiel aldonon al la kafo, la aliajn ŝi volis vendi al la apotekisto kiel kuracilojn.

“Beleco estas tamen io pli alta!” diris la pomarba branĉo. “Nur la elektitoj venas en la regnon de la belo! Ekzistas diferenco inter la kreskaĵoj, kiel ekzistas diferenco inter la homoj.”

La sunradio parolis pri la senfina amo de Dio al ĉia kreitaĵo kaj al ĉio, kio havas en si vivon, kaj ke Li en la tempo kaj la eterneco distribuis ĉion egalmezure.

“Jes, tio estas via opinio!” diris la pomarba branĉo.

Nun en la ĉambron eniris homoj, kaj venis ankaŭ la juna grafino, kiu tie bele starigis la pomarban branĉon en la diafana vazo, kie la sunlumo povis priradii ĝin. Ŝi alportis floron, aŭ ion similan, kiu estis kaŝita inter tri aŭ kvar folioj, kiuj estis tenataj ĉirkaŭ ĝi konuse, por ke nenia trablovo aŭ venteto povu ĝin difekti. Ĝi estis portata kun tia zorgemeco kaj singardeco, kiun oni ne uzis eĉ por la delikata pomarba branĉo. Tre singarde oni nun forprenis la grandajn foliojn, – kaj kio aperis? La malgranda floka semkrono de la flava malestimata buterfloro! Ĝin la grafino estis diŝirinta tiel singarde kaj portis tiel zorge, ke neniu el ĝiaj delikataj plumetoj, kiuj formis kvazaŭ ĝian nebulan ĉapeton kaj sidis tiel malkompakte, forbloviĝu. Sendifektan kaj belegan ŝi nun ĝin havis; ŝi admiris ĝian belan formon, ĝian aeran klarecon, ĝian tutan originalan kunmetitecon, ĝian belecon, kiam la vento forblovus la semkronon.

“Rigardu, kiel mirinde bele Dio ĝin kreis!” diris la grafino. “Mi pentros ĝin kune kun la pomarba branĉo; estas vero, ke ĉi tiu estas senfine bela, sed en alia maniero ankaŭ tiu malriĉa floro ricevis de Dio tre multe da beleco. Kiel ajn malsimilaj ili estas, ili tamen ambaŭ estas infanoj en la regno de la belo.”

Kaj la sunradio kisis la malriĉan floron kaj kisis la florantan pomarban branĉon, kies folioj ĉe tio kvazaŭ ruĝiĝis.

Malnova tomba ŝtono

En malgranda urbeto, ĉe unu homo, kiu havis sian propran negocon en unu vespero de la jartempo, pri kiu oni diras “la vesperoj plilongiĝas”, la tuta familio sidis kune en rondeto. Estis ankoraŭ trankvile kaj varme; la lampo brulis, la longaj flankkurtenoj pendis antaŭ la fenestroj, sur kiuj staris florpotoj, kaj ekstere estis hela lunlumo. Sed pri tio ili ne parolis; ili parolis pri malnova granda ŝtono, kiu kuŝis malsupre sur la korto, tute apude de la kuireja pordo, sur kiu la servistinoj ofte starigadis la purigitajn kuprajn vazojn, por ke ili sekiĝu en la suno, kaj kie la infanoj volonte ludadis, – tio estis en efektiveco malnova tomba ŝtono.

“Jes,” diris la mastro, “mi opinias, ke ĝi devenas el la malnova malkonstruita monaĥeja preĝejo; kiel la katedro, tiel ankaŭ la monumentoj kaj tombaj ŝtonoj estis disvenditaj. Mia formortinta patro aĉetis kelke da ili; oni disbatis ilin por la pavimado, sed ĉi tiu ŝtono restis, kaj de tiu tempo ĝi kuŝas sur la korto.”

“Oni povas tre bone vidi, ke tio estas tomba ŝtono!” diris la plej aĝa el la infanoj; “oni povas ankoraŭ vidi sur ĝi sablan horloĝon kaj pecon de anĝelo, tamen la surskribo, kiu troviĝis sur ĝi, preskaŭ tute defrotiĝis, nur la nomo ‘ Preben ’ kaj tuj post ĝi granda ‘S’ kaj iom pli malsupre la vorto ‘ Marta ’ estas ankoraŭ rekoneblaj; sed pli oni ne povas deĉifri, kaj ankaŭ tion oni rekonas nur post pluvo aŭ post lavo de la ŝtono.”

“Ho Dio! tio estas la tomba ŝtono de Preben Svan kaj de lia edzino!”

ekkriis maljuna viro, kiu laŭ sia aĝo povis esti la avo de ĉiuj, kiuj troviĝis en la ĉambro. “Jes, tiuj geedzoj estis el la lastaj, kiujn oni enterigis sur la malnova monaĥeja tombejo. Tio estis maljuna bonkora paro el la tempo de mia knabeco; ĉiuj ilin konis kaj amis; ili estis la plej maljuna geedza paro en nia regiono. La homoj rakontis pri ili, ke ili posedas barelon da oro, kaj tamen ili estis vestitaj simple, per plej maldelikata ŝtofo, sed ilia tolaĵo estis blindige blanka. Tio estis bonega maljuna paro, Preben kaj Marta ! Kiam ili sidis sur la benko, kiu staris sur la alta ŝtona ŝtuparo antaŭ la domo kaj super kiu la maljuna tilio etendis siajn branĉojn, kaj ili kapsalutadis amike kaj afable, tiam al la homoj fariĝis tre ĝoje en la animo. Ili estis senfine bonkoraj por la malriĉuloj, ili nutradis ilin, donadis al ili vestojn, kaj prudento kaj vera kristaneco montriĝadis en ilia tuta bonfarado. Kaj kion diri precipe pri la edzino! Mi memoras tiun tagon tre klare; mi estis malgranda knabo, kaj mi estis kun mia patro tie ĉe la maljuna Preben , kiam ŝi ĵus mortis; la maljuna homo estis tre ekscitita kaj ploris kiel infano. La kadavro kuŝis ankoraŭ en la dormoĉambro, tute apude de tiu ĉambro, en kiu ni sidis, – li parolis kun mia patro kaj kun kelkaj najbaroj pri tio, kiel solece nun fariĝos ĉe li, kiel belege estis antaŭe, kiom multe da jaroj ili vivis kune kaj kiamaniere okazis, ke ili ekkonis kaj ekamis unu la alian. Kiel mi diris, mi estis tiam malgranda, kaj mi staris kaj aŭskultis, sed stranga sento ekkaptis min, kiam mi aŭskultis la maljunan homon kaj vidis, kiel li kun ĉiu momento fariĝadis pli vigla kaj ricevis ruĝajn vangojn, kiam li parolis pri la tago de la fianĉiĝo, pri tio, kiel ĉarma ŝi estis, kiom multe da malgrandaj senkulpaj ĉirkaŭvojoj li faris, por renkontiĝi kun ŝi. Li parolis pri la tago de la edziĝo, ĉe tio liaj okuloj lumis, li kvazaŭ ankoraŭ unu fojon travivis la feliĉan ĝojan tempon, – kaj dume ŝi kuŝis tie senviva en la apuda ĉambro, maljuna virino, kaj li estis maljuna viro kaj parolis pri la tempo de la espero... jes, jes, tiel iras la aferoj! Tiam mi estis nur infano, kaj nun mi estas maljuna kiel Preben Svan . La tempo iras kaj ĉio ŝanĝiĝas! Mi memoras plej klare la tagon de ŝia enterigo; la maljuna Preben iris tuj post la ĉerko. Kelke da jaroj antaŭe la geedzoj lasis pretigi por si sian tomban ŝtonon kun surskribo kaj nomoj, lasante libera nur la lokon por la jaro de la morto; vespere oni elveturigis la ŝtonon kaj metis ĝin sur la tombon, – kaj unu jaron poste oni ĝin denove levis kaj oni metis la maljunan Preben apud lia edzino. Ili ne restigis tian riĉecon, kiel la homoj supozis kaj asertis! La postrestaĵo transiris al parencoj, kiuj loĝis tro malproksime kaj pri kies ekzistado oni antaŭe nenion iam aŭdis. Ilian domon el trabaĵoj kun la benko sur la alta ŝtona ŝtuparo sub la tilio oni laŭ ordono de la magistrato malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari. Kiam poste oni faris tion saman kun la monaĥeja preĝejo kaj la tombejon oni fermis, tiam la tomba ŝtono de Preben kaj Marta , kiel ankaŭ ĉio alia, kio tie troviĝis, trafis en la manojn de diversaj aĉetantoj, kaj okazis tiel, ke tiu ŝtono ne estis disbatita kaj uzita, sed kuŝas ankoraŭ sur la korto kiel ludloko por la infanoj kaj kiel sekigloko por la purigitaj kupraj vazoj. La pavimita strato kondukas nun super la ripozejo de la maljuna Preben kaj de lia edzino, kaj neniu plu ilin memoras!”

La maljuna homo, kiu tion rakontis balancis malĝoje la kapon.

“Forgesita! Ĉio estos forgesita!” li diris.

Post tio oni en la ĉambro parolis pri aliaj aferoj. Sed la plej malgranda knabo, infano kun grandaj seriozaj okuloj, grimpis sur seĝon malantaŭ la kurtenoj kaj rigardis sur la korton, kie la luno hele lumis sur la grandan ŝtonon, kiu antaŭe ĉiam aspektis por li malplena kaj plata, sed nun kuŝis kiel granda folio de historia libro. Ĉion, kion la knabo aŭdis pri Preben kaj pri lia edzino, enhavis en si la ŝtono. Li rigardis al ĝi malsupren, kaj li rigardis al la klara, hela luno supren, en la puran, altan aeron, kaj estis, kvazaŭ la vizaĝo de Dio radias sur la teron.

“Forgesita! Ĉio estos forgesita!” estis dirite en la ĉambro; kaj en tiu momento anĝelo kisis nevideble la bruston kaj frunton de la knabo kaj flustris mallaŭte: “Konservu bone la donitan semon, konservu ĝin ĝis la tempo de matureco! Per vi, kara infano, la forviŝita surskribo, la aerdetruita tomba ŝtono konserviĝos en helaj oraj trajtoj por la venontaj generacioj! La maljunaj geedzoj denove irados mano en mano tra la malnovaj stratoj, ridetante kaj kun freŝaj ruĝaj vangoj sidos sur la ŝtona ŝtuparo sub la tilio kaj kapsalutados malriĉulojn kaj riĉulojn. La sema grajno de ĉi tiu horo post serio da jaroj disvolviĝos en florplenan poemon. La bonaĵo kaj belaĵo ne forgesiĝas, ĝi vivas en legendoj kaj kantoj.”

Plej bela rozo de la mondo

Estis iam potenca reĝino, en kies ĝardeno troviĝis la plej belaj floroj el ĉiuj jartempoj kaj el ĉiuj landoj de la mondo, sed precipe ŝi amis la rozojn, kaj tial ŝi havis la plej diversajn specojn de ili, de la sovaĝaj, simple odorantaj, ĝis la plej belaj luksaj rozoj. Ili kreskis sur la muroj de la kastelo, volvis sin ĉirkaŭ la kolonoj kaj fenestraj kadroj, plenigis la koridorojn kaj ornamis la plafonojn de ĉiuj salonoj; ĉiuj konkuradis inter si per sia bonodoro, formo kaj koloroj.

Sed malĝojo kaj aflikto regis en la palaco. La reĝino kuŝis sur la lito de morto, kaj la kuracistoj sciigis, ke ŝi devas morti.

“Kaj tamen ekzistas ankoraŭ savo por ŝi!” diris la plej saĝa inter ili. “Alportu al ŝi la plej belan rozon de la mondo, tiun, kiu estas la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo; se ŝi ekvidos ĝin antaŭ ol ŝiaj okuloj senviviĝos, tiam ŝi ne mortos.”

Kaj aperis junuloj kaj maljunuloj, de ĉiuj lokoj ĉiuflanke, kun rozoj, la plej belaj, kiuj kreskis en ĉiu ĝardeno, sed la postulata rozo ne estis inter ili. El la ĝardeno de la amo oni devis ĝin preni; sed kiu rozo en tiu ĝardeno estis la esprimo kaj la simbolo de la plej alta, plej pura amo? La poetoj kantis pri la plej bela rozo de la mondo, ĉiu nomis la sian. Kaj tra la tuta lando oni faris proklamon al ĉiu koro, kiu batis ame, proklamon al ĉiu rango kaj al ĉiu aĝo.

“Neniu ankoraŭ nomis la floron!” diris la saĝulo. “Neniu montris la lokon, kiu elkreskigis tiun floron en ĝia tuta beleco. Tio ne estas la rozoj de la ĉerko de Romeo kaj Julia aŭ de la tombo de Valborg , kvankam tiuj rozoj ĉiam bonodoras per legendoj kaj kantoj; tio ne estas la rozoj, kiuj elkreskis el la sangaj lancoj de Winkelried , el la sango, kiu elfluis el la brusto de la heroo dum lia morto por la patrujo, kvankam nenia morto estas pli dolĉa, nenia rozo estas pli ruĝa ol la sango, kiu tiam fluas. Tio ankaŭ ne estas tiu mirinda floro, por kies vartado homo dum multaj jaroj en sendormaj noktoj fordonas sian freŝan vivon en la soleca ĉambro de studado, la magia rozo de la scienco.”

“Mi scias, kie ĝi floras,” diris unu feliĉa patrino, kiu kun sia malgranda infano venis al la lito de la reĝino. “Mi scias, kie troviĝas la plej bela rozo de la mondo, la rozo, kiu estas la esprimo kaj la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo. Ĝi floras sur la ardantaj vangoj de mia dolĉa infano, kiam ĝi, fortigita de la dormo, malfermas la okulojn kaj ridetas al mi per sia tuta amo.”

“Bela estas tiu rozo, sed ekzistas pli bela!” respondis la saĝulo. “Jes, multe pli bela!” diris unu el la virinoj. “Mi ĝin vidis; pli majesta, pli sankta rozo floras nenie, sed ĝi estis pala, kiel la folioj de la tea rozo. Sur la vangoj de la reĝino mi ĝin vidis; ŝi demetis sian reĝinan kronon kaj portadis mem en la longa nokto sian malsanan infanon, ploradis super ĝi, kisadis ĝin kaj preĝis por ĝi al Dio, kiel patrino preĝas en la horo de angoro.”

Sankta kaj mirinde potenca estas la blanka rozo de malĝojo, tamen ĝi ne estas la savonta.

“Ha, la plej belan rozon de la mondo ni vidis antaŭ la Altaro de Dio!” diris la pia maljuna episkopo. “Mi vidis ĝin lumantan kiel vizaĝo de anĝelo. La junaj knabinoj iris al la tablo de Dio, renovigis sian baptan interligon, kaj tiam rozoj ruĝiĝis kaj rozoj paliĝis sur la freŝaj vangoj. Inter ili staris unu juna knabino, kiu rigardis supren al Dio kun la plena pureco kaj amo de sia tuta animo. Tio estis la esprimo de la plej pura kaj plej alta amo.”

“La beno de Dio estu sur ŝi!” diris la saĝulo; “tamen neniu el vi ĉiuj ĝis nun nomis la plej belan rozon de la mondo.”

Tiam en la ĉambron eniris infano, la malgranda filo de la reĝino; la larmoj staris ĉe li en la okuloj kaj sur la vangoj; li portis malfermitan grandan libron, kiu estis bindita en veluro kaj havis arĝentan garnaĵon.

“Panjo!” diris la infano, “aŭskultu, kion mi legis!” Kaj la infano alsidiĝis al lito kaj laŭte legis el la libro pri tiu, kiu sin mem fordonis por la savo de la homoj, eĉ de la ankoraŭ ne naskitaj generacioj. “Pli granda amo ne ekzistas!”

Tiam rozokolora lumeto aperis sur la vangoj de la reĝino, grandaj kaj klaraj fariĝis ŝiaj okuloj, ĉar ŝi vidis, kiel el la folioj de la libro leviĝis la plej bela rozo de la mondo, la bildo de tiu rozo, kiu elkreskis el la sango de Kristo sur la ligno de la kruco.

“Mi ĝin vidas!” ŝi diris. “Neniam mortas tiu, kiu ekvidis ĉi tiun rozon, la plej belan sur la tero.”

Historio de la jaro

Tio estis en la lastaj tagoj de Januaro; terura neĝventego estis leviĝinta; unu neĝturniĝo post la alia kuris tra ĉiuj stratoj kaj stratetoj; la ekstera flanko de la fenestraj vitroj estis tute kovrita de la neĝo, kaj simile al lavangoj ĝi faladis de la tegmentoj. La homoj aspektis kvazaŭ forkurantaj de malamiko, ili kuris, ili flugis, ili faladis unuj al la aliaj en la brakojn, fortike apogis sin dum momento unu al la alia, kaj almenaŭ en tia maniero ili povis konservi la ekvilibron. La kaleŝoj kaj ĉevaloj estis kvazaŭ pudritaj, la servistoj, por iom ŝirmi sin kontraŭ la vento, staris kun la dorso al la kaleŝo, kaj la piedirantoj penis ŝirmi sin malantaŭ la kaleŝoj, kiuj en la profunda neĝo nur malrapide moviĝis antaŭen. Kiam fine la ventego kvietiĝis kaj laŭlonge de la domoj estis ŝovelita mallarĝa irvojeto, la homoj tamen haltadis ĉiufoje, kiam ili sin renkontis. Neniu el ili havis la deziron fari la unuan paŝon en la profundan neĝon, por preterlasi preter si la alian. Silente ili staradis, ĝis fine, kvazaŭ laŭ silenta interkonsento, ĉiu el ili elmetis unu piedon kaj enŝovis ĝin en la neĝamason.

Ĉirkaŭ la vespero fariĝis plena trankvileco, la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita kaj farita pli alta kaj pli travidebla, la steloj aspektis tute novegaj, kaj kelkaj el ili briletis blue kaj klare. Samtempe estis frosto, ke la neĝo kraketadis; facile la supra tavolo de la neĝo povus fariĝi tiel firma, ke en la sekvanta mateno ĝi povus porti sur si la paserojn; ĉi tiuj saltetadis tien kaj reen sur la lokoj, kie estis ŝovelite, sed multe da nutraĵo oni tie ne povis trovi, kaj estis terure malvarme.

“Pep!” diris unu pasero al alia, “tion oni nomas la nova jaro! Ĝi estas ja pli malbona ol la malnova! Ni povus tute bone restigi tiun. Mi estas kolera, kaj mi havas sufiĉan kaŭzon por tio.”

“Jes, nun la homoj kuradis kaj faris al si reciproke novjarajn donacojn,” diris malgranda duone rigidiĝinta pasero, “ili disbatis potojn ĉe la pordoj kaj estis treege ĝojaj, ke la malnova jaro nun forpasis. Mi ankaŭ estis tre ĝoja pri tio, ĉar mi atendis, ke ni nun ricevos varmajn tagojn, sed nenio el tio fariĝis. Frostas multe pli kruele ol antaŭe! La homoj faris eraron en la kalkulado de la tempo.”

“Certe ili eraris!” diris alia pasero, kiu estis maljuna kaj havis jam blankan kapon, “ili havas ion, kion ili nomas kalendaro, objekton, kiun ili mem elpensis, kaj ili diras, ke ĉio iras konforme al tio, sed en efektiveco tio ne estas vero. Kiam venas la printempo, tiam komenciĝas la jaro, tio estas la irado de la naturo, kaj laŭ tio mi kalkulas!” “Sed kiam venos la printempo?” demandis la aliaj.

“Ĝi venos tiam, kiam la cikonio venos, sed ĝia veno estas tre nedifinita; ĉi tie en la urbo troviĝas neniu, kiu estus kompetenta pri tio, tie en la kamparo la homoj scias tion pli bone. Ĉu ni elflugu tien kaj atendu? Tie oni estas pli proksimaj al la printempo.”

“Jes, tio povus esti bona!” diris unu el ili, kiu longe saltetis kaj pepis, sed en efektiveco nenion diris. “Mi tamen ĉi tie en la urbo havas kelkajn agrablaĵojn, pri kiuj mi timas, ke tie mi ilin ne havos. Sur ĉi tiu flanko de la strato en unu domo loĝas homa familio, al kiu venis en la kapon la saĝa ideo alfiksi al la muro tri aŭ kvar florpotojn kun la granda aperturo internen kaj kun la fundo eksteren. En tiu fundo estas farita tiel granda truo, ke mi povas oportune enflugi kaj elflugi. Tie mi kun mia edzo aranĝis nian neston, kaj el tie elflugis ĉiuj niaj infanoj. La homa familio ĉion aranĝis kompreneble nur por tio, ke ĝi havu la plezuron nin observi, alie ili certe tion ne farus. Ili ŝutas pecetojn da pano, ankaŭ por sia propra plezuro, kaj tiamaniere ni havas nutraĵon; tie oni kvazaŭ zorgas pri ni; tial mi pensas, ke mi restos kaj mia edzo restos, kvankam ni estas tre malkontentaj, – ni tamen restos.”

“Kaj ni elflugos en la kamparon, por vidi, ĉu la printempo ankoraŭ ne venas!” Kaj ili forflugis.

Tie en la kamparo regis plej forta vintra malvarmo; tie frostis ankoraŭ kelke da gradoj pli ol en la urbo. Akra vento blovis super la neĝokovritaj kampoj. La vilaĝano kun grandaj pugnogantoj sur la manoj sidis en sia glitveturilo kaj batadis per la brakoj sian korpon, por forigi la malvarmon. La vipo kuŝis sur liaj genuoj, la malgrasaj ĉevaloj kuris tiel, ke el ili iris vaporo, la neĝo kraketadis kaj la paseroj saltetadis en la vojsulkoj kaj suferis de frosto. “Pep! Kiam venos la printempo? Daŭras tiel longe!”

“Tiel longe!” eksonis de la plej alta neĝokovrita loko de la kampoj. Tio povis esti la eĥo, sed tio ankaŭ povis esti parolo de la stranga maljuna homo, kiu en vento kaj malbona vetero sidis sur la supro de neĝa monteto. Li estis tute blanka, kiel vilaĝano en blanka frisa surtuto, kun longaj blankaj haroj; blanka barbo, tute pala kaj kun grandaj helaj okuloj.

“Kiu estas la maljunulo tie?” demandis la paseroj.

“Tion mi scias!” diris maljuna korvo, kiu sidis sur barila paliso kaj estis sufiĉe afabla por konfesi, ke antaŭ Dio ni ĉiuj, eĉ ne esceptante ĝin mem, valoras ne pli ol tiuj malgrandaj birdoj, kaj tial ĝi ankaŭ honoris per interparolado la paserojn kaj donis al ili informojn. “Mi scias, kiu estas la maljunulo! Li estas la vintro, la maljuna homo de la pasinta jaro; li ne mortis, kiel diras la kalendaro, ne, li estas la prizorganto de la malgranda reĝido printempo, kiu baldaŭ venos. Jes, la vintro estas la reganto. Hu, vi malgranduloj, oni bone aŭdas, kiel vi tremas de frosto.”

“Jes, ĉu tio ne estas la sama, kion mi ĉiam diradis!” diris la plej malgranda; “la kalendaro estas nur homa elpenso, kiu ne harmonias kun la naturo. Ili devus tion lasi al ni, al ni, kiuj estas pli delikataj estaĵoj.” Pasis semajno, pasis preskaŭ du semajnoj. La arbaro estis nigra; la glaciiĝinta lago kuŝis peze kaj aspektis kiel rigidiĝinta plumba maso. La nuboj tute ne havis karakteron de nuboj, ili estis malseka glacie malvarma nebulo, kiu pendis super la lando. Amase flugis la grandaj nigraj kornikoj, sen kriado; oni havis la impreson, kvazaŭ ĉio dormas. Tiam super la lago ekglitis sunradio, kaj la lago briletis kiel fandita stano. La neĝa kovro sur la kampo kaj sur la monteto ne briletis plu kiel antaŭe; sed la blanka figuro, la vintro mem, ĉiam ankoraŭ tie sidis, direktinte la rigardon fikse al sudo. Li tute ne rimarkis, ke la neĝa kovro kvazaŭ trafalis en la teron kaj jen sur unu jen sur alia loko elmontriĝis verda placeto, kie tuj eksvarmis paseroj.

“Kvitit! kvitit! ĉu nun venas la printempo?”

“La printempo!” eksonis super la kampoj kaj herbejoj kaj tra la nigre brunaj arbaroj, kie freŝe verde briletis la musko ĉe la trunkoj de la arboj.

Kaj de sude fluge alvenis tra la aero la du unuaj cikonioj. Sur la dorso de ĉiu el ili sidis malgranda bela infano, knabo kaj knabino. Ili salute kisis la teron, kaj ĉie, kien ili metis siajn piedojn, elĝermis el sub la neĝo blankaj floroj. Mano en mano ili iris al la maljuna glacia homo, la vintro, almetis sin por nova saluto al lia brusto, kaj en la sama momento ili ĉiuj tri malaperis kaj la tuta pejzaĝo malaperis; densa malseka nebulo, granda kaj peza ĉion kovris. Iom post iom la aero ekmoviĝis, aperis vento, ĝi venis en formo de sinsekvaj puŝoj kaj forpelis la nebulon, la suno varme eklumis; la vintro mem malaperis, la belaj infanoj de la printempo sidis sur la trono de la jaro.

“Ĉi tio estas la vera nova jaro!” diris la paseroj, “nun ni certe denove ricevos niajn privilegiojn kaj krom tio kompenson pro la kruela vintro.”

Kien ajn la du infanoj sin turnis, tie sur la arboj kaj arbetaĵoj aperis verdaj burĝonoj, tie la herbo fariĝis pli alta, la grenkampoj pli verdaj kaj luksaj. Kaj ĉirkaŭ si la malgranda knabino ŝutadis florojn; ŝi havis tre multe da ili en sia jupeto, ili troviĝis en tiel granda amaso, ke ĉiam ĝi estis plena, kiel ajn fervore ŝi ilin disŝutadis. En sia rapidemeco ŝi elŝutis veran floraĵan neĝon sur la pomarbojn kaj persikarbojn, tiel ke ili staris en plena parado, antaŭ ol ili havis verdajn foliojn.

Ŝi ekplaŭdis per la manoj, kaj la knabo plaŭdis, kaj tiam alvenis birdoj nesciate de kie, kaj ĉiuj pepis kaj kantis: “La printempo venis.”

Estis belega vidaĵo. Tiu aŭ alia maljuna virineto eliris antaŭ la pordon en la lumon de la suno, enspiris la balzaman aeron kaj rigardis la flavajn florojn, kiuj kovris ĉiujn herbejojn, tute tiel, kiel en la tagoj de ŝia juneco. La mondo fariĝis denove juna. “Ekstere estas hodiaŭ belege!” diris ĉiuj.

La arbaro estis ankoraŭ mallume verda, plena de burĝonoj, sed la asperoloj jam ĉi estis, freŝaj kaj bonodoraj, la violoj staris en plena florado, la anemonoj kaj leontodoj disvolviĝis, eĉ en ĉiu herba trunketo estis suko kaj forto, ĉio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidi; kaj sur ĝi sidis la juna paro de la printempo, kaj ili tenis sin reciproke je la manoj kaj kantis kaj ridetis kaj kreskis ĉiam pli kaj pli.

Kvieta pluvo falis sur ilin el la ĉielo; ili tion ne rimarkis, la guto de la pluvo kaj la larmo de ĝojo kunfandiĝis en unu guton. La fianĉo kaj la fianĉino kisis sin reciproke, kaj en unu momento la arboj en la arbaro disvolvis siajn burĝonojn. Kiam la suno leviĝis, ĉiuj arbaroj estis verdaj.

Kaj mano en mano la gefianĉoj promenadis sub la freŝa superpendanta laŭba tegmento, kie nur la radioj de la sunlumo kaj la ĵetata ombro donis koloralterniĝon en la verdaĵo. Virga pureco kaj refreŝiga aromo estis en la delikataj folioj; klare kaj vigle fluis la riveroj kaj torentoj inter la velure-verdaj junkoj kaj super la diversformaj ŝtonoj. “Ĉiam kaj eterne ĉio restas plena de vivo!” parolis la tuta naturo. Kaj la kukolo krietadis kaj la alaŭdo triladis, oni sentis la belegan printempon. Sed la salikoj ĉiuj portis ankoraŭ gantojn sur siaj floraĵoj, ili estis terure singardaj, kaj tio estas enuiga.

Pasis tagoj kaj semajnoj; premante kuŝis la varmo sur ]a tuta naturo; varmegaj aeraj ondoj fluis tra la greno, kiu fariĝis ĉiam pli flava. La blanka lotusa floro de la nordo etendis sur la arbaraj lagoj siajn grandajn verdajn foliojn super la supraĵo de la akvo, kaj la fiŝoj serĉis ombron sub ili. Sur tiu flanko de la arbaro, kiu estis ŝirmita kontraŭ la vento, kie la suno brulis sur la murojn de la domo kaj trae varmigis la disvolvitajn rozojn, kie la ĉerizarboj estis plene kovritaj de sukaj nigraj, preskaŭ varmegaj ĉerizoj, – tie sidis la belega virino de la somero, la sama, kiun ni jam vidis antaŭe kiel infanon kaj kiel fianĉinon. Ŝi rigardis al la leviĝantaj mallumaj nuboj, kiuj ondoforme, simile al montoj, nigre-blue kaj peze leviĝadis ĉiam pli kaj pli alten. Kiel ŝtoniĝinta renversita maro, ili ĉiam pli kaj pli malleviĝadis al la arbaro, kie, kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝis. Ĉiu venteto kvietiĝis, ĉiu birdo silentis, seriozeco kaj atendado regis en la tuta naturo. Sed sur la vojoj kaj vojetoj la veturigantoj, rajdantoj kaj piedirantoj ekrapidis, por veni sub tegmenton kaj ŝirmon. Jen subite eklumis, kvazaŭ la suno ekbrilis, fulme, blindige, brulige, kaj sub rulanta krakego ĉio denove kaŝiĝis en mallumo. Torente ĵetiĝis malsupren la akvo; fariĝis nokto kaj fariĝis lumo, silento kaj tondro alternis. La junaj brunharaj trunkoj de la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien kaj reen, la branĉoj de la arbaro kaŝiĝis sub akvaj gutoj, venis mallumo kaj lumo, silento kaj tondro. La herbo kaj la greno kuŝis kiel terenbatita, kiel forportita, de la fluo, kvazaŭ ĝi neniam plu povos releviĝi. Subite la pluvo aliformiĝis en apartajn gutojn, la suno eklumis, kaj de la trunketoj kaj de la folioj ekbrilis la akvaj gutoj kiel perloj, la birdoj kantis, la fiŝoj saltis super la akvon de la torento, la kuloj dancis, kaj tie sur la roko en la sala vipata marakvo sidis la somero mem, la forta viro kun la bone disvolvitaj membroj, kun la gutantaj haroj, – rejunigita de la freŝa bano li sidis tie en la varma lumo de la suno. La tuta naturo ĉirkaŭe estis rejunigita, ĉio staris lukse, potence kaj bele; estis somero, la varma, belega somero.

Ĉarma kaj dolĉa estis la aromo, kiu blovetis de la luksa kampo de trifolioj, kie la abeloj zumadis ĉirkaŭ la antikva juĝloko; la volvotrunkoj de rubuso volviĝis super la oferaltaro, kiu, lavita de la pluvo, brilis en la lumo de la suno; kaj tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo kaj demetis vakson kaj mielon. Neniu tion vidis krom la somero kaj lia forta edzino; por ili staris la altaro, kovrita per la oferdonoj de la naturo.

La vespera ĉielo radiis kiel oro, nenia preĝeja kupolo ornamas tiel riĉe, kaj la luno lumis inter la ĉielruĝo vespera kaj la ĉielruĝo matena. Estis somero.

Tagoj pasis, kaj semajnoj pasis. La brilpuraj rikoltiloj de la rikoltistoj brilis sur la grenkampoj, la branĉoj de la pomarbo fleksiĝis sub la ruĝvangaj fruktoj; la lupolo ĉarme odoris, kaj sub la avelarbetoj, kie la nuksoj pendis en formo de pezaj faskoj, sidis viro kaj virino, la somero kun sia serioza edzino.

“Kia riĉeco!” ŝi diris, “ĉirkaŭe nur beno, belaĵo kaj bonaĵo, kaj tamen, mi mem ne scias, mi tamen sopiras... ripozon, ripozon! Mi ne trovas por tio alian vorton! Jen ili jam denove plugas sur la kampo! Pli kaj ĉiam pli la homoj volas akiri! Vidu, la cikonioj kolektiĝas en amasojn kaj iras en kelka interspaco post la plugilo, la Egiptaj birdoj, kiuj portis nin tra la aero. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel ni ambaŭ, estante ankoraŭ infanoj, venis en ĉi tiujn nordajn landojn? Florojn ni alportis, belegan sunlumon kaj verdajn arbarojn; al ili nun la vento jam faris malbonon, ili fariĝas brunaj kaj malhelaj, kiel la arboj de la sudo, sed ne portas orajn fruktojn kiel tiuj!”

“Ĉu vi volas ilin vidi?” diris la somero; “fariĝu do denove gaja!”

Kaj li levis sian brakon, kaj la folioj de la arbaro ricevis koloron ruĝan kaj oran; riĉa kolordiverseco aperis sur ĉiuj arbaroj. En la rozarbetaĵoj brilis fajreruĝaj rozofruktoj, sur la sambukaj branĉoj pendis grandaj, pezaj, nigre-brunaj beroj, la sovaĝaj kaŝtanoj maturaj elfalis el la malhele-verdaj ŝeloj, kaj en la arbaro duafoje floris la violoj.

Sed la reĝino de la jaro fariĝadis ĉiam pli kaj pli silenta kaj pala.

“Malvarma vento blovas!” ŝi diris, “la nokto alportas malsekan nebulon! Mi sopiras... al la lando de mia infaneco.”

Ŝi vidis, kiel la cikonioj forflugis, ĉiu aparte, kaj ŝi etendis post ili la manojn. Ŝi rigardis supren al la nestoj, kiuj nun estis malplenaj, kaj tie en unu el ili kreskis longtrunketa cejano kaj en alia kreskis flava leontodo, kvazaŭ la nesto ekzistus nur por esti ŝirmilo kaj barilo ĉirkaŭ ĝi; kaj ankaŭ la paseroj scivole enrigardis tien.

“Pep! Kio do fariĝis kun la gesinjoroj? Videble ili ne povas tratoleri, ke blovas iom malvarmete, kaj tial ili forkuris? Feliĉan vojaĝon!”

Pli kaj pli flavaj fariĝis la folioj de la arbaro, unuj post la aliaj ili defalis, aperis la aŭtunaj ventegoj, la jaro kliniĝis al sia fino. Sur la kovrilo el la velkintaj folioj kuŝis la reĝino de la jaro kaj rigardis per mildaj okuloj supren al la briletantaj steloj, kaj ŝia edzo staris apud ŝi.

Ekpuŝo de la vento turne levis la foliojn!... Kiam ili returne falis malsupren, ŝi estis malaperinta, sed somera birdo, la lasta de la jaro, flugis tra la malvarma aero.

Nun venis la malsekaj nebuloj, la malvarmaj ventoj kaj la longaj mallumaj noktoj. La reganto de la jaro staris tie kun neĝblankaj haroj, sed li mem tion ne sciis, li pensis, ke tio estas la neĝaj flokoj, kiuj falis sur lin el la nuboj. Peza neĝa kovrilo kuŝis sur la verdaj kampoj.

La preĝejaj sonoriloj sonoris la komencon de la Kristnaska festo.

“La naskosonoriloj sonoras!” diris la reĝo de la jaro; “baldaŭ naskiĝos la nova paro da regantoj, kaj mi iros ripozi, kiel ŝi, ripozi sur la brilantaj steloj.”

En la freŝa verda pinarbaro, kie kuŝis la neĝo, staris la anĝelo de Kristnasko kaj konsekris la junajn arbetojn, kiuj devis servi por la festo, “Ĝojo en la ĉambroj kaj sub la verdaj branĉoj!” diris la ĝisnuna reganto de la jaro, kiu en la lastaj semajnoj fariĝis neĝblanka maljunulo; “alproksimiĝas la tempo de mia ripozo, la juna paro de la jaro ricevas nun la kronon kaj la sceptron!”

“Kaj tamen la potenco apartenas ankoraŭ al vi!” diris la Kristnaska anĝelo, “la potenco, ne la ripozo! Lasu la neĝon kuŝi varmige super la juna semitaĵo! Lernu toleri, ke oni faras honoron al alia persono, dum vi estas ankoraŭ reganto, lernu esti forgesita kaj tamen vivi! La horo de via libereco venos, kiam venos la printempo!”

“Kiam venos la printempo?” demandis la vintro.

“Ĝi venos, kiam la cikonio venos.”

Kun blankaj bukloj kaj neĝblanka barbo sidis la vintro, glacie malvarma, maljuna kaj fleksiĝinta, sed forta, kiel la vintra ventego kaj la potenco de la glacio sur la neĝamaso de la monteto, kaj li rigardis suden, kiel sidis kaj rigardis siatempe la antaŭa vintro. La glacio krakis, la neĝo kraketis, la glitkurantoj svingiĝadis sur la brilantaj lagoj, kaj korvoj kaj kornikoj faradis bonan efekton sur la blanka subaĵo, nenia venteto moviĝis. En la silenta aero la vintro kunmetis la manojn, kaj la glacio fariĝis firma ponto inter la landoj.

Jen denove venis paseroj el la urbo kaj demandis: “Kiu estas la maljunulo tie?” Kaj tie denove sidis la korvo, aŭ ĝia filo, kio estas indiferenta, kaj diris al ili: “Tio estas la vintro! La maljuna viro de la pasinta jaro. Li ne mortis, kiel diras la kalendaro, sed li estas la prizorganto de la printempo, kiu baldaŭ venos!”

“Kiam venos la printempo?” diris la paseroj; “tiam ni ricevos bonan tempon kaj pli bonan regadon. La malnova neniom taŭgas.”

En silentaj pensoj la vintro kapsalutis la senfolian malluman arbaron, kie ĉiu arbo montris la belajn formojn kaj fleksiĝojn de siaj branĉoj; kaj dum la vintra dormado malleviĝis la glacie malvarmaj nebuloj de la nuboj, la reganto sonĝis pri la tempo de sia juneco kaj de sia vira aĝo, kaj ĉe la komenco de la tagiĝo la tuta arbaro aperis bele kovrita de prujno; tio estis la somera sonĝo de la vintro; nur la lumo de la suno metis finon al la bela sonĝo.

“Kiam venos la printempo?” demandis la paseroj.

“La printempo!” eksonis eĥe de la neĝokovritaj montetoj. Kaj la suno lumis pli kaj pli varme, la neĝo fandiĝis, la birdoj pepis: “La printempo venas!”

Kaj alte tra la aero venis la unua cikonio, ĝin sekvis la dua; bela infano sidis sur la dorso de ĉiu el ili, kaj ili malleviĝis sur la liberan kampon, kisis la teron kaj kisis la maljunan silentan viron, kaj simile al Moseo sur la monto li malaperis, forportita de nebula nubo.

La historio de la jaro finiĝis.

“Tio estas tute ĝusta!” diris la paseroj, “kaj ankaŭ tre bela, sed ĝi ne estas konforma al la kalendaro, kaj tial ĝi estas erara.”

En la lasta tago

La plej sankta tago el ĉiuj niaj tagoj sur la tero estas tiu, en kiu ni mortas; ĝi estas la lasta tago, la sankta granda tago de la aliformiĝo. Ĉu vi efektive iam serioze meditis pri tiu potenca, certe venonta lasta horo ĉi tie sur la tero?

Vivis iam viro, severa kredanto, kiel oni diris pri li, batalisto pro la vorto, kiu estis por li leĝo, severa servanto de severa Dio. Jen la Morto aperis ĉe lia lito, la Morto kun la severa ĉiela vizaĝo.

“La horo venis, vi devas min sekvi!” diris la Morto kaj ektuŝis per sia glacie malvarma fingro liajn piedojn, kaj ili malvarmiĝis; la Morto ektuŝis lian frunton, poste lian koron, kaj ĝi krevis, kaj la animo sekvis la anĝelon de la morto.

Sed en la malmultaj antaŭirintaj momentoj, inter la konsekro de la piedoj ĝis la konsekro de la frunto kaj koro, simile al grandaj, pezaj maraj ondoj trairis super la mortanto ankoraŭ unu fojon ĉio, kion la vivo alportis kaj vekis. Tiel oni per unu ekrigardo penetras en la kapturnan profundon kaj travidas en unu sola ekfulmo de la penso la nemezureblan vojon; tiel oni per unu ekrigardo ampleksas la tutan sennombran svarmon de la steloj, la sentantajn mondojn kaj mondkorpojn en la vastega spaco.

En tia momento ektremas la terurita pekulo kaj havas nenion, al kio li povus sin apogi, li sentas, kvazaŭ li falegas en senfinan malplenon. Sed la piulo apogas sian kapon al Dio kaj fordonas sin al Li kiel infano, humile preĝante: “Via volo plenumiĝu super mi!”

Sed ĉi tiu mortanto ne havis menson de infano, li sentis, ke li estas viro; li ne tremis kiel pekulo, li sciis, ke li estis ĝusta kredanto. Li observadis la formojn de la religio en ilia tuta severeco; li sciis, ke milionoj iras la larĝan vojon, kiu kondukas al kondamno; per fajro kaj glavo li povus sur la tero neniigi ilian korpon, kiel ilia animo jam estis neniigita por ĉiam; lia vojo nun kondukis al la ĉielo, kie la favorkoreco malfermos al li la pordon, la favorkoreco promesita.

Kaj la animo iris kun la anĝelo de la morto, sed ankoraŭ unu fojon ĝi ekrigardis la kuŝejon, kie kuŝis la polvoformitaĵo en la blanka ĉemizo de mortinto, fremda kopio de ĝia Mi. Kaj ili flugis, kaj ili iris, estis preskaŭ kiel en granda halo, kaj tamen samtempe ankaŭ kiel en arbaro la naturo estis kvazaŭ ĉirkaŭtranĉita, alligita kaj envicigita, malnaturigita, kiel en malnovamoda Franca ĝardeno; estis plena maskarado.

“Jen estas la homa vivo!” diris la anĝelo de la morto.

Ĉiuj figuroj montriĝis pli aŭ malpli maskitaj; tute ne ĉiuj, kiuj havis sur si veluron kaj oron, estis la plej noblaj aŭ la plej potencaj; tute ne ĉiuj, kiuj estis vestitaj malriĉe kaj mizere, estis la plej malaltaj aŭ plej senvaloraj. Tio estis stranga maskarado, kaj precipe estis rimarkinde vidi, kiel ili ĉiuj sub siaj vestoj zorge ion kaŝas unu antaŭ la alia; sed unu tiel longe priŝiris la alian, ĝis la kaŝitaĵo fariĝis videbla, kaj tiam oni vidis, ke montriĝas la kapo de besto; ĉe unu ĝi estis rikananta simio, ĉe alia ĝi estis malbela virkapro, glitema serpento aŭ senforta fiŝo.

Tio estis la besto, kiun ni ĉiuj portas en ni, la besto, kiu kunkreskiĝis kun la homo, kaj ĝi saltis kaj tiriĝis kaj volis eliĝi, kaj ĉiu tenis siajn vestojn alpremite ĉirkaŭ ĝi, sed la aliaj forŝiris ilin kaj kriis: “Vidu! vidu! tio li estas! tio ŝi estas!” Kaj unu ĉiam penis nudigi la mizeraĵon de la alia.

“Kaj kiun beston mi portis ĉe mi?” demandis la migranta animo. La anĝelo de la morto montris antaŭ si fieran figuron, ĉirkaŭ kies kapo oni vidis riĉforman aŭreolon kun brilantaj koloroj, sed ĉe la koro de tiu viro estis kaŝitaj la piedoj de la besto, la piedoj de pavo; la aŭreolo estis nur la multkolora vosto de la birdo.

Kiam ili migris pluen, grandaj birdoj abomeninde kriaĉis de la branĉoj de la arboj malsupren; per laŭtaj homaj voĉoj ili kriis: “Vi, mortomigranto, ĉu vi memoras min?” Tio estis ĉiuj malbonaj pensoj kaj avidoj el liaj antaŭaj tagoj de la vivo, ili kriis al li: “Ĉu vi min memoras?”

La animo ektremis por momento, ĉar ĝi konis la voĉojn, la malbonajn pensojn kaj avidojn, kiuj aperis kiel juĝaj atestantoj.

“En nia karno, en nia malbona naturo loĝas nenio bona!” diris la animo, “sed la pensoj ĉe mi ne fariĝis faroj, la mondo ne vidis la malbonan frukton!” Ĝi nun rapidis ankoraŭ pli, por kiel eble plej baldaŭ forkuri de la abomeninda kriado, sed la grandaj nigraj birdoj ĉirkaŭŝvebis ĝin en rondo kaj kriis kaj kriis, kvazaŭ tio devus esti aŭdata en la tuta mondo. La animo kuris kiel ĉasata cervino, kaj ĉe ĉiu paŝo ĝi surpuŝiĝis per la piedo sur akrajn fajroŝtonojn, kiuj tranĉis al ĝi la piedojn kaj faris al ĝi plej fortan doloron. “De kie venas ĉi tiuj akraj ŝtonoj? Kiel velkintaj folioj ili kuŝas disĵetitaj amase sur la tero!”

“Tio estas ĉiu nesingarda vorto, kiun vi faligis, kaj kiu vundis la koron de via proksimulo multe pli profunde, ol nun la ŝtonoj vundas vian piedon!”

“Tion mi neniam pensus!” diris la animo.

“Ne juĝu, tiam vi ne estos juĝata!” sonis tra la aero.

“Ni ĉiuj pekis!” diris la animo kaj denove levis la kapon. “Mi observadis la leĝon kaj la Evangelion, mi faradis kion mi povis fari, mi ne estas tia, kiel la aliaj!”

Ili alvenis al la pordo de la ĉielo, kaj la anĝelo, la gardisto de la enirejo, demandis: “Kiu vi estas? Diru al mi vian kredon kaj montru ĝin al mi en viaj agoj!”

“Mi severe plenumis ĉiujn ordonojn! Mi humiligis min antaŭ la okuloj de la mondo, mi malamis kaj persekutadis la malbonon kaj la malbonulojn, ilin, kiuj iras la larĝan vojon al la kondamno, kaj eĉ nun ankoraŭ mi tion persekutus per fajro kaj glavo, se mi tion povus!”

“Vi estas do religiano de Mahometo!” diris la anĝelo.

“Mi? Neniam!”

“Kiu kaptas la glavon, tiu pereos per la glavo, diras la Filo; lian kredon vi ne havas. Eble vi estas filo de Izraelo, kiu diras kun Moseo: okulo pro okulo, dento pro dento! Filo de Izraelo, kies severa Dio estas nur Dio de via popolo?”

“Mi estas Kristano!”

“Tion mi ne rekonas en via kredo kaj en viaj agoj. La instruo de Kristo estas pardono, amo kaj favorkoreco!”

“Favorkoreco!” eksonis tra la senlima spaco, kaj la pordo de la ĉielo malfermiĝis, kaj la animo flugis renkonte al la malfermita belego.

Sed la lumo, kiu fluis el tie, estis tiel blindiga, tiel trapenetra, ke la animo eksaltis malantaŭen kiel de eltirita glavo. La tonoj sonis tiel milde, kiel kortuŝe, ke nenia tera lango povas tion esprimi, kaj la animo ektremis kaj kliniĝis ĉiam pli kaj pli profunden, sed la ĉiela klareco ĝin trapenetris, kaj nun ĝi sentis kaj konsciis tion, kion ĝi neniam antaŭe sentis en tia maniero, la ŝarĝon de sia malhumileco, de sia malmildeco kaj pekeco. Fariĝis en ĝi tiel klare.

“La bonon, kiun mi faris en la mondo, mi faris nur tial, ĉar mi ne povis agi alie, sed la malbono – ĝi estis de mi mem!”

Kaj la animo sentis sin blindigita de la pura ĉiela lumo, senforte ĝi falis, kiel ŝajnis al ĝi, en la profundon, tute ŝrumpinta; humiligita, ne matura por la regno ĉiela, ĝi, pensante pri la severa kaj justa Dio, ne kuraĝis elbalbuti: “indulgon!”

Sed la indulgo aperis, la neatendita indulgo.

La ĉielo de Dio estis en tiu tuta senlima spaco, la amo de Dio trafluis la animon en senmezura abundo.

“Fariĝu sankta, majesta, amoplena kaj eterna, vi homa animo!” io sonis kaj kantis. Kaj ni ĉiuj, ĉiuj, en la lasta tago de nia tera vivo eksaltos malantaŭen antaŭ la brilo kaj la majesto de la ĉiela regno, ni kliniĝos profunde, kaj, humile falante, ni tamen, portataj de Lia amo, de Lia indulgo, restos supre; ŝvebante sur novaj vojoj, purigitaj, pli noblaj kaj pli bonaj, ni pli kaj pli alproksimiĝos al la majesto de la lumo, kaj, fortigitaj de ĝi, ni ricevos la povon leviĝi al la eterna klareco.

Estas tute certe

“Ĝi estas tute terura historio!” diris unu kokino sur la kontraŭa flanko de la vilaĝo, kie la historio tute ne okazis. “Ĝi estas terura historio tie en la kokinejo! Mi timus hodiaŭ nokte dormi sola. Estas bone, ke ni estas en la stalo en granda amaso.” Kaj ŝi rakontis! tiel, ke al la aliaj kokinoj hirtiĝis la plumoj kaj la koko mallevis la kreston. Estas tute certe!

Sed ni komencu de la komenco, kaj ĉi tiu okazis en kokinejo sur la alia flanko de la vilaĝo. La suno malleviĝis, kaj la kokinoj flugis supren; unu el la kokinoj, kiu havis blankajn plumojn kaj mallongajn piedojn, metis siajn laŭprogramajn ovojn, kaj kiel kokino ĝi en ĉiu rilato estis respektinda. Kiam ĝi okupis sian ŝtupeton, ĝi purigis sin per la beko kaj perdis ĉe tio unu plumon.

“Ĝi estas for!” ĝi diris; “ju pli mi min purigas, des pli bela mi fariĝas ankoraŭ!” Tion ĝi diris ŝerce, ĉar inter la kokinoj ĝi estis konata pro sia gaja humoro, sed cetere ĝi estis, kiel ni diris, tre respektinda; kaj ĝi endormiĝis.

Ĉirkaŭe regis mallumo, unu kokino sidis apud la alia, kaj tiu, kiu sidis plej proksime de ĝi, ne dormis. Ĝi aŭdis kaj samtempe ne aŭdis, kiel oni ja devas agi en ĉi tiu mondo, se oni volas konservi komfortan trankvilecon. Tamen ĝi ne povis deteni sin, por ne diri al sia alia najbarino: “Ĉu vi aŭdis, kion oni diris ĉi tie? Mi neniun nomas, sed ĉi tie troviĝas unu kokino, kiu volas senplumiĝi, por bele aspekti; se mi estus koko, mi ĝin malestimus.”

Ĝuste super la kokinoj sidis la strigino kaj la striginedzo kaj la striginidoj; ĉiuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton, kiun diris la najbara kokino, kaj ili ruladis siajn okulojn, kaj la strigino-patrino ventumadis ilin per siaj flugiloj. “Ne aŭskultu; vi tamen ja aŭdis, kion oni tie diris? Mi aŭdis tion per miaj propraj oreloj, kaj oni vere devas multe aŭdi, antaŭ ol oni ilin perdas. Tie troviĝas kokino, kiu tiagrade forgesis, kio konvenas por kokino, ke ĝi sidas kaj elŝiras al si ĉiujn plumojn, kaj permesas al la koko tion rigardi!”

“ Prenez garde aux enfants! ” diris la strigo-patro, “tio ne estas taŭga por infanoj!”

“Sed mi rakontos tion al la strigo, kiu loĝas kontraŭe! Ĝi estas tiel respektinda strigino!” Kaj la patrino forflugis.

“Hu-hu, hu-hu!” ili ambaŭ trumpetis, kaj ĝuste al la kolomboj en la kolombejon. “Ĉu vi aŭdis? Ĉu vi aŭdis? Hu-hu! tie troviĝas kokino, kiu por la koko elŝiris al si ĉiujn plumojn! Ĝi mortos de malvarmo, se ĝi ne estas jam mortinta! Hu-hu!”

“Kie? Kie?” pepis la kolomboj.

“Sur la kontraŭa korto! Mi tion preskaŭ mem vidis. Estas en efektiveco ne konvene tion rakonti, sed estas tute certe!”

“Kredu, kredu ĉiun vorton!” diris la kolomboj kaj pepis tion malsupren en sian kokinejon. “Tie troviĝas kokino, kelkaj eĉ diras, ke du kokinoj, kiuj elŝiris al si ĉiujn plumojn, por ne aspekti kiel la aliaj kaj por altiri al si per tio la atenton de la koko. Tio estas riska afero, oni povas malvarmumi kaj morti de febro, kaj ili ambaŭ mortis!”

“Vekiĝu! Vekiĝu!” kriis la koko kaj flugis sur la barilon; la dormo ankoraŭ estis en ĝiaj okuloj, sed malgraŭ tio ĝi kriis: “Tie tri kokinoj mortis pro malfeliĉa amo al koko; ili elŝiris al si ĉiujn plumojn. Ĝi estas malbela historio, mi ne volas konservi ĝin por mi, kurigu ĝin pluen!”

“Kurigu ĝin pluen!” fajfis la vespertoj, kaj la kokinoj kriis, kaj la kokoj kriis: “Kurigu ĝin pluen! Kurigu ĝin pluen!” Kaj tiamaniere la historio rondiris de kokinejo al kokinejo kaj fine atingis tiun lokon, de kiu ĝi komence eliris.

“Kvin kokinoj,” oni diris, “elŝiris al si ĉiujn plumojn, por montri, kiu pro amo al la koko plej multe malgrasiĝis, kaj poste ili hakis sin reciproke ĝis sango kaj falis senvive, kaŭzante malhonoron kaj honton al sia familio kaj grandan perdon al sia posedanto.”

La kokino, kiu perdis la elliberiĝintan malgrandan plumon, kompreneble ne rekonis en tio sian propran historion, kaj ĉar ĝi estis respektinda kokino, ĝi diris: “Mi malestimas tiun kokinon, sed bedaŭrinde ekzistas multaj tiaspecaj! Pri tio oni ne devas silenti, kaj mi faros, kion mi povos, ke la historio venu en la gazeton, por ke la tuta mondo tion eksciu. Tion la kokinoj meritis, kaj ankaŭ ilia familio!”

Kaj tio venis en la gazeton kaj oni ĝin presis, kaj estas tute certe: el malgranda plumo povas fariĝi kvin kokinoj.

Cigna nesto

Inter la Orienta maro kaj la Norda kuŝas malnova cigna nesto, kiu estas nomata Danujo. En ĝi naskiĝis kaj naskiĝas cignoj, kies nomoj neniam ĉesos esti famaj.

En la antikva tempo de ĉi tie flugis popolo da cignoj trans la Alpojn sur la verdan ebenaĵon de Milano, kie oni povis belege loĝi. La popolo da cignoj estis nomata Longobardoj.

Alia grupo kun brilantaj plumoj kaj fidelecaj okuloj ekloĝis en Bizantio, sidiĝis ĉirkaŭ la imperiestra trono kaj etendis siajn larĝajn flugilojn, por ĝin ŝirmi. Ĝi ricevis la nomon Varengoj.

De la bordoj de Francujo eksonis krio de timego antaŭ la sangaj cignoj, kiuj aperis el la nordo kun fajro sub la flugiloj, kaj la popolo preĝis: “Savu nin, ho Dio, kontraŭ la sovaĝaj Normandoj!”

Sur la lukse verda herbotero de Anglujo, sur la libera bordo, staris la Dana cigno kun la triobla reĝa krono sur la kapo kaj etendis sian sceptron super la landon.

Genue ĵetis sin la idolanoj sur la bordo de Pomerio, kiam venis la Danaj cignoj kun la standardo de la kruco kaj kun eltirita glavo.

Tio estis en tempo tre antikva, vi diras.

Sed ankaŭ pli proksime al nia tempo oni vidis potencajn cignojn, kiuj elflugis el la nesto.

Radio de fulmo disigis la aeron, radio de fulmo prilumis la landojn de la mondo, la cigno dispelis per la fortaj batoj de siaj flugiloj la krepuskan nebulon, kaj la stela ĉielo montriĝis pli klare; estis tiel, kvazaŭ ĝi pli alproksimiĝis al la tero; tio estis la cigno Tycho Brahe .

“Jes, tiam!” vi diras, “sed nun en niaj tagoj!” Nun ni vidis cignon post cigno, kiuj montriĝis en majesta flugado. Unu el ili glitigis siajn flugilojn sur la kordoj de la ora harpo, kaj sonado aŭdiĝis tra la nordo, la rokoj de Norvegujo leviĝis pli alten en la sunlumo de la tempo antikva; oni aŭdis bruon en la pinaroj kaj betularoj. La dioj, herooj kaj noblaj virinoj de la nordo montriĝis en la profunda malluma interno de la arbaroj.

Ni vidis, kiel unu cigno frapis per siaj flugiloj la marmoran rokon, tie ke ĝi rompiĝis, kaj la belaj bildoj, kiuj ĝis tiam ligite kuŝis en la ŝtono, eliris en la lumon de la tago, kaj la homoj ĉirkaŭe en la lando levis siajn kapojn, por rigardi tiujn potencajn bildojn.

Ni vidis, kiel tria cigno ŝpinis la pensfadenon, kiu nun kuras de lando al lando ĉirkaŭ la tuta tero, tiel ke la vorto flugas tra la landoj kun rapideco de fulmo.

Dio amas la malnovan cignan nestan inter la Orienta maro kaj la Norda. Venu tra la aero potencaj birdoj, por ĝin detrui; “tio ne fariĝos!” Eĉ la senplumaj birdidoj stariĝas en rondo ĉirkaŭ la rondo de la nesto, ni tion vidis, ili lasas al si haki la junan bruston, ke ĝia sango fluas, ili batas per la beko kaj la ungegoj.

Jarcentoj pasos super ĝi, el la nesto elflugos cignoj, ili estos vidataj kaj aŭdataj ĉirkaŭe en la mondo, antaŭ ol venos la tempo, kiam oni povos diri kun vereco: “Tio estas la lasta cigno, la lasta kanto el la cigna nesto.”

Bona humoro

De mia patro mi ricevis la plej bonan heredaĵon, bonan humoron. Kaj kiu estis mia patro? Nu, tio koncerne la humoron havas kun ĝi nenian rilaton! Li estis vigla kaj bone nutrita, grasa kaj ronda, la ekstero kaj lia interno estis en plena kontrasto kun lia profesio. Kaj kia estis lia profesio, lia situacio en la socio? Nu, se tio tuj en la komenco de la libro estus skribita kaj presita, tiam verŝajne kelkaj legantoj metus la libron flanken kaj dirus: “tio aspektas por mi tro teruraĵe, kun io simila mi volas havi nenian aferon.” Kaj tamen mia patro estis nek senfeligisto, nek ekzekutisto, kontraŭe, lia profesio metadis lin ofte en la antaŭon de la plej respektindaj homoj de la urbo, kaj tiam li okupadis tiun lokon kun plena rajto kaj plena kompetenteco, li devis esti la unua antaŭ la episkopo, antaŭ la plej pursangaj princoj, – kaj li efektive estis la unua – li estis koĉero de funebra veturilo!

Nu, mi ĝin diris! Kaj tion mi povas diri, ke kiam oni vidis mian patron sidantan tie supre antaŭ la omnibuso de la morto, en lia longa kaj larĝa nigra mantelo kaj kun la nigrafranĝa triangula ĉapelo sur la kapo, kaj kiam oni samtempe vidis lian vizaĝon, kiu estis vigla, ronda kaj gaja, kiel oni pentras la sunon, tiam oni ne povis pensi pri funebro kaj tombo.

Tiu vizaĝo parolis: “Ne estas grave, estas multe pli bone, ol kiel oni pensas!”

Nu, de li mi havas mian bonan humoron kaj la kutimon ofte iradi sur la tombejon; kaj tio estas tre interesa, se oni nur venas tien kun bona humoro, – kaj krom tio mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankaŭ faris.

Mi ne estas plu tre juna, – mi havas nek edzinon, nek infanojn; nek bibliotekon, sed – kiel mi diris – mi abonas la Gazeton de Anoncoj, tio sufiĉas al mi, tio estas por mi la plej bona gazeto, kaj tia ĝi estis ankaŭ por mia patro; ĝi alportas utilon kaj enhavas ĉion, kion homo bezonas scii: kiu predikas en la preĝejoj, kaj kiu predikas en la novaj libroj; kie oni povas ricevi domojn, servistojn, vestojn kaj nutraĵojn, kiu disvendas kaj kiu forlasas la mondon; kaj krom tio oni tie legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj; tie oni legas proponojn pri edziĝo kaj pri interkunveno, kiuj estas akceptataj aŭ malakceptataj! Ĉio estas simpla kaj natura! Vere, se oni abonas la Gazeton de Anoncoj, oni povas vivi feliĉe kaj ankaŭ lasi sin enterigi, – kaj tiam oni ĉe la fino de sia vivo havas tiom multe da papero, ke oni povas tre mole ripozi sur ĝi, se oni ne amas ripozi sur rabotaĵo.

La Gazeto de Anoncoj kaj la tombejo estas kaj ĉiam estis miaj plej spiritvekaj ekskursoj, miaj du plej efikaj banlokoj por la bona humoro. La Gazeto de Anoncoj estas havebla por ĉiuj; sed akompanu min sur la tombejon, ni tien iru, kiam la suno lumas kaj la arboj estas verdaj; ni trapaŝu inter la tomboj! Ĉiu el ili similas al fermita libro kun la dorso supren, oni povas legi la titolon, kiu diras, kion la libro enhavas, kaj tamen nenion diras; sed mi havas informojn, mi havas informojn, akiritajn de mia patro kaj de mi mem. Ili troviĝas en mia tombolibro, kaj tio estas libro, kiun mi mem aranĝis al mi por utilo kaj plezuro. Tie ili ĉiuj troviĝas kaj ankoraŭ iom pli!

Jen ni estas sur la tombejo.

Ĉi tie, post la blanke farbita ligna kradaĵo, kie iam interne staris rozarbeto, – nun ĝi plu ne ĉi estas, sed iom da vinko el la tombo de la najbaro etendas ĉi tien sian fingron, por tamen iom ornami la lokon, – ĉi tie tombokuŝas tre malfeliĉa homo, kaj tamen, kiam li vivis, li estis bonstata, havis bonan porvivaĵon kaj eĉ iom pli, sed li tro prenadis al la koro la mondon, t. e. la arton. Kiam li vespere sidis en la teatro, por ĝui plenanime, li perdadis ĉian spiritan ekvilibron, se la maŝinisto faris eĉ la plej malgrandan eraron, se li faris tro helan lumon malantaŭ la disko de la luno, aŭ se sur insulo en la Sundo montriĝis palmo, aŭ kakto en Tirolo, aŭ fagarbaroj alte supre en Norvegujo. Ĉu tio ne estas tute indiferenta? Kiu pensas pri tiaspecaj aferoj? Ĝi estas ja nur teatraĵo, kiu devas nin amuzi. Jen la publiko aplaŭdis tro multe, jen ĝi aplaŭdis tro malmulte. “Ĝi estas malseka ligno,” li diradis, “ĝi hodiaŭ vespere ne volas bruli.” Li ĉirkaŭdirektis siajn okulojn sur la publikon, por vidi, kiaspecaj homoj tie troviĝas, kaj kun teruro li rimarkis, ke ili ridas tute malĝuste, ridas en tiaj lokoj, kie estis nenio ridinda, kaj pro tio li koleris kaj suferis kaj estis malfeliĉa homo, kaj nun li estas en la tombo.

Ĉi tie tombokuŝas tre feliĉa homo, mi volas diri altklasa homo, de alta deveno, kaj tio estis lia feliĉo, ĉar alie el li neniam io fariĝus; sed ĉio en la naturo estas tiel saĝe aranĝita, ke estas plezuro pensi pri tio. Liaj vestoj estis broditaj antaŭe kaj malantaŭe, kaj li ludis en la salono tian rolon, kian ludas multekosta tirilo de sonorilo, kiu ĉiam havas malantaŭ si bonan dikan laĉon, kiu plenumas la veran servadon. Li ankaŭ havis malantaŭ si bonan laĉon, anstataŭanton, kiu plenumadis la servadon kaj plenumas ĝin ankoraŭ nun, malantaŭ alia, nova brodita tirilo de sonorilo. Ĉio estas nun tiel saĝe aranĝita, ke oni facile povas resti kun bona humoro.

Ĉi tie tombokuŝas... nu, tio estas tre bedaŭrinda afero... ĉi tie kuŝas homo, kiu en la daŭro de sesdek sep jaroj penadis eldiri bonan spritaĵon; li vivis nur por trovi ian bonan spritaĵon; kaj laŭ sia konvinko li efektive trovis tian spritaĵon, kaj li tiel multe ĝojis pro tio, ke li mortis, mortis de ĝojo, ke li ĝin trovis, kaj neniu havis de tio profiton, neniu aŭdis la bonan spritaĵon. Mi nun povas prezenti al mi, ke pro la bona spritaĵo li nun eĉ en la tombo ne havas ripozon; ĉar ni supozu, ke tio estis spritaĵo, kiu devas esti dirita ĉe la matenmanĝo, se ĝi volas esti efika, kaj ke li, kiel mortinto, laŭ la komuna opinio povas montriĝi nur noktomeze, tiam lia spritaĵo ne estas konforma al la tempo, neniu ridas, kaj li kun sia bona spritaĵo nur povas denove lasi sin enterigi. Tio estas malĝoja tombo.

Ĉi tie kuŝas tre avara virino; kiam ŝi ankoraŭ vivis, ŝi leviĝadis en la nokto kaj miaŭadis, por ke la najbaroj pensu, ke ŝi havas katon; tiel avara ŝi estis!

Ĉi tie kuŝas fraŭlino el bona familio; en societo ŝi ĉiam devis aŭdigadi sian voĉon, kaj tial ŝi kantadis: Mi manca la voce! Sed tio ankaŭ estis la sola veraĵo, kiu en la daŭro de ŝia vivo eliris el ŝiaj lipoj.

Ĉi tie kuŝas junulino de alia speco! Kiam la kanario de la koro komencas krii, tiam la saĝo ŝtopas per la fingroj la orelojn. La bela junulino troviĝis en la plena aŭreolo de la edzeco!... Tio estas triviala historio, sed ĝi estas belete esprimita.... Lasu la mortintojn ripozi!

Ĉi tie kuŝas vidvino, ŝi havis ĉiam cignan kanton en la buŝo kaj strigan galon en la koro. Ŝi iradis en la familiojn, por serĉi kaptaĵon, por elspioni la malkorektaĵojn de la proksimuloj.

Ĉi tie estas tombo familia; ĉiuj membroj de la familio estis en tiel intima konkordo, ke se la tuta mondo kaj la gazeto asertis: “estas tiel”, kaj la malgranda filo venis el la lernejo kaj diris: “oni rakontis tion al mi en tia maniero” tiam oni rigardis lian manieron kiel la sole ĝustan, ĉar li apartenis al la familio. Kaj se iam okazis, ke la koko de la familio kriis en noktomezo, tiam ili diris, ke estas mateno, se eĉ ĉiuj noktogardistoj kaj horloĝoj de la urbo diris, ke estas noktomezo.

La granda Goethe finis sian Faŭston per la rimarko: “povas esti daŭrigata”; tio povas ankaŭ havi valoron koncerne nian migradon sur la tombejo. Mi ofte venas ĉi tien. Se tiu aŭ alia el miaj amikoj aŭ malamikoj tro transpaŝas la limojn, tiam mi eliras, elserĉas herbolokon kaj konsekras ĝin por li aŭ por ŝi, kiun mi en tiu momento volus enterigi, kaj mi tuj ilin enterigas. Tiamaniere ili tie kuŝas senvivaj kaj senfortaj; Ĝis ili revenas kiel homoj novaj kaj pli bonaj. Ilian vivon, rigardatan el mia vidpunkto, mi enportas en mian tombolibron; kaj tiel devus agi ĉiuj homoj, ili ne devus koleri, kiam iu faras al ili malbonan pecon, sed tuj enterigi lin, konservi al si sian bonan humoron kaj plue aboni la Gazeton de Anoncoj, tiun de la popolo mem kaj ofte tre bone redaktatan gazeton.

Kiam venos la tempo, ke mi mem kun la historio de mia vivo devos esti bindita en la tombon, tiam faru super mi la surskribon: “Bona humoro”. Tio estas mia historio.

Kora sufero

Tio, kion ni nun volas rakonti, en efektiveco estas historio en du partoj; la unua parto povus resti nerakontita, – ĝi tamen donos al ni antaŭsciigojn, kaj tiaj ĉiam estas utilaj.

Ni loĝis en la kamparo, en bieno. Unu tagon okazis, ke la tieaj gemastroj forestis. Tiam aperis unu virino el la plej proksima vilaĝo; ŝi havis kun si sian mopson kaj venis, kiel ŝi diris, por proponi akciojn de sia tanejo. Ĉar ŝi havis ĉiujn siajn paperojn kun si, ni konsilis al ŝi, ke ŝi metu ilin en koverton kaj skribu sur ĉi tiu la adreson de la bienmastro: “Ĝenerala milita komisario, bienmastro, k. t. p.”

Ŝi obeis, prenis la plumon, haltis kaj petis nin, ke ni ankoraŭ unu fojon ripetu al ŝi la adreson, sed malrapide. Ni tion faris, kaj ŝi skribis: sed meze de la vortoj “ĝenerala milita” ŝi denove haltis, ekĝemis kaj diris: “Mi estas nur virino!” La mopson ŝi dum la skribado metis sur la plankon, kaj ĝi akceptis tiun traktadon kun murmurado, ĉar ĝi ja ankaŭ estis kunprenita por sia plezuro kaj por sia sano, kaj en tiaj okazoj oni ne devas esti metata sur la plankon. Plata nazo kaj grasa dorso estis ĝiaj generalaj distingaj signoj.

“Ĝi ne mordas!” diris la virino; “ĝi plu ne havas dentojn. Ĝi estas kiel membro de la familio, fidela kaj defendema, sed ofte miaj nepoj ĝin incitas; ili ludas edziĝofeston, kaj tiam ĝi ĉiam devas esti la fianĉino, sed tio ĝin lacigas, la kompatindan beston.”

Ŝi transdonis al ni siajn paperojn kaj prenis la mopson sur la brakon.

Tio estas la unua parto, kiun ni povus ne rakonti.

“La mopso mortis!” tio estas la dua parto.

Estis unu semajno poste; ni venis en tiun vilaĝon kaj ekloĝis en la hoteleto. Niaj fenestroj estis turnitaj al la korto, kiu per barilo estis dividita en du partojn; en unu parto pendis feloj kaj haŭtoj, krudaj kaj tanitaj; tie staris ĉiaj laboriloj necesaj por tanejo, kaj la tanejo apartenis al nia vidvino. La mopso estis mortinta tiun matenon kaj enterigita tie sur la korto. La nepoj de la vidvino, t. e. de la tanistino – ĉar la mopso neniam estis edzigita – albatis la tombon, kaj tio estis bela tombo, estis kredeble plezuro kuŝi en ĝi.

La tombo estis ĉirkaŭbarita per potkrevitaĵoj kaj ŝutkovrita per sablo; ili starigis sur ĝi bierbotelon kun la kolo supren, kaj tio tute ne estis alegoria.

La infanoj dancis ĉirkaŭ la tombo, kaj la plej aĝa el la knaboj, praktika junulo sepjara, proponis, ke oni faru el la tombo publikan ekspozicion, nome por ĉiuj infanoj de la sama strato. Pro la eniro oni pagu unu butonon, kaj tio estis io, kion posedis ĉiu knabo kaj kion li povis ankaŭ liveri al la knabinoj; kaj tiu propono estis unuanime akceptita.

Kaj ĉiuj infanoj el la strato kaj el la flanka strato venis kaj pagis ĉiu sian butonon. Inter ili troviĝis pli ol unu, kiu en tiu posttagmezo povis iri nur kun unu ŝelko, sed kompense li vidis la tombon de la mopso, kaj tio valoris sufiĉe.

Sed ekstere, antaŭ la korto de la tanejo, tute apud la pordo, sidis malgranda ĉifonvestita knabino, ĉarma infano kun plej belaj buklaj haroj kaj kun okuloj tiel bluaj kaj helaj, ke estis plezuro rigardi ilin. Ŝi ne diris eĉ unu vorton, ŝi eĉ ne ploris, sed ĉiufoje, kiam la pordo estis malfermata, ŝi rigardadis tiel malproksimen, kiel ŝi povis. Ŝi ne posedis butonon, kiel ŝi sciis, kaj tial ŝi malĝoje restis ekstere, staris tie, ĝis ĉiuj vidis la tombon kaj ĉiuj foriris. Tiam ŝi sidiĝis, almetis la malgrandajn brunajn manojn al la okuloj kaj abunde ekverŝis larmojn; ŝi sola ne vidis la tombon de la mopso. Tio estis kora sufero, tre granda, tia ke ofte eĉ la suferoj de plenkreskuloj ne povas esti pli grandaj.

Ni vidis tion de supre, – kaj kiam oni vidas tion de supre, oni facile povas rideti pri tio, kiel ankaŭ pri multaj el niaj propraj kaj fremdaj suferoj! Tio estas la historio, kaj kiu ĝin ne komprenas, tiu povas preni akciojn de la tanejo de la vidvino.

“Ĉio sur sian ĝustan lokon!”

Tio estis antaŭ pli ol cent jaroj.

Malantaŭ la arbaro, ĉe la granda lago, staris malnova kastelo, ĉirkaŭita de profunda foso, en kiu kreskis junko kaj kano. Tute apude de la levponto staris maljuna saliko, kiu kliniĝis super la kanejo.

De malproksime de la intermonto sonis vokado de kornoj kaj piedfrapado de ĉevaloj, kaj tial la malgranda anserknabino rapidis peli sian gregon de la ponto flanken, ĉar la ĉasistaro galope alproksimiĝadis. Ĝi alproksimiĝadis tiel rapide, ke la knabineto devis vigle salti sur unu el la grandaj ŝtonoj apud la ponto, por ne esti renversata. Ŝi estis ankoraŭ preskaŭ infano, delikata kaj malgrasa, sed kun ĉarma esprimo sur sia vizaĝo kaj kun du mirinde helaj okuloj; tion tamen la bienmastro ne rimarkis; meze de la brua galopado, kun kiu li pelis antaŭen, li turnis la vipon en sia mano kaj ekpuŝis la knabineton por simpla plezuro rekte en la bruston, tiel ke ŝi falis malantaŭen.

“Ĉio sur sian ĝustan lokon!” li ekkriis; “for en la balaaĵon!” Kaj ĉe tio li ridis, ĉar tio devis esti amuza, kaj la aliaj ankaŭ ridis. La tuta societo senfine kriis kaj bruis, kaj la ĉashundoj bojis; estis, kiel diras la kanto:

“Jen alflugas riĉaj birdoj!”

Dio scias, kiel riĉa li tiam ankoraŭ estis.

La kompatinda anserknabino en sia falado etendis la manojn, por trovi apogon, kaj kaptis unu el la malsuprenpendantaj branĉoj de la saliko.

Sur ĝi ŝi teniĝis ŝvebe super la ŝlimo, kaj kiam la sinjoroj kune kun la hundoj malaperis malantaŭ la pordego, ŝi penis levi sin supren, sed la branĉo rompiĝis, kaj la anserknabino peze falis en la kanejon; sed en la sama momento ŝi sentis, ke ies forta mano ŝin kaptas. Tio estis vaganta vendisto, kiu de kelka malproksimeco ĉion vidis kaj nun rapidis alporti al ŝi helpon.

“Ĉio sur sian ĝustan lokon!” li mokripetis la vortojn de la bienmastro kaj eltiris ŝin sur sekan lokon; la derompitan branĉon li apogis al la loko, el kiu ĝi estis elŝirita, tamen “ĉio sur sian ĝustan lokon” bedaŭrinde ne ĉiam estas plenumebla! Tial li enŝovis la branĉon en la molan teron.

“Kresku, se vi povas, kaj liveru al ili tie en la kastelo bonan fluton.”

Li volonte havigus al la bienmastro kaj al lia kamaradaro solidan vipadon.

Post tio li iris en la kastelon, sed ne en la festosalonon, – por tio li estis tro maleminenta; li povis eniri nur en la servistejon, kaj tie oni pririgardis liajn komercaĵojn kaj marĉandis pri ili. Sed de la festenejo sonadis malsupren kriado kaj bruado, kiu devis prezenti kantadon; pli bone ili ne povosciis tion fari. Tie bruis ridado kaj bojado de hundoj, tie regis diboĉado kaj drinkado. Vino kaj maljuna biero ŝaŭmis en glasoj kaj kruĉoj, kaj la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado. Tiu aŭ alia el la bojistoj estis kisata de la sinjoretoj, post kiam ili antaŭe viŝis al ĝi la buŝegon per la longaj pendantaj oreloj. Oni envokis la vagvendiston kun liaj komercaĵoj, sed nur por ke ili povu amuziĝi pri li. La vino eniris, kaj la prudento eliris. Ili verŝis al li bieron en ŝtrumpon, por ke li ankaŭ povu trinki, sed tre rapide; tio estis tiel eksterordinare saĝa spritaĵo kaj tre ridiga. Tutaj gregoj da brutoj, vilaĝanoj kaj vilaĝkortoj estis metataj sur karton kaj malgajnataj.

“Ĉio sur sian ĝustan lokon!” diris la vagvendisto, kiam li feliĉe denove elliberiĝis el tiu Sodom kaj Gomora , kiel li tion nomis. “La libera landvojo, ĝi estas mia ĝusta loko, tie supre mi ne estis en mia elemento.” Kaj la malgranda anserknabino kapsalutis lin de post la barilo.

Pasis tagoj, pasis semajnoj, kaj montriĝis, ke la derompita salika branĉo, kiun la vagvendisto enŝovis en la teron apud la foso, konserviĝis ĉiam freŝa kaj verda, ĝi eĉ elkreskigis novajn branĉidojn. La anserknabino vidis, ke la branĉo enradikiĝis, kaj ŝi kore ĝojis pri tio, ĉar ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo.

Jes, la arbeto kreskis; sed ĉio alia en la bieno pro drinkado kaj kartludado forte malkreskis; tio estas du ruloj, sur kiuj oni ne povas bone stari.

Kiam pasis ne plenaj ses jaroj, la bienmastro devis kun bastono kaj sako elmigri el la bieno kiel almozulo, La bienon aĉetis riĉa vagvendisto, kaj nome ĝuste tiu, kiu iam servis kiel ridataĵo kaj mokataĵo, kiam oni proponis al li bieron en ŝtrumpo. Sed honesteco kaj laboremeco donas favoran venton, kaj jen la vagvendisto nun estis mastro en la bieno. Sed de tiu tempo la kartludado ne estis plu tolerata en la bieno. “Tio estas malbona legaĵo,” li diris, “ĝi venas de tio, ke la diablo, vidinte la unuan fojon la Biblion, volis krei karikaturaĵon, kiu estus simila al ĝi, kaj tiam li elpensis la kartludadon!”

La nova bienmastro prenis al si edzinon, kaj kiu ŝi estis? Ŝi estis la malgranda anserknabino, kiu ĉiam estis honesta, pia kaj bona; kaj en la novaj vestoj ŝi aspektis tiel elegante kaj bele, kvazaŭ ŝi de sia naskiĝo estus altklasa fraŭlino. Kiamaniere tio fariĝis? Nu, por nia aferplena tempo tio estas tro longa historio, sed fakte tiel estis, kaj la plej grava afero venos poste.

Ĉarme kaj bele estis en la malnova bieno; la patrino zorgis mem pri la internaj aferoj de la domo kaj la patro pri la eksteraj. La beno tie kvazaŭ ŝprucis fonte; kaj kie estas bona ordo, tie venas en la domon ĉiam pli granda bonstato. La malnova kastelo estis ordita kaj farbita, la fosoj estis purigitaj, kaj oni tie plantis fruktarbojn; ĉarme kaj bele ĉio aspektis tie, kaj la planko estis brilanta kaj pura. En la granda salono en la vintraj vesperoj sidadis la mastrino kun siaj servistinoj kaj ŝpinadis lanon kaj linon; kaj ĉiun dimanĉon vespere oni tie laŭte legadis el la Biblio, kaj tion faradis la komerca konsilano mem, ĉar la vagvendisto fariĝis komerca konsilano, sed tiun titolon ricevis nur en la lastaj jaroj de sia vivo. La infanoj kreskis – ili havis infanojn – kaj ili ĉiuj ricevis bonan instruadon, sed ili cetere ne ĉiuj havis egale bonajn kapojn, kiel estas ja en ĉiu familio.

Sed la salika branĉo tie ekstere fariĝis belega arbo, libera kaj ne ĉirkaŭtranĉita ĝi tie staris. “Ĝi estas nia genealogia arbo!” diradis la gemaljunuloj, kaj la arbo devas esti respektata, ili diradis al siaj infanoj, ankaŭ al tiuj, kiuj ne havis bonan kapon.

Pasis cent jaroj.

Estis en nia tempo; el la lago fariĝis marĉo, kaj la malnova sinjora domo estis kvazaŭ forviŝita; longforma marĉeto kun ruinoj de ŝtonkadroj flanke estis la tuta restintaĵo el la profunda foso, kaj tie staris ankoraŭ maljuna belega arbo, kiu klinis siajn branĉojn malsupren; tio estis la genealogia arbo. Ĝi tie staris kaj sciis, kiel bela povas esti saliko, kiam ĝi estas liberlasata al si mem. Estas vero, ke la arbo en la mezo de sia trunko estis krevinta de la radiko ĝis la supro, la ventego iom klinis ĝin flanken, sed ĝi staris, kaj el ĉiuj ĝiaj fendoj kaj krevoj, en kiujn la vento kaj malbonvetero enigis fruktonaskan teron, kreskis floroj kaj herbo; precipe tute supre, kie la grandaj branĉoj dividiĝas, kreiĝis plenforme malgranda pendanta ĝardeno kun framboj kaj birdoherbo, eĉ malgranda beleta sorparbo enigis tie radikojn kaj staris gracie kaj elegante alte supre en la mezo de la maljuna saliko, kiu speguliĝadis en la nigra akvo, kiam la vento forpelis la akvolentojn en angulon de la marĉeto. Tute apude de ĝi mallarĝa irvojeto kondukis trans la servutan grenkampon.

Sur la supro de la monteto, tute apude de la arbaro, kun bela perspektivo staris la nova kastelo, granda kaj luksa, kun fenestraj vitroj tiel klaraj, ke oni povus pensi, ke tie tute ne troviĝas vitroj. La granda ŝtuparo antaŭ la portalo aspektis kiel laŭbo, formita el rozarbetoj kaj grandfoliaj kreskaĵoj. La herbotero estis tiel pura kaj verda, kvazaŭ matene kaj vespere oni pririgardus ĉiun apartan herbeton. Interne en la salono pendis luksaj pentraĵoj kaj staris seĝoj kaj sofoj, tegitaj per veluro kaj silko, kiuj preskaŭ povis iri per siaj propraj piedoj, tabloj kun brilantaj marmoraj platoj kaj libroj en marokenaj bindoj kaj kun oraj tranĉpartoj....

Jes, tiuj, kiuj tie loĝis, estis efektive riĉaj homoj, ili estis altklasaj homoj, ili estis baronoj.

Ĉio tie estis konforma unu al la alia. “Ĉio sur sian ĝustan lokon!” ili ankaŭ diris, kaj tial ĉiuj pentraĵoj, kiuj en la malnova kastelo iam ornamis la murojn, estis nun pendigitaj en la koridoro, kondukanta al la servistejo. Tio estis efektiva senvaloraĵo, precipe la du malnovaj portretoj, el kiuj unu prezentis viron en rozokolora surtuto kaj kun grandega peruko, la alia sinjorinon kun pudritaj alte frizitaj haroj kaj kun ruĝa rozo en la mano, sed ambaŭ egale estis ĉirkaŭitaj de granda krono el salikaj branĉoj. Multe da rondaj truoj troviĝis en ambaŭ portretoj, kio venis de tio, ke la junaj baronoj ĉiam pafadis per siaj pafarkoj sur la du maljunajn homojn. Tio estis la komerckonsilano kaj la komerckonsilanedzino, ili, de kiuj devenis la tuta genero.

“Ili tamen ne apartenas tute al nia familio!” diris unu el la malgrandaj baronoj. “Li estis vagvendisto, kaj ŝi estis anserknabino. Ili ne estis kiel la patro kaj la patrino.”

La portretoj estis malnova senvaloraĵo, kaj “ĉio sur sian ĝustan lokon!” oni diris, kaj tiamaniere la praavo kaj la praavino venis en la koridoron, kondukantan al la servistejo.

La filo de la pastro estis doma instruisto en la kastelo. Unu tagon li iris kun la junaj baronoj kaj kun ilia plej aĝa fratino, kiu antaŭ ne longe estis konfirmita, laŭlonge de la irvojeto, kiu kondukis al la maljuna saliko; dumvoje ŝi ligis bukedon el kampaj floroj; “ĉio sur sian ĝustan lokon!” kaj sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco. Dum sia okupiĝado ŝi aŭskultis tre atente ĉion, kio estis parolata, kaj estis al ŝi agrable aŭdi, kiel la filo de la pastro rakontas pri la fortoj de la naturo kaj pri la historio de grandaj viroj kaj virinoj; ŝi estis sana, bonega naturo, kun perfekte nobla spirito kaj animo kaj kun koro kapabla sincere ampleksi ĉion, kion Dio kreis.

Ĉe la maljuna saliko ili haltis; la plej juna el la baronoj petis, ke oni detranĉu al li fajfilon de la saliko, kiel li ricevis jam de aliaj salikoj, kaj la filo de la pastro derompis branĉon.

“Ho, ne faru tion!” diris la juna baronino; sed tio estis jam farita.

“Tio estas ja nia maljuna, fama arbo! Mi ĝin tiel amas! Tial oni hejme min mokos, sed tio estas por mi indiferenta. Oni rakontas legendon pri la arbo....”

Kaj ŝi rakontis ĉion, kion ŝi aŭdis pri la arbo, pri la malnova kastelo, pri la anserknabino kaj la vagvendisto, kiuj unuafoje renkontiĝis ĉi tie kaj fariĝis la genergepatroj de la eminenta genero kaj de la juna baronino.

“Ili ne volis lasi sin nobeligi, la maljunaj honestaj homoj!” ŝi diris.

“Ilia amata devizo estis: ‘ĉio sur sian ĝustan lokon!’ kaj ili opiniis, ke ili ne atingos altecon, se ili lasos sin altigi per mono. Nur ilia filo, mia avo, fariĝis barono; oni diras, ke li estis tre instruita, alte estimata, amata de la princoj kaj princinoj, kaj ke li partoprenadis en ĉiuj iliaj festoj. Lin ĉiuj en la domo respektas plej multe, sed mi mem ne scias, mi trovas en la maljuna paro ion, kio tiras al ili mian koron; ĉarme kaj agrable, hejmece kaj patriarke verŝajne estis en la malnova kastelo, kie la mastrino kun ĉiuj servistinoj sidadis, kaj ŝpinadis kaj la maljuna sinjoro laŭte legadis el la Biblio!”

“Ili estis bravegaj homoj, saĝaj homoj!” diris la filo de la pastro; kaj subite ili eniĝis en interparoladon pri nobeleco kaj burĝeco, kaj oni preskaŭ povus pensi, ke la filo de la pastro ne apartenas al la burĝaro, tiel forte li laŭdis la superecon, kiun donas la apartenado al la nobelaro.

“Estas feliĉo aparteni al genero, kiu distingiĝis, kaj per tio havi jam en la sango la instigon progresadi en ĉio brava. Estas agrablege havi generan nomon, kiu ebligas la eniron en la plej eminentajn familiojn. Nobeleco signifas noblecon, ĝi estas la ora monero, kiu portas sian valoron en sia stampo. La spirito de la tempo asertas, kaj multaj poetoj kompreneble konsentas, ke ĉio, kio estas nobela, estas malbona kaj malsaĝa, kaj ke kontraŭe, ĉe la malriĉuloj ĉio brilas, kaj des pli hele, ju pli profunden oni iras. Sed tiun opinion mi ne kunhavas, ĉar ĝi estas tute erara, tute malĝusta. En la pli altaj klasoj oni ofte trovas kortuŝantan trajton de karaktero; mia patrino rakontis al mi pri unu, kaj mi povus aldoni multe da aliaj. Ŝi estis vizite en unu altklasa domo en la urbo; ŝajnas al mi, ke mia avino estis la nutristino kaj vartistino de la sinjorino de tiu domo. Mia patrino staris en la ĉambro apud la maljuna altenobela sinjoro; subite li ekvidis, ke maljuna virino kun lambastonoj enlamis sur la korton; ŝi venadis ĉiudimanĉe kaj ricevadis po kelke da moneroj. “Jen estas la malfeliĉa kriplulino,” diris la sinjoro, “la irado estas por ŝi tiel malfacila!” kaj antaŭ ol mia patrino komprenis lian intencon, li elkuris tra la pordo malsupren laŭ la ŝtuparo, la forte maljuna ekscelenco mem malsupreniris al la malfeliĉa virino, por antaŭliberigi ŝin de la malfacila iro por la almozo. Tio kompreneble estas nur negrava trajto, sed simile al la doneto de la vidvino ĝi sonoras el la profundo de la koro, sonoras el la interno de la homa naturo; kaj tion la poeto devas montri, ĝuste en nia tempo li devas pri tio kanti, tio bone efikas, tio kvietigas kaj pacigas. Sed se homido, havante bonrasan sangon kaj genealogian liston kiel la Arabaj ĉevaloj, simile al tiuj ĉevaloj staras sur la malantaŭaj piedoj, blekas sur la stratoj kaj diras en la ĉambro: ‘ĉi tie estis homoj el la strato!’ se tie estis iu burĝo, – tie la nobeleco komencis putri, tie ĝi fariĝis tia masko, kian faris al si Thespis , kaj oni ridas pri tiu persono, kaj ĝi fariĝas objekto de satiro.”

Tiel parolis la filo de la pastro, la parolo estis iom longa, sed dume la fajfilo estis pretigita.

En la kastelo estis granda societo, tie troviĝis multe da gastoj el la ĉirkaŭaĵo kaj el la urbo, sinjorinoj vestitaj bonguste kaj sinjorinoj vestitaj senguste. La granda salono estis plena de homoj. En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ devus okazi enterigo, sed tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ekmoviĝis.

Granda koncerto devis esti donata, kaj tial la juna barono kunportis sian fajfilon, sed ĉiuj liaj penoj kaj la penoj de lia patro, por eligi ian tonon, estis vanaj, kaj tial oni decidis, ke ĝi estas tute sentaŭga. Oni aŭdis muzikon kaj kantadon, en tia maniero, kiel ĝi plej multe plaĉis al la plenumantoj; cetere ĝi estis sufiĉe bona.

“Vi ankaŭ estas virtuozo!” diris unu kavaliro, kiu estis ĝusta filo de siaj gepatroj, “vi ludas fluton, kaj vi mem ĝin eltranĉas. Tio estas la genio, kiu ĉion povoscias, ĝi troviĝas sur la bona loko.... Dio gardu! mi estas tute moderna, kaj tia oni devas esti. Ne vere, vi nin ĉiujn ravos per ĉi tiu malgranda instrumento?” Kaj dirante tion, li transdonis al la filo de la pastro la malgrandan fluton, kiu estis eltranĉita el la saliko tie ĉe la marĉeto, kaj laŭte kaj bone aŭdeble li anoncis, ke la doma instruisto ludos solon sur la fluto.

Oni volis sin amuzi pri li, tio estis facile komprenebla, kaj tial la doma instruisto ne volis ludi, kvankam li povosciis tion tre bone; sed ili insistis, ili devigis lin, kaj tial li prenis la fluton kaj almetis ĝin al la buŝo.

Tio estis mirinda fluto! El ĝi eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo, kaj ankoraŭ multe pli akra. Ĝi sonis tra la tuta bieno, tra la parko kaj arbaro, tre malproksimen en la landon, kaj kun tiu tono leviĝis ventego, kiu bruis: “Ĉio sur sian ĝustan lokon!” Kaj tiam la patro, kvazaŭ portita de la vento, ekflugis el la kastelo rekte en la dometon de la brutisto, kaj la brutisto flugis ne en la salonon – tien li ne povis veni, – sed supren en la servistejon, mezen de la altkvalita servistaro, kiu paradis en silkaj ŝtrumpoj, kaj tiuj fieraj homoj tute rigidiĝis de teruro, ke tia maleminenta persono kuraĝas sidi meze de ili ĉe la tablo.

Supre en la festosalono la juna baronino flugis al la supra fino de la tablo, kie ŝi meritis sidi, kaj flanke de ŝi ricevis sian lokon la filo de la pastro, kaj tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus gefianĉoj. Maljuna grafo el la plej malnova genero de la lando restis ne forŝovite sur sia honora loko, ĉar la fluto estis justa, kaj tia oni devas esti. La sprita kavaliro, kiu kaŭzis la ludon de la fluto, li, kiu estis vera infano de siaj gepatroj, flugis kapantaŭe inter la kokinojn, sed ne sola.

Tre malproksime en la landon sonis la fluto, kaj de ĉie oni aŭdis pri grandaj okazintaĵoj. Riĉa komercista familio, kiu veturis en kvarĉevala kaleŝo, estis tute elblovita el la kaleŝo kaj ne ricevis eĉ lokon malantaŭe.

Du riĉaj kampuloj, kiuj en la lasta tempo fariĝis tro grandaj, estis malsuprenblovitaj en ŝliman foson. Tio estis danĝera fluto! Feliĉe ĝi krevis ĉe la unua tono, kaj tiel estis bone, nun ĝi returne venis en la poŝon: “ĉio sur sian ĝustan lokon!”

En la sekvanta tago oni ne plu parolis pri la okazintaĵo; de tio devenas la kutimdiro: “returne enpoŝigi la fluton”. Ĉio estis denove en ia antaŭa ordo, esceptinte tion, ke la du malnovaj portretoj, la vagvendisto kaj la anserknabino, pendis supre en la festosalono, kien ili estis transblovitaj; kaj kiam efektiva artkompetentulo diris, ke ili estas pentritaj de majstra mano, ili tie ankaŭ restis kaj oni ilin metis en bonan staton; oni ja antaŭe ne sciis, ke ili havas ian valoron, kaj kiel oni povus tion scii? Nun ili pendis sur la honora loko, “Ĉio sur sian ĝustan lokon!” kaj tien ĝi venas. La eterneco estas longa, pli longa ol la rakonto.

Koboldo ĉe la butikisto

Estis iam efektiva studento, kiu loĝis en subtegmenta ĉambreto kaj nenion posedis; estis ankaŭ efektiva butikisto, kiu loĝis en bona loĝejo kaj posedis la tutan domon, kaj kun li sin tenis la koboldo, ĉar ĉe li ĉiun Kristnaskan vesperon li ricevadis pladon da kaĉo kun granda peco da butero en ĝi; tion la butikisto povis doni; tial la koboldo restis en la butiko, kaj tio estis tre instrua.

Unu vesperon la studento eniris tra la malantaŭa pordo, por persone aĉeti por si sian kandelon kaj fromaĝon; li havis neniun por sendi, kaj tial li iris mem. Li ricevis tion, kion li petis, li pagis, kaj la butikisto kaj lia edzino kapsalutis lin. Ĉi tiu lasta estis virino, kiu povosciis pli ol kapsaluti, ŝi havis talenton! La studento ankaŭ kapsalutis kaj komencis legi la paperfolion, en kiu estis envolvita la fromaĝo. Tio estis folio, elŝirita el malnova libro, kiu ne meritis esti disŝirita; tio estis malnova libro plena de poezio.

“Jen kuŝas ankoraŭ pli da tio!” diris la butikisto; “mi donis pro tio al maljuna virino kelke da kafaj faboj; se vi pagos al mi du spesdekojn, vi ricevos la restaĵon.”

“Koran dankon!” diris la studento; “donu ĝin al mi anstataŭ la fromaĝo. Mi povas manĝi nur buterpanon; estus peko, se la tuta libro estus disŝirita. Vi estas brava homo, praktika homo, sed pri poezio vi komprenas ne pli ol ĉi tiu tino!”

Tio estis diro neĝentila, precipe koncerne la tinon, tamen la butikisto ridis, ĉar tio estis ja dirita nur ŝerce. Sed la koboldo koleris, ke oni povas permesi al si diri ion similan al butikisto, kiu estas domposedanto kaj vendas la plej bonan buteron.

Kiam fariĝis nokto, la butiko estis fermita kaj krom la studento ĉiuj estis en la lito, la koboldo eniris kaj prenis la parolilon de la mastrino, kiun ŝi dum la dormado ne bezonis. Sur kiun ajn objekton en la ĉambro li ĝin metis, ĉiu ricevis parolkapablon kaj povis eldiri siajn pensojn tiel same bone, kiel la dommastrino; sed ĉiufoje nur unu objekto povis tion havi, kaj tio estis feliĉo, ĉar alie ili ja parolus ĉiuj kune.

La koboldo metis la parolilon sur la tinon, en kiu kuŝis la malnovaj gazetoj. “Ĉu efektive estas vero, ke vi ne scias, kio estas poezio?”

“Jes, tion mi scias,” diris la tino, “tio estas io; kio staras en la malsupra parto de la gazetoj kaj estas detranĉata; mi opinias ne sen kaŭzo, ke mi havas en mi pli multe da ĝi, ol la studento, kaj kompare kun la butikisto mi estas ja nur senvalora tino.”

La koboldo metis la parolilon sur la kafmuelilon; ha, kiel ĝi komencis krakadi! Li metis ĝin sur la tino kun butero kaj sur la tirkeston kun la mono; ĉiuj havis la saman opinion, kiel la tino, kaj tion, pri kio ĉiuj opinioj konsentas, oni devas respekti.

“Nun la studento ĝin ricevu!” Kaj la koboldo iris kun ĝi senbrue laŭ la kuireja ŝtuparo supren en la subtegmentan ĉambreton, en kiu loĝis la studento. En la ĉambreto estis lume; la koboldo rigardis tra la serura truo kaj vidis, ke la studento legas en la disŝirita libro el la butiko. Sed kiel hele tie estis! El la libro iris hela radio, kiu disvolviĝis en trunkon, en potencan arbon, kiu leviĝis kaj larĝe etendis siajn branĉojn super la studento. Ĉiu folio estis freŝa kaj suke verda, kaj ĉiu floraĵo estis bela knabina kapo, kelkaj estis kun okuloj mallumaj kaj radiantaj, aliaj kun bluaj kaj mirinde klaraj. Ĉiu frukto estis lumanta stelo, kaj mirinde belega kantado kaj sonado aŭdiĝis en la senornama ĉambreto.

Nu, tian belegecon la malgranda koboldo neniam antaŭe prezentis al si kaj neniam aŭdis paroli pri ĝi. Tial li restis starante sur la piedfingroj kaj rigardis, ĝis la lumo estingiĝis; la studento videble estingis sian lampon kaj enlitiĝis, sed la koboldo ĉiam ankoraŭ staris, ĉar plue kaj plue sonis la kantado, kviete kaj belege, ĉarma dormetiga kanto por la studento, kiu kuŝiĝis por ripozi.

“Ĉi tie estas nekompareble bele!” diris la koboldo, “tion mi neniam atendus! Mi dezirus resti ĉe la studento!” Kaj li pripensadis, pripensadis, tamen fine li ekĝemis: “La studento ne havas kaĉon!” Kaj li foriris, jes, li iris returne al la butikisto. Estis bone, ke li venis, ĉar la tino preskaŭ eluzis la tutan parolilon de la mastrino; ĉion, kion ĝi en sin enprenis, ĝi senlace elŝprucigadis tra la sama flanko, kaj ĵus ĝi volis turniĝi, por elfluigi tion ankaŭ tra alia flanko, sed ĝuste tiam venis la koboldo kaj reprenis la parolilon de la mastrino. Sed la tuta butiko, de la monkesto ĝis la brulligno, de tiu tempo formadis siajn opiniojn konforme al la opinioj de la tino; ĉiuj estimis ĝin en tia grado kaj havis tian konfidon al ĝi, ke ĉiufoje, kiam la butikisto legis el sia vespera gazeto la informojn pri arto kaj teatroj, ili firme kredis, ke tiuj informoj venas de la tino.

Sed la koboldo ne sidadis plu silente, aŭskultante ĉiujn saĝaĵojn tie malsupre; ne, tuj kiam montriĝadis lumo el la subtegmenta ĉambreto, la radioj estis kvazaŭ fortikaj ankroŝnuroj, kiuj tiradis la koboldon supren; kaj li devis iri supren kaj rigardi tra la serura truo, kaj tie ĉirkaŭbruis lin io majesta, simila al tio, kion ni sentas ĉe la ondiĝanta maro, kiam Dio en ventego paŝas super ĝi; kaj tiam la koboldo verŝadis larmojn, li mem ne sciis, pro kio li ploras, sed en tiuj larmoj estis ia mirinda beno.

Kiel ĉarmega tio sendube estus, se li sidus ĉe la studento sub la arbo, sed tio ja estis ne ebla, – li estis jam kontenta je sia serura truo. Li staris tie ankoraŭ en la malvarma koridoro, kiam la aŭtuna vento jam blovis tra la truoj de la tegmento kaj la malvarmo estis tre granda. Sed la malgrandulo eksentis tion nur tiam, kiam la lumo en la subtegmenta ĉambreto estis estingita kaj la tonoj fariĝis neaŭdeblaj pro la vento. Hu, tiam li eksentis froston kaj returne grimpis malsupren en sian varman angulon; tie estis oportune kaj komforte! Kaj kiam venis la Kristnaska kaĉo kun granda peco da butero, – nu, tiam la butikisto estis por li la plej grava persono.

Sed en la mezo de la nokto la koboldo vekiĝis pro terura bruo ĉe la fenestraj kovriloj; homoj tie ekstere frapegis sur ili, la gardisto fajfis, – estis brulo; la tuta strato estis hele lumita; ĉu brulis ĉi tie en la domo aŭ ĉe la najbaro? Kie? Estis terura tumulto, terura konfuzo. La butikistino estis tiel konsternita, ke ŝi elprenis siajn orajn orelringojn el la oreloj kaj metis ilin en la poŝon, por ja ion savi, la butikisto prenis siajn valorajn paperojn kaj la servistino sian silkan mantilon, kiun ŝiaj rimedoj permesis al ŝi aĉeti. Ĉiu volis savi la plej bonan, kaj tion volis ankaŭ la koboldo, kaj per unu salto li flugis supren laŭ la ŝtuparo en la ĉambreton al la studento, kiu tute trankvile staris ĉe la malfermita fenestro kaj rigardis la fajron, kiu ekflamis en la kontraŭa domo. La koboldo kaptis la mirindan libron, kiu kuŝis sur la tablo, ŝovis ĝin en sian ruĝan ĉapon kaj tenis ĝin forte per ambaŭ manoj; la plej bona trezoro de la domo estis savita. Poste li rapidis pluen, sur la tegmenton, al la plej supra pinto de la kamentubo, kaj tie li sidis, prilumita de la brulanta kontraŭa domo, tenante ambaŭ manojn forte alpremite al sia ruĝa ĉapo, en kiu kuŝis la trezoro. Nun li ekkonis sian internan karakteron, eksciis, al kiu li en efektiveco apartenas. Sed kiam la fajro estis estingita kaj la malgrandulo denove rekonsciiĝis, li diris: “Ili ambaŭ havu sian parton en mi; tute disiĝi de la butikisto mi ne povas, pro la kaĉo!”

Kaj tio estis tute laŭ homa naturo! Ni, ĉiuj aliaj, ankaŭ ja iras al la butikisto – pro la kaĉo.

Post jarmiloj

Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano! La junaj loĝantoj de Ameriko vizitos la maljunan Eŭropon.

Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj, kiel ni en nia tempo pilgrimas al la ruiniĝintaj belegaĵoj de la suda Azio.

Post jarmiloj ili venos.

Tamizo, Danubo, Rejno ankoraŭ ruliĝas; Blankmonto staras kun sia neĝa supro, la nordlumo ĵetas sian helan brilon super la landojn de la nordo, sed generacio post generacio fariĝis polvo, tutaj vicoj da potenculoj de la tempo estas forgesitaj, kiel tiuj, kiuj nun dormas en la monteto, sur kiu la bonhava farunkomercisto, posedanto de la monteto, aranĝis al si benkon, por tie sidi kaj rigardi la platan ondiĝantan grenkampon.

“Al Eŭropo!” vokas la juna generacio de Ameriko, “al la lando de la prapatroj, al la sankta lando de la rememoroj kaj de la fantazio, al Eŭropo!”

La aerŝipo alvenas; ĝi estas plena de vojaĝantoj, ĉar la veturado tra la aero estas pli rapida ol sur la maro; la elektromagneta drato sub la oceano jam telegrafis, kiel granda estas la aera karavano. Jam montriĝas Eŭropo, tio estas la Irlanda marbordo, kiu aperas, sed la pasaĝeroj ankoraŭ dormas; ili volas, ke oni veku ilin nur tiam, kiam ili komencos ŝvebi super Anglujo. Tie ili eliras sur la teron de Eŭropo en la lando de Shakespeare , kiel ĝin nomas la homoj belspiritaj, en la lando de la politiko, en la lando de la maŝinoj, kiel ĝin nomas aliaj.

Tutan tagon daŭras ĉi tie la restado, tiom multe da tempo la multeokupita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo.

Tra la kanala tunelo oni veturas al Francujo, al la lando de Karolo la Granda kaj de Napoleono. Oni eldiras la nomon de Molière , la scienculoj parolas pri skolo klasika kaj skolo romantika en la profunda antikveco, kaj oni gloras heroojn, poetojn kaj scienculojn, kiujn nia tempo ne konas sed kiuj estas naskotaj sur la kratero de Eŭropo: en Parizo.

La aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo, kie naskiĝis Cortez kaj kie Calderon kantis siajn dramojn en belritmaj versoj; belaj nigrokulaj virinoj loĝas ankoraŭ en la florantaj valoj, kaj per antikvaj kantoj oni citas la nomojn de Cid kaj de Alhambra .

Tra la aero super la maro oni flugas al Italujo, kie troviĝis la antikva eterna Romo; ĝi malaperis; la Campagna estas dezerto; de la preĝejo de la Sankta Petro oni montras unu solan murrestaĵon, tamen oni dubas pri ĝia aŭtenteco.

Nun al Grekujo, por tradormi nokton en la riĉa hotelo sur la supro de Olimpo; tiam oni ja povos diri, ke oni tie estis. Oni veturas al Bosforo, por tie halti por kelke da horoj kaj rigardi la lokon, kie staris Bizantio. Malriĉaj fiŝkaptistoj elĵetas sian reton tie, kie la legendo rakontas pri la ĝardeno de la haremo en la tempo de la Turkoj.

Oni veturas super ruinoj de potencaj urboj ĉe la larĝa Danubo, de urboj, kiujn nia tempo ne konas, sed en tiu aŭ alia loko – super lokoj plenaj de rememoroj, kiuj ankoraŭ estas leviĝontaj el la interno de la tempo – la aera karavano malleviĝas kaj baldaŭ denove leviĝas.

Jen tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj, la landoj, kie Luther predikis, Goethe kantis kaj kie Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj. Grandaj nomoj brilis en scienco kaj arto, nomoj, kiujn ni ne konas. Unu tagon oni restas en Germanujo kaj unu tagon en la nordlando, en la patrujo de Oersted kaj de Linné kaj en Norvegujo, la lando de la antikvaj herooj kaj de la eterne junaj viroj de la nordo. Dum la reveturado hejmen oni trapasas Islandon, Gejzer plu ne bolas, Hekla estingiĝis, sed kvazaŭ eterna ŝtona tabelo de la legendo la forta roka insulo staras meze de la bruanta maro.

“En Eŭropo ekzistas multe da vidindaĵoj!” diras la juna Amerikano; “kaj ni vidis tion en ok tagoj. Kaj oni povas tion fari, kiel la granda vojaĝisto – ĉi tie estas citata nomo, kiu apartenas al tiu tempo – pruvis en sia fama verko: ‘Eŭropo en ok tagoj’.”

Sub la saliko

La regiono de Kjöge estas tre nuda kaj dezerta; estas vero, ke la urbo kuŝas ĉe la marbordo, kaj tio certe estas io bela, sed povus esti pli bele ol estas: ĉirkaŭe vidiĝas nur plata tero, kaj ĝis la arbaro estas sufiĉe malproksime. Tamen se oni sur ia loko havas sian efektivan hejmon, oni trovas en ĝi ion belan, al kio oni poste eĉ en la plej bela angulo de la tero povas sopiri. Kaj ni devas konfesi, ke en unu malproksime kuŝanta parto de Kjöge , kie paro da mizeraj ĝardenoj etendiĝas ĝis la rivereto, kiu ne malproksime de tie alfluas al la maro, en somera tempo povis esti sufiĉe ĉarme. Tiel precipe opiniis du malgrandaj najbaraj infanoj, Knut kaj Anjo, kiuj tie ordinare ludadis kaj rampadis unu al la alia tra sub la grosarbetaĵoj. En unu el la ĝardenoj staris sambuka arbeto, en la dua staris maljuna saliko, kaj precipe sub ĉi tiu la infanoj volonte ludadis, kaj tio estis permesata al ili, malgraŭ ke la arbo staris tute apude de la rivereto, en kies akvon ili facile povis enfali; sed Dio ne forturnas siajn okulojn de la infanoj, alie estus tre malbone. Ili ankaŭ estis tre singardaj, la knabo koncerne akvon estis eĉ tia timemulo, ke estis ne eble inklinigi lin preni en somero banon ĉe la marbordo, kiam la aliaj infanoj ja tiel volonte iradis en la akvon kaj plaŭdadis per la piedetoj. Li devis aŭskulti pro tio multe da mokado kaj ne povis protesti. Sed unu fojon la malgranda Anjo de la najbaro havis sonĝon, ke ŝi veturis en boato en la golfeto de Kjöge kaj Knut aliris rekte al ŝi; la akvo antaŭe atingis ĝis lia kolo kaj poste fermiĝis super lia kapo. Depost la momento, kiam Knut aŭdis tiun sonĝon, li plu ne toleris, ke oni lin nomu timemulo koncerne la akvon, sed li montradis la sonĝon de Anjo; ĝi estis lia fiero, sed en akvon li tamen ne iradis.

La malriĉaj gepatroj ofte kunvenadis, kaj Knut kaj Anjo ludadis en la ĝardenoj kaj sur la landvojoj, ĉe kiuj ambaŭflanke etendiĝis fosoj, enkadrigitaj de tuta vico da salikoj. Tiuj arboj ne estis belaj, iliaj suproj estis dehakitaj, sed ili ankaŭ staris ne por ornamo, sed por utilo. Pli bela estis la maljuna saliko en la ĝardeno, kaj sub ĝi ili ofte sidis.

En Kjöge ĉiujare okazadis tre vizitata foiro, kaj en la foira tempo tie staris tutaj stratoj da tendoj kun silkaj rubandoj, botoj kaj ĉiaspecaj aliaj objektoj. Tiam tie regis vigla interpremado; ordinare tiam estis pluva vetero, kaj tiam oni sentis la elvaporiĝadon de la maldelikataj vestoj de la kampuloj, sed ankaŭ la mielkukoj eligadis dolĉan odoron. Tie estis tuta budo plena de mielkukoj, kaj la plej bona flanko de la afero estis tio, ke la homo, kiu ilin vendadis, dum la foiro ĉiam loĝadis ĉe la gepatroj de la malgranda Knut , kaj sekve de tio la knabo regule ricevadis malgrandan mielkukon, de kiu ankaŭ Anjo ricevadis sian parton. Ankoraŭ pli grava estis tio, ke la kukvendisto povosciis rakonti historiojn, kaj al tio pri ĉia objekto, eĉ pri siaj mielkukoj. Pri ĉi tiuj li unu vesperon rakontis historion, kiu sur ambaŭ infanoj faris tiel profundan impreson, ke ili ĝin poste neniam forgesis, kaj tial eble estos plej bone, se ni ĝin ankaŭ aŭskultos, des pli ke ĝi estas mallonga.

“Sur la tablo,” li rakontis, “iam kuŝis du mielkukoj, el kiuj unu havis la formon de viro kun ĉapelo sur la kapo, la alia la formon de fraŭlino, sen ĉapelo, sed ornamita per iom da oraĵo sur la kapo. Ili havis la vizaĝon sur tiu flanko, kiu estis turnita supren, kaj sur tiun flankon oni devis rigardi ilin, ne sur la dorsan flankon, sur kiun oni neniam devas rigardi homon. La viro havis sur la maldekstra flanko maldolĉan migdalon, kiu prezentis lian koron, sed la fraŭlino estis pura mielkuko. Ili kuŝis kiel specimenoj sur la tablo, ili kuŝis longe, kaj tiamaniere ili reciproke enamiĝis, sed unu ne diris tion al la alia, tamen oni devas tion fari, se oni volas, ke io fariĝu el tio.”

“Li estas viro, li devas diri la unuan vorton,” pensis la fraŭlino, sed ŝi estus tre kontenta, se ŝi povus sciiĝi, ke ŝia amo trovis reciprokecon. Li estis pli avida en siaj pensoj, kaj tiaj ĉiam estas la viroj; li sonĝis, ke li estas vivanta strata knabo kaj posedas kvar spesdekojn, kaj ke tial li aĉetis la fraŭlinon kaj manĝis ĝin.

Tagojn kaj semajnojn ili kuŝis sur la tablo kaj elsekiĝis: la pensoj de la fraŭlino fariĝis pli delikataj kaj pli virinaj. “Sufiĉas al mi, ke mi kuŝis apud li sur la tablo!” ŝi pensis, kaj ŝi rompiĝis en la mezo.

“Se ŝi scius pri mia amo, tiam ŝi certe eltenus iom pli longe!” li pensis.

“Kaj tio estas la historio, kaj jen ili estas ambaŭ!” diris la kukvendisto.

“Ili estas rimarkindaj pro sia biografio kaj pro sia silenta amo, kiu neniam kondukas al io. Vidu, jen vi ilin havas!” Kaj li donis al Anjo la viron, kiu estis ankoraŭ tuteca, kaj Knut ricevis la rompiĝintan fraŭlinon; ili tamen estis tiel emociitaj de la historio, ke la koro ne permesis al ili formanĝi la geamantojn.

Sed en la sekvanta tago ili iris kun la kukoj sur la tombejon, kie la muroj de la preĝejo estis kreskokovritaj de plej bela hedero, kiu en vintro kaj en somero kovris la murojn simile al luksa tapiŝo. Inter la volvaĵoj de la hedero ili starigis la mielkukojn en la sunlumo kaj rakontis al amaso da aliaj infanoj la historion pri la silenta amo, kiu neniam havis ian taŭgon, t. e. la silenta amo, – ĉar la historio estis tre ĉama, tion ĉiuj trovis. Kiam ili denove volis ekrigardi la mielan paron, montriĝis, ke unu granda knabo – nur pro malboneco li tion faris – formanĝis la rompiĝintan fraŭlinon. La infanoj ploris pro tio, kaj poste, por ke la kompatinda viro ne restu tute soleca en la mondo, ili lin ankaŭ formanĝis, sed la historion ili neniam forgesis.

Ĉiam la infanoj estis kune, ĉe la sambuka arbeto kaj sub la saliko, kaj la malgranda knabino per arĝentosona voĉo kantadis la plej ĉarmajn kantojn. Knut bedaŭrinde ne multe komprenis en muziko, sed li almenaŭ komprenis la vortojn, kaj tio jam havas ian valoron. La homoj en Kjöge , eĉ la ferbutikistino, haltadis kaj aŭskultadis Anjon. “Dolĉan voĉon havas la ĉarma knabineto!” ili diradis.

Tio estis belegaj tagoj, sed ili ne daŭris eterne. La najbaroj disiris; la patrino de la malgranda knabino mortis, la patro volis denove edziĝi en Kopenhago kaj povis tie ricevi oficon; oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero. La najbaroj disiĝis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldolĉe. Sed la maljunuloj promesis, ke ili almenaŭ unu fojon en jaro skribos al si reciproke. Knut estis donita al ŝuisto por lernado, la gepatroj ne povis plu lasi lin senokupa. Kaj poste li estis konfirmita.

Ho, kiel volonte li por tiu festo irus en Kopenhagon, por vidi la karan Anjon, sed li ne iris tien kaj li ankaŭ neniam tie estis, kvankam la urbo estas nur kvin mejlojn malproksima de Kjöge . La turojn tamen Knut ĉe klara vetero vidis jam elstarantajn super la golfeto, kaj en la tago de sia konfirmo li klare vidis briletadon de la ora kruco sur la Dipatrina preĝejo.

Ha, kiel multe li pensadis pri Anjo! Ĉu ŝi lin ankoraŭ memoras? Jes, kompreneble! Al Kristnasko venis letero de ŝia patro al la gepatroj de Knut ; liaj aferoj en Kopenhago iras bone, kaj Anjon pro ŝia bela voĉo atendas granda feliĉo. Oni ŝin akceptis en la teatron, en tiun, kie oni kantas; ŝi ricevis jam pro tio iom da mono, kaj el tiu mono ŝi sendas al la karaj najbaroj en Kjöge tutan taleron, por ke ili per tio faru al si ĝojan Kristnaskan vesperon. Ili trinku por ŝia sano, tion ŝi mem propramane aldonis en postskribo, en kiu ankoraŭ estis dirite: “Amikan saluton al Knut !”

Ili ĉiuj ploris, kaj tamen la tutaĵo estis ja tiel ĝojiga, sed ili ploris pro ĝojo. Ĉiutage Knut pensadis pri Anjo, kaj nun li vidis, ke ŝi ankaŭ memoras pri li. Ju pli alproksimiĝis la tempo, kiam li estis fariĝonta submajstro, des pli klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto. Tiam rideto ĉirkaŭis lian buŝon kaj pli vigle li tiradis la ŝuistan fadenon, dum la piedo pli streĉe tiris la streĉrimenon. Per la aleno li trapikis al si fingron, sed tio ne estis grava por li. Li certe ne volis esti muta, kiel la du mielkukoj, tiu historio estis por li atentinda instruo.

Kaj li fariĝis submajstro, kaj li estis faronta sian submajstran vojaĝon. Fine li la unuan fojon en sia vivo estis venonta en Kopenhagon, kaj tie li jam havis majstron. Kiel surprizita kaj ĝoja estos Anjo! Ŝi havis nun la aĝon de deksep jaroj kaj li estis deknaŭjara.

Jam en Kjöge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris, ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan. Li diris adiaŭ al la maljunuloj kaj en forte pluva aŭtuna tago li piede ekiris la vojon. La folioj faladis de la arboj; malseka ĝis la haŭto li la unuan fojon eniris en Kopenhagon kaj prezentis sin al sia nova majstro.

La plej proksiman dimanĉon Knut volis fari viziton al la patro de Anjo.

Li metis sur sin la novajn submajstrajn vestojn kaj la novan, ankoraŭ en Kjöge aĉetitan ĉapelon, kiu estis al li tiel bone alaspekta. Antaŭe li ĉiam portadis ĉapon. Li trovis la domon, kiun li serĉis, kaj ekiris malsupren laŭ la multe da ŝtupoj. Oni povis ricevi kapturnon de tio, kiel la homoj en tiu komplikita amaso da stratoj estis pakitaj unuj super la aliaj.

La interno de la loĝejo montris kelkan bonhavecon, kaj la patro de Anjo akceptis lin kun plej granda amikeco. Kvankam lia dua edzino estis nekonata al Knut , ŝi tamen donis al li la manon kaj enverŝis al li kafon.

“Anjo tre ĝojos, kiam ŝi vidos vin!” diris la patro. “Vi fariĝis ja tre ĉarma junulo! Nu, vi vidos ankaŭ ŝin. Ha, kia knabino ŝi estas! Ŝi havigas al mi multe da ĝojo, kaj kun la helpo de Dio ŝi havigos al mi ankoraŭ pli! Ŝi loĝas nun en sia propra ĉambro kaj pagas al ni lupagon pro ĝi.”

La patro mem frapis tre ĝentile kaj modeste sur la pordo, kvazaŭ li estus fremdulo, kaj kiam ŝi diris “eniru!” ili eniris. Kiel ĉarme estis la aspekto interne! Tian ĉambron oni certe ne povus trovi en la tuta Kjöge , la reĝino ne povus havi pli elegantan ĉambron. Tapiŝoj kovris la plankon, fenestraj kurtenoj atingis ĝis la planko, efektiva velura seĝo tie staris, ĉie la rigardo falis sur florojn kaj pentraĵojn, kaj en la ĉambro troviĝis spegulo tiel granda kiel pordo, tiel ke oni devis bone atenti, ke oni ne paŝu en ĝin. Knut ĵetis sur ĉion unu rigardon, sed li vidis tamen nur Anjon, kiu nun staris antaŭ li kiel plenkreska knabino; ŝi estis tute alia, ol kiel Knut ŝin imagis al si, sed multe pli bela; per nenio ŝi similis al siaj samaĝulinoj en Kjöge , kaj kiel eleganta kaj altmonda ŝi estis! Sed kiel strange ŝi rigardis Knuton! Tamen nur dum unu momento, poste ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris, sed ŝi preskaŭ jam estis faronta tion. Oni vidis sur ŝi la sinceran ĝojon, kiun kaŭzis al ŝi la revido de la amiko de ŝia infaneco; helaj larmoj de ĝojo staris en ŝiaj okuloj. Ŝi havis senfine multe por demandi kaj por rakonti de la gepatroj de Knut ĝis la sambuka arbeto kaj la saliko, kiujn ŝi konstante nomadis panjo-sambuko kaj paĉjo-saliko, kvazaŭ ili ankaŭ estus homoj, kaj tiaj ili ja ankaŭ povis ŝajni tiel same bone, kiel iam la mielkukoj. Ankaŭ pri ĉi tiuj ili babilis, pri ilia silenta amo, kiel ili kuŝis sur la tablo kaj rompiĝis, kaj ĉe tio ili ambaŭ kore ridis. Sed la sango brulis al Knut en la vangoj, kaj lia koro batis pli forte ol ĉiam! Ne, ŝi vere ne fariĝis fiera! Ŝi ankaŭ estis, kiel li bone rimarkis, la kaŭzo, kiu igis ŝiajn gepatrojn peti lin resti por la tuta vespero. Ŝi enverŝis la teon, mem prezentis al li tason da ĝi kaj poste prenis libron kaj laŭte voĉlegis.

Knut havis la impreson, kvazaŭ tio, kion ŝi legis, parolas ĝuste pri lia amo, tiel plene ĝi estis en konsento kun liaj propraj pensoj. Poste ŝi kantis simplan kanton, sed, elirante el ŝia buŝo, la kanto fariĝis tuta historio, kvazaŭ ŝia propra koro en ĝi elverŝiĝis. Jes, ŝi certe estis aminta Knuton. La larmoj pretervole fluis ĉe li sur la vangoj. Li ne povis elbalbuti eĉ unu solan vorton, li ŝajnis al si mem tre malsaĝa, kaj tamen ŝi premis al li la manon kaj diris: “Vi havas bonan koran, Knut ! Restu ĉiam tia, kia vi estas!”

Tio estis nekompareble bela vespero; post tia vespero estis ne eble dormi, kaj Knut efektive ne dormis. Ĉe la adiaŭo la patro de Anjo diris:

“Nun vi certe nin ne tute forgesos; montru al ni, ke vi ne lasas pasi tutan monaton, antaŭ ol vi denove venos nin vidi!” Tial li dimanĉe povis ja kuraĝe veni denove, kaj tion li intencis fari. Sed ĉiun vesperon post la fino de la laboro – ili laboris ĉe lumo – Knut eliradis; li iradis tra la strato, en kiu loĝis Anjo, kaj li rigardadis supren al ŝia fenestro, kie preskaŭ ĉiam brulis lumo. Unu vesperon li eĉ vidis tute klare la ombron de ŝia kara vizaĝo sur la kurteno de la fenestro; tio estis bela vespero! Al la majstredzino ne plaĉis, ke li vespere ĉiam vagadas, kiel ŝi tion nomis, kaj ŝi balancadis la kapon; sed la majstro ridis. “Li estas juna homo!” li diris.

“Dimanĉon ni nin vidos; kaj tiam mi diros al ŝi, kiel ŝi sola plenigas ĉiujn miajn pensojn, kaj ke ŝi devas fariĝi mia kara edzineto; kvankam mi estas nur malriĉa ŝuista submajstro, mi povas ja fariĝi majstro, mi laboros kaj mi strebos antaŭen! Jes, mi tion diros al ŝi, el amo silenta nenio rezultas, tion instruis al mi la mielkuko!”

Venis la dimanĉo, kaj Knut venis; sed kiel malfeliĉe aranĝigis la cirkonstancoj!

Ĉiuj estis invititaj kaj devis tion diri al li. Anjo premis al li la manon kaj demandis: “Ĉu vi iam estis jam en la operejo? Vi devas iam tion fari! Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bileton. Mia patro scias, kie loĝas via majstro.”

Kiel afabla tio estis de ŝia flanko! Merkredon tagmeze efektive alvenis sigelita koverto sen ia letereto, sed la bileto troviĝis en ĝi, kaj vespere Knut la unuan fojon en sia vivo iris en la teatron. Kaj kion li vidis? Li vidis Anjon, mirinde belan, vere ĉarmegan. Estas vero, ke ŝi edziniĝis je fremda persono, sed tio estis ja nur komedio, io, kion ili teatre prezentis, tion Knut sciis, alie ŝia koro certe ne permesus al ŝi sendi al li bileton, por ke li tion vidu. Ĉiuj aplaŭdis kaj laŭte aprobis, kaj Knut kriis “hura!”

Eĉ la reĝo ridetis al Anjo, kvazaŭ li ankaŭ ĝojus pri ŝi. Ho ĉielo, kiel senfine malgranda Knut sin sentis! Sed li amis ŝin tiel profunde, kaj ankaŭ ŝi tiel lin amis; kaj la viroj devas ja diri la unuan vorton, kiel opiniis la mielkuka fraŭlino; la historio efektive enhavis en si multe.

La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien. Liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta akto. Anjo estis sola kaj akceptis lian viziton; ne povis esti pli bona aranĝiĝo de la cirkonstancoj.

“Estas bone, ke vi venas!” ŝi diris; “mi jam preskaŭ volis sendi al vi la patron, sed mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos; mi devas komuniki al vi, ke vendredon mi forveturos al Francujo, mi devas tion fari, por ke el mi fariĝu io taŭga.”

Al Knut subite fariĝis tiel, kvazaŭ la ĉambro ronde turniĝas kun li, kvazaŭ lia koro volas krevi; sed eĉ unu larmo ne aperis en liaj okuloj, kiel ajn videble estis, kiel profunde tiu sciigo lin afliktis. Anjo tion vidis kaj ŝi ankaŭ preskaŭ ekploris. “Ho honesta fidela animo!” ŝi diris, – kaj ĉi tiu amika alparolo malligis la langon de Knut , kaj li konfesis al ŝi, kiel kore li ŝin amas kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto. Dum li tion parolis, li vidis, ke Anjo fariĝas kadavre pala; ŝi ellasis lian manon kaj diris serioze kaj malĝoje: “Ne malfeliĉigu vin mem kaj min, Knut ! Mi restos por vi ĉiam bona fratino, kiun vi povas fidi, – sed nenio pli!” Kaj ŝi ekkaresis per sia mola mano lian varmegan frunton. “Dio donas al ni forton por multo, se oni nur mem volas!”

En tiu momento eniris ŝia duonpatrino.

“ Knut estas en plena malespero pro mia baldaŭa forveturo!” ŝi diris; “estu do viro!” Kaj ŝi frapis lin sur la ŝultro; ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ili parolis nur pri la vojaĝo kaj pri nenio alia. “Infano!” ŝi diris. “Kaj nun vi devas denove esti bona kaj prudenta, kiel tiam, kiam ni ambaŭ estante infanoj ludadis sub la saliko!”

Knut havis tian senton, kvazaŭ peco de la mondo deŝiriĝis, liaj pensoj estis kiel senvola fadeno, elmetita en la venton. Li restis, li ne sciis, ĉu ili petis lin pri tio, sed afablaj kaj bonaj ili estis. Anjo enverŝis al li teon kaj kantis, sed tio ne estis la antaŭa sonado, kaj tamen ĝi estis nekompareble bela; la koro preskaŭ disŝiriĝis en li; kaj poste ili disiĝis. Knut ne etendis al ŝi la manon, sed ŝi prenis lian manon kaj diris: “Vi donos ja al via fratino la manon por adiaŭ, mia malnova frato de ludoj!” Ŝi ridetis sub larmoj, kiuj fluis malsupren sur ŝiaj vangoj, kaj ŝi ripetis: “mia frato”. Sed ĉu tio povis multe helpi! Tia estis la adiaŭo.

Ŝi forveturis ŝipe al Francujo, kaj Knut vagadis tra la malpuraj stratoj de Kopenhago. La aliaj submajstroj de la metiejo demandis lin, kial li tiel senripoze vagas tien kaj reen kaj pri kio li meditas; li vizitu kun ili la amuzejojn, li estas ja juna sango.

Ili kune iris en salonon de dancado. Multe da belaj knabinoj tie troviĝis, sed certe neniu simila al Anjo, kaj ĉi tie, kie li esperis forgesi ŝin, ĝuste ĉi tie ŝi staris tute vivanta antaŭ lia animo. “Dio donas forton por multo, se oni nur mem volas!” ŝi diris. Profunda enpensiĝo okupis lian menson, li kunmetis siajn manojn, – kaj la violonoj ludis kaj la knabinoj dancis ĉirkaŭ li. Li ektimis, li havis la senton, ke tio ne estas loko, kien li povus konduki kun si Anjon, ŝi loĝis ja ĉiam en lia koro, – kaj tial li eliris, ekkuris tra la stratoj kaj preteriris la domon, en kiu ŝi estis loĝinta. Estis mallume en tiu domo, ĉie estis mallume, malplene kaj solece; la mondo iris sian vojon kaj Knut sian.

Fariĝis vintro, kaj la akvoj glaciiĝis; estis tiel, kvazaŭ ĉio sin aranĝas por la morta dormo.

Sed kiam venis la printempo kaj la unua vaporŝipo foriris, li eksopiris foren el sia patrujo, for, for en la malproksiman mondon, nur ne tro proksime de Francujo.

Li ligis sian tornistron kaj ekmigris profunden en Germanujon, de urbo al urbo, sen halto kaj ripozo. Nur tiam, kiam li atingis la ĉarmegan urbon Nurenbergon, li denove akiris certan trankvilecon, li povis resti.

Tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibro. La stratoj kuŝas tute laŭ sia propra plaĉo, la domoj absolute ne zorgas pri tio, ke ili staru en unu vico. Balkonaĵoj kun turetoj, spiralaĵoj kaj statuoj elsaltas super la trotuaron, kaj alte supre de la strange pintitaj tegmentoj iras ĝis la mezo de la strato tegmentaj defluiloj en la formo de drakoj kaj hundoj.

Ĉi tie Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso; li staris apud unu el la malnovaj fontanoj, inter kies fiere leviĝantaj akvaj radioj staris helaj figuroj el kupro, bibliaj kaj historiaj. Beleta servistino estis prenanta akvon; ŝi refreŝigis Knuton per freŝa trinko, kaj, ĉar ŝi havis tutan manon plena de rozoj, ŝi donis al li ankaŭ unu el ili, kaj tio ŝajnis al li bona antaŭsigno.

El la preĝejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno; la sonoj estis tiel solenaj kaj hejmecaj, kvazaŭ ili venus el la preĝejo de Kjöge , kaj tial li eniris en la grandan katedralon. La suno lumis tra la pentritaj vitroj inter la altaj graciaj kolonoj en la internon. Lia animo agordiĝis pie, lia menso fariĝis kvieta.

Li serĉis kaj trovis bonan majstron en Nurenbergo, kaj li restis ĉe li kaj lernis la lingvon.

La malnovaj fosoj ĉirkaŭ la urbo estas aliformigitaj en malgrandajn legomĝardenoj, sed la altaj muregoj kun siaj pezecaj turoj ankoraŭ staras.

La ŝnuristo tordas siajn ŝnurojn sur la ligna vojeto, kiu iras laŭlonge de la murego, kaj tie ĉiuflanke el fendoj kaj truoj kreskis siringaj arbetaĵoj, kiuj superpendigis siajn branĉojn super la malgrandaj malaltaj domoj ĉe la interna flanko de la urba murego. En unu el tiuj domoj loĝis la majstro, ĉe kiu Knut laboris, kaj super la tegmenta fenestro de lia dormoĉambro etendis siajn branĉojn siringa arbetaĵo.

Ĉi tie li pasigis unu someron kaj unu vintron; sed kiam venis la printempo, li ne povis plu elteni; la siringo staris en plena florado kaj odoris tiel hejmece, kvazaŭ ĝi starus en la ĝardeno de Kjöge , – kaj tial Knut diris adiaŭ al sia majstro kaj transiris al alia, pli en la mezo de la urbo, kie staris nenia siringo.

Lia metiejo troviĝis tute apude de unu el la malnovaj ŝtonaj pontoj, sub kiu staris senĉese bruanta malalta akva muelejo. Malantaŭ ĉi tiu fluis rapida rivero, kiu ruliĝadis kvazaŭ inter du vicoj da domoj, ĉe kiuj ĉie pendis malmodernaj kadukaj balkonoj. Aspektis, kvazaŭ ili volas fali en la akvon. Ĉi tie kreskis nenia siringo, ĉi tie oni ne vidis eĉ florpoton kun iom da verdaĵo, sed ĝuste kontraŭe staris granda maljuna saliko, kiu kvazaŭ forte sin tenis je la apude staranta domo, por ke la torento ĝin ne forŝiru. Ĝi etendis siajn branĉojn super la rivero tute tiel same, kiel la saliko ĉe la rivereto de Kjöge .

En efektiveco li nur transmigris de la panjo-sambuko al la paĉjo-saliko. La arbo ĉi tie havis, precipe ĉe la lunlumo, ion, kio igis lin sin senti:

“... tiel Dane en la koro,

Ĉe la lumo de la luno!”

Sed ne la lunlumo faris tian efikon, ne, tio estis la maljuna saliko.

Li ne povis elteni; kaj kial? Demandu la salikon, demandu la florantan siringan arbetaĵon! Kaj li diris adiaŭ al sia majstro kaj al Nurenbergo kaj formigris.

Al neniu li parolis pri Anjo; plej profunde en la koro li kaŝis sian malĝojon, kaj tute specialan gravecon li atribuis al la historio pri la mielkukoj. Nun li komprenis, kial la viro tie sur la maldekstra flanko havis maldolĉan migdalon; li mem havis de tio maldolĉan guston; kaj Anjo, kiu ĉiam estis tiel milda kaj ridetanta, estis nur mielkuko. Li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas, tiel ke fariĝis al li malfacile spiri; li malstreĉis ĝin, sed nenio helpis. Nur duono de la mondo estis ekster li, la duan duonon li portis en si.

Nur kiam li ekvidis la altajn montojn, la mondo denove aperis al li pli granda, liaj pensoj denove direktis sin al la ekstera mondo, en liaj okuloj aperis larmoj. La Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero.

Kio estus, se ĝi ilin levus, se ĝi disetendus iliajn grandajn plumojn kun la miksospecaj bildoj de nigraj arbaroj, bruantaj akvoj, nuboj kaj neĝamasoj! En la lasta tago de la mondo la tero levos siajn grandajn flugilojn, suprenflugos al Dio kaj krevos kiel veziko en Liaj klaraj radioj! “Ho, se venus jam la lasta tago!” li ĝemis.

Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno; de la lignaj balkonoj kapsalutis lin ŝpinantaj knabinoj, la suproj de la montoj ardis en la ruĝa vespera suno, kaj kiam li ekvidis la verdajn lagojn inter la mallumaj arboj, li rememoris la marbordon ĉe la golfeto de Kjöge ; kaj melankolio sed ne doloro, plenigis lian bruston.

Tie, kie Rejno ruliĝas antaŭen kiel unu sola longa ondo, falegas, estas vipata kaj aliformiĝas en neĝblankajn nubajn masojn, – la ĉielarko flirtas super ili kiel libera rubando, – tie li rememoris la akvan muelejon apud Kjöge , kie la akvo bruis kaj estis vipata.

Volonte li restus en la senbrua urbo ĉe Rejno, – sed tie estis tiom multe da siringoj kaj tiom multe da salikoj, – kaj tial li ekmigris pluen trans la altajn potencajn montojn, tra fendegoj de rokoj kaj laŭ vojoj, kiuj pendis ĉe la ŝtona murego kvazaŭ nestoj de hirundoj. La akvo bruis en la profundo, la nuboj kuŝis sub li; super arĝente blankaj kardoj, Alpaj rozoj kaj neĝo li paŝadis en la varma somera suno; kaj poste li diris adiaŭ al la landoj de la nordo kaj ekiris malsupren inter kaŝtanarboj, inter vinberĝardenoj kaj maizaj kampoj. La montaro fariĝis disiga muro inter li kaj ĉiuj liaj rememoroj, kaj tiel estis bone.

Granda belega urbo kuŝis antaŭ li, ĝi estis nomata Milano, kaj ĉi tie li trovis Germanan majstron, kiu donis al li laboron. La metiejo, en kiun li venis, apartenis al maljuna estiminda geedza paro. Baldaŭ ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris kaj estis pia kaj kristaneca. Ŝajnis, ke Dio forprenis de li la pezan ŝarĝon de la koro.

Lia plej granda plezuro estis leviĝi de tempo al tempo sur la potencan marmoran preĝejon, kiu, kiel al li ŝajnis, estis farita el la neĝo de lia hejmo kaj prezentis la formojn de ĉiaspecaj bildoj, pintaj turoj kaj florornamitaj liberaj haloj. El ĉiu angulo, de ĉiu pinto kaj de ĉiu arko ridetis al li blankaj statuoj. Super si li havis la bluan ĉielon, sub si la urbon kaj la vaste etendiĝantan ebenaĵon de Lombardio, kaj norde la altajn montarojn kun la eterna neĝo, – kaj tiam li pensis pri la preĝejo de Kjöge kun la volvaĵoj de hedero ĉirkaŭ la ruĝaj muroj, sed li ne sopiris iri tien returne. Ĉi tie malantaŭ la montoj li volis esti iam enterigita.

Unu jaron li vivis ĉi tie; pasis tri jaroj de post la tempo, kiam li forlasis la hejmon. Unu fojon lia majstro kondukis lin en la urbon, ne en la cirkon, por vidi la lertajn rajdistojn, ne, en la grandan operejon kaj tio efektive estis salono, kiu meritis esti vidita, En ĉiuj sep etaĝoj unuj super la aliaj pendis silkaj kurtenoj, kaj de la planko ĝis la plafono en kapturna alteco sidis plej elegantaj sinjorinoj kun florbukedoj en la manoj, kvazaŭ ili volus iri al balo. La sinjoroj estis en plene paradaj vestoj, kaj sur multaj el ili brilis oro kaj arĝento. La salono estis prilumita tagohele, kaj subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele. Ĉi tie regis nekompareble pli granda lukso ol en la operejo de Kopenhago, sed tie estis ja Anjo, kaj ĉi tie.... Sed kiel? Ĉu tiu estis sorĉo? La kurteno estis tirita flanken, kaj ankaŭ ĉi tie staris Anjo en oro kaj silko, kun ora krono sur la kapo. Ŝi kantis, kiel povas kanti nur anĝelo de Dio; ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe, kiom ŝi povis, ŝi ridetis, kiel tion povis fari nur Anjo; ŝi rigardis rekte al Knut .

La malfeliĉa Knut ekkaptis la manon de sia majstro kaj ekkriis laŭte: “Anjo!” Sed feliĉe la laŭtega muziko superbruis lian krion. La majstro faris al li kapmoveton: “Certe ŝi estas nomata Anjo!” Kaj li prenis presitan folieton kaj montris, ke ŝia nomo, ŝia tuta nomo tie staris.

Ne, tio ne estis sonĝo! Ĉiuj ĝojkriis de ravo kaj ĵetis al ŝi florojn kaj bukedojn, kaj ĉiufoje, kiam ŝi foriris, oni ŝin revokadis; ŝi iradis kaj venadis kaj denove venadis.

Ekstere sur la strato homoj amasiĝis ĉirkaŭ ŝia kaleŝo kaj tiris ĝin, kaj Knut estis la plej antaŭa kaj la plej feliĉa. Kiam ili atingis ŝian belan hele prilumitan domon, Knut staris senpere ĉe la pordeto de la kaleŝo. Oni ĝin malfermis, kaj ŝi eliris. La lumo falis ĝuste sur ŝian ĉarman vizaĝon kaj ŝi afable ridetis kaj dankis kaj ne povis kaŝi sian emocion. Ŝi rigardis Knuton rekte en la vizaĝon, sed ŝi lin ne rekonis. Sinjoro kun stelo sur la brusto etendis al ŝi la brakon, ili, kiel oni rakontis, estis interfianĉigitaj.

Post tio Knut iris en sian loĝejon kaj pakis sian tornistron; li volis, li devis iri hejmen, al la siringo kaj al la saliko, – ha, pli rapide sub la salikon!

Oni petis lin, ke li restu; nenia admono povis lin reteni; ili atentigis lin, ke la vintro alproksimiĝas, ke en la montaro jam elfalis neĝo; sed laŭ la postesignoj de la malrapide iranta veturilo – por ĝi oni devis ja fari vojon – li povas iri, kun la tornistro sur la dorso kaj apogante sin sur sia bastono.

Kaj senripoze li iris al la montoj, iris supren kaj malsupren; li estis jam tre laca kaj vidis ankoraŭ neniun vilaĝon nek domon. La steloj komencis lumi super li, liaj piedoj ŝanceliĝis, li sentis kapturnon.

Profunde malsupre en la valo nun ankaŭ eklumis steloj, li havis la senton, kvazaŭ la ĉielo etendiĝis ankaŭ ĝis sub li. Li sentis sin malsana. La steloj en la valo plimultiĝis kaj fariĝis ĉiam pli helaj; ili moviĝadis tien kaj reen. Tio estis malgranda vilaĝo, el kiu la lumoj briletis al li supren, kaj kiam li tion komprenis, li streĉis siajn lastajn fortojn kaj atingis malgrandan enveturejon en ĝi.

Tutan tagon li restis tie, ĉar lia korpo postulis ripozon kaj flegon. En la valo regis vetero rosa kaj pluva. Sed kiam unu matenon aperis gurdisto kaj eksonigis melodion el la hejmo de Knut , el Danujo, Knut ne povis plu elteni; dum multe, multe da tagoj li iradis, kun tia rapideco, kvazaŭ li celus veni hejmen, antaŭ ol ĉiuj formortis. Sed al neniu li parolis pri sia sopiro, neniu povus supozi, ke li portas en si koran suferon, la plej profundan, kiun oni povas porti. Tion oni kaŝas antaŭ la mondo, tio ne donas plezuron, tion oni kaŝas eĉ antaŭ la amikoj, kaj li ne havis amikojn.

Kiel fremdulo li migris en fremda lando hejmen, norden. En la sola letero el la hejmo, kiun la gepatroj antaŭ longa tempo skribis al li, estis dirite: “Vi ne estas vera Dano, kiel ni ĉiuj hejme; ni estas ankoraŭ el malnova materialo, sed al vi plaĉas nur fremdaj landoj!” La gepatroj povis tiel skribi, – ho, kiel malmulte ili do lin konis!

Estis vespero, li iris sur la libera landvojo: komencis frosti; la lando mem fariĝis ĉiam pli plata, kaj kampoj kaj herbejoj etendiĝis senfine malproksimen. Jen ĉe la vojo montriĝis granda saliko; ĉio aspektis tiel hejme, tiel Dane! Li sidiĝis sub la saliko, li sentis sin tiel laca, lia kapo kliniĝis, liaj okuloj fermiĝis por ripozo, sed li sentis, ke la saliko klinas sur lin siajn branĉojn. La arbo faris sur li impreson de maljuna granda homo, tio estis paĉjo-saliko mem, kiu prenis lin en siajn brakojn kaj portis la lacan filon hejmen, al la Dana lando, al la libera sabla marbordo, al lia gepatra urbo Kjöge , al la roza ĝardeno de lia infaneco. Jes, tio estis la saliko de Kjöge mem, ĝi eliris en la mondon, por lin serĉi kaj trovi, kaj nun li estis trovita kaj portita hejmen en la malgrandan ĝardenon ĉe la rivereto, kaj ĉi tie staris Anjo en sia tuta beleco kun ora krono sur la kapo, kiel li vidis ŝin lastfoje, kaj ŝi vokis: “Bonvenon!”

Kaj ĝuste antaŭ ili staris du strangaj figuroj, sed ili aspektis multe pli home, ol en lia infaneco, ili ankaŭ ŝanĝiĝis. Tio estis la du mielkukoj, la viro kaj la virino, ili montris sin per sia ĝusta flanko kaj bone aspektis.

“Koran dankon!” diris ambaŭ al Knut ; “vi malligis niajn langojn, vi instruis nin, ke siajn pensojn oni devas kuraĝe esprimi, ĉar alie nenio rezultas! Sed nun io rezultis: ni interfianĉiĝis!”

Kaj ili ekiris tra la stratoj de la urbo, kaj ankaŭ per la dorsa flanko ili bone aspektis, tiel ke oni nenion povis diri kontraŭ ili. Ili iris rekte en la preĝejon, kaj Knut kaj Anjo sekvis ilin. Ili ankaŭ iris mano en mano.

Kiel antaŭe staris ankoraŭ la preĝejo kun siaj ruĝaj muroj kaj la abunda verda hedero. La granda portalo malfermiĝis ambaŭflanken, la orgeno laŭte sonis, kaj popare ili iris al la altaro. “La gesinjoroj antaŭe!” ili diris, “la fianĉigitaj mielkukoj!” Kaj ĉi tiuj aliris al Knut kaj Anjo, kaj ambaŭ paroj ekgenuis sur la ŝtupoj de la altaro. Anjo klinis sian kapon super lian vizaĝon, kaj glacie malvarmaj larmoj elfluis el ŝiaj okuloj. Tio estis la glacio, kiun ŝia koro disfandis dank’ al lia forta amo, kaj tiuj larmoj falis sur liajn brulantajn vangojn, kaj... pro tio li vekiĝis, kaj li vidis, ke li sidas sub la maljuna saliko en la fremda lando, en la vintre malvarma vespero. Malvarmiga hajlo vipis lian vizaĝon.

“Tio estis la plej bela horo el mia vivo!” li diris, “sed ĝi estis sonĝo. Dio donu, ke mi ankoraŭ unu fojon sonĝu pri ŝi!” Kaj li fermis siajn okulojn, li dormis, li sonĝis.

Matene falis neĝo, ĝi kovris la piedojn de Knut , sed li dormis. Vilaĝanoj iris al la preĝejo kaj ili vidis, ke jen sidas junulo metiisto; li estis senviva, frostmortinta sub la saliko.

Kvin en unu silikvo

Kvin pizoj troviĝis en unu silikvo, ili estis verdaj, kaj la silikvo estis verda, kaj tial ili opiniis, ke la tuta mondo estas verda, kaj ili estis pravaj.

La silikvo kreskis, kaj la pizoj kreskis; ili alkonformigis sin al la loĝejo; rekte en unu vico ili sidis. Ekstere brilis la suno kaj varmigis la silikvon, la pluvo faris ĝin pura kaj travidebla. Estis en ĝi varme kaj bele, lume en la tago kaj mallume en la nokto, kiel devis esti, kaj la pizoj, sidante tie, fariĝis ĉiam pli grandaj kaj pli meditemaj, ĉar ili ja devis per io sin okupi.

“Ĉu ni restos ĉi tie por ĉiam?” ili diris. “Ĉu ni ne fariĝos malmolaj de la longa sidado? Ŝajnas al ni, ke ankaŭ tie ekstere io ekzistas; ia antaŭsento tion diras al ni!”

Загрузка...