Ĉapitro XXII

Mi sciis, ke matene mi ekvidos alian urbon — tian, kia ĝi estas, malsaman de tiu, kiun mi vidas nun, — tegitan, sub obskuro, per ora folio de lumo, heliganta fasadojn. Tio estis plejparte duetaĝaj ŝtonaj konstruaĵoj, ĉirkaŭigitaj per markezoj de verandoj kaj balkonoj. Ili staris dense, brilante per malfermitaj fenestroj kaj pordoj. Fojfoje trans angulo de tegmento nigris ventumiloj de palmoj; aliloke ilia intense verda brilo, pli forta malsupre, montradis iluminon, nevideblan post muroj. Abundo de paperaj lanternoj de ĉiuj koloroj, formoj kaj desegnoj malhelpis distingi la verajn trajtojn de la urbo. La lanternoj pendis transverse de stratoj, fajris sur parapetoj de balkonoj, inter tapiŝoj; festone tiris sin for. Fojfoje perspektivo de strato similis baleton, kie fajroj, floroj, ĉevaloj kaj pitoreska tumulto de homoj, elirintaj el mil fabeloj, en maskoj kaj sen maskoj, miksadis bruon de la karnavalo kun muziko, ludanta en la tuta urbo.

Ju pli mi observadis la ĉirkaŭaĵon, dufoje trairinte la apudbordan placon, antaŭ ol mi definitive elektis direkton, des pli klare mi vidis, ke la karnavalo ne estis artefarita gajo, nek gajo pro devo aŭ ordono, — la urbanoj vere estis kaptitaj de la skalo, kiun ricevis la ideo, kaj nun tiu skalo estis senfine absorbanta ilin, kontentigante, eble, delonge kreskantan soifon de ĉioma bunta konfuzo.

Mi ekiris, finfine, laŭ longa strato en la dekstra angulo de la placo kaj trafis tiel sukcese, ke fojfoje mi devis haltadi, por tralasi procesion de rajdantoj — iaj mezepokaj banditoj en kirasoj aŭ diabloj en ruĝaj trikotoj, sidantaj sur muloj, ornamitaj per tintiloj kaj rubandoj. Mi elektis tiun straton pro la avantaĝo de ĝia leviĝo internen kaj supren de la urbo, kuŝanta per vico da terasoj, ĉar ĉi tie, fine de ĉiu kvartalo, troviĝis kelkaj ŝtupoj el ŝtonaj platoj, pro kio aŭtoj kaj mallertaj karnavalaj veturiloj ne povis moviĝi; sed ne nur mi serĉis tian avantaĝon. La homamaso estis tiom densa, ke homoj iris rekte laŭ la ŝoseo. Tio estis sencela moviĝo por moviĝo kaj spektado. Min antaŭadis domenuloj, arlekenoj, diabloj, indianoj, negroj, «tiaj» kaj veraj, kiujn kun peno oni povus distingi disde la «tiaj»; virinoj, ĉirkaŭvolvitaj per gazo, en rubandoj kaj plumoj; flirtadis mallongaj kaj longaj koloraj jupoj, prisemitaj per brilaĵetoj aŭ prikudritaj per blanka pelto. Brilo de okuloj, ruza mistereco de duonmaskoj, taĉmentoj da matrosoj, liberigantaj por si la vojon per svingoj de boteloj, kaptante iun en la homamaso kun ridego kaj ŝrikado; ebriaj oratoroj sur sokloj, kiujn oni ne aŭskultadis aŭ pretere forpuŝadis de sur la soklo per kubuto; tintado de sonoriletoj, kavalkadoj de princinoj kaj tolaĵkudristinoj, sidantaj sur atlasaj kovriloj de bonrasaj kurĉevaloj; amasiĝoj ĉe pordoj, kie en nebulo glitadis furiozaj vizaĝoj kaj kunpremitaj pugnoj; ebriuloj, sterniĝintaj sur la pavimo; katoj, timeme ŝtelirantaj hejmen; teneraj voĉoj kaj raŭkaj ekkrioj, kantoj kaj kordoj; sono de kiso kaj ĥoroj de foraj krioj, — tia estis la humoro de Gel-Gju en tiu ĉi vespero. Sub fantazia flago tiriĝis impona tolo de markezoj de komercaj kioskoj, kie oni vendadis limonadon, pistakakvon, akvon kun glacio, sodakvon kaj viskion, palman vinon kaj nuksojn, konfitaĵojn kaj konfetojn, paperserpentojn, petardojn kaj maskojn, globetojn el glueca pasto kaj dornajn sekajn nuksojn, similajn al lapoj, elpreni kies dornojn el haroj aŭ teksaĵo estis komplika afero. De tempo al tempo en la homamaso aperadis biciklisto, vestita kiel urso, monaĥo, simio aŭ Pieroto, sur kies ĵaboton tuj algluiĝadis tiuj trafe ĵetataj alkroĉiĝemaj dornaj globetoj. Aperadis gigantoj, pepante per kaŭĉuka pupo aŭ tondrigante grandegajn tamburojn. Sur verandoj oni dancis; mi trafis al balo sur la pavimo kaj ne sen peno ĉirkaŭiris ĝin. Paperaj serpentoj tiel dense kuŝis sur balkonoj kaj sub la piedoj, ke la aero estis susuranta. Dum la tempo, kiam mi iris, mi ricevis kelkajn plej diversajn proponojn: drinki, interkisi, kartludi, akompani al dancejo, aĉeti, — kaj virinaj manoj senĉese flirtadis antaŭ mi, vokante per ronda svingo cedi al la komuna absorbiĝo. Vidante, ke ju pli malproksime, des pli malfacila iĝas la irado, mi hastis turni min al strateto, kie estis malpli da trafiko. Turninte min ankoraŭfoje, mi trafis sur straton, preskaŭ malplenan. Dekstre de mi, kurbiĝante maldekstren kaj leviĝante supren, tiriĝis, retenante deklivon, klinita muro el pecegoj de sovaĝa ŝtono. Sur ĝi, laŭ vojoj, nevideblaj de malsupre, senĉese frapadis radoj, glitadis lanternoj, fajroj de cigaroj. Mi ne sciis, kian lokon mi okupas rilate de la centro de la urbo; starinte iom, pensinte kaj elpreninte el mia flanela vesto ĉiujn dornajn globetojn kaj malgluinte pecetojn da gluiĝema pasto, kiun oni devus malpermesi, mi ekiris supren, en relativa mallumo. Mi trairis preter verando, kie, alkurinte al ties rando, duone prilumita virino transfleksiĝis al mi, mallaŭte vokinte: «Ĉu tio estas vi, Sult?» — kun amo kaj timeto en la ektreminta voĉo. Mi eliris en lumon, kaj ŝi, konfuzite ekridinte, malaperis.

Leviĝinte al ŝoseo, kruciĝanta kun tiu ĉi strato, mi ree trafis en la tagan zumadon kaj noktan lumon kaj ekiris maldekstren, kvazaŭ konsciante, ke mi devas veni al la pinto de la angulo de tiuj du direktoj, en kiuj mi iris komence kaj poste. Mi estis sur larĝa, asfaltita strato. En ties proksima fino videblis placo. Tien strebis la homamaso. Trans kapoj, moviĝantaj antaŭ mi kun rapideco de batalo, mi ekvidis statuon, altantan super la trafiko. Tio estis marmora figuro de virino kun levita vizaĝo kaj etenditaj manoj. Dum mi estis trapuŝiĝanta al ĝi en la homamaso, ĝia pozo kaj la tuta aspekto estis ne tute klaraj por mi. Finfine, mi aliris proksime, tiel, ke mi ekvidis elĉizitan sub ĝiaj piedoj subskribon kaj legis ĝin. Ĝi konsistis el tri vortoj:

«KURANTA SUR ONDOJ».

Kiam mi tralegis tiujn vortojn, la mondo komencis malheliĝi, kaj vorto, unu vorto povus klarigi ĉion. Sed ĝi mankis. Nenio povus fortiri min de tiu ĉi subskribo. Ĝi estis en mi, kaj samtempe devis pasi mistera efiko de la tempo, por ke la subitaĵo iĝu atingebla por laboro de penso. Mi levis la kapon kaj pririgardis la statuon. Skulptisto faris ĝin kun amo. Mi vidis tion laŭ senerara sento de arta sukceso. Ĉiuj linioj de la korpo de la junulino, levetinta la piedon, dum la alia estis forpuŝiĝanta, estis klaraj kaj konvinkaj. Mi vidis, ke ŝia spirado plioftiĝis. Ŝia vizaĝo estis ne tiu, kiun mi konis, — ne tute tiu, sed jam tio, ke mi tuj rekonis ĝin, montris, kiel proksimigis la temon la artisto kaj kiel, inter multo da vizaĝoj, imagataj de li, diris: «Jen tiu ĉi devas esti tiu vizaĝo, kiu sole povas esti skulptita». Li donis al ŝi veston de nerimarkebla formo, similan al aperanta en imago, — sen sento de ŝtofo; li faris ĝiajn faldojn diafanaj kaj igis ilin moviĝi. Ili alpremiĝis antaŭe, pro vento. Ne estis neeblaj marmoraj ondoj, sed esprimo de la svelta forpuŝiĝanta kruro transdoniĝis per sento, fremda al pezo. Ŝiaj marmoraj okuloj, — tiuj konvencie vidantaj, sed blindaj ĉe nescipovo montri ilin, statuaj okuloj, ŝajnis, rigardas tra marmora ombro. Ŝia vizaĝo estis ridetanta. La maldikaj manoj, etenditaj kun forto de interna impeto, per kiu oni deziras antaŭi la kuron mem, estis belegaj. Unu mano facile fleksis la fingrojn kun la polmo supren, la alia estis kunmetanta ilin per malpacienca, admirinda gesto de anima ludo.

Vere, tio estis tiel: ŝi venis, kiel mano, varmiganta kaj gajiganta la koron. Kaj kiom ajn aparte de ĉio, sur la alta piedestalo el marmoraj maraj diinoj, staris la «Kuranta sur ondoj» — ŝi estis ne sola. Post ŝi imagiĝis alte levita de ondo busprito de grandega ŝipo, portanta super la akvo tiun ĉi figuron, — rekte, antaŭen, distranĉante la urbon kaj nokton.



Mi regis miajn emociojn sufiĉe, por distingi sendependan impreson disde impreso, aperinta kun pli granda forto nur tial, ke ĝi estas levita de cirkonstancoj. Tiu statuo estis la centro — la ĉefa vorto de ĉiuj ceteraj impresoj. Nun al mi ŝajnas, ke mi aŭdis tiam bruon de la homamaso, sed precize mi ne povas aserti. Mi rekonsciiĝis tial, ke sur mian ŝultron firme kaj esprime ekkuŝis vira mano. Mi depaŝis, ekvidinte atente rigardantan al mi homon en triangula ĉapelo kun arĝenta zono ĉirkaŭ la talio, strikte vestita en antikva surtuto. La ruĝa grizhara vizaĝo kun brovo, tremetanta pro miro, tuj ŝanĝis sian esprimon, kiam mi demandis, kion li deziras.

— Ha! — diris la homo kaj, ĉar nin puŝadis herooj kaj heroinoj de ĉiuj teatraĵoj de ĉiuj tempoj, deiris pli proksime al la monumento, farinte al mi signon, ke mi alproksimiĝu. Kun li estis ankoraŭ kelkaj homoj en diversaj kostumoj kaj tri homoj en maskoj, kiuj staris, kvazaŭ same postulante aŭ atendante klarigojn.

La homo, dirinta «ha», daŭrigis:

— Ŝajne, nenio okazis. Mi tuŝis vin tial, ke vi staras jam dum ĉirkaŭ horo, ne deirante de la loko kaj ne moviĝante, kaj tio ŝajnis al ni suspektinda. Mi vidas, ke mi eraris, tial mi petas pardonon.

— Mi volonte pardonas vin, — diris mi, — se vi estas tiom suspektema, ke atento de fremdulo al tiu rimarkinda monumento sugestas al vi timon, ke mi ĝin povus ŝteli.

— Mi diris al vi, ke vi eraras, — enmiksiĝis juna homo kun pigra vizaĝo. — Sed, — aldonis li, turnante sin al mi, — vere, ni komencis rompi la kapojn, kiel povas iu resti tiel enprofundigite senmova en la krakanta karuselo de homamaso.

Ĉiuj ĉi homoj kvankam ne estis ebriaj, sed videblis, ke ili pasigis la tagon en diversa gajo.

— Tio estas fremdulo, — diris la tria el la grupo, drapirante sin en fajre flavan mantelon, kaj rufa plumo sur lia ĉapelo faris ebrian geston. Ankaŭ lia vizaĝo estis rufa: lentuga, blanka, loza vizaĝo kun duone malgaja esprimo de la rufaj brovoj, kvankam la senkoloraj brilantaj okuloj estis subridantaj. — Nur ni en Gel-Gju havas tian monumenton.

Ne dezirante perdi la okazon por kompreni, mi riverencis al ili kaj nomis min. Tuj etendiĝis al mi kelkaj manoj kun nomoj kaj petoj percepti la miskomprenon nek kiel ofendon, nek kiel malbonan intencon. Mi komencis per la demando: pri kio ili ĉiuj povis suspekti?

— Jen kio, — diris Baws, la homo en la triangula ĉapelo, — eble, vi ne kontraŭos sidi kun ni? Nia bivako estas nemalproksime: jen ĝi.

Mi retrorigardis kaj ekvidis grandan tablon, eltrenitan, probable, el la restoracio, kiu estis rekte kontraŭ ni, trans la ŝoseo. Sur la tablotuko, derampinta ĝis ŝtonoj de la pavimo, estis floroj, teleroj, boteloj kaj pokaloj, kaj ankaŭ virinaj duonmaskoj, — supozeble — trofeoj de iuj konversacioj. Gitaroj, bantoj, paperaj serpentoj kaj maskeradaj spadoj estis kunpuŝiĝantaj sur tiu tablo kun la kubutoj de sidantaj ĉirkaŭ ĝi dek aŭ dek du homoj. Mi aliris al la tablo kun miaj novaj konatoj, sed ĉar mankis seĝoj, Baws kaptis preterkurantan knabon, donis al li piedbaton, arĝentan moneron, kaj la rekompencito altrenis el la restoracio tri seĝojn, post kio, suspirinte, ŝmacis per la nazo kaj malaperis.

— Ni venigis prozeliton, — diris Tright, la posedanto de la fajra mantelo. — Jen li. Lia nomo estas Harvey, li staris ĉe la monumento, kiel en rendevuo, ne deŝiriĝante kaj kontemplante.

— Mi ĵus alveturis, — diris mi, eksidante, — kaj vere estas ravita de tio, kion mi vidas, kion mi ne komprenas kaj kio efikas min en plej neordinara maniero. Krome, mi vokis malklarajn suspektojn.

Aŭdiĝis ekkrioj, kies enhavo estis kaj amika kaj sensenca. Sed distingiĝis unu homo en masko: el tiuj vortemaj, insiste dispuŝantaj per glata voĉo ĉiujn ceterajn pli ardajn voĉojn, homoj, kies vizaĝo danke al tiu trajto de parola insistemo estas la tipo, videbla eĉ sub masko.

Mi aŭskultis lin pli ol atente.

— Ĉu vi scias, — diris li, — pri Vilhelmo Hobs kaj pri lia stranga sorto? Antaŭ cent jaroj ĉi tie estis bordo, malplena kiel la luno, kaj Vilhelmo Hobs, laŭ la legendo, al kiu kredas tiu, kiu deziras kredi, estis naviganta sur ŝipo «Kuranta sur ondoj» el Eŭropo en Bombajon. Kiajn li havis aferojn kun Bombajo — pri tio estas indikoj en la urba arĥivo…

— Ni komencu per la suspektoj, — interrompis Baws. — Ekzistas partio, aŭ, se vi deziras, simple decidema kompanio, kiu starigis por si kiel aferon de digno…

— Ili ne havas dignon, — diris tute ebria homo en verda domeno, — mi konas tiun serpenton, Paran-on; la spiriton for el li kaj la afero finita!

— Do ni pensis, — kaptis Baws la magrandegan paŭzon en la parolo, — ke vi estas ilia adepto, ĉar pasis horo…

— …estas indikoj en la urba arĥivo, — haste enmetis sian vorton la rakontanto. — Do, mi rakontas la legendon pri la fondo de la urbo. La unuan domon konstruis Vilhelmo Hobs, kiam li estis elĵetita sur sablaĵojn inter rokoj. La ŝipo estis batiĝanta en ŝtormo, timante la nekonatan bordon kaj ne povante trairi kirlon de la vento. Tiam la ŝipestro ekvidis belegan junulinon, kiu surkuris sur la ferdekon kune kun kresto de ondo. «Sud-sud-eoston kaj tri kvaronojn de rumbo!» — diris ŝi al la vi komprenas kiel fartanta ŝipestro…

— Tute ne tiel, — interrompis Baws, — pli ĝuste, la parolo estis tia: «Kun vi parolas Frezi Grant; ne timiĝu kaj faru tion, kion mi diros…»

— «Sud-sud-eoston kaj tri kvaronojn de rumbo», — rapide findiris la homo en la masko. — Sed mi jam diris tion. Do, ĉiuj saviĝis pro ŝia ordono — elĵetiĝi sur la sablaĵon, kaj ŝi, certe, malaperis, tuj kiam la ŝipestro ekkredis, ke necesas obei. Kun Hobs estis lia edzino, tiel timigita de la akcidento, ke ŝi kategorie rifuzis navigi mare. Post monato per signalo de sur la bordo estis haltigita brigo «Paŭlino», kaj la saviĝintoj forveturis sur ĝi, sed Hobs ne deziris veturi, ĉar li ne povis persvadi la edzinon, — tiel ŝi ektimis dum la ŝtormo. Por ili oni lasis provianton kaj unu homon, kiu ne deziris forlasi Hobs-on, ĉar li ion tre ŝuldis al tiu. La nomo de tiu homo estis Ned Hort; kaj tiel komenciĝis la vivo de la unuaj kolonianoj, kiuj trovis ĉi tie fekundan teron kaj bonegan klimaton. Ili mortis antaŭ okdek jaroj. Malrapide iras la tempo.

— Ne, tre rapide, — kontraŭis Baws.

— Certe, mi rakontis al vi nur la esencon, — daŭrigis la parolanto, — kaj nur strekis rektan linion, kaj la cirkonstancojn kaj detalojn de tiu legendo vi trovos en nia arĥivo. Sed — aŭskultu plu.

— Ĉu vi scias, — diris mi, — ke ekzistas ŝipo kun la nomo: «Kuranta sur ondoj»?

— Ho, certe! — respondis Baws. — Tio estis kaprico de la maljuna Seniel. Mi lin konis. Li devenas el Gel-Gju, sed antaŭ proksimume dek jaroj li bankrotis kaj forveturis en San-Riolon. Liaj parencoj ankaŭ nun loĝas ĉi tie.

— Mi vidis tiun ŝipon en la haveno de Liss, pro kio mi demandis vin.

— Okazis stranga historio, — diris Baws. — Al la ŝipo, ne al Seniel. Tamen, eble, li ĝin vendis.

— Jes, sed okazis jena historio, — malpacience interrompis la homo en la masko. — Foje…

Subite unu homo, sidinta ĉe la tablo, salte ekstaris kaj etendis la kunpremitan pugnon direkte al aŭto, kiu ĉirkaŭveturis la monumenton de la Kuranta kaj haltis en kelkaj paŝoj for de ni. Tuj salte ekstaris ĉiuj.

La luksa nigra aŭto meze de tiu bunta kaj surdiga moviĝo, kiu estis okazanta sur la placo, estis akuta, kiel neekbrulinta karbo en fajro. En ĝi sidis kvin viroj, ĉiuj nekostumitaj, en vesperaj nigraj vestoj kaj cilindroj, kaj du sinjorinoj — unu malbela, kun velkinta malmilda vizaĝo, la alia — juna, pala kaj orgojla. Inter la viroj estis du maljunuloj. La unua, simila al grasa, montranta la dentojn buldogo, larĝe dismetinte la kubutojn, estis fumanta, turnante per la buŝo grandegan cigaron; la alia estis ridanta, kaj tiu dua maljunulo faris al mi speciale malagrablan impreson. Li estis larĝŝultra, maldika, kun morne kaviĝintaj vangoj, alta frunto kaj kun kuntiritaj sub ĝi en acidan rideton trajtoj de la malgranda, muskola vizaĝo, kunpremita de streĉo kaj sarkasmo.

— Jen ili! — kriis Baws. — Jen la keraj fantoj de la karnavalo! Dobs, Couts, kuru al la monumento! Tiuj homoj kapablas mordi ŝtonon!

Ĉirkaŭ la aŭto kaj la tablo amasiĝis homoj. Ĉiuj ekstaris. La seĝoj renversiĝis; el la aŭto oni respondadis per krioj de minacoj kaj mokoj.

— Nu?! Ĉu vi gardas? — diris la dika maljunulo. — Do, gardu, ne preteratentu!

— Kun tio ni ne preteratentos! — ekkriis la verda domeno, svingante revolveron. — Vi povas veturadi ĉirkaŭe, forveturadi, alveturadi aŭ rompi al vi la kapon — kiel vi deziras!

La dua maljunulo kriis, elŝoviĝinte el la aŭto:

— Ni forbatos al via pupo la brakojn kaj la krurojn! Tio okazos baldaŭ! Rememoru miajn vortojn, kiam vi prenados de sur la tero splitojn por brelokoj!

Estante ekster si, Baws komencis fosi en la poŝoj kaj ekkuris al la aŭto. La maŝino ekskuiĝis, faris turniĝon, deveturis kaj kaŝiĝis, akompanata per fajfoj kaj aplaŭdoj. Tuj venis du policanoj en ŝirpecoj de paperaj serpentoj, kun nefirmaj gestoj; ili komencis persvadi Baws-on, kiu, farinte en la aeron kelkajn pafojn, haltigis bicikliston, intencante forpreni de li la biciklon por persekuto de la malamiko. La ŝokita mastro de la biciklo jam komencis ĉirkaŭrigardi, al kio li apogu la maŝinon, por, liberiĝinte, esprimi sian koleron, sed la policano ne permesis la interbatiĝon. Mi aŭdis tra bruo, kiel li kriis:

— Mi ĉion komprenas, sed elektu alian lokon por kvitiĝi!

Dum tiu kolizio, kiu estis pacigita nesciate kiel, mi plu sidis ĉe la forlasita tablo. Foriris — ĉu por enmiksiĝi en la okazaĵon aŭ por amuziĝi per ĝi — preskaŭ ĉiuj; restis — mi, la ebria verda domeno, kies kubuto ĉiam faladis, kiam li penadis starigi ĝin sur la randon de la tablo, kaj la vortema kaj metoda rakontanto. La okazaĵo kun la aŭto ŝanĝis direkton de liaj pensoj.

— La ŝarkoj, kiujn vi vidis en la aŭto, — estis diranta li, observante, ĉu mi aŭskultas lin atente, — ekkuiris la tutan kaĉon. Ĝuste pro ili ni sidas ĉi tie. Unu, la maldika, estas Cabon, li havas ok vaporajn muelilojn; kun li estis la dika — Tucar, fabrikisto de artefarita glacio. Ili deziris fiaskigi la karnavalon, sed ne sukcesis. Tiamaniere…

Lin interrompis reveno de la tuta ĉetabla grupo, okupinta siajn lokojn kun kolero kaj rido. La plua konversacio estis tiom nerva kaj nekonsekvenca, — dum unu parto turnadis sin al mi, klarigante la okazaĵon, la alia enmetadis diversajn rimarkojn, disputadis kaj interrompadis, — ke mi ne havas fortojn por restarigi la iron de la konversacio. Mi drinkis kun ili, aŭskultante jen tiun, jen alian, ĝis por mi iĝis klara la stato de la afero.

Kompreneble, sub la libera ĉielo, meze de homamaso, okupita pri amuzaj aferoj, la sidadon ĉe tiu tablo akompanis ĉiaspecaj incidentoj. Konatoj de miaj gastigantoj aperadis kun salutoj, flustradis en iliajn orelojn aŭ, mistere forkondukinte ilin por sekreta interparolo, kreadis maltrankvilan fonon, sur kiu glitadis pluvo da konfetoj, ŝutiĝanta el belaj manetoj. Atenco de nekonataj maskoj por furiozigi nin per dancoj post niaj dorsoj, dum ne ĉesadis diversaj gajaj katastrofoj, kiel fermado de la okuloj de malantaŭe per la mano aŭ elprenado de la seĝo el sub ekstarinta homo kune kun pepado, krakado, pafado, tretado kaj sensencaj krioj, inter melodioj de orkestroj kaj hela lumo, super kiu, ridetante, flugis la marmora «Kuranta sur ondoj», — ĉio ĉi estis eniranta en nian konversacion kaj determinanta ĝin.

Kiel ajn bela estu la materia preteksto de la malamikeco kaj malamo, prezentita de la soleca statuo, — vulgara evidentiĝis ĝia esenco inter homoj. Ĝia bazo estis malnovaj kontraŭdiroj kaj materiaj interesoj. Jam antaŭ kvin jaroj parto de urbaj aferistoj postulis anstataŭigi la skulptaĵon per iu alia statuo aŭ entute purigi la placon disde la monumento, ĉar kun ĝi estis ligita demando pri plivastigo de havenaj tenejoj. La plej granda parto de la areo, planita por la tenejoj, apartenis al Graco Paran. La familio Paran estis unu el la plej malnovaj familioj de la urbo. Paran-oj okupiĝadis pri komerco kaj administrado. Ili estis sukcesaj kaj fortaj homoj, kun tiu, profita por ili, scio de la vivo, kiu sola per si mem, uzata por pliriĉiĝo, fidele venigas al la celo. Ilia riĉo estis pligrandiĝanta laŭ leĝoj de kresko de arbo; ĝi ne tre distingiĝis inter aliaj kapitaloj, ĝis en la 1863-a jaro Eleŭziso Paran, la avo de la nuna Graco Paran, ekvidis inter falintaj rokpecoj sur sia parcelo, fermita de montoj ĉe unu flanko, hidrargan flakon, kaj ĉerpis tiun pezan substancon.

— Sufiĉas ĵeti rigardon al termometro, — diris Baws, — aŭ al makulo de spegula vitro, por ke oni rememoru tiun nomon: Graco Paran. Al li apartenas triono de la havena areo kaj kvardek domoj. Krom la kapitalo, investita en fervojojn, ses fabrikoj, teroj kaj plantejoj, libera cirkulanta kapitalo de Paran konsistigas ĉirkaŭ cent dudek milionojn!

Graco Paran divorcis de la edzino, kun kiu li ne havis infanojn, kaj adoptis la nevon, la filon de la pli juna fratino, Georgon Gerd-on. Post kelkaj jaroj Paran ree edziĝis al junulino. La distanco de la aĝoj estis tia: Paran aĝis kvindek jarojn, lia edzino — dek ok kaj Gerd — dudek kvar. Kontraŭ volo de Paran Gerd iĝis skulptisto. Li pasigis en Italio kvin jarojn, lernis en metiejoj de Farnesi, Avis, Garducci kaj, reveninte, ekvidis la beletan junan duonpatrinon, kun kiu li amikiĝis, kaj la amikeco transiris en amon. Ili ambaŭ estis decidemaj homoj. Unue forveturis en Eŭropon ŝi, poste — li, kaj ili ne plu revenis.

Kiam en Gel-Gju estis levita la demando pri monumento omaĝe al la fondo de la urbo, Gerd partoprenis la konkurson, kaj lia modelo, kiun li sendis, plaĉis eksterordinare. Ĝi estis bela kaj altiranta atenton per subskribo «Kuranta sur ondoj», rememoriganta la legendon, maron, ŝipojn; kaj en tiu stranga subskribo mem estis moviĝo. La modelo de Gerd (oni ankoraŭ ne sciis, ke tio estis Gerd) revivigis la dezertajn bordojn kaj la heroajn figurojn de la unuaj kolonianoj. La mendo estis sendita, la nomo de Gerd estis malfermita, la statuo estis transportita el Florenco al Gel-Gju malgraŭ despera kontraŭagado de Paran, kiu, eksciinte, ke la memoro de lia malhonoro estas eternigita de lia adoptita filo mem, ekuzis monon, gazetaron kaj ĉantaĝon, sed li ne sukcesis atingi anstataŭigon de tiu monumento per alia. Troviĝis potencaj malamikoj de Paran, kiuj subtenis la decidon de la urbo. En la aferon enmiksiĝis pasioj kaj memamo. La monumento estis instalita. La vizaĝo de la Kuranta per nenio similis la edzinon de Paran, sed siaspeca distordo de sentoj, ligitaj kun obseda penso pri ŝia perfido, kondukis al mania konvinko: Paran restis certa, ke Gerd en tiu ĉi statuo montris Ĥimena-n Paran.

Dum ioma tempo ŝajnis, ke la tuta historio finiĝis ĉe la punkto. Tamen Graco Paran, atendinte iom, komencis kruelan lukton, stariginte kiel taskon de la vivo forigi la monumenton; kaj li atingis tion, ke inter grandega nombro da parencoj, dependantaj de li homoj kaj homoj subaĉetitaj estis levita demando pri malmoraleco de la monumento, per kio li altiris sur sian flankon homojn, kies senkonscieco kaŝe doloras pro malnovaj pikoj, pro etaj kaj grandaj ofendoj, pro kolero, serĉanta nur pretekston, — homojn kun malhelaj, humidaj pasejoj de la animo, kies interna vivo estas kaŝita kaj montriĝas foje per nekomprenebla ago, en kies bazo, tamen, kuŝas mondopercepto, venĝanta al alia mondopercepto — sen klara penso pri tio, kion ĝi faras. Metodoj kaj cirkonstancoj de tiu lukto kondukis al penoj frakasi nokte la statuon, sed la homoj, subaĉetitaj por tiu celo, estis kaptitaj de grupo de hazardaj preterirantoj, kiuj eksuspektis ion malbonan en ilia konduto. Finfine, la decido de la urbo festi sian centjariĝon per karnavalo, al kiu same kontraŭagis Paran kaj lia partio, kondukis tiun homon al malkaŝa furiozo. Estis minacoj; ilin oni aŭdis kaj transdiradis tra la urbo. Tagon antaŭ la karnavalo, tio estas tri tagojn antaŭ nun, en la statuon oni faris pafon per dumduma kuglo, sed ĝi debatis nur la supran angulon de la piedestalo de la monumento. La pafinto kaŝiĝis; kaj ekde tiu horo kelkaj decidemaj homoj aranĝis gardadon, eksidinte al ĝuste tiu tablo, kie mi estis sidanta kun ili. Tiutempe la atakanta flanko, jam ne kaŝante siajn intencojn, malfermite ĵuris frakasi la statuon kaj turni la komunan gajon en jubilon de la morna intenco.

Tia estis nia konversacio, atenti kiun mi devis kun des pli granda streĉo, ke ĝian fluon ofte rompadis la supre indikitaj materiaj kaj nemateriaj impetoj.

Karnavaloj, kiel mi eksciis samtiam, okazadis en Gel-Gju ankaŭ pli frue, danke al francoj kaj italoj, kiuj konsistigis grandan parton de la tuta loĝantaro de la kolonio. Sed tiu ĉi karnavalo superis ĉiujn ceterajn. Ĝi estis populara. Ĝia kaŭzo estis bela. Reciproka veneno de du ĵurnaloj kaj disvolviĝo de la lukto pri la monumento, iĝinta kvazaŭ morala lukto, aldonis al ĝi sportan nuancon; neatendite ĉio ricevis grandan skalon. La urbo malŝparis por ornamaĵoj kaj por la festo parton de mastrumaj monsumoj, — kio ankoraŭ verŝis oleon en fajron, ĉar sampartianoj de Paran momente kalumniis la malamikojn; kaj tiuj ĉe reciproka ofensiva tondro elprenis el arĥivoj malnovajn juĝaferojn, malĝuste deciditajn favore al Paran. Kargantoj, bezonantaj havenan teron por tenejoj, ekmalamis la defendantojn de la monumento, ĉar Paran deklaris sian decidon: ne doni areon, dum sur la placo staras, etendinte la manojn, la «Kuranta sur ondoj».

Kiel mi vidis laŭ la incidento kun la aŭto, tiu statuo, havanta nun por mi tute specialan signifon, vere estis en danĝero. Respondante al la demando de Baws, ĉu mi konsentas subteni la flankon de liaj amikoj, alivorte aliĝi al la gardistaro, mi, sen cerbumoj, diris: «Jes». Min ekinteresis krome la rilato al tiu rolo de Baws kaj de ĉiuj ceteraj. Kiel evidentiĝis, tio estis domposedantoj, doganaj oficistoj, komercistoj, unu oficiro; mi atendis nek himnojn al arto, nek dolĉajn aŭ admirajn rimarkojn pri profundeco de la gardataj impresoj. Sed min mirigis vortoj de Baws, kiu diris tiurilate: «Ni ĉiuj devis tiom multe pensi pri la marmora Frezi Grant, ke ŝi kvazaŭ iĝis nia konatino. Sed ankaŭ necesas diri, tio estas perfektaĵo de skulptarto. Al la urbo mankis punkto, kaj nun la punkto estas metita. Tiel multaj pensas, kredu min».

Ĉar konfirmiĝis, ke gastejoj estas troplenigitaj, mi volonte akceptis proponon de unu ekstreme brua homo sen masko, vestita kiel ĵokeo, dika, nervoza, kun ŝvela ruĝa vizaĝo. Liaj okuloj ruliĝadis en la orbitoj kun mirinda rapideco, vidante kaj rimarkante ĉion. Li kantetadis, grumbladis, tamburadis per la fingroj, brue turniĝadis sur seĝo, fojfoje enrompiĝadis en konversacion, al neniu permesante malfermi la buŝon, sed same subite eksilentadis, komencante kun malfermita buŝo pririgardi la fruntojn kaj la brovojn de la parolemuloj. Dirinte sian nomon — «Arinogelo Cook» — kaj sciiginte, ke li loĝas ekster la urbo, kaj nun anticipe ricevis ĉambron en gastejo, Cook invitis min dividi kun li lian ejon.

— Tute elkore, — diris li. — Mi vidas ĝentlemanon kaj ĝojas helpi. Vi min ne ĝenos. Mi vin ĝenos. Mi avertas anticipe. Mi senhonte sciigas vin, ke mi estas klaĉulo; klaĉo estas mia malsano, mi ŝatas klaĉi kaj, oni diras, atingis en tiu afero certan perfektecon. Kiel vi vidas, ĉirkaŭe estas riĉega materialo. Mi estas sciavida kaj povas turmenti vin per demandoj. Speciale mi atakas silentemajn homojn, kiel vi. Sed mi ne ofendiĝos, se vi rememorigos al mi tiun ĉi konfeson kun ioma aludo, se mi tedos al vi.

Mi skribis la adreson de la gastejo kaj kun peno liberiĝis de Cook, kiu deziris senprokraste montri al mi, kiel mi loĝos kun li. Dum ankoraŭ ioma tempo mi ne povis ekstari de la tablo, aŭskultante iun pri la sama temo, sed, finfine, ekstaris kaj ĉirkaŭiris la monumenton. Mi deziris rigardi al tiu loko, kien batis la dumduma kuglo.

Загрузка...