kapro. FA3.96
IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj
En IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj ne temas pri ekesto de rezulto aŭ
ŝanĝo de stato, sed pri ago, kiu okazas per si mem. Se ĉeestas statoŝanĝa sig-
nifo, tiu signifo estas jam en la origina verbo.
La ago de tia ĉi IĜ-verbo estas ago, kiu sen IĜ havas kaŭzanton kiel sub-
jekton. Kun IĜ la kaŭzanto malaperas. Aŭ ne ekzistas kaŭzanto, aŭ oni ne
interesiĝas pri eventuala kaŭzanto.
Ĉe IĜ-verbo farita el objekta verbo la subjekto estas la objekto de la origina
verbo. Ĉe tiaj ĉi verboj IĜ do servas por inversigi la frazrolojn. Tio similas
al pasivo (§29.1). Ĉe vera pasivo tamen kaŭzanto nepre ekzistas, kvankam
oni eble ne mencias ĝin.
Detruiĝi
La origina verbo detrui signifas “kaŭzi kompletan difekton aŭ mal-
konstruon”: La milito detruis la domojn. La subjekto de detruiĝi estas tio,
kio fariĝas komplete difektita aŭ malkonstruita. Ĉu iu detruis ĝin, ĉu ĝi far-
iĝis tia per si mem, tion la IĜ-verbo ne montras: Se mi volus ankoraŭ esti
mem leĝdonanto en la lingvo [...] , tiam la afero baldaŭ tute detruiĝus. OV.59
Tiu ĉi domo detruiĝis dum la milito. Ĉiuj miaj planoj disfalis kaj detruiĝis.
Ruliĝi
Ruli signifas “movi ion per turnado de ĝi aŭ ĝiaj radoj”: Rulu nun al mi
grandan ŝtonon. Sm1.14 La vendisto rulis sian ĉaron laŭ la strato. La subjekto
de ruliĝi estas io, kio moviĝas turniĝante ĉirkaŭ si mem, aŭ veturilo, kiu
moviĝas, ĉar ĝiaj radoj turniĝas: La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la
§30.9
463
Verboj kaj frazroloj
teron. FA4.185 La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rap-
ide. M.212 La kaleŝo ekruliĝis for. BV.28
Troviĝi
Trovi signifas “ekvidi, renkonti ion, kion oni eble serĉis”: Ĉu vi jam trovis
vian horloĝon? La subjekto de troviĝi estas tio, kio estas en ia loko aŭ kio
simple ekzistas: En la ĉambro troviĝis spegulo tiel granda kiel pordo. FA3.59
Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta. M.105 En ĉiu objekto troviĝas
difekto. PE.491 Antaŭe oni uzis trovi sin anstataŭ troviĝi: Super la tero sin
trovas aero. FE.26 Tio estas nun malofta.
Komenciĝi
Komenci signifas “kaŭzi komencon, fari la unuan parton de io”: La unuan
de Majo ili komencis sian vojaĝon. FA3.127 Ŝi komencis paroli. M.122 La subjekto
de komenciĝi estas tio, pri kies unua parto temas: Kvin monatojn poste
komenciĝis denove la abomena milito. Rt.46 La nomoj de la leporo kaj de la
limako ambaŭ komenciĝas per “L”. FA4.64 (La malpli ofta verbo eki, farita el
la prefikso EK §38.3.4, havas la saman signifon kiel komenciĝi.)
Moviĝi
Movi signifas “kaŭzi, ke io ne restu en sia loko”: Ŝi movadis siajn ĉarmajn
membrojn. FA1.213 La maljuna saliko movis siajn branĉojn en la vento. FA2.21 La
subjekto de moviĝi estas tio, kio ne restas en la sama loko: Amasoj da pas-
antoj moviĝis sur la trotuaroj. M.115 La balancilo moviĝas. FA2.59 Oni povas
ankaŭ uzi movi sin, kiam io konscie kaŭzas, ke ĝi mem ŝanĝu lokon: Li
nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko. BV.62 Sed movi sin estas
uzata ankaŭ por nekonscia moviĝado: Ĉiuj flagoj sin movadis en la
aero. FA1.102 Nuntempe oni uzas tamen pli ofte moviĝi en tiaj okazoj.
IĜ-verboj faritaj el senobjektaj transiraj verboj
Se verbo estas senobjekta, kaj se ĝi per si mem montras transiron al nova
stato, aldono de IĜ normale estas sensenca kaj eĉ erara. Ekz. morti (§30.2)
sen IĜ per si mem montras transiron de vivo al morto: Lia filo mortis kaj
estas nun malviva. FE.31 Sed iafoje oni tamen trovas tiajn verbojn kun IĜ-su-
fikso. Tiam IĜ aldonas ian specialan nuancon. Tiu nuanco povas esti “sen-
vole, akcidente”: En la nokto subite flamanta fajra kolono frapis tra la fe-
nestroj, flamoj aperis sub la tegmento, la seka pajlo ekbrulis, la tuta domo
forbrulis, kaj la juna pasero mortiĝis, sed la junaj homoj feliĉe sin
savis. FA2.368 La morto de la pasero okazis pro akcidento. La subjekto de mort-
iĝi estas la sama kiel ĉe morti. Tia uzo de IĜ estas nuntempe malofta.
Zamenhof uzis ankaŭ la verbon ĉesiĝi, kiu teorie devus signifi “iom post
iom ĉesi”, sed li uzis ĝin tamen por la simpla senco “ĉesi”: Ili ekrajdis tra la
arbaro, kie la denseco fariĝis ĉiam pli granda, la vojo ĉiam pli mallarĝa, kie
la vojo fine eĉ tute *ĉesiĝis*. La prunelarbo baris al ili la vojon kiel
bartrabo, kiun oni devis ĉirkaŭrajdi. FA4.42 Laŭ la kunteksto la ĉeso eĉ estis
sufiĉe abrupta. Oni do uzu ĉesis aŭ ekĉesis. Por esprimi iom-post-ioman
ĉeson, oni prefere uzu iom post iom ĉesi, laŭgrade ĉesi aŭ ion similan.
464
§30.9
Verboj kaj frazroloj
Nenormalaj IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj
Iuj IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj estas uzataj en maniero, kiu ne kon-
gruas kun la ĉi-antaŭaj klarigoj:
Sciiĝi
La verbo scii estas objekta. La subjekto de sciiĝi povas esti tio, kio aperus
kiel la objekto de scii: La novaĵo rapide sciiĝis en la tuta urbo. Tio estas tute
regula kaj normala. Sed pli ofte, kiam oni uzas sciiĝi, oni uzas ĝin en la sig-
nifo “ekscii” (komparu kun sidiĝi = “eksidi”). La subjekto restas la sama
kiel por scii dum la origina objekto fariĝas pri-komplemento: Mi sciiĝis pri
tio de homoj plej kredindaj. Rz.6 Nuntempe oni ordinare uzas ekscii.
En la komenca tempo Zamenhof eĉ uzis verbojn kiel sciiĝi kun objekto:
Tion ĉi neniu devas sciiĝi! FA1.108 Nuntempe ĉiuj IĜ-verboj estas nepre sen-
objektaj, kaj oni diras: Pri tio ĉi neniu devas sciiĝi! Aŭ oni uzas ekscii: Pri
tio ĉi neniu devas ekscii!
Timiĝi
La verbo timi estas objekta verbo, kaj tial la formo timiĝi devus signifi pli-
malpli “iĝi timata/timinda”. Sed en la praktiko timiĝi estas uzata nur por la
senco “ektimi”, kaj la subjekto estas la timanto, kvazaŭ timiĝi estus bazita
sur senobjekta verbo: La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena
lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano. M.182 Ĉiuj paseroj, eĉ granda
korniko timiĝis pro tiu stranga vidaĵo. FA2.125 Temas pri ĝenerala timado sen
efektiva objekto. Estas rekomendinde en tiaj ĉi okazoj uzi ĉiam ektimi
anstataŭ timiĝi.
30.10. Pri-verboj
La rolvorteto pri (§12.3.6.10) estas ofte uzata prefiksece. En kelkaj okazoj
ĝia sola tasko estas ŝanĝi la rolon de objekto.
Semi
La objekto estas la semoj. La loko, kien la semoj metiĝas, povas aperi kiel
loka aŭ direkta komplemento: La terkultivisto semas tritikon en la kampo. /
Kelkaj personoj komencis semi inter la esperantistoj konfuzon kaj
timon. L2.88
Prisemi
La objekto estas la loko, kien la semoj metiĝas. La semoj povas aperi kiel
per-komplemento. La terkultivisto prisemas la kampon per tritiko. / Dum
ses jaroj prisemu vian kampon. Lv.25
Legu pli pri prefikseca pri en §38.4.2.
§30.10
465
Verboj kaj frazroloj
30.11. Kompleksaj verboj
Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, ĉesi k.a. ofte aperas kune kun I-verbo.
La du verboj kune formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Normale la I-
verbo signife estas la pli grava parto, kaj ĝi decidas la frazrolojn:
• Komencis neĝi. FA1.142 (= Ekneĝis. ) La ĉefverbo komenci per si mem
normale postulas kaj subjekton kaj objekton, sed la frazkonstruon de-
cidas neĝi, kiu estas sensubjekta kaj senobjekta verbo.
• Baldaŭ ĉesos neĝi. La ĉefverbo ĉesi normale havas subjekton, sed neĝi
estas sensubjekta verbo.
Noto: Oni normale ne diras *Baldaŭ finos neĝi*, ĉar fini montras plenumon, antaŭplanitan fin-
punkton aŭ simile. Sed ĉe neĝado ordinare tute ne ekzistas plenumo aŭ finpunkto. Neĝado
simple iam ĉesas.
• Ili ĉesis konstrui la urbon. Gn.11 La ĉefverbo ĉesi ne povas havi objekton,
sed konstrui estas objekta verbo.
• Li finis paroli. Jĝ.15 La ĉefverbo fini normale havas kaj subjekton kaj
objekton, sed paroli ne bezonas objekton. Oni povus ankaŭ diri, ke ĝuste
la I-verbo paroli estas la objekto de fini.
• Ne povis esti alie. FA3.118 La ĉefverbo povi normale havas subjekton, sed
esti povas esti sensubjekta (kun E-finaĵa perverba priskribo, §25.1.1).
466
§30.11
Kelkaj gravaj verboj
31. Kelkaj gravaj verboj
31.1. Esti
La verbo esti havas plurajn signifojn kaj uzojn. Oni ofte nomas ĝin
helpverbo, ĉar ĝi ne havas multe da signifo per si mem. Ĝi ĉefe helpas en
frazkonstruado.
Esti estas uzata precipe por ligi priskribon al la subjekto. Tia priskribo nom-
iĝas perverba priskribo (§25.1.1):
• La patro estas sana. FE.5
• La ĉielo estas blua. FE.6
• La patro estas tajloro. FE.5
• Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. FE.5
Esti estas uzata kune kun participoj por formi kunmetitajn verbojn. Principe
la participo en tiaj konstruoj estas perverba priskribo de la subjekto, sed esti
+ participo rolas kiel unu verbo (§28.4):
• Li estos di
r inta al mi la veron. FE.24
• Alproksimiĝis la tempo, kiam li estis f ariĝ onta submajstro. FA3.58
• Mi estas amata. FE.25
Esti povas montri la ekziston aŭ aktualecon de la subjekto. Tiam kutime la
subjekto staras post la ĉefverbo:
• Sen regalo ne estas balo. PE.2281
• Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. FE.20
• Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize. OV.371
Noto: Tiujn frazpartojn, kiujn mi ĉi tie klasis kiel subjektojn, oni eventuale povas anstataŭe klasi
kiel perverbajn priskribojn en sensubjektaj frazoj (§25.1.1). Tiam esti rolas kiel priskriba verbo.
Esti povas montri troviĝon en loko aŭ situacio:
• Kie vi estas? – Mi estas en la ĝardeno. FE.26 = Kie vi troviĝas. – Mi trov-
iĝas en la ĝardeno.
• Kie estas la knaboj? – Ili estas en la ĝardeno. – Kie estas la knabinoj? –
Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. – Kie estas la tranĉiloj? – Ili kuŝas sur la
tablo. FE.16
• La mortinta homo estas nun supre en la ĉielo. FA1.60 = ...troviĝas nun
supre...
• Ĉiam la infanoj estis kune. FA3.58 Ĉiam ili troviĝis en la sama loko, en kun-
eco.
Forlaso de esti
Esti ofte ne montras multe da signifo, sed servas preskaŭ nur kiel tenilo de
verba finaĵo. Tial oni ofte proponis uzadon de nuda verba finaĵo anstataŭ
esti: En kastel’ ’as vestiblo. Mastro ’as fore. Stelo ’as turnita. Por li la
§31.1
467
Kelkaj gravaj verboj
mond’ ’as malfermita. Tiuj ekzemploj estas de K. Kalocsay en Lingvo Stilo
Formo. Aliaj uzas simplan as ( is, os... ) sen apostrofo. Tiaj eksperimentoj
tamen neniam fariĝis popularaj. Nur en poezio oni povas renkonti tiajn
memstarajn finaĵojn. Verŝajne la risko de konfuzo estas tro granda, ĉar oni
povas aŭdi la nudan finaĵon kiel parton de la antaŭa vorto. En kastel’ ’as
vestiblo povas soni kiel “en kastelas vestiblo” . Stelo ’as turnita povas soni
kiel “stelas turnita” .
Noto: Iuj uzas as ( is, os... ) anstataŭe kiel mallongigon de ia ajn verbo. Vidu noton en la klarigoj pri
fari (§31.4).
Verbigo de perverba priskribo
Alia maniero forlasi esti estas verbigi tiun priskribon, kiun esti ligas al la
subjekto:
• Kiu estas kuraĝa rajdi sur leono? → Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE.7
• La virinoj estas m
al sanaj fizike kaj morale. → La virinoj malsanas fizike
kaj morale. M.1
• Ĉiu, kiu estas m
al sata, venu kaj manĝu. → Ĉiu, kiu malsatas, venu kaj
manĝu! Rn.11
• Ĉu ĝi estas v id ebla? → Ĉu ĝi videblas?
• Ili estus v en intaj, se ili estus sc
i intaj pri la kunveno. → Ili venintus, se
ili sciintus pri la kunveno. Legu pli pri tiaj mallongigoj de kunmetitaj
verboj en §28.4.3.
• Estas necese fari tion. → Necesas fari tion.
Iuj opinias, ke estas eraro ĉi tiel verbigi vorton, kiu kutime estas A-vorto (aŭ
E-vorto). Sed la ĉi-antaŭa ekzemplo kun kuraĝas estas el la Fundamento,
kiu ankaŭ mencias la verbojn sani FE.42 kaj malsani FE.42. Aliaj kutimaj verboj
de tiu ĉi speco estas: avari PE.1876, fieri PE.494, egali M.177, sufiĉi FK.234, pravi PE.1013,
favori Rz.85, utili M.32, simili FA2.65, rapidi OV.412 k.t.p. Estas absurde deklari eraraj
tiajn vortojn, kiuj troviĝas en la Fundamento, kaj kiuj estas vaste uzataj.
En iaj okazoj la verba formo estas tre malkutima, kaj oni normale uzas esti +
A-vorton. Tiam ofte la nekutima verba formo esprimas nuancon specialan,
pli viglan, pli atentigan, pli agan. Oni ne trouzu tiajn verbojn, ĉar tiam la
speciala nuanco povus malaperi, kaj la lingvo malriĉiĝus. Ekz. oni normale
ne diras la ĉielo bluas, sed la ĉielo estas blua. Oni ŝparu la verban formon
por specialaj efektoj. Iafoje tamen la du formoj estas pli-malpli samnuancaj.
Ekz. ne estas eĉ nuanca diferenco inter pravi kaj esti prava.
En multegaj okazoj la du formoj havas tute malsamajn signifojn. Radiko +
verba finaĵo ne aŭtomate signifas “esti ia”. Ne eblas ekz. anstataŭ ĝi estas
ora diri ĝi oras, ĉar ori signifas “kovri per oro”. Nek eblas anstataŭ la bildo
estas kolora diri la bildo koloras, ĉar kolori signifas “doni sian koloron (al
io)”. La signifo de ĉiu verbo dependas de la signifo de ĝia radiko: §37.2.4.
468
§31.1
Kelkaj gravaj verboj
31.2. Fariĝi kaj iĝi
La du verboj fariĝi kaj iĝi estas ambaŭ faritaj el la sufikso IĜ (§38.2.18), kaj
ambaŭ montras ŝanĝon de stato sen ekstera kaŭzanto. La subjekto estas tio,
kio ŝanĝiĝas. La rezulto de la ŝanĝo aperas kiel perverba priskribo. Fariĝi
estas pli tradicia, sed iĝi fariĝas pli kaj pli ofta, ĉar ĝi estas pli mallonga:
• La juna vidvino fariĝis denove f ianĉ ino. FE.33
• Ŝi fariĝis t iel mal aminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si. FE.23
• Fariĝis nigre antaŭ ŝiaj okuloj. Rn.18 Sensubjekta frazo.
• Karlo iĝis k urac isto.
• Ŝi iĝis tre k o lera.
Fariĝi estas ankaŭ uzata en frazoj, kie la subjekto mem estas la rezulto de la
ŝanĝo. Fariĝi tiam signifas pli-malpli “fariĝi estanta”, “okazi”, “ekesti”. En
tiaj frazoj oni uzas ankaŭ estiĝi, sed malofte iĝi. Se la signifo estas “kreiĝi”
oni neniam uzas iĝi, sed nur fariĝi, estiĝi aŭ ekesti:
• Fariĝis somero. FA1.230
• Unu vesperon fariĝis granda uragano. FA1.27
• Per la vorto de Dio fariĝis la ĉielo. PsZ.33
31.3. Havi
La verbo havi montras tute ĝenerale, ke la objekto apartenas al la subjekto.
La aparteno povas esti poseda, porta, eca, interrilata, k.s.:
• Mi havas centon da pomoj. FE.14 = Cento da pomoj apartenas al mi.
• Unu vidvino havis du filinojn. FE.11 = Al unu vidvino apartenis du filinoj.
• Kiam oni estas riĉa, oni havas multajn amikojn. FE.16
• Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. FE.12
• Kiun daton ni havas hodiaŭ? FE.12
• Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama
tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. FE.13
• Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. FE.14
Se oni volas pli precize esprimi la apartenan rilaton, oni povas anstataŭ havi
uzi ekz. posedi, porti, teni kaj aliajn verbojn.
Legu pli pri la diferenco inter havi kaj aparteni en §30.6.
Iuj lingvoj uzas verbon similan al havi por fari kunmetitajn verbojn. Tio ne
ekzistas en Esperanto. Ne eblas diri *mi havas dirinta la veron*, *li havis
veturis tien*, aŭ simile. En Esperanto oni normale uzas simplajn verbo-
formojn ( diris, veturis k.s.). Je bezono oni povas formi kunmetitajn verbojn
(§28.4) per esti: Mi estas dirinta la veron. Li estis veturinta tien.
§31.3
469
Kelkaj gravaj verboj
31.4. Fari
Estiga fari
Fari povas signifi “estigi el io”. La objekto de fari estas tio, kion la subjekto
estigas:
• La botisto faras botojn kaj ŝuojn. FE.37
• La lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. FE.37
• El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de
gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE.30
• Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas
tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE.35
Fari kaj krei estas similaj. Fari emfazas, ke oni uzas ian materialon, aŭ kun-
metas iajn partojn, dum krei emfazas, ke oni estigas el nenio, aŭ ke oni est-
igas ion tute novspecan. Sed ne ĉiam oni zorge diferencigas fari kaj krei:
Dio faris [= kreis] la du grandajn lumaĵojn. Gn.1
Estiga fari povas ankaŭ montri estigon de abstrakta rezulto. Normale la re-
zulto aperas kiel objekto:
• Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. FE.31
• Ni trovas bonan infanon, kiu faras ĝojon al siaj gepatroj. FA1.106
• Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. FE.20
• La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Rt.46 La ke-frazo estas
objekto de faris.
• Faru lume, varme kaj gaje. BV.53 = Faru tiel, ke fariĝu lume, varme kaj
gaje. Ĉi tie la rezulto aperas kiel E-vorto, kio estas malpli kutima ĉe fari.
Estiga fari povas montri kunmeton de la subjekto aŭ subjektoj. La objekto
montras la rezulton de la kunmeto:
• Sesdek minutoj faras unu horon. FE.12
• Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. FE.14
• La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. FK.298
• Kvin kaj sep faras dek du. FE.12 5 + 7 = 12
• Dek kaj dek faras dudek. FE.12 10 + 10 = 20
Estiga fari povas signifi “agi tiel, ke la objekto ekestas ia aŭ io”. La rezulta
eco aŭ identeco aperas kiel perverba priskribo de la objekto:
• Vin mi volas fari mia edzo! FA3.98 = Mi volas fari tiel, ke vi ekestas mia
edzo.
• Tiun domon oni faris m
al l iber ejo. Jr.37
• Ĝi [= la kolerego] faras vin ankoraŭ pli bela. Rt.77
• Nia laboro kaj pacienco la mondon faros feliĉa! FK.302
• La Eternulo faris lin t im ata de ĉiuj nacioj. Kr1.14
470
§31.4
Kelkaj gravaj verboj
En tiaj ĉi frazoj fari tre similas al igi (§31.5). La diferenco estas, ke la per-
verba priskribo ĉe fari nur povas esti A-vorto aŭ O-vorto. Ĉe igi la rezulto
normale estas I-verbo. Fari neniam aperas kun I-verba rezulto.
Aga fari
Fari povas signifi “plenumi agon”. La ago mem aperas kiel objekto:
• Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino. M.29 = Ŝi kapsalutis facile al la
mastrino.
• Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi
donacon. FE.15 = ...ke mi devas donaci ion al vi.
• Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron. FE.24
Aga fari povas esti ĝenerala verbo, kiu reprezentas ĉian ajn agon. Tiam fari
ofte kunlaboras kun tabelvorto:
• Du homoj povas pli multe fari ol unu. FE.12
• Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE.12
• Dio ĝuste faras, neniam eraras. PE.345
• Ho, Dio! kion vi faras! FE.26
• Li tuj faris [tion] , kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de
mia deziro. FE.31
• Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro
ne sciis, kion fari. FE.38
• La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li
revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris. FA1.109
• La Izraelidoj faris, kiel diris Moseo. Er.12
• Mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankaŭ faris. FA3.40
Noto: Iafoje oni renkontas nuran verban finaĵon uzatan kiel mallongigon de ia ajn verbo: Kion vi
as? = Kion vi faras? / Ili jam manĝis, sed ni nur poste os (= manĝos). Sed tia uzo aperas ordinare nur en eksperimentema aŭ ludema (parola) lingvaĵo.
Noto: Li faras nenion kvazaŭ egalas al *li nenias* kun la neekzistanta tabelvorto *nenii*. Li faris
tiel estas kvazaŭ egala al *li tiis* kun la neekzistanta tabelverbo *tii*. Tiaj agaj tabelverboj tamen
ne povus ekzisti, ĉar iliaj U-formoj kolizius kun la ordinaraj tabelvortoj je U. Anstataŭe oni uzas
fari + tabelvorton je O aŭ EL.
31.5. Igi
Igi = “kaŭzi, ke iu faru ian agon”. Igi estas farita el la sufikso IG (§38.2.17).
La subjekto de la verbo igi estas tiu, kiu kaŭzas, ke iu alia faru ian agon. La
objekto estas tiu, kiu faru la agon. La rezulta ago, I-verbo, aperas kiel per-
verba priskribo de la objekto (§25.1.2):
• Ni devas antaŭ ĉio igi lin, aboni la gazeton. OV.144 = Ni devas antaŭ ĉio
faru tiel, ke li abonu la gazeton.
• En la lasta tempo li fervore laboris, por igi la francan registaron, e n -
konduki Esperanton en ĉiujn lernejojn. OV.247
§31.5
471
Kelkaj gravaj verboj
• La finiĝado de la tago igis ilin rap
idi. M.200
• Por ke mia silento ne igu vin pensi, ke mi ankaŭ apartenas al viaj mal-
aprobantoj, mi rapidas trankviligi vin per kelkaj vortoj. OV.549
Iafoje, tre malofte, la rezulta I-verbo estas subkomprenata:
• – Mi prenis kaj dissigelis [la leteron] . – Kiel do vi...? – Mi mem ne scias.
Nenatura forto min igis. Rz.92 = ...Nenatura forto min igis preni kaj di
s -
sigeli la leteron.
Klariga igi
Teorie oni povas disigi ĉiun verbon kun IG-sufikso al igi + rezulta esprimo.
Tio povas esti maniero klarigi la precizan signifon de IG-verbo. En tia klar-
iga uzo igi aperas ankaŭ kun A-vorta aŭ O-vorta rezulto:
• Mi nigrigis ĝin. → Mi igis ĝin nigra.
• Tio disigis ilin. → Tio igis ilin disaj.
• La frosto glaciigis la lagon. → La frosto igis la lagon glacia.
• Ŝia patro edzinigis ŝin. → Ŝia patro igis ŝin e dz ino.
• Li enkadrigis la foton. → Li igis la foton enkadra (= tia, ke ĝi estis en
kadro).
• Mi dormigis la bebon. → Mi igis la bebon dorm
anta.
• Li trinkigas sian ĉevalon. → Li igas sian ĉevalon t rink anta.
• Li trinkigas akvon (al la ĉevalo). → Li igas akvon t rink ata (de la
ĉevalo).
Tiajn ĉi frazojn oni apenaŭ uzas en ordinara lingvaĵo, sed ĉefe por klarigi la
precizan signifon de IG-verbo. Kutime oni uzas igi nur kun I-verboj. Ĉe A-
vorto aŭ O-vorto oni normale uzas fari (§31.4).
Igi neniam signifas “krei” aŭ “produkti”. Ne eblas diri: *Dio igis la
mondon.* *La ŝuisto igis botojn al mi.* La objekto de igi ne povas esti la re-
zulto de la ago. Oni devas diri: Dio kreis la mondon. La ŝuisto faris botojn
al mi.
31.6. Lasi
Lasi baze signifas “permesi” kaj “ne malhelpi”. La preciza signifo povas esti
ekz. “permesi ke io restu (en loko aŭ en stato), permesi ke io foriru, ne mal-
helpi ke io ŝanĝiĝu, ne malhelpi ke io agu, ne plu teni, ne plu fari” k.t.p.:
• Ŝteliston neniu lasas en sian domon. FE.37 = Neniu permesas al ŝtelisto
eniri en lian domon.
• Iru kun mi, bela Sara, en alian landon, ni lasu la malfeliĉon malantaŭ
ni. Rn.15 = ...la malfeliĉon ni ne kunportu.
• La tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforig-
eblan makulon. BV.7 Makulo restas en la mano.
• Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! M.56 = Ne plu ŝercu!
472
§31.6
Kelkaj gravaj verboj
• Eble vi lasos ĉe mi vian adreson? M.61 = Eble vi donos al mi vian adreson
antaŭ ol vi foriros?
• Lasu min! ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun spasma
forto ŝi ektiris sian brakon. M.161 = Ne plu tenu min!...
• Mian pekon Vi ne lasos senpuna. Ij.10 = Vi ne permesos, ke mia peko restu
senpuna.
• La preĝejajn spiritojn ni laŭ mia opinio ne devas lasi sen invito. FA2.93
= Ni devas malhelpi, ke ili restu sen invito.
Lasi kun I-verbo
Ofte lasi aperas kune kun I-verbo. Lasi tiam signifas “permesi, ke la objekto
faru la agon de la I-verbo”. La I-verbo tiam rolas kiel perverba priskribo de
la objekto (§25.1.2):
• Mi estas tre laca, lasu min nun iom dorm
eti. FA2.91 = ...lasu, ke mi nun iom
dormetu.
• Ŝi sidis kaj lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj. FA1.85 = ...lasis, ke la
vento ludis...
Iafoje la objekto de lasi (la senca subjekto de la I-verbo) estas forlasita:
• La devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi. M.65 = ...ne
lasis ŝin dormi. = ...ne lasis, ke ŝi dormu.
Iafoje oni metas la objekton de lasi post la I-verbo:
• Ili perdas la kuraĝon kaj lasas fali la manojn. OV.158 = ...lasas, ke la
manoj falu.
• Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian. PE.2630 = ...lasu, ke alia [persono]
vivu.
• Nur unu fojon en jaro oni povis lasi kanti la birdon, kaj eĉ tio ĉi estis
granda risko. FA2.30 = ...lasi, ke la birdo kantu...
Se la I-verbo mem estas objekta verbo, ofte nur la kunteksto povas montri,
ĉu la objekto apartenas al lasi aŭ al la I-verbo:
• Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio. FA1.179 Verŝajne min
estas objekto de tenti: ...mi ne lasus, ke oni tentu min al tio. Tiel ankaŭ
efektive estas laŭ la kunteksto, sed teorie min ankaŭ povus esti objekto
de lasi, kaj do senca subjekto de tenti: ...mi ne lasus, ke mi tentu [iun] al
tio.
• Mi lasis min moki. Gm.58 = Mi lasis, ke mi moku iun. Aŭ: Mi lasis, ke oni
moku min. Ambaŭ signifoj eblas. La kunteksto montras, ke la dua signifo
estas ĝusta.
• Mi lasis ilin tute ĉ irkaŭ fermi. Rt.67 = Mi lasis, ke ili tute ĉirkaŭfermu [ion] .
Aŭ: Mi lasis, ke io tute ĉirkaŭfermu ilin. La efektiva kunteksto montras,
ke la dua signifo validas.
§31.6
473
Kelkaj gravaj verboj
Se ĉeestas du objektoj, unu devas esti objekto de lasi, kaj la alia devas esti
objekto de la I-verbo. Tiam oni nepre metu la du objektojn ĉe siaj re-
spektivaj verboj tiel, ke la signifo estu klara:
• Mi ne povis lasi ilin de
trui mian laboron. Ilin estas objekto de lasi (kaj
senca subjekto de detrui). Mian laboron estas objekto de detrui.
En tiaj ĉi frazoj la senca subjekto de la I-verbo povas ankaŭ esti al-komple-
mento:
• Ni lasu al la amasoj, taksi la aperojn laŭ ilia ekstera brilo. OV.158 = Ni
lasu, ke la amasoj taksu la aperojn laŭ ilia ekstera brilo.
Kiam la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, oni ofte traktas lasi
+ I-verbon kiel unu kompleksan verbon. Tio povas influi la uzon de si
(§11.6.2).
Aga de-komplemento ĉe lasi + I-verbo
Ĉe lasi + I-verbo oni iafoje uzas de por montri la sencan subjekton de la I-
verbo. Tio eblas nur se la subjekto kaj la objekto de lasi estas identaj:
• Ŝi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili
volis. FA1.89 = ...lasis, ke la ondoj pelu ŝin... Ŝi (subjekto de lasis) kaj sin
(objekto de lasis) estas la sama persono.
En tiaj ĉi frazoj oni povas kompreni la I-verbon pasive:
• Ŝi lasis sin peli de la ondoj. = Ŝi lasis sin esti pelata de la ondoj.
• Mi lasis min delogi de ŝi. = Mi lasis min esti delogita de ŝi.
Tio klarigas, ke oni povas uzi de-komplementon por la aganto, ĉar de estas
ĝuste tiel uzata en pasivaj frazoj (§29.1).
Rimarku, ke tia ĉi uzo de aga de-komplemento ĉe aktivforma verbo eblas
nur ĉe lasi, kaj nur kiam la subjekto kaj objekto de lasi estas identaj.
Lasi anstataŭ igi
Lasi kaj igi havas kune kun I-verbo similetajn signifojn, sed estas diferenco:
Igi + I-verbo = “agi tiel, ke iu faru ion”. Lasi + I-verbo = “ne malhelpi, ke iu
faru ion”. Igi montras aktivan kaŭzadon de ago, dum lasi montras pasivan
permeson:
• Mi igis lin labori. = Mi instigis lin labori. Mi konvinkis lin, ke li laboru.
• Mi lasis lin labori. = Mi permesis (ne malhelpis, ne kontraŭstaris) lian
laboradon.
Zamenhof pro nacilingva influo iafoje uzis lasi + I-verbon pri aktiva kaŭz-
ado: Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon. FA1.99 = Li igis tajloron fari al ŝi viran
vestaĵon. Ne temas pri permesado, sed pri aktiva taskado. Tia uzo de lasi
estas evitinda. Diru prefere: Li farigis al ŝi viran vestaĵon.
474
§31.6
Kelkaj gravaj verboj
31.7. Povi, devi kaj voli
Povi, devi kaj voli estas tre gravaj verboj. Oni ofte nomas ilin helpverboj, ĉar
povi, devi aŭ voli + I-verbo (§27.3.1) estas kvazaŭ unu kompleksa verbo. La
I-verbo en tia kompleksa verbo principe estas objekto de la helpverbo. La
objekto de povi kaj devi estas ĉiam I-verbo. Voli ankaŭ povas havi alispecajn
objektojn.
31.7.1. Povi
Povi montras agon aŭ staton, kiu estas ebla por la subjekto, ĉu pro kapablo,
lerteco, forteco, potenco de la subjekto, ĉu pro la cirkonstancoj, ĉu pro rajto
aŭ permeso. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.
Tio, kio estas ebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Povi kaj la I-
verbo havas ĉiam la saman subjekton:
• Du homoj povas pli multe fari ol unu. FE.12
• Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE.11
• En malbona vetero oni povas facile m
al v arm umi. FE.42
• Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. FE.31
• El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de
gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE.30
• Hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati. Rt.80
• Povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin. FA2.94 La ke-frazo estas
subjekto de povas.
• Ŝi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide. FA2.60
Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:
• Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon. M.36
= ...kion mi povos fari...
• Kion oni volas, tion oni povas. PE.941 = ...tion oni povas fari.
• Li rapidis, kiel li nur povis. FA2.12 = ...kiel li nur povis rapidi.
• Kiu devas, tiu povas. PE.982 Mankas tio, kion oni povas fari, ĉar temas pri
povo rilate al ĉia ajn ago.
Kiam necesas montri klare la kaŭzon de la eblo, oni uzu kapabli, rajti, esti
eble, esti permesite k.t.p., sed plej ofte povi sufiĉas.
Noto: Multfoje oni provis enkonduki la superfluan verbon *darfi*° ≈ “rajti”, sed ĉiam vane. Ĝi
neniam fariĝis Esperanta vorto. Ne uzu ĝin.
31.7.2. Devi
Devi montras agon aŭ staton, kiu estas (pli-malpli) neevitebla por la sub-
jekto, ĉu pro eksteraj cirkonstancoj, ĉu pro volo de alia persono, ĉu pro mal-
permeso, ĉu pro io alia. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.
§31.7.2
475
Kelkaj gravaj verboj
Tio, kio estas neevitebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Devi kaj
la I-verbo havas ĉiam la saman subjekton:
• Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi
donacon. FE.15
• Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre
malproksima loko. FE.13
• Homo, kiun oni devas juĝi estas juĝoto. FE.22
• La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj
mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. FE.34
• La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. FE.37
• Ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino. FA1.174
• Prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo! FA2.89 = ...kiel tiuj
arboj certe brilis...
Devi kun AS-finaĵo iafoje similas al OS-formo:
• Venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar
morti iam vi ja devas. FA2.136 = ...ĉar sendube vi iam ja mortos.
• Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro. BV.59 = Sendube li jam baldaŭ venos,
sinjoro.
Devi kun IS-finaĵo povas iafoje montri, ke io estis intencata aŭ antaŭvidata.
Tiam devis egalas pli-malpli al estis ...onta aŭ estis ...ota:
• Sur la korto [...] staris nefermita ĉerko [...] , ĉar en tiu antaŭtagmezo
devis okazi la enterigo. FA3.17 ≈ ...estis okazonta la enterigo.
• Granda koncerto devis e sti don ata. FA3.50 ≈ ...estis donota.
Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:
• Mi pagis, al kiu oni devis. M.6 = ...al kiu oni devis pagi.
• Kiu devas, tiu povas. PE.982 Mankas tio, kion oni devas fari, ĉar temas pri
devo rilate al ĉia ajn ago.
Kiam necesas montri klare, ke temas pri devo pro ies volo, oni uzu
esprimojn kun oni volas ke... , esti devigita k.t.p.
31.7.3. Voli
Voli montras deziron aŭ intencon de la subjekto. La dezirata afero aperas kiel
objekto, kiu plej ofte estas I-verbo.
Kiam voli estas uzata kun I-verbo, voli kaj la I-verbo nepre havas la saman
subjekton:
• Prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE.19
• Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. FE.18
• Ŝi volas danci. FE.20
• Mi volas diri al vi la veron. FE.24
476
§31.7.3
Kelkaj gravaj verboj
• Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin e dzin igi kun
alia persono. FE.39
Kiam la objekto de voli estas ke-frazo, la dezirata ago estas ago de la sub-
jekto de la ke-frazo (normale malsama al la subjekto de voli):
• “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” FE.19
• Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE.24
Kiam la objekto de voli estas O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, nur la kunteksto
povas montri, ĉu temas pri ago de la subjekto de voli aŭ pri ago de iu alia:
• Mi volas ion, sed mi ne scias kion. Ion kaj kion reprezentas ian agon de-
ziratan de la subjekto. Ĉu estas ago de la subjekto, aŭ de iu alia, tion oni
ne scias.
• Mi volas la samon, kiel vi. La objekto povas ĉi tie montri ian deziratan
agon, sed ĝi ankaŭ povas montri ion, kion la subjekto volas havi (vidu
ĉi-poste).
• Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia
deziro. FE.31
Ĉi tia objekto de voli povas ankaŭ esti afero, kiun la subjekto volas havi,
akiri aŭ ricevi. Oni povus diri, ke havi aŭ alia verbo estas subkomprenata:
• Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian. Rz.27 = Mi ne volas havi
(ricevi, manĝi...) tiun ĉi supon...
• Se vi volas f il inon, flatu la patrinon. PE.2311
• Kion vi volas de mi, sinjoro? M.173 Ĉi tie kion montras agon aŭ aferon.
Iafoje voli aperas kun direkta esprimo, kiu montras lokon, kien la subjekto
volas iri. Oni povus diri, ke ia mova verbo estas subkomprenata:
• Mi volas e n mil iton! FA2.148 = Mi volas iri en militon.
• Mi volas en la kaleŝon! FA2.67
• Vi volas m
al supren, al via knabo! FA4.140
Senobjekta voli
Voli estas ankaŭ uzata memstare sen objekto. Tiam voli signifas, ke la sub-
jekto ĝenerale havas (fortan) volon, deziron aŭ intencon. Povas ankaŭ esti,
ke la volata ago aŭ afero estas subkomprenata:
• Se “ŝi” volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari? Gm.52
• Voli aŭ ne voli neniu malpermesas. PE.2612
Ĝentila voli
Oni ofte uzas voli en ĝentilaj petoj k.s. Voli montras, ke ankaŭ la volo de la
alparolato estas grava. Precipe ofta estas la kunmetaĵo bonvoli:
• Aŭskultu, ĉu vi volas alporti ĉi tion de mi al la maljuna homo tie? FA2.144
≈ Alportu ĉi tion...
§31.7.3
477
Kelkaj gravaj verboj
• Ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droŝkon? FA1.119 ≈ Venigu
por mi droŝkon.
• Permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo,
ripetu al vi la vortojn de malnova fablo. M.173
• Bonvolu fermi la pordon!
Legu pli pri bonvolu ...i kaj aliaj manieroj fari ĝentilan peton en §26.3.
31.7.4. Neado de povi, devi kaj voli
Normale ne staras ĝuste antaŭ tio, kion ĝi neas (§21). Logike estas do dife-
renco inter ne povi kaj povi ne, inter ne voli kaj voli ne, kaj inter ne devi kaj
devi ne.
Povi + ne
Zamenhof zorge diferencigis ne povi (ofte uzeblan) kaj povi ne (uzeblan nur
malofte).
Ne povi signifas, ke mankas povo fari ion:
• Mi ne povas iri. Mankas povo iri.
• Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE.33
• Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la
scienco mem. FE.32
• La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon. FE.34
Povi ne signifas, ke ja ekzistas povo, nome povo eviti ion:
• Mi povas ne iri. Ekzistas povo eviti iradon.
• Se la samovaro ne volas kanti, [...] ĝi povas ne kanti. FA1.202 Ĝi povas eviti
kantadon. Ĝi ne devas kanti.
• La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo, povas en la
unua tempo tute ne uzi la artikolon. FE.27 Estas al ili permesate eviti la
artikolon.
Eblas eĉ kombini la du signifojn al ne povi ne, kio signifas, ke mankas la
povo eviti ion:
• Mi ne povas ne iri. = Mi devas iri, ĉar mankas la povo eviti iradon.
• Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi. FA2.53 Estis neeviteble ridi.
Devi + ne
Principe estas granda diferenco inter ne devi kaj devi ne. Ne devi logike sig-
nifas, ke mankas devo fari ion, ke regas libereco. Devi ne logike signifas, ke
ekzistas devo eviti ion, ke mankas libereco. Tamen Zamenhof uzis ne devi
kaj devi ne sendistinge. Normale li uzis ne devi, iafoje devi ne. La efektiva
signifo estas tamen preskaŭ ĉiam “devi ne”:
• Oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem. M.170 = Oni devas ne
havi tro da konfido al si mem.
478
§31.7.4
Kelkaj gravaj verboj
• Ŝi surmetis la ruĝajn ŝuojn – tion ŝi ja povis fari – sed tiam ŝi iris al la
balo kaj komencis danci, kaj tion ŝi ne devis fari. FA2.100 = ...kaj tion ŝi
devis ne fari.
• Pri gustoj oni disputi ne devas. PE.2084 = Pri gustoj oni devas ne disputi.
• Memoru bone, ke de la komenco ĝis la fino de tiu laboro, se ĝi daŭrus eĉ
jarojn, vi ne devas paroli; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos
kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj. FA1.170 = ...vi devas ne
paroli...
• Mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco. M.58 = Mi devas ne agi kontraŭ
mia konscienco.
• Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. FE.31 La kontrasto inter tra-
legi kaj sed tralerni estas pli klara kun la logika vortordo devi ne.
La logikan signifon de ne devi Zamenhof normale esprimis per ne bezoni.
Oni povas ankaŭ uzi ne esti necese:
• Vi ne bezonas tiel rapidi. FA1.11 = Ne ekzistas devo por vi tiel rapidi.
• Kiu bone agas, timi ne bezonas. PE.972 = Kiu bone agas, por tiu ne ekzistas
devo timi.
• Ne estas necese, ke vi tien iru. = Ne ekzistas devo por vi tien iri.
Ĉion ĉi kaŭzis verŝajne, ke ne kutime staras antaŭ la ĉefverbo. Precipe
influis la simileco kun ne povi, kiu estas la plej kutima nea formo de tiu
verbo. Ĉe devi la inversa signifo estas la plej kutima, sed Zamenhof elektis
uzi la plej kutiman formon por la plej kutima signifo.
Normale oni ankoraŭ sekvas la Zamenhofan uzadon de ne devi, sed multaj
nun efektive uzas ne devi kaj devi ne laŭ iliaj logikaj signifoj. Tio povas
iafoje eventuale estigi konfuzon kaj miskomprenon.
En la parolo oni ofte distingas per elparola emfazado. Se temas pri manko de
devo, oni emfaze emfazas je devi. Alie oni emfazas alian vorton:
• Vi ne devas iri tien. Emfazo je devas. = Ne ekzistas devo por vi iri tien.
• Vi ne devas iri tien. Emfazo je iri. = Vi devas ne iri tien.
Voli + ne
La diferenco inter ne voli kaj voli ne praktike estas tiel malgranda, ke ne
gravas, kiun formon oni uzas. Normale oni uzas ne voli:
• Mi ne volas iri. Mankas volo iri, aŭ ekzistas volo ne iri.
• Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. FE.9
• Mi ne volas malhelpi vian ĝojon. FA1.73
§31.7.4
479
Kelkaj gravaj verboj
31.7.5. Povus, devus kaj volus
La verba finaĵo US (§26.4) normale montras, ke temas pri nereala, imagata
ago. Sed la verbaj formoj povus, devus kaj volus havas tamen specialan sig-
nifon. Plej ofte ili esprimas realan devon, povon aŭ volon rilate al ago, kiun
oni tamen ne faris, faras aŭ faros:
• Mi devus labori. = Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne
laboras.
• Mi povus foriri. = Eblas al mi foriri, sed mi tamen restos.
• Mi volus helpi al vi. = Mi ja volas helpi al vi, sed tio ne eblas.
• Ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus
iri. FA3.89
• Mi povus ĵuri al vi, ke ili estas sinceraj. Rt.73 Verŝajne mi tamen ne ĵuros,
ĉar ne necesas.
• Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas. PE.2616
Iafoje povus, devus kaj volus tamen povas aperi kun la ordinara nerealeca
senco de la US-finaĵo:
• En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ
devus okazi enterigo, sed tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ek-
moviĝis. FA3.49 La devo estis nur ŝajno.
Se temas pri ago, kiun oni tamen ne faris, ne nepre necesas uzi povus, devus
aŭ volus. Se la kunteksto klare montras la sencon, oni ankaŭ povas uzi IS-
finaĵon:
Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. FE.18 Mi ne sukcesis bati lin.
Nun la samovaro devis kanti, sed ĝi senkulpigis sin per malvarm-
umo. FA1.202 La samovaro ne kantis.
La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn
manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. FA1.112 La ĉambelanoj
ne portis la trenaĵon, ĉar ĝi ne ekzistis. Tion la leganto jam scias.
La hundo tuj malaperis, kaj antaŭ ol la soldato povis pensi pri tio, li
vidis ĝin jam returne kun la reĝidino. FA1.9 Li tamen ne pensis pri tio.
31.8. Komenci, fini, daŭrigi, ĉesi
Komenci kaj fini
Komenci kaj fini estas objektaj verboj. Komenci = “kaŭzi, ke io eniru en sian
komencan fazon”. Fini = “kaŭzi, ke io eniru en sian finan fazon, ke io atingu
sian finon”. Se la objekto estas I-verbo, ĝia senca subjekto estas la subjekto
de komenci aŭ fini:
• Ili volas nun ankaŭ komenci kanti. FA2.123 ≈ Ili volas nun ankaŭ komenci
l a kant adon.
• Salomono finis preĝi. Rĝ1.8 ≈ Salomono finis s ian pre ĝadon.
480
§31.8
Kelkaj gravaj verboj
• Ŝi komencis i nter paroli kun li. ≈ Ŝi [...] komencis i nter parolon kun
li. BV.87
• Kiam mi finos labori, mi serĉos mian horloĝon. ≈ Kiam mi finos mian
laboron, mi serĉos mian horloĝon. FE.20
Legu pri la diferenco inter komenci kaj komenciĝi, kaj inter fini kaj finiĝi en
§38.2.18.
Daŭrigi
Daŭrigi devenas de la verbo daŭri. Daŭri = “plu esti, plu okazi”. Daŭrigi
= “kaŭzi, ke io plu estu aŭ plu okazu”. Daŭrigi estas objekta verbo. Ĝia
objekto povas esti ordinara O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, sed ĝi ankaŭ
povas esti I-verbo. Se la objekto estas I-verbo, ĝia senca subjekto estas la
subjekto de daŭrigi:
• Ili daŭrigis si
an inter r omp i tan inter par
ol adon. M.204 = Ili rekomencis
interparoli post la interrompo.
• Mi estis elektita por tri jaroj laŭ la volo de la nobelaro kaj mi daŭrigadis
mian oficon ĝis la nuna tempo. Rz.57 = ...mi plu oficis ĝis la nuna tempo.
• La morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj. FA2.30
≈ La morto daŭrigis sian rigardadon de li...
• Kial mi ne daŭrigis sonĝi? Rt.43 ≈ Kial mi ne daŭrigis mian sonĝadon?
• “Ho jes,” ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente. BV.43
≈ ...kaj daŭrigis sian diligentan kudradon.
Ĉesi
Ĉesi estas senobjekta verbo. Ĝi havas du signifojn:
1. “komenci ne plu esti aŭ okazi”
2. “komenci ne plu agi (pri io)”
En la unua signifo la subjekto de ĉesi montras tion, kio komencas ne plu esti
aŭ ne plu okazi. Tiam ĉesi ne estas uzata kune kun I-verbo. En tiaj ĉi frazoj
ĉesi similas al finiĝi:
• La muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis. BV.59
• Ĉesis la pluvo.
En la dua signifo ĉesi estas uzebla kune kun en-komplemento, kun-komple-
mento, pri-komplemento, aŭ simile, kiu montras agon. La subjekto estas tiu,
kiu komencas ne plu fari tiun agon. La komplemento tamen plej ofte estas I-
verbo. Tiam la rolvorteto forfalas (§27.1), kiel kutime ĉe I-verboj:
• Ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos e n sia cel ado
tiel longe, ĝis ili la aferon atingos. OV.286
• Ĉesu do fine k un viaj plork antoj! FA1.139
• La infano ne ĉesas petoli. FE.20 ≈ La infano ne ĉesas en sia petolado.
§31.8
481
Kelkaj gravaj verboj
• Oni postulas, ke mi nepre ĉesu fumi. L2.297 ≈ ...ke mi nepre ĉesu pri fum-
ado.
• La patro de Antono ĉesis e sti riĉa komerc isto. FA3.144 ≈ “...ĉesis pri sia
komercista estado.”
Ofte oni diras, ke I-verbo post ĉesi estas objekto, sed tio ne estas ebla, ĉar
ĉesi estas senobjekta verbo. Ĉesi + I-verbo similas al ekz. sukcesi, ĝoji kaj
honti + I-verbo: Feliĉe mi sukcesis e k brul
igi la fajron. FA3.152 ≈ Mi sukcesis en
ekbruligado de la fajro. / Mi ĝojas vin vidi. H.15 ≈ ...ĝojas pri vidado de vi. /
Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? Rt.19 ≈ Kaj vi ne hontas pri fanfaronado
per ĉi tio?
El ĉesi oni povas fari la objektan verbon ĉesigi. Pro tio, ke ĉesi havas du sig-
nifojn, ankaŭ ĉesigi ricevas teorie du signifojn:
1. “kaŭzi, ke io komencu ne plu esti aŭ okazi”
2. “kaŭzi, ke io komencu ne plu agi (pri io)”
Praktike oni uzas nur la unuan signifon:
• Clemency fine ĉesigis si
an sen e speran pen adon. BV.72 Ŝi agis tiel, ke la
penado ĉesis.
• Oni ĉesigis l a danc adon. Oni agis tiel, ke la dancado ĉesis.
• Io ĉesigis la pluvon. Io kaŭzis, ke la pluvado ĉesis.
Oni povus teorie uzi I-verban objekton, ekz.: Nepre ĉesigu fumi. = Nepre igu
la fumadon ĉesi. En la praktiko oni uzas tamen nur ĉesi antaŭ I-verboj, ĉar ĝi
estas pli mallonga, kaj donas praktike la saman signifon.
La dua signifo de ĉesigi donus frazojn kiel: Ili ĉesigis lin pri lia fiagado.
= Ili kaŭzis, ke li ĉesis pri sia fiagado. En la praktiko tiaj frazoj ne aperas.
Malsimetrio inter daŭrigi kaj ĉesi
Ĉe I-verboj oni uzas daŭrigi kaj ĉesi, sed ne daŭri nek ĉesigi. Tio aspektas
malsimetrie. La malsimetrio ekzistas jam ĉe daŭri kaj ĉesi. Ĉesi havas duan
signifon, “komenci ne plu agi (pri io)”, kiu estas uzebla antaŭ I-verbo, dum
daŭri ne havas tian signifon. Se daŭri signifus ankaŭ “plu agi (pri io)”, tiam
oni povus diri ekz. *li daŭris pri fumado* kaj *li daŭris fumi*, simile al li
ĉesis pri fumado kaj li ĉesis fumi. La verbo daŭrigi tamen ja havas signifon,
kiu taŭgas ĉe I-verbo: Li daŭrigis la fumadon. Li daŭrigis fumi. = Li igis la
fumadon plu okazi. Ankaŭ ĉesigi havas signifon, kiu taŭgas ĉe I-verbo, sed
oni ne bezonas uzi ĉesigi, ĉar la pli mallonga verbo ĉesi sufiĉas. Eblus krei
simetrion, se oni ekuzus nur ĉesigi antaŭ I-verboj. Tio estus tute logika. La
lingvo tiam fariĝus pli simetria (kaj ankaŭ pli peza). Sed kial ŝanĝi plene
logikan lingvouzon nur por krei supraĵan simetrion?
482
§31.8
Kelkaj gravaj verboj
Hezito pri daŭrigi + I-verbo
Tradicie oni hezitas uzi daŭrigi + I-verbon. Tiu hezito estas senbaza. Daŭr-
igi iri = igi iradon daŭri. Komparu kun komenci iri = igi iradon komenciĝi.
Se komenci povas esti uzata kun I-verba objekto, tiam ankaŭ daŭrigi povas
esti tiel uzata.
Noto: Zamenhof verkis konfuzitan klarigon, kie li malkonsilis uzi daŭrigi + I-verbon ( Lingvaj Re-
spondoj p. 17). Sed li ne obeis sian propran konsilon, kaj ja uzis daŭrigi + I-verbon. Nun oni pli-
malpli tute libere uzadas daŭrigi tiel, kio estas tute logika kaj oportuna.
§31.8
483
Frazospecoj
32. Frazospecoj
32.1. Fraztipoj kaj frazfunkcioj
Ekzistas kvar ĝeneralaj fraztipoj: deklaraj, demandaj, ordonaj kaj ekkriaj
frazoj. Ili respondas principe al kvar malsamaj komunikaj celoj, sed ne ĉiam
la vera celo de frazo egalas al la gramatika formo de la frazo.
Deklaraj frazoj
Deklara frazo estas la baza tipo de frazo. Per tia frazo oni transdonas
informojn, sed ĝi povas ankaŭ plenumi aliajn taskojn. Deklara frazo ne
havas ian specialan signon:
• Leono estas besto. FE.5 Simpla informo.
• Li amas min, sed mi lin ne amas. FE.18 La frazo povas esti klarigo de
agmaniero: Tial mi evitas lin.
• La rozo apartenas al Teodoro. FE.5 Povas kaŝiĝi admono: Do, vi ne prenu
ĝin.
• La suno brilas. FE.5 La frazo povas esti invito: Do, mi proponas, ke ni iru
eksteren.
• Baldaŭ pluvos. La frazo ŝajne estas transdono de fakta informo, sed
temas vere nur pri opinio de la diranto. Ĝi eble ankaŭ estas propono iri
endomen.
• Mi sincere pardonpetas pro la malfruiĝo. La frazo estas informa el pure
gramatika vidpunkto, sed la vera celo estas peto. La signifo do proksim-
iĝas al: Pardonu min pro la malfruiĝo!
• Mi promesas al vi fari tion. La frazo ne nur rakontas, ke okazas pro-
mesado. Ĝi ankaŭ servas kiel promeso. La eldiro de la frazo estas la pro-
meso mem. Se la frazo ne estus eldirita, la promesado ne vere okazus.
Demandaj frazoj
Demanda frazo servas baze por serĉi informon. Demanda frazo havas de-
mandan vorton, kiu normale staras komence de la frazo. Jes/ne-demandoj
kaj alternativ-demandoj komenciĝas per ĉu. Aliaj demandoj komenciĝas per
tabelvorto je KI:
• Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? FE.20
• Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? FE.25
• Kie estas la libro kaj la krajono? FE.6
• Kiun daton ni havas hodiaŭ? FE.12
• Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? FE.34 La frazo eble celas
ricevi informon, sed ĝi ankaŭ povas esti peto transdoni korktirilon (se tia
troviĝas). Depende de la situacio povus esti absurde simple respondi
“jes”. Ĝusta reago ofte estas nea respondo, transdono de korktirilo, aŭ
montro, kie korktirilo troviĝas.
§32.1
485
Frazospecoj
• Kien vi iras? FE.26 Povus kaŝiĝi informo, ke la demandanto eventuale
volus kuniri.
• Ĉu vi povus malfermi la fenestron? Temas plej verŝajne pri ĝentila peto:
Bonvolu malfermi la fenestron! En tia okazo jesa respondo sen malferm-
ado estus absurdaĵo aŭ ŝerco.
• Kial vi ne respondas al mi? Ĉu vi estas surda aŭ muta? FE.20 La vera
senco povas esti esprimo de ĉagreno.
• “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por
doni al vi trinki?” FE.19 Temas pri protesto. La demandanto ne volas re-
spondon.
Legu pli pri demandoj kaj respondoj en §22.
Ordonaj frazoj
Ordona frazo servas por influi la agadon de la alparolato per ordono, peto,
admono, malpermeso, invito aŭ propono. Ordona frazo havas ĉefverbon kun
U-finaĵo (§26.3), vola modo. Ordona frazo preskaŭ ĉiam havas la subjekton
vi. Tial vi normale estas subkomprenata:
• Iru for! FE.20 Ordono.
• Nu, iru pli rapide! FE.26 Ordono.
• Infano, ne tuŝu la spegulon! FE.20 Malpermeso.
• Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! FE.20 Admono.
• Ludoviko, donu al mi panon. FE.8 Peto.
• Via reĝa moŝto, pardonu min! FE.42 Petego.
• Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! FE.39 Invito al sidado.
• Al leono ne donu la manon. FE.7 Ĝenerala informo pri prudenta agmani-
ero.
• Hej, ni forkuru tuj! Admono.
• Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. FE.20 Kon-
silo.
• Li venu, kaj mi pardonos al li. FE.20 Nerekta admono ne al la persono, kiu
venu, sed al alia. Efektive la frazo estas pli informa ol ordona: Se li
venos (kaj mi volas, ke li venu), mi pardonos al li.
Legu ankaŭ pri uzado de I-verbo anstataŭ U-verbo en §27.6.
Ekkriaj frazoj
Ekkria frazo montras fortan senton pri io ekstrema. Ekkria frazo enhavas
unu el la vortetoj kia (§15.3), kiel (§14.3.2) aŭ kiom (§14.3.3). La KI-vorto
en ekkria frazo tute ne montras demandon. La KI-vorto normale staras
komence de la frazo, ofte tamen post alia ekkria vorto:
• Kia ĝoja festo! FE.10 = Vere estas bonega ĝoja festo!
486
§32.1
Frazospecoj
• Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. FE.41 Kia montras surprizon
pro stranga demando.
• Ha, kiel bele! FE.26
• Fi, kiel abomene! FE.26
• Kia granda brulo! kio brulas? FE.31 Kia montras fortan senton pri la
grandeco de la bruo. Kio tamen estas pure demanda. Estas do du frazoj,
unu ekkria, kaj unu demanda.
• Kiom multe vi scias! [...] kiel vi povoscias rakonti! FA1.232 Kiom kaj kiel
esprimas miron pri la scioj kaj rakontokapabloj de rakontanto.
• Ho, kia okazaĵo! Kia esprimas miron pri la ekstremeco de la okazaĵo. Ĉu
la okazaĵo estis ekstreme plaĉa aŭ ekstreme malplaĉa, dependas de la
situacio.
Iafoje kio povas montri kaj demandon kaj surprizon. Tiaj frazoj estas do
duone demandaj, duone ekkriaj:
• Ho Dio, kion vi faras! FE.26 Kio esprimas miron pri io stranga, sed estas
samtempe ankaŭ demanda.
32.2. Kompleksaj frazoj
Kunmetitaj ĉeffrazoj
Pluraj ĉeffrazoj povas esti kunmetitaj per kunligaj vortetoj (§16). Ĉiu tia ĉef-
frazo havas tiam sian propran ĉefverbon, kaj ĉiu tia ĉeffrazo funkcias grama-
tike tute aparte:
• La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fe nestro. FE.6 La du
frazoj estas ligitaj per kaj.
• La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. FE.9 La du frazoj estas lig-
itaj per sed.
Komentofrazoj
Iafoje oni aldonas al frazo komenton, kiu estas aparta frazo. Tia komento-
frazo ofte estas proksime ligita al la alia frazo, kaj povas eĉ troviĝi ene de la
alia frazo:
• Unu granda knabo – nur pro malboneco li tion faris – formanĝis la
rompiĝintan fraŭlinon. FA3.58 Estas du frazoj, kiuj funkcias tute aparte, sed
la dua estas enmetita en la unuan.
• De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu
institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj. M.34 La inter-
metita komento klarigas la tempan komplementon de ok jaroj, sed estas
aparta ĉeffrazo. La esprimo tio estas ofte enkondukas ĉi tiajn komento-
frazojn.
Tiaj ĉi interplektitaj frazoj estas oftaj en literaturo. En parolo oni iafoje uzas
similajn frazojn, sed en spontana parolo oni ofte post la komento anstataŭe
rediras la unuan frazon de la komenco, ekz.: Unu granda knabo – nur pro
§32.2
487
Frazospecoj
malboneco li tion faris – li formanĝis... De ok jaroj, tio estas de la tempo
kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, de tiam konstante venadas...
Se la unua frazo estas citaĵo (§36), kaj la komentofrazo havas verbon kiel
diri, demandi aŭ simile, tiam la citaĵo rolas kiel objekto en la komentofrazo:
• “Ĉu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?” de-
mandis la jura konsilisto. FA1.120
• “Anjo tre ĝojos, kiam ŝi vidos vin!” diris la patro. FA3.59
• Mi akompanos vin al la nova loĝejo, – rediris la knabino, – mi tuj vokos
veturilon. M.6 La intermetita komento klarigas, kiu diris la aferon.
• Post unu horo, – ŝi diris, – mi venos al vi Karonjo... M.147
Tiajn citaĵojn oni povas transformi en subfrazojn. Tio nomiĝas nerekta
parolo (§33.8).
Subfrazoj
Subfrazo estas frazo, kiu partoprenas kiel frazparto de alia frazo: §33.
32.3. Mallongigitaj frazoj
En praktika lingvouzo oni ofte mallongigas frazojn ellasante multajn
aferojn, kiuj estas kompreneblaj pro la kunteksto. Mallongigita frazo estas
ofte pli klara ol kompleta frazo. Se iu demandas ekz. Ĉu vi jam invitis
Karlon al via festo? , estas plej efike respondi ekz. Ankoraŭ ne! Estus tre
malefike uzi la kompletan frazon: Ne, mi ankoraŭ ne invitis Karlon al mia
festo!
Forlaso de ĉefverbo
Precipe en parola lingvaĵo oni ofte forlasas la ĉefverbon kaj samtempe ankaŭ
multajn aliajn frazpartojn. Tiaj mallongigoj eblas, kiam antaŭe diritaj frazoj
aŭ la situacio klarigas, kia estus la kompleta frazo:
• – Kiu alvenis? – Karlo! (= Alvenis Karlo! )
• – Kiujn vi renkontis tie? – Viajn gepatrojn! (= Mi renkontis viajn ge-
patrojn tie! )
• – Kiel vi veturis tien? – Per vagonaro! (= Mi veturis tien per vagonaro! )
• – Kien ili iris? – Dekstren! (= Ili iris dekstren. )
• – Per kio vi riparis ĝin? – Gluo! (= Mi riparis ĝin per gluo! )
• – Mi aŭdis, ke li vizitis Eŭropon. – Francujon kaj Germanujon fakte!
(= Li vizitis Francujon kaj Germanujon fakte. )
• – Mi preferas viandon kaj fiŝon. – Mi, legomojn! (= Mi preferas
legomojn. )
• – Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo? – Mi, panjo! M.193 (= Tio estis mi, kiu
tusis, panjo! )
488
§32.3
Frazospecoj
En proverboj kaj simile oni ofte forlasas la ĉefverbon:
• Kia drapo, tia vesto. PE.833 (= Kia estas la drapo, tia estas ankaŭ la vesto. )
• Aŭ ĉio, aŭ nenio. PE.130 (= Aŭ estu ĉio, aŭ estu nenio. )
Tradiciaj esprimoj
Ĝentilecaj kaj aliaj tradiciaj esprimoj ofte konsistas el sola frazparto. La
kompleta frazo preskaŭ neniam estas uzata. Tiaj esprimoj malpli dependas
de la parola situacio, ĉar ilia signifo estas difinita de la tradicio:
• Bonan matenon! FE.10 (= Mi deziras al vi bonan matenon! )
• Ĝojan feston! FE.10 (= Mi deziras al vi ĝojan feston! )
• Saluton! (= Mi donas al vi saluton! )
• Dankon! (= Mi donas al vi dankon! )
• Ĉion bonan al vi kaj via familio! (= Mi deziras ĉion bonan al vi kaj via
familio! )
• Fajron! (= Atentu la fajron! )
• Kia ĝoja festo! FE.10 (= Kia ĝoja festo estas hodiaŭ / estis tiam. )
• Ĉu ne? (= Ĉu ne estas tiel? )
Multaj tiaj ĉi esprimoj havas N-finaĵon. Uzo de N-finaĵo fariĝis kutima
maniero konstrui tiajn ĉi esprimojn, kvankam ofte estas tute eble elpensi
kompletan frazon, kiu donus formon sen N-finaĵo.
Alvoko
La frazrolo alvoko (§12.1.2) estas tre ofte uzata sen ĉefverbo aŭ aliaj fraz-
partoj. Ofte nenia subkomprenata frazo ekzistas, la alvoko estas kiel kompl-
eta frazo en si mem:
• Adamo! – eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino. M.73
• Marta! Marta! – ekkriis la dua voĉo, virina. M.144
Forlaso de subjekto
Oni normale ne forlasas la subjekton de ĉefverbo, se la ĉefverbo mem
ĉeestas en la frazo. Tio estas baza principo en Esperanto.
Oni tamen normale forlasas la subjekton de U-verbo en ĉeffrazo, se ĝi estas
la plej kutima en tiaj frazoj, nome vi. Oni povas reteni la subjekton por
emfazo, sed en tiaj frazoj ĝi normale forestas:
• Venu al mi hodiaŭ vespere. FE.18 = Vi venu al mi hodiaŭ vespere.
• Prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE.19 = Vi prenu mem akvon...
• Helpu! = Vi helpu! Vi = “ĉiu ajn, kiu aŭdas tiun ĉi krion”.
• Restu ĉiam tia(j). = Vi restu ĉiam tia(j).
• Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. FE.18 Ĉi tie la subjekto vi
restas por emfazo, sed oni povus ĝin forlasi.
§32.3
489
Frazospecoj
En subfrazo oni ne povas forlasi la subjekton eĉ ĉe U-verbo, ĉar en subfrazoj
kun U-verbo la subjekto estas tre ofte alia ol vi:
• Mi diris, ke vi venu al mi hodiaŭ vespere. Ne: *Mi diris, ke venu al mi...*
• Mi volas, ke vi helpu min. Ne: *Mi volas, ke helpu min.*
• Jen tasko, kiun vi faru ĝis morgaŭ. Ne: *Jen tasko, kiun faru ĝis
morgaŭ.*
Iafoje ankaŭ ĉe U-verbo en ĉeffrazo ne estas eble forlasi la subjekton vi:
• Tion faru vi, ne li. Tion faru ne li, sed vi. Ĉi tie oni akcente kontrastigas
la intencitan subjekton vi kun alia neintencita subjekto, li. Tial ne eblas
forlasi la pronomon vi.
• Kiam mi [...] ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trum-
petoj ĉirkaŭ la tuta tendaro [...]! Jĝ.7 Ĉi tie la vorteto ankaŭ rilatas ĝuste al
la subjekto vi, kaj tial vi devas resti. Se oni forlasus la subjekton vi, la
senco de ankaŭ ŝanĝiĝus.
En proverboj kaj simila lingvaĵo, kie oni deziras ekstreme densan esprim-
adon, forlaso de subjekto okazas ofte: Atendis, meditis, ĝis en tombon engl-
itis. PE.124
Alispecaj forlasoj de subjekto okazas nur en rapida ĉiutageca parolo, nur en
ĉeffrazoj, kaj nur kiam la kunteksto plene klarigas, kiu estas la subjekto:
• – Kion li faris? – Iris al la urbo! = Li iris al la urbo!
• – Ĉu ŝi estas hejme? [...] – Eliris, sed baldaŭ revenos, – oni respondis de
supre. M.78 = Ŝi eliris, sed baldaŭ revenos...
Legu ankoraŭ ĉi-poste pri aliaj okazoj, en kiuj oni forlasas subjekton.
Forlaso de komunaj frazpartoj
Kiam pluraj ĉeffrazoj estas kunligitaj, oni povas mencii nur unu fojon tion,
kio aperas en ĉiuj ligitaj frazoj en la sama rolo:
• Mi vekiĝis je la sepa horo. Mi preparis matenmanĝon. Mi manĝis ĝin. Mi
ekiris al la laborejo je la oka. → Mi vekiĝis je la sepa horo, preparis
matenmanĝon, manĝis ĝin, kaj ekiris al la laborejo je la oka. Sufiĉas
mencii la komunan subjekton mi nur unu fojon.
• Li vekis la infanon. Ŝi vestis ĝin. Ili kune manĝigis ĝin. → Li vekis, ŝi
vestis kaj ili kune manĝigis la infanon. La komuna objekto estas menci-
ita nur unu fojon.
• Je la tria horo ni rigardis la horloĝon. Je la tria horo mia kolego diris,
ke estas tempo por kafopaŭzo. → Je la tria horo ni rigardis la horloĝon,
kaj mia kolego konstatis, ke estas tempo por kafopaŭzo. La komuna je-
komplemento povas esti menciita nur unu fojon.
• Li faris al li solidan moralinstruon. Li klarigis al li, kian teruran mal-
noblaĵon li faris. Li klarigis al li, kia malbona homo li estas. Li klarigis
al li, kiel forte li meritas punon. → Li faris al li solidan moralinstruon,
klarigis al li, kian teruran malnoblaĵon li faris, kia malbona homo li
490
§32.3
Frazospecoj
estas kaj kiel forte li meritas punon. FA1.22 La komuna subjekto li estas
menciita nur unu fojon. La ĉefverbo klarigis estas komuna al ĉiuj frazoj
krom la unua.
• Ĉu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aŭ ne? M.109 Ĉi tie ne
estas la sola restaĵo de la kompleta frazo: Ĉu vi ne akceptas ŝin en vian
laborejon? Kombinante la du frazojn al unu, oni forstrekis el la dua ĉion,
kio estis komuna kun la unua.
Se oni forlasas la ĉefverbon en ĉi tia frazo, tiam oni forlasas ankaŭ la sub-
jekton, se ĝi estas la sama kiel antaŭe:
• Petro manĝis la rizon, kaj poste li manĝis la viandon. → *Petro manĝis
la rizon, kaj poste li la viandon.* Petro kaj li estas la sama persono. Oni
devas diri ...kaj poste la viandon. Aŭ ...kaj poste manĝis la viandon. Aŭ
oni forlasas kaj la ĉefverbon kaj la subjekton, aŭ nur la subjekton.
Sed se la subjekto estas alia ol antaŭe, oni devas ĝin konservi: Petro iris per
buso, kaj Karlo per vagonaro. = ...kaj Karlo iris per vagonaro.
Ne eblas forlasi la subjekton el subfrazo, kiu estas enkondukita per subfraza
enkondukilo (§33.1) kiel ke, ĉar, se, ĉu, KI-vorto k.t.p.:
• Ŝi rakontis al mi, ke ŝi estis en Eŭropo. → *Ŝi rakontis al mi, ke estis en
Eŭropo.* Oni devas konservi la subjekton de la subfrazo.
• Ŝi rakontis, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj ke ŝi poste iris al Afriko. → *Ŝi
rakontis, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj ke poste iris al Afriko.* Se oni for-
lasas la duan ke, tiam eblas forlasi la komunan subjekton: Ŝi rakontis al
mi, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj poste iris al Afriko.
• Hodiaŭ mi vidis denove tiun knabinon, kiun mi renkontis hieraŭ. →
*Hodiaŭ mi vidis denove tiun knabinon, kiun renkontis hieraŭ.* Oni
devas konservi mi en la kiu-frazo.
Ankaŭ ne eblas forlasi la subjekton el demanda ĉeffrazo kun ĉu aŭ demanda
KI-vorto:
• Ĉu vi estis en la urbo, kaj ĉu vi aĉetis ĉion, kion mi petis? → *Ĉu vi estis
en la urbo, kaj ĉu aĉetis ĉion, kion mi petis?* Forlaso de la komuna sub-
jekto eblas nur se oni forlasas la duan ĉu: Ĉu vi estis en la urbo kaj
aĉetis ĉion, kion mi petis?
• Ĉu vi vojaĝis bone, kaj kiam vi alvenis? → *Ĉu vi vojaĝis bone, kaj
kiam alvenis?* Oni devas konservi la subjekton vi.
Mallongigo de O-vorta frazparto
Rektajn priskribojn de O-vorto oni povas ĉiam libere forlasi, kiam ili ne
estas bezonataj.
Iafoje oni povas forlasi la ĉefvorton, la O-vorton mem, se ĝi estas kompren-
ebla el la kunteksto. Ordinare devas resti almenaŭ unu antaŭmetita priskribo:
• Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas. PE.67 = ...la ĝusta fianĉo...
§32.3
491
Frazospecoj
• Ĝi havis sufiĉe da floroj kaj kreskaĵoj por konsiderado. Tie staris riĉaj
kaj malriĉaj, eĉ kelkaj tro malriĉaj. FA3.19 = ...riĉaj floroj kaj kreskaĵoj kaj
malriĉaj floroj kaj kreskaĵoj, eĉ kelkaj tro malriĉaj floroj kaj kreskaĵoj.
• En la palaco ŝi estis la plej bela el ĉiuj. FA1.98 = ...la plej bela knabino el
ĉiuj. Ĉi tie restas kaj antaŭpriskribo ( la plej bela), kaj postpriskribo ( el
ĉiuj).
• La filo de la najbaro alportis al li ankaŭ kampajn florojn, inter kiuj
hazarde troviĝis ankaŭ unu kun sia radiko. FA2.23 = ...ankaŭ unu floro kun
sia radiko. Restas la antaŭpriskribo unu, kaj la postpriskribo kun sia
radiko.
Legu ankaŭ pri O-vorteca uzo de A-vortoj en §5.2.
Sola antaŭmetita la ne sufiĉas por forlasi O-vorton. Ne eblas diri: *Estas du
domoj. Li loĝas en la el ŝtono.* Necesas diri: Li loĝas en la domo el ŝtono.
Aŭ: Li loĝas en tiu el ŝtono / Li loĝas en la ŝtona.
Se post forlaso de O-vorto restas nur postmetita priskribo, kiu konsistas el
rolvorteto kaj O-vorto, la rezulto ofte estas tro malklara: *Li ŝatas filmojn el
Britujo, dum mi preferas el Barato.* Estas rekomendinde konservi la O-
vorton: ...dum mi preferas filmojn el Barato. (Se oni anstataŭe uzas A-
vortan priskribon, ne estas problemo: ...dum mi preferas Baratajn. ) Se oni
povas ellasi ne nur la O-vorton, sed ankaŭ la ĉefverbon de la frazo, tia mal-
longigo tamen estas pli akceptebla. Do, se ambaŭ ĉefverboj estas ŝatas, tia
mallongigo povas funkcii: Li ŝatas filmojn el Britujo, dum mi el Barato.
Se la O-vorto estas difinita (per la aŭ alia difinilo), oni povas anstataŭigi ĝin
per tiu(j): La reĝo malfermis malgrandan ĉambron tute apude de tiu, en kiu
ŝi estis dormonta. FA1.172 = ...tute apude de la ĉambro, en kiu... Legu pli pri
tiu anstataŭ O-vorto en §15.1.
492
§32.3
Subfrazoj
33. Subfrazoj
33.1. Kio estas subfrazo?
Ene de frazo povas troviĝi alia frazo, kiu rolas en la ĉeffrazo kiel frazparto.
Tian malĉefan frazon oni nomas subfrazo. Subfrazoj plej ofte ne havas rol-
montrilon. Por demonstri la rolon de subfrazo en la ĉeffrazo oni ofte povas
en klarigo anstataŭigi la subfrazon per vorto, kiu povas havi rolmontrilon,
ekz. tio aŭ alian tabelvorton.
En la plej simpla okazo subfrazo staras fine de ĉefa frazo:
• Li diris, ke li estas malsata. → Li diris tion. La ke-frazo rolas kiel
objekto en la ĉeffrazo.
• Li demandis, ĉu mi amas lin. → Li demandis tion.
• Petro demandis, kial la preparoj daŭras tiel longe. → Petro demandis
tion.
• Mi legis libron, kiun tradukis Zamenhof. → Mi legis libron tian. La kiu-
frazo estas rekta priskribo de la vorto libron.
• Mi kuniros, se vi promesas helpi min. → Mi kuniros tiukondiĉe. La se-
frazo estas kondiĉa komplemento.
• Mi manĝis la panon, kvankam ĝi estis malnova. → Mi manĝis la panon
malgraŭ ĝia malnoveco. La kvankam-frazo estas komplemento, kiu
montras nesufiĉan malhelpaĵon.
Subfrazo povas ankaŭ stari komence de ĉefa frazo:
• Ke la tero estas ronda, neniu povas plu pridubi. → Tion neniu povas plu
pridubi.
• Ĉu vi estas malsata, mi demandis al ŝi. → Tion mi demandis al ŝi.
• Kiam li venis, mi jam foriris. → Tiam mi jam foriris. La kiam-frazo estas
tempa komplemento.
• Se Zamenhof skribis tiel, tio certe estas ĝusta. → Tiuokaze tio certe
estas ĝusta.
Ofte subfrazo staras ene de ĉefa frazo. La ĉefa frazo pludaŭras post la fino
de la subfrazo:
• La fakto, ke la tero estas ronda, ankoraŭ ne estas akceptita de ĉiuj. La
ke-frazo estas identiga priskribo de la vorto fakto.
• Via argumento, kiun mi ne akceptas, estas tamen lerte elpensita.
• Mi konsentas, se vi tenos viajn promesojn, kuniri al la festo.
• La demando, kiel la universo estiĝis, ne estas ankoraŭ kontentige re-
spondita.
§33.1
493
Subfrazoj
Ofte subfrazo eĉ estas disigita:
• Kion vi aŭdis, ke oni diras? La demandvorto kion apartenas al la sub-
frazo. Ĝi estas objekto de diras (komparu: vi aŭdis, ke oni diras tion).
Legu pli pri tia antaŭmetado de frazparto en §34.2.2.
Ofte subfrazo enhavas alian subfrazon, kiu rolas kiel frazparto en la unua
subfrazo:
• Mi sciis, ke li ne faros, kion li promesis. La frazo kion li promesis estas
subfrazo de la ke-frazo.
Oni ofte faras frazojn kun pluraj niveloj de subfrazoj. La strukturo povas esti
surprize komplikita, ankaŭ en kutimaj frazoj.
• Li diris, ke li jam faris tion, kion mi petis, ke li faru, kiam li revenos.
Tiu sufiĉe ordinara frazo havas la jenan surprize malsimplan strukturon:
La unua subfrazo estas: ...ke li jam faris tion... Ĝi estas subfrazo de la
ĉeffrazo.
La dua subfrazo estas: ...mi petis... Ĝi estas subfrazo de la unua sub-
frazo. La duan subfrazon enkondukas la la vorto kion, kiu vere
apartenas al la tria subfrazo.
La tria subfrazo estas disigita: ...kion ...ke li faru... (≈ ...ke li faru tion... ).
Ĝi estas subfrazo de la dua subfrazo.
La kvara subfrazo estas: ...kiam li revenos. Ĝi estas subfrazo de la tria
subfrazo.
Enkondukiloj de subfrazoj
Subfrazo normale komenciĝas per ia enkonduka vorteto:
Ke (§33.2) estas la plej grava frazenkondukilo.
Ĉu (§33.3) enkondukas demandajn subfrazojn.
KI-vortoj enkondukas demandajn subfrazojn (§33.3) kaj rilatajn sub-
frazojn (§33.4).
Se (§33.5) enkondukas kondiĉajn subfrazojn.
Ĉar (§33.6) enkondukas subfrazojn de kaŭzo kaj motivo.
Aliaj frazenkondukiloj estas apenaŭ (§33.7), dum (§33.7), ĝis (§33.7),
kvankam (§33.7), kvazaŭ (§33.7) kaj ol (§33.7).
33.2. Ke-frazoj
La vorteto ke ne vere montras ian signifon. Ĝi nur montras la komencon de
subfrazo, kiu ne havas alian frazenkondukilon. Ke-frazo povas roli en multaj
diversaj frazroloj.
494
§33.2
Subfrazoj
33.2.1. Ke-frazoj kiel subjekto
Subfrazo, kiu komenciĝas per ke, povas roli kiel subjekto. Tia ke-frazo
kutime staras en fina pozicio:
• Okazis, ke la reĝino mortis. → Tio okazis.
• Ŝajnas, ke pluvos. → Tio ŝajnas.
• Estas vero, ke ŝi havis sur si pantoflojn. FA2.112 → Tio estas vero.
• Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj. FE.17 → Tio
ŝajnas al mi.
• Al li eĉ ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita. LR.33 → Tio eĉ
ne venos al li en la kapon.
• Kompreneble, ke mi lin amas. FE.41 La ĉefverbo estas subkomprenata:
Estas kompreneble, ke mi lin amas. → Tio estas komprenebla.
Helpa tio
Kelkfoje oni uzas la vorteton tio kaj ke-frazon kunlabore:
• Ĉu tio estas vera, k e li mort igis sin?
• Okazis tio, k e la ŝtel i nto for fuĝis.
En ĉi tiaj frazoj tio kaj la ke-frazo reprezentas la saman aferon. Oni povas
nomi tion helpa tio, ĉar la vorto tio gramatike estas senbezona. Ĝi nur
helpas al la klareco. Se oni uzas helpan tio kune kun subjekta ke-frazo, la ke-
frazo iom emfaziĝas. El gramatika vidpunkto la ke-frazo rolas kiel klariga
priskribo de tio (§33.2.4).
Zamenhof iafoje uzis ĝi anstataŭ tio (§11.5), ankaŭ en ĉi tia helpa rolo. Nun
oni uzas nur tio.
33.2.2. Ke-frazoj kiel objekto
Ke-frazo ofte rolas kiel objekto, sed ke-frazo ne povas akcepti la finaĵon N.
Se oni anstataŭigas la subfrazon per O-vorto aŭ tabelvorto je O, tiu devas
havi N:
• Diru al la patro, ke mi estas diligenta. FE.8 → Diru tion al la patro.
• Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. FE.16 → Oni diras tion.
• Pardonu al mi, patrino, ke mi restis tiel longe. FE.17 → Pardonu mian
malfruiĝon al mi, patrino.
• Mi volas ke vi tien iru! FE.19 → Mi volas tion.
• Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE.20 → Se li scius tion...
• Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo. FA1.15 → Subite li
aŭdis tion.
• Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas. M.156 → Pri talento mi
neniam aŭdis tion.
§33.2.2
495
Subfrazoj
• Vi efektive pensas, ke ne? BV.45 → Vi efektive pensas tion? La subfrazo
estas draste mallongigita, = ...ke tiel ne estas, aŭ simile.
• Klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke ŝi devas fariĝi
lia kara edzineto. FA3.58 = Klare li sentis en sia animo tion kaj tion.
Ĉe objekta ke-frazo oni malofte uzas helpan tio. Sed tio ja eblas:
• Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi! FA2.19
• Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon? M.62
Ŝajne du rektaj objektoj
En frazoj, kiuj havas ke-frazon kiel objekton, aperas ofte alia frazparto kun
N-finaĵo. Tiam povas ofte ŝajni, ke estas du rektaj objektoj kun malsama ri-
lato al la ĉefverbo. Tio normale estus eraro.
Se la alia objekto aperas ene de la ke-frazo, ĝi estas objekto de la ke-fraza
ĉefverbo, ekz.: Mi vidis, ke ili manĝas fiŝon. La tuta ke-frazo estas objekto
de vidis. Fiŝon estas objekto de manĝas.
Se la alia objekto ne troviĝas en la ke-frazo, la klarigo povas esti, ke la ke-
frazo ne vere estas objekto, sed ekz. komplemento (§33.2.3). Alternative
povas esti, ke la alia objekto fakte ne estas objekto, sed N-komplemento
(§12.2.1).
33.2.3. Ke-frazoj kiel komplemento
Ke-frazo povas roli kiel komplemento kun rolvorteto. Normale oni metas la
rolvorteton antaŭ helpa tio:
• Li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. FA1.217
• La esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo
inter la popoloj ekzistu. OV.382
• La esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke
mi nenion sufiĉe kapablis. M.126
• Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la
bruston kaj ĝemus. Rt.40
• Anstataŭ tio, ke vi estis forlasita kaj malamata [...] , Mi faros vin fierind-
aĵo de la mondo. Jes.60
• Li ŝprucigas al la infanoj en la okulojn dolĉan lakton, [...] kiu tamen tute
sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj. FA2.2
• Ne por tio mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj. M.10
• Tiam ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela. FA1.44
Se la rolvorteto estas pri, oni normale forlasas ĝin (kaj la helpan tio):
• La kontraŭuloj de tiuj ĉi ennovaĵoj denove nin kulpigus, ke ni agas
arbitre. OV.165 = ...kulpigus nin pri tio, ke...
• Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. FE.20 = Petu ŝin pri tio, ke...
496
§33.2.3
Subfrazoj
Okaze oni forlasas ankaŭ por tio antaŭ ke-frazo:
• Ŝi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove. FA2.83 = ...kovris por ke
li ne malvarmumu denove.
• Tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi. Rĝ2.4 = ...por ke
li manĝu ĉe ŝi.
Rimarku, ke la ĉefverbo ĉiam havas U-finaĵon en tiaj subfrazoj (§33.2.7).
Rolvorteto rekte antaŭ ke-frazo
La rolvorteton por oni normale metas rekte antaŭ ke-frazo sen helpa tio. La
plenan esprimon por tio ke oni tre malofte uzas. Oni uzas ankaŭ anstataŭ
rekte antaŭ ke, kaj kelkfoje malgraŭ, krom kaj sen:
• Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu mal-
sati! FA2.70
• Por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la last-
aĵon el mia havo, la arĝentan pelvon. Rn.15
• Ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto
kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino
povu trinki pli oportune. FE.15
• Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman
lingvon. FK.263
• Li klopodis daŭrigi, malgraŭ ke li estis tre laca. Malgraŭ (tio) ke
= kvankam (§33.7).
• Mi, mi konfesas, nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindon-
econ kaj estimon. Rz.34
• Vi ne povas ĝin tuŝi, sen ke ĝi rompiĝus.
Nur por ke, malgraŭ ke, anstataŭ ke, krom ke kaj sen ke estas ĝenerale
akceptitaj. Sed nur malkutimeco estas argumento kontraŭ frazoj kiel: Ni
parolis, pri ke la prezoj ĉiam altiĝas. Oni argumentis, kontraŭ ke ili ekloĝu
en la urbo. Li sukcesis eskapi, pro ke vi dormis. Tio okazis, antaŭ ke mi
naskiĝis. Malkutimeco estas tamen forta argumento. Oni ne senbezone
esprimu sin en maniero tiel nekutima, ke oni eble ne estas komprenata. Pre-
fere oni do uzu helpan tio: pri tio ke, kontraŭ tio ke k.t.p. Anstataŭ antaŭ
(tio) ke kaj post (tio) ke oni uzas antaŭ ol kaj post kiam (§33.7). Anstataŭ
pro ke oni uzu pro tio ke, tial ke aŭ ĉar (§33.6).
Komparu kun la uzo kaj neuzo de rolvortetoj antaŭ I-verboj: §27.5.
33.2.4. Ke-frazoj kiel priskribo
Ofte ke-frazo rolas kiel rekta priskribo. La priskribanta ke-frazo staras ĉiam
post la priskribata vorto, kaj iel pliklarigas ties enhavon.
Priskribo de O-vorto
• De s-ro Bourlet mi ricevis l a sci igon, ke li ne volas publikigi la pro-
jekton en la “Revuo” . L1.320
§33.2.4
497
Subfrazoj
• Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. FA3.1
• Li metis la k on diĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. FA3.102
• Kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estos perdita? OV.272
• Mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros
aŭ floro aŭ multekosta ŝtono. FE.15
• Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE.17 Multaj uzas kiam
anstataŭ ke en ĉi tiaj frazoj. Ke estas normale pli taŭga, ĉar tia ĉi ke-frazo
plej ofte ne montras, kiam okazis la fojo, sed klarigas la enhavon de la
fojo.
Priskribo de tio, tia, tiel kaj tiom
• La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte alpremis
al la genuoj la kapon de la ploranta infano. M.5
• Interne de ĝi [= la kaverno] flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi
tutan bovon. FA1.180
• Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj. FA1.77
• Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun
ili. FE.11
• Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi
donacon. FE.15
• Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si. FE.23
• Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE.33
• Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE.33
• Ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj
prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kr2.20
• Li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi sonĝis pri tio. FA1.227
Priskribo de A-vorto aŭ E-vorto
• Vi ne estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas. FA3.19 = ...kulpa pri tio,
ke...
• Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos. LR.98 = ...feliĉa pri tio, ke...
• Ŝi estis tute certa, ke tio estos plenumita. FA3.125 = ...certa pri tio ke...
• Ili estis aŭd
intaj, ke la reĝo venos viziti. Principe la ke-frazo priskribas
aŭdintaj, sed estas pli nature rigardi estis aŭdintaj kiel unu kunmetitan
verbon. La ke-frazo estas objekto de tiu kunmetita verbo.
• Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias! BV.52 Ĉi tie la ke-frazo montras
kaŭzon. Oni povus do anstataŭ ke uzi ĉar (§33.6).
• V
id ante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute
sola. FE.21 = Vidante tion, ke ŝi estas tiel bela...
498
§33.2.4
Subfrazoj
• D
ir ante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la
veron. M.135 = Dirante tion, ke via traduko...
• Ĉion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion ĉi. = ...kun la escepto, ke
vi faru tion ĉi.
• Li faris tion spite ke oni malpermesis. La esprimo spite ke estas simila al
kvankam kaj malgraŭ (tio) ke (§33.7).
Perverba priskribo
Ke-frazo povas esti perverba priskribo de O-vorto aŭ simile:
• La vero estas, ke mi amas vin.
• La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone. FA3.91
Kelkfoje oni uzas helpan tio:
• La dua
kulp igo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj
estas malbonaj patriotoj. OV.382
33.2.5. Motivantaj kaj rezultaj ke-frazoj
Speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras la kaŭzon por diri
la ĉeffrazon. La ĉeffrazo estas normale demanda aŭ ekkria frazo:
• Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras? FA1.227 = Kio do estas al vi? Mi de-
mandas tion, ĉar vi tiel ploras.
• Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton? FA3.96 = Kien vi
volas iri? Mi demandas tion, ĉar vi metis sur vin la festan surtuton.
• Kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon! Rt.30 = Kia mal-
saĝulo mi estis! Mi nomas min tiel, ĉar mi volis reiri en la kaĝon.
Alia speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras sekvon aŭ re-
zulton. Ke tiam signifas “tiel ke, kun la rezulto ke, kio kaŭzis ke” aŭ simile:
• Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo, ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ek-
krakis. BV.18
• Jen io min alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri! Rt.105
Oni povus enŝovi tiel en la ĉeffrazon, sed la pli simpla Zamenhofa dir-
maniero estas tre eleganta, kaj meritas plian uzadon.
33.2.6. Forlaso de ke
Kelkfoje oni forlasas ke antaŭ subfrazo:
• Mi diras al vi, ŝi ricevos. H.143 = Mi diras al vi, ke ŝi ricevos.
• Li volas iri hejmen, li diris. = Li diris, ke li volas iri hejmen.
• La vetero baldaŭ malboniĝos, ŝajnas. = Ŝajnas, ke la vetero baldaŭ mal-
boniĝos.
Forlaso de ke okazas preskaŭ nur en nerekta parolo (§33.8). Komparu ankaŭ
kun komentofrazoj kaj citaĵoj (§32.2).
§33.2.6
499
Subfrazoj
33.2.7. Verboformoj en ke-frazoj
En subfrazoj kun ke povas esti malfacile elekti verboformon, ĉar ofte la ke-
fraza verbo ne memstare esprimas ion. La signifo dependas de la ĉeffrazo.
Ne estas eble doni absolutajn regulojn, ĉar la signifovariantoj estas tro
multaj. La ĉi-postaj principoj estas do nur ĝeneralaj konsiloj. Oni ĉiam
memoru, ke plej grava estas la efektiva ideo, kiun oni volas esprimi.
Memstarigo de frazo
Por vidi, kian verboformon oni uzu en ke-frazo, oni povas provi memstarigi
la ke-frazon. Oni disigu ĝin de ĝia ĉeffrazo kreante du memstarajn frazojn.
Se tia disigo estas facile farebla, oni simple elektu por la ke-frazo la saman
verboformon, kiun ĝi havus, se ĝi aperus memstare.
Ke-frazo povas ekz. esti redonado de ies diro, penso, demando, ordono aŭ
simile. Tio nomiĝas nerekta parolo (§33.8). La memstarigita frazo estas tiam
la originaj vortoj:
• Mi diris, ke li venos. → “Li venos.” Tion mi diris.
• Mi diris, ke li venu. → “Li venu!” Tion mi diris.
• Baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. FE.40 → “Ni trompiĝis.” Tion ni baldaŭ
vidis.
Ankaŭ se ne temas pri nerekta parolo, oni uzu la saman verboformon, kiun
havus memstara frazo:
• Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos. LR.98 → Mi vin akceptos. Mi estas
feliĉa pro tio.
• Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE.17 → Ŝi nomis ŝin sia
filino. Estis la unua fojo de tio.
• Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi
donacon. FE.15 → Mi devas fari al vi donacon. La kialo estas, ke vi estas
tiel bela...
• Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la kristanan religion. FA3.102
→ Oni ne instruu al ŝi la kristanan religion. Tiun kondiĉon li metis.
Sed ofte ke-frazo ne povas facile memstariĝi, ĉar la ligo al la ĉeffrazo estas
tro forta. Se oni disigas la frazojn, la senco malaperas aŭ aliiĝas. Tiam oni
devas sekvi la ĉi-postajn principojn.
Ke-frazoj por celo, opinio aŭ eblo
La signifo de ke-frazo ofte dependas de la rilato al la ĉeffraza verbo. La ke-
frazo povas montri ekz. celon, opinion aŭ eblon rilate al la ĉeffrazo. Tiam
oni ofte uzu volan modon, U-modon, en la ke-frazo, sed ne ĉiam.
Celo
Ke-frazo povas montri celon de la ĉeffraza ago. Normale temas pri io, kion
oni volas atingi, sed povas ankaŭ esti io, kion oni volas eviti. En tiaj ke-
frazoj oni uzas preskaŭ ĉiam U-formon de la verbo. Oni ofte ankaŭ povas
500
§33.2.7
Subfrazoj
uzi I-verbon anstataŭ ke-frazo. Ĉe multaj el la sekvontaj verboj tio estas eĉ
la pli kutima esprimomaniero.
Ke-frazoj estas normale celaj, kiam la ĉeffrazo enhavas verbon kiel: voli, de-
ziri, ordoni, admoni, postuli, peti, proponi kaj konsili. Similan signifon
havas frazoj kun bezoni kaj esti necese:
• Mi volas ke vi tien iru. FE.19
• Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE.24
• Nia plejmoŝta kaj plej favorkora imperiestro de
ziras, ke vi kantu antaŭ
li! FA2.26
• Mi de
ziris, ke [...] mi neniam estu fariĝinta direktoro. FA4.200 La parolanto
antaŭe deziris, ke li fariĝu direktoro, kaj tiel ja okazis. Sed nun li pentas,
kaj volas, ke tio ne estu okazinta.
• Ordonu al li, ke li ne babilu. FE.20
• Oni admonas min, ke mi ne miksu min en la aferojn. L2.317
• Oni post
ulas, ke mi nepre ĉesu fumi. L2.297
• Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. FE.20
• Oni afable pr
o ponis al ŝi, ke ŝi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj
ĝojoj. FA2.66
• Mi k on silus al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn
manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. M.87
• Estas necese, ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu. L1.129
• Ĉu Vi bezonas, ke mi resendu al Vi la protokolaron de s-ro
Schneeberger? L1.213
Multaj el tiuj ĉi subfrazoj estas ankaŭ klarigeblaj kiel nerekta parolo (§33.8).
Ke-frazoj estas ofte celaj ankaŭ post devigi, trudi, lasi, (mal)permesi,
-
(mal)ebligi, (mal)helpi, zorgi, eviti, atenti, gardi (sin) k.s. Tiel estas ankaŭ
-
-
ĉe por ke, kaj ofte ĉe tiel ke. En tiaj okazoj la ke-frazo montras rezulton,
kiun la ĉefverba ago celas kaŭzi:
• Vi de
v igis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj. Jr.34
• Li trudis al mi, ke mi faru tion.
• Ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi aŭ lasi, ke la akvo fermiĝu super ŝi? FA2.39
Post lasi oni uzas preskaŭ ĉiam I-verbon anstataŭ subfrazo: ...lasi la
akvon fermiĝi...
• Lia helpo e bl igos, ke ni partoprenu en la kongreso.
• La soldatoj m
al ebligis, ke li flegu sian fraton. Li do ne povis flegi la
fraton. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Se oni dirus ...mal-
ebligis, ke li ne flegu sian fraton, tio signifus, ke li ja flegis la fraton, ĉar
la soldatoj devigis lin fari tion.
• Helpu al mi, ke oni min ne pendigu! FA1.12
§33.2.7
501
Subfrazoj
• Nenio m
al helpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia
tempo estis afabla por ni. M.96 Mi do ja povas tion plenumi. Rimarku, ke
oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon kun mal-
ebligi.
• Ĉu vi pe
r mesas, sinjorino, ke mi vin akompanu? M.167
• Se ĝi estas malbona, kiu do m
al permesas, ke la esperantistoj mem ĝin re-
organizu? L2.147 Efektive neniu tion malpermesas. Ili do ja rajtas ĝin re-
organizi. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la ĉi-antaŭan
ekzemplon kun malebligi.
• Tien ĉi alnaĝis la virineto de maro kun la bela princo, kuŝigis lin sur la
sablo kaj zorgis, ke lia kapo kuŝu alte en la varma lumo de la suno. FA1.90
• Li sukcesis eviti, ke ni estu kaptitaj.
• Atentu, ke vi ne falu!
• Gardu vin, ke vi ne ekdormu!
• Por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la last-
aĵon el mia havo, la arĝentan pelvon. Rn.15
• Fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena
noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen. FA1.14
• Ĝi [= la domo] estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari. FA3.23
Sed se ke-frazo montras efektivan faktan rezulton, oni uzu la realan modon:
• Oni tiel m
al helpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE.33 La
malbonigado estis efektiva rezulto de la malhelpado. Ĉu tio estis ankaŭ
celo aŭ volo de la malhelpantoj, tion la frazo ne montras.
• Li atentis tiel zorge, ke li povis kapti ĉiujn el ili.
• Li ŝprucigas al la infanoj en la okulojn dolĉan lakton, [...] kiu tamen tute
sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj. FA2.2 Estas
jam reala fakto, ke ili ne povas teni la okulojn nefermitaj.
Se temas samtempe pri celo aŭ volo, kaj pri la fakto ke la rezulto realiĝis,
oni uzu aŭ volan modon, aŭ realan modon, depende de tio, kiu nuanco
ŝajnas pli grava:
• Tio e bl igis, ke mi ĉeestas/ĉeestu. Mi efektive ĉeestas pro tio.
Ĉe kaŭzi kaj fari neniam temas pri celo, sed ĉiam pri fakta rezulto:
• Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi! FA2.19
• La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Rt.46
502
§33.2.7
Subfrazoj
Opinio
Iafoje la ĉeffrazo montras ies opinion aŭ sintenon rilate al la ke-frazo. En tiaj
frazoj oni uzu realan modon, se estas opinio nur pri reala afero. Oni uzu
volan modon, se temas pri nerealaĵo, kiun oni deziras aŭ ne deziras, aŭ se
temas pri ĝenerala principo:
• Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin k on vena, ke juna virino [...] restu la tutan
tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj? M.88 ≈ Ĉu vi volas, ke tiel
estu?
• Estis ne dece, ke mi ridis. FA2.147 La ridado fakte okazis, kaj tio estis ned-
eca.
• Estas pli bone, ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. BV.75
• Ĝi [= la letero] certe m
er itis, ke oni ĝin rigardu. FA4.130
• Mi k on sentas, ke vi estas prava. = Mi konsentas pri la fakto, ke vi estas
prava.
• Ĉu vi k on sentas, ke ni vojaĝu kune? FA1.64 ≈ Ĉu vi volas, ke ni vojaĝu
kune.
• Ĉu Vi pr
e ferus, ke mi kaŝu antaŭ Vi mian opinion? L2.222
• Mi e sp eras ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ. OV.487 ≈ Mi
atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton... Normale oni uzu
la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni
volas aldoni nuancon de volo: Mi e sp eras, ke vi venu. = Mi esperas kaj
volas, ke vi venu.
• Mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. FE.20 = Mi timas, ke estas fakto, ke mi
ĝin jam ne trovos.
Zamenhof iafoje uzis nean U-verbon post timi en stranga maniero: Ŝi tamen
ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne
foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo. M.59 = ...kvazaŭ ŝi timus pe
ns -
ante, ke tiu virino ne foriru... Tia dirmaniero estas evitinda, ĉar mis-
komprenebla. Diru ekz.: ...kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino forirus...
Eblo
Iafoje la ĉeffrazo montras, ke la ke-frazo estas ebla aŭ neebla. Se temas pri
simpla konstato de fakta eblo, oni uzu la realan modon:
• Estas eble, ke li alvenos morgaŭ.
• Neeble estas, ke ni denove amos tiun, kiun ni vere ĉesis ami.
Se temas pri subkomprenata ago, kiu iel kreis la eblon, oni uzu volan
modon. Tiam estas eble signifas “estas ebligite”: Fine estas eble, ke mi iom
ripozu.
§33.2.7
503
Subfrazoj
Imagaj ke-frazoj
Iafoje ke-frazo dependas de ia kondiĉo. Se tia ke-frazo montras ion
fantazian, la verbo estu en imaga modo, US-modo. Se la afero eble estas
reala, oni uzu la realan modon. La kondiĉo povas iafoje esti subkomprenata:
• Mi estas certa, ke li venus, se li povus. Li ne povas.
• Mi estas certa, ke li venos, se li povos. Eble li povos.
• Flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon [se oni havus tutan
bovon por rosti] . FA1.180
Ankaŭ senkondiĉaj ke-frazoj povas montri ion pure imagan:
• Ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova
lingvo, kiu elpuŝus Esperanton. FK.290
33.3. Demandaj subfrazoj
Se subfrazo estas demando, ĝi ne komenciĝas per ke, sed per ĉu (§22.2) aŭ
per KI-vorto (§13.1). Demandaj subfrazoj povas roli en la samaj frazroloj
kiel ke-frazoj (§33.2), kaj ĝenerale validas la samaj reguloj.
Ĉu-demandoj kiel subfrazo
• Al li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon. FA3.140
La ĉu-demando estas subjekto de fariĝis.
• Li [...] provis, ĉu la pordo estas nefermita. BV.60 La ĉu-demando estas
objekto de provis.
• Diri jam nun kun plena certeco, ĉu mi povos veni, nun estas ankoraŭ ne
eble. L2.236 La ĉu-demando estas objekto de diri.
• Ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis aŭ ĉu tio estis efektivaĵo. FA1.163 Estas du
objektaj ĉu-demandoj ligitaj per aŭ.
• Ĉu tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi. FA1.164 La ĉu-demando
estas objekto kun helpa tio.
• La tuta afero dependas de tio, ĉu ŝi venos aŭ ne. La demando estas de-
komplemento kun helpa tio.
• Mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. FE.26 La demando rolas kiel pri-komple-
mento. = Mi dubas pri tio, ĉu... Se oni ne uzas helpan tio, oni normale
kaj tradicie ĉiam ellasas pri en tiaj okazoj. Sed iuj Esperantistoj nun-
tempe tamen uzas pri rekte antaŭ ĉu-demandaj subfrazoj: *Mi dubas pri,
ĉu vi estas feliĉa.* Vidu la klarigojn pri ke-frazoj (§33.2.3) kaj pri I-
verboj (§27.5).
• Li demandis al mi ĉion imageblan krom, ĉu mi amas lin. Krom-komple-
menta demando.
• Li faris al mi la de
mandon, ĉu mi bone fartas. La demando estas rekta
priskribo de la vorto demandon.
504
§33.3
Subfrazoj
• Oni proponis al ŝi la elekton, ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi
amaĵistino de la princo. Rt.88 La demando estas rekta priskribo de la vorto
elekton.
• M
ia sola de mando al vi estas, ĉu vi amas min. La demando estas per-
verba priskribo de la subjekto.
Ĉu kaj se
En iuj lingvoj oni uzas en subfrazoj la saman vorton por ĉu kaj por se. En
Esperanto oni devas distingi. Ĉu montras demandon. Se montras kondiĉon
(§33.5). La signifodiferenco estas tre granda:
• Morgaŭ li diros, ĉu li venos. ≈ Morgaŭ li diros “jes, mi venos” aŭ “ne,
mi ne venos”. La ĉu-demando estas objekto de diros. = Morgaŭ li diros
la respondon al la demando, ĉu li venos.
• Morgaŭ li diros, se li venos. = Morgaŭ li diros (ion), sed tio okazos nur
se li venos. La se-frazo estas kondiĉa komplemento.
KI-demandoj kiel subfrazo
• Kion ni nun faru, estas demando tre malfacila. La KI-demando rolas
kiel subjekto de estas.
• Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. FE.18 La demando estas
objekto de montris.
• Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado. FA4.115 La demando estas
objekto de pripensis.
• Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj? Rt.64 La subfraza de-
mando estas objekto de scias.
• Mi ne scias, ĝis kiam ili restos ĉi tie. La demando estas objekto de scias.
• Ŝi prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel
granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino. FE.15 La demando estas
objekto de vidi.
• Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias. FA1.229 La demando
estas objekto kun helpa tio.
• El tio povas elveni, la diablo scias, kio. Rz.9 La subfrazo estas disigita, sed
rolas kiel objekto. = La diablo scias, kio el tio povas elveni.
• La akrido [...] meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la
mondo. FA2.104 La demando rolas kiel pri-komplemento kun helpa tio.
• Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta
tempo. Dn.10 La demando estas pri-komplemento, sed pri tio estas for-
lasita: ...por informi vin pri tio, kio estos... Se oni ne uzas helpan tio, oni
normale kaj tradicie ĉiam ellasas pri en tiaj okazoj. Sed iuj Esperantistoj
nuntempe tamen uzas pri rekte antaŭ tiaj subfrazoj: *Nun mi venis por
informi vin pri, kio estos kun via popolo en la estonta tempo.* Tio povas
esti malfacile komprenebla, ĉar povas ŝajni, ke pri rilatas al la tuj posta
§33.3
505
Subfrazoj
vorteto kio, dum vere pri rilatas al la tuta subfrazo. Vidu la klarigojn pri
ke-frazoj (§33.2.3) kaj pri I-verboj (§27.5).
• Mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn pro-
blemojn. FK.232 La demando estas rekta priskribo de la klarigo pere de
helpa tio.
• L
a de mando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero
negrava. L1.321 La demando estas rekta priskribo de la demando pere de
helpa tio.
• L
a de mando estas, kiel longe ni restu ĉi tie? La demando estas perverba
priskribo de la subjekto.
Ne konfuzu demandajn KI-vortojn kun rilataj KI-vortoj (§33.4).
33.4. Rilataj subfrazoj
Tabelvorto je KI povas enkonduki subfrazon sen demanda signifo. Normale
tia KI-vorto reprezentas ion en la ĉeffrazo. Tiajn KI-vortojn oni nomas ri-
lataj, ĉar ili montras rilaton inter la subfrazo kaj la ĉeffrazo, kaj sekve tiajn
subfrazojn oni nomas rilataj. Rilata KI-vorto staras (normale) komence de la
rilata subfrazo kiel frazenkondukilo.
La plej grava rilata KI-vorto estas kiu. Tial multaj detaloj pri rilataj subfrazoj
estas klarigataj nur en la klarigoj pri kiu (§33.4.1.1).
33.4.1. Rilataj kiu, kio kaj kies
Subfrazo povas roli kiel rekta priskribo de O-vorto aŭ O-vorteca vorteto. Se
la priskribata afero mem rolas ankaŭ en la subfrazo, tiam oni uzas rilatan kiu
(§33.4.1.1), kio (§33.4.1.2) aŭ kies (§33.4.1.3) por enkonduki la subfrazon.
Kiu, kio aŭ kies reprezentas la priskribatan aferon en la subfrazo. La sub-
frazo staras plej ofte tuj post tio, kion ĝi priskribas.
33.4.1.1. Rilata kiu
• La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. FE.31 La
kiu-frazo estas rekta priskribo de la vorto bastono. La tuto estas kunigo
de du frazoj: La fera bastono, estas nun brule varmega. + La fera
bastono kuŝis en la forno. La sama bastono rolas en ambaŭ frazoj. En la
subfrazo oni uzas rilatan kiu por reprezenti la bastonon. Oni povas ansta-
taŭe uzi participan priskribon: La fera bastono kuŝinta en la forno estas
nun brule varmega.
• En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon. FA1.13 En
unu vilaĝo loĝis du viroj. + La du viroj havis la saman nomon. Oni uzas
kiuj, ĉar ĝi reprezentas multe-nombran vorton.
• Ili prenis la monon, kiun Johano donis al ili. FA1.63 = Ili prenis la monon.
+ Johano donis al ili la monon. (= Ili prenis la monon donitan al ili de
Johano. ) Oni uzas kiun kun N-finaĵo, ĉar ĝi rolas kiel objekto en la sub-
frazo.
506
§33.4.1.1
Subfrazoj
• Ŝi estis ja la plej bela k nab ino, kiun li iam vidis. FA1.53 La frazparto la plej
bela knabino rolas kiel perverba priskribo (sen N-finaĵo) en la ĉeffrazo.
En la rilata subfrazo oni tamen uzas kiun kun N-finaĵo, ĉar ĝi tie rolas
kiel objekto.
• Ekzistas ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni ne parolos. FK.278 Ekzistas ankoraŭ
aliaj. Pri ili ni ne parolos. Oni uzas pri antaŭ kiuj, ĉar ĝi rolas kiel pri-
komplemento en la subfrazo.
• Li estis rigardata kiel v igla mal juna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur
honora kaj profita. FA4.177 = Li estas rigardata kiel vigla maljuna sinjoro.
+ Servi ĉe la vigla maljuna sinjoro estas afero nur honora kaj profita.
Kiu estas ĉe-komplemento de servi.
• De tie oni iris en ĉambron, la muroj de kiu estis kovritaj per porka ledo.
= De tie oni iris en ĉambron. + La muroj de la ĉambro estis kovritaj per
porka ledo. De kiu estas poseda priskribo de la muroj kaj devas stari post
la muroj. Ĉi tiaj subfrazoj estas tre maloportunaj, ĉar de kiu staras tro
longe for de la komenco de la subfrazo. La subfrazo do ne havas klaran
frazenkondukilon. Por eviti tion oni plej ofte uzas kies (§33.4.1.3)
anstataŭ de kiu(j): De tie oni iris en ĉambron, kies muroj estis kovritaj
per porka ledo. FA2.145
Kiu rilate al alia tabelvorto
Ofte la priskribata vorto en la ĉeffrazo estas tiu aŭ alia tabelvortoj je U:
• Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu. PE.2152
• La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj
la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro. M.147
• Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi povus konfidi! BV.48
• Ĉiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kr2.23
Ofte O-vorto, kiu estas priskribata de rilata kiu-frazo, havas tiu kiel difinilon
antaŭ si. Tiu emfazas la rilaton al la kiu-frazo:
• Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian inf-
anon. M.198 = Ŝi kisis tiun manon. + Tiu mano ankoraŭ antaŭ nelonge
kruele batis ŝian infanon.
• Ŝi [...] kantadis tiujn kantojn, kiujn ŝi en aliaj cirkonstancoj neniam
kantis. FA1.226 = Ŝi kantadis tiujn kantojn. + Tiujn kantojn ŝi en aliaj
cirkonstancoj neniam kantis.
• Post duonhoro [...] ŝi ankaŭ malsupreniros per t iu ŝtup aro, per kiu nun
ŝi supreniras. M.19
Kiu-frazo povas ankaŭ priskribi tabelvorton je A, kiu rolas O-vortece:
• Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj
estas tute superfluaj. FA3.19 Oni povus diri, ke O-vorto estas subkompren-
ata: ...ekzistas ankaŭ tiaj kreskaĵoj, kiuj estas... (en la kunteksto estas
evidente, ke temas pri diversaj kreskaĵoj).
§33.4.1.1
507
Subfrazoj
Oni povas ankaŭ uzi rilatan kia (§33.4.2) por priskribi tia, se temas klare pri
eco.
Kiu rilate al persona pronomo
Rilataj kiu-frazoj ankaŭ povas priskribi personan pronomon:
• Ŝi hontis, ke ŝi, kiu estas tiel elegante vestita, havas kiel patrinon tian
almozulan virinon, kiu kolektas lignon. FA4.92
• Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton,
aranĝas tablon por la Feliĉo, kaj faras verŝon por la Destino – vin Mi
destinos por la glavo. Jr.21
• Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ ni preĝas. OV.589
Malfacile disigeblaj frazoj
Ofte estas malfacile disigi rilatan kiu-frazon de la ĉeffrazo, ĉar la signifo de-
pendas de ambaŭ frazoj kune:
• Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. FE.19 = Ŝi
prenis la plej belan arĝentan vazon. + La arĝenta vazo estis en la loĝejo.
La du apartigitaj frazoj tre malbone esprimas la celitan sencon. La kiu-
frazo necesas por limigi la signifon de la frazparto la plej belan arĝentan
vazon.
• Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE.11 Se oni disigas,
la senco perdiĝas: Ĉiu povis pensi, ke li vidas la patrinon. + Ĉiu ŝin
vidis. Ne ĉiu tiel pensis. Ne ĉiu ŝin vidis.
Iuj ne metas komojn antaŭ (kaj post) kiu-frazo necesa por la signifo de la
tuta frazo. Pri tio tamen ne ekzistas reguloj. Oni povas ĉiam meti komojn.
Malproksimaj kiu-frazoj
Rilata kiu-frazo normale staras tuj post la priskribata vorto, sed iafoje en alia
pozicio, ekz. en la komenco de la tuta frazo. Tiam la priskribata vorto ordin-
are estas tiu aŭ havas tiu antaŭ si:
• Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas. PE.1073 = Tiu, kiun mal-
ĝojo ne turmentis, ne sentas ĝojon.
• Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas. PE.1041 = Neniu aplaŭdas tiun,
kiu mem sin laŭdas.
• Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn
lernolibrojn kaj vortarojn. FAnt.46 = Al tiu, kiu volas perfektiĝi en Esper-
anto, mi rekomendas...
• Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. PE.1791 = Nur tiu, kiu neniam ion
faras, ne eraras.
• La franca lingvo videble estis tiu [scio] el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej
multe. M.24 Intervenas la priskribo: el ŝiaj scioj. Ambaŭ priskriboj volas
stari tuj post tiu. La alternativo estus ...tiu, de kiu ŝi esperis plej multe, el
ŝiaj scioj, sed tio estus malpli klara.
508
§33.4.1.1
Subfrazoj
Sola tiu estas tamen iafoje subkomprenata (§33.4.3) en ĉi tiaj frazoj.
Tiu antaŭ O-vorto povas helpi montri, al kiu vorto la kiu-frazo rilatas, se la
kiu-frazo ial ne troviĝas tuj post la priskribata vorto:
• Tiu bela domo ĉe la maro, kiun ni vizitis pasintsomere, bedaŭrinde estis
bruligita. Tiu helpas montri, ke la kiu-frazo priskribas la vorton domo, ne
maro.
Se tiu ial ne konvenas, oni povas anstataŭe ripeti post kiu O-vorton, kiu
montras klare pri kio temas. Kiu tiam rolas kiel difinilo de tiu O-vorto:
• L
a sola inf ano de mia amiko, kiun infanon vi vidis ĉe mi antaŭ nelonge,
mortis hieraŭ. Se oni ne aldonus la vorton infanon post kiun, oni pensus,
ke vi vidis la amikon, ĉar la kiu-frazo staras tuj post amiko. Oni malemas
diri tiu sola infano, ĉar tiam sonus kvazaŭ ekzistus pli ol unu sola infano.
Eble pli bona elturniĝo estas ekz.: La sola infano de mia amiko, t iu inf -
ano, kiun vi vidis ĉe mi antaŭ nelonge, mortis hieraŭ.
Kiam rilata kiu-frazo troviĝas frazkomence, oni iafoje metas la priskribatan
O-vorton post kiu en la subfrazo. En la ĉeffrazo restas nur tiu. Tio estas tre
speciala frazturno uzata preskaŭ nur en skriba lingvo, kaj eĉ tie nur tre mal-
ofte: Kiu hundo bojas, tiu ne mordas. = Tiu hundo, kiu bojas, ne mordas.
Iafoje frazkomenca kiu-frazo povas rilati al ties en la ĉeffrazo:
• Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties
karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj
vulturoj! Rt.121
Sed oni ne uzas kiu-frazon post ties. Oni ne diras ekz.: *Ties hejmo, kiu
helpis nin, estis detruita de la soldatoj.* Sed: La hejmo de tiu, kiu helpis
nin, estis detruita de la soldatoj. Oni ankaŭ ne diras: *Ĉi tiu domo estas ties,
kiu helpis nin.* Sed: Ĉi tiu domo apartenas al tiu, kiu helpis nin.
Pli ol unu rilata kiu-frazo
Iafoje unu ĉefvorto estas priskribata de pli ol unu rilata kiu-frazo. Normale
oni por klareco almetas kunligan vorteton (§16), ekz. kaj aŭ sed:
• Hieraŭ mi vidis viron, kiu promenis sur la strato, kaj kiu portis grandan
valizon. Ambaŭ kiu-frazoj priskribas la vorton viron.
• Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis
al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte
ŝanĝus. OV.48 Tri kiu-frazoj priskribas la frazparton diversajn esprimojn.
• Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni
uzas por vino. FE.32
Se estas pli ol du rilataj kiu-frazoj, sufiĉas meti kunligilon antaŭ la lasta kiu-
frazo:
• Jen estas afero, kiu estas tre utila, kiu helpos vin en multaj okazoj, kaj
kiun vi tre zorge gardu. Ĉiuj tri kiu-frazoj priskribas la vorton afero.
§33.4.1.1
509
Subfrazoj
Ne forlasu rilatan kiu
Ne forlasu rilatan kiu (§33.4.3). En iuj lingvoj tio eblas, sed en Esperanto ne.
Plurakontaj kiu-frazoj
Rilata kiu-frazo rolas kiel rekta priskribo. Ordinare ĝi iel helpas identigi la
priskribatan aferon, aŭ montras ian karakterizon de ĝi. Sed iuj rilataj kiu-
frazoj estas pli malforte ligitaj al la priskribata vorto. Tia kiu-frazo simple
daŭrigas la rakontadon. Oni same bone povas uzi apartan ĉeffrazon:
• Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al l a angl ino, kiu leviĝis, faris
saluton kaj eliris el la ĉambro. M.22 = Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la
leteron al la anglino, kaj tiu (poste) leviĝis...
• La patro ŝovis sin sub la felon, per kiu li sin kovris. FA4.83 = La patro ŝovis
sin sub la felon, kaj li kovris sin per ĝi.
• Venis al ŝi m
al r iĉa vir ino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. FE.15
= Venis al ŝi malriĉa virino. Ŝi petis ŝin, ke...
• Kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en k apt ilon, el kiu ili tamen
baldaŭ retiriĝis. L2.218 = ...falis en kaptilon, sed ili tamen baldaŭ retiriĝis
el ĝi.
En plurakontaj kiu-frazoj oni iafoje aldonas O-vorton post kiu, por iel klarigi
la priskribatan aferon. Kiu tiam rolas kiel difinilo de la aldonita O-vorto.
Tian aldonan O-vorton oni uzas nur malofte, sed se la priskribata vorto estas
propra nomo, tio okazas iom malpli malofte. Alternative oni povas meti la
klarigan O-vorton kiel apudmeton (§25.3) post la priskribata vorto:
• Li ŝuldas al mi mil eŭrojn, kiun sumon li ne repagis malgraŭ plurfoja
rememorigo. = Li ŝuldas al mi mil eŭrojn. Tiun sumon li ne repagis... Sen
la klariga vorto sumon la frazo fariĝus: ...mil eŭrojn, kiujn li ne re-
pagis... (kun J-finaĵo). Alia alternativo estas: ...mil eŭrojn, sumon, kiun li
ne... Tiam sumon rolas kiel apudmeto de mil eŭrojn.
• Mi iris ankaŭ al Kioto, kiu urbo tre plaĉis al mi. = Mi iris ankaŭ al
Kioto. Tiu urbo tre plaĉis al mi. Oni povas ankaŭ diri: ...al Kioto, kiu tre
plaĉis al mi. Aŭ: ...al Kioto, urbo, kiu tre plaĉis al mi. La aldono de
urbo povas esti utila, se la aŭskultanto eble ne scias, kio estas Kioto.
• Mi tre ŝatas Ĉadon kaj Kenjon, kiujn landojn mi vizitis plurfoje. Aŭ: Mi
tre ŝatas Ĉadon kaj Kenjon, landojn, kiujn mi vizitis plurfoje.
Emfazaj frazturnoj
Ekzistas speciala emfaza frazturno, en kiu oni uzas prezenton per la verbo
esti plus rilatan subfrazon kun kiu:
• Li decidas pri ĉi tiaj aferoj. → Estas li, kiu decidas pri ĉi tiaj aferoj. La
ĉeffrazo estas li prezentas la subjekton emfaze. La kiu-frazo rakontas ion
pri li.
• Ne, Pjotr Ivanoviĉ, estis mi, kiu diris “he!” Rz.14
510
§33.4.1.1
Subfrazoj
Tiajn frazturnojn oni ne trouzu. Ofte oni povas emfazi pli facile per la
vortordo: Pri ĉi tiaj aferoj decidas li. Legu pli pri vortordo kaj emfazado en
§34.1.
Oni simile uzas ankaŭ rilatan kio en emfazaj frazturnoj (§33.4.1.2).
33.4.1.2. Rilata kio
Rilata kio povas esti uzata kiel frazenkondukilo simile al rilata kiu
(§33.4.1.1).
Rilata kio reprezentas alian tabelvorton je O
Oni uzas rilatan kio anstataŭ rilata kiu, se la subfrazo priskribas tabelvorton
je O:
• Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE.24 = Mi volas, ke tio estu vera.
+ Mi diris tion.
• Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon. M.36
• La juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn. M.188
• Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis. FA1.232
• El tiuj infanoj [...] neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion. FA4.124
Tie ĉi post ion sekvas A-vorto, kiu estas rekta priskribo de ĝi. Tiam oni
povas uzi rilatan kiu: ...neniu faris ion eminentan, kiu meritus mencion.
Zamenhof pli ofte uzis kio en tiaj frazoj, sed iafoje kiu: Ĝi estas la sono
de io granda, kiu nun naskiĝas. OV.361
Ofte la priskribata tabelvorto estas subkomprenata:
• Oni ricevas, kion oni bezonas. FA3.149 = Oni ricevas tion, kion oni
bezonas.
• Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la ĉambron. M.182 = ...ne
havos ion, per kio mi povus hejti la ĉambron.
• Estas makaronioj [tio] , kion ni manĝas. Emfaza frazturno (§33.4.1.1)
kun subkomprenata tio: Ni manĝas makaroniojn. → Tio, kion ni
manĝas, estas makaronioj.
Legu pli pri rilataj subfrazoj kaj forlaso de TI-vortoj. (§33.4.3)
Kvazaŭ subkomprenata io
Oni uzas rilatan kio anstataŭ kiu, se la subfrazo priskribas O-vortecan A-
vorton kun tre ĝenerala signifo. Oni povus diri, ke la vorto io estas sub-
komprenata post la A-vorto. Sed efektive oni neniam uzas tian plenan
esprimon kun io:
• La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon inter-
nacian. L1.321 (≈ *La sola io, kion mi deziras...*)
• La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson. FA3.89
• La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trink-
aĵo! FA1.96
§33.4.1.2
511
Subfrazoj
• La juna grafino en la kaleŝo diris, ke la pomarbo estas la plej ĉarma,
kion oni povas vidi. FA3.18 Ŝi opiniis, ke la pomarbo estas la plej ĉarma
vidaĵo entute ebla. Se ŝi nur volus diri, ke ĝi estas la plej ĉarma arbo el
ĉiuj arboj, tiam ŝi dirus: ...la plej ĉarma (arbo), kiun oni povas vidi...
Se oni ja enmetas O-vorton, ekz. afero, oni devas ĉiam uzi rilatan kiu: La
sola afero, kiun mi deziras... La unua afero, kiun li faris vespere...
Se la signifo de O-vorteca A-vorto estas malpli abstrakta, kaj oni sub-
komprenas ian veran O-vorton, tiam oni uzu kiu. Vidu ankaŭ la ĉi-antaŭan
ekzemplon pri pomarbo:
• Vi ne estas la unua [persono] , kiu parolas al mi en tia maniero. M.34
• Ĉiu [el la fratinoj] estis ravata de la nova kaj bela [afero] , kiun ŝi
vidis. FA1.86
Rilata kio en plurakontaj subfrazoj
Kiam rilata subfrazo estas plurakonta (§33.4.1.1), oni ofte devas uzi kio
anstataŭ kiu kiel rilatan vorton.
Plurakontaj kio-subfrazoj estas ofte laŭ sia senco pli komentaj ol plur-
akontaj, sed same kiel plurakontaj kiu-frazoj, oni povas facile ŝanĝi ilin en
memstarajn frazojn. Se en la memstara formo oni povas uzi tiu aŭ personan
pronomon por la rilataĵo, tiam en la subfraza formo oni uzu kiu kiel rilatan
vorton. En aliaj okazoj oni uzu kio kiel subfrazan enkondukilon. En la mem-
stara formo oni tiam plej ofte devas uzi tio.
Kio rilate al tuta frazo aŭ fraza ideo
Plej ofte, kiam oni uzas rilatan kio en plurakonta subfrazo, la rilataĵo estas
tuta frazo aŭ io frazeca:
• Ĝi havis verdan koloron. Tio estis agrabla por la okuloj. → Ĝi havis
verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj. FA3.129 = Estis agrable por
la okuloj, ke ĝi havis verdan koloron. Komparu: Ĝi havis verdan
koloron, kiu estis agrabla por la okuloj. = La verda koloro, kiun ĝi
havis, estis agrabla por la okuloj.
• Ĉiuj floroj kisis sin reciproke. Tio aspektis tre ĉarme. → Ĉiuj floroj kisis
si
n re ciproke, kio aspektis tre ĉarme. FA1.38 = Aspektis tre ĉarme, ke ĉiuj
floroj kisis sin reciproke.
• Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros. FA2.107
• L
a ombro moviĝ adis, kio cetere povis esti kaŭzata ankaŭ de la neregula
moviĝado de la kandela flamo. FA2.111
• “Mi cetere ne scias,” diris sinjoro Britain, “ĉu oni povus ĝin nomi vera
filozofio. Mi iom dubas tion ĉi; sed ĝi
bone el tenas kaj ŝparas multe da
ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras.” BV.46
La frazeca rilataĵo povas esti I-verbo:
512
§33.4.1.2
Subfrazoj
• Mi ne volas ĉi tie analizi la kaŭzon de ĉi tiu fakto, ĉar tiu devigus min
e niri en re gionon politikan, kion mi deziras eviti; mi nur konstatas la
fakton. OV.402 Mi deziras eviti eniri en la regionon politikan.
Iafoje en tia uzo kio rilatas sence nur al parto de la priskribata frazo:
• Antaŭ nelonge ŝi sidis sur la trono, kio [...] tute ne estas interesa. FA2.62 La
rilata vorto kio ne reprezentas la tutan antaŭan frazon. Ĝia senco estas la
pli ĝenerala ideo sidi sur (la) trono. Tio tute ne estas interesa.
• Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis en la ĝardenon
de la reĝo kaj don
adi
s multe da mono al la mal riĉuloj, kio estis tre laŭd-
inda. FA1.8 Kio reprezentas la ideon: Li donadis multe da mono al la mal-
riĉuloj. La ceteraj menciitaj agadoj kredeble ne estis aparte laŭdindaj.
• La floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de
la maro. FA1.83
Iafoje rilata kio ne reprezentas ĝuste la priskribatan frazon, sed ian alian
frazan aŭ frazecan ideon:
• Oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga
afero. FA3.58 Ĉi tie kio ne reprezentas la ideon oni proponis al li oficon de
kuriero, sed la ideon ke li eble havos oficon de kuriero, aŭ havi oficon de
kuriero.
Iafoje oni povas anstataŭ rilata kio uzi kiu + ĝeneralsignifan O-vorton (ekz.
afero aŭ okazo) por reprezenti tutan frazon. Tio tamen okazas tre malofte:
Eble ili ne venos, por kiu okazo ni devas esti preparitaj. = Eble ili ne venos,
por kio ni devas esti preparitaj.
Iafoje plurakonta kio-frazo estas enmetita kiel komentofrazo (§32.2) ene de
frazo aŭ antaŭ tiu frazo, kiun ĝi priskribas:
• La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado, en kiu la
dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas
publika sekreto, m
ultaj mal di
kaj loĝ ant
oj de tiu institucio sin tra premas
k aj faras ek st
ere siajn mal grandaj
n viz itojn. FA1.128 Kio reprezentas la ke-
frazon ke multaj maldikaj... , sed la kio-frazo estas enmetita en la ke-
frazon tuj post ke. Tia ĉi frazkonstruo eble ne estas rekomendinda, ĉar
efektive iom malfacile komprenebla.
• En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj sur-
teraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura – virineton de maro, kiun
ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. FA1.94 Kio reprezentas la frazan ideon: Ili
tenis en la brakoj virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufok-
intaj. Tio ŝajnis al ŝi la plej terura.
§33.4.1.2
513
Subfrazoj
Kio rilate al ordinara O-vorto
Iafoje rilata kio en plurakonta subfrazo rilatas al ordinara O-vorto. En tiaj
okazoj ne temas denove pri la sama aŭ la samaj, sed pri io ajn de tiu speco.
Se oni memstarigas la subfrazon, oni uzas tio aŭ la saman O-vorton (sen la
aŭ tiu).
• La dua [elfa filino] povosciis iradi flanke de si mem, kvazaŭ ŝi havus
ombron, kion [...] la elfoj ne havas. FA2.95 = ...kvazaŭ ŝi havus ombron.
Tion la elfoj ne havas. / Ombron la elfoj ne havas. La elfoj ne havas (ian
ajn) ombron.
• Tie staris ansop
ot
o kun ard antaj karboj, kion ili tie nomas “mar-
ito”. FA1.216 Ĉiun ajn ansopoton kun ardantaj karboj ili tie nomas “marito”
(en la Itala lingvo). Se oni uzus anstataŭ kiun, la senco estus, ke ili
nomas “marito” ĝuste tiun ansopoton, kiu staris tie, sed eble ne ĉiujn
tiajn ansopotojn. En tiaj ĉi frazoj oni ofte povas anstataŭe uzi kia kiel ri-
latan vorton (§33.4.2), sed tiam ordinare kune kun tia: Tie staris tia
ansop
ot
o kun ard antaj karboj, kian ili tie nomas “marito”.
• Ili alvenis per aŭto, kion mi ankoraŭ ne havas, sed ja planas aĉeti. Mi
ankoraŭ ne havas aŭton, sed mi ja planas aĉeti aŭton. (Se oni tie uzus
kiun, la senco tute ŝanĝiĝus: Mi ankoraŭ ne havas tiun aŭton per kiu ili
alvenis, sed mi ja planas aĉeti ĝin.)
• Ili devis pagi de
k mil dol arojn, kio estas tre granda sumo. Dek mil dol-
aroj estas granda sumo. Tio estas granda sumo.
Aliaj ekzemploj de rilata kio en plurakonta subfrazo
Jen pliaj ekzemploj de plurakontaj subfrazoj, en kiuj oni preferas uzi rilatan
kio, ĉar en memstara frazo oni uzus tio:
• Sur la papero li skribis “918273645”, kio poste montriĝis esti lia
telefonnumero. = ... skribis “918273645”. Tio poste montriĝis... Se oni
aldonas helpan O-vorton antaŭ la telefonnumero, oni ordinare preferas
rilatan kiu: Sur la papero li skribis l a num eron “918273645”, kiu poste
montriĝis esti lia telefonnumero. Tiu numero poste montriĝis esti lia
telefonnumero.
• La limo leviĝas al la valo de la filo de Hinom, ĉe la suda flanko de la
J ebus idoj, kio estas Jerusalem. Js.15 (La Jebusidoj tie konstruis urbon, kiu
poste fariĝis Jerusalem.) La subfrazo estas tia parentezeca aldonaĵo, kian
oni kutime enkondukas per tio estas: ...la suda flanko de la Jebusidoj.
Tio estas Jerusalem.
33.4.1.3. Rilata kies
Kies = “de kiu”. De (§12.3.2) havas tamen multajn diversajn signifojn. Kies
havas nur tri el tiuj signifoj: posedo/aparteno, senca objekto kaj senca
subjekto. Se temas pri iu alia el la signifoj, kiujn havas de, oni devas uzi de
kiu.
514
§33.4.1.3
Subfrazoj
Poseda kies
Rilata kies plej ofte montras posedon aŭ apartenon:
• Jen estas viro, kies nomo estas Markoto. = Jen estas viro. + Lia nomo
estas Markoto. Zĥ.6
• La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta. M.7 = La
ĉambro estis sufiĉe vasta. + La pordisto malfermis la pordon de la
ĉambro.
Objekta kies
Rilata kies povas montri la sencan objekton de aga O-vorto:
• Ĝi estas i a ennov aĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas kon-
siliĝi. OV.102 = Ĝi estas ia ennovaĵo. + Oni devas konsiliĝi pri la akceptado
aŭ neakceptado de tiu ennovaĵo. La priskribo de tiu ennovaĵo montras la
sencan objekton de (ne)akceptado: Oni devas konsiliĝi, ĉu oni akceptu
-
aŭ ne akceptu tiun ennovaĵon.
Subjekta kies
Rilata kies povas montri la sencan subjekton de aga O-vorto:
• La serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon. H.33
= La serpento nun portas lian kronon. + Via patro mortis de la mordo de
la serpento. De la serpento montras la sencan subjekton de mordo: Via
patro mortis, ĉar la serpento mordis lin.
Eraraj uzoj de kies
En iuj lingvoj ekzistas vorto, kiu similas al kies, sed kiu havas pli da sig-
nifoj. La Esperanta kies povas signifi nur de kiu, kaj nur kiam temas pri
posedo/aparteno, senca objekto aŭ senca subjekto. Kies ne povas signifi el
kiu, al kiu, pri kiu aŭ simile.
Por kontroli, ĉu rilata kies estas ĝusta, oni memstarigu la subfrazon. Se oni
tiam uzus de, kaj se de montras posedon/apartenon, objekton aŭ subjekton,
tiam oni povas uzi kies en la subfrazo:
• La asocio, kies unu el la delegitoj li estas, nomiĝas UEA. Se oni mem-
starigas la subfrazon, ĝi fariĝas: Li estas unu el la delegitoj de la asocio.
De montras apartenon. Kies estas do ĝusta. Sed la frazo estas tre mal-
simpla kaj malfacile komprenebla. Pli facila (sed ne tute samsignifa)
estas la jeno: La asocio, kies delegito li estas, nomiĝas UEA.
Kies ne signifas el kiu
El (§12.3.5.2) povas interalie montri elekton, apartigon aŭ distingon de unu
aŭ pluraj individuo(j) el grupo de individuoj: El ŝiaj multaj infanoj unuj
estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. FE.12 Tio iom similas al apartena de, sed
ankaŭ tiam ne eblas uzi kies. Oni devas uzi el kiuj:
• En la ĉambro estis t ri per sonoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al
Marta. M.20 Ne eblas: *...tri personoj, kies unu leviĝis...* Memstarigita
§33.4.1.3
515
Subfrazoj
frazo estas: Unu el la personoj leviĝis renkonte al Marta. Temas pri
apartigo de individuo el grupo. Oni devas diri el la personoj/ el ili, ne de
la personoj/ de ili. Tial kies ne eblas.
• La reĝo de Egiptujo parolis al l a Hebreaj akuŝist inoj, el kiuj unu estis
nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua. Er.1 Ne eblas diri: *...akuŝist-
inoj, kies unu estis nomata...*
Kies ne signifas al kiu
Rilate al la verbo aparteni oni ne povas uzi kies, sed devas uzi al kiu:
• Nia asocio, al kiu ne apartenas tiuj personoj, ne havas ian ajn respond-
econ pri iliaj agoj. Ne eblas: *Nia asocio, kies ne apartenas...* La mem-
stara frazo estas: Tiuj personoj ne apartenas al nia asocio. Oni neniam
diras *aparteni de*. Ne eblas do uzi kies.
33.4.2. Aliaj rilataj KI-vortoj
Rilata kiam
Rilata kiam povas enkonduki tempan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel
priskribo de tempa esprimo en la ĉeffrazo:
• Antaŭhieraŭ, kiam mi estis en la urbo, mi aĉetis novan robon.
= Antaŭhieraŭ mi aĉetis novan robon. + Tiam mi estis en la urbo.
• En tiu tempo, kiam li loĝis en Parizo, li ofte vizitis min.
• Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj
Jozefo estas la batato. FE.22
Plej ofte tamen mankas tempa esprimo en la ĉeffrazo. La tuta kiam-frazo do
mem rolas kiel tempa komplemento en la ĉeffrazo. Oni povas ankaŭ diri, ke
la kiam-frazo estas priskribo de subkomprenata tiam en la ĉeffrazo:
• Kiam oni estas riĉa, [tiam] oni havas multajn amikojn. FE.16 = Tiam oni
havas multajn amikojn. + Tiam oni estas riĉa.
• Kiam mi venis al li, [tiam] li dormis. FE.20
• Ili svenas [tiam] kiam ili vidas sangantan anseron. Rt.16
• Hazarde mi faris strangan mienon ĝuste [tiam] kiam li fotis nin.
Rilata kiam-frazo povas havi tempan rolvorteton antaŭ si. La rolvorteto
montras la rolon de la tuta kiam-frazo, ne de la vorto kiam:
• Post k iam ŝi estis mal l ongan tempon en la arb aro, fariĝis nokto. FA1.161
= Post m
al l onga est ado
en la arb aro fariĝis nokto.
• De k iam nask i ĝis mia fil ino, mi estas kiel alia homo. = De l a nask iĝo de
m
ia fil ino mi estas kiel alia homo.
• La kverelo komenciĝis, post k iam li for iris. = La kverelo komenciĝis post
l ia for iro.
• Adam vivis, post k iam nask iĝis al li Set, okcent jarojn. Gn.5 = ... post la
nask
iĝo de Set...
516
§33.4.2
Subfrazoj
Se oni enmetas tiam en tiajn frazojn, la rolvorteto staru antaŭ tiam: Adam
vivis, post tiam, kiam naskiĝis al li Set, 800 jarojn.
Ĉe demanda kiam estas alie. Rolvorteto antaŭ demanda kiam montras la
rolon de kiam, ne de la tuta demanda frazo: Ŝi demandis, ĝis kiam mi restos
hejme. = Ŝi demandis, ĝis kiu tempo mi restos hejme.
Se oni erare pensus, ke rolvorteto antaŭ rilata kiam montras la rolon de kiam
(anstataŭ de la tuta subfrazo), tiam la signifo draste ŝanĝiĝus, ekz.: Ŝi edzin-
iĝis, post kiam ŝi naskis infanon. La ĝusta signifo estas: Ŝi edziniĝis post la
nasko. Ŝi edziniĝis post tiam, kiam ŝi naskis infanon. Se oni erare rilatigus
post al kiam, la signifo fariĝus: Ŝi edziniĝis. Post tiam [= post la edziniĝo] ŝi
naskis infanon.
Logike oni povus uzi antaŭ ĉe subfrazo kun rilata kiam: Li rifuzis foriri,
antaŭ kiam mi alvenis. Sed oni kutime uzas antaŭ ol (§33.7) en tiaj okazoj.
Iafoje rilata kiam-frazo montras ne tempon, sed okazon aŭ kondiĉon
(§14.2.1).
Aliaj enkondukiloj de tempaj subfrazoj estas dum (§33.7), ĝis (§33.7) kaj
apenaŭ (§33.7).
Rilata kie
Rilata kie povas enkonduki lokan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel pri-
skribo de loka esprimo en la ĉeffrazo:
• Mi volis resti tie, kie mi estis. FA3.135 = Mi volis resti tie. + Mi estis tie.
• La reĝido forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis
je ŝi. FE.23 = La reĝido forkondukis ŝin al la palaco... + En la palaco li
edziĝis je ŝi.
• Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. PE.875
Iafoje mankas loka esprimo en la ĉeffrazo. Tiam la kie-frazo mem rolas kiel
loka komplemento en la ĉeffrazo. Oni povus ankaŭ diri, ke tie estas sub-
komprenata en la ĉeffrazo (§33.4.3):
• Kie estas sufero, [tie] estas ankaŭ espero. PE.874
• Elizabeto nun laboras [tie] , kie mi antaŭe laboris.
Rilata kie povas havi direktan rolvorteton aŭ direktan N-finaĵon:
• Jen la loko, de kie venis la bruo. = Jen (estas) la loko. + De tiu loko
venis la bruo.
• Finfine ni alvenis, ĝis kie antaŭe neniu homo venis.
• Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron. FA1.144
Anstataŭ rilata kie oni povas ofte uzi en kiu(j), ĉe kiu(j), sur kio aŭ simile,
precipe se la subfrazo priskribas O-vorton, kiu ne rolas kiel loka komple-
mento en la ĉeffrazo. Sed kie estas ofte pli eleganta:
• Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikolojn pri mia afero, kie estis vid-
eble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian verkon. OV.26 = ...longajn artikolojn
§33.4.2
517
Subfrazoj
pri mia afero, en kiuj estis... La frazparto longajn artikolojn pri mia
afero ne estas loka komplemento, sed objekto.
• Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj. M.31
= ...el la hejma bieno, ĉe kiu floris...
• Ne troviĝas, kie sidi. = Ne troviĝas io, sur kio oni povus sidi.
Rilata kia
Rilata kia povas enkonduki ecan subfrazon. Rilata kia-frazo povas roli kiel
priskribo de tia, tiaspeca aŭ tiuspeca en la ĉeffrazo:
• Ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino. FA1.174 = Ŝi ne estas tia. + Reĝino
devas esti tia.
• Ĝi [= la grajno] ne estas t ia speca, kia kreskas sur kampo de kampulo,
aŭ per kia oni nutras kokinojn. FA1.41 = Ĝi ne estas tiaspeca. + Tia
[grajno] kreskas sur kampo de kampulo. + Per tia [grajno] oni nutras
kokinojn.
• Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas. PE.859 = Tia oni vin taksas. + Tia oni
vin vidas.
Rilata kia-frazo povas ankaŭ roli kiel priskribo de O-vorto, kiu havas tia kiel
difinilon:
• Regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro. FA3.83
Regis tia frosto. + Tian froston ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela
vintro.
• Se vi tamen volas havi oron, vi povas ĝin ankaŭ ricevi en tia granda
kvanto, kian vi povos porti. FA1.6
En ĉi tiaj frazoj tia ofte staras post la O-vorto, kvankam ĝi estas difinilo: La
arbo de la suno estis be
l ega arbo tia, kian ni neniam vidis. FA3.114
Se rilata KI-frazo priskribas O-vorton kun tia, oni povas ankaŭ uzi rilatan
kiu: Vi havas plenan rajton uzi la monon en t ia mani ero, kiu ŝajnas al Vi la
plej bona. L2.126
Rilata kiu montras certan individuon, dum rilata kia montras specon:
• Mi uzis tiun aŭton, kiu povas veturi tre rapide. Oni parolas pri certa
individua aŭto. Ĝi povas veturi tre rapide.
• Mi uzis tian aŭton, kia povas veturi tre rapide. Oni parolas pri speco de
aŭto. Ĉiuj aŭtoj de tiu speco povas veturi tre rapide.
Sed en tiuj ĉi ekzemploj jam tiun kaj tian sufiĉe klare montras la distingon
inter individuo kaj speco. Oni povas do uzi kiu en ambaŭ subfrazoj. Pli ofte
oni preferas kiu, sed kia pli akcentas, ke temas pri speco.
Uzu rilatan kia nur antaŭ frazo kun verbo. Antaŭ sola frazparto, aŭ grupo de
frazpartoj sen verbo, oni uzu komparan kiel (§20.1): Li vizitis (tiajn) urbojn
kiel Parizo. Ne diru: *...urbojn kia Parizo.*
518
§33.4.2
Subfrazoj
Rilata kiel
Rilata kiel povas enkonduki manieran aŭ gradan subfrazon. Rilata kiel-frazo
priskribas tiel aŭ frazparton kun tiel en la ĉeffrazo, sed ofte tiel estas for-
lasita (§33.4.3). Tiam la kiel-frazo mem rolas kiel maniera aŭ grada komple-
mento en la ĉeffrazo:
• Oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam
antaŭe aŭdis. FA1.34
• Li komprenas predikon [tiel] , kiel bovo [komprenas] muzikon. PE.1360
• Ĉiu penis sin savi [tiel] , kiel li povis. FA1.89
Rilata kiel-frazo iafoje priskribas tutan frazon. Tiam kiel reprezentas la ideon
de la tuta frazo, simile al rilata kio (§33.4.1.2):
• Ŝi
a bel eco, kiel oni diris, e stas la de l oga bel e co de la mal bono. FA3.142
= Ŝia beleco estas la deloga beleco de la malbono. + Tiel oni diris. = Oni
diris, ke ŝia beleco estas...
Kiel estas ankaŭ ĝenerala kompara vorto (§20.1). Tiam kiel normale en-
kondukas ne frazon, sed solan frazparton aŭ grupon de frazpartoj sen verbo.
Rilata kiom
Rilata kiom povas enkonduki kvantan aŭ mezuran subfrazon. Rilata kiom-
frazo rolas kiel priskribo de tiom aŭ frazparto kun tiom en la ĉeffrazo, sed
ofte tiom estas forlasita (§33.4.3):
• Ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe, kiom ŝi povis. FA3.65 = Ŝi elpaŝis antaŭen
tiom multe. + Tiom ŝi povis.
• Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi. FA1.5
• Ĉiuj donas al mi prunte [tiom] , kiom mi volas. Rz.93
• Al mia festo povas veni tiom el viaj amikoj, kiom volas.
Subfrazo kun rilata kiom ofte montras ian limigon:
• La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. FA1.156 Liaj
fortoj estis limigitaj.
• Unu el la plej kuraĝaj knaboj kaj iom post iom ankaŭ ĉiuj aliaj ekkantis
strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris. FA1.205 Estis
limoj de ilia memoro. Ili ne povis kanti pli ol la memoro permesis.
• Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon. Rt.51 Mi ne povas vidi pli.
Rilata kial
Ankaŭ kial estas uzata kiel rilata vorto, sed nur por rekte priskribi O-vorton
kiel kaŭzo aŭ motivo, kaj eĉ tiam nur tre malofte:
• La efektiva kaŭzo, kial ili ne aliĝas al ni, estas tio, ke ili timas. OV.123 = La
efektiva kaŭzo estas tio, ke ili timas. + Tial ili ne aliĝas al ni. Oni povas
ankaŭ diri ...la kaŭzo, pro kiu ili ne aliĝas al ni... Pli ofte oni tamen uzas
ke-frazon: ...la kaŭzo, ke ili ne aliĝas al ni...
§33.4.2
519
Subfrazoj
Oni do ne uzas frazojn kiel: *Ili foriris tial, kial mi foriris.* Sed oni diras:
Ili foriris pro la sama kaŭzo, kial mi foriris. Aŭ pli ofte: ...pro la sama
kaŭzo, pro kiu mi foriris.
Por reprezenti tutan frazon, kiu montras kialon, oni povas uzi pro kio: Mi ne
ri
cevis vian let eron, pro kio mi ne respondis. Oni ankaŭ povas renversi la
frazokonstruon, uzante ĉar (§33.6): Ĉar mi ne ricevis vian leteron, mi ne re-
spondis.
Rilata kial-frazo ne montras mem kaŭzon aŭ motivon. La kaŭzon montras la
vorto, kiun la kial-frazo priskribas. Kial reprezentas tiun kaŭzon en la sub-
frazo. Por enkonduki subfrazon, kiu mem montras kaŭzon aŭ motivon, oni
uzas precipe ĉar (§33.6): Ili foriris, ĉar mi foriris. (Mia foriro estas la kaŭzo
de ilia foriro.).
33.4.3. Rilataj subfrazoj – forlaso de TI-vorto
Rilata KI-vorto ofte rilatas al samspeca TI-vorto en la ĉeffrazo. Ofte oni
povas subkompreni la TI-vorton sen ŝanĝi la signifon. Ne ekzistas absolutaj
reguloj, kiam oni povas forlasi TI-vorton. Plej grava estas la klareco: Se la
frazo fariĝas tro malklara, oni ne forlasu la TI-vorton. La rilata KI-vorto kaj
la responda TI-vorto devas normale havi la saman formon: Ili estu de la
sama tabelvorta grupo ( tiu – kiu, tio – kio, tiel – kiel k.t.p.), kaj ili havu la
saman rolmontrilon, aŭ ili estu ambaŭ sen rolmontrilo.
Tiu kiu
• Tiu, kiu havas forton, havas rajton. → Kiu havas forton, havas
rajton. PE.1004
• Plej bone ridas tiu, kiu laste ridas. → Plej bone ridas, kiu laste
ridas. PE.1928
• Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je
ĥemio, estas ĥemiisto. FE.32 = Tiu, kiu okupas sin...
• Mi pagis al tiu, al kiu oni devis [pagi] . → Mi pagis, al kiu oni devis. M.6
Oni normale ne ellasas solan tiun aŭ tiujn:
• Mi finfine provis tiujn, kiujn vi tiom laŭdis. Ne diru: *Mi finfine provis,
kiujn vi tiom laŭdis.*
Se tiu staras antaŭ O-vorto kiel difinilo de ĝi, oni ne povas forlasi tiu sen
ŝanĝi la signifon. Sed oni ofte povas ŝanĝi tiu al la sen grava signifoŝanĝo:
• Li ankoraŭ ne redonis tiun libron, kiun li pruntis de mi. → Li ankoraŭ
ne redonis la libron, kiun li pruntis de mi. Se oni dirus: Li ankoraŭ ne
redonis libron, kiun... , temus pri unu el tiuj libroj, kiujn li pruntis de mi.
La signifo ŝanĝiĝus.
Tio kio
• Tio, kio pasis, ne revenos. → Kio pasis, ne revenos. PE.949
• Li tuj faris tion, kion mi volis. → Li tuj faris, kion mi volis. FE.31
520
§33.4.3
Subfrazoj
• Mi neniel povas kompreni tion, kion vi parolas. → Mi neniel povas kom-
preni, kion vi parolas. FE.28
Se tio kaj kio havas rolvorteton, oni prefere ne ellasu tio:
• Marta renkontiĝis [...] kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da
homoj. M.16 Ne: *Marta renkontiĝis, kun kio renkontiĝas...*
Tiam kiam
Se rilata kiam-frazo rilatas al tiam, oni plej ofte forlasas tiam. Oni retenas
tiam nur se oni volas emfazi:
• Kiam oni estas riĉa, [tiam] oni havas multajn amikojn. FE.16
• Kiam via domo estis konstruata, [tiam] mia domo estis jam longe kon-
struita. FE.25
• Kiam li estis ĉe mi, [tiam] li staris tutan horon apud la fenestro. FE.26
Anstataŭ post tiam kiam, de tiam kiam k.t.p., oni normale uzas nur post
kiam, de kiam k.t.p. Oni do forlasas tiam, sed konservas la rolvorteton. En
tiaj okazoj la rolvorteto rilatas ne al la vorto kiam, sed al la tuta kiam-frazo:
• Post tiam, kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto.
→ Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis
nokto. FA1.161
• De tiam, kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola. → De kiam mortis lia
edzino, li vivas tute sola.
Anstataŭ ĝis (tiam) kiam oni diru simple ĝis. Oni ankaŭ ne uzu dum (tiam)
kiam, sed simple dum. Ĝis (§33.7) kaj dum (§33.7) estas mem fraz-
enkondukiloj, kaj tute ne bezonas helpon de kiam. Anstataŭ antaŭ tiam kiam
oni normale uzas antaŭ ol (§33.7).
Tie kie
Se rilata kie-frazo rilatas al sola tie, oni ofte forlasas tie, sed oni povas kon-
servi tie por emfazo:
• Kie estas pano, [tie] ne mankas panpecetoj. PE.873
• Kie lumo ekzistas, [tie] ankaŭ ombro troviĝas. PE.884
• Ŝi povis iri [tien] , kien ŝi volis. FA1.44
Tia kia
Rilata kia-frazo ĉiam rilatas al tia en la ĉeffrazo. Plej ofte oni konservas tia,
sed se la frazo restas klara, oni povas ĝin ellasi.
• Li havas [tian] kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo. Gm.53
• Li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon [tian] , kian ankoraŭ neniu reĝo
iam havis. Rt.60
§33.4.3
521
Subfrazoj
Tiel kiel
Rilata kiel-frazo ĉiam rilatas al tiel en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas sub-
kompreni tiel:
• Ne vivu [tiel] kiel vi volas, vivu [tiel] kiel vi povas. PE.1763
• Bojas hundido [tiel] , kiel ĝi aŭdas de hundoj. PE.175
• Ĉiu iras [tiel] , kiel saĝ’ al li diras. PE.251
Tiom kiom
Rilata kiom-frazo ĉiam rilatas al tiom en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas sub-
kompreni tiom:
• Da pulvo ni havas [tiom] kiom vi volas. Rt.66
• Mi penos [tiom] , kiom mi povos, plenumi la deziron de la komitato. L1.168
Se antaŭ tiom staras ol, oni plej ofte ellasas tiom, kaj metas ol rekte antaŭ la
kiom-frazo:
• Pli granda estas mia puno, ol tiom, kiom mi povos elporti. → Pli granda
estas mia puno, ol kiom mi povos elporti. Gn.4
• Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol tiom
kiom utilus lerteco en muziko. → Se vi scias pentri, tio povas iom utili
al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko. M.33
En tiaj frazoj oni povas eĉ ellasi kiom, ĉar ol (§33.7) sufiĉas kiel fraz-
enkondukilo: Pli granda estas mia puno, ol mi povos elporti. ...multe malpli,
ol utilus lerteco en muziko.
Ties kies
Rilata kies-frazo treege malofte rilatas al ties en la ĉeffrazo. Kiam tiel tamen
iafoje estas, oni apenaŭ povas forlasi ties:
• Kies ĝi estas, ties ĝi restu.
Tial kial
Rilata kial-frazo neniam rilatas al tial en la ĉeffrazo (§33.4.2).
Malsamaj rolmontriloj
Ellaso de TI-vorto normale ne eblas, kiam la TI-vorto kaj la rilata KI-vorto
havas malsamajn rolmontrilojn, aŭ kiam unu el ili havas kaj la alia ne havas
rolmontrilon.
Ne diru: *Mi konas, kiu venis.* Diru: Mi konas tiun, kiu venis. Ne diru: *Ĝi
estas besto, kian vi timas.* Sed: Ĝi estas tia besto, kian vi timas.
Ne eblas: *Ili loĝas, de kie mi venas.* Oni devas diri: Ili loĝas tie, de kie mi
venas. Ankaŭ ne eblas: *Li devenas, kien mi iros.* Necesas: Li devenas de
tie, kien mi iros. Ankaŭ ne eblas forlasi tie, sed konservi rolvorteton, kiu
starus antaŭ tie. Ne diru: *Li venas de kie mi loĝas.* Diru: Li venas de tie,
kie mi loĝas.
522
§33.4.3
Subfrazoj
Ĉe jen (§14.3.11) oni iafoje forlasas TI-vorton kontraŭe al la ĉi-antaŭa
regulo:
• Jen [estas] tio, kion diris Aĥitofel! → Jen kion diris Aĥitofel! Sm2.17
Okaze oni vidas ankaŭ aliajn malobeojn de la regulo pri sama rolmontrilo.
Se oni iafoje deflankiĝas de tiu regulo, oni estu atenta, ke la signifo ne mal-
klariĝu.
Ne forlasu rilatan KI-vorton
En kelkaj lingvoj eblas iafoje forlasi rilatan KI-vorton. Tio ne eblas en
Esperanto. Ne diru: *La viro, mi vidis, portis valizon.* Diru: La viro, kiun
mi vidis, portis valizon. Ne diru: *Nun estas la horo, ŝi normale alvenas.*
Diru: Nun estas la horo, kiam ŝi normale alvenas.
En iuj lingvoj oni povas iafoje forlasi la rilatan KI-vorton, sed konservi
eventualan rolvorteton, kiu tiam staras sola ie en la subfrazo (eĉ en la fino).
Tio estas absolute neebla en Esperanto. Rolvorteto devas stari antaŭ tiu fraz-
parto, kies rolon ĝi montras. Ne diru: *Mi vidis t iun knab inon, vi parolis
pri.* Nepre diru: Mi vidis t iun knab inon, pri kiu vi parolis.
33.5. Se-frazoj
Se = “sub la kondiĉo ke, kun la supozo ke, en la okazo ke”. Se enkondukas
subfrazon, kiu montras kondiĉon, supozon aŭ okazon:
• Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE.20 = En la okazo, ke li
scius... Oni uzas US-verbojn, ĉar temas pri nura fantazio.
• Se mi estus sana, mi estus feliĉa. FE.19 = Sub la kondiĉo, ke mi estus
sana...
• Se mi havus multe da mono, mi aĉetus aŭton. La US-formoj montras, ke
temas pri fantazio. La parolanto scias, ke li ne havas multe da mono.
• Se li havas multe da mono, li verŝajne aĉetos aŭton. La AS-formo kaj
OS-formo (reala modo) montras, ke povas esti realeco. Povas esti, ke li
vere havas multe da mono, sed oni ne scias certe.
• Se iu havas multe da mono, tiu havas ankaŭ multe da problemoj. La AS-
formoj montras, ke temas pri ĉiam valida principo.
• Se li jam venis, petu lin al mi. FE.26 Povas esti, ke li jam venis. Tial reala
modo, IS-formo.
• Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE.19
• Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus
dirinta al mi la veron). FE.24 Oni povas uzi simplan US-formon, eĉ kiam
temas pri fantazio pri pasinta tempo. US-verboj estas tempe neŭtralaj.
• Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte
kaŝita de vi. FE.25
• Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek
kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE.14 Ankaŭ eblas uzi
§33.5
523
Subfrazoj
US-formojn en ĉi tiaj frazoj. Ĉe estonta tempo ne eblas ĉiam fari klaran
distingon inter fantazio kaj fakto, ĉar la estonteco ĉiam estas necerta.
Helpa tiam
Kiam se-frazo troviĝas frazkomence, oni ofte uzas tiam en la ĉeffrazo por
helpi al klareco. Tiam reprezentas la ideon de la se-frazo. Oni povas ankaŭ
uzi tiuokaze, tiaokaze aŭ simile:
• Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. PE.2215
• Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni ven-
ados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo. OV.377
Se-frazo + tio
Iafoje tio en la ĉeffrazo reprezentas la ideon de antaŭa se-frazo:
• Se ŝi havas multe da mono, tio ne nepre signifas, ke ŝi estas feliĉa. = Se
ŝi havas multe da mono, la fakto, ke ŝi havas multe da mono, ne nepre
signifas...
• Se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj ĝi [= Esperanto] dum dudek kvin jaroj
vivis kaj kreskis regule kaj rekte, [...] ni povas pri tio sincere nin grat-
uli. OV.407 = ...ni povas pri la vivo kaj kreskado sincere nin gratuli.
Deziraj se-frazoj
Se estas uzata ankaŭ en ĉeffrazo por esprimi fortan deziron. Ofte oni tiam
aldonas nur (§14.3.14) por akcenti la deziran sencon. Se la deziro estas
nerealigebla, oni uzas US-modon (§26.4). Alie oni uzas OS-formon
(§26.2.3) (normale ĉiam kun nur):
• Ho, se mi estus sola!... – ŝi pensis. – Se mi ne havus infanon! M.61 = Mi
deziregas, ke mi estu sola, ke mi ne havu infanon (sed tio ne eblas).
• Ha, kia agrablaĵo estus nun unu alumeto! Se ŝi nur povus kuraĝi elpreni
unu el la skatoleto, ekfroti ĝin je la muro kaj varmigi al si sur ĝi la
fingrojn! FA2.113
• Se oni nur ne refandos min! FA2.119
Oni povas diri, ke vera ĉeffrazo estas subkomprenata: Ho, se mi estus sola,
tiam mi estus feliĉa!
524
§33.5
Subfrazoj
Se antaŭ I-verbo
Iafoje oni mallongigas se-frazon, en kiu la ĉefverbo havas U-finaĵon,
anstataŭigante la ĉefverbon per I-verbo kaj forlasante la subjekton. Vidu ek-
zemplojn en la klarigoj pri I-verboj uzataj kvazaŭ ĉefverboj (§27.6).
33.6. Ĉar-frazoj
Ĉar = “pro tio ke”. Ĉar enkondukas subfrazon, kiu montras kaŭzon aŭ
motivon:
• La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. FE.16 = La fakto, ke la tranĉilo
estas akra, estas la kaŭzo, ke ĝi tranĉas bone.
• La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. FE.16 = La fakto, ke la infano volas
manĝi, estas la kaŭzo, ke ĝi ploras.
• Ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon. FE.19
• Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. FE.39
• La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj
hirundoj. FE.26
• Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. FE.9
• Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. FE.18 La fakto, ke mia
patro estas lia frato, estas la motivo por nomi lin mia onklo.
Helpa tial
Se ĉar-frazo troviĝas frazkomence, oni ofte uzas tial (§14.3.1) en la ĉef-
frazo. Tial reprezentas la ideon de la ĉar-frazo:
• Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu
fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun
lingvon, tial Esperanto estas “nenies propraĵo”. OV.238 En la fino de la
longa ĉar-frazo oni eble forgesis, ke ĝi komenciĝis per ĉar. Tial en-
kondukas la sekvon de la kaŭzo, kaj memorigas, ke temas pri kaŭzo.
• Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patr-
ino varmege amis sian pli maljunan filinon. FE.13
Kelkfoje oni uzas tial rekte antaŭ ĉar por emfazi:
• Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da
homoj. FK.232 Eblas forlasi tial.
Post tial oni uzas tamen normale ke-frazon. Tial ke = pro tio ke = ĉar: Tio ĉi
estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo “tutmonda” estas tiel alta kaj
alloga. FK.230 La varianton *pro tio ĉar* oni tamen ne uzu.
§33.6
525
Subfrazoj
Ĉar en ĉeffrazo
Ĉar-frazo estas iafoje ne subfrazo, sed memstara ĉeffrazo, kiu klarigas
antaŭan frazon:
• “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi
donacon” (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa
vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna
knabino). FE.15 = Tion ŝi diris, ĉar tio ĉi estis feino...
• Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; [...] manon ne metu sur lin. Ĉar li
intencis savi lin el iliaj manoj. Gn.37 = Tion li diris, ĉar li intencis...
33.7. Aliaj subfrazoj – apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol Apenaŭ
Apenaŭ (§14.3.7) plej ofte estas E-vorteca vorteto, sed ĝi ankaŭ povas esti
enkondukilo de tempa subfrazo. Tiam apenaŭ signifas “tuj post kiam” aŭ
“preskaŭ samtempe kiam”. Tiaj apenaŭ-frazoj staras ĉiam antaŭ la ĉeffrazo:
• Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: “Nu, mia filino?” FE.21
= Tuj post kiam ŝia patrino ŝin rimarkis (preskaŭ samtempe), ŝi kriis...
• Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu
eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki. FE.19
• Apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis krieto de
doloro. M.128
Alternative oni povas uzi apenaŭ kiel E-vortecan vorteton en ĉeffrazo:
Apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, kiam el la buŝo... La frazo kiam el la buŝo...
estas nun tempa subfrazo.
Dum
Dum enkondukas tempan subfrazon. Dum-frazo montras ion, kio daŭras
samtempe kun la ĉeffrazo. Oni uzas dum, se kaj la subfrazo kaj la ĉeffrazo