T R I D E K D U A Ĉ A P I T R O

– Alo! Kion vi atendas! – sonis el la paroltubo.

Fred la Malpura prenis la aŭdilon en sian manon kaj diris en ĝin:

– Ne buŝaĉu konstante, vi, fripono, ĉar mi venos supen kun la karboŝovelilo, kaj hazarde mi vangofrapos vin per ĝi.

– Mia fratego Fredy… – balbutaĉis Jimmy la Ĝisorela. – Ĉu vi… vi… vivas?

– Ŝajnas tiel, ke mi ankoraŭ vivos iomete…

Nun aperis d-ro A. Winter. Li liveris karbon per puŝĉaro, kaj la ŝvito brilis sur lia glata korpo, simila al tiu de porko mangalica.

– Rapidu jam, bradipo! – kriis la Kapitano.

– Iru nur supren, tio oni plie povas utiligi vin. Ĉu vi aŭdas? – diris Fred la Malpura.

Komenciĝis furioza piedtamburado kaj kriegado supre.

Jimmy la Ĝisorela kuregi timiĝinte. Dio, indulgu nin!

De malproksime, sed per rapideco, superanta tiun de destrojero, veturegis rekte al ili la pestoŝipo, trafonta ĝuste la flankon de la luksa vaporŝipo!

La vento siblis, la pluvo falis, kaj la panika personaro zorgis pri nenio plu!

Kaj nun sekvas la rolo de Jimmy la Ĝisorela, konvena al heroa eposo! Li estis blanka kiel la muro, kaj ankaŭ interne furiozis la paniko! Li pensis pri tio, kion farus oficiro nun, kiu rajte portas la ledan gamaŝon? La unuan fojon en la vivo venis en la kapon de Jimmy la Ĝisorela la vorto “devosento”. Li elprenis sian revolveron:

– Kiu toŝos la boaton, mi mortpafos tiun!

Kaj sekvis la lukto. Ĝi estis mallonga, kaj malesperiĝinta.

…Iu matroso falis surdorsen kun rompiĝinta vizaĝo! Kaj sekvas tri-kvar pafoj… la rondo vastiĝas.

Lia pugno falĉas… Sed li ne povas elteni longe… Io siblas al li el la alto. Li estas trafita je la kapo… Li sterniĝas…

…La vento muĝas, raŭkaj voĉoj kriegadas, kaj la plimulto de la personaro jam balanciĝas en la boato sur la akvo… Ili fuĝas. De antaŭ la morto! Sed jen, ĝuste la plej laŭtaj homoj restas! La Dornharulo, la Malavarulo…

– Kio ĝi estas?… Jimmy la Ĝisorela venas antaŭen kun vertiĝanta kapo kaj apogiĝas lace al ŝranko, sed la groba meblo draste alkrias lin:

– Kial vi ne iras de tie ĉi?! Kial vi apogiĝas peze sur min?! – Kaj ĝi forpromenas: – Jen vidu!

Tio estas tro. La genuoj de Jimmy la Ĝisorela fleksiĝas.

…Sinjoro Theo vekiĝas je tio, ke lia kapo kuŝas sur la sino de Lilian, kaj la virino metas akvumitan tukon sur lian kontuziĝon.

– Kio… Kio okazis… sur la ŝipo? – li demandas.

– Ribelo. Kaj nun jam kolektu vian forton!

– Kio estas la problemo? – li demandas, ĉar Lilian spiregas.

– Mi pene elportis vin el la kajuto, kaj vi estis peza… Nu!

Sinjoro Theo ekkisis ŝin. Kaj ili kisadis en tiu perplekso dum iom da tempo. Kiu aŭdis ankoraŭ tian frenezaĵon?

Mi. Tiu senlima, insolenta egoismo estas la karakteriza simptomo de la ekstazo, nomata amo. Du homoj sendepedigas sin en temo kaj spaco de ĉio tial, ke ekzemple en incendio, sur la tegmento de brulanta domo, ĝis la fajrobrigado alvenos, ili kisadu iomete

Knalas kelkaj pistolpafoj… Sinjoro Theo elrapidas. Estas mallumo. Pafoj fulmas. Iu ekkrias!..

La ekzekutisto nun aplombe diras tra la fenestro de sia kajuto:

– Mi petas silenton! – Kaj li frapas sur la kornicon.

– Je mia honorvorton, li tute pravas – rimarkas de ie, la fantomeska voĉo de la nevidebla sinjoro Wagner. – Ĝi okazas tiel ĉiun nokton. Sed venos Strovaĉek, mia brutala amiko, kun kelkaj unuarangaj vangofrapoj, kaj tiam estos silento… Dormu bone, Arnoldo! Mi estas ĉi tie…

“Ĝi estas naĝata frenezulejo!” – Theo pensis tion. Poste li vizitas la radiokajuton laŭregule grimpante, kiel en milito. Dume pafaro de antaŭenŝovita homo de malproksime preskaŭ trafas lin. Voĉo de virio aŭdiĝas de interne. Ĝuste nun oni dissendas ion… Nun kvikado… Ankaŭ sinjoro Wagner estas ĉi tie!

– Alu… – diras la radiisto. – Mi ripetas: Stanley Up To Date! Stanley Up To Date. Bonvolu transdoni la sekvajn informojn al mia ĵurnalo: “Ni veturas plenvapore al la celo. A. Winter…”

La sango leviĝis al la kapo de sinjoro Theo! Ĉu tiu viro tamen estas ĵurnalistaĉo?!.. Nun li estos kaptita! Li malfermas la pordon…

Sinjoro Wagner prenas la randon de sia pantalono kaj dormas, apogiĝinta al la muro.

– Dankon – diras Lilian al la radiisto.

Nun ŝi ekvidas Theo-on. Ŝi paliĝas, kaj ŝiaj lipoj ektremas… La milionulo ridas, sed ankaŭ li estas blanka kiel la muro.

– Jes! Mi estas A. Winter! – diras Lilian abrupte. – Vi komencis tiun batalon.

– Vi venkis – li diras raŭke. – Viaj rimedoj certigas vian venkon super ĉiu ĝentlemanoj!

– Vi estas impertinenta! Ĉu vi komprenas?!

– Sufiĉe, sinjorino… Via afero ne interesas min! Radiisto! Dissendu danĝersignalojn…

Revolvero ekbrilas en la mano de la virino.

– Levu la manojn!.. – ŝi krias…

Kaj ŝi jam ekŝrikas kaj svenas tuj! Lilian perdis la ludon, ĉar ŝi ne antaŭvidis tion, kio estis la plej logika: ke la vivo por sinjoro Wagner (neniu scias, kial?) estis kara, li do levis siajn manojn.

…Kaj tiam, sinjoro Wagner, bedaŭrinde, ne povis fari tion.

…La radiisto dissendis danĝersignalojn laŭ la ordono de Theo, kaj Wagner humiligita ĝispolve, dormas profunde kun levitaj manoj…

Sur la ŝipo oni dividiĝis je memstaraj, tute sendependaj, eĉ malamikaj grupoj. Ĉe la poŭpo pafis Vasiĉ kaj liaj kamaradoj, en la kontraŭa flanko Watson kaj liaj amikoj, poste sekvis la aŭtonoma Sokrato Schwachta aŭ sinjoro Knapp (laŭ via plaĉo), kiu vivis ankaŭ plu en sia kajuto, kiel privatulo, kaj de tempo al tempo li pafis blinde ien. Ankaŭ ĝi nun apartenas al la lokaj kutimoj…

Neŭtralan teĉmenton formis: sinjoro Maxbell, kiu iafoje elŝovis sian kapon el barelo, kaj Brusier, franca fizikisto, kiu ĝis nun ne rolis en la romano, kaj jam ne plu li aperos, ĉar depost la ekveturo li kuŝis en la lito pro marmalsano. Nun jam estus malfrue mencii lin aparte, kaj tio tute ne gravas.

Sinjoro Theo, la futbaljuĝisto, la mekanikisto kaj la oraĵisto tenis okupita la interferdekon, kaj kelkfoje tie kaj ĉi tie aperis alta, mallarĝa ŝranko, piedirante. Oni alpafis ĝin el ĉiu direkto. Poste ankaŭ la bula meblo-parenco venis, same nudpiede.

Gustavo Bahr volis elpremi la supran parton de la ŝranko, kaj anstataŭ tio li levis ĝin de sur ties bazo, pro kio liaj piedoj liberiĝis. Kion li povintus fari ceter, forlasite?

Kun unutaga diferenco ankaŭ la korpulenta, blua parenco, Livingstone aperis, li pliigu la totalan panikon kun tiu senekzempla eksteraĵo.

La anatomo kaj Ofelia Pepita dume iel-tiel stiris la ŝipon, kaj sekve de tio la ŝipo Stanley Up To Date aspektis sur la oceano tiel, kvazaŭ ĝi nun venus el la drinkejo kun fiere flankenŝovita kamentubo.

Sinjoro Wagner pasigis tiujn malfacilajn horojn en la operaciejo, kie li kŝis sur la tablon kaj dormis aŭ kantis. Poste ne multe mankis, ke Sokrato Schwachta operaciis lin. A. Winter, kovrita de karbopolvo ĝis la frunto, estis lia paciento, kies kruro doloris kaj turnis sin al la kuracisto.

– Mi estas A. Winter, kaj iam mi havis ekzemon ĉi tie – li diris al sinjoro Wagner, kiun li trovis unue en la operaciejo. – Mi ŝatus, se vi rigardus ĝin, sinjoro kolego…

– La ekzekutisto estas via kolego – respondis sinjoro Wagner. – Kaj atendu lin, ĝis li venos ĉi tien! – Kaj li ekdormis.

– Bum!.. Kuglo penetris tra la lignotabulo. Bum! Bum!.. A. Winter sidis sub la seĝon kaj ne komprenis, ke sinjoro Wagner nun ronkas. Poste vere venis Schwachta:

– Mi ne kredas, ke vi restos vivanta – li tuj konstatis. – Ĉu vi havas proksimulojn? Ĉu vi mesaĝas al ili?

– Mi petas vin… Tio estas nur malnova cikatro. Ĉu eble vi devus elektrumi ĝin?

– En ordo – diris sinjoro Sokrato entuziasme kaj ekbrilis liaj okuloj!.. Li demetis siajn manumojn. Dio mia! La malnovaj, belaj tempoj!.. Li ŝaltas!.. Zumado… elektraj fajreroj… Muziko al liaj oreloj. Li ĝuas tion kun fermitaj palpebroj.

Bum! Kuglo penetras tra la muro. A. Winter singultas…

– Dankon – li diris dankeme kaj tremante al A. Winter. – Viaj pacientoj certe estis dankemaj.

– Nu… Neniu plendis pri la elektrumado post la terapio – li respondis orgojle. Bum! Bum! Bum!

– Je mia honorvorto – diris sinjoro Wagner kaj side leviĝis, – mi ankorŭ ne vidis tiaĵon. Vi venas paroladi en operaciejon, kvazaŭ ĝi estus ia ŝranko. Ĉi tie mi ne povas dormi, se vi konstante babilaĉas…

Tiam enfrapis la plej nova fulmo: evidentiĝis, ke iu boris la akvobarelojn nokte. Ili ne havas akvon! La akvoportistoj de la malamikoj, simile al parlamentario, dividas la alkoholaĵ-provizon. Ĝi estas la sola trinkebla likvaĵo.

Je la 12,10-a horo posttagmeze oni dividas la unulitrajn porciojn.

Je la 1,5-a horo posttagmeze ne plu estas malamiko sur la ŝipo! Sinjoro Theo, Watson kaj Vasiĉ sidis gaje, duoncirkle en la mezo de la ferdeko, kantis sentimentalajn kantojn, akompanatajn de buŝharmoniko kaj gitaro.

Mi ripetas: oni dividis la unulitrajn porciojn je la unua horo posttagmeze, kaj sinjoro Wagner sobriĝis je la kvina horo!

…Je la kvina kaj kvarono li ĉirkaŭiris kun malgaja mieno kaj prezentis sin al ĉiu aparte.

– Mi estas Manfred Zaturek – li diris mallaŭte.

Se sinjoro Wagner ne estus firmkaraktera individuo al tiu komparo, mi dirus tion, ke li staris tie, kiel Dornrozinjo, vekiĝinta el sia centjara dormo, kun suspekta timiĝo, en la regiono de la Suda poluso. Kun cejankolora barbo!..

Li vagadaĉis nervoze kaj serĉis ĵurnalon en la salono, ĉar li ŝatintus scii, kio okazis intertempe en la batalo inter Rusio kaj Japano? Laŭdire io estas okazonta apud Ĉemulpo. Poste li skribis leteron al sia edzino, en kiu li informas ŝin, ke li vojaĝas bone. Lin interesas tiu ĉi ekspozicio. Ŝi ekvidos tiun flugmaŝinon. Dum la tuta nokto li vidis flugi en la aero dinamomaŝinojn, per flugiloj (!) longe! Eble la veronezer kaŭzis tion. Li ĉiam dormas maltrankvile pro ĝi. Ni ne manĝu multe da vespermanĝo. Sed precipe ni ne volu flugi. Tio ne doniĝis al ni. Ni havas telekomunikadon, idlan (kontraŭdirektan bremson!) sur biciklo, telefonon, telegrafon, aŭtomatan fajrilon kaj fotografadon. Quo vadis? Kion ni volas ankoraŭ?

Kredu min, Edita, ne estas plu! Se la tekniko ankoraŭ progresus, Dio estus el la homo! Kaj tiaĵo malofte rezultas bonon. Mi sonĝis ankaŭ pri skatolo (?), nomata radio. Kiam oni ektuŝis ĝin, la veronezer tuj kantis el Londono kaj Munkeno. Kaj tiu malfacile digestebla kolbasaĵo eĉ fortepianis. Ia idioto pene portis lin en la sonĝo, kaj kandelo estis apud lia ĉapelo. Ĉio svarmis pro tiuj kinematograf-projekciiloj, kaj tio estis la plej terura: Imagu! La bildoj parolis (!), kantis (!), kaj la ŝvito fluis sur mi, kaj mi ne povis vekiĝi. Mi neniam plu kunportos veroezer-on! Tiuj estas malfacilaj tempoj – li skribis ankoraŭ, ĉar li devis skribi. – En nia aĝo ĉiu jaro kalkuliĝas duoble! Sed estus bone fariĝis 30-40 jarojn pli maljuna! Tiam la tuta mondo ne sidos zorgoplene apud la telekomunikilo, ve, kio okazis apud Ĉemulpo aŭ al la ribeluloj luktantaj per boks-fero? Sed eblas, tial mi havas malbonan humoron, ĉar mi gustumis gluton da trinkaĵo. Vi scias, ke ni havas superstiĉon en nia familio (stultaĵo!), kiu trinkas unu gluton da drinkaĵo, tiu fariĝos alkoholisto, kaj li neniam ĉesigos tion, ĉar ni ĉiuj hontis, ke la patro, kiam li drinkis, li zumkantis en la ŝtuparejo. Estis varme, mi do trinkis gluton da drinkaĵo. Sed se mi estus zumkantinta, tion mi ne kredas. Mi esperas, nek vi. Mi ankoraŭ ne vidas Pola-on, ŝajnas, ke nia ŝipo malfruas…

…Li skribis, kaj skribis, la aliaj kantis, kaj Theo ekhavis bonegan ideon: ili surprenu vesperfestan vestaĵon!

Estis varme, kaj salaj vaporoj ŝvebis, ili do ĉiuj devis trinki, kaj tiel la pseŭdolordo poste, Dio scias, de kie, akiris harpunon kaj pelis Ofelian Pspita kun deformiĝinta vizaĝo. Ŝi kuris ridante, ŝrikante en la mano kun gitaro, ĉe iuj turniĝejoj ŝi montris azenorelojn al li, aŭ ŝi kantis kelkajn gajajn strofojn pro ĉikani la amokulon. Fine ŝi fuĝis en ŝrankon. Hamilton piedbatis ĝin… La ŝranko nur ridis pri tio.

Lia lorda moŝto tiam kunportis siajn instrumentojn kaj ŝraŭbis!

– Nu, nu!.. – diris la ŝranko… – kion vi volas?

– Silentu, fia meblo, vangofrapante mi faros el vi fajroligno! Ofelia, revenu! Mi pardonos vin…

La pordo malfermiĝis, Hamilton paŝas kun disetenditaj brakoj por brakumi Ofelian, kaj li vidas timiĝinte, ke li ĉirkaprenas la pordiston de Pacioci.

– Filo mia! – tiu krias, froĵetinte sian gitaron.

– Kortuŝa monento! Patro kaj filo staras vid-al-vide.

– Mi petas vin, paĉjo… – balbutaĉas la knabo – estas bone, ke vi venis. Mi ne trovis hejme la artoŝtopiston…

– Ĉu la plej proksima tajloro estis ĉe la Suda poluso?!

Tamen li brakumis sian filon kaj ploris iomete, kaj riproĉas lin, sed vine li ne koleras: li vidis multe da belaj aferoj dum tiu instrua marveturo, ĉar en la ŝranko estis ilustritaj magazinoj.

Theo kaj Watson trinkas antaŭ la bufed-breto

– Nur tion diru al mi, oldulo mia… – demandis Theo – kion vi volis… sur tiu ĉi ŝipo?…

– Mi, se vi permesas… Saluton… ex! Via ŝipo… pro koruptita inĝeniero, estas farita kun duobla riparo… Kaj ĝi estis plena de armiloj inter la du riparoj de la bilĝo… Nu, vi fermis tiun dikan A. Winter-on, kaj li subaŭskultis, kiam mi traktadis pri la armiloj, kaŝitaj inter la du riparoj. Ankaŭ li kaj la ĵurnalistino kaŝiĝis tie de antaŭ ni. Jimmy la Ĝisorela kaj liaj amikoj eksciis de la virino la aferon de la armiloj. Tiuj banditoj de la Ruĝa Vasiĉ nokte ĵetis la armiloj en la akvon sekrete!.. Tiam komenciĝis la mokincito inter la amikoj de Vasiĉ kaj miaj homoj! Kelkaj mortigis unu la alian.

…Super la nigra maro alcionoj rondflugis kun oblikva glisado. Io skrapis la gorĝon de Theo. Sed li ne trinkis. Jen estas la lasta okazo! Ofelia Pepita kantis, dancis, trinkis kaj ridis, kiel gutoforma Puck, ekzaltita ĝis rekorda rapideco el la teatraĵo Terursonĝo de Somermeza nokto.

La okuloj de Livingstone sinkis en sian pufan vizaĝon pro ebrieco, kiel la lastan kvaronon kurbanta lunarko. Ie ili trovis lian pordistan ĉapon, kaj li sidis tie portante ĝin, dike, kun stankolora, vitreca rigardo.

Theo malrapide foriris ŝtelumante en la ombro de la kajutoj. Li devas fari ion! Kien veturegas tiu malbenita ŝipo?

Iomete li svenadis pro la soifo. Li vidis lumon en la interferdeko ĉe la kajutoj de la matrosoj. En iu ĉambro de la personaro estis Tendenulo, havanta element-instruistan aspekton kaj du aliaj homoj, kiujn Theo neniam vidis sur la ŝipo.

– Tiu ĵurnalistino estas lerta.

– Prave. Tamen gravas, ke ni batfaligis Jimmy la Ĝisorelan – diris iu el ili.

Kompatinda fregat-ĉefleŭtenanto!..

Lilian estas bestio.

La dikulo oscedas kaj ekiras al la pordo, kie staras Theo. Eh, se li jam miksiĝis en tion, ek!.. Kaptinte seĝon, li ekbatas la dikulon per ĝi, ke tiu surdorsiĝas, kiel ŝtono. Ankaŭ Tendenulon la Fervoran trafas bato, kaj li falas surdorsen, kovrita de sango. Strangolante la gorĝon de unu la alia, li ruliĝas kun la altulo. Fine ankaŭ tiu kuŝas senmove.

Li ŝnurligas la tri homojn kaj rulas ilin en la bilĝon. Iru plu… Li ŝtelumas spiregante preter la muro. Li haltas por momento. La futbaljuĝisto kriegas supre.

– Tio estas nenio. Atentu min! Mi volis fariĝis fama! Mi havis eĉ inventaĵon! Tio gravas! Mi havis celon, kiel futbaljuĝisto: Korekteco! Objektiveco! Atento! kaj multaj aliaj aferoj…

En tiu momento venis Sokrato Schwacha.

– Neniu forlasu la ŝipon, ĝis la polico alvenos! Oni blokadis la markolojn. Malaperis grava lorno! Oni traserĉos ĉiun, kiam ni albordiĝos en Zuriko!

…Dume la Ruĝa Vasiĉ ŝteliris post Theo-n, kaj oni batfaligis lin per brakseĝo. Ankaŭ sur Filipon Diru-jam falis io… Li svenis. Oni fermis ilin en la bilĝon.

Nun li atingis la ilarejon

Li aŭdis voĉojn… Li premas sian orelon al la muro. Ŝi estas Lilian!

– Ĉu via patro… estis ĉe cirko?

– Jes. Mia avĉjo rakontis multe – lamentis A. Winter. – Mia patrino estis la altira spektaklo, ŝi ekvilibrigis sin per bambuo. Paĉjo lernis, ke li estu malpeza, kiam oni levas lin. Do, mia patrino tenis mian patron sur la fino de bambuo…

Theo frapetis sur la eta, ronda fenestro.

– Mi petas vin… iru de tie ĉi… – diris Lilian timiĝinte, kiam Theo malfermis la pordon.

– Estas afable, ke vi maltrankvilas tiom…

– Theo… – diris la virino tremante. Kaj li elpaŝis.

– Mi ŝnurligis ilin – komencis la ruĝa junulo mokante, – kaj en la bilĝo…

…La virino subite ekpuŝis lin je la brusto, ke li falis en la ilarejon, poste ŝi ŝlosfermis lin.

Theo kape kuris al la pordo pro kolero…

Nun la paniko ekplodis sur la ferdeko.

Al iu ekideis, ke ili ne havas manĝaĵon. Kial li pensis tion? Estas enigmo! Post unu minuto komenciĝis ekscitita interkonsiliĝo. Sokrato Schwachta petis la homoj konservi sian trankvilon, kaj li falis en la pluv-cistenon, de kie oni eltiris lin. Ni ne perdu vian kapon, li diris, sur la maro estas bone elprovita kutimo kontraŭ malsatmorto. Vi manĝos pasaĝeron. Estos festeno de matrosoj!

Eksplodis vekriado kaj paniko! Maxbell petis ĉiun, se oni elektus lin, antaŭ la manĝado oni enbalzamigu lin. Se li restos vivanta, kompreneble tio estos superflua. La futbaljuĝisto saltis sur la supron de la tablo kaj kriegis.

– Sinjoroj – li kriis sovaĝe. – Mi oferos min… Nu… Ve! Atendu, vi, idioto! – (Ĉar la malpacienca Sigorski, dum la futbaljuĝisto parolis, salis ties manon kaj ekmordis ĝin.) – Mi scias, kio estas la devo, mi ofer-proponas mian edzinon!..

– Pfu, juĝisto! I-di-o-to! I-di-o-to!

– Se la afero statas tiel, ke iu el ni devas morti, ni trinku gluton da drinkaĵo – diris Maxbell kaj eltrinkis duonbotelon da brando. Pro tio li subite ebriiĝis ĝis sveno. Alia paniko! Ofelia Pepita kriis por helpo ie… Ili kuregis tien kaj vidis, ke la artistino genuas sur la muntisto, kaj ŝi batas lian kapon per kaserolo.

– Helpu! – ŝi ŝrikadis – mi ne povas mortbati lin sola! Alportu ŝovelilon de la hejtistoj.

Ili kuregis por alporti ŝovelilon.

– Estintus multe pli saĝe ensidi en malmultekostan sukeraĵenojn kun stulta virineto, ol partopreni la ekspedicion – krias Maxbell. – Dissendu danĝersignalojn! – Kaj li kroĉis sin al kablo, pendanta super stango, kaj li pendis tie rikanante. Kiam venis tien Livingstone en pordista ĉapo, li transdonis al li monerojn:

– Donu al mi itiner-bileton ĝis Piccadilly, kaj jen ĝi estas aparte, pro tio dissendu danĝersignalojn.! Ni ne faru el tio demandon de prestiĝo – mangestadis Maxbell ridaĉante, kaj li ricevis publikan aplaŭdon, ĉar li insultis la edzinon de la futbaljuĝisto per sia mandorso. – La pordisto sonorigante haltigu la ŝipon!.. Kaj la prestiĝon… tion… ni tute ellasu el la ludo… Mi vidis tiun admirinda, senliman spacon tra la plej granda teleskopo de la mondo, kiun oni sentas en sia kapo, kiam oni longe rigardadas la stelplenan ĉielon. Ĉar miaj tre estimataj, altaĝaj akademianoj, kiun interesas, se estas permesate demandi, la senlimo de la malproksimaj lumjaroj?!.. Kio okazos ĉi tie al la limigita afero de la proksimaj senlumaj jaroj?… Ŝteli sur la tero ununuran lum-minuton de la morto. That is the question… kiel reciti la vortojn de sinjoro dirigento Ŝekspiro: mi konas nur unu grandan astronomon… Ofelian Pepita! Kiu… ĉiuvespere… straras apud nia koro kaj gitaras… My old Ofelia. Mi… fariĝis sesdek jara de ie kaj tie… Cetere tute egalas, de kie! Mi fariĝis tiom-aĝa! – balbutaĉis la profesoro kaj sinkis et-spirale en pozon kun krucitaj kruroj ĉe la bazo de la paliso. Aksiomo de Arkimedo… ĝi estas: Donu… en tiu senfina malpleno fiksan rigardon de kanbino por ekmovi min en la mondon… Ĉar tiu mondo… estas kinematografa palaco… la vivo ne estas algebro, sed sonfilmo.

– Prave! Epurci move… – diris la muntisto.

– Kaj la tero tamen estas kinejo! – kapjeis Maxbell. Sed jam tiam, kiel la ŝipo oblikviĝis, ĝi dronis proksimume kvincent metrojn, ke poste ĝi altiĝu ĝis la pinto de Mont-Blanc, kaj tie li ekvidis Adrien-an sur la altplataĵo, kiun li ne vidis dudek jarojn kaj diris malgaje: "“vi venas el Tibeto, mi vidas tion pere de mia kompaso, kaj tie vi lernis sekreton, pro kio vi restis tiel juna, kaj mi maljuniĝis tiom.” La knabino nur mansvingis kaj brilis ŝiaj lipoj kaj okuloj, kaj la glacia vento de Mount Everest eklevetis ŝian, helverdan, tolan bluzon, sur kiu ripozis pezaj, belegaj, blondaj harplektaĵoj dike, mole, kaj ŝi ridis, tiel sonorante, kiel la glacio de la glacirivero krakante disiĝas je eroj, kiam la sunbrilo varmigas ĝin.

…Kaj nun aperis la Dalai-lamao en masko, sed Maxbell ridaĉante montadis al la knabino: – Tiu estas bona tipo, mi konas lin delonge! Mi estis fermita kun li en la Muzeo British, en la etnografia sekcio! Li nun ŝtelis de ie altebenaĵon, kaj li ne volas rekoni min! Li estas granda friponeto! – Tiam li aŭdis, ke vibro-sono aŭdiĝas ie! Li retropaŝis! La Dalai-lamao montris sur lin akuze, kaj li paraliziĝis pro teruro, ĉar li sentis, ke Ofelia Pepita staras en lia stomako kaj gitarludas!..

Sur la ferdeko plenumiĝis la tragedio de la pasaĝeroj de la oceanŝipo! Ili manĝis la lastan pecon da pankrusto, kaj unu horon ili bol-kuiris la ledan zonrimenon de la mutisto. Vane! Sokrato staris tie kun rigida rideto. Stultaj provadoj. Ĉi tie povas okazi nur festeno de maristoj! Kaj li tuj disdonis la demandilojn, servantajn por tiu celo, kiujn li jam anticipe serĉis en la kajuto de la kapitano. Ĉiu skribis sur ĝin la nomojn de sia patro kaj patrino, la adreson de la konstanta loĝloko, profesion, kaj ĉe la malsupra parto de la formularo ĉiu skribis en la rubrikon de la “Rimarkoj”, se oni manĝos lin post la lotado, tiel li deklaras, ke li faris tion propradecide, neniu devigis kaj influis lin fari tion…

– Venu vespermanĝi! – kriis la edzino de la futfaljuĝisto.

– Ĉu ankaŭ ĉi-momente vi pensas pri la manĝado? – riproĉis ŝin grumblante Sigorski. La futbaljuĝisto nun elprenis slipon kaj diris serioze: – Kiu estas el vi… Sokrato, nomata Schwachta?

– Hoho! Ĉi tie okazis trompo! Mi skribis vian nomon. Ni do manĝos vin. Estu forta.

– Tempo! Juĝisto – ili kriadis. – Okulvitrojn al la juĝiusto!

– Kiu diris, ke idioto?! – spiregis la juĝisto.

– Mi tiros alian demandilon! – stertoris la ekzekutisto, kaj li jam legis: – “Sokrto Schwa”… Ĝi estas friponaĵo!

…Kaj evidentiĝis, ke sur ĉiu slipo estis la nomo de la ekzekutisto. Tiam denove eksplodis la ĝenerala kantado…

…Proksimume en tiu tempo okazis, ke Lilian liberigis la kaptitojn. Ŝi promesigis al ili ne bati Theo-n, kaj ankaŭ ŝi mem klopodis kaŝiĝi ie. Ŝi malfermis la pordon de terpom-deponejo, situanta tute flanke, sed mano kaptis la gorĝon de Lilian:

– Theo! – ŝi kriis – Theo, helpon!

– Mi estas tiu – flustris la atakanto. Kaj li vere estis Theo, kiun liberigis Ofelia Pepita, vaganta ĉie sur la ŝipo.

Vane beligi: mi devas konfesi, ke tiu ĝisekstreme turmentita, tute trompita junulo, li nun hm… Li vangofrapadis la virinon! Tie en la mallomo, senvorte, rezolute okazis la batalo… Poste ili spiregis kun malesperiĝinta spitemo, amariĝinte, kaj ili interkisiĝis iomete…

Poste la manbatalo daŭris plu!

…Dume oni altabligis la fazeolaĵon sur la ferdeko. Okazis proksimbatalo por la unusola medolosto, kiun akiris Ofelia Pepita kaj ŝmiris ĝin abunde per salo kaj pripro, poste ŝi frapetis tion al la rando de la telero, kaj ŝi miris, kiam rompiĝintaj vitropecoj falis el ĝi. La ekzekutisto kliniĝis sur la tablon plorante…

La medolosto estis lia lorno!

Kaj Milano falis el ĝi! Eĉ Romo kaj Tokio! La morte pala ekzekutisto konfesis:

– Tio estis mia sekreto! La patento de la senriska optimisto! Estu ĉu nebulo, ĉu pluvo, ĉu neĝo, ĉu misdigesto; en la ekstremaĵo de la lorno estas videbla Tokio, Ŝtokholmo, Milano, Vieno, eĉ Lucien Boyer. Anstataŭ mensogaĵoj mi vivis por diapozitovoj!

– Disinjoro… – balbutaĉis la futbaljuĝisto. – Kiajn teruraĵon oni devas travivi sur la maro…

– Tio okazis al la lorno… – daŭrigis la ekzekutisto. – Kaj nun jam ne frapetu tion al la telero… nur jam Ateno troviĝas en ĝi, kaj nek tion eblas ŝmiri sur panon. Nun vi senmaskigis min, kaj tiu ĵetu la unun ŝtono sur min, kiu ankoraŭ povas dekliniĝi, sen tio, ke li terenfalus vizaĝaltere… sciu, tial mi fariĝis Schwachta, ĉar oni trovis min antaŭ la vendejo de samnoma buĉisto la aŭroron de Karnavalo, mi fariĝis Knapo, ĉar frizisto adoptis min, kiel metilernanton, kaj Sokrato, ĉar iu idiotiĝis kaj altrudis tiun nomon al mi… Tial mia nomo estas Sokrato Schwachta Knapp kaj ankaŭ Achmed pro la posedo de belega turbano, ĉar kiam mi estis dekok jara, mi travagadis Mez-Amerikon, havante titol-rolon en opereto… Tiel mi fariĝis ekzekutisto…

Ili jam ĉiuj dormis kun grandega emiciiĝo, kaj Sokrato Schwachta, Knapp aŭ Achmed kun palpebrumaj okuloj ekfumis cigaron el la supra poŝo de Sigorski.

Sed baldaŭ ĝi falis el lia buŝo. Estis la unua horo post noktomezo. Ĉiu pasaĝero de la ŝipo dormis, ankaŭ Teho kaj Lilian, elĉerpite, kunkliniĝinte kaj strangolante unu la alian…

La ĉielo, kiel ia senlima kupolo de katedralo brilis super la akvo, sur kies senlima surfaco nur la ŝipo Stanley Up To Date veturegis iom zigzage kaj sanceliĝante, ĉar dum la tuta tago Ofelia Pepita staris kaj dormis ĉe la direktilrado…

Aŭrore la ŝipo Brigita denove aperis en la proksimo, kaj la piratoj okupis la ŝipon, gvidate de la Ĉefkuracisto.

“Nun ni alvenos en Triest-on, karulino – skribis sinjoro Wagner. - Sekvos la dogankontrolo!”


Загрузка...