La vintro estis akra, la akvoj profunde glaciiĝis, la birdoj kaj bestoj de la arbaro trovadis nur tre malmulte da manĝaĵo. La malgranda birdo elflugis sur la landvojon kaj serĉis kaj trovis tie aŭ alie en la glitveturilaj tersulkoj ian grajneton; dum la eljungado ĝi trovis kelke da panpecetoj, el kiuj ĝi tamen manĝis nur malmulte, sed ĝi alvokis ĉiujn aliajn malsatiĝintajn paserojn, por ke ili trovu ĉi tie manĝaĵon por si. Ĝi flugis en la vilaĝojn kaj urbojn, serĉis ĉirkaŭe, kaj ĉie, kie bona mano estis ŝutinta panpecetojn por la birdoj, ĝi manĝis mem nur malmulte da pecetoj kaj donis ĉion ceteran al la aliaj.

En la daŭro de la vintro la birdo kolektis kaj disdonis tiom multe da panpecetoj, ke ili kune havis la pezon de la tuta pano, sur kiun la malgranda Inger estis paŝinta, por ne malpurigi siajn ŝuojn; kaj kiam la lasta panpeceto estis trovita kaj fordonita, la grizaj flugiloj de la birdo fariĝis blankaj kaj etendiĝis.

“Jen mara alaŭdo flugas trans la maron!” diris la infanoj, kiuj vidis la blankan birdon; jen ĝi subakviĝis en la maron, jen ĝi leviĝis en la helan sunlumon. Estis tia brilo, ke oni ne povis vidi, kien ĝi flugas. La infanoj diris, ke ĝi flugas rekte al la suno.

Turgardisto Ole

“En la mondo ĉio iras supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren! Nun mi ne povas leviĝi pli alten!” diris la turgardisto Ole . “Supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren, tio estas la sorto de la plejmulto. En efektiveco ni fine ĉiuj fariĝas turgardistoj kaj rigardas la vivon kaj la aferojn de supre.”

Tiel parolis sur la turo Ole , mia amiko, la maljuna gardisto vigla, parolema homo, kiu ŝajne ĉion eldiradis kaj tamen tre multe kaŝis en sia koro. Li estis infano de bonaj homoj; kelkaj asertis, ke li estas filo de konferenca konsilano. Li estis studinta, li estis helpanto de instruisto, helpanto de sakristiano, sed kion tio povis helpi! Tiam li loĝis ĉe la sakristiano kaj devis havi en la domo ĉion senpage. Tiam li estis, kiel oni diras, ankoraŭ juna kaj eleganta: li postulis, ke liaj botoj estu polurataj, sed la sakristiano volis, ke ili estu nur ŝmirataj, kaj pro tio ili malpaciĝis. Unu parolis pri avareco, la alia parolis pri vanteco, la ciro fariĝis nigra kaŭzo de malamo, kaj tial ili disiĝis. Sed tion, kion li postulis de la sakristiano, li postulis ankaŭ de la mondo, ciron, kaj li regule ricevadis ankaŭ nur ŝmiraĵon. Tial li iom post iom apartiĝis de ĉiuj homoj kaj fariĝis ermito; sed ermitejon kun la necesaj vivrimedoj oni en granda urbo povas trovi nur sur la preĝeja turo; tien li leviĝis kaj fumadis sian pipon solece. Li rigardadis malsupren kaj rigardadis supren, meditadis ĉe tio, kaj li rakontis siamaniere pri tio, kion li vidis kaj kion li ne vidis, kion li legis en libroj kaj en si mem. Mi ofte pruntis al li legaĵon, bonajn librojn, kaj laŭ la personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn, estas difinata la propra valoro de homo. Li, kiel li diris, ne estis amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj kaj ankaŭ ne de la francaj romanoj, kiuj estas preparitaj el vento kaj sekvinberaj trunketoj, ne, li volis havi biografiojn, librojn pri la mirindaĵoj de la naturo. Mi vizitadis lin almenaŭ unu fojon ĉiujare, ordinare tuj post la Nova Jaro. Li tiam havis ĉiam tion aŭ alian, kun kio kunligiĝis liaj pensoj ĉe la renoviĝo de la jaro.

Mi rakontos pri du vizitoj, kaj, kiom mi povos, mi uzos liajn proprajn vortojn.

Unua vizito

Inter la libroj, kiujn mi lastfoje pruntis al Ole , troviĝis libro pri la silikoj, kiu precipe interesis lin kaj okupis liajn pensojn.

“Jes, ili estas veraj maljuneguloj, tiuj silikoj!” li diris, “kaj tamen oni preterpasas ilin senpense! Tiel mi mem agadis sur la kampoj kaj ĉe la bordo, kie ili kuŝas en granda kvanto. Tie oni paŝas sur la pavimŝtonojn, tiujn restaĵojn el la plej antikvaj ruinoj de la antikva tempo! Tiel mi mem agadis. Nun ĉiu pavimŝtono havas mian respekton! Mi dankas pro la libro, kiu plenigis mian tutan animon, forigis malnovajn pensojn kaj kutimojn kaj vekis en mi la deziron legi pluajn tiaspecaĵojn. La romano de la tero estas tamen la plej rimarkinda el ĉiuj romanoj! Estas domaĝe, ke oni ne povas legi la unuajn partojn, ĉar ili estas verkitaj en lingvo, kiun ni ne lernis. Oni devas legi en la tertavoloj, en la silikoj, en ĉiuj periodoj de la tero, kaj nur tiam en la sesa parto aperas la agantaj personoj: sinjoro Adam kaj sinjorino Eva . Por multaj legantoj tio estas iom malfrua, ili volas ilin havi tuj, sed por mi estas tute egale. Tio estas romano plena de aventuroj, kaj ni ĉiuj ludas en ĝi rolon. Ni moviĝas kaj ŝoviĝas kaj restas sur la sama loko, sed la globo turniĝas, ne elverŝante sur nin la oceanon. La ŝelo, sur kiu ni iras, estas fortika, ni ne trafalas ĝin. Kaj krom tio ĝi estas historio, kiu tiras sin tra milionoj da jaroj kaj ĉiam kun progresanta disvolviĝo. Dankon pro la libro pri la silikoj! Tio estas personetoj, kiuj povoscias ion rakonti. Ĉu ne estas interese, se oni de tempo al tempo estas atentigata pri tio, ke ni estas nenio, eĉ se oni sidas tiel alte kiel mi, kaj samtempe estis memorigata pri tio, ke ni ĉiuj, eĉ kun ciro, estas nur rapide malaperantaj formikoj sur la malgranda tera monteto, eĉ se ni estas formikoj kun ordenaj rubandoj, formikoj kun reputacio kaj aŭtoritato. Oni sentas sin tiel rimarkinde juna flanke de tiuj milionjaraj maljunaj respektindaj silikoj. Mi legis la libron en la Novjara vespero kaj tiel enprofundiĝis en ĝin, ke mi tute forgesis mian ordinaran plezuron de la Novjara nokto, la observadon de la preterpasado de la ‘sovaĝa armeo’. Nu, tion vi eble tute ne konas?

La veturado de la sorĉistinoj sur balaila bastono estas sufiĉe konata, ĝi okazas en la Valpurga nokto kaj direktiĝas al Blocksberg , sed ni ĉi tie en Danujo ankaŭ havas sovaĝan armeon, ĝi estas enlanda, nuntempa, kaj en la Novjara nokto ĝi direktiĝas al la insulo Amager . Ĉiuj malbonaj poetoj kaj poetinoj, komponistoj, gazetistoj kaj konataj artistoj, ĉiuj, kiuj estas tute sentaŭgaj, rajdas en la Novjara nokto tra la aero al la insulo Amager . Ili sidas rajde sur siaj penikoj aŭ anseraj plumoj, la ŝtalplumo ne povas ilin porti, ĝi estas tro rigida. Mi vidas tion, kiel mi diris, en ĉiu Novjara nokto; la plejmulton el ili mi povus montri per ilia nomo, sed ne estas peninde okupi sin per ili. Ili ne volas, ke la homoj ion sciiĝu pri ilia Amagera veturo sur anseraj plumoj. Mi havas parencinon, kiu estas fiŝistino kaj, kiel ŝi diras, liveras la insultajn vortojn al tri estimataj gazetoj. Ŝi estis tie mem kiel invitita gasto, sed oni ŝin elportis, ĉar ŝi mem ne atribuas grandan valoron al la ansera plumo kaj ankaŭ ne povoscias rajdi; ŝi tion rakontis al mi. Duono de tio, kion ŝi rakontas, estas mensogo, sed la dua duono jam sufiĉas. Kiam ŝi estis tie, komenciĝis la soleno per kantado; ĉiu el la gastoj tenis antaŭ si skribitan sian propran kanton, kaj ĉiu kantis sian, ĉar ĝi estis la plej bona. Poste ili ekmarŝis per malgrandaj anaroj; la procesion malfermis tiuj, kiuj havis la destinon agadi per la buŝo; ili formis la grandajn sonorilojn, al kiuj ili kutimis ĉion alpendigi. Poste iris la malgrandaj tamburistoj, kiuj eltamburas ĉion el la familioj. Tie estis farata konateco kun tiuj, kiuj skribas, ne donante sian nomon, tio estas kie ŝmiraĵo estas prezentata sub la nomo de ciro. Tie estis la ekzekutisto kaj lia servisto, kaj la servisto estis la plej akra kaj plej batema, alie oni lin ne estimus; tie estis la honesta balaaĵisto, kiu fosas en la balaaĵbareloj kaj ilin renversas kaj pri ĉio diras “bone, tre bone, bonege!” Meze de la komuna gajeco subite rapide elkreskis trunko, arbo, grandega floro, granda fungo, tuta tegmento. Tio estis la fremdlabora kolono de la estimata kunvenintaro, ĝi portis ĉion, kion ĝi donis al la mondo en la malnova jaro. Fajreroj simile al fajraj flamoj ŝprucis el ĝi; tio estis ĉiuj fremdaj pensoj kaj ideoj, per kiuj ili estis ornamintaj siajn verkojn kaj kiuj nun denove elŝiriĝis kaj eksplodis kiel artaj fajraĵoj. Estis tre gaje, diris mia parencino. Cetere ŝi aldonis ankoraŭ multe da aliaj aferoj, kiuj estis tre mordantaj kaj tamen sufiĉe interesaj; sed mi tion ne ripetos, oni devas aparteni al la bonaj homoj, ne al la rezonistoj. Vi tamen komprenos, ke se oni estas informita pri la tiea festo tiel bone kiel mi, estas tre alloge observi dum ĉiu Novjara nokto la flugon de la sovaĝa armeo. Se en iu jaro mi ne trovas tie kelkajn, kompense montriĝas aliaj novaj. Sed en ĉi tiu jaro mi tute forgesis observi la gastojn. Mi ruliĝis kun la rulaĵo, kun la silikoj, mi ruliĝis tra milionoj da jaroj, mi vidis, kiel la rokoj supre en la nordaj landoj kun krakego falas, mi vidis, kiel ili naĝas sur glaciegoj, longe antaŭ ol estas konstruita la arkeo de Noa , mi vidis, kiel ili falas sur la fundon kaj denove leviĝas sur rifo, sur tiu, kiu elstariĝis el la akvo kaj diris: “Mia nomo estu Zelando!” Mi vidis, kiel ili fariĝas kovejo de birdoj, kiujn ni hodiaŭ plu ne konas, mi vidis ilin kiel loĝejon de sovaĝaj hetmanoj, kies nomoj malaperis. Nur malmultaj, en kiuj la hakilo engravuris siajn runojn, fariĝis objekto de tempokalkulo; sed ĉe ĉiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon. Tiam subite falis tri aŭ kvar belegaj falsteloj, ili eklumis, miaj pensoj ricevis alian direkton. Vi scias ja, kio estas falstelo? Tion la scienculoj ordinare ne scias. Mi havas mian propran opinion pri tio, mi tion klarigas tiamaniere: Ofte oni silente eldiras dankon kaj benon sur iun, kiu faris ion belan kaj bonan; ofte la danko estas sensona, sed ĝi ne falas sur la teron. Mi prezentas do al mi, ke la sunlumo ĝin levas kaj la sunradio alportas ĝin sur la kapon de la bonfarinto. Se tuta popolo dum longa tempo esprimas sian dankon, tiam la danko venas en la formo de plena bukedo kaj falas en la formo de falstelo sur la tombon de la bonfarinto. Kiam mi vidas falstelon, precipe en la Novjara nokto, estas por mi vera ĝojo eltrovi per pripensado, kiun la dankesprimo celas.

Ĝi estas granda penso, ĝoja penso, se oni scias, ke iam falstelo falos sur nian tombon; estas vero, ke kun mia tombo tio ne okazos, neniu sunradio min dankos, ĉar ĉi tie troviĝas nenio, kio meritus dankon. Mi ne atingos ciron,” diris Ole , “mia sorto en la mondo estas ricevi ŝmiraĵon.”

Dua vizito

Estis Novjara tago, kiam mi unu fojon denove iris sur la turon. Ole parolis pri la glasoj, kiuj estas malplenigataj ĉe la transiro de la malnova guto al la nova guto, kiel li nomis la jaron. Kaj li elmetis al mi sian historion pri la glasoj, kaj la esenco de liaj ideoj estis jena:

“Kiam en la Novjara nokto la horloĝo batis dekdu, la homoj ĉe la tablo leviĝas kun plena glaso kaj trinkas je la sano de la nova jaro. Oni komencas la jaron kun la glaso en la mano, por drinkistoj tio estas bona komenco! Oni komencas la jaron per enlitiĝo, por mallaborulo; tio ankaŭ estas bona komenco La dormado en la daŭro de la jaro ludos grandan rolon, la glasoj ankaŭ. Ĉu vi scias, kio loĝas en la glasoj?” li demandis. “Jes, tie loĝas sano, ĝojo kaj petolemeco, tie loĝas ĉagreno kaj maldolĉa malfeliĉo. Se mi nombros la glasojn, mi nombros kompreneble la grandaĵojn, kiujn la glaso kaŭzas ĉe la diversaj homoj.

Vidu, la unua glaso, ĝi estas la glaso de la sano! En ĝi kreskas la herbo de la sano, ĝi ĉirkaŭvolvas la arbon de la vivo, kaj en la fino de la jaro vi povas sidi en la laŭbo de la sano.

Prenu la duan glason. El ĝi leviĝas malgranda birdo, kiu pepas senkulpe gaje, tiel ke la homo aŭskultas kaj eble kunkantas la vivo estas bela, ni ne perdu la bonan humoron, kuraĝe antaŭen!

El la tria glaso leviĝas malgranda flugilhava knabeto, oni ne povas lin nomi anĝela infano, ĉar li havas sangon kaj menson de koboldo, ne por inciti, sed por fari ŝercojn. Li sidiĝas malantaŭ nia orelo kaj elflustras al ni viglan ideon; li kuŝiĝas sur nia brusto kaj varmigas nin, tiel ke ni fariĝas petolemaj, ni fariĝas spritulo laŭ la opinio de la aliaj spritaĵistoj.

En la kvara glaso troviĝas nek herbo nek birdo nek knabeto; en ĝi kuŝas la limlinio de la prudento, kaj tiun limlinion oni ne devas transpaŝi.

Se vi prenas la kvinan glason, tiam vi ploras pri vi mem, al vi fariĝas tiel bone kaj samtempe tiel malgaje, vi fariĝas tiel kortuŝita, aŭ via koro en ia alia maniero elmontriĝas; el la glaso kun laŭta bruo elsaltas princo karnavala, babilema kaj petolema. Li vin kuntiras, vi forgesas vian dignon, se vi ĝin havas, vi forgesas pli, ol kiom estas al vi permesite forgesi. Ĉio estas danco, kanto kaj bruo; la maskoj vin fortiras, la filinoj de la diablo, en tulo kaj silko, ili venas kun disliberigitaj haroj kaj belaj membroj, – forŝiru vin, se vi povas.

La sesa glaso! Ha, en ĝi sidas Satano mem, malgranda, bele vestita, elokventa, treege komplezema vireto, kiu vin perfekte komprenas, pri ĉio diras, ke vi estas prava, via propra Mi! Li venas kun lanterno kaj akompanas vin hejmen. Ekzistas malnova legendo pri la sanktulo, kiu devis elekti unu el la sep mortmeritaj pekoj, kaj li elektis tiun, kiu ŝajnis al li la plej malgranda, la drinkemecon, sed en ĝi li faris ankaŭ la ses aliajn pekojn. La homo kaj la diablo intermiksas sian sangon, tio fariĝas ĉe la sesa glaso, kaj tiam abunde kreskas en ni ĉiuj malbonaj ĝermoj. Ĉiu el ili fariĝas potenca, kiel la Biblia grajno de sinapo, elkreskas kiel arbo, kaj al la plejmulto tiam restas nenio alia por fari ol migri en la fandofornon kaj lasi sin refandi.

Tio estas la historio pri la glasoj!” diris la turgardisto Ole , “kaj oni povas ĝin prezenti kiel kun ciro, tiel ankaŭ kun gudro; mi miksas ambaŭ en egalaj kvantoj!”

Tio estis la dua vizito ĉe Ole ; se vi deziras aŭdi pli, oni devas fari pluajn vizitojn.

Anneto

Anneto estis kiel lakto kaj sango, juna kaj gaja kaj belaspekta; ŝiaj dentoj estis tiel blankaj, ŝiaj okuloj brulis tiel klare, ŝia piedo estis tiel facila en la dancado, kaj ŝia animo estis ankoraŭ pli facila! Kio povis fariĝi el tio? – “La abomeninda knabo!” – Jes, bela li ne estis! Li estis donita por prizorgado al taglaboristino. Anneto estis prenita en la grafan palacon kaj sidis en belega ĉambro en silkaj kaj veluraj vestoj; nenia bloveto de vento devis ŝin tuŝi, neniu devis diri al ŝi ian malbonan vorton, ĉar tio povus fari al ŝi malutilon, kaj kontraŭ tio oni devis ŝin gardi: ŝi mamnutradis la grafan infanon; ĝi estis delikata kiel princo, bela kiel anĝelo. Kiel forte ŝi amis tiun infanon! Ŝia propra infano troviĝis en la loĝejo de la taglaboristino, kie la poto ne estis plena, sed la buŝo estis plena, kaj ordinare neniu tie estis hejme. La knabeto ploradis, sed kion neniu aŭdas, tio neniun tuŝas; li ploradis ĝis endormiĝo, kaj en la dormo oni sentas nek malsaton nek soifon, la dormo estas bela elpenso. Kun la tempo – la tempo kreskigas la malbonajn herbojn, oni diras, – ankaŭ la knabo de Anneto elkreskis, kvankam li restis malaltkreska; sed kun la familio, kiu pro mono prenis lin al si, li tute kunkreskiĝis. Anneto liberiĝis de li por ĉiam, ŝi estis nun urbanino, vivis en bona stato kaj portis ĉapelon. Sed neniam ŝi iris al la familio de la taglaboristino, ĉi tiu loĝis tro malproksime de la urbo, Anneto tie eĉ nenion havis por fari; la knabo apartenis al la familio, li tie sentis sin bone, por sia vivteno li povis jam mem zorgi, kaj tial li paŝtadis la ruĝan bovinon de Mads Jensen . Gardi brutojn li povosciis, kaj laboron li volis havi.

La ĉenhundo en palaco sidas en sunlumo fiere sur sia budo kaj bojas kontraŭ ĉiu pasanto, en pluva vetero ĝi enrampas internen kaj kuŝas seke kaj varme. La knabo de Anneto sidadis en sunlumo sur rando de foskavo kaj pritranĉadis pecon da ligno; en printempo li sciis pri tri florantaj fragujoj, kiuj promesis al li riĉan rikolton; la espero pri tio feliĉigis lin, sed ili ne donis fruktojn. En neĝo kaj pluvo li sidadis, kaj la akra vento poste sekigadis al li la vestaĵon sur la korpo. Kiam li venis hejmen, li estis puŝata kaj batata; li estis malbela kaj abomeninda, pri tio ĉiuj konsentis. Li alkutimiĝis al tio, li neniam spertis amon.

Kiel vivis la knabo de Anneto? Jes, kiel li povis vivi? Lia sorto estis: “neniam sperti amon”.

De la tero la sorto ĵetis lin sur la maron. Li iris en servadon sur mizeran ŝipeton, tie li sidadis ĉe la direktilo, dum la ŝipisto drinkis. Malpura kaj malbela li estis, malvarma kaj manĝegema; oni povus pensi, ke li neniam estis sata, kaj tia li efektive neniam estis.

Estis malfrua sezono, regis kruda, malseka, ventega vetero. La vento tranĉis glacie tra la dikaj vestoj, precipe sur la maro, kaj malgraŭ tio sur la libera maro naĝis mizera ŝipeto kun nur du homoj, oni povis preskaŭ diri, ke nur kun unu kaj duono da homoj; tio estis la ŝipisto kaj lia servisto. Dum la tuta tago estis nur speco de krepusko, nun fariĝis pli mallume, estis akra malvarmo. La ŝipisto trinkis glaseton da brando, por varmigi interne. Li elprenis la botelon kaj ankaŭ la glaseton, supre ĝi estis sendifekta, sed la piedo estis derompita kaj anstataŭigita per blue farbita ligna ŝtipo. Glaseto da brando, pensis la ŝipisto, efikas bone, sed du efikas pli bone. La ŝipservisto sidis ĉe la direktilo, li tenis ĝin ĉirkaŭprenite per siaj malmolaj malpuraj manoj. Malbela li estis, liaj haroj estis hirtaj, lia kresko estis malalta-dika, preskaŭ kripla; li estis filo de la taglaboristo, sed en la preĝeja libro li estis enskribita kiel filo de Anneto.

La vento fajfis, la ŝipo flugis rapide! La vento puŝegis la plenblovitan velon, kun ventega rapideco la malgranda ŝipeto tranĉis la ondojn. Ĉio ĉirkaŭe estis kruda, malseka, sed povis fariĝi ankoraŭ pli malbone. Halt’! Kio tio estis? Kio ekpuŝiĝis, kio krevis, kio fariĝis al la ŝipeto? Ĝi turniĝis ĉirkaŭ si mem. Ĉu falis pluvego, ĉu leviĝis ondego? La servisto ĉe la direktilo ekkriis laŭte: “En la nomo de Jesuo!” La ŝipeto surpuŝiĝis sur potencan rifon kaj iris al la fundo kiel malnova ŝuo en la vilaĝa lageto, iris al la fundo, kiel oni diras ordinare, kun siaj homoj kaj musoj. Da musoj tie estis sufiĉe, sed da homoj nur unu kaj duono: la ŝipisto kaj la knabo de la taglaboristo. Neniu tion vidis krom la kriantaj mevoj kaj la fiŝoj en la profundo, sed ankaŭ ĉi tiuj ne vidis tion klare, ĉar ili ektimigite saltis flanken, kiam la akvo brue verŝiĝis en la dronantan ŝipon. Nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo; entombigitaj ili estis ambaŭ; entombigitaj, forgesitaj! Nur la glaseto kun la blukolora ligna piedo ne dronis, la ligna ŝtipo tenis ĝin supre. La glaseto portiĝis sur la akvo, por ie disrompiĝi kaj esti alpelita al la bordo, kie kaj kiam? Nu, tio cetere ne estis ja grava! Nun ĝi finis sian servadon kaj estis amita. Kun la filo de Anneto la afero estis alia! Tamen en la ĉiela regno neniu animo povos plu diri: “li neniam estis amita!”

Anneto vivis en la urbo jam de multe da jaroj, estis nomata sinjorino kaj estis precipe fiera, kiam ŝi parolis pri siaj malnovaj rememoroj, pri la grafa tempo, kiam ŝi veturadis en kaleŝo kaj povis paroli kun grafinoj kaj baroninoj. Ŝia dolĉa grafa infano estis plej ĉarma Dia anĝelo, plej kara animo, kaj ili ambaŭ sin reciproke tre amis. Ili reciproke sin kisis kaj karesis, la knabo estis ŝia ĝojo, duono de ŝia vivo. Nun li estis granda, havis la aĝon de dekkvar jaroj, estis saĝa kaj bela; depost la tempo, kiam ŝi estis portinta lin sur la brakoj, ŝi plu lin ne vidis. Depost multe da jaroj ŝi ne estis en la grafa palaco, estis tre malproksime ĝis tie.

“Mi devas iam fari rapidan decidon!” diris Anneto. “Mi devas veturi al mia belegaĵo, al mia dolĉa grafa infano. Ha, li certe ankaŭ sopiras pri mi, pensas pri mi, amas min ankoraŭ kiel tiam, kiam li per siaj anĝelaj brakoj pendis ĉirkaŭ mia kolo kaj balbutis: ‘Neto!’ Tio sonis tiel delikate kiel tonoj de violono! Jes, mi devas decidiĝi kaj revidi lin!”

Ŝi ne veturis fiere, ŝi uzis siajn proprajn piedojn kaj atingis la palacon, kiu ĉiam ankoraŭ estis granda kaj lumanta kiel antaŭe kaj ĉirkaŭita de la sama bela parko. Sed la homoj en la palaco ĉiuj estis por ŝi fremdaj, neniu el ili sciis ion pri Anneto, neniu eĉ suspektis, kian gravan rolon ŝi iam ludis ĉi tie. Sed tion jam diros al ili grafino kaj ankaŭ ŝia propra filo. Ha, kiel ŝi sopiris ekvidi lin!

Jen Anneto fine estis ĉi tie. Longe ŝi devis atendi, kaj tempo de atendado daŭras tiel senfine longe! Antaŭ ol la gesinjoroj iris al la tablo, oni ŝin vokis al la grafino, kaj ĉi tiu akceptis ŝin tre afable. Sian dolĉan knabon ŝi estis vidonta post la manĝado, kaj por tio oni ŝin denove vokis.

Kiel granda, longa kaj gracia li fariĝis! Sed la ĉarmajn okulojn kaj la anĝelan buŝon li ankoraŭ havis. Li rigardis ŝin, ne dirante eĉ unu vorton. Certe li ŝin ne rekonis. Li sin turnis kaj volis foriri returne, sed tiam ŝi kaptis lian manon kaj almetis ĝin al sia buŝo.

“Bone, bone” li diris kaj forlasis la ĉambron, li, la penso de ŝia amo, li kiun ŝi estis aminta plej sincere kaj nun ankoraŭ amis, li, ŝia tuta fiero sur la tero.

Anneto forlasis la palacon kaj ekvagis malĝoje laŭlonge de la landvojo. Li tenis sin tiel fremde kontraŭ ŝi, havis por ŝi neniun vorton, li, kiun ŝi iam portadis tage kaj nokte kaj nun ankoraŭ portis en la koro.

Subite granda nigra korvo malleviĝis antaŭ ŝi sur la vojon kaj kriis per raŭka voĉo. “Ho,” ŝi diris, “kia malbonaŭgura birdo vi estas!”

Ŝia vojo kondukis preter la domo de la taglaboristo; la virino staris antaŭ la pordo, kaj ili komencis inter si interparoladon.

“Vi estas bone nutrita!” diris la taglaboristino; “vi estas dika kaj grasa, viaj aferoj iras bone!”

“Kial do ne!” respondis Anneto.

“La ŝipo tiam dronis kun ili!” daŭrigis la taglaboristino la interparoladon. “La ŝipisto Lars kaj la knabo ambaŭ dronis. Nun ĉio finiĝis por ili. Mi ĉiam esperis, ke la knabo iam povos helpi al mi per iom da mono. Al vi li nun farus plu neniajn elspezojn, Anneto!” “Jes, ili dronis!” respondis Anneto kaj plu ne parolis pri tiu afero. Anneto estis malgaja, ĉar ŝia grafa infano ne volis paroli kun ŝi, kun ŝi, kiu lin amis kaj nur por li entreprenis la longan vojon; tio kostis ankaŭ monon. La havita plezuro ne estis granda, sed ĉi tie ŝi ne diris eĉ unu vorton pri tio; ŝi ne volis malpezigi sian koron per ia komuniko al la taglaboristino, ĉar ĉi tiu povus ja pensi, ke ŝi ĉe la grafa familio plu ne estas estimata. Tiam la korvo transflugis super ŝi kaj denove eksonigis sian raŭkan voĉon.

“La nigra kriisto,” diris Anneto, “hodiaŭ senĉese min timigas! ”

Ŝi alportis kun si kafon kaj cikorion; por la malriĉa taglaboristino, kiu longe ne havis tiajn frandaĵojn, tia donaco estis bonfaro, kaj Anneto petis, ke oni pretigu por ŝi ankaŭ unu tason. Dum la kafo estis kuirata, ŝi sidiĝis sur seĝo kaj endormiĝis. Tiam ŝi ekvidis en sonĝo tiun, kiu antaŭe neniam vivis en ŝiaj sonĝoj: ŝi sonĝis pri sia propra filo, kiu en ĉi tiu sama domo estis malsatinta kaj kriinta, kiu elkreskis en malĝojo kaj mizero kaj nun kuŝis en la profunda maro, Dio scias kie. Ŝi sonĝis, ke ŝi sidas tie, kie ŝi efektive nun sidis, kaj la taglaboristino sur la korto kuiras kafon. La odoro de la kafo jam plenigis ĉambron, kaj subite aperis en la pordo mirinda ĉarma estaĵo, bela kiel la grafa infano, kaj la infana figuro diris:

“Nun la mondo pereas! Tenu vin forte je mi, ĉar vi estas ja ĉiuokaze mia patrino! Vi havas anĝelon en la ĉiela regno! Tenu vin forte je mi!”

Kaj la figuro ŝin prenis, sed samtempe leviĝis grandega bruo, kiu kredeble estis kaŭzata de la krevanta mondo, kaj la anĝelo leviĝis kaj tenis ŝin forte je la manikoj de la ĉemizo, tiel forte, ke ŝi, kiel ŝajnis al ŝi, leviĝis de la tero. Sed subite io peza alpendiĝis al ŝiaj piedoj, almetiĝis al ŝia dorso; ŝi havis la impreson, kvazaŭ cent virinoj alkroĉiĝis al ŝi kaj kriis: “Se vi saviĝas, ni ankaŭ devas saviĝi! Tenu forte, tenu forte!” Kaj ili ĉiuj alpendiĝis. Tio estis tro multe; “riĉ’, raĉ’”, la maniko disŝiriĝis, kaj Anneto falegis en grandegan profundon, tiel ke ŝi ĉe tio vekiĝis, – kaj ŝi estis jam tuj renversiĝonta kun la seĝo, sur kiu ŝi sidis. Ŝia kapo estis tiel konfuzita, ke ŝi tute ne povis rememori, kion ŝi sonĝis, ŝi nur konsciis, ke tio estis io malbona.

Oni trinkis la kafon, ĉe kio oni multe rakontis, kaj poste Anneto iris al la plej proksima urbo, kie ŝi devis trovi la ŝarĝveturigiston kaj kun li ankoraŭ en la sama nokto veturi al sia hejmo. Sed kiam ŝi renkontis la ŝarĝveturigiston, li asertis, ke antaŭ la sekvanta vespero ili ne povos veturi. Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado, ŝi konsideris la longecon de la vojo kaj prikalkulis, ke, se ŝi ne sekvos la landvojon, sed iros laŭlonge de la marbordo, ŝi ŝparos preskaŭ du mejlojn. Krom tio estis bela vespero kaj plej bela plenluno, per unu vorto – Anneto decidis iri piede. En la sekvanta tago ŝi povis esti hejme.

La suno estis subiĝinta, la vesperaj sonoriloj ankoraŭ sonoris, – ne, tio ne estis la sonoriloj, tio estis ranoj, kiuj kvakis en la marĉoj. Jen ili silentiĝis, ĉio estis silenta; eĉ unu birdon oni ne aŭdis, ĉiuj jam delonge ripozis, kaj la strigo ne estis ankoraŭ hejme. Nenian sonon oni aŭdis en la arbaro aŭ sur la marbordo, laŭlonge de kiu ŝi iris. Ŝi aŭdis la paŝojn de siaj propraj piedoj en la sablo, neniu bato de ondo estis aŭdebla, absoluta silento regis super la akva abismo. Mutaj ili ĉiuj tie estis, la vivantoj kaj la mortintoj.

Anneto iris kaj pensis, kiel oni diras, pri nenio, ŝi forpelis de si ĉiujn pensojn; tamen la pensoj ŝin ne forlasis, ili neniam nin forlasas, ili nur kuŝas en speco de dormo, la viviĝintaj kiuj trankviliĝis, kiel ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne moviĝis. Sed la pensoj aperas, ili povas ekmoviĝi en nia koro, ili povas ekmoviĝi en nia kapo aŭ subite nin ataki.

“Bonfaroj alportas benon!” estas skribite. “La peko naskas la morton! ” estas ankaŭ skribite. Multaj aferoj estas skribitaj, multaj estas diritaj, oni tion ne scias, oni tion ne memoras. Tiel estis kun Anneto. Sed tio povas subite veni en la kapon, tio povas veni!

Ĉiuj malvirtoj, ĉiuj virtoj kuŝas en nia koro, en via, en mia; ili kuŝas kiel malgrandaj, nevideblaj grajnetoj. Jen el ekstere venas sunradio, ektuŝo de malbona mano, vi turnas ĝin dekstren, tio povas esti decida, kaj la malgranda grajneto skuiĝas, ĝi ŝvelas, ĝi krevas kaj enverŝas ĉiujn siajn sukojn en vian sangon, kaj tiam vi senhalte ekmoviĝas. Ekzistas pensoj maltrankviligantaj; tiel longe, kiel oni iras kvazaŭ en sonĝo, oni ilin ne havas, sed ili komencas moviĝi! Anneto iris kvazaŭ en sonĝo, la pensoj komencis moviĝi. De unu Kandelfesto ĝis la alia la koro havas multe sur sia kalkultabelo, la kalkulon pri tuta jaro; multe estas forgesite, pekoj per vortoj kontraŭ Dio, kontraŭ nia proksimulo kaj kontraŭ nia propra konscienco. Ni tion ne pripensas, kaj tion ankaŭ Anneto ne faris; ŝi faris nenion malbonan kontraŭ la leĝoj de la lando, ŝi estis opiniata, kiel ŝi sciis, brava, honesta kaj estiminda. Kiam ŝi nun iris laŭlonge de la marbordo, ŝi subite ekvidis ke io tie kuŝis. Kio ĝi estas? Ŝi haltis; kion la maro tie elĵetis? Tie kuŝis malnova vira ĉapelo. Kie ĝi povis defali de ŝipo? Ŝi aliris pli proksime, haltis kaj rigardis la ĉapelon. He, kio tie kuŝis! Timo ŝin atakis; sed estis nenio, kion oni devus timi, tio estis mara herbo aŭ junko, kiu kovris longforman ŝtonon kaj aspektis kiel korpo de homo. Tio estis nur junko aŭ mara herbo, ŝi tamen restis timigita, kaj dum ŝi iris pluen, venis al ŝi en la kapon diversaj aferoj, kiujn ŝi aŭdis, kiam ŝi estis infano, la tuta superstiĉo pri la marborda fantomo, la fantomo de tiuj, kiujn la maro elĵetis sur la dezertan bordon kaj kiuj restis tie ne enterigitaj. Oni diris, ke la marborda fantomo sekvas la solecan migranton, alpendiĝas al li kaj postulas, ke oni portu ĝin sur la tombejon, por ke ĝi ricevu tombon en Kristana tero. “Tenu forte, tenu forte!” ĝi krias, kiel oni diras. Kiam Anneto ripetis en si mem tiujn vortojn, ŝi subite rememoris sian tutan sonĝon, vivanta ĝi staris antaŭ ŝia animo, kiel la patrinoj kun la krio “tenu forte, tenu forte” alkroĉiĝis al ŝi, kiel la mondo pereis, ŝiaj manikoj disŝiriĝis kaj ŝi forfalis de sia infano, kiu en la horo de juĝo volis ŝin tiri supren. Ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango, ŝia infano, kiun ŝi neniam amis, pri kiu ŝi eĉ ne pensis, tiu infano kuŝis nun sur la fundo de la maro, ĝi povis veni kiel marborda fantomo kaj krii: “tenu forte, tenu forte! metu min en Kristanan teron!” Dum ĉi tiuj pensoj iris tra ŝia kapo, ŝi sentis pikadon en siaj piedoj, kaj ŝi iris pli rapide. La timo simile al malseka mano kuŝiĝis sur ŝia koro, tiel ke ŝi preskaŭ svenis. Dum ŝi rigardis la maron, la aero ĉirkaŭ ŝi subite fariĝis ĉiam pli kaj pli densa. Aperis peza nebulo kaj kuŝiĝis sur la arbetaĵoj kaj arboj, kio donis al ili strangan aspekton. Ŝi sin returnis, por rigardi la lunon, kiu staris malantaŭ ŝi. Ĝi similis al pala disko sen radioj. Ŝi havis la senton, kvazaŭ io peza kuŝiĝis sur ĉiuj ŝiaj membroj; “tenu forte, tenu forte!” ŝi pensis. Kiam ŝi denove sin returnis kaj ekrigardis la lunon, ŝajnis al ŝi, ke ĝia vizaĝo troviĝas tute proksime antaŭ ŝi kaj ke la nebulo kvazaŭ blanka tola kovro pendas de ŝiaj ŝultroj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas: “Tenu forte! Metu min en Kristanan teron!” kaj ŝi efektive aŭdis tonon, obtuzan, maltrankviligan, kiu ne povis veni de la ranoj en la marĉo nek de korvoj aŭ kornikoj, ĉar ilin ŝi nenie rimarkis. “Enterigu min, enterigu min!” sonis laŭte kaj aŭdeble. Jes, tio estis la marborda fantomo de ŝia infano, kiu kuŝis sur la fundo de la maro kaj ne povis trovi pacon nek ripozon, ĝis ĝi estos portita sur la tombejon kaj oni elfosos por ĝi tombon en Kristana tero. Tien ŝi volis iri, tie ŝi volis fosi tombon. Ŝi ekiris en la direkto al la plej proksima preĝejo, kaj ĉar al ŝi ŝajnis, ke ŝia ŝarĝo fariĝis malpli peza aŭ eĉ tute malaperis, ŝi volis denove iri returne kaj rapidi hejmen laŭ la plej mallonga vojo. Sed tiam io denove ŝin kaptis. “Tenu forte, tenu forte!” Tio sonis kiel kvakado de ranoj, tio sonis kiel plenda kriado de birdoj, tio sonis tute klare: “Enterigu min, enterigu min!”

La nebulo estis malvarma kaj malseka, ŝia mano kaj ŝia vizaĝo estis malvarma kaj malseka de timo kaj teruro; ekstere ŝi sentis premadon, ŝian internon trafluis amaso da pensoj, kiujn ŝi neniam antaŭe sentis.

En la daŭro de unu printempa nokto ĉe ni en la nordo la fagarbaro povas eligi burĝonojn kaj ĉe la sunlumo de la sekvanta tago aperi en sia juna luma belegeco; en la daŭro de unu sola sekundo povas disvolviĝi la semitaĵo de niaj pekoj per pensoj, vortoj kaj faroj, kiu estas disŝutita en nia ĝisnuna vivo. Ĝi eligas ĝermojn kaj disvolviĝas en la daŭro de unu sekundo, kiam la konscienco vekiĝas, kaj Dio ĝin vekas tiam, kiam ni tion plej malmulte atendas. Tiam nenio plu estas pravigebla, la faro staras kaj atestas kontraŭ ni, la pensoj ricevas teruron pri tio, kion ni portis en ni kaj ne sufokis, ni ricevas teruron pri la semitaĵo, kiun ni ŝutis en malhumileco kaj senpripenseco. La koro enfermas en si ĉiujn virtojn, sed ankaŭ ĉiujn malvirtojn, kaj ili povas prosperi sur la plej malfekunda grundo.

Kion ni diris ĉi tie per vortoj, tio ondiĝis en la pensoj de Anneto; tio ŝin senfortigis, ŝi falis sur la teron kaj rampis sur ĝi kelkan spacon. “Enterigu min, enterigu min!” io sonis; ha, plej volonte ŝi enterigus sin mem, se nur la tombo estus eterna forgeso de ĉiuj pekoj. Tio estis la serioza horo de vekiĝo kun teruro kaj timego. Kaŭze de ŝia superstiĉo ŝia sango jen bolis, jen rigidiĝis; multaj aferoj, pri kiuj ŝi neniam volus paroli, venis al ŝi en la kapon. Sensone kiel la ombro de nubo en lunlumo traŝvebis antaŭ ŝi aperaĵo, pri kiu ŝi jam antaŭe aŭdis. Tute antaŭ ŝi pretergalopis kvar spiregantaj ĉevaloj, fajro flamis el iliaj okuloj kaj nazotruoj. Ili tiris ardantan kaleŝon, en kiu sidis la malbona bienmastro, kiu loĝis en ĉi tiu regiono antaŭ pli ol cent jaroj. Ĉiun noktomezon li veturas, kiel oni diris, en sian bienon kaj tuj veturas returne. Li ne estis blanka, kiel oni ordinare prezentas al si mortinton, ne, li estis nigra kiel karbo, kiel estingiĝinta karbo. Li kapsalutis Anneton kaj faris al ŝi signojn. “Tenu forte, tenu forte! Tiam vi povos denove veturi en grafa kaleŝo kaj forgesi vian infanon!”

Ŝi iris pli rapide antaŭen kaj atingis la tombejon. Sed la nigraj krucoj kaj la nigraj korvoj intermiksiĝis antaŭ ŝiaj okuloj. La korvoj kriis, kiel hodiaŭ la korvo estis kriinta, sed nun ŝi komprenis, kion ili kriis. “Mi estas korva patrino, mi estas korva patrino!” diris ĉiu el ili, kaj Anneto sciis, ke tiu nomo rilatas ankaŭ al ŝi; ŝi eble aliformiĝos en tian nigran birdon kaj devos senĉese kriadi, kiel tiu kriis, se ŝi ne sukcesos elfosi la tombon.

Kaj ŝi ĵetiĝis sur la teron kaj fosis per siaj manoj tombon en la malmola tero, ĝis la sango komencis ŝpruci el ŝiaj fingroj.

“Enterigu min, enterigu min!” sonis seninterrompe; ŝi timis la kokokrion, ŝi timis la unuan ruĝan strion en la oriento, ĉar se ŝia laboro ne estos finita ĝis tiam, ŝi pereos. Kaj la koko ekkriis, kaj en la oriento montriĝis brileto de lumo, – la tombo estis elfosita nur duone, glacia mano ekglitis sur ŝia kapo kaj vizaĝo malsupren ĝis la koro. “Nur duono de tombo!” io ĝemis, kaj ombro malrapide forŝvebis returne, al la fundo de la maro. Jes, tio estis la marborda fantomo! Senforte Anneto falis sur la teron, ŝi havis plu nek pensojn nek sentojn.

Estis luma tago, kiam ŝi denove rekonsciiĝis; du viroj levis ŝin. Ŝi kuŝis ne sur la tombejo, sed sur la marbordo, kaj ŝi estis fosinta antaŭ si profundan truon en la sablo kaj sange vundis al si la fingrojn je rompita glaso, kies akraranda malsupra parto sidis sur blukolora ligna ŝtipo. Anneto estis malsana. Ŝia konscienco miksis la kartojn de la superstiĉo, dismetis ilin kaj prenis el ili informon, ke ŝi nun havas nur duonon da animo, ke la duan duonon forprenis kun si ŝia infano sur la fundon de la maro. Ŝi estis konvinkita, ke neniam ŝi povos akiri favorkorecon de la ĉielo, antaŭ ol ŝi ricevos returne tiun duan duonon, kiu estas retenata en la profundo de la maro. Anneto revenis hejmen; ŝi ne estis plu tiu estaĵo, kiu ŝi estis antaŭe. Ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo, nur unu fadeno tiriĝis tra ĉiuj ŝiaj pensoj kaj sentoj, la ĉiam revenanta ideo porti la marbordan fantomon sur la tombejon, fosi por ĝi tombon kaj per tio returne akiri sian tutan animon.

En multaj noktoj ŝi malaperis el la domo, kaj ĉiam oni ŝin tiam trovis sur la marbordo, kie ŝi atendis la fantomon. Tiel pasis tuta jaro; en unu nokto ŝi denove malaperis, sed oni ne povis ŝin retrovi; la tuta sekvanta tago pasis en senfrukta serĉado.

Kiam vespere la preĝeja servisto eniris en la preĝejon, por sonorigi al la vespera preĝo, li ekvidis Anneton, kuŝantan antaŭ la altaro. Ĉi tie ŝi estis depost la plej frua matena horo, ŝiaj fortoj preskaŭ tute ŝin forlasis, sed ŝiaj okuloj lumis, ŝia vizaĝo havis ruĝetan brilon. La lastaj radioj de la suno falis sur ŝin, glitis brilante sur la altaron kaj origis la brilpurajn bukojn de la Biblio, kiu kuŝis sur ĝi malfermite. Klare oni povis legi la vortojn de la profeto Joel: “Disŝiru viajn korojn, sed ne viajn vestojn, returnu vin al la Eternulo!” – “Tio estis simpla hazardo!” oni diris, kiel multajn aferojn oni atribuas al la hazardo

Sur la vizaĝo de Anneto, kiun prilumis la suno, oni povis legi pri paco kaj favorkoreco. Al ŝi estis tiel bone, ŝi diris; ŝi nun denove tute refortiĝis. En ĉi tiu nokto, ŝi diris, ŝin vizitis la marborda fantomo, ŝia propra infano, kaj ĝi diris: vi elfosis por mi nur duonon da tombo, sed dum tre longa tempo vi tenis min entombigite en via koro, kaj tie patrino konservas sian infanon plej bone. Tial ĝi returne redonis al ŝi ŝian perditan duonon da animo kaj kondukis ŝin en la preĝejon.

“Nun mi estas en la domo de Dio,” ŝi diris, “kaj en Lia domo oni estas feliĉa!”

Kiam la suno estis tute subiĝinta, la animo de Anneto estis tute supre, tie, kie ne ekzistas timo, kiam oni finis sian surteran bataladon; kaj Anneto ĝin finis.

Infana babilado

Ĉe la gesinjoroj grandnegocistoj estis granda kunveno de infanoj, infanoj de riĉaj homoj kaj infanoj de altklasaj homoj. La grandnegocisto estis homo bonstata kaj klera. Li mem estis studinta en la universitato, laŭ la deziro de sia patro, kiu komence estis nur brutkomercisto, sed honesta kaj agema. Tio donis monon, kaj al tio la grandkomercisto ŝuldis sian prosperon. Saĝon li havis, kaj eĉ koron, tamen pri tio oni malpli parolis ol pri lia multo da mono.

Lin konstante vizitadis altkvalitaj homoj, altkvalitaj per la nobeleco de sia naskiĝo kaj altkvalitaj per nobeleco de la spirito, tiaj, kiuj havis ambaŭ nobelajn titolojn, kaj tiaj, kiuj havis neniun el ili. Tie nun estis kunveno de infanoj, infana amuziĝo, kaj infanoj eldiras libere, kion ili havas en la koro. Inter la malgranda gastaro troviĝis unu plej ĉarma knabino, sed terure fiera. Tion rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj, sed ne ŝiaj gepatroj, ĉar ili estis tro prudentaj por tio. Ŝia patro estis palacano, kaj tio, kiel ŝi sciis, estis terure grava afero.

“Mi estas palaca infano!” ŝi diradis. Ŝi povus tiel same bone esti kela infano, ĉar nek la unuan staton nek la duan oni povas atingi per siaj propraj faroj. Krom tio ŝi rakontis al la aliaj infanoj, ke ŝi estas “moŝtnaskita”, kaj ŝi diris plue, ke se oni ne estas moŝtnaskita, oni povas fariĝi nenio. Lerni kaj esti tre diligenta nenion helpas, se oni ne estas moŝtnaskita, tiam oni nenion povas atingi.

“Kaj el tiuj, kiuj havas simplan nomon, neniam povas io fariĝi,” ŝi diris. “Oni devas alarkigi la brakojn al la flankoj kaj teni malproksime de si tiujn, kiuj havas simplan nomon.” Ĉe tio ŝi alarkigis ŝiajn malgrandajn ĉarmajn braketojn kun la pintaj kubutoj al siaj flankoj, por montri, kiel oni devas agi. Kaj la malgrandaj braketoj estis tiel ĉarmaj; ŝi estis dolĉa infano.

Sed la malgranda filino de la grandnegocisto tre ekkoleris. La nomo de ŝia patro estis simpla, kaj tial ŝi diris tiel fiere, kiel ŝi povis:

“Sed mia patro povas, tuj kiam li ekvolus, aĉeti bombonojn je cent spesmiloj! Ĉu via patro tion povas?”

“Jes, sed mia patro,” interrompis ŝin la malgranda filino de verkisto, “povas vian patron kaj ankaŭ vian kaj ĉiujn patrojn meti en la gazeton. Ĉiuj homoj lin timas, diras panjo, ĉar mia patro estas tiu, kiu regas en la gazeto.”

Ĉe tio la knabineto alte levis la kapon, kvazaŭ ŝi estus vera princino, kiu devas sin teni fiere.

Sed ekstere antaŭ la duone malfermita pordo staris malriĉa knabo kaj enrigardis tra la fendo. La knabo ne havis la rajton eĉ eniri en la ĉambron, tiel malaltstata li estis. Li estis turnadinta la rostostangon por la kuiristino, kaj nun li ricevis la permeson stari malantaŭ la pordo kaj enrigardi al la elegante vestitaj infanoj, kiuj tie gaje amuziĝis, kaj tio estis por li tre multe.

“Se mi povus ankaŭ esti unu el ili!” li pensis, kaj li aŭskultis, kio tie estis parolata, kaj tio donis sufiĉe da kaŭzo, por esti afliktita. Eĉ unu spesdekon ne havis liaj gepatroj hejme sur la fundo de sia kofro, ili ne havis la rimedojn por aboni gazeton, des pli por ĝin verki, kaj la plej malbona estis ankoraŭ tio, ke la nomo de lia patro, kaj sekve ankaŭ lia, estis tre simpla, kaj el li sekve neniam io fariĝos en la mondo. Tio estis tre malĝojiga.

Tio estis en tiu vespero.

* * *

Depost tiam pasis jaroj, kaj el la infanoj fariĝis homoj.

Belega domo staris en la urbo, ĝi estis plena de belegaĵoj, ĉiuj volis ilin vidi, eĉ homoj el ekster la urbo venis, por tion admiri. Kiu, laŭ via opinio, el la infanoj, pri kiuj ni rakontis, povis diri, ke tiu domo estas lia? Nu, kredeble estas facile diveni? Ne, ne tiel facile. La domo apartenis al la malgranda malriĉa knabo; io tamen fariĝis el li, kvankam lia nomo estis tre simpla – Thorwaldsen .

Kaj la tri aliaj infanoj? El tiuj infanoj, kiuj apartenis al la nobelara deveno, mona kaj spirita, neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion, neniu superis la aliajn. Sed bonaj kaj bravaj homoj tamen fariĝis el ili; ili havis en ŝi bonan grundon. Tio, kion ili tiam pensis kaj parolis, estis nur infana babilado.

Peco da perlovico

1.

La ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor . Ĝi estas belega peco da perlovico, kolekto da tiaj perloj, da kiaj Eŭropo nun havas tiel grandan abundon. La plej valoraj perloj el tiu granda perlovico estas nomataj: Parizo, Londono, Vieno, Neapolo. Tiu aŭ alia homo eble opinias, ke tiuj grandaj urboj ne estas la plej belaj perloj el tiu vico, aŭ li montras anstataŭ tio ian nekonatan urbeton, kiu estas lia naskiĝloko, kie loĝas liaj karaj. Jes, ofte tio estas nur malgranda bieneto, malgranda domo, kaŝita inter verdaj bariloj, unu punkto, kiu kvazaŭ forflugas, kiam la vagonaro preterkuras.

Kiom da perloj troviĝas en la perlovico de Kopenhago ĝis Korsor ? Ni rigardu ses, kiuj en la okuloj de la plejmulto aperas kiel la plej rimarkindaj. Malnovaj rememoroj kaj eĉ kantoj donas al tiuj perloj brilon, tiel ke ili lumante vivas en niaj pensoj.

Ĉe la monteto, sur kiu staras la kastelo de Frederiko la Sesa, kie Oehlenschlager travivis sian vivon, brilas en luksa arbara regiono unu el tiuj perloj, dua kabano de Filemono kaj Baŭcido, la ĉarma hejmo de du amindaj gemaljunuloj. Ĉi tie loĝis Rahbeck kun sia edzino Camma ; ĉi tie, sub ilia gastama tegmento, en la vivdaŭro de tuta generacio kolektiĝadis ne malmulte da herooj de la spirito el la agema kaj brua Kopenhago; ĉi tie estis fondita hejmo por la spirito, – kaj nun.... Ne diru: “ha, kia ŝanĝo!” Ne, eĉ nun ankoraŭ tio estas hejmo de la spirito, varmejo por malsanemaj kreskaĵoj! La flora burĝono, kiu ne estas sufiĉe forta por disvolviĝi, tamen enhavas en si, kvankam kaŝite, ĉiujn ĝermojn por folioj kaj semo. Ĉi tie la suno de la spirito lumas en bone vartatan hejmon de la spirito, vivigas kaj vigligas. La mondo de ĉirkaŭe radias tra la okuloj en la neesploreblan profundon de la animo. La hejmo de la idiotoj, ĉirkaŭata de homa amo, estas sankta loko, varmejo por la malsanema kreskaĵo, kiu devas denove esti plantita kaj ekflori en la ĝardeno de Dio. La plej malfortaj koncerne la spiriton nun estas kolektataj tie, kie iam renkontiĝadis la plej grandaj kaj fortaj, interŝanĝadis siajn pensojn kaj leviĝadis supren, – supren leviĝas ankaŭ nun ankoraŭ la flamo de la animoj en la dua kabano de Filemono kaj Baŭcido.

La urbo de la reĝaj tomboj ĉe la fonto de Hroar, la malnova Roskilde , kuŝas antaŭ ni. La graciaj turpintoj de la preĝejo leviĝas super la malalta urbo kaj speguliĝas en Isefjord . Nur unu tombon ni ĉi tie elserĉos, ni ĝin rigardos en la emajlo de la perlo. Ĝi ne estas la tombo de la potenca reĝino de la Unio, Margareto, ne, interne de la tombejo, antaŭ kies blanka muro ni tute proksime preterflugas, troviĝas la tombo, nevalora ŝtono ĝin kovras. La reĝo de la orgeno, la granda Dana romantikisto, ĉi tie dormas, la verkinto de niaj plej belaj popolaj kantoj. Roskilde , urbo de la reĝaj tomboj, en la brilo de via perlo ni pririgardos la simplan tombon, sur kies ŝtono estas elhakita liro kaj la nomo: Weyse .

Nun ni venas al Sigersted apud la urbo Ringsted ; la fluejo de la rivero estas malprofunda; la flava greno kreskas tie, kie albordiĝis la boato de Hagbarth , ne malproksime de la virgulina turo de Signes . Kiu ne konas la legendon de Hagbarth , kiu pendis en la kverko, kaj pri la kaĝo de Signes , kiu staris en flamoj, la legendon pri la forta amo?

“Belega Soro, ĉirkaŭkronita de arbaro!” Nun la silenta monaĥeja vilaĝo ricevis travidon tra la muskokovritaj arboj. Kun okuloj de juneco ĝi el la akademio trans la lagon rigardas al la mondvojo, aŭdas la ĝemadon de la drako-lokomotivo, kiu flugas tra la arbaro. Soro, vi perlo de la poezio, vi kaŝas en vi la polvon de Holberg ! Simile al potenca blanka cigno ĉe la profunda arbara lago staras via kastelo de instruiteco, kaj supren al ĝi simile al blanka astrofloro en la arbaro lumas malgranda domo. Piaj kantoj sonas el ĝi malproksimen super la landon, tie estas parolataj vortoj, kiujn aŭskultas eĉ la vilaĝano kaj per ili konatiĝas kun la malaperintaj tempoj de Danujo. La verda arbaro kaj la kantado de la birdoj estas ligitaj inter si, kiel la nomoj Soro kaj Ingemann .

Pluen al la urbo Slagelse ! Kio speguliĝas ĉi tie en la emajlo de la perlo? Malaperis la monaĥejo Antvoskov , malaperis la riĉaj salonoj de la kastelo, eĉ ĝia solece staranta forlasita flankparto. Tamen unu malnova signo ankoraŭ staras, ĉiam renovigata, ligna kruco tie sur la altaĵo, kie en la legenda tempo Hellig Anders , la pastro de Slagelse , vekiĝis, transportita tien dum unu nokto el Jeruzalem .

Korsor , – ĉi tie naskiĝis vi, kiu donis al ni:

“Miksinte ŝercon kun seriozaĵo

En kantoj pri la Zelandano Knut .”

Vi, majstro en vortoj kaj spritaĵoj! La malaperantaj malnovaj remparoj de la forlasita fortikaĵo estas nun ĉi tie la lastaj videblaj atestantoj de la hejmo de via juneco. Kiam la suno subiras, iliaj ombroj montras al la loko, kie staris la domo de via naskiĝo. De ĉi tiuj remparoj vi vidis, kiam vi estis malgranda, kiel “la lun’ post la insulo malleviĝas”, kaj vi tion senmortigis per via kanto, vi, kiu vagadis tra la labirinto de la mondo kaj trovis, ke

“Nenie rozoj estas tiel ruĝaj,

iliaj dornoj tiel nesenteblaj,

Nenie la lanugo tiel mola,

Kiel en nia dolĉa infaneco.”

La ĉarmaj kantoj de la bona humoro kaj spriteco! Ni plektas al vi florkronon el asperuloj, ĵetas ĝin en la maron, kaj la ondoj portos ĝin al la golfo de Kil, sur kies bordo kuŝas via polvo. Ĝi alportos al vi salutojn de la juna generacio, salutojn el la gepatra urbo Korsor , kie finiĝas la perlovico.

2.

“Ĝi estas efektive peco da perlovico, la distanco inter Kopenhago kaj Korsor ,” diris la avino, kiu aŭdis la voĉlegadon de tio, kio estas skribita supre. “Almenaŭ por mi ĝi estas perlovico kaj fariĝis tia antaŭ pli ol kvardek jaroj,” ŝi diris. “Tiam ni ne havis vapormaŝinojn; por traveturi tiun vojon, ni uzis tiom da tagoj, kiom da horoj vi nun uzas. Tio estis en la jaro 1815; tiam mi havis la aĝon de dudek unu jaroj; tio estas bela aĝo, kvankam en la tridekaj jaroj oni ankaŭ havas ankoraŭ ĉarman aĝon, ho tiel benitan! En la tempo de mia juneco veturi al Kopenhago estis pli granda maloftaĵo ol nun, al tiu urbo super ĉiuj urboj, kia ĝi estis en niaj okuloj. Miaj gepatroj volis post dudek jaroj denove fari tie viziton, kaj mi estis veturonta kun ili. La vojaĝon ni priparolis jam dum jaroj, kaj nun ĝi devis efektiviĝi! Ŝajnis al mi, kvazaŭ. komenciĝas tute nova vivo, kaj en certa rilato por mi efektive komenciĝis nova vivo.

Oni kudris, oni pakis, kaj kiam ni efektive devis jam ekveturi, kiom multe da bonaj amikoj venis por diri al ni adiaŭ! Granda estis la vojaĝo, kiun ni havis antaŭ ni! Antaŭ tagmezo ni en la Holstinia kaleŝo de miaj gepatroj elveturis el Odense , tra la tuta strato konatoj kapsalutis nin el la fenestroj, preskaŭ ĝis ni elveturis tra la urba pordego. La vetero estis belega, la birdoj kantis, ĉio estis plezuro kaj ĝojo, oni forgesis, ke la vojo ĝis Slyborg estos longa kaj laciga. Ĉirkaŭ la vespero ni tie alvenis; la poŝto estis venonta nur en la nokto, kaj pli frue la pramŝipo ne foriras; tial ni iris sur la ŝipon. Tie, kiel malproksimen ni povis vidi, kuŝis antaŭ ni la granda akvo, silenta kaj trankvila. Ni kuŝiĝis en niaj vestoj kaj dormis. Kiam mi vekiĝis frue matene kaj iris sur la ferdekon, estis tia nebulo, ke sur nenia flanko ni ion povis vidi. Mi aŭdis, kiel la kokoj krias, ŝajnis al mi, ke la suno leviĝas, ke la sonoriloj sonoras. Kie ni povis esti? La nebulo leviĝis, kaj tiam montriĝis, ke ni ĉiam ankoraŭ troviĝas apud Slyborg . Pli malfrue en la tago fine leviĝis neforta vento, sed rekte en kontraŭa direkto. Ni krozis kaj krozis, kaj fine ni havis la feliĉon, ke tuj post la dekunua horo nokte ni atingis Korsoron, uzinte dudek du horojn, por traveturi la kvar mejlojn.

Estis al ni agrable eliri sur la teron; sed estis mallume, la lampoj brulis malklare, kaj al mi, kiu neniam antaŭe estis en iu alia urbo krom Odense , ĉio aperis tiel tute fremda.

“Vidu, ĉi tie naskiĝis Baggesen !” diris mia patro, “kaj ĉi tie vivis Birckner .”

Tiam la malnova urbo kun siaj malgrandaj domoj por unu fojo aperis al mi pli hela, pli aminda kaj pli granda; krom tio ni estis tiel ĝojaj, ke ni denove havas firman teron sub la piedoj. Dormi tamen mi ne povis, miaj pensoj estis okupitaj de ĉio nova, kion mi depost antaŭhieraŭ jam vidis kaj travivis.

La sekvantan matenon ni devis frue leviĝi; ni havis antaŭ ni ĝis Slagelse malbonan vojon kun maloportunaj montoj kaj kun multe da truoj, kaj transe de tiu urbo kredeble ankaŭ ne estis multe pli bone; kaj tamen ni tre volis alveni en la Kankrejo sufiĉe frue, ke ni povu ankoraŭ dum la tago iri al Soro kaj viziti Emilon de Moller , kiel ni lin nomis. Tio estis via avo, mia formortinta edzo, la preposto; li estis tiam studento en Soro kaj ĵus trapasis sian duan ekzamenon.

Post tagmezo ni alvenis en la Kankrejo; ĝi estis tiam multe vizitata loko, la plej bona gastejo sur la tuta vojo, kaj plej ĉarma regiono, kiel vi ĉiuj devas konfesi, ĝi estas ankoraŭ nun. Brava mastrino tie regis, sinjorino Plambek , ĉio en la domo brilis kaj fulmis de pureco. Sur la muro pendis sub vitro kaj en kadro letero de Baggesen al ŝi, ĝi certe meritis, ke oni ĝin rigardu. Por mi ĝi estis granda rimarkindaĵo. Poste ni iris al Soro kaj trovis tie Emilon. Vi povas kredi, ke li tre ĝojis, kiam li vidis nin, kaj por ni estis ne malpli granda ĝojo vidi lin; li estis tiel bona kaj atentema! Kun li ni pririgardis la preĝejon kun la tombo de Absalon kaj kun la ĉerko de Holberg ; ni pririgardis la malnovajn surskribojn de la monaĥoj kaj transŝipiĝis trans la lagon al ‘Parnaso’. Tio estis la plej bela vespero, kiun mi memoras. Mi estis tute konvinkita, ke se oni ie en la mondo povas verki poeziaĵon, tio devas esti en Soro, en tiu paco, en tiu belegeco de la naturo. Poste ni iris malsupren laŭ la tiel nomata vojo de la filozofoj, la bela soleca vojo laŭlonge de la marbordo ĝis la Kankrejo ĉe la granda landvojo. Emilo restis kaj manĝis kun ni, miaj gepatroj trovis, ke li fariĝis tre saĝa kaj aspektas tre bone. Li promesis al ni, ke post kvin tagoj li estos ĉe sia familio en Kopenhago kaj kune kun ni; tio estis ja la festo de Pentekosto. La horoj en Soro kaj en la Kankrejo apartenas al la plej belaj en mia vivo.

La sekvantan matenon ni forveturis tre frue, ĉar ni havis ĝis Roskilde longan vojon kaj devis alveni tie sufiĉe frue, por povi ankoraŭ pririgardi la preĝejon. Krom tio la patro intencis viziti vespere malnovan lernejan kolegon. Tio ankaŭ estis farita. La nokton ni pasigis en Roskilde , kaj en la sekvanta tago, sed ne pli frue ol tagmeze, ĉar tio estis plej mizera, plej multe elveturita vojo, kiun ni devis traveturi, ni alvenis en Kopenhago. Proksimume tri tagojn ni uzis por veni de Korsor al Kopenhago; nun vi povas traflugi la saman vojon en tri horoj. La perloj ne fariĝis pli valoraj, tio ne estis ebla, sed ilia laĉo fariĝis nova kaj admirinda. Mi restis kun miaj gepatroj en Kopenhago tri semajnojn; kun Emilo ni estis kune dum tutaj ok tagoj, kaj kiam ni poste revojaĝis al Funen , li nin akompanis ankoraŭ de Kopenhago ĝis Korsor . Tie ni fianĉiĝis, antaŭ ol ni disiĝis. Tial vi povas bone kompreni, ke mi ankaŭ nomas la vojon de Kopenhago ĝis Korsor peco da perlovico.

Poste, kiam Emilo ricevis oficon de pastro en Assens , ni edziĝis; ni ofte parolis pri la Kopenhaga vojaĝo kaj pri tio, kiel bele estus fari ĝin ankoraŭ unu fojon, sed baldaŭ naskiĝis via patrino, poste ŝi ricevis gefratojn, kaj tiam estis tiom multe por varti, flegi kaj priatenti; kaj kiam la patro estis promociita kaj fariĝis preposto, ĉio ĉi tio estis ĝojo kaj beno, sed en Kopenhagon ni ne venis. Neniam plu mi tien venis, kiel ajn ofte ni pri tio pensis kaj parolis, kaj nun mi fariĝis tro maljuna, mi ne havas plu la forton, por elteni fervojan vojaĝon; kaj tamen mi ĝojas pri la fervojoj. Estas vera beno, ke oni ilin havas. Nun vi povas des pli rapide veni al mi! Nun Odense ne estas ja multe pli malproksima de Kopenhago, ol en mia juneco ĝi estis de Nyborg . Vi povas nun tiel same rapide flugi al Italujo, kiom ni devis uzi da tempo, por vojaĝi al Kopenhago! Jes, tio havas valoron! Kaj tamen mi restas hejme, mi lasas la aliajn vojaĝi, lasas ilin veni al mi! Vi tamen ne devas rideti, ke mi sidas tiel trankvile! Mi havas antaŭ mi alian, multe pli grandan vojaĝon ol via, multe pli rapidan ol la vojaĝoj per fervojo: kiam Dio volos, mi veturos supren al la avo, kaj kiam vi estos plenumintaj vian laboron kaj sufiĉe ĝojintaj en ĉi tiu benita mondo, tiam – mi scias – vi ankaŭ venos al ni supren, kaj tiam ni tie supre parolos pri la tagoj de nia surtera vivo. Sed eĉ tie, tiel same kiel nun – vi povas tion kredi al mi, infanoj – mi diros: “La vojo de Kopenhago ĝis Korsor estas vere peco da perlovico.”

Plumo kaj inkujo

En la ĉambro de unu poeto oni iam, pririgardante lian inkujon, eldiris la opinion: “Estas rimarkinde, kio povas eliri el ĉi tiu inkujo! Kio nun sekvos plej frue? Jes, estas rimarkinde!”

“Tiel efektive estas,” diris la inkujo. “Estas nekompreneble! Ĝuste tion mi ĉiam asertas!” ĝi diris fiere al la plumo kaj al la aliaj objektoj sur la tablo, kiuj povis tion aŭdi. “Estas efektive rimarkinde, kio povas eliri el mi, jes, estas preskaŭ nekredeble! En efektiveco mi mem ne scias, kio estos la plej baldaŭa, kiam la homo denove komencas ĉerpi el mi. Unu guto el mi sufiĉas por duono da paĝo da papero, kaj kio ne povas stari sur ĝi! Mi estas io tute rimarkinda. El mi sola eliras ĉiuj verkoj de la poeto! tiuj karakterizadoj de aparta homo, kiel li estas kaj vivas, tiel ke la homoj pensas, ke ili lin rekonas; tiuj koraj sentoj, tiu bona humoro, tiuj ĉarmaj priskriboj de la naturo! Mi tion mem ne komprenas, ĉar mi tute ne konas la naturon; ĝi tamen vivas en mi. El mi eliris kaj ĉiam ankoraŭ eliras tiu anaro da ŝvebantaj ĉarmaj knabinoj, maltimaj kavaliroj sur spiregantaj ĉevaloj, gajaj kaj sanaj naturuloj! Jes, mi tion mem ne scias kaj mi nenion pensas ĉe tio.”

“En tio vi estas tute prava!” diris la plumo; “vi tute ne pensas, ĉar se vi pensus, tiam vi komprenus, ke vi nur donas fluidaĵon! Vi donas malsekecon, por ke mi povu eldiri kaj videbligi sur papero tion, kion mi havas en mi; tion mi skribas. La skribanto estas la plumo; pri tio neniu homo dubas; kaj koncerne la poezian arton la plejmulto da homoj komprenas tiom same multe, kiel malnova inkujo.”

“Vi havas nur tro malmulte da sperto!” respondis la inkujo. “Vi servas ja apenaŭ unu semajnon, kaj vi estas jam duone eluzita. Ĉu vi eble imagas al vi, ke vi estas la poeto? Vi estas nur la servisto, kaj mi havis jam multe el via speco, antaŭ ol vi venis, mi havis el la ansera familio, kiel ankaŭ el angla fabriko. Mi estas kompetenta pri anseraj trunketoj kaj pri ŝtalaj plumoj. Mi havis jam multe da ili en servado kaj ricevos ankoraŭ multe, kiam li, la homo, kiu faras por mi la movojn, venados kaj skribados tion, kion li ĉerpas el mia interno. Mi nun nur volus scii, kion li antaŭ ĉio el mi elprenos.”

“Malsaĝa inka tineto!” diris la plumo.

Malfrue vespere la poeto venis hejmen, li venis el koncertejo, kie li aŭdis bonegan violoniston kaj estis tute plenigita kaj emociita de lia nekomparebla ludado. Mirigan mondon da tonoj li elsorĉis el sia instrumento: jen ĝi sonis kiel sonoraj akvogutoj, perlo post perlo, jen kiel plena ĥoro da pepantaj birdoj, jen ventego bruis tra pinarbaro. Ŝajnis al li, ke li aŭdis ploradon de sia propra koro, sed per melodioj, kiuj sonas el belega voĉo de virino. Estis tiel, kvazaŭ sonis ne nur la kordoj de la violono, sed ankaŭ la ponteto, eĉ la ŝraŭboj kaj la resontabulo; estis eksterordinare! Ĝi estis malfacila kaj tamen aspektis kiel infana ludo, kvazaŭ la arĉo nur simple kuradis tien kaj reen super la kordoj. Oni povus pensi, ke ĉiu devas povi fari tiel same. La violono sonis per si mem, la arĉo ludis per si mem, ili ambaŭ faris la tutaĵon, oni forgesis ĉe tio pri la majstro, kiu ilin gvidis, kiu enspiris al ili vivon kaj animon. Oni forgesis pri la majstro, sed pri li pensis la poeto, pri li li rakontis, kaj li skribis siajn pensojn tiamaniere:

“Kiel malsaĝa tio estas, se la arĉo kaj la violono volas esti fieraj pri siaj faroj! Kaj tamen ni homoj ja agas tiel tre ofte, la poeto, la artisto, la eltrovinto kaj vojebeniganto en la scienco, la militestro. Ni fanfaronas, ni estas fieraj pri niaj faroj, – kaj tamen ni ĉiuj estas ja nur la instrumentoj, per kiuj Dio ludas; al Li sola apartenas la gloro! Ni havas nenion, pri kio ni povus esti fieraj.”

Jes, tion la poeto skribis, li skribis tion en formo de parabolo kaj nomis ĝin “La majstro kaj la instrumentoj.”

“Jen vi ricevis vian titolon, sinjorino!” diris la plumo al la inkujo, kiam ili ambaŭ denove estis solaj. “Kredeble vi aŭdis, kiam li laŭte legis al si tion, kion mi skribis?”

“Jes, kion mi donis al vi por skribi,” respondis la inkujo. “Tio estis ja frapo sur vin pro via fiereco! Kaj vi eĉ ne povas kompreni, ke oni mokas vin! Mi donis al vi frapon ĝuste el mia interno! Mi konas ja mian propran mokadon!”

“Malsaĝa inktruo!” diris la plumo.

“Skriba ŝtipo!” respondis la inkujo.

Kaj ĉiu el ili havis la konscion, ke ĝi donis bonan lecionon al la dua, kaj ĝi estas ĉiam agrabla konscio, kiam oni estas konvinkita, ke oni al iu bone servis, tiam oni havas trankvilan dormon, kaj ili ambaŭ havis trankvilan dormon. Sed la poeto ne dormis; liaj pensoj fluis kiel la tonoj de la violono, ruliĝante kiel perloj, bruante tra arbaro simile al la ventego, kiun li sentis en sia propra koro. Li sentis la radion, venantan de la eterna majstro.

Al li sola apartenas la gloro!

Infano en la tombo

Estis funebro en la domo, estis funebro en la koroj: la plej juna infano, kvarjara knabo, la sola filo, la ĝojo de la gepatroj kaj ilia espero por la estonteco, mortis. Estas vero, ke ili havis ankoraŭ du pliaĝajn filinojn, el kiuj la maljuna ĝuste en tiu jaro estis konfirmota, kaj ambaŭ estis ĉarmaj, bonaj knabinoj, sed la infano perdita estas ĉiam la plej kara, kaj ĉi tiu estis la plej juna kaj filo. Ĝi estis peza bato de la sorto. La fratinoj malĝojis, kiel malĝojas junaj koroj, tuŝitaj precipe de la doloro de la gepatroj: la patro estis malgaja, sed plej profunde premita estis la koro de la patrino. Tage kaj nokte ŝi estis sur la piedoj, ŝi flegis la malsanan infanon, levadis ĝin kaj portadis sur la manoj. Ĝi estis parto de ŝi mem, tion ŝi sentis kaj konsciis. Ŝi tute ne povis prezenti al si, ke la infano mortis, ke ĝi estos metita en ĉerkon, ke la tombo ĝin baldaŭ ĉirkaŭos. Ŝi estis konvinkita, ke Dio ne povas forpreni de ŝi la infanon; kaj, kiam tio tamen fariĝis kaj estis jam afero senduba, ŝi diris en sia dolora suferado:

“Dio tion ne sciis, Li havas senkorajn servantojn ĉi tie sur la tero, ili agas laŭ siaj deziroj, ili ne aŭdas la preĝojn de patrino.”

Ŝi perdis sian fidon je Dio, kaj nun atakis ŝin mallumaj pensoj, pensoj pri la morto, timo je la porĉiama morto, timo, ke homo fariĝas polvo en polvo kaj per tio ĉio finiĝas. Ĉe tiaj pensoj ŝi havis nenion, al kio ŝi povus alkroĉiĝi, kaj ŝi falis en senfundan abismon de malespero.

En la plej malfacilaj horoj ŝi plu ne povis plori. Ŝi ne pensis pri la junaj filinoj, kiujn ŝi havis; la larmoj de la edzo faladis sur ŝian frunton, sed ŝi ne rigardis al li; ŝiaj pensoj ĉiam estis ĉe la mortinta infano, ĉiu spiro de ŝia vivo havis nenian alian celon, krom la peno revoki en sian memoron ĉiun detalon pri sia infano, ĉiun el ĝiaj senkulpaj infanaj vortoj.

Venis la tago de la enterigo. Kelkajn noktojn antaŭe ŝi ne dormis; ĉirkaŭ la mateno ŝin venkis laceco, kaj ŝi iom ekdormis. En tiu momento oni forportis la ĉerkon en pli malproksiman ĉambron, kaj oni albatis la kovrilon, ke ŝi ne aŭdu la frapojn de la martelo.

Kiam ŝi vekiĝis, leviĝis kaj volis vidi sian infanon, la edzo diris kun larmoj:

“Ni albatis la kovrilon; tio estis necesa!”

“Se Dio estas kruela kontraŭ mi”, ŝi ekkriis maldolĉe, “kial do la homoj estus pli bonaj!”

Kaj ŝi forte ekploris.

La ĉerkon oni forportis al la tombo. La nekonsolebla patrino sidis apud siaj junaj filinoj, ŝi ilin rigardadis, nevidante ilin, ŝiaj pensoj havis plu nenion komunan kun ŝia cetera familio, ŝi fordonis sin al sia malĝojo, kaj ĉi tiu ŝin pelis sen ordo, kiel la maro pelas ŝipon, kiu perdis la remilojn kaj direktiliston. Tiel pasis la tago de enterigo, kaj multaj aliaj tagoj sekvis kun la sama unuforma peza doloro. Per malsekaj kaj malĝojaj okuloj ŝin rigardadis en la domo la funebrantoj; ŝi ne aŭdis iliajn vortojn de konsolo; kaj cetere kion ili povus diri? Ili ja mem estis tro malgajaj.

La dormon ŝi kvazaŭ tute plu ne konis, kaj tamen la dormo povus ja esti ŝia plej bona amiko, refortigi ŝian korpon kaj redoni trankvilecon al ŝia animo. Per admonoj oni tamen atingis almenaŭ tion, ke ŝi kuŝiĝis en la liton, kaj ŝi kuŝis silente, kiel dormantino.

En unu nokto ŝia edzo aŭskultis ŝian spiradon kaj kredis kun certeco, ke ŝi trovis trankvilecon kaj refreŝiĝon; tial li kunmetis siajn manojn, preĝis kaj baldaŭ ekdormis sane kaj forte. Tial li ne rimarkis, ke ŝi leviĝis, surmetis siajn vestojn kaj silente eliris el la domo, por iri tien, kie ŝiaj pensoj restis tage kaj nokte, al la tombo, kiu kaŝis en si ŝian infanon. Ŝi iris tra la ĝardeno, kiu ĉirkaŭis la domon, kaj eliris sur la kampon, kie piedvojeto ĉirkaŭe de la urbo kondukis al la tombejo; neniu ŝin vidis; kaj ankaŭ ŝi vidis neniun.

Estis bela stelluma nokto, la aero ankoraŭ varma kaj milda, ĉar tiam estis ankoraŭ septembro. Ŝi eniris en la tombejon kaj direktis sin al la malgranda tombo, kiu vidiĝis kiel unu granda kaj bonodora bukedo. Ŝi sidiĝis kaj klinis sian kapon al la tombo, kvazaŭ tra la dika tavolo da tero ŝi povus vidi sian knabeton, kies ĉarman rideton ŝi ankoraŭ tiel bone memoris. La bonkora esprimo de liaj okuloj, eĉ ankoraŭ sur la lito de malsanulo, estis ja neniam forgesebla. Kiel multeparola estis lia rigardo, kiam ŝi sin klinadis super lin kaj prenadis lian delikatan maneton, kiun li mem ne povis levi! Kiel ŝi antaŭe sidis apud lia lito, tiel ŝi sidis nun ĉe lia tombo; sed ĉi tie la larmoj povis libere flui; ili faladis sur la tombon.

“Vi volas malsupren, al via knabo!” subite diris ia voĉo ĝuste apud ŝi; la voĉo sonis klare kaj profunde, ĝi sonis al ŝi en la koron.

Ŝi ekrigardis supren, kaj apud ŝi staris homo, kovrita de granda funebra mantelo, kies kapuĉo estis tirita antaŭen super lia kapo. Sed sub la kapuĉo ŝi vidis lian vizaĝon, ĝi estis severa, sed tamen konfidiga, kaj liaj okuloj brilis, kvazaŭ li havus ankoraŭ la aĝon de junulo.

“Mi volas al mia infano!” ŝi ripetis, kaj en ŝiaj vortoj estis petego de malespero.

“Ĉu vi kuraĝas sekvi min?” demandis la figuro. “Mi estas la Morto!”

Ŝi balancis jese la kapon. Tiam subite fariĝis, kvazaŭ ĉiuj steloj super ŝi lumus per la lumo de plenluno; ŝi vidis la belegan diverskolorecon de la floroj sur la tombo, la tera kovro delikate kaj silente forŝoviĝis kiel flugetanta tuko, la patrino malleviĝis, kaj la figuro etendis ĉirkaŭ ŝi sian nigran mantelon. Fariĝis nokto, la nokto de la morto; ŝi malleviĝis pli profunden, ol kiom penetras la tombo-fosilo, la tombejo kuŝis kiel tegmento super ŝia kapo.

La basko de la mantelo ŝoviĝis flanken; ŝi staris en grandega halo; tre vasta kaj agrabla. Ĉirkaŭe regis krepusko, sed antaŭ ŝi staris ŝia infano, kiu tuj alpremiĝis al ŝia koro. Ĝi ridetis al ŝi kaj brilis per beleco pli granda ol iam antaŭe. Ŝi ekkriis, sed la krio ne estis aŭdebla, ĉar tute proksime de ŝi kaj poste tre malproksime kaj denove tre proksime eksonis laŭta mirinde ĉarma muziko. Neniam antaŭe tiel ravantaj tonoj tuŝis ŝian orelon; ili sonis transe de la noktenigra densa kurteno, kiu apartigis la halon de la granda lando de eterneco.

“Mia dolĉa, mia kara patrino!” diris ŝia infano.

Ĝi estis la konata amata voĉo; kaj kisoj sekvis post kisoj en senfina feliĉego. La infano montris en la direkton al la malluma kurteno.

“Tiel bele ne estas supre sur la tero! Ĉu vi vidas, panjo, ĉu vi vidas ilin ĉiujn? Ĉi tio estas feliĉego!”

Sed la patrino vidis nenion, eĉ tie, kien la infano montris, nenion krom la nigra nokto; ŝi rigardis per teraj okuloj, ŝi ne vidis tiel, kiel vidis la infano, kiu estis venigita al Dio. Ŝi aŭdis la sonojn, la tonojn, sed ne la vorton, kiun ŝi devis kredi.

“Nun mi povas flugi, panjo!” diris la infano, “flugi kun ĉiuj aliaj gajaj infanoj rekte al la bona Dio. Mi tre dezirus tion fari, sed se vi ploras, kiel nun, mi ne povas foriĝi de vi, kaj mi tamen tiel dezirus! Ĉu vi ne permesas? Vi ja baldaŭ venos al mi; kara panjo.”

“Ho restu, ho restu!” ŝi respondis, “nur unu momenton ankoraŭ! Unu solan fojon ankoraŭ mi devas rigardi, vin kisi, vin teni en miaj brakoj!”

Kaj ŝi kisis kaj alpremis al si la infanon. Subite de supre eksonis ŝia nomo; treege plende sonis la tonoj. Kio ĝi estis?

“Ĉu vi aŭdis?” diris la infano. “Ĝi estas paĉjo, kiu vin vokas!”

Kaj denove eksonis post kelkaj sekundoj profundaj ĝemoj, kvazaŭ de plorantaj infanoj.

“Ĝi estas miaj fratinoj!” diris la infano, “panjo, vi ja certe ilin ne forgesis!”

Kaj ŝi rememoris la restintojn, neesprimebla korpremo ŝin atakis, ŝi ekrigardis antaŭen, kaj senĉese preterflugetadis figuroj, el kiuj kelkajn, kiel ŝi opiniis, ŝi rekonis. Ili flugetis tra la halo de la morto al la malluma kurteno kaj malaperis malantaŭ ĝi. Ĉu aperos ŝia edzo, ŝiaj filinoj? Ne, ilia voko, iliaj ĝemoj sonis ankoraŭ de supre; ŝi preskaŭ tute forgesis ilin pro la mortinto.

“Panjo, nun sonas la sonoriloj de la ĉiela regno!” diris la infano. “Panjo, nun leviĝas la suno!”

Kaj torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ŝin; la infano malaperis, kaj ŝi sentis, ke ŝi portiĝas supren.

Fariĝis malvarme ĉirkaŭ ŝi, ŝi levis sian kapon kaj vidis, ke ŝi kuŝas sur la tombejo, super la tombo de sia infano. Sed Dio fariĝis por ŝi en la sonĝo apogo por ŝia piedo, lumo por ŝia prudento; ŝi fleksis siajn genuojn kaj preĝis:

“Pardonu min, Sinjoro, mia Dio, ke mi volis reteni eternan animon de ĝia flugo, ke mi povis forgesi miajn devojn rilate la vivantojn, kiujn Vi donis al mi!”

Ĉe tiuj ĉi vortoj ŝi sentis, ke ŝia koro senŝarĝiĝis. Jen la suno aperis, malgranda birdo kantis super ŝia kapo, kaj la sonoriloj de preĝejo sonis por la matena preĝo. Sankta silento etendiĝis ĉirkaŭe, sankte, kiel en ŝia koro! Ŝi rekonis denove sian Dion, rekonis siajn devojn, kaj plena de sopiro ŝi rapidis hejmen. Ŝi kliniĝis super sian edzon, ŝiaj varmaj sinceraj kisoj lin vekis, kaj ŝi ekparolis vortojn, venantajn el la profundo de la koro. Ŝi estis denove forta kaj milda, kiel edzino povas esti, kaj de ŝi venadis nun riĉa fonto de konsolo.

“Kion Dio faras, estas bone farita!”

Kaj la edzo ŝin demandis:

“De kie vi per unu fojo ricevis tiun forton, tiun koron plenan de konsolo?”

Kaj ŝi kisis lin kaj kisis siajn infanojn.

“Mi ricevis ĝin de Dio, per mia infano en la tombo.”

Korta koko kaj ventkoko

Estis iam du kokoj, unu sur la sterkejo kaj la dua sur la tegmento, ambaŭ fieraj. Sed kiu el ili estis pli farpova? Diru al ni vian opinion, – ni tamen restos ĉe nia propra opinio.

La kokina korto per tabulbarilo estis apartigita de alia korto, sur kiu kuŝis amaso da sterko. Sur ĉi tiu kreskis granda kukumo, kiu havis la konscion, ke ĝi estas kreskaĵo sterkobeda.

“Al tio oni estas destinata per la naskiĝo!” ĝi diris al si mem. “Ne ĉiuj povas naskiĝi kukumoj, devas ekzisti ankaŭ aliaj vivantaj estaĵoj. La kokinoj, la anasoj kaj la tuta loĝantaro de la najbara korto estas ja ankaŭ kreitaĵoj. Jen mi vidas nun la kortan kokon sur la tabulbarilo; ĝi kompreneble havas alian signifon ol la ventkoko, kiu estas sidigita tiel alte, ke ĝi ne povas eĉ knari, des pli kokokrii. Ĝi havas nek kokinojn nek kokidojn, pensas nur pri si mem kaj ŝvitas per verdigro! Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel ĝi marŝas, tio estas danco! Aŭdu, kiel ĝi kokokrias, tio estas muziko! Kie ajn ĝi aperas, oni aŭdas, kio estas vera trumpetisto! Se ĝi venus ĉi tien, se ĝi formanĝus min kune kun la folioj kaj trunketo, se mi transirus en ĝian korpon, ho, tio estus feliĉa morto!” pensis la kukumo. Ĉirkaŭ la nokto leviĝis terura ventego; la kokinoj, kokidoj kaj eĉ la koko enrampis ien, por trovi rifuĝon. Kun granda bruo falis la tabulo inter la kortoj; la tegoloj falis malsupren, sed la ventkoko sidis firme, ĝi eĉ ne turnis sin, ĝi tion ne povis fari, kaj tamen ĝi estis juna, freŝe fandita, sed singardema kaj solida. Jam depost sia naskiĝo ĝi tenis sin serioze kaj pripenseme, ĝi per nenio similis al la flirtantaj birdoj sub la ĉielo, al la paseroj kaj hirundoj, ĝi malestimis ilin, tiujn pepantajn birdojn, malgrandajn per sia amplekso kaj malgravajn. La kolomboj, ĝi diris, estas eĉ grandaj, blankaj kaj briletantaj kiel perlamoto, en kelkaj rilatoj aspektas kiel speco de ventkoko, sed ili estas dikaj kaj malsaĝaj, ĉiuj iliaj pensoj estas direktitaj nur al plenigado de sia korpo, en la interrilatoj ili estas tute enuigaj. La migrantaj birdoj faris al ĝi sian viziton, rakontis pri fremdaj landoj, pri aeraj karavanoj, rakontis terurajn historiojn pri rabobirdoj; la unuan fojon tio estis nova kaj interesa, sed poste la ventkoko rimarkis ke ili sin ripetas, ke ili rakontas ĉiam tion saman, kaj tio estas enuiga. Ili estis enuigaj kaj ĉio estis enuiga. Neniu taŭgis por kompanio, ĉiu estis sengusta kaj triviala.

“La mondo estas tute sentaŭga!” ĝi diris. “Ĉie babilaĵo kaj klaĉaĵo!”

La ventkoko estis, kiel oni tion nomas, supersatigita, kaj tio ĉiuokaze farus ĝin interesa por la kukumo, se ĝi nur tion scius. Sed ĝi havis okulojn nur por la korta koko, kaj ĉi tiu nun estis sur la korto ĉe ĝi.

La tabulbarilo estis faligita, sed la fulmotondro estis finita.

“Kion vi diros pri tiu stranga kokokrio?” demandis la korta koko siajn kokinojn kaj kokidojn. “Estis en ĝi io kruda, mankis delikateco.”

La kokinoj kaj kokidoj kuris sur la sterkamason, ilin sekvis per kavaliraj paŝoj la koko.

“Ĝardena kreskaĵo!” diris la koko al la kukumo, kaj en ĉi tiu sola vorto la kukumo rimarkis lian profundan kaj vastan klerecon kaj pro tio tute forgesis, ke li ĝin hakas kaj formanĝas.

“Feliĉa morto!”

Kaj la kokinoj venis, kaj la kokidoj venis, kaj kiam unu kuris, la aliaj kunkuris, kaj ili klukis kaj pepis, kaj ili rigardis nur la kokon, ili estis fieraj pri li, li estis de ilia speco.

“Kokeriko!” li kriis, “la kokidoj baldaŭ fari ĝos grandaj kokinoj, se mi tion proklamos en la monda kokinejo.”

Kaj la kokinoj kaj kokidoj klukis kaj pepis post li.

Kaj la koko proklamis grandan novaĵon.

“Koko povas meti ovon! Kaj ĉu vi scias, kio kuŝas en tiu ovo? En ĝi kuŝas bazilisko! Ĝian vidon neniu ĉi tie povas elteni. Tion scias la homoj, kaj nun vi tion ankaŭ scias, vi scias, kio en mi loĝas, vi scias, kia potenca kokineja estaĵo mi estas!”

Kaj la korta koko ekbatis per la flugiloj, fiere levis supren la kreston kaj denove kokokriis. Ĉiuj kokinoj kaj ĉiuj malgrandaj kokidoj forte tremis, sed ili estis terure fieraj pri tio, ke unu el la iliaj estas tiel potenca kokineja estaĵo. Ili klukis kaj pepis tiel, ke la ventkoko devis tion aŭdi, kaj li tion aŭdis, sed malgraŭ tio sin ne movis.

“Simpla babilaĵo!” diris la ventkoko al si mem. “La korta koko neniam metas ovojn, kaj mi ne volas tion fari. Se mi volus, mi povus meti ventovon, sed la mondo ne meritas ventovon. Ĉie nur simpla babilaĵo! Nun mi eĉ ne volas plu sidi.”

Kaj tial la ventkoko derompiĝis, sed li ne mortigis la kortan kokon, “kvankam tia estis lia intenco!” diris la kokinoj. Kaj kion diras la moralinstruo?

“Estas pli bone kokokrii, ol esti supersatigita kaj derompiĝi.”

“Bela”

La skulptiston Alfredon vi certe konas? Ni ĉiuj lin konas: li ricevis la oran medalon pro arto kaj sciencoj, li vojaĝis Italujon kaj venis returne. Tiam li estis juna, jes, li eĉ nun estas ankoraŭ juna, tamen ĉiuokaze sep-ok jarojn pli aĝa ol tiam.

Li revenis hejmen kaj vizitis ankaŭ siajn parencojn en unu el la malgrandaj urboj de Zelando; la tuta urbo sciis pri la fremdulo, sciis, kiu li estas. Por lia honoro unu el la plej riĉaj familioj aranĝis grandan gastakcepton; ĉiu, kiu estis io aŭ havis ion, estis invitita; tio estis grava okazantaĵo, la urbo sciis pri tio, kvankam oni ne anoncis ĝin per publika tamburado. Metiistaj helpantoj kaj infanoj de homoj malgravstataj, eĉ kelkaj el iliaj gepatroj, staris ekstere kaj rigardis la mallevitajn prilumita;n fenestrajn kurtenojn. La nokta gardisto povis imagi al si, ke li akceptas gastojn, tiom multe da homoj staris apud li sur la strato. Ĉie regis gajeco kaj bona humoro, kaj interne en la domo efektive troviĝis la korpiĝinta gajeco kaj bona humoro, sinjoro Alfredo, la skulptisto.

Li parolis, li rakontis, kaj ĉiuj aŭskultis liajn vortojn kun ĝojo, eĉ kun religia atento, precipe unu nejuna vidvino de oficisto. Por ĉio, kion diris sinjoro Alfredo, ŝi estis kvazaŭ neskribuzita griza papero, kiu ĉion diritan tuj ensorbis kaj petis pri pluaĵo, senfine impresebla, nekredeble senscia, virina Caspar Hauser .

“Romon mi volus vidi!” ŝi diris, “ĝi certe estas ĉarma urbo kun ĉiuj fremduloj, kiuj tien venas. Priskribu al ni iom Romon! Kiel ĝi aspektas, kiam oni eniras en ĝin tra la pordego?”

“Tio ne estas facile priskribebla,” respondis la juna skulptisto. “Oni venas sur grandan placon; meze de ĝi staras obelisko, kiu havas la aĝon de pli-malpli kvar mil jaroj.”

“Orgenisto!” ekkriis la virino, kiu neniam antaŭe aŭdis la vorton obelisko. Kelkaj gastoj ne povis deteni sin de rideto, ankaŭ ĉirkaŭ la buŝo de la skulptisto aperis io simila al rideto, kio tamen rapide cedis al esprimo de sincera mirego, kiam tute apude de la virino li rimarkis paron da grandaj marbluaj okuloj; ili apartenis al la filino de la parolantino, kaj se oni havas tian filinon, oni ne povas esti malsaĝa. La patrino estis senhalta fonto de demandoj, la filino estis la bela najado de tiu fonto, kiu nedisigeble apartenis al ĝi. Kiel bela ŝi estis! Ŝi estis objekto de pririgardado por skulptisto, sed ne estaĵo por interparolado, kaj ŝi efektive parolis nenion, aŭ almenaŭ tre malmulte.

“Ĉu la papo havas grandan familion?” demandis la virino.

Kaj la juna homo respondis tiel, kvazaŭ la demando estus starigita pli ĝuste: “Ne, li ne estas el granda familio!”

“Ne pri tio mi pensas!” diris la virino. “Mi pensas, ĉu li havas edzinon kaj infanojn?”

“Al la papo ne estas permesite edziĝi,” li respondis.

“Tio ne plaĉas al mi!” diris la virino.

Certe ŝi povus demandi kaj paroli pli saĝe, sed se ŝi tiel demandus kaj parolus, ĉu tiam la filino apogus sin al ŝia ŝultro kaj rigardus ŝin kun tiu preskaŭ kortuŝanta rideto?

Kaj sinjoro Alfredo parolis, parolis pri la kolorriĉeco de Italujo, pri la bluetaj montoj, pri la blua Mediteranea maro, pri la blua sudo, kiu prezentas tian belecon, kian oni en la nordo trovas en pli alta grado nur en la bluaj okuloj de la norda virino. Tio estis dirita kun aludo, sed ĝuste ŝi, kiu devis tion kompreni, ne montris per io, ke ŝi tion komprenis, kaj tio ankaŭ estis ja bela.

“Italujo!” ĝemis kelkaj. “Vojaĝi!” ĝemis aliaj. “Bele! Belege!”

“Jes, se mi nun gajnos la grandan loton,” diris la vidvino, “tiam ni vojaĝos, mi kaj mia filino. Vi, sinjoro Alfredo, devas esti nia gvidanto. Ni veturos ĉiuj tri kaj ankaŭ kelke da aliaj bonaj amikoj kun ni!” Kaj ĉe tiuj vortoj ŝi gaje faris kapsaluton al ĉiuj. Ĉiu povis pensi, ke li estas la veturonto. “En Italujon ni veturos, sed ni ne vizitos tiajn lokojn, kie ekzistas rabistoj; ni restos trankvile en Romo kaj sur la grandaj vojoj, kie oni estas en sendanĝereco.”

La filino eligis nefortan ĝemon. Kiom multe povas enhavi en si unu ĝemo, aŭ kiom multe povas esti atribuate al ĝi! La juna viro multe atribuis al ĝi. La du bluaj okuloj, kiuj en tiu vespero radiis al li, kaŝis en si trezorojn, trezorojn de la spirito kaj de la koro, riĉajn kiel ĉiuj belegaĵoj de Romo; kaj kiam li forlasis la societon, li estis enamiĝinta, enamiĝinta je la fraŭlino.

La domo de la vidvino el ĉiuj domoj fariĝis la sola, kiun la skulptisto, sinjoro Alfredo, vizitadis. Oni komprenis, ke tio ne povas estis farata pro la patrino, kvankam parolis nur li kaj ŝi; nur la filino povis esti la magneto, kiu lin altiris. Oni ŝin nomis Kala , tamen ŝia vera nomo estis Karen Malene , ambaŭ nomoj kuntiriĝis en la formon Kala . Ŝi estas bela, sed iom dormema, diris tiu aŭ alia; matene ŝi volonte restadis pli longe en la lito.

“Al tio ŝi alkutimiĝis detempe de sia infaneco!” diris la patrino; “ŝi ĉiam estis juna Venero, kaj tiaj laciĝas ja tiel facile. Ŝi kuŝas iom longe, sed de tio ŝi havas siajn klarajn okulojn.”

Kia potenco kuŝis en tiuj klaraj okuloj, en tiuj marbluaj akvospeguloj, en tiu kvieta akvo kun la profunda fundo! Tion sentis la juna homo, li sidis fiksite sur la profunda fundo. Li paroladis kaj rakontadis, kaj la patrino demandadis ĉiam tiel same vigle, senĝene kaj naive kiel ĉe la unua renkontiĝo.

Estis plezuro aŭdi kiel sinjoro Alfredo rakontas. Li rakontis pri Neapolo, pri siaj leviĝoj sur Vezuvion, kaj ĉe tio li montris al ili per akvarelaj pentraĵoj kelkajn ĝiajn erupciojn. La vidvino neniam antaŭe ion aŭdis pri tio aŭ vidis.

“La ĉielo nin gardu!” ŝi ekkriis, “tio estas ja fajrokraĉa monto! Ĉu neniu povas suferi de tio?”

“Tutaj urboj jam pereis!” li respondis, “Pompejo kaj Herkulano!”

“Ha, la malfeliĉaj homoj! Kaj ĉion ĉi tion vi mem vidis?”

“Ne, neniun el la erupcioj, kiujn mi ĉi tie havas sur la bildoj; sed per unu el miaj propraj pentraĵoj mi montros al vi, kian erupcion mi mem vidis.”

Li prenis skizon, kiun li estis farinta per krajono, kaj la patrino, kiu sidis ankoraŭ tute emociita de la vido de la belkoloraj bildoj, rigardis la palan krajonan skizon kaj ekkriis tute surprizita:

“Vi vidis, kiel ĝi kraĉis blankan fajron!”

Por mallonga momento malaperis la estimo de sinjoro Alfredo koncerne la patrinon, sed ĉe la brilo, kiun ĉirkaŭ si disvastigis Kala , li baldaŭ komprenis, ke ŝia patrino ne komprenas pentraĵojn, tio estis ĉio, sed ŝi havis la plej bonan, la plej belan, ŝi havis Kalan.

Kaj Alfredo fianĉiĝis kun Kala , tio fariĝis tute nature, kaj pri la fianĉiĝo estis anoncite en la urbaj gazetoj. La patrino mendis por si tridek ekzemplerojn, por eltranĉi la koncernan pecon kaj en leteroj sendi al amikoj kaj konatoj. La gefianĉoj estis feliĉaj, kaj la bopatrino ankaŭ, ŝi kvazaŭ samfamiliiĝis kun Thorwaldsen , ŝi diris:

“Vi estas ja lia daŭrigo!”

Al Alfredo ŝajnis, ke ŝi diris ion spritan. Kala nenion diris, sed ŝiaj okuloj lumis, rideto ludis ĉirkaŭ ŝia buŝo, ĉiu el ŝiaj movoj estis bela; kaj ŝi estis bela, tion ni ne povas tro sufiĉe diri.

Alfredo skulptis la bustojn de Kala kaj de la bopatrino. Ili sidis antaŭ li kaj vidis, kiel li per la fingroj glatigas kaj formas la molan argilon.

“Tio estas nia kulpo,” diris la bopatrino, “ke vi mem faras ĉi tiun simplan laboron kaj ne lasas ĝin knedaĉi per iu el viaj helpistoj!”

“Kontraŭe, estas tre necese, ke mi mem pretigu per argilo la modelon!” li respondis.

“Ho, vi estas ĉiam eksterordinare galanta!”, diris la patrino, kaj Kala silente premis al li la manon, kiam la laboro estis finita.

Li disvolvis antaŭ ili ambaŭ la belecon de la naturo en la kreitaĵo, kiel la vivantaĵo staras super la mortintaĵo, la kreskaĵo super la ŝtono, la besto super la kreskaĵo, la homo super la besto; kiel la spirito kaj beleco elmontriĝas per la formo, kaj kiel la skulptisto per la elmontrado donas al la teraj figuroj la plej grandan belecon.

Kala sidis silente, dum liaj elparolitaj pensoj forte ŝin ekscitis, sed la bopatrino diris:

“Estas malfacile sekvi viajn pensojn, sed iom post iom mi tamen ilin klarigas al mi, kaj se ili en mia kapo eĉ zumas en granda konfuzo, mi ilin tamen tenas firme.”

Kaj lin tenis firme la beleco, ĝi lin plenigis, ekposedis lin kaj regis super li. La beleco lumis el la tuta figuro de Kala , lumis el ŝia rigardo, el la anguloj de ŝia buŝo, eĉ el ĉiuj movoj de ŝiaj fingroj. Tion Alfredo eldiris, kaj li, skulptisto, estis kompetenta pri tio, li parolis nur pri ŝi, pensis nur pri ŝi, ili ambaŭ kunfandiĝis, kaj tial ankaŭ ŝi parolis multe, ĉar li parolis tre multe.

Tio estis en la tempo de la fianĉeco; nun venis la edziĝa festo kun fianĉamikinoj kaj edziĝaj donacoj, kaj la edziĝa parolo estis eldirita.

La bopatrino starigis en la edziĝofesta salono sur la supra fino de la tablo la buston de Thorwaldsen , laŭ ŝia ideo li ankaŭ devis esti gasto. Oni kantis kantojn, oni eldiris toastojn, tio estis gaja edziĝofesto, bela paro! “Pigmaliono ricevis sian Galateon”, estis dirite en unu el la kantoj. “Jen denove io mitologia!” diris la bopatrino.

La sekvantan tagon la juna paro forveturis Kopenhagon, por tie enloĝiĝi; la bopatrino ilin akompanis, por, kiel ŝi diris, preni sur sin la maldelikataĵon, tio estas por konduki la mastrumaĵon. Kala estis sidonta sub vitra kloŝo! Ĉio estis nova, brilpura kaj bela! Tiel ili sidis ĉiuj tri kune, kaj Alfredo sidis, kiel diras la proverbo, kiel episkopo en anserejo.

La sorĉo de la formo lin senprudentigis, li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda malfeliĉo en la edzeco. Kiam la ŝelo aerdifektiĝas kaj la ekstera falsbrilaĵo desolviĝas, tiam oni pentas pri sia nesingarda elekto. En granda societo estas tre malagrable rimarki, ke la vesto malordiĝis kaj prezentas malkonvenaĵon, sed ankoraŭ multe pli malagrable estas rimarki en granda societo, ke la edzino kaj bopatrino per malinteligenta babilado elvokas mokadon de aliaj, kaj ne povi havi fidon al si mem, ke oni kovros ĉiufoje la malsaĝaĵon per sprita enmiksiĝo.

Ofte la junaj geedzoj sidis mano en mano, kaj li parolis, kaj ŝi de tempo al tempo ankaŭ enĵetis vorteton, ĉiam la saman melodion, ĉiam la samajn du-tri tonojn. Spirita venteto leviĝadis nur tiam, kiam aperis Sofio, unu el ŝiaj amikinoj.

Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj. Estas vero, ke laŭ la aserto de Kala ŝi estis iom kurba, sed certe tio ne estis pli falanta en la okulojn, ol kiom povas rimarki nur intimaj amikinoj. Ŝi estis tre prudenta knabino, tamen absolute ne venis al ŝi en la kapon, ke ŝi povas ĉi tie fariĝi danĝera. Ŝi alportadis refreŝigan aermoviĝon sub la vitran kloŝon, kaj freŝa aero estis necesa, tion ili ĉiuj sentis. Oni devis iom aerumi ĉe ili, kaj tial ili entreprenis vojaĝon, por aerumiĝi. La bopatrino kaj la juna paro ekvojaĝis Italujon.

“Dankon kaj laŭdon al Dio, ke ni denove estas inter niaj propraj muroj!”, diris la patrino kaj la filino, kiam ili en la sekvanta jaro revenis kun Alfredo.

“Vere ne estas plezuro vojaĝi!”, diris la bopatrino; “en efektiveco tio estas enuiga! Pardonu, ke mi tion diras. Mi enuis, malgraŭ ke mi havis apud mi miajn infanojn; kaj kiel multekosta, kiel terure multekosta estas la vojaĝado! Ĉiuj tiuj galerioj, kiujn oni devas viziti, ĉiuj rimarkindaĵoj, je kiuj oni devas plenforme fari ĉasadon! Alie oni ja ne povus doni informojn, kiam oni revenas hejmen kaj estas demandata! Kaj fine oni devas ankoraŭ aŭdi, ke ĝuste tio estas la plej bela, kion oni forgesis rigardi. Post pli longa tempo tiuj eternaj Madonoj sufiĉege tedis al mi; oni fariĝis mem kvazaŭ Madono.”

“Kaj la manĝaĵo, kiun oni al vi donas!” aldonis Kala .

“Oni ne ricevas eĉ bonordan viandan supon!”, diris la patrino. “Ilia kuirarto ne staras tre alte!”

Kala estis lacigita de la vojaĝo kaj restis, kio estis la plej malbona, daŭre suferetanta. Tiam Sofio enloĝiĝis en ilia domo kaj alportadis utilon.

Oni devas konfesi, opiniis la patrino, ke Sofio estas kompetenta kiel en la mastrumado, tiel ankaŭ en la artoj. Krom tio ŝi estis tre estiminda, fidela kaj fidinda. Tion si pruvis, kiam Kala malsaniĝis kaj ĉiam pli perdis la sanon.

Kie la ŝelo estas ĉio, tie la ŝelo devas teni sin forte, alie ĉio pereas. Kaj la ŝelo pereis, – Kala mortis.

“Ŝi estis bela!”, diris la patrino, “ŝi vere estis io tute alia ol la antikvaĵoj, kiuj estas tiel palaj kaj senkoloriĝintaj! Kala estis freŝa kaj ne tuŝita de la dento de la tempo, kaj tia devas esti belulino!”

Alfredo ploris kaj la patrino ploris, kaj ambaŭ portis nigrajn vestojn. Por la patrino la nigra koloro estis tre bone alaspekta, kaj ŝi plej longe vestis sin nigre, funebris plej longe kaj malĝojis ankoraŭ pri tio, ke Alfredo denove edziĝis kaj prenis Sofion, kiu tute ne havis belan eksteraĵon

“Li amas ekstremojn!” diris la bopatrino, “li iris de la plej bela al la plej malbela! Li povis forgesi sian unuan edzinon. La viroj ne havas konstantecon! mia edzo estis alia; li eĉ mortis antaŭ mi.”

“Pigmaliono ricevis sian Galateon!”, diris Alfredo; “jes, tiel estis dirite en la edziĝofesta kanto. Mi efektive enamiĝis je la bela statuo, kiu ricevis vivon en miaj brakoj. Sed la parencan animon, kiun sendas al ni la ĉielo, unu el Liaj anĝeloj, kiu povas senti kun ni, pensi kun ni, levi nin, kiam ni estas fleksitaj malsupren, – tiun mi nur nun trovis kaj akiris. Vi venis, Sofio, ne en beleco de formoj, ne en brilo de radioj, – sed ĉiam ankoraŭ pli bela, ol estas necese! La ĉefaĵo estas kaj restas ĉefaĵo! Vi venis kaj instruis al la skulptisto, ke lia verko estas nur argilo, nur polvo, nur el argilo farita ŝelo de tiu kerno, kiun ni devas serĉi. Malfeliĉa, malfeliĉa Kala ! Nia surtera vivo estas kiel vojaĝa vivo. Supre, kie oni aliĝas al si en reciproka simpatio, ni estis unu por la alia eble duone fremdaj.”

“Tio ne estis amohava juĝo,” diris Sofio, “tio ne estis kristana! Supre, kie oni ne svatiĝas, sed kie la animoj, kiel vi diras, aliĝas al si en reciproka simpatio, supre, kie ĉio bela disvolviĝas kaj altiĝas, ŝia animo eble eksonos per tiel plena forto, ke ĝi supersonos la mian, kaj vi – vi tiam denove, kiel en via unua amo, ekkrios la vortojn: bela, bela!”

Historio el la dunoj

Ĝi estas historio el la Jutlandaj dunoj, sed ĝi komenciĝas ne tie, ne, tre malproksime, en la sudo, en Hispanujo. La maro estas granda veturvojo inter la landoj. Transportu vin en via imago tien, Hispanujon! Tie estas varme, tie estas bele; tie disvolviĝas la fajroruĝaj granataj floraĵoj inter la mallumaj laŭraj arboj. De la montoj blovetas refreŝiga vento al la oranĝĝardenoj kaj al la belegaj Maŭraj haloj kun la oraj kupoloj kaj pentritaj muroj. Tra la stratoj marŝas infanoj en procesio kun kandeloj kaj flirtantaj standardoj, kaj super ili alte kaj klare etendiĝas la ĉielo kun brilantaj steloj. Sonas kantoj kaj kastanjetoj, junuloj kaj knabinoj svingiĝas en danco sub la florantaj akacioj, dum la almozulo sidas sur la ĉirkaŭhakita marmora ŝtono, refreŝigas sin per sukplena akvomelono kaj forrevas sian vivon. La tutaĵo estas kiel bela revo; ho, se oni povus sin tute fordoni al ĝi! Sed tiel agis du junaj freŝe edzigitaj hometoj, kaj al ili ankaŭ estis riĉe donacitaj ĉiuj bonoj de la tero: sano, bona humoro, riĉeco kaj honoro.

“Ni estas tiel feliĉaj, kiel iu nur povas esti!” ili diris kun plena kora konvinko. Sed ili povus leviĝi al ankoraŭ pli alta grado de feliĉo, tio fariĝus, se Dio donacus al ili filon, kiu similus al ili korpe kaj anime.

La feliĉa infano estus salutita kun plej granda ĝojo, trovus plej dorloteman amon kaj vartadon, la tutan feliĉon, kiun povas havigi riĉeco kaj grandinflua parencaro.

Kiel festo pasadis al ili la tagoj.

“La vivo estas favorkora donaco de la amo, preskaŭ neimageble granda!” diris la edzino, “kaj ĉi tiu abundo de feliĉo ankoraŭ pligrandiĝas, kiel oni diras, en la alia vivo, kaj tiel plue en eterneco! Mi ne povas ampleksi tiun penson.”

“Kaj ĝi certe estas tromemfido de la homoj!” diris la edzo. “En efektiveco tio estas terura fiereco, kredi, ke oni vivos eterne, ke oni fariĝos kiel Dio! Tio estis ja ankaŭ la vortoj de la serpento, kaj ĝi estis la spirito de la mensogo.”

“Vi ne dubas ja pri transmorta vivo?” demandis la juna edzino, kaj ŝi sentis, kvazaŭ la unuan fojon trairas ombro la sunan regnon de ŝiaj pensoj.

“La kredo tion promesas, la pastroj tion asertas!” respondis la juna viro; “sed ĝuste en mia tuta feliĉo mi sentas kaj komprenas, ke postuli alian vivon post ĉi tiu, daŭrigatan feliĉon, estas fiereco, penso de aroganteco. Ĉu jam en nia surtera ekzistado ne estas donite al ni tiom multe, ke ni povas kaj devas esti kontentaj?”

“Jes, al ni tio estas donita,” diris la juna edzino, “sed al kiom multaj miloj da homoj ĉi tiu vivo fariĝis malfacila elprovado, kiom multe da homoj estas ĵetitaj en ĉi tiun mondon kvazaŭ nur por malriĉeco, malhonoro, malsano kaj malfeliĉo! Ne, se ne ekzistus alia vivo post ĉi tiu surtera, tiam ĉio ĉi tie estus disdividita tro malegale, tiam Dio ne estus la justulo.”

“La almozulo tie malsupre sur la strato havas ĝojojn, kiuj por li estas tiel same grandaj, kiel la ĝojoj, kiujn havas la reĝo en sia riĉa palaco,” respondis la juna viro; “kaj ĉu vi ne pensas, ke la ŝarĝbesto, kiu estas vipata, malsatas kaj morte laciĝas per trenado, havas konscion pri la malfacileco de la tagoj de sia vivo? Ĝi sekve kun egala rajto povus postuli alian vivon, nomi tion maljustaĵo, ke ĝi ne estas starigita en pli alta vico da estaĵoj.”

“En la domo de mia patro ekzistas multe da loĝejoj, diris Kristo,” rediris la juna virino, “la ĉiela regno estas senlima, tiel same kiel la amo de Dio! Ankaŭ la besto estas kreitaĵo, kaj neniu vivo pereos, tiel mi almenaŭ kredas, sed ĉiu akiros la feliĉon, kiun ĝi povas akcepti kaj kiu estas konforma al ĝia esenco kaj povas sufiĉi al ĝi.”

“Sed al mi nun sufiĉas ĉi tiu mondo!” diris la viro kaj ĉirkaŭplektis per siaj brakoj sian belan ĉarman edzineton. Poste li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena de la odoro de oranĝoj kaj kariofiloj. Muziko kaj kastanjetoj sonis de la strato, du steloj brilis malsupren, kaj du okuloj plenaj de amo, la okuloj de lia edzino, rigardis lin kun la eterna vivo de la amo.

“Tia minuto kiel la nuna plene meritas, ke oni naskiĝu, sentu ĝin kaj poste denove malaperu.” Li ridetis, lia edzino kun milda riproĉo levis sian manon, – kaj la nubo denove malaperis, ili estis tro feliĉaj.

Ŝajnis, ke ĉio tiel aranĝiĝadis, ke ĝi nur plialtigu ilian honoron, ilian ĝojon, ilian feliĉon. Okazis unu ŝanĝo, sed nur rilate la lokon de loĝado, ne rilate la ĝuadon kaj akiradon de la ĝojoj de la vivo. La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo; tio estis honora posteno, por kiu lia deveno kaj liaj scioj donis al li la rajton. Li posedis grandan havon, ne malpli grandan alportis al li lia juna edzino, ĉar ŝi estis filino de unu el la plej riĉaj kaj eminentaj komercistoj. Unu el la plej grandaj kaj plej bonaj ŝipoj de ĉi tiu devis en tiu jaro ĝuste iri al Stokholmo kaj veturigi al Peterburgo la karajn infanojn, la filinon kaj la bofilon. En la ŝipo ĉio estis aranĝita reĝe, ĉie troviĝis molaj tapiŝoj sub la piedoj, silko kaj lukso.

Ekzistas malnova kanto pri herooj, kiun ĉiuj konas; ĝi estas nomata: “Angla reĝido”; li ankaŭ veturis sur tia multekosta ŝipo; ĝiaj ankroj estis tegitaj per brilanta oro, kaj ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko. Nevole oni devis pensi pri tiu ŝipo, kiam oni vidis la ŝipon, kiu nun eliris el Hispanujo. Sur ambaŭ regis la sama lukso, la sama adiaŭa penso:

“Dio volu, ke ni nin en ĝojo revidu!”

Favora vento blovis de la flanko de la Hispana marbordo, la adiaŭo estis nur mallonga. Ĉe tia veturado ili devis post kelke da semajnoj atingi la celon de sia vojaĝo. Sed kiam ili estis sur la libera maro, la vento kvietiĝis, la maro fariĝis glata kaj trankvila, la akvo brilis, la steloj de la ĉielo brilis, estis ĉarmaj festaj vesperoj en la riĉa kajuto.

Fine oni tamen ekdeziris favoran venton, sed ĝi ne leviĝis; se blovis ia vento, ĝi ĉiufoje havis kontraŭan direkton. Tiel pasis semajnoj, eĉ plenaj du monatoj, – nur tiam la vento fariĝis favora, ĝi blovis de sud-okcidento. Kiam ili troviĝis inter Skotlando kaj Jutlando, la vento plifortiĝis, tute kiel en la malnova kanto pri la Angla reĝido:

“Kaj leviĝis ventego, kaj tuta la maro

En mallumo kaŝiĝis post densa nubaro.

Ili ĵetis la ankron kaj nun senkuraĝaj

Kvietiĝon atendis de l’ ondoj sovaĝaj.”

Multe da tempo pasis depost tiam. La reĝo Kristiano la Sepa sidis sur la Dana trono kaj estis tiam juna homo; multe okazis depost tiu tempo, grandaj ŝanĝoj, multe da aliformiĝoj. Lagoj kaj marĉoj fariĝis luksaj herbejoj, dezertaj lokoj fariĝis fekunda tero; sub la ŝirmo de la domoj eĉ sur la okcidenta bordo de Jutlando kreskas pomarboj kaj rozoj, sed, estas vero, oni devas ilin serĉi, ĉar pro la akraj okcidentaj ventoj ili kaŝiĝas en ŝirmitaj lokoj. Oni rememoras tie delonge malaperintajn tempojn, multe antaŭ la regado de Kristiano la Sepa. Kiel tiam, tiel ankoraŭ nun en Jutlando sur spaco de multaj mejloj etendiĝas la bruna erikejo kun siaj tomboj de gigantoj, kun siaj aeraj fenomenoj, kun siaj multfoje kruciĝantaj malebenaj kaj sablaj vojoj. Okcidente, kie grandaj kaj multaj riveretoj enfluas en la golfon, troviĝas vastaj herbejoj kaj marĉoj, ĉirkaŭlimitaj de altaj dunoj, kiuj kun siaj el sablo formiĝintaj pintoj leviĝas antaŭ la maro simile al Alpa montoĉeno. Nur en apartaj lokoj ili estas interrompataj de argilecaj deklivoj, de kiuj ĉiujare la maro per sia giganta buŝo englutas grandajn pecojn, tiel ke la deklivoj kaj montetoj disfalas, kvazaŭ skuitaj de tertremo. Tiel ĝi aspektas ankoraŭ nun, tiel estis antaŭ multe da jaroj, kiam la du feliĉuloj veturis sur la maro en la riĉa ŝipo.

Estis fino de Septembro, estis dimanĉo kaj suna vetero, la sonado de la preĝejaj sonoriloj penetris al ili el multaj marbordaj vilaĝoj. La preĝejoj de tiu regiono staras kiel ĉirkaŭhakitaj pecegoj da granito, ĉiu el ili estas peco da roko. La Norda maro povus transruliĝi super ili, kaj ili tamen restus starantaj. La plejmulto el ili ne havas turon, la sonoriloj pendas inter du traboj ekstere kaj libere. La Diservo estis finita, la komunumo eliris el la preĝejo sur la tombejon, kie tiam, tiel same kiel nun, troviĝis nek arboj nek arbetaĵoj, kie sur la tomboj oni ne plantis florojn nek metis florkronojn. Senformaj montetoj montras la lokon, kie la mortintoj estas enterigitaj. Hirta herbo, vipata de la vento, kovras abunde la tutan tombejon. Eble nur unu tombon ornamas monumento, tio estas aerdifektita ligna ŝtipo, ĉirkaŭhakita en la formo de ĉerko. De kie ĝi venas? Ĝi estas prenita el la okcidente troviĝanta arbaro; el la maro ĝi estas elakvigita. Tie por la loĝantoj de la marbordo kreskas la ĉirkaŭhakitaj traboj, tabuloj kaj arbotrunkoj. La vento kaj la mara nebulo baldaŭ aerdifektas la alplektitajn pecojn da ligno. Tia ŝtipo kuŝis sur unu infana tombo kaj al ĉi tiu aliris unu el la virinoj, kiuj venis el la preĝejo. Ŝi haltis kaj rigardis la duone forputrintan ŝtipon; tuj malantaŭ ŝi stariĝis ŝia edzo. Ili ne diris eĉ unu vorton; li kaptis ŝin je la mano, kaj de la tombo ili iris sur la brunan erikejon, trans marĉan teron, al la dunoj; longe ili iris silente.

“Hodiaŭ estis bona prediko,” diris la viro; “se oni ne havus la bonan Dion, oni havus nenion.”

“Jes,” respondis la virino. “Li ĝojigas kaj Li malĝojigas! Li havas la rajton por tio! Morgaŭ nia knabeto finus kvin jarojn, se ni povus lin konservi.”

“Neniu rezultas de tio, ke vi tiel fordonas vin al la malĝojo!” diris la viro. “Li foriris de la suferoj de la surtera vivo; li estas ja tie, kien ni ĉiuj deziras iam veni.”

Ili plu ne parolis kaj iris per firmaj paŝoj al sia domo inter la dunoj. Subite de unu el ili, kie la marborda aveno ne havis la forton por reteni la sablon, leviĝis io simila al forta fuma kolono. Tio estis ekpuŝo de vento, kiu frapis la dunon kaj turnis supren la delikatajn sablajn partojn. Sekvis ankoraŭ unu ventpuŝo, kaj ĉiuj sur ŝnuro pendantaj fiŝoj ekbatiĝis al la muro de la domo, kaj ĉio denove estis silenta; la suno brulis varmege.

La geedzoj iris en sian domon kaj baldaŭ demetis de si siajn dimanĉajn vestojn. Poste ili rapide iris trans la dunojn, kiuj staris kvazaŭ grandegaj subite en sia moviĝado rigidiĝintaj ondoj el sablo. La blue-verdaj akraj trunketoj de la sabla herbo kaj sabla aveno prezentis sur la blanka sablo almenaŭ kelkan kolordiversecon. Venis ankaŭ kelkaj el la najbaroj, ili helpis al si reciproke tiri la boatojn pli alten sur la sablon; la vento fariĝis pli forta, fariĝis akre malvarme, kaj kiam ili iris returne trans la dunojn, la sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj saltadis al ili en la vizaĝon. La altaj ondoj estis kovritaj de blanka ŝaŭmo, kaj la vento debatadis ilian dorson, tiel ke la ŝaŭmo ŝprucis malproksimen ĉirkaŭen.

Fariĝis vespero, ĉiam pli laŭtiĝanta bruo plenigis la aeron, kriante, plorĝemante kiel armeo da senesperaj spiritoj; ĝi supersonis la ruliĝadon de la maro, kvankam la domo de la fiŝistoj staris tute apud la marbordo. La sablo vipis la fenestrajn vitrojn, kaj de tempo al tempo venis puŝego, kvazaŭ io intencis disskui la domon ĝis la fundamento. Estis mallumege, tamen ĉirkaŭ noktomezo devis leviĝi la luno.

La ĉielo klariĝis, sed la ventego bruis kun grandega forto super la profunda nigreta maro. La fiŝkaptistoj jam delonge enlitiĝis, sed en tiu terura vetero oni ne povis eĉ pensi pri fermado de okulo. Subite oni ekfrapis je la fenestro, la pordo malfermiĝis kaj iu voĉo kriis:

“Granda ŝipo rompiĝis sur la lasta rifo!” Tuj la fiŝkaptistoj elsaltis el la litoj kaj metis sur sin siajn vestojn.

La luno leviĝis; estis sufiĉe lume, por ke oni povu ĉion klare distingi, se nur la fluganta sablo ne malhelpus teni la okulojn malfermite. Estis tia vento, ke oni vere devis sin kontraŭstreĉi al ĝi, kaj nur kun granda malfacileco, ĉe la fortegaj ventpuŝoj ofte povante antaŭeniĝi nur rampante, oni transiris la dunojn, kaj ĉi tie en la aero flugadis simile al cigna lanugo la ŝaŭmo el la maro, kiu ruliĝadis sur la bordon kiel bolanta falakvo. Oni devis efektive havi spertan okulon, por tuj trovi la ŝipon tie ekstere; tio estis belega trimastulo; en tiu momento ĝi ĝuste deŝoviĝis de la rifo kaj troviĝis en la distanco de tri ĝis kvar kabloj de la tero; ĝi naĝis al la bordo, surpuŝiĝis sur la duan rifon kaj alfiksiĝis. Alporti helpon estis ne eble; la maro estis tro malkvieta, ĝi frapadis sur la ŝipon kaj trans ĝin. Oni pensis, ke oni aŭdas kriojn de alarmo, mortangorajn vokojn pri helpo, oni vidis la penegan vanan laboradon. Jen venis ondego, kiu simile al frakasanta roko ruliĝis trans la buspriton, kaj ĉi tiu forŝiriĝis, la malantaŭa parto leviĝis alte super la akvon. Du homoj kune saltis en la maron kaj malaperis, – post momento unu el la plej grandaj ondoj, rompiĝante ĉe la dunoj, elĵetis korpon sur la marbordon, – tio estis virino, supozeble kadavro. Kelkaj el la virinoj komencis klopodi ĉirkaŭ ŝi kaj opiniis, ke ili rimarkis en ŝi ankoraŭ vivon; tial oni ŝin forportis trans la dunojn en la fiŝkaptistan domon. Ŝi estis tre bela kaj delikata, certe altklasa sinjorino. Oni metis ŝin en la malluksan liton; delikata tolaĵo ne troviĝis en ĝi; por envolvo servis maldelikata lana litotuko, kiu donis varmon.

Ŝi reviviĝis, sed ŝi kuŝis en deliro, ŝi tute ne sciis, kio kun ŝi fariĝis aŭ kie ŝi troviĝas, kaj tio estis ja bona, ĉar ĉio, kion ŝi amis, kuŝis nun sur la fundo de la maro. Al ili okazis tio, kion la kanto diras pri la Angla reĝido:

“Kaj ĉirkaŭe aŭdiĝis plorego kaj krio,

Ĉar la ŝipo rompiĝis, ĝin savos nenio.”

Pecoj de la ŝiprompitaĵo, ĉiuspecaj lignoj kaj lignetoj alnaĝis al la bordo; ŝi sola el ĉiuj restis vivanta ĉiam ankoraŭ la vento bruis super la marbordo. Dum kelke da minutoj la malfeliĉa ŝiprompulino estis trankvila, sed baldaŭ aperis doloroj, ŝi kriis angore, malfermis siajn belajn okulojn kaj balbutis kelkajn vortojn, kiujn tamen neniu povis kompreni.

Kaj jen kompense pro ĉio, kion ŝi suferis kaj travivis, ŝi tenis en la brakoj ĵusnaskitan infaneton. Ĝi devis kuŝi en la riĉa domo sur parada lito kun silkaj kurtenoj; per ĝojkrioj ĝi estus salutita al vivo riĉa je ĉiuj teraj bonoj, kaj nun Dio faris, ke ĝi naskiĝis en la malriĉa angulo; eĉ kison de sia patrino ĝi ne ricevis.

La fiŝistino almetis la infanon al la brusto de la patrino, kaj ĝi kuŝis ĉe koro, kiu plu ne batis; la patrino mortis. La infano, kiu estis destinita elkreski en feliĉo kaj riĉeco, estis krude ĵetita en la mondon, la maro ĝin ĵetis sur la dunojn, por ke ĝi spertu la sorton de malriĉuloj kaj malfacilajn tagojn.

Kaj ĉiam denove venas al ni en la kapon la kanto pri tiu reĝido, kiu ankaŭ devis iri tra la vivo en malfacila batalado.

Sude de Nissumfjord pereis la ŝipo; la kruelaj malhumanaj tempoj, kiam eĉ en la preĝejoj oni petegis pri riĉa ŝiprompa beno, delonge jam pasis. Amo kaj amikaj tendencoj, oferemeco por la ŝiprompuloj montriĝis ĉie, kaj precipe en nia tempo ĝi montriĝis en plej noblaj trajtoj. La mortanta patrino kaj la malfeliĉa infano ĉie, kien la vento ilin estus pelinta, trovus vartadon kaj flegadon, sed nenie pli koran ol ĉe la malriĉa fiŝistino, kiu ankoraŭ hieraŭ kun peza koro staris ĉe la tombo, kiu havis en si ŝian infanon, kiu hodiaŭ finus kvin jarojn, se Dio estus donacinta al ĝi pli longan vivon.

Neniu sciis, kiu estis la mortinta fremda virino, aŭ de kie ŝi venis. La ruinoj kaj lignopecoj de la ŝipo nenion rakontis pri tio.

En Hispanujo, en la riĉa domo, neniam estis ricevitaj leteroj aŭ sciigoj pri la filino kaj la bofilo. Ili ne alvenis en sia loko de destino; fortaj ventegoj furiozis en la lastaj semajnoj; oni atendis multe da monatoj. – “Tute pereis! Ĉiuj pereis!” Tion oni nun sciis.

Sed tie malproksime sur la dunoj, en la domo de la fiŝisto, alvenis nova malgranda knabeto.

Kie Dio donas manĝaĵon por du, tie ankaŭ por tria restas ankoraŭ iom da panpecetoj, kaj ĉe la marbordo ĉiam troviĝas ankoraŭ unu porcio da fiŝoj por malsata buŝo. Al la infano oni donis la nomon Georgo.

“Ĝi certe estas Juda infano,” oni diris, “ĝi aspektas tiel brune!”

“Ĝi povas ankaŭ esti italo aŭ hispano!” diris la pastro. Estas vero, ke ĉiuj tiuj tri gentoj ŝajnis al la fiŝistino egalaj, kaj ŝi sin konsolis nur per tio, ke la infano estas baptita Kristane. La knabo prosperis, la nobela sango elmontriĝis malgraŭ la malluksa nutrado, la infano kreskis kaj ĉiam pli fortiĝis en la maleminenta domo. La dana lingvo, kiel ĝin parolas la loĝanto de la okcidenta Jutlando, fariĝis lia lingvo. La granata kerno el la luksa grundo de Hispanujo disvolviĝis en sablan trunketon sur la Jutlanda marbordo; tiel povas fariĝi kun homo! Per ĉiuj radikfibroj de sia infana koro li alkroĉiĝis al la nova hejmo. Lia sorto estis sperti malsaton kaj malvarmon, la premon kaj mizeron de malriĉeco, sed ankaŭ la plezurojn kaj ĝojojn de malriĉeco.

La tempo de la infaneco havas siajn lumajn altaĵojn, kies radioj poste lumas tra la tuta vivo. Kiom multe la infano havis por plezuro kaj ludoj! Kun mejloj da spaco kuŝis antaŭ li la tuta bordo, kovrita de ludiloj; mozaika grundo el ŝtonoj, ruĝaj kiel koraloj, flavaj kiel sukceno, rondaj kiel ovoj de birdoj; ili kuŝis tie en ĉiuj koloroj, ĉiuj estis ŝlifitaj kaj glatigitaj de la maro. Eĉ la sekiĝintaj skeletoj de fiŝoj, la velksekiĝintaj akvaj kreskaĵoj, la fuko, blanke lumanta, longa kaj mallarĝa kiel tolaj rubandoj, ĉio estis por la okuloj kaj pensoj ludo kaj plezuro; kaj la knabo estis vigla infano, multaj kaj grandaj kapabloj dormetis en li. Tre bone li povosciis rememorigi al si la historiojn kaj kantojn, kiujn li estis aŭdinta, kaj tre lertajn fingrojn li havis: li povosciis el ŝtonoj kaj konkoj kunmeti tutajn ŝipojn, kiel ankaŭ bildojn, per kiuj oni povis ornami la ĉambron. Li povoscias plene esprimi siajn pensojn en tranĉskulptita peco da ligno, diris lia adoptinta patrino, kaj tamen la knabo estas ja ankoraŭ tiel malgranda. Krom tio li havis belan voĉon kaj la melodioj facile fluis de lia lango. En lia brusto sonis multaj kordoj, kies tonoj povus elsoni malproksimen en la mondon, se li estus starigita sur alia loko ol la fiŝkaptista domo ĉe la Norda maro.

Unu tagon marrompiĝis ŝipo; kesto kun neordinaraj floraj bulboj alpeliĝis al la tero; parton el ili oni prenis kaj metis ilin en la kuirpoton, ĉar oni pensis, ke ili servas al manĝado, la aliaj kuŝis kaj putris en la sablo. Ili ne atingis sian destinon disvolvi la kolorriĉecon kaj belegecon, kiu kuŝis en ili. Ĉu la malgranda Georgo havos iam pli bonan sorton? Kun la floraj bulboj ĉio baldaŭ estis finita, li estis ankoraŭ malfacile batalonta dum multaj jaroj.

Nek al li nek al iu el la aliaj iam venis en la kapon, kiel solece kaj monotone pasas la tago; oni havis multe por fari, por aŭdi kaj por vidi. La maro mem estis granda lernolibro; ĉiun tagon ĝi malfermis novan folion: senventeco, ondiĝado, venteto, ventego, ŝiprompiĝo estis la ĉefaj fenomenoj. Iro en la preĝejon havis la karakteron de festotaga vizito; sed el la vizitoj en la domo de la fiŝkaptistoj precipe unu estis tre agrabla, ĝi okazadis du fojojn ĉiujare, tio estis la vizito de la patrina frato, angilkomercisto, kiu loĝis kelke da mejloj pli norde. Li venadis kun ruĝe farbita veturilo plena de angiloj; la veturilo estis fermita kiel kesto kaj pripentrita per bluaj kaj blankaj tulipoj. Ĝin tiris du flavaj bovoj, kun kiuj Georgo havis la permeson iom ĉirkaŭveturi.

La angilkomercisto estis spritulo, vigla gasto, ĉiam li havis kun si en la veturilo grandegan botelon plenan de brando; ĉiu ricevadis el ĝi glaseton da brando aŭ, se mankis glasetoj, tiam plenan tason; eĉ Georgo, kiel ajn malgranda li estis, ricevadis plenan fingringon. Tio estas farata, por bone digesti la grasan angilon, diradis la angilvendisto, kaj ĉe tio li rakontadis ĉiam la saman historion, kaj se oni ĉe tio ridis, li rakontis ĝin al la samaj homoj tuj ankoraŭ unu fojon; kaj ĉar Georgo mem en sia juneco kaj en sia vira aĝo ĝin ofte rakontadis kaj alkonformigis al ĝi sian propran agadon, tial ni devas ĝin aŭdi.

“En la rivero naĝis la angiloj, kaj la angila patrino diris al siaj filinoj, kiam ili petis la permeson naĝi solaj kelkan distancon: ”Sed ne iru tro malproksime, ĉar alie venos la abomeninda angilpikisto kaj forprenos vin ĉiujn!“ Sed ili iris tro malproksime, kaj el la ok filinoj revenis al la patrino nur tri. Ili ploregis: ”Kiam ni estis nur en la distanco de kelke da paŝoj antaŭ la pordo, venis la abomeninda angilpikisto kaj pikmortigis niajn kvin fratinojn!“ – ”Ili revenos!“ konsolis ilin la patrino. – ”Ne!“ respondis la filinoj, ĉar li detiris de ili la haŭton, distranĉis ilin en pecojn kaj rostis ilin.” – “Ili revenos!” diris persiste la patrino. “Sed poste li trinkis brandon!” diris la filinoj. “Aj, aj! en tia okazo ili neniam plu revenos!” plorkriis la patrino; “la brando entombigas la angilon!”

“Kaj tial oni devas ĉiam trinki glaseton da brando post tiu manĝaĵo!” diris la angilvendisto.

Kaj ĉi tiu historio fariĝis la ora fadeno, la fadeno de neelĉerpebla bona humoro en la vivo de Georgo. Li ankaŭ volus iri eksteren, “malgrandan distancon laŭlonge de la rivero”, tio estas iri kun ŝipo en la mondon, kaj la patrino diris, simile al la angilpatrino: “Ekzistas multe da malbonaj homoj, angilpikistoj!” Tamen iomete, tre malmulte, ekster la dunojn, iomete en la erikejon li devis iri, kaj estis al li permesite iri. Kvar feliĉaj, gajaj tagoj malfermiĝis en lia juna vivo kun brilanta lumo. La tuta beleco de Jutlando, la tuta ĝojo, la tuta sunlumo de la hejmo kuŝis en ili. Li estis ironta al festeno, kvankam en efektiveco tio estis nur festeno postenteriga.

Bonhava parenco de la fiŝkaptista familio mortis; lia bieneto troviĝis en la interna regiono, “oriente, unu streketon norde”, kiel diras la ŝipistoj. La patro kaj la patrino devis tien iri, kaj Georgo kun ili. De la dunoj trans la erikejon kaj marĉejon ili venis al la verda herbejo, tra kiu fluas la rivero Skjarum , la rivero kun la multe da angiloj, kie loĝis la angilpatrino kun siaj filinoj, la samaj, kiujn la malbonaj homoj pikmortigis kaj distranĉis en pecojn. Sed pli bone la homoj ofte ne agis eĉ rilate siajn proksimulojn, la homojn. Ankaŭ la kavaliro Bugge , pri kiu rakontas malnova popola kanto, estis mortigita de malbonaj homoj; kaj kvankam li mem ricevis la alnomon “la bona”, li tamen volis lasi mortigi la konstruiston, kiu konstruis por li lian kastelon kun la turo kaj la dikaj muroj, ĝuste sur tiu loko, kie staris Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj, kie la rivero Skjarum enfluas en Nissumfjordon. La remparon oni povis ankoraŭ vidi, sed ĉirkaŭe estis rubo, nenio krom rubo. Ĉi tie la kavaliro Bugge , kiam la konstruisto forveturis, diris al sia servisto: “Sekvu lin kaj diru: ”majstro, la turo disfalas!“ Se li sin returnos, tiam mortigu lin kaj forprenu de li la monon, kiun li ricevis de mi; sed se li sin ne returnos, tiam lasu lin iri trankvile!” La servisto obeis, kaj la konstruisto respondis: “La turo ne disfalas; sed de la okcidento iam venos iu en blua mantelo, kaj li disfaligos la turon!” Kaj tio fariĝis cent jarojn poste, kiam la Norda maro enĵetiĝis kaj la turo disfalis. Sed la tiama posedanto de la kastelo, Predbjorn Goldstern , konstruis al si pli supre, kie la herbejo finiĝas, novan kastelon, kaj ĝi staras ankoraŭ, kaj ĝi estas la nuna Slörre-Vosborg .

Tiun lokon Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj devis preteriri; pri ĉiu loko de tie supre oni rakontis al li en la longaj vintraj vesperoj. Nun li mem vidis la kastelon kun ĝiaj duoblaj foskavoj, kun la arboj kaj arbetaĵoj en la ĝardeno. Majeste staris la remparo, ĉirkaŭkreskita de filikoj; sed la plej belaj tamen estis la altaj tilioj, kiuj gracie kaj bele staris alte ĝis la supro de la tegmento kaj plenigis la aeron per plej dolĉa bonodoro. Nordokcidente en la angulo de la ĝardeno staris granda arbetaĵo kun floraĵoj similaj al vintra neĝo meze de somera verdaĵo. Tio estis siringa arbetaĵo, la unua, kiun Georgo vidis florantan en tia beleco. Ĝi kaj la tilioj vivis konstante en lia memoro, la bonodoro kaj beleco de Danujo, kiujn lia infana animo konservis ĝis profunda maljuneco.

La vojaĝo daŭris senhalte pluen kaj fariĝis pli oportuna, ĉar ĝuste kontraŭe de la kastelo, tie, kie la siringa arbetaĵo staris en plena florado, ili trovis la eblon veturi. Ili renkontiĝis kun aliaj funebrantaj gastoj, kaj ĉi tiuj prenis ilin sur sian veturilon. Estas vero, ke ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe, kaj al tio ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo, sed ili opiniis, ke malbone veturi estas tamen pli bone ol bone iri. Oni veturis tra la malebena erikejo. La bovoj, kiuj tiris la veturilon, de tempo al tempo haltis, kiam inter la eriko ili trafis freŝan herbloketon, la suno lumis varme, kaj kun miro oni rimarkis en granda malproksimeco nubon da fumo, kiu ondiĝadis supren kaj malsupren kaj tamen estis pli klara ol la aero. Oni povis vidi tra ĝi, oni havis la impreson, kvazaŭ la lumradioj ruliĝas kaj dancas super la erikejo.

“Tio estas Lokemann, kiu pelas sian ŝafaron,” ili diris, kaj tio estis por Georgo sufiĉe dirita. Li opiniis, ke li enveturas rekte en la landon de aventuroj, kaj tamen ĉirkaŭe estis nuda realaĵo. Estis tre silente.

Granda kaj etendita tie kuŝis la erikejo, sed simile al multekosta tapiŝo; la eriko estis en plena florado, la verdaj juniperaj arbetaĵoj kaj la freŝaj kverkidoj simile al florbukedoj leviĝis el la eriko. Ĉio aspektis tiel alloga kaj invitanta al ruliĝado, se nur ne troviĝus tiom multe da vipuroj! Pri ili oni parolis kaj ankaŭ pri la multe da lupoj, kiuj antaŭe estis ĉi tie, pro kio la graflando ricevis sian nomon. La maljunulo, kiu tenis la kondukilojn, rakontis el la tempo de sia patro, kiel la ĉevaloj ĉi tie ofte devis malfacile batali kontraŭ la nun ekstermitaj sovaĝaj bestoj. Kiam li unu matenon venis ĉi tien, ĉevalo staris super lupo, kiun ĝi mortige frapis kaj tretis per la piedoj, sed la karno sur ĝiaj piedoj estis tute disŝirita.

Tro rapide iris la veturado tra la malebena erikejo kaj tra la profunda sablo. Ili haltis antaŭ la funebra domo, kie interne kaj ekstere jam svarmis fremduloj; veturiloj staris unu apud la alia, ĉevaloj kaj bovoj promenadis kune sur la malgrasa paŝtejo. Grandaj sablaj dunoj staris tie tiel same kiel hejme ĉe la Norda maro malantaŭ la domo kaj etendiĝis sur granda spaco. Kiamaniere ili venis ĉi tien, tri mejlojn internen de la lando, kaj estis tiel same altaj kaj grandaj kiel ĉe la bordo? La vento pelis ilin supren, ili ankaŭ havis sian historion.

Oni kantis funebrajn kantojn, kelke da maljunaj homoj ankaŭ ploris, sed cetere, kiel ŝajnis al Georgo, ĉio estis tre gaja. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj troviĝis en granda abundo, plej belaj grasaj angiloj, post kiuj oni nepre devas trinki glaseton da brando. “Tio helpas digesti!” diris la angilvendisto, kaj pri bona digesto ĉiuj videble tre zorgis.

Georgo estis interne, kaj Georgo estis ekstere; en la tria tago li sentis sin ĉi tie kiel hejme, kiel en la fiŝkaptista domo kaj sur la dunoj, kie li estis travivinta ĉiujn siajn antaŭajn tagojn. Cetere ĉi tie sur la erikejo ekzistis aliaj trezoroj, ĉi tie estis plene de eriko kaj fragoj kaj mirteloj; grandaj kaj dolĉaj ili ĉie montriĝis en granda abundo; ili staris tiel dense, ke malgraŭ ĉia singardeco oni devis dispremi ilin per la piedoj, tiel ke la ruĝa suko gutis de la eriko.

Jen troviĝis tombo de giganto, jen troviĝis alia, kolonoj da fumo leviĝis en la freŝan aeron. Tio estis brulo de eriko, kiel oni diris, kiu vespere lumis malproksimen.

Nun venis la kvara tago, kaj la funebra festeno estis finita; de la landaj dunoj ili devis returne iri al la marbordaj dunoj.

“Niaj tamen estas la veraj,” diris la patro, “ĉi tiuj ne havas forton.”

Oni parolis pri tio, kiamaniere ili venis ĉi tien, kaj ĉio estis eksterordinare komprenebla kaj klara. Sur la bordo estis trovita kadavro, la vilaĝanoj portis ĝin sur la tombejon, kaj de tiu tempo komenciĝis la blovado de la vento kaj la maro malkviete ĵetiĝis sur la teron. Saĝa homo en la paroĥo konsilis malfermi la tombon kaj rigardi, ĉu la enterigito ne kuŝas kaj suĉas sian dikan fingron, ĉar en tia okazo tio montrus, ke tiu, kiun ili enterigis, estas mara homo kaj la maro volas perforte malfermi la tombon, por preni lin. Oni malfermis la tombon, kaj tiam montriĝis, ke efektive li kuŝas kaj suĉas la dikan fingron; tial oni tuj ĵetis lin sur ĉaron, oni aljungis du bovojn, kaj kiel pikataj de tabanoj ili ekkuris kun li tra la erikejo kaj la marĉejo en la maron. Tiam la sabloblovado ĉesiĝis, sed la dunoj ĉiam ankoraŭ staras. Ĉion ĉi tion Georgo aŭdis kaj konservis el la plej feliĉaj tagoj de sia juneco, el la tagoj de la funebra festeno.

Estis bele eliri, vidi novajn regionojn kaj novajn homojn, kaj li estis elironta ankoraŭ pli. Li estis ankoraŭ nur infano, li ne havis ankoraŭ la aĝon de dekkvar jaroj. Li foriris kun ŝipo, elvenis en la mondon, por ekscii, kion la mondo povas doni; li spertis malbonan veteron, malmildan maron, malbonan spiriton kaj kruelajn homojn. Li fariĝis kajuta servisto. Malsufiĉa manĝado kaj malvarmaj noktoj estis lia porlabora pago, multe da batoj per ŝnurego kaj per pugno li devis sperti. En lia alte nobela Hispana sango estis io, kio bolis, tiel ke koleraj vortoj puŝiĝis el lia ŝaŭmanta buŝo; sed baldaŭ li konvinkiĝis, ke la plej prudenta afero estas reteni tiujn vortojn ĉe si. Li havis ĉe tio preskaŭ tian senton, kian havas la angilo, kiam oni detiras de ĝi la haŭton, kiam oni ĝin distranĉas kaj metas en la kaserolon.

“Mi revenos,” diris en li ia voĉo. Li havis la okazon vidi la Hispanan marbordon, la patrujon de siaj gepatroj, eĉ la urbon, en kiu ili estis vivintaj en feliĉo kaj bonstato; sed li sciis nenion pri la patrujo kaj parencaro, kaj lia familio ankoraŭ malpli sciis pri li.

La malpura ŝipa bubo ne ricevis eĉ la permeson iri sur la teron; nur en la lasta tago, en kiu la ŝipo staris sur ankro ĉe tiu bordo, oni permesis al li eliri sur la teron. Oni devis fari aĉetojn, kaj li estis komisiita porti la aĉetaĵojn sur la ŝipon.

Jen Georgo staris en siaj mizeraj vestoj, kiuj aspektis, kvazaŭ ili estus lavitaj en marĉeto kaj sekigitaj en kamentubo. La unuan fojon li, loĝanto de la dunoj, vidis grandan urbon. Kiel altaj estis la domoj, kiel mallarĝaj kaj plenaj de homaj svarmoj estis la stratoj! Unuj puŝis ĉi tien, aliaj tien; estis vera kirligo de urbanoj kaj vilaĝanoj, monaĥoj kaj soldatoj. Ĉie aŭdiĝis bruo kaj krioj, sonado de tintiloj de multe da azenoj kaj muloj, kaj en tiun tutan bruon senĉese ensonadis la preĝejaj sonoriloj. Sur unu flanko sonis kanto kaj muziko, sur alia flanko oni aŭdis marteladon kaj frapadon, ĉar ĉiu metiisto havis sian stablon en la pordo aŭ sur la trotuaro. Al tio la suno brulis tiel varmege, la aero estis tiel peza, oni havis la senton, kvazaŭ oni troviĝus en forno, en kiu ĉie svarmis kaj zumis skaraboj, abeloj kaj muŝoj; Georgo ne sciis, kiel li iras aŭ kiel li staras. Jen subite li ekvidis rekte antaŭ si la potencan portalon de la katedralo, kandeloj lumis el la duone mallumaj arkaĵoj, kaj odoro de incensoj plenigis la tutan ĉirkaŭaĵon. Eĉ la plej malriĉa almozulo en ĉifonoj kuraĝis supreniri la altan ŝtuparon kaj eniri. La ŝipano, kiun Georgo akompanis, direktis sin en la mezon de la preĝejo, kaj Georgo troviĝis nun en la templo. Kolorriĉaj pentraĵoj brilis el ora kadraĵo. La Dipatrino kun la infano Jesuo staris sur la altaro inter floroj kaj kandeloj; pastroj en ornato kantis, kaj belaj riĉe vestitaj ĥorknaboj svingis arĝentajn incensilojn. Kian belegecon, kian lukson oni povis tie vidi! Tio trapenetris la animon de Georgo, tio prenis lin tutan sub sian potencon. La preĝejo kaj la kredo de liaj gepatroj faris sur li neordinaran impreson kaj eksonigis en lia animo tian akordon, ke larmoj aperis en liaj okuloj.

El la preĝejo ili iris sur la vendejon; oni ŝarĝis lin per parto de la aĉetitaj kuiraĵoj kaj manĝaĵoj. La vojo ne estis mallonga, li estis laca, kaj tial li iom ripozis antaŭ granda belega domo, kiun ornamis marmoraj kolonoj, statuoj kaj larĝaj ŝtuparoj. Li apogis sian ŝarĝon al la muro; tiam aperis galonita pordisto, levis kontraŭ lin sian arĝentogarnitan bastonon kaj forpelis lin, lin – la nepon de la domo; sed neniu en la domo tion sciis, kaj li ankoraŭ malpli ol la aliaj.

Poste li venis sur la ŝipon, estis puŝata kaj insultata, havis malmulte da dormo kaj multe da laboro, – tio estis la lernejo de sperto, kiun li devis pasi. Kaj oni diras, ke estas bone, se oni en la juneco havas suferojn, – jes, jes, se nur la maljuneco poste fariĝas bona.

La unua kurso de lia ŝipservado finiĝis, la ŝipo troviĝis denove en la golfo de Ringkjobing ; li iris sur la teron kaj hejmen, al siaj hejmaj dunoj; sed lia patrino estis mortinta en la tempo de lia vojaĝo.

La vintro, kiu nun sekvis, estis tre akra. Neĝaj ventegoj blovis super la tero kaj la maro, oni apenaŭ povis ion vidi antaŭ si. Kiel malegale estas dividitaj la sortoj en ĉi tiu mondo! Ĉi tie tiel glacia malvarmo kaj abundega neĝo, dum en Hispanujo regis bruliga sunvarmego; kaj tamen kiam ĉi tie iam estis frosta klara tago kaj Georgo vidis, kiel la cignoj en grandaj amasoj flugas trans la maron, al li ŝajnis, ke oni ĉi tie spiras la plej bonan aeron kaj ankaŭ la somero ĉi tie estas la plej bela. En siaj pensoj li tiam vidis, kiel la erikejo floras kaj estas plena de maturaj sukaj beroj, li vidis, kiel floras la tilioj kaj la siringarbeto apud tiu malnova kastelo; tien li tamen devas iri ankoraŭ unu fojon.

Blovis la unuaj printempaj ventetoj, la fiŝkaptado komenciĝis, Georgo helpis. Dum la lasta jaro li alte elkreskis kaj fariĝis lerta en ĉiuj siaj moviĝoj. Li estis plena de vivo, li povosciis naĝi kaj fari ĉiaspecajn turniĝojn kaj moviĝojn en la akvo simile al fiŝo. Ofte oni lin avertis, ke li gardu sin kontraŭ la skombraj sablorifoj, ke ili kaptas la plej bonan naĝanton, tiras lin sub la akvon, formanĝas lin, kaj tiam venas lia fino; sed tio ne estis la sorto de Georgo.

La plej proksimaj najbaroj en la dunoj havis knabon, nomatan Morten , kun kiu Georgo estis en amikaj interrilatoj. Ambaŭ samtempe iris en servadon sur ŝipon, kiu veturis al Norvegujo, ambaŭ ili poste iris kune al Holando, kaj neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto. Tamen tio povas ja facile okazi, kaj se oni al tio estas ankoraŭ iom flamiĝema denature, tiam oni facile faras senintence tro fortajn gestojn. Tion Georgo unu fojon faris, kiam ili sur la ŝipo iom malpaciĝis kaj reciproke sin atakis pro ia bagatelo. Ili sidis en la kajuto kaj manĝis el argila plado, kiu staris inter ili; Georgo tenis en la mano sian poŝan tranĉilon kaj svingis ĝin senintence kontraŭ Mortenon. Ĉe tio li samtempe fariĝis pala kiel kreto kaj liaj okuloj malice ekfulmis. Morten nur diris:

“Ha, vi apartenas do al tiu klaso da homoj, kiuj ĉiam tuj kaptas la tranĉilon!”

Apenaŭ tio estis dirita, la mano de Georgo tuj malrapide malleviĝis; li ne diris eĉ unu vorton, formanĝis sian tagmanĝon kaj iris al sia laboro. Kiam li revenis de la laboro, li aliris al Morten kaj diris: “Donu al mi tuj frapon sur la vizaĝon! Mi ĝin meritis! Mi havas en mi kvazaŭ ian poton, kiu iufoje superbolas.”

“Nu, ni ne parolu pri tio!” diris Morten , kaj de tiam ili fariĝis preskaŭ duoble bonaj amikoj. Kiam ili poste denove revenis al siaj dunoj en Jutlando kaj rakontis pri ĉio, kion ili travivis, ili rakontis ankaŭ pri tiu malpaceto. “Georgo povas superboli, sed malgraŭ tio li estas honesta homo; Jutlandano li ja ne estas, oni ne povas lin nomi Jutlandano!” Tio estis tre spiritplena rimarko de Morten .

Ambaŭ ili estis junaj kaj sanaj, bone elkreskintaj kaj kun fortaj membroj, sed Georgo estis pli lerta.

En Norvegujo la vilaĝanoj transiras en la paŝtistajn dometojn kaj lasas siajn brutojn paŝtiĝi sur la altaĵoj; sur la okcidenta bordo de Jutlando oni starigis meze de la dunoj kabanojn, kiuj estas aranĝitaj el ŝiprompaĵoj kaj kovritaj per erikeja torfo kaj per tavolo da eriko. Ĉirkaŭe ĉe la muroj estas aranĝitaj dormolokoj, kaj ĉi tie jam frue en printempo dormas kaj loĝas la fiŝkaptistoj. Ĉiu havas servistinon, kies laboro konsistas en tio, ke ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo, la fiŝkaptistojn ĉe ilia albordiĝo ili akceptas kun varma biero kaj havigas al ili manĝaĵon, kiam ili lace revenas hejmen. Tiuj servistinoj ankaŭ trenas la fiŝojn el la boatoj, tranĉmalfermas ilin kaj ĝenerale havas multe da laboro.

Georgo, lia patro, kelke da aliaj fiŝkaptistoj kaj iliaj servistinoj loĝis en la sama ĉambro. Morten loĝis en la apuda ĉambro.

Inter la knabinoj troviĝis unu, nomata Else , kiun Georgo konis de sia plej frua infaneco. Ili ambaŭ vivis tre bone unu kun la alia; en multaj aferoj ili estis samopiniaj, nur ilia eksteraĵo prezentis grandajn kontrastojn. Li havis brunan haŭton, Else havis neĝblankan haŭton kaj linkolorajn harojn; ŝiaj okuloj estis tiel bluaj kiel la mara akvo en la sunlumo.

Kiam ili unu tagon iris kune kaj Georgo tenis ŝin je la mano, tre forte kaj simplanime, ŝi diris al li: “Georgo, mi havas ion sur la koro. Lasu min esti via servistino, ĉar vi estas por mi kiel frato, sed Morten , kiu min dungis, – jes, mi kaj li estas gefianĉoj – sed tio ne meritas, ke oni babilu pri tio al aliaj!”

Georgo ĉe tiuj vortoj eksentis, kvazaŭ la duna sablo sub liaj piedoj moviĝas. Li ne diris eĉ unu vorton, sed li faris kapmovon, kaj tio signifas ja tion saman kiel “jes”. Pli oni ankaŭ ne bezonis. Sed li eksentis subite en sia koro, ke li ne povas toleri Mortenon. Ju pli li pri tio meditis kaj pensis – kaj tiamaniere li antaŭe neniam pensis pri Else –, des pli klare fariĝis al li, ke Morten ŝtelis de li la solan, kio estis kara por li, kaj tio nun kompreneble estis Else , nur nun tio fariĝis klara por li.

Kiam la maro estas iom malkvieta kaj la fiŝkaptistoj direktas sin kun siaj ŝipoj hejmen, rigardu, kiel ili tiam transŝipiĝas trans la rifojn: unu el la homoj staras rekte supre, la aliaj atente lin observas, sidas senmove kun la remiloj, kiujn ili senpere antaŭ la rifo tenas flanke, ĝis tiu homo donas al ili la signon, ke nun venas la granda ondo, kiu levos la boaton; kaj ĝi tiel leviĝas, ke de la tero oni povas vidi la kilon. En la sekvanta momento la ondo ĝin kovras, oni vidas nek la homojn nek la maston, oni povus pensi, ke la maro ion englutis; sed unu momenton poste ĝi denove elakviĝas kiel grandega mara besto, kiu grimpas sur la ondon; la remiloj ekmoviĝas kiel ĝiaj lertaj piedoj. Ĉe la dua kaj la tria rifo oni agas tiel same kiel ĉe la unua, kaj jen la fiŝkaptistoj saltas en la akvon, tiras la boaton al la tero, kaj ĉiu frapo de la ondoj ilin helpas kaj donas al la boato bonan ŝovon, ĝis ili venigas ĝin bonrifuĝe al la tero.

Unu sola malĝusta ordono antaŭ la rifoj, unu sola hezito, kaj ili havus ŝiprompiĝon.

“Tiam ĉio estus finita kun mi kaj kun Morten ankaŭ!” Ĉi tiu penso venis en la kapon de Georgo sur la maro, kie hazarde lia adoptinta patro serioze malsaniĝis. La febro lin skuis. Estis ankoraŭ nur malgranda distanco antaŭ la ekstrema rifo, kiam Georgo subite leviĝis.

“Lasu min, patro!” li ekkriis, kaj lia rigardo estis direktita al Morten kaj al la ondoj; sed dum ĉiuj kun plej granda peno tenis la remilojn kaj venis la plej granda ondo, li ekrigardis la palan vizaĝon de sia patro, kaj – li ne povis sekvi sian malbonan inspiron. La boato feliĉe transiris la rifojn kaj alvenis al la tero, sed la malbona penso kuŝis en lia sango, ĉiam denove bolis kaj fermentis en li la sento de maldolĉeco; la malnova malpaceto el la tempo de ilia servado sur la ŝipo denove reviviĝis en lia memoro; volonte li uzus tiun rapide pasintan malpaceton kiel pretekston por nova malpaciĝo, sed li ne sciis, kiel li komencu la aferon. Morten lin prirabis, tion li sentis, kaj tio estis ja sufiĉa, por persekuti lin per sia malamo. Kelkaj ŝipistoj tion rimarkis, sed Morten nenion rimarkis; kiel ĉiam antaŭe, tiel ankaŭ nun li estis helpema kaj parolema, kaj lia parolemeco eble estis eĉ iom tro granda.

La adoptinta patro de Georgo devis kuŝiĝi en la lito; ĝi estis fariĝonta lia lito de morto. Li mortis unu semajnon poste, kaj nun Georgo heredis la domon en la dunoj, ĝi estis nur domo malgrandvalora, sed ĝi tamen estis io, tiom multe Morten ne havis.

“Nun vi certe ne servos plu sur ŝipo, Georgo, sed vi restos por ĉiam ĉe ni?” demandis unu el la maljunaj fiŝistoj.

Georgo tamen ne havis tian intencon, kontraŭe, li intencis denove iom vidi la mondon. Nia malnova amiko, la angilvendisto, havis en Gammel-Skagen onklon, kiu okupadis sin per fiŝvendado, sed samtempe estis bonhava komercisto kaj posedis propran ŝipon. Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora kaj profita. Gammel-Skagen troviĝas en la plej norda parto de Jutlando, tiel malproksime de la dunoj de Georgo, kiel en tiu lando ĝenerale ne povas ekzisti pli granda distanco. Kaj ĝuste tio plej multe plaĉis al Georgo; li ne volis eĉ resti hejme ĝis la edziĝo de Else kaj Morten , kiu devis okazi post kelke da semajnoj.

Estas nepripensita ago nun forvojaĝi, opiniis la maljuna fiŝkaptisto; nun Georgo havas ja domon, kaj Else certe konsentus preni prefere lin.

Pri tio Georgo donis tiel mallongan respondon, ke la sencon de liaj vortoj oni ne facile povis kompreni; tamen la maljuna fiŝkaptisto alkondukis al li Elsen; ŝi diris ne multe, sed ŝi diris: “Vi havas nun domon, tion oni devas pripensi.”

Kaj Georgo multe pripensis.

Ofte la maro leviĝas malkviete kaj alte, sed la homa koro ankoraŭ pli malkviete kaj pli alte. Diversaj pensoj, pezaj kaj maldolĉaj, iris tra la kapo de Georgo; kaj li demandis Elsen:

“Se Morten ankaŭ havus domon kiel mi, kiun el ni vi tiam pli volonte prenus?”

“Sed Morten ja ne havas domon kaj ne ricevos domon.”

“Ni tamen supozu por momento, ke li ricevis domon!”

“Nu, tiam mi supozeble prenus Mortenon, ĉar mi ja elektis lin jam antaŭe! Sed de tio oni ne povas vivi.”

Georgo pensis dum la nokto pri tiu interparolo. Lin maltrankviligis io, pri kio li mem ne povis doni al si kalkulon; sed unu penso, kiu estis pli forta ol lia amo al Else , plene lin okupis. Tial li iris al Morten , kaj tion, kion li tie diris kaj faris, li antaŭe bone pripensis. Li proponis al li pro plej malgranda kaj plej facile plenumebla pago sian domon, li mem, kiel li diris, intencas enservigi sin sur ŝipo, al tio estas direktitaj ĉiuj liaj deziroj. Kiam Else tion aŭdis, ŝi pro ĝojo donis al li kison sur la buŝo, ĉar Mortenon ŝi amis ja plej multe.

Frue matene Georgo volis forvojaĝi. La antaŭan vesperon, kiam estis jam malfrue, li ekdeziris ankoraŭ unu fojon viziti Mortenon. Li iris, kaj meze de la dunoj li renkontis la maljunan fiŝkaptiston, kiu nenion volis scii pri lia forveturo. Morten , li diris, kredeble povoscias fari amtrinkaĵojn, se ĉiuj knabinoj tiel enamiĝas je li. Georgo ne atentis tiun interparolon, diris adiaŭ kaj iris al la domo, en kiu Morten loĝis. Li aŭdis tie tre laŭtan paroladon; Morten ne estis sola. Georgo ekhezitis; kun Else li tute ne volis renkontiĝi, kaj, bone pripensinte, li ankaŭ ne volis, ke Morten ankoraŭ unu fojon lin danku; tial li ekiris returne.

En la sekvanta mateno antaŭ tagiĝo li ligis sian pakon, prenis sian manĝaĵkorbon kaj ekiris laŭlonge de la dunoj; oni tie povis iri pli facile ol sur la malfacila sabla vojo; krom tio li faris sufiĉe grandan vojiron flanken, ĉar li volis antaŭe esti en Fjaltring apud Bovbjerg , kie loĝis la angilvendisto, al kiu li promesis, ke li lin vizitos.

La blua maro estis glata kiel spegulo, konkoj kuŝis ĉie ĉirkaŭe, la ludilo de lia infaneco rompiĝadis sub liaj piedoj. Dum li tiel iris, el lia nazo montriĝis sango; tio estis nur senvalora cirkonstanco, sed eĉ tia povas havi signifon. Kelke da grandaj sangaj gutoj falis sur lian manikon, li forviŝis ilin, haltigis la sangon, kaj ŝajnis al li, ke ĝia perdo malplipezigis al li la kapon kaj la koron. En la sablo floris malgranda mara brasiko; li derompis trunketon kaj fiksis ĝin al sia ĉapelo. Kuraĝa kaj bonhumora li volis esti, li iris ja en la malproksiman mondon, “iom antaŭ la pordon laŭlonge de la rivero”, kiel deziris la angilaj infanoj. “Gardu vin kontraŭ la malbonaj homoj, ili vin primortigos, detiros de vi la haŭton, distranĉos kaj metos vin en la kaserolon!” li ripetis al si mem kaj ridetis, li espereble trairos ja la mondon kun nedifektita haŭto. Bona humoro estas bona defendo.

La suno staris jam alte sur la ĉielo, kiam li atingis la mallarĝan enveturejon, kiu kondukas el la Norda maro en Nissumfjordon. Li ekrigardis malantaŭen kaj rimarkis en sufiĉe granda distanco du rajdantojn, kiujn sekvis aliaj homoj piede; ŝajnis, ke ili tre rapidas, sed lin tio cetere ne povis interesi.

La boato troviĝis sur la alia flanko de la enveturejo; Georgo vokis, ke ĝi lin prenu; sed kiam li kun la boatisto ne traveturis ankoraŭ duonon de la vojo, aperis la homoj, kiuj tiel rapidis alveni. Ili vokis, ili minacis, ili ordonis en la nomo de la leĝo. Georgo ne komprenis, kion tio povas signifi, tamen li opiniis, ke plej bone estas iri returne; li mem prenis remilon kaj direktis la boaton returne. En la sama momento la homoj ensaltis en la boaton, kaj antaŭ ol li komprenis, kion ili faras, ili ligis al li manojn per ŝnuro.

“Pro via krimo vi pagos per la vivo,” ili diris; “estas bone, ke ni vin kaptis.”

Ili lin akuzis ne pli kaj ne malpli ol pri tio, ke li mortigis homon. Oni trovis Mortenon kun tratranĉita gorĝo. Unu el la fiŝkaptistoj estis renkontinta Georgon hieraŭ malfrue vespere, irantan laŭ la vojo al Morten . Krom tio oni sciis, ke Georgo ne la unuan fojon levis tranĉilon kontraŭ Mortenon. Li do certe estis la mortiginto, kaj nun oni devis meti lin en fidindan gardejon. La vera loko, kien ili devis lin venigi, estis Ringkjobing ; sed la vojo estis malproksima, la vento havis la direkton okcidenten, malpli ol duonon da horo oni bezonis por transveturi la golfon, kaj de tie estis nur kvarono de la vojo ĝis Vosborg , kie troviĝis forta kastelo kun remparo kaj foskavo. En la boato troviĝis frato de la tiea ĉefa servisto, li opiniis, ke ili certe ricevos la permeson enŝlosi Georgon dume en la karceron, en kiu estis sidinta la ciganino Longmargareto antaŭ ol oni ŝin ekzekutis.

La sinpravigadon de Georgo oni ne volis aŭskulti, kelke da sangaj gutoj sur lia ĉemizo parolis kontraŭ li pli konvinke ol ĉio alia. Li konsciis sian senkulpecon, kaj ĉar li ĉi tie ne povis ja elmontri sian pravecon, li submetis sin al sia sorto.

Ili eliris sur la teron ĝuste apud la malnova remparo, malantaŭ kiu estis starinta la kastelo de la kavaliro Bugge , kien Georgo kun siaj adoptintaj gepatroj siatempe venis al la festeno, al la funebra festeno; tiuj kvar feliĉaj tagoj estis la luma punkto de lia tempo de juneco. Oni denove kondukis lin laŭ la sama vojo tra la herbejo al Vosborg , la siringa arbeto staris en plena florado, la altaj tilioj bonodoris, ŝajnis al li, kvazaŭ li nur hieraŭ estis ĉi tie.

En la okcidenta flankparto de la kastelo troviĝas la enirejo al la malsupraj lokoj sub la alta ŝtuparo; de tie oni venas en malaltan arkaĵan kelon, el kiu Longmargareto estis kondukita al la ekzekutejo. Ŝi estis formanĝinta kvin infanajn korojn kaj estis konvinkita, ke se ŝi ricevus ankoraŭ du, ŝi akirus la kapablon flugi kaj fari sin nevidebla. En la muro troviĝis malgranda mallarĝa senvitra truo por aero; la ekstere tiel ĉarme odorantaj tilioj ne povis sendi sian refreŝigan odoron tiel profunde malsupren; ĉi tie interne ĉio estis malagrabla, kruda kaj ŝima. Nur unu tabullito staris ĉi tie, sed pura konscienco estas mola kuseno, kaj tial malgraŭ ĉio Georgo povis dormi trankvile kaj kviete.

La dika tabulega pordo estis ŝlosita, kaj al ĝi estis antaŭŝovita fera stango, sed la inkubo de la superstiĉo, kiel en la sinjora domo, tiel ankaŭ en la ŝipista domo, enrampas eĉ tra serura truo. Georgo sidis en la subtero kaj pensis pri Longmargareto kaj pri ŝiaj teruraj faroj. Ŝiaj lastaj pensoj plenigis ĉi tiun spacon en la nokto antaŭ ŝia ekzekuto. Li rememoris ĉiujn sorĉojn, kiuj estis farataj ĉi tie en la malnova tempo, kiam ĉi tie loĝis la bienmastro Svanwedel , kaj ĉiuj ja sciis, ke la ĉenhundo, kiu staris sur la ponto, ĉiun matenon estis trovata pendigita per sia propra ĉeno super la balustrado. Ĉio ĉi tio plenigis Georgon per tremo, tamen unu sunradio de ĉi tiu loko lumis al li de ekstere internen, tio estis la rememoro pri la floranta siringo kaj pri la tilioj.

Cetere li sidis tie ne longe, oni forkondukis lin en Ringkjobingon, kie oni lin metis en tiel saman severan malliberejon.

La tempo, en kiu li vivis, tute ne estis simila al nia; al la kompatinda homo estis tre malfacile. Ne malproksima estis ankoraŭ la tempo, kiam vilaĝanaj domoj kaj eĉ tutaj vilaĝoj estis aligataj al novaj bienoj. Sub tiu regado koĉero kaj servistoj fariĝadis voktoj, kiuj povis kondamni malriĉulon pro plej malgranda eraro al perdo de lia kampo kaj al vergoj sub la malhonora kolono. En tiu aŭ alia loko troviĝis ankoraŭ homo de tiu speco, kaj en Jutlando, malproksime de la reĝurbo Kopenhago kaj de la kleraj bonintencaj regantoj, oni ofte ankoraŭ manipuladis kun la leĝo arbitre, kaj la malplej ĉefa estis tio, ke la afero de Georgo daŭris tre longe.

Tre malvarme estis tie, kie li sidis. Kiam ĉio finiĝos? Senkulpe li estis ĵetita en suferojn kaj mizeron; tia estis lia sorto! Li havis nun sufiĉe da tempo, por pripensi sian surteran sorton; kial ĝuste li estis tiel punata? Jes, tio, kiel oni diras, iam fariĝos al li klara “en la alia vivo”, en tiu, kiu certe nin atendas. La kredo forte estis inokulita al li en la mizera dometo de lia hejmo. Kio ne povis prilumi kaj varmigi la koron de lia patro en la abundeco kaj sunlumo de Hispanujo, tio ĉi tie al li plenigis la koron en malvarmo, kaj malvarmo fariĝis por li konsola lumo, favorkora dono de Dio, kaj ĉi tio neniam estas trompo.

Jen la printempaj ventegoj fariĝis senteblaj. La ruliĝadon de la Norda maro oni aŭdas en la malproksimeco de mejloj sur la tero, sed nur tiam, kiam la ventego kvietiĝis. Ĝi sonas tiel, kvazaŭ centoj da pezaj veturiloj moviĝus sur malfacila kavoplena vojo. Tiuj sonoj penetradis ĝis en la malliberejon de Georgo, kaj tio donis al li distraĵon. Neniaj malnovaj melodioj povis iri al li pli profunde en la koron ol tiuj tonoj, la ruliĝanta maro, la libera maro, sur kiu oni estas portata tra la mondo, flugas kun la ventoj, kaj kie oni – kien ajn oni venas – ĉiam havas kun si sian propran domon, kiel la limako la sian. Oni staras ĉiam sur sia propra grundo, sur la grundo de la hejmo, eĉ en fremda lando.

Kiel atente li aŭskultadis la profundan ruliĝadon! Kiel forte ondiĝadis en liaj pensoj la rememoroj! Esti libera, libera, feliĉe libera, se eĉ sen plandoj ĉe la ŝuoj kaj kun flikita ĉemizo el maldelikataj fadenoj! De tempo al tempo ĉiam denove ekflamadis en li la malnova fajro de juneco, kaj per kunpremita pugno li batadis la muron.

Semajnoj, monatoj, tuta jaro pasis, kaj oni kaptis faman friponon, Niels -ŝteliston aŭ la ĉevalvendiston, kiel la popolo lin nomis, – kaj tiam venis la pli bona tempo, tiam montriĝis, kian grandan maljustaĵon oni faris al Georgo.

Norde de la Ringkjobinga golfo en unu drinkejo, en la posttagmezo antaŭ la forvojaĝo de Georgo kaj la okazinta hommortigo, renkontiĝis Niels -ŝtelisto kaj Morten . Oni trinkis kelke da glasoj, ne tiom multe por tro eksciti al iu la kapon, tamen sufiĉe por meti en moviĝadon la babileman buŝon de Morten . Li parolis laŭte, fanfaronis, rakontis, ke li aĉetis al si domon kaj intencas edziĝi; kaj kiam Niels demandis, ĉu li havas por tio sufiĉe da mono, Morten fiere frapis la poŝon kaj diris:

“La mono estas tie, kie ĝi devas esti!”

Tiu fanfaronado kostis al li la vivon. Kiam li foriris, Niels lin sekvis kaj trapikis al li per tranĉilo la gorĝon, por forpreni de li la monon, kiu ne troviĝis.

Ĉion ĉi tion oni klarigis detale, sed por ni sufiĉas scii, ke Georgon oni liberigis. Sed kion li ricevis kiel kompenson pro tio, kion li dum longa tempo suferis en malliberejo kaj malvarmo, forpuŝita de la homoj? Nu, oni diris al li, ke li devas senti sin feliĉa, ke li estas senkulpa, ke li povas nun iri sian vojon. La urbestro donis al li kvin spesmilojn por la vojaĝo, kaj kelkaj urbanoj regalis lin per biero kaj bona manĝo. Tie ekzistis ankaŭ bonaj homoj! Ne ĉiuj “pikmortigas, detiras la haŭton kaj metas en la kaserolon.” Sed la plej bona estis tio, ke la komercisto Bronne el Skagen , tiu sama, ĉe kiu Georgo antaŭ unu jaro volis sin enserviĝi, ĝuste en tiuj tagoj estis negocafere en Ringkjobing . Li aŭdis pri la tuta afero, komprenis kaj sentis, kiom multe Georgo suferis, kaj tial li decidis aranĝi por li pli bonan vivon, montri al li, ke ekzistas ankaŭ bonaj homoj.

Post la malliberejo venis nun libereco, ĉiela regno, amo kaj koreco; ankaŭ tion li devis gustumi. Neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton, neniu bona homo povus regali homon nur per la maldolĉa kaliko da suferoj, des pli tion ne povas fari Dio, la amo mem.

“Nun ĉio estu enterigita kaj forgesita!” diris la komercisto Bronne , “ni faru bonan dikan strekon tra la lasta jaro. La kalendaron ni forbruligos, kaj post du tagoj ni veturos al la paca, benita, gaja Skagen ; ĝi troviĝas en angulo, oni diras; ho, benita forna angulo ĝi estas kun malfermitaj fenestroj en la malproksiman mondon.”

Tio povis esti nomata vojaĝo! Tio povis esti nomata denove bone spiri, el la malvarma mallibereja aero veni en la varman sunlumon! La erikejo estis kovrita de floranta eriko, floroj vidiĝis abunde unu apud la alia, kaj la knabo-paŝtisto sidis sur la tombo de giganto kaj blovis per sia fluto, kiun li eltranĉis al si el ŝafa osto. Montriĝis la Fatamorgano, tiu belega aera fenomeno de la dezertoj, kun ŝvebantaj ĝardenoj kaj naĝantaj arbaroj, kaj samtempe ankaŭ tiu mirinda aera ondo, kiu estas konata sub la nomo “Lokemann , kiu pelas sian ŝafaron.”

Oni vojaĝis supren de Limfjord ĝis Skagen , el kie elmigris la viroj kun la longaj barboj, la Longobardoj, kiam en la tempo de granda malsato sub la reĝo Snio oni volis mortigi ĉiujn maljunulojn kaj infanojn, sed oni aprobis la proponon de unu nobla virino, nomata Gambaruk , kiu tie posedis bienojn, kaj kiu proponis, ke prefere la junaj homoj elmigru el la lando. Pri tio Georgo sciis, tiel instruita li estis; kaj kvankam li ne konis la landon de la Longobardoj transe de la altaj Alpoj, li tamen sciis, kiel tie supozeble aspektas, ĉar li mem en sia knaba aĝo estis ja en la sudo, en la lando de la Hispanoj. Li memoris la tieajn amasojn da fruktoj, la ruĝajn granatajn floraĵojn, la zumadon, murmuradon kaj sonoradon de la abelujoj de la grandaj urboj; plej bele tamen estas en la hejma lando, kaj la hejmo de Georgo estis Danujo.

Fine ili atingis “ Vendilskaga ”n, kiel Skagen estas nomata en malnovaj Norvegaj kaj Islandaj skriboj. Sur la spaco de mejloj, nur en tiu aŭ alia loko interrompate de dunoj kaj plugteraj kampoj, etendiĝas kaj jam tiam etendiĝis la malnova Skagen kun sia okcidenta kaj orienta urbo ĝis la lumturo proksime de “ Grenen ”. Domoj kaj bienetoj troviĝis, kiel ankoraŭ nun, disĵetite inter kunkunblovitaj sablaj montetoj, kiuj ofte ŝanĝas sian formon. De ĉiuj flankoj al la okulo prezentiĝas vera dezerto, kie la vento plensence ruliĝas en la sablo kaj kie mevoj, maraj hirundoj kaj sovaĝaj cignoj tiom multe krias, ke la oreloj doloras. Unu mejlon sudokcidente de “ Grenen ” troviĝas “La Monteto” aŭ Malnova Skagen , kaj tie loĝis la komercisto Bronne , tie de nun devis vivi Georgo. La domo estis gudrita, la flankaj konstruaĵoj anstataŭ tegmento havis sur si renversitan boaton, porkostaloj estis konstruitaj el ŝiprompaĵoj, barilo tie ne ekzistis, ĉar por kio oni ĝin bezonus! Sed sur ŝnuroj pendis en longaj vicoj, unu vico super la alia, tranĉmalfermitaj fiŝoj, por ke ili sekiĝu en la vento. La tuta bordo estis ankoraŭ kovrita de putrantaj haringoj, la reto ja apenaŭ estis ĵetita en la akvon, oni jam tiradis plenajn ĉarojn da haringoj sur la teron; estis tro multe da ili, oni ĵetadis ilin returne en la maron, aŭ oni lasadis ilin kuŝi kaj putri.

La edzino kaj la filino de la komercisto kaj eĉ ĉiuj domanoj ĝojkriante iris renkonte, kiam la patro denove revenis hejmen. Kia premado de manoj, kriado kaj tumulto! Kaj kian ĉarman vizaĝeton kaj kiajn du ĉarmajn okulojn havis la filino!

En la domo estis hejmece, kaj oni tie bone vivis. Pladoj kun fiŝoj estis metitaj sur la tablon, pleŭronektoj, kiujn eĉ reĝo nomus belega manĝaĵo; vino el la vinberĝardenoj de Skagen , la granda maro; la vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron, kiel en bareloj, tiel ankaŭ en boteloj.

Kiam la patrino kaj la filino sciiĝis, kiu Georgo estas kaj kiel senkulpe kaj malfacile li suferis, tiam iliaj okuloj ekbrilis al li duoble pli afable kaj milde, kaj plej afable brilis la okuloj de la filino, la ĉarma fraŭlino Klaro. Li trovis amoplenan feliĉan hejmon en malnova Skagen , tio estis tre bonfara por lia koro, kaj la koro de Georgo ja multe spertis, ankaŭ la maldolĉan lagon de amo, kiu hardas aŭ moligas. La koro de Georgo estis ankoraŭ tiel mola, tiel juna, en ĝi troviĝis neokupita loketo. Estis tial efektive tre feliĉa cirkonstanco, ke fraŭlino Klaro post tri semajnoj estis veturonta per ŝipo al Christianssand en Norvegujo, por viziti onklinon kaj pasigi ĉe ŝi la vintron.

Dimanĉon antaŭ la forveturo ili ĉiuj estis en la preĝejo, por komuniiĝi. Granda kaj bela estis la preĝejo, Skotoj kaj Holandanoj konstruis ĝin antaŭ kelke da jarcentoj, en malgranda distanco de la nuna urbo. Ĝi fariĝis iom kaduka, kaj la vojo supren kaj malsupren tra la profunda sablo estis tre malfacila, tamen oni faradis al si la rilate malgrandan penon, por veni en la domon de Dio, kanti sanktan preĝon kaj aŭskulti predikon. La alte amasiĝinta moviĝema sablo leviĝis jam ĝis super la ĉirkaŭbara muro de la tombejo, tamen ĝis nun oni ĉiam ankoraŭ havis la eblon ŝirmi kontraŭ la sablo la tombojn.

Tio estis la plej granda preĝejo sur la norda flanko de Limfjord . La virgulino Mario staris sur la altaro en natura grandeco, kun ora krono sur la kapo kaj kun la infano Jesuo sur la brako. En la ĥorejo estis skulptitaj la sanktaj apostoloj, kaj supre sur la muro oni vidis la portretojn de la malnovaj urbestroj kaj urbaj konsilanoj de Skagen kun iliaj subskriboj. La katedro estis ornamita per multekosta tranĉskulptaĵo. La suno ĉarme lumis en la preĝejon, kaj ĝiaj radioj falis sur la latunan lustron kaj sur la malgrandan ŝipon, kiu pendis malsupren de la plafono.

Georgon ekposedis sankta, infane pura sento, tiel same kiel tiam, kiam li, estante ankoraŭ duone infano, staris en la riĉa Hispana preĝejo, sed ĉi tie li havis en si la konscion, ke li ankaŭ apartenas al la komunumo.

Post la prediko okazis la ceremonio de la komunio, li ricevis kun la aliaj la panon kaj la vivon, kaj hazarde okazis, ke li genuis tuj apude de fraŭlino Klaro. Sed liaj pensoj estis direktitaj plene al Dio kaj al la sankta ceremonio, tiel ke nur kiam ili leviĝis, li rimarkis, kiu estis lia najbaro; li vidis, kiel sur ŝiaj vangoj deruliĝis pezaj larmoj.

Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon; Georgo laboradis en la domo kaj okupadis sin je la fiŝkaptado, kaj en tiu tempo oni povis kapti ankoraŭ pli da fiŝoj ol nuntempe. Ĉiun dimanĉon, kiam li sidis en la preĝejo kaj direktis siajn okulojn al la bildo de la patrino Mario sur la altara pentraĵo, liaj okuloj rigardis ankaŭ dum momento tiun lokon, kie fraŭlino Klaro estis genuinta flanke de li, kaj li pensis pri ŝi, li pensis pri tio, kiel kore bona ŝi estis en rilato al li.

Venis la aŭtuno kun pluvo kaj neĝo; la akvo staris kaj kovris la tutan ĉirkaŭaĵon de la urbo, la tero ne povis enpreni en sin la tutan akvon, oni devis vadi aŭ eĉ veturi per boato. La ventego ĵetis ŝipojn unu post la alia sur la mortodonajn rifojn, estis neĝoventegoj kaj sabloventegoj, la sablo leviĝis ĉirkaŭ la domoj kaj amasiĝis tiel alte, ke la homoj elrampis tra la kamentuboj. Sed en ĉi tiu regiono tio estis nenio eksterordinara. Kompense estis varme kaj komforte en la loĝejoj, erikeja torfo kaj ŝiprompaĵa ligno kraketis en la fornoj, kaj la komercisto Bronne voĉlegis el malnova kroniko, legis pri la reĝido Hamlet el Danujo, kiu transŝipiĝis el Anglujo Jutlandon kaj donis batalon apud Bovberg . Lia tombo estis apud Ramme , en la distanco de nur kelke da mejloj de la loĝejo de nia malnova konato, la angilvendisto. Tomboj de gigantoj staris tie sur la erikejo centope, ili formis kvazaŭ unu solan grandan tombejon; la komercisto Bronne mem vizitis la tombon de Hamlet . Oni parolis pri la malnova tempo, pri la najbaroj, la Angloj kaj Skotoj, kaj Georgo tiam kantis la kanton pri la “Angla reĝido”, pri la belega ŝipo kaj pri tio, kiel ĝi estis aranĝita:

“Orkovrita ĝi estis de rando ĝis rando,

Portis vortojn de Dio, simbolojn de l’ lando.

Virgulinon tre belan kaj plenan de ĉarmo

La reĝido karesis kun amo kaj varmo.”

Precipe ĉi tiun verson Georgo kantis kun kora sento, liaj okuloj ĉe tio mirinde lumis, cetere ili ja de lia naskiĝo estis tiel nigraj kaj radiantaj.

Kantado kaj legado alternadis reciproke, bonstato estis sentebla en la domo, la familia vivo ampleksis ĉiujn en la domo, kaj ĉio estis bone tenata. La frotpurigitaj stanaj teleroj brilis, sub la plafono pendis kolbasoj kaj ŝinkoj, da vintraj ŝtofoj tie estis granda abundo. Ion similan ni eĉ nun ankoraŭ povas trovi en multaj riĉaj vilaĝanaj bienetoj de la okcidenta bordo, kie troviĝas neelĉerpebla provizo de manĝaĵoj kaj en la ĉambroj regas plej granda pureco. Al tio oni ĝuste en nia tempo trovas tie tute rimarkindan gradon de saĝeco kaj bona humoro. Gastamo tie regas kiel en la tendo de Arabo.

Depost tiuj kvar feliĉaj tagoj de sia juneco, kiam Georgo estis invitita al la funebra festeno, li neniam plu travivis tian feliĉan tempon kiel nun, kaj tamen mankis fraŭlino Klaro, sed ŝi ne mankis en la pensoj kaj paroloj.

En Aprilo devis iri ŝipo al Norvegujo, kaj Georgo estis kunveturonta. Tio kompreneble multe pligrandigis lian bonan humoron; ankaŭ, kiel diris patrino Bronne , lia eksteraĵo multe pliboniĝis, kaj estis plezuro lin rigardi.

“Kaj ne malpli granda plezuro estas rigardi vin,” diris la maljuna komercisto. “Georgo enportis vivon en la vintrajn vesperojn kaj ankaŭ en nian patrineton! Vi fariĝis nun pli juna, vi aspektas bone kaj bele! Sed vi ankaŭ tiam estis la plej bela knabino en Viborg, kaj tio signifas tre multe, ĉar tie mi ĉiam trovis la knabinojn la plej belaj.”

Georgo nenion diris al tio, ĉar ne konvenis, sed li pensis pri unu knabino el Skagen , kaj al ŝi li ŝipveturis, kaj la ŝipo ĵetis ankron en la haveno de Christianssand . Dank’ al favora vento li atingis sian celon post duono da tago.

Unu matenon komercisto Bronne iris al la lumturo, kiu staras en granda malproksimeco de Malnova Skagen , tute apude de “ Grenen ”. Kiam li alvenis sur la turo, la karboj sur la turniĝanta disko estis delonge estingiĝintaj kaj la suno staris jam alte. Sur la spaco de tuta mejlo de la plej ekstrema pinto de la bordo etendiĝis sablorifoj sub la akvo. Antaŭ ili hodiaŭ montriĝis kvar ŝipoj, kaj ŝajnis al li, ke inter ili li rimarkas per la lorno la “ Karen Bronne ”, kiel estis nomata lia ŝipo. Kaj efektive tiel estis, la ŝipo estis alproksimiĝanta; Klaro kaj Georgo estis sur la ŝipo. La lumturo kaj preĝeja turo de Skagen aperis al ili kiel ardeo kaj cigno sur la blua akvo. Klaro sidis sur la ferdeko kaj vidis, kiel iom post iom elakviĝas la dunoj. Se la vento restus tiel favora, ili povus post unu horo atingi la hejmon; tiel proksime ili estis de ĝi kaj de la ĝojo, – tiel proksime ili estis de la morto kaj de morta angoro.

Subite rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen; oni penis ŝtopi la fendon, ĉiuj pumpiloj komencis labori, ĉiujn velojn oni suprentiris, oni pendigis supre la flagon de alarmo. Ili estis en la distanco de ankoraŭ unu mejlo de la tero, oni vidis fiŝkaptistajn boatojn, sed en granda malproksimeco, la vento pelis ilin al la tero, la ondoj ankaŭ helpis, sed tio ne sufiĉis, la ŝipo komencis droni. Georgo forte ĉirkaŭprenis Klaron per sia dekstra brako.

Per kiaj okuloj ŝi rigardis lin, kiam li en la nomo de Dio ĵetis sin kun ŝi en la maron! Ŝi eligis krion, sed ŝi povis esti certa, ke li ŝin ne forlasos.

Kion kantis la kanto:

“Virgulinon tre belan kaj plenan de ĉarmo

La reĝido karesis kun amo kaj varmo,”

tion faris Georgo en la horo de angoro kaj danĝero. Nun alportis al li grandan utilon la cirkonstanco, ke li estis bona naĝisto; per la piedoj kaj per unu brako li penis naĝi antaŭen, la duan brakon li tenis forte ĉirkaŭ la juna knabino. Kiam li volis iom ripozi, li faris akvotretadon kaj uzis ĉiujn artaĵojn, kiujn li konis, por konservi tiom da fortoj, ke li povu atingi la teron. Li aŭdis, ke ŝi ekĝemas, li sentis, ke ŝi konvulsie ektremas, kaj li tenis ŝin des pli forte. Unu sola ondo transĵetiĝis super ŝi; la fluo denove ŝin levis. La akvo estis tiel profunda, tiel klara, ke al li dum unu momento ŝajnis, ke li vidas en la profundo briletantan skombran rifon, aŭ eble tio estis la Levjatano mem, kiu volis ilin engluti. La nuboj ĵetadis ombron sur la akvon, kaj poste denove aperadis lumantaj sunradioj. Kriantaj birdoj en grandaj amasoj flugis super li, kaj la sovaĝaj anasoj, kiuj peze kaj dormeme naĝis sur la akvo, kun timego ekflugis supren antaŭ la naĝanto. Sed liaj fortoj, kiel li sentis, elĉerpiĝadis; ĝis la tero estis ankoraŭ distanco de kelkaj kabloj, sed venis helpo, alproksimiĝis boato. Tamen sub la akvo staris – li tion klare vidis – blanka, sovaĝokule lin rigardanta figuro.... ondo lin levis, la figuro ĵetis sin sur lin.... li sentis ekpuŝon, antaŭ li fariĝis nokto, lia konscio malaperis.

Sur la sablorifo staris ŝiprompitaĵo, la maro ĝin kovris, la blanka bekfiguro de la ŝipo estis apogita al ankro, kaj ĝia ankra fero elstaris ĝuste ĝis la nivelo de la akvo. Georgo, kiun la fluo kun granda forto pelis antaŭen, surpuŝiĝis sur ĝin. Senforta li falis kun sia ŝarĝo, sed la sekvanta ondo denove levis lin kaj la knabinon.

La ŝipanoj kaptis ilin kaj tiris ilin en la boaton, la sango fluis de la vizaĝo de Georgo, li estis kiel senviva, sed la knabinon li tenis tiel forte, ke oni perforte devis ŝin liberigi el lia brako kaj mano. Kadavre pala, senviva kaj etendita ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al Skagen .

Ĉiuj rimedoj vane estis uzitaj por revivigi Klaron; ŝi mortis kaj restis mortinta. Dum longa tempo li estis naĝinta kun kadavro; por mortintino li laboris kaj elĉerpis siajn fortojn.

Georgo ankoraŭ spiris; lin oni portis al la plej proksima domo en la dunoj. Iu kvazaŭ subĥirurgo, kiu troviĝis sur tiu loko, sed kiu laŭ sia profesio estis forĝisto kaj butikisto, provizore bandaĝis Georgon, ĝis oni en la sekvanta tago povis venigi kuraciston el Gjorring .

La cerbo de la malsanulo estis atakita, li kuŝis en furiozeco kaj eligadis sovaĝajn kriojn; sed en la tria tago li fariĝis senkonscia, lia vivo, kiel ŝajnis, pendis nur sur unu fadeno, kaj se ĝi disŝiriĝus, tio, laŭ la opinio de la kuracisto, estus la plej bona, kion oni povus deziri al Georgo.

“Ni petu Dion, ke li evitu la morton; li tamen restos ja homo.”

Kaj efektive, la vivo tenis lin forte, la fadeno ne volis disŝiriĝi, sed la fadeno de rememoroj disŝiriĝis, ĉiuj mensaj kapabloj malaperis, kaj tio estis terura. Restis nur vivanta korpo, korpo, kiu estis ricevonta returne sian sanon.

Georgo restis en la domo de la komercisto Bronne .

“Li ricevis ja sian mortigan malsanon per tio, ke li faris superhomajn penojn por savi al ni nian infanon,” diris la maljuna homo; “nun li estas nia filo.”

Oni nomis Georgon idioto, tio tamen ne estis la ĝusta esprimo; li estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis kaj ne povas plu soni. Nur por unu sola momento, por malmulte da minutoj ili streĉiĝis, kaj ili eksonis. Malnovaj melodioj eksonis, apartaj taktoj, bildoj, ravantaj bildoj disruliĝis. Poste li denove sidis kun rigida rigardo kaj senpense; ni povas supozi, ke li ne suferis; la nigraj okuloj perdis sian brilon, ili similis al nigra spirnebulita vitro.

“Malfeliĉa idiota Georgo!” oni diradis.

Tia estis li, kiu sub la koro de sia patrino estis portata por tiel riĉa kaj feliĉa surtera vivo, ke “estis fiereco, terura malhumileco” deziri al si vivon post la tera aŭ kredi je ĝi. Ĉiuj grandaj kapabloj de la animo estas do forĵetitaj? Nur malfacilaj tagoj, doloro kaj trompiĝo estis lia sorto. Li estis belega bulbo, elŝirita el sia riĉa tero kaj ĵetita en la sablon, por forvelki! Ĉu la estaĵo, kreita laŭ la bildo de Dio, havis neniam pli bonan, pli altan valoron? Ĉu la tutaĵo estis kaj estas nur ludo de la hazardo? Ne! La amo de Dio devis kaj volis doni al li en alia vivo kompenson pro ĉio, kion li ĉi tie suferis kaj je kio li estis senigita. “La Eternulo estas favorkora, kaj Lia boneco daŭras eterne.” Ĉi tiujn vortojn el la psalmoj de Davido kun kredo kaj konsolo parolis la pia maljuna komercistedzino, kaj la preĝo de ŝia koro estis, ke Dio baldaŭ liberigu Georgon de liaj suferoj, por ke li povu eniri en la vivon eternan.

Sur la tombejo, kie la sablo flugadis trans la muron, kuŝis la enterigita Klaro. Ŝajnis, ke Georgo absolute ne pensas pri tio, ĝi ne apartenis al la rondo de liaj pensoj, kiu konsistis nur el fragmentoj el delonge malaperinta tempo. Ĉiun dimanĉon li akompanis la familion en la preĝejon kaj sidis tie silente kaj kun senpensa rigardo. Unu tagon li dum la kantado eligis ĝemon, liaj okuloj eklumis, ili estis direktitaj al la altaro, al tiu loko, kie li antaŭ pli ol unu jaro genuis kune kun sia mortinta amikino, li eldiris ŝian nomon, paliĝis, kaj larmoj ekfluis sur liaj vangoj.

Oni elkondukis lin el la preĝejo, kaj li diris, ke li sentas sin bone; al li ne ŝajnis, ke io al li mankas, li ne havis ian rememoron pri tio. Tiel konfesis li, kiun Dio suferigis, kiun Dio ŝajne forĵetis. – Kaj Dio, nia kreinto estas plej saĝa kaj plej amanta, – kiu povas dubi pri tio? Nia koro kaj nia prudento tion komprenas, la Biblio tion konfirmas: “Lia boneco daŭras eterne!”

En Hispanujo, kie inter oranĝoj kaj laŭroj estas ĉirkaŭblovataj de varmaj ventetoj la oraj Maŭraj kupoloj, kie sonas kantado kaj kastanjetoj, en belega domo sidis seninfana maljunulo, la plej riĉa komercisto. Tra la stratoj iris infanoj en procesio kun kandeloj kaj flirtantaj standardoj. Kiom multe el sia riĉeco li plej volonte fordonus, por posedi ankoraŭ siajn infanojn, sian filinon, aŭ ŝian infanon, kiu eble neniam ekvidis la lumon de ĉi tiu mondo, kaj kiamaniere ĝi povus ekvidi la lumon de la eterneco, de la paradizo? “Malfeliĉa infano!”

Jes, malfeliĉa infano! Efektive ankoraŭ infano, kaj tamen havanta jam la aĝon de pli ol tridek jaroj, – tiun aĝon Georgo atingis en Malnova Skagen .

La fluganta sablo kuŝiĝis sur la tomboj ĝis la supra rando de la preĝeja muro; tamen la mortantoj volis kaj devis esti enterigataj ĉi tie, apud la antaŭe mortintaj, apud la parencoj kaj la karaj personoj. La komercisto Bronne kaj lia edzino kuŝis ĉi tie apud sia infano sub la blanka sablo.

Estis frua sezono, la tempo de la ventegoj; la dunoj fumis; la maro ĵetadis altajn ondojn; la birdoj flugadis en grandaj amasoj, kiel nuboj en ventego, kriaĉante super la dunoj. Ŝiprompiĝoj sekvis unu la alian sur la rifoj kaj sablaĵoj.

Unu posttagmezon, kiam Georgo sola sidis en la ĉambro, subite komencis iom tagiĝi en lia animo; lin atakis la sento de ia speciala maltrankvileco, kia atakis lin ofte en liaj pli junaj jaroj kaj peladis lin sur la dunojn kaj sur la erikejon.

“Hejmen! hejmen!” li diris. Neniu lin aŭdis. Li eliris el la domo, al la dunoj, la sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj batadis lian vizaĝon kaj turniĝadis ĉirkaŭ li. Li iris rekte al la preĝejo. La sablo, kiu amasiĝis ĉe la muro, atingis jam la altecon de duono de la fenestroj, sed sur la vojeto antaŭ la preĝejo la sablo estis forŝovelita, la pordo de la preĝejo ne estis ŝlosita kaj ĝi estis facile malfermebla. Georgo eniris.

Blekegante flugis la vento super la urbo Skagen ; tio estis uragano, kiun oni ne memoris jam de tre longa tempo, vere terura vetero. Sed Georgo estis en la domo de Dio, kaj dum ekstere malleviĝis la malluma nokto, en li fariĝis lume, tio estis la lumo de la animo, kiu neniam plene estingiĝas. Li sentis, kiel la peza ŝtono, kiu kuŝis sur lia kapo, senbrue deruliĝis. Ŝajnis al li, ke li aŭdas la sonadon de la orgeno, sed tio estis la ventego kaj la ruliĝanta maro. Li sidiĝis en preĝeja seĝo, kaj la kandeloj ekbrulis, unu apud la alia, tia granda kvanto, kian li vidis nur en Hispanujo. Kaj ĉiuj bildoj de la malnovaj urbaj konsilanoj kaj urbestroj fariĝis vivantaj, ili eliris el la muro, kie ili staris de multe da jaroj, kaj sidiĝis en la ĥorejo. La pordoj de la preĝejo malfermiĝis, kaj eniris ĉiuj mortinto; feste vestitaj en la kostumoj de sia tempo; ili venis sub la sonoj de bela muziko kaj sidiĝis en la seĝoj Tiam eksonis sankta kanto simile al la ruliĝanta maro, kaj liaj maljunaj adoptintaj gepatroj de la Huusby aj dunoj ankaŭ estis ĉi tie, kaj la maljuna komercisto Bronne kun sia edzino, kaj flanke de ili, tute apude de Georgo, sidis ilia milda ĉarma filino. Ŝi donis al Georgo la manon, kaj ili iris al la altaro, kie ili iam antaŭe genuis, kaj la pastro kunmetis iliajn manojn kaj konsekris ilin al vivo en amo. Supre ekbruis sonoj de trombonoj, admirindaj kiel infanaj voĉoj plenaj de sopiro kaj de ĝojo, ili fariĝis plenaj orgenaj sonoj, uragano de plenaj, majestaj tonoj, ĉarmaj por la orelo kaj tamen tiel potencaj, ke ili povis krevigi tombajn ŝtonojn.

Kaj la ŝipo, kiu pendis en la ĥorejo, malleviĝis antaŭ ili ambaŭ; ĝi fariĝis granda, belega, kun silkaj veloj kaj oritaj velstangoj, ĉiu ŝnurego estis traplektita per silko, kaj la ankroj estis el ruĝa oro, tute tiel, kiel estis dirite en la malnova kanto. Kaj la gefianĉoj iris sur la ŝipon, kaj la tuta preĝeja komunumo sekvis, kaj tie troviĝis sufiĉe da loko kaj da belegeco por ili ĉiuj. La muroj kaj arkaĵoj de la preĝejo floris kiel la siringa arbetaĵo kaj la bonodoraj tilioj, milde bruetis la branĉoj kaj folioj. Ili kliniĝis, disŝoviĝis, kaj la ŝipo leviĝis kaj eknaĝis kun ili tra la maro, tra la aero. Ĉiu preĝeja lumo estis malgranda stelo, kaj la ventoj kunigis sian voĉon kun la preĝeja kantado, kaj ĉiuj kantis kune:

“En amo, al majesto!” – “Neniu vivo perdiĝu!” – “Feliĉe kaj ĝoje! Haleluja!”

Kaj ĉi tiuj vortoj estis liaj lastaj en ĉi tiu mondo, rompiĝis la ligilo, kiu katenis la senmortan animon. – Nur senviva korpo kuŝis en la malluma preĝejo, super kiu bruis la vento kaj ĉirkaŭblovis ĝin per fluganta sablo.

* * *

La sekvanta tago estis dimanĉo, la komunumo kaj la pastro venis al la Diservo. La vojo ĉi tien estis malfacila, preskaŭ neirebla kaŭze de la sablo, kaj nun, kiam ili estis ĉi tie, tuta sabla monto estis ĉi tie amasiĝinta ĝis alte super la pordo de la preĝejo. La pastro voĉlegis mallongan preĝon kaj diris, ke Dio mem ŝlosis la pordon de Sia domo, ke ili devas nun iri kaj ie konstrui por Li novan domon.

Poste ili kantis kanton kaj ekiris returne hejmen.

Georgon oni ne povis trovi, nek en la urbo, nek inter la dunoj, kie oni lin serĉis. Oni diris, ke la ondoj, ruliĝantaj ĝis alte sur la sablon, fortiris lin.

Lia korpo kuŝis entombigita en la plej granda sarkofago, en la preĝejo mem. Dio en ventego ĵetis teron sur lian ĉerkon, la peza tavolo da sablo kuŝis kaj ankoraŭ nun kuŝas super ĝi.

La flugsablo kovris la potencajn arkaĵojn, dunaj kreskaĵoj kaj sovaĝaj rozoj kreskas super la preĝejo, super kiu la migranto paŝas al ĝia turo, kiu simile al grandega tomboŝtono, tre malproksime videbla, elstaras el la sablo kaj montras al la ĉielo. Neniu reĝo ricevis pli belan tombon! Neniu malhelpas la ripozon de la mortinto, neniu tion scias aŭ sciis antaŭ ĉi tiu rakonto, – la ventego ĝin kantis al mi inter la dunoj.

Pupludisto

Sur la vaporŝipo troviĝis nejuna sinjoro kun tia gaja vizaĝo, ke, se tio ne mensogis, li devis esti la plej feliĉa homo sur la tero. Tia li ankaŭ estas, li diris; mi aŭdis tion el lia propra buŝo; li estis Dano, mia samlandano, kaj migranta direktoro de teatro. Sian tutan personaron li portis ĉiam kun si, ĝi kuŝis en granda kesto; li estis pupludisto. Lia denaskiĝa bona humoro, li rakontis, estis purigita kaj perfektigita de lernanto de la politeknika lernejo, kaj per tiu eksperimento li fariĝis plene feliĉa. En la komenco mi ne bone lin komprenis, sed tiam li klare elmetis antaŭ mi sian tutan historion kaj jen ĝi estas.

“Mi donis prezentadon”, li diris, “en la poŝtejo de Slagelse , kaj mi havis brilantan prezentejon kaj brilantan publikon; esceptinte kelke da maljunaj virinoj, tio estis sole nekonfirmitaj infanoj. Subite aperas nigre vestita persono kun studenta eksteraĵo, ĝi sidiĝas, kaj ĝi ridas ĉiam en la ĝustaj lokoj, aplaŭdas en la ĝustaj lokoj, per unu vorto ĝi estas tute neordinara rigardanto. Mi devis nepre scii, kiu li estas, kaj mi aŭdis, ke li estas lernanto de la politeknika lernejo, kiun oni elsendis, por klerigi la popolon en la provincoj. Precize je la oka horo mia prezentado finiĝis, la infanoj devis ja frue iri dormi, kaj oni devas ankaŭ pensi pri la oportuneco de sia publiko. Je la naŭa horo la politeknikisto komencis sian prelegon kaj siajn eksperimentojn, kaj nun mi miaflanke estis lia aŭskultanto. Estis efektive interese aŭdi kaj vidi. La plejparto iris, kiel oni diras, trans mian kapon, tamen tio estis por mi klara: se ni, homoj, povas ion tiaspecan elpensi kaj elkalkuli, tiam ni en efektiveco devas elteni pli multe, antaŭ ol oni ŝovas nin en la teron. Tio, kion li faris antaŭ ni, estis malgrandaj mirakloj, kaj tamen ĉio iris bone, kaj li montris al ni la naturan reciprokan rilaton. En la tempoj de Moseo kaj de la profetoj tia politeknika lernanto fariĝus unu el la saĝuloj de la lando, kaj en la mezaj jarcentoj oni lin forbruligus. Mi ne dormis dum la tuta nokto, kaj kiam mi en la sekvanta vespero donis prezentadon kaj la politeknikisto denove aperis, mi ricevis plej bonan humoron. Mi aŭdis pri unu aktoro, ke en siaj roloj li pensadis nur pri unu sola ĉarmulino el ĉiuj rigardantoj, por ŝi li ludadis, forgesante pri la tuta cetera publiko. La politeknikisto estis mia “ŝi”, mia sola rigardanto, por kiu mi ludis. Post la fino de la prezentado oni elvokis ĉiujn pupojn, kaj min la politeknikisto invitis al si por glaso da vino. Li parolis pri mia pupa komedio, kaj mi parolis pri lia scienco, kaj mi opinias, ke ni ambaŭ havis grandan plezuron unu de la alia; sed la lasta vorto tamen restis mia, ĉar en lia parolado estis multe, pri kio li mem ne povis doni al si kalkulon, ekzemple pri la sperta regulo, ke peco da fero, kiu falas tra spiralo, fariĝas magneta. Jes, kio tio estas? La spirito venas sur ĝin, de kie ĝi venas? Tio, mi pensas, estas tiel same, kiel kun la homoj de ĉi tiu mondo; Dio faligas ilin tra la spiralo de la tempo, kaj tiam la spirito venas sur ilin, kaj tiam aperas ia Napoleono, Luter aŭ simila persono. “La tuta mondo estas vico da mirindaĵoj,” diris mia nova amiko, “sed ni tiel alkutimiĝis al ili, ke ni nomas ilin aferoj ĉiutagaj.” Kaj li parolis kaj klarigis, fine estis al mi tiel, kvazaŭ li deprenus la ŝelon de mia cerbo, kaj mi honeste konfesis, ke se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon kaj lernus la artifikojn de la mondo, kaj malgraŭ tio mi estis unu el la plej feliĉaj homoj. “Unu el la plej feliĉaj!” li ekkriis, malrapide elparolante ĉiun vorton kaj speciale akcentante. “Ĉu vi efektive estas feliĉa?” li demandis. “Jes,” mi diris, “mi estas feliĉa, kaj en ĉiuj urboj, en kiuj mi aperas kun mia societo, mi estas bonvenata. Estas vero, ke ekzistas unu deziro, kiu de tempo al tempo atakas min kiel koboldo, kaŭzas al mi veran turmenton kaj forprenas de mi la bonan humoron, kaj tio estas: fariĝi direktoro de vivanta trupo, de vera homa societo.” – “Vi deziras do, ke viaj pupoj fariĝu vivantaj, vi deziras, ke ili fariĝu veraj aktoroj,” li demandis, “kaj ke vi mem ludu la rolon de direktoro? Ĉu vi efektive kredas, ke vi tiam estus plene feliĉa?” Li tion ne kredis, sed mi tion kredis, kaj ni parolis tion kaj alion kaj fine tamen staris sur la sama punkto, sed la glasojn ni tamen interfrapis. La vino estis tre bona, sed en ĝi kredeble troviĝis ia sorĉa forto, ĉar alie la tuta historio finiĝus per tio, ke mi iom ebriiĝus. Tiel tamen ne estis, miaj okuloj estis klaraj kaj ne nebulitaj. Mi havis la impreson, kvazaŭ subite sunlumo heligis la ĉambron, la vizaĝo de la politeknikisto radiis, kaj mi nevole devis pensi pri la antikvaj dioj, kiam ili ankoraŭ vagadis sur la tero en eterna juneco. Tion mi ankaŭ diris al li, kaj li ridetis. Mi povus ĵuri, ke li estas vestmaskita dio aŭ almenaŭ devenas el la familio de ia dio. Kaj efektive li estis tia, – mia plej alta deziro estis efektiviĝonta, la pupoj estis fariĝontaj vivantaj kaj mi estis fariĝonta direktoro de homa trupo. Ni trinkis; li pakis ĉiujn miajn pupojn en la lignan keston, alligis ĝin al mia dorso kaj poste faligis min tra spiralo. Mi aŭdas ankoraŭ, kiel mi peze falis; mi kuŝis sur la tero kaj la tuta societo elsaltis el la kesto. La spirito venis sur ilin ĉiujn, ĉiuj pupoj aliformiĝis en bonegajn artistojn, tion asertis ili mem, kaj mi estis nur la direktoro. Ĉio estis preta por la unua prezentado; la tuta trupo volis paroli kun mi, kaj la publiko ankaŭ. La dancistino asertis, ke se ŝi ne starus sur unu piedo, la teatro farus fiaskon, ke ŝi estas en ĉiu rilato majstrino, kaj ŝi postulis, ke ŝi estu traktata konforme al tio. La pupo, kiu ludis la rolon de imperiestrino, postulis, ke oni ankaŭ ekster la scenejo honoru ŝin kiel imperiestrinon, ĉar alie ŝi perdus la necesan sintenadon. La juna homo, kiu estis uzata por eniri kun letero, tenis sin tiel same grave, kiel unua amanto, ĉar la malgrandaj personoj, li diris, en artista tutaĵo havas tian saman gravecon kiel la grandaj. La heroo postulis, ke lia tuta rolo konsistu nur el lokoj energiaj, ĉar ilin oni ordinare aplaŭdas. La primadono volis ludi nur en ruĝa tualeto, ĉar tia estas al ŝi plej bone alaspekta, – ŝi absolute ne volis aperi en blua vesto. Ĉio faris sur mi la impreson de botelo plena de muŝoj, en kiu mi sidis meze interne, kaj mi estis la direktoro. Mi ne povis spiri, mi perdis la kapon, mi estis tiel mizera, kiel homo nur povas fariĝi. Ŝajnis, ke mi trafis en tute novan homan generacion, mi deziris, ke mi ilin ĉiujn havu denove en la kesto kaj mi neniam estu fariĝinta direktoro. Mi tion diris al ili tute rekte, ke ili en efektiveco estas ja nur pupoj, kaj tiam ili mortigis min. Mi kuŝis en mia ĉambro sur la lito. Kiamaniere mi de la politeknikisto venis tien, tion li eble scias, mi tion ne scias. La luno lumis sur la plankon, kie la kesto de la pupoj kuŝis renversite kaj ĉiuj pupoj disĵetite. Kiel brasikoj kaj rapoj kuŝis la grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj interkonfuzite. Sed mi ne estis mallaborema; rapide mi elsaltis el la lito, kaj ĉiuj pupoj iris denove en la keston, unuj kun la kapo antaŭen, aliaj kun la piedoj. Mi fermis la kovrilon kaj sidiĝis supre sur la kesto. Tio estis bildo pentrinda! Ĉu vi povas tion imagi al vi? Mi tion vidas ankoraŭ nun. “Nun vi restos ĉi tie,” mi diris, “kaj neniam plu mi deziros, ke vi ricevu karnon kaj sangon!” Mi ricevis plej gajan humoron, kaj mi estis la plej feliĉa homo. La politeknikisto min sanigis. Plena de feliĉo mi sidis sur la kesto kaj mi endormiĝis sur ĝi, kaj en la sekvanta mateno – en efektiveco estis jam tagmezo, sed tiun matenon mi dormis neordinare longe – mi ĉiam ankoraŭ sidis sur ĝi, feliĉa, tre feliĉa, ĉar mi konvinkiĝis, ke mia antaŭa sola deziro estis malsaĝa. Mi demandis pri la politeknikisto, sed li plu ĉi ne estis, li malaperis kiel la Grekaj kaj Romaj dioj. Kaj depost tiu tempo mi ĉiam estis la plej feliĉa homo. Mi estas feliĉa direktoro, mia personaro ne rezonas, la publiko ankaŭ ne, ĝi ĝojas el la tuta koro. Libere mi povas kuiri al mi ĉiujn miajn teatraĵojn. El ĉiuj komedioj mi prenas al mi la plej bonajn partojn, kiuj plaĉas al mi, kaj neniu koleras pri tio. Dramoj, kiuj en la granda teatro nun estas malŝatataj, sed al kiuj la publiko antaŭ tridek jaroj kuradis, aŭskultadis ilin tre kortuŝite kaj sincere ploradis ĉe tio, – ilin mi nun protektas. Mi ludas ilin antaŭ la etuloj, kaj la etuloj ploras, kiel iam ploris patro kaj patrino. Mi prezentas la dramon “Johanino Montfaucon ” kaj similajn kortuŝantajn teatraĵojn, sed mallongigite, ĉar la infanoj ne tre ŝatas longan aman babiladon, ili volas: malfeliĉe, sed rapide. Jam mi travojaĝis Danujon laŭlonge kaj laŭlarĝe, mi konas ĉiujn kaj mi ankaŭ estas konata. Nun mi transiros en Svedujon, kaj se mi ĉi tie havos sukceson kaj akiros sufiĉe da mono, mi aliĝos per la tuta korpo kaj animo al la Skandinava partio, alie ne; tion mi diras al vi, ĉar vi estas mia samlandano.”

Kaj mi, kiel samlandano, kompreneble tuj rakontas tion pluen, simple nur por rakonti.

Du fratoj

Sur unu el la Danaj insuloj, kie malnovaj juĝejoj vidiĝas sur la grenkampoj kaj inter potencaj arboj de la fagarbaroj, troviĝas malgranda urbeto kun ruĝaj tegmentoj sur la malaltaj domoj. En unu el ili super ardantaj karboj kaj en varmega vaporo estis preparataj rimarkindaj aĵoj. Oni kuiris en vitraj glasoj, oni kirlis kaj distilis, en pistujoj oni pistis spicojn. Ĉion gvidis nejuna sinjoro.

“Oni devas atendi, ĝis venos la ĝusta!” li diris, “jes, la ĝustan, la veran en ĉio kreita oni devas ekkoni kaj sin teni je tio.”

En la ĉambro sidis ĉe la brava patrino du el ŝiaj filoj, ankoraŭ malgrandaj, tamen jam kun disvolvitaj pensoj. Pri la ĝusto kaj vero parolis al ili ankaŭ la patrino, kaj ankaŭ ke oni devas sin teni je la vero, ke ĝi estas la vizaĝo de Dio en ĉi tiu mondo.

La pli aĝa el la knaboj aspektis petolema kaj kuraĝa, li amis legi pri la fortoj de la naturo, pri la suno kaj la steloj; nenia fabelo ŝajnis al li pli bela. Ho, kia feliĉo kredeble estas, se oni povas veturi por fari malkovrojn, aŭ elpensi, kiamaniere oni povas fari imitaĵon de la flugiloj de birdoj kaj poste havi la eblon flugi! Jes, tio povas esti nomata trovi la ĝuston! La patro estas prava, kaj la patrino estas prava; la vero kunkuntenas la mondon.

La pli juna frato estis pli silentema kaj tute fordonis sin al la libroj. Kiam li legis pri Jakob , ke li kovris sin per felo de kaprido por simili al Esav kaj per tio trompe rabi de li la rajton de unuenaskiteco kaj la benon de lia patro, li kolere pugnigis sian malgrandan manon, plena de indigno kontraŭ la trompinto. Kiam li legis pri tiranoj kaj pri ĉiuj maljustaĵoj kaj malbonaĵoj, kiuj estis farataj en la mondo, tiam larmoj staris en liaj okuloj. La penso pri la justo, pri la vero, kiu nepre devas venki, tute lin okupis. Unu vesperon, kiam la knabo estis jam en la lito, sed la kurtenoj ne estis ankoraŭ tute kuntiritaj kaj la lumo iris ĝis lia lito, li kuŝis kun sia libro kaj legis ankoraŭ ĝis la fino la historion pri Solon.

Kaj liaj pensoj eksvingiĝis kaj portis lin mirinde malproksimen. Ŝajnis al li, ke lia lito aliformiĝis en ŝipon kun plene levitaj veloj. Ĉu li sonĝis, aŭ tio estis io alia? Li glitis super ruliĝanta akvego, super la altaj ondoj de la tempo, li aŭdis la voĉon de Solon. Bone kompreneble kaj tamen fremdlingve sonis la Dana devizo: “Per leĝo oni devas konstrui landon.”

Kaj la genio de la homa raso staris en la malriĉa ĉambro, klinis sin super la liton kaj kisis la frunton de la knabo. “Fariĝu forta en honoro kaj forta en la bataloj de la vivo. Kun vero en via brusto flugu al la lando de la vero!”

La pli aĝa frato ne estis ankoraŭ en la lito, li staris ĉe la fenestro kaj rigardis la nebulajn figurojn, kiuj leviĝis de la herbejo. Tio ne estis elfaj knabinoj, kiuj tie dancis, kiel iam diris al li maljuna honesta servistino. Li havas jam pli bonajn sciojn pri tio, estis vaporo, kiu estis pli malpeza ol la aero kaj tial leviĝis. Falis falstelo, kaj en la sama momento la pensoj de la knabo leviĝis de la vaporoj de la tero alte supren al la brilanta meteoro. La steloj de la ĉielo brilis, oni havis la impreson, kvazaŭ longaj oraj fadenoj pendis de ili malsupren al la tero.

“Flugu kun mi!” io kantis kaj sonis en la koro de la knabo; kaj la potenca genio de la homaj generacioj portis lin pli rapide ol birdo, ol sago, ol ĉio tera, kio povas flugi, eksteren en la senliman universon, kie radioj, irantaj de stelo al stelo, ligis unu kun la alia la korpojn de la universo. Nia tero turniĝadis en la maldensa aero, vilaĝoj aperis dense unu tute apud la alia. Tra la sferoj sonis la vortoj:

“Kio estas proksima, kio estas malproksima, se la potenca genio de la spirito vin levas!”

Kaj ĉiam ankoraŭ la knabo staris ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren, la pli juna frato kuŝis en sia lito, la patrino vokis ilin per iliaj nomoj:

“ Anders kaj Hans Christian !”

Danujo ilin konas, la mondo konas ambaŭ fratojn – Oersted .

Malnova preĝeja sonorilo

Verkita por la Schiller ’a albumo

En la Germana lando Vurtembergo, kie la akaciaj arboj tiel bele floras ĉe la landvojo kaj la pomarboj kaj pirarboj en aŭtuno fleksiĝas sub sia granda abundo da fruktoj, troviĝas urbeto, nomata Marbach . Ĝi apartenas al la tre malgrandaj urbetoj, sed ĝi havas belan situacion ĉe la rivero Neckar , kiu preterkuras urbojn, malnovajn kavalirajn kastelojn kaj verdajn vinberĝardenojn, por miksi sian akvon kun la akvo de la fiera Rejno.

Estis malfrua sezono, la ruĝkoloraj vinberaj folioj velke pendis malsupren, verŝiĝis abunda pluvo, kaj la malvarma vento fariĝadis ĉiam pli forta; por la malriĉuloj tio ne estis agrabla tempo. La tagoj estis mallumaj, kaj ankoraŭ pli mallume estis en la malnovaj malgrandaj domoj. Unu el tiuj domoj staris kun frontono direktita al la strato, kun malaltaj fenestroj, malriĉa kaj malgrava laŭ sia aspekto, kaj tia ankaŭ estis la familio, kiu loĝis en ĝi, sed ĝi estis honesta kaj laborema, kun timo al Dio en la trezorejo de sia koro. Ankoraŭ unu infanon Dio estis baldaŭ sendonta al ili. La horo alvenis, la patrino kuŝis en doloroj kaj angoro; subite de la proksima preĝeja turo eksonis al ŝi la tonoj de la sonorilo, tiel profunde, tiel solene. Tiam estis festa horo, kaj la sonoj de la sonorilo plenigis la preĝantan virinon per religia sento kaj fido. Ŝiaj pensoj leviĝis kun sincera amo al Dio, kaj en la sama momento ŝi naskis malgrandan filon kaj eksentis sin senfine ĝoja kaj feliĉa. Ŝajnis, kvazaŭ la sonorilo sur la turo elsonas ŝian ĝojon en la urbon kaj en la landon. Du malgrandaj infanaj okuloj ŝin rigardis, kaj la haroj de la infano lumis, kvazaŭ ili estus oritaj. La mondo akceptis la infanon en la malluma Novembra tago per sonado de sonorilo. La patro kaj la patrino kisis ĝin, kaj ili enskribis en sia Biblio: “La dekan de Novembro de la jaro 1759 Dio donacis al ni filon”; kaj poste estis aldonite, ke la filo ĉe la bapto ricevis la nomojn “ Johann Christoph Friedrich ”.

Kio fariĝis el la malgranda knabo, la malriĉa knabo el la malgrava urbo Marbach ? Nu, tion neniu tiam sciis, eĉ ne la malnova preĝeja sonorilo, kvankam ĝi pendis alte kaj sonoris kaj kantis la unua por li, kiu estis poste kantonta la mirinde belan kanton pri la ‘Sonorilo’.

La knabeto kreskis, kaj la mondo kreskis en liaj okuloj kaj pensoj. Liaj gepatroj formigris en alian urbon, sed bonaj amikoj de ili restis en la malgranda Marbach , kaj tial la patrino kun la infano iam venis tien vizite. La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj, sed li jam sciis ion el la Biblio kaj el la piaj psalmoj. Jam pli ol unu vesperon li estis aŭdinta de sia malgranda kana seĝo, kiel la patro voĉlegis la fablojn de Gellert kaj la Mesiadon de Klopstock . Varmegajn larmojn li kaj lia je du jaroj pli aĝa fratino verŝis ĉe la legado pri la sorto de tiu, kiu akceptis la morton sur la kruco por la liberigo de ni ĉiuj.

Ĉe la unua vizito en Marbach la urbo ne multe ŝanĝiĝis; estis ja ankoraŭ ne longe depost tiu tempo, kiam ili elmigris. La domoj staris kiel antaŭe kun pintaj frontonoj, malrektaj muroj kaj malaltaj fenestroj. Sur la tombejo aperis novaj tomboj, kaj tute apud la muro staris nun en la herbo la malnova sonorilo, kiu estis falinta de sia alta loko, krevis kaj ne povis plu sonori; sur ĝia loko nun troviĝis jam nova sonorilo

La patrino kaj la filo iris sur la tombejon, ili staris antaŭ la malnova sonorilo, kaj la patrino rakontis al sia malgranda knabo, kiel la sonorilo servis dum kelke da jarcentoj, sonoradis por bapto de infanoj, por edziĝa ĝojo kaj por enterigo; ĝi anoncadis festan ĝojon kaj alarmon pri brulo; ĝi prikantadis la iradon de tuta homa vivo. Kaj neniam la knabeto forgesis tion, kion la patrino rakontis, ĝi resonadis en lia brusto, ĝis ĝi ĉe li, kiam li estis jam viro, ricevis la formon de kanto. Kaj la patrino rakontis al li, kiel tiu malnova sonorilo sonoris kaj kantis al ŝi en la koron konsolon kaj ĝojon en la horo de angoro, kiam Dio donacis al ŝi ŝian malgrandan knabon. Kaj la knabeto rigardis kun pia sento la grandan malnovan sonorilon, klinis sin kaj kisis ĝin, kvankam ĝi estis malnova kaj krevinta kaj staris nun senvalore meze de herbo kaj urtiko.

En la rememoroj de la malgranda knabo, kiu elkreskis en malriĉeco, ĝi ne ĉesis vivi. Longa kaj malgrasa, ruĝhara kaj plena de lentugoj, tia li estis, sed li posedis du okulojn klarajn kaj helajn kiel profunda akvo. Kiel li fartis? Li fartis bone, enviinde bone! Per plej alta favora decido lia princo akceptis lin en tiun sekcion de la militista lernejo, en kiu troviĝis la infanoj de la pli altklasaj homoj, kaj tio estis honoro, feliĉo. Li portis duonbotojn, rigidan kolkovrilon kaj pudritan perukon. Scioj estis instruataj al li sub la konstantaj komandoj: “Marŝ’!” “Halt’!” “Front’!” El tio jam povis io fariĝi.

La malnova sonorilo certe estis venonta iam en fandofornon, sed kio el ĝi fariĝos? Nu, tion oni neniel povis antaŭdiri, kaj tiel same oni neniel povis antaŭdiri, kio iam elvenos kaj elsonos el la sonorilo en la juna brusto. Ĝi havis en si metalon, kiu laŭte eksonoris, kiu eksonoris malproksimen en la mondon. Ju pli malvaste fariĝis inter la lernejaj muroj kaj ju pli laŭtege tondris la komando “Marŝ’!” “Halt’!” “Front’!”, des pli fortaj sonoj eliĝis el la brusto de la junulo, kaj li kantis tion, kio vivis en li, en la rondeto de siaj kamaradoj, kaj la tonoj sonis trans la limojn de la lando. Sed ne por tia celo li ricevis senpagan lernadon, vestojn kaj manĝadon. Li havis la numeron de la najleto, kiu devis esti en la granda horloĝa meĥanismo, al kiu ni ĉiuj devas aparteni por nia propra palpebla profito. Kiel malmulte ni mem nin komprenas! Kiel do la aliaj, eĉ la plej bonaj homoj, povus nin kompreni! Sed ĝuste per la premo kreiĝas la multekosta ŝtono. La premo tie estis; ĉu iam en la daŭro de la tempo la mondo ekkonos la juvelon?

Estis granda festo en la ĉefurbo de la landreganto. Miloj da lampoj lumis, raketoj flugis alten. Tiu brilo ne malaperas el la memoro kaŭze de tiu, kiu samtempe kun ĝi kun larmoj kaj doloro penis nerimarkate atingi fremdan teron. Li devis forlasi la patrujon, forlasi la patrinon, ĉiujn siajn karajn, aŭ perei en la torento de la ordinareco.

Al la malnova sonorilo estis bone, ĝi staris ŝirmita ĉe la Marbach a preĝeja muro! La vento blovis super ĝi kaj povus rakonti al ĝi pri tiu, ĉe kies naskiĝo ĝi sonoris, rakonti, kiel malvarme ĝi blovis super li, kiam li antaŭ nelonge tute senfortiĝinte falis en la arbaro de la najbara lando, kie lia tuta riĉeco kaj lia tuta espero je la estonteco konsistis nur en la manuskripto de “Fiesko”. La vento povus rakonti pri liaj unuaj protektantoj, ĉiuj artistoj, kiuj unu post la alia forŝteliĝis de la prelegado kaj preferis amuziĝi per kegloj. La vento povus rakonti pri la pala forkurinto, kiu dum semajnoj, eĉ dum monatoj loĝis en mizera drinkejo, kie la mastro insultadis, furiozadis kaj drinkadis, kie regis bruta gajeco, dum li kantis pri sia idealo. Malfacilaj tagoj, mallumaj tagoj! La koro devas mem suferi kaj sperti tion, kion ĝi iam per kanto proklamos al la mondo.

Mallumaj tagoj, malvarmaj noktoj pasis super la malnova sonorilo; ĝi tion ne sentis, sed la sonorilo en la homa brusto sentas sian malbonan tempon. Kiel fartis la juna homo? Kiel fartis la malnova sonorilo? La sonorilo venis malproksimen, pli malproksimen ol kiom oni antaŭe povis ĝin aŭdi de ĝia alta loko sur la turo. Kaj la juna homo? La sonorilo en lia brusto sonoris pli malproksimen, ol kiom lia piedo povis migri aŭ lia okulo povis vidi, ĝi sonoris kaj sonoras ankoraŭ nun trans la oceanon, ĉirkaŭe super la tuta tero. Ni aŭdu tamen antaŭe pri la preĝeja sonorilo! El Marbach oni ĝin forigis, oni ĝin vendis kiel malnovan kupraĵon, kaj ĝi devis migri en Bavarujon en la fandofornon. Kiel kaj kiam ĝi tien venis? Nu, tion la sonorilo mem rakontu, se ĝi povas, tio ne estas grava; sed tion oni scias certe, ke ĝi venis en la ĉefurbon de Bavarujo. Pasis multe da jaroj depost tiam, kiam ĝi defalis de la turo; nun ĝi estis fandota, ĝi estis servonta por la elfando de honora monumento, de la statuo de unu Germana spirita heroo. Aŭdu do, kiel okazis, mirinde kaj belege iras la aferoj en la mondo. En Danujo, sur unu el la verdaj insuloj, kie kreskas la fago kaj kie leviĝas la multaj tomboj de gigantoj, vivis tre malriĉa knabo. Li havis sur si lignajn ŝuojn, kaj li portadis en malnova tuko manĝaĵon al sia patro, malriĉa lignaĵisto. La malriĉa knabo fariĝis la fiero de sia lando, li kreis belegajn marmorajn figurojn, kiuj kaŭzis admiron de la mondo, kaj ĝuste li estis tiu, kiu ricevis la honoran komision formi per argilo la figuron de nekomparebla grandeco, de radianta beleco, por ke ĝi povu esti fandita el metalo, – la figuron de tiu knabo, kies nomon la patro enskribis en sia Biblio: Johann Christoph Friedrich .

Kaj en la formon fluis la ardanta metalo, la malnova preĝeja sonorilo. Neniu pensis pri ĝia hejmo, neniu pensis pri ĝia ĉesiĝinta sonorado; la sonorilo fluis kun la alia metalo en la formon kaj formis la kapon kaj la bruston de la statuo, kiu nun staras en Stutgarto antaŭ la malnova palaco, sur tiu loko, kie li, kiun ĝi prezentas, dum sia vivo iradis luktante kaj strebante, sub la premado de la mondo, li, la knabo el Marbach , la edukato de la Karola lernejo, la forkurinto, la granda senmorta poeto de Germanujo, kiu kantis pri la liberiginto de Svisujo kaj pri la de Dio inspirita virgulino de Francujo.

Estis suna tago, flagoj flirtis de turoj kaj tegmentoj de la reĝurbo Stutgarto, la preĝejaj sonoriloj sonoris por festo kaj ĝojo, nur unu sonorilo silentis, ĝi brilis en la klara sunlumo, ĝi brilis de la vizaĝo kaj brusto de la starigita statuo. Pasis ĝuste cent jaroj depost tiu tago, kiam la sonorilo sur la turo de Marbach sonoris ĝojon kaj konsolon al la suferanta patrino, kiu estis naskanta sian infanon, malriĉan en la malriĉa domo, sed iam estontan riĉan homon, kies trezorojn benas la mondo; cent jaroj pasis depost la naskiĝo de la poeto de noblaj virinaj koroj, de la prikantanto de la grando kaj belo, depost la naskiĝo de Johann Christoph Friedrich Schiller .

Dekdu per la poŝto

Estis terure malvarme, la ĉielo estis stelklara, neniu venteto moviĝis. “Bum!” oni rompis poton je la pordo. “Paf!” oni signalis per kanono la alvenon de la nova jaro. Estis Silvestra vespero; jen la horloĝo batis dekdu.

“Trateratra!” la poŝto alvenis. La granda poŝta kaleŝo haltis antaŭ la urba pordego, ĝi venigis en si dekdu personojn, pli ĝi ne povis enpreni, ĉiuj lokoj estis okupitaj.

“Hura! Hura!” oni kriis en la domoj, en kiuj la homoj festis la Silvestran vesperon, kaj ĝuste nun ili leviĝis kun plenaj glasoj kaj toastis vivuon al la nova jaro.

“Sanon kaj kontentecon en la nova jaro!” ili proklamis, “karan edzineton, plenan sakon da oro, finon de ĉiuj zorgoj!”

Jes, tian deziron oni esprimis, kaj poste oni interfrapis la glasojn, kaj – la poŝto haltis kun la fremdaj gastoj, la dekdu vojaĝantoj, antaŭ la urba pordego.

Kiaj personoj tio estis? Ili havis pasportojn, ili havis ĉe si vojaĝan pakaĵon, jes, donacojn por vi kaj por mi kaj por ĉiuj homoj en la urbo. Kiuj estis la fremduloj? Kion ili volas kaj kion ili alportis?

“Bonan matenon!” ili diris al la gardostaranto ĉe la pordego.

“Bonan matenon!” respondis ĉi tiu, ĉar la horloĝo ja estis jam batinta dekdu.

“Via nomo? Via profesio?” demandis la gardostaranto tiun, kiu la unua eliris el la kaleŝo.

“Rigardu en la pasporto!” diris la homo. “Mi estas mi!” Li estis efektive plena viro, envolvita en ursa pelto kaj kun peltaj botoj sur la piedoj. “Mi estas tiu, je kiu tre multaj homoj esperas. Venu morgaŭ, tiam vi ricevos novjaran donacon! Mi ĵetas ĉirkaŭen spesojn kaj spesmilojn, mi faras donacojn, mi eĉ donas balojn, plenajn tridek unu balojn, pli da noktoj mi ne disponas. Miaj ŝipoj englaciiĝis, sed en mia kontoro estas varme. Mi estas grandkomercisto kaj mi estas nomata Januaro. Mi havas ĉe mi nur kalkulojn.”

Poste venis la sekvanta; li estis ŝercemulo, li estis aranĝisto de komedioj, maskobaloj kaj ĉiaj elpenseblaj amuziĝoj. Lia pakaĵo konsistis el granda barelo.

Загрузка...