Proksimigu vian vangon al la liro kaj miru ties tembron.
S-ino Baniko estas en speciale voluptema periodo. Senĉese ŝi kokete logas sian edzon, por ke li estingu ŝiajn dezirojn. Sed li ne sentas sin kapabla kontentigi ŝin. Ŝi protestas. Li koleras. Ekestas disputo. Li krias:
— Post via morto mi skribigos sur via tombo: «Finfine malvarma!»
— Kaj post la via mi gravurigos: «Fine rigida!»
Kruko kaj Baniko promenas en la kamparo. Sur izola herbejo ili vidas sidantan knabinon, kiu trikas, paŝtante virbovon.
Baniko demandas ŝin:
— Fraŭlino, ĉu vi scias, kioma horo estas?
La paŝtistino, kiu sidas apud la bovo, kaptas ties dikajn testikojn, levas ilin kaj post kelkaj sekundoj diras:
— Sinjoro, estas la deka kaj duono.
Kruko kaj Baniko interŝanĝas mirajn rigardojn kaj paŝas plu. Ĉar ili ĝis nun neniam aŭdis pri tia horloĝa scienco, ili revenas post kvaronhoro al la knabino. Ĉu vi povus nun diri al ni, kioma horo estas?
La paŝtistino flankenmetas la trikaĵon, kaptas la testikojn de la bovo kaj, mane pesante ilin, deklaras:
— Estas la deka kaj kvardek minutoj.
— Fraŭlino, ĉu vi povas klarigi al ni, kiel vi scias tion tiom precize?
— Jes, estas simple. Kiam mi levas la ĉurujon de Standardo, mi vidas la preĝejan horloĝon en la vilaĝo.
Fraŭlino vizitas amikinon kaj petas ŝin:
— Ĉu mi povus promenigi vian bebon dum kelkaj horoj?
— Volonte. Sed kial vi estas subite tia helpema?
— Mi nur deziras timigi certan viron.
Kruko vizitas novan bordelon. La virinoj estas ja belaj, sed li trovas la tarifojn ekscesegaj. Oni konsilas al li:
— Supreniru al la unua etaĝo.
Sur la unua etaĝo la virinoj estas preskaŭ same belaj, sed ili estas tamen tro multekostaj, po 5 mil steloj.
Kruko marĉandas, kaj ĉiufoje oni sendas lin al la supra etaĝo. Ĉiufoje la voluptovendistinoj fariĝas malpli belaj, malpli junaj kaj malpli karaj. Fine Kruko veturas per lifto al la lasta etaĝo, trovas malplenan ĉambron kaj legas tie surskribon:
MEMSERVO
100 stelojn
Tre moderna paro interŝanĝas impresojn post freneza nokto pasigita en senbridaj ludoj kun diboĉaj amikoj.
— Karulino, ĉu vin mi amoris sur la sofo en la malluma salono?
— Je kioma horo, karulo?
Paĉjo, vi diris al mi, ke viro devas ĉiam esti galanta kaj cedi sian seĝon al sinjorino. Tamen, sur tiu malnova foto, vi sidas kaj panjo staras.
— Jes, estis ĝuste post nia edziĝonokto. Ŝia postaĵo doloris, kaj miaj kruroj estis tiom malfortaj…
Avo, patro kaj filo el turka familio ĉeestas kongreson en Bervalo. Revojaĝante hejmen, ili interŝanĝas impresojn. La filo diras:
— Ha! kian afablecon havas la bervalaninoj!
— Kian teknikon! — ekkrias la patro.
— Kaj kian paciencon! — balbutas la avo.
Baniko revenas hejmen pli frue ol kutime. Lia fileto krias al li:
— Paĉjo, paĉjo, ogro ĵus kaŝis sin en la vestoŝranko.
Efektive Baniko malkovras en la ŝranko sian amikon Kruko vestita per nura litotuko. Li riproĉas lin:
— Kruko, ĉu vi ne hontas? Kial vi tiom timigis la knabeton?
Somere du amikinoj babilas sur la plaĝo de Bervalo. Unu asertas:
— Mi estas preta fari ĉion ajn, por ricevi peltmantelon.
Ŝi efektive faras ĉion ajn, ricevas la mantelon … sed vintre jam ne povas ĝin butonumi.
— Kial mi aĉetu aŭton? Mi havas tiom da amikoj, kiuj posedas aŭton. Tiel mi povas veturi senkoste.
— Vi pravas. Same mi restas fraŭlo. Mi havas tiom da amikoj, kiuj havas edzinon.
Knabineto ĉeestas lavadon de sia frateto. Ŝi demandas:
— Panjo, kial li havas kraneton? Ĉu ankaŭ mi havos tian poste?
La patrino, distriĝinte, respondas:
— Jes, se vi bone kondutos.
Kaj post pripenso ŝi aldiras:
— Se vi malbone kondutos, vi havos eĉ plurajn.
— Kio estas la tri plej bonaj aĵoj en la mondo?
— Bona viskio antaŭe kaj cigaredo poste.
Preĝo de pia viro:
— Sankta Josefo, faru, ke mi neniam edziĝu. Se mi edziĝos, ke mi ne estu kokrita. Se mi estos kokrita, ke mi ne sciu pri tio. Se mi ekscios pri tio, ke tio estu al mi tutegala.
En termofonta stacio Kruko galante deklaras al juna, bela oficistino:
— Pasintjare mi venis ĉi tien pro miaj kruroj. Nun mi revenis pro la viaj.
Baniko surprizas sian edzinon kuŝanta en la dormoĉambro kun fremda viro. Li ekblekas:
— Mi tuj mortigu lin!
Ŝi protestas:
— Ne faru tion. Ĉu vi memoras pri la pelta mantelo gajnita per la loterio?
— Ĉu ĝi estis de li?
— Jes. Kaj ĉu vi memoras pri la aŭto, la unua premio de la bervala tombolo?
— Jes. Ĉu ĝi estis de li?
— Certe.
Tuj Baniko kuras al la lito, tiras la kovrilon sur la nudan korpon de la timanta amoranto kaj murmuras kun zorgoplena mieno:
— Atentu, amiko, ke vi ne malvarmumu.
Angla edzo: — Ĉu mi dolorigis vin?
Lia edzino: — Tute ne. Kial vi demandas?
La edzo: — Tial ke vi iom moviĝetis.
Kruko invitas novan amikinon en ekskluzivan restoracion kun apartaj manĝosalonetoj speciale instalitaj por intimaj renkontiĝoj.
Kruko eliras por lavi la manojn. Dume la junulino legas la menuon de la mendita lunĉo: kaviaro, ĉampano, leporaĵa raguo, burgonja vino, glaciaĵo, kontraŭkoncipa pilolo.
Kapitano sciigas kolonelon:
— Mi havas en mia roto rekruton, kiu pasie vetas. Kaj li gajnas ĉiujn vetojn.
La kolonelo venigas la kuriozan soldaton.
— Nu, mi aŭdis, ke vi ofte vetas kaj gajnas ĉiujn vetojn.
— Jes, sinjoro kolonelo. Ekzemple, mi povas veti kun vi je mil steloj, ke vi havas hemoroidojn.
— Vi ne havas ŝancon kun mi, junulo. Kontrolu mem.
La kolonelo mallevas sian pantalonon, montras sian glatan postaĵon kaj ricevas la mil stelojn de la soldato. Poste li telefonas al la kapitano:
— Via rekruto ĵus perdis veton kun mi.
— Ha, sinjoro kolonelo, mi ne havis tempon por sciigi vin, ke li vetis kun mi je 10 mil steloj, ke vi montros al li vian postaĵon.
Amikino rakontis al kuracistedzino, ke ŝi vidis ŝian edzon kun prostituitino. Demandita, la doktoro respondas:
— Temis pri profesiaj rilatoj.
— Ĉu la rilatoj koncernis vian aŭ ŝian profesion?
Patro: — Vi estas fiulo. Neniam via patrino kaj mi ricevis kontenton de vi ekde via naskiĝo.
Filo: — Sed verŝajne naŭ monatojn antaŭ mia naskiĝo.
Du knabinoj marĉandas en fruktobutiko:
— Kiom kostas du bananoj?
— Po dudek steloj. Se vi prenos tri, ili kostos ope kvindek stelojn.
Post mallonga interkonsiliĝo la knabinoj deklaras:
— Ni prenu tri. La trian mi manĝos.
Misiisto venis unuafoje al izola vilaĝo, en kiu li volas konigi la veran Dion kaj la eŭropan civilizacion. Indiĝeno, kiu scipovas kelkajn Esperantajn vortojn, servas kiel la interpretisto.
Ĉiu frazo de la prediko estas proksimume tradukata al la konvertotoj, kiuj kunvenis sur la placo de la vilaĝo. Post ĉiu frazo la indiĝenoj krias laŭte: vukra! vukra!
La misiisto estas tre kontenta, opiniante, ke la aŭskultantaro forte aprobas liajn parolojn, ĝis la interpretisto invitas lin post la prediko viziti la nekredeble malpuran vilaĝon, en kiu libere vagas nigraj porkoj. Tiam, en aparte kota angulo, la interpretisto avertas:
— Atentu vi ne paŝi en vukra!
Avinjo demandas, kio estas hipokritulo.
— Iu, kiu agrable traktas onin antaŭe kaj malagrable malantaŭe.
— Ha! via avo estis do granda hipokritulo.
— Mi aŭdis, ke via edzo estas en malsanulejo.
— Jes, tie li kuŝas pro siaj genuoj.
— Pro siaj genuoj?
— Jes, sur ili mi trovis blondulinon.
En Barcelona bordelo la aferoj prosperas. La deĵorantinoj ĉasas la klientojn sur la apudaj trotuaroj, kaj ĉiufoje kiam ili kuntrenas novan trafiton en la diboĉejon, ili laŭte diras sian nomon al la pordistino. Post sia giĉeto tiu notas la enirojn, por kalkuli la luprezon de la ĉambroj. Ŝia krajono kuras:
— Anita Lopez!
— Maria Moreno!
Kruko, kiu libertempas en Barcelono, venas ne senintence en la malĉastejan kvartalon. Brula, invita okulumo de bela putino sufiĉas por konvinki Krukon sekvi ŝin en la bordelon. Pasante antaŭ la giĉeto de la pordistino, ŝi diras:
— Dolores la Picho!
Kruko murmuras kompateme:
— Ne mirinde, se doloras vin la piĉo, fraŭlino. En tia metio… Sed tio almenaŭ pruvas, ke la aferoj iras bone.
Viro seksardas. Lia amikino klarigas, ke ŝiaj monataĵoj ne ebligas al ŝi kvietigi lian voluptemon. Li flustras ion en ŝian orelon. Ŝi ribelas:
— Neeble pro miaj hemoroidoj.
Tiam li blekas:
— Se vi diros al mi, ke vi ankaŭ havas dentodoloron, mi draŝos al vi la dorson!
Bigotino konfesas:
— Patro, mi trompis mian edzon.
— Kiom ofte?
— Nur unu fojon, la 21an de oktobro 1937.
— Tion vi jam rakontis al mi centfoje!
— Jes, estas tiom agrable rememori pri tio.
Baniko, kiu ŝatas naĝi nuda, trovis por tiu plezuro tute senhoman parton de la bervala plaĝo. Post la naĝado volante eliri el la maro, li vidas kun konfuzo fremdan virinon, kiu sidas apud liaj vestaĵoj. Li naĝas plu kaj hazarde trovas sur la fundo de la maro malnovan kaserolon. Li kaptas ĝin kaj tenante antaŭ sia generilo, alpaŝas la virinon kun riproĉa mieno.
— Ĉu vi scias, sinjorino, ke vi sidas ĝuste apud miaj vestaĵoj?
— Ĉu vi scias, sinjoro, ke en via kaserolo ne estas fundo?
Du stratulinoj renkontiĝas en la bervala parko.
— Dio mia, ĉu vi ricevis novan peltmantelon?
— Ba, estas nur io, kion mi kunflikis.
— Flantazie!
Knabineto eniras en sukeraĵejon.
— Mi deziras ĉokoladan bebon, kiun vi havas en via montrofenestro.
— Bone, etulino. Jen ĉokolada bebo.
— Ne tiu. Ĝi estas knabino. Mi petas, donu al mi knabon.
— Kial do?
— En knabo estas iom pli por frandi.
Kamparano eniras la kabineton de kuracisto, dum tiu tre intime traktas lian edzinon. La kamparano ekkrias:
— Kion do vi faras?
— Mi instruas la interrilatojn.
— Ha, bone. Ĉe la unua rigardo mi kredis, ke vi fikas mian edzinon.
— Jes, karulino, jes. Mi ĵuras al vi eternan fidelecon.
Fremdulo diras al Kruko:
— Ha! la bervalaninoj estas vere inteligentaj.
— Jes, certe. Kiel vi rimarkis tion?
— Hieraŭ vespere mi renkontis belan junulinon. Bedaŭrinde ŝi ne parolis Esperanton. Mi desegnis glason sur peco da papero, kaj ŝi tuj komprenis, ke mi invitas ŝin al drinkejo.
— Tio estas ja signo de ega inteligenteco.
— Atendu. Post du minutojn ŝi prenis pecon da papero kaj desegnis liton.
— Ho!
— Jes. Kiel ŝi povis tiom rapide diveni, ke mi estas litfabrikanto?
Al paciento, trafita de akuta venerea malsano, kuracisto klarigas:
— Bedaŭrinde mi devas fortranĉi vian viran organon.
— Neeble, sinjoro doktoro. Mi estas ankoraŭ juna, mi bezonas ĝin.
Li vizitas duan kuraciston, kiu diagnozas la samon:
— Fortranĉenda!
La kompatindulo konsultas dek famajn specialistojn, kaj ĉiu estas preta uzi la bisturion.
Malesperante pri sia sorto, la paciento fine vizitas ĉinan kuraciston, kiu laŭdire faras miraklojn.
— Sinjoro doktoro, vi ne fortranĉos ĝin, ĉu jes?
— Certe ne. Grimpu sur tiun tabureton. Nun tusu forte! jen. Ĝi jam defalis mem.
S-ino Kruko estas grave malsana. Ŝi petas sian edzon:
— Karulo, se mi mortos kaj se vi reedziĝos, ĵuru al mi, ke mia posteulino ne surmetos miajn robojn.
— Estu trankvila, trezoro. Ŝi havas pli larĝan postaĵon ol vi.
Kruko ĵus aŭdis de sia edzino, ke ilian filinon Reda gravedigis jam edziĝinta viro. Kruko terure ekkoleras kaj eksciinte la adreson de la deloginto, decidas tuj viziti lin. Tiu konfesas:
— Jes, mi estas kulpa, sed mia granda riĉo ebligas al mi ripari mian kulpon tiamaniere: se Reda naskos filinon, mi donacos al ŝi milionon da steloj. Por filo mi donacos la duoblon.
Tiu propono perpleksas Krukon. Li estas preskaŭ preta peti pardonon pro sia antaŭa kolero. Sed subite venas al li dubo pri neantaŭvidita eblo:
— Promesu al mi, ke, en okazo de misnasko, vi donos al Reda duan ŝancon.