Ĉapitro XXX

Elirinte, mi eksidis en restoracio, el kies fenestro videblis super tegmentoj la linio de la maro. Al mi oni donis manĝaĵon kaj vinon. Mi apartenas al homoj, havantaj bonan memoron de sentoj, kaj, pensante pri Dezi, mi memoris ŝian pentan sinĝenon, — hieraŭ, kiam mi tiel konfuzite lasis ŝin, ĉagrenitan de la malsukceso de sia petolo. Ĉu mi ofendis per io tiun teneran, ĉarman junulinon? Por mi estis amare timi, ke ŝi, verŝajne, pensas pri mi pli multe, ol indus en ŝia kaj mia stato. Matenmanĝinte, mi trovis «Merganason», starantan, kiel indikis Dezi en la letereto, nemalproksime de la doganejo, kun la poŭpo al la bordo, en longa vico de samaj negrandaj skunoj, starigitaj flankon al flanko.

Ekvidinte Bolt-on, kiu estis farbanta la kuirejon, sidante sur ties tegmento, mi demandis lin, ĉu iu estas hejme.

— Sola Dezi, — diris la matroso. — Proctor kaj Tobbogan ekiris por via afero, ilin vokis la polico. Ekiris ankaŭ la ceteraj kun ili. Mi jam ĉion scias, — aldonis li. — Bonega okazaĵo! Almenaŭ vi iĝis nun libera de zorgoj. Ŝi estas malsupre.

Mi malleviĝis laŭ la pasponteto en la internon de la ŝipo. Ĉi tie estis kvar pordoj; ne sciante, kiun mi frapu, mi haltis.

— Ĉu estas vi, Bolt? — aŭdiĝis voĉo de la junulino. — Kiu estas tie, eniru! — diris ŝi post ioma silento.

Mi frapis al la voĉo; la kajuto situis kontraŭ la pasponteto, kaj mi en ĝi neniam estis.

— Ne ŝlosite! — ekkriis la junulino. Mi eniris, trovinte min en malgranda spaco, kie dekstre estis lito, kurtenita per littuko. Dezi sidis inter la lito kaj tableto. Ŝi estis vestita kaj skrupule kombita, en la sama stamina robo, kiel hieraŭ, kaj, ĵetinte al mi rigardon, ŝi forte ruĝiĝis. Mi ekvidis iom alian Dezi-n: ŝi ne ridis, ne ekstaris impete, ŝia rigardo estis afabla kaj fermita. Sur la tableto kuŝis malfermita libro.

— Mi sciis, ke vi venos, — diris la junulino. — Jen, ankaŭ ni forveturas morgaŭ. Hodiaŭ matene ni malŝarĝiĝis tiel frue, ke mi ne satdormis, kaj hieraŭ mi malfrue ekdormis. Vi same estas laca, via aspekto ne brilas. Ĉu vi vidis la murditan ŝipestron?

Eksidinte, mi rakontis al ŝi, kiel mi kaj la murdinto eniris kune, sed nenion menciis pri Biĉe. Ŝi aŭskultis silente, subĵetante per la fingro paĝon de la malfermita libro.

— Ĉu vi timis? — diris Dezi, kiam mi finis rakonti. — Mi imagas, — kia teruro!

— Tio estas ankoraŭ tiom freŝa, — respondis mi, nevole ridetinte, ĉar rimarkis la robon kun bruna franĝo, pendantan en angulo, — ke al mi estas malfacile diri pri mia sento. Sed la teruro… tio estis ekstera teruro. Vera teruro, mi pensas, ne estis.

— Al kio, al kio vi ridetis?! — ekkriis Dezi, rimarkinte, ke mi ĵetis rigardon al la robo. — Ĉu vi rememoris? Ho, kiel vi estis ŝokita! Mi ĵuris neniam plu ŝerci tiel. Mi estas simple stulta. Mi esperas, vi pardonis min?

— Ĉu eblas koleri kontraŭ vi, — respondis mi sincere. — Ne, mi ne koleris. Mi mem sentis min kulpa, kvankam estas malfacile diri kial. Sed vi komprenas.

— Mi komprenas, — diris la junulino, — kaj mi ĉiam sciis, ke vi estas bonkora. Sed indas rakonti. Jen, aŭskultu.

Ŝi mergis la vizaĝon en la manojn kaj sidis tiel, klininte la kapon, kaj mi rimarkis, ke ŝi, disŝovinte la fingrojn, elrigardas el post ili kun pensema, negaja atento. Demetinte la manojn de sur la vizaĝo, sur kiu ekludis ŝia neimitebla rideto, Dezi rakontis siajn aventurojn. Evidentiĝis, ke Tobbogan aliĝis al amaso da ludantoj, ĉirkaŭantaj ruleton sub markezo, ĉe iu muro.



— Komence, — parolis la junulino, kaj kun tio ŝia vizaĝo tre esprime plendis, — li promesis al mi, ke li faros nur tri vetojn, kaj poste ni iros ien, kie oni dancas; ni amuziĝos kaj manĝos, sed, kiam al li ekfortunis, — al li hieraŭ tre fortunis, — li jam ne povis ĉesi. La afero finiĝis per tio, ke mi donis al li duonhoron, kaj li sidigis min al tableto en apuda kafejo, kaj mi, dum trinkis tie glason da ĉokolado, aŭskultis tiom da komplimentoj, ke tiu ĉokolado estis por mi nur turmento. Estas kruele lasi min sola en tia vespero, — ja ankaŭ mi deziris amuziĝi, ĉu ne? Mi trasidis duonhoron, poste venis ree kaj penis forkonduki Tobbogan-on, sed mi ne povis rigardi al li sen kompato. Li plu gajnadis. Li parolis tiel, ke indis nur lasi lin. Mi ne povis atendi dum tuta nokto. Finfine ĉirkaŭe oni komencis ridi, kaj liaj tempioj ruĝiĝis. Tio estas malbona signo. «Dezi, iru hejmen, — diris li, per rigardo petegante min. — Vi vidas, kiel al mi fortunas. Ja tio estas por ci!» Tiutempe aperis al mi unu tre klara imago. Al mi okazas tiaj imagoj, tiom vivaj, ke mi kvazaŭ agas kaj vidas tion, kion mi imagas. Mi imagis, ke mi iras sola laŭ diversaj prilumitaj stratoj kaj ie renkontas vin. Mi decidis puni Tobbogan-on kaj, sen deziro, komencis deiradi de tiu loko ĉiam pli kaj pli malproksime, kaj kiam mi pensis, ke, esence, estas neniu krimo miaflanke, en mia kapo turniĝis nur sola: «Pli rapide, pli rapide, pli rapide!» Malofte mi havas tian kuraĝon… Mi iris kaj rigardis, kian maskon mi aĉetu. Ekvidinte butiketon kun ŝildo kaj malfermitan pordon, mi tie ion almezuris, sed ĉio tro multe kostis por mi, finfine, la mastrino donis tiun ĉi robon kaj diris, ke ŝi rabatos por ĝi. Da tiaj estis du. La unua jam estis vendita, — kiel vi, probable, konvinkiĝis sur iu alia, — intermetis Dezi. — Ne, mi nenion deziras scii! Al mi simple malfortunis. Ĉu devis okazi tielaĵo! Teruraĵo, se pripensi! Tiam mi nenion, certe, sciis kaj estis tre kontenta. Samtie mi aĉetis duonmaskon, kaj tiun ĉi robon, kiu nun estas sur mi, mi lasis en la butiko. Mi diras al vi, ke mi freneziĝis. Poste — tien-reen… Necesis saviĝi, ĉar oni komencis trudflirti kun mi. O-ho-ho! Mi kuris, kiel sur glitiloj. Ĝisirinte tiun placon, mi komencis trankviliĝi kaj laciĝi, kiam subite mi ekvidis vin. Vi staris kaj rigardis al la statuo. Por kio mi mensogis? Mi jam estis en la teatro kaj iomete — mia peko — dancis tri fojojn. Unuvorte — ĉie sukcesis! — Dezi ekridis. — Se mi estas sola, do sola! Nu, fuĝinte de tre ardaj amindumantoj miaj, mi, kiel mi diras, ekvidis vin, kaj tiam unu virino faris al mi servon. Vi scias, kian. Mi revenis kaj komencis imagi, kion vi al mi diros. Kaj… okazis malsukceso. Mi tiel ekkoleris kontraŭ mi mem, ke tuj revenis, trovis la gastejon, kie la niaj jam estis kantantaj ĥore, — tiel ili estis ebriaj, — kaj furoris. Dankon al Proctor; li forte ekkoleris kontraŭ Tobbogan kaj tuj sendis matrosojn por akompani min al «Merganaso». Imagu, Tobbogan venis matene. Jes, li gajnis. Estis tiam riproĉoj kaj al li kaj al mi. Sed ni nun paciĝis.

— Kara Dezi, — diris mi, kortuŝita pli, ol mi atendis, de ŝia artefarite ŝerca rakonto, — mi venis por adiaŭi vin. Kiam ni renkontiĝos, — ja ni devas renkontiĝi, — do ni estos amikoj. Vi ne igos min forgesi pri via kompato.

— Neniam, — diris ŝi kun grava mieno… — Ankaŭ vi estis al mi tre, tre bonkora. Vi estas tia…

— Kia tia?

— Vi estas bonkora.

Ekstarante, mi faligis la ĉapelon, kaj Dezi impetis levi ĝin. Mi antaŭis la junulinon; niaj manoj renkontiĝis sur la ĉapelo, levita kune.

— Por kio tiel? — diris mi milde. — Mi mem. Adiaŭ, Dezi!

Mi transmetis ŝian manon de sur la ĉapelo en mian dekstran manon kaj firme premis. Ŝi, nebuliĝinte, rigardis al mi rekte kaj severe; poste neatendite ĵetis sin al mia brusto kaj firme ĉirkaŭprenis per la brakoj, tute alpremiĝinte kaj tremante.

Kion mi antaŭe ne komprenis, — mi komprenis nun. Levinte je la mentono ŝian obstine kaŝiĝantan vizaĝon, estante mem preme kaj tenere emociita de tiu infana impeto, mi rigardis en ŝiajn humidajn, desperajn okulojn, kaj al mi ne sufiĉis kuraĝo por ŝerci.

— Dezi! — diris mi. — Dezi!

— Nu jes, Dezi; kion do ankoraŭ? — flustris ŝi.

— Vi estas fianĉino.

— Dio mia, mi scias! Do foriru tuj!

— Vi ne devas, — daŭrigis mi. — Ne devas…

— Jes. Kion do mi nun faru?

— Ĉu vi estas malfeliĉa?

— Ho, mi ne scias! Foriru!

Ŝi, forpuŝante min per unu mano, estis forte altiranta per la alia. Mi sidigis ŝin, iĝintan obeema, kun pala kaj honta vizaĝo; sian lastan rigardon ŝi penis beligi per rideto. Ne elteninte, en teruro mi kisis ŝian manon kaj haste eliris. Supre mi renkontis leviĝantajn laŭ la pasponteto Tobbogan-on kaj Proctor-on. Proctor ĵetis al mi atentan kaj malgajan rigardon.

— Ĉu vi estis ĉe ni? — diris li. — Ni revenas de la enketisto. Revenu, mi al vi rakontos. La afero faris bruon. Via tria malamiko, Sinkwright, jam estas arestita; oni arestis ankaŭ matrosojn; jes, preskaŭ ĉiujn. Pro kio vi foriras?

— Mi estas okupita, — respondis mi, — okupita tiom forte, ke mi definitive ne havas liberan minuton. Mi esperas, vi vizitos min. — Mi donis la adreson. — Mi ĝojos vidi vin.

— Tion mi ne povas promesi, — diris Proctor, mallarĝigante la okulojn al la maro kaj pensante. — Sed se vi estos libera je la… Tamen, — aldonis li kun sinĝena vizaĝo, — estas neniaj specialaj detaloj. Ni matene foriras.

Dum mi estis interparolanta, Tobbogan staris forturniĝinte kaj rigardis flanken; li estis kuntiranta la brovojn. Kolerigita de lia evidenta malamikeco, esprimita krome tiel naive kaj krude, per kiu li kvazaŭ anticipe juĝis min, mi diris:

— Tobbogan, mi deziras premi vian manon kaj danki vin.

— Mi ne scias, ĉu tio necesas, — malvolonte respondis li, penante devigi sin rigardi en miajn okulojn. — Mi rilate tion havas propran opinion.

Estiĝis silento, sufiĉe elokventa, por ne rompi ĝin per senutilaj klarigoj. Al mi iĝis eĉ pli malfacile.

— Adiaŭ, Proctor! — diris mi al la ŝipestro, premante ambaŭ liajn manojn, respondintajn kun varma faciliĝo de fino de la malagrabla sceno. Tobbogan moviĝis kaj foriris, ne retroturniĝinte. — Adiaŭ! Mi ĵus adiaŭs Dezi-n. Mi kunportas pri vi ambaŭ plej varman memoron kaj firme dankas pri la savo.

— Strange vi parolas, — respondis Proctor. — Ĉu pro tiaj aferoj oni dankas? Mi ĉiam ĝojas helpi homon. Fajfu pri Tobbogan. Li mem ne scias, kion diras.

— Jes, li ne scias, kion diras.

— Nu, jen, vi vidas mem! — Verŝajne, Proctor havis dubojn, ĉar mia respondo al li rimarkeble plaĉis. — Homoj renkontiĝas kaj disiĝas. Ĉu ne?

— Tute vere.

Mi ankoraŭfoje premis lian manon kaj foriris. Min kuratingis Bolt.

— Min ja vi forgesis adiaŭi, — gaje diris li, viŝante la manon, malpurigitan per la farbo, je la genuo de la pantalono. Plenumante la manpreman riton, li aldonis: — Mi, pardonu, komprenis, ke vi fartas malbone. Ne mirinde, tiaj okazaĵoj! Adiaŭ, sukcesojn!

Li svingis la kepon kaj ekkuris reen. Mi iris for sencele, kiel elpelita, nenien strebante, ĉagrenita kaj afliktita. Dezi estis la estaĵo, kiun malpleje en la mondo mi dezirus ofendi. Mi rememoradis, ĉu mi diris nevolajn vortojn, pri kiaj tiel grave pensas knabinoj. Ŝi plaĉis al mi, kiel varma vento en la vizaĝon; kaj mi pensis, ke ŝi povus eniri en konsilion de ministroj, bonanime interesiĝante, ĉu ŝi ne malhelpas al ili skribi? Sed, krom la konscio, ke la mondo de tempo al tempo lasas vagi infanojn, eĉ ne zorginte ordigi iliajn ĉemizojn, kies randojn ili ŝovas en siajn buŝojn, montrante sin solene kaj timeme, mi havis al tiu junulino nenion atentan aŭ ardan, kio povus esti esprimita kontraŭ volo kaj memoro. Mi esperis, ke ŝia impeto estas hazarda kaj ke ŝi mem ridetos pri ĝi, kiam ekfluos kutimaj tagoj. Sed mi estis danka al ŝi pro ŝia fido, kiun ŝi enmetis en la konfuzintan min desperan agon, plenan de senvorta petego pri io kora, pasia, vera.

Mi estis malserena kaj laca; laciĝinte paŝadi laŭ ankoraŭ preskaŭ senhomaj stratoj, mi direktis min por alivestiĝi en la gastejon. Cook foriris. Sur la tablo li lasis letereton, en kiu li listigis lokojn, vizitindajn ĉi-vespere, indikinte, ke mi povas trovi lin ĉe la sama tablo apud la monumento. Al mi restis horo, kaj mi uzis la tempon kun utilo, skribinte mallonge al Filatre pri la okazaĵoj en Gel-Gju. Poste mi eliris kaj, metinte la leteron en poŝtokeston, estis je la sepa, post la sunsubiro, ĉe Biĉe Seniel.

Загрузка...