D U D E K A Ĉ A P I T R O

Sinjoro Theo mansvinge venigis matroson al si sur la ferdeko.

– Suprenportu mian dokumentŝrankon el la bilĝo, ŝajnas, ke ŝimo ekkovris ĝin! – ordonis Theo.

…Kaj fine post tiom da peripetio kaj laŭ tiel nekredeble komplika maniero; Gustavo Bahr vere estis en la ŝranko de tiu juna milionulo, kiu ekveturis iun tagon por serĉi lin, spitante eĉ kontraŭ la morto.. Sed nun evidentiĝis la sekvaj:

Gustavo Bahr akiris tiom da mono de la entrepreno de la polvosuĉiloj, ke li povis veni en Honolulu-on per aeroplano. Sibite, kiam li promenis en la haveno, afabla frenezulo falis al lia kolo, kisante kaj brakumante lin, ĉar tiu pensis rekoni en Gustavo Bahr iun sian malnovan amikon, kun kiu li pasigis neforgeseble familiarajn tagojn en la relegaciejo de Tokio.Gustavo Bahr feliĉe konsideris tion miskompreno, kiam li eksciis, ke la kara krieganto estas la ĉefdirektoro de grandega ŝipkompanio! La scienculo menciis, ke li malfruis al la ŝipo Stanley Up To Date, kaj li ŝatus suriri ĝin sekrete, sed tiel, ke li parolu nur kun ties posedanto, kun sinjoro Theo. La kriegante babilanta fremdulo tuj diris, sinjoro Theo estas lia malnova, bona amiko, eĉ lia parenco, kaj ili pasigis longan tempon kune en pluraj prizonoj, pri kio Gustavo Bahr nun deklaris sincere, se li estus sciinta tion pli frue, li neniel partneriĝus kun la milionulo. Do tiu parenco de sinjoro Theo entreprenis sekrete surŝipigi lin sur Stanley Up To Date, tiel li kaŝiĝis en lignokesto sur la bordo. Poste li vane porvis elveni de tie. Kvankam li jam sciis ankaŭ tion, ke oni portis lin sur alian ŝipon. Sed li divenis tion malfrue! La fermoplato de la kesto ne estis fermita, sed iu konstante estis en la proksimo, kaj ĉiufoje, kiam li provis elveni, oni tuj vagofrapis lin, tiel li ĉesigis ĝin post iom da tempo. Baldaŭ li rimarkis, ke neniu restadas en la bilĝo, sed oni metis pezan keston aŭ io similan sur la klappordo, ĉar li ne povis malfermi ĝin. Poste iun nokton eble iu ŝtelumis sur la ŝipon. Li proksimiĝis kun singardaj paŝoj. Fine la ŝtelumanta homo subite diris: Disinjoro!… kaj li forkuregis, tute ne atentante pri tio, ke li faras bruon. Tiam la profesoro forlasis la malgrandan keston, en kiu li praktikis sian akrobataĵon, laŭditan fare de sinjoro Wagner, kio fierigas lin. Sed eblas, ke li neniam plu povos rektiĝi, kio en lia aĝo jam estas neglektebla. Li do grimpis de sur la ŝipo, kaj per iu sampano, ĉirkaŭe restadantaj li remis al la ŝipo Stanlej Up To Date. Tie li suprengrimpis sur kablo kaj ŝtelumis en la deponejon. Li atendis, en la dokumentŝranko, ke sinjoro Theo fine venu por li. Hieraŭ, eble la diablo estis, ĉar li aŭdis nek paŝojn, iu ferme turnis la ŝlosilon en la seruro, kaj li jam agoniis, kiam la milionulo liberigis lin hodiaŭ.

– Diru al mi – flustris Theo, – pro kio timiĝis la enŝteluminto en la bilĝo?

– Eĉ konjekton mi ne havas. Lignokestoj estis ĉie. Kaj mi vidis nur tiom. Krome kelkajn tute grandajn vangofrapojn.

– Ĉu vi ne scias, kiel nomiĝis tiu ĉi ŝipo, antaŭ ol ĝi ricevis la nomon Kio Nova, Sinjoro Wagner”?

– Kian nomon havis la ŝipo? – demandis la profesoro timiĝinte. – Vi ŝercas!

– Ne. Ĝi nun estas la sensacio de la epoko de teknokratio. La nomo de la ŝipo, sur kiu oni tenis vin en mallibereco, estas Nu Kio Nova, sinjoro Wagner.

La profesoro side refalis kaj flustris anime rompiĝinte:

– Sinjoro, estas malpermesate, ke tio evidentiĝu… Jam eĉ tio estos timiga, se la verkistoj de mia aŭtobiografio skribos mian historion sub la titolo: “Tra fajro, infero, maroj en dokumentŝranko!” Sed mi demandas vin, kiel oni opinius pri la vivo de Kolumbo aŭ pri tiu de Peary, se ties iu fama ĉapitro tekstus jene: “NU KIO NOVA, SINJORO WAGNER EN LA REGIONO DE LA ETERNA NEĜO!”

– Tute maljunaj profesoroj kaj junaj artistinoj prijuĝas ĉion tra sia vanteco. Kaj dume vi havas nek konjekton, en kia terura situacio mi estas. Ĉar sur tiu ĉi ŝipo…

– Sinjoro! Ne daŭrigu! Mi diros unu vorton, kaj vi komprenos, ke mia situacio estis multe pli terura. – Li leviĝis, kaj ektremante nur pro la rememoro, kaj eĉ pli hirtigante siajn hirtajn harojn per siaj fingroj, li flustretis tion: – Sur la ŝipo, kie mi estis en lignokesto… nokte fantomo buŝharmonikis!

– Estas varme… – diris sinjoro Theo post stranga paŭzo, kaj montrofingre li iom vastigis duoncirkle sian kolumon, kvankam ĝi ne estis strikta! Sed ŝajnis ĝena, ke nur tre longa kaj mallarĝa kajutŝranko estis je la dispono de la profesoro por loĝi.

– Sinjoro… – li flustris en dilemo – mi havas nenian seriozan problemon pro la lignokesto. En mia aĝo vere ne gravas iam rektiĝi, sed se mi staros longe en la mallarĝa ŝranko, mi neniam plu povos klini min, kaj ĝi kaŭzus mian pereon. Temas pri mia vivpano…

– Mi bedaŭras. Se vi ne estus baniĝinta tiun tagon, tiel vi nun povus loĝi sinjore en la blue emajlita ŝranko, kiun mi mebligis tiel bele por vi, kiel sekretan rendevuejon.

– Estis tie enkonstruita radio… – li flustris kun plendinda voĉo. – Kaj kiom da salamoj… Tiu baniĝo faris min mizera, kaj fine mi mortos pro tio. Sinjoro! Neniu diru al mi plu, ke la pureco estas duono da sano! Mi fariĝis la viktimo de la higieno!

Sed nun la Ruĝa Vasiĉ anonciĝis kun modesta frapetado, kaj tiel riskante la pluan karieron de la profesoro, li devis enpaŝi en la korpostriktan, preskaŭ bone fasonitan ŝrankon, kaj estis bonŝance, ke li staris en ĝi, tiel fizike estis neeble, ke li falu, eĉ se li mortus, ĉar la Ruĝa Vasiĉ raportis per timeme gapanta, malcerta kaj mallaŭta voĉo:

– Sinjoro Theo… ni devus fari ion, ĉar iu buŝharmonikas ĉi tie…


Загрузка...