verbo (kiuj estas sentempaj).
Kelkaj uzas ĵus en la signifo “precize en la nuna momento, precize en tiu
momento”. Tio estas eraro. Ĵus ĉiam almontras la pasintecon, momenton
antaŭan. Ne eblas diri: *Li ĵus venas.* Necesas diri: Li ĝuste nun (precize
nun, ekzakte nun...) venas. Iuj uzas ĵus en la signifo “precize, ĝuste” eĉ kiam
tute ne temas pri tempo. Ankaŭ tio estas eraro. Ĵus ĉiam estas tempa vorteto.
Ne eblas diri: *Mi havas ĵus tiom da mono, kiom mi bezonas.* Necesas diri:
Mi havas precize (ĝuste, ekzakte...) tiom da mono... Ne diru: *Li loĝas ĵus
apud la stacidomo.* Sed: Li loĝas tuj/ĝuste apud la stacidomo. Eĉ ĉe
Zamenhof oni trovas eraran uzon de ĵus: *Kial ni devas ĵus nun paroli pri
li.* BV.10 = ...ĝuste nun... La frazo estas en tre frua traduko el la Germana, kie
la sama vorto signifas kaj ĵus kaj ĝuste.
Vidu ankaŭ baldaŭ (§14.2.3), kaj tuj (§14.2.9).
Vortfarado
• Ĵusa = “ĵus okazinta”: La ĵusa okazaĵo tre ŝokis min.
14.2.7. Nun
Nun = “en tiu ĉi tempo aŭ momento, en la tempo kiam mi parolas”:
• Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE.9 = ...mi iras en tiu ĉi
parola momento...
• Lia filo mortis kaj estas nun malviva. FE.31
• Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam
mensoganto. FE.22
• La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. FE.31
• Nun li diras al mi la veron. FE.24
Ne konfuzu nun kun nu (§18.1), kiu estas ekkria vorteto kun tute alia sig-
nifo. Legu ankaŭ pri la apenaŭ uzata esprimo ĉi tiam ≈ nun en §14.1.2.
Nun estas normale uzata kun AS-verboj, sed ankaŭ aliaj verboformoj povas
aperi:
• Nun vi plu ne ricevos kisojn! FA2.54 = En tiu ĉi momento kaj plu poste...
Nun ĉi tie montras kaj la nunon, kaj la postan estontan tempon.
• Nun mi fariĝis laca. Temas pri la nuna rezulto de antaŭa ŝanĝiĝo.
• Nun ĝi jam malaperis. = Nun ĝi estas for.
• Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. FE.18 = ...nun vi komencu
vian serĉadon.
• Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte
kaŝita de vi. FE.25 US-verboj ne montras tempon.
262
§14.2.7
E-vortecaj vortetoj
Ofte nun estas uzata pli ĝenerale pri la nuna epoko, la nuna mondo:
• Nun komputiloj fariĝas pli kaj pli oftaj en la mondo. Oni ankaŭ povus
uzi hodiaŭ (§14.2.4).
Ofte nun montras ne nur tempon, sed ankaŭ novan situacion, novajn cirkon-
stancojn:
• Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj. Rt.67
= ...en la situacio, kiu nun ekestis...
Tio, kio kaŭzis la novan situacion, povas esti montrata per subfrazo kun ri-
lata kiam aŭ kun ke:
• Nun kiam vi alvenis, ni povas komenci.
• Nun ke mi ricevis garantiojn, mi ne plu timas.
Nun pri pasinteco
En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis,
= “en tiu momento, je tiu tempo, tiam”. Nun donas pli vivan koloron al la
rakonto ol la normala tiam, kvazaŭ la aŭskultanto mem ĉeestus la okazaĵojn,
kvazaŭ estus nuna tempo:
• Nun ŝi aliris al la skribtablo. M.178 = Tiam ŝi aliris...
• Ĉiuj alte ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana. FA2.30
• Nun ĝi estis iom ripozinta. FA2.6
Legu ankaŭ pri simila uzo de hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ en §14.2.4, kaj pri
tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo en §33.8.2.
Kun rolvorteto
Oni povas antaŭ nun uzi tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon:
• Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. FE.25
Temas pri la nuno kaj la tempo post la nuno.
• Tiu reformo [...] eĉ per unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj ĝis
nun ellernis Esperanton. L1.180 Temas pri la tuta tempo ĝis la nuno.
Komparu kun la uzo de rolvortetoj antaŭ hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ (§14.2.4)
kaj antaŭ tabelvortoj je AM (§14.2.1).
Vortfarado
• Nuna = “okazanta aŭ estanta nun”: Kun la nuna numero finiĝas la unua
jaro de eldonado de nia gazeto. OV.82 La nuna situacio estas neeltenebla.
• Nun(ec) o = “la nun estanta tempo”: Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco
-
kaj la nuneco. M.69 Ŝi ĉiam vivas en la nuno, ne cerbumas pri pasintaj
aferoj.
• ĝisnuna = “tia, ke ĝi estis/okazis/agis... ĝis nun”: En la unua kongreso de
la esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batal-
antoj de nia afero. OV.363 = ...pri tiuj batalantoj de nia afero, kiuj batalis
ĝis nun. / Miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon
§14.2.7
263
E-vortecaj vortetoj
da diversaj homaj laboroj. M.126 = Tiuj provoj, kiujn mi ĝis nun faris, ne
ampleksis...
14.2.8. Plu
Plu montras, ke ago aŭ stato ne ĉesas, sed daŭras:
• Tenu ankaŭ plu ĝin en sekreto. H.21 = Ne ĉesu teni ĝin en sekreto. Daŭrigu
teni ĝin en sekreto.
• Danĝere estas lin lasi plu en tia libereco. H.113 = Danĝere estas ne mal-
liberigi lin.
• Ni ne ĉesis labori, sed plu faris niajn taskojn.
• Mi plu amos vin ĝis la morto.
Loka plu
Iafoje plu montras ne nur tempan, sed ankaŭ lokan daŭrigon:
• Ne haltu, iru plu! La irado daŭru kaj loke kaj tempe.
• Legu plu kelkajn ĉapitrojn, kaj vi komprenos ĉion. La legado daŭru
tempe kaj al posta loko en la libro.
Neata plu
Se oni aldonas neon al plu, oni esprimas, ke la ago aŭ stato ne daŭras:
• En la sekvanta tago oni ne plu parolis pri la okazintaĵo. FA3.50 Oni ĉesis
paroli pri la okazintaĵo.
• Kiam ni ilin revidos, ni ne plu rekonos ilin. OV.400 La rekonado ĉesos.
• Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino. M.57
• Mi havas nenion plu por doni! FA3.3
• Ĉiu el tiuj ĉi laŭtaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian paŝon
plu. OV.423
• Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu. Ij.38
Zamenhof tre ofte uzis plu ne, kiam laŭsence devus esti ne plu: Mi lin
antaŭe amis, sed nun lin plu ne amas. BV.82 La celita senco estas ...lin ne plu
amas. Logike plu ne amas devas signifi, ke oni jam antaŭe ne amis, kaj ke la
ne-amado plu daŭras. En la Zamenhofa traduko de la Malnova Testamento,
li multloke origine skribis plu ne, kvankam la senco estis ne plu. Feliĉe li
mem aŭ la redaktintoj sisteme korektis tion al ne plu.
Plu kaj ankoraŭ
Plu kaj ankoraŭ (§14.2.2) povas ofte esti tre similaj. La diferenco estas, ke
ankoraŭ almontras la pasintecon, dirante, ke tio, kio antaŭe estis, ne ŝanĝ-
iĝis, dum plu almontras la estontecon, informante, ke tio, kio estas nun, estos
ankaŭ poste.
Ankoraŭ povas ankaŭ montri, ke io ripetiĝos, ke aldoniĝos io nova sam-
speca, dum plu signifas, ke io daŭros senŝanĝe: Poste mi ankoraŭ parolos
264
§14.2.8
E-vortecaj vortetoj
pri ĝi. OV.25 Al miaj antaŭaj vortoj mi aldonos pliajn. Mi nun ĉesas paroli pri
mia projekto por trinki iom da akvo. Poste mi plu parolos pri ĝi. Mia parol-
ado daŭros poste.
Plu kaj pli
Plu kaj pli (§14.3.15) povas iafoje esti similaj, sed baze estas granda dife-
renco. Plu estas tempa (kaj loka) vorteto. Pli montras gradon, komparon. Pli
povas montri tempon nur se alia tempa vorto ĉeestas aŭ estas subkompren-
ata:
• Li rakontis plu. = Li daŭrigis sian rakontadon.
• Li rakontis pli. = Li rakontis pli multe da aferoj.
• Li ne vivos plu. = Li ne vivos pli longe.
• Mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn. FE.25 Ĉi tie ne
eblas plu, ĉar sekvas ol-esprimo (§20.1), kiu postulas pli aŭ similan
vorton.
Vortfarado
• Plua = “daŭronta aŭ daŭrinta plu, okazonta aŭ okazinta en posta tempo”:
Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? BV.72 Kelke da
feliĉaj ideoj [...] kuraĝigis min por plua laborado. FK.231 Tiu elektra frapo
en la koron malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia
korpo. FA1.126
• Plue estas sufiĉe ofte uzata akcenta formo de plu: Aŭskultu min plue. M.158
Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian
vojon. OV.448 La bela muziko ludis ĉiam plue. FA1.34
Plue estas uzata ankaŭ en direkta signifo. Por klareco oni tiam ofte aldonas
direktan N-finaĵon → pluen:
• Kelke da paŝoj plue troviĝas la tomba monumento de Alfieri. FA1.215
• La ŝipeto veturis pluen. FA1.156
• Poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda
arbaro. FA1.63
• La kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten, super la nubojn,
pluen, ĉiam pluen. FA1.197
• Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj precipe pri unu, kiu eldiris
nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la
popolon. FA3.135 Ĉi tie nur la N-finaĵo montras, ke temas (ankaŭ) pri loka
moviĝo. La vortoj per rakontado moviĝis al pli kaj pli multaj lokoj kaj
homoj.
Ĉi tia direkta N-finaĵo ne estas tute logika, ĉar plu ne montras la celon de la
moviĝo. Tamen la signifo estas tute klara. Kiam pluen helpas al klareco, oni
ne hezitu uzi ĝin, sed ofte simpla plu aŭ plue sufiĉas. Legu pli pri tia uzo de
direkta N-finaĵo en §12.2.5.
§14.2.8
265
E-vortecaj vortetoj
14.2.9. Tuj
Tuj = “sen prokrasto, sen atendo”:
• “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” FE.19
• Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE.20
• La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin de-
nove malfermis. FE.33
• Tuj post la hejto la forno estis varmega. FE.38
• Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li
la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. FE.41
• Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sovaĝajn
cignojn. FA1.164
• La infanoj ne tuj komprenis, kion ŝi diris. FA3.89
Loka tuj
Tuj estas ankaŭ uzata kun loka signifo = “tute proksime, tute apude”. Iafoje
tempa kaj loka signifoj miksiĝas:
• Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fe-
nestroj? FA1.198
• Tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon. M.12
• La monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj
post ŝi. FA1.74 Kaj tempa kaj loka tuj.
Vortfarado
• Tuja = “tuj okazonta, okazinta, fariĝonta, fariĝinta” k.s.: Li tuj faris, kion
mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. FE.31
• Tuje estas pli akcenta formo de tuj: Li malaperis tiel tuje, ke neniu povis
vidi kien.
14.3. E-vortecaj vortetoj ceteraj
14.3.1. Tabelvortoj je AL
kial
pro kiu kaŭzo, pro kiu motivo, pro kio
tial
pro tiu kaŭzo, pro tiu motivo, pro tio
ial
pro iu kaŭzo, pro iu motivo, pro io
ĉial
pro ĉiu kaŭzo, pro ĉiu motivo, pro ĉio
nenial
pro neniu kaŭzo, pro neniu motivo, pro nenio
Kial
• Kial vi ploras? M.39 = Pro kiu kaŭzo vi ploras? Demanda kial.
266
§14.3.1
E-vortecaj vortetoj
• Kial vi ne respondas al mi? FE.20 = Pro kiu motivo vi ne respondas al mi?
Demanda kial.
• Kial ne sekvi la belon kaj ĝojon! FA1.194 = Pro kiu kaŭzo mi ne sekvu la
belon kaj ĝojon! Kial estas ĉi tie demanda, sed la parolanto kvazaŭ de-
mandas al si mem. Li ne volas respondon.
• Ŝajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la
afero koncernas instruadon. M.32 = ...mi komprenis, pro kiu kaŭzo la
viroj... Kial en demanda subfrazo.
• Ne demandu kial. BV.61 Kial en demanda subfrazo draste mallongigita. La
kunteksto montras, ke la plena frazo estas: Ne demandu, kial vi foriru.
• Jen estas la kaŭzo, kial mi, malgraŭ mia plej granda deziro, ne povas
resti en Parizo pli longan tempon. L1.160 Rilata kial. Oni povus ankaŭ diri:
...la kaŭzo, ke mi ne povas... La ebloj uzi kial kiel rilatan vorton
(§33.4.2) estas tre limigitaj.
• Ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. FE.17 = Ŝia
patrino insultis ŝin (demandante): “Kial vi revenis tiel malfrue de la
fonto?” La kial-frazo montras la motivon, ke la patrino insultis, sed sam-
tempe ĝi estas demando. Kial estas ĉi tie do ia mikso de demanda kial
kaj ĉar (§33.6). Temas pri formo de nerekta parolo (§33.8).
Tial
• Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. FE.9 = ...kaj pro
tiu kaŭzo mi batas Aleksandron. Tial reprezentas la antaŭan frazon.
• Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin
paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE.14
• Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros
gliti. FE.34
• En
la kota vetero mia vesto forte mal puriĝis; tial mi prenis broson kaj
purigis la veston. FE.39
• Ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, k e ĝi alproksim i gas re ciproke la korpojn de
la homoj, eĉ ne tial, k e ĝi alproksim igis la cerbojn de la homoj, sed nur
tial, k e ĝi alproksim igas iliajn korojn. OV.373 Ĉiu el la tri tial reprezentas
postan ke-frazon.
Rimarku la diferencon inter tial kaj ĉar (§33.6). Ĉar enkondukas subfrazon,
kiu montras kaŭzon. Tial reprezentas kaŭzon. Anstataŭ ĉar oni povas uzi tial
ke: Ŝi estas bela. Tial mi amas ŝin. = Mi amas ŝin tial, ke ŝi estas bela. = Mi
amas ŝin pro tio, ke ŝi estas bela. = Mi amas ŝin, ĉar ŝi estas bela. Sed iafoje
oni uzas tial kaj ĉar samtempe por plia klareco.
Ial
• La mondo ial rigardas ilin senkonfide. M.1 = La mondo pro iu kaŭzo
rigardas...
• Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! M.145
§14.3.1
267
E-vortecaj vortetoj
• Mi vin ial ankoraŭ ne konas. M.11
Ĉial
• Vi demandas, kial mi amas vin. Mi respondas: ĉial! = ...pro ĉiuj kaŭzoj!
En la praktiko ĉial estas apenaŭ uzata.
Nenial
• Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi. OV.77 = ...mi pro
neniuj motivoj povus aprobi.
• Vi povus inciti lin kiom ajn. Li nenial kolerus. = ...li pro neniu kaŭzo ko-
lerus.
Nenial estas en la praktiko tre malmulte uzata.
Oni diskutis, ĉu eblas uzi nenial kun la signifo “senkaŭze”. Tiam ĝi ne havus
nean efikon sur la verbo: Ŝi ridis nenial. = Ŝi ridis senkaŭze. (Ŝi ja ridis, sed
sen motivo.) Ekzistas tamen Fundamenta regulo, ke NENI-vortoj neas la
verbon (§21). Nenial oni faru escepton por nenial. La frazo Ŝi ridis nenial
povas do nur signifi, ke ŝi ne ridis (kia ajn estus la kialo por ridi). Uzu je
bezono sen kaŭzo, senkaŭze, senmotive aŭ simile por la alia senco.
Vortfarado
• Kialo = “kaŭzo, motivo”: Mi ne komprenas la kialon de tio. La vorto
kialo ne estas bazita sur demanda kial, sed sur la rilata uzo de kial
(§33.4.2): la kaŭzo, kial mi agis tiel → la kialo de mia agado.
Noto: Iuj opinias, ke kialo estas mallogika vorto, ĉar ne temas pri demando. Ili ne komprenis,
ke kialo estas bazita sur la rilata signifo de kial. Anstataŭe iuj el ili uzas *tialo*. Sed kialo vere
estas tute logika vorto. Oni povas simile formi ekz. kieo (la loko, kie io estas), kielo (la mani-
ero, kiel oni ion faras) k.s.
14.3.2. Tabelvortoj je EL
kiel
en kiu maniero aŭ grado
tiel
en tiu maniero aŭ grado
iel
en iu maniero aŭ grado
ĉiel
en ĉiu maniero
neniel
en neniu maniero
La EL-vortoj estas ĝeneralaj E-vortecaj tabelvortoj, kiujn oni uzas, se ne
temas pri tempo/okazo (AM-vortoj §14.2.1), loko (E-vortoj §14.1.1), kaŭzo
(AL-vortoj §14.3.1) aŭ kvanto/nombro (OM-vortoj §14.3.3). La EL-vortoj
kovras pli-malpli ĉiujn aliajn signifojn, kiujn povas esprimi E-vorteca vorto.
Grado kaj maniero estas la plej gravaj signifoj de la EL-vortoj, sed ne la
solaj. Ĉi-poste maniero kaj grado estos uzataj kiel klarigoj, kvankam ili ofte
ne estas tute trafaj. Pli precizaj klarigmanieroj tamen ne ekzistas.
Legu ankaŭ pri grado kaj kvanto en §24.5.
268
§14.3.2
E-vortecaj vortetoj
Kiel
• Kiel vi de tie forvenis? Rt.61 = En kiu maniero vi de tie forvenis? Demanda
kiel.
• Kiel do li aspektas? FA1.17
• Kiel vi pensas pri ĉi tio? Rz.10 = En kiu maniero vi pensas... Kion vi
pensas...
• Kiel mi diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lec-
ionojn! M.19 = En kiu maniero mi diros... Per kiaj vortoj mi diros...
• Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li? Rt.73 = En kiu maniero... Per
kia nomo...
• Kiel vi fartas? FA2.139 Ĉi tie temas ne vere pri maniero, sed pli pri grado de
sanstato. Kia estas via sanstato?
• Kiel ĝi plaĉas al via reĝa moŝto? Rt.72 = En kiu maniero, kiagrade ĝi
plaĉas...
• Kiel, nur du manĝoj? Rz.27 = Kiel povas esti, ke estas nur du manĝoj?
• Rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis. FA2.137 = ...en kiu
maniero tio okazis. Kiel en demanda subfrazo.
• Ĉu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro?...
Mi memoras, kiel tio fariĝis. M.5
• Kaj kiel ili dancadis! BV.8 Ekkria kiel.
• Ho kiel tio min malĝojigas! FA1.235 Ekkria kiel.
• Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem. FE.18 = ...en tiu maniero,
en kiu mi zorgas... Rilata kiel.
• Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj
patroj. Rĝ2.23
Iafoje kiel signifas pli-malpli “tion ke”, sed restas ankaŭ maniera signifo:
• Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. BV.8 ≈ ...rigardi
tion, ke la du knabinoj dancadis, kaj en kiu maniero ili dancadis.
• Mi aŭdis, kiel la kokoj krias. FA4.130 = Mi aŭdis, ke la kokoj krias, kaj kia-
maniere ili krias.
Tre ofte kiel esprimas nur gradon, tute ne manieron:
• Kiel longe ankoraŭ tiu malnova domaĉo staros ĉi tie ĉe la strato kiel
spektaklo por ĉiuj? FA2.143 Demanda kiel pri grado de tempa longeco.
• Kiel akurataj ili estas, tion pruvas ilia vojaĝo. FA2.94 = La gradon de
akurateco pruvas ilia vojaĝo. Grada kiel en demanda subfrazo.
• Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino,
por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino. FE.15
= ...por vidi la gradon de ĝentileco...
• Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias. FA1.229
§14.3.2
269
E-vortecaj vortetoj
• Kiel alta estas tiu turo?
• Kiel grandan pecon vi volas?
• Mia Dio, kiel bela ĉi tio estas! FA2.24 Grada ekkria kiel.
• Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima! M.196
• Mi komencis mediti pri tio, kiel granda, kiel bela kaj ruĝa ĝi estas. FA1.232
• Fi, kiel abomene! FE.26
• Ha, kiel bele! FE.26
• Vi povas aranĝi al vi feliĉon, kiel ajn malbela vi estas! FA2.37 Rilata kiel pri
grado.
Se oni volas emfaze montri altan gradon, oni povas uzi kiom anstataŭ kiel:
§14.3.3.
Kiel estas ankaŭ uzata por enkonduki komparajn esprimojn (§20.1). Tio
estas eĉ ĝia plej ofta uzo: Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. FE.33
Ŝi estis soleca kiel hieraŭ. M.38
Legu ankaŭ pri la esprimo kiel eble plej: §14.3.15.
En la unua tempo oni uzis kiel se kiel enkondukilon de subfrazo kun la sig-
nifo de kvazaŭ (§33.7).
Tiel
Tiel estas plej ofte grada, sed povas ankaŭ esti maniera. Ofte la du nuancoj
intermiksiĝas. Kiam tiel rekte priskribas A-vorton aŭ E-vorton, la nuanco
estas normale nur grada. Kiam tiel rilatas al la ĉefverbo, ĝi estas pli ofte
maniera:
• “Se estas tiel,” diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. FE.17
= Se estas en tiu maniero... Tiel montras ion antaŭe diritan.
• Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizaĝo kaj teniĝo. M.43 = Ŝi
staris en tiu maniero...
• Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo. PE.174 = ...en tiu maniero faras la
hundo. ...tion faras la hundo.
• Tiuj fragmentoj de interparolado [...] faris impreson de ia, se ni povas
tiel diri, pepado. M.80 = ...se ni povas uzi la vorton “pepado”.
• Ne faru tiel, faru tiel ĉi!
• Kial vi tiel ploras? FA2.21 = ...en tiu maniero... , ...tiugrade...
• Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem. FE.18 = ...en tiu maniero... ,
...en tia grado aŭ amplekso... Tiel almontras la postan kiel-frazon.
• Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun
ili. FE.11 = ...estis tiugrade malagrablaj kaj tiugrade fieraj... Gradaj kaj
manieraj tiel, kiuj almontras la postan ke-frazon.
• Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi
donacon. FE.15 Gradaj tiel.
270
§14.3.2
E-vortecaj vortetoj
• Li estas tiel dika, k e li ne povas tra i ri tra nia mal larĝa pordo. FE.33 Grada
tiel.
• La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj
m
i devis uzi mian poŝan tra nĉilon. FE.34 Grada tiel.
• Ŝi fariĝis tiel malaminda, k e ŝia propra patr i no ŝin for pelis de si. FE.23
Grada tiel.
• La ĝardeno estis tiel grandega, k e eĉ la ĝarden isto ne sciis, kie estas ĝia
fino. FA2.24
• Mi estas tiel forta, kiel vi. FE.10 Grada tiel, kiu almontras la postan komp-
aran kiel-esprimon.
• Eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi. Rz.26 Grada tiel, kiu almontras la
antaŭan frazon.
• Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da
homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. M.200 Tiel por grado de multeco. Kune kun
multe oni tamen ofte uzas tiom (§14.3.3).
• Mi ĝojas, ke vi tiel baldaŭ venis. FK.101
• Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝ-
ita de vi. FE.25
• Oni tiel malhelpis al mi, k e mi mal bonigis mian tutan laboron. FE.33
• Kio vin tiel afliktas? M.55
Se oni volas emfaze montri altan gradon, oni povas uzi tiom anstataŭ tiel:
§14.3.3.
Iafoje kiam ĉeestas rilata kiel-subfrazo, tiel povas esti forlasata: §33.4.3.
Iel
Iel estas sufiĉe malofte uzata. Ĝi havas normale manieran nuancon (ĉefe ri-
late al verbo), sed iafoje ankaŭ gradan (ĉefe rilate al A-vorto aŭ E-vorto):
• Ĝi [...] sentis sin iel malvigla; io mankis al ĝi, sed ĝi mem ne sciis, kio al
ĝi mankas. FA3.107 = ...en iu maniero malvigla... , ...iagrade malvigla...
• Iel malfacile iras la afero ĉe mia diino! M.50 = En iu maniero malfacile... ,
Iagrade malfacile...
Por grada signifo oni uzas normale iom, kiu tamen montras specialan
nuancon: §14.3.3.
Ĉiel
Ĉiel estas malofte uzata. Ĝi montras nur manieron:
• Ili ĉiel helpis al mi. = Ili helpis al mi en ĉiuj manieroj.
§14.3.2
271
E-vortecaj vortetoj
Neniel
Neniel estas uzata ĉefe maniere. Ofte neniel estas uzata anstataŭ ne (§21) por
emfazo:
• Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. FE.28 = En neniu maniero mi
povas... Mi tute ne povas...
• Kiam ni pri unu punkto neniel povis interkonsenti [...] , tio ĉi lin tiel
turmentis. OV.247 = ...en neniu maniero povis... ...tute ne povis...
• Ne, tio neniel devas fariĝi! FA1.43 = Ne, tio absolute ne devas fariĝi!
• Mi neniel esperis sukceson. Rt.62 = Mi tute ne esperis sukceson.
Kiel... tiel ankaŭ
La esprimo kiel... tiel ankaŭ (iafoje simple kiel... tiel) insiste montras, ke du
aferoj estas same validaj. Tio tre similas al kaj... kaj (§17.5):
• Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi tiel ankaŭ por mi. M.66 = ...kaj por
vi, kaj por mi.
• La kompatinda anasido [...] estis mordata, puŝata kaj persekutata kiel de
la anasoj, tiel ankaŭ de la kokinoj. FA2.37
• Kiel la koridoro, tiel ankaŭ la tuta ĉambro estis frotita per lardo. FA2.8
= Kaj la koridoro, kaj la tuta ĉambro estis frotitaj per lardo. Rimarku la
uzon de frotita/frotitaj. La unua varianto estas mallongigo: Kiel la
koridoro estis frotita per lardo, tiel ankaŭ la tuta ĉambro estis frotita per
lardo. La dua ne estas mallongigo, kaj frotitaj priskribas du aferojn.
• Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la
tero. (El la Kristana preĝo Patro nia.)
• Sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indiĝeno. Nm.9
Vortfarado
• Tiele estas pli emfaza formo de tiel uzata nur pri manieroj: Ho Dio, kio
fariĝas en mi! Tiele mi ja neniam antaŭe pensis nek sentis! FA1.13 Tiele
diras la Eternulo Cebaot. Zĥ.1 Tiele sonas nuntempe iom formale aŭ
solene. Tiele estas ankaŭ uzata en iaj tekstoj por montri, ke io stranga
estas ĝuste citita: “Li havis nenio (tiele!) por manĝi.” La vorto tiele ĉi tie
atentigas, ke la eraro pri N-finaĵo estis jam en la originala teksto.
• Tiela = “tiumaniera”. Uzebla anstataŭ tia, se temas pri maniero, aŭ por
emfazo: Mi sonĝis pri iaj du eksterordinaraj ratoj. Kredu al mi, tielajn
mi neniam vidis: nigraj, de nenatura grandeco! Rz.5 Tiela estas nuntempe
apenaŭ uzata.
• Iele estas pli akcenta formo de iel: Iele, iome, duone malbone. PE.747
272
§14.3.2
E-vortecaj vortetoj
14.3.3. Tabelvortoj je OM
kiom
kiel multe, kianombre, kiakvante
tiom
tiel multe, tianombre, tiakvante
iom
ne tre multe sed ankaŭ ne malmulte
ĉiom
la tuta kvanto
neniom
nenianombre, neniakvante, neniamezure
OM-vortoj estas uzataj kaj E-vortece (§6), kaj O-vortece (§24.4). En O-vort-
eca uzo OM-vorto ofte estas priskribata de da-esprimo (§12.3.3.1).
Kiom
• Kiom mi ŝuldas al vi, sinjoro doktoro? FK.103 = Kian kvanton mi ŝuldas al
vi...? Demanda kiom.
• Kiom vi volas, ĉu du aŭ tri? = Kiel multajn vi volas...
• Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis! FA1.108 = ...kiel multe de la
ŝtofo... , ...kian kvanton de la ŝtofo... Kiom en demanda subfrazo.
• Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado. FA4.115 = ...kiel multe
kostos... , ...kian kvanton kostos...
• Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj? Rt.64 = ...kiel
multe/kia nombro/kia kvanto da mortigitoj estis?
• Kiom da homoj estas ĉi tie! Ekkria kiom.
• Ĉiuj donas al mi prunte, kiom mi volas. Rz.93 Rilata kiom.
Tiom
• Sendi 100
ek ze
mpl erojn mi ne povis, ĉar mi nun tiom ne havas. OV.518
Tiom montras la antaŭe diritan nombron.
• Malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas. FA1.6 Tiom
almontras la postan kiom-frazon.
• Ekzistis nenio krom [...] du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por
kiuj neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. M.197
Tiom almontras la postan kiom-frazon.
• Li havis tiun ĉi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro,
k e li jam tuj post la lev iĝo de l’ suno sin levis kaj eliris. BV.13 Tiom
almontras la postan ke-frazon, kiu esprimas la kvanton nerekte per ĝiaj
sekvoj.
• Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela
anasido! FA2.42 Tiom almontras la feliĉoplenan situacion.
Iafoje kiam ĉeestas rilata kiom-subfrazo, tiom povas esti forlasata: §33.4.3.
§14.3.3
273
E-vortecaj vortetoj
Iom
Teorie iom devus signifi “ia nedifinita kvanto”, sed en la praktiko ĝi preskaŭ
ĉiam montras malgrandan kvanton. La signifo estas efektive eĉ pli speciala,
nome: “ne tre multe, sed tamen sufiĉe multe por esti konsiderata, por esti
signifa”. Iom estas uzata ne nur pri kvanto aŭ nombro, sed ankaŭ pri grado,
ĉiam kun sia speciala nuanco:
• La juna vidvino [...] aĉetis iom da butero. M.64 = ...kvanton da butero ne
tre grandan sed tamen konsiderindan.
• Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras. BV.43 = ...ne tre multe mem-
oras, sed ankoraŭ ja memoras.
• Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-
germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE.34
• Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi ĉambro estas iom malseka? Rz.33 = ...ne tre malseka,
sed sufiĉe malseka por ke tio estu rimarkita? Grada iom.
• Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur
varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis
jam tute malvarma. FE.38 Grada iom.
• Tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom mal-
aperis. FA2.90 La esprimo iom post iom montras, ke io okazas per multaj
malgrandaj apenaŭ distingeblaj ŝanĝiĝetoj.
Ne konfuzu iom kun malmulte:
• Li faris iom da eraroj. Estis ne tre multe da eraroj, sed tamen sufiĉe por
ke oni mallaŭdu lin.
• Li faris malmulte da eraroj. La eraroj estis tiel malmultaj, ke oni devas
laŭdi lin.
Trian subtilan nuancon havas kelke = “ne tre multe”. Dum iom esprimas, ke
nedifinita kvanto, kvankam malgranda, tamen estas konsiderinda, kelke
montras, ke nedifinita kvanto, kvankam ne nula, tamen ne estas tre granda:
• Sur la ŝoseo estis iom da aŭtoj. La aŭtoj estis malmultaj, sed ne neglekt-
eble malmultaj.
• Sur la ŝoseo estis kelke da aŭtoj. La aŭtoj estis pli ol unu, sed ne tre
multaj. Nuntempe oni pli ofte diras kelkaj aŭtoj. Legu pri la distingo
inter kelke/ multe kaj kelkaj/ multaj en §24.3.
Ĉiom
Ĉiom povas praktike esti uzata nur O-vortece kun la signifo “la tuta kvanto”:
• – Kiom da benzino vi volas? – Mi volas ĉiom, kiom vi havas. = ...Mi
volas la tutan kvanton da benzino, kiun vi havas.
La signifo de ĉiom ofte praktike fariĝas tre simila al la signifo de ĉio
(§15.2), kiun oni uzas multe pli ofte.
274
§14.3.3
E-vortecaj vortetoj
Neniom
• El la viando, kiun vi oferbuĉos vespere en la unua tago, neniom restu ĝis
la mateno. Re.16 = ...nenia kvanto restu ĝis la mateno.
• Neniom da oro, sed bona gloro. PE.1714
• Sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da
homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom. M.210
Neniom estas uzata ankaŭ pri mezuro, kio proksimiĝas al grado:
• Mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon [...] neniom deprenante per
tio ĉi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon. FK.232
• Tamen tio ĉi neniom malhelpas. H.165
• Iliaj mensoj neniom diferencos de niaj. OV.348
Aldona multe
Ofte kiom kaj tiom estas uzataj kune kun multe (aŭ multaj). Multe estas for-
lasebla, sed ĝi iom emfazas la signifon. Oni povas ankaŭ uzi kiel multe, tiel
multe, sed tiam ne estas emfazo:
• Mi scias, kiom multe da malĝojo faras al Vi kelkaj intrigantoj. L2.60 Oni
povus forigi multe, sed tiam malaperus iom da emfazo.
• Ne ĉiuj esperantistoj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara for-
irinto. L2.342
• Oni tie legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj
versoj. FA3.40
• Tutan tagon daŭras ĉi tie la restado, tiom multe da tempo la multeokup-
ita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo. FA3.55
• Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari! FA3.98
• Se oni konsideros, [...] kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj ĉiu-
jare iras Amerikon, [...] kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam
oni facile komprenos, ke la poŝta komunikiĝo estas grandega [...] . FK.205
• En la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de
dormo. FA2.2
Aldona same
Oni iafoje aldonas same post tiom por montri, ke la kvanto estas sama kiel
alia kvanto:
• Li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj lingvoj en tiom same da
ŝlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni
parolas. FK.248 Tiom same = 33.
• Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, hav-
ante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? M.36
• Ĝi estis respektinda, tre klera maljuna strigo, ĝi sciis pli ol la gardisto
kaj preskaŭ tiom same kiel mi. FA3.135
§14.3.3
275
E-vortecaj vortetoj
OM-vortoj kun pli
Tre ofte OM-vorto priskribas la vorteton pli (§14.3.15) precizigante ties sig-
nifon:
• Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! AK.4
• La muziko plaĉis al ni tiom pli, ke Alfred ĝin sendis. BV.10
• Ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda kon-
struo. OV.312 Ĉi tie tiom kunlaboras kun ju. Tiam oni normale ne uzas tiom,
sed des (§17.4).
Limiga kiom kaj tiom
Ofte kiom, kaj iafoje tiom, uziĝas por montri, ke io validas nur inter certaj
limoj:
• Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon. Rt.51 = Laŭ tio, kion mi vidas, vi
havas... Eble vi havas pli da filoj, sed mi ne povas vidi pli.
• La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. FA1.156
= ...tenis sin laŭpove tute rekte. Liaj povoj teni sin rekte ne estis senlimaj.
• La kuracado devas antaŭ ĉio turni atenton al la kaŭza momento, per
konforma reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo, kiom tion ĉi per-
mesas la profesio de la paciento. FK.221 La profesio povas limigi la eblojn
de reguligo.
• Ili venis en vastan koridoron sub la planko, kiu estis nur tiom alta, ke ili
povis veturi tra ĝi en la fingringo, ne puŝiĝante per la kapo al la
plafono. FA2.7 La alteco estis limigita.
• Mi kiom eble evitas tiun vorton. L2.331 = Mi laŭeble evitas... Mi tiom, kiom
tio estas ebla, evitas... Ne konfuzu la limigan kiom eble kun la
maksimumiga kiel eble plej (§14.3.15).
• Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema! Rt.137 La feliĉo dependas de la
kompatemo.
Kiom kaj tiom pri emfaza grado
Ĉi-antaŭe estis diversaj ekzemploj de OM-vortoj por mezuro, kio estas tre
simila al grado. Normale por montri gradojn oni uzas kiel kaj tiel (§14.3.2).
Grado estas unu el la bazaj signifoj de kiel kaj tiel. Sed por forta emfazo, oni
povas anstataŭe uzi kiom kaj tiom:
• La propagando de Esperanto, kiom ajn grandaj estas ĝiaj lastaj pro-
gresoj, estas apenaŭ komencata. L1.323
• Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ek-
deziros ian alian lingvon, tiam [...] la vivo mem zorgos pri tio, ke la de-
cido de la kongreso restu sole malviva litero. FK.286
• La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom per-
fektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. FK.293
276
§14.3.3
E-vortecaj vortetoj
Estas rekomendinde utiligi tiun ĉi eblon tre ŝpare, por ke la emfaza efekto de
tiom kaj kiom ne eluziĝu, kaj por ke la distingo inter kvantaj kaj gradaj
vortoj ne fariĝu malklara. En ekz. la jena frazo Zamenhof uzis tiel kvankam
temas pri fortega emfazo: La lumo, kiu fluis el tie, estis tiel blindiga, tiel tra-
penetra, ke la animo eksaltis malantaŭen kiel de eltirita glavo. FA3.35
Legu ankaŭ pri tiom-kiom-ismo (misuzo de tiom kaj kiom por grado, kiam
tute ne temas pri emfazo): §24.5.
Vortfarado
• Iomete, iometo = “nur malmulte, tre malgranda kvanto”: Ŝi trinkis iom-
ete da vino. / Mi parolas iomete la Anglan kaj la Francan lingvojn. / Ilia
ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila. FK.234
Ĉu via iometo da kuraĝo jam elvaporiĝis? Rt.24
• Iom-post-ioma = “okazanta iom post iom”: Mi lasas al aliaj personoj kaj
aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la homaran-
ismo. OV.329
• Poiome, poioma = “okazante/okazanta po iom (= iom post iom)”: La
trajno bremsis la rapidan iron kaj poiome haltis. / Se vi volas poioman
enkondukon en la vivon de Jesuo, tralegu la Evangelion de Marko.
• Kioma = “sur kiu loko en vicordo”: Kioma horo estas, gardisto? FA1.127
De la kioma etaĝo vi estas? M.11 Li demandas min, [...] en la kioman
klason mi volas lin enirigi. Gm.59 Kioma estas ofte uzata en demandoj pri
horo (§23.8).
• Tioma, ioma, ĉioma, nenioma = “ampleksanta tiom/iom/ĉiom/neniom”:
Tioma kvanto estis troa. Post tioma laboro, ili estis tre lacaj. (= Post
tiom da laboro... ) Ili havis ioman sukceson. (= ...iom da sukceso. ) Ilia
sukceso estis ĉioma/nenioma. (= ...estis totala/nula. ) Tioma ankaŭ povas
signifi “sur tiu loko en vicordo” (simile al kioma): Estas nun tioma horo,
ke vi devus enlitiĝi. Sed tia uzo de tioma estas malpli ofta.
Rimarku, ke kioma havas vicordan signifon same kiel nombraj vortetoj kun
A-finaĵo ( unua, dua...) (§23.4), dum la aliaj OM-vortoj (normale) ne havas
tian vicordan signifon. Teorie oni povas uzi ankaŭ kioma en ne-vicorda
senco, sed tiam oni riskas miskomprenon.
14.3.4. Ajn
Ajn montras emfaze nedifinitecon aŭ indiferentecon. Ajn estas uzata kune
kun tabelvortoj (§13.1), ĉefe kun rilataj KI-vortoj, sed ankaŭ kun I-vortoj
kaj ĈI-vortoj, iafoje kun NENI-vortoj. Ajn ĉiam staras post la tabelvorto:
• Mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla! FA3.79 Ne gravas, kie ŝi
estas trovebla.
• Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon! BV.45 Ne gravas, kiu ŝi estos.
§14.3.4
277
E-vortecaj vortetoj
• Kiel ajn senbrua kaj trankvila ĝi [= la maro] estis, ĉiam tamen ĉe la
bordo estis negranda moviĝado. FA1.164 Eĉ se estus tute senbrue kaj tra-
nkvile, estus tamen negranda moviĝo ĉe la bordo.
• Kiom ajn mi petis lin, ne helpis petoj, nek minacoj. Gm.63
• Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio
ĉi fariĝos. BV.74
• Ĉiam ajn vi estas bonvena ĉe mi. Venu, kiam vi volas.
• Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn
laborenspezi? M.177 Sen tiu loko tute mankas eblo.
• Nenion ajn mi diros. Absolute nenion.
Antaŭ ajn Zamenhof, pro influo de naciaj lingvoj, kelkfoje uzis rilatan KI-
vorton, kiam pli logike estus uzi ĈI-vorton aŭ I-vorton. Se ne temas pri en-
konduko de subfrazo, ĈI-vorto aŭ I-vorto estas preferinda. Mi konsentas
akcepti kian ajn pagon. M.66 Pli bone: ...ĉian ajn pagon aŭ ...ian ajn pagon.
Noto: Iafoje oni eble povus uzi ajn ne tuj post la tabelvorto, sed post O-vorto, kiun la tabelvorto
priskribas. Tiam ajn fariĝus pli emfaza pro la malkutimeco de la konstruo: Protestis neniu homo
ajn. Tio estas tamen ankoraŭ apenaŭ uzata.
Vortfarado
• Ajna = “ĉiu ajn, iu ajn, arbitra”: Li legus ajnan stultan libron. (= Li legus
ĉiun/ĉian ajn stultan libron. ) Prenu ajnan nombron. (= Prenu ĉiun ajn
nombron. )
14.3.5. Almenaŭ
Almenaŭ = “ne malpli ol (eble pli), ne malpli ofte ol, ne malpli multe ol, ne
malpli longe ol”, k.t.p.:
• Lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura. FK.276 = ...ne
malpli ol 50 fojojn (eble eĉ pli ol 50 fojojn)...
• La malgranda Janjo [...] bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago
varman manĝon. M.64 = ...ne malpli ofte ol unu fojon en tago...
• Mi tamen tre forte dezirus vidi la reĝidinon, almenaŭ por unu mal-
granda momento! FA1.9
• Mi devas ĉiujn [leterojn] tralegi kaj multajn eĉ respondi almenaŭ per
kelkaj vortoj. L1.291
• Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ek-
bruligis; per tio la mizera ĉambreto almenaŭ iom prilumiĝis. FA3.94
Oni povas ankaŭ uzi minimume: Ĝi estas minimume tri metrojn longa. Se
oni montras supran limon per maksimume (“ne pli ol”), tiam oni uzu prefere
minimume: La manifestacion partoprenis minimume 2000 kaj maksimume
3000 personoj.
Noto: Minimume = almenaŭ, sed oni tamen neniam uzas *malalmenaŭ* por maksimume.
278
§14.3.5
E-vortecaj vortetoj
Ofte almenaŭ signifas “en ĉia okazo, spite al plej malfavoraj cirkonstancoj”:
• Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ dormadis
trankvile. M.176
• Tiam oni devas almenaŭ per io kovri, ekzemple per tapiŝeto. Rz.81
• Se ili ne pentos siajn malbelajn agojn, ili almenaŭ ĉesigos sian kon-
stantan insultadon kaj kalumniadon. OV.471
• Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki! FA1.109
Almenaŭ estas uzebla en deziraj se-frazoj (§33.5) por igi la deziran signifon
pli klara: Ha, se almenaŭ la malgranda knabino sidus ĉi tie en la ŝipeto,
tiam mi ne malĝojus, se eĉ estus duoble pli mallume! FA1.155
Almenaŭ ofte rilatas rekte al certa frazparto montrante, ke almenaŭ ĝi val-
idas, se ne pli. En tia uzo almenaŭ devas stari tuj antaŭ la frazparto, al kiu ĝi
rilatas:
• Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone! BV.71
• Almenaŭ ili aprobas la bazajn principojn. Eble ankaŭ aliaj aprobas.
• Ili aprobas almenaŭ l a bazajn prin cipojn. Eble ankaŭ aliajn aferojn ili
aprobas.
14.3.6. Ankaŭ
Ankaŭ montras, ke la afero ne estas sola, sed ke ĝi aldoniĝas al aliaj jam
menciitaj. Normale ankaŭ staras ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi rilatas:
• La balono jam delonge malaperis, kaj baldaŭ malaperis ankaŭ la
botelo. FA3.112 Al la jam menciita balono, oni aldonas la botelon, kiu same
malaperis.
• Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino. Rt.106 Vi ne estas la
sola kun tiu nomo.
• Ankaŭ vi donu al mi vian helpon. Rt.38 Aliaj jam donis, nun donu vi.
• Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon. PE.2305
• Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon. Rt.41
• Mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi. FE.14
• Ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn. M.19
• La reĝo [...] eĉ ne permesis alporti al li manĝaĵon; kaj ankaŭ dormi li ne
povis. Dn.6
• Li tre bele ludas violonon, kaj li ankaŭ kantas bele.
• Ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne
pre zentis iajn tro
grav
ajn de k lin iĝojn. M.26
Postmetita ankaŭ
La principo, ke ankaŭ staru rekte antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, estas bona ĝene-
rala stila rekomendo, sed ĝi ne estas absoluta regulo. En la Fundamento, ĉe
§14.3.6
279
E-vortecaj vortetoj
Zamenhof, kaj ankoraŭ hodiaŭ ĉe multaj Esperantistoj, ankaŭ povas stari
post la koncernata esprimo. Zamenhof ofte tiel uzis ankaŭ, kiam ĝi rilatis al
persona pronomo, sed ankaŭ en aliaj okazoj:
• Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. FE.16 Ili estas tie aldone al aliaj personoj.
• Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas
iliajn (infanojn). FE.18 Mi amas (iliajn infanojn) aldone al tio, ke sinjoro
Petro kaj lia edzino amas (miajn infanojn).
• Ĉiu sin enmiksas, ĉiu volas montri, ke li ankaŭ estas saĝa homo. Rz.10
• Estis ankoraŭ frue matene, kiam Johano vekiĝis. L
a voj kamarado ankaŭ
leviĝis. FA1.76
Tiun ĉi eblon oni tamen ne trouzu. Se estas risko de miskompreno, oni pre-
fere rearanĝu la frazon tiel, ke ankaŭ staru antaŭ la esprimo, al kiu ĝi sence
rilatas: Ankaŭ ili estas en la ĝardeno. ... ankaŭ mi tre amas... ...ke ankaŭ li
estas saĝa homo. ... Ankaŭ l a voj kamarado leviĝis.
Sed kiam ankaŭ koncernas KI-vorton, estas preskaŭ regulo, ke oni metu
ankaŭ poste, ĉar KI-vortoj tre volas esti komence de sia frazo (§34.2.1):
• La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ pre-
dikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. OV.383 Ankaŭ la patriot-
ismo predikas amon.
• Li staris do nun tie kun alia animo, kiu ankaŭ volis eniri. FA3.151 Ankaŭ la
alia animo volis eniri.
Alie estas, se ankaŭ rilatas al tuta subfrazo aŭ tuta plurvorta esprimo, kiu
komenciĝas per KI-vorto. Tiam oni nepre ne metu ankaŭ post la KI-vorto:
Li parolas ankaŭ kiam li manĝas. / La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj
ankaŭ k iel mem staraj vortoj. FK.241
Emfaza akcentado
En la parolo oni normale emfaze akcentas tiun frazparton, al kiu ankaŭ ri-
latas, se ankaŭ staras rekte antaŭ ĝi: Ankaŭ mi amas vin. Emfaza akcento je
mi. Sed se ankaŭ staras post la koncernata frazparto, la emfaza akcento
trafas anstataŭe ankaŭ: Mi ankaŭ amas vin. Emfaza akcento je ankaŭ. Tia ĉi
akcentado tamen ne sekvas devigajn regulojn, sed dependas de la preferoj de
la parolanto.
14.3.7. Apenaŭ
Apenaŭ montras, ke estas nur tiom, certe ne pli, eble eĉ iomete malpli.
Apenaŭ povas rilati al kvanto aŭ mezuro:
• La enspezo de la abona mono kovras apenaŭ duonon de la elspezoj. OV.126
La enspezoj atingas nur maksimume unu duonon de la elspezoj, certe ne
pli.
• Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo de
la Sanktkruca preĝejo. M.143 Certe ne estis pli granda distanco.
280
§14.3.7
E-vortecaj vortetoj
• Ŝi aĝas apenaŭ dek kvin jarojn. Ŝi havas aĝon de maksimume dek kvin
jaroj, eble eĉ iomete malpli.
Apenaŭ povas rilati al ago. Tiam apenaŭ egalas al preskaŭ ne, kaj apenaŭ ne
egalas al preskaŭ:
• La malfeliĉa imperiestro apenaŭ povis spiri. FA2.30 Li preskaŭ ne povis
spiri. Nur malfacile li spiris.
• Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas. BV.82 = Ŝajnis, ke ŝi preskaŭ ne aŭdas.
• La pordisto [...] respondis kun apenaŭ k aŝ ata malkontenteco. M.10
• Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom m
em oras, [...] sed nur apenaŭ. BV.43
• Apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, preskaŭ elglitis miaj paŝoj. Ps.73
= Preskaŭ falŝanceliĝis miaj piedoj...
Apenaŭ kaj preskaŭ
Apenaŭ kaj preskaŭ (§14.3.16) estas similaj, sed ne samsignifaj.
Ĉe kvantesprimoj apenaŭ montras, ke certe ne estas pli, dum preskaŭ
esprimas, ke mankas iomete: Ĝi estas apenaŭ unu metron alta. = La alteco
ne superas unu metron. Ĝi estas preskaŭ metron alta. = La alteco ne tute
atingas unu metron.
Ĉe agoj la diferenco inter apenaŭ kaj preskaŭ estas tre granda: Li apenaŭ
suk
cesis envagon iĝi. Li ja sukcesis envagoniĝi (kvankam nur malfacile). Li
preskaŭ suk
cesis envagon iĝi. Li finfine tamen devis resti sur la kajo.
Tempa apenaŭ
Apenaŭ povas ankaŭ esti enkondukilo de tempa subfrazo (§33.7) kun la sig-
nifo “tuj post kiam, preskaŭ samtempe kiam”.
14.3.8. Do
Do montras, ke la diraĵo iel estas konkludo aŭ sekvo de antaŭa afero:
• Vi vidas do, [...] ke vi ne devas kulpigi min. M.90
• Mi finas do per la jenaj vortoj: [...] OV.46
• Ha, kia fripono li do estas! Rz.70
• Kartezio diris: Mi pensas, do mi estas.
Pli klare konkluda estas sekve: La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi
apartenas al mi. FE.25
Do estas ankaŭ uzata kiel emfaza vorto en demandoj kaj ordonoj. Iafoje la
konkluda signifo restas, alifoje la nuanco estas nur emfaza:
• Kio do fariĝis kun la gesinjoroj? FA3.31
• Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas? M.31
• Kial do ili manĝas kaj mi ne manĝas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne
povas ankaŭ? Ĉu ili ne estas tiaj samaj vojaĝantoj kiel mi? Rz.27
• Nu, venu do al mi post unu horo... bone? M.146
§14.3.8
281
E-vortecaj vortetoj
• Nu, aŭdu do, vi faru jenon: [...] Rz.18
PIV kaj PAG proponas je bezono uzi do por montri, ke subfraza KI-vorto
estas demanda, kaj ne rilata (§33.4): Rigardu tra la fenestro, kiu do troviĝas
tie. = ...por vidi, kiu troviĝas tie. (Se kiu estus rilata, la signifo estus: ...tra la
fenestro troviĝanta tie. ) Tio povas ofte funkcii, sed ankaŭ konkluda do povas
iafoje aperi ĉe rilata KI-vorto, ekz.: Li scias nur la Anglan lingvon. Lian de-
mandon, kiu do estos farata en la Angla, mi poste interpretos en Esper-
anton. Malgraŭ do la vorteto kiu estas ĉi tie rilata, ne demanda.
14.3.9. Eĉ
Eĉ montras, ke io estas surpriza, ke oni ne atendus, ke ĝi validas:
• La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia
nazo. FE.33 Oni povus supozi, ke almenaŭ antaŭ la nazo oni ion vidus, sed
ne.
• Timulo timas eĉ sian propran ombron. FE.37 Estas surprize, ke li timas sian
propran ombron, sed tiel ja estas.
• Li estas tre kredema: eĉ l a plej nekred e blajn aferojn, kiujn rak ontas al li
l a plej nekred indaj homoj, li tuj kredas. FE.41 Oni supozus, ke almenaŭ
tiajn aferojn li ne kredus.
• Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. FE.41
• Per unueco ni pli aŭ malpli frue nepre venkos, eĉ se la tuta mondo
batalus kontraŭ ni. OV.410
La pozicio de eĉ
Eĉ staru ĉiam ĝuste antaŭ tio, kion ĝi koncernas. Vidu ekzemplojn ĉi-antaŭe.
Sed, kiam eĉ rilatas al subfrazo kun se, Zamenhof ofte metis eĉ post se,
verŝajne por bonsoneco. Tio estas iom mallogika, sed ĉar miskompreno
praktike ne eblas, ne necesas kondamni tian uzadon:
• La fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus
al
ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sen dube erara. FAnt.47
14.3.10. Ja
Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la diraĵo:
• Vi ja aŭdis per oreloj propraj. H.133
• Morti iam vi ja devas. FA2.136
• Ankoraŭ hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati. Rt.80
• Lia sento de aŭdado estis tro forta, li aŭdis ja, kiel la herbo kreskas. FA3.119
• En la mondo ekzistas ja Dio. Gm.51
En pozitivaj frazoj ja estas la malo de ne. Ĝi emfazas, ke la frazo estas
pozitiva. Sed ja povas ankaŭ esti uzata kune kun nea vorto. Tiam ja akcentas
la neadon:
• La floroj ja ne povoscias paroli! FA1.32
282
§14.3.10
E-vortecaj vortetoj
• Mi havis de post la musa reĝo la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne
malgranda honoro! FA3.126
Ne konfuzu ja kun jes (§22.4), kiu estas pozitiva respondvorto. Iafoje oni
emfaze respondas per Jes ja! (§22.4) Tiam ja rilatas al subkomprenata ĉef-
verbo, ekz.: Jes, tiel ja estas.
14.3.11. Jen
Jen servas por altiri la atenton al io, por prezenti ion, = “rigardu ĉi tion!,
rigardu ĉi tie!, atentu ĉi tion!, aŭskultu ĉi tion!” kaj simile:
• Jen la suno subiras, venas la nokto. FA2.89 = Vidu! La suno subiras...
• Krak’! jen ĝi falis de la ŝranko, kuŝis sur la planko en mil pecetoj. FA3.86
• Jen la akvo iris jam super la kapon de la soldato. FA1.156
• Unu vesperon li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mal-
laŭte je la pordo. FA2.136
• Vi ne bezonas rigardi ilin. Vi havas ekzemplojn aliajn – antaŭ vi estas
via patrino. Jen tiajn ekzemplojn vi devas sekvi. Rz.77
• Post du jaroj Faraono havis sonĝon, ke jen li staras apud la Rivero. Gn.41
Ofte jen anstataŭas ĉi tie, iafoje ĝi anstataŭas tio, tiu, tiam aŭ simila esprimo,
ĉiam aldonante sian atentigan nuancon:
• Jen estas pomo. FE.6
• Jen estas la pomo, kiun mi trovis. FE.6
• Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. FE.8
• Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! FA1.110
= ...ĉi tie estas la mantelo. Tre ofte oni subkomprenas estas aŭ troviĝas
en frazoj kun jen.
• “Sed jen estas ankaŭ, kaj jen estas denove!” ili ĉiuj ekkriis; kien ajn ili
rigardis, troviĝis krucoj sur la pordoj. FA1.11
• Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj
konvenas al virino. M.139 Jen = ĉi tiuj + atentigo.
• Jen kion diris Aĥitofel. Sm2.17 = Jen (estas) tio, kion diris Aĥitofel!
• Jen venis la aŭtuno. FA1.209 = Jen tiam venis la aŭtuno.
Jen... jen havas specialan signifon: §17.3.
Vortfarado
• Jene = “ĉi tiel kiel mi jen montros”: La demando, kiun ni metis, devas
esti respondita jene: [...] OV.108
• Jena = “tiu ĉi kiu jen sekvas, tiu ĉi kiun mi jen donas aŭ montras”: Mi
finas do per la jenaj vortoj: [...] OV.46 Mi havas la intencon prezenti al la
Akademio projekton de regularo pri la tri jenaj punktoj: [...] L2.212
§14.3.11
283
E-vortecaj vortetoj
• Jeno = “tio ĉi kio jen sekvas, tio ĉi kion mi jen donas aŭ montras”: Por
solvi la taskon vi bezonas la jenon: paperon, du krajonojn kaj abundan
tempon. / Al via demando mi povas respondi jenon: [...] OV.559
Oni iafoje hezitas, ĉu uzi la antaŭ jena kaj jeno. Ili similas laŭ la signifo al
tabelvortoj je TI, antaŭ kiuj oni neniam uzas la, sed jena kaj jeno estas
ordinaraj A-vorto kaj O-vorto, kaj do devus akcepti la. En la ĉi-antaŭaj ek-
zemploj la iafoje aperas, alifoje ne. En la praktiko tio ne gravas. Oni povas
agi laŭplaĉe.
Jene, jena kaj jeno montras ofte antaŭen al io, kio sekvos. Tabelvortoj je TI
montras kutime reen al io, kio jam estas dirita: Karlo, Elizabeto kaj Petro.
Tiuj estas miaj amikoj. / Miaj amikoj estas la jenaj: Karlo, Elizabeto kaj
Petro. Tio tamen ne estas regulo. Vidu ĉi-antaŭe la Zamenhofan ekzemplon
pri beleco, mildeco k.t.p., kiu kontraŭas la kutimon.
14.3.12. Kvazaŭ
Kvazaŭ = “proksimume, ŝajne, iamaniere, laŭaspekte”. Ĝi montras nereal-
econ, ŝajnon:
• Li kvazaŭ volas ion komuniki nur al vi sola. H.29 = Li ŝajne volas ion
komuniki...
• “Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun?” kvazaŭ paroladis la okuloj de la re-
ĝidineto. FA1.99 Ne vere paroladis, nur ŝajnis tiel.
• La konscio kvazaŭ lin forlasis. FA1.216 Li havis tian senton, kiu tre similis
al tio, ke la konscio lin forlasis.
• Du skerminstruistoj [...] renkontis sin ĉi tie kvazaŭ hazarde kaj kun ŝajna
kolero atakis unu la alian. Rn.23 Ne vere estis hazarda renkontiĝo.
• Ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝo. OV.390
Kvazaŭ povas esti nuancilo de O-vorta frazparto montrante, ke ĝi estu
komprenata nur kiel ŝajno. Ĉi tia kvazaŭ staru ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi ri-
latas:
• Ha! mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro! FA2.52 Tio, kion mi eksentis, ne
vere estis piko, sed ŝajnis tiel.
• En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ m
al k ontent eco, mildigata
de sincera kompato! M.135 Eble ne vera malkontenteco.
• Ŝi retiriĝis kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo. M.172 Ne vere estis fantomo
antaŭ ŝi, sed ŝi agis tiel.
• La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de
ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. M.95 Ponardo ne vere estis uzata.
Preskaŭ kaj kvazaŭ
Ne konfuzu kvazaŭ kun preskaŭ (§14.3.16). Kvazaŭ montras nerealecon, ke
io ŝajnas ia, kvankam ĝi vere estas (tute) alia. Preskaŭ montras nesufiĉecon
(malgravan), ke io estas ja tiaspeca, sed ke mankas iomete: Li estis kvazaŭ
284
§14.3.12
E-vortecaj vortetoj
pikita per ponardo. Ŝajnis kiel ponardopiko, sed tute ne estis. Li estis
preskaŭ pikita per ponardo. La ponardopiko maltrafis lin.
Enkondukilo de subfrazo
Kvazaŭ ankaŭ estas enkondukilo de subfrazo (§33.7): En la ventro estas tia
krakado, kvazaŭ tuta regimento ekblovus trumpetojn. Rz.21 Ni ŝajnigu,
kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas. Rz.32
Komparilo
Kvazaŭ povas ankaŭ enkonduki komparajn esprimojn (§20.2) simile al kiel:
La varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin
kvazaŭ drinkaĵo. M.148
Kiel se
En la plej unua tempo kvazaŭ ankoraŭ ne ekzistis. Tiam oni anstataŭe uzis
kiel se aŭ nur kiel, sed nur por enkonduki subfrazojn: §33.7.
14.3.13. Mem
Identeca mem
Identeca mem staras post vorto, kaj montras, ke oni parolas ĝuste pri tiu
afero, ne pri alia. Mem atentigas pri la identeco de la afero. Identeca mem
plej ofte staras post personaj pronomoj, sed ankaŭ post aliaj O-vortecaj vort-
etoj, post difinitaj O-vortoj aŭ post propraj nomoj:
• Mi longe interne batalis kun mi mem. L2.186 Mi ne batalis kun alia persono
(aŭ aliaj personoj), sed kun mi. La aldona mem emfazas tion.
• Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. FE.18
• Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne
zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. FE.18
• Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos
hodiaŭ gastojn. FE.41
• Mi eĉ mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo. LR.85 Mem ri-
latas al mi, kaj eĉ emfazas mem.
• Kiu kritikas kuraĝe, [tiu] mem agas malsaĝe. PE.1025 Mem rilatas al sub-
komprenata tiu.
• Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la
scienco mem. FE.32
• Ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem. OV.26
• La knabo staris respektege, kvazaŭ li staris antaŭ la reĝo mem. FA3.73
• En la mezo mem de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo. FA1.142
• Kiam mi furiozas, mi fariĝas kiel Sat
ano mem. Rn.31
§14.3.13
285
E-vortecaj vortetoj
• Pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la
pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem. BV.64 Mem plifortigas la
signifon de neniu alia.
Senhelpa mem
Mem ankaŭ povas signifi “sen helpo de alia, per propra volo, sen ekstera
devigo”. Kun tia signifo mem povas lokiĝi libere en la frazo:
• Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE.19 Mi ne
intencas helpi vin.
• Li mem foriris, li ne estis forvokita! FA1.145 Li iris propravole.
• Li devis mem brosadi al si siajn botojn. FA1.8 Neniu alia faris tion por li.
• La laboristino [...] foriĝis de ĉi tie mem kaj propravole. M.171 Ŝi foriĝis
sen devigo kaj pro propra volo.
Vortfarado
• memo = “(mensa) persono konscia pri si mem kaj pri sia propra individu-
eco”: La animo de la individuo estas la sidejo aŭ loko de lia aŭ ŝia per-
soneco, memo kaj konscio.
Mem estas ofte uzata prefiksece en kunmetaĵoj kiel memvole, memestimo
k.s: §38.4.3.
14.3.14. Nur
Nur havas diversajn limigajn signifojn. Ĝi kutime staras ĝuste antaŭ tio, al
kio ĝi rilatas.
Ne pli ol
Plej ofte nur signifas “ne pli ol”:
• Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. FE.12 = Mi ne havas pli
ol unu buŝon...
• Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensog-
anto. FE.22
• En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. FE.32
• Post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna. M.102
Ne pli longe ol
Antaŭ tempodaŭro nur signifas “ne pli longe ol”:
• Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris denove rekte antaŭen. M.212
= Ŝi staris ne pli longe ol kelke da sekundoj...
• Mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la
veron. BV.74
• Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo. M.182
• Neĝo kaŝas nur ĝis printempo. PE.1660
286
§14.3.14
E-vortecaj vortetoj
Ne pli frue ol
Antaŭ tempopunkto nur signifas “ne pli frue ol, ne antaŭ”:
• – Ĉu la Hetmano tion ĉi scias? – Nur hieraŭ li tion eksciis. Rt.60 = ...Ne pli
frue ol hieraŭ... ...Ne antaŭ hieraŭ...
• Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita ŝi estas. M.148
• Tiam la vastigantaro ankoraŭ ne ekzistis, ĝi komencas sian ekzistadon
nur de hodiaŭ. OV.111
• Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis. FA1.62
• Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da ŝanceliĝado ŝi komencis
plue paroli per iom nekuraĝa voĉo. M.103
• Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis
siajn paŝojn. M.37 = Ne pli frue ol kiam ŝi eliris sur la straton...
Teorie oni povus uzi maljam por “ne pli frue ol, ne antaŭ”, sed maljam ne
enuziĝis. Ankaŭ aliaj proponoj por anstataŭigi nur en tiu ĉi signifo ne
sukcesis. Nur estas tute bona.
Nenio alia ol
Nur povas montri, ke ia afero estas la sola, ke neniu aŭ nenio alia rolas en
ĝia rolo:
• Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. FE.35 Ĝi estas nenio alia. Ĝi estas
nenio pli bonkvalita ol tio.
• Esperanto estas nur lingvo. OV.371 Nenio alia ĝi estas.
• En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. FE.38 Neniaj aliaj
montoj ol montetoj tie troviĝas.
• Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj. BV.74 Neniu alia sciis.
• Tiam mi vidis nur ŝin, pensis nur pri ŝi. FA1.235 Neniun alian mi vidis, pri
neniu alia mi pensis.
• Mi venas nur kun mia edzino, sed sen mia frato. L1.172 Mi venas kun neniu
alia.
• Tage kaj nokte li nur lernadis kaj ripetadis! Gm.57 Nenion alian li faris.
• La diablo ĝin scias, kio ĝi estas, nur ne rostaĵo. Rz.28 Ĝi povas esti ĉio ajn
krom rostaĵo.
• Fariĝis trankvile kaj mallaŭte sur la ŝipo, nur la direktilisto staris apud
la direktilo. FA1.104 La direktilisto staris apud la direktilo. Nur tio okazis.
Nur rilatas al la tuta posta frazo. Se nur rilatus nur al la direktilisto, la
signifo estus, ke la direktilisto estis la sola, kiu staris apud la direktilo.
• Mi rakontos la sekreton nur se vi promesas nenion diri al iu alia. En
neniu alia okazo mi rakontos. Nur rilatas al la tuta posta se-frazo.
Antaŭ tempopunkta esprimo oni normale por klareco devas uzi sole por la
signifo “neniu alia”, ĉar nur tiam ordinare signifas ne pli frue ol: Mi iris tien
§14.3.14
287
E-vortecaj vortetoj
sole dimanĉe. = Mi ne iris tien en alia(j) tago(j). Mi iris tien nur dimanĉe.
= Mi iris tien ne pli frue ol dimanĉe.
“Oni ne povus pli”
Iafoje nur estas uzata ĉe povi, deziri, voli (kaj eble aliaj similaj verboj) kun
la speciala emfaza signifo “oni ne povus pli”. En tia uzo nur kutime staras
antaŭ la verbo, sed povas pli libere lokiĝi:
• Uzante la lastajn fortojn, mi tenis min tiel longe, kiel mi nur povis; sed
al ĉiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venis. OV.126 Mi neniel povus teni
min pli longe.
• Ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si
prezenti. FA1.107 Neniu povus imagi pli belan.
• Ĉiuj ekkuris tiel rapide, kiel ili nur povis, por helpi al mi. FA3.152 Ili streĉis
siajn fortojn maksimume.
• Ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas ĉirkaŭfermita de niaj rajd-
antoj. Rt.70 Kiom ajn vi rigardus, vi ne vidus direkton, en kiu mankus niaj
rajdantoj.
• Li amis ŝin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon. FA1.99 Ne eblus
ami pli.
Nur en deziraj subfrazoj
Nur estas uzebla en se-frazoj por esprimi deziran sencon (§33.5)
Simile nur iafoje aperas en deziraj memstaraj ke-frazoj kun nea U-moda
verbo (§26.3).
Vortfarado
• Nura = “nur de la montrita speco, pura”: Tio estis nura hazardo. (= Ĝi
ne estis io alia ol hazardo. ) Lia nura alproksimiĝo kompromitis vir-
inon. M.168 (Ne necesis pli ol alproksimiĝo por kompromiti.) Ne konfuzu
nura kun sola, kiu signifas “ne akompanata”: Ŝi sidas hejme sola en sia
ĉambreto. Rn.17 La nombro 2 estas la sola para primo.
• Ununura = “sola en sia speco, unika”: Tio devas esti nia ununura leĝo.
(Alia tiuspeca leĝo ne ekzistu.) Ne konfuzu ununura kun nura.
14.3.15. Pli, plej
Por montri gradojn de komparado oni uzas pli kaj plej, kiuj normale pri-
skribas A-vortojn aŭ E-vortojn, sed ankaŭ aliajn vortojn.
Pli
Pli montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aŭ simile, superas ion alian,
kun kio oni komparas:
• La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. FE.10 La blankeco
de la neĝo superas la blankecon de la papero.
288
§14.3.15
E-vortecaj vortetoj
• Lakto estas pli nutra, ol vino. FE.10 La nutreco de lakto superas la nutrecon
de vino.
• Mi havas pli freŝan panon, ol vi. FE.10 La freŝeco de mia pano superas la
freŝecon de via pano.
• Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. FE.32 La varm-
eco de tiuj landoj superas la varmecon de la landoj, de kiuj ili flugas.
• Nu, iru pli rap
ide! FE.26 Via rapideco superu la nunan rapidecon.
• Du homoj povas pli multe fari ol unu. FE.12 La kvanton, kiun povas fari du
homoj, superas la kvanton, kiun povas fari unu homo.
• Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. FE.18 La frato
amas kaj Stefanon, kaj sin mem, sed lia amo al Stefano superas lian
memamon.
• Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. FE.26 La estimo tiam superus la
nunan estimon.
Por montri, kion pli-esprimo superas, oni uzas la vorteton ol (§20.1).
Iafoje pli rilatas samtempe al la ĉefverbo kaj al O-vorta frazparto montrante,
ke la O-vorta frazparto validas pli ol io alia:
• Mieno lia montris pli su
f eron, sed ne koleron. H.19 La mieno montris
diversajn aferojn, sed suferon ĝi montris pli multe.
• Vi ja, mi pensas, veturas pli pro propra plezuro? Rz.32 Estis diversaj
motivoj de veturado, sed propra plezuro estis pli influa ol la aliaj.
Legu pri la diferenco inter pli kaj plu en §14.2.8.
Plej
Plej montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aŭ simile, superas ĉiujn
aliajn, kun kiuj oni komparas. Povas esti ĉiuj aliaj, kiuj ekzistas, aŭ ĉiuj aliaj
ene de la kunteksto:
• Aŭgusto estas mia plej amata filo. FE.22 Ne ekzistas filo, kiun mi amas pli.
• Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. FE.19 Pli bela
vazo tie ne ekzistis.
• El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE.10
• Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj
najbaroj. FE.32
• Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej m
al granda
bagatelo. FE.41
• Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa
viro. FA1.156
• Plej p
ro funde en la koro li kaŝis sian malĝojon. FA3.63
• Plej bone estos, se mi prenos droŝkon! FA1.118
§14.3.15
289
E-vortecaj vortetoj
Oni tute bone povas uzi plej rekte kun verbo, sed oni normale uzas multe,
forte aŭ alia E-vorto, kiun plej priskribas:
• Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona. Rz.53
= Li plej amas, ke...
Zamenhof ankaŭ uzis pleje en tiaj okazoj.
Por montri tiun grupon, ene de kiu validas plej-esprimo, oni uzas normale la
rolvorteton el (§12.3.5.2): Ŝi estas la plej saĝa el ĉiuj, kiujn mi konas. Iuj
uzadas en tiaj esprimoj el inter anstataŭ el. Tio estas peza kaj senbezona.
Oni povas ankaŭ montri, kie plej-esprimo validas, per en, sur, inter aŭ alia
loka rolvorteto: Ĝi estas la plej alta montaro en Azio. FA1.188 Sed eĉ inter tiuj
tre malmultaj supozeblaj ŝanĝoj la plej gravaj estas nur plibonigo
ŝajna. OV.398
Antaŭ plej-esprimoj oni ofte uzas la artikolon la, ĉar ordinare temas pri io
unika: §9.1.5.
La dua plej k.t.p.
Oni ankaŭ povas paroli pri dua plej, tria plej, kvara plej k.t.p.:
• Ŝi estas la dua plej rapida kuranto en mia grupo. Ekzistas nur unu, kiu
kuras pli rapide ol ŝi.
• Ateno estas mia tria plej ŝatata urbo en la mondo. Ekzistas nur du urboj,
kiujn mi ŝatas pli ol Atenon.
• Jupitero estas la plej granda planedo, kaj Saturno estas la dua plej
granda [planedo] .
En tiaj esprimoj la vicorda nombrovorto ( dua, tria...) rilatas al la tuto de plej
rapida kuranto, plej ŝatata urbo k.s. Oni ankaŭ povas uzi la dua el la plej
rapidaj, la tria el miaj plej ŝatataj, la due plej rapida, la trie plej ŝatata k.s.,
sed la ĉi-antaŭaj dirmanieroj estas pli kutimaj, kaj tial pli klaraj.
La pli, la plej
Kiam oni komparas ekzakte du aferojn, malaperas la diferenco inter la pli
kaj la plej. Se unu afero el du estas pli granda ol la alia, ĝi estas aŭtomate
ankaŭ la plej granda el ili:
• Ĝi estas la pli bona el la du. = Ĝi estas la plej bona el la du.
Se oni diras la pli, normale nur povas esti du komparataj aferoj, kaj oni ne
bezonas aldoni “el la du”:
• Ŝi estas la pli aĝa. = Ŝi estas la plej aĝa el la du.
Sed en iaj kuntekstoj ne nepre estas nur du: Ĉu tiu estas unu el viaj malpli
aĝaj fratinoj? Ne, ŝi estas la pli aĝa. Ŝi estas tiu el miaj multaj fratinoj, kiu
estas pli aĝa ol mi.
Multaj eĉ opinias, ke oni devas uzi la pli, kiam oni komparas du aferojn, kaj
ke la plej tiam estas erara. Ĉiuokaze estas ofte pli elegante uzi la pli.
290
§14.3.15
E-vortecaj vortetoj
Malpli, malplej
Por kompari oni ankaŭ povas uzi la formojn malpli kaj malplej:
• Via pano estas malpli freŝa, ol mia. FE.10 ≈ ... pli m
al freŝa...
• Li [...] direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli
bonan kaj afablan ol antaŭe. M.178 ≈ ... pli m
al serenan, pli m
al bonan kaj
m
al afablan...
• La amaso kuris malpli rap
ide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide. M.212
≈ ... pli m
al rapide...
• Ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej f ac ile komprenebla,
malplej bone aperis en la traduko. M.133 ≈ ... plej m
al facile... ... plej m
al -
bone...
• Tiu estas la malplej taŭga el ĉiuj. ≈ ... plej m
al taŭga...
• Li estas la malpli aĝa frato (el la du fratoj). ≈ ...la pli juna...
Iafoje oni povas movi la MAL-prefikson laŭplaĉe en tiaj ĉi frazoj, sed ofte
estas nuanca diferenco. Iafoje estas eĉ grandega diferenco: Li estas malpli
bela ol vi. Li estas pli malbela ol vi. La unua varianto estas komplimento. La
dua estas insulto.
Kiel eble plej
La esprimo kiel eble plej montras volon maksimumigi ion. Ĝi montras, ke
oni uzu ĉiujn eblojn por atingi plej altan gradon:
• La vortaro devis havi amplekson kiel eble plej m
al grandan. L1.245 Ju pli
malgranda, des pli bone.
• Diru kiel eble plej rap
ide, per kio mi povas esti utila al vi! M.83 Uzu vian
maksimuman rapidecon.
• Baldaŭ ni ĉiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldaŭ nian
komunan celon. L2.106
Zamenhof uzis ankaŭ kiel eble pli, sed tio estas nuntempe apenaŭ uzata:
Estas bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli m
al ofte. FE.29 Alia varianto, kiu
populariĝis, estas plejeble: Faru tion plejeble rapide!
Atentu pri la nuancita diferenco inter kiel eble plej kaj la simila esprimo
kiom eble (plej/pli). Dum kiel eble plej instigas al maksimumo, kiom eble
(pli/plej) esprimas esence la samon, sed en pli singarda maniero, emfazante,
ke ekzistas gravaj limoj de la ebloj:
• Estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale. OV.429 Tute
plena egaleco verŝajne ne estas ebla.
• Mi kiom eble evitas tiun vorton. L2.331 = Mi vere provas eviti tiun vorton,
sed povas esti, ke tio ne ĉiam eblas.
• Li devas – kiom tio estas ebla – uzi lingvon kiom eble plej
neŭtralan. L2.330
Alia varianto kun limiga nuanco estas laŭeble plej.
§14.3.15
291
E-vortecaj vortetoj
Memstara pli
Pli estas ankaŭ uzata memstare:
• Ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. BV.8 Pli = pli longe.
• Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli. Rz.43 Pli = pli multaj.
• Li ne vivos pli, ol unu tagon. FE.31 Pli montras kune kun ol unu la
nombron de tagoj. Rimarku, ke oni uzas tagon en unu-nombro (§8.2.4).
• Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la
daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri
jarojn. FE.25 La nombro superos tri. Pli ol tri montras la nombron de jaroj.
Legu ankaŭ pri pli ol kiel nuancilo de nombro aŭ kvanto en §23.6.
Kiam pli estas memstara kvanta vorto, ĝi povas esti uzata kvazaŭ ĝi estus O-
vorto (§24.4): Mi volas pli! Pli rolas kiel objekto.
Pli kaj plej en ŝajne mallogika uzo
Ofte oni uzas esprimojn kiel pli perfekta, plej perfekta, pli unika, plej unika,
pli sola, plej sola k.s. Tiaj esprimoj estas ofte kritikataj kiel mallogikaj kaj
absurdaj. Oni asertas, ke vortoj kiel perfekta kaj unika montras absolutajn
ecojn, kiuj ne ekzistas en pli aŭ malpli alta grado.
Baze perfekta signifas “sen ia ajn manko”. En tiu absoluta senco oni ne
povas imagi uzon de pli aŭ plej. Aŭ io estas senmanka, aŭ ĝi ne estas sen-
manka. Sed perfekta havas en reala lingvouzo ankaŭ la relativan signifon
“sen konsiderindaj mankoj”: Li en la daŭro de kelkaj tagoj perfekte el-
lernis nian lingvon. OV.70 Certe ne absolute senmanke, verŝajne nur tiel sen-
manke kiel oni povas postuli. Tiam pli aŭ plej fariĝas tute logikaj: pli per-
fekta = “kun malpli da mankoj”, plej perfekta = “kun malplej da mankoj”.
Simile unika baze signifas “ununura de sia speco”. En tia rigora senco ne
eblas uzi pli aŭ plej. Sed unika havas en la praktiko ankaŭ la signifon “sen
konsiderindaj komparaĵoj”. Tiam pli kaj plej estas bone uzeblaj: pli unika
= “kun malpli da konsiderindaj komparaĵoj”, plej unika = “kun malplej da
konsiderindaj komparaĵoj”.
La kritiko kontraŭ tiaj kaj similaj esprimoj estas do malprava. Tia uzado
estas nek erara, nek mallogika. Homoj bezonas uzi vortojn kiel perfekta kaj
unika ne nur en absoluta senco, sed ankaŭ en relativa senco:
• En li mi ĉiam vidis [...] modelon de la plej pe
r fekta viro. IT.22
• Ŝia elparolado ne estis la plej pe
r fekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro
gravajn dekliniĝojn. M.26
• Ĉiuj naciaj lingvoj estas ja multege malpli pe
r fektaj ol Esperanto. L2.110
• Ŝi jam bonege parolas nian lingvon, sed volas ankoraŭ pliperfektiĝi.
• La plej se
n sencan bagatelon la tuta amaso de l’ mondo baldaŭ akceptas,
se ĝi nur estas en modo. OV.85
• Tiu ĉi ekzemplero estas pli-malpli unika.
292
§14.3.15
E-vortecaj vortetoj
• Hodiaŭ mi sentas min malpli sola ol hieraŭ.
Vortfarado
• Plia = “kroma, aldona”: Mi volas du pliajn aferojn.
• Plie = “krome, aldone”: Unu paro de manoj plie ne montriĝis superflua
por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon. M.65
• Pleja = “plej granda”: La pleja bono de la lingvo, estas ĝia facileco. Oni
uzas plej antaŭ A-vorto aŭ E-vorto, kaj normale plej granda antaŭ la re-
sponda O-vorto: plej bona, plej bone, plej granda bono. Pleja estas ebla,
sed malofte uzata alternativo antaŭ O-vorto.
• Pleje = “plej multe, plej ofte, plejparte, ĉefe”: Por kia okupo vi sentas
vin pleje kapabla kaj taŭga? M.125 Ĉi tie ankaŭ simpla plej estus uzebla.
Oni ĝin [= ŝian ĉapeton] nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu ĉi
vestaĵo pleje okupas ĉe aliaj homoj. BV.13 Li verkis gramatikon kaj vort-
aron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj. FK.248
14.3.16. Preskaŭ
Preskaŭ = “ne multe malpli ol, ne tute sed mankas nur malmulte, ne vere sed
la diferenco estas tre malgranda”. Preskaŭ staras kutime ĝuste antaŭ tio, kio
ne plene validas, sed iafoje ĝi aperas en alia pozicio:
• Pasis semajno, pasis preskaŭ du semajnoj. FA3.28 = Unue pasis sep tagoj,
poste pasis iom malpli ol sep tagoj.
• Preskaŭ la tuta financa pezo de nia afero kuŝas nun sur la ŝultroj de unu
oferema amiko. OV.163 Iomete kuŝas sur la ŝultroj de alia persono, sed tio
estas nur malmulte.
• Li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, preskaŭ
esplora. M.123 Ne vere esplora sed nur atenta, sed la diferenco estis tre
malgranda.
• Mi preskaŭ mortis de timo. Rz.49 Mi estis tre proksima al morto.
• La arboj preskaŭ rompiĝas sub sia multego da fruktoj. Rt.80
• Marta ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi
preskaŭ lin ne vidis. M.134
• Estis jam preskaŭ noktomezo. M.177 Nur malmulte da tempo restis ĝis
noktomezo.
• Ŝi estis ankoraŭ preskaŭ infano, delikata kaj malgrasa. FA3.45 Ŝi estis nur
iomete pli aĝa ol infano.
• De tiu obstina batalado ŝi ricevis nenion, aŭ preskaŭ nenion. M.53
• Nun ŝia laboro estis ja preskaŭ finita. FA1.175
• Li estis malsana kaj preskaŭ sveninta. FA1.217
• Ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ ame. M.108
• Preskaŭ ĉiun nokton ili havas balon. FA1.29
§14.3.16
293
E-vortecaj vortetoj
• Ŝi preskaŭ ĉiam estis kun li. FA3.87
• Li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj. FA1.91
• Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago. M.200
Ne konfuzu preskaŭ kun apenaŭ (§14.3.7). Ankaŭ preskaŭ kaj kvazaŭ
(§14.3.12) estas similaj.
14.3.17. Tamen
Tamen = “malgraŭ tio, kontraŭe al tio”. Tamen montras kontraston al jam
esprimita afero:
• Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-
germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE.34 Tamen = malgraŭ
tio, ke mi ne scias la lingvon hispanan.
• Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin
mem. FE.39 Tamen = malgraŭ tio, ke li ne mortis per natura morto.
• Kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon
kaj la homojn. BV.38 Tamen = malgraŭ la facilanimeco kaj nekonstanteco.
• De tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenaŭ de
bona konateco. M.77 Tamen = malgraŭ la manko de amikeco. Ĉi tie estas
draste mallongigitaj subfrazoj: ...rilatoj, kiuj, se ili ne estis rilatoj de
amikeco, estis tamen almenaŭ rilatoj de bona konateco.
• La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj
tamen tiam estis nur simpla lundo. FA1.147 = ...kaj kontraŭe al tio, tiam
estis nur simpla lundo.
Ofte la kontraston jam montras sed (§16.3). Tiam tamen ne estas necesa. Ĝi
nur plifortigas la kontraston.
Ofte la malhelpaĵo estas esprimita per kvankam-frazo (§33.7). Ankaŭ tiam
tamen ne estas necesa, sed povas helpi al klareco: Kvankam la pasintaj
tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo. M.111 Kvankam
= “malgraŭ tio ke” (§12.3.6.6). Tamen = “malgraŭ tio”. La vorteto kvankam
enkondukas subfrazon, kiu montras malhelpaĵon. Tamen reprezentas antaŭe
diritan malhelpaĵon.
Iuj uzas tamen kiel pozitivan respondvorton ĉe neaj demandoj (§22.4).
14.3.18. Tre
Tre = “en alta grado”. Tre plifortigas la signifon de A-vortoj, E-vortoj, E-
vortecaj vortetoj kaj verboj. Tre preskaŭ ĉiam staras antaŭ tio, kion ĝi pri-
skribas kaj plifortigas.
A-vorto aŭ E-vorto
Plej ofte tre priskribas A-vorton aŭ E-vorton:
• Li kantas tre belan kanton. FE.40
• La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre m
al forta. FE.35
294
§14.3.18
E-vortecaj vortetoj
• Via ago estas tre l aŭd inda. FE.41
• Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre
m
al proksima loko. FE.13
• Lia edzino estas tre l abor e ma kaj ŝpar ema, sed ŝi estas ankaŭ tre babi
l -
e ma kaj kri ema. FE.41
• Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon. FE.42
• La alteco de tiu monto ne estas tre granda. FE.35
• La pafado daŭris tre longe. FE.40
• Ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan. FE.19
• “Tre v ol onte, mia bona,” diris la bela knabino. FE.15
• “Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la
fonto!” FE.19 La frazo estas ironia. Efektive la filino opinias, ke tio tute ne
estus bela afero.
Se temas ne pri alta grado, sed pri kvanto aŭ ofteco, oni uzu multe (§24.5):
Ŝi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj
multe pi
k itaj de kudrilo. M.106
E-vorteca vorteto
Iafoje tre povas priskribi E-vortecan vorteton. Praktike temas nur pri baldaŭ
kaj iafoje tre mem:
• Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos! FA1.27
• Mi estas tre tre seniluziigita, ke vi mensogis. La unua tre plifortigas la
duan, kiu plifortigas seniluziigita. Tia ĉi ripetado aperas precipe en
parola lingvaĵo.
Verbo
Tre povas ankaŭ doni pli fortan signifon al verbo:
• Lia heroeco tre plaĉis al mi. FE.35
• Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas
liajn (infanojn). FE.18
• Mi vin tre dankas. Rz.60
Ĉe verboj oni tamen pli ofte uzas multe (§24.5), kiu montras grandan
kvanton aŭ oftecon: Mi multe dankas vin por via gastameco. Rz.80 Ŝi multe
pensis pri tio. FA1.33
Ne tre, tre ne
Ne tre estas ofte uzata en speciala maniero por iel mildigi, aŭ por doni
ironian nuancon. La efektiva senco estas “tute ne”:
• Mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre
agrablajn. M.72 = ...verŝajne tute ne agrablajn.
§14.3.18
295
E-vortecaj vortetoj
La maloftega esprimo tre ne havas tute alian signifon. Ĝi montras plifortig-
itan neon: La sunon kaj la belajn florojn li tre ne amis. FA1.46 = ...li forte/de-
finitive ne amis.
Vortfarado
• Treege estas pli forta varianto de tre: Mi nun treege bezonas monon. L1.52
Mi estas nun treege, treege ok
up ita. L1.55
• La formo trea estas teorie ebla por priskribi O-vorton: Ŝi havas trean
multon da mono. En la praktiko oni tamen neniam uzas trea, sed diras ŝi
havas tre grandan kvanton da mono, aŭ ŝi havas tre multe da mono.
Iafoje oni povas renkonti la strangan formon *tre multo*, sed tre ja ne
povas priskribi O-vorton. Oni diru tre multe aŭ tre granda kvanto.
14.3.19. Tro
Tro = “pli ol devus esti”. Tro plifortigas la signifon de A-vortoj, E-vortoj, E-
vortecaj vortetoj kaj verboj. Tro preskaŭ ĉiam staras antaŭ tio, kion ĝi pri-
skribas kaj plifortigas:
• La tro multa parolado lacigas lin. FE.40 Li parolis pli ol li devus.
• La pordo estis tro m
al alta. FA3.149 Ĝi devus esti pli alta.
• Kiu tro multe deziras, nenion akiras. PE.1114 Pli multe da deziro ol devus
esti, aŭ pli multe ol sufiĉus.
• Ŝvarcvalda horloĝo kun plumbaj peziloj faradis “tik-tak” kaj ĉiam iris
tro frue. FA2.120 Ĝi ĉiam montris horon pli fruan ol vere estis.
• Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar.
Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe. M.192
• Se sako tro pl
en iĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas. PE.2295
Tro + klariga esprimo
Tro ofte aperas kun klariga esprimo, kiu montras, kiel estus, aŭ kio povus
okazi, se la troeco ne ekzistus. La klariga esprimo povas esti subfrazo kun
ke aŭ por ke. Tiaj subfrazoj havas normale ĉefverbon en U-formo, malofte
en US-formo:
• Ilian domon [...] oni [...] malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka, por ke oni
povu lasi ĝin stari. FA3.23 Se la domo ne estus tiel kaduka, oni povus lasi
ĝin stari.
• Fariĝis vespero, kaj estis tro m
al proksime, por ke oni povu antaŭ plena
noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen. FA1.14
• Ŝi estis tro pi
a kaj sen kulpa ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝi. FA1.161
• La aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu
vivi. FA1.127
• La ideo de lingvo tutmonda estis tro al
tir anta, por ke la homoj tute rifuz-
iĝus je ĝi. OV.259
296
§14.3.19
E-vortecaj vortetoj
La klariga esprimo povas ankaŭ esti por + I-verbo:
• Estas tro m
al lume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en
la domo, por povi ion aŭdi. BV.59 Se ne estus tiel mallume, oni povus mal-
proksime vidi. Se ne estus tiom da bruo, oni povus ion aŭdi.
• Ĝi ne estos tro m
al facila por traduki. M.127 Se ĝi estus pli malfacila, oni
eble ne povus ĝin traduki.
Ne tro
Ne tro estas ofte uzata en speciala maniero. La efektiva senco estas maltro,
nesufiĉe. Oni uzas ne tro por iel mildigi la diron, aŭ por doni ironian
nuancon:
• Li havas cerbon ne tro potencan. PE.1342 Ne tro = ne sufiĉe.
Memstara tro
Anstataŭ tro multe oni ofte uzas nur tro. Tiam tro povas roli O-vortece
(§24.4), kaj povas esti priskribata de da-esprimo:
• Tro da kuiristoj kaĉon difektas. PE.2468 = Tro multe da kuiristoj...
Vortfarado
• Troa = “en tro granda kvanto, en tro alta grado”. Oni uzas troa anstataŭ
tro por priskribi O-vorton: Troa festeno estas veneno. PE.2460 Troa petolo
estas danĝera por la kolo. PE.2464 Li aĉetis troan multon da luksaĵoj.
= ...tro multe da luksaĵoj. Iafoje oni vidas la formon *tro multo*, sed tro
ne povas priskribi O-vorton. Oni diru troa multo, aŭ pli normale tro
multe.
• Troi = “esti troa”: Troas mia am’! La verbo troi estas sufiĉe malofta, kaj
aperas precipe en poezio k.s.
• Troigi = 1. “ŝajnigi ke io estas pli granda, pli ampleksa, pli danĝera... ol
ĝi vere estas”: Vi troigas, mia kara. M.152 Kiam ŝi rakontas pri siaj
aventuroj, ŝi ĉiam troigas, eĉ ne duono estas vero. 2. “fari tiel ke io estu
troa”: Kiam li trinkas alkoholaĵojn, li ĉiam troigas, kaj fariĝas tute
ebria.
• Maltro = “malpli ol devus esti, malsufiĉe”: Ni havis maltro por manĝi.
§14.3.19
297
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
15. O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
O-vortecaj vortetoj (aŭ O-ecaj vortetoj) rolas en frazo kvazaŭ ili estus O-
vortoj (§4). Kelkaj el ili similas al personaj pronomoj (§11.1), ĉar ili ansta-
taŭas ne nur O-vortojn, sed tutajn O-vortajn frazpartojn. Oni povas nomi ilin
pronomecaj vortetoj.
A-vortecaj vortetoj (aŭ A-ecaj vortetoj) rolas same kiel A-vortoj (§5).
O-vorteca kaj A-vorteca frazroloj tamen ofte intermiksiĝas.
La tabelvortoj je U (§15.1) estas pronomecaj kaj A-vortecaj.
La tabelvortoj je O (§15.2) estas O-vortecaj kaj pronomecaj.
La tabelvortoj je A (§15.3) estas ĉefe A-vortecaj, sed iafoje pronomecaj.
La tabelvortoj je ES (§15.4) estas A-vortecaj.
La (§9.1) estas A-vorteca.
Ambaŭ (§15.5) estas pronomeca kaj A-vorteca.
La liternomoj (§15.6) estas O-vortecaj.
O-vortecaj estas ankaŭ la personaj pronomoj (§11). A-vortecaj kaj O-vort-
ecaj estas la nombraj vortetoj (§23).
15.1. Tabelvortoj je U
kiu
Demandas pri la identeco de unu el pluraj kon-
ataj personoj, aĵoj aŭ aferoj.
tiu
Montras unu certan el pluraj konataj personoj,
aĵoj aŭ aferoj.
iu
Montras nekonatan aŭ nedifineblan individuan
personon, aĵon aŭ aferon.
ĉiu
Montras unuope kaj senescepte la individuojn de
grupo da personoj, aĵoj aŭ aferoj.
neniu
Neas la individuojn de grupo da personoj, aĵoj
aŭ aferoj.
La tabelvortoj je U montras individuecon kaj identecon. Ili estas la plej bazaj
el ĉiuj tabelvortoj (§13.1). La klarigoj de preskaŭ ĉiuj aliaj tabelvortoj estas
en PMEG esprimataj per la U-tabelvortoj.
La tabelvortoj je U povas akcepti N-finaĵon, kaj J-finaĵon. Kun J-finaĵo ili
montras plurajn individuojn.
La tabelvortoj je U povas roli A-vortece kiel rekta priskribo de O-vorto, ĉu
persona O-vorto, ĉu aĵa, ĉu alispeca. Ili povas ankaŭ aperi memstare, kaj
tiam oni ĉiam subkomprenas ian postan O-vorton, laŭ la kunteksto aŭ
situacio. Se nenio en la kunteksto montras alian subkomprenaĵon, oni
normale supozas, ke temas pri la vorto “persono(jn)”.
§15.1
299
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
La tabelvortoj je U estas difiniloj (§9). Tial oni ne povas uzi la (§9.1) kune
kun ili.
Kiu
• Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE.7 Demanda kiu. Kiu = kiu persono.
• Kiuj povas esti tiuj fremduloj? FA2.92 Demanda kiuj. Kiuj = kiuj personoj.
• Kiun daton ni havas hodiaŭ? FE.12
• Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. FE.26 Kiu en demanda subfrazo.
• Jen estas la pomo, kiun mi trovis. FE.6 Rilata kiu.
• Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi. FE.14
• Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa vir-
ino. FE.14
• Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. FE.19
• El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE.25
• Oni metis antaŭ mi m
anĝ ilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo,
forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. FE.34
• Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je
ĥemio, estas ĥemiisto. FE.32 = Tiu, kiu okupas... Kiu rilatas al subkompren-
ataj tiu.
Tiu
• La alteco de tiu monto ne estas tre granda. FE.35 Tiu montras individuan
vidatan monton.
• Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon. FE.13
• En tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. FE.13
• Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. FE.14
• Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. FE.14
• Tiuj estas miaj filinoj. Tiuj montras iujn el pluraj knabinoj.
• Kiun el la libroj vi volas? – Mi volas tiun. Tiu montras unu el pluraj
libroj.
Iafoje kiam ĉeestas rilata kiu-subfrazo, tiu povas esti forlasata: §33.4.3.
Tiu(j) anstataŭ li, ŝi, ĝi aŭ ili
Kiam li, ŝi, ĝi aŭ ili (§11.5) povus esti miskomprenata, oni povas uzi tiu(j)
kiel alternativon. Tiam li, ŝi, ĝi aŭ ili priparolas persono(j)n, kiu(j) en antaŭa
-
frazo estis subjekto, dum tiu(j) priparolas alia(j)n persono(j)n en la antaŭa
-
-
frazo:
• Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis. Gn.27 Tiu = Isaak.
Lin = Jakob.
300
§15.1
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
• Li rakontis al sia edzino pri la malnova domo kaj la maljuna viro kaj pri
la stana soldato, kiun li sendis al tiu. FA2.149 Tiu = la maljuna viro.
Laŭ la sama principo oni uzas ties (§15.4) anstataŭ lia, ŝia, ĝia aŭ ilia. Oni
ankaŭ faras similan distingon per la vorteto ĉi (§14.1.2).
Tiu(j) anstataŭ ripeto de O-vorto
En iaj frazoj oni uzas tiu(j) anstataŭ difinita O-vorto. En tiaj frazoj oni jam
uzis ian O-vorton, kaj volas ĝin ripeti kun distinga priskribo, kiu ne estas A-
vorto, sed O-vorto kun rolvorteto. Anstataŭ ripeti la O-vorton oni uzas tiu(j):
• Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol tiu de Alfred! BV.10 = ...ol la
koro de Alfred! Tiu anstataŭas la koro.
• Ĉu vi preferas la hajkojn de Buson aŭ tiujn de Issa? = ...aŭ la hajkojn de
Issa?
• Ili loĝas jen en tiu ĉi domo, jen en tiu su
r la mont eto. = ...jen en la domo
sur la monteto.
Se la distinga priskribo estas A-vorto, oni ne uzas tiu(j), sed simple forlasas
la O-vorton: Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol la lia [koro]. Ĉu vi
preferas la verdan teon aŭ la nigran [teon] .
Iu
• Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo. FA1.15 Iu = “iu per-
sono, persono nekonata”.
• Estis jam ĉirkaŭ vespero, kiam li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. FA1.217
• Ĝi amis ilin tiel, kiel ĝi neniam antaŭe iun amis. FA2.40
• Ili ja ne sciis, ke li estas iu alia ol efektiva porkopaŝtisto. FA2.18
• Ĉiufoje, kiam iu malpli altranga ekparolis al li aŭ kuraĝis demandi lin
pri io, li respondadis nenion krom “P!”. FA2.25
Iu estas uzata preskaŭ nur memstare. Povas aperi aliaj rektaj priskriboj, sed
la priskribata O-vorto estas normale nur subkomprenata. Se la O-vorto ja
aperas, oni plej ofte forlasas iu, ĉar la nedifinitecon montras sufiĉe bone la
manko de difinilo (§9.1.2). Sed oni ja povas uzi iu kune kun O-vorto, se oni
volas aparte emfazi la nedifinitecon:
• Ĉiu ŝanĝo postulus de la lernantoj iun aldonan laboron, iun tuŝon de la
jam akirita alkutimiĝo. L1.245
• Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj
gentoj. Er.34
Iu iom similas al individueca aŭ duondifina unu (§23.1.3). Anstataŭ iuj oni
povas ankaŭ uzi kelkaj (§24.2), se la ideo de kvanto aŭ nombro estas pli
grava.
En maloftegaj okazoj iu povas aperi kvazaŭ ordinara O-vorto same kiel io
(§15.2).
§15.1
301
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
Ĉiu
Ĉiu(j) estas ĉiam multe-nombra laŭsence, sed oni tamen faras distingon inter
ĉiu kaj ĉiuj.
Oni uzas ĉiu, se oni konsideras la individuojn aparte.
Oni uzas ĉiuj, se oni pensas pri la tuta grupo kune.
Iafoje tiu distingo ne estas grava, sed alifoje la diferenco estas granda:
• Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn. FE.14 = Por ĉiu aparta tago...
• Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li. FE.13 = Ĉiu aparta
homo amas...
• Al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. FE.14 = Al ĉiu aparta infano...
• La hundo [...] havas du okulojn, el kiuj ĉiu estas tiel granda, kiel ronda
turo. FA1.6 Ĉiu aparta okulo estas tiel granda.
• Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. FE.41 Aldono de J-finaĵo ne farus multe da
diferenco ĉi tie.
• Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. FE.14
= ...mi venkis la tutan grupon. Ĉi tie J estas necesa, ĉar oni mencias la
nombron kvin. Sed oni povus alternative diri: ...mi venkis ĉiun el la kvin
atakantoj. Sed tiam oni ne parolas pri unu batalo kontraŭ tuta grupo, sed
pri kvin pli-malpli apartaj bataloj.
• Post la kurado ĉiuj estis terure lacaj. Oni parolas pri la tuta grupo de
kurintoj. Eblas ankaŭ: ...ĉiu estis terure laca.
• El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE.10 = El la tuta grupo de
miaj infanoj...
• Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. FE.20 Ni estas multe-
nombra vorto. Tial ĉiuj nepre devas havi J.
Neniu
Memstara neniu aperas kutime sen J-finaĵo:
• La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. FE.22 Neniu = neniu persono.
• En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. FE.26
• Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. FE.28
• Neniu, krom la reĝo, havas la permeson venadi al ŝi. FA1.8
Ankaŭ kun posta O-vorto oni normale uzas neniu sen J:
• Neniu libro estas tiel konata en la tuta civilizita mondo, kiel la
Biblio. OV.51
• Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi
brilis. M.17
• Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon! FA1.14
302
§15.1
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
Oni povas tamen uzi neniuj, se oni volas iel montri kontraston kun la ideo
“pli ol unu”, sed tion oni faras normale nur kiam sekvas O-vorto:
• Ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj. FA1.34 Antaŭe estis tie multaj floroj.
Diferenco inter tabelvortoj je A kaj U
La tabelvortoj je A montras econ aŭ specon, dum tabelvortoj je U montras
identecon. Ĉe kia/kiu kaj tia/tiu la diferenco normale estas klara. Ĉe ia/iu,
ĉia/ĉiu kaj nenia/neniu estas iafoje nur malgranda diferenco:
• Kia homo li estas? Oni volas karakterizon de la homo.
• Kiu homo li estas? Oni volas ekz. la nomon de la homo por ekscii lian
identecon.
• Tia opinio estas tute erara. LR.119 Ĉiuj opinioj de tiu speco estas eraraj.
• Tiu opinio estas tute erara. La diskutata opinio estas erara. Aliaj similaj
opinioj eble estas ĝustaj.
• Ni devas enloĝiĝi en ia hotelo. OV.562 = ...en hotelo de iu el la diversaj
specoj de hoteloj.
• Ni devas enloĝiĝi en iu hotelo. = ...en iu el la diversaj individuaj hoteloj,
kiuj troviĝas ĉi tie. Normale oni simple forlasas iu en tia frazo.
Ofte la diferenco inter U kaj A respondas al uzo kaj neuzo de la:
• Ĉu vi vidis la ĉambriston aŭ la kuiriston? – Neniun serviston mi vidis.
La demandanto interesiĝas pri du konataj individuoj. La respondanto ne
vidis iun el tiuj du individuoj.
• Ĉu vi vidis ĉambriston aŭ kuiriston? – Nenian serviston mi vidis. La de-
mandanto interesiĝas pri du specoj de servistoj. La respondanto ne vidis
serviston, ĉu de ĉambrista speco, ĉu de kuirista speco, ĉu de alia speco.
Oni povus tamen en ambaŭ okazoj uzi nenian en la respondo, ĉar se oni eĉ
ne vidis ian specon de servisto, tiam oni ja ankaŭ ne vidis iun individuon.
Kaj oni povus ankaŭ uzi neniun en ambaŭ respondoj, ĉar se oni vidis neniun
individuon, oni ja ankaŭ vidis nenian. La diferenco inter tabelvortoj je A kaj
U ne ĉiam estas grava. Iafoje oni povas elekti laŭplaĉe sen grava diferenco.
Diferenco inter tabelvortoj je U kaj O
La tabelvortoj je O estas memstaraj frazpartoj. Ili ne povas priskribi O-
vorton. Ili respondas al U-tabelvorto + afero (objekto/aĵo...):
• Kio estas tio? = Kiu afero estas tiu afero?
• Tio estas speco de meblo. = Tiu afero estas speco de meblo.
• Ĉio restis kiel antaŭe. = Ĉiu afero restis kiel antaŭe.
• Kion bonan vi trovis tie? = Kiujn bonajn aferojn vi trovis tie?
• Nenion interesan mi trovis. = Neniun interesan aferon mi trovis.
§15.1
303
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
La tabelvortoj je U normale priskribas O-vorton, sed la O-vorto povas esti
subkomprenata. Se nenio en la kunteksto montras alie, oni supozas, ke temas
pri persono(j):
• Kiu libro estas via? → Kiu estas via?
• Tiu seĝo ŝajnas bona. → Tiu ŝajnas bona.
• Ĉiu homo devas pensi mem. → Ĉiu devas pensi mem.
• Kiu pe
r sono venis? → Kiu venis?
• Ĉu estas iu [pe
r sono] en la kuirejo? – Jes, Paŭlo estas tie.
• Jen kelkaj bonaj libroj. Kiun [libron] vi volas legi? – Mi volas tiun
[libron] .
• Ĉu vi havas krajonon? – Neniun [krajonon] mi havas.
15.2. Tabelvortoj je O
kio
kiu afero, kia afero
tio
tiu afero, tia afero
io
iu afero, ia afero
ĉio
ĉiu afero, ĉia afero
nenio
neniu afero, nenia afero
La tabelvortoj je O montras aferon, kiun oni ne povas precize nomi per O-
vorto. Ĉi tie la ĝenerala vorto “afero” estas uzata kiel klarigo, sed la signifo
estas eĉ pli ĝenerala. La tabelvortoj je O estas uzataj ankaŭ por reprezenti
ion abstraktan, kion oni esprimis per tuta frazo.
Legu pri la diferenco inter tabelvortoj je O kaj tabelvortoj je U en §15.1.
La tabelvortoj je O povas ricevi N-finaĵon, sed normale ili ne ricevas J-fin-
aĵon, ĉar ili esprimas ĝeneralan tuton.
Rektaj priskriboj de tabelvortoj je O staras ĉiam post la tabelvorto: io bona,
kion novan, ĉio grava k.s.
Kio
• Kio brulas? FE.31 = Kia/kiu afero brulas? Demanda kio.
• Kion Dio kreis en la sesa tago? FE.12
• De kio tio ĉi venas, mia filino? FE.17
• Kio estis liaj lastaj vortoj? Rt.48
• Nu, kion mirindan vi trovis? Nu, kio venis al vi en la kapon? Rz.77
• Kion vi havis, por diri al mi? Rt.5
• Kio do li estas laŭ via opinio? Rz.92 Kiam kio rilatas al homo, ĝi normale
demandas pri la profesio, la socia rolo aŭ simile, sed ne pri la nomo.
• Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. FE.28
304
§15.2
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
• Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. FE.21
• Mi de teruro ne sciis, kion fari. FE.38 Demanda kio en mallongigita sub-
frazo. = ...ne sciis, kion mi faru.
• “Kion mi vidas!” diris ŝia patrino kun grandega miro. “Ŝajnas al mi, ke
el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj.” FE.17 Duone ekkria, duone de-
manda kio.
• Ho, Dio! kion vi faras! FE.26
• La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi. FE.17 Rilata
kio. Kio reprezentas la vorton ĉion en la ĉeffrazo.
• Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE.24
• Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero. M.31
• La sola, kion ili deziras, estas nur ke oni lasu ilin trankvile vivi. OV.370
• Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros. FA2.107
• Li tuj faris, kion mi volis. FE.31 Kion rilatas al subkomprenita tio: ...faris
tion, kion mi volis.
• Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon. M.102 = Ili ne
havas ion, kion ili povus manĝi, ili ne havas ion, per kio ili povus hejti
la fornon.
• Kio pri mia frato? = Kio estas pri mia frato? Kio okazis/okazos/okazu
pri mia frato?
Absoluta kio
Zamenhof uzis komence kio(n) en malpreciza E-vorteca rolo, kiu ne estas
klarigebla per ordinaraj reguloj. Nun oni povas iafoje uzi tiajn frazojn kiel
fiksitajn esprimojn, sed normale oni esprimu sin per aliaj vortoj:
• Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara, [...] la malfeliĉo estis
tute sur mia flanko. BV.57 = Kiam temas pri mia foresto...
• Kio ĝi min interesas? Rz.30 = Kiel ĝi min interesas?
• Kion ni estas kulpaj? Rt.14 = Ĉu vere ni estas kulpaj? Pri kio ni estas
kulpaj?
Tio
• Mi pagos al ŝi por tio ĉi! FE.21 = ...por tiu ĉi afero. Tio montras ion okaz-
intan aŭ okazantan.
• Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. FE.38 Tio montras la veteron.
• Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE.17 Tio montras ion okaz-
intan.
• Tio ĉi estis feino. FE.15
• Ia figuro staris antaŭ lia lito, tio estis la fantomo de lia mortinta edz-
ino. FA3.14
§15.2
305
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
• La esperantismo celas nur al tio, k e ia taŭga kaj vivipova kompren ilo
i nter la popoloj ek zistu. OV.382
• La floroj mallevis siajn kapojn pro tio, k e ili estis lacaj de la nokta danc -
ado. FA1.33
• La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da
diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. FE.23
• Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, k iel mi solvis la supre dir itajn
pr
o blemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj ĉi
problemoj. FK.232
• Ĉ
u mi iam re v enos al mia pro jekto aŭ ne – tion mi nun ne povas antaŭ-
vidi. L2.201
• La pli juna filino, kiu e stis la plena portr e to de sia patro laŭ sia bon eco
k aj honest eco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis
trovi. FE.11
• Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu
ĉ i sinjor ino! FE.19
• Ne estas vera eĉ duono de tio, kion ili diris. Rz.78
• Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis
duoblan pagon, t.e. (= tio estas) dek frankojn. FE.14 Tio estas enkondukas
draste mallongigitan frazon: ... tio estas: mi ricevis dek frankojn.
Iafoje kiam ĉeestas rilata kio-subfrazo, tio povas esti forlasata: §33.4.3.
Tio kaj ĝi
Iafoje oni povas heziti inter tio kaj ĝi (§11.5). Normale oni uzas tio pri io
nedifinita, kion oni ne povas aŭ volas nomi per preciza O-vorto. Nepre oni
uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas ĝi por
io difinita, kiun oni antaŭe esprimis per O-vorto, kaj kion oni povus ripeti
per la sama O-vorto kun la aŭ alia difinilo:
• Ŝi
rak ontis belan fabelon. Tio estis tre amuza. Amuza estis tio, ke ŝi rak-
ontis fabelon. Tio reprezentas la tutan antaŭan frazon.
• Ŝi rakontis belan fabelon. Ĝi estis tre amuza. Amuza estis la fabelo. Ĝi
reprezentas la frazparton la (bela) fabelo.
• Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo? M.193 La parolanto aŭdis sonon nesciante,
kio kaŭzis ĝin. Tio do reprezentas malfacile difineblan aferon.
• Mi aŭdis, k e branĉo romp iĝas. Ĉu ankaŭ vi aŭdis tion.
• Mi aŭdis strangan sonon. Ĉu ankaŭ vi aŭdis ĝin?
Zamenhof iafoje uzis ĝi, kiam oni nuntempe preferas tio: §11.5.
Io
• Io okazis! FA2.92 = Ia afero okazis.
• Neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado. FA3.126
306
§15.2
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
• Mi havas ion por diri al vi, Hermano. Rt.39
• Gerda denove varmiĝis kaj ricevis ion por manĝi kaj por trinki. FA2.71
• Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. PE.1791
• Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni
trompiĝis. FE.40
• Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion. PE.2185
• Tiam oni devas almenaŭ per io kovri, ekzemple per tapiŝeto. Rz.81
Ĉio
• Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE.12
• Ŝia fratino en ĉio estas kulpa. FE.21
• La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio,
kion oni povas doni dote al alia fraŭlino. FE.23
• Ne ĉio utilas, kio brilas. PE.1613
• Ĉio estis mensogo! Rt.34
• Ne ĉio brilanta estas diamanto. PE.1610
Ĉio tio
Oni uzas kutime ĉio (ĉi) tio anstataŭ ĉiuj (ĉi) tiuj aferoj (aŭ anstataŭ ĉiom de
[ĉi] tio), kvankam tio estas gramatike iom stranga. Normale du O-vortoj aŭ
du tabelvortoj je O ne povas tiel priskribi unu la alian:
• Geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi
lernis ĉion ĉi tion. M.32
• Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon. BV.41
• Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la
laŭta nomo de “novaj lingvoj internaciaj”, estas nur projektoj. FK.283
Anstataŭ ĉio tio ĉi oni povas ankaŭ uzi ĉio ĉi aŭ ĉi ĉio (§14.1.2).
Nenio
• La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia
nazo. FE.33
• En la eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo. M.205
• La postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio
povus esti rigardata kiel ofenda. M.26
• Nenio armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori. M.88
• Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe. FA3.19
• Li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo. M.45
• En la domo estas jam nenio por manĝi. M.19
• Por meti finon al tiu ĉi akra korespondado, mi decidis paroli jam plu
nenion pli pri tiu ĉi temo. L1.68
§15.2
307
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
• Ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia
propra brusto kaj kapo. M.15
Nenio = “io senvalora aŭ malgrava”
Ofte nenio estas uzata figure pri senvaloraĵo, malgravaĵo aŭ neglekteblaĵo:
• Miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili
estas preskaŭ nenio. M.59
• En komparo kun tio la korpa sufero estis nenio. FA1.172
• Kiu havas nenion, estas nenio. PE.1007
• Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras. PE.1206
Tabelvortoj je O kun J-finaĵo
Normale tabelvortoj je O ne akceptas J-finaĵon, ĉar ili esprimas ĝeneralan
nenombreblan tuton. Sed iuj tamen uzas iafoje la formojn tioj kaj kioj por
paroli pri pluraj apartaj aferoj (nepersonaj):
• Oni ŝtelis la monon kaj la kasisto malaperis: Tioj (= tio kaj tio) tre mal-
faciligas la situacion. Ĉi tie simpla tio estas ebla, sed tiam oni prezentas
la du malfeliĉaĵojn (la ŝtelon kaj la malaperon) kiel unu solan pro-
blemon.
• Kioj estas viaj devoj?
En tiaj frazoj tiuj aŭ ili ofte ne estas taŭgaj, ĉar ili pensigas pri personoj. Oni
povus uzi tiuj problemoj, tiuj du cirkonstancoj, kiuj agoj aŭ ion similan, sed
tio devigas trovi ian taŭgan O-vorton, kio ne ĉiam estas facila kaj en iaj
okazoj nur ĝena. Uzo de tioj kaj kioj estas ofte tute logika elturniĝo, se oni
volas prezenti plurajn ne precize nomeblajn aferojn kiel apartajn. Sed tia uzo
de J-finaĵo post tabelvorto je O estas netradicia kaj ankoraŭ nekutima.
Kiel ordinaraj O-vortoj
Iafoje, tre malofte, oni uzas tabelvortojn je O kiel ordinarajn O-vortojn. La
plej ofta okazo estas io uzata ne por iu afero, sed por afero (kun nuanco de
nedifinebleco). En tia uzo la tabelvortoj je O kapablas ricevi J-finaĵon,
artikolon, antaŭmetitajn priskribojn k.t.p.:
• Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis? FA3.130 = ...la aldona afero,
pri kiu... Oni uzas ĉi tie kiu rilate al io, ĉar io ne estas ordinara tabelvorto
plu.
• Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas
ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton. LR.89 = ...el diversaj
nedifineblaj aferoj...
• Se iu ion okupas [...] , tiam en tiu momento la io estas okupata de la
iu. LR.91 Ĉi tie ankaŭ iu estas uzata kiel ordinara O-vorto kun la.
308
§15.2
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
Vortfarado
• Neniaĵo = “afero simila al nenio, senvaloraĵo”: Viaj kontraŭuloj fariĝos
neniaĵo kaj pereos. Jes.41
• Nenieco = “eco esti kiel nenio, neekzistado”: Ĉu vi pensas, ke de la
brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la neni-
eco? Rt.130 (≈ Ĉu vi pensas, ke vi eskapos de Dio post la morto? )
• Neniigi, neniiĝi = “igi nenio, detrui, iĝi nenio, detruiĝi”: Mi neniigos vin,
kaj vi ne plu ekzistos. Jĥ.26 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neni-
iĝas. SS.15 La ĉielo disneniiĝos kiel fumo. Jes.51
En la ĉi-antaŭaj kunmetaĵoj oni forigis parton de tabelvorto. Tion oni
normale ne povas fari (§13.2). Principe oni devus uzi nenioaĵo, nenioeco,
nenioigi kaj nenioiĝi, sed tiuj teorie pli regulaj formoj apenaŭ uziĝas prak-
tike. La principe neregulaj formoj estas tradiciaj, akceptitaj esprimoj, kiujn
oni plu povas uzi, sed oni ne provu fari novajn similajn vortojn. Komparu
kun la simila kunmetaĵo tiaĵo (§15.3).
15.3. Tabelvortoj je A
kia
de kiu speco, havanta kiun econ
tia
de tiu speco, havanta tiun econ
ia
de iu speco, havanta iun econ
ĉia
de ĉiu speco, havanta ĉiun econ
nenia
de neniu speco, havanta neniun econ
La tabelvortoj je A rolas A-vortece kaj priskribas la samajn specojn de vortoj
kiel A-vortoj (§5). Ili ricevas J-finaĵon kaj N-finaĵon laŭ la samaj reguloj kiel
A-vortoj. Sed tabelvortoj je A montras ĉiam ecojn kaj specojn, dum vortoj
kun vera A-finaĵo povas havi multe pli variajn signifojn (§37.2.2).
La tabelvortoj je A estas difiniloj (§9). Tial oni ne povas uzi la (§9.1) kune
kun ili.
Legu pri la diferenco inter tabelvortoj je A kaj tabelvortoj je U en §15.1.
Kia
• Kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna? Rz.39 Demanda kia.
• Kia supo ĝi estas? Vi simple akvon enverŝis en la tason. Rz.27
• Kian aĝon vi havas? M.155
• Kia estas via nomo? FA1.56 Aŭ: Kiu [el ĉiuj nomoj] estas via nomo? Aŭ pli
ofte: Kio estas via nomo? Zamenhof uzis ankaŭ: Kiel estas via
nomo? Rz.63 Plej ofte oni tamen diras: Kiel vi nomiĝas?
• Ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas. Rz.32 Kia en de-
manda subfrazo.
§15.3
309
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
• Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran impreson ŝia ludado faris sur la vir-
ino. M.28
• Kia ĝoja festo! FE.10 Ekkria kia.
• Kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino! M.46
• Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas! FA1.5
• Kia estas via laboro, tia estas via valoro. PE.835 Rilata kia.
• Nun konfirmiĝis do lia opinio, ke ŝi ne estas tia, kia devas esti re-
ĝino. FA1.174
• Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis komerc-
ejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj. M.20
• La bildo ne estis tia, kiajn oni ordinare vidas, ne, ĝi havis en si
vivon. FA1.191
Se post tia aŭ (tia) sama ne sekvas tuta frazo (kun ĉefverbo), sed sola fraz-
parto, tiam oni ne uzas kia, sed komparan kiel (§20.1.1): Ĝia uzado estas tia
sama kiel en la aliaj lingvoj. FE.27 La virineto de maro vidis, ke ŝi havas
korpon tian kiel ili. FA1.105
Tia
• Dio gardu! mi estas tute moderna, kaj tia oni devas esti. FA3.50 Tia montras
la antaŭe diritan econ.
• Mi ne apartenas al tiaj personoj. M.85 Tia montras ion antaŭe diritan.
• Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis. FA3.97
• Estis tia ventego, k e la tegoloj de flugis de la tegmentoj. FA1.77 Tia
almontras la postan ke-frazon.
• Mi havas tian senton k vazaŭ mi kisus mian patr inon! FA2.26 Tia almontras
la postan kvazaŭ-frazon.
• Restu ĉiam tia, kia vi estas! FA3.60 Tia almontras la postan kia-frazon.
• La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis. FA3.114
• Tie estis tia izoliteco, kiun ŝi neniam antaŭe spertis. FA1.163 Tia almontras
la postan kiu-frazon.
• Mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi. Rz.59 Tia almontras la
postan kiel-komparon.
• Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. FE.18 Tiajn difinas la tutan fraz-
parton longajn leterojn. Oni povus ankaŭ uzi tiel, kiu priskribus nur la A-
vorton longajn. La signifodiferenco estas tre malgranda.
• Al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de m
em staraj
vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro. FK.233 Tiaj = memstaraj
vortoj.
• Ne, tio ĉi estas jam tro ... Tia aroganteco! Rz.75 = ...Tia aroganteco estas
neakceptebla! (aŭ simile). En tia ekkria uzo oni pli ofte uzas kia (§32.1).
310
§15.3
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
Iafoje kiam ĉeestas rilata kia-subfrazo, tia povas esti forlasata: §33.4.3.
Ia
• Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. FE.35
• Ni ne povis atingi ian rezultaton. FE.42
• Ili kuradas tien kaj reen, kvazaŭ ili havus ian laboron. FA2.153
• En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj interparolis mallaŭte kun
ia juna viro. M.172
• Ib en timego elsaltis sur la teron kaj kuris ian distancon. FA3.88
• Ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn. Rz.8
• Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas. M.156
Ĉia
• Maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono. FA3.122
• Ĉia dono estas bono. PE.225
• Ŝi meritis ĉian laŭdon. FA1.82
• En ĉia okazo la artikoloj devas ĉiam esti subskribitaj per plena nomo kaj
adreso. OV.98
• La plej granda parto de la publiko estas tute indiferenta por ĉia nova
afero. OV.85
• La cikonio-patro alflugadis ĉiutage kun bongustaj ranoj, malgrandaj
serpentoj kaj ĉiaj troveblaj frandaĵoj por cikonioj. FA1.207
Nenia
• Nenia Dio ekzistas! Rt.127
• Nenia konstruo povas esti sen bruo. PE.1709
• Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian. M.178
• – Ĉu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni? [...] – mi
konas nenian tian lokon. M.137
• Nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi. FA1.95
• Kun la malnova domo ili volas havi neniajn rilatojn. FA2.143
Vortfarado
• Tiaĵo = “tia aĵo, afero tia”: Mi ne ŝatas tiaĵojn. Principe oni devus uzi tia-
aĵo anstataŭ tiaĵo. Pri tiaj principe neregulaj kunmetaĵoj vidu ĉi-antaŭe
ĉe tabelvortoj je O (§15.2), kaj ankaŭ ĉe la klarigoj pri tabelvortaj post-
partoj kaj ordinaraj finaĵoj (§13.2).
§15.3
311
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
15.4. Tabelvortoj je ES
kies
(la)... de kiu(j)
ties
(la)... de tiu(j)
ies
(la)... de iu
ĉies
(la)... de ĉiu(j)
nenies
(la)... de neniu
La tabelvortoj je ES ĉiam enhavas la signifon de la rolvorteto de, sed de
havas plurajn signifojn (§12.3.2). El tiuj signifoj, la ES-vortoj havas ĉefe
posedan aŭ apartenan signifon, sed ili povas ankaŭ montri sencan
objekton aŭ sencan subjekton. La ES-vortoj havas do la samajn specojn de
signifoj kiel la posedaj pronomoj (§11.2).
ES-vorto, kiu estas rekta priskribo, aldonas difinitan signifon al sia fraz-
parto. ES-vortoj do estas difiniloj (§9) – same kiel la posedaj pronomoj – kaj
oni ne povas uzi la (§9.1) kune kun ili. Se oni anstataŭigas ES-vorton per
de-esprimo, oni normale devas aldoni la.
Same kiel posedaj pronomoj la ES-vortoj staras antaŭ la priskribata afero,
dum samsignifa de-esprimo devas stari poste. Ĝuste tio estas la kialo, ke la
ES-vortoj ekzistas, ĉar kelkaj specoj de frazoj funkcias pli bone, se poseda
esprimo povas stari antaŭ la posedata afero (§33.4.1.3).
ES-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.
Kies
• Kies tombo tio ĉi estas? H.147 = La tombo de kiu (persono) tio ĉi estas?
Demanda kies.
• Kies filino vi estas? Gn.24
• – Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj? – De la norvego. H.119 = ...de kiu (persono)
estas tiuj ĉi soldatoj?... Mallongigita demando. La ĉefverbo mankas.
• Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas. M.105 Kies en demanda subfrazo.
• Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis. PE.2204
• La vidvino ekvidis virinon, [...] kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne rekonis,
sed kies mallonga jupo [...] montris, ke ŝi estas virino popolamasa. M.10
Rilataj kies.
• Ŝi [...] levis la rigardon kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma
kaj profunda fono brilis per steloj. M.94
• Al Delfoj! kie troviĝas centoj da lokoj, ĉe kies nomo la koro ekbatas per
vojaĝdeziro. FA1.225
• Nek al ni, nek al iu alia venis en la kapon diri, ke ĝi estas ia ennovaĵo,
pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi. OV.102 Kies montras
312
§15.4
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
sencan objekton: kies akceptado → la akceptado de kio → la akceptado
de ia ennovaĵo → oni akceptus ian ennovaĵon.
Ties
Ties ne estas tre multe uzata. Normale oni preferas posedajn pronomojn ( lia,
ŝia, ĝia aŭ ilia). Ties estas uzata ĉefe por almontri antaŭan subfrazon, aŭ
kunlabore kun kies:
• Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties
karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj
vulturoj! Rt.121 Ties montras la subjekton de la antaŭa kiu-frazo.
• Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. PE.896 Ties almontras la antaŭan
kies.
Ties estas ankaŭ uzebla por fari distingon inter malsamaj personoj aŭ aferoj.
Tiam prefere tio, kio antaŭe aperis kiel subjekto, estu reprezentata de lia, ŝia,
ĝia aŭ ilia, dum alia persono, aĵo aŭ grupo estu reprezentata per ties:
• La infano ludis kun sia pupo, kiam subite ties kapo frakasiĝis. Ties
montras, ke temas pri la kapo de la pupo. Se estus la kapo de la infano,
oni dirus ĝia kapo, lia kapo aŭ ŝia kapo.
.
Ies
Ies estas kutime uzata nur pri unu nekonata persono (ne pri aĵoj, nek pri
pluraj aferoj aŭ personoj):
• Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno. SS.17 = ...pri la mal-
feliĉo de iu persono...
• Ĉu vi ne scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo? BV.9
• En la sama momento ŝi sentis, ke ies forta mano ŝin kaptas. FA3.45
Ĉies
Ĉies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri aĵoj:
• Tio estis la koro de riĉa fama viro, kies nomo estis sur ĉies lipoj. FA1.131
= ...sur la lipoj de ĉiuj personoj.
• Ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo. Rt.126
• Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro. PE.1128
Nenies
Nenies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri aĵoj:
• Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo. OV.388 = ...ke Esperanto
estas la propraĵo de neniu persono.
• Mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam
nenies helpon. L1.114 Nenies montras sencan subjekton. = ...mi bezonas
jam helpon fare de neniu persono.
§15.4
313
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
• Nenies opinion mi akceptas blinde. OV.543
Vortfarado
• Ĉiesul(in)o = “prostituit(in) o”: Se mi voluptas pri korpa plezuro – mi
-
-
iras al strataj ĉiesulinoj, kaj havas ĉion kion mi deziras.
• Ĉiesaĵo = “io (precipe komputila programo) senpage uzebla de ĉiu ajn”:
Tie troviĝas kolekto da ĉiesaĵoj senkoste elŝuteblaj.
15.5. Ambaŭ
Ambaŭ = “ĉiuj du”. Oni uzas ambaŭ anstataŭ ĉiuj (§15.1), kiam estas precize
du aferoj aŭ personoj.
Ambaŭ povas roli en frazo tute same kiel ĉiuj, kiel rekta priskribo, pro-
nomece k.t.p. Ambaŭ estas ofte uzata kune kun vi, ni aŭ ili por precizigi, ke
temas pri precize du. Tiam ambaŭ rolas kiel apudmeto (§25.3).
Ambaŭ ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.
Ambaŭ estas difinilo (§9). Tial oni ne povas uzi la (§9.1) kune kun ambaŭ.
• Ambaŭ frazoj estas bonaj! LR.98 Estas du frazoj. Ĉiu el ili estas bona.
• La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj
vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili
ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun
ili. FE.11 = ...ĉiuj du [la filino kaj la patrino] estis tiel malagrablaj...
• Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambaŭ, vi kaj mi, estos lib-
eraj. OV.538
• Pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo,
iras en la inferon. Rt.10
Zamenhof iafoje uzis ambaŭ anstataŭ du: Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ
Pjotroj Ivanoviĉoj. Rz.13 Ĝi [= la rivero] inundis siajn ambaŭ bordojn. Kr1.12
Oni vidas, ke ambaŭ tiam povas aperi kun difinilo ( la, siajn k.a.). Zamenhof
poste skribis, ke tia uzo estas malbona ( Lingvaj Respondoj p. 99). Oni do
uzu ĉiam du en tiaj frazoj: Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la du Pjotroj Ivanoviĉoj. Ĝi
inundis siajn du bordojn. Oni tamen povas bone diri ekz.: Ĝi inundis ambaŭ
siajn bordojn.
Por kontroli, ĉu ambaŭ estas ĝuste uzata, oni ŝanĝu la frazon tiel, ke ĝi
temas pri pli ol du aferoj. Se oni tiam uzus ĉiuj, oni scias, ke ambaŭ estas
ĝuste uzata.
314
§15.5
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
15.6. Liternomoj
La nomoj de la Esperantaj literoj estas: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.
La liternomojn oni uzas por paroli pri la literoj mem, por klarigi, kiel vorto
estas skribata, kaj por elparoli mallongigojn. La “o” de la konsonantaj nomoj
ne estas O-finaĵo, sed elparolhelpa vokalo. Diversaj finaĵoj povas aldoniĝi,
sed la “o” ĉiam restas.
La liternomoj povas aperi O-vortece en frazo sen aldono de finaĵo:
• Tiu vorto komenciĝas per B [= “bo”] kaj finiĝas per A [= “a”] .
• Ŭ [= “ŭo”] estas U [= “u”] kun supersigno.
• La vorto “lingvo” estas skribata: “lo, i, no, go, vo, o” .
• Mi planas partopreni en la IJK [= “i, jo, ko”] . Rimarku, ke en tia mal-
longigo ĉiu litero estas elparolata kiel aparta vorto (§2.2).
• La nomo “Anno” estas skribata per du N [= “no”] .
Oni povas aldoni finaĵojn laŭ bezono. Se oni volas aldoni J-finaĵon aŭ N-fin-
aĵon, oni devas unue almeti O-finaĵon:
• Tiu vorto estas skribata per du B-oj [= “bóoj”] . Aŭ: ...per du B [= “bo”] .
• Sur la papero estis tri A-oj [= “áoj”] . Aŭ: ...tri A [= “a”] .
• Mi partoprenis en tri IJK-oj [= “i-jo-kó-oj”] . Aŭ: ...en tri IJK [= “i jo
ko”] .
• Li elparolas la R-ojn [= “róojn”] tre forte.
Por uzi liternomon A-vortece aŭ E-vortece oni devas uzi A-finaĵon aŭ E-fin-
aĵon (sed apenaŭ estas okazoj uzi verbajn finaĵojn):
• La n-a [= “nóa”] potenco de dek. Matematika esprimo (la litero “n”
simbolas ĉiun ajn nombron).
Noto: Multaj asertas, ke la “o” de la liternomoj ja estas O-finaĵo, sed normale ili tamen en la prak-
tiko sekvas la ĉi-antaŭajn regulojn. Sed kelkaj fakte traktas tiujn ĉi helpvokalojn kiel verajn O-fin-
aĵojn. Ili diras: bo, boj, bon, bojn, ba, baj, ban, bajn, k.t.p. Tiam la vortklasaj finaĵoj ricevas akcenton, kio normale neniam okazas.
La principoj por uzi liternomojn en frazoj similas al la uzo de ne-Esperant-
igitaj propraj nomoj (§35.2) kaj citaĵoj (§36).
Ankaŭ multaj ne-Esperantaj liternomoj (§19) estas vortetoj.
Aperis diversaj proponoj de aliaj liternomoj, sed neniu propono fariĝis vaste
uzata. Oni restu ĉe la Fundamentaj liternomoj. Ili estas la solaj, kiuj funkcias
praktike, ĉar nur ili estas konataj de ĉiuj Esperantistoj.
§15.6
315
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj
En ekz. telefonado la ordinaraj liternomoj tamen povas esti malfacile aŭd-
eblaj. Kiam en tiaj okazoj necesas klarigi la literumadon de vorto, oni povas
uzi “literuman alfabeton”, kie ĉiu litero estas reprezentata de tuta vorto. La
sekva literuma alfabeto estas uzata de Universala Esperanto-Asocio:
Asfalto, Barbaro, Centimetro, Ĉefo, Doktoro, Elemento, Fabriko, Gumo,
Ĝirafo, Hotelo, Ĥaoso, Insekto, Jubileo, Ĵurnalo, Kilogramo, Legendo,
Maŝino, Naturo, Oktobro, Papero, Rekordo, Salato, Ŝilingo, Triumfo,
Universo, Ŭ Universo-hoko, Vulkano, Zinko.
La ne-Esperantajn literojn Q, W, X kaj Y oni en tiaj okazoj nomu per iliaj
plenaj Esperantaj nomoj (§1.2).
316
§15.6
Kunligaj vortetoj
16. Kunligaj vortetoj
En tiu ĉi paragrafo estas klarigoj pri la kunligaj vortetoj kaj (§16.1), aŭ
(§16.2), sed (§16.3), plus kaj minus (§16.4). Kunliga vorteto estas ankaŭ nek
(§21).
16.1. Kaj
Kaj ligas plurajn vortojn aŭ vortgrupojn, kiuj ludas la saman rolon en la
frazo:
• Karlo kaj Petro manĝas. Du personoj faras la saman agon. Estas du sub-
jektoj.
• Karlo manĝas kaj trinkas. Karlo faras du agojn (samtempe aŭ sinsekve).
Estas du ĉefverboj.
• Karlo manĝas rizon kaj legomojn. Du aferoj estas trafataj de la sama ago
en la sama maniero. Estas du objektoj samspecaj.
• Petro manĝas per forko kaj t ra nĉilo. Du iloj helpas al la sama ago. Oni
ne bezonas ripeti la rolvorteton antaŭ ambaŭ. La unua rolvorteto sufiĉas
por montri la rolon ankaŭ de la vorto post kaj. Sed oni povas ĝin ripeti:
per forko kaj pe
r tra nĉilo.
• Antaŭen sen halto kaj timo! FK.313 = Antaŭen sen halto kaj sen timo!
• Petro estas m
al juna kaj saĝa. Du ecoj estas ligitaj al la sama subjekto
per la sama verbo. Estas du perverbaj priskriboj.
• Karlo kantas bele kaj e l egante. Estas du manieraj komplementoj.
• Petro havas grandan kaj luksan domon. Kiam du A-vortoj rekte pri-
skribas la saman O-vorton, oni ofte forlasas kaj: Petro havas grandan
luksan domon.
• Li havas domon el ligno kaj el ŝtono. Du frazpartoj kun rolvorteto rekte
priskribas la saman O-vorton. Oni povas forlasi la duan el: ...el ligno kaj
ŝtono.
• Karlo laboras por kaj per Esperanto. La vorto Esperanto partoprenas en
du roloj en la frazo. Anstataŭ diri por
Esper anto kaj pe
r Esper anto oni
ligas la du rolvortetojn per kaj, kio estas pli eleganta.
Pli ol du elementoj
Se estas pli ol du elementoj en tia listo, oni kutime metas kaj nur antaŭ la
lasta, precipe se estas tre longa elnombrado de aferoj. Tie, kie mankas kaj,
oni elparole povas iomete paŭzi. Skribe oni tie metas komon:
• Petro, Karlo, El
i zab eto kaj Eva vojaĝis kune al la kongreso. = Petro kaj
Karlo kaj Elizabeto kaj Eva vojaĝis...
• Hodiaŭ ni manĝos supon, sa
l aton, v iand aĵon, f rit itajn terpomojn kaj
gl
aci aĵon.
• Petro laboras per f os iloj, hak
iloj, martelo, se
g ilo kaj multaj aliaj aferoj.
§16.1
317
Kunligaj vortetoj
• Karlo laboras t ro rap ide, se
n zorge kaj m
al racie.
• La domo de Petro estas granda, luksa, komforta, bela kaj bon
e ge kon -
st
ru ita.
• Karlo laboras por, per, pri kaj en Esperanto.
Kaj inter tutaj frazoj
Kaj povas ligi tutajn frazojn, kiuj iamaniere kunapartenas. La ligitaj frazoj
devas esti samspecaj. Aŭ ili ĉiuj estas ĉeffrazoj, aŭ ili ĉiuj estas subfrazoj:
• Pe
tro legis la gaz eton, kaj K
arlo rigardis telev idon. Du ligitaj ĉeffrazoj.
• Anno
iros pro menigi la hundon, kaj El
i zab eto restos hejme. Du ligitaj
ĉeffrazoj.
• Li iras per aŭto, (kaj) ŝi iras per trajno, kaj mi iras piede. Tri ligitaj ĉef-
frazoj. Kiel kutime oni preferas meti kaj nur antaŭ la lasta.
• Ili diris, k e ili tre amuz iĝis, kaj k e ili vol ont
e re v enos venontj are. Du lig-
itaj ke-frazoj. Ambaŭ estas objekto de la ĉefverbo diris.
• Jen venas tiu knabino, kiu savis mian vivon, kaj k iu poste mal aperis. Du
ligitaj kiu-frazoj. Ambaŭ estas rekta priskribo de tiu knabino.
• Mi volas foriri, ĉar mi estas laca, kaj ĉar mi havas kapdoloron. Du lig-
itaj ĉar-frazoj. Ambaŭ montras kialon de la ĉeffrazo mi volas foriri.
• Mi volas foriri, ĉar mi estas laca, kaj mi havas kapdoloron. Du ligitaj
frazoj, kiuj kune formas unu ĉar-frazon. La du frazoj kune montras
kialon de la ĉeffrazo. Praktike apenaŭ estas diferenco inter ĉi tiu ek-
zemplo, kaj la antaŭa.
• Li diris, kaj k e li fartas mal bone, kaj k e li volas kun iri.
Kiam pluraj frazoj estas ligitaj, oni ofte povas forlasi frazelementojn, kiuj
aperas en ĉiuj frazoj (§32.3). Tio tamen ne ĉiam eblas.
Kaj... kaj
Por emfazi kaj insisti oni povas uzi kaj antaŭ ĉiuj partoj de elnombrado,
ankaŭ antaŭ la unua. Legu pri kaj... kaj en la klarigoj pri kombinitaj vortetoj
en §17.5.
Forlaso de kaj
Iafoje oni plene forlasas kaj en tiaj ĉi elnombradoj:
• La (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn
vortojn. Ekzemple: pl
en umi, k ol umo, m
an umo. FE.42
• Faru el tio incensaĵon kunmetitan laŭ la arto de la ŝmiraĵisto, bone
f rotmiks itan, puran, sanktan. Er.30
• Varsovio ĝojis, bruis, brilis. M.115
• Ĉu vi scias, k e li edz i ĝas kun mia fil ino, k e mi mem estos grandrang ulo,
k e mi for se
nd igos rekte en Siberion? Rz.92
318
§16.1
Kunligaj vortetoj
Kaj inter vortostumpoj
Iafoje, precipe en skriba lingvaĵo, oni uzas kaj por ligi du aŭ pli da elementoj
de kunmetita vorto por mallongigi frazon:
• Ili en- kaj el-iris tre rapide. = Ili eniris kaj eliris tre rapide.
• Tio estas kombinita manĝaĵ- kaj gazet-vendejo. = ...m
anĝ aĵ
vend ejo kaj
gaze
tvend ejo.
• Li faris multajn erarojn: skrib-, leg- kaj pens-erarojn. = ...sk
riber arojn,
l eger arojn kaj pe
nser arojn.
• Tute mankas sub-tasoj kaj -t el eroj. = ...sub
tasoj kaj sub
teleroj.
Ĉi tiaj frazoj estas sufiĉe nenaturaj. Ĝenerale ili estas malkonsilindaj, pre-
cipe kiam ili enhavas vortostumpojn sen finaĵoj, kio normale ne eblas en
Esperanto. Oni prefere uzu aliajn rimedojn mallongigi:
• Ili iris en la domon kaj el ĝi tre rapide.
• Tio estas kombinita m
anĝ aĵa kaj gaz
eta vendejo.
• Li faris multajn erarojn skribajn, legajn kaj pensajn.
Diversspecaj rilatoj inter ligitaj frazoj
Kiam kaj ligas frazojn, la ligo povas reprezenti diversajn signiforilatojn. Kia
estas la rilato, oni devas kompreni el la kunteksto. Eblas klarigi la rilaton per
aldonaj esprimoj:
• Mi lavis la vestaĵojn, kaj (poste) mi sekigis ilin. Kaj montras tempan sin-
sekvon. La vorto poste je bezono povas helpi al kompreno.
• Ŝi aŭdis teruran bruon, kaj (tial) ŝi telefonis al la polico. Kaj montras
sekvon aŭ rezulton. Tial povas helpi al kompreno.
• Anno estas gaja persono, kaj (kontraste) Elizabeto estas silentema. Kaj
montras kontraston. Oni ankaŭ povas uzi dum por esprimi kontraston
(§33.7): Anno estas gaja persono, dum Elizabeto estas silentema.
• Ni klopodis per ĉiuj fortoj, kaj (tamen) ni malsukcesis. Kaj montras
neatenditan sekvon. Tamen povas pliklarigi tion. Ankoraŭ pli klara estus
sed (§16.3) anstataŭ kaj.
• Demandu ilin, kaj vi aŭdos, kion ili diros al vi. FA1.58 Kaj montras kon-
diĉan rilaton inter la frazoj. Tiam povas helpi al la kompreno: ...kaj tiam
vi aŭdos... . Eĉ pli klare estus transformi la unuan frazon en subfrazon
kun se (§33.5): Se vi demandos ilin, (tiam) vi aŭdos.... Tiam oni ne povas
uzi kaj, ĉar la du frazoj ne plu estas samspecaj. Unu estas subfrazo, kaj la
alia estas ĉeffrazo.
• Ŝi havas brunajn okulojn, kaj (aldone) ŝiaj haroj estas longaj. Kaj
montras aldonan informon.
• Li preferis foriri tre frue de la festo, kaj tio ne surprizas min, ĉar vere
estis tre enue tie. Kaj montras komenton.
§16.1
319
Kunligaj vortetoj
16.2. Aŭ
Aŭ funkcias same kiel kaj (§16.1). Ĝi povas ligi la samajn aferojn en la
samaj manieroj, sed aŭ montras, ke la ligitaj aferoj estas alternativoj. Aŭ
montras, ke oni povas fari elekton inter la ligitaj aferoj, aŭ ke estas necerte,
kiu el ili validas:
• Petro aŭ Karlo laboras. Du eblaj subjektoj. Unu el ili laboras, eventuale
ambaŭ.
• Ni povas manĝi v iand aĵon aŭ f iŝ aĵon. Kion vi preferas? Elekto inter du
rektaj objektoj.
• Vi devas fari tion pe
r fos ilo aŭ ( per) hak ilo. Elekto inter du iloj.
• Ĝi estis ruĝa aŭ flava. Mi ne memoras klare. Du alternativaj perverbaj
priskriboj.
• Mi povas France aŭ Itale paroli. Vi elektu! Elekto inter du manieroj.
• Mi konstruus lignan aŭ ŝtonan domon. Elekto inter du ecoj.
• Mi ŝatus loĝi en domo sur monto aŭ ĉe maro. Elekto inter du lokoj.
• Ĉu eblas konstrui aŭton kun kvin aŭ ses radoj? Elekto inter du nombroj.
• La kato troviĝas sur aŭ sub la domo. Elekto inter du pozicioj.
Aŭ iafoje ligas vortostumpojn. Tio tamen estas evitinda, same kiel ĉe kaj
(§16.1): Tio estas manĝaĵ- aŭ gazet-vendejo. Prefere diru: ...m
anĝ aĵa aŭ
gaz
eta vendejo.
Se estas pli ol du alternativoj, oni kutime metas aŭ nur antaŭ la lasta:
• Vi povas vojaĝi per trajno, buso, aŭto aŭ biciklo.
• Kiu povas helpi min? Eble Karlo, Petro aŭ El
i zab eto.
• Ĉu vi volas glaciaĵon citronan, ĉ okol adan, fragan aŭ v an ilan?
Aŭ povas ligi tutajn frazojn:
• Ĉ
u mi kapablas plen umi tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas? M.133
• La [...] pasantoj [...] forflankiĝis antaŭ ŝi, supozante, k e ŝi estas frenezul -
ino aŭ k e ŝi havas ian urĝ e gan bezonon rap idi. M.210
• Ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis aŭ ĉ u tio estis efektiv aĵo. FA1.163
• Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas
por vino. FE.32
Ekskluziva kaj inkluziva aŭ
Normale aŭ estas ekskluziva. Tio signifas, ke nur unu el la alternativoj povas
validi. Iafoje tamen aŭ estas inkluziva. Tiam ĝi permesas, ke oni elektu pli ol
unu el la alternativoj (eventuale eĉ ĉiujn). Ĉu aŭ estas inkluziva aŭ eks-
kluziva, montras la kunteksto:
• Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ m
al varme? FE.25 Normale ne povas esti kaj
varme kaj malvarme samtempe (en la sama loko).
320
§16.2
Kunligaj vortetoj
• V
i povas dormi en la gastl ito, aŭ vi povas serĉi hotelon. Normale ne
eblus elekti ambaŭ.
• Ĉu vi volas kafon aŭ teon? La demandanto verŝajne intencas, ke la de-
mandato elektu nur unu trinkaĵon, ne ambaŭ.
• Estu apud la reĝo, kiam li eniros aŭ eliros. Kr2.23 Ja eblas esti apud la reĝo
kaj kiam li eniros, kaj kiam li eliros (sed ne samtempe).
• N
i povas kuiri oml eton, aŭ ni
povas fari sal aton. Teorie eblus fari ambaŭ,
sed oni normale komprenas, ke oni devas elekti unu el la alternativoj. La
inkluziva senco tamen eblas. Por montri klare la eblon elekti ambaŭ estas
plej bone rekte diri tion: N
i povas kuiri oml eton, (aŭ) ni
povas fari sal -
aton, aŭ ni povas fari ambaŭ.
Por emfaze montri, ke aŭ estas ekskluziva, oni povas uzi aŭ antaŭ ĉiu alter-
nativo (§17.1).
Por montri, ke aŭ estas inkluziva, oni iafoje, precipe en skriba lingvo, uzas
la esprimon kaj/aŭ: La vojaĝo okazos per trajno kaj/aŭ buso. = La vojaĝo
okazos per trajno aŭ buso, aŭ per trajno kaj buso. La vojaĝo okazos per
trajno aŭ buso aŭ ambaŭ. Aperis duboj, kiel elparoli kaj/aŭ. La suprenstreko
reprezentas la signifon aŭ, sed oni malemas diri kaj aŭ aŭ. Pli volonte oni
diras simple kaj aŭ, sed tion iuj opinias tro mallogika. Normale oni ne uzas
kaj/aŭ en la parola lingvo, nur en la skriba. Ŝajnas rekomendinde eviti
kaj/aŭ ankaŭ en skriba uzo. Pli bone estas rekte eldiri la eblon elekti ĉiujn
alternativojn.
La okazintaj provoj enkonduki la novan vorton *kaŭ*° por kaj/aŭ estas sen-
esperaj.
Aŭ post neo
Kiam aŭ aperas post neado, ĝi logike egalas al nek (§21):
• Li neniam fumas aŭ drinkas. La nea vorto neniam rilatas al fumas aŭ
drinkas kune. = Li neniam fumas nek drinkas.
Se oni uzas kaj, la signifo ŝanĝiĝas: Li neniam fumas kaj drinkas. Li neniam
faras ambaŭ agojn samtempe, sed eble li faras ilin aparte.
Aŭ... aŭ
Se oni metas aŭ ankaŭ antaŭ la unua afero, oni montras, ke la prezentitaj
alternativoj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Legu pri
aŭ... aŭ en la klarigoj pri kombinitaj vortetoj en §17.1.
Specialaj uzoj de aŭ
Aŭ povas montri alternativan nomon de la sama afero:
• La makropo aŭ kanguruo estas Aŭstralia besto. Makropo kaj kanguruo
estas tute samsignifaj vortoj. En tiaj ĉi okazoj oni normale ne ripetas
eventualan la antaŭ la dua nomo.
§16.2
321
Kunligaj vortetoj
• Pat
riot ismo aŭ se
rv ado
al la patr ujo mi nomas nur la servadon al la
bono de ĉiuj miaj sampatrujanoj. OV.318 La du esprimoj estas malsamaj
nomoj de la sama afero.
Iafoje la dua nomo povas esti pli bona alternativo. Oni aldonas ĝin pli-malpli
kiel korekton. Por emfazi, ke temas pri korekto, oni povas aldoni pli bone,
pli vere, pli ĝuste, pli trafe, prefere aŭ similan esprimon:
• Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere e nĵ etis sin en la ĉambron virino. M.27
Eniris ne estis sufiĉe trafa esprimo.
Iafoje aŭ montras, kio okazus, se la antaŭa alternativo ne efektiviĝus:
• Iru, mi diras, aŭ m
i tra pikos vin trae. Rt.132 = Iru, mi diras. Se vi ne iros,
mi trapikos vin trae.
• Enŝaltu la radion, aŭ ni
mal t rafos la nov aĵojn. = Se vi ne enŝaltos la
radion, ni maltrafos la novaĵojn.
16.3. Sed
Sed ligas frazojn aŭ frazpartojn, kaj montras, ke ili iel kontrastas inter si:
• La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. FE.10
• Li amas min, sed mi lin ne amas. FE.18
• Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne
zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. FE.18
• Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la
daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri
jarojn. FE.25
• Nia provincestro estas severa, sed justa. FE.37
• Tiu domo estis mallarĝa, sed alta. M.6
• Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa. Pr.4
• Li havis [...] unu filinon, belan, mildan kaj saĝan, sed blindan. FA3.116
Sed povas ankaŭ enkonduki ion, kio malebligas aŭ malhelpas la antaŭan
aferon:
• Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. FE.18
• Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. FE.34
Sed povas enkonduki ion, kio estas surpriza, se oni konsideras la antaŭan
aferon:
• Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. FE.14
• Mi kriis tiel laŭte, kiel mi povis, sed neniu min aŭdis, mi estis tro mal-
proksime. FA3.152
• Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de
meza kresko. FE.33
• Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. FE.42
322
§16.3
Kunligaj vortetoj
• Melankolio sed ne doloro, plenigis lian bruston. FA3.64
Se la antaŭaj vortoj esprimas neadon de io, sed povas enkonduki tion, kio
validas anstataŭe:
• La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. FE.9
• Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, tio ĉi estas en tre granda
parto merito de la mortinto. OV.223
• Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de
mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arb-
eto. FE.39
• Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. FE.38
• Ne la febro, ne la malsano, sed la maljuneco lin paralizis. FA3.146
• Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin
de sia vojo kaj restu vivanta. Jĥ.33
• La plej granda parto de la publiko nenion scias ne sole pri nia lingvo,
sed ankaŭ pri la ideo de lingvo tutmonda entute. OV.93 Ili nenion scias pri
nia lingvo, kaj ankaŭ nenion pri la ideo de lingvo tutmonda. La sed-frazo
kontrastas al ne sole.
• Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ libreldonisto. M.122
Iafoje sed montras kontraston al io subkomprenata:
• Ankoraŭ unu fojon ripetu al ŝi la adreson, sed malrapide. Sub-
komprenas, ke oni antaŭe diris la adreson tro rapide.
• Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola. M.194 Oni supozis, ke ŝi re-
venos sola.
• Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. FE.26 Oni
supozis, ke estos ankaŭ kremo en la teo.
• Mi venas nur kun mia edzino, sed sen mia frato. L1.172 Oni supozis, ke
ankaŭ la frato venos.
Kaj, kaj ankaŭ aŭ, iafoje ligas vortostumpojn (§16.1). Tio tamen estas evit-
inda. Eĉ pli evitinda estas tia uzo de sed: *Tio estas manĝaĵ- sed ankaŭ
gazet-vendejo.* Diru anstataŭe ekz.: Tio estas m
anĝ aĵa sed ankaŭ gaz
eta
vendejo.
Nuanca sed
Nuanca sed ne ligas du aferojn, sed enkondukas frazon, kiu esprimas ŝanĝon
de paroltemo aŭ interrompon:
• Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto. FK.262 Oni povus imagi sub-
komprenitan antaŭfrazon: Eblus daŭrigi, sed...
• Sed ni revenu al nia interrompita analizado. FK.268 Eblus imagi la antaŭ-
frazon: Mi povus paroli pli pri tio ĉi, sed...
§16.3
323
Kunligaj vortetoj
Nuanca sed povas ankaŭ enkonduki elkrion de surprizo aŭ malkonsento.
Tiam oni iafoje povus diri, ke sed kontrastas al la eldiro de alia persono:
• Mi donos al vi kvin eŭrojn. – Sed tio ne estas justa!
• Li venkis en la konkurso. – Sed tio estas ja bonega!
Sed kaj tamen
Sed ofte aperas kune kun tamen (§14.3.17), kiu tiam emfazas la kontraston:
• Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-
germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE.34
• Ŝi havis forton kaj ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa. FA3.68
Se oni uzas tamen, oni povus ofte same bone uzi kaj anstataŭ sed, ĉar la kon-
traston sufiĉe bone esprimas tamen:
• Li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas. FA2.132
• La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj
tamen tiam estis nur simpla lundo. FA1.147
Tamen normale rolas kiel komplemento, dum sed estas frazliga vorteto. Tial
sed aperas komence de sia frazo, dum tamen povas aperi en diversaj pozicioj
ene de la frazo.
Tamen anstataŭ sed
Iafoje tamen aperas komence de ĉeffrazo, kiu estas tre proksime ligita al la
antaŭa ĉeffrazo. Tiam tamen ekhavas ian frazligan rolon. Tamen tiam prak-
tike egalas al sed. Oni povus ankaŭ diri, ke sed aŭ kaj estas subkomprenata:
• Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo;
tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne
estas venĝema. FE.41
• Seninfana estis la edzeco de la rabeno; tamen ĉirkaŭ li ne mankis vivado
kaj moviĝado. Rn.8
• La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. M.135
• Ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute
kaŝi rideton. M.46
16.4. Plus kaj minus
La vortetoj plus kaj minus estas ĉefe uzataj en matematikaj kaj similaj
esprimoj por reprezenti la simbolojn + ( plus) kaj − ( minus). Plus montras
adicion, pozitivecon k.s. Minus montras subtrahon, negativecon k.s. Grama-
tikaj reguloj apenaŭ rolas en tia uzado. Oni simple elparolas la simbolon +
per la vorto plus, kaj la simbolon − per la vorto minus:
• 2 + 2 = 4 → Du plus du faras kvar.
• 3 − 1 = 2 → Tri minus unu estas du.
• 20000 + 3000 = 23000 → Dudek mil plus tri mil estas dudek tri mil.
324
§16.4
Kunligaj vortetoj
• 20000 − 3000 = 17000 → Dudek mil minus tri mil egalas al dek sep mil.
• +10° → plus dek gradoj = dek gradoj super nulo
• −10° → minus dek gradoj = dek gradoj sub nulo
• +3 (plus tri) estas pozitiva nombro.
• −3 (minus tri) estas negativa nombro.
Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7.
Iafoje plus estas uzata en ordinaraj frazoj anstataŭ kaj, kiam temas pri adicio
aŭ simile. Minus povas simile anstataŭi sed ne, kiam temas pri subtraho aŭ
simile:
• Ĝi kostas dek eŭrojn plus kvindek cendojn. = ...kaj aldone kvindek
cendojn.
• Necesas sperto plus zorgemo. = ...kaj ankaŭ zorgemo.
• Mi pagos al vi 1000 eŭrojn minus la 100 eŭrojn, kiujn vi ŝuldas al mi.
Mi do pagos sume 900 eŭrojn.
Iuj uzas plus kaj minus kiel rolvortetojn (§12.3), simile al kun (§12.3.6.4)
kaj sen (§12.3.6.12) (do ĉiam sen posta N-finaĵo). Estas tamen preferinde
uzi plus kaj minus kiel kunligajn vortetojn laŭ la ĉi-antaŭaj ekzemploj, met-
ante N-finaĵon, kiam la frazrolo tion postulas.
Vortfarado
• Pluso = “pozitiva nombro aŭ rezulto”; minuso = “negativa nombro aŭ re-
zulto”: Pasintjare la komercado finiĝis per granda minuso, sed ĉi-jare ĝi
finfine rezultiĝis en pluso. Ankaŭ la signojn + kaj − oni povas nomi re-
spektive pluso kaj minuso: Oni enskribis [...] duon kun minuso! Gm.54
(Temas pri lerneja noto: 2−.) Ofte oni tamen nomas tiujn signojn simple
plus kaj minus.
§16.4
325
Kombinitaj vortetoj
17. Kombinitaj vortetoj
Iuj vortetoj aperas pare aŭ pluroble kun specialaj signifoj. Oni povas nomi
ilin kombinitaj vortetoj.
17.1. Aŭ... aŭ
Plurobla aŭ (§16.2) (kun aŭ ankaŭ antaŭ la unua alternativo) montras, ke la
prezentataj ebloj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Parole
oni tiam normale emfaze akcentas je aŭ:
• Ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta
ŝtono. FE.15 Nepre eliros el via buŝo unu el la nomitaj ebloj.
• Oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj. BV.20 Oni ne
povas fari ambaŭ, kaj oni ne povas fari ion alian ol tiuj du alternativoj.
• Aŭ mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, aŭ mi estas
ebria! FA1.118
• Oni povus diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton,
por iri pluen. M.192
17.2. Ĉu... ĉu
Ordinara ĉu (§22.2) montras demandon. Duobla aŭ plurobla ĉu normale ne
havas tian signifon, sed montras anstataŭe indiferentecon. Indiferenta ĉu
montras alternativojn, inter kiuj la elekto estas indiferenta, libera, egala, pri-
dubata, necerta aŭ simile.
Indiferenta ĉu povas enkonduki subfrazojn, inter kiuj la elekto estas indi-
ferenta. La ĉeffrazo montras ion, kio validas sendepende de la elekto inter la
alternativoj. Tiaj subfrazoj estas ofte mallongigitaj:
• Li devis trinki kun ili, ĉu li volis, ĉu li ne volis. FA1.122 Lia volo nenion
povis ŝanĝi.
• Ĉiu povas veni, tute egale, ĉu li estas reĝido, ĉu [li estas] almozulo. FA1.69
Kaj reĝidoj kaj almozuloj povas veni. Ne gravis, kio oni estis.
Indiferenta ĉu povas ankaŭ enkonduki frazpartojn, inter kiuj oni povas
elekti. Tiam ĉu... ĉu povas esti tre simila al aŭ... aŭ. Ĉu... ĉu emfazas
indiferentecon, dum aŭ... aŭ nur montras alternativojn:
• Ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis. LR.99 Oni ne scias, kiu el
la du alternativoj kaŭzis, ke li nenion respondis, sed tio ne gravas.
• Ĉu bona, ĉu malbona – ĉiu mem por sia far’ ricevas rekompencon. IT.36