K V I N A Ĉ A P I T R O

– Ĉu iu serĉas min? – demandis sinjoro Theo, kiel li alvenis hejmen.

– La ekzekutisto serĉis vin!

– Atentu! Kiel vi parolas kun mi?!

– Sinjoro Theo, mi vere bedaŭras, kaj mi volonte raportus, ke Berndar Shaw serĉis vin, aŭ ĝoje dirus la novaĵon, kaj Diana Durbin estis ĉi tie, la situacio tamen estas tio, ke nur la ekzekutisto serĉis vin.

– …Kia ekzekutisto serĉis min, kaj pro kia afero?

– Leĝe mortiganta ekzekutisto serĉis vin, kaj mi esperas, ke pro privata afero. Nek nia admirinda epoko atingis tion, ke la ekzekutisto venu oficiale al la hejmo de riĉuloj por ekzekuti. Li kunportis nek elektroekzekutan seĝon, nur valizon, en kiu povus esti maksimume nur portebla, elektra tabureto, sed tian, mi scias tiel, oni ne produktas.

– Sinjoro Thorn mem estas la ekzekutisto! Li pedante disfendadas niajn vortoj! Kiam serĉis min tiu homo?

– Ĉirkaŭ je la dekunua horo. De tiam li sidas ĉi tie kaj atendas vin.

Sinjoro Theo rapidis en la halon, kaj la gasto vere sidis tie.

Lia alta frunto memorigis pri filozofo, lia firmkaraktera vizaĝo pri ĉefdetektivo sur la titolpaĝo de kolportaĵ-romajoj, lia aroganteco pri sesaranga, provinca aktoro, liaj akrakoloraj vestoj pri riĉegaj viandaĵ-faristoj, alvenintaj de malproksime.

– Sinjoro, mi nomiĝas Sokrato Schwachta aŭ Knapp, laŭ via plaĉo. Mi estas je via dispono.

– Ĉu vi estas tiu, kiu konstante telegrafas? Kion vi volas de mi? Mi ne vokis vin!

– Sed vi silente akceptis mian leteron, kaj mi vendis pro vi mian florĝardenon, mi rezignis mian pension favore al mia malriĉa parenco, kaj mi farigis protokolon pri ĉio ĉi.

– Tuj iru en la inferon, ĉar mi elĵetos vin!

– Well… Mi vidos tion!

Kaj li foriris. Sed trankvilon ne estis eĉ por momento!

Gustavo Bahr bezonis kapaŭdilon, por ke li ĝuu silente la radioprogramon. Ducent dolarojn da monpuno, ĉar la Ruĝhara Vasiĉ batis magistratan kuraciston en la ŝtuparejo, kiel surteriĝinta Zeuso aperis persone Sir Arturo Maxbell, kun siaj tondra, basa voĉo kaj respektinda aspekto. Liaj matuŝelaĥe bruna, falta vizaĝo, neĝe blanka kaprobarbo, severe paŭtaj lipoj, griza cilindara ĉapelo, zorgeme vindita, bruna pluvombrelo, kolombkolora, tre strikta kaj mallonga jako, enormaj galoŝoj, grandegaj cikoniopaŝoj kun atakema eleano ofte emfazis lian konsiderindan aŭtoritaton en la scienco de la geografio.

Li bone orientis sin en la polusa regiono, kaj li jam atingis de la lago Ĉad ĝis la akvofaloj de Zambezo, ne vojerarinte, sen kompaso, tra sovaĝejoj, nur laŭ siaj geografiaj konoj! Sed ĉi-momente li blasfemis, ĉar spite al la klarigo de tri policistoj kaj unu etkomercisto, li vagadas en San-Francisko ekde mateno, ĝis li trovis tiun mizerant straton n-ro 45. Kvankam li havis ankaŭ kompason. Kiam la dommastro etendis sian manon, li tretropaŝis.

– Konservu viajn bacilojn!

– Sinjoro, bonvolu sidiĝi – diris Mr. Theo iom konsternite post tiu prezentiĝo.

– Kiam ni ekveturos? – demandis Maxbell anstataŭ respondo kaj ĉirkaŭrigardis iom malŝate, ĉar eble li estus atendinta, ke la vaporŝipo tuj restadu en la ĉambro.

– Unuavice disponu, se vi havas ian specialan deziron, rilate la ekipaĵon?

– Nepre! Ne forgesu kunporti multe de sekaj pastoj. Oni tute ne povas aĉeti sekajn pastoj survoje.

– Kiajn instrumentojn vi bezonas? – demandis sinjoro Theo ĉiam pli nervoze.

– Ŝu-kornon. Tion vi havu, sinjoro, mi proponas, ĉar mi lasis Amundsen-on ĉe Spitzberg-oj, kiam miaj ŝuoj krevis. Mi estas vera scienculo, mi mem kuiras mian teon, kaj mi portas galoŝon. Cetere mi kunportas ĉiun insturmenton, mi ne uzas tiajn instrumentojn, kies fabrikadon ne mi mem kontrolis. La scienco nur tiam estas scienco, se ĝi estas neerarema! Mi ŝatus, se vi notus bone tion.

Ĉiufoje, kiam li aprecis la signifon de la scienco, lia vizaĝo fiksiĝis kun neniiga severeco al la aŭskultantoj, kaj li altenlevis sian mirinde superdimesiigitan montrofingron rifuze kaj averte, dume li suprentiris siajn borovojn tiel, ke liaj okuloj elstariĝis el la vastiĝintaj kavoj.

Sinjoro Theo volis respondi ion, sed Maxbell mansvingis leĝere.

– Min ne interesas tio, kion aliuloj diras. La aserton de vivanta homo mi neniam konsideras ekzakta. Mi ekparolas kun neniu antaŭ lia kvindeka dareveno de lia morto. Per tio mi opinias, ke ni priparolis la plej necesajn. La ceterajn konfidu al mi, ĉar mi kun fermitaj okuloj, sen instrumento, eĉ sur nekonata kontinento mi povas facile orientiĝi. Bonan tagon.

Kaj li foriris.

Kiam poste sinjoro Theo eniris en la dormoĉambron, li renkontiĝis kun profesoro Maxbell, kiu antaŭ nelonge alvenis el la direkto de la banĉambro kaj blasfemis kolere.

– Ĉu ne estas lakeo ĉi tie por montri la pordon de la antaŭĉambro?! Dek minutojn mi vagadas en la loĝejo, ne trovante la elirejon!

Maxbell kaŭzis ankoraŭ multe da problemo tiun tagon.

Ĉirkaŭ noktomeze, kiam la pordisto de la urba buĉejo konvinkis lin, ke li ne loĝas tie, li tamen prenis taksion kaj diris al la ŝoforo la nomon de la hotelo: Metropolo! Ĝi estas multekosta, sed certa maniero. Diablo vidis tiaĵon! La pordisto donas sian honorvorton, la sekretario ĵuras je la vivo de siaj edzino kaj infano, ke la scienculo ne loĝas ĉi tie. Nu, sed post ĉirkaŭ-telefonado evidentiĝas, ke la loĝejo de la eminenta esploristo estas en la hotelo Kontinental’. Tiel baldaŭ li atingas celon. Li eniras en sian ĉambron, sed li trovas tie junan virinon, havantan ununuran bandaĝon ĉirkaŭ sia maleolo, kiun li tuj forsendas, kaj la rigoran, malpermesan simbolon de sia pluvombrelo li etendas antaŭen en sia morala severo, kvazaŭ kerubo.

Okazos granda skandalo!

La edzo de la sveninta virino alvenas rapide en la mano kun ĉambro-sportilo ekspandro kaj fervore batadas la profesoron. La pordisto poste kalarigas, ke sinjoro Arturo Maxbell loĝas en la najbara ĉambro, sed ne ĉi tie, sed unu etaĝon pli supre. Multaj homoj kunagis akompani supren la scienculon korpe kaj anime taŭzitan.

Hotelgrumo levis la kompason, falintan el lia poŝo, kaj oni gardis ĝin en la kontoro.

Vespere aperis la advokato de la familio ĉe sinjoro Theo.

– Mia iu kolego kontaktiĝis kun mi hodiaŭ, ĉar vi silente akceptis la proponon de ia ekzekutisto. Mi avertas vin, ke ĝi estas danĝera afero. Vi devos pagi. Kial vi respondis nek leteron, nek telegramon? Interkonsentu!

– Ĉu mi do rezingu mian havaĵon, cetere ĝi kostos mono?! – furiozis Theo.

– Diru tion, ke vi tamen silente akceptis lian proponon, sed ne tiel, kiel li imagis. Vi kunveturigos lin por la eksplorvojaĝo, ke ankaŭ tio faru interesa la ekspedicion, kaj vi pagos honorarion al li.

– Sinjoro! Nun estas en la ekspedicio pordisto, ekuzekutisto, oraĵisto, duonidiota lakeo, monokla vagabondo, muntisto kaj mi, krome mi scias ĉiujn modernajn ŝlagrojn. Posttagmeze mi kontraktigos rajd-akrobaton aŭ dresiston de kanarioj, kaj morgaŭ ni ekveturos! Haho! Ĉu vi ne venos?!

– Sinceredire mi pensadis pri tio – respondis la advokato, – sed mi prokrastis ĝin al la sekva sezono. Mi proponas tion, ke vi ne dicidiĝu la aferon inter Shwachta!

– En ordo! Ni kunveturigos la ekzekutiston, kaj akiru de ie kondamniton, tiam okazos ankaŭ sekcado dumvoje! – Kaj li frapfermis la pordon tiel forte, ke ĝi knalis.

Posttagmeze la ekzekutisto informis lin, ke laŭeble li petas kajuton al sudo, kaj li ŝatus, se li plenumus la ordonojn de la sekureco, ĉar li aĉetis konvenan manlibron, kaj el tio li kontrolos la laŭregulan ekipaĵon.

Sinjoro Theo ne spitis. Li tuj telefonis en la intereso de la kajuto al sudo, kaj ankaŭ li akiris manlibron, kaj Watson, la nove akirita kapitano zorgis pri la mebligo de la kajuto laŭ la manlibro.

Загрузка...