O K A Ĉ A P I T R O

Ili apenaŭ forlasis la havenon, kiam okazis la tragedio: profesoro Maxbell diris al Theo dece al viro, sed kun tremanta barbo:

– Mi opinias, ke mi malsaniĝis je tifo. Ne perdu vian kapon. Mi petas nur simplan maristan entombigon: La ondoj englutu min.

– Sinjoro! Antaŭ ol ondoj starigus vin al neŝanĝebla fakto, ni demandu la kuraciston.

Ili serĉis la kuraciston. Laŭ Watson li estis sur la ŝipo antaŭ la ekveturo, li kunveturigis lin. Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela serĉis lin. Kie en la infero li estas? Eĉ dufoje li preterkuris Sigorski-on. La unuokula lakeo apogiĝis al la balustrado kaj revadis.

Eĉ antaŭ la ekveturo li ekvidis lin ŝtelumeti inter la kajutoj. Nu atendu! Per iu stango, uzata por ruligi la pezajn pakaĵojn li batis dek minutojn la grasiĝantan, blankharan adoleskaĉuloj. Li faris bonegan laboron. Li kuntrenis la kuraciston en la moderne instalita operaciejon, ke la ĝuo estu senĝena, kaj kiam la du stangoj rompiĝis, nur tiam li piedbate forigis lin de sur la ŝipo.

Nun li rigardis la akvon reveme.

Jimmy la Ĝisorele traserĉis la ŝipon svitante. Vane. Sur la ferdeko venis renkonte Sokrato Scheachta, aŭ sinjoro Knapp (laŭ via plaĉo). La gutoforma ekzekutisto, en sia smokingo, portanta cilindran ĉapelon, li staradis, kiel indifernenta pasaĝero. Kelkfoje li elprenis el la malantaŭa poŝo sian lornon kaj rigadis tra ĝi.

– Aŭskultu min – diris Jimmy la Ĝisorela rapide. – Vi povas nun fari grandan servon, se vi volas. Mi ne scias, kiel ĝi povis okazi, kvankam mi faris la organizadon ĉi tie, kaj nun la kuracisto estas nenie. Ĝis ni alvenos en havenon, entreprenu aranĝi la aferon de la malsanaj pasaĝeroj.

– En ordo. Mi mortigos ilin – li respondis eklevinte sian ŝultron. – Sed ekskluzive nur elektre.

Kaj li tuj demetis sian dekstran manumon.

– Ne mokincitu min, ĉar mi deŝiros viajn orelojn. Ŝajnigu, kvazaŭ vi estus kuracisto! Venu!

Sinjoro Theo ŝtoniĝis, kiam Jimmy la Ĝisorela kunvenigis Sokraton Schwachta aŭ sinjoron Knapp (laŭ via plaĉo), kiu atenteme aŭskultadis la brustokeston de la profesoro per sia lorno.

– Nu? – demandis Maxbell kun subpremita maltrankvilo. – Ĉu vi trovas ĝin grava?


– En via aĝo ne… Fine ja, kiom longe vi deziras vivi?

– Kiel??… Sinjoro, la geografoj havas longan vivon.

– Se ne kalkuli la esceptojn. Kaj tiurilate mi ĉiam tre estimis vin.

Jimmi la Ĝisorela ĉirkaŭrigardis, kion ĵeti al la ekzekutisto.

– La sinjoro bibliofilo asertas tiun idiotaĵon – diris la fregat-kapitano minace, – ke li malsaniĝis je tifo. Trnkviligu lin!

– Mi ne povas trankviligi sinjoron Maxbell – li respondis malvarmkondute. – Li vere havas tifon… kvankam… – li aldonis heziteme. – Tio ne certas. Elŝovu vian langon! Hm… Jes… Ĉu vi ne kutimas ekdormi en la bankuvo?

– Neniam.

– Tiam vi havas lepron – li diris eklevinte sian ŝultron kaj ĝemis, kvazaŭ rezignante la neŝanĝeblan aferon. – Sinjoro, vi mortos. Estos aparta bonŝanco, se vi ĝisvivos la matenon. Ni fidu tion.

Kaj li foriris al la bufedo, ĉar li devis trinki bieron.

– Impertinenteco – hurlis la profesoro kolerege. – Tiel paroli kun mortanto!.. Sinjoroj, mi postulas fari protokolon pri la konduto de la kuracisto, kaj okaze de mia morto raportu tion al Maurois, kiu verkas mian biografion!

Poste Jimmy la Ĝisorela en iu malluma turniĝejo flankentiris la ekzekutiston, kaptinte lin je la kolo.

– Diru, kial vi insolentis antaŭ nelonge?

– Bonvolu kredi, ke laŭ mi kuracista konstato la profesoro havas tifon aŭ lepron. La falsa dignozo estas grava krimo, tial vi devas korupti min per alta monsumo.

– Oldulo mia – diris Jimmy la Ĝisorela kun rekono, – vi ne estas perdiĝinta homo. Sed se dumvoje vi temane estus tio, tiam do sciu, ke mi perdis vin.

Baldaŭ la profesoro, ĉar li fariĝis ĉiam pli kolera pro la “kuracisto”, li ekregis sin. Grumblante li studadis siajn mapojn kaj la kunportitajn instrumentojn. Li multe klarigis al la butbaljuĝisto, kiu pro ia kaŭzo pensis lin fama, dana geologo, kiu traktis lin kun alta estimo.

– Laŭ vi, tre respektata sinjoro – kaj li montris sur punkton, – kio estas la situo de tiu flanke troviĝanta insulo ĉi-antaŭe?

– Hm… Ĝi estas en tipa ofsajdo, se ni konideras la Fiĝiojn elektita, avanula linio.

Maxbell ne komprenis ĝin, sed li ĉiam zorgeme forkaŝis tiaĵon. Li do mezuradis per cirkelo. Baldaŭ ankaŭ la oraĵisto venis tien, kaj triope ili interkonsiliĝis intense. Sed la anatomo amindumis la junan kaj grasiĝintan edzinon de la futbaljuĝisto, rakontante in malnovan, gajan historion, kiam li ankoraŭ konsideris ĉiun kadavran lividajon strangolado, estante komencanta prosektoro, dum sia poezia perido. Kie estas tiuj malnovaj, bela tempoj?

La edzino de la ftbaljuĝisto ridetis. Ŝi ĉiam ridetis, pli per fiksado de siaj buŝanguloj, kvazaŭ gaje, ĉar ŝi estis tiel stulta, ke ŝi komprenis nek simplajn, primitivajn frazojn, kaj ŝi uzis la ĝeneralan bonhumoron kontraŭ tio.

Dume sinjoro Theo brakoprenis la fregat-leŭtenanton.

– Venu!

Ili iris en la kajuton de Jimmy la Ĝisorela, kie estis la dokumentŝranko. Ili frapetis, sed nur mallaŭta ĝemo aŭdiĝis.

– Li ankoraŭ vivas – diris sinjoro Theo kun rekono kaj malfermis la pordon.

Ili sentis tuj morti.

…D-ro A. Winter elpaŝis ploretante el la ŝranko, fleksiĝinte kurbdorsa, kiel duone fermita libro, kiam oni anstataŭigas en tio la paĝindikilon per alumet-skatolo.

Загрузка...