Kaj en la aeron ili jxetadis la cxapetojn.

Kiu el la tiamaj oficiroj ne konfesos, ke al la rusa virino li sxuldis la plej bonan kaj la plej multekostan rekompencon?..


En tiu cxi brilanta tempo Mario Gavrilovna vivis kun la patrino en la gubernio, kaj ne vidis kiel la du cxefurboj festis la revenon de la soldataroj. Sed en la rondurboj kaj la vilagxoj la komuna gxojo estis eble ankoraux pli forta. La ricevo de oficiro en tiuj cxi lokoj estis por li efektiva triumfo kaj al la amanto en frako estis ne plezure en lia najbareco.


Ni jam diris, ke malgraux sia malvarmeco Mario Gavrilovna kiel antauxe estis cxirkauxata de frauxloj. Sed cxiuj devis forigxi kiam ekmontris sin en sxia palaco la vundita husara regimentestro Burmin, kun la Georgio en la buton-trueto kaj "kun interesanta paleco" kiel paroladis la tiamaj sinjoridinoj. Li havis cxirkaux dudek ses jarojn. Li alveturis forpermese en siajn vilagxojn, kiuj sin trovis en la najbarajxo de la vilagxo de Mario Gavrilovna.


Mario Gavrilovna lin distingis. Apud li sxia kutima pensemeco vivigxadis. Oni ne povus diri, ke sxi lin koketis; sed la poeto, vidinte sxian tenigxon, certe dirus: "Se amor non?, che dunque?"...


Burmin estis efektive multe aminda juna homo. Li havis tiun cxi talenton, kiu placxas al la virinoj: la talenton de gxentila senpena rigardemo kaj de modesta sprito. Lia renkontado kun Mario Gavrilovna estis rekta kaj libera; sed kion ajn sxi dirus aux farus, lia animo kaj liaj rigardoj cxiam sxin akompanadis. Li sxajnis de karaktero trankvila kaj modesta, sed la famo rakontis, ke antauxe li estis terura sovagxulo, kaj tio cxi ne malutilis al li en la opinio de Mario Gavrilovna, kiu (kiel ankaux cxiuj junaj sinjorinoj senescepte) kun plezuro senkulpigis la malprudentajxojn montrantajn kuragxon kaj fajrecon de l' karaktero.


Sed pli ol cxio... (pli ol lia karesemo, pli ol la interesanta paleco, pli ol la bandagxita mano) la silentado de la juna husaro vekadis sxian sciemon kaj fantazion. Sxi ne povis ne konscii tion, ke sxi multe al li placxis; kredeble ankaux li kun sia sprito kaj koneco de la homoj povis jam ekvidi, ke sxi lin elektis: kial gxis nun sxi ne vidis lin apud siaj piedoj kaj ne auxdis lian konfeson? Kio lin retenadis? Ia, timemo, neapartigebla de l' efektiva amo, la fiereco aux la koketado de lerta amisto? Tio cxi estis por sxi enigmo. Pensinte bone, sxi decidis, ke la timemo estis sole la kauxzo, kaj intencis kuragxigi lin per pli granda atenteco kaj, laux la okazoj, ankaux per karesado. Sxi preparadis la plej neesperatan disligon kaj malatendeme atendis la minuton de la romana klarigxo. La sekreto, kia ajn gxi estus, cxiam premas la virinan koron. Sxiaj militaj operacioj havis la deziratan finon: almenaux Burmin farigxis tiel pensema kaj liaj nigraj okuloj kun tia fajro haltadis sur Mario Gavrilovna, ke la decidanta minuto sxajnis jam proksima. La najbaroj paroladis pri la edzigxo kiel pri fakto jam finita, kaj la bona Praskovja Petrovna gxojadis, ke sxia filino fine trovis por si indan fiancxon.


La maljunulino sidis unu fojon sola en la gastcxambro, diskusxigante kartojn (la grande patience), kiam Burmin eniris en la cxambron kaj tuj demandis pri Mario Gavrilovna. "Sxi estas en la gxardeno", - respondis la maljunulino; - "iru al sxi, kaj mi vin tie cxi atendos". Burmin foriris kaj la maljunulino faris la signon de l' kruco kaj ekpensis: nun eble la afero hodiaux finigxos!


Burmin trovis Marion Gavrilovna'n apud la lageto, kun libro en la manoj en blanka vesto, kiel efektiva heroino de l' romano. Post la unuaj demandoj Mario Gavrilovna intence cxesis subteni la interparolon, fortigante tiel la duflankan senkonsilecon, de kiu oni povis liberigxi nur per subita kaj decida klarigo. Tiel ankaux farigxis. Burmin, sentante la malfacilecon de sia pozicio diris, ke li sercxis jam longe la okazon por malkovri al sxi sian koron, kaj postulis minuton da atento. Mario Gavrilovna fermis la libron kaj mallevis la okulojn por signo de l' konsento.


"Mi vin amas, - diris Burmin, - mi vin amas pasie..." (Mario Gavrilovna rugxigxis kaj mallevis la kapon ankoraux pli multe). "Mi faris sengardeme, donante min al la aminda kutimo, al la kutimo vidi kaj auxdi vin cxiutage..." (Mario Gavrilovna rememoris la unuan leteron de St. Preux.) "Nun estas jam tro malfrue batali kun mia sorto; la rememoro je vi, via aminda sensimila imago, de nun estos la turmento kaj la konsolo de mia vivo; sed al mi ankoraux restas plenumi la malfacilan devon, malkovri al vi la teruran sekreton kaj meti inter ni netrapaseblan barilon..." - "Gxi cxiam ekzistis, - interrompis kun viveco Mario Gavrilovna, - mi neniam povis esti via edzino..." - "Mi scias, - respondis li trankvile, - mi scias ke iam vi amis, sed la morto kaj tri jaroj da plorado... Bona, kara Mario Gavrilovna! ne penu forpreni de mi la lastan konsolon: la penson, ke vi konsentus fari mian felicxon, se... Silentu, pro Dio, silentu; vi min turmentas. Jes, mi scias, mi sentas, ke vi estus mia, sed... mi plej malfelicxa kreitajxo... mi estas edzigita!"

Загрузка...