T R I D E K A Ĉ A P I T R O

Nun jam eksplodis la tempesto! Kiam Gustabo Bahr eksciis ĉion, li ŝiris siajn harojn, kaj sinjoro Theo volis helpi lin en tio.

– Mi postulas – kriis la profesoro – transdonis ŝin al la polico!

– Bone! Mi alvokos ĉi ien la policiston, deĵorantan sur la plej proksima koralrifo! Kiel vi imagas tion cetere?! – li kriegis. – Kiel mi sciu, ke la virino ne estas via edzino?

– Mi protestas…

Sinjoro Theo koleriĝis kaj simple enpremis Gustavon Bahr en la ŝrankon, frapferminte la pordon, li turnis kaj ŝovis ĝin al la muro. La situacio de la scienculo nun estis tia, kiel tiu de ŝajnmortinto, kiun oni entombigis starantan.

Sinjoro Theo ne povis pensadi. Kvazaŭ tra liaj tempioj nevideblaj trikiloj estus penetrintaj en lian cerbon. Li ekdormis…

…Poste nervomalsana kuracisto pridemandis ilin, kiu kion sonĝis tiun nokton sur la ŝipo Stanley Up To Date, kaj io pendis en la aero, aŭ la suda aerblovo latentis en la ostoj, tio certas, ke la antaŭsento de la okazonta dramo elpremis ŝvitajn, sinistrajn sonĝojn el la brustokesto de la dormantoj.

Ekezemple sinjoro Arturo Maxbell sonĝis tion, ke li sidas kun Koperniko en la pasport-divizio de la ĉefpolicejo, kaj evidentiĝis, ke la Tero ne estas globforma, sed kuboforma, krome la planedoj havas ne elipsan orbiton, sed luĝejon, en kies fokuso staras tag-al-tage Ofelia Pepita kaj gitarludas…

La futbaljuĝisto en sia sonĝo dufoje volis blovsonigi sian fajfilon post decida golo de nacia matĉo, sed la dua sono de la fajfilo restis muta. Li blovis tion timiĝinte, sed vane, kaj ĉiu pensas, ke li ne aljuĝis la golon. Li ŝatintus diri, ke ĝi estas valida, sed difektiĝis lia fajfilo. Antaŭ ol li povintus ekparoli, oni disŝiris lin je eroj, kaj ĉiu konservas el li peceton memore.

Ĉu Theo?… Li havas la plej teruran sonĝon. Li renkontas Edmundon la Kanibalon sur Trafalgar Square. Kiu fine flustras al li, ke ili uzis Gustavon Bahr dum bankedo kiel hepatan paston sur sandviĉoj, kaj bedaŭrinde ili devas kunporti sinjoron Theo anstataŭ li por trovi iun, ĉar ili ne povas “dezavui” la Reĝan Geografian Societon, kies prezidantino, sinjorinoo Ofelia Pepita deklaras, ke la scienco estas netrompebla, nur Jimmy la Ĝisorela estas tompebla, kion ŝi pruvos dum ĉiu suneklipsio al sendita komitato en la polusa regiono. La komitato ekveturis per moderna, trimotora, ĉenbenda, unuafrotlinia ĉas-epidemia hospitalo, kie oni felgas pestajn malsanulojn.. Oni zorgeme kaŝas Theo-n en la tegaĵo de pluŝa fotelo, ne dirante, ke la meblo efektive estas elektroekzekuta seĝo. Moka voĉo kriegas ie el la spaco: “Ne timu! Nun mi demetis miajn manumojn!” …Mil-loke penetras en lian korpon la kurento, li senkonsciiĝas en la terura skuiĝo de la elektra morto, kaj li vekiĝas…

Jimmy la Ĝisorela skuas lin.

– Sinjoro, venu sur la ferdekon – li diras apenaŭ aŭdeble.

– Kio okazis?

– Unu mejlon antaŭ ni… La ŝipo Sinjoro Wagner proksimiĝas al ni…


Загрузка...