La ideon verki romanon pri la brava soldato Švejk Jaroslav Hašek ekhavis jam en junio 1911, kiam aperas unuaj rakontoj pri tiu ĉi heroo. Hašek estis satiristo — tial Švejk batalas per sia kurioza maniero kontraŭ etburĝoj, servileco, malordo en iama aŭstri-hungara monarkio eĉ kontraŭ la monarkio mem. En la tempo, kiam ĉeĥaj rekrutoj dizertas el la aŭstra armeo, subite aperas Švejk, kiu volas soldatservi kaj batali por sinjoro imperiestro ĝis sia lasta spiro.

Sed liaj servado kaj faroj vekas ĉie kaj ĉiam nur konfuzon. Kaj dum liaj superuloj furiozas, Švejk ne ekscitiĝas, estas pri ĉio kontenta kaj venkas ilin per sia bonula rigardo kaj stulta, senkulpa mieno.

Tiun ĉi satiran intencon de Hašek ĉeĥaj legantoj tuj ekkomprenis kaj rakontoj pri Švejk — ĉar Švejk unue aperis ne libroforme, sed en unuopaj kajeroj — akiris grandan popularecon. Aliflanke kritiko al la ĉiopova monarkio, primokado al ĝiaj institucioj kaj bohemia vivo, revoluciemo kaj certan tempon eĉ anarkismo de Hašek kaŭzis, ke li havis senĉese konfliktojn kun la polico kaj kun tiamaj leĝoj.

En la jaro 1915 Hašek soldatiĝis; sed baldaŭ post alveno al la fronto li falis en kaptitecon kaj transiris al ĉeĥaj libervoluloj, batalantaj kontraŭ la monarkio. Tiutempe li verkis aventurojn de Švejk en kaptiteco kaj kreis duan version de la romano en formo de multaj rimarkoj eĉ tutaj ĉapitroj, kiujn preskaŭ senŝanĝe li poste transprenis en la finan trian version. Unua parto de definitiva romano aperis en la jaro 1921. Kvankam Hašek laboris rapide, grava malsano ne ebligis al li la romanon fini. Diktante la kvaran volumon de sia verko li mortis la 3an de januaro 1923, eĉ ne ĝisvivinte la aĝon de kvardek jaroj.

Oficialaj instancoj kaj aŭtoritatoj ne akceptis la romanon kun tia entuziasmo kiel simplaj homoj. Eldonistoj ĝin rifuzis pro “vulgara neartisma stilo kaj maldecaj vortoj”, ĉar tio abrupte kontraŭis tiaman oficialan imagon pri bona verko. Hašek mem pri tio diras, ke li intencis verki veran historian romanon kaj ne hezitis do uzi eĉ iujn akrajn vortojn, ĉar tiel oni fakte parolas. Sed estas fakto, ke krom tiuj ĉi “neliteraturaj” vortoj Hašek kelkloke priskribas scenojn — precipe el batalkampoj — kun tia naturalismo, ke tio ne devas plaĉe soni al ĉies oreloj. Io simila koncernas ankaŭ lian primokadon al ĉio religia — kiel ateisto li ne kapablis eĉ ne volis bridi sian langon. La leganto prijuĝu do la romanon — kiel Hašek mem diras en postparolo al la unua parto — “laŭ ĝia enhavo kaj en ekscito ne ataku unuopajn vortojn”. Al tiu ĉi intenco li submetis ankaŭ sian stilon, kiu estas plurloke sufiĉe komplika, plena de diversaj sentencoj. Švejk kaj pluraj aliaj herooj de la romano parolas ne oficialan, sed popolan lingvon. Švejk mem (sed ne nur li) ofte miksas diversajn ideojn kaj aferojn en unu longa frazo aŭ frazaro, kvazaŭ li volus ĉion diri per unu spiro. Tio estas la sekvo de tio, ke Hašek neniam tralegis kaj ne korektis tion, kion li jam verkis aŭ pli poste diktis. Li laboris haste, ne havis tempon por fari eventualajn korektojn, ĉar li bezonis monon. Tio estas do tiu “vulgara neartisma stilo”, kiun oni al li riproĉis. Al tiu ĉi stilo necesis alkonformigi ankaŭ la stilon de la traduko, ĉar Švejkon formas ne nur tio, kion li faras kaj diras, sed ankaŭ, kiel li tion diras.

Hašek verkis sub diversaj pseŭdonimoj, kaj tial eĉ nun oni ne konas ĉiujn liajn verkojn kaj verketojn. En siaj pli ol 1200 rakontoj kaj en la romano Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito li priskribas preskaŭ senescepte nur tiujn okazintaĵojn, kiujn travivis li mem aŭ liaj konatoj. Hašek laboris ĉe drogisto Kokoška (la unua ĉapitro), estis redaktoro de la revuo “La mondo de la bestoj” kaj por tiu verkis artikolojn pri animaloj, kiujn li kreis en sia fantazio (la 2a parto de la romano), havis siajn spertojn pri hundoj (lia edzino Jarmila posedis hundejon). Švejk soldatas ĉe la 91a regimento en České Budějovice — kaj ĉe tiu ĉi regimento servis Jaroslav Hašek, pri kio li rakontas per la buĥo de unujara volontulo Marek (la 2a parto). Hašek ne tro rompis al si la kapon ankaŭ koncerne nomojn: multaj, se ne ĉiuj nomoj en lia romano estas nomoj de homoj, kiuj vere vivis (fiŝgardisto Jareš estis lia avo, Rotter, Blahník, ĉefleŭtenanto Lukáš, kapitano Ságner ktp; vidu ankaŭ klarigojn fine de la romano). Hašek tre ofte “elpruntis al si” la nomon de iu sia konato kaj al tiu atribuis aventurojn de iu alia, kio kompreneble ne ĉiam plaĉis al tiu, kies nomon Hašek menciis. Ankaŭ historiaj eventoj estas veraj, same kiel diversaj aludoj pri okazaĵoj, kiujn la nuna generacio — ankaŭ la ĉeĥa — ofte jam ne komprenas, ĉar ĝi ilin ne travivis. Eble la klarigoj ĉe fino de la libro helpos forigi tiun ĉi malfacilaĵon.

Sed tio neniel malpliigas la valoron de la verko, kiu prezentas unikan kontraŭmilitan romanon. Ŝajne plej bone esprimis tion ĉeĥa verkisto Ivan Olbracht: “En neniu kontraŭmilita romano evidentiĝas la tuta sentaŭgeco, idioteco kaj krudeco de la mondmilito tiel klare kiel en la romano de Hašek.”

La romano de Hašek estis tradukita en plurajn lingvojn kaj nur en iama Ĉeĥoslovakio atingis kelkdekon da eldonoj. Montriĝis, ke diversaj redaktoroj, preparantaj la verkon al ĉiu unuopa eldono, faris en la teksto iujn ŝanĝojn, ĝuste pro kelkloke ne tute klara aŭ eĉ iom konfuza teksto, tiel ke nun ekzistas kelke da versioj de la romano. Povas do okazi, ke se iu ĉeĥa leganto komparos sian ĉeĥan version de la verko kun tiu ĉi traduko, li trovos kelkajn malkongruajn teksterojn, devenantajn ĝuste de diversaj versioj.

Fine mi havas agrablan devon kore danki al tiuj, kiuj tre afable helpis al mi ĉe traduko de unua parto de la romano (En la ariero): al sinjoro Adolf Staňura (Ĉeĥa respubliko), kiu tre zorge tralegis kaj kontrolis la tutan tekston de la unua parto, korektis plurajn erarojn kaj donis al mi multajn valorajn konsilojn; kaj plue al sinjoroj Fernando de Diego (Hispanio) kaj Henri Vatré (Svisio), kiuj helpis forigi malglataĵojn en la traduko, proponis korektojn kaj kontrolis la tradukon el la vidpunkto de ĝia komprenebleco por la internacia legantaro.

Vladimír Váňa

Загрузка...