IST-sufiksoj en §38.2.24.
Ĉu enkonduki novajn afiksojn?
Multaj Esperantistoj pensas, ke afiksoj estas la plej bona parto de Esperanto.
Tial ili volas krei pli da afiksoj. “Ju pli multaj afiksoj, des pli bona Esper-
anto.” La boneco de la Esperanta vortfarado tamen ne troviĝas en la afiksa
sistemo, sed ĝenerale en la eblo libere krei kunmetitajn vortojn. Tion oni
faras ne nur per afiksoj, sed ankaŭ per kunmetado de ordinaraj radikoj kaj
vortetoj.
Ordinarajn radikojn oni uzas en la vortfarado laŭ ĝeneralaj principoj, kiuj
estas tiel facilaj, ke plej multaj lernolibroj eĉ ne klarigas ilin. Oni lernas tian
vortfaradon precipe el praktikaj ekzemploj.
La afiksojn oni devas tamen aparte lerni. Por ĉiu (vera) afikso oni devas ek-
scii, kiel uzi ĝin. Tial la lernolibroj ilin zorge klarigas.
La oficialaj afiksoj funkcias bonege kaj estas tre utilaj en Esperanto, ĉar ĉiuj
jam kiel komencantoj lernas ilin. Novaj afiksoj tamen ne estas troveblaj en
la lernolibroj, kaj oni apenaŭ havas okazon ekscii, kiel uzi ilin.
Novaj ordinaraj radikoj facile eniras en la lingvon, ĉar por ili ne validas
specialaj reguloj, sed novaj afiksoj malofte sukcesas hejmiĝi en Esperanto.
Se oni sentas, ke necesas nova radiko, oni do prefere enkonduku ĝin ne kiel
afikson, sed kiel ordinaran radikon, kiun ĉiuj povas facile uzi laŭ la bazaj
vortfaraj principoj.
Iuj novaj afiksoj renkontas problemojn, ĉar ili kolizias kun jam ekzistantaj
vortoj. Tiaj novaĵoj estas normale tre evitindaj.
La ĉi-antaŭaj avertoj tamen ne signifas, ke oni malpermesu ĉiajn ajn novajn
afiksojn. Se nova afikso vere estas bezonata, kaj funkcias bone, tiam ĝi ja
povas esti akceptata. Multaj neoficialaj fakaj afiksoj funkcias tute bone, kaj
oni uzu ilin libere sur iliaj apartaj uzokampoj.
§39
663
Neoficialaj afiksoj
39.1. Neoficialaj sufiksoj
39.1.1. AB°
“Fiksita instalaĵo”. Nur eksperimente uzata por diversaj instalaĵoj: trinki →
*trinkabo* = “trinkakvoĵetilo, trinkŝprucilo”, ellasi → *ellasabo* = “neces-
eja seĝo”. (AB devenas de la nekunmetita vorto lavabo = “lavpelvo fiksita al
muro”.) AB estas evitenda. Por esti komprenata oni uzu esprimojn kiel trink-
ilo, trinkfontano, necesejo, neceseja seĝo, necesseĝo k.t.p. (Kaj anstataŭ
lavabo sufiĉas ofte lavujo.)
39.1.2. AC
Ekssufikso en multaj nomoj de plantfamilioj: kompozitacoj, labiacoj,
kruciferacoj.
Vera sufikso
“Plantfamilio”. Uzata en botaniko post la tipa membro de la familio: rozo →
rozacoj = “la familio de rozosimilaj floroj”, ulmo → ulmacoj = “la familio
de ulmosimilaj arboj”. Oni uzu AC nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreg-
uloj. Komparu kun AL (§39.1.3), E (§39.1.7), ED (§39.1.8), EN (§39.1.9)
kaj OID (§39.1.24).
39.1.3. AL
Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: normala, formala,
originala, kriminala, speciala, sociala, materialo, vokalo, signalo, generalo, centralo.
Vera sufikso
1. “Plantordo”. Uzata en botaniko post la plej tipa membro de la ordo: rozo
→ rozaloj = “la ordo de rozosimilaj plantoj”, poligono → poligonaloj, ork-
ido → orkidaloj. Oni uzu AL nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj.
Komparu kun AC (§39.1.2), E (§39.1.7), ED (§39.1.8), EN (§39.1.9) kaj
OID (§39.1.24).
2. “Osto”. Evitinda anatomia sufikso: nazo → *nazalo*, femuro →
*femuralo*. Uzu OST anstataŭe: nazosto, femurosto k.t.p.
3. “Rilata, apartena”. Oni proponis uzi AL por krei el ecaj radikoj A-vortojn
kun rilata signifo: varmo → *varmala* = “rilata al varmo, temanta pri
varmo” ( varma = “kun multe da varmo”); sano → *sanala* = “rilata al
sano, apartena al sano” ( sana = “havanta sanon”). Tiu propono neniam re-
aliĝis en la lingvo. Oni esprimu tiajn signifojn per plurvortaĵoj: pri varmo,
de varmo. Eventuale oni povas uzi kunmetaĵojn kun pri, rilata aŭ simile:
privarma, varmorilata, varmotema, prisana, sanrilata.
39.1.4. ANC
Ekssufikso en multaj vortoj kun diversaj signifoj: substanco, konkordanco,
ekstravaganco, ambulanco, disonanco, kvitanco. Iuj tiaj vortoj montras
664
§39.1.4
Neoficialaj afiksoj
fizikajn grandojn en elektroscienco: impedanco, reluktanco, admitanco, per-
meanco.
Vera sufikso
“Fizika grando”. Oni provis en scienco uzi ANC kiel veran sufikson por fari
vortojn por fizikaj grandoj: ŝargo → ŝarganco, indukto → induktanco, vario
→ varianco. Preskaŭ ĉiuj tiaj vortoj estas rigardeblaj kiel nekunmetitaj.
ANC ĉiuokaze estas pure faka sufikso.
39.1.5. ARI°
Proponita matematika sufikso por nombrosistemoj: du → *duaria*
= “duuma”, dek → *dekaria* = “dekuma”. ARI ne estas praktike uzata. Oni
uzu UM (§38.2.31) en tiaj vortoj.
39.1.6. ATOR (kaj ADOR°)
Ekssufikso en multaj radikoj por aparatoj aŭ agantoj: inkubatoro, radiatoro,
generatoro, karburatoro, diktatoro, uzurpatoro.
Vera sufikso
“Aparato”. Iafoje uzata anstataŭ IL (§38.2.19), kiam temas pri komplikita
aparato aŭtomate funkcianta: pumpi → *pumpatoro* = “aŭtomata pumpilo”,
kalkuli → *kalkulatoro*, raboti → *rabotatoro*. Oni eĉ proponis la vari-
anton *ADOR*° por ne-aŭtomataj konstrumaŝinoj: *asfaltadoro*, *el-
kavigadoro*. ADOR kolizias kun la verbo adori (= “honori kiel diaĵon”).
Oni esprimu tiajn ideojn per la vortoj aparato, maŝino kaj aŭtomato, aŭ
simple per la sufikso IL, kiu montras kaj simplajn ilojn, kaj ellaboritajn maŝ-
inojn: pumpmaŝino, aŭtomata pumpilo, kalkulaparato, kalkulaŭtomato,
rabotmaŝino, asfalt(ad)maŝino, elkavigmaŝino (aŭ simple fosmaŝino).
-
39.1.7. E
1. “Plantotribo” (subdivido de plantofamilio). Uzata en botaniko post la tipa
membro de la tribo: asklepiado → asklepiadeoj = “la tribo de
asklepiadosimilaj plantoj”. Oni uzu E nur laŭ la internaciaj botanikaj
nomreguloj. Komparu kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), ED (§39.1.8), EN
(§39.1.9) kaj OID (§39.1.24).
2. “Koloro”. Proponita, sed apenaŭ uzata sufikso por fari kolorvortojn el
radikoj, kiuj ne mem montras koloron: rozo → *rozea* = “rozkolora, roze
ruĝa”, neĝo → *neĝea* = “neĝkolora, neĝe blanka”, polvo → *polvea*
= “polvokolora, polvogriza”. Oni uzu kunmetaĵojn kun la radiko KOLOR
( rozkolora, neĝkolora) aŭ precizajn kombinojn kun kolororadikoj ( rozoruĝa,
neĝblanka), aŭ plurvortaĵojn ( roze ruĝa, blanka kiel neĝo). Ofte la sufikso
EC (§38.2.8) povas esti sufiĉa: rozeca, neĝeca, polveca. Sed tiaj EC-vortoj
ne nepre montras koloran similecon.
§39.1.7
665
Neoficialaj afiksoj
39.1.8. ED
“Bestofamilio”. Uzata en zoologio post la tipa membro de la familio: cervo
→ cervedoj = “la familio de cervosimilaj bestoj”, mustelo → musteledoj.
Oni uzu ED nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. ED respondas al la
Latina sufikso “idae”. Komparu kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), E
(§39.1.7), EN (§39.1.9) kaj OID (§39.1.24).
39.1.9. EN
“Besta subfamilio”. Uzata en zoologio post la tipa membro de la subfamilio:
lutro → lutrenoj = “la subfamilio de lutrosimilaj bestoj”, mustelo →
mustelenoj. Oni uzu EN nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. EN re-
spondas al la Latina sufikso “inae”. Komparu kun AC (§39.1.2), AL
(§39.1.3), E (§39.1.7), ED (§39.1.8) kaj OID (§39.1.24).
39.1.10. ENZ°
“Substanco, kiu servas por ago”. Eksperimente uzata, precipe en kemio,
anstataŭ IL (§38.2.19), kiam ne temas pri instrumento, sed pri substanco:
solvi → solvenzo = “solvantaĵo”, stabiligi → stabiligenzo = “stabiliga sub-
stanco”, dolĉigi → dolĉigenzo = “dolĉigaĵo”. En faka lingvaĵo ENZ eble
povas esti utila, sed normale oni uzu IL, (ANT) AĴ, aŭ diversajn kunmetaĵojn
-
kaj plurvortaĵojn.
39.1.11. ESK
Ekssufikso en kelkaj radikoj kun la signifo “simila”: groteska, fluoreski,
lumineski.
Vera sufikso
“Simila sed ne vera, maniera, stila”. Iafoje uzata anstataŭ EC (§38.2.8): Jap-
ana → Japaneska = “simila al Japana stilo, ŝajne Japana”, vira → vireska
= “virosimila”, blua → blueska = “blueta, neklare blua, blusimila”. ESK
estas malofte uzata. Normale sufiĉas EC: Japaneca, vireca, blueca. Oni
ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun ŜAJN aŭ SIMIL (§38.4.1): ŝajnblua,
Japansimila k.s.
39.1.12. I
Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj. La vokalo “i” estas
senkonkurence la plej ofta radikofino en Esperanto.
Interalie multaj nomoj de sciencoj kaj okupoj finiĝas per “...io”: geografio,
biologio, agronomio, homeopatio, anatomio, kirurgio, filozofio. Por tiaj
vortoj tre ofte ekzistas paralela radiko sen “i” por la responda fakulo: ge-
ografo, biologo, agronomo, homeopato, anatomo, kirurgo, filozofo. Atentu,
ke la radiko sen “i” iafoje havas alian signifon. Ekz. telegrafio estas okupo,
sed telegrafo estas aparato, ne persono. El vortoj por sciencoj kaj okupoj oni
ankaŭ povas fari nomojn de fakulo per la sufikso IST: geografiisto, biologi-
isto, agronomiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrabla
duobla “i”, oni normale preferas sensufiksan vorton, kiam tia ekzistas.
666
§39.1.12
Neoficialaj afiksoj
I estas ankaŭ ekssufikso en multaj landonomoj: Aŭstralio, Ĝibutio, Haitio,
Sirio.
Vera sufikso
1. “Lando” (post nomo de popolo). Tre ofte uzata paralele kun la sufikso UJ
en landonomoj (§35.4):
• Francoj → Francio = Francujo
• Japanoj → Japanio = Japanujo
La landnoma sufikso I ne estas oficiala. Iam ĝi estis malrekomendata de la
Akademio de Esperanto, sed ne plu ( Aktoj de la Akademio II, p. 14). Ĝi eĉ
estas uzata (paralele kun UJ) en la Akademia Listo de Rekomendataj
Landnomoj.
2. “Lando” (post nomo de urbo, rivero, monto k.s.). Uzata en kelkaj okazoj
por eviti plursignifajn geografiajn nomojn:
• Meksiko (lando, federacia ŝtato, urbo) → Meksikio LR.15 (nur lando)
• Kebeko (provinco, urbo) → Kebekio (nur provinco)
• Senegalo (lando, rivero) → Senegalio (nur lando)
• Luksemburgo (lando kaj urbo) → Luksemburgio (nur lando)
• Brandenburgo (Germana federacia lando kaj urbo) → Brandenburgio
(nur federacia lando)
• Romo (urbo) → Romio (la Roma regno, la Roma imperio)
En multaj similaj okazoj oni tamen neniam uzas tiun ĉi metodon kaj lasas la
plursignifecon, ekz.: Malto (lando kaj insulo), Singapuro (lando kaj urbo),
Nikaragvo (lando kaj lago), Kuvajto (lando kaj urbo), Paragvajo (lando kaj
rivero), Kenjo (lando kaj monto), Sanmarino (lando kaj urbo).
La Akademio de Esperanto prave rekomendis ne uzi la sufikson I en tiaj ĉi
nomoj ( Aktoj de la Akademio III, p. 49). Nur se jam internacie ekzistas tiaj
paralelaj nomoj (kun “i” por lando – sen “i” por urbo, rivero aŭ simile), oni
ja uzu la distingon. Tiam ne temas pri Esperanta sufikso, sed pri parto de
radiko. Oni do ja uzu ekz. Alĝero (urbo), Alĝerio (lando); Tunizo (urbo),
Tunizio (lando); Namibo (dezerto), Namibio (lando), ĉar tiaj nomoj ekzistas
ankaŭ en aliaj lingvoj. Sed oni prefere ne uzu formojn kiel Meksikio,
Kebekio, Senegalio k.a., ĉar tiuj nomoj ekzistas nur en Esperanto. En unu
okazo temas pri du malsamaj landoj: Niĝero (rivero kaj lando inter Malio kaj
Ĉado), Niĝerio (lando inter Benino kaj Kameruno). En unu okazo la inter-
nacia distingo estas inversa: Brazilo (lando), Brazilio aŭ Braziljo (urbo). Se
oni uzas tiajn ĉi “i” nur laŭ la internaciaj formoj, tiaj okazoj tute ne kreas
problemojn.
Se internacie du aŭ pli da nomoj samas, oni uzu laŭ bezono esprimojn kun
urbo, rivero, monto k.s. Tio estas multe pli klara: Meksikurbo, la urbo
Meksiko, la federacia ŝtato Meksiko, la lando Meksiko, Kebekurbo, la pro-
vinco Kebeko, la rivero Senegalo, la lando Senegalo, la lando Luksemburgo,
§39.1.12
667
Neoficialaj afiksoj
Luksemburgurbo, la urbo Luksemburgo, la (federacia) lando Brandenburgo,
la urbo Brandenburgo, la Roma regno Rt.130 k.t.p.
39.1.13. IĈ°
“Virbesto, viro, masklo”. Unu el multaj proponoj de sufikso por montri viran
sekson. IĈ estas nun (en la jaro 2016) la plej populara propono de tia su-
fikso, sed ĝi tute ne estas ĝenerale uzata, kaj multaj ne konas ĝin: bovo →
*boviĉo* = “virbovo”, kato → *katiĉo* = “virkato”, kuracisto →
*kuracistiĉo* = “vira kuracisto”. IĈ parencas al la sufikso ĈJ (§38.2.6),
same kiel IN parencas al la sufikso NJ (§38.2.25). Normale oni uzas vira aŭ
prefiksecan VIR (§38.4.1).
Iuj volas uzi IĈ ankaŭ ĉe viraj radikoj, kies signifon ili do volas ŝanĝi al
sekse neŭtra: patro (neŭtra) → *patriĉo* = “patro”, knabo (neŭtra) →
*knabiĉo* = “knabo”, viro (neŭtra) → *viriĉo* = “viro”. Tiel drastaj signifo-
ŝanĝoj de oftaj kaj firme enradikiĝintaj vortoj estus vera reformo de la
lingvo, kaj tial malfacile realigebla. Por esti konsekvenca oni devus tiam
neŭtrigi ankaŭ inajn radikojn: damo (neŭtra) → *damino*, *damiĉo*; nimfo
(neŭtra) → *nimfino*, *nimfiĉo*; putino (neŭtra!) → *putinino*,
*putiniĉo*.
Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.
39.1.14. IF°
Ekssufikso en kelkaj vortoj kun IG-eca signifo: modifi, amplifi, klasifi.
Vera sufikso
“Igi io”. Proponita sed apenaŭ uzata teknika sufikso por tiaj okazoj, kiam
oni volas esprimi “igi io” kaj ne “igi ia”: *varmifi* = “igi varmo, ŝanĝi ian
energiformon en varmon” ( varmigi = “igi varma, doni la econ varmo al io”),
*acidifi* = “igi acido, ŝanĝi substancon tiel, ke ĝi fariĝas acido” ( acidigi
= “igi acida, doni acidecon al io”). Oni esprimu tiajn specialajn signifojn per
pluraj vortoj: igi varmo, ŝanĝi en acidon k.s. Rimarku, ke IG (§38.2.17) en
multaj okazoj signifas “igi io”: edzinigi, polvigi.
39.1.15. IK
Ekssufikso aŭ ŝajnsufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: for-
miko, fortika, harmoniko, heliko, klasika, kleriko, kliniko, koliko, komika, komuniki, maniko, miristiko, narkotiko, paniko, persiko, polemiko, prediki, rustika, saliko, trafiko k.a. Multaj “ik”-vortoj estas nomoj de sciencoj, fakoj,
artoj, okupoj k.s.: botaniko, dinamiko, fiziko, fonetiko, grafiko, gramatiko,
heraldiko, liriko, logiko, matematiko, mekaniko, mnemoniko, muziko, optiko, plastiko, politiko, teĥniko k.a.
Vera sufikso
“Fako, scienco, okupo”. Ofte oni povas rigardi IK kiel veran sufikson. Iafoje
ĝi aperas post nomo de persono, kiu okupiĝas pri la fako: ĝardenisto →
ĝardenistiko, gimnasto → gimnastiko, ĵurnalisto → ĵurnalistiko, lingvisto →
668
§39.1.15
Neoficialaj afiksoj
lingvistiko, stilisto → stilistiko, poeto → poetiko, retoro → retoriko. Alifoje
IK aperas post la temo de la fako: elektrono → elektroniko, metodo →
metodiko, metro → metriko, simbolo → simboliko, stokasta → stokastiko.
Estas tamen preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn.
Iuj tamen volas, ke IK estu efektiva sufikso. Iuj iafoje eĉ insistas, ke ĝi
devas esti efektiva Esperanta sufikso. Laŭ multaj IK ĉiam aperu post la temo
de la fako, ne post la isto. Ili kreas vortojn kiel: ĝardeno → ĝardeniko
= “ĝardenistiko”, ĵurnalo → ĵurnaliko = “ĵurnalistiko”, lingvo → lingviko
= “lingvistiko”, sono → soniko = “fonetiko”, sistemo → sistemiko
= “sistematiko”. Normale oni ĉi tiel uzas IK nur kiam ekzistas responda
internacia vorto kun “ik”. Se la internacia vorto finiĝas per “ologi”, oni ofte
preferas la samsignifan sufikson OLOGI (§39.1.27).
Iuj ĉi tiaj IK-vortoj povas funkcii praktike, sed sistema uzo de IK en ĉi tia
maniero kondukus al grandega konfuzo, ĉar multaj jam ekzistantaj vortoj
pro tio subite ŝajnus havi tute alian signifon ol ili vere havas, ekz.: formiko,
heliko, kleriko, kliniko, koliko, komiko, komuniko, maniko, miristiko, paniko, persiko, rustiko, saliko, trafiko, dialektiko, grafiko, liriko, logiko, muziko, plastiko kaj multaj aliaj.
Se oni insistas, ke IK nur aperu post temo, tiam la kaoso ankoraŭ pligrand-
iĝas, ĉar tiam vortoj kiel lingvistiko, ĵurnalistiko kaj ĝardenistiko ŝajnas esti
la sciencoj pri lingvistoj, ĵurnalistoj kaj ĝardenistoj. Iuj “IK-istoj” efektive
kritikas tiajn vortojn kiel nelogikajn kaj fuŝitajn, kvankam ĝuste la ekuzo de
IK kiel efektiva sufikso kreis tiun konfuzon. Tiuj vortoj estas nekunmetitaj,
kaj povas ŝajni strangaj nur al tiuj, kiuj insistas, ke IK estu sufikso.
Oni lasu ĉi tiajn internaciajn vortojn en paco. Se oni volas krei pli facilajn
alternativojn, oni faru tion en maniero, kiu ne kaŭzas konfuzon. Ofte oni
povas uzi jam ekzistantajn vortojn kiel scienco, fako, arto k.s.: lingvo-
scienco, ĝardenofako, ĝardena tekniko, scienco pri lingvosonoj, sistema
metodo k.s.
39.1.16. ILION
Ekssufikso en kelkaj vortoj por grandegaj nombroj: miliono, biliono, tril-
iono.
Vera sufikso
Sufikso por fari el nombraj vortetoj vortojn por grandegaj nombroj: duiliono
= “biliono, miliono da milionoj”, triiliono = “triliono, miliono da duilionoj”,
kvariliono = “kvadriliono, miliono da triilionoj”.
La kialo por enkonduki ILION (kaj ILIARD, §39.1.17) estis internacia kon-
fuzo pri la vortoj biliono, triliono k.t.p., kaj tial en Esperantaj vortaroj tiaj
vortoj havis neklarajn signifojn. Sed PIV donas ekde la jaro 2002 de-
finitivajn signifojn por la vortoj biliono, triliono, kvadriliono kaj kvintiliono.
Vortoj faritaj el ILION (kaj ILIARD) povas tamen senprobleme esti uzataj
paralele kun la internaciaj vortoj: triiliono = triliono, kvariliono = kvadril-
iono k.t.p. Preskaŭ nur matematikistoj uzas tiajn vortojn por nombroj pli
§39.1.16
669
Neoficialaj afiksoj
altaj ol biliono. La ĉiutaga lingvo bezonas normale nur la vortojn miliono
kaj miliardo, iafoje biliono, eventuale iam triliono.
Legu pli detale pri O-vortaj nombrovortoj en §23.2.
39.1.17. ILIARD
“Mil ...ilionoj”. Sufikso por fari el nombraj vortetoj vortojn por grandegaj
nombroj: duiliardo = “mil duilionoj, mil bilionoj”, triiliardo = “mil triil-
ionoj, mil trilionoj” k.t.p. Vidu pli detalajn klarigojn ĉe la sufikso ILION
(§39.1.16) kaj ĉe O-vortaj nombrovortoj (§23.2).
39.1.18. ISTAN°
Ekssufikso en kelkaj landonomoj (ofte la “i” mankas): Pakistano, Hindust-
ano, Dagestano, Turkestano.
Vera sufikso
“Lando”. Kelkfoje rigardebla kiel vera sufikso, se ekzistas responda
popolnomo: Afgano → Afganistano, Kirgizo → Kirgizistano, Uzbeko →
Uzbekistano. Estas pli bone rigardi tiajn landonomojn kiel nekunmetitajn.
Ĉiuokaze oni povas uzi ISTAN nur kiam ekzistas responda internacia formo
kun “(i)stan”. Plej bone estas tamen uzi UJ (§38.2.29) aŭ I (§39.1.12) en tiaj
-
nomoj (se ekzistas simpla popolnomo): Afganujo, Afganio, Kirgizujo,
Kirgizio, Uzbekujo, Uzbekio. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj
en §35.4.
39.1.19. IT
Ekssufikso en iuj vortoj por inflamoj: nefrito, oftalmito, encefalito, dermat-
ito, otito.
Vera sufikso
“Inflamo”. Uzata en medicino kiel vera sufikso post nomo de organo: orelo
→ orelito = “orelinflamo, otito”. En multaj okazoj ekzistas internacia vorto,
kiu ankaŭ povus esti rigardata kiel Esperanta kunmetaĵo kun IT: bronkito,
apendicito, laringito, meningito, ostito k.a. En nefaka lingvaĵo oni prefere
uzu la vorton inflamo aparte aŭ en kunmetaĵo: rena inflamo, reninflamo,
orela inflamo, orelinflamo k.t.p. Verŝajne tiaj vortoj estas preferindaj ankaŭ
en faka lingvaĵo.
39.1.20. IV
Ekssufikso en kelkaj vortoj por kapabloj kaj emoj: agresiva, progresiva,
konservativa, pasiva.
Vera sufikso
“Pova, kapabla”. Sufiĉe ofte uzata kiel vera sufikso: produkti → produktiva
= “tia, ke oni povas (multe) produkti”, senti → sentiva, pagi → pagiva, krei
→ kreiva. Oni atentu, ke IV ne estas ĝenerale konata. Preferindaj estas kun-
metaĵoj kun EM (§38.2.11) aŭ kun POV kaj KAPABL (§38.4.1) aŭ eĉ
670
§39.1.20
Neoficialaj afiksoj
simplaj A-vortoj: produktema, sentema, sentokapabla, pagipova, pagpova,
pagopova, kreema, krepova, produkta, senta, krea k.t.p. Ne malofte IV estas
misuzata kiel malplena A-vortiga sufikso, precipe kreiva ofte estas misuzata
anstataŭ krea sen rilato al povo aŭ kapablo.
39.1.21. IZ
Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj metodoj kaj agoj: judaizi, faradizi,
kaŭterizi, legalizi, centralizi, kateĥizi, klimatizi, analizi, mobilizi, organizi, sterilizi.
Vera sufikso
1. “Kovri, provizi”. Uzata precipe en teknika lingvaĵo: ŝtono → ŝtonizi
= “kovri per ŝtonoj (ekz. vojon)”, kupro → kuprizi = “kovri per tavolo de
kupro”, gluo → gluizi = “provizi per tavolo de gluo”, elektro → elektrizi
= “provizi/funkciigi per elektro”. En multaj okazoj la simpla sensufiksa
verbo jam havas tian ĉi signifon, ekz. kupri = kuprizi. Se la simpla verbo
havas alian signifon, oni ofte povas uzi la sufikson UM (§38.2.31), ekz. glu-
umi ( glui = “fiksi per gluo”). Iafoje IG (§38.2.17) estas taŭga: hipnoto
= “speco de dormosimila mensostato” → hipnotizi aŭ pli bone hipnotigi
= “meti en hipnoton”. La formon hipnotizi oni pli ĝuste rigardu kiel nekun-
metitan. En teknika lingvaĵo IZ eble povas esti utila, sed ordinare oni ĝin
evitu.
2. “Uzi metodon” (post nomo). Kelkfoje uzata por metodo elpensita de fama
persono: Pasteŭro → pasteŭrizi = “parte sterilizi trinkaĵon per metodo
inventita de Pasteŭro”, Makadamo → makadamizi. Simpla sensufiksa verbo
estas pli bona: pasteŭri, makadami. Plej multaj tiaj IZ-vortoj ankaŭ povas
esti rigardataj kiel nekunmetitaj.
39.1.22. NOMIAL
Matematika sufikso por esprimoj kun certa nombro de termoj ligitaj per plus
aŭ minus: dunomialo = “duterma esprimo, dutermo, binomo”, trinomialo
= “triterma esprimo, tritermo”, plurnomialo = “plurterma esprimo, plur-
termo”. Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun la vorto termo: dutermo, plur-
termo.
39.1.23. OFON°
“Lingvano”. Tute superflua kaj evitenda sufikso iafoje uzata por fari vorton
por lingvano aŭ lingvaneco: Esperanto → *Esperantofono* = “Esperantisto,
Esperantolingvano”, → *Esperantofona* = “Esperantlingva”. Oni uzu kun-
metaĵojn kun lingvano, lingva, parolanto k.s. Por “parolanto de Esperanto”
la ĝusta vorto estas simple Esperantisto, kiu ĉiam signifas precize “persono,
kiu scias kaj uzas Esperanton”.
§39.1.23
671
Neoficialaj afiksoj
39.1.24. OID (kaj OJD°)
Ekssufikso en diversaj vortoj, ofte kun la signifo “similaĵo” aŭ “simila”:
asteroido, sigmoido, celuloido, skizoida.
Vera sufikso
1. “Similformaĵo, similaĵo”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: rimo → rimoido
= “preskaŭrimo”, sufikso → sufiksoido = “ordinara radiko, kiu tamen estas
rigardata kiel sufikso”. En matematiko pluraj vortoj por surfacoj kaj kurboj
estas OID-vortoj: elipso → elipsoido = “surfaco kun tia formo, ke ebena
sekco de ĝi estas elipso”, ciklo → cikloido = “kurbo farita de punkto sur la
cirkonferenco de cirklo, kiu ciklas (ruliĝas) sur rekto”. Plej multaj tiaj ĉi
OID-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.
2. “Subfamilio” (post plantonomo), “grupo, genro k.s. de similaj bestoj”
(post bestonomo). Uzata post tipa membro de la subfamilio aŭ grupo:
asfodelo → asfodeloidoj = “la subfamilio de asfodelosimilaj plantoj”,
asterio → asterioidoj = “klaso de asterisimilaj bestoj”. Oni uzu OID por
subfamilio nur laŭ la internaciaj botanikaj kaj zoologiaj nomreguloj. Komp-
aru kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), E (§39.1.7), ED (§39.1.8) kaj EN
(§39.1.9).
Oni proponis la formon OJD° anstataŭ OID (kaj kiel ekssufikson, kaj kiel
veran sufikson) pro tio, ke OID-vortoj povus simili al vortoj kun la oficiala
sufikso ID (§38.2.16), sed OJD estas nur maloftege uzata.
39.1.25. OL
Muzika sufikso uzata ĉe nombraj vortetoj por fari vortojn por diversaj ritmaj
subdividoj: du → duolo = “du tonoj/batoj en la tempo de tri samspecaj”, tri
→ triolo = “tri tonoj/batoj en la tempo de du samspecaj”, kvar → kvarolo
= “kvar tonoj/batoj en la tempo de tri aŭ ses samspecaj”. Oni povus rigardi
kelkajn tiajn OL-vortojn kiel nekunmetitajn, sed teorie la OL-vortoj estas
senlime multaj, kaj iujn el ili oni neeviteble devas rigardi kiel Esperantajn
kunmetaĵojn: sesolo, sepolo, naŭolo, dekolo, dekunuolo k.t.p. Komparu kun
T (§39.1.31) kaj TET (§39.1.32).
39.1.26. OLOG
Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj fakuloj kaj specialistoj: psikologo,
antropologo, sociologo, ornitologo. Preskaŭ ĉiam ekzistas paralela radiko
finiĝanta per “ologi” por la fako (vidu OLOGI, §39.1.27). Anstataŭ la
“olog”-vortoj oni povas uzi la respondan “ologi”-vorton plus la sufikson IST
(§38.2.24): psikologiisto, antropologiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj,
kaj pro la malagrablaj duoblaj “i”, oni normale preferas la “olog”-vortojn.
Vera sufikso
“Fakulo, specialisto”. Iafoje uzata kiel vera sufikso por diversaj fakuloj:
kancero → kancerologo = “kancerspecialisto, onkologo”, birdo →
birdologo = “birdospecialisto, ornitologo”, Esperanto → Esperantologo
672
§39.1.26
Neoficialaj afiksoj
= “persono, kiu science studas Esperanton”. Oni uzas OLOG preskaŭ nur
kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finiĝas per “olog”, alie oni pre-
feras IST (§38.2.24) aŭ apartan radikon. Vidu ankaŭ IK (§39.1.15).
39.1.27. OLOGI
Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj sciencoj, fakoj k.s.: psikologio,
antropologio, sociologio, ornitologio, topologio. Preskaŭ ĉiam ekzistas
paralela radiko finiĝanta per “olog” por la fakulo (vidu OLOG, §39.1.26).
Vera sufikso
“Fako, scienco” k.s. Uzata paralele al OLOG por diversaj fakoj kaj sciencoj:
kancero → kancerologio = “kancerstudado, onkologio”, birdo → birdologio
= “birdostudado, ornitologio”, Esperanto → Esperantologio = “scienca
esplorado de Esperanto”. Oni uzas OLOGI preskaŭ nur kiam ekzistas re-
sponda internacia vorto, kiu finiĝas per “ologi”. Se la internacia vorto fin-
iĝas per “ik”, oni preferas la samsignifan sufikson IK (§39.1.15).
39.1.28. OMETR°
Ekssufikso en vortoj por diversaj mezuriloj (iafoje la unua vokalo estas alia
ol “o”): barometro, mikrometro, fotometro, altimetro, ampermetro.
Vera sufikso
“Mezurilo”. Kelkfoje uzata kiel vera sufikso: alto → *altometro*, pluvo →
*pluvometro*, butero → *buterometro*. Oni uzu anstataŭe kunmetaĵojn kun
mezurilo pro la risko de konfuzo kun la vorto metro (mezurunuo de longo):
altomezurilo, altecmezurilo, pluvomezurilo, buteromezurilo.
39.1.29. OTEK°
Ekssufikso en vortoj por diversaj kolektoj aŭ kolektejoj: biblioteko, dis-
koteko, pinakoteko, apoteko, gliptoteko. Notu bone, ke tiuj vortoj estas ne-
kunmetitaj. Ekz. biblioteko neniel rilatas al la Biblio. Historie ĝi signifas
“librokolektejo”, de la Greka vorto “biblion”, kiu signifas “libro”.
Vera sufikso
“Kolekto, kolektejo, kolektujo”. Okaze uzata kiel vera sufikso: libro →
*libroteko* = “librokolekto, librokolektejo, librokolektujo”, filmo →
*filmoteko*. Oni uzu kunmetaĵojn kun kolekto, kolektejo, kolektujo, kiuj
estas multe pli klaraj: librokolekto, filmokolekto k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri la
risko de konfuzo kun la vorto teko (“subbrake portebla kolektujo de paperoj
kaj libroj”).
39.1.30. OZ
Ekssufikso en multaj medicinaj kaj botanikaj nomoj de malsanoj: sklerozo,
mikozo, koniozo, iktiozo, leŭkozo, bakteriozo. Ŝajnsufikso en multaj vortoj,
kie la origina signifo estis “plena, hava, riĉa” aŭ simile: furioza, grandioza,
celulozo, mukozo.
§39.1.30
673
Neoficialaj afiksoj
Vera sufikso
1. “Malsano, difekto, perturbo”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: viruso →
virusozo = “virusmalsano”, fungo → fungozo = “parazita malsano kaŭzita de
fungoj, mikozo”. Normale oni uzas internaciajn nekunmetitajn radikojn, sed
ofte la internacia vorto ankaŭ povas esti rigardata kiel Esperanta kunmetaĵo:
nervoza, psikozo, acidozo, tuberkulozo. Kiam ne ekzistas responda inter-
nacia vorto, estas preferinde uzi kunmetaĵojn kun “malsano”: virusmalsano,
fungomalsano k.t.p.
2. “Plena, hava, riĉa”. Iafoje uzata kiel vera sufikso: sablo → *sabloza*
= “riĉa je sablo”, poro → *poroza*, suko → *sukoza*, suno → *sunoza*.
Oni uzu kunmetaĵojn kun HAV, PLEN kaj RIĈ (§38.4.1) aŭ simplajn A-
vortojn sen sufikso: sabloriĉa, sabla, porhava, pora, sukoplena, suka, suna.
39.1.31. T
“Muzika intervalo”. Uzata ĉe nombraj vortetoj por fari nomojn de muzikaj
intervaloj: du → duto = “sekundo”, tri → trito = “tercio”, kvar → kvarto,
kvin → kvinto, ses → sesto = “seksto”, sep → septo = “septimo”, ok → okto
= “oktavo”, naŭ → naŭto = “naŭno” k.t.p. Per T oni povas krei nomojn por
ĉiaj ajn ekstremaj intervaloj, kiuj apenaŭ havas aliajn nomojn: dekto, de-
kunuto, dekduto, dektrito k.t.p. Komparu kun OL (§39.1.25) kaj TET
(§39.1.32).
39.1.32. TET
“Muzikaĵo por grupo kun certa nombro de muzikistoj”. Proponita por uzo ĉe
nombraj vortetoj: du → duteto = “muzikaĵo por duopo”, tri → triteto, kvar
→ kvarteto, kvin → kvinteto k.t.p. Jam ekzistas la nekunmetitaj (internaciaj)
vortoj dueto (2), terceto (3), kvarteto (4), kvinteto (5), seksteto (6), sept-
eto (7) kaj okteto (8), el kiuj kelkaj estas samformaj kun la responda vorto
farita per la sufikso TET. Kaj la nekunmetitaj vortoj, kaj tiuj formitaj per
TET, estas iafoje uzataj ankaŭ por grupo el tiom da muzikistoj. Estas prefer-
inde uzi la sufiksojn OP (§38.2.28) kaj AĴ (§38.2.3): duopo, triopo, kvaropo
k.t.p. por grupoj; duopaĵo, triopaĵo, kvaropaĵo k.t.p. por muzikaĵoj. Komp-
aru kun OL (§39.1.25) kaj T (§39.1.31).
39.1.33. UK°
“Kastrita virbesto”. Proponita sed malmulte uzata sufikso: bovo →
*bovuko* = “kastrita bovo”, virkato → *virkatuko*. Eventuale oni povus uzi
UK ankaŭ por “bestino kies generpovo estas (intence) forigita”: ĉevalino →
*ĉevalinuko*. Normale oni uzas la prefikson EKS (§38.3.5): eksvirkato, ek-
skoko, eksĉevalino.
39.2. Neoficialaj prefiksoj
39.2.1. AFRO°
Prefiksa mallongigo de Afriko apenaŭ uzata praktike: *afromodo* = “modo
inspirita de Afriko”, *Afro-Azia* = “Afrika kaj Azia”, *Afroamerikano*
674
§39.2.1
Neoficialaj afiksoj
= “Amerikano de Afrika deveno”, *afropavo* = “speco de pavo”. Komparu
kun EŬRO (§39.2.9).
39.2.2. ANTI
Eksprefikso en multaj vortoj kun ia kontraŭeca signifo: antibiotiko, antidoto,
antipatio, antisemito, antipodo. En iuj vortoj temas pri la signifo “antaŭ”:
anticipi, Antilebanono, antifono.
Vera prefikso
“Kontraŭa, malamika, opozicia”. Iafoje uzata kiel vera prefikso, precipe
kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per “anti”: faŝisto
→ antifaŝisto = “malamiko de faŝismo”, Kristo → Antikristo = “iam aper-
onta kontraŭulo de Kristo”, tezo → antitezo = “kontraŭtezo, malo”, materio
→ antimaterio = “materio el inverse ŝargitaj partikloj”, tusi → antitusa
= “kontraŭtusa”. Vortoj kiel antitusa ŝajnas esti frazetvortoj kun kaŝita uzo
de ANTI kiel rolvorteto: *anti tuso* = “kontraŭ tuso” → [ anti tuso]-A →
*antitusa* (komparu kun simila uzo de PRE, §39.2.19). Plej ofte estas pre-
ferinde uzi la rolvorteton kontraŭ (§12.3.4.8) prefiksece: kontraŭfaŝisto,
kontraŭtezo, kontraŭtusa k.t.p. Multaj tiaj ĉi ANTI-vortoj ankaŭ povas esti
rigardataj kiel propraj radikoj.
39.2.3. ARĤI/ARKI
Ĉiuj vortoj kun ARĤI ekzistas ankaŭ en varianto kun ARKI (legu pli pri
alternativoj al Ĥ-vortoj en §2.1).
Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj origine enhavis la signifon “la unua, la
ĉefa, la supera, la plej grava”: arĥipelago, arĥitekto, arĥitravo.
Vera prefikso
Iafoje uzata kiel vera prefikso anstataŭ ĈEF (§38.3.2): episkopo → arĥi-
episkopo = “ĉefepiskopo”, anĝelo → arĥianĝelo = “ĉefanĝelo”, diakono →
arĥidiakono = “ĉefdiakono”, fripono → arĥifripono Rz.84 = “ĉeffripono”.
Normale oni uzas ARĤI nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu
komenciĝas per “arĥi”, alie oni ĉiam uzas la prefikson ĈEF. Tamen
Zamenhof uzis arĥifripono, kiu estas pure Esperanta. Komparu kun PROTO
(§39.2.20).
39.2.4. AŬDIO°
“Tekniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono”. Proponita
teknika prefikso: tekniko → aŭdiotekniko, disko → aŭdiodisko.
Estas pli bone uzi la radikon AŬDI°, per kiu oni povas fari vortojn kiel
aŭdio, aŭdia, aŭdi(o)tekniko, aŭdi(o)disko, aŭdi(o)registrilo. La ligfinaĵo O
-
-
-
estas ĉiam superflua, se temas pri la radiko AŬDI. Se temas pri la prefikso
AŬDIO, la “o” estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En
nefaka lingvaĵo oni ofte povas uzi SON, sed SON ne vere esprimas la speci-
alan signifon de AŬDI°: sontekniko, sondisko, sonregistrilo. Komparu kun
VIDEO° (§39.2.29).
§39.2.4
675
Neoficialaj afiksoj
39.2.5. AŬTO°
Eksprefikso en multaj radikoj kun la signifo “(per si) mem, propra”: aŭto-
didakto, aŭtogiro, aŭtografo, aŭtoklavo, aŭtomato, aŭtobiografio, aŭto-
mobilo.
Vera prefikso
“Aŭtomata”. Aperas iafoje (tre malofte) kiel vera prefikso: piloto → *aŭto-
piloto* = “pilotaŭtomato en aviadilo”, respondilo → *aŭtorespondilo*
= “aŭtomata respondilo de telefono”. AŬTO estas evitenda pro la risko de
konfuzo kun la vorto aŭto (mallongigo de aŭtomobilo). Nepre uzu aŭtomata
aŭ aŭtomato.
39.2.6. BIO
Eksprefikso kun la signifo “vivo” aŭ “vivanta estaĵo”: biografio, biologo,
biopsio, biotopo.
Vera prefikso
Iafoje rigardebla kiel vera prefikso en kelkaj modernaj vortoj: kemio →
biokemio = “kemio de vivantaj estaĵoj”, fiziko → biofiziko = “biologia
fiziko”, industrio → bioindustrio = “industria bestobredado”, maso →
biomaso = “maso de vivantaj estaĵoj (en unu loko)”, diverseco → biodivers-
eco = “diverseco de vivantaj estaĵoj”. La preciza signifo de BIO estas iafoje
malklara. Normale temas pri “vivanta estaĵo”, sed iafoje eble pri “vivo”,
“viva proceso” aŭ eĉ “biologio”. Plej multaj BIO-vortoj ankaŭ povas esti
rigardataj kiel propraj radikoj.
39.2.7. DES
“Senigado”. Proponita sed malmulte uzata prefikso: infekti → *desinfekti*
= “malinfekti, seninfektigi”, odoro → *desodori* = “senodorigi”, herbo →
*desherbi* = “senherbigi”. Oni uzu la prefikson MAL (§38.3.7) aŭ kun-
metaĵon kun sen (§12.3.6.12) kaj IG (§38.2.17). Relative ofta estas nur la
formo desinfekti, kiu povas esti akceptebla, se oni rigardas DESINFEKT kiel
propran radikon.
39.2.8. EKO
Prefiksa mallongigo de “ekologia” aŭ “laŭekologia” uzata en kelkaj
modernaj vortoj: sistemo → ekosistemo = “ekologia sistemo”, turismo → ek-
oturismo = “turismo, kiu ne minacas la naturmedion”, katastrofo → ek-
okatastrofo = “katastrofo en naturmedio”.
39.2.9. EŬRO°
Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj estas (ekster-Esperantaj) kuniĝoj de la
vorto Eŭropo kaj iu alia vorto. La “o” normale malaperas antaŭ vokalo:
Eŭrovizio = “Eŭropa televizio”, Eŭroporto (haveno en Roterdamo), Eŭrazio
= “Eŭropo kaj Azio”.
676
§39.2.9
Neoficialaj afiksoj
Vera prefikso
Mallongigo de “Eŭropo” (aŭ “Eŭropa Unio”) iafoje uzata kiel vera prefikso:
*Eŭrotunelo* (tunelo inter Francujo kaj Britujo), *Eŭrokomunismo*
= “okcident-Eŭropa varianto de komunismo”. Se temas pri vera Esperanta
prefikso, la “o” ĉiam restas, kaj la posta radiko estas ĉiam kompleta Esper-
anta radiko. Komparu kun AFRO (§39.2.1).
Nun eŭro (kiel memstara vorto) estas nomo de monunuo. Por eviti konfuzon
oni do ne plu uzu la prefikson EŬRO kun la signifo “Eŭropo”. Oni uzu nur
la plenan radikon EŬROP en Esperantaj kunmetaĵoj.
39.2.10. HIPER
Eksprefikso en iuj vortoj, kiuj origine iel enhavis la signifon “super”, “tro”
aŭ “trans”: hiperbolo, hipermetropa, hipertrofio, Hiperboreo.
Vera prefikso
Iafoje uzata kiel vera prefikso en sciencaj vortoj kun ia signifo rilata al
“super”, “tro” aŭ “trans”: acideco → hiperacideco = “tromulteco de acido
en stomako”, teksto → hiperteksto = “teksto, kies partoj estas legeblaj en ia
ajn ordo pere de krucreferencoj”, novao → hipernovao = “ekstreme granda
supernovao”. Ofte estas preferinde uzi super aŭ tro prefiksece (ekz. super-
acideco, troacideco), sed en iaj vortoj kun speciala (faka) signifo HIPER
povas esti utila, ekz. hiperteksto kaj hipernovao.
39.2.11. INFRA
“Sub”. Prefikso en iaj teknikaj vortoj, por kiuj ekzistas responda internacia
vorto, kiu komenciĝas per “infra”: sono → infrasono = “sono tiel mal-
altfrekvenca, ke ĝi estas neaŭdebla”, strukturo → infrastrukturo = “subtena
strukturo de organizo aŭ socio”, ruĝa → infraruĝa = “transruĝa”. Normale
oni uzu sub: subsono, substrukturo. Anstataŭ infraruĝa oni diru transruĝa.
Sed INFRA povus esti utila en faka lingvaĵo. Komparu kun ULTRA
(§39.2.28).
39.2.12. KO
Eksprefikso en multaj vortoj kun ia signifo “kun”: koalicii, koeficiento, koh-
eri, koincidi, kooperativo, korelativa.
Vera prefikso
Uzata en matematiko kiel vera prefikso kun diversaj specialaj signifoj iel ri-
lataj al “komplemento” aŭ “kun”: sinuso → kosinuso = “sinuso de la
komplementa angulo”, sekanto → kosekanto = “la inverso de la sinuso”, aro
→ koaro = “speciala aro el elementoj de grupo”. Iuj tiaj KO-vortoj ankaŭ
povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed ekz. koaro sendube estas
Esperanta kunmetaĵo.
§39.2.12
677
Neoficialaj afiksoj
39.2.13. KVER
“Transversa”. Iafoje uzata teknika prefikso: profilo → kverprofilo = “trans-
versa profilo”, sekco → kversekco, fluto → kverfluto. Normale oni uzas
transversa.
39.2.14. MAKRO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “grandega” k.s.: makrocefalo,
makrobiotiko.
Vera prefikso
“Grandskala, grandega”. Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: ekonomio
→ makroekonomio = “grandskala tutsocia ekonomio”, molekulo →
makromolekulo = “molekulo kun alta molekulpezo”, kosmo → makrokosmo
= “universo”. Plej multaj MAKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel
propraj radikoj. Komparu kun MIKRO (§39.2.16).
39.2.15. META
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun signifoj kiel “trans, super, inter, malantaŭ,
post” k.s.: metamorfozo, metaforo, metabolo, metakarpo, metamero.
Vera prefikso
Uzata kiel vera prefikso en vortoj por sciencaj, artaj kaj similaj agadoj kaj
kreaĵoj, kiuj iel temas pri si mem, pri la propra scienco, arto k.t.p.: filozofio
→ metafilozofio = “filozofia teorio pri filozofia pensado”, sciado →
metasciado = “sciado de la propraj scioj kaj pensoj”, poezio → metapoezio
= “poezio, kiu temas pri poezio kaj kreado de poezio”, lingvo → metalingvo
= “lingvo uzata por paroli pri lingvaj fenomenoj”. (Rimarku, ke la nekun-
metita vorto metafiziko ne estas tia ĉi META-vorto. Ĝi ne estas “fiziko pri
fiziko”, sed filozofio pri la plej bazaj kaŭzoj kaj principoj de ĉio.)
39.2.16. MIKRO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “malgrandega”: mikrocefalo,
mikroskopo, mikrobo.
Vera prefikso
1. “Malgrandskala, malgrandega”. Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso:
filmo → mikrofilmo = “filmo kun ekstreme malgrandaj fotoj”, organismo →
mikroorganismo = “ekstreme malgranda organismo”, ondo → mikroondo
= “tre mallonga elektra ondo”, forno → mikroforno = “forno uzanta mikro-
ondojn”. Plej multaj MIKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj
radikoj.
2. “Milion-ono”. Uzata nur antaŭ mezurunuoj (§39.3).
Komparu kun MAKRO (§39.2.14).
678
§39.2.16
Neoficialaj afiksoj
39.2.17. MINI
“Tre malgranda/mallonga/malalta” k.s. Iafoje uzata prefikso por montri tre
malgrandan specon: jupo → minijupo = “tre mallonga jupo”, krozo →
minikrozo = “mallongigita krozo”, golfo → minigolfo = “malgrandskala
varianto de la ludo golfo”, novelo → mininovelo = “tre mallonga novelo”.
Principe la sufikso ET (§38.2.15) same bone taŭgas ( jupeto, krozeto, golf-
eto), sed verŝajne multaj MINI-vortoj estas neeviteblaj, kiam ekzistas re-
sponda internacia vorto, kiu komenciĝas per “mini”.
39.2.18. MONO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “unu, unuopa”: monolito,
monologo, monoteismo, monofonio°, monomo.
Vera prefikso
“Unu”. Iafoje uzata kiel vera prefikso: relo → *monorelo* = “unurela
fervojo”, silabo → *monosilaba* = “unusilaba”. Atentu pri la risko de kon-
fuzo kun la vorto mono (pagilo). Oni uzu kunmetaĵojn kun unu: unurelo,
unurela fervojo, unusilaba.
Iafoje oni renkontas la memstaran vorton *mono*° kiel mallongigon de
monofonio°. Ĝi estas evitenda pro la kolizio kun la ordinara vorto mono
(pagilo). La responda mallongigo stereo° por stereofonio estas tamen uzebla
(sed oni atentu pri la akcento: steréo). Se entute mallongigi monofonio, oni
uzu la formon monoo°.
39.2.19. PRE
Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo “antaŭ”: prefaco, prefikso, pre-
lego, premiso, prepozicio = “rolvorteto”.
Vera prefikso
“Antaŭ, senpere antaŭ”. Iafoje uzata eksperimente anstataŭ antaŭ en tempa
signifo: amplifi → *preamplifilo* = “antaŭamplifilo”, scienco → *pre-
scienca* = “de la tempo antaŭ la apero de scienco”, latina → *prelatina*
= “de la tempo antaŭ Latino”, kancero → *prekancera* = “antaŭkancera,
montranta aperontan kanceron”. Ŝajnas, ke iuj tiaj vortoj vere estas fraz-
etvortoj kun kaŝita uzo de PRE kiel rolvorteto: *pre la scienco* = “antaŭ la
scienco” → [ pre scienco]-A → *prescienca*, *pre Latino* = “antaŭ Latino”
→ [ pre Latino]-A → *prelatina* (komparu kun simila uzo de ANTI,
§39.2.2). PRE estas evitenda, ĉu kiel prefikso, ĉu kiel (kaŝita) rolvorteto.
Oni uzu antaŭ. Komparu kun la oficiala prefikso PRA (§38.3.9).
§39.2.19
679
Neoficialaj afiksoj
39.2.20. PROTO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “ĉefa, plej unua, primitiva, ori-
gina”: protozoo, protoplasmo, protono.
Vera prefikso
“Ĉefa, plej unua, primitiva, origina”. Iafoje uzata kiel vera prefikso: tipo →
prototipo = “unua tipo, unua ekzemplero”, infektiĝo → protoinfektiĝo
= “unuafoja infektiĝo”, kanajlo → protokanajlo Rz.84 = “kanajlo modela/ori-
gina”. Plej multaj PROTO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj
radikoj, sed en la Zamenhofa protokanajlo PROTO sendube estas vera pre-
fikso. Komparu kun ARĤI (§39.2.3).
39.2.21. PSEŬDO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “malvera, neaŭtentika”:
pseŭdonimo, pseŭdopodo.
Vera prefikso
“Malvera, neaŭtentika, kaŝita”. Sufiĉe ofte uzata kiel vera prefikso: sufikso
→ pseŭdosufikso LR.34, scienca → pseŭdo-scienca FK.263, laboro → pseŭdo-
laboro M.138, nomo → pseŭdonomo = “pseŭdonimo, plumnomo”, argumento
→ pseŭdoargumento. Zamenhof ofte uzis PSEŬDO kiel veran prefikson,
sed estas tamen pli bone uzi KAŜ, ŜAJN aŭ kvazaŭ, ĉar tio estas multe pli
klara: kaŝnomo, ŝajnsufikso, kvazaŭscienco, ŝajnlaboro, ŝajnargumento,
malvera argumento.
Iafoje oni vidas la A-vorton *pseŭda*. A-vorta formo de PSEŬDO estu
tamen pseŭdoa. La “o” estas parto de la radiko, kaj ne povas malaperi. Kaj
*pseŭda* kaj pseŭdoa estas superfluaj. Uzu neaŭtentika, malvera, kaŝita,
ŝajna aŭ iluzia.
39.2.22. RETRO
“En la kontraŭa direkto, en la malkutima direkto”. Sufiĉe ofte uzata kiel pli
preciza alternativo al la prefikso RE (§38.3.10), kiu havas ankaŭ aliajn sig-
nifojn: iri → retroiri = “iri dorsdirekte”, fleksi → retrofleksi = “fleksi en
kontraŭa direkto”, aktiva → retroaktiva = “aktiva aŭ valida por jam pasinta
tempo”.
Iafoje oni provis uzi RETRO kiel memstaran vorteton kun la signifo “reen”:
Iru retro, Satano! Oni uzu prefere reen.
39.2.23. SAN
Eksprefikso en multaj loknomoj kun la signifo “sankta”: Sanfrancisko, San-
remo, Sanjoseo, Sanmarino.
Vera prefikso
“Sankta”. Iafoje uzata kiel vera prefikso en Esperantigitaj loknomoj: Santo
Domingo → *Sandomingo*; Saint Pierre → *Sanpiero*°; Saint Helena →
680
§39.2.23
Neoficialaj afiksoj
*Sanheleno*°. Tiaj formoj estas evitindaj miksaĵoj. Oni aŭ traduku per la
plena Esperanta radiko SANKT, aŭ oni rekte Esperantigu la efektivan naci-
lingvan formon: Sankta Domingo aŭ Santodomingo; Sankta Petro, Sankt-
Petro aŭ Sentpiero°; Sankta Heleno aŭ Sentheleno. La Portugalan formon
“São” oni ordinare Esperantigas kiel “San”: São Paulo → Sanpaŭlo (“San”
tie ne estas Esperanta prefikso, sed parto de la radiko). Kompreneble oni
ankaŭ povas uzi la nacilingvan formon de tiaj ĉi nomoj senŝanĝe.
39.2.24. SEMI (kaj HEMI)
“Duona”. SEMI estas sufiĉe ofte uzata anstataŭ DUON, kiam ekzistas re-
sponda internacia vorto, kiu komenciĝas per “semi”: nomado → *seminom-
ado*, vokalo → *semivokalo*, cirklo → *semicirklo*. SEMI estas super-
flua. Oni uzu kunmetaĵojn kun DUON.
Same superflue estus uzi HEMI kiel veran Esperantan prefikson. HEMI
estas tamen eksprefikso kun la signifo “duona” en kelkaj vortoj:
hemianopsio, hemikranio, hemiplegio, hemisfero.
39.2.25. STIF°
Apenaŭ uzata prefikso proponita por uzo anstataŭ prefikseca DUON aŭ pre-
fikseca VIC en iaj parencvortoj (§38.4.1).
39.2.26. TELE
Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo “longdistanca”: telefono,
telegrafo, telekinezo, teleskopo, televizio.
Vera prefikso
“Longdistance (per ia tekniko), per longdistanca komunikilo”. Tre ofte uzata
kiel vera prefikso: vidi → televidi = “vidi per televizio”, komuniki →
telekomuniki = “komuniki longdistance per ia tekniko”, objektivo →
teleobjektivo = “fotografa objektivo por longa distanco”, regilo → teleregilo
= “ilo por regi aparaton de distanco”, tajpilo → teletajpilo = “telegrafia tajp-
ilo”, kopii → telekopii, aĉeti → teleaĉeti, lerni → telelerni. TELE estas tre
bezonata en la moderna mondo. Oni senhezite uzu ĝin.
39.2.27. TERMO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “varmo” (la fina O iafoje
mankas): termostato, termoso, termometro, termika, termogena.
Vera prefikso
“Varmo”. Iafoje uzata kiel vera prefikso, kiam ekzistas responda internacia
vorto, kiu komenciĝas per “termo”: botelo → *termobotelo* = “termoso”,
fonto → *termofonto* = “fonto de varma mineralakvo”, banejo →
*termobanejo* = “banejo, kie oni kuracas per varma mineralakvo”. Atentu
pri la risko de konfuzo kun la matematika vorto termo. Oni uzu kunmetaĵojn
kun VARM: varmbotelo, (kuraca) varmbanejo, varmfonto.
§39.2.27
681
Neoficialaj afiksoj
39.2.28. ULTRA
“Ekstrema, eksternormala”. Teknika prefikso uzata, kiam ekzistas responda
internacia vorto, kiu komenciĝas per “ultra”: sono → ultrasono = “sono tiel
altfrekvenca, ke ĝi estas neaŭdebla”, viol(kolor)a → ultraviol(kolor) a
-
-
= “havanta nevideblan koloron kun ondolongo trans violkoloro”, centrifug-
ilo → ultracentrifugilo = “ekstreme efika centrifugilo”, konservativa →
ultrakonservativa. Normale oni uzu trans aŭ ekstrema: transviol(kolor) o,
-
transsono, ekstrema centrifugilo, ekstreme konservema. Komparu kun
INFRA (§39.2.11).
39.2.29. VIDEO°
“Tekniko de elektronika registrado, konservado, prilaborado kaj reprodukt-
ado de moviĝantaj bildoj”. Teknika prefikso: tekniko → videotekniko, disko
→ videodisko, filmo → videofilmo.
Estas pli bone uzi la radikon VIDE, per kiu oni povas fari ekz.: video, videa,
videilo, vide(o)tekniko, vide(o)disko, vide(o)filmo, vide(o)registrilo,
-
-
-
-
vide(o)kamerao = “kamerao, kiu registras moviĝantajn bildojn elektronike”.
-
La ligfinaĵo O estas ĉiam superflua, se temas pri la radiko VIDE. Se temas
pri la prefikso VIDEO, la “o” estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas
forfali. En nefaka lingvaĵo oni povas ofte uzi VID anstataŭe, sed VID ne
vere esprimas la specialan signifon de VIDE: vidbendo, viddisko, sed ekz.
*vidkamerao* estas sensenca kaj senutila, ĉar ĉiuj specoj de kameraoj estas
“vidaj”. Komparu kun AŬDIO° (§39.2.4).
39.3. Internaciaj afiksoj
Prefiksoj de mezurunuoj
Ekzistas internacia sistemo de prefiksoj por mezurunuoj. Ĝi estas parto de la
SI-sistemo, “Sistemo Internacia de Unuoj”, prizorgata de “Bureau
International des Poids et Mesures” (“Internacia Buroo de Pezoj kaj Mez-
uroj”). Tiuj prefiksoj havas diversajn pligrandigajn kaj malpligrandigajn sig-
nifojn. Oni uzu ilin nepre nur antaŭ mezurunuoj kiel metro, gramo, ĵulo,
sekundo, litro, ampero, volto, bito k.s.
Jen la Esperantaj formoj de tiuj internaciaj prefiksoj:
Prefikso
Valoro
Simbolo
Ekzemplo
JOTA
kvadriliono
1024
Y
jotateslo, YT, kvadriliono da
tesloj
ZETA
mil trilionoj
1021
Z
zetavebero, ZWb, mil tril-
ionoj da veberoj
EKSA
triliono
1018
E
eksaĵulo, EJ, triliono da ĵuloj
PETA
mil bilionoj
1015
P
petavolto, PV, mil bilionoj da
voltoj
TERA
biliono
1012
T
teraĵulo, TJ, biliono da ĵuloj
682
§39.3
Neoficialaj afiksoj
Prefikso
Valoro
Simbolo
Ekzemplo
GIGA
miliardo
109
G
gigavato, GW, miliardo da
vatoj
MEGA
miliono
106
M
megaherco, MHz, miliono da
hercoj
KILO
mil
103
k
kilometro, km, mil metroj
HEKTO cent
102
h
hektogramo, hg, cent gramoj
DEKA
dek
101
da
dekalumeno, dalm, dek
lumenoj
DECI
dekono
10-1
d
decimetro, dm, dekona metro
CENTI
centono
10-2
c
centimetro, cm, centona
metro
MILI
milono
10-3
m
miligramo, mg, milona gramo
MIKRO milion-ono
10-6
µ
mikrometro, µm, milion-ona
metro
NANO
miliard-ono
10-9
n
nanohenro, nH, miliard-ona
henro
PIKO
bilion-ono
10-12
p
pikofarado, pF, bilion-ona
farado
FEMTO mil-bilion-ono 10-15
f
femtometro, fm, mil-bilion-
ona metro
ATO
trilion-ono
10-18
a
atosekundo, as, trilion-ona
sekundo
ZEPTO
mil-trilion-ono 10-21
z
zeptoĵulo, zJ, mil-trilion-ona
ĵulo
JOKTO
kvadrilion-ono 10-24
y
joktogramo, yg, kvadrilion-
ona gramo
Plej ofte uzataj estas: KILO, HEKTO, DECI, CENTI kaj MILI. La aliaj estas
uzataj preskaŭ nur en faka lingvaĵo.
Ĉi tiujn internaciajn prefiksojn oni uzu rigore laŭ la internaciaj principoj. Ne
havas sencon krei unike Esperantajn vortojn per ili.
Plej multaj vortoj faritaj per tiuj ĉi prefiksoj estas rigardeblaj kiel memstaraj
radikoj en Esperanto. Pluraj el ili estas jam oficialaj, ekz.: kilogramo, de-
cigramo, centigramo, miligramo, decilitro, centilitro, kilometro, centimetro,
decimetro, milimetro. Sed en kelkaj okazoj estas tamen sendube, ke temas
pri efektiva Esperanta kunmetaĵo: bitoko (oko da bitoj, bajto) → kilobitoko
(milo da bitokoj aŭ 1024 bitokoj, kilobajto).
Ekzistas ankaŭ du neregulaj formoj: hektaro (cento da aroj) kaj megomo
(miliono da omoj). Tiuj formoj estas rigardendaj kiel apartaj radikoj en
Esperanto: HEKTAR kaj MEGOM. Sed ankaŭ la regulaj kunmetoj hektoaro
kaj megaomo estas uzeblaj.
§39.3
683
Neoficialaj afiksoj
Iam ekzistis ankaŭ la prefikso MIRIA (dek mil). Per ĝi oni kreis interalie la
vorton miriametro = “dek mil metroj”, kiu eĉ fariĝis oficiala Esperanta
radiko, sed nek MIRIA, nek miriametro estas plu uzataj.
La simbolo µ estas Greka litero (§19), kiu nomiĝas mu aŭ muo, sed kiam ĝi
estas mezurunua prefikso, oni elparolas ĝin kiel mikro... La vorto mikro-
metro estas ankaŭ nomo de ia mezurilo de malgrandegaj longoj. Por la mez-
urunuo mikrometro ekzistas la alternativaj nomoj mikrono kaj muo.
Kiam temas pri la grando de komputila memorilo, oni ofte uzas kelkajn el
tiuj ĉi prefiksoj kun iom aliaj valoroj, kiuj baziĝas sur la duuma nombrosis-
temo uzata en komputiloj: KILO = 210, MEGA = 220, GIGA = 230. Ekz.:
kilobito = “mil bitoj” aŭ “1024 bitoj”, megabitoko = “miliono da bitokoj” aŭ
“1.048.576 bitokoj”, gigabitoko = “miliardo da bitokoj” aŭ “1.073.741.824
bitokoj”. Por la valoroj bazitaj sur potencoj de 2, la komisiono IEC
(“International Electrotechnical Commission”, “Internacia Elektroteknika
Komisiono”) ellaboris apartajn prefiksojn, kiuj tamen ankoraŭ estas sufiĉe
malofte uzataj: KIBI° = 210, MEBI° = 220, GIBI° = 230, TEBI° = 240, PEBI°
= 250, EKSBI° = 260. Ekz.: kibibito = “1024 bitoj”, mebibitoko = “1.048.576
bitokoj”, gibibitoko = “1.073.741.824 bitokoj”.
Kemiaj afiksoj
Ekzistas internacia faklingva sistemo por fari sistemajn nomojn de kemiaj
kombinaĵoj. Tiu sistemo enhavas multegajn radikojn kaj afiksojn, kaj speci-
alajn regulojn por kunmeti ilin. Pri la sistemo respondecas la (ne-Esperanta)
organizo IUPAC, “International Union of Pure and Applied Chemistry”
(“Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Kemio”). Esperanto transprenu la el-
ementojn kaj vortojn de tiu sistemo laŭ la skribaj, elparolaj kaj gramatikaj
reguloj de Esperanto, sed sen ia ajn kroma modifo. Ne havas sencon miksi la
propre Esperantan vortfaradon kun tiu internacia sistemo. Estas preferinde
rigardi vortojn kreitajn per tiu sistemo kiel nekunmetitajn radikojn en Esper-
anto. Ili estas tamen tro multaj por esti listigitaj komplete en vortaro.
Efektive ili estas senlime multaj.
Iuj el la internaciaj kemiaj afiksoj havas la saman formon kiel oficiala aŭ ne-
oficiala Esperanta afikso (ekz. AN §38.2.4, AT §28.1, ID §38.2.16, IN
§38.2.20, IT §28.1, ON §38.2.27, OL §39.1.25 kaj META §39.2.15), sed ne
estas spaco en PMEG por pritrakti kemian vortfaradon. Oni turnu sin al
kemiaj faklibroj, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas unueca maniero Esper-
antigi kemiajn vortojn.
684
§39.3
Aldonoj
Aldonoj
40. Gramatiko en la Fundamento
La libro Fundamento de Esperanto (§) estas la bazo de Esperanto. Ĝi en-
havas ĉapitron kun la nomo Fundamenta Gramatiko de la Lingvo Esperanto
en Kvin Lingvoj. Tiu ĉapitro enhavas la famajn 16 regulojn. Estas ofta mis-
kompreno, ke Esperanto havas nur 16 regulojn. Fakte la nombro de reguloj
estas multege pli granda. Eĉ estas 17 reguloj jam en la Fundamenta Grama-
tiko, ĉar ĝi komenciĝas per instruo pri la alfabeto, kiu ne estas numerita.
Krome en la parto Ekzercaro troviĝas pli da reguloj, kaj per rektaj instruoj,
kaj per ekzemploj.
La Fundamenta Gramatiko estas tamen la plej grava gramatika regularo de
Esperanto. Ĝi estas la bazo de ĉiuj aliaj reguloj. La teksto povas tamen en
kelkaj lokoj ŝajni konfuzita el vidpunkto de moderna lingvoscienco. Oni
memoru, ke la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradi-
cia stilo, kaj tute el Eŭropa vidpunkto. Por ĝuste kompreni la tekston oni ne
nur devas havi ĝeneralajn sciojn pri Eŭropaj lingvoj, sed oni devas ankaŭ
konsideri, ke la tiutempa lingvoscienco estis malpli evoluinta ol la nun-
tempa. Oni devas kompreni la regulojn laŭ la tiutempa stilo de klarigoj. Por
ĝuste kompreni estas ofte absolute necese kompari kun la praktikaj ek-
zemploj en la Ekzercaro. Oni nepre ne provu legi la regulojn kiel matematik-
ecan aŭ logikecan sistemon de aksiomoj, ĉar tiel ili ne estis verkitaj.
La Fundamenta Gramatiko en la Fundamento estas en la lingvoj Franca,
Angla, Germana, Rusa kaj Pola, sed ne en Esperanto. En la libro Fun-
damenta Krestomatio troviĝas Esperanta versio (p. 239-241), sed tiu versio,
kvankam grava, ne estas oficiala leĝodona versio, kiel la versioj en la Fun-
damento.
La kvin nacilingvaj versioj ne estas tute samaj. En iuj versioj troviĝas aferoj,
kiuj mankas en aliaj. La Esperanta versio, kiu sekvas ĉi-poste, estas kun-
metaĵo de la kvin nacilingvaj tekstoj. Ĝi enhavas ĉiujn regulojn, reguletojn,
komentojn kaj ekzemplojn de ĉiuj kvin versioj de la Fundamenta Grama-
tiko, krom la instruoj pri elparolo, kiuj estas ĉi tie forlasitaj. La vortelekto
estas grandparte bazita sur la Esperanta versio en la Fundamenta
Krestomatio. La nacilingvaj versioj enhavas ankaŭ nacilingvajn tradukojn de
Esperantaj ekzemploj. Tiuj estas forigitaj krom en du lokoj (reguloj 3 kaj
16).
Por tiuj, kiuj volas detale studi la diferencojn inter la kvin versioj, ekzistas
en la naŭa kaj deka eldonoj de la Fundamento aldonaĵo nomata Kompara
Teksto de la Kvinlingva Fundamenta Gramatiko. Tie estas detale montrite,
kio troviĝas en kiu versio.
§40
685
Gramatiko en la Fundamento
Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko
GRAMATIKO
A) ALFABETO
A a, B b, C c, Ĉ ĉ, D d, E e, F f, G g, Ĝ ĝ, H h, Ĥ ĥ, I i, J j, Ĵ ĵ, K k, L l, M m,
N n, O o, P p, R r, S s, Ŝ ŝ, T t, U u, Ŭ ŭ (uzata en diftongoj), V v, Z z.
Rimarko 1: La litero ŭ estas uzata nur post vokaloj.
Rimarko 2: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.
B) PARTOJ DE PAROLO
1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita, la, egala por
ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj.
Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la Germana, Franca
kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas mal-
facilaĵon, povas tute ĝin ne uzi.
2. Substantivoj estas formataj per aldono de o al la radiko. Por la formado
de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo. Kazoj ekzistas nur du:
nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita o estas la nominativo, la
akuzativo aldonas n post la o. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de
prepozicioj: la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo (ablativo)
per per, aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco. Ekz. radiko patr, la patr|o, al la
patr|o, de la patr|o, la patr|o|n, por la patr|o, kun la patr|o, la patr|o|j, la
patr|o|j|n, per la patr|o|j, por la patr|o|j.
3. Adjektivoj estas formataj per aldono de a al la radiko. Kazoj kaj nombroj
kiel ĉe substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto pli, la super-
lativo per plej. Post la komparativo la vorto “que” (France), “than” (Angle),
“als” (Germane), “ч м
ѣ ъ” (Ruse), “niż” (Pole) tradukiĝas per ol, kaj post la
superlativo la vorto “de” (France) tradukiĝas per el. Ekz. pli blank|a ol
neĝ|o; mi hav|as la plej bel|a|n patr|in|o|n el ĉiu|j; mi hav|as la plej bon|a|n
patr|in|o|n.
4. La bazaj numeraloj (ne deklinaciataj) estas: unu (1), du (2), tri (3), kvar
(4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la
numeraloj. Por la ordaj numeraloj oni aldonas la adjektivan finiĝon a; por la
multiplikaj – la sufikson obl; por la frakciaj – on; por la kolektivaj – op; por
la distribuaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj sub-
stantivaj kaj adverbaj. Ekz. kvin|cent tri|dek tri (533); kvar|a, unu|a, du|a;
unu|o, cent|o; sep|e, unu|e, du|e; tri|obl|a; kvar|on|o, du|on|o; du|op|e, kvar|op|e; po kvin.
5. La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo). Pronomoj posedaj estas formataj per
aldono de la adjektiva finiĝo a. La deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe
substantivoj. Ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j.
686
§40
Gramatiko en la Fundamento
6. Verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz. mi far|as, la patr|o
far|as, ili far|as.
a) La tempo prezenca finiĝas per as; ekz. mi far|as.
b) La tempo preterita per is: vi far|is, li far|is.
c) La tempo futura per os: ili far|os.
ĉ) La modo kondicionala per us: ŝi far|us.
d) La modo imperativa per u: far|u, ni far|u.
e) La modo infinitiva per i: far|i.
Participoj (kaj gerundioj):
Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aŭ
adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aŭ adverba.
f) La participo aktiva prezenca finiĝas per ant: far|ant|a, far|ant|e.
g) La participo aktiva preterita per int: far|int|a, far|int|e.
ĝ) La participo aktiva futura per ont: far|ont|a, far|ont|e.
h) La participo pasiva prezenca per at: far|at|a, far|at|e.
ĥ) La participo pasiva preterita per it: far|it|a, far|it|e.
i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.
Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la
verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la
prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j (participo
prezenca: la afero fariĝas); la pord|o est|as ferm|it|a (participo preterita: la
afero jam estas farita).
7. Adverboj estas formataj per aldono de e al la radiko. Gradoj de kompar-
ado estas la samaj kiel ĉe adjektivoj. Ekz. mi|a frat|o pli bon|e kant|as ol mi.
8. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.
C) ĜENERALAJ REGULOJ
9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.
10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj)
(la ĉefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en
elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (|)1. La gramatikaj finiĝoj estas
rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor|ŝip|o estas formita de:
vapor, ŝip kaj o (finiĝo de la substantivo).
1. En leteroj kaj verkoj destinitaj por personoj jam povosciantaj la internacian lingvon, la streketoj
inter la partoj de la vortoj ne estas uzataj. Ili celas ebligi al ĉiuj facile trovi en la vortaro la ĝustan
sencon de ĉiu el la elementoj de la vorto kaj tiel ricevi ĝian plenan signifon, sen ia ajn antaŭa studo
de la gramatiko.
12. Se en frazo estas alia nea vorto, la vorto ne estas forlasata. Ekz. mi
neniam vid|is, mi nenio|n vid|is.
§40
687
Gramatiko en la Fundamento
13. En frazoj respondantaj al la demando “kien”, la vortoj ricevas la finiĝon
de la akuzativo. Ekz. kie vi est|as? , tie (en tiu loko); kie|n vi ir|as? , tie|n (al
tiu loko), mi ir|as Pariz|o|n, London|o|n, Varsovi|o|n, dom|o|n.
14. Ĉiu prepozicio havas en Esperanto difinitan kaj konstantan signifon, kiu
fiksas ĝian uzon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne
montras al ni, kiun prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion
je, kiu ne havas memstaran signifon; ekz. ĝoj|i je tio, rid|i je tio, enu|o je la
patr|uj|o, mal|san|a je la okul|o|j.
La klareco neniel suferas pro tio, ĉar en ĉiuj lingvoj oni uzas en tiaj okazoj
iun ajn prepozicion, se nur la uzado donis al ĝi sankcion; en la internacia
lingvo ĉiam estas uzata en similaj okazoj nur la prepozicio je.
Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio,
se oni timas nenian dusencaĵon.
15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj
prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo,
ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia
estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu
radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn
derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o,
sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p.
16. La finiĝo o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje for-
lasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Ŝiller’ (Schiller)
anstataŭ Ŝiller|o; de l’ mond|o anstataŭ de la mond|o; dom’ anstataŭ dom|o.
Gramatikaj instruoj en la Fundamenta Ekzercaro
• Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo,
mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. FE.1
• Anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”. FE.16
• La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ
objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La
personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ
poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua
tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa.
Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “l’” (sed nur post prepozicio, kiu
finiĝas per vokalo). FE.27
• Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni
prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco
postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun
ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur
kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda
(= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga
(= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per
vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por
la abono). FE.27
688
§40
Gramatiko en la Fundamento
• Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam
post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la
prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni
aldonas al la vorto la finon “n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu
loko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la
tablon”, kaj la vortoj “ĝardenon”, “tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne
ĉar la prepozicioj “en” kaj “sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis
esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la
ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la
ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la
loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus
la finiĝon “n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. – Morgaŭ mi
veturos Parizon (aŭ en Parizon). FE.28
• Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian pre-
pozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion “je”. Sed estas
bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto “je” ni
povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. – Mi ridas je lia naiveco (aŭ
mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). – Je la lasta fojo
mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). – Mi veturis du tagojn kaj unu
nokton. – Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). –
El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas
post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la
akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la
patron” (anstataŭ “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam,
kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri
“pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri
ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”. FE.29
• Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. – La montritajn naŭ vortojn ni kon-
silas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da
aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon “k”, ni
ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio,
kiom, kiu. Se ni aldonas la literon “t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia,
tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon “ĉ”, ni ricevas
vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldon-
ante la prefikson “nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam,
nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj
montraj la vorton “ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu
(pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie
ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton “ajn”,
ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel
ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni
povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj
aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tie-
ulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu). FE.30
§40
689
Gramatiko en la Fundamento
• Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas
por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. – Alportu al mi metron
da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ
kiu estas uzata por drapo). “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto
havas signifon de mezuro. FE.32
• La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn)
vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plen-
umi, kolumo, manumo. – Mi volonte plenumis lian deziron. FE.42
690
§40
Parencoj kaj familianoj
41. Parencoj kaj familianoj
La sekva prezento montras per fantazia ekzemplo, kiel oni esprimas
diversajn parencajn rilatojn en Esperanto. La ekzemplo ne elĉerpas la eblojn
plene. Ankoraŭ pli da vortoj estas fareblaj per diversaj afiksoj kaj afiksecaj
elementoj.
La familio de Nino kaj Antono
Supre estas pli aĝaj parencoj, malsupre pli junaj.
La strekoj montras rilatojn inter gepatroj kaj iliaj infanoj.
Ĉiuj virinaj nomoj ĉi tie finiĝas per ...ino. Ĉiuj aliaj nomoj estas viraj.
La nomoj estas tiel elektitaj por klareco, sed ne ekzistas regulo, ke vir-
inaj nomoj finiĝu per ...ino (§35.3).
Antono kaj Nino estas geedzoj. Li estas ŝia edzo, kaj ŝi estas lia edzino. Ili
estas geedziĝintaj. Li estas edziĝinta al ŝi, kaj ŝi estas edziniĝinta al li.
Antono kaj Nino havas du infanojn, Ernestino kaj Vilhelmo. Antono kaj
Nino estas la gepatroj de tiuj ĉi infanoj. Antono estas ilia patro, kaj Nino
estas ilia patrino. La infanoj nomas Antonon Paĉjo, kaj ili nomas Ninon
Panjo. La karesnomoj Paĉjo kaj Panjo kaj aliaj ĉi-postaj voknomoj estas
faritaj per la sufiksoj ĈJ (§38.2.6) kaj NJ (§38.2.25). Vilhelmo estas filo de
Antono kaj Nino, kaj Ernestino estas ilia filino. Vilhelmo kaj Ernestino estas
iliaj gefiloj.
Antono havas fraton, Hugo, kaj fratinon, Mesalino. Antono, Hugo kaj
Mesalino estas gefratoj. Antono nomas Hugon Fraĉjo, kaj li nomas Mesal-
inon Franjo. Nino havas fratinon, Karolino, kaj fraton, Teodoro. Ne ekzistas
specialaj vortoj por montri, ĉu frato aŭ fratino estas pli aŭ malpli aĝa. Je
bezono oni diru simple pli aĝa fratino, malpli aĝa frato k.s. Sed pli aĝa frato
aŭ fratino eble povas nomi sian pli junan fraton aŭ fratinon frateto kaj fratin-
eto.
§41
691
Parencoj kaj familianoj
Antono havas unu onklon, Petro (frato de lia patrino). Li nomas lin oĉjo
Petro, aŭ simple Oĉjo. Antono estas nevo de Petro. Nino havas unu onklon
kaj du onklinojn, Ludoviko (frato de ŝia patrino), Florino (fratino de ŝia patr-
ino), kaj Anĝelino (fratino de ŝia patro). Ŝi estas ilia nevino. Ili estas ŝiaj ge-
onkloj. Ŝi nomas la onklinojn onjo Florino kaj onjo Anĝelino, aŭ simple
Onjo. Nino kaj ŝiaj gefratoj, Karolino kaj Teodoro, estas genevoj de siaj ge-
onkloj.
Nino havas du avojn, Adamo (la patro de ŝia patro) kaj Danielo (la patro de
ŝia patrino). Ŝi nomas ilin Aveto, Avĉjo aŭ simile. Nino ankaŭ havas du
avinojn, Jozefino (la patrino de ŝia patro) kaj Kolombino (la patrino de ŝia
patrino). Ŝi nomas ilin Avineto, Avinjo aŭ simile. Nino estas nepino de
Adamo, Jozefino, Danielo kaj Kolombino, kaj ili estas ŝiaj geavoj.
Antono estas nepo de Karlo kaj Esperino (la gepatroj de lia patrino). Liaj
aliaj geavoj ne estas montritaj. Antono kaj liaj gefratoj, Hugo kaj Mesalino,
estas genepoj de siaj geavoj.
Ernestino kaj Vilhelmo (la infanoj de Antono kaj Nino) estas pragenepoj
( pranepino kaj pranepo), de Adamo, Jozefino, Danielo, Kolombino, Karlo
kaj Esperino. Adamo estas unu el la praavoj de Ernestino kaj Vilhelmo, kaj
Esperino estas unu el iliaj praavinoj.
Antono havas bopatron, Johano (la patro de lia edzino). Li ankaŭ havas
bopatrinon, Adelino (la patrino de lia edzino). Ili estas liaj bogepatroj. Li
estas ilia bofilo. Nino estas bofilino de Paŭlo kaj Meluzino (la gepatroj de ŝia
edzo).
Antono havas tri bofratinojn, Karolino (fratino de lia edzino), Jakelino (edz-
ino de lia frato) kaj Katarino (edzino de frato de lia edzino). Li ankaŭ havas
du bofratojn, Teodoro (frato de lia edzino) kaj Nikodemo (edzo de lia frat-
ino). Ne ekzistas speciala vorto por la parenceco inter Johano kaj Paŭlo, aŭ
inter Meluzino kaj Adelino, kvankam iliaj infanoj estas geedziĝintaj unu al
la alia.
Nino estas pranevino de Nikolao (frato de unu el ŝiaj geavoj), kaj de Klaŭd-
ino (fratino de alia el ŝiaj geavoj). Nikolao estas praonklo de Nino, kaj
Klaŭdino estas praonklino de Nino.
Nino havas du gekuzojn, Felikso kaj Frino (infanoj de ŝia onklino Anĝelino).
Felikso estas ŝia kuzo, kaj Frino estas ŝia kuzino. La infanoj de Nino (Ernest-
ino kaj Vilhelmo) estas duarangaj gekuzoj de Georgo, la filo de Felikso, ĉar
iliaj gepatroj estas gekuzoj. Tomaso kaj Sabino estas bogekuzoj, ĉar lia onkl-
ino estas edzino de ŝia onklo.
Paŭlo, la patro de Antono, estas edziĝinta dufoje. Lia dua edzino, Malvino,
estas duonpatrino ( vicpatrino) de Antono, Hugo kaj Mesalino, la infanoj de
lia unua geedziĝo. Antono estas duonfilo ( vicfilo) de Malvino, kaj Mesalino
estas ŝia duonfilino ( vicfilino). Roberto estas duonfrato de Antono, kaj Evel-
ino estas lia duonfratino. Ili havas nur unu el siaj gepatroj komuna. Ankaŭ
Malvino estas edziniĝinta dufoje. Ŝia dua edzo, Paŭlo, estas duonpatro
( vicpatro) de Mikelo, la filo de ŝia unua geedziĝo (kun Filipo). Antono estas
692
§41
Parencoj kaj familianoj
duonfrato ( vicfrato) de Mikelo, kaj Mesalino estas duonfratino ( vicfratino)
de Mikelo. Ili havas neniun el siaj gepatroj komuna. Ne ekzistas speciala
esprimo por Filipo, kiu eĉ ne estas rigardata kiel familiano.
Legu pli detale pri prefikseca uzo de DUON kaj VIC en parencovortoj en
§38.4.1.
Seksa signifo de parencovortoj
La vortoj edzo, patro, filo, frato, onklo, nevo, avo, nepo kaj kuzo estas viraj.
Por la respondaj inaj parencoj oni devas uzi la sufikson IN (§38.2.20). Se
oni parolas pri ambaŭ seksoj, oni devas uzi la prefikson GE (§38.3.6).
La vortoj parenco, infano kaj familiano estas sekse neŭtralaj. Se oni volas
aparte montri inan sekson, oni povas uzi la sufikson IN. Se oni volas aparte
montri viran sekson, oni povas uzi la vorton vira, aŭ la radikon VIR prefiks-
ece (§38.4.1). Oni ankaŭ povas uzi la prefikson GE, se oni volas emfazi, ke
temas pri ambaŭ seksoj.
Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.
§41
693
Simboloj kaj mallongigoj
42. Simboloj kaj mallongigoj
ekz.
ekzemple
k.a.
kaj aliaj
k.s.
kaj simile, kaj similaj
k.t.p.
kaj tiel plu
p.
paĝo
t.e.
tio estas
PMEG
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
PAG
Kalocsay, Waringhien: Plena Analiza Gramatiko de
Esperanto
PIV
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (kiam temas
pri antaŭa versio de tiu vortaro, ne uziĝas mallongigo, sed
plena nomo, ekz. Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento)
→
fariĝas, estas ŝanĝebla al (k.s.)
=
estas egala al, signifas
≈
estas proksimume egala al, signifas proksimume
|
limo inter vortelementoj (en klarigoj pri elparolo = mal-
longega paŭzeto en la elparolo)
ápud
Vokalo kun dekstrakorna supersigno montras akcenton: á,
é, í, ó, ú. En kelkaj lokoj kromakcentoj (malĉefaj
akcentoj) estas montrataj per maldekstrakorna supersigno:
à, è, ì, ò, ù.
[...]
Parto de frazo estas forlasita. Precipe temas pri Zamen-
hofaj ekzemploj, kiujn necesis mallongigi.
ekzemplo°
La vorto aŭ vortelemento ne troviĝas en PIV. Por klarigo
vidu la liston de ne-PIV-aj elementoj (§43).
*ekzemplo*
La ekzemplo (aŭ signifo) estas erara aŭ tre malrekomend-
inda.
ekzemplo FA1.153
La ekzemplo estas Zamenhofa el Fabeloj de Andersen, la
unua parto, paĝo 153. Ĉiuj ekzemploj kun simila mallong-
igo estas Zamenhofaj. Vidu la liston de literaturo (§46).
§42
695
Listo de ne-PIV-aj elementoj
43. Listo de ne-PIV-aj elementoj
En PMEG menciiĝas kelkaj lingvoelementoj, kiuj ne troviĝas en PIV (en la
eldono de la jaro 2005). Tiaj elementoj havas en PMEG la simbolon °, ekz.:
platino°.
Jen listo de ĉiuj tiaj ne- PIV-aj elementoj kun mallongaj klarigoj pri signifo
kaj deveno. En kelkaj okazoj la elemento troviĝas en PIV, sed en iom alia
formo (ekz. OMETR) aŭ kun alia signifo (ekz. platin|o).
Iuj elementoj estas menciitaj nur grupe en la fino de la listo.
Ne aperas en la listo esprimoj, kiuj estas simplaj eraroj. Ankaŭ propraj
nomoj de personoj ne aperas.
Notu bone, ke ne ĉiuj elementoj en la listo estas rekomendindaj. Kelkaj estas
eĉ rekte malrekomendataj de PMEG. Ili havas steletojn, ekz.: *graŭ*.
La signo vertikalo montras limon inter radiko kaj finaĵo, ekz.: stere|o.
Pri la fontoj vidu la literaturliston (§46). Ĉe iuj elementoj mankas
fontindiko. Tiuj elementoj ekzistas en praktika uzado, sed ne estas registritaj
en vortaroj.
Elemento
Klarigo
Fonto
*AB* (§39.1.1)
“fiksita instalaĵo”, su-
Esperanta Bildvortaro
fikso
*ADOR* (§39.1.6)
“ne-aŭtomata kon-
Esperanta Bildvortaro
strumaŝino”, sufikso
*AFRO* (§39.2.1)
prefiksa mallongigo de
“Afriko”, prefikso
Amhar|o (§35.4)
ano de unu el la gentoj Aperas en PIV kiel
de Etiopujo
nomo de la lingvo de la
Amharoj.
*ARI* (§39.1.5)
“nombrosistemo”, su-
Plena Ilustrita Vortaro
fikso
kun Suplemento
Aŝur|o (§9.1.6)
Islama festotago (la
Cherpillod: Nepivaj
deka de Muharamo°),
Vortoj
Arabe “’Ashura”
aŭdi|o (§39.2.4)
“elektronika registrado Wennergren: Roko kaj
kaj reproduktado de
Popo
sono”
AŬDIO (§39.2.4)
“tekniko de elektronika Esperanta Bildvortaro
registrado kaj re-
produktado de sono”,
prefikso
§43
697
Listo de ne-PIV-aj elementoj
Elemento
Klarigo
Fonto
*AŬTO* (§39.2.5)
“aŭtomata”, prefikso
Plena Ilustrita Vortaro
kun Suplemento
be (§19)
mallongigo de
Butler: Muzika Termin-
“bemolo”
aro
Blis|o (§35.4)
la planlingvo “Bliss”
brekekekeks (§18.3)
bleko de bufo
Cherpillod: Nepivaj
Vortoj (ankaŭ kaŝite en
PIV ĉe kŭaks)
Ĉomolungm|o (§23.5)
la monto Everesto
Krause: Großes
Wörterbuch Esperanto-
Deutsch
*Daralbajd|o* (§35.3)
“Kazablanko°”
Poŝatlaso de la Mondo
*darf|i* (§31.7.1)
“esti permesita, rajti”
Cherpillod: Nepivaj
Vortoj
decilion|o (§23.2)
“10 je la 60-a potenco”,
internacia vorto (Angle
“decillion”)
di (§19)
mallongigo de “dieso”
Wennergren: Roko kaj
Popo
*dificil|a* (§38.3.7)
“malfacila”
Vatré: Neologisma
Glosaro
EKSBI (§39.3)
“2 je la sesdeka
potenco”, prefikso
ENZ (§39.1.10)
“substanco”, sufikso
Esperanta Bildvortaro
*EŬRO* (§39.2.9)
prefiksa mallongigo de Plena Ilustrita Vortaro
“Eŭropo”, prefikso
kun Suplemento
Fanagal|o (§35.4)
piĝina interlingvo
parolata en suda Afriko
GIBI (§39.3)
“2 je la trideka
potenco”, prefikso
glu glu (§18.3)
sono de akvo elfluanta Aperas en PAG §126.
el botelo = kluk kluk
*graŭ* (§19)
“mal-malgraŭ, dank’ al” Aperas en PAG §201
kaj §257 (en piednotoj).
*IĈ* (§39.1.13)
“virseksa”, sufikso
Günkel: GuVo
698
§43
Listo de ne-PIV-aj elementoj
Elemento
Klarigo
Fonto
*IF* (§39.1.14)
“igi io”, sufikso
Aperas en PAG §414.
Interglos|o (§35.4)
la planlingvo “Inter-
glossa”
Interlingva|o (§35.4)
la planlingvo “Inter-
lingua”
Interlingve|o (§35.4)
la planlingvo “Inter-
lingue”
*ISTAN* (§39.1.18)
“lando”, sufikso
Aktoj de la Akademio
III
*kaŭ* (§16.2)
“kaj/aŭ”
Kazablank|o (§35.3)
havenurbo en Maroko
Poŝatlaso de la Mondo
KIBI (§39.3)
“2 je la deka potenco”,
prefikso
kluk kluk (§18.3)
sono de akvo elfluanta Aperas en PAG §126.
el botelo = glu glu
Lingvafranka|o (§35.4) iama piĝina interlingvo
ĉe Mediteraneo
Loglan|o (§35.4)
la planlingvo “Loglan”
MEBI (§39.3)
“2 je la dudeka
potenco”, prefikso
Meka|o (§2.2)
“Mekko”
*mon|o* (§39.2.18)
evitinda mallongigo de
“monofonio°”
mono|o (§39.2.18)
mallongigo de
Wennergren: Roko kaj
“monofonio°”
Popo
monofoni|o (§39.2.18)
“unukanala
Esperanta Bildvortaro
sonreproduktado”
Muharam|o (§9.1.6)
la unua monato de la
Islama jaro, Arabe “al-
Muharram”
*na* (§19)
rolvorteto por rekta
Makkink: Nia Fun-
objekto
damento sub lupeo,
Cherpillod: Leksikaj
Vagadoj
§43
699
Listo de ne-PIV-aj elementoj
Elemento
Klarigo
Fonto
*nen* (§19)
“ne” (respondvorto)
Plena Ilustrita Vortaro
kun Suplemento
nonilion|o (§23.2)
“10 je la 54-a potenco”,
internacia vorto (Angle
“nonillion”)
Nova-Skoti|o (§1.2)
provinco en Kanado
Aktoj de la Akademio
III
Novial|o (§35.4)
la planlingvo “Novial”
*OFON* (§39.1.23)
“lingvano, lingvaneco”, Günkel: GuVo
sufikso
OJD (§39.1.24)
“similformaĵo...”, vari- Wells: Concise Esper-
anto de la sufikso OID
anto and English
Dictionary
Okcidental|o (§35.4)
la planlingvo
“Occidental”
o kej (§18.4)
“bone!”
Wells: English - Esper-
anto - English
dictionary
oktet|o (§39.1.32)
“muzikaĵo por okopo
Krause: Großes
da muzikistoj”
Wörterbuch Esperanto-
Deutsch
oktilion|o (§23.2)
“10 je la 48-a potenco”,
internacia vorto (Angle
“octillion”)
OMETR (§39.1.28)
“mezurilo”, sufikso
Aperas en PIV kiel
METR.
Orom|o (§35.4)
ano de la plej mult-
nombra gento de Etiop-
ujo
*OTEK* (§39.1.29)
“kolekto, kolektejo,
Aperas en PIV kiel
kolektujo”, sufikso
TEK.
PEBI (§39.3)
“2 je la kvindeka
potenco”, prefikso
Picburg|o (§2.1)
urbo en Pensilvanio,
Usono
700
§43
Listo de ne-PIV-aj elementoj
Elemento
Klarigo
Fonto
platin|o (§38.2.20)
“plateno” (speco de
Dr Esperanto:
metalo)
Meždunarodnyj Jazyk
[“La Unua Libro”],
Zamenhof: la Fun-
damenta Krestomatio p.
233 (en PIV aperas alia
vorto platin|o kun tute
alia signifo)
Pocdam|o (§2.1)
la ĉefurbo de la
Cherpillod: Nepivaj
federacia lando
Vortoj (ĉe *Potsdamo*)
Brandenburgo en Ge-
rmanujo
*pseŭd|a* (§39.2.21)
“malvera, kaŝita, ŝajna, Aperas en PAG §422 ĉe
iluzia”
la prefikso PSEŬDO.
*ri* (§11.5)
“li aŭ ŝi”, “tiu persono”
(proponita nova sekse
neŭtra pronomo tria-
persona unu-nombra)
*Sanhelen|o*
“Sankta Heleno” (Brita Poŝatlaso de la Mondo
(§39.2.23)
insulo en Atlantiko)
*Sanpier|o* (§39.2.23) “Sankta Petro” (Franca Poŝatlaso de la Mondo
insulo en Atlantiko)
sekstet|o (§39.1.32)
“muzikaĵo por sesopo
Krause: Großes
da muzikistoj”
Wörterbuch Esperanto-
Deutsch
sekstilion|o (§23.2)
“10 je la 36-a potenco”,
internacia vorto (Angle
“sextillion”)
Senthelen|o (§39.2.23)
“Sankta Heleno” (Brita
insulo en Atlantiko)
Sentpier|o (§39.2.23)
“Sankta Petro” (Franca
insulo en Atlantiko)
septilion|o (§23.2)
“10 je la 42-a potenco”,
internacia vorto (Angle
“septillion”)
sis (§23.1.1)
“ses”
Solresol|o (§35.4)
la planlingvo “Solresol”
§43
701
Listo de ne-PIV-aj elementoj
Elemento
Klarigo
Fonto
Somal|o (§35.4)
ano de la ĉefgento de
Wells: English - Esper-
Somalujo, ano de
anto - English
Somalujo
dictionary, Listo de Re-
komendataj Landnomoj
stere|o (§39.2.18)
“stereofonio, dukanala Wennergren: Roko kaj
sonreproduktado”
Popo
STIF (§38.4.1)
parenceco kreita per re- Aperas en PAG §425
geedziĝo, prefikso
(rimarko I).
Svazi|o (§35.4)
ano de la ĉefgento de
Wells: English - Esper-
Svazilando, ano de
anto - English
Svazilando
dictionary, Listo de Re-
komendataj Landnomoj
TEBI (§39.3)
“2 je la kvardeka
potenco”, prefikso
Tigraj|o (§35.4)
ano de unu el la gentoj
de Etiopujo
tik tak (§18.3)
sono de mekanika
Aperas en PAG §126.
horloĝo
tofu|o (§2.1)
speco de sojkazeo (en
Wells: English - Esper-
PIV “toŭfuo”)
anto - English
dictionary
Tokpisin|o (§35.4)
kreola lingvo parolata
en Papuo-Nov-Gvineo
*UK* (§39.1.33)
“kastrita besto”, sufikso Aperas en PAG §372
(rimarko II).
Vakajam|o (§2.1)
urbo en Japanujo
Poŝatlaso de la Mondo
*Varŝav|o* (§35.3)
“Varsovio”
Ŝulco: Leksara kolekto
de ofte uzataj propraj
nomoj
VIDEO (§39.2.29)
“tekniko de elektronika Plena Ilustrita Vortaro
registrado kaj re-
kun Suplemento
produktado de moviĝ-
antaj bildoj”, prefikso
Vinĉestr|o (§2.1)
urbo en Anglujo
vu|o (§1.2)
“duobla vo, vavo”,
Pokrovskij: Komputada
nomo de la litero W
leksikono
702
§43
Listo de ne-PIV-aj elementoj
Grekaj literoj
Aperas Grekaj liternomoj (§19). El la plene Esperantigitaj nur delt|o, eps-
ilon|o, jot|o, lambd|o kaj omeg|o troviĝas en PIV (por la aliaj PIV donas nur
duone Esperantigitajn formojn sen O-finaĵo). Alf|o, bet|o kaj gam|o troviĝas
en Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. Rot|o troviĝas en
Pokrovskij, Komputada leksikono. La aliaj estas de Wennergren: alf|o, bet|o,
gam|o, zet|o, et|o, tet|o, kap|o, mu|o, nu|o, ksi|o, omikron|o, pi|o, rot|o, sigm|o, taŭ|o, upsilon|o, fi|o, ĥi|o, psi|o. El la duone Esperantigitaj nomoj tri
estas de Wennergren: epsilon, omikron kaj upsilon. La aliaj estas en PIV.
Hebreaj literoj
Aperas duone Esperantigitaj Hebreaj liternomoj (§19): alef, bet, gimel, dalet,
he, vav, zain, ĥet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, sameĥ, ain, pe, cadi, kof, reŝ, ŝin, tav. Ili estas el la Psalmaro de La Sankta Biblio (sed ili verŝajne ne
estas Zamenhofaj).
Tononomoj
Aperas specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj (§19): *As*, *Ais*,
*Bes*, *Bis*, *Ces*, *Cis*, *Des*, *Dis*, *Es*, *Eis*, *Fes*, *Fis*,
*Ges*, *Gis*. Ili troviĝas en Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-
Germana kaj en Desmet’, Bildvortaro.
Nombrovortoj
Menciiĝas kelkaj maloftegaj nombrovortoj (§23.2): undecilion|o,
duodecilion|o,
tredecilion|o,
kvatuordecilion|o,
kvindecilion|o,
seksdecilion|o,
septendecilion|o,
oktodecilion|o,
novemdecilion|o,
vigintilion|o, centilion|o. Ili estas de Wennergren.
Tabelvortoj
Menciiĝas neoficialaj kaj nepre evitendaj tabelvortoj je ALI (§13.3). Nur du
el ili, *aliel* kaj *alies* estas registritaj en PIV. Kvin el la aliaj, *aliam*,
*alie*, *alio*, *aliu* kaj (nerekte) *alia*, estas menciitaj en PAG §62 kaj
§88 (rimarko I). En Cherpillod: Nepivaj Vortoj aperas *alial* kaj *aliom*.
Ekkriaj vortetoj, sonimitoj
Aperas kelkaj alternativaj skriboj de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj (§18.4).
Ili estas de Wennergren: hu ra, ho la, a ha, e he, o ho, mjaŭ.
§43
703
Gramatika vortareto
44. Gramatika vortareto
PMEG uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mal-
longajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel
memklarigaj, ke ne necesas ilin listigi ĉi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menci-
iĝas en la klarigoj, estas laŭ PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne ĉiam
estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG. Se vin interesas,
kial PMEG uzas netradiciajn gramatikajn terminojn, legu la aldonon “Pri la
gramatikaj terminoj en PMEG” (§45).
afikso (§38.1)
Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn
vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj,
nomiĝas sufiksoj (= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni
metas antaŭ aliaj radikoj, nomiĝas prefiksoj (= antaŭ-
afiksoj).
aktivo (§3.2)
La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu,
kiu faras la agon de la ĉefverbo. Vidu ĉe “pasivo”.
alvoko (§12.1.2)
Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direkt-
ata. Tradicie nomata “vokativo”.
apudmeto
Frazparto, kiu ordinare staras tuj post alia frazparto,
(§25.3)
kaj kiu montras la saman aferon per aliaj vortoj. Tradi-
cie nomata “apozicio”.
A-vorta fraz-
Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas A-vorto.
parto (§7.2)
A-vorteca vort-
Vorteto, kiu povas roli simile kiel A-vorto, kvankam ĝi
eto, A-eca vort-
ne havas A-finaĵon, ekz. tiu, iu, ĉia, kies, ĉies, ambaŭ.
eto (§15)
Tradicie nomata “pronomo”.
A-vorto (§5)
Vorto kun la finaĵo A. Tradicie nomata “adjektivo”.
ĉeffrazo (§3.2)
Ordinara memstara frazo. Tradicie nomata “ĉef-
propozicio”. Vidu ĉe “subfrazo”.
ĉefverbo (§3.2)
Verbo kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, U, US. Tradicie
nomata “predikato” aŭ “finitivo”.
ĉefvorto (§3.3)
La plej grava vorto en frazparto. Aliaj partoj de fraz-
parto estas rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Tradicie
nomata “kerno-vorto”.
diftongo (§2.1)
Vokala sono, en kiu la lango moviĝas de unu pozicio
en la buŝo al alia.
duonvokalo
Sono, kiu laŭ la elparola maniero estas (mallonga)
(§2.1)
vokalo, sed kiu rolas en la lingvo kiel konsonanto.
ekkria vorteto
Vorteto, kiu esprimas senton, ekz. ho, he, ha, lo, stop,
(§18)
baf. Tradicie nomata “interjekcio”.
§44
705
Gramatika vortareto
eksafikso
Vidu ĉe “ŝajnafikso”.
(§37.6)
E-vorteca vort-
Vorteto, kiu povas roli simile kiel E-vorto en frazo,
eto, E-eca vort-
kvankam ĝi ne havas E-finaĵon, ekz. tiam, kiel, iom,
eto (§14)
nenie, tre, ankoraŭ, hodiaŭ, ĉi, for. Tradicie nomata
“primitiva adverbo”.
E-vorta fraz-
Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas E-vorto.
parto (§7.3)
E-vorto (§6)
Vorto kun la finaĵo E. Tradicie nomata “adverbo”, sed
la vorto adverbo inkluzivas ankaŭ multajn vortetojn,
kiuj ne havas E-finaĵon. Tiaj vortetoj nomiĝas en
PMEG E-vortecaj vortetoj.
finaĵo (§3.1)
Lingva elemento, kiun oni metas post radiko, kun-
metaĵo aŭ vorteto, por fari vorton, aŭ por ŝanĝi la sig-
nifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas
vortklasaj finaĵoj. J estas multe-nombra finaĵo. N
estas rolfinaĵo.
frazenkonduk-
Vorteto, kiu enkondukas subfrazon ligante ĝin al ĝia
ilo (§33.1)
ĉeffrazo, ekz. ke, ĉar, dum, kiam, kvankam. Tradicie
nomata “subjunkcio”.
frazeto (§37.4)
Malpreciza esprimo por grupo de vortoj, kiuj iel kun-
apartenas. Uzata ĉefe kiam temas pri vortfarado. Vidu
ĉe “frazetvorto”. Tradicia esprimo por “frazeto” ne ek-
zistas.
frazetvorto
Speco de kunmetita vorto farita el frazeto (vortgrupo),
(§37.4)
kiun oni vortigis per aldono de ia posta elemento (ekz.
vortklasa finaĵo). Vidu ĉe “kombino”. Tradicia esprimo
por “frazetvorto” ne ekzistas.
frazo (§3.2)
Kompleta eldiro kun ĉefverbo kaj ordinare ankaŭ kun
aliaj frazpartoj. Tradicie nomata “propozicio”.
frazparto (§3.2)
Vorto aŭ vortgrupo, kiu ludas unu frazrolon. Vidu ĉe
“ĉefvorto” kaj “priskribo”.
frazrolo (§3.2)
Rolo, kiun frazparto rolas en frazo. Tradicie nomata
“frazelemento”.
imaga modo
US-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne
(§26.4)
estas reala, sed nur imagata, fantazia. Ankaŭ nomata
US-modo aŭ US-verbo. Tradicie nomata “kon-
dicionalo”.
706
§44
Gramatika vortareto
kombino
Speco de kunmetita vorto, en kiu la lasta parto (krom
(§37.3)
la vortklasa finaĵo), montras la bazan signifon. Tiu
lasta parto nomiĝas ĉefelemento. Tio, kio staras antaŭ
la ĉefelemento, precizigas la signifon, kaj nomiĝas pre-
ciziga antaŭelemento. Vidu ĉe “frazetvorto”. Tradicia
esprimo por “kombino” ne ekzistas.
komplemento
Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en
(§3.2)
kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la ĉefverbo. Ĉiu
frazparto krom ĉefverbo, subjekto, objekto kaj per-
verba priskribo, estas komplemento. Tradicie nomata
“adjekto”.
konsonanto
Ĉiu litero aŭ sono en Esperanto krom A, E, I, O kaj U,
(§2.1)
kiuj estas vokaloj.
kunliga vorteto
Vorteto, kiu kunligas samrolajn vortojn, frazpartojn aŭ
(§16)
frazojn, ekz. kaj, aŭ, sed. Tradicie nomata “kon-
junkcio”.
modo (§26)
Maniero, en kiu ago aŭ stato estas prezentata. Ĉe la
Esperantaj verboj oni faras distingon inter kvar modoj:
neŭtrala modo, reala modo, vola modo kaj imaga
modo.
multe-nombro
Pli ol unu afero. Tradicie nomata “pluralo”. La finaĵo J
(§8)
montras multe-nombron, kaj nomiĝas multe-nombra
finaĵo. Tradicie nomata “plurala finaĵo”. Vidu ĉe “unu-
nombro”.
nerekta objekto
Vidu ĉe “objekto”.
(§12.2.2)
nerekta parolo
Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, de-
(§33.8)
mando, rimarko k.s., per subfrazo. Vidu ĉe “rekta
parolo”.
neŭtrala modo
I-formo de verbo. Ĝi nomas agon aŭ staton sen montri,
(§26.1)
ĉu ĝi estas reala, imagata, fantazia aŭ volata, kaj sen
montri tempon. Ankaŭ nomata I-modo aŭ I-verbo.
Tradicie nomata “infinitivo”.
nombrovorto
Vorto, kiu montras nombron. Se ĝi estas senfinaĵa vort-
(§23)
eto, ĝi nomiĝas nombra vorteto. Tradicie nomata
“numeralo”. Nombrovorto, kiu havas A-finaĵon, kaj
kiu montras vicordon, nomiĝas vicorda nombrovorto.
Tradicie nomata “orda numeralo”.
objekta verbo
Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata
(§30.3)
“transitiva verbo”. Vidu ĉe “senobjekta verbo”.
§44
707
Gramatika vortareto
objekto
Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la
(§12.2.2)
ago de la ĉefverbo. Iafoje oni parolas pri “rekta
objekto” (= objekto) kontraste al “nerekta objekto”.
“Nerekta objekto” nomiĝas en PMEG al-komple-
mento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata
ankaŭ “akuzativa objekto”. Nerekta objekto estas tradi-
cie nomata ankaŭ “dativa objekto”.
O-vorta fraz-
Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas O-vorto.
parto (§7.1)
O-vorteca vort-
Vorteto, kiu povas roli simile kiel O-vorto, kvankam ĝi
eto, O-eca vort-
ne havas O-finaĵon, ekz. tio, tiu, mi, ili, ambaŭ. Tradi-
eto (§15)
cie nomata “pronomo”.
O-vorto (§4)
Vorto kun la finaĵo O. Tradicie nomata “substantivo”.
participo (§28)
Vorto kun unu el la sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT
kaj OT.
pasivo (§29)
Speco de “inversa” frazokonstruo, en kiu tio, kio
ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto.
Vidu ĉe “aktivo”.
persona pro-
Vidu ĉe “pronomo”.
nomo (§11.1)
perverba pri-
Vidu ĉe “priskribo”.
skribo (§25.1)
poseda pro-
Vidu ĉe “pronomo”.
nomo (§11.2)
prefikso (§38.1)
Vidu ĉe “afikso”.
priskribo (§3.3)
Rekta priskribo priskribas la ĉefvorton de frazparto,
kaj estas mem parto de tiu frazparto. Tradicia grama-
tiko uzas la vortojn “epiteto” kaj “suplemento”. Per-
verba priskribo estas memstara frazparto, kiu pri-
skribas la subjekton aŭ la objekton pere de verbo.
Tradicie nomata “predikativo”.
pronomeca
Vorteto, kiu same kiel persona pronomo anstataŭas
vorteto (§15)
tutan O-vortan frazparton, ekz. ambaŭ, tiu, nenio.
Tradicie nomata “pronomo”.
708
§44
Gramatika vortareto
pronomo (§11)
Iu el la O-vortecaj vortetoj: mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili, oni
kaj si (kaj ci). La baza formo de pronomo nomiĝas pli
precize persona pronomo. Tradicie oni parolas pri
“personpronomo” aŭ “personalo”. Se oni aldonas A-
finaĵon al pronomo, ĝi fariĝas poseda pronomo: mia,
via, lia, ŝia, ĝia, nia, ilia, onia kaj sia (kaj cia). Tradi-
cie oni parolas ankaŭ pri “posedpronomo” aŭ
“posesivo”. Tradicie la vorto “pronomo” inkluzivas
ankaŭ multajn aliajn vortetojn, kiuj en PMEG nomiĝas
pronomecaj vortetoj, O-vortecaj vortetoj kaj A-
vortecaj vortetoj.
radiko (§3.1)
Lingva elemento, kiu bezonas finaĵon por fariĝi vorto.
Vidu ĉe “vorteto”.
reala modo
AS-formo, IS-formo aŭ OS-formo de verbo. La reala
(§26.2)
modo montras, ke la ago aŭ stato estas reala, ne nur
imagata aŭ volata. Tradicie nomata “indikativo”.
rekta objekto
Vidu ĉe “objekto”.
(§12.2.2)
rekta parolo
Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, de-
(§33.8)
mando, rimarko k.s., per (pli-malpli) laŭvorta citaĵo.
Vidu ĉe “nerekta parolo”.
rekta priskribo
Vidu ĉe “priskribo”.
(§3.3)
rilata KI-vorto
KI-vorto, kiu enkondukas rilatan (nedemandan) sub-
(§33.4)
frazon. Tradicie iuj el ili nomiĝas “rilativo”, “rilativa
pronomo” aŭ “rilatpronomo”.
rilata subfrazo
Subfrazo, kiun enkondukas rilata (nedemanda) KI-
(§33.4)
vorto. Tradicie iuj el ili estas nomataj “rilativa sub-
propozicio”.
rolfinaĵo (§12)
La finaĵo N. Tradicie nomata “akuzativo”. Vidu ĉe
“rolmontrilo”.
rolmontrilo
Vorteto aŭ finaĵo, kiu montras la rolon de frazparto en
(§12)
la frazo. Mankas tradicia esprimo. Tia vorteto nomiĝas
rolvorteto. La finaĵo N estas rolfinaĵo.
rolvortaĵo
E-vorto kaj rolmontrilo, kiuj rolas kune kvazaŭ unu
(§12.3.7)
rolmontrilo, ekz. dekstre de, konforme al, kompare
kun, koncerne ...N. Tradicie nomata “prepoziciaĵo”.
rolvorteto
Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto.
(§12.3)
Tradicie nomata “prepozicio”, ekz. sur, en, ekster, per,
pro, je, krom, tra, anstataŭ. Vidu ĉe “rolmontrilo”.
§44
709
Gramatika vortareto
senobjekta
Verbo, kiu ne povas havi objekton. Tradicie nomata
verbo (§30.2)
“netransitiva verbo”. Vidu ĉe “objekta verbo”.
sensubjekta
Verbo, kiu ne bezonas subjekton. Tradicia esprimo por
verbo (§30.1)
“sensubjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ĉe “subjekta
verbo”.
subfrazo (§33)
Frazo, kiu rolas kiel frazparto de alia frazo. Tradicie
nomata “subpropozicio”. Vidu ĉe “ĉeffrazo”.
subjekta verbo
Verbo, kiu devas havi subjekton. Tradicia esprimo por
(§30.2)
“subjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ĉe “sensubjekta
verbo”.
subjekto
Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras
(§12.1.1)
la agon de la ĉefverbo.
sufikso (§38.1)
Vidu ĉe “afikso”.
ŝajnafikso
Radikparto, kiu ŝajnas esti afikso, kvankam ĝi tute ne
(§37.6)
estas. Se temas pri io, kio estis vera afikso en la origina
lingvo, oni parolas pri eksafikso. Tradicie eksafikso
nomiĝas “pseŭdoafikso”.
tabelvorto (§13)
Iu el tiuj 45 vortetoj, kiuj komenciĝas per ki-, ti-, i-, ĉi-
aŭ neni-. Tradicie nomata ankaŭ korelativa vorto.
unu-nombro
Unu afero. Tradicie nomata “singularo”. Vidu ĉe
(§8)
“multe-nombro”.
verbo (§26)
Vorto kun iu el la finaĵoj I, AS, IS, OS, U kaj US. Vidu
ĉe “ĉefverbo”.
vicorda
Vidu ĉe “nombrovorto”.
nombrovorto
(§23.4)
vokalo (§2.1)
Iu el la literoj aŭ sonoj A, E, I, O kaj U. Ĉiuj aliaj lit-
eroj kaj sonoj en Esperanto estas konsonantoj. Vidu ĉe
“duonvokalo”.
vola modo
U-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne
(§26.3)
estas reala, sed nur volata. Ankaŭ nomata U-modo aŭ
U-verbo. Tradicie nomata “volitivo” aŭ “imperativo”.
vorteto (§3.1)
Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono
de finaĵo. PAG parolas pri “solstariva lingvoelemento”.
Vidu ĉe “radiko”.
vortklasa finaĵo
Vidu ĉe “finaĵo”.
(§3.1)
710
§44
Gramatika vortareto
Tradiciaj gramatikaj vortoj
Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj
esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli laŭ la sistemo de PAG. Rimarku,
ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj
inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en
PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankaŭ multaj PAG-aj vortoj,
por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke
aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj plej ofte estas sufiĉe similaj al
tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.
ablativa adjekto → de-komple-
kerno-vorto → ĉefvorto
mento, el-komplemento
kondicionalo → imaga modo, US-
adjektiva radiko → eca radiko
modo, US-verbo
adjektivo → A-vorto
konjunkcio → kunliga vorteto
adjekto → komplemento
korelativa vorto → tabelvorto
adverbo → E-vorto, E-vorteca vort-
labialo → lipa konsonanto
eto (E-eca vorteto)
laringalo → glota konsonanto
afrikato → ekfrota konsonanto
likvido → duonbara konsonanto
agento → aganto (en pasiva frazo)
nazalo → naza konsonanto
akuzativa objekto → objekto
negacio → neado, nea vorto
akuzativo → N-finaĵo
netransitiva verbo → senobjekta
apozicio → apudmeto
verbo
bilabialo → lipa konsonanto
nominativa → sen rolmontrilo
ĉefpropozicio → ĉeffrazo
numeralo → nombra vorteto
dativa objekto, dativo → al-
objekta predikativo → perverba
komplemento
priskribo de objekto
dentalo → denta konsonanto
orda numeralo → vicorda nombro-
epiteto → rekta priskribo
vorto
finitivo → ĉefverbo
personalo, personpronomo → pro-
nomo, persona pronomo
frikativo → frota konsonanto
plozivo → eksploda konsonanto
futuro → venonta tempo
pluralo → multe-nombro
gerundio → participo kun E-finaĵo
posedpronomo → poseda pronomo
gingivalo → gingiva konsonanto
predikativo → perverba priskribo
imperativo → vola modo, U-modo,
U-verbo
predikato → ĉefverbo
indikativo → reala modo
prepoziciaĵo → rolvortaĵo
infinitivo → neŭtrala modo, I-
prepozicio → rolvorteto
modo, I-verbo
prepozitivo → frazparto kun rol-
interjekcio → ekkria vorteto
vorteto
interogativo → demanda vorteto
preterito → pasinta tempo
§44
711
Gramatika vortareto
prezenco → nun-tempo
subjekta predikativo → perverba
primitiva adverbo → E-vorteca
priskribo de subjekto
vorteto (E-eca vorteto)
subjunkcio → frazenkondukilo
pronomo → (persona) pronomo,
subpropozicio → subfrazo
pronomeca vorteto, O-vorteca
substantiva radiko → radiko nek
vorteto (O-eca vorteto), A-vort-
aga, nek eca
eca vorteto (A-eca vorteto)
substantivo → O-vorto
prononco → elparolo
suplemento → rekta priskribo
propozicio → frazo
tenso → tempo
pseŭdoafikso → eksafikso
transitiva verbo → objekta verbo
radikokaraktero → propra signifo
de radiko
velaro → vela konsonanto
refleksiva pronomo → si, sia
verba radiko → aga radiko
rilativo → rilata KI-vorto
vokativo → alvoko
singularo → unu-nombro
volitivo → vola modo, U-modo, U-
verbo.
solstariva lingvoelemento → vort-
eto
712
§44
Pri la gramatikaj terminoj en PMEG
45. Pri la gramatikaj terminoj en PMEG
Kiam mi ekverkis tiun ĉi gramatikon, la precipa ideo estis, ke PMEG estu pli
facile alirebla ol la Plena Analiza Gramatiko (PAG), kiun multaj trovas tre
malfacila. Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel
ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankaŭ ordinaraj lern-
antoj. Sed mi tamen volis verki profundan kaj kiom eble kompletan grama-
tikon.
Mi konstatis, ke tradiciaj gramatikaj terminoj kiel prepozicio, propozicio,
adjektivo, adjekto, adverbo k.t.p. ofte estas misuzataj de nespecialistoj. La
kompreno de tiaj gramatikaj fakvortoj tre varias. En iuj landoj oni zorge
instruas pri gramatiko uzante gramatikajn fakesprimojn, sed en aliaj landoj
oni faras tion multe malpli. Nuntempe en iuj landoj oni preskaŭ tute abolis
instruadon de gramatiko, kaj kiam temas pri la gepatra lingvo, kaj kiam
temas pri fremdaj lingvoj. Laŭ miaj spertoj multaj imagas, ke ili scias, kion
tiaj terminoj signifas, kaj ili eĉ mem volonte uzas ilin. Sed tre ofte ili uzas la
terminojn erare. Mi vidis instruilojn Esperantajn, en kiuj oni parolis pri
adjektivoj, sed nomis ilin adjektoj. Mi aŭdis homojn paroli pri prepozicioj,
kvankam ili vere celis subjunkciojn aŭ eĉ adverbojn. Mi aŭdis homojn babili
pri adverboj, kiam ili celis komplementojn. Kaj tiel plu.
La klasika gramatika terminologio ne estas nur malbone komprenata, ĝi
estas ankaŭ mankohava per si mem. Ĝi baziĝas esence sur la gramatika sist-
emo de Latino, kaj tial ĝi sufiĉe bone taŭgas por klarigi ĝuste tiun lingvon.
Sed aliaj lingvoj havas aliajn strukturojn kaj aliajn gramatikajn kategoriojn.
La strukturo de Esperanto havas gravan bazan distingon inter vortetoj kaj
radikoj. Vortetoj povas uziĝi tiaj, kiaj ili estas en frazoj, dum radikoj bezonas
vortklasajn finaĵojn por fariĝi efektivaj vortoj. Tiu distingo ne estas facile
priskribebla per klasikaj gramatikaj esprimoj. PAG parolas pri elementoj
solstarivaj kaj elementoj kompletigendaj aŭ finaĵbezonaj (§277). Sed pro tio,
ke tiu distingo estas nekonata aŭ neesenca en klasika gramatiko, kaj eble
ankaŭ pro tio, ke la elektitaj terminoj estas plurvortaj buŝplenaĵoj, la dis-
tingon oni ne aparte emfazas en PAG. Ĝi fakte aperas unue en la ĉapitro pri
vortfarado fine de la libro. En la pli frua baza ĉapitro pri Vortospecoj kaj
vortofunkcioj PAG ignoras tiun distingon, kvankam ĝi estas tute baza en nia
lingvo. Laŭ mi necesas prezenti tiun fundamentan distingon frue en klarig-
ado de la Esperanta gramatiko. Sed por fari tion oni bezonas facile uzeblajn
terminojn. La terminojn, kiujn mi elektis, vortetoj kaj radikoj, oni devas
lerni, ĉar iliaj signifoj estas konvenciaj. Sed la esprimoj mem estas bone
uzeblaj kaj facile memoreblaj.
§45
713
Pri la gramatikaj terminoj en PMEG
Unu ofta kritiko kontraŭ Esperanto estas, ke ni asertas, ke en Esperanto ĉiuj
adverboj finiĝas per la finaĵo E. Lernantoj baldaŭ konstatas, ke tio ne estas
prava, ĉar ekzistas primitivaj adverboj, kiuj tute ne havas vortklasan finaĵon:
pli, hodiaŭ, tre k.a. Malpli multaj rimarkis, ke esence statas same pri
adjektivoj. Ni havas adjektivojn kun A-finaĵo ( ruĝa, granda, saĝa...), kaj ni
havas primitivajn adjektivojn kiel tiu, ambaŭ, ties k.a. Sed kial oni do
kritikas nur la primitivajn adverbojn? La klarigo estas, ke klasike oni ordin-
are ne nomas la nacilingvajn respondaĵojn al niaj primitivaj adjektivoj per la
termino adjektivo, dum oni ja nomas la nacilingvajn respondaĵojn al niaj pri-
mitivaj adverboj per la vorto adverbo. Statas tute simile pri la substantivoj:
Apud substantivoj kun O-finaĵo ( tablo, homo, kuro...) ni havas substantiv-
ecajn vortojn sen O-finaĵo: mi, iu, ambaŭ, ĉio k.a. Sed tiujn substantivecajn
vortojn oni tute ne nomas substantivoj.
Noto: Tamen en kelkaj landoj oni kutimas uzi la terminon adjektivo por iuj primitivaj adjektivoj.
Tiel estas en Anglalingva gramatika tradicio, kie oni nomas ekz. la vorton that per la termino de-
monstrative adjective (montra adjektivo).
Laŭ mia opinio la supozata neregulaĵo de la Esperantaj adverboj estas iluzio
kaŭzita de tio, ke oni insistas uzi klasikajn terminojn pri Esperanto ankaŭ
kiam ili ne vere trafas. Se oni uzas klarigojn, kiuj baziĝas sur la distingo
inter vortetoj kaj radikvortoj, la supozata neregulaĵo forvaporiĝas. La sist-
emo de vortklasaj finaĵoj koncernas nur la radikvortojn, kaj sekve la manko
de E-finaĵo ĉe iuj adverboj ne vere estas neregulaĵo (aŭ simila “neregulaĵo”
ekzistas ankaŭ ĉe niaj substantivoj kaj niaj adjektivoj).
Kiam mi ekverkis PMEG-on, estis al mi dekomence klare, ke mi volas
instrui kaj klarigi la lingvon Esperanto kaj ties strukturon. Mi ne volis instrui
ĝeneralan lingvosciencon, nek la gramatikon de Latino. Mi ankaŭ ne volis
instrui gramatikajn terminojn. Tiajn mi tamen bezonis uzi, sed la terminaro
estu rimedo en la instruado, ne instrucelo. Tial mi elektis uzi tiajn evidentajn
terminojn kiel O-vorto (= substantivo), A-vorto (= adjektivo) kaj E-vorto
(= adverbo). Oni atentu, ke la egalo-signoj estas iom mensogaj. Al miaj A-
vortoj ne apartenas la primitivaj adjektivoj, kaj al miaj E-vortoj ne apartenas
la primitivaj adverboj. Tiujn vortetojn mi anstataŭe decidis nomi A-vortecaj
vortetoj kaj E-vortecaj vortetoj respektive. Eble tiuj terminoj estas iom
longaj, sed ili almenaŭ klare esprimas tion, kion mi celis. Ili fakte montriĝas
nelernendaj, ĉar ili estas pli-malpli memklarigaj. Kaj tio estas grava
avantaĝo: Nur parto de mia novspeca terminaro estas vere lernenda. Multaj
el miaj esprimoj kompreniĝas per si mem.
Aliflanke estas malavantaĝo de miaj pure Esperantaj terminoj, ke ili ne bone
taŭgas, se oni volas priskribi aliajn lingvojn. Ne estas tre sencohave paroli
pri O-vortoj, se oni parolas pri ekz. Anglaj aŭ Japanaj substantivoj, ĉar tiuj
tute ne havas O-finaĵon. Oni do ĝuste komprenu mian celon: Mi ne volis for-
igi la klasikajn terminojn. Mi nur volis uzi pli facilajn kaj pli laŭcelajn term-
inojn en klarigado de Esperanto. Parolante pri aliaj lingvoj oni uzu aliajn
terminojn, taŭgajn por la respektivaj lingvoj.
Post la gravaj vortospecoj O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj sekvas la eĉ pli
grava vortospeco verboj. Sed kiel do nomi tiun vortospecon en facila
714
§45
Pri la gramatikaj terminoj en PMEG
terminologio? Dum la O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj havas po unu karak-
terizan finaĵon, per kiu eblas ilin nomi, verboj havas jen I, jen AS, jen IS
k.t.p. Tradicie oni rigardas la I-formojn de verboj kiel bazajn, sed la termino
I-vorto ne estas oportuna kiel anstataŭaĵo de verbo. Unue ĝi estas mis-
komprenebla tiel, ke ĝi celas nur verbojn kun I-finaĵo, kaj due la I-formo de
verbo estas la malplej verbeca el ĉiuj verbaj formoj. Ĝi estas multrilate pli
substantiveca ol verbeca. Krome I-vorto estas pli longa ol verbo, eĉ se nur je
unu silabo.
Oni konsciu, ke anstataŭigado de la klasikaj terminoj ne estis celo por mi. Ĝi
estis rimedo por faciligi la instruadon de la gramatiko. La klasika termino
verbo estas ne nur plaĉe mallonga. Ĝi estas ankaŭ unu el tiuj klasikaj
gramatikvortoj, kiujn homoj ĝenerale sufiĉe ĝuste komprenas. Dum multaj
apenaŭ aŭ nur nebule scias, kio estas ekz. adjekto aŭ suplemento, ili ofte
sufiĉe bone scias, kio estas verbo. Do, la vorton verbo mi simple povis re-
teni. Per tio malfermiĝis la eblo uzi I-verbo anstataŭ infinitivo kaj AS-verbo
anstataŭ prezenco k.t.p.
Mi renkontis pli ol unu fojon la miskomprenon, ke mi aparte celis anstataŭ-
igi ĉiujn klasikajn terminojn. Iuj vere miris, ke kelkajn terminojn klasikajn
mi lasis en PMEG. Kelkaj eĉ rigardis tion kiel iaspecan malsukceson de mia
flanko. Sed kompleta anstataŭigado neniam estis mia celo.
Alia tereno, kie la klasika terminologio malhelpas prezenti klare la
strukturon de Esperanto, estas la tereno de frazroloj kaj ties markado.
Klasika terminologio konas kazojn, prepoziciojn kaj postpoziciojn. Tute
strange ĝi uzas du malsamajn terminojn por prepozicioj kaj postpozicioj,
kvankam temas esence pri unu sama vortklaso. Oni ne nomas adjektivojn
antaŭstarajn kaj poststarajn per malsamaj terminoj, ekz. *prejektivoj* kaj
*postjektivoj*. Iuj lingvoj havas nur “prejektivojn” (ekz. la Sveda) dum aliaj
havas nur “postjektivojn” (ekz. la Persa), kaj ankoraŭ aliaj lingvoj havas
ambaŭ (ekz. la Franca). Sed la pozicio de adjektivo ne estas esencaĵo. Ĉu
adjektivo estas antaŭstara, ĉu poststara, temas pri la sama vortklaso, kaj tial
oni logike uzas unu saman terminon. En moderna lingvoscienco ekzistas la
termino adpozicio, kiu kovras kaj prepoziciojn kaj postpoziciojn. Ĝin oni
tamen tre malmulte uzas. Sed ankaŭ tiu termino estas misgvida. Ĉiuj tri
terminoj prepozicio, postpozicio kaj adpozicio nomas la koncernatan vort-
kategorion surbaze de la ideo “pozicio”. En Esperanto tio estas nur
etimologie vera, sed tamen efikas misgvide. Ĝene ofte mi spertis, ke oni
erare imagas, ke ekz. ankaŭ estas prepozicio, ĉar ĝi kutime staras en pozicio
antaŭ tio, al kio ĝi rilatas.
Bona terminologio nomu tiun vortklason, kiu inkluzivas prepoziciojn kaj
postpoziciojn, per termino, kiu baziĝas sur esenca trajto de tiaj vortoj. La
lingva tasko de tiaj vortoj estas indikado de frazroloj. Tiun funkcion ili
tamen dividas kun la kazoj. Prepozicioj, postpozicioj kaj kazoj esence plen-
umas la saman taskon. Indas do nomi ilin en simila maniero. La klasika
terminologio tamen donas al ni nenian rimedon por tio.
§45
715
Pri la gramatikaj terminoj en PMEG
En PMEG mi elektis paroli ĝenerale pri rolmontriloj. Tiu kategorio enhavas
la rolfinaĵon N (la solan kazan finaĵon en Esperanto) kaj ĉiujn rolvortetojn
(prepoziciojn). Rolfinaĵo estas finaĵo, kiu montras frazrolojn, kaj rolvortetoj
estas vortetoj, kiuj servas por indiki frazrolojn. La parenceco inter la finaĵo
N kaj la rolvortetoj estas en Esperanto aparte frapa: Oni povas uzi jen N, jen
al por la sama rolo: Mi helpis lin = Mi helpis al li; Ni vojaĝis al Parizo = Ni
vojaĝis Parizon. Eblas uzi jen N, jen je por la sama signifo: Ĝi estas alta je
cent metroj = Ĝi estas alta cent metrojn. Tial estas tre inde prezenti tiujn
lingvoelementojn kiel parencajn en la terminologio. Sed por fari tion novaj
gramatikaj esprimoj estas bezonataj.
Mi neniel imagas, ke mi perfekte sukcesis en mia novspeca terminologio.
Kelkaj esprimoj, kiujn mi uzas en PMEG, estas sufiĉe longaj. Eble mi estus
povinta elpensi pli mallongajn. Kaj certe eblas elpensi pli trafajn aŭ pli
klarajn aŭ alimaniere pli bonajn terminojn. Sed mi almenaŭ provis.
Ĉu miaj faciligiloj eble estas malfaciligiloj por tiuj, kiuj jam scias la klasikan
terminologion? Ili ja bezonas lerni novajn esprimojn por kompreni PMEG-
on. Mi tamen pritaksas, ke ilia peno estas relative malgranda, kaj ke ĝin
vaste kompensas la malpeno, kiun spertas tiuj, kiuj neniam bone lernis la
klasikajn terminojn. Kaj eble tiuj, kiuj kapablas kompreni la klasikajn fak-
vortojn, tamen pro la nova prezentomaniero en PMEG iafoje povas vidi iajn
aferojn en nova lumo dank’ al miaj terminoj.
Detala prezento de la PMEG-aj gramatikaj terminoj troviĝas en la ĉi-antaŭa
gramatika vortareto (§44).
Al tiuj, kiuj preferas tradiciajn gramatikajn terminojn, mi povas rekomendi
la verkon Wennergren, Detala Gramatiko de Esperanto, kiu esence estas
mallongigita PMEG kun tradiciaj terminoj. Ĝi legeblas ankaŭ Interrete ĉe
Bertilo Wennergren
716
§45
Literaturo
46. Literaturo
Akademiaj Studoj 1983. Redaktis Rüdiger Eichholz. Esperanto press.
Bailieboro [Kanado], 1983
Akademiaj Studoj 1984. Redaktis Rüdiger Eichholz. Esperanto press.
Bailieboro [Kanado], 1984
Akademiaj Studoj 1985. Redaktis Rüdiger Eichholz. Esperanto press.
Bailieboro [Kanado], 1985
Akademiaj Studoj 1987. Redaktis Rüdiger Eichholz. Esperanto press.
Bailieboro [Kanado], 1988
Akademiaj Studoj 1988-1990. Redaktis Rüdiger Eichholz. Esperanto press.
Bailieboro [Kanado], 1990
Aktoj de la Akademio 1963-1967. (Oficiala Bulteno de la Akademio de
Esperanto, 9). 2a eldono, Rotterdam [Nederlando], 2007.
etojn kaj decidojn pri la pasivaj participoj kaj pri la vortfarado]
Aktoj de la Akademio II 1968-1974. (Oficiala Bulteno de la Akademio de
Esperanto, 10). 2a eldono, Rotterdam [Nederlando], 2007.
Okan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kaj la Bazan Radikaron
Oficialan]
Aktoj de la Akademio III 1975-1991. (Oficiala Bulteno de la Akademio de
Esperanto, 11). Redaktis André Albault (k.a.). Paris [Francujo], 1992.
[enhavas interalie la Liston de Normaj Landnomoj]
Albault, André: Naŭ Prelegoj pri la Fundamento. Iltis-Eldonejo,
Saarbrücken [Germanujo], 1990
Butler, Montagu C[hristie]: Esperanto-English Dictionary. Brita Esperanto-
Asocio, London [Britujo], 1967
Butler, M[ontagu] C[hristie]; Merrick, F. : Muzika Terminaro. Kun alfabeta
indekso de David G. Hill. Muzika Esperanto-Ligo, Sofia [Bulgarujo],
1992 (represo)
Cherpillod, André: Leksikaj Vagadoj. La Blanchetière, Courgenard [Franc-
ujo], 2012
Cherpillod, André: Lingvaj Babilaĵoj. La Blanchetière, Courgenard [Franc-
ujo], 2005
Cherpillod, André: Nepivaj Vortoj. La aŭtoro, Courgenard [Francujo], 1988
Cherpillod, André: Vortkonsisto, vortfarado, vortanalizo, vortordo. Mem-
eldono, Courgenard [Francujo], 1996
De Hoog, H[endrik] A[rie]: Du Malsanoj en Esperanto. Kia-ismo. Tiom-
Kiom-ismo. Hällabrottet [Svedujo], 1954
De Hoog, H[endrik] A[rie]: La senpera verbigo de adjektivoj. Artur E. Iltis,
Saarbrücken [Germanujo], 1978. Represo de la eldono “Den Haag
1955”.
§46
717
Literaturo
Desmet’, Petro; Horvath, Jozefo: Bildvortaro. Flandra Esperanto-Ligo,
Antverpeno [Belgujo], 2012
Dr Esperanto [Zamenhof L. L.]: Meždunarodnyj Jazyk. Predislovie i polnyj
učebnik. Por Rusoj [“La Unua Libro”]. Kel’ter, Varšava [Rusujo], 1887.
Represo en Ludovikologia dokumentaro I. Unuaj libroj. (Eble neniam
kompletigotaj necesaj aldonoj al la pvz, kolekto 1). Eldonejo ludovikito,
sen loko, 1991.
Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. (Esperantista Dokumentaro,
Kajero trideka). Raportis Th[éophile] Cart. Esperantista Centra Oficejo,
Paris [Francujo], 1919
Esperanta Bildvortaro. Tradukita el la Germana de Rüdiger Eichholz. Esper-
anto Press, Bailieboro [Kanado], 1988
Fructicier, Paul: Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto. Revizi-
ita kaj kompletigita de S. Grenkamp-Kornfeld. Esperantista Voĉo, Jaslo
[Pollando], 1930
Günkel, Claus. J. : GuVo. Gunkela Vortaro. Provizora 2a eldono, Paderborn
[Germanujo], Aprilo 1994
International Organization for Standardization: International Standard
8601:2004, Data elements and interchange formats – Information inter-
change – Representation of dates and times. Geneva [Svislando], 2004.
normo por skribado de datoj kaj horoj]
Kalocsay, K[álmán]: Lingvo Stilo Formo. Studoj. 3a eldono, Pirato, Oosaka
[Japanujo], 1970
Kalocsay, K[álmán]; Waringhien, G[aston]; Bernard, R[oger]: Parnasa
Gvidlibro. 3a eldono, Edistudio, Pisa, Italujo; Heroldo de Esperanto,
Madrid [Hispanujo], 1984
Kalocsay, K[álmán]; Waringhien, G[aston]: Plena Analiza Gramatiko de
Esperanto. 4a eldono, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam [Neder-
lando], 1980
Kalocsay, K[álmán]: Vojaĝo inter la Tempoj. Stafeto, La Laguna [Hispan-
ujo], 1966
La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto. 1889-1895.
Kun postparolo de Reinhard Haupenthal. Georg Olms Verlag, Hildesheim
[Germanujo], Zürich [Svislando], New York [Usono], 1988
Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Helmut
Buske Verlag, Hamburg [Germanujo], 1999
La Zamenhofa Esperanto. Simpozio pri -ata/-ita. Eldonis kaj redaktis J[uan]
Régulo [Pérez]. Stafeto, La Laguna [Hispanujo], 1961
La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Gvidis Michel Duc Goninaz.
Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris [Francujo], 2002
718
§46
Literaturo
Listo de Rekomendataj Landnomoj. Oficialaj Informoj de la Akademio de
Esperanto, n-ro 12, 2009 05 04.
cidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/>
Makkink, G[errit] F[rançois]: Nia Fundamento sub lupeo. Flandra Esper-
anto-Ligo, Antverpeno [Belgujo], 1990
Moirand, Daniel: Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo. Flandra
Esperanto-Ligo, Antwerpen [Belgujo], 1990
Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Oficialaj Informoj de la
Akademio de Esperanto, n-ro 8, 2007 03 10.
anto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_8_2007.html>
Neves, Gonçalo: Historia Vortaro de Esperanto, 1887–1888. Schriften zur
Esperantologie und Interlinguistik, Heft 25. Edition Iltis, Bad Belingen
[Germanujo], 2011
Nomura, Rihej: Zamenhofa Ekzemplaro. Nagoja Esperanto-Centro, Nagoya
[Japanujo], 1989
Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 19, 2012 07 03.
formoj/oficialaj_informoj_19_2012.html> [enhavas respondon al de-
mando pri perverba priskribo de objekto, kiu estas I-verbo aŭ subfrazo]
PAG. Vidu ĉi-antaŭe ĉe Kalocsay, K[álmán]; Waringhien, G[aston]: Plena
Analiza Gramatiko de Esperanto.
Piron, Claude: La Bona Lingvo. Pro Esperanto, Vieno [Aŭstrujo]; Hungara
Esperanto-Asocio, Budapest [Hungarujo], 1989
PIV. Vidu ĉi-poste ĉe Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005.
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento. Redaktoris Gaston
Waringhien. 4a eldono, Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris [Francujo],
1987
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005. Gvidis Michel Duc Goninaz.
Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris [Francujo], 2005. (Vidu ankaŭ
Pokrovskij, Sergio: Komputada leksikono. Redakcio 28a, Novosibirsk [Rus-
ujo], Januaro 2006,
Poŝatlaso de la Mondo. Redaktoris Ludmila Jiroušková. Kartografie, Praha
[Ĉeĥujo], 1971
Rusoj loĝas en Rusujo. Redaktis Anna Löwenstein. Federazione Esperant-
ista Italiana, Milano [Italujo], 2007
Saussure, René de: La Vort-Teorio en Esperanto. Artur E. Iltis, Saarbrücken
[Germanujo], 1982. Represo de la eldono “Genève 1914”.
Setälä, Vilho; Vilborg, Ebbe; Støp-Bowitz, C[arl]: Esperanto – Moderna
Lingvo. Fondumo Esperanto, Helsinki [Finnlando], 1965
§46
719
Literaturo
Ŝulco, Rikardo [ Schultz, Richard]; Bermano, Hermano [ Behrmann,
Hermann]: Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj. Esperanto-
Centro, Paderborn [Germanujo], 1989
Unua Libro. Vidu ĉi-antaŭe ĉe Dr Esperanto, Meždunarodnyj Jazyk.
Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. (Esperantista Dokumentaro,
Kajero dek-tria). Raportis Th[éophile] Cart. Esperantista Centra Oficejo,
Paris [Francujo], 1909
Vatré, Henri: Neologisma Glosaro. Eta postrikolto al PIV. 3a eldono, Iltis-
Eldonejo, Saarbrücken, Germanujo, 1989
Velger, Helmuto [ Welger, Helmut]: Kontribuoj al la Norma Esperantologio.
Enkonduko. Ekspertizetoj. Kritikoj. Info-servo r.a. , Marburg/Lahn [Ge-
rmanujo], Oktobro 1999
Vilborg, Ebbe: Etimologia Vortaro de Esperanto. Volumoj 1 – 5. Eldona
Societo Esperanto, Malmö [Svedujo], 1989, 1991, 1993, 1995 (vol. 1 –
4), Stockholm [Svedujo], 2001 (vol. 5)
Vleminck, Christiane de; van Damme, Émile: Grammaire ABC d’espéranto.
Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen [Belgujo], 1990
Waringhien, Gaston: Lingvo kaj Vivo. Esperantologiaj Eseoj. Dua reviziita
eldono kun Apendico. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam [Neder-
lando], 1989
Waringhien, Gaston: 1887 kaj la sekvo. Eseoj IV. Stafeto, Antverpeno [Belg-
ujo]; La Laguna [Hispanujo], 1980
Wells, J[ohn] C[hristopher]: Concise Esperanto and English Dictionary.
Hodder and Stoughton Ltd, Dunton Green, Sevenoaks [Britujo], 1969
Wells, John C[hristopher]: English - Esperanto - English dictionary. A
comprehensive and yet concise two-way dictionary designed for
beginners and more advanced students of Esperanto alike, and also
incorporating a summary of Esperanto grammar. Mondial, New York
[Usono], 2010. (Reviziita dua eldono de Concise Esperanto and English
Dictionary.)
Wells, John C[hristopher]: Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto. Universala
Esperanto-Asocio, Rotterdam [Nederlando], 1978
Wennergren, Bertil: Bertil Wennergrens Nya Esperantokompendium. Eldona
Societo Esperanto, Malmö [Svedujo], 1990
Wennergren, Bertilo: Detala Gramatiko de Esperanto. Dua plibonigita el-
dono, E@I pere de Espero, Partizánske [Slovakujo], 2012. (Vidu ankaŭ
Wennergren, Bertilo: Roko kaj Popo, Popularmuzika Terminaro en Esper-
anto. Revizio 1.2, 1999:
Wüster, Eugen: Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. 1a – 4a partoj
(“A” – “korno”). Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig [Germanujo], 1923
Zamenhof, L.: Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto. 18a el-
dono, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam [Nederlando], 1992
720
§46
Literaturo
Zamenhof, L. L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj,
notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj El-
donejoj, Marmande [Francujo], 1963. (Vidu ankaŭ
esperanto.org/fundamento/> .)
Zamenhof, L. L.: Lingvaj Respondoj. Konsiloj kaj Opinioj pri Esperanto.
Editoris G[aston] Waringhien. 6a eldono, Esperantaj Francaj Eldonejoj,
Marmande [Francujo], 1962. Represo: Pro Esperanto, Vieno [Aŭstrujo],
1995.
Fontoj de Zamenhofaj ekzemploj
La Zamenhofaj ekzemplofrazoj estas redonitaj en kiom eble senŝanĝa
formo. Mallongigoj estas faritaj nur kiam necese, kaj tio ĉiam estas montrita
per la signoj “[...]”. Klarigaj aldonoj aperas inter rektaj krampoj: “[aldona
teksto]”. Iafoje la uzo de fina punkto aŭ demandosigno devis pro mallongigo
de la ekzemplo esti ŝanĝita. Tio ne estas montrita. Iafoje ankaŭ malgravaj
ŝanĝoj rilate al frazkomencaj majuskloj estas faritaj senkomente.
Iafoje grasa skribo, substrekoj aŭ ia speciala litertipo troviĝis en la origina
teksto. Ĉio tia estas forprenita, ĉar en PMEG grasaj literoj kaj substrekoj
estas uzataj por elstarigi gravajn partojn de la ekzemploj.
La ekzemploj ne venas rekte el Zamenhofaj manuskriptoj, sed el presitaj el-
donoj, kaj diversaj redaktoroj kaj kompostistoj staras inter ni kaj Zamenhof.
Tial multaj malgravaj detaletoj, kiel ekz. uzo de majuskloj, ne estas ĉiam
vere Zamenhofaj. Iafoje redaktoroj faris eĉ sufiĉe gravajn ŝanĝojn. En
PMEG aperas ĉiam tiu formo, kiun la ekzemplo havas en la presita eldono
(krom evidentaj malgravaj preseraroj, kiuj estas korektitaj senkomente).
Ekzemploj kun ia tre dubinda (eĉ erara) formo, kiu povus konfuzi lern-
antojn, estis ĝenerale evitataj.
En tre fruaj tekstoj estis uzataj tabelvortoj je AN, kiuj poste estis ŝanĝitaj al
AM. Tiaj malnovaj formoj estas ĉiam ŝanĝitaj en la novajn, krom en unu ek-
zemplo (§14.2.1).
Legu pli ĉi-poste pri ŝanĝoj en la Biblio.
Ĉe ĉiu Zamenhofa ekzemplo ĝia fonto (originala verko de Zamenhof aŭ tra-
duko fare de li) estas montrita per postmetita mallongigo jene:
ekzemplo FA1.153 = ekzemplo el Fabeloj de Andersen, unua parto, paĝo 153
Ciferoj post mallongigo montras paĝonumeron. Esceptoj estas FE (la Ek-
zercaro), kie la ciferoj montras numeron de ekzerco, PE ( Proverbaro
Esperanta), kie ili montras numeron de proverbo, kaj la Bibliaj libroj, kie
la ciferoj montras numeron de ĉapitro.
La jenaj fonto-mallongigoj estas uzataj en PMEG:
BV
Dickens, Charles: La Batalo de l’ Vivo. Tradukis el Germana tra-
duko L. L. Zamenhof. Stead’s Publishing Office, London, Brit-
ujo; Hachette kaj K., Paris [Francujo], sen dato
§46
721
Literaturo
DL
Dro Esperanto [Zamenhof L. L.]: Dua Libro de l’ lingvo Inter-
nacia. Kajero N o 1. Ĥ. Kelter, Varsovio [Rusujo], 1888. Re-
preso en Unua etapo de Esperanto 1878-1895. (iom reviziita
plena verkaro de l.l. zamenhof, originalaro I). Eldonejo
ludovikito, sen loko, 1989.
FA1
Andersen, H[ans] C[hristian]: Fabeloj de Andersen. Unua Vol-
umo. Tradukis [el Germana traduko] D-ro L. L. Zamenhof.
Dua eldono, Heroldo de Esperanto, Bruselo [Belgujo], 1965.
Represo en fabeloj de andersen. koboldoimuna eldono. (iam
kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof, volumo 7). El-
donejo ludovikito, sen loko, 1990.
FA2
Andersen, H[ans] C[hristian]: Fabeloj de Andersen. Dua Parto.
Tradukis [el Germana traduko] Dro L. L. Zamenhof. Esperant-
ista Centra Librejo, Paris [Francujo], 1926. Represo en fabeloj
de andersen. koboldoimuna eldono. (iam kompletigota plena
verkaro de l.l. zamenhof, volumo 7). Eldonejo ludovikito, sen
loko, 1990.
FA3
Andersen, H[ans] C[hristian]: Fabeloj de Andersen. Tria Parto.
Tradukis [el Germana] traduko Dro L. L. Zamenhof. Esperant-
ista Centra Librejo, Paris [Francujo], 1932. Represo en fabeloj
de andersen. koboldoimuna eldono. (iam kompletigota plena
verkaro de l.l. zamenhof, volumo 7). Eldonejo ludovikito, sen
loko, 1990.
FA4
Andersen, H[ans] C[hristian]: Fabeloj de Andersen. Kvara Vol-
umo. Tradukis [el Germana traduko] L. L. Zamenhof. Unua el-
dono, Heroldo de Esperanto, Bruselo [Belgujo], 1963. Represo
en fabeloj de andersen. koboldoimuna eldono. (iam kompletig-
ota plena verkaro de l.l. zamenhof, volumo 7). Eldonejo
ludovikito, sen loko, 1990.
FAnt
La Antaŭparolo en Zamenhof, Fundamento de Esperanto
FE
La Ekzercaro en Zamenhof, Fundamento de Esperanto
FG
La Fundamenta Gramatiko en Zamenhof, Fundamento de Esper-
anto
FK
Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto.
Aperas en PMEG nur ekzemploj el Krestomatiaj tekstoj, kiuj
estas certe Zamenhofaj. Vidu p. 446 en la Krestomatio.
Gm
Ŝalom Alejĥem: La Gimnazio. Tradukis L. L. Zamenhof. 1a el-
dono, Esperantista Centra Librejo, Paris [Francujo], 1924 (el-
donita en unu volumo kune kun Rn)
H
Shakespeare, W[illiam]: Hamleto. Reĝido de Danujo. Tradukis L.
L. Zamenhof. Librairie Hachette et C ie, Paris [Francujo], 1902
722
§46
Literaturo
IT
Goethe, [Johann Wolfgang von]: Ifigenio en Taŭrido. Dramo en
kvin aktoj. Tradukis L. L. Zamenhof. 3a eldono, Esperantista
Centra Librejo, Paris [Francujo], 1929
L1
Leteroj de L.-L. Zamenhof. I. 1901-1906. Prezentis kaj komentis
G[aston] Waringhien. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris
[Francujo], 1948
L2
Leteroj de L.-L. Zamenhof. II. 1907-1914. Prezentis kaj komentis
G[aston] Waringhien. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris
[Francujo], 1948
LR
Zamenhof: Lingvaj Respondoj
M
Orzeszko, Eliza: Marta. Tradukis L. L. Zamenhof. 4a eldono,
Editions françaises d’espéranto, Marmande [Francujo], 1968
OV
Zamenhof, L. L.: Originala Verkaro. Kolektis kaj ordigis
Joh[annes] Dietterle. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig [Ge-
rmanujo], 1929
PE
Zamenhof, L. L.: Proverbaro Esperanta. Alfabete ordigis kaj pro-
vizis per indeksoj C[amille] Rogister. Stafeto, La Laguna
[Hispanujo], 1961 (Rimarku, ke la numeroj de la “proverboj”
estas en tiu ĉi eldono tute aliaj ol en la originala Proverbaro
Esperanta.)
Rn
Heine, Henri [ Heinrich]: La Rabeno de Baĥaraĥ. Tradukis L. L.
Zamenhof. 1a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris
[Francujo], 1924 (eldonita en unu volumo kune kun Gm)
Rt
Schiller, Frederiko [ Friedrich]: La Rabistoj. Tradukis L. L.
Zamenhof. 2a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris
[Francujo], 1928
Rz
Gogol, N[ikolaj] V[asilievič]: La Revizoro. Tradukis L. L.
Zamenhof. 2a eldono, Esperantista Centra Librejo, Paris
[Francujo], 1928
UL
Dr Esperanto: Meždunarodnyj Jazyk [“La Unua Libro”].
UV
La Universala Vortaro en Zamenhof, Fundamento de Esperanto
Bibliaj ekzemploj
La Sankta Biblio, Malnova kaj Nova Testamentoj tradukitaj el la originalaj
lingvoj. Brita kaj Alilanda Biblia Societo, Londono, Britujo; Nacia Biblia
Societo de Skotlando, Edinburgo [Britujo], sen dato
La Malnovan Testamenton tradukis Zamenhof, sed poste “Biblia Komitato”
reviziis la tekston (laŭ peto de Zamenhof). Ekzemploj el la Malnova Testa-
§46
723
Literaturo
mento estas do plej ofte plene Zamenhofaj, sed iafoje povas esti diferenco
inter la Biblia teksto kaj la origina Zamenhofa traduko.
Ciferoj post mallongigo de Biblia libro montras numeron de ĉapitro.
La jenaj mallongigoj de Bibliaj libroj estas uzataj en PMEG:
AK
Alta Kanto de Salomono
Kr2
Kroniko, Libro Dua
Am
Amos
Lv
Levidoj, Tria Libro de Moseo
Cf
Cefanja
Mĥ
Miĥa
Dn
Daniel
Ml
Malaĥi
Er
Eliro, Dua Libro de Moseo Naĥ
Naĥum
Es
Ester
Neĥ
Neĥemja
Ez
Ezra
Nm
Nombroj, Kvara Libro de
Moseo
Gn
Genezo, Unua Libro de
Ob
Obadja
Moseo
Hŝ
Hoŝea
Pk
Plorkanto de Jeremia
Ĥb
Ĥabakuk
Pr
La Predikanto
Ĥg
Ĥagaj
Ps
La Psalmaro
Ij
Ijob
Re
Readmono, Kvina Libro de
Moseo
Jes
Jesaja
Rĝ1
Reĝoj, Libro Unua
Jĝ
Juĝistoj
Rĝ2
Reĝoj, Libro Dua
Jĥ
Jeĥezkel
Ru
Rut
Jl
Joel
Sm1
Samuel, Libro Unua
Jn
Jona
Sm2
Samuel, Libro Dua
Jr
Jeremia
SS
La Sentencoj de Salomono
Js
Josuo
Zĥ
Zeĥarja
Kr1
Kroniko, Libro Unua
Origina Zamenhofa traduko
Kelkaj Bibliaj ekzemploj estas prenitaj el la origina neŝanĝita traduko de
Zamenhof. Ili estas montritaj per aldona Z jene: ekzemplo GnZ.1 = ekzemplo el
la origina neŝanĝita Zamenhofa traduko de Genezo, ĉapitro 1.
724
§46
Literaturo
La originajn Zamenhofajn tradukojn eldonis “Librejo Hachette kaj K.”
(“Librairie Hachette et C ie”), Paris [Francujo], 1908 (Ps kaj Re), 1909 (SS),
1911 (Gn), 1912 (Er), 1914 (Nm), 1921 (Lv), sen jaro (Pr).
En 1987 Ludovikito eldonis du-voluman faksimilan represon de la Zamen-
hofa tajpita traduko:
Zamenhof, L. L.: de josuo al jeremia. el la hebrea originalo tradukis l.l.
zamenhof. (iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof parto dua
volumo 5). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1987 [enhavas Js, Jĝ, Sm1,
Sm2, Rĝ1, Rĝ2, Jes, Jr]
Zamenhof, L. L.: de jeĥezkel al malaĥi. el la hebrea originalo tradukis l.l.
zamenhof. (iam kompletigota plena verkaro de l.l. zamenhof parto dua
volumo 6). Eldonejo ludovikito, sen loko, 1987 [enhavas Jĥ, Pk, Ez, Neĥ,
Kr1, Kr2, AK, Ru, Ij, Es, Dn, Hŝ, Jl, Am, Ob, Jn, Mĥ, Naĥ, Ĥb, Cf, Ĥg,
Zĥ, Ml]
725
Indekso
Indekso
A
AD.........................................69, 588-590
A.............................................................. Adiaŭ, Adiaŭi......................................331
elparolo......................................25, 26 Adicio..........................................324, 325
finaĵo..................................51-53, 241 Adjektiva radiko = eca radiko.............711
tabela postparto.............................241 Adjektivo = A-vorto............................711
A ............................................................. Adjekto = komplemento......................711
liternomo...............................315, 316 ADOR (sufikso)..........................665, 697
A ha....................................................335 Adverbo = E-vorto, E-vorteca vorteto (E-
A-eca vorteto.....................................705 eca vorteto)........................................711
A-finaĵo................................................... Afikseca radiko............................651-661
ĉe liternomo...................................315 Afikseca vorteto...........................659-661
ĉe ON-vorto...................................381
ĉe participo.............................435-437 Afikso.................................................705
en vortfarado..........566-570, 580, 581
difino......................................587, 588
landonomo.....................................553
Greka/Latina...................................663
popolnomo....................................553
kemia..............................................684
pronomo................................105, 106
neoficiala.................................663-684
rolvorteto.......................................234
novenkondukado.............................663
oficiala.....................................587-661
A-vorta frazparto....................64, 65, 705
ŝajna........................................585, 586
A-vorta nombrovorto..................380-382 Afrikato = ekfrota konsonanto.......27, 711
A-vorteca vorteto...............................705 AFRO (prefikso).........................674, 697
A-vorto...........................51-53, 154, 705 Aga radiko...........................................567
aga.................................................567
J-finaĵo.......................................70-73 Aganto.........................................106, 474
kiel perverba priskribo...........399, 403
en pasivo..................................447-449
kvanta....................................391, 392 Agento = aganto (en pasiva frazo).....447-
O-vorteca.........................................52 449, 711
pozicio.............................................59 Aha..............................................334, 335
priskribo de................................64, 65 Aĥ........................................................334
priskribo de E-vorto......................394 Aj.........................................................334
priskribo de I-verbo/subfrazo........405 Ajn...............................................277, 278
priskribo de vorteto.......................395
post KI-vorto..................................278
signifo....................................566-570
simila al ITA-formo.......................569 Ajna.....................................................278
uzo.............................................51-53 AĴ.................................................590-592
ĉe participo.....................................439
A-vortoj duoblaj.................................411
AB (sufikso)..............................664, 697 Akcento.................................25, 101, 369
emfaza.............................................280
Ablativa adjekto = de-komplemento, el-
en fremda vorto.................................38
komplemento....................................711
erara................................................248
Ablativa adjekto = De-komplemento, El-
foresto.........................................33, 34
komplemento.....................146-155, 199 Aktivo......................................40-43, 705
AC (sufikso)......................................664 Akuzativa objekto = objekto...............711
AĈ.....................................................588 Akuzativo = N-finaĵo...........128-142, 711
diferenco de fi................................660 Al.........................................................195
Aĉeto..........................................226, 230
en rolvortaĵo....................................232
727
Indekso
nerekta objekto..............................132
sufikseca.................................604, 652
objekto...........................................149 Ambaŭ.................................................314
AL (sufikso).......................................664 Amen...................................................334
Al anstataŭ de.............................197, 198 Amharo................................................697
Al tio..................................................198 AN.......................................................593
Al-komplemento................................457
erara uzo.........................................550
I-verba...........................................423
landano...................................548, 549
pasivigo.........................................454
superflua.........................................624
senca subjekto...............................421 ANC (sufikso).............................664, 665
Alfabeta ordo........................................... Ankaŭ..........................................279, 280
fremdaj literoj..................................22
postmetita.......................................279
Alfabeto.........................................17, 18 Ankoraŭ.......................................254, 255
literuma.........................................316 Ankoraŭ kaj plu...................................264
ne-Latina.......................................544 Ankoraŭ ne..........................................260
ALI-vorto...................................241-243 Ano.....................................................549
Alia...............................53, 241-243, 375 Anstataŭ..............................................205
pozicio.............................................63
antaŭ I-verbo...................................429
Alia/alie ol.........................................341 Anstataŭ (tio) ke..................................205
Alial............................................241-243 Anstataŭa............................................207
Aliam..........................................241-243 Anstataŭa skribomaniero.......................18
Alie.............................................241-243 Anstataŭe............................................207
Aliel............................................241-243 Anstataŭi.............................................207
Alies............................................241-243 Anstataŭigi..........................................207
Alifoje................................................242 ANT............................................441, 444
Aligi...................................................199 Antaŭ...................................................161
Aliĝi...................................................199
antaŭ I-verbo...................................431
Alii..............................................241-243
horo.................................................389
Aliio (k.s.)..........................................243 Antaŭ ke..............................................531
Alikaŭze.............................................242 Antaŭ kiam..................................517, 531
Alikvante............................................242 Antaŭ ol.......................................431, 442
Aliloke................................................242 Antaŭa.................................................164
Alimaniere..........................................242 Antaŭa vokalo.......................................25
Alio.............................................241-243 Antaŭaĵo..............................................164
Aliom..........................................241-243 Antaŭantaŭhieraŭ...............................258
Alispeca.............................................242 Antaŭe.........................................164, 442
Aliu.............................................241-243 Antaŭelemento..........................................
Aliula.................................................243
preciziga..................................573-579
Almenaŭ.....................................278, 279 Antaŭen...............................................164
Alparolato..................................126, 127 Antaŭhieraŭ........................................258
Alternativa subjekto...................459, 460
en nerekta parolo.....................534, 535
Alternativdemando.....................328, 360 Antaŭmetado.............................................
Alvoko...........42, 78, 126, 127, 489, 705
de frazparto..............................538-542
al potenco......................................127
de frazparto el subfrazo...........539-542
kun ho............................................332 Antaŭo.................................................164
per.................................................220 Antaŭparto................................................
AM..........................................................
de tabelvorto...................................237
728
Indekso
Antaŭpriskribo.....................................63
sekvo...............................................322
Antaŭtagmeze....................................388 Aŭ (ekkria vorteto)..............................334
ANTI (prefikso).................................675 AŬ-finaĵo..................................................
Aparteni.....................................457, 459
forpreno............................................40
Aparteno.....................................312-314 AŬ-vorto...............................................40
Apenaŭ.......................280, 281, 354, 526 Aŭ... aŭ................................................327
Aperi........................................................ Aŭdio...................................................697
kun postmetita subjekto.................132 AŬDIO (prefikso).......................675, 697
Apostrofo....20, 25, 45, 68, 101-104, 566 AŬTO (prefikso).........................676, 698
A-vorto..........................................103
AŬ-vorto.......................................103
B
disiga.............................................103 B................................................................
neuzado.........................................104
elparolo.......................................27, 28
Apozicio = apudmeto.........................711 Ba, Baf................................................334
Apud..................................................164 Baldaŭ.........................................255, 256
Apuda................................................165 Baldaŭa...............................................256
Apude.........................................165, 234 Baldaŭe...............................................256
Apudmeto.....................78, 408-412, 705 Bati..............................................458, 460
AR.............................................593, 594 Be........................................................334
ARĤI (prefikso).................................675
mallongigo de bemola.....................698
ARI (sufikso).............................665, 697 Biblio..........................................723, 724
ARKI (prefikso).................................675 Bibliografio..................................717-725
Artikolo..........................................77-95 Bilabialo = lipa konsonanto.................711
As............................................................. Biliono.........................................669, 670
= faras...........................................471 BIO (prefikso).....................................676
AS............................................................ Bis, Bisi...............................................331
anstataŭ IS.....................................414 BIT............................................................
eterna.............................................414
prefikseca........................................652
finaĵo.....................................413, 414 Bliso....................................................698
= estas...................................467, 468 BO.......................................638, 639, 692
AS-finaĵo...................................413, 414 Bo (liternomo).............................315, 316
Aspektismo (= itismo)................451, 452 Bonvole ...u.........................................417
Asterisko..............................................20 Bonvolu ...i..........................................417
Aŝuro..................................................697 Brajlo....................................................18
AT......................................444, 449, 450 Brekekekeks.........................................698
por ripeto.......................................451
teoria eblo de plenumiĝo...............450
C
AT-IT....................................................... C................................................................
kiel elekti?..............................449-452
elparolo........................................27-29
Atismo...............................................444 Celo.....................................................195
ATO (prefikso)...................................682
subkomprenata................................139
ATOR (sufikso)..................................665 Cent..............................................367-370
Aŭ....................................73-76, 320-322 CENTI (prefikso)................................682
alternativa nomo....................321, 322 Centoj..................................................367
ĉe tutaj frazoj.................................320 Certa.....................................................97
ekskluziva/inkluziva..............320, 321
anstataŭ unu....................................375
korekto..........................................322
729
Indekso
Ci...............................................105, 109 Ĉiam............................................251-254
Ci-diri................................................109 Ĉiama..................................................254
Cia.............................................106, 109 Ĉie...............................................245-247
Cifero...................................................21 Ĉiea.....................................................247
Cii......................................................109 Ĉiel..............................................268-272
Cis......................................................337 Ĉien.....................................................140
Cit........................................................21 Ĉies..............................................312-314
Citaĵa frazo........................................488 Ĉiesul(in) o..........................................314
-
Citaĵo..........................................559-561 Ĉio...............................................304-309
Citilo....................................................21