K V A R A Ĉ A P I T R O

Sufiĉis kelkaj, mallongaj novaĵetoj, kaj la mondo fabriĝis. Ĉu vere?! Kio okazis efektive al Gustvo Bhar? Estas bone, ke vi mencias tion… Nun malaperis valida homo el la inventaro, kaj neniu mencias tion, al neniu li mankas! Ĝi estas senekzempla!

La koro de la popolamaso ekbatis! Iu vivas mizere sur la malproksima oceano! En la najbara loĝejo blankhariĝas pianagordisto, kaj neniu zorgas pri li. Sed ĉiu kore bedaŭras esploriston, malaperintan sur insulo de la Pacifika oceano, sed ĉiun kolerigis la neglektemo de la respondaj faktoroj, kaj la plimulto de la civitanoj senti tiel, ke ili fariĝis parenco de la perdiĝinta, eminenta scienculo. La civitanoj ŝatas parenciĝi kun eminentaj homoj. Kompreneble estus ridinde diri tion, ke oni sendu kelkajn dolarojn por tiu scienculo al la malproksima, nekonata insulo.

– Kaj tio gravas. Ĉu vi komprenas?

Vi povus sendi dek dolarajon al la najbara pianagordisto, vi do trovos la manieron, kiel diskrediti tiun amasiĝantan mizeron! La vestaĵoj de la edzino, la cigaredado de la infanoj, la facilanimeco de la pianagordisto (antaŭ 26 jaroj li aĉetis kvarbrakan, arĝentan kandelabron por sia avino) estas la kaŭzoj de la problemo. Ni estu sinceraj: vi ne kuraĝas bedaŭri la pianagordiston, ĉar vi povas helpi lin per kelkaj aferoj. La homa kompato estas tute inversa, rilate ekskurson. Ju pli malproksime situas en spaco la objekto de la kompato, des pli rapide kaj komforte atingas lin la koro de la komprenemaj homkunuloj.

Kaj ili rapide parolas pri alia temo. Magranda tragedio, proksima malriĉeco, ĝi do estas ĝena. Tial trovas tiel grandan eĥon ĉiu granadega maljustaĵo. Grandegajn maljustaĵojn oni ne povas helpi per etaj donacaĵoj, kaj ĝi pliigas la sekurec-senton de la bedaŭrantaj homoj. La publika afero estas ĉies ŝatata privata afero. Sed fine la problemon de homo, kies edzino aĉetas verdajn pizojn, kiam ĝia kilogramo kostas tiom kaj tiom da mono, oni ne eblas pufigi ĝin publika afero. Kaj se ni jam temas pri tio, kial portas ŝia filino konstante novajn, silkajn ŝtrumpojn? Kial ŝi ne kolektas tiun monon?… Vidu, tiaj homoj, kiel Gustavo Bahr, fumas kvin cendajn cigarojn… Mia bofratino diris, kiu konas bone kelkajn famajn scienculojn, ĉar li havas libropruntejon. Tiajn homojn, kiel Antono la Agordisto kaj lia familion, oni ne povas helpi… Ĉu vi vidis, ke la malgranda knabo portas ŝiriĝintajn ŝtrumpojn? Jen tio!.. Ĉiu povas esti malriĉa, sed estu permesate, oni tamen ne devas iradi ĉifone! Oni ne devas fariĝi tio! Mia kuzo ofte estas kun ministrejaj homoj, ĉar li vizitas altrangan societon, kaj li diras, ke Gustavo Bahr ĉiam estis bonorda kaj pura, kvazaŭ li nun elvenus el skatolo. Dio mia, ni nur trovu la kompatindulon! Ĉu vi scias, ke mi kaj mia edzon ne dormis dum la tuta nokto?!

Kaj oni bedaŭras lin, kaj eble oni kolektos monon por li, se li troviĝos, oni suspektigos lin kaj klaĉados pri li.

– Sed momente Gustavo Bahr povas esti konstanta temo de la ĵurnaloj. La ĉefredaktoro ĵus rapidis vespermanĝi, kaj Guss, la politika rubrikestro baras lian vojo ekscitite! Unu kaj duono da kolumnoj estas malplena, kaj tuj estos redaktofino!

– Mi ne komprenas vin, Guss! – diris la ĉefredaktoro. – Skribu unu kaj duonon da kolumnoj pri tiu sinjora moŝto, kiu malapeis ĉe la kanibaloj!.. Terure, ke tiel mondfaman pentroartiston… nu esploriston! Kiu zorgas pri li!.. Do, ĝi estas majesta afero de la homaro, kaj kial ni ne ricevas informojn pri li?… Liaj malesperiĝintaj infanoj ploras pro li… Vi, senpova ulaĉo! Skribu, ke la infanoj de lia frato ploras, aŭ la infanoj de la najbaro, sed la infana ploro estas benonata, ĉar ĝi valoras nenion sen tio! Aŭ komencu la artikolon jene: “Gaston Bohrer! Ĉu ekzistas iu, kiu ne konas tiun nomon?!”… Ĉu vi ne nomiĝas tiel?… Vi jam tro sufiĉas al mi, Guss! La unuan de la sekva monato vi povas foriri! Vi scias nenion, kaj vi ĉiam nur saĝumadas!

Nu poste sekvas la beletristoj. Ili estas malicmaj, facile meditemaj kaj paraleligas. Ĉiam kaj kun ĉio! Ekzemple la publicista ĉefverko “Marĝene de kakaoskandalo” tekstas jene:


“La scienculo mortas en la regno de kakao, kaj la advokato, kiu elspezas dek milojn da mono por virinoj, li koruptas kakaofakulon… Iu mortas, la alia ankoraŭ vivas, pro la kakao. Kiel stranga bildo ĝi estas: Karaktero de du homoj, kaj inter ili estas la kakao, tiu simpla produktaĵo, kion ĉiu kuiras por si laŭ propra maniero. Iu por la homoj, la alia por la virinoj. De gustibus non est disputandum…”

(-blg-)


La alia meditas pri la kazo de ekzekutita, revolvera bankrabisto.


“La scienculo portas sian kolon al la kanibaloj, kaj la rabisto portis lian kanibalan koron al la civilizacio… Iu malaperis, sed la koro batadis en li por la kulturo! La alia estas cinika, li iras en la mano kun cigaredo al la ekzekuto. Ankaŭ ĉi tiu estas koro, ankaŭ tiu estas koro. Konsideru fine la faktorojn: Eppur si muove! Tamen ni devus serĉesplori tion!” (Justinianus.)

La eseisto de la Scienca Instituto moke pledis en la dimanĉa suplamento: “Ĉu oni ne povas fari defendon kontraŭ la disvastiĝanta kolportaĵ-literaturo? Oni eldonu por la vastaj popoltavoloj malmultekoste la verkojn de Gustavo Bahr, aventurplenajn por ĉiu: “Sekstanto tra la imaginaroj de la lumjaroj kaj sektoroj laŭ la rilatoj de la kosma sistemo kaj oceanobiologio, en la diferenciala integralsistemo.” Ĝi adiaŭas al la vivo de ĉiuspecaj kaŭboj- kaj aventur-romanoj! Kaj ĝi havus utilan popoledukan afikon.”

L pli altan gradon de la populareco signifas, kiam la mondfama verkisto komencas skribi biografian romanon, kaj jam estas pli granda paŝo al la populareco la menukarto:


Marinita ŝafidkapo kun kreno laŭ la maniero de Gustavo Bahr.


Sed la vera, la nepagebla, la plenumiĝinta populareco estas: Ŝlagro! La unua fokstrota ŝlagro!

Ĝi estas la supro!

Venas la girloj!


“The twenty Gustav Bahr Melody Sisters In the Bask.”

Kaj ili kantas la konatan ŝlagron, en kiu bela indiĝena knabino ĉiam ĝemas jene:


Adiaŭ, eta Gustav’ Bahr,

Adiaŭ bela ĝangal-roman’

Disiĝi doloras!

Tamen ĝi devas!

Ĉar mi ne amas vin sen mustard’!”


Kaj sekvas danco.

Nu jen! Nun jam alvenis la tempo por Theo! Li atendis tion!

Kaj povas naskiĝis la mondsensacio sur la titolpaĝo de matena ĵurnalo:


L A F I L O D E L A D I R E K T O R O D E L A T R U S T O P A C I F I K A O C E A N O, F A M E K O N A T A P R I L A S C I E N C A M O, D E C I D I S T R O V I G U S T A V O B A H R – O N, L A L I V I N G S T O N E – O N D E Ĉ I T I U E P O K O!

La tuta mondo konsternite rigardas tiun heroan kaj majestan entreprenon, plenan de danĝeroj. – (La plej bona estas la mildaodora razkremo “Brazol”! Pudro Brazol! Silkaj ŝtrumpoj Brazol) -


En la radio oni faras prelegon pri la celoj de la fama esploristo, pri la insulro, pri la modernaj instrumentoj, pri la oceanŝipoj, pri la duonsovaĝaj panteroj kaj ĝenerale pri la financaj institucioj. Je la 4-a horo kaj 30 minutoj ni dissendas gramofon-muzikon. – (Manĝu ĉiumatene grajnoj Pauker. Ĝi estas aĉetebla ankaŭ en dek dekagramaj paketoj!) -


Sur la sablo de la strando kuŝas malplenaj boteloj, kaj ties etikedo anoncas:


S U N U M O L E O G U S T A V O B A H R!


Kaj la megafonoj disaŭdigas laŭte la kanibal-fokstroton.

Jen estas la homo!

Tiel fariĝas el malaperinta vojaĝisto moda fokstroto, kaj el lia nomo sunumoleo-reklamo, en la polvo de la strando.

Jen sablo!


Nu sed, ĝis la ekspedico atingos ekvojaĝi! Ke ĝi ne havu alian taskon, ol penetri en la nekonatan lokon, venki la mortajn danĝerojn, vagadi en tempesto, frosto, varmego. Tiuj estas nuraj infanaĵoj, rilate la prepariĝon! La maljunaj polusesplorantoj rakontas, se la eterna glacio ŝajnis neeltenebla, la konstanta nokto, la frostoŝvelaĵoj kaj aliaj nemalhaveblaj suferegoj, iu rememoris la prepariĝon de la ekveturo, kaj tiam ili estas iom trankvilaj, ĉar ili sentis tiel, ke ilia sorto relative tamen estas nun pli eltenebla.

Koncerne la planon de sinjoro Theo unuavice la elekto de la malmultenombraj, unuarangaj fakuloj ŝajnis problema. Pro tio estis superflue maltrankvili. Aŭdinte la unuan informon, lia patro telefonis, ke li submetas la nevon de sia amiko al lia atento.

– Ĉu li jam partoprenis ekspecidion?

– Ne. Ĝuste tial li ŝatus kunveturi. Vi certe utiligos lin.

– Kio estas lia profesio?

– Li estas unuaranga art-oraĵisto. Tiulon vi ĉiam povas utiligi. Pasintjare li gajnis premion en Ĉikago per orumita vizitkartujo. Vi ne havos multe da problemo pri li, vi nur devas zorge trakti lin, ĉar li estas melankolia.

La ĉefredaktoro de la plej granda ĵurnalo, kiu direktis la tutan gazetarkampanjon, nepre persistis ĉe tio, ke ili kunveturigu lian kuzon, kiu estas publike respektakta matĉjuĝisto, kaj oni ne povas scii, por kio li estos utila en la ekspecidio?

La ĉefredaktoro pravis. Vere neniu sciis, kiel utiligi tiun homon en la ekspedicio? Sekvan tagon telefonis la patro de lia iama fianĉino:

– Sinjoro Theo, mi petas bagatelon, kion vi ne rifuzos.

– Bonvolu diri.

– Ba, promesu la sekvajn: se vi trovos Gustavon Bahr, jen tio estu viaj unuaj vortoj al la granda scienculo: “Mi mesaĝas al la inteligenta homaro: Ĉie estas agrable, sed la plej bona estas la pneŭmatiko Horchman kaj kaĉuka tubo, tie same aĉeteblas unuaranga globlagro!”

– Tio estas absurdaĵo…

– Ĝi estas pruvita fakto! Iam provu tiun pneŭmatikon kaj tubon, samtie globlagron! Mi ne pensas, ke vi malakceptus tiun neniaĵon, post la okazintaj aferoj, ke Ellen tiel malofte rifuzis kion ajn de vi.

Ĉar sinjoro Theo rifuzis la peton, la patro de lia iama fianĉino ne plu salutis lin kaj divastigis malbelajn klaĉojn pri li. La domprizorgisto demandis modeste, ĉu li kunveturigus lian filon, kiun ankaŭ Dio kreis por ekspedicio. Li estas akvoduktmuntisto, sed li estas sperta iomete ankaŭ pri la rafinado de verniso. La domprizorgisto efektivigis, ke la akvoduktmuntisto iris kun ili.

Iom post iom disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo, ke la milionulo estas ŝtonkora, pozema, kaj li faras tiel grandan troan bruon el tiu ekspedicio, kvazaŭ li estus malkovrinta Kolumbon. Nu, kio okazos, se li kunveturigus la bopatron de la familia kuracisto? Li kantas tre bele, kaj anatomon oni ĉiam povas utiligi.

Oni parolis pri tiu anatomo kiel pri lerta, eta vojaĝnecesujo.

Sed la milionulo havis la plej multe da problono pri Gustavo Bahr. Jam estis preta la grandega, komfota ŝranko, en kiu ili kunportos la perdiĝintan scienculon, kaj Gustavo Bahr enloĝiĝis por alklimatiĝi, kiel la pontkonstruisto, kiun oni alkutimigas al la aerprem-diferenco en kasono super la akvo.

– Kiu direktas la ekspedicion?

– Kompreneble – respondis la fama scienculo, – la koncernulo ne povas esti kiu ajn. Vi devas trovi Gustavo Bahr-on!

– Kiun vi opinias la plej bona geografo?

– Ĉu vi ofende demandas tion?

– Mi komprenas tiel, ne konsiderante vin.

– Nu do… – Li enpensiĝis. – Bedaŭrinde mi ne konas similan al mi el la vivantoj. Antaŭlonge Magellan, Diaz, aŭ Schweinfurt… Sed nun, bedaŭrinde, ni devas kontentiĝi per tiu orgojla Nobel-premioto sinjoro Arturo Maxbell.

– Bonege! Mi aŭdis, ke li estas genia homo!

– Jes. Li pentras belege. Mi havis diskuton kun li, ni korespondis duon jaron. Ĉar la sorto savis min de la persona renkontiĝo. Sur la mapo, laŭ mi, du gradojn oriente erare signalis la insulon Tsiuit. Mi pruvis, ke ridinda stultaĵo ĝi estas, kion li faris.

– Ĉu vi ankoraŭ ne vidis unu la alian?

– Ne. Mi apenaŭ kredas, ke li havas agrablan aspekton.

– Atentu!

La scienculo malaperis rapide en la ŝranko.

Telegramo.


Je via silenta konsento, kiel vi akceptis mian leteron, mi informas vin, ke mi alvenos per la trajno vespere. Kvardek kvin jara emerita ekzekutisto, kiu sentas tiel, ke la vivo ankoraŭ konservas ion por li.

Sokrato Schwachta aŭ Knap (laŭ via plaĉo).”


Li disŝiris ĝin kolere. Li havis milionojn da laboro! Peticioj, petskribaĵoj, invitoj, gazetaro kaj Gustavo Bahr, kaj denove Gustavo Bahr, kiu de tago al tago konstatis konsternite, kiel nekredeble granda estas la diferenco inter la admirinda palaco de nabobo kaj lia ŝranko, elektita por lia restadejo.

Poste komenciĝis la densa serio de la surprizige groteskaj kaj seninterligaj, koŝmaraj eventoj. La virino komencis tion: Charlotte Dusan, kiu en alia pluludo dancis la fajran fin-konvulsion, kies titolo estis Mortodanco.

Ŝi venis!

Ŝi venis, kiel furio, kun rozkoloraj, strangole kurbiĝantaj ungegoj, kun hirtaj, serpentumaj bukloj, en Meduza, kavadratita, printempa kostumo.

– Ĉu vi volas ridindigi min? Tuj nuligu la ekspedicion!

– Mi ja faras ĝin pro vi!

– Ne faru reklamon pro mi!

Sveno, kuracisto, ŝriko, sinjoro Theo sendas sandviĉojn al la raportistoj, atendantaj en la ŝtuparejo, la forkuregante Charlotte Dusan promesas sensacian senmaskigojn pro sinjoro Theo, kiuj taŭgos organizi bojkoton kontraŭ la populareco de la ekspedicio.

La tagmezaj ĵurnaloj publikis per kriegantaj literoj la novaĵon, ke la Trusto Pacifika Oceano disponigas sian plej belan, luksan ŝipon Stanley Up To Date al la ekspedicio. La homaro staris ravite antaŭ tiu grandega solidareco, sen politika kaj mondkoncepta en treuga dei kuntenas etuloj kaj granduloj, proksimuloj kaj malproksimuloj, eŭropanoj, kolorhaŭtuloj kaj senkorolhaŭtuloj. Por unu perdiĝinta scienculo! Ĉi tie ne estas politiko, Wall Street kaj reklamo, ĝi estas krude mem la grandioza fakto: La homo por la homo! “Man for man!” – (Antaŭ enlitiĝo, dum vekiĝo kaj dormo estas la plej bona la matura okcident-hindia ŝafkazeo!)

Poste por dek dolaroj la buĉisto, portanta antaŭtukon kaj korbon, provis forlasi sian loĝejon tra la dense starantaj riportistoj. En la pordego li denove fariĝas sinjoro Theo. Je lia malbonŝanco. Grandega aŭto Chrysler haltas antaŭ la pordego, kaj en malhelruĝa jupo, dum laŭta ovacio de la homamaso garnd-liphara, nervoza maharaĝo descendas, eklevante sian pajloĉapelon.

– Estu kore salutata. Mia nomo estas Baruch T. Livingstone, la ekspordisto de la Trusto Pacifika Oceano.

Kaj li transdonis ŝiriĝintan pantalonon.

– Kion vi deziras? – demandis Theo, esperante, ke li vekiĝas.

– Mi eksciis vian nomon el la kontrakto. Vi atendigis min pere de telefono, kvankam mi ne estus atendinta mian filon, kiu forportis mian pantalonon! Oni maldungis pro tio, kaj… Infanoj, forportu vin, ĉar mi venigos policiston!

– Ne daŭrigu! Mi proponas al vi kvindek dolarojn.

– Neniam! Mia filo agitis mian cerbon. Mi sendis lin al la najbara artplombisto, kaj Dio scias, kial, li vojaĝis al malproksima indulo, kvankam en San-Francisko tre altnivele estas la tajlor-industrio. Mi komprenis lin. Ankaŭ mi ĉiam deziris surmariĝi, nur mia laboro retenis min. Mi estas libera! Mi vendos la aŭton, mi edzinigos al iu mian edzinon, kaj eble malfrue, sed ne malfruiĝinte, mi surmariĝos, kaj vi devas zorgi pri mi…

– Sinjoro, mia lasta propono estas cent dolaroj.

– Vi deziras trovi la spurojn de manĝita esploristo! Jen mi estas! Ekspedicio sen pordisto nun jam ne estas la vera! Se vi rifuzos mian peton, en la futuro mi portos plu tiun litkovrilon, kio estos intenca propagando kontraŭ vi!

– Cent kvindek! Se vi ne akceptos ĝin, mi batfaligos vin, kaj la homamaso frapiĝos super vi.

Li ne akceptis tion. Sinjoro Theo batfaligis lin, kaj la homamaso ĝiskalkulis la sterniton en deklamĥoro. La pordisto kuŝis ĝis la eldiro de la numero naŭ, sed jam ĉe la numero sep li povintus leviĝi.

Tiun tagon oni ankoraŭ dufoje batfaligis lin, kaj foje Sigorski elbatis lian denton per riportisto.

Sed ĉio estis vana.

La ĉefprogremero de la strato ripetiĝis plurfoje. Venis la aŭto Chrysler, kaj descendis la maharaĝo. La infanoj jam nomis lin “oĉjo dancistino” kaj ci-diris lin, eĉ ili donis bombonon al li. Oni devis fari ion, ĉar la situacio iĝis ĉiam pli skandala. Kiam je la naŭa horo vespere la pordisto aperis sur la vid-al-vida skafaldo en la alto de la ĉambro de sinjoro Theo, svingante litokovrilon en sia mano, la milionulo fleksis sin cedante. Li veturigos lin kun la ekspedicio, lia kajuto estos inter tiuj de la anatomo kaj la futbaljuĝisto, iom pli malproksime la oraĵisto, ĉar tiu estas melankolia, kaj li bezonas trankvilon.

Je la deka horo vespere eksplodis la paniko!

Alvenis telegramo, en kiu sinjorino Gustavo Bahr deklaras, ke ŝi volas altigi la solenecon de la ekspedicio kun sia ĉeesto, ŝi volas vidi sian edzon vive aŭ deklaritan mortinta, ŝi alvenos per la plej baldaŭa ŝipo.

Gustavo Bahr diris, ke tiuokaze ili ne kalkulu lian partoprenon.

– La publika opinio ne toleras – argumentis Theo, – rifuzi vian vidvinon.

– Sinjoro! Eblas, ke vi pravas – respondis Gustavo Bahr, kiu nun jam tiel dirite restadis konstante ne la grandega, blua kasono, provizita per vestohokoj. Sed sur tiuj vestohokoj pendis viandaĵoj. – Sed se mi aŭdos la virinon buŝharmoniki, tiam via ekspedicio neniam trovos min, ĉar simple mi ne elvenos el la kajuto. Vi povas esti certa pri tio, ke neniu povas serĉi Livingstone-on en la vestoŝranko de Stanley.

– Kion fari?

– Ekveturu unu semajnon pli frue! Apelaciu la proksimiĝantan malsekan sezonon. Sed ĝi estus seka, apelaciu tion. Ĝi ests malnova, bona preteksto en mia metio.

Tiel do ĉiu ŝanĝiĝis subite: ekveturo unu semajnon pli frue. La karmemora edzo fuĝas de antaŭ sia edzino.

Kaj ili ankoraŭ ne havas unu utiligeblan homon.

Nu, tiam venis la utiligebla. Ĝi estis la vera mokincito!

Vasiĉ la unuokule blinda, rusa matroso alvenis vizite. Li estis tra magra, ege larĝ-makzela, hoknaza, ĵoke-aspekta homo kun flamruĝa hararo, sur lia mankanta unuokulo kun plastro. Sigorski malfermis la pordon, kaj tia brand-nabulo ondruliĝis en la antaŭĉambron, ke la idiota lakeo ekŝanceliĝis, kvazaŭ pikpuŝo estus trafinta lin.

– Kion vi deziras?

– Mi ŝatus paroli kun via mastro inter kvar okuloj.

– Vi deziras neeblon. Se li havas gaston, li sendas min el la ĉambro, kaj vi du havas resume nur tri okulojn, sed, se li venigos la sekretarion, tiam la saldo de la okuloj jam estos kvin.

La magra ruĝharulo singultis, kaj li forigis per milda gesto la ŝerceman lakeon, kiu tiam falis en la paravanon, elbatinte la dratretan mortermuron, li alvenis en la kuirejon. Poste Vasiĉ kolektis sian kuraĝon kaj malfermis la pordon de la salono dignoplene. Sed la pordo malfermiĝis eksteren. Kiel li povintus scii tion? Sed la du aloj tuj rompiĝis, kaj sinjoro Theo elkuregis kun revolvero el la dormoĉambro.

– Kion vi volas:

– Egalas. Ĝi nur ne estus dolĉa. Mi ne ŝatas la likvoron. Mi nomiĝas Vasiĉ, mi estis ferdekestro sur la balenŝipo Ebria Baleno, sed nun mi ne havas laboron. La kapitano, brutala bruto, elbatis mian unu okulon.

– Vi estas tre malforta al la marista vivo.

– Bedaŭrinde, ĝi estas vera… Precipe nun, pasiginte duonjarojn en prizono, ĉar la furiozema ulaĉo, ricevinte du vangofrapojn, mortis.

– Kion do vi deziras?

– Se vi havus cepon en la domo, mi tre dankus ĝin. Ĉar alvenis la tempo de la lunĉo.

Sinjoro Theo divenis, ke tiu ruĝhara homo malgraŭ lia erarige malbona easpekto, estas skulptita el tre malmola ligno.

– Ĉu vi jam havas iun – demandis la unuokululo, – kiu estas sperta pri tia ekspedicio?

– Profesoro Maxbell, mi opinias, ke li entreprenas tion.

– Li estus unuaranga. Tamen estus bezonata iu, kiu estas sperta pri tia ekspedicio.

– Mi dungis bonegan kapitanon. Roberto Watson.

– Hm… Mi ankoraŭ ne aŭdis pri li. Tamen li povas estis bonega ŝipisto. Kvankam ĝi ne verŝajnas…

– Ĉu vi povus proponi taŭgajn homoj?

– Mi ja povus. Jen estas ekzemple hazarde Jimmy la Ĝisorela en San-Francisko…

– Kiu?

– La ruĝharulo ridetis erarige, kaj li volis apogiĝi senĝene al la muro per sia manplato, sed li deŝiris la kurtenon de la fenestro, kaj ĝi falis kune kun la kuprostango sur unu kaj duon metron altan, japanan vazon.

– Diablo vidis tian loĝejon, similan al infanludo… – li murmuris malbonhumore surper la ruinoj. – Nu vidu, mi ne sicas pri tiu Watson, sed oni konas Jimmy la Ĝisorelan de Kaburbo ĝis Honduraso, kaj tio tute ne estas grnda ĝojo por li.

– Ĉu li estas matroso?

– Jes. Krome reganto. Foje li anstataŭigis la reĝon de la Insularo Feliĉo sur la trono, dum la reganto vivis monduman vivon. Krimulmondan vivon.

– Damne!.. Vi ŝercas! Ĉu li vere estas tia matroso, kiu direktis regnon?

– Jimmy la Ĝisorela foje kun mi direktis la skunon “Ekveturo”! el javo ĝis Ŝanghajo. Estas pli facile direkti insularon, ĉar kiu sidas sur la trono, tiun ne sekvas kvindek financistoj per motorboato… Pardonon, sed mi lacigĝis.

Li altiris malatan seĝon kaj eksidis, sed tiam evidentiĝis, ke ĝi estas tableto, kaj valoraj oraj kaj arĝentaj cigaredujopj disruliĝis el inter la ruinoj.

– He! Diablo vidis tiaĵon!.. Ĉu vi aranĝis la regnon de nanoj ĉi tie?

Sinjoro Theo, kvankam suferigis la multe da prepariĝo, li ridetis gemute. Jen!

– Mi dungos vin kiel ferdekestron, kaj vespere telefonu, kie vi povas prezenti al mi Jimmy la Ĝisorelan. Laŭeble ne ĉi tie, ĉar nun jam ni damaĝu tion, kio ankoraŭ restis el la meblaro… Efektive kion signifas, esti ferdekestro?

– Li estas tia sur la ŝipo, kiel ministro…

– Nu bone… – ridis sinjoro Theo. – Mi dungas vin, kiel senfaka ministro

Sed li eraris pri tio. En la ŝtuparejo evidentiĝis, ke Vasiĉ havas eĉ fakonm ĉar li eltiris grandegan, oran cigaredujon el sia poŝo kaj rigardadis ĝin, kiel spertulo pri arto…

La pordisto de Pacioci telefonvokis sinjoron Theo je la kvar kaj duono posttagmeze:

– Sinjoro, prokrastu la ekveturon. Ĵaŭde mi havas bileton por filmprezentado.

– Bone!

Li demetis la aŭdilon frapante, kaj tiam Sigorski raportis, ke ducent migraj birdoj atendas antaŭ la pordego. La ornitoligia instituto petis lin plenumi la sciencan mision, kaj li libere flugigu la birdoj laŭ difinita vicordo. Li ankoraŭ arde diskutis kun la akompanato de la sendaĵo, kiam la fileto de la dimprizorgisto ekkompatis la ducent migrajn birdojn, li malfermis la kaĝon, kaj ili ĉirkaŭaĵo pleniĝiis per grandega kriĉado, pepado, rompiĝis la ordo, ĉion kovris la flugbirdoj, kaj la polico blokis la straton.

Tiel statis la aferoj je la sesa horo posttagmeze, kiam venis la amatora matrosĥoro, portante torĉojn, kaj ili kantis longe.


L A L E T E R O D E J I M M Y L A Ĝ I S O R E L A

A L L A R E Ĝ O D E L A I N S U L A R O F E L I Ĉ O,

A L L A A R K I D U K O S T. A N T O N I O,


I.


Al nia

Altestimat reganto Sant Antonio la I-a

ALMIRA

Duonetaĝo, tronhalo


Kara mia Reĝa moŝto! Krome ŝia reĝina moŝto, kaj ame estimata, imperiestra avino de via reĝa moŝto, kiun mi amas samtiel, kiel mian propran patrinon, sed la kompatindulino jam de longe mortis, sed tio estas granda mensogo, ke nur pro la ĉagreno pro mi, kvankam mi povas fieri ankaŭ pri mia ade estimata patro.

Mi tre dankas vin, ĉar vi ne permesi enkarcerigi vian ekskolegon pro polica, skriba sciigo, kiu alvenis el Honkongo, kaj vi pagis kaŭcion por mi. De tiam mi rajtas forvojaĝi. Oni lasis min libera. Mi dankas tion al vi kun alta estimo.

Laŭ via interesiĝo, reĝa moŝto, mi havas la feliĉo skribi pli ofte kaj sincere, ĉar vi ŝatas tiujn. Mi do informas vin, ke mi ĝoje plenumos vian deziron. Ĉar via reĝa moŝto intervenis en la afero de mia liberigo ĉe la policejo, mia malnova konato, la inspektoro diris ĝentile:

– Nun ĉi-foje vi povas foriri, sed se vi estos arestita denove, vi sidos en la karcero, ĝis vi verdiĝos.

Li ĉiam promesas tion, sed mi neniam ci-diras lin, ĉar li estas maljuna detektivo. Poste mi iris en la havenon, ĉar mi ŝatas la marbordon, kvankam oni ĉiam interbatadas tie, kaj iu ĵetis la deponejestron tiel al lia fraĉjo, ke tiu falis en la kontoron de la rodpolicejo, kvankam dimanĉe la pordo estas fermita tie. Mi do tuj fuĝis. Tiel mi alvenis en la pitoreskan San-Franciskon, kiu estas grava urbo. Tie mi vizitis miajn malnovajn negocpartnerojn, kiuj ĉiu-somere aranĝas liberaeran loĝejon apud la fervoja taluso.

Ekprotektinte min, ni liveis la tabakaĵon el la doko en la urbon, kaj kuglo frotvundis nur mian brakon, sed oni pafis Pfeffer la Enŝteliĝintan je la pulmo. Sed ne ekzistas negoco sen risko. Kaj tio estas malbona, ĉar kiam ni plenumis la negocon, tuj komenciĝis la kubo-ludo. Nek mi sciis, ke unu plumb estas en mia kubo, kiu direktas ĝin. Ni ne estas en la kubo, kaj oni povas trompi nin, kiam ni aĉetas ĝin. Tial mi redonis la monon al neniu, sed ili ĉiam klarigadas, kaj la polico alvenis per du aŭtomobiloj, sed ankaŭ la fajroestingistoj, ĉar oni ne trafis min per la petrol-lampo, kiu kaŭzis fajron. Vane, tiu popolaĉo povas nur diskuti. Kaj ankaŭ la ambulancistoj alvenis per du aŭtomobiloj.

Sed mi scias, ke mia griza, ĉiutaga vivo ne tro interesas vian reĝan moŝton. Sed okazis ekscita evento. Via reĝa moŝto certre memoras tion, kiam vi vagis tra la mondo en mia persono, kaj mi inkognite, kiel reĝo, regis anstataŭ vi, kio signifis mallongan benon sur la insularo Feliĉo. Vi memoras pri ni komuna amiko, pri Tendenulo la Fervora, kiu samtempe estas Trebiĉ la Vera, kaj li havis tiun feliĉon, ke li vendis vian reĝan moŝton sklavo por kvin dolaroj. Via reĝa moŝto fuĝis, kaj li devis redoni la monon. Nun Tendenulo la Fervora mesaĝas denove, ke via reĝa moŝto redonu tiujn kvin dolarojn, ĉar li havas nenion por pagi. Tendenulo la Fervora vivtenas sin per prospera velŝipo, kiu surgrundiĝis. Ĝi nun estas lia kaŝejo, kaj li facile evitas la policon. Nur la plej necesa komforto estas tie: Botelo da brando. Por kelkaj homoj ĝi estas komforta tiel. Sed gravas gardisto, kiu certigas, ke surprizo ne okazu al la proksimiĝantaj policistoj. Tiu homo estas la reklamo de la firmao. Antaŭlonge li estis pentristo, sed li grave vundiĝis dum la granda miliot, kiam li fuĝis el la prizono. La kuglo penetris lian kapon tiel, ke ĝi difektis la centron de liaj dorm-muskoloj. La kuracisto diris, ke la cerbopafo estas danĝera. Tiuj sentroj neniam povas dormi, nek dum la legado de la plej noblaj romanoj. Li estas tiel kripla. Ankaŭ la pentristo estas tia: li povas nek dormi, nek fariĝi honesta. Nun li estas grava rolulo por gardi, ĉar la estimataj enestantoj petas la neglekton de la polico. Kaj li ne dormas, kiam li gardostaras ekstere. Ĉar tia kuglo trafis lian cerbo-centron, ke li ne plu povas dormi, estis sobra, lavi sin. Sed la kuglo ne trafis lian interbatad-centron. Mi vidis tion el lia dekstramana bato, sed mi konstatis el maldekstraman bato, ke li ankoraŭ povas sveni. Tiu lia centro estas unuaranga.

Tie mi aŭdis pri negoco, ke granda kontrabando de armiloj okazas al Insuloj, oni denove finacas la ribelon de la indiĝenoj. Sed mi ne praktikas tiun negocon. Kvankam ĝi nun estas granda modo, ĉar la pirato Quebra ŝatus ribelon sur ĉiu insulo.

Tiel mi venis en la laborejon de Tendenulo la Fervora, kion surbordigis la alta tajdo. Iu skribis sur ĝin per grandaj literoj:


G R A N D – H O T E L O

A L L A M A L D O R M A

P E N T R I S T O

Por konatoj estas malpermesite eniri!


Tie mi renkontis la Ruĝharan Vasiĉ-on, kiu havas nur unu okulon, sed mi diras multon, ĉar ĝi estis tiel ŝveliĝinta. Li estas terure maldika knabo, sed tio estas nur ŝajno, ĉar foje en Delhio ni vangofrapadis hindan sport-klubon travojaĝante. Li rakontis, ke li dungiĝis al la ekspedicio, kio signifas tion, ke ni devas malkovri iun poluson. Kvankam mi pensas, ke el tiuj ekzistan ne pli ol du. Sed gravas, ke la salajro estas bona. Tiel ni venis en iun pistoreskan drinkejon de Oakland, kiu havas respekton, kaj ĝi nomiĝas: “VIVU LA ENŜTELIĜANTO!” Tio estas skribita sub ĝi: “Kiu volas fariĝi Forta Ĉi tie, tiu havos la sorton de fero.” Oni komprenu sub tio, ke li estos batata, dum li estas varma. Ĝi ne estas senenhava surskribo.

Terure multaj homoj estis ĉi tie, kaj iu kaptis min en la tumulto, ke eble mi ne interpuŝiĝadu. Ni ne preferas la longajn dialogojn, forte vangofrapinte lin, mi aldonis pacige, ke la drinekejo ne estas lia. Li tre surprizis min per svinga hokbato, pro kio mi kuntrenegis sur la sportklubon kaj tablosocieton “Gemutaj Matrosoj” sur la straton.

Kia mi revenis, formiĝis granda rondo, kaj mi alparolis la ulon, se li havas proksimulon en libera stato, li diru, ke mi informu ilin. Li komencis diri ian ŝerceman, sed kion faras la hazardo, tuj vangorapinte lin, mi kaptis lian kolon en mian kubutflekson kaj ĵetis lin al la verŝ-stablon. Li estis neĉiutaga knabo, ĉar li abrute eksaltis tiel, kaj li piedbatis min je la stomako, ke mi denove troviĝis sur la strato, kie ĵus senpolvigis sin la sportklubo kaj tablosocieto “Gemutaj Matrosoj” kaj nun ili povis komenci tion denove.

Mi preferas dum sporto la fortan trejnadon, kaj mi daŭrigis ĝoje. Elble li estis ia komencanto, ĉar poste mi sternigis lin kvarfoje (se memoras via reĝa moŝto pri mia sinjora maldekstramana bato.) Tamen li estis tre persista knabo, ĉar poste li vangofrapis min, ke mi denove povis esti kune kun la sportklubo de la Gemutaj Matrosoj, kvankam ili jam enuis min. Mi reiris facile, ĉar la pordo jam ne malhelpis min. Bedaŭrinde nur la breto estis renversita, ĉar la Ruĝhara Vasiĉ subite venas kaj kuregas, ke mi ĉesu tion.

“Vi, idioto!” li kriegis. “Li estas sinjoro Theo, kiu organizas la ekspedicion.”

Tia malfeliĉo. Ĝuste tiun mian novan mastron mi punas korpe. Li estas rikananta, larĝŝultra ulo, kaj li diras, ke oni lasu lin interbatadi, kion neniu faris.

“Domaĝe”, mi diris, “ĉar mi volonte estus dungiĝinta al la ekspedicio.”

“Nu kaj?” li diras, kaj dume li estis tute lentuga. “Vi tre plaĉas al mi, kaj diru, kio vi volas esti?”

Ĉar mi elektis la rangon, al kio apartenos ankaŭ uniformo, mi volis tiel, ke oni organizu min, kiel fregatĉefleŭtenanton, sed li pripensas tion. Kaj li faris tiel. Tamen li volis interbatadi plu, sed mi diras:

“Mi ne batas mian mastron, ĉar mi neniun povas vangofrapi sen konvinkiĝo.” Via reĝa moŝto scias plej bone, ke du aferoj ekzistas en la mondo, kio ne estas ŝerco. Iu estas mia dekstramana rekta bato, pro kio la ulo vidas verdan koloron, la alia estas mia dekstramana bato, kio estas la sama en violkoloro. Tia estas la vangofrapo, per kio mi restis alta estimano de via reĝam moŝto, krome tiu de ekscelencino de ŝia sinjorina moŝto, kaj kun aparta altestimata honoro mi salutas vian imperiestran avinon, kies manon kisas la tre amata eksreĝo de la insularo Feliĉo, flegante la memoron de la prospero de mia regado.

Sincere Via:

Don St. Ĝisorela di James

Del Jerseycity il placo Foirhalo, n-ro 7.

Загрузка...