Proksimigu vian sapon al la peniko kaj tuĉu la ses tikojn.
Naivulo edziĝas al belega, arda junulino. Nun li kuŝas apud ŝi en la geedza lito, kaj pro sia plena sensperteco, ne scias, kiel konduti. Li dolĉe tiklas ŝian umbilikon, dirante:
— Gili, gili, gili.
La tiklado daŭras jam duonhoron.
— Gili, gili, gili…
La novedzino malpacienciĝas kaj fine diras al li, invite svingetante la ventron:
— Pli malalte, karulo, pli malalte!
Tiam li murmuras per basa voĉo:
— Gili, gili.
— Fraŭlinoj, mi studas vian medion kaj verkas pri ĝi fakvortaron.
— Ĉu fak? Fia atisto!
En apoteko vespere sonoras telefono:
— Ĉu vi havas rozkoloran cicumon?
— Jes, sinjoro.
— Bone. Vi povas ŝovi ĝin en vian postaĵtruon.
La apotekisto ekkoleras, sed ne povas respondi, ĉar la nekonato jam malŝaltis.
En la sekva vespero la telefono denove sonoras en la apoteko:
— Sinjoro apotekisto, ĉu iu telefonis ankaŭ al vi hieraŭ, por demandi pri rozkolora cicumo?
— Jes.
– Ne atentu lin. Li estas fia trompisto. Vi jam povas elpostaĵigi la cicumon.
Kruko kaj Baniko havas komunan amatinon. Ili vizitas ŝin alterne, kaj ĉio iras bone, ĝis ŝi gravediĝas.
Ambaŭ amikoj interkonsentas, ke, nesciante, kiu generis la idon, ili kune zorgos pri la nutrado kaj edukado de la venonta infano.
Iom da tempo antaŭ la akuŝo Baniko devas forvojaĝi pro siaj negocoj. Li petas sian amikon sendi al li telegramon, kiam li amatino naskos la infanon.
En sudamerika hotelo Baniko ricevas jenan telegramon: «Marika naskis ĝemelojn stop la mia mortis stop Kruko».
Dekduo da mortintaj virinoj atendas antaŭ la pordo de la paradizo. Sankta Petro volas scii, ĉu ili estas indaj je la eterna feliĉo.
— Kiu kokris sian edzon, tiu levu la manon.
Krom unu, ĉiuj levas la manon. Sankta Petro ordonas al la konfesintinoj:
— Iru en la purgatorion, kunprenante vian surdan kunulinon.
Kruko, invitite de amiko, devas kuŝi sur kanapo en la salono. Nokte subita lakso ne lasas al li tempon por serĉi la necesejon. Li uzas anstataŭe ĉinan vazon, kiun li poste kaŝas malantaŭ la piano. Matene li devas frue forlasi siajn amikojn kaj tute forgesas la tutan aferon.
Post du semajnoj Kruko ricevas telegramon: «Ni pardonas stop sed diru kie».
En la mallumo de bervala kinejo subite aŭdiĝas virina voĉo:
— Tuj forprenu vian manon. Ne vi, sinjoro, sed vi.
Dum la sama filmprezento plendas alia virino:
— Jam dum duonhoro vi fingrumas mian femuron.
— Ĉu tio ne plu plaĉas al vi?
Kiam Kruko estas en kompanio de pluraj homoj, li kutimas demandi:
— Ĉu vi aŭdis pri la nova bordelo en la X-strato? Oni rakontas, ke ĝi havas strangan arkitekturon. Meze de la granda salono estas ŝtuparo…
Tiam Kruko rondirigas la manon. Ĉiufoje iu sufloras:
— Ŝtuparo spirala.
— Jes, — ĝoje ekkrias Kruko. — Mi ja vidas, ke vi jam estis en tiu bordelo.