La fia dikulo envolviĝas sub la rubo.
Baniko surprizas sian edzinon kuŝanta en la geedza lito kun nekonata vagulo, kies ŝiritaj, ĉifitaj vestaĵoj estas disĵetitaj en la ĉambro. Li krias al ŝi:
— Ĉu vi ne hontas?
— Ne koleru, — ŝi respondas. — Tiu kompatindulo nur diris al mi: «Sinjorino, donu do al mi ion ajn, kion via edzo jam ne uzas».
Episkopo vizitas simplan vilaĝan paroĥestron. Vesperas. Pluvegas. Estas neeble reveturi al la urbo.
— Sinjoro paroĥestro, mi devas noktumi en via domo.
— Volonte, episkopa moŝto, sed mia paroĥestrejo estas vere senluksa. Mi posedas nur unu liton.
— Ankaŭ Jesuo ne havis, kie kuŝigi sian kapon. Ni do dividu la liton.
En la sekva mateno ambaŭ ekleziuloj laŭte ronkas, kiam oni sonorigas ĉe la pordo. La paroĥestro, pensante, ke apud li kuŝas lia servistino, forte frapas la postaĵon de la episkopo:
— Ekstaru, jen la laktisto.
La episkopo murmuras en duondormo:
— Ho, kial tiom brutale, kara grafino?
La 5-jara Miĉjo eniras en la banĉambron kaj vidas la nudan bruston de sia patrino.
— Panjo, kio estas tio?
— Infano, per tio la patrinoj donas lakton al la beboj.
— Ĉu ankaŭ mi antaŭe tiel trinkis lakton?
— Certe.
— Kiel do mi povis trempi mian buterpanon?
Kruko kaj Baniko libertempas en urbeto. Konante neniun, ili enuas. Iam ili pasas preter preĝejo. Kruko diras al la amiko:
— Atendu min.
Li eniras la konfesejon.
— Patro, mi malĉastis.
— Kun kiu, infano mia?
— Mi ne rajtas diri tion.
— Ĉu kun la poŝtistino?
— Ne.
— Eble kun Manjo, la servistino de la drinkejo Verda Apro?
— Ne.
— Ĉu kun la juna vidvino Selanto?
— Ne.
— Do, ĉar vi ne volas diri tion al mi, foriru. Mi ne povas absolvi vin.
Kruko foritas, ridetante. Apud la pordo de la preĝejo li diras al Baniko:
— Iru ni. Mi havas tri bonajn adresojn.
Grupo da bervalaj skoltoj vizitas Parizon. Kiam ili estas en Montmartro, kelkaj el ili soifas, kaj la grupestro ordonas:
— Ni trinku limonadon en tiu malgranda kafejo.
Post momento la skoltoj rimarkas, ke ili ne sidas en normala sensoifigejo. En angulo sur eta scenejo bela ruĝharulino sciencoplene demetadas siajn seksallogajn subvestojn je la ritmo de lasciva muziko. Ĉies gorĝoj premiĝas, kiam falas la nigra mamzono, kaj dekjara skolto ekploras amare. La grupestro estas perpleksa.
— Jes, ni tuj foriros, sed kial vi ploras?
— Mia panjo diris al mi, ke mi transformiĝos en statuon, se mi rigardos nudan virinon.
— Stultaĵo!
— Ne. Mi sentas, ke mi jam statuiĝas.
Kruko vespere revenas hejmen. Lia edzino plendas:
— Maĉjo diris al mi, ke oni instruas ilin en la lernejo pri seksaj aferoj. Ĉu vi ne opinias, ke li estas ankoraŭ tro juna por tiu inicado?
Kruko ne respondas kaj iras al la ĉambro de Maĉjo. Maĉjo ne aŭdis sian patron eniri. Lia maldekstra mano aktive okupiĝas sub la skribotablo, dum liaj okuloj diligente studas la detalojn de logaj virinaj korpoj en magazino rezervita al plenkreskuloj. Kruko mallaŭte eliras kaj refermas la pordon.
— Nu? — demandas lia edzino.
Kruko flustras:
— Ni ne ĝenu lin. Li faras siajn lernejajn taskojn.
Snobino eniras en ledejon.
— Mi deziras mansaketon. Sed mi bezonas ion raran, originalan, kio enviigus miajn amikinojn.
La vendisto diras:
— Mi havas kion vi serĉas. Sed tio estas tre multekosta.
— Ne gravas.
— Jen unikaĵo: mansaketo el kaca haŭto.
— Bedaŭrinde, ĝi estas multe tro malgranda.
— Sinjorino, se vi konvene karesos ĝin, ĝi rapide fariĝos granda kiel valizo.
Baniko: — Nia juna pordisto fanfaronas, ke li delogis ĉiujn virinojn el la domo krom unu.
S-ino Baniko post pripenso:
— Estas verŝajne la fia arogantulino de la tria etaĝo.