“Ĝi donos al ni por la karnavalo multe da materialo por gajeco,” li diris. “Mi volas gajigi aliajn kaj ankaŭ min, ĉar el la tuta familio mi havas la plej mallongan vivon; mi atingos nur la aĝon de dudek ok tagoj, eble oni aldonos ankoraŭ unu tagon; sed la diferenco ne estas granda. Hura!”
“Ne kriu tiel laŭte,” diris la gardostaranto.
“Ho, mi havas la rajton tion fari!” respondis la viro, “mi estas princo Karnavalo, kaj mi vojaĝas sub la nomo Februaro.”
Nun venis la tria; li aspektis kiel enkorpigita malsato, sed malgraŭ tio li tenis la kapon tre alte, ĉar li estis parenco de la “kvardek kavaliroj”, kaj krom tio li estis veterprofeto. Tio cetere ne estas grasa ofico, kaj tial li al ĉiuj laŭdis la fastadon. Lia ornamo konsistis en bukedo da violoj, kiun li portis en la butontruo.
“Marto, marŝ’!” ekkriis la kvara kaj donis puŝon al sia antaŭirinto. “Marto, marŝ’! eniru en la gardistejon, ĉi tie troviĝas punĉo, mi ĝin flaras!” Sed tio tute ne estis vera, li volis nur fari al li Aprilan trompon. Per tio la kvara ulo sin enkondukis. Lia vigla karaktero plaĉis ĉe la unua vido, li tamen ne multe faris, li havis tro multe da festoj. “Supren kaj malsupren, tio al mi plaĉas!” li diris; “pluvo kaj sunlumo, eliri kaj eniri! Mi estas komisario de transloĝiĝoj, mi estas funebra invitisto, mi povoscias ankaŭ ridi, ankaŭ plori. Mi havas someran ŝtofon en mia kofro, estus tamen malsaĝe fari uzon de ĝi. Jen mi estas! Por parado mi portas silkajn ŝtrumpojn kaj mufon.”
Nun el la poŝta kaleŝo eliris sinjorino.
“Fraŭlino Majo!” ŝi diris. Strange, ŝi portis somerajn vestojn kaj samtempe galoŝojn. Ŝi havis sur si suke-verdan silkan jupon, ŝiaj haroj estis ornamitaj per anemonoj kaj samtempe tiel forte odoris konvalojn, ke la gardostaranto devis terni. “Dio vin benu!” Per ĉi tiu afabla saluto ŝi sin prezentis. Ŝi estis ĉarma, kaj krom tio ŝi estis kantistino, ne tia, kiajn oni trovas en la teatroj, sed kiajn oni trovas en la arbaro; ne sub tendojn, ne, en la freŝan verdan arbaron ŝi iris kaj kantis por sia propra plezuro. En sia tualeta kesteto ŝi havis la “Lignogravuroj” de Christian Winther , ĉar ili estas kiel la fagarbaro mem, kaj “Malgrandaj versaĵo; de Richard ”, ili estas kiel konvaloj.
“Nun venas la sinjorino, la juna sinjorino!” oni ekkriis en la kaleŝo, kaj tiam venis la sinjorino, juna kaj eleganta, fiera kaj bela. Oni povis tuj vidi, ke ŝi estis naskita por festi la “Sep Dormantojn”. Festenon ŝi aranĝis en la plej longa tago, por ke oni havu tempon formanĝi ĉiujn diversajn manĝaĵojn. Ŝi havis rimedojn por veturi en propra kaleŝo, tamen ŝi simile al la aliaj venis per la poŝto, por montri per tio, ke ŝi ne estas fiera. Cetere ŝi ne vojaĝis sola, ŝi estis akompanata de sia pli juna frato Julio.
Li estis sufiĉe korpulenta, portis somerajn vestojn kaj pajlan ĉapelon. Da pakaĵo li havis kun si nur malmulte, ĉar en la varmego ĝi estus por li tro laciga. Li havis ĉe si nur banmantelon kaj naĝpantalonojn; tio ne estas tre multe.
Nun venis patrino, sinjorino Aŭgusto, pogranda fruktistino, posedantino de pli ol unu da fiŝujoj, vilaĝanino en granda krinolino. Ŝi estis grasa kaj varmega, ĉie ĉiam ĉeestis kaj mem iradis kun la bierbareleto al la homoj sur la vendejon. “Oni devas manĝi sian panon en ŝvito de sia vizaĝo,” tia estis ŝia devizo. “Tio estas skribita en la Biblio, poste oni povas ankoraŭ aranĝi arbaran feston kaj doni aŭtunan festenon.” Ŝi estis patrino.
Nun venis denove viro, pentristo laŭ sia profesio, majstro en afero de koloroj, – tion spertis la arbaro, ĝiaj folioj devis ŝanĝi sian koloron, kvankam ne malprofite, se li nur volis. Ruĝan, flavan, brunan aspekton baldaŭ ricevis la arbaro. La majstro povosciis fajfi kiel la nigra sturno, li estis lerta laboranto, kaj sian bierkruĉon li ĉirkaŭvolvis per brune-verdaj volvotrunkoj de lupolo. Tio ornamis, kaj pri ornamoj li estis kompetenta. Jen li staris kun sia farbujo, kiu estis lia tuta vojaĝa pakaĵo.
Post li venis la bienposedanto; li pensis nur pri la tempo de semado, pri plugiloj kaj preparado de kampoj, iomete ankaŭ pri la ĉasplezuro. Li havis kun si hundon kaj pafilon, lia poŝo estis plena de nuksoj; oni aŭdis senĉese: klak! klak! Terure multe da pakaĵo li trenis kun si, interalie ankaŭ anglan plugilon. Lia tuta parolado koncernis nur aferojn agrikulturajn; oni tamen ne multe povis kompreni kaŭze de konstanta tusado kaj spiregado de lia sekvanto; tio estis Novembro, kiu nun elpaŝis.
Li havis kataron, teruran kataron, tiel ke li prefere povus uzi litotukon anstataŭ poŝtukon, kaj tamen li devas helpi al la servistinoj, li diris, la malvarmumo jam pasos, kiam li komencos haki lignon, kaj tion li volis fari, ĉar li estis profesia lignosegisto. La vesperojn li pasigadis en pretigado de glitiloj, ĉar li sciis, ke post kelke da semajnoj oni fervore uzos tiun gajan ŝuaĵon.
Nun la lasta venis la maljuna avineto kun la fajropoto; estis al ŝi tre malvarme, sed ŝiaj okuloj brilis kiel du klaraj steloj. Ŝi portis florpoton kun malgranda abieto. “Ĝin mi zorge vartados, por ke ĝi ĝis la Kristnasko fariĝu granda, atingu de la planko ĝis la plafono kaj paradu per brulantaj kandeloj, oritaj pomoj kaj nuksoj kaj aliaj ornamoj. La fajropoto varmigas kiel kahela forno, mi prenas el la poŝo la fabellibron kaj voĉlegas al la infanoj, tiel ke ĉiuj infanoj en la ĉambro fariĝas silentaj, sed la pupoj sur la arbo fariĝas vivantaj kaj la malgranda vaksa anĝelo sur la plej supra pinto de la arbo skuas siajn oritajn flugilojn, deflugas de la verda supro kaj kisas ĉiujn en la ĉambro, ankaŭ la malriĉajn infanojn, kiuj staras ekstere kaj kantas la Kristnaskan kanton pri la stelo super Betlehem .”
“La kaleŝo povas nun forveturi,” diris la gardostaranto; “la tuta dekduo estas jam ĉi tie. Nun antaŭhaltu alia kaleŝo!”
“Antaŭe la dekdu eniru!” ordonis la deĵoranta kapitano. “Ĉiun fojon nur unu! La pasporton mi konservos; por ĉiu ĝi valoras por la daŭro de unu monato; kiam la monato finiĝos, mi notos sur la pasporto, kiel ĝia posedanto kondutis. Estu tiel bona, sinjoro Januaro, volu eniri!”
Kaj li eniris.
Kiam la jaro estos pasinta, mi diros al vi, kion la dekdu alportis al vi, al mi kaj al ni ĉiuj. Nun mi tion ne Scias, kaj supozeble ili mem tion ne scias, – ĉar stranga estas la tempo, en kiu ni vivas.
Sterkskarabo
La ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn, po unu ora hufumo sur ĉiu piedo.
Kial ĝi ricevis orajn hufumojn?
Ĝi estis la plej bela besto, havis graciajn piedojn, saĝajn okulojn kaj kolharojn, kiuj pendis ĉirkaŭ ĝia kolo kiel silka vualo. Ĝi portis sian sinjoron en fumo de pulvo kaj en pluvo de kugloj, ĝi aŭdis la kantadon kaj sibladon de kugloj. Ĝi mordis kaj batis ĉirkaŭ si kaj partoprenis en la batalado, kiam la malamikoj penetris antaŭen. Per unu salto ĝi transgalopis la ĉevalon de la falinta malamiko, savis al sia imperiestro la kronon el ruĝa oro, savis al sia imperiestro la vivon, kio valoris pli ol la ruĝa oro, kaj tial la ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn, po unu ora hufumo sur ĉiu piedo.
Tiam elrampis la sterkskarabo.
“Antaŭe la grandaj, poste la malgrandaj,” ĝi diris; “ne laŭ la grandeco oni devas juĝi.” Kaj ĝi etendis siajn maldikajn piedetojn.
“Kion vi volas?” demandis la forĝisto.
“Orajn hufumojn!” respondis la skarabo.
“Via prudento certe estas ne en normala stato!” diris la forĝisto. “Vi volas ankaŭ havi orajn hufumojn?” “Orajn hufumojn!” respondis obstine la skarabo. “Ĉu mi ne estas tiel same bona kiel la granda besto, kiu ĉiam estas priservata, striglata, vartata kaj ricevas bonan manĝadon kaj drinkadon? Ĉu mi ne apartenas ankaŭ al la stalo de la imperiestro?”
“Sed kial la ĉevalo ricevas orajn hufumojn?” demandis la forĝisto. “Ĉu vi tion tute ne komprenas?”
“Kompreni? Mi komprenas almenaŭ tion, ke tio estas malŝato kontraŭ mi,” diris la skarabo, “tio estas ofendo, – kaj nun mi tial eliras en la malproksiman mondon.”
“Forportu vin!” ridante diris la forĝisto.
“Malĝentilulo!” diris la skarabo kaj eliris tra la pordo de la stalo, flugis malgrandan distancon kaj troviĝis en beleta malgranda florĝardeno, kie oni sentis la odoron de rozoj kaj lavendo.
“Ĉu ĉi tie ne estas belege?” demandis malgranda makulkolora kokcinelo. “Kiel dolĉe odoras kaj kiel bele estas ĉi tie!”
“Mi alkutimiĝis al io pli bona,” respondis la skarabo. “Vi nomas tion ĉi tie bela? Ĉi tie oni ja eĉ ne havas sterkejon.”
Kaj ĝi iris pluen kaj trafis en la ombron de levkojo; sur levkojo rampis raŭpo.
“Kiel bela estas la mondo!” diris la raŭpo; “la suno estas tiel varma! Ĉio estas tiel ĝoja kaj kontenta, kaj kiam mi iam endormiĝos kaj mortos, kiel ili tion nomas, mi poste denove vekiĝos kaj estos papilio.”
“Ne imagu al vi tro multe!” diris la skarabo; “nun ni flugas ĉirkaŭen kiel papilioj! Mi venas el la stalo de la imperiestro, sed neniu en ĝi, eĉ ne la persona ĉevalo de la imperiestro, ĝi, kiu fieras kun miaj formetitaj oraj hufumoj, imagas al si ion similan. Ricevi flugilojn! Flugi! Jes, nun ni flugas!” Kaj ĉe tiuj vortoj ĝi ekflugis. “Mi ne volas koleri, sed mi tamen koleras.”
Ĝi falis sur grandan pecon da herbotero. Ĉi tie ĝi iom kuŝis kaj poste endormiĝis.
Ho ve! Kia pluvego ekverŝiĝis! La skarabo vekiĝis de la plaŭdado de la akvo kaj volis tuj enrampi en la teron, sed ĝi ne povis tion fari. Ĝi ruliĝis, ĝi naĝis sur la ventro kaj sur la dorso, pri flugado oni eĉ ne povis pensi, ĝi certe neniam foriros vivanta de ĉi tiu loko. Ĝi kuŝis tie, kie ĝi kuŝis, kaj ĝi tie restis.
Kiam la pluvo iom kvietiĝis kaj la skarabo elpalpebrumis al si la akvon el la okuloj, ĝi ekvidis antaŭ si ion blankan; tio estis tolo, kiu devis blankiĝi. La skarabo rapidis tien kaj enrampis en faldon de la malseka tolo. Certe ĝi tie ne kuŝis tiel komforte kiel en la varma sterko en la stalo; sed troviĝis nenio pli bona, kaj tial ĝi kuŝis tie dum tuta tago kaj tuta nokto; la pluvo ne ĉesis. Frue matene la skarabo denove elrampis; ĝi estis tre kolera pro la malbona vetero.
Du ranoj sidis sur la tolo; iliaj helaj okuloj lumis de raviteco. “Ĉarmega vetero!” diris unu el ili. “Kiel ĝi refreŝigas! Kaj la tolo tiel bone konservas la akvon; tiklas kaj jukas al mi en la malantaŭaj piedoj, kvazaŭ mi devus naĝi.”
“Mi volus nur scii,” diris la dua, “ĉu la hirundo, kiu vagas tiel malproksimen, ĉu en siaj multaj vojaĝoj eksterlanden ĝi trovis ie pli bonan klimaton ol la nia. Tia pluvo, tia malsekeco! estas tute tiel, kvazaŭ oni kuŝus en malseka foskavo. Se oni pri tio ne ĝojas, tiam oni vere ne amas sian patrujon.”
“Vi certe neniam estis en la stalo de la imperiestro?” demandis la skarabo. “Tie la malsekeco estas varma kaj spica. Al tio mi alkutimiĝis; tio estas la klimato, kiu plej bone al mi plaĉas, sed bedaŭrinde oni ne povas preni ĝin kun si en la vojaĝon. Ĉu ne ekzistas ĉi tie en la ĝardeno ia sterkejo, kie altklasaj personoj, kiel mi, povus loĝi kaj senti sin hejmece?”
Sed la ranoj ĝin ne komprenis aŭ ne volis ĝin kompreni.
“Mi neniam demandas duafoje,” diris la skarabo, kiam ĝi estis demandinta tri fojojn kaj ricevis nenian respondon.
Trairinte ian distancon pluen, ĝi renkontis krevpecon de poto; ĉi tiu en efektiveco ne devis kuŝi ĉi tie, sed ĉar ĝi jam kuŝis, ĝi prezentis ŝirmon. Ĉi tie loĝis kelke da forfikulaj familioj. Ili ne postulis grandajn spacojn, sed nur socian kunvivadon. Precipe la virinoj distingiĝis per granda patrina amo, kaj tial ankaŭ ĉiu el ili opiniis siajn idojn la plej belaj kaj plej saĝaj.
“Nia filo fianĉiĝis,” diris unu el la patrinoj. “La dolĉa senkulpeco! Lia plej alta celo estas enrampi iam en la orelon de pastro. Li estas tiel aminda kaj infaneca, kaj lia fianĉiĝo tenas lin malproksime de ĉiuj diboĉaĵoj. Ekzistas nenio pli ĝojiga por patrino.”
“Nia filo,” rakontis alia patrino, “apenaŭ elrampis el la ovo, li jam komencis gaje ludi. En li bolas, li devas fari la kutimajn junulajn malsaĝaĵojn. Tio vere estas granda ĝojo por patrino! Ĉu ne vere, sinjoro skarabo?” Laŭ la eksteraĵo de la skarabo ili vidis, ke li estas fremdulo.
“Vi ambaŭ estas pravaj!” diris la skarabo, kaj tiam oni lin invitis, ke li venu pli proksimen, kiom li havis la eblon rampi sub la potpecon.
“Nun vi devas vidi ankaŭ niajn malgrandajn forfikulojn,” diris tria kaj kvara el la patrinoj. “Ili estas la plej ĉarmaj infanoj kaj tiel amuzaj! Ili neniam estas malbonkondutaj, krom la okazo, kiam ili havas ventrodoloron, sed tion oni ja ricevas tre facile en ilia aĝo.”
Kaj poste ĉiu patrino rakontis pri siaj infanoj, kaj la infanoj enmiksis sin en la paroladon, kaj ili uzis la forkon, kiun ili havis malantaŭe ĉe la vosto, por pinĉi la skarabon je lia barbo.
“Sed ili ĉion tuj rimarkas, la malgrandaj petoluloj!” diris la patrinoj, spiregante de patrina amo. Sed la skarabon tio ĉagrenis, kaj tial ĝi demandis, ĉu la sterkejo ne troviĝas ie proksime.
“Ho, ĝi troviĝas malproksime, malproksime en la mondo, transe de la foskavo,” diris unu forfikulo; “tiel malproksime, ke, kiel mi esperas, neniu el miaj infanoj iam venos tiel malproksimen, ĉar tio estus mia morto.”
“Mi tamen provos iri tiel malproksimen,” respondis la skarabo kaj foriris sen adiaŭdiro. Tiel estas plej bonmaniere.
Ĉe la foskavo ĝi renkontis multajn el sia speco, ĉiuj estis sterkskaraboj.
“Ĉi tie ni loĝas!” ili diris. “Estas al ni tre varme. Ĉu estas permesite al ni havi la kuraĝon inviti vin al ni? La vojaĝo certe vin lacigis.”
“Tute vere,” respondis la skarabo. “Dum pluva vetero mi kuŝis sur tolo, kaj pureco estas por mi tute speciale sentebla. Mi ankaŭ ricevis artriton en unu el la flugilartikoj, ĉar mi devis stari en trablovo sub potpeco. Estas vera ĝuo, kiam oni fine denove venas al siaspeculoj.”
“Vi eble venas de la sterkejo?” demandis la plej aĝa.
“Pli alte!” respondis la skarabo. “Mi venas el la stalo de la imperiestro, en kiu mi naskiĝis kun oraj hufumoj. Mi vojaĝas kun sekreta komisio, pri kiu vi ne devas min demandi, ĉar mi tion ja ne diros al vi.”
Post tio la skarabo iris malsupren en la grasan ŝlimon. Ĉi tie sidis tri junaj sterkskarabaj fraŭlinoj, kiuj honteme ridetis, ĉar ili ne sciis, kion ili devas diri.
“Ili ankoraŭ ne estas fianĉigitaj,” diris la patrino, kaj ili denove komencis rideti, sed nun pro embaraso.
“Eĉ en la stalo de la imperiestro mi ne vidis pli belajn!” galante respondis la vojaĝanta skarabo.
“Ne malbonigu al mi miajn knabinojn kaj ne parolu kun ili, se vi ne havas pli realajn intencojn; sed vi ilin havas, kaj mi donas al vi mian benon.”
“Hura!” ekkriis la aliaj, kaj tiamaniere la skarabo subite vidis sin fianĉigita. Antaŭe fianĉiĝo, poste edziĝo; ekzistis ja nenio, por kio oni bezonus atendi.
La sekvanta tago pasis tre bone, la postsekvanta pasis jam pli malrapide, sed en la tria tago estis ja necese pensi pri manĝaĵo por la edzino kaj eble ankaŭ por infanoj.
“Mi lasis min kapti neatendite,” diris la skarabo al si mem, “tial mi havas la rajton ankaŭ miaflanke fari al ili neatenditaĵon....”
Kaj li tion faris. Li malaperis; li forestis la tutan tagon, li forestis la tutan nokton, – kaj la edzino fariĝis pajla vidvino. La aliaj skaraboj asertis, ke ili bedaŭrinde akceptis en la familion kompletan vagiston. La virino nun estis por ili ŝarĝo.
“En tia okazo ŝi povas denove resti ĉe mi kiel virgulino,” diris la patrino, “resti ĉe mi kiel mia infano. Fi al la abomeninda kotanimulo, kiu ŝin trompe forlasis!”
Nia skarabo dume troviĝis denove sur la landvojo; sur folio de brasiko ĝi transŝipiĝis trans la foskavon. Ĉirkaŭ la mateno venis subite du homoj, ili rimarkis la skarabon, prenis ĝin, turnis ĝin ĉiuflanken, kaj ili ambaŭ estis mireginde instruitaj, precipe la knabo. “Alaho vidas la nigran skarabon en la nigra ŝtonaĵo de la nigra roko! Ĉu ne tiel estas skribite en la Korano?” li demandis, kaj li tradukis la nomon de la skarabo en la lingvon latinan kaj priskribis ĝian rason kaj ĝian naturon. La pli aĝa scienculo ne konsilis preni la skarabon hejmen; oni tie havas tiel same bonajn ekzemplerojn, li diris, kaj tio ne estis ĝentila parolo laŭ la opinio de la skarabo. Tial ĝi elflugis el lia mano, kaj, ĉar ĝiaj flugiloj elsekiĝis, ĝi flugis sufiĉe grandan distancon kaj atingis la oranĝerion, kie unu fenestro estis ŝovita supren, kaj tial la skarabo tre oportune povis englitigi sin kaj sin enfosi en la freŝan sterkon. “Ĉi tie estas belege kaj bonguste!” ĝi ekkriis.
Baldaŭ ĝi endormiĝis kaj sonĝis, ke la ĉevalo de la imperiestro pereis kaj sinjoro la sterkskarabo ricevis ĝiajn orajn hufumojn kaj la promeson, ke ĝi ricevos ankoraŭ du. Kiel agrabla, kiel ĝojiga estas tia sonĝo! Kiam la skarabo vekiĝis, ĝi elrampis kaj rigardis ĉirkaŭen. Kia lukso estis ĉi tie en la oranĝerio! Grandaj ventumilformaj palmoj staris gracie kaj alte, la suno faris ilin kvazaŭ travideblaj, kaj sub ili kreskis abundo da verdaĵo kaj lumis floroj ruĝaj kiel fajro, flavaj kiel sukceno kaj blankaj kiel freŝe falinta neĝo.
“Ĝi estas nekomparebla beleco! Kiel delikatan guston tio kredeble havas, kiam ĉiuj ĉi tiuj kreskaĵoj komencas putri!” diris la skarabo. “Ĝi estas bonega manĝprovizejo. Ĉi tie certe loĝas membroj de mia familio. Mi iom esploros kaj rigardos, ĉu mi povos trovi iun, kun kiu oni povas interrilati. Mi estas konvenaspekta, tio estas mia fiero!” Kaj ĝi serĉis ĉie kaj pensis pri sia sonĝo pri la mortinta ĉevalo kaj pri la akiritaj oraj hufumoj.
Subite ia mano ĉirkaŭis la skarabon; ĝi estis kunpremita kaj turnata tien kaj reen.
La malgranda filo de la ĝardenisto kaj unu el liaj kamaradoj troviĝis en la oranĝerio, ili vidis skarabon kaj volis amuziĝi per ĝi. Oni volvis ĝin en vinberan folion kaj metis en varman pantalonan poŝon. Ĝi turniĝadis tien kaj reen, sed ricevis pro tio fortan premon per la mano de la knabo, kiu rapide iris kun ĝi al granda lageto en la fino de la ĝardeno. Ĉi tie la skarabo estis metita en malnovan rompitan lignan ŝuon, kies supra parto defalis. La knabo starigis en ĝi stangeton kiel maston kaj alligis al ĉi tiu per lana fadeno la skarabon. Ĝi devis prezenti ŝipiston kaj forŝipiĝi.
La lageto estis sufiĉe granda, la skarabo opiniis, ke ĝi estas oceano, kaj tiel miregis, ke ĝi falis sur la dorson kaj baraktis per la piedetoj.
La ligna ŝuo fornaĝis, en la akvo estis sufiĉe rimarkebla fluado; kiam la ŝipeto tro malproksimiĝis de la bordo, unu el la knaboj tuj tiris supren siajn pantalonojn kaj venigis ĝin returne. Sed kiam ĝi denove estis en plena kurado, oni vokis la knabojn. Ili rapide foriris kaj forlasis la lignan ŝuon. Ĝi ĉiam pli malproksimiĝis de la tero, ĉiam antaŭen; al la skarabo estis tre malbone en la koro. Flugi ĝi ne povis, ĉar ĝi estis ja fortike alligita al la masto.
Ĝi ricevis viziton de muŝo.
“Ni havas hodiaŭ tre belan veteron,” komencis la muŝo la interparoladon. “Ĉi tie mi povas ripozi, ĉi tie mi povas sidi en la sunlumo. Vi vivas efektive tre agrable kaj komforte!”
“Vi babilas, kiel vi komprenas! Ĉu vi ne vidas, ke mi estas fortike alligita?”
“Sed mi ne estas alligita,” respondis la muŝo kaj forflugis.
“Nun mi konas la mondon,” diris la skarabo. “Ĝi estas malnobla mondo, mi estas la sola konvena estaĵo en ĝi! Antaŭe oni rifuzas al mi orajn hufumojn, poste mi devas kuŝi sur malseka tolo, stari en trablovo, kaj fine oni ankoraŭ altrudas al mi edzinon. Kiam mi faras rapidan paŝon en la malproksiman mondon kaj vidas, kion oni povas havi kaj kion oni devus havi, venas tia homa bubaĉo, alligas min kaj fordonas min al la sovaĝa maro. Kaj dume la ĉevalo de la imperiestro promenas kun oraj hufumoj! Ĉi tio min plej multe kolerigas. Sed dankon kaj kunsenton oni ne povas atendi en ĉi tiu mondo! Mia biografio estas tre instrua kaj interesa, sed kion tio povas helpi, se neniu ĝin ekscios! La mondo cetere eĉ tute ne meritas ekscii ĝin, alie ĝi en la stalo de la imperiestro donus al mi orajn hufumojn samtempe kun la ĉevalo, kiam ĝi etendis siajn piedojn. Se mi ricevus orajn hufumojn, mi fariĝus honoro por la stalo. Nun la stalo min perdis kaj la mondo min perdis, ĉio estas finita!”
Sed ne ĉio ankoraŭ estis finita. Venis boato kun kelke da junaj knabinoj. Ili troviĝis flanke de la ligna ŝuo, eltiris ĝin el la akvo, kaj unu el la knabinoj elprenis malgrandan tondilon, distranĉis la lanan fadenon, ne difektante la skarabon, kaj kiam ili eliris sur la bordon, ŝi metis ĝin en la herbon.
“Rampu, rampu! Flugu, flugu, se vi povas!” ŝi diris; “libereco estas bela afero.”
Kaj la skarabo enflugis ĝuste en la malfermitan fenestron de granda konstruaĵo; laca ĝi falis sur la delikatan, molan, longan kolhararon de la imperiestra ĉevalo, kiu staris en la stalo, kiu estis la hejmo de ĝi kaj de la skarabo. Ĝi forte alkroĉiĝis al la kolhararo, sidis tie iomete kaj iom post iom mallaciĝis. “Jen mi sidas sur la amata ĉevalo de la imperiestro, mi sidas sur ĝi kiel rajdanto! Kion mi diras! Ha, nun fariĝas al mi klare! Tio estas bona ideo kaj tute vera. Kial la ĉevalo ricevis orajn hufumojn? Pri tio demandis min ankaŭ li, la forĝisto. Nun mi komprenas; pro mi la ĉevalo ricevis orajn hufumojn!”
Kaj ĉi tiu ideo metis la skarabon en bonan humoron
“En vojaĝoj oni fariĝas komprenema!” ĝi diris.
La radioj de la suno falis rekte sur ĝin, la suno lumis tiel belege. “La mondo tamen ne estas tiel malbona,” diris la skarabo, “oni nur devas ĝin kompreni.” La mondo denove estis bela, ĉar la ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn pro tio, ke la sterkskarabo estis rajdonta sur ĝi.
“Nun mi tamen malsupreniros kaj rakontos al la aliaj membroj de la familio, kiom multe oni faris por mi. Mi rakontos ĉiujn agrablaĵojn, kiujn mi ĝuis dum mia eksterlanda vojaĝo, kaj mi diros al ili, ke mi nun restos hejme tiel longe, ĝis la ĉevalo eluzos siajn orajn hufumojn.”
Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
Nun mi volas rakonti al vi historion, kiun mi aŭdis, kiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo, kaj ĉiufoje, kiam mi depost tiam ĝin rememoris, ĝi ŝajnis al mi ĉiam pli bela. Kun la historioj estas tiel same, kiel kun multaj homoj: ju pli aĝaj, des pli belaj ili fariĝas, kaj tio estas agrabla.
Vi certe estis jam en la kamparo, vi vidis veran malnovan vilaĝanan domon kun pajla tegmento. Musko kreskas sur ĝi, nesto de cikonio estas sur la supro de la tegmento. La cikonio neniam mankas; la muroj estas malrektaj, la fenestroj estas malaltaj, kaj nur unu el ili estas malfermebla. La bakforno elstaras kiel malgranda dika ventro, kaj la siringa arbetaĵo kliniĝas super la barilon, apud kiu troviĝas marĉeto kun anaso aŭ junaj anasidoj ĝuste sub la kripla saliko. Krom tio troviĝas ankaŭ ĉenhundo, kiu bojas kontraŭ ĉio kaj ĉiu.
Ĝuste tia vilaĝana dometo staris tie en la kamparo, kaj en la dometo loĝis paro da maljunaj homoj, vilaĝano kaj vilaĝanino. Kvankam ili posedis tre malmulte, ili havis ankoraŭ ion superfluan, tio estis ĉevalo, kiu ordinare paŝtiĝadis ĉe la foskavoj apud la landvojo. Patro rajdadis sur ĝi en la urbon, la najbaroj pruntadis ĝin kaj faradis pro tio iajn kontraŭservojn, tamen estus pli profite por la maljuna paro vendi la ĉevalon aŭ interŝanĝi ĝin kontraŭ tio aŭ alio, kio donus pli grandan profiton. Sed kontraŭ kio interŝanĝi?
“Tion vi, patreto, komprenos plej bone!” diris la virino. “Nun ĝuste estas foiro en la plej proksima vilaĝo, rajdu tien, vendu la ĉevalon aŭ faru bonan interŝanĝon. Kion vi faras, estas ĉiam ĝusta. Rajdu al la foiro!”
Kaj ŝi ligis al li la kravaton, ĉar tion ŝi povosciis pli bone ol li; ŝi ligis al li duoblan banton, kio donis al li tre entrepreneman aspekton, brosis al li la ĉapelon per la manplato, kisis lin sur la varma buŝo, kaj poste li vigle elrajdis sur la vendota aŭ interŝanĝota ĉevalo. Jes, patro povosciis rajdi vigle.
La suno brulis, nenia nubeto troviĝis sur la ĉielo. Sur la vojo estis polvo. Multaj foiranoj en veturilo, sur ĉevalo aŭ sur siaj propraj piedoj vivigis la ordinare senhoman landvojon. Regis granda suna varmego, kaj nenie sur la tuta vojo oni vidis ian ombran loketon.
Nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bovinon tiel ĉarman, kiel bovino nur povas esti. “Ĝi certe donas belan lakton!” li pensis, “mi eble povus fari bonan interŝanĝon! Aŭskultu, vi kun la bovino!” li diris, “ni iom babilu unu kun la alia! Vidu, mi opinias, ke ĉevalo kostas pli ol bovino; sed estas indiferente! De bovino mi havus pli da profito. Ĉu vi volas interŝanĝi?”
“Tre volonte!” diris la homo kun la bovino, kaj ili faris la interŝanĝon.
La negoco estis finita, kaj nun la vilaĝano povus iri returne, ĉar li atingis ja la celon de sia vojaĝo; sed ĉar li eliris kun la intenco viziti la foiron, li volis nun iri al la foiro, por ĝin rigardi; kaj tial nia amiko pelis sian bovinon pluen. Li iris rapide, kaj la bovino iris rapide, kaj tial ili baldaŭ atingis unu homon, kiu kondukis ŝafon. Tio estis bona ŝafo, sana kaj abunde kovrita de lano.
“Tion mi volus havi!” pensis la vilaĝano. “Ĉe niaj foskavoj ne mankus al ĝi herbo, kaj en la vintro oni povus preni ĝin al si en la loĝejon. En efektiveco estus por ni pli ĝuste teni ŝafon ol bovinon. Ĉu ni faros interŝanĝon?”
Nu, la homo, al kiu apartenis la ŝafo, kompreneble faris tion volonte, kaj tiamaniere la interŝanĝo estis farita, kaj la vilaĝano iris kun sia ŝafo laŭlonge de la landvojo. Sur piedvojeto, kiu kruciĝis kun la landvojo, li ekvidis homon kun granda ansero sub la brako.
“Ha, pezan anseron vi tie portas!” ekparolis al li la vilaĝano “Kian grason kaj kiajn plumojn ĝi havas! Ĝi bone aspektus en nia marĉeto! Tiam patrino havus do ion, por kio ŝi povus kolekti siajn ŝelojn! Ofte ŝi diris: ”bone estus, se ni havus anseron!“ Nun ŝi povas ĝin ricevi, kaj ŝi ĝin ricevos! Ĉu vi volas interŝanĝi? Pro via ansero mi donos al vi la ŝafon kaj ankoraŭ sinceran dankon!”
Nu, tion la alia certe volis, kaj tiamaniere ili faris interŝanĝon; la vilaĝano ricevis la anseron. Li troviĝis proksime de la urbo, la puŝiĝado sur la vojo pligrandiĝis, estis svarmado de homoj kaj bestoj. Ĉiuj iris laŭlonge de la vojo, preter la terpoma kampo de la ŝosea impostisto; sur tiu kampo staris alligita la kokino de la impostisto, por ke ĝi ne forkuru en la ĝenerala konfuzo kaj ne malaperu por ĉiam. La kokino palpebrumadis per unu okulo kaj aspektis sufiĉe bone. “Kluk, kluk!” ĝi kriadis; kion ĝi pensis ĉe tio, mi ne povas diri, sed kiam la vilaĝano ĝin ekvidis, li pensis: tio estas la plej bela kokino, kian mi iam vidis, ĝi estas pli bela ol la kokino de la pastro; mi volus ĝin havi. Kokino ĉiam trovas por si grajnon, ĝi preskaŭ mem povas zorgi pri si! Mi opinias, ke estus bona interŝanĝo, se mi ricevus ĝin pro la ansero. “Ĉu vi volas interŝanĝi kun mi?” li demandis. “Interŝanĝi?” demandis la alia, “nu, tio ne estus tre malbona!” Kaj ili faris la interŝanĝon La ŝosea impostisto ricevis la anseron, kaj la vilaĝano la kokinon.
Dum sia vojaĝo al la urbo li certe plenumis ne malmulte da faroj. Krom tio estis tre varme kaj li estis laca. Gluto da brando kaj peco da pano estis necesa por li. Ĉar li troviĝis ĝuste antaŭ drinkejo, li volis eniri, sed en la sama momento la drinkejmastro volis eliri; la vilaĝano renkontiĝis kun ĉi tiu, kiu portis ĝissupre plenigitan sakon, ĝuste en la pordo.
“Kion vi havas en la sako?” demandis la vilaĝano.
“Putrajn pomojn!” diris la alia, “tutan plenan sakon por la porkoj.”
“Tio estas ja grandega kvanto! Mi dezirus, ke patrino tion vidu. Ni havis en la pasinta jaro nur unu solan pomon sur la maljuna arbo apud la stalo. Ni devis konservi la pomon, kaj ĝi staris sur la komodo, ĝis ĝi tute malboniĝis. Ĉiuokaze tio montras certan bonhavecon,” diris nia patrino. Sed ĉi tie ŝi povus vidi grandegan bonhavecon! Jes, mi dezirus, ke ŝi tion vidu.
“Nu, kion vi donos pro tio?” demandis la mastro.
“Doni? Mi donos interŝanĝe mian kokinon!” Kaj li donis interŝanĝe la kokinon, ricevis la pomojn kaj eniris en la drinkejon rekte al la bufedo. Sian sakon kun la pomoj li apogis al la forno; sed ke en ĝi estis forta fajro, pri tio li ne pensis. En la ĉambro troviĝis multe da fremduloj, ĉevalkomercistoj, bovkomercistoj kaj ankaŭ du angloj, kaj ĉi tiuj ĉiuj estas tiel riĉaj, ke iliaj poŝoj disŝiriĝas de la multego da oraj moneroj; en aferoj de vetado ili estas tre kompetentaj, kaj pri tio vi tuj aŭdos.
“Sss! sss! Kio estis tiu stranga sono ĉe la forno? La pomoj komencis rostiĝi.”
“Kio tio estas?” Tion ili baldaŭ sciiĝis, la tutan historion pri la ĉevalo, kiu estis interŝanĝita kontraŭ bovino kaj tiel ĉiam pli malsupren ĝis la putraj pomoj.
“Atendu, jen vi ricevos batojn de patrino, kiam vi venos hejmen!” diris la angloj.
“Mi ricevos kisojn, ne batojn!” respondis la vilaĝano. “Nia patrino diros: kion patro faras, estas ĉiam ĝusta!”
“Ĉu ni vetu?” ili demandis. “Tutajn barelojn da oraj moneroj!”
“Mi estos kontenta de unu buŝelo!” respondis la vilaĝano, “sed mi povas proponi vete nur buŝelon da pomoj kaj ankaŭ min mem kaj patrinon.”
“Bone, bone!” ili diris, kaj tiamaniere la veto estis farita.
La veturilo de la drinkejmastro haltis antaŭ la pordo, la angloj eniris, la vilaĝano eniris, la putraj pomoj estis metitaj en la veturilon, kaj fine ili alveturis antaŭ la domo de la vilaĝano.
“Bonan vesperon, patrino!”
“Dankon, patreto!”
“Nian ĉevalon mi bone interŝanĝis!”
“Jes, vi tion komprenas!” diris la virino, kaptis lin ĉirkaŭ la korpo kaj forgesis pri la sako kaj pri la fremduloj.
“Mi interŝanĝis la ĉevalon kontraŭ bovino!”
“Dankon al Dio pro la lakto!” diris la virino. “Nun denove venos sur nian tablon laktaj manĝaĵoj, butero kaj fromaĝo. Tio estis bela interŝanĝo!”
“Jes, sed la bovinon mi denove interŝanĝis kontraŭ ŝafo!”
“Tio certe estas ankaŭ pli bona!” diris la virino. “Vi agas ĉiam pripensite. Por ŝafo ni havas tute sufiĉe da herbo. Nun ni povas havi ŝafan lakton, ŝafan fromaĝon kaj lanajn ŝtrumpojn, eĉ lanajn noktajn jakojn. Tion bovino ne donas; ĝi perdas siajn harojn! Vi estas tre pripensema kaj prudenta homo!”
“Sed la ŝafon mi interŝanĝis kontraŭ ansero!”
“Ĉu efektive ni havos en ĉi tiu jaro Sanktmartenan anseron, patreto? Vi ĉiam pensas nur pri tio, ke vi faru al mi ĝojon! Tio estis ĉarmega ideo de via flanko! La anseron ni povas alligi tie sur la herbo, kaj tiam ĝi ĝis la Sankta Marteno fariĝos ankoraŭ pli grasa!”
“Sed la anseron mi denove interŝanĝis kontraŭ kokino!” diris la edzo.
“Kokino! Tion mi nomas bona interŝanĝo,” diris la edzino; “la kokino metas ovojn, ĝi ilin elkovas, ni ricevos kokidojn, ni ricevos tutan kokinaron! Ĝuste tion mi kaŝite deziris al mi!”
“Jes, sed anstataŭ la kokino mi prenis interŝanĝe sakon da putraj pomoj!”
“Nun mi devas vin kisi!” ekkriis la virino plena de ĝojo. “Dankon al vi, mia kara edzo! Mi ion rakontos al vi. Kiam vi forestis, mi havis la intencon prepari por vi tre bonan manĝaĵon: ovaĵon kun ŝenoprazo. La ovojn mi havis, la ŝenoprazon mi ne havis. Tial mi iris al la edzino de la lernejestro. Mi scias certe, ke ili havas ŝenoprazon, sed la virino estas avarulino, tiu maljuna azenino! Mi petis, ke ŝi pruntu al mi iom. Prunti! ŝi diris, nenio kreskas en nia ĝardeno, eĉ putra pomo tie ne troviĝas; eĉ tion mi ne povus al vi prunti! Nun mi povas prunti al ŝi dek, kaj eĉ plenan sakon! Kia ĝojo, patreto!” Kaj ŝi kisis lin sur la buŝo.
“Tio plaĉas al mi!” diris unu el la angloj. “Ĉiam pli malsupren, kaj tamen ĉiam egale ĝoja! Tio efektive meritas oron!” Kaj al la vilaĝano, kiu ricevis ne puŝojn, sed kisojn, ili donis barelon da oraj moneroj.
Jes, tio ĉiam estas rekompencata, se la edzino konscias kaj konfesas, ke patro estas pli saĝa kaj ke ĉio, kion li faras, estas ĉiam ĝusta.
Vidu, tio estas bona historio! Mi aŭdis ĝin, kiam mi estis malgranda infano, kaj nun vi ankaŭ ĝin aŭdis kaj vi scias, ke kion patro faras, ĉiam estas ĝusta.
Neĝulo
“Bongrade krakas en mi, tiel belege malvarme nun estas!” diris la neĝulo. “La akra vento efektive povas enblovi al iu vivon! Kaj kien malaperis la ardanto, kiu tiel rigardaĉis min?” Li pensis pri la suno, kiu ĵus subiris. “Li ne palpebrumigos min, mi povoscias forte teni miajn pecojn!”
Du grandaj triangulaj pecoj de tegolo servis al li kiel okuloj. Lia buŝo estis peco de malnova rastilo, kaj pro tio ĝi havis dentojn.
Li naskiĝis sub hurakrioj de la knaboj, lin salutis la tintado kaj vipkrakado de glitveturiloj.
La suno subiris, la plenluno leviĝis, ronda kaj granda, klara kaj bela en la blua aero.
“Jen li denove aperas de alia flanko”, diris la neĝulo. Li pensis, ke tio estas la suno, kiu denove montriĝis. “Mi dekutimigis lin, ke li plu ne ardu sur min kaj ne rigardaĉu min! Nun li povas pendi tie kaj disvastigi tiom da lumo, ke mi povu vidi min mem. Mi nur dezirus scii, kiamaniere oni povas aranĝi por moviĝi de la loko. Mi tiel forte volus forlasi mian lokon! Se mi povus tion fari, mi irus nun malsupren sur la glacion por glitkuri, kiel mi vidis, ke la knaboj tion faras. Sed mi ne povoscias kuri.”
“For, for!” bojis la maljuna ĉenhundo. Ĝi estis iom raŭka, ĝi estis tia depost la tempo, kiam ĝi ĉesis esti ĉambra hundo kaj kuŝi sub la forno. “La suno jam instruos al vi kuri! Tion mi vidis en la pasinta jaro ĉe via antaŭulo. For, for, kaj for ili estas ĉiuj!”
“Mi vin ne komprenas, kamarado!” diris la neĝulo. “Ĉu vi volas diri, ke tiu supre instruos al mi kuri?” Li pensis pri la luno. “Li bele forkuris antaŭe, kiam mi lin rigide rigardis, kaj nun li alŝteliĝas denove de alia flanko.”
“Vi nenion scias,” diris la hundo, “sed vi estas ja nur antaŭ tre nelonge kreaĉita! Tio, kion vi nun vidas, estas la luno, kaj tio, kio subiris, estis la suno. Morgaŭ ĝi venos denove kaj certe instruos al vi kuri malsupren en la foskavon. La vetero baldaŭ ŝanĝiĝos, tion mi sentas laŭ la stato de mia maldekstra malantaŭa piedo; mi sentas en ĝi doloron. Ni ricevos ŝanĝon de la vetero.”
“Mi lin ne komprenas,” diris la neĝulo al si mem, “sed mi sentas, ke li aludas al mi pri ia malagrablaĵo. Tiu, kiu min priradiis kaj rigardaĉis kaj kiun li nomas suno, ne estas mia amiko, tion diras al mi mia sento.”
“For, for!” bojis la hundo, turnis sin trifoje kaj poste kuŝiĝis en sia dometo por dormi.
Efektive la vetero ŝanĝiĝis. Densa kaj malseka nebulo kuŝiĝis matene sur la tuta ĉirkaŭaĵo. Mallonge antaŭ la leviĝo de la suno komenciĝis malgranda blovado. La vento estis glacia, la frosto tremigis, sed kia belega vido prezentiĝis, kiam leviĝis la suno! Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj staris kovritaj de prujno. La regiono similis al tuta arbaro da blankaj koraloj. Estis tiel, kvazaŭ ĉiuj branĉoj estas kovritaj de blindige blankaj floraĵoj. La senfine multaj kaj delikataj disbranĉiĝoj, kiujn oni en la somero ne povas vidi pro la multo da folioj, nun prezentiĝis tute klare, tiel blindige blanke, kvazaŭ blanka brilo fluis el ĉiu aparta branĉo. La betulo moviĝadis en la vento, estis en ĝi vivo, kiel en la arboj en somera tempo. Estis mirinde bele! Kiam la suno lumis, ha, kiel la tutaĵo brilis kvazaŭ ĝi estus pudrita per diamanta polvo, kaj sur la neĝa kovro brilis grandaj diamantoj. Aŭ oni ankaŭ povus pensi, ke brulas sennombra kvanto da malgrandaj lumetoj, ankoraŭ pli blankaj ol la blanka neĝo.
“Estas mirinde belege,” diris unu juna knabino, kiu kun juna viro eliris en la ĝardenon kaj haltis ĝuste apud la neĝulo, rigardante de tie la brilantajn arbojn. “Pli belan vidaĵon oni eĉ en somero ne havas!” ŝi diris, kaj ŝiaj okuloj radiis.
“Kaj tian ulon kiel ĉi tiu oni tiam eĉ tute ne havas,” respondis la juna viro, montrante la neĝulon. “Li estas bonega!”
La juna knabino ridetis, kapsalutis la neĝulon kaj dancetante ekiris kun sia amiko trans la kraketantan neĝon.
“Kiuj estis tiuj du personoj?” demandis la neĝulo la ĉenhundon. “Vi estas pli aĝa sur la korto ol mi, ĉu vi ilin konas?”
“Kompreneble!” diris la hundo. “Ŝi min ja karesis, kaj li ofte donis al mi oston; ilin mi ne mordas.”
“Sed kion ili ĉi tie prezentas?” demandis la neĝulo.
“Ili estas gefianĉoj!” respondis la hundo. “Ili volas kune loĝi en unu budo kaj primordeti ostojn. For, for!”
“Ĉu ili ambaŭ havas tian saman valoron kiel vi kaj mi?” demandis la neĝulo.
“Ili apartenas ja al sinjoraro,” respondis la hundo. “Oni efektive scias tre malmulte, se oni nur hieraŭ naskiĝis, tion mi vidas ĉe vi! Mi estas maljuna kaj posedas sciojn, mi konas ĉiujn ĉi tie sur la korto. Kaj estis iam tempo, kiam mi ne staradis ĉi tie en la malvarmo kaj alligita al ĉeno. For, for!”
“La malvarmo estas bonega,” diris la neĝulo. “Rakontu, rakontu! Sed ne kraktintu tiel per via ĉeno, ĉar tiam tuj io kraketas en mi.”
“For, for!” bojis la hundo. “Mi estis hundeto, malgranda kaj beleta, kiel oni diris. Tiam mi kuŝadis interne en la palaco sur velura seĝo, mi kuŝadis sur la genuoj de la plej altaj gesinjoroj. Oni min kisadis sur la buŝo, kaj oni viŝadis al mi la piedojn per brodita poŝtuko. Oni min nomadis ”Plejbeleta“, ”Belpiedulo“. Sed poste mi fariĝis tro granda por ili, kaj tial ili fordonis min al la mastrumistino. Mi ekloĝis en la kelloĝejo; de la loko, kie vi staras, vi povas rekte enrigardi tien. Vi povas enrigardi en la ĉambreton, en kiu mi estis sinjoro, ĉar tio mi estis ĉe la mastrumistino. Kvankam tio estis malpli grava loko ol supre, ĉi tie tamen estis pli agrable. Mi ne estis tiel premata kaj ĉien trenata de la infanoj kiel supre. Mi havis tiel same bonan manĝaĵon kiel antaŭe kaj en multe pli granda kvanto. Mi havis mian propran kusenon, kaj krom tio tie troviĝis forno, kio, precipe en tia tempo kiel nun, estas la plej bela objekto en la mondo! Mi rampadis tute sub ĝin, tiel ke mi tute malaperadis. Ho, pri tiu forno mi sonĝadas ankoraŭ nun! For, for!”
“Ĉu forno tiel bele aspektas?” demandis la neĝulo. “Ĉu ĝi estas simila al mi?”
“Ĝi estas ĝuste la malo de vi! Ĝi estas karbe nigra kaj havas longan kolon kun latuna tamburo. Ĝi manĝegas brullignon tiel, ke la fajro ŝprucas el ĝia buŝo. Oni devas sin teni flanke de ĝi, super ĝi aŭ sub ĝi; tiam ĝi disvastigas senfine agrablan varmon. De tiu loko, kie vi staras, vi povas ĝin vidi tra la fenestro.”
La neĝulo enrigardis kaj efektive ekvidis nigran poluritan objekton kun latuna tamburo. La fajro lumis antaŭen sur la plankon. Al la neĝulo fariĝis tre strange en la animo. Li havis senton, pri kiu li mem ne povis doni al si klarigon. Li eksentis ion, kion li ne konis, sed kion konas ĉiuj homoj, se ili ne estas neĝuloj.
“Kaj kial vi ĝin forlasis?” demandis la neĝulo. Lia sento diris al li, ke tio kredeble estis bela virina estaĵo. “Kiel vi povis forlasi tian lokon?”
“Oni min devigis tion fari,” diris la hundo. “Ili min elĵetis kaj alligis min al la ĉeno. Mi mordis en la piedo la plej junan sinjoridon, ĉar li forpuŝis de mi la oston, kiun mi mordetis; mi havis la rajton fari venĝon. Sed ili koleris min pro tio, kaj de tiu tempo mi devis kuŝi ĉi tie sur ĉeno kaj mi perdis mian klaran voĉon. Aŭskultu, kiel raŭka mi estas. For, for! Tio estis la fino de la kanto!”
La neĝulo plu ne aŭskultis; li rigardis senĉese en la kelan loĝejon de la mastrumistino, rigardis en la ĉambron, en kiu staris la forno sur siaj kvar feraj piedoj kaj montriĝis en sia tuta grandeco, kiu ne estis malpli ol la grandeco de la neĝulo.
“Mi sentas en mi tian strangan kraketadon!” li diris. “Ĉu mi neniam povas tien veni? Tio estas senkulpa deziro, kaj niaj senkulpaj deziroj devus ja plenumiĝi. Tio estas mia plej granda deziro, mia sola deziro, kaj estus preskaŭ maljuste, se ĝi ne plenumiĝus. Mi devas eniri, mi devas apogi min al ĝi, eĉ se mi devus rompi la fenestron!”
“Tien vi neniam envenos!” diris la hundo; “kaj se vi efektive venus al la forno, tiam vi estus for, for!”
“Mi jam nun estas preskaŭ for,” diris la neĝulo. “Mi pensas, ke mi rompiĝas.”
La tutan tagon tiel staris la neĝulo kaj rigardis tra la fenestro. En la krepusko la ĉambro fariĝis ankoraŭ pli alloga. El la forno iris tia milda lumo, kiun nek la suno nek la luno povas doni, kiel povas lumi nur la forno, se io en ĝi troviĝas. Kiam la pordo malfermiĝadis, la flamo elŝoviĝadis, tia estis ĝia kutimo. La blanka vizaĝo de la neĝulo tiam kovriĝadis per flamkolora ruĝo, kaj ankaŭ lia brusto lumadis per ruĝeta brilo.
“Mi ne eltenos,” li diris. “Kiel bele ĝi aspektas, kiam ĝi elŝovas la langon!”
La nokto estis tre longa, sed al la neĝulo ĝi ne ŝajnis tia. Li staris enprofundiĝinte en dolĉaj pensoj, kaj li frostiĝis tiel, ke li kraketis.
Frue matene la fenestroj de la kelo estis glacikovritaj; ili havis sur si la plej belajn glaciajn florojn, kiajn nur povas deziri neĝulo, sed ili nevidebligis la fornon. La fenestraj vitroj ne volis degeli, li ne povis vidi sian amatinon. Kraketadis, knaradis, estis tia frosta vetero, pri kiu neĝulo devas ĝoji, sed li ne ĝojis. Li povus senti sin feliĉa, sed li ne estis feliĉa, li havis fornodoloron.
“Tio estas malbona malsano por neĝulo,” diris la hundo; “Mi ankaŭ iam havis tiun malsanon, sed mi ĝin eltenis. For, for! Nun la vetero baldaŭ ŝanĝiĝos.”
Kaj efektive la vetero ŝanĝiĝis, fariĝis vetero degela.
La degelado fariĝis pli granda, la neĝulo fariĝis pli maldika. Li nenion diris, li ne plendis, kaj tio estas malbona antaŭsigno.
Unu matenon li disfalis. Tie, kie li estis starinta, oni vidis ion similan al balaila bastono. Ĉirkaŭ ĉi tiu objekto, kiu devis lin teni sur si, la knaboj estis aranĝintaj lin.
“Nun mi povas kompreni lian sopiradon!” diris la hundo. “La neĝulo havis en la korpo fornan skrapilon; ĝi estis tio, kio moviĝadis en li. Nun ĉio pasis por li. For, for!”
Kaj baldaŭ ankaŭ la vintro pasis.
“For, for!” bojis la hundo; sed la malgrandaj knabinoj kantis sur la korto:
“Elkresku floroj, ĉarmaj, belaj!
Fariĝu kampoj verde helaj!
Birdetoj venu, jam varmiĝas,
La vintro tute jam finiĝas.
Ku-ku, kvi-vi! ku-ku, kvi-vi!
Rapide venu sun’ al ni!”
Nun neniu plu pensas pri la neĝulo.