Ĉapitro XV

Mi turnis min kun malagrabla sento de dependo, kiun spertas ĉiu, se gastigantoj iĝas senceremoniaj.

Guez estis en smokingo. Al lia aspekto, senriproĉa, koncerne la kostumon, sovaĝe kontraŭdiris ebria spasmo de la vizaĝo. Li estis peze, kapturne ebria. Alirinte tiel proksime, ke mi, ekstarinte, deŝoviĝis, timante falemon de lia korpo, Guez apogis sin per la dekstra mano sur la tablo, kaj la pugnon de la maldekstra almetis al sia flanko. Li estis nervoze spiranta, penante stari rekte, kaj konservadis ekvilibron dum ondado per tio, ke fleksadis kaj malfleksadis la genuon. Mian okupitecon pri la letero Guez eĉ ne rimarkis.

— Ĉu vi deziras iom gaji? — diris li, signife palpebrumante, dum lia akra, malvarma rigardo de la vizaĝo, indiferenta al tiu frazo, estis atente esploranta min. — Mi intencas estigi simplajn, amikajn rilatojn. Ne estas senco vivi dise.

— Sinkwright estis ĉe mi, — rimarkis mi, kiom povis, paceme. — Li, certe, transdonis al vi mian respondon.

— Mi ne kredis al Sinkwright, alie mi ne estus ĉi tie, — deklaris Guez. — Lasu tion! Mi scias, ke vi koleras kontraŭ mi, sed ajna kverelo devas havi finon. Ĉe ni estas tre gaje.

— Ŝipestro Guez, — diris mi, skrupule elektante vortojn kaj sentante atakon de furiozo; mi ne deziris cedi al la kolero, sed vidis, ke mi devas meti finon al la aroga interveno, rompi la scenon, komencantan fari min kreteno en miaj propraj okuloj. — Ŝipestro Guez, mi petas vin por ĉiam forgesi pri mi kiel pri kompaniano en amuzoj. Via tempopasigo por vi havas, probable, kaj sencon kaj pravigon; plie mi ne povas permesi al mi rezoni pri viaj agoj. Vi estas la mastro, kaj vi estas en via propra hejmo. Sed ankaŭ mi estas libera homo, kaj se vi tion ne tute komprenas, mi promesas ripeti mian aserton kaj pruvi, ke mi estas prava.

Dirinte tiel, mi atendis, ke li elgrumblos pardonpeton kaj foriros. Li ne ŝanĝis la pozon, ne moviĝetis, nur iĝis eĉ pli pala, ol estis. Malkaŝa, furioza malamo lumis en liaj okuloj. Li suspiris kaj ŝovis la manojn en la poŝojn.

— Vi faris al mi ofendon, — malrapide eldiris Guez. — Ankoraŭ neniu… Vi montris al mi malestimon, kaj mi vin avertas, ke ĝi trafis tien, kien vi celis. Tion mi al vi ne pardonos. Nun mi deziras scii: kiel vi imagas niajn rilatojn poste?! Mi dezirus scii, jes! Ne malpli ol tridek tagojn daŭros mia navigo. Mi ĵuras, ke vi pentos.

— Niaj rilatoj estas precize difinitaj, — diris mi, ne vidante sencon cedi al li en tono. — Vi ricevis ducent pundojn, kaj mi ne marĉandis kun vi. Anstataŭe mi ricevis ĉi tiun kajuton, sed via kompanio aldone al ĝi — ĉu ne tro malenviinda kompenso?

Estis unu momento, kiam, observante la esprimon de la vizaĝo de Guez, mi pensis, ke mi devos elĵeti lin for. Sed li retenis sin. Atente rigardante en miajn okulojn, Guez ŝovis la manon en la internan poŝon, retenis tie ĝian impetan moviĝon kaj solene deklaris:

— Mi tuj ĵetos al vi tiun monon reen!

Li elprenis la manon, kiu evidentiĝis malplena, kun kolero mallevis ĝin kaj, ripetinte, ke redonos la monon, aldonis: «Vi ne devos fanfaroni pri via mono», — poste eliris, frapinte per la pordo.

Post tio mi tuj ŝlosis la kajuton kaj ekstaris ĉe la pordo, fiksaŭskultante.

En la manĝoĉambro estiĝis relativa silento; melankolie sonis gitaro. Tie oni komencis paŝadi, interparoli; ankoraŭfoje trakuris Horacio, kriante dum la kuro: «Pretas, pretas, pretas!» Ĉio montris, ke la diboĉo ne ĉesas, sed disvolviĝas. Poste mi aŭdis bruon de kverelo, virinan amaran ploron kaj — post ĉio ĉi — ĥoran kanton.

Laciĝinte fiksaŭskulti, mi eksidis kaj enprofundiĝis en pripensojn. Guez diris veron: estis malfacile atendi poste ion bonan en tiuj kondiĉoj. Mi decidis, ke se la proksima tago ne ŝanĝos tutan tiun koleran malpuron en almenaŭ ion similan al trankvila vivo, — la plej bona afero por mi estos elŝipiĝi jam en la unua halto. Mi estis forte maltrankviligita de la konduto de Guez. Kvankam mi ne vidis rektajn kaŭzojn de lia malamo al mi, mi tamen konsciis, ke tiel devas esti. Li estis natura en sia malamo. Li estis ne komprenanta min, mi — lin. Tial, kun lia karaktero, kreiĝis milita stato, kaj kun kolero, kun peza sento de abomeneco de la pasinta sceno, mi ekkuŝis, sed ekkuŝis ne malvestinte min, ĉar mi ne sciis, kio ankoraŭ povos okazi.

Ekkuŝinte, mi fermis la okulojn, baldaŭ ree malfermis ilin. En tiu mia stato dormo estis bonega, sed naiva ideo. Mi tiel kuŝis longe, ankoraŭfoje pripensante la okazintaĵojn de la vespero, kaj estontan interparolon kun Guez morgaŭ matene, kiun mi opiniis neevitebla. Mi finfine komencis esperi, ke kiam Guez rekonsciiĝos — se nur li povos rekonsciiĝi, — mi devigos lin kompensi la sovaĝan impertinentaĵon, pri kiu li probable pentas jam nun. Ve, mi malmulte konis tiun ĉi homon!

Загрузка...