estas pli-malpli daŭraj, kaj daŭras dum pli-malpli la sama tempo:

Unu el la vojaĝantoj gardodeĵoris, dum la aliaj dormis. FA1.143 La

gardodeĵorado daŭris samtempe kiel la dormado.

Dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. FE.17

Restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos. BV.49

Ofte dum-frazo montras ion, kio kontrastas al la ĉeffrazo. Tiam la

tempodaŭra signifo povas malfortiĝi kaj iafoje preskaŭ malaperi:

Dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝarden-

eto. FA1.93 La du agoj, kiuj ja estis samtempaj kaj daŭraj, estis forte kon-

trastaj unu al la alia.

Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam

mensoganto. FE.22 La du statoj estas ja samtempaj (kvankam la ago de la

526

§33.7

Subfrazoj

unufoja mensoginto okazis antaŭe), sed grava estas la kontrasto inter la

unufoja mensogo kaj la ĉiama mensogado.

Dum la vizaĝo estis juna, freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj

duone maljuniĝinta. M.150 Gravas nur la kontrasto.

Dum estis komence nur frazenkondukilo. En la Fundamento ĝi estas uzata

nur tiel. Poste dum fariĝis ankaŭ rolvorteto (§12.3.6.2): Dum la manĝado

venas apetito. PE.392 Iuj volas uzi dum nur kiel rolvorteton, kaj ekuzas antaŭ

subfrazo *dum (tio) ke*. Tiel ili forprenas de dum ĝian originan rolon. Kial

oni faru ion tian, estas nekompreneble.

Se ne ambaŭ agoj estas daŭraj, aŭ se oni ne volas aparte montri daŭrecon,

oni uzas rilatan kiam (§33.4.2). Tiam la du agoj eble estas samtempaj nur

momente: Kiam mi venis al li, li dormis. FE.20 Kiam oni estas riĉa, oni havas

multajn amikojn. FE.16 Dum kaj kiam montras malsamajn nuancojn. Oni do ne

uzu ambaŭ samtempe. Ne diru: *Tio okazis, dum kiam mi loĝis en Romo.*

Diru ...dum mi loĝis en Romo, se temas pri longedaŭra okazado. Diru ...kiam

mi loĝis en Romo, se estis mallongedaŭra okazaĵo, aŭ se la daŭreco ne

gravas.

Ĝis

Ĝis enkondukas subfrazon, kiu montras la tempan finpunkton de la ĉeffrazo.

Kiam la ago de la ĝis-frazo komenciĝas, la ago de la ĉeffrazo finiĝas:

Ili persekutos vin, ĝis vi pereos. Re.28 Kiam vi pereos, finiĝos la persekut-

ado.

Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj

marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro. FA1.161 Kiam ŝi venis al la granda

arbaro, ĉesis la irado.

Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa. Rz.22 = Mi donos

manĝi nur post kiam vi pagos por la antaŭa. La ne-donado de manĝo

ĉesos, kiam okazos la pago.

Ĝi simile al birdo flugis alte en la aeron, ĝis ĝi fine tute malaperis for

de la okuloj. FA2.33 La flugado ne vere ĉesis, sed nur ŝajnis ĉesi.

Ĝis-frazo estas iafoje helpata de tiel longe en la ĉeffrazo:

Ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado

tiel longe, ĝis ili la aferon atingos. OV.286

Ĝis-frazo ĉiam montru ion pli-malpli momentan. Ne diru: *Mi restis, ĝis li

dormis.* Diru: Mi restis, ĝis li ekdormis. Aŭ: Mi restis, ĝis mi vidis, ke li

dormas. Aŭ simile.

En tempa subfrazo estas superflue, eĉ evitinde, aldoni kiam post ĝis. Ne

diru: *Mi daŭrigos demandadi, ĝis kiam vi respondos.* Diru simple: Mi

daŭrigos demandadi, ĝis vi respondos. Ĝis estas mem frazenkondukilo, kaj

ne bezonas helpon de kiam. Sed se temas pri demanda subfrazo, ĝis kiam

estas tute normala: Mi demandis, ĝis kiam ili restos tie.

§33.7

527

Subfrazoj

Povas ŝajni strange, ke oni uzu ĝis kiam nur ĉe demandoj. La klarigo estas,

ke nedemanda ĝis kiam estas tute alia frazkonstruo ol demanda ĝis kiam. La

simileco estas nur ŝajna. Antaŭ nedemanda subfrazo ĝis rilatas al la tuta sub-

frazo: Mi daŭrigos demandadi, ĝis *k

iam* vi re spondos. = Mi daŭrigos de-

mandadi ĝis l a tempo de via re spondo. En demanda subfrazo tamen ĝis ri-

latas nur al kiam: Mi demandis, ĝis kiam ili restos tie. = Mi demandis: “Ĝis

kiu tempo ili restos tie?” Ĉe ĉi tia demanda subfrazo, kaj ĝis kaj kiam estas

nepre bezonataj por la signifo. Ĉe tempa ĝis-frazo kiam estas tamen tute

superflua. Aldono de tia superflua kiam povus iafoje eĉ kredigi, ke temas pri

demando, kvankam tiel tute ne estas.

Iuj erare aldonas ne en ĝis-frazo (pro nacilingva influo), kio donas tute mal-

ĝustan sencon. Oni diras ekz.: *Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ĝis vi ne

donos pruvojn.* La intencita senco estas, ke la ago “rifuzi kredi al viaj

vortoj” ĉesos en la momento, kiam pruvoj ja estos donitaj. Oni do devas diri:

Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ĝis vi donos pruvojn. Se oni uzas dum

anstataŭ ĝis, oni tamen uzu ne: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, dum vi ne

donos pruvojn. La ago “rifuzi kredi al viaj vortoj” daŭros dum tiu tempo,

kiam vi ne donos pruvojn (ĝis la momento, kiam vi ja donos pruvojn).

Ĝis estas dekomence ne nur frazenkondukilo, sed ankaŭ rolvorteto

(§12.3.5.3): Post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo

kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. FE.18 Komparu kun dum, kiu komence estis

nur frazenkondukilo.

Kvankam

Kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras nesufiĉan kaŭzon aŭ nesufiĉan

malhelpaĵon. Kvankam-frazo montras ion, kio ne sukcesas malhelpi la ĉef-

frazan ideon:

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun

alia persono. FE.39 Ŝi ja edziniĝis kun sia kuzo. La volo de la gepatroj ne

povis malhelpi tion.

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas

tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE.35 Ni ja nomas ilin tol-

aĵo. La fakto, ke ili ne ĉiam estas el tolo, ne malhelpas tion.

Se kvankam-frazo staras komence, oni ofte por klareco uzas tamen

(§14.3.17) en la ĉeffrazo:

Kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis

surprizo. M.111

Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne

edziniĝis. M.102 Ŝi ne edziniĝis. Ŝia edukiteco kaj beleco ne povis malhelpi

tion.

Neniam uzu sed (nek kaj) por helpi kvankam-frazon. Ne diru: *Kvankam mi

ne volis tion, sed mi faris.* Diru: Kvankam mi ne volis tion, mi tamen faris.

Aŭ: Mi ne volis tion, sed mi tamen faris.

528

§33.7

Subfrazoj

Oni ofte uzas mallongigitajn kvankam-frazojn, en kiuj la ĉefverbo kaj ankaŭ

aliaj aferoj mankas. Iafoje tiaj kvankam-frazoj apenaŭ ŝajnas esti subfrazoj

plu:

Kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo per-

fekte ellernis Esperanton. OV.247 = Kvankam li estis blinda kaj maljuna...

La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel

antaŭe. M.198 = ...kvankam ŝi ne faris tiel koleran mienon kiel antaŭe.

Nun nia urbo jam trankviliĝis, kvankam ankoraŭ ne tute. L1.102

= ...kvankam ĝi ankoraŭ ne tute trankviliĝis. La urbo ankoraŭ ne vere

tute trankviliĝis, sed tio ne malhelpas, ke ni tamen diru, ke ĝi trankvil-

iĝis.

Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, kvankam silente fluis el ŝiaj

okuloj, ŝi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj. M.143

= ...kvankam ili fluis silente... La mallongigita kvankam-frazo staras en

pozicio, en kiu la plena kvankam-frazo apenaŭ povas troviĝi.

La larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo. M.194

= ...kun plendo profunda, kvankam ĝi estis muta.

Ĝi [= la desegnaĵo] prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵon M.68

= Ĝi prezentis artaĵon, kiu estis bela, kvankam ĝi estis malgranda.

Kvankam tre similas al malgraŭ (§12.3.6.6). La diferenco estas, ke kvankam

enkondukas subfrazon, dum malgraŭ estas rolmontrilo, kiu staras antaŭ O-

vorta aŭ O-vorteca frazparto: Ili rifuzis helpi, kvankam mi petegis. = Ili

rifuzis helpi malgraŭ mia petego.

Sed ankaŭ malgraŭ povas enkonduki subfrazon kun helpo de ketio ke: Ili

rifuzis helpi malgraŭ (tio), ke mi petegis. La esprimo malgraŭ (tio) ke

(§12.3.6.6) estas malpli kutima, kaj tial pli emfaza ol kvankam.

Ekzistas ankaŭ la eĉ pli forta esprimo spite ke, kiu montras intencan kon-

traŭstaron: Ili rifuzis spite ke mi petegis. Vidu ankaŭ la rolvortaĵon spite al

(§12.3.7). Ankaŭ + se (§33.5) povas iafoje havi similan signifon. + se

montras, ke estus surprize, se la afero ne povus malhelpi: Ili rifuzus, eĉ se mi

petegus.

Noto: En la frua tempo Zamenhof uzis kvankam kiel E-vortecan vorteton en ĉeffrazo: Li estis

kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por

vidi, kiel la afero staras. FA1.108 = Kvankam li estis konvinkita, ke... Tiu stranga uzo nun tute mal-

aperis.

Kvazaŭ

Kvazaŭ = “tiel kiel estus se”. Kvazaŭ povas enkonduki subfrazon, kiu

montras fantazian komparon:

Tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus gefianĉoj. FA3.50 = Ili sidis kune tiel, kiel

estus, se ili estus gefianĉoj. Ili ne estis gefianĉoj, sed ŝajnis tiel.

Li estis ankaŭ bona homo, sed tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si

pipron kaj tabakon. FA1.21 Li ne havis en si pipron kaj tabakon. Nur ŝajnis

tiel.

§33.7

529

Subfrazoj

Ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris, sed ŝi

preskaŭ jam estis faronta tion. FA3.59

La ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita. FA3.26

Estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. BV.75

Kvazaŭ-frazo estas ofte helpata de tia, tiel, tiamanieretiumaniere en la

ĉeffrazo:

Mi havas tian senton, kvazaŭ mi kisus mian patrinon! FA2.26 = Mi havas

tian senton, kian mi havus, se mi kisus mian patrinon.

Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazaŭ tio okazus nun antaŭ iliaj

okuloj. FA2.149

Dum momento ŝi iris t ia m

ani ere, kvazaŭ ŝi ne scius bone, kien ŝi

iras. M.184

En ĉi tiaj kvazaŭ-frazoj Zamenhof ofte uzis la realan modon (verbon kun

AS, IS aŭ OS): De li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo. Rz.8 Tio

ne estas erara, ĉar jam kvazaŭ montras la imagecon sufiĉe klare. Oni uzu

tamen normale la imagan modon, US-formon. Sed, se kvazaŭ-frazo iel re-

donas ies penson, tiam oni plej ofte ja uzu la realan modon. Tiam temas pri

nerekta parolo, en kiu oni ĉiam uzu la verboformon de la iama penso aŭ diro

(§33.8.1): Ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo. FA3.46

Kvazaŭ (§14.3.12) ofte rolas kiel E-vorteca vorteto (kiu tute ne enkondukas

subfrazon). Tiam oni normale uzas nur la realan modon.

La vorteto kvazaŭ aperis nur en 1889. Tial en la unua tempo (kaj ankoraŭ

iafoje post 1889) oni uzis kiel se (iafoje solan kiel) por enkonduki nereal-

ecajn subfrazojn:

Estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo. FA1.97

= ...kvazaŭ ambaŭakra glavo trairus...

Ŝi rigardadis la vizaĝon de la fratino, kiel se ĝi estus la vizaĝo de ĉiela

anĝelo. BV.27 = ...kvazaŭ ĝi estus la vizaĝo...

Tia uzo de kiel (se) nun malaperis. Oni uzas ĉiam kvazaŭ. Sed oni ja povas

iafoje uzi kiel antaŭ se-frazo, kiu montras ion eblan, ion teorian. Tio estas

alia signifo, por kiu oni ne povas uzi kvazaŭ: Li sentis tian doloron, kiel se

iu estas pikata de najlo. Oni komparas kun afero, kiu ja iafoje okazas. Oni

uzas la realan modon (AS-finaĵon). Kvazaŭ ne eblus. En tiaj frazoj oni povas

ankaŭ uzi kiam anstataŭ se. Komparu kun: Li sentis tian doloron, kvazaŭ li

estus pikata de najlo. La komparo estas fantazia, neniu lin pikas per najlo.

Tial oni uzas kvazaŭ kun imaga modo (US-finaĵo).

Ol

Ol povas enkonduki tempan subfrazon, se antaŭ la subfrazo staras la vorteto

antaŭ:

Antaŭ ol li atingis sian celon, la suno subiris. FA2.12 = Pli frue ol tiam,

kiam li atingis...

530

§33.7

Subfrazoj

Antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron. FE.24 = Pli frue ol tiam,

kiam vi venos al mi...

Mi ne manĝos, antaŭ ol mi diros mian aferon. Gn.24 = Mi ne manĝos pli

frue ol tiam, kiam mi diros mian aferon.

Ol plej ofte montras komparojn (§20.1) kunlabore kun plialia. Ankaŭ en

antaŭ ol temas pri komparo. Oni komparas du tempojn. Unu el tiuj tempoj

estas pli frua, do antaŭa.

Logike oni povus ankaŭ uzi antaŭ kiam, same kiel oni uzas post kiam

(§33.4.2). Alternative oni povus same logike uzi post ol anstataŭ post kiam.

Sed jam delonge estas kutimo uzi antaŭ ol kaj post kiam. Ambaŭ estas

logikaj. Logikaj estus ankaŭ antaŭ ke (= antaŭ tio ke), kaj post ke (= post tio

ke), sed tiuj esprimoj ne estas praktike uzataj. Estas rekomendinde uzi antaŭ

ol kaj post kiam, ĉar ili estas plej facile komprenataj ĝuste pro sia kutimeco.

Se la ĉeffrazo kaj la subfrazo havas la saman subjekton, oni povas anstataŭ

subfrazo uzi antaŭ ol + I-verbon (§27.5).

Ol ankaŭ povas enkonduki subfrazon, en kiu kiom estas subkomprenata

(§33.4.3).

33.8. Nerekta parolo

Nerekta parolo estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, de-

cidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la

origina diro aŭ penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. sen-

ŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas frazenkondukilon.

Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.

Rekta parolo:

Petro diris: “Mi volas doni ion al vi.

Nerekta parolo:

Petro diris, ke li volas doni ion al mi.

Rekta parolo:

Karlo demandis: “Ĉu vi volas iri kun mi?

Nerekta parolo:

Karlo demandis, ĉu mi volas iri kun li.

Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo aŭ demanda subfrazo. Tia subfrazo

plej ofte rolas kiel objekto de verbo kiel diri, krii, pensi, scii, decidi, skribi,

kompreni, rimarki, vidi, demandi, voli, aŭdi k.t.p.: Li diris, ke li estas feliĉa.

Ŝi pensis, ke ŝi estas feliĉa.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel priskribo de vortoj kiel penso, decido, de-

mando, timo k.t.p.: Li havis la penson, ke li estas feliĉa. La decido estis, ke

Petro estu prezidanto. Ili faris la demandon, ĉu ili povas partopreni.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel subjekto de ŝajni, esti evidente, esti klare,

esti (ne) eble, esti verŝajne k.s.: Ŝajnis, ke pluvas. Estis evidente, ke li ne

-

estas feliĉa.

Iafoje alispeca subfrazo aŭ eĉ I-verbo povas esti nerekta parolo.

§33.8

531

Subfrazoj

En nerekta parolo oni povas heziti pri:

 Verboformo (§33.8.1)

 Tempaj kaj lokaj esprimoj (§33.8.2)

 Pronomoj (§33.8.3)

33.8.1. Verboformoj en nerekta parolo

En iuj lingvoj oni devas ĉe nerekta parolo iafoje ŝanĝi la verboformon. En

Esperanto oni ĉiam konservas la originan verboformon:

Li diris: “Mi volas manĝi”. Li diris, ke li volas manĝi. La AS de

volas estas la nuno de la origina dirado. Ne ŝanĝu al IS.

Ĉu vi diris: “Mi estas feliĉa. ” → Ĉu vi diris, ke vi estas feliĉa? La AS de

estas montras la nunon de la origina dirado.

Li diris: “Mi tiam loĝis en Ĉinio.” Li diris, ke li tiam loĝis en Ĉinio.

La IS de loĝis montras tempon pli fruan ol la origina dirado. Estus eraro

ŝanĝi al estis loĝinta.

Ĉu vi diris: “Mi estis feliĉa antaŭe.” Ĉu vi diris, ke vi estis feliĉa

antaŭe? La IS de estis montras tempon antaŭ la origina dirado.

Ŝi demandis: “Ĉu vi iros kun mi al kinejo?” Ŝi demandis, ĉu mi iros

kun ŝi al kinejo. La OS de iros montras tempon postan al la origina de-

mando. Estus eraro ŝanĝi al estis irontavolis iri. Se la origina de-

mando estus “Ĉu vi volas iri kun mi?” , oni dirus: Ŝi demandis, ĉu mi

volas iri kun ŝi.

Li demandis: “Kion vi faros lunde?” Li demandis, kion mi faros

lunde. La OS de faros montras tempon post la origina demandado. Eble

la lundo nun jam pasis, eble ĝi ankoraŭ ne alvenis.

Mi sciis la respondon al la demando: “Kiam li venos?” Mi sciis,

kiam li venos. La OS de venos montras tempon post la origina demando.

Li ne komprenis: “Kial ŝi ne volas partopreni?” Li ne komprenis, kial

ŝi ne volas partopreni. La AS de volas montras la tempon de la origina

demando.

Ili ordonis: “Paku tuj vian valizon! ” → Ili ordonis, ke mi tuj paku mian

valizon.

Ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos. FA1.161 La origina penso estis: “Mi ilin trovos.”

Mi volas, ke vi tien iru. FE.19 Mi volas diri: Iru tien!”

Ke li estas malsana, ŝi tuj rimarkis. FA1.119 Ŝi pensis: “Li estas malsana.”

Oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn. M.139 Oni

vidis la aferon kaj konstatis: “La junaj homoj donas...”

Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo. FA1.15 Li aŭdis la

sonon, kaj pensis: “Iu alrajdas...”

Mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos. FA3.61 Ŝi pensis: “Hodiaŭ ves-

pere li venos.”

532

§33.8.1

Subfrazoj

Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. FA3.1 Ŝi timis kaj pensis: “La

infano mortos!”

Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. FA3.102

Li diris: “Ne instruu al ŝi...”

Ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj. FA1.163 Ŝi

pensis: “Min ĉirkaŭas...” , ĉar tiel ŝajnis al ŝi.

Ŝajnas, ke ĉio havos bonan finon. Rz.39 La parolanto opiniis: “Ĉio havos

bonan finon” , ĉar tiel ŝajnis al li.

En lia animo estis tute klare, ke Kristino devas fariĝi lia edzino. FA3.91 Li

pensis klare: “Kristino devas fariĝi mia edzino.”

Rilataj KI-frazoj

Rilataj subfrazoj (subfrazoj kun rilata KI-vorto) normale ne rerakontas diron

aŭ penson. En tiaj subfrazoj la verbotempoj do rilatas al la absoluta nuno:

Mi ne konis tiun, kiu venis. Konis kaj venis ambaŭ montras tempon antaŭ

la nuno. Verŝajne ili montras la saman tempon.

Mi ne konis tiun, kiu estis veninta. Kaj konis kaj estis montras tempon

antaŭ la nuno. Veninta montras tempon ankoraŭ pli fruan.

Mi ne konis la personon, kiu estis baldaŭ venonta tra la pordo. Kaj

konis kaj estis montras tempon antaŭ la nuno. Venonta montras tempon

post tiu pasinta tempo.

Nerekta parolo en alispecaj subfrazoj

Normale nerekta parolo aperas en ke-frazoj aŭ demandaj subfrazoj, sed

iafoje ankaŭ alispeca subfrazo povas esti rerakontado de diro aŭ penso:

Jam en Kjöge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion

ne faris, ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan. FA3.59 Li

pensis: “En Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan.” La ĉar-

frazo estas nerekta parolo. La OS-formo montras tempon post lia penso.

Kiel-frazo kelkfoje estas rerakontado de ies penso:

Li konfesis al ŝi, kiel kore li ŝin amas. FA3.61 Li diris pli-malpli: “Mi vin

tiel kore amas!”

Ili sidis antaŭ li kaj vidis, kiel li per la fingroj glatigas kaj formas la

molan argilon. FA4.150 Ili vidis kaj pensis: “Tiel li glatigas kaj formas la

molan argilon.” Komparu kun: Mi vidis, kiel rozujo ricevis

burĝonon. FA1.232 Ĉi tie oni ne volis rerakonti ian penson, sed nur rakonti,

kio okazis. Tial estas IS-formo, kiu rilatas al la absoluta nuno.

§33.8.1

533

Subfrazoj

Kvazaŭ-frazo povas redoni ies penson aŭ impreson. Kvazaŭ montras, ke la

penso aŭ impreso estas malvera, ŝajna. En aliaj kvazaŭ-frazoj oni normale

uzas US-verbon (§33.7), sed se estas nerekta parolo, oni ĉiam uzu la ori-

ginan verboformon, kiu plej ofte estas en reala modo (AS, IS aŭ OS):

Li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambron, sed la luno

tute ne lumis. FA3.14 Li pensis: “La luno lumas en la ĉambron.”

Li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas. FA3.64 Li

pensis: “La rimeno de mia tornistro min premas.” Sed tiel ne estis.

Ili [...] faris mienojn, kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teks-

iloj. FA1.108 Per siaj mienoj ili ŝajnigis: “Ni laboras.” La homoj pensis: “Ili

laboras.”

Ŝajnis, kvazaŭ li dormas. FA1.59 Li ne dormis, sed estis morta. Al tiu, kiu

lin vidis, tamen venis en la kapon la ideo Li dormas, kvankam li sciis, ke

tio ne estas vero. La frazo redonas tiun penson kun la sama verboformo.

Sonis, kvazaŭ ranoj kvakas. FA2.133 Oni pensis: “Ranoj kvakas.” Sed estis

io alia.

Tiaj ĉi kvazaŭ-frazoj estis oftaj ĉe Zamenhof. Nuntempe oni uzas plej ofte

ke-frazojn, eble kune kun kvazaŭ kiel E-vorteca vorteto: Li havis la

impreson, ke la luno kvazaŭ lumas... Ili faris mienojn, ke ili kvazaŭ

laboras... Ŝajnis, ke li kvazaŭ dormas.

I-verbo kiel nerekta parolo

Iafoje I-verba frazparto (I-verbo kune kun diversaj frazetoj) povas reprezenti

ke-frazon, kiu rerakontas ies penson:

La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li

revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris. FA1.109 = ...por ke li povu diri

tion saman, kiam li revenos al la reĝo... La ministro pensis: “Mi povu

diri tion saman, kiam mi revenos al la reĝo.” Oni uzas revenos kun OS-

finaĵo, kvankam fakte temas pri tempo antaŭ la absoluta nuno. Tio eblas,

ĉar estas nerekta parolo.

33.8.2. Tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo

Se en citata frazo estas tempomontra esprimo, ĝi normale povas resti sen-

ŝanĝe en nerekta parolo. Kelkaj tempaj vortetoj tamen dependas de la

absoluta nuno, kaj devas tial iafoje ŝanĝiĝi por eviti konfuzon. Tiaj vortoj

estas hodiaŭ, hieraŭ, antaŭhieraŭ, morgaŭ kaj postmorgaŭ (§14.2.4). Frazoj,

en kiuj oni devas ŝanĝi tian tempovorton, estas tamen sufiĉe maloftaj:

Pasintan lundon li diris: “Mi ne laboros hodiaŭ!” Pasintan lundon li

diris, ke li ne laboros tiun tagon. Se oni konservus hodiaŭ en la sub-

frazo, temus pri tiu tago, en kiu estis dirita la tuta frazo.

Morgaŭ li verŝajne diros: “Mi estis malsana hieraŭ!” Morgaŭ li

verŝajne diros, ke li estis malsana hodiaŭ. Se oni uzus hieraŭ en la

534

§33.8.2

Subfrazoj

nerekta parolo, temus pri la tago antaŭ ol estis dirita la tuta frazo. Li

efektive parolos pri la hodiaŭa tago, kaj oni do ŝanĝu al hodiaŭ.

Antaŭ unu semajno li demandis al mi: “Ĉu vi venos al mi morgaŭ?”

Antaŭ unu semajno li demandis al mi, ĉu mi venos al li la postan tagon.

Antaŭhieraŭ li demandis: “Ĉu vi venos morgaŭ?” Antaŭhieraŭ li de-

mandis, ĉu mi venos la postan tagon. Teorie oni povus diri:

*Antaŭhieraŭ li demandis, ĉu mi venos hieraŭ.* Temas ja pri tiu tago,

kiu estis antaŭ la nuna, do pri hieraŭ, sed la kontrasto inter OS-verbo kaj

hieraŭ estas tro stranga.

Postmorgaŭ li diros: “Mi faris tion hieraŭ!” Postmorgaŭ li diros, ke

li faris tion la antaŭan tagon. Teorie eblus: *Postmorgaŭ li diros, ke li

faris tion morgaŭ.* Sed la kontrasto inter IS-verbo kaj morgaŭ estas tro

nekutima.

En rakontoj oni tamen iafoje konservas hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ senŝanĝe:

Li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ [= la

postan tagon] li komencos sian someran vojaĝon. FA1.133 Ĉi tiu frazo aperas en

fabelo, kaj apenaŭ povus estiĝi konfuzo kun la vera morgaŭo.

Formoj kiel hieraŭo, hieraŭa tago, morgaŭo, morgaŭa tago (§14.2.4) estas

ofte uzataj sendepende de la absoluta nuno.

La tempovorton nun oni povas iafoje por klareco ŝanĝi en nerekta parolo,

sed plej ofte tio ne necesas: Hieraŭ li diris: “Mi volas fari tion nun kaj ne

poste!” Hieraŭ li diris, ke li volas fari tion nun kaj ne poste. Oni povus

ŝanĝi al tiam, tiumomente aŭ eble tuj, sed ankaŭ nun taŭgas. En rakontoj nun

(§14.2.7) estas sufiĉe ofte uzata pri pasinta tempo.

Loka esprimo en citata frazo devas iafoje ŝanĝiĝi en nerekta parolo, se oni

rerakontas la aferon en alia loko. Alifoje tia ŝanĝo povas esti natura, sed ne

nepra.

• Karlo kaj Eva estas en Parizo. Karlo parolas pri Pekino, kaj diras al Eva:

Mi iros tien.

• Eva poste estas kun Petro en Pekino, kaj rerakontas al Petro: Karlo diris,

ke li iros ĉi tien. (Aŭ eble pli bone: ...ke li venos ĉi tien. )

• Petro kaj Eva estas en Tokio, kaj Petro diras al ŝi: Mi iam estis en Ber-

lino.

• Eva kaj Karlo poste estas en Berlino, kaj ŝi rerakontas al li: Petro diris,

ke li iam estis ĉi tie. Aŭ: Petro diris, ke li iam estis en Berlino.

33.8.3. Pronomoj en nerekta parolo

En nerekta parolo personaj kaj posedaj pronomoj ofte devas ŝanĝiĝi, se la

parolanto aŭ la alparolato ŝanĝiĝis:

• Karlo diras: Mi estas tre feliĉa.

• Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li estas tre feliĉa. Mili.

• Karlo diras: Mi iros al miaj gepatroj.

§33.8.3

535

Subfrazoj

• Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li iros al siaj gepatroj. Mili,

miajsiaj.

• Karlo demandas al Petro pri Eva: Ĉu ŝi volas kuniri kun mi?

• Petro redemandas al Karlo: Ĉu vi demandis, ĉu ŝi volas kuniri kun vi? Ŝi

restas, mivi.

• Petro rakontas al Eva: Li demandis, ĉu vi volas kuniri kun li. Ŝivi, mi

li.

• Karlo diras al Eva: Mi amas vin.

• Petro demandas al Eva: Ĉu li vere diris, ke li amas vin? Mili, vin

restas.

• Petro demandas al Karlo: Ĉu vi vere diris, ke vi amas ŝin? Mivi, vin

ŝin.

• Petro rakontas al Elizabeto: Li fakte diris al ŝi, ke li amas ŝin. Mili,

vinŝin.

• Karlo diras al Petro pri Eva: Mi amas ŝin.

• Petro rakontas al Eva: Li diris, ke li amas vin. Mili, ŝinvin.

• Karlo diras al Petro pri si mem kaj Eva: Ni geedziĝos.

• Petro demandas al Karlo: Ĉu vi diris, ke vi geedziĝos? Nivi. (La unua

vi estas Karlo. La dua vi estas Karlo kaj Eva.)

• Petro rakontas al Elizabeto: Li diris, ke ili geedziĝos. Niili.

Iafoje ni inkluzivas la alparolaton, alifoje ne. Ofte la kunteksto montras la

ĝustan signifon, sed je bezono oni uzu pli klaran esprimon:

• Karlo diras al Petro pri si mem, Petro kaj Eva: Ĉu ni iru al la urbo? Ni

inkluzivas la alparolaton, kiu estas Petro.

• Petro redemandas al Karlo: Ĉu vi demandis, ĉu ni iru al la urbo? Ni

restas kaj ankoraŭ inkluzivas la alparolaton, sed nun la alparolato estas

Karlo.

• Petro rerakontas al Elizabeto: Li demandis, ĉu ni iru al la urbo. Ni

ankoraŭ restas, sed ne plu inkluzivas la alparolaton, kiu nun estas Elizab-

eto. Por klareco Petro povus anstataŭe diri ekz.: Li demandis, ĉu mi, li

kaj ŝi iru al la urbo.

• Karlo diras al Petro kaj Eva: Venu kun mi al kinejo.

• Petro rerakontas al Eva kaj Elizabeto: Li proponis, ke ni venu kun li al

kinejo. La antaŭe subkomprenata vi fariĝis ni. Ni inkluzivas unu el la

alparolatoj, Evan, sed ne la alian, Elizabeton. Plia klareco eblas per ekz.:

Li proponis al mi kaj Eva, ke ni venu kun li al kinejo.

Noto: En PAG, §234, oni skribis, ke oni ĉiam devas ŝanĝi ĉiujn pronomojn de la unua kaj dua per-

sonoj, mi, ni, vi, en la trian personon, li, ŝi, ĝi, ili. Tio ne estas vera. Iafoje estus erarego tiel ŝanĝi.

Iafoje oni eĉ devas ŝanĝi en la kontraŭa direkto. Vidu la diversajn ekzemplojn ĉi tie.

536

§33.8.3

Vortordo

34. Vortordo

En Esperanto la ĉefa regulo de vortordo estas komprenebleco. Oni metu la

vortojn en tia ordo, ke la senco estas klara. La diversaj finaĵoj, precipe N,

ebligas grandan liberecon, sed la libereco ne estas absoluta. En tiu ĉi

paragrafo temos ĉefe pri la ordo de frazpartoj.

Aliaj reguloj pri vortordo

Multaj E-vortecaj vortetoj ordinare staru por klareco ĝuste antaŭ tio, al kio

ili rilatas, ekz. ankaŭ (§14.3.6), (§14.3.9), tre (§14.3.18), nur (§14.3.14).

Ankaŭ ne (§21) staru antaŭ tio, kion ĝi neas.

Rolvorteto (§12.3) staru ĉiam antaŭ tio, kies rolon ĝi montras.

Kunliga vorteto (§16) staru antaŭ tio, kion ĝi ligas al io.

Ajn (§14.3.4) staru tuj post tiu tabelvorto, kiun ĝi nuancas.

Legu ankaŭ pri la ordo de rektaj priskriboj de O-vortoj, A-vortoj kaj E-

vortoj en §7.

34.1. Ordo de frazpartoj

La baza ordo de frazpartoj sekvas la ĉi-postan modelon, kiu tamen ne val-

idas por KI-vortoj, ĉar KI-vorton oni normale ĉiam metas unue en la frazo

sendepende de ĝia frazrolo:

subjektoĉefverboobjektoaliaj frazpartoj

La knabo – sidas.

subjekto – ĉefverbo

Ili – sidas – sur la sofo.

subjekto – ĉefverbo – loka komplemento

La hundo – ĉasas – katon.

subjekto – ĉefverbo – objekto

Karlo – manĝas – rizon – per manĝbastonetoj.

subjekto – ĉefverbo – objekto – ila komplemento

La virino – estas – arkitekto.

subjekto – ĉefverbo – perverba priskribo de la subjekto

La ĉielo – fariĝis – malhela.

subjekto – ĉefverbo – perverba priskribo de la subjekto

Ĉiuj – opinias – lin – stranga.

subjekto – ĉefverbo – objekto – perverba priskribo de la objekto

Se oni uzas alian vortordon, oni ne ŝanĝas la bazan signifon, sed nur kreas

diversajn emfazojn:

Sur la sofo sidas ili. Atentigo, ke ĝuste ili sidas tie, ne iuj aliaj.

Sur la sofo ili sidas. Atentigo, ke ili sidas ĝuste sur la sofo, ne aliloke.

§34.1

537

Vortordo

Ĉasas katon la hundo. Atentigo, ke ĝuste la hundo, ne iu alia, ĉasas

katon.

Ĉasas la hundo katon. Atentigo, ke ĝi ĉasas katon, ne ekz. rigardas.

Katon la hundo ĉasas. Atentigo, ke ĝi ĉasas ĝuste katon, ne ekz. raton.

Rizon Karlo manĝas per manĝbastonetoj. Atentigo, kiamaniere Karlo

manĝas ĝuste rizon.

Arkitekto la virino estas. Atentigo, ke ŝi estas ĝuste arkitekto.

Stranga ĉiuj opinias lin. Atentigo, ke ili opinias lin ĝuste stranga.

Ĉe perverba priskribo (§25.1) oni tamen ne povas ĉiam tute libere ŝanĝi la

vortordon, ĉar perverba priskribo plej ofte ne havas rolmontrilon. Tial iafoje

oni povus konfuzi perverban priskribon kun subjekto. Estas diferenco inter

leono estas besto (vero) kaj besto estas leono (malvero, ĉar ekzistas ankaŭ

aliaj bestoj). En frazo kiel lernanto fariĝis instruisto la ordo estas tre grava,

ĉar instruisto fariĝis lernanto estas tute alia afero. En plej multaj realaj

frazoj kun perverba priskribo la kunteksto tamen forigas la eblojn de mis-

komprenoj, eĉ se oni uzas nekutiman vortordon. Sed frazo kiel *instruisto

lernanto fariĝas* estas apenaŭ komprenebla, kaj tial evitenda.

Eblas emfazi kaj nuanci ankaŭ alimaniere. Ekz. per la vorto ja (§14.3.10),

kiu aldonas emfazon. Iafoje oni povas uzi prezentan ĉeffrazon plus rilatan

subfrazon (§33.4.1.1). Parole oni povas aldoni elparolan emfazon al gravaj

vortoj.

34.2. Antaŭmetado de frazparto

34.2.1. Normala antaŭmetado

Frazparton, kiu kutime ne aperas unue en frazo, oni povas emfazi per tio, ke

oni ĝin metas ĝuste en tian komencan pozicion:

Terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj. FA2.6 Normala vortordo estus:

Iliaj propraj ŝercoj ŝajnis al ili terure gajaj.

La sonorilon mi volas kaj devas trovi! FA2.89 Normale: Mi volas kaj devas

trovi la sonorilon.

KI-vortoj

Frazparto, kies ĉefvorto estas KI-vorto (§13.1), staras normale komence de

sia ĉeffrazo aŭ subfrazo. Tia pozicio ne estas do aparte emfaza ĉe KI-vortoj.

Antaŭ la KI-vorto povas tamen stari rolvorteto, kiu montras ĝian frazrolon:

Kion vi volas?

Mi volas tion, kion vi volas.

De kio tio ĉi venas, mia filino? FE.17

Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton. M.85

Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. M.11

El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE.25

538

§34.2.1

Vortordo

Principe ankaŭ aliaj vortoj, kiuj kunlaboras kun la KI-vorto, povas stari

antaŭ ĝi, sed oni ĝenerale malemas havi antaŭ KI-vorto ion, kio ne estas rol-

vorteto:

Tuj kiam la suno leviĝis, la cignoj kun Elizo forflugis de la insul-

eto. FA1.168

Sume kiom mi ŝuldas? Rz.34 Oni povus meti sume aliloke en la frazo.

Kune kun kiu vi venis? Oni normale forlasus kune.

La virino, flanke de kiu staras mia frato, estas mia edzino. Pli nature

estas diri apud kiu, aŭ eble ĉe kies flanko.

La kunligaj vortetoj kaj (§16.1), (§16.2) kaj sed (§16.3) povas senprobl-

eme aperi antaŭ KI-vorto, ĉar tiaj vortetoj ne vere apartenas al la posta frazo,

sed nur ligas ĝin al la antaŭa:

Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis

al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte

ŝanĝus. OV.48

Legu ankaŭ pri KI-demandoj en §22.1, pri KI-demandoj kiel subfrazoj en

§33.3, kaj pri rilataj subfrazoj en §33.4.

34.2.2. Antaŭmetado el subfrazo

Iafoje oni povas meti frazparton, kiu vere apartenas al subfrazo, en la

komencon de la tuta frazo. Tio kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco

de la vortordo:

Tiun laboron mi diris, ke mi faros. = Mi diris, ke mi faros tiun laboron.

La frazparto tiun laboron estas objekto de faros, kaj apartenas plene al la

ke-frazo. Por emfazo ĝi tamen staras komence de la tuta frazo.

En salono Zamenhof mi pensas, ke okazas nun la solena inaŭguro. = Mi

pensas, ke okazas nun en salono Zamenhof la solena inaŭguro. La loka

komplemento ne montras la lokon de la pensado, ĉar ĝi vere apartenas al

la subfrazo.

El tio povas elveni, la diablo scias, kio. Rz.9 En tiu ĉi tre nekutima frazo,

ĉio el la subfraza demando, krom la demanda vorto kio, estas antaŭ-

metita. Normala vortordo estas: La diablo scias, kio el tio povas elveni.

Ofte povas estiĝi konfuzo, al kiu parto de la frazo vere apartenas antaŭ-

metitaj vortoj. Povas ŝajni, ke ili apartenas al la ĉeffraza verbo, ĉar ili ja

staras pli proksime al ĝi. Tial tia ĉi vortordo estas tre malofte uzata (sed vidu

ĉi-poste pri KI-vortoj). Se la frazparto, kiun oni volas emfazi, rolas kiel sub-

jekto en sia subfrazo, oni nepre ne povas formovi ĝin, ĉar subjekto devas

ĉeesti ĉe sia ĉefverbo. Tute ne eblas do: *Tiu laboro mi pensas, ke estas mal-

facila.* Oni devas diri: Mi pensas, ke tiu laboro estas malfacila.

§34.2.2

539

Vortordo

Pri-solvo

Iafoje, se la senco permesas, oni povas emfazi frazparton en subfrazo per

uzo de antaŭmetita pri-komplemento. Tiun frazparton, kiun oni volas

emfazi, oni lasas en ĝia loko en la subfrazo en la formo de pronomo aŭ

tabelvorto, kaj en la komenco de la tuta frazo oni metas ĝin en la formo de

pri-komplemento. La emfazata afero aperas do dufoje, unu fojon kiel pri-

komplemento en la ĉeffrazo, kaj unu fojon pronome en sia vera frazrolo en

la subfrazo:

Pri tiu laboro mi diris, ke mi faros ĝin. = Mi diris, ke mi faros tiun

laboron.

Pri tiu laboro mi pensas, ke ĝi estas malfacila.

Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas. M.156 = Mi neniam aŭdis, ke

vi havas ian talenton.

Antaŭmetado de KI-vorto el subfrazo

Kiam oni faras KI-demandon, oni movas la pridemandatan aferon de sia

normala loko al la komenco de la frazo:

Vi volas ion. Kion vi volas?

Li nomiĝas Karlo. Kiel li nomiĝas?

Se la tuta frazo enhavas en si subfrazon, kaj la pridemandota afero troviĝas

en tiu subfrazo, oni devas, kiam oni formas demandan frazon, movi tiun

aferon al la komenco de la tuta demanda frazo, kvankam ĝi ankoraŭ sence

apartenas al la subfrazo. Tiaj frazoj povas fariĝi malfacile kompreneblaj:

Vi konsilas, ke ni respondu ion al ĉi tiu popolo. Kion vi konsilas, ke ni

respondu al ĉi tiu popolo? Kr2.10 Kion estas objekto de la ĉefverbo re-

spondu, kvankam ĝi staras pli proksime al konsilas. La frazo sonas

tamen sufiĉe nature, ĉar kion ankaŭ povus rilati al la ĉeffraza verbo kon-

silas.

Petro diris, ke lia amiko nomiĝas Karlo. Kiel Petro diris, ke lia amiko

nomiĝas? Estas risko, ke oni pensas, ke kiel rilatas al diris, kio donus tre

strangan signifon. Pli komprenebla alternativo estas: Kiel laŭ Petro nom-

iĝas lia amiko?

Vi deziras, ke mi agu iel. Kiel vi deziras, ke mi agu? Pli normala de-

mando estas: Kiel mi agu? Sed tio ne signifas precize la samon.

Vi aŭdis, ke oni vendas ion. Kion vi aŭdis, ke oni vendas? Pli volonte

oni dirus simple: Kion oni vendas? Sed tio ne estas precize la sama de-

mando.

Vi volas, ke mi vendu ion al vi. Kion vi volas, ke mi vendu al vi? Pli

simpla (sed ne tute samsenca) estas: Kion mi vendu al vi?

540

§34.2.2

Vortordo

Oni plene evitu ĉi tiajn frazojn, se la subfrazo mem estas demando, ĉar tia

konstruo fariĝas tro komplikita:

Ŝi demandis, ĉu mi ŝatas muzikon. *Kion ŝi demandis, ĉu mi ŝatas?*

Oni devas diri nur Kion ŝi demandis? kvankam tio estas malpli preciza,

aŭ uzi la pri-solvon montrotan ĉi-poste.

Petro demandis, kiam mi iros al la urbo. *Kien Petro demandis, kiam

mi iros?* Eble oni devas kontentiĝi per Kion Petro demandis?

La sama problemo ekzistas ĉe rilataj (nedemandaj) KI-vortoj. Ankaŭ tiajn

KI-vortojn oni metas en la komenco de la subfrazo. Se la rilata KI-vorto

vere apartenas al subfrazo de la subfrazo, konfuzo povas estiĝi:

Vi asertis, ke vi vidis homon. La homo, kiun vi asertis, ke vi vidis,

estas jam delonge mortinta. Evitinda frazo, ĉar kiun ŝajnas esti objekto

de asertis, kvankam ĝi vere estas objekto de vidis. (Ĉi tie eblas la elturn-

iĝo La homo, kiun vi asertis esti vidinta... )

Ŝi scius, kio estas kuirita sur ĉiu fajrejo. Ekzistis neniu fajrejo, kie ŝi

ne scius, kio estas kuirita. Evitinda frazo, ĉar kie ŝajnas montri la lokon

de la sciado, dum ĝi fakte montras la lokon de la kuirado. Vidu Zamen-

hofan solvon ĉi-poste.

Pri-solvo ĉe KI-vortoj

Ofte oni povas elturniĝi per antaŭmetita pri-komplemento. Oni lasas la KI-

aferon en ĝia loko en la formo de pronomo, kaj uzas pri-komplementon kiel

demandesprimon aŭ frazenkondukilon:

Ŝi demandis, ĉu mi ŝatas muzikon. Pri kio ŝi demandis, ĉu mi ŝatas

ĝin?

Vi asertis, ke vi vidis homon. La homo, pri kiu vi asertis, ke vi vidis

lin, estas jam delonge mortinta.

Ŝi scius, kio estas kuirita sur ĉiu fajrejo. Ekzistis neniu fajrejo, pri

kiu ŝi ne scius, kio estas kuirita sur ĝi. FA2.18

Ŝajnis al mi, ke mi havas prudenton. Mia prudento, pri kiu ŝajnis al

mi, ke mi ĝin havas, protestas. M.34

Sed pri-solvo ne ĉiam funkcias:

Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis domon al Elizabeto. *Elizabeto

baldaŭ ekloĝos en la domo, kiun Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis

al ŝi.* La frazo estas tute nekomprenebla, sed pri-solvo ne helpas: *El-

izabeto baldaŭ ekloĝos en la domo, pri kiu Karlo renkontis tiun viron,

kiu vendis ĝin al ŝi.* La pri-solvo ne funkcias, ĉar pri kiu (= pri la domo)

ĉi tie ne donas sencon. En tiu ĉi okazo oni povas anstataŭe elturniĝi per

kompleta renverso de la origina frazo: La domon vendis al Elizabeto tiu

viro, kiun Karlo renkontis. Elizabeto baldaŭ ekloĝos en la domo, kiun

vendis al ŝi tiu viro, kiun Karlo renkontis.

§34.2.2

541

Vortordo

Vi deziras, ke aliaj agu kun vi iel. *Agu kun aliaj en tia maniero, pri

kiu vi deziras, ke aliaj agu kun vi en ĝi.* La pri-solvo estas tro komplik-

ita. Efektive kiel bone povas rilati ankaŭ al deziras, kaj tial simpla kaj

rekta KI-frazo bone funkcias: Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras, ke aliaj

agu kun vi. OV.320

Ne movu subjekton for de ĝia verbo

Se la KI-afero rolas kiel subjekto, oni ne povas movi ĝin for el la subfrazo.

La subjekto de verbo devas ĉeesti en sia frazo:

Karlo diris, ke lia frato edziĝis. *Kiu Karlo diris, ke edziĝis?* Diris

ŝajnas havi du subjektojn, dum edziĝis ŝajnas tute ne havi subjekton. Uzu

la pri-solvon: Pri kiu Karlo diris, ke li edziĝis?

Vi pensas, ke tiu knabino amas min. *Ŝi estas tiu knabino, kiu vi

pensas, ke amas min.* Ĉi tie pensas ŝajnas havi du subjektojn ( kiu kaj

vi), kaj amas ŝajnas havi neniun subjekton. Diru: Ŝi estas tiu knabino, pri

kiu vi pensas, ke ŝi amas min.

Mi diris, ke Karlo prenis la aŭton. *Jen estas Karlo, kiu mi diris, ke

prenis la aŭton.* Diru: Jen estas Karlo, pri kiu mi diris, ke li prenis la

aŭton.

Disigo en plurajn frazojn

La plej bona maniero esprimi ĉi tiel malsimplajn aferojn ofte estas uzado de

pluraj memstaraj frazoj, ekz.: Vi asertis, ke vi vidis certan homon, sed tiu

homo estas jam delonge mortinta. / Elizabeto baldaŭ ekloĝos en la domo.

Karlo vidis tiun viron, kiu vendis ĝin al ŝi. / Karlo diris, ke iu edziĝis. Kiu

estas tiu persono? / Vi pensas, ke iu knabino amas min. Ŝi estas tiu knabino.

/ Jen estas Karlo, kiu prenis la aŭton. Tion mi diris antaŭe.

542

§34.2.2

Propraj nomoj

35. Propraj nomoj

35.1. Nomspecoj

Normalaj propraj nomoj

Normala propra nomo estas O-vorto, kiu per si mem estas propra nomo:

Karlo, Petro, Berlino, Atlantiko, Japanujo, Nilo, Olimpo. Kelkfoje tia nomo

havas A-vorton aŭ alispecan priskribon, kiu estas parto de la nomo: Nova

Zelando, Norda Ameriko, Sankta Petro, la Sankta Biblio, la Nobla Korano,

Nilo Blanka, Bulonjo-ĉe-Maro (aŭ Bulonjo ĉe maro). Ĉe tiaj nomoj oni plej

ofte ne uzas la (§9.1.6).

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj

Propra nomo ankaŭ povas esti ordinara O-vorto (kun aŭ sen priskriboj), kiu

fariĝis propra nomo de io: la Suno, la Ruĝa Maro, la Sankta Virgulino, la

Eternulo, la Fortuno. Tia nomo povas ankaŭ esti O-vortece uzata A-vorto:

la Ĉiopova (= Dio). Ĉe tiaj nomoj oni normale ja uzas la (§9.1.6).

Citaĵaj propraj nomoj

Iafoje propra nomo ne estas O-vorto, sed alispeca vorto aŭ eĉ tuta frazo:

Amplifiki (muzikensemblo), Ajn (poemaro), Ĉu vi kuiras ĉine? (romano).

Oni povas nomi ilin citaĵaj propraj nomoj, ĉar ili estas normale traktataj kiel

citaĵoj (§36). Al tiu ĉi grupo oni ankaŭ povas kalkuli ne-Esperantigitajn

nomojn sen O-finaĵo (§35.2): Beijing, Shakespeare, Waringhien.

Multe-nombraj nomoj

Propraj nomoj normale estas unu-nombraj. Kelkaj nomoj, kiuj montras

grupon de pluraj aferoj, estas tamen multe-nombraj: Filipinoj (insularo),

Andoj (montaro), Karolidoj (familio). Legu ankaŭ pri la ĉe multe-nombraj

propraj nomoj en §9.1.6.

Ĉu Esperantigi?

Propraj nomoj povas reteni sian originan, ne-Esperantan formon (§35.2),

eventuale transskribitan per Esperantaj literoj, aŭ ili povas esti tute Esperant-

igitaj (§35.3) kun Esperantaj finaĵoj. Ĉiu metodo havas siajn uzokampojn.

Neniu el ili povas esti universale uzata.

35.2. Ne-Esperantigitaj nomoj

Ne-Esperantigitaj propraj nomoj estas utilaj en tiaj okazoj, kiam gravas re-

kono de la origina skriba formo. Tiaj originaj nomformoj povas tamen esti

malfacilaj por elparolado, ĉar ne ĉiu homo povas scii la nacilingvan el-

parolon. Ofte estas do utile iel montri, kiel oni povas elparoli la nomon. Aŭ

oni montru la originan elparolon (precize aŭ proksimume), aŭ oni montru

Esperantecan elparolon (§2.3).

Iafoje oni preferas konservi nomon senŝanĝe pro tute specialaj motivoj. Ekz.

la vorton Allah por Dio oni nur transskribis per latinaj literoj en la Esperanta

§35.2

543

Propraj nomoj

traduko de la Korano, ĉar tiu vorto estas konsiderebla kiel memprezento de

Dio, kaj tial neŝanĝenda. Aliaj tradukantoj elektus traduki per la vorto Dio,

ĉar la Araba Allah signifas ĝuste “(la) Dio”. Tiaj elektoj estas afero de per-

sona opinio, kaj ili ne koncernas la Esperantan gramatikon.

Ne-Latinaj skriboj

Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la Latina, oni

normale transskribas la nomon per Latinaj literoj. Tiam oni povas uzi ofi-

cialan (aŭ ofte uzatan) manieron transskribi el la origina lingvo, aŭ oni

povas transskribi laŭ la Esperanta alfabeto. Oni elektu transskribon taŭgan

laŭ la cirkonstancoj. Se la eblo elparoli estas tre grava, skribo laŭ la Esper-

anta alfabeto (aŭ eĉ plena Esperantigo) povas esti preferinda. Se rekono de

la skriba formo estas grava, verŝajne ia transskribo laŭ oficiala sistemo estas

pli bona, kaj tiam en iaj specialaj okazoj eĉ povas esti inde reteni la originan

ne-Latin-literan skribon (se tio estas ebla), sed tiam ordinare oni uzu apude

ankaŭ Latin-literan formon.

Finaĵoj

Ne-Esperantigitaj nomoj povas aperi O-vortece sen O-finaĵo. Ĉe tiaj nomoj

oni ankaŭ povas forlasi N-finaĵon, eĉ se la frazrolo principe postulas tian

finaĵon. Eventualajn rolvortetojn oni tamen ĉiam devas uzi, se la frazrolo

tion postulas:

Zminska meditis momenton. M.30 Pola nomo rolas kiel subjekto.

Zamenhof estis la iniciatinto de Esperanto.

Marta komencis ludi. Ŝi ludis la Prière d’une vierge. M.27 Franca nomo de

muzikpeco rolas kiel objekto, sed ne havas N-finaĵon.

Ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen! FA2.112 Dana

nomo rolas kiel pri-komplemento.

Li admiras Zamenhof. La nomo Zamenhof rolas kiel objekto sen N-fin-

aĵo.

Se la nomo povas akcepti N-finaĵon (se ĝi finiĝas per vokalo), tiam oni ja

kompreneble povas aldoni tian finaĵon. Oni ankaŭ povas almeti O-finaĵon al

fremda nomo. Se oni uzas O-finaĵon, oni ankaŭ devas uzi N-finaĵon, se la

frazrolo tion postulas. Oni ankaŭ povas antaŭmeti titolon aŭ similan

esprimon, kiu povas ricevi N-finaĵon:

Ĉu vi konas Anna? La nomo Anna rolas objekte sen N-finaĵo.

Ĉu vi konas Annan? La nomo Anna rolas objekte kun N-finaĵo.

Ĉu vi konas mian amikinon Anna? Anna estas identiga priskribo (§25.2)

de mian amikinon, kaj nepre ne havu N-finaĵon ĉi tie.

Li renkontis Vigdís Finnbogadóttir. La Islanda nomo Vigdís

Finnbogadóttir rolas objekte sen Esperantaj finaĵoj.

Li renkontis Vigdíson Finnbogadóttir. La antaŭnomo havas O-finaĵon

kaj N-finaĵon. Oni ankaŭ povas skribi Vigdís-on kun dividostreko.

544

§35.2

Propraj nomoj

Li renkontis prezidanton Vigdís Finnbogadóttir.

Rakontas Christen Pedersen. Ĉu vi konas Christenon Pedersen? FA3.114

Unue la nomo aperas kiel subjekto, sen Esperantaj finaĵoj. Poste ĝi

aperas kiel objekto. Tiam Zamenhof aldonis O al la antaŭnomo por povi

uzi ankaŭ N-finaĵon.

Li surĉevale rajdis tra la profunda vala vojo, por veni en Weimaron kaj

viziti Molly’n. FA3.143 Oni ankaŭ povus skribi Weimar kaj Molly sen fin-

aĵoj, sed kun N-finaĵoj la frazroloj estas ja pli klaraj.

Ofte oni Esperantigas nur la antaŭnomon de persono, aŭ aldonas O-finaĵon

al la ne-Esperantigita formo de la antaŭnomo, sed lasas eventualan postan

nomon en origina formo sen Esperanta finaĵo. N-finaĵon oni tiam uzas nur

ĉe la antaŭnomo. Tio tamen ne estas regulo, nur kutimo: Christenon

Pedersen (normale ne: Christenon Pedersenon).

Kiam fremda nomo estas uzata en frazrolo, kiu bezonas A-finaĵon aŭ E-fin-

aĵon (aŭ eĉ verban finaĵon), oni devas aldoni tian finaĵon:

La malnova Wartburga kastelo ĉiam ankoraŭ staris senŝanĝe alte supre

sur sia roka altaĵo. FA3.145

Tio estas Zamenhofa esprimo.

Ofte oni povas anstataŭe elturniĝi per rolvorteto: La malnova kastelo de

Wartburg...

Nur originaj formoj

Kiam oni uzas ne-Esperantan nomformon en Esperanto, oni ne uzu formon

el ne-origina lingvo. Parolante pri ekz. la Dana ĉefurbo, oni ne uzu

*Kopenhagen* (la Germanan formon), nek *Copenhague* (la Francan

formon). Uzu la Danan formon København, aŭ la Esperantan formon

Kopenhago. Parolante pri la Ĉina filozofo Kongzi oni ne nomu lin

*Confucius* (la Latina formo). Uzu la Ĉinan formon Kongzi, aŭ la Esper-

antan formon Konfuceo. Aliflanke, se oni scias nur neoriginan formon de

nomo, kaj ne havas eblon trovi la originan formon aŭ Esperantigitan formon,

tiam oni ja nur povas uzi tiun formon, kiun oni scias.

Elparolo

Kiam oni uzas nacilingvan nomon en Esperanta parolo, oni ne elparolu ĝin

laŭ la maniero de alia nacia lingvo. Aŭ oni uzu la originan elparolon,

almenaŭ proksimume, aŭ oni elparolu Esperantece. Parolante pri ekz. la

Angla urbo Winchester oni elparolu aŭ Anglece “ŭinĉestr” , aŭ Esperantece

( “vinĉester” ), aŭ oni plene Esperantigu (ekz. Vinĉestro°). Legu pli detale pri

elparolado de ne-Esperantaj vortoj en §2.3.

35.3. Esperantigitaj nomoj

Kiam oni Esperantigas propran nomon, oni povas fari tion parte aŭ plene.

Oni povas ekz. transskribi la nomon per Esperantaj literoj konservante laŭ-

eble la originan elparolon. Oni ankaŭ povas transskribi uzante nur tipe

§35.3

545

Propraj nomoj

Esperantajn kombinojn de literoj kaj sonoj. Aŭ oni povas plene Esperantigi

kun nur Esperantaj sonkombinoj kaj kun Esperantaj finaĵoj. Ĉi tie estos klar-

igoj ĉefe pri plene Esperantigitaj nomoj.

Plene Esperantajn formojn povas elparoli ĉiu, kiu lernis Esperanton. Oni ne

bezonas sciojn de aliaj lingvoj. Tiaj nomoj estas ankaŭ senprobleme uzeblaj

kun ĉiaj Esperantaj finaĵoj. Plene Esperantigitaj nomoj estas do utilaj en tiaj

okazoj, kiam gravas la eblo elparoli la nomon, kaj la eblo uzi ĝin libere en

ĉiaj frazoj. Sed se nomo ne estas tre konata, tiam plene Esperantigita formo

ne estas ĉiam rekonebla.

Legu ankaŭ pri la uzo de la ĉe propraj nomoj en §9.1.6.

Kutimaj Esperantigoj

Oni kutimas plene Esperantigi ĉiujn nomojn de landoj (§35.4), nomojn de

monde aŭ Esperante konataj urboj kaj montoj, nomojn de historiaj personoj,

kaj nomojn de internaciaj aferoj, ekz. maroj kaj riveroj, kiuj fluas tra pluraj

landoj. Uzi ne-Esperantigitajn formojn por tiaj aferoj estas iafoje preskaŭ

eraro, alifoje nur malrekomendinde:

Moçambique (Afrika lando) → Mozambiko

New York (Usona urbo) → Nov-Jorko

Beijing (ĉefurbo de Ĉinio) → Pekino

Boulogne-sur-Mer (grava urbo por Esperanto) → Bulonjo-ĉe-Maro

Caesar (imperiestro de la Roma regno) → Cezaro

Kongzi (Ĉina filozofo) → Konfuceo

Ofte eĉ ne ekzistas alternativo al la Esperanta formo, ĉar la afero ne

apartenas al certa lando aŭ lingvo, ekz: Afriko (kontinento), Pacifiko (oce-

ano), Gango (rivero).

N-finaĵo ĉe Esperantigitaj nomoj

Plene Esperantigitaj nomoj kun O-finaĵo ricevas N-finaĵon laŭ la ordinaraj

reguloj:

Mi konas Johanon. FE.8 La propra nomo Johano rolas kiel objekto

(§12.2.2).

Mi vojaĝas en Hispanujon. FE.26 La landnomo Hispanujo ricevas N-fin-

aĵon por direkto (§12.2.5).

Se plene Esperantigita nomo konsistas el pluraj sinsekvaj O-vortoj, ek-

zemple persona nomo plus familia nomo, kaj se la nomo devas havi N-fin-

aĵon, tiam oni aldonas N-finaĵon al ĉiu el la O-vortoj:

Al s-ro D. ŝajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli alta ol Jesuon

Kriston. OV.329 La duvorta nomo Jesuo Kristo rolas kiel objekto.

Tiu konsilisto ĵus ĉe la Patriarĥa mortigis Miĉjon Berliozon.

Se parto de nomo estas ne-Esperantigita, ne necesas al tiu nomparto aldoni

N-finaĵon: Poste la morto rabis al ni Jozefon Wasniewski. OV.365 La tuta

546

§35.3

Propraj nomoj

nomo Jozefo Wasniewski rolas kiel objekto, sed la fina parto, la ne-Esperant-

igita familia nomo, aperas sen N-finaĵo.

Sur kio bazi Esperantigon?

Multaj nomoj havas diversajn formojn en diversaj lingvoj, precipe nomoj de

lokoj. Kiam oni kreas Esperantan formon, estas rekomendinde deiri de la

plej internacie konata formo, aŭ almenaŭ de formo tre konata internacie. Uzi

nur loke konatan formon kiel bazon, ne estas eraro, sed povas esti strange en

internacia lingvo.

Ekz. estas preferinde uzi la formon Kazablanko° por la granda havenurbo en

Maroko, ĉar ĝi estas tutmonde konata kiel “Casablanca”. Surbaze de la

Araba nomo “ad-Dar al-Bayda” oni kreis la alternativan formon

*Daralbajdo*°, kiu estas malrekomendinda, ĉar internacie malpli rekonebla.

Alia ekzemplo estas la lando Finnlando. En la tuta mondo ĝi estas konata

sub diversaj variantoj de tiu nomo. Nur en Finnlando mem kaj en kelkaj

najbaraj landoj ĝi havas alian nomon. Tiu nomo donis la alternativon

*Suomio*, kiu estas tute maltaŭga en internacia lingvo. (Cetere la Finnaj

Esperantistoj mem preferas la nomon Finnlando.) Simile evitinda estas

*Nipono* anstataŭ la normala Japanujo (aŭ Japanio).

Tamen ne ekzistas devigaj reguloj, kiel elekti bazon de Esperantigo. En ĉiu

okazo oni elturniĝu en oportuna maniero. Ne ekzistas ĝenerala principo, kiu

povas decidi en ĉiu okazo.

Se jam ekzistas tradicia Esperanta formo, oni nepre ne provu ŝanĝi ĝin sen

tre forta motivo. Ekz. la ĉefurbo de Pollando nomiĝas en Esperanto de-

komence Varsovio. Tio eble ne estas la plej internacia formo, sed ŝanĝo al

ekz. *Varŝavo*° estus tute senutila rompo kun la tradicio. La lando Kimrujo

havas en Esperanto nomon, kiu baziĝas sur tute neinternacia formo, sed oni

ne provu ĝin ŝanĝi, ĉar ĝi estas firma parto de la Esperanta tradicio.

Virinaj nomoj

Multaj pensas, ke virinaj nomoj sonas strange kun O-finaĵo pro influo de

diversaj lingvoj, en kiuj O estas vira finaĵo, kaj A estas ina. Tial oni ofte uzas

virinajn nomojn kun A-finaĵo, kvankam ili estas O-vortoj. Tio estas tute

bona, se la nacilingva formo finiĝas per A, ĉar oni povas rigardi la nomon

kiel ne-Esperantigitan. Sed uzi Esperantan A-finaĵon en vorto, kiu el ĉiuj

vidpunktoj estas O-vorto, estas stranga rompo de la simpla Esperanta grama-

tiko.

La Fundamento uzas virinajn nomojn kun O-finaĵo. Tion oni rigardu kiel

modelon. Sed uzado de A-finaĵoj en virinaj nomoj estas tamen tre disvastiĝ-

inta, kaj pluraj gravaj libroj instruas tion. Tial oni devas tian uzadon almenaŭ

toleri, kvankam ĝi estas fremda al Esperanto.

§35.3

547

Propraj nomoj

Iuj volas ĉiam uzi la sufikson IN (§38.2.20) en Esperantigitaj virinaj nomoj,

sed tio normale ne necesas. La Fundamento enhavas interalie la virinajn

nomojn Mario, Klaro, Sofio FE.38 kaj Anno FE.36, kiuj ne havas sufikson. Sed

oni ja povas uzi IN por fari Esperantajn virinajn nomojn. Ekz., se nacilingva

nomo ekzistas en du variantoj, unu vira kaj unu ina, oni povas uzi IN en la

virina formo, sed oni ankaŭ povas fari tute apartan virinan nomon sen su-

fikso, aŭ oni povas lasi la nomon en origina formo. Jen kelkaj ekzemploj de

virinaj nomoj:

AnnaAnno FE.36, aŭ ne-Esperantigite Anna.

MariaMario FE.38, aŭ Mariino (ĉar ekzistas ankaŭ vira nomo Mario),

aŭ ne-Esperantigite Maria.

ElisabethElizabeto FE.36, sed multaj diras Elizabeta.

MyriamMiriamo, sed prefere ne *Miriama*, ĉar en neniu lingvo tiu

nomo havas finan A.

YosikoJoŝiko. Ne *Joŝika*. Kiam jam la nacilingva formo finiĝas per

O, estus vere strange ŝanĝi al A.

35.4. Landoj, popoloj kaj lingvoj

Nomoj de landoj kaj landanoj estas normale ĉiam Esperantigitaj. Tie ĉi estas

klarigitaj la bazaj principoj, kiujn ĉiuj nomoj de landoj kaj landanoj sekvas,

kaj ankaŭ klarigoj pri nomoj de lingvoj.

Ĉi-poste gentovortoj kaj landanovortoj estas plejparte skribataj kun komenca

majusklo: Francoj, Birmanoj k.t.p. Skribo minuskla estas tamen same ĝusta

(§35.5).

La landonomoj en Esperanto apartenas al du kategorioj: landobazaj nomoj

kaj gentobazaj nomoj.

Landobazaj nomoj

Plej multaj landonomoj estas landobazaj. Tiaj nomoj ne havas sufikson. La

baza radiko ordinare estas per si mem nomo de lando. El tia nomo oni kreas

vorton por landano per la sufikso AN (§38.2.4):

Kanado (Ameriko) → Kanadanoj = loĝantoj de Kanado, homoj el Kan-

ado k.s.

Burkino (Afriko) → Burkinanoj = loĝantoj de Burkino k.s.

Peruo (Ameriko) → Peruanoj

Sudano (Afriko) → Sudananoj

Alĝerio (Afriko) → Alĝerianoj

Irano (Azio) → Irananoj

Pakistano (Azio) → Pakistananoj

Usono (Ameriko) → Usonanoj

Aŭstralio (Oceanio) → Aŭstralianoj

548

§35.4

Propraj nomoj

Iuj landobazaj nomoj estas kunmetaĵoj aŭ plurvortaĵoj. La baza radiko tamen

ne nomas genton:

Sud-Afriko (Afriko) → Sud-Afrikanoj

Dominika Respubliko (Ameriko) → Dominik-Respublikanoj

Papuo-Nov-Gvineo (Oceanio) → Papuo-Nov-Gvineanoj, Papuanoj,

Nov-Gvineanoj

Se lando havas plurvortan nomon, ofte estas pli oportune uzi la vorton ano

aŭ la vorton loĝanto aŭ ion similan anstataŭ la sufikso AN:

Trinidado kaj Tobago (Ameriko) → anoj/loĝantoj de Trinidado kaj

Tobago

Iafoje oni povas uzi mallongigon de longa nomo, sed oni ne faru proprajn

nekompreneblajn mallongigojn:

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (Azio) → anoj de Unuiĝintaj Arabaj

Emirlandoj, anoj de UAE, UAE-anoj

Kelkaj landobazaj nomoj finiĝas per ...lando. Tiam ordinare land estas parto

de la radiko:

Irlando (Eŭropo) → Irlandanoj (la radiko estas IRLAND)

Nov-Zelando (Oceanio) → Nov-Zelandanoj (la baza radiko estas

ZELAND)

Sed ekzistas ankaŭ landobazaj nomoj, en kiuj LAND estas efektiva Esper-

anta radiko. La elemento antaŭ LAND tamen ne estas nomo de gento: Sar-

lando (Germana federacia lando ĉe la rivero Saro), Unuiĝintaj Arabaj Emir-

landoj (emiroj ne estas gento, sed speco de regantoj).

Gentobazaj nomoj

Gentobazaj landonomoj estas faritaj el nomo de popolo (gento). Tiaj

landonomoj troviĝas precipe en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio kaj Afriko. Oni

formas tiajn nomojn el gentonomo per aldono de sufikso. La origina

landonoma sufikso estas UJ (§38.2.29):

FrancojFrancujo (la lando de la Francoj, Eŭropo)

GermanojGermanujo (la lando de la Germanoj, Eŭropo)

JapanojJapanujo (Azio)

Somaloj°Somalujo (Afriko)

Multaj uzas anstataŭ UJ la neoficialan sufikson I (§39.1.12) en gentobazaj

landonomoj: Francio = Francujo, Germanio = Germanujo, Japanio

= Japanujo, Somalio = Somalujo, k.t.p.

Noto: Pri la du landonomaj sufiksoj UJ kaj I oni multe diskutis, sed ili estas ambaŭ bone uzeblaj.

Ambaŭ estas komprenataj de ĉiuj Esperantistoj. Duoblaĵoj kiel ekz. Francujo kaj Francio, ne estas

pli strangaj ol duoblaĵoj kiel dormejo kaj dormoĉambro, aŭ policisto kaj policano. Iuj gramatikistoj

preferas diri, ke gentobazaj landonomoj kiel Japanio, Germanio kaj Rusio estas faritaj el apartaj

radikoj, ne per sufikso. Laŭ tiu teorio ekz. la popolnomo Germanoj kaj la landonomo Germanio

§35.4

549

Propraj nomoj

estas faritaj el du malsamaj radikoj, GERMAN kaj GERMANI. En la praktiko la teoria analizo tute

ne gravas, ĉar la efektivaj vortoj restas la samaj. Germanujo kaj Germanio ĉiuokaze estas tute sam-

signifaj, kaj la loĝantoj nomiĝas Germanoj, GermanujanojGermanianoj, ĉu oni rigardas la

formon Germanio kiel kunmetitan, ĉu kiel nekunmetitan.

Oni ankaŭ povas uzi la radikon LAND sufiksece anstataŭ UJ aŭ I en ge-

ntobazaj nomoj. Oni uzu LAND prefere nur kiam tio donas tre internacian

nomformon aŭ kiam tia nomformo estas tradicia en Esperanto:

FinnojFinnlando (la lando de la Finnoj, Eŭropo)

Svazioj°Svazilando (Afriko)

PolojPollando (Eŭropo)

Ankaŭ ĉe gentobazaj landonomoj oni povas uzi AN por fari nomon de land-

ano, kvankam tio estas malofta:

RusujoRusujanoj FE.37 (= anoj de Rusujo)

JapanujoJapanujanoj (= anoj de Japanujo)

SomalujoSomalujanoj (= anoj de Somalujo)

FinnlandoFinnlandanoj (= anoj de Finnlando)

Rimarku, ke oni ne aldonu AN al popolvorto. Ne diru *Francanoj*. Tio sig-

nifus anoj de Franco (= ano de homo). Oni aldonu AN al landonomo:

Francujo (aŭ Francio) → Francujanoj (aŭ Francianoj). Aŭ oni diru simple

Francoj.

Teorie estas diferenco inter ekz. Germanujano kaj Germano. Germanujano

estas ano de la lando Germanujo, dum Germano estas ano de la Germana

gento. Sed ordinare oni ignoras tiun teorian diferencon. Nur kiam oni

parolas eksplicite pri diversaj gentoj, oni bezonas fari tiajn distingojn, ekz.:

Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne

estas rusoj. FE.37

Ĉe kelkaj tre specialaj landonomoj oni ne povas uzi la simplan popolvorton

por nomi anojn de tiu lando. Loĝantojn de ekz. Interna Mongolujo (parto de

Ĉinujo) oni ne povas simple nomi Mongoloj, ĉar tio kompreniĝas kiel anoj

de Mongolujo (alia lando). Loĝantojn de Nova Sud-Kimrujo (parto de

Aŭstralio) oni ne povas nomi Kimroj, ĉar tio estus anoj de Kimrujo (parto de

Britujo). Loĝantojn de Saksujo-Anhalto (parto de Germanujo) oni ne povas

simple nomi Saksoj, ĉar Saksoj troviĝas ankaŭ en Saksujo (alia parto de Ge-

rmanujo). En tiaj specialaj okazoj oni devas uzi esprimojn kiel anoj de

Interna Mongolujo, Intern-Mongolujanoj, anoj de Nova Sud-Kimrujo, Nov-

Sud-Kimrujanoj, anoj de Saksujo-Anhalto, Saksujo-Anhaltanoj k.t.p.

550

§35.4

Propraj nomoj

Kelkaj popolnomoj estas komuna nomo por pluraj gentoj. Ekz. Belgoj ne

estas gento en si mem, sed komuna nomo de Flandroj kaj Valonoj, la du

ĉefaj gentoj de Belgujo. Britoj estas komuna nomo de Angloj, Kimroj kaj

Skotoj, la tri ĉefaj gentoj de Britujo. Baltoj estas komuna nomo de la tri

gentoj Estonoj, Latvoj kaj Litovoj en la landoj Estonujo, Latvujo kaj Litov-

ujo, kiuj kune formas la regionon Baltujo. Etiopoj estas komuna vorto por

ĉiuj ĉirkaŭ 80 diversaj gentoj en Etiopujo ( Oromoj°, Amharoj°, Tigrajoj°

k.a.). Homo povas do esti samtempe Belgo kaj Flandro, samtempe Brito kaj

Skoto, samtempe Balto kaj Estono k.t.p.

Noto: La radiko BALT estas en Esperanto nomo de homo, ne de maro. La regiono do nomiĝas Balt-

ujo, Baltiola Baltaj ŝtatoj/landoj, ne *Ĉebaltio* aŭ simile. La apuda maro nomiĝas la Balta

Maro FA1.200.

Kiel scii, ĉu nomo estas landobaza aŭ gentobaza?

Se oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per ...ujo, oni ĉiam scias certe, ke

ĝi estas gentobaza, kaj oni povas uzi la simplan gentovorton por paroli pri la

loĝantoj de la lando.

Se oni aŭdas landonomon, kiu finiĝas per ...io, oni ne povas esti certa, ĉar

multaj landobazaj nomoj (hazarde) finiĝas tiel, kvankam ili ne havas Esper-

antan sufikson, ekz. Aŭstralio, Namibio kaj Ĉilio. En tiuj landoj ne loĝas

*Aŭstraloj*, *Namiboj**Ĉiloj*. Tio signifas ankaŭ, ke oni ne povas uzi

la sufikson UJ en tiaj nomoj, ĉar la nomoj ne estas gentobazaj. La vokalo i

estas parto de la radiko en tiuj kaj en multaj aliaj landonomoj.

Ankaŭ kiam oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per ...lando, oni ne

povas esti certa. Iuj tiaj nomoj estas landobazaj, ekz. Nederlando kaj

Islando, dum aliaj estas gentobazaj, ekz. Pollando kaj Svislando. La popolon

de Pollando oni povas nomi Poloj, sed la loĝantoj de Nederlando ne estas

*Nederoj*.

Se oni scias certe, ke landonomo estas farita el nomo de gento, oni povas uzi

la simplan popolnomon. Sed se oni ne scias, aŭ se oni hezitas, oni povas

ĉiam uzi kunmetaĵon kun la sufikso AN: Francianoj, Ĉinianoj, Pollandanoj,

Nederlandanoj k.t.p. Tia uzado neniam povas esti erara.

“Istanoj”

Pluraj landonomoj finiĝas per ...istano (§39.1.18): Pakistano, Afganistano,

Uzbekistano k.a. En iaj okazoj por tia lando ekzistas gentovorto similforma:

Afganoj, Uzbekoj k.a. En tiaj okazoj estas pli bone uzi gentobazajn nomojn

por la landoj: Afganujo (aŭ Afganio), Uzbekujo (aŭ Uzbekio) k.t.p. Sed ne

ĉiuj “istan”-landoj havas tian respondan gentovorton. En ekz. Pakistano ne

loĝas *Pakoj*, sed Pakistananoj (kaj sekve oni ne povas la landon nomi

*Pakujo**Pakio*).

Arbitra divido

Plej multaj landonomoj estas landobazaj, sed kelkaj, precipe Eŭropaj kaj

Aziaj, estas gentobazaj. La kategoria divido, kiu esence estas arbitra, diras

absolute nenion pri la landoj aŭ pri la popoloj de tiuj landoj. Ĉu ekzistas aŭ

§35.4

551

Propraj nomoj

ne ekzistas aparta vorto por grupo de homoj, neniel montras, ĉu tiuj homoj

estas unueca gento aŭ ne. En multaj landoj kun landobazaj nomoj loĝas pli-

malpli unuecaj gentoj, ekz. Irano, Kamboĝo, Nederlando, Islando k.a. Tia

dukategorieco estas tute normala en Esperanto. Oni komparu kun ekz.

instrumentoj: broso, aŭto, gitaro (sensufiksaj), kombilo, aviadilo, tajpilo (su-

fiksaj). Tio estas same arbitra kiel la divido de landonomoj. Same estas pri

istoj, uloj kaj multaj aliaj grupoj de vortoj.

Zamenhof kaj aliaj parolis pri distingo inter malnova mondo (Eŭropo, Azio

kaj partoj de Afriko), kie ĉiu lando apartenas al unu ĉefa gento, kaj kie oni

uzu (precipe) gentobazajn nomojn, kaj nova mondo, kie ĉiuj gentoj estas

egalaj, kaj kie oni uzu landobazajn nomojn. Tio estis nura teorio, kiu neniam

vere realiĝis en la lingvo. Estas prave, ke gentobazaj nomoj troviĝas precipe

en la tiel nomata malnova mondo, sed ekzistas tiom da esceptoj, ke la teorio

estas praktike neuzebla.

Diverseca uzo

La praktika uzo de landonomoj kaj popolnomoj estas sufiĉe varia. Tio

kaŭzas iom da ĝeno kaj problemoj, sed ĉiuj diversaj variantoj estas tamen

uzeblaj laŭ la ĉi-antaŭaj principoj. Se ekz. oni preferas la landobazan nomon

Koreo (nuntempe tre maloftan), oni nomu la landanojn Koreanoj. Se oni pre-

feras la gentobazan kaj hodiaŭ plej oftan formon Koreujo/Koreio por la sama

lando, oni nomu la loĝantojn Koreoj aŭ eventuale Koreujanoj/ Koreianoj.

Sed oni nepre ne miksu. Oni ne parolu pri *Koreanoj en Koreujo*. La du

sistemoj estas egale logikaj. Ĉu oni preferas paroli pri Koreanoj, ĉu oni

volas nomi ilin Koreoj, oni parolas pri la sama popolo. En ĝuste tiu ĉi okazo

la gentobazaj formoj estas tamen superregaj, kaj ankaŭ rekomendataj de la

Akademio de Esperanto.

Pri kelkaj popolvortoj oni havas malsamajn opiniojn, ĉu ili estu uzataj aŭ ne.

Multaj ekz. uzas la popolvorton Aŭstroj kaj gentobazan landonomon Aŭstr-

ujo/ Aŭstrio, dum aliaj parolas ĉiam nur pri Aŭstrianoj (kun landobaza nomo

Aŭstrio). Iuj uzas la vorton Jugoslavoj kiel komunan nomon por la diversaj

gentoj de la iama Jugoslavujo, dum aliaj volas paroli nur pri Jugoslavianoj

en Jugoslavio. Normale ne multe gravas, kiun uzon oni sekvas. Oni nur ne

elpensu novajn variantojn senbezone.

Jam en la unuaj jaroj de la historio de Esperanto ekzistis tiaj hezitoj pri la

kategorio de iuj landonomoj. En tre fruaj tekstoj oni povas trovi nomojn kiel

Alĝerujo (gentobaza formo anstataŭ la nuna landobaza nomo Alĝerio) kaj

Kanadujo (nun ĉiam Kanado). Sed jam dekomence ekzistas landonomoj de

ambaŭ kategorioj, kaj ĝenerale la uzado de landonomoj kaj vortoj por

landandoj sekvas la samajn principojn hodiaŭ kiel en la unuaj jaroj.

Noto: Ie kaj tie oni povas legi asertojn, ke en la unua tempo ĉiuj landonomoj estis ge ntobazaj. Tiuj

asertoj tamen estas malpravaj. Jam en la unua Esperanta periodaĵo La Esperantisto (1889 - 1895)

kaj ĝenerale en la skribaĵoj publikaj kaj privataj de Zamenhof en la plej fruaj jaroj, oni trovas

ambaŭ kategoriojn de landonomoj.

552

§35.4

Propraj nomoj

A-finaĵo

A-vorto farita el landobaza landonomo signifas “rilata al la lando, tia kiel

(en) la lando, rilata al la homoj en la lando” k.t.p.:

UsonoUsona = rilata al Usono aŭ Usonanoj, tia kiel (en) Usono, tia

kiel Usonanoj, k.s.

PeruoPerua = rilata al Peruo aŭ Peruanoj, tia kiel (en) Peruo, tia kiel

Peruanoj, k.s.

Oni ankaŭ povas fari A-vortojn el popolnomoj kun AN-sufikso. Tia A-vorto

signifas nur “rilata al la popolo, tia kiel la popolo”, sed tiaj A-vortoj estas tre

maloftaj: UsonanoUsonana (malofta vorto) = “rilata al Usonanoj, tia kiel

Usonanoj” PeruanoPeruana (malofta vorto) = “rilata al Peruanoj, tia

kiel Peruanoj”.

Ĉe gentobazaj landonomoj oni kutimas uzi A-vorton sen sufikso, do A-

vorton faritan el la gentonomo: Franca, Japana, Etiopa k.t.p. Tiaj vortoj

devus teorie signifi nur “rilata al la popolo, tia kiel la popolo”. Sed en la

praktiko oni uzas ilin ankaŭ por la senco “rilata al la lando”:

FrancoFranca = rilata al Francoj aŭ al Francujo

JapanoJapana = rilata al Japanoj aŭ al Japanujo

FinnoFinna = rilata al Finnoj aŭ al Finnlando

Kompreneble oni ankaŭ povas uzi A-vortojn faritajn el plena gentobaza

landonomo, sed tio estas pli malofta:

FrancujoFrancuja (malofta vorto) = rilata al Francujo

JapanujoJapanuja (malofta vorto) = rilata al Japanujo

FinnlandoFinnlanda (malofta vorto) = rilata al Finnlando

Se oni celas la sencon “rilata al la lando”, kaj se estas tre grave, ke neniu

mise komprenu “rilata al la gento/landanoj”, tiam oni ja uzu tiajn vortojn

kiel Francuja. Sed en la praktiko plej ofte tute bone taŭgas kaj funkcias la

pli kutima formo Franca, ankaŭ kiam vere temas pri “rilata al Francujo”.

En iuj landoj, ekz. Rusujo, oni ĝenerale emas tre zorge distingi gentecon. En

tiaj okazoj A-vortoj kiel Rusuja estas pli oftaj (ĉar oni opinias, ke Rusa sig-

nifu nur “rilata al Rusoj”). En tiaj okazoj oni ankaŭ pli ofte rezervas gento-

vortojn, ekz. Rusoj, por la efektiva gento, preferante kunmetaĵojn kiel Rusuj-

anoj, kiam oni parolas pri ĉiuj anoj de la lando (ankaŭ tiuj, kiuj ne estas

Rusoj en genta senco).

Gentoj sen gentonomo

En multaj landoj, kiuj havas landobazan nomon, tamen ekzistas efektiva

gento kun propra lingvo k.t.p., ekz. Nederlando, Islando, Birmo k.a. Se oni

volas paroli pri tiuj gentoj, oni devas uzi kunmetaĵon kun AN-sufikso:

Nederlandanoj, Islandanoj, Birmanoj k.t.p. Tiaj AN-vortoj do estas plur-

signifaj. Ili povas esprimi puran landanecon aŭ civitanecon, sed ili ankaŭ

povas esti uzataj kun genta signifo. Tio signifas, ke nekunmetitaj

§35.4

553

Propraj nomoj

popolnomoj kiel Francoj kaj Japanoj tute similas al AN-sufiksaj

popolnomoj kiel Nederlandanoj kaj Birmanoj. En ambaŭ okazoj la vortoj

estas plursignifaj. AN-vorto kiel Irlandanoj baze havas la signifon de

landanovorto, sed ĝi povas uziĝi laŭbezone ankaŭ kiel gentovorto, dum ge-

ntovortoj kiel Svedoj kaj Koreoj baze estas gentaj vortoj, sed uziĝas tre ofte

ankaŭ por landana kaj eĉ civitana senco. La diferenco estas do ĉefe grama-

tika. Tio, ke en iaj okazoj ekzistas simpla gentovorto, dum aliokaze ne, estas

esence hazardo. Oni ne provu kompreni tion kiel iaspecan indikon pri genta

pureco aŭ simile.

Lingvonomoj

El landobazaj landonomoj kaj el simplaj popolnomoj oni povas fari nomojn

de lingvoj. Oni faras A-vorton kaj aldonas la vorton lingvo. Oni preskaŭ

ĉiam metas la antaŭ tiaj lingvonomoj (§9.1.5). Tre ofte oni ellasas (sub-

komprenas) la vorton lingvo:

Anglola Angla (lingvo) = la lingvo de la Angla popolo (kaj de multaj

aliaj)

Ĉinola Ĉina (lingvo) = la lingvo de la Ĉina popolo

Arabola Araba (lingvo) = la lingvo de la Araboj

Zuluola Zulua (lingvo) = la lingvo de la Zuluoj

Nederlandola Nederlanda (lingvo) = la lingvo de Nederlando

Birmola Birma (lingvo) = la lingvo de Birmo

Indoneziola Indonezia (lingvo) = la lingvo de Indonezio

La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej

multe. M.24

Tia lingvo konkurados en la mondo antaŭ ĉio kun la lingvo angla, kiu

celas fariĝi internacia. OV.374

Mi ne scias la lingvon hispanan. FE.34

Ĉu vi parolas la Anglan (lingvon)?

Mi volas lerni la Ĉinan (lingvon).

El tiaj lingvonomoj oni povas fari diversajn kunmetitajn vortojn, plej ofte

subkomprenante la elementon lingvo, ekz.: angligi = “traduki en la Anglan

lingvon”, elarabigi = “traduki el la Araba lingvo”, hispanparolanto = “parol-

anto de la Hispana lingvo”, Japanlingva = “en la Japana lingvo, scianta la

Japanan lingvon, k.s.”.

Oni atentu, ke por multaj popoloj kaj lingvoj ne ekzistas responda

landonomo, ekz. la Hebrea lingvo = “la lingvo de la Hebreoj (Judoj)”, kiu

estas parolata ĉefe en Israelo; la Persa, kiun parolas la Persoj, la plej granda

gento en Irano (antaŭe oni nomis la landon Persujo, sed nun ĝi estas Irano);

la Malagasa nomata laŭ la Malagasoj en Madagaskaro (antaŭe nomata Mal-

agasujo); kaj la Svahila, kiu estas parolata en pluraj Afrikaj landoj.

554

§35.4

Propraj nomoj

Ekzistas ankaŭ lingvoj, kiuj havas tute propran nomon kun O-finaĵo, ekz:

Esperanto, Sanskrito, Latino, Urduo, Ido, Volapuko, Lingvafrankao°,

Fanagalo°, Papiamento, Tokpisino°. Antaŭ tiaj lingvonomoj oni ne uzu la

(§9.1.5):

Oni parolas Esperanton. OV.401

En la lernejo mi studis Latinon, sed ne la Grekan.

Urduo estas tre simila al la Hinda lingvo.

O-vortajn lingvonomojn oni principe ankaŭ povas uzi en A-vorta formo.

Tiam oni ja uzu la: la Esperanta (lingvo), la Sanskrita (lingvo), la Urdua

(lingvo), la Ida (lingvo). Sed normale oni uzu la simplan O-formon sen la.

Se oni vidas tian esprimon kiel ekz. la Urdua (lingvo), oni pli-malpli aŭto-

mate supozas, ke ekzistas aŭ popolo *Urduoj* aŭ lando *Urduo*, sed tia

popolo aŭ lando ja ne ekzistas, kaj tial estas iom misgvide paroli pri la

Urdua. Pli klaras la normala formo Urduo.

Ĉiuj planlingvoj havas propran nomon, sed ial oni malemas Esperantigi tiajn

nomojn. Oni preferas paroli per fremdaj nomoj pri Volapük, Solresol, Idiom

Neutral, Latino sine flexione, Novial, Occidental, Interlingue, Interlingua,

Basic English, Interglossa, Loglan, Bliss k.t.p. Nur Esperanto, Volapuko kaj

Ido estas ofte uzataj Esperantaj nomoj de planlingvoj. Kial ne Esperantigi,

kiom eble, ĉiujn tiajn nomojn? Oni ja Esperantigas la nomojn de pli-malpli

ĉiuj aliaj lingvoj en la mondo. La jenaj Esperantigitaj nomoj povas do esti

uzindaj: Solresolo°, Idiomo Neŭtrala, Latino sen fleksio, Novialo°,

Okcidentalo°, Interlingveo°, Interlingvao°, Baza Angla, Intergloso°, Logl-

ano°, Bliso° k.t.p.

35.5. Majuskloj ĉe propraj nomoj

Pri majuskloj (grandaj literoj, ĉefliteroj) kaj minuskloj (malgrandaj literoj)

ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Majusklado povas helpi al klareco,

sed estas cetere sufiĉe malgrava afero.

Oni skribas ĉiujn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Elizabeto,

Parizo, Ĉinujo, Nov-Zelando, Esperanto. Tio estas ĝenerala regulo, kiun

sekvas pli-malpli ĉiuj.

Se nomo konsistas el pluraj vortoj, oni plej ofte majuskligas ĉiun el tiuj

vortoj: Sankta Petro, la Nobla Korano, Dominika Respubliko.

Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, oni

normale konservas la majusklon (ĉar la propranoma parto de la vorto restas

propra nomo), sed oni ankaŭ povas minuskligi (ĉar la tuto ne plu estas

propra nomo). La kutimoj estas tre diversaj:

La Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per

la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan

tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj. FK.284 Ameriko estas

propra nomo de kontinento. Volapük kaj Esperanto estas propraj nomoj

de lingvoj. La minuskla skribo esperantisto estas tamen pli ofta.

§35.5

555

Propraj nomoj

La Bremena vaporŝipo “Lloyd” staras en la haveno. FK.202 Bremeno estas

Germana urbo.

Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj. FE.37

Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. FE.37 Kaj Kalvinanoj kaj krist-

anoj devenas de propraj nomoj, sed unu havas majusklon, la alia ne.

Eble Zamenhof rigardis la vorton Kristo ne kiel nomon, sed kiel titolon.

Eble li nur estis senkonsekvenca. Ankaŭ Luteranoj devenas de propra

nomo, sed ĝi ĉiuokaze havu majusklon ĉi tie, ĉar ĝi staras frazkomence.

Tiaj formoj [...] estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj. LR.34 Oni

normale ne skribas *kontraŭEsperantaj*, sed uzas dividostrekon en tiaj

ĉi vortoj, ĉar estas iom strange skribi majusklon tuj post minusklo. Se oni

preferas minusklan skribon, oni povas skribi kontraŭesperantaj

kontraŭ-esperantaj laŭplaĉe.

En la februara numero ni legis raporton pri nia lando, kaj certe ni

ĝojas, ĉar de ĉiam la brazilaj kaj argentinaj esperantistoj kunagadis por

la komuna celo. Februaro estas propra nomo de monato (vidu ĉi-poste).

Brazilo kaj Argentino estas landonomoj. Esperanto estas lingvonomo.

Partoprenis tri koreoj, tri finnoj, usonano, malajziano, makaŭano,

singapurano, kaj 12 tajvananoj. Usono, Malajzio, Singapuro kaj Tajv-

ano estas nomoj de landoj. Makaŭo (aŭ Makao) estas urbonomo. Pri

popolnomoj kiel koreoj kaj finnoj vidu ĉi-poste.

Monatoj

Monatonomoj ( Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano k.a.)

estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe ili estas

do skribataj kun komenca majusklo. Nuntempe tamen multaj skribas ilin

minuskle, kvankam oni ankoraŭ ĉiam traktas ilin kiel proprajn nomojn (ĉiam

sen la, §9.1.6):

Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Nov-

embro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. FE.12

Festoj

Nomojn de festoj oni uzas kiel normalajn proprajn nomojn kun komenca

majusklo: Kristnasko, Pasko, Advento, Aŝuro° k.t.p.:

Ho, se estus jam Kristnasko! FA2.44 En la Universala Vortaro de la Fun-

damento la vorto kristnasko estas tamen minuskle skribita. Sed normale

ĝi estas uzata propranome sen la.

556

§35.5

Propraj nomoj

Semajntagoj

La nomoj de la semajntagoj ( lundo, mardo, merkredo k.t.p.) ne estas propraj

nomoj, kaj estas tial skribataj minuskle. Ili estas tamen ofte uzataj pro-

pranomece (§9.1.6).

Landoj, popoloj kaj lingvoj

Landonomojn oni ĉiam skribas kun komenca majusklo, ĉar ili estas veraj

propraj nomoj: Nederlando, Usono, Koreujo, Azerbajĝano k.t.p.

Popolnomojn faritajn el landonomo oni povas skribi kun komenca majusklo,

ĉar la landonoma parto restas propra nomo: Nederlandanoj, Usonanoj k.t.p.

Ankaŭ simplajn popolnomojn oni povas skribi kun komenca majusklo, ĉar

ili estas tre similaj al propraj nomoj, kaj majuskla skribo povas helpi al klar-

eco: Norvegoj, Araboj k.t.p. Sed popolnomoj ne estas veraj propraj nomoj,

kaj tial oni ankaŭ povas ilin ĉiujn skribi kun komenca minusklo: nederland-

anoj, usonanoj, norvegoj, araboj k.t.p.

Lingvonomojn faritajn el popolnomo aŭ landonomo oni povas skribi kun

komenca majusklo, ĉar ili devenas de vortoj, kiujn oni povas skribi maj-

uskle: la Nederlanda, la Islanda, la Hinda, la Araba, paroli Ĉine k.t.p. Sed

oni ankaŭ povas ilin skribi minuskle: la nederlanda, la islanda, la hinda, la

araba, paroli ĉine k.s.

Verajn lingvonomojn (kun O-finaĵo) oni ĉiam skribu majuskle, ĉar ili sen-

dube estas veraj propraj nomoj: Esperanto, Sanskrito, Volapuko k.a. Se ili ne

estus propraj nomoj, oni devus preskaŭ ĉiam uzi la antaŭ ili, sed tion oni ne

faras. Multaj tamen skribas tiajn nomojn minuskle.

Majuskloj en la Fundamento

Iafoje oni legas asertojn, ke tia aŭ alia uzo de majuskloj ĉe popolnomoj k.s.

estas “kontraŭ-Fundamenta”. La uzo en la Fundamento estas tamen varia,

kaj troviĝas en ĝi ekzemploj de diversspecaj uzoj de majuskloj kaj minuskloj

ĉe tiaj ĉi vortoj. La Fundamento simple ne instruas ion definitivan pri maj-

uskloj ĉe tiaj ĉi vortoj.

§35.5

557

Citaĵoj

36. Citaĵoj

Kiam vortoj estas citataj, ili povas roli tiel, kiel ili laŭ finaĵoj kaj ordinaraj

reguloj normale ne povus roli. Citataj vortoj ofte ne estas uzataj en normala

maniero por reprezenti ian signifon. Ili reprezentas nur sin mem. Ĉiaj ajn

vortoj, vortetoj, frazoj, frazpartoj aŭ aliaj esprimoj povas aperi kiel citaĵo. Eĉ

alilingvaj esprimoj povas tiel aperi.

Citaĵoj ĉiam rolas O-vortece. Ili povas havi tiajn priskribojn, kiajn povas

havi O-vorto. Ili povas havi la artikolon la aŭ alian difinilon. Ili povas havi

rolvorteton, sed ne N-finaĵon (krom se la N-finaĵo mem estas parto de la cit-

aĵo).

Citaĵoj ofte aperas inter citiloj aŭ alimaniere apartigite de la ordinaraj vortoj

(ekz. per specialaj litertipoj), sed iafoje oni ne uzas tian apartigan rimedon.

Ofte oni uzas anoncesprimon ( la vorto, la ideo, la nomo) antaŭ citaĵo. Se

aperas anoncesprimo, ĝi transprenas ĉiujn eventualajn priskribojn, difinilojn

kaj rolmontrilojn. La citaĵo mem tiam estas identiga priskribo de la anonc-

esprimo. Oni povus eĉ diri, ke citaĵo ĉiam rilatas al anoncesprimo, kiu tamen

povas esti subkomprenata:

La “tuj” de sinjoroj estas multe da horoj. PE.1282 = La ideo “tuj” signifas

por sinjoroj multe da horoj.

Inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo. OV.422 = Inter la ago

voli kaj la ago fari...

Legu la klarigon sub fari. = ...sub la vorto fari [en vortaro] .

Kontraŭ la uzado de “li” en tiaj okazoj oni nenion povus havi. LR.78 Ne

temas pri iu viro, sed pri la vorto li.

Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “l’” . FE.27 = Anstataŭ la vorto “la”

oni povas ankaŭ diri la vorton “l’”. La vorto “l’” rolas kiel objekto.

Anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi” . FE.16 = Anstataŭ la vorto “ci”... La

citaĵo “vi” rolas kiel objekto sed sen N-finaĵo.

Estu kiel vi volas, se mi nur kunprenos kun mi mian “mi” ! Rt.114 La citaĵa

objekto “mi” ne havas N-finaĵon.

La franco diras pri infano “il”, la germano diras “es”. LR.79 Fremd-

lingvaj vortoj aperas kiel objektoj, sed ne havas N-finaĵon. Oni povus

enŝovi anoncesprimon, kiu tiam havus N-finaĵon: ...diras pri infano la

vorton il ”...

Mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau. E-a-u aŭ a-u? M.50 Franca

vorto rolas kiel objekto, sed ne havas N-finaĵon.

“Tabloj” estas O-vorto. La vorto O-vorto restas unu-nombra, ĉar tabloj

estas nur unu vorto. Ĝia J-finaĵo estas nur parto de la citaĵo.

Pli bona estas malgranda “jen prenu” ol granda “morgaŭ venu” . PE.1954

Prenez garde aux enfants! ” diris la strigo-patro. FA3.37 Franca frazo

rolas kiel objekto.

§36

559

Citaĵoj

“Bonan tagon!” sonis subite tra la pordo. Citata salutfrazo rolas kiel

subjekto. La N-finaĵoj devas resti sendepende de la frazrolo.

Signifi

La objekto de la verbo signifi estas ofte citaĵo, kiu montras la signifon. Tiam

oni normale ne uzu N-finaĵon:

La Angla vorto “house” signifas “domo” . = ...signifas la ideon “domo”.

Se oni dirus ...signifas “domon” , oni povus kompreni, ke la Angla vorto

iel enhavus en si ankaŭ la signifon de la N-finaĵo.

La vorto “estonto” povas signifi nur “estonta persono” , sed ĝi ne povas

signifi “estonta tempo” “estonta afero” . LR.95

Oni ankaŭ povas uzi N-finaĵon, se konfuzo ne povus estiĝi, sed tio estas

nuntempe tre malofta: Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo,

aŭ kiu estas uzata por drapo. FE.32

Se la objekto de signifi ne mem montras la signifon, sed nur reprezentas ĝin,

tiam oni nepre uzu N-finaĵon: Tiu vorto signifas ion, sed mi ne scias, kion ĝi

signifas. Kion signifas “house”? “House” signifas “domo”! La vortetoj io

kaj kio ne estas mem la signifoj de la priparolitaj vortoj. Ili neniel estas cit-

aĵoj. Sed en la jena frazo kio ja estas citaĵo: La Angla vorto “what” signifas

“kio” .

Rekta parolo

Citaĵo povas esti frazo, kiun iu diris, pensis aŭ simile. Tian citaĵon oni nomas

rekta parolo:

La kato diris: “Ĉu vi povoscias ĝibiĝi, ĉu vi povoscias ŝpini, ĉu vi

povoscias aperigi fajrerojn?” FA2.39

“Lasu ĝin trankvila!” diris la patrino, “ĝi ja al neniu ion faras!” FA2.36

Rektan parolon oni povas ofte transformi en subfrazon. Tion oni nomas

nerekta parolo (§33.8): La kato demandis, ĉu ĝi povoscias ĝibiĝi. La patrino

diris, ke ili lasu ĝin trankvila.

Titoloj de libroj k.s.

Titoloj de libroj, gazetoj k.s. povas esti traktataj kiel citaĵoj. Se la titolo estas

alilingva, tio estas eĉ nepra. Iaj Esperantlingvaj titoloj povas esti uzataj kiel

ordinaraj vortoj, aliaj devas esti traktataj kiel citaĵoj. Precizaj reguloj ne ek-

zistas:

Ĉu vi legis (la libron) Pan Tadeusz? La Pollingva nomo ne povas

akcepti N-finaĵon. Oni povas enmeti la anoncvorton libro, kiu tiam

ricevas la finaĵon.

Ĉu vi legis la Parnasan Gvidlibron? La Esperantlingva titolo facile

akceptas N-finaĵon. Uzi ĝin kiel citaĵon sen N-finaĵo estus strange.

Ĉu vi legis Sinjoron Tadeo? Ĉu vi legis (la libron) Sinjoro Tadeo? La

Esperantlingva titolo povas akcepti N-finaĵon, sed tio povas ŝajni

560

§36

Citaĵoj

stranga. Oni ja ne legis sinjoron, sed libron. Oni povas alternative uzi la

titolon kiel citaĵon, eventuale kun anoncesprimo.

Ĉu vi legis “Ĉu vi kuiras ĉine?” ? Tiu ĉi Esperantlingva titolo devas esti

traktata kiel citaĵo, ĉar ĝi estas tuta frazo.

Nun la ludiloj komencis ludi, jen “Ni ricevas gastojn” , jen “Rabistoj kaj

urbaj soldatoj” , jen “Kaŝiĝo” . FA1.154 Nomoj de infanludoj aperas kiel

objektoj, sed sen N-finaĵo, ĉar ili estas citaĵoj.

§36

561

Vortfarado

Vortfarado

37. Vortfaraj principoj

La reguloj kaj principoj de vortfarado estas ĉi tie klarigitaj en maniero speci-

ala por PMEG. Aliaj lernolibroj uzas aliajn manierojn klarigi la samajn

aferojn.

La Akademio de Esperanto klarigas la vortfaradon surbaze de teorio pri “tri

ĉefaj signifo-kategorioj” ( Aktoj de la Akademio, p. 69 – 70). Ankaŭ PAG

uzas tian teorion. La klarigoj en PMEG principe esprimas la samon, sed per

aliaj vortoj.

La vortfarado baziĝas sur vortelementoj kaj signifoj (§37.1).

Farante vortojn oni sekvas tri bazajn principojn:

 Uzo de vortklasaj finaĵoj (§37.2)

 Uzo de precizigaj antaŭelementoj (§37.3)

 Vortigo de frazetoj (§37.4)

Legu ankaŭ pri streĉitaj formoj en §37.5, kaj pri ŝajnaj kunmetaĵoj en §37.6.

Krome oni uzas afiksojn (§38) por fari kunmetaĵojn. Multaj afiksoj sekvas

baze la ordinarajn principojn, sed iuj afiksoj sekvas tute proprajn regulojn.

Kunskriboj (§25.3) kiel membroj-abonantoj, nigra-blanka, vole-ne-vole, pli-

malpli k.s., estas en PMEG rigardataj ne kiel kunmetaĵoj, sed kiel apartaj

vortoj.

37.1. Vortelementoj kaj signifoj

Ĉiu vortelemento havas per si mem ian signifon. Ĝi estas simbolo de ia ideo.

Vortklasaj finaĵoj

La vortelementoj O, A, E kaj I (kaj ankaŭ AS, IS, OS, US kaj U) estas vort-

klasaj finaĵoj (§37.2). Ili estas tre gravaj en la vortfarado. (Ekzistas ankaŭ la

gramatikaj finaĵoj J §8 kaj N §12.2, kiuj ne estas same gravaj en vortfarado,

ĉar uzo de tiuj du finaĵoj ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto.)

Vortetoj

Vortetoj (§3.1) estas jam per si mem vortoj: por, mi, jam, , tiam, anstataŭ,

je, jes k.a.

Radikoj

La plej multaj vortelementoj estas radikoj. Ĉiu radiko havas jam per si mem

signifon, sed radiko ne povas aperi memstare kiel vorto. Ĝi bezonas vort-

klasan finaĵon.

 Kelkaj radikoj montras homojn, personojn, ekz.: AMIK, TAJLOR,

INFAN, PATR, SINJOR, VIR...

§37.1

563

Vortfaraj principoj

 Aliaj radikoj montras bestojn, ekz.: ĈEVAL, AZEN, HUND, BOV, FIŜ,

KOK, PORK...

 Aliaj estas kreskaĵoj, ekz.: ARB, FLOR, ROZ, HERB, ABI, TRITIK...

 Iuj radikoj estas iloj, ekz.: KRAJON, BROS, FORK, MAŜIN, PINGL,

TELEFON...

 Multaj radikoj estas nomoj de agoj, ekz.: DIR, FAR, LABOR, MOV,

VEN, FRAP, LUD...

 Aliaj radikoj estas nomoj de ecojkvalitoj, ekz.: BEL, BON, GRAV,

RUĜ, VARM, ĜUST, PRET...

Ekzistas multaj diversaj grupoj kaj kategorioj, ne nur la ĉi-antaŭaj. Kelkaj

radikoj estas malfacile klaseblaj, iuj havas plurajn signifojn, aliaj havas tre

specialan signifon, sed ĉiuj havas ian signifon.

Kiel eltrovi la propran signifon de radiko?

Ofte la propra signifo de radiko estas pli-malpli evidenta per si mem, sed por

certeco necesas zorga komparo de la diversaj uzoj de la radiko kun diversaj

finaĵoj, en diversaj kunmetaĵoj k.t.p. Decida estas la O-formo de radiko, ĉar

la signifo de la O-formo estas ĉiam identa al la signifo de la radiko mem.

Por eltrovi la propran signifon de radiko oni do kontrolu la signifon de ĝia

O-formo (se tia estas uzata). Multaj radikoj havas pli ol unu signifon. Tiam

ankaŭ la O-formo havas plurajn signifojn. Unu diferenco inter radiko kaj O-

vorto estas tamen, ke radikoj estas neŭtralaj pri nombro (§8.2.1).

La graveco de la radikosignifo

Por ĝuste uzi radikon kun diversaj finaĵoj oni devas koni la propran signifon

de la radiko. La gravecon de la radikosignifo bone montras la klasika ek-

zemplo de la radikoj KOMB kaj BROS.

La du verboj kombi kaj brosi havas tre similajn signifojn. Ili ambaŭ montras

agon, kaj la du agoj estas eĉ tre similaj. Sed se oni ŝanĝas ilin en O-vortojn,

ili subite komplete malsimilas:

kombo = la ago kombi

broso = ilo, per kiu oni brosas

La klarigo de tiu ĉi drasta ŝanĝiĝo estas la fakto, ke jam la radikoj havas sig-

nifojn. KOMB estas nomo de certa ago, dum BROS estas nomo de certa ilo.

Kun O-finaĵo ili estas do nomoj de ago kaj ilo respektive – tre malsimilaj

aferoj. Sed kun verba finaĵo ili ambaŭ ricevas agan signifon. KOMB tiam

apenaŭ ŝanĝiĝas, ĉar ĝi estas jam aga per si mem. BROS tamen ŝanĝiĝas, kaj

montras tiun agon, kiun oni kutime faras per broso.

Se oni deziras O-vorton por tiu ago, kiun oni faras per broso, oni devas fari

kunmetaĵon: bros-ad-o. Same, se oni deziras vorton por tiu ilo, per kiu oni

kombas, oni ankaŭ devas fari kunmetaĵon: komb-il-o.

Troviĝas multegaj ĉi tiaj radikparoj, kie la signifo de la verbaj formoj estas

similaj, dum la O-formoj estas malsimilaj. La klarigo estas ĉiam, ke la

564

§37.1

Vortfaraj principoj

radikosignifoj estas malsamaj. Jen kelkaj ekzemploj: batimarteli, haki

pioĉi, servisklavi, kudritajlori, regireĝi, kaperipirati, vizitigasti.

Same oni povas trovi parojn, kie la A-formoj similas, sed la O-formoj mal-

similas, ekz.: elegantadanda, noblanobela, lertamajstra, kuraĝa

heroa, proksimanajbara, dolĉamiela. Kontrolu mem la signifon de la

respondaj O-formoj en vortaro.

Multaj preferas diri, ke temas pri diversaj bazaj vortoj, de kiuj oni deiras en

la vortfarado. Ili preferas diri, ke ĉe BROS oni deiras de la baza vorto broso,

kiu estas nomo de ilo, kaj formas el ĝi la verbon brosi (per anstataŭigo de O

per I). Ĉe KOMB tamen, laŭ tia klarigomaniero, la baza vorto estas kombi

(kiu kompreneble nomas agon). El kombi oni povas fari la agan O-vorton

kombo (per anstataŭigo de I per O), kaj la vorton por la ilo, kiun oni normale

uzas por kombi, kombilo (per aldono de la sufikso IL kaj O-finaĵo). Pro tio,

ke la baza formo en unu okazo estas O-vorto, sed en la alia okazo estas

verbo, la vortfarado rezultigas diversspecajn vortojn. Tia klarigomaniero

estas tute bona, kaj verŝajne por multaj pli natura. Tia parolo pri bazformoj

esence estas la sama afero, kiel parolado pri propra signifo de radikoj. Se

radiko estas laŭ sia signifo aga, tiam oni nature vidas por ĝi la verban

formon kiel bazan. Se radiko estas eca, tiam oni nature vidas la A-finaĵan

formon kiel bazan. Se radiko signife estas nek aga, nek eca, tiam oni nature

rigardas ĝian O-formon kiel bazan. Ankaŭ ĉi-poste en PMEG multaj vort-

faraj fenomenoj estas prezentataj tiel, ke oni faras unu vorton el alia vorto

ekz. per anstataŭigo de la finaĵo.

Radikoj en vortaroj

Agaj radikoj estas ofte nomataj verbajverbkarakteraj, ĉar ĉe ili oni

nature vidas la verbon kiel bazan formon. Tial agaj radikoj normale aperas

en vortaroj en verba formo aŭ en artikolo kun verba kapvorto.

Ecaj radikoj estas ofte nomataj A-vortajA-karakteraj, ĉar ĉe ili oni

vidas la A-finaĵan formon kiel bazan. Tial ecaj radikoj estas do normale pre-

zentataj kiel A-vortoj en vortaroj. Ankaŭ radikoj, kiuj plej ofte aperas kun E-

finaĵo, estas tradicie nomataj A-karakteraj.

Radikoj nek ecaj, nek agaj estas ofte nomataj O-vortajO-karakteraj.

Ili estas normale prezentataj kiel O-vortoj en vortaroj.

Bedaŭrinde multaj vortaristoj ne vere kontrolis la signifon de ĉiuj radikoj.

Tial oni iafoje erare prezentas ekz. agan radikon kiel O-vorton, aŭ aĵan

radikon kiel verbon.

Noto: Ankaŭ la grava vortaro PIV prezentas iujn radikojn nekonsekvence. Jen ekzemploj:

DEMONSTRACI aperas kiel O-vorto, sed DEMONSTR kiel verbo, kvankam demonstracio kaj de-

monstro ambaŭ estas agaj kaj preskaŭ samsignifaj. KONKURENC aperas kiel O-vorto, sed

KONKUR kiel verbo, kvankam ambaŭ estas agaj.

PMEG tamen ne uzas tian dividon en verbaj, A-vortaj kaj O-vortaj radikoj,

sed preferas paroli pri la propra signifo de radiko.

§37.1

565

Vortfaraj principoj

Mito pri unusignifaj vortelementoj

Multaj pensas, ke vortelementoj havas (aŭ havu) en Esperanto nur po unu

signifon. Tiel neniam estis, kaj tiel neniam povus esti. Sufiĉas malfermi vort-

aron por nuligi tiun ideon.

Ekzistas eĉ homonimoj (samformaj vortelementoj kun tute senrilataj sig-

nifoj). La homonimoj en Esperanto estas malmultaj kompare kun aliaj

lingvoj, sed ili ja ekzistas, ekz.: AKT (parto de teatraĵo; dokumento), ARTI-

KOL ( la; skribaĵo en gazeto), DEVIZ (principfrazo; pagilo), KUB (sesflanka

objekto; lando), METR (unuo de longo; poezia ritmo). Ĉiuj ekzemploj estas

oficialaj radikoj. Kompreneble oni evitu enkonduki novajn homonimojn, se

ili povus kaŭzi konfuzon, sed tute ne ekzistas ia malpermeso de homonimoj

en Esperanto.

37.2. Vortklasaj finaĵoj

37.2.1. O-finaĵo

La finaĵo O (§4) aldonas nenion al la propra signifo de radiko. O-vorto estas

simple nomo de la afero:

amiko, tajloro = nomoj de diversaj homoj

ĉevalo, azeno = nomoj de diversaj bestoj

krajono, broso = nomoj de diversaj iloj

diro, faro = nomoj de diversaj agoj

belo, bono = nomoj de diversaj ecoj

Se radiko havas plurajn signifojn, ankaŭ la O-formo havas plurajn signifojn.

Ekz. KONSTRU estas ago, rezulto de ago, kaj maniero de ago. La vorto

konstruo havas la samajn tri signifojn.

O-finaĵon oni povas forlasi (se ne sekvas J-finaĵo aŭ N-finaĵo). Skribe oni

tiam uzas apostrofon (§10.1) anstataŭ la O-finaĵo:

amiko = amik’ = AMIK

belo = bel’ = BEL

diro = dir’ = DIR

Tia forlasado de O-finaĵo okazas ordinare nur en poezio.

Kvankam O-finaĵo ne aldonas ian signifon, ĝi ja estas grava el gramatika

vidpunkto. O montras, kiel oni povas uzi la vorton en frazo, kaj la aldono de

O enkondukas la distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro (§8.2).

Participoj kun O-finaĵo (§28.3) sekvas apartajn regulojn.

37.2.2. A-finaĵo

La finaĵo A (§5) montras, ke oni priskribas ion.

A = “rilata al la afero, tia kiel la afero” k.s.:

amika = tia kiel amiko, rilata al amiko...

566

§37.2.2

Vortfaraj principoj

ĉevala = tia kiel ĉevalo, rilata al ĉevalo

dira = rilata al la ago diro, farata per diro...

bela = havanta la econ belo

A-vortoj el ecaj radikoj

Kiam la radiko de A-vorto havas ecan signifon, la A-vorto normale montras

econ. Tiaj A-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto:

bona manĝo = “manĝo karakterizata de boneco”

rapida aŭto = “aŭto karakterizata de rapideco”

okazaĵo stranga = “okazaĵo karakterizata de strangeco”

ruĝa domo = “domo kiu havas ruĝon kiel econ (kiel koloron)”

En maloftaj okazoj A-vorto kun eca radiko povas ricevi iom specialan sig-

nifon:

stulta demando ≈ “demando farita pro stulteco”. La demando ne estas

stulta en normala senco. Ĝi montras stultecon de la demandanto.

laŭta ĉambro = “ĉambro plena je laŭtaj sonoj”. La ĉambro ne estas laŭta

en ordinara senco, sed ĝi enhavas laŭtecon.

ruĝa koloro = “koloro kiu estas ruĝo”. Ĝi ne havas ruĝon kiel koloron,

sed estas mem la koloro ruĝo. Ruĝa ĉi tie ne montras econ, sed ident-

econ.

A-vortoj el ne-ecaj radikoj

Kiam la radiko de A-vorto ne havas ecan signifon, la A-vorto povas montri

diversspecajn priskribojn. Ĝenerale la signifo de tia A-vorto multe varias laŭ

la kunteksto:

reĝa konduto = “konduto en maniero karakteriza por reĝo, konduto kun

la ecoj de reĝo”

reĝa persono = “persono kiu estas reĝo, persono de reĝa familio” k.s.

reĝa palaco = “palaco kiu apartenas al reĝo”

muzika instrumento = “instrumento uzata por fari muzikon”

muzika klereco = “klereco pri muziko”

muzika prezento = “prezento de muziko”

Kiam la radiko de A-vorto havas agan signifon, la A-vorto povas signifi “ri-

lata al la ago”, sed ĝi ankaŭ povas esti simila al ANT-participo aŭ INT-parti-

cipo (§28.1) kun A-finaĵo:

nutra problemo = “problemo pri nutrado”

nutra manĝaĵo = “manĝaĵo kiu povas nutri, kiu havas nutrajn ecojn,

nutranta manĝaĵo”

tima homo = “homo kiu ofte timas, homo karakterizata de timo, timema

homo”

§37.2.2

567

Vortfaraj principoj

tima krio = “krio pro timo”

zorga esploro = “esploro farita kun zorgo”

zorga patrino = “patrino kiu zorgas, zorganta/zorgema patrino”

morta besto = “ne plu vivanta besto, mortinta besto”

morta kondamno = “kondamno al morto”

morta vundo = “vundo kiu povus kaŭzi morton”

Aga radiko sed eca signifo

A-vorto kun aga radiko normale havas ian signifon laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj,

sed iuj tiaj A-vortoj estas uzataj kun signifo pure eca, en kiu la aga signifo de

la radiko plene malaperis. Tia uzo ekzistas de la unuaj tempoj, iaokaze eĉ ĉe

Zamenhof, sed nur ĉe limigita grupo de radikoj. Ne temas pri vortfara prin-

cipo ĝenerale uzebla. Tia uzo estas do esence neregula. Ĝi povas kaŭzi pro-

blemojn kaj miskomprenojn, kaj estas tial evitinda:

korekti = “senerarigi” → korekta

1. (bona sed malofta uzo) = “rilata al korektado, senerariga”: korektaj

principoj = “principoj pri korektado”, korekta edukado = “edukado, kiu

korektas (kiu forigas erarojn)”.

2. (evitinda sed ofta uzo) = “senerara”: *korekta teksto* = “senerara

teksto”. Ĝi ne estas sufiĉe *korekta*. M.75

kompliki = “ĝene malsimpligi” → komplika

1. (bona uzo) “rilata al komplikado, komplikanta”: komplika faktoro

= “faktoro, kiu kaŭzas (ĝenan) malsimplecon”.

2. (evitinda sed ofta uzo) = “ĝene malsimpla”: *komplika rezonado*

= “(ĝene) malsimpla rezonado”, *komplikaj reguloj* = “malsimplaj

reguloj”.

konfuz/i = “malordigi, malklarigi, perpleksigi, intermiksi” → konfuza

1. (bona uzo) = “rilata al konfuzado, tia ke ĝi kaŭzas malordon, malklar-

econ aŭ perpleksecon”: konfuzaj demandoj = “demandoj, kiuj konfuzas

(kiuj kaŭzas perpleksecon)”, konfuzaj vortoj OV.319 = “vortoj, kiuj kon-

fuzas (kiuj kaŭzas miskomprenojn)”.

2. (evitinda sed ofta uzo) = “malorda, malklara, perpleksa”: *konfuzaj

pensoj* = “malordaj pensoj”, *konfuza impreso* = “malorda (konfuzita)

impreso”. La distingo inter la bonaj kaj malbonaj uzoj de konfuza povas

esti iom subtila, ĉar tio, kio mem estas malorda ofte pro tio ankaŭ kaŭzas

malordon.

fuŝi = “malbone fari” → fuŝa

1. (bona uzo) = “rilata al fuŝado, malboniga”: fuŝa agado = “agado, kiu

fuŝas (ion)”.

2 (evitinda uzo) = “malbone farita, fuŝita”: *fuŝa rezulto* = “malbona

rezulto, fuŝita rezulto”.

568

§37.2.2

Vortfaraj principoj

veki = “interrompi ies dormon” → veka

1. (bona uzo) = ”rilata al vekado, vekanta”: veka signalo = “signalo, kiu

vekas”.

2. (evitinda uzo) = “ne (plu) dormanta”: *Mi estas veka jam de du

horoj.*

suspekti = “sen pruvo pensi, ke io estas malbona aŭ ke iu estas kulpa” →

suspekta

1. (bona uzo) =“rilata al suspektado, suspektanta”: suspekta mieno

= “mieno, kiu esprimas suspektadon (mieno de suspektanta persono)”.

2. (evitinda uzo) = “tia ke ĝi vekas suspekton, suspektinda”: Mi ne volis

trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. FE.35 Jam

delonge apenaŭ iu uzas la vorton suspekta en tiu stranga maniero. Ansta-

taŭe oni uzas la tute logikan formon suspektinda (ankaŭ eblas suspekt-

iga). Tiun unikan kaj izolitan ekzemplon en la Fundamento oni do

rigardu kiel evitindan arĥaikaĵon.

Ofte tia evitinda A-vorto similas sence al pasiva participo kun AT aŭ IT

(§28.1): *komplika* (“malorda”) ≈ komplikita, *korekta* (“senerara”)

korektita. Sed la sencoj ne estas egalaj. Ĉe la neparticipaj simplaj (kaj evit-

indaj) formoj temas nur pri la eco (la ago eble tute ne okazis). La respondaj

participaj formoj tamen ĉiam montras, ke la ago okazis aŭ okazas.

Evitinda uzo

Se oni uzas tiajn A-vortojn kun nure eca (ne-aga) senco, oni povas doni la

impreson, ke la radikoj mem estas ecaj. Tio povas kaŭzi, ke oni erare

aldonas IG-sufikson (§38.2.17) al la verbaj formoj uzante kaŝigi anstataŭ

kaŝi, vekigi anstataŭ veki, komplikigi anstataŭ kompliki, korektigi anstataŭ

korekti, k.t.p. Tiaj IG-formoj tamen havas aliajn tre specialajn signifojn: kaŝ-

igi = “igi iun kaŝi ion”, vekigi = “igi iun veki iun”, komplikigi = “igi iun

kompliki ion” k.t.p. Tio ankaŭ povas kaŭzi, ke la simplaj verbaj formoj mise

uziĝas kun la signifo “esti tia”. Korekti ne signifas “esti senerara”, sed “igi

senerara”. Kompliki ne signifas “esti malsimpla”, sed “malsimpligi”. Oni do

prefere ne plu uzu tiajn vortojn kiel korekta, komplika k.t.p. en tia nenormala

maniero. Oni uzu korekta nur kun la senco “rilata al korektado”, komplika

nur por “rilata al komplikado” k.t.p. Se oni volas esprimi la ideon “sen-

erara”, oni uzu seneraraĝusta. Se oni volas esprimi la ideon “mal-

simpla”, oni diru “malsimpla”, k.t.p.

Noto: En la komencaj tempoj la principoj por fari A-vortojn el ne-ecaj radikoj ne estis klare vort-

umitaj. Tial oni iafoje kreis tiajn vortojn intuicie kaj improvize, kaj ne malofte sub influo de similaj

formoj en naciaj lingvoj. Pro tio enkondukiĝis en la lingvon tiaj ĉi A-vortoj kun neregulaj sencoj.

Kvankam oni povas trovi tian uzon ĉe Zamenhof kaj ĉe multaj aliaj gravaj Esperantistoj, kaj en unu

okazo eĉ en la Fundamento, temas klare pri neregulaĵoj. La grava gramatiko PAG mem uzadis

korekta kun la signifo “senerara”, kaj tute ne avertis kontraŭ tia uzo. Kaj la unuaj versioj de PMEG

eĉ provis defendi tian uzon (precipe pro ĝia Zamenhofeco). Sed multaj firme opinias, ke tia uzo

estas malbona kaj evitinda, kaj fakte ili pravas.

Falsi kaj falsa

Iom speciala okazo de A-vorto el aga radiko estas la vorto falsa:

§37.2.2

569

Vortfaraj principoj

falsi = 1. “trompe ŝanĝi ion farante ĝin malaŭtentika”: falsi dokumenton,

falsi historion, 2. “trompe krei ion malaŭtentikan kiel imiton de io

valora”: falsi monon, falsi subskribon.

falsa = 1. “karakterizata de falsado”: falsa interpreto, falsa atesto,

2. “malaŭtentika, falsita”: falsa dokumento, falsa mono, falsa subskribo,

falsaj dentoj. La dua signifo estas pli ofta.

Principe tio estas simila al la ĉi-antaŭe montritaj ekzemploj korekti/ korekta,

kompliki/ komplika k.t.p. Sed la uzo de falsa por “malaŭtentika” kaj “falsita”

estas tre ofta kaj firme enradikiĝinta (kaj ankaŭ Zamenhofa), kaj la rilato

inter falsi kaj falsa estas sufiĉe kompleksa. Tial ŝajnas, ke oni devas akcepti

(aŭ almenaŭ toleri), ke la vorto falsa estas tiamaniere uzata. Oni tamen

atentu, ke falsa ne signifas simple “malĝusta/malvera”. Falsa respondo ne

estas nur malĝusta respondo, sed respondo, kiu intence prezentas malveron

por trompi. La respondalternativoj en kvizo do ne estas korektaj kaj falsaj,

sed ĝustaj kaj malĝustajpravaj kaj malpravaj.

En la Baza Radikaro Oficiala la Akademio de Esperanto en 1974 akceptis

kaj aprobis tian tradician ecan uzon de falsa, deklarante, ke la radiko FALS

havas du apartajn signifojn, unu agan kaj unu ecan.

Sed tamen oni kompreneble povas kaj rajtas uzi malaŭtentika kaj falsita

anstataŭ falsa, se oni tion preferas.

37.2.3. E-finaĵo

La vortfara uzo de la finaĵo E (§6) tre similas al la uzo de A-finaĵo (§37.2.2).

E = “rilate al la afero, tiel kiel la afero” k.s.:

tajlore = tiel kiel tajloro, rilate al tajloro

krajone = tiel kiel krajono, simile al krajono, per krajono

labore = rilate al laboro, per laboro

blanke = tiel kiel la koloro blanko

E-vortoj el ecaj radikoj

Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras

manieron. Tiaj E-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto:

veturi rapide = “veturi kun alta rapideco”

strange granda = “granda en stranga maniero”

ruĝe farbita = “farbita per ruĝo”

E-vortoj el ne-ecaj radikoj

Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras

diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:

reĝe konduti = “konduti en maniero karakteriza por reĝo”

reĝe riĉa = “tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero”

570

§37.2.3

Vortfaraj principoj

loĝi urbe = “loĝi en urbo”

okazi tage = “okazi en tago”

Se la radiko havas agan signifon, la E-formo povas signifi “rilate al la ago,

karakterizate de la ago” k.s. La signifo ofte estas simila al ANT-participo aŭ

INT-participo kun E-finaĵo (§28.2):

konduti time = “konduti kun timo, karakterizate de timo, montrante

timon, timante”

zorge esplori = “esplori kun zorgo, zorgante, zorgeme”

morte danĝera = “tiel danĝera ke estas risko de morto”

morte malami = “malami ĝis la morto”

Aga radiko sed eca signifo

Ĉe iuj E-vortoj, la signifo iafoje estas maniera, kvankam la radiko estas aga:

Mi parolas en ĝi [= la Franca lingvo] sufiĉe korekte kaj facile. M.57

= ...sufiĉe senerare...

Tia uzo estas evitinda. Legu pli detalajn klarigojn pri tiaj vortoj kun A-fin-

aĵo en §37.2.2.

37.2.4. Verbaj finaĵoj

I = “fari certan agon (aŭ esti en certa stato), kiu proksime rilatas al la signifo

de la radiko”.

La finaĵo I reprezentas ĉi tie ĉiujn verbajn finaĵojn (§26): I, AS, IS, OS, US

kaj U.

Verboj el agaj radikoj

Aga radiko kun verba finaĵo havas ĉiam sian propran signifon:

• KUR → kuri = fari la agon “kuro”

• KONSTRU → konstrui = fari la agon “konstruo”

Se unu el la signifoj de plursignifa radiko estas ago, tiu ago estas kompren-

eble la ago de la verba formo. Ekz. KONSTRU havas plurajn signifojn. Unu

el tiuj signifoj estas ago. La verbo konstrui havas tial ĝuste tiun agan sig-

nifon.

§37.2.4

571

Vortfaraj principoj

Verboj el ne-agaj radikoj

Verbo farita el ne-aga radiko montras agon, kiu iel estas proksima al la

radikosignifo. Ofte estas tute evidente, kiu estas tiu ago, sed iafoje oni povas

heziti. Ĉe multaj ne-agaj radikoj la tradicio jam fiksis, kiun agan signifon ili

ricevas kun verba finaĵo, sed iuj radikoj neniam estas uzataj en verba formo,

kaj oni ankoraŭ ne decidis, kiun agan signifon ili havu. Farante verbon el tia

radiko oni devas do mem trovi taŭgan agon. Se estas eble, oni komparu kun

aliaj similaj radikoj. Iafoje nenia ago vere proksime rilatas al la radiko. Tiam

oni eble ne faru verbon el la radiko, ĉar la verbo fariĝus tro malfacile

komprenebla.

Se radiko per si mem montras econstaton, la verba formo normale sig-

nifas “esti tia” aŭ “agi kun tia eco”:

• RAPID → rapidi = agi rapide

• AKTIV → aktivi = agi aktive, esti aktiva

• PRET → preti = esti preta

• KURAĜ → kuraĝi = esti kuraĝa, agi kuraĝe

Legu ankaŭ pri verbigo de perverba priskribo en §31.1.

Normale ĉi tia verbo ne signifas “iĝi tia” aŭ “igi tia”. Ĉe ecaj kaj stataj

radikoj oni uzas la sufiksojn IĜ (§38.2.18) kaj IG (§38.2.17) por krei tiajn

signifojn.

Se la radiko montras ilon, aparaton aŭ simile, la verbo normale signifas

“uzi tian ilon en ĝia kutima maniero”:

• BROS → brosi = uzi broson (en normala maniero)

• TAMBUR → tamburi = ludi per tamburo, bati tamburon

• FINGR → fingri = tuŝi per fingro

• AŬT → aŭti = iri per aŭto

Se la radiko montras substancon, la verbo normale signifas “provizi per tia

substanco”:

• AKV → akvi = provizi per akvo, verŝi akvon (sur ion)

• OR → ori = kovri per oro

• AER → aeri = plenigi per aero

En ĉi tiaj verboj oni iafoje uzas la sufikson UM (§38.2.31), ofte senbezone,

aŭ la neoficialan sufikson IZ (§39.1.21), plej ofte same senbezone.

Se la radiko montras personon, homon, la radiko normale signifas “agi kiel

tia persono”, “roli kiel tia homo”:

• TAJLOR → tajlori = labori kiel tajloro, kudri kiel tajloro

• GAST → gasti = esti gasto (ĉe iu), loĝi kiel gasto

• REĜ → reĝi = regi kiel reĝo, esti reĝo (super io)

572

§37.2.4

Vortfaraj principoj

Bestaj radikoj kaj diversaj fenomenaj radikoj signifas en verba formo “agi

kiel tia besto aŭ fenomeno”:

• HUND → hundi = agi kiel hundo, vivi kiel hundo

• SERPENT → serpenti = iri kiel serpento

• OND → ondi = fari ondajn movojn

Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per

alia regulo ol la tute ĝenerala, ke ili ricevas verban signifon, kiu iel proksime

rilatas al la signifo de la radiko:

• FIŜ → fiŝi = provi kapti fiŝojn, fiŝkapti

• POŜT → poŝti = transdoni (ekz. leteron) al la poŝto

• FIN → fini = meti finon, kaŭzi finon

• ORIENT → orienti = decidi aŭ fiksi la pozicion (de io) rilate al oriento

• REGUL → reguli = gvidi la funkciadon de maŝino k.s. laŭ iaj reguloj

Objektaj kaj senobjektaj verboj

Se la radiko mem montras agon, tiu aga signifo estas jam per si mem

laŭsence tia, ke ĝi povas aŭ ne povas esti direktita al rekta objekto: SID

= sido (estado en certa pozicio, ago laŭsence senobjekta) → sidi (senobjekta

verbo), KUR = kuro (moviĝo, ago laŭsence senobjekta) → kuri (senobjekta

verbo), PAF = pafo (ago laŭsence objekta) → pafi (objekta verbo), POSTUL

= postulo (ago laŭsence objekta) → postuli (objekta verbo).

Kiam oni elektas verban signifon por ne-aga radiko, tiam oni elektas ankaŭ,

ĉu ĝi estu objekta aŭ senobjekta. Nenia regulo decidas pri tio. Legu ankaŭ

pri verboj kun kaj sen IG en §38.2.17, kaj pri objektaj kaj senobjektaj verboj

en §30.

37.3. Precizigaj antaŭelementoj

Oni ofte kunigas radikojn (kaj vortetojn) kreante kunmetitajn vortojn. La

plej ofta speco de vortkunmetaĵo nomiĝas en PMEG kombino. Tia vorto

konsistas el du partoj: ĉefelemento, kiu donas la ĝeneralan signifon de la

vorto, kaj preciziga antaŭelemento, kiu precizigas la ĝeneralan signifon.

El la ĉefelemento ŜIP oni povas fari ekz. la jenajn kombinojn (ĉiam kun

“neŭtrala” O-finaĵo):

vaporŝipo = speco de ŝipo, nome tiu speco, kiu funkcias per vaporo

balenŝipo = speco de ŝipo, nome ŝipo speciale konstruita por ĉasi

balenojn

puŝŝipo = speco de ŝipo, kiu puŝas barĝojn en kanaloj kaj riveroj

aerŝipo = speco de ŝipo, kiu iras en aero anstataŭ akvo

La baza signifo de tiuj ĉi kombinoj estas ĉiam “ŝipo”. Per diversaj antaŭ-

elementoj oni distingas diversajn specojn de ŝipoj. La antaŭelementoj estas

tre diversecaj. VAPOR montras manieron funkciigi la ŝipospecon, BALEN

§37.3

573

Vortfaraj principoj

montras celon por la uzado de la ŝipospeco, PUŜ montras taskon, AER

montras lokon.

El la ĉefelemento IR, oni povas krei nomojn de diversaj ir-specoj:

rondiro = tia iro, kiun oni faras ronde, en rondo

piediro = iro per piedoj

militiro = iro cele al milito

El la ĉefelemento RUĜ, oni povas krei ekz. la jenajn specojn de ruĝo:

helruĝo = tia ruĝo, kiu estas pli hela ol normala ruĝo

sangruĝo = tia ruĝo, kian havas sango

matenruĝo = ruĝo de la ĉielo en la mateno

Partaj kombinoj

Plej ofte antaŭelementoj distingas diversajn specojn. Iafoje tamen temas ne

pri speco, sed pri parto de la ĉefelemento, ekz.: antaŭbrako = “tiu parto de

brako, kiu troviĝas plej antaŭ la korpo”; Orient-Eŭropo = “la orienta parto

de Eŭropo”.

Kvazaŭ propraj radikoj

Kombino kondutas kiel simpla radiko. Ĝi povas akcepti ĉiun ajn finaĵon:

vaporŝipo, vaporŝipa, vaporŝipe, vaporŝipi; rondiro, rondira, rondire,

rondiri; piediro, piedira, piedire, piediri; helruĝo, helruĝa, helruĝe, helruĝi.

Aldonante finaĵon al kombino oni sekvas la samajn principojn kiel por

simplaj radikoj (§37.2).

Kombinoj el kombinoj

Oni povas el kombinoj fari novajn kombinojn:

vaporŝipasocio = “asocio, kiu okupiĝas pri vaporŝipoj”. Ĉefelemento

estas la radiko ASOCI. Preciziga antaŭelemento estas la kombino

VAPORŜIP.

vaporŝipasociano = “ano de vaporŝipasocio”. Ĉefelemento estas la

radiko AN. Antaŭelemento estas la kombino VAPORŜIPASOCI.

ŝarĝvaporŝipo = “vaporŝipo uzata por transporti ŝarĝojn”. Ĉefelemento

estas la kombino VAPORŜIP. Antaŭelemento estas la radiko ŜARĜ.

Kombino el pluraj radikoj povas teorie esti plursignifa. Neniu gramatika

regulo klarigas, ke ekz. ŝarĝvaporŝipo estas ŝarĝ-vaporŝipo kaj ne

ŝarĝvapor-ŝipo (“ŝipo, kiu iel rilatas al ŝarĝvaporo”, sensencaĵo). Oni devas

simple mem kompreni, kiu el pluraj teorie eblaj analizoj kaj signifoj estas la

ĝusta. Konfuzoj nur malofte okazas en la praktiko. Skribe oni je bezono

povas uzi dividostrekojn por klareco, kiel en ŝarĝ-vaporŝipo. Ĝenerale kom-

binoj kun pli ol tri aŭ kvar radikoj povas esti tro malfacilaj. Anstataŭ

*vaporŝipasocimembrokunvenejo* oni prefere diru ekz. kunvenejo por

membroj de vaporŝipasocio.

574

§37.3

Vortfaraj principoj

Interligaj finaĵoj

Post preciziga antaŭelemento oni povas meti interligan O-finaĵon por faciligi

la elparolon aŭ komprenon de la kombino: puŝoŝipo, aeroŝipo, sangoruĝo

k.t.p. En kelkaj vortoj oni emas uzi tian O-finaĵon ne pro ia vera bezono en

Esperanto, sed ĉar la antaŭelemento finiĝas per O en aliaj lingvoj. Oni uzas

plej ofte ekz. radioelsendo anstataŭ la simpla radielsendo pro tio, ke la vorto

radio ĉiam havas finan “o” en aliaj lingvoj. Kompreneble oni povas ellasi O,

ĉar en Esperanto ĝi ne estas parto de la radiko, sed nura finaĵo.

Oni ne uzas ligfinaĵon en tiaj kombinoj, kie la antaŭelemento plej nature far-

iĝas A-vorto, se oni disigas la kombinon, ekz.: dikfingro Jĝ.1 = “fingrospeco,

kiu kutime estas pli dika ol la aliaj fingroj”. Apenaŭ eblas la signifon klarigi

en natura maniero uzante la vorton diko. Tial oni ne diras *dikofingro*, nek

*dikafingro*, sed je bezono dika fingro. La alternativo al grandmagazeno

estas granda magazeno (ne *grandomagazeno**grandamagazeno*), ĉar

la signifo estas “magazenspeco aparte granda”. Anstataŭ Nov-Zelando oni

povas diri Nova Zelando (ne *Novo-Zelando**Nova-Zelando*). Simile

estas ĉe agaj vortoj, kie la preciziga antaŭelemento montras econ, kiu re-

zultas el la ago: ruĝfarbifarbi ruĝa, farbi tiel ke io fariĝas ruĝa;

plenŝtopiŝtopi plena; satmanĝimanĝi ĝis oni estas sata. Ankaŭ en tiaj

kombinoj oni ne uzas ligfinaĵon. Same en agaj kombinoj, kie la antaŭ-

elemento montras la manieron de la ago, oni kutime ne uzas ligfinaĵon, sed

preferas je bezono disigi la kombinon: laŭtlegilegi laŭte.

Formoj kiel nigra-blanka ne estas kombinoj, sed du apartaj vortoj kunskrib-

itaj por speciala nuanco (§25.3).

Se la antaŭelemento estas vorteto (tia vorto, kiu ne bezonas finaĵon), oni

normale ne uzas ligan finaĵon. Je bezono oni tamen povas uzi ligan E-fin-

aĵon: postsignopostesigno (faciligas la elparolon), postuloposteulo

(faciligas la komprenon). Tio tamen okazas nur tre malofte.

Aliaj finaĵoj ol E povas aperi post vorteta antaŭelemento nur kiam tio

aldonas necesan signifon: unuaeco = “la eco esti unua” ( unueco = “la eco

esti kiel unu”), antaŭeniri = “iri antaŭen” ( antaŭiri = “iri antaŭ io”). La ligon

EN (E + N) oni uzas iafoje ankaŭ post radikaj antaŭelementoj: supreniro,

ĉieleniro (aŭ ĉieliro), hejmenvojaĝo (aŭ hejmvojaĝo).

E kiel ligfinaĵo aperas iafoje, kiam la antaŭelemento estas la radiko MULT:

multe-nombro. La E-vorto multe estas ofte uzata kvazaŭ ĝi estus O-vorto

(§24.3).

En kombinoj el aga radiko plus POV, VOL aŭ DEV, oni normale uzas I kiel

ligfinaĵon: pagipova, vivivola, pagideva. Estas pli bone klarigi tiajn formojn

kiel frazetvortojn (§37.4). Oni povas ankaŭ uzi O en tiaj vortoj: pagopova,

vivovola, pagodeva. Tiam ili estas kombinoj, sed O en tiaj vortoj estas

malpli kutima. Oni povus principe ankaŭ uzi ilin tute sen ligfinaĵo: pagpova,

vivvola, pagdeva, sed tiajn formojn oni apenaŭ uzas en la praktiko.

Se la ĉefelemento estas sufikso, aŭ se la antaŭelemento estas prefikso, tiam

oni ne uzas ligfinaĵon (§38.1).

§37.3

575

Vortfaraj principoj

En alia speco de kunmetaĵo, frazetvortoj (§37.4), oni uzas ligfinaĵojn laŭ

aliaj reguloj.

Vortetoj en kombinoj

Iuj vortetoj estas ofte uzataj kun finaĵoj. Ankaŭ al tiaj vortoj oni povas alm-

eti precizigan antaŭelementon:

milmilojarmilo = milo da jaroj, tia milo kiu konsistas el jaroj (ek-

zistas ankaŭ la samsignifa frazetvorto miljaro, §37.4)

jesjesokapjeso = jeso per la kapo (per kapoklino)

ekstereksterodomekstero = ekstero de domo

Iafoje oni uzas antaŭelementon antaŭ vorteto sen finaĵo. Tiam la tuta kom-

bino restas vorteto. La antaŭelemento de tia kunmetaĵo estas preskaŭ ĉiam

prefikso: maltro, malantaŭ, ekde, disde. Tiaj kunmetaĵoj ne ĉiam estas veraj

kombinoj (§38.1). La kunmetaĵoj antaŭhieraŭ kaj postmorgaŭ (§14.2.4)

estas iasence kombinoj, sed havas iom specialajn signifojn.

Iafoje oni uzas ordinaran radikon, ekz. KELK (§38.4.1), kiel precizigan

antaŭelementon de vorteto sen finaĵo: kelkdek M.199, kelkiom, aliiam, aliiuj.

Tia vortfarado estas tamen tre malofta.

Kunmetado de nombraj vortetoj sekvas specialajn regulojn (§23.1.1): dudek,

tridek, ducent, tricent.

Precizigo de tuta radikvorto

Iafoje preciziga antaŭelemento precizigas jam pretan radikvorton. Ofte tia

kunmetaĵo fariĝus sensenca, aŭ ekhavus tute alian signifon, se oni ŝanĝus

finaĵon. Tiaj kombinoj estas tamen tre maloftaj:

• RAPID → rapidiforrapidi = moviĝi for rapide. *Forrapido*, *for-

rapida**forrapide* ne havas sencon. La preciziga antaŭelemento

FOR havas sencon nur rilate al la aga signifo de rapidi. Se oni forprenas

la verban finaĵon, la aga senco malaperas. Oni povas alternative aldoni

for al la kunmetaĵo RAPID-AD → forrapidado, forrapidadi, forrapid-

ada, forrapidade. Tiam ne estas problemo, ĉar AD ĉiam montras la agan

signifon.

• GLU → gluialglui = fiksi al io per gluo. *Algluo* devus esti speco

de gluo, kiu iel estas karakterizata de la ideo al, sed tio ne donas sencon.

En alglui la elemento al rilatas al la ago fiksi, sed sen verba finaĵo la

ideo “fiksi” malaperas.

• ORANĜ → oranĝaheloranĝa = oranĝkolora en hela maniero.

*Heloranĝo* devus esti speco de oranĝo, iel karakterizata de heleco. Tia

oranĝospeco ne ekzistas (sed povus ekzisti). En heloranĝa HEL karak-

terizas la oranĝkoloron. En *heloranĝo* HEL karakterizas la oranĝon.

Tio ĉi estas pli ofta ĉe prefiksoj (§38.3). Se la prefikso havas sencon nur ri-

late al la tuta origina vorto, oni ne povas libere ŝanĝi finaĵon: malgrasa, mal-

para, malbutoni, ekflori, respeguli, distrumpeti k.a.

576

§37.3

Vortfaraj principoj

Iafoje oni tamen provas uzi ĉi tiajn vortojn kun alia finaĵo (§37.5).

Klarigado de kombinoj

Ofte oni povas klarigi la signifon de kombino per rolvorteto:

aerŝipo = “ŝipo por aero”

lignotablo = “tablo el ligno”

skribtablo = “tablo por skribo”

lumradio = “radio de lumo”

piediro = “iro per piedoj”

ŝlosilo = “ilo por ŝlosi”

pordŝlosilo = “ŝlosilo por pordo(j)”

arbaropromenado = “promenado en/tra arbaro”

Sed ne ĉiuj kombinoj estas tiel klarigeblaj. Iuj bezonas pli ampleksan klar-

igon:

vaporŝipo = “ŝipo, kiu sin movas per vaporo” (“ŝipo de/per... vaporo” ne

donas sencon).

dikfingro Jĝ.1 = “fingro de tiu speco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj

fingroj” (“fingro de diko” estas sensencaĵo).

novluno = “tiu aspekto, kiun la luno havas, kiam ĝi estas kvazaŭ nova

(en la unua fazo)”.

sovaĝbesto = “tia besto, kiu estas karakterizata de sia sovaĝeco”.

Iuj kredas, ke kombinoj, kiuj ne estas klarigeblaj per rolvorteto, estas eraraj.

Tio estas miskompreno. La vorto vaporŝipo FG estas la ĉefa instruekzemplo

de vortkunmetado en la Fundamento, kaj ĝi ne estas tiel klarigebla. Multegaj

tradiciaj, Fundamentaj kaj Zamenhofaj vortoj ne estas klarigeblaj per rol-

vortetoj, sed estas memkompreneble ĝustaj.

Kombinoj ne estas difinoj

En kunmetita vorto povas kaŝiĝi multaj neesprimitaj ideoj. Kombino kon-

sistas el ĉefelemento, kiu donas la bazan signifon, kaj antaŭelemento, kiu

montras ian karakterizaĵon, sed kombino ne estas plena difino de la signifo.

La efektiva signifo de kombino dependas ne nur de la signifo de ĝiaj partoj,

sed ankaŭ de la lingva tradicio:

Terkulturisto estas “tia isto, kiu okupiĝas ĉefe pri terkulturado”. Kutime

li okupiĝas ankaŭ pri aliaj aferoj, ekz. bestobredado.

Orfiŝo estas “tia fiŝo, kiu aspektas kvazaŭ ĝi estus el oro”. Sed orfiŝo ne

vere estas el oro.

Ladskatolo povas teorie esti “skatolo farita el lado” aŭ “skatolo, en kiu

oni havas ladon”. La tradicio decidis tamen, ke ĝi havas nur la unuan sig-

nifon. Ĝi eĉ decidis, ke ladskatolo estas ĝuste tia hermetike fermita

skatolo el lado, en kiu oni konservas manĝaĵon aŭ trinkaĵon.

§37.3

577

Vortfaraj principoj

Falŝirmilo povas teorie signifi “paraŝuto”, “bastono” aŭ “balustrado”

(kaj eble ankoraŭ ion alian). La tradicio decidis, ke ĝi estas nur paraŝuto.

Tamen pro la dubsenceco de falŝirmilo oni emas pli ofte diri paraŝuto

nuntempe. Tio povas kaŭzi, ke falŝirmilo perdos sian limigitan signifon,

kaj eksignifos “ia ajn ilo por ŝirmi kontraŭ falo”.

Por multaj ideoj ekzistas pluraj teorie same eblaj nomoj. Ofte la tradicio

elektis unu, kiun oni normale uzas, dum la aliaj ne aperas. Ekz. poŝtmarko

povus same bone nomiĝi poŝtosigno, letermarko, afrankmarko aŭ simile, sed

la tradicio elektis ĝuste poŝtmarko.

Noto: Efektive Zamenhof komence uzis marko de poŝto, poŝta signo, signo de poŝto kaj poŝta

marko antaŭ ol li fine elektis poŝtmarko.

Kombino aŭ priskribo?

Ofte oni hezitas inter ekz. lada skatolo kaj ladskatolo, sovaĝa besto kaj

sovaĝbesto, dikfingro kaj dika fingro. Ofte oni povas sendistinge uzi ambaŭ

formojn, sed tamen estas esenca diferenco inter kombinoj kaj tiaj duvortaĵoj

kun A-vorto kaj O-vorto:

 Kiam oni faras kombinon, oni kreas vorton por speciala ideo, por certa

speco. Oni nomas ian ideon, kiu ial estas rigardata kiel aparta, kaj kiu

do bezonas propran vorton.

 Kiam oni uzas rektan priskribon, oni normale nur montras “okazan” aŭ

“hazardan” econ.

Lada skatolo estas skatolo de ĉia ajn speco. Tiu skatolo “hazarde” iel ri-

latas al lado. Kiamaniere ĝi rilatas al lado, povas montri nur la kunteksto.

Eble ĝi estas farita el lado, eble ĝi enhavas ladon k.t.p. Ladskatolo tamen

estas certa skatolspeco. La preciza signifo de ladskatolo estas decidita de

la lingva tradicio: “hermetike fermita skatolo el lado, en kiu oni kon-

servas manĝaĵon aŭ trinkaĵon”.

Sovaĝa besto estas (unuopa) besto, kiu “hazarde” estas sovaĝa. Ĉu tio

estas ĝia normala stato, oni ne scias. Sovaĝbesto estas certa bestospeco,

kiun karakterizas sovaĝeco.

Alta forno estas ia ajn forno, kiu estas alta. Altforno estas speciala forno,

en kiu oni produktas feron, kaj kies plej grava parto estas tre alta.

Dikfingro estas certa fingrospeco tiel nomata, ĉar ĝi normale estas pli

dika ol la aliaj fingroj. Dika fingro estas ĉia ajn fingro (dikfingro,

montrofingro, mezfingro, ringfingro aŭ etfingro), kiu “hazarde” estas

dika. Unuopa dikfingro povas esti ĉu dika, ĉu maldika, sed restas

dikfingro.

Preciziga antaŭelemento do montras, kia estas la speco, ne kia estas la

individuo. Priskribo montras normale, kia estas la individuo, sed ĝi povas

ankaŭ montri, kia estas la speco, laŭ la kunteksto. Tial oni povas uzi ankaŭ

priskribojn por nomi specojn. Oni povas diri dika fingro anstataŭ dikfingro.

Oni povas diri vapora ŝipo anstataŭ vaporŝipo. Eblas diri sovaĝa besto

anstataŭ sovaĝbesto. Sed ne eblas fari male, ĉar ne ĉiu dika fingro estas

578

§37.3

Vortfaraj principoj

dikfingro, ne ĉiu vapora ŝipo estas vaporŝipo, kaj ne ĉiu sovaĝa besto estas

sovaĝbesto.

Eca radiko kiel antaŭelemento

Estas ofta miskompreno, ke oni ne povus fari kombinojn, en kiuj la antaŭ-

elemento estas eca radiko. Fakte oni regule faradas tiajn vortojn, ekz.

altlernejo, altforno, dikfingro Jĝ.1, sekvinberoj FA1.79, solinfano M.14, sovaĝbesto,

sanktoleo, kaj multajn aliajn. Ili estas tute regulaj. Sed oni ne povas simple

kunŝovi O-vorton kun A-vorta priskribo, se oni ne celas ion pli specialan.

Oni ne diru belfloro, se oni simple volas diri bela floro. Oni ne diru bluokulo

se oni simple celas blua okulo. Same kiel balenŝipo ne estas ĉia ajn balena

ŝipo (ekz. balensimila ŝipo), ankaŭ altlernejo ne estas simple alta lernejo,

sed certa speciala speco de lernejo, kiun karakterizas alta nivelo. Dikfingro

ne estas ia ajn dika fingro, sed fingrospeco, kiu estas kutime pli dika ol la

aliaj fingroj. Sekvinbero ne estas ia ajn seka vinbero, sed vinbero speciale

preparita per sekigo.

Ekz. belfloro devas do esti certa florspeco, kiun iel karakterizas beleco. Se

ekzistus tia speciala florspeco, ĝi povus nomiĝi belfloro. Bluokulo devas esti

speciala speco de okulo iel karakterizata de bluo (efektive bluokulo povus

bone esti nomo de okulo batita tiel, ke ĉirkaŭ ĝi estas blue nigra kontuzo

= bluringa okulo).

Objekto kiel antaŭelemento

Multaj pensas, ke oni ne povas fari kombinojn, kies ĉefelemento montras

agon, kaj kies antaŭelemento montras objekton de tiu ago, ekz.: leterskribi,

voĉdoni, domkonstrui. Tio tamen ne estas prava. En tiaj kombinoj la antaŭ-

elemento ne estas ordinara objekto, sed montras karakterizaĵon de agospeco.

Tiaj kombinoj signife diferencas de la duvortaĵoj skribi letero(j)n, doni

-

voĉo(j)n k.t.p. En skribi leteron la objekto montras konkretan objekton de la

-

skribado, dum en leterskribi LETER nur karakterizas la specon de skribado.

En iuj okazoj simpla unuradika verbo havas ĝuste tian signifon ( leteri, voĉi),

sed ankaŭ la kombinaj formoj estas tute ĝustaj.

Iaj similaj verboj havas signifonuancon de provado: fiŝkapti = “provi kapti

fiŝojn”. Tiajn verbojn oni devas klarigi kiel frazetvortojn (§37.4).

37.4. Vortigo de frazetoj

Frazeto (ia grupo de kunapartenantaj vortoj) povas kunŝoviĝi en kunmetaĵon

per aldono de ia posta elemento. Tio nomiĝas vortigo de frazeto. La rezulto

estas frazetvorto. En tia vortfarado ne validas la principo de preciziga

antaŭelemento (§37.3).

El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finaĵoj kaj

aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon aŭ

komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finaĵon de la origina fraz-

eto, sed J-finaĵojn kaj N-finaĵojn oni ne konservas.

§37.4

579

Vortfaraj principoj

Ĉe vortigo de citaĵoj (vidu ĉi-poste) oni tamen ja konservas J-finaĵojn kaj N-

finaĵojn, kaj ĉe kunmetaĵoj kun sin (§38.4.3) oni konservas N-finaĵon.

Vortigo per A-finaĵo aŭ E-finaĵo

Ofte oni vortigas frazparton, kiu havas rolvorteton. Tiaj frazetoj povas roli

A-vortece aŭ E-vortece. Estas do logike, ke oni povas ilin transformi en A-

vortojn aŭ E-vortojn. La rolvorteto restas, se ĝi estas necesa por la signifo.

Alie ĝi povas forfali:

sur tablo → [ sur tablo]-A → surtabla

sen fortoj → [ sen fortoj]-E → senforte

inter (la) nacioj → [ inter nacioj]-A → internacia

dum unu tago → [ unu tago]-A → unutaga

en la unua tago → [ unua tago]-A → unuataga

kun blanka ĉapelo → [ blanka ĉapelo]-A → blankĉapela

de la nova jaro → [ nova jaro]-A → novjara

kun sia vizaĝo al la tero → [ vizaĝo al tero]-E → vizaĝaltere

kun multaj branĉoj → [ multaj branĉoj]-A → multbranĉa, multabranĉa

(nepre ne *multajbranĉa*, ĉar J-finaĵoj ĉiam forfalas ene de frazetvortoj)

sur tiu flanko → [ tiu flanko]-E → tiuflanke

sur tiu ĉi flanko → [ ĉi flanko]-E → ĉi-flanke ( ĉi ofte uziĝas prefiksece,

§38.4.3)

de/dum/en... du monatoj → [ du monatoj]-a → dumonata = ekzistanta

jam du monatojn (ekz. dumonata bebo), ekzistanta nur du monatojn

(ekz. dumonata festivalo), aperanta ĉiun duan monaton (ekz. dumonata

gazeto)

en/de... la dua monato → [ dua monato]-A → duamonata = rilata al la

dua monato

en tiu maniero → [ tiu maniero]-E → tiumaniere

en tiu ĉi maniero → [ ĉi maniero]-E → ĉi-maniere

en tia maniero → [ tia maniero]-E → tiamaniere

Iafoje oni aŭdas formojn kiel *tielmaniere*. Ili estas eraraj. Se oni restarigas

la plenan frazeton, oni vidas, ke nur tiutia eblas: en tiu maniero, en tia

maniero, sed ne *en tiel maniero*. Simile oni diru tiutage (= “en tiu tago”),

ne *tiamtage*.

Ankaŭ frazparto kun N-finaĵo povas vortiĝi, se ĝi rolas E-vortece:

Li staris tutan horon apud la fenestro. FE.26 → Li staris tut(a) hore apud

-

la fenestro.

Ili alvenis pasintan vendredon. Ili alvenis pasintvendrede.

580

§37.4

Vortfaraj principoj

Okaze oni uzas A-finaĵon aŭ E-finaĵon por vortigi frazeton kun kvanta vorto

kaj da-esprimo:

kun multe da kosto → [ multe (da) kosto]-A → multkosta, multekosta

kun multe da branĉoj → [ multe (da) branĉoj]-A → multbranĉa, multe-

branĉa

Rimarku, ke multbranĉa estas klarigita en du manieroj. Unu maniero ( kun

multaj branĉoj) donas la alternativon multabranĉa, la alia maniero ( kun

multe da branĉoj) donas la alternativon multebranĉa. La ligfinaĵo dependas

de la origina frazeto.

Iafoje oni vortigas kompleksan verbon. Tiam la ĉefverba radiko staru en la

fino:

povas pagipagi povas → [ pagi povas]-A → pagipova = tia, ke oni

povas pagi

volas sciiscii volas → [ scii volas]-A → scivola = tia, ke oni volas scii

povas ĉion (fari)ĉion povas → [ ĉion povas]-A → ĉiopova = tia, ke

oni povas ĉion fari (ne *ĉionpova*, N-finaĵoj forfalas ene de fraz-

etvortoj)

Iafoje oni ĉi tiel vortigas du vortojn, kiuj kune montras unu ideon:

nigra kaj blanka → [ nigra (kaj) blanka]-A → nigrablanka = tia, ke ĝi

havas nur la kolorojn nigro kaj blanko

J-finaĵon kaj N-finaĵon oni metas nur fine de tia frazetvorto: nigrablankaj

fotoj, nigrablankan foton, nigrablankajn fotojn. Sed ofte oni uzas en tiaj ĉi

okazoj anstataŭe kunskribadon (§25.3): nigra-blanka. Tiam oni traktas la du

A-vortojn kiel du memstarajn vortojn, kaj almetas finaĵojn al ambaŭ vortoj:

nigraj-blankaj fotoj, nigran-blankan foton, nigrajn-blankajn fotojn.

Vortigo per verba finaĵo

Oni ankaŭ povas vortigi frazeton per verba finaĵo. Tiam la verba finaĵo re-

prezentas ian kaŝitan agon. Kion la verba finaĵo reprezentas, oni devas lerni

aparte por ĉiu tia vorto:

per laboro → [ per laboro]-(akiri)-I → perlabori = akiri per laboro. En

perlabori la verba finaĵo reprezentas la kaŝitan ideon “akiri”. Perlabori

neniel devenas de la verbo labori, sed de la frazeto per laboro. En labori

la aga signifo estas simple LABOR. En perlabori la ago estas “akiri”.

fiŝojn kapti → [ fiŝojn kapti]-(provi)-I → fiŝkapti = provi kapti fiŝojn, fiŝi.

En fiŝkapti la verba finaĵo reprezentas la ideon “provi”. Efektive oni

povas longe fiŝkapti sen kapti eĉ unu fiŝon. Ankaŭ la simpla verbo fiŝi

havas tian signifon. Fiŝkapti diferencas de ekz. leterskribi kaj voĉdoni

(§37.3), kiuj estas kombinoj sen kaŝita ago.

§37.4

581

Vortfaraj principoj

Vortigo per O-finaĵo

Oni povas vortigi frazeton ankaŭ per O-finaĵo. Tiam la O-finaĵo reprezentas

ian kaŝitan ideon. Precize kion la O-finaĵo reprezentas, oni devas lerni aparte

por ĉiu tia vorto. En ordinara O-vorto la O-finaĵo nenion signifas. Ordinara

O-vorto havas simple la signifon de sia radiko (§37.2.1). En frazetvortigo

tamen la O-finaĵo ĉiam reprezentas ian kaŝitan signifon:

tri anguloj → [ tri anguloj]-(figuro)-O → triangulo = figuro kun tri ang-

uloj

sub tegmento → [ sub tegmento]-(ĉambro/loko)-O → subtegmento

= ĉambro aŭ loko sub la tegmento (ne *subtegmentejo*, ĉar tio, kio

aperas antaŭ la sufikso EJ, §38.2.10, devas montri ion, kio troviĝas aŭ

okazas en la ejo)

ĉirkaŭ kolo → [ ĉirkaŭ kolo]-(ĉeno)-O → ĉirkaŭkolo = kolĉeno

sur vangon → [ sur vangon]-(frapo)-O → survango = frapo sur vangon

per fortoj → [ per fortoj]-(trudo)-O → perforto = trudado de la propra

volo per fortoj

unu tago kaj unu nokto → [ unu tago (kaj) unu nokto]-(periodo)-O →

tagnokto = 24-hora periodo, diurno

kontraŭ veneno → [ kontraŭ veneno]-(rimedo)-O → kontraŭveneno

= rimedo kontraŭ veneno, antidoto

la pli multaj → [ pli multaj]-(grupo)-O → plimulto = grupo, kiu estas pli

multnombra (ol alia)

oni diras → [ oni diras]-(afero)-O → onidiro = afero, kion “oni” diras,

famo, klaĉo

nova jaro → [ nova jaro]-(tago)-O → novjaro = tago, en kiu komenciĝas

nova jaro

mil jaroj → [ mil jaroj]-(periodo)-O → miljaro = periodo de mil jaroj. La

kombino jarmilo (§37.3) kaj la frazetvorto miljaro havas la saman sig-

nifon. Ambaŭ vortoj estas ĝuste konstruitaj. Ili estas faritaj laŭ du mal-

samaj principoj, sed ambaŭ principoj apartenas al la Esperanta vort-

farado. Kombinoj estas tamen ĝenerale pli oftaj kaj pli bazaj, kaj tial fine

la kombino jarmilo fariĝis pli populara. Sed miljaro estas tute bona alter-

nativo, kiu eĉ troviĝas en la Fundamento: Mil jaroj (aŭ milo da jaroj)

faras miljaron. FE.14

Finaĵoj post vortetoj

Aldono de finaĵo post vorteto ofte povas esti rigardata kiel frazetvortigo.

Vorteto povas ja aperi senfinaĵe en frazo, kaj estas do kiel tuta frazeto en si

mem:

hodiaŭhodiaŭa = okazanta hodiaŭ, apartena al hodiaŭ, tia kiel

hodiaŭ...

tujtuje = tiel kiel tuj, en tuja maniero...

582

§37.4

Vortfaraj principoj

anstataŭanstataŭi = esti anstataŭ io, roli anstataŭ iu

Ankaŭ en tiaj ĉi frazetvortoj finaĵo povas reprezenti kaŝitan ideon:

tro → [ tro]-(kvanto)-O → troo = kvanto, kiu estas tro granda

hodiaŭ → [ hodiaŭ]-(tago)-O → hodiaŭo = hodiaŭa tago

kaŭzo, kial io okazis/estas... → [ kial]-(kaŭzo)-O → kialo = motivo,

kaŭzo

loko, kie io estas → [ kie]-(loko)-O → kieo = troviĝloko

Frazetvortigoj kiel antaŭelementoj en kombinoj

Oni ankaŭ uzas “vortigitajn” frazetojn kiel antaŭelementojn de kombinoj.

Plej ofte la ĉefelemento estas sufikso:

la sama ideo → [ sama ideo]-AN-O → samideano = speco de ano, nome

ano de la sama ideo

surda kaj muta → [ surda (kaj) muta]-UL-O → surd(a) mutulo = speco de

-

ulo, nome ulo, kiu estas kaj surda kaj muta

altaj montoj → [ altaj montoj]-AR-O → altmontaro = aro de altaj montoj

sub (la) maro → [ sub maro]-ŜIP-O → submarŝipo = ŝipo, kiu povas iri

sub la mara supraĵo

en liton → [ en liton]-IG-I → enlitigi = “igi en liton”, meti en liton

volas sciiscii volas → [ scii volas]-EM-A → scivolema = tia, ke oni

emas voli scii

arte fari → [ arte fari]-IT-A → artefarita FA2.65 = kreita per arto, malnatura

Rimarku, ke la kunmetaĵo artefarita ne devenas de *artefari*. Tia verbo eĉ

ne ekzistas (neniam uziĝas). Artefarita devenas de la duvortaĵo arte fari.

Ĉefelemento estas IT. Preciziga antaŭelemento estas arte fari. Similaj vortoj

estas la Zamenhofaj desegnekovrita M.97 (de desegne kovri), larmelacigita M.16

(de larme lacigi) kaj plejamato FA2.105 (de plej ami).

Dusignifaj formoj

Iafoje apud frazetvorto, kiu komenciĝas per rolvorteto, ekzistas samforma

kombino kun tute alia signifo. Tia kolizio okazas normale nur kiam temas

pri A-vorto aŭ E-vorto:

antaŭĝardena (frazetvorto) = “tia, ke ĝi troviĝas antaŭ ĝardeno”

antaŭĝardena (kombino) = “rilata al antaŭĝardeno (tia ĝardeno, kiu trov-

iĝas antaŭ io)”

antaŭpage (frazetvorto) = “antaŭ (la) pago”

antaŭpage (kombino) = “per antaŭpago”

suboficira (frazetvorto) = “(troviĝanta) sub oficiro”

suboficira (kombino) = “rilata al suboficiro(j)”

Legu pli pri rolvortetoj en frazetvortoj kaj kombinoj en §38.4.2.

§37.4

583

Vortfaraj principoj

Vortigo de citaĵoj

Pli ekstrema kaj pli malofta formo de kunmetado estas vortigo de citaĵoj. En

tia vortfarado, kiu estas speco de frazetvortigo, oni faras vorton el tuta eldiro

(efektiva aŭ imaga). Oni tiam konservas ĉiam la plenajn vortojn de la origina

citaĵo kune kun ĉiuj finaĵoj:

“Vivu!” → [ vivu]-(krii)-I → vivui = krii “vivu!”, saluti iun per la krio

“vivu!”. Rimarku, ke la U-finaĵo restas. Ordinaraj vortoj ne povas havi

du vortklasajn finaĵojn unu post la alia. Sed vivui ne estas ordinara vorto.

Ĝi estas vortigo de citaĵo, kaj la U-finaĵo estas nepre necesa por la sig-

nifo. Oni ankaŭ povas formi vivuo (salutkrio per “vivu!”), vivua (rilata al

vivu-kriado), k.t.p.

“Ne forgesu min!” → [ ne forgesu min]-(floro)-O → neforgesumino = la

florspeco miozoto (la nomon kaŭzis la blua koloro de la miozotoj, kiu

estas simbolo de ama fideleco)

“Kiel vi fartas?” → [ kiel vi fartas]-UL-O → kiel-vi-fartas-ulo = tia

Esperantisto, kiu neniam lernis diri pli ol “kiel vi fartas?” (= eterna

komencanto)

37.5. Streĉitaj formoj

Streĉitaj formoj estas kunmetaĵoj, al kiuj oni donas signifon, kiu principe ne

devus esti ebla, ĉar mankas la plej grava elemento. Oni streĉis la eblojn de

vortfarado.

Frazetvortigo (§37.4) per verba finaĵo aŭ per O-finaĵo estas la ĉefa speco de

streĉita vortfarado. Ordinare oni devas lerni tiajn vortojn aparte: triangulo,

subtegmento, survango, perforto, perlabori, vivui.

Iafoje preciziga antaŭelemento (§37.3) rilatas al tuta vorto kun finaĵo, kaj

povas esti neeble ŝanĝi finaĵon. Tio okazas ofte kiam la antaŭelemento estas

prefikso. Iafoje oni provas tamen ŝanĝi finaĵon:

• FORM → formireformireformo = la ago reformi. Nenio en la

vorto reformo esprimas agon. Principe reformo devus esti speco de

formo iel karakterizata de RE, sed tio ne havas sencon. La prefikso RE

estas tamen ĉiam uzata nur antaŭ agaj vortoj, kaj tial la vorto malgraŭ ĉio

kompreniĝas age.

• FLOR → floriekfloriekfloro = ekflorado. Ekfloro devus esti

“speco de floro karakterizata de EK”, sed tio ne havas sencon. Ekfloro

fariĝas komprenebla kun aga signifo pro la ĉeesto de la prefikso EK. Tiu

prefikso havas sencon nur rilate al ago, kaj tial ekfloro devas, malgraŭ

ĉio, esti aga vorto.

Iafoje oni kreas strangajn kunmetitajn O-vortojn aldonante al jam ekzistanta

O-vorto gravan signifon, kiun oni tamen tute ne esprimas. Oni povus diri, ke

temas pri frazetvortigo per O-finaĵo:

piedpilko = speco de pilko → [ piedpilko]-(ludo)-O → piedpilko = ludo

per piedpilko, futbalo

584

§37.5

Vortfaraj principoj

Piedpilko devas laŭ la normalaj reguloj de vortfarado esti speco de pilko.

Tamen oni ofte uzas tiun vorton ankaŭ por nomi ludon per piedpilko. Nenio

tamen montras agon en la vorto piedpilko, kaj nenio iel komprenigas (krom

la kunteksto), ke temas pri ago. Estas tre strange nomi kaj la pilkon kaj la

ludon per la sama vorto. Tio estas kvazaŭ oni dirus martelo por martelado

viro por vireco. Prefere oni nomu la ludon piedpilkado (aŭ futbalo).

Simile estas pri manpilkado, bazpilkado, akvopilkado, korbopilkado,

flugpilkado k.a.

Noto: Oni kritikis la vorton futbalo kiel tro naturalisman, sed fakte piedpilko por la ludo estas multe

pli naturalisma. Oni simple senpense kopiis nelogikan uzon de nacilingva vorto. Piedpilkado tamen

estas vere skemisma kaj Esperanteca vorto.

Iafoje streĉitaj formoj estas bonaj kaj akcepteblaj, precipe se ili estas tradi-

ciaj kaj sufiĉe facile kompreneblaj, sed oni ne kreu novajn streĉitajn formojn

sen grava motivo.

37.6. Ŝajnaj kunmetaĵoj

Multaj vortoj aspektas kvazaŭ ili estus kunmetitaj, kvankam ili ne estas. Kol-

ego (samprofesiano) povus esti miskomprenata kiel kol-ego (longa kolo),

okulo (vidorgano) povus esti miskomprenata kiel ok-ulo (persono karakteriz-

ata de la nombro 8), lumbriko (speco de vermo) kiel lum-briko (briko el

lumo), haringo (speco de fiŝo) kiel har-ingo (ingo de haroj). Aliaj ekzemploj

estas kol-oro, vesp-ero, voj-aĝo, maŝ-ino, mis-ilo k.s. Kiam vorto ŝajnas en-

havi afikson, oni parolas pri “ŝajnafikso”. Efektive ekzistas tre multe da tiaj

vortoj. Ili estas bona materialo por vortludoj kaj ŝercoj, sed ili ankaŭ povas

kaŭzi problemojn, precipe por komencantoj.

Ofte oni provis eviti ŝajnafiksojn. Ekz la vorto planedo havas “d”, kvankam

plej multaj lingvoj havas “t” en tiu vorto, por eviti konfuzon kun planeto

(kun ET-sufikso) = “malgranda plano”. La vorto ripeti komenciĝas per “ri”,

kvankam multaj lingvoj havas “re” en tiu vorto. Se la vorto estus *repeti*

oni povus miskompreni ĝin kiel re-peti (peti denove) kun la prefikso RE.

Multaj (sed ne ĉiuj) vortoj, kiuj internacie finiĝas per “ul” havas en Esper-

anto “ol”, por eviti konfuzon kun la sufikso UL. Multaj (sed ne ĉiuj) vortoj,

kiuj internacie havas la finon “in”, havas en Esperanto la finon “en” por eviti

konfuzon kun IN-sufikso. Por kelkaj vortoj ekzistas duoblaj formoj. Kasedo

kaj kaseto havas ekzakte la saman signifon. Kaseto povus teorie esti mis-

komprenata kiel kas-eto (malgranda privata kaso) kun la sufikso ET. Tre

multaj vortoj tamen retenas radikofinon aŭ radikokomencon, kiu povas ŝajni

kiel afikso aŭ radiko. Jam Zamenhof enkondukis multegajn vortojn kun tia

ŝajnafikso. Ekzistas ekz. en PIV pli ol 150 radikoj kun ŝajna ET-sufikso. 23

el ili aperis jam en la Fundamento, kaj 47 el ili estas radikoj, kiujn oni poste

oficialigis.

Oni ofte aŭdas kritikon kontraŭ unuopaj vortoj, ke ili estas eraraj, ĉar ili en-

havas ŝajnafikson (aŭ alian ŝajnelementon). Tia kritiko povas esti prava, se

la vorto efektive povus kaŭzi konfuzon, sed neniel ekzistas ia regulo, ke

vortoj ne rajtas enhavi ŝajnafikson en Esperanto. Se miskompreno ne povus

estiĝi, tia kritiko estas do malprava.

§37.6

585

Vortfaraj principoj

Eksafiksoj

Speciala tipo de ŝajnafiksoj ekzistas en vortoj, kiuj en sia origina formo, en

alia lingvo, estis kunmetitaj, sed kiujn Esperanto pruntis kiel unu radikon.

Kiam pluraj tiaj Esperantaj radikoj havas similan radikofinon aŭ

radikokomencon (kiu do estis afikso en la origina lingvo), tio povas ŝajni

kiel vera Esperanta afikso. Tian ŝajnafikson oni povas nomi eksafikso (ek-

ssufikso, eksprefikso). Iafoje oni provas uzi tiajn eksafiksojn ankaŭ en pure

Esperantaj vortoj. Ekz. laŭ nekunmetitaj vortoj kiel psikologio, sociologio,

metodologio k.a., oni kreis novajn vortojn kiel esperantologio kaj

birdologio, en kiuj OLOGI estas uzata kiel vera afikso. Tiaj novaĵoj povas

iafoje esti bonaj, sed oni devas atenti, ke konfuzo ne estiĝu.

Multaj tiaj (ŝajnaj) afiksoj estas traktataj kune kun la neoficialaj afiksoj

(§39).

586

§37.6

Afiksoj

38. Afiksoj

En tiu ĉi paragrafo estas klarigoj pri la oficialaj afiksoj, sed ekzistas ankaŭ

neoficialaj afiksoj (§39).

38.1. Kio estas afikso?

Malgranda grupo de radikoj (ĉirkaŭ 40) nomiĝas afiksoj. Ili estas radikoj,

kiujn oni uzas ĉefe en kunmetitaj vortoj. Kelkaj estas sufiksoj (§38.2) –

postafiksoj. Ili aperas post aliaj radikoj. Aliaj estas prefiksoj (§38.3) – antaŭ-

afiksoj. Ili aperas antaŭ aliaj radikoj.

Oni ne uzas unuecan principon por fari distingon inter afiksoj kaj ordinaraj

radikoj. Precipe la tradicio decidis, kiuj radikoj nomiĝas afiksoj. Oni povus

tamen diri, ke afikso estas radiko, por kiu validas specialaj reguloj en la

vortfarado. Se radiko partoprenas en la vortfarado laŭ la ordinaraj reguloj

por kombinoj kaj frazetvortoj, tiam ĝi estas ordinara radiko. Se radiko parto-

prenas en la vortfarado laŭ specialaj reguloj, tiam ĝi estas afikso. Iuj el la

tradiciaj afiksoj estas laŭ tiu difino ordinaraj radikoj. En la ĉi-antaŭaj klar-

igoj de ordinara vortfarado (§37) estis pluraj ekzemploj kun radikoj, kiujn

oni tradicie nomas afiksoj.

Plej multaj el la sufiksoj funkcias kiel ĉefelemento de kombino. Tio, kio

staras antaŭ la sufikso, estas preciziga antaŭelemento. Sed por plej multaj

sufiksoj ekzistas ia speciala regulo, kiu limigas la eblajn rilatojn inter la ĉef-

elemento kaj la antaŭelemento. Por ordinaraj radikoj ne ekzistas tiaj limigoj.

La sufiksoj AĈ, ĈJ, EG, ET, IN, NJ kaj UM tamen tute ne kondutas tiel.

Vortoj faritaj per tiuj sufiksoj estas nek kombinoj nek frazetvortoj. Tiuj su-

fiksoj do estas veraj afiksoj.

Plej multaj el la prefiksoj funkcias kiel preciziga antaŭelemento de kombino.

Tio, kio staras post la prefikso estas ĉefelemento, kies signifo iel preciziĝas

per la prefikso. Sed ekzistas normale ia speciala regulo, kiu limigas la eblajn

rilatojn inter la prefikso kaj la ĉefelemento.

La prefiksoj GE kaj MAL tamen ne kondutas tiel. GE kaj MAL tiom ŝanĝas

la signifon de la posta elemento, ke oni ne povas klarigi tion kiel ordinaran

kombinon (nek kiel frazetvorton). GE kaj MAL do estas veraj afiksoj.

La demando, kiuj el la tradiciaj afiksoj vere estas afiksoj, estas teoria de-

mando sen tre multe da praktika valoro. El praktika vidpunkto sufiĉas scii

la eventualajn specialajn regulojn, kiuj validas por la diversaj afiksoj.

Unu speciala principo tamen validas por ĉiu tradicia afikso. Ĉe afikso oni

normale ne uzas interligan finaĵon (§37.3) – kiel en dormoĉambro kaj

multekosta. Oni ne diras ekz. *ekokuri*, *eksosekretario*, *ŝipoestro*. Ĉe

ordinaraj radikoj oni ĉiam povas uzi tian ligfinaĵon, eĉ kiam tio estas tute

superflua. Ĉe afiksoj oni tion ne faras, eĉ kiam ligfinaĵo faciligus la el-

parolon. Ligfinaĵon oni uzas ĉe afikso nur kiam tio estas pli-malpli nepra por

la signifo aŭ kompreno, ekz. unuaeco, antaŭenigi, posteulo. Oni provis en

kelkaj okazoj uzi nenormalan ligfinaĵon por montri, ke vorto ne obeas al ia

§38.1

587

Afiksoj

speciala afiksa regulo, ekz. prezoinda (§38.2.21). Tiaj provoj tamen ankoraŭ

restas eksperimentoj, kiuj ne apartenas al la normala lingvo.

En la sekcioj pri sufiksoj (§38.2) kaj pri prefiksoj (§38.3) estas klarigoj de

ĉiuj oficialaj afiksoj laŭ la tradicia klasado. Por ĉiu afikso ĝiaj eventualaj

specialaj reguloj estas klarigitaj.

Aparte klarigitaj estas la participaj sufiksoj (§28.1) ANT, INT, ONT, AT, IT

kaj OT. Legu ankaŭ pri afikseca uzo de ordinaraj radikoj, vortoj kaj kun-

metaĵoj en §38.4, kaj pri neoficialaj afiksoj en §39.

PMEG sekvas tiun klasadon de la oficialaj prefiksoj kaj sufiksoj, kiu trov-

iĝas en la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto ( Aktoj de la

Akademio II, p. 28 – 54). Efektive la tradicia klasado varias en nur du

okazoj: la prefikso ĈEF (§38.3.2), kiu iafoje estas klasata kiel ordinara

radiko, kaj la ekkria vorteto fi (§38.4.3), kiu iafoje estas klasata kiel pre-

fikso.

38.2. Sufiksoj

38.2.1. AĈ

AĈ = “malbona kvalito, sentaŭgeco, senvaloreco”. AĈ ne ŝanĝas la bazan

signifon de vorto, sed nur aldonas nuancon de malboneco. Komparu kun

MIS (§38.3.8), kaj kun prefikseca fi (§38.4.3). (La sufikso AĈ estis oficialig-

ita en 1909 en la Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.)

domodomaĉo = malbona, kaduka, disfalanta domo

vestovestaĉo = eluzita, malpura vesto

ĉevaloĉevalaĉo = malbona, senvalora ĉevalo

babilibabilaĉi = stulte, malice babili

farifaraĉi = malbone, senzorge fari

molamolaĉa = sen dezirata malmoleco aŭ streĉiteco

Ordinara radiko

aĉa = malbonkvalita, sentaŭga, senvalora

Aĉ! = ekkrio, kiu esprimas malkontentecon pri io malbona (legu pli pri

tia ĉi uzo de nudaj radikoj en §18.2)

38.2.2. AD

AD = “daŭra ago”. Tio, kio staras antaŭ AD, ĉiam ricevas agan kaj daŭrecan

signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo

(§37.2.4).

Agaj radikoj

Se la radiko jam per si mem montras agon, la AD-formo montras, ke la ago

daŭras longe aŭ okazas ofte:

uzouzado = daŭra, regula uzo

588

§38.2.2

Afiksoj

iroirado = daŭra, longa iro

vizitivizitadi = ofte, regule viziti

estiestadi = daŭre, ripete esti

Klariga AD

Se radiko havas plurajn signifojn, kaj unu el tiuj signifoj estas ago, la AD-

formo montras nur (daŭran) agon, kaj estas uzebla por eviti miskomprenon.

Se oni uzas verban finaĵon, miskompreno ne eblas, kaj AD servas nur por

aldoni daŭran signifon. Se oni uzas ne-verban finaĵon, AD estas iafoje uzata

ankaŭ kiam ne temas pri longa daŭro. AD tiam servas nur por atentigi pri la

aga signifo:

konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita → konstruado

= la ago (daŭre) konstrui

danco = la ago danci, dancospeco → dancado = la ago (daŭre) danci

skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko → skribado = la

ago (daŭre) skribi

Komparu kun klariga AĴ (§38.2.3) kaj klariga EC (§38.2.8).

Ne-agaj radikoj

Se la radiko ne montras agon, AD aldonas agan (daŭran) signifon. La aga

signifo estas ĝuste tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo:

martelo (ilo) → marteli = bati per martelo → martelado = la ago (daŭre)

marteli

broso (ilo) → brosi = froti per broso → brosado = la ago (daŭre) brosi

reĝo (persono) → reĝi = regi kiel reĝo → reĝado = la ago (daŭre) reĝi

krono (aĵo) → kroni = surmeti kronon sur kapon → kronado

= ceremonio por kroni reĝon

rapido (eco) → rapidi = agi aŭ moviĝi rapide → rapidado = daŭra rap-

ida ago aŭ moviĝo

malfruo (eco) → malfrui = fari ion malfrue → malfruado = la ago (ofte)

fari ion malfrue

Se la verba formo de radiko havas statan signifon (se ĝi signifas “esti tia”),

oni malofte aldonas AD. Se oni tamen uzas AD, la AD-formo montras

daŭran staton:

verdo (koloro) → verdi = esti verda → verdado (malofta formo) = daŭra

stato esti verda

Se oni volas montri, ke temas pri ago, sed ne deziras la daŭran signifon de

AD, oni devas uzi alian agan radikon sen daŭra signifo, aŭ esprimi sin tute

alie:

martelado (daŭra) → martelbato = unu bato per martelo

brosado (daŭra) → brostiro = unu frota tiro per broso

§38.2.2

589

Afiksoj

kronado (daŭra) → surmeto de krono (nedaŭra)

Malnova uzo

En la komenca tempo oni tre multe uzis AD en verboj por montri daŭran

agon:

Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se

ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. FA1.107 Nun oni

skribus simple zorgis kaj donis. Oni uzas donadis, zorgadis k.s., nur

kiam oni volas aparte emfazi, ke temas pri daŭreco.

Ordinara radiko

ade = daŭre, longe

ad-vorto = vorto kun aga signifo

Praktike oni tre malofte uzas AD kiel ordinaran radikon.

38.2.3. AĴ

AĴ = “(konkreta) afero”. Plej ofte AĴ montras ion konkretan, sed tio ne estas

nepra. En iuj vortoj temas pri afero abstrakta. Komparu kun EC (§38.2.8),

kiu ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton). La diferenco inter AĴ

kaj EC tamen ne estas unuavice diferenco inter konkreto kaj abstrakto, sed

inter afero kaj kvalito/stato.

Ecaj radikoj

Plej ofte oni metas AĴ post radiko kun eca signifo (kiu normale estas A-

vorto). La rezulta AĴ-vorto montras aferon karakterizatan de tiu eco:

belabelaĵo = (konkreta) afero aparte bela, konkretiĝo de belo

utilautilaĵo = (konkreta) afero, kiu estas utila

dolĉadolĉaĵo = io karakterizata de dolĉa gusto (bombono k.s.)

nudanudaĵo = nuda parto de io (ekz. de korpo)

novanovaĵo = afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta

Multaj AĴ-vortoj havas specialan signifon. Dolĉaĵo ne estas iu ajn dolĉa

afero, sed io aparte farita por gusti dolĉe. Belaĵo ne estas iu ajn bela aĵo, sed

afero, kiu reprezentas belecon, aŭ kiu beligas ion.

Agaj radikoj

Oni ankaŭ povas uzi AĴ ĉe aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia AĴ-

vorto montras (konkretan) aferon, kiu rilatas al la ago. La preciza signifo de-

pendas de la speco de ago. Povas esti rezulto de la ago, konkretaĵo kiu faras

la agon, konkretaĵo uzata por la ago, objekto de la ago k.t.p.:

farifaraĵo = io farita, farata aŭ farota

desegnidesegnaĵo = desegnita bildo

draŝidraŝaĵo = draŝita greno

590

§38.2.3

Afiksoj

segisegaĵo = ligneretoj aŭ ligna polvo, kiuj ekestis pro segado

aparteniapartenaĵo = io, kio apartenas al iu

brulibrulaĵo = io, kio brulas

kreskikreskaĵo = io, kio kreskas, planto

kovrikovraĵo = io, per kio oni kovras

amuziamuzaĵo = io, per kio oni povas sin amuzi

finifinaĵo = lingva elemento, per kiu oni finas vorton

Загрузка...