• akiri → akiraĵo = io akirita
• havi → havaĵo = io havata
• trinki → trinkaĵo = io, kion oni trinkas
• fandi → fandaĵo = fandita substanco, objekto farita per fandado, drato
kiu facile fandiĝas (speco de elektra sekurigilo)
Oni povas iafoje aldoni participan sufikson (§28.1) por plia precizeco:
draŝataĵo (greno, kiun oni draŝas), draŝitaĵo (greno, kiun oni jam draŝis),
draŝotaĵo (greno, kiun oni intencas draŝi), brulantaĵo (io, kio estas brulanta),
brulintaĵo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AĴ-vorto plene sufiĉas.
Klariga AĴ
Se radiko havas plurajn signifojn, kaj se nur unu el tiuj estas konkretaĵo,
tiam AĴ povas klarigi, ke temas nur pri la konkreta signifo. Komparu kun
klariga AD (§38.2.2) kaj klariga EC (§38.2.8):
• konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita → konstruaĵo
= io konstruita (ordinare domo)
• skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko → skribaĵo = io
skribita
Alispecaj elementoj
Oni uzas AĴ ankaŭ post aliaj radikoj (ankaŭ radikoj kun konkreta signifo),
post vortetoj kaj post frazetoj. Tiaj AĴ-vortoj montras ian (konkretan) aferon
kun rilato al tio, kio staras antaŭ AĴ:
• ligno → lignaĵo = io farita el ligno
• tolo → tolaĵo = io farita el tolo
• infano → infanaĵo = infaneca afero
• araneo → araneaĵo = reto de araneo
• azeno → azenaĵo = azeneca (= stulta) afero
• ĉirkaŭ → ĉirkaŭaĵo = spaco/loko/regiono ĉirkaŭ io
• sub → subaĵo = io, kio troviĝas sub io alia, subŝtofo, skribsubaĵo, fono
• post → postaĵo = pugo
• mi → miaĵo = io, kio koncernas min, aŭ kio apartenas al mi
§38.2.3
591
Afiksoj
• sen senco → sensencaĵo = afero, al kiu mankas senco
• granda animo → grandanimaĵo = faraĵo karakterizata de ies granda
(= nobla) animo
Manĝaĵoj
Aparta grupo de AĴ-vortoj estas manĝaĵoj. Plej ofte tio, kio staras antaŭ AĴ,
montras ion manĝeblan. La tuta vorto montras manĝaĵon preparitan el tio:
• porko → porkaĵo = manĝaĵo el porko
• kokido → kokidaĵo = manĝaĵo el kokido
• ovo → ovaĵo = manĝaĵo el ovo(j)
• sukero → sukeraĵo = frandaĵo el sukero
• glacio → glaciaĵo = dolĉaĵo el glacieca kremo
En aliaj tiaj vortoj la antaŭelemento ne estas io manĝebla:
• pato → pataĵo = manĝaĵo preparita en pato
• baki → bakaĵo = manĝaĵo preparita per bakado
• bruna → brunaĵo = manĝaĵo farita el faruno brunigita en butero
Nombreblaj kaj nenombreblaj AĴ-vortoj
O-vortoj povas laŭsence esti nombreblaj aŭ nenombreblaj (§8.2.2). Ĉe O-
vortoj kun AĴ-sufikso la nombrebleco ofte ne estas klare fiksita. Tial unu
sama AĴ-vorto povas uziĝi jen kun nombrebla senco, jen kun nenombrebla:
• Sur la ebena tero sub ni ne troviĝas multe da vidindaĵo. FA1.187 La vorto
vidindaĵo uziĝas kun senco nenombrebla (“substanceca”). Ekzistas pli aŭ
malpli multe da vidindaĵo.
• En Eŭropo ekzistas multe da vidindaĵoj! FA3.55 La vorto vidindaĵoj uziĝas
kun senco nombrebla. Ekzistas pli aŭ malpli multaj vidindaĵoj. Oni
povus nombri ilin.
• Kiam vi kolektos la produktaĵon de la tero, festu la feston de la Eternulo
dum sep tagoj. Lv.23 Nenombrebla, substanceca produktaĵo.
• Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados
siajn produktaĵojn. Jĥ.34 Nombreblaj produktaĵoj.
Se AĴ-vorto havas J-finaĵon, ĝi sendube havas sencon nombreblan, sed se
mankas J-finaĵo, ambaŭ interpretoj estas eblaj: Li lavis tolaĵon. La tolaĵo
povas esti unu (nombrebla) vestaĵo, tuko aŭ simile. Sed ankaŭ povas temi pri
kolekto de diversaj vestaĵoj, tukoj k.t.p., kiujn oni rigardas kiel unu
nenombreblan amason.
Ordinara radiko
• aĵo = konkreta afero (de nedifinita speco)
• aĵ-vorto = vorto kiu montras aĵon, konkreta vorto
592
§38.2.3
Afiksoj
38.2.4. AN
AN = “membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu
apartenas al loko” k.s. Komparu kun IST (§38.2.24). Tio, kio staras antaŭ
AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas:
• klubo → klubano = membro de klubo
• familio → familiano = membro de familio
• Eŭropo → Eŭropano = loĝanto de Eŭropo
• Brazilo → Brazilano = loĝanto/civitano de Brazilo
• Francujo → Francujano = loĝanto/civitano de Francujo
• vilaĝo → vilaĝano = loĝanto de vilaĝo
• kamparo → kamparano = loĝanto de kamparo
• kongreso → kongresano = partoprenanto en kongreso
• Kristo → Kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.
• Budho → Budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.
• Islamo → Islamano = kredanto je Islamo
• respubliko → respublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu re-
spubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika
• ŝipo → ŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo
• civito → civitano = plenrajta membro de ŝtato
• estraro → estrarano = membro de estraro
• UEA → UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)
• alia domo → alidomano = loĝanto de alia domo
• sama lando → samlandano = loĝanto de la sama lando
• sama religio → samreligiano = kredanto de la sama religio
Ordinara radiko
• ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.
• aniĝi = fariĝi membro, aliĝi al grupo
38.2.5. AR
AR = “tuto aŭ kolekto de multaj samspecaj aferoj”. Tio, kio staras antaŭ AR,
ĉiam montras, el kiaj aferoj konsistas la tuto.
AR povas montri tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj:
• verko → verkaro = ĉiuj verkoj de unu aŭtoro
• estro → estraro = elektita grupo de estroj de unu organizo
• arbo → arbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj
• haro → hararo = ĉiuj haroj sur ies kapo
§38.2.5
593
Afiksoj
• tendo → tendaro = grupo de tendoj uzata kiel provizora loĝejo
• ŝafo → ŝafaro = ĉiuj ŝafoj de unu posedanto aŭ en unu loko
• manĝilo → manĝilaro = ĉiuj diversaj manĝiloj de unu hejmo, tablo aŭ
posedanto
• meblo → meblaro = ĉiuj mebloj de unu unu ĉambro, apartamento aŭ
domo
• membro → membraro = ĉiuj membroj de ekz. klubo
• altaj montoj → altmontaro = masivo aŭ ĉeno de altaj montoj
AR povas montri ion, kio konsistas ĉefe el pluraj samspecaj aferoj, sed ne
nur el tio:
• vorto → vortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili
• kanto → kantaro = libro kun kolekto de kantoj
• horo → horaro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala
• demando → demandaro = listo de respondendaj demandoj
• ŝtupeto → ŝtupetaro = grimpilo el du stangoj kun multaj ŝtupetoj
(= eskalo)
• vagono → vagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo
(= trajno)
Iafoje AR montras ĉiujn en la mondo, aŭ ĉiujn en unu regiono:
• homo → homaro = ĉiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento
• gazeto → gazetaro = ĉiuj gazetoj en unu regiono
Ordinara radiko
• aro = grupo, kolekto, grego k.s.
• arigi = meti en grupon, kolekti
• ara = grupa
• granda aro → grandare = en granda aro
38.2.6. ĈJ
Per ĈJ oni faras karesajn nomojn de viroj. Komparu kun NJ (§38.2.25) kaj
ET (§38.2.25). Antaŭ ĈJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime
oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:
• Johano → Johanĉjo FE.38 aŭ Joĉjo FE.38
• Nikolao → Nikolĉjo FE.38 aŭ Nikoĉjo FE.38 aŭ Nikĉjo FE.38 aŭ Niĉjo FE.38
• Ernesto → Erneĉjo FE.38 aŭ Erĉjo FE.38
• Vilhelmo → Vilhelĉjo FE.38 aŭ Vilheĉjo FE.38 aŭ Vilĉjo FE.38 aŭ Viĉjo FE.38
• papago → Papĉjo FA1.138 (karesa nomo de vira papago)
• Patro → Paĉjo
594
§38.2.6
Afiksoj
• Onklo → Oĉjo
• Frato → Fraĉjo
ĈJ, same kiel NJ (§38.2.25), estas iom aparta sufikso, ĉar ĝi ne komenciĝas
per vokalo, kaj ĉar oni povas mallongigi la radikon antaŭ ĝi. Iafoje oni eble
povus unue aldoni la sufikson UL (§38.2.30), se tio helpus krei pli bonsonan
formon: Petro → Petrulo → Petruĉjo k.s. Tio tamen ne estas tradicia, nek
eble tute logika, sed kiam temas pri karesnomoj, nek tradicio, nek logiko,
nek rigora gramatiko, estas tre gravaj. Karesnomojn oni fakte povas krei tute
laŭplaĉe (ekz. per pruntado el aliaj lingvoj).
38.2.7. EBL
EBL = “povas esti farata”. Komparu kun IND (§38.2.21) kaj END
(§38.2.12). Tio, kio staras antaŭ EBL, ĉiam ricevas agan kaj pasivan sig-
nifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo
(§37.2.4). EBL-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni povas uzi EBL nur ĉe
objektaj verboj:
• manĝi → manĝebla = tia, ke ĝi povas esti manĝata
• nombri → nombrebla = tia, ke ĝi povas esti nombrata
• marteli → martelebla = tia, ke ĝi povas esti martelata
• malhavi → malhavebla = tia, ke oni povas ĝin malhavi, nenecesa →
nemalhavebla = tia, ke oni ne povas ĝin malhavi, necesa
• legi → legeble = tiel, ke la rezulto povas esti legata
• kompreni → kompreneble = tiel, ke ĉiu ajn povas kompreni, memklare,
memevidente (ofte uzata kiel mallongigo de memkompreneble)
• esperi → espereble = tiel, ke oni povas esperi la aferon
• supozi → supozeble = tiel, ke oni povas supozi la aferon
• nei → neebla = tia, ke oni povas nei ĝin ( neebla tamen estas dusignifa
vorto, §22.4)
Oni iafoje uzas EBL (kaj ankaŭ IND kaj END) post verbo, kiu normale estas
senobjekta, sed kiu povus havi objekton:
• iri → irebla = tia, ke ĝi povas esti irata, tia, ke oni povas iri ĝin (= iri sur
aŭ laŭ ĝi)
• loĝi → loĝebla = tia, ke ĝi povas esti loĝata, tia, ke oni povas loĝi ĝin
(= loĝi en ĝi)
Normale oni diras iri sur/laŭ vojo kaj loĝi en domo, sed ankaŭ iri vojon kaj
loĝi domon estas laŭregulaj, kvankam tre maloftaj. Sekve oni iafoje uzas
ankaŭ pasivajn participojn kun tiaj verboj (§28.1).
Ordinara radiko
• ebligi = igi ebla
• eblo = io, kio estas ebla
§38.2.7
595
Afiksoj
• ebleco = eco de io, kio estas ebla (vidu ankaŭ ĉe EC, §38.2.8)
• eble = “povas esti”
• ebla = povanta esti, povanta okazi
• neebla = nepovanta esti, nepovanta okazi
Neebla havas du malsamajn signifojn. Se oni uzas EBL ĉe la verbo nei, oni
kreas neebla = “tia, ke oni povas nei ĝin”. Se oni metas ne antaŭ la A-vorto
ebla, oni kreas neebla = “nepovanta esti”. Por povi eviti miskomprenon oni
proponis la verbon negi (= nei), el kiu oni povus fari la vorton negebla, kiu
havus nur la signifon “tia, ke oni povas ĝin nei”. Kaj negi, kaj negebla estas
tamen tre maloftaj, kaj malmultaj ilin komprenas. Anstataŭ la alia neebla oni
povas uzi malebla:
• ireblo = irebleco, eblo iri
La vorto ireblo estas dusignifa. Kiam ĝi signifas “irebleco”, “tio, ke estas
eble iri ion” (malofte uzebla signifo), oni regule donis pasivan signifon al la
ago IR, kaj EBL do estas uzata kiel sufikso laŭ siaj normalaj reguloj. Sed
kiam ireblo signifas “eblo iri” (“okazo iri”), oni uzis EBL kiel ordinaran
radikon: “eblo” + preciziga antaŭelemento IR. Povas en tia okazo esti inde
iel montri, ke oni uzis EBL kiel ordinaran radikon. Oni povus meti ligfin-
aĵon, kion oni normale ne faras ĉe afikso: iroeblo. Tia eksperimenta uzo
estas tamen malofta. Pli normala maniero estas skribi kun dividostreko: ir-
eblo. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton (§2.2) je IR.
38.2.8. EC
EC = “kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)”. EC ĉiam montras ion abstraktan (kval-
iton aŭ staton). Komparu kun AĴ (§38.2.3), kiu normale montras ion kon-
kretan.
Ecaj radikoj
EC povas aperi post radiko, kiu mem havas ecan signifon. Tiam la formo sen
EC povas montri pli sendependan (abstraktan) ideon, dum la EC-formo ĉiam
montras kvaliton de iu aŭ io, staton de iu aŭ io:
• bono = la abstrakta ideo bono → boneco = bono kiel kvalito de io aŭ iu
Vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon. Gn.3
Ili admiris la bonecon de lia ago.
• ruĝo = la koloro ruĝo → ruĝeco = la stato esti ruĝa
Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo. M.150
La ruĝeco de ŝiaj vangoj malkaŝis ŝiajn sentojn.
• neceso = absoluta bezono → neceseco = la stato esti necesa
En okazo de neceso vi povos tranokti ĉe mi.
Ĝia neceseco fariĝados por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla. FK.266
596
§38.2.8
Afiksoj
Klariga EC
Ĉe plursignifaj radikoj EC povas klarigi, ke temas ĝuste pri eco. Komparu
kun klariga AD (§38.2.2) kaj klariga AĴ (§38.2.3):
• belo = abstrakta ideo pri belo, bela afero aŭ belo kiel kvalito de io →
beleco = belo kiel kvalito de iu aŭ io
• proksimo = stato troviĝi proksime, proksima loko → proksimeco = stato
troviĝi proksime
Iafoje oni tamen uzas ĉi tian EC-vorton ankaŭ kie simpla O-vorto estus pli
logika: Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco [= proksimaj
lokoj] ? Rt.123
Mezuroj
Kelkaj simplaj O-vortoj montras ian mezuron kiel neŭtralan ideon. Se oni
aldonas EC al tia vorto, temas pri multeco de la mezuro:
• longo = horizontala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian longon) → long-
eco = la eco esti longa, havi multe da longo
Ni mezuris la longon de ĝiaj kruroj, kaj trovis, ke ili estas tre mal-
longaj.
La longeco de ĝiaj kruroj tre surprizis nin. La kruroj estis surprize
longaj.
• alto = vertikala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian alton) → alteco = la
eco esti alta, havi multe da alto
Ĝi [= la altaro] estu kvarangula; kaj du ulnoj estu ĝia alto. Er.30
Ĝi estis bone videbla pro sia alteco. Jĥ.19
• rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (ĉiu moviĝanta afero
havas ian rapidon) → rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide
La rapido de la aŭto estis nur 20 kilometroj en horo.
La aviadilo pasis kun fulma rapideco.
Iafoje estas malfacile fari tiun ĉi distingon inter neŭtrala O-vorto kaj multeca
EC-formo. Ofte oni ignoras la diferencon, kaj uzas EC ankaŭ kie ĝi ne estas
bezonata: La denseco [= denso] de gaso estas la rilato de ĝia maso al ĝia
volumeno.
Iuj volas, ke oni ĉiam rigore distingu, sed tio necesas nur kiam estas efektiva
risko de miskompreno. En scienca lingvaĵo la distingo ofte tre gravas.
Rimarku, ke multaj similaj O-vortoj tute ne havas ĉi tian neŭtralan mez-
ursignifon. Proksimo = proksimeco aŭ proksima loko. Por neŭtrala mezuro
oni uzas distanco. Juno (apenaŭ uzata) egalas al juneco. Neŭtrala mez-
urvorto estas aĝo.
Rimarku ankaŭ, ke oni normale ne uzas vortojn kiel *mallongo*, *malalto*
kaj *malrapido* (krom eble ŝerce). Neŭtralaj estas nur longo, alto kaj rap-
§38.2.8
597
Afiksoj
ido. Neneŭtralaj estas longeco, mallongeco, alteco, malalteco, rapideco kaj
malrapideco.
Mallogikaj EC-formoj
Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:
• *Bedaŭrinde mi ne havas la eblecon tion ĉi fari.* Tute ne temas pri eco,
sed pri io, kio estas ebla. Oni uzu eblo aŭ eblaĵo: Bedaŭrinde mi ne
havas la eblon tion ĉi fari. L1.339 Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni
elektu eblo, ĉar ĝi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblaĵo.
• Laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiv-
eco de homo. M.77 Ne temas pri eco, sed pri agado. Logike oni uzu aktiv-
ado aŭ eventuale aktivo. La formo aktiveco fariĝis tamen tre ofta en tiaj
ĉi frazoj, kaj oni verŝajne devas toleri ĝin.
Alispecaj radikoj
Ĉe io, kio ne mem montras econ aŭ kvaliton, EC aldonas tian signifon. En
tia okazo la simpla O-formo havas tute alian signifon ol la EC-formo:
• homo → homeco = natura kvalito de homo
• heroo → heroeco = la eco esti heroo, konduti kiel heroo
• fianĉo → fianĉeco = la stato esti fianĉo
• episkopo → episkopeco = la stato/ofico esti episkopo
• granda animo → grandanimeco = la eco havi grandan (= noblan)
animon
• ŝtono → ŝtoneco = la eco esti malmola kiel ŝtono
• vivo → viveco = la eco esti plena je vivo
• unu → unueco = la eco esti kiel unu
• unua → unuaeco = la eco esti la unua
EC por tempo
Post participoj, kaj en kelkaj aliaj vortoj, EC montras tempon aŭ aĝon:
• estonta → estonteco = estonta tempo
• pasinta → pasinteco = pasinta tempo
• infano → infaneco = eco esti infana, infanaĝo
• juna → juneco = eco esti juna, junaĝo
Formoj kiel estonto kaj pasinto normale montras personon, kiel ĉiuj parti-
cipoj kun O-finaĵo (§28.3), sed iafoje oni uzas estonto kaj pasinto kiel mal-
longigojn de estonteco kaj pasinteco.
598
§38.2.8
Afiksoj
Eca, ece
EC ankaŭ povas esti uzata kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo (aŭ verba finaĵo). Tiaj
formoj havas normale la signifon “simila, simile, samaspekta kiel, sama-
maniere kiel”:
• silkecaj ŝtrumpoj = ŝtrumpoj silkosimilaj (silke molaj), sed ne nepre el
silko
• ligneca papero = papero parte aspektanta kiel ligno
• ŝtoneca koro = koro tiel malmola (= sensenta), ke ĝi similas al ŝtono
• Ni havas amikecajn rilatojn kun ili. = Ni rilatas kvazaŭ ni estus amikoj.
• Li diris tion per supereca tono. = Li diris tion per tono kvazaŭ li estus
supera.
• Ĉesu konduti tiel infanece! = Ĉesu konduti en maniero tipa por infano.
• Kvankam ŝi estas knabino, ŝi ofte kondutas virece. = ...kondutas kiel
viro.
• Tiu esprimo estas tro Franceca. = ...estas simila al la Franca lingvo.
Iafoje oni povas por klareco uzi anstataŭe kunmetaĵojn kun ŝajna, simila,
maniera aŭ stila. Vidu ankaŭ ESK (§39.1.11).
Iafoje formoj kun ...eca signifas “rilata al tia eco, pri tia eco”:
• patreca testo = testo pri patreco, testo por eltrovi, ĉu iu estas la patro
• reĝeca edikto = edikto pri reĝeco, edikto ke iu estas reĝo
Ordinara radiko
• eco = kvalito
• ecigi = karakterizi
• ec-vorto = vorto, kiu montras econ
38.2.9. EG
EG = “(plej/tre) alta grado, (plej/tre) granda speco”. Komparu kun ET
(§38.2.15). EG ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur pligrandigas la
signifon:
• domo → domego = (tre) granda domo
• doloro → dolorego = (tre) forta doloro
• varma → varmega = tre varma
• longa → longega = tre longa
• bone → bonege = tre bone
• krii → kriegi = (tre) laŭte krii
• fali → falegi = subite, forte fali
• ŝati → ŝategi = tre ŝati
§38.2.9
599
Afiksoj
• dankon! → dankegon! = grandan dankon!
• tre → treege = tre tre
Ofte EG-vorto havas specialan signifon:
• pordo → pordego = ĉefa pordo de domo, urbo, bieno, korto k.s.
• brulo → brulego = granda katastrofa brulo (de ekz. konstruaĵo)
• granda → grandega = eksterordinare granda
Alternativoj de EG-vortoj
Kelkaj specialsignifaj EG-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj
okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la EG-vorto
tendencas perdi la specialan signifon:
• pafilego = artileria pafilo → kanono
• kuraĝega = kuraĝe riskema → aŭdaca
• buŝego = minaca buŝkavo de rabobesto → faŭko
• ungego = granda akra ungo de besto → krifo
Malŝato
Iafoje EG montras nuancon de malŝato:
• piedo → piedego = granda, dika, malagrabla aŭ danĝera piedo de homo
aŭ besto
• manĝi → manĝegi = avide aŭ troe manĝi, vori
Ordinara radiko
• ega = fortega, intensega, ekstrema
• ege = fortege, intensege, ekstreme
38.2.10. EJ
EJ = “loko, spaco, domo, ĉambro k.s. destinita por io”. Komparu kun UJ
(§38.2.29) kaj ING (§38.2.22). Tio, kio staras antaŭ EJ, ĉiam estas tio, kio
okazas aŭ troviĝas en la loko.
Agejoj
EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:
• lerni → lernejo = loko destinita por lernado
• promeni → promenejo = loko aranĝita por promenado
• dormi → dormejo = ĉambro por dormado
• eliri → elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri
• redakti → redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)
• akcepti → akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso
k.s.)
600
§38.2.10
Afiksoj
• kongreso → kongresejo = loko, kie okazas kongreso
• necesa → necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne
rekte diri (nome urinado kaj fekado)
• preĝi → preĝejo = loko por preĝado kaj aliaj religiaj agadoj
• urĝi → urĝejo = malsanulejo (aŭ parto de malsanulejo), kie oni urĝe
traktas akcidentoviktimojn k.s.
La vorto preĝejo estas tradicie uzata precipe por Kristana preĝejo, dum oni
preferas specialajn vortojn por preĝejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo,
templo k.a. Sed preĝejo ja povas esti uzata por ĉia religio. Por Kristana pre-
ĝejo ekzistas ankaŭ la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple
oni tamen precizigas per: Kristana preĝejo, Islama preĝejo, Hinduisma pre-
ĝejo k.t.p.
Tenejoj, vendejoj
EJ povas montri lokon, kie oni tenas aŭ vendas ion:
• trezoro → trezorejo = loko, kie trezoro estas tenata
• ĉevalo → ĉevalejo = loko (domo) por ĉevaloj
• aŭto → aŭtejo = loko por teni aŭ prizorgi aŭtojn
• mallibero → malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= pri-
zono)
• cigaro → cigarejo = magazeno en kiu oni vendas cigarojn, ĉambro en
kiu oni tenas cigarojn
• ĉapelo → ĉapelejo = vendejo aŭ tenejo de ĉapeloj
• viando → viandejo = vendejo aŭ tenejo de viando
• libro → librejo = vendejo de libroj (kolekto aŭ kolektejo de libroj estas
biblioteko)
Je bezono oni povas precizigi: cigartenejo, cigarvendejo, ĉapeltenejo,
ĉapelvendejo, librovendejo k.t.p.
Produktadejoj
Post nomo de kultivata planto EJ montras lokon de kultivado:
• rizo → rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon
• oranĝo → oranĝejo = loko, kie oni kultivas oranĝarbojn
• tabako → tabakejo = loko, kie oni kultivas tabakon
• vito → vitejo = ĝardeno de vitoj, vinberĝardeno
Se temas pri fabriko aŭ simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetaĵojn:
tabakfarejo = “loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakaĵojn”,
ŝtalejo aŭ ŝtalfabriko = “fabriko de ŝtalo”, gisejo aŭ gisfabriko = “fabriko de
gisoj kaj gisaĵoj”.
§38.2.10
601
Afiksoj
Naturaj abundejoj
Iafoje EJ montras lokon en la naturo, kie abundas io:
• herbo → herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)
• sablo → sablejo = loko, kie abundas sablo
• glacio → glaciejo = loko kun konstanta glaciamaso (≈ glaĉero)
Loko por persono aŭ grupo
EJ povas montri lokon, kie certa persono, grupo aŭ speco de personoj
laboras, agas, vivas aŭ simile:
• tajloro → tajlorejo = loko, kie tajloro laboras
• ŝuisto → ŝuistejo = loko, kie ŝuisto laboras
• episkopo → episkopejo = palaco de episkopo
• ministro → ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro
• konsulo → konsulejo = loko, kie servas konsulo
• stabo → stabejo = loko, kie laboras stabo
• virino → virinejo = loĝloko por virinoj, haremo, bordelo
• malsanulo → malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn
(= hospitalo)
Figura uzo
EJ-vorto, kiu montras ian oficejon aŭ laborejon, povas ankaŭ esti uzata
figure por la personaro, kiu laboras tie:
• La tuta redaktejo klopodis por fini la gazeton ĝustatempe. Efektive ne la
ejo mem klopodis, sed la ĵurnalistoj kaj aliaj laborantoj tie.
• La ministrejo [= ministerio] pri financoj hieraŭ informis, ke...
• Ĉu la konsulejo donis al vi vizon?
Ordinara radiko
• ejo = loko (destinita por ia speciala afero)
38.2.11. EM
EM = “inklino al io”. La radiko antaŭ EM normale ricevas agan signifon. La
aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo (§37.2.4). EM-
vortoj do normale devenas de verboj.
Natura tendenco
EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte aŭ daŭre tendencas al
la ago:
• mensogi → mensogema = inklina al mensogado, ofte mensoganta
• timi → timema = inklina al timado, ofte timanta
602
§38.2.11
Afiksoj
• manĝi → manĝema = inklina al ofta aŭ multa manĝado
• kompreni → komprenema = tia, ke oni ĉiam volas kompreni
• servi → servema = tia, ke oni ofte volas servi al aliaj
• venĝi → venĝema = tia, ke oni volas venĝi, nepardonema
• pura → puri = esti pura → purema = tia, ke oni volas esti pura
• dogmo → dogmi = prezenti siajn opiniojn kiel dogmojn → dogmema
= inklina al dogmado
Momenta emo
Iafoje oni uzas EM por momenta aŭ okaza deziro, aŭ por pasanta bezono:
• Ŝi sentis fortan manĝemon. (= ... fortan malsaton. )
• Ĉu vi estas trinkema? (= ... soifa? )
• Subite li fariĝis terure dormema. (= ... terure dorme laca. )
• Ili deziris satigi sian venĝemon. (= Ili volis venĝi iun ofendaĵon. )
Oni povas alternative uzi kunmetaĵojn kun vola (§38.4.1): manĝivola,
venĝovola. Sed normale EM sufiĉas.
Kapablo
En kelkaj vortoj EM montras kapablon:
• produkti → produktema = tia, ke oni povas multe produkti
• krei → kreema = tia, ke oni povas multe krei
• decidi → decidema = kapabla fari decidojn
• inventi → inventema = kapabla fari inventojn
• eksplodi → eksplodema = kapabla facile eksplodi (ekz. eksplodema
kemiaĵo)
• floro → flori → florema = kapabla multe flori
Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun pova aŭ kapabla (§38.4.1): de-
cidpova, inventokapabla. Vidu ankaŭ IV (§39.1.20). Normale tamen EM
estas sufiĉe klara.
Natura minaco, kontraŭvola risko
En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni
riskas ion, kion oni ne volas:
• erari → erarema = tia, ke oni ofte aŭ facile faras erarojn
• rompiĝi → rompiĝema = tia, ke ĝi facile rompiĝas
• vomi → vomema = tiel malsana, ke oni eble vomos
• morti → mortema = tia, ke oni povas, eĉ devas, morti
§38.2.11
603
Afiksoj
Ne-agaj radikoj
Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo:
• gasto → gastema = tia, ke oni ŝatas gastojn
• muziko → muzikema = tia, ke oni ŝatas muzikon
• vero → verema = tia, ke oni ŝatas veron
• la sama sekso → samseksema = tia, ke oni preferas la propran sekson
EM-vortoj normale estas faritaj el verboj, kaj gastema tial povas kompreniĝi
kiel “ema mem gasti”, muzikema kiel “ema mem muziki” k.t.p. Se ne temas
pri tia signifo, povas esti preferinde uzi kunmetaĵojn kun ama: gastama
= “tia, ke oni amas gastojn”, muzikama = “tia, ke oni amas muzikon”,
samseksama = “tia, ke oni amas la propran sekson”. Aliflanke, kiam AM
ŝajnas tro forta aŭ sence maltrafa, eble tamen EM estas preferinda.
O-finaĵo
EM-vortoj havas plej ofte A-finaĵon, sed povas havi ĉian ajn finaĵon. Ĉe O-
finaĵo oni antaŭe kutimis ĉiam aldoni la sufikson EC: manĝemeco, timemeco
k.s. Sed EC normale ne estas bezonata. Sufiĉas manĝemo, timemo k.t.p.
Forlaso de EM
Antaŭ la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara:
• timemulo → timulo
• drinkemulo → drinkulo
Ordinara radiko
Kiel ordinara radiko EM normale montras nedaŭran, momentan inklinon:
• ema = momente inklina
• emo = momenta inklino
• emi = havi momentan inklinon
• malemo = malinklino momenta
• emigi = krei momentan inklinon ĉe iu
38.2.12. END
END = “devas esti farata”. Komparu kun EBL (§38.2.7) kaj IND (§38.2.21).
Tio, kio staras antaŭ END, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga
signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo (§37.2.4). END-
vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni povas uzi END nur ĉe objektaj
verboj. END estas sufiĉe malofte uzata. (La sufikso END estis oficialigita en
1953.)
• pagi → pagenda = tia, ke ĝi devas esti pagata, tia, ke oni pagu ĝin
• respondi → respondenda = tia, ke ĝi devas esti respondata, tia, ke oni re-
spondu ĝin
604
§38.2.12
Afiksoj
Ordinara radiko
• enda = nepra, necesa, kiu devas esti, kiu devas okazi
• ende = nepre, necese
• Endas, ke vi venu. = Estas necese, ke vi venu.
END estas tre malofta afikso, kaj kiel ordinara radiko ĝi estas eĉ pli malofta.
Tial oni atentu, ke vortoj kiel enda, ende kaj endi ne ĉiam kompreniĝas fac-
ile, kvankam ili estas tute regulaj.
38.2.13. ER
ER = “tre malgranda parto de tutaĵo”. ER estas uzata, kiam io konsistas el
multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antaŭ ER, ĉiam montras la tuton,
kiun la partetoj konsistigas:
• sablo → sablero = grajno de sablo
• neĝo → neĝero = flok(et) o el neĝo
-
• ĉeno → ĉenero = unu kunliga parto (ringo) de ĉeno
• pluvo → pluvero = akvoguto de pluvo
• mono → monero = peco de metala mono (papera monpeco nomiĝas
monbileto aŭ monpapero)
• herbo → herbero = unu tigo de herbo
• fajro → fajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto (elektran fajr-
eron oni nomas ankaŭ sparko)
• kudri → kudrero = unu kompleta tratiro per kudrilo kaj fadeno
Ordinara radiko
• ero = malgranda (konsistiga) parto
• ereto = malgrandega ero
• grandaj eroj → grandera = konsistanta el grandaj eroj
• disaj eroj → diseriĝi = dispartiĝi en multajn disajn erojn
ER, PART kaj PEC
ER montras unu el multaj similaj apenaŭ distingeblaj konsistigaj partoj de
tuto. Se temas pri diversspecaj aŭ individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed
PART: mondoparto (≈ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se
temas pri parto, kiu estas derompita aŭ deŝirita de tuto, oni uzu PEC: Mi dis-
ŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la
ĉambro. FE.42 (PEC havas ankaŭ diversajn aliajn signifojn.)
§38.2.13
605
Afiksoj
38.2.14. ESTR
ESTR = “persono kiu gvidas kaj decidas, mastro”. Komparu kun ĈEF
(§38.3.2). Tio, kio staras antaŭ ESTR, ĉiam estas la loko, kie la estro de-
cidas, aŭ tio, pri kio la estro decidas:
• ŝipo → ŝipestro = tiu, kiu decidas sur ŝipo
• banko → bankestro = tiu, kiu decidas en banko
• imperio → imperiestro = titolo de gvidanto de imperio
• provinco → provincestro = gvidanto de provinco
• grupo → grupestro = gvidanto de grupo
• urbo → urbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon
• orkestro → orkestrestro = persono, kiu gvidas orkestron
• lernejo → lernejestro = direktisto de lernejo
• laboro → laborestro = persono, kiu gvidas laboron, labormastro
• cent → centestro = oficiro super cento da soldatoj
Ordinara radiko
• estro = ĉefo kun decida povo
• estraro = grupo de personoj, kiuj kune gvidas organizon
• estrarano = ano de estraro
• estri = esti estro super io, regi kiel estro
• subestro = persono, kiu helpas al estro
38.2.15. ET
ET = “(plej/tre) malalta grado, (plej/tre) malgranda speco”. Komparu kun
EG (§38.2.9). ET ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur malgrandigas
la signifon:
• domo → dometo = (tre) malgranda domo
• doloro → doloreto = (tre) malforta doloro, irito
• varma → varmeta = nur iom varma
• verda → verdeta = malforte verda, neklare verda
• dika → diketa = nur iom dika
• babili → babileti = babili malmulte
• pluvi → pluveti = pluvi malforte, pluvi kun malgrandaj gutoj
• iom → iomete = nur malmulte
Ofte ET-vorto montras specialan signifon:
• ŝtrumpo → ŝtrumpeto = mallonga ŝtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj
la parton tuj super la piedo
• ridi → rideti = ridi sensone kun fermita buŝo
606
§38.2.15
Afiksoj
• manĝi → manĝeti = malmulte kaj senapetite manĝi
• rafano → rafaneto = speciala malgranda varianto de rafano (speco de
legomo)
Alternativoj de ET-vortoj
Kelkaj specialsignifaj ET-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj
okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la ET-vorto
tendencas perdi la specialan signifon:
• faleti = preskaŭ fali pro mispaŝo → stumbli
• vojeto = tervojeto en arbaro aŭ kampo → pado
• beleta = plaĉaspekta → linda
Karesa signifo
Iafoje ET montras karesan nuancon:
• patro → patreto = kara patro, paĉjo
• edzo → edzeto = kara edzo
• mano → maneto = ĉarme malgranda mano
• knabino → knabineto = ĉarme malgranda knabino
Ordinara radiko
• eta = malgranda, malintensa
• etigi = fari malgranda
• etiĝi = fariĝi malgranda
• etulo = malgranda persono
Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:
• burĝo → etburĝo = burĝo, kies burĝeco estas eta (laŭ socia statuso)
• fingro → etfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la
aliaj fingroj sur la mano
• akciano → etakciano, etakciulo = iu, kiu posedas relative malmulte da
akcioj
Iuj opinias, ke ĉi tia prefikseca uzo de ET estas erara, sed temas fakte pri tute
regula uzo de ET kiel ordinara radiko. Prefikseca ET estas preciziga antaŭ-
elemento de kombino (§37.3). Normale oni uzu ET sufikse, sed por iaj
specialaj signifoj prefikseca uzo povas esti utila.
§38.2.15
607
Afiksoj
38.2.16. ID
ID = “naskito”. Tio, kio staras antaŭ ID, ĉiam montras tion, de kio devenas
la naskito.
Bestoj
Normale ID estas uzata ĉe besta vorto. Tiam ID montras nematuran beston,
junan naskiton de la bestospeco:
• bovo → bovido = nematura bovo
• koko → kokido = nematura koko
• hundo → hundido = nematura hundo
• rano → ranido = nematura rano
Plantoj
Iafoje oni uzas ID por juna planto:
• arbo → arbido = juna arbo
Homoj
Ĉe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de aĝo. Oni
tiel uzas ID precipe ĉe titoloj kaj historiaj nomoj:
• reĝo → reĝido = infano de reĝo
• grafo → grafido = infano de grafo
• Karolo → Karolidoj = dinastio fondita de Karolo la Granda
• Timuro → Timuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama
• Izraelo → Izraelido = deveninto de la homo Izraelo ( Israelano = ano de
la lando Israelo)
Figura uzo
Iafoje ID estas uzata figure ĉe landa aŭ lingva vorto:
• lando → landido = homo naskita en certa lando, indiĝeno
• Latino → Latinida lingvo = lingvo, kiu devenas de Latino
Ordinara radiko
• ido = juna naskito de besto
• idaro = ĉiuj idoj aŭ posteuloj de unu homo (aŭ besto)
38.2.17. IG
IG = “efika, kaŭza aŭ ŝanĝa ago”. Komparu kun IĜ (§38.2.18). Tio, kio
staras antaŭ IG, ĉiam montras la rezulton de la ago. IG aperas plej ofte kun
verba finaĵo. Ĉiuj IG-verboj estas objektaj. La objekto estas tio, kio estas
ŝanĝata. La subjekto estas tio, kio kaŭzas la ŝanĝon. Legu ankaŭ pri frazroloj
ĉe IG-verboj en §30.8.
608
§38.2.17
Afiksoj
Ecaj radikoj
Oni povas fari IG-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IG-
verbo signifas, ke oni donas tian econ al la objekto:
• akra → akrigi = agi tiel, ke io fariĝas akra
Mi akrigas mian tranĉilon.
• pala → paligi = agi tiel, ke io fariĝas pala
La terura novaĵo paligis ŝin.
• longa → longigi = agi tiel, ke io fariĝas longa
La kunveno devus esti mallonga, sed la multaj demandoj longigos ĝin.
• pli longa → plilongigi = agi tiel, ke io fariĝas pli longa
Ni devis plilongigi nian viziton en Hindujo.
Teorie estas klara diferenco inter longigi kaj plilongigi, sed en la praktiko ne
ĉiam estas grave, kiun el ili oni uzas. Normale oni uzas preskaŭ nur mal-
longigi, ĉar plimallongigi kaj malplilongigi estas tro longaj.
Agaj radikoj
Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG-
verbo signifas, ke oni kaŭzas, ke iu faras la agon. La objekto de tia IG-verbo
estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.
Oni povas deiri de senobjekta verbo:
• sidi → sidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi
Li sidigis sian infanon sur seĝon.
• esti → estigi = agi tiel, ke io ekestas
Lia demando estigis longajn diskutojn.
Oni ankaŭ povas deiri de objekta verbo. La objekto de tia IG-verbo estas aŭ
la subjekto de la simpla verbo, aŭ la objekto de la simpla verbo:
• kompreni → komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas
Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen.
Mi ne povis komprenigi la ŝercon al li.
• manĝi → manĝigi = agi tiel, ke iu manĝas
Mi devas manĝigi mian ĉevalon. = Mi devas doni manĝon al mia
ĉevalo.
Ŝi manĝigis avenon al la ĉevalo.
Legu pri la elekto de objekto ĉe IG-verboj el agaj radikoj en §30.8.
§38.2.17
609
Afiksoj
Alispecaj radikoj
Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto.
Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto fariĝas tio, kion la
radiko montras:
• edzo → edzigi = agi tiel, ke iu fariĝas edzo
Li edzigis sian filon al riĉa fraŭlino.
Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko:
• pinto → pinta → pintigi = agi tiel, ke io fariĝas pinta, ke io ekhavas
pinton
Se vi volas skribi, vi devas unue pintigi vian krajonon.
Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni kaŭzas, ke la objekto faras ian
agon, kiu rilatas al la radiko. La ago estas tiu, kiun esprimas la verba formo
de la radiko:
• flamo → flami → flamigi = agi tiel, ke io flamas
Petro flamigis la fajron per forta blovado.
Frazetoj
Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el frazeto kun rolvorteto:
• en (la) domo → endomigi = movi en (la) domon
Kiam komencis pluvi, ŝi rapide endomigis la infanojn.
• al la bordo → albordigi = movi al la bordo
La ondoj albordigis diversajn rubaĵojn.
• en tombo → entombigi = meti en tombon
Morgaŭ li entombigos sian patron.
• sen vesto → senvestigi = forpreni la veston de iu
Janjo estis senvestigita kaj endormigita. M.13
• sen fortoj → senfortigi = forpreni la fortojn
La longa malsanado tute senfortigis mian patrinon.
La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn
oni normale ne uzas, ĉar multaj simplaj verboj havas per si mem tian sig-
nifon: maski = “kunmaskigi” , ŝarĝi = “kunŝarĝigi” , vesti = “kunvestigi” .
En tiaj okazoj oni povas kiel alternativon al sen...igi uzi la prefikson MAL
(§38.3.7) sen IG: malvesti = senvestigi, malmaski = senmaskigi, malŝarĝi
= senŝarĝigi. Estas do du specoj de verboj. Unu speco deiras de radiko, kiun
oni rekte verbigas ( maski, ŝarĝi, vesti). Tian verbon oni povas poste maligi
per MAL ( malmaski, malŝarĝi, malvesti). Alia speco deiras de frazeto, de
kiu oni faras IG-verbon: sen vesto → senvestigi ( kun vesto → “kunvestigi” ),
sen ŝarĝo → senŝarĝigi ( kun ŝarĝo → “kunŝarĝigi” ). Ne eblas do diri ekz.
*senvesti*, nek *malvestigi*. Tiaj vortoj konfuzas la du manierojn formi
tiajn verbojn.
610
§38.2.17
Afiksoj
Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi
estas teorie “kunfortigi” , sed tio estas senbezone peza vorto. Anstataŭe oni
diras simple fortigi. Estas ankaŭ ĉi tie du specoj de verboj. Unu speco deiras
de simpla A-vorto: forta → fortigi → malfortigi. La alia speco deiras de
frazeto: sen fortoj → senfortigi ( kun fortoj → “kunfortigi” ). La simpla verbo
forti signifas “esti forta”. Malforti = “esti malforta”.
Oni ne konfuzu IG-verbojn faritajn el rolvorteta frazeto ( endomigi, senvest-
igi k.s.), kun IG-verboj, al kiuj oni poste aldonis precizigan prefiksecan rol-
vorteton: ordigi = “meti en ordon” → kunordigi = “meti en ordon kun io
alia”. La generaloj kunordigis siajn militplanojn. Kunordigi ne devenas de
kun ordo. Kun ne rilatas al ordo sed al “io alia”. Legu pli pri la diferenco
inter prefiksecaj rolvortetoj en kombinoj kaj en frazetvortoj en §38.4.2.
Vortetoj kaj afiksoj
Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el vorteto aŭ el afikso:
• for → forigi = formovi, forpreni, forviŝi, forskrapi
Per forta lesivo ŝi sukcesis forigi la nigrajn makulojn.
• al → aligi = aldoni, almeti
Ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda
armeo. OV.448
• trans → transigi = movi al transa flanko, transdoni, transturni
La pramo transigis nin al la kontraŭa bordo.
• tro → troigi = agi tiel, ke io estas aŭ ŝajnas troa (= tro granda, tro multa,
tro grava)
Alkoholtrinkadon oni ne troigu. Li troigis la rakonton tiom, ke neniu
kredis lin.
• kun → kunigi = agi tiel, ke io fariĝas kuna; DIS → disigi = agi tiel, ke io
fariĝas disa
Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. FE.42
Ĉu uzi IG aŭ ne?
Kiam la radiko estas nek eca, nek aga, oni povas ofte heziti, ĉu uzi simplan
sensufiksan verbon, aŭ verbon kun la sufikso IG.
Ofte la lingva tradicio donis al simpla verbo IG-ecan signifon:
• fino = la lasta parto de io → fini = kaŭzi ke io havu finon, meti finon al
io
Mi finos mian vivon per morto. Rz.89 Ne *...finigos...*, kio signifus, ke
oni igas iun alian fari la agon fini. Fini similas al ĉesigi. Finigi do
similas al ĉesigigi.
• masko → maski = surmeti maskon, kaŝi per masko
Ŝi maskis sin por ke li ne rekonu ŝin. Ne *...maskigis...*. Maskigi sig-
nifas “igi iun alian maski” aŭ eble “fari maskon el io”.
§38.2.17
611
Afiksoj
Iafoje la tradicio elektis uzi nur formon kun IG:
• grupo → grupigi = kunigi en grupo(j) n, starigi en grupo(j) n
-
-
La lernantoj estis grupigitaj po dek. (La verbo grupi estas apenaŭ
uzata, sed povus signifi “stari en grupo” aŭ simile.)
• bildo → bildigi = fari bildon de io, prezenti bilde
Ili ne povis bildigi al si la teruran okazaĵon. (La verbo bildi ne estas
uzata.)
Iafoje la tradicio donis malsaman signifon al la simpla formo kaj la IG-
formo, sed ambaŭ signifoj estas IG-ecaj:
• koloro → kolori = doni al io sian koloron, esti tio kio donas koloron al io
La rizo estas oranĝokolora, ĉar safrano koloras ĝin.
• koloro → kolorigi = agi tiel, ke io fariĝas kolora
Mi kolorigis la rizon per safrano.
• limo → limi = esti limo de io, formi limon de io, troviĝi ĉe la limo de io
Meksiko limas norde Usonon kaj sude Gvatemalon kaj Belizon.
• limo → limigi = meti limo(j) n al io, kaŭzi ke io havu limo(j) n
-
-
Ni devas limigi niajn elspezojn, ĉar niaj financaj rimedoj estas limig-
itaj.
Oni tamen ne povas postuli, ke ĉiuj ĉiam sekvu tiujn ĉi delikatajn distingojn.
Oni devas almenaŭ toleri, se iu iafoje intermiksas kolori kaj kolorigi, aŭ limi
kaj limigi. La distingoj ankaŭ ne ĉiam ekzistis. Zamenhof uzis kaj limi kaj
limigi por la nuna limigi.
Iafoje la simpla formo havas signifon, kiu ne estas IG-eca:
• lumo → lumi = elĵeti lumradiojn
La steloj lumis hele. FA3.111 (Ekzistas ankaŭ la verbo prilumi, §38.4.2,
kiu havas iom alian signifon.)
• lumo → lumigi = fari tiel ke io lumu, fari luma
Karlo lumigis la lampon.
Iafoje ambaŭ formoj havas la saman signifon:
• ordo → ordi aŭ ordigi = krei ordon, meti en ordon, fari orda
La ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ specoj. FK.243
Tuj ordigu bone tiun ĉambron por la gasto. Rz.40
Nuntempe oni ĝenerale preferas la formon ordigi, sed ordi estas same
logika.
Ofte oni aldonas superfluan IG al verbo, kiu normale ne havu ĝin. Tio povas
esti tolerata, precipe se el tio rezultas plia klareco, sed normale oni uzu la
tradiciajn formojn. Ne ĉiam la formoj estas tamen tute stabilaj. En iuj okazoj
la IG-sufikso eble ne estas nepra, ĉar la simpla formo apenaŭ havas ian alian
signifon. Tiam oni eble estonte ekuzos la pli mallongan formon sen IG. Ofte
612
§38.2.17
Afiksoj
ambaŭ formoj povas esti uzataj paralele sen signifodiferenco: loki/lokigi,
arkivi/arkivigi, listi/listigi.
La verbo igi
El la sufikso IG oni povas fari la memstaran verbon igi (§31.5).
IG kun ne-verba finaĵo
IG kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-fin-
aĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba
formo: akrigo = “la ago akrigi”, akriga = “rilata al la ago akrigi, akriganta”,
sidigo = “la ago sidigi”, sidige = “rilate al la ago sidigi, sidigante”, edzigo
= “la ago edzigi”, edziga = “rilata al la ago edzigi”.
38.2.18. IĜ
IĜ = “transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago”. Komparu kun IG
(§38.2.17). Tio, kio staras antaŭ IĜ, ĉiam montras la rezulton de la transiro.
IĜ aperas plej ofte kun verba finaĵo. La subjekto de la verbo estas tio, kio
estas ŝanĝata. IĜ-verbo ne povas havi objekton. Legu ankaŭ pri frazroloj ĉe
IĜ-verboj en §30.9.
Ecaj radikoj
Oni povas fari IĜ-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IĜ-
verbo signifas, ke la subjekto ricevas tian econ:
• pala → paliĝi = fariĝi pala
Li paliĝis pro la ŝoko.
• akra → akriĝi = fariĝi akra
La ekonomia krizo akriĝis.
• longa → longiĝi = fariĝi longa
La tagoj longiĝas, printempo alvenas.
• pli longa → plilongiĝi = fariĝi pli longa
Li asertas, ke post la vizito al la miraklisto lia kruro plilongiĝis.
Agaj radikoj
Oni povas fari IĜ-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Estas
granda diferenco inter IĜ-verbo farita el senobjekta verbo, kaj IĜ-verbo el
objekta verbo.
IĜ-verbo farita el senobjekta verbo montras transiron al la ago. IĜ ĉe tia
verbo estas do preskaŭ egala al la prefikso EK (§38.3.4). Iafoje tiaj ĉi IĜ-
verboj montras la nuancon, ke la ago okazas per si mem, aŭ ke la ago okazas
senvole:
• sidi → sidiĝi = komenci sidi, eksidi
Li sidiĝis sur la sofo.
• esti → estiĝi = komenci esti, ekesti
§38.2.18
613
Afiksoj
Estiĝis kverelo inter ili.
• morti → mortiĝi = fariĝi morta (senvole)
Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin
mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud
la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj
mortiĝis. FE.39 Jam simpla morti montras transiron (de vivo al morto).
Ĉi tie IĜ montras, ke la morto okazis senvole, akcidente. Legu pli pri
tia uzo de IĜ en la klarigoj pri verboj kaj frazroloj. (§30.9)
Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el objekta verbo. En tia IĜ-verbo IĜ ne
montras transiran signifon. IĜ tie nur servas por fari la verbon senobjekta,
por ŝanĝi la frazrolojn. Se IĜ-verbo el objekta verbo ja havas transiran sig-
nifon, tiu transira signifo troviĝas jam en la origina objekta verbo. La sub-
jekto de IĜ-verbo farita el objekta verbo estas la objekto de la simpla verbo:
• malfermi → malfermiĝi = iĝi malfermita, esti malfermata (per si mem)
La knabo malfermis la pordon.
La pordo brue malfermiĝis. M.27
• turni → turniĝi = iĝi turnita, esti turnata (per si mem)
La knabo turnis sian kapon.
La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso.
• vendi → vendiĝi = iĝi vendita, esti vendata (per si mem)
Ŝi vendis sian aŭton.
Tiuj ĉi aŭtoj vendiĝas tre bone.
• kolekti → kolektiĝi = iĝi kolektita, kuniĝi, esti kolektata (per si mem)
La pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj.
La larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj. BV.77
• ruli → ruliĝi = moviĝi per rulado, esti rulata (per si mem)
Kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.
Ili rulis sian ĉaron.
La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron. FA4.185
La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide. M.212
• detrui = kaŭzi, ke io fariĝas malkonstruita aŭ finita → detruiĝi = fariĝi
detruita, esti detruata (per si mem)
La bombo detruis la domon.
Ĉiuj miaj planoj detruiĝis, kiam mi provis ilin en praktiko.
Legu pri la frazroloj ĉe IĜ-verboj el agaj radikoj en §30.9.
614
§38.2.18
Afiksoj
IĜ-verboj kaj pasivaj verboj
IĜ-verbo farita el objekta verbo ofte similas al pasiva verbo (§29). La dife-
renco estas, ke IĜ-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, aŭ
ke oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto de la ago:
• Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la
agon, kiu plenumiĝis kun rezulto (pro la IT-formo). Ja ekzistas aganto aŭ
kaŭzanto, sed oni ne mencias ŝin. Oni povus aldoni la patrinon en la
formo de de-komplemento: Ŝi estas naskita de saĝulino.
• Li naskiĝis en Januaro. Li fariĝis naskita. Pli da atento al la naskato, la
infano, ol al la naskanto, la patrino, kiu apenaŭ povas aperi en tia ĉi
frazo.
• Li estas nomata Petro. Normala pasiva frazo. ≈ Oni nomas lin Petro.
• Li nomiĝas Petro. Petro estas lia nomo, sendepende de tio, ĉu homoj
uzas la nomon aŭ ne.
• Tiu libro estas legata de multaj homoj. Normala pasivo. ≈ Multaj homoj
legas tiun libron.
• Tiu libro legiĝas facile. Efektivaj legantoj ne gravas. ≈ Tiu libro estas
facile legebla.
Komenciĝi, finiĝi
En multaj lingvoj oni uzas unu saman verbon por komenci kaj komenciĝi,
kaj unu saman por fini kaj finiĝi. En Esperanto oni devas distingi:
• komenci = kaŭzi komencon. Komenci estas uzata kun ordinara objekto aŭ
kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies komenco temas. La
subjekto de komenci plej ofte estas persono:
La instruisto komencis la lecionon.
Li komencas instrui.
Komencis pluvi.
• komenciĝi = eniri en komencan fazon (per si mem). La subjekto de
komenciĝi estas tio, pri kies komenco temas. Tio preskaŭ ĉiam estas
okazaĵo:
La leciono komenciĝis.
La koncerto komenciĝas.
Komenciĝos nova epoko.
• fini = kaŭzi finon. Fini estas uzata kun ordinara objekto aŭ kun I-verba
objekto. La objekto estas tio, pri kies fino temas. La subjekto de fini estas
preskaŭ ĉiam persono:
La preleganto finis sian paroladon.
Li baldaŭ finos paroli.
• finiĝi = eniri en finan fazon, atingi sian finon (per si mem). La subjekto
de finiĝi estas tio, pri kies fino temas. Tio preskaŭ ĉiam estas okazaĵo:
§38.2.18
615
Afiksoj
La prelego finiĝis.
La danco finiĝas.
Finiĝos ankoraŭ unu tago.
Ne diru do: *La leciono finis.* *Kiam komencos la koncerto?* Se oni aŭdas
tian frazon, oni volas scii, kion la leciono finis, kaj kion la koncerto
komencos. Diru: La leciono finiĝis. Kiam komenciĝos la koncerto? Temas
ja pri okazaĵoj, kaj okazaĵoj normale komenciĝas kaj finiĝas.
Iafoje tamen okazaĵo povas kaŭzi, ke alia afero komenciĝas aŭ finiĝas: La
unua mondmilito komencis novan epokon en la homa historio. La subjekto
ja estas okazaĵo, sed temas pri la komenco de la objekto, la nova epoko.
Legu ankaŭ pri komenci, fini, daŭrigi kaj ĉesi en §31.8, kaj pri detrui/ de-
truiĝi, ruli/ ruliĝi, trovi/ troviĝi, movi/ moviĝi en §30.9.
Alispecaj radikoj
Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto. Tia
IĜ-verbo povas signifi, ke la subjekto fariĝas ĝuste tio, kion la radiko
montras, aŭ ke ĝi fariĝas simila al la radiko, aŭ ke okazas al ĝi ia ago karak-
terizata de la radiko:
• edzino → edziniĝi = fariĝi ies edzino
Ŝi edziniĝis kun sia kuzo. FE.39
• tago → tagiĝi = fariĝi tago
Nun baldaŭ tagiĝos. Ĉu vi ne vidas la lumon ĉe la horizonto?
• pinto → pinta → pintiĝi = fariĝi pinta, ekhavi (akran) pinton
Malgraŭ liaj penoj la krajono ne pintiĝis.
• flamo → flami → flamiĝi = komenci flami
Ligno fendita facile flamiĝas. PE.1339
Frazetoj
Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el frazeto kun rolvorteto. La preciza signifo
dependas de la rolvorteto. Se ekz. la rolvorteto estas loka aŭ mova, IĜ sig-
nifas “moviĝi, iri, translokiĝi”:
• en domo → endomiĝi = veni en domon
Kiam la fulmotondro komenciĝis, ni tuj endomiĝis.
• al bordo → albordiĝi = veni al bordo
Pro la ŝtormo la ŝipeto ne sukcesis albordiĝi.
• sen vesto → senvestiĝi = fariĝi nuda, forpreni sian veston
Senhonte mi senvestiĝis antaŭ ili.
• sen fortoj → senfortiĝi = perdi siajn fortojn
Li senfortiĝis pro soifo.
616
§38.2.18
Afiksoj
• en (la) lito → enlitiĝi = kuŝiĝi en (la) lito; el (la) lito → ellitiĝi = leviĝi
el (la) lito
Vespere mi enlitiĝas malfrue, sed mi tamen frue ellitiĝas en la mateno.
Vortetoj kaj afiksoj
Oni povas ankaŭ fari IĜ-verbon el vorteto aŭ el afikso:
• al → aliĝi = aldoniĝi, aniĝi, anigi sin, anonci sian partoprenon
Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo. M.179 Ĉu vi jam
aliĝis al la kongreso?
• sen → seniĝi = fariĝi sena je io, liberiĝi de io
Mi ne plu eltenas ilin, ni devas seniĝi je ili.
• kun → kuniĝi = fariĝi kuna, kolektiĝi, amasiĝi
La laboristoj kuniĝas ĉiun dimanĉon en la popola domo.
• AR → ariĝi = fariĝi aro, kuniĝi are
Sur mia skribotablo daŭre ariĝas paperoj en plena konfuzo.
La verbo iĝi
El la sufikso IĜ oni povas fari la memstaran verbon iĝi (§31.2).
IĜ kun ne-verba finaĵo
IĜ kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-fin-
aĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba
formo: akriĝo = “la ago akriĝi”, akriĝa = “rilata al la ago akriĝi, akriĝanta”,
sidiĝo = “la ago sidiĝi”, sidiĝe = “rilate al la ago sidiĝi, sidiĝante”, edziĝo
= “la ago edziĝi”, edziĝa = “rilata al la ago edziĝi”, unuiĝo = “la ago unu-
iĝi”.
Iafoje IĜ-vorto kun O-finaĵo ankaŭ povas montri rezulton de transira ago:
Unuiĝo Franca por Esperanto (nomo de asocio) / Post la buboj iris iom
malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo prezentas
distraĵon. M.210 Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li
nomis Maroj. Gn.1
38.2.19. IL
IL = “instrumento, aparato, rimedo”. Tio, kio staras antaŭ IL, ricevas agan
signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo
(§37.2.4). IL-vortoj do (normale) devenas de verboj.
Permane uzebla instrumento
Plej ofte IL montras instrumenton, kiun oni povas uzi permane. Temas ĉiam
pri instrumento speciala por la koncernata ago:
• haki → hakilo = instrumento por haki
• segi → segilo = instrumento por segi
§38.2.19
617
Afiksoj
• fosi → fosilo = instrumento por fosi
• fajfi → fajfilo = instrumento por fajfi
• kudri → kudrilo = pinta instrumenteto por kudri
• tondi → tondilo = instrumento por tondi (kiu konsistas el du klingoj)
• ŝlosi → ŝlosilo = instrumento, kiun oni turnas en seruro por ŝlosi aŭ mal-
ŝlosi
• pintigi → pintigilo = instrumento por pintigi (ekz. krajonon)
• manĝi → manĝilo = instrumento por manĝi (telero, kulero, tranĉilo,
forko, manĝbastoneto, glaso aŭ simile)
• linio → linii → liniilo = instrumento, kiu helpas en desegnado de linioj
Iafoje temas pri instrumento, kiu mem faras la agon:
• sonori → sonorilo = instrumento, kiu sonoras (uzanto de sonorilo ne
sonoras, sed sonorigas)
Granda aparato
IL povas ankaŭ montri pli grandan aŭ pli ellaboritan aparaton:
• presi → presilo = maŝino por presado de libroj, gazetoj k.t.p.
• komuniki → komunikilo = helpilo por komunikado (telefono, radio,
televido, gazeto k.t.p.)
• komputi → komputilo = (elektronika) aparato por prilabori informojn kaj
fari tre rapidajn kalkulojn
• amplifi → amplifilo = aparato por elektre plifortigi ekz. sonojn
• fotokopio → fotokopii → fotokopiilo = aparato por fari fotokopiojn
Aliaj aferoj
IL povas ankaŭ montri paperaĵon, substancon, abstraktan rimedon, komput-
ilan programon, aŭ ion ajn, kio servas por certa ago:
• aboni → abonilo = papero, per kiu eblas ekaboni ion
• aliĝi → aliĝilo = papero, per kiu eblas aliĝi al io (ekz. kongreso)
• kuraci → kuracilo = io ajn, kio servas por kuraci (ekz. medikamento)
• solvi → solvilo = substanco per kiu oni solvas alian substancon, io per
kio eblas solvi problemon
• preventi → preventilo = io, per kio eblas preventi malsanon aŭ graved-
iĝon (medikamento, kondomo k.t.p.)
• kompili → kompililo = komputila programo, kiu kompilas aliajn pro-
gramojn
• koloro → kolori → kolorilo = substanco kiu servas por doni sian koloron
al io, organika farbo
618
§38.2.19
Afiksoj
Alternativoj
La sufikso IL havas tre ĝeneralan signifon. Por esprimi sin pli ekzakte oni
povas fari kunmetaĵojn kun aliaj radikoj, ekz.: presmaŝino, presaparato,
segmaŝino, transportaparato, vendaŭtomato, fermoplato, kovrotuko,
solvosubstanco, kompilprogramo. Sed ofte taŭgas simpla IL-formo. Vidu
ankaŭ ATOR (§39.1.6).
Subkomprenata ago
En iuj malmultaj IL-vortoj la aga elemento estas subkomprenata. Tio, kio
staras antaŭ IL, ne mem montras agon, sed ekz. rezulton de ago:
• fajro → fajrilo FA1.5 = ilo por fari fajron (ne “ilo por fajri”)
• rekto → rektilo = instrumento por desegni rektajn liniojn (ne “ilo por
rekti”)
• angulo → angulilo = instrumento por difini aŭ desegni angulojn (ne “ilo
por anguli”)
• disko → diskilo = aparato, kiu legas (komputilan) diskon kaj skribas sur
ĝi (ne “ilo por diski”)
Oni povas diri, ke tiaj vortoj estas mallongigoj de ekz. fajrigilo,
anguldesegnilo, rektofarilo, diskoturnilo aŭ simile. Oni estu tre ŝparema pri
tiaj IL-vortoj por ne riski konfuzon. Normale oni faru IL-vortojn nur el
verboj.
Ne ĉiuj iloj havas IL-sufikson
Ekzistas multaj simplaj radikoj, kiuj estas nomo de ia instrumento aŭ simile.
Al tia vorto oni ne aldonu IL. Tiaj vortoj estas ekz. manĝiloj kiel kulero,
forko kaj glaso, pafiloj kiel revolvero, kanono kaj fusilo (nekunmetita!),
transportiloj kiel aŭto, buso kaj biciklo, kaj muzikiloj kiel gitaro, piano kaj
fluto, kaj ankoraŭ multaj diversaj ĉiutagaj iloj kiel martelo, broso, peniko,
krajono, lupeo, serpo k.t.p.
Pri la radiko ARM regas konfuzo. La O-formo estas preskaŭ neniam uzata,
sed Zamenhof iam uzis ĝin kun la signifo “batalilo”: Ne servas larmo
anstataŭ armo. PE.1739 Normale oni uzas la formon armilo. La verboformo
armi tamen signifas “provizi per bataliloj”, kaj armilo do devus signifi ne
“batalilo”, sed “ilo por provizi per bataliloj”. Se oni uzus ĉiam armo anstataŭ
armilo, ĉiuj vortformoj fariĝus tute logikaj, sed armilo estas forte enradikiĝ-
inta.
El la nekunmetita vorto aviadi (= “flugi per aparato pli peza ol aero”) oni
faris la vorton aviadilo (= “tia flugmaŝino”). Nuntempe kelkaj uzas ansta-
taŭe la nekunmetitan vorton avio. El ĝi oni povas fari la verbon avii kaj la
agvorton aviado. Sed ankoraŭ aviadilo estas la normala formo. Aliaj simil-
signifaj vortoj estas flugmaŝino (= “ĉia aparato por flugi”) kaj aeroplano (la
plej ofta speco de avio).
§38.2.19
619
Afiksoj
Ordinara radiko
• ilo = instrumento, rimedo
• ilaro = kolekto de laboriloj
• ilujo = ujo por ilo(j)
38.2.20. IN
IN = “la naskopova sekso”. La sufikson IN oni povas uzi nur ĉe io, kio
povas havi sekson, nome homo aŭ besto. IN ne ŝanĝas la bazan signifon de
la vorto, sed nur aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan
virseksan signifon).
Noto: Oni do ne uzas vortojn kiel *belino*, *virgino* k.s., ĉar belo kaj virgo estas ecoj, kaj ecoj ne povas havi sekson. Oni devas unue krei la vortojn belulo kaj virgulo, kiuj montras ion, kio povas
havi sekson. El tiuj vortoj oni poste faras belulino kaj virgulino. Nur en poezio k.s. oni povas ren-
konti vortojn kiel *virgino*.
Legu ankaŭ pri seksa signifo de O-vortoj en §4.3, kaj pri IN en propraj
nomoj en §35.3.
IN ĉe viraj vortoj
Plej ofte oni aldonas IN al vorto, kiu havas viran signifon. La vorto tiam ek-
havas anstataŭe in-seksan signifon:
• patro → patrino = homino, kiu naskis infanon
• viro → virino = plenkreska homino
• knabo → knabino = juna homino
• onklo → onklino = fratino de patro aŭ patrino
• avo → avino = patrino de patro aŭ patrino
• fraŭlo → fraŭlino = needziniĝinta virino
• reĝo → reĝino = virino kiu regas same kiel reĝo, edzino de reĝo
IN ĉe neŭtraj vortoj
Oni ankaŭ povas aldoni IN al vorto, kiu estas sekse neŭtra, sed tio okazas
multe malpli ofte. La sekse neŭtra vorto tiam ekhavas in-seksan signifon:
• homo → homino = ina homo
• aŭtoro → aŭtorino = ina aŭtoro
• agento → agentino = ina agento
• pasaĝero → pasaĝerino = ina pasaĝero
• estro → estrino = ina estro
• besto → bestino = ina besto
• simio → simiino = ina simio
• muso → musino = ina muso
• mortinto → mortintino = mortinta virino
620
§38.2.20
Afiksoj
Ĉe neŭtra vorto oni povas montri viran sekson per la radiko VIR uzata pre-
fiksece aŭ A-vorte (§38.4.1).
Inaj radikoj
Ekzistas kelkaj vortoj, kiuj en si mem estas in-seksaj: damo, nimfo, matrono,
putino (nekunmetita!), furio, gejŝo, femalo k.a. Al tia vorto oni ne aldonu IN.
Figura uzo
Iafoje oni faras figurajn IN-vortojn, kiuj montras aferon, kiun oni prezentas
kvazaŭ inon:
• jambo → jambino = speco de verso, kies ritmon oni tradicie kaj figure
nomas ina
• ŝraŭbo → ŝraŭbino = trueto, en kiun oni metas ŝraŭbon (oni teorie devus
diri ŝraŭbingo, §38.2.22, sed tiu vorto havas iom alian signifon)
Ordinara radiko
• ino = ina besto (aŭ homo)
• ina = tia kiel ino, rilata al ino k.s.
• ineto = malgranda ina besto (aŭ homo)
• investaĵo = vestaĵo por virino, virina vestaĵo
• malino = vira besto aŭ homo (iafoje uzata ŝerce anstataŭ viro, sed ankaŭ
serioze, kiam oni volas inkluzivi virhomojn de ĉiuj aĝoj)
Ŝajnafikso
Apud heroino = “ina heroo”, kaj urino = “ina uro”, ekzistas la nekunmetitaj
vortoj heroino (drogo) kaj urino (likvo), en kiuj “in” estas ŝajnsufikso. Ek-
zistas ankoraŭ multaj tiaj vortoj kun ŝajna IN-sufikso: kombino, margarino,
maŝino, medicino, origino, parafino, rutino, tamburino, turbino, Berlino,
Kalvino k.a. En iuj okazoj oni evitis ŝajnan IN-sufikson uzante “en” anstataŭ
“in”: azeno, delfeno, ermeno, frakseno, jasmeno, rosmareno, rubeno,
sukceno, tendeno, plateno k.a.
Noto: Apud la Fundamenta plateno UV, certa metalo, ekzistas dekomence ankaŭ la formo plat-
ino FK.233 kun la sama signifo. Ambaŭ estas tute bonaj vortoj. Ekzistas ankaŭ tute alia platino, speco
de tabulo uzata en presado, sed tiu vorto estas evitinda. Oni uzu plateto aŭ simile pri tiaj aferoj.
Ekzistas ankaŭ tre multaj vortoj, kiuj havas “in” kiel ŝajnprefikson. La
historia signifo de tiaj “in” estas ofte en aŭ MAL: inaŭguri, incizi, indukti,
infiltri, influi, indiferenta, individuo, inerta, infinito, inklino k.a.
§38.2.20
621
Afiksoj
38.2.21. IND
IND = “meritas aŭ valoras esti farata”. Komparu kun EBL (§38.2.7) kaj
END (§38.2.12). Tio, kio staras antaŭ IND, ĉiam ricevas agan kaj pasivan
signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo
(§37.2.4). IND-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni principe povas uzi
IND nur ĉe objektaj verboj:
• ami → aminda = tia, ke ĝi meritas esti amata
• legi → leginda = tia, ke ĝi valoras esti legata
• vidi → vidinda = tiel bela aŭ bona, ke ĝi valoras esti vidata
• fidi → fidinda = tia, ke ĝi meritas esti fidata
• bedaŭri → bedaŭrinde = tiel (malbone), ke bedaŭro estas meritata
En kelkaj okazoj oni faras IND-vorton el verbo, kiu ordinare ne estas
objekta:
• ridi → ridinda = tia, ke ĝi meritas, ke oni ridu ĝin (= pri ĝi). Ordinare
oni ridas pri io aŭ pro io, sed principe oni povas uzi la verbon ridi ankaŭ
en aliaj manieroj, ekzemple kun rekta objekto: Mi ridas je lia naiveco
(aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). FE.29
• miri → mirinda = tiel eksterordinara, ke ĝi meritas, ke oni miru ĝin
(= pri ĝi).
• plori → plorinde = tiel (malbone), plorado estas meritata
IND ≈ END
Komence la sufikso END (§38.2.12) ne ekzistis, kaj oni uzis IND ankaŭ kun
la signifo de END (“devas esti farata”). Tiu uzo de IND ne estas tute mal-
aperinta:
• ne pardoni → nepardoninda = tia, ke oni devas ne pardoni ĝin,
nepardonenda
• kaŝi → kaŝinda = tia, ke ĝi meritas aŭ eĉ devas esti kaŝata, kaŝenda
• konsideri → konsiderinda = tia, ke ĝi meritas esti konsiderata, tia ke oni
ne povas ne konsideri ĝin pro ĝia forto, amplekso k.s.
• Konstrui sur ĝi [= la diletanteco] sian ekzistadon fizikan [...] estas nefar-
eble kaj nefarinde. M.74 = ...ne devas esti farate.
Ordinara radiko
• inda = merita, valora
• indo = merito, valoro
• indigi = fari inda
• mortinda = inda je morto, tiel grava ke iu pro ĝi meritas morton: mort-
inda peko, mortinda ofendo
• prezoinda = inda je sia prezo, sufiĉe valora por sia prezo
622
§38.2.21
Afiksoj
La nekutimaj vortoj mortinda kaj prezoinda ne sekvas la ordinaran regulon,
ke antaŭ IND la radiko ĉiam havu agan kaj pasivan signifon. Oni devas diri,
ke IND en tiuj vortoj ne estas uzata kiel sufikso, sed kiel ordinara radiko. La
ligfinaĵo O en prezoinda respegulas tion, ĉar afikso normale neniam havas
ligfinaĵon. Tia uzado de ligfinaĵo estas tamen malofta kaj eksperimenta. Oni
ankaŭ povas uzi dividostrekon en tiaj vortoj: mort-inda, prez-inda. Elparole
oni tiam normale uzas kromakcenton (§2.2) je MORT aŭ PREZ.
38.2.22. ING
ING = “tenilo, en kiun oni (parte) metas ion”. Komparu kun UJ (§38.2.29).
Tio, kio staras antaŭ ING, normale estas tio, kion oni parte enmetas en la
ingon:
• glavo → glavingo = tubeca objekto, en kiun oni metas la klingon de
glavo
• cigaro → cigaringo = tubeto, en kiu oni tenas cigaron por fumi ĝin
• ŝraŭbo → ŝraŭbingo = ringo, en kiun oni ŝraŭbas ŝraŭbon
• ovo → ovingo = vazeto, en kiun oni metas ovon por ĝin manĝi
• piedo → piedingo = ringo, en kiun oni metas piedon por surĉevaliĝi kaj
rajdi
• fingro → fingringo = fingropinta protekta ĉapo uzata dum kudrado
Iafoje la elemento antaŭ ING ne estas tio, kion oni enmetas en la ingon:
• pendi → pendingo = pendumilo, aparato por ekzekuti homon per pend-
umo. Oni povus diri, ke pendingo estas mallongigo de pendumatingo
( pendumato = “homo, kiun oni pendumas”). Normale oni tamen diras
pendumilo.
Ordinara radiko
• ingo = glavingo, ia ajn tenilo kiu parte kovras ion
• ingi, eningigi = enmeti en ingon
• malingi, elingigi = eligi el ingo
38.2.23. ISM
ISM = “doktrino, movado, sistemo, agmaniero” k.s. Iafoje ISM-vorto ankaŭ
montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de ISM
treege varias, kaj tre dependas de tio, post kio ĝi staras. (La sufikso ISM
estis oficialigita en 1919 en la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.)
Legu pri paraj “ist”-vortoj kaj “ism”-vortoj en §38.2.24.
Persona nomo
ISM povas stari post propra nomo de persono:
• Budho → Budhismo = la religio fondita de Budho
• Stalino → Stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino
§38.2.23
623
Afiksoj
• Zamenhof → Zamenhofismo = la idearo de Zamenhof (vidu ĉi-poste pri
alia senco de tiu vorto)
Adepto
ISM povas stari post vorto por adepto de fama persono:
• Kristo → Kristano → Kristanismo = la religio de la Kristanoj, la religio
de Kristo. (La pli simpla formo Kristismo estas tute logika, sed multe
malpli ofta.)
• Konfuceo → Konfuceano → Konfuceanismo = la filozofio de la Kon-
fuceanoj, la filozofio de Konfuceo. (Oni ofte uzas la pli simplan formon
Konfuceismo.)
En tiaj vortoj AN (§38.2.4) estas superflua (sed ne mallogika). Oni uzas ĝin
pro influo de nacilingvaj vortoj.
Temo, karakterizaĵo
ISM povas stari post temo aŭ karakterizaĵo de la sistemo, doktrino k.t.p.:
• kolonio → koloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta ŝtato
• spirito → spiritismo = kredo, ke eblas kontakti spiritojn de mortintoj
• vegetara → vegetarismo = sistema nemanĝado de viando
• komuna → komunismo = politika sistemo bazita sur komuna posedado
• kapitalo → kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo
• kubo → kubismo = stilo de pentrado, kiu uzas kubecajn figurojn
• alkoholo → alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo
• plumbo → plumbismo = malsano pro veneniĝo de plumbo
• internacia → internaciismo = sistema strebado al internacia kunlaboro
• nova → novismo = tendenco ĉiam voli krei ion novan
• ...adas → adasismo = (mallerta) rimado per sufiksoj (ekz. AD), ek-
zemplo de tia rimado (ekz. kantadas – amadas)
Speco de persono
ISM povas stari esti aldonita al vorto por persono aŭ speco de persono. Tia
ISM-vorto montras agmanieron de tia persono:
• kanibalo → kanibalismo = homomanĝado fare de homo
• diletanto → diletantismo = amatoreca kaj fuŝema agado
• patrioto → patriotismo = amo kaj sindediĉo al la propra patrujo
• Zamenhof → zamenhofismo = esprimomaniero propra al Zamenhof (vidu
ĉi-antaŭe pri alia senco de tiu vorto)
624
§38.2.23
Afiksoj
Lingvo
Post nomo de lingvo ISM montras dirmanieron propran al tiu lingvo:
• la Angla lingvo → Anglismo = apartaĵo de la Angla lingvo
• la Ĉina lingvo → Ĉinismo = apartaĵo de la Ĉina lingvo
• Latino → Latinismo = apartaĵo de Latino
Anglaĵo, Ĉinaĵo k.t.p. povas esti io ajn dirita aŭ skribita en la lingvo. En tiaj
vortoj mankas la ideo, ke temas pri esprimo aparta aŭ speciala.
Ordinara radiko
• ismo = doktrino, kredo, pensosistemo (ofte kun ia ironia aŭ malŝata
nuanco)
Je unu ismo
Mi tutsincere kredas –
Je la abismo!
hajko de Daphne Lister
38.2.24. IST
IST = “persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)”. Komparu kun AN
(§38.2.4) kaj ISM (§38.2.23). Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri
kio okupiĝas la persono.
Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo
estas pli vasta:
• verki → verkisto = persono, kiu ofte verkas
• instrui → instruisto = persono, kiu profesie instruas
• kuraci → kuracisto = persono, kiu profesie kuracas
• dento → dentisto = kuracisto de dentoj
• arto → artisto = persono, kiu praktikas arton
• lignaĵo → lignaĵisto = persono, kiu metie faras lignaĵojn
• biciklo → biciklisto = persono, kiu ofte biciklas
• ŝteli → ŝtelisto = persono, kiu ofte ŝtelas
• komerco → komercisto = persono, kiu profesie komercadas
• Esperanto → Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton
IST-vorto povas esti plursignifa. Je bezono eblas fari pli precizajn vortojn.
Anstataŭ la ĝenerala fiŝisto oni povas paroli pri fiŝkaptisto, fiŝbredisto aŭ
fiŝvendisto. La formon dentisto oni povas precizigi al dentokuracisto, sed tio
normale estas superflua.
Esperantisto tradicie kaj kutime estas ĉiu, kiu scias kaj uzas la lingvon, sed
sufiĉe ofte oni renkontas la ideon, ke Esperantisto devus signifi nur “aktiva
ano de la Esperantomovado” aŭ simile. IST tamen nur montras, ke la per-
sono ofte okupiĝas pri la afero. Ne devas esti profesieca aŭ simila okupiĝo.
§38.2.24
625
Afiksoj
Sed oni ne uzas IST por parolantoj de ordinaraj lingvoj. Oni ne diras Angl-
isto por “parolanto de la Angla”, sed Anglalingvano ( Anglisto signifas
“specialisto pri la Angla”).
IST kaj ISM
Por IST-vorto ofte ekzistas simila ISM-vorto. La rilatoj inter la du formoj de
tiaj vortparoj povas esti tre diversaj:
• alkoholisto = persono dependa de alkoholo, trafita de alkoholismo
• alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo
• kapitalisto = persono, kiu posedas multan kapitalon
• kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo
• Esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton
• Esperantismo = 1. penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de
lingvo neŭtrale homa 2. lingva apartaĵo de Esperanto
Ekzistas ankaŭ tre multaj vortoj, kiuj finiĝas per “ist” aŭ “ism”, kaj kiuj ja
montras diversajn istojn kaj ismojn, sed kiuj tamen ne estas kunmetitaj, ekz.:
turisto – turismo, faŝisto – faŝismo, ekzistencialisto – ekzistencialismo, rojal-
isto – rojalismo, nihilisto – nihilismo, feministo – feminismo. Tiuj vortoj ne
devenas de *turo*, *faŝo*, *ekzistencialo*, *rojalo* k.t.p. En tiaj okazoj
“ist” kaj “ism” estas ekssufiksoj (§37.6). Iafoje oni provas elserĉi signifon
por la ŝajna radiko de tiaj ĉi vortoj, kaj fari el tio novan veran radikon. Tio
povas esti bona, se la tiel kreita vorto estas efektive utila, sed ofte nur re-
zultas superflua duoblaĵo de jam ekzistanta vorto, aŭ vorto praktike neuz-
ebla. Preskaŭ ĉiam estas plej saĝe lasi tiajn ŝajnkunmetaĵojn en paco.
IST = ISM-AN
Ofte IST signifas “subtenanto de la responda ismo”. Tiam IST = ISM-AN:
• Marksisto = Marksismano, subtenanto de Marksismo
• oportunisto = oportunismano, iu kiu agas laŭ oportunismo
• komunisto = komunismano, subtenanto de komunismo
Rimarku, ke IST ne ĉiam egalas al ISM-AN. Ekz. kapitalisto ne egalas al
kapitalismano.
IST kaj AN
AN kaj IST estas en iaj okazoj tre proksimaj. Tiam oni povas elekti laŭplaĉe.
Oni kutimas uzi tiun el la du sufiksoj, kiu donas la plej internacian formon.
Oni ekz. normale parolas pri Kristo, Kristano kaj Kristanismo. La formoj
Krististo kaj Kristismo preskaŭ neniam aperas. Ili estas same logikaj, sed
malpli internaciaj. Komparu kun Budho, Budhisto kaj Budhismo, kie la pre-
fero estas mala, ankaŭ pro internacieco. Apud Budhisto oni uzas ankaŭ
Budhano, same logikan, sed pri Budhanismo oni ne parolas. (Iuj uzas ansta-
taŭe Budao, Budaisto kaj Budaismo.) Anstataŭ Esperantisto oni same logike
626
§38.2.24
Afiksoj
povus diri Esperantano. Sed en la praktiko nur Esperantisto estas uzata.
(Laŭ PIV la vorto Esperantano signifas “aprobanto de Esperanto”.)
Nevivaĵoj
IST ankaŭ estas uzebla figure por doni individuecan karakteron al senviva
afero: krozi → krozisto = “milita krozoŝipo”. Sed pro la konfuzorisko tiaj
vortoj estas praktike apenaŭ uzataj. La sufikso UL estas pli ofte uzata en tia
figura maniero (§38.2.30).
Ne ĉiuj istoj havas IST-sufikson
Ekzistas multaj simplaj vortoj por profesiuloj k.s. Al tia vorto, kiu jam per si
mem montras personon, oni ne aldonu IST: kirurgo, astronomo, ekologo,
diplomato, gimnasto, ŝoforo, barbiro, studento, kelnero, aktoro, mimo, generalo, soldato, kuratoro, profesoro k.t.p.
Oni do nepre ne diru *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* k.t.p. Sed
en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso IST krei paralelan vorton
por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupiĝas:
• kirurgio → kirurgiisto = kirurgo
• astronomio → astronomiisto = astronomo
• ekologio → ekologiisto = ekologo
• diplomatio → diplomatiisto = diplomato
• gimnastiko → gimnastikisto = gimnasto
• Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne
povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. FE.32
38.2.25. NJ
Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Komparu kun ĈJ (§38.2.6) kaj
ET (§38.2.15). Antaŭ NJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime
oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:
• Mario → Manjo FE.38 aŭ Marinjo FE.38
• Klaro → Klanjo FE.38
• Sofio → Sonjo FE.38 aŭ Sofinjo FE.38
• Patrino → Panjo
• Onklino → Onjo
• Fratino → Franjo
Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen
povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuz-
ino → Kuzinjo M.47, knabino → Knabinjo. Eble oni eĉ povas uzi superfluan
IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: Klaro → Klarino → Klarinjo.
§38.2.25
627
Afiksoj
38.2.26. OBL
OBL = “multipliko”. Komparu kun ON (§38.2.27) kaj OP (§38.2.28). OBL
estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras
antaŭ OBL, ĉiam montras, per kiom oni multiplikas:
• du → duobla = multiplikita per du
• du → duoble = multiplikite per du
• du → duoblo = kvanto duobla
• dek → dekobla = multiplikita per dek
• dek → dekoble = multiplikite per dek
• dek → dekoblo = kvanto dekobla
• cent dek du → cent-dek-du-obla = multiplikita per 112
• cent dek du → cent-dek-du-oble = multiplikite per 112
• cent dek du → cent-dek-du-oblo = kvanto 112-obla
• multe → multobla = multiplikita per multe (per alta nombro)
• multe → multoble = multiplikite per multe
• multe → multoblo = kvanto multobla
• 3,14 (tri komo unu kvar) → 3,14-oble (tri-komo-unu-kvar-oble) = mult-
iplikite per 3,14
• Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis
duoblan pagon, t.e. dek frankojn. FE.14
• Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco. FA2.105
• Kvinoble sep estas tridek kvin. FE.14
• Cent estas la dekoblo de dek.
• Ĉi tiu [lumradio] flugas deknaŭ-milionoble pli rapide, ol la plej bona
vetkuristo. FA1.126 Se oni multiplikas la rapidecon de la plej bona vetkuristo
per dek naŭ milionoj, oni ricevas la rapidecon de lumradio.
• Kiomoble tri estas dek kvar? = Per kiom oni devas multipliki tri por
ricevi dek kvar?
Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7.
Plurpartaj aferoj
OBL-vorto kun A-finaĵo ankaŭ povas signifi, ke io konsistas el tiom da
partoj:
• duobla vesto = vesto, kiu konsistas el du tavoloj da vestaĵoj
• duobla fadeno = du apudmetitaj fadenoj uzataj kiel unu
• duobla lito = lito por du personoj
• duobla kaverno = kaverno duparta - ĉiu el la du partoj estas jam per si
mem kaverno
628
§38.2.26
Afiksoj
• duobla sago = unu sago konsistanta el du partoj, kiuj ĉiu per si mem jam
aspektas kiel (parta) sago (↔)
Skribomaniero
Antaŭ OBL oni ĉiam kunskribas la nombron. Oni povas por klareco uzi
dividostrekojn. La strekojn oni metu normale tie, kie estas spacetoj en la ori-
gina nombro (§23.1.1):
• dek du → dekduoblo aŭ dek-duoblo
• dudek → dudekoblo
• tricent tridek → tricenttridekobla aŭ prefere tricent-tridekobla
• du mil dudek → dumildudekoble aŭ prefere du-mil-dudekoble
• 0,123 (nul komo unu du tri) → nul-komo-unu-du-tri-oble
La samaj skriboreguloj validas por la sufiksoj ON (§38.2.27) kaj OP
(§38.2.28).
OBL kaj FOJ
Okaze oni uzas la radikon FOJ anstataŭ OBL. Eĉ Zamenhof tion faris: Se ni
havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide. OV.102
= ...irus centoble pli rapide. Normale oni tamen ne konfuzu ilin. Fojo
= “aparta okazo”. Dufoja pago estas do pago, kiu okazas du fojojn, je du
malsamaj okazoj. Duobla pago estas pago duoble tiel granda kiel normale.
Ordinara radiko
• oble = multiplikite per (§23.7)
• obligi = multipliki
38.2.27. ON
ON = “divido”. Komparu kun OBL (§38.2.26) kaj OP (§38.2.28). ON estas
uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ
ON, ĉiam montras, per kiom oni dividas:
• du → duono = unu el du egale grandaj partoj de tuto, ½
• du → duona = granda kiel duono, estanta duono (de io)
• du → duone = grande kiel duono, estante duono (de io)
• dek → dekono = unu el dek egale grandaj partoj de tuto, 1/10
• dek → dekona = granda kiel dekono, estanta dekono (de io)
• dek → dekone = grande kiel dekono, estante dekono (de io)
• dek tri → dektriono aŭ dek-triono = 1/13
• mil → milono = 1/1000
• mil ducent → milducentono aŭ prefere mil-ducentono = 1/1200
• miliono → milionono = 1/1000000
• Tri estas duono de ses. FE.14
§38.2.27
629
Afiksoj
• Ok estas kvar kvinonoj de dek.
• Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de
jaro. FE.14
• El multaj milonoj fariĝas milionoj. PE.467
• Li povoscias kalkuli en la kapo, eĉ kun nombronoj. FA2.55 = ...kun frakcioj.
• Ŝi restis kvar kaj duonan horojn. = Ŝi restis kvar horojn kaj duonan
horon. Duona horo = duono de horo.
• Mi volas aĉeti unu kaj kvaronan kilogramojn.
• Mi almenaŭ duone plenumos vian deziron. FA2.140 Duone = “en duona
maniero, en duona amplekso, ĝis duono”.
• Per okuloj duone mirantaj kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum
momento. M.93
• Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone kreskaĵo. FA1.94
• Duone li tremis, duone li estis feliĉa. FA1.213
Por ON-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL (§38.2.26).
Prefiksece
ON-vortoj estas ankaŭ uzataj prefiksece:
• duonhoro = duona horo = duono de horo
• kvaronkilometro = kvarona kilometro = kvarono de kilometro
• trionparto = triona parto = triono
Prefikseca DUON havas ankaŭ specialajn signifojn (§38.4.1).
Ordinara radiko
• one = dividite per (§23.7)
• ono = frakcio
• onigi = dividi (matematike)
ON kaj PART
Iafoje oni konfuzas ON kun la radiko PART. Oni ne povas diri ekz.
*landono* por landparto = “parto de lando”. ON ne montras parton de tio,
kio staras antaŭ ĝi, sed parton de io alia. Triono ne estas parto de tri, sed unu
el tri egale grandaj partoj de io alia. Komparu ankaŭ kun ER (§38.2.13).
En la komenco oni uzis iafoje la evitendajn esprimojn dua parto, tria parto
k.t.p. anstataŭ duona parto, triona parto aŭ plej simple duono, triono.
630
§38.2.27
Afiksoj
38.2.28. OP
OP = “grupo kun certa nombro da membroj”. Komparu kun OBL (§38.2.26)
kaj ON (§38.2.27). OP estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj
vortoj. Tio, kio staras antaŭ OP, ĉiam montras, kiom da membroj estas en la
grupo:
• unu → unuopo = unu sola afero aŭ persono
• unu → unuopa = sola, rigardata aparte
• unu → unuope = ĉiu por si mem
• du → duopo = grupo de du, paro
• du → duopa = konsistanta el du membroj
• du → duope = en grupo kun du membroj, en grupoj po du
• dek → dekopo = grupo de dek
• dek → dekopa = konsistanta el dek membroj
• dek → dekope = en grupo kun dek membroj, en grupoj po dek
• Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. FE.14 Ili promenas ĉiam ambaŭ
kune.
• Kvinope [= kvin personoj kune] ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn
kvin atakantojn. FE.14
• En la salono ludis kvaropo da muzikistoj.
• Ni demandis ĉiun unuopan personon aparte, sed ĉiu respondis tute
same.
• La registaro devas protekti la rajtojn de unuopuloj. = ... de unuopaj per-
sonoj.
• Kiomope ni ludu? ≈ Po kiom da personoj estu en la grupoj, kiam ni
ludos?
• Rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas
aliajn lingvojn krom sia nacia! OV.374 La grupo de aliĝintaj britoj konsistas
el multaj personoj.
• duopa interparolo = interparolo inter du personoj
• triopa laborgrupo = laborgrupo konsistanta el tri personoj
Se temas pri objekto, kiu konsistas el du partoj, ĉiu el kiuj estas per si mem
tia objekto, tiam oni ne uzas OP, sed OBL (§38.2.26).
Por OP-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL (§38.2.26).
Antaŭ O-finaĵo la sufikso OP estas forlasebla, ĉar simpla O-formo havas ĉe
nombrovortoj interalie la signifon de opo:
• duo = duopo aŭ la nombro du
• trio = triopo aŭ la nombro tri
• deko = dekopo aŭ la nombro dek
§38.2.28
631
Afiksoj
Ordinara radiko
• opa = kolektiva
• ope = kolektive
• opo = kolektiva grupo
38.2.29. UJ
UJ = “io, kio estas destinita enhavi ion certan”. Komparu kun ING
(§38.2.22) kaj EJ (§38.2.10).
UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: “entenilo”, “kreskaĵo” kaj
“lando”. Tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam montras tion, kio estas (aŭ okazas) en
la afero.
Enteniloj
UJ povas montri specialan entenilon, vazon, skatolon k.t.p., kiu servas por
enhavi ion, aŭ en kiu oni faras ian agon:
• salo → salujo = vazeto, en kiu oni tenas salon por uzo ĉe manĝotablo
• teo → teujo = skatolo por tefolioj
• cigaro → cigarujo = skatoleto por cigaroj
• abelo → abelujo = artefarita loĝejo por abeloj (natura loĝejo de abeloj
povas esti abelejo, sed tiu vorto signifas ankaŭ “loko, kie abelbredisto
tenas abelujojn”)
• mono → monujo = saketo (aŭ alispeca entenileto) por porti monon
• cindro → cindrujo = vazeto por kolekti cindron, precipe tabakan
• knedi → knedujo = vazo, en kiu oni knedas paston
• bani → banujo = kuvo aŭ simile, en kiu oni banas sin mem aŭ iun alian
• konservi → konservujo = skatolo, vazo, kesto k.s., en kiu oni konservas
ion (ekz. manĝaĵon)
• trinki → trinkujo = granda longforma ujo (trogo), el kiu bestoj trinkas
UJ havas tre ĝeneralan signifon. Por precizeco oni povas fari kunmetaĵojn
kun aliaj radikoj, ekz.: teskatolo, tekruĉo, tetaso, cigarskatolo, cigaredpak-
eto, konservoskatolo.
Rimarku, ke tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam devige montras enhavon, dum tio,
kio staras antaŭ SKATOL, VAZ k.t.p., povas montri jen enhavon, jen
materialon, jen ion alian, ekz.: ladskatolo = “skatolo el lado”, lignositelo
= “sitelo el ligno”, noktovazo = “vazo uzata dumnokte por urini”, tirkesto
= “eltirebla kesto”. Sed ladujo devas esti “ujo por lado”, kaj lignujo estas
nepre “ujo por ligno”, dum nek *noktujo* nek *tirujo* havas sencon.
632
§38.2.29
Afiksoj
Kreskaĵo
Ĉe nomo de frukto, bero aŭ floro UJ povas montri kreskaĵon, normale arbon
aŭ arbuston, kiu donas tian frukton, beron aŭ floron:
• pomo → pomujo = pomarbo
• banano → bananujo = bananplanto
• vinbero → vinberujo = vin(ber) arbusto
-
• rozo → rozujo = rozplanto
Pro la risko de konfuzo kun vazo, kiu enhavas tiajn fruktojn, berojn aŭ
florojn, multaj nuntempe preferas vortojn kiel pomarbo, bananplanto,
tearbedo k.t.p. Sed la UJ-formoj restas uzeblaj.
Lando
Ĉe nomo de popolano, UJ ĉiam signifas “la lando de tiu popolo”:
• Francoj → Francujo = la lando de la Francoj
• Ĉinoj → Ĉinujo = la lando de la Ĉinoj
• Somaloj° → Somalujo = la lando de la Somaloj
Iafoje oni faras landan aŭ regionan UJ-vorton el alispeca vorto:
• patro → patrujo = patrolando, hejmlando, origina lando
• prefekto → prefektujo = regiono administrata de prefekto
• Esperanto → Esperantujo = Esperantolando, la (imagata) lando de la
Esperantistoj, la Esperanta mondo (la kongresoj k.t.p.)
En landonomoj oni uzas kiel alternativojn al UJ, ankaŭ la radikon LAND
sufiksece (§38.4.1), kaj la neoficialan sufikson I (§39.1.12). La plej multaj
landoj havas tamen sensufiksan nomon. Legu pli detale pri nomoj de landoj
kaj popoloj en §35.4.
Ordinara radiko
Kiel ordinara radiko UJ ĉiam montras entenilojn, vazojn, skatolojn k.t.p.,
neniam kreskaĵojn aŭ landojn:
• ujo = ia vazo, skatolo aŭ alia entenilo
38.2.30. UL
UL = “persono kun ia karakterizo”. Komparu kun IST (§38.2.24) kaj AN
(§38.2.4). Tio, kio staras antaŭ UL, ĉiam montras tion, kio karakterizas la
personon.
Ecaj radikoj
Plej ofte oni uzas UL ĉe eca radiko (kiu normale estas A-vorto):
• bona → bonulo = persono karakterizata de boneco
• juna → junulo = persono karakterizata de juneco
§38.2.30
633
Afiksoj
• honesta → honestulo = persono honesta laŭ sia karaktero
• dika → dikulo = persono aparte dika
• lama → lamulo = persono (daŭre) lama
• kara → karulo = persono aparte kara por la parolanto
• fremda → fremdulo = persono de fremda lando, regiono, urbo k.t.p.
• sankta → sanktulo = persono aparte sankta
• nigra → nigrulo = homo el la tiel nomata nigra raso, negro
• blanka → blankulo = homo el la tiel nomata blanka raso
Alispecaj radikoj
Oni povas uzi UL ankaŭ ĉe aga aŭ alispeca vorto:
• timi → timulo = persono, kiu ofte timas, timemulo
• drinki → drinkulo = persono, kiu (tro) ofte drinkas, drinkemulo
• ŝerci → ŝerculo = persono, kiu ofte ŝercas, ŝercemulo
• ĝibo → ĝibulo = persono kun karakteriza ĝibo
• lepro → leprulo = persono malsana je lepro
• almozo → almozulo = persono, kiu vivtenas sin per almozpetado
• azeno → azenulo = persono simila al azeno, stultulo
• miliono → milionulo = persono, kiu posedas miliono(j) n da dol-
-
aroj/eŭroj/enoj...
• granda kapo → grandkapulo = persono kun aparte granda kapo
• longaj kruroj → long(a) krurulo = persono kun aparte longaj kruroj
-
• sen kuraĝo → senkuraĝulo = persono, al kiu mankas kuraĝo
• kontraŭ → kontraŭulo = persono, kiu daŭre kontraŭas ion aŭ iun certan
• antaŭ → antaŭulo = persono, kiu ekzistis aŭ agis antaŭe
• post → poste → posteulo = persono, kiu sekvis aŭ sekvos post alia per-
sono (legu pri E kiel ligfinaĵo, §37.3)
• alia → aliulo = alia persono
• ĉi tie → ĉi-tieulo = persono, kiu troviĝas ĉi tie
Oni preferas fari kunmetaĵojn kun UL anstataŭ ekz. viro, homo, persono
k.t.p. Tiu prefero eĉ estas tiel forta, ke vortoj kiel *timhomo*, *ŝercviro*,
*almozpersono* estas rigardataj kiel eraroj, se eblas la saman aferon esprimi
per UL.
Bestoj
Oni ankaŭ regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas
pri personoj:
• mamo → mamuloj = klaso de bestoj, kiuj mamnutras siajn idojn
634
§38.2.30
Afiksoj
• rampi → rampuloj = reptilioj (kvankam ne ĉiuj reptilioj rampas)
• araneo → araneuloj = grupo de bestoj, el kiuj araneo estas tipa ek-
zemplo
• branko → brankuloj = tiaj bestoj, kiuj spiras per brankoj
Nevivaĵoj
Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, ankaŭ nevivaj, kiujn oni
volas prezenti kvazaŭ personojn:
• neĝon boras → neĝborulo = plantospeco, kiu aperas frue printempe, gal-
anto
• nubojn skrapas → nubskrapulo = treege alta domo, kiu kvazaŭ skrapas
la nubojn
• tri mastoj → trimastulo = ŝipo kun tri mastoj
• peza kargo → pezkargulo = ŝipo por peza kargo
Ankaŭ IST (§38.2.24) estas iafoje uzata en simila maniero.
Ne trouzu UL
Ĉe vortoj, kiuj per si mem havas personan signifon, oni ne uzu senbezone
UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finaĵo. O-participo per si mem
montras personon (§28.3), kaj tial aldono de UL normale estas eraro. Ne
diru do *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kur-
into, konato. (Sed konatulo en la signifo “konato” fakte jam fariĝis tiel
kutima, ke oni tamen devas ĝin toleri kiel idiomaĵon.)
Se oni tamen aldonas UL al participo kun O-finaĵo aŭ al alia persona vorto,
tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed sig-
nifas “persono karakterizata de vireco” = vireculo. Mortintulo ne estas
simple “mortinta persono” (= mortinto), sed signifu ”persono kiu similas al
mortinto, persono kiu estas kvazaŭ mortinta”. Konatulo principe estu “per-
sono karakterizata de konateco” = famulo, dum konato simple estas “per-
sono konata de iu”. Instruitulo OV.32 estas “homo karakterizata de sia instruit-
eco” = klerulo, sciencisto. Ĉe participoj oni tamen nur maloftege vere uzas
tiun eblon krei specialan signifon per aldono de UL, kaj la vorto konatulo
estas plej ofte nur erare uzata anstataŭ konato.
Ordinara radiko
• ulo = persono sen ia speciala karakterizo (iafoje kun malŝateta, familiara
aŭ ŝerca nuanco)
Ĉu UL estas neŭtra aŭ vira?
Laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj la sufiksa radiko UL havas la signifon “persono”.
Tio estas sekse neŭtra signifo. Persono estas aŭ virino aŭ viro sendistinge.
Sed en praktika lingvouzo la afero ne estas tiel klara. En multe-nombro UL
estas plej ofte neŭtra: saĝuloj = “saĝaj personoj, ĉu viraj, ĉu inaj”,
junulargastejo = “gastejo por junaj homoj, ankaŭ junulinoj”, malrapiduloj
§38.2.30
635
Afiksoj
= “malrapidaj homoj”. Sed en unu-nombro okazas ofte, ke UL praktike sig-
nifas “vira persono”. Oni ekz. tre malofte diras frazojn kiel ŝi estas belulo.
Multaj eĉ opinius tian frazon erara, kaj dirus nepre nur belulino pri virino.
La lingvo estas ĉi-punkte malklara. Estas normala afero en Esperanto, ke
neŭtra vorto momente kvazaŭ ricevas viran signifon, kiam oni kontrastigas
ĝin al ina vorto, ekz. junulo kaj junulino = “juna viro kaj juna virino”. En tia
kunteksto UL fariĝas praktike vira. Tio estas tute oportuna kaj vortŝpara
esprimomaniero. Sed per si mem UL estu prefere neŭtra laŭ PMEG. Nur en
klara kontrasto kun ina vorto, ĝi montru viron. La malklara signifo de UL
estas tamen problemo, kiun finfine nur la libera evoluo de la lingvo povos
solvi.
Oni povus starigi la saman demandon pri la sufiksaj radikoj AN, ESTR, ID
kaj IST, kaj pri la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Sed ĉe
tiuj radikoj ŝajnas pli-malpli klare, ke ili ja estas neŭtraj, ne viraj, kvankam
eble ne ĉiuj konsentas pri tio.
Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.
38.2.31. UM
La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ĝi oni faras vortojn, kiuj
havas ian rilaton al tio, kio staras antaŭ UM. Ĉiun UM-vorton oni devas
aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.
Agi per io
Multaj UM-verboj signifas “agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ
UM”:
• folio → foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase
iom legi
• palpebro → palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn
• okulo → okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu
• brako → brakumi = ĉirkaŭbraki
Provizi per io
Iuj UM-verboj signifas “provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ
UM”:
• aero → aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi
• suno → sunumi = elmeti al la sunradioj
• sukero → sukerumi = kovri per sukero
• sapo → sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi)
Por tiu ĉi signifo oni uzas iafoje la teknikan sufikson IZ (§39.1.21).
Ekzekutado
Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:
• kruco → krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi
636
§38.2.31
Afiksoj
• pendi → pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi
• ŝtono → ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj
• gaso → gasumi = mortigi per venena gaso
• dek → dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el grupo por puni la tutan
grupon (komparu kun dekuma)
• kvarono → kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn
Vestaĵparto
Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras
antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:
• kolo → kolumo FE.42 = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon
• mano → manumo FE.42 = la ekstrema ĉemana parto de maniko
• plando → plandumo = la plata malsupro de ŝuo
• dorso → dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aŭ ĉemizo
• nazo → nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo
• buŝo → buŝumo = buŝingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. ĉe
hundo)
• hufo → hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de ĉevalo)
Rimarku, ke brakumo ne signifas “maniko”, sed “ĉirkaŭbrakado”, kvankam
brako estas korpoparto.
Nombrosistemo
UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni
metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:
• du → duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo
• dek → dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sist-
emo (komparu kun dekumi)
• dek ses → deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj
Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson ARI (§39.1.5).
Diversaj UM-vortoj
• malvarma → malvarmumi FE.42 = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p.
(supoze pro malvarmo)
• plena → plenumi FE.42 = fari plene (taskon, devon k.s.)
• gusti → gustumi = senti guston, provi guston
• aminda → amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon
• cerbo → cerbumi = forte kaj pene pensi
• loto → lotumi = (dis)doni/premii laŭ decido per lotado
-
§38.2.31
637
Afiksoj
• alfabeto → alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfa-
beto)
• bruli → brulumo = inflamo
• komuna → komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ
organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p.
• lakto → laktumo = laktaspekta semo de fiŝo
• korto → kortumo = granda kaj grava juĝejo
• dekstra → dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren
(horloĝdirekten)
• proksima → proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ
• somero → somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko
Superfluaj UM
En iuj UM-verboj UM estas superflua, ĉar simpla sensufiksa verboformo
(§37.2.4) bone taŭgas, ekz.: butonumi = butoni, akvumi = akvi, salumi = sali,
kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte
kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo taŭgas por alia, pli speci-
ala signifo, kiel ekz. ĉe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas
nuntempe uzataj sen UM.
Novaj UM-vortoj
Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble
ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile
akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas
pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu
kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.
Ordinara radiko
Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:
• umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aŭ
nepriskribebla...
• umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...
38.3. Prefiksoj
38.3.1. BO
BO = “parenceco pro geedziĝo”. Komparu kun prefikseca DUON (§38.4.1).
BO aperas precipe en la jenaj tri parencovortoj, kaj en la tri respondaj IN-
vortoj:
• patro → via bopatro = la patro de via edz(in) o
-
• filo → via bofilo = la edzo de via filino
638
§38.3.1
Afiksoj
• frato → via bofrato = la frato de via edz(in) o, la edzo de via fratino, la
-
edzo de fratino de via edz(in) o
-
Ankaŭ la jenaj BO-vortoj (kaj la respondaj IN-formoj) estas eblaj, sed malpli
ofte uzataj. Anstataŭe oni uzas normale la simplajn vortojn sen BO:
• kuzo → via bokuzo = la edzo de via kuzino, la kuzo de via edz(in) o, la
-
edzo de kuz(in) o de via edz(in) o
-
-
• nevo → via bonevo = la edzo de via nevino, la nevo de via edz(in) o, la
-
edzo de nev(in) o de via edz(in) o
-
-
• onklo → via boonklo = la onklo de via edz(in) o, la edzo de via onklino,
-
la edzo de onkl(in) o de via edz(in) o
-
-
• avo → via boavo = la avo de via edz(in) o
-
• nepo → via bonepo = la edzo de via nepino
• parenco → boparenco = ia pergeedziĝa parenco
• familiano → bofamiliano = ia pergeedziĝa familiano
Kiam temas pri parenceco pro du geedzecoj, oni logike povus uzi vortojn
kun duobla BO-prefikso: via bobofrato = “la edzo de fratino de via
edz(in)o”, via bobokuzo = “la edzo de kuz(in) o de via edz(in) o”, via
-
-
-
bobonevo = “la edzo de nev(in) o de via edz(in) o”, via boboonklo = “la edzo
-
-
de onkl(in) o de via edz(in) o”. En la praktiko oni tamen uzas nur simplajn
-
-
BO-formojn ankaŭ por tiaj signifoj.
En la Biblio aperas ankaŭ la vorto boedziĝi pri la kutimo edziĝi al la edzino
de frato, kiu mortis sen infanoj: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedz-
iĝu kun ŝi kaj naskigu idaron al via frato. Gn.38
BO povas aperi kune kun la prefiksoj GE (§38.3.6) kaj PRA (§38.3.9). La
reciproka ordo de tiuj prefiksoj ne gravas por la signifo, sed kutime GE
aperas laste: bogepatroj, bogefratoj, prageavoj, bopragekuzoj k.s.
Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj en §41.
38.3.2. ĈEF
ĈEF = “la plej grava, la plej altranga”. Komparu kun ESTR (§38.2.14) kaj la
neoficiala prefikso ARĤI/ARKI (§39.2.3). ĈEF montras, ke la posta afero
estas la plej grava inter ĉiuj similaj aferoj:
• episkopo → ĉefepiskopo UV = la plej grava, plej altranga, inter la
episkopoj
• urbo → ĉefurbo OV.411 = tiu urbo, kiu estas oficiale difinita kiel la plej
grava de la lando, kaj en kiu normale troviĝas la landaj registaro,
parlamento k.t.p.
• parto → ĉefparto Gn.2 = la plej grava parto de io
• redaktisto → ĉefredaktisto = redaktisto, kiu respondecas pri la enhavo de
la redaktata gazeto, revuo k.s.
§38.3.2
639
Afiksoj
• artikolo → ĉefartikolo = la plej grava artikolo de gazeto, ordinare montr-
anta opinion de la eldonisto aŭ ĉefredaktisto
• strato → ĉefstrato = la plej grava kaj plej granda strato de urbo
• manĝo → ĉefmanĝo = la plej grava manĝo de la tago
Ordinara radiko
ĈEF estas tre ofte uzata kiel ordinara radiko:
• ĉefo = la plej grava aŭ altranga persono
• ĉefa = plej grava, plej altranga, precipa
• ĉefe = precipe, antaŭ ĉio
ĈEF kaj ESTR
ĈEF montras la plej gravan aferon aŭ personon. La sufikso ESTR montras
personon, kiu gvidas kaj decidas. Ofte tiu persono, kiu estas plej grava,
havas ankaŭ decidopovon, kaj tial oni iafoje povas esprimi la saman aferon
ĉu per ESTR-vorto, ĉu per ĈEF-vorto, ekz.: ĉefredaktoro (la plej grava re-
daktoro) ≈ redakciestro (estro de redakcio).
ESTR ĉiam montras personon, dum ĈEF kiel prefikso ne montras mem per-
sonon: ĉefurbo tute ne egalas al urbestro. ĈEF kiel memstara O-vorto tamen
ĉiam montras personon, kaj tial la memstaraj vortoj ĉefo kaj estro estas en la
praktiko preskaŭ samsignifaj.
38.3.3. DIS
DIS = “for en malsamaj aŭ pluraj direktoj, malkunen”. DIS estas uzata nur
antaŭ agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago aŭ rezulton de la
ago.
Movaj vortoj
Ĉe mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj moviĝas for en malsamaj
direktoj:
• iri → disiri = iri for en malsamaj direktoj
• kuri → diskuri = kuri for en malsamaj direktoj
• ĵeti → disĵeti = ĵeti for en malsamaj direktoj
• sendado → dissendado = sendado for en pluraj direktoj
Jam dis-signifaj vortoj
Ĉe vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun
signifon:
• ŝiri → disŝiri = per ŝir(ad) o dividi en pecojn
-
• rompi → disrompi = per romp(ad) o dividi en pecojn
-
• pecigi → dispecigi = pecigi kaj dismeti
• haki → dishaki = haki en pecojn
640
§38.3.3
Afiksoj
• vastigo → disvastigo = vastigo en pluraj direktoj
• de → disde = “de” en formova aŭ malsimileca signifo
La vorto disde povas iafoje esti utila anstataŭ de rilate al pasiva participo
(§12.3.2.4), aŭ anstataŭ de rilate al verbo (§12.3.2.1). En disde la prefikso
DIS escepte aperas antaŭ neaga vorto.
Kunig-signifaj vortoj
Iafoje oni uzas DIS ĉe vorto kun signifo kuniga, kompaktiga, ferma k.s. DIS
tiam forigas la kunigan signifon aldonante anstataŭe disigan signifon. DIS
tiam funkcias same kiel MAL:
• faldi → disfaldi = malfaldi
• sigeli → dissigeli = malsigeli, rompi sigelon
• volvi → disvolvi = malvolvi, etendi plata ion volvitan, iom post iom
kreskigi aŭ evoluigi
El tiaj DIS-vortoj nur disvolvi estas ofta, kaj nur en sia figura signifo “iom
post iom kreskigi aŭ evoluigi”. Tia figura disvolvi estas akceptebla, sed en
aliaj okazoj oni prefere uzu MAL: malfaldi, malsigeli k.t.p.
Ordinara radiko
• disa = malkuna, dividita, maldensa
• dise = malkune, dividite, en malsamaj lokoj aŭ malsamaj direktoj
• disen = malkunen, en malsamajn lokojn aŭ malsamajn direktojn
• disa → disigi = igi disa(j), disdividi → disiĝi = iĝi disa(j), disdividiĝi,
dismoviĝi
• disa karno → diskarni aŭ diskarnigi = forigi aŭ disŝiri ies karnon
• disaj membroj → dismembrigi = disdividi laŭ la membroj ( membro estas
ĉi tie aŭ korpa membro, aŭ difinita parto de tutaĵo)
Noto: Oni ankaŭ provis uzi DIS memstare anstataŭ disen, precipe en poezio: La mon’ ruliĝis sur la
planko dis. (Ekzemplo laŭ K. Kalocsay.) Normale oni ne povas tiel uzi DIS.
38.3.4. EK
EK = “komenco de ago, subita ago”. EK estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj
ĉiam montras manieron de la ago.
Komenciĝo
Plej ofte EK montras, ke ago komenciĝas. Ĝi montras la plej unuan
momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aŭ neatenditeco:
• labori → eklabori = komenci labori
• kuri → ekkuri = komenci kuri
• sidi → eksidi = komenci sidi
• dormi → ekdormi = komenci dormi, (en) dormiĝi
-
§38.3.4
641
Afiksoj
• pluvi → ekpluvi = komenci pluvi
• bruli → ekbruli = komenci bruli (→ ekbruligi = igi ekbruli)
• floro → flori → ekflori = komenci flori (pri ekfloro vidu “Streĉitaj
formoj”, §37.5)
• de → ekde = komence de
La vorto ekde povas iafoje esti utila anstataŭ de rilate al pasiva participo
(§12.3.2.4), aŭ anstataŭ de rilate al verbo (§12.3.2.1). En ekde la prefikso
EK escepte aperas antaŭ neaga vorto.
Ankaŭ la sufikso IĜ povas en iuj okazoj montri komencon de ago (§30.9):
sidiĝi, estiĝi k.s. EK montras pli subitan, pli rapidan komencon ol IĜ.
Subiteco
Iafoje EK montras subitan agon, kiu daŭras nur momenteton. Tiam temas ne
nur pri la komenco, sed pri la tuta ago:
• fulmi → ekfulmi = momente kaj subite fulmi
• brili → ekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon
• bati → ekbati = fari unu subitan baton
• ridi → ekridi = subite ridi (dum momento)
• rigardo → ekrigardo = rapida subita rigardo
Ordinara radiko
EK estas ofte uzata kiel ekkria vorteto (§18.2), aŭ kiel ordinara radiko:
• ek! = komencu (tuj)!, ni (tuj) komencu!, k.s.
• Ek al li! = Venu! Ni kaptu lin!, k.s.
• eki = komenciĝi
• ekigi = komenci
38.3.5. EKS
EKS = “iam antaŭe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia”. EKS estas uzata pre-
cipe ĉe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaŭ ĉe alispecaj vortoj:
• reĝo → eksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo
• ministro → eksministro = persono, kiu antaŭe estis ministro
• edzo → eksedzo = persono, kiu antaŭe estis edzo
• (ge) edziĝi → eks(ge) edziĝi = rompi, ĉesigi (ge) edzecon
-
-
-
• amiko → eksamiko = persono, kiu antaŭe estis amiko
• kolonio → ekskolonio = loko, kiu iam estis kolonio, sed kiu sendepend-
iĝis
• moda → eksmoda = ne plu moda
642
§38.3.5
Afiksoj
Kastrita besto
Ĉe besta vorto EKS havas la specialan signifon “kastrita”:
• bovo → eksbovo = kastrita bovo
• virkato → eksvirkato = kastrita virkato
• ĉevalino → eksĉevalino = kastrita ĉevalino
Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson UK (§39.1.33).
Ordinara radiko
• eksa = iama, ne plu estanta
• eksigi = forigi (ekz. de profesio), abdikigi, ĉesigi
• eksiĝi = abdiki, deposteniĝi, forlasi postenon, laboron aŭ okupon
Kelkaj uzas EKS kiel ekkrian vorteton (§18.2): Eks pri tiu problemo!
≈ “Nun tiu problemo ne plu okazos/ne plu ĝenos nin!”. Eks pri li! ≈ “Nun li
ne plu aperos. Nun li ne plu ĝenos nin.”
38.3.6. GE
GE = “ambaŭ seksoj”. GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por
doni al ili ambaŭseksan signifon.
Legu ankaŭ pri la sufikso IN en §38.2.20, kaj pri prefikseca VIR en §38.4.1.
Paroj
GE plej ofte montras paron:
• patro → gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)
• edzo → geedzoj = edzo kaj lia edzino
• fianĉo → gefianĉoj = fianĉino kaj ŝia fianĉo
• mastro → gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro
• cikonio → gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro
• doktoro → gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in) o
-
Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaŭ estas doktoroj. Tial oni
nuntempe apenaŭ uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.
Grupo de parencoj
GE ankaŭ estas uzata ĉe parencovortoj por montri grupon de parencoj el
ambaŭ seksoj:
• frato → gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)
• filo → gefiloj = filo(j) kaj filino(j)
• nevo → genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)
§38.3.6
643
Afiksoj
Ambaŭseksa grupo
GE estas ankaŭ uzata pli ĝenerale por montri, ke ambaŭ seksoj ĉeestas en
grupo:
• knabo → geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)
• lernanto → gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj
• samideano → gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj
• doktoro → gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj
• homo → gehomoj = homoj el ambaŭ seksoj, kaj homino(j) kaj
virhomo(j)
Se vorto per si mem estas neŭtra, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni
volas aparte emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Normale oni diru simple lern-
antoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de
radikoj kaj O-vortoj en §4.3.
Rilatas al ambaŭ seksoj
Malofte GE aperas antaŭ io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto
montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj
estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:
• lernejo → gelernejo = lernejo por ambaŭ seksoj
• sola → gesolaj = solaj kiel paro
GE-vortoj estas normale multe-nombraj
GE-vorto kun O-finaĵo povas normale esti nur multe-nombra, ĉar devas esti
pli ol unu por ke ambaŭ seksoj povu ĉeesti. Sed oni iafoje provas streĉi la
signifon de GE al la simila signifo “iu ajn el la du seksoj”. Tiam oni povas
fari vortojn kiel gepatro = “patro aŭ patrino”, geedzo = “edzino aŭ edzo”.
Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ĝin nelogika kaj nereg-
ula. Tiaj vortoj estas tamen kompreneblaj kaj povas esti utilaj. La estonteco
montros, ĉu ili akceptiĝos. GE-vorto kun alia finaĵo ol O montras nepre pli
ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = “decido de ambaŭ gepatroj (pri
infano)”, gepatra lingvo = “lingvo de ambaŭ gepatroj”. Alie oni dirus patr-
ina lingvo aŭ patra lingvo. (Oni uzas tamen gepatra lingvo ankaŭ kiel ĝene-
ralan esprimon por denaska lingvo, ĉar tian lingvon oni plej ofte lernas de
ambaŭ gepatroj.)
Ordinara radiko
• gea = rilata al ambaŭ seksoj
Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.
38.3.7. MAL
MAL = “la rekte kontraŭa ideo”. MAL estas uzebla nur ĉe vortoj, por kiuj
ekzistas rekta kontraŭo. MAL ŝanĝas la signifon de tia vorto al la rekta kon-
traŭo.
644
§38.3.7
Afiksoj
Ecaj vortoj
MAL estas plej ofte uzata ĉe vortoj kun eca, kvalita, aŭ grada signifo:
• bona → malbona
• granda → malgranda
• feliĉa → malfeliĉa
• proksima → malproksima
• riĉa → malriĉa
• agrabla → malagrabla
• sana → malsana
• frua → malfrua
• laborema → mallaborema
• moralo → morala → malmorala = kontraŭa al la moralo
• graso → grasa → malgrasa = havanta malmulte da graso
• pli → malpli
• plej → malplej
• tro → maltro
Atentu pri la elparolo de vortoj kiel malpli, malplej kaj maltro. Ili havu
akcenton je la antaŭlasta vokalo (§2.1): málpli, málplej, máltro. Legu pli pri
la elparolado de MAL-vortoj en §2.2.
Abstraktaj vortoj
MAL estas uzebla ankaŭ ĉe agaj, poziciaj, direktaj kaj aliaj abstraktaj vortoj:
• fermi → malfermi
• helpi → malhelpi
• ami → malami
• ŝlosi → malŝlosi
• laŭdi → mallaŭdi
• sukcesi → malsukcesi
• ŝtopi → malŝtopi
• aliĝi → malaliĝi
• kodo → kodi → malkodi = retransskribi koditan tekston en la originan
formon
• antaŭ → malantaŭ
• supre → malsupre
• dekstro → maldekstro
• antaŭo → malantaŭo
§38.3.7
645
Afiksoj
• antaŭen → malantaŭen
• simetrio → malsimetrio
• konkordo → malkonkordo
• ordo → malordo
Konkretaj vortoj
MAL estas uzebla ankaŭ ĉe iaj vortoj kun konkreta signifo, por kiu ekzistas
rekta kontraŭo:
• amiko → malamiko
• lumo → mallumo
Diferenco inter MAL kaj ne
Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de
io, dum MAL montras ĉeeston de la kontraŭa ideo. Ofte ambaŭ estas
uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco.
MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne:
• laŭdi = diri, kiel bona io estas
• ne laŭdi = ne diri, kiel bona io estas
• mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas
• ne mallaŭdi = ne diri, kiel malbona io estas
• utila = tia, ke ĝi kreas bonon aŭ profiton
• neutila = tia, ke ĝi ne kreas bonon aŭ profiton
• malutila = tia, ke ĝi kreas malbonon aŭ malprofiton
• ne malutila = tia, ke ĝi ne kreas malbonon aŭ malprofiton
• afabla = kondutanta kun agrablaj vortoj kaj agoj
• neafabla = kondutanta sen agrablaj vortoj kaj agoj
• malafabla = kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj
• ne malafabla = ne kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj
• sukcesa = tia, ke ĝi donas kontentigan, bonan rezulton
• ne sukcesa = tia, ke ĝi donas ne kontentigan, mankohavan rezulton
(≈ sensukcesa)
• malsukcesa = tia, ke ĝi donas malkontentigan, malbonan rezulton
• ne malsukcesa = tia, ke ĝi ne donas malkontentigan, malbonan rezulton
• amiko = persono, al kiu oni sentas simpation aŭ amon
• neamiko (malofta vorto) = persono, al kiu oni sentas nek
amon/simpation, nek malamon/malsimpation
• malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation aŭ malamon
Vidu pli da ekzemploj kun prefikseca ne (§38.4.3).
646
§38.3.7
Afiksoj
Ĉe iaj agaj vortoj ne montras simple, ke la ago ne okazas, dum MAL
esprimas la pli emfazan signifon, ke la ago ne okazas, kvankam ĝi normale
devus okazi:
• dormi → maldormi = resti sendorma, kiam oni normale dormus: Oni de-
cidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la kortego
maldormos ĉe la reĝidino, por vidi, ĉu tio estis efektiva sonĝo, aŭ kio
alia ĝi estas. FA1.10
• havi → malhavi = ne havi, dum oni sentas, ke oni devus havi
Evitado de MAL
Ĉe iaj vortoj kun tre speciala signifo oni evitas uzi MAL, kvankam logike
tio bone eblus. Oni ekz. malofte aŭdas vortojn kiel malgiganta, malenvii,
malŝuldo, malpedanto k.a. Sed iafoje ankaŭ malkutimaj vortoj povas esti de-
zirataj, se oni volas ĝuste malkutime esprimi sin.
Kaj kiam en la malmaten’
La suno malaŭroras,
Malvek’ maliras kun malpen’
Kaj oni maldeĵoras
fragmento el Insulo de Fetiĉuloj de William Auld
Ne ĉiuj maloj havas MAL
Rekte kontraŭa signifo ne ĉiam esprimiĝas per MAL. Ekzistas multegaj kon-
traŭaj vortparoj sen tiu prefikso, ekz.: tago – nokto, fini – komenci, nigra –
blanka, forgesi – memori, trovi – perdi, paco – milito, pozitiva – negativa, nordo – sudo, oriento – okcidento, interna – ekstera, sur – sub, al – de, kun
– sen, ĉio – nenio, jes – ne, plus – minus k.t.p.
Alternativoj al MAL-vortoj
Por multaj MAL-vortoj oni kreis nekunmetitan alternativon. Kelkaj tiaj
MAL-alternativoj fariĝis oftaj, dum aliaj aperas precipe en poezio k.s.
Ankoraŭ aliaj preskaŭ neniam estas uzataj. Iafoje okazas, ke tia MAL-alter-
nativo evoluas for de la MAL-vorto, kaj ricevas specialan signifon.
Ne regas klara interkonsento pri la uzindeco de tiaj MAL-alternativoj, pre-
cipe pri tiuj, kiuj ne ricevis specialan signifon. Kelkaj opinias, ke tiaj vortoj
estas ĝenerale evitindaj, dum aliaj trovas ilin akcepteblaj aŭ eĉ uzindaj,
almenaŭ en certaj kuntekstoj kaj por certaj lingvaj stiloj. Ĉiuokaze oni ne
provu tute forigi la prefikson MAL per tiaj MAL-alternativoj.
Jen kelkaj ekzemploj:
• trista (= malgaja, malĝoja) – ofte uzata
• kurta (= mallonga) – sufiĉe ofta en literatura (precipe poezia) lingvaĵo
kaj en kelkaj teknikaj kunmetaĵoj ( kurtonda radio); krome relative mal-
ofta
§38.3.7
647
Afiksoj
• frida (= malvarma) – sufiĉe ofta en literatura (precipe poezia) lingvaĵo
kaj en kelkaj kunmetaĵoj ( fridujo, fridvagono); krome relative malofta
• olda (= maljuna) – ne malofta, precipe en literatura lingvaĵo
• liva (= maldekstra) – iafoje uzata; povas esti tre utila, kiam necesas rap-
ide aŭ ripete doni instrukciojn pri dekstro kaj maldekstro
• dura (= malmola) – sufiĉe ofta en teknika lingvaĵo; ricevas ofte iom
specialan figuran signifon ( dura vivo = “malfacila vivo”); ekster la
teknika lingvaĵo relativa malofta en nefigura uzo
• lanta (= malrapida) – sufiĉe ofta en poezia lingvaĵo; malofta ekster
literaturo
• leĝera (= malpeza) – ekhavis specialajn figurajn signifojn ( leĝera litera-
turo = “malserioza, senprofunda literaturo”, leĝera infanterio = “facile
movebla infanterio kun relative malpezaj armiloj”); por efektiva mal-
pezeco oni uzas preskaŭ nur malpeza
• turpa (= malbela) – tre malofte uzata
• *dificila*° (= malfacila) – uzata nur de ekstremistoj
Eĉ se iu MAL-alternativa estas taŭga por certaj situacioj, la responda MAL-
vorto ĉiam restas tute bona kaj uzinda. Oni ekz. normale uzu maldekstra.
Nur en specialaj okazoj, kiam vere utilas, oni uzu la alternativon liva.
Ordinara radiko
MAL povas ankaŭ esti ordinara radiko:
• malo = rekte kontraŭa ideo ( la malo de “granda” estas “malgranda” )
• male = tute kontraŭe
38.3.8. MIS
MIS = “erareco, malĝusteco, malboneco”. MIS ĉiam montras manieron aŭ
econ de tio, kio staras poste. (La prefikso MIS estis oficialigita en 1929.)
• kalkuli → miskalkuli = kalkuli erare
• kompreni → miskompreni = kompreni erare
• skribi → misskribi = skribi erare
• direkti → misdirekti = montri aŭ gvidi en malĝustan direkton
• akuzi → misakuzi = akuzi malprave, erare
• korekti → miskorekti = provi korekti kaŭzante erarecon
• paŝi → mispaŝi = fari eraran paŝon
• uzi → misuzi = uzi en malbona aŭ malĝusta maniero
• trakti → mistrakti = trakti malbone
• faro → misfaro = malbona faro
• formo → misformo = erara, malbona formo
648
§38.3.8
Afiksoj
• formi → misformi = doni malĝustan, malbonan formon al io
Ordinara radiko
• misa = erara, malbona, malĝusta
• misi = erari, maltrafi
MIS kaj MAL
Ne konfuzu MIS kun MAL (§38.3.7). MIS ne ŝanĝas la bazan signifon de
vorto, sed nur aldonas la ideon de erareco aŭ malboneco. MAL komplete
ŝanĝas la signifon en la kontraŭon:
• laŭdi = diri, kiel bona io estas
• mislaŭdi = erare diri, ke io estas bona, dum ĝi fakte estas malbona
• mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas
• mismallaŭdi = erare diri, ke io estas malbona, dum ĝi fakte estas bona
38.3.9. PRA
PRA = “antaŭ tre longa tempo, primitiva”. PRA montras, ke tio, kio staras
poste estas tempe malproksima:
• homo → prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo
• arbaro → praarbaro = primitiva, netuŝita arbaro, ekzistanta de
nememorebla tempo
• tempo → pratempo = la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo
• eksplodo → la Praeksplodo = nomo de tiu grandega eksploda ekspansio,
per kiu kreiĝis la universo laŭ moderna kosmologio
• tipo → pratipo = unua, ideala, originala, plej frua tipo, prototipo
• peko → prapeko = la origina peko de Adamo kaj Evo (laŭ Kristanismo)
Iom specialan signifon havas PRA en la vorto praantaŭlasta = “antaŭa al la
antaŭlasta”. Simile eblus uzi PRA ĉe antaŭhieraŭ kaj postmorgaŭ (§14.2.4).
Ĉe parencovortoj
Ĉe iuj parencovortoj PRA havas specialan signifon.
Ĉe av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o kaj nev(in)o PRA montras parencecon je
-
-
-
-
unu generacio pli malproksiman (antaŭe aŭ poste en la tempo). Oni povas
uzi pli ol unu PRA por montri eĉ pli malproksimajn parencojn, unu PRA por
ĉiu generacio:
• avo → via praavo = la patro de via av(in) o
-
• avo → via prapraavo = la patro de via praav(in) o
-
• avo → via praprapraavo = la patro de via prapraav(in) o
-
• nepo → via pranepo = la filo de via nep(in) o
-
• nepo → via prapranepo = la nepo de via nep(in) o
-
§38.3.9
649
Afiksoj
• onklo → via praonklo = la frato de via av(in) o
-
• onklo → via prapraonklo = la frato de via praav(in) o
-
• nevo → via pranevo = la filo de via nev(in) o
-
• nevo → via prapranevo = la nepo de via nev(in) o
-
Noto: En vortoj kun multaj PRA estus penseble uzi nur unu PRA post nombrovorto, kiu montras,
pri kiom da generacioj temas: tripraavo = pra-pra-pra-avo, kvarpraavino = pra-pra-pra-pra-avino.
Tio estas tamen ankoraŭ neuzata.
Ĉe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman
-
-
parencecon plurajn aŭ multajn generaciojn antaŭe aŭ poste:
• patro → prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas,
efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ familio
• filo → prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono
Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finaĵo) ĝenerale pri ies antaŭuloj
kaj posteuloj, ofte eĉ sen seksa distingo.
Ĉe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE
(§38.3.1).
Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj en §41.
Ordinara radiko
• praa = ekzistinta antaŭ tre longe, primitiva, antaŭhistoria
38.3.10. RE
RE = “veni aŭ meti denove en la saman lokon kiel antaŭe; denove fari aŭ
fariĝi tia kiel antaŭe; fari aŭ okazi ankoraŭ unu fojon en sama aŭ alia mani-
ero”. Komparu kun la neoficiala prefikso RETRO (§39.2.22). RE estas uzata
nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago:
• veni → reveni = veni denove al loko, kie oni estis antaŭe
• doni → redoni = doni ion al tiu, kiu antaŭe havis tion
• pagi → repagi = pagi ion al tiu, kiu antaŭe posedis tion
• saluti → resaluti = respondi saluton per saluto
• brilo → rebrilo = brila speguliĝo
• bonigi → rebonigi = denove bonigi ion, kio malboniĝis
• novigi → renovigi = doni al io novan formon, ripari ion tiel ke ĝi fariĝas
kvazaŭ nova
• saniĝi → resaniĝi = fariĝi denove sana post malsanado
• naskiĝo → renaskiĝo = la ago denove naskiĝi (efektive aŭ figure)
• legi → relegi = legi la saman aferon ankoraŭ unu fojon
• diri → rediri = diri denove la saman aferon, diri responde
• vido → revido = la ago denove vidi ion, kion oni antaŭe vidis
• trovi → retrovi = trovi tion, kion oni perdis
650
§38.3.10
Afiksoj
• formi → reformi = doni novan formon al io, provi rekrei la originan
formon (legu ankaŭ pri reformo, §37.5)
• koni → rekoni = vidi ion kaj rimarki ke oni jam konas ĝin, agnoski, kon-
fesi la valoron de io
• turni → returni = turni denove en la antaŭan (kontraŭan) direkton
• porti → reporti = porti tien kie io jam antaŭe estis, alporti revenante
Nelogikaj RE-vortoj
Iuj RE-vortoj ekestis pro influo de nacilingvaj vortoj, kaj havas nelogikan
signifon. Ekz. reprezenti ordinare ne signifas “prezenti denove”, sed “agi
anstataŭ iu, en ies nomo”. Reciti ne signifas “citi denove”, sed “parkere
laŭtlegi”. Resumi ne estas “denove sumi”, sed “koncize esprimi la esencon”.
Tiujn, kaj aliajn vortojn, oni nun normale rigardas kiel nekunmetitajn (far-
itajn el la radikoj REPREZENT, RECIT kaj RESUM). Se oni volas uzi ĉi
tian vorton en ĝia logika signifo, oni eble elparolu kun distingiga krom-
akcento (§2.2) je la prefikso RE: réprezénti, récíti, résúmi. Skribe oni povas
uzi dividostrekon: re-prezenti, re-citi, re-sumi.
Returni kaj precipe returna kaj returne estis antaŭe uzataj ankaŭ pri reirado
kaj redonado, pro influo de nacilingvaj vortoj: Neniam li alportas returne
[= reen] tion, kion li prenis! FA3.2 Sur la returna [= reira] vojo li renkontis du
lernejkamaradojn. FA1.138 Nun oni uzas tiujn vortojn nur kiam temas pri
efektiva turnado.
Ordinara radiko
• ree = denove, ankoraŭ unu fojon
• reen = al la antaŭa loko denove (legu pri la N-finaĵo en reen, §12.2.5)
Oni ankaŭ provis uzi RE memstare kiel vorteton anstataŭ ree aŭ reen, pre-
cipe en poezio:
Maro, zorga dommastrino,
faldas re kaj re, sen fino,
susure silkajn ondojn.
poemeto de G. E. Maŭra (= Gaston Waringhien)
Normale oni ne povas tiel uzi RE.
38.4. Afiksecaj elementoj
Iuj lingvoelementoj, kiujn oni ordinare ne nomas afiksoj, estas tamen uzataj
en la vortfarado en ia speciala maniero, laŭ iaj specialaj reguloj. Preskaŭ
ĉiam temas baze pri kunmetado laŭ la ordinaraj principoj de kombinoj
(§37.3) kaj frazetvortoj (§37.4), sed kun ia aldona specialaĵo. Tiajn el-
ementojn oni povas nomi afiksecaj. Aliaj elementoj aperas tiel oftege en
kunmetaĵoj, ke ankaŭ ili ŝajnas esti afiksoj, kvankam ili fakte plene sekvas la
ordinarajn vortfarajn regulojn. Ankaŭ tiajn elementojn oni povas nomi afiks-
ecaj.
§38.4
651
Afiksoj
38.4.1. Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj
AM
AM estas iafoje uzata sufiksece simile al la sufikso EM (§38.2.11), kiam ne
temas pri ago: bestama, muzikama, gastama.
BIT
La radiko BIT ( bito = “duuma cifero, 0 aŭ 1”) estas pli kaj pli ofte uzata pre-
fiksece por montri, ke io estas elektronika kaj cifereca: bitlibro = “el-
ektronika/cifereca libro (legebla per elektronika legaparato aŭ per komput-
ilo)”, bitlegilo = “ilo por legi bitlibrojn, bitgazetojn k.s.”, bitbildo = “cifer-
eca bildo”, bitmon(er)o = “cifereca mon(er) o”. Komparu kun prefikseca
-
-
RET.
FIN
FIN estas ofte uzata prefiksece por montri ĝisfinecon de ago anstataŭ pre-
fikseca el (§38.4.2): finkanti, finfari, finmanĝi.
FUŜ
Prefikseca FUŜ montras malbonege faritan (artan aŭ metian) agon. Oni tiel
uzas FUŜ precipe ĉe vortoj por ago, sed ankaŭ ĉe vortoj por aganto aŭ re-
zulto de ago: kuiri → fuŝkuiri, fuŝkuiristo, fuŝkuiraĵo; pentri → fuŝpentri,
fuŝpentristo, fuŝpentraĵo; verki → fuŝverki, fuŝverkisto, fuŝverk(aĵ)o; bindi
-
→ fuŝbindi, fuŝbindisto, fuŝbind(aĵ)o; aktoro → fuŝaktoro, fuŝaktori. Komp-
-
aru kun la prefikso MIS (§38.3.8).
HAV, PLEN, RIĈ
La radikoj HAV, PLEN kaj RIĈ estas uzeblaj sufiksece por precizigi la sig-
nifon de A-vorto: barba → barbhava, trua → truhava, manka → manko-
hava, ama → amoplena, brua → bruoplena, flora → florplena, fuma →
fumoplena, ora → ororiĉa, herba → herbriĉa, senta → sentriĉa. Simpla A-
vorto havas ofte tre flekseblan signifon (§37.2.2). Normale la kunteksto pre-
cizigas, sed iafoje preciziga aldono de HAV, PLEN, RIĈ (aŭ alia radiko)
povas esti utila. Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson OZ (§39.1.30).
KELK
KELK estas uzata afiksece ĉe nombraj vortetoj (§23.1.1).
Prefikseca KELK montras multobligon per nedifinita sed ne granda nombro
(pli ol unu): kelkdek M.199 = “kelkaj dekoj”, kelkcent = “kelkaj centoj”,
kelkmil = “kelkaj miloj”. Atentu pri la akcento: kélkcent, kélkmil. KELK ne
estas vorteto, sed radiko. Tial ne eblas disskribi tiajn vortojn. Ne skribu
*kelk dek*, *kelk mil*, sed kelkdek, kelkmil. Ĉiam eblas anstataŭe diri kaj
skribi: kelkaj dekoj, kelkaj miloj k.t.p.
Sufikseca KELK montras aldonon de nedifinita nombro (pli ol unu): dek-
kelke M.199 = “dek kaj kelkaj”, tridekkelk-jara M.83 = “havanta tridek kaj
kelkajn jarojn”.
652
§38.4.1
Afiksoj
Iafoje oni vidas prefiksecan KELK kun la signifo “proksimume”: kelkmil
= “proksimume mil”. Tia uzo estas tamen malrekomendinda, ĉar ĝi kolizias
kun la ĉi-antaŭe montrita Zamenhofa uzo de prefikseca KELK.
KELK estas uzata prefiksece ankaŭ ĉe tabelvortoj je I por emfazi la
nedifinitecon: kelkiuj = “kelkaj, iuj”, kelkiom = “kelke, iom”. La iafoje uzata
formo *kelkiu* (sen J) estas memkontraŭdira. Iu montras precize unu
individuon, dum KELK montras pli ol unu.
LAND
La radiko LAND estas uzata sufiksece en gentobazaj landonomoj (§35.4)
anstataŭ UJ (§38.2.29): Finnlando, Pollando, Skotlando, Svazilando, Svis-
lando, Tajlando. Estas konsilinde tiamaniere uzi LAND nur kiam tio donas
internacian nomformon aŭ kiam tia nomformo estas tradicia en Esperanto.
ON-vortoj
Kunmetaĵoj kun la sufikso ON (§38.2.27) estas ofte uzataj prefiksece: duon-
horo = “duona horo, duono de horo”, kvaronlitro = “kvarona litro, kvarono
de litro”, milonmilimetro = “milona milimetro, milono de milimetro”,
trionparto = “triona parto”.
Eble tiaj kunmetaĵoj povas esti klarigataj kiel frazetvortigoj per O-finaĵo
(§37.4): [ duono de horo]-(periodo)-O → duonhoro.
Eblas krei ordinarajn kombinojn anstataŭe, ekz.: horkvarono (= “kvarono de
horo”): Pasis certe horkvarono, antaŭ ol la floreto povis denove rekonsci-
iĝi. FA1.148 Formoj kiel horkvarono estas tamen ekstreme maloftaj.
Prefikseca DUON havas iafoje la specialan signifon: “proksimume duone,
nekomplete, preskaŭ”: duonnuda = “preskaŭ nuda”, duonkuirita = “ne
komplete kuirita”.
Ĉe parencovortoj DUON havas du specialajn signifojn. Ĝi tie montras
parencecon tra nur unu el la gepatroj kaj ankaŭ parencecon kreitan per re-
geedziĝo:
• duonfrato = 1. frato kun kiu oni havas nur unu el la gepatroj komuna,
2. filo de duonpatr(in)o
-
• duonfilo = filo de la edz(in) o
-
• duonpatro = nova edzo de la patrino
• duonpatrino = nova edzino de la patro
Por parenceco kreita per regeedziĝo oni ankaŭ povas uzi la radikon VIC pre-
fiksece: vicpatro, vicfilo, vicfrato. Oni proponis ankaŭ la neoficialan pre-
fikson STIF° por tiu rolo: stifpatro, stiffilo, stiffrato, sed estas pli bone uzi
VIC. Ĉe tiaj DUON-vortoj, kiuj povas havi ambaŭ signifojn de parenca
DUON, oni prefere uzu VIC (aŭ eble STIF°) por regeedziĝa parenceco, kaj
DUON nur por efektive duona parenceco.
§38.4.1
653
Afiksoj
POV, KAPABL, VOL
La radikoj POV, KAPABL kaj VOL estas ofte uzeblaj sufiksece kiel pli pre-
cizaj alternativoj al la sufikso EM (§38.2.11): sciema → scipova, scivola;
agema → agipova, agopova, agokapabla, agivola, agovola; kreema →
krepova, krekapabla, krevola; vivema → vivipova, vivopova, vivokapabla,
vivivola, vivovola. (Apud sciema kaj scivola oni uzas ankaŭ tre ofte scivol-
ema. Praktike ĉiuj tri vortoj estas samsignifaj.) Vidu ankaŭ la neoficialan su-
fikson IV (§39.1.20). Legu pli pri ligfinaĵoj en vortoj kiel vivipova kaj
agivola en §37.3.
RET
La radiko RET estas ofte uzata prefiksece kun la signifo “Interreta, rilata al
la Interreto”: poŝto → retpoŝto = “Interreta poŝto”, mesaĝo → retmesaĝo
= “retpoŝta mesaĝo”, retgazeto, retbutiko, retkamerao, retkomerco. Komparu
kun prefikseca BIT.
ŜAJN, SIMIL, MANIER, STIL
La radikoj ŜAJN, SIMIL, MANIER kaj STIL estas ofte uzeblaj sufiksece
anstataŭ la sufikso EC (§38.2.8) por krei pli precizajn vortojn: vereca →
verŝajna, versimila; trompeca → trompŝajna, trompmaniera; dieca → dis-
imila; homeca → homsimila; virece → virmaniere, virstile; japanece →
japanmaniere, japanstile. Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson ESK
(§39.1.11).
ŜTEL
La radiko ŜTEL estas uzata prefiksece kun la speciala signifo “sekretece”,
“kaŝite”, “kun la intenco ne esti rimarkebla”, ofte tute sen rilato al efektiva
ŝtelado: ŝteliri = “iri silente kaj nerimarkeble (kvazaŭ por ŝteli)”, ŝtelobservi
= “observi kaŝite (por ke neniu tion rimarku)”. La sama speciala signifo
aperas ankaŭ en la E-vorto ŝtel(ec)e: ŝtele eniri en domon = “kaŝite kaj
-
nerimarkeble eniri en domon (eble tute ne por ŝteli)”, kaj ankaŭ en
moviĝoverboj kiel alŝteliĝi, enŝteliĝi kaj forŝteliĝi.
VIC
VIC estas uzata prefiksece por montri aferon aŭ personon, kiu anstataŭas aŭ
povas anstataŭi ion aŭ iun: vicprezidanto = “anstataŭa prezidanto”,
vicdirektoro = “anstataŭa direktoro”, vicrado = “rezerva rado”. VIC estas
ankaŭ uzebla en iaj parencovortoj, vidu ĉi-antaŭe ĉe ON-vortoj. Legu ankaŭ
pri vice al kaj vic’ al en §12.3.6.1.
VIR
VIR estas uzata prefiksece por montri viran sekson. Komparu kun la sufikso
IN (§38.2.20). Oni tiel povas uzi VIR nur ĉe io, kio povas havi sekson, kaj
nur ĉe vortoj, kiuj ne estas viraj jam per si mem.
Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.
654
§38.4.1
Afiksoj
VIR estas prefiksece uzata precipe ĉe bestaj vortoj: virĉevalo, virkato,
virbovo, virhundido, virbesto.
Ankaŭ ĉe homaj vortoj oni povas uzi VIR prefiksece: virhomo, virprezid-
anto, virsekretario. Sed ĉe homaj vortoj oni normale preferas uzi VIR kiel
A-vorton: vira homo, vira prezidanto, vira sekretario.
Tre ofte oni tamen forlasas VIR, kvankam temas pri virbesto aŭ virhomo.
Rimarku, ke la memstara vorto viro ĉiam signifas “plenkreska virhomo”,
dum prefikseca VIR nur montras viran sekson (ne homecon, nek plenkresk-
econ). La vorto vira jen montras nur viran sekson, jen inkluzivas homecon
kaj plenkreskecon, laŭ la kunteksto.
En la komenca tempo oni uzis VIR sufiksece por montri viran sekson, sed
tio delonge malaperis: ĉevalviro, bovoviro.
38.4.2. Afiksecaj rolvortetoj
Rolvortetoj (§12.3) estas tre ofte prefiksece uzataj en kunmetitaj vortoj. Tiaj
kunmetaĵoj estas aŭ kombinoj (§37.3) aŭ frazetvortoj (§37.4). Oni devas fari
distingon inter tiuj du manieroj uzi rolvortetojn prefiksece. En frazetvorto la
rolvorteto rilatas kiel rolmontrilo al tio, kio staras tuj poste. En kombino la
rolvorteto rilatas al io alia, kio eble eĉ ne estas esprimita.
Frazetvortoj
Vortoj kun prefikseca rolvorteto plej ofte estas frazetvortoj. Tia kunmetaĵo
devenas de frazeto. La rolvorteto estas uzata prefiksece al tiu vorto, al kiu ĝi
rilatas en la plena frazeto:
• sen fino → senfina = tia, ke ĝi estas sen fino
• pri amo → priama = tia, ke ĝi temas pri amo
• antaŭ (ĝusta) tempo → antaŭtempa = tia, ke ĝi okazas antaŭ la ĝusta
tempo
• inter nacioj → internacia
• per Esperanto → peresperanta aŭ per-Esperanta
• sen pensoj → senpense
• de la nasko → denaske
• ĝis la fino → ĝisfine
• kontraŭ veneno → kontraŭveneno = kuracilo kontraŭ veneno
• ekster la lando → eksterlando = la tuta mondo krom la propra lando
• sen vento → senvento = stato sen vento, plene senmova aero
• tra nokto → tranokti = pasigi nokton, gasti tra nokto
• per laboro → perlabori = akiri per laboro
• en teron → enterigi = meti en la teron
• sen movoj → senmovigi = fari tia, ke movoj ne eblas
§38.4.2
655
Afiksoj
• sen kuraĝo → senkuraĝigi = forpreni ies kuraĝon
• en ŝipon → enŝipiĝi = iri en ŝipon (por forveturi)
• en amon → enamiĝi (al iu) = ekesti amanta (iun). La amo direktiĝas al la
amato. Tial oni prefere diru mi enamiĝis al vi, ne *mi enamiĝis en vi(n)*.
La prefikseca en ne rilatas al la amato. Oni povas ankaŭ uzi enamiĝi je
iu.
• ekster la lando → eksterlandano = ano de alia lando
• por vivi → porvivaĵo = rimedo por sin nutri
• sen senco → sensencaĵo = io, kio ne havas sencon
Kombinoj
Prefikseca rolvorteto ankaŭ povas esti preciziga antaŭelemento en kombino.
En tia vorto la rolvorteto tute ne estas rolmontrilo de la posta elemento, sed
rilatas al io alia:
• paroli → alparoli = direkti sin al iu per parolado
• veni → alveni = veni al la celo
• pagi → antaŭpagi = pagi antaŭ la kutima aŭ deviga tempo
• preni → depreni = preni de iu aŭ de io (komparu kun prefikseca for,
§38.4.3)
• havi → enhavi = havi en si
• gluti → engluti = enigi en sin per glutado
• radikiĝi → enradikiĝi = fiksiĝi en ion per siaj radikoj
• ŝanĝi → interŝanĝi = reciproke ŝanĝi inter si
• rompi → interrompi = rompi inter du punktoj
• spaco → interspaco = spaco inter du aferoj
• paroli → kontraŭparoli = paroli kontraŭ io
• rimedo → kontraŭrimedo = rimedo kontraŭ io
• seĝo → kromseĝo = aldona seĝo krom la ordinaraj
• sidi → kunsidi = sidi kune
• sekvi → postsekvi = sekvi post io
• kompreni → subkompreni = kompreni tion, kio estas kaŝita sub io
• aĉeti → subaĉeti = korupti per kaŝita mondonaco aŭ simile (figura sig-
nifo)
• jupo → subjupo = jupo portata sub alia jupo
• ŝarĝi → superŝarĝi = ŝarĝi super ia limo
• signo → supersigno = aldona signo super litero
• aŭtoro → kunaŭtoro = aŭtoro, kiu verkas kune kun alia aŭtoro
656
§38.4.2
Afiksoj
Kiam oni uzas tian vorton en frazo, la prefikseca rolvorteto ofte ripetiĝas
antaŭ tio, al kio ĝi vere rilatas:
• Li eliris e l la dormo ĉambro kaj eniris e n la manĝo ĉambron. FE.31
• Mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo. BV.47
• Mi kontraŭ vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kon-
traŭparolos. BV.28
• Tiuj vortoj enhavas en si profundan doloron. FA1.235
• Neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. FK.267
Ofte oni ne ripetas la rolvorteton antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, sed uzas ansta-
taŭe alian rolvorteton:
• Ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la
scienco. OV.328 Al anstataŭ ripeto de kontraŭ.
Tio, al kio la prefikseca rolvorteto rilatas, ofte povas aperi kiel objekto de ĉi
tia verbo:
• La belan Saran li jam kelkfoje ĉirkaŭiris. Rn.41 = Ĉirkaŭ la bela Sara li
jam kelkfoje iris.
• Ŝi transiris la sojlon. M.134 = Ŝi iris trans la sojlon.
Sed tre ofte la objekto de ĉi tia verbo estas io tute alia sen rekta ri lato al la
prefikseca rolvorteto: Alportu al mi metron da nigra drapo. FE.32
Ne ekzistas ĝeneralaj reguloj, kiuj decidas, kio estu objekto de ĉi tia verbo
(se ĝi entute estas objekta). Legu pli pri objektaj kaj senobjektaj verboj en
§30.
El
El povas esti tute normala prefikseca rolvorteto en kombinoj kaj fraz-
etvortoj, ekz.: eliri (kombino) = “iri el io”, elbati (kombino) = “bati ion el
io”, el (la) lito → ellitiĝi (frazetvorto) = “leviĝi el (la) lito”.
Sed prefikseca el estas en kombinoj ankaŭ uzata kun la speciala signifo
“komplete, ĝisfine, ĝisprete, ĝis rezulto, ĝis difekto, ĝis malapero”:
• trinki → eltrinki = trinki ĉiom de io
• lerni → ellerni = lerni tute plene
• fari → elfari = produkti
• kreski → elkreski = kreski ĝis matureco
• etendi → eletendi = etendi laŭ la plena longo
• uzi → eluzi = uzi ĝis difektiĝo
Iuj tiaj el-vortoj ricevis specialan (figuran) signifon:
• porti → elporti = porti el io, porti (= toleri) ĝisfine
• teni → elteni = rezisti, ne cedi, pacience toleri, elporti
• pensi → elpensi = krei per pensado
§38.4.2
657
Afiksoj
Se estas risko pri konfuzo inter la propra signifo de el, kaj la speciala ĝisfina
signifo, oni uzu ion alian prefiksece por esprimi la signifon “ĝisfine”. Oni
tiel uzas ekz. tra, for, SAT, kaj FIN. Oni devas tamen ĉiam atenti, ke la uzata
radiko aŭ vorteto taŭgu laŭsence, ekz.: trabori, trakuri, forkaŝi, satmanĝi,
finkanti, finfari, finmanĝi k.t.p.
Iuj kontraŭas al prefikseca FIN por ĝisfineco, sed malgraŭ diversaj teoriaj
argumentoj, FIN fariĝis sufiĉe populara en tiu rolo. Ĉiuokaze prefikseca FIN
estas ĉiam komprenata.
Oni ankaŭ povas tian ĉi signifon montri per plurvortaĵo, kio estas ofte la plej
bona solvo: legi ĝisfine, kuri tra la tuta urbo, manĝi ĝis sateco, kanti ĝis la
fino, kanti la tutan kanton k.t.p.
Oni multe klopodis por trovi ion, kio povus esti ĝenerale uzata prefiksece
por la signifo “ĝisfine”. Tio tamen ne sukcesis. Oni uzu kiom eble el, kiu
estas Zamenhofa kaj vaste uzata. En okazo de nepra bezono oni uzu alian
rimedon.
Pri
En frazetvortoj (kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo) prefikseca pri estas uzata en
ordinara maniero, ekz.: pri amo → priama = “tia, ke ĝi temas pri amo”, pri
nutro → prinutra = “tia, ke ĝi temas pri nutr(ad)o”.
-
En kombinoj prefikseca pri kreas objektajn verbojn. Aŭ ĝi faras senobjektan
verbon objekta, aŭ ĝi faras el jam objekta verbo novan objektan verbon.
Normale tia pri-verbo havas originan pri-komplementon kiel objekton:
• Li silentis pri la afero. → Li prisilentis la aferon. Silenti estas senobjekta
verbo. Prisilenti estas objekta verbo, kies objekto estas tio, pri kio oni
silentas.
• Li pensis (ion) pri ŝi. → Li pripensis ŝin. Pensi estas objekta verbo, kies
objekto estas la pensoj mem (sed kiu ofte aperas tute sen objekto). Pri-
pensi estas objekta verbo, kies objekto estas la temo de la pensoj.
En iaj okazoj ĉi tia pri-verbo havas objekton, kiu origine ne estis pri-
komplemento, sed ekz. de-komplemento aŭ al-komplemento. En tiaj verboj
pri perdis sian propran signifon, kaj estas uzata nur por ŝanĝi la frazrolojn.
Pri estas tiel uzata precipe en iuj tradiciaj verboj:
• rabi → prirabi
Ili rabis monon de la homoj.
Ili prirabis la homojn (je/por mono).
• semi → prisemi
Mi semis tritikon sur la kampon.
Mi prisemis la kampon (per tritiko).
• ĵeti → priĵeti
Ŝi ĵetis ŝtonojn al li.
Ili priĵetis lin per ŝtonoj.
658
§38.4.2
Afiksoj
• konstrui → prikonstrui
Ni konstruos domojn sur la monto.
Ni prikonstruos la monton (per domoj).
• serĉi → priserĉi
Ili serĉis armilojn ĉe li.
Ili priserĉis lin (por armiloj).
• lumi → prilumi = “ĵeti sian lumon ien”
La luno lumis en la ĉambron.
La luno prilumis la ĉambron.
Nur io, kio mem estas luma, povas prilumi.
Lumigi = “fari tiel ke io lumu, provizi per lumo”.
• pluvi → pripluvi
Pluvas sur la kampon.
La nuboj pripluvis la kampon.
Unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis. Am.4
Dum pluvi estas sensubjekta verbo (§30.1), la verbo pripluvi bezonas
subjekton.
Prefikseca pri en kelkaj okazoj nur servas por doni al verbo novan signifon,
kiu iel rilatas al la origina signifo:
• respondi → prirespondi = devi prizorgi ion kaj porti la rezultojn de
eventuala misaĵo (nun oni uzas pli ofte respondeci aŭ responsi)
• juĝi → prijuĝi = esprimi aproban aŭ malaproban opinion pri io
• ĵuri → priĵuri = doni aŭ dediĉi ofere al Dio
En tia uzo pri similas al la sufikso UM (§38.2.31).
38.4.3. Aliaj afiksecaj vortetoj
Krom rolvortetoj (§38.4.2) ankaŭ multaj aliaj vortetoj estas uzataj prefiksece
en diversaj manieroj. Ĉi tie aperos nur kelkaj gravaj ekzemploj de tia uzo.
Ĉi
La loka vorteto ĉi (§14.1.2) estas tre ofte uzata prefiksece en frazetvortoj
kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo. Normale oni uzas por klareco dividostrekon post
ĉi:
• en tiu ĉi jaro → ĉi-jare
• sur ĉi tiu flanko → ĉi-flanke
• post tio ĉi → ĉi-poste
• sub ĉi tio → ĉi-sube
Rimarku, ke ĉi estas memstara vorto en tiu ĉi, ĉi tiu, tie ĉi, ĉi tie k.t.p. Ne
uzu dividostrekon tie.
§38.4.3
659
Afiksoj
Legu pli detale pri kunmetaĵoj kun ĉi en §14.1.2.
Fi
La ekkria vorteto fi (§18.1) estas ofte uzata prefiksece kun la signifo “mal-
ŝatinda, abomena”. Prefikseca fi montras subjektivan indignon aŭ moralan
kondamnon kontraŭ tio, kio staras poste:
• homo → fihomo = naŭza, malmorala, malŝatinda homo
• ŝerco → fiŝerco = senhonta ŝerco
• domo → fidomo = domo, kie okazas abomenaj malŝatindaj aferoj
• gazeto → figazeto = abomena gazeto
• insekto → fiinsekto = malŝatinda aŭ parazita insekto
• herbo → fiherbo = trudherbo, herbo kiu malhelpas la kulturadon de aliaj
utilaj plantoj (oni uzas ankaŭ herbaĉo, sed la herbo mem ne estas mal-
bonkvalita, nur nedezirata)
• karesi → fikaresi = senhonte, malĉaste kaj trude karesi
• fama → fifama = fama pro malŝatindaj aferoj
Prefikseca fi kaj la sufikso AĈ (§38.2.1) estas similaj. Fi estas pli subjektiva.
Ĝi esprimas indignon kaj malŝaton. AĈ estas pli objektiva. Ĝi montras mal-
taŭgecon kaj malbonan kvaliton. En la frua tempo, antaŭ ol AĈ aperis en la
lingvo, prefikseca fi estis uzata en ambaŭ signifoj.
For
La loka kaj mova vorteto for (§14.1.3) estas ofte uzata prefiksece ĉe agaj
vortoj: foriri, foriro, forkuri, forkurado, forfali, forĵeti, forŝiri, forpermesi, fortimigi, forargumenti, forbuĉi, fordormi, foresti, foresto. Ĉiuj tiaj vortoj
estas tute normalaj kombinoj. Ofte oni ankaŭ povas uzi de en ĉi tiaj vortoj:
forŝiri ≈ deŝiri, forpreni ≈ depreni, fortranĉi ≈ detranĉi. Sed for donas pli fortan signifon.
Kvazaŭ
Prefikseca kvazaŭ (§14.3.12) montras, ke io ne havas sian veran signifon,
sed signifon apudan, similan, proksimuman: kvazaŭedzo = “viro, kiu loĝas
kun virino kvazaŭ edzo” (= konkubo), kvazaŭhomo = “homsimila pupo”,
kvazaŭrimo = “rimo per similaj sonoj”. Komparu kun la neoficialaj sufiksoj
OID (§39.1.24) kaj ESK (§39.1.11).
Mem
Prefikseca mem (§14.3.13) havas du malsamajn signifojn: 1. “sen helpo de
alia”: memvole, memlerninto, memdisciplino, memstara, memkompreneble.
2. “al si mem, pri si mem, sin mem”: memestimo, memamo, memdefendo,
memmortigo, memportreto, memofero. Se la signifo estas “sin mem”, oni
povas ankaŭ uzi sin prefiksece.
660
§38.4.3
Afiksoj
Ne
Prefikseca ne (§21) montras foreston, mankon de io (ekz. de eco): neĝent-
ila FE.16, nelonge FE.25, nefermita FE.33, nematura FE.36, nelerta FE.37, nekompren-
ebla FE.41, nelegeble FE.41, nekredebla FE.41, nejudo = “homo, kiu ne estas judo”,
ne-Kopenhagano FA1.128 = “persono, kiu ne loĝas en Kopenhago”, nelibroj
= “kategorio de varoj (en librovendejo k.s.), kiuj ne estas libroj (sed ek-
zemple diskoj)”. Komparu kun prefikseca sen (§38.4.2). Legu ankaŭ pri la
diferenco inter prefikseca ne kaj la prefikso MAL en §38.3.7.
Sin
La pronomo si (§11.6) kun N-finaĵo estas ofte uzata prefiksece anstataŭ mem
en la signifo “sin mem”: sinfido, sindefendo, singarda, sindona.
Sin kiel memstara vorto estas uzebla nur pri la tria persono, sed prefikseca
sin estas uzata ankaŭ pri la unua kaj dua personoj: Kontraŭ s-ro K. mi estos
singarda. OV.550 = Mi gardos min kontraŭ s-ro K.
Sin-vortoj estas frazetvortoj, kiuj deiras de I-verba frazeto:
• sin defendi → [ sin defendi]-(ago)-O → sindefendo = “la ago defendi sin
mem”
Tia sin-vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo: sinfido, sinfida,
sinfide. Se oni volas uzi verban finaĵon, oni devas reiri al la origina frazeto,
kie sin estas aparta vorto. Se sin ne rilatas al la tria persono, oni devas tiam
ŝanĝi al min, nin aŭ vin laŭ la senco:
• ŝia sindefendo → Ŝi defendas sin.
• ilia sindefendo → Ili defendas sin.
• mia sindefendo → Mi defendas min.
• nia sindefendo → Ni defendas nin.
• via sindefendo → Vi defendas vin.
En tiaj ĉi vortoj oni konservas la N-finaĵon de sin. Normale tamen N-finaĵoj
(same kiel J-finaĵoj) forfalas ene de kunmetitaj vortoj (§37.4).
§38.4.3
661
Neoficialaj afiksoj
39. Neoficialaj afiksoj
Krom la oficialaj afiksoj (§38) ekzistas ankaŭ neoficialaj. La plej multaj el
ili estas specialaj afiksoj uzataj nur en faka lingvaĵo, en scienco, en tekniko
k.s. Iuj estas nuraj proponoj, kaj estas apenaŭ uzataj entute. Sed kelkaj
aperas eĉ en ordinara lingvaĵo.
Ofte estas malfacile juĝi, ĉu temas pri vera afikso, aŭ pri restaĵo de afikso en
alia lingvo, ekz. Latino aŭ la Greka. Tia ŝajna afikso nomiĝas eksafikso. La
ĉi-postaj klarigoj tamen provas laŭeble distingi. Tio, kio ĉiam nur estas ek-
safikso, ne estas klarigita ĉi tie. Ne aperas do ekz. radikofinoj kiel “aci”,
“ici”, “itat” kaj “ent”, aŭ radikokomencoj kiel “dia”, “epi” kaj “peri”, ĉar ili
neniam estas uzataj kiel veraj afiksoj en Esperanto. Se oni interesiĝas pri tiaj
radikopartoj, oni legu libron pri Latino aŭ la Greka. Sed ja aperas kelkaj
“duonafiksoj”, kiuj normale nur estas eksafiksoj, sed kiuj iafoje aperas
prove, eksperimente aŭ fuŝite en vera afiksa uzo.
Legu ankaŭ pri ŝajnaj IN-afiksoj en §38.2.20, kaj ŝajnaj ISM-sufiksoj kaj