Mario Gavrilovna elrigardis lin kun mirigxo.

"Mi estas edzigita, - dauxrigis Burmin; - mi estas edzigita jam la kvaran jaron, kaj mi ne scias, kiu estas mia edzino, kaj kie sxi estas, kaj cxu mi devas sxin iam revidi!"


"Kion vi parolas? - ekkriis Mario Gavrilovna; - kiel gxi estas mirinda! Dauxrigu! mi rakontos poste... sed dauxrigu, estu tiel bona!"


"Je la komenco de l' 1812a jaro, - diris Burmin, - mi rapidis Vilnon, kie trovigxis nia regimento. Alveninte unu fojon sur ian posxtan stacion malfrue en la vespero, mi ordonis kiel eble plej rapide almeti la cxevalojn kiam subite levis sin terura negxa blovado; la posxta inspektoro kiel ankaux la postilionoj konsilis al mi, ke mi atendu. Mi ilin obeis; sed ia nekomprenebla maltrankvilo min ekregxis; sxajnis, ke iu min pusxadis. Dume la negxa blovado ne trankviligxadis; mi ne povis min teni, mi ordonis ree almeti la cxevalojn kaj forveturis, malgraux la ventego. Al la postiliono sxajnis pli bone veturi trans la rivero, kio devis plimallongigi nian vojon per tri verstoj. La bordoj estis kovritaj de negxo, la postiliono transveturis flanke de la loko, kie ni devis elveturi sur la vojon, kaj tial ni nin ektrovis en nekonata loko. La blovego ne cxesadis; mi ekvidis lumeton kaj ordonis veturi tien. Ni alveturis en vilagxon; en la ligna pregxejo estis lumo. La pregxejo estis malfermita; post la barilo staris kelkaj glitveturiloj, en la vestiblo iradis homoj. "Tien cxi! Tien cxi!" - ekkriis kelkaj vocxoj. Mi igis la postilionon antauxveturi. "Sed permesu, kie vi estis tiel longe? - diris al mi iu, - la fiancxino sin trovas en sensenta estado; la pastro ne scias, kion fari; ni jam estis pretaj veturi reen. Eliru pli rapide!" Silentante mi elsaltis el la glitveturilo kaj eniris en la pregxejon, malforte lumigatan per du aux tri kandeloj. Knabino sidis sur benko en malluma angulo de la pregxejo; alia frotis sxiajn tempiojn. "Glor' al Dio, - sxi diris: - fine vi alveturis! Vi preskaux mortigis la frauxlinon!" Maljuna pastro proksimigxis al mi kun la demando: "Cxu vi ordonas komenci?" - "Komencu, komencu, patreto", mi respondis senpense. Oni levis la knabinon. Sxi al mi sxajnis ne malbela... Nekomparebla, nepardonebla knabeco... mi staris apud sxi sur la altaro; la pastro rapidis; tri viroj kaj la servantino subtenadis la fiancxinon kaj estis okupataj nur per sxi. Oni nin edzigis. "Kisu vin", - oni diris. Mia edzino turnis al mi sian palan vizagxeton. Mi volis sxin kisi... Sxi ekkriis: "Ho ne estas li!" - kaj falis sen sentoj. La atestantoj direktis sur min la terurigitajn okulojn. Mi turnigxis, eliris el la pregxejo sen ia malhelpo, jxetis min en la glitveturilon kaj ekkriis: "For! Antauxen!"


"Dio mia! - ekkriis Mario Gavrilovna, - kaj vi ne scias kio farigxis kun via bedauxrinda edzino?"


"Mi ne scias, - respondis Burmin, - mi ne scias, kiel oni nomas la vilagxon, kie mi edzigxis; mi ne memoras, el kia stacio mi veturis. En tiu cxi tempo mi tiel malmulte scietis la gravecon en mia krima sxerco, ke, forveturinte de la pregxejo mi ekdormis, kaj revekigxis la duan tagon frue, jam sur la tria stacio. La servanto, kiu estis tiam kun mi, mortis en la milito, tiel ke mi ne havas ecx la esperon trovi tiun cxi, kun kiu mi sxercis tiel terure, kaj kiu estas nun tiel terure vengxita".


"Dio mia, Dio mia! - diris Mario Gavrilovna, kaptinte lian manon: - Tio estis vi? kaj vi min ne rekonas?"

Загрузка...