La maljunuloj vekigxis kaj eniris en la gastcxambron. Gavrilo Gavrilovicx en nokta cxapo kaj mallonga varma surtuto, Praskovja Petrovna en vata noktsurtuto. Oni alportis la temasxinon kaj Gavrilo Gavrilovicx sendis la knabinon por sciigxi de Mario Gavrilovna, kia estas sxia sano kaj kiel sxi elripozis. La knabino revenis, sciigante, ke la frauxlino ripozis malbone, sed ke nun sxi fartas pli bone kaj ke sxi tuj venos en la gastcxambron. Efektive, la pordo sin malfermis kaj Mario Gavrilovna eniris por saluti la patreton kaj la patrineton.
"Kion faras via kapo, Manjo?" - demandis Gavrilo Gavrilovicx'. "Pli bone, patreto", - respondis Manjo. "Vi kredeble, Manjo, ricevis hieraux kapdoloron de forna haladzo", - diris Praskovja Petrovna. "Povas esti, patrineto", - respondis Manjo.
La tago pasis felicxe, sed en la nokto Manjo malsanigxis. Oni sendis en la urbon al la kuracisto. Li alvenis vespere kaj trovis la malsanan en deliro. Aligxis forta febro, kaj la bedauxrinda malsanulino du semajnojn sin trovadis sur la bordo de l' tombo.
Neniu en la domo sciis ion pri la intencita forkuro. La leteroj skribitaj de sxi estis jam bruligitaj; sxia servantino nenion al iu parolis, timante la koleron de la gesinjoroj. La pastro, la eksa standardestro, la liphara geometriisto kaj la aminda ulano estis diskretaj, kaj nesenkauxze. Teresxka la veturigisto neniam ion senbezonan eldiris ecx en malsobra estado. Tial la sekreto estis kasxata de pli ol duona dekduo da kunsciantoj. Sed Mario Gavrilovna mem, en sencxesa deliro, elrakontis sian sekreton. Tamen sxiaj vortoj estis tiel mirindaj kaj neligeblaj kun io, ke la patrino - ne foriranta de sxia lito - povis kompreni el ili nur tion, ke sxia filino estis morte amanta Vladimiron Nikolajevicxon, kaj ke kredeble la amo estis la kauxzo de sxia malsano. Sxi konsiligxis kun sia edzo, kun kelkaj najbaroj, kaj fine unuvocxe cxiuj decidis, ke videble tia estis la sorto de Mario Gavrilovna, ke la difiniton de l' sorto ni per cxevalo ne forkuros, ke la malricxeco ne estas krimo, ke oni ne vivas kun ricxeco, sed kun la homo kaj cetere. Similaj popoldiroj estas mirinde utilaj en tiuj cxi okazoj, kiam ni mem nur tre malmultan povas elpensi por nia pravigo.
Dume la frauxlino komencis sanigxi. Vladimiro jam longe ne montris sin en la domo de Gavrilo Gavrilovicx. Li estis ja senkuragxigita per la kutima ricevo. Oni decidis sendi al li kaj sciigi lin pri la neesperita felicxo, la permeso je l' edzigxo. Sed kia estis la mirigxo de la Nenaradovaj vilagxestroj, kiam kiel respondon al ilia invito ili ricevis de li duone malprudentan leteron! Li sciigis ilin, ke lia piedo neniam estos en ilia domo, kaj li petis, ke ili forgesu la malfelicxulon, por kiu la morto restas la sola espero. Post kelkaj tagoj ili sciigxis, ke Vladimiro forveturis en la militistaron. Tio cxi estas en la 1812 j.
Longe ili ne havis kuragxon paroli pri tio al la sanigxanta Mario. Sxi neniam rememorigis Vladimiron. Kelkajn monatojn jam poste, trovinte lian nomon en la nombro de la honore distingigxintaj kaj grave vunditaj cxe Borodino, sxi falis sensente kaj oni timis, ke sxia febro ne revenu. Sed tamen, glor' al Dio, la sensento ne havis postsignojn.
Dua cxagreno sxin renkontis. Gavrilo Gavrilovicx mortis, restigante sxin heredantino de la tuta havo. Sed la heredo sxin ne konsolis; sxi kore dividis la malgxojon de la malfelicxa Praskovja Petrovna kaj jxuris neniam apartigxi de sxi; ili du forlasis Nenaradovon, la lokon de la malgxojaj rememoroj, kaj forveturis por vivi en vilagxo.
Frauxloj cxirkauxadis ankaux tie cxi la amindan kaj ricxan frauxlinon, sed sxi donis al neniu ecx la plej malgrandan esperon. La patrino iam konsilis al sxi ke sxi elektu edzon! Mario Gavrilovna balancadis la kapon kaj farigxis pensema. Vladimiro jam ne vivis: li mortis en Moskvo, tagon antaux la eniro de la Francoj. Lia memoro sxajnis sankta por Manjo; almenaux sxi konservis cxion, kio lin povis rememorigi: la librojn, de li iam legitajn, liajn pentrojn, notojn kaj versojn, kiujn li por sxi transskribis. La najbaroj, sciigxinte pri cxio, miris sxian konstantecon kaj kun sciemo atendis la heroon venkontan fine la fidelecon de tiu cxi frauxlino Artemizo.
Dume la milito estis finita kun gloro. Niaj regimentoj revenadis el la alilando. La popolo iris al ili kontrauxen. La muziko ludis muzikajn kantojn: "Vive Henri Quatre", tirolajn valsojn kaj ariojn el "Jxokondo". La oficiroj, kiuj eliris en la militon preskaux infanoj, revenis, virigxintaj de milita aero kaj cxirkauxpenditaj per krucoj. La soldatoj gxoje paroladis inter si, enmiksante cxiuminute en la lingvon germanajn kaj francajn vortojn. Tempo ne forgesebla! Tempo de l' gloro kaj de l' gxojo! Kiel forte frapis la rusa koro cxe l' vorto "patrujo"! Kiel dolcxaj estis la larmoj de l' revido! Kun kia unuanimeco ni unuigis la sentojn de la popola fiereco kaj de l' amo je l' regnestro! Kaj por li, kia estis tiu cxi minuto!
La virinoj, la rusaj virinoj, estis tiam sensimilaj. Ilia kutima malvarmeco perdigxis. Ilia gxojo estis efektive malsobriganta, kiam renkontinte la venkintojn ili kriadis: hura!