“Ĉi tie certe troviĝas ia muzeo”, li pensis, “kaj oni forgesis depreni la elpendaĵon!”

Kelkaj homoj, vestitaj laŭ la tiuepoka modo, preteriris preter li.

“Kiel strange ili aspektas! Ili certe venas de maskobalo!”

Subite eksonis tamburado kaj fajfado, kaj ĉiam pli kaj pli alproksimiĝadis lumo de torĉoj. La jura konsilisto ekmiregis kaj ekvidis nun strangan procesion. Antaŭe marŝis tuta taĉmento da tamburistoj, kiuj batadis laŭtan ruladon; ilin sekvis korpogardistoj kun pafarkoj kaj arbalestoj. La plej eminenta en la procesio estis altranga ekleziulo. Mirigite la jura konsilisto demandis, kion tio signifas kaj kiu estas tiu homo?

“Tio estas la episkopo de Zelando,” oni respondis.

“Ho Dio, kio al la episkopo venis en la kapon?” diris la jura konsilisto kaj balancis la kapon. Tio certe ja ne povis esti la episkopo. En profunda meditado pri tio kaj ne rigardante dekstren nek maldekstren, la jura konsilisto iris tra la Orienta strato kaj trans la Alipontan placon. La ponto, kiu kondukas al la Palaca placo, estis netrovebla. En malfortaj konturoj nur montriĝis al li plata bordo, kaj fine li alvenis al du homoj, kiuj sidis en boato.

“Ĉu sinjoro deziras, ke ni ŝiptransigu lin al Holm ?” ili demandis.

“Al Holm ?” diris la jura konsilisto, kiu ja ne sciis, en kiu epoko li faras sian noktan promenadon; “mi volas iri al la Kristiana haveno en la malgrandan Torfan straton.”

La homoj rigardis lin mirigite.

“Diru al mi nur, kie estas la ponto?” li diris plue. “Estas hontinde, ke ĉi tie brulas nenia lanterno, kaj krom tio estas ĉi tie koto kaj ŝlimo, kvazaŭ oni irus en marĉo!”

Ju pli longe li parolis kun la boatistoj, des pli nekompreneblaj ili fariĝis por li.

“Mi ne komprenas vian Bornholman paroladon!” li fine diris kolere kaj turnis al ili la dorson. La ponton li ne povis trovi, balustrado ankaŭ ne ekzistis. “Fi, estas peko kaj honto, kia ordo estas ĉi tie!” li diris. Neniam li trovis sian epokon pli mizera, ol en tiu nokto. “Plej bone estos, se mi prenos droŝkon!” li ekpensis. Sed kie staras la droŝkoj? oni ne vidis eĉ unu. “Mi devas decidi iri returne ĝis la Nova Reĝa Bazaro, tie kredeble staras veturiloj, alie mi kredeble neniam venos al la Kristiana haveno!”

Li iris returne al la Orienta strato kaj laŭlonge trairis ĝin jam preskaŭ tutan, kiam eklumis la luno.

“Mia Dio, kian strangan stratbaron oni tie starigis!” li ekkriis, ekvidinte la Orientan pordegon, kiu en tiu tempo staris ĉe la fino de la Orienta strato.

Fine li tamen rimarkis nefermitan pordeton kaj venis tra ĝi sur nian Novan Bazaron, kiu tamen tiam estis ankoraŭ granda herbejo. Elstaris nur apartaj arbetaĵoj, kaj laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis larĝa kanalo aŭ rivereto. Kelkaj mizeraj lignaj budoj por Holandaj ŝipistoj, laŭ kiuj la loko estas nomita “Holanda Herbejo”, staris sur la transa bordo.

“Aŭ mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, aŭ mi estas ebria!” ekkriis la jura konsilisto. “Kio do tio estas? Kio tio estas?”

Li iris denove returne, firme kredante, ke li estas malsana. Kiam li denove iris sur la straton, li rigardis la domojn pli atente, – la plimulto el ili estis el traboj, kaj multaj havis nur pajlan tegmenton.

“Ne, mi estas forte malsana!” li ĝemis, “kaj tamen mi trinkis ja nur unu solan glason da punĉo; sed mi ne povas ĝin digesti! Tio estis efektive stranga ideo doni al ni punĉon kaj varman salmon; mi tion diros al nia mastrino. Ĉu eble mi iru returne kaj rakontu, kiel mi fartas? Sed tio aspektus ja iom absurde, kaj cetere kiu scias, ĉu ili ankoraŭ ne dormas!”

Li tamen komencis serĉi per la okuloj la domon, sed li nenie povis ĝin trovi.

“Estas ja terure! Mi ne povas plu rekoni la Orientan straton! Neniu magazeno ĉi estas! Mi vidas malnovajn, mizerajn, kadukajn kabanojn, kvazaŭ mi troviĝus en provinca urbeto. Mi estas malsana; mi ne devas min ĝeni. Sed kien, al la diablo, malaperis la domo de mia mastro? Ĝi ne estas plu la sama! Sed interne almenaŭ homoj ankoraŭ ne dormas. Ha, mi certe estas malsana!” Fine li trafis ne tute fermitan pordon, kie lumo penetris tra fendo. Tio estis unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo. La ĉambro havis la aspekton de Holstinia vestiblo. Sufiĉe multe da homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj burĝoj kaj ankaŭ kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj kaj malmulte atentis la eniranton.

“Pardonu!” diris la jura konsilisto al la mastrino, kiu aliris al li renkonte; “Mi subite tre malsaniĝis; ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droŝkon, por veturi al la Kristiana haveno?”

La virino rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj kaj skuis la ŝultrojn. Tiam li ekparolis al ŝi germane; la jura konsilisto supozis, ke ŝi ne komprenas dane, kaj tial li ripetis sian deziron germane. Tio, kiel ankaŭ liaj vestoj, firmigis ĉe la virino la opinion, ke li estas alilandulo. Ke li estas malsana, ŝi tuj rimarkis, kaj tial ŝi alportis al li kruĉon da akvo, kiu cetere havis strangan aldonan guston, preskaŭ kiel mara akvo kvankam ĝi ĵus estis alportita el puto.

La jura konsilisto apogis sian kapon sur la mano, profunde spiris kaj meditis pri la tuta strangaĵo, kiun li vidis ĉirkaŭ si.

“Ĉu tio estas la hodiaŭa vespera gazeto?” li demandis, nur por ion diri, kiam li vidis, ke la virino formetis grandan pecon da papero:

Ŝi ne komprenis, pri kio li parolas, ŝi tamen transdonis al li la folion, Tio estis lignogravuro, kiu prezentis aeran fenomenon, kiu aperis en la urbo Kolonjo.

“Ĝi estas tre malnova!” diris la jura konsilisto kaj denove ricevis bonan humoron pro tio, ke li hazarde trovis tian malnovan ekzempleron.

“Kiamaniere trafis en viajn manojn ĉi tiu maloftaĵa folio? Ĝi estas tre interesa, kvankam ĝi estas nur fabelo. Nuntempe oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo, kiun oni vidis; kredeble ili naskiĝas per la elektra forto.”

Tiuj, kiuj sidis plej proksime de li kaj aŭdis lian parolon, ekrigardis lin kun mirego, kaj unu el ili leviĝis, demetis respekte la ĉapelon kaj diris kun plej serioza mieno: “Vi certe estas tre alte instruita homo, mia sinjoro!”

“Ho ne!” respondis la jura konsilisto, “mi povas nur partopreni en parolado pri tiaj aferoj, kiuj estas kompreneblaj por ĉiuj.”

“Modesteco estas bela virto!” diris la homo; “cetere koncerne vian parolon mi devas konfesi, ke pri tiu punkto mi havas alian opinion; sed mi ne volas ŝovi min kun mia opinio.”

“Ĉu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?” demandis la jura konsilisto.

“Mi estas bakalaŭro de la Sankta Skribo,” respondis la homo.

Ĉi tiu respondo estis tute sufiĉa por la jura konsilisto, la titolo kaj la kostumo estis tute konformaj unu al la alia. “Supozeble tio estas,” li pensis, “maljuna vilaĝa lernejestro, tute speciala klaso da homoj, kiujn oni en kelkaj lokoj povas ankoraŭ trovi en Jutlando”.

“Kvankam ĉi tie ne estas la ĝusta loko por pritraktado de sciencaj demandoj, mi tamen petas, ke vi plej afable honoru nin per viaj vortoj. Vi certe havas grandan erudicion koncerne la antikvajn verkojn!”

“Ho; jes,” respondis la jura konsilisto, “mi tre volonte legas antikvajn utilajn verkojn, sed mi estas ankaŭ amanto de la novaj verkoj, nur ne de la ‘ordinaraj historioj’, da kiuj ni havas tute sufiĉe en la reala vivo.”

“Ordinaraj historioj?” demandis la bakalaŭro.

“Jes, mi parolas pri tiuj novaj romanoj, kiuj aperis antaŭ nelonge.”

“Ho”, diris la homo ridetante, “el ili tamen brilas multe da spirito, Kaj ankaŭ ĉe la kortego oni fervore ilin legas. La reĝo precipe amas la romanon pri sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian , rakontantan pri la reĝo Arturo kaj pri la herooj de lia ronda tablo. Li eĉ ŝercis pri tio kun siaj altrangaj sinjoroj.” *

* Holberg rakontas en sia historio de la Dana regno, ke unu tagon, kiam la reĝo Johano legis en la romano pri la reĝo Arturo, li diris ŝerce al la fama Otto Nud , kiun li tre amis: “Sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian estis bonegaj kavaliroj, tiajn kavalirojn oni nun plu ne trovas.” Tiam Otto Nud respondis: “Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian .”

“Jes, tiun romanon mi ankoraŭ ne legis”, diris la jura konsilisto, “kredeble ĝi estas tute nova, eldonita de Heiberg .”

“Ho ne”, respondis la homo, “ĝi aperis ne ĉe Heiberg , sed ĉe Gottfried de Ghemen .”

“Li do estas la aŭtoro!” diris la jura konsilisto; “tio estas tre antikva nomo; li estis ja la unua dana presisto!”

“Jes, li estas nia unua presisto!” diris la homo.

Ĝis nun ĉio iris bone. Nun unu el la burĝoj komencis paroli pri la terura pesto, kiu furiozis antaŭ kelke da jaroj, kaj li pensis per tio pri la pesto de la jaro 1484. La jura konsilisto supozis, ke la parolo estas pri la ĥolero, kaj tiamaniere la interparolado iris tute bone. La milito kontraŭ la maraj rabistoj estis en tia proksima rilato al la priparolata afero, ke oni ne povis ne tuŝi ĝin. La anglaj maraj rabistoj, oni diris, forprenis ŝipojn de la ankrejo. La jura konsilisto, kiu havis tre bone en la memoro la okazintaĵojn de la jaro 1801, bonege subtenis la insultadon kontraŭ la angloj. Sed la plua interparolado iris ne tiel bone, ĉiuminute oni penis korekti unu la alian; la bonkora bakalaŭro estis tro neklera, kaj la plej simplaj opiniesprimoj de la jura konsilisto siaflanke ŝajnis al li tro maltimaj kaj tro malpiaj. Ili reciproke rigardadis sin kun miro kaj tute ne povis interkompreniĝi; la bakalaŭro komencis paroli latine, por esti pli bone komprenata, tio tamen neniom helpis.

“Kiel vi vin sentas?” demandis la mastrino kaj ektuŝis la brakon de la jura konsilisto. Nun li denove rekonsciiĝis, ĉar en la flameco de la interparolado li estis forgesinta ĉion, kio antaŭe okazis.

“Ho Dio, kie mi estas!” li diris, kaj li ricevis kapturniĝon, kiam li ekpensis pri tio.

“Ni trinku klareton! Trinkmielon kaj Bremenan bieron!” ekkriis nun unu el ja gastoj, “kaj vi devas trinki kun ni!”

Du knabinoj, el kiuj unu portis strangan kufon, eniris; ili enverŝis la trinkaĵon kaj faris riverencon. La jura konsilisto eksentis froston en la dorso,

“Kio do tio estas, kio ĝi estas!” li diris, sed li devis trinki kun ili, ĉu li volis, ĉu li ne volis. Li estis tute en malespero, kaj kiam unu el ili diris, ke li estas ebria, li tute ne dubis pri la vereco de tiuj vortoj. Sed kiam li ilin poste petis, ke ili havigu al li droŝkon, ili pensis, ke li parolas ruse.

Neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio; oni povus pensi, li diris, ke la lando refalis en idolistecon. “Tio estas la plej terura momento en mia vivo!” Sed subite venis en lian kapon la ideo kliniĝi sub la tablon, rampi al la pordo kaj tiamaniere forkuri. Sed kiam li estis jam ĉe la pordo, la aliaj rimarkis lian intencon kaj kaptis lin je la piedoj; feliĉe por li ĉe tio defalis la galoŝoj, kaj kune kun tio malaperis la tuta ensorĉiteco.

La jura konsilisto ekvidis tute klare antaŭ si brulantan lanternon, kaj malantaŭ ĉi tiu staris majesta konstruaĵo; li rekonis ĝin, kiel ankaŭ la domojn najbarajn; tio estis la Orienta strato, en tiu aspekto, kiun ĝi nun havas; li kuŝis kun la piedoj direktitaj al la pordo de la domo, kaj ĝuste kontraŭe sidis la gardisto kaj dormis.

“Ho mia Kreinto, mi kuŝis ĉi tie sur la strato kaj sonĝis!” li diris. “Jes, tio estas la Orienta strato! Kiel agrable hele kaj vivoplene! Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da punĉo!”

Post du minutoj li sidis en droŝko, kiu veturigis lin al la Kristiana haveno; Li pensis pri la teruro kaj mizero, kiun li trasentis, kaj kore benis la feliĉan nuntempecon, la nunan epokon, kiun, malgraŭ ĉiuj ĝiaj malbonaĵoj, li tamen trovis pli bona ol tiu epoko, en kiu li ĵus troviĝis; kaj tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.

III

Aventuro de la gardisto

“Ha, jen kuŝas ja paro da galoŝoj!” diris la gardisto. “Ili certe apartenas al la leŭtenanto, kiu loĝas tie supre. Ili kuŝis ĝuste apud la pordo de la domo!”

La honesta homo havis la deziron tiri la sonorilon kaj transdoni la galoŝojn al la leŭtenanto, ĉar ĉe li estis ankoraŭ lume; sed li ne volis veki la aliajn homojn en la domo, kaj tial li tion ne faris.

“Estas kredeble varme kaj komforte, se oni havas sur si paron da tiaj aĵoj! Ili estas el tiel mola ledo! Ili estus por mi laŭmezuraj, kvazaŭ fanditaj sur mia piedo. Kiel malsaĝe la aferoj iras en ĉi tiu mondo! Tiu supre povus nun meti sin en sian varman liton, sed li tion ne faras, ne, li marŝadas sur la planko tien kaj reen. Kia feliĉa homo li estas! Li havas nek edzinon nek kriistojn! Ĉiun vesperon li estas en societo. Ho, se mi estus sur lia loko, tiam mi estus feliĉa homo!”

Apenaŭ li eldiris la deziron, ekefikis la galoŝoj, kiujn li dume estis metinta sur sin; la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron de la leŭtenanto. Jen li staris supre en la ĉambro kaj tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon, sur kiu troviĝis versaĵo, versaĵo de sinjoro la leŭtenanto mem. Ĉar kiu ne estis iam en sia vivo en poezia mensostato? kaj se oni tiam skribas siajn pensojn, tio ĉiam estas farata en versoj. Sur la papero estis skribite:

Se estus mi riĉa!

“Se estus mi riĉa!” tre ofte mi revis,

Kaj ofte pri tio eĉ preĝon mi levis.

Mi tiam ja tuj oficiro fariĝus,

Per sabro, plumĉap’ kaj orden’ ornamiĝus!

Jen nun oficiro mi fine jam estas,

Sed, kiel antaŭe, riĉeco forestas.

Min benu, Kreanto, min benu, Gvidanto!

Vespere mi sidis kun juna knabino,

Ĝuante la kisojn de la amatino;

Plej dolĉaj paroloj kaj kantoj ne ĉesis;

Ĉar, kvankam min mono neniam karesis,

Vi scias, min ĉiam allogis la kanto,

Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!

“Ho, estu mi riĉa!” pli forte mi preĝis.

De kiam ĉe mi en la kor’ ŝi ekreĝis,

La bela, la bona, pli pura ol ĉio.

Se ŝia rigard’ kiel suna radio

Sciigus al mi: mi al vi apartenas!

Sed ve! Vi ja min per riĉeco ne benas,

Ho granda Kreanto, ho mia Gvidanto!

“Se estus mi riĉa!” Se via okulo

Eklumus konsolon al mi, mizerulo!

Vi, kara, ĉu mian vi konas la koron?

Tralegu la versojn kaj mian doloron.

Sed estos pli bone, se vi ĝin ne konas,

Ĉirkaŭas min nokto... kaj Vi, ho Kreanto,

Konsolu ŝin, benu ŝin, mia Gvidanto!

Jes, tiajn versojn oni skribas, kiam oni estas enamiĝinta, sed homo prudenta ilin ne presigas. Leŭtenanto, amo kaj mizero estas kvazaŭ triangulo, aŭ kvazaŭ duono de rompita ĵetkubo de la feliĉo. Tion ankaŭ la leŭtenanto sentis, kaj tial li apogis la kapon al la kadro de la fenestro kaj profunde ekĝemis.

“La kompatinda nokta gardisto tie sur la strato estas multe pli feliĉa ol mi. Li ne sentas tion, kion mi nomas manko. Li havas bone orditan mastrumaĵon, li havas edzinon kaj infanojn, kiuj ploras kun li, kiam li ploras, ĝojas kun li, kiam li ĝojas. Ho, mi estus pli feliĉa ol mi estas, se mi povus esti sur lia loko, ĉar li estas pli feliĉa ol mi!”

En la sama momento la gardisto fariĝis denove gardisto: ĉar per la galoŝoj de feliĉo li estis fariĝinta leŭtenanto, sed, kiel ni vidis, li en tiu situacio sentis sin ankoraŭ multe malpli kontenta kaj esprimis preferon por sia propra stato. Tiamaniere la gardisto fariĝis denove gardisto.

“Tio estis malbela sonĝo!” li diris, “sed sufiĉe stranga. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi estas la leŭtenanto tie supre, kio tamen tute ne faris al mi plezuron. Mankis al mi mia edzino kaj la malgrandaj kriistoj, kiuj senĉese kaj senlace ĉiam denove min kisas.”

Li sidiĝis denove kaj jese balancis la kapon; li ne povis ĉesi pensi pri la sonĝo. La galoŝojn li ĉiam ankoraŭ havis sur la piedoj. Dume falstelo kiel brilanta linio traflugis la ĉielon.

“Ĝi malaperis!” li diris; “nu, ekzistas ankoraŭ sufiĉe multe! Mi dezirus iam vidi tiujn objektojn pli proksime, precipe la lunon, ĉar tiam ĝi ne povus forkuri de mi. Kiam ni mortas, ni flugas, kiel diras la studento, por kiu mia edzino lavas la tolaĵon, de unu stelo al alia. Tio estas mensogo, sed tio certe estus bela. Se ni povus fari almenaŭ unu salton tien supren, tiam mi nenion havus kontraŭ tio, se mia korpo eĉ restus sur la ŝtuparo!”

Vidu, oni ne devas pentri la diablon sur la muro, sed tute aparta singardeco estas necesa, kiam oni havas sur siaj piedoj la galoŝojn de la feliĉo. Aŭskultu do, kio fariĝis al la gardisto!

Ni, homoj, konas ja preskaŭ ĉiuj la rapidecon de la vaporforta veturado, ni elprovis ĝin aŭ sur fervojo, aŭ sur ŝipo sur la maro. Sed ĉi tiu flugado estas kiel la irado de la besto nomata bradipo aŭ kiel ŝoviĝado de limako en komparo kun la rapideco de la radio de lumo. Ĉi tiu flugas deknaŭ-milionoble pli rapide, ol la plej bona vetkuristo, kaj tamen la elektro estas ankoraŭ pli rapida. La morto estas elektra frapo, kiun ni ricevas en la koron; sur la flugiloj de la elektro leviĝas la liberiĝinta animo. Ok minutojn kaj kelke da sekundoj bezonas la sunlumo por vojaĝo de pli ol dudek milionoj da mejloj; per la rapida poŝto de la elektro la animo bezonas ankoraŭ malpli da minutoj, por plenumi tian saman flugon. La interspaco inter la korpoj ĉielaj estas por ĝi ne pli granda, ol por ni estas la distanco inter ni kaj niaj amikoj en la domoj de la sama urbo, eĉ se ili troviĝas tre proksime unuj de la aliaj. Sed tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia korpo, se ni ne havas sur ni simile al la gardisto la galoŝojn de feliĉo.

En la daŭro de kelke da sekundoj la gardisto traflugis la 52 000 mejlojn ĝis la luno, kiu, kiel oni scias, estas el pli malpeza materio ol nia tero kaj mola; kiel freŝe falinta neĝo. Li troviĝis sur unu el la multegaj ringaj montaroj, kiujn ni konas el la granda lunkarto de D-ro Mädler ; vi ĝin ja konas? Al la flanko interna la ringa montaro estis tute kruta kaj formis grandegan rondvalon. En ĉi tiu troviĝis urbo, kiu havis strangan aspekton. Prezentu al vi glason da akvo, en kiu estas disbatita ovoblanko. Tiel mola estis la urbo, kaj en ĝi estis videblaj similaj formitaĵoj kun turoj kaj kupoloj kaj velformaj altanoj, diafanaj kaj pendantaj en la maldensa aero. Nia tero ŝvebis super lia kapo kiel granda fajroruĝa globo.

Tie estis tre multe da ekzistaĵoj, ĉiuj estis el tiu speco, kiun ni nomas homoj, sed ili aspektis tute alie ol ni. Ili ankaŭ havis lingvon, sed neniu povas ja postuli, ke la animo de la gardisto ĝin komprenu; ĝi tamen ĝin komprenis.

La animo de la gardisto tre bone komprenis la lingvon de la lunloĝantoj. Ili interparolis pri nia tero kaj dubis, ĉu ĝi povas esti loĝata, ĉar, ili diris, la aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi. Nur la luno, ili opiniis, estas kapabla servi kiel loĝloko por vivantaj ekzistaĵoj; ĝi estas la ĉefa ĉiela korpo, sur kiu de ĉiam vivis la civitano de la mondo.

Sed ni ne forgesu pri la Orienta strato, kaj ni rigardu, kio fariĝis al la korpo de la gardisto. Senvive ĝi sidis sur la ŝtuparo, la gardista bastono elfalis el ĝia mano, kaj ĝiaj okuloj rigardis supren al la luno, kie nun troviĝis ĝia honesta animo.

“Kioma horo estas, gardisto?” demandis iu pasanto. Sed la gardisto absolute nenion respondis; tial la pasanto tre milde pinĉis lin je la nazo; sed tiam malaperis la ekvilibro. La korpo falis kaj etendiĝis laŭ sia tuta longo; la homo estis senviva. Tiam la pinĉinton atakis granda teruro; la gardisto estis senviva kaj restis senviva. Oni raportis pri tio al la polico, oni priparolis la okazintaĵon, kaj matene oni transportis la korpon en la hospitalon.

Tio povus fariĝi bela ŝerco por la animo, se ĝi revenus kaj kredeble serĉus sian korpon en la Orienta strato, sed ne trovus ĝin. Kredeble ĝi antaŭ ĉio kurus en la policejon kaj demandus en la fako por perditaj objektoj, ĝis ĝi fine trafus en la hospitalon. Ni tamen povas konsoli nin per tio, ke la animo estas plej saĝa tiam, kiam ĝi agas memstare; ĝiaj malsaĝaĵoj estas kaŭzataj nur de la korpo.

Kiel ni diris, la korpo de la gardisto estis forportita en la hospitalon, tie oni portis ĝin en la ĉambron de purigado, kaj la unua afero, kiun oni faris, estis kompreneble detiro de la galoŝoj, kaj nun la animo devis reveni. Ĝi direktis sin tuj al la korpo, kaj en momento la homo reviviĝis. Li asertis, ke tio estis la plej terura nokto de lia vivo; por la plej granda sumo da mono li ne volus ankoraŭ unu fojon havi tian sentaĵon. Sed nun tio estis ja feliĉe travivita.

Ankoraŭ en la sama tago li povis forlasi la hospitalon, sed la galoŝoj tie restis.

IV

Ĉefa momento

Peco, taŭganta por deklamado.

Tute eksterordinara vojaĝo

Ĉiu Kopenhagano scias, kiel aspektas la enirejo de la Frederika hospitalo en Kopenhago; sed ĉar ĉi tiun historion espereble legos ankaŭ kelkaj ne-Kopenhaganoj, tial ni devas doni pri ĝi negrandan priskribon.

La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj loĝantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn. La korpoparto, kiun estas plej malfacile traigi, estas la kapo. En ĉi tio, kiel ofte en la mondo, la malgrandaj kapoj estas la plej feliĉaj. Tio sufiĉu kiel enkonduko.

Unu el la junaj oficistoj, pri kiu oni nur en korpa senco povis diri, ke li havas dikan kapon, devis ĝuste en tiu vespero havi sian deĵoron. La pluvo faladis torente; sed malgraŭ la diritaj du malhelpoj li devis nepre eliri, nur por horkvarono. Li opiniis, ke tute ne penindas konfidi tion al la pordisto, se oni povas trarampi inter la feraj stangoj. Tie kuŝis la galoŝoj, kiujn forgesis la gardisto. Li ne havis eĉ la plej malgrandan scion pri tio, ke tio estas la galoŝoj de feliĉo; en tiu malbona vetero ili povus esti tre utilaj por li. Li surmetis ilin. Nun li devis fari la provon, ĉu li povos sin trapremi; li neniam antaŭe tion provis. Li komencis.

“Dio donu, ke mi antaŭ ĉio trapremu la kapon!” li diris; kaj tuj ĝi traglitis facile kaj sukcese, kvankam ĝi estis tre granda kaj dika; tion faris la galoŝoj. Sed nun ankaŭ la korpo devis trairi; ĝi haltis.

“Ho ve, mi estas tro dika!” li diris. “Mi pensis, ke plej malfacile iros la kapo! Mi ne povas traiĝi.”

Nun li volis rapide retiri la kapon, sed li ne sukcesis. La kolon li povis facile movi, sed nenion pli. Lia unua sento estis ĉagreno, la dua estis absoluta perdo de humoro. La galoŝoj de feliĉo metis lin en tiun teruran situacion, kaj malfeliĉe ne venis al li la ideo ekdeziri sian liberiĝon, ne, li agis, kaj tial li ne povis ŝoviĝi de la loko. Torente faladis la pluvo, eĉ unu homon oni ne povis vidi sur la strato. La sonorilon de la pordo li ne povis atingi, kiel do li nun liberiĝus? Li antaŭvidis, ke li povus stari ĉi tie ĝis la mateno, tiam oni devus antaŭ ĉio venigi forĝiston, por trafajli la ferajn stangojn, sed tio ne povas esti farata tre rapide; la tuta knaba lernejo, kiu troviĝis ĝuste kontraŭe, leviĝus sur la piedojn, ĉiuj loĝantoj de la institucio kunvenus, por vidi lin ĉe la kolono de malhonoro, fariĝus granda kunkuro. “Ho! la sango leviĝas al mi en la kapon tiel, ke mi povas freneziĝi. Jes, mi freneziĝas. Ho, se mi denove estus libera, tiam ĉio pasus!”

Nu, tion li devis diri pli frue! Tuj, kiam la deziro estis eldirita, lia kapo liberiĝis, kaj li enkuris nun en la domon, tute surdigita de la teruro, kiun kaŭzis al li la galoŝoj de feliĉo.

Tamen ne pensu, ke kun tio ĉio pasis; ho ne, venis ankoraŭ io pli malbona.

Pasis la nokto kaj ankaŭ la sekvanta tago, kaj neniu demandis pri la galoŝoj.

Vespere okazis prezentado en fama amatora teatro. Ĉiuj lokoj en la teatro estis okupitaj. Inter la deklamaĵoj troviĝis ankaŭ nova versaĵo, sub la titolo “Okulvitroj de la onklino”. Kiam iu rigardis tra ili, la homoj aperis al li kiel ludkartoj, kaj laŭ ili oni povis antaŭdiri la okazontaĵojn de la venonta jaro.

La versaĵo estis bonege deklamita, kaj la deklaminto ricevis grandan aplaŭdon. Inter la rigardantoj troviĝis ankaŭ nia juna hospitala oficisto, kiu videble tute forgesis jam sian hieraŭan noktan aventuron. La galoŝojn li metis sur sin, ĉar oni ilin ne reprenis, kaj ĉar sur la strato estis tre kote, ili povis esti al li tre utilaj.

La versaĵo plaĉis al li. Lin tre vigle okupis la penso, kiajn profitojn oni havus, se oni posedus tiajn okulvitrojn. Eble oni povus, per ĝusta uzado, rigardi al la homoj en la koron. Tio, li pensis, estus ja multe pli interesa, ol nur rigardi, kio fariĝos en la venonta jaro, ĉar la lastan oni ja sen tio ekscios, sed la unuan oni neniam povas ekscii. “Mi prezentas al mi la tutan vicon de la sinjoroj kaj sinjorinoj sur la unua benko, se oni povus rekte enrigardi al ili en la bruston! tio estus ja ekspozicio, speco de magazeno! Ĉe tiu sinjorino tie mi certe malkovrus grandan magazenon de modaĵoj, ĉe ĉi tiu nur malplenan halon, por kiu tamen purigo estus tre utila. Sed ĉu troviĝus ankaŭ bonaj magazenoj? Ho jes!” li ekĝemis, “mi konas unu, en kiu ĉio estas bonega, sed en ĝi regas jam komizo, tio estas la sola malbonaĵo en la tuta magazeno! El tiu aŭ alia oni aŭdus la inviton: ‘Estu tiel bona kaj eniru!’ Jes, mi dezirus eniri, mi dezirus tramigri la korojn, kiel ĉarma malgranda penso.”

Nu, tio sufiĉis por la galoŝoj; la tuta juna oficisto ŝrumpis kaj komencis tute eksterordinaran vojaĝan tra la koroj de la unuavicaj rigardantoj. La unua koro, kiun li tramigris, apartenis al sinjorino; sed en la unua momento li pensis, ke li troviĝas en ortopedia instituto, kiel oni nomas tian domon, en kiu la kuracistoj liberigas homojn de iliaj elkreskaĵoj kaj faras ilin denove rektaj; li pensis, ke li troviĝas en la ĉambro, kie sur la muroj pendas la gipsaj kopioj de malbone kreskintaj membroj; sed la diferenco konsistis en tio, ke en la instituto ili estas farataj post la eniro en la instituton, sed ĉi tie en la koro ili estis faritaj post la eliro de la gastoj kaj bone konservataj. Tio estis gipsaj kopioj de amikinoj; kopioj de iliaj korpaj kaj spiritaj kriplaĵoj, kiuj tie estis konservataj.

Rapide li eniris en alian virinan koron; sed ĉi tiu prezentiĝis al li kiel granda sankta preĝejo. La blanka kolombo de senkulpeco flugetadis super la ĉefaltaro. Tre volonte li stariĝus sur la genuoj; sed li devis iri pluen, en la sekvantan koron, li tamen aŭdis ankoraŭ la tonojn de orgeno, kaj ŝajnis al li, ke li mem fariĝis nova, pli bona homo, li mem ne sentis sin plu nedigna, por eniri en la sekvantan sanktejon, kiu montris al li malriĉan subtegmentan ĉambreton kun malsana patrino, sed tra la malfermita fenestro lumis la varma suno de Dio, belegaj rozoj balancadis la kapojn el la malgranda ligna kesteto sur la tegmento, kaj du ĉielbluaj birdoj kantis pri ĝojo de infano, dum la malsana patrino petegis Dion pri beno por ŝia filino.

Nun li rampis sur la manoj kaj piedoj tra plenigita butiko de buĉisto, li trovis nur viandon kaj ĉie denove nur viandon; tio estis la koro de riĉa fama viro, kies nomo estis sur ĉies lipoj. Jen li troviĝis en la koro de lia edzino, kiu prezentis malnovan ruiniĝintan kolombejon; la bildo de la edzo servis nur kiel ventoflago; ĝi estis en komunikiĝo kun la pordoj, kiuj malfermiĝadis kaj fermiĝadis laŭ la turniĝoj de la edzo.

Poste li venis en spegulĉambron, similan al tiuj, kiuj troviĝas en kelkaj kasteloj, sed la speguloj ĉion pligrandigadis en nekredebla proporcio. Meze sur la planko sidis, kvazaŭ Dalai-Lama, la sensignifa “mi” de la persono, admirante sian propran grandecon.

Poste ŝajnis al li, ke li troviĝas en malvasta pinglujo, plena de akrapintaj pingloj. “Tio certe estas la koro de maljuna fraŭlino”, li ekpensis nevole. Sed tiel ne estis, kontraŭe, tio estis tute juna soldato kun kelkaj ordenoj, tia, pri kia oni ordinare diras: homo kun spirito kaj koro.

Tute surdigita la juna oficisto eliris el la lasta koro de la vico; li ne povis ordigi siajn pensojn, li pensis, ke lia ekscitita imago faris al li petolaĵon.

“Ho Dio”, li ĝemis, “mi certe havas la inklinon freneziĝi! Sed estas efektive nepardoneble varmege ĉi tie! La sango leviĝas al mi en la kapon!” Kaj nun li rememoris la teruran okazintaĵon de la pasinta vespero, kiel li ne povis retiri sian kapon el la krado antaŭ la hospitalo. “Tio kredeble kaŭzis al mi ĉion!” li pensis. “Mi ne devas malatenti tion. Rusa bano estus bona por mi. Ho, se mi jam kuŝus sur la plej supra breto!”

Kaj jen li kuŝis sur la plej supra breto en vaporbanejo, sed li kuŝis tie en ĉiuj siaj vestoj, kune kun la botoj kaj la galoŝoj. La varmegaj akveroj gutadis al li rekte en la vizaĝon.

“Hu!” li ekkriis kaj saltis malsupren, por preni malvarman verŝon. La servisto ankaŭ laŭte ekkriis, kiam li ekvidis la vestitan homon.

La juna oficisto tamen rapide ricevis sufiĉe da spiritĉeesto, por flustri al la servisto: “Tio estas veto!” Sed la unua afero, kiun li faris post sia reveno hejmen, estis tio, ke li almetis al si sur la nukon kaj sur la dorson po unu granda kantarida plastro, por eltiri la frenezecon.

En la sekvanta mateno li havis sangsubfluan dorson; tio estis lia profito de la galoŝoj de feliĉo.

V

Metamorfozo de la skribisto

La gardisto, kiun ni certe ankoraŭ memoras, dume rememoris pri la galoŝoj, kiujn li trovis kaj kunportis kun si en la hospitalon. Li prenis ilin returne; sed ĉar nek la leŭtenanto nek ia alia loĝanto de la strato alkonfesis ilin al si, oni forportis ilin en la policejon.

“Ili aspektas kiel miaj propraj galoŝoj!” diris unu al la sinjoroj skribistoj, pririgardante la trovitaĵon kaj starigante ilin apude de siaj; “eĉ okulo de botisto ne povus ilin distingi!”

“Sinjoro skribisto!” ekkriis servisto, kiu eniris kun kelkaj paperoj.

La skribisto sin turnis, parolis kun la enirinto, kaj kiam la interparolado estis finita kaj li denove pririgardis la galoŝojn, li tute ne sciis, ĉu al li apartenas tiuj, kiuj staras dekstre, ĉu tiuj, kiuj staras maldekstre.

“Kredeble tiuj, kiuj estas malsekaj!” li pensis; sed li pensis malĝuste, ĉar tio estis la galoŝoj de feliĉo. Sed ĉu la polico ankaŭ ne povas erari? Li metis sur sin la galoŝojn, enŝovis kelkajn paperojn en la poŝon, prenis aliajn sub la brakon, por hejme ilin tralegi kaj transskribi. Tiam estis dimanĉa antaŭtagmezo, kaj la vetero estis bela. “Promeno al Monto Frederika certe estus bona por mi”, li pensis, kaj li ekvojiris.

Neniu povis esti pli modesta kaj pli diligenta ol tiu juna homo, kaj tial ni plenkore povas bondeziri al li en lia promenado; post la multa sidado ĝi estis vera bonfaro por li. En la komenco li nur vagadis senpense, kaj tial la galoŝoj ne havis okazon, por montri sian sorĉan forton.

En la granda aleo, kiu kondukis al la kastelo, li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ li komencos sian someran vojaĝon.

“Do jam denove for!” diris la skribisto; “vi estas feliĉa, libera homo! Vi povas flugi, kien vi volas, sed ni havas katenojn sur la piedoj!”

“Estas vere, vi estas alkatenita, sed al pandona arbo!” diris la poeto. “Vi ne bezonas zorgi pri la morgaŭa tago, kaj kiam vi maljuniĝas, vi ricevas sufiĉan emeritan salajron.”

“Al vi tamen estas plej bone!” diris la skribisto. “Sidi ĉe si kaj verki poeziaĵojn estas ja certe vera plezuro! La tuta mondo diras al vi agrablaĵojn, kaj krom tio vi estas via propra sinjoro. Vi devus iam fari provon kaj sidi en la juĝejo ĉe la enuigaj aferoj!”

La poeto balancis la kapon, la skribisto ankaŭ balancis la kapon, ĉiu restis ĉe sia opinio, kaj ili disiĝis.

“Stranga popoleto estas tiuj poetoj!” diris la skribisto. “Mi dezirus, ke mi iam povu eniĝi en tian naturon kaj mem fariĝi poeto. Mi estas certa, ke mi ne skribus tiajn mizerajn versojn, kiel la aliaj. Hodiaŭ estas ĝusta printempa tago por poeto, la aero estas tiel eksterordinare klara, la nuboj tiel belaj, kaj ĉi tie en la verdaĵo estas tia aromo, al mi estas tiel bone kaj feliĉe, kiel mi jam de multe da jaroj min ne sentis!”

Ni povas jam rimarki, ke li fariĝis poeto. Laŭ la eksteraĵo oni tion kompreneble ne povis tuj vidi, ĉar estus ja malsaĝe pensi; ke poeto estas alia, ol la ordinaraj homoj, inter kiuj ofte troviĝas naturoj pli poetaj, ol estas eĉ kelkaj plej famaj poetoj. La diferenco konsistas nur en tio, ke la poeto havas pli bonan spiritan memoron, li povoscias konservi la ideojn kaj sentojn, ĝis ili klare kaj precize ricevas la formon de vortoj, kaj tion la aliaj ne povoscias. Sed transmetiĝo el naturo ordinara en naturon talentan estas kaj restas malfacila transiro, kaj ĉi tiun faris nun la skribisto.

“La ĉarmega aromo!” li diris, “kiel forte ĝi rememorigas al mi la violojn de la bona onklino! Jes, tiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo. Ho Dio, kiel longe mi ne pensis pri tio! La bona maljuna virgulino, ŝi loĝis tie malantaŭ la borso. Ĉiam la bona onklino havis ian kreskaĵon aŭ kelke da junaj markotoj en akvo, kiel ajn malmilda estus la vintro. La violoj odoris, dum mi alpremadis al la glacikovrita fenestra vitro la varmigitajn kuprajn monerojn kaj faradis truojn por rigardi. Belan vidon ili prezentis! Ekstere en la kanalo kuŝis la ŝipoj, englaciigitaj, forlasitaj de la ŝipanaro, krianta korniko prezentis la tutan ekipaĵon. Sed kiam komencis blovadi la mildaj ventetoj de la printempo, tiam ekmoviĝis nova vivo. Kun kantado kaj hurakrioj oni trasegadis la glacion, la ŝipoj estis gudrataj kaj ŝnuregataj, kaj veturis al la fremdaj landoj. Mi restis ĉi tie kaj devas ĉiam resti, mi ĉiam devis sidi en la malfreŝaera ĉambro de la polico kaj nur rigardi, kiel aliaj homoj prenas por si pasportojn por la eksterlando; tia estas mia sorto. Ho jes!” li ĝemis. Sed subite li haltis. “Ho Dio, kio fariĝas en mi! Tiele mi ja neniam antaŭe pensis nek sentis! Tion kredeble kaŭzas la printempa aero! Tio estas timiga kaj tamen tiel agrabla!”. Li ekkaptis siajn paperojn en la poŝo. “Ĉi tiuj turnos min al aliaj pensoj!” li diris kaj trakuris per la okuloj la unuan paĝon. “Sinjorino Sigbrith , tragedio en kvin aktoj”, li legis. “Kio do ĝi estas? Kaj ĝi estas ja mia propra skribo! Ĉu mi verkis la tragedion? Ruzaĵo sur la remparo, aŭ tago de pento kaj preĝo, komedio. – Sed kiamaniere mi venis al tio? Certe oni ŝovis tion al mi en la poŝon. Jen estas ankaŭ letero.” La letero estis de teatra direktoro; la teatraĵoj estis malakceptitaj, kaj la letero estis en tute ne ĝentila tono. “Hm, hm!” diris la skribisto kaj sidiĝis sur benko; multe da pensoj atakis lin, lia koro estis agordita melankolie, nevole li deŝiris unu el la plej proksimaj floroj. Tio estis simpla lekanto; kion la naturistoj povas diri al ni nur per multe da lekcioj, ĝi rakontis en unu minuto: ĝi rakontis la historion de sia naskiĝo, ĝi rakontis pri la vivodona forto de la sunradioj, kiuj disvolvis ĝiajn delikatajn foliojn kaj devigis ilin bonodori; tiam li ekpensis pri la bataloj de la vivo, kiuj ankaŭ vekis la sentojn en nia brusto. Aero kaj lumo, li pensis, karese donas al la floro la florstaton, sed la lumo estas la plifavorato inter tiuj du konkurantoj, al ĝi la floro sin klinas, kaj kiam ĝi malaperas, tiam la floro kunvolvas siajn foliojn kaj kviete endormiĝas sub la ĉirkaŭpreno de la aero. “La ornamon donas al mi la lumo!” diris la floro; “sed la aero donas al vi la spiradon!” flustris la voĉo de la poeto.

Proksime staris knabo kaj frapadis per sia bastono en marĉan kavon, tiel ke gutoj da akvo ŝprucadis supren ĝis la verdaj branĉoj. Tiam la skribisto ekpensis pri la milionoj da nevideblaj bestetoj, kiuj en ĉiu guto estis ĵetegataj en tian altecon, kiu en komparo kun ilia grandeco devis ŝajni al ili alteco de la nuboj. Dum la skribisto okupadis sin per tiu penso kaj meditadis pri la ŝanĝo, kiu fariĝis en li, li ridetis: “Mi dormas kaj sonĝas; estas tamen mirinde, kiel vive oni povas sonĝi kaj samtempe tamen konscii, ke tio estas nur sonĝo! Mi dezirus nur; ke morgaŭ ĉe la vekiĝo mi tion ankoraŭ memoru. Ŝajnas al mi, ke mi havas tre strangan naturon! Ĉio staras klare kaj plastike antaŭ mia animo, mi sentas min tiel vigla, kaj tamen mi estas konvinkita, ke morgaŭ mi nur tre malklare kaj konfuze povos rememori mian sonĝon, kiel jam ofte okazis al mi! Ĉio saĝa kaj belega, kion oni aŭdas kaj vidas en sonĝo, havas tian saman sorton, kiel la oro de la subteraj pigmeoj: kiam oni ĝin ricevas, ĝi estas grandvalora kaj belega, sed kiam oni rigardas ĝin ĉe la taga lumo, tio estas nur ŝtonoj kaj velkintaj folioj. Ha”, li ĝemis melankolie kaj rigardis la pepantajn birdojn, kiuj vigle saltadis de branĉo sur branĉon; “al ili estas multe pli bone ol al mi! La flugado estas belega arto, kaj feliĉa estas tiu, kiu posedas ĝin de sia naskiĝo! Jes, se mi povus aliformiĝi en ion, mi volus esti tia ĉarma alaŭdo!”

En la sama momento liaj baskoj kaj manikoj etendiĝis en formo de flugiloj, liaj vestoj fariĝis plumoj, kaj la galoŝoj fariĝis ungegoj. Li tion bone rimarkis, kaj li ridetis interne. “Ha, nun mi almenaŭ povas vidi, ke mi sonĝas, sed tia malsaĝaĵo antaŭe neniam aperis al mi en sonĝo!” Li flugis sur la verdajn branĉojn kaj kantis; sed al lia kantado mankis la alta pensmaniero, ĉar la poeta naturo malaperis. Simile al ĉiu, kiu bone komprenas sian aferon, la galoŝoj povis per unu fojo fari nur unu aferon; kiam li volis fariĝi poeto, li fariĝis, nun li volis esti malgranda birdo, sed kiam li ricevis la naturon de ĉi tiu, lia antaŭa karaktero malaperis.

“Estas amuze”, li diris; “dum la tago mi sidas en la policejo ĉe la enuigaj aktoj, kaj en la nokto mi sonĝas, ke mi flugas en formo de alaŭdo en la Frederika parko. Vere, oni povus skribi pri tio tutan komedion!”

Li flugis malsupren en la herbon, turnis la kapon ĉiuflanken kaj bekis la balanciĝantajn trunketojn de la herboj, kiuj en komparo kun lia nuna grandeco aperis al li tiel altaj, kiel la palmobranĉoj de Norda Afriko.

Tio daŭris nur malgrandan momenton, kaj subite ĉirkaŭ li fariĝis plej nigra nokto. La objekto, kiu ŝajnis al li grandega, estis ĵetita super lin; tio estis granda ĉapo, kiun knabo el proksima loko ĵetis super lin. Sub ĝin enŝoviĝis mano kaj kaptis la skribiston je ta dorso kaj la flugiloj, tiel ke li ekpepis. Kun teruro li ekkriis laŭte: “Vi senhonta bubo! mi estas policoficisto!” Sed al la knabo tio sonis nur kiel “pep-pep”. Li frapis la birdon sur la bekon kaj iris.

Sur la returna vojo li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso, kiuj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj. Tiamaniere la skribisto venis en Kopenhagon al ia familio en la Gota strato.

“Estas bone, ke mi sonĝas!” diris la skribisto, “ĉar alie mi nun efektive kolerus! Antaŭe mi estis poeto; nun mi estas alaŭdo! Nur mia poeta talento povis kaŭzi la aliformiĝon en tiun besteton. Tio estas tute ne gaja afero, precipe se oni enfalas en la manojn de iaj buboj. Mi estas scivola, kiel tio finiĝos!”

La knaboj portis lin en tre riĉe meblitan ĉambron. Dika ridetanta virino akceptis ilin, sed ŝi tute ne estis kontenta, ke ili enportis kun si la simplan kampan birdon, kiel ŝi nomis la alaŭdon. “Hodiaŭ, ŝi diris, mi tamen tion permesas”, kaj ili devis meti ĝin en malplenan kaĝon, kiu staris apud la fenestro. “Papĉjo eble ĝojos pri tio!” ŝi diris plue kaj ekrigardis ridetante al granda verda papago, kiu en sia bela flavkupra kaĝo grandsinjore balancadis sin en ringo. “Hodiaŭ estas naskiĝtago de papĉjo!” ŝi diris ŝerce, “tial la malgranda kampa birdo volas gratuli ĝin!”

Papĉjo ne respondis eĉ unu vorton, sed nur balancadis sin grandsinjore tien kaj reen; sed bela kanario, kiu en la lasta somero estis transportita ĉi tien el sia varma, aromoplena patrujo, komencis laŭte kanti.

“Kriisto!” diris la virino kaj ĵetis blankan poŝtukon sur la kaĝon.

“Pep, pep!” ĝi ekĝemis, “estas videble terura neĝo!” Kaj kun tiu ĝemo ĝi silentiĝis.

La skribisto, aŭ, kiel diris la virino, la kampa birdo, estis metita en malgrandan kaĝon tute apude de la kanario, ne malproksime de la papago. La sola frazo, kiun papĉjo povosciis babili kaj kiu ofte sonis tre komike, estis: “Ne, ni estu do homoj!” Ĝia cetera kriado estis tiel same nekomprenebla, kiel la pepado de la kanario, nur ne por la skribisto, kiu nun mem estis birdo kaj bone komprenis siajn kamaradojn.

“Mi flugadis sub la verda palmo kaj la floranta migdalarbo!” kantis la kanario. “Mi flugadis kun miaj fratoj kaj fratinoj super la belegaj floroj kaj super la spegulklara lago, kie la kreskaĵoj balanciĝadis en la akvo. Mi vidis ankaŭ multe da belegaj papagoj, kiuj rakontadis plej gajajn historiojn, tiel longajn kaj tiel multajn!”

“Tio estis sovaĝaj birdoj”, respondis la papago, “al ili mankis klereco. Ne, ni estu do homoj. Kial vi ne ridas? Se nia sinjorino kaj ĉiuj gastoj povas ridi pri tio, vi ankaŭ povas. Estas granda manko, se oni ne interesiĝas pri gajaĵoj. Ne, ni estu do homoj!”

“Ho, ĉu vi memoras ankoraŭ la belajn knabinojn, kiuj dancadis sub la streĉita tendo apud la florantaj arboj? Ĉu vi memoras ankoraŭ la dolĉajn fruktojn kaj la refreŝigan sukon en la sovaĝe kreskantaj herboj?”

“Ho jes!” diris la papago, “sed ĉi tie estas al mi multe pli bone! Mi havas bonan manĝaĵon kaj bonegan traktadon; mi scias, ke mi havas bonan kapon, kaj pli mi ne deziras. Ne, ni estu do homoj! Vi estas poeta animo, kiel ili tion nomas, sed mi havas solidajn sciojn kaj spiriton; al vi mankas ne spirito, sed pripensemeco, vi elsaltas kun plej altaj naturaj sonoj, kaj tial ili vin kovras. Al mi oni ne kuraĝas tion fari, ho ne, ĉar mi kostis al ili iom pli. Mi per mia beko inspiras al ili estimon kaj singardecon, kaj mi ankaŭ povas fari spritaĵon. Ne, ni estu do homoj!”

“Ho mia varma, floranta patrujo!” kantis la kanario. “Mi volas kanti pri viaj verdaj arboj, pri viaj trankvilaj margolfoj, kie la branĉoj kisas la klaran spegulon de la akvo; mi kantos pri la gajeco de ĉiuj miaj briletantaj fratoj kaj fratinoj, kie kreskas la fontaĵoj de la dezerto!” (t.e. kaktoj);

“Ĉesu do fine kun viaj plorkantoj!” diris la papago. “Diru ion, pri kio oni povus ridi! Ridado estas la signo de plej alta spirita stato. Diru mem, ĉu hundo aŭ ĉevalo povas ridi? Ne, plori ili povas, sed ridi – tiun kapablon havas nur la homo. Ho, ho, ho!” ridis papĉjo kaj aldonis al tio sian spritaĵon: “Ni estu do homoj!”

“Vi malgranda griza ĉi-landa birdo!” diris la kanario, “vi do ankaŭ fariĝis malliberulo! En viaj arbaroj certe estas malvarme, sed tie loĝas la libereco; elflugu! Oni forgesis fermi vian kaĝon; la supra fenestro ne estas fermita. Flugu, flugu!”

Kaj tion efektive la skribisto faris, rapide li elflugis el la kaĝo. En la sama momento ekknaris la duonfermita pordo, kiu kondukis en la flankan ĉambron, kaj glite, kun verdaj briletantaj okuloj, enŝoviĝis la kato de la domo kaj komencis ĉasadon kontraŭ li. La kanario flugetadis en la kaĝo, la papago batadis per la flugiloj kaj kriis: “Ni estu do homoj!” La skribisto sentis plej teruran angoron kaj elflugis tra la fenestro super domojn kaj stratojn; fine li devis iom ripozi. La kontraŭe troviĝanta domo havis por li ion hejman, unu fenestro estis nefermita, li enflugis, – tio estis lia propra ĉambro; li sidiĝis sur la tablo.

“Ni estu do homoj!” li diris senpense, imitante la papagon, kaj en la sama momento li fariĝis denove la antaŭa skribisto, sed li sidis sur la tablo.

“Dio nin gardu!” li diris, “kiamaniere mi venis ĉi tien kaj endormiĝis? Malkvietan sonĝon mi havis. La tuta afero estis nenio krom sensencaĵo!”

VI

La plej bona afero, kiun faris la galoŝoj

Frumatene en la sekvanta tago, kiam la skribisto kuŝis ankoraŭ en sia lito, oni frapetis je la pordo. Tio estis najbaro, kiu loĝis en la sama etaĝo, studento de teologio, kiu eniris.

“Pruntu al mi viajn galoŝojn;” li diris, “en la ĝardeno estas tre malseke, sed la suno brilas tiel belege, ke mi volus elfumi pipon tie malsupre.”

Li metis sur sin la galoŝojn kaj baldaŭ troviĝis malsupre en la ĝardeno, kiu havis en si unu prunarbon kaj unu pirarbon. Eĉ tiel malgranda ĝardeneto estas rigardata en Kopenhago kiel granda belegaĵo.

La studento promenadis en la aleo tien kaj reen; estis ankoraŭ nur la sesa horo; de la strato ekstere sonis korno de poŝto.

“Ho vojaĝi, vojaĝi!” li diris laŭte; “tio estas la plej ĉarma, kion oni povas havi en la mondo, kaj tio estas la plej alta celo de miaj deziroj! Tiam kvietiĝus la maltrankvileco, kiun mi sentas en mi. Sed tre malproksimen mi devus iri! Mi volus vidi la belegan Svisujon, travojaĝi Italujon kaj...”

Nu, estis bone, ke la galoŝoj tuj efikis, ĉar alie li venus tro malproksimen. Li vojaĝis. Li estis meze de Svisujo, sed li estis pakita kun ok aliaj personoj en la interno de poŝta kaleŝo; li havis kapdoloron, lia kolo estis tute rigida, kaj la sango amasiĝis en liaj piedoj, kiuj ŝvelis kaj forte doloris al li en la malvastaj botoj. Li troviĝis en stato duondorma. En sia dekstra poŝo li portis la papermonon, en lia maldekstra poŝo troviĝis la pasporto, kaj en leda saketo sur la brusto li havis kelke da alkudritaj oraj moneroj. En ĉiu sonĝo li havis la timigan imagon, ke unu aŭ la alia el tiuj grandvaloraĵoj perdiĝis, kaj tial li ĉiuminute febre leviĝadis, kaj la unua movo, kiun faris lia mano, estis triangula movo de la dekstra flanko al la maldekstra kaj supren al la brusto, por palpi, ĉu li havas ankoraŭ siajn valoraĵojn aŭ ne. Pluvombreloj, bastonoj kaj ĉapeloj balanciĝadis en la reto supre ĉe la plafono de la kaleŝo kaj preskaŭ tute ne permesis vidi la pejzaĝon, kiu estis vere ravanta. Malgraŭ tio li de tempo al tempo sukcesis ĵeti kelkajn rigardojn eksteren, kaj en lia koro moviĝis poetaj pensoj.

Granda, serioza kaj malluma estis la tuta naturo ĉirkaŭe. Kiel eriko aspektis la pinarbaroj sur la altaj rokoj, kies suproj estis vualitaj de la nuboj. Komencis neĝi; leviĝis akra vento.

“Ha!” li ĝemis, “se ni estus jam sur la alia flanko de la Alpoj, tiam regus ĉirkaŭ ni somero kaj mi povus ŝanĝi miajn valorpaperojn; la timo, kiun mi havas pri ili, kaŭzas tion, ke mi tute ne povas ĝui Svisujon. Ho, se mi fine estus sur la alia flanko!”

Kaj jen li estis sur la alia flanko, en la mezo mem de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo. La Trazimena lago kuŝis en vespera lumo, kiel flamanta oro, inter la mallume-bluaj montoj. Ĉi tie, kie Hannibalo venkobatis Flaminion, la vinberbranĉoj nun pace etendis al si reciproke la verdajn fingrojn. Ĉarmaj duonnudaj infanoj gardis amason da karbonigraj porkoj sub grupo da aromaj laŭrarboj ĉe la vojo. Se ni povoscius prezenti tiun bildon en la tuta belegeco de la koloroj, ĉiuj certe ekkrius: “Ho belega Italujo!”. Sed tion ne diris la teologo nek eĉ unu el liaj vojaĝkamaradoj en la kaleŝo.

Miriadoj da venenaj muŝoj kaj kuloj enflugadis al ili, vane ili frapadis ĉirkaŭ si per branĉo de mirto, la muŝoj ne ĉesis pikadi. Ĉiuj rigardis sin reciproke per vizaĝoj ŝvelintaj de la pikado kaj sangaj. La kompatindajn ĉevalojn oni preskaŭ ne povis plu rekoni, amasege sidis sur ili la muŝoj, kaj nur por unu momento tio helpis, ke la veturigisto malsupreniris kaj skrapis la bestojn. Jen la suno subiris, mallonga sed glacia malvarmo iris tra la naturo, estis tre malagrable; sed ĉirkaŭe la montoj ricevis belegan verdan tonon, tiel klaran, tiel brilantan... jes, iru mem kaj rigardu, tio estas pli bona, ol legi la priskribon de tio! Estis vidaĵo nekomparebla, sed... la stomako estis malplena, la korpo estis laca, ĉiuj sopiroj de la koro celis nur loĝejon por la nokto, sed, sed... kion oni povis atendi! Al ĝi oni sopiris multe pli, ol al la bela naturo.

La vojo kondukis tra olivarbaro, oni havis la senton, kvazaŭ oni veturas hejme inter tuberkovritaj salikoj, kaj tie staris soleca enveturejo. Kvin aŭ ses almozpetantaj kripluloj sieĝis ĝian pordon: La plej sana el ili aspektis, “kiel la plej aĝa filo de la Malsato”, la aliaj estis aŭ blindaj, havis velksekiĝintajn piedojn kaj rampis sur la manoj, aŭ iliaj brakoj estis ftiziĝintaj kaj iliaj manoj kripliĝintaj. Tie la mizero senorname rigardis el siaj ĉifonoj. “Kompatu, afablaj sinjoroj, kompatu!” ili ĝemadis kaj montradis siajn malsanajn membrojn. La mastrino mem, kun nudaj piedoj, ne kombitaj haroj kaj vestita nur per malpura bluzo, akceptis la gastojn. La pordoj estis ligitaj per ŝnuretoj; la planko en la ĉambroj prezentis duone disfositan pavimon el brikoj. Sub la plafono flugis vespertoj, kaj la odoro en la ĉambroj...

“Kovru al ni la tablon prefere en la ĉevalejo!” diris unu el la vojaĝantoj, “tie oni almenaŭ scias, kion oni enspiras!”

Oni malfermis la fenestrojn, por enlasi iom da freŝa aero, sed pli rapide ol ĉi tiu enpenetris en la ĉambrojn la velksekiĝintaj brakoj kaj la senĉesa plorĝemado: “Kompatu, afablaj sinjoroj!” Sur la muroj troviĝis multe da surskriboj, el kiuj duono estis direktitaj kontraŭ la bela Italujo.

Oni surtabligis la manĝaĵon. Estis akva supo, spicita per pipro kaj ranca oleo. Ankaŭ la salato ricevis sufiĉan porcion da tia sama oleo. Putraj ovoj kaj rostitaj kokokrestoj estis la ĉefaj manĝaĵoj. Eĉ la vino havis ian aldonan guston, ĝi estis vera medicinaĵo.

Por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo; unu el la vojaĝantoj gardodeĵoris, dum la aliaj dormis. La teologo estis la deĵoranto. Ho, kiel sufoke estis tie interne! La varmego premis, la kuloj zumadis kaj pikadis, la kripluloj ekstere plorĝemadis eĉ dum la dormado.

“Jes, vojaĝi estus bone, se oni nur ne havus korpon!” ĝemis la studento. “Ho, se la korpo povus ripozi kaj nur la spirito flugus! Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron. Ion pli bonan ol la nunaĵo deziras mia koro; ion pli bonan, la plej bonan... sed kie kaj kio ĝi estas? En efektiveco mi scias, kion mi deziras, mi deziras atingi feliĉan celon, la plej feliĉan el ĉiuj!”

Apenaŭ li eldiris la vorton, li ekvidis sin transportita en la hejmon; la longaj blankaj kurtenoj ĉe la fenestroj estis mallevitaj, kaj sur la mezo de la planko staris ĉerko. En la ĉerko kuŝis li mem en sia kvieta dormo de la morto, lia deziro estis plenumita, la korpo ripozis kaj la spirito vojaĝis. “Neniun oni povas nomi feliĉa antaŭ lia morto” estis sentenco de Solon , kaj ĉi tie ĝi estis konfirmita.

Ĉiu kadavro estas la sfinkso de la senmorteco; ankaŭ la sfinkso ĉi tie antaŭ ni en la nigra ĉerko donas al ni respondon pri tio, kion la vivinto skribis du tagojn pli frue:

Terura morto! Ĉion vi nur neas!

La tomboj ne parolas al la cerbo!

Ĉu ankaŭ la spirit’ per vi pereas?

Ĉu ĉio neniiĝas kiel herbo?

Mizeron nian mondo ne komprenas!

Vi, kiu vane pri amik’ sopiris,

Feliĉon sole ĝi por vi entenas,

La ter’, en kiun vi por ĉiam iris.

Du figuroj moviĝadis en la ĉambro; ni konas ilin ambaŭ: tio estis la feino de Malĝojo kaj la senditino de Feliĉo; ili klinis sin super la mortinto.

“Vi vidas,” diris, la Malĝojo, “kian feliĉon viaj galoŝoj alportis al la homoj?”

“Almenaŭ al tiu, kiu dormas ĉi tie, ili alportis por ĉiam restantan bonon” respondis la Ĝojo.

“Ho ne,” diris la Malĝojo; “li mem foriris, li ne estis forvokita! Lia spirita kapablo ne havis sufiĉe da forto, por eluzi tiujn trezorojn, kiujn li devas eluzi konforme al sia destino. Mi faros al li bonfaron!”

Ŝi detiris al li la galoŝojn de la piedoj; tiam finiĝis la morta dormo, kaj la reviviĝinto leviĝis. La Malĝojo malaperis, sed samtempe malaperis ankaŭ la galoŝoj; la Malĝojo certe rigardis ilin kiel sian propraĵon.

Lekanto

Atentu!

En la kamparo, tute ĉe la vojo, staris kampa domo; vi certe jam mem ĝin iam vidis. Antaŭ ĝi troviĝas florĝardeneto kun bele kolorigita palisaro Tre proksime de ĝi, sur rando de kavo, meze de plej densa verda herbo, kreskis lekanto. La suno lumis sur ĝin tiel same varme kaj bele, kiel sur la grandajn, luksajn ornamoflorojn interne en la ĝardeno, kaj tiel ĝi kreskis kun ĉiu tago pli kaj pli. Unu matenon ĝi staris, tute disvolviĝinta kun siaj brilante blankaj folietoj, sidantaj kiel radioj ĉirkaŭ la interna flava suno. Ĝi tute ne pensis pri tio, ke neniu homo rimarkas ĝin tie en la herbo kaj ke ĝi estas malriĉa, malestimata floreto; ho ne, ĝi estis tute gaja, turnis sin tute kun la vizaĝo al la varma suno, rigardis supren al ĝi kaj aŭskultis la alaŭdon, kiu kantis en la aero.

La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo; ĉiuj infanoj estis en la lernejo. Dum ĉi tiuj sidis sur siaj benkoj kaj lernis, la lekanto sidis sur sia malgranda verda trunketo kaj ankaŭ lernis de la varma suno kaj de ĉio ĉirkaŭe, kiel bona estas Dio, kaj ĝi trovis tion tute laŭorda, ke ĉion, kion ĝi sentis silente, la malgranda alaŭdo tiel klare kaj bele kantis. La lekanto rigardis kun ia respekto supren al la feliĉa birdo, kiu povosciis kanti kaj flugi, kaj ĝin tute ne afliktis tio, ke ĝi mem ne povosciis tion. “Mi vidas ja kaj aŭdas!” ĝi pensis, “la suno lumas sur min kaj la vento min kisas! Ho, kiel riĉe mi estas naturdotita!”

Interne de la palisara barilo staris multe da fiermienaj, aristokrataj floroj; ju malpli da bonodoro ili havis, des pli fiere ili alte tenis sian kapon. La sunfloroj plenblovis sin, por aspekti pli grandaj ol la rozoj, sed la ekstera grandeco ne estas ja grava. La tulipoj havis la plej belajn kolorojn, kaj tion ili sciis, kaj ili tenis sin rekte kiel kandeloj, por ke oni pli bone ilin rimarku. La ĵus disvolviĝintan lekanton ili tute ne rimarkis, sed des pli atente la lekanto rigardis ilin kaj pensis: “Kiel riĉaj kaj belaj ili estas! Jes al ili certe alflugos la belega birdo kaj vizitos ilin. Dank’ al Dio, ke mi staras tiel proksime, tial mi povas vidi la tutan belaĵon.” Kaj ĝuste dum ĝi pensis pri tio, aŭdiĝis pepado kaj la alaŭdo alflugis, tamen ne al la sunfloroj kaj tulipoj, sed malsupren en la herbon, al la malriĉa lekanto, kiu pro granda ĝojo tiel ektimis, ke ĝi tute ne sciis, kion ĝi devas pensi.

La malgranda birdo dancis ĉirkaŭ la lekanto kaj kantis: “Kiel mola estas la herbo! Ha, kia ĉarmega floreto kun oro en la koro kaj arĝento sur la vestoj!” Efektive, la flava punkto en la lekanto brilis kiel oro kaj la malgrandaj folioj ĉirkaŭe kiel arĝento.

Kiel feliĉa estis la lekanto, ho, tion oni tute ne povas imagi at si. La birdo kisis ĝin per sia beko, kantis antaŭ ĝi kaj poste denove leviĝis en la bluan aeron. Pasis certe horkvarono, antaŭ ol la floreto povis denove rekonsciiĝi. Duone hontanta kaj tamen interne tre ĝoja, ĝi ekrigardis al la floroj tie en la ĝardeno. Ili vidis ja la honoron kaj feliĉon, kiuj trafis ĝin, ili devis ja kompreni, kia ĝojo tio estis. Sed la tulipoj levis sin ankoraŭ duoble pli rigidmiene ol antaŭe kaj havis vizaĝon tute pikeman kaj ruĝan, ĉar ili koleris. La sunfloroj havis tute ŝvelintajn kapojn. Hu, estis bone, ke ili ne povis paroli, ĉar alie ili farus al la lekanto grandan insultadon: La modesta floreto bone vidis, ke ili perdis sian bonan humoron, kaj tio ĝin sincere afliktis. En la sama momento en la ĝardenon eniris knabino kun akra, malproksimen brilanta tranĉilo. Ŝi iris inter la tulipojn, detranĉis unu post la alia. “Ha!” ekĝemis la lekanto, “tio estis ja terura, nun ili tute pereis!” La knabino foriris kun la tulipoj; la lekanto ĝojis, ke gi staras ekstere en la herbo kaj estas nur simpla floreto. Ĝi sentis sin tre dankema, kaj kiam la suno subiris, ĝi kunmetis siajn folietojn, endormiĝis kaj sonĝis la tutan nokton pri la suno kaj pri la malgranda birdo.

Kiam en la sekvanta mateno la floro denove etendis al la aero ĉiujn siajn blankajn foliojn kiel malgrandajn brakojn, ĝi rekonis la voĉon de la birdo, sed ĝia kantado estis tre malĝoja. Jes, la kompatinda alaŭdo havis kaŭzon, por esti malĝoja, ĉar ĝi estis kaptita kaj sidis nun en kaĝo tute apud la malfermita fenestro. Ĝi kantis pri tio, kiel belege estas, kiam oni povas flugadi libere kaj feliĉe, ĝi kantis pri la juna verda greno sur la kampo kaj pri la bela vojaĝo, kiun ĝi per siaj flugiloj povus fari alte en la aero. La kompatinda birdo estis en malbona humoro, kaptita ĝi sidis tie en la kaĝo.

La lekanto tiel forte dezirus helpi, sed kiamaniere ĝi povus tion fari? Jes, estis malfacile trovi ian rimedon. Ĝi tute forgesis pri tio, kiel bele ĉio staras ĉirkaŭe, kiel varme lumas la suno kaj kiel bele brilas ĝiaj propraj folietoj. Ho, ĝi povis pensi nur pri la kaptita birdo, por kiu ĝi nenion povis fari.

En tiu momento el la ĝardeno venis du malgrandaj knaboj, unu el ili havis tranĉilon en la mano, grandan kaj akran kiel tiu, per kiu la knabino detranĉis la tulipojn. Ili iris rekte al la lekanto, kiu tute ne povis kompreni, kion ili intencas.

“Ĉi tie ni povas eltranĉi por la alaŭdo belegan pecon da herbotero!” diris unu el la knaboj kaj komencis fari profundan entranĉadon kvadrate ĉirkaŭ la lekanto, tiel ke la lasta troviĝis en la mezo de la eltranĉata herbotero.

“Deŝiru la floron!” diris la alia knabo, kaj la lekanto forte ektremis pro timo, ĉar esti deŝirita signifis ja perdi la vivon, kaj ĝuste nun ĝi tre forte volis vivi, ĉar ĝi povis ja veni kun la herbotero al la alaŭdo en la kaĝon.

“Ne, ĝi restu!” diris la alia knabo, “ĝi estas tiel ĉarma ornamo!” Kaj la lekanto restis kaj venis kune kun la herbotero en la kaĝon al la alaŭdo.

Sed la kompatinda birdo laŭte plendis pri sia perdita libereco kaj frapadis per siaj flugiloj la metalfadenan plektaĵon de la kaĝo. La lekanto ne povis paroli, ne povis diri eĉ unu konsolan vorton, kiel ajn forte ĝi tion dezirus fari. Tiamaniere pasis la tuta antaŭtagmezo.

“Ĉi ne estas akvo!” diris la kaptita alaŭdo. “Ili ĉiuj eliris kaj forgesis starigi por mi iom da akvo. Mia gorĝo estas seka kaj brule varmega. Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto, kaj la aero estas tiel peza! Ha, mi devas morti, mi devas diri adiaŭ al la varma lumo de la suno, al la freŝa verdaĵo, al la tuta belegaĵo, kiun Dio kreis!” Ĝi enpikis, sian malgrandan bekon en la malvarmetan herboteron, por tie sin iom refreŝigi. Tiam ĝiaj okuloj trafis la lekanteton, kaj la birdo faris al ĝi kapsignojn, kisis ĝin per sia beko kaj diris: “Vi ankaŭ devas ĉi tie forvelki, vi kompatinda floreto! Vin kaj la verdan terpeceton oni donis al mi anstataŭ la tuta mondo, kiun mi havis ekstere! Tiu malgranda trunketo de herbo devas esti por mi verda arbo, ĉiu el viaj blankaj folietoj devas esti por mi bonodora floro! Ho, vi nur rakontas al mi, kiel multe mi perdis!”

“Ho, se mi povus ĝin konsoli!” pensis la lekanto, sed ĝi ne povis eĉ movi unu folieton; tamen la bonodoro, kiun eligadis la delikataj folietoj, estis multe pli forta, ol ordinare ĝin havas tiu floro. Tion rimarkis ankaŭ la birdo, kaj kvankam ĝi senfortiĝis de soifo kaj en sia suferado deŝiris la verdajn herbotrunketojn ĝi tamen la floreton tute ne tuŝis.

Fariĝis vespero, kaj tamen ankoraŭ neniu aperis nek alportis al la malfeliĉa birdo guton da akvo. Tiam la birdo etendis siajn belajn flugilojn, ankoraŭ unu fojon konvulsie ektremis, ĝia kantado estis malĝoja pepado, ĝia kapeto kliniĝis al la floro, kaj ĝia koro krevis de senforteco kaj sopirado. Tiam ankaŭ la floro ne povis kiel en la antaŭa vespero kunmeti siajn foliojn kaj endormiĝi. Malsana kaj malĝoja ĝi pendis al la tero.

Nur en la sekvanta mateno venis la knaboj, kaj ili ekploris, kiam ili vidis, ke la birdo mortis, ploris multe da larmoj kaj fosis por la birdo beletan tombon, kiun ili ornamis per folietoj de tilioj. La kadavron de la birdo oni metis en belan ruĝan skatolon, reĝan enterigon ĝi havis, la malfeliĉa birdo! Kiam ĝi vivis kaj kantis, ili forgesis pri ĝi, devigis ĝin sidi en kaĝo kaj suferi mizeron, – nun oni faris por ĝi grandan paradon kaj multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi.

Sed la pecon da herbotero kun la lekanto oni elĵetis en la polvon de la granda vojo. Neniu pensis pri la floro, kiu ja plej multe kunsentis al la birdo kaj tiel sincere volis ĝin konsoli.

Persista stana soldato

Estis iam dudek kvin stanaj soldatoj, kiuj ĉiuj estis fratoj, ĉar oni fandis ilin el la sama malnova stana kulero. La pafilon ili tenis en la mano, ilia vizaĝo estis direktita antaŭen, kontraŭ la malamikon; ruĝa kaj blua, per unu vorto – belega estis ilia uniformo. La unua, kion ili aŭdis en ĉi tiu mondo, kiam oni forprenis la kovrilon de la skatolo, en kiu ili kuŝis, estis la vorto: “Stanaj soldatoj!”. Tion ekkriis malgranda knabo, ĝoje plaŭdante per la manoj. Li ricevis ilin en sia naskiĝtago kaj starigis ilin nun sur la tablo en batala ordo. Ĉiu soldato similis la alian plej precize, nur unu sola estis iom malsimila: li havis nur unu kruron, Ĉar li estis fandita la lasta, kiam ne estis plu sufiĉe da stano; tamen li staris sur sia sola kruro tiel same firme, kiel la aliaj sur siaj du kruroj, kaj ĝuste li estis distingiĝonta tute aparte per sia sorto.

Sur la tablo, sur kiu ili estis starigitaj, staris ankoraŭ multe da aliaj ludiloj; sed ludilo, kiu plej multe altiris al si la atenton, estis bela kastelo el papero. Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn. Antaŭ ĝi staris malgrandaj arboj, ĉirkaŭe estis peco da spegula vitro, kiu devis prezenti lagon. Cignoj el vakso naĝadis sur ĝi kaj speguliĝadis en ĝi. Ĉio certe estis tre ĉarma, sed la plej ĉarma estis malgranda knabino, kiu staris meze de la malfermita pordego de la kastelo. Ĝi ankaŭ estis eltranĉita el papero, sed havis sur ĝi silkan veston kaj malgrandan, mallarĝan, bluan rubandon trans la ŝultroj; en la mezo de la rubando troviĝis brilanta stelo, tiel granda, kiel ĝia tuta vizaĝo. La malgranda knabino ĉarme etendis supren siajn ambaŭ brakojn, ĉar ŝi estis dancistino, kaj krom tio ŝi levis unu kruron tiel alten, ke la stana soldato tute ne povis ĝin rimarki kaj pensis, ke ŝi, simile al li, havas nur unu piedon.

“Ŝi estus bona por mi kiel edzino!” li pensis, “sed ŝi estas tro altrangula por mi, ŝi loĝas en kastelo, dum mi havas nur skatolon, kiu apartenas ankoraŭ al dudek kvar aliaj, tio ne estas loĝejo por ŝi. Tamen mi vidu, ĉu mi povas konatiĝi kun ŝi!” Li kuŝiĝis laŭ sia tuta longo malantaŭ flartabakujo, kiu staris sur la tablo. De tie li povis bone observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron.

Kiam fariĝis vespero, oni metis la aliajn stanajn soldatojn en ilian skatolon kaj la homoj en la domo enlitiĝis. Nun la ludiloj komencis ludi, jen “Ni ricevas gastojn”, jen “Rabistoj kaj urbaj soldatoj”, jen “Kaŝiĝo”. La stanaj soldatoj frapobruis en sia skatolo, ĉar ili volis ankaŭ partopreni en la ludado, sed ili ne povis levi la kovrilon. La nuksrompilo faris transkapiĝojn, kaj la grifelo gaje ruliĝadis sur la tablo. Fariĝis tia bruo, ke la kanario vekiĝis kaj aliĝis ankaŭ kun sia kantado, sed nur per versoj. La solaj, kiuj ne moviĝis de sia loko, estis la stana soldato kaj la malgranda dancistino. Ŝi staris tute rekte sur la pinto de sia piedo, kaj ambaŭ ŝiaj brakoj estis levitaj; li sur sia unu piedo estis tiel same persista kaj ne deturnis de ŝi siajn okulojn eĉ por unu sekundo.

Jen la horloĝo sonis noktomezon, kaj subite desaltis la kovrilo de la flartabakujo; tamen ne flartabako estis interne, sed malgranda nigra koboldo; tio estis artifikaĵo.

“Stana soldato!”, diris la koboldo, “per la senĉesa rigardado vi eluzos ankoraŭ viajn okulojn!”

Sed la soldato ŝajnigis, ke li tion ne aŭdas.

“Nu, atendu ĝis morgaŭ”, diris la koboldo. Kiam fariĝis mateno kaj la infanoj leviĝis, oni starigis la soldaton en la fenestro; kaj – ĉu tio estis la koboldo, ĉu trablovo – subite la fenestro larĝe malfermiĝis kaj la soldato elfalis malsupren el la tria etaĝo. Tio estis terura falo, li etendis sian solan piedon rekte en la aeron kaj enpuŝiĝis inter la ŝtonojn de la pavimo kun la kasko kaj la bajoneto malsupre.

La servistino kaj la malgranda knabo tuj kuris malsupren, por lin serĉi; sed kvankam ili preskaŭ surpaŝis sur lin, ili tamen ne povis lin rimarki. Se la stana soldato ekkrius: “Ĉi mi estas!” ili certe lin trovus; sed ĉar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena tiel laŭte krii.

Nun komencis pluvi; falis gutoj post gutoj, kaj baldaŭ fariĝis vera pluvego; kiam ĝi finiĝis, venis du strataj buboj.

“Vidu, vidu!” diris unu el ili, “jen kuŝas stana soldato, li devas eliri kaj ŝipveturi!”

Ili faris ŝipeton el gazeta papero, metis la stanan soldaton internen kaj eknaĝigis lin en la strata defluilo. Ambaŭ knaboj kuris apude kaj plaŭdis per la manoj. Ho ĉielo, kiaj ondoj leviĝadis en la strata defluilo, kaj kia forta torento tie estis! Jes, videble la pluvo falis torente. La papera ŝipeto balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj de tempo al tempo ĝi turniĝadis en rondo, tiel ke teruro atakis la stanan soldaton. Malgraŭ tio li restis firma, ne paliĝis, rigardis nur antaŭen kaj forte tenis la pafilon en la mano.

Subite la ŝipeto subnaĝis sub longan stratdefluilan ponton; ĉi tie estis tiel same mallume, kiel en lia skatolo.

“Kien mi nun venos?”, li pensis. “Jes, jes, tio estas kulpo de la koboldo! Ha, se almenaŭ la malgranda knabino sidus ĉi tie en la ŝipeto, tiam mi ne malĝojus, se eĉ estus duoble pli mallume!”

En la sama momento aperis granda akva rato, kiu havis sian loĝejon sub la stratdefluila ponto.

“Ĉu vi havas pasporton?”, demandis la rato. “Tuj montru la pasporton!”

Sed la stana soldato silentis kaj nur ankoraŭ pli forte tenis sian pafilon. La ŝipeto veturis pluen kaj la rato ĝin sekvis. Hu, kiel ĝi grincigis la dentojn kaj kriadis al la lignetoj kaj pajleroj: “Haltigu lin, haltigu lin! Li ne pagis doganpagon, li ne montris sian pasporton!”

Sed la fluo fariĝis ĉiam pli kaj pli forta; jam antaŭ ol li atingis la finon de la ponto, li povis ekvidi la tagan lumon; sed samtempe li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro. Prezentu al vi, ĉe la fino de la ponto la stratdefluilo falis ĝuste en grandan kanalon, kio por li estis tiel same danĝera, kiel por ni la ŝipveturado malsupren sur granda akvofalo.

Li estis nun jam tiel proksime, ke li ne povis halti. La ŝipeto naĝis malsupren, la kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. Neniu povus diri pri li, ke li eĉ palpebrumis unu momenton per la okuloj. La ŝipeto turniĝis tri aŭ kvar fojojn kaj pleniĝis de akvo ĝis la rando, ĝi devis droni. La stana soldato staris en akvo ĝis la kolo, kaj la ŝipeto iris ĉiam pli kaj pli profunden. Ĉiam pli kaj pli la papero dissolviĝis; jen la akvo iris jam super la kapon de la soldato. Tiam li pensis pri la malgranda ĉarma dancistino, kiun li plu neniam vidos; kaj en la oreloj de la stana soldato sonis:

“La tagiĝo, la tagiĝo

Estos mia neniiĝo!”

Jen la papero disŝiriĝis, kaj la stana soldato trafalis, sed en la sama momento lin englutis granda fiŝo.

Ha, kiel mallume estis interne! tie estis ankoraŭ pli malbone ol sub la defluila ponto, kaj antaŭ ĉio estis tre malvaste. Malgraŭ ĉio la stana soldato estis firma kaj kuŝis laŭ sia tuta longo kun la pafilo en la mano.

La fiŝo ĵetadis sin tien kaj reen kaj faradis la plej terurajn movojn; fine fariĝis tute silente, kaj li eksentis subite kvazaŭ radion de fulmo. Enpenetris hela lumbrilo, kaj iu ekkriis laŭte: “La stana soldato!” La fiŝo estis kaptita, alportita sur la vendejon, tie oni ĝin vendis, kaj ĝi venis en la kuirejon, kie la servistino per granda tranĉilo ĝin distranĉis. Ŝi prenis la soldaton je la mezo de lia korpo kaj enportis lin en la ĉambron, kie ĉiuj volis vidi la rimarkindan viron, kiu vojaĝis en la stomako de fiŝo; la stana soldato tamen tute ne estis fiera pri tio. Oni starigis lin sur la tablo, kaj tie – kiaj strangaj aferoj ofte fariĝas en la mondo – la stana soldato troviĝis en la sama ĉambro, en kiu li estis antaŭe, li vidis la samajn infanojn, kaj la samaj ludiloj staris sur la tablo: la belega kastelo kun la ĉarma malgranda dancistino. Ŝi ĉiam ankoraŭ staris sur unu piedo kaj tenis la duan alte en la aero, ŝi ankaŭ estis persista. Tio tiel kortuŝis la soldaton, ke li estis preta plori per stano, tamen tio ne konvenis. Li rigardis ŝin, kaj ŝi rigardis lin, sed ili nenion diris unu al la alia.

Subite unu el la malgrandaj knaboj kaptis la stanan soldaton kaj ĵetis lin rekte en fornon, kvankam li tute ne havis ian kaŭzon por tio. Certe la koboldo en la tabakujo estis kulpa en tio.

La stana soldato staris tute prilumita kaj sentis teruran varmegon, sed li ne povis distingi, ĉu tio estas sekvo de la efektiva fajro, ĉu de lia tro granda ardo de amo. Ĉiuj koloroj sur li malaperis; ĉu tio fariĝis dum la vojaĝo, ĉu tio fariĝis de lia profundega malĝojo, tion neniu povus diri. Li rigardis la malgrandan knabinon, kaj ŝi rigardis lin. Li sentis, ke li disfandiĝas, tamen li ĉiam ankoraŭ staris persiste kun sia pafilo en la mano. Tiam malfermiĝis pordo, la vento kaptis la dancistinon, kaj simile al silfino ŝi ankaŭ flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela flamo kaj malaperis. Tiam la stana soldato fandiĝis kaj fariĝis bulo, kaj kiam en la sekvanta tago la servistino elprenis la cindron el la forno, ŝi trovis lin en formo de malgranda stana koro. Sed de la dancistino restis nur la stelo, kaj ĝi estis tute brulnigriĝinta.

Sovaĝaj cignoj

Tre malproksime de ĉi tie, tie, kien flugas la hirundoj, antaŭ ol venas nia vintro, loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj, kiuj kompreneble estis reĝidoj, iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko. Ili skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj, kaj ili bone legadis kaj lernadis parkere; oni povis tuj aŭdi, ke ili estas reĝidoj. Ilia fratino Elizo sidadis sur seĝeto el spegula vitro kaj havis bildolibron, kiu kostis duonon de regno.

Ho, al la infanoj estis tre bone, sed bedaŭrinde ne por ĉiam devis resti tiel!

Ilia patro, kiu estis reĝo super la tuta lando, edziĝis kun malbona reĝino, kiu tute ne amis la kompatindajn infanojn. Jam en la unua tago ili klare povis tion rimarki. En la palaco estis granda festo, kaj tiam la infanoj ludis “Ni ricevas gastojn”; sed dum ili ordinare ricevadis ĉiujn kukojn kaj rostitajn pomojn, kiuj nur estis riceveblaj, ŝi donis al ili nur sablon en taso kaj diris, ke ili povas ja imagi al si, ke tio io estas.

En la sekvanta semajno ŝi transdonis la malgrandan Elizon al unu vilaĝana familio sur la kamparon, kaj en la daŭro de nelonga tempo ŝi eldiris al la reĝo pri la kompatindaj reĝidoj tiom multe da malbono, ke li tute ĉesis zorgi pri ili.

“Elflugu en la mondon kaj zorgu mem pri vi!”, diris la malbona reĝino; “flugu en la formo de grandaj birdoj sen voĉo.” Tamen ŝi ne povis atingi la malbonon en tia grado, kiel ŝi intencis: ili aliformiĝis en dek unu belegajn sovaĝajn cignojn. Kun stranga krio ili elflugis tra la fenestroj de la palaco trans la parkon kaj la arbaron.

Estis ankoraŭ tute frue, klam ili preterflugis antaŭ tiu vilaĝana domo, en kiu ilia fratino tiam kuŝis en la lito kaj dormis. Ili ŝvebis super la tegmento, turnadis siajn longajn kolojn tien kaj reen kaj frapadis per la flugiloj, sed neniu tion vidis nek aŭdis. Ili devis denove flugi pluen, alte al la nuboj, for en la malproksiman mondon, kie ili flugis ĝis granda malluma arbaro, kiu etendiĝis ĝis la bordo de la maro.

La kompatinda malgranda Elizo staris en la vilaĝana ĉambro kaj ludis kun verda folio, ĉar aliajn ludilojn ŝi ne havis. Ŝi trapikis truon en la folio, rigardis tra ĝi al la suno, kaj tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj; kaj ĉiufoje, kiam la varmaj radioj de la suno lumis sur ŝiaj vangoj, ŝi rememoradis ĉiujn iliajn kisojn.

Pasis tagoj post tagoj. Kiam la vento blovis tra la grandaj rozarbetaĵoj antaŭ la domo, ĝi flustradis al la rozoj: “Kiu povas esti pli bela ol vi?” Sed la rozoj balancadis la kapon kaj diradis: “Tia estas Elizo!” Kaj kiam dimanĉe la maljuna avino sidis antaŭ la pordo kaj legis en sia preĝolibro, tiam la vento transigadis la foliojn kaj diradis al la preĝolibro: “Kiu estas pli pia ol vi?” “Tia estas Elizo!” respondadis la preĝolibro. Kaj tio, kion diris la rozoj kaj la preĝolibro, estis pura vero.

Kiam ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj, ŝi devis reveni hejmen. Sed kiam la reĝino ekvidis ŝian eksterordinaran belecon, ŝia koro pleniĝis de kolero kaj malamo kontraŭ la knabino. Tre volonte ŝi ankaŭ sian duonfilinon aliformigus, simile al ŝiaj fratoj, en sovaĝan cignon, sed ŝi ne kuraĝis tuj fari tion, ĉar la reĝo ja volis vidi sian filinon.

Frue matene la reĝino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro kaj aranĝita kun molaj kusenoj kaj plej belaj tapiŝoj, ŝi prenis tri bufojn, kisis ilin kaj diris al unu el ili: “Kiam Elizo venos, sidiĝu sur ŝia kapo, por ke ŝi fariĝu tiel mallaborema kiel vi!”

Al la dua ŝi diris:

“Sidiĝu sur ŝia frunto, por ke ŝi fariĝu tiel malbela kiel vi, por ke ŝia patro ŝin ne rekonu!”

Al la tria ŝi flustris:

“Kuŝu sur ŝia koro, por ke ŝi ricevu malbonan koron, por ke ŝi pro tio havu suferojn!” Poste ŝi metis la bufojn en la klaran akvon, kiu tuj ricevis verdetan koloron, ŝi vokis Elizon, senvestigis ŝin kaj enirigis ŝin en la akvon. Kiam Elizo subakviĝis, unu bufo sidiĝis en ŝiaj haroj, la dua sur ŝia frunto kaj la tria sur ŝia brusto, sed Elizo kvazaŭ tute ne rimarkis ilin. Kiam ŝi denove leviĝis, tri ruĝaj papavofloroj naĝis sur la akvo. Se la bestoj ne estus venenaj kaj se ili ne estus ricevintaj kison de la sorĉistino, ili aliformiĝus en ruĝajn rozojn; ili tamen fariĝis floroj pro tio, ke ili kuŝis sur ŝia kapo kaj sur ŝia brusto. Ŝi estis tro pia kaj senkulpa ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝi.

Kiam la malbona reĝino tion vidis, ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna, ŝmiris ŝian belan vizaĝon per malbonodora ŝmiraĵo kaj malordigis ŝiajn belajn harojn. Estis neeble rekoni la belan Elizon.

Kiam ŝia patro ekvidis ŝin en tia stato, li eksentis teruron kaj diris, ke tio ne estas lia filino. Neniu volis ŝin rekoni, krom la antaŭpordega hundo kaj la hirundoj, sed ili estis mizeraj bestoj kaj neniu demandis ilian opinion.

Tiam la malfeliĉa Elizo ekploris kaj rememoris siajn dek unu fratojn, kiuj ĉiuj malaperis. Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro. Ŝi ne sciis, kien ŝi volas iri, sed en sia malĝojo ŝi sopiris al siaj fratoj, kiuj certe, simile al ŝi, estis elpelitaj en la mondon. Ŝi volis ilin serĉi, kaj ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos.

Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. Ŝi tute perdis la vojon. Ŝi kuŝiĝis sur la mola musko, faris sian vesperan preĝon kaj apogis sian kapeton al trunko de arbo. Estis tiel senbrue, la aero estis tiel milda, kaj ĉirkaŭe en la herbo kaj sur la musko briletis per verdeta lumo pli ol cent lampiroj. Kiam ŝi iomete ektuŝis unu branĉon per la mano, la lumantaj insektoj falis al ŝi malsupren kiel falantaj steloj.

Dum la tuta nokto ŝi sonĝis pri siaj fratoj; ili denove ludis kiel infanoj, skribis per diamantaj grifeloj sur oraj tabeloj kaj rigardis en la belan bildolibron, kiu kostis duonon de regno. Sed sur la tabeloj ili skribis ne nulojn kaj streketojn, kiel iam antaŭe, sed la kuraĝajn farojn, kiujn ili plenumis, ĉion, kion ili travivis kaj vidis. En la bildolibro ĉio estis vivanta, la birdoj kantis, la homoj plenforme eliris el la libro kaj parolis kun Elizo kaj kun ŝiaj fratoj, sed kiam ŝi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis, por ke ne fariĝu malordo inter la bildoj.

Kiam ŝi leviĝis, la suno staris jam alte. Ŝi ne povis ĝin vidi, ĉar la altaj arboj etendis dense siajn branĉojn, sed la radioj ludis tie supre kiel flugetanta malpeza teksaĵo. Tre agrabla odoro eliĝadis el la verdaĵo, kaj la birdoj estis tiel konfidemaj, ke ili preskaŭ sidiĝadis sur la ŝultroj de Elizo. Ŝi aŭdis la plaŭdadon de akvo, kiun kaŭzis multe da abundaj fontoj, kiuj ĉiuj elverŝiĝadis en lageton, kies fundo konsistis el plej bela sablo, kvankam ĉirkaŭe kreskis densaj arbetaĵoj, tamen sur unu loko la cervoj faris grandan liberan lokon, kaj en tiu direkto Elizo iris al la akvo. La lasta estis tiel klara, ke, se la vento ne movus la branĉojn kaj la arbetaĵojn, oni povus preskaŭ kredi, ke ili estas pentritaj sur la fundo, tiel klare tie speguliĝis ĉiu folio.

Kiam ŝi ekvidis sian propran vizaĝon, ŝi eksentis grandan teruron, tiel bruna kaj malhela ĝi estis. Sed kiam ŝi malsekigis sian malgrandan manon kaj frotis al si per ĝi la okulojn kaj la frunton, aperis denove ŝia blanka haŭto. Tiam ŝi demetis ĉiujn siajn vestojn kaj eniris en la freŝan akvon. Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo.

Kiam ŝi denove sin vestis kaj plektis siajn longajn harojn, ŝi iris al la ŝprucanta fonto, trinkis el sia kavigita mano kaj ekiris pli profunden en la arbaron, mem ne sciante kien. Ŝi pensis pri siaj fratoj, pensis pri la bona Dio, kiu certe ne forlasos ŝin. Kaj Li, kiu kreis la sovaĝajn arbarajn fruktojn, montris ankaŭ al ŝi arbon, kies branĉoj fleksiĝis sub siaj fruktoj, Tie ŝi manĝis sian tagmanĝon, apogis la troŝarĝitajn branĉojn kaj poste eniris en la plej malluman parton de la arbaro. Tie estis tiel silente, ke ŝi aŭdis siajn proprajn paŝojn kaj ĉiun velkintan folion, kiu fleksiĝis sub ŝiaj piedoj. Eĉ unu birdon oni tie ne povis vidi, eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj kaj grandaj branĉoj de la arboj. La altaj trunkoj staris tiel dense unu apud la alia, ke kiam ŝi rigardis rekte antaŭen, ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj. Tie estis tia izoliteco, kiun ŝi neniam antaŭe spertis.

La nokto fariĝis tute malluma. Eĉ unu lampiro ne brilis el la musko; malĝoje ŝi kuŝiĝis por dormi. Tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la arbobranĉoj super ŝi fleksiĝas flanken kaj la bona Dio per mildaj okuloj rigardas sur ŝin malsupren kaj malgrandaj anĝeloj rigardas super Lia kapo kaj sub Liaj brakoj.

Kiam en la sekvanta mateno ŝi vekiĝis, ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis aŭ ĉu tio estis efektivaĵo.

Trairinte kelke da paŝoj, ŝi renkontis maljunan virinon, kiu portis berojn en sia korbo. La maljunulino donacis al ŝi iom da ili. Elizo demandis, ĉu ŝi ne vidis dek unu reĝidojn, rajdantajn tra la arbaro.

“Ne”, diris la maljunulino, “sed hieraŭ mi vidis dek unu cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, naĝantajn malsupren laŭ la torento.”

Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo, ĉe kies bazo brue fluis torento. La arboj sur ĝiaj bordoj interplektis siajn foliriĉajn suprojn, kaj tie, kie ili per sia natura kreskado ne povis interatingiĝi, ili elŝiris siajn radikojn el la tero kaj pendis, interplektiĝinte per la branĉoj, super la akvo.

Elizo diris adiaŭ al la maljunulino kaj ekiris laŭlonge de la torento ĝis ĝia enfluejo.

La tuta belega maro kuŝis nun etendita antaŭ la juna knabino. Sed eĉ unu velo ne montriĝis tie, ne estis videbla eĉ unu ŝipeto, sur kiu ŝi povus vojaĝi pluen. Ŝi rigardis la sennombrajn malgrandajn ŝtonojn sur la bordo; la akvo per konstanta tornado donis al ili ĉiuj formon globan. Vitro, fero, ŝtonoj, ĉio, kion la maro albordigis, akceptis tiun formon, kiun donis al ĝi la akvo, kiu tamen estis ja pli mola ol ŝia delikata mano. “Senlace ĝi ruliĝas kaj ruliĝas, kaj tiamaniere la malmolaĵo ebeniĝas; mi ankaŭ volas esti tiel senlaca! Mi dankas vin pro via instruo, vi klaraj ruliĝantaj ondoj! Jam; tion diras al mi mia koro, vi portos min al miaj fratoj!”

Sur la akvalpelita mara herbo kuŝis dek unu blankaj plumoj de cignoj; Ŝi kolektis ilin kaj faris el ili bukedon. Gutoj da akvo troviĝis sur ili; ĉu tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi. Tie sur la bordo estis tre solece, sed ŝi tion ne sentis, ĉar la maro prezentis konstantajn ŝanĝiĝojn, en la daŭro de kelke da horoj pli multe, ol la sensalaj lagoj povas prezenti en la daŭro de tuta jaro. Kiam aperis granda nigra nubo, tiam oni havis impreson, kvazaŭ la maro volas diri: “Mi ankaŭ povas aspekti malserene!” Kiam leviĝis vento, tiam la, ondoj krispiĝis kaj montris sin en vesto el ŝaŭmo. Sed kiam la nuboj ruĝiĝis kaj la vento kvietiĝis, tiam la maro fariĝis kiel folio de rozo; jen ĝi aspektis verde, jen blanke, sed kiel ajn senbrua kaj trankvila ĝi estis, ĉiam tamen ĉe la bordo estis negranda moviĝado; la akvoleviĝadis malforte, kiel la brusto de dormanta infano.

Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sovaĝajn cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, flugantajn al la bordo; ili ŝvebis unu post la alia, tio aspektis kiel longa blanka rubando. Tiam Elizo iris supren sur la deklivon kaj kaŝis sin malantaŭ arbetaĵo. La cignoj malleviĝis sur la teron tute apude de ŝi kaj frapis per siaj grandaj blankaj flugiloj.

Kiam la suno subiris sub la akvon, la volvokovroj subite falis, kaj tiam montriĝis dek unu belaj reĝidoj, la fratoj de Elizo. Ŝi laŭte ekkriis, ĉar kvankam ili eĉ multe ŝanĝiĝis, ŝi tamen sciis, ke tio estas ili, ŝi sentis, ke tio devis esti ili; kaj ŝi saltis en iliajn brakojn, vokis ilin laŭnome, kaj ili estis senfine feliĉaj, kiam ili ekvidis kaj rekonis sian fratineton, kiu nun estis tiel granda kaj bela. Ili ridis kaj ploris, kaj ili baldaŭ reciproke klarigis al si, kiel malbone ilia duonpatrino agis kontraŭ ili ĉiuj.

“Ni, fratoj,” diris la plej aĝa, “flugadas kiel sovaĝaj cignoj tiel longe, kiel la suno staras sur la ĉielo; kiam ĝi subiras, ni ricevas returne nian homan formon. Tial nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke en la momento de la sunsubiro ni havu sub niaj piedoj firman grundon, ĉar se ni tiam flugus ankoraŭ inter la nuboj, ni tiam, kiel homoj, devus falegi malsupren. Ĉi tie ni ne loĝas; transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi tiu; la vojo ĝis tie estas granda, ni devas transflugi la grandan maron, kaj sur nia vojo troviĝas neniu insulo, sur kiu ni povus pasigi la nokton. Nur unu sola roko elstaras meze de tiu vojo; ĝi estas nur ĝuste tiel granda, ke ni povas ripozi sur ĝi dense flanko ĉe flanko. Kiam la maro estas maltrankvila, tiam la akvo ŝprucas alte super nin; malgraŭ tio ni tamen dankas Dion pro ĝi. Tie ni pasigas la nokton en nia homa formo; sen ĝi ni neniam povus revidi nian karan patrujon, ĉar du plej longajn tagojn de la jaro ni bezonas por nia transflugo. Nur unu fojon ĉiujare estas al ni permesite viziti nian patran hejmon. Dum dek unu tagoj ni havas la permeson resti ĉi tie, flugi trans ĉi tiun grandan arbaron, rigardi de tie la palacon, en kiu ni naskiĝis kaj kie loĝas nia patro, vidi la altan turon de la preĝejo, en kiu estas entombigita nia patrino. Ĉi tie la arboj kaj arbetaĵoj ŝajnas al ni parencaj, ĉi tie la sovaĝaj ĉevaloj galopas tra la vastaj stepoj, kiel ni tion vidis en nia infaneco; ĉi tie la karbisto kantas la malnovajn melodiojn, laŭ kiuj ni en nia infaneco tiel ofte dancadis; ĉi tie estas nia patrujo, ĉi tien nin tiras nia koro, kaj ĉi tie ni trovis vin, nia kara fratineto. Ankoraŭ dum du tagoj estas al ni permesite resti ĉi tie, poste ni devas flugi trans la maron en belegan landon; kiu tamen ne estas nia patrujo. Sed kiamaniere ni nin aranĝos, ke ni povu preni vin kun ni? Ni ne havas ŝipon nek boaton.”

“Kion mi povas fari, por liberigi vin?” demandis la fratino.

Ili interparolis preskaŭ dum la tuta nokto, nur por kelke da horoj la dormo fermis iliajn okulojn.

Elizo vekiĝis de la bruo de la cignaj flugiloj, kiuj moviĝadis super ŝi. La fratoj denove kolektiĝis, flugis en grandaj rondoj, kaj fine ili forflugis malproksimen, tamen restis unu el ili, la plej juna. La cigno metis sian kapon sur ŝian bruston, kaj ŝi karesadis ĝiajn plumojn; dum la tuta tago ili restis kune. Vespere la aliaj revenis, kaj kiam la suno subiris; ili aperis en sia homa formo.

“Morgaŭ ni forflugos de ĉi tie, kaj ni ne povos reveni pli frue, ol post unu jaro; sed vin ni neniel povas tiel forlasi! Ĉu vi havas kuraĝon por akompani nin? Nia brako estas sufiĉe forta, por porti vin tra la arbaron; ĉu la flugiloj de ni ĉiuj ne havus sufiĉe da forto, por flugi kun vi trans la maron?”

“Jes, prenu min kun vi!” diris Elizo.

La tutan nokton ili pasigis en tio, ke el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton; sur ĝi kuŝiĝis Elizo, kaj kiam la suno leviĝis kaj la fratoj aliformiĝis en sovaĝajn cignojn, ili prenis la reton per siaj bekoj kaj ekflugis kun sia kara fratino, kiu ankoraŭ dolĉe dormis, alten al la nuboj. La radioj de la suno brilis al ŝi rekte en la vizaĝon, tial unu el la cignoj ŝvebis super ŝia kapo, por ombri ŝin per siaj larĝaj flugiloj.

Ili estis jam malproksime de la tero, kiam Elizo vekiĝis. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi ankoraŭ sonĝas, tiel stranga ŝajnis al ŝi la fakto, ke ŝi estas portata tra la aero alte super la maro. Flanke de ŝi kuŝis branĉo kun belegaj maturaj beroj kaj fasko da aromaj radikoj. Ilin kolektis kaj kuŝigis por ŝi la plej juna frato, kaj danke ŝi ridetadis al li, ĉar ŝi konsciis, ke tio estis li, kiu flugis super ŝia kapo kaj ombris ŝin per la flugiloj.

Ili ŝvebis tiel alte, ke la unua ŝipo, kiun ili ekvidis sub si, aperis al ili kiel mevo, kuŝanta sur la akvo. Granda nubo troviĝis sub ili, havante la formon de turoj, amasigitaj unu sur la alia, kaj sur tiu nubo Elizo rimarkis sian propran ombron kaj la ombron de la dek unu cignoj, ĝi akompanis kvazaŭ ia grandegulo ilian rapidan flugadon. Tio estis bildo, similan al kiu ŝi neniam antaŭe vidis. Sed iom post iom, kiam la suno leviĝis pli alten kaj la nubo restis malproksime sub ili, la ŝvebanta ombra bildo malaperis.

Dum la tuta tago ili flugis seninterrompe, kiel sago flugas tra la aero, tamen nun, kiam ili devis porti sian fratinon, la flugado estis senteble malpli rapida ol ordinare. Jen prepariĝis fulmotondro kaj la vespero alproksimiĝis. Kun timo Elizo vidis, ke la suno ĉiam pli kaj pli malleviĝas kaj ĉiam ankoraŭ oni ne vidas la solecan rokon en la maro. Ŝi havis la impreson, ke la cignoj pli forte frapas per la flugiloj. Ha, ŝi estis la kulpo, ke ili ne povis flugi sufiĉe rapide! Kiam la suno estos subirinta, ili tuj devos fariĝi homoj, falegi en la maron kaj droni. Tiam ŝi el plej profunda koro preĝis al Dio; ŝi tamen rimarkis ankoraŭ nenian rokon. La nigra nubo ĉiam pli kaj pli alproksimiĝis, la fortaj puŝoj de la vento antaŭdiris ventegaĵon. La nuboj kunbuliĝis en unu solan, grandan, minacan mason, kiu en formo de bulego da plumbo ŝoviĝadis antaŭen. Ekbrilis fulmoj unu post alia.

Jen la suno atingis la nivelon de la maro. Al Elizo forte batis la koro. Subite la cignoj ekflugis malsupren, tiel rapide, ke ŝi pensis, ke ŝi falas. Sed jen ili denove ŝvebis. Kiam la suno jam duone subakviĝis, ŝi nur tiam rimarkis la malgrandan rokon sub si. Ĝi aspektis ne pli granda ol foko, kiu levis la kapon el la akvo. La suno rapide malleviĝis; nur mallarĝa strio brilis ankoraŭ super la akvo; tiam iliaj piedoj ektuŝis firman grundon. La lumo de la suno estingiĝis kiel lasta fajrero de brulanta papero. Ŝi vidis, ke la fratoj staras ĉirkaŭ ŝi brako sub brako, sed pli da loko, ol estis nepre necesa por ili kaj ŝi, ĉi ne estis. La maro frapadis sur la rokon kaj verŝiĝadis super ĝin kiel pluvego; la ĉielo lumis, kvazaŭ ĝi estus en flamoj, kaj la tondro aŭdigadis brue frapon post frapo. Sed la fratino kaj la fratoj tenis sin reciproke je la manoj kaj kantis preĝojn, el kiuj ili ĉerpis konsolon kaj kuraĝon.

Kiam komencis tagiĝi, la aero estis pura kaj trankvila. Tuj kiam la suno leviĝis, la cignoj kun Elizo forflugis de la insuleto. La maro ankoraŭ alten leviĝadis, tiel ke, ŝvebante alte en la aero, ili havis la impreson, kvazaŭ la blanka ŝaŭmo sur la mallume verda maro estas milionoj da cignoj, kiuj balanciĝas sur la akvo.

Kiam la suno leviĝis pli alten, Elizo rimarkis antaŭ si duone naĝantan en la aero montoriĉan landon kun briletantaj glaciamasoj sur la rokoj, kaj en la mezo de tiu lando etendiĝis vastega palaco kun unu fantazia kolonaro super la alia. En la profundo ondiĝadis palmaj arbaroj kaj belegaj floroj tiel grandaj kiel muelradoj, Ŝi demandis, ĉu tiu lando estas la celo de ilia vojaĝo, sed la cignoj balancis la kapon, ĉar tio, kion ŝi vidis, estis la belega, konstante ŝanĝiĝanta nuba palaco de la feino Fata-Morgana . Neniu homo povas tien eniri. Elizo rigardis ĝin senĉese. Subite la montoj, arbaroj kaj la palaco mem disfalegis, kaj anstataŭ ili aperis dudek majestaj preĝejoj, ĉiuj similaj unu al la alia, kun altaj turoj kaj pintarkaj fenestroj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas la sonadon de orgeno; sed tio, kion ŝi aŭdis, estis nur la maro. Ŝi estis jam tute proksima al la preĝejoj, kiam ili aliformiĝis en ŝiparon, kiu veturis sub ŝi. Ŝi ekrigardis atente, kaj tiam montriĝis, ke tio estas nur la mara nebulo, kiu ruliĝadis super la akvo. Jes, senĉesaj aliformiĝoj prezentiĝadis antaŭ ŝiaj okuloj. Sed jen ŝi ekvidis ankaŭ la efektivan landon, al kiu ili rapidis. Tie staris belegaj bluaj montoj kun cedraj arbaroj, urboj kaj palacoj. Longe antaŭ la sunsubiro ŝi sidis sur roko antaŭ granda kaverno, kiu estis ĉirkaŭkreskita de delikataj verdaj rampaj kreskaĵoj, kiuj aspektis kiel broditaj tapiŝoj.

“Nun ni rigardos, kion vi hodiaŭ nokte sonĝos ĉi tie!” diris la plej juna frato kaj montris al ŝi ŝian dormoĉambron.

“Ho se mi sonĝus, kiamaniere mi povas vin liberigi!” ŝi respondis. Tiu penso okupadis ŝin tiel vive, ŝi tiel plenkore petadis Dion pri helpo, eĉ dum la dormado ŝia spirito plue preĝadis, ke fine ekŝajnis al ŝi, ke ŝi flugas alte en la aeron al la nuba palaco de Fata-Morgano, kaj la feino eliris al ŝi renkonte, bela kaj brilanta. Kaj tamen ŝi similis al la maljuna virino; kiu en la arbaro donis al ŝi berojn kaj rakontis al ŝi pri la cignoj kun la oraj kronoj.

“Viaj fratoj povas esti liberigitaj!” ŝi diris; “sed ĉu vi havas kuraĝon kaj persiston? La maro estas pli mola ol viaj delikataj manoj kaj tamen ĝi aliformigas la malmolajn ŝtonojn, sed ĝi ne sentas la doloron, kiun viaj fingroj sentos, ĝi ne havas koron, ne suferas la timon kaj turmentojn, kiujn vi devos tratoleri. Ĉu vi vidas ĉi tiun urtikon, kiun mi tenas en mia mano? El la sama speco kreskas multe ĉirkaŭ la kaverno, en kiu vi dormas. Nur ili kaj ankaŭ tiuj, kiuj elkreskas el la tomboj de la tombejo, estas uzeblaj. Rimarku: ilin vi devas ŝirkolekti, kvankam ili brulvundos vin tiel, ke viaj manoj estos plenaj de vezikoj. Kiam vi batos la urtikon per viaj piedoj, vi ricevos linon, el kiu vi devas plekti dek unu maŝkirasojn kun longaj manikoj; ĵetu ilin sur la dek unu cignojn, tiam la sorĉo pasos. Sed memoru bone, ke de la komenco ĝis la fino de tiu laboro, se ĝi daŭrus eĉ jarojn, vi ne devas paroli; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj; de via lango dependas ilia vivo. Ĉion ĉi tion bone rimarku al vi!”

Samtempe ŝi ektuŝis la manon de Elizo per la urtiko; ĉi tiu bruligis kiel fajro, tiel ke la reĝidino vekiĝis de doloro. Estis luma, hela tago, kaj tute apud la loko, kie ŝi dormis, kuŝis urtiko simila al tiu, kiun ŝi vidis, en la sonĝo. Tiam ŝi stariĝis sur la genuoj, dankis Dion kaj eliris el la kaverno, por tuj komenci sian laboron.

Per siaj delikataj manoj ŝi komencis ŝiri la abomenindan urtikon, kiu efikis kiel fajro. Grandajn vezikojn ĝi aperigis sur ŝiaj manoj kaj brakoj, sed volonte ŝi estis preta tion suferi, se ŝi povos per tio liberigi siajn fratojn. Ŝi batis ĉiun urtikon per siaj nudaj piedoj kaj plektis la verdan linon.

Kiam la suno subiris, venis la fratoj kaj eksentis teruron, kiam ili trovis, ke ŝi estas muta. En la komenco ili pensis, ke tio estas nova sorĉo de ilia malbona duonpatrino; sed kiam ili ekvidis ŝiajn manojn, ili komprenis, kion ŝi faras por ili. La plej juna frato ploris, kaj sur la lokoj, kien falis liaj larmoj, ŝi plu ne sentis doloron, tie malaperis la bruligantaj vezikoj.

La nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro, ĉar ŝi ne povis havi trankvilecon ĝis ŝi liberigos siajn fratojn. En la daŭro de la tuta sekvanta tago, dum la cignoj forestis, ŝi sidis en sia soleco, sed neniam la tempo tiel rapide forflugis por ŝi. Unu maŝkiraso estis jam preta, kaj ŝi komencis la duan.

Jen inter la montoj ekaŭdiĝis la sonoj de ĉaskorno. Ŝi ektimis. La sonoj fariĝis ĉiam pli proksimaj; ŝi aŭdis bojadon de hundoj. Terurite ŝi retiris sin en la kavernon, ligis en unu faskon la urtikojn, kiujn ŝi kolektis kaj pretigis, kaj sidiĝis sur ĝi.

Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj, kaj tuj poste alia kaj ankoraŭ alia. Post kelke da minutoj ĉiuj ĉasistoj staris antaŭ la pordo. La plej bela el ili estis la reĝo de la lando, kiu nun aliris al Elizo. Neniam li vidis pli belan knabinon.

“De kie vi venis, vi belega infano?” li diris al ŝi. Elizo balancis la kapon, ŝi ne devis ja paroli, ĉar de tio dependis la vivo kaj saviĝo de ŝiaj fratoj. Siajn manojn ŝi kaŝis sub la antaŭtuko, por ke la reĝo ne vidu, kion ŝi devas suferi.

“Akompanu min!” li komencis denove; “ĉi tie vi ne devas resti. Se vi estas tiel same bona, kiel vi estas bela, tiam mi vestos vin per veluro kaj silko, mi metos al vi sur la kapon la oran kronon, kaj vi loĝos en mia plej riĉa palaco!” Kaj li levis ŝin sur sian ĉevalon. Ŝi ploris kaj intertordis la manojn, sed la reĝo diris: “Mi deziras nur vian feliĉon, iam vi dankos min pro tio!” Kaj li ekgalopis antaŭen inter la montoj, tenis ŝin antaŭ si sur la ĉevalo, kaj la ĉasistoj galopis post li.

Kiam la suno subiris, antaŭ ili kuŝis la belega reĝurbo kun siaj preĝejoj kaj kupoloj, kaj la reĝo enkondukis ŝin en la palacon, kie en la altaj marmoraj salonoj plaŭdis grandaj fontanoj, kie la muroj kaj plafonoj estis ornamitaj per pentraĵoj; sed ŝi tion ne rigardis, ŝi ploris kaj malĝojis. Kontraŭvole ŝi toleris, kiam la virinoj metis sur ŝin reĝajn vestojn, enplektis perlojn en ŝiajn harojn kaj surtiris delikatajn gantojn sur ŝiajn bruligitajn fingrojn.

Kiam ŝi staris en sia tuta ornamo, ŝi estis tiel ravante bela, ke la kortego ankoraŭ pli profunde kliniĝis antaŭ ŝi, kaj la reĝo elektis ŝin, ke ŝi estu lia fianĉino, kvankam la ĉefepiskopo balancis la kapon kaj flustris, ke la bela arbara knabino certe estas sorĉistino, ke ŝi blindigis iliajn okulojn kaj trompis la koron de la reĝo.

Sed la reĝo ne aŭskultis tion, li ordonis, ke muziko ludu, ke oni surtabligu plej delikatajn manĝaĵojn, ke la plej ĉarmaj knabinoj dancu ĉirkaŭ ŝi, kaj oni kondukis ŝin tra bonodoraj ĝardenoj en plej luksajn salonojn. Sed eĉ unu rideto ne aperis sur ŝia buŝo kaj ne ekbrilis el ŝiaj okuloj; oni vidis en ili nur malĝojon, kiel ŝian porĉiaman heredaĵon kaj propraĵon. La reĝo malfermis malgrandan ĉambron tute apude de tiu, en kiu ŝi estis dormonta. Ĝi estis ornamita per belegaj verdaj tapiŝoj kaj plene similis al la kaverno, en kiu la reĝo ŝin trovis. Sur la planko kuŝis la fasko da lino, kiun ŝi estis ŝpininta el la urtikoj, kaj sub la plafono pendis la maŝkiraso, kiu estis jam prete trikita. Ĉion ĉi tion kunprenis unu el la ĉasistoj kiel rimarkindaĵon.

“Ĉi tie vi povas revi, kvazaŭ vi estas en via antaŭa hejmo!” diris la reĝo. “Jen estas la laboraĵo, kiu tie vin okupadis. Nun, meze de via lukso, estos al vi interese pensi pri la pasinta tempo.”

Kiam Elizo ekvidis tion, kio estis tiel kara por ŝia koro, rideto aperis sur ŝia buŝo kaj la sango revenis en ŝiajn vangojn; ŝi pensis pri la liberigo de siaj fratoj, kisis al la reĝo la manon; kaj li alpremis ŝin al sia koro, kaj li ordonis, ke per ĉiuj preĝejaj sonoriloj oni anoncu la edziĝofeston. La bela muta knabino el la arbaro fariĝis la reĝino de la lando.

Kvankam la ĉefepiskopo flustris malbonajn vortojn en la orelon al la reĝo, ili tamen ne penetris en lian koron; la edziĝo restis decidita, la ĉefepiskopo mem devis meti al ŝi la kronon sur la kapon, kaj en sia kolero li premis al ŝi la ringegon de la krono tiel forte al la frunto, ke tio faris al ŝi doloron. Sed pli premanta ringego ĉirkaŭis ŝian koron: la malĝojo pri siaj fratoj; en komparo kun tio la korpa sufero estis nenio.

Ŝia buŝo estis muta, ĉar unu sola vorto mortigus ja ŝiajn fratojn, sed ŝiaj okuloj spegulis ŝian internan amon al la bona, bela reĝo, kiu faradis ĉion, por ŝin ĝojigi. Ŝi amis lin kun ĉiu tago pli varmege kaj pli sincere. Ho, se estus permesite al ŝi sin konfidi al li, konfesi al li sian suferadon! Sed ŝi devis esti muta, ŝi devis mute plenumi sian laboron. Tial en la nokto ŝi sekrete foriĝadis de lia flanko, iradis en sian kaŝitan ĉambreton, kiu estis aranĝita kiel la kaverno, kaj ŝi trikis unu maŝkirason post la alia; sed kiam ŝi komencis la sepan, ŝi plu ne havis linon.

Kiel ŝi sciis, la urtikoj, la solaj, kiujn ŝi povas uzi, kreskas sur la tombejo, sed ŝi devis mem ilin deŝiri; kiamaniere nun tion fari?

“Ho, kion signifas la doloro de miaj fingroj en komparo kun la turmento, kiun suferas mia koro!” ŝi pensis. “Mi devas riski, Dio ne fortiros de mi sian manon!” Kun kora timo, kvazaŭ ŝi entreprenus malbonan aferon, ŝi en unu lunluma nokto ŝtelmaniere iris malsupren en la ĝardenon, kaj tra la longaj aleoj kaj dezertaj stratoj ŝi iris al la tombejo. Tie sur unu el la plej larĝaj tombaj ŝtonoj ŝi ekvidis rondeton da malbelaj sorĉistinoj. Ili demetis de si siajn ĉifonaĵojn, kvazaŭ ili volus sin bani, kaj per siaj longaj, malgrasaj fingroj ili fosis en la freŝajn tombojn kaj elprenis la viandon de la mortintoj. Elizo devis iri tute proksime preter ili, kaj ili fiksis sur ŝi siajn malbonajn rigardojn, sed ŝi preĝis, kolektis la bruligantajn urtikojn kaj prenis ilin kun si al la palaco.

Nur unu sola homo ŝin vidis, la ĉefepiskopo; li ankoraŭ ne dormis, kiam la aliaj dormis. Nun konfirmiĝis do lia opinio, ke ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino; ŝi estis sorĉistino, kaj tial ŝi malsaĝigis la reĝon kaj la tutan popolon.

Ĉe la konfesprenado li rakontis al la reĝo, kion li vidis kaj kion li timas; kaj kiam lia lango parolis tiujn maljustajn vortojn, la skulptitaj sanktulbildoj balancis siajn kapojn, kvazaŭ ili volus diri: “Ne estas tiel, Elizo estas senkulpa!” Sed la ĉefepiskopo komentariis tion alie, li asertas, ke ili atestas kontraŭ ŝi, ke ili balancas la kapojn pri ŝiaj pekoj. Tiam du grandaj larmoj elfluis sur la vangojn de la reĝo, kaj kun dubo en la koro li iris hejmen. En la nokto li ŝajnigis, ke li dormas, sed trankvila dormo ne venis sur liajn okulojn; li rimarkis, kiel Elizo leviĝis, kiel ŝi tion ripetadis ĉiunokte, kaj ĉiufoje li senbrue sekvis ŝin kaj vidis, kiel ŝi malaperas en sia ĉambreto.

Kun ĉiu tago lia mieno fariĝadis pli malserena. Elizo tion bone vidis, sed ŝi ne komprenis la kaŭzon. Tia sintenado ŝin turmentis, kaj krom tio kiel multe ŝi suferis en sia koro pri siaj fratoj! Sur la reĝan veluron kaj purpuron fluadis malsupreu ŝiaj maldolĉaj larmoj; kiel brilantaj diamantoj ili kuŝis sur tiuj ŝtofoj, kaj ĉiuj, kiuj vidis tiun riĉan belegaĵon, deziris esti reĝinoj. Dume ŝia laboro estis baldaŭ finiĝonta, nur unu maŝkiraso ankoraŭ mankis, sed ŝi nun ne havis plu linon kaj eĉ ne unu urtikon. Unu fojon, nur ĉi tiun lastan fojon, ŝi tial devis ankoraŭ iri al la tombejo kaj ŝirkolekti kelke da plenmanoj. Kun timego ŝi pensis pri tiu soleca vagado, kun timego ŝi pensis pri la teruraj sorĉistinoj, sed ŝia volo estis tiel same neŝancelebla, kiel ŝia fido je la Eternulo.

Elizo iris, sed la reĝo kaj la ĉefepiskopo ŝin sekvis kaj vidis, kiel ŝi eniris tra la pordo de la tombejo kaj malaperis. Kiam ili aliris al la tombejo, ili ekvidis sur la tomba ŝtono la sorĉistinojn, tiel same, kiel Elizo ilin vidis, kaj la reĝo sin deturnis, ĉar li supozis, ke inter ili troviĝas tiu, kies kapo ankoraŭ en ĉi tiu nokto ripozis ĉe lia brusto.

“La popolo ŝin kondamnu!” li diris, kaj la popolo ŝin kondamnis al forbruligo sur lignaro.

El la luksaj reĝaj salonoj oni trenis ŝin en malluman, malsekan malliberejon, en kiun la vento fajfadis tra la krada fenestro; anstataŭ la veluro kaj la silko oni donis al ŝi la faskon da urtikoj, kiun ŝi kolektis; sur ĝi ŝi povis kuŝigi sian kapon. La malmolaj brulpikantaj maŝkirasoj, kiujn ŝi estis trikinta, devis servi al ŝi anŝtataŭ kusenoj kaj litkovrilo, tamen tio estis la plej agrabla, kion oni povis al ŝi donaci. Ŝi denove komencis sian laboron kaj fervore preĝis al Dio. Ekstere antaŭ ŝiaj fenestroj la strataj buboj kantadis mokokantojn pri ŝi, kaj neniu ŝin konsolis per ia kora vorto.

Sed jen ĉirkaŭ la vespero tute antaŭ la krado mem ekbruis flugilo de cigno; tio estis la plej juna el la fratoj, kiu fine eltrovis la fratinon. Laŭte ŝi ekploris pro ĝojo, kvankam ŝi sciis, ke la venonta nokto eble estos la lasta, kiun ŝi vivos. Sed nun ŝia laboro estis ja preskaŭ finita kaj ŝiaj fratoj estis ĉi tie.

La ĉefepiskopo venis, por pasigi kun ŝi la lastan horon, tion li promesis al la reĝo; sed ŝi balancis la kapon kaj petis lin per la rigardo kaj la mieno, ke li denove foriru. En tiu nokto ŝi devis ja fini sian laboron, ĉar alie ĉio estus vana, vana estus ŝia doloro, ŝiaj larmoj, ŝiaj sendormaj noktoj. La ĉefepiskopo forlasis ŝin kun koleraj vortoj, sed la kompatinda Elizo konsciis sian senkulpecon kaj laboris plue.

La malgrandaj musoj kuradis sur la planko, trenadis la urtikojn ĝis ŝiaj piedoj, por ankaŭ iom helpi, kaj la turdo sidiĝis ĉe la krado de la fenestro kaj kantis tiel gaje, kiel ŝi povis, por ke ŝi ne perdu la kuraĝon.

Komencis krepuski, post unu horo la suno estis leviĝonta; tiam la dek unu fratoj staris antaŭ la pordego de la palaco kaj postulis, ke oni konduku ilin al la reĝo. Sed oni respondis al ili, ke tio ne povas fariĝi, ĉar estas ja nokto, la reĝo dormas kaj oni ne povas permesi al si veki lin. Ili petis, ili minacis, la gardistaro venis, eĉ la reĝo mem eliris el sia dormoĉambro kaj demandis, kion tio signifas; sed en tiu momento radiante leviĝis la suno, kaj oni plu vidis jam neniun fraton, sed super la palacon forflugis dek unu sovaĝaj cignoj.

El la urba pordego torente moviĝadis la tuta popolo, por vidi, kiel oni forbruligos la sorĉistinon. Mizera ĉevalaĉo tiris la ĉaron, sur kiu ŝi sidis. Oni vestis ŝin per kitelo el maldelikata saktolo; ŝiaj longaj belegaj haroj senorde ondiĝadis ĉirkaŭ la bela kapo, ŝiaj vangoj estis kadavre palaj, ŝiaj lipoj malforte moviĝadis, dum ŝiaj fingroj plektadis la verdan linon. Eĉ sur sia vojo al la morto ŝi ne interrompis la komencitan laboron, la dek maŝkirasoj kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj, la dekunuan ŝi trikis; la popolamaso mokis ŝin.

“Rigardu la sorĉistinon, kiel ŝi murmuras al si mem; preĝolibron ŝi ne havas en la mano, ne, kun sia abomeninda sorĉaĵo ŝi tie sidas. Disŝiru tion al ŝi en mil pecojn!”

Ĉiuj alpuŝiĝis al ŝi kaj volis tion disŝiri. Tiam alflugis dek blankaj cignoj, ili sidiĝis ĉirkaŭ ŝi sur la ĉaro kaj batis per siaj grandaj flugiloj. Tiam la popolamaso timigite retiriĝis flanken.

“Tio estas signo el la ĉielo! Ŝi certe estas senkulpa!” flustris multaj, sed eldiri tion laŭte ili ne kuraĝis.

Nun la juĝeja servisto prenis ŝin je la mano. Tiam ŝi rapide ĵetis sur la cignojn la dek unu maŝkirasojn, kaj subite montriĝis dek unu graciaj reĝidoj, sed la plej juna havis cignan flugilon anstataŭ unu el la brakoj, ĉar al lia maŝkiraso mankis unu maniko, kiun ŝi ankoraŭ ne finis.

“Nun estas al mi permesate paroli!” ŝi ekkriis, “mi estas senkulpa!”

Kaj la popolo, kiu vidis, kio okazis, kliniĝis antaŭ ŝi, kiel antaŭ sanktulino, sed ŝi mem senvive falis en la brakojn de siaj fratoj, tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo kaj doloro.

“Jes, senkulpa ŝi estas!” diris la plej aĝa frato kaj rakontis nun ĉion, kio okazis; kaj dum li parolis, disvastiĝis bonodoro kiel de milionoj da rozoj, ĉar ĉiu lignopeco de la lignaro eligis radikojn kaj branĉojn. Tie staris bonodora arbetaĵaro, alta kaj granda, kun ruĝaj rozoj; sed plej supre balanciĝadis floro blanka kaj luma, kiu brilis kiel stelo. Ĝin derompis la reĝo, metis ĝin sur la bruston de Elizo, kaj tiam ŝi vekiĝis kun paco kaj feliĉo en sia koro.

Ĉiuj preĝejaj sonoriloj eksonoris per si mem, kaj la birdoj alflugis en grandaj amasoj. Oni faris edziĝofestan procesion returne al la palaco, tian, kian ankoraŭ neniam vidis iu reĝo.

Ĝardeno de la paradizo

Estis iam reĝido; neniu havis tiom multajn kaj tiel belajn librojn, kiel li. Ĉion, kio okazis iam en ĉi tiu mondo, li povis en ili legi kaj vidi pentritan en plej belaj bildoj. Pri ĉiu popolo kaj pri ĉiu lando li povis ricevi informojn; nur pri tio, kie troviĝas la ĝardeno de la paradizo, en tiuj libroj ne estis eĉ unu vorto. Sed ĝuste pri tio li plej multe pensadis.

Kiam li estis ankoraŭ tre malgranda kaj estis komenconta sian lernadon, lia avino rakontis al li, ke ĉiu floro en la ĝardeno de la paradizo estas plej dolĉa kuko kaj ĝiaj stamenoj estas plej delikata vino; ke sur unu el tiuj kukoj troviĝas historio, sur alia geografio aŭ aritmetikaj tabeloj; ke oni bezonas nur manĝi la kukon, kaj tiam oni jam scias sian taskon, kaj ju pli oni manĝas, des pli da historio, geografio kaj tabeloj oni ricevas en sian kapon.

Tiam li tion kredis; sed kiam li elkreskis, pli lernis kaj fariĝis pli saĝa, li nature komprenis, ke la belegaĵoj de la ĝardeno de la paradizo devas havi tute alian karakteron.

“Ho, kial Eva deŝiris frukton de la arbo de sciado! Kial Adam manĝis la malpermesitan frukton! Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio. Neniam la peko venus en la mondon!”

Tion li diris tiam, sed tion saman li diris ankoraŭ, kiam li havis la aĝon de deksep jaroj. Nur pri la ĝardeno de la paradizo li ĉiam meditadis kaj pensadis.

Unu tagon li iris en la arbaron; li iris sola, ĉar tio estis lia plej granda plezuro.

Estis jam vespera krepusko, nuboj kolektiĝis, fariĝis tiel forta pluvego, kvazaŭ la ĉielo estus unu sola kluzo, el kiu falegas la akvo. Estis tute malluma nokto. La reĝido glitfaladis sur la malseka herbo, falpuŝiĝadis sur la nudaj ŝtonoj, kiuj elstaradis el la rokeca tero. De ĉio fluis akvo, la kompatinda reĝido ne havis sur si eĉ unu sekan fadenon. Li devis rampi trans grandajn blokojn da ŝtono, kie la akvo trasorbiĝadis el la alta musko. Li estis tiel laca, ke li nur malfacile povis sin teni sur la piedoj. Subite li ekaŭdis strangan bruon kaj ekvidis antaŭ si grandan, hele prilumitan kavernon. Interne de ĝi flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon, kaj similan celon la fajro efektive havis. Plej bela cervo kun majesta kornaro troviĝis sur rostostango kaj malrapide estis turnata inter du dehakitaj abioj. Virino iom maljuna, alta kaj forta, kvazaŭ ŝi estus maskita viro, sidis ĉe la fajro kaj ĵetadis en ĝin unu lignopecon post la alia.

“Venu pli proksimen!” ŝi diris al li, “sidiĝu ĉe la fajro, por ke viaj vestoj sekiĝu.”

“Ĉi tie estas ia malagrabla trablovo!” diris la reĝido kaj sidiĝis sur la planko.

“Tio fariĝos ankoraŭ pli malbona, kiam miaj filoj venos hejmen,” respondis la virino, “Vi troviĝas en la kaverno de la ventoj, miaj filoj estas la kvar ventoj de la mondo. Ĉu vi povas tion kompreni?”

“Kie estas viaj filoj?” demandis la reĝido.

“Unu malsaĝulo povas pli multe demandi, ol dek saĝuloj povas respondi!” respondis la virino. “Miaj filoj estas memstaraj kaj ne demandas permeson; ili ludas pilkon kun la nuboj tie supre en la salono de la mondo.” Kaj ŝi montris supren.

“Ha, tiel!” diris la reĝido. “Cetere vi turnas vin al mi iom maldelikate kaj ne parolas tiel milde, kiel la virinoj, kiujn mi ordinare vidas ĉirkaŭ mi!”

“Jes, tiuj havas nenion alian por fari! Sed mi devas esti maldelikata kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn. Kaj tion mi povoscias, kvankam ili estas grandaj obstinuloj. Ĉu vi vidas la kvar sakojn, kiuj pendas tie sur la muro? Tiujn sakojn ili tiel same forte timas, kiel vi iam timis la vergon malantaŭ la spegulo. Kredu al mi, ke mi povoscias kvietigi ilin, kaj tiam ili devas eniri en la sakon; ni ne faras ceremoniojn. Tie ili sidas kaj mi ne ellasas ilin, por denove vagi, pli frue, ol kiam mi trovas tion bona. Sed jen venas unu el ili!”

Tio estis la norda vento, kiu eniris kun vera glacia malvarmo; grandaj hajleroj falis sur la plankon, kaj flokoj da neĝo flugadis ĉirkaŭ li. Liaj pantalonoj kaj jako estis el ursaj feloj; ĉapo el ursa felo sidis sur lia kapo ĝis sub la oreloj. Longaj pendoglacioj pendis sur lia barbo, kaj unu hajlero post la alia faladis malsupren de la kolumo de lia jako.

“Ne iru tuj al la fajro!” diris la reĝido, “ĉar vi povus facile ricevi frostodifektojn sur la vizaĝo kaj sur la manoj!”

“Frostodifektojn!” ekkriis la norda vento kaj laŭte ridis. “Frosto ĝuste estas mia plej granda plezuro! Cetere kia speco de mizeraĵo vi estas? Kiamaniere vi venis en la kavernon de la ventoj?”

“Li estas mia gasto,” diris la maljuna virino, “kaj se tia klarigo vin ne kontentigas, vi povas iri en la sakon. Vi konas mian opinion!”

Nu, tio helpis, kaj la norda vento rakontis, de kie li venas kaj kie li pasigis preskaŭ tutan monaton.

“De la Glacia Maro mi venas,” li diris, “mi estis kun la rusaj rosmarĉasistoj sur la Ursa Insulo. Mi sidis kaj dormis sur la direktilo, kiam ili de Nordkap ŝipe elveturis sur la maron. Kiam mi de tempo al tempo iom vekiĝis, la ventegbirdo flugadis ĉirkaŭ miaj piedoj. Tio estas komika birdo, ĝi faras rapidan frapon per la flugiloj, poste ĝi tenas ilin etenditaj senmove kaj tamen rapide flugas.”

“Nur ne rakontu tro detale!” diris la patrino de la ventoj. “Vi venis do al la Ursa Insulo?”

“Belege, belege tie estas. Tio estas grundo kvazaŭ kreita por dancado, plata kiel telero, duone degelinta neĝo sur musko. Tie kuŝis akraj ŝtonoj kaj skeletoj de rosmaroj kaj blankaj ursoj, kiuj aspektis kiel gigantaj brakoj kaj kruroj, kovritaj de verdeta ŝimo. Oni povus kredi, ke la suno neniam lumis sur ili. Mi blovis iom en la nebulon, por ke oni povu ekvidi la sopiratan veturilejon; tio estis domo, konstruita el rompitaĵoj de ŝipoj kaj kovrita per feloj de rosmaroj. La internan flankon oni turnis eksteren, ĝi aspektis ruĝa kaj verda. Sur la tegmento sidis vivanta blanka urso kaj murmuregis. Mi iris al la marbordo, elserĉis la nestojn de la birdoj kaj rigardis la nudajn idojn. Kiam ili kriis kaj malfermis la bekojn, sopirante manĝaĵon, mi blovis al ili en la faŭkon tiel, ke ili lernis teni la bekon fermita. Tute malsupre ĉe la bordo ruliĝadis rosmaroj kiel intestaj vermoj aŭ gigantaj akaroj kun porkaj kapoj kaj ulnolongaj dentoj!”

“Vi rakontas bone, mia fileto!” diris la patrino. “Ĉe la sola aŭdado jam kolektiĝas al mi salivo en la buŝo!”

“Kaj jen oni komencis la ĉasadon! La harpunon oni enpuŝis al la rosmaro en la bruston tiel, ke radio da varma sango elŝprucis trans la glacion kiel fontano. Tiam mi rememoris ankaŭ mian ludon. Mi montris, kiel mi povoscias blovi, kaj mi aranĝis tiel, ke miaj maristoj, la altegaj glacimontoj, enpremis la boatojn. Hu, kiel oni fajfis, kiel oni kriis, sed mi fajfis pli laŭte. La korpojn de la mortigitaj bestoj, la kestojn kaj ŝnuregojn, ĉion ili devis elpaki sur la glacion! Mi ŝutadis super ili la neĝajn flokojn, kaj en iliaj enpremitaj ŝipetoj kune kun ilia akiraĵo mi naĝigis ilin suden, por tie gustumi salan akvon. Ili neniam plu venos al la Ursa Insulo!”

“Vi faris do malbonaĵon!” diris la patrino de la ventoj.

“Pri la bonaĵo, kiun mi faris, rakontu aliaj!” li diris; “sed jen estas mia frato de la okcidento; lin mi plej multe amas, li havas odoron de maro kaj alportas kun si agrablan malvarmon.”

“Ĉu tio estas la malgranda Zefiro?” demandis la reĝido.

“Jes, li estas Zefiro!” respondis la maljuna virino; “sed li ne estas plu tiel malgranda. En la antikvaj tempoj li estis beleta knabo, sed nun tio pasis!”

Li aspektis kiel sovaĝa viro kaj havis sur si kusenan ĉapelon, por ne difektiĝi. En la mano li portis bastonegon el mahagona ligno, elhakitan en la Amerikaj mahagonaj arbaroj. Pli modesta bastono ne kontentigus lin.

“De kie vi venas?” demandis la patrino.

“El la primitivaj arbaroj!” li diris; “kie la dornoplenaj lianoj prezentas netrapenetreblan densejon inter la arboj, kie la akvoserpento kuŝas en la malseka herbo kaj la ekzistado de homoj ŝajnas superflua!”

“Kion vi tie faris?”

“Mi observadis la profundan riveron, mi observadis, kiel ĝi ĵetas sin de la rokoj, fariĝas polvo kaj flugas ĝis la nuboj, por porti la ĉielarkon. Mi vidis sovaĝan bubalon, kiu naĝis sur la rivero, sed la fluo fortiris ĝin kun si; ĝi estis pelata kune kun amaso da sovaĝaj anasoj, kiuj ĉe la akvofalo leviĝis en la aeron, sed la bubalo falis malsupren. Kia plezuro tio estis! Kaj mi blovis tian ventegon, ke plej maljunegaj arboj elradikiĝis kaj disbatiĝis en lignetojn!”

“Kaj krom tio vi nenion alian faris?” demandis la maljunulino.

“Mi faris transkapiĝojn en la savanoj, mi karesis la sovaĝajn ĉevalojn, mi deskuis kokosojn. Jes, jes, mi povus rakonti multe da historioj, sed oni ne devas ĉion rakonti, kion oni scias. Tion vi ja scias, kara patrineto!” Kaj li kisis sian patrinon tiel skuege, ke ŝi preskaŭ renversiĝis. Li efektive estis sovaĝa knabego.

Poste venis la suda vento kun turbano kaj kun flugetanta beduena mantelo.

“Estas tre malvarme ĉi tie!” li diris kaj ĵetis lianon en la fajron. “Oni povas tuj vidi, ke la norda vento venis la unua!”

“Estas tiel varmege ĉi tie, ke oni povus rosti blankan urson!” respondis la norda vento.

“Vi mem estas blanka urso!” diris la suda vento.

“Ĉu vi volas esti enŝovitaj en la sakon?” demandis la maljunulino: “Sidiĝu tie sur la ŝtono kaj rakontu, kie vi estis.”

“En Afriko, kara patrino!” li respondis. “Mi estis kun la Hotentotoj ĉe ĉasado kontraŭ leonoj en la lando de la Kafroj. Kia herbo tie kreskas sur la ebenaĵoj, verda kiel olivoj. Tie dancis la antilopo, kaj la struto vetkuris kun ĝi, mi tamen havas pli rapidajn krurojn. Mi venis en la dezerton al la flava sablo, kie aspektas kiel sur la fundo de la maro. Mi renkontis karavanon; ili ĝuste en tiu momento estis buĉantaj sian lastan kamelon, por ricevi trinkakvon, sed ili ricevis nur malmulte. La suno bruligis de supre, kaj la sablo elspiris ardantan varmegon de malsupre. Tiam mi komencis ruladi min en la delikata libera sablo kaj turnoblovis ĝin alten en formo de grandaj kolonoj. Kia danco tio estis! Vi devus vidi, kiel timigite staris la dromedaro kaj la komercisto tiris al si la kaftanon super la kapon! Li ĵetis sin antaŭ mi vizaĝaltere kiel antaŭ Alaho, sia Dio. Nun ili estas enterigitaj, super ili ĉiuj staras piramido el sablo. Se mi iam ĝin forblovos, tiam la suno blankigos iliajn ostojn, tiam la vojaĝantoj povos vidi, ke tie jam ankaŭ pli frue estis homoj, – alie oni en la dezerto ne povus tion kredi.”

“Sekve nur malbonaĵon vi faris!” diris la patrino. “Marŝu en la sakon!” Kaj antaŭ ol li tion rimarkis, ŝi kaptis la sudan venton ĉirkaŭ la korpo kaj enpuŝis en la sakon. Li ruladis sin sur la planko, sed ŝi sidiĝis sur li, kaj tiam li devis kuŝi trankvile.

“Vi havas efektive petolemajn knabojn!” diris la reĝido.

“Jes, certe!” ŝi respondis, “kaj mi havas la eblon kvietigi ilin. Jen venas la kvara!”

Tio estis la orienta vento, kiu aperis en Ĥinaj vestoj.

“Vi nun venas do tie?” diris la patrino; “mi pensis, ke vi estis en la ĝardeno de la paradizo!”

“Tien mi flugos nur morgaŭ!” diris la orienta vento. “Morgaŭ finiĝos ĝuste cent jaroj de la tago, kiam mi tie estis. Nun mi venas el Ĥinujo, kie mi dancis ĉirkaŭ la porcelana turo tiel, ke ĉiuj sonoriletoj tintis. Malsupre sur la strato la mandarenoj ricevis batojn, la bambuaj kanoj estis rompitaj sur iliaj ŝultroj, kaj tamen tio estis oficistoj de la unua ĝis la naŭa gradoj. Ili kriis: ‘Mi tre dankas, mia patra bonfaranto!’ Sed tion ili diris nur tial, ke ili devis, kaj mi sonoradis per la sonoriloj kaj kantis: tsing, tsang, tsu!”

“Vi petolis ĉe tio!” diris la maljunulino. “Estas bone, ke vi morgaŭ venos en la ĝardenon de la paradizo; tio faras nur bonan efikon sur via klereco. Trinku tiam diligente el la fonto de la saĝo kaj alportu ankaŭ al mi boteleton da akvo el tie.”

“Mi tion faros!” diris la orienta vento. “Sed kial vi enmetis en la sakon mian fraton de la sudo? Ellasu lin! Li rakontu al mi pri la birdo fenikso; la reĝidino en la ĝardeno de la paradizo ĉiam volas aŭdi pri ĝi, ĉiufoje kiam mi post cent jaroj faras al ŝi mian viziton. Malfermu la sakon, tiam vi estos mia kara, dolĉa patrino kaj mi ankaŭ donacos al vi du plenajn poŝojn da teo, tute verda kaj freŝa, kiun mi mem ŝirkolektis sur la loko de ĝia kreskado.”

“Nu, pro la teo, kaj ankaŭ pro tio, ke vi estas mia plej amata infano, mi malfermos la sakon.” Ŝi tion faris, kaj la suda vento elrampis, sed li havis mienon tre ĝenitan, ĉar la fremda reĝido ĉion vidis.

“Jen mi donas al vi palman folion por la reĝidino,” diris la suda vento. “La folion donis al mi la maljuna birdo fenikso, la sola, kiu estis en la mondo. Per sia beko ĝi gratis sur la folio sian tutan biografion, ĉiujn cent jarojn de sia vivo. Nun ŝi mem povas tion legi. Mi mem tion vidis, kiel la birdo fenikso mem metis fajron sub sian neston, sidis en ĝi kaj forbrulis, kiel edzino de hindo. Kiel kraketis la sekaj branĉoj! Estis terura fumo kaj odoro! Fine ĉio hele ekflamis kaj la maljuna birdo fenikso fariĝis cindro; sed ĝia ovo kuŝis ruĝe ardante en la fajro, ĝi krevis kun granda krako, kaj la ido elflugis. Nun ĝi estas la reganto super ĉiuj birdoj kaj la sola birdo fenikso en la mondo. En la palma folio, kiun mi donis al vi, ĝi elmordis truon, kiel saluton al la reĝidino.”

“Nun do ni antaŭ ĉio manĝu!” diris la patrino de la ventoj, kaj ĉiuj alsidiĝis, por manĝi la rostitan cervon. La reĝido sidis apud la orienta vento, tial ili baldaŭ interamikiĝis.

“Aŭskultu, diru al mi, mi petas,” komencis la reĝido, “kia reĝidino tio estas, pri kiu oni ĉi tie tiel multe parolis, kaj kie efektive troviĝas la ĝardeno de la paradizo?”

“Ho ho!” respondis la orienta vento, “se vi volas veni tien, tiam iru morgaŭ kun mi; sed mi devas al vi diri, ke depost la tempo de Adam kaj Eva neniu homo tie estis. Ilin vi ja konas el via Biblia historio?”

“Kompreneble!” diris la reĝido.

“Kiam ili tiam estis forpelitaj, la ĝardeno de la paradizo enfalis internen de la tero, ĝi tamen konservis sian varman sunlumon, sian mildan aeron kaj sian tutan belegecon. Tie loĝas la reĝino de la feinoj; tie troviĝas la insulo de feliĉo, kien neniam penetras la morto kaj kie vivi estas ĉarmege! Sidiĝu morgaŭ sur mia dorso, kaj tiam mi vin kunprenos kun mi. Mi pensas, ke tio estos farebla. Sed por hodiaŭ estas sufiĉe paroli pri tio, ĉar mi volas dormi.”

Kaj ili ĉiuj iris dormi.

Tre frue matene la reĝido vekiĝis, kaj kun granda mirego li ekvidis, ke li troviĝas jam alte super la nuboj. Li sidis sur la dorso de la orienta vento, kiu tre garde lin tenis. Ili ŝvebis tiel alte en la aero, ke la arbaroj kaj kampoj, riveroj kaj lagoj aspektis kvazaŭ sur geografia karto.

“Bonan matenon!” diris la orienta vento, “vi povas kuraĝe ankoraŭ iom dormi, ĉar sur la ebena tero sub ni ne troviĝas multe da vidindaĵo Aŭ eble vi volas kalkuli la preĝejojn? Tie sur la verda tabulo ili aspektas kiel punktoj de kreto.” Tio, kion li nomis verda tabulo, estis kampoj kaj herbejoj.

“Estis malĝentile, ke mi ne diris adiaŭ al via patrino kaj al viaj fratoj!” diris la reĝido.

“Se oni dormas, oni estas pardonata,” diris la orienta vento, kaj ili ekflugis pluen ankoraŭ pli rapide. Oni povis tion aŭdi en la arbarpintoj de la arbaroj; kiam ili flugis super ĉi tiuj, ĉiuj branĉoj kaj folioj bruis; oni povis tion aŭdi sur la maro kaj sur la lagoj, ĉar kie ajn ili flugis, la ondoj leviĝadis pli alte kaj la grandaj ŝipoj profunde malleviĝadis en la akvon, kiel naĝantaj cignoj.

Kiam vespere fariĝis mallume, la grandaj urboj prezentis belegan vidaĵon. Jen tie, jen ĉi tie aperis lumoj malsupre. Tio faris tian impreson, kvazaŭ oni ekbruligis pecon da papero kaj vidas la multajn malgrandajn fajrerojn, kiuj rapide denove malaperas, kiel infanoj, kiuj rapidas el la lernejo. La reĝido plaŭdis per la manoj, sed la orienta vento petis lin, ke li tion ne faru kaj ke li prefere tenu sin fortike, ĉar alie li facile povus fali malsupren kaj pendhalti sur iu preĝeja pinto.

La aglo en la nigraj arbaroj flugis facile, sed la orienta vento flugis pli facile. La kozako sur sia malgranda ĉevalo galopis rapidege sur la ebenaĵo, sed pli rapidege galopis antaŭen la reĝido.

“Nun vi povas jam vidi la Himalajon!” diris la orienta vento, “ĝi estas la plej alta montaro en Azio, baldaŭ ni atingos la ĝardenon de la paradizo!” Ili direktis sin pli suden, kaj la aromo de spicoj kaj floroj baldaŭ leviĝis al ili. Figoj kaj granatoj kreskis sovaĝe, kaj la sovaĝa vinberbranĉo havis sur si bluajn kaj ruĝajn berojn. Ĉi tie ambaŭ malleviĝis kaj etendis sin sur la mola herbo, kie la floroj balancis la kapon al la vento, kvazaŭ ili volus diri: “Ni salutas vin je via reveno!”

“Ĉu ni estas nun en la ĝardeno de la paradizo?” demandis la reĝido.

“Ne, ankoraŭ ne!” respondis la orienta vento, “sed ni baldaŭ tien venos. Ĉu vi vidas tie la rokan muregon kaj la grandan kavernon, antaŭ kiu la vinberbranĉoj pendas malsupren kiel grandaj verdaj kurtenoj? Tie ni devas trairi. Envolvu vin en vian mantelon, ĉar kiel ajn varmege ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme. La birdo, kiu flanke preterflugas, havas unu flugilon ekstere en la varma somero kaj la duan interne en la malvarma vintro.”

“Tio do estas la vojo al la ĝardeno de la paradizo?” demandis reĝido.

Nun ili eniris en la kavernon. Hu, kiel glacie malvarme tie estis! Tamen tio ne longe daŭris. La orienta vento etendis siajn flugilojn, kaj ili lumis kiel brilanta fajro. Ha, kia kaverno tio estis! La grandaj ŝtonblokoj, de kiuj gutadis la akvo, pendis super ili en plej fantaziaj formoj: Jen la vojo estis tiel malvasta, ke ili devis rampi sur la manoj kaj piedoj, jen ĝi estis tiel alta kaj vasta, kiel en la libera aero. Aspektis kvazaŭ tombaj kapeloj kun mutaj orgentuboj kaj ŝtoniĝintaj standardoj.

“Ŝajnas al mi, ke al la ĝardeno de la paradizo ni iras per la vojo de la morto?” diris la reĝido, sed la orienta vento ne respondis eĉ unu vorton, sed nur montris antaŭen, kaj plej bela blua lumo radiis renkonte al ili. La ŝtonblokoj super ili ĉiam pli kaj pli dissolviĝis en nebulon, kiu fine fariĝis tiel klara kaj travidebla, kiel blanka nubo en la lumo de la luno. Nun ili troviĝis en plej ĉarma milda aero, tiel freŝa kiel sur la montoj, tiel aroma kiel ĉe la rozoj en la valo.

Tie fluis rivero tiel klara, kiel la aero mem, kaj la fiŝoj en ĝi brilis kiel arĝento kaj oro; purpurruĝaj angiloj, el kiuj ĉe ĉiu moviĝo ŝprucis bluaj fajreroj, ludis malsupre en la akvo, kaj la larĝaj folioj de la akva rozo havis la kolorojn de ĉielarko, la floro mem estis ruĝete brulanta flamo, kiun nutris la akvo tiel same, kiel lampo ricevas sian nutraĵon de la oleo. marmora ponto, fortika, sed konstruita tiel arte kaj delikate, kvazaŭ ĝi estus el puntoj kaj vitraj perloj, kondukis super la akvo al la insulo de feliĉo, kie floris la ĝardeno de la paradizo.

La orienta vento prenis la reĝidon sur siajn brakojn kaj transportis lin tien. Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia infaneco, sed tiel mirinde bele, kiel nenia homa voĉo povas kanti.

Ĉu tio estis palmaj arboj aŭ gigantaj akvaj kreskaĵoj, kiuj tie kreskis? Tiel sukoriĉajn kaj grandajn arbojn la reĝido antaŭe neniam ankoraŭ vidis. En longaj girlandoj tie pendis plej mirindaj grimpokreskaĵoj, tiaj, kiajn oni vidas pentritajn per farboj kaj oro nur sur la rando de malnovaj libroj de legendoj aŭ kiaj ofte estas traplektitaj en la ĉapitrokomencaj literoj. Tio estas plej strangaj miksaĵoj el birdoj, floroj kaj spiralaĵoj. En la herbo apude staris amaso da pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj. Jes, jes, estis efektive tiel! Sed kiam la reĝido ilin ektuŝis, li rimarkis, ke tio estis ne bestoj, sed kreskaĵoj. Tio estis grandaj lapoj, kiuj tie radiis kiel belega vosto de pavo. Leonoj kaj tigroj simile al lertaj katoj saltadis inter la verdaj plektobariloj, kiuj odoris kiel la floraĵoj de olivarbo, kaj la leonoj kaj tigroj estis malsovaĝaj; la sovaĝa arbara kolombo, briletante kiel plej bela perlo, tuŝetadis per siaj flugiloj la kolharojn de la leonoj, kaj la ordinare tiel timema antilopo staris kaj balancadis la kapon, kvazaŭ ĝi ankaŭ volus kune ludi.

Jen venis la feino de la paradizo; ŝiaj vestoj radiis kiel la suno, kaj ŝia vizaĝo estis milda kiel la vizaĝo de pia patrino, kiam ŝi sentas sin tute feliĉa koncerne sian infanon. Ŝi estis juna kaj ĉarma, kaj plej belaj knabinoj, ĉiu kun lumanta stelo en la haroj, ŝin sekvis.

La orienta vento donis al ŝi la skribitan folion de la birdo fenikso, kaj ŝiaj okuloj lumis de ĝojo. Ŝi prenis la reĝidon je la mano kaj kondukis lin en sian palacon, kies muroj brilis kolore kiel plej bela folio de tulipo, kiam oni ĝin tenas kontraŭ la suno. La plafono mem estis granda radianta floro, kaj ju pli longe oni ĝin rigardis, des pli profunda ŝajnis ĝia kaliko. La reĝido aliris al la fenestro kaj ekrigardis tra unu el la fenestraj vitroj. Tiam li ekvidis la arbon de la sciado kun la serpento, kaj Adam kaj Eva staris tute apude. “Ĉu ili ne estas elpelitaj?” li demandis, kaj la feino ridetis kaj klarigis al li, ke la tempo tiamaniere stampis sur ĉiu fenestrovitro sian bildon. Sed la bildo ne estis tia, kiajn oni ordinare vidas, ne, ĝi havis en si vivon, la folioj de la arboj moviĝadis, la homoj venadis kaj foriradis kiel en bildo spegula. Li rigardis tra alia vitro kaj ekvidis tie la sonĝon de Jakob , en kiu la ŝtupetaro atingis ĝis la ĉielo kaj la anĝeloj kun grandaj flugiloj ŝvebadis supren kaj malsupren. Jes, ĉio, kio okazis en ĉi tiu mondo, vivis kaj moviĝadis sur la fenestraj vitroj, tiajn ravantajn pentraĵojn povis gravuri nur la tempo.

La feino ridetis kaj kondukis lin en grandan kaj altan salonon, kies muroj ŝajnis tralumantaj pentraĵoj, sur kiuj unu vizaĝo estis pli bela ol la alia. Milionoj da ĉielfeliĉuloj estis tie prezentitaj, ili ridetis kaj kantis tiel, ke ĉio kunfluis en unu melodion. La plej supraj estis tiel malgrandaj, ke ili aspektis pli malgrandaj ol la plej malgranda burĝono de rozo, kiu prezentiĝas nur kiel punkteto. Meze en la salono staris granda arbo kun malsuprenpendantaj luksaj branĉoj; oraj pomoj, grandaj kaj malgrandaj, pendis kiel oranĝoj inter la verdaj folioj. Tio estis la arbo de sciado, de kies fruktoj manĝis Adam kaj Eva . De ĉiu folio gutis lumanta ruĝa guto da roso. Aspektis, kvazaŭ la arbo ploras per sangaj larmoj.

“Ni eniru nun en la boaton!” diris la feino, “tie sur la ondanta akvo ni prenos iom da refreŝigaĵo. La boato balanciĝas, ĝi tamen ne moviĝas de sia loko, sed ĉiuj landoj de la mondo preterglitas antaŭ niaj okuloj.” Tio estis mirinda vidaĵo, kiam la tuta bordo moviĝadis. Jen venis la altaj, neĝkovritaj Alpoj, kun nuboj kaj mallumaj abioj, la Alpa korno sonis profunde melankolie, kaj la paŝtisto gaje jodlis en la valo. Jen la bananarboj klinis super la boaton siajn longajn pendantajn branĉojn, karbonigraj cignoj naĝis sur la akvo kaj plej strangaj bestoj kaj floroj montriĝis sur la bordo. Tio estis Nova Holando, la kvina parto de la mondo, kiu preterglitis kun perspektivo de la bluaj montoj. Oni aŭdis la kantadon de la pastroj kaj vidis la dancadon de la sovaĝuloj ĉe sonado de tamburoj kaj de ostaj trumpetoj. La Piramidoj de Egiptujo, altaj ĝis la nuboj, renversitaj kolonoj kaj sfinksoj; duone enterigitaj en la sablo, rapide preterkuris. La norda brilo flamis super la glacimontoj de la nordo; tio estis fajraĵo, kiun neniu povus imiti. La reĝido estis feliĉa, li vidis ja centoble pli multe, ol kiom ni ĉi tie rakontas.

“Ĉu mi povas resti ĉi tie por ĉiam?” demandis la reĝido.

“Tio dependas de vi mem!” respondis la feino. “Se vi ne ekdeziros malpermesitaĵon, kiel Adam , tiam vi povas resti ĉi tie por ĉiam”.

“Mi neniam tuŝos la pomojn de la arbo de sciado!” diris la reĝido. “Ĉi tie troviĝas ja miloj da fruktoj tiel same belaj kiel tiuj!”

“Elprovu vin mem, kaj se vi ne sentas vin sufiĉe forta, tiam iru returne kun la orienta vento, kiu vin alportis. Li flugas nun returne kaj revenos ne pli frue, ol post cent jaroj. La tempo pasos al vi sur ĉi tiu loko tiel rapide, kvazaŭ tio estus nur cent horoj, sed por tento kaj peko ĝi estas ja sufiĉe longa tempo. Ĉiun vesperon, kiam mi diros al vi adiaŭ, mi devos diri al vi: ‘Venu kun mi’, mi devos fari al vi signojn per la mano, vi tamen restu. Ne iru kun mi, ĉar kun ĉiu paŝo via dezirego kreskos; vi venos en la salonon, en kiu kreskas la arbo de sciado; mi dormas sub ĝiaj aromaj malsuprenpendantaj branĉoj, vi klinos vin super min, kaj mi devos rideti. Sed se vi ektuŝos mian buŝon per kiso, tuj la paradizo enfalos profunde en la teron kaj estos perdita por vi. La akra vento de la dezerto ekbruos ĉirkaŭ vi, la malvarma pluvo gutos el viaj haroj. Malĝojo kaj suferoj fariĝos via sorto!”

“Mi restas ĉi tie!” diris la reĝido, kaj la orienta vento kisis lin sur la frunto kaj diris: “Estu forta, tiam ni ĉiuj post cent jaroj denove estos ĉi tie kune. Adiaŭ, adiaŭ!” La orienta vento etendis siajn larĝajn flugilojn; ili brilis kiel sentondra fulmo en la tempo de la rikoltado, aŭ kiel la norda brilo en malvarma vintro. “Adiaŭ, adiaŭ!” vokis arboj kaj floroj. Cikonioj kaj pelikanoj flugis en vicoj simile al flugetantaj rubandoj kaj akompanis lin ĝis la limo de la ĝardeno.

“Nun ni rekomencu nian dancadon!” diris la feino. “Kiam ĝi estos finita, post la subiro de la suno, vi vidos, ke mi faros al vi signojn, vi aŭdos, ke mi vokas al vi: ‘Sekvu min!’ vi tamen tion ne faru. Dum cent jaroj mi ĉiutage devas tion ripeti. Post ĉiu venko kontraŭ vi mem vi ricevos pli da forto, kaj fine vi plu tute ne pensos pri tio. Hodiaŭ vespere tio okazos la unuan fojon; jen mi vin avertis!”

La feino kondukis lin en grandan salonon el blankaj diafanaj lilioj, kies flavaj stamenoj formis malgrandan oran harpon, kiu eksonis per tonoj de kordoj kaj de fluto. Plej belaj knabinoj, graciaj kaj flugetantaj, vestitaj per ondiĝanta gazo tiel, ke iliaj ĉarmaj membroj videble elmontriĝis, ŝvebis dancante tien kaj reen kaj kantis pri tio, kiel belega estas la vivo, ke ili neniam mortos kaj ke la ĝardeno de la paradizo floras eterne.

La suno malleviĝis, la tuta ĉielo fariĝis ora maro, kio donis al la lilioj la brilantan aspekton de plej belaj rozoj. La reĝido trinkis el la ŝaŭmanta vino, kiun prezentis al li la knabinoj, kaj li sentis tian feliĉon, kian li neniam antaŭe sentis. Li rimarkis, kiel la fundmuro de la salono malfermiĝis. La arbo de sciado radiis kun brilo, kiu kvazaŭblindigis liajn okulojn. La kantado, kiu sonis de tie, estis milda kaj ĉarma, kiel la voĉo de lia patrino, kaj li havis tian impreson, kvazaŭ ŝi kantas: “Mia infano, mia amata infano!”

Tiam la feino faris signon kaj vokis karese: “Sekvu min, sekvu min!”. Kaj li ĵetegis sin post ŝi, forgesis sian promeson, forgesis ĝin jam en la unua vespero, kaj ŝi balancis la kapon kaj ridetis. La bonodoro, la aroma bonodoro ĉirkaŭe, fariĝis ĉiam pli forte, la harpoj sonis ĉiam pli ĉarme, kaj estis kvazaŭ en la salono, en kiu kreskis la arbo, milionoj da ridetantaj kapoj balanciĝas kaj kantas: “Ĉion oni devas scii, la homo estas la sinjoro de la tero!” De la folioj de la arbo de sciado faladis jam ne sangaj larmoj, tio estis, laŭ sia aspekto, ruĝaj briletantaj steloj. “Sekvu min, sekvu min!” sonis la tremantaj tonoj, kaj kun ĉiu paŝo la vangoj de la reĝido brulis pli varmege, lia sango pulsis pli forte. “Mi devas!” li diris, “tio ne estas ja peko, ne povas esti peko! Kial ne sekvi la belon kaj ĝojon! Nur vidi ŝin mi volas, kiel ŝi dormas. Per tio ja nenio ankoraŭ estos perdita, se mi nur ne fortiriĝos kaj ne kisos ŝin, kaj tion mi ne faros, mi estas forta, mi havas fortan volon!”

La feino deĵetis sian radiantan veston, fleksis flanken la branĉojn, kaj unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili.

“Mi ne pekis ankoraŭ,” diris la reĝido, “kaj mi tion ankaŭ ne faros.” Li tamen tiris flanken la branĉojn. Tie ŝi jam dormis, aminde ĉarma, kiel povas esti nur la feino en la ĝardeno de la paradizo. Ŝi ridetis en la dormo; li klinis sin super ŝin kaj vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj.

“Ĉu vi ploras pri mi?” li flustris. “Ne ploru, ĉarmega virino! Nur nun mi komprenas la feliĉon de la paradizo, ĝi trapenetras mian sangon, trapenetras miajn pensojn. Forton de Kerubo kaj vivon eternan mi sentas en mia tera korpo. Eterna nokto min kovru, sed unu minuto tia, kiel la nuna, estas sufiĉa riĉaĵo.” Kaj li kisis la larmojn de ŝiaj okuloj, lia buŝo tuŝis ŝian.

Tiam ekkrakis frapo de tondro, tiel profunda, tiel terura, kian neniu iam aŭdis antaŭe, kaj ĉio falegis: la bela feino, la floranta paradizo falis en la teron, profunden, ĉiam pli profunden. La reĝido vidis, kiel ĉio malaperas en nigran nokton, kiel malgranda, malforte briletanta stelo ĝi radiis tre malproksime. Morta malvarmo ektremigis liajn membrojn, li fermis siajn okulojn kaj kuŝis dum longa tempo kiel mortinto.

La malvarma pluvo frapis lian vizaĝon, la akra vento ĉirkaŭblovis lian korpon, tiel ke li fine denove rekonsciiĝis. “Kion mi faris!” li ĝemis, “mi pekis kiel Adam ; pekis tiel, ke la paradizo antaŭ mi falis en la teron!” Li malfermis la okulojn; la stelon tre malproksime, la stelon, kiu radiis kiel la enteriĝinta paradizo, li vidis ankoraŭ, – tio estis la matena stelo sur la ĉielo.

Li leviĝis, kaj tiam li vidis, ke li troviĝas en la granda arbaro tute apude de la kaverno de la ventoj, kaj la patrino de la ventoj sidis apud li. Ŝi aspektis kolera kaj levis sian brakon supren:

“Jam en la unua vespero!” ŝi diris. “Jes, mi tion antaŭvidis. Se vi estus mia filo, vi irus en la sakon!”

“Tien li efektive iros!” diris la Morto. Tio estis forta maljuna viro kun falĉilo en la mano kaj kun grandaj nigraj flugiloj. “En la ĉerkon li estos metita, sed ankoraŭ ne nun. Mi nur markos lin, kaj poste mi permesos al li ankoraŭ vagi dum kelka tempo sur la tero, suferi punon pro siaj pekoj, fariĝi bona kaj pli bona. Mi venos neatendite. Kiam li tion plej malmulte suspektos, mi ŝovos lin en la nigran ĉerkon, metos lin sur mian kapon kaj flugos supren al la steloj. Tie ankaŭ floras ĝardeno de la paradizo, kaj se li estos bona kaj pia, li tien venos. Sed se liaj agoj kaj pensoj estos malbonaj kaj lia koro estos plena de pekoj, tiam li malleviĝos kun la ĉerko pli profunden, ol la paradizo malleviĝis, kaj nur unu fojon en mil jaroj mi lin elprenos, por ke li falu pli profunden aŭ estu transportata sur la briletantan stelon tie supre.”

Fluganta kofro

Vivis iam komercisto, kiu estis tiel riĉa, ke tutan straton kaj eĉ ankoraŭ flankan strateton li povus plenpavimi sole per grandaj arĝentaj moneroj. Tamen tion li ne faris, li uzadis sian monon en alia maniero. Kiam li elspezis spesdekon, li ricevis spesmilon returne. Jes, kapabla komercisto li estis; sed li tamen devis morti.

Lia filo do ricevis la tutan monon, kaj li vivis gaje, li iradis ĉiunokte al maskobaloj, li faradis flugludilojn el spesmilaj banknotoj, kaj en la lagon li ĵetadis orajn monerojn anstataŭ ŝtonetoj. Tiamaniere la mono kompreneble povis malmultiĝi, kaj tion ĝi efektive faris. Fine li posedis ne pli ol kelke da spesdekoj kaj havis neniajn aliajn vestojn krom paro da pantofloj kaj malnova nokta surtuto. Nun liaj amikoj plu ne zorgis pri li, ĉar ili ja ne povis montri sin kun li sur la strato; nur unu el ili, bonkora homo, sendis al li malnovan kofron kaj dirigis al li: “Enpaku!” Jes, tio eble estus bona, sed li havis nenion por enpaki, kaj tial li metis sin mem en la kofron.

Tio estis stranga kofro. Kiam oni premis la seruron, la kofro povis flugi. Li faris tion, kaj subite la kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten, super la nubojn, pluen, ĉiam pluen. De tempo al tempo la fundo suspekteble krakis, kaj li tiam forte timis, ke la kofro rompiĝos, – estus tiam tre bela salto tra la aero! Dio nin gardu! Fine li venis en la landon de la Turkoj. La kofron li kaŝis en arbaro sub velkintaj folioj, kaj li mem iris en la urbon. Tion li povis tre bone fari, ĉar ĉe la Turkoj ĉiuj, simile al li, iras ja en nokta surtuto kaj pantofloj. Li renkontis vartistinon kun malgranda infano. “Aŭskultu, vi, Turka vartistino!” li diris, “kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?”

“Tie loĝas la filino de la reĝo!” ŝi diris, “oni antaŭdiris al ŝi, ke pro amanto ŝi fariĝos tre malfeliĉa, kaj tial neniu havas la permeson veni al ŝi, se ne ĉeestas la reĝo kaj la reĝino.”

“Mi dankas!” diris la komercistido, kaj li iris en arbaron, sidiĝis en sia kofro, flugis sur la tegmenton de la kastelo kaj enrampis tra la fenestro al la reĝidino.

Ŝi kuŝis sur la sofo kaj dormis; ŝi estis tiel ĉarma, ke li devis ŝin kisi. Ŝi vekiĝis kaj forte ektimis, sed li diris, ke li estas la dio de la Turkoj, kiu venis al ŝi tra la aero, kaj tio flatis ŝin.

Ili sidis flanko ĉe flanko, kaj li rakontadis al ŝi historiojn pri ŝiaj okuloj, ke ili estas plej ĉarmaj mallumaj maroj kaj la pensoj naĝas en ili kiel virinetoj de maro. Li rakontadis pri ŝia frunto, ke ĝi estas neĝmonto kun la plej belegaj salonoj kaj bildoj. Li rakontadis ankaŭ pri la cikonio, kiu alportas plej ĉarmajn infanetojn.

Jes, tio estis belegaj historioj! Poste li faris al la reĝidino edziĝopeton, kaj ŝi tuj diris “jes”.

“Sed vi devas veni dimanĉe, tiam la reĝo kaj la reĝino estas ĉe mi al teo. Ili estos tre fieraj pri tio, ke mi ricevas la dion de la Turkoj. Sed zorgu pri tio, ke vi povu rakonti sufiĉe belan fabelon, ĉar tio estas por miaj gepatroj la plej agrabla tempopasigo. Mia patrino amas aŭdi fabelojn moralajn kaj bonmorajn, kaj mia patro gajajn, pri kiuj oni povas ridi.”

“Jes, mi alportos nenian alian fianĉdonacon krom fabelo!” Kaj ili disiĝis; sed la reĝidino donis al li glavon, garnitan per oraj moneroj, kaj ĉi tiuj estis por li tre utilaj.

Nun li forflugis, aĉetis al si novan noktan surtuton kaj sidis en la arbaro kaj verkis fabelon. Ĝi devis esti preta ĝis sabato, kaj tio ne estis tre facila.

Kiam ĝi estis preta, estis jam ĝuste sabato. La reĝo, la reĝino kaj la tuta kortego atendis ĉe la reĝidino kun la teo. Oni akceptis lin tre afable.

“Volu nun rakonti fabelon”, diris la reĝino, “ian profundpensan kaj edifan.”

“Sed tian, pri kiu oni povas ankaŭ ridi!” diris la reĝo.

“Bone:” li diris kaj komencis rakonti. Nun oni devas bone atenti.

“Estis iam fasko da alumetoj, kiuj estis tre fieraj pri sia alta deveno. Ilia prapatro, t. e. la granda pino, el kiu ĉiu el ili estis tre malgranda peceto, estis granda, alta arbo en arbaro. La alumetoj kuŝis sur kornico inter fajrofarilo kaj malnova fera poto, kaj al ĉi tiuj ili rakontis pri sia juneco. “Jes, kiam ni estis sur la verda branĉo”, ili diris, “tiam ni efektive havis bonan vivon. Ĉiun vesperon kaj matenon ni havis diamantan teon, tio estis la roso; la tutan tagon ni havis sunbrilon, t. e. kiam la suno brilis, kaj ĉiuj malgrandaj birdoj devis rakontadi al ni historiojn. Ni povis tre bone rimarki, ke ni estas ankaŭ riĉaj, ĉar la arboj folihavaj estis vestitaj nur en somero, sed nia familio havis sufiĉe da rimedoj, por havigi al si verdajn vestojn ne sole por somero, sed ankaŭ por vintro. Sed jen venis arbohakistoj, kaj tiam fariĝis granda revolucio; nia tuta familio dispartiĝis. La patro de la familio ricevis oficon de ĉefa masto sur belega ŝipo, kiu povis ĉirkaŭveturi la tutan mondon, kiam ĝi volis. La aliaj branĉoj ricevis aliajn oficojn, kaj ni havas nun la taskon bruligi lumon por la malalta popolamaso.”

“Mi povas kanti alian kanton”; diris la fera poto, ĉe kies flanko kuŝis la alumetoj, “De la momento, kiam mi ekvidis la lumon de la mondo, oni min multe da fojoj frotlavis kaj boligis. Mi zorgas pri la aferoj solidaj, kaj en efektiveco mi estas ĉi tie la unua en la domo. Mia sola plezuro estas post la tagmanĝo kuŝi pura kaj bonorda sur la kornico kaj prudente babili kun la kamaradoj. Sed esceptinte la sitelon, kiu de tempo al tempo iras malsupren sur la korton, ni ĉiuj vivas ĉi tie ĉiam pordofermite. Nia sola kuriero de novaĵoj estas la bazara korbo, sed ĉi tiu parolas tro ribeleme pri la registaro kaj la popolo. Antaŭ nelonge unu malnova poto kaŭze de tio pro teruro eĉ falis sur la plankon kaj rompiĝis en pecojn. Ĉi tiu estas politike bonintenca, mi povas certigi al vi.”

“Nun vi parolas tro multe!” diris la fajrofarilo, kaj la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis. “Ĉu ni ne aranĝu al ni gajan vesperon?”

“Jes, ni parolu pri tio, kiu estas la plej glordevena!” diris la alumetoj.

“Ne, mi ne amas paroli pri mi mem!” respondis la argila poto. “Mi proponas vesperan amuziĝon. Mi faros la komencon kaj ion rakontos; ĉiu rakontos, kion li travivis. Ĉe tio oni povas tre bone ĉion kunvivi spirite, kaj tio estas tre gaja. Aŭskultu do: apud la Balta Maro ĉe la Danaj golfoj...”

“Belega komenco!” ekkriis ĉiuj teleroj, “tio certe estos historio, kiu plaĉos al ĉiuj!”

“Jes, tie mi pasigis mian junecon ĉe senbrua familio; la mebloj estis polurataj, la planko estis ŝmirviŝata, kaj ĉiujn dekkvar tagojn estis pendigataj novaj kurtenoj.”

“Kiel klarimageble vi rakontas!” diris la harbalailo. “Oni tuj povas aŭdi, ke rakontas virino; oni sentas ion pureman!”

“Jes, tion oni sentas”, diris la sitelo, kaj pro ĝojo ĝi faris salton, ke oni aŭdis krakon sur la planko.

La poto daŭrigis sian rakontadon, kaj la fino estis konforma al la komenco.

Ĉiuj teleroj tintis pro ĝojo, kaj la harbalailo eltiris verdan petroselon el la balaaĵejo kaj kronis la poton, ĉar ĝi sciis, ke per tio ĝi faros ĉagrenon al la aliaj; krom tio ĝi pensis: “Se mi kronos ĝin hodiaŭ, ĝi kronos min morgaŭ.”

“Nun mi dancos!” diris la fajroprenilo kaj ekdancis. Ho Dio, kiel alte ĝi svingis sian piedon! La tegaĵo de la malnova seĝo en la angulo krevis, vidante tion. “Ĉu oni min ankaŭ kronos?” demandis la fajroprenilo, kaj tion oni efektive faris al ĝi.

“Tio ja estas nur popolaĉo!” pensis la alumetoj.

Nun la samovaro devis kanti, sed ĝi senkulpigis sin per malvarmumo; krom tio ĝi diris, ke ĝi povas kanti nur en stato de bolado, sed en efektiveco tio estis nur grandsinjora maniereco; ĝi volis kanti nur sur la tablo en la ĉambro de la gesinjoroj.

En la fenestro sidis malnova plumo, per kiu ordinare skribadis la servistino. Ĝi havis en si nenion rimarkindan, eble nur tion, ke ĝi estis tro profunde trempita en la inkujo, sed ĝuste pri tio ĝi iom fieris. “Se la samovaro ne volas kanti,” ĝi diris, “ĝi povas ne kanti. Tie en kaĝo sidas najtingalo, kiu povoscias kanti; estas vero, ke ĝi nenion lernis, tamen hodiaŭ vespere ni ne estos tro postulemaj kontraŭ ĝi!”

“Mi trovas tion plej altgrade nekonvena”, esprimis sian opinion la tekaldrono, kiu plenumadis la oficon de kuireja kantisto kaj estis duonfrato de la samovaro, “ke oni aŭskultu fremdan birdon. Ĉu tio estas patriota? Mi proponas, ke la bazarkorbo diru pri tio sian opinion!”

“Mi nur indignas!” diris la bazarkorbo, “mi indignas tiel forte, kiel neniu povas prezenti al si! Ĉu tio estas maniero, por pasigi la vesperon? Ĉu ne estus multe pli prudente enkonduki la ĝustan ordon en la tutan domon? Tiam ĉiu ricevus fine la lokon, kiu decas al li, kaj mi plenumus la tutan aranĝon.”

“Jes, ni faru bruon!” kriis ĉiuj. Subite malfermiĝis la pordo. Eniris la servistino, kaj nun ili ĉiuj eksilentis kaj ne kuraĝis eligi eĉ unu sonon. Tamen inter la potoj ne estis eĉ unu, kiu ne havus la senton de sia potenco kaj digno. “Jes, se mi nur volus”, pensis ĉiu el ili, “tiam ni certe havus gajan vesperon!”

La servistino prenis la alumetojn kaj faris per ili fajron. Ho Dio, kiel ili ŝprucigis kaj flamis!

“Nun ĉiu povas vidi, ke ni estas la unuaj!” ili pensis. “Kian brilon, kian lumon ni havas!” Kaj ili forbrulis.”

“Tio estis belega fabelo!” diris la reĝino. “Mi sentas min spirite tute transportita al la alumetoj en la kuirejo. Jes, nun vi ricevos nian filinon!”

“Jes, jes!” diris la reĝo, “lunde ci ricevos nian filinon!” ĉar nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li “ci”.

La tago de la edziĝo estis fiksita, kaj la vesperon antaŭe la tuta urbo estis iluminita. Oni disdonadis bulkojn kaj kringojn, la buboj puŝadis sin sur la stratoj, kriadis “hura” kaj fajfadis helpe de la fingroj; estis eksterordinare belege.

“Mi tamen ankaŭ devas peni iom kontribui al la solenaĵoj!” pensis la komercistido, kaj li aĉetis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn fajraĵojn, metis ilin en sian kofron kaj ekflugis kun ĉio en la aeron.

Ĉio rapide leviĝis tre alten kaj eksplodis kun granda bruo.

Ĉiuj Turkoj eksaltis tiel alte, ke la pantofloj flugis al ili trans la orelojn. Tiajn aerajn fenomenojn ili neniam antaŭe vidis. Nun ili konvinkiĝis, ke tiu, kiu ricevos la reĝidinon, estas efektive la Turka dio mem.

Kiam la komercistido kun sia kofro denove malleviĝis en la arbaron, li ekpensis: “Mi iros iom en la urbon, por rakontigi al mi, kian efekton ĉio faris.” Oni povas facile kompreni, ke li havis grandan deziron tion scii.

Ha, kion la homoj ne rakontis al li! Ĉiu, kiun li demandis, vidis laŭ sia maniero, sed belegan impreson tio faris sur ĉiuj.

“Mi vidis la Turkan dion mem!” rakontis unu; “li havis okulojn similajn al brilegantaj steloj, kaj lia barbo estis kiel ŝaŭmanta akvo!”

“Li flugis en fajra mantelo”, rakontis alia, “Plej ĉarmaj kapetoj de anĝeloj elrigardis inter la faldoj!”

Jes, belegajn aferojn li aŭdis, kaj la sekvantan tagon devis esti lia edziĝo.

Li iris returne en la arbaron, por meti sin en sian kofron.... Sed kie ĉi tiu estis? La kofro forbrulis. El la fajraĵo restis fajrero, kiu faris brulon kaj cindrigis la tutan kofron. Li ne povis do plu flugi, li ne povis veni al sia fianĉino.

Kaj ŝi staris la tutan tagon sur la tegmento kaj atendis lin. Ŝi atendas ankoraŭ nun, sed li vagas tra la mondo kaj rakontas fabelojn, kiuj tamen ne estas plu tiel gajaj, kiel la fabelo pri la alumetoj.

Cikonioj

Sur la lasta domo de malgranda vilaĝo troviĝis nesto de cikonioj. La cikonio-patrino sidis en la nesto ĉe siaj kvar idoj, kiuj elŝovis la kapon kun la malgranda nigra beko, ĉar ĉi tiu ankoraŭ ne fariĝis ruĝa. En kelka distanco de tio sur la supro de la tegmento rigide kaj senmove staris la cikonio-patro. Unu piedon li levis sub sin, por ke li ankaŭ havu ian plendmotivon dum sia gardostarado. Oni povus pensi, ke li estas tornita el ligno, tiel senmove li staris: “Certe tio aspektas tre grandsinjore, ke mia edzino havas gardostaranton antaŭ la nesto!” li pensis. “Oni ja ne povas scii, ke mi estas ŝia edzo, oni certe pensas, ke mi estas alkomandita ĉi tien. Tio certe aspektas kiel io tre grava!” Kaj senlace li staris sur unu piedo.

Malsupre sur la strato ludis amaso da infanoj, kaj kiam ili ekvidis la cikoniojn, unu el la plej kuraĝaj knaboj kaj iom post iom ankaŭ ĉiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris:

Cikonio en aero,

Vin atendas nun danĝero!

Via nest’ kun la infanoj

Estos tuj en miaj manoj.

Unu estos trapikita,

Dua estos sufokita,

Tria estos bruligita,

Kvara estos forprenita.

“Aŭskultu, kion la knaboj kantas!” diris la malgrandaj cikoniidoj. “Ili diras, ke ni estos rostitaj kaj bruligitaj!”

“Tio vin tute ne maltrankviligu!” diris la cikonio-patrino. “Ne aŭskultu tion, nenio al vi fariĝos!”

Sed la knaboj ripetadis ĉiam denove kaj montradis per la fingroj la cikonion. Nur unu knabo, kiu havis la nomon Petro, diris, ke estas peko kaj honto moki bestojn, kaj li ne partoprenis en ilia petolado. La cikonio-patrino konsolis siajn infanojn: “Ne zorgu pri tio!” ŝi diris; “vidu nur, kiel trankvile kaj senzorge staras via patro, kaj eĉ sur unu piedo!”

“Ni tiel timas!” diris la idoj kaj retiris siajn kapojn en la neston.

Kiam en la sekvanta tago la knaboj denove kunvenis por ludi kaj ekvidis la cikoniojn, ili denove komencis sian malnovan kanton:

Unu estos trapikita,

Dua estos sufokita...

“Ĉu ni estos trapikitaj kaj sufokitaj?” demandis la cikoniidoj.

“Ne, certe ne!” respondis la patrino. “Vi lernos flugi; mi jam bone ekzercos tion kun vi! Tiam vi elflugos sur la herbejon kaj faros viziton al la ranoj. Ili klinos sin antaŭ ni en la akvon, kantos ‘kva, kva!’ kaj poste ni ilin manĝos. Tio estas vera plezuro!”

“Kaj poste?” demandis la cikoniidoj.

“Poste kolektiĝos ĉiuj cikonioj, kiuj loĝas ĉi tie en la lando, kaj tiam komenciĝos la granda aŭtuna ekzercado. Tiam oni devas bone flugi, tio estas tre grava, ĉar kiu ne povoscias flugi, tiun la generalo trapikas per sia beko. Tial lernu bone flugi, kiam la instruado komenciĝos!”

“Tiam oni ja tamen nin trapikos, kiel diris la knaboj, kaj aŭskultu, jen ili tion jam denove diras!”

“Aŭskultu min, ne ilin!” diris la cikonio-patrino. “Post la granda ekzercado ni flugos al la varmaj landoj, malproksimen de ĉi tie, tranŝ montojn kaj arbarojn. Al Egiptujo ni flugos, kie troviĝas triflankaj ŝtonaj domoj, kiuj supre finiĝas per unu pinto kaj atingas ĝis la nuboj. Ili estas nomataj piramidoj kaj estas pli maljunaj, ol cikonio povas al si imagi. Tie ankaŭ troviĝas rivero, kiu eliras el siaj bordoj kaj kovras la tutan landon per ŝlimo. Oni promenadas en la ŝlimo kaj manĝas ranojn.”

“Ho!” ekkriis ĉiuj idoj.

“Jes, tie estas mirinde bele! Dum la tuta tago oni faras nenion alian, nur manĝas. Kaj en tiu tempo, kiam al ni estas tiel bone, ĉi tie en la lando ne troviĝas eĉ unu verda folio sur la arboj. Ĉi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciiĝas en bulojn kaj falas malsupren en formo de malgrandaj blankaj ĉifonetoj.” Ŝi parolis pri la neĝo, sed ŝi ne povis klarigi tion pli precize.

“Ĉu ankaŭ la malbonkondutaj knaboj glaciiĝas?” demandis la cikoniidoj.

“Ne, ili ne glaciiĝas, sed ne multe mankas ĝis tio, kaj ili devas sidi en la senluma ĉambro kaj ĉe la forno. Sed vi, kontraŭe, povas flugadi en fremdaj landoj, kie troviĝas floroj kaj regas varma sunlumo!”

Dume pasis jam kelka tempo, kaj la idoj fariĝis tiel grandaj, ke ili povis stari rekte en la nesto kaj rigardi ĉirkaŭen. La cikonio-patro alflugadis ĉiutage kun bongustaj ranoj, malgrandaj serpentoj kaj ĉiaj troveblaj frandaĵoj por cikonioj. Kaj kiajn gajajn artifikaĵojn li faradis antaŭ ili! Li povosciis meti la kapon ĝuste sur la voston, per la beko li klakadis tiel, kvazaŭ ĝi estus klakilo, kaj krom tio li rakontadis al ili historiojn, kiuj ĉiuj koncernis la marĉon.

“Aŭskultu, nun vi devas lerni flugi!” diris unu tagon la cikonio-patrino, tiam ĉiuj kvar idoj devis iri sur la supron de la tegmento. Ho, kiel ili ŝanceliĝis! Kiel ili penis per la flugiloj teni sin en ekvilibro kaj tamen ili ĉiam estis en danĝero fali malsupren!

“Rigardu min!” diris la patrino; “tiel vi devas teni la kapon, tiel vi devas starigi la piedojn! Unu, du! unu, du! Tiamaniere vi irados en la mondo antaŭen!” Kaj ŝi traflugis malgrandan distancon, kaj la idoj faris malgrandan mallertan moviĝon. Bum! ili falis, ĉar ili estis ankoraŭ tro mallertaj.

“Mi ne volas flugi!” diris unu el la idoj kaj rampis returne en la neston. “Mi tute ne havas deziron iri al la varmaj landoj.”

“Vi volas do frostiĝi ĉi tie en la vintro? Vi volas do, ke la knaboj venu kaj vin trapiku, sufoku kaj bruligu? En tia okazo mi ilin vokos!”

“Ho ne!” diris la cikoniido kaj saltis denove sur la tegmenton al la aliaj. En la tria tago ili jam povosciis sufiĉe bone iom flugi, kaj nun ili pensis, ke ili povoscias ankaŭ ŝvebi en la aero. Tion ili volis fari, sed bum! ili mallerte falis kaj devis tuj denove ekmovi siajn flugilojn. La knaboj tiam kuradis sur la strato kaj kantis sian malnovan kanton:

“Cikonio en aero!”

“Ĉu ni flugu tien kaj elpiku al ili la okulojn?” demandis la cikoniidoj.

“Ne, lasu tion!” diris la patrino. “Aŭskultu nur min, tio estas multe pli grava. Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren! Unu, du, tri! Nun maldekstren, ĉirkaŭ la kamentubon! Nu, tio estis tre bona! La lasta frapo de la flugiloj estis tiel bela kaj ĝusta, ke vi ricevos la permeson iri kun mi morgaŭ al la marĉo. Tie kunvenadas multe da honorindaj cikoniaj familioj kun siaj infanoj. Pruvu do, ke miaj estas la plej bone edukitaj, kaj tenu vin tute rekte, tio bone aspektas kaj kaŭzas ŝatatecon.”

“Sed ĉu ni faru nenian venĝon al la malbonaj knaboj?” demandis la cikoniidoj.

“Lasu ilin krii, kion ili volas! Vi tamen leviĝos al la nuboj kaj venos en la landon de la piramidoj, dum ili devos senti froston kaj havos neniun verdan folion nek dolĉan pomon!”

“Jes, ni venĝos!” ili flustris unu al la alia, kaj ili denove diligente ekzerciĝis.

El ĉiuj knaboj sur la strato neniu tiel obstine kantadis la mokan kanton, kiel tiu, kiu ekkantis ĝin la unua, kaj tio estis tute malgranda bubo, kiu certe havis la aĝon de ne pli ol ses jaroj. La cikoniidoj tamen pensis, ke li havas la aĝon de cent jaroj, ĉar li estis multe pli granda, ol ilia patro kaj ilia patrino. Ili ja havis nenian komprenon pri tio, kian aĝon povas havi malgrandaj kaj grandaj infanoj. Sian tutan venĝon ili volis elverŝi sur tiun knabon, ĉar li ja komencis la kanton kaj ankoraŭ senlace ĝin ripetadis. La junaj cikonioj estis tre koleraj, kaj ju pli grandaj ili fariĝis, des malpli ili volis tion toleri. Fine la patrino devis promesi al ili, ke ŝi donos al ili la eblon venĝi, sed ne pli frue ol en la lasta tago de ilia restado en ĉi tiu lando.

“Ni devas ja antaŭe vidi, kiel vi pruvos vian taŭgecon ĉe la granda ekzercado! Se vi faros vian provon malbone, tiel ke la generalo devos trapiki vian bruston per sia beko, tiam la knaboj estos ja pravaj, almenaŭ en unu rilato! Ni do antaŭe vidu!”

“Jes, vi tion vidos!” diris la infanoj, kaj ili estis tre diligentaj. Ili ekzerciĝis ĉiutage kaj flugis tiel ĉarme kaj facile, ke estis plezuro tion vidi.

Jen venis la aŭtuno. Ĉiuj cikonioj iom post iom kolektiĝis, por ekflugi antaŭ la vintro al la varmaj landoj. Kia ekzercado estis antaŭe farata! Ili devis flugi trans arbarojn kaj urbojn, por vidi, ĉu ili povoscias bone flugi, ĉar ili havis ja antaŭ si grandan vojaĝon. Niaj junaj cikonioj faris sian ekzameniĝon tiel bone, ke ili ricevis la noton: “Perfekte bone, kun rano kaj serpento.” Tio estis la plej bona atesto, kaj la ranon kaj serpenton ili povis manĝi, kaj tion ili efektive faris.

“Nun ni devas fari nian venĝon!” ili diris.

“Jes,” diris la cikonio-patrino. “Kion mi elpensis, tio estos la plej ĝusta. Mi scias, kie troviĝas la lageto, en kiu kuŝas ĉiuj malgrandaj homaj infanoj, ĝis venas la cikonio kaj portas ilin al iliaj gepatroj. La ĉarmaj malgrandaj infanoj dormas kaj sonĝas tiel dolĉe, kiel ili poste neniam plu sonĝas. Ĉiuj gepatroj tre deziras havi tian malgrandan infanon, kaj ĉiuj infanoj volas havi fratinon aŭ fraton. Nun ni flugu al la lageto kaj prenu po unu etulo por ĉiu el la infanoj, kiu ne kantis la malbonan kanton kaj ne mokis la cikoniojn.”

“Sed koncerne tiun malbonan, abomenindan knabon, kiu faris la komencon kun la kantado, kion ni faros al li!”

“Tie en la lageto kuŝas malgranda senviva infano, kiu mortis dum la dormado. Ĝin ni portos al li, tiam li devos plori, ĉar ni estos alportintaj al li senvivan frateton. Sed al tiu bona knabo, kiun vi certe ankoraŭ ne forgesis, kaj kiu diris, ke estas peko kaj honto moki la bestojn, – al tiu ni alportos kaj frateton kaj fratineton; kaj ĉar la knabo estas nomata Peĉjo, tial vi ĉiuj estu nomataj Peĉjo!”

Kaj kiel ŝi diris, tiel fariĝis. De tiu tempo ĉiuj cikonioj ricevis la nomon Peĉjo, kaj tiel ili ankoraŭ nun estas nomataj.

Kupra porko

En la urbo Florenco, ne malproksime de la “ Piazza del Granduca ”, troviĝas malgranda transversa strato, kiu, se mi ne eraras, estas nomata “ Porta Rossa ”. Sur ĝi, kiu antaŭe estis vendejo por verdaĵoj, troviĝas plej perfekte artiste farita porko el kupro. La freŝa, klara akvo fluetas el, la buŝo de la besto, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda. Nur la rostro brilas, kvazaŭ ĝi estus polurita, kaj ĝi estas efektive polurita de la multaj centoj da infanoj kaj malriĉaj homoj, kiuj ĉirkaŭprenas ĝin per siaj manoj kaj almetas sian buŝon al la buŝego de la besto, por trinki. Ĝi estas bela bildo, kiam oni vidas, kiel la belforman beston ĉirkaŭprenas beleta duonnuda bubo, kiu almetas sian freŝan buŝon al la rostro de la besto.

Ĉiu, kiu venas en Florencon, devas nur demandi la unuan renkontitan almozulon pri la kupra porko, kaj li certe ĝin trovos. Estis malfrue vespere en vintro, la montoj estis kovritaj de neĝo, sed lumis la luno, kaj la luno en Italujo donas tian lumon, kiu ne estas malpli bona ol neluma vintra tago en nordo, ĝi estas eĉ pli bona, ĉar la aero lumas, la aero vigligas, dum en nordo, la malvarma, griza, kvazaŭ plumba tago nin premas al la tero, al la malvarma, malseka tero, kiu iam premos nian ĉerkon.

En la palaca ĝardeno de la granda duko, sub la ŝirmo de pinioj, kie eĉ en vintro floras miloj da rozoj; sidis jam dum tuta tago unu malgranda ĉifonvestita knabo, tia knabo, kiu povus prezenti per si bildon de Italujo, tiel bela, tiel ridetanta kaj tamen tiel suferanta li aspektis. Li estis malsata kaj soifa, neniu donis al li speson, kaj kiam fariĝis mallume kaj la ĝardeno devis esti ŝlosfermata, la pordisto lin forpelis. Longe li staris revante sur la ponto, kiu kondukas trans Arnon, kaj rigardis la stelojn, kiuj speguliĝis en la akvo inter li kaj la belega marmora ponto.

Li direktis sin al la kupra porko, duone genuis, ĉirkaŭprenis per siaj brakoj ĝian kolon, almetis sian malgrandan buŝon al ĝia brilanta rostro kaj trinkis avide la freŝan akvon. Apude kuŝis kelke da salatfolioj kaj kelke da kaŝtanoj, kaj ili servis al li kiel vespermanĝo. Eĉ unu homo ne estis sur la strato, li estis tute sola, li sidiĝis sur la dorso de la kupra porko, klinis sin antaŭen, tiel ke lia malgranda bukla kapeto ripozis sur la kapo de la besto, kaj, antaŭ ol li tion povis rimarki, li endormiĝis.

Estis noktomezo, la kupra porko sin movis; li aŭdis, ke ĝi diris tute klare: “Vi, malgranda knabo, tenu vin forte, ĉar mi tuj ekkuros!” Kaj ĝi efektive ekkuris kun li; tio estis neordinara galopado. Antaŭ ĉio ili venis sur la Piazza del Granduca. La bronza ĉevalo, kiu portis sur si la statuon de la duko, laŭte blekis. La mikskolora blazono sur la malnova urbodomo lumis kvazaŭ travidebla, kaj David de Michel Angelo svingadis sian ŝtonĵetilon. Stranga vivo ĉie montriĝis. La grupoj, kiuj prezentis Perseon kaj la rabon de la Sabinoj, estis eĉ tro vivaj. Morta krio eksonis de ili trans la belan dezertan placon.

Ĉe la Palazzo degli Uffici , sub la arkadoj, kie la nobelaro en la tempo de la granda fasto kolektiĝas por karnavalaj ŝercoj, la kupra porko haltis.

“Tenu vin forte!” diris la besto, “tenu vin forte, ĉar nun mi kuros supren laŭ la ŝtuparo.” La knabo ne diris ankoraŭ eĉ unu vorton, duone li tremis, duone li estis feliĉa.

Ili eniris en longan galerion, kiun li tre bone konis; li jam estis iam ĉi tie. La muroj estis ornamitaj per pentraĵoj. Tie staris statuoj kaj bustoj, ĉiuj en plej bela lumo, tute tiel, kvazaŭ estus luma tago; sed plej bele estis, kiam malfermiĝis la pordoj al la flankaj ĉambroj. Jes, tiun belegaĵon la knabo rememoris, sed en tiu nokto ĉio estis en sia plej bela brilo.

Tie staris nuda belega virino, tiel bela, kiel povis krei nur la naturo kaj la plej granda majstro de marmoro. Ŝi movadis siajn ĉarmajn membrojn, delfenoj saltadis antaŭ ŝiaj piedoj, la senmorteco brilis el ŝiaj okuloj. La mondo nomas ŝin la Medicea Venero. Ambaŭflanke de ŝi staris belaj marmoraj statuoj, belformaj viroj. Unu akrigadis la glavon, li estas nomata la Akriganto; la duan grupon prezentis la Luktistoj. La glavo estis akrigata, la Luktistoj luktis pri la diino de beleco.

De tiu tuta brilo la knabo kvazaŭ blindiĝis; la muroj radiis per diversaj koloroj, kaj ĉie estis vivo kaj moviĝado. Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero, tiel vivoplena kaj flama, kiel Ticiano tion vidis. Du belegaj virinaj bildoj! La belajn ne vualitajn membrojn ili etendis sur la molaj kusenoj, la brusto leviĝadis kaj la kapo moviĝadis, tiel ke la abundaj bukloj ondiĝadis ĉirkaŭ la rondaj ŝultroj, dum la mallumaj okuloj esprimadis ardantajn pensojn. Tamen neniu el ĉiuj bildoj kuraĝis eliri tute el la kadro. Eĉ la diino de beleco, la luktistoj kaj la akrigisto restis sur siaj lokoj, ĉar la aŭreolo, kiu radiis de la Dipatrino, de Jesuo kaj de Johano, ilin katenis. La sanktulbildoj estis plu ne bildoj, sed la sanktuloj mem.

Kia brilo kaj kia beleco estis en la salonoj! Kaj la knabo ĉion vidis; la kupra porko iris paŝo post paŝo preter ĉiuj belegaĵoj kaj ĉarmegaĵoj. Unu vidaĵo forpuŝis la alian, sed nur unu bildo restis tute fortike en lia animo, precipe pro la gajaj, feliĉaj infanoj, kiuj troviĝis sur ĝi kaj al kiuj la knabo jam iam ĉe taglumo aprobe balancis sian kapon.

Multaj kredeble preteriras antaŭ tiu bildo senatente, kaj tamen ĝi enhavas en si tutan trezoron da poezio: tio estas Kristo, kiu malsupreniras en la inferon, sed ĉirkaŭ li oni vidas ne kondamnitojn, sed nur la idolistojn. La Florencano Angiolo Bronzino pentris tiun bildon; plej bele estas esprimita la certeco de la infanoj pri tio, ke ili venos en la ĉielon: du knaboj jam ĉirkaŭprenas unu la alian, unu knabo etendas la manon al alia, kiu troviĝas ankoraŭ profunde, kaj li montras sur sin mem, kvazaŭ li volus diri: “Mi iras en la ĉielon!” Ĉiuj aliaj staras kun necerteco aŭ kun espero aŭ kliniĝas, humile preĝante, antaŭ la Sinjoro Jesuo.

Tiun bildon la knabo rigardis pli longe ol ĉiun alian. La kupra porko longe kaj silente staris antaŭ ĝi. Oni aŭdis mallaŭtan ĝemon. Ĉu ĝi venis el la bildo aŭ el la brusto de la besto? La knabo levis la manon al la ridetantaj infanoj. Subite la besto kun li forgalopis, antaŭen tra la nefermita vestiblo.

“Dankon kaj benon al vi, ho bonega besto!” diris la malgranda knabo kaj karesis la kupran porkon, kiu saltis kun li malsupren laŭ la ŝtuparo, bum, bum!

“Dankon kaj benon al vi mem!” diris la kupra porko, “mi helpis al vi, kaj vi helpis al mi, ĉar nur havante senkulpan infanon sur mia dorso, mi ricevas forton, por kuri. Jes, vi vidas, mi ankaŭ havas la eblon veni sub la radiojn de la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino. Mi povas porti vin ĉien, nur ne internen en la preĝejon. Sed de ekstere mi povas, se vi estas kun mi, enrigardi tra la malfermita portalo. Ne deiru de mia dorso, ĉar se vi tion faros, tiam mi fariĝos senviva, kiel vi vidas min en la tago sur la strato Porta Rossa !”

“Mi restos kun vi, ho afabla besto!” diris la knabo, kaj tiam ili ekgalopis tra la stratoj de Florenco ĝis la placo antaŭ la preĝejo Santa Croce .

La granda pordo malfermiĝis, la kandeloj radiis de la altaro tra la preĝejo eksteren sur la dezertan placon.

Stranga brilo radiis el unu tomba monumento en la maldekstra flanka koridoro, miloj da moviĝantaj steloj formis kvazaŭ aŭreolon ĉirkaŭ ĝi. Sur la tombo troviĝis blazono, ruĝa ŝtupetaro sur blua fundmuro, ĝi ŝajnis flamanta kiel fajro. Tio estis la tombo de Galilei ; ĝi estas simpla monumento, sed la ruĝa ŝtupetaro sur la blua fundmuro estas signifoplena blazona signo, tia, kia decas al ĉiu arto, ĉar; en ĝi la vojo ĉiam kondukas sur flamanta ŝtupetaro supren, al la ĉielo. Ĉiuj profetoj de la spirito leviĝas al la ĉielo, kiel la profeto Elia .

En la koridoro maldekstre ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon. Tie staris Michel Angelo , tie staris Dante kun la laŭra krono ĉirkaŭ la frunto. Alfieri , Machiavelli , – flanko ĉe flanko tie ripozas tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo. * Tio estas belega preĝejo, multe pli bela, kvankam ne tiel granda, kiel la konstruita el marmoro katedra preĝejo de Florenco.

* Ĝuste kontraŭ la tombo de Galilei troviĝas la tombo de Michel-Angelo ; sur la monumento troviĝas lia busto kaj ankaŭ tri figuroj: la Skulpturo, la Pentrarto kaj la Arĥitekturo. Tute apude estas la tombo de Dante (la kadavro mem troviĝas en Ravenna ); sur la monumento oni vidas Italujon, kiu montras al la kolosa statuo de Dante ; la Poezio ploras pri la mortinto. Kelke da paŝoj plue troviĝas la tomba monumento de Alfieri , ornamita per laŭroj, liro kaj maskoj. Italujo ploras, klinita super lia ĉerko. Machiaveli finas ĉi tie la vicon de tiuj grandaj homoj.

Ŝajnis, ke la marmoraj statuoj moviĝas, ke la grandaj figuroj levas sian kapon ĉiam pli alten kaj ĉe kantado kaj harmoniaj sonoj rigardas en la nokto al la kolorriĉa, radianta altaro, kie blanke vestitaj knaboj svingas orajn incensilojn. La forta odoro de la incensoj fluis el la preĝejo sur la liberan placon.

La knabo etendis sian manon en la direkto al la aŭreolo, sed en la sama momento la kupra porko forgalopis; li devis bone sin alpremi al ĝi; la vento bruis ĉirkaŭ liaj oreloj, li aŭdis, kiel la pordoj de la preĝejo knarante turnas sin sur siaj hokoj, fermiĝante, sed samtempe la konscio kvazaŭ lin forlasis, li eksentis glacian malvarmon kaj malfermis la okulojn.

Estis mateno; li sidis duone deglitiĝinte de la kupra porko, kiu, kiel ĉiam, staris sur la strato Porta Rossa .

Granda timo atakis la knabon ĉe la penso pri tiu, kiun li nomis sia patrino, pri ŝi, kiu hieraŭ lin elsendis, por akiri monon. Tion li ne akiris, kaj li estis malsata kaj soifa. Ankoraŭ unu fojon li ĉirkaŭprenis la kolon de la kupra porko, kisis ĝin sur la rostro, faris al ĝi amikajn kapsignojn kaj ekmigris pluen al unu el la plej mallarĝaj stratoj, kies larĝo apenaŭ sufiĉis por bone ŝarĝita azeno. Granda fergarnita pordo staris duone malfermita; li iris supren laŭ ŝtona ŝtuparo kun malpuraj ŝtupoj kaj glata ŝnuro anstataŭ balustrado kaj eniris en nefermitan galerion kun ĉirkaŭe pendantaj ĉifonoj. De tie kondukis ŝtuparo sur la korton, kie estis etenditaj fortikaj metalfadenoj al ĉiuj etaĝoj de la domo, kaj unu sitelo ŝvebis apud la alia, dum la levmaŝino knaris kaj la siteloj dancadis en la aero, tiel ke la akvo disŝprucadis sur la korton. Li iris ankoraŭ sur alian ruinan ŝtuparon. Du maristoj, rusoj, gaje saltis malsupren kaj preskaŭ renversis la kompatindan knabon; ili venis de sia nokta amuziĝo. Post ili venis ne tre juna, sed fortikakorpa virino kun abundaj nigraj haroj. “Kion vi alportas hejmen?” ŝi demandis la knabon.

“Ne koleru!” petis la knabo, “mi ricevis nenion, tute nenion!” Li kaptis la jupon de la patrino, kvazaŭ li volus ĝin kisi. Ili eniris en la ĉambron; ni ĝin ne priskribos, ni nur diros, ke tie staris ansopoto kun ardantaj karboj, kion ili tie nomas “marito”. Ĝin ŝi prenis sur la brakon, varmigis al si la fingrojn kaj ekpuŝis la knabon per la kubuto. “Certe vi havas monon!” ŝi kriis.

La infano ploris; ŝi puŝis lin per la piedoj, kaj la infano laŭte ekkriis. “Ĉu vi silentos, aŭ mi frakasos al vi, kriisto, la kapon!” ŝi diris kaj eksvingis la fajropoton, kiun ŝi tenis en la mano. La knabo kriante alklinis sin al la tero. Tiam tra la pordo eniris la najbarino, ankaŭ kun sia “marito” sur la brako. “Felicita ! Kion vi faras kun la knabo?”

“Tio estas mia infano!” respondis Felicita . “Mi povas ĝin mortigi, se mi volos, kaj vin ankaŭ, Gianina !” Kaj ŝi svingis sian fajropoton. La najbarino levis sian defende supren, kaj tiamaniere ambaŭ potoj interfrapiĝis tiel, ke en la ĉambro ekflugis potpecoj, fajro kaj cindro. Sed la knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo. La kompatinda knabo kuris tiel longe, ĝis li fine plu ne povis spiri. Li haltis antaŭ la preĝejo Santa Croce , antaŭ tiu preĝejo, kies portalo en la lasta nokto malfermiĝis antaŭ li, kaj li eniris. Ĉio radiis! Li stariĝis genue apud la unua tombo dekstre – tio estis la tombo de Michel Angelo – kaj baldaŭ li laŭte ploris. Homoj eniradis kaj eliradis, la Diservo estis farata, kaj neniu zorgis pri la knabo. Nur unu maljuna urbano haltis, atente rigardis lin kaj poste foriris simile al la aliaj.

Malsato kaj soifo turmentis la knabon, li estis malsana kaj preskaŭ sveninta. Li rampis en la angulon inter la muro kaj la marmora monumento kaj endormiĝis. Estis jam ĉirkaŭ vespero, kiam li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. Li salte leviĝis, kaj antaŭ li staris tiu sama maljuna urbano.

“Ĉu vi estas malsana? Kie estas via hejmo? Ĉu vi estis ĉi tie dum la tuta tago?” tiel sonis kelkaj el la multaj demandoj, kiujn faris al li la maljunulo. La demandojn la knabo respondis, kaj la maljunulo prenis lin kun si en malgrandan dometon, kiu troviĝis tre proksime en unu el la flankaj stratoj. Tio estis metiejo de gantisto; ili eniris. La edzino ĉiam ankoraŭ sidis diligente ĉe sia laboro kaj kudris, kiam ili alvenis. Malgranda blanka Bolonia hundeto, ĉirkaŭtondita tiel mallonge, ke oni povis vidi ĝian rozokoloran haŭton, saltis sur la tablon kaj komencis saltadi antaŭ la malgranda knabo.

“Senkulpaj animoj rekonas sin reciproke,” diris la virino kaj karese ektuŝis la hundon kaj la knabon. La bonaj homoj donis al li manĝi kaj trinki kaj diris, ke li povas resti ĉe ili ankaŭ por la nokto. La sekvantan tagon patro Giuseppe parolos kun lia patrino. Oni donis al li malgrandan senkomfortan liteton, sed por li, kiu ofte devis dormi sur la ŝtona tero, la liteto estis reĝe bonega. Li dormis tre bone kaj sonĝis pri la luksaj bildoj kaj pri la kupra porko.

En la sekvanta mateno patro Giuseppe eliris, sed la kompatinda infano tute ne ĝojis pri tio, ĉar ĝi sciis, ke tiu iro havis la intencon venigi ĝin al ĝia patrino; kaj la knabo ploris kaj kisis la malgrandan viglan hundon, kaj la virino balancis al ili ambaŭ sian kapon.

Kaj kian respondon alportis patro Giuseppe ? Li multe parolis kun sia edzino, kaj ŝi kapjesis kaj karesis la knabon. “Li estas ĉarmega knabo!” ŝi diris. “Li povas fariĝi tiel same brava gantisto, kiel vi estis! Kaj li havas fingrojn delikatajn kaj flekseblajn! La Dipatrino mem destinis al li, ke li fariĝu gantisto!”

Kaj la knabo restis en la domo, kaj la virino mem instruis al li la kudradon. Li bone manĝis, li bone dormis, li fariĝis vigla kaj komencis reciprokan incitetadon kun Bellissima – tiel estis nomata la hundeto. La virino minacis per la fingroj, faris riproĉojn kaj koleris, kaj la knabo prenis tion al sia koro. Enpensiĝinte li sidis en sia malgranda ĉambro, kiu per sia fenestro estis turnita al la strato, kie oni sekigadis felojn. Dikaj feraj stangoj estis antaŭ la fenestroj, li ne povis dormi, la kupra, porko okupis lian kapon, kaj subite li aŭdis ekstere ian bruon. Jes, tio certe estis ĝi! Li alsaltis al la fenestro, sed oni nenion vidis, ĉio pasis.

“Helpu al la sinjoro porti lian keston kun farboj!” diris matene la virino al la knabo, kiam la juna najbaro, pentristo, entrenis la keston kaj grandan pecon da kunrulita tolo. La infano prenis la keston, sekvis la pentriston, kaj ili ekiris la vojon al la galerio, leviĝis laŭ la sama ŝtuparo, kiun li konis de tiu nokto, kiam li rajdis sur la kupra porko. Li denove rekonis la statuojn kaj pentraĵojn, la belegan marmoran Veneron kaj ĉion, kio tie estis pentrita; li vidis denove la Dipatrinon, Jesuon kaj Johanon.

Jen ili haltis antaŭ la pentraĵo de Bronzino , sur kiu Kristo malleviĝas en la inferon kaj la infanoj ĉirkaŭ li ridetas en dolĉa certeco pri la ĉielo. La malriĉa infano ankaŭ ridetis, ĉar ĉi tie ĝi estis en sia ĉielo.

“Nun iru hejmen!” diris la pentristo al li, post kiam li staris la tutan tempon, kiu estis bezonata por aranĝi la stablon.

“Ĉu vi permesas al mi rigardi?” demandis la knabo. “Ĉu vi permesas al mi rigardi, kiel vi pentros la bildon sur la blanka peco da tolo?”

“Nun mi ankoraŭ ne pentras,” respondis la sinjoro kaj elprenis sian nigran kreton. Rapide moviĝis la mano, la okulo mezuris la grandan bildon, kaj, kvankam oni vidis nur maldikan strekon, baldaŭ tie staris Kristo, ŝvebante, kiel sur la kolora bildo.

“Sed iru do!” diris la pentristo, kaj la knabo silente iris hejmen, sidiĝis sur la tablo kaj lernis kudradon de gantoj.

Sed dum la tuta tago liaj pensoj estis en la galerio de pentraĵoj, kaj tial li pikadis al si la fingrojn kaj laboris tre mallerte, sed kun Bellissima li plu ne petolis. Kiam fariĝis vespero kaj la pordo al la strato estis nefermita, li nerimarkite eliris. Estis malvarme, tamen stellume, bele kaj serene. Li vagis tra la stratoj, sur kiuj estis jam senbrue, kaj baldaŭ li haltis antaŭ la kupra porko. Li klinis sin super ĝin, kisis ĝian brilantan rostron kaj sidiĝis sur ĝia dorso. “Ho afabla besto,” li diris, “kiel forte mi sopiris al vi! En ĉi tiu nokto ni devas fari rajdan promenon!”

La kupra porko kuŝis senmove, kaj la freŝa akvo fluetis el ĝia buŝo. La knabo sidis kvazaŭ kavaliro, kaj subite iu ektiris lin je la basko. Li ekrigardis, – tio estis Bellissima , la malgranda ĝisnude tondita Bellissima . La hundo elŝteliĝis el la domo kune kun li kaj sekvis lin, ne rimarkate de li. Bellissima bojis, kvazaŭ ĝi volus diri: “Vidu, jen mi estas, kial vi sidiĝis ĉi tie?” Neniu fajrokraĉanta drako povus ektimigi la knabon pli, ol la hundeto sur ĉi tiu loko. Bellissima sur la strato, kaj krom tio ne vestita, kiel parolis la maljuna patrino, – kio fariĝos el tio! En vintra tempo la hundo neniam eliris, ne ricevinte sur sin pritonditan kaj bele ĉirkaŭkudritan ŝafidan felon. La felo povis esti alfortikigata per ruĝa rubando al la kolo, sur kiu pendis banto kaj tintilo; tiel same ĝi estis ligata ankaŭ sub la ventro. Kiam la hundo en vintra tempo eliris en tiu kostumo kun la sinjorino, ĝi aspektis preskaŭ kiel juna kapro. Nun Bellissima eliris kun li, kaj ne vestita! Kio fariĝos el tio! Ĉiuj revoj malaperis, tamen la knabo kisis la kupran porkon, prenis Bellissiman, tremantan de malvarmo, sub la brakon kaj ekkuris hejmen tiel rapide, kiel li povis.

“Kun kio vi forkuras!” ekkriis du ĝendarmoj, kiujn li renkontis; kaj Bellissima bojis. “Kie vi ŝtelis la belan hundon?” ili demandis kaj prenis la hundon.

“Ho, redonu ĝin al mi!” plorkriis la knabo.

“Se vi ĝin ne ŝtelis, tiam vi povas diri hejme, ke oni povas ricevi la hundon returne en la gardejo.” Ili diris al li la nomon de la loko kaj foriris kun Bellissima .

Kia mizero kaj malfeliĉo! Li ne sciis, ĉu li devas ĵeti sin en Arnon aŭ iri hejmen kaj ĉion konfesi. “Ili certe min batmortigos,” li pensis. “Sed mi volonte lasos batmortigi min, tiam mi ja venos al Jesuo kaj al la Dipatrino!” Kaj li iris hejmen, preskaŭ speciale por esti batmortigita.

La pordo estis ŝlosfermita, la pordan martelon li ne povis atingi, kaj sur la strato estis neniu; sed unu ŝtono el la pavimo estis elliberiĝinta, kaj per ĝi li ekfrapis je la pordo. “Kiu estas?” oni demandis el interne.

“Estas mi,” li kriis, “ Bellissima malaperis! Malfermu al mi kaj batmortigu miu!”

Ha, kia teruro nun fariĝis pro la kompatinda Bellissima , precipe ĉe la sinjorino. Ŝi tuj ekrigardis sur la muron, kie estis konservata la kovraĵo de la hundo, kaj la malgranda felo tie pendis!

“ Bellissima en la gardejo!” ŝi ekkriis akre. “Ho malbona infano! Kiamaniere vi ĝin ellasis! Ĝi mortos de frosto! La delikata besto inter la krudaj soldatoj!”

La patro devis tuj kuri! La virino kriis, kaj la knabo ploris. Ĉiuj loĝantoj de la domo kurkolektiĝis, ankaŭ la pentristo. Li prenis la knabon inter siajn genuojn, faris al li demandojn, kaj iom post iom li eksciis la tutan historion pri la kupra porko kaj la galerio de pentraĵoj. Tute klare komprenebla ĝi ne estis, la pentristo tamen konsolis la knabeton, penis trankviligi la virinon, sed ĉi tiu kontentiĝis ne pli frue ol tiam, kiam venis la patro kun Bellissima , kiu estis troviĝinta inter la soldatoj. Tiam fariĝis granda ĝojo, kaj la pentristo karesis la kompatindan knabon kaj donis al li kelke da pentraĵetoj.

Kiaj belegaj pecoj tio estis, kiaj komikaj kapoj! Sed antaŭ ĉio inter tiuj bildoj troviĝis la kupra porko mem, tute kiel vivanta! Nenio povis esti pli bela! En malmulte da strekoj ĝi staris sur la papero, kaj eĉ la domo malantaŭe estis aludita.

“Ho, se mi ankaŭ povoscius desegni kaj pentri! Mi povus ja tiam alproprigi al mi la tutan mondon!”

En la sekvanta tago, en la unua minuto, en kiu li estis sola, la knabeto prenis la krajonon kaj provis sur la blanka flanko de unu el la pentraĵetoj fari desegnon de la kupra porko; kaj li sukcesis! La desegno estis iom malrekta, iom tro alta aŭ tro malalta, unu piedo dika, alia maldika, ĝi tamen estis rekonebla; li mem ĝojegis pri tio. La krajono nur ne volis iri tiel ĝuste, kiel ĝi devis, tion li bone rimarkis. Sed en la sekvanta tago troviĝis jam alia kupra porko apud la unua, kaj ĝi estis centoble pli bona; la tria estis tiel bona, ke ĉiu povis ĝin rekoni tuj per la unua rigardo.

Sed kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone; en sia metio li progresadis nur malrapide; ĉar la kupra porko nun instruis lin, ke ĉiujn bildojn oni povas transporti sur paperon, kaj la urbo Florenco estas tuta lernolibro, se oni nur volas folii en ĝi. Sur la Piazza della Trinitá staras gracia kolono kaj sur ĝi la diino de justeco kun ligitaj okuloj kaj kun pesilo; baldaŭ ĝi staris sur papero, kaj ĝin starigis tie la malgranda knabo de la gantisto. La kolekto da bildoj kreskis, sed ĝis nun nur senvivaj objektoj donis por tio la materialon. Jen unu tagon saltis antaŭ li Bellissima . “Staru trankvile!” li vokis al ĝi, “tiam vi fariĝos glora kaj trovos lokon inter miaj bildoj!” Sed Bellissima ne volis stari trankvile, tial oni devis ĝin ligi: Ĝiajn kapon kaj voston li alligis, ĝi bojis kaj saltis, li devis streĉi la Ŝnuron. Tiam eniris la sinjorino.

“Ho malbonega knabo! La malfeliĉa besto!” estis ĉio, kion ŝi povis diri. Ŝi puŝis la knabon je la flanko, tretis lin per la piedoj kaj forpelis lin el sia domo, lin, kiu montriĝis plej sendanka sentaŭgulo, plej malpia infano. Kaj kun ploro ŝi kisis sian malgrandan duone sufokitan Bellissiman.

En tiu momento sur la ŝtuparo iris malsupren la pentristo.... Ĉi tie estas la punkto de turniĝo de la historio.

En la jaro 1834 en Florenco, en la Academia delle Arte , estis ekspozicio; du pentraĵoj, troviĝantaj unu apud la alia, kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj. Sur la malpli granda bildo estis prezentita malgranda vigla knabo, kiu sidis kaj desegnis. Kiel modelon li havis blankan mallonge pritonditan mopson; sed la besto, kiu ne volis stari trankvile, pro tio estis alligita je la kapo kaj la vosto per ŝnuretoj. Tiu bildo havis en si tian vivon kaj verecon, ke ĝi ĉiujn altiris. La pentrinto, kiel oni rakontis, estis juna Florencano, kiu, estante malgranda knabo, estis trovita sur la strato kaj edukita de maljuna gantisto. La pentradon li lernis mem. Unu nun glora pentristo eltrovis la talenton, kiam oni intencis forpeli la knabon pro tio, ke la favoraton de la sinjorino, la malgrandan mopson, li ligis kaj faris modelo.

La gantista knabo fariĝis granda pentristo, tion montris la bildo, precipe tion montris la apude pendanta pli granda pentraĵo. Ĉi tie estis nur unu sola figuro, ĉifonaĵe vestita bela knabo, kiu sidis sur la strato kaj dormis. Li apogis sin al la kupra porko sur la strato Porta Rossa . Ĉiuj rigardantoj konis la lokon. La brakoj de la knabo ripozis sur la kapo de la porko; la knabo dormis tute senzorge, la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino ĵetadis fortan lumon sur la palan belan vizaĝon de la infano. Tio estis belega pentraĵo; granda orita kadro ĝin ĉirkaŭis, kaj super la supro de la kadro pendis laŭra krono, sed inter la verdaj folioj troviĝis plektita nigra banto, kaj de ĝi pendis malsupren longa funebra krepo.

La juna artisto mortis antaŭ kelke da tagoj!

Ligo de amikeco

En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaĝon; nun ni deziras entrepreni pli grandan. Kien? Al Sparto! Al Mikeno! Al Delfoj! kie troviĝas centoj da lokoj, ĉe kies nomo la koro ekbatas per vojaĝdeziro. Surĉevale oni devas leviĝi laŭ krutaj montaj vojetoj, trans arbetaĵoj kaj dornaĵoj; unu sola vojaĝanto bezonas por sia antaŭenirado tutan karavanon; li mem rajdas kun sia gvidanto antaŭe, ŝarĝoĉevalo portas kofrojn, tendon kaj provianton, kelke da soldatoj por defendo lin sekvas. Nenia gastejo kun bone aranĝita lito atendas lin post la laciga taga vojaĝo. La tendo ofte estas lia tegmento en la granda sovaĝa naturo; la gvidanto kuiras por li pilafon (Ĝi estas preparata el kokina viando kaj rizo), por vespermanĝo; miloj da kuloj svarmas ĉirkaŭ la malgranda tendo, tio estas mizera nokta ripozo. Matene la vojo kondukas trans ŝvelintaj riveroj. Sidu forte sur via ĉevalo, por ke la torenta akvo vin ne forŝiru!

Kian rekompencon oni ricevas pro ĉiuj tiuj maloportunaĵoj? Plej grandan, plej riĉan! La naturo sin montras ĉi tie en sia tuta grandeco, ĉiu terpeco estas historia, la okuloj kaj pensoj havas ĝuon. La poeto povas ĝin prikanti, la pentristo povas ĝin prezenti en luksaj bildoj, sed la aromon de la realeco, kiu enpenetras en la menson kaj penson de la rigardanto kaj restas tie por ĉiam, ili ne povas transdoni.

Se vi deziras ekkoni per apartaj trajtoj la landon de la antikvaj grekoj, la ermita paŝtisto alte en la montaro per simpla rakonto de unu el la okazintaĵoj de sia vivo eble malfermus al vi la okulojn pli bone, ol priskribanto de vojaĝoj.

Lasu do lin rakonti! Pri unu moro, bela; originala moro, la paŝtisto tie sur la montaro rakontu al ni: pri la ligo de amikeco.

Nia domo estis kungluita el argilo, sed la fostoj de la pordo konsistis el kanelitaj kolonoj, kiuj estis trovitaj sur la loko de konstruado mem. La tegmento preskaŭ tuŝis la teron, ĝi estis nun nigrebruna kaj malbela, sed kiam oni ĝin aranĝiŝ, ĝi konsistis el floranta oleandro kaj freŝaj laŭrobranĉoj, alportitaj el malantaŭ la montoj. Malmulte da spaco estis tie cirkaŭ nia domo, nudaj rokaj muroj tie staris alte kaj havis malluman koloron. Ofte sur iliaj suproj pendis nuboj simile al blankaj vivantaj figuroj. Neniam mi tie aŭdis kantantan birdon, neniam la viroj tie dancis laŭ la muziko de sakfajfistoj, sed la loko estis sankta de plej antikvaj tempoj, pri tio memorigas la nomo mem, la loko estas ja nomata Delfoj! La mallumaj seriozaj montoj estis ĉiuj kovritaj de neĝo; la plej alta, kiu plej longe brilis en la ruĝa vespera suno, estis Parnaso; la torento proksime de nia domo fluis malsupren de tiu monto, kaj ĝi mem ankaŭ iam estis sankta; nun la azeno malklarigas ĝin per siaj piedoj, tamen la akvo fluas pluen kaj fariĝas denove klara. Ho, kiel mi memoras ĉiun loketon kaj ĝian sanktan profundan izolitecon! Meze en la kabano oni ekbruligadis la fajron, kaj kiam la varmega cindro kuŝis alte kaj ardante, oni bakadis en ĝi la panon. Kiam la neĝo kuŝis ekstere ĉirkaŭ nia kabano tiel alte, ke la kabano preskaŭ estis kaŝita, tiam mia patrino ŝajnis plej gaja, tiam ŝi tenadis mian kapon inter siaj manoj, kisadis min sur la frunto kaj kantadis tiujn kantojn, kiujn ŝi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis, ĉar la Turkoj, niaj sinjoroj, ilin ne toleris. Ŝi kantis: “Sur la supro de Olimpo, en la malalta abia arbaro, sidis maljuna cervo, kies okuloj estis pezaj de larmoj. Ruĝajn, verdajn kaj bluajn larmojn ĝi ploris. Preteriris kapreolo. ‘Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras, ke vi ploras larmojn ruĝajn, verdajn kaj bluajn?’ – ‘La Turko venis en nian vilaĝon, li havas sovaĝajn hundojn por sia ĉaso, teruran amason.’ – ‘Mi forpelos ilin trans la insulojn’, diris la juna kapreolo, ‘mi forpelos ilin trans la insulojn en la profundan maron.’ Sed antaŭ ol venis la vespero, la kapreolo estis mortigita, kaj antaŭ ol la vespero venis, la cervo estis ĉasita kaj mortigita!” Kiam mia patrino tiel kantis, ŝiaj okuloj fariĝis malsekaj kaj larmo pendis en ŝiaj longaj okulharoj, ŝi ĝin kaŝis kaj turnis nian nigran panon en la cindro. Tiam mi pugnigis mian manon kaj diris: “Ni mortigos la Turkon!” Sed ŝi nur ripetis la strofon: “Mi forpelos ilin trans la insulojn en la profundan maron; sed antaŭ ol venis la vespero, la kapreolo estis mortigita, kaj antaŭ ol la vespero venis, la cervo estis ĉasita kaj mortigita!” Dum multe da noktoj kaj tagoj ni estis solece en nia kabano. Venis mia patro. Mi sciis, ke li alportos por mi konkojn el la golfo de Lepanto aŭ eĉ tranĉilon, akran kaj brilantan. Sed ĉi tiun fojon li alportis al ni infanon, malgrandan nudan knabineton, kiun li tenis sub sia ŝafa pelto. Ŝi estis envolvita en felon, kaj ĉio, kion ŝi havis, kiam liberigita el la envolvaĵo ŝi kuŝis sur la genuoj de mia patrino, estis tri arĝentaj moneroj enligitaj en ŝiajn nigrajn harojn. Kaj la patro rakontis pri la Turkoj, kiuj mortigis la gepatrojn de la infano, kaj li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi sonĝis pri tio. Mia patro mem estis vundita, la patrino bandaĝis al li la brakon, la vundo estis profunda. La dika ŝafa pelto, malsekigita de sango, rigidiĝis de frosto. Estis decidite, ke la malgranda knabineto estos mia fratino; ŝi estis tre bela, brilante serena; eĉ la okuloj de mia patrino ne estis pli mildaj ol ŝiaj. Anastazio – tiel oni ŝin nomis – devis esti mia fratino, ĉar ŝia patro estis alkonsekrita al mia patro laŭ antikva moro, kiun ni ankoraŭ plenumas. En la tempo de sia juneco ili starigis inter si fratecon, kaj la plej belan kaj plej virtan knabinon el la tuta ĉirkaŭaĵo ili elektis, ke ŝi sanktigu ilian ligon de amikeco. Mi ofte aŭdis pri tiu bela kaj originala moro.

La knabineto fariĝis do mia fratino; ŝi sidadis sur miaj genuoj, mi alportadis al ŝi florojn kaj plumojn de birdoj, kiuj havis sian neston sur la rokoj, ni trinkadis kune el la fonta akvo de Parnaso, ni dormadis kapo ĉe kapo sub la laŭra tegmento de la kabano, kiam mia bona patrino ankoraŭ dum multe da vintroj kantadis pri la ruĝaj, verdaj kaj bluaj larmoj; sed mi ne komprenis ankoraŭ, ke en tiuj larmoj speguliĝis la milforma malĝojo de mia propra popolo.

Unu tagon venis tri frankaj viroj, kiuj estis vestitaj alie ol ni; ili havis siajn litojn kaj tendojn kun si sur ĉevaloj, kaj pli ol dudek Turkoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, eskortis ilin, ĉar ili estis amikoj de la guberniestro kaj havis leterojn de li. Ili venis nur por vidi niajn montojn, por supreniri Parnason en neĝo kaj nuboj kaj pririgardi la originalajn, nigrajn, krutajn rokojn ĉirkaŭ nia kabano. Ili ne povis ĉiuj trovi rifuĝon en ĝi, ili ankaŭ ne povis elteni la fumon, kiu el sub la plafono iradis tra la malaltan pordon. Ili starigis siajn tendojn sur la malvasta placo antaŭ nia kabano, rostis ŝafidojn kaj birdojn kaj trinkis dolĉajn, fortajn vinojn, sed al la Turkoj ne estis permesite trinki el tio.

Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon, kaj mia malgranda fratino Anastazio, enkudrita en felon de kapro, pendis sur mia dorso. Unu el la frankaj sinjoroj starigis min antaŭ roko kaj desegnis min kaj ŝin, tiel vive, kiel ni staris, ni preskaŭ aspektis kiel unu sola estaĵo. Neniam mi pensis pri tio, sed Anastazio kaj mi estis ja kiel unu, ĉiam ŝi kuŝis sur miaj genuoj aŭ pendis sur mia dorso, kaj kiam mi sonĝis, ŝi estis en mia sonĝo.

Post du noktoj antaŭ nia kabano aperis aliaj homoj, kiuj estis armitaj per tranĉiloj kaj pafiloj. Tio estis Albanoj, kuraĝaj homoj, kiel diris mia patrino. Ili restis tie nur mallongan tempon; mia fratino Anastazio sidis sur la genuoj de unu el ili; post lia foriro ŝi havis en la haroj nur du arĝentajn monerojn, ne tri. Ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere. La plej aĝa parolis pri la vojo, pri kiu li ŝajnis esti en dubo. “Se mi kraĉos supren,” li diris, “tio falos al mi sur la vizaĝon; se mi kraĉos malsupren, ĝi falos al mi en la barbon.” Tamen iun vojon oni devis elekti; ili iris, kaj mia patro ilin akompanis. Post kelke da minutoj ni ekaŭdis pafojn kaj tuj poste aliajn krakojn. En nian kabanon enpenetris soldatoj, ili kaptis mian patrinon, min kaj Anastazion. Ili diris, ke la rabistoj ricevis ĉe ni rifuĝon, ke mia patro ilin akompanis, ke tial oni devas nin forkonduki. Mi vidis la kadavrojn de la rabistoj, mi vidis la kadavron de mia patro, kaj mi ploris, ĝis mi endormiĝis. Kiam mi vekiĝis, ni estis en malliberejo, sed la ĉambro ne estis pli mizera ol nia propra kabano. Mi ricevis bulbojn kaj rezine odoretantan vinon, kiun oni enverŝis el gudrita felsako; pli bonan ni hejme ankaŭ ne havis.

Загрузка...