1

KIO ESTAS BERVALAĴO

Se deklamisto, anstataŭ «Ho mia kor'», diras «Ho, kia mor'», li ridigas la publikon, farinte bervalaĵon. Verdire tio ne estas ĝuste bervalaĵo, ĉar la interŝanĝo de literoj aŭ de silaboj en frazo devus kaŝi maldecan signifon. «Trenu pramon» anstataŭ «prenu tramon» estas nur seninteresa langostumblo. Male, se anstataŭ: «Ŝi ĉiam puŝas siajn kunludantojn ĉe la teniso» vi diras «Ŝi ĉiam tuŝas siajn kunludantojn ĉe la p……», vi faras bervalaĵon.

Kiu atente studis la historion de Bervalo, scias, ke tiu literatura ludo ekzistas jam de multaj jarcentoj. Ĝis la revolucio en 1668 oni kutime kaŝis en senmalice sonantaj frazoj politikajn mokojn kontraŭ la tirano. Post establiĝo de demokratio kaj libereco, la bervalaĵoj iom post iom evoluadis al sia hodiaŭa formo.

Ĉiujare la Bervala Akademio organizas konkurson por la plej bonaj bervalaĵoj. Okazas granda festo kaj balo, dum kiu oni rekompencas la gajninton per la ordeno de la «Bala Kruco». Kurioza rimarko: ĝis nun preskaŭ nur virinoj ricevis la «Balan Krucon».

2

Tiu frenezulo, iama rektoro de la bervala universitato (la mondfama «Kon-domo»), lernis parkere la Plenan Vortaron kaj sciis, ke pneŭmatiko estas «kaŭĉuka tubo por mildigi la skuojn».

3

Tiu poemo des pli efikis la malmolkorulinon, ke ĝi estas kantebla laŭ la fama melodio de Menu de Ménil (16.7.1860 — 28.3.1930).

4

tial ke la patro estas la apotekisto, de kiu la junulo aĉetis la kondomojn.

5

LASTA (de mia sekretariino)

6

Unua rimarko: Temas pri la inaŭgura parolado de la Konstanta Kongresa Sekretario, kiu esprimis la deziron, ke liaj gravaj vortoj flugu de loko al loko.

Dua rimarko: Kruko certe legis la verkojn de Raymond Schwartz.

Загрузка...