Parto 2: En la fronto

1. Incidentoj de Švejk en trajno

En kupeo de dua klaso en ekspresa trajno Prago — Ĉeské Budějovice estis tri homoj, la ĉefleŭtenanto Lukáš, kontraŭ li sidanta iom aĝa, tute kalva sinjoro, kaj Švejk, kiu staris modeste ĉe la pordo al la koridoro kaj ĝuste pretis elaŭskulti novan torenton da riproĉoj fare de la ĉefleŭtenanto Lukáš; tiu, neglektante la ĉeeston de la kalva civilulo, tondris al la animo de Švejk dum la tuta vojo, kiun ili traveturis, ke Švejk estas dia bruto kaj simile.

Temis pri nenio alia ol pri bagatelo, pri nombro da valizoj, kiujn Švejk gardis.

“Oni ŝtelis al ni kofron,” riproĉis la ĉefleŭtenanto al Švejk, “tion oni diras facile, kanajlo!”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk mallaŭte, “oni ĝin vere ŝtelis. Ĉe stacidomoj ĉiam vagas multe da tiaj friponoj kaj mi imagas tion tiel, ke al unu el ili via kofro sendube ekplaĉis kaj ke tiu homo sendube eluzis tion, kiam mi foriris de la valizoj por anonci al vi, ke niaj valizoj estas en plena ordo. Li povis ŝteli tiun nian kofron ĝuste nur en tia favora momento. Tian momenton ili atentosekvas. Antaŭ du jaroj en la Nordokcidenta stacidomo oni ŝtelis de iu sinjorino infanĉareton eĉ kun etulino en kusenetoj kaj estis tiel grandanimaj, ke la knabineton oni transdonis al polica komisarejo en nia strato, laŭdire ke oni trovis ŝin forĵetita en traveturejo. La gazetaro poste faris el tiu kompatinda sinjorino patrinon-kruelinon.”

Kaj Švejk emfaze proklamis: “En stacidomoj oni ŝtelis ĉiam kaj ŝtelos ĉiam. Alie tio ne eblas.”

“Mi estas konvinkita, Švejk,” ekparolis la ĉefleŭtenanto, “ke foje vi finiĝos tre mizere. Ĝis nun mi ankoraŭ ne scias, ĉu vi ŝajnigas vin idioto aŭ ĉu kiel idioto vi jam naskiĝis. Kio estis en tiu kofro?”

“Preskaŭ nenio, sinjoro ĉefleŭtenanto,” respondis Švejk, ne deturnante la okulojn de kalva kapo de la civilulo, kiu sidis kontraŭ la ĉefleŭtenanto, kaj kiel ŝajnis, havis absolute nenian intereson pri la tuta afero kaj legis “Neue Freie Presse”. “En tiu kofro estis nur la spegulo el la loĝoĉambro kaj la fera vesthokaro el la antaŭĉambro, tiel ke ni fakte suferis nenian perdon, ĉar kaj la spegulo kaj la vesthokaro apartenis al nia sinjoro dommastro.”

Vidante teruran grimacon de la ĉefleŭtenanto, Švejk daŭrigis per afabla voĉo: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke pri tio, ke tiu kofro estos ŝtelita, mi antaŭ tio ne sciis, kaj koncerne la spegulon kaj vesthokaron mi anoncis al sinjoro dommastro, ke ni tion al li redonos post nia hejmenreveno el la milito. En malamikaj landoj estas multe da speguloj kaj vesthokaroj, tiel ke ankaŭ en tiu ĉi okazo ni kun sinjoro dommastro povas suferi nenian perdon. Tuj kiam ni konkeros iun urbon…”

“Fermu la faŭkon, Švejk,” saltis en tion la ĉefleŭtenanto per terura voĉo; “foje mi transdonos vin al feldtribunalo. Pripensu bone, ĉu vi ne estas la plej stulta ulo en la mondo. Alia homo, se li vivus mil jarojn, ne farus tiom da idiotaĵoj kiom vi dum tiuj kelkaj semajnoj. Mi esperas, ke ankaŭ vi tion rimarkis?”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi tion rimarkis. Mia talento rimarki, kiel oni diras, evoluas, kiam estas jam mafrue kaj okazis io malagrabla. Mi havas tian malbonŝancon kiel certa Nechleba el la strato Nekázanka, kiu tie iradis en la gastejon ‘En la bojulina arbaro’. Tiu ĉiam volis konduti korekte, ekde sabato komenci pli bonan vivon kaj la sekvantan tagon li ĉiufoje diris: ‘Do, kamaradoj, antaŭmatene mi rimarkis, ke mi estas sur aresteja kuŝbreto.’ Kaj tio trafis lin ĉiam, kiam li ekintencis iri en ordo hejmen, kaj fine klariĝis, ke li aŭ faligis ie barilon aŭ disjungis droŝkistajn ĉevalojn aŭ volis purigi al si la pipon per plumo el kokvosta ornamo de polica patrolo. Li estis pro tio tute malespera kaj pleje lin afliktis, ke tia malbonŝanco trenas sin jam dum la tutaj generacioj. Lia avĉjo ekmigris foje en la mondon…”

“Švejk, ne ĝenu min per viaj eksplikoj.”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ĉio, kion mi ĉi tie diras, estas sanktega vero. Lia avĉjo ekmigris en la mondon…”

“Švejk,” ekscitiĝis la ĉefleŭtenanto, “mi ordonas al vi ankoraŭfoje rakonti al mi nenion, mi volas nenion aŭdi. Kiam ni alveturos al Budějovice, mi reguligos kun vi la kontojn. Ĉu vi scias, Švejk, ke mi igos vin malliberigi?”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tion mi ne scias,” diris Švejk mole, “tion vi ankoraŭ ne menciis.”

La ĉefleŭtenanto senvole dentklakis, ekĝemis, el la mantelo eltiris la ĵurnalon ‘Bohemie’ kaj legis sciigojn pri grandiozaj venkoj, pri funkciado de germana submarŝipo E[124] en Mediteraneo, kaj kiam li venis al informo pri nova germana inventaĵo, kiel eksplodigi urbojn helpe de specialaj bomboj, ĵetataj el aviadiloj kaj krevantaj trifoje sinsekve, elŝiris lin la voĉo de Švejk, kiu alparolis la kalvan sinjoron:

“Pardonu, via moŝto, ĉu vi ne bonvolas esti sinjoro Purkrábek, reprezentanto de la asekurejo Slávie[125]?”

Kiam la kalva sinjoro ne repondis, Švejk diris al la ĉefleŭtenanto:

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke foje mi legis en gazeto, ke normala homo havas sur la kapo mezkvante de sesdek ĝis sepdek mil harojn kaj ke nigra hararo ordinare estas pli maldensa, kiel vidiĝas el multaj ekzemploj.”

Kaj li senkompate daŭrigis: “Certa studento de medicino diris foje en la kafejo ‘Ĉe Špírek’, ke la haroj elfalas sekve de mensa emocio en la postakuŝa semajnoseso.”

Kaj nun okazis io terura. La kalva sinjoro eksaltis kontraŭ Švejk, alkriegis lin: “Malaperu, kanajla porko!”, elpiedbatis lin en la koridoron kaj reveninte en la kupeon preparis etan surprizon al la ĉefleŭtenanto per tio, ke li sin prezentis.

Temis pri sensignifa eraro. La kalva individuo estis ne sinjoro Purkrábek, reprezentanto de la asekurejo Slávie, sed ‘nur’ generalmajoro von Schwarzburg. La generalmajoro, civile vestita, ĝuste faris inspektan vojaĝon al garnizonoj kaj veturis surprizi tiun en Budějovice.

Li estis la plej terura inspekta generalo, kiu kiam ajn naskiĝis, kaj se li trovis ion en malordo, li kondukis kun komandantoj de garnizonoj nur tiun ĉi parolon:

“Ĉu vi havas revolveron?” “Mi havas.” “Bone! Sur via loko mi certe scius, kiel ĝin uzi, ĉar tio, kion mi ĉi tie vidas, estas ne garnizono, sed aro da porkinoj.”

Kaj post lia inspekta vojaĝo vere iu tie aŭ alie ĉiam sin mortpafis, kion la generalmajoro von Schwarzburg komentis kun kontentiĝo: “Bonege! Jen la soldato!”

Ŝajnis, ke li ne ŝatas, se post lia inspekto restis iu viva. Li havis la manion forkomandi oficiron ĉiam al la plej malagrabla loko. Sufiĉis nur bagatelo, kaj la oficiro jam adiaŭis sian garnizonon kaj migris al la limo de Montenegro aŭ al iu ebria, senesperiga garnizono en malpura angulo de Galicio.

“Sinjoro ĉefleŭtenanto,” li diris, “kie vi frekventis oficirlernejon?”

“En Prago.”

“Vi do trapasis oficirlernejon kaj eĉ ne scias, ke la oficiro respondas por sia subulo. Tio estas bela. Due, vi konversacias kun via servosoldato kiel kun iu via intima amiko. Vi permesas al li paroli sen tio, ke oni lin demandus. Tio estas ankoraŭ pli bela. Trie, vi toleras al li ofendi viajn superulojn. Kaj tio estas la plej bela; el ĉio tio mi tiros la konsekvencojn. Kia estas via nomo, sinjoro ĉefleŭtenanto?”

“Lukáš.”

“Kaj ĉe kiu regimento vi servas?”

“Mi estis…”

“Dankon, ne estas parolo pri tio, kie vi estis, mi volas scii, kie vi servas nun.”

“Ĉe la naŭdekunua infanteria regimento, sinjoro generalmajoro. Oni min translokis…”

“Oni vin translokis? Tion oni faris tre bone. Al vi ne malutilos kiel eble plej baldaŭ viziti kun la naŭdekunua regimento iun batalkampon.”

“Pri tio estas jam decidite, sinjoro generalmajoro.”

La generalmajoro havis nun prelegon pri tio, kion li rimarkas dum la lastaj jaroj, ke oficiroj parolas kun siaj subuloj familiare kaj ke en tio li vidas danĝeran disvastigadon de iaj demokrataj principoj. La soldaton necesas teni en teruro, li devas tremi antaŭ sia superulo, timi lin. La oficiroj devas teni la viraron per fera mano kaj ne permesi al ĝi mediti memstare aŭ eĉ nur pensi, en tio kuŝas tragika eraro de la lastaj jaroj. Iam la viraro timis la oficirojn kiel fajron, sed nun…

La generalmajoro senespere eksvingis la manon: “Nun plejparto de oficiroj la soldatojn dorlotas. Tion mi volis diri.”

Li prenis denove sian gazeton kaj enprofundiĝis en legadon. La pala ĉefleŭtenanto Lukáš eliris en la koridoron por reguligi la kontojn kun Švejk.

Li trovis lin staranta ĉe fenestro kun tiel feliĉega kaj kontenta mieno, kian povas havi nur unumonata bebo, kiu trinkis, suĉsatiĝis kaj nun bele dormas.

La ĉefleŭtenanto haltis, kapsignis al Švejk kaj montris al li neokupitan kupeon. Li eniris post Švejk kaj fermis la pordon.

“Švejk,” li diris solene, “fine venis la momento, kiam vi ricevos kelke da vangobatoj, kiajn la mondo ĝis nun ne vidis. Kial vi atakis tiun kalvan sinjoron? Ĉu vi scias, ke temas pri la generalmajoro von Schwarzburg?”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” ekparolis Švejk, mienante kiel martiro, “ke neniam en la vivo mi havis eĉ ajnetan intencon iun ofendi kaj ke mi tute ne havas imagon kaj scion pri ia sinjoro generalmajoro. Li vere aspektas kiel sinjoro Purkrábek, reprezentanto de la asekurejo Slávie. Tiu iradis en nian gastejon kaj foje, kiam li ekdormis ĉe tablo, iu bonfaranto skribis sur lian kalvan kapon per inkokrajono: ‘Per tio ĉi ni permesas al ni ĝentile proponi al vi ŝpari doton kaj ekipi viajn infanojn helpe de vivasekuro laŭ la almetita tarifo III.c)!’ Komprenebele, ke ĉiuj foriris kaj mi restis tie kun li sola, kaj ĉar mi ĉiam havas malbonŝancon, poste, kiam li vekiĝis kaj ekrigardis en spegulon, li ekscitiĝis kaj opiniis, ke estis mi, kiu tion al li faris, kaj ankaŭ li volis doni al mi kelke da vangobatoj.”

La vorteto “ankaŭ” deglitis de liaj lipoj tiel kortuŝe mole kaj riproĉe, ke al la ĉefleŭtenanto sinkis la mano.

Sed Švejk daŭrigis: “Pro tia malgranda eraro tiu sinjoro ne devis ekscitiĝi, estus vere nature, se li havus de sesdek ĝis sepdek mil harojn, kiel oni skribis en tiu gazetartikolo, kion ĉion havu normala homo. En la vivo mi neniam ekpensis, ke ekzistas kalva sinjoro generalmajoro. Tio estas, kiel oni diras, tragika eraro kiu povas trafi kiun ajn, se la homo ion rimarkas kaj la alia atribuas tion tuj al si. Foje antaŭ jaroj rakontis al ni tajloro Hývl, kiel li veturis el loko en Stirio, kie li laboris, tra Leoben al Prago, kaj havis ĉe si ŝinkon, kiun li aĉetis al si en Maribor. Kiel li veturas tiel en trajno, li opiniis, ke li estas la ununura ĉeĥo inter la pasaĝeroj; kaj kiam ĉe SanMorico[126] li komencis detranĉi de la tuta ŝinko, sinjoro sidanta kontraŭ li komencis ĵeti al tiu ŝinko amplenajn rigardojn kaj el la buŝo fluis al li salivoj. La tajloro Hývl, vidante tion, diris laŭte al si mem: ‘Vi vorus, ĉu, ulo mizera.’ Kaj tiu sinjoro respondis al li ĉeĥe: ‘Kompreneble, ke mi vorus, se vi al mi donus.’ Ili do forvoris la ŝinkon kune, antaŭ ol ili alveturis al Budějovice. Tiu sinjoro havis nomon Adalberto Rous.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekrigardis Švejkon kaj eliris el la kupeo. Post momento, kiam li sidis denove sur sia loko, la sincera vizaĝo de Švejk aperis ĉe la pordo:

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke post kvin minutoj ni estos en Tábor. La trajno staras kvin minutojn. Ĉu vi ne ordonos mendi ian manĝon? Antaŭ jaroj oni havis ĉi tie tre bonan…”

La ĉefleŭtenanto furioze eksaltis kaj en la koridoro diris al Švejk: “Mi atentigas vin ankoraŭfoje, ke ju mapli vi aperas, des pli mi estas feliĉa. Pleje mi ŝatus absolute vin ne vidi kaj estu certa, ke mi tion aranĝos. Ne montru vin eĉ por momento antaŭ miaj okuloj. Malaperu el mia vidatingo, bruto, idioto.”

“Laŭ la ordono, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

Švejk soldatsalutis, soldate sin turnis kaj iris al fino de la koridoro, kie en angulo li sidiĝis sur benkon por konduktoro kaj komencis interparolon kun fervojisto: “Pardonu, ĉu mi povas vin pri io demandi?”

La fervojisto, montranta ŝajne nenian guston al interparolo, feble kaj apatie kapjesis.

“Vizitadis min bona homo,” diris Švejk, “laŭnome Hofman, kaj tiu ĉiam asertis, ke alarmsignaloj neniam funkcias, mallonge kaj bone dirite ke tio ne funkcias, se oni ektiros tiun ĉi mantenilon. Sincere dirite, mi neniam interesiĝis pri tia afero, sed kiam mi jam rimarkis ĉi tie la alarmaparaton mi ŝatus scii, ĉu tio estas vero, por la okazo, ke mi hazarde iam tion bezonus.”

Švejk leviĝis kaj kun la fervojisto alpaŝis al la alarmbremso “En danĝero”.

La fervojisto rekonis kiel sian devon klarigi al Švejk, en kio kuŝas la tuta mekanismo de la alarmaparato. “Tion li diris al vi laŭ la vero, ke oni devas ektiri tiun ĉi tenilon, sed li al vi mensogis, ke tio ne funkcias. La trajno ĉiam haltos, ĉar tio estas kontaktita tra ĉiuj vagonoj kun lokomotivo. La alarmbremso devas funkcii.”

Ĉe tio ambaŭ havis la manon sur la tenilo de la bremsa tirstangeto kaj estas certe enigmo, kiel okazis, ke ili malsuprentiris ĝin kaj la trajno haltis.

Ili ankaŭ ne kapablis iel interkonsenti, kiu tion propre faris kaj donis alarmsignalon.

Švejk asertis, ke tio ne povis esti li, ke li tion ne faris, li ne estas ia stratbubo.

“Mi mem al tio miras,” li diris bonule al la konduktoro, “kial la trajno tiel neatendite haltis. Ĝi veturas, kaj subite staras. Min tio ĉagrenas pli ol vin.”

Iu serioza sinjoro defendis la fervojiston kaj asertis, ke li aŭdis, kiel tiu soldato komencis la interparolon pri alarmsignaloj kiel unua.

Kontraŭe Švejk senĉese parolis ion pri sia honesto, laŭdire li havas nenian intereson, ke la trajno malfruiĝu, ĉar li veturas en la militon.

“Tion klarigos al vi sinjoro staciestro,” decidis la konduktoro, “tio kostos al vi dudek kronojn.”

Intertempe vidiĝis, kiel pasaĝeroj degrimpas el vagonoj, la ĉefkonduktoro fajfas, sinjorino kun vojaĝkofro terurite kuras trans relojn al kampoj.

“Tio vere valoras dudek kronojn,” diris Švejk senzorge, konservante absolutan trankvilon, “tio estas eĉ tro malmultekosta. Foje, kiam sinjoro imperiestro estis vizite en Žižkov, certa Francisko Šnor haltigis lian kaleŝon tiel, ke li genuiĝis antaŭ la monarko en veturzono. Poste la loka polica komisaro diris al sinjoro Šnor kun ploro, ke tiu ne devis fari al li tion en lia distrikto, ke Šnor povis genuiĝi je unu strato pli sube, kiu jam apartenas sub povon de polica konsilisto Kraus, tie ke li povis esprimi sian estimon. Tiun sinjoron Šnor oni poste malliberigis.”

Švejk ĉirkaŭrigardis, ĝuste kiam la ĉefkonduktoro aldoniĝis al la rondo de la aŭskultantoj.

“Do, ni veturu plu, ĉu ne?” diris Švejk, “tio estas nenio bela, se trajno malfruas. Se tio estus en paca tempo, prenu tion diablo, sed en la milito oni devas scii, ke en ĉiu trajno veturas soldataj personoj, generalmajoroj, ĉefleŭtenantoj, servosoldatoj. Ĉiu tia malfruiĝo estas insida afero. Napoleono malfruis ĉe Vaterlo kvin minutojn[127] kaj surfekis tiel la tutan sian gloron…”

En tiu momento trapuŝis sin tra la grupo da aŭskultantoj la ĉefleŭtenanto Lukáš. Li estis terure pala kaj ne kapablis eldevigi el si ion alian ol: “Švejk!”

Švejk soldatsalutis kaj diris: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke oni ĵetis sur min la kulpon, ke mi haltigis la trajnon. La fervojoj havas ege strangajn plombojn ĉe alarmbremsoj. La homo ne povas al tio eĉ proksimiĝi, alie li povus havi malagrablaĵon kaj oni povus postuli de li dudek kronojn kiel oni postulas de mi.”

La ĉefkonduktoro staris jam ekstere, donis signalon kaj la trajno ree ekveturis.

La aŭskultantoj foriris al siaj lokoj en kupeoj kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš ne diris eĉ unu vorton pli kaj ankaŭ iris sidiĝi.

Restis nur la konduktoro kun Švejk kaj la fervojisto. La konduktoro eltiris notlibron kaj skribis raporton pri la tuta afero. La fervojisto venĝavide rigardis Švejkon, kiu trankvile demandis: “Ĉu vi laboras jam longe ĉe fervojoj?”

Ĉar la fervojisto ne respondis, Švejk proklamis, ke li konis certan Franciskon Mlíček el Uhříněves ĉe Prago, kiu foje ankaŭ malsuprentiris tian tenilon de alarmbremso kaj ektimis tiom, ke li perdis la parolkapablon por dek kvar tagoj, kaj reakiris ĝin, kiam li venis vizite al ĝardenisto Vaněk en Hostivař[128], interbatiĝis tie kaj oni batrompis je li skurĝon. “Tio okazis,” aldonis Švejk, “en la jaro 1912 en majo”.

La fervojisto malfermis al si la pordon de la necesejo kaj ŝlosis sin tie.

Restis Švejk kun la konduktoro, kiu logis de li dudek kronojn da monpuno, emfazante, ke alie li devas forkonduki lin al staciestro en Tábor.

“Bone,” diris Švejk, “mi ŝatas paroli kun kleraj homoj kaj min tre ĝojigos vidi tiun staciestron en Tábor.”

Švejk eltiris el la jako sian pipon, bruligis ĝin, kaj ellasante akran fumon de soldata tabako, daŭrigis: “Antaŭ jaroj servis kiel staciestro en Svitavy sinjoro Wagner. Tiu tiranis siajn subulojn kaj turmentis ilin, kie li povis, kaj pleje li ĉikanis komutiliston Jungwirt, ĝis tiu kompatindulo en malespero iris droni sin en riveron. Sed antaŭ ol li tion faris, li skribis al la staciestro leteron, ke li nokte lin teruros. Kaj mi al vi ne mensogas. Li faris tion. Kara sinjoro staciestro sidas nokte ĉe telegrafa aparato, ektintas sonoriletoj kaj Wagner akceptas telegramon: ‘Kiel vi fartas, kanajlo? Jungwirt.’ Tio daŭris la tutan semajnon, kaj la staciestro komencis sendi al ĉiuj fervojaj stacioj tiujn ĉi oficajn telegramojn kiel respondon al tiu fantomo: ‘Pardonu al mi tion, Jungwirt.’ Kaj la sekvantan nokton klakas la aparato tiun ĉi respondon: ‘Pendumu vin sur semaforo ĉe la ponto. Jungwirt.’ Kaj sinjoro staciestro lin obeis. Poste oni malliberigis pro tio telegrafiston el la stacio antaŭ Svitavy. Vidu do, ke inter la ĉielo kaj la tero ekzistas aferoj, pri kiuj ni ne havas eĉ imagon.”

La trajno enveturis stacion Tábor kaj Švejk, antaŭ ol li eliris en akompano de la konduktoro, anoncis al la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiel decas: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke oni min kondukas al sinjoro staciestro.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ne respondis. Atakis lin absoluta apatio al ĉio. Lian kapon traflugis, ke estas plej bone pri ĉio fajfi. Pri Švejk same kiel pri la kalva generalmajoro kontraŭ li. Trankvile sidi, en Budějovice elvagoniĝi, anonci sin en la kazerno kaj veturi al la fronto kun marŝkompanio. En la fronto lasi sin eventuale mortigi kaj liberigi sin de tiu mizera mondo, en kiu vagas tia kanajlo kia estas Švejk.

Kiam la trajno moviĝis, la ĉefleŭtenanto Lukáš ekrigardis tra fenestro kaj vidis Švejkon stari sur fervoja kajo, enprofundiĝintan en seriozan interparolon kun la staciestro. Švejkon ĉirkaŭis amaso da homoj, inter kiu vidiĝis ankaŭ kelke da fervojistoj en uniformoj.

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekĝemis. Tio ne estis ĝemo de bedaŭro. Li sentis malpeziĝon ĉe la koro, ke Švejk restis sur la fervoja kajo. Eĉ la kalva generalmajoro ne ŝajnis al li esti tia tedega monstro.

* * *

La trajno jam longe ruliĝis al Ĉeské Budějovice, sed la homamaso ĉirkaŭ Švejk sur la fervoja kajo ne malkreskis.

Švejk parolis pri sia senkulpeco kaj konvinkis siajn aŭskultantojn tiel, ke iu sinjorino sin esprimis: “Denove oni ĉikanas ĉi tie soldateton.”

La homamaso akceptis tiun ĉi opinion kaj nekonata sinjoro turnis sin al la staciestro kun proklamo, ke li pagos la monpunon de dudek kronoj anstataŭ Švejk. Li estas konvinkita, ke tiu soldato tion ne faris.

“Rigardu lin,” li konkludis laŭ la plej honesta mieno sur la vizaĝo de Švejk, kiu, turnante sin al la homamaso, ripetis: “Hometoj, mi estas senkulpa.”

Poste aperis ĉefĝendarmo, el la amaso eltiris civitanon, arestis lin kaj forkondukis kun vortoj: “Por tio vi respondos; mi montros al vi ĉu eblas ribeligi homojn — ke se oni tiel ĉi traktas soldatojn, neniu povas de ili postuli, ke Aŭstrio venku.”

La kompatinda civitano kapablis nenion alian ol sincere aserti, ke li estas ja viandista majstro de la Malnova Turo kaj ke li tion tiel ne pensis.

Intertempe la bona viro kredanta je la senkulpeco de Švejk pagis anstataŭ li la monpunon en la kancelario kaj forkondukis Švejkon en restoracion de tria klaso, kie li regalis lin per biero, kaj konstatinte, ke ĉiuj dokumentoj kaj soldata bileto por fervojo troviĝas ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš, donis al li grandanime dek kronojn por la bileto kaj pluaj elspezoj.

Forirante, li diris al Švejk konfidence: “Do, soldateto, kiel mi al vi diras, se en Rusio vi falos en kaptitecon, salutu de mi bierfariston Zeman en Zdolbunov. Vi havas tion ja skribita, kia estas mia nomo. Agu nur sagace, por ke vi ne estu longe en la fronto.”

“Tion absolute ne timu,” diris Švejk, “tio estas ĉiam interesa, vidi fremdajn regionojn senpage.”

Švejk restis sidi malantaŭ la tablo sola, senvorte fortrinkante dek kronojn de la nobla bonfaranto, dum homoj sur la fervoja kajo — kiuj ne ĉeestis la interparolon de Švejk kun la staciestro kaj nur de fore vidis la homamason — sciigis unu al la alia, ke oni kaptis tie spionon, kiu fotografis la stacidomon, sed tion refutis iu sinjorino per aserto, ke ne temas pri spiono, sed ke ŝi aŭdis, kiel dragono sabrohakis oficiron ĉe virina necesejo, ĉar la oficiro puŝis sin tien post lia amatino, kiu tiun dragonon akompanis.

Al tiuj ĉi aventuraj kombinoj karakterizantaj la nervozecon de la milita tempo faris finon la ĝendarmaro, kiu senhomigis la kajon. Kaj Švejk plu senvorte trinkis, tenere rememorante sian ĉefleŭtenanton. Kion tiu verŝajne faros, kiam li alveturos al Ĉeské Budějovice kaj en la tuta trajno ne trovos sian servosoldaton.

Antaŭ alveturo de persona trajno la restoracio de tria klaso pleniĝis per soldatoj kaj civiluloj. Superregis soldatoj de diversaj regimentoj, formacioj kaj la plej diversaj naciecoj, kiujn la milita tempesto forblovis en lazaretojn de Tábor kaj kiuj nun denove veturas al batalkampoj por novaj vundoj, kripliĝo, doloroj, por super siaj tomboj elmeriti simplan lignan krucon, sur kiu ankoraŭ post jaroj en vento kaj pluvo sur malgajaj ebenaĵoj de orienta Galicio flirtos aŭstra soldata kepo kun rustiĝinta “francisko”; sur la kepo de tempo al tempo eksidos trista maljuniĝinta korvo, rememoranta riĉajn festenojn antaŭ jaroj, kiam estis ĉi tie por ĝi senfina tablo plena da bongustaj homaj kaj ĉevalaj kadavroj, kaj kiam ĝuste sub tia kepo, sur kiu ĝi sidas, estis la plej bona frandaĵo — homaj okuloj.

Unu el tiuj kandidatoj de turmento, ellasita el soldata lazareto post operacio, en makulita uniformo kun postsignoj de sango kaj koto, sidiĝis ĉe Švejk. Li aspektis ŝrumpe, malgrase, triste. Sur la tablon li metis paketon, eltiris difektitan monujon kaj kalkulis sian monon.

Poste li ekrigardis Švejkon kaj demandis: “Magyarúl[129]?”

“Kamarado, mi estas ĉeĥo,” respondis Švejk, “ĉu vi ne volas trinki?”

“Nem tudom, barátom[130].”

“Tio ne gravas, kamarado,” admonis Švejk, ŝovante sian plenan glason antaŭ la tristan soldaton, “trinku nur laŭplaĉe.”

Li ekkomprenis, iom trinkis, dankis: “Köszönöm szivesen[131]”, plu trarigardante la enhavon de sia monujo kaj fine li ekĝemis. Švejk divenis, ke tiu hungaro volus mendi al si bieron kaj ke li ne havas sufiĉe da mono, tial li ordonis bieron al li alporti, post kio la hungaro ree dankis kaj helpe de mangestoj komencis ion al Švejk rakonti, montrante sian pafvunditan brakon, ĉe kio li ekparolis per internacia lingvo: “Pif, paf, krak!”

Švejk kunsente balancis la kapon kaj la ŝrumpa resaniĝanto ankoraŭ sciigis al Švejk, mallevante la maldekstran manon je duonmetro de la tero kaj montrante poste tri fingrojn, ke li havas tri malgrandajn infanojn.

“Nenjo manĵo, nenjo manĵo,” li daŭrigis, volante diri, ke hejme oni ne havas manĝon, kaj la okulojn, el kiuj elŝprucis larmoj, li viŝis al si per malpura maniko de sia soldata mantelo, en kiu vidiĝis truo post kuglo, enfluginta lian korpon por la hungara reĝo.

Estis tio nenio neordinara, ke ĉe tia amuzo restis al Švejk el tiuj dek kronoj preskaŭ nenio kaj ke li malrapide, sed certe baris al si la vojon al Ĉeské Budějovice, perdante la eblon aĉeti al si soldatan bileton per ĉiu glaso da biero, per kiu li regalis sin kaj la hungaran resaniĝanton.

La stacion denove traveturis trajno al Budějovice kaj Švejk senĉese sidis ĉe la tablo kaj aŭskultis, kiel la hungaro ripetas la sian: “Pif, paf, krak! Tri infanoj, nenjo manĵo, saluton!”

Tion lastan li diris, tostante al Švejk.

“Trinku nur, bubo hungara,” respondis Švejk, “drinku! Vi, hungaroj, nin tiel ne regalus…”

Soldato de apuda tablo diris, ke kiam ili kun la dudekoka regimento alveturis al Szeged, la hungaroj moke montris al ili la manojn levitaj super la kapo.

Tio estis sankta vero, sed tiu ĉi soldato ŝajne sentis sin ofendita per tio, kio pli poste estis normala fenomeno ĉe ĉiuj ĉeĥaj soldatoj kaj kion fine faris hungaroj mem, kiam jam ĉesis al ili plaĉi la interbatiĝo pro interesoj de la hungara reĝo.

Poste tiu soldato ankaŭ alsidiĝis kaj rakontis, kiel en Szeged ili draŝis hungarojn kaj kiel ili elbatis ilin el kelkaj gastejoj. Ĉe tio li rekonis kaj pritaksis, ke ankaŭ hungaroj scias interbatiĝi kaj ke li ricevis baton per tranĉilo en la dorson, tiel ke oni devis lin sendi en la arieron cele de kuracado.

Sed ke nun, kiam li revenos, kapitano de lia bataliono ŝajne igos lin malliberigi, ĉar li jam ne havis tempon por redoni la baton al tiu hungaro, kiel decas kaj konvenas, por ke ankaŭ tiu havu el tio ion kaj estu savita la honoro de la tuta regimento.

“Ihre Dokumenten[132], vija tokumenta?” tiel bele alparolis Švejkon komandanto de soldata patrolo, ĉefserĝento, kiun akompanis kvar soldatoj kun bajonetoj, “mi vidi, ŝidi, ne feturi, ŝidi, trinki, ĉjam trinki!”

“Mi ne havas, karulo,” respondis Švejk, “kunprenis ilin sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš, regimento numero naŭdek unu, kaj mi restis ĉi tie en la stacidomo.”

“Was ist das Wort[133]: ‘kĥarulo’?” turnis sin la ĉefserĝento al unu el siaj soldatoj, hardita miliciano[134], kiu ŝajne faris ĉion al sia superulo spite, ĉar li trankvile diris:

“Karulo, tio signifas la samon kiel ‘sinjoro ĉefserĝento’.”

La ĉefserĝento daŭrigis la interparolon kun Švejk: “Tokumenta ĉja soltat, sen tokumenta karceri ĉe stacja soltatkomanto tiun kotanimulon kiel rabja hund.”

Oni kondukis Švejkon al la stacia soldatkomandejo, kie en la gardistejo sidis viraro aspektanta same kiel la hardita miliciano, kiu sciis tiel bele traduki la vorton ‘karulo’ en la germanan lingvon al sia natura malamiko, la ĉefserĝenta moŝto.

La gardistejo estis ornamita per litografoj, kiujn la ministerio de milito igis tiutempe dissendi al ĉiuj kancelarioj, kien venis soldatoj, same kiel al lernejoj kaj kazernoj.

La bravan soldaton Švejk bonvenigis bildo, laŭ la surskribo prezentanta, kiel serĝento Francisko Hammel kaj kaporaloj Paulhart kaj Bachmayer de la i.r.[135] dudekunua fuziliera regimento admonas la viraron persisti. Sur la alia flanko pendis bildo kun surskribo: “Serĝento Johano Danko de la kvina regimento de honvedaj husaroj elspionis postenon de malamika baterio.”

Pli sube ĉe la dekstra flanko pendis afiŝo: Raraj ekzemploj de kuraĝo.

Per tiaj afiŝoj, kies tekston kun elpensitaj raraj ekzemploj verkis diversaj rekrutitaj germanaj ĵurnalistoj en kancelarioj de la ministerio de milito, volis la malnova idiota Aŭstrio entuziasmigi soldatojn, kiuj tion neniam legis, kaj kiam oni sendis al ili tiajn rarajn ekzemplejn en broŝuritaj libretoj al la fronto, ili volvis al si el tio cigaredojn aŭ uzis tion ankoraŭ pli konvene, por ke tio respondu al la valoro kaj spirito de verkitaj raraj ekzemploj de kuraĝo.

Dum la ĉefserĝento iris serĉi iun oficiron, Švejk legis sur afiŝo:

Veturigisto Jozefo Bong.

Soldatoj de sanitara korpuso transportadis grave vunditajn virojn al veturiloj, preparitaj en kaŝita valo. Kiam iu veturilo estis plena, oni forsendis ĝin al bandaĝejo. Rusoj, elspioninte tiujn ĉi veturilojn, komencis superŝuti ilin per grenadoj. Grenadero mortigis ĉevalon de la veturigisto Jozefo Bong, servanta ĉe la i.k.r. tria trajna eskadrono. Bong lamentis: “Mia kompatinda blankĉevalo, via vivo estas for!” En tiu momento grenadero trafis lin mem. Spite tion li disjungis sian ĉevalon kaj fortrenis la veturilon al sendanĝera kaŝejo. Poste li revenis por la jungilaro de sia mortigita ĉevalo. Rusoj senĉese pafis. “Pafu nur laŭplaĉe, damnindaj furiozuloj, la jungilaron mi ĉi tie ne lasos!” li murmuris tiujn ĉi vortojn, plu demetante la jungilaron de sia ĉevalo. Li finis kaj trenis la jungilaron reen al la veturilo. Tie li devis elaŭskulti tondradon fare de sanitaristoj pro lia longa foresto. “Mi ne volis lasi tie la jungilaron, ĝi estas preskaŭ nova. Domaĝe ĝin perdi, mi ekpensis. Ni ne havas superfluon da tiaj aĵoj,” ekskuzis sin la kuraĝa soldato, forveturante al bandaĝejo, kie nur nun anoncis sin kiel vundito. Kapitano de lia eskadrono ornamis poste lian bruston per arĝenta medalo pro kuraĝo.

Kiam Švejk finlegis kaj la ĉefserĝento ankoraŭ ne revenis, li diris al la milicianoj en la gardistejo: “Tio ĉi estas tre bela ekzemplo de kuraĝo. Tiel ĉi ni havos en la armeo nur novajn jungilarojn por ĉevaloj; sed kiam mi estis en Prago, mi legis en ‘Praga ofica gazeto’ ankoraŭ pli brilan ekzemplon pri unujara volontulo doktoro Jozefo Vojna. Tiu soldatis en Galicio ĉe la sepa ĉasista bataliono, kaj kiam oni sturmis per bajonetoj, li ricevis kuglon en la kapon; sanitaristoj portis lin al bandaĝejo kaj li ilin alkriegis, ke pro tia grataĵo li ne lasos sin vindi. Kaj li tuj volis ree sturmi kun sia plotono, sed grenado forhakis al li maleolon. Denove oni volis lin forporti, sed li komencis lami al la batallinio kun bastono kaj per tiu defendis sin kontraŭ la malamiko, alflugis alia grenado kaj forŝiris al li la manon, en kiu li tenis la bastonon. Li transmetis al si tiun bastonon en la alian manon, ekkriegis, ke tion li al ili ne pardonos kaj dio scias, kiel tio pri li finiĝus, se post momento definitive ne mortigus lin ŝrapnelo. Se oni lin fine tamen nur ne pereigus, povas esti, ke ankaŭ li ricevus arĝentan medalon pro kuraĝo. Kiam tio forbatis al li la kapon, tiu, ruliĝante, ankoraŭ ekkriis: ‘Ĉiam la devon rapidu plenumi, eĉ se la morto volus vin brakumi!’”

“En gazeto oni skribas kion ajn,” diris unu el la viraro, “sed tia redaktoro estus el tio post unu horo konfuzita”.

La miliciano forkraĉis: “Ĉe ni en Ĉáslav estis redaktoro el Vieno, germano. Li servis kiel subleŭtenanto. Kun ni li ne volis ĉeĥe eĉ paroli, sed kiam oni alkomandis lin al marŝko, kie estis nur ĉeĥoj, li tuj regis la ĉeĥan lingvon.”

Ĉe la pordo aperis la ĉefserĝento, mienis kolere kaj komencis:

“Kiam la homo estas tri minutojn for, jam oni aŭdas nenion alian ol: cehe, cehoj.”

Elirante eksteren, ŝajne en restoracion, li diris al la milicia kaporalo, montrante al Švejk, ke li tuj forkonduku tiun sagacan kanajlon al la leŭtenanto, kiam tiu venos.

“Sinjoro leŭtenanto ree babilas kun la stacia telegrafistino,” diris la kaporalo post lia foriro, “li trudas sin al ŝi jam pli ol dek kvar tagojn kaj kiam li venas el la telegrafejo, li estas ĉiam ege kolera kaj diras pri ŝi: ‘Tio estas ja publikulino, ŝi ne volas ĉe mi kuŝi.’”

Ankaŭ ĉi-foje li havis tian furiozan humoron, ĉar kiam li post momento venis, oni aŭdis, ke li brubatas librojn kontraŭ la tablo.

“Nenia helpo, knabo, al li vi devas,” ekparolis la kaporalo kunsente al Švejk, “en liajn manojn falis jam multaj homoj, harditaj eĉ novaj soldatoj.”

Kaj li jam kondukis Švejkon en la kancelarion, kie malantaŭ tablo kun disĵetitaj paperoj sidis juna leŭtenanto, mienanta ege furioze.

Ekvidinte Švejkon kun la kaporalo, li diris tre multpromese: “Aha!” Poste sekvis raporto de la kaporalo: “Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke tiun ĉi viron oni trovis en la stacidomo sen dokumentoj.”

La leŭtenanto kapjesis kvazaŭ li volus esprimi, ke tion li antaŭvidis jam antaŭ jaroj, ke en tiu tago kaj tiu ĉi horo oni vere trovos Švejkon en la stacidomo sen dokumentoj, ĉar kiu ekrigardus Švejkon en tiu momento, tiu devus akiri impreson, ke absolute ne eblas, ke viro de tia mieno kaj figuro povu havi ĉe si iajn dokumentojn. Švejk en tiu momento aspektis, kvazaŭ li falus de alia ĉiela planedo kaj nun kun naiva miro rigardas alian mondon, kie oni postulas de li tian, ĝis nun al li nekonatan stultaĵon, iajn dokumentojn.

La leŭtenanto momenton meditis, rigardante Švejkon, kion al li diri kaj pri kio lin demandi.

Fine li ekparolis:

“Kion vi faris en la stacidomo?”

“Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke mi atendis trajnon al Ĉeské Budějovice por povi veturi al mia naŭdekunua regimento, kie mi estas servosoldato ĉe sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš, kiun mi devis forlasi, estante alkondukita al la staciestro cele de monpuno, ĉar oni min suspektis, ke mi haltigis la ekspresan trajnon, en kiu ni veturis, helpe de sava alarmbremso.”

“El tio mi freneziĝos!” ekkriis la leŭtenanto, “diru al mi tion iel flue, mallonge kaj ne babilu idiotaĵojn.”

“Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke ni havis malbonŝancon jam de tiu momento, kiam ni kun sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš eksidis en tiun ekspresan trajnon por ke ĝi forveturigu kaj venigu nin kiel eble plej rapide al nia naŭdekunua i.r. infanteria regimento. Unue perdiĝis al ni kofro, poste, por ke estu ŝanĝo, ia sinjoro generalmajoro, tute kalva…”

“Himmelherrgott,” ekĝemis la leŭtenanto.

“Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke necesas, ke tio rampu el mi testude por ke estu superrigardo pri la tuta okazaĵo, kiel ĉiam diris la mortinto ŝuisto Petrlík, ordonante al sia filo demeti la pantalonon, antaŭ ol li komencis draŝi lin per zono.”

Kaj dum la leŭtenanto furiozis, Švejk daŭrigis:

“Iakaŭze mi ne ekplaĉis al la kalva sinjoro generalmajoro, kaj sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš, kies servosoldato mi estas, sendis min en la koridoron. En la koridoro oni poste min kulpigis, ke mi faris tion, kion mi al vi jam diris. Antaŭ ol la afero klariĝis, mi restis sur la fervoja kajo sola. La trajno estis for, sinjoro ĉefleŭtenanto kun kofroj kaj kun ĉiuj siaj, miaj dokumentoj ankaŭ for kaj mi restis ĉi tie sen paperoj kiel orfo.”

Švejk ekrigardis la leŭtenanton tiel kortuŝe tenere, ke al tiu estis nun tute klare, ke estas plena vero, kion li aŭdas ĉi tie de tiu ulo, vekanta tian impreson de denaska idioto.

La leŭtenanto elkalkulis nun al Švejk ĉiujn vagonarojn, kiuj forveturis al Budějovice post la ekspresa trajno, kaj donis al li demandon, kial Švejk preterlasis tiujn trajnojn.

“Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” respondis Švejk, bonule ridetante, “ke intertempe, kiam mi atendis la plej proksiman trajnon, trafis min tiu bedaŭrindaĵo, ke mi trinkis ĉe tablo unu bieron post la alia.”

“Tian idioton mi ne vidis,” ekpensis la leŭtenanto, “li konfesas ĉion. Kiom da uloj ĉi tie mi jam havis kaj ĉiu malkonfesis, sed tiu ĉi diras trakvile: ‘Mi preterlasis ĉiujn trajnojn, ĉar mi trinkis unu bieron post la alia.’”

Siajn meditojn li resumis en frazon, per kiu li turnis sin al Švejk: “Vi estas degenerulo. Ĉu vi scias, kion tio signifas, se oni pri iu diras, ke li estas degenerulo?”

“Ĉe ni, sur angulo de la strato Na Bojišti[136] kaj Kateřinskástrato, obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ankaŭ vivis degenerulo. Lia patro estis pola grafo kaj la patrino vivtenis sin kiel akuŝistino. Li balais stratojn kaj en brandejoj ne igis sin titoli alie ol ‘sinjoro grafo’.”

La leŭtenanto bontrovis iamaniere jam ĉion tion fini, tial li diris emfaze: “Mi diras al vi, stultulo, hufulo, ke vi iros al kaso, aĉetos al vi bileton kaj veturos al Budějovice. Se mi vidos vin ĉi tie ankoraŭfoje, mi traktos vin kiel dizertinton. Formarŝi!”

Ĉar Švejk ne moviĝis kaj plu tenis la manon ĉe la viziero de sia kepo, la leŭtenanto ekkriegis: “Malaperu, ĉu vi ne aŭdis, formarŝi! Kaporalo Palánek, kunprenu tiun idiotan ulon al la kaso kaj aĉetu al li bileton al Ĉeské Budějovice!”

Post momento la kaporalo Palánek denove aperis en la kancelario. Malantaŭ la duonfermita pordo enrigardis internen la bonanima vizaĝo de Švejk.

“Kio estas?”

“Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” flustris la kaporalo Palánek mistere, “li ne havas monon por la vojo kaj mi ankaŭ ne. Veturigi lin senpage oni ne volas, ĉar li ne havas soldatajn dokumentojn, ke li veturas al la regimento.”

La leŭtenanto ne lasis ilin longe atendi la Salomonan solvon de la malfacila problemo.

“Li do piediru,” li decidis, “oni malliberigu lin ĉe la regimento, ke li malfruiĝis; kiu tedegus sin ĉi tie per lia alestado.”

“Nenia helpo, kamarado,” diris la kaporalo Palánek al Švejk, kiam li eliris el la kancelario, “al Budějovice vi devas, mia kara, piediri. Tie en la gardistejo ni havas soldatpanon, tiun ni donos al vi por la vojo.”

Kaj post duonhoro, kiam ili trinkigis Švejkon ankoraŭ per nigra kafo kaj krom soldatpano donis al li paketon da soldata tabako por la vojo al la regimento, Švejk ekpaŝis el Tábor en senluma nokto, en kiu sonis lia voĉo.

Li kantis malnovan soldatan marŝon:

Kiam ni la vojdirekton

al Jaroměř ŝanĝis,

kredu aŭ ne…

Kaj diablo scias, kiel tio okazis, ke la brava soldato Švejk iris ĉiam rekte okcidenten anstataŭ suden al Budějovice.

Li paŝis en neĝo de la ŝoseo, en frosto, vualita per sia soldata mantelo kiel la lasta batalanto el la gvardio de Napoleono, revenanta el la ekspedicio al Moskvo, nur kun tiu diferenco, ke Švejk gaje al si kantis:

Kaj mi iris, promenante

en arbaron verdan…

Kaj en nokta silento muĝis eĥo en neĝokovritaj arbaroj, ĝis en la vilaĝoj komencis boji hundoj.

Kiam la kantado al li jam tedis, Švejk sidiĝis sur amaseton da gruzo, ekbruligis al si la pipon kaj ripozinte, daŭrigis la vojon, renkonten al novaj aventuroj de sia anabaso al Budějovice.

2. Anabaso de Švejk al Budějovice

Antikva militisto Ksenofono[137] trairis la tutan Malgrandan Azion kaj dio scias, kie li estis sen mapo. Ankaŭ iamaj Gotoj[138] faris siajn ekspediciojn sen topografiaj scioj. Marŝi senĉese antaŭen, tion oni nomas anabaso. Puŝi sin tra nekonataj regionoj. Esti ĉirkaŭita de malamikoj, kiuj atendas la plej proksiman momenton por tordorompi al vi la nukon. Tiu, kiu havas la kapon sur la ĝusta loko, kiel havis ĝin Ksenofono aŭ ĉiuj tiuj rabemaj gentoj, kiuj venis Eŭropon, dio scias el kiuj regionoj ĉe Kaspia aŭ Azova maroj, faras dum la marŝo verajn miraklojn.

Romaj legioj de Cezaro, kiuj venis sen mapo ĝis ien norden al la Norda maro, foje al si tie diris, ke ili revenos kaj marŝos al Romo tra alia vojo por ankoraŭ pli tion ĝui. Kaj ankaŭ tiel ili tien venis. Ŝajne de tiu tempo oni diras, ke ĉiuj vojoj kondukas al Romo.

Same tiel ĉiuj vojoj kondukas ankaŭ al Ĉeské Budějovice, pri kio estis plene konvinkita la brava soldato Švejk, kiam anstataŭ la regiono ĉe Budějovice li ekvidis vilaĝojn de la regiono ĉe Milevsko.

Sed li iris senĉese antaŭen, ĉar ia Milevsko povas al neniu brava soldato malhelpi, ke li tamen nur ne ĝisiru al Ĉeské Budějovice.

Kaj tiel Švejk aperis okcidente de Milevsko en Květov, elĉerpinte jam ĉiujn kantojn, kiujn li sciis pri marŝantaj soldatoj, tiel ke antaŭ Květov li devis komenci denove:

Ni ekmarŝis, kaj tuj svarmis

belulinoj. Ĉiuj larmis…

Sur la vojo de Květov al Vráž, kio estas senĉese en okcidenta direkto, maljunulineto revenanta el preĝejo komencis parolon kun Švejk per kristana saluto: “Bonan tagmezon, soldateto, kien celas viaj paŝoj?”

“Mi iras, patrulino[139], al mia regimento en Budějovice,” respondis Švejk, “en tiun militon.”

“Sed en tia okazo vi iras malbonan vojon, soldateto,” diris la maljunulineto timigite, “ĉi-direkte tra Vráž vi venos tien neniam, se vi irus senĉese rekten, vi venus al Klatovy.”

“Mi opinias,” respondis Švejk pacience, “ke ankaŭ el Klatovy la homo venos al Budějovice. Estas tio, vere, iom longa promeno, se la homo rapidas al sia regimento por ke li krom ĉio ne havu ankoraŭ malagrablaĵojn pro sia bona volo esti ĝustatempe sur la loko.”

“Ĉe ni estis ankaŭ tia senzorgulo. Li estis rekrutita al la milicianoj en Plzeň, certa Antoĉjo Mašek,” ekĝemis la maljunulineto, “li estas parenco de mia nevino, kaj li forveturis. Kaj jam post unu semajno serĉis lin ĝendarmoj, ke li ne alveturis al sia regimento. Post plua semajno li aperis ĉe ni en civila vesto, laŭdire li ricevis forpermeson. La vilaĝestro iris do por ĝendarmoj kaj tiuj lin de tiu lia ‘forpermeso’ forprenis. Li skribis jam de la fronto, ke li estas vundita, ke li perdis la kruron.”

La maljunulineto kunsente ekrigardis Švejkon: “Tie, soldateto, en tiu arbareto atendu, mi alportos al vi de ni terpoman supon, ĝi vin varmigos. Tiun nian kabanon eblas de ĉi tie vidi, ĝuste malantaŭ la arbareto, iom dekstre. Tra tiu nia vilaĝo Vráž vi ne povas iri, tie embuskas ĝendarmoj kiel subuteoj. El la arbareto ekcelu al Malčín. De tie, soldateto, evitu la vilaĝon Ĉížová. Tieaj ĝendarmoj ne konas la kompaton kaj kaptas dizertintojn. Iru rekte tra arbaro al Sedlec ĉe Budějovice. Tie estas tre bonanima ĝendarmo, tiu lasas ĉiun trairi tra la vilaĝo. Ĉu vi havas ĉe vi iajn paperojn?”

“Mi ne havas, patrulino.”

“Do ankaŭ tien ne iru, turnu vin prefere al Radomyšl, sed zorgu veni tien antaŭvespere, tiam ĉiuj ĝendarmoj sidas en gastejo. Tie en Dolejší-strato malantaŭ la statueto de sankta Floriano vi trovos dometon, sube blue ŝmiritan, kaj tie demandu pri bienmastro Melichárek. Li estas mia frato. Ke mi lin salutas, kaj li jam montros al vi, tra kie iri al tiu Budějovice.”

En la arbareto Švejk atendis la maljunulineton pli ol duonhoron, kaj kiam li varmiĝis per terpoma supo, kiun la maljuna kompatindulino alportis al li en poto, ĉirkaŭvolvita per kapkuseno por ke ĝi ne malvarmiĝu, ŝi eltiris el tuko pantranĉon kaj pecon da lardo, ĉion tion ŝovis en la poŝojn de Švejk, krucosignis lin kaj diris, ke en la milito ŝi havas du nepojn.

Poste ŝi ankoraŭ detale al li ripetis, tra kiuj vilaĝoj li iru, kiujn li evitu. El kaŝpoŝo de sia bluzo ŝi fine eltiris kronon, por ke en Malčín li aĉetu al si brandon, ĉar la vojo al Radomyšl estas longa.

De Ĉížová Švejk iris laŭ la konsilo de la maljunulineto orienten al Radomyšl kaj ekpensis, ke al tiu Budějovice li devas veni de ĉiu mondoparto, estu ĝi kiu ajn.

El Malčín akompanis lin maljuna harmonikisto, kiun Švejk trovis en gastejo, aĉetante al si brandon por tiu longa vojo al Radomyšl.

La harmonikisto rigardis Švejkon kiel dizertinton kaj konsilis al li kuniri al Horaždovice, ke tie li havas edziniĝintan filinon, kies edzo ankaŭ dizertis. La harmonikisto en Malčín okulfrape trotrinkis.

“Ŝi havas sian edzon kaŝita jam du monatojn en stalo,” li persvadis Švejkon, “ankaŭ vin ŝi tie kaŝos kaj vi ambaŭ estos tie ĝis fino de la milito. Kaj se vi estos tie duope, ne estos al vi malgaje.”

Post ĝentila rifuzo de Švejk li ege ekscitiĝis kaj ekpaŝis maldekstren al kampoj, minacante al Švejk, ke li iras denunci lin al la ĝendarmaro en Ĉížová.

En Radomyšl, en Dolejší-strato malantaŭ la statueto de sankta Floriano Švejk antaŭvespere trovis la bienmastron Melichárek. Kiam li transdonis al li la saluton de lia fratino el Vráž, sur la bienmastron tio neniel efikis.

Li senĉese postulis de Švejk dokumentojn. Estis tio ia antaŭjuĝema homo, ĉar li senhalte parolis ion pri rabistoj, friponoj kaj ŝtelistoj, kiuj grandnombre vagas en la tuta regiono ĉe Písek.

“Ĉiu tia fuĝas el la milito, servi tie ne volas, kaj tiel tio vagas en la ĉirkaŭaĵo kaj ŝtelas, kie eblas,” li diris emfaze al Švejk en la okulojn, “ĉiu el ili aspektas, kvazaŭ li ne scius kalkuli ĝis kvin.”

“Jes, jes, la homoj pleje koleras, se oni diras al ili la veron,” li aldonis, kiam Švejk leviĝis de sur la benko, “se tia homo havus puran konsciencon, li sidus kaj lasus kontroli siajn paperojn. Sed se li ilin ne havas…”

“Do adiaŭ, avulo.”

“Adiaŭ, kaj venontfoje trovu iun pli malsaĝan.”

Kiam Švejk eliris en mallumon, la maljunulaĉo ankoraŭ longe murmuris: “Li iras laŭdire al sia regimento en Budějovice. El Tábor. Kaj li, fripono, paŝas unue al Horaždovice kaj nur poste al Písek. Li faras ja rondiron ĉirkaŭ la mondo.”

Švejk iris denove preskaŭ la tutan nokton, ĝis ie ĉe Putim li trovis stakon sur kampo. Li forrastis pajlon kaj tutproksime ĉe si aŭdis voĉon: “De kiu regimento? Kien portas vin la kruroj?”

“De la naŭdekunua, al Budějovice.”

“Kial vi tien iras?”

“Mi havas tie mian ĉefleŭtenanton.”

Oni aŭdis, ke proksime apude ridas ne unu, sed tri homoj. Kiam la rido ĉesis, Švejk demandis, de kiu regimento estas ili. Li eksciis, ke du el ili servas ĉe la tridekkvina regimento kaj la tria ĉe artilerio, ankaŭ en Budějovice.

Ke tiuj de la tridekkvina regimento fuĝis antaŭ unu monato antaŭ marŝo al la fronto kaj ke la artileriano vojaĝas ekde la mobilizo. Li devenas de ĉi tie el Putim kaj la stako estas lia. Li dormas en ĝi ĉiunokte. Hieraŭ li trovis tiujn du en arbaro kaj prenis ilin do al si, en sian stakon.

Ĉiuj havis esperon, ke la milito devas post unu, du monatoj finiĝi. Ili konjektis, ke la rusoj estas jam malantaŭ Budapesto kaj en Moravio. En Putim oni ĝenerale tion diras. Antaŭmatene, ankoraŭ antaŭ la tagiĝo la bienmastrino de la dragono[140] alportos matenmanĝon. Poste tiuj de la tridekkvina regimento iros al Strakonice, ĉar unu el ili havas tie onklinon, kaj tiu havas konaton en montaro malantaŭ Sušice, kiu posedas segilejon, kaj tie ili estos bone kaŝitaj.

“Kaj vi, de la naŭdekunua, se vi volas,” ili admonis Švejkon, “ankaŭ vi povas kuniri. Feku sur vian ĉefleŭtenanton.”

“Tio ne iras nur tiel facile,” respondis Švejk kaj enprofundiĝis, enrampis profunden en la stakon.

Kiam li matene vekiĝis, ĉiuj tri estis jam for kaj iu, ŝajne la dragono, metis al liaj piedoj pantranĉon por la vojo.

Švejk paŝis tra arbaroj kaj ĉe Štěkno li renkontiĝis kun vagabondo, maljuna ulo, kiu bonvenigis lin kiel malnovan kamaradon per gluto da brando.

“En tio ĉi ne iru,” li instruis Švejkon, “pro la soldata uniformo vi povus tre kare pagi. Nun ĉie svarmas ĝendarmoj kaj almozi en tio vi ne povas. La ĝendarmoj nun kompreneble jam ne persekutas nin kiel iam, nun ili serĉas nur ĉiujn vin.”

“Nur vin ili serĉas,” li ripetis kun tia konvinko, ke Švejk decidiĝis prefere diri al li nenion pri la naŭdekunua regimento. Li prenu Švejkon por tiu, kiel li supozas. Kial detrui iluziojn al maljuna bona ulo.

“Kaj kien celas viaj paŝoj?” demandis la vagabondo post momento, kiam ambaŭ ekbruligis al si la pipon kaj malrapide ĉirkaŭiris la vilaĝon.

“Al Budějovice.”

“Pro Sinjoro Kristo,” ektimis la vagabondo, “tie oni vin kaptos dum unu minuto. Antaŭ ol vi palpebrumos. Vi devas surhavi tute ĉifonitan civilan veston, paŝi kiel lamulo kaj ŝajnigi vin tia.

Sed timu nenion, nun ni iros al Strakonice, Volyň, Dub, kaj en tio devus esti diablo, ke ni ne havigu ian civilan veston. Tie ĉe Strakonice vivas ankoraŭ tiaj tre stultaj kaj honestaj homoj, ke ili nokte ankoraŭ kelkloke lasas la pordon malŝlosita kaj tage ĝin tute ne ŝlosas. Nun vintre ili iras ien al najbaro por interbabili kaj vi povas havi civilan veston tuj. Kion vi bezonas? Botojn vi havas, do nur ion sur la korpon. Ĉu via soldata mantelo estas uzdifektita?”

“Uzdifektita.”

“Tiun do al vi lasu. En kamparo oni tiajn portas. Vi bezonas pantalonon kaj jakon. Kiam ni havos tiun civilan veston, viajn soldatajn pantalonon kaj jakon ni vendos al judo Herrman en Vodňany. Tiu aĉetas ĉion ŝtatan kaj vendas tion denove en vilaĝoj.

Hodiaŭ ni iros al Strakonice,” li disvolvis plu sian planon. “Kvar horojn piedire de ĉi tie estas malnova ŝafejo de la princo Schwarzenberg[141]. Tie vivas mia konato, ŝafisto, ankaŭ jam maljunulaĉo, tie ni tranoktos kaj matene ni migros al Strakonice por ie tie en la ĉirkaŭaĵo havigi tiun civilan veston.”

En la ŝafejo Švejk trovis agrablan maljunuleton, kiu memoris, kiel lia avĉjo rakontis pri militoj kontraŭ Napoleono. Li aĝis proksimume dudek jarojn pli ol la maljuna vagabondo kaj tial li alparolis lin same kiel Švejkon: knabo.

“Vidu do, knaboj,” li rakontis, kiam ili sidis ĉe kameno, sur kiu kuiriĝis terpomoj en ŝelo, “tiam ankaŭ mia avĉjo dizertis kiel tiu ĉi soldato. Sed oni kaptis lin en Vodňany kaj disbatis al li la pugon ĝisĉifone. Kaj li povis paroli ankoraŭ pri feliĉo. Filon de Jareš el Ražice malantaŭ Protivín, avĉjon de la maljuna fiŝgardisto Jareš oni punis pro dizerto[142] per pulvo kaj plumberoj en Písek. Kaj antaŭ ol oni pafekzekutis lin ĉe redutoj malantaŭ Písek, li devis kuri inter vicoj da soldatoj kaj ricevis sescent batojn per bastonoj, tiel ke la morto estis por li liberigo kaj savo. — Kaj kiam vi fuĝis?” li turnis sin kun larmaj okuloj al Švejk.

“Post la mobilizo, kiam oni kondukis nin en kazernon,” respondis Švejk, komprenante, ke li ne povas subfosi la konfidon de la ŝafisto al la uniformitoj.

“Ĉu vi transgrimpis muron?” scivole demandis la ŝafisto, havante ŝajne en la memoro, ke ankaŭ lia avĉjo, kiel li rakontis, grimpis trans muron de kazerno.

“Alivoje ne eblis, avulo.”

“Kaj ĉu la pikedo grandnombris kaj pafis?”

“Jes, avulo.”

“Kaj kien vi iras nun?”

“Pa, muŝo enrampis lian cerbon,” respondis la vagabondo anstataŭ Švejk, “li volas iri al Budějovice, kiom ajn tio kostu. Vi ja scias, homo juna, sen prudento, li mem rapidas al sia pereo. Mi devas preni lin iom en mian lernejon. Ni havigos ian civilan veston kaj jam tio iros laŭ sia ordo. Ĝis printempo ni iel vegetos kaj poste ni iros labori ien al kampisto. Ĉijare estos granda manko de homoj, malsato kaj laŭdire ĉiujn vagabondojn oni kondukos por kampolaboroj. Tial mi pensas, prefere iri libervole. Mankos homoj. Ili estos ekstermitaj.”

“Ĉu vi volas per tio diri,” demandis la ŝafisto, “ke tio ĉijare ne finiĝos? Vi havas, knabo, veron! Estis jam longjaraj militoj. Tiu kontraŭ Napoleono, poste, kiel oni al ni rakontis, sepjaraj militoj kontraŭ svedoj. Kaj la homoj tiujn militojn meritis. Sinjoro dio ja ne povis jam rigardi tion, kiel ĉio fieriĝis. Eĉ la ŝafa viando jam ne odoris al ili sub la nazo, ili jam, knaboj, ne volas ĝin vori. Iam ili venis ĉi tien procesie ke mi kaŝvendu al ili ŝafon, sed en la lastaj jaroj ili vorus nur porkaĵon, kortbirdaron, ĉion surverŝita per butero aŭ graso. Pro tiu ilia fiereco sinjoro dio do kontraŭ ili ekkoleris, kaj ili denove humiliĝos, kiam ili devos kuiri al si atriplon, kiel tio estis dum la milito kontraŭ Napoleono. Ja eĉ tiu nia nobelaro pro kapricoj jam ne sciis, kion fari. La maljuna sinjoro princo Schwarzenberg veturadis nur en kaleŝo, kaj la juna princa flavbekulo konas nur aŭtomobilan misodoron. Sinjoro dio ankaŭ al li trempos la muzelon en tiu benzino.”

Akvo sur terpomoj kuiriĝantaj sur la kameno bolis, kaj la maljuna ŝafisto proklamis profete post paŭzeto: “Kaj en tiu milito nia sinjoro imperiestro ne venkos. Mankas entuziasmo por la milito, ĉar, kiel diras sinjoro instruisto el Strakonice, li ne igis sin kroni[143]. Nun li dolĉe ŝmiru la lipojn, kiel oni diras, al kiu li volas. Se vi, maljuna kanajlo, promesis igi vin kroni, tenu la vorton.”

“Povas esti,” mienis la vagabondo, “ke nun li tion iel aranĝos.”

“Pri tio nun ĉiu al li fajfos, knabo,” ekscitite ekparolis la ŝafisto, “vi devus ĉeesti, kiam kuniras najbaroj sube en Skočice. Ĉiu havas iun en la milito, kaj vi vidus, kiel ili parolas. Laŭdire ke post tiu ĉi milito venos libereco, ekzistos nek nobelaj bienaroj nek imperiestroj kaj ke princajn posedaĵojn oni forprenos. Pro tia parolo ĝendarmoj forkondukis jam certan Kořínek, laŭdire ke li ribeligas. Jes, la rajton nun tenas ĝendarmoj.”

“Ili tenis ĝin ankaŭ pli frue,” diris la vagabondo, “mi memoras, ke en Kladno oficis kiel ĝendarma kapitano certa sinjoro Rotter. Tiu iam komencis bredi tiujn, kiel oni ilin nomas, policajn hundojn de lupa karaktero, ke ili ĉion flartrovas, se ili tion ellernis. Kaj sinjoro kapitano havis tiujn siajn hundajn lernantojn ĉie, eble eĉ en la anuso. Li havis por ili specialan dometon, kie tiuj hundoj vivis kiel grafoj. Kaj subite li ekintencis, ke helpe de tiuj hundoj li elmetos nin, kompatindajn vagabondojn, al provoj. Tiel li donis ordonon, ke ĝendarmaro en la tuta regiono ĉirkaŭ Kladno diligente kaptadu vagabondojn kaj liveradu ilin rekte al liaj manoj. Foje mi paŝas tiel de Lány kaj estas sufiĉe profunde en arbaro, sed tio ne helpis, al tiu forstistejo, kien mi direktis miajn paŝojn, mi jam ne ĝisiris, ili min jam kaptis kaj kondukis al sinjoro kapitano. Kaj tion vi, hometoj, ne povas eĉ bone imagi kaj pripensi, kion mi trasuferis de tiuj hundoj ĉe sinjoro kapitano. Unue li donis min al ĉiuj hundoj priflari, poste mi devis grimpi sur eskalon, kaj kiam mi estis jam supre, oni ellasis unu tian bestion post mi kaj ĝi, bestaĉo, forportis min de sur la eskalo teren, tie sur mi genuĝis, grumblis kaj montris la dentojn tuŝapude ĉe mia vizaĝo. Poste oni tiun bestion forkondukis kaj al mi diris, ke mi ie min kaŝu, ke mi povas iri, kien mi volas. Mi ekpaŝis en arbarojn ĉe valo de Kačák, en kavon, kaj jam post duonhoro estis ĉe mi du luphundoj, faligis min, kaj dum unu tenis min ĉe la gorĝo, la alia kuris al Kladno, kaj post unu horo venis al mi mem sinjoro kapitano Rotter kun ĝendarmoj, alvokis la hundon kaj donis al mi kvinkronon kaj permeson, ke en la regiono ĉirkaŭ Kladno mi rajtas almozi plenajn du tagojn. Sed mi? Ne, ne, mi kuris al regiono ĉirkaŭ Beroun kvazaŭ brulus al mi la kapo kaj ĉe Kladno mi ne plu aperis. Tiun evitis ĉiuj vagabondoj, ĉar sinjoro kapitano elmetis ĉiujn al siaj provoj. Li ĉiuflanke ege amis tiujn hundojn. En ĝendarmejoj oni al si rakontis, ke se li venis ien por fari inspekton kaj vidis tie luphundon, ke li kontrolis tie nenion kaj pro ĝojo nur drinkis kun la ĉefĝendarmo la tutan tagon.”

Kaj dum la ŝafisto kribris terpomojn kaj verŝis acidan ŝaflakton en ujon, la vagabondo dividis kun ili siajn rememorojn pri la ĝendarma rajto: “En Lipnice servis ĉefĝendarmo sube sub la kastelo. Li loĝis rekte en la ĝendarma stacio kaj mi, la maljuna bonulo, ĉiam kaj ĉie opiniis, ke ĝendarmejo devas ja troviĝi ie sur frekventata loko, ekzemple sur placo aŭ simile, kaj ne en forgesita strateto. Tiel mi almozas ĉe rando de la urbeto kaj ne rigardas domŝildojn. Mi iras de unu domo al la alia, ĝis en unu tia dometo mi venas en la unuan etaĝon, malfermas la pordon kaj anoncas: ‘Mi petas humile almozon por malriĉa vagulo.’ Hu, miaj karaj, miaj piedoj ŝtoniĝis. Estis tio ĝendarmejo. Fusiloj ĉe muro, krucifikso sur tablo, paperoj sur ŝranketo, sinjoro imperiestro super la tablo rigardas rekte min. Kaj antaŭ ol mi povis nur pepi, la ĉefĝendarmo alsaltis al mi kaj ĉe la pordo donis al mi tian vangobaton, ke mi flugis tra ligna ŝtuparo suben kaj haltis nur en Kejžlice. Tio estas la ĝendarma rajto.”

Ili komencis manĝi kaj en varma ĉambro baldaŭ iris dormi, dismetitaj sur benkoj.

Nokte Švejk senbrue sin vestis kaj eliris eksteren. Leviĝis la luno kaj en ĝia vekiĝanta lumo paŝis Švejk orienten, ripetante al si: “Tio ja ne eblas, ke mi ne venu al tiu Budějovice.”

Ĉar dekstre, kiam li eliris el arbaroj, vidiĝis urbo, Švejk deflankiĝis pli norden, poste suden, kie denove vidiĝis urbo (tio estis Vodňany). Li singarde ĝin evitis paŝante tra herbejoj, kaj matena suno bonvenigis lin sur neĝokovritaj deklivoj super Protivín.

“Senĉese antaŭen,” diris al si la brava soldato Švejk, “la devo vokas. Veni al Budějovice mi devas.”

Kaj per mafeliĉa hazardo la paŝoj de Švejk ekcelis norden al Písek anstataŭ suden de Protivín al Budějovice.

Antaŭtagmeze Švejk ekvidis antaŭ si vilaĝon. Descendante de malalta deklivo, li ekpensis: “Tiel ĉi tio ne povas iri plu, mi demandos, tra kie oni iru al tiu Budějovice.”

Kaj enirante la vilaĝon li estis ege surprizita, vidante ĝian nomon sur fosteto ĉe la unua dometo: La komunumo Putim.

“Pro Sinjoro Kristo,” ekĝemis Švejk, “mi estas do denove en Putim, kie mi dormis en stako.”

Sed poste surprizis lin jam nenio, kiam malantaŭ lageto el blanke ŝmirita dometo, sur kiu pendis kokino (kiel oni iuloke nomis agleton[144]), eliris ĝendarmo kiel araneo, gardanta sian araneaĵon.

La ĝendarmo iris rekte al Švejk kaj diris nenion pli ol: “Kien?”

“Al mia regimento en Budějovice.”

La ĝendarmo sarkasme ekridetis: “Vi iras ja de Budějovice. Tiun vian Budějovice vi havas jam malantaŭ la dorso,” kaj entiris Švejkon en la ĝendarman stacion.

La ĉefĝendarmo de Putim famis en la tuta ĉirkaŭaĵo pri tio, ke li traktas tre takte kaj samtempe klarvide. Retenitojn aŭ arestitojn li neniam insultis, sed submetis ilin al tia kruca enketo, ke konfesus eĉ senkulpulo.

Du ĝendarmoj en la stacio akomodis sin al li kaj la kruca enketo ĉiam okazis ĉe ridetoj de la tuta ĝendarma personaro.

“Kriminalistiko dependas de saĝeco kaj afableco,” diris ĉiam la ĉefĝendarmo al siaj subuloj, “iun alkriegi, tio havas nenian sencon. Deliktulojn kaj suspektajn homojn oni devas trakti milde, sed samtempe zorgi, ke ili droniĝu en torento da demandoj.”

“Ni bonvenigas vin kore, soldateto,” diris la ĉefĝendarmo, “komforte sidiĝu, dumvoje vi certe laciĝis kaj rakontu al ni, kien vi paŝas.”

Švejk ripetis, ke li iras al sia regimento en Ĉeské Budějovice.

“Sed en tiu okazo vi vojeraris,” diris la ĉefĝendarmo kun rideto, “ĉar vi iras de Ĉeské Budějovice, pri kio mi povas vin konvinki. Super vi pendas landmapo de Bohemio. Rigardu do, soldato. Sude de ni kuŝas Protivín. Sude de Protivín troviĝas Hluboká kaj sude de ĝi Ĉeské Budějovice. Vidu do, ke vi iras ne al Budějovice, sed el Budějovice.”

La ĉefĝendarmo afable ekrigardis Švejkon, kiu trankvile kaj digne proklamis: “Kaj tamen mi iras al Budějovice.” Tio estis io pli ol la eldiro de Galilejo: “Kaj tamen ĝi rondiras[145]!”, ĉar tiu diris tion ŝajne tre kolere.

“Sciu, soldato,” parolis la ĉefĝendarmo senĉese kun la sama afablo al Švejk, “tion mi al vi refutos kaj fine ankaŭ vi mem venos al la konvinko, ke ĉiu neado nur malfaciligas konfeson!”

“En tio vi plene pravas,” diris Švejk, “ĉiu neado malfaciligas konfeson kaj male.”

“Vidu do, soldato, ke ankaŭ vi mem al tio venos. Sciigu al mi afable, de kie vi eliris, kiam vi ekpaŝis al tiu via Budějovice. Mi diras intence ‘al tiu via’, ĉar ŝajne devas ekzisti ankoraŭ alia Budějovice, kiu kuŝas ie norde de Putim kaj kiun ĝis nun oni registris en neniu landmapo.”

“Mi eliris el Tábor.”

“Kaj kion vi faris en Tábor?”

“Mi atendis trajnon al Budějovice.”

“Kial vi ne veturis per trajno al Budějovice?”

“Ĉar mi ne havis fervojan bileton.”

“Kaj kial al vi, soldato, oni ne donis bileton senpage?”

“Ĉar mi havis ĉe mi neniujn dokumentojn.”

“Tiel tio estas,” venke diris la ĉefĝendarmo al unu el siaj subuloj, “li ne estas tiel stulta kia li sin ŝajnigas, la afero komencas bele implikiĝi.”

La ĉefĝendarmo komencis denove, kvazaŭ li preteraŭdus la lastan respondon pri dokumentoj:

“Vi ekpaŝis do el Tábor. Kien vi do iris?”

“Al Ĉeské Budějovice.”

La mieno de la ĉefĝendarmo akiris iom da severeco kaj lia rigardo falis sur la landmapon.

“Ĉi vi povas montri al ni sur la mapo, tra kie vi iris al tiu Budějovice?”

“Ĉiujn tiujn lokojn mi ne memoras, mi memoras nur tion, ke ĉi tie en Putim mi estis jam unufoje.”

La tuta personaro de la ĝendarma stacio esploreme ekrigardis unu la alian kaj la ĉefĝendarmo daŭrigis: “Vi estis do en la stacidomo de Tábor. Ĉu vi havas ion ĉe vi? Elmetu tion.”

Kiam ili funde traserĉis la poŝojn de Švejk kaj trovis nenion krom pipo kaj skatolo da alumetoj, la ĉefĝendarmo lin demandis: “Diru al mi, kial vi havas ĉe vi nenion, absolute nenion?”

“Ĉar mi nenion bezonas.”

“Ho, dio mia,” ekĝemis la ĉefĝendarmo, “tio estas ja turmento! Vi diris, ke vi estis en Putim jam unu fojon. Kion vi ĉi tie tiam faris?”

“Mi iris tra Putim al Budějovice.”

“Vidu do, kiel vi implikiĝas. Vi mem diras, ke vi iris al Budějovice kaj nun ni certe vin konvinkis, ke vi paŝas de Budějovice.”

“Ŝajne mi faris ian rondon.”

La ĉefĝendarmo denove interŝanĝis signifoplenan rigardon kun la tuta personaro de la stacio. “Tiuj viaj rondoj vekas ĉe mi impreson, ke vi vagas en la ĉirkaŭaĵo. Ĉu vi restis longe en la stacidomo de Tábor?”

“Ĝis forveturo de la lasta trajno al Budějovice.”

“Kaj kion vi tie faris?”

“Mi parolis kun soldatoj.”

Nova tre signifoplena rigardo de la ĉefĝendarmo al la personaro.

“Kaj pri kio vi ekzemple parolis, pri kio vi ilin demandis?”

“Mi demandis ilin, de kiu regimento ili estas kaj kien ili veturas.”

“Bonege. Kaj ĉu vi ne demandis ilin, kiom da soldatoj havas ekzemple regimento kaj kiel ĝi dividiĝas?”

“Tion mi ne demandis, ĉar tion mi scias jam longe parkere.”

“Ĉu vi do estas perfekte informita pri la organizo de nia soldataro?”

“Kompreneble, sinjoro ĉefĝendarmo.”

Kaj la ĉefĝendarmo eltiris la lastan atuton, venke ĉirkaŭrigardante siajn subulojn:

“Ĉu vi scias ruse?”

“Mi ne scias.”

La ĉefĝendarmo mansignis al serĝento, kaj kiam ambaŭ eniris apudan ĉambron, la ĉefĝendarmo kun entuziasmo de sia plena venko kaj certeco proklamis, frotante al si la manojn: “Ĉu vi aŭdis tion? Li ne scias ruse! Ulo kun la kapo sur la ĝusta loko! Li konfesis ĉion krom tio la plej grava. Morgaŭ ni forsendos lin al sinjoro distrikta komandanto en Písek. Kriminalistiko dependas de saĝeco kaj afableco. Vi vidis, kiel mi lin dronigis per torento da demandoj. Kiu tion pri li pensus. Li aspektas tiel idiote kaj stulte, sed ĝuste kontraŭ tiaj homoj oni devas procedi sagace. Nun ie lin sidigu kaj mi iros skribi pri tio protokolon.”

Kaj ankoraŭ posttaagmeze antaŭ la vespero la ĉefĝendarmo kun ĉarma rideto kreis raporton, en kies ĉiu frazo aperis vortoj: suspekta pri spionado.

Ju pli longe la ĉefĝendarmo Flanderka skribis en tiu stranga ofica germana lingvo, des pli klariĝis al li la situacio, kaj kiam li finis: “Kaj tiel mi obee raportas, ke la hodiaŭan tagon oni forsendas la malamikan oficiron al la distrikta ĝendarma komandantaro en Písek,” li ekridetis al sia verko kaj alvokis la serĝenton: “Ĉu vi donis al tiu malamika oficiro ion manĝi?”

“Laŭ via ordono, sinjoro ĉefĝendarmo, ni ekipas per manĝo nur tiujn, kiuj estas alkondukitaj kaj enketitaj ĝis la dekdua horo.”

“Tio ĉi estas granda escepto,” diris la ĉefĝendarmo digne, “tio estas ia pli altranga oficiro, ia staba. Tion sciu, ke la rusoj ja ne sendus ĉi tien ian apuntaton kiel spionon. Sendu al li por tagmanĝo en la gastejon ‘Ĉe la virkateto’. Se haveblas jam nenio, oni ion kuiru. Poste oni preparu teon kun rumo kaj ĉion tion ĉi tien sendu. Diru nenion, por kiu tio estas. Menciu absolute al neniu, kiun ni ĉi tie havas. Tio estas soldata sekreto. Kaj kion li nun faras?”

“Li petis pri iom da tabako, sidas en la gardistejo kaj mienas tiel kontente, kvazaŭ li estus hejme. ‘Vi havas ĉi tie bele varme,’ li diris, ‘kaj ĉu via forno ne fumas? Al mi plaĉas ĉi tie ĉe vi tre. Kaj se via forno fumus, igu purigi la kamentubon. Sed nur posttagmeze, nepre ne, se kulminas super ĝi la suno.’”

“Tio estas ja rafiniteco de li,” diris la ĉefĝendarmo per voĉo plena de entuzismo, “li ŝajnigas, kvazaŭ tio lin ne tuŝus. Kaj tamen li scias, ke li estos pafekzekutita. Tian homon ni devas estimi, eĉ se temas pri nia malamiko. Tia homo iras renkonten al certa morto. Mi ne scias, ĉu ni kapablus tiel konduti. Eble ni ekhezitus, ion konfesus. Sed li sidas trankvile kaj diras: ‘Vi havas ĉi tie bele varme kaj via formo ne fumas.’ Tio estas, sinjoro serĝento, karakteroj. Tia homo devas havi nervojn el ŝtalo, abnegacion, senkompaton kaj entuziasmon. Se tia entuziasmo ekzistus en Aŭstrio…sed prefere ni tion lasu. Ankaŭ ĉe ni estas entuziasmuloj. Ĉu vi legis en ‘Nacia politiko’ pri tiu ĉefleŭtenanto Berger de artilerio, kiu surgrimpis altan abion kaj sur branĉo instalis tie observejon? Kiel niaj taĉmentoj cedis kaj li jam ne povis degrimpi, alie li falus en kaptitecon. Li do atendis, kiam niaj soldatoj denove forpelos la malamikon, kaj daŭris tio plenajn dek kvar tagojn, ol li tion ĝisatendis. La tutajn dek kvar tagojn li sidis supre sur la arbo kaj por ne morti de malsato, li ĉirkaŭronĝis la tutan ĝian supron kaj vivtenis sin per branĉetoj kaj pinglaro. Kaj kiam venis niaj taĉmentoj, li estis tiel malfortiĝinta, ke li jam ne kapablis teni sin sur la arbo, falis teren kaj mortiĝis. Post la morto li estis honorita per ora meritmedalo pro kuraĝo.”

Kaj la ĉefĝendarmo serioze aldonis: “Tio estas sinoferemo, sinjoro serĝento, tio estas heroeco! — Vidu, kiel ni ree senbridigis la langon, iru nun mendi tiun tagmanĝon kaj sendu lin intertempe al mi.”

La serĝento alkondukis Švejkon kaj la ĉefĝendarmo amike al li mansignis, ke li sidiĝu kaj komencis unue lin demandi, ĉu li havas gepatrojn.

“Mi ne havas.”

La ĉefĝendarmo tuj ekpensis, ke tio estas pli bona, almenaŭ neniu priploros tiun kompatindulon. Ĉe tio li ekrigardis la bonulan vizaĝon de Švejk, en atako de bonanimeco subite ekfrapetis lian ŝultron, klinis sin al li kaj demandis lin per patreca tono:

“Nu, kaj kiel plaĉas al vi en Bohemio?”

“En Bohemio plaĉas al mi ĉie,” respondis Švejk, “dum mia vojo mi trovis ĉie tre bonajn homojn.”

La ĉefĝendarmo kapjesis: “Nia popolo estas tre bonanima kaj agrabla. Sporada ŝtelo aŭ interbatiĝo, tio estas bagatelo. Mi estas ĉi tie jam dek kvin jarojn, kaj se mi tion kalkulas, jare tio faras proksimume tri kvaronoj de murdo.”

“Ĉu vi havas en la menso nefinitan murdon?” demandis Švejk.

“Ne, tion mi ne pensas. Dum dek kvin jaroj ni enketis nur dek unu murdojn. El tiuj kvin estis rabmurdoj kaj la ceteraj ses tiaj normalaj, sensignifaj murdoj.”

La ĉefĝendarmo silentiĝis kaj denove transiris al sia enketa metodo: “Kaj kion vi volis fari en Budějovice?”

“Komenci la servon ĉe la naŭdekunua regimento.”

La ĉefĝendarmo admonis Švejkon, ke tiu denove iru en la gardistejon, kaj rapide, por ne forgesi, alskribis al sia raporto por la distrikta ĝendarma komandantaro en Písek: “Perfekte regante la ĉeĥan lingvon, li volis provi eniri la naŭdekunuan infanterian regimenton en Ĉeské Budějovice.”

La ĉefĝendarmo kun gusto ekfrotis al si la manojn, ĝojante pro riĉeco de la kolektita materialo kaj precizaj rezultoj de sia enketa metodo. Li rememoris sian antaŭulon, ĉefĝendarmon Bürger, kiu kun retenito eĉ ne parolis, demandis lin pri nenio kaj tuj sendis lin al distrikta juĝejo kun mallonga raporto: “Laŭ la anonco de la serĝento li estis retenita, ĉar li vagis kaj almozis.” Ĉu tio estas enketo?

Kaj la ĉefĝendarmo, rigardante la paĝojn de sia raporto, memkontentiĝe ekridetis, el sia skribotablo eltiris sekretan sciigon de la landa ĝendarma komandantaro en Prago kun la kutima ‘Severe konfidenca’ kaj tralegis al si ankoraŭfoje:

“Al ĉiuj ĝendarmaj stacioj oni severe ordonas multe pli intensive atentosekvi ĉiujn personojn, trairantajn la teritorion de la ĝendarma stacio. Translokiĝo de niaj soldataroj en orienta Galicio donis iniciaton al tio, ke kelkaj rusaj trupunuoj, transirinte Karpatojn, okupis poziciojn interne de nia regno, per kio la frontlinio estis ŝovita pli profunden al okcidenta limo de la monarkio. Tiu ĉi nova situacio ebligis al rusaj spionoj ĉe moviĝanta fronto penetri pli profunden sur la teritorion de nia monarkio, precipe en Silezion kaj Moravion, de kie, laŭ konfidencaj informoj, granda kvanto da rusaj spionoj foriris en Bohemion. Oni scias, ke inter ili troviĝas multe da rusaj ĉeĥoj, edukitaj en stabaj soldataj altlernejoj de Rusio, kiuj, perfekte regante la ĉeĥan lingvon, montriĝas esti eksternorme danĝeraj spionoj, ĉar ili povas fari kaj certe faros ankaŭ inter la ĉeĥa loĝantaro ŝtatperfidan propagandon. La landa komandantaro ordonas do reteni ĉiujn suspektajn homojn kaj precipe intensigi la atenton en tiuj lokoj, kie en proksimeco troviĝas garnizonoj, armeaj centroj kaj fervojaj stacioj kun traveturantaj soldataj trajnoj. La retenitojn submeti al tuja traserĉo kaj venigi al pli supera instanco.”

La ĉefĝendarmo Flanderka denove kontente ekridetis kaj metis la sekrete konfidencan sciigon al la ceteraj, inter kovrilojn kun surskribo Sekretaj ordonoj.

Ekzistis multe da tiaj skribaĵoj, kiujn ellaboris la ministerio de internaj aferoj kunlabore kun la ministerio de landa defendo, al kiu estis submetita la ĝendarmaro.

En la landa ĝendarma komandejo en Prago oni ne kapablis ĝustatempe ilin multobligadi kaj dissendi.

Estis tie:

Ordono kontroli opinion de la loka loĝantaro.

Instrukcio, kiel dum interparoloj kun la loka loĝantaro sekvi, kiel ĝian opinion influas la sciigoj el batalkampoj.

Demandaro pri tio, kiel la loka loĝantaro akceptas anoncitajn militajn monpruntojn kaj monkolektojn.

Demandaro pri humoro inter rekrutoj kaj tiuj, kiuj estos rekrutitaj.

Demandaro pri humoro inter la membroj de la loka administrantaro kaj intelektuloj.

Ordono senprokraste esplori, el kiuj politikaj partioj konsistas la loka loĝantaro, kiel fortaj estas unuopaj politikaj partioj.

Ordono kontroli la agadon de ĉefoj de lokaj politikaj partioj kaj esplori la gradon de lojaleco, kiun montras certaj politikaj partioj, reprezentitaj inter la loka loĝantaro.

Demandaro pri tio, kiuj gazetoj, revuoj kaj broŝuroj venas sur la teritorion de la ĝendarma stacio.

Instrukcio koncernanta esploron, kun kiu havas interrilatojn personoj suspektaj pri nelojaleco, en kio ilia nelojaleco manifestiĝas.

Instrukcio koncernanta tion, kiel inter la loka loĝantaro akiri salajratajn denuncantojn kaj informantojn.

Instrukcio por salajrataj informantoj el la loka loĝantaro, registritaj por servo ĉe la ĝendarma stacio.

Ĉiu tago alportis novajn instrukciojn, konsilarojn, demandarojn kaj ordonojn. Superŝutita per tia amaso da elpensaĵoj fare de la aŭstra ministerio de internaj aferoj, la ĉefĝendarmo Flanderka havis grandegan kvanton da nekompletigitaj formularoj kaj la demandarojn li respondadis stereotipe, ke en lia distrikto ĉio estas en ordo kaj ke lojaleco de la loka loĝantaro atingas la gradon I.a.

La aŭstra ministerio de internaj aferoj elpensis por lojaleco kaj fideleco al la monarkio jenajn gradojn: I.a, I.b, I.c-II.a, II.b, II.c-III.a, III.b, III.c-IV.a, IV.b, IV.c. Tiu ĉi lasta cifero kvar lige kun “a” signifis ŝtatperfidulon kaj pendumilon, kun “b” malliberigi, kun “c” observi kaj enkarcerigi.

En tableto de la ĉefĝendarmo kuŝis diversaj formularoj kaj nomaroj. La registaro volis scii pri ĉiu civitano, kion li pri ĝi pensas.

La ĉefĝendarmo Flanderka multfoje senespere interplektis la manojn super presaĵoj, kiuj senkompate kreskis kun ĉiu alveno de poŝtisto. Tuj kiam li ekvidis konatajn kovertojn kun stampo “Afrankolibera ofica afero”, lia koro ĉiam pli forte ekbatis kaj nokte, meditante pri ĉio, li venis al la konvinko, ke li ne ĝisatendos la finon de la milito, ke la landa ĝendarma komandantaro senigos lin je la lasta resto de lia saĝo kaj ke li ne povos ĝui la venkon de aŭstraj armiloj, ĉar li havos en la kapo je unu klapo pli aŭ malpli. Kaj la distrikta ĝendarma komandantaro bombardis lin ĉiutage, kial oni ne respondis la demandaron sub numero 72345/721a/f d, kiel estis plenumita la instrukcio sub numero 88992/822gfeh z, kiaj estas praktikaj rezultoj de la konsilaro sub numero 123456/1292b/r V., kaj tiel plu.

Plej multe da zorgoj kaŭzis al li la instrukcio, kiel inter la loka loĝantaro akiri salajratajn denuncantojn kaj informantojn. Ĉar li trovis neebla, ke povu tio esti iu el la loko, kie komenciĝas Blata kaj kie la loĝantaro havas tiel obstinan kapon[146], li venis fine al la ideo alpreni por tiu servo komunuman paŝtiston, kiun oni nomis “Joĉjo, eksaltu!” Estis tio kreteno, kiu post tiu admono ĉiam eksaltis. Unu el tiuj kompatindaj, fare de la naturo kaj homoj forpuŝitaj figuroj, kriplulo, kiu por kelke da florenoj jare kaj ian manĝon paŝtis komunuman brutaron.

Tiun li igis alvoki al si kaj diris al li: “Ĉu vi scias, Joĉjo, kiu estas la maljuna Procházka[147]?”

“Mee.”

“Ne meku kaj memoru, ke tiel oni nomas sinjoron imperiestron. Ĉu vi scias, kiu estas sinjoro imperiestro?”

“Tio estas sinjojo impijestjo.”

“Bone, Joĉjo! Memoru do, ke se vi aŭdos iun paroli, kiam vi vizitas domon post domo cele de tagmanĝo, ke sinjoro imperiestro estas bruto aŭ simile, tuj venu al mi kaj anoncu al mi tion. Vi ricevos dudekheleron, kaj se vi aŭdos iun proklami, ke ni ne venkos, denove venu al mi, ĉu vi komprenas, kaj sciigu al mi, kiu tion diris, kaj vi denove ricevos dudekheleron. Sed se mi ekscios, ke vi ion prisilentas, ve al vi. Mi arestos vin kaj forkondukos al Písek. Kaj nun eksaltu!” Kiam Joĉjo eksaltis, li donis al li du dudekhelerojn kaj kontente skribis raporton al la distrikta ĝendarma komandantaro, ke li jam akiris informanton.

La sekvantan tagon venis al li sinjoro parokestro kaj mistere al li sciigis, ke hodiaŭ matene malantaŭ la vilaĝo li renkontis komunuman paŝtiston, Joĉjon Eksaltu, kaj ke tiu al li rakontis: “Vija moŝto, sinjojo ĉefĵendajmo hiejaŭ diris, ke sinjojo impijestjo estas bruto kaj ke ni ne venkos. Mee. Hop!”

Post pli longa klarigado kaj interparolo kun sinjoro parokestro la ĉefĝendarmo Flanderka igis aresti la komunuman paŝtiston, kiun pli poste oni kondamnis en Hradčany al dek du jaroj pro ŝtatperfido. La akuzo pruvis al li danĝerajn kaj ŝtatperfidajn intrigojn, ribeligadon, ofendon al Lia Moŝto kaj ankoraŭ kelke da krimoj kaj deliktoj.

Joĉjo Eksaltu kondutis antaŭ la tribunalo kiel sur paŝtejo aŭ inter najbaroj. Al ĉiuj demandoj li mekis kiel kapro kaj post eldiro de la verdikto li elbuŝigis: “Mee, hop!” kaj eksaltis. Pro tio li estis dicipline punita per malmola lito en izolejo kaj tritaga fasto.

De tiu tempo la ĉefĝendarmo ne havis informanton kaj devis kontentiĝi per tio, ke tiun li elpensis, anoncinte fikcian nomon kaj altiginte tiel sian enspezon je kvindek kronoj monate, kiujn li fortrinkadis en la gastejo “Ĉe la virkateto”. Ĉe deka glaso li ricevis atakon de konscienceco, biero amariĝis al li en la buŝo kaj de siaj najbaroj li aŭdis ĉiam la saman frazon: “Nia sinjoro ĉefĝendarmo hodiaŭ iel malgajas, kvazaŭ li ne havus sian humoron.” Tiam li iris hejmen kaj post lia foriro ĉiam iu diris: “Niuloj ie en Serbio denove ricevis sur la pugon, se la ĉefĝendarmo tiel obstine silentas.”

Kaj la ĉefĝendarmo hejme almenaŭ plenigis pluan demandaron: “Humoro inter la loĝantaro: I.a.”

Por sinjoro ĉefĝendarmo estis tio ofte longaj, sendormaj noktoj. Li senĉese atendis inspekton, enketadon. Nokte li sonĝis pri ŝnuro, kiel oni kondukas lin al pendumilo, sub kiu la ministro de landa defendo mem ankoraŭ lastfoje lin demandas: “Ĉefĝendarmo, kie estas la respondo al cirkulero numero 1789678/23792Ř.Y.Z.?”

Fine nun! Kvazaŭ el ĉiuj anguloj de la ĝendarma stacio sonus la malnova ĉasista devizo: “Sukcesan ĉason!” Kaj la ĉefĝendarmo Flanderka ne dubis, ke la distrikta komandanto ekfrapetos lin sur la ŝultron kaj diros: “Mi gratulas al vi, sinjoro ĉefĝendarmo.”

La ĉefĝendarmo pentris al si enmense ankoraŭ aliajn ravajn bildojn, kiuj elkreskis en iu sulketo de lia oficista cerbo: honorigo per ordeno, rapida avanco al pli supera rangoklaso, pritakso de liaj kriminalistaj kapabloj, malfermantaj la pordon al lia kariero.

Li alvokis la serĝenton kaj demandis lin: “Ĉu vi havigis la tagmanĝon?”

“Oni alportis al li fumaĵitan viandon kun saŭrkraŭto kaj knedlikoj, supon oni jam ne havis. Li eltrinkis teon kaj deziras ankoraŭ unu tason.”

“Li ĝin havu!” permesis la ĉefĝendarmo grandanime, “kiam li eltrinkos tiun teon, alkonduku lin al mi.”

“Do, kiel? Ĉu al vi bongustis?” demandis la ĉefĝendarmo, kiam la serĝento post duonhoro venigis Švejkon, satigitan kaj kontentan kiel ĉiam.

“Estis tio ankoraŭ tolerebla, sinjoro ĉefĝendarmo, povis esti nur iom pli da saŭrkraŭto. Sed kion fari, mi scias, ke vi ne estis por tio preparitaj. La viando estis bona, sendube temis pri hejme fumaĵita viando el hejme nutrata porko. Ankaŭ teo kun rumo faris al mi bone.”

La ĉefĝendarmo ekrigardis Švejkon kaj komencis: “En Rusio oni trinkas multe da teo, ĉu? Ĉu oni havas tie ankaŭ rumon?”

“Rumon oni havas en la tuta mondo, sinjoro ĉefĝendarmo.”

“Nun ne elturniĝu,” ekpensis la ĉefĝendarmo, “pli frue necesis atenti, kion vi diras!” Kaj li demandis intime, klinante sin al Švejk: “Ĉu estas belaj ulinoj en Rusio?”

“Belaj ulinoj vivas en la tuta mondo, sinjoro ĉefĝendarmo.”

“Vi ulo!” ekpensis la ĉefĝendarmo denove, “nun vi volus iel tre volonte el tio eliri.” Kaj la ĉefĝendarmo prezentis al li surprizan demandon:

“Kion vi volis fari ĉe la naŭdekunua regimento?”

“Mi volis marŝi kun ĝi al la fronto.”

La ĉefĝendarmo kontente ekrigardis Švejkon kaj rimarkis: “Tio estas ĝusta. Tio estas la plej bona maniero, kiel veni Rusion. Vere, tre bone elpensite,” radiis la ĉefĝendarmo, rimarkante, kian efikon havas liaj vortoj sur Švejkon.

Sed en la okuloj de Švejk li povis legi nenion alian ol absolutan trankvilon.

“Tiu homo ne movas eĉ brovon,” konsterniĝis la ĉefĝendarmo enmense, “tio rezultas el ilia eduko de soldatoj. Se mi estus en lia situacio kaj iu dirus tion ĉi al mi, miaj genuoj komencus tremi…”

“Morgaŭ ni forveturigos vin en la urbon Písek,” li diris kvazaŭ senintence, “ĉu vi jam iam estis en Písek?”

“En la jaro 1910 okaze de imperiestraj manovroj.”

La rideto de la ĉefĝendarmo estis post tiu ĉi respondo ankoraŭ pli agrabla kaj pli venka. Li sentis en la animo, ke per sia sistemo de demandoj li superis sin mem.

“Ĉu vi partoprenis la tutajn manovrojn?”

“Kompreneble, sinjoro ĉefĝendarmo, kiel infanteriano.” Kaj Švejk trankvile kiel ĝis nun plu rigardis la ĉefĝendarmon, kiu ĝoje skuiĝis kaj ne povis jam sin reteni por ne skribi tion rapide en la raporton. Li alvokis la serĝenton ke tiu forkonduku Švejkon kaj kompletigis sian raporton: “Lia plano estis jena: Penetrinte en la vicojn de la naŭdekunua infanteria regimento, li intencis tuj sin anonci por forveturi al la fronto kaj ĉe la plej proksima okazo transiri en Rusion, ĉar li rimarkis, ke alia vojo reen estas neebla pro atentemo de niaj institucioj. Estas tute kompreneble, ke ĉe la naŭdekunua infanteria regimento li povus tre bone prosperi, ĉar laŭ lia konfeso, kiun li faris post iom longa kruca enketo, li partoprenis jam en la jaro 1910 la tutajn imperiestrajn manovrojn en la ĉirkaŭaĵo de Písek kiel infanteriano. El tio vidiĝas, ke en sia agadkampo li estas tre kapabla. Mi rimarkas ankoraŭ tion, ke la kolektitaj akuzoj rezultas el mia sistemo de kruca enketado.”

Ĉe la pordo aperis la serĝento: “Sinjoro ĉefĝendarmo, li volas iri al necesejo.”

“Surmeti bajoneton!” decidis la ĉefĝendarmo, “sed ne, venigu lin ĉi tien.”

“Ĉu vi volas iri al necesejo?” diris la ĉefĝendarmo afable, “ĉu ne estas en tio io alia?” Kaj li fiksis sian rigardon sur la vizaĝo de Švejk.

“Estas en tio vere nur granda korpa bezono, sinjoro ĉefĝendarmo,” respondis Švejk.

“Estu en tio nenio alia,” ripetis la ĉefĝendarmo signifoplene, fiksante ĉe sia zono ofican revolveron, “mi iros kun vi!”

“Tio estas tre bona revolvero,” li diris dumvoje al Švejk, “por sep pafoj, preciza.”

Sed antaŭ ol ili eliris sur la korton, li alvokis la serĝenton kaj mistere al li diris:

“Surmetu la bajoneton kaj stariĝu, kiam li estos interne, malantaŭe ĉe la necesejo, por ke li ne trafosu sin tra ekskrementujo.”

La necesejo estis malgranda, simpla ligna dometo, kiu staris senespere meze de la korto super kavo kun sterkakvo, elfluanta el nemalproksima sterkamaso.

Ĝi estis jam malnova veterano, en kiu faris sian korpan bezonon jam multaj generacioj. Nun sidis ĉi tie Švejk, per unu mano altenante la pordon helpe de ŝnureto, dum malantaŭe la serĝento rigardis tra fenestreto lian postaĵon, por ke Švejk ne trafosu sin tra ekstrementujo.

Kaj akcipitre akraj okuloj de la ĉefĝendarmo estis fiksitaj sur la pordo kaj li meditis, en kiun kruron pafi Švejkon, se tiu volus provi fuĝi.

Sed la pordo trankvile malfermiĝis kaj eliris kontenta Švejk, rimarkante al la ĉefĝendarmo:

“Ĉu mi ne estis tie tro longe? Ĉu mi eble ne detenis vin?”

“Ho ne, ne,” respondis la ĉefĝendarmo, pensante enmense: “Kiel delikataj, bonkondutaj homoj ili estas! Li scias, kio lin atendas, sed honoron al li. Li restas ĝentila ĝis la lasta momento. Ĉu kapablus tion niulo en lia situacio?”

La ĉefĝendarmo restis sidi en la gardistejo apud Švejk sur neokupita lito de ĝendarmo Rampa, kiu havis ĝismatenan deĵoron, patroladon en vilaĝoj, kaj kiu tiutempe trankvile sidis en “Ĉe la nigra ĉevalo” en Protivín kaj kun ŝuistaj majstroj ludis mariaĝon, proklamante en paŭzetoj, ke Aŭstrio devas venki.

La ĉefĝendarmo ekbruligis al si pipon, lasis ŝtopi al Švejk, la serĝento aldonis karbon en fornon kaj la ĝendarma stacio ŝanĝiĝis en la plej agrablan lokon sur la terglobo, en trankvilan angulon, varman neston ĉe proksimiĝanta vintra krepusko, kiam oni sidas mallume kaj babilas.

Sed silentis ĉiuj. La ĉefĝendarmo sekvis certan penson kaj fine sin esprimis, turnante sin al la serĝento: “Miaopinie ne estas ĝuste pendumi spionojn. Homo, kiu oferas sin pro sia devo, por sia, ni diru, patrujo, meritas esti ekzekutita per honesta maniero, per pulvo kaj plumberoj, kion vi opinias, sinjoro serĝento?”

“Nepre lin nur pafekzekuti kaj ne pendumi,” jesis la serĝento, “ni diru, ke oni sendus ankaŭ nin kaj dirus al ni: ‘Vi devas elesplori, kiom da aŭtomataj fusiloj havas rusoj en sia taĉmento de maŝinpafiloj.’ Ni do alivestus nin kaj irus. Kaj pro tio oni min pendumus kiel rabmurdiston?”

La serĝento ekscitiĝis tiom, ke li leviĝis kaj ekvokis: “Mi postulas, ke oni min pafekzekutu kaj entombigu kun soldataj honorigoj.”

“Tio havas sian hokon,” ekparolis Švejk, “se la homo estas sagaca, oni pruvos al li nenion.”

“Kaj pruvos!” esprimis sin la ĉefĝendarmo kun emfazo, “se ankaŭ oni estas tiel sagacaj kaj havas sian metodon. Vi mem pri tio konvinkiĝos.”

“Vi konvinkiĝos,” li ripetis jam per milda voĉo, aldonante al tio afablan rideton, “ĉe ni neniu sukcesos kun elturniĝoj, ĉu, sinjoro serĝento?”

La serĝento kapjesis kaj menciis, ke kelkaj homoj malvenkas sian aferon jam anticipe, ke eĉ ŝajnigado de absoluta trankvilo ne helpas, ju pli trankvile iu aspektas, des pli tio pruvas lian kulpon.

“Vi havas mian lernejon, sinjoro serĝento,” proklamis la ĉefĝendarmo fiere, “trankvilo, tio estas sapveziko, eldevigita trankvilo estas corpus delicti[148].” Kaj interrompante eksplikadon de sia teorio, li turnis sin al la serĝento: “Kion ni hodiaŭ vespermanĝos?”

“Ĉu vi ne iros, sinjoro ĉefĝendarmo, hodiaŭ en la gastejon?”

Per tiu ĉi demando ekstaris antaŭ la ĉefĝendarmo nova malfacila problemo, kiun necesis tuj solvi.

Kio sekvus, se la arestito, eluzinte lian noktan foreston, fuĝus? La serĝento estas ja fidinda, prudenta homo, sed forkuris al li jam du vagabondoj. Fakte tio okazis tiel, ke foje vintre li ne volis treni sin kun ili en neĝamasoj al Písek, tial inter kampoj ĉe Ražice li lasis ilin kuri kaj pro formo donis pafon en aeron.

“Ni sendos nian maljulinaĉon por vespermanĝo kaj ŝi iros laŭbezone kun kruĉo por biero,” solvis la ĉefĝendarmo tiun malfacilan problemon, “ŝi iom ekzercu siajn krurojn.”

Kaj la maljuna Pejzlerino, kiu ĉe ili servis kiel ordigistino, vere ekzercis siajn krurojn.

Post la vespermanĝo la vojo inter la ĝendarma stacio kaj la gastejo “Ĉe la virkateto” ne orfiĝis. Neordinare multnombraj spuroj post pezaj, grandaj duonbotoj de la maljuna Pejzlerino atestis sur tiu interliga linio pri tio, ke la ĉefĝendarmo plenmezure kompensas al si sian foreston en “Ĉe la virkateto.”

Kaj kiam fine la maljuna Pejzlerino aperis en la bierejo kun sciigo, ke sinjoro ĉefĝendarmo sendas respektan saluton kaj deziras, ke oni sendu al li botelon da ĉerizbrando, la scivolo de la gastejestro krevis.

“Kiun ili tie havas?” respondis la maljuna Pejzlerino, “ian suspektan homon. Ĝuste antaŭ ol mi foriris, ili ambaŭ tenis lin ĉirkaŭ la kolo, sinjoro ĉefĝendarmo karesis lian kapon kaj diris al li: ‘Mia kara slava bubo, mia malgranda spioneto!’”

Kaj poste, kiam la noktomezo estis jam longe for, la serĝento dormis, krude ronkante, streĉita sur sia lito en la uniformo.

Kontraŭ li sidis la ĉefĝendarmo kun resto de ĉerizbrando sur fundo de la botelo, tenis Švejkon ĉirkaŭ la kolo, lian sunbrunigitan vizaĝon laŭfluis larmoj, la barbon li havis kungluita de ĉerizbrando kaj nur babilis: “Diru, ke en Rusio oni ne havas tiel bongustan ĉerizbrandon, diru, por ke mi povu iri trankvile dormi. Konfesu tion kiel viro.”

“Oni ne havas.”

La ĉefĝendarmo rulfalis sur Švejkon.

“Vi ĝojigis min, vi konfesis. Tiel tio estu ĉe enketo. Se oni kulpas, kial malkonfesi?”

Li leviĝis kaj ŝancelirante kun malplena botelo en sian ĉambron, murmuris: “Se li ne enpaŝus mal- malbonan vojon, ĉio tio povis fi- finiĝi alie.”

Antaŭ ol li renversiĝis en la uniformo sur sian liton, li eltiris el la skribtablo sian raporton kaj provis kompletigi ĝin per jena sciigo:

“Mi devas al tio ankoraŭ aldoni, ke rusa ĉerizbrando surbaze de § 56…” Li faris inkomakulon, forlekis ĝin kaj stulte ridetante, rulfalis sur la liton kaj ekdormis kiel gliro.

La serĝento, kuŝanta sur la lito ĉe la kontraŭa muro, komencis antaŭmatene tiel ronki kaj akompani tion per fajfado en la nazo, ke Švejkon tio vekis. Tiu ellitiĝis, ekskuis la serĝenton kaj iris denove dormi. Tiam kokoj komencis jam krii, kaj kiam poste leviĝis la suno, venis la maljuna Pejzlerino, kiu ankaŭ dormis pli longe post tiu nokta irado, por ekhejti. Ŝi trovis la pordon malfermita kaj ĉion profundigita en plena dormo. La petrola lampo en la gardistejo ankoraŭ fulgis. La maljuna Pejzlerino faris alarmon, detiris la serĝenton kaj Švejkon de sur la lito. Al la serĝento ŝi diris: “Ĉu vi ne hontas dormi vestita kiel dia bruto?” kaj Švejkon ŝi admonis, ke li almenaŭ butonumu al si la fendon de la pantalono, se li vidas ulinon.

Fine ŝi energie instigis la duondorman serĝenton, ke li iru veki sinjoron ĉefĝendarmon, ke tio estas stranga ordo, se oni tiel longe dormaĉas.

“Vi falis en belajn manojn,” murmuris la maljunulino al Švejk, kiam la serĝento iris veki la ĉefĝendarmon, “unu estas pli granda brandoŝatulo ol la alia. Ili fordrinkus la nazon inter la okuloj. Al mi ili ŝuldas por la ordigado jam la trian jaron, kaj kiam mi ilin pagadmonas, la ĉefĝendarmo ĉiam diras: ‘Silentu, maljunulinaĉo, aŭ mi igos vin malliberigi; ni scias, ke via filo estas ŝtelĉasisto kaj ŝtelas lignon en princa arbaro.’ Kaj tiel mi turmentas min per ili jam la kvaran jaron.” La maljunulino profunde ekĝemis kaj murmuris plu: “Ĉefe streĉu la atenton antaŭ la ĉefĝendarmo, li estas flatruza, sed temas pri unuaranga fiulo. Ĉiun nur kulpigi kaj malliberigi.”

Veki la ĉefĝendarmon eblis ege malfacile. La serĝento devis multe peni por konvinki lin, ke estas jam mateno.

Fine Flanderka malfermis la okulojn, frotis al si ilin kaj neklare komencis rememori la hieraŭon. Subite venis al li en la menson terura penso, kiun li esprimis, necerte rigardante la serĝenton: “Ĉu li al ni fuĝis?”

“Sed ne, li estas honesta homo.”

La serĝento komencis paŝi tra la ĉambro, ekrigardis tra fenestro, denove revenis, el ĵurnalo sur la tablo ŝiris peceton kaj inter la fingroj ĉifis paperan kugleton. Vidiĝis, ke li volas ion diri.

La ĉefĝendarmo necerte lin rigardis kaj fine ekparolis, volante havi plenan certecon en tio, kion li supozis: “Mi helpos al vi, sinjoro serĝento. Hieraŭ mi ŝajne ekscesis kaj kondutis terure, ĉu?”

La serĝento riproĉe ekrigardis sian superulon: “Se vi scius, sinjoro ĉefĝendarmo, kion ĉion vi hieraŭ diris, kiajn parolojn vi kun li kondukis!”

Klinante sin al orelo de la ĉefĝendarmo, li flustris: “Ke ni, ĉiuj ĉeĥoj kaj rusoj, estas unu sama slava sango, ke Nikolaj Nikolajevič[149] estos venontsemajne en Přerov, ke Aŭstrio ne eltenos, kiam li estos plu enketata, ke li nur malkonfesu, saltu de unua al deka kaj eltenu ĝis la tempo dum ne liberigos lin kozakoj, ke tio devas jam tre baldaŭ krevi, ke tio estos kiel dum Husanaj militoj[150], ke kamparanoj marŝos kun draŝiloj por konkeri Vienon, ke sinjoro imperiestro estas malsana aĉulo kaj tre baldaŭ streĉos siajn krurojn poreterne, ke la imperiestro Vilhelmo estas besto, ke vi sendos al li monon kiel plibonigon en malliberejon, kaj ankoraŭ pli da tiaj paroloj…”

La serĝento depaŝis de la ĉefĝendarmo: “Ĉion tion mi bone memoras, ĉar komence mi estis nur iom ebrieta. Poste ankaŭ mi ruiniĝis kaj scias nenion plu.”

La ĉefĝendarmo ekrigardis la serĝenton.

“Kaj mi male memoras,” li proklamis, “kiel vi diris, ke kompare kun Rusio ni estas diletantoj kaj ke vi kriegis antaŭ tiu nia maljunulinaĉo: ‘Vivu Rusio!’”

La serĝento komencis nervoze paŝi tra la ĉambro.

“Vi kriegis tion kiel bovo,” diris la ĉefĝendarmo, “poste vi rulfalis sur la liton kaj komencis ronki.”

La serĝento haltis ĉe fenestro kaj fingrotamburante sur ĝi proklamis: “Ankaŭ vi, sinjoro ĉefĝendarmo, ne prenis buŝtukon antaŭ vian buŝon, kiam vi parolis al nia maljunulinaĉo kaj mi rememoras, ke vi al ŝi diris: ‘Memoru, maljunulinaĉo, ke ĉiu imperiestro kaj reĝo zorgas nur pri sia propra poŝo kaj tial li kondukas militon, eĉ se temas ekzemple pri tia aĉulo kia estas la maljuna Procházka, kiun oni jam ne povas ellasi el necesejo por ke li ne surfeku al ili la tutan Schönbrunn[151].’”

“Tion ĉi ke mi diris?”

“Jes, sinjoro ĉefĝendarmo, tion ĉi vi diris antaŭ ol vi iris eksteren sur la korton por vomi, kaj vi kriis ankoraŭ: ‘Maljunulinaĉo, ŝovu al mi fingron en la gorĝon!’”

“Ankaŭ vi esprimis vin bele,” interrompis lin la ĉefĝendarmo, “kie vi venis al tiu stultaĵo, ke Nikolaj Nikolajevič iĝos ĉeĥa reĝo?”

“Tion mi ne memoras,” ekparolis la serĝento senkuraĝe.

“Kiel vi povus tion memori. Vi drinkis kiel funelo, havis porkosimilajn okulojn kaj kiam vi volis iri eksteren, anstataŭ al la pordo vi grimpis sur la kamenon.”

Ambaŭ eksilentis, ĝis la ĉefĝendarmo interrompis la longan paŭzon: “Mi diris al vi ĉiam, ke alkoholo kondukas al pereo. Vi ne toleras multe kaj trinkas tion. Kion ni farus, se tiu nia arestito al vi fuĝus? Kiel ni tion kialigus? Dio, kiel doloras min la kapo.”

“Mi diras, sinjoro serĝento,” daŭrigis la ĉefĝendarmo, “ĝuste tio ke li ne fuĝis klare montras, kiel danĝera kaj rafinita estas tiu homo. Kiam oni lin tie enketos, li diros, ke dum la tuta nokto estis malfermite, ke ni estis ebriaj kaj ke li povis milfoje forkuri, se li sentus sin kulpa. Feliĉe al tia homo oni ne kredas, kaj se ni sub ofica ĵuro proklamos, ke tio estas elpensaĵo kaj aroganta mensogo de tiu homo, eĉ sinjoro dio al li ne helpos kaj li havos sur la kolo ankoraŭ je unu paragrafo pli. Sed en lia okazo tio kompreneble ludas nenian rolon. — Se nur la kapo ne dolorus min tiom!”

Silento. Post momento la ĉefĝendarmo ekparolis: “Alvoku ĉi tien nian maljunulinaĉon.”

“Aŭdu, maljunulinaĉo,” diris la ĉefĝendarmo al Pejzlerino, severe rigardante ŝian vizaĝon, “havigu ie krucifikson sur soklo kaj alportu ĝin ĉi tien.”

Al la demanda rigardo de Pejzlerino la ĉefĝendarmo ekkriegis: “Zorgu, ke vi jam estu ĉi tie!”

La ĉefĝendarmo eltiris el la tableto du kandelojn, sur kiuj estis restoj de vakso, kiel li sigelis oficajn skribaJojn, kaj kiam Pejzlerino fine alŝoviĝis kun krucifikso, la ĉefĝendarmo starigis ĝin ĉe rando de la tablo inter ambaŭ kandelojn, tiujn ekbruligis kaj serioze diris: “Sidiĝu, maljunulinaĉo.”

La konsternita Pejzlerino sinkis sur sofon kaj konfuze rigardis la ĉefĝendarmon, kandelojn kaj krucifikson. Atakis ŝin timo, kaj kiel ŝi havis la manojn sur antaŭtuko, vidiĝis, ke ili tremas eĉ kun la genuoj.

La ĉefĝendarmo serioze ŝin preteriris, kaj haltinte la duan fojon antaŭ ŝi, solene ekparolis: “Hieraŭ vespere vi estis atestantino de granda okazaĵo, maljunulinaĉo. Povas esti, ke via stulta intelekto tion ne komprenas. Tiu soldato, maljunulinaĉo, tio estas gvatisto, spiono.”

“Jesuo Maria,” ekkriis Pejzlerino, “Maria la Virgulino de Skočice!”

“Silenton, maljunulinaĉo! Por ion de li eltiri, ni devis konduki diversajn parolojn. Vi ja aŭdis, kiajn strangajn parolojn ni havis, ĉu?”

“Tion mi, kun via permeso, aŭdis,” respondis Pejzlerino tremvoĉe.

“Sed ĉiuj tiuj paroloj, maljunulinaĉo, celis nur al tio, ke li konfesu, ke li nin konfidu. Tiel ni sukcesis. Ni eltiris de li ĉion. Ni kaptis lin.”

Le ĉefĝendarmo por momento interrompis la parolon por ĝustigi kandelmeĉojn kaj poste serioze daŭrigis, severe rigardante Pejzlerinon: “Vi ĉeestis, maljunulinaĉo, kaj scias do tiun tutan sekreton. Tiu sekreto estas ofica. Pri tio vi devas absolute silenti. Eĉ sur la mortolito, alie oni ne povus enterigi vin sur tombejo.”

“Jesuo, Maria, Jozefo,” eklamentis Pejzlerino, “kial mi, malfeliĉulino, iam ĉi tien enpaŝis.”

“Ne bleku, maljunulinaĉo, leviĝu, alpaŝu al la krucifikso, suprenlevu du fingrojn de la dekstra mano. Vi ĵuros. Ripetu post mi!”

Pejzlerino ŝanceliris al la tablo, senĉese lamentante: “Maria la Virgulino de Skočice, kial mi ĉi tien iam enpaŝis.”

Kaj de sur la krucifikso rigardis ŝin suferigita vizaĝo de Kristo, la kandeloj fulgis kaj al Pejzlerino ĉio tio ŝajnis esti kiel io terure supertera. Ŝi estis per tio plene englutita, ŝiaj genuoj kaj manoj tremis.

Ŝi suprenlevis du fingrojn kaj la ĉefĝendarmo energie kaj solene antaŭdiris: “Mi ĵuras al la ĉiopova dio kaj al vi, sinjoro ĉefĝendarmo, ke pri tio, kion mi ĉi tie aŭdis kaj vidis, mi mencios al neniu ĝis mia morto eĉ per unu vorto, eĉ se eble oni min demandus. Al tio helpu min sinjoro dio.”

“Ankoraŭ kisu la krucifikson, maljunulinaĉo,” ordonis la ĉefĝendarmo, kiam Pejzlerino, terure plorĝemante, finĵuris kaj pie sin krucosignis.

“Do, kaj nun forportu la krucifikson tien, kie vi ĝin elpruntis, kaj diru, ke mi bezonis ĝin por enketo!”

La konsternita Pejzlerino piedfingre eliris kun la krucifikso el la ĉambro kaj tra la fenestro vidiĝis, ke ŝi senĉese retrorigardas de sur ŝoseo al la ĝendarma stacio kvazaŭ ŝi volus konvinkiĝi, ke tio ne estis sonĝo, sed ke ĝuste antaŭ momento ŝi vere spertis ion teruran en sia vivo.

Intertempe la ĉefĝendarmo reskribis sian raporton, nokte kompletigitan per inkomakuloj, kiujn li dislekis eĉ kun la skribo, kvazaŭ sur la papero estus marmelado.

Nun li tion plene reverkis kaj rememoris, ke li ne demandis ankoraŭ pri unu afero. Li igis do alvoki al si Švejkon kaj diris al li: “Ĉu vi scias fotografi?”

“Mi scias.”

“Kaj kial vi ne kunportas fotoaparaton?”

“Ĉar mi havas nenian,” sonis sincera kaj klara respondo.

“Kaj ĉu vi fotografus, se vi ĝin havus?” demandis la ĉefĝendarmo.

“Se mi ĝin havus, tio estas kasteloj en aero,” diris Švejk naive kaj trankvile eltenis demandan mienon sur la vizaĝo de la ĉefĝendarmo, al kiu ĝuste denove komencis dolori la kapo tiom, ke li ne kapablis elpensi alian demandon ol tiun ĉi: “Ĉu estas malfacile fotografi stacidomon?”

“Tio estas pli facila ol fotografi kion ajn alian,” respondis Švejk, “ĉar tio ne moviĝas, la stacidomo ĉiam staras sur la sama loko kaj la homo ne devas al ĝi diri, ke ĝi mienu agrable.”

La ĉefĝendarmo povis do kompletigi sian verkon: “Al la raporto nro 2172 mi aldonas…”

Kaj li skribis: “Dum mia kruca enketo li proklamis interalie, ke li scias fotografi, plej prefere stacidomojn. Estas vero, fotoaparaton oni ĉe li ne trovis, sed ekzistas supozo, ke li ie ĝin kaŝas kaj tial ne kunportas por deturni de si la atenton, kion konfirmas ankaŭ lia propra konfeso, ke li fotografus, se li havus ĉe si fotoaparaton.”

La ĉefĝendarmo, havante la kapon peza post la hieraŭo, ĉiam pli kaj pli implikis sin en sian sciigon pri fotografado kaj skribis plu: “Certas, ke, laŭ lia propra konfeso, nur tio, ke li ne havas ĉe si fotoaparaton, malebligis tion, ke li fotografu stacidomojn kaj ĝenerale lokojn strategie gravajn, kaj ne eblas dubi, ke li tiel farus, se li havus ĉe si la menciitan fotoaparaton, kiun li kaŝis. Nur dank’ al tiu cirkonstanco, ke fotoaparato ne estis ĉemane, oni trovis ĉe li neniujn fotografaĵojn.”

“Tio sufiĉas,” diris la ĉefĝendarmo kaj subskribis sin.

La ĉefĝendarmo estis plene kontenta pri sia verko kaj tralegis tion al la serĝento kun granda fiero.

“Tio estas perfekta,” li diris al la serĝento, “vidu, tiel oni skribu raportojn. Tie devas esti ĉio. Enketo, mia kara, tio ne estas nur io simpla, kaj la ĉefa afero estas bele tion kunmeti, por ke tiuj supre gapu al tio kiel cervoj. Alkonduku ĉi tien tiun nian arestiton, por ke ni tion pri li finu.”

“Do, nun forkondukos vin sinjoro serĝento al distrikta ĝendarma komandejo en Písek,” li diris serioze al Švejk. “Laŭ la preskribo vi devas ricevi mankatenon. Sed ĉar mi opinias, ke vi estas bonkonduta homo, ni vin ne katenos. Mi estas konvinkita, ke ankaŭ dumvoje vi ne faros provon fuĝi.”

La ĉefĝendarmo, evidente kortuŝita per rigardo al la bonanima vizaĝo de Švejk, aldonis: “Kaj ne rememoru min malbone. Prenu lin, sinjoro serĝento, ĉi tie vi havas la raporton.”

“Do adiaŭ,” diris Švejk mole, “mi dankas vin, sinjoro ĉefĝendarmo, por ĉio, kion vi por mi faris, kaj se estos la okazo, mi skribos al vi, kaj se mi havus la vojon ankoraŭ iam ĉi tien, mi haltos ĉe vi.”

Švejk kun la serĝento eliris sur ŝoseon, kaj kiu ilin renkontis, enprofundiĝintajn en amikan interparolon, tiu vidis en ili malnovajn konatojn, kiuj hazarde havas la saman vojon en la urbon, ni diru en preĝejon.

“Tion mi neniam ekpensis,” ekparolis Švejk, “ke la vojo al Budějovice estas ligita kun tiaj malfacilaĵoj. Tio memorigas min pri la okazaĵo de viandisto Chaura el Kobylisy[152]. Tiu foje nokte venis en la straton Na Moráni al la statuo de Palacký[153] kaj rondiris tie ĝis mateno, ĉar ŝajnis al li, ke tiu muro ne havas finon. Li estis pro tio tute senespera, antaŭmatene jam ne kapablis daŭrigi kaj komencis do krii: ‘Patrolo!’, kaj kiam alkuris policistoj, li demandis ilin pri la vojo al Kobylisy, ke li rondiras ĉirkaŭ ia muro jam kvin horojn kaj ke senĉese tio ne havas finon. Ili do prenis lin kun si kaj en izolejo li ĉion al ili disbatis.”

La serĝento ne diris al tio eĉ unu vorton kaj pensis: “Kial vi tion al mi diras. Vi denove komencas rakonti ian fabelon pri Budějovice.”

Ili iris laŭlonge de lago kaj Švejk demandis la serĝenton kun intereso, ĉu en la ĉirkaŭaĵo estas multe da ŝtelfiŝistoj.

“Ĉi tie preskaŭ ĉiuj ŝtelfiŝas,” respondis la serĝento, “antaŭan ĉefĝendarmon ili volis ĵeti en akvon. La fiŝgardisto el ĉitiea bastiono pafas al ili plumberojn en la pugon, sed tio neniel helpas. Ili portas en la pantalono pecon da lado.”

La serĝento komencis paroli pri progreso, kiel homoj tuj trovas rimedon kontraŭ ĉio kaj kiel unu trompas la alian, kaj disvolvis novan teorion, ke tiu ĉi milito estas granda feliĉo por la homaro, ĉar en militaj turmentoj oni mortpafos krom bonuloj ankaŭ kanajlojn kaj fiulojn.

“Ja eĉ tiel vivas multe da homoj en la mondo,” li diris pripense, “unu jam premas la alian kaj la homaro terure grandnombriĝis.”

Ili proksimiĝis al envetura gastejo.

“Hodiaŭ blovas diabla vento,” diris la serĝento, “mi opinias, ke glaseto da brando ne povas al ni malutili. Diru al neniu, ke mi kondukas vin al Písek. Tio estas ŝtata sekreto.”

Antaŭ la serĝento ekdancis instrukcio de centraj oficejoj pri suspektaj kaj suspektindaj homoj kaj pri la devo de ĉiu ĝendarma stacio: “Elimini tiujn el kontakto kun la loka loĝantaro kaj severe zorgi, ke ĉe ilia transporto al la pli superaj instancoj oni superflue pri tio ne parolu en la ĉirkaŭaĵo.”

“Tio ne licas malkaŝi, kiu vi estas,” denove ekparolis la serĝento, “kion vi faris, tio iun alian ne tuŝas. Oni ne disvastigadu panikon.”

“Paniko en tiu ĉi milita tempo estas danĝera afero,” li daŭrigis, “oni diras vorton kaj jam tio kuras tra la tuta ĉirkaŭaĵo kiel lavango. Ĉu vi komprenas?”

“Mi do ne disvastigos panikon,” diris Švejk kaj laŭ tio li ankaŭ kondutis, ĉar kiam la gastejestro komencis kun ili interparoli, Švejk emfazis: “Mia frato ĉi tie diras, ke ni estos en Písek je la unua horo.”

“Kaj via sinjoro frato, ĉu li havas forpermeson?” demandis la scivola gastejestro la serĝenton, kiu eĉ ne palpebruminte, senhonte respondis: “Hodiaŭ ĝi al li jam finiĝas!”

“Bele ni lin superruzis,” proklamis la serĝento al Švejk, ridetante, kiam la gastejestro ien foriris, “ĉefe ne panikon. Estas milita tempo.”

Se antaŭ enpaŝo en la enveturan gastejon la serĝento diris, ke laŭ lia opinio glaseto da brando ne povas malutili, li estis optimisto, ĉar li forgesis mencii la kvanton, kaj kiam li eltrinkis da ili dek du, li proklamis tute energie, ke la komandanto de la distrikta ĝendarma stacio sidas ĉe tagmanĝo ĝis la tria horo, ke estas vane veni tien pli frue, krom tio ke komencas neĝoblovado. Se ili estos en Písek ĝis la kvara horo posttagmeze, estas sufiĉe da tempo. Sufiĉas eĉ veni ĝis la sesa. Tiam ili iros jam mallume, kiel vidiĝas laŭ la hodiaŭa vetero. Cetere, estas tute egale iri nun aŭ pli poste. Písek ne povas forkuri.

“Ni ĝoju, ke ni sidas en varmo de la ejo,” estis liaj decidaj vortoj, “soldatoj en tranĉeoj suferas ĉe tia fivetero pli ol ni ĉe la kameno.”

Granda, malnova, kahela kameno radiis varmon kaj la serĝento ekkonis, ke la eksteran varmon eblas avantaĝe kompletigi per varmo interna, helpe de diversaj brandoj dolĉaj kaj fortefikaj, kiel oni diras en Galicio.

La gastejestro en tiu ĉi forlasita loko havis ilin en ok specoj, enuis kaj trinkis ĉe sonoj de blizardo, kiu fajfis malantaŭ ĉiu angulo de la domo.

La serĝento senĉese instigis la gastejestron ke tiu tenu kun li la paŝon, kulpigante lin, ke li trinkas malmulte, kio estis okulfrapa maljustaĵo, ĉar la gastejestro preskaŭ jam ne kapablis stari sur la piedoj, senĉese volis ludi ferblon kaj asertis, ke oriente li aŭdis noktan kanonadon, al kio la serĝento singultis: “Ĉefe ne panikon. Por tio ekzistas instrukcioj.”

Kaj li komencis ekspliki, ke instrukcio estas resumo de analogaj ordonoj. Ĉe tio li malkaŝis kelkajn sekretajn sciigojn. La gastejestro komprenis jam nenion, li kapablis nur proklami, ke per instrukcioj oni ne venkos en la milito.

Jam mallumiĝis, kiam la serĝento decidis, ke nun li kun Švejk ekpaŝos la vojon al Písek. En neĝoblovado oni ne vidis eĉ je la distanco de unu paŝo kaj la serĝento senĉese ripetis: “Ĉiam rekten malantaŭ la nazo ĝis Písek.”

Kiam li diris tion la trian fojon, lia voĉo sonis jam ne de sur la ŝoseo, sed de ie sube, kien li deglitis tra neĝokovrita deklivo. Helpante al si per la fusilo, li penplene surgrimpis reen sur la ŝoseon. Švejk aŭdis, ke li obtuze ridas: “Glitejo.” Sed post momento jam denove oni lin ne aŭdis, ĉar li ree deglitis tra la deklivo, superkriegante la venton: “Mi falos, paniko!”

La serĝento ŝanĝiĝis en diligentan formikon, kiu de ie falas kaj denove fortostreĉe grimpas supren.

Sian ekskurson tra la deklivo ripetis la serĝento kvinfoje, kaj kiam li staris denove ĉe Švejk, li diris senkonsile kaj senespere: “Mi povus vin tre bone perdi.”

“Ne timu, sinjoro serĝento,” respondis Švejk, “ni faros plej bone, se ni interligos nin. Tiel ni ne povas perdi unu la alian. Ĉu vi havas ĉe vi mankatenon?”

“Ĉiu ĝendarmo devas ĉiam kunporti mankatenon,” emfazis la serĝento, stumblante ĉirkaŭ Švejk, “ĝi estas nia ĉiutaga vivrimedo.”

“Ni do ligu nin,” admonis Švejk, “provu tion.”

La serĝento per majstra movo fiksis unu ringon de mankateno al la mano de Švejk kaj la alian ringon al la artiko de sia dekstra mano, kaj nun ili estis interligitaj kiel kunkreskintoj. Stumblante sur ŝoseo, ili ne povis malproksimiĝi unu de la alia, la serĝento trenis Švejkon trans amasetojn da gruzo, kaj kiam li falis, li kuntiris Švejkon. Ĉe tio la mankateno tranĉpremis iliajn artikojn, ĝis fine la serĝento proklamis, ke tiel tio ne povas iri plu, ke li devas ilin denove malligi. Post longa kaj vana klopodo senkatenigi sin kaj Švejkon la serĝento ekĝemis: “Ni estas interligitaj poreterne.”

“Amen,” aldonis Švejk kaj ili daŭrigis la penplenan vojon.

La serĝenton atakis absoluta deprimo, kaj kiam malfrue vespere post terura turmento ili venis al la ĝendarma komandejo en Písek, la serĝento diris sur ŝtuparo tute senaplombe al Švejk: “Nun tio estos terura. Ni ne povas moviĝi unu de la alia.”

Kaj estis tio vere terura, kiam ĉefĝendarmo sendis por komandanto de la stacio, kapitano König.

La unuaj vortoj de la kapitano estis: “Spiru sur min!”

“Nun mi tion komprenas,” diris la kapitano, orientiĝinte nediskuteble en la situacio per sia akra, sperta flarsento, “rumo, pola likvoro, diabla likvoro, sorpa likvoro, nuksbrando, ĉerizbrando kaj vanila likvoro.”

“Sinjoro ĉefĝendarmo,” li turnis sin al sia subulo, “ĉi tie vi vidas ekzemplon, kiel la ĝendarmo ne aspektu. Tiel konduti egalas al tia delikto, ke pri tio decidos soldata tribunalo. Kateni sin al la deliktulo. Veni ebriega, tute ebriega. Alrampi ĉi tien kiel besto! Demetu al ili tion!”

“Kion vi volas?” li turnis sin al la serĝento, kiu soldatsalutis per la mala, libera mano.

“Obee mi raportas, sinjoro kapitano, ke mi alportas raporton.”

“Pri vi iros raporto al tribunalo,” diris la kapitano koncize; “sinjoro ĉefĝendarmo, ambaŭ virojn malliberigu, matene alkonduku ilin al enketo kaj tiun raporton el Putim trastudu kaj sendu al mi en la loĝejon.”

La kapitano el Písek estis viro tre ofica, konsekvenca en persekutado de siaj subuloj, eminenta burokrato.

En ĝendarmaj stacioj de lia distrikto oni neniam povis diri, ke la tempesto de lia kolero forflugis. Ĝi revenis kun ĉiu dokumento, subskribita de la kapitano, kiu la tutan tagon okupis sin per diversaj riproĉoj, admonoj kaj avertoj por la tuta distrikto.

Super la ĝendarmaj stacioj en la distrikto Písek pendis pezaj nuboj ekde eksplodo de la milito.

Regis vera timplena humoro. Atakoj de burokratismo tondris kaj batis ĉefĝendarmojn, serĝentojn, la viraron, servistojn. Disciplina enketado pro ĉiu stultaĵo.

“Se ni volas venki en la milito,” li diris ĉiam dum siaj inspektoj en ĝendarmaj stacioj, “‘a’ devas esti ‘a’, ‘b’ -‘b’, super ĉiu ‘i’ devas esti punkto.”

Li sentis sin ĉirkaŭita per perfido kaj kreis al si precizan imagon, ke ĉiu ĝendarmo en la distrikto havas iajn pekojn, rezultantajn el la milito, ke en tiu nefacila tempo ĉiu havas post si ian malatenton dum la deĵoro.

Kaj tiuj de supre bombardis lin per skriboj, en kiuj la ministerio de landa defendo aludis, ke el la distrikto Písek laŭ la sciigo de la ministerio de milito oni transiras al la malamiko.

Kaj oni fervorigis lin por esplori lojalecon en la distrikto. Tio estis terura. Virinoj el la ĉirkaŭaĵo iris akompani siajn edzojn en la militon kaj li sciis, ke tiuj viroj certe promesas al siaj edzinoj ne lasi sin mortigi por sinjoro imperiestro.

La nigreflava horizonto komencis kovriĝi per nuboj de revolucio. En Serbio, en Karpatoj batalionoj transiris al la malamiko. Dudekoka regimento, dekunua regimento. En tiu lasta soldatoj el la regiono kaj distrikto Písek. En tiu antaŭribela atmosfero alveturis rekrutoj el Vodňany, ornamitaj per diantoj el nigra funebra tulo. La fervojan stacion Písek traveturis soldatoj de Prago, ĵetantaj reen cigaredojn kaj ĉokoladon, kiun al ili en brutvagonojn prezentis damoj el la loka socio.

Poste veturis marŝbataliono kaj kelke da judoj el Písek kriegis: “Vivu, for la serbojn!”, kaj ili ricevis kelke da tiel belaj vangobatoj, ke la tutan semajnon ili ne povis aperi surstrate.

Kaj dum okazis tiuj ĉi epizodoj, kiuj klare montris, ke kiam en preĝejoj oni organludas “Gardu, Dio, Lian moŝton”, ke tio estas nur falsa brilo kaj ĝenerala ŝajnigado, el ĝendarmaj stacioj amasvenis konataj respondoj al la demandaroj laŭ la maniero de Putim, ke ĉio estas en la plej bona ordo, ke oni nenie agitas kontraŭ la milito, opinio de la loĝantaro I.A, entuziasmo I.a-b.

“Vi estas ne ĝendarmoj, sed komunumaj policanoj,” diris la kapitano ĉiam dum siaj kontroloj; “anstataŭ tio, ke vi akrigu la atenton je mil procentoj, iom post iom vi iĝas bruto.”

Farinte tiun ĉi zoologian eltrovaĵon, li ĉiam aldonis: “Vi maldiligentaĉas bele hejme kaj pensas: ‘Pri la tuta milito oni povas leki al ni la anuson’.”

Poste ĉiam sekvis elnombrado de ĉiuj devoj de kompatindaj ĝendarmoj, prelego pri tio, kia estas la ĝenerala situacio kaj kiel necesas ĉion tion preni en la manojn por ke tio vere estu tia, kia tio devas esti. Post tiu brila bildo de ĝendarma perfekteco, celanta fortigi la aŭstran monarkion, sekvis minacoj, disciplina enketado, translokigo kaj insultoj.

La kapitano estis firme konvinkita, ke li staras ĉi tie garde, ke li ion savas kaj ke ĉiuj tiuj ĝendarmoj el la stacioj al li submetitaj estas maldiligenta kanajlaro, egoistoj, fiuloj kaj trompuloj, kiuj komprenas absolute nenion alian ol brandon, bieron kaj vinon. Kaj ĉar ili havas sensignifajn enspezojn, ke ili lasas sin korupti por povi drinki kaj disbatas Aŭstrion iom post iom, sed certe. La ununura homo, al kiu li fidis, estis lia ĉefĝendarmo en la distrikta komandejo, sed tiu ĉiam en gastejo diris: “Hodiaŭ mi denove havis amuzon pri nia maljuna senspritulo…”

* * *

La kapitano studis la “raporton” de la ĉefĝendarmo el Putim pri Švejk. Antaŭ li staris lia ĉefĝendarmo Matějka kaj pensis, ke la kapitano surgrimpu lian dorson eĉ kun ĉiuj raportoj, ĉar sube ĉe Otava oni atendas lin por partio de kartludo “sesdek ses”.

“Lastfoje mi diris al vi, Matějka,” ekparolis la kapitano, “ke la plej granda idioto, kiun mi ekkonis, estas la ĉefĝendarmo el Protivín, sed laŭ tiu ĉi raporto superis lin la ĉefĝendarmo el Putim. La soldato, kiun alkondukis tiu brandoŝatulo, tiu kanajla serĝento tiel, ke ili estis kroĉitaj unu al la alia kiel du hundoj, estas ja neniu spiono. Certe temas pri ordinara dizertinto. La ĉefĝendarmo skribas ĉi tie tiajn sensencaĵojn, ke ĉiu malgranda infano unuavide ekkonos, ke tiu ulo estis ebriega kiel papa prelato.”

“Alkonduku ĉi tien tuj tiun soldaton,” li ordonis, kiam li ankoraŭ momenton studis la raporton el Putim. “Neniam en la vivo mi vidis tian kolekton da idiotaĵoj, kaj al ĉio li ankoraŭ sendas kun la suspekta ulo tian bruton, kia estas lia serĝento. Tiuj homoj konas min ankoraŭ malmulte, mi scias esti pedanta. Dum ili trifoje tage ne fekos al si en la pantalonon pro timo antaŭ mi, ili estos konvinkitaj, ke sur mi eblas haki lignon.”

La kapitano komencis paroli pri tio, kiel la ĝendarmaro kondutas nun rifuzeme al ĉiuj ordonoj kaj kiel ĝi skribas raportojn, tuj vidiĝas, ke ĉiu tia ĉefĝendarmo faras al si el ĉio ŝercojn kun celo ion ankoraŭ pli impliki.

Se tiuj supre atentigas, ke ne eblas ekskluzivi, ke en regionoj vagas spionoj, ĉefĝendarmoj tuj komencas krei ilin grandkvante, kaj se la milito daŭros ankoraŭ kelkan tempon, estos el tio granda frenezulejo. La kancelario sendu telegramon al Putim, ke la ĉefĝendarmo venu morgaŭ al Písek. La kapitano jam elbatos al li el la kapo tiun “grandegan okazaĵon”, pri kiu la ĉefĝendarmo skribas komence de sia raporto.

“De kiu regimento vi fuĝis?” bonvenigis la kapitano Švejkon.

“De neniu regimento.”

La kapitano ekrigardis Švejkon kaj en lia trankvila vizaĝo ekvidis tiom da naivo, ke li demandis: “Kiamaniere vi akiris la uniformon?”

“Ĉiu soldato, kiun oni rekrutis, ricevas uniformon,” respondis Švejk kun milda rideto, “mi servas ĉe la naŭdekunua regimento, kaj ne nur ke mi de mia regimento ne fuĝis, sed male.”

La vorton “male” li akompanis per tia emfazo, ke la kapitano ekmienis triste kaj demandis: “Kion signifas tiu via ‘male’?”

“Tio estas tre simpla afero,” diris Švejk, “mi iras al mia regimento, mi serĉas ĝin kaj ne forkuras de ĝi. Mi deziras nenion alian ol kiel eble plej baldaŭ veni al mia regimento. Mi estas ĉi tie el tio jam tre nervoza, se mi ekpensas, ke mi ŝajne malproksimiĝas de Ĉeské Budějovice kaj ke tie atendas min la tuta regimento. Sinjoro ĉefĝendarmo en Putim montris al mi sur landmapo, ke Budějovice kuŝas sude, kaj anstataŭ tio li turnis min al nordo.”

La kapitano eksvingis la manon, kvazaŭ li volus diri: “Tiu faras ankoraŭ pli terurajn aferojn ol turni homojn al la nordo.”

“Vi do ne povas trovi vian regimenton,” li diris, “ĉu vi iris ĝin serĉi?”

Švejk klarigis al li la tutan situacion. Li nomis Tábor kaj ĉiujn lokojn, tra kiuj li iris al Budějovice: Milevsko — Květov — Vráž — Malčín — Ĉížová — Sedlec — Horaždovice — Radomyšl — Putim — Štěkno — Strakonice — Volyň — Dub — Vodňany — Protivín kaj denove Putim.

Kun granda entuziasmo Švejk prezentis sian lukton kontraŭ la sorto, kiel li, neglektante obstaklojn, volis veni al sia naŭdekunua regimento en Budějovice, kostu tio kiom ĝi kostos, kaj kiel ĉiuj liaj klopodoj estis vanaj.

Li parolis arde kaj la kapitano senpense krajone desegnis sur paperpeco seneliran rondon, kiun la brava soldato Švejk ne povis trarompi, kiam li ekpaŝis al sia regimento.

“Tio estis Herkula laboro,” diris fine la kapitano, kiam li kun plaĉo aŭskultis prezentadon de Švejk, kiel lin ĉagrenas, ke li ne povis tiel longe atingi sian regimenton, “tio devis esti grandioza spektaklo vidi vin, kiam vi turnis vin ĉirkaŭ Putim.”

“Tio povis decidiĝi jam tiam,” menciis Švejk, “se en tiu malfeliĉa nesto ne estus sinjoro ĉefĝendarmo. Li demandis min nek pri la nomo, nek pri la regimento kaj ĉio tio ŝajnis al li iel tro stranga. Li povis igi forkonduki min al Budějovice kaj en la kazerno oni jam al li dirus, ĉu mi estas tiu Švejk, kiu serĉas sian regimenton, aŭ ia suspekta homo. Hodiaŭ mi povis esti ĉe mia regimento jam la duan tagon kaj plenumi miajn soldatajn devojn.”

“Kial vi ne atentigis en Putim, ke temas pri eraro?”

“Ĉar mi vidis, ke estas vana afero kun li paroli. Tion diris ĉiam jam la maljuna gastejestro Rampa en Vinohrady, kiam iu volis resti al li ŝulda, ke iam venas tia momento, ke la homo estas al ĉio surda kiel trunko.”

La kapitano longe ne meditis kaj ekpensis nur, ke tia rondvojaĝo de tiu, kiu volas veni al sia regimento, estas la signo pri la plej profunda homa degenero, kaj igis maŝinskribi en la kancelario, konservante ĉiujn regulojn kaj belaĵojn de la ofica stilo:

“Al la glora komandantaro de la i.r. infanteria regimento nro 91 en Ĉeské Budějovice.

En aldono oni alkondukas Jozefon Švejk, asertantan esti infanteriano de la menciita regimento, laŭ liaj vortoj retenitan de ĝendarmaro en Putim, distrikto Písek, suspektan pri dizerto. Tiu ĉi proklamas, ke li iras al sia supre indikita regimento. La alkondukito havas malgrandan, korpulentan staturon, simetriajn vizaĝon kaj nazon, bluajn okulojn, sen ekstra korpa signo. En aldono B1 oni sendas fakturon pro nutrado de la menciito por afable ĝiri la sumon en la konton de la ministerio de landa defendo kun peto konfirmi akcepton de la alkondukito. En aldono C1 oni sendas liston de armeaj objektoj, kiujn la alkondukito surhavis en la tempo de sia reteno, cele de ĝia konfirmo.”

La vojo en trajno de Písek al Budějovice pasis al Švejk vigle kaj rapide. Lia kunulo estis juna ĝendarmo, novico, kiu ne deturnis de Švejk la okulojn kaj havis teruran timon, ke Švejk al li ne fuĝu. Dum la tuta vojo li solvis malfacilan problemon: “Se nun mi devus iri fari malgrandan aŭ grandan korpan bezonon, kiel mi tion aranĝus?”

Li solvis la aferon tiel, ke Švejk devis fari al li akompananton.

Dum la tuta vojo de la stacidomo al Maria-kazerno en Budějovice li konvulsie fiksis siajn okulojn sur Švejk, kaj kiam ajn ili venis al stratangulo aŭ vojkruciĝo, li rakontis al Švejk kvazaŭ senintenece, kiom da kugloj ricevas ĝendarmoj por ĉiu eskorto, al kio Švejk respondis, ke li estas konvinkita pri tio, ke neniu ĝendarmo pafus kontraŭ iu surstrate por ne kaŭzi ian malfeliĉon.

La ĝendarmo al li oponis kaj tiel ili venis en la kazernon.

La deĵoron en la kazerno havis jam la duan tagon la ĉefleŭtenanto Lukáš. Li sidis malantaŭ tablo en kancelario, antaŭsentante nenion, kiam oni alkondukis al li Švejkon kun paperoj.

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi estas denove ĉi tie,” soldatsalutis Švejk, mienante solene.

Tiun tutan scenon ĉeestis subleŭtenanto Kotátko, kiu pli poste rakontis, ke post tiuj ĉi vortoj de Švejk la ĉefleŭtenanto Lukáš eksaltis, kaptis sin je la kapo kaj falis dorsen sur Kotátkon, kaj kiam oni lin rekonsciigis, Švejk, kiu dum tiu tuta tempo donis la honoron, ripetis: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi estas denove ĉi tie!” Kaj tiam la ĉefleŭtenanto Lukáš tute pala per tremanta mano prenis la paperojn kiuj koncernis Švejkon, subskribis, petis ĉiujn eliri, diris al la ĝendarmo, ke estas tiel bone kaj ke fermis sin kun Švejk en la kancelario.

Per tio finiĝis la anabaso de Švejk al Budějovice. Certas, ke li mem venus al Budějovice, se oni lasus lin libere iri. Se la oficejoj poste fanfaronis, ke estis ili, kiuj venigis Švejkon sur la lokon de lia soldatservo, temas simple pri eraro. Ĉe lia energio kaj nerefutebla volo batali la oficejoj per sia interveno en tiu ĉi okazo nur metis al Švejk trabojn sur la vojon.

* * *

Švejk kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš rigardis al si reciproke en la okulojn.

La okuloj de la ĉefleŭtenanto lumis per io terura, timiga kaj senespera, kaj Švejk rigardis la ĉefleŭtenanton tenere, amplene, kiel perditan kaj retrovitan amatinon.

En la kancelario regis silento kiel en preĝejo. Apude el la koridoro oni aŭdis, kiel iu paŝas tien kaj reen. Konscienca unujara volontulo, kiu restis hejme pro nazkataro, kiel koniĝis laŭ lia voĉo, nazbabilis tion, kion li lernis parkere: kiel akcepti membrojn de la imperiestra domo en fortikaĵoj. Oni aŭdis klare: “Tuj kiam la nobla nobelaro troviĝos proksime de fortreso, oni kanonpafu el ĉiuj bastionoj kaj citadeloj, la komandanto de la loka fortikaĵo bonvenigu la nobelaron surĉevale kun sabro en la mano kaj poste antaŭenrajdu.”

“Fermu la faŭkon!” ekkriegis la ĉefleŭtenanto en la koridoron, “malaperu al ĉiuj diabloj. Se vi havas febron, restu kuŝi hejme!”

Oni aŭdis, kiel la diligenta unujara volontulo malproksimiĝas, kaj kiel mallaŭta eĥo sonis ĉi tien nazbabilado de fino de la koridoro: “Oni kanonpafu la duan fojon en la momento, kiam la komandanto donas la honoron, kaj la trian fojon, kiam la nobla nobelaro descendas de sur siaj ĉevaloj.”

Kaj la ĉefleŭtenanto kun Švejk plu senvorte observis unu la alian, ĝis fine la ĉefleŭtenanto Lukáš diris kun kruda ironio: “Mi bonvenigas vin bele, Švejk, en Ĉeské Budějovice. Kiun atendas pendumilo, tiu ne droniĝos. Oni jam eldonis kontraŭ vi arestordonon kaj morgaŭ vi iros al regimenta raporto. Mi jam ne detruos per vi miajn nervojn. Mi turmentis min per vi jam pli ol sufiĉe kaj mia pacienco krevis. Se mi ekpensas, ke mi kapablis tiel longe vivi kun tia idioto kia estas vi…”

Li komencis paŝi tra la kancelario. “Ne, tio estas terura. Nun mi miras, ke mi vin ne mortpafis. Kion oni al mi farus? Nenion. Mi estus liberigita. Ĉu vi tion komprenas?”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi tion plene komprenas.”

“Švejk, ne komencu denove per tiuj viaj idiotaĵoj, aŭ alie vere io okazos. Fine ni vin bridos. Vi gradigis vian idiotecon sen fino, ĝis ĉio tio katastrofe krevis.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekfrotis al si la manojn: “Jam venis via amen, Švejk.” Li revenis al sia tablo kaj sur paperpeceton skribis kelke da linioj, alvokis gardostarantojn antaŭ la kancelario kaj ordonis al ili forkonduki Švejkon al provoso kaj transdoni al li tiun folieton.

Oni forkondukis Švejkon trans la korton kaj la ĉefleŭtenanto rigardis kun nekaŝita ĝojo, kiel la provoso malŝlosas pordon kun nigreflava tabuleto “Regimenta malliberejo”, kiel Švejk malaperas malantaŭ tiu pordo kaj kiel post momento la provoso eliras sola.

“Dank’ al Dio,” ekpensis la ĉefleŭtenanto laŭte, “li estas jam tie.”

En malluma spaco de la homturmentejo en Maria-kazerno kore bonvenigis Švejkon dika unujara volontulo, kuŝaĉanta sur pajlosako. Li estis la ununura malliberigito kaj sola li enuis jam la duan tagon. Al la demando de Švejk, kial li tie sidas, li respondis, ke pro bagatelo. Erarinte en ebrio, li kapobatis leŭtenanton de artilerio nokte sub arkadoj sur la placo. Fakte eĉ ne kapobatis, li deĵetis al li nur kepon de sur la kapo. La afero okazis tiel, ke tiu leŭtenanto de artilerio staris nokte sub la arkadoj kaj ŝajne atendis prostituitinon: Li estis dorsturnita al la unujara volontulo kaj al tiu ŝajnis, kvazaŭ tio estus lia konata unujarulo, Francisko Materna.

“Tiu estas ĝuste tia etkreskulo,” li rakontis al Švejk, “kaj tiel mi senbrue proksimiĝis de malantaŭe, deĵetis al li la kepon kaj diris: ‘Servus, Franĉjo!’ Kaj tiu idiota ulo tuj komencis fajfi por alvoki patrolon kaj tiu min forkondukis.”

“Eblas,” allasis la unujara volontulo, “ke dum tiu malagrablaĵo falis kelke da kapobatoj, sed tio miaopinie neniel ŝanĝas la situacion, ĉar temas pri evidenta eraro. Li mem konfesas, ke mi diris: ‘Servus, Franĉjo’, kaj lia baptonomo estas Antono. Tio estas tute klara. Min povas damaĝi eble nur tio, ke mi fuĝis el hospitalo, kaj se malkaŝiĝos tio pri ‘La libro de malsanuloj’…”

“Scie, kiam mi soldatiĝis,” li rakontis plu, “mi unue luis ĉambron en la urbo kaj klopodis havigi al mi reŭmatismon. Trifoje sinsekve mi ebriiĝis kaj poste, kiam pluvis, mi kuŝiĝis en fosaĵon malantaŭ la urbo kaj demetis la botojn. Tio ne helpis. Vintre nokte mi do banis min la tutan semajnon en Malše kaj mi atingis ĝuste la malon. Kamarado, mi hardiĝis tiom, ke sur korto de la domo, kie mi loĝis, mi eltenis kuŝi la tutan nokton en neĝo, kaj matene, kiam domloĝantoj min vekis, mi havis la piedojn tiel varmaj kvazaŭ mi portus babuŝojn. Ricevi almenaŭ anginon, sed senĉese venis nenio. Eĉ tiun ordinaran gonoreon mi ne sukcesis kapti. Ĉiutage mi iris en la bordelon ‘Port-Artur’, iuj kolegoj ricevis jam testikiton, oni tranĉis al ili ingvenajn glandojn, kaj mi estis senĉese imuna. Malbonŝanco, kamarado, terura malbonŝanco. Fine en ‘Ĉe la rozo’ mi foje konatiĝis kun invalido el Hluboká. Tiu al mi diris, ke iun dimanĉon mi venu al li vizite kaj ke la sekvantan tagon mi havos la piedojn ŝvelaj, ke ili memorigos sitelojn. Li havis hejme tiun nadlon kaj injektilon, kaj vere, el Hluboká mi penplene ĝisiris hejmen. Tiu ora animo min ne trompis. Tiel mi fine tamen nur havis mian muskolan reŭmatismon. Tuj en hospitalon — kaj jam estis bone. Kaj poste la Fortuno ekridetis min ankoraŭ la duan fojon. Al Budějovice estis translokita mia parenco, doktoro Masák el Žižkov, kaj al tiu mi povas danki, ke mi tenis min en la hospitalo tiel longe. Li alkondukus tiun mian aferon ĝis la supera kuracista revizio, sed mi ĉion tiel neniigis per tiu malfeliĉa ‘La libro de malsanuloj’! Tiu ideo estis bona, eminenta. Mi havigis al mi grandan kajeron, sur tiun surgluis etikedon, sur kiu mi skribis ‘La libro de malsanuloj de la 91a regimento’. Rubrikoj kaj ĉio cetera estis en ordo. Mi skribis tien falsajn nomojn, gradojn de febro, malsanojn, kaj ĉiutage posttagmeze post la kuracista revizio mi iris aŭdace en la urbon kun la libro subbrake. Ĉe la pordego gardostaris milicianoj, tiel ke ankaŭ de tiu ĉi flanko mi estis plene sekurigita. Mi montris al ili la libron kaj ili min ankoraŭ soldatsalutis. Poste mi iris al konata fiskoficisto, tie mi transvestis min civile kaj iris en gastejon, kie en konata kompanio ni kondukis diversajn ŝtatperfidajn parolojn. Poste mi estis jam tiel aroganta, ke mi eĉ ne transvestis min civile kaj en la uniformo mi paŝis de unu gastejo al la alia kaj tra la urbo. En mian hospitalan liton mi revenadis nur antaŭmatene, kaj kiam nokte haltigis min patrolo, mi fingromontris sur mian ‘libron de malsanuloj’ de la naŭdekunua regimento kaj neniu demandis min pri io pli. Ĉe pordego de la hospitalo mi denove senvorte fingromontris sur la libron kaj en la liton mi ĉiam iel enŝoviĝis. Mia aroganteco kreskis tiel, ke mi opiniis, ke neniu povas ion al mi fari, ĝis nokte sur la placo sub arkadoj okazis tiu fatala eraro, eraro, kiu klare pruvis, ke neniu arbo kreskas ĝis la ĉielo, kamarado. Fiereco venas antaŭ la falo. Ĉia gloro valoras pasintjaran neĝon. Ikaro brulvundis siajn flugilojn. La homo volus esti giganto — kaj li estas merdo, kamarado. Ne kredi al hazardo, vangobati sin matene kaj vespere kun konscio, ke singardemo neniam abundas kaj ke ĉiu ‘tro’ malutilas. Post bakĥanalioj kaj orgioj ĉiam venas morala apatio. Tio estas la leĝo de la naturo, kara amiko. Terura penso, ke mi malebligis al mi esti submetita al supera kuracista revizio, liberigita de soldatservo. Ke mi povis esti deklarita nekapabla por batalo en la fronto. Tia grandega favoro. Mi povis maldiligentaĉi ie en kancelario ĉe rezervista komandejo, sed mia nesingardemo min krurfalĉis.”

La unujara volontulo solene finis sian pekokonfeson:

“La vico venis ankaŭ al Kartago, el Nineve oni faris ruinojn, kara amiko, sed ni suprenlevu la kapon! Oni ne imagu, ke mi ekpafos eĉ nur unufoje, se oni sendos min al la fronto. Regimenta raporto! Eksigo el la lernejo! Vivu la i.r. kretenismo. Mi, kaj sidaĉi en la lernejo, submeti min al ekzamenoj? Kadeto, subleŭtenanto, leŭtenanto, ĉefleŭtenanto. Mi fekas al ili sur tion! Oficirlernejo. Kiel trakti tiujn lernantojn, kiuj devas ripeti la saman klason? Soldatserva paralizo. Ĉu oni portas la fusilon sur la maldekstra aŭ sur la dekstra ŝultro? Kiom da steletoj havas la kaporalo? Konservado de sistema trarigardo pri soldatoj-rezervistoj. — Himmelherrgott, estas nenio, kion fumi, kamarado! Ĉu vi ne deziras, ke mi instruu vin kraĉi sur la plafonon? Rigardu, tion oni faras jene. Ĉe tio ion deziru kaj via deziro plenumiĝos. Se vi ŝatas trinki bieron, mi povas rekomendi al vi bonegan akvon tie en la kruĉo. Se vi malsatas kaj volas bonguste manĝi, mi rekomendas al vi la restoracion ‘Měštanská Beseda’. Mi povas al vi ankaŭ rekomendi skribi poemojn, se vi enuos. Mi jam verkis ĉi tie epopeon:

Ĉu provos’ ĉeestas? Li trankvile dormas,

de l’ armeo aŭstra centro ĉe ni estas.

Kiam kort’ viena ĉiujn nin informas

tuta batalejo ke perdita restas,

la provos’ per bretoj bremsas la invadon

de la malamiko, levas barikadon.

Se labor’ sukcesas, sonas ĝoj-ekkrio,

eĉ al ni penetras lia voĉo klara:

‘Ne pereos nia aŭstra imperio,

vivu la monarko kaj patrujo kara!’

Vidu, kamarado,” daŭrigis la dika unujara volontulo, “poste iu diru, ke inter homoj malaperas estimo al nia kara monarkio. Malliberigita viro, kiu havas nenion por fumi kaj kiun atendas regimenta raporto, donas la plej belan ekzemplon de korinklino al la trono. En siaj kantoj li ovacias sian pli superan patrujon[154], kiun ĉiuflanke minacas batado. Li estas senigita je libereco, sed el lia buŝo fluas versoj de neskuebla sindono. Morituri te salutant, caesar[155]! Mortontoj vin salutas, imperiestro! Sed la provoso estas kanajlo. ‘Bela’ societaĉo estas en viaj servoj, monarko! Antaŭhieraŭ mi donis al li kvin kronojn, ke li aĉetu al mi cigaredojn, kaj tiu ulo fripona hodiaŭ matene diris, ke ĉi tie estas malpermesite fumi, ke li havus pro tio komplikaĵojn kaj ke tiujn kvin kronojn li al mi redonos, kiam li ricevos soldon. Jes, kamarado, en la nuna tempo mi kredas al nenio. La plej bonajn devizojn oni renversis. Malliberigitojn priŝteli! Kaj al ĉio tiu ulo ankoraŭ kantas la tutan tagon:”

‘Dormu nur trankvile, se kanteto sonas, homoj malbonegaj

triston ja nur konas!’ Kanajlo, fripono, fiulo, perfidulo!

La unujara volontulo nun demandis, pri kio kulpas Švejk.

“Ke vi serĉis la regimenton?” li diris, “tio estas longega vojo. Tábor, Milevsko, Květov, Vráž, Malčín, Ĉížová, Sedlec, Horaždovice, Radomyšl, Putim, Štěkno, Strakonice, Volyň, Dub, Vodňany, Protivín, Putim, Písek, Budějovice. Dorna vojo. Ankaŭ vi morgaŭ al la regimenta raporto? Frato, ĉe ekzekutejo ni do renkontiĝos. Nia kolonelo Schröder denove havos egan ‘ĝojon’. Vi ne povas eĉ imagi, kiel sur lin efikas regimentaj deliktoj. Li kuregas tra la korto kiel rabia hundo kaj elŝovas la langon kiel mortanta ĉevalino.

Kaj tiuj liaj paroloj, admonoj, kaj kiel ĉe tio li kraĉas ĉirkaŭ si, kiel salivmakula kamelo. Kaj tiu lia parolo ne havas finon kaj oni atendas, ke tre baldaŭ devas fali la tuta Maria-kazerno. Mi konas lin bone, ĉar jam foje mi estis ĉe tia regimenta raporto. Mi soldatiĝis en botoj kaj sur la kapo mi havis cilindran ĉapelon, kaj ĉar tajloro ne liveris al mi ĝustatempe uniformon, mi venis al ekzercejo post la lernejo por unujaraj volontuloj en tiuj botoj kaj cilindra ĉapelo, eniris vicon kaj marŝis kun ili sur la maldekstra alo. La kolonelo Schröder alrajdis surĉevale rekte al mi, kaj nur mirakle li ne faligis min teren. ‘Fulmotondro,’ li ekkriegis, ke oni aŭdis tion certe en Šumava, ‘kion vi ĉi tie faras, civilulo?’. Mi respondis al li ĝentile, ke mi estas unujara volontulo kaj partoprenas la ekzercadon. Kaj tion vi devus vidi. Li predikis duonhoron kaj nur poste li rimarkis, ke mi soldatsalutas en cilindra ĉapelo. Tiam li jam vokis nur, ke morgaŭ mi venu al regimenta raporto, furioze pelis la ĉevalon dio scias kien kiel senkapa rajdanto, denove algalopis, denove kriegis, furiozis, batis sin sur la brusto kaj ordonis tuj forigi min de sur la ekzercejo kaj loki en la ĉefgardistejon. Ĉe la regimenta raporto li ŝarĝis min per dekkvartaga enkarcerigo, igis min vesti en terurajn ĉifonojn el magazeno, minacis al mi, ke oni malkudros al mi la galonojn[156].

‘Unujara volontulo,’ laŭte esprimis sian idiotecon tiu stultulo kolonelo, ‘estas io nobla, unujaraj volontuloj estas embrioj de gloro, de soldata rango, herooj. Unujara volontulo Wohltat, estinte post la kutima ekzameno rangaltigita al kaporalo, libervole anoncis sin por iri al la fronto, militkaptis dek kvin malamikojn kaj kiam li ilin transdonadis, disŝiris lin grenado. Post kvin minutoj venis ordono, ke la unujara volontulo Wohltat estis promociita al kadeto. Ankaŭ vin atendus tia brila estonto, avanco, ordeno, via nomo estus registrita en ora libro de la regimento.’”

La unujara volontulo forkraĉis: “Jen, kamarado, kiaj kretenoj naskiĝas sub la suno. Mi fajfas[157] pri iliaj galonoj de unujarulo kaj pri ĉiuj privilegioj. ‘Vi, unujara volontulo, estas bruto.’ Kiel tio sonas bele: ‘Vi estas bruto’ kaj ne la vulgara: ‘Ci estas bruto’. Kaj post la morto ĉiu ricevos signum laudis[158] aŭ grandan arĝentan medalon. I.r. liverantoj de kadavroj kun steletoj kaj sen steletoj. Kiel multe pli feliĉa estas ĉiu bovo. Tiun oni mortigos en buĉejo kaj ne trenas ĝin antaŭ tio sur ekzercejon kaj pafejon.”

La dika unujara volontulo renversis sin sur la alian pajlosakon kaj daŭrigis: “Certas, ke ĉio tio devas foje krevi kaj ke tio ne povas daŭri eterne. Provu ŝtopi gloron en porkon, tiu al vi fine tamen nur eksplodos. Se mi veturus al la fronto, mi skribus sur vagonon:”

Homostojn en grund’, por ke estu pan’.

Acht Pferde oder achtundvierzig Mann[159].

La pordo malfermiĝis kaj aperis la provoso, alportante kvaronporcion da soldatpano pro ambaŭ kaj freŝan akvon.

Sen tio, ke li leviĝus de sur la pajlosako, la unujara volontulo alparolis la provoson per tiuj ĉi vortoj: “Kiel tio estas nobla kaj bela vizitadi malliberigitojn, vi, sankta Agnesa de la naŭdekunua regimento! Bonvenon, anĝelo bonfaranto, kies koro abundas per kunsento. Vi estas ŝarĝita per korboj kun manĝoj kaj trinkaĵoj por mildigi nian turmenton. Ni neniam forgesos vian bonfaron al ni montritan. Vi estas brila fenomeno en nia senluma malliberejo.”

“Ĉe la regimenta raporto vi ĉesos ŝerci,” murmuris la provoso.

“Ne incitiĝu, hamstro,” respondis la unujara volontulo de sur la tabullito, “prefere al ni diru, kiel vi tion farus, se vi devus malliberigi dek unujarulojn? Ne rigardu tiel stulte, ŝlosilisto de Maria-kazerno. — Vi malliberigus da ili dudek kaj dek el ili vi liberlasus, zizelo. Jesuo Maria, se mi estus la ministro de milito, vi spertus ĉe mi, kio estas soldatservo! Ĉu vi konas la teoremon, ke la angulo de alfalo egalas al la angulo de reflekto? Mi petas vin pri unu afero: Montru kaj donu al mi firman punkton en la universo kaj mi suprelevos la tutan terglobon[160] eĉ kun vi, fierulo!”

La provoso malfermegis la okulojn, ekskuiĝis kaj klakfermis la pordon.

“Reciproke sin subtenanta societo por forigi provosojn,” diris la unujara volontulo, juste dividante la porcion da pano je du partoj, “laŭ la deksesa paragrafo de prizona normaro la malliberigitoj en kazerno estu ekipitaj ĝis la verdikto per soldatmanĝo, sed ĉi tie regas la leĝo de prerio: kiu tion al la malliberigitoj pli frue forvoros.”

Ili sidis kun Švejk sur la kuŝbreto kaj ronĝis soldatpanon.

“Ĉe la provoso plej bone vidiĝas,” daŭrigis en siaj meditoj la unujara volontulo, “kiel la milito krudigas la homon. Nia provoso, antaŭ ol li komencis la soldatservon, certe estis juna viro kun idealoj, blonda kerubo, tenera, delikata al ĉiu, defendanto de malfeliĉuloj, kiujn li ĉiam protektis en interbatiĝoj pro ulino ĉe kermesaj dancamuzoj en sia naskiĝregiono. Ne ekzistas dubo, ke tiam ĉiuj lin estimis, sed nun… Dio mia, kun kia gusto mi donus al li sur la faŭkon, ĉirkaŭbatus lian kapon je la kuŝbreto, ĵetus lin kapantaŭe en latrinon. Ankaŭ tio estas pruvo, kamarado, kiel la homa menso absolute krudiĝas ĉe profesio de soldato.”

Li komencis kanti:

Eĉ diablon ŝi ne timis,

kanoniston ŝi renkontis…

“Kara amiko,” li rakontis plu, “se ni ĉion tion rilatigas al nia kara monarkio, ni venas nerefuteble al tiu konkludo, ke ĝi estas en la sama stato kiel la onklo de Puškin, pri kiu tiu skribis, ke restas nur, ĉar la onklo estas duonkadavro:”

ĝemi, pensi ĉu alvenos

la diablo kaj vin prenos!

En la pordo denove ektintis ŝlosilo kaj la provoso ekbruligis petrolan lampeton en la koridoro.

“Radio de lumo en obskuro!” kriis la unujara volontulo, “civilizo penetras en la armeon! Bonan nokton, sinjoro provoso, salutu ĉiujn suboficirojn kaj sonĝu pri io bela. Ekzemple pri tio, ke vi jam redonis al mi tiujn kvin kronojn, kiujn mi donis al vi por aĉeti cigaredojn kaj kiujn vi fortrinkis je mia sano. Dormu dolĉe, monstro!”

Oni aŭdis, ke la provoso murmuras ion pri la morgaŭa regimenta raporto.

“Denove solaj,” diris la unujara volontulo, “momentojn antaŭ la dormo mi dediĉos nun al ekspliko kaj prelego pri tio, kiel ĉiujare disvastiĝas zoologiaj scioj de suboficiroj kaj oficiroj. Por akiri novan militan vivan materialon kaj soldate konscian homnutraĵon por kanonfaŭkoj, al tio necesas fundaj studoj de naturscienco aŭ de libro ‘Fontoj de ekonomia bonstato’, eldonita ĉe Kočí[161], kie sur ĉiu paĝo aperas la vorto: bruto, porko, porkino. Sed en la lasta tempo ni vidas, ke niaj progresaj armeaj rondoj enkondukas novajn nomojn por soldataj novicoj. Kaporalo Althof ĉe la dekunua kompanio uzas vortojn ‘Engadina kapro’, apuntato Müller, germana instruisto el Kašperské Hory, nomas la novicojn ‘ĉeĥaj fetoruloj’, ĉefserĝento Sondernummer ‘bova rano’, ‘Jorkŝira virporko’ kaj promesas ĉe tio al ĉiu rekruto tani la haŭton. Ĉe tio li faras tion kun tiaj fakaj scioj, kvazaŭ li devenus el familio de bestoremburistoj. Ĉiuj soldataj superuloj klopodas inokuli tiel la amon al la patrujo per specialaj helpiloj, kiaj estas kriego kaj danco ĉirkaŭ rekrutoj, batalbruego memoriganta sovaĝulojn en Afriko, preparantaj sin por senhaŭtigi senkulpan antilopon aŭ rosti femuron el misiisto, destinita al formanĝo. Tio kompreneble ne koncernas germanojn. Kiam la ĉefserĝento Sondernummer parolas pri ‘bando de porkinoj’, li ĉiam rapide al tio aldonas ‘la ĉeĥa’, por ke germanoj ne ofendiĝu kaj ne atribuu tion al si. Ĉe tio ĉiuj suboficiroj ĉe la dekunua kompanio rulas la okulojn kiel kompatinda hundo, kiu manĝavide englutis spongon trempitan en oleo kaj ne povas eligi ĝin el la gorĝo. Foje mi aŭdis interparolon de la apuntato Müller kun la kaporalo Althof, kiu koncernis pluan procedon ĉe ekzercado de milicianoj. En tiu interparolo elstaris vortoj kiel ‘kelkajn vangobatojn’. Komence mi opiniis, ke ili malakordiĝis, ke krevas la germana soldata unuanimeco, sed mi terure eraris. Temis vere nur pri soldatoj.

‘Se tia ĉeĥa porko,’ vivosperte instruis la kaporalo Althof, ‘eĉ post tridekfoja “Al la tero!” ne ellernos stari rekte kiel kandelo, ne sufiĉas nur doni al li sur la faŭkon. Pugnobatu lin bele per unu mano en la ventron kaj per la alia puŝu al li la kepon sur la orelojn, diru: “Turnu vin!” kaj kiam li sin turnos, piedbatu lin en la postaĵon kaj vi vidos, kiel li marŝos kaj kiel subleŭtenanto Dauerling ridos.’

Nun, kamarado, mi devas diri al vi ion pri Dauerling,” daŭrigis la unujara volontulo, “pri li rakontas al si rekrutoj ĉe la dekunua kompanio tiel, kiel forlasita maljunulino en farmo ĉe la limo de Meksikio fabelas pri glora meksikia bandito. Dauerling havas famon de kanibalo, antropofago el aŭstraliaj gentoj, kiuj voras anojn de aliaj gentoj, se tiuj falis en ĝiajn manojn. Lia vivovojo estas brila. Nelonge post lia naskiĝo vartistino kun li falis kaj la eta Konrado Dauerling frapiĝis al si la kapeton, tiel ke ankoraŭ nun vidiĝas sur lia kapo tia plataĵo, kvazaŭ kometo falegus sur la nordan poluson. Ĉiuj dubis, ke io povas el li esti, se li postvivos tiun cerboskuon; nur lia patro, kolonelo, ne perdis la esperon kaj asertis, ke al lia filo tio povas neniel malhelpi, ĉar, kiel kompreneblas, kiam la juna Dauerling iom elkreskos, li dediĉos sin al la soldata profesio. Post terura lukto kontraŭ kvar klasoj de gimnazio, kiujn la juna Dauerling finstudis private, ĉe kio unu el liaj hejmaj instruistoj idiotiĝis kaj tro frue griziĝis kaj la alia volis en senespero salti de sur la preĝeja turo de sankta Stefano en Vieno, Dauerling venis en oficirlernejon de Hainburg. En oficirlernejoj oni neniam postulis preparan klerigon, ĉar tio kutime ne taŭgas por aŭstraj aktivaj oficiroj. Idealon de soldateco oni vidis nur en tio, kiel tiun soldatecon manifesti. Klerigo efikas sur nobligon de la animo kaj tion oni en la armeo ne povas bezoni. Ju pli kruda la oficiraro, des pli bona.

Frekventanto de oficirlernejo Dauerling ne prosperis eĉ en tiuj lernoobjektoj, kiujn ĉiu pli malpli regis. Ankaŭ en la oficirlernejo vidiĝis la signoj de tio, ke Dauerling en la junaĝo frapiĝis al si la kapeton.

Liaj respondoj dum ekzamenoj klare parolis pri tiu malfeliĉo, elstaris per idioteco kaj estis konsiderataj kiel rekte klasikaj pro sia profunda kretenismo kaj konfuziteco, ke profesoroj de la oficirlernejo ne nomis lin alie ol ‘nia brava idioto’. Lia manko de intelekto estis tiel brila, ke li havis tre grandan esperon eble post kelkaj dekjaroj enradikiĝi ĉe la supera soldatlernejo de Maria Tereza aŭ ĉe la ministerio de milito.

Kiam eksplodis la milito kaj el ĉiuj junetaj kadetoj oni faris subleŭtenantojn, en la listo de rangaltigitoj el Hainburg aperis ankaŭ Konrado Dauerling kaj tiel li venis al la naŭdekunua regimento.”

La unujara volontulo ekspiris kaj rakontis plu: “La ministerio de milito eldonis libron ‘Dresi aŭ eduki’, en kiu Dauerling legis, ke la soldatojn necesas teni en teruro. Ke el la grado de teruro rezultas sukceso en ekzercado. Kaj sukceson en tiu ĉi sia laboro li havis ĉiam. Por ke la soldatoj ne devu aŭdi lian kriegon, ili anoncis sin po tutaj plotonoj al kuracista esploro, sed tio ne estis kronita per sukceso. Kiu anoncis sin malsana, ricevis tri tagojn da severa karcerpuno. Cetere, vi scias, kio estas la ‘severa karcerpuno’. Oni pelas vin la tutan tagon tra la ekzercejo kaj nokte vin ankoraŭ malliberigas. Tiel okazis, ke ĉe la kompanio de Dauerling ne estis malsanuloj. Ili sidis en senlumejo. Sur la ekzercejo Dauerling ĉiam konservas tiun senafektan kazernan parolmanieron, kiu komencas per la vorto ‘porko’ kaj finas per stranga zoologia enigmo: ‘porka hundo’. Ĉe tio li estas tre liberala. Li lasas al la soldatoj la liberecon de decido. Li diras: ‘Kion vi volas, elefanto, kelke da batoj sur la nazon aŭ tri tagojn da severa karcerpuno?’ Se iu elektis karcerpunon, li ricevis al tio tamen nur du batojn sur la nazon, al kio Dauerling aldonas tiun ĉi klarigon: ‘Malkuraĝulo, vi timas pri via rostro, kaj kion vi faros poste, kiam komencos pafi peza artilerio?’

Foje, disbatinte okulon al rekruto, li esprimis sin: ‘Pa, kial rompi al si la kapon per unu ulo, tiel aŭ alie li devas mortaĉi.’

Tion diris ankaŭ la feldmarŝalo Konrado von Hötzendorf[162]: ‘La soldatoj devas tiel aŭ alie mortaĉi.’

Ŝatatan kaj efikan rimedon trovas Dauerling en tio, ke li kunvokas la ĉeĥan viraron per sia prelego, en kiu li parolas pri soldataj taskoj de Aŭstrio, ĉe kio li klarigas ĝeneralajn principojn de soldata eduko komencante per kateno kaj finante per pendumo kaj mortpafo. Komence de la vintro, antaŭ ol mi iris en hospitalon, ni estis sur ekzercejo apud la dekunua kompanio, kaj kiam estis paŭzo, Dauerling havis parolon al siaj ĉeĥaj rekrutoj:

‘Mi scias,’ li komencis, ‘ke vi estas kanajloj kaj ke necesas elbati al vi el la kapo ĉiujn frenezajn ideojn. Per la ĉeĥa lingvo vi venos eĉ ne sub pendumilon. Ankaŭ nia la plej supera soldatrangulo estas germano. Ĉu vi aŭskultas? Himmellaudon, al la tero!’

Ĉio falas al la tero, kaj kiel ili tiel kuŝas, Dauerling paŝas antaŭ ili kaj prelegas:

‘‘Al la tero’ restos ‘al la tero’, eĉ se vi, bandaĉo, en tiu koto freneziĝus pro kolero. ‘Al la tero’ ekzistis jam en antikva Romo; jam tiam devis soldatiĝi ĉiuj en la aĝo de dek sep ĝis sesdek jaroj, oni servis tridek jarojn sur batalkampoj kaj ne kuŝaĉis en kazerno kiel porkoj. Ankaŭ tiam ekzistis unu komuna armea lingvo kaj komandantaro. Romaj sinjoroj oficiroj scius reagi al tio, se la viraro parolus etruske! Ankaŭ mi volas, ke vi ĉiuj respondu germane kaj ne per tiu via lingva konfuzaĵo. Vidu, kiel bele vi kuŝas en koto, kaj nun imagu, ke iu el vi ne volus plu kuŝi kaj leviĝus. Kion mi farus? Mi disŝirus al li la faŭkon ĝis la oreloj, ĉar tio estus rompo de la subordigo, ribelo, kontraŭstaro, delikto kontraŭ devoj de la brava soldato, rompo de ordo kaj obeemo, malrespekto al soldatservaj preskriboj ĝenerale, el kio rezultas, ke tian ulon atendus pendumilo kaj perdo de la rajto ĝui estimon de siaj, devene al li egalaj kolegoj.’”

La unujara volontulo eksilentis kaj poste daŭrigis, en paŭzeto ŝajne pripensinte al si la temon, kiel prezenti la situacion en la kazerno:

“Tio okazis en la tempo de kapitano Adamička, tio estis tute apatia homo. Kiam li sidis en la kancelario, li kutime gapis en malplenon kiel kvieta frenezulo kaj mienis, kvazaŭ li volus diri: ‘Formanĝu min, muŝoj’. Ĉe bataliona raporto li cerbumis pri dio scias kio. Foje anoncis sin al bataliona raporto soldato de la dekunua kompanio kun plendo, ke vespere surstrate la subleŭtenanto Dauerling nomis lin ‘ĉeĥa porko’. En civila vivo estis tio librobindisto, naciece konscia laboristo.

‘Tiel do statas la afero’, diris la kapitano Adamička mallaŭte, ĉar li ĉiam parolis tre mallaŭte, ‘tion li diris al vi vespere surstrate. Necesas esplori, ĉu vi havis permesite eliri el la kazerno. Formarŝi!’

Post kelka tempo la kapitano Adamička igis alvoki al si la plendinton.

‘Oni konfirmis,’ li diris denove tiel mallaŭte, ‘ke tiutage vi havis permeson resti ekster la kazerno ĝis la deka vespere. Kaj tial vi ne estos punita. Formarŝi!’

Pri tiu kapitano Adamička oni poste diris, ke li havas senton por justeco, kara kamarado, oni do sendis lin sur batalkampon kaj anstataŭ li venis ĉi tien majoro Wenzl. Kaj tio estis diabla filo, se temis pri kontraŭnaciecaj provokoj, kaj tiu ordigis la kapon al la subleŭtenanto Dauerling. La majoro Wenzl edziĝis al ĉeĥino kaj plej grandan timon li havas el kontraŭnaciecaj konfliktoj. Kiam antaŭ jaroj li servis kiel kapitano en Kutná Hora, foje en ebrio li insultis ĉefkelneron en hotelo, nominte lin ‘ĉeĥa feĉanimulo’. Ĉe tio mi atentigas, ke en kompanio la majoro Wenzl parolis senescepte ĉeĥe, same kiel en sia hejmo, kaj ke liaj filoj studas en ĉeĥaj lernejoj. La vortoj falis, jam tio estis en loka gazeto kaj iu deputito de viena parlamento interpelaciis pri konduto de la kapitano Wenzl en la hotelo. Wenzl havis pro tio grandajn malagrablaĵojn, ĉar tio estis ĝuste en la tempo de parlamenta voĉdonado pri soldata buĝeto, kaj nun enmiksis sin en tion ia ebriega kapitano Wenzl el Kutná Hora.

Poste la kapitano Wenzl eksciis, ke tiun ĉi kaĉon kuiris al li iama unujara volontulo, nun suboficiro Zítko. Tiu publikigis tion pri li en la gazeto, ĉar inter li kaj la kapitano Wenzl regis malamikeco de la tempo, kiam Zítko en kompanio, kie la kapitano Wenzl ĉeestis, komencis mediti, ke sufiĉas ĉirkaŭrigardi en la dia naturo, observi, kiel nuboj vualas la horizonton, kiel ĉe horizonto altiĝas montoj kaj kiel muĝas akvofalo en arbaroj, kiel birdoj kantas.

‘Sufiĉas,’ diris la suboficiro Zítko, ‘nur mediti pri tio, kio estas kapitano kompare kun la majesta naturo. La sama nulo kiel ĉiu suboficiro.’

Ĉar ĉiuj soldatranguloj estis tiam duonebriaj, la kapitano Wenzl volis batregali la kompatindan filozofon Zítko kiel ĉevalon, tiu ĉi malamikeco kreskis kaj la kapitano ĉikanis Zítkon, kie li povis, tiom pli, ke el la eldiro de la suboficiro Zítko iĝis sentenco.

‘Kio estas la kapitano Wenzl kompare kun la majesta naturo?’ tion oni konis en la tuta Kutná Hora.

‘Mi devigos lin, kanajlon, al sinmortigo,’ diris ĉiam la kapitano Wenzl, sed Zítko foriris en civilan vivon kaj plu studis filozofion. De tiu tempo daŭras la furiozo de la majoro Wenzl kontraŭ junaj oficiroj. Eĉ leŭtenanto ne estas certa antaŭ liaj eksplodoj kaj kolerego, tute ne parolante pri kadetoj kaj suboficiroj.

‘Mi dispremos ilin kiel cimojn,’ diras la majoro Wenzl, kaj ve al subleŭtenanto, kiu pelus iun al bataliona raporto pro bagatelo. Por majoro Wenzl gravas nur grandaj kaj teruraj deliktoj, se iu ekdormis gardostare ĉe pulvejo aŭ se li faris ion ankoraŭ pli teruran, ekzemple se soldato nokte grimpas trans muron de Maria-kazerno kaj ekdormas supre sur la muro, lasas sin nokte kapti de miliciana aŭ artileriana patrolo[163], mallonge, se li faris tiel terurajn aferojn, ke li hontigis la regimenton.

‘Pro Sinjoro Kristo!’ mi aŭdis lin foje kriegi en la koridoro, ‘do jam la trian fojon kaptis lin miliciana patrolo. Tuj lin, bestion, ŝovu en senlumejon kaj la ulo devas iri for de la regimento, ien al trajnotrupo por veturigadi sterkon. Kaj kun la patrolo li eĉ ne interbatiĝis! Tio ne estas soldatoj, sed balaistoj! Vori donu al li nur postmorgaŭ, prenu al li pajlosakon kaj sen kovrilo ŝovu lin, grundoronĝanton, en izolejon!’

Nun imagu, amiko, ke tuj post la alveno de Wenzl ĉi tien tiu idiota subleŭtenanto Dauerling pelis al bataliona raporto viron, laŭdire ke tiu intence lin ne salutis, kiam Dauerling dimanĉe posttagmeze veturis kun fraŭlineto en fiakro tra la placo. Kiel rakontis suboficiroj, tiam ĉe bataliona raporto flugis fulmoj. Ĉefserĝento de la bataliona kancelario forkuris kun dokumentoj ĝis koridoro kaj la majoro Wenzl kriegis al Dauerling:

‘Mi rifuzas vian plendon, himmeldonnerwetter, mi tion malpermesas! Ĉu vi scias, sinjoro subleŭtenanto, kio estas bataliona raporto? Bataliona raporto ne estas ia porka festenado! Kiel li povis vin vidi, se vi rapidveturis tra la placo? Ĉu vi ne scias, ke vi mem instruis, ke oni donas la honoron al soldatranguloj, kiujn oni renkontas, kaj tio ne signifas, ke soldato devas sin turni kiel korniko por trovi sinjoron subleŭtenanton, promenveturantan tra la placo? Silentu, mi petas. Bataliona raporto estas tre serioza afero. Se la soldato asertis jam al vi, ke li vin ne vidis, ĉar sur la korso li ĝuste donis la honoron al mi, turnita al mi, ĉu vi komprenas, al la majoro Wenzl, kaj ke li ne povis rigardi malantaŭen al la fiakro, kiu vin veturigis, mi opinias, ke oni devas tion kredi. Venontfoje mi petas ne ĝeni min per tiaj bagateloj.’

De tiu tempo Dauerling ŝanĝiĝis.”

La unujara volontulo ekoscedis: “Ni devas satdormi antaŭ la regimenta raporto. Mi volis nur parte al vi diri, proksimume kia estas la situacio ĉe la regimento. Kolonelo Schröder ne amas la majoron Wenzl, li estas ĉiuflanke stranga ulo. Kapitano Ságner, kiu zorgas pri la lernejo por unujaraj volontuloj, vidas en la kolonelo veran tipon de soldato, kvankam la kolonelo Schröder nenion timas pli ol tion, ke li devos iri sur batalkampon. Ságner estas ĉiuflanke sagaca kaj same kiel Schröder ne amas rezervajn oficirojn. Li nomas ilin ‘civilaj fetoruloj’. Unujarulojn li rigardas kiel sovaĝajn bestojn, kiujn necesas ŝanĝi en militajn maŝinojn, alkudri al ili steletojn[164] kaj sendi al la fronto, por ke oni ekstermu ilin anstataŭ kulturitaj aktivaj oficiroj, ĉar tiujn necesas konservi por reproduktado.

Ĝenerale ĉio en la armeo putre fetoras,” diris la unujara volontulo, kaŝante sin sub kovrilon. “Konsternitaj homamasoj ankoraŭ ĝis nun ne reakiris sian spiritan ekvilibron. Kun larĝe malfermitaj okuloj ili iras lasi sin dishaki je pecetoj kaj poste, kiam iun el ili trafas kuglo, li ekflustras nur: ‘Panjo… ’ Ne ekzistas herooj, sed buĉota brutaro kaj buĉistoj en generalaj staboj. Kaj fine ĉio tio al ili ribeliĝos, kaj tio estos vera tumulto! Vivu nia armeo! Bonan nokton!”

La unujara volontulo eksilentis kaj poste komencis skuiĝi sub la kovrilo kaj demandis:

“Ĉu vi dormas, kamarado?”

“Mi ne dormas,” respondis Švejk sur la alia pajlosako, “mi meditas.”

“Pri kio vi meditas, kamarado?”

“Pri granda arĝenta medalo pro kuraĝo, kiun ricevis lignaĵisto el Vávra-strato en Královské Vinohrady[165], certa Mlíčko, ĉar ĉe sia regimento li estis la unua, al kiu komence de la milito grenado forŝiris la piedon. Li ricevis artefaritan piedon kaj komencis ĉie fieri per sia medalo kaj fanfaroni, ke li estas absolute unua kaj la plej unua kriplulo de sia regimento en la milito. Foje li eniris noktan amuzejon ‘Apollo’ en Vinohrady kaj tie malakordiĝis kun viandistoj el buĉejo, tiuj fine forŝiris al li la artefaritan piedon kaj ekbatis lin per ĝi sur la kapon. Tiu, kiu ĝin al li forŝiris, ne sciis, ke la piedo estas artefarita kaj pro ektimo svenis. En polica stacio oni alfiksis la piedon al Mlíčko reen, sed Mlíčko de tiu tempo ricevis koleron kontraŭ sia granda arĝenta medalo pro kuraĝo, iris ĝin deponi en monpruntejo kaj tie oni lin retenis eĉ kun la medalo. Li havis pro tio komplikaĵojn. Ekzistas ia speciala honora tribunalo por militkripluloj kaj tiu lin kondamnis al tio, ke oni forprenis de li la arĝentan medalon kaj poste oni kondamnis lin ankoraŭ al forpreno de la piedo…”

“Kiel mi tion komprenu?”

“Tute simple. Unu tagon venis al li komisiono kaj anoncis al li, ke li ne meritas porti artefaritan piedon, oni ĝin al li do malfiksis kaj forportis.”

“Aŭ,” daŭrigis Švejk, “granda amuzo estas ankaŭ tio, se postvivantoj post iu, kiu falis en la milito, neatendite ricevas tian medalon kun skribo, ke la medalon oni al ili pruntedonas, ke ili pendigu ĝin ien sur honoran lokon. En Božetěchstrato en Vyšehrad furioziĝinta patro, opiniante, ke la oficejoj pri li ŝercas, pendigis tiun medalon en necesejo, kaj policisto, kiu uzadis tiun necesejon sur galerio komune kun li, denuncis lin pro ŝtatperfido kaj tiel tiu kompatindulo pagis por tio tre kare.”

“El tio rezultas,” diris la unujara volontulo, “ke ĉia gloro valoras pasintjaran neĝon. En Vieno oni nun eldonis ‘Notlibron de la unujara volontulo’ kaj tie estas jena rava verso en ĉeĥa traduko:”

Unu volontulo, tre kuraĝa, brava,

por patruj’ kaj reĝo ne hezitis fali.

Jen ekzemplo brila kaj sekvinda, rava,

kiel por patrujo devas ni batali.

Jam kadavro lia kuŝas sur afusto,

al ĉielo flugas mallaŭteta preĝo,

kaj ordeno tronas sur heroa brusto,

ĉar la volontulo falis por la reĝo.

“Ŝajnas al mi,” diris la unujara volotulo post paŭzeto, “ke nia soldata spirito malaperas, mi proponas, kara amiko, ke en nokta mallumo kaj silento de nia malliberejo ni kantu pri kanoniero Jabórek. Tio suprenlevos nian soldatan spiriton. Sed ni devas kriegi, por ke oni aŭdu tion en la tuta Maria-kazerno. Tial mi proponas, ke ni stariĝu ĉe la pordo.”

Kaj post la momento oni aŭdis el la malliberejo kriegon, ke tremis fenestroj en la koridoro:

…Kaj li staris ĉe kanono,

tuj ĝin ŝargis sen admono,

kaj li staris ĉe kanono,

tuj ĝin ŝargis sen admono.

Eĉ lin kuglo ne kompatis,

liajn brakojn ĝi forbatis sed li restis ĉe kanono

kaj plu ŝargis sen admono,

sed li restis ĉe kanono

kaj plu ŝargis sen admono…

Sur la korto oni aŭdis paŝojn kaj voĉojn.

“Tio estas la provoso,” diris la unujara volontulo, “kun li iras leŭtenanto Pelikán, kiu hodiaŭ deĵoras. Li estas rezerva oficiro, mia konato el ‘Ĉeská Beseda’, en civila vivo matematikisto de asekurejo. De tiu ni ricevos cigaredojn. Ni kriegu nur plu.”

Kaj denove oni aŭdis: “Kaj li staris ĉe kanono…”

Kiam la pordo malfermiĝis, la provoso, evidente ekscitita per ĉeesto de la deĵoranta oficiro, komencis akre:

“Ĉi tie ne estas menaĝerio!”

“Pardonu,” respondis la unujara volontulo, “ĉi tie estas filio de Rudolfinum[166], koncerto profite al la malliberigitoj. Ĝuste finita unua programero: Milita simfonio.”

“Lasu tion,” diris la leŭtenanto Pelikán afekte severe, “mi opinias, ke vi scias, ke je la naŭa horo vi devas iri dormi kaj ne fari bruon. Vian koncertan pecon eblas aŭdi eĉ sur la placo.”

“Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” diris la unujara volontulo, “ke ni ne preparis nin kiel necesis, kaj se ia disharmonio…”

“Tion ĉi li faras ĉiuvespere,” klopodis inciti la provoso kontraŭ sia malamiko, “li kondutas ĉiuflanke terure neinteligente.”

“Pardonu, sinjoro leŭtenanto,” reagis la unujara volontulo, “mi volas paroli kun vi inter la kvar okuloj. La provoso atendu malantaŭ la pordo.”

Kiam tio estis plenumita, la unujara volontulo diris familiare:

“Do, elpoŝigu cigaredojn, Franĉjo.

Ĉu cigaredoj ‘Sport’? Ĉu vi kiel leŭtenanto ne havas ian pli kvalitan markon? Provizore mi al vi dankas. Ankoraŭ alumetojn.

Cigaredoj ‘Sport,’” diris la unujara volontulo post lia foriro kun malŝato, “ankaŭ en mizero la homo levu sian spiriton.

Fumu, kamarado, por bona nokto. Morgaŭ atendas nin la lasta juĝo.”

Antaŭ ol la unujara volontulo ekdormis, li ne forgesis kanti:

Amikoj miaj — montoj kaj valoj

ne redonos la amatan

knabinon ĉarman, kiun mi perdis,

belulinon prirevatan…

La unujara volotulo eraris, prezentante la kolonelon Schröder kiel monstron, ĉar la kolonelo havis iometan senton por justeco, kiu klare evidentiĝis post tiuj noktoj, kiam la kolonelo Schröder estis kontenta pri la kompanio, en kies centro li pasigis vesperojn en hotelo. Kaj se li ne estis kontenta?

Dum la unujara volontulo esprimis pereigan kritikon de la situacio en la kazerno, la kolonelo Schröder sidis en hotelo en kompanio de oficiroj kaj aŭskultis, kiel ĉefleŭtenanto Kretschmann reveninta el Serbio kun vundita kruro (kornopikis lin bovino) rakontis, kiel de la stabo, al kiu oni lin alkomandis, li rigardis atakon al serbaj pozicioj:

“Jen, nun ili ekimpetis el tranĉeoj. En la tuta longo de du kilometroj ili grimpas nun trans pikdratajn barilojn kaj ĵetas sin kontraŭ la malamiko. Kun grenadoj ĉetalie, en gasmaskoj, kun fusiloj surŝultre, preparitaj pafi, sturmi. Fajfas kugloj. Falas soldato, kiu elsaltis el tranĉeo, la alia falas sur remparo, tria post kelkaj paŝoj, sed la korpoj de kamaradoj impetas plu antaŭen kun ‘hura’, antaŭen en fumon kaj polvon. Kaj la malamiko pafas de ĉiuj flankoj, el tranĉeoj, el postgrenadaj funeloj kaj alcelas al ni siajn maŝinpafilojn. Denove falas soldatoj. Taĉmento volas silentigi malamikan aŭtomatan fusilon. Ili falas. Sed la kamaradoj troviĝas jam fore. Hura! Falas oficiro. Oni jam ne aŭdas fusilojn de infanterianoj, prepariĝas io terura. Denove falas la tuta taĉmento kaj oni aŭdas aŭtomatajn fusilojn de la malamiko: ratatatata… Falas… Pardonu, mi ne kapablas daŭrigi, mi estas ebria…”

La oficiro kun vundita kruro silentiĝis kaj restis apatie sidi sur seĝo. La kolonelo Schröder favorkore ridetas kaj aŭskultas, kiel kontraŭ li sidanta kapitano Spíra pugnobatas la tablon, kvazaŭ li volus disputi, kaj ripetas ion, kio havas nenian sencon kaj el kio absolute ne eblas diveni, kion tio propre signifas kaj kion li volas per tio diri:

“Pripensu, mi petas, bone. Ni havas en la armeo aŭstrajn miliciajn ulanojn, aŭstrajn milicianojn, bosniajn ĉasistojn, aŭstrajn ĉasistojn, aŭstrajn infanterianojn, hungarajn infanterianojn, tirolajn imperiestrajn fusilistojn, bosniajn infanterianojn, hungarajn honvedojn, hungarajn husarojn, miliciajn husarojn, rajdoĉasistojn, dragonojn, ulanojn, kanonierojn, trajnotrupojn, saperojn, sanitaran servon, maristojn. Ĉu vi komprenas? Kaj Belgio? Unua kaj dua soldatunuo formas operacian armeon, la tria zorgas pri servoj malantaŭ la dorso de la armeo…”

La kapitano Spíra pugnobatis la tablon. “La milicio plenumas la enlandan servon dum la paca tempo.”

Juna oficiro apude fervore klopodis konvinki la kolonelon pri sia soldata senkompato kaj tre laŭte asertis al sia najbaro: “Ftizulojn oni devas sendi al la fronto, tio faros al ili bone kaj krom tio estas pli utila, se falos malsanuloj ol sanaj homoj.”

La kolonelo ridetis, sed subite li nubmieniĝis, kaj turnante sin al la majoro Wenzl, diris: “Mi miras, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš nin evitas, de tiu tempo, kiam li alveturis, li ne venis inter nin eĉ nur unufoje.”

“Li verkas poemetojn,” moke ekparolis la kapitano Ságner, “tuj kiam li alveturis, li enamiĝis al sinjorino inĝenierino Schreiter, kun kiu li renkontiĝis en teatro.”

La kolonelo nubmiene ekrigardis antaŭ sin: “Laŭdire li scias kanti kanzonojn?”

“Jam en la oficirlernejo li tre amuzis nin per kanzonoj,” respondis la kapitano Ságner, “kaj anekdotojn li scias, ĝojo ilin aŭdi. Kial li ne venas inter nin, mi ne scias.”

La kolonelo malgaje ekskuis la kapon: “Nun jam ne ekzistas inter ni la vera kamaradeco. Mi memoras, ke iam ĉiu el ni oficiroj klopodis iel kontribui al amuzo en kazino. Certa, mi rememoras, ĉefleŭtenanto Dankl, tiu senvestiĝis ĝisnude, ekkuŝis sur plankon, en la anuson ŝovis al si voston de haringo kaj prezentis al ni marvirineton. Alia oficiro, leŭtenanto Schleisner, sciis movi la orelojn kaj heni kiel ĉevalo, imiti miaŭadon de katoj kaj zumadon de burdo. Mi memoras ankaŭ kapitanon Skoday. Tiu ĉiam, kiam ni deziris, alkondukis en la kazinon ulinojn, estis tio tri fratinoj, kaj li havis ilin eldresitaj kiel hundojn. Li starigis ilin sur tablon kaj ili komencis antaŭ ni senvestiĝi en takto. Li havis tian malgrandan taktobastonon kaj honoron al li, direktisto li estas eminenta. Kaj kion li faris kun ili sur sofo! Foje li igis alporti kuvon kun varma akvo en mezon de la ejo kaj ni unu post la alia devis bani nin kun tiuj ulinoj kaj li nin fotografis.”

Ĉe tiu ĉi rememoro la kolonelo Schröder feliĉege ridetis.

“Kaj kiajn vetojn ni faris en la kuvo,” li daŭrigis, malĉaste ŝmacante kaj skuiĝante sur la seĝo, “sed nun? Ĉu tio estas amuzo? Eĉ tiu kanzonisto ne aperas. Nunaj junaj oficiroj eĉ trinki ne scias. Ankoraŭ ne estas dek du horoj, kaj malantaŭ la tablo, kiel vi vidas, estas jam kvin homoj ebriaj. Estis iam tempo, ke ni sidis du tagojn, kaj ju pli ni trinkis, des pli sobraj ni estis, kaj ni verŝis en la gorĝon seninterrompe bieron, vinon, likvorojn. En la nuna tempo ne ekzistas jam tiu vera soldata spirito. Diablo scias, en kio kuŝas la kaŭzo. Neniu spritaĵo, nur vanta babilado sen fino. Aŭskultu nur, kiel tie sube ĉe tablo oni parolas pri Usono.”

De alia rando de la tablo oni aŭdis ies seriozan voĉon: “Usono ne povas enmiksiĝi en la militon. Usonanoj kaj angloj montras al si reciproke la dentojn. Usono ne estas preparita por la milito.”

La kolonelo Schröder ekĝemis: “Tio estas babilado de rezervaj oficiroj. Tiujn ŝuldis al ni la diablo. Tia homo ankoraŭ hieraŭ skribis ie en banko, volvis paperajn konusetojn kaj vendis spicaĵon, cinamon aŭ botciron aŭ rakontis al infanoj en lernejo, ke malsato pelas lupojn el arbaroj, kaj hodiaŭ li volus egali al aktivaj oficiroj, ĉion kompreni kaj en ĉion ŝovi la nazon. Kaj kiam ni havas ĉe ni aktivajn oficirojn, kia estas la ĉefleŭtenanto Lukáš, jen, sinjoro ĉefleŭtenanto inter nin ne venas.”

La kolonelo Schröder iris en ĉagrena humoro hejmen, kaj kiam li matene vekiĝis, li havis ankoraŭ pli malbonan humoron, ĉar en ĵurnalo, kiun li legis en la lito, inter sciigoj el batalkampoj li trovis kelkfoje frazon, ke niaj soldataroj estis forkondukitaj al jam antaŭe preparitaj pozicioj. Estis tio gloraj tagoj de la aŭstra armeo, similantaj al la tagoj ĉe Šabac[167] kiel ovo al ovo.

Kaj sub tiu impreso la kolonelo Schröder je la deka horo matene alpaŝis al la akto, kiun la unujara volontulo ŝajne trafe nomis la lasta juĝo.

Švejk kun la unujara volontulo staris sur la korto kaj atendis la kolonelon. Estis ĉi tie jam suboficiroj, deĵoranta oficiro, regimenta adjutanto kaj ĉefserĝento de la regimenta kancelario kun skriboj pri deliktuloj, kiujn atendas la mano de la justeco — regimenta raporto.

Fine aperis la nubmiena kolonelo en akompano de la kapitano Ságner el la lernejo por unujaraj volontuloj, nervoze vipante tibiingon de siaj botoj.

Akceptinte raporton, li kelkfoje preteriris ĉe tomba silento antaŭ Švejk kaj la unujara volontulo, kiuj turnis la kapon dekstren aŭ maldekstren laŭ tio, sur kiu alo la kolonelo aperis. Ili faris tion neordinare konsekvence, ke ili preskaŭ fortordis al si la nukon, ĉar tio daŭris sufiĉe longe.

Fine la kolonelo haltis antaŭ la unujara volontulo, kiu raportis: “Unujara volontulo…”

“Mi scias,” diris la kolonelo koncize, “pario de unujaraj volontuloj. Kio estas via civila okupo? Ĉu studento de klasika filozofio? Do ebriega intelektulo…”

“Sinjoro kapitano,” li vokis al Ságner, “alkonduku ĉi tien la tutan lernejon por unujaraj volontuloj.”

“Memkompreneble,” li parolis plu al la unujara volontulo, “lia moŝto studento de klasika filozofio, per kiu mi devas malpurigi al mi la manojn. Turnu vin! Tion mi sciis. Faldoj sur la mantelo en malordo. Kvazaŭ li irus de stratulino aŭ kuŝaĉus en bordelo. Knabeto, mi vin disŝiros.”

La lernejo por unujaraj volontuloj enpaŝis la korton.

“Formi kvadraton!” ordonis la kolonelo. Ili ĉirkaŭis la kondamnatojn kaj la kolonelon per malvasta kvadrato.

“Rigardu tiun viron,” kriis la kolonelo, per la vipeto montrante al la unujara volontulo, “li fordrinkis vian honoron de unujaraj volontuloj, el kiuj oni edukas bazon de kvalitaj oficiroj, kiuj gvidus la viraron al gloro sur la batalkampo. Sed kien gvidus sian viraron li, tiu ĉi drinkulo? El unu gastejo en la alian. Li fortrinkus ĉian rumon transprenitan por la viraro. Ĉu vi povas diri ion por via ekskuzo? Vi ne povas. Rigardu lin. Eĉ por sia ekskuzo li povas diri nenion kaj en civila vivo li studas klasikan filozofion. Vere, klasika ekzemplo.”

La kolonelo diris la lastajn vortojn signifoplene malrapide kaj forkraĉis: “Klasika filozofo, kiu nokte en ebrio deĵetas kepojn al oficiroj de sur la kapoj. Ulo! Estas feliĉo, ke temis nur pri tia oficiro de artilerio.”

En tio lasta estis koncentrita ĉia malamo de la naŭdekunua regimento kontraŭ la artilerio en Budějovice. Ve al kanoniero, kiu nokte falis en la manojn de la regimenta patrolo kaj male. Malamo terura, nerepacigebla, vendetto, sanga venĝo, heredata de unu rekrutigjaro al la alia, ambaŭflanke akompanata per tradiciaj historioj, kiel aŭ infanterianoj ĵetis kanonierojn en la riveron Vltava aŭ male. Kiel ili interbatiĝis en “PortArtur”, “Ĉe la rozo” kaj en aliaj multnombraj amuzejoj de la sudbohema metropolo.

“Malgraŭ tio,” daŭrigis la kolonelo, “tian faron oni devas senekzemple puni, la ulo devas esti eksigita el la lernejo por unujaraj volontuloj, morale detruita. Ni havas jam sufiĉe da tiaj intelektuloj en la armeo. Regimenta kancelario!”

La ĉefserĝento el la regimenta kancelario serioze alpaŝis kun skriboj kaj krajono.

Regis silento kiel en juĝoĉambro, kie oni kondamnas murdiston kaj prezidanto de la tribunalo komencas: “Aŭdu la verdikton.”

Kaj ĝuste per tia voĉo diris la kolonelo: “La unujaran volontulon Marek oni kondamnas: dudek unu tagoj da severa karcerpuno kaj post la punfiniĝo en la kuirejon senŝeligadi terpomojn.”

Turnante sin al la lernejo por unujaraj volontuloj, la kolonelo donis la ordonon viciĝi. Oni aŭdis, kiel la lernantoj rapide formas kvarvicojn kaj foriras, ĉe kio la kolonelo diris al la kapitano Ságner, ke tio misklakas, ke la kapitano posttagmeze ripetu kun ili soldatpaŝojn sur la korto.

“Tio devas tondri, sinjoro kapitano. Kaj ankoraŭ ion. Preskaŭ mi forgesus. Diru al ili, ke la tuta lernejo por unujaraj volontuloj havas kvintagan malpermeson forlasi la kazernon, por ke ili neniam forgesu sian ekskolegon, tiun kanajlon Marek.”

Kaj la kanajlo Marek staris apud Švejk kaj mienis tute kontente. Lia afero jam ne povis pli bone finiĝi. Estas nepre pli bone senŝeligadi terpomojn en la kuirejo, modli soldatajn knedbulojn kaj senviandigi ripon ol kriegi kun plena pantalono sub uragana fajro de la malamiko: “Unu post la alia! Surmeti bajonetojn!”

Reveninte de la kapitano Ságner, la kolonelo Schröder haltis antaŭ Švejk kaj atente lin ekrigardis. La staturon de Švejk reprezentis en tiu momento lia ronda, ridetanta vizaĝo kun grandaj oreloj, elstarantaj sub firme surmetita kepo. La tuto faris impreson de iu, kiu sentas sin absolute sekura kaj scias pri neniu delikto. Liaj okuloj demandis: “Mi petas, ĉu mi ion faris?” Liaj okuloj parolis: “Ĉu mi, mi petas, pri io kulpas?”

Kaj la kolonelo resumis siajn observojn en demandon, kiun li donis al la ĉefserĝento el la regimenta kancelario: “Ĉu idioto?”

Kaj tiam la kolonelo vidis, kiel la buŝo de tiu bonula vizaĝo antaŭ li malfermiĝas.

“Obee mi raportas, sinjoro kolonelo, idioto,” respondis Švejk anstataŭ la ĉefserĝento.

La kolonelo Schröder kapsignis al la adjutanto kaj foriris kun li flanken. Poste li alvokis la ĉefserĝenton kaj ili trarigardis la materialon pri Švejk.

“Aha,” diris la kolonelo Schröder, “tio do estas tiu servosoldato de la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu laŭ lia raporto perdiĝis al li en Tábor. Mi opinias, ke sinjoroj oficiroj mem devas eduki siajn servistojn. Se sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš elektis al si jam tian denaskan idioton kiel servosoldaton, li turmentu sin per li mem. Li havas por tio sufiĉe da libera tempo, se li venas nenien. Ke ankaŭ vi vidis lin neniam en nia kompanio? Nu, vidu. Li havas do sufiĉe da tempo por povi eduki sian servosoldaton.”

La kolonelo Schröder alpaŝis al Švejk, kaj rigardante lian bonulan vizaĝon, diris: “Idiota bruto, vi havas tri tagojn da severa karcerpuno, kaj kiam vi tion sidpasigos, anoncu vin ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš.”

Tiel Švejk denove renkontiĝis kun la unujara volontulo en la regimenta malliberejo kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš povis vere tre sin ‘ĝojigi’, kiam la kolonelo Schröder alvokigis lin al si por diri al li: “Sinjoro ĉefleŭtenanto, proksimume antaŭ unu semajno post via alveturo al la regimento vi sendis al mi petskribon, ke oni disponigu al vi servosoldaton, ĉar tiu via perdiĝis en la stacidomo de Tábor. Ĉar li revenis…”

“Sinjoro kolonelo…” petvoĉe ekparolis la ĉefleŭtenanto Lukáš.

“Mi decidis,” emfaze daŭrigis la kolonelo, “sidigi lin por tri tagoj en karceron kaj poste mi denove sendos lin al vi…”

La ĉefleŭtenanto Lukáš konsternite ŝanceliris el la kancelario de la kolonelo.

* * *

Dum tiuj tri tagoj, kiujn Švejk pasigis en la kompanio de la unujara volontulo Marek, li amuzis sin tre bone. Sur kuŝbretoj ili ĉiuvespere aranĝis patriotajn omaĝojn.

Ĉiam vespere eĥis el la malliberejo: “Gardu, Dio, Lian moŝton” kaj “Princ’ Eŭgeno, nobla kavaliro”. Ili kantis ankaŭ la tutan vicon da soldataj kanzonoj, kaj kiam venis la provoso, sonis al li bonvenige:

Aj, provos’ mizera,

vi ne rajtas morti,

la kornul’ infera

devas vin forporti.

Li venos kun ĉaro,

faligos vin. Klaros:

infera anaro

fajron sub vi faros.

Kaj la unujara volontulo desegnis super kuŝbreto silueton de provoso kaj sub tiun skribis tekston de malnova kanto:

Por kolbasoj mi mem foje Pragon piediris,

burleskulon tuj ĉevoje vidis mi kaj miris.

Li ne estis burleskulo, sed provos’ — fripono,

kaj mi fuĝis, ĉar provoso mordas sen admono.

Kaj dum ili ambaŭ incitis tiel la provoson kiel oni en Sevilla provokas Andaluzian taŭron per ruĝa tuko, la ĉefleŭtenanto Likáš angore atendis, kiam aperos Švejk por raporti, ke li rekomencas la servon.

3. Aventuroj de Švejk en Királyhida

La naŭdekunua regimento translokiĝadis en Bruckon an der Leitha-Királyhida[168].

Ĝuste kiam el la tritaga malliberigo de Švejk restis tri horoj ĝis lia liberlaso, li kaj la unujara volontulo estis forkondukitaj en ĉefgardistejon kaj soldata eskorto akompanis ilin al la stacidomo.

“Tion oni sciis jam longe,” diris al Švejk dumvoje la unujara volontulo, “ke oni translokos nin en Hungarion. Tie formiĝos marŝbatalionoj, la soldatoj ekzercos sin en pafado sur batalkampo, interbatiĝos kun hungaroj kaj ni ĝoje veturos al Karpatoj. Ĉi tien al Budějovice venos garnizone hungaroj kaj la rasoj miksiĝos. Ekzistas jam tia teorio, ke perforti alinaciecajn knabinojn estas la plej bona rimedo kontraŭ degenero. Svedoj kaj hispanoj faris tion dum la tridekjara milito, francoj en la tempo de Napoleono kaj nun en la regiono ĉe Budějovice faros tion hungaroj kaj ne estos tio ligita kun kruda perfortado. Ĉio post tempo submetiĝos. Estos tio simpla ŝanĝo. Ĉeĥa soldato kuŝos ĉe hungara ulino kaj kompatinda ĉeĥa knabino akceptos al si hungaran honvedon, kaj post jarcentoj estos tio interesa surprizo por antropologoj, kial ĉe homoj loĝantaj ĉe la bordoj de Malše aperis elstaraj vangoostoj.”

“Tiu reciproka pariĝo estas ĉiuflanke interesa afero,” rimarkis Švejk. “En Prago vivas nigrula kelnero Kristiano, kies patro estis etiopia reĝo kaj tiu igis sin prezenti en cirko sur la praga insulo Štvanice. Al tiu enamiĝis instruistino, kiu verkis poemetojn pri paŝtistoj kaj arbara rivereto por ‘Lada[169]’, iris kun li en hotelon kaj malĉastis kun li, kiel tekstas en la Sankta Skribo, kaj ege miris, kiam naskiĝis al ŝi tute blankhaŭta knabeto. Ho, sed post dek kvar tagoj la etulo komencis bruniĝi. Li bruniĝis kaj bruniĝis kaj post unu monato li komencis nigriĝi. Dum duonjaro li estas nigra kiel lia patro, la etiopia reĝo. Ŝi iris kun li al kliniko por haŭtmalsanoj por ke oni iel lin al ŝi senkolorigu, sed tie oni al ŝi diris, ke tio estas vera nigrula haŭto kaj ke oni povas nenion fari. Ŝi pro tio frenezetiĝis, helpe de revuoj komencis peti pri konsilo, kio helpas kontraŭ nigrohaŭtuloj, oni forveturigis ŝin al Kateřinky[170] kaj la nigruleton lokis en orfejon, kie ĉiuj ege sin amuzis je lia konto. Poste li ellernis kiel kelnero kaj iradis danci en noktajn kafejojn. Kun granda sukceso naskiĝas nun liamerite ĉeĥaj mulatoj, kiuj jam ne estas tiel kolorigitaj kiel li. Certa studento de medicino kiu iradis al ‘Ĉe la kaliko’ foje al ni rakontis, ke tio tamen ne estas tiel simpla. Mulato naskas denove mulatojn kaj tiujn ne eblas jam rekoni de blankhaŭtuloj. Sed ke neatendite en iu generacio aperas negro. Imagu tiun plagon. Vi edziĝas al fraŭlino. Tiu fiulino havas tute blankan haŭton kaj subite ŝi naskas al vi negron. Kaj se antaŭ naŭ monatoj ŝi iris sen vi en Varieteon[171] por rigardi sportajn luktojn, kie prezentis sin negro, mi opinias, ke tio tamen nur borus al vi iom en la kapo.”

“La kazon de via negro Kristiano,” diris la unujara volontulo, “necesas pripensi ankaŭ el la milita vidpunkto. Ni diru, ke tiun negron oni rekrutis. Li estas pragano, apartenas do al la dudekoka regimento. Vi ja aŭdis, ke la dudekoka transiris al rusoj. Kiel la rusoj mirus, se ili militkaptus ankaŭ la negron Kristiano. Rusaj ĵurnaloj certe skribus, ke Aŭstrio pelas en la militon siajn koloniajn soldatarojn, kiujn ĝi ne havas, ke Aŭstrio jam etendis la manon al siaj nigrulaj rezervistoj.”

“Oni rakontis,” intervenis Švejk, “ke Aŭstrio ja havas koloniojn, ie norde. Landon de la imperistro Francisko Jozefo…”

“Lasu tion, knaboj,” diris soldato el la eskorto, “tio estas tre nesingarda en la nuna tempo rakonti pri ia lando de la imperiestro Francisko Jozefo. Nomu neniun kaj vi faros pli bone…”

“Rigardu do mapon,” falis en tion la unujara volontulo, “ke la lando de nia la plej moŝta monarko Francisko Jozefo vere ekzistas. Laŭ la statistiko estas tie nur glacio kaj oni eksportas ĝin de tie per glacirompiloj, apartenantaj al praga glacifarejo. Tiu ĉi glacia industrio estas alte taksata kaj estimata ankaŭ de fremdlandanoj, ĉar temas pri profitdona, sed danĝera entrepreno. La plej granda danĝero minacas ĉe transporto de glacio el la lando de la imperiestro Francisko Jozefo trans la arktan cirklon. Ĉu vi scias tion al vi imagi?”

La soldato el la eskorto ion neklare ekmurmuris, proksimiĝis kaporalo akompananta la eskorton kaj aŭskultis pluan rakontadon de la unujara volontulo, kiu serioze daŭrigis: “Tiu ĉi ununura aŭstra kolonio povas provizi per glacio la tutan Eŭropon kaj prezentas eminentan ekonomian faktoron. Sed kolonizado progresas malrapide, ĉar koloniistoj parte mankas, parte frostmortas. Tamen eblas esperi, ke post reguligo de klimataj kondiĉoj, pri kiu ege interesiĝas la ministerioj de komerco kaj de eksterlandaj aferoj, oni plene ekspluatos grandajn areojn de glaĉeroj. Per konstruo de kelkaj hoteloj oni allogos amasojn da turistoj. Kompreneble necesos konvene adapti padojn kaj vojojn inter glacimontoj kaj sur glaciblokojn desegni turismajn signojn. Solan obstaklon prezentas Eskimoj, kiuj malebligas la laboron de niaj lokaj organoj…”

“Tiuj uloj ne volas lerni la germanan lingvon,” daŭrigis la unujara volontulo, dum la kaporalo aŭskultis kun intereso. Estis tio energia viro, en civila vivo ŝtalservisto, idioto kaj krudulo, glutanta ĉion pri kio li ne havis eĉ imagon, kaj lian idealon prezentis “soldatservi pro supo[172]”.

“La ministerio de klerigo, sinjoro kaporalo, konstruis por ili kun grandaj elspezoj kaj oferoj, kiam frostmortis kvin arkitektoj…”

“La masonistoj sin savis,” interrompis lin Švejk, “ĉar ili varmiĝis de ekbruligitaj pipoj.”

“Ne ĉiuj,” diris la unujara volontulo, “du ulojn trafis tiu akcidento, ke ili forgesis fumsuĉi kaj iliaj pipoj estingiĝis, oni devis do entombigi ilin en glacio. — La lernejo estis tamen finkonstruita el glacibrikoj kaj ferbetono, kio tre bone koheras, sed Eskimoj ekbruligis ĉirkaŭ ĝi fajron el ligno demuntita el komercaj ŝipoj frostmalliberigitaj en glacio kaj atingis, kion ili volis. La glacibloko, sur kiu estis la lernejo konstruita, degelis kaj la tuta lernejo eĉ kun ĉefinstruisto kaj reprezentanto de la registaro, kiu venis por ĉeesti solenan konsekron de la lernejo la sekvantan tagon, falis en maron. Oni aŭdis nur, ke la reprezentanto de la registaro, kiam la akvo atingis jam ĝis lia kolo, ekkriis: ‘Dio punu Anglion!’ Nun oni ŝajne sendos tien soldataron por ordigi al Eskimoj la kapon. Kompreneble, ke estos malfacile kontraŭ ili batali. Al nia soldataro plej multe malutilos dresitaj polusaj ursoj.”

“Ankoraŭ tio mankus,” rimarkis la kaporalo ‘saĝe’, “eĉ tiel jam troas diversaj militaj eltrovaĵoj. Ni prenu ekzemple gasmaskojn por venenigado per gaso. Oni tion surkapigas kaj estas toksita[173], kiel oni instruis nin en la suboficira lernejo.”

“Oni vin nur tiel teruras,” ekparolis Švejk, “la soldato devas timi nenion. Eĉ se dum batalo li falus en latrinon, li sin nur ĉirkaŭlekos kaj iras denove batali, kaj al toksaj gasoj ĉiu estas alkutimiĝinta el kazerno, kiam oni havas freŝan soldatpanon kaj pizon kun griaĵo. Sed laŭdire rusoj eltrovis nun ion kontraŭ suboficiroj…”

“Temas ŝajne pri specialaj elektraj fluoj,” kompletigis tion la unujara volontulo, “kiuj kontaktas rangosteletojn sur la kolumo kaj tiuj eksplodos, ĉar ili estas el celuloido. Tio estos denove plago.”

Kvankam la kaporalo servis en civila vivo ĉe bovoj, fine li tamen eble ekkomprenis, ke tiuj du pri li ŝercas kaj foriris de ili en fronton de la patrolo.

Cetere ili proksimiĝis al la stacidomo, kie la loĝantoj de Budějovice adiaŭis sian regimenton. Oficialan karakteron tio ne havis, sed la placo antaŭ la stacidomo estis plena de rigardantaro, kiu atendis la soldataron.

La intereso de Švejk koncentriĝis al spaliro de la ĉeestantaro. Kaj kiel tio ĉiam estas kutima, ankaŭ nun okazis, ke bonkondutaj soldatoj iris malantaŭe kaj tiuj inter bajonetoj antaŭe. Bonkondutaj soldatoj estos poste enpremitaj en brutvagonojn kaj Švejk kun la unujara volontulo en specialan vagonon por malliberigitoj, kiu ĉe ĉiu soldata trajno estis ĉiam alkroĉita tuj malantaŭ stabvagonojn. En tia vagono por malliberigitoj la loko abundegas.

Švejk ne povis sin reteni por ne ekkrii al la spaliro: “Saluton!” kaj ne eksvingi la kepon. Tio efikis tiel sugeste, ke la homamaso brue tion ripetis kaj “saluton” flugis malproksimen kaj ektondris antaŭ la stacidomo, kie, malproksime de ĉi tie, oni komencis diri: “Ili jam venas.”

La kaporalo de la eskorto estis tute malfeliĉa kaj alkriegis Švejkon, ke tiu fermu la faŭkon. Sed salutkrioj vastiĝis kiel lavango. Ĝendarmoj puŝis la spaliron reen, liberigante la vojon por la eskorto, kaj homamasoj kriegis plu: “Saluton!” kaj svingis ĉapojn kaj ĉapelojn.

Estis tio grandioza manifestacio. En fenestroj de hotelo kontraŭ la stacidomo damoj svingis naztukojn kaj vokis: “Vivu!” Al “saluton” miksiĝis “vivu” ankaŭ el la spaliro kaj entuziasmulon, kiu eluzis la okazon por ekkrii “For la serbojn” oni krurfalĉis kaj iom lin surtretis en artefarita hompuŝiĝo.

Kiel kiel elektra fajrero flugis pluen: “Ili jam venas!”

Kaj ili iris, ĉe kio Švejk inter bajonetoj afable mansignis al homamasoj kaj la unujara volontulo serioze soldatsalutis.

Tiel ili enpaŝis la stacidomon kaj iris al destinita soldata trajno, kiam fuziliera kapelo, kies kapelestro estis ege konfuzita per la neatendita manifestacio, preskaŭ jam komencis ludi “Gardu, Dio, Lian moŝton”. Feliĉe ĝustatempe en nigra malmola ĉapelo aperis ĉefkurato Lacina de la sepa kavaleria divizio kaj komencis fari la ordon.

Lia historio estis ege simpla. Hieraŭ li alveturis al Budějovice, tiu ĉi fantomo de ĉiuj oficiraj manĝejoj, nesatigebla ulo, vorulo, kaj kvazaŭ hazarde li partoprenis malgrandan bankedon kun oficiroj de la forveturanta regimento. Li manĝis, trinkis kiel dek aliaj kaj en pli malpli nesobra stato vizitadis oficiran kuirejon por flatpeti de kuiristoj iajn restojn. Li englutis la tutajn pelvojn kun saŭco kaj knedlikoj, kiel feliso ŝiregis viandon de ostoj kaj en la kuirejo li fine trovis rumon, kiun li verŝis en sin ĝis li ruktis, poste revenis al la adiaŭa vespero, kie li famiĝis per novaj drinkorgioj. En tio li havis riĉajn spertojn kaj oficiroj de la sepa artileria divizio ĉiam pagis pro lia ĉeesto. Matene li ricevis ideon, ke li devas fari ordon ĉe forveturo de unuaj taĉmentoj de la regimento, kaj tial li vagis laŭ la tuta longo de la spaliro kaj funkciis en la stacidomo tiel, ke oficiroj direktantaj la forveturon de la regimento kaŝis sin antaŭ li en kancelario de la staciestro.

Tial li ĝustatempe denove aperis antaŭ la stacidomo por reteni taktobastonon de la fuziera kapelestro, kiu jam volis komenci “Gardu, Dio, Lian moŝton.”

“Halt’,” li diris, “ankoraŭ ne, nur kiam mi donos la signon. Nun ‘ripoz’ kaj mi venos denove.” Li foriris en la stacidomon kaj sekvis la eskorton, kiun li haltigis per sia krio: “Halt’!”

“Kien?” li demandis severe la kaporalon, kiu ne sciis al si konsili en la nova situacio.

Anstataŭ li bonule respondis Švejk: “Oni veturigas nin en Bruckon, se vi volas, sinjoro ĉefkurato, vi povas kunveturi.”

“Kompreneble ke mi veturos,” proklamis la pastro Lacina, kaj turnante sin al la eskorto, aldonis: “Kiu diras, ke mi ne povas kunveturi? Antaŭen! Marŝ’!”

Kiam la ĉefkurato Lacina troviĝis en vagono por malliberigitoj, li kuŝiĝis sur benkon kaj la bonanima Švejk demetis sian mantelon kaj ŝovis ĝin al la pastro sub la kapon, ĉe kio la unujara volontulo mallaŭte rimarkis al la konsternita kaporalo: “Ĉefkuratojn flegi.”

La pastro Lacina, komforte streĉita sur la benko, komencis klarigi: “Raguo kun boletoj, sinjoroj, estas ju pli bona, des pli da boletoj ĝi enhavas, sed tiujn oni devas unue friti sur cepopecetoj kaj nur poste oni aldonas laŭrofolion kaj cepon…”

“Cepon vi bonvolis doni jam antaŭe,” ekparolis la unujara volontulo, sekvata per senespera rigardo de la kaporalo, kiu vidis en la pastro Lacina kvankam ebrian, tamen nur sian superulon.

La situacio de la kaporalo estis vere senkonsila.

“Jes,” rimarkis Švejk, “sinjoro ĉefkurato plene pravas. Ju pli da cepo, des pli bone. En Pakoměřice vivis bierfaristo kaj tiu aldonis cepon eĉ en bieron, laŭdire ke cepo vekas soifon. Cepo estas ĉiuflanke utila. Rostitan cepon oni uzas eĉ kontraŭ furunkoj…”

Intertempe la pastro Lacina sur la benko parolis duonvoĉe, kvazaŭ ensonĝe: “Ĉio dependas de spicaĵo, kiun spicaĵon kaj en kia kvanto oni en tion donas. Oni nenion tropipru, tropapriku…”

Li parolis senĉese pli malrapide kaj pli mallaŭte: “Tro-kari-o-filu, tro-cit-ronu, tro-pi-men-tu, tro-muska…”

Li ne finis la vorton kaj ekdormis, fajfante per la nazo, kiam de tempo al tempo li ĉesis ronki.

La kaporalo rigide lin rigardis, dum la viroj el la eskorto mallaŭte ridis sur siaj benkoj.

“Tiu baldaŭ ne vekiĝos,” rimarkis Švejk post momento, “li estas tute ebriega.”

“Tio estas egala,” daŭrigis Švejk, kiam la kaporalo timeme al li mansignis, ke Švejk silentu, “tion eblas neniel ŝanĝi, li estas ebriega laŭ ĉiuj leĝoj de la naturo. Li estas en la rango de kapitano. Ĉiu el tiuj feldkuratoj, en pli malalta aŭ pli alta rango, havas jam de dio talenton ebriegiĝi ĉe ĉiu okazo ĝismute. Mi servis ĉe la feldkurato Katz kaj tiu fotrinkus la nazon inter la okuloj. Tio, kion faras tiu ĉi, estas nenio kompare kun tio, kion faris Katz. Kune kun li ni fortrinkis hostimontrilon kaj ni fortrinkus eble eĉ sinjoron dion mem, se garantie por li iu al ni ion pruntus.”

Švejk alpaŝis al la pastro Lacina, turnis lin al vando, erudicie diris: “Tiu dormaĉos ĝis Bruck” kaj revenis al sia loko, sekvata per senespera rigardo de la malfeliĉa kaporalo, kiu rimarkis: “Eble mi iru tion anonci.”

“Tion ellasu el la kapo,” diris la unujara volontulo, “vi estas komandanto de la eskorto. Al vi estas malpermesite de ni malproksimiĝi. Kaj laŭ la preskriboj vi ankaŭ ne povas sendi eksteren iun el la akompananta eskorto por ke li iru tion anonci, dum vi ne havos anstataŭanton. Kiel vi vidas, temas pri kaprompa problemo. Kaj ke vi donu signalon per pafado, ke iu ĉi tien venu, tio ankaŭ ne eblas. Ĉi tie okazas nenio. Aliflanke ekzistas preskribo malpermesanta, ke en vagono por malliberigitoj estu krom tiuj ĉi kaj la eskorto ilin akompananta fremda persono. Al nedungitoj estas la eniro severe malpermesita. Ke vi volu forviŝi la spurojn de via delikto kaj la ĉefkuraton dum veturo nerimarkite elĵeti el la trajno, tio ankaŭ ne eblas, ĉar ĉi tie estas atestantoj, kiuj vidis, ke vi enlasis lin en vagonon, kien li ne apartenas. Tio estas, sinjoro kaporalo, certa rangmalaltiĝo.”

La kaporalo embarase rimarkis, ke li ne enlasis la ĉefkuraton en la vagonon, ke tiu mem al ili aldoniĝis kaj ke ja temas pri lia superulo.

“La sola superulo ĉi tie estas vi,” emfaze asertis la unujara volontulo, kies vortojn kompletigis Švejk: “Eĉ se volus al ni aldoniĝi sinjoro imperiestro, vi ne rajtus tion permesi. Tio estas kiel sur gardoloko, kiam al tia rekruto venas inspekta oficiro kaj petas lin iri aĉeti al li cigaredojn kaj tiu ankoraŭ lin demandas, kiun markon li al li alportu. Pro tiaj aferoj estas malliberigo en fortikaĵo.”

La kaporalo senkuraĝe oponis, ke Švejk ja diris al la ĉefkurato kiel unua, ke tiu povas kunveturi.

“Mi povas tion al mi permesi, sinjoro kaporalo,” respondis Švejk, “ĉar mi estas idioto, sed de vi neniu tion atendus.”

“Ĉu vi soldatas jam longe aktive?” demandis la unujara volontulo la kaporalon kvazaŭ senintence.

“Trian jaron. Nun mi atendas avancon al serĝento.”

“Tion do adiaŭu,” cinike diris la unujara volontulo, “kiel mi al vi diras, el tio estos rangmalaltigo.”

“Estas tute egale,” ekparolisis Švejk, “fali kiel suboficiro aŭ kiel simpla soldato — sed estas vero, la rangmalaltigitojn oni laŭdire ŝovas en la unuan linion.”

La ĉefkurato moviĝis.

“Li dormaĉas,” proklamis Švejk, kontrolinte, ke ĉio pri la kurato estas en plena ordo, “nun li ŝajne sonĝas pri ia manĝorgio. Mi timas nur, ke li ĉi tie al ni ne surfekiĝu. Kiam ebriegiĝis mia feldkurato Katz, li perceptis en la dormo nenion. Foje…”

Kaj Švejk komencis rakonti siajn spertojn pri la feldkurato Otto Katr tiel detale kaj interese, ke ili eĉ ne rimarkis, kiam la trajno moviĝis.

La rakontadon de Švejk interrompis nur kriego el malantaŭaj vagonoj. La dekdua kompanio, kie estis nur germanoj de Krumlov kaj Kašperské Hory, kriegis:

Mi revenos, mi revenos,

kiam reen mi revenos…

Kaj el alia vagono iu senesperulo kriegis al maproksimiĝanta Budějovice:

Vi, trezoro mia kara,

vi ĉi tie restos.

Holario, holario, holo!

Estis tio tiel terura jodlado kaj blekado, ke kamaradoj devis lin fortreni de malfermita pordo de brutvagono.

“Mi miras,” diris la unujara volontulo al la kaporalo, “ke ĉe ni ankoraŭ ne aperis inspektantaro. Laŭ la preskribo vi havis devon doni pri ni raporton al trajnokomandanto tuj en la stacidomo kaj ne okupi vin pri ebria ĉefkurato.”

La kompatinda kaporalo obstine silentis kaj persiste rigardis telegrafajn mastojn, kurantajn malantaŭen.

“Kiam mi ekpensas, ke ni estas anoncitaj ĉe neniu,” daŭrigis la malica unujara volontulo, “kaj ke en la plej proksima stacio certe venos al ni la trajnokomandanto, mia soldata sango ribeliĝas. Ja ni estas kiel…”

“Ciganoj,” enfalis en tion Švejk, “aŭ vagabondoj. Sur mi faras tio impreson, kvazaŭ ni timus la dian taglumon kaj povus nenie nin anonci por ke oni nin ne malliberigu.”

“Krom tio,” diris la unujara volontulo, “surbaze de ordono datita la 21an de novembro 1879 necesas konservi jenajn preskribojn ĉe transveturigado de soldataj malliberigitoj: unue, la vagono por malliberigitoj devas esti ekipita per kradoj. Tio estas pli klara ol la suno kaj ĉi tie ankaŭ plenumita laŭ la preskribo. Ni troviĝas malantaŭ perfektaj kradoj. Tio do estas en ordo. Due: laŭ aldono al la i.r. ordono de la 21a de novembro 1879 en ĉiu vagono por malliberigitoj devas esti necesejo. Se tiu ne ekzistas, la vagono estu ekipita per kovrita ujo por granda kaj malgranda korpa bezono de la malliberigitoj kaj akompananta eskorto. Ĉi tie ĉe ni fakte ne eblas paroli pri vagono por malliberigitoj, kie estus necesejo. Ni troviĝas nur en septita kupeo, izolitaj de la tuta mondo. Kaj ankaŭ ne estas ĉi tie tiu ujo…”

“Vi povas fari tion el fenestro,” rimarkis la plene senespera kaporalo.

“Vi forgesas,” diris Švejk, “ke al la malliberigitoj estas malpermesite proksimiĝi al fenestro.”

“Poste trie,” daŭrigis la unujara volontulo, “devas esti havigita ujo kun trinkakvo. Ankaŭ tion vi ne aranĝis. Á propos[174]! Ĉu vi scias, en kiu stacio oni disdonos manĝon? Ke vi ne scias? Tion mi supozis, ke vi ne informiĝis…”

“Vidu do, sinjoro kaporalo,” rimarkis Švejk, “ke tio estas nenia amuzo veturigadi malliberigitojn. Nin oni devas flegi. Ni ne estas simplaj soldatoj, kiuj devas zorgi pri si mem. Al ni oni devas ĉion alporti ĝis la nazo, ĉar por tio ekzistas ordonoj kaj paragrafoj, kiujn ĉiu devas konservi, alie tio estus nenia ordo. ‘Malliberigita homo estas kiel bebo en kuseneto,’ diris certa konata fripono, ‘tiun oni devas flegi, por ke li ne malvarmumu, ne ekscitiĝu, por ke li estu kontenta pri sia sorto, ke oni lin, la kompatindulon, ne traktas maljuste’.”

“Cetere,” diris Švejk post momento, amike rigardante la kaporalon, “afable al mi diru, kiam estos la dekunua horo.”

La kaporalo demande ekrigardis Švejkon.

“Ŝajne vi volis min demandi, sinjoro kaporalo, kial vi al mi diru, kiam estos la dekunua. Ekde la dekunua horo mi apartenas en brutvagonon, sinjoro kaporalo,” diris Švejk emfaze kaj daŭrigis per solena voĉo: “Ĉe regimenta raporto mi estis kondamnita al tritaga malliberigo. Mian punon mi komencis je la dekunua horo kaj hodiaŭ je la dekunua horo mi devas esti liberlasita. Ekde la dekunua horo mi havas nenion por ĉi tie fari. Neniu soldato povas esti malliberigita pli longe ol al li apartenas, ĉar en la armeo oni devas konservi disciplinon kaj ordon, sinjoro kaporalo.”

Post tiu ĉi bato la senespera kaporalo longe ne povis retrovi sian spiritan ekvilibron, ĝis fine li oponis, ke pri tio li ricevis neniajn paperojn.

“Kara sinjoro kaporalo,” ekparolis la unujara volontulo, “la paperoj mem ne iros al komandanto de eskorto. Se monto ne iras al Mahometo[175], la komandanto de eskorto mem devas iri por la paperoj. Nun vi troviĝis antaŭ nova problemo. Vi nepre ne rajtas reteni iun, kiu devas esti liberlasita. Aliflanke la validaj preskriboj ne permesas, ke iu forlasu vagonon por malliberigitoj. Vere, mi ne scias, kiel vi eliros el tiu ĉi neenviinda situacio. Estas tio senĉese pli kaj pli malbona. Nun estas duono antaŭ la dekunua.”

“Post duonhoro mi apartenas en brutvagonon,” ripetis Švejk reveme, post kio la tute konfuzita kaj ruinigita kaporalo turnis sin al li:

“Se tio vin ne ĝenos, mi opinias, ke ĉi tie estas tio multe pli komforta ol en brutvagono. Mi opinias…”

Interrompis lin ensonĝa ekkrio de la ĉefkurato: “Pli da saŭco!”

“Dormu, dormu,” diris Švejk bonule, metante sub la kapon de la ĉefkurato baskon de la mantelo, falantan de sur la benko, “sonĝu plu bele pri voraĵo.”

Kaj la unujara volontulo komencis kanti:

Dormu, dormu, infaneto.

Kun vi dormos, karuleto,

nia Patro el ĉielo,

kaj vin lulos la anĝelo.

Dormu, dormu, infaneto.

La senespera kaporalo reagis jam al nenio. Li bovrigardis la regionon kaj donis plenan liberon al absoluta ĥaoso en la kupeo por malliberigitoj.

La soldatoj el la eskorto ludis ĉe vando “karnon” kaj sur iliajn sidvangojn ripete falis viglaj kaj bonaj batoj. Kiam la kaporalo turnis tiudirekte la kapon, aroge ĝuste lin rigardis postaĵo de unu el la infanterianoj. La kaporalo ekĝemis kaj turnis sin reen al la fenestro.

La unujara volontulo momenton pri io meditis kaj poste turnis sin al la ruingita kaporalo: “Ĉu vi konas la revuon ‘La mondo de la bestoj[176]’?”

“Tiun revuon,” respondis la kaporalo kun evidenta ĝojo, ke la parolo transiras sur alian kampon, “abonis gastejestro en nia vilaĝo, ĉar li ege ŝatis Saanenajn kaprojn[177] kaj ĉiuj al li mortaĉis. Tial li petis konsilon pere de tiu revuo.”

“Kara kamarado,” diris la unujara volontulo, “mia parolo, kiu nun sekvos, pruvos al vi neordinare klare, ke neniu povas eviti erarojn. Mi estas konvinkita, sinjoroj, ke vi tie malantaŭe ĉesos ludi ‘karnon’, ĉar tio, kion mi nun al vi diros, estos tre interesa jam per tio, ke vi ne komprenos multajn fakajn terminojn. Mi rakontos al vi historion pri ‘La mondo de la bestoj’, por ke ni forgesu niajn nunajn militajn turmentojn.

Kiel propre mi iam iĝis redaktoro de ‘La mondo de la bestoj’, tiu tre interesa revuo, estis por mi kelkan tempon sufiĉe komplika enigmo, ĝis la momento, kiam mi mem venis al tiu konvinko, ke mi povis fari tion nur en stato de absoluta mensa malforto, en kiu persvadis min al tio mia amo al malnova amiko Hájek, kiu ĝis tiu tempo honeste redaktis la revuon, sed ĉe tio li enamiĝis al filineto de posedanto de la revuo sinjoro Fuchs, kaj tiu senprokraste lin elpelis sub kondiĉo, ke Hájek havigos al li redaktoron konsciencan.

Kiel vi vidas, tiutempe regis mirindaj dungokondiĉoj.

La posedanto de la revuo, kiam mi estis al li prezentita de mia amiko Hájek, akceptis min tre afable kaj demandis min, ĉu mi havas ajnetan imagon pri bestoj, kaj estis tre kontenta per mia respondo, ke bestojn mi ĉiam tre ŝatis kaj vidis en ili transiran ŝtupon al la homo kaj ke precipe el la vidpunkto de bestoprotekto mi ĉiam respektis iliajn sopirojn kaj dezirojn. Ĉiu besto deziras nenion alian krom tio, ke ĝi estu mortigita laŭeble sendolore antaŭ ol oni ĝin formanĝos.

Karpo jam ekde sia naskiĝo havas fiksan ideon, ke kuiristino ne faras bone, se ŝi tranĉas al ĝi la ventron dumvive, kaj ke la kutimo senkapigi kokon estas provo de bestoprotekta societo ne morttranĉi kortbirdaron per nelerta mano.

Torditaj korpoj de frititaj kobitidoj atestas pri tio, ke mortante ili protestas, ke en Podolí oni fritu ilin vivaj sur margarino. Peli meleagron…

En tiu momento li min interompis kaj demandis, ĉu mi havas imagon kiel bredi kortbirdaron, hundojn, kuniklojn, abelojn, ĉu mi scias diversaĵojn el la mondo de bestoj, eltondi reprodukteblajn bildetojn el aliaj revuoj, traduki fakajn artikolojn pri bestoj el eksterlandaj periodaĵoj, orientiĝi en la libro de Brehm[178] kaj ĉu mi povus kunverki enkondukajn artikolojn el la mondo de bestoj kun mencio pri katolikaj festoj, ŝanĝo de jarsezonoj, ĉevalkuroj, ĉasoj, bredado de policaj hundoj, naciaj kaj ekleziaj festoj, unuvorte ĉu mi havas ĵurnalistan trarigardon pri la situacio kaj scias ĝin ekspluati en mallonga enhavoriĉa enkonduka artikolo.

Mi proklamis, ke mi jam treege meditis, kiel ĝuste redakti tian revuon kia estas ‘La mondo de la bestoj’, kaj ke ĉiujn tiujn rubrikojn kaj punktojn mi kapablas digne reprezenti, regante la menciitajn temojn. Sed ke mia klopodo estos levi la revuon al neordinara prestiĝo. Reorganizi ĝin laŭ la enhavo kaj laŭ la aspekto.

Enkonduki novajn rubrikojn, ekzemple: ‘Gaja anguleto pri bestoj’, ‘Bestoj pri bestoj’, sekvante ĉe tio atenteme la politikan situacion.

Liveri al la legantoj surprizon post surprizo, por ke ili ne ĉesu miri de unu besto al la alia. Ke la rubriko ‘El la tago de bestoj’ devas alterni kun ‘Nova programo, kiel solvi la demandon pri la hejma brutaro’ kaj ‘Brutara movado’.

Li denove min interompis kaj diris, ke tio al li tute sufiĉas, se mi sukcesos plenumi nur duonon de tio, ke li donacos al mi paron da liliputaj kokinoj de la speco Wyandotte el la lasta ekspozicio de kortbirdaro en Berlino, kie ili ricevis unuan premion kaj la posedanto oran medalon pro ilia bonega parigo.

Mi povas diri, ke mi klopodis kaj plenumis mian programon en la revuo kiom miaj fortoj sufiĉis, mi eĉ malkovris, ke miaj artikoloj superas miajn kapablojn.

Volante prezenti al la legantaro ion tute novan, mi elpensadis bestojn.

Mi eliris el tiu principo, ke ekzemple elefanto, tigro, leono, simio, talpo, ĉevalo, porko ktp. estas kreaĵoj jam longe tute konataj al ĉiu leganto de ‘La mondo de la bestoj’, ke la abonantojn necesas emocii per io nova, per novaj eltrovaĵoj, kaj tial mi provis tion per baleno sulfurventra[179]. Tiu ĉi nova speco de mia baleno havis grandon de gado, vezikon plenigitan per formika acido kaj specialan kloakon, per kiu mia baleno sulfurventra brue ŝprucigis narkotan venenan acidon sur fiŝetojn, kiujn ĝi volis engluti; tiun acidon nomis pli poste angla scienculo, nun mi jam ne memoras, kiun nomon mi al li donis, acido balena. Balenan grason konis jam ĉiuj, sed la nova acido vekis atenton de kelkaj legantoj kaj tiuj demandis, kiu firmao ĝin fabrikas.

Mi povas vin certigi, ke la legantoj de ‘La mondo de la bestoj’ estas ĉiuflanke tre scivolaj.

Mallonge sinsekve post la baleno sulfurventra mi malkovris la tutan vicon de aliaj bestoj. Mi nomas inter ili: blahnikon ruzegan[180] — mamulon el la familio de kanguruoj, bovon manĝeblan — pratipon de bovino, ciliulon sepian, kiun mi difinis kiel specon de rato.

Novaj bestoj kreskis al mi ĉiutage. Mi mem estis tre surprizita per miaj sukcesoj en tiuj ĉi fakoj. Neniam mi ekpensis, ke la bestaron necesas tiel tre kompletigi kaj ke Brehm preterlasis tiom da animaloj en sia verko ‘La vivo de la bestoj’. Ĉu Brehm kaj ĉiuj kiuj venis post li sciis pri mia vesperto el la insulo Islando, pri ‘vesperto malproksima’, pri mia hejma kato de sur la montsupro de Kilimanĝaro sub la nomo ‘fetorulo cerva incitema’?

Ĉu natursciencistoj havis ĝis tiu tempo imagon pri pulo de inĝeniero Khún[181], kiun mi trovis en sukceno kaj kiu estis absolute blinda, ĉar ĝi vivis sur subtera prahistoria talpo, ankaŭ blinda sekve de tio, ke praavino de tiu ĉi pariĝis, kiel mi skribis, kun subtera blinda proteo el la groto de Postojna[182], kiu tiutempe etendiĝis ĝis la nuna Balta maro?

El tiu ĉi sensignifa afero evoluiĝis granda polemiko inter ĵurnaloj ‘La tempo’ kaj ‘La ĉeĥo’, ĉar ‘La ĉeĥo[183]’ en sia felietono en rubriko de diversaĵoj, citante artikolon pri la pulo de mi malkovrita proklamis: ‘Kion Dio faras, bone li faras’. ‘La tempo’ nature pure realisme disbatis mian teorion pri la pulo eĉ kun majesta ‘La ĉeĥo’ kaj de tiu tempo ŝajnis, ke la favora stelo de eltrovanto kaj malkovranto de novaj kreaĵoj min forlasas. Abonantoj de ‘La mondo de la bestoj’ komencis maltrankviliĝi.

Kaŭzon al tio donis miaj diversaj artikoletoj pri tio, kiel bredi abelojn, kortbirdaron, kie mi disvolvis miajn novajn teoriojn, kiuj vekis veran konsternon, ĉar post miaj simplaj konsiloj konatan abelbrediston sinjoron Pazourek trafis apopleksio kaj en la regionoj de Šumava kaj Podkrkonoší formortis abelbredado. Kortbirdaron atakis pesto kaj mallonge, mortaĉis tio ĉio. Abonantoj skribis minacajn leterojn kaj rifuzadis la revuon.

Mi turnis mian atenton al libere vivantaj birdoj kaj ankoraŭ nun mi memoras mian konflikton kun redaktoro de la ‘Kampista horizonto’, klerikala deputito kaj direktoro Jozefo M. Kadlčák[184].

El angla revuo ‘Kampara vivo’ mi eltondis bildeton de birdo, kiu sidis sur nuksarbo. Mi donis al ĝi la nomon nuksrompulo, same kiel mi ne hezitus tute logike skribi, ke birdo sidanta sur junipero estas junipermanĝulo, eventuale junipermanĝulino.

Sed kio okazis! Sinjoro Kadlčák atakis min per simpla koresponda karto, ke tio estas garolo kaj neniu nuksrompulo, kio estas laŭdire traduko de Eichelhäher[185].

Mi sendis al li leteron, en kiu mi klarigis al li mian tutan teorion pri nuksrompulo, miksante en la leteron grandnombrajn insultojn kaj elpensitajn citaĵojn el la verko de Brehm.

La deputito Kadlčák respondis per enkonduka artikolo en la ‘Kampista horizonto’.

Mia ĉefo sinjoro Fuchs kiel ĉiam sidis en kafejo kaj legis regionajn gazetojn, ĉar en la lasta tempo li treege ofte serĉis menciojn pri miaj atentostreĉaj artikoloj en ‘La mondo de la bestoj’, kaj kiam mi venis, li montris al la ‘Kampista horizonto’ kuŝanta sur tablo kaj mallaŭte diris, rigardante min per siaj malgajaj okuloj, ĉar tiun aspekton havis liaj okuloj senĉese en la lasta tempo.

Mi laŭtlegis antaŭ la tuta publiko en la kafejo:

‘Estimata redakcio!

Mi atentigis, ke via revuo enkondukas nekutiman kaj nemotiveblan terminologion, ke ĝi tro malmulte zorgas pri pureco de la ĉeĥa lingvo, elpensas diversajn bestojn. Mi prezentis pruvon, ke anstataŭ ĝenerale uzata malnova termino garolo via redaktoro enkondukas esprimon glanrompulo, kio havas bazon en traduko de germana termino Eichelhäher — garolo.’

‘Garolo’, senespere ripetis post mi la posedanto de la revuo.

Mi legis trankvile plu: ‘De via redaktoro de ‘La mondo de la bestoj’ mi poste ricevis leteron de ege kruda, subjektiva kaj sentakta karaktero, kie mi estis puninde nomita ignorenda bruto, kio meritas severan riproĉon. Tiel oni ne respondas al konkreta scienca kritiko inter bonedukitaj homoj. Mi ŝatus scii, kiu el ni du estas pli granda bruto. Estas vero, eble pli konvenis ne fari kritikajn rimarkojn per poŝtkarto kaj skribi leteron, pro tro da laboro mi preteratentis tiun bagatelon, sed nun post aroganta atako mi elmetas vian redaktoron de ‘La mondo de la bestoj’ al publika kondamno.

Via sinjoro redaktoro ege eraras, opiniante, ke mi estas duonklera bruto kiu ne havas eĉ ŝajnon, kian nomon havas tiu aŭ alia birdo. Pri ornitologio mi okupiĝas jam longajn jarojn kaj ne el libroj, sed per studoj en la naturo, havante en miaj kaĝoj pli da birdoj ol kiom da ili via redaktoro vidis en sia vivo, precipe homo, enfermiĝinta en pragaj brandovendejej kaj gastejoj.

Sed tio estas aferoj flankaj, kvankam certe ne malutilus, ke via redaktoro de ‘La mondo de la bestoj’ unue konvinkiĝu pri kies idiotaĵoj li parolas, antaŭ ol el lia plumo eliros atako, destinita ekzemple al Frýdlant ĉe Místek en Moravio, kie ĝis publikigo de tiu ĉi artikolo oni ankaŭ abonis vian revuon.

Cetere ne temas pri persona polemiko de freneza ulo, sed pri principo, kaj tial mi denove ripetas, ke estas neakcepteble elpensadi nomojn helpe de traduko, se ni havas ĝenerale konatan nian terminon garolo.’

‘Jes, garolo’, diris mia ĉefo ankoraŭ pli senespere.

Mi kontente legas plu, ne lasante min interrompi: ‘Temas pri friponaĵo, se tion faras nefakuloj kaj kruduloj. Kiu kiam nomis garolon nuksrompulo? En la parto Niaj birdoj sur la paĝo 148 estas latina termino: Ganulus glandarius[186] B. A., tio estas tiu mia birdo — garolo.

La redaktoro de via revuo certe rekonos, ke mi konas mian lanugulon pli bone ol povas koni ĝin nefakulo. Laŭ dro Bayer termino por nuksrompulo estas Mucifraga carycatectes[187] B. kaj tiu ‘b’ ne signifas, kiel skribis al mi via redaktoro, ke tio estas la komenca litero de la vorto bruto. Ĉeĥaj birdopriskribantoj konas finfine nur garolon vulgaran, ne vian glanrompulon, kiun eltrovis ĝuste tiu sinjoro, al kiu konvenas la komenca litero B laŭ lia teorio. Tio estas senrespekta atako, kiu neniel ŝanĝos la faktojn.

Garolo restos garolo, eĉ se la redaktoro de ‘La mondo de la bestoj’ pro kolero sin surfe.us, kaj restas tio nur pruvo, kiel facilanime kaj subjektive oni iam skribas, eĉ se li okulfrape krude ateste alvokas la verkon de Brehm. Tiu arogantulo skribas, ke garolo apartenas laŭ Brehm al la familio de krokodiledoj, paĝo 452, kie oni parolas pri lanio aŭ mikskolorulo vulgara (Lanius minor L.). Poste tiu ĉi ignoranto, se mi rajtas mildigi tiel lian nomon, denove ateste alvokas la verkon de Brehm, ke garolo apartenas al la dekkvina ordo, kaj Brehm vicigas kornedojn al la ordo deksepa, al kiu apartenas korvoj, genro de monedoj; kaj li estas tiel aroganta, ke ankaŭ min li nomis monedo (colaeus) kaj genro de pigoj, bluaj kornikoj, subfamilio de didoj, kvankam sur tiu ĉi paĝo oni parolas pri garoloj arbaraj kaj pigoj kolorriĉaj…’

‘Garoloj arbaraj’, ekĝemis mia eldonanto de la revuo, kaptante sin je la kapo, ‘donu al mi tion, ke mi tion finlegu.’

Mi ektimis, ke raŭkiĝis al li la voĉo, per kiu li legis: ‘Boletbirdo aŭ turka merlo[188] restos en la ĉeĥa traduko boletbirdo, kiel sorpturdo restos sorpturdo.’

‘Sorpturdon oni nomu junipermanĝulo aŭ junipermanĝulino, sinjoro ĉefo,’ mi rimarkis, ‘ĉar ĝi vivtenas sin per juniperaj beroj.’

Sinjoro Fuchs ĵetis la gazeton sur tablon kaj enrampis sub bilardon, stertorante el si la lastajn vortojn, kiujn li legis.

‘Turdo, boletbirdo.

Neniu garolo, nuksrompulo’, li kriegis sub la bilardo, ‘mi mordas, sinjoroj!’

Li estis fine eltirita kaj mortis la trian tagon en familia rondo sekve de cerba gripo.

Liaj vortoj en lia lasta klara momento estis: ‘Mi ne serĉas mian personan intereson, sed bonon por ĉiuj. El tiu ĉi vidpunkto bonvolu akcepti mian prijuĝon tiel konkrete, kiel…’ — kaj li eksingultis.”

La unujara volontulo eksilentis kaj proklamis malice al la kaporalo:

“Per tio mi volis nur diri, ke ĉiu homo iam troviĝos en delikata situacio kaj eraras!”

Resume, la kaporalo ekkomprenis el tio nur tion, ke li eraras, tial li denove deturnis sin al fenestro kaj melankolie rigardis, kiel pasas la vojo.

La rakonrado vekis iom pli grandan intereson ĉe Švejk. La viroj el la eskorto bovrigardis unu la alian.

Švejk komencis: “En la mondo nenio restos sub la kovrilo. Ĉio malkaŝiĝos, kiel vi aŭdis, ke ankaŭ tia ordinara garolo ne estas nuksrompulo. Tio estas vere tre interesa, ke iu lasas sin je tia afero kapti. Elpensadi bestojn estas afero malfacila, sed montri tiajn elpensitajn kreaĵojn estas vere ankoraŭ pli malfacila. Foje antaŭ jaroj vivis en Prago certa Mestek, tiu trovis marvirinon kaj montradis ŝin en Havlíček-strato en Vinohrady malantaŭ kurteno. En la kurteno estis truo kaj ĉiu povis vidi en duonlumo tute ordinaran sofon kaj sur tiu kuŝaĉis ulino el Žižkov. Ŝi havis la piedojn volvitaj en verdan gazon, tio prezentis voston, verde ŝmiritan hararon, sur la manoj gantojn kaj sur tiuj alfiksitajn kartonajn naĝilojn, ankaŭ verdajn, surdorse ŝi havis direktilon alligitan per ŝnureto. La junularo ĝis la deksesa jaro havis malpermeson tien enpaŝi kaj ĉiuj, kiuj aĝis pli ol dek ses jarojn kaj pagis enirkoston, trovis egan plaĉon en tio, ke la marvirino havas grandan postaĵon, sur kiu estis surskribo ‘Ĝis la revido!’ Koncerne mamojn, tio estis nenio. Ili pendis al ŝi ĝis la ventro kiel mamoj de diboĉkaduka ĉiesulino. Je la sepa horo vespere sinjoro Mestek fermis la scenejon kaj diris: ‘Marvirino, vi povas iri hejmen,’ ŝi transvestis sin kaj jam je la deka horo vespere oni vidis ŝin paŝi tra Táborská-strato kaj tute diskrete alparoli ĉiun sinjoron, kiun ŝi renkontis: ‘Belulo, iru kun mi amuziĝi.’ Ĉar ŝi ne havis libreton pri polica inspekto, sinjoro Drašner ĉe kontrolo de noktaj ejoj malliberigis ŝin kun aliaj similaj ulinoj, kaj Mestek perdis sian negocon.”

En tiu momento la ĉefkurato falis de sur la benko kaj plu dormis sur la tero. La kaporalo tion bovrigardis kaj poste en absoluta silento kaj sen kia ajn helpo de la ceteraj mem provis levi lin sur la benkon. Vidiĝis, ke li perdis ĉian aŭtoritaton, kaj kiam li diris per malforta senespera voĉo: “Ankaŭ vi povus min helpi,” ĉiuj el la eskorto rigardis rigide kaj moviĝis eĉ ne unu piedo.

“Vi povis lasi lin dormaĉi, kie li estis,” diris Švejk, “pri mia feldkurato mi ne faris tion alie. Foje mi lasis lin dormi en necesejo, alifoje li satdormis supre sur vestoŝranko, en trogo en fremda domo kaj dio scias, kie ĉie li dormaĉis.”

La kaporalon subite kaptis atako de decidemo. Li volis montri, ke li estas ĉi tie estro, kaj tial li diris krude: “Fermu la faŭkon kaj ne parolaĉu! Ĉiu servosoldato superflue babilas. Vi estas kiel cimo.”

“Jes, kompreneble, kaj vi estas dio, sinjoro kaporalo,” respondis Švejk kun ekvilibro de filozofo, kiu volas realigi pacon en la tuta mondo kaj implikas sin ĉe tio en teruran polemikon, “vi estas dolorplena Dipatrino.”

“Dio nia,” ekvokis la unujara volontulo, kunmetante la manojn, “plenigu niajn korojn per amo al ĉiuj suboficiroj, por ke ni ne rigardu ilin kun naŭzo. Benu nian kongreson en tiu ĉi malliberula truo sur reloj.”

La kaporalo ruĝiĝis kaj eksaltis: “Mi malpermesas al vi ĉiujn rimarkojn, vi unujarulo.”

“Vi kulpas pri nenio,” plu parolis la unujara volontulo per kvieta tono, “la naturo rifuzis ĉian intelekton al multaj genroj kaj specoj de animaloj, ĉu vi iam aŭdis rakonti pri homa malsaĝo? Ĉu ne estus nepre pli bone, se vi naskiĝus kiel alia speco de mamulo kaj ne portus tiujn idiotajn nomojn homo kaj kaporalo? Estas granda eraro, ke vi konsideras vin kiel la plej perfektan kaj la plej bone evoluintan kreaĵon. Se oni dekudros al vi steletojn, vi estos nulo, kian oni mortpafas sen kia ajn intereso en ĉiuj tranĉeoj, en ĉiuj frontoj. Se oni aldonos al vi ankoraŭ unu steleton kaj kreos el vi animalon, nomatan soldulo, eĉ tiam ne estos tio pri vi ankoraŭ en ordo. Via mensa horizonto ankoraŭ pli malvastiĝos, kaj kiam vi postlasos viajn kulture kripliĝintajn ostojn ie sur batalkampo, en la tuta Eŭropo neniu vin priploros.”

“Mi igos vin malliberigi,” ekkriis la kaporalo senespere.

La unujara volontulo ekridetis: “Vi volus igi min malliberigi ŝajne pro tio, ke mi vin insultis. En tia okazo vi mensogus, ĉar via mensa posedaĵo absolute ne kapablas registri iajn ofendojn kaj krom tio mi vetus kun vi je kio vi volus, ke vi memoras tute nenion el la tuta nia interparolo. Se mi al vi dirus, ke vi estas embrio, vi forgesus tion pli frue, ne eble ol ni alveturos en la sekvantan stacion, sed pli frue ol antaŭ ni flugaperos la plej proksima telegrafa masto. Vi estas formortinta cerba sulko. Mi ne scias absolute imagi, ke vi kapablus ie flue diri ĉion, kion vi aŭdis de mi paroli. Krom tio vi povas demandi ĉi tie kiun ajn, ĉu en miaj vortoj estis eĉ la plej eta aludo pri via mensa horizonto kaj ĉu mi vin per io ofendis.”

“Kompreneble,” konfirmis Švejk, “ĉi tie neniu diris al vi eĉ vorteton, kiun vi povus iel false al vi klarigi. Tio ĉiam aspektas malbone, se iu sentas sin ofendita. Foje mi sidis en nokta kafejo ‘Tunelo’ kaj ni parolis pri orangutanoj. Kun ni sidis tie maristo kaj tiu rakontis, ke orangutanon ofte ne eblas distingi de barba civitano, ke tia orangutano havas la mentonon kovrita per haregoj kiel… ‘Ni diru,’ li proklamis, ‘kiel ekzemple tiu sinjoro ĉe la apuda tablo.’ Ni ĉiuj turnis la kapon, tiu barba sinjoro iris al la maristo kaj donis al li vangobaton, la maristo frakasis al li la kapon per bierbotelo kaj la barba sinjoro falis kaj restis senkonscie kuŝi, kaj ni adiaŭis la mariston, ĉar li tuj foriris, vidante, ke la barbulon li duonmortigis. Tiun sinjoron ni poste rekonscigis kaj per tio ni faris grandan eraron, ĉar tuj kiam li reakiris la konscion, li alvokis patrolon kaj tiu forkondukis al komisarejo nin ĉiujn, kiuj ja havis kun tio absolute nenion komunan. Tie li senĉese ripetis tion sian, ke ni vidis en li orangutanon, ke ni parolis pri nenio alia ol pri li. Kaj li senĉese gurdis la samon. Ni, ke ne, ke li ne estas orangutano. Kaj li, ke li estas, ke li tion aŭdis. Mi petis sinjoron komisaron, ke li tion al li klarigu. Kaj tiu tute bonanime tion al li klarigis, sed eĉ poste la barba sinjoro ne lasis sin konvinki kaj diris al sinjoro komisaro, ke tiu tion ne komprenas kaj estas nia komplico. Sinjoro komisaro igis lin do malliberigi, por ke la sinjoro malebriiĝu kaj ni volis reveni en ‘Tunelo’n, sed ni jam ne povis, ĉar ankaŭ nin oni sidigis malantaŭ kradojn. Vidu do, sinjoro kaporalo, kio povas esti el malgranda kaj sensignifa miskompreno, kiu ne valoras eĉ parolon. En Okrouhlice vivis certa civitano kaj tiu ofendiĝis, kiam en Německý Brod oni al li diris, ke li estas pitono tigrostria. Ekzistas pli da tiaj vortoj, kiuj estas absolute nepunendaj. Ekzemple se oni al vi dirus, ke vi estas ondatro. Ĉu vi povus pro tio kontraŭ ni koleri?”

La kaporalo ekhenis. Ne eblis diri, ke li ekkriegis. Kolero, furiozo, senespero, ĉio kunfluis en torenton da fortaj sonoj, kaj tiun ĉi koncertan pecon kompletigis fajfado, kiun per la nazo faris la ronkanta ĉefkurato.

Post tiu ĉi ekheno venis absoluta deprimo. La kaporalo sidiĝis sur benkon kaj liaj akvecaj senesprimaj okuloj alkroĉis sin al malproksimaj arbaroj kaj montoj.

“Sinjoro kaporalo,” diris la unujara volontulo, “nun, kiel vi observas belajn montojn kaj bonodorajn arbarojn, vi memorigas min pri la staturo de Dante. La sama modela vizaĝo de la poeto, viro de delikata koro kaj spirito, inklinanta al nobla agado. Restu, mi petas vin, tiel sidi, tio vere bele vin plaĉigas. Kun kia animiteco, sen kia ajn ceremonio kaj afekto vi rulŝovas la okulojn al la regiono. Certas, ke vi imagas, kiel tio estos bela, kiam anstataŭ tiuj dezertaj lokoj etendiĝos ĉi tie printempe tapiŝo de kolorriĉaj herbejaj floroj…”

“…tapiŝo, kiun brakumas rivereto,” rimarkis Švejk, “kaj sinjoro kaporalo lekas pinton de inkokrajono, sidas sur arbostumpo kaj verkas poemeton por ‘La malgranda leganto[189]’.”

La kaporalo iĝis tute apatia, dum la unujara volontulo asertis, ke li nepre vidis la kapon de la kaporalo elmodlita en ekspozicio de skulptistoj:

“Pardonu, sinjoro kaporalo, ĉu vi eble ne pozis kiel modelo al la skulptisto Štursa[190]?”

La kaporalo ekrigardis la unujaran volontulon kaj malgaje diris:

“Mi ne pozis.”

La unujara volontulo silentiĝis kaj streĉis sin sur benko.

La viroj el la eskorto kaj Švejk kartludis, la kaporalo en malespero kibicis kaj permesis al si eĉ rimarki, ke Švejk elmetis pikan ason kaj ke tio estas eraro. Se li ne atutus, li havus sepon por la lasta elmeto.

“En gastejoj,” diris Švejk, “estis iam tiaj belaj surskriboj kontraŭ kibicoj. Unu tian mi memoras. ‘Kibico! Faŭkon fermu, tenu langon, aŭ mi batos vin sur vangon’.”

La soldata trajno enveturis stacion, kie inspektantaro trarigardis vagonojn. La trajno haltis.

“Kompreneble,” diris la senkompata unujara volontulo, signifoplene rigardante la kaporalon, “inspektantaro estas jam ĉi tie…”

La vagonon enpaŝis la inspektantaro.

* * *

Kiel komandanton de la soldata trajno la stabo destinis rezervan oficiron doktoron Mráz.

Tiujn tedegajn deĵorojn oni ĉiam donis al rezervaj oficiroj. Doktoro Mráz estis el tio tute konfuzita. Senĉese li ne povis kalkultrovi unu vagonon, kvankam en civila vivo li estis gimnazia profesoro de matematiko. Krom tio la nombro de la viraro en unuopaj vagonoj, anoncita en la lasta stacio, diferencis de la nombro sciigita post finita envagoniĝo en la fervoja stacio Ĉeské Budějovice. Kiam li enrigardis siajn paperojn, ŝajnis al li, ke dio scias de kie aperis je du militkuirejoj pli. Neordinare malagrablan jukadon sur la dorso kaŭzis al li la konstato, ke per nekonata maniero plimultiĝis al li ĉevaloj. Laŭ la listo de oficiroj li ne povis trovi du kadetojn, kiuj al li mankis. En la regimenta kancelario en antaŭa vagono oni senĉese serĉis skribmaŝinon. El tiu ĥaoso kaptis lin kapdoloro, li englutis jam tri aspirinajn pulvorojn kaj nun inspektis la trajnon kun dolorplena mieno en la vizaĝo.

Enirinte kun sia adjutanto la kupeon por malliberigitoj, li enrigardis siajn paperojn, kaj akceptinte raporton de la ruinigita kaporalo, ke tiu veturigas du malliberigitojn kaj kiom da viraro li havas, li ankoraŭfoje kontrolis la verecon de la raporto laŭ siaj dokumentoj kaj ĉirkaŭrigardis.

“Kiun vi kunveturigas?” li demandis severe, montrante al la ĉefkurato, kiu dormis surventre kaj kies sidvangoj aroge rigardis la inspektantaron.

“Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” balbutis la kaporalo, “ke ni iel…”

“Kia iel!” murmuris doktoro Mráz, “parolu rekte.”

“Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” ekparolis Švejk anstataŭ la kaporalo, “tiu ĉi sinjoro, kiu dormas surventre, estas ebria sinjoro ĉefkurato. Li aldoniĝis al ni kaj enpuŝis sin ĉi tien al ni en la vagonon, kaj ĉar li estas nia superulo, ni ne povas lin elĵeti por ke tio ne estu rompo de la subordigo. Li ŝajne erarprenis malliberulan vagonon por la staba.”

Doktoro Mráz ekĝemis kaj enrigardis siajn paperojn. En la nomaro ne estis eĉ mencio pri ĉefkurato, trajne veturonta en Bruckon. Li nervoze ekskuis la okulon. En la lasta stacio subite plikreskis al li la nombro de la ĉevaloj kaj nun en la kupeo por malliberigitoj tute neatendite multiĝas al li eĉ ĉefkuratoj.

Li kapablis fari nenion alian ol instigi la kaporalon, ke tiu turnu la dormanton surventre, ĉar la identecon de tiu ĉi ne eblis en tiu ĉi pozicio kontroli.

Post pli longa peno la kaporalo renversis la ĉefkuraton surdorsen, ĉe kio tiu vekiĝis, kaj vidante antaŭ si oficiron, diris: “Ho, servus, Fredy, kio estas nova? Ĉu oni jam preparis vespermanĝon?” denove fermis la okulojn kaj turnis sin al la vando.

Doktoro Mráz tuj ekkonis, ke temas pri tiu hieraŭa manĝegulo el la oficira kazino, fama forvorulo de ĉiuj oficiraj manĝejoj, kaj mallaŭte ekĝemis.

“Pro tio,” li diris al la kaporalo, “vi iros al raporto.” Ĉe foriro subite haltigis lin Švejk:

“Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke mi ĉi tien ne apartenas. Mi povis esti malliberigita nur ĝis la dekunua horo, ĉar ĝuste hodiaŭ venis tiu mia limtempo. Mi estis malliberigita por tri tagoj kaj nun mi jam rajtas sidi kun la ceteraj en brutvagono. Ĉar la dekunua estas jam longe for, mi petas vin, sinjoro leŭtenanto, ke mi estu aŭ elvagonigita sur la relojn, aŭ translokita — en brutvagonon, kien mi apartenas, aŭ al sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš.”

“Kia estas via nomo?” demandis doktoro Mráz, denove rigardante en siajn paperojn.

“Švejk Jozefo, obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto.”

“Aha, vi estas do tiu konata Švejk,” diris doktoro Mráz, “vi vere rajtis eliri je la dekunua horo. Sed sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš min petis, ke mi ellasu vin nur en Bruck, laŭdire tio estas pli sekura, almenaŭ vi ne faros dumvoje ian eksceson.”

Post foriro de la inspektantaro la kaporalo ne povis reteni malican rimarkon:

“Vidu do, Švejk, ke helpis al vi kiel merdo turni vin al la pli supera instanco. Se mi volus, mi povis kaŭzi problemojn al vi ambaŭ.”

“Sinjoro kaporalo,” ekparolis la unujara volontulo, “parolĵeti merdojn estas pli malpli fidinda argumentado, sed inteligenta homo ne uzas tiajn vortojn, se li estas ekscitita aŭ se li volas iun vortataki. Krom tio tiu via ridinda minaco, ke vi povis kaŭzi problemojn al ni ambaŭ. Kial, ĉe ĉiuj diabloj, vi tion ne faris, se vi havis al tio la okazon? En tio certe manifestiĝas via ega mensa matureco kaj neordinara delikateco.”

“Mi havas da tio jam sufiĉe!” eksaltis la kaporalo. “Mi povas alkonduki vin ambaŭ en malliberejon!”

“Kaj pro kio, kolombeto?” senkulpe demandis la unujara volontulo.

“Tio estas mia afero,” kuraĝigis sin la kaporalo.

“Via afero,” diris la unujara volontulo kun rideto, “via kaj nia. Kiel en la kartludo ‘mia onklino — via onklino’. Mi preferus diri, ke efikis sur vin la mencio pri tio, ke vi iros al raporto, kaj tial vi komencas nin alkriegi, kompreneble ke per neofica procedo.”

“Vi estas arogantuloj,” respondis la kaporalo, kolektante la lastan kuraĝon mieni terure.

“Ion mi al vi diros, sinjoro kaporalo,” rimarkis Švejk; “mi estas jam hardita soldato, mi servis antaŭ la milito kaj iaj insultoj neniam valoras la sekvojn. Kiam mi tiam antaŭ jaroj soldatis, mi memoras, ke ĉe nia kompanio estis certa soldulo Schreiter. Li servis por supo; kiel kaporalo li povis jam antaŭlonge iri hejmen, sed, kiel oni diras, li havis muŝon en la cerbo. Tiu homo nin soldatojn ĉikanis, li gluiĝis al ni kiel merdo al ĉemizo, unu afero al li ne plaĉis, la alia laŭdire kontraŭis ĉiujn preskribojn, li tiranis nin kiel li povis kaj diris al ni: ‘Vi estas ne soldatoj, sed fruktogardistoj.’ Min tio unu tagon kolerigis kaj mi iris al kompania raporto. ‘Kion vi volas?’ diras kapitano. ‘Obee mi raportas, sinjoro kapitano, ke mi havas plendon kontraŭ nia sinjoro adjutanto Schreiter: ni estas ja imperiestraj soldatoj kaj ne fruktogardistoj. Ni servas al sinjoro imperiestro, sed ne gardas fruktarbojn.’

‘Zorgu, insekto,’ respondis al mi la kapitano, ‘ke mi vin jam ne vidu.’ Kaj mi al tio, ke mi obee petas sendi min al bataliona raporto.

Kiam mi klarigis tion al subkolonelo ĉe bataliona raporto, ke ni estas ne fruktogardistoj, sed imperiestraj soldatoj, la subkolonelo igis min malliberigi por du tagoj, sed mi petis, ke oni min transloku al regimenta raporto. Ĉe la regimenta raporto sinjoro kolonelo post mia klarigo min alkriegis, ke mi estas idioto, ke mi iru al ĉiuj diabloj. Mi al tio: ‘Obee mi raportas, sinjoro kolonelo, ke mi estu sendita al brigada raporto.’ Tion li ektimis, tuj igis alvoki en la kancelarion nian soldulon Schreiter kaj tiu antaŭ ĉiuj oficiroj devis pardonpeti min pro la vorto ‘fruktogardisto’. Poste li kuratingis min sur la korto kaj anoncis al mi, ke ekde la hodiaŭo li min ne insultos, sed ke li alkondukos min en garnizonan malliberejon. De tiu tempo mi tre atentis ĉiun mian paŝon, sed mi misatentis min. Mi gardostaris ĉe magazeno kaj tie ĉiu gardostaranto ĉiam ion skribis sur muron. Li aŭ desegnis tie virinan seksorganon aŭ skribis ian verseton. Mi ne povis ion rememori kaj tiel pro enuo mi subskribis min sur muro sub surskribon: ‘La soldulo Schreiter estas hufulo’. Kaj tia kanajla soldulo tion tuj denuncis, ĉar li flarsekvis min kiel rabia hundo. Super tiu surskribo malfeliĉe estis la alia: ‘Ni ne iros al la fronto, fekas sur ĝin ja sen honto’, kaj tio estis en la jaro 1912, kiam prepariĝis marŝo en Serbion kaŭze de la afero de tiu konsulo Procházka[191]. Oni do sendis min tuj al landa juĝejo en Terezín. Sinjoroj de la soldata juĝejo eble dekkvinfoje fotografis la magazenan muron kun tiuj surskriboj kaj mia subskribo, dekfoje ordonis al mi skribi por esplori mian skribmanieron: ‘Ni ne iros al la fronto, fekas sur ĝin ja sen honto’, dekkvinfoje mi devis antaŭ ili skribi ‘La soldulo Schreiter estas hufulo’ kaj fine alveturis grafologo kaj igis al mi skribi: ‘Estis la 29an de julio 1897, kiam Dvór Králové nad Labem ekkonis terurojn de kruda kaj superbordiĝinta Elbo.’ ‘Tio ankoraŭ ne sufiĉas,’ diris la enketa juĝisto, ‘nin interesas tiu fekado. Diktu al li ion, kie estas multe da literoj s kaj r.’ Oni do al mi diktis: ‘serbo, trabokonstruaĵo, skabio, mizero, kerubo, rubeno, kanajlaro.’ Tiu juĝeja grafologo estis el tio jam tute konfuzita, senĉese turnis la rigardon malantaŭen, kie staris soldato kun bajoneto, kaj fine diris, ke oni devas sendi tion en Vienon, ke mi skribu al li trifoje sinsekve: ‘Ankaŭ la suno komencas brulradii, varmego estas eminenta.’ Oni ekspedis la tutan materialon en Vienon kaj fine el tio rezultis, ke koncerne la surskribojn, tiujn ke ne skribis mia mano, la subskribo ke estas mia, kion mi konfesis, kaj ke oni kondamnas min pro tio al sessemajna malliberigo, ĉar mi subskribis min, kiam mi gardostaris kaj ne povis laŭdire gardi dum tiu tempo, kiam mi skribis mian nomon sur la muro.”

“Vidiĝas,” diris la kaporalo kontente, “ke tio tamen nur ne restis sen puno, ke vi estas granda krimulo. Esti sur la loko de la landa juĝejo, mi ŝarĝus vin ne per ses semajnoj, sed per ses jaroj.”

“Ne estu tiel terura,” ekparolis la unujara volontulo, “kaj prefere meditu pri via fino. Ĝuste antaŭ momento diris al vi la inspektantaro, ke vi iros al raporto. Necesus, ke por tia afero vi preparu vin tre serioze kaj kontemplu pri la lastaj aferoj de la kaporalo. Kion vi propre signifas kompare kun la universo, se vi ekpensos, ke nia la plej proksima astro estas de tiu ĉi soldata trajno en 275.000-oble pli granda distanco ol la suno, por ke ĝia paralakso egalu al unu arksekundo. Se vi troviĝus en la universo kiel astro, vi estus nepre tro eta, por ke povu vin registri la plej kvalitaj astronomiaj aparatoj. Por via nemezurebleco en la universo ne ekzistas termino. Dum duonjaro vi kreus sur la firmamento tian tre etan arketon, dum jaro elipseton, tiel sensignifan, ke mankas termino por esprimi ĝin per ciferoj. Via paralakso estus nemezurebla.”

“En tiu okazo,” rimarkis Švejk, “sinjoro kaporalo povus esti fiera, ke neniu povas lin mezuri, kaj kiel ajn tio pri li finiĝu ĉe la raporto, li devas esti trankvila kaj ne ekscitiĝi, ĉar ĉiu ekscito damaĝas la sanon kaj tiun nun en la milito ĉiu devas al si gardi, ĉar la militaj turmentoj postulas de ĉiu unuopulo, ke li ne estu duonmortaĉulo.”

“Se oni vin, sinjoro kaporalo, malliberigos,” daŭrigis Švejk kun afabla rideto, “se trafos vin ia maljustaĵo, ne perdu la spiriton, kaj se oni estos konvinkitaj pri sia vero, ankaŭ vi estu konvinkita pri la via. Mi konis karbovendiston, certan Franciskon Škvor, kiu estis kun mi malliberigita komence de la milito ĉe la polica direkcio en Prago pro ŝtatperfido kaj pli poste probable ankaŭ ekzekutita pro pragmata sankcio[192]. Tiu homo, kiam oni lin demandis ĉe enketo, ĉu li volas iel oponi kontraŭ la protokolo, diris:

‘Ĉu estis tiel aŭ alie, tamen iel estis, ankoraŭ ne okazis, ke iel ne estu.’

Poste oni ŝovis lin pro tio en senlumejon, du tagojn donis al li nenion manĝi kaj trinki kaj denove kondukis lin al enketo, kaj li obstinis en tiu sia ‘ĉu estis tiel aŭ alie, tamen iel estis, ankoraŭ ne okazis, ke iel ne estu’. Probable kun tio li iris eĉ al la pendumilo, kiam poste oni transdonis tion al soldata tribunalo.”

“Nun oni laŭdire pendumas kaj pafekzekutas multe da homoj,” diris unu el la viroj de la eskorto, “antaŭnelonge oni legis al ni sur ekzercejo ordonon, ke en Motol oni pafekzekutis rezerviston Kudrna, ĉar kiam lia edzino volis lin en Benešov adiaŭi, kapitano sabrohakis lian knabeton, kiun ŝi tenis en la manoj kaj Kudrna ekscitiĝis. Kaj politikemulojn oni malliberigas senescepte. En Moravio oni pafekzekutis ankaŭ redaktoron. Kaj nia kapitano diris, ke tio atendas ankaŭ la ceterajn.”

“Ĉio havas siajn limojn,” proklamis la unujara volontulo dusence.

“En tio vi pravas,” ekparolis la kaporalo, “redaktoroj tion meritas. Ili nur ribeligas homojn. Kiel antaŭ du jaroj, kiam mi estis ankoraŭ nur apuntato, servis sub mi redaktoro kaj tiu ne nomis min alie ol pereiganto de la armeo, sed kiam mi instruis al li soldatajn gimnastikaĵojn, ĝis li ŝvitis, li ĉiam diris: ‘Mi petas, ke vi estimu min kiel homon.’ Sed mi montris al li tiun lian ‘homon’, kiam estis ‘Al la tero!’ kaj multe da flakoj sur la kazerna korto. Mi alkondukis lin al tia flako kaj la ulo devis ripete en ĝin fali, ĝis la akvo ŝprucis kiel en naĝejo. Kaj jam posttagmeze ĉio sur li devis denove brili, la uniformo devis esti pura kiel vitro, kaj li purigis, ĝemegis, faris rimarkojn kaj la sekvantan tagon li denove aspektis kiel porkino kuŝaĉinta en ŝlimo, mi staris super li kaj diris al li: ‘Do, sinjoro redaktoro, kio estas pli, pereiganto de la armeo aŭ tiu via ‘homo’?’ Tio estis vera inteligentulo.”

La kaporalo venke ekrigardis la unujaran volontulon kaj daŭrigis: “Oni forprenis de li la galonojn de unujara volontulo ĝuste pro lia inteligenteco, ĉar li skribis en gazetoj pri ĉikano al la soldatoj. Sed kiel lin ne ĉikani, se tia klera homo ne scias dismeti kulasriglilon de pafilo, eĉ se oni montris tion al li dekfoje, kaj kiam oni komandas ‘Rigardi maldekstren!’, li turnas sian cerbujon kvazaŭ intence dekstren kaj rigardas ĉe tio stulte kiel korniko, ĉe ekzercaĵoj per fusilo li ne scias, kion unue kapti, ĉu fusilrimenon aŭ kuglujon, kaj gapas al vi kiel bovido al nova pordego kiam oni al li montras, kiel la mano deglitu tra la rimeno suben. Li eĉ ne sciis, sur kiu ŝultro porti la fusilon, soldatsalutis kiel simio, kaj tiuj liaj kalkanturniĝoj, dio helpu, kiam oni marŝis kaj li lernis soldatpaŝi. Kiam li ricevis ordonon turniĝi, estis al li indeferente, per kiu piedaĉo li tion faris, plaŭd’, plaŭd’, plaŭd’, li faris ekzemple eĉ ses paŝojn antaŭen kaj nur poste turnis sin kiel ventkoko sur turnilo kaj ĉe marŝo li iris kiel podagrulo aŭ dancis kiel kaduka ĉiesulino ĉe kermesa amuzo.”

La kaporalo forkraĉis: “Oni donis al li intence tre rustan fusilon, por ke li ellernu ĝin purigi, li frotegis ĝin kiel hundo sian inon, sed eĉ se li aĉetus je du kilogramoj da stupo pli, li finpurigus nenion. Ju pli longe li ĝin purigis, des pli malbona kaj rusta tio estis, kaj ĉe raporto iris lia fusilo de unu mano al la alia kaj ĉiu miris, kiel tio eblas, ke tio surhavas tiom da rusto. Nia kapitano, tiu ĉiam al li diris, ke el li, la redaktoro, neniam estos soldato, ke li iru prefere sin pendumi, ke li superflue voras soldatpanon. Kaj la redaktoro malantaŭ siaj okulvitretoj nur palpebrumis. Tio estis por li granda festo, se li ne havis severan karcerpunon aŭ ne devis sidi en la kazerno. En tiu tago li ordinare skribis tiujn siajn gazetartikolojn pri turmentado al la soldatoj, ĝis foje oni faris ĉe li traserĉon en la kofreto. Kiom da libroj li tie havis, nu! Nur librojn pri senarmigo, pri paco inter la nacioj. Pro tio li iris en garnizonan malliberejon kaj de tiu tempo ni havis de li trankvilon, ĝis subite li aperis en kancelario kaj kompilis listojn de provizbezonaĵoj, por ke la viraro lin ne kontaktu. Tio estis malgaja fino de tiu inteligentulo. Li povis iĝi grandsinjoro, se pro sia idioteco li ne perdus la rajton de unujara volontulo. Li povis esti leŭtenanto.”

La kaporalo ekĝemis: “Li ne sciis eĉ fari al si faldojn sur la mantelo[193], ĝis el Prago li mendis al si likvaĵojn kaj diversajn ŝmiraĵojn por purigi butonojn, kaj tamen tiu lia butono estis ruza kiel Esavo. Sed kontraŭdiri li sciis, kaj kiam li estis en la kancelario, li faris nenion alian el senĉese komencis filozofi. En tio li trovis plaĉon jam pli frue. Li parolis, kiel mi jam diris, senĉese pri ‘homo’. Foje, kiam li tiel meditis super flako, en kiun li devis falegi post ‘Al la tero!’, mi diris al li: ‘Se vi senĉese parolas pri homo kaj koto, rememoru, ke la homo estis el koto kreita kaj ke tio devis al li plaĉi’.”

Satparolinte, la kaporalo estis nun kontenta pri si mem kaj atendis, kion diros al tio la unujara volontulo. Sed ekparolis Švejk:

“Antaŭ jaroj pro la samaj aferoj, pro tia ĉikano certa Koníček ĉe la tridekkvina regimento mortpikis sin kaj kaporalon. Oni publikigis tion en ‘Kuriero’. La kaporalo havis en la korpo proksimume tridek pikvundojn, el kiuj pli ol dek du estis mortigaj. Tiu soldato poste ankoraŭ sidiĝis sur la mortan kaporalon kaj sur li sin mortpikis. Alia afero okazis antaŭ jaroj en Dalmatio, tie oni kaporalon mortotranĉis kaj ĝis nun oni ne scias, kiu tion faris. Restis tio vualita per sekreto, oni scias nur tion, ke la mortigita kaporalo havis la nomon Fiala kaj devenis de Drábovna ĉe Turnov. Krom tio mi scias pri kaporalo Rejmánek de la sepdekkvina regimento…”

Agrabla rakontado estis subite interrompita per egaj ĝemoj sur la benko, kie dormis la ĉefkurato Lacina.

La pastro iom post iom vekiĝis en sia tuta beleco kaj digno. Lia vekiĝo estis akompanata per la samaj fenomenoj kiel matena vekiĝo de juna titano Gargantua, kiel tion priskribis la gaja maljuna Rabelais.

La ĉefkurato sur la benko furzis, ruktis kaj brue plengorĝe oscedis. Fine li sidiĝis kaj mirigite demandis:

“Krucilaudon, kie mi estas?”

La kaporalo, vidante vekiĝon de la soldatrangulo, tre servile respondis:

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefkurato, ke vi bonvolas troviĝi en vagono por malliberigitoj.”

La vizaĝon de la pastro laŭflugis ekfulmo de miro. Li sidis momenton senvorte kaj penplene meditis. Vane. Inter tio, kion li travivis dumnokte kaj matene kaj inter lia vekiĝo en vagono, kies fenestroj havis kradojn, estis ege multe da malklaraĵoj.

Fine li demandis la kaporalon, starantan antaŭ li ankoraŭ senĉese servile: “Kaj laŭ kies ordono, mi, kiel…”

“Obee mi raportas, sen ordono, sinjoro ĉefkurato.”

La pastro leviĝis kaj komencis paŝi inter benkoj, murmurante, ke tio ne estas al li klara. Li denove sidiĝis kun vortoj: “Kien ni propre veturas?”

“En Bruckon, obee mi raportas.”

“Kaj kial ni veturas en Bruckon?”

“Obee mi raportas, ke tien estas translokita nia tuta naŭdekunua regimento.”

La pastro komencis denove penplene mediti, kio propre pri li okazis, kiel li venis en la vagonon kaj kial propre li veturas Bruckon kaj ĝuste kun la naŭdekunua regimento en akompano de eskorto.

Li rekonsciiĝis el sia postdiboĉa apatio jam tiagrade, ke li perceptis ankaŭ la unujaran volontulon, kaj tial li turnis sin al li kun demando:

“Vi estas inteligenta homo, ĉu vi povas klarigi al mi tute senhezite, prisilentante nenion, kiel mi venis al vi?”

“Tre volonte,” diris la unujara volontulo per kamaradeca tono, “matene ĉe envagoniĝo en la stacio vi simple al ni aldoniĝis, ĉar vi havis vaporon en la kapo.”

La kaporalo severe lin ekrigardis.

“Vi puŝiĝis en nian vagonon,” daŭrigis la unujara volontulo, “kaj jam tio estis preta. Vi kuŝiĝis sur benkon kaj Švejk ĉi tie metis sian mantelon al vi sub la kapon. Ĉe kontrolo de la trajno en la lasta stacio oni vin enskribis en liston de oficiroj troviĝantaj en la trajno. Vi estis, por tiel diri, ofice trovita kaj nia kaporalo iros pro tio al raporto.”

“Jes, jes,” ekĝemis la pastro, “en la plej proksima stacio mi do transiru en stabvagonon. Ĉu vi ne scias, ĉu oni jam disdonis tagmanĝon?”

“La tagmanĝo estos nur en Vieno, sinjoro ĉefkurato,” prenis al si la vorton la kaporalo.

“Ĉu vi do metis al mi la mantelon sub la kapon?” turnis sin la pastro al Švejk. “Mi dankas vin kore.”

“Mi meritas nenian dankon,” respondis Švejk, “mi agis tiel, kiel devas agi ĉiu soldato, kiu vidas, ke lia superulo havas nenion sub la kapo kaj estas iel… Ĉiu soldato devas sian superulon estimi, eĉ se tiu estus en nenormala stato. Pri feldkuratoj mi havas grandajn spertojn, ĉar mi estis servosoldato de sinjoro feldkurato Otto Katz. Feldkuratoj prezentas gajan kaj bonaniman popolon.”

La ĉefkurato el tiu postdiboĉa apatio post la hieraŭo ricevis atakon de demokrateco, elpoŝigis cigaredon kaj enmanigis ĝin al Švejk: “Fumu kaj suĉu!”

“Vi iros laŭdire miakulpe al raporto,” li turnis sin al la kaporalo. “Timu nenion, mi savos vin el tio, okazos al vi nenio.”

“Kaj vin,” li diris al Švejk, “mi prenos kun mi. Ĉe mi vi vivos kiel en kuseneto.”

Nun li ricevis novan atakon de grandanimeco kaj asertis, ke li faros bone al ĉiuj, ke al la unujara volontulo li aĉetos ĉokoladon, al la viroj el la eskorto rumon, ke la kaporalon li igos transloki al trupo de fotografistoj ĉe stabo de la sepa infanteria divizio, ke li ĉiujn liberigos kaj neniam ilin forgesos.

Li komencis disdonadi cigaredojn el sia aktujo al ĉiuj, ne nur al Švejk, kaj proklamis, ke al la malliberigitoj li permesas fumi, ke li klopodos, ke al ĉiuj oni mildigu la punon kaj ili denove revenu en normalan soldatan vivon.

“Mi ne volas,” li diris, “ke vi rememoru min malbone. Mi havas multe da konatoj kaj kun mi vi ne perdiĝos. Vi impresas min ĉiuflanke kiel honestaj homoj, kiujn sinjoro dio amas. Se vi pekis, vi pro tio pentofaras kaj mi vidas, ke vi ĝoje kaj volonte toleras, kion sendis sur vin dio.”

“Surbaze de kio oni vin punis?” li turnis sin al Švejk.

“Dio sendis sur min punon,” respondis Švejk pie, “pere de regimenta raporto, sinjoro ĉefkurato, pro mia ne proprakulpa malfrua alveno al la regimento.”

“Dio estas pleje mizerikorda kaj justa,” solene diris la ĉefkurato, “li scias, kiun puni, ĉar per tio li montras nur sian providencon kaj ĉiopovon. Kaj kial sidas vi, unujara volontulo?”

“Pro tio,” respondis la unujara volontulo, “ke la mizerikorda dio bonvolis sendi sur min reŭmatismon kaj mi fieriĝis. Post la punfiniĝo mi estos sendita en kuirejon.”

“Kion dio faras, bone li faras,” diris la pastro entuziasme, aŭdante pri kuirejo, “bonkonduta homo ankaŭ tie povas fari karieron. Ĝuste en kuirejojn necesus transloki inteligentajn homojn cele de kombinaĵoj, ĉar ne gravas, kiel oni kuiras, sed kun kia amo oni tion kunmetas, aranĝas kaj tiel plu. Prenu ekzemple saŭcojn. Se cepan saŭcon preparas inteligenta homo, li prenas ĉiujn specojn de legomo kaj stufas ilin sur butero, poste li aldonas spicaĵojn, pipron, pimenton, iom da muskato, zingibro, sed ordinara neklera kuiristo lasas kuiri cepon en akvo kaj en tion ĵetas farunon, ĝisnigre rostitan sur sebo. Vin mi vere plej volonte vidus ie en oficira kuirejo. Homo sen inteligenteco povas ekzisti en iu ordinara okupo kaj en la vivo, sed en kuirejo tio evidentas. Hieraŭ vespere en oficira kazino en Budějovice oni prezentis al ni interalie renojn preparitajn sur madejro. Kiu ilin preparis, al tiu dio pardonu ĉiujn pekojn, tio estis senduba inteligentulo, kaj vere, en kuirejo de tiea oficira manĝejo estas instruisto el Skuteč. Kaj la samajn renojn sur madejro mi manĝis en oficira manĝejo de la sesdekkvara milicia regimento. Oni preparis ilin sur kumino, kiel oni stufas ilin en ordinara gastejo sur pipro. Kaj kiu ilin preparis, kio estis tiu kuiristo en civila vivo? Nutristo de brutaro en grandbieno.”

La ĉefkurato silentiĝis kaj poste kondukis la parolon al la problemo de kuirarto en la Malnova kaj Nova Testamentoj, kiam ĝuste en tiuj tempoj oni tre zorgis pri aranĝo de bongustaj manĝoj post diservoj kaj aliaj ekleziaj solenaĵoj. Poste li admonis ĉiujn ion kanti, al kio Švejk komencis kiel ĉiam malfeliĉe: “De la urb‘ Hodonín jam Marina iras, kun barel’ da vino pastro ŝin postiras.”

Sed la ĉefkurato ne ekkoleris.

“Havi ĉi tie almenaŭ iom da rumo, ne devus esti barelo da vino,” li diris, ridetante en absolute amika humoro, “kaj tiun Marinan ni ankaŭ povus malhavi, tio nur logas al peko.”

La kaporalo atente ekpalpis en sian mantelon kaj eltiris de tie platan botelon kun rumo.

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefkurato,” li ekparolis mallaŭte, ke vidiĝis, kian oferon li faras al si mem, “se vi eble ne ofendiĝus…”

“Mi ne ofendiĝos, knabo,” respondis la pastro per serena kaj ĝoja voĉo, “mi trinkos je nia feliĉa vojaĝo.”

“Jesuo Maria,” ekĝemis por si la kaporalo, vidante, ke post profunda gluto malaperis el la botelo duono de ĝia enhavo.

“Vi, ulo,” diris la ĉefkurato, ridetante kaj signifoplene palpebrumante al la unujara volontulo, “al ĉio vi ankoraŭ sakras. Sinjoro dio devas vin puni.”

La pastro denove klinis la platan botelon al la gorĝo, kaj enmanigante ĝin al Švejk, komandante ordonis: “Fintrinku tion!”

“Soldatservo estas soldatservo,” diris Švejk bonanime al la kaporalo, redonante al li malplenan botelon, kion tiu konfirmis per stranga ekbrilo en la okuloj, kiu povas aperi nur ĉe frenezeta homo.

“Kaj nun mi ankoraŭ iom dormetos,” diris la ĉefkurato, “kaj mi deziras, ke vi veku min tuj, kiam ni alveturos Vienon.”

“Kaj vi,” li turnis sin al Švejk, “vi iros en kuirejon de nia manĝejo, prenos manĝilaron kaj alportos al mi tagmanĝon. Diru, ke tio estas por sinjoro ĉefkurato Lacina. Zorgu ricevi duoblan porcion. Se estos knedlikoj, ne prenu tiujn tranĉitajn de la rando, per tio oni nur malgajnas. Poste alportu al mi el la kuirejo botelon da vino kaj kunprenu gamelon, por ke oni verŝu al vi tien rumon.”

La pastro Lacina palpserĉis en poŝoj.

“Aŭdu,” li diris al la kaporalo, “mi ne havas poŝmonon, pruntu al mi florenon. — Do, jen vi havas! Kia estas via nomo?

Švejk?

Jen vi havas, Švejk, florenon trinkmone. Sinjoro kaporalo, pruntu al mi ankoraŭ unu florenon. — Vidu do, Švejk, la alian florenon vi ricevos, se vi ĉion prizorgos en ordo. — Krom tio ankoraŭ, ke oni donu al vi por mi cigaredojn kaj cigarojn. Se oni disdonos ĉokoladon, kaptu tie duoblan porcion, kaj se konservaĵojn, zorgu ricevi fumaĵitan langon aŭ anserajn hepatojn. Se estos havebla ementala fromaĝo, atentu, ke oni ne donu al vi porcion de la rando, kaj se hungara salamo, ne de la pinto, sed mezan parton, ke ĝi estu knedmola.”

La ĉefkurato streĉis sin sur la benko kaj post momento ekdormis.

“Mi opinias,” diris la unujara volontulo al la kaporalo ĉe ronkado de la pastro, “ke vi estas plene kontenta pri nia trovito. Tiu en la mondo ne perdiĝos.”

“Kiel oni diras, oni jam prenis lin de mamo, sinjoro kaporalo,” ekparolis Švejk, “li suĉas jam el botelo.”

La kaporalo momenton luktis kontraŭ si mem, subite perdis ĉian servilecon kaj senkompate proklamis: “Li kondutas ege hejmece.”

“Per tiu poŝmono, kiun li ne havas, li memorigas min pri masonisto Mlíčko el Dejvice,” aldonis Švejk, “tiu ankaŭ tiel longe ne havis poŝmonon, ĝis li dronis en ŝuldoj kaj estis malliberigita pro trompo. Li fordiboĉis grandajn sumojn kaj ne havis poŝmonon.”

“Antaŭ la milito,” ekparolis viro el la eskorto, “kapitano de la sepdekkvina regimento fordrinkis la tutan regimentan kason, devis forlasi la armeon kaj nun li denove estas kapitano, kaj adjutanto, kiu prirabis la armeon je drapo por distingiloj, temis pri pli ol dudek rulaĵoj, estas nun staba adjutanto, kaj en Serbio oni antaŭ nelonge pafekzekutis infanterianon, ĉar li formanĝis je unu fojo sian konservaĵon, kiun li ricevis por tri tagoj.”

“Tio nin ne tuŝas,” proklamis la kaporalo, “sed tio estas vero, ke pruntepreni al si du florenojn de malriĉa kaporalo kiel trinkmonon…”

“Jen vi havas tiun florenon,” diris Švejk, “mi ne volas riĉiĝi je via konto. Kaj se li donos al mi ankoraŭ la alian florenon, mi redonos ĝin al vi ankaŭ, por ke vi ne ploru. Tio devas vin ĝojigi, se iu via soldata superulo prunteprenas de vi monon por siaj elspezoj. Vi estas ega egoisto. Ĉi tie temas pri du mizeraj florenoj, kaj mi ŝatus vin vidi, se vi devus oferi la vivon por via soldata superulo, kiu kuŝus vundita ie ĉe malamika linio, vi devus lin savi kaj forporti en la manoj kaj oni pafus kontraŭ vi per ŝrapneloj kaj ĉio ebla.”

“Vi vin surfekus, sentaŭgulo,” defendis sin la kaporalo.

“Estas pli da tiaj surfekitaj en ĉiu batalo,” ekparolis denove viro el la eskorto, “antaŭ nelonge rakontis al ni en Budějovice vundita kamarado, ke kiam ili sturmis, li surfekis sin trifoje sinsekve. Unue kiam ili grimpis supren el kaŝejoj antaŭ pikdratajn barilojn, poste kiam ili komencis tiujn dratojn tondi kaj la trian fojon ke li ellasis tion en la pantalonon, kiam kontraŭ ili impetis rusoj kun bajonetoj kaj kriegis ‘hura!’ Poste ili komencis kuri reen en kaŝejojn kaj en ilia taĉmento estis eĉ ne unu, kiu ne estus surfekita. Kaj ia morta soldato, kiu kuŝis supre sur kaŝejo kun la piedoj pendantaj malsupren kaj al kiu ŝrapnelo dum la sturmo forŝiris duonon de la kapo kvazaŭ oni ĝin detranĉus, tiu en sia lasta momento surfekis sin tiom, ke el lia pantalono fluis tio trans liajn botojn en kaŝejojn eĉ kun la sango. Kaj tiu duono de lia kranio eĉ kun la cerbo kuŝis ĝuste sub tio. Pri tio la homo eĉ ne scias, kiel tio al li okazis.”

“Iam en batalo la homo subite sentas malforton,” diris Švejk, “se li ion abomenas. En la gastejo ‘Na vyhlídce’ en praga Pohořelec[194] rakontis resaniĝanto de Przemyšl, ke ie tie sub fortikaĵo ekis sturmo per bajonetoj kaj ke kontraŭ li aperis ruso, ulo granda kiel monto, kuris kun bajoneto rekte al li kaj havis grandan guton ĉe la nazo. Kiam la resaniĝanto ekrigardis tiun guton, tiun mukon, li tuj eksentis malforton kaj devis iri al bandaĝejo, kie oni rekonis lin infektita per ĥolero kaj forsendis en ĥolerajn barakojn en Budapesto, kie ĥolero vere lin ankaŭ trafis.”

“Ĉu li estis simpla infanteriano aŭ kaporalo?” demandis la unujara volontulo.

“Kaporalo,” respondis Švejk trankvile.

“Tio povus okazi ankaŭ al ĉiu unujarulo,” stulte proklamis la kaporalo, sed ĉe tio li venke ekrigardis la unujaran volontulon, kvazaŭ li volus diri: “Jen, kiel mi vin rebatis, kion vi al tio diros.”

Sed tiu silentis kaj kuŝiĝis sur benkon.

Ili proksimiĝis al Vieno. Tiuj, kiuj ne dormis, rigardis tra fenestro pikdratajn barilojn kaj remparojn ĉe Vieno, kio vekis percepton de certa angoro ŝajne en la tuta trajno.

Se el vagonoj ankoraŭ senĉese sonis kriego de germanaj montaranoj de Kašperské Hory: “Mi revenos, mi revenos, kiam reen mi revenos,” nun ĝi ĉesis sub malagrabla impreso de pikdratoj, per kiuj Vieno estis ĉirkaŭdratumita.

“Ĉio estas en ordo,” diris Švejk, rigardante tranĉeojn, “ĉio estas en plena ordo krom tio, ke vienanoj ĉe promenoj povas ĉi tie disŝiri al si la pantalonon. Ĉi tie la homo devas esti singarda.”

“Vieno estas ĉiuflanke grava urbo,” li daŭrigis, “kiom da sovaĝaj bestoj oni havas en tiu Schönbrunna menaĝerio! Kiam mi estis antaŭ jaroj en Vieno, mi pleje ŝatis iri rigardi simiojn, sed kiam veturas grava persono el la imperiestra kastelo, polica kordono enlasas tien neniun. Kun mi estis tie tajloro el deka distrikto kaj tiun oni malliberigis, ĉar li volis vidi tiujn simiojn, kiom ajn tio kostu.”

“Kaj ĉu vi estis ankaŭ en la kastelo?” demandis la kaporalo.

“Tie estas tre bele,” respondis Švejk, “mi tie ne estis, sed rakontis al mi tion homo, kiu tie estis. La plej bela el tio estas la kastela gvardio. Laŭdire ĉiu gvardiano devas esti du metrojn alta kaj post sia malsoldatiĝo li ricevos tabakvendejon[195]. Kaj princinoj tie abundas kiel balaaĵo.”

Ili preterveturis stacidomon, de kie malantaŭ ili sonis tonoj de la aŭstra himno. La kapelo venis ĉi tien probable pro eraro, ĉar nur post pli longa tempo ili trajne enveturis stacion, kie ili haltis, estis tagmanĝo kaj solena bonvenigo.

Sed tio jam ne estis kiel komence de la milito, kiam soldatoj dumvoje al la fronto troŝtopis sin en ĉiu fervoja stacio, kie bonvenigis ilin virgulinoj en idiote blankaj roboj kun ankoraŭ pli idiotaj vizaĝoj, terure naŭzaj florbukedoj kaj ankoraŭ pli naŭza parolo de iu damo, kies edzo ŝajnigas sin nun granda patrioto kaj respublikano.

Bonvenigantoj en Vieno konsisis el tri membrinoj de la Aŭstra Ruĝa Kruco, du aninoj de ia milita societo por vienaj sinjorinoj kaj knabinoj, oficiala reprezentanto de la viena magistrato kaj reprezentanto de la armeo.

Sur ĉiuj tiuj vizaĝoj vidiĝis laciĝo. Trajnoj kun soldataro veturadis tage eĉ nokte, sanitaraj vagonoj kun vunditoj traveturis ĉiuhore, en stacioj oni ĉiumomente komutis vagonojn kun militkaptitoj sur aliajn relojn kaj ĉion tion devis ĉeesti membroj de ĉiuj tiuj diversaj korporacioj kaj societoj. Tio iris de unu tago al la alia kaj iama entuziasmo ŝanĝiĝis al oscedado. Ili alternis en tiu deĵoro kaj ĉiu el ili, kiu aperis en iu viena stacidomo, havis la saman lacan mienon kiel tiuj, kiuj hodiaŭ atendis la trajnon kun la regimento el Budějovice.

El brutvagonoj elrigardis soldatoj kun mieno de senespero kiel tiuj, kiuj iras al la pendumilo.

Al ili alpaŝis damoj, disdonantaj al ili marcipanon kun sukeraj surskriboj: “Venkon kaj venĝon”, “Dio punu Anglion”, “La aŭstro havas sian patrujon. Li vivas por ĝi kaj havas ankaŭ la kaŭzon por ĝi batali.”

Vidiĝis, kiel germanaj montaranoj de Kašperské Hory ŝtopas sin per la marcipano, ĉe kio ne forlasis ilin la mieno de senespero.

Poste venis ordono po kompanioj iri por manĝo al militkuirejoj, kiuj staris malantaŭ la stacidomo.

Tie estis ankaŭ oficira kuirejo, kien iris Švejk por plenumi la ordonon de la ĉefkurato, dum la unujara volontulo atendis, kiam oni lin satigos, ĉar du viroj el la eskorto iris por alporti manĝon al ĉiuj en la malliberula vagono.

Švejk bone plenumis la ordonon, kaj transirante relojn, li ekvidis la ĉefleŭtenanton Lukáš, kiu promenis inter reloj kaj atendis, ĉu io por li restos en la oficira kuirejo.

Lia situacio estis tre malagrabla, ĉar provizore li havis komunan servosoldaton kun ĉefleŭtenanto Kirschner. Tiu ulo zorgis propre senescepte nur pri sia sinjoro kaj faris plenan sabotadon, kiam temis pri la ĉefleŭtenanto Lukáš.

“Al kiu vi tion portas, Švejk?” demandis la malfeliĉa ĉefleŭtenanto, kiam Švejk metis teren la amason da aĵoj, kiujn li ellogis en la oficira kuirejo kaj kiujn li havis volvitaj per sia soldata mantelo.

Švejk por momento embarasiĝis, se li tuj rekolektis la pensojn. Lia vizaĝo estis plena de sereno kaj trankvilo, kiam li respondis:

“Tio estas por vi, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto. Mi nur ne scias, kie vi havas vian kupeon, kaj mi ne scias ankaŭ tion, ĉu sinjoro trajnokomandanto havos nenion kontraŭ tio, ke mi iru kun vi. Li estas ia bestio.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš demande ekrigardis Švejkon, sed tiu bonule kaj familiare daŭrigis: “Li vere estas bestio, sinjoro ĉefleŭtenanto. Kiam li inspektis la trajnon, mi raportis al li tuj, ke estas jam la dekunua horo, ke mia tuta puno finiĝis kaj ke mi apartenas aŭ en brutvagonon aŭ al vi, kaj li forregalis min tute krude, laŭdire ke mi restu, kie mi estas, ke mi almenaŭ dumvoje ne faros al vi, sinjoro ĉefleŭtenanto, denove ian malhonoron.”

Švejk ekmienis martire: “Kvazaŭ jam iam, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi farus al vi malhonoron.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekĝemis.

“Malhonoron,” daŭrigis Švejk, “mi faris al vi certe neniam, se io okazis, estis tio hazardo, nura dia providenco, kiel ĉiam diris maljuna Vaníček el Pelhřimov, pasigante en malliberejo sian trideksesan punon. Neniam mi faris ion spite, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi ĉiam volis fari ion belan, bonan, kaj ne estas mia kulpo, se ni ambaŭ havis el tio nenian profiton, nur turmentojn kaj ĉagrenon.”

“Ne ploru tiom, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš per mola voĉo, kiam ili proksimiĝis al la stabvagono, “mi aranĝos ĉion, ke vi denove estu jam ĉe mi.”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ne ploras. Min nur tre afliktis, ke ni ambaŭ estas la plej malfeliĉaj homoj en tiu ĉi milito eĉ sub la suno kaj ke ni ambaŭ kulpas pri nenio. Tio estas terura sorto, se mi ekpensas, ke mi estas tiel zorgema jam de la naskiĝo.”

“Trankviliĝu, Švejk!”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke se tio ne estus rompo de la subordigo, mi dirus, ke mi absolute ne povas trankviliĝi, sed tiel ĉi mi devas diri, ke laŭ via ordono mi estas jam tute trankvila.” “Grimpu do jam, Švejk, en la vagonon.” “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi jam grimpas.”

* * *

Super la soldata tendaro en Bruck regis nokta silento. En barakoj por la viraro soldatoj tremis de malvarmo kaj en oficiraj barakoj oni malfermis la fenestrojn, ĉar estis trohejtite.

De unuopaj objektoj, antaŭ kiuj gardostaris soldatoj, de tempo al tempo eksonis paŝoj de pikedo, kiu tiel forpeladis la dormon.

Sube en Bruck an der Leitha brilis lumoj de i.r. fabriko por viandkonservaĵoj, kie oni laboris tage eĉ nokte kaj prilaboris diversajn defalaĵojn. Ĉar la vento blovis de ĉi tie al aleoj en la soldata tendaro, iris ĉi tien fetoro el putrantaj tendenoj, hufoj, fendhufoj kaj ostoj, el kiuj oni kuiris supokonservaĵojn.

De forlasita paviloneto, kie iam en la paca tempo fotografisto fotis soldatojn, pasigantajn tie sian junaĝon sur soldata pafejo, vidiĝis sube en valo ĉe Leitha ruĝa elektra lumo de bordelo “Ĉe maiza spiko”, kiun per sia vizito honoris la arkiduko Stefano dum grandaj manovroj ĉe Sopron en la jaro 1908 kaj kie ĉiutage kunvenis oficira kompanio.

Tio estas la plej nobla malĉastejo, kien ne rajtis enpaŝi simplaj soldatoj kaj unujaraj volontuloj.

Tiuj iradis en bordelon “Roza domo”, kies verdaj lumoj ankaŭ vidiĝis de la forlasita fotografa paviloneto.

Estis tio grupigo kiel pli poste en la fronto, kiam la monarkio povis helpi al sia soldataro jam per nenio alia ol per transporteblaj bordeloj ĉe staboj de brigadoj, per tiel nomataj “pufoj”.

Ekzistis do i.r. oficirpufo, i.r. suboficirpufo kaj i.r. soldatpufo.

Bruck an der Leitha brilis, same kiel sur la alia flanko malantaŭ ponto lumis Királyhida, Cislejtanio kaj Translejtanio[196]. En ambaŭ urboj, hungara kaj la aŭstra, ludis ciganaj kapeloj, brilis fenestroj de kafejoj kaj restoracioj, oni kantis, trinkis. Lokaj burĝoj kaj oficistaro kondukis ĉi tien en kafejojn kaj restoraciojn siajn edzinajn moŝtojn kaj plenaĝajn filinojn, kaj Bruck an der Leitha kaj Királyhida estis nenio alia ol unu granda bordelo.

En unu el oficiraj barakoj en la tendaro Švejk nokte atendis sian ĉefleŭtenanton Lukáš, kiu vespere iris en urban teatron kaj ĝis nun ne revenis. Švejk sidis sur kuŝpreparita lito de la ĉefleŭtenanto kaj kontraŭ li sur tablo estis servosoldato de majoro Wenzl.

La majoro denove revenis al la regimento, kiam en Serbio ĉe Drina oni konstatis lian absolutan malkapablon. Oni parolis pri tio, ke li igis dismunti kaj detrui pontonan ponton, kiam li havis ankoraŭ duonon de sia bataliono sur la alia bordo. Nun li estis translokita kiel komandanto al soldata pafejo en Királyhida kaj li havis ankaŭ ion por fari pri mastrumado en la tendaro. Inter oficiroj oni rakontis, ke la majoro Wenzl nun stariĝos sur firmajn piedojn. La ĉambroj de Lukáš kaj Wenzl estis en la sama koridoro.

Servosoldato de la majoro Wenzl, Mikulášek, etkreska ulo kun postvariolaj cikatroj, balancis la piedojn kaj sakris: “Mi miras al tiu mia maljuna kanajlo, ke li ankoraŭ ne iras. Mi ŝatus scii, kie tiu mia maljunulaĉo vagas la tutan nokton? Li povis doni al mi almenaŭ la ŝlosilon de la ĉambro, mi ekkuŝus kaj drinkus. Li havas tie sennombre da vinoboteloj.”

“Li laŭdire ŝtelas,” diris Švejk, komforte fumante cigaredojn de sia ĉefleŭtenanto, ĉar tiu malpermesis al li fumi pipon en la ĉambro, “vi ja devas ion pri tio scii, de kie vi havas vinon?”

“Mi iras tien, kien li al mi ordonas,” respondis Mikulášek per malforta voĉo; “mi ricevas de li papereton, jam iras transpreni aĵojn por hospitalo kaj portas tion hejmen.”

“Kaj se li al vi ordonus ŝteli la regimentan kason,” demandis Švejk, “ĉu vi tion farus? Ĉi tie malantaŭ la vando vi sakras, sed antaŭ li vi tremas kiel tremolo.”

Mikulášek ekpalpebrumis per malgrandaj okuloj: “Tion mi pripensus.”

“Nenion pripensu, vi ŝvitkovrita ido!” alkriis lin Švejk, sed li eksilentis, ĉar la pordo malfermiĝis kaj eniris la ĉefleŭtenanto Lukáš. Li estis, kiel tuj eblis rimarki, en tre bona humoro, ĉar li havis la kepon surmetita renverse.

Mikulášek tiel ektimis, ke li forgesis salti de sur la tablo, sed li soldatsalutis sidante, forgesinte al ĉio ankoraŭ tion, ke li ne havas kepon sur la kapo.

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ĉio estas en ordo,” raportis Švejk, surpreninte firman soldatpozon laŭ ĉiuj preskriboj, ĉe kio cigaredo restis al li en la buŝo.

Sed la ĉefleŭtenanto Lukáš tion ne rimarkis kaj iris rekte al Mikulášek, kiu per malfermegitaj okuloj rimarkis ĉiun movon de la ĉefleŭtenanto kaj ĉe tio plu soldatsalutis kaj ankoraŭ senĉese sidis sur la tablo.

“La ĉefleŭtenanto Lukáš,” li diris, alpaŝante al Mikulášek per ne tro certa paŝo, “kaj kia esta via nomo?”

Mikulášek silentis. Lukáš altiris al si seĝon antaŭ lin sur la tablo, sidiĝis rigardante lin kaj diris: “Švejk, alportu al mi ofican revolveron el la kofro.”

Dum la tuta tempo, kiam Švejk serĉis en la kofro, Mikulášek silentis kaj nur konsterne rigardis la ĉefleŭtenanton. Se en tiu momento li ekkonsciis, ke li sidas sur la tablo, li estis certe ankoraŭ pli senespera, ĉar liaj piedoj tuŝis la genuojn de la sidanta ĉefleŭtenanto.

“Mi diras, homo, kian nomon vi havas?” vokis la ĉefleŭtenanto supren al Mikulášek.

Sed tiu plu silentis. Kiel li pli poste klarigis, ĉe neatendita alveno de la ĉefleŭtenanto atakis lin ia speco de katalepsio. Li volis salti malsupren kaj ne povis, li volis respondi kaj ne povis, li volis ĉesi soldatsaluti, sed tio ne eblis.

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” ekparolis Švejk, “ke la revolvero ne estas ŝargita.”

“Ŝargu ĝin do, Švejk!”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ni ne havas kartoĉojn kaj ke estos malfacile depafi lin de sur la tablo. Mi permesas al mi rimarki, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tio estas Mikulášek, servosoldato de sinjoro majoro Wenzl. Li ĉiam perdas la parolkapablon, se li vidas iun el sinjoroj oficiroj. Li eĉ hontas paroli. Ĝi estas ĉiuflanke tia, kiel mi diras, ŝvitkovrita, mizera ido. Kiam sinjoro majoro Wenzl iras ien en la urbon, li lasas ĝin ĉiam stari en la koridoro, kaj ĝi aflikte vagas en la barako de unu servosoldato al la alia. Se ĝi havus la kaŭzon ektimi, sed ĝi propre faris nenion.”

Švejk forkraĉis kaj en lia voĉo kaj en tio, ke li parolis pri Mikulášek en neŭtra genro, oni aŭdis totalan malestimon por la malkuraĝo kaj nesoldata konduto de Mikukášek, la servosoldato de la majoro Wenzl.

“Permesu,” daŭrigis Švejk, “ke mi lin priflaru.”

Švejk detiris de sur la tablo la servosoldaton Mikulášek, kiu senĉese idiote rigardis la ĉefleŭtenanton, kaj stariginte lin teren, ekflaris al lia pantalono.

“Ankoraŭ ne,” li proklamis, “sed jam tio komenciĝas. Ĉu mi lin elĵetu?”

“Elĵetu lin, Švejk.”

Švejk elkondukis tremantan Mikulášek en la koridoron, malfermis post si la pordon kaj en la koridoro al li diris: “Do, stulta ulo, mi savis al vi la vivon. Kiam revenos sinjoro majoro Wenzl, alportu al mi pro tio senbrue botelon da vino. Sen ŝercoj. Mi vere savis al vi la vivon. Kiam mia ĉefleŭtenanto estas ebriega, sekvas io terura. Lin bridas nur mi kaj neniu alia.”

“Mi estas…”

“Furzo vi estas,” diris Švejk malŝate; “sidu sur la sojlo kaj atendu, kiam venos via majoro Wenzl.”

“Fine vi iras,” bonvenigis Švejkon la ĉefleŭtenanto Lukáš, “mi volas kun vi paroli. Vi ne devas denove tiel idiote stari en atentopozo. Sidiĝu, Švejk, kaj lasu al vi tiun ‘laŭ la ordono’. Fermu la faŭkon kaj bone atentu! Ĉu vi scias, kie estas Soprona-strato en Királyhida? Lasu al vi tiun vian senĉesan: ‘obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ne scias’. Vi ne scias, diru do: mi ne scias, kaj punkto. Notu sur paperpeceton: ‘Soprona-strato, nro 16’. En tiu domo estas feraĵista butiko. Ĉu vi scias, kio estas feraĵista butiko? Herrgott, ne diru ‘obee mi raportas’. Diru mi scias, aŭ mi ne scias. Ĉu vi do scias, kio estas feraĵista butiko? Vi scias, bone. Tiun butikon posedas hungaro Kákonyi. Ĉu vi scias, kio estas hungaro? Do, himmelherrgott, ĉu vi scias, aŭ ne scias? Vi scias, bone. Supre super la butiko estas la unua etaĝo kaj tie li loĝas. Ĉu vi scias pri tio? Ke vi ne scias, krucifix, mi do al vi diras, ke li tie loĝas. Ĉu tio al vi sufiĉas? Sufiĉas, bone. Se tio al vi ne sufiĉus, mi igus vin malliberigi. Ĉu vi havas notite, ke tiu ulo havas la nomon Kákonyi? Bone, do morgaŭ matene proksimume je la deka horo vi iros suben en la urbon, trovos tiun domon, iros supren en la unuan etaĝon kaj tiun ĉi leteron transdonos al sinjorino Kákonyi.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš malfermis sian paperujon kaj oscedante enmanigis al Švejk blankan koverton kun letero sen adreso.

“Tio estas tre grava afero, Švejk,” li instruis lin plu, “singardemo neniam abundas, kaj tial, kiel vi vidas, mankas adreso. Mi plene vin fidas, ke vi transdonos tiun leteron en ordo. Notu ankoraŭ, ke tiu damo havas la nomon Etelka, notu al vi do ‘sinjorino Etelka Kákonyi’. Mi diras al vi ankoraŭ, ke tiun leteron vi devas diskrete transdoni, okazu kio ajn, kaj atendi la respondon. Tio, ke vi devas atendi la respondon, estas jam skribite en la letero. Kion vi ankoraŭ volas?”

“Se oni ne donus al mi la respondon, sinjoro ĉefleŭtenanto, kion mi faru?”

“Vi almemorigos, ke la respondon vi devas ricevi kiom ajn tio kostu,” respondis la ĉefleŭtenanto, denove plengorĝe oscedante, “sed nun mi jam iros dormi, hodiaŭ mi estas vere laca. Kiom da tio ni eltrinkis! Mi opinias, ke ĉiu estus same laca post tiu tuta vespero kaj nokto.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš komence ne havis intencon ie sin deteni. Vesperiĝe li iris el la tendaro nur en urban teatron en Királyhida, kie oni ludis hungaran opereton kun korpulentaj judinoj-aktorinoj en ĉefaj roloj, kies eminenta avantaĝo estis tio, ke dum danco ili ĵetis la piedojn supren, surhavis nek trikotaĵon nek kalsoneton kaj por esti pli allogaj por sinjoroj oficiroj razis sin sube kiel tatarinoj, el kio havis kompreneble nenian ĝuon la galerio, sed tiom pli grandan oficiroj de artilerio, sidantaj sube en la teretaĝo, kiuj kunprenis en la teatron artileriajn binoklojn por vidi tiun belaĵon.

Sed la ĉefleŭtenanton Lukáš ne interesis tiu rimarkinda malĉastaĵo, ĉar la prunteprenita teatra binoklo ne estis akromata kaj anstataŭ femuroj li vidis nur moviĝantajn violajn areojn.

En paŭzo post la unua akto pli altiris lian atenton damo, akompanata de mezaĝa sinjoro, kiun ŝi tiris al vestejo kaj diris al li, ke ili iros tuj hejmen, ke ŝi ne rigardos tiajn aferojn. Ŝi diris tion sufiĉe laŭte germane, al kio ŝia akompananto respondis hungare: “Jes, anĝelo, ni iros, mi konsentas. Tio estas vere naŭza afero.”

“Tio estas abomenaĵo,” respondis la damo indigne, kiam la sinjoro vestis ŝin en teatran mantelon. Ŝiaj okuloj ardis ĉe tio ekscitite pro tiu malĉastaĵo, grandaj nigraj okuloj, tiel bone konvenantaj al ŝia bela staturo. Ĉe tio ŝi ekrigardis la ĉefleŭtenanton Lukáš kaj diris ankoraŭfoje indigne: “Abomena, vere abomena afero!” Tio decidis pri mallonga amhistorio.

La ĉefleŭtenanto ricevis informon de vestogardistino, ke temas pri gesinjoroj Kákonyi, ke sinjoro Kákonyi posedas feraĵistan butikon en Soprona-strato nro 16.

“Kaj li loĝas kun sinjorino Etelka en la unua etaĝo,” diris la vestogardistino detale kiel sperta prostituistino, “ŝi estas germanino el Sopron kaj li estas hungaro; ĉi tie ĉio estas miksita.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ankaŭ reprenis sian mantelon el la vestejo kaj iris en la urbon, kie en granda vinejo kaj kafejo “Ĉe la arkiduko Albreĥto” li renkontiĝis kun kelkaj oficiroj de la naŭdekunua regimento.

Li ne parolis multe kaj tiom pli li trinkis, kombinante, kion propre skribi al tiu severa, ĉasta, bela damo, kiu logis lin nepre pli ol ĉiuj tiuj simioj sur la scenejo, kiel esprimis sin pri ili la ceteraj oficiroj.

En tre bona humoro li foriris en malgrandan kafejon “Ĉe la kruco de la sankta Stefano”, kie li eniris malgrandan septitan ĉambron, elpelis de tie rumaninon, proponantan, ke ŝi senvestiĝos ĝisnude kaj ke li povas kun ŝi fari, kion li volas, mendis inkon, plumon, leterpaperon kaj botelon da konjako kaj post funda pripenso skribis tiun ĉi leteron, kiu ŝajnis al li esti la plej bela el ĉiuj, kiujn li kiam ajn skribis:

Via sinjorina moŝto!

Hieraŭ en la urba teatro mi ĉeestis la ludpecon, kiu vin indignigis. Mi okulsekvis vin jam dum la tuta unua akto, vin kaj vian sinjoron edzon. Kiel mi rimarkis…

“Ne ŝpari lin,” diris al si la ĉefleŭtenanto Lukáš, “kie prenis tiu ulo la rajton havi tiel amindan edzinon. Ja li aspektas kiel razita paviano.”

Li skribis plu:

…via sinjoro edzo kun la plej granda komprenemo rigardis malĉastaĵojn, prezentatajn sur la scenejo en la ludo, kiu en vi, via sinjorina moŝto, vekis naŭzon, ĉar tio estis ne arto, sed abomena influado de la plej intimaj sentoj de la homo.

“Tiu ulino havas ja mamojn,” ekpensis la ĉefleŭtenanto Lukáš, “do, rekte al la afero!”

Pardonu, via sinjorina moŝto, ke vi min ne konas, sed ke malgraŭ tio mi estas al vi sincera. En la vivo mi vidis jam multe da virinoj, sed neniu el ili impresis min tiom kiom vi, ĉar via opinio kaj vivokoncepto plene akordiĝas kun la mia. Mi estas konvinkita, ke via sinjoro edzo estas absoluta egoisto, kiu trenas vin kun si…

“Tiel ne,” diris al si la ĉefleŭtenanto Lukáš, strekis “trenas vin kun si” kaj anstataŭ tio skribis:

…kiu pro sia intereso kondukas vin kun si, via sinjorina moŝto, al teatraj prezentadoj respondantaj sole al lia gusto. Mi ŝatas sinceron, mi neniel entrudiĝas en vian privatan vivon kaj deziras paroli kun vi private pri pura arto…

“Ĉi tie en hoteloj tio ne eblos, mi devos fortreni ŝin en Vienon,” ekpensis ankoraŭ la ĉefleŭtenanto; “mi lasos sendi min tien ofice.”

Tial mi kuraĝas, via sinjorina moŝto, peti vin pri rendevuo por ke ni pli proksime honeste interkonatiĝu, kion vi certe ne rifuzos al tiu, kiun en la plej proksima tempo atendas penplenaj militiroj kaj kiu, en la okazo de via afabla konsento, en batalbruo konservos al si la plej belan rememoron pri animo, kiu ekkomprenis lin same kiel li mem komprenis ĝin. Via decido estos por mi signo, via respondo decida momento en la vivo.

Li subskribis sin, eltrinkis konjakon kaj mendis ankoraŭ unu botelon; kaj trinkante glaseton post glaseto, preskaŭ post ĉiu frazo li vere eklarmis, kiam li finlegis siajn lastajn liniojn.

* * *

Estis la naŭa horo matene, kiam Švejk vekis la ĉefleŭtenanton Lukáš: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke vi fordormis la deĵoron kaj mi devas jam iri kun via letero en tiun Királyhidan. Mi vekis vin jam je la sepa horo, poste duonon post la sepa, poste je la oka, kiam oni pretermarŝis al ekzercejo, kaj vi nur turnis vin al la alia flanko. Sinjoro ĉefleŭtenanto… Mi diras, sinjoro ĉefleŭtenanto…”

La ĉefleŭtenanto Lukáš, ion ekmurmurinte, volis denove turni sin flanken, en kio li ne sukcesis, ĉar Švejk senkompate lin skuis kaj kriegis: “Sinjoro ĉefleŭtenanto, mi iras do kun tiu letero en Királyhidan.”

La ĉefleŭtenanto ekoscedis: “Kun letero? Ho jes, kun mia letero, tio estas diskreta afero, ĉu vi komprenas, sekreto inter ni. Formarŝi…”

La ĉefleŭtenanto denove volvis sin per kovrilo, kiun Švejk de li detiris, kaj dormis plu, dum Švejk migris en Királyhidan.

Trovi Soprona-straton nro 16 ne estus tiel malfacile, se hazarde ne renkontus lin hardita sapero Vodička, alkomandita al Stiria regimento, kies kazerno kuŝis sube en la tendaro. Antaŭ jaroj Vodička loĝis en Prago, en la strato “Na Bojišti”, kaj tial ĉe tia renkontiĝo restis nenio alia, ol ke ili ambaŭ eniru la gastejon “Ĉe la nigra virŝafeto” en Bruck, kie estis konata kelnerino Rozinja, ĉeĥino, al kiu ŝuldis ajnan sumon ĉiuj ĉeĥaj unujaruloj, kiuj iam ajn estis en la tendaro.

En la lasta tempo faris al ŝi protektanton la sapero Vodička, sperta marĉandulo, kiu havis en la listo ĉiujn marŝkojn forveturantajn el la tendaro kaj ĝustatempe iris admoni ĉeĥajn unujarulojn, ke ili ne perdiĝu en la milita ĥaoso sen tio, ke ili pagus siajn ŝuldojn.

“Kien propre celas viaj paŝoj?” demandis Vodička, kiam ili unue ektrinkis bona vinon.

“Tio estas sekreto,” respondis Švejk, “sed al vi, malnova kamarado, mi tion konfidos.”

Li detale ĉion al li klarigis kaj Vodička proklamis, ke li estas hardita sapero, ke li ne povas Švejkon forlasi kaj ke ili iros transdoni la leteron kune.

Ili bonege sin amuzis per rakontado pri pasintaj tempoj kaj ĉio ŝajnis al ili natura kaj facila, kiam post la dekdua horo ili eliris de la “Ĉe la nigra virŝafeto”.

Krom tio ili havis en la animo fortan impreson, ke ili timas neniun. Dum la tuta vojo al Soprona-strato nro 16 Vodička montris egan malamon kontraŭ hungaroj kaj senĉese rakontis, kiel li ĉie kun ili interbatiĝas, kie ĉie kaj kiam li kun ili batiĝis kaj kio, kiam kaj kie malebligis al li kun ili interbatiĝi.

“Foje ni tenas tian hungaran bubon jam ĉe la gorĝo en Pausdorf, kien ni saperoj iris trinki vinon, kaj en tiu mallumo — ĉar tuj, kiam tio komenciĝis, ni frakasis pendlampon per botelo — mi volas doni al li baton per soldatzono sur la cerbujon, kaj li subite komencas krii:

‘Antoĉjo, tio ja estas mi, Purkrábek, de la deksesa milicia regimento!’

Preskaŭ okazis eraro. Sed ni repagis tion al ili, al tiuj hungaraj histrionoj, laŭmerite tie ĉe la Nezidera lago[197], kiun ni iris rigardi antaŭ tri semajnoj. En apuda vilaĝo troviĝas tie honveda taĉmento de maŝinpafiloj kaj ni ĉiuj hazarde eniris gastejon, kie ili dancis tiun sian ĉardaŝon kiel frenezuloj kaj plengorĝe malfermis al si la faŭkon per sia ‘Sinjoro, sinjoro, sinjoro juĝisto’ aŭ ‘Ulinoj, ulinoj, ulinoj kamparaj’. Ni sidiĝis kontraŭ ili, metis nur soldatzonojn antaŭ nin sur tablon kaj diras al ni: ‘Kanajloj, ni montros al vi, kio estas ‘ulinoj’,’ kaj certa Mejstřík, kiu havis la manplaton granda kiel la Blanka Monto, tuj proponis, ke li iros danci kaj deprenos ulinon de iu fiulo dum danco. La ulinoj estis diable ĉarmaj, kun admirvekaj tibioj kaj belpugaj, fortfemuraj kaj larĝokulaj, kaj kiel tiuj hungaraj kanajloj al ili premiĝis, vidiĝis, ke la ulinoj havas plenajn, durajn mamojn kiel duonpilkojn, ke tio faras al ili tre bone kaj ke ili scias orientiĝi en tia situacio. Do, tiu nia Mejstřík saltas en la rondon de dancantoj kaj la plej grandan ĉarmulinon volas depreni de honvedo, kiu komencis ion babili, Mejstřík tuj donis al li baton, la honvedo falis, ni tuj kaptis la soldatzonojn, volvis ilin ĉirkaŭ la manartikoj por ke la bajonetoj al ni ne forflugu, saltis inter ilin, mi ekkriis: ‘Kulpa, senkulpa, prenu ilin laŭvice!’ kaj jam tio iris kiel sur reloj. Ili komencis salti tra fenestro, ni kaptis ilin inter fenestroj je la kruroj kaj tiris reen en la ejon. Kiu ne apartenis al ni, tiu ricevis. En la aferon enmiksis sin tie ilia vilaĝestro kun ĝendarmo, kaj jam ili ricevis sur la cerbujon. Ankaŭ la gastejestro estis batita, ĉar li komencis germane sakri, laŭdire ke ni rompas la amuzon. Poste ankoraŭ en la vilaĝo ni kaptis tiujn, kiuj volis sin antaŭ ni kaŝi. Kiel ilian plotonestron, tiun ni trovis sube sub la vilaĝo en subtegmento de bieno, kie li enrapis en fojnon. Perfidis lin al ni lia amatino, ĉar li dancis tie kun alia ulino. Ŝi trovis plaĉon en nia Mejstřík kaj iris kun li poste survoje supren al Királyhida, kie sub arbaro troviĝas fojnosekigejoj. Ŝi entiris lin en tian sekigejon kaj poste postulis de li kvin kronojn kaj li donis al ŝi kelke da vangobatoj. Poste li kuratingis nin jam supre preskaŭ ĉe la tendaro kaj diris, ke li ĉiam opiniis, ke hungarinoj estas pli ardaj, sed ke tiu publikulino kuŝis kiel ŝtipo kaj senĉese nur ion babilis.

Hungaroj estas, mallonge dirite, kanajlaro,” finis la hardita sapero Vodička, al kio Švejk rimarkis: “Iu hungaro ne kulpas pri tio, ke li estas hungaro.”

“Kial li ne kulpus,” ekscitiĝis Vodička, “ĉiu pri tio kulpas, tio estas sensencaĵo. Mi dezirus al vi, ke ili foje kaptu kaj prilaboru vin tiel, kiel okazis al mi, kiam la unuan tagon mi alveturis ĉi tien cele de kursoj. Ankoraŭ la saman posttagmezon oni jam pelis nin en lernejon kiel brutaron, kaj ia idioto komencis tie al ni desegni kaj klarigi, kio estas frontaj kaŝejoj, kiel fari fundamentojn, kiel oni tion mezuras, kaj laŭdire kiu matene ne havos tion desegnita kiel li tion klarigas, tiu estos malliberigita kaj katenita. ‘Kruciĝi’, mi pensas, ‘ĉu mi aliĝis al tiuj kursoj por eviti la fronton, aŭ por vespere desegni per krajoneto en iajn kajerojn kiel eta lernanto?’ Atakis min tia kolero, ke mi ne povis tie plu elteni kaj tiun idioton, kiu tion al ni eksplikadis, mi ne povis eĉ ekrigardi. Mi havis guston ĉion disbategi, kiel mi estis furioza. Mi eĉ ne atendis kafon, el la barako mi tuj iris en Királyhidan kaj en tiu kolero mi pensis pri nenio alia ol kiel en la urbo trovi trankvilan drinkejon, tie ebriegiĝi kaj fari eksceson, al iu doni sur la faŭkon kaj kvietiĝinta iri hejmen. Hom’ ion aranĝas, Dio tion ŝanĝas. Tie ĉe rivero inter ĝardenoj mi vere trovis tian lokalon, senbruan kiel kapelo, kiel kreitan por eksceso. Sidis tie nur du gastoj kaj interparolis hungare, kio incitis min ankoraŭ pli, kaj mi estis ankaŭ pli frue kaj pli multe ebriega ol mi opiniis, tiel ke en tiu ebrio mi eĉ ne rimarkis, ke apude troviĝas ankoraŭ unu lokalo, kien intertempe, dum mi drinkis, venis proksimume ok husaroj kaj tiuj ekimpetis kontraŭ mi, kiam mi donis sur la faŭkon al tiuj du unuaj gastoj. Tiuj kanajloj, husaroj, tiel min duonmortigis kaj pelis inter ĝardenoj, ke mi tute ne trovis la vojon hejmen, nur antaŭmatene, kaj mi devis tuj iri en malsanulĉambron, kie mi elturniĝis, ke mi falis en brikfarejon, kaj la tutan semajnon oni volvis min en malsekan litotukon por ke la dorso al mi ne abscesiĝu. Ne deziru, knabo, fali inter tiajn fiulojn. Tio ne estas homoj, tio estas brutaro.”

“Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj,” diris Švejk, “vi ankaŭ ne povas al ili miri, ke ili ekscitiĝis, se ili devis lasi tie ĉian vinon stari sur tablo kaj en mallumo peli vin tra ĝardenoj. Ili povis ordigi tion pri vi tuj surloke en la lokalo, poste vin elĵeti. Por ili estus tio pli bona kaj por vi ankaŭ, se ili finus tion kun vi ĉe la tablo. Mi konis brandovendiston Paroubek en Libeň. Ĉe tiu foje ebriiĝis dratumisto per junipera distilaĵo kaj komencis sakri, ke tio estas malforta, ke Paroubek en tion verŝas akvon, ke se li dratumus cent jarojn, por la tuta perlaborita mono aĉetus al si nur juniperan distilaĵon kaj eltrinkus ĝin je unu fojo, ke li ankoraŭ kapablus paŝi sur ŝnurego kun Paroubek en la ĉirkaŭbrako. Poste li ankoraŭ nomis la brandovendiston ruzulo kaj bestio el Šaščín[198], la kara Paroubek lin do kaptis, ĉirkaŭbatis al li la kapon per liaj musokaptiloj kaj dratoj, elĵetis lin eksteren kaj surstrate suben ĝis la Domo de invalidoj bategis lin per rulkurtena stango, kaj kiel li estis furioziĝinta, pelis lin de la Domo de invalidoj en Karlín supren ĝis Žižkov, de tie tra Židovské pece al Malešice, kie li fine tiun stangon je la dratumisto batrompis, tiel ke li povis reveni reen al Libeň. Ho, sed en tiu ekscitiĝo li forgesis tion, ke li ŝajne havas ankoraŭ la tutan rigardantaron en la drinkejo, ke tiuj fiuloj probable mem tie mastrumas. Kaj pri tio li ankaŭ konvinkiĝis, kiam li fine denove venis en sian drinkejon. Ĉe la brandovendejo estis duone malsuprentirita rulkurteno, ĉe kiu staris du policistoj, ankaŭ forte ebriaj, kiel ili faris ordon en la drinkejo. Ĉio duone fortrinkita, surstrate malplena bareleto de rumo kaj sub stabloj Paroubek trovis du ebriegajn ulojn, kiujn la policistoj pretervidis kaj kiuj, kiam li ilin eltiris, volis pagi al li po du krejceroj, laŭdire ili ne eltrinkis pli da sekala brando. Tia estas la puno por senpripensa faro. Tio estas kiel en la milito. La malamikon ni unue venkas, poste senĉese kaj senĉese malantaŭ li kaj fine ni mem ne havas la tempon por forkuri.”

“Tiujn ulojn mi bone memoras,” ekparolis Vodička, “se iu el tiuj husaroj falus en miaj manojn, mi reguligus kun li la kontojn. Kiam nin tio kaptas, ni saperoj estas senkompatuloj. Ni ne estas kiel tiuj ‘feraj muŝoj[199]’. Kiam ni estis en la fronto ĉe Przemyšl, ni havis tie kapitanon Jetzbacher, bestion, al kiu ne eblis trovi egalan sub la suno. Tiu sciis nin ĉikani, ke certa Bitterlich de nia kompanio, germano, sed tre bonkora homo, liakulpe sin mortpafis. Ni do al ni diris, ke kiam komencos fajfi kugloj de la rusa flanko, ke ankaŭ nia kapitano Jetzbacher ne vivos. Kaj ankaŭ tuj, kiam la rusoj komencis kontraŭ ni, ĉe kontraŭpafado ni enlasis en lin kvin pafojn. Tiu kanajlo havis la vivon fortika kiel kato, ni do devis finmortigi lin per du pafoj, por ke tio ne havu sekvojn; li nur ekmurmuris, sed iel ridinde, tre ŝerce.”

Vodička ekridis: “Tio okazas en la fronto ĉiutage. Mia kamarado al mi rakontis, nun ankaŭ li servas ĉe ni, ke kiam li estis kiel infanteriano ĉe Beogrado, lia kompanio mortpafis dum batalo sian ĉefleŭtenanton, ankaŭ tian bestion, kiu mem mortigis du soldatojn dum marŝo, ĉar ili ne kapablis pluiri. Tiu antaŭ la morto subite komencis fajfi signalon por cedi. Laŭdire ĉiuj ĉirkaŭe preskaŭ krevis de rido.”

Ĉe tiu interesa kaj instrua interparolo Švejk kun Vodička fine trovis la feraĵistan butikon de sinjoro Kákonyi en Soprona-strato nro 16.

“Prefere tamen nur atendu ĉi tie,” diris Švejk al Vodička antaŭ traveturejo de la domo, “mi nur suprenkuros en la unuan etaĝon, transdonos la leteron, atendos la respondon kaj tuj mi estos denove sube.”

“Vin mi forlasu?” ekmiris Vodička. “Vi ne konas hungarojn, mi diras tion al vi senĉese. Ĉi tie ni devas esti pri ili singardaj. Mi lin plaŭdbatos.”

“Aŭskultu, Vodička,” diris Švejk serioze, “ĉi tie ne temas pri hungaro, ĉi tie temas pri lia edzino. Mi ja klarigis al vi ĉion tion, kiam ni sidis kun tiu ĉeĥa kelnerino, ke mi portas leteron de mia ĉefleŭtenanto, ke tio estas absoluta sekreto. Mia ĉefleŭtenanto ja metis al mia koro, ke tion eksciu neniu viva animo, kaj tiu via kelnerino ja mem diris, ke tio estas tute ĝusta, ke temas pri diskreta afero. Ke neniu rajtas scii, se sinjoro ĉefleŭtenanto korespondas kun edziniĝinta ulino. Kaj ankaŭ vi mem tion aprobis kaj kapjesis al tio. Mi ja klarigis tion al vi ambaŭ kiel decas kaj konvenas, ke mi plenumos precize la ordonon de mia ĉefleŭtenanto, kaj nun vi volas iri kun mi supren, kostu tio kiom ĝi kostos.”

“Vi min ankoraŭ ne konas, Švejk,” respondis ankaŭ tre serioze la hardita sapero Vodička, “se mi jam foje diris, ke mi vin ne forlasos, memoru, ke mia vorto valoras kiel cent aliaj. Kiam iras du homoj kune, estas tio ĉiam pli sendanĝera.”

“Tion mi, Vodička, elbatos el via kapo. Ĉu vi scias, kie en Vyšehrad estas Neklan-strato? Tie havis sian metiejon seruristo Voborník. Li estis justa homo kaj foje, kiam li revenis post tradiboĉita nokto hejmen, li alkondukis kun si ankoraŭ unu drinkulon por tranokto. Poste li longe, longege kuŝis, kaj lia edzino, rebandaĝante al li vundon sur la kapo, ĉiam al li diris: ‘Vidu, Antoĉjo, se vi ne venus duope, mi vin nur insultus kaj ne ĵetus decimalan pezilon al vi sur la kapon.’ Kaj li poste, kiam li jam kapablis paroli, diris: ‘Vi pravas, mastrino, kiam mi venontfoje ien iros, mi altrenos kun mi neniun’.”

“Tio ankoraŭ mankus,” koleretis Vodička, “ke tiu hungaro volu ĵeti al ni ion sur la kapon. Mi kaptos lin je la gorĝo kaj deĵetos el la unua etaĝo tra la ŝtuparo suben, ke li flugos kiel ŝrapnelo. Tiujn hungarajn bubojn necesas trakti senkompate. Kial fari kun ili longajn ceremoniojn.”

“Vodička, vi ja ne eltrinkis tiom multe. Mi havis je du pokaloj pli ol vi. Pripensu nur tion, ke ni ne povas fari eksceson. Pri tio mi respondas. Temas ja pri ulino.”

“Mi plaŭdbatos ankaŭ ulinon, Švejk, por mi tio indiferentas, vi ankoraŭ ne konas la harditan saperon Vodička. Foje en Záběhlice sur la ‘Roza insulo’ tia ina monstro ne volis iri kun mi danci, laŭdire ke mi havas ŝvelan faŭkon. Estas vero, mi havis ĝin ŝvela, ĉar mi ĝuste venis el dancamuzo en Hostivař, sed konsideru tiun ofendon fare de tiu publikulino. ‘Jen havu ankaŭ vi, tre estimata fraŭlino,’ mi diris, ‘por ke vi ne sentu vin damaĝita.’ Kiel mi donis al ŝi tiun baton, ŝi faligis la tutan tablon en la ĝardeno eĉ kun glasoj, malantaŭ kiuj ŝi sidis kun la paĉjo, panjo kaj du fratoj. Sed mi ne timis la tutan ‘Rozan insulon’. Estis tie konatoj el Vršovice kaj tiuj min helpis. Ni draŝis proksimume kvin familiojn eĉ kun infanoj. Oni devis aŭdi tion ĝis Michle[200] kaj poste tio estis ankaŭ en la gazetaro, pri tiu ĝardena festo, kiun aranĝis ia bonfara societo de samurbanoj. Kaj tial mi diras, kiel aliaj helpis al mi, tiel ankaŭ mi helpos ĉiam al ĉiu kamarado, se io pendas en la aero. Nepre, nepre mi ne moviĝos de vi. Vi ne konas hungarojn… Tion vi ja ne povas al mi fari, ke vi min forpuŝu, se ni vidas nin post tiom da jaroj kaj ankoraŭ dum tiaj cirkonstancoj.”

“Iru do kun mi,” decidis Švejk, “sed trakti singarde, por ke ni ne havu malagrablaĵojn.”

“Ne havu zorgojn, kamarado,” diris Vodička mallaŭte, kiam ili iris al la ŝtuparo, “mi lin plaŭdbatos…”

Kaj li aldonis ankoraŭ pli mallaŭte: “Vi vidos, ke tiu hungara bubo prezentos por ni nenian penon.”

Kaj se iu estus en la traveturejo kaj komprenus ĉeĥe, li ekaŭdus jam de la ŝtuparo pli laŭte eldiritan devizon de Vodička: “Vi ne konas hungarojn…”, devizon, al kiu li venis en senbrua lokalo super la rivero Leitha, inter ĝardenoj de la glora Királyhida, ĉirkaŭita per montetoj, kiujn la soldatoj ĉiam malbenos, rememorante ĉiujn tiujn antaŭmilitajn kaj dummilitajn ekzercejojn, sur kiuj ili teorie preparadis sin al praktikaj masakroj kaj interbatiĝoj.

* * *

Švejk kun Vodička staris antaŭ loĝeja pordo de sinjoro Kákonyi. Antaŭ ol Švejk ekpremis butonon de sonorilo, li rimarkis:

“Ĉu vi iam aŭdis, Vodička, ke ‘kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas?’”

“Pri tio mi ne zorgas,” respondis Vodička, “li ne havos tempon eĉ por nur malfermi la faŭkon…”

“Mi ankaŭ ne havas devon kun iu trakti, Vodička.”

Švejk sonorigis kaj Vodička diris laŭte: “Unu, du, kaj li flugos tra la ŝtuparo.”

La pordo malfermiĝis, aperis servistino kaj demandis hungare, kion ili deziras.

“Nem tudom,” diris Vodička kun naŭzo, “lernu ĉeĥe, ulino.”

“Ĉu vi komprenas germane?” demandis Švejk.

“Jomete.”

“Diri do la sinjorino, mi voli la sinjorino paroli, diri, ke unu letero esti de unu sinjoro, ekstere en la koridoro.”

“Mi miras al vi,” proklamis Vodička, enpaŝante la antaŭĉambron post Švejk, “ke vi parolas kun tia bastardo.”

Ili staris en la antaŭĉambro, fermis la pordon al la koridoro kaj Švejk rimarkis nur:

“Ili havas tion ĉi tie bele ekipita, eĉ du pluvombrelojn sur la vesthokaro kaj tiu bildo de Sinjoro Kristo ankaŭ ne estas malbela.”

El la ĉambro, el kiu oni aŭdis tintadon de kuleroj kaj resonantajn telerojn, denove eliris la servistino kaj diris al Švejk:

“La sinjorino diri, ke ŝi havi ne tempo, se io estas, ke al mi doni kaj diri.”

“Do,” diris Švejk solene, “al sinjorino letero, sed teni la faŭketo.”

Li eltiris la leteron de la ĉefleŭtenanto Lukáš.

“Mi,” li diris, fingromontrante sur sin, “respondo atendi ĉi tie en antaŭĉambro.”

“Kial vi ne sidiĝis?” demandis Vodička, kiu jam sidis sur seĝo ĉe muro, “tie vi havas seĝon. Ne staru ĉi tie kiel almozulo. Ne humiliĝu antaŭ tiu hungaro. Vi vidos, ke ni havos kun li konflikton, sed mi lin plaŭdbatos.”

“Aŭdu,” li diris post momento, “kie vi ellernis germane?”

“Kiel memlernanto,” respondis Švejk. Denove estis momento de silento. Poste oni aŭdis grandan krion kaj bruon el la ĉambro, kien la servistino forportis la leteron. Iu ĵetis ion pezan planken, poste eblis klare distingi, ke tie flugas glasoj kaj frakasiĝas teleroj, al kio sonis kriego: “Baszom az anyát baszom az istenet baszom a Kristus Marját, baszom az atyadot, baszom a világót[201]!”

La pordo malfermiĝis kaj la antaŭĉambron enkuris mezaĝa sinjoro kun buŝtuko ĉe la kolo, mansvingante la leteron, transdonitan antaŭ momento.

Plej proksime ĉe la pordo sidis la hardita sapero Vodička kaj la ekscitita sinjoro turnis sin unue ankaŭ al li.

“Kion tio signifas, kie estas tiu damninda ulo, kiu alportis tiun ĉi leteron?”

“Malrapide,” diris Vodička, leviĝante, “ne kriegu ĉi tie tro, por ke vi ne elflugu, kaj se vi volas scii, kiu alportis tiun leteron, demandu tie mian kamaradon. Sed parolu kun li dece, aŭ vi estos fulmrapide malantaŭ la pordo.”

Nun venis la vico al Švejk, ke li konvinkiĝu pri riĉa elokvento de la ekscitita sinjoro kun buŝtuko ĉe la kolo, kiu saltis de unua al deka, ke ili ĝuste tagmanĝis.

“Ni aŭdi, ke vi takmanĵi,” jesis kun li Švejk per kripligita germana lingvo, aldonante ĉeĥe: “Tion ni povis ja supozi, ke ni probable superflue ŝiros vin de la tagmanĝo.”

“Ne humiliĝu,” diris Vodička.

La ekscitita sinjoro, kies buŝtuko post lia vigla gestado pendis jam nur je unu pinto, daŭrigis, ke komence li opiniis, ke en la letero temas pri rekvizicio de iuj ĉambroj por la soldataro en tiu ĉi domo, kiu apartenas al lia edzino.

“Ĉi tie oni povus loki ankoraŭ multe da soldataro,” diris Švejk, “sed pri tio en tiu letero ne temis, kiel vi ŝajne konvinkiĝis.”

La sinjoro kaptis sin je la kapo, ĉe kio li komencis per la tuta vico da riproĉoj, ke ankaŭ li estis rezerva leŭtenanto, nun li tre volonte servus, sed li havas renan kolikon. Ke en la tempo de lia soldatservo la oficiraro ne kondutis tiel libermore por rompi familian trankvilon. Ke li sendos la leteron al komandantaro de la regimento, al la ministerio de milito, publikigos ĝin en la gazetaro.

“Sinjoro,” diris Švejk digne, “tiun leteron skribis mi. Mi skribi, nenju ĉefleŭtenant. La subskribo nur tia formala, falsa. Subskribo, namo, falsi. Via edzino al mi tre plaĉas. Mi ami via sinjorino. Mi enamiĝis al via edzino per la tuta korpo, kiel diradis Vrchlický[202]. Admirinda virino:”

La ekscitita sinjoro volis sin ĵeti kontraŭ Švejk, kiu staris trankvile kaj kontente antaŭ li, sed la hardita sapero Vodička, okulsekvanta ĉiun lian movon, krurfalĉis lin, el la mano elŝiris al li la leteron, kiun la sinjoro senĉese svingis, ŝovis en poŝon, kaj kiam sinjoro Kákonyi leviĝis, Vodička lin kaptis, forportis al la pordo, tiun malfermis per unu piedo kaj jam oni aŭdis, kiel io ruliĝas tra la ŝtuparo.

Iris tio rapide kiel en fabeloj, kiam venas diablo por forporti homon.

Post la ekscitita sinjoro restis nur la buŝtuko. Švejk ĝin levis, dece ekfrapetis la pordon de la ĉambro, el kiu antaŭ kvin minutoj eliris sinjoro Kákonyi kaj el kiu oni aŭdis virinan ploron.

“Mi portas al vi la buŝtukon,” diris Švejk mole al la sinjorino, kiu ploris sur sofo, “oni povus ĝin surtreti. Mian komplimenton.”

Li kunfrapis la kalkanumojn, soldatsalutis kaj eliris en la koridoron. Sur la ŝtuparo ne vidiĝis signoj de la lukto, ĉi tie laŭ la supozoj de Vodička ĉio iris tute glate. Nur ĉe la pordego de la traveturejo Švejk trovis forŝiritan kolumon. Tie probable okazis la lasta akto de tiu ĉi tragedio, kiam sinjoro Kákonyi senespere alkroĉis sin al la dompordego por ne esti eltrenita surstraten.

Tiom pli vivoplene estis sur la strato. Sinjoron Kákonyi oni fortrenis en kontraŭkuŝantan traveturejon, surverŝante lin per akvo, kaj meze de la strato la hardita sapero Vodička batalis kiel leono kontraŭ kelke da honvedoj kaj honvedaj husaroj, kiuj defendis sian samlandanon. Li majstre svingis sian bajoneton ĉe soldatzono kiel draŝilon. Kaj li ne estis sola. Ĉe lia flanko batalis kelke da ĉeĥaj soldatoj de diversaj regimentoj, kiuj ĝuste iris tra la strato.

Kiel Švejk pli poste asertis, eĉ li mem ne sciis, kiel ankaŭ li en tion implikiĝis, kaj ĉar li ne havis bajoneton, kiel en liaj manoj troviĝis bastono de konsternita rigardanto.

Daŭris tio sufiĉe longe, sed ĉio bela havas ankaŭ sian finon. Venis patrolo kaj forkondukis tion ĉion.

Švejk paŝis apud Vodička kun la bastono, kiun komandanto de la patrolo rekonis kiel corpus delicti.

Švejk iris kontente, havante la bastonon surŝultre kiel fusilon.

La hardita sapero Vodička dum la tuta vojo obstine silentis. Nur kiam ili eniris ĉefgardistejon, li diris afliktite al Švejk: “Ĉu mi ne diris al vi, ke vi ne konas hungarojn?”

4. Novaj turmentoj

La kolonelo Schröder kun plaĉo rimarkis palan vizaĝon de la ĉefleŭtenanto Lukáš kun grandaj arkoj sub la okuloj, kiu en embarasoj ne rigardis la kolonelon, sed ŝtelkaŝe, kvazaŭ li ion studus, observis planon pri dislokiĝo de trupoj en la soldata tendaro, la solan ornamon en la tuta kancelario de la kolonelo.

Sur tablo antaŭ la kolonelo Schröder kuŝis kelkaj gazetoj kun artikoloj markitaj per blua krajono, kiujn la kolonelo ankoraŭfoje preterfluge ekrigardis kaj diris, rigardante la ĉefleŭtenanton Lukáš:

“Ĉu vi do scias jam pri tio, ke via servosoldato Švejk troviĝas en malliberejo kaj estos ŝajne transdonita al la divizia tribunalo?”

“Jes, sinjoro kolonelo.”

“Per tio,” diris la kolonelo emfaze, ĝue rigardante la palan vizaĝon de la ĉefleŭtenanto Lukáš, “kompreneble la tuta afero ne finiĝas. Certas, ke la loka loĝantaro estis indignita per la faro de via servosoldato Švejk, kaj tiun ĉi skandalon oni mencias ankaŭ rilate al via nomo, sinjoro ĉefleŭtenanto. La divizia komandantaro sendis al ni jam certan materialon. Ni havas ĉi tie iujn gazetojn, kiuj okupiĝas pri tiu okazaĵo. Vi povas tion al mi laŭtlegi.”

Li enmanigis al la ĉefleŭtenanto Lukáš gazetojn kun markitaj artikoloj kaj tiu komencis legi per monotona voĉo, kvazaŭ temus pri frazo en infana legolibro: “Mielo estas multe pli nutra kaj pli facile digestebla ol sukero.”

“Kie estas la garantio de nia estonto?”

“Ĉu tio estas en Pester Lloyd?” demandis la kolonelo.

“Jes, sinjoro kolonelo,” respondis la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj daŭrigis la legadon:

“Kondukado de la milito postulas kunlaboron de ĉiuj tavoloj de la loĝantaro en la aŭstri-hungara monarkio. Se ni volas certigi la sekurecon de la ŝtato, ĉiuj nacioj devas reciproke sin subteni kaj la garantio de nia estonto estas ĝuste en tiu spontanea estimo, kiun unu nacio havas al la alia. La plej grandaj oferoj de niaj bravaj soldatoj en frontoj, kie ili senĉese antaŭeniras, ne estus eblaj, se la ariero, tiu proviza kaj politika arterio de niaj gloraj armeoj, ne estus unueca, se malantaŭ la dorso de nia armeo ekzistus elementoj disbatantaj la kompakton de la ŝtato, kiuj per siaj propagando kaj malico subfosus la aŭtoritaton de la ŝtata komplekso kaj enkondukus konfuzojn en kunlaboron inter la nacioj de nia regno. En tiu ĉi historia momento ni ne povas senvorte rigardi areton da homoj, kiuj pro lokaj nacianecaj interesoj volus provi saboti kunlaboron kaj strebon de ĉiuj nacioj de tiu ĉi imperio juste puni tiujn fiulojn, kiuj senkaŭze atakis nian imperion por senigi ĝin je ĉiuj kulturaj kaj civilizaciaj akiraĵoj. Ni ne povas senvorte preterlasi tiujn ĉi abomenajn eksplodojn de frenezeta animo, kiu sopiras nur rompi la unuecon de opinioj en la koroj de niaj nacioj. En nia gazeto ni havis jam kelkfoje la okazon atentigi pri tiu fenomeno, kiel armeaj instancoj estas devigitaj tute senpardone trakti tiujn unuopulojn de ĉeĥaj regimentoj, kiuj per siaj sensencaj ekscesoj en niaj hungaraj urboj, neglektante la gloran tradicion de siaj regimentoj, semas koleron kontraŭ la tuta ĉeĥa nacio, kiu en sia komplekso kulpas pri nenio kaj kiu ĉiam firme defendis la interesojn de tiu ĉi imperio, pri kio atestas la tuta vico da eminentaj ĉeĥaj militistoj, el kiuj ni rememoru la gloran staturon de la marŝalo Radecký kaj aliajn defendantojn de la aŭstri-hungara monarkio. Kontraŭ tiuj ĉi brilaj fenomenoj staras kelke da fiuloj el malmoraliĝinta ĉeĥa feĉo, kiuj eluzis la mondmiliton por libervole soldatiĝi kaj veki konfuzon en unuanimeco de niaj nacioj, ne forgesante ĉe tio siajn la plej malnoblajn instinktojn. Jam foje ni atentigis pri perfortaĵoj de la regimento nro … en Debrecen, kies ekscesojn pridiskutis kaj kondamnis ankaŭ la budapesta parlamento kaj kies regimentan standardon oni poste en la fronto — (konfiskite). — Sur kies konscienco kuŝas tiu abomeninda peko? — (konfiskite). — Kiu pelis ĉeĥajn soldatojn — (konfiskite). — Kion aŭdacas fremduloj en nia hungara patrujo, pri tio plej bone atestas la okazintaĵo en Királyhida, la hungara bastiono super Leitha. Al kiu nacio apartenis soldatoj el nemalproksima soldata tendaro en Bruck an der Leitha, kiuj atakis kaj turmentis tiean komerciston, sinjoron Gyula Kákonyi? Estas nepre devo de la oficejoj elesplori tiun ĉi krimon kaj demandi la soldatan komandantaron, kiu pri tiu ĉi afero certe jam okupiĝas, kian rolon en tiu ĉi senekzempla provokado kontraŭ anoj de la hungara regno ludas la ĉefleŭtenanto Lukasch, kies nomon oni mencias en la urbo rilate al la okazintaĵoj de la lastaj tagoj, kiel sciigis al ni nia loka korespondanto; tiu kolektis jam riĉan materialon pri la tuta afero, kiu en la nuna grava tempo rekte krias. La legantoj de ‘Pester Lloyd’ sekvos certe kun intereso la procedon de enketado kaj ni ne forgesos ilin certigi, ke ni konigos al ili pli detale tiun ĉi eminente gravan okazintaĵon. Sed samtempe ni atendas ofican sciigon pri la krimo kontraŭ la hungara loĝantaro en Királyhida. Absolute certas, ke pri la afero okupiĝos la budapesta parlamento por ke fine klare montriĝu, ke ĉeĥaj soldatoj veturantaj tra la hungara regno al la fronto ne povas rigardi la landon de sankta Stefano[203], kvazaŭ ili havus ĝin luita. Kaj se iuj anoj de tiu nacio, kiu en Királyhida tiel ‘bele’ reprezentis la kunlaboron de ĉiuj nacioj de tiu ĉi monarkio, ankoraŭ nun ne komprenas la situacion, ili silentu, ĉar kuglo, pendumilo, malliberejo kaj bajoneto instruos jam al tiaj homoj obei kaj submeti sin al la plej superaj interesoj de nia komuna patrujo.”

“Kiu estas subskribita sub la artikolo, sinjoro ĉefleŭtenanto?”

“Bela Barabás, redaktoro kaj deputito, sinjoro kolonelo.”

“Tio estas konata bestio, sinjoro ĉefleŭtenanto; sed antaŭ ol tio aperis en ‘Pester Lloyd’, estis tiu ĉi artikolo publikigita en ‘Pesti Hirlap’. Nun tralegu al mi ofican tradukon de hungara artikolo el Soprona ĵurnalo ‘Sopronyi Napló’.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš laŭtlegis artikolon, en kiu la redaktoro neordinare zorgis, por apliki miksaĵon de frazoj:

“Ordono de ŝtata prudento”, “ŝtata ordo”, “homa perverseco”, “surtretita homa digno kaj sento”, “festeno de kanibaloj”, “masakrita homa socio”, “bando de Mamlukoj”, “malantaŭ kulisoj vi ilin ekkonos”. Kaj tiel tio iris plu, kvazaŭ hungaroj estus la plej persekutata elemento sur la propra teritorio. Kvazaŭ venus ĉeĥaj soldatoj, faligus la redaktoron kaj en soldatbotoj tretus al li sur la ventro, tiu kriegus pro doloro kaj iu tion stenografus.

“Pri iuj la plej gravaj aferoj,” ploras Soprona ĵurnalo ‘Sopronyi Napló’, “oni konsiderinde silentas kaj skribas pri ili nenion. Ĉiu el ni scias, kio estas la ĉeĥa soldato en Hungario kaj en la fronto. Ni ĉiuj scias, kiajn aferojn ĉeĥoj faras, kio ĉi tie aktivas, kia situacio estas ĉe ĉeĥoj kaj kiu tion kaŭzas. Atento de niaj oficejoj estas kompreneble katenita per aliaj gravaj aferoj, sed tiuj devas esti laŭdece ligitaj kun ĝenerala kontrolo, por ke ne povu ripetiĝi tio, kio en tiuj ĉi tagoj okazis en Királyhida. Nia hieraŭa artikolo estis je dek kvin lokoj konfiskita. Tial restas al ni nenio alia ol proklami, ke pro teknikaj kaŭzoj ankaŭ hodiaŭ ni ne havas tro da kialoj larĝe okupiĝi pri la okazintaĵoj en Királyhida. De ni elsendita korespondanto konvinkis sin surloke, ke la oficejoj montras veran fervoron en la tuta afero, energie enketante. Ŝajnas al ni nur strange, ke iuj partoprenantoj de la tuta masakro ĝuas ĝis nun liberon. Tio koncernas precipe sinjoron, kiu laŭ la onidiro ĝis nun restas senpuna en la soldata tendaro kaj ankoraŭ senĉese portas insignojn de sia ‘papaga regimento[204]’ kaj kies nomo estis antaŭhieraŭ publikigita ankaŭ en ‘Pester Lloyd’ kaj ‘Pesti Napló’. Estas tio konata ĉeĥa ŝovinisto Lükáš, pri kies perfortaĵoj interpelacios nia deputito Géza Savanyú, reprezentanta la distrikton Királyhida.”

“Same ‘ĉarme’, sinjoro ĉefleŭtenanto,” ekparolis la kolonelo Schröder, “skribas pri vi ankaŭ semajnrevuo en Királyhida kaj gazetoj en Prešpurk[205]. Sed tio vin jam ne interesos, ĉar tio estas laŭ la sama modelo. Politike eblas tion motivi, ĉar ni, aŭstrianoj, egale ĉu germanoj aŭ ĉeĥoj, estas kompare kun hungaroj tamen nur ankoraŭ multe… Vi min komprenas, sinjoro ĉefleŭtenanto. En tio estas certa tendenco. Eble pli interesus vin artikolo en ‘Komárenský večerník’, kie oni pri vi asertas, ke vi klopodis perforti sinjorinon Kákonyi rekte en la manĝoĉambro ĉe tagmanĝo en ĉeesto de ŝia edzo, kiun vi minacis per sabro kaj devigis lin per viŝtuko ŝtopi la buŝon de sia edzino, por ke ŝi ne kriu. Tio estas la lasta sciigo pri vi, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

La kolonelo ekridetis kaj daŭrigis: “La oficejoj ne plenumis sian devon. Ankaŭ preventa cenzuro en ĉi-tieaj ĵurnaloj estas en la manoj de hungaroj. Ili traktas nin, kiel ili volas. Nia oficiro ne estas protektata kontraŭ ofendoj fare de tia civila hungara redaktora kanajlo, kaj nur surbaze de nia akra protesto, respektive telegramo de nia divizia tribunalo, la ŝtata prokuroraro en Budapesto entreprenis paŝojn, ke estu arestitaj iuj homoj en ĉiuj menciitaj redakcioj. Pleje pagos por tio la redaktoro de ‘Komárenský večerník’, tiu sian ĵurnalon ne forgesos ĝismorte. La divizia tribunalo komisiis min kiel vian superulon, ke mi vin enketu, kaj samtempe sendas al mi ĉiujn aktojn, kiuj koncernas la enketadon. Ĉio finiĝus bone, se tie ne estus tiu via malfeliĉa Švejk. Kun li estas sapero Vodička, ĉe kiu, kiam post la interbatiĝo oni alkondukis ilin en ĉefgardistejon, oni trovis vian leteron, kiun vi sendis al sinjorino Kákonyi. Tiu via Švejk asertis dum enketo, ke tio laŭdire ne estas via letero, ke tion skribis li mem, kaj kiam oni prezentis ĝin al li kaj admonis lin tion reskribi por kompari tion kun lia skribmaniero, li vian leteron forvoris. La regimenta kancelario sendis poste al la divizia tribunalo viajn raportojn por kompari ilin kun la skribmaniero de Švejk kaj ĉi tie vi havas la rezulton.”

La kolonelo foliumis en aktoj kaj montris al la ĉefleŭtenanto Lukáš jenan frazon: “La akuzita Švejk rifuzis skribi diktitajn frazojn, akompanante tion per aserto, ke dumnokte li forgesis skribi.”

“Al tio, kion diras tiu via Švejk aŭ tiu sapero antaŭ la divizia tribunalo, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi donas absolute nenian signifon. Švejk kaj la sapero asertas, ke temis nur pri ŝerceto, kiun oni ne ekkomprenis, ke ili mem estis atakitaj de civiluloj kaj ke ili sin defendis por savi la honoron de la soldato. Per enketado montriĝis, ke tiu via Švejk estas ĉiuflanke bela birdo. Ekzemple al la demando, kial li ne konfesas, li respondis laŭ la protokolo: ‘Mi estas ĝuste en la sama situacio, en kiu foje troviĝis servisto de akademia pentristo Panuška[206] pro iaj bildoj de Maria la Virgulino. Ankaŭ tiu, kiam oni traktis pri bildoj, kiujn li laŭdire forŝakris, ne povis respondi al tio ion alian ol: ‘Ĉu mi pro tio vomu la sangon?’ Kompreneble, ke en la nomo de la regimenta komandantaro mi aranĝis, ke en ĉiuj gazetoj estu nome de la divizia tribunalo publikigita korekto al ĉiuj tiuj fiaj artikoloj de ĉi-tieaj ĵurnaloj. Hodiaŭ oni tion dissendos kaj mi esperas, ke mi faris ĉion por reĝustigi tion, kion kaŭzis fripona konduto de tiuj ĵurnalistaj hungaraj civilaj kanajloj.

Mi opinias, ke mi stiligis tion bone:

‘La divizia tribunalo nro N kaj la komandantaro de la regimento nro N proklamas, ke la artikolo pri laŭdiraj ekscesoj de la viraro servanta ĉe la regimento nro N, publikigita en ĉitiea gazeto, ne baziĝas sur vero, estas elpensita de la unua ĝis la lasta linio kaj ke la enketado, entreprenita kontraŭ tiuj ĉi redakcioj, alportos severajn punojn por kulpuloj.’

La divizia tribunalo en sia skribo al la komandantaro de nia regimento venas al tiu konvinko,” daŭrigis la kolonelo, “ke fakte temas pri nenio alia ol pri sistemaj atakoj kontraŭ soldataj trupunuoj, alvenantaj el Cislejtanio en Translejtanion. Kaj komparu ĉe tio, kiom da soldataro foriris al la fronto de ni kaj kiom de ili. Kredu, ke mi pli ŝatas la ĉeĥan soldaton ol tiun hungaran kanajlaron. Sufiĉas nur rememori, ke ĉe Beogrado hungaroj pafis kontraŭ nia dua marŝbataliono, kiu ne sciis, ke temas pri hungaroj, kiuj kontraŭ ĝi pafas, kaj komencis superŝuti per kugloj vienan regimenton ĉe la dekstra alo, tiu ankaŭ eraris kaj sendis fajron kontraŭ la bosnia regimento, kiu staris apude. Tio estis tiam situacio! Mi ĝuste tagmanĝis ĉe stabo de la brigado, la antaŭan tagon ni devis kontentiĝi per ŝinko kaj supa konservaĵo, kaj tiutage ni havis fortan kokinan supon, fileon kun rizo kaj buĥtetojn kun ŝodo; la antaŭan vesperon ni pendumis serban vinejestron el la urbeto kaj niaj kuiristoj trovis en lia kelo tridekjaran vinon. Vi scias imagi, kun kia ĝojo ni ĉiuj atendis la tagmanĝon. Ni formanĝis la supon kaj ĝuste komencas per la kokino, kiam subite kelke da pafoj, poste pafado kaj nia artilerio, kiu ne havis eĉ ŝajnon, ke niaj trupunuoj sendas fajron unu kontraŭ la alia, komencis superŝuti nian linion per grenadoj kaj unu tia falis tuŝapude ĉe la stabo de nia brigado. Serboj eble opiniis, ke ĉe ni eksplodis ribelo kaj komencis do pafi kontraŭ ni de ĉiuj flankoj kaj transveturigadi sin al ni trans riveron. Oni vokas brigadan generalon al telefono kaj la komandanto de la divizio komencis kriegi, kio tio estas, tia idiotaĵo en brigada parto de la batalejo, ke li ĵus ricevis ordonon de la armea stabo komenci atakon al serbaj pozicioj sur la maldekstra alo je du horoj tridek kvin minutoj nokte. Ke ni estas rezervo kaj ke oni tuj ĉesigu la pafadon. Sed en tia situacio voli ĉesigi la pafadon? Brigada telefona centralo raportas, ke ĝi povas neniun kontakti, ke anoncas sin nur la stabo de la sepdekkvina regimento, ke de la apuda divizio ili ĝuste ricevis ordonon ‘elteni’, ke ĝi ne povas kontakti nian divizion, ke serboj okupis punktojn 212, 226 kaj 327, ke oni petas sendi batalionon cele de kontakto kaj telefonan kontakton kun nia divizio. Ni ŝaltas telefonan linion al la divizio, sed la kontakto estis jam interrompita, ĉar serboj intertempe atingis nian arieron sur ambaŭ aloj kaj ĉirkaŭhakis nian centron en formo de triangulo, en kiu restis poste ĉio, regimentoj, artilerio kaj trajnotrupo kun la tuta aŭtomobila trupo, magazeno kaj la fronta hospitalo. Du tagojn mi estis surĉevale kaj la komandanto de la divizio falis en kaptitecon eĉ kun nia brigada generalo. Kaj ĉion tion kaŭzis hungaroj per tio, ke ili pafis kontraŭ nia dua marŝbataliono. Memkompreneble, ke ili ĵetis la kulpon pri tio sur nian regimenton.”

La kolonelo forkraĉis:

“Nun vi mem konvinkiĝis, sinjoro ĉefleŭtenanto, kiel perfekte ili misuzis vian okazintaĵon en Királyhida.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš embarase ektusis.

“Sinjoro ĉefleŭtenanto,” turnis sin al li la kolonelo familiare, “diru la veron. Kiomfoje vi kuŝis ĉe sinjorino Kákonyi?”

La kolonelo Schröder estis hodiaŭ en tre bona humoro.

“Ne diru, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke vi nur komencis korespondi. Kiam mi aĝis tiom kiom vi, mi partoprenis trisemajnan termezuristan kurson en Eger kaj vi devus vidi, kiel dum tiuj tri semajnoj mi faris nenion alian ol ke mi kuŝis ĉe hungarinoj. Ĉiutage ĉe iu alia. Junajn, fraŭlajn, iom aĝajn, edziniĝintajn, kiel tio ĝuste venis, mi gladis ilin tiel funde, ke revenante al la regimento mi pene interplektis la piedojn. Plej multe ruinigis min edzino de advokato. Tiu montris, kion scipovas hungarinoj. Ŝi mordis min ĉe tio en la nazon, la tutan nokton ne lasis min fermeti la okulojn.”

“Komencis korespondi…” la kolonelo intime frapis la ĉefleŭtenanton sur la ŝultron, “tion ni konas. Diru nenion, pri la tuta afero mi havas mian konvinkon. Vi implikis sin kun ŝi, ŝia edzo tion malkaŝis, tiu via idiota Švejk…

Sed sciu, sinjoro ĉefleŭtenanto, tiu via Švejk havas tamen nur bonan karakteron, se li faris tion tiel kun via letero. Vera domaĝo tian homon perdi. Mi diras, ke tio rezultas el eduko. Al mi tio tre plaĉas de tiu ulo. El tiu ĉi vidpunkto oni nepre devas ĉesigi la enketadon. Vin, sinjoro ĉefleŭtenanto, oni hontigis en la gazetaro. Via ĉeesto ĉi tie estas tute superflua. Dum unu semajno estos sendita marŝko al la rusa fronto. Vi estas la plej maljuna oficiro ĉe la dekunua kompanio, vi veturos kun ĝi kiel komandanto de la kompanio. Ĉe la brigado estas jam ĉio aranĝita. Diru al ĉefserĝento-kontisto, ke li trovu por vi alian servosoldaton anstataŭ tiu Švejk.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš dankeme ekrigardis la kolonelon, kiu daŭrigis: “Švejkon mi disponigas al vi kiel kompanian kurieron.”

La kolonelo stariĝis, kaj prezentante la manon al la paliĝinta ĉefleŭtenanto, diris:

“Per tio estas do ĉio solvita. Mi deziras al vi multe da feliĉo, ke vi eminentiĝu sur la orienta batalkampo. Kaj se ni eble ankoraŭ iam renkontiĝos, venu inter nin. Ne evitu nin kiel en Budějovice…”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ripetis al si dum la tuta vojo hejmen: “Kompania komandanto, kompania kuriero.”

Kaj antaŭ li klare vidiĝis la staturo de Švejk.

Kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš ordonis al la ĉefserĝento-kontisto Vaněk elserĉi por li novan servosoldaton anstataŭ Švejk, Vaněk diris: “Mi opiniis, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke pri Švejk vi estas kontenta.”

Aŭdinte, ke la kolonelo nomumis Švejkon kuriero de la dekunua kompanio, li ekvokis: “Helpu nin sinjoro dio!”

* * *

Ĉe la divizia juĝejo, en barako ekipita per kradoj, oni ellitiĝis laŭ la preskribo je la sepa horo matene kaj ordigis pajlosakojn, kuŝaĉantajn en polvo sur la tero. Kuŝbretoj ne ekzistis. En unu parto de septita longa ĉambro oni faldis kovrilojn laŭ la preskribo sur pajlosakojn, kaj tiuj, kiuj finis tiun ĉi laboron, sidis sur benkoj laŭlonge de vando kaj aŭ serĉis pedikojn, se ili venis el la fronto, aŭ amuzis sin per rakontado de diversaj aventuroj.

Švejk kun la hardita sapero Vodička sidis sur benko ĉe pordo kun ankoraŭ kelke da soldatoj de diversaj regimentoj kaj formacioj.

“Rigardu, knaboj, tiun hungaran bubon ĉe fenestro,” ekparolis Vodička, “kiel tiu kanajlo preĝas, ke tio finiĝu por li bone. Ĉu vi ne disŝirus al li la faŭkon de unu orelo ĝis la alia?”

“Sed tio estas bona homo,” diris Švejk, “tiu estas ĉi tie, ĉar li ne volis soldatiĝi. Li kontraŭstaras la militon, apartenas al ia sekto, kaj estas malliberigita pro tio, ke li volas neniun mortigi, li konservas dian ordonon, sed tiun dian ordonon oni al li maldolĉigos. Antaŭ la milito vivis en Moravio certa sinjoro Nemrava, kaj tiu ne volis eĉ nur preni fusilon sur la ŝultron, kiam oni lin rekrutis, laŭdire ke kontraŭas lian principon porti fusilojn. Oni lin pro tio malliberigis por longega tempo kaj denove kondukis lin al soldata ĵuro. Kaj li, ke li ne ĵuros, ke tio kontraŭas lian principon, kaj li tion eltenis.”

“Tio estis stulta homo,” diris la hardita sapero Vodička, “li povis ĵuri kaj ĉe tio ankaŭ sur ĉion al ili feki, eĉ sur la ĵuron.”

“Mi ĵuris jam trifoje,” anoncis infanteriano, “kaj jam la trian fojon mi estas ĉi tie pro dizerto, kaj se mi ne havus tiun kuracistan ateston, ke antaŭ dek kvin jaroj, estante frenezeta, mi mortbatis mian onklinon, oni pafekzekutus min en la fronto eble jam la trian fojon. Sed tiel ĉi mia mortintino onklino ĉiam helpas al mi el ĉiu mizero kaj fine mi eble tamen nur revenos el la milito en ordo.”

“Kaj kial vi, kamarado,” demandis Švejk, “mortbatis vian onklinon?”.

“Kial oni mortbatas homojn,” respondis la agrabla viro, “tion ĉiu povas diveni, ke pro mono. Tiu aĉulino havis kvin ŝparkasajn libretojn kaj oni ĝuste sendis al ŝi interezon, kiam mi, tute kontuzita kaj en ĉifonoj, venis al ŝi vizite. Krom ŝi mi ne havis alian parencan animon en tiu dia mondo. Tial mi venis por peti ŝin, ke ŝi prenu min al si, kaj ŝi, fiulino, laŭdire ke mi iru labori, ke mi estas juna, forta kaj sana homo. Vorto naskis vorton kaj mi ekbatis ŝin nur tiel kelkfoje per fajrostango sur la kapon kaj aspektigis ŝian tutan vizaĝon tiom, ke mi ne sciis: ĉu tio estas la onklino, aŭ tio ne estas la onklino? Tiel mi sidis tie ĉe ŝi sur la tero kaj senĉese al mi diras: ‘Ĉu tio estas la onklino, aŭ tio ne estas la onklino?’ Kaj tiel trovis min la sekvantan tagon najbaroj sidi ĉe ŝi. Poste mi estis en frenezulejo en Slupy, kaj kiam antaŭ la milito oni starigis nin antaŭ komisionon en Bohnice[207], oni rekonis min resaniĝinta kaj mi tuj devis iri soldatservi kompense por la jaroj, kiujn mi preterpasis.”

Laŭiris ilin magra, longstatura soldato de aflikta mieno kun balailo.

“Tio estas instruisto el nia lasta marŝko,” prezentis lin ĉasisto, sidanta apud Švejk, “nun li iras balai sub sia loko. Li estas ege ordema homo. Li sidas ĉi tie pro poemeto, kiun li verkis.”

“Instruisto, venu ĉi tien!” li vokis la viron kun la balailo, kiu serioze proksimiĝis al la benko.

“Diru al ni tion pri tiuj pedikoj.”

La soldato kun la balailo fortusis kaj komencis:

Ĉio pedikplena, tuta front’ sin gratas,

jen — pediko granda sur ni jam promenas.

Nia generalo en la lit’ ĝin gvatas,

novan veston al si ĉiutage prenas.

Kontraŭ la pedikoj, kiuj tre dikiĝas,

eĉ suboficiro restas neimuna.

Kun pediko prusa vigle jam pariĝas

pedikulo aŭstra, tiu tre maljuna.

La afliktita soldato-instruisto alsidiĝis sur la benkon kaj ekĝemis: “Tio estas ĉio, kaj pro tio enketis min sinjoro juĝisto jam la kvaran fojon.”

“Tio vere ne valoras eĉ parolon,” diris Švejk vivosperte, “temas nur pri tio, kiun oni ĉe la tribunalo subkomprenos sub tiu maljuna aŭstra pedikulo. Bone, ke vi metis tien tion pri pariĝo, tio ilin konfuzos, ke ili estos el tio perpleksaj. Klarigu al ili nur, ke pedikulo estas masklo de pediko, kaj ke sur femalan pedikon povas rampi ĝuste nur masklo-pedikulo. Alie vi el tio ne elturniĝos. Certe vi ne skribis tion por iun ofendi, tio estas klara. Diru al sinjoro enketa juĝisto nur tion, ke vi verkis tion por via amuzo, kaj kiel masklon de porko oni nomas virporko, same tiel masklon de pediko oni nomas pedikulo.”

La instruisto ekĝemis: “Sed tiu sinjoro enketa juĝisto ne regas bone la ĉeĥan lingvon. Mi jam klarigis al li tion ankaŭ per simila maniero, sed li min alkriis, ke ĉeĥa termino por pediko-masklo estas pediklo. ‘Nenja pedikula,’ diris sinjoro juĝisto, ‘pediklo. Virina genro, vi klerulo, estas ”tiu pediko“, do la vira genro estas ”tia pediklo“. Ni konas niajn Pappenhejmanojn[208]’.”

“Mallonge kaj bone,” ekparolis Švejk, “vi estas en tikla situacio, sed ne perdu la esperon, la afero ankoraŭ povas turniĝi al la pli bona flanko, kiel diris cigano Janeček en Plzeň, kiam en la jaro 1879 oni metis al li pendumilan ŝnuregon ĉirkaŭ la kolo pro duobla rabmurdo. Kaj li tion ankaŭ divenis, en la lasta momento oni forkondukis lin de la pendumilo, ĉar oni ne povis lin ekzekuti kaŭze de naskiĝtago de sinjoro imperiestro, kiu falis ĝuste sur la saman tagon, kiam oni volis lin pendumi. Oni do pendumis lin la sekvantan tagon, nur post la naskiĝdato, kaj la ulo havis ankoraŭ tian feliĉon, ke la trian tagon oni lin amnestis kaj intencis renovigi lian proceson, ĉar ĉio montris al tio, ke tion faris propre alia Janeček. Oni do devis lin elterigi el krimula tombejo kaj rehonorigi per entombigo sur katolika tombejo en Plzeň, kaj nur poste montriĝis, ke li estis ano de evangelia eklezio, oni do transveturigis lin sur evangelianan tombejon kaj poste…”

“Poste vi ricevos kelke da vangobatoj,” ekparolis la hardita sapero Vodička, “kion ĉion tiu ulo kapablas elpensi. La homo havas zorgojn pri la divizia tribunalo, kaj hieraŭ, kiam oni kondukis nin al enketo, tiu mizera ulo al mi rakontis, kio estas la Jeriĥorozo.”

“Sed tio ne estis miaj vortoj, tion diris la servisto de la pentristo Panuška Mateo al maljuna aĉulino, kiam tiu lin demandis, kiel aspektas la Jeriĥorozo. Li klarigis al ŝi do: ‘Prenu sekan bovinan merdon, metu ĝin sur teleron, surverŝu per akvo kaj ĝi bele verdiĝos, kaj tio estas la Jeriĥorozo’,” defendis sin Švejk; “mi ne elpensis tiun idiotaĵon, kaj pri io ni ja devis paroli, se ni iris al enketo. Mi volis vin, Vodička, nur ĝojigi…”

“Vi kapablas iun ‘ĝojigi’,” forkraĉis Vodička antipatie, “la homo havas la kapon plena da zorgoj, kiel eliri el tiu komplikaĵo kaj esti jam ekstere por reguligi la kontojn kun tiuj hungaraj buboj, kaj li volas la homon ĝojigi per bovina merdo.

Kaj kiel mi povas al tiuj hungaraj buboj tion repagi, se mi sidas malliberigita kaj al ĉio la homo devas ankoraŭ hipokriti kaj klarigi al la enketa juĝisto, ke li sentas nenian malamon kontraŭ hungaroj. Tio estas, mia kara, hunda vivo. Sed kiam foje tia bubo falos en miajn manaĉojn, mi strangolos lin kiel hundidon, mi ‘dolĉigos’ al ili tiun ‘Dio, benu hungarojn[209]’, mi kvitiĝos kun ili, pri mi oni ankoraŭ parolos.”

“Ni ne faru al ni zorgojn,” diris Švejk, “ĉio revenos en siajn relojn, la ĉefa afero estas antaŭ tribunalo neniam paroli la veron. Homo, kiu lasas sin paroltrompi, ke li konfesu, ĉiam pereigas sin mem. El tiu neniam estos io normala. Iam, kiam mi laboris en Moravská Ostrava, okazis tie jena afero: ministo draŝis tie inĝenieron inter iliaj kvar okuloj, tiel ke neniu tion vidis. Kaj advokato, kiu lin defendis, senĉese instigis lin malkonfesi, ke povas okazi al li nenio, sed prezidanto de la tribunalo senĉese metis al lia animo, ke konfeso estas cirkonstanco mildiganta la punon, sed la ministo senĉese gurdis tion sian, ke li ne povas konfesi, li estis do liberigita, ĉar li pruvis sian alibion. La saman tagon estis en Brno…”

“Jesuo Maria,” ekscitiĝis Vodička, “mi tion jam ne eltenos. Mi ne komprenas, kial li ĉion tion diras. Hieraŭ estis kun ni ĉe enketo ĝuste simila homo. Kiam la enketa juĝisto demandis pri lia civila okupo, li diris: ‘Mi blovas ĉe Kruco’. Kaj daŭris tio pli ol duonhoron, ol li klarigis al la juĝisto, ke li premas blovilon ĉe forĝisto Kruco, kaj kiam poste oni lin demandis: ‘Ĉu vi do estas civile helplaboristo?’ li respondis: ‘Ne, ne, neniu noktogardisto, tio estas Franĉjo Hybš’.”

En la koridoro eksonis paŝoj kaj vokado de gardisto: “Alkreskaĵo.” “Denove estos da ni pli,” diris Švejk ĝoje, “espereble li kaŝis ĉe si iom da maĉtabako.”

La pordo malfermiĝis kaj oni ŝovis internen la unujaran volontulon, kiu sidis en malliberejo kun Švejk en Budějovice kaj kiun oni antaŭdestinis en kuirejon de iu marŝkompanio.

“Laŭdatu sinjoro Jesuo Kristo,” li diris, enirante, al kio Švejk respondis en la nomo de ĉiuj: “Ĝis por eterne, amen.”

La unujara volontulo kontente ekrigardis Švejkon, metis teren kovrilon, kiun li kunportis, sidiĝis sur benkon al kolonio de ĉeĥoj, devolvis siajn piedvindojn kaj elprenis cigaredojn, sperte kaŝitajn en ĝiaj faldoj, tiujn disdonis, poste eltiris el sia boto peceton da alumetuja frottavolo kaj kelke da alumetoj, lerte distranĉitaj en mezo de la kapeto.

Li ekflamigis alumeton, sigarde ekbruligis al ci cigaredon, donis la fajron al ĉiuj kaj apatie proklamis: “Mi estas akuzita pro ribelo.”

“Tio estas bagatelo,” ekparolis Švejk kvietige, “tio estas amuzaĵo.”

“Kompreneble,” diris la unujara volontulo, “se ni volas tiamaniere venki, helpe de diversaj tribunaloj. Se oni volas kontraŭ mi procesi, kiom ajn tio kostu, ili procesu. Finfine, unu proceso neniel ŝanĝos la tutan situacion.”

“Kaj kiel vi ekribelis?” demandis la sapero Vodička, simpatie rigardante la unujaran volontulon.

“Mi ne volis purigi latrinojn en ĉefgardistejo,” respondis la unujara volontulo, “oni min kondukis ĝis la kolonelo. Tio estas terura bestio. Li komencis min alkrii, laŭdire ke mi estas malliberigita surbaze de regimenta raporto kaj ke mi estas simpla malliberulo, ke li ege miras, ke la terglobo min portas kaj ne ĉesas turniĝi pro honto, ke en la armeo aperis homo kun rajto de unujara volontulo, kiu povus pretendi oficiran rangon, sed kiu per sia konduto povas veki ĉe siaj superuloj nur abomenon kaj malestimon. Mi respondis, ke la rotacio de la terglobo ne povas esti interrompita per tio, ke sur ĝi aperis tia unujara volontulo kia estas mi, ke la leĝoj de la naturo estas pli potencaj ol galonoj de unujara volontulo kaj ke mi dezirus scii, kiu povas aldevigi min purigi latrinon kiun mi ne surfekis, kvankam ankaŭ tion mi rajtus fari post tiaj aĉaĵoj el la regimenta kuirejo, post tiu putra saŭrkraŭto kaj trempita ŝafaĵo. Poste mi diris al la kolonelo ankoraŭ tion, ke ankaŭ lia opinio kial la terglobo min portas estas iom stranga, ĉar pro mi ja estiĝos tertremo. Dum mia tuta parolo sinjoro kolonelo faris nenion, nur detklakis kiel ĉevalo, kiun sur la lango malvarmigas frostiĝinta beto, kaj poste min alkriegis:

‘Ĉu vi do purigos la latrinon, aŭ ne purigos?’

‘Obee mi raportas, ke mi purigos neniun latrinon.’

‘Vi purigos, unujarulo!’

‘Obee mi raportas, ke mi ne purigos.’

‘Kruciĝi, vi purigos, ne unu, sed cent latrinojn!’

‘Obee mi raportas, ke mi purigos nek cent, nek unu latrinon.’

Kaj tiel tio senĉese daŭrigis: ‘Ĉu vi purigos?’ ‘Mi ne purigos.’ Latrinoj flugis tien kaj reen, kvazaŭ temus pri iu porinfana poemeto de Paŭla Moudrá[210]. La kolonelo kuris tra la kancelario kiel duonfrenezulo, fine li sidiĝis kaj diris: ‘Pripensu tion bone, mi transdonos vin al la divizia tribunalo pro ribelo. Ne opiniu, ke vi estos la unua unujara volontulo pafekzekutita en tiu ĉi milito. En Serbio ni pendumis du unujarajn volontulojn de la deka kompanio kaj volontulon de la naŭa kompanio ni pefekzekutis kiel ŝafidon. Kaj kial? Pro ilia obstino. Tiuj du pendumitaj hezitis ĉe Šabac mortpiki edzinon kaj filon de partizano kaj la unujarulo de la naŭa kompanio estis pafekzekutita pro tio, ke li ne volis antaŭeniri, elturniĝante, ke li havas ŝvelajn kaj platajn piedojn. Ĉu vi do purigos latrinon, aŭ ne purigos?’

‘Obee mi raportas, ke mi ne purigos.’

La kolonelo min ekrigardis kaj diris: ‘Aŭdu, ĉu vi ne estas tutslavismano?’

‘Obee mi raportas, ke mi ne estas.’

Poste oni min forkondukis kaj anoncis al mi, ke mi estas akuzita pro ribelo.”

“Vi faros plej bone,” diris Švejk, “se vi nun ŝajnigos vin idioto. Kiam mi sidis en garnizona malliberejo, estis tie kun ni saĝa, klera homo, profesoro de komerca lernejo. Li dizertis el batalkampo kaj oni preparis kontraŭ li tre gloran proceson kun celo kondamni kaj pendumi lin por fortimigi la ceterajn, kaj tiu ege simple el tio elturniĝis. Li komencis ŝajnigi heredan idiotecon, kaj kiam esploris lin stabkuracisto, li proklamis, ke li ne dizertis, ke li jam de sia junaĝo tre ŝatas vojaĝi, ke li ĉiam havas sopiron malaperi ien malproksimen. Ke foje li vekiĝis en Hamburgo kaj alifoje en Londono kaj ne sciis, kiamaniere li tien venis. Ke lia patro estis alkoholismulo kaj memmortigis sin antaŭ lia naskiĝo, la patrino estis prostituitino, ebriiĝadis kaj mortis sekve de delirio. Ke la pli juna fratino droniĝis, la pli aĝa ĵetis sin sub trajnon, la frato saltmortiĝis de sur la fervoja ponto en Vyšehrad, la avĉjo murdis sian edzinon, surverŝis sin per petrolo kaj ekbruligis sin, la alia avineto vagis kun ciganoj kaj venenis sin en malliberejo per raspitaj alumetkapoj, unu kuzo, kiun oni kelkfoje juĝis kiel bruliganton, tratranĉis al si la vejnojn sur la kolo per peceto da vitro en malliberejo de Kartouzy, kuzino de la patra flanko saltis en Vieno el la sesa etaĝo kaj ke li mem estas terure misedukita kaj ĝis siaj dek jaroj li ne scipovis paroli, ĉar en la aĝo de ses monatoj, kiam oni ŝanĝis al li vindojn sur tablo kaj ien ĉe tio foriris, kato detiris lin de sur la tablo kaj sekve de tiu falo li frapis sin en la kapon. De tempo al tempo li havas ankaŭ fortan kapdoloron kaj en tiaj momentoj li ne scias, kion li faras, kaj ankaŭ en tia stato ke li foriris el la fronto en Pragon, kaj nur kiam soldata polico arestis lin en la bierejo ‘Ĉe Flek’, li ĉion tion konsciis. Miaj karaj, vi devus vidi, kiel tre volonte oni liberigis lin de la soldatservo, kaj eble kvin viroj, kiuj estis kun li en la sama ĉambro, por ĉiu okazo skribis al si sur papereton proksimume jenon:

Patro alkoholismulo. Patrino prostituitino.

I. fratino (droniĝis)

II. fratino (trajno)

Frato (de sur la ponto)

Avĉjo edzinon, petrolo, ekbruligis

II. avino (ciganoj, alumetoj) ktp.

Kaj unu el la soldatoj, kiu ankaŭ komencis rakonti tion al la stabkuracisto, parole ne transpaŝis eĉ la kuzon kaj ĉar tio estis jam tria okazo, la stabkuracisto al li diris: ‘Ulo, kaj via kuzino de la patra flanko ĵetis sin en Vieno el la sesa etaĝo, vi estas terure misedukita kaj tiel helpos vin izolejo.’ Oni do forkondukis lin en izolejon, kapriole ligis kaj li tuj forgesis sian teruran misedukon, la patron alkoholismulon kaj la patrinon prostituitinon kaj prefere anoncis sin kiel libervolulo por la fronto.”

“Nun,” diris la unujara volontulo, “en la armeo jam neniu kredas je hereda idiotismo, ĉar tio finiĝus tiel, ke oni devus ĉiujn generalajn stabojn fermi en frenezulejon.”

En metalgarnita pordo ektintis ŝlosilo kaj eniris provoso:

“La infanteriano Švejk kaj la sapero Vodička al sinjoro enketa juĝisto.”

Ili leviĝis kaj Vodička diris al Švejk: “Vidu ilin, kanajlojn, ĉiutage enketo kaj senĉese neniu rezulto. Oni nin jam prefere kondamnu, himmelherrgott, kaj ne trenu nin al si. Tiel ĉi ni maldiligentaĉas la tutan dian tagon kaj ĉirkaue kuras tiom da hungaraj buboj…”

Daŭrigante la vojon al enketo en kancelariojn de la divizia tribunalo, kiuj estis lokitaj sur alia flanko en alia barako, la sapero Vodička meditis kun Švejk, kiam propre ili venos antaŭ laŭleĝan tribunalon.

“Senĉese nur enketo kaj enketo,” koleretis Vodička, “kaj se almenaŭ io el tio estu. Ili forkonsumas amasojn da papero kaj la homo eĉ ne ekvidos tiun tribunalon. Li putros malantaŭ kradoj. Diru sincere, ĉu eblas vori tiun supon? Kaj tiun saŭrkraŭton kun frostiĝintaj terpomoj? Kruciĝi, tian idiotan mondmiliton mi ankoraŭ neniam spertis. Mi imagis al mi tion tute alie.”

“Mi estas kontraŭe tute kontenta,” diris Švejk, “ankoraŭ antaŭ jaroj, kiam mi soldatis aktive, nia soldulo Solpera ĉiam diris, ke en la armeo ĉiu devas konscii siajn devojn kaj ĉe tio donis al ĉiu tian baton sur la faŭkon, ke tiu neniam tion forgesis. Aŭ la mortinto ĉefleŭtenanto Kvajser, kiam li venis kontroli fusilojn, li ĉiam al ni prelegis, ke ĉiu soldato devas montri la plej grandan mensan krudecon, ĉar soldatoj estas nur brutoj, kiujn la ŝtato nutras, donas al ili vori, trinki kafon, pipotabakon kaj pro tio ili devas penegi kiel bovoj.”

La sapero Vodička ekpensis kaj post momento diris:

“Kiam vi estos tie, Švejk, ĉe tiu enketa juĝisto, ne faru eraron kaj ripetu tion, kion vi diris ĉe la lasta enketo, por ke mi ne falu en ian marĉon. Ĉefe do tion, ke vi vidis, ke tiuj hungaraj buboj atakis min. Ja ni faris ĉion tion je nia komuna konto.”

“Timu nenion, Vodička,” kvietigis lin Švejk, “estu trankvila, ne ekscitiĝu, ĉu tio estas problemo stari antaŭ ia tia divizia tribunalo? Vi devus vidi, kiel antaŭ jaroj tia soldata tribunalo procedis mallonge. Ĉe ni soldatis aktive instruisto Herál kaj tiu foje rakontis al ni sur pajlosako, kiam ni ĉiuj en la ĉambro ricevis malpermeson forlasi la kazernon, ke en iu praga muzeo estas libro kun enskriboj de tia soldata tribunalo el la tempo de Maria Tereza. Ĉiu regimento havis sian ekzekutiston, kiu mortpunis soldatojn de sia regimento, pecon post peco por unu tereziana talero. Kaj laŭ la enskriboj tiu ekzekutisto perlaboris iun tagon eĉ kvin talerojn.”

“Kompreneble,” aldonis Švejk pripense, “tiam ekzistis multnombraj regimentoj kaj oni senĉese ilin kompletigadis per vilaĝanoj.”

“Kiam mi estis en Serbio,” diris Vodička, “tiuj, kiuj sin ĉe nia brigado anoncis, pendumis partizanojn pro cigaredoj. Soldato, kiu ekzekutis ulon, ricevis dek cigaredojn ‘Sport’, por ulino kaj infano po kvin. Poste la intendantaro komencis ŝpari kaj oni pafekzukutis tion kune. Kun mi soldatis cigano kaj pri tiu ni tion longe ne sciis. Ŝajnis al ni nur strange, ke ĉiam nokte oni vokis lin ien en kancelarion. Tiam ni staris ĉe Drina. Kaj foje nokte, kiam li forestis, iu el ni ricevis ideon traserĉi liajn aĵojn, kaj tiu kanajlo havis en sia dorsosako tri tutajn skatoletojn, ĉiun kun cent cigaredoj ‘Sport’. Matene li revenis en nian garbejon kaj ni faris kontraŭ li mallongan proceson. Ni faligis lin kaj certa Běloun mortstrangolis lin per soldatzono. Tiu kanajlo havis la vivon fortika kiel kato.”

La hardita sapero Vodička forkraĉis: “Ne kaj ne lin mortstrangoli, li jam surfekis sin, la okuloj al li elkaviĝis, kaj li senĉese ankoraŭ vivis kiel malbone subtranĉita koko. Ili do tirmortigis lin kiel katon. Du kaptis lin je la kapo, du je la piedoj kaj fortordis al li la nukon. Poste ni surmetis sur lin tiun dorsosakon eĉ kun cigaredoj kaj ĵetis lin en Drinan. Kiu tiajn cigaredojn fumus. Matene oni lin serĉis.”

“Vi povis anonci, ke li dizertis,” rimarkis Švejk vivosperte, “ke li jam por tio prepariĝis kaj ĉiutage diris, ke li malaperos.”

“Sed kiu pensus pri tiaj aferoj,” respondis Vodička, “ni faris tion nian kaj pri tio cetera ni havis nenian zorgon. Tie estis tio tute facila. Ĉiutage iu malaperis, kaj oni jam eĉ ne tiris tion el Drina. Tra Drina flosis tie bele en Danubon pufa partizano apud nia dispafita miliciano. Iuj nespertaj soldatoj, kiuj vidis tion la unuan fojon, ricevis etan febron.”

“Al tiuj necesis doni kininon,” diris Švejk.

Ili ĝuste enpaŝis barakon kun kancelarioj de la divizia tribunalo kaj patrolo tuj forkondukis ilin en kancelarion numero ok, kie malantaŭ longa tablo kun amasoj da aktoj sidis enketa juĝisto Ruller.

Antaŭ li kuŝis volumo de kodo, sur kiu estis nefintrinkita glaso da teo. Sur dekstra flanko de la tablo staris krucifikso el artefarita eburo, kun polvokovrita Kristo, kiu senespere rigardis la soklon de sia kruco, kie estis cindro kaj cigarstumpoj.

La enketa juĝisto Ruller ĉe nova bedaŭro de la krucumita dio ĝuste frapdeskuis cindron el nova cigaredo sur soklon de la krucifikso kaj per la alia mano klopodis levi la glason kun teo, kiu algluiĝis al la kodo.

Liberiginte la glason de la kodo, li plu foliumis en libro, kiun li elpruntis en oficira kazino.

Estis tio libro de Fr. S. Krause kun multpromesa titolo “Kontribuaĵoj al esploro pri historia evoluo de seksa moralo”.

Li ekrigardis reproduktaĵon de naivaj desegnaĵoj prezentantaj virajn kaj inajn seksorganojn kun sencotrafaj versetoj, kiujn ‘la scienculo’ Fr. S. Krause trovis en necesejoj de Berlina Okcidenta stacidomo, tiel ke la juĝisto ne turnis la atenton al tiuj, kiuj eniris.

El observado de la reproduktaĵoj elŝiris lin nur Vodička, kiu ektusis.

“Pri kio temas?” li demandis, foliumante plu kaj serĉante daŭrigon de naivaj desegnaĵoj, skizoj kaj provskizoj.

“Obee mi raportas, sinjoro enketa juĝisto,” respondis Švejk, “kamarado Vodička malvarmumis kaj nun tusas.”

La juĝisto Ruller nur nun ekrigardis Švejkon kaj Vodičkan.

Li klopodis eldevigi sur sia vizaĝo severan mienon.

“Fine vi rampas, uloj,” li diris, fingrumante en amaso da aktoj sur la tablo, “mi igis vin alvoki je la naŭa horo kaj nun estas preskaŭ dek unu.”

“Vi, bovo, ĉu tiel oni pozas?” li demandis Vodičkan, kiu permesis al si fari ripozpozon. “Kiam mi diros ‘Ripoz’!’, vi povas fari per la piedaĉoj, kion vi volas.”

“Obee mi raportas, sinjoro enketa juĝisto,” ekparolis Švejk, “ke li havas reŭmatismon.”

“Vi prefere fermu la faŭkon,” diris la enketa juĝisto Ruller, “vi respondos nur tiam, kiam mi vin pri io demandos. Vi estis ĉe mi trifoje ĉe enketo, kaj la vortoj rampis el vi kiel pedikoj el lana kovrilo. Do, ĉu mi trovos tion, aŭ ne trovos? Uloj mizeraj, mi devas pri vi okupiĝi. Sed vi pagis kare pro tio, ke vi superflue ĝenis la juĝejon.”

“Rigardu do, bastardoj,” li diris, kiam el amaso da paperoj li eltiris ampleksan aktaron kun surskribo:

Schwejk & Woditschka[211].

“Ne opiniu, ke pro ia stulta interbatiĝo vi plu maldiligentaĉos ĉe la divizia juĝejo kaj por certa tempo evitos la fronton. Viakulpe mi devis telefoni eĉ al la armea juĝejo, sensprituloj.”

Li ekĝemis.

“Ne mienu tiel serioze, Švejk, en la fronto vi perdos la emon interbatiĝi kun honvedoj,” li daŭrigis, “pluan procedon kontraŭ vi ambaŭ oni ĉesigas kaj ĉiu el vi iros al sia trupunuo, kie oni vin punos ĉe raporto kaj poste vi iros kun marŝko al la fronto. Se vi ankoraŭfoje falos en miajn manojn, friponoj, mi ordigos al vi la kapon, ke vi ne ĉesos al tio miri. Jen vi havas dokumenton pri via liberlaso kaj kondutu laŭdece. Forkonduku ilin en kancelarion numero du.”

“Obee mi raportas, sinjoro enketa juĝisto,” diris Švejk, “ke ni ambaŭ metos al ni viajn vortojn al la koro kaj ke ni multfoje vin dankas pro via bonanimeco. Se tio estus en civila vivo, mi permesus al mi diri, ke vi estas ora homo. Kaj samtempe ni ambaŭ devas multfoje vin peti pri pardono, ke vi devis tiel ege pri ni okupiĝi. Ni tion vere ne meritas.”

“Marŝu jam al ĉiuj diabloj!” alkriis la enketa juĝisto Švejkon, “se ne propetus por vi ambaŭ sinjoro kolonelo Schröder, mi ne scias, kiel tio por vi finiĝus.”

Vodička sentis sin esti la hardita Vodička nur en la koridoro, kiam ili iris kun patrolo en la kancelarion numero du.

Soldato kondukanta ilin timis, ke li venos malfrue al tagmanĝo, kaj tial li sin esprimis:

“Plilongigu iom la paŝon, knaboj, vi rampas kiel pedikoj.”

Al tio Vodička proklamis, ke li ne tro malfermu al si la faŭkon kaj ke li povas paroli pri feliĉo, ke li estas ĉeĥo. Se li estus hungaro, ke Vodička disŝirus lin kiel haringon.

Ĉar soldatskribistoj el la kancelario iris al si por tagmanĝo, la soldato, kiu ilin alkondukis, estis devigita forkonduki ilin provizore reen en malliberejon de la divizia juĝejo, kio liaflanke ne malhavis malbenojn, adresitajn al malamata raso de soldatskribistoj.

“Kamaradoj denove prenos al mi ĉian grasaĵon de sur la supo,” li ĝemis tragike, “kaj anstataŭ viando lasos al mi tendenon. Ankaŭ hieraŭ mi eskortis du ulojn en la tendaron kaj iu forvoris duonon da soldatpano, kiun oni por mi transprenis.”

“Nu ja, vi ĉi tie ĉe la divizia juĝejo pensas pri nenio alia ol pri voraĵo,” diris Vodička, kiu jam tute reakiris sian trankvilon.

Kiam ili anoncis al la unujara volontulo, kiel tio por ili finiĝis, la volontulo ekvokis: “Do marŝko, amikoj! Kiel en la revuo de ĉeĥaj turistoj: ‘Bonan venton!’ Preparaj laboroj por la vojo estas jam pretaj, ĉio aranĝita kaj plenumita fare de glora armea administrantaro. Ankaŭ vi estas invititaj alviciĝi al ekskursantoj en Galicion. Komencu la vojon kun gaja menso kaj malpeza, ĝoja koro. Havu neordinaran amon al tiuj regionoj, kie oni prezentos al vi tranĉeojn. Tie estas tio bela kaj tre interesa. En malproksima fremdlando vi sentos vin kiel hejme, kiel en najbara regiono, kaj eĉ, preskaŭ kiel en la kara patrujo. Kun nobliĝintaj sentoj vi komencos la vojaĝon al regionoj, pri kiuj diris jam la maljuna Humboldt[212]: ‘En la tuta mondo mi ne vidis ion pli grandiozan ol estas tiu idiota Galicio.’ Abundaj kaj raraj spertoj, kiujn akiris nia glora armeo cedante el Galicio ĉe sia unua militiro, prezentos por niaj novaj militaj ekspedicioj certe bonvenan gvidilon ĉe programpreparoj por la dua militiro. Senĉese nur rekten malantaŭ la nazo en Rusion kaj pro ĝojo elpafu en aeron ĉiujn kartoĉojn.”

Antaŭ ol Švejk kaj Vodička foriris post tagmanĝo en la kancelarion, alpaŝis al ili la malfeliĉa instruisto, kiu verkis la poemon pri pedikoj, kaj diris mistere, kondukante ilin ambaŭ flanken: “Ne forgesu, kiam vi estos sur la rusa flanko, tuj diri al rusoj: ‘Saluton, rusaj fratoj, ni estas ĉeĥaj fratoj, ni ne estas aŭstroj’.”

Elirante el la barako, Vodička, volante manifeste esprimi sian malamon al hungaroj kaj tion, ke la malliberigo lin ne humiligis kaj ne ŝancelis lian konvinkon, surtretis la piedon de la hungaro, kiu ne volis soldatservi, kaj alkriegis lin: “Surmetu botojn, hufulo!”

“Li povis provi ion al mi diri,” proklamis poste la sapero Vodička al Švejk kun malplaĉo, “li povis provi ekparoli, mi disŝirus al li tiun lian hungaran gustumilon de unu orelo ĝis la alia. Kaj li, idiota bubo, silentas kaj toleras ke oni surtretu liajn botojn. Herrgott, Švejk, mi havas koleron, ke oni min ne kondamnis. Tio ja aspektas, kvazaŭ oni nin mokus, ke tiu okazintaĵo kun hungaroj ne valoras eĉ parolon. Kaj tamen ni batalis kiel leonoj. Tion kaŭzis vi, ke oni nin ne kondamnis kaj donis al ni tian ateston, kvazaŭ ni eĉ ne scius laŭdece interbatiĝi. Kion propre ili pri ni pensas? Temis ja pri tute bona konflikto.”

“Kara knabo,” diris Švejk bonule, “mi bone ne komprenas, kial ne povas vin ĝojigi tio, ke la divizia tribunalo ofice nin rekonis kiel sufiĉe bonedukitajn homojn, kontraŭ kiuj oni povas havi nenion. Ĉe enketo mi ekskuzis min diversmaniere, tio estas vero, tion oni devas fari, estas devo mensogi, kiel diras advokato Bass al siaj klientoj. Kiam sinjoro enketa juĝisto min demandis, kial ni enfalis en la loĝejon de tiu sinjoro Kákonyi, mi diris al li simple: ‘Mi opiniis, ke ni konatiĝos kun sinjoro Kákonyi plej bone, se ni lin vizitos.’ Poste sinjoro enketa juĝisto demandis min jam pri nenio kaj havis da tio jam sufiĉe.”

“Tion memoru,” daŭrigis Švejk en sia medito, “antaŭ soldataj tribunaloj neniu konfesu. Kiam mi sidis en la garnizona malliberejo, soldato en apuda ĉambro konfesis, kaj kiam la ceteraj tion eksciis, donis al li ‘kovrilpunon’ kaj ordonis al li, ke li devas sian konfeson revoki.”

“Se mi farus ion malhonestan, mi ne konfesus,” diris la sapero Vodička, “sed kiam tiu juĝista bubo rekte min demandis: ‘Ĉu vi interbatiĝis?’ mi diris: ‘Jes, mi interbatiĝis.’ ‘Ĉu vi iun suferigis?’ ‘Kompreneble, sinjoro enketa juĝisto.’ ‘Ĉu vi iun ĉe tio vundis?’ ‘Kompreneble, sinjoro enketa juĝisto.’ Li sciu, kun kiu li parolas. Kaj tio estas ĝuste tiu malhonoro, ke oni nin liberigis. Tio aspektas, kvazaŭ li ne volus kredi al tio, ke mi batrompis je tiuj hungaraj buboj mian soldatzonon, ke mi faris el ili nudelojn, tuberojn kaj kontuzojn. Vi estis ja ĉe tio, kiam en unu momento pendis sur mi tri hungaraj buboj kaj kiel post momento ĉio kuŝaĉis sur tero kaj mi ilin surtretis. Kaj post ĉio tio tia juĝista flavbekulo ĉesigas kontraŭ ni la enketadon. Tio estas la sama, kvazaŭ li al mi dirus: ‘Kien vi vin puŝas, vi kaj interbatiĝi?’ Kiam finiĝos la milito kaj mi estos en la civila vivo, mi lin, gapulon, ie trovos, kaj poste mi al li montros, ĉu mi scias interbatiĝi. Poste mi alveturos ĉi tien en Királyhidan kaj faros ĉi tie tian eksceson, ke la mondo tion ne vidis kaj ke homoj kaŝos sin en keloj, kiam ili ekscios, ke mi venis rigardi tiujn friponojn en Királyhida, tiujn kanajlojn, tiujn fiulojn.”

* * *

En la kancelario ĉio iris tre rapide. Adjutanto kun buŝo ankoraŭ grasmakula de tagmanĝo, transdonante al Švejk kaj Vodička dokumentojn kun ege serioza mieno, ne preterlasis la okazon por ne fari al ambaŭ paroladon, en kiu li turnis sin al ilia soldata spirito, miksante en tion — ĉar li estis duone polo, duone germano — diversajn belajn esprimojn de sia dialekto, kiel “karotvorulo”, “stulta haringo”, “pika sepo”, “malpura porko” kaj “mi donos al vi kelke da vangobatoj sur viajn lunsimilajn vizaĝojn.”

Kiam Švejk kun Vodička adiaŭis, ĉar oni kondukis ĉiun al alia trupunuo, Švejk diris: “Kiam tiu ĉi milito finiĝos, venu al mi vizite. Vi trovos min ĉiuvespere de la sesa horo en ‘Ĉe la kaliko’ en la strato Na Bojišti.”

“Kompreneble, ke mi tien venos,” respondis Vodička, “ĉu estos tie ia amuzo?”

“Tie estas eksceso ĉiutage,” promesis Švejk, “kaj se estus tie tro trankvile, ni tion jam iel aranĝos.”

Ili disiris, kaj kiam ili estis jam multe da paŝoj unu de la alia, la hardita sapero Vodička vokis al Švejk: “Sed prizorgu do tute certe ian amuzon, kiam mi tien venos.”

Al tio Švejk vokis reen: “Sed venu tute certe, kiam tiu ĉi milito finiĝos.”

Poste ili malproksimiĝis kaj post pli longa momento oni aŭdis denove la voĉon de Vodička malantaŭ angulo el dua vico da barakoj: “Švejk, Švejk, kiun bieron oni havas en ‘Ĉe la kaliko’?”

Kaj kiel eĥo sonis la respondo de Švejk: “Tiun el Velké Popovice.”

“Mi opiniis, ke el Smíchov,” vokis de malproksime la sapero Vodička.

“Oni havas tie ankaŭ stratulinojn,” kriis Švejk.

“Do post la milito, je la sesa horo vespere,” kriis de sube Vodička.

“Venu prefere duonhoron post la sesa, por la okazo, ke mi ie malfruus,” respondis Švejk.

Poste kriis ankoraŭ Vodička, jam de tre malproksime: “Ĉu vi ne povas veni je la sesa?”

“Mi do venos je la sesa horo,” aŭdis Vodička la respondon de malproksimiĝanta kamarado.

Kaj tiel disiris la brava soldato Švejk kun la hardita sapero Vodička. “Kaj se homoj jam disiras, do adiaŭ ili diras.”

5. EL Bruck an der Leitha al Sokal’

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekscitite paŝis tra kancelario de la dekunua marŝkompanio. Estis tio senluma truo en barako de la kompanio, septita de koridoro per bretoj. Tablo, du seĝoj, petrola lampeto kaj lito.

Antaŭ li staris la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, kiu preparadis ĉi tie listojn por elpago de soldo, administris kontojn de militkuirejo por la viraro, estis financa ministro de la tuta kompanio kaj pasigis ĉi tie la tutan dian tagon, ĉi tie li ankaŭ dormis.

Ĉe la pordo staris dika infanteriano, barba kiel Krakonoš[213]. Tio estis Baloun, nova servosoldato de la ĉefleŭtenanto Lukáš, civile muelisto de ie ĉe Ĉeský Krumlov.

“Vi elektis por mi vere eminentan servosoldaton,” parolis la ĉefleŭtenanto Lukáš al la ĉefserĝento-kontisto, “mi dankas vin kore pro tiu agrabla surprizo. Mi sendis lin la unuan tagon en oficiran kuirejon por tagmanĝo kaj li duonon da ĝi al mi forvoris.”

“Mi disverŝis, pardonu,” diris la dika giganto.

“Bone, vi disverŝis. Disverŝi vi povis nur supon aŭ saŭcon, sed ne bovidan rostaĵon. Vi alportis al mi ja nur peceton, ne pli grandan ol ungo. Kaj kien vi donis pomruladon?”

“Mi…”

“Sed ne malkonfesu, vi ĝin forvoris.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš diris la lastajn vortojn tiel serioze kaj per tiel severa voĉo, ke Baloun senvole cedis je du paŝoj.

“Mi informiĝis en la kuirejo, kion ni havis hodiaŭ al la tagmanĝo. Kaj estis supo kun hepataj buletoj. Kien vi donis tiujn buletojn? Vi eltiris ilin dumvoje, tio estas certa vero. Plue estis bovaĵo kun kukumeto. Kion vi pri tio faris? Ankaŭ forvoris. Du pecetoj da bova rostaĵo. Kaj vi alportis nur duonon de peceto, he? Du porcioj da pomrulado! Kien vi ĝin donis? Vi ŝtopis vin, porko mizera, abomena. Diru, kien vi donis la pomruladon? Ke ĝi al vi falis en koton? Kanajlo. Ĉu vi povas montri al mi tiun lokon, kie ĝi kuŝas en koto? Ke tuj alkuris hundo, kvazaŭ oni ĝin vokus, kaptis la pomruladon kaj forportis? Jesuo Kristo, mi vangobatos vin tiom, ke via kapo memorigos sitelon. Tiu porko al mi ankoraŭ malkonfesas. Ĉu vi scias, kiu vin vidis? Ĉi tie la ĉefserĝento-kontisto Vaněk. Tiu venis al mi kaj diras: ‘Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tiu via porko Baloun voras vian tagmanĝon. Mi rigardas el la fenestro kaj li sin ŝtopas, kvazaŭ li ne manĝus la tutan semajnon.’ Aŭdu, ĉefserĝento, ĉu vi vere ne povis elekti por mi alian bruton ol tiun ĉi ulon?”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke Baloun ŝajnis esti la plej ordema viro el la tuta nia marŝko. Li estas tia sentaŭgulo, ke li ne memoras eĉ unu ekzercaĵon per fusilo, kaj enmanigi al li pafilon, li kaŭzus eĉ malfeliĉon. Ĉe la lasta pafekzercado per blankaj kartoĉoj li preskaŭ elpafis okulon de sia najbaro. Mi opiniis, ke li povas plenumi almenaŭ tiun ĉi servon.”

“Kaj ĉiam forvori la tutan tagmanĝon de sia sinjoro,” diris Lukáš, “kvazaŭ ne sufiĉus al li lia porcio. Ĉu vi eble ne havas malsaton?”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi havas senĉese malsaton. Se al iu restis pano, mi aĉetas ĝin de li por cigaredoj, kaj ĉio tio estas ankoraŭ malmulte. Mi estas tia jam de la naturo. Ĉiam mi opinias, ke mi estas jam sata, kaj nenio. Post momento denove, kiel antaŭ la manĝo, komencas murmuri al mi en la stomako kaj jen, tiu fripono jam sin memorigas. Iam mi opinias, ke mi vere jam satas, ke en la stomako mi jam ne havas lokon, sed ne, ne. Mi vidas, ke iu manĝas aŭ nur sentas tiun odoron, kaj tuj mi havas la stomakon kvazaŭ elbalaita. La stomako tuj denove komencas pretendi siajn rajtojn kaj pro malsato mi englutus eĉ najlojn. Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi jam petis por povi ricevadi duoblan porcion; cele de tio mi estis en Budějovice ĉe regimenta kuracisto, kaj tiu anstataŭ tio lokis min por tri tagoj en malsanulĉambron kaj preskribis al mi nur poteton da seningredienta supo tage. Laŭdire ‘mi instruos vin, feĉulo, havi malsaton. Venu ĉi tien ankoraŭfoje kaj vi vidos, kiel vi flugos de ĉi tie magra kiel lupola stangeto!’ Mi ne devas, sinjoro ĉefleŭtenanto, vidi nur bongustajn aĵojn, ankaŭ tiuj ordinaraj min ekscitas kaj mi tuj havas salivojn. Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi humile petas pri permeso ricevadi duoblan porcion. Se jam ne estos viando, do almenaŭ tiun almanĝaĵon, terpomojn, knedlikojn, iom da saŭco, tio ĉiam restas…”

“Bone, mi elaŭskultis tiujn arogantaĵojn, Baloun,” respondis la ĉefleŭtenanto Lukáš. “Vi, ĉefserĝento-kontisto, ĉu vi aŭdis, ke la soldato estus iam al ĉio ankoraŭ tiel aroganta kiel tiu ĉi ulo? Li forvoris mian tagmanĝon kaj ankoraŭ volas, ke oni permesu al li ricevadi duoblan porcion. Sed mi montros al vi, Baloun, ke vi malsatiĝos.”

“Ĉefserĝento-kontisto,” li turnis sin al Vaněk, “forkonduku lin al kaporalo Weidenhofer, ke tiu bone lin alligu por du horoj ĉe la kuirejo sur la korto, kiam hodiaŭ vespere oni disdonos gulaŝon. Li alligu lin sufiĉe alte, por ke Baloun staru nur sur la piedpintoj kaj vidu, kiel tiu gulaŝo en kaldrono kuiriĝas. Kaj aranĝu tion tiel, ke tiu fripono estu alligita ankoraŭ tiam, kiam oni disdonos la gulaŝon ĉe la kuirejo, por ke fluu al li salivoj kiel al malsata hundino, flaranta ĉe fumaĵista vendejo. Al la kuiristo diru, ke tiu lian porcion disdonu!”

“Al viaj servoj, sinjoro ĉefleŭtenanto. Iru, Baloun!”

Ĉe foriro haltigis ilin la ĉefleŭtenanto inter la pordo, kaj rigardante la konsternan vizaĝon de Baloun, venke vokis: “Vi helpis vin, Baloun. Mi deziras bonan apetiton! Kaj se vi faros tion al mi ankoraŭfoje, mi sendos vin senkompate antaŭ feldtribunalon.”

Kiam Vaněk revenis kaj anoncis, ke Baloun estas jam alligita, la ĉefleŭtenanto Lukáš diris: “Vi konas min, Vaněk, ke tiajn aferojn mi faras nevolonte, sed mi ne povas min helpi. Unu vi rekonos, ke la hundo grumblas, se oni prenas de ĝi oston. Mi ne volas havi ĉe mi fiulon, kaj due jam la fakto, ke Baloun estas alligita, havas grandan moralan kaj psikologian signifon por la tuta viraro. Tiuj uloj en la lasta tempo faras, kion ili volas, se ili estas ĉe marŝko kaj scias, ke morgaŭ aŭ postmorgaŭ ili veturos sur batalkampon.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš aspektis tre afliktite kaj daŭrigis per mallaŭta voĉo: “Antaŭhieraŭ ĉe nokta ekzercado ni havis taskon, kiel vi scias, manovri malantaŭ la sukerfabriko kontraŭ la lernejo por unujaraj volontuloj. Unua plotono, avangardo, tiu iris sur ŝoseo senbrue, ĉar tiun komandis mi mem, sed la dua plotono, kiu havis ordonon iri maldekstren kaj dissendi antaŭpatrolojn al la sukerfabriko, tiu kondutis kiel ĉe reveno el ekskurso. Tiuj uloj kantis kaj piedfrapis, ke oni devis aŭdi tion eĉ en la tendaro. La tria plotono sur la dekstra alo iris rekognoski terenon sub arbaro, tio estis piedire de ni minimume dek minutojn kaj ankoraŭ el tiu ĉi distanco vidiĝis, kiel la uloj fumas, sennombre da fajraj punktoj en mallumo. Kaj la kvara plotono, tiu havis taskon funkcii kiel ariergardo, kaj diablo scias, kiel okazis, ke ĝi subite aperis antaŭ nia avangardo, tiel ke oni konsideris ĝin kiel malamikon kaj mi devis cedi antaŭ mia propra ariergardo, kiu kontraŭ mi atakis. Tio estas la dekunua kompanio, kiun mi heredis. Kion mi povas el ili fari? Kiel ili kondutos en vera batalo?”

La ĉefleŭtenanto Lukáš havis ĉe tio la manojn interplektitaj kaj mienis martire, lia nazpinto plilongiĝis.

“Per tio vin ne turmentu, sinjoro ĉefleŭtenanto,” klopodis trankviligi lin la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, “per tio ne rompu al vi la kapon. Mi estis jam ĉe tri marŝkoj, ĉiun oni disbategis eĉ kun la tuta bataliono kaj ni iris formi nin denove. Kaj ĉiuj marŝkoj estis unu kiel la alia, neniu estis eĉ iomete pli bona ol tiu via, sinjoro ĉefleŭtenanto. La plej malbona estis la naŭa. Tiu fortrenis kun si en kaptitecon ĉiujn suboficirojn eĉ kun la komandanto de la kompanio. Min savis nur tio, ke mi iris al la regimenta trajnotrupo transpreni rumon kaj vinon por la kompanio kaj ili faris tion sen mi.”

“Kaj ĉu vi scias, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke dum la lasta nokta ekzercado, pri kiu vi rakontis, la lernejo por unujaraj volontuloj, kiu havis la taskon ĉirkaŭiri nian kompanion, venis ĝis la Nezidera lago? Ĝi marŝis senĉese antaŭen, ĝis la mateno, kaj ĝiaj antaŭpatroloj haltis nur en marĉo. Kaj kondukis ilin sinjoro kapitano Ságner mem. Ili venus eble eĉ ĝis Sopron, se ne tagiĝus,” daŭrigis mistere la ĉefserĝento-kontisto, kiu rakontis pri tiaj aferoj kun plaĉo kaj registris ĉiujn similajn okazintaĵojn.

“Kaj ĉu vi scias, sinjoro ĉefleŭtenanto,” li diris, familiare palpebrumante, “ke sinjoro kapitano Ságner estas komandanto de nia marŝbataliono? Komence oni opiniis, kiel diris la staba ĉefserĝento Hegner, ke tiu bataliona komandanto estos vi, ĉar vi estas nia la plej malnova oficiro, kaj poste laŭdire venis de la divizio al la brigado, ke estas nomumita sinjoro kapitano Ságner.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekmordetis la lipojn kaj ekbruligis al si cigaredon. Li sciis pri tio kaj estis konvinkita, ke okazas al li maljustaĵo. La kapitano Ságner jam dufoje lin rangantaŭis, sed li diris nenion alian ol: “Nu jes, la kapitano Ságner…”

“Mi ne havas el tio tro grandan ĝojon,” daŭrigis la ĉefserĝento-kontisto familiare. “La staba ĉefserĝento Hegner rakontis, ke komence de la milito sinjoro kapitano Ságner volis en Serbio ie en montaro ĉe Nigramonto eminentiĝi, pelis kompanion post kompanio de sia bataliono kontraŭ maŝinpafiloj al serbaj pozicioj, kvankam tio estis tute superflua afero kaj la infanterio povis tie helpi kiel la pasintjara neĝo, ĉar nur la artilerio povis elpeli serbojn el tiuj rokoj. El la tuta bataliono restis nur okdek viroj, al sinjoro kapitano Ságner mem oni pafvundis la manon, poste en hospitalo li ricevis disenterion; denove li aperis ĉe la regimento en Budějovice kaj hieraŭ vespere li laŭdire rakontis en kazino, kiel li ĝojatendas la forveturon al la fronto, ke li oferos tie la tutan marŝbatalionon, sed ke li ion atingos kaj ricevos signum laudis, ke pro Serbio oni lavis al li la kapon, sed nun li aŭ falos kun la tuta marŝbataliono aŭ avancos al subkolonelo, sed ke la marŝbatlo devas esti dishakita. Mi opinias, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tia risko koncernas ankaŭ nin. Antaŭ nelonge la staba ĉefserĝento Hegner diris, ke vi ne tro akordas kun sinjoro kapitano Ságner kaj ke li sendos ĝuste nian dekunuan kompanion kiel unuan en batalon sur la plej teruraj lokojn.”

La ĉefserĝento-kontisto ekĝemis: “Mi opinias, ke en tia milito kia estas ĉi tiu, kiam estas tiom da soldataro kaj tiel longega fronto, oni povus atingi pli nur per konvena manovrado ol per senpripensaj atakoj. Mi vidis tion kun la deka marŝko ĉe Dukla. Tiam ĉio tio pasis tute senprobleme, venis ordono ‘Ne pafi!’ kaj tial oni ne pafis kaj atendis, ĝis rusoj proksimiĝis al ni. Ni povis militkapti ilin sen ununura ekpafo, sed apude sur nia maldekstra alo ni havis tiam ‘ferajn muŝojn’ kaj tiuj idiotaj milicianoj tiel ektimis, ke proksimiĝas al ni rusoj, ke ili komencis malsuprengliti tra neĝokovritaj deklivoj kiel sur glitejo kaj ni ricevis ordonon, ke rusoj trarompis nian maldekstran alon, ke ni zorgu trabati nin al la brigado. Mi estis tiam ĝuste ĉe la brigado por igi konfirmi la libron de nutrataj personoj, ĉar mi ne povis trovi nian regimentan trajnotrupon, kiam subite alvenas al la brigado unuaj soldatoj de la deka marŝko. Ĝis la vespero venis da ili cent dudek, la ceteraj cedante vojeraris kaj laŭdire deglitis tra neĝo ien al rusaj pozicioj, kvazaŭ ili estus sur tobogano. Tie estis tio terura, sinjoro ĉefleŭtenanto, rusoj havis siajn poziciojn en Karpatoj supre eĉ sube. Kaj poste, sinjoro ĉefleŭtenanto, sinjoro kapitano Ságner…”

“Donu al mi jam trankvilon pri sinjoro kapitano Ságner,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš, “ĉion tion mi scias kaj ne opiniu, ke se oni sturmos aŭ batalos, ke vi estos denove hazarde ie ĉe regimenta trajnotrupo por transpreni rumon kaj vinon. Oni min atentigis, ke vi terure drinkas, kaj kiu ekrigardos vian ruĝan nazon, tiu tuj vidas, kiun li havas antaŭ si.”

“Tion mi havas de Karpatoj, sinjoro ĉefleŭtenanto, tie ni devis tion fari, la manĝo venis al ni supren malvarma, tranĉeojn ni havis en neĝo, ekbruligi fajron estis malpermesite, kaj tiel tenis nin ĉe la vivo nur tiu rumo. Kaj se ne estus tie mi, finiĝus tio kiel ĉe aliaj kompanioj, kie eĉ rumon oni ne havis kaj la homoj frostis. Kontraŭe ĉiuj ĉe ni havis la nazon ruĝa de tio, kiel ni trinkis rumon, sed aliflanke tio havis tiun malavantaĝon, ke de la bataliono venis ordono, ke patrolu nur tiu viraro, kiu havas la nazon ruĝa.”

“Nun la vintro jam pasis,” diris la ĉefleŭtenanto signifoplene.

“En la fronto, sinjoro ĉefleŭtenanto, rumo estas necesaĵo en kiu ajn jarsezono, same kiel vino. Ĝi vekas, por tiel diri, bonan humoron. Por duonplena gamelo da vino kaj kvaronlitro da rumo la homoj interbatiĝos kun kiu ajn… Kiu kanajlo denove frapas je la pordo, ĉu li ne legas sur ĝi ‘Ne frapi!’? Eniru!”

La ĉefleŭtenanto Lukáš turnis sin sur seĝo al la pordo kaj rimarkis, ke la pordo malrapide kaj senbrue malfermiĝas. Kaj same tiel senbrue eniris la kancelarion de la dekunua marŝkompanio la brava soldato Švejk, salutante jam inter la pordo kaj ŝajne jam tiam, kiam li frapis je la pordo, rigardante la surskribon ‘Ne frapi!’.

Lia soldatsalutado konvene akompanis lian senlime kontentan, senzorgan vizaĝon. Li aspektis kiel helena dio de ŝtelistoj en simpla uniformo de aŭstra infanteriano.

La ĉefleŭtenanto Lukáš mallonge fermetis la okulojn antaŭ tiu rigardo de la brava soldato Švejk, kiu lin per siaj okuloj ĉirkaŭpremis kaj kisis.

Probable kun tia plaĉo rigardis la prodiga, perdiĝinta kaj denove trovita filo sian patron, kiam tiu honore al li turnis virŝafon sur rostpikilo.

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi estas denove ĉi tie,” ekparolis Švejk de la pordo tiel sincere senafekte, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš tuj revenis al realo. De la tempo, kiam la kolonelo Schröder al li anoncis, ke li denove ĵetos al li Švejkon sur la kolon, la ĉefleŭtenanto Lukáš ĉiutage enmense prokrastis tiun renkontiĝon. Li diris al si ĉiumatene: “Hodiaŭ li ankoraŭ ne venos, eble li ion tie faris kaj oni lin tie ankoraŭ al si lasos.”

Kaj ĉiujn tiujn kombinojn Švejk turnis al ĝusta direkto per sia eniro, kiun li faris tiel ĉarme kaj simple.

Švejk nun ekrigardis la ĉefserĝenton-kontiston Vaněk, kaj turnante sin al li, kun agrabla rideto enmanigis al li paperojn, kiujn li eltiris el poŝo de sia mantelo: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefserĝento-kontisto, ke tiujn ĉi paperojn, kiujn oni skribis al mi en la regimenta kancelario, mi devas transdoni al vi. Ili koncernas mian soldon kaj enskribon en la liston de nutrataj personoj.”

Švejk kondutis en la kancelario de la dekunua marŝkompanio tiel socie senafekte, kvazaŭ li kaj Vaněk estus la plej bonaj kamaradoj, al kio la ĉefserĝento-kontisto reagis simple per vortoj:

“Metu tion sur la tablon.”

“Vi faros tre bone, ĉefserĝento-kontisto, se vi lasos nin kun Švejk solaj,” diris kun ekĝemo la ĉefleŭtenanto Lukáš.

Vaněk foriris kaj restis stari malantaŭ la pordo por aŭskulti, pri kio tiuj du interparolos.

Komence li aŭdis nenion, ĉar kaj Švejk kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš silentis. Ambaŭ longe rigardis kaj observis unu la alian. Lukáš rigardis Švejkon, kvazaŭ li volus lin hipnotizi, kiel koko staranta kontraŭ kokido kaj preparanta sin sur ĝin salti.

Švejk kiel ĉiam rigardis la ĉefleŭtenanton Lukáš mole, tenere, kvazaŭ li volus al li diri: “Denove kune, mia dolĉa animo, nun disigos nin jam nenio, mia kolombeto.”

Kaj kiam la ĉefleŭtenanto longe silentis, la okuloj de Švejk ekparolis kun aflikta tenero: “Diru do ion, mia kara, ekparolu!”

La ĉefleŭtenanto Lukáš interrompis tiun ĉi hontigan silenton per vortoj, al kiuj li klopodis aldoni abundan porcion da ironio: “Mi bonvenigas vin kore, Švejk. Mi dankas pro via vizito. Jen, kiel rara gasto.”

Sed li ne detenis sin kaj la kolero de pasintaj tagoj eksplodis per terura pugnobato sur la tablon, kie eksaltetis inkujo kaj elŝprucigis inkon sur la liston de soldoricevantoj.

Samtempe la ĉefleŭtenanto Lukáš eksaltis, stariĝis tuŝapude ĉe Švejk, alkriegis lin: “Bruto!” kaj komencis paŝi en mallarĝa spaco de la kancelario, ĉe kio antaŭ Švejk li ĉiam forkraĉis.

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš ne ĉesis paŝi kaj en angulon furioze forĵetadi ĉifitajn pecojn da papero, por kiu li ĉiam iris al la tablo, “ke la leteron mi transdonis en ordo. Sinjorinon Kákonyi mi trovis senprobleme kaj mi povas diri, ke ŝi estas tre bela ulino, eĉ se mi vidis ŝin nur, kiam ŝi ploris…”

La ĉefleŭtenanto Lukáš sidiĝis sur liton de la ĉefserĝentokontisto kaj raŭke ekvokis: “Kiam tio finiĝos, Švejk?”

Švejk respondis, kvazaŭ li misaŭdus: “Poste mi havis tie etan malagrablaĵon, sed mi prenis ĉion sur min. Sed ili al mi ne kredis, ke mi korespondas kun tiu sinjorino, mi do preferis engluti la leteron ĉe enketo por konfuzi al ili ĉiujn spurojn. Poste iel pure hazarde, alie mi ne povas tion al mi klarigi, mi implikiĝis en tute etan kaj tre sensignifan interbatiĝeton. Ankaŭ el tio mi eliris, oni rekonis mian senkulpecon, sendis min al regimenta raporto kaj ĉe la divizia juĝejo ĉesigis la tutan enketadon. En la regimenta kancelario mi estis kelke da minutoj, ĝis venis sinjoro kolonelo kaj tiu iom min insultis kaj diris, ke mi tuj anoncu min ĉe vi kiel kuriero, sinjoro ĉefleŭtenanto, kaj ordonis al mi sciigi al vi, ke li petas vin, ke vi tuj venu al li en la afero de la marŝko. Pasis jam pli ol duonhoro, sed sinjoro kolonelo ne sciis, ke oni trenos min ankoraŭ en la regimentan kancelarion kaj ke tie mi sidos pli ol kvaronhoron, ĉar dum la tuta tempo mi havas la soldon retenita kaj tiun devas elpagi al mi la regimento kaj ne la kompanio, ĉar mi estis registrita kiel regimenta malliberigito. Oni havas tie ĉiuflanke ĉion miksita kaj konfuzita, ke la homo estus el tio perpleksa…”

La ĉefleŭtenanto Lukáš diris, rapide sin vestante kiam li aŭdis, ke la kolonelo Schröder atendis lin jam antaŭ duonhoro: “Švejk, vi ‘helpis’ al mi denove stariĝi sur firmajn piedojn.” Li diris tion per tiel aflikta, tute senespera voĉo, ke Švejk provis lin kvietigi per amikaj vortoj, kiujn li vokis, kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš jam impetis tra la pordo: “Sed sinjoro kolonelo atendos, eĉ tiel li havas nenion por fari.”

Momenton post foriro de la ĉefleŭtenanto eniris la kancelarion la ĉefseĝento-kontisto Vaněk.

Švejk sidis sur seĝo kaj metis karbon en malgrandan feran fornon tiumaniere, ke li ĵetis karbopecetojn tra malfermita pordeto internen. La forneto fulgis kaj haladzis kaj Švejk plu daŭrigis sian amuzon, neglektante la ĉeeston de Vaněk, kiu Švejkon mallonge rigardis, sed poste piedbatis la pordeton de la forneto kaj diris al Švejk, ke tiu de ĉi tie malaperu.

“Sinjoro ĉefserĝento-kontisto,” diris Švejk digne, “mi permesas al mi proklami, ke malgraŭ mia la plej bona volo mi ne povas plenumi vian ordonon, malaperi eventuale eĉ el la tuta tendaro, ĉar mi estas submetita al pli supera instanco.”

“Scie, mi estas ĉi tie kuriero,” li diris aldone kun fiero, “sinjoro kolonelo Schröder alkomandis min ĉi tien al la dekunua marŝko, al sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš, ĉe kiu mi estis servosoldato, sed pro mia natura inteligenteco mi avancis al kuriero. Mi kun sinjoro ĉefleŭtenanto estas jam malnovaj konatoj. Kia estas via civila okupo, sinjoro ĉefserĝento-kontisto?”

La ĉefserĝento-kontisto Vaněk estis tiel surprizita per familiara, najbareca tono de la brava soldato Švejk, ke neglektante sian dignon, kiun li kun granda ŝato prezentis antaŭ soldatoj de la kompanio, li respondis, kvazaŭ li estus subulo de Švejk:

“Mi estas alie drogisto Vaněk el Kralupy.”

“Ankaŭ mi lernis esti drogisto,” diris Švejk, “ĉe certa sinjoro Kokoška en la strato Na Pernštýně en Prago. Li estis ega strangulo, kaj kiam foje pro eraro mi ekbruligis en lia kelo barelon da benzino kaj lia vendejo forbrulis, li min elpelis kaj la drogista gildo akceptis min jam nenien, tiel ke pro idiota barelo da benzino mi ne povis finlerni. Ĉu ankaŭ vi produktas spicaĵon por bovinoj?”

Vaněk ekskuis la kapon.

“Ni produktis spicaĵon por bovinoj kun sanktigitaj bildetoj. Nia ĉefo sinjoro Kokoška estis tre pia homo kaj foje li legis, ke sankta Peregreno helpis al ventroŝvelinta bruto. Ie en Smíchov li do presigis bildetojn de sankta Peregreno kaj en Emauzy igis ilin sanktigi por ducent florenoj. Kaj poste ni aldonis ilin en paketojn de tiu nia spicaĵo por bovinoj. La spicaĵon necesis al bovino diskirli en varma akvo, doni al ĝi trinki el sitelo kaj ĉe tio oni legis al bruto preĝon al sankta Peregreno, kiun verkis nia komizo sinjoro Tauchen. Scie, kiam tiuj bildetoj de sankta Peregreno estis pretaj, necesis ankoraŭ dorsflanke presigi ian preĝon. Vespere do nia ĉefo Kokoška alvokis sinjoron Tauchen kaj diris al li, ke tiu verku ĝis mateno ian preĝon por la bildeto kaj spicaĵo, kiam li venos je la deka horo en la vendejon, ke tio devas esti jam preta por ke tio iru al presejo, ke bovinoj jam atendas tiun preĝon. Aŭ, aŭ. Aŭ li bele tion verkos kaj tuj ricevos florenon, aŭ li povos post dek kvar tagoj adiaŭi. Sinjoro Tauchen ŝvitis la tutan nokton, matene venis ege dormema por malfermi la vendejon kaj havis nenion skribita. Li eĉ forgesis la nomon de tiu sanktulo por la bovina spicaĵo. El tiu mizero elŝiris lin nia servisto Ferdinando. Tiu scipovis ĉion. Kiam ni sekigis kamomilan teon en subtegmento, li ĉiam tien enrampis, demetis la ŝuojn kaj elinstruis nin, ke tiumaniere la piedoj ĉesos ŝviti. Li kaptadis kolombojn en la subtegmento, sciis malfermi la stablon kun mono kaj lernigis al ni ankoraŭ aliajn artifikojn pri la varo. Kiel bubo mi havis hejme tian apotekon, kiun mi forportis el la vendejo hejmen, ke similan oni ne havis eĉ en la malsanulejo ‘Ĉe la Korfavoraj Fratuloj’. Kaj Ferdinando helpis al sinjoro Tauchen; li diris nur: ‘Do, donu al mi tion, sinjoro Tauchen, ke mi tion ekrigardu’ kaj sinjoro Tauchen tuj sendis al li por biero. Kaj antaŭ ol mi ĝin alportis, nia servisto Ferdinando havis tion jam duone preta kaj jam antaŭlegis:

El ĉiela regno teren mi rapidas,

ĉi sciigon bonan al vi nun konfidas:

por bovino, bovo, ke spicaĵo bonas,

kiel salon bruto ege ĝin bezonas,

ke ĝi resaniĝu, ne plu estu febla,

ĉe Kokoška tiu spico aĉetebla.

Poste, kiam li fintrinkis bieron kaj trempis la langon en tinkturo de amaraĵo, iris tio al li rapide kaj post momento li finis tion tre bele:

Spicon ĉi eltrovis sankta Peregreno,

du florenojn kostas tiu dia beno.

Sankta Peregreno, ŝirmu la brutaron,

ĝi kun ĝuo trinkas tiun vian varon.

La dankema mastro laŭdas vin en kanto,

de bovinoj niaj estu protektanto!

Poste, kiam venis sinjoro Kokoška, sinjoro Tauchen iris kun li en la kancelarion, kaj kiam li eliris, li montris al ni du florenojn, ne unu, kiel li havis promesita, kaj volis dividi la sumon duone kun sinjoro Ferdinando. Sed tiun, kiam li vidis du florenojn, subite kaptis Mamono. Laŭdire ke ne, aŭ ĉion, aŭ nenion. Sinjoro Tauchen donis al li do nenion, lasis al si ambaŭ florenojn, forkondukis min en apudan magazenon, donis al mi kapobaton kaj diris, ke mi ricevos cent tiajn kapobatojn, se mi aŭdacos ie diri, ke tion ne verkis kaj ne skribis li, eĉ se Ferdinando irus plendi al nia ĉefo ke mi devas diri, ke la servisto Ferdinando estas mensogulo. Mi devis pri tio ĵuri antaŭ kruĉo kun absinta vinagro. Kaj tiu nia servisto komencis venĝi pere de tiu spicaĵo por bovinoj. Ni miksis tion en grandaj kestoj en la subtegmento, kaj kie li povis tie li balais musajn merdetojn, alportis ilin kaj miksis en tiun spicaĵon. Poste li surstrate kolektis ĉevalajn ekskrementojn, sekigis tion hejme, pulvorigis en pistujo kaj ankaŭ tion li ĉiam ĵetis en tiun spicaĵon por bovinoj kun la bildo de sankta Peregreno. Kaj eĉ tio al li ne sufiĉis. Li urinis en tiujn kestojn, fekis en ilin kaj dismiksis tion, ke tio estis kiel kaĉo kun branoj…”

Eksonis tintado de telefono. La ĉefserĝento-kontisto saltis al la aŭdilo kaj ĉagrene ĝin forĵetis: “Mi devas iri en la regimentan kancelarion. Tiel subite, tio al mi ne plaĉas.”

Švejk denove estis sola.

Post momento la telefono ektintis denove.

Švejk komencis interkompreniĝi: “Vaněk? Tiu iris en la regimentan kancelarion. Ke kiu estas ĉe telefono? Kuriero de la dekunua marŝkompanio. Kiu estas tie? Kuriero de la dekdua marŝko? Servus, kolego. Kia estas mia nomo? Švejk. Kaj la via? Braun. Ĉu la ĉapelisto Braun en Pobřežní-strato en Karlín ne estas via parenco? Ke ne estas, ke vi lin ne konas… Mi lin ankaŭ ne konas, foje mi nur preterveturis per tramo, tiu elpendiga tabulo falis al mi en la okulojn. Ke kio estas nova? — Mi scias pri nenio. — Kiam ni veturos? Pri la forveturo mi parolis ankoraŭ kun neniu. Kien ni veturos?”

“Stultulo, kun marŝko al la fronto.”

“Pri tio mi ankoraŭ ne aŭdis.”

“Vi estas ‘bela’ kuriero. Ĉu vi ne scias, se via leŭtenanto…”

“Tiu mia estas ĉefleŭtenanto.”

“Tio ne gravas, do ĉu via ĉefleŭtenanto iris al konsiliĝo ĉe la kolonelo?”

“Tiu lin tien al si invitis.”

“Vidu do, ankaŭ tiu nia tien iris kaj tiu de la dektria marŝko ankaŭ, mi ĵus telefone parolis kun ĝia kuriero. Tiu hasto al mi ne plaĉas. Kaj ĉu vi ne scias, ĉu pakas la muzikistoj?”

“Mi scias pri nenio.”

“Ne ŝajnigu vin idioto. Diru, ke via ĉefserĝento-kontisto ricevis jam avizon pri vagonoj, ĉu? Kiom da viraro vi havas?”

“Mi ne scias.”

“Idioto, ĉu vi timas, ke mi vin forvoros?” (Oni aŭdas, kiel la viro ĉe telefono diras al iu apude: “Franĉjo, prenu al vi la alian aŭdilon por scii, kian idiotan kurieron oni havas ĉe la dekunua marŝko.”) — “Halo’, ĉu vi dormas tie, aŭ kion vi faras? Respondu do, se kolego vin demandas. Ĉu vi do scias ankoraŭ nenion? Ne malkonfesu. Ĉu via ĉefserĝento-kontisto diris nenion pri tio, ke vi ricevos konservaĵojn? Ke vi ne parolis kun li pri tiaj aferoj? Idioto. Ke tio vin ne tuŝas?” (Oni aŭdas ridon). “Vi havas kapon kun herbo, sen guto da cerbo. Do, kiam vi ion scios, telefonu al ni tion al la dekdua marŝko, vi ora, idiota filo. De kie vi devenas?”

“De Prago.”

“En tia okazo vi povu esti pli saĝa… Kaj ankoraŭ ion: Kiam iris via ĉefserĝento-kontisto en la kancelarion?”

“Oni alvokis lin antaŭ momento.”

“Vidu, kaj ĉu vi ne povis diri tion tuj? Ankaŭ tiu nia iris antaŭ momento, io prepariĝas. Ĉu vi ne parolis kun la trajnotrupo?”

“Mi ne parolis.”

“Pro Jesuo Kristo, kaj vi diras, ke vi devenas de Prago. Vi zorgas pri nenio. Kie vi vagas la tutajn tagojn?”

“Mi venis nur antaŭ unu horo de la divizia juĝejo.”

“Tio estas alia afero, kamarado, en tia okazo mi venos ankoraŭ hodiaŭ vespere por vidi vin. Turnu la telefonan manilon dufoje.”

Švejk volis ekbruligi al si la pipon, kiam denove eksonis la telefono. “Surgrimpu mian dorson kun via telefono,” ekpensis Švejk, “kial mi kun vi parolu.”

La telefono tintis senkompate plu, tiel ke Švejk fine perdis la paciencon, prenis la aŭdilon kaj ekkriegis en la telefonon:

“Halo’, kiu estas tie? Ĉi tie kuriero Švejk de la dekunua marŝkompanio.”

En la respondo Švejk ekkonis voĉon de sia ĉefleŭtenanto Lukáš:

“Kion vi ĉiuj tie faras? Kie estas Vaněk, alvoku lin tuj al telefono!”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, antaŭ nelonge ektintis telefono.”

“Aŭdu, Švejk, mi ne havas tempon kun vi vantparoli. Telefonaj interparoloj en la armeo, tio ne estas babilado per telefono, kiam ni iun invitas por ke li vizitu nin ĉe tagmanĝo. Telefonaj interparoloj devas esti klaraj kaj mallongaj. Ĉe telefonaj interparoloj forfalas ankaŭ tiu ‘obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto’. Mi demandas vin do, Švejk, ĉu vi havas ĉemane la ĉefserĝenton Vaněk? Li iru tuj al la telefono.”

“Mi ne havas lin ĉemane, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, antaŭ momento oni forvokis lin de ĉi tie en la kancelarion, tio povas esti eĉ ne kvaronhoro, en la regimentan kancelarion.”

“Švejk, kiam mi revenos, mi reguligos kun vi la kontojn. Ĉu vi ne povas paroli koncize? Nun bone atentu tion, kion mi al vi diros. Ĉu vi aŭdas klare por poste ne elturniĝi, ke en la telefono tio raŭkis? Tuj, kiam vi pendigos la aŭdilon…”

Paŭzo. Nova tintado. Švejk prenas la aŭdilon kaj estas surŝutita per amaso da insultoj: “Bruto, stratbubo, fiulo. Kion vi faras, kial vi interrompas la interparolon?”

“Vi diris, mi petas, ke mi pendigu la aŭdilon.”

“Post unu horo mi estos hejme, kaj poste vi vidos… Do, nun tuj ĉion lasu, iru en la barakon kaj trovu iun serĝenton, ekzemple serĝenton Fuchs kaj diru al li, ke li tuj kunprenu dek virojn kaj iru kun ili al magazeno por transpreni konservaĵojn. Ripetu tion, kion li faru?”

“Iri kun dek viroj al magazeno kaj transpreni konservaĵojn por la kompanio.”

“Fine vi unufoje ne parolas kiel idioto. Mi intertempe telefonos al Vaněk en la regimentan kancelarion, ke ankaŭ li iru al la magazeno kaj transprenu tion. Se li intertempe venos en la barakon, li lasu ĉion kaj kuregu al la magazeno. Kaj nun pendigu la aŭdilon.”

Švejk sufiĉe longe serĉis ne nur la serĝenton Fuchs, sed ankaŭ la ceterajn suboficirojn. Ili estis ĉe la kuirejo, fingropinĉis viandon de ostoj kaj ĝue rigardis la alligitan Baloun, kiu, kvankam li staris firme apogita per la piedoj sur la tero, ĉar oni lin kompatis, tamen li prezentis interesan vidaĵon. Unu el la kuiristoj alportis al li viandoriĉan ripon kaj puŝis ĝin al li en la faŭkon, kaj la alligita barba giganto Baloun, ne havante eblon manipuli per la manoj, singarde ŝovis la oston en la buŝo balancante ĝin helpe de dentoj kaj gingivo, ĉe kio li ronĝis la viandon kun mieno de arbara sovaĝulo.

“Kiu el vi ĉi tie estas la serĝento Fuchs?” demandis Švejk, kiam fine li ilin trovis.

La serĝento Fuchs ne trovis konvena eĉ nur sin anonci, vidante, ke demandas pri li simpla infanteriano.

“Do,” diris Švejk, “kiel longe mi ankoraŭ demandu?. Kie estas la serĝento Fuchs?”

La serĝento Fuchs eliris kaj plena de digno komencis diversmaniere sakri, ke li estas ne serĝento, sed sinjoro serĝento, ke oni ne diru: ‘Kie estas la serĝento?’, sed: ‘Obee mi raportas, kie estas sinjoro serĝento?’ Ke se iu ĉe lia plotono ne diras: ‘Obee mi raportas,’ li tuj ricevas sur la faŭkon.

“Malrapide,” diris Švejk pripense, “tuj ĉion lasu, iru en la barakon, prenu tie dek virojn kaj kuregu kun ili al la magazeno, vi transprenos konservaĵojn.”

La serĝento Fuchs estis tiel surprizita, ke li elbuŝigis nur: “Kion?”

“Neniu ‘kion’,” respondis Švejk, “mi estas kuriero de la dekunua marŝkompanio kaj ĝuste antaŭ momento mi telefone parolis kun sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš. Kaj tiu diris: ‘Kuregi kun dek viroj al la magazeno.’ Se vi ne iros, sinjoro serĝento Fuchse, mi tuj revenos al la telefono. Sinjoro ĉefleŭtenanto deziras senkondiĉe, ke iru vi. Estas tute superflue pri tio eĉ paroli. ‘Telefona interparolo,’ diras sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš, ‘devas esti mallonga, klara. Se oni diris: iros la serĝento Fuchs, do li iros. Tia ordono, tio ne estas babilado per telefono, kvazaŭ ni invitus iun al tagmanĝo. En la armeo, precipe en la milito ĉiu malfruiĝo egalas al krimo. Se tiu serĝento Fuchs ne iros tuj, kiam vi tion al li anoncos, senprokraste al mi tion telefonu kaj mi jam ordigos al li la kapon. Post la serĝento Fuchs ne restos eĉ memoro.’ Ho, mia kara, vi ne konas sinjoron ĉefleŭtenanton.”

Švejk venke ekrigardis la suboficirojn, kiuj estis per lia prezento vere surprizitaj kaj deprimitaj.

La serĝento Fuchs ekmurmuris ion nekompreneblan kaj per rapida paŝo foriris, ĉe kio Švejk vokis post li: “Ĉu mi do povas telefoni al sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ĉio tio estas en ordo?”

“Mi estos tuj kun dek viroj ĉe la magazeno,” oni aŭdis de la barako la serĝenton Fuchs, kaj Švejk, ne dirinte jam eĉ unu vorton, foriris de la grupo de suboficiroj, kiuj estis surprizitaj same kiel la serĝento Fuchs.

“Jam tio komenciĝas,” proklamis etkreska kaporalo Blažek, “ni pakos.”

* * *

Kiam Švejk revenis en la kancelarion de la dekunua marŝko, li denove ne havis tempon por ekbruligi al si la pipon, ĉar ree ektintis telefono. Kun Švejk denove parolis la ĉefleŭtenanto Lukáš:

“Kie vi vagas, Švejk? Mi sonoras jam la trian fojon kaj neniu sian anoncas.”

“Mi aranĝadis tion, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

“Ĉu ili do jam iris?”

“Kompreneble, ke ili iris, sed mi ankoraŭ ne scias, ĉu ili tie estos. Ĉu mi eble kuru tien ankoraŭfoje?”

“Ĉu vi do trovis la serĝenton Fuchs?”

“Mi trovis, sinjoro ĉefleŭtenanto. Unue li diris al mi: ‘Kion?’ kaj nur kiam mi al li klarigis, ke telefonaj interparoloj devas esti mallongaj kaj klaraj…”

“Ne babilu, Švejk… Ĉu Vaněk ankoraŭ ne revenis?”

“Li ne revenis, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

“Ne kriegu tiel en la telefonon. Ĉu vi ne scias, kie povus esti tiu damninda Vaněk?”

“Mi ne scias, sinjoro ĉefleŭtenanto, kie povus esti tiu damninda Vaněk.”

“Li estis en la regimenta kancelario kaj ien foriris. Mi opinias, ke li estos ŝajne en la kantino. Iru do, Švejk, al li kaj diru al li, ke li tuj venu al la magazeno. Kaj ankoraŭ ion. Trovu la kaporalon Blažek kaj al tiu diru, ke li tuj deligu Balounon kaj tiun vi sendu al mi. Pendigu la aŭdilon!”

Švejk vere komencis zorgi. Kiam li trovis la kaporalon Blažek kaj sciigis al li la ordonon de la ĉefleŭtenanto deligi Balounon, Blažek ekmurmuris: “Ili havas timon, kiam premas illn botoj.”

Švejk paŝis rigardi la deligon de Baloun kaj akompanis lin dumvoje, ĉar tiudirekte oni iris ankaŭ al la kantino, kie li havis taskon trovi la ĉefserĝenton-kontiston Vaněk.

Baloun rigardis Švejkon kiel sian savinton kaj promesis al li dividi kun li ĉiun sendaĵon, kiun li ricevos el sia hejmo.

“Ĉe ni oni nun buĉos,” parolis Baloun melankolie, “ĉu vi preferas kolbason kun aŭ sen sango? Diru, hodiaŭ vespere mi skribos hejmen. Mia porko pezas proksimume cen kvindek kilogramojn. Ĝi havas la kapon de buldogo kaj tia porko estas la plej kvalita. Tiaj porkoj ne estas iaj sengrasaj mizeruletoj. Tio estas tre bona raso, tiu eltenos ĉion. Ĝi havos tavolon da graso je ok fingroj. Kiam mi estis hejme, mi mem faris tripkolbasojn kaj per farĉo mi ŝtopiĝis ĉiam tiom, ke mi preskaŭ povis krevi. La pasintjara porko pezis cent sesdek kilogramojn.”

“Sed tio estis porko,” li diris entuzisme, forte premante la manon de Švejk, kiam ili disiris, “mi nutris ĝin nur per terpomoj kaj mi mem miris, kiel bele ĝi kreskas. La porkofemurojn mi metis en salitan akvon, kaj tia bele rostita peceto kun terpomaj knedlikoj surŝutitaj per rekrementoj kaj kun saŭrkraŭto, tio estas frandaĵo. Post tio bongustas biero! La homo estas tia kontenta. Kaj ĉion tion prenis al ni la milito.”

La barba Baloun peze ekĝemis kaj iris al la regimenta kancelario, dum Švejk ekcelis siajn paŝojn al la kantino tra malnova aleo de altaj tilioj.

Intertempe la ĉefserĝento-kontisto Vaněk sidis kontente en la kantino kaj rakontis al sia konata staba ĉefserĝento, kiom eblis profiti antaŭ la milito per vendado de emajlaj farboj kaj cementaj ŝmiraĵoj.

La staba ĉefserĝento reagis jam al nenio. Antaŭtagmeze alveturis bienmastro el Pardubice, kiu havis sian filon en la tendaro, donis al li grandan subaĉeton kaj la tutan antaŭtagmezon regalis lin sube en la urbo.

Li sidis nun senespere, ke bongustas al li jam nenio, li eĉ ne sciis pri kio li parolas, kaj al la mencio pri emajlaj farboj li tute ne reagis.

Li okupis sin per siaj propraj imagoj kaj babilis ion pri neceso, ke loka fervojo konduku el Třeboň al Pelhřimov kaj reen.

Kiam Švejk eniris, Vaněk ankoraŭfoje klopodis klarigi al la staba ĉefserĝento helpe de numeroj, kiom oni profitis por unu kilogramo da cementa ŝmiraĵo por konstruaĵoj, al kio la staba ĉefserĝento respondis tute sensence:

“Li mortis dum la vojo reen, postlasinte nur leterojn.”

Ekvidinte Švejkon, li ŝajne miskonsideris lin kiel homon al li nesimpatian kaj komencis Švejkon insulti, ke tiu estas ventroparolanto.

Švejk alpaŝis al Vaněk, kiu ankaŭ havis la alkoholan kuraĝon, sed ĉe tio li estis tre agrabla kaj afabla.

“Sinjoro ĉefserĝento-kontisto,” anoncis al li Švejk, “vi devas tuj iri al la magazeno, tie jam atendas la serĝento Fuchs kun dek viroj, oni transprenos konservaĵojn. Vi devas rapidi. Sinjoro ĉefleŭtenanto jam dufoje telefonis.”

Vaněk komencis ridi: “Ej, karulo, mi estus frenezulo. Mi devus insulti min mem, mia anĝelo. Ĉio havas sian tempon, ne brulas, ora infano. Kiam sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš elekspedos marŝkojn tiomfoje kiom mi, nur poste li povos pri io paroli kaj ne ĝenos iun superflue per sia ‘rapidi’. Tian ordonon en la regimenta kancelario ricevis jam mi, ke ni morgaŭ veturos, ke oni paku kaj iru transpreni bezonaĵojn por la vojo. Kaj kion mi faris, mi iris trankvile ĉi tien por eltrinki pokalon da vino, plaĉas al mi ĉi tie sidi kaj mi lasas ĉion tion kuri. Konservaĵoj restos konservaĵoj, ilia distribuado restos distribuado. Mi konas la magazenon pli bone ol sinjoro ĉefleŭtenanto kaj scias, kion oni diras ĉe tia konsiliĝo de sinjoroj oficiroj kun sinjoro kolonelo. Tion nur imagas al si sinjoro kolonelo en sia fantazio, ke en la magazeno estas konservaĵoj. La magazeno de nia regimento neniam havis konservaĵojn provize kaj de unu okazo al la alia aŭ ricevis ilin de la brigado aŭ elpruntis ilin de aliaj regimentoj, kun kiuj ĝi venis en kontakton. Ja nur al la regimento en Benešov ni ŝuldas pli ol tricent konservaĵojn. Ha, ha. Ĉe la konsiliĝo oni diru, kion oni volas, ne necesas rapidi. Ja la magazenestro mem al tiuj niaj diros, kiam ili tien venos, ke ili freneziĝis. Konservaĵojn por la vojo ne ricevis eĉ unu marŝko.”

“Diru, vi malnova terpomo,” li turnis sin al la staba ĉefserĝento. Sed tiu aŭ dormetis, aŭ ricevis malgrandan delirion, ĉar li respondis:

“Paŝante, ŝi tenis super si etenditan pluvombrelon.”

“Vi faros plej bone,” daŭrigis la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, “se vi lasos ĉion kuri. Se hodiaŭ oni diris en la regimenta kancelario, ke ni morgaŭ veturos, eĉ bebo ne povas tion kredi. Ĉu ni povas veturi sen vagonoj? Ankoraŭ dum mia ĉeesto oni telefonis al la fervoja stacio. Oni ne havas tie eĉ unu vagonon libera. Same tiel tio estis rilate al la lasta marŝko. Ni staris tiam du tagojn en la stacio kaj atendis, kiam iu nin kompatos kaj sendos por ni trajnon. Kaj poste ni ne sciis, kien ni veturos. Ankaŭ la kolonelo tion ne sciis, ni traveturis jam la tutan Hungarion kaj senĉese neniu sciis, ĉu ni veturos en Serbion aŭ en Rusion. En ĉiu stacio oni telefonis rekte kun la stabo de la divizio. Kaj ni estis nur tia flikaĵo. Fine oni alkudris nin ĉe Dukla, tie oni nin dishakis kaj ni veturis formi nin denove. Nur ne rapidi. Post la tempo ĉio klariĝos kaj nenion oni devas urĝi. Jes, ankoraŭfoje.”

“Hodiaŭ oni havas ĉi tie neordinare bonan vinon,” plu parolis Vaněk, eĉ ne aŭskultante, kiel la staba ĉefserĝento babilas por si mem:

“Kredu al mi, ke ĝis nun mi malmulte ĝuis la vivon. Mi miras al tiu demando.”

“Kial mi faru al mi superfluajn zorgojn pri forveturo de la marŝbataliono. Sed koncerne la unuan marŝkon, kun kiu mi veturis, ĉio tio estis en plena ordo post du horoj. Ĉe aliaj marŝkoj de nia tiama marŝbataliono oni preparis sin por tio jam plenajn du tagojn. Sed ĉe ni estis kompania komandanto leŭtenanto Přenosil, vera belulo, kaj tiu al ni diris: ‘Ne rapidu, knaboj,’ kaj iris tio kiel sur reloj. Ni komencis paki nur du horojn antaŭ la forveturo de la trajno. Vi faros plej bone, se ankaŭ vi sidiĝos…”

“Mi ne povas,” diris la brava soldato Švejk kun terura abnegacio, “mi devas reveri en la kancelarion por la okazo, ke iu telefonus.”

“Iru do, mia ora knabo, sed memoru por la vivo, ke tio ne estas de vi bela kaj ke vera kuriero neniam troviĝas tie, kie oni lin bezonas. Ne klopodu tro fervore servi. Ekzistas vere nenio pli malbela ol konfuze kuranta kuriero, kiu adoras la soldatservon, kara animo.”

Sed Švejk estis jam malantaŭ la pordo kaj rapidis en la kancelarion de sia marŝkompanio.

Vaněk restis sola, ĉar oni nepre ne povis diri, ke la staba ĉefserĝento farus al li kompaniulon.

Tiu fermiĝis en sin mem kaj mankaresante pokalon da vino, babilis ĉeĥe kaj germane strangajn aferojn sen kia ajn interrilato:

“Multfoje mi trairis tiun ĉi vilaĝon kaj mi ne havis eĉ ŝajnon pri tio, ke ĝi ekzistas en la mondo. Post duonjaro mi trapasos ŝtatan ekzamenon kaj ricevos titolon de doktoro. Mi iĝis maljuna kriplulo, mi dankas vin, Lucia. Oni ilin eldonas en bele binditaj volumoj — eble estas iu ĉi tie inter vi, kiu tion memoras.”

La ĉefserĝento-kontisto fingrotamburis ian marŝon, sed li ne devis tro longe enui, ĉar la pordo malfermiĝis, eniris kuiristo de oficira kuirejo Jurajda kaj algluiĝis al seĝo.

“Hodiaŭ ni ricevis ordonon transpreni konjakon por la vojo,” li ekbabilis. “Ĉar ni ne havis la ĉirkaŭplektitan botelegon de rumo malplena, ni devis ĝin malplenigi. Tio nin ruinigis. Kuirejan viraron tio tute faligis. Mi miskalkulis je kelke da porcioj, sinjoro kolonelo venis malfrue kaj restis por li nenio. Nun oni do tie preparas por li omleton. Tio estas amuzaĵo.”

“Tio estas ĉarma aventuro,” rimarkis Vaněk, al kiu ĉe vino ĉiam tre plaĉis belaj vortoj.

La kuiristo Jurajda komencis filozofi, kio fakte respondis al lia iama okupo. Scie, antaŭ la milito li eldonadis okultan revuon kaj libroserion “Misteroj de la vivo kaj morto”.

En la soldatservo li forŝovis sin en oficiran kuirejon de la regimento kaj tre ofte bruldifektis rostaĵon, kiam li profundiĝis en legadon de tradukitaj malnovhindaj sutroj Pragn,— Paramit, (Malkaŝita vero).

La kolonelo Schröder ŝatis lin kiel kuriozaĵon ĉe la regimento, ĉar kiu oficira kuirejo povis fieri per kuiristo-okultisto, kiu, malkovrante misterojn de la vivo kaj morto, surprizis ĉiujn per tiel bongusta lumbaĵo aŭ per tia raguo, ke leŭtenanto Dufek mortvundita ĉe Komárov senĉese vokis la nomon de Jurajda.

“Jes,” diris tute neatendite Jurajda, kiu nur penplene tenis sin sur la seĝo kaj misodoris rumon je dekmejla distanco, “kiam hodiaŭ restis nenio por sinjoro kolonelo kaj li vidis nur stufitajn terpomojn, li falis en la staton nomatan ‘gakio’. Ĉu vi scias, kio estas ‘gakio’? Tio estas la stato de malsataj fantomoj. Tiam mi diris: ‘Sinjoro kolonelo, ĉu vi havas sufiĉe da forto por paciĝi kun fatala destino, ke por vi ne restis bovida reno? En karmo estas destinite, sinjoro kolonelo, ke hodiaŭ vi ricevu al la vespermanĝo bonegan omleton kun hakitaj kaj stufitaj bovidaj hepatoj’.”

“Kara amiko,” li diris post momento mallaŭte al la ĉefserĝento-kontisto, ĉe kio li faris pretervolan mangeston, per kiu li renversis ĉiujn glasojn, starantajn antaŭ li sur la tablo.

“Ekzistas efemereco de ĉiuj aperoj, formoj kaj objektoj,” diris post tiu ĉi faro afliktite la kuiristo-okultisto. “Formo estas efemeraĵo kaj efemeraĵo estas formo. Efemeraĵo ne diferencas de formo, formo ne diferencas de efemeraĵo. Kio estas efemeraĵo, tio estas formo, kio estas formo, tio estas efemeraĵo.”

La kuiristo-okultisto profundiĝis en silenton, apogis la kapon je manplato kaj rigardis la malsekan, surverŝitan tablon.

La staba ĉefserĝento plu babilis ion, kio malhavis kian ajn sencon:

“Greno malaperis el kampoj, malaperis — en tiu ĉi humoro li ricevis inviton kaj iris al ŝi — la Pentekosto estas printempe.”

La ĉefserĝento Vaněk denove fingrotamburis sur la tablon, trinkis kaj de tempo al tempo rememoris, ke ĉe la magazeno atendas lin dek viroj kun serĝento.

Ĉe tiu rememoro li ĉiam ekridetis por si mem kaj eksvingis la manon.

Kiam li malfrue revenis en la kancelarion de la dekunua marŝkompanio, li trovis Švejkon ĉe telefono.

“Formo estas efemeraĵo kaj efemeraĵo estas formo,” li elbuŝigis, vestita enrampis la liton kaj tuj ekdormis.

Kaj Švejk seninterrompe sidis ĉe telefono, ĉar antaŭ du horoj parolis kun li la ĉefleŭtenanto Lukáš, ke ankoraŭ senĉese li ĉeestas la konsiliĝon ĉe sinjoro kolonelo kaj forgesis al Švejk diri, ke tiu povas foriri de telefono.

Poste parolis kun li telefone la serĝento Fuchs, kiu kun dek viroj ne nur vane atendis dum tiu tuta tempo la ĉefserĝentonkontiston, sed eĉ trovis la magazenon fermita.

Fine li ien foriris kaj la dek viroj revenis, unu post la alia, en sian barakon.

Švejk de tempo al tempo amuzis sin per tio, ke li deprenis la aŭdilon kaj subaŭskultis. Estis tio telefono de ia nova sistemo, ĝusta instalata en la armeo, kaj ĝi havis tiun avantaĝon, ke laŭlonge de la tuta lineo oni sufiĉe klare kaj kompreneble aŭdis fremdajn telefonajn interparolojn.

La trajnotrupo kaj la artileria kazerno insultis sin reciproke, saperoj minacis al feldpoŝto, soldata pafejo grumblis kontraŭ la taĉmento de maŝinpafiloj.

Kaj Švejk senĉese sidis ĉe telefono…

La konsiliĝo ĉe la kolonelo plilongiĝis.

La kolonelo Schröder disvolvis la plej novajn teoriojn de la fronta soldatservo kaj precipe emfazis minĵetilojn.

Li saltis de unua al deka pri tio, kiel antaŭ du monatoj la fronto staris sube kaj oriente, pri graveco de preciza kontakto inter unuopaj trupoj, pri venenaj gasoj, pafado kontraŭ malamikaj aeroplanoj, provizado de la viraro en la fronto kaj poste li transiris al interna situacio en la armeo.

Li ekparolis pri rilato de oficiroj al la viraro, de la viraro al suboficiroj, pri tio, kiel oni en la frontoj transkuras al la malamiko, pri politikaj okazaĵoj kaj pri tio, ke kvindek procentoj da ĉeĥaj soldatoj estas “politike nefidindaj”.

“Jes, sinjoroj, tiu Kramarsch, Scheiner kaj Klófatsch[214].” Plejparto da oficiroj ĉe tio meditis, kiam la maljunulaĉo ĉesos jam parolaĉi, sed la kolonelo Schröder plu babilis pri novaj taskoj de novaj marŝbatalionoj, pri falintaj oficiroj de la regimento, pri zepelinoj, moveblaj pikdrataj bariloj, pri ĵuro.

Ĉe la lasta vorto la ĉefleŭtenanto Lukáš rememoris, ke kiam ĵuris la tuta bataliono, ne partoprenis tion la brava soldato Švejk, ĉar tiutempe li sidis en malliberejo ĉe la divizia juĝejo.

Kaj tio subite lin ridigis. Estis tio kiel histeria rido, per kiu li infektis kelkajn apude sidantajn oficirojn kaj vekis atenton de la kolonelo, kiu ĝuste transiris al spertoj akiritaj ĉe cedo de germanaj armeoj en Ardenoj. La kolonelo implikiĝis en ĉion tion kaj finis: “Sinjoroj, tio ne estas ridinda.”

Poste ĉiuj foriris en oficiran kazinon, ĉar la kolonelon Schröder vokis la stabo de la brigado al telefono.

Švejk plu dormetis ĉe telefono, kiam subite vekis lin tintado.

“Halo’,” li aŭdis, “ĉi tie la regimenta kancelario.”

“Halo’,” li respondis, “ĉi tie kancelario de la dekunua marŝkompanio.”

“Ne detenu min,” li aŭdis voĉon, “prenu krajonon kaj skribu. Akceptu telefonogramon.”

“La dekunua marŝkompanio…”

Nun sekvis frazoj en stranga ĥaoso, ĉar samtempe parolmiksis sin en tion la dekdua kaj la dektria marŝkompanio, kaj la telefonaĵo tute perdiĝis en tiu konfuzo de sonoj. Švejk ne komprenis eĉ unu vorton. Fine tio silentiĝis kaj Švejk aŭdis: “Halo’, halo’, nun tion laŭtlegu kaj ne detenu min!”

“Kion mi laŭtlegu?”

“Kion vi laŭtlegu, idioto? Telefonogramon!”

“Kiun telefonogramon?”

“Krucihimmel, ĉu vi estas surda? La telefonogramon, kiun mi al vi diktis, idioto!”

“Mi aŭdis nenion, iu ĉi tie ĉe tio parolis.”

“Simio, ĉu vi opinias, ke mi babilos nur kun vi? Do, ĉu vi akceptos la telefonogramon, aŭ ne? Ĉu vi havas krajonon kaj paperon? Ke vi ne havas, bruto, ke mi atendu, kiam vi tion trovos? Jen la soldatoj. Do, ĉu vi jam finis? Ke vi estas jam preparita? Fine ke vi elrampis. Homo, eble vi ne transvestis vin por tio, aŭskultu do: ‘La dekunua marŝkompanio.’ Ripetu tion!”

“La dekunua marŝkompanio…”

“‘La komandanto de la kompanio’, ĉu vi havas tion skribita? Ripetu tion.”

“La komandanto de la kompanio…”

“‘Al la konsiliĝo matene…’ Ĉu vi estas preta? Ripetu tion.”

“Al la konsiliĝo matene…”

“‘Je la naŭa horo. — Subskribo.’ Ĉu vi scias, simio, kio estas subskribo? Tio estas skribita nomo. Ripetu tion!”

“Je la naŭa horo. — Subskribo. Ĉu vi scias — simio — kio — estas subskribo — tio — estas — skribita nomo.”

“Idioto. Do subskribo: ‘La kolonelo Schröder’, bruto. Ĉu vi havas tion? Ripetu tion.”

“La kolonelo Schröder, bruto.”

“Bone, idioto. Kiu akceptis la telefonogramon?”

“Mi.”

“Himmelherrgott, kiu estas tiu ‘mi’?”

“Švejk. Ĉu ankoraŭ ion?”

“Dank’ al Dio, jam nenion. Sed por vi konvenus la nomo Bovino. — Kio estas ĉe vi nova?”

“Nenio. Ĉio kiel antaŭe.”

“Vi ĝojas pro tio, ĉu? Laŭdire hodiaŭ oni iun ĉe vi ligis?”

“Nur servosoldaton de sinjoro ĉefleŭtenanto, li forvoris al li manĝon. Ĉu vi ne scias, kiam oni veturos?”

“Jen la demando, homo, tion ne scias eĉ la kolonela maljunulaĉo. Bonan nokton. Ĉu vi havas ĉe vi pulojn?”

Švejk formetis la aŭdilon kaj komencis veki la ĉefserĝenton-kontiston Vaněk, kiu furioze sin defendis kaj kiam Švejk komencis lin skui, ekbatis lin sur la nazon. Poste li kuŝiĝis surventren kaj piedbatis ĉirkaŭ si en la liton.

Švejk tamen nur sukcesis veki lin tiagrade, ke tiu, viŝante al si la okulojn, turnis sin surdorsen kaj konsternite demandis, kio okazis.

“Nenio grava,” respondis Švejk, “mi ŝatus kun vi nur konsiliĝi. Ĝuste nun ni ricevis telefonogramon, ke sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš venu morgaŭ je la naŭa horo denove al konsiliĝo ĉe sinjoro kolonelo. Nun mi ne scias, kion fari. Ĉu mi sciigu tion al li tuj, aŭ nur matene? Mi longe hezitis, ĉu veki vin, kiam vi tiel bele ronkis, sed poste mi ekpensis: okazas nenio, prefere konsiliĝu…”

“Pro Dio, mi petas vin, lasu min dormi,” ekĝemis Vaněk, plengorĝe oscedante, “iru tien nur matene kaj ne veku min!” Li renversis sin flanken kaj tuj denove ekdormis.

Švejk denove iris al la telefono, sidiĝis kaj komencis dormeti kun la kapo sur la tablo. Vekis lin tintado.

“Halo’, la dekunua marŝkompanio.”

“Jes, la dekunua marŝkompanio. Kiu estas tie?”

“La dektria marŝko. Halo’. Kioma horo estas? Mi ne sukcesas kontakti la centralon. Iel longe oni ne venas min deĵorŝanĝi.”

“Nia horloĝo staras.”

“Do same kiel ĉe ni. Ĉu vi ne scias, kiam oni veturos? Ĉu vi ne parolis kun la regimenta kancelario?”

“Tie ili scias nenion, la saman merdon kiel ni.”

“Ne estu maldeca, fraŭlino. Ĉu vi jam ricevis konservaĵojn? De nia kompanio oni tien iris kaj alportis nenion. La magazeno estis fermita.”

“Ankaŭ tiuj niaj venis kun malplenaj manoj.”

“Tio estas ĉiuflanke superflua paniko. Kien ni veturos laŭ via opinio?”

“Rusion.”

“Mi opinias, ke probable en Serbion. Tion ni vidos, kiam ni estos en Budapesto. Se oni veturigos nin dekstren, elŝeliĝos el tio Serbio, kaj se maldekstren, Rusio. Ĉu vi jam havas pansaketojn? Laŭdire oni nun altigos la soldon? Ĉu vi regas la kartludon ‘freŝa kvaro’? Ke vi ĝin regas? Venu do morgaŭ. Ni ludas tion ĉiuvespere. Kun kiom da homoj vi estas tie ĉe telefono? Ke vi sola? Fajfu do pri tio kaj iru dormi. Vi havas ĉe vi strangan ordon. Ke vi venis al tio kiel blinda kokido al grajno? Nu, fine oni venis min deĵorŝanĝi. Dormaĉu dolĉe.”

Kaj Švejk ĉe telefono ankaŭ dolĉe ekdormis, forgesinte pendigi la aŭdilon, tiel ke neniu rompis lian dormon sur la tablo kaj telefonisto en la regimenta kancelario sakris, ke li ne povas ligi la kontakton kun la dekunua marŝkompanio por sciigi al ĝi novan telefonogramon, ke morgaŭ ĝis la dekdua horo oni sciigu al la regimenta kancelario la nombron de tiuj, kiuj ne ricevis kontraŭtifan vakcinon.

Intertempe la ĉefleŭtenanto Lukáš sidis ankoraŭ en la oficira kazino kun soldatkuiristo Šancler, kiu, rajdsidante sur seĝo, en regulaj paŭzetoj batis la plankon per bilarda bastono kaj proklamis ĉe tio sinsekve jenajn frazojn:

“Saracena sultano Salah-Edin unuafoje rekonis la neŭtralecon de sanitaraj korpusoj.

Ambaŭ partioj zorgu pri vunditoj.

Oni pagu por ili kuracilojn kaj flegadon kontraŭ kompenso de elspezoj fare de la alia partio.

Oni permesu sendi al ili kuracistojn kaj kuracistajn helpantojn, ŝirmitajn per pasportoj de generaloj.

Ankaŭ militkaptitajn vunditojn oni sendu reen sub protekto kaj garantio de generaloj aŭ interŝanĝu ilin. Sed pluservi ili poste povas.

Malsanulojn de ambaŭ partioj oni ne militkaptu kaj ne mortigu, sed transveturigu ilin en sendanĝerejon, en hospitalojn, kaj permesu lasi ĉe ili soldatojn gardostare, kiuj, same kiel la malsanuloj, revenu ŝirmitaj per pasportoj de generaloj. Tio validas ankaŭ por feldkuratoj, kuracistoj, kirurgoj, apotekistoj, flegistoj de malsanuloj, helpantoj kaj aliaj personoj, destinitaj por prizorgado de malsanuloj, kiujn militkapti estas malpermesite, ili devas esti senditaj reen per la sama maniero.”

Doktoro Šancler rompis ĉe tio jam du bilardajn bastonojn kaj ankoraŭ ĉiam li ne finis sian strangan eksplikon, kiel en milito zorgi pri vunditoj, miksante en sian parolon senĉese ion pri generalaj pasportoj.

La ĉefleŭtenanto Lukáš fintrinkis nigran kafon kaj iris hejmen, kie li trovis barban giganton Baloun, okupitan per tio, ke en taso li fritis al si salamon sur brulalkohola bolaparato de la ĉefleŭtenanto Lukáš.

“Mi kuraĝis,” ekbalbutis Baloun, “mi permesis al mi, obee mi raportas…”

Lukáš lin ekrigardis. En tiu momento Baloun ŝajnis al li esti granda infano, naiva kreaĵo, kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš subite bedaŭris, ke li igis lin alligi pro lia granda malsato.

“Trankvile al vi kuiru, Baloun,” li diris, dekroĉante sian sabron, “morgaŭ mi igos alskribi al vi ankoraŭ unu porcion da pano.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš sidiĝis al la tablo kaj estis en tia humoro, ke li komencis skribi sentimentalan leteron al sia onklino:

“Kara onklino!

Ĝuste mi ricevis ordonon, ke mi kun mia marŝkompanio estu preparitaj por forveturi al la fronto. Povas okazi, ke tiu ĉi letero estas la lasta, kiun vi de mi ricevos, ĉar ĉie furiozas krudaj bataloj kaj niaj perdoj estas grandaj. Tial estas por mi malfacile fini tiun ĉi leteron per vortoj: ‘Ĝis la revido!’ Pli konvenas sendi al vi ‘la lastan adiaŭ!’”

“Tion ceteran mi finskribos nur matene,” ekpensis la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj iris dormi.

Kiam Baloun vidis, ke la ĉefleŭtenanto profunde ekdormis, li komencis denove sondi kaj flarserĉi en la loĝejo kiel blatoj nokte. Li malfermis kofreton de la ĉefleŭtenanto kaj ekmordis tabuleton da ĉokolado; sed li ektimis, kiam la ĉefleŭtenanto ensonĝe skuiĝis. Li rapide metis la ekmorditan ĉokoladon en la kofreton kaj silentiĝis.

Poste li iris senbrue rigardi, kion la ĉefleŭtenanto skribis.

Li tralegis kaj estis kortuŝita, precipe per tiu ‘la lasta adiaŭ!’

Li ekuŝis sur sian pajlosakon ĉe la pordo kaj rememoris la hejmon kaj la porkobuĉadojn.

Li ne povis liberigi sin de viva imago, kiel li trapikas sangokolbason por elpeli el ĝi aeron, alie ĝi dum kuirado krevus.

Kaj ĉe rememoro, kiel foje ĉe lia najbaro krevis la tuta lardokolbaso kaj kuirsolviĝis, li maltrankvile ekdormis.

Li sonĝis, ke li invitis al si ian mallertan buĉiston kaj ke tiu ŝtopas tripkolbasajn intestojn tiel, ke ĉiuj krevas. Poste, ke la buĉisto forgesis fari sangajn kolbasojn, ke perdiĝis kuirporkaĵo kaj ke mankas pikstangetoj por tripkolbasoj. Poste li sonĝis pri feldtribunalo, ĉar oni lin kaptis, kiam li eltiris pecon da viando el militkuireja kaldrono. Fine li vidis sin mem, ke li pendas sur tilio en aleo de la soldata tendaro en Bruck an der Leitha.

* * *

Kiam Švejk vekiĝis en matena krepusko, kiu venis kun odoro de kafokonservaĵoj, kuirataj ĉe ĉiuj kompanioj, aŭtomate pendigis la aŭdilon kvazaŭ li ĵus finus telefonan interparolon kaj faris malgrandan matenan promenon tra la kancelario, ĉe kio li kantis.

Li komencis tuj meze de la teksto pri tio, kiel soldato alivestis sin kiel ulino kaj iras al sia amatino en muelejon, kie la muelisto kuŝigas lin ĉe sia filino, sed antaŭ tio li vokas al la muelistino:

Manĝon portu, dommastrino,

ke satiĝu la ulino!

La muelistino satigis tiun fian ulon. Kaj poste familia tragedio:

La gepatroj ellitiĝis,

sur la pordo skrib’ troviĝis:

Via Anna, la filino,

ne plu estas virgulino.

Švejk metis en la finon de sia kanto tiom da voĉo, ke la kancelario vigliĝis, ĉar vekiĝis la ĉefserĝento-kontisto Vaněk kaj demandis, kioma horo estas.

“Ĝuste antaŭ momento oni fintrumpetis veksignalon.”

“Mi ellitiĝos nur post kafo,” decidis Vaněk, kiu ĉiam kaj por ĉio havis sufiĉe da tempo, “ja eĉ tiel hodiaŭ oni denove nin ĝenos per hasto kaj la homon superflue pelos kiel hieraŭ por tiuj konservaĵoj…” Vaněk ekoscedis kaj demandis, ĉu li ne parolis tro, kiam li venis hejmen.

“Nur iom sen kia ajn senco,” diris Švejk, “vi senĉese elbuŝigis ion pri formoj, ke formo ne estas formo kaj tio, kio ne estas formo ke estas formo kaj ke tiu formo denove ne estas formo. Sed baldaŭ vin tio superis kaj vi komencis ronki tiel, ke tio memorigis segadon de ligno.”

Švejk eksilentis, iris al la pordo kaj reen al la lito de la ĉefserĝento-kontisto, antaŭ kiu li haltis kaj diris:

“Koncerne mian personon, sinjoro ĉefserĝento-kontisto, kiam mi aŭdis tion, kion vi parolis pri tiuj formoj, mi rememoris certan Zátka, gaslumigiston; tiu laboris en gasostacio en Letná[215] kaj lumigadis kaj denove estingadis surstratajn gaslampojn. Li estis viro de kulturo, kaj iradis en ĉiujn eblajn gastejaĉojn en Letná, ĉar la tempo inter lumigado kaj estingado de gaslampoj estas longa, kaj poste antaŭmatene en la gasostacio li kondukis ĝuste la samajn parolojn kiel vi, sed tiu ĉiam diris: ‘Kubo estas edro, tial kubo havas edrojn.’ Mi aŭdis tion propraokule, kiam ebriega policisto erare forkondukis min pro malpurigita strato en la gasostacion anstataŭ en polican stacion.”

“Kaj poste,” diris Švejk mallaŭte, “post tempo finiĝis tio por tiu Zátka tre malbone. Li iĝis ano de la Maria-kongregacio, kun sanktul-lekaj bigotinoj iradis al predikoj de pastro Jemelka en la preĝejon de sankta Ignaco sur Karolo-placo kaj foje, kiam ĉe la sankta Ignaco sur Karolo-placo estis misiistoj, li forgesis estingi gaslampojn en sia teritorio, tiel ke surstrate brulis tie gaso seninterrompe dum tri tagoj kaj noktoj.”

“Tio estas tre malbona,” daŭrigis Švejk, “se la homo subite komencas miksi sin en filozofadon, el tio ĉiam eblas senti delirium tremens[216]. Antaŭ jaroj oni translokis al ni de la sepdekkvina regimento majoron Blüher. Tiu ĉiam unufoje monate igis nin alvoki, starigi en kvadraton kaj meditis kun ni, kio estas la soldata superularo. Tiu trinkis nenion alian ol prunbrandon. ‘Ĉiu oficiro, soldatoj,’ li klarigis al ni sur korto en la kazerno, ‘estas de si mem la plej perfekta estaĵo, kiu havas centfoje pli da saĝo ol vi ĉiuj kune. Vi ne povas imagi al vi, soldatoj, ion pli perfektan ol estas la oficiro, eĉ se vi meditus pri tio dum via tuta vivo. Ĉiu oficiro prezentas estaĵon necesan, dum vi, soldatoj, estas estaĵoj nur hazardaj, vi povas ekzisti, sed ne devas. Se eksplodus milito, soldatoj, kaj vi falus por sinjoro imperiestro, bone, per tio ŝanĝiĝus preskaŭ nenio, sed se unue falus via oficiro, nur tiam vi vidus, kiel vi de li dependas kaj kia tio estas perdo. La oficiro devas ekzisti kaj via ekzisto fakte dependas nur de sinjoroj oficiroj, vi de ili devenas, vi ne povas ilin malhavi, sen via soldata superularo vi ne povas eĉ nur ellasi la furzon. Por vi, soldatoj, la oficiro prezentas moralan leĝon, egale ĉu vi tion komprenas aŭ ne, kaj ĉar ĉiu leĝo devis havi sian leĝodonanton, soldatoj, estas tio nur la oficiro, al kiu vi sentas kaj devas vin senti ligitaj per ĉiuj devoj kaj sen kia ajn escepto plenumi ĉiun lian ordonon, eĉ se tio al vi ne plaĉus.’

Foje, kiam li finis, li paŝis ĉirkaŭ la kvadrato kaj demandis unu ulon post la alia:

‘Kion vi sentas, se vi revenas malfrue?’

Ili donis konfuzajn respondojn, ekzemple ke ili ankoraŭ ne revenis malfrue aŭ ke post ĉiu tia malfrua reveno en la kazernon ili sentas stomakan malforton, unu antaŭflaris malpermeson forlasi la kazernon ktp. Tiujn ĉiujn la majoro Blüher ordonis tuj forkonduki flanken, ke poste posttagmeze ili faros sur la korto ‘Al la tero!’ kiel punon pro tio, ke ili ne scias esprimi, kion ili sentas. Antaŭ ol la vico venis al mi, mi rememoris, pri kio li lastfoje kun ni kontemplis, kaj kiam li venis al mi, mi diris al li tute trankvile:

‘Obee mi raportas, sinjoro majoro, ke kiam mi malfruas, mi sentas ĉiam ian internan maltrankvilon, timon kaj riproĉojn de la konscienco. Sed se, kiam mi ricevis permeson esti ekstere post la dormosignalo, mi revenas en la kazernon en ordo kaj ĝustatempe, tiam kaptas min feliĉega trankvilo, rampas sur min interna kontento.’

Ĉio ĉirkaŭe ridis kaj la majoro Blüher min alkriis:

‘Sur vin, ulo, rampas nur cimoj, kiam vi dormaĉas sur pajlosako. Li, la ulo mizera, faras al si ankoraŭ ŝercojn.’

Kaj mi ricevis pro tio tian katenpunon, ĝojo tion vidi.”

“En la armeo tio alie ne eblas,” diris la ĉefserĝento-kontisto, maldiligente streĉante sin sur la lito, “tio estas jam tia kutimo, respondu, kiel vi volas, faru tion aŭ ion alian, ĉiam devas pendi super vi nuboj kaj la tondro komencas bati. Sen tio ne ekzistas disciplino.”

“Tute bone dirite,” proklamis Švejk. “Tion mi neniam forgesos, kiel oni malliberigis rekruton Pech. Leŭtenanto de la kompanio estis certa Moc kaj tiu kunvokis rekrutojn kaj ĉiun demandis, de kie li devenas.

‘Damnindaj rekrutoj, flavbekuloj,’ li diras al ili, ‘vi devas ellerni respondi klare, precize kaj per rapideco de krakanta vipo. Ni do komencos. De kie vi devenas, Pech?’ Pech estis inteligenta homo kaj respondis: ‘Dolní Bousov, germane Unter Bautzen, 267 domoj, 1936 da ĉeĥaj loĝantoj, prefektejo Jičín, distrikto Sobotka, iama bienaro Kost, paroka preĝejo de sankta Katarina el la 14a jarcento, renovigita de grafo Václav Vratislav Netolický, lernejo, poŝto, telegrafo, stacio de ĉeĥa komerca fervojo, sukerfabriko, muelejo kun segejo, solejo Valcha, ses jarfoiroj.’ Kaj en tiu momento jam saltis al li la leŭtenanto Moc, komencis loki al li baton post bato sur la faŭkon kaj kriis: ‘Jen vi havas unu jarfoiron, jen la duan, trian, kvaran, kvinan, sesan.’ Kaj Pech, kvankam li estis rekruto, anoncis sin al bataliona raporto. En kancelarioj servis tiam gajaj ŝerculoj, ili do skribis, ke Pech iras al la bataliona raporto pro jarfoiroj en Dolní Bousov. Komandanto de la bataliono estis majoro Rohell. ‘Do, pri kio temas?’ li demandis la rekruton Pech kaj tiu komencis: ‘Obee mi raportas, sinjoro majoro, ke en Dolní Bousov estas ses jarfoiroj.’ La majoro Rohell lin do alkriegis, piedfrapis la teron kaj tuj igis lin forkonduki en soldatan hospitalon en frenezulĉambron; de tiu tempo Pech iĝis la plej malbona soldato kun longa vico da punoj.”

“Eduki soldatojn estas malfacile,” diris la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, oscedante. “Soldato, kiu ne estis dum la soldatservo punita, ne estas soldato. Tio validis eble en la paca tempo, ke soldaton, kiu pasigis sian servon senpune, oni poste preferis en civila okupo. Nun en la milito ĝuste la plej malbonaj uloj, kiuj alie en la paca tempo ne forlasis la malliberejon, estas la plej bonaj soldatoj. Mi memoras infanterianon Sylvanus de la oka marŝko. Tiu antaŭe havis unu punon post la alia, kaj kiajn punojn! Li ne hezitis priŝteli sian kamaradon je la lasta krejcero, kaj kiam li venis sur batalkampon, kiel unua li tratondis pikdratajn barilojn, militkaptis tri ulojn kaj unu ulon tuj dumvoje mortpafis, laŭdire ke li lin ne fidis. Li ricevis grandan arĝentan medalon, oni alkudris al li du steletojn, kaj se oni pli poste ne pendumus lin ĉe Dukla, li estus jam longe serĝento. Sed pendumi lin oni devis, ĉar post batalo li anoncis sin por rekognoski terenon kaj patrolo de alia regimento vidis lin prirabi kadavrojn. Oni trovis ĉe li proksimume ok brakhorloĝojn kaj multe da ringoj. Oni do pendumis lin ĉe stabo de la brigado.”

“El tio vidiĝas,” rimarkis Švejk saĝe, “ke ĉiu soldato mem devas batalakiri sian pozicion.”

Ektintis telefono. La ĉefserĝento-kontisto iris al la aparato kaj eblis distingi voĉon de la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu demandis, kiel statas la afero pri la konservaĵoj. Poste oni aŭdis riproĉojn.

“Ili vere ne ekzistas, sinjoro ĉefleŭtenanto!” kriis Vaněk en telefonon, “kiel ili povus ekzisti, tio estas nur fantazio de tiuj supre en la intendantaro. Estis tute superflue sendi tien homojn. Mi volis al vi telefoni. — Ke mi estis en la kantino? Kiu tion diris? Ke tiu kuiristo-okultisto el la oficira kuirejo? Mi permesis al mi tien enpaŝi. Ĉu vi scias, sinjoro ĉefleŭtenanto, kiel tiu okultisto nomis la panikon pri konservaĵoj? ‘Teruraĵoj de la nenaskito’. Ne, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi estas tute sobra. Ke kion faras Švejk? Li estas ĉi tie. Ĉu mi lin alvoku?”

“Švejk, al telefono,” diris la ĉefserĝento-kontisto kaj mallaŭte aldonis: “Kaj se li vin demandus, en kia stato mi venis, diru, ke en ordo.”

Švejk ĉe la telefono: “Švejk, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

“Aŭdu, Švejk, kiel tio estas pri tiuj konservaĵoj? Ĉu tio estas en ordo?”

“Ili ne ekzistas, sinjoro ĉefleŭtenanto, eĉ spuro pri ili ne estas.”

“Mi deziras, Švejk, ke vi anoncu vin ĉiumatene ĉe mi, dum ni estos en la tendaro. Alie vi estos senĉese ĉe mi, kiam ni veturos. Kion vi faris nokte?”

“Dum la tuta nokto mi estis ĉe telefono.”

“Ĉu estis io nova?”

“Estis, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

“Švejk, ne komencu denove per viaj idiotaĵoj. Ĉu anoncis iu de ie ion gravan?”

“Oni anoncis, sinjoro ĉefleŭtenanto, sed nur por la naŭa horo. Mi ne volis vin maltrankviligi, pri tio mi eĉ ne ekpensis.”

“Diru al mi do jam, diable, kio estas tiel grava je la naŭa horo.”

“Telefonogramo, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

“Mi vin ne komprenas, Švejk.”

“Mi havas tion skribita, sinjoro ĉefleŭtenanto: ‘Akceptu telefonogramon. Kiu estas ĉe telefono? Ĉu vi havas tion skribita? Legu,’ aŭ iel simile.”

“Kruciĝi, Švejk, tio estas kruco kun vi! Diru al mi la enhavon, aŭ mi saltos sur vin kaj donos al vi baton. Kio do estas?”

“Denove konsiliĝo, sinjoro ĉefleŭtenanto, hodiaŭ matene je la naŭa horo ĉe sinjoro kolonelo. Mi volis veki vin nokte, sed poste mi tiun intencon ŝanĝis.”

“Tion vi povis aŭdaci, ŝiregi min el la dormo pro ia stultaĵo, se estas sufiĉe da tempo por tio matene. Denove konsiliĝo, diablo tion bugru! Pendigu la aŭdilon, alvoku al telefono la ĉefserĝenton Vaněk!”

La ĉefserĝento-kontisto Vaněk ĉe telefono: “Ĉefserĝentokontisto Vaněk, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

“Vaněk, trovu por mi senprokraste alian servosoldaton. Tiu kanajlo Baloun forvoris al mi dumnokte ĉian ĉokoladon. Ke ligi lin? Ne, ni disponigos lin al sanitaristoj. La ulo estas forta kiel monto, li povas do fortrenadi vunditojn el batalo. Mi sendos lin tuj al vi. Aranĝu tion en la regimenta kancelario kaj tuj revenu al la kompanio. Ĉu vi opinias, ke ni veturos baldaŭ?”

“Ne necesas hasti, sinjoro ĉefleŭtenanto. Antaŭ ol ni forveturis kun la naŭa marŝkompanio, oni kondukis nin je la nazo la tutajn kvar tagojn. Kun la oka same. Nur kun la deka estis tio pli bona. Ni staris surloke komplete batalpreparitaj, tagmeze ni ricevis ordonon kaj vespere ni veturis, sed aliflanke oni pelis nin poste tra la tuta Hungario kaj ne sciis, kiun truon sur kiu batalkampo per ni ŝtopi.”

Dum tiu tuta tempo, kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš iĝis komandanto de la dekunua marŝko, li troviĝis en stato nomata sinkretismo, t.e. en filozofio, ke li klopodis akordigi kontraŭajn ideojn helpe de cedoj ĝis kunfluo de opinioj.

Ankaŭ tial li respondis: “Jes, povas esti, jam estas tiel. Ĉu vi do ne opinias, ke oni hodiaŭ veturos? Je la naŭa horo ni havas konsiliĝon kun sinjoro kolonelo. — Á propos, ĉu vi scias pri tio, ke vi estas kancelariestro? Nu, mi nur tiel… Elesploru por mi… Atendu, kion vi elesploru…? La liston de suboficiroj kun informo, de kiam ĉiu el ili servas.. Poste provizojn de la kompanio. Ĉu naciecon? Jes, jes, tion ankaŭ… Sed ĉefe sendu tiun novan servosoldaton… Ke kion ekzercu hodiaŭ subleŭtenanto Pleschner kun la viraro? Preparojn al forveturo. Ke fakturojn? Mi venos subskribi post la manĝo. Neniun ellasu en la urbon. Ke en kantinon en la tendaro? Post la manĝo por unu horo… Alvoku ĉi tien Švejkon!…

Švejk, vi restos provizore ĉe telefono.”

“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ankoraŭ ne trinkis kafon.”

“Alportu do al vi kafon kaj restu tie en la kancelario ĉe telefono, dum mi vin ne vokos. Ĉu vi scias, kio estas kuriero?”

“Tio kuras, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

“Zorgu do esti surloke, kiam mi vin vokos. Diru ankoraŭfoje al Vaněk, ke li elserĉu por mi servosoldaton. Švejk, halo’, kie vi estas?”

“Ĉi tie, sinjoro ĉefleŭtenanto, oni ĵus alportis kafon.”

“Švejk, halo’!”

“Mi aŭdas, sinjoro kolonelo, la kafo estas tute malvarma.”

“Švejk, vi scias jam bone, kio estas servosoldato. Pririgardu lin kaj poste al mi sciigu, kio tio estas. Pendigu la aŭdilon.”

Vaněk, sorbante nigran kafon, en kiun li alverŝis rumon el botelo kun etikedo Inko (pro singardemo), ekrigardis Švejkon kaj diris: “Tiu nia ĉefleŭtenanto iel krias en telefonon, mi komprenis ĉiun vorton. Vi estas, Švejk, ŝajne tre bona konato de sinjoro ĉefleŭtenanto.”

“Ni estas kiel unu mano,” respondis Švejk. “Mano manon lavas. Ni spertis kune jam multon. Jam kelkfoje oni volis ŝiri nin unu de la alia, sed ni denove kuniris. Li ĉiam ĉion al mi konfidis, ke ofte mi mem al tio miras. Ankaŭ nun vi certe aŭdis, ke mi memorigu vin ankoraŭfoje trovi por li novan servosoldaton kaj ke mi devas lin pririgardi kaj doni pri li bontrovon. Sinjoro ĉefleŭtenanto ne estas kontenta pri kia ajn servosoldato.”

* * *

Kiam la kolonelo Schröder alvokis al sia konferenco ĉiujn oficirojn de la marŝbatalino, li faris tion denove kun granda ŝato por povi satparoli. Krom tio necesis fari ian decidon en la afero de la unujara volontulo Marek, kiu ne volis purigi latrinojn kaj la kolonelo Schröder sendis lin pro ribelo antaŭ la divizian tribunalon.

De la divizia juĝejo li venis ĝuste hieraŭ nokte en la ĉefgardistejon, kie oni tenis lin sub pikedo. Samtempe kun li estis sendita al la regimenta kancelario ege konfuza skribo de la divizia juĝejo, en kiu oni instruas, ke en tiu ĉi kazo ne temas pri ribelo, ĉar unujaraj volontuloj ne havas la devon purigi latrinojn, sed ke tamen temas pri rompo de la deviga disciplino kaj obeemo kaj tiun ĉi delikton eblas pardoni ĉe bona konduto sur batalkampo. Ke pro tiuj ĉi kaŭzoj oni sendas la akuzitan unujaran volontulon Marek reen al la regimento kaj enketadon pri rompo de la disciplino oni ĉesigas ĝis fino de la milito kaj ke ĝi estos renovigita ĉe unua delikto, kiun faros la unujara volontulo Marek.

Krom tio estis ankoraŭ alia kazo. Samtempe kun la unujara volontulo Marek la divizia juĝejo transdonis en la ĉefgardistejon falsan serĝenton Teveles, kiu antaŭ nelonge aperis ĉe la regimento, kien li estis sendita el hospitalo en Zagrebo. Li havis grandan arĝentan medalon, insignojn de unujara volontulo kaj tri steletojn. Li rakontis pri heroaj faroj de la sesa marŝkompanio en Serbio, kaj ke el ĝi restis nur li mem. Per enketado montriĝis, ke kun la sesa marŝko vere foriris certa Teveles komence de la milito, sed tiu ne havis la rajton de unujara volontulo. Oni elpetis informon de la brigado, al kiu estis la sesa marŝko alkomandita post kiam la 2an de decembro 1914 oni fuĝis el Beogrado, kaj sciiĝis, ke en la listo de proponitoj aŭ honorigitoj per arĝentaj medaloj estas neniu Teveles. Sed ĉu la infanteriano Teveles en la milita ĥaoso ĉe Beogrado ricevis avancon al serĝento, absolute ne eblis malkaŝi, ĉar la tuta sesa marŝkompanio perdiĝis ĉe la preĝejo de sankta Saveno en Beogrado eĉ kun siaj oficiroj. Antaŭ la divizia tribunalo Teveles defendis sin per tio, ke oni vere al li promesis grandan arĝentan medalon kaj ke tial li aĉetis ĝin en hospitalo de bosniano. Koncerne la galonojn de unujara volontulo, ke tiujn li alkudris al si en ebrio kaj portis ilin plu tial, ĉar li estis senĉese ebria, havante malfirmigitan organismon kaŭze de disenterio.

Kiam do komenciĝis konsiliĝo antaŭ pritrakto de tiuj ĉi du aferoj, la kolonelo Schröder anoncis, ke necesas pli ofte kunveni antaŭ la forveturo, kiun oni ne atendos longe. La brigado al li sciigis, ke oni atendas ordonojn de la divizio. La viraro estu preparita kaj la komandantoj de la kompanioj atenteme zorgu pri tio, ke neniu manku. Poste li ripetis ankoraŭfoje ĉion tion, pri kio li prelegis hieraŭ. Li denove prezentis resumon de militaj okazaĵoj kaj tion, ke nenio subpremu bataleman spiriton kaj militan iniciaton de la soldataro.

Sur tablo antaŭ li estis alfiksita mapo de la batelejo kun flagetoj sur pingloj, sed la flagetoj estis disĵetitaj kaj la frontoj ŝovitaj. Eltiritaj pingloj kun flagetoj kuŝaĉis sub la tablo.

La tutan batalejon nokte terure malpurigis virkato, kiun bredis skribistoj en la regimenta kancelario kaj kiu, surfekinte nokte la aŭstri-hungaran batalkampon, volis la ekskrementojn enterigi, eltiris flagetojn kaj disŝmiris la ekskrementojn sur ĉiujn poziciojn, urinis sur frontojn kaj antaŭpontojn kaj malpurigis ĉiujn armeajn korpusojn.

La kolonelo Schröder estis ege miopa.

La oficiroj de la infanteria regimento rigardis kun intereso, kiel fingro de la kolonelo Schröder proksimiĝas al tiuj amasetoj.

“De ĉi tie, sinjoroj, al Sokal’ direkte al Bug,” diris la kolonelo Schröder profete, laŭmemore ŝovante la montrofingron al Karpatoj, ĉe kio li enigis ĝin en unu el tiuj amasetoj, per kiuj la virkato klopodis reliefigi la mapon de la batalejo.

“Kio estas tio, sinjoroj?” li demandis kun miro, kiam io gluiĝis al lia fingro.

“Probable kata merdo, sinjoro kolonelo,” respondis tre ĝentile la kapitano Ságner en la nomo de ĉiuj.

La kolonelo Schröder ekimpetis en la apudan kancelarion, de kie oni aŭdis bruegan tondradon kaj malbenojn kun terura minaco, ke li aldevigos ilin forleki ĉion post la virkato.

La enketo estis mallonga. Montriĝis, ke la virkaton altrenis en la kancelarion antaŭ dek kvar tagoj la plej juna skribisto Zwiebelfisch. Post tiu ĉi konstato Zwiebelfisch prenis sian havaĵon kaj pakaĵon kaj la pli aĝa skribisto forkondukis lin en la ĉefgardistejon, kie li sidos ĝis plua decido de sinjoro kolonelo.

Per tio fakte estis la tuta konferenco finita. Kiam la kolonelo Schröder tute ruĝa en la vizaĝo revenis al la oficiraro, li forgesis pridiskuti ankoraŭ la sorton de la unujara volontulo Marek kaj falsa serĝento Teveles.

Li diris tute mallonge: “Mi petas sinjorojn oficirojn, ke ili estu preparitaj kaj atendu miajn pluajn ordonojn kaj instrukciojn.”

Kaj tiel la unujara volontulo Marek kaj Teveles plu restis sub pikedo en la ĉefgardistejo, kaj kiam pli poste venis al ili Zwiebelfisch, ili povis ludi mariaĝon kaj post la ludo ĝeni siajn gardantojn per peto, ke tiuj forkaptu pulojn sur iliaj pajlosakoj.

Poste oni ŝovis al ili ankoraŭ apuntaton Peroutka de la dektria marŝkompanio, kiu perdiĝis post kiam hieraŭ en la tendaro disvastiĝis famo, ke oni veturos al pozicioj, kaj matene trovis lin patrolo en “Ĉe la blanka rozo” en Bruck. Li ekskuzis sin, ke antaŭ la forveturo li volis pririgardi faman forcejon de grafo Harrach ĉe Bruck, ke dumvoje reen li vojeraris kaj nur matene tute laca venis al “Ĉe la blanka rozo”. (Fakte li kuŝis ĉe Rozinja de “Ĉe la blanka rozo”).

* * *

La situacio estis senĉese neklara. Ĉu oni veturos, aŭ ne veturos? Švejk ĉe telefono en la kancelario de la dekunua marŝko elaŭskultis la plej diversajn pesimismajn kaj optimismajn opiniojn. La dekdua marŝkompanio telefonis, ke iu el la kancelario laŭdire aŭdis, ke oni atendos ekzercan pafadon kontraŭ moveblaj figuroj kaj veturos nur post ĝia finiĝo. Tiun ĉi optimisman opinion ne havis la dektria marŝko, kiu telefonis, ke el la urbo ĝuste revenis kaporalo Havlík kaj tiu aŭdis de fervojisto, ke vagonoj estas jam en la stacio.

Vaněk elŝiris la aŭdilon el la mano de Švejk kaj ekscitite kriis, ke fervojistoj scias absolute nenion, ke ĝuste nun li estis en la regimenta kancelario.

Švejk persistis ĉe telefono kun vera amo kaj al ĉiuj demandoj, kio estas nova, li respondis, ke oni scias ankoraŭ nenion certan.

Tiamaniere li respondis ankaŭ al la demando de la ĉefleŭtenanto Lukáš:

“Kio estas ĉe vi nova?”

“Oni scias ankoraŭ nenion certan, sinjoro ĉefleŭtenanto,” respondis Švejk stereotipe.

“Idioto, pendigu la aŭdilon.”

Poste venis serio da telefonogramoj, kiujn Švejk akceptis post iom pli longa miskompreno. Antaŭ ĉio tiu, kiun oni ne povis dikti al li nokte, kiam li ne pendigis la aŭdilon kaj dormis kaj kiu koncernis vakcinitajn kaj nevakcinitajn soldatojn.

Poste malfruiĝinta telefonogramo pri konservaĵoj, kio klariĝis jam hieraŭ vespere.

Telefonogramo por ĉiuj batalionoj, kompanioj kaj trupunuoj de la regimento:

“Kopio de brigada telefonogramo Nro 75692. Brigada ordono nro 172. — En raportoj pri mastrumado de militkuirejoj oni sekvu jenan ordon ĉe elnombrado de konsumitaj produktoj: 1. viando, 2. konservaĵoj, 3. freŝa legomo, 4. sekigita legomo, 5. rizo, 6. makaronioj, 7. grio kaj grieto, 8. terpomoj, anstataŭ la ĝisnuna ordo: 4. sekigita legomo, 5. freŝa legomo.”

Kiam Švejk tralegis tion al la ĉefserĝento-kontisto, Vaněk solene proklamis, ke tiajn telefonogramojn oni ĵetas en latrinon.

“Tion elpensis iu idioto en stabo de la armeo, kaj jam tio iras al ĉiuj divizioj, brigadoj kaj regimentoj.”

Poste Švejk akceptis ankoraŭ unu telefonogramon, kiu estis diktita tiel rapide, ke li kaptis el tio en blokon nur tion, kio aspektis kiel ĉifro:

“Kaŭze de tio pli precize estis permesite aŭ kio mem al unu kontraŭ tio tamen nur esti atingite.”

“Tio ĉio estas superfluaĵoj,” diris Vaněk, kiam Švejk ege miris al tio, kion li skribis kaj trifoje sinsekve tion al si laŭtlegis; “nuraj stultaĵoj, kvankam, diablo scias, povas tio esti ankaŭ ĉifrita, sed por tio ni en nia kompanio ne estas ekipitaj. Oni povas tion ankaŭ forĵeti.”

“Ankaŭ mi tion opinias,” diris Švejk, “se mi anoncus al sinjoro ĉefleŭtenanto, ke li devas kaŭze de tio pli precize estis permesite al kio mem al unu kontraŭ tio tamen nur esti atingite, li ankoraŭ ofendiĝus.”

“Iuj homoj terure ofendiĝas,” daŭrigis Švejk, denove profundiĝante en siajn rememorojn. “Foje mi tramveturis el Vysočany[217] al centro de Prago kaj en Libeň alsidiĝis al ni certa sinjoro Novotný. Tuj, kiam mi lin ekkonis, mi iris al li sur la tramplataĵon kaj komencis kun li interparoli, ke ni ambaŭ devenas de Dražov. Sed li min alkriis, ke mi lin ne ĝenu, laŭdire li min ne konas. Mi komencis tion al li klarigi, ke li nur rememoru, ke kiel bubo mi vizitadis lin kun la patrino, kies nomo estis Antonia, la patro havis la nomon Prokop kaj estis laborkontrolisto. Sed eĉ post tio li ne volis scii ion pri tio, ke ni konas unu la alian. Mi diris al li do ankoraŭ pluajn detalojn, ke en Dražov vivis du sinjoroj Novotný, Antoĉjo kaj Jozefo. Ke li estas tiu Jozefo, pri kiu oni skribis al mi el Dražov, ke li pafvundis sian edzinon, kiam tiu lin riproĉis, ke li drinkas. Kaj en tiu momento li streĉetendis la brakon, mi flankturniĝis kaj li frakasis vitrotabulon sur la antaŭa tramplataĵo, tiun grandan antaŭ tramkondukisto. Oni nin do elĵetis, forkondukis kaj en polica komisarejo montriĝis, ke li estis tiel ofendiĝema pro tio, ke lia nomo estis ne Jozefo Novotný, sed Eduardo Doubrava, devenis el Montgomery en Usono kaj estis ĉi tie vizite ĉe siaj parencoj, de kiuj devenis lia familio.”

La rakontadon de Švejk interrompis telefono kaj ies raŭka voĉo el la taĉmento de maŝinpafiloj denove demandis, ĉu oni veturos. Laŭdire matene estos konsiliĝo ĉe sinjoro kolonelo.

Inter la pordo aperis tute pala kadeto Biegler, la plej granda idioto ĉe la kompanio, ĉar en la lernejo por unujaraj volontuloj li klopodis eminentiĝi per siaj scioj. Li kapsignis al Vaněk, ke tiu eliru malantaŭ li en la koridoron, kie li havis kun li longan interparolon.

Kiam Vaněk revenis, li malrespekte ridetis.

“Tio estas ja idioto,” li diris al Švejk, “ĉi tie ĉe nia marŝko ni havas ja ekzemplerojn. Li ĉeestis ankaŭ la konsiliĝon, kaj ĉe disiro sinjoro kolonelo ordonis, ke ĉiuj plotonestroj faru kontrolon de fusiloj kaj estu severaj. Kaj li nun venas min demandi, ĉu li igu alligi soldaton Žlábek, ĉar tiu purigis sian fusilon per petrolo.”

Vaněk ekscitiĝis.

“Li demandas min pri tia idiotaĵo, kiam li scias, ke oni veturas sur batalkampon. Ja eĉ sinjoro ĉefleŭtenanto hieraŭ bone pripensis al si tiun alligon de sia servosoldato. Sed mi ankaŭ diris al tiu flavbekulo, ke li bone konsideru trakti la viraron kiel bestojn.”

“Se vi jam parolas pri tiu servosoldato,” diris Švejk, “ĉu vi hazarde ne scias, ĉu vi jam iun trovis por sinjoro ĉefleŭtenanto?”

“Pensu per la cerbo,” respondis Vaněk, “ĉio havas sian tempon, cetere, mi opinias, ke sinjoro ĉefleŭtenanto al Baloun alkutimiĝos, tiu de tempo al tempo ankoraŭ ion al li forvoros kaj poste ankaŭ lin tio forlasos, kiam ni estos sur batalkampo. Tie ofte ili ambaŭ havos nenian voraĵon. Se mi diras, ke Baloun restos, oni povas nenion fari. Tio estas mia zorgo kaj en tion sinjoro ĉefleŭtenanto ne rajtas sin miksi. Nur ne rapidi.”

Vaněk kuŝiĝis sur sian liton kaj diris: “Švejk, rakontu al mi ian anekdoton el soldata vivo.”

“Tio povas esti,” respondis Švejk, “sed mi timas, ke denove iu al ni telefonos.”

“Malkontaktigu do tion, Švejk, interrompu la cirkviton aŭ demetu la aŭdilon.”

“Bone,” diris Švejk, demetante la aŭdilon, “mi rakontos al vi ion, kio konvenas al tiu ĉi situacio, sed tiam anstataŭ vera milito estis nur manovroj kaj regis ankaŭ tia paniko kiel nun, ĉar oni ne sciis, kiam ni formarŝos el la kazerno. Kun mi servis certa Šic el Poříčí, bonkora homo, sed pia kaj timema. Tiu imagis al si, ke manovroj estas io terura, ke la homoj falas ĉe manovroj pro soifo kaj sanitaristoj tion kolektas kiel senfortulojn dum marŝo. Tial li trinkis por havi provizon, kaj kiam ni ekmarŝis el la kazerno al manovroj kaj venis al Mníšek, li diris: ‘Mi tion jam ne eltenos, knaboj, min povas savi nur sinjoro dio mem.’ Poste ni venis al Hořovice kaj tie ni havis dutagan ripozon, ĉar pro ia eraro ni marŝis antaŭen tiel rapide, ke kun la ceteraj regimentoj formantaj niajn alojn ni kaptus la tutan malamikan stabon, kio estus skandalo, nia armea korpuso havis taskon trafi per la vizaĝo en merdon kaj la malamiko venki, ĉar en ĝiaj vicoj estis ia arkiduka mizeruleto. Nu, kaj tiu Šic faris jenon: kiam ni tendumis, li leviĝis kaj iris en iun vilaĝon malantaŭ Hořovice por ion al si aĉeti kaj ĉirkaŭ tagmezo li revenadis en la tendaron. Varmegis, ebria li estis ankaŭ ĝustmezure, kaj tiam li ĉevoje ekvidis kolonon, sur tiu estis kesteto kaj en ĝi malantaŭ vitro tute malgranda statuo de sankta Johano de Nepomuk. Li preĝis antaŭ la sankta Johano kaj diras al li: ‘Estas al vi varmege, havi almenaŭ iom por trinki, ĉu? Vi staras ĉi tie en la suno, ŝajne vi senĉese ŝvitas.’ Li do ekskuis sian ladbotelon, ektrinkis kaj diras: ‘Mi lasis gluton ankaŭ por vi, sankta Johano de Nepomuk’. Sed li ektimis, eltrinkis tion ĉion kaj por la sankta Johano restis nenio. ‘Jesuo Maria,’ li diras, ‘sankta Johano de Nepomuk, tion ĉi vi devas al mi pardoni, tion mi al vi kompensos, mi kunprenos vin en la tendaron kaj trinkigos vin tiom, ke vi ne kapablos stari sur la piedoj.’ Kaj la kara Šic, bedaŭrante la sanktan Johanon de Nepomuk, frakasis la vitron, eltiris la statueton de la sanktulo, ŝovis ĝin al si sub la jakon kaj forportis en la tendaron. Poste la sankta Johano de Nepomuk dormis kun li sur pajlo, Šic portis lin kun si en tornistro dum marŝoj kaj havis grandan feliĉon en kartludoj. Kie ajn ni tendumis, tie li ludgajnis, ĝis ni venis en la regionon ĉe Prácheň, ni estis en Drahenice kaj li ĉion komplete malgajnis. Kiam ni matene ekmarŝis, la sankta Johano de Nepomuk estis pendumita ĉevoje sur pirarbo. Do, tio estas tiu anekdoto kaj nun mi denove pendigos la aŭdilon.”

Kaj la telefono denove spertis vibradon de la nova nervoza vivo, kiam iama harmonia trankvilo en la tendaro estis for.

Tiutempe la ĉefleŭtenanto Lukáš studis en sia ĉambro ĉifrojn ĵus alportitajn al li de la regimenta stabo kun instrukcio, kiel ilin solvi, kaj samtempe sekretan ĉifritan ordonon pri direkto, en kiu la marŝbataliono migros al la limo de Galicio (unua etapo).

7217 - 1238 - 475 - 2121 - 35 = Moson

8922 - 375 - 7282 = Györ

4432 - 1238 - 7217 - 35 - 8922 - 25 = Komárom

7282 - 9299 - 310 - 375 - 7881 - 298 - 475 - 7979 = Budapest

Deĉifrante tiujn ĉi ciferojn, la ĉefleŭtenanto Lukáš ekĝemis: “Diablo tion bugru!”

Загрузка...