Kvankam estis frue, Filatre atendigis min tre nelonge. Tri minutojn post kiam mi eksidis en lia kabineto, li eniris, jam vestita por eliro, kaj avertis, ke li devas esti ĝis la deka horo en la hospitalo. Tuj li turnis sian atenton al mia aspekto, dirinte:
— Al mi ŝajnas, ke al vi io okazis!
— Inter la kontoro de la Karba sindikato kaj la angulo de la kajo, — diris mi, — staras rimarkinda velŝipo. Mi ekvidis ĝin nokte, kiam ni disiĝis. La nomo de tiu ŝipo estas — «Kuranta sur ondoj».
— Kiel! — diris Filatre, mirigita eĉ pli, ol mi atendis. — Ĉu tio ne estas ŝerco?! Sed… permesu… Nenio, mi aŭskultas vin.
— Ĝi staras ankaŭ nun.
Ni rigardis al ni reciproke kaj dum ioma tempo sidis silente. Filatre mallevis la okulojn, malrapide levinte la brovojn; laŭ lia esprimema vizaĝo pasis nerva kurento. Li ree ekrigardis al mi.
— Jes, tio frapas, — rimarkis li. — Sed certe estas daŭrigo, ĉu?
Anticipante lian neeldiritan suspekton, ke mi povis vidi «Kurantan sur ondoj» antaŭ ol mi venis hieraŭ al Sters, mi diris pri tio negative kaj transdonis la interparolon kun Guez.
— Vi konsentos, — aldonis mi en la fino de mia rakonto, — ke mi povis havi nur tiun deziron. Neniu alia ago konvenas. Evidente, mi devas veturi, se mi ne deziras resti por la tuta vivo kun senhelpa kaj stulta pento.
— Jes, — diris Filatre, etendante cigaron en aeron al imagata cindrujo. — Ĉio estas vera, la stato el ajna vidpunkto estas tikla. Tamen, tio ofte estas demando de mono. Al mi ŝajnas, mi helpos al vi. La afero estas en tio, ke mi kuracis la edzinon de Brown, kiam, laŭ opinio de aliaj kuracistoj, jam ne estis senco kuraci ŝin. Ĉu spite al ili, ĉu kompleze al mi, sed ŝi saviĝis. Kiel mi vidas, Guez sendas vin al Brown, estante mem kontraŭ vi, kaj tio estas fidinda signo, ke Brown resendos vin al Guez. Tial mi petos vin transdoni al Brown leteron, kiun mi tuj skribos.
Findirante la lastajn vortojn, Filatre rapide eksidis al la tablo kaj prenis plumon.
— Mi kun peno imagas, kion mi skribu, — diris li, turnante al mi la tempion kaj la angulon de la okulo.
Li frotis la frunton kaj komencis skribi, prononcante la skribitan laŭte, dum ĝi estis pleniganta la paperan folion.
— Notu, — diris Filatre, haltante, — ke Brown estas homo de negoco, de profito, malproksima de mi kaj vi, kaj ĉio, kio, laŭ li, rememorigas ekstravagancon, tuj fermas lin. Nun plu. «Iam, en la tago, feliĉa por vi kaj por mi, vi diris, ke vi plenumos ajnan mian deziron. Mi tutkore esperis, ke tia minuto ne venos; ĝeni vin mi opiniis nepardonebla egoismo. Tamen okazis, ke mia paciento kaj parenco…»
— Tiu diplomata malprecizaĵo aŭ, mallonge dirante, senmalutila mensogo, mi esperas, ne gravas, ĉu? — demandis Filatre; poste li daŭrigis skribi kaj legi: «… parenco, Tomaso Harvey, la doninto de tiu ĉi letero, bezonas vojaĝon sur ordinara velŝipo. Tio estas utila kaj necesa pro lia malsano. Detalojn li sciigos persone. Kiel mi lin komprenis, li ne estus kontraŭ unu aŭ du vojaĝoj en kajuto…»
— Kiel strange estas eldiri tiujn vortojn, — interrompis sin Filatre. — Sed mi ilin eĉ skribas: «… kajuto de ŝipo “Kuranta sur ondoj”, kiu apartenas al vi. Vi ege ŝuldigos min per helpo al Harvey. Mi esperas, ke la sano de via profunde simpatia edzino plu ne sugestas maltrankvilon. Mi petas vin…»
— … kaj tiel plu, — finis Filatre, kovrante la koverton per larĝaj linioj de adreso.
Li enmanigis al mi la leteron kaj eksidis apud mi. Dum li skribis, min komencis turmenti timo, ke la ŝipo de Guez foriris.
— Pardonu, Filatre, — diris mi, klariginte al li tion. — Mia malpacienco estas granda!
Mi ekstaris. Atente, kun profunda meditemo rigardante al mi, ekstaris ankaŭ la kuracisto. Li faris per la mano duonretenantan geston, tuŝinte mian ŝultron; malrapide retiris la manon, komencis paŝadi tra la ĉambro, haltis ĉe la tablo, distrite mallevis la rigardon kaj frotis la manojn.
— Kvazaŭ ni devas ankoraŭ ion diri unu al la alia, ĉu vere?
— Jes, sed kion? — respondis mi. — Mi ne scias. Mi, kiel vi, ŝatas diveni. Okupiĝi pri tio nun estus same, kiel pentri naturon en mallumo.
— Vi pravas, bedaŭrinde. Jes. Al mi neniam okazis io simila. Estu certa, ke mi estas maltrankviligita kaj absorbita de ĉio ĉi. Sed vi skribos al mi el la vojaĝo? Ĉu mi ekscios, kio okazis al vi?
Mi promesis al li kaj aldonis:
— Sed ĉu eble ankaŭ vi paku vian valizon, Filatre?! Kune kun mi?!
Filatre dismovis la manojn kaj ridetis.
— Tio estas loga, — diris li, — sed… sed… sed… — Lia rigardo por unu momento haltis sur negranda portreto, staranta inter bronzaj aĵoj de la tablo. Nur nun ekvidis ankaŭ mi tiun portreton — foton de bela juna virino, rigardanta rekte, iomete klininte la kapon.
— Nenio rekompencos min, — diris Filatre, ekfumante kaj abrupte ĵetante la alumeton. — Kiel ajn originala, kiel ajn asketa, siamaniere, certe, estu via interna mondo, — vi, kara Harvey, deziras ekvidi ridantan vizaĝon de feliĉo. Ne negu. Sed sur tiu vojo mi ricevos nenion, ĉar mian deziron povas plenumi neniu. Ĝi estas simpla kaj preciza, sed ĝi plenumiĝos neniam. Mi elkuracis multajn homojn, sed ne sukcesis elkuraci mian edzinon. Ŝi estas viva, sed estas egale, kvazaŭ ŝi mortis. Tio estas ŝia portreto. Ŝi ne revenos ĉi tien. Ĉio cetera havas por mi nenian sencon.
Dirinte tiel kaj preventante miajn vortojn, eĉ mian silenton, kiuj, kun tuta ilia sincereco, nur malfaciligus tiun subitan momenton de rigardo al la malfermiĝinta fremda koro, Filatre sonorigis kaj diris al la servisto, ke oni donu kaleŝon. Ne adiaŭante definitive, ni interkonsentis, ke mi sciigos lin pri mia vizito al Brown.
Ni eliris kune kaj disiĝis ĉe la perono. Sursaltinte la sidilon, Filatre deveturis kaj retroturniĝis, kriinte:
— Certe, mi per tio ne… — La ceteron mi ne aŭdis.