“La malgranda Kay efektive estas ĉe la nega reĝino, li trovas tie ĉion laŭ sia plaĉo kaj deziro kaj pensas, ke li ricevis la plej bonan sorton en la mondo. Sed tio venas de la fakto, ke peceto da vitro penetris en lian koron kaj grajneto da vitro en la okulon. Ili devas antaŭe eliri, alie li neniam plu fariĝos brava homo kaj la neĝa reĝino konservos sian potencon super li.”

“Sed ĉu vi ne povas doni al la malgranda Gerda ion, per kio ŝi ricevus potencon super ĉio?”

“Mi povas doni al ŝi nenian potencon pli grandan ol tiu, kiun ŝi jam posedas! Ĉu vi ne vidas, kiel granda ĉi tiu estas? Ĉu vi ne vidas, kiel homoj kaj bestoj devas servi al ŝi, kiel ŝi nur sur siaj piedoj tiel malproksimen venis en la mondo? De ni ŝi ne bezonas ricevi sian potencon, ĝi sidas en ŝia koro kaj konsistas en tio, ke ŝi estas dolĉa, senkulpa infano. Se ŝi mem ne povos penetri en la palacon de la neĝa reĝino kaj liberigi de la vitro la malgrandan Kay on, tiam ni nenion povos helpi. Du mejlojn de ĉi tie komenciĝas la ĝardeno de la neĝa reĝino; tien vi povas venigi la malgrandan knabinon; demetu ŝin apud la granda arbetaĵo, kiu estas kovrita per ruĝaj beroj kaj staras en la neĝo. Ne restu tie kun longa babilado, sed rapide revenu ĉi tien!” Post tio la Finnino levis la malgrandan Gerdan sur la cervon, kiu per ĉiuj fortoj forgalopis.

“Ho, mi ne ricevis miajn botetojn! Mi ne ricevis miajn pugnogantojn!” kriis la malgranda Gerda , kiu komencis senti la akran malvarmon. Sed la cervo ne kuraĝis halti, ĝi kuris tiel longe, ĝis ĝi atingis la grandan arbetaĵon kun la ruĝaj beroj. Tie ĝi demetis Gerdan, kisis ŝin sur la buŝo, kaj al la besto sur la vangoj ruliĝis malsupren grandaj varmegaj larmoj; poste ĝi ekkuris tiel rapide, kiel ĝi povis, returne. La kompatinda Gerda staris nun sen botetoj kaj sen gantoj meze en la neloĝebla malvarma Finnmarko.

Ŝi ekkuris antaŭen tiel rapide, kiel ŝi nur povis. Subite aperis tuta regimento da neĝaj flokoj. Ili tamen ne falis de la ĉielo, kiu estis tute klara kaj brilis de nordaj lumoj, la neĝaj flokoj flugis rekte super la supraĵo de la tero, kaj ju pli proksimen ili venis, des pli grandaj ili fariĝis; Gerda memoris ankoraŭ, kiel grande kaj artoplene ili aspektis sub la pligrandiga vitro. Sed ĉi tie ili montriĝis ankoraŭ en tute alia grandeco kaj terura aspekto; ili estis vivantaj estaĵoj, ili estis la antaŭkurantoj de la neĝa reĝino. Ili havis la plej strangajn formojn; unuj aspektis kiel malbelaj grandaj histrikoj, aliaj, kiel serpentaj tordobuloj, el kiuj elstaris la kapoj, ankoraŭ aliaj kiel malgrandaj dikaj ursoj, sur kiuj la haroj stariĝis; sed ĉiuj briletis blanke, ĉiuj estis vivantaj neĝaj flokoj.

Tiam la malgranda Gerda ekpreĝis sian Patronian. La malvarmo estis tiel forta, ke ŝi povis vidi sian propran spiron, kiu staris antaŭ ŝia buŝo kiel fumo. La spiro fariĝis pli kaj pli densa kaj ricevis la formon de malgrandaj klaraj anĝeloj, kiuj ĉe ĉiu ektuŝo de la tero ĉiam pli kaj pli kreskis, kaj ili havis kaskon sur la kapo kaj lancon kaj ŝildon en la manoj. Ilia nombro fariĝis ĉiam pli granda, kaj kiam Gerda finis sian preĝon, tuta legio estis jam ĉirkaŭ ŝi. Ili pikis per siaj lancoj la terurajn neĝajn flokojn, tiel ke ĉi tiuj iskrevis en cent pecojn kaj la malgranda Gerda povis paŝi antaŭen sendanĝere kaj gaje. La anĝeloj tuŝetis ŝiajn piedojn kaj manojn, kaj tiam ŝi malpli sentis la malvarmon kaj iris rapide al la palaco de la neĝa reĝino.

Sed nun ni devas antaŭe vidi, kio estis kun Kay . Li certe ne pensis pri la malgranda Gerda , kaj plej certe li ne supozis, ke ŝi staras ekstere antaŭ la palaco.

Sepa rakonto

Kio estis en la palaco de la neĝa reĝino kaj kio okazis poste.

La muroj de la palaco estis stararanĝitaj de la turniĝanta neĝo, kaj tranĉantaj ventoj aranĝis la pordojn kaj fenestrojn. Pli ol cent salonoj troviĝis vice unu post la alia, kiel neĝa blovado ilin formis; la plej granda havis la longon de multe da mejloj. Sed ĉiuj estis prilumataj de fortaj nordaj lumoj, kaj ili estis grandaj, malplenaj, glacie malvarmaj kaj briletantaj. Neniam oni tie havis ian amuziĝon, eĉ ne ian malgrandan balon de ursoj, ĉe kiu la blovinstrumentojn povus ludi la ventego kaj la blankaj ursoj povus marŝi sur la malantaŭaj piedoj kaj montri siajn delikatajn morojn; neniam oni tie vidis ian ludantan kompanion, kiu sin interbatus sur buŝegoj kaj piedegoj, neniam la blankaj vulpaj fraŭlinoj tie aranĝis ian kafobabilan kunvenon; malplene, vaste kaj malvarme estis en la salonoj de la neĝa reĝino. La nordaj lumoj flamadis tiel regule, ke oni povis prikalkuli, kiam ili estos plej alte kaj kiam ili estos plej malalte. En la mezo de la malplena kaj senfina neĝa salono troviĝis glaciiĝinta lago. Ĝi estis krevinta en mil pecojn, sed ĉiu peco estis plej precize simila al la alia, tiel ke tio estis vera artaĵo. Sur la mezo de la lago sidis la neĝa reĝino, ĉiufoje kiam ŝi estis hejme, kaj tiam ŝi diradis ke ŝi sidas en la spegulo de la prudento kaj ke ĉi tiu estas la plej bona en la tuta mondo.

La malgranda Kay estis tute blua de malvarmo, eĉ preskaŭ nigra, sed li tion ne rimarkis, ĉar ŝi forkisis al li la frostotremon kaj lia koro estis kvazaŭ bulo da glacio. Li iradis kaj trenadis kelkajn akrajn, platajn pecojn da glacio, kiujn li kunmetadis en plej diversaj manieroj, por formi imitaĵon de donita modelo, tiel same, kiel ni interaranĝas malgrandajn pecetojn da ligno, por formi difinitajn figurojn, kio estas nomata Ĥina ludo. Kay iradis kaj kunmetadis figurojn, ili estis plej artifikaj, tio estis la glacia ludo de la prudento. Al li tiuj figuroj ŝajnis bonegaj kaj havantaj la plej altan gravecon; tion kaŭzis la vitra grajneto, kiu sidis en lia okulo; li kunmetadis tutajn figurojn, kiuj formis skribitan vorton, sed ĉiam li malsukcesadis en la kunmetado de tiu vorto, kiun li ĝuste deziris, de la vorto: “Eterneco” . Kaj la neĝa reĝino diris: “Se vi povos kunmeti al mi tiun figuron, tiam vi fariĝos via propra sinjoro, kaj mi donacos al vi la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glitiloj” . Sed li tion ne povis plenumi.

“Nun mi forgalopas al la varmaj landoj!” diris la neĝa reĝino. “Mi volas enrigardi en miajn nigrajn potojn.” Tio estis la vulkanoj Etna kaj Vezuvo, kiel oni ilin nomas. “Mi iom blankigos ilin, tio estas necesa kaj faras bone al la citronoj kaj vinberoj.” Kaj la neĝa reĝino forflugis, kaj Kay sidis tute sola en la multemejla malplena glacia salono kaj rigardis la pecojn da glacio kaj meditis kaj meditis tiel, ke lia cerbo estis forte streĉita. Li sidis tute rigide kaj silente, oni povus pensi, ke li frostiĝis.

En tiu momento tra la granda pordo eniris en la palacon la malgranda Gerda . Akraj ventoj blovis al ŝi renkonte, sed ŝi preĝis sian vesperan preĝon, kaj tiam la ventoj kvietiĝis, kvazaŭ ili volus dormi. Ŝi eniris en la grandajn malplenajn malvarmajn salonojn, kaj tiam ŝi ekvidis Kay on, ŝi lin rekonis, ŝi flugis al lia kolo, tenis lin forte ĉirkaŭprenite kaj ekkriis: “ Kay , dolĉa, kara Kay ! fine do mi vin trovis!”

Li tamen sidis tute silente, rigide kaj malvarme: Tiam la malgranda Gerda ekploris per varmegaj larmoj, ili falis sur lian bruston, ili penetris en lian koron, ili disfandigis la glacian bulon kaj malaperigis la malgrandan spegulpeceton en ĝi. Li ekrigardis ŝin, kaj ŝi kantis:

“Mi amas la rozojn, la florojn de Dio,

Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.”

Tiam Kay ekploris; li ploris tiel forte, ke la spegula grajneto ellaviĝis el lia okulo; li rekonis ŝin kaj ĝoje ekkriis: “ Gerda ! dolĉa, kara Gerda ! Kie vi estis tiel longe, kaj kie mi estis?” Kaj li ekrigardis ĉirkaŭen. “Kiel malvarme estas ĉi tie! Kiel malplene kaj vaste estas ĉi tie!” Kaj li ĉirkaŭprenis Gerdan, kaj ŝi ridis kaj ploris de ĝojo. Tio estis tiel ĉarma vidaĵo, ke eĉ la pecoj da glacio ĉirkaŭe dancis de ĝojo. Kiam ili laciĝis, ili kuŝiĝis ĝuste en la formo de tiuj literoj; pri kiuj la neĝa reĝino diris, ke se li ilin trovos, li fariĝos sia propra sinjoro kaj ŝi donos al li la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glitiloj.

Gerda kisis al li la vangojn, kaj ili fariĝis rozokoloraj, ŝi kisis lin sur la okuloj, kaj ili ekbrilis kiel la ŝiaj; ŝi kisis lin sur la manoj kaj piedoj, kaj li fariĝis sana kaj vigla. Nun la neĝa reĝino povis sen timigo reveni hejmen, lia liberiga dokumento jam tie staris, skribita per briletantaj pecoj da glacio.

Ili donis al si reciproke la manojn kaj elmigris el la granda palaco. Ili parolis pri la avino kaj pri la rozoj supre sur la tegmento, kaj kien ili iris, tie kvietiĝis la ventoj kaj eklumis la suno. Kiam ili atingis la arbetaĵon kun la ruĝaj beroj, la norda cervo tie staris kaj atendis. Ĝi havis apud si alian junan cervon, kies mamo estis plena kaj donis al la infanoj sian varman lakton. Poste ili portis Gerdan kaj Kay on antaŭe al la Finnino, en kies varmega ĉambro ili sin varmigis kaj ricevis informojn por la veturo hejmen, kaj poste al la Lapino, kiu kudris por ili novajn vestojn kaj rebonigis ilian glitveturilon.

La du cervoj saltadis apude kaj akompanis ilin ĝis la landlimo; tie, kie montriĝis la unua verdaĵo, ili diris adiaŭ al la cervoj kaj al la Lapino.

“Adiaŭ!” ili ĉiuj diris. La unuaj malgrandaj birdoj komencis pepadi, la arbaro havis freŝan verdecon, kaj el la arbaro venis sur belega ĉevalo, kiun Gerda konis (ĝi estis siatempe aljungita al la ora veturilo), juna knabino kun malproksimen lumanta ruĝa ĉapeto sur la kapo kaj kun pistoloj en la zono. Tio estis la malgranda rabista knabino, al kiu tedis sidi hejme kaj kiu volis rajdi antaŭe norden kaj poste en alia direkto, kien ŝia kaprico ŝin pelos. Ŝi tuj rekonis Gerdan, kaj Gerda rekonis ŝin, estis granda ĝojo.

“Aŭskultu, knabo, vi havas specialan talenton por vagado!” ŝi diris al la malgranda Kay . “Mi volus scii, ĉu vi meritas, ke por vi oni kuru ĝis la fino de la mondo!”

Sed Gerda karesis al ŝi la vangojn kaj demandis pri la princo kaj la reĝidino.

“Ili forveturis en fremdajn landojn!” diris la rabista knabino.

“Sed la korniko?” demandis la malgranda Gerda .

“Ha, la korniko mortis!” ŝi respondis. “Ĝia malsovaĝa amatino fariĝis vidvino kaj portas nigralanan ĉifonon ĉirkaŭ la piedo. Ŝi ploras abunde, sed en efektiveco tio estas ja nur babilaĵo! Sed nun rakontu al mi, kiel iris viaj aferoj kaj kiamaniere vi lin havigis al vi.”

Kaj Gerda kaj Kay ambaŭ rakontis.

“Kaj tiel plu kaj tiel plu!” diris la rabista knabino; etendis al ambaŭ la manon kaj promesis, ke, se ŝi iam trapasos ilian urbon, ŝi ilin vizitos; kaj poste ŝi forrajdis en la malproksiman mondon. Sed Kay kaj Gerda iris mano en mano, kaj tiam astis belega printempa vetero kun floroj kaj verdaĵo. La sonoriloj de la preĝejoj sonoris, kaj ili rekonis la altajn turojn, la grandan urbon, kiu estis ilia naskiĝurbo, kaj ili eniris en ĝin, iris al la pordo de la avino, supren laŭ la ŝtuparo, internen en la ĉambron, kie ĉio staris ankoraŭ sur la sama loko, kiel antaŭe. La horloĝo diris: “tik-tak!” kaj la montriloj moviĝadis. Sed trapaŝante la pordon, ili rimarkis, ke ili fariĝis plenkreskaj homoj. La rozoj floris el la tegmenta defluilo en la malfermitajn fenestrojn, kaj tie staris la malgrandaj infanaj seĝetoj, kaj Kay haj Gerda sidiĝis, ĉiu sur sian seĝeton, kaj tenis sin reciproke je la manoj. Kiel malfacilan sonĝon ili forgesis la malvarman senenhavan belecon, kiu regis ĉe la neĝa reĝino. La avino sidis en la hela sunlumo kaj laŭte legis el la Biblio: “Nur se vi revenos kaj fariĝos kiel infanoj, vi povos eniri en la regnon de Dio!”

Kaj Kay kaj Gerda rigardis unu al la alia en la okulojn kaj subite ili komprenis la malnovan kanton:

“Mi amas la rozojn, la florojn de Dio,

Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.”

Tiel ili ambaŭ sidis, plenkreskuloj kaj tamen infanoj, infanoj koncerne sian koron; kaj estis somero, varma, agrabla somero.

Sambuka virineto

Estis iam malgranda knabo, kiu malvarmumis. Li estis elirinta kaj malsekigis al si la piedojn; neniu povis kompreni, kiamaniere tio fariĝis, ĉar estis tute seka vetero. Lia patrino lin senvestigis, enlitigis lin, kaj ŝi enportigis la temaŝinon, por kuiri por li bonan tason da sambuka teo, ĉar ĉi tiu varmigas. En la sama tempo tra la pordo eniris ankaŭ la maljuna vigla sinjoro, kiu loĝis tute supre en la domo kaj vivis tute solece, ĉar li havis nek edzinon nek infanojn, li tamen tre amis la infanojn kaj povosciis rakonti tiom multe da fabeloj kaj historioj, ke estis plezuro lin aŭskulti.

“Nun trinku vian teon!” diris la patrino, “tiam la onklo eble rakontos al vi fabelon.”

“Jes, se oni scius ĉiam ian novan!” diris la maljuna sinjoro kaj bonkore balancis la kapon, “Sed kie la infano malsekigis al si la piedojn?” li demandis.

“Jes, kiamaniere tio fariĝis,” respondis la patrino, “ĝuste tion mi ne povas kompreni!”

“Ĉu vi rakontos al mi fabelon?” demandis la knabo.

“Jes, se vi povas diri al mi precize – ĉar tion mi antaŭe devas scii – kiel profunda estas la strata defluilo sur tiu strato, ĉe kiu troviĝas via lernejo?”

“Ĝuste ĝis la mezo de la tibiingoj,” diris la knabo, “sed tiam mi devas eniri en la profundan kavon.”

“Jen, jen! de tio do venas la malsekiĝo de la piedoj!” diris la maljunulo. “Nun mi efektive devus rakonti fabelon, sed mi scias plu nenian.”

“Ho, vi povas tuj elpensi ian fabelon!” diris la malgranda knabo. “Panjo diras, ke ĉio, kion vi nur ekrigardas, fariĝas por vi fabelo kaj ĉio, kion vi ektuŝas, donas al vi materialon por historio.”

“Jes, sed tiaj fabeloj kaj historioj nenion valoras. Ne, la ĝustaj venas tute per si mem, ili frapetas al mi sur la frunto kaj diras: ‘Jen mi estas!’”

“Ĉu baldaŭ frapetos?” demandis la malgranda knabo. La patrino ridetis, ĵetis sambukan teon en la poton kaj verŝis sur ĝin bolantan akvon.

“Rakontu, rakontu!”

“Jes, se, fabelo volus veni mem, sed ĝusta fabelo estas grandsinjora, ĝi venas nur tiam, kiam ĝi mem deziras!... Tamen halt’!” li diris subite; “jen venis unu! Atentu, jen unu estas tie en la tekruĉo!”

La malgranda knabo ekrigardis al la tekruĉo, la kovrilo leviĝis ĉiam pli kaj pli, kaj la sambukaj floroj eliris freŝe kaj blanke, elkreskigis grandajn longajn branĉojn, eĉ el la tubeto ili etendiĝis ĉiuflanken kaj fariĝis pli kaj pli grandaj. Tio estis plej bela sambuka arbetaĵo, tuta arbo, kiu penetris eĉ en la liton kaj forŝovis flanken la kurtenojn. Kiel ĝi floris kaj bonodoris! Meze en la arbo sidis maljuna afabla virino en stranga kostumo, kiu estis verda kiel la folioj de la sambuka arbo kaj havis garnaĵon el grandaj blankaj sambukaj floraĵoj. Oni ne povis tuj distingi, ĉu tio estas ŝtofo, ĉu vivanta verdaĵo, ĉu floroj.

“Kiel la virino estas nomata?” demandis la knabo.

“La Romanoj kaj Grekoj nomadis ŝin Driado,” respondis la maljuna sinjoro, “sed tion ni ne komprenas. En la nova botanika ĝardeno ni havas pli bonan nomon por ŝi, tie ŝi estas nomata ‘Sambuka virineto’, kaj al ŝi vi devas nun dediĉi vian atenton. Nun aŭskultu kaj pririgardu la belegan sambukan arbon!”

“Ĝuste tia sama granda kaj floranta arbo staris tie en la nova ĝardenaro. Ĝi kreskis en la angulo de malgranda malriĉa korto. Sub tiu arbo iam posttagmeze sidis en plej bela sunlumo du maljunaj homoj. Tio estis tre maljuna maristo kaj lia tre maljuna edzino. Ili estis praavoj kaj estis baldaŭ festontaj sian oran edziĝofeston, sed ili ne povis precize rememori la daton. La sambuka virineto sidis en la arbo kaj havis tian saman gajan mienon kiel ĉi tie. “Mi scias, kiam estas via ora edziĝofesto!” ŝi diris, sed tiuj tion ne aŭdis, ili parolis pri la malnovaj tagoj.

“Ĉu vi ankoraŭ memoras,” diris la maljuna maristo, “kiel ni estis tute malgrandaj kaj kuradis kaj ludadis? Tio estis ĝuste sur la sama korto, kie ni nun sidas. Ni starigadis bastonetojn en la tero kaj faradis al ni ĝardeneton.”

“Jes,” respondis la maljuna virino, “tion mi tre bone memoras, kaj ni priverŝadis la bastonetojn, kaj unu el ili, branĉeto de sambuko, ricevis radikojn, elkreskigis verdajn trunkidojn kaj fariĝis iom post iom tiu granda arbo, sub kiu ni, maljunaj homoj, nun sidas.”

“Jes!” li diris, “kaj tie en tiu angulo staris tino por akvo; tie naĝadis mia boato, kiun mi mem al mi skulptis. Kiel bone ĝi velveturis! Cetere mi baldaŭ devis lerni la velveturadon en alia maniero!”

“Jes, sed antaŭe ni iradis en la lernejon kaj iom lernis,” ŝi diris, “kaj poste ni estis konfirmitaj. Ni ambaŭ ploris; sed posttagmeze ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron. Poste ni faris ekskurson al la Frederika monto, kie la reĝo kaj la reĝino en sia belega boato veturis sur la kanaloj.”

“Sed al mi la sorto baldaŭ destinis ŝipveturadi en alia maniero, kaj dum multe da jaroj, tre malproksime, en longaj vojaĝoj.”

“Jes, mi ofte ploris pro vi!” ŝi lin interrompis, “mi pensis, ke vi mortis kaj ripozas en la profundo de la akvo! Ofte en la nokto mi leviĝis kaj rigardis, ĉu la ventoflago sin turnas. Ĝi sin turnis, sed vi ne venis. Mi memoras ankoraŭ klare, kiel unu tagon ekbruis forta pluvego, la balaaĵĉaristo haltis antaŭ la pordo de miaj gemastroj, mi iris malsupren kun la balaaĵujo kaj haltis ĉe la pordo. Estis tia vetero, ke oni eĉ hundon ne elpelus! Ĝuste kiam mi tie staris, subite aliris al mi la leterportisto kaj transdonis al mi leteron. Ĝi estis de vi. Ho, kiel multe ĝi travojaĝis! Rapide mi ĝin malfermis kaj legis. Mi ridis kaj ploris, mi estis tiel ĝoja! Tie estis skribite, ke vi estas en la varmaj landoj, kie kreskas la faboj de kafo. Kia feliĉa, benita lando tio certe estas! Vi rakontis tiel multe, kaj mi vidis ĉion tion en la spirito, dum la pluvo falegadis ĉiam plue kaj plue kaj mi ĉiam ankoraŭ staris kun la balaaĵujo. Subite apud mi aperis iu, kiu kaptis min ĉirkaŭ la korpo....”

“Kaj al kiu vi rekompence donis krakantan vangofrapon!”

“Mi ja ne sciis, ke tio estis vi! Vi alvenis samtempe kun via letero; kaj vi estis tiel bela, – tia vi estas ankoraŭ nun. Vi paradis per longa flavasilka poŝtuko kaj portis novan, tute novegan ĉapelon. Vi estis tiel eleganta. Ho Dio, kia vetero tiam estis kaj kiel la strato aspektis!”

“Poste ni interedziĝis!” li diris plue. “Ĉu vi ankoraŭ pensas pri tio? Kaj kiel ni poste ricevis nian unuan knabon kaj poste la malgrandan Marion kaj Nilson kaj Petron kaj Johanon-Kristianon?”

“Jes, kaj kiel ili ĉiuj elkreskis kaj fariĝis bravaj homoj, kiujn ĉiu estimas.”

“Kaj eĉ iliaj infanoj ricevis jam infanetojn!” diris la maljuna maristo. “Tio estas pranepoj; tio havas ne malgrandan signifon! Ŝajnas al mi, ke ĝuste en ĉi tiu jartempo ni festis nian edziĝon!”

“Jes, ĝuste hodiaŭ estas la ora edziĝofesto!” diris la sambuka virineto kaj ŝovis la kapon ĝuste inter la du maljunulojn; sed ĉi tiuj pensis, ke tio estas la najbarino, kiu kapjesas al ili. Ili rigardis sin reciproke kaj tenis la manojn interplektite. Baldaŭ venis la infanoj kaj nepoj, kiuj sciis tre bone, ke tio estis la ora edziĝofesto kaj kiuj jam matene estis gratulintaj; sed dum la maljunuloj rememoradis la okazintaĵojn de la delonge pasintaj jaroj, ili pri tio denove forgesis. La sambuka arbo forte bonodoris, kaj la suno, kiu estis baldaŭ subironta, lumis al la maljunaj geedzoj rekte en la vizaĝon. Ambaŭ aspektis ruĝvangaj, kaj la plej malgranda el la nepoj dancis ĉirkaŭ ili kaj kriis tute feliĉoplene, ke hodiaŭ vespere estos tre gaje kaj oni ricevos rostitajn terpomojn. La sambuka virineto kapjesis en sia arbo kaj kune kun ĉiuj aliaj kriis “hura!”

“Sed tio ja ne estis fabelo!” interrompis la malgranda knabo la rakontanton.

“Jes, tion vi certe komprenas!” respondis la maljunulo. “Sed ni demandu pri tio la sambukan virineton!”

“Tio ne estis fabelo!” diris la sambuka virineto; “sed nun ĝi venas. El la realeco ĝuste elkreskas la plej mirinda fabelo; alie ankaŭ mia belega sambuka arbetaĵo ne povas ja elkreski el la tekruĉo!” Kaj ŝi prenis la malgrandan knabon el lia lito, almetis lin al sia brusto, kaj la sambukaj branĉoj, kovritaj de floraĵoj de supre ĝis malsupre, interfermiĝis ĉirkaŭ ili, tiel ke ili sidis kiel en plej densa laŭbo. Ĉi tiu flugis kun ili tra la aeron, estis nekompareble bele. La sambuka virineto subite aliformiĝis en malgrandan ĉarman knabinon, sed ŝia jupo estis ankoraŭ el la sama verda, floraĵornamita ŝtofo, kiun la sambuka virineto estis portinta. Sur la brusto ŝi havis efektivan sambukan floraĵon kaj ĉirkaŭ la blondaj buklaj haroj tutan kronon da sambukaj floraĵoj. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj bluaj, ho, estis plezuro rigardi ŝin! La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke, ili havis ja la saman aĝon kaj estis plenaj de la sama gajeco.

Mano en mano ili eliris el la laŭbo kaj staris nun en la bela florĝardeno de la hejmo. Apud la freŝa herbobedo kuŝis la bastono de la patro, alligita al ŝtipo. Por la infanoj en la bastono estis vivo; kiam ili sidiĝis sur ĝi, la metala kapo de la bastono aliformiĝis en kapon ĉevalan; la longaj nigraj kolharoj flirtis, kvar graciaj fortikaj kruroj elkreskis; la besto estis forta kaj flama. Galope ili ĉirkaŭrajdis la herboplacon, kur’-kur’! “Nun ni rajdas multe da mejloj foren!” diris la knabo; “ni rajdas al la kavalira bieno, kie ni estis en la pasinta jaro!” Kaj ili rajdis kaj rajdis ĉirkaŭ la herboplaco, kaj la malgranda knabino, pri kiu ni scias, ke ŝi estis neniu alia ol la sambuka virineto, konstante kriadis: “Jen ni estas en la kamparo! Ĉu vi vidas la vilaĝanan domon kun la granda bakforno, kiu elrigardas sur la vojon kiel giganta ovo en la muro? La sambuka arbo pendigas super ĝi siajn branĉojn, kaj la koko fiere marŝas kaj gratante serĉas manĝaĵon por siaj kokinoj; rigardu, kian fieran mienon li havas! Jen ni estas apud la preĝejo! Ĝi troviĝas alte sur la monto sub la potencaj kverkoj, el kiuj unu velksekiĝis. Jen ni estas antaŭ la forĝejo, kie la fajro brulas kaj la duonnudaj viroj frapas per la marteloj tiel, ke la fajreroj saltas malproksimen ĉirkaŭen. Sed ni rapidu antaŭen, antaŭen, al la belega kavalira bieno!” Kaj ĉio, pri kio parolis la malgranda knabino, kiu sidis malantaŭe sur la bastono, efektive preterflugis preter ili; la knabo tion vidis, kaj tamen ili nur rajdis ĉirkaŭ la herboplaco. Poste ili ludis en la flanka aleo kaj ĉirkaŭbaris per palisetoj sur la tero malgrandan ĝardenon. La knabino prenis la sambukan floraĵon el siaj haroj, plantis ĝin, kaj ĝi kreskis alten tiel same, kiel ĉe tiuj maljunuloj, kiam ili, estante ankoraŭ infanoj, kune ludis en la nova ĝardenaro, kiel estas rakontite antaŭe. Kiel tiuj, ili promenis mano en mano, sed ili ne supreniris la ruĝan turon, ne promenis en la Frederikmonta parko, ne, la malgranda knabino prenis la knabon ĉirkaŭ la korpo, kaj ili ekflugis malproksimen, tra la tuta Danujo, kaj estis printempo kaj fariĝis somero, estis aŭtuno kaj fariĝis vintro, kaj mil bildoj speguliĝis en la okuloj kaj en la koro de la knabo, kaj ĉiam la malgranda knabino kantadis al li: “ĉi tion neniam forgesu!” Dum la tuta flugado la sambuka arbo odoris tre dolĉe kaj ĉarme. La knabo vidis la rozojn kaj la aliajn florojn, sed la sambuka arbo odoris pli balzame, ĉar ĝiaj floraĵoj pendis ĉe la koro de la malgranda knabino, kaj al tiu koro la malsana knabo dum la flugado ofte apogadis la kapon.

“Ĉi tie estas belege en printempo!” diris la malgranda knabino, kaj ili staris en ĵus verdiĝinta fagarbaro, kie verda asperulo odoris ĉe iliaj piedoj kaj palruĝaj anemonoj en la verdaĵo belege aspektis. “Ho, se ĉiam estus printempo en la bonodora Dana fagarbaro!”

“Ĉi tie estas belege en somero!” ŝi diris, kaj ili preterveturis preter malnovaj kasteloj el la tempo de kavaliroj; la ruĝaj muroj kaj la dentvicaj frontonoj speguliĝis en la fosoj, en kiuj naĝis cignoj kaj rigardadis en la malnovajn malvarmetajn aleojn. Sur la kampo ondiĝadis la greno simile al moviĝanta maro, ruĝaj kaj flavaj floroj balanciĝadis en la kavoj, ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo kaj florantaj konvolvuloj, kaj vespere leviĝadis la luno, granda kaj plena, kaj la fojnamasoj sur la herbejoj dolĉe bonodoris. “Ĉi tion oni neniam forgesas!”

“Ĉi tie estas belege en aŭtuno!” diris la malgranda knabino, kaj la aero fariĝis duoble pli alta kaj blua, la arbaro ricevis la plej belajn kolorojn de ruĝo, flavo kaj verdo, la ĉashundoj galopis antaŭen, tutaj amasoj da sovaĝaj birdoj kun akra kriado flugis trans ta tombojn de la gigantoj, sur kiuj rubusaj longaj branĉoj etendis sin super la malnovaj ŝtonoj. Sur la mallume blua maro ĉie montriĝis blankaj velŝipoj, kaj en la draŝejo sidis maljunaj virinoj, knabinoj kaj infanoj kaj ŝirkolektis lupolon en grandan vazon. La junaj kantis kantojn, sed la maljunaj rakontis fabelojn pri koboldoj kaj sorĉistoj. Ion pli bonan oni ne povas imagi al si!

“Ĉi tie estas belege en vintro!” diris la malgranda knabino, kaj ĉiuj arboj staris kovritaj de prujno, kvazaŭ ili estus aliformigitaj en blankajn koralojn. La neĝo knaris sub la piedoj, kiel se oni ĉiam havus sur si novajn botojn, kaj de la ĉielo falis falsteloj unu post la alia. En la ĉambro oni ekbruligis la kristnaskan arbon, oni tie vidis donacojn kaj gajan humoron. En la vilaĝana domo en la kamparo aŭdiĝis gajaj sonoj de violono, ĝojkriante kaj ridante oni kaptadis tranĉaĵojn da pomoj, kaj eĉ la plej malriĉa infano konfesis: “Estas belege en vintro!”

Jes, estis belege, kaj la malgranda knabino montris al la knabo ĉion, kaj ĉiam odoris la sambuka arbo, kaj ĉiam flirtis la ruĝa flago kun la blanka kruco, la flago, sub kiu la maljuna maristo estis forveturinta el la nova ĝardenaro. Kaj el la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon, malproksimen, al la varmaj landoj, kie kreskas la kafo. Sed ĉe la adiaŭo la malgranda knabino prenis de sia brusto sambukan floraĵon kaj donis al li por konservi. Li metis ĝin en sian preĝolibron, kaj ĉiufoje, kiam li ĝin malfermis en la fremda lando, lia rigardo antaŭ ĉio falis sur la lokon, kie kuŝis la floraĵo de memoro. Ju pli longe li ĝin rigardis, des pli freŝa ĝi fariĝis; li sentis kvazaŭ odoron el la hejmaj arbaroj, kaj klare li vidis inter la folietoj de la floraĵo la malgrandan knabinon, rigardantan per siaj klaraj okuloj, kaj li aŭdis, kiel ŝi flustras al li: “Ĉi tie estas belege en printempo, en somero, en aŭtuno kaj en vintro!” Kaj centoj da bildoj tiam glitis tra liaj pensoj.

Tiel pasis multe da jaroj, kaj jen li estis maljuna homo kaj sidis kun sia maljuna edzino sub floranta arbo. Ili tenis sin reciproke je la manoj, tute tiel same, kiel estis farintaj la praavo kaj la praavino tie en la nova ĝardenaro, kaj ili tiel same parolis pri la malnovaj tagoj kaj pri la ora edziĝofesto. La malgranda knabino kun la bluaj okuloj kaj la sambukaj floraĵoj en la haroj sidis supre en la arbo, kapjesis al ili ambaŭ kaj diris: “Hodiaŭ estas la tago de la edziĝo!” Poste ŝi prenis du florojn el sia florkrono, kisis ilin, kaj ili eklumis antaŭe kiel arĝento, poste kiel oro, kaj kiam ŝi metis ilin sur la kapojn de la maljunuloj, ĉiu el la floroj aliformiĝis en oran kronon. Kaj ili sidis ambaŭ kiel reĝo kaj reĝino sub la bonodora arbo, kiu aspektis tute kiel sambuka arbo, kaj li rakontis al sia maljuna edzino la historion pri la sambuka virineto, tiel, kiel ĝi estis rakontita al li, kiam li estis malgranda knabo, kaj ambaŭ opiniis, ke en ĝi troviĝas multe da io, kio similas al ilia propra historio, kaj ĝuste tio plej bone plaĉis al ili.

“Jes, tiel estas la afero!” diris la malgranda knabino en la arbo. “Unuj nomis min sambuka virineto, aliaj nomis min Driado, sed en efektiveco mi estas nomata rememoro. Mi sidas en la arbo, kiu kreskas kaj kreskas. Mi povas veki malproksimajn rememorojn, mi povas rakonti! Montru al mi, ĉu vi havas ankoraŭ vian floraĵon!”

Kaj la maljuna viro malfermis sian preĝolibron; tie kuŝis la sambuka floraĵo, tiel freŝa, kvazaŭ ĝi nur antaŭnelonge estus enmetita tien, kaj la sambuka virineto, aŭ pli ĝuste la rememoro, kapjesis, kaj la du gemaljunuloj kun la oraj kronoj sidis en la lumo de la ruĝa vespera suno. Ili fermis la okulojn, kaj... kaj... jen la fabelo finiĝis.

La malgranda knabo kuŝis en sia liteto, li ne sciis, ĉu li tion sonĝis aŭ ĉu oni tion rakontis al li. La tekruĉo staris sur la tablo, sed nenia sambuka arbo kreskis el ĝi, kaj la maljuna sinjoro, kiu estis rakontinta, ĝuste en tiu momento intencis eliri tra la pordo kaj faris tion.

“Kiel bela tio estis!” diris la malgranda knabo. “Panjo, ĉu mi estis en la varmaj landoj?”

“Jes, mi kredas!” diris la patrino; “kiam oni eltrinkas du ĝisrande plenajn tasojn da sambuka teo, tiam oni jam venas en la varmajn landojn!” Kaj ŝi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove. “Vi bone dormis, dum mi sidis kaj disputis kun nia maljuna amiko, ĉu tio estis historio, ĉu fabelo.”

“Kaj kie estas la sambuka virineto?” demandis la knabo.

“Ŝi estas en la tekruĉo!” diris la patrino, “kaj ŝi povas tie resti!”

Flikilo

Estis iam flikilo, kiu estis tiel delikata kaj pinta, ke ĝi imagis al si, ke ĝi estas kudrilo.

“Atentu nur, ke vi tenu min fortike!” diris la flikilo al la fingroj, kiuj prenis ĝin. “Ne elfaligu min! Se mi falos sur la plankon, estos tre malfacile min trovi, tiel delikata mi estas!”

“Nu, nu, nur ne tro da sinlaŭdo!” diris la, fingroj kaj prenis ĝin fortike ĉirkaŭ la korpo.

“Ĉu vi vidas, mi venas kun sekvantaro!” ekkriis la flikilo kaj ektrenis post si longan fadenon, kiu tamen ne havis nodon.

La fingroj direktis la flikilon rekte al la pantoflo de la kuiristino, kies ledo disŝiriĝis kaj devis nun esti flikata.

“Tio estas maldelikata laboro!” diris la flikilo, “mi neniel povos trairi, mi rompiĝos, mi rompiĝos!” Kaj ĝi efektive rompiĝis. “Ĉu mi ne ripetis ofte,” ĝi plorkriis, “ke mi estas tro delikata!”

“Nun ĝi plu taŭgas por nenio!” diris la fingroj, sed tamen ili devis ĝin teni; la kuiristino alfaris al ĝi kapon el sigelvakso kaj enŝovis ĝin antaŭe en sian tukon.

“Vidu, nun mi estas brusta pinglo!” diris la flikilo; “mi sciis, ke mi atingos honoron; el io fariĝas io!” Kaj ĝi ridis interne, ĉar ekstere oni ĉe flikilo neniam povas vidi, ke ĝi ridas. Tie ĝi sidis fiere, kvazaŭ ĝi veturus en veturilo, kaj rigardadis ĉiuflanken.

“Ĉu mi povas permesi al mi demandi vin, ĉu vi estas el oro?” demandis ĝin la pinglo, kiu estis ĝia najbaro. “Vi havas bonegan eksteraĵon kaj vian propran kapon, kvankam ĉi tiu eĉ estas malgranda. Vi devas zorgi pri tio, ke ĝi iom elkresku, ĉar oni ja ne povas al ĉiu doni sigelvakson sur la pinton!” Ĉe tio la flikilo levis sin tiel alten, ke ĝi elfalis el la tuko kaj falis en la defluilon ĝuste en la momento, kiam la kuiristino elverŝis la malpuran akvon.

“Nun ni iras vojaĝi!” diris la flikilo; “ke mi nur ne perdiĝu!” Sed ĝi perdiĝis.

“Mi estas tro delikata por ĉi tiu mondo!” ĝi diris, kiam ĝi sidis en la strata defluilo. “Mi havas bonan konscion, kaj tio ĉiuokaze estas ne malgranda konsolo!” Kaj tial la flikilo tenis sin rekte kaj ne perdis sian bonan humoron.

Diversaj objektoj naĝis trans ĝin, pecetoj da ligno, pajlo kaj gazeta papero. “Vidu, kiel ili naĝas!” diris la flikilo. “Ili ne scias, kio sidas sub ili! Mi enŝoviĝis kaj sidas ĉi tie. Vidu, jen naĝas peco da ligno, ĝi pensas pri nenio en la mondo krom lignopecoj kaj ŝtipoj, kaj ĝi mem estas ja ŝtipo. Jen naĝas trunketo de pajlo; vidu, kiel ĝi svingiĝas, kiel ĝi turniĝas! Ne pensu tiom multe pri vi mem, vi povus alpuŝiĝi al ŝtono! Jen naĝas gazeto! Forgesita estas ĝia enhavo, kaj tamen ĝi tenas sin larĝe! Mi sidas pacience kaj silente; mi scias, kio mi estas, kaj tio mi restas!”

Unu tagon ĝi ekvidis ĝuste ĉe sia flanko brilantan objekton, kaj la flikilo supozis, ke tio estas diamanto; sed tio estis nur simpla peceto da vitro. Ĉar ĉi tiu briletis, la flikilo ekparolis al ĝi kaj prezentis sin al ĝi kiel brusta pinglo. “Vi kredeble estas diamanto?” “Jes, mi estas io tiuspeca!” Tiamaniere ili rigardis sin reciproke kiel tre valorajn objektojn kaj interparolis pri la nuna malmodesteco de la mondo.

“Mi havis mian loĝejon en la skatolo de unu virgulino, kiu estis kuiristino,” komencis sian rakontadon la flikilo. “Ŝi havis sur ĉiu mano po kvin fingroj; sed ion tiom multe pensantan pri si, kiel tiuj fingroj, mi neniam plu vidis, kaj tamen ili ekzistis ja nur por tio, ke ili min tenu, ke ili prenu min el la skatolo kaj metu min en la skatolon!”

“Ĉu ili do distingis sin per brilo?” demandis la peceto da vitro.

“Per brilo?” ekkriis la flikilo, “ne, sole nur per malmodesteco! Tio estis kvin fratoj, ĉiuj naskitaj ‘fingroj’; en rekta pozicio ili staris fiere unu apud la alia, kvankam ilia longo estis tre malegala. La plej ekstrema el ili, la ‘dika fingro’, estis mallonga kaj dika; ĝi ne staris en unu vico kun ĉiuj, sed antaŭ la vico, kaj krom tio ĝi havis nur unu artikon en la dorso, ĝi povis kliniĝi nur en unu direkto, sed ĝi asertis, ke homo, al kiu ĝi estas dehakita, restas libera de militservo. La ‘potlekisto’ enŝovadis sin en dolĉaĵon kaj en acidaĵon, montradis la sunon kaj la lunon kaj premadis la plumon, kiam ili skribis; la ‘longulo’ estis je tuta kapo pli alta ol ĉiuj aliaj; la ‘ringoportisto’ havis oran strion ĉirkaŭ la korpo, kaj la malgranda ‘Petro-ludisto’ faradis nenion kaj estis ankoraŭ fiera pri tio. Tie estis kaj restis nur fanfaronado, kaj tial mi ĵetis min en la defluilon.”

“Kaj nun ni sidas kune kaj brilas!” diris la vitropeceto. Subite en la defluilon enverŝigis pli da akvo, kiu eliris trans la randon kaj fortiris kun si la vitropeceton.

“Vidu, nun tiu ricevis promocion!” diris la flikilo. “Mi sidas plue, mi estas tro delikata, sed tio estas mia fiero, kaj ĝi estas estiminda!” Tiel ĝi sidis en vertikala pozicio kaj multe pensis.

“Mi preskaŭ supozas, ke mi estas naskita de suna radio, tiel delikata mi estas. Al mi eĉ ŝajnas, ke la suno ĉiam serĉas min sub la akvo. Ho, mi estas tiel maldika, ke mia propra patrino ne povas min trovi. Se mi havus ankoraŭ mian malnovan okulon, kiu derompiĝis, mi pensas, ke mi povus verŝi larmojn. Ne, mi tamen tion ne farus, plori ne estas nobele.”

Unu tagon kelkaj strataj buboj kuŝiĝis ĉirkaŭ la defluilo kaj serĉfosis en ĝi, kie ili trovis malnovajn najlojn, kuprajn monerojn kaj alion similan. La afero ne estis pura, ĝi tamen faris al ili plezuron.

“Aj!” ekkriis unu el ili, pikiĝinte per la flikilo. “Tio estas malbona bubo!”

“Mi ne estas bubo, mi estas fraŭlino!” diris la flikilo, sed neniu tion aŭdis. La sigelvakso desolviĝis, kaj pro tio ĝi opiniis sin ankoraŭ pli nobela ol antaŭe.

“Jen alnaĝas ŝelo de ovo!” diris la knaboj, kaj ili enpikis la flikilon fortike en la ŝelon.

“Blankaj muroj, kaj mem nigra!” diris la flikilo; “tio bone aspektas; nun oni min ja povas vidi! Se mi nur ne fariĝos marmalsana, ĉar tiam mi ankoraŭ pli rompigus!” Sed ĝi ne fariĝis marmalsana kaj plu ne rompiĝis.

“Ĝi estas bona kontraŭ la marmalsano, se oni havas ŝtalan stomakon kaj krom tio ĉiam konscias, ke oni estas io pli ol homo! Ĉe mi tio jam pasis; ju pli delikata oni estas, des pli oni povas elteni!” “Krak!” ekĝemis la ovoŝelo, ĉar ŝarĝveturilo ĝin transveturis. “Ha, kiel tio premas!” ĝemis la flikilo; “nun mi tamen fariĝas marmalsana; mi rompiĝas, mi rompiĝas!” Sed ĝi ne rompiĝis, malgraŭ ke ĝin transveturis ŝarĝveturilo, ĝi kuŝis laŭlonge, – kaj ĝi kuŝu tie plue.

Sonorilo

En la malvastaj stratoj de la granda urbo, kiam la suno subiris kaj la nuboj supre inter la kamentuboj lumis orkolore, jen tiu jen alia aŭdis ian strangan tonon, similan al sono de preĝeja sonorilo, sed pro la bruo de la veturiloj kaj de la movado oni povis distingi ĝin nur dum mallonga momento. “Nun sonas la vespera sonorilo!” oni diradis, “nun la suno subiras!”

Ekstere de la urbo, kie la domoj kun siaj ĝardenoj kaj malgrandaj pecoj da kampo staris pli maldense, la promenantoj vidis la vesperan ĉielon ankoraŭ pli bele kaj aŭdis la sonadon de la sonorilo ankoraŭ pli forte. Oni havis la impreson, kvazaŭ la tono sonas el ia preĝejo profunde interne en la silenta bonodora arbaro, kaj la homoj rigardis en tiu direkto, kaj ilia animstato fariĝis solena.

Tiel daŭris multe da tempo. Unu diris al la alia: “Ĉu tie en la arbaro troviĝas preĝejo? La sonorilo havas ja mirindan, belegan sonon; ĉu ni ne eliru kaj rigardu ĝin pli proksime?” Kaj la riĉuloj veturis, kaj la malriĉuloj iris, sed la vojo ŝajnis al ili rimarkinde longa, kaj kiam ili atingis grupon da salikoj, kiuj kreskis ĉe la rando de la arbaro, ili sidiĝis, rigardis supren al la longaj branĉoj kaj opiniis, ke ili nun ripozas en la plej vera verdejo de la arbaro. La sukeraĵisto venis el la urbo kaj starigis sian tendon, kaj poste venis ankoraŭ unu sukeraĵisto kaj pendigis kiel insignon super sia tendo sonorilon, kiu, ŝirme kontraŭ la pluvo, estis gudrita kaj ne havis frapilon. Kiam la homoj iris returne hejmen; ili opiniis, ke estis tre romantike. Tri personoj asertis, ke ili penetris ĝis la fino de la arbaro kaj ĉiam aŭdis la mirindan sonadon de sonorilo, sed ili havis la impreson, kvazaŭ ĝi venas el la urbo. Unu el ili verkis longan versaĵon kaj diris, ke la sonorilo sonas kiel la voĉo de patrino en la orelo de ŝia amata kaj saĝa infano, ke nenia melodio estas pli bela ol la sonado de la sonorilo.

Ankaŭ la reĝo de la lando atentiĝis pri tio, kaj li promesis, ke al tiu, kiu povos klarigi, de kie venas la sonado, li donos la titolon de “mondsonorilulo”, eĉ en tia okazo, se montriĝus, ke la sonado venas ne de sonorilo.

La promeso de tiel franda titolo logis nun multajn en la arbaron, sed troviĝis nur unu, kiu revenis kun ia speco de klarigo. Li diris, ke neniu ĝis nun penetris sufiĉe profunden, eĉ li mem ankaŭ ne, li tamen asertis, ke la sonado venas de eksterordinare granda strigo en kavo de arbo; ke tio estas saĝega strigo, kiu senĉese frapas per sia kapo la arbon, sed ĉu la sonado venas el ĝia kapon ĉu el la kavita trunko, tion li ankoraŭ ne povas konstati kun plena certeco; kaj pro tiu klarigo li ricevis la titolon de mondsonorilulo, kaj li verkadis ĉiujare malgrandan traktaton pri la strigo. Sed malgraŭ tio oni ne sciis pli ol antaŭe.

Estis konfirmado; la pastro parolis bele kaj kore; la konfirmatoj estis emociitaj. Tio estis ja grava tago por ili, el infanoj ili subite fariĝis plenkreskaj homoj, la infana animo nun kvazaŭ devis transflugi en pli prudentan personon. Estis plej ĉarma suna lumo, la konfirmitoj faris ekskurson ekster la urbon, kaj el la arbaro sonis mirinde forte la granda nekonata sonorilo. Ili tuj eksentis deziron serĉi ĝin, kaj nur tri ne aliĝis. Unu knabino devis rapidi hejmen; por surprovi sian belan veston, ĉar ĝuste la vesto kaj la balo estis la kaŭzo de tio, ke ŝi jam nun estis konfirmita, alie ŝi lernus ankoraŭ unu jaron. La dua, kiu rifuzis partopreni en la entrepreno, estis malriĉa knabo, kiu pruntis al si la konfirmacian surtuton kaj la botojn de la filo de sia mastro kaj devis redoni ilin ĝis difinita horo. La tria diris, ke fremdan lokon li vizitas nur en akompano de siaj gepatroj, ke li ĉiam estis bonkonduta infano kaj volas resti tia ankaŭ post la konfirmo; pri tio oni tute ne devus ridi, ili tamen ridis.

Tri el ili do ne iris; la aliaj trotis antaŭen. La suno lumis, kaj la birdoj kantis, kaj la konfirmitoj kunkantis kaj tenis sin reciproke je la manoj, ĉar ja ankoraŭ neniaj profesiaj zorgoj ilin premis kaj ĝuste hodiaŭ ili en tute speciala senco estis infanoj de Dio.

Sed baldaŭ du el la plej malgrandaj laciĝis kaj tial iris returne al la urbo. Du malgrandaj knabinoj sidiĝis kaj plektis florkronojn. Ili ankaŭ ne kuniris; kaj kiam la aliaj atingis la salikojn, en kies ombro la sukeraĵisto aranĝis sian loĝejon, ili diris: “Jen ni estas ĉi tie en freŝa aero; la sonorilo ja en efektiveco ne ekzistas, ĝi ekzistas nur en la imago!”

En la sama momento profunde en la arbaro eksonis la sonorilo tiel majeste kaj solene, ke kvar aŭ kvin decidis penetri ankoraŭ pli profunden en la arbaron. Ĝi estis eksterordinare densa kaj ombra, nur kun malfacileco oni povis iri antaŭen, asperuloj kaj anemonoj kreskis tro abunde, florantaj konvolvuloj kaj trunketaĵoj de rubuso, en formo de longaj girlandoj pendis inter la arboj, en kiuj kantis la najtingaloj kaj ludis la radiaj de la suno. Ho, estis belege, sed por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disŝirus al si la vestojn. Tie kuŝis grandaj blokoj da roko, ĉirkaŭkreskitaj de musko da ĉiuj koloroj, la freŝa fonta akvo vigle elŝprucadis, kaj mistere sonadis la monotona “kluk, kluk” .

“Ĉu eble tio estas la sonorilo?” diris unu el la konfirmitoj, kaj li kuŝiĝis kaj atente aŭskultis. “Tion oni devas fundamente esplori!” Kaj li restis kaj lasis la aliajn iri pli malproksimen.

Ili alvenis al domo, aranĝita el arboŝelo kaj branĉoj; granda arbo kun sovaĝaj pomoj estis klinita super ĝi, kvazaŭ ĝi volus ŝuti sian benon sur la tegmenton, sur kiu staris rozoj en plena florado. La longaj branĉoj etendiĝis ĉirkaŭ la tuta frontono, sur kiu pendis malgranda sonorilo. Eble ĉi tiun oni aŭdis? Kun escepto de unu, ili ĉiuj estis jesopiniaj pri tio. Sed tiu asertis, ke la sonorilo estas tro tro malgranda kaj delikata, ke oni povu aŭdi ĝin tiel malproksime, kaj ke la sonoj, kiuj en tia maniero povas tuŝi la homan koron, estas tute aliaj. La juna parolanto estis reĝido, kaj tial la aliaj diris, ke tiaj personoj ĉiam pretendas esti pli saĝaj.

Ili lasis lin iri sola; kaj ju pli malproksimen li iris antaŭen, des pli kaj pli lia brusto pleniĝis de la sento de arbara soleco. Li tamen ĉiam ankoraŭ aŭdis la malgrandan sonorilon, kiu amuzis la aliajn, kaj de tempo al tempo, kiam la vento alportis la sonojn de la sukeraĵejo, li povis ankaŭ aŭdi, kiel la urbanoj tie kantis ĉe sia glaso da vino. Sed la profundaj tonoj de la sonorilo tamen sonis pli forte, kaj li havis preskaŭ la impreson, ke kune kun ĝi ludas ankaŭ orgeno, la sonoj venis de la maldekstra flanko, de la flanko de la koro.

Subite io ekbruetis en la arbetaĵo, kaj antaŭ la reĝido aperis malgranda knabo en lignaj ŝuoj kaj en tiel mallonga jako, ke oni povis tre bone vidi la longon de liaj manartikoj. Ili ambaŭ reciproke sin konis; la knabo estis ĝuste tiu el la konfirmitoj, kiu ne povis kuniri, ĉar li devis reveni hejmen kaj redoni al la filo de sia mastro la surtuton kaj la botojn. Tion li faris, kaj nun li en siaj lignaj ŝuoj kaj en siaj malriĉaj vestoj iris sola, ĉar la sonorilo sonis tiel forte, tiel profunde, ke li ne povis kontraŭstari.

“Nun ni povas ja iri kune!” diris la reĝido. Sed la malriĉa konfirmito kun la lignaj ŝuoj estis tre embarasita, li tiretis siajn mallongajn manikojn de la jako kaj diris, ke li timas, ke li ne povos tiel rapide kuniri, krom tio li opinias, ke oni devas serĉi la sonorilon dekstre; ĉar tiu loko enhavas ja ĉion grandan kaj belan,

“Nu, en tia okazo ni kompreneble ne iros kune!” diris la reĝido kaj faris adiaŭan kapsignon al la malriĉa knabo. Ĉi tiu eniris en la plej malluman kaj plej densan parton de la arbaro, kie la dornoj disŝiris al li la vestojn kaj vundis al li la vizaĝon, manojn kaj piedojn. La reĝido ankaŭ ricevis kelkajn fortajn gratojn, sed la suno prilumis lian vojon, kaj lin ni nun sekvos, ĉar li estis vigla knabo.

“La sonorilon mi volas kaj devas trovi!” li diris, “eĉ se mi devus iri ĝis la fino de la mondo.”

Malbelaj simioj sidis supre en la arboj kaj grincigis siajn dentojn. “Ĉu ni batu lin? ĉu ni batu lin?” ili kriis unu al la alia, “li estas regido!”

Sed li senlace iris pli kaj pli profunden en la arbaron, kie kreskis la plej strangaj floroj. Tie staris blankaj stelformaj lilioj kun sangruĝaj stamenoj, ĉielbluaj tulipoj, kiuj briletis en la vento, kaj pomarboj, kies pomoj tute similis grandajn brilantajn sapajn vezikojn. Prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo! Ĉiuflanke ĉirkaŭ la plej sukoplenaj verdaj herbejoj, kie cervo kaj cervino ludis en la herbo, kreskis belegaj kverkoj kaj fagoj, kaj kie la ŝelo de iu el tiuj arboj krevis, tie el la fendo kreskis herbo kaj longaj trunketaĵoj. Tie troviĝis eĉ grandaj arbaraj spacoj kun trankvilaj lagoj, sur kiuj naĝis blankaj cignoj kaj batadis per siaj flugiloj. La reĝido ofte haltadis kaj aŭskultadis, ofte li pensis, ke la sonorilo sonas al li supren el unu el tiuj profundaj lagoj, sed li tuj rimarkis denove, ke la sonoj venas ne de tie, sed pli profunde el la arbaro.

Jen la suno subiris, la aero brilis fajroruĝe, sankta silento disvastiĝis en la arbaro, kaj la reĝido, stariĝis genue, kantis sian vesperan kanton kaj diris: “Neniam mi trovos tion, kion mi serĉas! Jen la suno subiras, venas la nokto, la malluma nokto; tamen ankoraŭ unu fojon mi eble povos ekvidi la rondan fajran diskon de la suno, antaŭ ol ĝi tute kaŝigos sub la tero! Mi iros sur tiujn rokojn, kiuj majeste leviĝas en la aeron tie, kie staras la grandaj arboj.”

Kaj li fortike alkroĉiĝis al trunketaĵoj kaj radikoj kaj grimpis supren al la malsekaj ŝtonoj, kie sin tordis akvoserpentoj, kie la bufoj kvazaŭ bojis lin; li tamen atingis la supron, antaŭ ol la suno, rigardata de tiu altaĵo, tute subiris. Ho, kia belegeco! La maro, la nemezurebla, belega maro, kiu per siaj longaj ondoj frapadis la bordon, etendiĝis antaŭ li, kaj la suno staris kiel granda luma altaro malproksime, kie la ĉielo kaj la tero donis al si reciproke la manon. Ĉio kunkunfandiĝis en flamaj koloroj, la arbaro kantis, kaj la maro kantis; kaj lia koro kunkantis. La tuta naturo estis granda sankta preĝejo, kies pilastroj estis arboj kaj ŝvebantaj nuboj, kies veluran tapiŝon prezentis floroj kaj herboj kaj kies granda kupolo estis la ĉielo mem. Tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis, sed milionoj da steloj eklumis, milionoj da diamantaj lampoj radiis, kaj la reĝido etendis siajn brakojn al la ĉielo, al la arbaro kaj al la maro, – kaj en la sama momento de la dekstra flanko alvenis la malriĉa konfirmito kun la mallongaj manikoj kaj la lignaj ŝuoj; li alvenis en la sama tempo, alvenis per sia vojo, kaj ili ekkuris renkonte unu al la alia kaj tenis sin je la manoj en la granda templo de la naturo kaj de la poezio, kaj super ili eksonis la nevidebla sankta sonorilo, ĉirkaŭŝvebata de sanktaj spiritoj, en ĝojkria Haleluja!

Avineto

Avineto estas tre maljuna, ŝi havas tre multe da sulkoj sur la vizaĝo kaj tute blankajn harojn, sed ŝiaj okuloj lumas ankoraŭ kiel du steloj, ili estas eĉ multe pli belaj, ili estas tiel mildaj, kaj estas plezuro rigardi en ilin. Ŝi ankaŭ scias la plej belajn historiojn kaj havas veston kun grandaj, grandaj floroj, ĝi estas el tiel peza silka ŝtofo, ke ĝi forte susuras. Avineto scias multe, multe da aferoj, ĉar ŝi vivis longe antaŭ patreto kaj patrineto, tio estas tute certa! Avineto havas preĝolibron kun dikaj arĝentaj kovriloj, kaj en tiu libro ŝi ofte legas. Meze en tiu libro kuŝas rozo, premplatigita kaj sekigita, ĝi ne estas bela kiel tiuj rozoj, kiuj staras antaŭ ŝi en glaso, kaj tamen ŝi ridetas al tiu rozo plej amoplene, ĉe tio eĉ aperas larmoj en ŝiaj okuloj. Kial avineto en tia maniero rigardas la velkintan rozon en la malnova libro? Ĉu vi tion scias? Ĉiufoje, kiam la larmoj de avineto falas sur la floron, ĝia koloro fariĝas pli freŝa, tiam la rozo ŝveliĝas kaj la tuta ĉambro pleniĝas de ĝia bonodoro, la muroj falas, kvazaŭ ili estus nur nebulaj bildoj, kaj ĉirkaŭe staras nun la verda, belega arbaro, kie la suno lumas tra la folioj, kaj avineto – ŝi estas nun tute juna, ŝi estas bela knabino kun blondaj bukloj, kun ruĝaj rondaj vangoj, eleganta kaj ĉarma, nenia rozo estas pli freŝa ol ŝi, tamen la okuloj, la mildaj radiantaj okuloj, ili ĉiam estas ankoraŭ la okuloj de avineto. Ĉe sia flanko sidas viro, juna, forta kaj bela. Li donas al ŝi la rozon, kaj ŝi ridetas, – tiele avineto ja ne ridetas! la rideto ludas ĉirkaŭ ŝia buŝo. Jen li foriras; multe da pensoj kaj multe da bildoj preterpasas antaŭ ŝi; la bela viro foriris, la rozo kuŝas en la preĝolibro, kaj avineto – jes, ŝi denove sidas ĉi tie kiel maljuna virino kaj rigardas la velkintan rozon, kiu kuŝas en la libro.

Jen avineto plu ne vivas. Ŝi sidis en la brakseĝo kaj rakontis longan belegan historion. “Kaj nun ĝi finiĝis,” ŝi diris, “kaj mi estas tre laca, lasu min nun iom dormeti.” Ŝi apogis sin malantaŭe kaj spiris trankvile, ŝi dormis; fariĝis ĉiam pli kaj pli silente, ŝia vizaĝo estis plena de feliĉo kaj paco, kvazaŭ sunlumo glitis sur ĝin, kaj tiam oni diris, ke ŝi mortis.

Oni ŝin metis en la nigran ĉerkon, ŝi kuŝis envolvita en blanka tolaĵo, ŝi estis bela, kaj tamen la okuloj estis fermitaj, sed ĉiuj sulkoj de la vizaĝo malaperis; ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo. Ŝiaj haroj estis arĝente blankaj kaj respektindaj, kaj la aspekto de la mortintino ne inspiris timon, tio estis ja la kara, bonkora avineto. La preĝolibron oni metis sub ŝian kapon, tion ŝi mem postulis, kaj la rozo kuŝis en la malnova libro. Tiel oni enterigis avineton.

Sur la tombo, proksime de la tombeja muro, oni plantis rozarbetaĵon, kaj ĝi staris en plena florado, kaj la najtingalo kantis super ĝi, kaj de la flanko de la preĝejo oni aŭdis la orgenon, kiu ludis la plej belajn himnojn, kiuj troviĝis en la libro sub la kapo de la mortintino. La luno lumis rekte sur la tombon, sed la mortintino ne sidis sur ĝi; ĉiu infano povis en la nokto iri tien sentime kaj deŝiri rozon ĉe la muro de ta tombejo. Mortinto scias pli, ol ni ĉiuj vivantoj scias, li scias, kian timegon kaŭzus al ni lia apero. La mortintoj estas pli bonaj ol ni ĉiuj, kaj tial ili ne venas. Tero kuŝas super la tombo kaj tero interne de ĝi. La preĝolibro kun ĉiuj siaj folioj estas polvo, la rozo kun ĉiuj siaj rememoroj disfalis en polvon. Sed super tio floras novaj rozoj, super tio kantas la najtingalo kaj ludas la orgeno; oni multe pensas pri la avineto kun la mildaj, eterne junaj okuloj. Okuloj neniam povas morti. La niaj iam vidos avineton, junan kaj belan kiel tiam kiam ŝi kisis unuafoje la freŝan ruĝan rozon, kiu nun estas polvo en la tombo.

Monteto de elfoj

Rapide kaj lerte kuradis kelke da lacertoj en la fendoj de maljuna arbo; ili bone povis kompreni unu la alian, ĉar ili parolis lingvon de lacertoj.

“Ha, kia bruado kaj mastrumado estas tie en la malnova monteto, de elfoj!” diris unu el la lacertoj; “pro la bruo mi jam de du noktoj ne povis fermi okulon; tute tiel same, kiel se mi kuŝus kaj havus dentodoloron, ĉar tiam mi ankaŭ ne povas dormi!”

“Io okazis!” diris la dua lacerto. “Ĝis la unua krio de koko ili nun tenas la monteton sur kvar ruĝaj stangoj, oni ĝin fundamente aerumas, kaj, kiel oni povas juĝi laŭ la sonado de la paŝoj, la elfknabinoj ekzerciĝas en novaj dancoj. Io tie okazis!”

“Jes, mi parolis kun unu el miaj konataj lumbrikoj,” rakontis la tria lacerto; “ĝi venis rekte el la monteto, kie ĝi tage kaj nokte fosis en la tero. Ĝi multe aŭdis; vidi la kompatinda besto ja ne povas, sed antaŭ si senti kaj aŭskulti ĝi povoscias. Ili atendas fremdulojn en la monteto de elfoj, eminentajn fremdulojn, sed kiun – tion la lumbriko ne volis diri, aŭ eble ĝi mem tion ne sciis. Al ĉiuj vaglumoj oni ordonis pretiĝi por torĉa procesio, kiel oni tion nomas, kaj la arĝento kaj oro, da kiaj la monteto havas tre multe, estas frotpurigata kaj elmetata sub la lumon de la luno.”

“Kiuj povas esti tiuj fremduloj?” diris ĉiuj lacertoj. “Kio povis okazi? Aŭskultu, kiel tie zumas! Aŭskultu, kiel tie bruas!”

Subite la monteto de elfoj malfermiĝis, kaj nejuna elfknabino, kiu krom la nuda dorso estis tre konvene vestita, saltetante eliris. Tio estis la mastrumistino de la maljuna reĝo de elfoj, ŝi estis malproksima parencino de la familio kaj portis sukcenan koron sur la frunto. Vigle ŝi movadis siajn piedetojn, kaj kun lerta saltetado ŝi iris rekte malsupren, al la marĉo, al la nokta korvo.

“Oni invitas vin por hodiaŭ nokte en la monteton de elfoj!” ŝi diris; “sed ĉu vi ne volos antaŭe fari al ni grandan komplezon kaj afable preni sur vin la disportadon de la invitoj? Vi ankaŭ devas ion fari, ĉar vi mem ne havas apartan domon. Venos al ni kelke da tre eminentaj fremduloj, sorĉistoj, kiuj ludas grandan rolon, kaj tial la maljuna reĝo de elfoj volas dece sin montri.”

“Kiun oni devas inviti?” demandis la nokta korvo.

“Al la granda balo povas veni ĉiu, eĉ homoj, se ili nur parolas dum la dormado, aŭ se ili povas fari ion alian konforman al nia esenco. Sed por la ĉefa festeno ni devas observi plej severan elekton. Pri tio mi havis kun la reĝo de elfoj plenforman disputon, ĉar mi opinias, ke eĉ al fantomoj ni ne devas permesi la venon. Sur la unua loko devas esti invitata la mara vireto kun sia filino; mi konfesas, ke la venado sur sekan teron ne estas por ili granda plezuro, sed oni zorgos, ke ĉiu el ili ricevu malsekan ŝtonon por sidi aŭ eble eĉ ion pli bonan, kaj tial mi esperas, ke ĉi tiun fojon ili ne rifuzos. Ĉiujn maljunajn koboldojn de la unua vostoporta klaso, la akvofeojn kaj terkoboldojn, ni devas havi, ankaŭ la lupfantomon, la inferĉevalon kaj la preĝejajn spiritojn ni laŭ mia opinio ne devas lasi sen invito. Kvankam ili apartenas al la ekleziularo, kiu ne tute povas esti alkalkulata al nia kompanio, tio tamen estas ja ilia ofico, ili estas proksime parencaj al ni kaj ofte faras al ni vizitojn.”

“Bone!” diris la nokta korvo kaj ekflugis, por disporti la invitojn.

La elfknabino jam dancis sur la monteto de elfoj, ĉarme farante uzon de siaj ŝaloj, kiuj estis teksitaj el roso kaj lunlumo; tio estis danco, kiu por amantoj de tiaspecaj plezuroj tre bele aspektas. Meze en la monteto de elfoj la granda festosalono estis brilante ornamita, la planko estis lavita per lunlumo kaj la murojn oni ŝmiris per graso de sorĉistinoj, tiel ke de la brilo de la kandeloj ili lumis kiel folioj de tulipoj. En la kuirejo troviĝis abunda provizo da ranoj sur rostostango, limakaj konkoj kun farĉo el infanaj fingroj kaj salatoj el semoj de fungoj, malsekaj buŝoj de musoj kaj cikuto. Refreŝigan trinkaĵon prezentis la bieraĵo de la marĉa virino kaj briletanta salpetra vino el tombaj arkaĵoj. Ĉio atestis pri bonhaveco kaj bona gusto; rustiĝintaj najloj kaj vitro el preĝejaj fenestroj prezentis la frandaĵon de la deserto.

La maljuna reĝo lasis poluri sian oran kronon per la polvo el pistita grifelo; tio estis tofa grifelo, kaj al la reĝo de elfoj estas tre malfacile havigi al si tofan grifelon. En la dormoĉambro oni pendigis kurtenojn kaj fiksis ilin per kornoj de limakoj. Estis sufiĉe granda zumado kaj bruado.

“Nun oni devas ankoraŭ prifumi ĉi tie per ĉevalharoj kaj porkoharoj, tiam mi povos min konsoli, ke mi faris ĉion, kion mi devis fari!” diris la nejuna elfknabino.

“Kara, bona patro!” diris la plej malgranda el la filinoj de la reĝo, “ĉu mi povas fine sciiĝi, kiuj estas la eminentaj fremduloj?”

“Nu, nu!” respondis la reĝo, “en tia okazo mi devas tion diri! Du el miaj filinoj devas pretigi sin por edziniĝo. Du certe edziniĝos. La maljuna gnomo el Norvegujo, kiu loĝas en la malnova roko de Dovro kaj posedas multe da rokaj kasteloj kaj orminejon, kiu estas multe pli bona ol oni supozas, venos kun siaj du filoj, kiuj volas serĉi por si edzinojn. La maljuna gnomo estas en sia tuta esenco plej honesta norda maljunulo, gaja, simpla kaj senartifika. Mi konas lin de longa tempo, de la tempo de nia juneco, kiam ni trinkis unu kun la alia porfratiĝon. Li estis tiam ĉi tie ĉe ni, por preni sian edzinon. Ŝi nun plu ne vivas, ŝi estis filino de la rokreĝo de Möen . Ho, kiel mi sopiras al la norda maljuna gnomo! Liaj filoj, oni diras, estas iom malbonkondutaj, arogantaj knaboj, sed povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin, kaj kun la tempo ili jam solidiĝos. Nun montru al mi, ke vi komprenas instrui al ili bonajn manierojn.”

“Kaj kiam ili venos?” demandis unu el la filinoj.

“Tio dependas de la vento kaj vetero!” respondis la elfreĝo. “Kiel akurataj ili estas, tion pruvas ilia vojaĝo, ili faras uzon de ŝipvetura okazo. Mi deziris, ke ili veturu tra Svedujo, sed la maljunulo ĝis nun ankoraŭ ne havas simpation por tiu lando. Li ne progresas kun la tempo, kaj tio al mi ne plaĉas.” Subite ensaltis du vaglumoj; unu kuris pli rapide ol la dua, kaj tial tiu unu venis antaŭe.

“Ili venas! Ili venas!” ili ekkriis.

“Donu al mi mian kronon kaj lasu min stari en la lunlumo!” diris la elfreĝo.

La filinoj levis siajn ŝalojn kaj kliniĝis ĝis la tero.

Jen staris la maljuna gnomo el Dovro kun krono el harditaj feroj kaj poluritaj abiaj konusoj sur la kapo; li havis sur si ursan pelton kaj akvobotojn, sed la filoj havis nudan kolon kaj skotan kostumon, ĉar ili estis sportistoj.

“Ĉu tio estas monteto?” demandis la plej malgranda el la knaboj, montrante la monteton de elfoj. “Ĉe ni en Norvegujo ni nomas tion truo!”

“Knaboj!” diris la maljunulo; “truo direktiĝas internen, monteto direktiĝas supren! Ĉu vi ne havas okulojn en la kapo?”

La sola, kio laŭ ilia aserto mirigis ilin, estis tio, ke ili facile komprenis la lingvon.

“Ne afektu tiel!” diris la maljunulo; “oni povus pensi, ke vi estas ankoraŭ malgrandaj buboj!”

Ili eniris en la monteton de elfoj, kie dume jam kolektiĝis la efektive bontona societo, tiel rapide, kvazaŭ ili estus alblovitaj, kaj por ĉiu estis farita ia aparta beleta kaj ĉarma aranĝo. La akvofeoj sidis ĉe tablo en tinoj kun akvo, ili diris, ke ili sentas sin tute kiel hejme. Ĉiuj severe observis la ĉetablan etiketon, krom la du malgrandaj nordaj gnomoj, kiuj metis la piedojn sur la tablon, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por ili.

“La piedojn for de la plado!” ordonis la maljuna gnomo, kaj efektive ili obeis, kvankam kun kelka hezitado. Sian ĉetablan sinjorinon ili tikladis per abiaj konusoj, kiujn ili havis ĉe si, kaj, por pli oportune sidi; ili demetis siajn botojn kaj donis ilin al la sinjorino, por ke ŝi ilin tenu. Tute alia estis la patro, la maljuna gnomo el Dovro. Li rakontis en plej interesa maniero pri la fieraj nordaj rokoj kaj pri la falakvoj, kiuj ŝaŭmante falegas malsupren kun bruo simila al frapoj de tondro kaj sonoj de orgeno; li rakontis pri la salmo, kiu saltas eĉ kontraŭ la falantan akvon, kiam la akvofeino ludas sur ora harpo. Li rakontis pri la lumaj vintraj noktoj, kiam la tintiloj de la glitveturiloj tintadis kaj la knaboj kun brulantaj torĉoj kuradis sur la brilante pura glacio, kiu estis tiel travidebla, ke ili povis vidi, kiel la fiŝoj sub iliaj piedoj timiĝis. Jes, li povosciis rakonti tiel, ke la priskribatajn objektojn oni vidis antaŭ si kvazaŭ vivantajn. Oni aŭdis bone la krakadon de la mueliloj, la kantadon de la servistoj kaj servistinoj, kaj oni vidis iliajn kamparajn dancojn. Hura! subite la maljuna gnomo donis al la nejuna elfknabino laŭtan kison, tian kison, kian oni akceptas senkolere, kaj tamen ili tute ne estis en ia parenceco inter si.

Nun la elfknabinoj devis danci, antaŭe simple, poste kun piedfrapado, kio efektive tre bone alaspektis al ili. Poste komenciĝis la artodanco, aŭ, kiel ili tion nomis, la “danceliĝado” . Ha, kiel ili povosciis etendi la piedojn! Oni ne povis distingi, kie estis komenco kaj kie estis fino, kio estis brakoj kaj kio estis kruroj, simile al neĝaj flokoj ĉio turniĝadis miksite, kaj poste ili svingiĝis ĉirkaŭe en tia maniero, ke al la inferĉevalo fariĝis nebone kaj ĝi devis forlasi la tablon.

“Prrr!” diris la maljuna gnomo, “kiel bone ili administras siajn piedojn! Sed kion alian ili ankoraŭ povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari turnoventon?”

“Pri tio vi mem tuj konvinkiĝos!” diris la elfreĝo, kaj li alvokis la plej junan el siaj filinoj. Ŝi estis tiel delikata kaj klara, kiel lunlumo, ŝi estis la plej delikata el ĉiuj fratinoj. Ŝi prenis en la buŝon blankan stangon kaj subite malaperis; en tio konsistis ŝia arto.

Sed la maljuna gnomo diris, ke tian arton li ĉe sia edzino ne povus toleri, kaj li ankaŭ ne opinias, ke liaj filoj estus amantoj de io simila.

La dua povosciis iradi flanke de si mem, kvazaŭ ŝi havus ombron, kion, kiel oni scias, la elfoj ne havas.

La tria estis tute de alia speca; ŝi lernis en la bierfarejo de la marĉa virino, kaj ŝi povosciis lardi alnajn tuberojn per lampiroj.

“Ŝi estos iam bona mastrino!” diris la maljuna gnomo; kaj, ĉar li ne volis tro multe trinki, li anstataŭ interfrapado de la glasoj faris porsanan signon per siaj okuloj.

Nun estis la vico de la kvara elfknabino; ŝi havis por ludi grandan oran harpon. Apenaŭ ŝi ekfrapis la unuan kordon, ĉiuj levis la maldekstran piedon, ĉar la gnomoj estas maldekstruloj; kaj kiam ŝi ekfrapis la duan kordon, ili ĉiuj devis fari, kion ŝi deziris.

“Tio estas danĝera virino!” diris la maljuna gnomo; sed la du filoj eliris el la monteto, ĉar al ili fariĝis enue.

“Kaj kion povoscias la sekvanta filino?” demandis la maljuna gnomo.

“Mi lernis ami la Norvegojn!” ŝi respondis, “kaj mi edziniĝos nur en tia okazo, se mi povos veni Norvegujon!”

Sed la plej malgranda el la filinoj flustris al la maljuna gnomo: “La kaŭzo estas tio, ke el unu nordlanda kanto ŝi sciiĝis, ke ĉe la pereo de da mondo la Norvegaj rokoj restos kiel monumentoj, kaj tial ŝi volas iri sur tiujn rokojn, ĉar la pereon ŝi tre timas” .

“Ha, ha!” diris la maljuna gnomo, “tia estas la afero! Sed kion povoscias la sepa kaj lasta?”

“Antaŭ la sepa iras la sesa!” diris la elfreĝo, ĉar li povosciis kalkuli; sed la sesa tre ne deziris aperi.

“Mi nur povoscias diri al la homoj la veron!” ŝi diris. “Pri mi zorgas neniu, kaj mi havas sufiĉe da laboro en la preparado de mia ĉemizo de mortinto.”

Nun venis la sepa kaj lasta, kaj kion ŝi povosciis? Ŝi povosciis senfine rakonti fabelojn.

“Jen estas ĉiuj miaj kvin fingroj!” diris la maljuna gnomo, “rakontu al mi fabelon pri ĉiu el ili!”

La elfknabino prenis lin je manartiko, kaj li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis, kaj kiam ŝi atingis la ringofingron, kiu, kvazaŭ sciante, ke estos fianĉino, ornamis sin per ora ringo, la maljuna gnomo ekkriis: “Tenu forte, kion vi havas, la mano apartenas al vi; mi mem volas havi vin kiel edzinon!”

La elfknabino respondis, ke ŝi antaŭe devas ankoraŭ rakonti la fabelon pri la ringofingro kaj pri la malgranda Petro-ludisto.

“Tiujn fabelojn ni aŭskultos en vintro!” diris la maljuna gnomo, “ankaŭ pri la abio ni aŭskultos kaj pri la betulo kaj pri la donacoj de la arbaraj nimfoj kaj pri la sonanta frosto! Vi havos sufiĉe da okazoj por rakonti, ĉar tie en la nordo oni ankoraŭ tro malmulte praktikas tiun arton. Tiam ni sidos en la ŝtona domo, kie brulas la keno, kaj ni trinkos mielvinon el la oraj kornoj de la antikvaj nordlandaj reĝoj. La nikso donacis al mi kelke da ili. Kiam ni tiel sidos kune, venos vizite la doma spirito, li kantos al vi ĉiujn kantojn de la paŝtistinoj. Kia plezuro tio estos! La salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn, sed ĝi tamen ne povos eniri! Estu certa, estas tre bone en la kara malnova Norvegujo! Sed kie estas la junuloj?”

Kie estis la junuloj? Ili kuradis sur la kampo kaj estingis la vaglumojn, kiuj bonkore plenumis la peton pri aranĝo de torĉa procesio.

“Ĉu estas konvene vagadi?” diris al ili la maljuna gnomo post ilia reveno. “Mi nun elektis por vi patrinon, nun vi povas elserĉi al vi fratinon de via patrino.”

Sed la junuloj diris, ke ili havas deziron fari parolojn kaj trinki porfratiĝon, sed ne havas eĉ la plej malgrandan deziron edziĝi. Kaj efektive ili faris parolojn, trinkis porfratiĝon, eltrinkante ĝis la fundo, por montri sian arton de trinkado, poste ili demetis siajn surtutojn kaj senceremonie kuŝiĝis sur la tablo, por dormi. Sed la maljuna gnomo dancis kun sia juna fianĉino en la ĉambro kaj interŝanĝis kun ŝi botojn, ĉar tio estas pli bontona, ol interŝanĝo de ringoj.

“Nun krias la koko!” diris la nejuna elfknabino, kiu estis la ĉefa mastrumistino. “Nun ni devas fermi la fenestrajn kovrilojn, por ke la suno ne enlumu bruligante!”

Kaj tiam la monteto fermiĝis.

Sed ekstere la lacertoj kuradis supren kaj malsupren en la krevinta arbo, kaj unu diris al alia: “Ho, kiel plaĉas al mi la nordlanda maljuna gnomo!”

“Al mi pli plaĉas la junuloj!” diris la lumbriko, sed la kompatinda mizera besto ne povis ja vidi!

Ruĝaj ŝuoj

Estis iam malgranda knabino, tre delikata kaj beleta, sed en somero ŝi devis ĉiam iri nudapiede, ĉar ŝi estis malriĉa, kaj en vintro kun grandaj lignaj ŝuoj, tiel ke la piedartiko de ŝia malgranda piedeto fariĝadis tute ruĝa, kio aspektis tre mizere.

Meze en la vilaĝo loĝis la maljuna patrino-ŝuistino. Ŝi sidis kaj kudris, tiel bone kiel ŝi povis, el ruĝaj malnovaj ĉifonoj de drapo paron da malgrandaj ŝuoj. Ili estis sufiĉe malelegantaj, sed la maljunulino havis tre bonan intencon, kiam ŝi entreprenis la laboron por la malgranda knabino. La knabineto estis nomata Karen .

Ĝuste en la tago de enterigo de sia patrino ŝi ricevis la ruĝajn ŝuojn kaj portis ilin je la unua fojo. Por funebro ili certe estis ne tre konvenaj, sed ŝi ja ne havis aliajn, kaj tial ŝi metis ilin sur siajn nudajn piedetojn kaj tiamaniere iris post la mizera ĉerko.

Subite aperis granda malnovmoda kaleŝo, en kiu sidis alta maljuna virino. Ŝi rigardis la malgrandan knabinon kaj eksentis kompaton al ŝi. Tial ŝi diris al la pastro: “Aŭskultu, donu al mi la malgrandan knabinon, mi fidele zorgos pri ŝi!”

Karen imagis al si, ke ĉion ĉi tion ŝi devas danki nur al la ruĝaj ŝuoj, sed la maljuna virino diris, ke ili estas teruraj, kaj ordonis, ke oni ilin forbruligu. Karenon mem oni vestis pure kaj dece; ŝi devis vizitadi la lernejon kaj lerni kudri, kaj la homoj diradis, ke ŝi estas beleta, sed la spegulo diradis: “Vi estas pli ol beleta, vi estas bela!”

Unu fojon la reĝino veturis tra la lando, havante kun si sian malgrandan filinon, kiu estis reĝidino. La homoj en granda amaso kolektiĝis antaŭ la palaco, kaj ankaŭ Karen estis tie. La malgranda reĝidino en blankaj vestoj staris ĉe pordo de balkono kaj lasis admiri sin; trenaĵon aŭ oran kronon ŝi ne havis, sed ŝi havis sur si belegajn ruĝajn marokenajn ŝuojn, kiuj certe estis multe pli elegantaj ol tiuj, kiujn patrino-ŝuistino faris por la malgranda Karen . Nenio en la mondo povas esti komparata kun ruĝaj ŝuoj!

Karen estis nun en tia aĝo, ke ŝi devis esti konfirmata; ŝi ricevis novajn vestojn, kaj ankaŭ novajn ŝuojn ŝi estis ricevonta. La riĉa ŝuisto en la urbo prenis mezuron por ŝia malgranda piedo. Tio estis farita en lia domo, en lia propra ĉambro, en kiu staris grandaj vitraj ŝrankoj kun belegaj ŝuoj kaj brilledaj botoj. Tio aspektis bele, sed la maljuna virino bedaŭrinde ne bone vidis, kaj tial tio ne faris al ŝi plezuron. Meze inter la ŝuoj staris paro da ruĝaj, ĝuste tiel samaj kiel tiuj, kiujn portis la reĝidino; kiel belaj ili estis! La ŝuisto diris, ke ili estis faritaj por grafidino, sed ne estis laŭmezuraj.

“Tio kredeble estas brilledo?” demandis la maljuna virino, “ili tiel brilas!”

“Jes, ili brilas!” diris Karen ; kaj ili montriĝis laŭmezuraj kaj estis aĉetitaj; sed la maljuna virino ne sciis, ke ili estas ruĝaj, ĉar neniam ŝi permesus al Karen iri al konfirmo kun ruĝaj ŝuoj, sed nun ŝi permesis. Ĉiuj homoj rigardis ŝian piedojn, kaj kiam trans la sojlon de la preĝejo ŝi eniris al la ĥorejo, ŝi havis la impreson, kvazaŭ eĉ la malnovaj bildoj sur la tombaj monumentoj, la portretoj de la predikistoj kaj de la predikistedzinoj, kun la rigidaj kolumoj kaj longaj nigraj roboj, fiksis siajn okulojn sur ŝiaj ruĝaj ŝuoj; kaj nur pri ili ŝi pensis, kiam la predikisto metis al ŝi la manon sur la kapon kaj parolis pri la sankta bapto, pri la interligo kun Dio, kaj ke ŝi de nun devas konduti kiel plenkreska kristanino. La orgeno ludis tiel solene, la ĉarmaj infanaj voĉoj kantis, kaj la maljuna kantoro kantis, sed Karen pensis nur pri la ruĝaj ŝuoj.

Post tagmezo la maljuna virino sciiĝis de ĉiuj flankoj, ke la ŝuoj estis ruĝaj, kaj ŝi diris, ke tio estas malbela, ke tio ne estas konvena kaj ke estonte Karen , ĉiufoje kiam ŝi iros en la preĝejon, metu sur sin nigrajn ŝuojn, eĉ se ili estos malnovaj.

La sekvantan dimanĉon estis la unua eŭkaristio de la konfirmitoj; Karen rigardis antaŭe la nigrajn ŝuojn, poste ŝi rigardis la ruĝajn – kaj poste ŝi denove rigardis la ruĝajn kaj surmetis ilin. Estis belega sunlumo; Karen kaj la maljuna virino iris laŭ vojeto tra la greno, kie estis iom polve.

Ĉe la pordo de la preĝejo staris maljuna soldato kun lambastono kaj kun eksterordinare longa barbo, kiu estis pli ruĝa ol blanka; jes, ĝi certe estis ruĝa. Li kliniĝis ĝis la tero kaj demandis la maljunan virinon, ĉu li eble senpolvigu al ŝi la ŝuojn. Karen ankaŭ etendis antaŭen sian malgrandan piedon. “Ha, kiaj belegaj dancŝuoj!” diris la soldato. “Sidu fortike dum la dancado!” kaj li ekfrapis per la mano la plandojn.

La maljuno virino donis al la soldato moneron kaj eniris kun Karen en la preĝejon.

Ĉiuj homoj en la preĝejo rigardis la ruĝajn ŝuojn de Karen , kaj ĉiuj bildoj ilin rigardis, kaj kiam Karen genustariĝis antaŭ la altaro kaj almetis al la lipoj la oran kalikon, ŝi pensis nur pri la ruĝaj ŝuoj. Ili kvazaŭ naĝis antaŭ ŝi en la kaliko; kaj ŝi forgesis kunkanti la himnon, ŝi forgesis preĝi sian Patronian.

Ĉiuj homoj nun forlasis la preĝejon, kaj la maljuna virino eniris en sian kaleŝon, Karen jam estis levinta sian piedon, por eniri post ŝi, kiam la maljuna soldato, kiu staris tute apude, diris: “Vidu, kiaj belegaj dancŝuoj!” Karen ne povis sin deteni, por ne fari kelke da dancpaŝoj! sed kiam ŝi komencis, la piedoj dancis kaj dancis senĉese. Estis tiel, kvazaŭ la ŝuoj ricevis potencon super ŝi, ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti. La koĉero devis kuri post ŝi kaj kapti ŝin; li levis ŝin en la kaleŝon, sed eĉ nun ankoraŭ la piedoj senripoze daŭrigis sian dancadon, tiel ke ŝi dolorige surtretis la piedojn de la bona maljuna virino. Nur kiam ŝi demetis de si la ŝuojn, la piedoj ricevis ripozon.

Hejme la ŝuoj estis metitaj en ŝrankon, sed Karen senlace ĉiam rigardadis ilin.

Jen la maljuna virino malsaniĝis, kaj oni diris, ke tre danĝere. Flegado kaj vartado estis nepre necesa, kaj neniu estis al ŝi pli proksima ol Karen . Sed en la urbo estis granda balo, al kiu Karen estis invitita. Ŝi rigardis la maljunan virinon, kiu estis ja nesaveble pereonta, ŝi rigardis la ruĝajn ŝuojn, kaj ŝajnis al ŝi, ke tio ne estas peko. Ŝi surmetis la ruĝajn ŝuojn – tion ŝi ja povis fari – sed tiam ŝi iris al la balo kaj komencis danci, kaj tion ŝi ne devis fari.

Sed kiam ŝi volis dekstren, la ŝuoj dancis maldekstren, kaj kiam ŝi volis supren en la salonon, la ŝuoj dancis malsupren el la salono, malsupren laŭ la ŝtuparo, tra ta strato kaj ekster la urban pordegon. Ŝi dancis, kaj ŝi estis devigata danci, rekte antaŭen, en la malluman arbaron.

Tiam inter la arboj io eklumis, kaj ŝi pensis, ke tio estas la luno, ĉar tio estis vizaĝo; sed tio estis la maljuna soldato kun la ruĝa barbo; li sidis kaj balancis la kapon kaj diris: “Kiaj belegaj dancŝuoj!”

Tiam ŝi ektimis kaj volis deĵeti la ruĝajn ŝuojn, sed ili sidis fortike; ŝi forĵetis de si siajn ŝtrumpojn, sed la ŝuoj estis fortike alkreskintaj al la piedoj, kaj ŝi dancis kaj ŝi estis devigata danci tra kampoj kaj herbejoj, en pluvo kaj en sunlumo, tage kaj nokte, sed nokte estis plej terure.

Ŝi dancis en la nefermitan tombejon, sed la mortintoj, kiuj tie ripozis, ne dancis, ili havis ion multe pli bonan por fari, ol danci. Ŝi volis sidiĝi sur la tombo de malriĉulo, kie floris la maldolĉa vermifugo, sed por ŝi ne ekzistis ripozo nek halto, kaj kiam ŝi aldancis al la nefermita pordo de la preĝejo, ŝi ekvidis apud ĝi anĝelon en longaj blankaj vestoj, kun flugiloj, kiuj de la ŝultroj atingis ĝis la tero; lia vizaĝo estis severa kaj serioza, kaj en la mano li tenis larĝan kaj lumantan glavon.

“Vi dancos,” li diris, “vi dancos en viaj ruĝaj ŝuoj, ĝis vi fariĝos pala kaj malvarma, ĝis via haŭto ĉirkaŭkovros nur skeleton! Vi dancos de pordo al pordo, kaj kie loĝas fieraj vantaj infanoj, tie vi frapos je la pordo, por ke ili vin aŭdu kaj vin timu. Vi dancos, vi dancos....”

“Indulgon!” ekkriis Karen . Sed ŝi ne aŭdis, kion la anĝelo respondis, ĉar la ŝuoj ŝin forportis tra la pordo sur la kampon, trans vojojn kaj vojetojn, kaj senĉese ŝi devis danci.

Unu matenon ŝi preterdancis preter unu pordo, kiu estis al ŝi tre bone konata. Interne sonis sanktaj kantoj, oni elportis ĉerkon, kovritan per florkronoj. Tiam ŝi sciiĝis, ke la maljuna virino mortis, kaj ŝi havis la senton, ke ŝi estas forlasita de ĉiuj kaj la anĝelo de Dio ŝin kondamnis.

Ŝi dancis kaj ŝi estis devigata danci, danci en la malluma nokto. La ŝuoj portis ŝin trans dornojn kaj ŝtipojn, kaj ŝi estis ŝirata ĝissange; ŝi dancis trans la erikejon al malgranda sole staranta domo. Ĉi tie, kiel ŝi sciis, loĝis la ekzekutisto, kaj ŝi ekfrapetis per la fingroj je la fenestraj vitroj kaj diris:

“Elvenu! elvenu! Mi ne povas enveni, ĉar mi devas danci!”

La ekzekutisto respondis: “Vi kredeble ne scias, kiu mi estas! Mi dehakas al la malbonaj homoj la kapon, kaj nun mi aŭdas, ke mia hakilo tintas!”

“Ne dehaku al mi la kapon!” diris Karen , “ĉar en tia okazo mi ne povus penti mian pekon! Sed dehaku al mi la piedojn kun la ruĝaj ŝuoj.” Ŝi konfesis sian grandan kulpon, kaj la ekzekutisto dehakis al ŝi la piedojn kun la ruĝaj ŝuoj, sed la ŝuoj dancis kun la malgrandaj piedoj for, trans la kampon, en la profundan arbaron.

Li faris por ŝi lignajn krurojn kaj lambastonojn, lernigis al ŝi mortkanton, kiun ordinare kantas la malriĉaj pekuloj, kaj ŝi kisis la manon, kiu dehakis ŝiajn piedojn, kaj ŝi iris pluen tra la erikejo.

“Nun mi suferis sufiĉe pro la rugaj ŝuoj!” ŝi diris; “nun mi iros en la preĝejon, por ke oni povu min vidi!” Rapide ŝi iris al la pordo de la preĝejo; sed kiam ŝi alproksimiĝis, la ruĝaj ŝuoj dancis antaŭ ŝi, kaj ŝi timiĝis kaj iris returne.

Dum la tuta semajno ŝi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj larmoj; sed kiam venis la dimanĉo, ŝi diris: “Vere, nun mi sufiĉe suferis kaj luktis! Nun mi opinias, ke mi estas tiel same bona, kiel multaj el tiuj; kiuj sidas en la preĝejo kaj fiere rigardas de supre la aliajn.” Kuraĝe ŝi komencis sian iradon; sed kiam ŝi apenaŭ venis ĝis la enira pordo de la tombejo, ŝi subite ekvidis, ke la ruĝaj ŝuoj dancas antaŭ ŝi. Ŝi timiĝis, returnis sin kaj pentis tutkore pri sia peko.

Ŝi iris al la domo de la pastro kaj proponis sin kiel servistinon; ŝi promesis, ke ŝi estos diligenta kaj faros ĉion, kion ŝiaj fortoj permesos, ke pri la pago ŝi ne zorgas, ŝi nur deziras denove ricevi rifuĝon kaj esti ĉe bonaj homoj. La pastredzino kompatis ŝin kaj prenis ŝin kiel servistinon. Ŝi estis ĉiam diligenta kaj meditema. Silente ŝi sidadis kaj aŭskultadis atente, kiam la pastro vespere laŭte legis el la Biblio. Ĉiuj infanoj ŝin ekamis; sed kiam ili parolis pri belaj vestoj kaj ornamoj kaj pri tio, kiel agrable kredeble estas esti reĝidino, ŝi balancadis la kapon.

La sekvantan dimanĉon ĉiuj iris en la preĝejon kaj demandis ŝin, ĉu ŝi volas akompani ilin; sed malĝoje kaj kun larmoj en la okuloj ŝi rigardis siajn lambastonojn, kaj tiam la aliaj iris, por aŭskulti la vorton de Dio, sed ŝi iris sola en sian malgrandan ĉambreton, kiu estis nur tiel granda, por doni lokon al lito kaj unu seĝo. Tie ŝi sidiĝis kun sia preĝolibro, kaj dum ŝi kun pia animo legis en ĝi, la vento alportadis al ŝi el la preĝejo la sonojn de la orgeno, kaj ŝi levis sian larmomalsekan vizaĝon kaj diris: “Dio estu favorkora al mi, la pekulino!”

Tiam la suno eklumis hele kaj serene, kaj tute antaŭ ŝi aperis la anĝelo de Dio en la blankaj vestoj, la sama, kiun ŝi en tiu fatala nokto vidis en la preĝejo, sed li ne tenis plu la akran glavon, li tenis belegan verdan branĉon, tute kovritan de rozoj. Li ektuŝis per ĝi la plafonon, kiu etendis sin pli kaj pli alten, kaj tie, kie ĝi estis tuŝita, eklumis ora stelo; li ektuŝis la murojn, kaj ili plivastiĝis, ĝis ŝi ekvidis la orgenon, kiu estis ludata, kaj la malnovajn bildojn de la antaŭaj pastroj kaj pastredzinoj. La paroĥanoj sidis en la feste ornamitaj seĝoj kaj kantis el la preĝolibro. Tiamaniere la preĝejo mem venis al la kompatinda servistino en ŝian malgrandan, malvastan ĉambreton, aŭ eble ŝi venis tien. Ŝi sidis en preĝeja seĝo apud la ceteraj domanoj de la pastro, kaj kiam post la fino de la sankta kanto ŝi ekrigardis, ili kapsalutis ŝin kaj diris: “Estis bona ago, ke vi venis, Karen !”

“Estis favorkoraĵo de Dio!” ŝi respondis.

Kaj la orgeno ludis, kaj la ĥoro de la infanaj voĉoj sonis milde kaj ĉarme. La hela sunlumo varme fluis tra la fenestro en la preĝejan seĝon, en kiu Karen sidis. Ŝia koro fariĝis tiel plena de sunlumo, paco kaj ĝojo, ke ĝi krevis. Sur la radioj de la suno ŝia animo flugis al Dio, kaj antaŭ Lia trono neniu demandis pri la ruĝaj ŝuoj.

Konkurso de saltado

Pulo, akrido kaj cerambiko volis iam vidi, kiu el ili povas salti plej alte, kaj tial ili invitis la tutan mondon kaj ĉiujn aliajn, kiuj volus veni, por rigardi tiun artkonkurson. Oni devas konfesi, tri elprovitaj saltistoj estis tiuj, kiuj kunvenis tie en la ĉambro.

“Al tiu, kiu saltos plej alte, mi donos mian filinon kiel edzinon!” diris la reĝo, “ĉar estus efektive tro mizere, se tiuj personoj saltus senrekompence.”

La pulo elpaŝis la unua; ĝi montris siajn bonajn manierojn, salutante ĉiuflanken; ne estas mirinde, ĉar sango de fraŭlinoj fluis en ĝiaj vejnoj, kaj – kio havas gravan signifon – ĝi estis alkutimiĝinta al interrilatoj kun homoj.

Poste elpaŝis la akrido; certe, ĝi estis multe pli peza; sed ĝi havis gracian kreskon kaj aperis en verda uniformo, kiu estis ĉe ĝi denaskiĝa; krom tio ĝi fieris pri tio, ke ĝi devenas el tre antikva familio en la lando Egipta, kie tiu familio estis tre alte honorata, Oni prenis ĝin de libera kampo kaj metis en kartodomon, kies tri etaĝoj ĉiuj estas konstruitaj el ludkartoj kun la figura flanko internen. Tie ekzistas pordoj kaj fenestroj, kiuj ĉiuj estas eltranĉitaj nur en tiaj kartoj, kiuj prezentas kerajn damojn. “Mi kantas tiel,” ĝi fanfaronis, “ke dekses indiĝenaj griloj, kiuj fajfadis de sia plej frua infaneco kaj tamen ne ricevis kartodomon, ĉe la aŭskultado de mia kantado pro ĉagreno fariĝis ankoraŭ pli maldikaj ol ili estis jam antaŭe.”

Ambaŭ, la pulo kaj la akrido, tiamaniere atentigis ĉiun pri sia valoro kaj pri tio, ke ili povas sin rigardi kiel indajn ricevi la manon de reĝidino.

La cerambiko nenion diris, sed oni asertis pri ĝi, ke ĝi des pli multe pensas, kaj kiam la korta hundo ĝin priflaris, ĝi garantiis, ke la cerambiko estas el bona familio. La maljuna konsilano, kiu pro persista silentado ricevis tri ordenojn; asertis, ke li scias tute certe, ke la cerambiko havas la kapablon de antaŭdirado, ke laŭ ĝia dorso oni povas antaŭvidi, ĉu oni havos mildan ĉu severan vintron, kaj tion oni ne povas vidi eĉ sur la dorso de la kalendaristo.

“Mi nenion diras!” diris la maljuna reĝo, “sed mi iras mian propran vojon kaj havas miajn proprajn pensojn!”

Jen oni devis fari la provon. La pulo saltis tiel alte, ke neniu povis tion vidi, kaj tial oni diris, ke ĝi tute ne saltis, kaj tio estis ja mizera kalumnio.

La akrido saltis nur duonon de tiu alteco, sed bedaŭrinde ĝi saltis al la reĝo rekte en la vizaĝon kaj la reĝo diris, ke tio estas malbonkonduta.

La cerambiko longe staris silente kaj pripensadis; tiel ke oni fine pensis, ke ĝi tute ne povoscias salti.

“Ĉu ĝi nur ne malsaniĝis?” diris la hundo kaj denove ĝin priflaris. Furr! ĝi subite per oblikva svingiĝo saltis rekte sur la bruston al la reĝidino, kiu sidis sur malalta ora benketo.

Tiam la reĝo diris: “La plej alta salto estas, kiam oni per eksalto leviĝas ĝis mia filino, ĉar en tio konsistas la vera bontoneco, sed por tia ideo estas bezonata bona kapo, kaj la cerambiko pruvis, ke ĝi havas kapon. Ĝi havas la kapon sur la ĝusta loko.”

Kaj tial ĝi ricevis la reĝidinon.

“Mi saltis ja plej alte!” konsolis sin la pulo. “Sed estas tute egale. Ŝi prenu la pezan moŝton! Mi saltis ja plej alte, sed por esti bone vidata en la mondo, oni devas havi sufiĉan korpon!”

Post tio la pulo iris en fremdlandan militservon, kie, kiel oni diras, ĝi estas mortigita.

La akrido sidiĝis eksterurbe en kavo kaj meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo, kaj ĝi ankaŭ diris: “Korpon oni devas havi, korpon oni devas havi!” Kaj ĝi ekkantis sian strange malgajan kanton, el kiu ni prenis nian historion, kiu, se ĝi ne estus presita, povus esti rigardata kiel mensogaĵo.

Paŝtistino kaj kamentubisto

Ĉu vi iam vidis vere malnovmodan ŝrankon, tute nigran pro maljuneco kaj kun skulptitaj spiralaĵoj kaj foliaĵoj? Ĝuste tia staris en unu loĝejo. Ĝi estis heredaĵo el la tempo de la praavino, kaj la skulptaĵo, per kiu ĝi estis kovrita de supre ĝis malsupre, prezentis rozojn kaj tulipojn. La plej strangaj spiralaĵoj troviĝis sur ĝi, kaj el ili elstaris malgrandaj kapoj de cervoj kun multepintaj kornoj. Sed en la mezo sur la ŝranko staris skulptita tuta viro; li havis ridindan aspekton, kaj li mem efektive ridis, aŭ pli ĝuste li rikanis, ĉar oni neniel povis tion nomi ridado. Krom tio li havis kaprajn piedojn, malgrandajn kornojn, elirantajn el la frunto, kaj longan barbon. La infanoj, kiuj ordinare ludadis en la ĉambro, nomis lin ĉiam la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro. Lia nomo estis konforma al lia aspekto; kiel lia formo estis skulptita kun granda malfacileco, tiel ankaŭ lia nomo estis tre malfacile elparolebla, kaj ne ekzistas multe da homoj, kiuj povus fieri per tia titolo. Multe da arto kaj penoj estis eluzita, por ekzistigi lin. Seninterrompe li rigardadis al la tualeta tablo, ĉar tie staris ĉarma malgranda paŝtistino el porcelano. Ŝiaj ŝuoj estis oritaj, ŝia vesto estis belete bukita per rozo, kaj krom tio ŝi havis oran ĉapelon kaj paŝtistan bastonon; ŝi estis io ĉarma, Tute apud ŝi staris malgranda kamentubisto, karbonigra, sed ankaŭ el porcelano. Li estis tiel same eleganta kaj pura, kiel ĉiu alia; ke li prezentis kamentubiston, tio estis kaŭzita nur de kaprico de la fabrikisto de porcelanaĵoj; ĉi tiu tiel same bone povus fari el li reĝidon, ĉar estis tute egale.

Tre ĉarme li staris tie kun sia ŝtupetaro kaj kun vere knabina vizaĝo kiel lakto kaj sango, kaj tio en efektiveco estis eraro, ĉar iom nigra li ja povus esti. Li staris plej proksime de la paŝtistino. Ambaŭ ili estis starigitaj tie, kie ili staris, kaj ĉar ili estis starigitaj tiel proksime, ili interfianĉiĝis. Kaj efektive tio estis tre ĝusta partio, ambaŭ estis junaj, ambaŭ estis el la sama porcelano kaj egale rompeblaj.

Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco. Ĝi prezentis maljunan Ĥinon, kiu povosciis balanci la kapon; li ankaŭ estis el porcelano, kaj li diris, ke li estas la avo de la malgranda paŝtistino, kion li tamen ne povis pruvi. Li asertis, ke li havas potencon super ŝi, kaj tial al la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro, kiu svatiĝis pri la malgranda paŝtistino, li kapbalancis sian jeson.

“Vi ricevas edzon,” diris la maljuna Ĥino, “edzon, kiu, kiel mi supozas, estas el mahagona ligno; li povas fari vin kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestredzino. Li havas plenan ŝrankon da arĝentaĵoj, ne kalkulante la enhavon de la sekretaj fakoj.”

“Sed mi ne volas iri en la malluman ŝrankon!” diris la malgranda paŝtistino; “oni diris al mi, ke li tie havas dekunu porcelanajn edzinojn!”

“Tiam vi estos la dekdua!” diris la Ĥino. “Kiam hodiaŭ nokte krakos en la malnova ŝranko, vi festos vian interedziĝon, kiel mi estas Ĥino!” Kaj li ekbalancis la kapon kaj endormiĝis.

Sed la paŝtistino ploris kaj rigardis sian plejamaton, la porcelanan kamentubiston.

“Mi petas vin plej insiste,” ŝi diris, “iru kun mi en la malproksiman mondon, ĉar ĉi tie ni ne povas resti!”

“Mi faros ĉion, kion vi volas!” diris la malgranda kamentubisto. “Ni tuj iru; mi estas konvinkita, ke mi povos liveri al vi vivrimedojn per mia profesio!”

“Se ni almenaŭ jam estus forlasintaj la tablon!” ŝi respondis; “mi fariĝos denove gaja nur tiam, kiam ni estos jam ekstere en la malproksima mondo!”

Li konsolis ŝin kaj montris al ŝi, kiel ŝi devas meti sian piedeton sur la skulptitajn randojn kaj sur la oritajn foliaĵojn ĉirkaŭ la piedo de la tablo; sian ŝtupetaron li ankaŭ uzis kiel helpon, kaj tiamaniere ili baldaŭ estis malsupre sur la planko. Sed kiam ili ekrigardis la malnovan ŝrankon, ili rimarkis en ĝi strangetan maltrankvilecon. Ĉiuj skulptitaj cervoj elstarigis pli antaŭen siajn kapojn, levis la kornarojn kaj turnis la kolojn. La kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro ekscitite saltis supren kaj kriis al la maljuna Ĥino: “Jen ili forkuras! Jen ili forkuras!”

Forta teruro atakis ilin, kaj rapide ili ensaltis en la fakon de la subfenestra benko.

Tie kuŝis tri aŭ kvar ludkartaroj, kiuj estis ne kompletaj, kaj malgranda pupa teatro, kiu, kiom la cirkonstancoj tion permesis, estis aranĝita por ludo. Tie oni ĝuste en tiu momento ludis komedion, kaj ĉiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika, sidis en la unua vico kaj ventumadis sin per siaj tulipoj, kaj post ili staris ĉiuj buboj kaj montris, ke ili havas kapon, eĉ ne sole supre, sed ankaŭ malsupre, kiel la ludkartoj ja ordinare havas. La teatraĵo traktis pri du geamantoj, al kiuj la sorto ne permesis ricevi sin reciproke, kaj la paŝtistino ploris pri tio, ĉar tio estis kiel ŝia propra historio.

“Mi ne povas tion elteni!” ŝi ekkriis. “Mi devas eliri el la fako.” Sed kiam ili denove staris sur la planko kaj ekrigardis al la tablo supren, ili vidis, ke la maljuna Ĥino vekiĝis kaj balanciĝadis per la tuta korpo; en sia malsupra parto li estis ja nur bulo.

“Jen venas la maljuna Ĥino!” ekkriis la malgranda paŝtistino kaj falis pro aflikto sur siajn porcelanajn genuojn.

“Mi havas ideon!” diris la kamentubisto. “Ni rampu en la vazon, kiu staras tie en la angulo; tie ni povas kuŝi sur rozoj kaj lavendoj, kaj al li, se li alproksimiĝos, ni povos ŝuti salon en la okulojn!”

“Tio ne povas savi nin por ĉiam!” respondis la paŝtistino; “krom tio mi scias, ke la maljuna Ĥino kaj tiu vazo iam estis fianĉigitaj inter si, kaj malnova amo, kiel oni diras, ne rustiĝas. Ne, restas nenia alia rimedo, ol iri en la malproksiman mondon!”

“Ĉu vi efektive havas la kuraĝon iri kun mi en la malproksiman mondon?” demandis la kamentubisto. “Ĉu vi pripensis, kiel granda ĝi estas kaj ke ni neniam plu povos reveni ĉi tien?”

“Mi pripensis!” ŝi diris decide.

La kamentubisto fikse ŝin ekrigardis kaj diris: “Mia vojo iras tra la kamentubo! Ĉu vi efektive havas la kuraĝon rampi kun mi tra la forno, kiel tra la interno, tiel ankaŭ tra la tubo? Per tiu vojo ni venos en la kamentubon, kaj tie mi estas en mia elemento. Ni leviĝos tiel alten, ke ili ne povos nin atingi, kaj tute supre tie troviĝas truo, tra kiu ni eliras en la malproksiman mondon.”

Kaj li alkondukis ŝin al la pordeto de la forno.

“Hu, kiel nigre tie estas!” ŝi diris, ŝi tamen iris kun li tra la interno kaj tra la tubo, kie ŝin ĉirkaŭis plej mallumega nokto.

“Nun ni estas en la kamentubo!” li diris; “kaj vidu, super ni briletas plej bela stelo!”

Efektive tio estis stelo en la ĉielo, kiu lumis rekte sur ilin, kvazaŭ ĝi volus montri al ili la vojon. Kaj ili grimpis kaj grimpis sur abomeninda vojo tiel alten, tiel alten. Sed li levadis kaj ŝovadis, li tenis ŝin kaj montradis al ŝi la plej bonajn lokojn; kien ŝi devas meti siajn porcelanajn piedetojn. Tiel ili iom post iom tragrimpis ĝis la rando de la kamentubo kaj sidiĝis sur ĝi, ĉar ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.

Alte super ili etendiĝis la ĉielo kun ĉiuj siaj steloj, kaj sub ili vidiĝis la tegmentoj de la domoj. Vasta panoramo prezentiĝis al ili, malproksima vido sur la grandan mondon. Tiel la kompatinda paŝtistino ĝin ne imagis al si; ŝi apogis sian kapeton al sia kamentubisto kaj ploris tiel maldolĉe, ke la oro de ŝia zono desaltis.

“Tio estas tro multe!” ŝi diris; “tion mi ne povas elteni! La mondo estas tro granda! Ho, se mi estus denove sur la malgranda tablo sub la spegulo! Neniam mi fariĝos denove gaja, antaŭ ol mi estos tie. Se mi sekvis vin en la malproksiman mondon, vi povas nun sekvi min hejmen, se vi efektive min amas.”

La kamentubisto admonis ŝin per prudento, direktis la interparoladon sur la maljunan Ĥinon kaj la kapropiedan superan kaj suban ĝeneralan ĉefmilitestron, sed ŝi ĝemploris tiel, ke eĉ ŝtono aŭ pli ĝuste porcelano devis moliĝi, kaj ŝi kisis sian malgrandan kamentubiston tiel kore, ke li ne povis sin deteni, por ne cedi al ŝi, kiel ajn malsaĝa tio estis.

Tiel ili nun denove kun granda malfacileco grimpis tra la kamentubo malsupren, rampis tra la interno kaj tra la tubo, kio certe ne estis io agrabla, kaj jen ili staris en la malluma forno. Tie ili aŭskultis malantaŭ la pordeto, por sciiĝi, kiel la aferoj staras en la ĉambro. En ĝi estis tute silente; ili elrigardis, – ha, tie kuŝis la Ĥino meze sur la planko, li estis falinta de la tablo, kiam li volis postkuri ilin, kaj li kuŝis rompita en tri pecojn. La tuta dorso deapartiĝis kiel unu peco, kaj la kapo ruliĝis en angulon. La kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro staris tie, kie li ĉiam staris kaj meditis.

“Estas terure!” diris la malgranda paŝtistino, “la maljuna aveto disrompiĝis en pecojn, kaj ni estas kulpaj pri tio. Tion mi ne povas postvivi!” Kaj ŝi tordis siajn malgrandajn manetojn.

“Oni certe povos ankoraŭ kunkunglui lin!” diris la kamentubisto. “Ho jes, oni povos tre bone lin kunkunglui. Nur ne estu tuj tiel malkvieta. Se oni cementos lin en la dorso kaj donos al li solidan vinkton en la nuko; tiam li denove estas kiel nova kaj povos ankoraŭ sufiĉe nin insulti.”

“Tiel vi opinias?” ŝi demandis. Kaj tiam ili returne grimpis sur la tablon kaj stariĝis sur sia antaŭa loko.

“Tiel malproksimen ni sekve venis!” diris ironie la kamentubisto. “Ni povis ne fari la klopodojn!”

“Se ni nur antaŭe kunkungluus la maljunan aveton!” diris la paŝtistino. “Ĉu tio kostos tre multe?” Kaj oni lin kunkungluis. La posedantoj lasis cementi lin en la dorso, bona vinkto estis trametita tra lia kolo, kaj li fariĝis kiel nova, nur balanci la kapon li plu ne povis.

“Videble vi fariĝis fiera de tiu tempo, kiam vi rompiĝis!” diris la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro, “ŝajnas al mi, ke tio tute ne estas deca kaŭzo por fieriĝo! Ĉu mi ŝin havos, aŭ ĉu mi ŝin ne havos?”

La kamentubisto kaj la malgranda paŝtistino petege rigardis la maljunan Ĥinon; ili timis, ke li kapjesos; sed li ne povis tion fari; kaj li ne volis rakonti al fremdulo, ke li havas konstantan vinkton en la nuko. Tial la porcelanaj hometoj restis kune kaj benis la vinkton de la aveto kaj amis sin reciproke, ĝis ili rompiĝis.

Dano Holger

En Danujo staras malnova kastelo, nomata Kronborg , kiu troviĝas tute ĉe la Sundo, kie la grandaj ŝipoj ĉiutage grandanombre preterveturas, Anglaj, Rusaj, Prusaj, Ili salutas la malnovan kastelon per kanonoj: “Bum!” kaj la malnova kastelo respondas ankaŭ per kanonoj: “Bum!” Ĉar tio estas la lingvo de la kanonoj, per kiu ili diras “Bonan tagon” kaj “Koran dankon”, En vintro tie ne pasas ŝipoj, tiam la tuta Sundo ĝis la Sveda bordo estas kovrita de glacio. Plenforma vojo tie transkondukas, sur ĝi flirtas la flagoj Dana kaj Sveda, kaj la frataj popoloj de Danujo kaj Svedujo salutas sin reciproke, ne per kanonoj, sed per amika manpremo, kaj ili prenas unuj de la aliaj blankan panon kaj kringojn, ĉar fremda manĝaĵo havas plej bonan guston. Sed la plej bela kaj plej interesa estas tamen la malnova Kronborg , sub kiu, en profunda, malluma kelo, kien oni neniun enlasas, sidas la Dano Holger . Li estas vestita per fero kaj ŝtalo kaj apogas sian kapon sur la fortaj brakoj; lia longa barbo pendas malsupren el la marmora tablo, kiun ĝi trakreskis. Li dormas kaj sonĝas, sed en la sonĝo li vidas ĉion, kio okazas supre en Danujo. Ĉiun Kristnaskan vesperon venas anĝelo de Dio kaj diras al li, ke liaj sonĝoj estas bazitaj sur realaĵo kaj ke li povas trankvile dormi plue, ĉar Danujo ankoraŭ ne troviĝas en ia granda danĝero. Sed se ĝi iam falos en tian danĝeron, tiam la maljuna Dano Holger leviĝos, tiel ke la tablo krevos, kiam li liberigos sian barbon. Tiam li denove eliros en la taglumon kaj ekbatos la malamikojn tiel, ke la sonadon de la bataliloj oni aŭdos en ĉiuj landoj de la mondo.

Ĉion ĉi tion pri la Dano Holger iam rakontis maljuna avo al sia malgranda nepo, kaj la malgrandulo sciis, ke kion la avo rakontas, tio estas pura vero. Dum li tiel sidis kaj rakontis, li skulptis grandan lignan bildon. Ĝi devis prezenti la Danon Holger kaj estis destinita por ornami la antaŭaĵon de ŝipo, ĉar la maljuna avo laŭ sia profesio estis skulptisto, kaj tio estas tia homo, kiu eltranĉas la antaŭaĵajn figurojn, laŭ kiuj ĉiu ŝipo havas sian nomon. Ĉi tie li nun eltranĉis la Danon Holger , kiu staris rekte kaj fiere kaj en unu mano tenis la larĝan batalan glavon, dum la dua mano estis apogata al la Dana blazono.

La maljuna avo rakontis tiom multe pri gloraj Danaj viroj kaj virinoj, ke la malgranda nepo fine imagis al si, ke li scias nun tiom same multe, kiom povas scii la Dano Holger , kiu ja nur sonĝas pri ĉio. Kiam la knabo estis enlitigita, li tiom multe pensis pri tio, ke li profunde enŝovis sian mentonon en la litkovrilon, kaj ŝajnis al li, ke li havas longan barbon, kiu alkreskis al ĝi.

La maljuna avo tamen restis ankoraŭ ĉe sia laboro kaj skulptis la lastan parton, la Danan blazonon. Kiam ĝi estis finita, li pririgardis la tutan faritaĵon kaj pensis pri ĉio, kion li legis kaj aŭdis kaj kion li hodiaŭ vespere rakontis al la malgranda knabo. Li movetis la kapon, viŝis siajn okulvitrojn, surmetis ilin denove kaj diris: “En mia tempo la Dano Holger certe ne revenos; sed la knabo tie en la lito eble havos la okazon vidi lin kaj partopreni en la faroj, se ili estas veraĵo.” La maljuna avo denove movetis la kapon, kaj ju pli longe li rigardis sian Danon Holger , des pli klare fariĝis al li, ke li faris bonan bildon. Li preskaŭ havis la impreson, kvazaŭ spirito de vivo ĝin trafluas, kvazaŭ ĝi ricevas kolorojn kaj la armaĵo brilas kiel ŝtalo kaj fero. La koroj en la Dana blazono fariĝis videble ĉiam pli kaj pli ruĝaj, kaj la leonoj kun la oraj kronoj preparis sin por salto.

“Ĉi tio estas ja la plej bela el ĉiuj blazonoj de la mondo!” diris la maljunulo. “La leonoj signifas forton kaj la koroj mildecon kaj amon.” Li rigardis la supran leonon kaj pensis ĉe tio pri la reĝo Knut, kiu alkatenis la grandan Anglujon al la trono de Danujo; kaj li rigardis la duan leonon kaj pensis pri Valdemar , kiu unuigis Danujon kaj submetis la Vendajn landojn. Li rigardis la trian leonon kaj rememoris Margareton, kiu unuigis la Skandinavajn regnojn sub unu sceptro. Sed kiam li rigardis la ruĝajn korojn, ili lumis ankoraŭ pli brile ol antaŭe, ili aliformiĝis en flamojn, kiuj moviĝis, kaj en sia spirito li sekvis ĉiun el ili.

La unua flamo transportis lin en malvastan, malluman malliberejon. Tie sidis malliberulino, ĉarmega virino, filino de Kristiano la Kvara: Eleonoro Ulfeldt ; kaj la flamo sidiĝis kiel rozo sur ŝia brusto kaj interfianĉiĝis kune kun ŝia koro en unu aman fajron, kun la koro de la plej nobla kaj plej bona el ĉiuj Danoj virinoj.

“Ho, kia koro en la blazono de Danujo!” diris la maljuna avo.

Kaj lia spirito sekvis la duan flamon, kiu kondukis lin eksteren sur la maron, kie tondris la kanonoj, kie la ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo; kaj la flamo alkroĉiĝis en formo de ordena rubando al la brusto de Hvitfeldt, kiam li sin kaj sian ŝipon eksplode pereigis, por savi la ŝiparon.

La tria flamo transportis lin al la malgajaj kabanoj de Grenlando, kie la misiisto Han Egede kun amo laboris per vortoj kaj faroj; la flamo estis stelo sur lia brusto, koro por la Dana blazono.

Kaj la rememoro de la maljuna avo kuris antaŭen antaŭ la ŝvebanta flamo, ĉar li sciis, al kiu celo la flamo strebis. En la mizera dometo de la vilaĝanino staris Frederiko la Sesa kaj skribis sian nomon per kreto sur la trabo. La flamo tremis sur lia brusto, tremis en lia koro; en tiu vilaĝana dometo lia koro fariĝis koro en la blazono de Danujo. La maljuna avo viŝis siajn okulojn, ĉar li konis ja reĝon Frederikon kun la arĝente blankaj haroj kaj la honestaj bluaj okuloj kaj vivis por li, kaj li kunmetis siajn manojn kaj silente rigardis antaŭen. Tiam la bofilino de la maljuna avo aliris al li kaj atentigis lin, ke estas jam malfrue, ke li ĉesu labori kaj sidiĝu al la kovrita vespermanĝa tablo.

“Bela tamen estas la kreitaĵo, kiun vi faris, avo!” ŝi diris. “La Dana Holger kaj nia tuta malnova blazono! Ŝajnas al mi, ke ĉi tiun vizaĝon mi jam iam vidis!”

“Ne, vi ĝin certe ne vidis!” respondis la maljuna avo, “sed mi ĝin vidis, kaj mi penis skulpti ĝin en ligno tiel, kiel ĝi en la rememoro ankoraŭ ŝvebas antaŭ mia animo. Tio estis tiam, kiam la Angloj staris sur la ankradejo, en la tago, kiu estas glora en la kronikoj de Danujo, la duan de Aprilo, kiam ni montris, ke ni estas ankoraŭ la malnovaj Danoj. Sur la fregato ‘Danujo’, sur kiu mi servis en la ŝiptaĉmento de Steen Bille , unu viro batalis flanke de mi. Estis kvazaŭ la kugloj zorge lin evitas! Gaje li kantadis malnovajn melodiojn kaj pafadis kaj bataladis, kvazaŭ li estus pli ol homo. Mi memoras ankoraŭ klare lian vizaĝon; sed de kie li venis, kien li iris, mi ne scias, neniu scias. Ofte mi pensis, ke tio povis esti la maljuna Dana Holger , kiu alnaĝis el Kronborg , por helpi al ni en la horo de danĝero. Tia estis mia penso, kaj tie staras lia bildo.”

La bildo ĵetis supren sur la muron longan ombron, kiu parte etendiĝis ankoraŭ sur la plafonon. Oni havis la impreson, kvazaŭ ĝi venas de la propra vivanta persono de la Dana Holger , ĉar la ombro moviĝadis, kio cetere povis esti kaŭzata ankaŭ de la neregula moviĝado de la kandela flamo; kaj la bofilino kisis la maljunan avon kaj kondukis lin al la granda brakseĝo antaŭ la tablo, kaj ŝi kaj ŝia edzo; kiu estis ja la filo de la maljuna avo kaj la patro de la malgranda knabo, kiu kuŝis en la lito, sidis kaj manĝis sian vespermanĝon. La maljuna avo rakontis pri la Danaj leonoj kaj la Danaj koroj; pri la forto kaj la mildeco, kaj klarigis en plej konvinka maniero, ke krom la forto, kiu troviĝas en la glavo, ekzistas ankoraŭ alia forto. Kaj li montris al la librobreto, sur kiu kuŝis malnovaj libroj, sur kiu kuŝis la plena kolekto de komedioj de Holberg , kiujn li pro ilia amuzeco tiel ofte legis, ke li opiniis, ke li rekonas en ili ĉiujn personojn de siaj malnovaj tagoj.

“Vidu, tiu ankaŭ povosciis bati!” diris la maljuna avo; “ĉiujn malsaĝaĵojn kaj krudaĵojn de la popolo li batadis tiel longe, kiel la sorto al li permesis.” Kaj la maljuna avo kapsignis en la direkto al la spegulo, sur kies tableto staris la kalendaro kun la “Ronda Turo”, la observatorio, kiel titola vinjeto, kaj li diris: “ Tycho Brahe , li ankaŭ estis viro, kiu povosciis apliki glavon; ne por haki karnon kaj oston, sed por trahaki pli klaran vojon inter la steloj de la firmamento! Kaj plue li, kies patro estis mia samprofesiano, li, la filo de la maljuna skulptisto, li, kiun ni mem vidis kun la blankaj haroj kaj la larĝaj ŝultroj, li, kies nomo resonas en ĉiuj landoj de la mondo! Jes, li povoscias haki, mi povoscias nur tranĉeti! Ho jes, la Dana Holger povas aperi en diversaj formoj, tiel ke la famo pri la Dana forto estas aŭdata sur la tuta tera globo! Ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen !”

Sed la malgranda knabo en la lito vidis klare la malnovan Kronborgon ĉe la Sundo, la vivantan Danan Holgeron, kiu profunde malsupre sidas kun barbo enkreskinta en la tablon kaj sonĝas pri ĉio, kio okazas ĉi tie supre. Sed Holger sonĝis ankaŭ pri la malgranda mizera ĉambro, en kiu sidis la skulptisto. Li aŭdis ĉion, kio tie estis rakontata, li movetis en la dormado la kapon kaj diris:

“Jes, vi Danoj, memoru pri mi, konservu min en viaj pensoj! Mi venos en la momento de mizero!”

Tie antaŭ Kronborg lumis la hela tago, kaj la vento transportadis la tonojn de la arbara korno el la najbara lando; la ŝipoj preterveturadis kaj salutadis: “Bum! Bum!” kaj el Kronborg oni respondadis: “Bum! Bum!” Sed kiel ajn forte oni pafadis, tamen la Dana Holger ne vekiĝis, ĉar tio estis ja nur: “Bonan tagon!” kaj “Koran dankon!” Por lin veki, devas esti pafate alie; sed li certe iam vekiĝos, ĉar la Dana Holger havas medolon en la ostoj.

Knabineto kun alumetoj

Estis terure malvarme; neĝo faladis, kaj fariĝis jam vespero; tio estis la lasta vespero en la jaro, vespero de Silvestro. En tiu malvarmo kaj en tiu mallumo sur la strato iris malgranda malriĉa knabino kun nekovrita kapo kaj nudaj piedoj. Estas vero, ke ŝi havis sur si pantoflojn, kiam ŝi foriris el sia domo; sed tio estis tre grandaj pantofloj, ili antaŭe estis uzataj de ŝia patrino, tiel grandaj ili estis, kaj ilin la knabineto perdis, kiam ŝi rapidis transkuri la straton, kiam du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis; unu pantoflon oni plu ne povis trovi, kaj kun la alia forkuris iu knabo, kiu promesis, ke li uzos ĝin kiel lulilon, kiam li iam havos infanojn.

Tiamaniere la malgranda knabino iradis sur la nudaj graciaj piedetoj, kiuj de malvarmo estis tute ruĝaj kaj bluaj. En sia malnova antaŭtuko ŝi portis amason da alumetoj, kaj unu fasketon ŝi tenis en la mano. En la daŭro de la tuta tago neniu ion aĉetis de ŝi, neniu donis al ŝi almozon. Malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin pluen kaj aspektis jam tute senespera kaj senkuraĝa. La neĝaj flokoj faladis sur ŝiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super ŝia nuko, sed pri tiu ornamo ŝi certe ne pensis. El ĉiuj fenestroj radiis hela brilo de kandeloj, kaj sur ĉiuj stratoj estis sentata la odoro de bongusta ansera rostaĵo. Estis ja vespero de Silvestro, kaj tiu penso okupis ĉiujn sentojn de la malgranda knabino.

En unu angulo inter du domoj; el kiuj unu iom pli elstaris sur la straton ol la alia, ŝi kaŭre sidiĝis. Ŝiajn malgrandajn piedetojn ŝi subtiris sub sin, ŝi tamen ankoraŭ pli suferis de la frosto, kaj malĝraŭ tio ŝi ne kuraĝis iri hejmen, ĉar ŝi ne vendis ankoraŭ eĉ unu skatoleton da alumetoj, ne ricevis ankoraŭ eĉ unu speson. Ŝi certe ricevus batojn de la patro, kaj malvarme estis ja hejme ankaŭ; ili tie havis super si nur la tegmenton, kaj la vento akre fajfadis internen, kvankam en la plej grandajn fendojn estis enŝovitaj pajlo kaj ĉifonoj. Ha, kia agrablaĵo estus nun unu alumeto! Se ŝi nur povus kuraĝi elpreni unu el la skatoleto, ekfroti ĝin je la muro kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn! Fine la infano eltiris unu el la alumetoj, “Riŝ!” kiel ĝi eksplodis, kiel ĝi brulis! La alumeto eligis varman helan flamon, kiel malgranda kandelo, kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton. Tio estis mirinda flamo; la malgranda knabino havis la impreson, kvazaŭ ŝi sidas antaŭ granda fera forno kun latunaj fermiloj kaj latunaj ornamaĵoj; la fajro brulis tiel bele kaj varmigis tiel agrable! La knabineto jam etendis siajn piedojn, por varmigi ankaŭ ilin, – tiam la flamo estingiĝis. La forno malaperis, ŝi sidis kun stumpeto de forbrulinta alumeto en la mano.

Ŝi ekbruligis alian alumeton, ĝi brulis, ĝi lumis, kaj tiu loko de la muro, sur kiun falis la lumo, fariĝis travidebla kiel gazo. La rigardo de la knabineto penetris rekte en la ĉambron, kie la tablo estis kovrita per blindige blanka tablotuko kaj delikata porcelano kaj sur ĝi plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj. Kaj kio estis ankoraŭ pli ravanta, – la ansero elsaltis el la plado kaj kun forko kaj tranĉilo en sia dorso balanciĝante ekiris sur la planko; ĝi iris ĝuste en la direkto al la malriĉa knabino. Sed la alumeto estingiĝis, kaj oni vidis plue nur la dikan malvarman muron.

Ŝi ekbruligis novan alumeton. Kaj jen la knabineto sidis sub plej belega Kristnaska arbo; ĝi estis ankoraŭ pli granda kaj multe pli riĉe ornamita ol tiu, kiun ŝi en la sankta vespero vidis tra la vitra pordo ĉe la riĉa komercisto. Miloj da kandeloj brulis sur la verdaj branĉoj, kaj mikskoloraj bildoj, similaj al tiuj, kiuj estis ekspoziciitaj en la fenestroj de la magazenoj, rigardis sur ŝin; la knabineto etendis al ili ambaŭ manojn, – tiam la alumeto estingiĝis. La multo da Kristnaskaj kandeloj leviĝis pli kaj pli alten, kaj nur nun ŝi vidis, ke tio estis la helaj steloj. Unu el ili falis malsupren kaj trenis post si tra la ĉielo longan strion da fajro. “Nun iu mortas!” diris la knabineto, ĉar la maljuna avino, kiu sola estis afabla en rilato al ŝi, sed nun jam delonge plu ne vivis, estis dirinta: “Kiam stelo falas, tiam unu animo leviĝas al Dio.”

Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ sin vastan lumon, kaj en la brilo de ĉi tiu staris la maljuna avino, hele prilumita, milda kaj afabla.

“Avineto!” ekkriis la infano, “ho, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos tuj, kiam la alumeto finiĝos, vi malaperos, kiel la varma forno, la bongusta ansera rostaĵo kaj la granda briletanta Kristnaska arbo!” Rapide ŝi ekbruligis la tutan restaĵon de la alumetoj, kiuj ankoraŭ troviĝis en la skatoleto, ŝi volis reteni la avinon; kaj la alumetoj disvastigis tian brilon, ke estis pli hele ol en luma tago. Tiel granda, tiel bela la avino neniam estis; ŝi prenis la malgrandan knabinon sur sian brakon, kaj ili ekŝvebis alten en brilo kaj ĝojo; malvarmo, malsato kaj timo malaperis, – ili estis ĉe Dio.

Sed en la angulo ĉe la domo en la malvarma matena horo sidis la malgranda knabino kun ruĝaj vangoj, kun rideto ĉirkaŭ la buŝo, – senviva, frostiĝinta en la lasta tago de la jaro. La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro, kiu sidis kun la alumetoj, el kiuj preskaŭ unu tuta skatoleto estis forbruligita. “Ŝi volis sin varmigi!” oni diris. Neniu sciis, kion belan ŝi vidis, en kia brilo ŝi kun la maljuna avino eniris en la ĝojon de nova jaro.

Bildo el kastelremparo

Estas aŭtuno, ni staras sur la remparo de la kastelo kaj rigardas sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la Sveda bordo, kiu alte leviĝas en la lumo de la vespera suno. Malantaŭ ni la remparo krute malleviĝas. Tie staras belaj arboj, la flavaj folioj defalas de la branĉoj. En la profundo staras malserenaj, malbonimpresaj domoj kun lignaj palisaroj, kaj interne, kie iradas la gardostarantoj, estas tre malvaste kaj malĝoje; sed ankoraŭ pli malserenaj estas tie poste la kradfenestraj malliberejoj, en kiuj sidas malliberuloj, la plej gravaj krimuloj.

Radio de la subiranta suno enfalas en la nudan kameron. La suno lumas sur bonulojn kaj malbonulojn! La malserena kolermiena malliberulo rigardas la malvarman radion de la suno per malama rigardo. Malgranda birdo alflugas al la kradita fenestro. La birdo kantas por bonuloj kaj malbonuloj! Ĝi kantas mallongan “kvivit”, restas, batas per la flugilo, elpinĉas el ĝi plumon, hirtigas la aliajn plumojn ĉirkaŭ la kolo, – kaj la malbona homo en la katenoj tion rigardas. Pli milda esprimo aperas sur lia malama vizaĝo. Penso, kiun li mem ne povas klarigi al si, elnaĝas en lia brusto; ĝi estas parenca al la radio de la suno, kiu falas tra la krado, parenca al la bonodoro de la violoj, kiuj en printempo abunde kreskas tie ekstere. Subite eksonas ĉaskorno, ĉarme kaj forte. La birdo forflugas de la krado de la malliberulo, la radio de la suno malaperas, kaj mallume estas interne en la kamero, mallume en la koro de la malbona homo; sed la suno tamen enlumis, la birdo enkantis.

Sonu plue, vi tonoj de la bela ĉaskorno! La vespero estas milda, la maro estas glata kiel spegulo kaj silenta.

El fenestro en Vartou

Apud la verda remparo, kiu ĉirkaŭas Kopenhagon, staras granda ruĝa konstruaĵo kun multe da fenestroj, en kiuj kreskas balzaminoj kaj geranioj; mizere ĝi aspektas interne, kaj malriĉaj maljunaj homoj loĝas en ĝi. Tio estas la tiel nomata Vartou .

Jen en la supra ĉambreto maljuna fraŭlino apogas sin al la kadro de la fenestro: ŝi deŝiras velkintan folion de sia balzamino kaj rigardas al la verda remparo, kie ludas gajaj infanoj. Pri kio ŝi pensas? Dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ ŝia spirito.

La malriĉaj infanoj, kiel feliĉe ili ludas! Kiaj ruĝaj vangoj, kiaj radiantaj okuloj! sed ili havas sur si nek ŝuojn nek ŝtrumpojn. Ili ludas sur tiu loko de la verda remparo, kie, kiel rakontas la legendo, antaŭ multe, multe da jaroj, kiam la tero tie ĉiam pli kaj pli faladis profunden, oni logis senkulpan infanon kun floroj kaj ludiloj en nefermitan tombon, kiun oni masonfermis, dum la infano ludis kaj manĝis. Depost tiu tempo la remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo. La infanoj ne sciis la legendon, alie ili ankoraŭ nun aŭdus la ploradon de la infano tie sub la tero kaj la roso sur la herbo aperus al ili kiel varmegaj larmoj. Ili ne sciis la historion pri la Dana reĝo, kiu, kiam la malamikoj ekstere staris tendare, preterrajdis ĉi tie kaj ĵuris, ke li ne kapitulacos. Tiam venis virinoj kaj viroj kaj verŝis bolantan akvon malsupren sur la blanke vestitajn malamikojn, kiuj en la neĝo rampis supren sur la ekstera flanko de la remparo.

Gaje ludis la malriĉaj infanoj.

Ludu, ho malgranda knabino! Baldaŭ venos la jaroj, jes, la varmege alsopirataj, la feliĉaj jaroj: la konfirmatoj promenas mano en mano, vi iras en blanka vesto, kiu al via patrino kaŭzis tre grandajn elspezojn, kvankam ĝi estas rekudrita el pli granda, malnova vesto! Vi ricevas ruĝan ŝalon, kiu longe treniĝas post vi; sed tial oni ankaŭ povas vidi, kiel granda ĝi estas, multe tro granda. Vi pensas pri via parada vesto kaj pri Dio. Belega estas la promenado sur la remparo! Kaj la jaroj rapide preterkuras, ofte kun malluma tago, sed kun junece gaja menso, kaj vi ricevas amikon, kvankam vi mem preskaŭ tion ne rimarkas. Vi renkontiĝas. Vi promenas sur la remparo en la unuaj tagoj de la printempo, kiam ĉiuj sonoriloj de preĝejoj proklamas la grandan pentotagon. Oni ne povas ankoraŭ trovi violojn, sed ekstere antaŭ Rosenborg staras arbo kun la unuaj verdaj burĝonoj; tie vie haltas. Ĉiujare la arbo elkreskigas verdajn branĉojn, tion faras nenia koro en homa brusto, ĝin traglitas pli da mallumaj nuboj, ol kiom la nordo scias. Malfeliĉa infano! tombo fariĝas la fianĉa ĉambro de via fianĉo, kaj vi fariĝas maljuna fraŭlino: El Vartou vi malantaŭ balzaminoj rigardas la ludantajn infanojn, vi vidas la ripetiĝadon de via propra historio.

Kaj ĝuste tiu dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ la animo de tiu maljuna fraŭlino, kiu tie rigardas al la remparo, kie lumas la suno, kie la infanoj kun la ruĝaj vangoj, sed sen ŝtrumpoj kaj sen ŝuoj ĝojkrias, kiel ĉiuj aliaj birdoj de la ĉielo.

Malnova strata lanterno

Ĉu vi aŭdis jam la historion pri la malnova strata lanterno? Ĝi certe ne estas tre gaja kaj amuza, tamen unu fojon oni povas ĝin aŭskulti. Tio estis bona malnova strata lanterno, kiu dum tre multe da jaroj bone servis, sed nun devis esti forigita. Tio estis la lasta vespero, kiun ĝi sidis sur sia kolono kaj prilumis la straton, kaj en la koro estis al ĝi tiel, kiel al maljuna baletistino, kiu dancas la lastan vesperon kaj scias, ke komencante de morgaŭ ŝi malgaje pasigados sian vivon en soleca subtegmenta ĉambreto. La lanterno sentis veran teruron antaŭ la morgaŭa tago, ĉar ĝi sciis ja, ke en tiu tago ĝi la unuan fojon devas aperi en la urba domo, por ke sinjoroj la urbaj delegitoj ĝin ekzamenu, ĉu ĝi ankoraŭ estas uzebla, ĉu ne. Tie oni devis decidi, ĉu oni povas ankoraŭ sendi ĝin sur unu el la pontoj, por tie lumi, aŭ al unu el la fabrikoj en la kamparo; eble ĝi tuj devos migri al la fandisto, por ke li ĝin disfandu. Estas vero, ke tiam oni povos fande aliformigi ĝin en ĉion eblan, eĉ en ion plej altan, sed ĝin maltrankviligis tio, ke ĝi ne sciis, ĉu ĝi povos tiam konservi la memoron pri sia ekzistado en formo de strata lanterno. Sed kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo ĝi devos ja fordisiĝi de la lanternisto kaj de lia edzino, kiujn ĝi rigardis tute kiel sian familion. Ĝi fariĝis lanterno, kiam li fariĝis lanternisto. Tiam la virino estis tre delikata kaj fiera, nur vespere ŝi honoradis la lanternon per ekrigardo, kiam ŝi preterpasis ĝin, sed dum la tago neniam. Sed en la lastaj jaroj, kiam ili ĉiuj tri, la lanternisto, lia edzino kaj la lanterno, fariĝis maljunaj, la virino ĝin ankaŭ vartadis, solide purigadis kaj enverŝadis en ĝin oleon. Honestaj estis la geedzoj, ili ne trompis la lanternon eĉ je unu guto. Tio estis ĝia lasta vespero sur la strato, kaj morgaŭ ĝi devis prezentiĝi en la urba domo; ĉi tiuj du mallumaj pensoj okupis la lanternon, kaj tial oni povas prezenti al si, kiel ĝi brulis. Sed ankaŭ aliaj pensoj trudiĝis al ĝi. Multe ĝi estis vidinta, multe ĝi estis priluminta, eble tiom same multe, kiom la tridek ses sinjoroj urbaj delegitoj, sed tion ĝi ne diris, ĝi estis bonkora maljuna lanterno, kiu neniun volis ofendi, precipe sian estraron. Multe, multe elnaĝis en ĝia memoro, kaj de tempo al tempo la flamo en ĝi ekflagradis, kvazaŭ interna voĉo dirus al ĝi: “ankaŭ min oni rememoros!”

Ekzemple jen estis iam bela juna homo, – jes, multe da jaroj pasis de tiu tempo; li venis kun letero skribita sur rozokolora papero tre delikata kaj kun oraj randoj; gracie ĝi estis skribita, tio estis skribkaraktero de sinjorino. Li legis ĝin dufoje, kisis ĝin, ekrigardis per ambaŭ siaj okuloj al mi kaj diris: “Mi estas la plej feliĉa homo!” Jes, nur li kaj mi sciis, kio staris en la unua letero de lia amatino. – Mi memoras ankoraŭ du aliajn okulojn; estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari. Ĉi tie sur la strato okazis pompa enterigira ceremonio; la juna bela virino kuŝis en la ĉerko sur la velurkovrita funebra veturilo. Tia granda amaso da floroj kaj kronoj kovris la ĉerkon, tia granda multo da torĉportantoj akompanis la procesion, ke mia brilo tute paliĝis. La trotuaro estis plena de dense amasiĝintaj homoj, kiuj ĉiuj sekvis la funebran procesion; sed kiam la torĉoj preterpasis kaj mi ekrigardis ĉirkaŭen, mi vidis, ke iu staras ankoraŭ ĉe la kolono kaj ploras; neniam mi forgesos tiujn du okulojn, plenajn de malĝojo, kiuj ekrigardis al mi supren.

Tiel la maljuna strata lanterno, kiu lumis hodiaŭ la lastan fojon, estis maltrankviligata de multaj pensoj. La gardostaranto, kiu estas anstataŭata, scias ja, kiu estas lia posteulo, kaj povas diri al li kelke da vortoj, sed la lanterno ne konis sian anstataŭonton, kaj tamen ĝi ja povus doni al tiu diversajn notojn pri pluvo kaj malbonvetero, ĝis kiu loko la lunlumo atingas sur la trotuaro kaj de kiu flanko blovas la vento.

Ĉe la strata defluilo staris tri estaĵoj, kiuj prezentis sin al la lanterno, supozante, ke ĝi estas la fordononto de la ofico. Unu el ili estis kapo de haringo, kiu, kiel oni scias, lumas en mallumo, kaj ĝi tial havis la konvinkon, ke tio estus granda ŝparo de oleo, se ĝi ricevus la postenon sur la lanterna kolono. La dua estis peco da putra ligno, kiu ankaŭ disĵetas ĉirkaŭen de si kelkan brilon, ĉiuokaze pli grandan ol la haringo; krom tio ĝi estis la lasta peco de arbo, kiu iam estis ornamo de la arbaro. La tria estis lampiro. De kie ĉi tiu venis en la nuna jartempo, la lanterno ne povis kompreni, sed la lampiro ĉi estis kaj ankaŭ lumis; sed la putra ligno kaj la kapo de haringo ĵuris, ke ĝi povoscias lumi nur en difinita tempo kaj ke tial ĝi neniel estas konsiderinda.

La malnova lanterno diris, ke neniu el ili lumas sufiĉe, por servi kiel strata lanterno, sed tion neniu el ili kredis; kaj kiam ili aŭdis, ke la lanterno mem ne estos la fordonanto de la ofico, ili diris, ke tio estas tre ĝojiga cirkonstanco, ĉar ĝi estas jam tro malforta de maljuneco, por fari ĝustan elekton.

Subite de la angulo de la strato venis la vento, ekbruis tra la fumtruo de la lanterno kaj diris al ĝi: “Kion tio signifas? Mi aŭdas, ke vi volas morgaŭ foriri? Ĉu nun efektive estas la lasta vespero, en kiu mi vin trovas ĉi tie? En tia okazo vi ricevos de mi adiaŭan donacon. Mi nun bonorde aerumos vian kranion tiel, ke ne sole vi povos klare kaj precize rememori tion, kion vi vidis kaj aŭdis, sed vi havos tian klaran kapon, ke ĉion, kio en via ĉeesto estos rakontata aŭ legata, vi ĉion vidos antaŭ vi kiel vivantan.”

“Ho, tio estas tro multe!” diris la malnova strata lanterno. “Koran dankon! Se oni nur ne refandos min!”

“Tio ne okazos!” respondis la vento. “Jen mi trablovos al vi vian keston de memoro; se vi povos ricevi ankoraŭ aliajn similajn donacojn, vi povos ankoraŭ ĝui sufiĉe gajan vivovesperon!”

“Se oni nur ne refandos min!” diris la lanterno; “ĉu ankaŭ por tia okazo vi povas garantii al mi la konservon de la memoro?”

“Maljuna lanterno, estu prudenta!” diris la vento kaj komencis blovi. Dume aperis la luno. “Kian adiaŭan donacon vi donas?” demandis la vento.

“Mi donacas nenion!” respondis la luno; “mi estas ja nun en la stadio de malkreskado, kaj la lanternoj neniam lumis al mi, sed mi lumis al la lanternoj!” Kaj la luno iris returne malantaŭ la nubojn, ĉar ĝi ne volis, ke oni ion eltrudu de ĝi. Guto da akvo, tiel granda kiel el tegmenta defluilo, nun falis ĝuste sur la fumtruon de la lanterno; sed la guto rakontis, ke ĝi venas el la grizaj nuboj kaj estas ankaŭ donaco kaj eble la plej bona. “Mi trapenetros vin tiel, ke vi ricevos la kapablon, se vi tion deziros, dum unu nokto tiel perfekte rustiĝi, ke vi tute disfalos kaj fariĝos polvo.”

Sed la lanterno rigardis tion kiel donacon malbonan, kaj ankaŭ la vento opiniis tiel same. “Ĉu vi havas nenion pli bonan? ĉu vi havas nenion pli bonan?” ĝi blovis tiel laŭte, kiel ĝi povis. Tiam falis radianta falstelo, kiu tiris post si longan luman strion.

“Kio tio estis?” ekkriis la kapo de haringo. “Ĉu ne stelo falis tie malsupren? Mi havis la impreson, ke ĝi flugis en la lanternon. Nu, se la oficon deziras eĉ tiaj alte starantaj personoj, tiam ni povas trankvile iri hejmen.” Kaj tion ĝi faris, kaj la aliaj ankaŭ; sed la malnova lanterno subite eklumis mirinde forte. “Tio estis bela donaco!” ĝi diris. “La helaj steloj, pri kiuj mi ĉiam tiel forte ĝojis kaj kiuj tiel belege radias, kiel mi en efektiveco neniam povis radii, kvankam mia tuta celado kaj penado estis direktita al tio, ili min, malnovan lanternon, ne lasis nerimarkita, sed ili sendis unu el la siaj al mi kun donaco, kiu konsistas en la kapablo, ke ĉio, kion mi mem memoras kaj vidas tute klare, povas esti vidata ankaŭ de tiuj, kiujn mi amas; kaj tio ja efektive estas la vera ĝojo, ĉar se oni ne povas dividi ĝin kun aliaj, ĝi estas nur duona ĝojo!”

“Tio estas tre estiminda pensmaniero!” diris la vento. “Sed bedaŭrinde vi ne scias; ke por tio oni bezonas vakskandelojn. Se oni ne ekbruligas en vi vakskandelon, tiam neniu el la aliaj povas ion vidi ĉe vi. Tion la steloj ne pripensis; ili opinias, ke ĉio, kio lumas, enhavas en si almenaŭ unu vakskandelon. Sed nun mi estas jam laca!” diris la vento, “nun mi ekripozos.” Kaj ĝi ekripozis.

La sekvantan tagon, nu, la sekvantan tagon ni povas transsalti; la sekvantan vesperon la lanterno kuŝis sur la brakseĝo, kaj kie? Ĉe la maljuna lanternisto. Pro sia longa fidela servado li, konforme al sia peto, ricevis de sinjoroj la urbaj delegitoj la permeson preni al si la malnovan lanternon kiel sian propraĵon. Antaŭe ili ridis lin pro lia peto, ili tamen donis al li sian konsenton, kaj jen nun la lanterno kuŝis sur la brakseĝo, tute apude de la varma forno, kaj ŝajnis, kvazaŭ ĝi pro tio fariĝis pli granda, ĝi okupis preskaŭ la tutan seĝon. La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo kaj ĵetadis afablajn rigardojn al la malnova lanterno, al kiu ili volonte donus lokon ĉe la tablo mem. Kvankam ili loĝis en kelo, kiu troviĝis du ulnojn sub la tero kaj al kiu la eniro kondukis tra pavimita vestiblo, tamen agrabla varmo regis en ilia ĉambro, ĉar draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ ĉia trablovo. Tute pure kaj bonorde estis ĉi tie, kurtenoj kovris la litolokon kaj la malgrandajn fenestrojn, kaj sur unu el la fenestraj bretoj staris du strangaj florpotoj. La maristo Kristiano alportis ilin kun si el Hindujo; tio estis du elefantoj el argilo sen dorso, sur kies loko el la enŝutita tero kreskis en unu el ili plej bela poreo, kiu prezentis la tutan legomĝardenon de la maljunaj geedzoj, en la dua kreskis granda floranta geranio, kiu prezentis la florĝardenon. Sur la muro pendis granda diverskolora bildo kun la subskribo: “Kongreso de Vieno” ; tie ĉiuj reĝoj kaj imperiestroj prezentiĝis egale bone. Ŝvarcvalda horloĝo kun plumbaj peziloj faradis “tik-tak” kaj ĉiam iris tro frue, sed la maljunaj homoj diris, ke tio estas pli bona ol se ĝi irus tro malfrue. Ili manĝis sian vespermanĝon, kaj la malnova strata lanterno kuŝis, kiel ni diris, sur la brakseĝo tute apude de la varma forno. La lanterno havis la impreson, kvazaŭ la tuta mondo renversiĝis. Sed kiam la lanternisto ĝin ekrigardis kaj parolis pri tio, kion ili ambaŭ kune travivis, en pluvo kaj en bona vetero, en la klaraj mallongaj someraj vesperoj kaj en neĝa blovado, kiam li kun sopiro iradis al la hejma kelo, tiam por la malnova lanterno ĉio denove estis en ordo; ĉar ĝi ja ĉion tion vidis tiel, kvazaŭ tio ĝuste nun starus antaŭ ĝiaj okuloj. Jes, la vento efektive donis al ĝi bonan internan lumon.

Ili estis tre diligentaj kaj viglaj, la maljunaj geedzoj, neniun horon ili pasigis en senlaboreco. Dimanĉe posttagmeze ili elprenadis tiun aŭ alian libron, plej volonte ian priskribon de vojaĝo, kaj la maljuna viro laŭte legadis pri Afriko, pri la grandaj arbaroj kaj elefantoj, kiuj vagas, tie sovaĝe, kaj la maljuna virino aŭskultadis atente kaj rigardadis nerimarkate al la argilaj elefantoj, kiuj estis florpotoj. “Mi preskaŭ tute klare povas tion prezenti al mi!” ŝi diradis. Sed la lanterno tiam sentis la plej sopiran deziron, ke ĉi estu ia vakskandelo, kiun oni povus ekbruligi kaj starigi en ĝi, ĉar tiam tiuj homoj vidus ĉion tiel precize, kiel la lanterno tion vidis, la altajn arbojn, la dense interplektitajn branĉojn, la nudajn nigrajn homojn surĉevale kaj tutajn amasojn da elefantoj, kiuj per siaj larĝaj piedoj dispremadis la kanojn kaj arbetaĵojn.

“Kion povas helpi al mi ĉiuj miaj kapabloj, se ne ĉi estas vakskandelo!” ĝemis la lanterno. “Ili havas nur oleon kaj seban kandelon, kaj tio ne sufiĉas!”

Unu tagon en la kelon estis enportita tuta fasko da vakskandelaj stumpetoj; la grandajn pecojn oni bruligis, kaj la malgrandajn la maljuna virino uzis por vaksi per ili sian fadenon ĉe la kudrado. Vakskandeloj do nun ĉi estis, sed al neniu venis en la kapon enmeti peceton en la lanternon.

“Jen mi staras kun miaj fenomenaj kapabloj!” diris la lanterno; “mi havas ĉion en mi, sed mi ne povas tion komuniki al ili! Ili eĉ ne suspektas, ke mi povas aliformigi iliajn blankajn murojn en plej belajn tapetojn, en riĉajn arbarojn, en ĉion, kion ili nur povas deziri! Ili tion eĉ ne suspektas!”

Frotpurigita kaj brilpura la lanterno staris en angulo, kie ĝi tuj faladis en la okulojn; estas vero, ke la homoj mokadis la malnovan eluzitaĵon, kiel ili tion nomis, sed la maljunaj geedzoj ne atentis tion, por ili la lanterno estis kara kaj valora.

Unu tagon – tio estis la naskiĝtago de la maljuna lanternisto – la maljuna virino aliris al la lanterno, ridetis kaj diris: “Hodiaŭ mi volas por lia honoro ilumini la ĉambreton.” La lanterno ekknaris en sia lada kamentubo, pensante: “Fine en ilian kapon venas lumo!” Sed oni metis en ĝin nur oleon, ne vakskandelon. Ĝi brulis dum la tuta vespero, sed ĝi konvinkiĝis, ke la donaco de la steloj, la plej bona el ĉiuj donacoj, por ĉi tiu vivo restos senviva trezoro. Tiam ĝi eksonĝis – se oni havas tiajn kapablojn, oni povas sonĝi – ke la maljunuloj mortis kaj ke gi mem venis al ferfandisto por esti refandita. Ĝi havis la saman antaŭtimon kiel tiam, kiam ĝi estis venonta en la urbodomon kaj ekzamenota de sinjoroj la urbaj delegitoj. Kvankam ĝi posedis la kapablon rustiĝi kaj disfali en polvon, ĝi tamen ne faris uzon de tio, kaj tial ĝi venis en la fandofornon kaj fariĝis plej bela fera kandelingo, kiu tre taŭgis por vakskandeloj. Ĝi havis la formon de anĝelo, kiu portis bukedon, kaj mezen en la bukedon oni enmetadis la kandelon. La kandelingo ricevis lokon sur verda skribtablo, kaj la ĉambro estis tre hejmeca kaj komforta. Tie staris multe da libroj, tie pendis grandvaloraj bildoj, tio estis la ĉambro de poeto. Ĉio, kion li pensis kaj skribis, preterpasadis antaŭ li tute korpe kaj vivante. Lia ĉambro aliformiĝadis en profundajn mallumajn arbarojn, en sunplenajn herbejojn, kie gravamiene promenadis la cikonio, kaj en ferdekon de ŝipo alte sur ondiĝanta maro.

“Kiajn kapablojn mi tamen posedas!” diris la malnova lanterno, vekiĝante. “Mi preskaŭ deziregas, ke oni min refandu! Sed ne, tiel longe kiel la maljunaj geedzoj vivas, tio ne fariĝu! Ili min amas pro mia nuna formo. Mi anstataŭas ja al ili proprajn infanojn, ili min purigis kaj donis al mi oleon, kaj al mi estas tiel same bone, kiel al tiu mura pentraĵo, kiu prezentas la kongreson, kvankam ĝi estas ja io tre altranga!”

Depost tiu tempo ĝi havis pli da interna trankvileco, kaj tion la honesta malnova strata lanterno plene meritis.

Najbaraj familioj

Vere, oni povus supozi, ke en la vilaĝa lageto okazis ia grava fariĝo, sed en efektiveco nenio okazis. Ĉiuj anasoj, ĉu ili en plej bela anima trankvileco kuŝis sur la akvo, ĉu ili staris sur la kapo – ĉar tion ili bonege povosciis – per unu fojo ekkuris sur la teron. En la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de iliaj piedoj, kaj ilian kriadon oni aŭdis jam en granda malproksimeco. La akvo forte ekmoviĝis; ĵus ĝi estis ankoraŭ klara kiel spegulo, oni vidis en ĝi ĉiun arbon, ĉiun arbetaĵon ĉe la bordo kaj la malnovan vilaĝanan domon kun la truoj en la frontono kaj kun la nesto de hirundoj, sed antaŭ ĉio la grandan rozarbetaĵon plenan de floroj, kiu de la muro preskaŭ rekte pendis super la akvo; kaj kiel pentraĵo ĉio klare kopiiĝis en ĝi, nur kun la diferenco, ke ĉio staris sur la kapo. Sed kiam la akvo nun malkvietiĝis, ĉio intermiksiĝis kaj la tuta bildo malaperis. Du anasaj plumoj; kiuj defalis de la anasoj, kiam ili ekflugis supren, balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj subite ili ekpeliĝis, kvazaŭ blovo de vento ektuŝus la akvon, sed tute ne ĉi estis vento, kaj baldaŭ ili denove kuŝis trankvile kaj la akvo fariĝis glata kiel spegulo. Denove oni klare vidis la frontonon kun la nesto de hirundoj kaj ankaŭ la rozarbetaĵon; ĉiu rozo speguliĝis, ili vere estis belegaj, sed ili mem tion ne suspektis, ĉar neniu tion diris al ili. La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn, kaj la rozoj sentis sin tiel same feliĉaj kiel ni, kiam agrablaj pensoj trairas nian animon.

“Kiel bela estas la ekzistado!” diris ĉiu rozo. “Se mi povus ankoraŭ havi ian deziron, mi nur dezirus, ke mi povu kisi la sunon pro tio, ke ĝi estas tiel varma kaj klara. Ankaŭ la rozojn tie sur la fundo de la akvo mi volus kisi, ili similas al ni en plej frapanta maniero. Mi volus kisi la ĉarmajn junajn birdojn tie en la nesto; kelkaj similaj troviĝas ankaŭ supre super ni. Ili elŝovas la kapetojn kaj pepas tre mallaŭte; ili ne havas ankoraŭ plumojn, kiel ilia patro kaj ilia patrino. Ni havas bonajn najbarojn, kiel super ni, tiel ankaŭ sub ni. Ho, kiel bela estas la ekzistado!”

La malgrandaj idoj supre kaj sube – la subaj estis ja nur la respeguliĝo en la akvo – estis paseroj, ilia patro kaj ilia patrino estis ankaŭ paseroj. Ili okupis la malplenan neston de hirundoj de la pasinta jaro, en ĝi ili nun kuŝis kaj rigardis ĝin kiel sian hejmon.

“Ĉu ili estas anasidoj, tiuj, kiuj tie naĝas?” demandis la junaj paseroj, kiam ili vidis la plumojn de anasoj, kiuj naĝis sur la akvo.

“Se vi demandas, faru saĝajn demandojn!” respondis la patrino. “Ĉu vi ne vidas, ke tio estas plumoj, viva vesta ŝtofo simila al tiu, kiun mi havas kaj kiun vi ricevos, sed la nia estas pli delikata! Se ni nur havus ilin ĉi tie supre en la nesto, ĉar ili varmigas. Mi volus nur scii, kio tiel ektimigis la anasojn! Kredeble estis io en la akvo, ĉar mi ja certe ne estas la kaŭzo, kvankam mi iom tro laŭte diris al vi ‘pep’. La dikkapaj rozoj devus tion scii, sed ili scias nenion, ili ĉiam nur rigardas sin mem kaj odoras. Ĉi tiuj najbaroj jam forte tedis al mi.”

“Aŭskultu la ĉarmajn malgrandajn birdojn tie supre!” diris la rozoj; “ili volas nun ankaŭ komenci kanti; ili tion ne povas ankoraŭ fari bone, sed la afero jam iros! Kian grandan ĝojon tio kredeble donas! Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn!”

Subite venis galope du ĉevaloj, al kiuj oni devis trinkigi akvon. Vilaĝana knabo sidis sur unu el ili, kaj li estis demetinta ĉiujn siajn vestojn, nur sian nigran ĉapelon, tre grandan kaj larĝan, li portis fiere sur la kapo. La knabo fajfis tiel vigle, kiel malgranda birdo, kaj enrajdis en la plej profundan lokon de la lageto. Kiam li alproksimiĝis al la rozarbetaĵo, li deŝiris unu rozon kaj enŝovis ĝin sur la ĉapelon. Tiele li opiniis sin bone ornamita, kaj li forrajdis. La aliaj rozoj postrigardis sian fratinon kaj demandis unu la alian: “Kien ŝi veturas?” sed neniu el ili tion sciis.

“Ho; se mi povus elveni en la mondon!” diris unu rozo al alia. “Tamen ankaŭ ĉi tie hejme en nia propra verdaĵo estas bele! Dum la tago la suno lumas tiel varme, kaj en la nokto la ĉielo lumas ankoraŭ pli bele. Tion ni povas vidi tra la multaj malgrandaj truoj, kiuj troviĝas en ĝi.”

Tio, kion ili rigardis kiel truojn, estis la steloj, ĉar la rozoj ne sciis pli ĝuste.

“Ni alportas ĉirkaŭ la domo vivon kaj movadon!” diris la pasera patrino, “kaj nestoj de hirundoj alportas feliĉon, diras la homoj, tial ili ĝojas, ke ili nin havas. Sed tiuj najbaroj, tuta arbetaĵo kun rozoj, kiu suprenrampas la muron, alportas malsekecon. Espereble oni ne permesos al ĝi plu stari tie, tiam tie almenaŭ povos kreski greno. La rozoj taŭgas nur por rigardi ilin kaj flari ilin, aŭ maksimume por meti ilin sur la ĉapelon. Ĉiujare, tion mi scias de mia patrino, ili defalas, la vilaĝanino ilin salas, ili ricevas francan nomon, kiun mi ne povas elparoli kaj kiu min eĉ tute ne interesas, kaj por havi bonan odoron, oni metas ilin sur ardantan feran tabulon. Vidu, en tio konsistas ilia tuta kariero, ili taŭgas nur por la okuloj kaj la nazo. Tion sciu!”

Kiam fariĝis varme kaj la kuloj dancis en la varma aero kaj la nuboj ruĝe ardis venis la najtingalo kaj kantis al la rozoj, ke la belo similas en ĉi tiu mondo al la lumo de la suno kaj vivas eterne. Sed la rozoj pensis nur, ke la najtingalo prikantas sin mem, kaj tion oni ja facile povis supozi. Ili ne havis eĉ la plej malgrandan supozon, ke la kantado povas koncerni ilin, ili tamen ĝojis pri tio kaj meditis, ĉu ankaŭ ĉiuj junaj paseroj ne fariĝos najtingaloj.

“Mi komprenis tre bone, kion la birdo kantis!” diris la juna pasero, “nur unu solan vorton mi ne povas klarigi al mi: kio estas la belo?”

“Ho, tio estas nenio!” diris la pasera patrino, “tio koncernas nur la eksteran aspekton. Supre en la kavalira bieno, kie la kolomboj havas sian propran domon kaj ĉiutage estas nutrataj sur la korto per pizoj kaj greno – mi manĝis kun ili, kaj ankaŭ al vi mi havigos la eblon tion fari, ĉar diru al mi, kun kiu vi havas rilatojn, kaj mi diros al vi, kiu vi estas – tie supre en la kavalira bieno oni tenas du birdojn kun verda kolo kaj kun kufo sur la kapo. Ilia vosto povas disetendiĝi en la formo de granda rado kaj ŝanĝbrilas en ĉiuj koloroj tiel, ke oni ricevas doloron de la okuloj. Ili estas nomataj pavoj, kaj ili estas la belo. Sed se oni nur iom senplumigus ilin, ili aspektus ne alie ol ni ĉiuj. Mi hakus ilin per mia beko, se ili ne estus tiel grandaj!”

“Mi ilin hakos!” diris la plej malgranda el la junaj paseroj, kaj ĝi ne havis ankoraŭ eĉ plumojn.

En la vilaĝana domo loĝis du junaj homoj; ili tre amis unu la alian, estis diligentaj, kaj ĉiu laboro fariĝadis vigle sub iliaj manoj, kaj ĉie regis eleganteco kaj pureco: En dimanĉa mateno la juna virino eliris, prenis plenan manon da plej bonodoraj rozoj, metis ilin en glason kun akvo kaj starigis ĝin sur la komodo.

“Nun mi vidas, ke estas dimanĉo” diris la viro, kisis sian amatan edzineton, kaj tiam ili sidiĝis, legis himnon el la preĝolibro, tenis sin reciproke je la manoj, kaj la suno brilis tra la fenestroj sur la freŝajn rozojn kaj sur la junajn homojn.

“Tia vidaĵo vere povas enuigi!” diris la pasera patrino, kiu el la nesto ĝuste enrigardis en la ĉambron, kaj tial ĝi forflugis.

Tion saman ĝi faris en la sekvanta dimanĉo, ĉar ĉiun dimanĉon la florbukedo en la glaso estis renovigata, kaj ĉiam la rozarbetaĵo floris egale bele. La junaj paseroj, kiuj nun kovriĝis per plumoj, tre deziris ankaŭ tien flugi, sed la patrino ordonis: “Restu!” kaj tial ili restis. Ĝi ekflugis; sed ĝi mem ne sciis, kiel tio fariĝis, – ĝi ekpendis subite en kaptilo el ĉevalharoj, kiun kelkaj knaboj fiksis al branĉo. La ĉevalharoj forte laĉiĝis ĉirkaŭ la piedo, ho, tiel forte, kvazaŭ ĝi estus tuj detranĉigonta; kia turmento, kia teruro tio estis! Rapide alsaltis la knaboj, kaptis la birdon kaj maldelikate kaj dolorige premis ĝin en la manoj. “Tio estas nur pasero!” ili ekkriis, sed tamen ili ne lasis ĝin plu forflugi. Ili rapidis kun ĝi hejmen, kaj ĉiufoje, kiam ĝi kriis, ili frapadis ĝin sur la bekon.

En la vilaĝana domo staris maljuna viro, kiu povosciis pretigadi diversajn specojn de sapo. Li estis gaja kolportisto, kaj kiam li ekvidis la paseron, kun kiu la knaboj venis kaj kiu, laŭ ilia diro, havis por ili nenian valoron, li demandis: “Ĉu vi volas, ke ni ĝin beligu?” Ĉe tiuj vortoj la paseran patrinon atakis granda tremo. El sia kesto, en kiu kuŝis plej belaj farboj, li prenis grandan kvanton da brilanta orfoliaĵo, la knaboj devis salti en la domon kaj alporti ovon, kaj per ĝia blanko li ŝmiris la birdon de ĉiuj flankoj. Poste li algluis la orfoliaĵon, tiel ke la pasera patrino estis tute orita. Ĝi tamen ne pensis pri sia ornamo, ĝi tremis per ĉiuj membroj. Krom tio la sapisto elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon, eltranĉis el ĝi dentvican kokan kreston kaj algluis ĝin al la birdo sur la kapo.

“Nun rigardu, kiel la ora birdo flugas!” li diris kaj forliberigis la paseron, kiu en plej terura angoro forflugis en la hela lumo de la suno. Ho, kiel ĝi brilis! Ĉiuj paseroj, eĉ granda korniko timiĝis pro tiu stranga vidaĵo, ili tamen flugis post ĝi, ĉar ili volis scii, kiaspeca eminenta birdo tio estas.

“De kie? De kie?” kriis la korniko.

“Atendu, atendu!” diris la paseroj. Sed la pasera patrino ne volis atendi; plena de angoro kaj teruro ĝi flugis hejmen; de laceco ĝi preskaŭ falis sur la teron, kaj ĉiam pli da birdoj kolektiĝis, malgrandaj kaj grandaj. Kelkaj alflugis al ĝi tute proksime, por beki ĝin, “Rigardu ĝin! Rigardu ĝin!” ĉiuj kriis.

“Rigardu ĝin! Rigardu ĝin!” kriis la idoj, kiam ĝi alproksimiĝis al la nesto. “Tio certe estas juna pavo; jen estas ĉiuj koloroj, kiuj dolorigas la okulojn, kiel patrino diris; pep! tio estas la belo!” Kaj ili ekhakis per siaj malgrandaj bekoj, tiel ke ĝi ne povis enflugi. La teruro paralizis al ĝi la langon, tiel ke ĝi ne povis plu eldiri “pep!” kaj des pli ĝi certe jam ne povis diri: “Mi estas via patrino!” La aliaj birdoj nun ĉiuj ekbatis ĝin tiel, ke ĉiuj ĝiaj plumoj elŝiriĝis, kaj kovrita de sango la pasera patrino falis malsupren en la rozarbetaĵon.

“Malfeliĉa besto!” diris la rozoj, “Venu, ni vin kaŝos! Apogu al ni vian kapeton!”

La pasera patrino ankoraŭ unu fojon etendis siajn flugilojn, poste ĝi denove alpremis ilin al si, kaj ĉe la najbara familio, la freŝaj, belaj rozoj, ĝi mortis.

“Pep!” diris la junaj paseroj en la nesto. “Estas nekompreneble, kie patrino hodiaŭ restas tiel longe! Tio ne estas ja eble ia ruzo de ŝia flanko, por ke ni de nun mem zorgu pri ni. La domon ŝi restigis al ni kiel heredaĵon; sed kiu el ni estos ĝia sola posedanto, kiam ni ricevos infanojn?”

“Jes, mi ne povas teni vin ĉi tie, kiam mi havos ĉirkaŭ mi familian rondon!” diris la plej malgranda.

“Mi ricevos pli da edzinoj kaj infanoj ol vi!” diris la dua.

“Sed mi estas la plej aĝa!” diris la tria. Ĉiuj komencis forte disputi batis per la flugiloj, hakis per la bekoj, kaj puf! unu post la alia elfalis el la nesto. Jen ili kuŝis, sed ilia kolero ankoraŭ ne kvietiĝis. La kapon ili klinis al unu flanko kaj palpebrumis per la okulo, kiun ili direktis supren. Tia estis ilia maniero, kiam ili koleris unu la alian.

Iom flugi ili jam povis, poste ili ankoraŭ pli ekzercis sin, kaj fine ili faris interkonsenton, ke, se ili volos reciproke sin trovi, ili diros kiel rekonan signon la vorton “pep” kaj trifoje ŝovelos per la maldekstra piedo.

La ido, kiu restis en la nesto, aranĝis sin tiel oportune, kiel ĝi povis, ĉar nun ĝi estis ja domposedanto. Tamen la ĝojo ne daŭris longe. En la nokto subite flamanta fajra kolono frapis tra la fenestroj, flamoj aperis sub la tegmento, la seka pajlo ekbrulis, la tuta domo forbrulis, kaj la juna pasero mortiĝis, sed la junaj homoj feliĉe sin savis.

Kiam la sekvantan matenon leviĝis la suno kaj ĉio ŝajnis refreŝigita kiel post kvieta nokta dormo, el la rubo de la vilaĝana domo elstaris nur kelke da nigraj karbigitaj traboj, kiuj apogis sin al la kamentubo; densa fumo leviĝadis el la fundamento, sed antaŭ ĝi staris freŝe kaj florante la nedifektita rozarbetaĵo, kies branĉoj kaj floroj klare speguliĝis en la kvieta akvo.

“Ha, kiel bele aspektas la rozoj tie antaŭ la forbrulinta domo!” diris unu preterpasanta viro. “Tio estas la plej ĉarma malgranda bildo! Mi devas ĝin havi!” La viro elprenis el la poŝo libron kun blankaj folioj, prenis sian krajonon, ĉar li estis pentristo, kaj desegnis la fumiĝantajn trabojn apud la falegon minacanta kamentubo (kiu kliniĝis ĉiam pli kaj pli), sed sur la antaŭa plano staris la granda floranta rozarbetaĵo, kiu estis mirinde bela kaj kiu ja sola estis la kaŭzo, pro kiu la tutaĵo estis desegnita.

Poste en la tago pretervenis du el la paseroj, kiuj ĉi tie naskiĝis, “Kie estas la domo?” ili demandis; “kie estas la nesto? Pep! Ĉio forbrulis, kaj nia forta frato ankaŭ forbrulis. Tian profiton li havas de tio, ke li restis posedanto de la nesto. La rozoj eliris el la katastrofo feliĉe, ili staras ankoraŭ kun ruĝaj vangoj. La malfeliĉon de la najbaro ili ne rigardas do kiel kaŭzon por funebro. Mi plu ne parolos al ili! krom tio, ĉi tie estas tre malbele, mi opinias!” Post tiuj vortoj ili forflugis. En la malfrua aŭtuno estis bela sunluma tago; oni povis pensi, ke oni troviĝas en la mezo de la somero. Antaŭ la granda ŝtuparo de la bienhavanto estis seke kaj pure, kaj tie promenadis la kolomboj, nigraj kaj blankaj kaj de ĉiuj eblaj koloroj, ili brilis en la lumo de la suno, kaj la maljunaj kolombaj patrinoj hirtigis siajn plumojn kaj diris al siaj idoj: “Staru grupe, staru grupe!” ĉar tiel ili pli bone aspektis.

“Kio estas la malgrandaj grizaj estaĵoj, kiuj saltas inter ni?” demandis unu maljuna kolombo, kies okuloj briletis ruĝe kaj verde.

“Tio estas paseroj, bonaj bestetoj! Ĉiuj diras kun gloro por ni, ke ni estas bonkoraj kaj gastamaj, kaj tial ni toleru, ke ili beku grajnojn kune kun ni. Ili ne enmiksas sin en la interparoladon kaj tergratas tiel belete per la piedetoj.”

Jes, ili tergratis, trifoje ili tergratis per la maldekstra piedo, sed ili diris ankaŭ “pep”, kaj per tio ili sin reciproke rekonis; tio estis tri paseroj de la forbrulinta domo.

“Ĉi tie troviĝas bonega manĝaĵo!” diris la paseroj.

Kaj la kolomboj iradis unuj ĉirkaŭ la aliaj, tenis sin fiere kaj konservis ĉiu sian opinion.

“Ĉu vi vidas la kropkolombon?” diris unu al alia, “kaj ĉu vi vidas, kiel ĝi glutas pizojn? Ĝi ricevas tro multe! Ĝi ricevas la plej bonajn; Ĉu vi vidas, kiel tiu perdas la plumojn ĉirkaŭ la kresto? Ĉu vi vidas la koleran, venenan beston! Mur-mur-mur!” Kaj la okuloj de ĉiuj briletis tute ruĝe de kolero kaj galeco. “Staru grupe, staru grupe! Malgranda griza! Mur-mur-mur!” Tiel ili murmuradis senĉese.

La paseroj havis bonan apetiton, kaj ili bone aŭskultis, ili eĉ stariĝadis kune kun la kolomboj, sed tio ne estis al ili bone alaspekta. Ili estis nun sataj, kaj tial ili apartiĝis de la kolomboj kaj interŝanĝis reciproke siajn opiniojn pri ili. Poste ili trasaltetis sub la barilo de la ĝardeno, kaj ĉar la pordo de la ĝardena dometo estis nefermita; unu el ili saltetis sur la sojlon de la pordo. La kontentigo de sia malsato faris ĝin kuraĝa. “Pep!” ĝi diris, “tion mi permesas al mi!” “Pep!” diris la dua, “tion mi ankaŭ permesas al mi, kaj eĉ iom pli malproksimen!” kaj ĝi ensaltetis en la ĝardenan dometon. Homoj tie ne estis, tion la tria bone rimarkis, kaj tial ĝi flugis ankoraŭ pli internen kaj diris: “Aŭ ĉio aŭ nenio! Nur nenion duonan. Cetere ĝi estas ridinda homa nesto. Kiam multe da aĵoj ĉi tie staras! Kaj vidu, kio estas tio tie?”

Ĝuste antaŭ la paseroj floris ja la konataj rozoj, ili speguliĝis en la akvo, kaj la karbigitaj traboj apogis sin al la duone falinta kamentubo. Ha, kiel tio estas ebla! Kiamaniere tio venis en la ĉambron de la kavalira bieno?

Ĉiuj tri paseroj volis forflugi trans la rozojn kaj la kamentubon, sed plata muro, kontraŭ kiun ili flugis, malhelpis, al ili plenumi sian intencon. Tio estis nur pentraĵo, granda belega ekzemplero, kiun la pentristo kreis laŭ sia malgranda skizo.

“Pep!” diris la paseroj, “tio estas nenio, tio estas nur trompaĵo. Pep! Tio estas la belo! Ĉu vi en tio ion komprenas? Mi certe ne!” kaj tiam ili forflugis, ĉar homoj eniris en la ĉambron.

Pasis pli ol unu jaro; la kolomboj estis jam multe murmurintaj. Dum la vintro la paseroj estis suferintaj de frosto, kaj dum la tuta somero ili estis vivintaj gaje; ĉiuj estis fianĉigitaj aŭ edzigitaj, aŭ kiel alie oni volas tion nomi. Ili havis infanojn, kaj ĉiu el ili kompreneble asertis pri sia infano, ke ĝi estas la plej bela kaj plej saĝa. Unu flugis tien, alia aliloken; kaj ĉe la renkontiĝo ili rekonadis sin reciproke per la “pep” kaj la trifoja tergratado per la maldekstra piedo. La plej aĝa el ili estis nun jam maljuna fraŭlino, ĝi ne havis neston nek infanojn. Ĝi tre volis vidi iam grandan urbon, kaj tial ĝi flugis en Kopenhagon.

Tie apud la kastelo kaj apud la kanalo, sur kiu troviĝis ŝipoj kun pomoj kaj potoj, staris granda belkolora domo. La fenestroj estis malsupre pli larĝaj ol supre, kaj kiam la paseroj enrigardis, ili havis la impreson, kvazaŭ ili rigardas ne en ĉambron, sed en tulipon, volvaĵoj de plej diversaj koloroj briletis al ili renkonte, kaj meze en la tulipo staris blankaj homoj. Ili estis parte el marmoro, parte el gipso, sed por paseraj okuloj tio ne prezentas ian diferencon. Sur la domo staris kupra ĉaro kun kupraj ĉevaloj antaŭe, kaj la diino de venko, ankaŭ el kupro, tenis la kondukilojn. Tio estis la muzeo de Thorwaldsen

“Kiel ĝi brilas, kiel ĝi brilas!” diris la pasera fraŭlino; “tio kredeble estas la belo! Pep! Ĝi estas ankoraŭ pli granda ol pavo.” Ĝi memoris ankoraŭ el sia infaneco, kion ĝia patrino opiniis la plej granda belo. Ĝi flugis malsupren sur la korton; tie ankaŭ estis belege, tie la muroj estis pentrornamitaj per palmoj kaj branĉoj, kaj meze sur la korto staris granda rozarbetaĵo en plena florado. Ĝi etendis siajn freŝajn branĉojn kun la multaj rozoj super unu tombo. Tie, kie saltetis multe da paseroj, ĝi eniris. “Pep!” kaj tri tergratoj per la maldekstra piedo. Tiun saluton ĝi en la daŭro de longa tempo ofte ripetis, sed neniu ĝin komprenis, ĉar tiuj, kiuj unu fojon disiĝis, ne renkontas sin ĉiutage. Tiu saluto fariĝis ĉe ĝi jam kutimo; sed hodiaŭ fine troviĝis du maljunaj paseroj kaj unu juna, kiuj diris “pep” kaj tergratis per la maldekstra piedo.

“Ha, bonan tagon, bonan tagon!” Tio estis tri maljunuloj el la pasera nesto kaj unu juna ido, apartenanta al la familio. “Ĉi tie do ni nin renkontis!” ili diris. “Ĝi estas altranga loko, sed por manĝegi ĉi tie bedaŭrinde troviĝas malmulte. Tio estas la belo! Pep!”

Jen eliris multaj homoj el la flankaj ĉambroj, en kiuj staris la belegaj marmoraj bildoj, kaj iris al la tombo, kiu enhavis en si la grandan majstron, kiu kreis la marmorajn figurojn. Ĉiuj, kiu venis, staris kun lumantaj okuloj ĉe la tombo de Thorwaldsen . Kelkaj kolektis la defalintajn foliojn de rozoj kaj kaŝis ilin. El tre malproksimaj lokoj alvenis adorantoj de Thorwaldsen ; Anglujo, Germanujo kaj Francujo alsendis reprezentantojn; la plej bela sinjorino deŝiris unu el la rozoj kaj fiksis ĝin al sia brusto. Tial la paseroj supozis, la rozoj ĉi tie regas, ke la tuta domo estas konstruita nur por ili, kaj ŝajnis al ili, ke tio estas iom tro; sed ĉar ĉiu el la homoj prenis al si memorigaĵon de la rozarbetaĵo, ili ankaŭ ne volis esti malpli bontonaj. “Pep!” ili diris, balais la teron per siaj vostoj kaj strabis per unu okulo al la rozoj. Tuj ĉe la unua rigardo ili konvinkiĝis, ke tio estis la malnovaj najbaroj; kaj tiel efektive estis. La pentristo, kiu estis desegninta la rozarbetaĵon apud la forbrulinta domo, ĉirkaŭ la fino de la jaro ricevis la permeson elfosi ĝin, kaj, ĉar ne povis troviĝi rozoj pli belaj, li transdonis ilin al la konstruinto de la muzeo. Ĉi tiu plantis ĝin sur la tombo de Thorwaldsen , kie ĝi floris kiel bildo de la belo kaj donadis siajn ruĝajn bonodorajn florojn, por ke oni portu ilin kiel memorigaĵon en fremdajn landojn.

“Ĉu vi ricevis ĉi tie en la urbo ian oficon?” demandis la paseroj. La rozoj movetis la kapon; ili rekonis la grizajn najbarojn kaj ĝojis pri la revidiĝo.

“Kia beno tio estas vivi kaj flori, revidi malnovajn amikojn kaj ĉiutage vidi ĉirkaŭ si afablajn vizaĝojn! Ĉi tie estas tiel, kvazaŭ ĉiu tago estus granda festo!”

“Pep!” diris la paseroj, “jes, tio estas la malnovaj najbaroj! Ni bone ankoraŭ memoras ilian devenon de la vilaĝa lageto. Pep! Kian honoron ili atingis! Ekzistas estaĵoj, kiuj atingas tion dormante. Kio rimarkinda troviĝas en tia ruĝa makulaĵo; mi vere ne komprenas! Krom tio tie sidas eĉ velkinta folio, kiom mi vidas!”

Kaj ili komencis tiel longe pinĉadi la folion, ĝis ĝi defalis, kaj pli freŝa kaj pli verda tiam aperis la arbetaĵo, kaj la rozoj bonodoris en la lumo de la suno sur la tombo de Thorwaldsen , al kies senmorta nomo aliĝis ilia beleco.

Malgranda Tuk

Jes, tio estis la malgranda Tuk . En efektiveco lia nomo ne estis Tuk , sed kiam li ne povis ankoraŭ bone paroli, li mem sin nomis Tuk ; tio devis signifi Karolo, estas bone, se oni tion scias. Li devis vartadi sian malgrandan fratinon Gustavinon, kiu estis ankoraŭ multe pli malgranda ol li, kaj krom tio li devis ankaŭ lernadi siajn lecionojn, sed tiuj ambaŭ aferoj ne povis bone iri kune. La kompatinda knabo sidis kun sia fratineto sur la genuoj kaj kantis al ŝi ĉiujn kantojn, kiujn li sciis, kaj de tempo al tempo li ĵetadis kaŝitan rigardon en sian libron de geografio, kiu kuŝis antaŭ li malfermita. Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando kaj enbati en sian memoron iliajn rimarkindaĵojn.

Jen lia patrino kiu estis elirinta, venis hejmen kaj prenis la malgrandan Gustavinon; Tuk ekkuris al la fenestro kaj legis tiel pene, ke li de legado preskaŭ blindigis siajn okulojn, ĉar estis jam krepusko, kaj lia patrino ne havis rimedojn, por aĉeti kandelojn.

“Jen la maljuna lavistino eliras tie el la strateto!” diris la patrino, elrigardante tra la fenestro, “Ŝi apenaŭ povas treni sin mem, kaj devas tamen porti ankoraŭ la sitelon de la pumpilo. Elsaltu, kara Tuk , estu brava knabo kaj helpu al la maljuna virino!”

Tuk tuj elsaltis kaj helpis; sed kiam li venis returne hejmen, estis jam plena nokto, pri kandelo oni ne povis eĉ paroli, kaj li devis iri en la liton. Tio estis malnova litbenko. Sur ĝi li kuŝis nun kaj pensis pri sia leciono de geografio, pri la provinco Zelando kaj pri ĉio, kion la instruisto diris pri ĝi. La leciono kompreneble devis esti lernata, sed tion li ja nun ne povis fari. La libron de geografio li ŝovis sub la kapkusenon, ĉar li aŭdis, ke tio multe helpas al la memorado de leciono; kun certeco oni tamen ne povas tion fidi.

Tiel li nun kuŝis kaj pensis kaj pensis, kaj subite li havis la impreson, kvazaŭ iu kisas lin sur la okuloj kaj la buŝo; li dormis, kaj tamen li samtempe ne dormis; estis al li, kvazaŭ lin rigardas la mildaj okuloj de la maljuna lavistino. Ĉi tiu diris afable: “Estus granda honto, se vi ne scius vian lecionon! Vi helpis al mi, nun mi helpos al vi, kaj la bona Dio tion ĉiam faros!”

Subite la libro sub la kapo de la malgranda Tuk eksusuris kaj ekbruetis.

“Put, put! put, put!” Tio estis kokino, kiu eniris, kokino el la urbeto Kjöge . “Mi estas unu el la kokinoj de Kjöge !” Kaj ĝi diris la nombron de la loĝantoj kaj rakontis pri la batalo, kiu tie okazis kaj kiu en efektiveco ne estis priparolinda.

“Kribel, krabel, bum!” jen iu enfaletis. Tio estis ligna birdo, kiu nun alpaŝis; tio estis la papago de la birdopafado en Prästo . Ĝi raportis, ke tie loĝas precize tiom da loĝantoj, kiom da najloj ĝi havas en la korpo. Ĝi estis ankaŭ sufiĉe da fiereco kaj malmodesteco. “Ĉe mi loĝis Thorwaldsen . Bum! Mi havas belan situacion!”

Sed la malgranda Tuk ne kuŝis, li subite fariĝis sidanta sur ĉevalo. Li rajdis galope, galope. Belege vestita kavaliro kan lumanta kasko kaj gaje flirtanta plumaĵo tenis lin antaŭ si sur la ĉevalo. Ili rajdis tra la arbaro al la malnova urbo Vordingborg, kaj tio estis granda, bruoplena urbo. Altaj turoj fiere staris sur la reĝa kastelo, kaj lumo de kandeloj elradiis malproksimen tra la fenestroj. Kantoj kaj dancoj plenigis la salonon. La reĝo Valdemar kaj junaj riĉe ornamitaj fraŭlinaj turniĝadis en gaja danco. Fariĝis mateno, kaj kiam la suno leviĝis, enfalis en la teron la urbo kaj la kastelo de la reĝo, unu turo post la alia, fine staris nur unu turo sur la monteto, sur kiu antaŭe troviĝis la kastelo. La nova urbo estis tre malgranda kaj malriĉa; la lernejaj knaboj venis kun siaj libroj sub la brako kaj diris: “Du mil loĝantoj”, sed tio estis trograndigita, tiom multe tie ne estis.

Kaj la malgranda Tuk kuŝis en sia lito; li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas. Sed iu troviĝis tute apud li.

“Malgranda Tuk ! Malgranda Tuk !” oni flustris. Tio estis maristo, tute malgranda persono, kvazaŭ li estus kadeto. “Mi havas por vi multe da salutoj el Korsör . Ĝi estas potence disvolviĝanta, vigla urbo, al kiu la vaporŝipoj kaj fervojo alvenigas riĉaĵojn kaj vojaĝantojn. Antaŭe oni ĝin nomis malbela urbo, sed tio estas opinio, kiu jam perdis sian sencon. Mi kuŝas ĉe la maro, diris Korsör , mi havas bonajn vojojn kaj agrablajn arbaretojn, mi naskis poeton, kiu estas interesa, kaj tion oni ne pri ĉiuj povas diri. Mi volis elsendi ŝipon por ĉirkaŭmonda veturo; estas vero, ke mi tion ne faris, sed mi povus tion fari; kaj krom tio mi disvastigas belegajn bonodorojn, ĝuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj.”

La malgranda Tuk ilin vidis. Ruĝe kaj verde fariĝis antaŭ liaj okuloj; sed kiam la koloroj disapartiĝis, li ekvidis arbarkovritan deklivon senpere apud klara golfeto. Alte supre staris belega malnova preĝejo kun du altaj pintaj turoj. El la deklivo fluetis fontoj en formo de dikaj radioj de akvo, tiel ke ilia plaŭdiĝado estis aŭdebla malproksime. Apude sidis maljuna reĝo kun ora krono sur siaj longaj defalantaj haroj; tio estis la reĝo Hroar ĉe la fontoj, apud la urbo Roeskilde , kiel la loko nun estas nomata. Kaj laŭ la milde leviĝanta deklivo en la malnovan preĝejon iris manon en mano ĉiuj reĝoj kaj reĝinoj de Danujo, ĉiuj kun la ora krono sur la kapo, kaj la orgeno ludis, kaj la fontoj fluetis. La malgranda Tuk ĉion vidis, ĉion aŭdis. “Ne forgesu la delegitaron!” diris la reĝo Hroar .

Subite ĉio denove malaperis! ha, kie do ĝi restis? Kiel per turno de la mano ĉio forpasis. Kaj jen tie staris maljuna virino, ŝi estis ĝardenistino, ŝi venis el Sorö , kie herbo kreskas sur la vendeja placo. Ŝian grizan tolan antaŭtukon ŝi suprenŝovis trans la kapon ĝis la dorso. La antaŭtuko estis tute malseka, videble estis antaŭe pluvo. “Jes, pluvis!” ŝi diris, kaj tiam ŝi rakontis kelke da komikaj scenoj el la komedioj de Holberg , kaj ŝi sciis ankaŭ la teatraĵon “ Valdemar kaj Absalon ” . Sed subite ŝi ŝrumpis, ŝancelis la kapon, faris geston kvazaŭ ŝi volas salti kaj ekkriis: “Kvak! Estas malseke! Estas malseke! Estas ĉarmege en Sorö , tomba silento regas super tiu urbo!” En momento ŝi fariĝis rano. “Kvak!” kaj ŝi denove fariĝis la maljuna virino. “Oni devas sin vesti konforme al la vetero!” ŝi diris. “Estas malseke! Estas malseke! Mia urbo estas kiel botelo. Ĉe la korkŝtopado oni devas eniri, kaj poste oni devas denove eliri! Antaŭe mi havis marĉajn fiŝojn, kaj nun mi havas viglajn ruĝvangajn knabojn sur la fundo de la botelo; ili lernas saĝecon: lingvon grekan, grekan, hebrean, Kvak!” Sonis kvazaŭ ranoj kvakas aŭ iu kun akvobotoj iras en marĉa akvo. Estis ĉiam la sama sono, tiel monotona, tiel enuiga, tiel terure enuiga, ke la malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika por li.

Sed eĉ en tiu dormo li havis sonĝon; lia malgranda fratino Gustavino kun la bluaj okuloj kaj la blondaj buklaj haroj subite estis jam plenkreska bela knabino, kaj, kvankam ŝi ne havis flugilojn, ŝi povosciis flugi, kaj ili flugis trans Zelandon kun ĝiaj arbaroj kaj bluaj akvoj.

“Ĉu vi aŭdas kokokrion, malgranda Tuk ? Kokeriko! La kokinoj suprenflugas el la urbo Kjöge ! Vi ricevos kokinaron, tiel grandan, tiel grandan, vi ne suferos malsaton nek mizeron! Vi depafos la birdon, kiel oni diras, la papagon, kiun vi konas, vi fariĝos riĉa kaj feliĉa homo! Via domo leviĝos majeste, kiel la turo de la reĝo Valdemar . Riĉajn ornamaĵojn ĝi havos, kun statuoj el marmoro, similaj al tiuj, kiuj troviĝas ĉe la rando de Prästo . Vi min komprenas? Via nomo glorkovrite flugos malproksimen tra la mondo, kiel la ŝipo, kiu devis eliri el Korsör , kaj en la urbo Roeskilde – ne forgesu la delegitaron!” diris la reĝo Hroar – tie vi parolos bone kaj saĝe, ho malgranda Tuk , kaj kiam oni poste iam portos vin en la tombon, vi dormos tiel trankvile,... – “Kvazaŭ mi kuŝus en Sörö !” diris Tuk kaj vekiĝis. Estis hela luma mateno. Li nenion povis rememori el sia sonĝo, sed tion li ankaŭ ne devis fari, ĉar oni ne devas scii, kio estos poste.

Li elsaltis el la lito, tralegis sian lecionon kaj tuj ĝin sciis. Kaj la maljuna lavistino enŝovis la kapon tra la pordo kaj diris: “Koran dankon, bona infano, ke vi hieraŭ tiel helpis al mi. Dio donu al vi plenumon de via plej bona sonĝo!”

La malgranda Tuk tute ne sciis, kion li sonĝis, sed Dio tion sciis.

La ombro

En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni. La homo ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed tio estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi sur la stratoj, kiel en sia patrujo, sed tion li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de la fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de mateno ĝis vespero oni havis tie la tutan varmegon de la suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brulanta forno. Ĉi tio lin tro suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda ol en la patrujo, ĝi ankaŭ suferis de la suno.

Nur vespere, kiam la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis efektiva plezuro tion vidi. Apenaŭ lumo estis enportita en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La scienculo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj eklumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj de la strato – kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon – montriĝis homoj, ĉar aeron oni bezonas, eĉ se oni kutimis esti bruligata de la suno. Vivo komenciĝis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj – ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil kandeloj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris... tin-tin-tin, ĉar ili portis sonoriletojn. Tie mortintoj kun kanto estis enterigataj, la knaboj de la strato bruis, la sonoriloj de la preĝejoj sonoris, per unu vorto – vivo kaj movado regis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de la alilanda scienculo, estis tre silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis, – iu do kredeble ilin priverŝadis, kaj homoj nepre devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, – el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda scienculo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia imago, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de la alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko – li trovas ĝin malbele enuiga. “Ĝi estas tiel, kiel se iu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila kaj kiun li ne povas ellerni, ĉiam la sama peco. ‘Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos!’ li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas.”

Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo dismoviĝis de bloveto de la vento, kaj al li ŝajnis, ke de la kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. La okuloj de la scienculo preskaŭ tute blindiĝis de tio, kaj ne estas mirinde, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj krom tio, li ankoraŭ estis ĵus dorminta. Per unu salto li estis sur la planko; tre mallaŭta li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ĉi ne estis, la brilo estingiĝis. La floroj plu jam ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en sia antaŭa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis enigi ĉiun en plej dolĉajn sonĝojn. Tio estis efektive io mireginda. Kiu povis tie loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja ne eble, ke la homoj ĉiam trakurus tra tio.

Unu vesperon la alilandulo sidis sur sia balkono, malantaŭ li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kiam la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĝi ordinare faras.

“Mi pensas, ke mia ombro estas la sola vivanta estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!” diris la scienculo. “Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri kaj ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!” li diris ŝerce. “Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?” Kaj li balancis sian kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis sian kapon. “Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!” La scienculo leviĝis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono ankaŭ leviĝis; la scienculo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de la kontraŭa domo ĝuste en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon,

En la sekvanta mateno la scienculo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. “Kio tio estas?” li diris, kiam li eliris en la lumon de la suno, “mi ja ne havas ombron! Ĝi do hieraŭ vespere efektive foriris kaj jam ne revenis; estas efektive ĉagrene!”

Ne tiel la perdo de la ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la scienculo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis al li, oni diros, ke tio estas nur ripetaĵo, kaj tio malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tiel estis tute prudente.

Vespere li denove eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis malaantaŭ si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉiam volas, ke ĝia sinjoro estu por ĝi barilo, – sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro montriĝis. Li diris:

“Hm, hm!” sed nenio helpis.

Estis kompreneble ĉagrene; sed en la varmaj landoj dank’ al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kiam li iras en la lumon! la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kiam li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉiam pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa.

Tiel la scienculo revenis en sian landon, skribis librojn pri la vero en la mondo, pri la bono kaj belo kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn. Pasis multe da jaroj.

Unu vesperon li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte je la pordo.

“Eniru!” li diris, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre stranga eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono.

“Kun kiu mi havas la plezuron paroli?” demandis la scienculo.

“Jes, mi tiel ankaŭ pensis,” diris la eleganta homo, “ke vi min ne rekonos! Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis karnon kaj ostojn. Vi kredeble neniam pensis, ke vi vidos min iam en tia bona farto! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi iam ankoraŭ revenos. Mi havis feliĉon depost la tago, kiam mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava. Se mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio!” Kaj li eksonigis tutan faskon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo, kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj.

“Ne, mi ne povas ankoraŭ rekonsciiĝi!” diris la scienculo. “Kiel tio estas ebla!”

“Io ordinara tio efektive ne estas!” diris la ombro, “sed vi ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco ĉiam iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj, kiam vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati tra la mondo, mi komencis propran vojon. Mi troviĝas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti iam vi ja devas. Ankaŭ ĉi tiujn landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar oni ja ĉiam amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!”

“Ha, tio estas efektive vi!” diris la scienculo. “Tio estas ja multege mirinda! Neniam mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni en formo de homo!”

“Diru al mi, kiom mi devas pagi!” diris la ombro, “ĉar mi ne volas resti ies ŝuldanto!”

“Kiel vi povas tiel paroli!” diris la scienculo, “pri ia ŝuldo oni ĉi tie tute ne povas ja paroli. Uzu vian liberecon kiel ĉiu alia! Mi tre ĝojas pri via feliĉo! Sidiĝu, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!”

“Jes, tion mi al vi rakontas;” diris la ombro, sidiĝante; “sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en ĉi tiu urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion!”

“Ne zorgu!” diris la scienculo, “mi al neniu diros, kiu en efektiveco vi estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo – unu vorto!”

“Unu vorto – unu ombro!” diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli.

Cetere estis efektive mirinde; kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el plej kara ŝtofo, krom tio li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis estis kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la supran plataĵon kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj ĉi tio plej certe faris lin heroo.

“Nun mi rakontos!” diris la ombro, kaj ĉe tio li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de la scienculo; li faris tion pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si. La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile, por povi bone aŭskulti; ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro.

“Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?” demandis la ombro; “ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio estas tiel same, kiel se oni vivus tri mil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj sciencajn, – tion mi diras, kaj ĝi estas vero. Mi ĉion vidis, kaj mi ĉion scias!”

“La poezio!” ekkriis la scienculo, “jes, jes, ĝi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes; mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tiam estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la nordlumo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste....”

“Poste mi estis en la antaŭĉambro,” plue rakontis la ombro. “Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie ne estis lumo, tie estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da ĉambroj tie estis unu post la alia kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de la maro da lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio estas bona!”

“Kaj kion vi tie vidis, mia kara?” demandis la scienculo.

“Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed... ĝi ne estas fiereco de mia flanko, tamen... kiel homo libera, kaj ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj riĉeco... mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne ‘mia kara’, sed ‘sinjoro!’”

“Pardonu, sinjoro!” diris la scienculo, “ĝi estas nedetruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, ĉion, kion vi vidis!”

“Ĉion!” diris la ombro, “ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!”

“Kian aspekton havis la ĉambroj internaj?” demandis la scienculo “Ĉu tie estis kiel en freŝa arbaro? ĉu tie estis kiel en sankta preĝejo? ĉu la ĉambroj estis kiel stelplena ĉielo, kiam oni staras sur altaj montoj?”

“Ĉio tie estis!” diris la ombro, “Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi ĉion vidis, mi ĉion scias. Mi estis en la palaco de la poezio, en la antaŭĉambro.”

“Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj dioj de la antikva tempo? ĉu tie batalis la antikvaj herooj? ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis siajn sonĝojn?”

“Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien enirus, vi ĉesus esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj samtempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon kiun mi havas kun la poezio. Kiam mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ne pensis, sed ĉiufoje, kiam la suno leviĝis aŭ malleviĝis, mi ĉiam – vi certe ankoraŭ memoras – fariĝis tiel mirinde granda; en la lumo de la luno mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara ol vi mem. Tiam mi ne komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de la poezio mi ĝin ekkonis, – mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte matura viro, sed vi jam plu ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes, al vi mi povas tion konfesi, ĉar vi artan sekreton en nenia libro malkaŝos, – mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi donis kaŝejon. Ne pli frue ol vespere mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de la luno, mi min eltiradis laŭ la muroj, tio estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri la veron, estas sufiĉe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regus la malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion neniu homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii – la malbonaĵon ĉe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom da legantoj ĝi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekregis en ĉiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi. La profosoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en sufiĉa kvanto; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela. – Per tio mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiaŭ! Jes estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko, kaj en pluva vetero mi ĉiam estas hejme!” Dirinte tion, la ombro foriris.

“Mirinde!” diris la scienculo.

Pasis kelke da jaroj, kaj unn tagon la ombro subite denove venis.

“Kiel vi fartas?” li demandis.

“Ha!” diris la scienculo, “mi skribas pri la vero, la belo kaj la bono, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda; mi tute malesperas, ĉar tio min tre doloras.”

“Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!” diris la ombro, “kaj tial mi grasiĝas, kaj ĉi tio devas esti la celo de ĉiu prudenta homo. Vi ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi vojkamaradon, – ĉu vi volas kunveturi en karaktero de mia ombro? Ĝi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de la vojaĝo.”

“Tio estas jam malmodesteco neniam aŭdita!” diris la scienculo.

“Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!” diris la ombro. “Vojaĝo redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenos sur min la tutan koston de la vojaĝo.”

“Jam tro senhonte!” diris la scienculo.

“Sed la mondo jam estas tia!” diris la ombro, “kaj tia ĝi restos!” Kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris.

La scienculo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin turmentis, kaj tio, kion li parolis pri la vero kaj bono kaj belo, estis preskaŭ por ĉiuj kiel rozoj por bovo. Fine li efektive malsaniĝis.

“Vi aspektas kiel ombro!” diris al li la homoj, kaj teruro atakis la scienculon ĉe tiu ĉi penso.

“Vi devas nepre veturi en banlokon!” diris la ombro, kiu venis al li. “Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojaĝon, kaj vi poste verkos priskribon de la vojaĝo, kaj en la vojaĝo vi penos min amuzi. Mi veturas en banlokon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj akceptu mian proponon, ni ja veturos kiel kamaradoj.”

Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro, kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉiam estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la alia, laŭ la staro de la suno. La ombro sin tenis ĉiam sur la flanko sinjora, kaj la scienculon tio malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: “Ĉar ni jam fariĝis vojkamaradoj kaj krom tio ni de la infaneco ĉiam estis kune, ni trinku nun porfratiĝon, kaj ni estu pli familiaraj unu kun la alia.”

“Vi esprimis vian penson,” diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; “vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprica estas la naturo, Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel se mi estus denove en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiarke, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron.”

Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro.

“Kia malaltiĝo!” pensis la scienculo, “ke mi devas lin respekti kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!” Sed vole-ne-vole li devis konsenti.

Ili venis en banlokon, kie troviĝis multaj alilanduloj kaj inter ĉi tiuj unu tre bela reĝidino, kies malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj ĉi tio estas tre danĝera.

Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono ol ĉiuj ceteraj. “Li venis ĉi tien, por rapidigi la kreskon de sia barbo; tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon de lia veno, – li ne havas ombron.”

Ŝi estis tre scivola, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis fari grandan ceremonion, kaj tial ŝi diris: “Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!”

“Via reĝidina moŝto jam komencis tute saniĝi!” respondis la ombro. “Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis: mi havas ombron tute neordinaran. Ĉu vi ne vidas la personon, kiu min ĉiam akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servistoj faras el pli bona ŝtofo ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!”

“Kiel!” pensis la reĝidino, “ĉu mi efektive saniĝis? Ĉi tiu banloko estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirindajn fortojn. Tamen mi ne forveturos el la banloko, ĉar nun ĉi tie nur fariĝas interese. La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tiam li forveturos.”

Vespere en la granda salono de baloj dancis la reĝidino kun la ombro. Ŝi estis malpeza, sed li estis ankoraŭ pli malpeza; tian dancanton ŝi ankoraŭ neniam havis. Ŝi rakontis al li, el kiu lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed ŝi tiam ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra la fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis estis la plej saĝega homo sur la tuta tero. Ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kiam ili post tio denove dancis kune, ŝi enamiĝis je li, kion la ombro bone vidis. Ĉe la sekvanta danco la konfeso de ŝia amo troviĝis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri sia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis iam regonta. “Saĝa homo li estas!” ŝi diris al si mem, “tio estas bona; kaj li dancas belege, tio ankaŭ estas bona; sed egale grava demando estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi provos lin ekzameni.” Kaj ŝi komencis proponadi al li demandojn pri la plej malfacilaj aferoj, pri kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris mirigitan mienon.

“Ĉi tion vi ne povas respondi!” diris la reĝidino.

“Ĉi tion mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!” diris la ombro; “mi pensas, ke ĉi tion eĉ mia ombro tie ĉe la pordo povus respondi.”

“Via ombro!” ekkriis la reĝidino, “tio estus tre mirinda!”

“Mi ne diras certe, ke ĝi povos,” diris la ombro, “sed tiel mi supozas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis, mi tiel supozas! Sed permesu, via reĝidina moŝto, sciigi vin, ke ĝi estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin rigardu kiel homon; ke por teni ĝin en bona humoro, kaj tia ĝi devas esti, por doni bonajn respondojn – oni devas paroli al ĝi tute kiel al homo.”

“Tia fiereco plaĉas al mi!” diris la reĝidino.

Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri la suno kaj la luno, pri la internaĵo kaj la eksteraĵo de la homo, kaj li respondis saĝe kaj bone.

“Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!” pensis la reĝidino; “ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo. Mi tion faros!”

La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj inter si, tamen ĉi tion neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon de la reĝidino,

“Neniu, eĉ ne mia ombro!” diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li tion diris.

Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kiam ŝi estis hejme,

“Aŭskultu, amiko!” diris la ombro al la scienculo, “nun mi fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankaŭ por vi fari ion neordinaran. Vi ĉiam loĝos ĉe mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio vi devas permesi, ke ĉiu kaj ĉio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi iam estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kiam mi sidos sur la balkono en la lumo de la suno kaj montros min al la popolo, vi devos kuŝi ĉe miaj piedoj kiel efektiva ombro. Ĉar mi konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ hodiaŭ vespere ni festos la edziĝon.”

“Ne, tio estas jam tro multe!” diris la scienculo, “tion mi ne volas, tion mi ne faros! Tio estus trompi la tutan landon kune kun la reĝidino! Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!”

“Neniu al vi kredos!” diris la ombro. “Estu prudenta, aŭ mi vokos la gardistojn!”

“Mi iros rekte al la reĝidino!” diris la scienculo. – “Sed mi iros antaŭe!” ekkriis la ombro, “kaj vi iros en malliberejon!” Kaj tien la scienculo efektive devis iri, ĉar la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin fari ŝia edzo.

“Vi tremas?” demandis la reĝidino, kiam la ombro eniris; “ĉu io okazis al vi? ne malsaniĝu hodiaŭ, kiam ni volas vespere festi nian edziĝon.”

“Al mi okazis la plej terura afero; kiu povas okazi!” diris la ombro; “prezentu al vi – jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni – prezentu al vi, mia ombro freneziĝis, ĝi diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo kaj mi – prezentu al vi – mi estas ĝia ombro!”

“Terure!” ekkriis la reĝidino; “oni ĝin ja enŝlosis?”

“Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam neniam ricevos ree la prudenton!”

“Malfeliĉa ombro!” rediris la reĝidino, “mi ĝin tre bedaŭras; estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo. Se mi bone pripensas, mi trovas, ke estas necese ĝin senbrue tute forigi.”

“Kvankam tio estus por mi tre dolora!” diris la ombro, “ĉar ĝi estis fidela servanto!” Kaj li ŝajnigis, ke li ĝemas.

“Vi havas bonan karakteron!” diris la reĝidino.

Vespere la tuta urbo estis feste iluminita, la kanonoj tondris “bum!” kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran “vivu!” de la popolaj amasoj.

La instruita homo nenion aŭdis de la tuta ĝoja kriado, ĉar al lia vivo estis farita fino.

Malnova domo

En unu flanka strateto staris malnova, tre malnova domo; ĝi havis la aĝon de preskaŭ tricent jaroj. Tion oni povis legi ĉe la balkono, kie la nombro de la jaro estis eltranĉita kune kun tulipoj kaj volvaĵoj ĉe lupolo. Tie troviĝis tutaj versoj en antikva literformo, kaj super ĉiu fenestro en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo. Unu etaĝo multe elstaris super la alia, kaj tute sub la tegmento troviĝis plumba defluilo, kiu en sia fluo havis ornamon en formo de kapo de drako. La pluva akvo devis eliri el la buŝo de la drako, ĝi tamen eliradis tra la ventro, ĉar La defluilo havis truon.

Ĉiuj aliaj domoj de la strato estis novaj kaj elegantaj, kun grandaj fenestraj vitroj kaj glataj muroj, oni povis bone vidi, ke kun la malnova domo ili volas havi neniajn rilatojn. Ili certe pensis: “Kiel longe ankoraŭ tiu malnova domaĉo staros ĉi tie ĉe la strato kiel spektaklo por ĉiuj? Krom tio la balkonaĵo elstaras tiel forte antaŭen, ke ĉiuj kiuj rigardas el niaj fenestroj, sur tiu flanko ne havas perspektivon. La ŝtuparo laŭ sia larĝeco similas al ŝtuparo de kastelo kaj laŭ sia alteco al ŝtuparo de preĝeja turo. La fera balustrado aspektas kiel la pordo de tomba arkaĵo kaj krom tio ĝi havas ankoraŭ latunajn butonojn. Tio montras malbonan guston!”

Ĝuste kontraŭe ĉe la strato ankaŭ staris novaj kaj belaj domoj, kaj ili pensis kiel la aliaj; sed ĉe la fenestro sidis malgranda knabo kun freŝaj ruĝaj vangoj, kun helaj, radiantaj okuloj, kaj al li tiu malnova domo plaĉis plej multe, kiel en la lumo de la suno, tiel ankaŭ en la lumo de la luno. Kaj kiam li rigardis la muron kontraŭe, de kiu defalis la kalko, tiam li povis sidi longe kaj per sia vigla imago prezenti al si la plej strangajn bildojn pri tio, kiel la strato antaŭe kredeble aspektis kun siaj ŝtuparoj, balkonaĵoj kaj pintaj frontonoj, En sia spirito li povis vidi soldatojn kun halebardoj kaj tegmentajn defluilojn, kiuj etendiĝis en formo de drakoj kaj serpentoj. La domo estis tiel bona ĝuo por la okuloj! Tie en la domo loĝis maljuna viro; kiu ĉiam ankoraŭ portis la malnovamodajn ĝisgenuajn pantalonojn, surtuton kun grandaj latunaj butonoj kaj perukon, pri kiu oni povis tuj vidi, ke ĝi estas vera peruko. Ĉiumatene, venadis al li maljuna homo, por ordaranĝi kaj plenumi la irkomisiojn, krom tio la maljuna viro en la ĝisgenuaj pantalonoj estis tute sola en la malnova domo. De tempo al tempo li aliradis al la fenestro kaj elrigardadis, kaj la malgranda knabo kapsalutadis lin, kaj la maljuna viro resalutadis per la kapo. En tia maniero ili antaŭe konatiĝis inter si kaj poste fariĝis amikoj, kvankam ili neniam parolis unu kun la alia, sed tio estis ja ne grava.

La malgranda knabo aŭdis, ke liaj gepatroj diris: “La maljuna homo en tiu domo estas tre bonstata, sed li vivas tiel terure solece!”

Unu dimanĉon la malgranda knabo envolvis ion en pecon da papero iris malsupren antaŭ la pordon, kaj kiam preteriris la maljuna homo, kiu plenumadis la irkomisiojn, li diris al li: “Aŭskultu, ĉu vi volas alporti ĉi tion de mi al la maljuna homo tie? Mi havas du stanajn soldatojn, ĉi tio estas unu el ili; li havu ĝin, ĉar mi scias, ke li estas tiel tute sola!”

La vizaĝo de la maljuna homo subite fariĝis tute gaja, li movetis la kapon kaj forportis la stanan soldaton en la malnovan domon kontraŭe. Baldaŭ de tie venis la demando, ĉu la malgranda knabo ne dezirus mem fari tie viziton. Li ricevis por tio la permeson de siaj gepatroj, kaj tiamaniere li venis en la malnovan domon.

La latunaj butonoj ĉe la balustrado de la ŝtuparo brilis multe pli forte ol ordinare; oni povus supozi, ke ili estas frotpurigitaj por la honoro de la vizitanto; kaj ŝajnis, ke la skulptitaj trumpetistoj – ĉar ĉe la pordo troviĝis trumpetistoj – blovas per ĉiuj fortoj, almenaŭ iliaj vangoj aspektis multe pli plenblovitaj ol antaŭe. Ili trumpetis: “Tratteratra! La malgranda knabo venas! Tratteratra!” kaj tiam la pordo malfermiĝis. La tuta koridoro estis pendkovrita per malnovaj portretoj, kavaliroj en armaĵo kaj virinoj en silkaj vestoj. La armaĵoj kraktintis kaj la silkaj vestoj brue susuris! Poste montriĝis ŝtuparo, kiu kondukis multe da ŝtupoj supren, kaj kelke da ŝtupoj malsupren, kaj jen oni staris sur balkono. Ĝi estis tre ruina, ĉie montriĝis grandaj truoj kaj longaj fendoj, el kiuj kreskis herbo kaj folioj, ĉar la tuta balkono kaj la muroj al la flanko de la korto estis kovritaj de tiom multe da herbo, ke ĉio aspektis kiel ĝardeno, kvankam tio estis nur balkono. Tie staris malnovamodaj florpotoj, kiuj prezentis vizaĝojn kun azenaj oreloj; sed la floroj estis tute lasitaj al si mem kaj kreskis sovaĝe. En unu poto troviĝis diantoj, elŝoviĝintaj ĉiuflanken, trunkido apud trunkido, kaj ili sciigadis tute klare: “La aero min karesis, la suno min kisis kaj promesis al mi por dimanĉo malgrandan floron, malgrandan floron por dimanĉo!”

De tie oni iris en ĉambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo. Oraj floroj presitaj sur ĝi, prezentis agrablan vidaĵon.

“Oritaĵo forviŝiĝas,

Porka led’ ne detruiĝas!”

parolis la muroj.

En la ĉambro staris brakseĝoj kun altaj skulptitaj dorsoj kaj kun brakoj sur ambaŭ flankoj. “Sidiĝu! sidiĝu!” ili parolis. “Ho, kiel krakas en mi interne! Baldaŭ mi kredeble ankaŭ ricevos podagron, kiel la malnova ŝranko! Podagron en la dorso, ho!”

Post tio la malgranda knabo eniris en la balkonaĵan ĉambron, en kiu sidis la maljuna viro.

“Koran dankon pro la stana soldato, mia malgranda amiko!” diris la maljuna viro, “kaj dankon pro tio, ke vi venis al mi!”

“Dank’, dank’!” aŭ “Krak’, krak’!” ekbruis ĉiuj mebloj; ili estis en tia granda nombro, ke por rigardi la malgrandan knabon, ili unuj al la aliaj preskaŭ baris la vojon.

Meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virino, sed en kostumo de la tempoj de la praavoj, kun pudritaj haroj kaj rigida tola jupo. Ŝi ne diris “dank’” nek “krak’”, sed ŝi rigardis la knabon per tre mildaj okuloj, kaj la knabo tuj demandis la maljunan viron: “Kie vi prenis ŝin?”

“De la malnovaĵisto tie!” diris la maljuna viro. “Tie pendas ankoraŭ multe da bildoj; neniu ilin konas aŭ interesiĝas pri ili, ĉar la personoj, kiujn ili prezentas, ĉiuj estas enterigitaj; sed en antaŭlonga tempo mi ĉi tiun konis, nun ŝi estas mortinta kaj jam de duono da jarcento ŝi plu ne ekzistas sur la tero.”

Sub la portreto pendis en kadro kaj sub vitro velkinta florbukedo; ĝi verŝajne ankaŭ havis la aĝon de duono da jarcento, tiel malnova ĝi aspektis. La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen, la montriloj rondiradis, kaj ĉio en la ĉambro maljuniĝadis ĉiam pli kaj pli, sed la tempo fluis ne rimarkate de ili.

“Ĉe mi hejme oni diras,” komencis denove la malgranda knabo, “ke vi vivas terure solece!”

“Ho,” li respondis, “la malnovaj pensoj kaj ĉio, kion ili vekas en mia animoa venas kaj vizitas min, kaj nun vi ja ankaŭ venis! Mi fartas tre bone!”

Li prenis de la breto bildolibron. Kiom! multe oni povis tie vidi! Longaj procesioj, plej strangaj kaleŝoj, kiuj en nia tempo jam de tre longe malaperis sur la stratoj; ludkartoj, sur kiuj la bildoj prezentis soldatojn kaj urbanojn kun flirtantaj standardoj; la bildoj de la tajloroj estis kun tondilo, kiu estis tenata de du leonoj, kaj la bildoj de la botistoj havis ne boton, sed aglon kaj ankoraŭ dukapan, ĉar la botistoj devas ĉion havi tiel, ke ili povu diri: tio estas paro. Ho, kia bildolibro ĝi estis!

Загрузка...