Burmin ekpaligxis... kaj jxetis sin al sxiaj piedoj...

Tradukis el la rusa Antoni Grabowski

PushkinKOMENTARIO "La plej granda rusa poeto" - tiun honoran epiteton oni kutime atribuas al Aleksandr Pusxkin (1799-1837). Kaj tio estas vera.


Tamen Pusxkin elstaras ne nur poezie, sed ankaux proze. La damo de piko, Dubrovskij, Kapitana filino kaj aliaj prozajxoj de Pusxkin grave influis al la verkoj (precipe fruaj) de Nikolaj Gogolj kaj Fjodor Dostojevskij.


La novelista talento de Pusxkin riveligxis ankaux dum la "Auxtuno de Boldino" - auxtuno de 1930, kiun pro kvaranteno li devis pasigi en Boldino (Nijxnij-Novgoroda gubernio). La tri boldinaj monatoj ofte estas konsiderataj kiel kulmino de lia kreado. Dum tiu cxi jar-kvarono elplumigxis tuta biblioteko de pusxkinaj verkoj: lastaj cxapitroj de Euxgeno Onegin, kvar Malgrandaj tragedioj (Avara Kavaliro, Mozart kaj Salieri, Festeno dum pesto, Don Johano), kvardekstrofa Domet' en Kolomna, Fabelo pri popo kaj ties servanto Baldo, satira Historio de vilagxo Malfelicxuhxino, pluraj poemoj, recenzoj kaj kvinpeca ciklo Noveloj de forpasinta Ivan Petrovicx Belkin.


Gxuste al Noveloj de Belkin apartenas La negxa blovado. Sukcesa kombino de la romantika formo, ironia prezento-maniero kaj tradicie felicxa fino faris gxin klasikajxo de la rusa literaturo kaj inspir-fonto por multaj aliaj, ankaux por Georgij Sviridov, kiu restas en la popola memoro ne kiel komponinto de Odo al Lenin, sed kiel auxtoro de la mirinda muziko al la kinofilmo La negxa blovado. Ni citu ankaux la vortojn de Lev Tolstoj, kiu skribis en 1873 al P.Golohxvatov:


"...tralegu dekomence cxiujn Novelojn de Belkin. Ilin devas studi kaj restudi cxiu verkisto. Antaux kelkaj tagoj mi faris tion kaj ne povas esprimi al vi tiun salubran efikon, kiun havis por mi tiu legado".


Tial ne estas strange, ke Antoni Grabowski (1857 - 1921) en 1888 elektis La negxan blovadon por literature testi la eblojn de la lingvo de D-ro Esperanto. Por ni la traduko de Grabowski havas cxefe historian signifon, kiel teksto el la unua jaro de esperanto, kiam gxi aperis kiel nauxcent-radika projekto. Evidente Grabowski mem bone konsciis pri tiu graveco, kiam li rezignis pri lingva revizio cxe la dua eldono, cxar "aliaj samideanoj eble interesigxos ekvidi, kiaj estis la infanaj kaj knabaj jaroj de la nuna virigxanta Esperanto".


La saman celon havas la nuna reeldono, aperanta kiel literatura suplemento al La Ondo de Esperanto. La teksto mem restis tute sen sxangxoj. Nur divido je alineoj kaj interpunkcio estas proksimigitaj al la originalo de Pusxkin. Tamen kelkaj lokoj en la pasint-jarcenta novelo bezonis notojn, kiujn legu cxi-sube.

Загрузка...