“Do, oni mortigis nian Ferdinandon[2],” diris la ordigistino al sinjoro Švejk, kiu, forlasinte antaŭ jaroj la soldatservon post kiam soldatkuracista komisiono definitive deklaris lin idioto, vivtenis sin per vendado de hundoj, abomenaj, aĉrasaj monstroj, kies genealogiojn li falsis.
Krom tiu ĉi okupo turmentis lin reŭmatismo kaj li ĝuste ŝmiris al si la genuojn per opodeldoko.
“Kiun Ferdinandon, sinjorino Müller?” demandis Švejk, ne ĉesante masaĝi la genuojn, “mi konas du Ferdinandojn. Unu, tiu servas ĉe drogisto Próša kaj foje pro eraro li eltrinkis al li tie botelon da harkreskigaĵo, kaj mi konas ankoraŭ Ferdinandon Kokoška, tiun, kiu kolektas hundajn merdetojn. Pri ambaŭ ne estas domaĝe.”
“Sed, via moŝto, sinjoron arkidukon Ferdinando, tiun el Konopiště[3], tiun grasan kaj pian.”
“Jesuo Maria!” ekkriis Švejk, “tio estas ja bela novaĵo! Kaj kie tio al li, sinjoro arkiduko, okazis?”
“Oni pafis lin en Sarajevo, via moŝto, sciu, per revolvero. Li veturis tie kun tiu sia arkidukino en aŭtomobilo.”
“Nu vidu, sinjorino Müller, en aŭtomobilo. Nu jes, tia grandsinjoro povas tion al si permesi kaj eĉ ne ekpensas, kiel malfeliĉe povas tia aŭtomobila veturo finiĝi. Kaj plie en Sarajevo, ĝi estas en Bosnio, sinjorino Müller. Tion ŝajne faris turkoj. Estis eraro, ke ni forprenis de ili Bosnion kaj Hercegovinon[4]. Jen vidu, sinjorino Müller. Sinjoro arkiduko estas jam do en la sino de Dio. Ĉu li suferis longe?”
“Sinjoro arkiduko estis tuj morta, via moŝto. Vi ja scias, per revolvero ne eblas ludi. Antaŭ nelonge sinjoro ĉe ni en Nusle[5] ankaŭ ludis per revolvero kaj mortpafis la tutan sian familion eĉ la domzorgiston, tiu iris rigardi, kiu pafas tie en la tria etaĝo.”
“Iu revolvero ne ekpafos, sinjorino Müller, eĉ se oni provus tion ĝisfreneze. Ekzistas multe da tiaj sistemoj. Sed por mortigi sinjoron arkidukon oni certe aĉetis ion pli kvalitan kaj mi volus ankaŭ veti, sinjorino Müller, ke la homo, kiu tion al li faris, bele sin tiucele vestis. Sciu, pafi sinjoron arkidukon, tio estas ege malfacila laboro. Ne tia, kiel se ŝtelĉasisto pafas forstiston. En tiu ĉi okazo temas pri tio, kiel al li proksimiĝi, al tia grandsinjoro en eblas iri en iaj ĉifonoj. Tia homo devas iri en cilindra ĉapelo por ke policisto ne kaptu lin jam antaŭ la faro.”
“Laŭdire estis tio pli da homoj, via moŝto.”
“Tio estas memkomprenebla, sinjorino Müller,” diris Švejk, finante masaĝon de la genuoj, “se vi intencus mortigi sinjoron arkidukon aŭ sinjoron imperiestron, kun iu vi certe konsiliĝus. Ju pli da kapoj, des pli da ideoj. Unu konsilas tion, la alia ion alian kaj poste la verko sukcesos, kiel tio tekstas en nia himno. La ĉefa afero estas elgvati la momenton, kiam tia grandsinjoro preterveturas. Kiel, se vi memoras tiun sinjoron Luccheni[6], kiu trapikis nian mortintinon Elizabeta per fajlilo. Li promenis kun ŝi. Kredu do al iu ajn; de tiu tempo neniu imperiestrino promenas. Kaj tio atendas ankoraŭ multajn personojn. Kaj vi vidos, sinjorino Müller, ke oni elgvatos ankaŭ la caran paron, kaj povas okazi, Dio ne permesu, eĉ sinjoron imperiestron, se oni jam komencis tion per lia onklo[7]. Li, la maljuna sinjoro, havas multe da malamikoj. Ankoraŭ pli ol tiu Ferdinando. Antaŭ nelonge certa sinjoro diris en gastejo, ke venos la tempo, kiam imperiestroj estingiĝos unu post la alia kaj ke eĉ ŝtata prokuroraro ilin ne helpos. Poste li ne havis monon por pagi kaj la gastejestro devis igi lin aresti. Kaj tiu sinjoro donis al li unu kaj al policisto du vangobatojn. Poste oni forveturigis lin en korbĉaro, por ke li trankviliĝu. Jes, sinjorino Müller, nun okazas ja aferoj. Tio estas denove perdo por Aŭstrio. Kiam mi soldatis, infanteriano mortpafis tie kapitanon. Li ŝargis la fusilon kaj iris en kancelarion. Tie oni al li diris, ke tie li havas nenion por fari, sed li senĉese ripetis tion sian, ke li devas paroli kun sinjoro kapitano. Tiu eliris eksteren kaj tuj ŝarĝis lin per malpermeso forlasi la kazernon. La infanteriano prenis la fusilon kaj pafis lin rekte en la koron. La kuglo elflugis tra la dorso de sinjoro kapitano kaj ankoraŭ faris damaĝon en la kancelario. Ĝi frakasis botelon da inko kaj tiu makulis oficajn dokumentojn.”
“Kaj kio okazis al tiu soldato?” demandis sinjorino Müller post momento, dum Švejk sin vestis.
“Li pendumis sin per ŝelko,” diris Švejk, purigante sian malmolan ĉapelon. “Kaj la ŝelko eĉ ne estis lia. Tiun li pruntis al si de provoso, laŭdire ke falas al li la pantalono. Ĉu li atendu, kiam oni lin pafekzekutos? Sciu, sinjorino Müller, ke en tia situacio ĉiu perdas la kapon. La provoson oni pro tio degradis kaj kondamnis al ses monatoj. Sed li ilin ne sidpasigis. Li fuĝis Svision kaj nun faras tie predikiston de iu eklezio. En la nuna tempo estas nur malmulte da honestuloj, sinjorino Müller. Mi supozas, ke ankaŭ sinjoro arkiduko Ferdinando en Sarajevo mistaksis tiun homon, kiu lin mortpafis. Li vidis sinjoron kaj opiniis, tio estas bonedukita homo, se li al mi vivuas. Kaj tiu sinjoro, kontraŭe, lin pafis. Ĉu li donis en lin unu, aŭ pli da pafoj?”
“La gazetaro skribas, via moŝto, ke sinjoro arkiduko aspektis kiel kribrilo. Tiu homo pafis en lin ĉiujn kuglojn.”
“Tio iras tre rapide, sinjorino Müller, terure rapide. Mi aĉetus por tia afero aŭtomatan pistolon. Ĝi aspektas kiel ludilo, sed dum du minutoj eblas per ĝi mortpafi dudek arkidukojn, magrajn aŭ grasajn. Kvankam, dirite inter ni, sinjorino Müller, dikan sinjoron arkidukon eblas trafi pli certe ol la maldikan. Ĉu vi memoras, kiel tiam en Portugalio oni mortpafis tiun sian reĝon[8]? Ankaŭ li estis tia grasa. Vi ja scias, reĝo ja ne povas esti magra. Do, nun mi iras en la gastejon ‘Ĉe la kaliko’, kaj se iu venus ĉi tien por la rathundo, por kiu mi akceptis la antaŭpagon, diru al li, ke mi havas ĝin en mia kampara hundejo, ke antaŭ nelonge mi pritranĉis al ĝi la orelojn kaj ke nun ne eblas ĝin transveturigi dum la oreloj al ĝi ne cikatriĝos, por ke ili ne malvarmumu. La ŝlosilon donu al la domzorgistino.”
En la gastejo ‘Ĉe la kaliko’ sidis nur unu gasto. Estis tio kaŝpolicisto Bretschneider, dungito de la ŝtata polico. Gastejestro Palivec lavis bierajn subtasojn kaj Bretschneider vane klopodis ligi kun li seriozan interparolon.
Palivec estis konata maldeculo, ĉiu dua lia vorto estis pugo aŭ merdo. Sed ĉe tio li estis legosperta kaj atentigis ĉiun, ke tiu legu, kion pri la lasta priparolataĵo skribis Victor Hugo, prezentante la lastan respondon de la malnova gvardio de Napoleono al la angloj en la batalo ĉe Vaterlo[9].
“Agrablan someron ni havas,” komencis Bretschneider sian seriozan parolon.
“Ĉio tio valoras merdon,” respondis Palivec, metante la subtasojn en vitroŝrankon.
“‘Bele’ oni faris tion al ni en tiu Sarajevo,” ekparolis Bretschneider kun malforta espero.
“En kiu Sarajevo?” demandis Palivec, “ĉu en tiu vinejo en Nusle? Tie oni interbatiĝas ĉiutage, vi ja scias, Nusle.”
“En la bosnia Sarajevo, sinjoro gastejestro. Oni mortpafis tie sinjoron arkidukon Ferdinando, kion vi pri tio opinias?”
“En tiajn aferojn mi min ne miksas, kun tio ĉiu kisu al mi la pugon,” respondis sinjoro Palivec dece, ekbruligante sian pipon. “Miksi sin en tion en la nuna tempo, tio povus rompi la nukon al kiu ajn homo. Mi estas negocisto, se iu venos kaj mendos bieron, mi ĝin al li elkranos. Sed ia Sarajevo, politiko aŭ la mortinto arkiduko, tio nin ne koncernas, el tio rezultas nenio, nur Pankrác[10].”
Bretschneider eksilentis kaj seniluzie ĉirkaŭrigardis la sengastan ejon.
“Ĉi tie iam pendis bildo de sinjoro imperiestro,” li ekparolis denove post momento, “ĝuste tie, kie nun troviĝas la spegulo.”
“Jes, en tio vi pravas,” respondis sinjoro Palivec, “ĝi pendis tie kaj fekis sur ĝin muŝoj, tial mi metis ĝin en subtegmenton. Vi ja scias, iu povus permesi al si eĉ ian aludon kaj el tio povus rezulti malagrablaĵoj. Ĉu mi tion bezonas?”
“En tiu Sarajevo estis tio ŝajne tre aĉa, sinjoro gastejestro.”
Al tiu ĉi ruze rekta rimarko sinjoro Palivec respondis neordinare singarde: “En tiu ĉi jarsezono en Bosnio kaj Hercegovino ordinare terure varmegas. Kiam mi tie soldatis, al nia ĉefleŭtenanto oni devis meti glacion sur la kapon.”
“Ĉe kiu regimento vi soldatis, sinjoro gastejestro?”
“Tian bagatelon mi ne memoras, pri tia idiotaĵo mi neniam interesiĝis kaj neniam mi pri tio scivolis,” respondis sinjoro Palivec, “troa scivolemo malutilas.”
La kaŝpolicisto Bretschneider definitive silentiĝis kaj lia nubmieno pliboniĝis nur post alveno de Švejk, kiu, enirinte la gastejon, mendis nigran bieron kun jena rimarko: “Ankaŭ en Vieno oni havas hodiaŭ funebron.”
La okuloj de Bretschneider eklumis plenaj de espero kaj li diris koncize:
“En Konopiště flirtas dek nigraj flagoj.”
“Pli konvenus dekdu,” respondis Švejk, farinte gluton.
“Kial vi opinias, ke dekdu?” demandis Bretschneider.
“Por ke tio estu kompleto, dekduo, tion eblas pli facile kalkuli kaj po dekduoj ĉiam pli malmultekoste aĉeti,” respondis Švejk.
Regis silento, kiun rompis Švejk mem per ĝemo:
“Li estas do jam tie en la sino de Dio, Dio donu al li eternan gloron. Li eĉ ne ĝisvivis por iĝi imperiestro. Kiam mi soldatis, generalo falis de sur sia ĉevalo kaj tute senĝene mortiĝis. Oni volis lin helpi, ree sidigi lin sur la ĉevalon, kaj miras, ke li estas tute morta. Kaj ankaŭ lin atendis avanco al feldmarŝalo. Tio okazis ĉe soldata parado. Tiuj paradoj neniam kondukas al io bona. Ankaŭ en Sarajevo estis parado. Mi memoras, ke foje ĉe tia parado mankis al mi dudek butonoj sur la uniformo, oni malliberigis min pro tio en izolejon por dekkvar tagoj kaj kapriole ligita mi kuŝis du tagojn kiel Lazaro. Sed en la armeo devas esti disciplino, alie ĉiu ĉion neglektus. Nia ĉefleŭtenanto Makovec ĉiam al ni diris: ‘Disciplino devas ekzisti, kretenaj uloj, alie vi grimpus sur arbojn kiel simioj, sed soldatservo faros el vi homojn, stultaj idiotoj.’ Kaj ĉu tio ne estas vero? Imagu parkon, ni diru tiun sur Karoloplaco, kaj sur ĉiu arbo soldaton sen disciplino. Tion mi ĉiam plej multe timis.”
“En Sarajevo faris tion serboj,” ligis la parolon Bretschneider.
“En tio vi eraras,” respondis Švejk, “tion faris turkoj, pro Bosnio kaj Hercegovino.” Kaj Švejk prezentis sian opinion pri la internacia politiko de Aŭstrio en Balkanio. En la jaro 1912 turkoj malvenkis kontraŭ Serbio, Bulgario kaj Grekio. Ili volis, ke Aŭstrio al ili helpu, kaj kiam tio ne okazis, ili mortpafis Ferdinandon.
“Ĉu vi amas turkojn?” turnis sin Švejk al la gastejestro Palivec, “ĉu vi amas tiujn paganajn hundojn, diru, ke ne?”
“Gasto kiel gasto,” respondis Palivec, “eĉ la turko. Por ni negocistoj ne ekzistas politiko. Ĉiu pagu sian bieron, sidu en la gastejo kaj babilu, kion li volas. Tio estas mia principo. Ĉu al tiu nia Ferdinando faris tion serbo aŭ turko, katoliko aŭ mahometano, anarkisto aŭ ĉeĥa radikalulo, por mi estas ĉio tio egala.”
“Bone, sinjoro gastejestro,” diris Bretschneider, ree perdanta la esperon, ke iu el tiuj du lasos sin kapti, “sed vi devas konfesi, ke tio estas granda perdo por Aŭstrio.”
Anstataŭ la gastejestro respondis Švejk: “Perdo tio estas, tion oni ne povas nei. Terura perdo. Ferdinandon ne eblas anstataŭigi per ia kreteno. Domaĝe, ke li ne estis ankoraŭ pli grasa.”
“Kion vi per tio pensas?” vigliĝis Bretschneider.
“Kion mi per tio pensas?” respondis Švejk kontente, “nur ĉi tion. Se li estus pli grasa, trafus lin apopleksio certe jam tiam, kiam en Konopiště li peladis maljunulinojn[11] kolektantajn en lia ĉasdistrikto sekajn branĉetojn kaj fungojn, kaj li ne devus morti per tia skandala maniero. Se mi tion imagas — onklo de sinjoro imperiestro, kaj oni lin mortpafis. Tio estas ja malhonoro, la gazetaro estas plena de tio. Antaŭ jaroj ĉe ni en Budějovice[12] dum sensignifa kverelo sur la vendoplaco oni mortpikis brutkomerciston, certan Břetislav Ludvík. Li havis filon Bohuslav kaj kien ajn tiu venis vendi porkojn, tie oni aĉetis de li nenion kaj ĉiu diris: ‘Tio estas filo de tiu mortpikito, certe ankaŭ li estas bela fripono!’ Li saltis de sur la ponto en Krumlov en la riveron Vltava, oni lin eltiris, revivigis, ĉerpis el li akvon, kaj li mortis en brakoj de kuracisto, kiam tiu donis al li injekton.”
“Vi havas ja strangajn komparojn,” diris Bretschneider signifoplene, “unue vi parolas pri Ferdinando kaj poste pri brutkomercisto.”
“Ho ne, mi ne havas,” defendis sin Švejk, “dio min gardu, ke mi volu kompari iun kun iu alia. Sinjoro gastejestro min konas. Ke mi neniam kaj neniun komparis kun iu alia, ĉu?. Mi nur ne volus esti en la haŭto de tiu vidvino post la arkiduko[13]. Kion ŝi nun faros? La infanoj estas orfoj, la bienaro en Konopiště sen mastro. Ĉu denove edziniĝi al iu nova arkiduko? Kion ŝi gajnus, ŝi veturus kun li denove Sarajevon kaj vidviniĝus la duan fojon. Antaŭ jaroj en Zliv ĉe Hluboká estis forstisto, li havis tian malbelan nomon Peniseto. Mortpafis lin ŝtelĉasantoj kaj restis post li vidvino kun du infanoj kaj post unu jaro ŝi prenis al si denove forstiston, Jozefon Šavel el Mydlovary. Kaj ankaŭ tiun oni al ŝi mortpafis. Poste ŝi edziniĝis la trian fojon, prenis al si denove forstiston kaj diris: ‘Ĉiu trio plaĉas al Dio. Se nun tio estos sensukcesa, mi ne scios, kion fari.’ Kompreneble, ke tiun oni ankaŭ mortpafis, kaj tiam ŝi havis kun tiuj forstistoj jam ses infanojn. Ŝi estis eĉ en kancelario de sinjoro princo en Hluboká kaj plendis, kian turmenton ŝi havas kun forstistoj. Oni do rekomendis al ŝi fiŝgardiston Jareš el la bastiono de Ražice. Kaj kion vi al tio dirus, tiun oni al ŝi dronigis, kiam li fiŝkaptis en lago, kaj kun li ŝi havis du infanojn. Poste ŝi prenis al si bestokastriston el Vodňany kaj tiu foje nokte mortbatis ŝin per hakilo kaj iris memvole sin denunci. Kiam poste oni pendumis lin ĉe regiona juĝejo en Písek, li formordis la nazon de pastro, proklamis, ke li pentas tute nenion kaj diris ankoraŭ ion tre malbelan pri sinjoro imperiestro.”
“Ĉu vi ne scias, kion li diris?” demandis Bretschneider per esperplena voĉo.
“Tion mi ne povas al vi sciigi, ĉar neniu kuraĝis tion ripeti. Sed laŭdire temis pri io tiel terura kaj horora, ke ĉeestanta juĝeja konsilisto pro tio freneziĝis kaj ankoraŭ nun oni tenas lin en izolejo, por ke tio ne malkaŝiĝu. Tio ne estis nur ordinara ofendo al sinjoro imperiestro, kian oni faras en ebriego.”
“Kaj kiajn ofendojn al sinjoro imperiestro oni faras en ebriego?” demandis Bretschneider.
“Sinjoroj, mi petas, ŝanĝu la temon,” ekparolis la gastejestro Palivec, “sciu, mi tion ne ŝatas. Oni ellasas ion el la faŭko kaj poste tion bedaŭras.”
“Kiajn ofendojn al sinjoro imperiestro oni faras en ebriego?” ripetis Švejk, “diversajn. Ebriiĝu, igu ludi al vi la aŭstran himnon kaj aŭskultu, kiel vi parolos. Vi elpensos pri sinjoro imperiestro tiom da aferoj, ke se nur duono de tio estus vera, sufiĉus tio por malhonorigi lin por la tuta vivo. Sed li, la maljuna sinjoro, tion vere ne meritas. Konsideru jenon. Kiel maturaĝa li perdis sian junetan filon Rudolfo[14]. Lian edzinon Elizabeta oni mortpikis per fajlilo, poste perdiĝis al li Johano Orth[15]; lian fraton, imperiestron de Meksikio[16], oni pafekzekutis ĉe muro de fortikaĵo. Nun plie liaj maljunaj ostoj ĝisvivis, ke oni mortpafis lian oĉjon. Por tio la homo devus havi nervojn el ŝtalo. Kaj poste ia ebriegulo ricevas ideon komenci lin insulti. Se nun io eksplodus, mi irus libervole kaj servus al sinjoro imperiestro ĝis mia lasta spiro.”
Švejk faris profundan gluton kaj daŭrigis: “Ĉu vi opinias, ke sinjoro imperiestro lasos tion ĉi-tiel? Vi konas lin malbone. La milito kontraŭ turkoj estas neevitebla. Vi mortigis mian oĉjon, jen do havu sur la faŭkon. La milito certas. Serbio kaj Rusio helpos nin en tiu milito. Estos masakro.”
En tiu profeta momento Švejk aspektis bele. Lia naiva vizaĝo, ridetanta kiel plenluno, entuziasme brilis. Por li ĉio estis tute klara.
“Povas esti,” li daŭrigis, prezentante la estontecon de Aŭstrio, “ke en la okazo de milito kontraŭ Turkio atakos nin germanoj, ĉar germanoj kaj turkoj interfratiĝas. Ili estas tiaj ruzeguloj, ke en la mondo ne ekzistas al ili egalaj. Sed ni povas alianci nin kun Francio, kiu soifas venĝon kontraŭ Germanio[17] ekde la sepdekunua jaro. Kaj jam tio iros. La milito eksplodos, mi ne diros al vi pli.”
Bretschneider leviĝis kaj solene proklamis: “Pli vi ne devas diri, iru kun mi en la koridoron, tie mi diros ion al vi.”
Švejk eliris malantaŭ la kaŝpolicisto en la koridoron, kie atendis lin eta surprizo, kiam lia bierkunulo montris al li “agleton”[18] kaj proklamis, ke li Švejkon arestas kaj tuj forkondukos al polica direkcio. Švejk klopodis klarigi, ke tiu sinjoro ŝajne eraras, ke li, Švejk, estas absolute senkulpa kaj ne diris eĉ unu vorton, kiu povus iun ofendi.
Sed Bretschneider al li respondis, ke Švejk vere kulpiĝis pri kelke da punindaj faroj, inter kiuj ĉefan rolon ludas la krimo de ŝtatperfido.
Poste ili revenis en la gastejon kaj Švejk diris al sinjoro Palivec:
“Mi havis kvin bierojn kaj kornbulkon kun kolbaseto. Nun donu al mi ankoraŭ glaseton da prunbrando kaj mi devas jam iri, ĉar mi estas arestita.”
Bretschneider montris la agleton al sinjoro Palivec, momenton lin rigardis kaj poste demandis:
“Ĉu vi estas edziĝinta?”
“Mi estas.”
“Kaj ĉu via edzino kapablas estri la negocon anstataŭ vi dum via foresto?”
“Ŝi kapablas.”
“Tio do estas en ordo, sinjoro gastejestro,” diris Bretschneider gaje, “alvoku ĉi tien vian edzinon, transdonu al ŝi tion kaj vespere ni por vi alveturos.”
“Ne faru al vi pro tio la zorgojn,” konsolis lin Švejk, “mi iras tien nur pro ŝtatperfido.”
“Sed pro kio mi?” lamentis sinjoro Palivec, “mi estis ja tiel singarda.”
Bretschneider ekridetis kaj triumfe proklamis:
“Pro tio, ke vi diris, ke muŝoj fekis sur sinjoron imperiestron. Oni jam elpelos al vi tiun sinjoron imperiestron el la kapo.”
Kaj Švejk forlasis la gastejon ‘Ĉe la kaliko’ en akompano de la kaŝpolicito, kiun li demandis, rigardante lian vizaĝon kun sia bonula rideto, kiam ili eliris sur straton:
“Ĉu mi deiru de sur la trotuaro?”
“Kial?”
“Mi opinias, ke kiel arestito mi ne rajtas paŝi sur trotuaro.”
Kiam ili eniris pordegon de la polica direkcio, Švejk diris:
“Do, bele pasis al ni la tempo. Ĉu vi ofte gastas en ‘Ĉe la kaliko’?”
Kaj dum oni kondukis Švejkon en akceptan kancelarion, sinjoro Palivec, transdonante la gastejon ‘Ĉe la kaliko’ al sia ploranta edzino, konsolis ŝin per sia kurioza maniero:
“Ne ploru, ne bleku, kion oni povas fari al mi pro la surfekita bildo de sinjoro imperiestro?”
Kaj tiel intervenis la brava soldato Švejk en la mondmiliton per sia plaĉa, ĉarma maniero. Historiistojn interesos, ke li antaŭvidis foran estonton. Se la situacio evoluis poste alie, ol kiel li prezentis ĝin en ‘Ĉe la kaliko’, ni devas konsideri, ke li ne havis preparan diplomatan klerigon.
La Sarajeva atenco plenigis la polican direkcion per multaj viktimoj. Oni kondukis unu homon post la alia kaj maljuna inspektoro en akcepta kancelario diris per sia bonula voĉo:
“Vi pagos kare pro tiu Ferdinando!”
Kiam oni fermis Švejkon en unu el multaj kameroj de la unua etaĝo, li trovis tie kompanion de ses homoj. Kvin el ili sidis ĉirkaŭ tablo, kaj en angulo sur tabullito kaŭris mezaĝa viro, kvazaŭ li ilin evitus. Švejk komencis eldemandadi unu viron post la alia, kial ili estas malliberigitaj.
De tiuj kvin sidantaj ĉirkaŭ la tablo li ricevis preskaŭ la saman respondon:
“Pro Sarajevo”, “pro Ferdinando”, “pro la murdo al sinjoro arkiduko”, “pro Ferdinando”, “pro tio, ke sinjoron arkidukon oni ekzekutis en Sarajevo”.
La sesa, evitanta tiujn kvin, diris, ke li volas havi kun ili nenion komunan por ke ne falu sur lin suspekto, li sidas ĉi tie nur pro rabmurda provo kontraŭ bienmastro el Holice.
Švejk sidiĝis al la kompanio de konspiruloj ĉe la tablo, kiuj rakontis al si jam la dekan fojon, kiel ili en tion implikiĝis.
Ĉiujn krom unu trafis tio en gastejo, vinejo aŭ kafejo. La escepton faris neordinare dika sinjoro kun okulvitroj kaj plorŝvelaj okuloj, kiu estis arestita hejme en sia loĝejo, ĉar du tagojn antaŭ la Sarajeva atenco li pagis ‘Ĉe Brejška’ konsumaĵon de du serbaj studentoj de teknika altlernejo, kaj detektivo Brixvidis lin ebria en ilia kompanio en Řetězová-strato, en ‘Montmartre’, kie li ankaŭ pagis anstataŭ ili, kiel li jam konfirmis en protokolo per sia subskribo.
Al ĉiuj demandoj dum informa enketo en la polica direkcio li lamentis stereotipe:
“Mi havas papervendejon.”
Al tio li ricevis same stereotipan respondon:
“Tio vin ne senkulpigas.”
Etkreska sinjoro, al kiu tio okazis en vinejo, estis profesoro pri historio kaj rakontis al vinejestro historion de diversaj atencoj. Li estis arestita ĝuste en la momento, kiam li finis psikologian analizon de ĉiu atenco per vortoj:
“La ideo pri atenco estas tiel simpla kiel la ovo de Kolumbo.”
“Same kiel tio, ke atendas vin Pankrác,” kompletigis lian eldiron polica komisaro dum enketo.
Tria konspirulo estis prezidanto de bonfara societo “Dobromil” en Hodkovičky. En la tago, kiam oni faris la atencon, “Dobromil” aranĝis ĝardenan feston kun koncerto. Venis ĉefĝendarmo por postuli, ke la partoprenantoj disiru, ke Aŭstrio funebras, al kio la prezidanto de “Dobromil” diris bonkore:
“Atendu momenton, ĝis oni finludos ‘Ho, slavoj’[19].”
Nun li sidis ĉi tie kun la kapo klinita kaj lamentis:
“En aŭgusto ni havos novan voĉdonadon pri la prezidantaro, se mi ne estos ĝis tiu tempo hejme, povas okazi, ke oni min ne elektos. Kiel prezidanto mi funkcias jam la dekan periodon. Tiun malhonoron mi ne postvivos.”
Strange ekludis la mortinto Ferdinando kun la kvara arestito, viro de pura karaktero kaj senmakula honoro. Plenajn du tagojn li evitis kian ajn interparolon pri Ferdinando; ĝis vespere en kafejo ĉe mariaĝo, superatutante trefreĝon per karoa sepo, li diris:
“Sep kugloj kiel en Sarajevo.”
Al la kvina viro, kiu — kiel li mem diris — sidas ĉi tie “pro la murdo al sinjoro arkiduko en Sarajevo”, ankoraŭ nun hirtiĝis la hararo kaj barbo pro teruro tiel, ke lia kapo memorigis tiun de grifono.
Tiu en restoracio, kie li estis arestita, ne diris eĉ unu vorton; li eĉ ne legis gazetojn pri la mortigo de Ferdinando kaj sidis ĉetable tute sola, kiam venis al li sinjoro, sidiĝis kontraŭ li kaj rapide al li diris:
“Ĉu vi legis tion?”
“Mi ne legis.”
“Ĉu vi scias pri tio?”
“Mi ne scias.”
“Kaj ĉu vi scias, pri kio temas?”
“Mi ne scias, pri tio mi ne zorgas.”
“Kaj tamen tio meritas vian intereson.”
“Mi ne scias, kio meritus mian intereson. Mi elfumos cigaron, trinkos miajn kelke da glasoj, vespermanĝos kaj ne legas ĵurnalojn. La gazetaro mensogas. Kial mi ekscitiĝu?”
“Ĉu vin do ne interesas eĉ tiu murdo en Sarajevo?”
“Min interesas tute neniu murdo, okazu ĝi en Prago, Vieno, Sarajevo aŭ Londono. Por tio ekzistas oficejoj, juĝejoj kaj la polico. Se oni iam ie iun murdis, bone al li okazis, kial li estis tiel stulta kaj nesingarda, ke li lasis sin mortigi.”
Tio estis liaj lastaj vortoj en tiu interparolo. De tiu tempo li nur laŭte ripetis en kvinminutaj paŭzoj:
“Mi estas senkulpa, mi estas senkulpa.”
Tiujn vortojn li kriis ankaŭ ĉe la pordego de la polica direkcio, tiujn vortojn li ripetos, kiam oni veturigos lin al kriminala juĝejo en Prago kaj kun tiuj vortoj li enpaŝos ankaŭ sian ĉelon.
Elaŭskultinte ĉiujn tiujn terurajn konspirulajn historiojn, Švejk trovis konvena klarigi al ili absolutan senesperon de ilia situacio.
“La situacio de ni ĉiuj estas ege malbona,” li komencis siajn konsolajn vortojn, “tio ne estas vero, kion vi diras, ke al vi, al ni ĉiuj nenio povas okazi. Kial ni havus la policon, se ne por tio, ke ĝi punu nin pro niaj senbridaj faŭkoj. Se la tempo estas tiel danĝera, ke oni mortpafas arkidukojn, neniu povas miri, se oni kondukas lin al polica direkcio. Tion ĉion oni faras por brilo, por ke Ferdinando havu reklamon antaŭ sia entombigo. Ju pli da ni ĉi tie estos, des pli bone por ni, ĉar ni sentos nin pli gaje. Kiam mi soldatis, kelkfoje estis malliberigita duono de nia kompanio. Kaj kiom da senkulpaj homoj oni kondamnis. Kaj ne nur en soldatservo, sed ankaŭ de tribunaloj. Mi memoras, ke foje oni kondamnis ulinon, ke ŝi strangolis siajn novnaskitajn ĝemelojn. Kvankam ŝi ĵuris, ke ŝi ne povis strangoli ĝemelojn, se naskiĝis al ŝi nur unu knabineto, kiun ŝi sukcesis sufoki tute sendolore, oni kondamnis ŝin tamen nur pro duobla murdo. Aŭ tiu senkulpa cigano el Záběhlice[20], kiu dum Kristnaska nokto enŝteliĝis en nutraĵvendejon. Li ĵuris, ke li iris nur sin varmigi, sed tio al li neniel helpis. Ho ve, se tribunalo prenas jam ion en siajn manojn. Sed tiu ‘ho ve’ devas esti. Eble ne ĉiuj homoj estas tiaj friponoj, kiel eblas pri ili supozi; sed kiel nun distingi bonulon de fiulo, precipe en la nuna, tiel streĉa tempo, kiam oni forpafis tiun Ferdinandon? Kiam mi soldatis ĉe ni en Budějovice, en arbaro malantaŭ ekzercejo iu mortpafis hundon de sinjoro kapitano. Eksciinte tion, li alvokis nin ĉiujn, vicigis kaj diras, ke eliru ĉiu deka viro. Mi, memkompreneble, ankaŭ estis la deka, kaj tiel ni staris en atentopozo kaj eĉ ne palpebrumis. La kapitano ĉirkaŭiras nin kaj diras: ‘Kanajloj, aĉuloj, fiuloj, makulaj hienoj, mi volus pro tiu hundo ŝovi vin ĉiujn en izolejojn, dishaki vin je nudeloj, mortpafi vin kaj fari el vi porciojn da peklitaj karpoj. Sed por ke vi sciu, ke mi vin ne indulgos, mi donas al vi ĉiuj dekkvartagan malpermeson forlasi la kazernon.’ Vidu do, tiam temis pri hundeto kaj nun eĉ pri sinjoro arkiduko. Kaj tial devas regi teruro, por ke tiu funebro estu pompa.”
“Mi estas senkulpa, mi estas senkulpa,” ripetis la hirtiĝinta viro.
“Ankaŭ Jesuo Kristo estis senkulpa,” diris Švejk, “kaj ankaŭ lin oni krucumis. Nenie, neniam kaj por neniu gravis ia senkulpa homo. Fermi la faŭkon kaj plu servi, kiel oni diradis al ni dum la soldatservo. Tio estas la plej bona kaj la plej bela.”
Švejk kuŝiĝis sur tabulliton kaj kontente ekdormis.
Intertempe oni alkondukis du novajn virojn. Unu el ili estis bosniano. Li paŝis tra la kamero, dentgrincis kaj ĉiu dua lia vorto estis “fikivianpsikon”. Turmentis lin la imago, ke en la polica direkcio perdiĝos lia stratvendista korbo.
La alia nova gasto estis sinjoro Palivec, kiu, rimarkinte sian konaton Švejk, vekis lin kaj per tragikoplena voĉo ekvokis:
“Ankaŭ mi estas jam ĉi tie!”
Švejk kore skuis lian manon kaj proklamis:
“Mi vere ĝojas. Mi sciis, ke tiu sinjoro tenos la vorton, kiam li al vi diris, ke oni por vi venos. Tia akurateco estas bona afero.”
Sed sinjoro Palivec rimarkis, ke tia akurateco valoras merdon kaj flustre Švejkon demandis, ĉu la ceteraj arestitaj sinjoroj ne estas ŝtelistoj, ĉar tio povus al li, la negocisto, malutili.
Švejk klarigis al li, ke ĉiuj krom unu, kiu sidas ĉi tie pro rabmurda provo kontraŭ bienmastro el Holice, apartenas al ilia kompanio arestita pro la arkiduko.
Sinjoro Palivec ofendiĝis kaj proklamis, ke li estas ĉi tie ne pro iu idiota arkiduko, sed pro sinjoro imeriestro. Kaj ĉar la ceterajn komencis tio interesi, li rakontis al ili, kiel muŝoj malpurigis al li sinjoron imperiestron.
“Ili lin aĉigis, bestioj,” li finis prezentadon de sian okazintaĵo, “kaj min ili fine alkondukis en malliberejon. Tion mi al la muŝoj ne pardonos,” li aldonis minace.
Švejk denove ekkuŝis, sed li ne dormis longe, ĉar oni venis por forkonduki lin al enketo.
Kaj tiel, suprenirante tra ŝtuparo al la tria sekcio cele de enketo, Švejk portis sian krucon sur la supron de Golgoto, mem ne konsciante sian martirecon.
Ekvidinte surskribon, ke estas malpermesite kraĉi sur la koridoroj, li petis la policiston ke tiu permesu al li kraĉi en ujon, kaj radiante sian naivon, li enpaŝis la kancelarion kun vortoj:
“Mi deziras bonan vesperon, sinjoroj, al vi ĉiuj kune.”
Anstataŭ respondo iu puŝis lin ĉe la ripoj kaj starigis antaŭ tablon, post kiu sidis sinjoro de malvarma ofica vizaĝo kun trajtoj de besta krueleco, kvazaŭ li ĵus elfalus el la libro de Lombroso[21] “Pri krimulaj tipoj”.
Li sangsoife ekrigardis Švejkon kaj diris:
“Ne mienu tiel idiote.”
“Mi ne povas min helpi,” respondis Švejk serioze, “oni liberigis min de soldatservo pro idioteco kaj speciala komisiono ofice deklaris min idioto. Mi estas ofica idioto.”
La krimultipa sinjoro dentklakis:
“Tio, pri kio oni vin kulpigis kaj kion vi faris, atestas, ke vi havas ĉiujn kvin sensojn kune.”
Kaj nun li elnombris al Švejk la tutan vicon de diversaj krimoj, komencante per ŝtatperfido kaj finante per ofendo al Lia Moŝto kaj membroj de imperiestra domo. Meze de tiu grupo brilis aprobo al la murdo de la arkiduko Ferdinando, de kie branĉiĝis novaj krimoj, inter kiuj paradis tiu pri instigo al ribelo, ĉar ĉio tio okazis en publika ejo.
“Kion vi al tio diras?” triumfe demandis la sinjoro kun trajtoj de besta krueleco.
“Estas da tio multe,” respondis Švejk senkulpe, “grandkvante malutilas ĉio.”
“Nu vidu, ke vi tion rekonas.”
“Mi rekonas ĉion, severeco devas ekzisti, sen ĝi oni atingus nenion. Kiel kiam mi soldatis…”
“Fermu la faŭkon!” alkriis la polica konsilisto Švejkon, “kaj parolu, nur kiam mi vin pri io demandos! Ĉu vi komprenas?”
“Kial mi ne komprenus,” diris Švejk, “obee mi raportas, ke mi komprenas kaj scias orientiĝi en ĉio, kion vi bonvolas diri.”
“Kun kiu vi havas interrilatojn?”
“Kun mia ordigistino, via moŝto.”
“Kaj en lokaj politikaj rondoj, ĉu tie vi havas neniun konaton?”
“Mi havas, via moŝto, mi aĉetas la posttagmezan eldonon de ‘Nacia politiko’, nomatan ‘La bojulino’[22].”
“For!” alkriegis Švejkon la sinjoro de besta mieno.
Kiam oni kondukis lin el la kancelario, Švejk diris:
“Bonan nokton, via moŝto.”
Reveninte en sian kameron Švejk anoncis al ĉiuj arestitoj, ke la enketo estas amuzo. “Oni vin iom alkrias kaj poste vin elpelos.”
“Iam,” daŭrigis Švejk, “tio estis pli terura. Foje mi legis libron, ke akuzito devis paŝi sur ardigita fero kaj trinki fanditan plumbon, por ke montriĝu, ĉu li estas senkulpa. Aŭ oni surmetis al li torturbotojn kaj streĉis lin sur eskalon, se li ne volis konfesi, aŭ bruligis liajn koksojn per fajrobrigada torĉo, kiel oni faris tion al sankta Johano de Nepomuk. Tiu laŭdire ĉe tio kriegis, kvazaŭ li estus sub tranĉiloj, kaj ne ĉesis, dum oni ne ĵetis lin de sur Elizabeta-ponto en akvorezista sako. Estis pli da tiaj okazoj kaj poste la homon oni ankoraŭ kvaronumis aŭ palisumis ie ĉe Nacia muzeo. Kaj se oni ĵetis lin nur en malsatigejon, tiam tia homo sentis sin kiel novnaskita.”
“Nun esti malliberigita estas amuzo,” plu asertis Švejk kun plaĉo, “nenia kvaronumo, neniaj torturbotoj, ni havas tabullitojn, tablon, benkon, ni ne premas nin unu al la alia, ni ricevas supon, oni donas al ni panon, alportas kruĉon da akvo, necesejon ni havas rekte ĉe la faŭko. En ĉio vidiĝas progreso. Estas vero, al la enketejo estas tio iom malproksime, tra tri koridoroj en la pli altan etaĝon, sed kompense ĉie en la koridoroj estas pure kaj vigle. Unu homon oni kondukas tien, la alian reen, junan, maljunan, viran eĉ inan sekson. Ĉiu ĝojas, ke li ne estas ĉi tie almenaŭ sola. Ĉiu iras kontente sian vojon kaj ne devas timi, ke oni diros al li en la kancelario: ‘Do, ni konsiliĝis kaj morgaŭ vi estos aŭ kvaronumita aŭ ŝtiparumita, laŭ via propra deziro.’ Tio estis certe malfacila decido kaj mi opinias, sinjoroj, ke en tia momento multaj el ni estus ege embarasitaj. Jes, nun la kondiĉoj jam pliboniĝis favore al ni.”
Li ĝuste finis la defendon de moderna malliberigado de civitanoj, kiam gardisto malfermis la pordon kaj ekvokis:
“Švejk, vestu vin kaj iru al la enketo.”
“Mi vestos min,” respondis Švejk, “kontraŭ tio mi havas nenion, sed mi timas, ke temas pri eraro, de enketo oni min jam unu fojon elĵetis. Kaj krom tio mi timas, ke tiuj ceteraj sinjoroj, kiuj estas ĉi tie kun mi, ne koleru, ke mi iras al la enketo la duan fojon sinsekve kaj ili ankoraŭ ne estis tie nun ĉi-vespere eĉ unufoje. Ili povus kontraŭ mi ĵaluzi.”
“Elŝoviĝu kaj ne babilu,” estis la respondo al ĝentlemana proklamo de Švejk.
Švejk denove troviĝis antaŭ la krimultipa sinjoro, kiu sen kia ajn enkonduko demandis lin severe kaj senkompate:
“Ĉu vi konfesas ĉion?”
Švejk fiksis siajn bonulajn, bluajn okulojn sur la senkompata homo kaj mole diris:
“Se vi deziras, via moŝto, ke mi konfesu, mi obeos, tio ne povas al mi malutili. Sed se vi diros: ‘Švejk, konfesu nenion,’ mi elturniĝos ĝis mia lasta spiro.”
La severa sinjoro notis ion en aktoj, kaj enmanigante plumon al Švejk instigis lin tion subskribi.
Kaj Švejk subskribis la denuncon de Bretschneider eĉ jenan aldonon:
Viaj supre montritaj akuzoj kontraŭ mi baziĝas sur vero.
Jozefo Švejk
Subskribinte, li turnis sin al la severa sinjoro:
“Ĉu mi subskribu ankoraŭ ion? Aŭ ĉu mi venu nur matene?”
“Matene oni forveturigos vin al la kriminala juĝejo,” li ricevis respondon.
“Je kioma horo, via moŝto? Por ke mi, pro Sinjoro Kristo, ne fordormu.”
“For!” ekkriegis tio al Švejk hodiaŭ la duan fojon de kontraŭa flanko de la tablo, antaŭ kiu li staris.
Revenante en sian novan kraditan hejmon, Švejk diris al policisto, kiu lin akompanis:
“Ĉi tie ĉio iras kiel sur reloj.”
Tuj kiam oni fermis malantaŭ li la pordon, la kunarestitoj surŝutis lin per diversaj demandoj, kiujn Švejk respondis klare:
“Mi ĵus konfesis, ke mi ŝajne mortigis la arkidukon Ferdinando.”
Ses viroj konsterne kuntiriĝis sub pedikoplenajn kovrilojn, nur la bosniano diris:
“Feliĉan vojaĝon.”
Ekkuŝante sur la tabullito, Švejk proklamis:
“Domaĝe, ke ni ne havas ĉi tie vekhorloĝon.”
Sed matene oni vekis lin eĉ sen vekhorloĝo kaj precize je la sesa horo veturigis Švejkon en “verda Antono”[23] al la landa kriminala juĝejo.
“Matena horo plena de oro,” diris Švejk al siaj kunvojaĝantoj, kiam la “verda Antono” ekveturis el la pordego de la polica direkcio.
Puraj, hejmecaj ĉambretoj de la landa kriminala juĝejo faris sur Švejk la plej favoran impreson. Kalkitaj muroj, nigre lakitaj kradoj kaj dika aresteja ĉefgardisto sinjoro Demartini kun violaj galonoj kaj borderaĵo sur la ofica kaskedo. Viola koloro estas preskribita ne nur ĉi tie, sed ankaŭ ĉe religiaj ceremonioj en la Cindra Merkredo kaj la Paska Vendredo.
Revenis glora epoko de la roma hegemonio super Jerusalemo. Oni elkondukadis arestitojn kaj starigis ilin antaŭ Pilatojn de la 1914a jaro suben en teretaĝon. Kaj enketaj juĝistoj, Pilatoj de la moderna epoko, anstataŭ honeste lavi siajn manojn sendadis al si por perkelto kaj biero al ‘Ĉe Teissig’ kaj al la ŝtata prokuroraro transdonadis novajn kaj novajn akuzojn.
Ĉi tie plejparte perdiĝis kia ajn logiko kaj venkis, strangolis, idiotigis, kraĉis, ridis, minacis, mortigis kaj ne pardonis. Estis tio ĵonglistoj per la leĝoj, adorantoj de kodaj laŭliteraĵoj, voruloj de la akuzitoj, tigroj de aŭstra ĝangalo, okulmezurantaj sian salton sur la kulpigiton laŭ la numero de paragrafoj.
Escepton faris kelkaj sinjoroj (same kiel ankaŭ en la polica direkcio), kiuj ne prenis la leĝon tiel strikte, ĉar ĉie eblas trovi tritikon inter agrostemo.
Al tia sinjoro oni alkondukis Švejkon por enketo. Iom aĝa sinjoro de bonanima mieno, kiu iam, enketante konatan murdiston Valeš, neniam forgesis al li diri: “Bonvolu sidiĝi, sinjoro Valeš, ĉi-momente estas ĉi tie libera seĝo.”
Kiam oni alkondukis Švejkon, li kun sia denaska afablo petis lin sidiĝi kaj diris:
“Ĉu vi do estas tiu sinjoro Švejk?”
“Mi opinias,” respondis Švejk, “ke tiu mi devas esti, ĉar ankaŭ mia paĉjo estis Švejk kaj la panjo sinjorino Švejk. Mi ne povas fari al ili tian malhonoron, ke mi malkonfesu mian nomon.”
La vizaĝon de la enketa juĝeja konsilisto laŭflugis afabla rideto:
“Vi kuiris al vi ja belan kaĉon. Vi havas multe da tio sur la konscienco.”
“Mi havas ĉiam multe da tio sur la konscienco,” diris Švejk, ridetante ankoraŭ pli afable ol sinjoro juĝeja konsilisto, “povas esti, ke mi havas da tio sur la konscienco eĉ pli ol bonvolas havi vi, via moŝto.”
“Tio vidiĝas laŭ la protokolo, kiun vi subskribis,” diris la juĝeja konsilisto per ne malpli afabla tono, “ĉu oni ne faris sur vin ian premon ĉe la polico?”
“Tute ne, via moŝto. Mi mem ilin demandis, ĉu mi tion subskribu, kaj kiam ili diris, ke mi subskribu, mi ilin obeis. Ja mi ne interbatiĝus kun ili pro mia propra subskribo. Per tio mi nepre al mi ne helpus. Devas esti ordo.”
“Sinjoro Švejk, ĉu vi sentas vin tute sana?”
“Tute sana, tion ne tute, viamoŝta sinjoro konsilisto. Mi havas reŭmatismon, mi ŝmiras min per opodeldoko.”
La maljuna sinjoro denove afable ekridetis: “Kion vi dirus al tio, se ni igus vin esplori fare de kriminalaj kuracistoj?”
“Mi opinias, ke mi ne fartas tiom malbone, por ke tiu sinjoroj superflue perdu pro mi la tempon. Min esploris jam sinjoro doktoro en la polica direkcio, ĉu mi ne havas gonoreon.”
“Nu, sinjoro Švejk, ni tion tamen nur provos per sinjoroj kriminalaj kuracistoj. Ni formos komisionon kiel decas, vin ni metos en enketan arestejon kaj vi intertempe bone ripozos. Nun ankoraŭ unu demandon. Laŭ la protokolo vi laŭdire proklamis kaj disvastigis, ke nun baldaŭ eksplodos la milito?”
“Tiu, mi petas, eksplodos en la plej proksima tempo, viamoŝta sinjoro konsilisto.”
“Kaj ĉu de tempo al tempo ne kaptas vin paroksismoj?”
“Tiuj, mi petas, min ne kaptas, nur iam preskaŭ kaptis min aŭtomobilo sur Karolo-placo, sed tio okazis jam antaŭ vico da jaroj.”
Per tio estis la enketo finita, Švejk prezentis la manon al sinjoro juĝeja konsilisto kaj reveninte en sian ĉambreton, diris al siaj kunuloj:
“Do, pro la murdo al sinjoro arkiduko Ferdinando esploros min kriminalaj kuracistoj.”
“Ankaŭ min ili jam esploris,” diris juna viro, “tio estis en la tempo, kiam mi venis antaŭ tribunalon pro ŝtelitaj tapiŝoj. Oni rekonis min mense malforta. Nun mi forŝakris vaporan draŝmaŝinon kaj oni povas fari al mi nenion. Hieraŭ diris al mi mia advokato, ke se foje oni deklaris min mense malforta, ke mi devas havi el tio prosperon jam dum la tuta vivo.”
“Mi tute ne fidas al kriminalaj kuracistoj,” rimarkis viro de inteligenta mieno. “Foje, kiam mi falsis kambiojn, por okazo de bezono mi vizitadis prelegojn de doktoro Heveroch[24], kaj kiam oni min kaptis, mi simulis paralizulon ĝuste tiel, kiel sinjoro doktoro Heveroch lin priskribis. Dum esploro mi ekmordis unu kriminalan kuraciston en la kruron, eltrinkis inkon el ujo kaj, pardonu, sinjoroj, fekis antaŭ la tuta komisiono en angulon. Sed pro tio, ke al unu el ili mi tramordis la suron, oni rekonis min tute sana kaj mia afero estis perdita.”
“Mi tute ne timas la esploron fare de tiuj sinjoroj,” proklamis Švejk; “kiam mi soldatis, esploris min bestokuracisto kaj finiĝis tio tute bone.”
“Kriminalaj kuracistoj estas kanajloj,” diris etkreska ŝrumpa viro, “antaŭnelonge sur mia herbejo oni hazarde elfosis skeleton kaj kriminalaj kuracistoj asertis, ke tiu skeleto estis murdita per kontuzanta objekto en la kapon antaŭ kvardek jaroj. Mi aĝas tridek ok jarojn kaj estas malliberigita, kvankam mi posedas atestojn pri bapto, naskiĝo kaj loĝloko.”
“Mi opinias,” diris Švejk, “ke ni rigardu ĉion el la pli bona flanko. Ĉiu povas erari kaj devas erari, des pli, ju pli li pri io meditas. Kriminalaj kuracistoj estas homoj kaj homoj havas siajn mankojn. Kiel foje en Nusle, ĝuste ĉe la ponto trans Botič[25], kiam mi estis survoje hejmen de ‘Ĉe Banzet’, venis al mi nokte sinjoro kaj ekbategis min per klabo sur la kapon; kaj kiam mi kuŝis sur la tero, li prilumis min kaj diris: ‘Tio estas eraro, tio ne estas li!’ Kaj tio, ke li eraris, kolerigis lin tiom, ke li ekbatis min ankoraŭfoje sur la dorson. Tio estas jam en la homa naturo, ke la homo eraras ĝis sia morto. Kiel tiu sinjoro, kiu nokte trovis duonfrostiĝintan rabian hundon, prenis ĝin hejmen kaj ŝovis ĝin al sia edzino en la liton. Kiam la hundo varmiĝis kaj retrovis la fortojn, ĝi mordvundis la tutan familion kaj la plej junan idon en lulilo disŝiris kaj forvoris. Aŭ mi diros al vi ekzemplon, kiel en nia domo eraris tornisto. Per ŝlosilo li malfermis al si la preĝejon en Podolí[26], opiniante esti hejme, en la sakristio li demetis la ŝuojn, ĉar li supozis, ke tio estas ilia kuirejo, kuŝiĝis sur altaron, ĉar li opiniis, ke li estas hejme en la lito, kaj metis sur sin iujn tukojn kun sanktaj surskriboj kaj sub la kapon — por havi ĝin alte — li metis al si evangelion kaj ankoraŭ aliajn konsekritajn librojn. Matene trovis lin la sakristiano, kaj la tornisto, konsciinte ĉion, tute bonanime al li diris, ke tio estas eraro. ‘Bela eraro’, respondis la sakristiano, ‘se pro tia eraro ni devas denove konsekri la preĝejon.’ Poste tiu tornisto staris antaŭ kriminalaj kuracistoj kaj tiuj al li pruvis, ke li estis tute juĝokapabla kaj sobra, ĉar se li estus ebriega, li laŭdire ne sukcesus ŝovi tiun ŝlosilon en serurtruon de la preĝeja pordo. Poste tiu tornisto mortis en la malliberejo Pankrác. Mi donos al vi ankaŭ ekzemplon, kiel en Kladno eraris polica luphundo de konata ĝendarma kapitano Rotter. La kapitano Rotter bredis tiujn hundojn kaj faris provojn kaptadi per ili vagabondojn, ĝis ĉiuj senhejmuloj komencis la regionon ĉirkaŭ Kladno eviti. Tial li ordonis, ke ĝendarmoj alkonduku ajnan suspektan ulon, kiom ajn tio kostu. Foje ili do venigis al li sufiĉe dece vestitan homon, kiun oni trovis sidanta sur arbostumpo en arbaroj ĉe Lány. La kapitano tuj igis detranĉi de lia jako peceton da basko, tiun donis priflari al siaj policaj hundoj kaj tiun homon oni poste forkondukis en brikfarejon malantaŭ la urbo kaj sur liajn spurojn ellasis tiujn dresitajn hundojn, kiuj lin trovis kaj alkondukis denove reen. Poste tiu homo devis grimpi sur eskalo en subtegmenton, salti trans muron kaj en fiŝlagon, kaj la hundoj malantaŭ li. Fine montriĝis, ke tiu homo estis ĉeĥa radikala deputito, kiu ekveturis al ekskurso en arbarojn ĉe Lány, kiam jam tedis lin sidi en la parlamentejo. Tial mi diras, ke homoj havas siajn mankojn, ke ili eraras, klerulo same kiel stulta, nekulturita idioto. Eraras eĉ ministroj.”
La komisiono de kriminalaj kuracistoj, kiu havis la taskon decidi, ĉu la mensa horizonto de Švejk respondas aŭ ne respondas al ĉiuj tiuj krimoj, pri kiuj oni lin akuzis, konsistis el tri neordinare seriozaj sinjoroj de tia pensmaniero, ke opinio de ĉiu unuopulo rimarkinde diferencis de kia ajn opinio de la du ceteraj.
Estis ĉi tie reprezentitaj tri diversaj sciencaj skoloj kaj psikiatriaj konceptoj.
Se en la okazo de Švejk tiuj kontraŭaj sciencistaj tendaroj venis al plena akordo, eblas tion klarigi sole per la konsterna impreso, kiun Švejk faris sur la tutan komisionon, kiam, enirinte la ĉambron, kie oni pretis esplori lian mensostaton kaj ekvidinte sur la muro pendantan bildon de la aŭstra monarko, li ekkriis:
“Vivu, sinjoroj, la imperiestro Francisko Jozefo la unua!”
La afero estis tute klara. Per la spontanea proklamo de Švejk forfalis la tuta vico da demandoj kaj restis nur kelkaj la plej gravaj, por ke laŭ lia respondo konfirmiĝu la unua mieno pri Švejk surbaze de sistemo de psikiatria doktoro Kallerson, doktoro Heveroch kaj la anglo Weiking.
“Ĉu radiumo pezas pli ol plumbo?”
“Mi ĝin, bonvolu pardoni, ne pesis,” respondis Švejk kun sia afabla rideto.
“Ĉu vi kredas la finiĝon de la mondo?”
“Unue mi devus tiun finiĝon vidi,” diris Švejk flegme, “sed nepre mi ne ĝisatendos ĝin jam morgaŭ.”
“Ĉu vi scipovus elkalkuli la diametron de la terglobo?”
“Tion mi, bonvolu pardoni, ne scipovus,” respondis Švejk, “sed ankaŭ mi mem, sinjoroj, prezentos al vi enigmon: staras trietaĝa domo, en ĉiu etaĝo de tiu domo estas ok fenestroj. Sur la tegmento troviĝas du lukoj kaj du kamentuboj. En ĉiu etaĝo loĝas du luantoj. Kaj nun diru al mi, sinjoroj, en kiu jaro mortis la avinjo de la domzorgisto?”
La kriminalaj kuracistoj signifoplene ekrigardis unu la alian, tamen unu el ili prezentis ankoraŭ tiun ĉi demandon:
“Ĉu vi ne scias la plej grandan profundon de Pacifiko?”
“Tiun mi, bonvolu pardoni, ne scias,” sonis la respondo, “sed mi opinias, ke ĝi certe superas la profundon de Vltava sub la roko de Vyšehrad[27].”
La prezidanto de la komisiono demandis koncize: “Ĉu sufiĉas?” sed unu el la membroj tamen ankoraŭ elpetis jenan demandon:
“Kiom estas 12897 multiplikita per 13863?”
“729,” respondis Švejk, eĉ ne palpebruminte.
“Mi opinias, ke tio tute sufiĉas,” diris la prezidanto de la komisiono, “la akuziton oni povas forkonduki reen sur la antaŭan lokon.”
“Mi dankas vin, sinjoroj,” proklamis Švejk ĝentile, “ankaŭ al mi tio tute sufiĉas.”
Post lia foriro ĉiuj tri kolegoj akordiĝis, ke Švejk estas absoluta kreteno kaj idioto laŭ ĉiuj leĝoj de la naturo, kiujn malkovris psikiatriaj scienculoj.
En raporto transdonita al enketa juĝisto estis interalie: “La pli sube subskribitaj kriminalaj kuracistoj insistas pri plena mensa inerteco kaj denaska kretenismo de Jozefo Švejk, prezentita al la komisiono supre menciita, esprimanta sin ekzemple per la vortoj ‘Vivu la imperiestro Francisko Jozefo la unua’, kiu eldiro plene sufiĉas por riveli la mensostaton de Jozefo Švejk kiel staton de absoluta idioto. La subskribita komisiono do proponas: 1. ĉesigi la enketadon kontraŭ Jozefo Švejk, 2. transdoni Jozefon Švejk al psikiatria kliniko cele de observado kaj konstato, kiagrade estas lia mensostato danĝera por liaj ĉirkaŭuloj.”
Dum oni skribis tiun ĉi raporton, Švejk rakontis al siaj kunarestitoj: “Pri Ferdinando oni fajfis kaj babilis kun mi pri ankoraŭ pli grandaj idiotaĵoj. Fine ni al ni diris, ke al ni tute sufiĉas, pri kio ni al ni rakontis, kaj ni disiris.”
“Mi kredas al neniu,” rimarkis la etkreska ŝrumpa homo, sur kies herbejo oni hazarde elfosis skeleton. “Ĉio tio estas kanajlaĵo.”
“Ankaŭ tiu kanajlaĵo devas ekzisti,” diris Švejk, ekkuŝante sur sian pajlosakon. “Se ĉiuj homoj dezirus al la aliaj nur bonon, ili tre baldaŭ ekstermus sin reciproke.”
Kiam pli poste Švejk prezentis la vivon en frenezulejo, li faris tiel per maniero de neordinara laŭdparolo: “Mi vere ne scias, kial tiuj frenezuloj ekscitiĝas, kiam oni ilin tie tenas. La homo povas rampi tie nuda sur planko, hurli kiel ŝakalo, furiozi kaj mordi. Se oni farus tion ie sur promenejo, la homoj mirus, sed tie tio apartenas al io tre ordinara. Tie regas libero, pri kia eĉ socialistoj neniam revis. La homo povas deklari sin tie eĉ Sinjoro Dio aŭ Maria la Virgulino, papo aŭ angla reĝo, sinjoro imperiestro aŭ sankta Venceslao, kvankam ŝajniganto de tiu ĉi lasta estis daŭre katenita kaj nuda kaj kuŝis en izolejo. Estis tie ankaŭ ulo, kiu kriis, ke li estas ĉefepiskopo, sed tiu faris nenion alian ol ke li voris, blekis kaj faris ankoraŭ ion, pardonu, vi scias, kiel tio povas rimiĝi, sed tie neniu pro tio hontas. Alia ulo deklaris sin eĉ sanktaj Cirilo kaj Metodo por ricevadi du porciojn. Kaj alia sinjoro ŝajnigis sin graveda kaj invitis ĉiujn al baptofesto. Estis tie malliberigitaj multaj ŝakludantoj, politikistoj, fiŝistoj kaj skoltoj, kolektantoj de poŝtmarkoj kaj fotoamatoroj. Unu ulo estis tie pro malnovaj potoj, kiujn li nomis cindrujoj. Alia daŭre surhavis frenezjakon por ne povi elkalkuli la finiĝon de la mondo. Mi renkontiĝis tie ankaŭ kun kelke da profesoroj. Unu el ili senĉese min sekvis kaj instruis, ke la lulilo de ciganoj estis en Krkonoše, kaj la alia al mi klarigadis, ke interne de la terglobo estas ankoraŭ unu globo, multe pli granda ol la ekstera.
Ĉiu povis tie babili, kion li volis kaj kion li havis ĝuste sur la lango, kvazaŭ li sidus en parlamentejo. De tempo al tempo oni rakontis al si tie fabelojn kaj interbatiĝis, se iu princino finiĝis tre malbone. Plej furioza estis sinjoro, kiu deklaris sin la 16a volumo de Otto-enciklopedio[28] kaj petis ĉiun, ke tiu lin malfermu kaj trovu terminon ‘Kartonaĵa kudrilmaŝino’, ke alie tio estus lia fino. Li trankviliĝis nur, kiam oni surmetis al li frenezjakon. Tiam li aprobis kun plaĉo, ke li venis en bindistan premilon kaj petis fari al li modernan randon. Ĉiuflanke oni vivis tie kiel en paradizo. Vi povas tie kriegi, muĝi, kanti, plori, meki, jelpi, salti, preĝi, kaprioli, marŝi kvarpiede, salteti sur unu kruro, rondkuri, danci, hopi, kalkansidi la tutan tagon kaj grimpi sur murojn. Venos al vi neniu, kiu dirus: ‘Tion ĉi vi ne povas fari, tio ĉi, sinjoro, ne decas, hontu, ĉu tiel kondutas klera homo?’ Sed estas ankaŭ vero, ke tie troviĝas tute silentemaj frenezuloj. Estis tie erudita inventisto, kiu senĉese fingrumis en la nazo kaj nur unufoje tage diris: ‘Ĵus mi inventis elektran energion.’ Kiel mi diras, estis tie tre bele kaj tiuj kelkaj tagoj, kiujn mi pasigis en frenezulejo, apartenas al la plej belaj momentoj de mia vivo.”
Kaj vere, jam la bonvenigo, kiu atendis Švejkon en frenezulejo, kiam oni forveturigis lin de la landa kriminala juĝejo cele de observado, superis lian imagon. Unue oni senvestigis lin ĝisnude, poste donis al li kimonon kaj kondukis al banĉambro, tenante lin intime sub la brakoj, ĉe kio unu el la flegistoj amuzis lin per anekdoto pri judoj. En la banĉambro ili mergis lin en kuvon kun varma akvo, poste lin eltiris kaj starigis sub malvarman duŝon. Tio ripetiĝis trifoje kaj poste ili lin demandis, kiel tio al li plaĉas. Švejk diris, ke tio estas pli bona ol en tiu banejo ĉe Karolo-ponto kaj ke li tre ŝatas sin bani. “Se vi ankoraŭ pritondos miajn ungojn kaj hararon, mankos nenio al mia plena feliĉo,” li aldonis, agrable ridetante.
Ankaŭ tiu ĉi deziro estis plenumita, kaj kiam la flegistoj ankoraŭ zorge lin elftrotis per spongo, ili volvis lin en litotukon kaj forportis en la unuan sekcion sur liton, kie ili lin kuŝigis, kovris kaj petis, ke li ekdormu.
Ankoraŭ nun Švejk rakontas pri tio kun amo: “Imagu, ke ili min portis, tute forportis, en tiu momento mi sentis min tute feliĉege.”
Kaj en la lito Švejk ankaŭ feliĉe ekdormis. Poste ili lin vekis por prezenti al li poton da lakto kaj bulkon. La bulko estis jam distranĉita je pecetoj, kaj dum unu flegisto tenis Švejkon je ambaŭ manoj, la alia trempis bulkpecetojn en lakto kaj nutris lin, kiel oni nutras anseron per brankonusoj. Satiginte lin, la flegistoj prenis lin subbrake kaj forkondukis al necesejo, kie ili lin petis, ke li faru malgrandan kaj grandan korpan bezonon.
Ankaŭ pri tiu ĉi bela momento Švejk rakontas kun amo kaj mi certe ne devas ripeti liajn vortojn, kion ili poste al li faris. Mi menciu nur, ke Švejk diras:
“Unu el ili tenis min ĉe tio en la brakoj.”
Alkondukinte lin reen, ili denove metis lin en la liton kaj denove petis, ke li ekdormu. Kiam li ekdormis, ili lin vekis kaj forkondukis en esplorejon, kie Švejk, starante tute nuda antaŭ du kuracistoj, rememoris la gloran tempon de sia rekrutiĝo. De liaj lipoj senvole glitis:
“Kapabla.”
“Kion vi diras?” demandis unu el la kuracistoj, “faru kvin paŝojn antaŭen kaj kvin reen.”
Švejk faris da ili dek.
“Mi ja diris al vi, ke vi faru kvin paŝojn,” reagis la kuracisto.
“Min ne ĝenas fari kelke da paŝoj pli,” respondis Švejk.
Poste la kuracistoj petis lin sidiĝi sur seĝon kaj unu el ili perkutis lian genuon. Poste li diris al la alia, ke la refleksoj estas tute normalaj, al kio tiu skuis la kapon kaj mem komencis frapi la genuon de Švejk, dum la unua suprenlevis liajn palpebrojn kaj trarigardis lian pupilon. Poste ambaŭ foriris al tablo kaj interŝanĝis kelke da latinaj terminoj.
“Aŭdu, ĉu vi scias kanti?” demandis unu el ili Švejkon, “ĉu vi povus ion al ni kanti?”
“Sen problemoj, sinjoroj,” respondis Švejk, “mi havas nek voĉon, nek muzikan aŭdosenton, sed mi tion provos, plenumi vian volon, se vi volas amuziĝi.”
Kaj Švejk komencis:
Knab’ juneta, la monaĥo,
afliktite kapon tenas.
Jen, du larmoj tre amaraj
en okulojn liajn venas.
“Plu mi tion ne scipovas,” daŭrigis Švejk, “se vi deziras, mi kantos al vi:”
Mi sentas triston en la koro,
dolorajn ĝemojn brust’ elpelas.
En malproksimon mi rigardas,
Sopiro mia tien celas.
“Kaj ankaŭ tion mi ne scipovas plu,” ĝemis Švejk. “Mi scias ankoraŭ unuan strofon de ‘Ho, mia hejm’[29], ‘General’ Windischgrätz[30], grupo komandanta ekmilitis frue ĉe l’ sun’ leviĝanta’ kaj ankoraŭ kelke da similaj naciaj kantoj kiel: ‘Gardu Dio, Lian moŝton’[31], ‘Kiam ni la vojdirekton al Jaroměř ŝanĝis’ kaj ‘Ni salutas vin milfoje’[32]…”
Ambaŭ sinjoroj kuracistoj interŝanĝis rigardon, kaj unu el ili donis al Švejk demandon:
“Ĉu oni jam iam esploris vian mensostaton?”
“Dum la soldatservo,” respondis Švejk solene kaj fiere, “sinjoroj soldatkuracistoj ofice deklaris min absoluta idioto.”
“Al mi ŝajnas, ke vi estas simulanto!” alkriis la alia kuracisto Švejkon.
“Sinjoroj,” defendis sin Švejk, “mi ne estas simulanto, mi estas vera idioto, vi povas informiĝi en kancelario de la naŭdekunua regimento en České Budějovice aŭ ĉe la komandejo de rezervuloj en Karlín[33]!”
La pli aĝa kuracisto senespere svingis la manon kaj montrante al Švejk, diris al la flegistoj: “Al tiu ĉi homo redonu lian veston kaj loku lin en tria klaso en la unua koridoro, poste unu el vi revenu kaj forportu ĉiujn dokumentojn pri li en la kancelarion. Kaj tie diru, ke oni faru tion baldaŭ, por ke ni ne havu lin ĉi tie longe sur nia kolo.”
La kuracistoj ĵetis ankoraŭ unu konsternan rigardon al Švejk, kiu respektoplene regresis al la pordo, ĝentile riverencante. Al la demando de unu el la flegistoj, kial li faras tiajn stultaĵojn, Švejk respondis: “Ĉar mi ne estas vestita, mi estas nuda kaj volas nenion elmontri antaŭ tiuj sinjoroj por ke ili ne opiniu, ke mi estas neĝentila aŭ malĉasta.” Ekde la momento, kiam la flegistoj ricevis ordonon redoni al Švejk lian veston, ili montris pri li jam tute neniun zorgon. Ili al li ordonis, ke li sin vestu kaj unu el ili forkondukis lin en la trian klason, kie Švejk havis la okazon faris siajn belajn observojn dum tiuj kelkaj tagoj, antaŭ ol la kancelario pretigis skriban dokumenton pri lia elĵeto. La seniluziigitaj kuracistoj ekspertizis pri li, ke Švejk estas “simulanto de febla intelekto”, kaj ĉar oni ellasis lin antaŭ tagmanĝo, okazis malgranda disputo.
Švejk proklamis, ke se oni elĵetas iun el frenezulejo, oni ne rajtas elpeli lin sen tagmanĝo.
La eksceson finis policisto, alvokita fare de la pordisto, kiu forkondukis Švejkon al la polica komisarejo en Salma-strato.
Post belaj sunoplenaj tagoj en la frenezulejo venis horoj, por Švejk plenaj de persekutado. Polica inspektoro Braun aranĝis scenon de ilia renkontiĝo kun krueleco de romaj solduloj el la epoko de aminda imperiestro Nerono. Senkompate, kiel tiam, kiam oni diris: “Ĵetu tiun kristanan kanajlon al leonoj,” ordonis la inspektoro Braun: “Ŝovu lin malantaŭ la kradojn!”
Nek vorteton pli, nek malpli. Nur okuloj de sinjoro polica inspektoro lumis ĉe tio per stranga, perversa volupto.
Švejk riverencis kaj fiere diris: “Mi pretas, sinjoroj. Mi opinias, ke kradoj signifas la samon kiel ĉelo, kaj tio ne estas tre malbona.”
“Vi, ne enhejmiĝu ĉi tie tro,” respondis policisto, al kio Švejk rediris: “Mi estas tute modesta kaj danka por ĉio, kion vi por mi faros.”
En la ĉelo sur tabullito sidis meditanta viro. Li sidis apatie kaj sur lia mieno vidiĝis, ke li ne kredis al tio — kiam en la seruro ekknaris ŝlosilo — ke malfermiĝas la pordo al lia libereco.
“Mian komplimenton, via moŝto,” diris Švejk, eksidante ĉe li sur la tabullito, “kioma horo propre estas?”
“La tempo ne estas mia reganto,” respondis la meditanta viro.
“Ĉi tie ne estas malbone,” Švejk plu ligis fadenon de la parolo, “tiu ĉi tabullito estas el rabotita ligno.”
La serioza viro ne respondis, leviĝis kaj komencis haste paŝi en malgranda spaco inter la pordo kaj la tabullito, kvazaŭ li rapidus por ion savi.
Intertempe Švejk kun intereso rigardis surmure skribaĉitajn frazojn. Estis tie surskribo, en kiu nekonata arestito ĵuras al la ĉielo batali kontraŭ la polico pri vivo kaj morto. Ĝi tekstis: “Por tio vi pagos.” Alia arestito skribis: “Surgrimpu mian dorson, kokoj[34].” Denove alia simple konfirmis la fakton: “Mi sidis ĉi tie la 5an de junio 1913 kaj oni traktis min bone. Jozefo Mareček, komercisto el Vršovice[35].” Kaj estis tie ankaŭ surskribo, ŝokanta per sia profundo: “Mizerikordon, granda Dio…” kaj sub tio: “Kisu al mi la p.”. Sed la litero “p” estis strekita kaj ĉeflanke aldonite per grandaj literoj: “BASKON”. Apude poeta animo skribis versojn:
Ĉe riveret’ mi triste sidas.
La sun’ subiras, jam forestas,
montetojn mi rigardas, vidas
l’ amatin’ mia kie restas.
La viro kuranta inter la pordo kaj la tabullito, kvazaŭ li volus venki en maratona kuro, haltis, spirmanka denove sidiĝis sur sian antaŭan lokon, klinis la kapon inter la manplatojn kaj subite ekkriegis: “Ellasu min eksteren!”
“Ne, oni min ne ellasos,” li parolis al si mem, “ne ellasos kaj ne ellasos. Mi estas ĉi tie jam de la sesa horo matene.”
Li ricevis atakon de komunikemo, leviĝis kaj demandis Švejkon:
“Ĉu vi ne havas hazarde ĉe vi zonon, por ke mi tion finu?”
“Per ĝi mi povas al vi servi, kun granda ĝojo,” respondis Švejk, demetante sian zonon, “mi ankoraŭ neniam vidis, kiel homoj en ĉelo pendumas sin per zono.”
“Nur tio estas ĉagrena,” li daŭrigis, ĉirkaŭrigardante, “ke ĉi tie estas neniu hoko. La fenestra manilo vian pezon ne eltenos. Sed vi povus pendumi vin surgenue ĉe la tabullito, kiel faris tion tiu monaĥo en la abatejo Emauzy[36], kiu pendumis sin sur krucifikso pro juna judino. Sinmortigantojn mi tre amas, do ek al la faro kun gusto.”
La nubmiena viro ekrigardis la zonon, kiun Švejk ŝovis al li en la manon, forĵetis ĝin en angulon kaj komencis plori, disŝmirante la larmojn per siaj malpuraj manoj, ĉe kio li elpuŝis el si blekojn: “Mi havas infanetojn, mi estas ĉi tie pro ebrio kaj malĉasta vivo, Jesuo Maria, mia kompatinda edzino, kion oni diros al mi en la oficejo? Mi havas infanetojn, mi estas ĉi tie pro ebrio kaj malĉasta vivo” ktp. sen fino.
Fine li tamen nur iom trankviliĝis, iris al la pordo kaj komencis ĝin piedbati kaj pugnobati. Malantaŭ la pordo eksonis paŝoj kaj voĉo: “Kion vi volas?”
“Ellasu min eksteren!” li diris per tia voĉo, kvazaŭ restus al li jam nenio, por kio li vivu. “Kien?” estis la demando de la alia pordoflanko. “En la oficejon,” respondis la malfeliĉa patro, edzo, oficisto, drinkulo kaj malĉastulo.
Eksonis rido, terura rido en silento de la koridoro kaj la paŝoj denove malproksimiĝis.
“Kiel al mi ŝajnas, tiu sinjoro vin malamas, se li tiel al vi ridas,” diris Švejk, dum la senespera viro denove sidiĝis ĉe li. “Policisto, kiu havas koleron, kapablas fari multon, kaj se li havas ankoraŭ pli grandan koleron, li faros kion ajn. Trankvile sidu, se vi ne volas vin pendumi, kaj atendu, kiel la aferoj evoluos. Se vi estas oficisto, edziĝinta kaj havas infanojn, estas tio, mi konsentas, terura. Se mi ne eraras, vi estas ŝajne konvinkita, ke oni vin maldungos el la oficejo.”
“Tion mi ne povas al vi diri,” li ekĝemis, “ĉar mi mem ne memoras, kiel mi ekscesis, mi scias nur tion, ke de ie oni min elĵetis kaj ke mi volis tien reveni por ekbruligi al mi cigaron. Sed unue komenciĝis tio bele. Nia sekciestro festis sian nomtagon kaj invitis nin en vinejon, poste oni iris en duan, trian, kvaran, kvinan, sesan, sepan, okan, naŭan.”
“Ĉu vi ne deziras, ke mi helpu al vi kalkuli?” demandis Švejk. “Mi havas spertojn, foje nokte mi estis en dudek ok ejoj. Sed honore al mi, nenie mi havis pli ol maksimume tri glasojn da biero.”
“Mallonge,” daŭrigis la malfeliĉa subulo de la sekciestro, kiu tiel grandioze festis sian nomtagon, “trairinte proksimume dekduon da tiuj diversaj lokalaĉoj ni rimarkis, ke nia estro perdiĝis, kvankam ni ligis lin al ŝnuro kaj kondukis kun ni kiel hundeton. Ni do iris denove ĉien lin serĉi kaj poste ni perdiĝis unu de la alia, ĝis mi fine troviĝis en unu el noktaj kafejoj en Vinohrady[37], tre deca ejo, kie mi trinkis ian likvoron rekte el botelo. Kion mi faris poste, tion mi ne memoras, mi scias nur, ke jam ĉi tie en la komisarejo, kiam oni min ĉi tien alkondukis, ambaŭ sinjoroj policistoj raportis, ke mi ebriiĝis, kondutis malĉaste, batregalis ian damon, per poŝotranĉilo distranĉis fremdan ĉapelon, kiun mi deprenis de hoko, dispelis virinan orkestron, antaŭ ĉiuj kulpigis ĉefkelneron, ke tiu ŝtelis de mi dudekkronon, batrompis marmoran platon de la tablo, ĉe kiu mi sidis, kaj intence kraĉis en nigran kafon de nekonata sinjoro ĉe apuda tablo. Pli mi ne faris, mi almenaŭ ne scias rememori, ke mi farus ankoraŭ ion. Kaj kredu al mi, ke mi estas ordema, inteligenta homo, kiu pensas pri nenio alia ol pri sia familio. Kion vi al ĉio tio diras? Mi ja estas neniu ekscesulo.”
“Ĉu vi devis multe peni por batrompi tiun marmoran platon?” demandis Švejk kun intereso anstataŭ respondo, “aŭ vi rompis ĝin per unu bato?”
“Per unu bato,” respondis la inteligenta sinjoro.
“En tia okazo via afero estas perdita,” diris Švejk melankolie. “Oni al vi pruvos, ke vi preparis vin por tio per diligenta ekzercado. Kaj la kafo de tiu nekonata sinjoro, en kiun vi kraĉis, ĉu ĝi estis sen rumo aŭ kun rumo?”
Kaj ne atendante la respondon, li klarigis:
“Se ĝi estis kun rumo, estos tio pli malbona, ĉar tia kafo kostas pli. Antaŭ tribunalo oni ĉion kalkulas, kombinas, por ke el tio rezultu minimume krimo.”
“Antaŭ tribunalo…” senkuraĝe ekflustris la konscienca familiestro, kaj klininte la kapon, li falis en malagrablan staton, kiam la homon voras rimorsoj[38].
“Kaj ĉu oni hejme scias, ke vi estas malliberigita?” demandis Švejk, “aŭ ĉu oni atendos, kiam tio estos en la gazetaro?”
“Ĉu vi opinias, ke tio estos en la gazetaro?” naive demandis la viktimo de nomtago, kiun festis lia superulo.
“Tio estas pli ol certa,” sonis la rekta respondo, ĉar Švejk neniam kutimis kaŝi ion antaŭ iu alia. “Tio ĉi pri vi ege plaĉos al ĉiuj gazetlegantoj. Ankaŭ mi ŝatas legi la rubrikon pri ebriuloj kaj iliaj ekscesoj. Antaŭnelonge en ‘Ĉe la kaliko’ iu gasto faris nenion alian ol tion, ke li mem frakasis al si la kapon per glaso. Li ĵetis ĝin supren kaj starigis sin sub ĝin. Oni lin forveturigis kaj jam matene ni pri tio legis. Aŭ foje en ‘Bendlovka’ mi donis vangobaton al sepultisto kaj tiu ĝin al mi redonis. Oni arestis nin ambaŭ, por ke ni repaciĝu, kaj tuj tio aperis en posttagmeza ĵurnalo. Aŭ, kiam tiu sinjoro konsilisto en la kafejo ‘Ĉe la kadavro’ frakasis du subtasojn, ĉu vi opinias, ke oni lin indulgis? Ankaŭ lia nomo estis tuj la sekvantan tagon en la gazetaro. El la arestejo vi povas sendi nur korekton al la ĵurnaloj, ke la sciigo publikigita pri vi vin ne koncernas kaj ke kun tiu samnoma sinjoro vi estas nek parenca, nek identa, kaj hejmen skribi leteron, ke oni eltondu kaj konservu tiun vian korekton, por ke vi povu tion al vi tralegi, kiam vi sidpasigos la punon.”
“Ĉu ne estas al vi malvarme?” demandis Švejk, plena de kunsento, rimarkinte, ke la inteligenta sinjoro tremas, “nunjare ni havas iel tro malvarman somerfinon.”
“Mi estas ruinigita,” eklamentis la kunulo de Švejk, “mia avanco estas for.”
“Ĝi estas,” jesis Švejk kompleze, “se oni ne redungos vin denove en la oficejon, post kiam vi sidpasigos la punon, mi ne scias, ĉu vi trovos baldaŭ alian postenon, ĉar ĉiu, eĉ se vi volus labori ĉe bestotombisto, postulos de vi ateston pri senpuneco. Jes, tia momento da volupto, kiun vi al vi permesis, ne valoras la sekvojn. Kaj ĉu via edzino kun infanoj havas vivrimedojn por la tempo, dum kiu vi sidos en malliberejo? Aŭ ŝi devos iri almozi kaj al la infanoj instrui diversajn malvirtojn?”
Oni aŭdis plorĝemojn:
“Miaj kompatindaj infanetoj, mia kompatinda edzino!”
La senkonscienca pentulo leviĝis kaj komencis paroli pri siaj infanetoj: li havas da ili kvin, la plej maljuna aĝas dekdu jarojn kaj estas ĉe skoltoj. Li trinkas nur akvon kaj povas servi kiel ekzemplo por sia patro, kiu faris tion ĉi la unuan fojon en sia vivo.
“Ĉe skoltoj,” ekkriis Švejk, “pri tiuj mi aŭdas kun ĝojo. Foje en Mydlovary ĉe Zliv, distrikto Hluboká, prefektejo České Budějovice, ĝuste kiam ni de la naŭdekunua regimento havis tie ekzercadon, kampistoj el la ĉirkaŭaĵo aranĝis tie ĉason kontraŭ skoltoj en komunuma arbaro, kiun tiuj grandnombre okupis. Ili kaptis tri skoltojn. La plej eta el ili plorĝemis, jelpis kaj lamentis, kiam oni lin ligis, ke ni, harditaj soldatoj, ne povis tion rigardi kaj prefere foriris flanken. Dum la ligado tiuj tri skoltoj mordvundis ok kampistojn. Poste ĉe la vilaĝestro post turmenta pridemandado helpe de kanbastono ili konfesis, ke en la ĉirkaŭaĵo ne estas eĉ unu herbejo, kiun ili ne detruis, varmigante sin en la suno, plue, ke tiu sekala kampo forbrulis ĝuste antaŭ la rikolto ĉe Ražice tute hazarde, kiam sur la kampo ili rostis al si kapreolon, al kiu ili alŝteliĝis kun tranĉiloj en komunuma arbaro. En ilia arbara kuŝejo oni trovis pli ol kvindek kilogramojn da ĉirkaŭronĝitaj ostoj de kortbirdaro kaj arbaraj bestoj, gigantan kvanton da ĉerizkernoj, multe da stumpoj de nematuraj pomoj kaj aliajn bongustaĵojn.”
Sed la kompatindan patron de skolto ne eblis trankviligi.
“Kion mi tion faris?” li lamentis, “mi havas la reputacion ruinigita.”
“Vi havas,” diris Švejk kun sia denaska sincero, “post tio, kio okazis, vi havas la reputacion ruinigita por la tuta vivo, ĉar kiam viaj konatoj legos tion en la gazetaro, ili al tio ankoraŭ ion aldonos. Tion oni faras tiel ĉiam, sed ne perdu pro tio la kapon. En la mondo vivas almenaŭ dekoble pli da homoj kun ruinigita kaj makulita reputacio ol da tiuj ceteraj. Tio estas nura kaj sensignifa bagatelo.”
Sur la koridoro eksonis firmaj paŝoj, en la seruro ekbruis ŝlosilo, la pordo malfermiĝis kaj policisto vokis la nomon Švejk.
“Pardonu,” diris Švejk kavalirece, “mi estas ĉi tie nur ekde la dekdua horo tagmeze, sed tiu ĉi sinjoro sidas ĉi tie jam de la sesa matene. Mi ne rapidas tiel tre.”
Anstataŭ respondo forta policista mano eltiris Švejkon en la koridoron kaj senvorte kondukis lin tra ŝtuparo en unuan etaĝon. En la dua ĉambro sidis ĉetable polica komisaro, dika sinjoro de bonkora mieno, kiu diris al Švejk:
“Ĉu vi estas do tiu Švejk? Kaj kiel vi ĉi tie troviĝis?”
“Per treege simpla maniero,” respondis Švejk, “mi venis ĉi tien en akompano de sinjoro policisto, ĉar mi ne volis toleri, ke oni elĵetu min el frenezulejo sen tagmanĝo. Tio impresas, kvazaŭ oni konsiderus min kiel forlasitan stratulinon.”
“Aŭdu, Švejk,” diris sinjoro komisaro afable, “kial ni, ĉi tie en Salma-strato, turmentu nin per vi? Ĉu ne estos pli bone, se ni sendos vin al la polica direkcio?”
“Vi regas, kiel oni diras, la situacion,” respondis Švejk kontente; “iri nun antaŭvespere al la polica direkcio, tio estas tute agrabla mallonga promeno.”
“Mi ĝojas, ke ni akordiĝis,” diris la polica komisaro gaje, “ĉu ne estas pli bone interkonsenti? Ĉu mi pravas, Švejk?”
“Ankaŭ mi tre volonte kun ĉiu konsiliĝas,” respondis Švejk, “kredu al mi, sinjoro komisaro, mi neniam forgesos vian bonkorecon.”
Ĝentile riverencinte, li foriris kun policisto suben en la gardistejon kaj jam post kvaronhoro oni vidis Švejkon sur angulo de Ječná-strato kaj Karolo-placo en akompano de alia policisto, kiu havis subbrake ampleksan libron kun germana surskribo: “La libro pri arestitoj”.
Sur angulo de Spálená-strato Švejk kun sia akompananto renkontis aron da homoj, kiuj premis sin antaŭ pendigita afiŝo.
“Tio estas manifesto de sinjoro imperiestro pri militdeklaro,” diris la policisto al Švejk.
“Mi tion antaŭdiris,” respondis Švejk, “sed en la frenezulejo oni scias pri tio ankoraŭ nenion, kvankam tie oni povus havi la informon rekte el la fonto.”
“Kion vi aludas?” demandis la policisto Švejkon.
“Ke tie estas izolitaj multaj sinjoroj oficiroj,” klarigis Švejk, kaj kiam ili venis al alia grupo, premanta sin antaŭ la manifesto, li ekkriis:
“Vivu la imperiestro Francisko Jozefo! En tiu ĉi milito ni venkos!”
Iu el la ‘entuziasma’ popolamaso surpremis al li la ĉapelon sur la orelojn kaj tiel ĉe homamasiĝo la brava soldato Švejk denove enpaŝis la pordegon de la polica direkcio.
“En tiu ĉi milito ni venkos tute certe, mi ripetas tion ankoraŭfoje, sinjoroj,” per tiuj ĉi vortoj Švejk adiaŭis la homamason, kiu lin akompanis.
Kaj ie en foraj malproksimoj de historio ŝvebis al Eŭropo la fakto, ke la morgaŭo detruos ankaŭ planojn de la nuntempo.
Tra konstruaĵo de la polica direkcio blovis la spirito de fremda aŭtoritato, sondanta, kiom da entuziasmo havas la loĝantaro por la milito. Krom kelke da esceptoj, homoj, kiuj ne forgesis, ke ili estas filoj de la nacio verŝonta sian sangon pro interesoj por ĝi fremdaj, la polica direkcio prezentis la plej belan grupon da burokrataj preduloj, kiuj havis komprenon nur por malliberejo kaj pendumilo, por defendi la ekziston de torditaj paragrafoj.
Ĉe tio ili traktis siajn viktimojn kun sarkasma afablo, antaŭe pripensante ĉiun vorton.
“Mi tre bedaŭras, ke vi denove falis en niajn manojn,” diris unu el tiuj nigreflave striitaj preduloj[39], kiam oni alkondukis al li Švejkon. “Ni opiniis, ke vi bonmoriĝos, sed ni seniluziiĝis.”
Švejk senvorte kapjesis kaj mienis tiel senkulpe, ke la nigreflava predulo demande lin ekrigardis kaj emfazis:
“Ne mienu tiel idiote.”
Sed li tuj transiris al afabla tono kaj daŭrigis:
“Por ni estas certe tre neagrable teni vin en arestejo kaj mi povas vin certigi, ke laŭ mia opinio via kulpo ne estas tro granda, ĉar ĉe via febla inteligenteco ne ekzistas dubo, ke iu vin persvadis. Diru al mi, sinjoro Švejk, kiu propre persvadas vin fari tiajn stultaĵojn?”
Švejk ektusis kaj proklamis:
“Mi, bonvolu pardoni, scias pri neniuj stultaĵoj.”
“Kaj ĉu tio ne estas stultaĵo, sinjoro Švejk,” diris false patreca tono, “kiam laŭ la raporto de policisto, kiu vin ĉi tien alkondukis, vi kaŭzis svarmon de homoj antaŭ la milita manifesto afiŝita sur stratangulo, kaj kiam vi incitis la popolon per ekkrioj: ‘Vivu la imperiestro Francisko Jozefo! En tiu ĉi milito ni venkos!’?”
“Mi ne povis maldiligenti,” proklamis Švejk, fiksante siajn bonulajn okulojn sur la rigardo de la inkvizitoro, “mi ekscitiĝis, vidante, ke ĉiuj legas tiun manifeston pri la milito kaj montras nenian ĝojon. Nenia vivuado, nenia hura, tute nenio, sinjoro konsilisto. Kvazaŭ tio ilin tute ne tuŝus. Kaj tiam mi, hardita soldato de la naŭdekunua regimento, ne povis tion rigardi, tiel mi ekkriis tiujn frazojn kaj mi opinias, ke vi, se vi estus sur mia loko, farus tion same kiel mi. Se eksplodis la milito, oni devas en ĝi venki kaj devas vivui al sinjoro imperiestro, tion neniu elpelos el mia kapo.”
Superita kaj humiligita, la nigreflava predulo ne eltenis la rigardon de senpeka ŝafido Švejk, klinis la okulojn al oficaj aktoj kaj diris:
“Mi plene aprobus vian entuziasmon, sed se ĝi evidentiĝus ĉe aliaj cirkonstancoj. Sed vi mem bone scias, ke kondukis vin policisto, tiel ke tia patriota manifestiĝo povis kaj devis efiki sur la publikon pli ironie ol serioze.”
“Se iun kondukas policisto,” respondis Švejk, “estas tio malfacila momento en la homa vivo. Sed se la homo eĉ en tia malfacila momento ne forgesas, kion necesas fari, se estas milito, mi opinias, ke tia homo ne estas tre malbona.”
La nigreflava predulo ekgrumblis kaj ankoraŭfoje ekrigardis en la okulojn de Švejk.
Švejk respondis per senkulpa, mola, modesta kaj karesa varmo de siaj okuloj.
Momenton tiuj du fikse rigardis unu la alian.
“Diablo vin prenu, Švejk,” diris fine la ofica buŝo, “se oni venigos vin ĉi tien ankoraŭfoje, mi demandos vin pri nenio kaj vi marŝos rekte antaŭ la militan tribunalon en Hradĉany[40]. Ĉu vi komprenis?”
Kaj antaŭ ol li tion ekkonsciis, Švejk alpaŝis al li, kisis lian manon kaj diris:
“Dio rekompencu vin por ĉio, se vi iam bezonus pursangan hundeton, bonvolu vin turni al mi. Mi havas komercejon per hundoj.”
Kaj tiel Švejk denove estis libera kaj survoje hejmen.
Lia meditado, ĉu unue ankoraŭ halti en ‘Ĉe la kaliko’, finiĝis per tio, ke li malfermis la pordon, tra kiu li antaŭ tempo eliris en akompano de la detektivo Bretschneider.
En la bierejo regis tomba silento. Sidis tie kelke da gastoj, inter ili sakristiano de la preĝejo Ĉe sankta Apolinaro. Ili nubmienis. Malantaŭ la bierstablo sidis la gastejestrino Palivec kaj apatie rigardis la kranojn.
“Do, mi jam revenis,” diris Švejk gaje, “donu al mi glason da biero. Kie ni havas sinjoron Palivec, ĉu ankaŭ li estas jam hejme?”
Anstataŭ respondo sinjirino Palivec komencis plori, kaj koncentrante sian malfeliĉon en stranga akcento sur ĉiu vorto, ŝi eklamentis:
“Oni - donis - al - li - dek - jarojn - antaŭ - semajno.”
“Nu vidu,” diris Švejk, “sep tagojn do li havas jam for.”
“Li estis tiel singarda,” ploris sinjorino Palivec, “ankaŭ li mem ĉiam tion pri si asertis.”
La gastoj en la bierejo obstine silentis, kvazaŭ vagus ĉi tie la spirito de Palivec kaj admonus ilin al ankoraŭ pli granda singardemo.
“El singardemo fontas la saĝeco,” diris Švejk, eksidante ĉe tablo al glaso da biero, en kies ŝaŭmo estis etaj aperturoj, kiel sur ĝin gutis larmoj de sinjorino Palivec, kiam ŝi portis la bieron al Švejk sur la tablon, “la nuna tempo estas tia, ke ĝi devigas la homon al singardemo.”
“Hieraŭ ni havis du entombigojn,” kondukis la parolon al alia kampo la sakristiano de Ĉe sankta Apolinaro.
“Ŝajne iu mortis,” diris alia gasto, al kio la tria aldonis:
“Ĉu tiuj entombigoj estis kun katafalko?”
“Mi ŝatus scii,” diris Švejk, “kiaj estos nun en la milito tiuj soldataj entombigoj.”
La gastoj leviĝis, pagis kaj senvorte foriris. Švejk kaj sinjorino Palivec restis solaj.
“Tion mi ne ekpensis,” li diris, “ke senkulpan homon oni kondamnos al dek jaroj. Ke senkulpulon oni kondamnis al kvin jaroj, tion mi jam aŭdis, sed al dek, tio estas tro multe.”
“Sed li, tiu mia, konfesis,” ploris sinjorino Palivec, “kiel li diris ĉi tie tion pri muŝoj kaj tiu bildo, tiel li ripetis tion kaj en la polica direkcio kaj antaŭ la tribunalo. Mi ĉeestis la proceson kiel atestantino, sed pri kio mi povis atesti, se oni al mi diris, ke mi estas al mia edzo en parenca rilato kaj ke mi povas rifuzi la depozicion. Mi tiel ektimis tiun parencan rilaton, por ke post tio eble ankoraŭ io ne sekvu, ke mi rifuzis la depozicion kaj li, la maljuna kompatindulo, ekrigardis min tiel, ke ĝismorte mi ne forgesos tiujn liajn okulojn. Kaj kiam poste oni kondukis lin post la verdikto, li, tute el tio konfuzita, ekkriis tie en la koridoro: ‘Vivu la Libera penso!’[41]”
“Kaj sinjoro Bretschneider, ĉu tiu ĉi tien jam ne venas?” demandis Švejk.
“Li estis ĉi tie kelkfoje,” respondis sinjorino gastejestrino, “li eltrinkis unu aŭ du glasojn da biero, demandis min, kiu ĉi tien venas kaj aŭskultis, kiel gastoj interparolas pri futbalo. Ili ĉiam, vidante lin, parolas nur pri futbalo. Kaj li skuiiĝis, kvazaŭ ĉiumomente li volus furiozi kaj svingiĝi. Dum la tuta tempo li kaptis en siajn retojn nur remburiston el Příčná-strato.”
“Tio estas la afero de trejnado,” rimarkis Švejk, “ĉu tiu remburisto estis stulta homo?”
“Proksimume kiel mia edzo,” ŝi respondis kun ploro, “la detektivo lin demandis, ĉu li pafus kontraŭ serboj. Kaj la remburisto al li respondis, ke li ne scipovas pafi, ke foje li estis en kermesa pafejo kaj pafdisipis tie kronon[42]. Poste ni ĉiuj aŭdis, ke sinjoro Bretschneider diris, eltirante sian notlibron: ‘Jen vidu, ree nova bela ŝtatperfido!’ kaj li foriris kun tiu remburisto el Příčná-strato, kiu jam ne revenis.”
“Pli da ili ne revenos,” diris Švejk, “donu al mi glaseton da rumo.”
Švejk ĝuste mendis al si rumon la duan fojon, kiam la bierejon eniris la kaŝpolicisto Bretschneider. Ĵetinte flugrigardon al la bierstablo kaj en la sengastan lokalon, li sidiĝis ĉe Švejk, kaj mendinte bieron atendis, kion Švejk diros.
Švejk deprenis gazeton de sur la hoko, kaj trarigardante la lastan paĝon kun anoncoj, ekparolis:
“Jen vidu, tiu Čimpera el Straškov n-ro 5, poŝto Račiněves, vendas bienon kun dektri buŝeloj da propraj kampoj, lernejo kaj fervojo enloke.”
Bretschneider nervoze ektamburis per la fingroj kaj turnante sin al Švejk, rimarkis:
“Mi miras, kial tiu bieno vin interesas, sinjoro Švejk.”
“Ho, tio estas vi,” diris Švejk, prezentante al li la manon, “mi ne ekkonis vin tuj, mi havas tre feblan memoron. Lastfoje ni disiris, se mi ne eraras, en la akcepta kancelario de la polica direkcio. Kion vi faras de tiu tempo, ĉu vi venas ĉi tien ofte?”
“Hodiaŭ mi venis por renkonti vin,” diris Bretschneider. “Oni sciigis al mi en la polica direkcio, ke vi vendas hundojn. Mi bezonas belan rathundeton aŭ ŝpicon aŭ ion similan.”
“Ĉion tion mi povas al vi havigi,” respondis Švejk, “ĉu vi deziras beston pursangan aŭ iun el la strato?”
“Mi opinias,” rediris Bretschneider, “ke mi decidiĝos por pursanga besto.”
“Kaj polican hundon, ĉu tiun vi ne dezirus?” demandis Švejk, “tian, kiu ĉion tuj elflaros kaj kondukos al spuroj de krimulo? Havas ĝin certa buĉisto en Vršovice kaj ĝi trenas al li veturileton, tiu hundo, kiel oni diras, mistrafis sian profesion.”
“Mi deziras ŝpicon,” diris Bretschneider kun trankvila obstino, “ŝpicon, kiu ne mordas.”
“Ĉu vi do deziras sendentan ŝpicon?” demandis Švejk, “mi scias pri tia. Posedas ĝin gastejestro en Dejvice[43].”
“Prefere do rathundeton,” embarase respondis Bretschneider, kies scioj pri hundobredado estis en nuraj komencoj, kaj se li ne ricevus tiun ordonon de la polica direkcio, li neniam ekscius ion pri hundoj.
Sed la ordono estis preciza, klara kaj senkompata. Konatiĝi pli intime kun Švejk surbaze de lia komercado per hundoj. Tiucele Bretscheider rajtis elekti al si helpantojn kaj disponi per monsumoj por aĉeti hundojn.
“Rathundetoj ekzistas grandetaj kaj pli malgrandaj,” diris Švejk, “mi scias pri du malgrandetaj kaj tri grandetaj. Ĉiujn kvin eblas teni en la sino. Mi povas plej arde ilin al vi rekomendi.”
“Tio al mi plaĉas,” proklamis Bretschneider, “kaj kiom kostas unu hundo?”
“Laŭ la grando,” respondis Švejk, “tio dependas de la grando. Rathundo ne estas bovido, ĉe rathundoj estas tio ĝuste male, ju pli eta, des pli multekosta.”
“Mi preferas grandetajn, kiuj gardus,” rimarkis Bretschneider, timante tro ŝarĝi sekretan fonduson de la ŝtata polico.
“Bone,” diris Švejk, “grandetajn mi povas vendi al vi po kvindek kaj ankoraŭ pli grandajn po kvardek kvin kronoj, sed ĉe tio ni forgesis unu aferon. Ĉu tio estu hundidoj, pli aĝaj hundoj, hundetoj aŭ hundinoj?”
“Por mi estas tio egala,” respondis Bretschneider, kiu frontis ĉi tie al nekonataj problemoj, “havigu ilin al mi kaj mi venos por ili al vi morgaŭ je la sepa horo vespere. Ĉu vi havos ilin?”
“Venu, mi havos,” konfirmis Švejk seke, “sed en tia okazo mi estas devigita peti vin pri antaŭpago de tridek kronoj.”
“Kompreneble,” diris Bretschneider, elpagante la monon, “kaj nun ni trinkos pokalon da vino je mia konto.”
Kiam ili fintrinkis, mendis pokalon da vino je sia konto Švejk, poste Bretschneider, instigante Švejkon, ke tiu lin ne timu, ke hodiaŭ li ne havas deĵoron kaj ke hodiaŭ oni povas paroli kun li pri politiko.
Švejk proklamis, ke en gastejo li neniam parolas pri politiko, ke la tuta politiko taŭgas nur por beboj.
Kontraŭe Bretschneider havis pli revoluciajn opiniojn, asertis, ke ĉiu malforta ŝtato estas destinita al pereo kaj demandis, kian opinion pri tiu afero havas Švejk.
Švejk proklamis, ke li neniam okupis sin pri la ŝtato, sed ke iam li flegis malfortan San-Bernardan hundidon, kiun li nutris per soldatbiskvitoj kaj ke ankaŭ ĝi pereis.
Kiam ĉiu el ili havis jam la kvinan pokalon, Bretschneider deklaris sin anarkisto kaj demandis Švejkon, al kiu organizaĵo li aliĝu.
Švejk diris, ke foje iu anarkisto aĉetis de li leonbergron por cent kronoj kaj ke la lastan partopagon li restis al li ŝulda.
Ĉe sesa pokalo Bretschneider parolis pri revolucio kaj kontraŭ la mobilizo, post kio Švejk klinis sin al li kaj flustris al li en la orelon:
“La lokalon ĵus eniris gasto, atentu do, ke li vin ne aŭdu, alie vi povus havi el tio malagrablaĵojn. Rigardu, ke la gastejestrino jam ploras.”
Sinjorino Palivec vere ploris sur sia seĝo malantaŭ la bierstablo.
“Kial vi ploras, sinjorino gastejestrino?” demandis Bretschneider, “post tri monatoj ni venkos en la milito, estos amnestio, via edzo revenos kaj poste ni drinkos ĉe vi kiel funelo.”
“Aŭ ĉu vi ne opinias, ke ni venkos?” li turnis sin al Švejk.
“Kial tion senĉese remaĉi,” diris Švejk, “venki oni devas kaj punkto, sed nun mi devas iri jam hejmen.”
Švejk pagis sian konsumaĵon kaj revenis al sia maljuna ordigistino sinjorino Müller, kiu tre ektimis, vidante, ke viro malŝlosanta la loĝejan pordon estas Švejk.
“Mi opiniis, via moŝto, ke vi revenos nur post kelke da jaroj,” ŝi diris kun kutima sincero, “intertempe pro kortuŝo mi prenis en la loĝejon pordiston de nokta kafejo, ĉar trifoje estis ĉe ni domtraserĉo, kaj kiam ili povis trovi nenion, ili diris, ke ne eblas vin savi, ĉar vi estas rafinita.”
Švejk tuj konvinkiĝis, ke la nekonata fremdulo faris al si plenan komforton. Li dormis en lia lito kaj estis eĉ tiel nobla, ke li kontentiĝis nur per ĝia duono kaj sur la alian duonon lokis longharan kreaĵon, kiu dormis, dankoplene tenante lin ĉirkaŭ la kolo, dum pecoj de vira kaj ina vestoj kuŝaĉis intermiksitaj ĉirkaŭ la lito. Laŭ tiu ĥaoso vidiĝis, ke la pordisto de nokta kafejo revenis kun sia fraŭlino en gaja humoro.
“Sinjoro,” diris Švejk, skuante la entrudiĝinton, “atentu, ke vi ne malfruiĝu al tagmanĝo. Min tre ĉagrenus, se vi pri mi dirus, ke mi elĵetis vin kiam jam nenie vi povis ricevi ion al tagmanĝo.”
La pordisto de nokta kafejo estis ege dormema kaj longe daŭris, ol li ekkomprenis, ke la posedanto de la lito revenis hejmen kaj pretendas ĝin.
Laŭ la kutimo de ĉiuj noktaj kafejaj pordistoj ankaŭ tiu ĉi sinjoro sin esprimis, ke li batregalos ĉiun, kiu provos lin veki, kaj provis daŭrigi la dormon.
Intertempe Švejk kolektis partojn de lia vesto, alportis ilin al la lito kaj energie lin ekskuinte, diris:
“Se vi ne vestos vin, mi provos elĵeti vin sur la straton en tiu stato, en kiu vi estas. Por vi estos granda avantaĝo elflugi de ĉi tie vestita.”
“Mi intencis dormi ĝis la oka vespere,” diris la pordisto embarasite, surmetante la pantalonon, “por la lito mi pagas al tiu sinjorino ĉiutage du kronojn kaj rajtas konduki ĉi tien fraŭlinojn el la kafejo. Marja, ellitiĝu!”
Surmetante kolumon kaj ligante al si kravaton li vigliĝis jam tiagrade, ke li povis Švejkon certigi, ke la nokta kafejo Mimosa estas vere unu el la plej decaj noktaj ejoj, kien rajtas enpaŝi nur fraŭlinoj, kiuj havas sian polican libreton en plena ordo[44], kaj kore invitis Švejkon veni gaste.
Kontraŭe lia kunulino estis neniel kontenta pri Švejk kaj uzis kelkajn tre “decajn” esprimojn, el kiuj la plej milda estis: “Vi bubo pontifika!”
Post foriro de la entrudiĝintoj Švejk iris ordigi la kapon al sinjorino Müller, sed li trovis post ŝi neniun alian spuron krom paperpeceto kun ŝiaj krajone skribaĉitaj neordigitaj literoj. Sinjorino Müller neordinare facile esprimis siajn pensojn koncerne la malfeliĉan okazaĵon pri pruntado de la lito de Švejk al la pordisto de la nokta kafejo:
“Pardonu, via moŝto, ke mi ne revidos vin plu, ĉar mi saltos tra fenestro.”
“Ŝi mensogas,” diris Švejk kaj atendis.
Post duonhoro la malfeliĉa sinjorino Müller enŝteliĝis en la kuirejon kaj laŭ senespera mieno de ŝia vizaĝo vidiĝis, ke ŝi atendas de Švejk konsolajn vortojn.
“Se vi volas salti tra fenestro,” diris Švejk, “iru en la loĝoĉambron, la fenestron mi malfermis. Salti tra la kuireja fenestro mi al vi ne konsilas, ĉar vi falus sur rozojn en la ĝardeneto, premdifektus arbedojn kaj devus tion pagi. Tra la fenestro en la loĝoĉambro vi elflugos rekte sur la trotuaron kaj se vi havos feliĉon, vi rompos al vi la nukon. Se vi havos malbonŝancon, vi rompos al vi nur ĉiujn ripojn, brakojn kaj krurojn kaj devos pagi kuracadon en malsanulejo.”
Sinjorino Müller komencis plori, senbrue foriris en la loĝoĉambron, fermis la fenestron kaj reveninte, diris: “Estas trablovo kaj tio ne estus bona por viamoŝta reŭmatismo.”
Poste ŝi foriris sterni la liton, neordinare zorge faris ĉie ordon kaj reveninte kun larmaj okuloj al Švejk en la kuirejon, rimarkis: “Tiuj du hundidoj, via moŝto, kiujn ni havis sur la korto, mortaĉis. Kaj la San-Bernarda hundo, tiu al ni fuĝis, kiam oni faris ĉi tie domtraserĉon.”
“Pro sinjoro Kristo!” ekkriis Švejk, “tiu povas fali en belan marĉon, nun certe serĉos ĝin la polico.”
“Ĝi mordis sinjoron polican komisaron, kiam tiu dum traserĉo eltiris ĝin el sub la lito,” daŭrigis sinjorino Müller, “scie, unue iu el tiuj sinjoroj diris, ke iu estas sub la lito, ili do admonis tiun San-Bernadan hundon en la nomo de la leĝo, ke ĝi elrampu eksteren, kaj kiam ĝi ne volis, ili ĝin eltiris. Kaj ĝi intencis ilin engluti, poste ekimpetis tra la pordo kaj ne plu revenis. Ankaŭ min ili enketis, kiu nin vizitas, ĉu ni ne ricevas monon el eksterlando[45], kaj poste ili aludis mian stultecon, kiam mi al ili diris, ke mono el eksterlando venas nur malofte, lastfoje de tiu sinjoro lernejestro el Brno la antaŭpago de sesdek kronoj por angura kato, kies vendon vi anoncis en ‘Nacia politiko’ kaj anstataŭ kiu vi sendis al li tiun blindan idon de foksteriero en kesteto de daktiloj. Poste ili parolis kun mi tre afable kaj rekomendis al mi preni ĉi tien tiun pordiston de la nokta kafejo, por ke mi ne timu esti sola en la loĝejo, la saman, kiun vi elĵetis…”
“En rilato al la oficejoj mi havas jam malbonŝancon, sinjorino Müller, nun vi vidos, kiom da homoj venos ĉi tien aĉeti hundon,” ekĝemis Švejk.
Mi ne scias, ĉu sinjoroj, kiuj post la ŝtatrenverso esploris la polican arkivon, deĉifris enskribojn pri sekreta fonduso de la ŝtata polico, kie tekstis: B…40 K, F…50 K, L…80 K ktp., sed ili nepre eraris, ke B, F, L estas inicialoj de sinjoroj, kiuj por 40, 50, 80 ktp. kronoj vendis la ĉeĥan nacion al la nigreflava aglo[46].
“B” signifis San-Bernardan hundon, “F” foksterieron kaj “L” leonbergron. Ĉiujn tiujn ĉi hundojn alkondukis Bretschneider de Švejk al la polica direkcio. Estis tio abomenaj monstroj, kiuj havis absolute nenion komunan kun pursanga raso, kiel Švejk prezentis ilin al Bretschneider.
La San-Bernarda hundo estis hibrido de aĉrasa pudelo kaj strata hundaĉo, la foksteriero havis la orelojn de vertago kaj grandon de viandista hundo kun deformitaj kruroj, kvazaŭ ĝi trasuferus rakitismon. La leonbergro rememorigis per sia kapo vilan faŭkon de grifono, havis la voston forhakita, alton de vertago kaj nudan postaĵon kiel famaj hundetoj, amerikaj senharuloj.
Poste iris tien aĉeti hundon detektivo Kalous kaj revenis kun konsternita monstro, memoriganta makulan hienon, kun kolhararo de skota ŝafhundo, kaj al la enskriboj de la sekreta fonduso alkreskis plua: D…90 K.
Tiu monstro ludis la rolon de dogo…
Kaj ankaŭ Kalous eksciis de Švejk nenion. Li malsukcesis same kiel Bretschneider. Eĉ la plej lertajn politikajn dialogojn Švejk transformis al kuracado de febra kataro ĉe hundidoj, kaj la plej ruzaj artifikoj finiĝis per tio, ke Bretschneider forkondukis kun si de Švejk novan, nekredeble hibriditan monstron.
Kaj tio estis fino de la fama detektivo Bretschneider. Kiam li havis en sia loĝejo jam sep tiajn monstrojn, li fermis sin kun ili en malantaŭa ĉambro kaj tiel longe donis al ili nenion manĝi, dum ili lin ne forvoris.
Li estis tiel honesta, ke li ŝparis al la ŝtato la kostojn de sia entombigo.
En lia dosiero ĉe la polica direkcio oni skribis en la rubrikon “Ofica avanco” tiujn ĉi tragikoplenajn vortojn: “Forvorita fare de la propraj hundoj.”
Kiam Švejk pli poste eksciis pri tiu tragika okazintaĵo, li diris:
“Nur tio boras al mi en la kapo, kiel oni rekunmetos lin por la lasta juĝo.”
En la tempo, kiam arbaroj ĉe rivero Raba en Galicio vidis fuĝi aŭstrajn soldatarojn trans Raban kaj sube en Serbio aŭstraj divizioj unu post la alia ricevis sur pantalonon, kion ili jam delonge meritis, la aŭstra ministerio de milito rememoris ankaŭ Švejkon, ke li helpu al la monarkio el la marĉo.
Švejk ĝuste kuŝis en la lito, denove trafita de reŭmatismo, kiam oni alportis al li skriban sciigon, ke post unu semajno li venu al la insulo Střelecký[47] cele de kuracista esploro.
Sinjorino Müller preparis al li kafon en la kuirejo.
“Sinjorino Müller,” eksonis mallaŭta voĉo de Švejk el la ĉambro, “sinjorino Müller, venu ĉi tien por momento.”
Kiam la ordigistino staris ĉe la lito, Švejk diris denove tiel mallaŭte: “Sidiĝu, sinjorino Müller.”
En lia voĉo estis io mistere solena.
Kiam sinjorino Müller sidiĝis, Švejk proklamis, leviĝante sur la lito: “Mi iros en la militon!”
“Sankta Virgulino,” ekkriis sinjorino Müller, “kion vi tie faros?”
“Mi batalos,” respondis Švejk tombvoĉe, “Aŭstrio statas tre malbone. La malamiko norde puŝas sin jam al Krakovo kaj sude en Hungarion[48]. Kien ajn ni rigardos, tie oni draŝas nin kiel sekalon, kaj tial oni vokas min en la militon. Ja hieraŭ mi legis al vi el gazeto, ke la karan patrujon ĉirkaŭvolvis nuboj.”
“Sed vi ja ne povas moviĝi.”
“Tio ne gravas, sinjorino Müller, en la militon mi veturos per ĉareto. Vi konas tiun sukeraĵiston malantaŭ la angulo, li havas tian ĉareton. Antaŭ jaroj li veturigadis en ĝi sian laman malbonkoran avĉjon en freŝa aero. Vi, sinjorino Müller, fortrenos min per tiu ĉareto en la militon.”
Sinjorino Müller ekploris: “Ĉu mi ne iru por kuracisto, via moŝto?”
“Nenien iru, sinjorino Müller, escepte de la piedoj mi estas tute sana kanonfuraĝo, kaj en la tempo, kiam Aŭstrio statas malbone, ĉiu kriplulo devas esti sur sia loko. Trankvile plu kuiru la kafon.”
Kaj dum la emociita, plormiena sinjorino Müller filtris la kafon, la brava soldato Švejk kantis sur la lito:
General’ Windischgrätz, grupo komandanta
ekmilitis frue ĉe l’ sun’ leviĝanta,
hop, hop, hop!
Ekmilitis frue kun ĉi-krio sia:
‘Helpu al ni Kristo, Virgulin’ Maria,
hop, hop, hop!’
Konsternita sinjorino Müller sub impreso de terura milita kanto forgesis pri la kafo, kaj tremante per la tuta korpo ŝi timeme aŭskultis, kiel la brava soldato Švejk plu kantas sur la lito:
Virgulin’ Maria, kvar fortikaj pontoj,
Piemont’![49] Starigu multajn pli gardontojn!
Hop, hop, hop!
Ho, ĉe Solferino[50] batalkrioj bruis,
sango ĝis genuoj, sang’ torente fluis,
hop, hop, hop!
Sango ĝis genuoj, karn’ amase falis,
tie ja dekoka regiment’ batalis,
hop, hop, hop!
Mankon vi ne timu, ho, dekoka aro,
oni monon sendas al vi ja sur ĉaro,
hop, hop, hop!
“Via moŝto, pro Dio, mi petas vin,” eksonis afliktite el la kuirejo, sed Švejk estis jam ĉe la fino de sia milita kanto:
Monon sur ĉar’, manĝon en kaleŝo havas,
kiu regimento ĉi heroe bravas?
hop, hop, hop!
Sinjorino Müller ekimpetis tra la pordo kaj kuris por kuracisto. Ŝi revenis post unu horo, dum Švejk dormetis.
Kaj tiel vekis lin diketa sinjoro, kiu momenton tenis la manon sur lia frunto kaj diris:
“Ne timu, mi estas doktoro Pávek el Vinohrady — montru la manon — tiun ĉi termometron metu en vian akselon… Do… Montru la langon — ankoraŭ pli — tenu ĝin… kaj sekve de kio mortis viaj patro kaj patrino?”
Kaj tiel en la tempo, kiam Vieno deziris, ke ĉiuj nacioj de Aŭstri-Hungario demonstru la plej brilajn ekzemplojn de fideleco kaj sindono, doktoro Pávek preskribis al Švejk bromon kontraŭ lia patriota entuziasmo kaj rekomendis al la kuraĝa kaj brava soldato Švejk ne pensi pri la milito.
“Kuŝu rekte kaj estu trankvila, morgaŭ mi venos denove.”
Veninte la sekvantan tagon li demandis sinjorinon Müller en la kuirejo, kiel la paciento fartas.
“Estas tio pli malbona, sinjoro doktoro,” ŝi respondis kun vera aflikto, “nokte, kiam atakis lin reŭmatismo, li kantis, pardonu, la aŭstran himnon.”
Doktoro Pávek sentis la devon reagi al tiu ĉi nova manifestiĝo de lojaleco fare de la paciento per pligrandigita dozo da bromo.
La trian tagon sinjorino Müller al li anoncis, ke Švejk fartas ankoraŭ pli malbone.
“Posttagmeze, sinjoro doktoro, li sendis por mapo de batalkampo, kaj nokte li fantaziis, ke Aŭstrio venkos.”
“Ĉu li uzas la pulvorojn precize laŭ la recepto?”
“Por tiuj li ankoraŭ eĉ ne sendis, sinjoro doktoro.”
Doktoro Pávek foriris, surŝutinte Švejkon per tondro da riproĉoj kun certigo, ke li neniam plu venos kuraci la homon, kiu rifuzas lian kuracistan helpon per bromo.
Restis nur du tagoj ĝis la apero de Švejk antaŭ la rekrutiga komisiono.
Dum tiu tempo Švejk faris necesajn preparojn. Li sendis sinjorinon Müller unue aĉeti kepon kaj due de la sukeraĵisto malantaŭ la angulo prunti ĉareton, per kiu la sukeraĵisto iam veturigadis sian laman malbonkoran avĉjon en freŝa aero. Poste li rememoris, ke li bezonas lambastonojn. Feliĉe ankaŭ tiujn la sukeraĵisto konservis kiel familian memoraĵon pri sia avĉjo.
Mankis al li ankoraŭ rekruta bukedo. Ankaŭ tiun havigis al li sinjorino Müller, kiu dum tiuj tagoj okulfrape magriĝis kaj kien ajn ŝi iris, tie ŝi ploris.
Kaj tiel en tiu memorinda tago en pragaj stratoj aperis fenomeno de kortuŝa lojaleco: maljuna virino puŝanta antaŭ si ĉareton, en kiu sidis viro kun polurita “francisko[51]” sur la kepo kaj svingis lambastonojn. Kaj sur lia jako pompis bunta rekruta bukedo.
Kaj la viro, ree kaj ree svingante la lambastonojn, kriis en pragajn stratojn:
“Kontraŭ Beogradon, kontraŭ Beogradon!”
Sekvis lin homamaso, kiu senĉese kreskis el sensignifa areto, kunirinta antaŭ la domo, de kie Švejk ekveturis en la militon.
Švejk povis konstati, ke policistoj starantaj sur iuj stratkruciĝoj lin mansalutis.
Sur Venceslao-placo[52] plikreskis la homamaso ĉirkaŭ la ĉareto kun Švejk je kelkcent kapoj, kaj ĉe la angulo de Krakovská-strato oni batregalis ŝoviniston, kiu en “cereviska[53]” kriis al Švejk:
“Vivu! For la serbojn!”
Ĉe la angulo de Vodiĉka-strato enrajdis tion policistoj surĉevale kaj dispelis la homamason.
Kiam Švejk montris al distrikta polica inspektoro nigron sur blanko, ke hodiaŭ li devas esti antaŭ la rekrutiga komisiono, la distrikta inspektoro iom seniluziiĝis, kaj por malebligi eksceson li igis akompani la ĉareton kun Švejk fare de du rajdopolicistoj al la insulo Střelecký.
Pri la tuta okazaĵo aperis en la “Praga ofica gazeto” tiu ĉi artikolo:
“Patriotismo de kriplulo. Hieraŭ antaŭtagmeze pasantoj sur pragaj ĉefstratoj spektis scenon, kiu bele montras, ke en tiu ĉi historia kaj serioza tempo ankaŭ filoj de nia nacio povas doni la plej brilan ekzemplon de fidelo kaj sindono al la trono de la grandaĝa monarko. Ŝajnas al ni, ke revenis la epoko de antikvaj grekoj kaj romanoj, kiam Mucius Scaevola[54] igis konduki sin en batalon, neglektante sian forbruligitan manon. La plej sanktajn sentojn kaj interesojn hieraŭ bele demonstris kriplulo kun lambastonoj, kiun lia maljuna panjo veturigis en ĉareto por malsanuloj. Tiu ĉi filo de la ĉeĥa nacio neglektante sian sanstaton memvole soldatiĝis por oferi sian vivon kaj havaĵon al la imperiestro. Kaj se lia vokado ‘Kontraŭ Beogradon!’ havis en pragaj stratoj tiel vivan resonon, tio nur atestas, ke la praganoj donas modelajn ekzemplojn de amo al la patrujo kaj imperiestra domo.”
En la sama senco skribis ankaŭ la “Praga ĵurnalo”, finanta sian artikolon, ke la kriplan volontulon akompanis amaso da germanoj, kiuj ŝirmis lin per siaj korpoj kontraŭ linĉado fare de ĉeĥaj agentoj de la Kvaropa Entento[55].
“Bohemie”, publikigante tiun ĉi sciigon, postulis por la kriplulo-patrioto rekompencon kaj anoncis, ke ĝi akceptas donacojn de germanaj civitanoj por la nekonata heroo en la administracio de la ĵurnalo.
Se laŭ la tri gazetoj la ĉeĥa lando ne povis liveri pli noblan civitanon, ne havis la saman opinion sinjoroj en la rekrutiga komisiono.
Precipe ne la ĉefa soldatkuracisto Bautze. Li estis viro senkompata, kiu en ĉio vidis trompan provon eviti la militon, fronton, kuglojn kaj ŝrapnelojn.
Fama estas lia eldiro: “La tuta ĉeĥa popolo estas bando da simulantoj.”
Dum dek semajnoj de sia agado li ekstermis inter 11.000 civiluloj 10.999 simulantojn, kaj li rompus la nukon ankaŭ al la dekunumila, se tiun feliĉan homon ne trafus apopleksio ĝuste en la momento, kiam la ĉefkuracisto lin alkriegis: “Turnu vin!”
“Forportu tiun simulanton,” diris Bautze, konstatinte, ke la viro estas morta.
Kaj en tiu memorinda tago staris antaŭ li Švejk, tute nuda kiel la ceteraj, ĉaste kaŝante sian nudecon per lambastonoj, sur kiuj li sin apogis.
“Tio estas vere kurioza figfolio,” diris Bautze, “en la paradizo oni tiajn ne havis.”
“Liberigita de soldatservo pro idioteco,” rimarkis ĉefserĝento, rigardante en oficajn aktojn.
“Kaj je kio vi ankoraŭ suferas?” demandis Bautze.
“Obee mi raportas, ke mi estas reŭmatismulo, sed mi servos al sinjoro imperiestro eĉ je la kosto de mia haŭto,” respondis Švejk modeste, “mi havas ŝvelajn genuojn.”
Bautze terure ekrigardis la bravan soldaton Švejk, ekkriegis: “Vi estas simulanto!,” kaj turnante sin al la ĉefserĝento, diris kun glacia trankvilo: “Tiun ulon tuj malliberigi!”
Du soldatoj kun bajonetoj forkondukis Švejkon en garnizonan malliberejon.
Švejk iris helpe de lambastonoj kaj kun teruro rimarkis, ke lia reŭmatismo komencas malaperi.
Sinjorino Müller, atendanta Švejkon supre sur ponto kun la ĉareto kaj vidante lin inter bajonetoj, ekploris kaj foriris de la ĉareto por neniam plu al ĝi reveni.
Kaj la brava soldato Švejk iris modeste en akompano de armitaj defendantoj de la ŝtato.
La bajonetoj lumis en sunbrilo kaj en Malá Strana[56] antaŭ la monumento de Radecký Švejk turnis sin al homamaso ilin akompananta:
“Kontraŭ Beogradon, kontraŭ Beogradon!”
Kaj la marŝalo Radecký[57] de sur sia monumento reveme postrigardis la malproksimiĝantan bravan soldaton Švejk kun rekruta bukedo sur la jako, lamantan helpe de malnovaj lambastonoj, dum ia serioza sinjoro sciigis al ĉirkaŭstarantaj homoj, ke oni kondukas dizertinton.
En tiu ĉi historia tempo soldatkuracistoj neordinare klopodis por elpeli el simulantoj la diablon de sabotado kaj revenigi ilin en la sinon de la armeo.
Oni enkondukis kelkgradan turmentadon de simulantoj kaj homoj suspektaj pri simulado, kiuj estis: ftizuloj, reŭmatismuloj, homoj kun hernio, rena koliko, tifo, diabeto, pulmito kaj aliaj malsanoj.
La turmentado, al kiu oni submetis simulantojn, estis sistemigita kaj la ŝtupoj de turmentado estis jenaj:
1. Absoluta dieto, matene kaj vespere po taso da teo dum tri tagoj, ĉe kio kompreneble al ĉiuj, egale pri kio ili plendas, oni preskribas aspirinon por ŝviti.
2. Oni havigas kininan pulvoron en abundaj porcioj, kio estas tiel nomata “lekado de kinino”, por ke ili ne opiniu, ke la soldatservo estas mielo.
3. Tralavado de la stomako dufoje tage per litro da varma akvo.
4. Klistero ĉe uzo de sapa akvo kaj glicerino.
5. Envolvo en litotukon, trempitan en malvarma akvo.
Ekzistis homoj kuraĝaj, kiuj trasuferis ĉiuj kvin gradojn de turmentado kaj lasis sin forveturigi en simpla ĉerko sur soldatan tombejon. Sed ekzistis homoj senkuraĝaj, kiuj, veninte al klistero, proklamis, ke ili fartas jam bone kaj ke ili deziras nenion alian ol foriri kun la plej baldaŭ forveturonta marŝbataliono en tranĉeojn.
En la garnizona malliberejo oni kuŝigis Švejkon en hospitalan barakon ĝuste inter tiajn senkuraĝajn simulantojn.
“Mi tion jam ne eltenos,” diris lia najbaro sur lito, kiun oni alkondukis el kuracejo, kie oni tralavis al li la stomakon jam la duan fojon.
Tiu viro simulis miopecon.
“Morgaŭ mi veturos al la regimento,” decidis sin la alia najbaro sur la maldekstra flanko, kiu ĵus ricevis klisteron, simulante, ke li estas surda kiel arbostumpo.
Sur lito ĉe la pordo kuŝis mortanta ftizulo, volvita en litotukon trempitan en malvarma akvo.
“Tiu estas jam la tria ĉi-semajne,” rimarkis la najbaro ĉe la dekstra flanko, “kaj je kio suferas vi?”
“Mi havas reŭmatismon,” respondis Švejk, post kio sekvis sincera rido de ĉiuj ĉirkaŭe. Ridis eĉ la mortanta ftizulo, simulanta tuberkulozon.
“Kun reŭmatismo inter nin ne miksiĝu,” serioze atentigis Švejkon grasa viro, “reŭmatismo, tiu valoras ĉi tie kiel piedkaloj; mi havas anemion, mankas al mi duono de la stomako kaj kvin ripoj, kaj neniu al mi kredas. Ĉi tie estis eĉ surdmutulo, ĉiun duonhoron dum dekkvar tagoj oni volvis lin en litotukon trempitan en malvarma akvo, ĉiutage donis al li klisteron kaj pumpis la stomakon. Jam ĉiuj sanitaristoj opiniis, ke li venkis kaj iros hejmen, kiam kuracisto preskribis al li ian vomigilon. Ĝi preskaŭ interne lin disŝiris kaj tiam li perdis la kuraĝon. ‘Mi ne povas plu simuli surdmutulon,’ li diris, ‘revenis al mi kaj la voĉo kaj la aŭdokapablo.’ Ĉiuj malsanuloj lin persvadis, ke li sin ne pereigu, sed li restis ĉe tio sia, ke li aŭdas kaj parolas kiel la ceteraj. Kaj ankaŭ tiel li raportis tion eĉ ĉe la matena kuracista revizio.”
“Li tenis sin sufiĉe longe,” rimarkis viro ŝajniganta, ke li havas unu piedon pli kurta je la tuta decimetro, “ne kiel tiu, kiu simulis, ke trafis lin apopleksio. Sufiĉis tri kininoj, unu klistero kaj unutaga fasto. Li konfesis, kaj antaŭ ol venis elpumpado de la stomako, post la apopleksio ne restis eĉ signo. Plej longe ĉi tie eltenis tiu, kiun laŭdire mordvundis rabia hundo. Li murdis, hurlis, tio estas vero, tion li scipovis eminente, sed li neniel kapablis kunmeti tiun ŝaŭmon ĉe la faŭko. Ni helpis lin kiel ni povis. Ni tiklis lin ofte dum la tuta horo antaŭ la kuracista revizio, ĝis li ricevis spasmojn kaj li al ni bluiĝis, sed ŝaŭmo ĉe la faŭko ne aperadis kaj ankaŭ ne aperis. Tio estis io terura. Kiam li iun matenon kapitulacis dum la kuracista revizio, ni lin bedaŭris. Li rektiĝis ĉe la lito kiel kandelo, soldatsalutis kaj diris: ‘Obee mi raportas, sinjoro ĉefkuracisto, ke tiu hundo, kiu min mordis, ŝajne ne estis rabia.’ La ĉefkuracisto ekrigardis lin tiel iel strange, ke la mordvundito komencis tremi per la tuta korpo kaj daŭrigis: ‘Obee mi raportas, sinjoro ĉefkuracisto, ke mordis min tute neniu hundo, mi mem mordis min en la manon!’ Post tiu konfeso oni enketis lin pro sinkripligo, ke li intencis formordi al si la brakon por ne devi iri sur batalkampon.”
“Ĉiuj tiaj malsanoj, ĉe kiuj oni bezonas ŝaŭmon ĉe la faŭko, estas malfacile ŝajnigeblaj,” diris la grasa simulanto. “Kiel ekzemple epilepsio. Estis ĉi tie ankaŭ ulo, kiu ĉiam al ni diris, ke prezenti je unu atako de epilepsio pli ne estas por li problemo, li do ŝajnigis ekzemple dek atakojn tage. Li tordis sin en konvulsioj, kunpremis la pugnojn, elŝovis la okulojn kvazaŭ li havus ilin sur pedunkloj, svingiĝis, elŝovis la langon, mi diros al vi mallonge, belega, unuaklasa epilepsio, tia nefalsa. Subite li ricevis furunkojn, du sur la kolon, du sur la dorson, kaj la tordiĝado kaj svingiĝado sur la planko ĉesis, ĉar li povis nek movi la kapon, nek sidi nek kuŝi. Li ricevis febron kaj en tiu ĉion pri si malkaŝis ĉe la kuracista revizio. Kaj per tiuj furunkoj li bele ekludis kun niaj nervoj, ĉar li devis kuŝi kun ili inter ni ankoraŭ tri tagojn kaj ricevis alian dieton, matene kafon kun bulko, tagmeze supon, saŭcon kaj knedlikojn, vespere kaĉon aŭ supon, kaj ni kun malsataj elpumpitaj stomakoj kaj absoluta dieto devis rigardi, kiel tiu ulo voras, ŝmacas, snufas kaj ruktas pro satiĝo. Kaŭze de tio tri uloj perdis firman grundon sub la piedoj, ankaŭ ili konfesis. Tiuj simulis kormalsanon.”
“Plej bone eblas ŝajnigi frenezon,” opiniis unu el al simulantoj. “El nia instruistaro estas apude en la ĉambro du uloj, unu senĉese krias tage eĉ nokte: ‘La ŝtiparfajro de Giordano Bruno ankoraŭ fumas, renovigu la proceson kontraŭ Galileo!’, kaj la alia bojas, unue trifoje malrapide: haf - haf - haf, poste rapide, kvinfoje sinsekve hafhafhafhafhaf, denove malrapide kaj tiel tio senĉese ripetiĝas. Ili eltenis tion jam pli ol tri semajnojn. Komence ankaŭ mi intencis ŝajnigi frenezulon, religian fanatikulon kaj prediki pri senerareco de la papo, sed fine mi havigis la mi kanceron de la stomako por dekkvin kronoj de certa barbiro el Malá Strana.”
“Mi konas kamentubiston en Břevnov[58],” rimarkis alia paciento, “tiu por dek kronoj faros al vi tian febron, ke vi emos salti tra fenestro.”
“Tio estas nenio,” diris alia viro, “en Vršovice loĝas akuŝistino, kiu por dudek kronoj elartikigos al vi la piedon tiel perfekte, ke vi estos ĝismorta kriplulo.”
“Mi havas la piedon elartikigita por dek kronoj,” eksonis el la vico de litoj ĉe la fenestro, “por dek kronoj kaj tri bieroj.”
“Min kostas tiu mia malsano jam pli ol ducent kronojn,” proklamis lia najbaro, memoriganta sekan stangeton, “nomu al mi ajnan venenon, kiun mi ne uzis, tian vi ne trovos. Mi estas viva magazeno de venenoj. Mi trinkis sublimaton, inhalis hidrargajn vaporojn, mordetis arsenikon, fumis opion, trinkis ĝian tinkturon, ŝutis al mi morfinon sur panon, glutis strikninon, trinkis solvaĵon de fosforo en karbonsulfido eĉ pikatran acidon. Mi detruis al mi hepaton, pulmon, renon, galvezikon, cerbon, koron, intestojn. Neniu scias, kiun malsanon mi havas.”
“Plej bone,” klarigis iu ĉe la pordo, “estas injekti al si petrolon sub la haŭton de la mano. Mia kuzo havis tian feliĉon, ke oni fortranĉis al li la manon ĝis la kubuto kaj nun la tuta milito lasas lin trankvila.”
“Vidu do,” diris Švejk, “ĉion tion ĉiu devas trasuferi por sinjoro imperiestro. Eĉ pumpadon de la stomako, eĉ tiun klisteron. Kiam antaŭ jaroj mi soldatis ĉe mia regimento, estis tio ankoraŭ pli malbona. Malsanulon oni kapriole ligis kaj ĵetis en senlumejon, ke li resaniĝu. Tie ne estis litoj kun pajlosakoj aŭ kraĉujoj kiel ĉi tie. Nura tabullito kaj sur tiu kuŝis malsanuloj. Foje unu soldato havis veran tifon kaj la alia apud li variolon. Ambaŭ estis kapriole ligitaj kaj regimenta kuracisto piedbatis ilin en la ventron, laŭdire ke ili estas simulantoj. Kiam poste ambaŭ soldatoj mortis, venis tio en la parlamentejon kaj aperis en ĵurnaloj. Tiujn ĵurnalojn oni tuj malpermesis al ni legi kaj faris traserĉon en niaj kofretoj, kiu ilin havas. Kaj mi ĉiam havas jam tiun malfeliĉon, en la tuta regimento oni trovis ilin ĉe neniu escepte min. Oni do kondukis min al regimenta raporto, kaj nia kolonelo, idioto, Dio prenu lin en la ĉielon, komencis min alkriegi, ke mi staru rekte kaj diru, kiu skribis tion en ĵurnalojn aŭ ke alie li disŝiros al mi la faŭkon de unu orelo al la alia kaj igos min malliberigi, ĝis mi tie putros. Poste venis regimenta kuracisto, svingis la pugnon ĉe mia nazo kaj kriis: ‘Malbenita hundo, favulo, malfeliĉa sterkulo, vi bubo socialista!’ Mi rigardas sincere al ĉiuj en la okulojn, eĉ ne palpebrumas kaj silentas, kun unu mano ĉe la viziero kaj la maldekstra mano sur faldo de la pantalono. Ili ĉirkaŭkuris min kiel hundoj, bojis kaj mi faris senĉese nenion. Mi silentas, donas la honoron kaj la maldekstra mano sur faldo de la pantalono. Kiam ili furiozis tiel proksimume duonhoron, la kolonelo ekkuris al mi kaj ekkriegis: ‘Ĉu vi estas idioto, aŭ vi ne estas idioto?’ — ‘Obee mi raportas, sinjoro kolonelo, ke mi estas idioto.’ — ‘Dudek unu tagojn da severa malliberigo pro idioteco, du fastojn semajne, monaton ne forlasi la kazernon, kvardek ok horojn en katenoj, tuj malliberigi, ne doni al li voraĵon, ligi lin, montri al li, ke la armea administrantaro ne bezonas idiotojn. Kanajlo, ni jam elbatos al vi la ĵurnalojn el la kapo,’ decidis sinjoro kolonelo post longa kurado. — Dum mi sidis en malliberejo, en la kazerno okazis mirindaj aferoj. Nia kolonelo malpermesis al la soldatoj legi kion ajn, eĉ se tio estus ‘Praga ofica gazeto’, en la kantino oni havis malpermeson paki en gazeto kaj kolbasetojn kaj kazebuletojn. De tiu tempo la soldatoj komencis legi kaj nia regimento estis la plej klera el ĉiuj. Ni legis ĉiujn gazetojn kaj en ĉiu kompanio oni skribis versetojn, kantetojn pri sinjoro kolonelo. Kaj se ĉe la regimento io okazis, inter la viraro ĉiam aperis bonfaranto, kiu sendis tion al ĵurnaloj sub titolo ‘Turmentado al la soldatoj’. Kaj tio al ili ne sufiĉis. Ili skribis al deputitoj en Vieno, ke tiuj ilin protektu, kaj komencis sendi unu interpelacion post la alia, ke nia sinjoro kolonelo estas bestio kaj simile. Iu ministro sendis al ni komisionon, ke ĝi tion enketu, kaj Francisko Henčl el Hluboká ricevis poste du jarojn en malliberejo, ĉar estis li, kiu turnis sin al la deputitoj en Vieno pro vangobato, ricevita de sinjoro kolonelo sur ekzercejo. Poste, kiam la komisiono forveturis, sinjoro kolonelo igis nin ĉiujn vicigi, la tutan regimenton, kaj diras, ke soldato estas soldato, ke li devas teni la langon malantaŭ la dentoj kaj servi, ĉar estas rompo de la subordigo, se io al li ne plaĉas. ‘Vi, kanajloj, do opiniis, ke la komisiono vin helpos’, diras sinjoro kolonelo, ‘merdon, ĝi ne helpis. Kaj nun ĉiu kompanio defilos antaŭ mi kaj laŭte ripetos, kion mi diris.’ — Tiel ni marŝis, unu kompanio post la alia, kun la kapo turnita dekstren, kie staris sinjoro kolonelo, la mano sur la fusilrimeno kaj kriegis al li: ‘Ni, kanajloj, do opiniis, ke la komisiono nin helpos, merdon, ĝi ne helpis.’ — Sinjoro kolonelo ridis tiom, ke li devis teni al si la ventron, ĝis defilis la dekunua kompanio. Ĝi marŝas, piedfrapas, kaj kiam ĝi venas al sinjoro kolonelo, nenio, silento, eĉ ne voĉeto. Sinjoro kolonelo ruĝiĝis kiel koko kaj revenigis la dekunuan kompanion, ke ĝi tion ankoraŭfoje ripetu. Ĝi defilas kaj silentas, nur vico post vico arogante rigardas en la okulojn de sinjoro kolonelo. — ‘Ripoz’!’ diras sinjoro kolonelo kaj paŝas sur la korto tien kaj reen, frapas siajn tibibotojn per vipeto, kraĉas, subite haltas kaj kriegas: ‘Formarŝi!’, eksidas sur sian ĉevalaĉon kaj jam estas malantaŭ la pordego. Ni atendis, kio okazos al la dekunua kompanio, kaj nenio. Ni atendas unu tagon, duan tagon, la tutan semajnon, kaj senĉese nenio. Sinjoro kolonelo en la kazerno eĉ ne aperis, el kio havis grandan ĝojon la viraro, suboficiroj eĉ oficiroj. Poste ni ricevis alian kolonelon kaj pri tiu antaŭa oni rakontis, ke li estas en sanatorio, ĉar li propramane skribis leteron al sinjoro imperiestro, ke la dekunua kompanio ekribelis.”
Proksimiĝis la tempo de posttagmeza kuracista revizio. Soldatkuracisto Grünstein paŝis de lito al lito kaj malantaŭ li sanitara subficiro kun notlibro.
“Macuna!”
“Ĉi tie!”
“Klisteron kaj aspirinon! — Pokorný?!”
“Ĉi tie!”
“Tralavi la stomakon kaj kininon! — Kovařík?!”
“Ĉi tie!”
“Klisteron kaj aspirinon! — Koťátko?!”
“Ĉi tie!”
“Tralavi la stomakon kaj kininon!”
Kaj tiel tio iris, unu post la alia, senkompate, aŭtomate, energie.
“Švejk?!”
“Ĉi tie!”
Doktoro Grünstein ekrigardis la novan alkreskaĵon.
“Je kio vi suferas?”
“Obee mi raportas, ke mi havas reŭmatismon!”
Dum sia praktiko doktoro Grünstein kutimiĝis al delikata ironio, ĉar tiu ĉi maniero efikis multe pli ol krio.
“Aha, reŭmatismon,” li diris al Švejk, “vi havas ege gravan malsanon. Tio estas vere hazardo, ricevi reŭmatismon en la tempo, kiam estas la mondmilito kaj la homo devas soldatiĝi. Mi opinias, ke tio devas vin tre ĉagreni!”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefkuracisto, ke tio min tre ĉagrenas.”
“Jen, vidu, lin tio ĉagrenas. Tre bele de vi, ke vi rememoris nin kun via reŭmatismo ĝuste nun. En paca tempo kuras tia kompatindulo kiel kaprido, sed se eksplodis milito, li tuj havas reŭmatismon kaj la genuoj tuj al li ne servas. Ĉu ne doloras vin la genuoj?”
“Obee mi raportas, ke ili doloras.”
“Kaj la tutajn noktojn vi ne povas dormi, ĉu ne vere? Reŭmatismo estas tre danĝera, doloriga kaj grava malsano. Kun reŭmatismuloj ni havas ĉi tie jam bonajn spertojn. Absoluta dieto kaj alia maniero de nia kuracado montriĝis tre efikaj. Ĉi tie vi resaniĝos pli frue ol en Piešťany[59] kaj marŝos al la pozicioj tiel rapide, ke malantaŭ vi leviĝos polvo.”
Turnante sin al la sanitara suboficiro, li diris:
“Skribu: Švejk, absoluta dieto, dufoje tage tralavi la stomakon, unufoje tage klisteron, kaj ni vidos, kion poste. Nun forkonduku lin en la kuracejon, tralavu al li la stomakon kaj kiam li retrovos la fortojn, donu al li klisteron, sed egan, ke li voku ĉiujn sanktulojn kaj ke tiu lia reŭmatismo ektimu kaj elkuru.”
Turnante sin poste al ĉiuj litoj li faris paroladon plenan de belaj kaj saĝaj sentencoj:
“Ne opiniu, ke vi havas antaŭ vi idioton, kiun eblas konduki je la nazo. Pro via konduto mi ne perdos la ekvilibron. Mi scias, ke vi ĉiuj estas simulantoj, ke vi volas dizerti el la soldatservo. Kaj laŭ tio mi vin traktas. Mi postvivis centojn kaj centojn da tiaj soldatoj kiaj estas vi. Sur tiuj ĉi litoj kuŝis la tutaj homamasoj, al kiuj mankis nenio alia ol la soldata spirito. Dum iliaj kamaradoj batalis en la fronto, ili opiniis, ke ili kuŝaĉos en litoj, ricevos hospitalan manĝon kaj atendos, ĝis la milito finiĝos. Sed ili terure eraris, kaj ankaŭ vi ĉiuj terure eraros. Ankoraŭ post dudek jaroj vi krios el la dormo, kiam vi sonĝos, kiel vi ĉe mi simulis.”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefkuracisto,” ekparolis mallaŭta voĉo de lito ĉe la fenestro, “mi estas jam sana, jam nokte mi rimarkis, ke mia astmo malaperis.”
“Via nomo?”
“Kovařík, obee mi raportas, vi preskribis al mi klisteron.”
“Bone, klisteron vi ricevos ankoraŭ por la vojo,” decidis doktoro Grünstein, “por ke vi ne plendu, ke ni vin ĉi tie ne kuracis. Do, kaj nun ĉiuj malsanuloj, kiujn mi nomis, sekvu la suboficiron, por ke ĉiu ricevu, kio al li apartenas.”
Kaj ĉiu ankaŭ ricevis bonan porcion laŭ la preskribo. Kaj se iuj klopodis influi la plenumantojn de la kuracista ordono per petoj aŭ minacoj, ke ankaŭ ili aliĝos al sanitara servo kaj povas okazi, ke ankaŭ la flegistoj falos foje en iliajn manojn, Švejk tenis sin kuraĝe.
“Ne indulgu min,” li admonis la krudulon, donantan al li klisteron, “rememoru vian ĵuron. Eĉ se kuŝus ĉi tie via patro aŭ propra frato, donu al ili klisteron sen tio, ke vi eĉ palpebrumus. Imagu, ke sur tiaj klisteroj staras Aŭstrio, kaj la venko estos nia.”
La sekvantan tagon doktoro Grünstein demandis Švejkon ĉe la kuracista revizio, kiel plaĉas al li en la soldata hospitalo.
Švejk respondis, ke tio estas ĝusta kaj nobla entrepreno. Rekompence li ricevis la samon kiel hieraŭ, krom aspirino kaj tri pulvoroj de kinino, kiujn oni ŝutis al li en akvon, ke li tion tuj eltrinku.
Eĉ Sokrato ne trinkis sian pokalon da cikuto kun tia trankvilo kiel Švejk kininon, sur kiu doktoro Grünstein elprovis ĉiujn gradojn de turmentado.
Kiam en ĉeesto de la kuracisto oni volvis lin en malsekan litotukon, Švejk respondis al lia demando, kiel nun tio al li plaĉas:
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefkuracisto, ke tio estas kiel en naĝejo aŭ en mara banloko.”
“Ĉu vi ankoraŭ havas reŭmatismon?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefakuracisto, ke tio ne emas iel pliboniĝi.”
Švejk estis submetita al nova turmentado.
En tiu tempo vidvino post infanteria generalo baronino von Botzenheim havis tre multe da zorgoj por elesplori la soldaton, pri kiu “Bohemie” publikigis antaŭ nelonge sciigon, kiel li, kriplulo, igis sin veturigi en ĉareto por malsanuloj kaj kriis: ‘Kontraŭ Beogradon!’, kaj kies patriota manifestiĝo donis impulson al la redakcio de “Bohemie” instigi la legantojn, ke tiuj kolektu monon profite al la lojala heroo-kriplulo.
Fine post eldemando ĉe la polica direkcio sciiĝis, ke tio estis Švejk, kaj plua esplorado estis jam facila. La baronino von Botzenheim kunprenis sian kunulinon kaj lakeon kun korbo kaj veturis al Hradčany.
La kompatinda baronino eĉ ne sciis, kion tio signifas, se iu kuŝas en soldata hospitalo de garnizona malliberejo. Ŝia vizitkarto malfermis al ŝi la pordon de la malliberejo, en la kancelario oni kondutis al ŝi tre afable kaj jam post kvin minutoj ŝi sciis, ke “la brafa soltat Švejk”, pri kiu ŝi demandis, kuŝas en la tria barako, lito n-ro 17. Iris kun ŝi doktoro Grünstein mem, kiu estis per tio tute konfuzita.
Švejk ĝuste sidis sur la lito post kutimaj tagaj procedoj, preskribitaj fare de doktoro Grünstein, ĉirkaŭita per aro da magraj kaj malsatiĝintaj simulantoj, kiuj ĝis nun ne kapitulacis kaj obstine luktis kontraŭ doktoro Grünstein sur la kampo de absoluta dieto.
Kiu ilin aŭskultus, tiu havus impreson, ke li troviĝis en kompanio de kulinaroj, en supera kuirista lernejo aŭ en kursoj por franduloj.
“Eĉ tiujn ordinarajn seborekrementojn eblas manĝi,” rakontis ĝuste viro, kuŝanta ĉi tie pro ‘kronika kataro de la stomako’, “se ili estas varmaj. Kiam sebo fandiĝas, oni premas ilin ĝisseke, salas, pipras kaj mi diras al vi, ke anseraj grasrekrementoj ne povas ilin egali.”
“Anserajn rekrementojn lasu,” diris viro kun ‘kancero de la stomako’, “tiujn nenio superas. Lardorekrementoj ne povas kun ili konkuri. Kompreneble, ke ili devas estis elfanditaj ĝis oreta koloro, kiel tion faras judoj. Ili prenas grasan anseron, detiras grason kun haŭto kaj fandas tion.”
“Ĉu vi scias, ke vi eraras koncerne lardorekrementojn?” rimarkis la najbaro de Švejk, “memkompreneblas, ke mi parolas pri rekrementoj el hejme fandita lardo, kiujn oni nomas hejmaj rekrementoj, ne brunaj kaj ankaŭ ne flavaj. Tio devas esti io inter tiuj du koloroj. Tia rekremento devas esti nek tro mola, ne tro malmola. Ĝi ne devas kraketi, tiam ĝi estas bruletigita. Ĝi devas solviĝi sur la lango sen tio, ke la homo havu impreson, ke sur la mentono fluas al li graso.”
“Kiu el vi manĝis ĉevalajn grasrekrementojn?” eksonis ies voĉo, sed al tiu neniu donis respondon, ĉar enkuris ĉi tien la sanitara suboficiro:
“Ĉiuj en la litojn, iras ĉi tien iu arkiprincino, neniu elmontru malpurajn piedojn el sub la kovrilo!”
Eĉ arkiprincino ne povus eniri tiel majeste kiel tion faris la baronino von Botzenheim. Malantaŭ ŝi torentis la tuta akompanantaro, en kiu ne mankis eĉ hospitala ĉefserĝento-kontisto, vidanta en ĉio tio misteran revizoran manon, kiu de abunda ariera trogo ĵetos lin kiel oferon por ŝrapneloj ien sub pikdratajn barilojn de la pozicioj.
Li estis pala, sed ankoraŭ pli pala estis doktoro Grünstein. Antaŭ liaj okuloj dancis eta vizitkarto de la maljuna baronino kun titolo “vidvino post generalo” kaj ĉio, kio povis esti ligita kun tiu titolo, kiel influaj rilatoj, favoro, plendoj, translokigo al la fronto kaj aliaj teruraj aferoj.
“Ĉi tie ni havas Švejkon,” li diris, konservante eldevigitan trankvilon kaj kondukante la baroninon von Botzenheim al la lito de Švejk, “li kondutas tre pacience.”
La baronino von Botzenheim sidiĝis sur alŝovitan seĝon ĉe la lito de Švejk kaj diris:
“Ĉeha soltat, brafa soltat, kriplsoltat esti kuraĵsoltat, multe ami ĉehin aŭstro.”
Ĉe tio ŝi karesis la nerazitan vizaĝon de Švejk kaj daŭrigis:
“Mi legi ĉjo en gazet, mi porti vin manĵeti, mordeti, fumeti, suĉi, ĉeha soltat, brafa soltat. Johann, kommen Sie her![60]”
La lakeo, memoriganta per sia hirta barbo la rabiston Babinský[61], altrenis al la lito ampleksan korbon, dum la kunulino de la maljuna baronino, altstatura damo kun plormiena vizaĝo, sidiĝis sur la liton de Švejk kaj ordigis al li pajlan kapkusenon sub la dorso kun fiksa ideo, ke decas fari tion al malsanaj herooj.
Intertempe la baronino eltiradis donacojn el la korbo. Dekduon da rostitaj kokidoj, volvitaj en rozan, silkan paperon kaj ĉirkaŭligitaj per nigra-flava silka rubando, du botelojn da milita likvoro kun etikedo “Dio punu Anglion[62]!”. Sur la alia flanko de la etikedo estis la imperiestroj Francisko Jozefo kun Vilhelmo, kiel ili tenas sin reciproke je la manoj, kvazaŭ ili volus infanludi: “Kuniklet’ en sia nesto sidas sola. Povruleto, kio vin do suferigas, la saltadon malebligas?”
Poste ŝi eltiris el la korbo tri botelojn da vino por resaniĝantoj kaj du skatolojn da cigaredoj. Ŝi dismetis ĉion elegante sur liberan liton apud Švejk, kien venis ankoraŭ bele bindita libro “Eventoj el la vivo de nia monarko”; tiun verkis nuna meritplena ĉefredaktoro de nia oficiala gazeto “Ĉeĥoslovaka respubliko[63]”, kiu la maljunan Franĉjon kultis. Poste troviĝis sur la lito paketoj da ĉokolado kun la sama surskribo “Dio punu Anglion!” kaj denove kun portretoj de la aŭstra kaj germana imperiestroj. Sur la ĉokolado ili jam ne tenis sin je la manoj, ambaŭ memstariĝis kaj unu al la alia montris la dorson. Bela estis duvica dentobroseto kun devizo “Viribus unitis[64]”, por ke ĉiu, kiu purigas al si la dentojn, rememoru Aŭstrion. Eleganta kaj tre konvena donaceto por la fronto kaj tranĉeoj estis manikur-kompleto. Sur la skatolo etis bildeto, kiel krevas ŝrapnelo kaj homo en pinta kasko impetas kun bajoneto. Sub tio: “Por Dio, la imperiestro kaj la patrujo!” Paketo da biskvitoj ne havis bildeton, sed kompense estis tie verso:
Österreich, du edles Haus,
steck deine Fahne aus,
lass sie im Winde wehn,
Österreich muss ewig stehn!
kun ĉeĥa traduko, lokita sur la alia flanko:
Vi, domo tre nobla, Aŭstrio,
la flagon de via nacio
vidigu kaj lasu en vento flagri,
Aŭstrio, vi devas eterne stari.
Lasta donaceto estis blanka hiacinto en florpoto.
Kiam ĉio tio kuŝis elpakita sur la lito, la baronino von Botzenheim pro emocio ne povis reteni la larmojn. Al kelkaj malsatiĝintaj simulantoj fluis salivoj el la buŝo. La kunulino de la baronino subtenis sidantan Švejk kaj ankaŭ larmis. Regis silento kiel en preĝejo, kiun subite interrompis Švejk, kunmetinte la manojn:
“Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sankta estu Via nomo, venu reĝeco Via… pardonu, via sinjorina moŝto, tiel tio ne tekstas, mi volis diri: Sinjoro Dio, Patro ĉiela, benu al ni tiujn ĉi donacojn, kiujn ni ĝuos dank’ al Via malavareco. Amen!”
Post tiuj ĉi vortoj li prenis kokidon de sur la lito kaj ekmordis ĝin, sekvata per konsterna rigardo de doktoro Grünstein.
“Ho, kiel al li, la soldateto, bongustas,” entuziasme flustris la maljuna baronino al doktoro Grünstein, “li estas certe jam sana kaj povas iri sur batalkampon. Mi vere tre ĝojas, kiel tio al li bonvenis.”
Poste ŝi paŝis de lito al lito, disdonante cigaredojn kaj ĉokoladajn bombonojn, kaj el sia rondiro ŝi revenis denove al Švejk, karesis lian hararon kun vortoj “Gardu vin Dio” kaj kun la tuta akompanantaro eliris tra la pordo.
Antaŭ ol doktoro Grünstein revenis de sube, kien li iris akompani la baroninon, Švejk disdonis la kokidojn, kiuj estis englutitaj fare de la pacientoj per tia rapideco, ke anstataŭ kokidoj doktoro Grünstein trovis nur amason da ostoj, ĉirkaŭronĝitaj tiel pure, kvazaŭ vivaj kokidoj falus en neston de vulturoj kaj sur iliajn ĉirkaŭronĝitajn ostojn brulradius la suno kelke da monatoj.
Malaperis ankaŭ la milita likvoro kaj tri boteloj da vino. En stomakoj de la pacientoj perdiĝis ankaŭ paketoj da ĉokolado kaj paketo da biskvitoj. Iu eltrinkis eĉ ungolakon, troviĝantan en la manikur-kompleto, kaj ekmordis dentopaston, almetitan al la dentobroseto.
Kiam doktoro Grünstein revenis, li stariĝis denove en batalpozon kaj havis longan parolon. De lia koro falis ŝtono, ke la vizitantino jam foriris. La amaso da ĉirkaŭronĝitaj ostoj firmigis lin en la konvinko, ke ĉiuj estas nebonmorigeblaj.
“Soldatoj,” li komencis, “se vi havus iom da prudento, vi lasus ĉion kuŝi kaj dirus al vi, ke se ni tion forvoros, sinjoro ĉefkuracisto al ni ne kredos, ke ni estas grave malsanaj. Per tio vi donis pruvon al vi mem, ke vi ne pritaksas mian bonkorecon. Mi elpumpas al vi la stomakojn, donas al vi klisterojn, klopodas teni vin ĉe absoluta dieto, kaj vi troŝtopas la stomakon. Ĉu vi volas ricevi intestan kataron? Vi eraras, antaŭ ol via stomako provos tion digesti, mi purigos ĝin al vi tiel funde, ke vi rememoros tion ĝis la plej fora morto kaj rakontos ankoraŭ al viaj infanoj, kiel foje vi forvoris kokidojn kaj ŝtopiĝis per diversaj aliaj bongustaĵoj, sed kiel tio ne eltenis al vi en la stomako eĉ kvaronhoron, ĉar senpere post tio oni ĝin al vi elpumpis. Kaj tiel sekvu min unu post alia, por ke vi ne forgesu, ke mi estas ne idioto kiel vi, sed tamen nur iom pli saĝa ol vi ĉiuj kune. Krom tio mi al vi anoncas, ke morgaŭ mi sendos ĉi tien al vi komisionon, ĉar vi maldiligentaĉas ĉi tie jam tro longe kaj neniu el vi je io suferas, se dum tiuj kvin minutoj vi povas malpurigi al vi la stomakon tiel ‘bele’, kiel vi pruvis tion ĝuste nun. Do, marŝ’!”
Kiam venis la vico al Švejk, doktoro Grünstein lin ekrigardis, kaj rememoro pri la hodiaŭa mistera vizito aldevigis lin, ke li demandis: “Vi konas sinjorinon baroninon?”
“Ŝi estas mia duonpatrino,” respondis Švejk trankvile, “kiel suĉinfanon ŝi min forĵetis kaj nun retrovis…”
Kaj doktoro Grünstein diris koncize: “Poste donu al Švejk ankoraŭ klisteron.”
Vespere sur la pajlosakoj estis malgaje. Antaŭ kelke da horoj ĉiuj havis en la stomakoj diversajn bongustaĵojn, kaj nun ili havas tie feblan teon kaj peceton da pano.
La numero dudek unu ekparolis de la fenestro: “Ĉu vi kredas, kamaradoj, ke mi preferas frititan kokidon al la rostita?”
Iu ekgrumblis:
“Donu al li ‘kovrilpunon[65]’,” sed post tiu sensukcesa festeno ĉiuj estis tiel malfortiĝintaj, ke neniu sin movis.
Doktoro Grünstein tenis la vorton. Antaŭtagmeze venis kelke da soldatkuracistoj el fama komisiono.
Ili iris serioze inter vicoj da litoj kaj oni aŭdis nenion alian ol: “Montru la langon!”
Švejk eligis ĝin tiom, ke lia vizaĝo faris groteskan grimacon kaj la okuloj al li fermetiĝis:
“Obee mi raportas, sinjoro stabkuracisto, ke pli longan langon mi ne havas.”
Ekis interesa dialogo inter Švejk kaj la komisiono. Švejk asertis, ke li faris tiun rimarkon timante, ke ili ne opiniu, ke li kaŝas antaŭ ili sian langon.
Kontraŭe la membroj de la komisiono eminente malakordiĝis en siaj konkludoj pri Švejk.
Duono el ili asertis, ke Švejk estas idiota ulo, dum la alia duono opiniis, ke li estas kanajlo, kiu volas fari al si farson el la soldatservo.
“En tio devus esti diablo,” alkriegis Švejkon la prezidanto de la komisiono, “ke ni vin ne superruzu.”
Švejk rigardis la tutan komisionon kun dieca trankvilo de senkulpa infano.
La ĉefa stabkuracisto alpaŝis tuŝapude al Švejk:
“Mi tre ŝatus scii, marporko, kion vi nun pensas.”
“Obee mi raportas, ke mi tute ne pensas.”
“Himmeldonnerwetter[66],” kriegis unu el la membroj de la komisiono, tintante per sabro, “li do tute ne pensas. Kial vi ne pensas, siama elefanto?”
“Obee mi raportas, ke tial mi ne pensas, ĉar en la soldatservo tio estas al la soldatoj malpermesite. Kiam antaŭ jaroj mi estis ĉe la naŭdekunua regimento, nia sinjoro kapitano ĉiam al ni diris: ‘Al la soldato estas malpermesite memstare pensi. Anstataŭ li pensas liaj superuloj. Tuj kiam soldato komencas pensi, tio ne plu estas soldato, sed fava civilulo. La pensado ne kondukas…’ ”
“Fermu la faŭkon!” interrompis Švejkon furioze la prezidanto de la komisiono, “pri vi ni jam havas sciigojn. Tiu ulo opinias, ke iu al li kredos, ke li estas vera idioto… Vi ne estas idioto, Švejk, vi estas saĝa, vi estas sagaca, vi estas kanajlo, fripono, trompulo, ĉu vi komprenas…”
“Obee mi raportas, ke mi komprenas.”
“Mi jam diris al vi, ke vi fermu la faŭkon, ĉu vi aŭdis?”
“Obee mi raportas, ke mi aŭdis, ke mi fermu la faŭkon.”
“Himmelherrgott[67], fermu do tiun faŭkon, se mi al vi ordonis, vi scias ja bone, ke ne licas al vi parolaĉi.”
“Obee mi raportas, ke mi scias, ke ne licas al mi parolaĉi.”
La soldatranguloj ekrigardis unu la alian kaj alvokis la ĉefserĝenton.
“Tiun ĉi viron,” diris la ĉefa stabkuracisto el la komisiono, montrante al Švejk, “forkonduku suben en la kancelarion kaj atendu niajn skribon kaj raporton. En la garnizona malliberejo oni jam elpelos al li el la kapo tiujn replikojn. La ulo estas sana kiel fiŝo, simulas kaj ankoraŭ parolaĉas kaj faras al si ŝercojn el siaj superuloj. Li opinias, ke ili estas ĉi tie nur por lia amuzo, ke la tuta soldatservo estas farso, ŝerca afero. En la garnizona malliberejo oni montros al vi tion, Švejk, ke la soldatservo ne estas amuzaĵo.”
Švejk, forirante kun la ĉefserĝento en la kancelarion, murmuretis al si survoje tra la korto:
Ĉiame mi opiniis,
soldatserv’ ke amuz’ estos,
ke post semajn’ unu aŭ du
mi revenos, hejme restos...
Kaj dum deĵoranta oficiro en la kancelario kriegis al Švejk, ke tiajn ulojn kia estas Švejk necesas pafekzekuti, supre en hospitalaj ĉambroj la komisiono likvidis simulantojn. El sepdek pacientoj savis sin nur du. Unu, kiu havis la piedon forbatita de grenado, kaj la alia kun vera osta tuberkulozo.
Nur tiuj ne aŭdis la vorteton: “kapabla”, ĉiuj ceteraj, ne esceptante eĉ tri mortantajn ftizulojn, estis rekonitaj kiel kapablaj por servo sur batalkampo, ĉe kio la ĉefa stabkuracisto ne rifuzis al si la okazon oratori.
Lia parolo estis traplektita per plej diversaj insultoj kaj estis enhave konciza. Ĉiuj estas brutoj kaj sterkuloj, kaj nur se ili kuraĝe batalos por sinjoro imperiestro, ili povos reveni en la homan socion kaj post la milito oni al ili pardonos, ke ili volis eviti la soldatservon kaj simulis. Sed li mem tion ne kredas kaj opinias, ke ĉiujn atendas la pendumila ŝnurego.
Juneta soldatkuracisto, animo ĝis nun pura kaj ne senmoraliĝinta, petis la ĉefan stabkuraciston por povi ankaŭ ekparoli. Lia parolo diferencis de vortoj de lia superulo per optimismo kaj naivo. Li parolis germane.
Li parolis longe pri tio, ke ĉiu el tiuj, kiuj forlasas la hospitalon por foriri sur batalkampon al siaj regimentoj, devas esti venkinto kaj kavaliro. Ke li estas konvinkita, ke ili lerte regos siajn armilojn sur batalkampo kaj estos honestaj en ĉiuj aferoj, militaj eĉ privataj. Ke ili iĝos nevenkeblaj militantoj, memorante la gloron de Radecký eĉ la princo Eŭgeno la Savoja[68]. Ke per sia sango ili fekundigos larĝajn kampojn de la monarkia gloro kaj venke plenumos la taskon, kiun antaŭdestinis al ili la historio. Kun aŭdaca kuraĝo, malrespektante siajn vivojn, ili impetos sub dispafitaj standardoj de siaj regimentoj al nova gloro, novaj venkoj.
Poste en la koridoro la ĉefa stabkuracisto diris al tiu naiva viro: “Sinjoro kolego, mi povas vin certigi, ke ĉio tio estas vana. El tiuj kanajloj nek Radecký, nek tiu via princo Eŭgeno la Savoja edukus soldatojn. Paroli al ili anĝele aŭ diable, ĉio tio estas egala. Tio estas bando.”
Garnizona malliberejo estis la lasta rifuĝejo de homoj, kiuj ne volis iri en la militon. Mi konis helpinstruiston de matematiko, kiu ne volis pafi ĉe artilerio kaj tial li ŝtelis poŝhorloĝon de iu ĉefleŭtenanto por veni en garnizonan malliberejon. Li faris tion kun plena pripenso. La milito al li ne imponis kaj ne ravis lin. Pafi kontraŭ la malamiko kaj per ŝrapneloj kaj grenadoj mortigi same tiel malfeliĉajn helpinstruistojn de matematiko sur la alia flanko de la frontlinio li konsideris kiel idiotaĵon.
“Mi ne volas esti malamata pro mia perforto,” li diris al si kaj trankvile ŝtelis la poŝhorloĝon. Unue oni esploris lian mensostaton, kaj kiam li proklamis, ke li volis riĉiĝi, oni transveturigis lin en garnizonan malliberejon. Estis pli da tiaj homoj, kiuj sidis en garnizona malliberejo pro ŝtelo aŭ trompoj. Idealistoj kaj neidealistoj. Homoj, kiuj vidis en la milito fonton de enspezoj, tiuj diversaj suboficiroj-kontistoj en la ariero kaj ĉe la fronto, kiuj faris ĉiujn eblajn trompojn pri soldatmanĝo, soldo, kaj poste sensignifaj ŝtelistoj, miloble pli honestaj ol tiuj uloj, kiuj ilin ĉi tien sendis. En garnizona malliberejo plie sidis soldatoj pro diversaj aliaj deliktoj de pure soldata karaktero, rompo de la disciplino, ribelprovo, dizerto. Apartan tipon prezentis politikaj arestitoj, el kiuj okdek procentoj estis absolute senkulpaj kaj el tiuj naŭdek naŭ procentoj estis kondamnataj.
La aparato de enketaj juĝistoj estis grandioza. Tian juĝejan aparaton havas ĉiu ŝtato antaŭ ĝenerala politika, ekonomia kaj morala bankroto. Rebrilo de iamaj potenco kaj gloro konservas tribunalojn kun polico, ĝendarmaro kaj koruptebla feĉo de denuncantoj.
En ĉiu trupunuo Aŭstrio havis siajn spionojn; tiuj denuncadis siajn kamaradojn, kiuj dormis kun ili sur pajlosakoj kaj dum marŝo dividis kun ili la panon.
Ankaŭ la ŝtata polico, sinjoroj Klíma, Slavíček & kompanio[69], liveradis homan materialon al garnizonaj malliberejoj. Soldata cenzuro sendis ĉi tien aŭtorojn de korespondaĵoj inter la fronto kaj tiuj, kiujn ili lasis hejme en senespero. Ĝendarmoj kondukis ĉi tien ankaŭ maljunajn eksbienmastrojn, kiuj sendis leterojn al la fronto, kaj soldata tribunalo ŝarĝis ilin pro iliaj konsolaj vortoj kaj priskribo de la hejma mizero per dekdu jaroj por ĉiu.
El la garnizona malliberejo en Hradčany kondukis vojo ankaŭ tra Břevnov al ekzercejo en Motol[70]. Antaŭe iris homo kun katenitaj manoj en akompano de bajonetoj, kaj malantaŭ li veturilo kun ĉerko. Kaj sur la ekzercejo en Motol konciza komando: “Alceli! Pafi!” Kaj al ĉiuj regimentoj kaj batalionoj oni legis regimentan ordonon, ke oni denove pafekzekutis homon, kiu post sia rekrutiĝo ekribelis, kiam sinjoro kapitano sabrohakis lian edzinon, kiu ne povis kun la edzo disiri.
Kaj sian taskon en la garnizona malliberejo jam plenumis trio: stabprovoso Slavík, kapitano Linhart kaj ĉefserĝento Řepa, nomata ankaŭ “la ekzekutisto”. Kiom da homoj ili mortbatis en izolejoj! Povas esti, ke eĉ nun en la respubliko Linhart plu estas kapitano. Mi dezirus, ke oni alkalkulu al li la jarojn de lia servo en la garnizona malliberejo. Slavíček kaj Klíma de la ŝtata polico havas ilin alkalkulitaj. Řepa revenis en civilan vivon kaj plu plenumas sian okupon de masonista majstro. Povas esti, ke en la respubliko li estas ano de patriotaj societoj.
La stabprovoso Slavík iĝis ŝtelisto en la respubliko kaj estas nun malliberigita. Kompatindulo, li ne enradikiĝis en la respubliko kiel aliaj soldatranguloj.
Estas tute nature, ke la stabprovoso Slavík, transprenante Švejkon, ĵetis al li rigardon plenan de senvorta riproĉo:
“Ĉu ankaŭ vi havas la reputacion difektita, ke vi venis ĝis ĉi tien inter nin? Ni dolĉigos al vi la restadon ĉi tie, uleto, kiel al ĉiuj, kiuj falis en niajn manojn, kaj tiuj niaj manoj ne estas etaj manoj de damo.”
Por aldoni aŭtoritaton al sia rigardo, li metis sian muskolan, dikan pugnon sub la nazon de Švejk kaj diris:
“Ekflaru, kanajlo!”
Švejk ekflaris kaj rimarkis:
“Per tiu mi ne volus ricevi sur la nazon, tio odoras tombe.”
La trankvila, prudenta parolo al la stabprovoso ekplaĉis.
“He,” li diris, puŝante Švejkon per pugno en la ventron, “staru rekte, kion vi havas en la poŝoj? Se vi havas cigaredojn, tiujn vi povas al vi lasi kaj la monon donu ĉi tien, por ke iu ĝin al vi ne ŝtelu. Ĉu vi ne havas pli? Ĉu vere vi ne havas? Ne mensogu, mensogon oni punas.”
“Kien ni lin metos?” demandis la ĉefserĝento Řepa.
“Ni lokos lin en la ĉambron numero dekses, inter tiujn en kalsonoj,” decidis la stabprovoso, “ĉu vi ne vidas, ke sinjoro kapitano Linhart skribis sur liajn aktojn ‘Severe gardi, observi!’?”
“Jes, jes,” li proklamis solene al Švejk, “kanajlojn oni traktas kanajle. Se iu kontraŭstaras, ni fortrenos lin en ĉelon, tie rompos al li ĉiujn ripojn kaj lasos lin tie kuŝi, dum li ne mortaĉos. Tion ni rajtas. Kiel ni faris tion al tiu viandisto, ĉu, Řepa?”
“Nu, tiu kostis al ni multe da peno, sinjoro stabprovoso,” reveme respondis la ĉefserĝento Řepa, “tio estis ja korpo! Mi tretis lin pli ol kvin minutojn, ol komencis krevi al li la ripoj kaj la sango torenti el la faŭko. Kaj li vivis ankoraŭ dek tagojn. Vera persistulo.”
“Vidu do, kanajlo, kiel tio ĉe ni iras, se iu kontraŭstaras,” finis sian pedagogian parolon la stabprovoso Slavík, “aŭ se iu volas fuĝi. Tio fakte egalas al sinmortigo, kion oni ĉe ni ankaŭ tiel punas. Aŭ, Dio ne permesu, fiulo, ke vi ricevu la ideon pri io plendi, se venos inspektistaro. Se ĝi venos kaj demandos: ‘Ĉu vi havas ian plendon?’, vi devas, fetorulo, stari en atentopozo, soldatsaluti kaj respondi: ‘Obee mi raportas, ke mi ne havas, ke mi estas tute kontenta.’ Kiel vi tion diros, abomenulo, ripetu tion!”
“Obee mi raportas, ke mi ne havas, ke mi estas tute kontenta,” ripetis Švejk kun tiel afabla mieno, ke la stabprovoso eraris kaj konsideris tion kiel sinceran klopodon kaj honeston.
“Senvestigu vin do ĝiskalsone kaj vi iros en la ‘dekseson’,” diris la stabprovoso afable, aldonante nek kanajlon, nek abomenulon aŭ fetorulon, kiel li kutimis.
En la “dekseso” Švejk renkontiĝis kun dek naŭ viroj sen pantalono. Tio estis ĉiuj, kiuj havis sur la aktoj alskribitan noton “Severe gardi, observi!” kaj pri kiuj oni nun zorgis tre atente, por ke tiuj al ili ne fuĝu.
Se la kalsonoj estus puraj kaj la fenestroj sen kradoj, vekus tio unuavide impreson, ke oni estas en baneja senvestejo.
De la ĉefserĝento Řepa transprenis Švejkon “la ĉambrokomandanto”, nerazita ulo en disbutonita ĉemizo. Li enskribis lian nomon sur paperpeceton pendantan sur muro kaj diris al li:
“Morgaŭ ni havos ĉe ni teatran prezentadon. Oni kondukos nin en kapelon al prediko. Ni ĉiuj en kalsonoj staras rekte sub la predikejo. Tio estos ja amuzo!”
Kiel en ĉiuj arestejoj kaj pundomoj, ankaŭ en la garnizona malliberejo la kapelo ĝuis grandan popularecon. Ne temis pri tio, ke deviga vizito de la mallibereja kapelo proksimigus la vizitantojn al Dio, ke la malliberigitoj ekscius ion pli pri moralo. Pri tia stultaĵo oni ne povas eĉ paroli.
La diservoj kaj predikoj estis bela eskapo el la enuo de la garnizona malliberejo. Temis ne pri tio, ke ili estas pli proksime ĉe Dio, sed ke ekzistas ŝanco trovi dumvoje en koridoroj kaj sur la korto forĵetitan reston de cigaredo aŭ cigaro. Dion tute flankenŝovis eta stumpo, senespere kuŝaĉanta en kraĉujo aŭ ie en polvo sur la tero. Tiu malgranda, aĉodora aĵo venkis Dion eĉ savon de la animo.
Poste ankoraŭ tiu prediko, tia amuzo kaj komikaĵo! Feldkurato Otto Katz estis tamen nur ĉarma homo. Liaj predikoj estis neordinare allogaj, ŝercaj, agrabligantaj la enuon de la garnizona malliberejo. Li sciis tre bele babili pri senlima dia graco, refortigadi senmoraliĝintajn malliberigitojn kaj senhonorigitajn virojn. Li sciis tre bele insulti el la predikejo eĉ de la altaro. Li sciis grandioze kriegi ĉe la altaro sian “Ite, missa est[71]”, la tutan diservon fari per originala maniero kaj ĥaosigi la tutan ordon de la sankta meso, elpensi, kiam li estis jam tre ebria, tute novajn preĝojn kaj novan sanktan meson, sian riton, ion, kio ĉi tie ankoraŭ ne estis.
Kaj krom tio tiu komedio, se li iam stumblis kaj falis kun la kaliko, eŭkaristio aŭ meslibro! Laŭte kulpigante akoliton el la malliberula kompanio, ke tiu intence lin krurfalĉis, li tuj antaŭ la eŭkaristio mem ŝarĝas lin per karcero kaj katenoj.
Kaj la trafito ĝojas, ĉar tio apartenas al ĉiu tiu amuzo en la mallibereja kapelo. Li ludas grandan rolon en tiu teatraĵo kaj digne ĝin plenumis.
La feldkurato Otto Katz, la plej perfekta soldatpastro, estis judo. Tio cetere estas neniel stranga. Ankaŭ la ĉefepiskopo Kohn[72] estis judo kaj pli, eĉ amiko de Machar[73].
La feldkurato Otto Katz havis ankoraŭ pli buntan pasintecon ol la glora ĉefepiskopo Kohn.
Li studis komercan akademion kaj soldatiĝis kiel unujara volontulo[74]. Kambiojn kaj la kambian leĝaron li regis tiel ‘bone’, ke dum tiu unu jaro li alkondukis komercan firmaon Katz kaj kompanio al bankroto tiel glora kaj sukcesa, ke la maljuna sinjoro Katz forveturis en Nord-Amerikon, elkombininte ian egaligon kun siaj kreditoroj, pri kiu sciis nek tiuj ĉi nek lia kunulo, elmigrinta en Argentinon.
Kiam do la juna Otto Katz senprofite dividis la firmaon Katz kaj kompanio inter la Norda kaj Suda Amerikoj, li troviĝis en situacio de homo, kiu povas tute nenion heredi, ne scias, kien kuŝigi la kapon kaj devas do aktivi en la armeo.
Sed antaŭ tio la unujara volontulo Otto Katz elpensis eminentan aferon. Li igis sin bapti. Li turnis sin al Kristo, ke tiu helpu al li fari karieron. Li turnis sin al li kun plena konfido, ke tio estas komerca afero inter li kaj la Filo de Dio.
Oni baptis lin solene en Emauzy. La pastro Albán mem trempis lin en baptokuvon. Estis tio brila spektaklo, ĉeestis pia majoro de la regimento, kie Otto Katz servis, maljuna fraŭlino el la Instituto de nobelinoj en Hradčany kaj faŭka reprezentanto de konsistorio, kiu estis lia baptopatro.
La oficira ekzameno finiĝis bone kaj la nova kristano Otto Katz restis en la armeo. Komence ŝajnis al li, ke tio iros bone, li intencis eĉ studi en kursoj por staboficiroj.
Sed unu tagon li ebriiĝis kaj iris en monaĥejon, forlasis la sabron kaj surprenis frokon. Li estis ĉe ĉefepiskopo en Hradčany kaj venis en seminarion. Antaŭ sia konsekro li ebriiĝis ĝismute en certa tre “deca” domo kun virinaj servoj en strateto malantaŭ ‘Ĉe Vejvoda’, kaj rekte el kirlo de la volupto kaj amuzo iris igi sin konsekri. Post la konsekro li revenis al sia regimento por peti favoron, kaj kiam oni nomumis lin feldkurato, li aĉetis al si ĉevalon, promenrajdis tra Prago kaj gaje partoprenis ĉiujn drinkojn kun oficiroj de sia regimento.
En koridoro de domo, kie li havis loĝejon, oni tre ofte aŭdis malbenojn de nekontentigitaj kreditoroj. En la loĝejon li kondukadis al si ankaŭ stratulinojn aŭ sendis por ili sian servosoldaton. Li tre amis ludi ferblon, kaj ekzistis certaj supozoj kaj konjektoj, ke li falsludas, sed neniu al li pruvis, ke li havas ason kaŝita en larĝa maniko de sia soldata sutano. En oficiraj rondoj oni nomis lin “sankta patro”.
Por la predikoj li neniam sin preparis, en kio li diferencis de sia antaŭulo, kiu ankaŭ vizitadis la garnizonan malliberejon. Tio estis homo obsedita per fiksa imago, ke la viraron en la garnizona malliberejo eblas bonmorigi el la predikejo. Tiu estiminda kurato pie rulis la okulojn kaj rakontis al la malliberigitoj, ke necesas reformi edukon de prostituitinoj, reformi protekton de fraŭlinaj patrinoj kaj parolis pri eduko de eksteredzecaj infanoj. Liaj predikoj estis abstraktaj kaj neniel rilatis al la aktuala situacio, enuigis.
Kontraŭe la feldkurato Otto Katz havis predikojn, je kiuj ĉiuj ĝojis.
Estis tio solena momento, kiam la ĉambron “dekseso” oni kondukis en kalsonoj en la kapelon, ĉar vesti ilin signifis riski, ke iu el ili malaperos. Tiujn dudek anĝele blankajn kalsonulojn oni starigis sub la predikejon. Kelkaj el ili, al kiuj la Fortuno ekridetis, maĉis dumvoje trovitajn cigarstumpojn, ĉar nature ili ne havis poŝojn kaj ne eblis do ie tion kaŝi.
Ĉirkaŭ ili staris la ceteraj viroj el la garnizona malliberejo kaj ĝue rigardis la dudek kalsonulojn sub la predikejo, kiun surgrimpis la feldkurato, tintante per spronoj.
“Atenton!” li ekkriis, “al la preĝo, ĉiuj ripetu, kion mi diros! Kaj vi, kanajlo, tie malantaŭe, ne mungu en la manon, vi estas en preĝejo de la Sinjoro, kaj mi igos vin enkarcerigi. Friponoj, ĉu vi ankoraŭ ne forgesis ‘Patronia’n! Do ni tion provu! — Nu, mi sciis, ke tio ne iros. ‘Patronia’n, tion ne, prefere du porciojn da viando kaj fazeolan salaton, ŝtopegi sin, kuŝiĝi surventre sur pajlosakon, fingrumi en la nazo kaj ne pensi pri Sinjoro Dio, ĉu mi ne pravas?”
Li ekrigardis suben el la predikejo al dudek blankaj anĝeloj en kalsonoj, kiuj ege bone amuziĝis same kiel ĉiuj ceteraj. Malantaŭae oni ludis “karnon[75]”.
“Tio estas tre bona,” flustris Švejk al sia najbaro, sur kiu kuŝis suspekto, ke por tri kronoj li forhakis al sia kamarado ĉiujn fingrojn de la mano, por ke tiu eskapu el la soldatservo.
“Tio ankoraŭ venos,” estis la respondo, “hodiaŭ li estas denove ĝustmezure ebria, li do denove parolos pri la dorna vojo de la peko.”
La feldkurato estis hodiaŭ en vere bonega humoro. Eĉ mem ne sciante, kial li tion faras, li senĉese elkliniĝis el la predikejo, preskaŭ perdis la ekvilibron kaj elfalis.
“Kantu ion, knaboj,” li kriis suben, “aŭ ĉu vi volas, ke mi lernigu al vi novan kanteton? Kantu do post mi:”
Plej ŝatata estas mia
amatino, karulin’,
ne mi sola sekvas ŝin.
Multaj miloj, grandaj kvantoj
venas la ŝi da amantoj...
Havas nomon, la virin’,
ja Maria Virgulin’ —
“Tion vi neniam ellernos, friponoj,” daŭrigis la feldkurato, “mi konsentas ĉiujn vin pafekzekuti; ĉu vi komprenas min bone?! Tion mi asertas el tiu ĉi dia loko, sentaŭguloj, ĉar dio estas io, kio vin ne timas kaj kio ordigos al vi la kapon tiel, ke vi el tio idiotiĝos, ĉar vi hezitas turni vin al Kristo kaj prefere iras la dornan vojon de la peko.”
“Jam tio estas ĉi tie, li estas ĝustmezure ebria,” ĝoje flustris la najbaro al Švejk.
“La dorna vojo de la peko, stultaj buboj, estas la vojo de batalo kontraŭ malvirtoj. Vi estas prodigaj filoj, kiuj prefere maldiligentaĉas en ĉelo anstataŭ reveni al la Patro. Fiksu vian rigardon pli malproksimen kaj pli supren al ĉielaj altoj, kaj vi venkos kaj en via animo enhejmiĝos trankvilo, stratbuboj. Mi elpetas, ke iu tie malantaŭe ne snufu. Li ne estas ĉevalo kaj ne troviĝas en stalo, li estas en preĝejo de la Sinjoro. Pri tio mi atentigas vin, miaj karuloj. Do, kie mi ĉesis? Jes, ĉe la trankvilo de animoj, tre bone. Memoru, brutoj, ke vi estas homoj, ke vi devas rigardi eĉ tra malhela nubo en malproksiman spacon kaj scii, ke ĉio ĉi tie daŭras nur ĝistempe, sed ke Dio ekzistas poreterne. Tre bone, ĉu ne vere, miaj sinjoroj? Estus mia devo preĝi pro vi tage eĉ nokte, por ke la kompatema Dio, stultaj buboj, verŝu sian animon en viajn malvarmajn korojn kaj per sia sankta graco forlavu viajn pekojn, por ke vi estu poreterne Liaj kaj por ke li ĉiam vin amu, friponoj. Sed en tio vi eraras. En tiun paradizon mi vin ne kondukos — .” La feldkurato eksingultis. “Kaj ne kondukos,” li ripetis obstine, “mi faros por vi nenion, eĉ ne ekpensos pri tio, ĉar vi estas nebonmorigeblaj sentaŭguloj. Sur viaj vojoj ne kondukos vin la boneco de la Sinjoro, spiro de Dia amo vin ne trablovos, ĉar al la kara sinjoro Dio eĉ ideo ne venos okupi sin pri tiaj kanajloj. Ĉu vi aŭdas tion, vi ĉi tie sube en kalsonoj?”
Dudek kalsonuloj ekrigardis supren kaj diris unuvoĉe:
“Obee ni raportas, ke ni aŭdas.”
“Ne sufiĉas nur aŭdi,” daŭrigis la feldkurato sian predikon, “peza nubo de la vivo, en kiu la dia favoro ne senigos vin de aflikto, idiotoj, ĉar ankaŭ la boneco de Dio havas siajn limojn, kaj vi, mulo, tie malantaŭe, ne tusaĉu aŭ mi igos vin enkarcerigi, ĝis vi tie putros. Kaj vi tie sube, ne opiniu, ke vi estas en gastejaĉo. Dio estas pleje mizerikorda, sed nur por bonkondutaj homoj kaj ne por parioj de la homa socio, kiu obeas nek liajn leĝojn nek soldatservan reglamenton. Tion mi volis al vi diri. Vi ne scipovas preĝi kaj opinias, ke iradi en la kapelon apartenas al ia amuzaĵo, ke ĉi tie estas teatro aŭ kinejo. Kaj tion mi elpelos al vi el la kapo por ke vi ne supozu, ke mi estas ĉi tie por plezurigi vin kaj doni al vi vivoĝojon. Mi sidigos vin en izolejojn, kanajloj, tion mi faros al vi. Mi perdas viakulpe la tempon kaj vidas, ke ĉio tio estas absolute vana. Ke vi ne bonmoriĝos, ne turnos vin al Dio, eĉ se starus ĉi tie feldmarŝalo aŭ ĉefepiskopo mem. Kaj tamen post tempo vi rememoros min, ke mi pensis tion pri vi bone.”
Inter dudek kalsonuloj oni ekaŭdis singultadon. Švejk komencis plori.
La feldkurato ekrigardis suben. Tie staris Švejk kaj viŝis al si la okulojn per pugno. Ĉirkaŭe vidiĝis ĝoja konsento.
La feldkurato daŭrigis, montrante al Švejk:
“Ĉiu prenu al si ekzemplon de tiu ĉi homo. Kion li faras? Li ploras. Ne ploru, mi diras al vi, ne ploru! Ĉu vi volas bonmoriĝi? En tio, knabeto, vi ne sukcesos tiel facile. Nun vi ploras, kaj kiam vi revenos de ĉi tie en la ĉambron, vi estos la sama kanajlo kiel antaŭe. Vi devas ankoraŭ ege mediti pri la senlima dia graco kaj mizerikordo, ege zorgi, ke via pekanta animo povu trovi en la mondo la veran vojon, kiun ĝi iru. Hodiaŭ ni vidas, ke ekploris ĉi tie al ni viro, kiu volas bonmoriĝi, kaj kion faras vi ceteraj? Tute nenion. Jen tiu ion maĉas, kvazaŭ liaj gepatroj estus remaĉuloj, kaj tie oni serĉas, en preĝejo de la Sinjoro, pedikojn en sia ĉemizo. Ĉu vi ne povas grati vin hejme kaj devas lasi al vi tion ĝuste por la diservo? Sinjoro stabprovoso, vi atentas absolute nenion. Vi ĉiuj estas ja soldatoj kaj ne stultaj civiluloj. Vi devas ja konduti, kiel decas al la soldatoj, eĉ se vi estas en preĝejo. Komencu, krucifix[76], serĉi Dion kaj pedikojn serĉu hejme. Per tio mi finis, stratbuboj, kaj postulas de vi konduti dum la meso dece, ke ne okazu, kiel lastfoje, kiam malantaŭe oni ŝanĝis ŝtatan tolaĵon kontraŭ pano kaj tiun voris ĉe la hostilevado.”
La fefldkurato descendis el la predikejo kaj foriris en sakristion, kien sekvis lin la stabprovoso. Tiu post momento eliris, turnis sin rekte al Švejk, eltiris lin el la grupo de dudek kalsonuloj kaj forkondukis en la sakristion.
La feldkurato sidis tre komforte sur tablo kaj volvis al si cigaredon.
Kiam Švejk eniris, la feldkurato diris:
“Do, ĉi tie mi vin havas. Mi jam ĉion pripensis kaj opinias, ke mi travidis vin ĝisfunde, ĉu vi komprenas, ulo? Tio estas la unua okazo, ke iu ĉi tie en la preĝejo ekploris.”
Li saltis de sur la tablo, kaj skuante la ŝultron de Švejk, kriis sub granda melankolia bildo de Francisko el Salezo:
“Konfesu, kanajlo, ke vi ploris nur tiel pro amuzo!”
Kaj Francisko el Salezo demande observis Švejkon el la bildo. El alia bildo sur kontraŭa flanko larĝokule rigardis lin martiro, ĝuste havanta dentojn de segilo en la postaĵo, kiun segis al li nekonataj romaj solduloj. Sur la vizaĝo de la martiro oni vidis ĉe tio nenian suferon kaj ankaŭ nenian ĝojon kaj martiran brilon. Li mienis nur surprize, kvazaŭ li volus diri: “Kiamaniere mi propre al tio ĉi venis, kion vi, sinjoroj, al mi faras?”
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato,” diris Švejk pripense, metante ĉion sur unu karton, “ke mi konfesas al la ĉiopova Dio kaj al vi, digna patro, kiu Lin anstataŭas, ke mi ploris vere nur pro amuzo. Mi vidis, ke al via prediko mankas bonmorigita pekulo, kiun vi per viaj vortoj vane serĉis. Mi do vere volis fari al vi ĝojon, por ke vi ne opiniu, ke jam ne eblas trovi honestajn homojn, kaj min amuzi, por ke malpeziĝu al mi ĉe la koro.”
La feldkurato esplore ekrigardis la naivan vizaĝon de Švejk. Sunradio petolis sur la melankolia bildo de Francisko el Salezo kaj varmigis la larĝokulan martiron sur la kontraŭa muro.
“Vi komencas al mi plaĉi,” diris la feldkurato, ree eksidante sur la tablon. “Al kiu regimento vi apartenas?” Li komencis singulti.
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi apartenas kaj ne apartenas al la naŭdekunua regimento, ke mi tute ne scias, kiel tio pri mi propre estas.”
“Kaj kial vi ĉi tie sidas?” demandis la feldkurato, ne ĉesante singulti.
El la kapelo flugis ĉi tien sonoj de harmoniumo, kiu anstataŭis orgenon. La muzikanto, instruisto malliberigita pro dizerto, igis la harmoniumon lamenti en la plej melankoliaj ekleziaj melodioj. Kun singultado de la feldkurato kunfluis tiuj sonoj en novan dorian gamon.
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi vere ne scias, kial mi ĉi tie sidas, kaj ke mi ne plendas, ke mi ĉi tie sidas. Mi havas nur malbonŝancon. Mi ĉiam pensas ĉion bone kaj fine tio ĉiam turniĝas al tio malbona, kiel tie al la martiro sur tiu bildo.”
La feldkurato ekrigardis la bildon, ekridetis kaj diris:
“Vi vere al mi plaĉas, mi devas demandi pri vi sinjoron enketan juĝiston kaj kun vi mi jam ne parolos. Urĝa tempo, ke mi havu la sanktan meson jam for! Turnu vin! Formarŝi!”
Kiam Švejk revenis al la ‘familia’ grupo de kalsonuloj sub la predikejo, li respondis tre seke kaj koncize al la demandoj, kion volis de li la feldkurato en la sakristio:
“Li estas ebriega.”
Plian prezentadon de la feldkurato, la sanktan meson, sekvis ĉiuj kun granda atento kaj nekaŝitaj simpatioj. Iu sub la predikejo eĉ vetis, ke la hostimontrilo elfalos al la feldkurato el la mano. Li vetis la tutan sian porcion da pano kontraŭ du vangobatoj kaj gajnis tion.
Tio, kio en la kapelo plenigis animojn de ĉiuj ĉe rigardo al la ceremonioj de la feldkurato, ne estis mistiko de kreduloj aŭ pieco de veraj katolikoj. Estis tio percepto kiel en teatro, kiam ni ne scias la enhavon de la teatraĵo, la ludagado implikiĝas kaj ni avide atendas, kiel tio evoluos. Ili profundiĝis en bildon, kiun kun granda sinoferemo liveris al ili tiu sinjoro feldkurato ĉe la altaro.
Ili fordonis sin al estetika ĝuo rigardi la ornaton, kiun la feldkurato surmetis renverse, kaj kun arda kompreno kaj entuziasmo ili atentis ĉion, kio okazas ĉe la altaro.
Rufa akolito, dizertinto el sakristianaj rondoj, specialisto pri etŝteloj ĉe la dudekoka regimento, honeste klopodis revoki en la memoro la tutan procedon, teknikon kaj tekston de la sankta meso. Li samtempe kaj akolitis kaj sufloris al la feldkurato, kiu kun absoluta facilanimeco misordigis la tutajn frazojn kaj anstataŭ al la ordinara meso li venis en la meslibro ĝis tiu adventa, kiun li komencis kanti ĉe ĝenerala kontento de la publiko.
Li havis nek voĉon, nek muzikan aŭdosenton, kaj sub volbaĵo de la kapelo oni aŭdis tian gruntadon kaj jelpadon kiel en porkejo.
“Tiu estas ja hodiaŭ ebriega,” oni diris kun plena kontento kaj ĝojo antaŭ la altaro, “tiu havas ja en la kapo! Bele lin tio ree kaptis! Li ebriegiĝis certe ie ĉe ulinoj.”
Kaj eble jam la trian fojon sonis de la altaro kantado de la feldkurato “Ite, missa est!” kiel milita kriego de indianoj, ke tremis la fenestroj.
Poste la feldkurato ankoraŭfoje enrigardis la kalikon, ĉu tie ankoraŭ tamen nur ne restis guto da vino, faris ĉagrenan geston kaj turnis sin al la aŭskultantoj:
“Do, nun vi jam povas iri hejmen, kanajloj, jam estas fino. Mi rimarkis, ke vi ne montras la veran piecon, kiel decas, se vi estas en preĝejo antaŭ la vizaĝo de la plej sankta eŭkaristio, stratbuboj. Vidalvide al la plej supera Dio vi ne hontas laŭte ridi, tusi kaj sputi mukaĵon, ŝovi la piedojn eĉ antaŭ mi, kiu reprezentas ĉi tie la Virgulinon Maria, Sinjoron Kristo kaj Dion la Patron, idiotoj. Se venontfoje tio ripetiĝos, mi tanos al vi la haŭton kiel decas kaj konvenas, por ke vi sciu, ke ekzistas ne nur tiu infero, pri kiu mi predikis al vi antaŭlaste, sed ankaŭ infero sur la tero, kaj se vi eĉ povus savi vin antaŭ tiu unua, antaŭ tiu ĉi vi vin ne savos. Formarŝi!”
La feldkurato, kiu tiel bele klarigis en praktiko tre malnovan aferon, vizitadi malliberigitojn, foriris en la sakristion, transvestis sin, igis verŝi al si mesvinon el botelego en kruĉon, eltrinkis tion kaj kun helpo de la rufa akolito sidiĝis sur sian rajdoĉevalon, alligitan sur la korto, sed poste li rememoris Švejkon, descendis kaj iris en kancelarion al enketa juĝisto Bernis.
La enketa juĝisto Bernis estis societama viro, ĉarma danculo kaj morala malĉastulo, kiu ĉi tie terure enuis kaj skribis germanajn versojn en memorlibrojn, por havi ĉiam ĉemane iometan provizon. Li estis la plej grava ero en la tuta aparato de la soldata juĝejo, ĉar li havis tiel teruran amason da neekzamenitaj kaj misordigitaj aktoj, ke li vekis per tio respekton de la tuta soldata tribunalo en Hradčany. Perdante akuzmaterialon li estis devigata elpensadi novan. Li miksis nomojn, kaj perdante fadenojn de la akuzo li ŝpinis aliajn, kiel venis al li en la menson. Li juĝis dizertintojn pro ŝtelo kaj ŝtelistojn pro dizerto. Li plektis eĉ politikajn procesojn, tirante ilin el aero. Li faris la plej diversajn hazardprovojn por pruvi al la akuzitoj krimojn, pri kiuj ili neniam sonĝis. Li elpensadis ofendojn kontraŭ Lia moŝto kaj elpensitajn eldirojn imputis ĉiam al iu, kies akuzmaterialo aŭ denunco pri li perdiĝis en tiu senĉesa ĥaoso, reganta en oficaj aktoj kaj dokumentoj.
“Servus[77]!,” diris la feldkurato, prezentante al li la manon, “kiel vi fartas?”
“Ne tre bone,” respondis la enketa juĝisto Bernis, “oni misaranĝis miajn materialojn, kaj poste eĉ diablo ne povas en tio orientiĝi. Hieraŭ mi sendis supren jam pretan dosieron pri certa ulo pro ribelo, kaj oni tion al mi redonis, ke en tiu kazo temas ne pri ribelo, sed pri ŝtelo de konservaĵo. Kaj pli, mi donis sur tion alian procesan numeron, sed nur Dio scias, kiel oni tion malkovris.”
La enketa juĝisto forkraĉis.
“Ĉu vi ankoraŭ kartludas?” demandis la feldkurato.
“En kartludoj mi ĉion malgajnis, lastfoje kun tiu kalva kolonelo ni ludis makaon kaj mi devis ĵeti ĉion tion en lian gorĝon. Sed mi konas belan ulinon. Kaj kion faras vi, sankta patro?”
“Mi bezonas servosoldaton,” diris la feldkurato, “en la lasta tempo mi havis spertan kontiston, sen akademia klerigo, sed unuarangan bruton. Li senĉese nur ĝemis kaj preĝis, ke Dio lin gardu, mi sendis lin do kun marŝbataliono al la fronto. Tiun batalionon oni laŭdire tute dishakis. Poste oni sendis al mi ulon, kiu faris nenion alian ol ke li sidis en gastejo kaj trinkis je mia konto. Tio estis ankoraŭ tolerebla homo, sed liaj piedoj ŝvitis. Ankaŭ lin mi do sendis kun marŝbataliono. Hodiaŭ dum la prediko mi trovis ulon, kiu pro amuzo ekploris. Tian homon mi bezonas. Lia nomo estas Švejk kaj li sidas en la ‘dekseso’. Mi ŝatus scii, kial oni lin malliberigis kaj ĉu ne eblas iel aranĝi, ke mi povu preni lin de ĉi tie.”
La enketa juĝisto serĉis en tirkestoj la aktojn kontraŭ Švejk, sed kiel ĉiam li povis trovi nenion.
“Probable havas tion la kapitano Linhart,” li diris post longa serĉado, “diablo scias, kien ĉiuj tiuj aktoj ĉe mi perdiĝas. Supozeble mi sendis ilin al Linhart. Mi telefonos tien tuj — Halo!, ĉi tie ĉefleŭtenanto juĝisto Bernis, sinjoro kapitano. Mi petas, ĉu vi ne havas tie aktojn koncernantajn Švejk… Ke ili devas esti ĉe mi? Al tio mi miras… Ke mi transprenis tion de vi? Al tio mi vere miras… Li sidas en la ‘dekseso’… Mi scias, sinjoro kapitano, ke la ‘dekseson’ inspektas mi. Sed mi opiniis, ke la aktoj kontraŭ Švejk kuŝaĉas ie tie ĉe vi… Ke vi elpetas ne paroli kun vi tiel? Ke ĉe vi nenio kuŝaĉas? Halo!, halo!…”
La enketa juĝisto Bernis sidiĝis ĉe la tablo, indigne kondamnante la malordon en enketado. Inter li kaj la kapitano Linhart regis jam delongtempe malamikeco, en kiu ili ambaŭ estis tre konsekvencaj. Se dosiero apartenanta al Linhart venis en la manojn de Bernis, formetis ĝin tiu ĉi tiel, ke neniu en tio orientiĝis. Linhart faris la samon kun dokumentoj apartenantaj al Bernis. Reciproke ili perdadis al si aldonojn al aktoj[78].
(La aktoj kontraŭ Švejk estis trovitaj en arkivo de la soldata juĝejo nur post la ŝtatrenverso kun jena indiko: “Li intencis forĵeti hipokritan maskon kaj publike elpaŝi kontraŭ la persono de nia imperiestro kaj nia ŝtato.” La aktoj estis enŝovitaj inter dokumentaron, kiu koncernis certan Jozefo Koudela. Sur la kovrilo estis kruceto, sub ĝi “Plenumite” kaj dato.)
“Do, la dosiero pri Švejk perdiĝis,” diris la enketa juĝisto Bernis, “mi igos lin alvoki, kaj se li konfesos nenion, mi liberlasos lin kaj igos forkonduki al vi, kaj vi pritraktu tion ĉe la regimento.”
Post foriro de la feldkurato la enketa juĝisto Bernis igis alkonduki al si Švejkon kaj lasis lin stari ĉe la pordo, ĉar li ĵus ricevis telefonogramon de la polica direkcio, ke la elpetata materialo al akuza dosiero sub la numero 7267, kiu koncernas infanterianon Mařner, estis akceptita en la kancelario nro 1 kun subskribo de la kapitano Linhart.
Intertempe Švejk pririgardis la kancelarion de la enketa juĝisto.
Ne eblas diri, ke ĝi faris tre agrablan impreson, ĉefe ne pro surmuraj fotografaĵoj. Estis tio fotografaĵoj de diversaj ekzekutoj, kiujn la armeo faris en Galicio kaj Serbio. Artaj fotografaĵoj de forbruligitaj kamparaj domoj kaj arboj, kies branĉoj kliniĝis sub pezo de pendumitoj. Precipe ‘plaĉa’ estis la fotografaĵo de pendumita familio el Serbio. Knabeto, la patro kaj patrino. Du soldatoj kun bajonetoj gardas arbon kun la ekzekutitoj, fronte staras oficiro kiel venkinto kaj fumas cigaredon. Malantaŭe sur la alia flanko vidiĝis militkuirejo dum laboro.
“Do, kiel statas tiu via afero, Švejk?” demandis la enketa juĝisto Bernis, kiam li formetis la telefonogramon al aktoj, “kion vi faris? Ĉu vi volas konfesi, aŭ atendi, ĝis kiam oni ellaboros kontraŭ vi akuzan dokumenton? Tiel ĉi ne eblas daŭrigi. Ne opiniu, ke vi estas antaŭ tribunalo, kie enketas vin stultaj civiluloj. Ĉe ni estas soldataj juĝejoj, k. u. k. Militärgericht[79]. Via sola savo antaŭ severa kaj justa puno povas esti, ke vi konfesos.”
La enketa juĝisto Bernis havis specialan metodon, kiam li perdis materialon kontraŭ akuzito. Kiel vidiĝas, estis en tio tute nenio neordinara kaj tial ni ankaŭ ne miru, ke rezultoj de tiaj esplorado kaj enketado ĉiuokaze egalis nulon.
Kaj tiam la enketa juĝisto Bernis konsideris sin ĉiam tiel akrevida, ke, ne havante materialon kontraŭ la akuzito, ne sciante, pri kio oni lin kulpigas, kial li sidas ĉi tie en la garnizona malliberejo, li observis konduton kaj fizionomion de la enketato kaj el tio kombinis, kial probable oni sidigis tiun homon en la garnizonan malliberejon.
Lia aŭgura kapablo kaj scioj pri homoj estis tiel grandaj, ke ciganon, kiu de sia regimento venis en garnizonan malliberejon pro ŝtelo de kelkaj dekduoj da tolaĵo (li estis ĉemane al magazenestro!), li kulpigis pri politikaj krimoj, ke tiu cigano laŭdire ie en gastejo parolis kun soldatoj pri fondo de memstara ŝtato el ĉehaj kronlandoj kaj Slovakio kun slava reĝo kiel regnestro.
“Ni havas dokumentojn,” li diris al la malfeliĉa cigano, “al vi restas nenio ol konfesi, en kiu gastejo vi pri tio parolis kaj de kiu regimento estis tiuj soldatoj, kiuj vin aŭskultis, kaj kiam tio okazis.”
La malfeliĉa cigano elpensis kaj daton kaj gastejon kaj regimenton de siaj imagaj aŭskultantoj, kaj dum reveno de la enketo fuĝis el la garnizona malliberejo.
“Vi volas konfesi nenion,” diris la enketa juĝisto Bernis, kiam Švejk tombe silentis, “vi ne volas diri, kial vi estas ĉi tie, kial oni vin malliberigis. Vi povus diri tion almenaŭ al mi, antaŭ ol mi mem diros tion al vi. Mi atentigas vin ankoraŭfoje, ke vi konfesu. Tio estas por vi pli bona, ĉar tio faciligas enketadon kaj mildigas la punon. Tio estas ĉe ni sama kiel ĉe civila tribunalo.”
“Obee mi raportas,” eksonis bonula voĉo de Švejk, “ke mi estas ĉi tie en la garnizona malliberejo kiel trovito.”
“Kion vi per tio pensas?”
“Obee mi raportas, ke mi povas klarigi tion per ege simpla maniero. En nia strato vivas karbovendisto kaj tiu havis absolute senkulpan dujaran knabeton, kiu foje piediris el Vinohrady ĝis Libeň[80], kie policisto trovis lin sidanta sur trotuaro. La policisto forkondukis do tiun knabeton al komisarejo kaj tie oni tiun dujaran infanon malliberigis. Kiel vi vidas, tiu knabeto estis absolute senkulpa kaj tamen malliberigita. Kaj se li scipovus paroli kaj iu lin demandus, kial li tie sidas, ankaŭ li ne scius. Kaj mia afero estas io simila. Ankaŭ mi estas trovito.”
Akra rigardo de la enketa juĝisto laŭflugis la staturon kaj la vizaĝon de Švejk kaj frakasiĝis je ili. La estaĵo staranta antaŭ la enketa juĝisto radiis tian indiferenton kaj senkulpecon, ke Bernis komencis ekscitite paŝi tra la kancelario, kaj se li ne promesus al la feldkurato sendi al li Švejkon,.diablo scias, kiel tio por Švejk finiĝus.
Sed fine li haltis denove ĉe sia tablo:
“Aŭdu,” li diris al Švejk, kiu indiferente rigardis antaŭ sin, “se mi renkontiĝos kun vi ankoraŭfoje, vi tion memoros. — Forkonduku lin!”
Dum oni kondukis Švejkon reen en la “dekseson”, la enketa juĝisto Bernis igis alvoki al si la stabprovoson Slavík:
“Ĝis plua decido,” li diris koncize, “oni sendas Švejkon je dispono de sinjoro feldkurato Katz. Pretigi dokumentojn pri lia liberlaso kaj forkonduki lin en akompano de du viroj al sinjoro feldkurato.”
“Ĉu kateni liajn manojn por la vojo, sinjoro ĉefleŭtenanto?”
La enketa juĝisto pugnobatis la tablon:
“Vi estas bovo. Mi diris al vi ja klare pretigi dokumentojn pri lia liberlaso.”
Kaj ĉio, kio dum la tago amasiĝis en la animo de la enketa juĝisto, la kapitano Linhart kaj Švejk, eltorentis nun sur la stabprovoson kiel sovaĝa rivero kaj finiĝis per la vortoj:
“Ĉu nun vi komprenas, ke vi estas kronita bovo?”
Tian alparolon meritas ja nur reĝoj kaj imperiestroj, sed eĉ la ordinara stabprovoso, kapo nekronita, ne estis pri tio kontenta. Forirante de la enketa juĝisto li piedbatis malliberigiton, kiu lavis koridoron.
Koncerne Švejkon la stabprovoso ekintencis, ke Švejk devas almenaŭ unufoje ankoraŭ tranokti en la garnizona malliberejo por ankaŭ ion sperti.
Nokto pasigita en garnizona malliberejo apartenas ĉiam al agrablaj rememoroj.
Apud la “dekseso” estis ĉelo, senluma truo, izolejo, de kie ankaŭ tiunokte eĥis ululado de malliberigita soldato, al kiu la ĉefserĝento Řepa laŭ la ordono de la stabprovoso Slavík rompis la ripojn pro iu delikto kontraŭ la disciplino,.
Kiam la ululado ĉesis, en la “dekseso” oni aŭdis kraketi pedikojn, kiuj falis inter fingrojn de malliberigitoj ĉe traserĉo.
Petrola lampo en niĉo super la pordo, garnita per krada ŝirmilo, liveris palan lumon kaj fulgis. La misodoro de petrolo miksiĝis kun naturaj elŝvitaĵoj de nelavitaj homaj korpoj kaj kun aĉodoro de sitelo, kiu ĉe ĉiu uzo ondis sian nivelon por ĵeti novan porcion da fetoro en la “dekseson”.
Malbona nutrado malfaciligis ĉe ĉiuj la procedon de digestado kaj ili plejparte suferis je gasoj, kiujn ili ellasadis en noktan silenton, respondante al si reciproke per tiuj signaloj kaj ŝercante ĉe tio.
En koridoroj oni aŭdis ritman paŝon de gardistoj kaj de tempo al tempo leviĝis klapo de porda aperturo, tra kiu enrigardis internen gardisto.
Sur pajlosako meze de la ĉambro iu mallaŭte rakontis:
“Antaŭ ol mi volis fuĝi kaj antaŭ ol oni metis min poste ĉi tien inter vin, mi estis en la ĉambro numero dekdu. Tie estas tiuj malpli danĝeraj. Foje oni alkondukis tien homon de ie el la kamparo. Tiu kara homo ricevis dekkvartagan punon, ĉar li tranoktigis ĉe si soldatojn. Komence oni opiniis, ke temas pri konspiro, sed poste klariĝis, ke li faris tion pro mono. Li rajtis esti malliberigita inter tiuj malplej danĝeraj, sed ĉar tie estis plenokupite, li venis inter nin. Kaj kion ĉion li alportis el sia hejmo kaj kion ankoraŭ oni al li sendis, nu!, ĉar iakaŭze oni al li permesis, ke li povas havigi al si la manĝon mem kaj plibonigi sian nutradon. Eĉ fumi oni al li permesis. Li havis du ŝinkojn, tiajn grandegajn panbulojn, ovojn, buteron, cigaredojn, tabakon, mallonge ĉion, kion la homo elpensos, tion li kunhavis en du dorsosakoj. Kaj tiu ulo opiniis, ke li mem devas tion forvori. Ni komencis de li flatlogi, kiam li ne divenis, ke li devas dividi tion kun ni kiel dividis tiuj ceteraj, kiam ili ion ricevis, sed li, ulo avara, ke laŭdire ne, ke li estos maliberigita dekkvar tagojn kaj difektus al si la stomakon per tiu sabeliko kaj putraj termpomoj, kiujn oni donas al ni kiel manĝon. Laŭdire ke li donos al ni sian tutan malliberulan nutraĵon kaj soldatpanon, tio lin laŭdire ne interesas, ni dividu tion inter ni aŭ alternu laŭvice. Mi diras al vi, tiu homo estis tiel delikata, ke eĉ sur sitelon li ne volis eksidi kaj atendis ĝis la sekvanta tago por fari tion sur latrino dum promeno sur la korto. Li estis tiel dorlotita, ke li kunportis eĉ klozetpaperon. Ni diris al li, ke lia porcio nin ne interesas kaj ni suferis unu tagon, duan, trian. La ulo voris ŝinkon, ŝmiris panon per butero, senŝeligadis ovojn, unuvorte, li vivis. Li fumis cigaredojn kaj eĉ fumsuĉon ne volis al iu doni. Laŭdire ni ne rajtas fumi, kaj se gardisto vidus, ke li donas al ni fumsuĉon, ke oni lin malliberigus. Kiel mi diras, ni suferis tri tagojn. Nokte antaŭ la kvara tago ni tion faris. La ulo matene vekiĝis, kaj tion mi forgesis al vi diri, ke ĉiam matene, tagmeze kaj vespere, antaŭ ol li komencis sin ŝtopi, li preĝis, longe preĝis. Li do finpreĝis kaj serĉas siajn dorsosakojn sub la tabullito. Nu jes, la dorsosakoj tie estis, sed sen enhavo, ŝrumpaj kiel sekigita pruno. Li komencis krii, ke oni lin priŝtelis kaj lasis al li tie nur klozetpaperon. Poste proksimume kvin minutojn li opiniis, ke ni ŝercas, ke ni tion ie kaŝis. Li diras ankoraŭ tiel gaje: ‘Mi scias, vi estas ŝerculoj, mi scias, ke vi tion al mi redonos, sed tion vi faris perfekte.’ Inter ni estis viro el Libeň kaj tiu diras: ‘Aŭdu, kaŝu vin sub la kovrilo kaj kalkulu ĝis dek. Kaj poste enrigardu en viajn dorsosakojn.’ Li kovris sin kiel obeema knabo kaj kalkulas: ‘Unu, du, tri…’ Kaj tiu el Libeň diras denove: ‘Ne tiel rapide, vi devas kalkuli tre malrapide.’ Kaj li sub la kovrilo kalkulas malrapide kun paŭzoj: ‘Unu — du — tri…’ Kiam li finis per dek, li degrimpis de sur la pajlosako kaj trarigardis siajn dorsosakojn. ‘Jesuo Maria, hometoj,’ li komencis krii, ‘ili estas ja malplenaj kiel antaŭe!’ Kaj ĉe tio tiu lia idiota mieno, ni ĉiuj preskaŭ krevis de rido. Sed la viro el Libeň diras: ‘Provu tion ankoraŭfoje.’ Kaj ĉu vi kredas, ke la kamparano, konfuzita per ĉio tio, provis tion ankoraŭfoje kaj vidante, ke en la dorsosakoj li denove havas nenion ol tiun klozetpaperon, komencis bategi la pordon kaj krii: ‘Oni min priŝtelis, oni min priŝtelis, helpu, malfermu, pro Sinjoro Kristo, malfermu!’ Tuj alkuris tien gardistoj, alvokis la stabprovoson kaj la ĉefserĝenton Řepa. Ni ĉiuj, unu kiel la alia, diras, ke li freneziĝis, ke hieraŭ longe ĝisnokte li voris kaj ĉion tion forvoris. Kaj li nur ploris kaj senĉese lamentis: ‘Ie ja devas esti eretoj.’ Oni do serĉis eretojn kaj ne trovis, ĉar tiel saĝaj estis ankaŭ ni. Kion ni mem ne kapablis forvori, tion ni sendis per ŝnura poŝto en duan etaĝon. Oni povis pruvi al ni nenion, kvankam tiu idioto ĉiam gurdis la sian: ‘Tiuj eretoj devas ja ie esti.’ La tutan tagon li voris nenion kaj atentis, ĉu iu el ni ion manĝas aŭ fumas. Ankaŭ la sekvantan tagon tagmeze li ankoraŭ ne tuŝis la manĝon, sed vespere la putraj terpomoj kaj sabeliko al li jam bongustis, sed li jam ne preĝis kiel antaŭe, ol li ekmordis ŝinkon kaj ovojn. Poste iu el ni ricevis de ekstere iamaniere cigaredojn kaj tiam li komencis unuafoje kun ni paroli, laŭdire ke ni donu al li fumsuĉon. Ni donis al li nenion.”
“Mi timis, ke tiun fumsuĉon vi al li donis,” rimarkis Švejk, “per tio vi senvalorigus la tutan rakontadon. Tiaj noblaĵoj ekzistas nur en romanoj, sed en la garnizona malliberejo en tiaj cirkonstancoj tio estus idiotaĵo.”
“Kaj ĉu vi ne donis al li ‘kovrilpunon’?” eksonis ies voĉo.
“Tion ni forgesis fari.”
Ekis mallaŭta diskuto, ĉu al ĉio li meritis ricevi ‘kovrilpunon’ aŭ ne. Laŭ la plimulto li meritis.
La rakontado iom post iom ĉesis. Ekdormante, ili gratis sin en la akseloj, sur brusto kaj sur ventro, kie en tolaĵo la pedikoj pleje svarmas. Ekdormante, ili transmetis al si pedikoplenajn kovrilojn trans la kapojn, por ke ne ĝenu ilin la lumo de la petrola lampo…
Matene je la oka horo oni admonis Švejkon iri en la kancelarion.
“Ĉe maldekstra flanko de la kancelaria pordo estas kraĉujo, tien oni ĵetas cigarstumpojn,” instruis Švejkon iu. “Poste ankaŭ en la unua etaĝo vi preteriros kraĉujon. La koridorojn oni balaas nur je la naŭa horo, io do tie estos.”
Sed Švejk trompis iliajn esperojn. Li ne plu revenis en la “dekseson” Dek naŭ kalsonuloj kombinis kaj konjektis diversajn aferojn.
Lentuga miliciano, kiu havis la plej grandan fantazion, disfamigis, ke Švejk pafis kontraŭ sia kapitano kaj ke hodiaŭ oni forkondukis lin al la soldata ekzercejo en Motol por ekzekuti lin.
Denove komenciĝas lia odiseado sub honora akompano de du soldatoj kun bajonetoj ĉefusile, kiuj havis la taskon venigi lin al la feldkurato.
Liaj akompanantoj estis viroj, kiuj kompletigis sin reciproke. Unu el ili estis longulo, la alia malgranda dikulo. La longulo lamis je la dekstra, la malgranda soldato je la maldekstra piedo. Ambaŭ soldatis en la ariero, ĉar iam antaŭ la milito oni liberigis ilin de kia ajn soldatservo.
Ili iris gravmiene laŭ trotuaro kaj de tempo al tempo oblikve rigardis Švejkon, kiu paŝis inter ili kaj soldatsalutis kiun ajn. Lia civila vesto perdiĝis en magazeno de la garnizona malliberejo, same kiel la kepo, en kiu li iris en la militon. Antaŭ lia liberlaso oni donis al li eluzitan soldatan vestaĉon, kiu apartenis al iu dikventrulo je la tuta kapo pli alta ol Švejk.
La pantalono, kiun li surhavis, povus enteni ankoraŭ tri Švejkojn. Sennombraj faldoj de la piedoj al la brusto, kien la pantalono ĝisis, senvole vekis admiron de preterpasantoj. Grandega jako kun flikaĵoj ĉe la kubutoj, grasmakula kaj malpura, lozis sur Švejk kiel mantelo sur birdotimigilo. La pantalono pendis sur li kiel kostumo sur klaŭno el cirko. La kepo, kiun oni ankaŭ ŝanĝis al li en la garnizona malliberejo, kovris eĉ liajn orelojn.
Al ridetoj de gapuloj Švejk respondis per sia milda rideto, per varmo kaj tenera rigardo de siaj bonulaj okuloj.
Kaj tiel ili iris al Karlín, en la loĝejon de la feldkurato.
Unue ekparolis al Švejk la malgranda dikulo. Ili estis ĝuste sube sub arkadoj en Malá Strana.
“De kie vi estas?” demandis la malgranda dikulo.
“De Prago.”
“Kaj ĉu vi al ni ne forkuros?”
En la interparolon enmiksis sin la longulo. Estas tio kurioza fenomeno, ke se malgrandaj dikuloj plejparte apartenas al bonanimaj optimistoj, longuloj male kutime estas skeptikuloj.
Kaj tial la longulo diris al la malgrandulo: “Se li povus, li forkurus.”
“Kaj kial li forkurus?” replikis la malgranda dikulo, “estu tiel aŭ alie, li estas libera, ekster la garnizona malliberejo. Mi portas tion ĉi tie en la koverto.”
“Kaj kio estas en la koverto por la feldkurato?” demandis la longulo.
“Tion mi ne scias.”
“Vidu do, vi ne scias kaj parolas.”
Ili iris tra Karolo-ponto, silentante. En Karolo-strato denove ekparolis la malgranda dikulo al Švejk:
“Ĉu vi ne scias, kial ni kondukas vin al la feldkurato?”
“Al la pekokonfeso,” diris Švejk flegme, “morgaŭ oni min pendumos. Tion oni ĉiam tiel faras kaj nomas tion konsolo de la animo.”
“Kaj kial oni vin…?” demandis taktece la longulo, dum la dikulo kunsente ekrigardis Švejkon.
Ambaŭ estis kamparaj metiistoj, patroj de familioj.
“Mi ne scias,” respondis Švejk, bonule ridetante, “mi scias nenion. Probable tio estas la sorto.”
“Ŝajne vi naskiĝis sur malfeliĉa planedo,” erudicie kaj kunsente rimarkis la malgrandulo, “ĉe ni en Jesenná apud Josefov, ankoraŭ dum la milito kontraŭ Prusio, oni pendumis homon ankaŭ tiumaniere. Oni venis por li, diris al li nenion kaj en Josefov lin pendumis.”
“Mi opinias,” diris la longulo skeptike, “ke nur tiel pro nenio oni la homon ne pendumas, ke ĉiam devas ekzisti ia kaŭzo por povi tion motivi.”
“Se ne estas milito,” rimarkis Švejk, “oni tion motivas, sed en la milito oni ne prenas unu homon en konsideron. Li falu en la fronto aŭ estu pendumita hejme. Iri piede aŭ malantaŭ la veturilo.”
“Aŭdu, ĉu vi ne estas politika arestito?” demandis la longulo. Laŭ emfazo de lia demando vidiĝis, ke li komencas kun Švejk simpatii.
“Mi estas eĉ tro politika,” ekridetis Švejk.
“Ĉu vi ne estas ĉeha socialisto?” Nun komencis esti singarda la malgranda dikulo. Li enmiksis sin en tion. “Tio nin ne tuŝas,” li diris, “ĉie estas multe da homoj kaj rigardas nin. Povi almenaŭ ie en trapasejo demeti la bajonetojn por ne veki la atenton. Ĉu vi al ni ne forkuros? Ni havus pro tio malagrablaĵojn. Ĉu mi ne pravas, Antoĉjo?” li turnis sin al la longulo, kiu mallaŭte diris:
“La pikilojn ni povas demeti. Li estas ja niulo.”
Li ĉesis mediti skeptike kaj lian animon plenigis kunsento al Švejk. Ili do serĉis konvenan trapasejon, kie ili demetis la bajonetojn, kaj la dikulo permesis al Švejk, ke tiu paŝu ĉe li.
“Vi fumus, ĉu?” li demandis, “ĉu oni…” Li volis diri: “Ĉu oni lasos vin ankaŭ iom fumi antaŭ via pendumo?,” sed li ne finis la frazon, sentante, ke tio estus sentakteco.
Ili fumis kaj la akompanantoj rakontis al Švejk pri siaj familioj en la regiono ĉe Hradec Králové, pri siaj edzinoj, infanoj, kampeto, bovino.
“Mi soifas,” diris Švejk.
La longulo kun la malgrandulo ekrigardis unu la alian.
“Ankaŭ ni irus ien por eltrinki glason,” respondis la malgranda, sentante, ke la longulo konsentas, “sed ien, kie tio ne vekus suspekton.”
“Ni iru al ‘Kuklík’,” instigis Švejk, “la fusilojn vi metos en la kuirejon, la gastejestro Serabona estas Sokolano[81], tiun vi ne devas timi.”
“Oni ludas tie violonon kaj tirharmonikon,” daŭrigis Švejk, “kaj venas tien stratulinoj kaj alia bona kompanio, al kiu oni malpermesis enpaŝi Pragan Reprezentan Domon.”
La longulo kun la malgrandulo ankoraŭfoje ekrigardis unu la alian kaj poste la longulo diris “Ni do iru tien, la vojo al Karlín estas ankoraŭ longa.”
Dumvoje Švejk rakontis al ili diversajn anekdotojn, en bona humoro ili eniris la gastejon ‘Kuklík’ kaj faris tion, kiel Švejk konsilis. Ili kaŝis la fusilojn en la kuirejo kaj enpaŝis lokalon, kie violono kaj tirharmoniko plenigis la ejon per sonoj de ŝatata kanto: “Ho, en Pankrác, sur la montet’, staras bela vic’ da arboj…”
Fraŭlino, sidanta sur la sino de diboĉkaduka junulo kun dislimita kaj glate kombita hararo, raŭke kantis: “Amindumis mi knabinon, vir’ alia kun ŝi flirtas.”
Ĉe tablo dormis ebria sardinvendisto, de tempo al tempo li vekiĝis, pugnobatis la tablon, ekbalbutis: “Tio ne eblas” kaj daŭrigis la dormon. Malantaŭ bilardo sub spegulo sidis tri aliaj fraŭlinoj kaj kriis al fervoja konduktoro: “Junsinjoro, aĉetu al ni vermuton!” Ĉe muzikistoj disputis du homoj, ke certan Marja hieraŭ prenis patrolo. Unu vidis tion propraokule kaj la alia asertis, ke ŝi foriris kun soldato por kuŝi ĉe li en la hotelo “Ĉe Valša”.
Tuŝapude ĉe la pordo sidis soldato kun kelke da civiluloj kaj rakontis al ili, kiel oni vundis lin en Serbio. Li havis la manon bandaĝita kaj poŝojn ŝtopitaj per cigaredoj, kiujn li de ili ricevis. Li diris, ke li jam ne kapablas trinki, kaj unu el la kompanio, kalva maljunulaĉo, senĉese lin instigis: “Trinku nur, soldateto, kiu scias, ĉu ni ankoraŭ renkontiĝos. Ĉu ni ludigu al vi ion? Ĉu vi ŝatas ‘Orfiĝis infano’?”
Scie, tio estis ŝatata kanto de la kalva maljunulaĉo, kaj vere, jam post momento violono kaj tirharmoniko pri ĝi eklamentis, ĉe kio la okulojn de la maljunulaĉo envenis larmoj kaj li kantis tremvoĉe: “Saĝon beb’ ricevas, nur pri panjo revas, nur pri panjo revas…”
De alia tablo eksonis: “Lasu al vi tion! Iru al la diablo! Pendigu tion sur hokon! Malaperu kun tiu orfo!”
Kaj la malamika tablo elmetis la lastan atuton, kantante: “Ho, disiro, ni disiras, dolorego koron ŝiras…”
“Franĉjo!” oni vokis la vunditan soldaton, kiam ili finkantis, superkriinte la ‘Orfiĝintan infanon’, “lasu ilin jam kaj venu sidiĝi ĉe ni. Fajfu jam pri ili kaj sendu ĉi tien cigaredojn! Ja vi ne amuzos ilin, fierulojn!”
Švejk kun siaj akompanantoj rigardis ĉion tion kun intereso.
Švejk rememoris, kiel ofte li sidis ĉi tie antaŭ la milito. Kiel venadis ĉi tien polica komisaro Drašner por fari inspekton kaj kiel prostituitinoj lin timis kaj verkis pri li kantetojn kun mala, kuraĝiga teksto. Kiel foje ili ĥore kantis:
Kiam sinjor’ Drašner staris ĉe la pordo,
tuj ĉi tie ekis ĥaos’ kaj malordo.
Marja ebriega estis ja ĝismute
kaj Drašneron, tiun ŝi ne timis tute.
En tiu momento eniris la terura kaj senkompata Drašner kun sia akompanantaro. Estis tio, kvazaŭ oni ekpafus kontraŭ perdrikoj. Kaŝpolicistoj amasigis ĉiujn en unu aron. Ankaŭ li, Švejk, estis tiam en tiu aro, ĉar ĉe sia malbonŝanco li diris al la komisaro Drašner, kiam tiu lin admonis, ke li sin legitimu: “Ĉu vi havas por tio permeson de la polica direkcio?” Švejk rememoris ankaŭ poeton, kiu sidis ĉi tie ĉiam sub la spegulo, kaj ĉe ĝenerala bruo en “Kuklík”, kantoj kaj sonoj de tirharmoniko verkis versetojn kaj legis ilin al prostituitinoj.
Kontraŭe la akompanantoj de Švejk havis neniajn similajn rememorojn. Por ili tio estis io tute nova kaj komencis al ili plaĉi. Unua el ili, kiu trovis ĉi tie plenan kontenton, estis la malgranda dikulo, ĉar tiaj homoj krom sia optimismo havas fortan inklinon al epikurismo. La longulo momenton luktis kontraŭ si mem. Kaj kiel li jam perdis sian skeptikecon, tiel iom post iom malaperis ankaŭ lia ceremonieco kaj resto de la prudento.
“Mi iros danci,” li diris post kvina glaso da biero, vidante, kiel paroj danctretas.
La malgrandulo plene fordonis sin al voluptoj. Ĉe li sidis fraŭlino, parolis malĉaste kaj liaj okuloj brilis.
Švejk trinkis. La longulo findancis kaj revenis kun sia kunulino al la tablo. Poste ili kantis, dancis, senĉese trinkis, manfrapetis siajn kunulinojn. Kaj en atmosfero de aĉetebla amo, nikotino kaj alkoholo nerimarkite ŝvebis malnova devizo: “Post nia malapero renversiĝu la tero!”
Posttagmeze sidiĝis ĉe ili soldato kaj proponis, ke por dek kronoj li faros al ili flegmonon kaj sepsemion. Li havas ĉe si injektilon kaj ŝprucigos al ili petrolon en la piedon aŭ en la manon[82]. Kun tio ili kuŝos minimume du monatojn, kaj se ili nutros la vundon per salivoj, eble eĉ duonjaron kaj oni devos liberigi ilin de la soldatservo.
La longulo, kiu jam tute perdis ĉiun sian mensan ekvilibron, en necesejo igis ŝprucigi al si petrolon sub la haŭton de la piedo fare de la soldato.
Kiam jam vesperiĝis, Švejk proponis daŭrigi la vojon al la feldkurato. La malgranda dikulo, kiu jam komencis balbuti, persvadis Švejkon, ke tiu ĉi ankoraŭ restu. Ankaŭ la longulo opiniis, ke la feldkurato povas atendi. Sed al Švejk ĉesis jam en “Kuklík” plaĉi kaj tial li al ili ekminacis, ke li iros sola.
Ili do iris, sed Švejk devis al ili promesi, ke ili ĉiuj ankoraŭ ie haltos.
Ili envenis malgrandan kafejon malantaŭ Florenc[83], kie la dikulo vendis sian arĝentan poŝhorloĝon, por ke ili povu ankoraŭ plu sin gajigi.
De tie Švejk kondukis ilin jam subbrake. Li devis terure multe peni. Ili ĉiumomente sinkis en la genuoj kaj senĉese volis iri ankoraŭ ien. La malgranda dikulo preskaŭ perdis la koverton por la feldkurato, Švejk estis do devigita porti ĝin mem.
Švejk devis senĉese ilin atentigi, kiam renkonte al ili iris oficiro aŭ suboficiro. Post superhoma peno kaj klopodoj Švejk sukcesis altreni ilin al domo en Královská-strato, kie loĝis la feldkurato.
Li mem remetis al ili la bajonetojn sur la fusilojn kaj per puŝo ĉe la ripo ilin aldevigis, ke konduku ili lin kaj ne li ilin.
En la unua etaĝo, kie sur loĝeja pordo estis vizitkarto: Otto Katz, feldkurato, venis malfermi al ili soldato. El la ĉambro sonis voĉoj kaj tintado de boteloj kaj glasoj.
“Obee - ni - raportas - sinjoro - feldkurato,” pene elbuŝigis la longulo, salutante la soldaton, “unu - koverto - kaj - unu - viro - alportitaj.”
“Rampu internen,” diris la soldato, “kie vi tiel ruiniĝis? Ankaŭ sinjoro feldkurato estas…” Li forkraĉis.
La soldato foriris kun la koverto. Ili atendis longe en la antaŭĉambro, ĝis la pordo malfermiĝis kaj tra tiu ne envenis, sed enflugis la feldkurato. Li surhavis nur veŝton, enmane li tenis cigaron.
“Vi do estas jam ĉi tie,” li diris al Švejk, “kaj oni vin alkondukis. He — ĉu vi ne havas alumetojn?”
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi ne havas.”
“He — kaj kial vi ne havas alumetojn? Ĉiu soldato devas havi alumetojn por povi ekbruligi al si cigaredon. Soldato, kiu ne havas alumetojn, estas… Kio li estas?”
“Li estas, obee mi raportas, sen alumetoj,” respondis Švejk.
“Tre bone, li estas sen alumetoj kaj povas al neniu ekbruligi cigaredon. Tio do estas unu afero kaj nun la dua. Ĉu ne aĉodoras viaj piedoj, Švejk?”
“Obee mi raportas, ke ili ne aĉodoras.”
“Tio do estas la dua afero. Kaj nun la tria. Ĉu vi trinkas brandon?”
“Obee mi raportas, ke brandon mi ne trinkas, nur rumon.”
“Bone, rigardu tiun soldaton ĉi tie. Tiun mi prunteprenis por hodiaŭ de ĉefleŭtenanto Feldhuber, li estas lia servosoldato. Kaj li trinkas nenion, li estas ab - ab - abstinulo kaj iros tial kun marŝkompanio al la fronto. Ĉ - ĉar tian homon mi ne povas bezoni. Tio ne estas servosoldato, tio estas bovino. Ankaŭ ĝi trinkas nur akvon kaj blekas kiel bovo.”
“Vi estas abstinulo,” li diris al la soldato, “ho - hontu, idioto. Vi meritas kelke da vangobatoj.”
La feldkurato turnis sian atenton al tiuj, kiuj alkondukis Švejkon kaj kiuj en klopodo stari rekte balanciĝis, vane sin apogante sur siaj fusiloj.
“Vi e - ebriiĝis,” diris la feldkurato, “vi ebriiĝis dum la deĵoro kaj pro tio mi igos vin mal - malliberigi. Švejk, deprenu de ili la fusilojn, forkonduku ilin en la kuirejon kaj gardu, dum ne venos patrolo por ilin forkonduki. Mi tuj telefo — fo — fonos en la kazernon.”
Kaj tiel ankaŭ ĉi tie plene konfirmiĝis la vortoj de Napoleono: “En la soldatservo ŝanĝiĝas la situacio ĉiumomente.”
Matene tiuj du kondukis Švejkon inter bajonetoj kaj timis, ke li al ili ne forkuru, poste li mem venigis ilin kaj fine devis ilin gardi.
Komence ili ne konsciis bone tiun ŝanĝon, nur kiam ili sidis en la kuirejo kaj vidis Švejkon stari ĉe la pordo kun fusilo kaj bajoneto.
“Mi ion trinkus,” ekĝemis la malgranda optimisto, dum la longulon denove atakis skeptikeco kaj li diris, ke ĉio tio estas mizera perfido. Li komencis laŭte kulpigi Švejkon, ke tiu venigis ilin en tiun situacion, kaj riproĉis al li, ke li promesis al ili esti morgaŭ pendumita kaj nun vidiĝas, ke tio estis ŝerco, kaj pri la pekokonfeso kaj pri la pendumo.
Švejk silentis, paŝante tien kaj reen ĉe la pordo.
“Idiotoj ni estis!” kriis la longulo.
Fine, elaŭskultinte ĉiujn kulpigojn, Švejk proklamis:
“Nun vi almenaŭ vidas, ke la soldatservo ne estas mielo. Mi plenumas mian devon. Mi venis en tion same kiel vi, sed kiel oni ĝenerale diras, la Fortuno al mi ekridetis.”
“Mi ion trinkus,” senespere ripetis la optimisto.
La longulo leviĝis kaj ŝanceliris al la pordo. “Ellasu nin hejmen,” li diris al Švejk, “kolego, ne faru stultaĵojn.”
“Iru for de mi,” respondis Švejk, “mi devas vin ambaŭ gardi. Nun ni ne konas unu la alian.”
Inter la pordo aperis la feldkurato: “Mi, mi neniel povas kontakti la kazernon, iru do hejmen kaj me — memoru, ke dum la deĵoro estas malpermesite drinki. Marŝ!”
Honore al sinjoro feldkurato estu dirite, ke li ne telefonis en la kazernon, ĉar li ne havis hejme telefonon kaj parolis en ampoltenilon de sia lampo.
Jam la trian tagon Švejk estis servosoldato de la feldkurato Otto Katz kaj dum tiu tempo li vidis lin nur unufoje. La trian tagon venis servosoldato de ĉefleŭtenanto Helmich, ke Švejk iru por la feldkurato.
Dumvoje li sciigis al Švejk, ke la feldkurato ekkonfliktis kun la ĉefleŭtenanto, disbatis pianon, estas ĝismute ebria kaj ne volas iri hejmen.
Ke ankaŭ la ĉefleŭtenanto Helmich estas ebria, elĵetis la feldkuraton en la koridoron kaj ke tiu sidas sur tero ĉe la pordo kaj dormetas.
Veninte al al loko, Švejk ekskuis la feldkuraton, kaj kiam tiu ekmurmuris kaj malfermis la okulojn, Švejk soldatsalutis kaj diris “Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi estas ĉi tie.”
“Kaj kion vi - ĉi tie - volas?”
“Obee mi raportas, ke mi venis por vi, sinjoro feldkurato.”
“Vi do venis por mi — kaj kien ni iros?”
“En vian loĝejon, sinjoro feldkurato.”
“Kaj kial mi iru en mian loĝejon — ĉu mi ne estas hejme?”
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke vi estas en koridoro de fremda domo.”
“Kaj - kiamaniere - mi - ĉi tie troviĝis?”
“Obee mi raportas, ke vi estis ĉi tie vizite.”
“Mi es - estis ne - nenie vizite. En - tio - vi e - e - eraras.”
Švejk levis la feldkuraton kaj starigis lin ĉe la muro. La feldkurato balanciĝis de unu flanko al la alia kaj kroĉis sin al li, dirante ĉe tio: “Mi al vi falos.”
“Mi falos,” li ripetis ankoraŭfoje, stulte ridetante. Fine Švejk sukcesis alpremi la feldkuraton al la muro, kaj tiu en la nova pozicio denove komencis dormeti.
Švejk lin vekis. “Kion vi deziras?” diris la feldkurato, vane provante degliti laŭ la muro kaj sidiĝi teren. “Kiu vi estas?”
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi estas via servosoldato,” respondis Švejk, altenante la feldkuraton denove ĉe la muro.
“Mi havas neniun servosoldaton,” pene proklamis la feldkurato, denove provante falegi sur Švejkon, “mi ne estas feldkurato.”
“Mi estas porko,” li aldonis kun sincero de drinkulo, “lasu min, sinjoro, mi vin ne konas.”
Malgranda lukto finiĝis per absoluta venko de Švejk. Tiu eluzis sian venkon por fortreni la feldkuraton de sur la ŝtuparo en veturkoridoron, kie la feldkurato kontraŭstaris por ne esti eltirita sur straton. “Sinjoro, mi vin ne konas,” li asertis senĉese en la okulojn de Švejk dum la lukto. “Ĉu vi konas certan Otto Katz? Tiu estas mi.”
“Mi estis ĉe la ĉefepiskopo,” li kriegis, altenante sin ĉe la pordego en la veturkoridoro. “Pri mi interesiĝas Vatikano, ĉu vi komprenas?”
Švejk forĵetis tion “Obee mi raportas” kaj parolis kun la feldkurato per pure familiara tono.
“Ĉesu vin teni, mi diras,” li ordonis, “aŭ mi ekbatos vin en la manaĉon. Ni iras hejmen, kaj punkto. Sen replikoj.”
La feldkurato lasis la pordegon kaj kroĉis sin al Švejk: “Ni do iru ien, sed al ‘Ĉe Ŝuha’ mi ne iros, tie mi estas ŝulda.”
Švejk elpuŝis kaj elportis lin el la veturkoridoro kaj trenis lin sur trotuaro direkte al la hejmo.
“Kiu estas tiu sinjoro?” demandis iu el surstrataj preterpasantoj.
“Tio estas mia frato,” respondis Švejk, “li ricevis forpermeson, alveturis do al mi vizite kaj pro ĝojo ebriiĝis, ĉar li opiniis, ke mi estas morta.”
La feldkurato, murmurante al si ian arion el opereto, kiun neniu ekkonus, ekaŭdis la lastajn vortojn kaj leviĝis al surstrataj rigardantoj: “Kiu el vi estas morta, anoncu sin dum tri tagoj ĉe la korpusa komandantaro, por ke oni povu aspergi lian kadavron.”
Kaj li eksilentis, klopodante fali nazantaŭe sur la trotuaron, kiam Švejk tiris lin subrake hejmen.
Havante la kapon antaŭe kaj posttrenante la piedojn, kiujn li implikis kiel kato kun trarompita spino, la feldkurato murmuris: “Dominus vobiscum — et cum spiritu tuo. Dominus vobiscum[84].”
Ĉe droŝkostacio Švejk sidigis la feldkuraton ĉe muro kaj iris trakti kun droŝkistoj pri forveturigo.
Unu el la droŝkistoj proklamis, ke tiun sinjoron li tre bone konas, ke li veturigis lin nur unufoje kaj neniam plu tion ripetos.
“Li survomis al mi ĉion,” li diris rekte, “kaj eĉ ne pagis. Mi veturigis lin pli ol du horojn, ol li trovis, kie li loĝas. Nur post semajno, kiam mi estis ĉe li probable trifoje, li donis al mi por ĉio tio kvin kronojn.”
Post longa traktado unu el la droŝkistoj decidiĝis ilin forveturigi.
Švejk revenis al la feldkurato, kiu dormis. Intertempe iu demetis de lia kapo malmolan nigran ĉapelon (ĉar li kutime portis civilan veston) kaj forportis ĝin.
Švejk lin vekis kaj kun helpo de la droŝkisto puŝis en droŝkon. Tie la feldkurato falis en absolutan mensan inertecon, konsideris Švejkon kiel kolonelon Just de sepdekkvina infanteria regimento kaj kelkfoje sinsekve ripetis: “Ne koleru, amiko, ke mi alparolas vin ‘ci’. Mi estas porko.”
En unu momento ŝajnis, ke sekve de brua ruliĝado de la droŝko sur pavimo revenas al li la juĝokapablo. Tiam li sidiĝis rekte kaj komencis zumi fragmenton el nekonata kanto. Sed eblas ankaŭ tio, ke temis pri lia fantaziaĵo:
Mi memoras orajn tempojn,
li min lulis sur la sin’.
Ĉe la urbo Domažlice
ni restadis, en Merklín.
Sed post momento li ree falis en absolutan mensan inertecon, kaj turnante sin al Švejk, demandis, fermetante unu okulon: “Kiel vi hodiaŭ fartas, via sinjorina moŝto?”
“Ĉu vi veturos ien por somerumi?” li diris post paŭzeto, kaj vidante ĉion duope, demandis: “Ĉu vi bonvolas havi jam plenaĝan filon?” Ĉe tio li fingromontris al Švejk.
“Sidiĝu!” alkriis lin Švejk, kiam la feldkurato intencis surgrimpi la sidbenkon, “ne opiniu, ke mi ne instruos al vi ordon.”
La feldkurato silentiĝis kaj per malgrandaj porkosimilaj okuloj rigardis eksteren el la droŝko, tute ne perceptante, kio pri li propre okazas.
Li perdis ĉian komprenemon, kaj turnante sin al Švejk, li diris triste: “Sinjorino, donu al mi bileton por la unua klaso.” Li faris provon demeti sian pantalonon.
“Tuj vi butonumu, porko!” ekkriis Švejk, “vin konas jam ĉiuj droŝkistoj, jam foje vi vin survomis kaj nun ankoraŭ ĉi tion. Ne imagu, ke vi denove restos ion ŝulda kiel lastfoje.”
La feldkurato melankolie apogis la kapon inter manplatoj kaj komencis kanti: “Jam neniu plu min amas…” Sed li tuj interrompis sian kantadon kaj rimarkis: “Pardonu, kara kamarado, vi estas idioto, mi povas kanti, kion mi volas.”
Li ŝajne intencis ekfajfi iun melodion, sed anstataŭ tio torentis de sur liaj lipoj tiel potenca “tpr”, ke la droŝko haltis.
Kiam poste post la admono de Švejk ili daŭrigis la vojon, la feldkurato komencis ekbruligi al si cigaredingon.
“Ĝi ne brulas,” li diris senespere, foruzinte skatoleton da alumetoj, “vi blovas al mi en tion.”
Sed li tuj denove perdis la fadenon de sia parolo kaj komencis ridi: “Tio estas amuzo, ni estas solaj en tramo, ĉu, sinjoro kolego.” Li komencis traserĉadi siajn poŝojn.
“Mi perdis la bileton,” li kriis, “haltu, tiun bileton oni devas trovi!”
Li rezignacie svingis la manon: “Oni veturu… ”
Poste li babilis: “En la plej oftaj okazoj… Jes, en ordo… En ĉiuj okazoj… Vi eraras… La dua etaĝo?… Tio estas elturniĝo. Ne temas pri mi, sed pri vi, via sinjorina moŝto… Pagi… Mi havas nigran kafon…”
En duondormo li komencis disputi kun imaga malamiko, kiu rifuzas lian rajton sidi en restoracio ĉe fenestro. Poste li komencis konsideri la droŝkon kiel trajnon, kaj klinante sin eksteren, kriis en la straton germane kaj ĉeĥe: “Nymburk, transvagoniĝi!”
Švejk altiris lin al si, la feldkurato forgesis la “trajnon” kaj komencis imiti voĉojn de diversaj bestoj. Plej longe li restis ĉe koko, kaj lia kokeriko venke sonis el la droŝko.
Iumomente li estis tre vigla kaj petolema kaj provis elfali el la droŝko, insultante homojn, kiujn la droŝko preterveturis, ke ili estas stratbuboj. Li elĵetis el la droŝko naztukon kaj kriis, ke oni haltu, ke li perdis la valizojn. Poste li komencis rakonti: “En Budějovice vivis tamburisto. — Li edziĝis. — Post unu jaro li mortis.” Li komencis ridi: “Ĉu tio ne estas bona anekdoto?”
Dum la tuta tempo Švejk traktis la feldkuraton kun senindulga rigoreco.
Ĉe diversaj provoj de la feldkurato pri ŝerceto, ekzemple elfali el la droŝko aŭ rompi la sidbenkon, Švejk donis al li unu puŝon ĉe la ripoj post la alia, kion la feldkurato akceptis kun neordinara apatio.
Nur unufoje li faris provon ekribeli kaj elsalti el la droŝko, proklaminte, ke li jam ne veturos pluen, ke li scias, ke anstataŭ al Budějovice ili veturas al Podmokly. Dum unu minuto Švejk plene likvidis lian ribelon kaj aldevigis lin reveni en antaŭan pozicion sur la sidbenko, atentante, ke la feldkurato ne ekdormu. La plej milda, kion Švejk ĉe tio diris, estis: “Ne dormu, kadukulo!”
La feldkurato subite ricevis atakon de melankolio kaj komencis larmi, demandante Švejkon, ĉu tiu havis patrinon.
“Mi estas, hometoj, sur tiu mondo sola,” li kriis el la droŝko, “protektu min!”
“Ne faru al mi malhonoron,” admonis lin Švejk, “ĉesu, ĉiu diros, ke vi ebriiĝis. ”
“Mi trinkis nenion, kamarado,” respondis la feldkurato, “mi estas tute sobra.”
Sed subite li stariĝis kaj soldatsalutis: “Obee mi raportas, sinjoro kolonelo, ke mi estas ebria.”
“Mi estas porko,” li ripetis dekfoje sinsekve kun sincera, malespera seniluziiĝo.
Kaj turnante sin al Švejk, li petis kaj persiste insistis: “Elĵetu min el la aŭtomobilo! Kial vi min kunveturigas?”
Li sidiĝis kaj murmuris: “Ĉirkaŭ la luno kreiĝas halooj. — Ĉu vi kredas la senmortecon de la animo, sinjoro kapitano? — Ĉu ĉevalo povas veni en la ĉielon?”
Li komencis laŭte ridi, sed post momento li malgajiĝis kaj apatie rigardis al Švejk, dirante: “Pardonu, sinjoro, vin mi jam ie vidis. Ĉu vi ne estis en Vieno? Mi memoras vin el la seminario.”
Momenton li amuzis sin per tio, ke li komencis deklami latinajn versojn: “Aurea prima satas aetas, quae vindice nullo[85].”
“Plu tio ne iras,” li diris, “elĵetu min eksteren. Kial vi ne volas min elĵeti? Mi ne vundos min.”
“Mi volas fali sur la nazon,” li proklamis per energia voĉo.
“Sinjoro,” li daŭrigis denove petvoĉe, “kara amiko, donu al mi kapobaton.”
“Ĉu unu, aŭ pli?” demandis Švejk. — “Du.” — “Jen do havu…”
La feldkurato laŭte kalkulis la ricevitajn kapobatojn, ĉe kio li mienis feliĉege.
“Tio faras tre bone,” li diris, “tio estas bona por la stomako, digestigas. Donu al mi ankoraŭ baton sur la faŭkon.”
“Koran dankon,” li ekvokis, kiam Švejk rapide plenumis lian deziron, “mi estas plene kontenta. Disŝiru al mi la veŝton, mi petas.”
Li havis la plej diversajn dezirojn. Li volis, ke Švejk elartikigu al li la piedon, momenton lin strangolu, pritondu al li la ungojn, eltiru al li la antaŭajn dentojn.
Li esprimis sopirojn pri martiriĝo petante, ke Švejk forŝiru al li la kapon kaj ĵetu ĝin en sako en la riveron Vltava.
“Steletoj ĉirkaŭ la kapo al mi konvenus,” li parolis entuziasme, “mi bezonus da ili dek.”
Poste li komencis paroli pri ĉevalaj vetkuroj kaj rapide transiris al baleto, ĉe kiu li ankaŭ ne restis longe.
“Ĉu vi dancas ĉardaŝon,” li demandis Švejkon, “ĉu vi konas la ursodancon? Tiel ĉi…”
Li volis eksalti kaj falis sur Švejkon, kiu komencis lin boksobati kaj poste puŝis lin sur la sidbenkon.
“Mi ion volas,” kriis la feldkurato, “sed mi ne scias, kion. Ĉu vi ne scias, kion mi volas?” Li klinis la kapon en absoluta rezignacio.
“Kion mi volas, tio min ne tuŝas,” li diris serioze, “kaj vin, sinjoro, tio ankaŭ ne tuŝas. Mi ne konas vin. Kiel vi aŭdacas min komandi? Ĉu vi scias skermi?”
Por minuto li iĝis pli atakema kaj faris provon faligi Švejkon de sur la benko.
Poste, kiam Švejk lin kvietigis, konvinkante lin senceremonie pri sia fizika supereco, la feldkurato demandis: “Ĉu ni havas hodiaŭ lundon, aŭ vendredon?”
Li scivolis ankaŭ pri tio, ĉu estas decembro aŭ junio, kaj montris grandan kapablon prezenti la plej diversajn demandojn: “Ĉu vi estas edziĝinta? Ĉu vi ŝatas manĝi gorgonzolan fromaĝon? Ĉu vi havis hejme cimojn? Ĉu vi fartas bone? Ĉu via hundo havis febran kataron?”
Li iĝis pli komunikema. Li rakontis, ke li estas ŝulda pro rajdistaj botoj, vipeto kaj selo, ke antaŭ jaroj li havis gonoreon kaj kuracis ĝin helpe de permanganato.
“Estis nek tempo nek pensoj por fari ion alian,” li diris, singultante, “povas esti, ke tio ŝajnas al vi sufiĉe amara. Sed diru, uf, uf, kion mi faru, uf? Vi devas tion al mi jam pardoni.”
“Termoboteloj,” li daŭrigis, forgesante, pri kio li parolis antaŭ momento, “estas ujoj, kiuj konservas originan varmon de manĝoj kaj trinkaĵoj. Kion vi opinias pri tio, sinjoro kolego, kiu kartludo estas pli justa, ĉu ferblo aŭ ‘dudek unu[86]’?”
“Vere, vin mi jam ie vidis,” li ekvokis, provante ĉirkaŭpreni Švejkon kaj kisi lin per siaj salivmakulaj lipoj, “ni vizitis kune la lernejon.”
“Vi bonulo bonula,” li diris delikate, karesante sian kruron, “kiel vi elkreskis de la tempo, dum kiu mi vin ne vidis. Tiu ĝojo, ke mi vin vidas, kompensas ĉiujn suferojn.”
Li ricevis poeziajn tendencojn kaj komencis paroli pri reveno de feliĉaj vizaĝoj kaj ardaj koroj en la sunbrilon.
Poste li surgenuis kaj komencis preĝi “Ave Maria”, ridante ĉe tio plengorĝe.
Kiam oni haltis antaŭ lia loĝejo, estis tre malfacile eltiri lin el la droŝko.
“Ni ankoraŭ ne estas surloke,” li kriis, “helpu min. Oni min forrabas. Mi deziras pluveturi.” En vera senco de la vorto li estis eltirita el la droŝko kiel kuirita heliko el konko. Unumomente ŝajnis, ke oni lin disŝiros, ĉar li implikis sin per la piedoj malantaŭ la sidbenkon.
Sed ĉe tio li laŭte ridis, ke li ilin superruzis: “Vi min disŝiros, sinjoroj.”
Poste li estis trenata tra la veturkoridoro kaj ŝtuparo al sia loĝejo kaj tie ĵetita sur sofon kiel sakego. Li proklamis, ke li ne pagos por tiu aŭtomobilo, kiun li ne mendis, kaj daŭris pli ol kvaronhoron, ol ili al li klarigis, ke tio estis droŝko.
Sed eĉ tiam li kun tio ne konsentis, oponante, ke li veturas sole en fiakro.
“Vi volas min trompi,” proklamis la feldkurato, signifoplene palpebrumante al Švejk kaj al la droŝkisto, “ni piediris.”
Kaj subite en atako de grandanimeco li ĵetis sian monujon al la droŝkisto: “Prenu ĉion. Mi povas pagi. Por mi ne gravas kelke da krejceroj.”
Ĝuste decus diri, ke por li ne gravas tridek ses krejceroj, ĉar en la monujo ne estis pli. Feliĉe la droŝkisto submetis lin al detala traserĉo, parolante ĉe tio pri vangobatoj.
“Ekbatu min do,” respondis la feldkurato, “ĉu vi opinias, ke mi ne eltenos baton? Kvin batojn mi eltenos de vi.”
En lia veŝto la droŝkisto trovis dek kronojn. Li foriris, malbenante sian sorton kaj la feldkuraton, ke tiu lin detenis kaj malebligis al li negocojn.
La feldkurato malrapide endormiĝis, ĉar senĉese li elpensadis iajn planojn. Li volis entrepreni ĉion eblan, ludi pianon, iri al danclecionoj kaj friti al si fiŝetojn.
Poste li promesis al Švejk sian fratinon, kiun li ne havis. Li ankaŭ volis, ke oni forportu lin en la liton, kaj fine ekdormis, proklaminte la deziron, ke oni rekonu en li homon, estaĵon same valoran kiel porko.
Kiam Švejk matene enpaŝis la ĉambron de la feldkurato, li trovis lin kuŝi sur sofo en profundaj meditoj, kiel tio povis okazi, ke iu surverŝis lin per tiel stranga maniero, ke li algluiĝis per la pantalono al la leda sofo.
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato,” diris Švejk, “ke nokte vi…”
Per kelkaj vortoj Švejk al li klarigis, kiel terure li eraras, ke li estas surverŝita. La feldkurato, kiu havis la kapon neordinare peza, estis en angora humoro.
“Mi ne povas rememori,” li diris, “kiel mi venis el la lito sur la sofon.”
“Tie vi eĉ ne estis, tuj kiam ni alveturis, ni metis vin sur la sofon, pluen tio ne eblis.”
“Kaj kiel mi ekscesis? Ĉu mi faris iajn ekscesojn? Ĉu eble mi ne estis ebria?”
“Vi estis, ĝismute,” respondis Švejk, “tute, sinjoro feldkurato, vi havis malgrandan deliron. Mi esperas, ke al vi prosperos transvesti kaj lavi vin.”
“Mi sentas min, kvazaŭ iu min batregalus,” plendis la feldkurato, “krom tio mi soifas. Ĉu mi ne interbatiĝis hieraŭ?”
“Tio ne estis tiel terura, sinjoro feldkurato. Via soifo estas sekvo de tiu hieraŭa. El tio la homo ne eliros tiel facile. Mi konis lignaĵiston, tiu ebriiĝis unue dum silvestra nokto en la jaro 1910 kaj la unuan de januaro matene li havis tian soifon kaj estis al li tiel malbone, ke li aĉetis al si haringon kaj trinkis denove, kaj tiel li faras tion ĉiutage jam kvar jarojn kaj neniu povas lin helpi, ĉar ĉiam sabate li aĉetas al si haringojn por la tuta semajno. Tio estas tia karuselo, kiel diris maljuna ĉefserĝento de la naŭdekunua regimento.”
La feldkuraton kaptis perfekta postdiboĉa kapdoloro kaj absoluta deprimo. Kiu aŭdus lin en tiu momento, tiu devus esti konvinkita, ke li vizitas prelegojn de d-ro Aleksandro Batěk “Ni deklaru militon pri vivo kaj morto al la alkohola demono, kiu murdas niajn la plej bonajn virojn” kaj ke li legas lian periodaĵon “Cent fajreroj etikaj”.
Estas vero, li tion iom ŝanĝis. “Se la homo trinkus iajn pli kvalitajn likvaĵojn,” li diris, “kiel arakon, maraskinon, konjakon, sed hieraŭ mi trinkis juniperan brandon. Mi miras, ke mi kapablas tiel ĝin drinki. Guston tio havas naŭzan. Se temus almenaŭ pri griotbrando. La homoj elpensas diversajn aĉlikvaĵojn kaj trinkas tion kiel akvon. Junipera brando estas nek bongusta, nek koloron ĝi havas, brulgustas en la gorĝo. Kaj se temus almenaŭ pri vera distilaĵo el junipero, kiun mi foje trinkis en Moravio. Sed tiu hieraŭa estis el metanolo kaj oleoj. Aŭdu, kiel mi ruktas.”
“Alkoholaĵo estas veneno,” li decidis, “ĝi devas esti originala, vera kaj ne distilita en fabriko per malvarma procedo laŭ la juda maniero. La samo validas pri rumo. Kvalita rumo estas raraĵo.”
“Havi ĉi tie veran nuksbrandon,” li ekĝemis, “tiu resanigus al mi la stomakon. Tia nuksbrando, kian havas sinjoro kapitano Šnábl en Bruska.”
Li komenci priserĉi siajn poŝojn kaj trarigardi la monujon.
“Mi havas entute sume tridek ses krejcerojn. Kion vi opinias, ĉu mi vendu la sofon?” li meditis. “Ĉu iu ĝin aĉetos? Al la dommastro mi diros, ke mi ĝin pruntis aŭ ke iu ĝin al ni ŝtelis. Ne, la sofon mi al mi lasos. Mi sendos vin al sinjoro kapitano Šnábl, ke li pruntedonu al mi cent kronojn. Antaŭhieraŭ li gajnis en kartludado. Se vi tie ne sukcesos, iru al Vršovice, en la kazernon al ĉefleŭtenanto Mahler. Se tie estos tio sensukcesa, iru al kapitano Fišer en Hradčany. Al tiu diru, ke mi devas pagi furaĝon por la ĉevalo, ke la monon mi fortrinkis. Kaj se ankaŭ tie vi ne sukcesos, ni lombardos la pianon, okazu kio ajn. Mi skribos al vi ĝenerale kelke da linioj. Ne lasu vin forregali. Diru, ke mi bezonas, ke mi estas tute sen mono. Elpensu, kion vi volas, sed ne revenu kun malplenaj manoj, aŭ mi sendos vin al la fronto. La kapitanon Šnábl demandu, kie li aĉetas tiun nuksbrandon, kaj alportu du botelojn.”
Švejk plenumis sian taskon brilege. Lia bonanimeco kaj honesta vizaĝo vekis plenan fidon, ke estas vero, kion li diras.
Švejk trovis konvena kaj antaŭ la kapitano Šnábl kaj la kapitano Fišer kaj la ĉefleŭtenanto Mahler paroli ne pri tio, ke la feldkurato devas pagi furaĝon por la ĉevalo, sed subteni lian peton per proklamo, ke la feldkurato devas pagi alimentojn. La monon li ricevis ĉie.
Kiam li montris tricent kronojn, reveninte kun honoro el la ekspedicio, la feldkurato, kiu intertempe lavis kaj transvestis sin, estis ege surprizita.
“Mi faris tion je unu fojo,” diris Švejk, “por ke ni ne devu morgaŭ aŭ postmorgaŭ denove zorgi pri mono. Iris tio sufiĉe glate, sed antaŭ la kapitano Šnábl mi devis fali sur la genuojn. Li estas ŝajne fripono. Sed kiam mi al li diris, ke ni devas pagi alimentojn…”
“Ĉu alimentojn?” ripetis la feldkurato konsternite.
“Jes, alimentojn, sinjoro feldkurato, monkompenson al ulinoj. Vi diris, ke mi ion elpensu, kaj mi ne povis rememori ion alian. Certa ŝuisto ĉe ni pagis alimentojn al kvin ulinoj samtempe, estis pro tio tute senespera kaj tiucele ankaŭ li prunteprenis al si monon, kaj ĉiu volonte al li kredis, ke li troviĝas en terura situacio. Ili demandis min pri tiu ulino, kaj mi diris, ke ŝi estas tre bela, ke ŝi ankoraŭ ne aĝas dekkvin jarojn. Ili do volis ŝian adreson.”
“Ej, bele vi tion aranĝis, Švejk,” ekĝemis la feldkurato kaj komencis paŝi tra la ĉambro.
“Tio estas denove bela malhonoro,” li diris, kaptante sin je la kapo, “min terure doloras la kapo.”
“Mi donis al ili adreson de maljuna surda sinjorino en nia strato,” klarigis Švejk. “Mi volis fari tion akurate, ĉar ordono estas ordono. Mi ne lasis min forregali — kaj ion mi devis elpensi. Krom tio en la antaŭĉambro atendas uloj por forporti tiun pianon. Mi ilin alkondukis, por ke ili forveturigu ĝin en lombardejon, sinjoro feldkurato. Tio ne estos malbona, se tiu piano estos for. Estos ĉi tie pli da loko kaj ni havos pli da mono. Kaj por kelke da tagoj ni havos trankvilon. Kaj se sinjoro dommastro demandos, kion ni intencas pri tiu piano fari, mi diros, ke ĝiaj kordoj ŝiriĝis kaj ke ni sendas ĝin en fabrikon cele de riparo. Al la dommastrino mi tion jam diris, por ke ŝi ne havu suspekton, kiam oni portos la pianon kaj metos ĝin sur veturilon. Ankaŭ por la sofo mi havas jam aĉetonton. Temas pri mia konata negocisto per antikva meblaro kaj li venos ĉi tien posttagmeze. Ledajn sofojn oni nun bone pagas.”
“Ĉu vi faris nenion pli, Švejk?” demandis la feldkurato, senĉese tenante al si la kapon inter manplatoj kaj mienante senespere.
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke anstataŭ du boteloj da nuksbrando, kian aĉetas sinjoro kapitano Šnábl, mi alportis kvin botelojn, por ke ni havu iometan provizon kaj ion por trinki. Ĉu oni povas iri por la piano, antaŭ ol oni fermos la lombardejon?”
La feldkurato senespere eksvingis la manon, kaj post momento oni jam metis la pianon sur veturileton.
Kiam Švejk revenis el la lombardejo, li trovis la feldkuraton sidi ĉe malŝtopita botelo da nuksbrando kaj sakranta, ke tagmanĝe li ricevis malbone rostitan eskalopon.
La feldkurato estis denove ebria. Li proklamis al Švejk, ke ekde la morgaŭo li vivos alie. Ke trinki alkoholaĵon estas kruda materialismo kaj ke necesas transiri al spirita vivo.
Li parolis filozofie proksimume duonhoron. Kiam li malŝtopis trian botelon, venis la negocisto per antikva meblaro, la feldkurato vendis al li la sofon por bagatelo, invitis lin kune amuziĝi kaj estis tre malkontenta, kiam la negocisto petis pardonon, ke li iras aĉeti ankoraŭ noktotableton.
“Domaĝe, ke mi havas neniun,” diris la feldkukrato riproĉe, “la homo ne povas antaŭvidi ĉion.”
Post foriro de la negocisto per antikva meblaro la feldkurato komencis amike sin amuzi kun Švejk, kun kiu li eltrinkis pluan botelon. Parto de lia rakontado estis plenigita per lia persona rilato al virinoj kaj ludkartoj.
Ili sidis longe. Eĉ la vespero trovis Švejkon kaj la feldkuraton en amika interparolo.
Sed nokte tiu rilato ŝanĝiĝis. La feldkurato falis en hieraŭan staton, konsideris Švejkon kiel iun alian kaj diris al li: “Ne, ne foriru, ĉu vi memoras tiun rufan kadeton de la trajnotrupo?”
Tiu ĉi idilio daŭris ĝis la momento, kiam Švejk diris al la feldkurato “Mi havas da tio jam sufiĉe: nun vi rampos en la liton kaj dormaĉos, ĉu vi komprenas?!”
“Mi rampas, karulo, rampas, kial mi ne rampus,” babilis la feldkurato, “ĉu vi memoras, ke ni kune vizitis la kvinan klason de gimnazio kaj ke mi faris viajn hejmajn taskojn el la greka lingvo? Vi posedas vilaon en Zbraslav[87]. Kaj vi povas veturi vaporŝipe sur Vltava. Ĉu vi scias, kio estas Vltava?”
Švejk aldevigis lin demeti la ŝuojn kaj senvestiĝi. La feldkurato obeis kun protesto al nekonataj personoj:
“Vidu, sinjoroj,” li parolis al ŝranko kaj figarbeto, “kiel min traktas miaj parencoj.”
“Mi ne konas miajn parencojn,” li decidis subite, enlitiĝante. “Eĉ se la ĉielo kaj la tero kontraŭ mi konspirus, mi ne konas ilin…”
Kaj en la ĉambro eĥis ronkado de la feldkurato.
En tiuj ĉi tagoj okazis ankaŭ la vizito de Švejk en lia loĝejo ĉe la maljuna ordigistino, sinjorino Müller. En la loĝejo li trovis ŝian kuzinon, kiu sciigis al li kun ploro, ke sinjorino Müller estis arestita la saman vesperon, kiam ŝi veturigis Švejkon en la militon. La maljunan sinjorinon juĝis soldata tribunalo kaj oni forveturigis ŝin en koncentrejon Steinhof, povinte al ŝi nenion pruvi. Jam venis de ŝi poŝtkarto.
Švejk prenis tiun hejman relikvon kaj legis:
“Kara Anneta! Ni fartas ĉi tie tre bone, ni ĉiuj estas sanaj. La najbarino sur la apuda lito havas ekzanteman… kaj estas ĉi tie ankaŭ infekta… Alie ĉio estas en ordo. Ni havas sufiĉe da manĝo kaj ni kolektas terpomajn… por supo. Mi aŭdis, ke sinjoro Švejk estas jam…, iamaniere do esploru, kie li kuŝas, por ke ni povu post la milito igi garni tiun lian tombon per ŝtona rando. Mi forgesis al vi diri, ke en la subtegmento en dekstra angulo estas en kesteto ido de malgranda rathundeto. Sed pasis jam kelke da semajnoj, kiam ĝi ne ricevis voraĵon, de la tago, kiam oni venis por mi pro… Mi opinias do, ke estas jam malfrue kaj ke ankaŭ tiu hundeto estas jam en la sino de…”
Tra la tuta karto estis rozkolora stampo: Cenzurita en i.k.r.[88] koncentrejo Steinhof.
“Kaj tiu hundeto vere estis jam morta,” ĝemis la kuzino de sinjorino Müller, “kaj ankaŭ vian loĝejon vi ne ekkonus. Mi enloĝigis tie kudristinojn. Kaj ili faris el tio daman saloneton. Ĉie sur muroj pendas modaj bildoj. En fenestroj estas floroj.”
La kuzinon de sinjorino Müller ne eblis trankviligi.
Senĉese ĝemante kaj lamentante ŝi fine esprimis timon, ke Švejk dizertis el la soldatservo kaj intencas ankoraŭ eĉ ŝin senmoraligi kaj enkonduki en malfeliĉon. Fine ŝi parolis kun li kiel kun perversa aventurulo.
“Tio estas tre ŝerca,” diris Švejk, “tio al mi ege plaĉas. Por ke vi do sciu, sinjorino Kejř, vi plene pravas, ke mi venis eksteren. Sed unue mi devis mortigi dekkvin gardistojn kaj ĉefserĝentojn. Sed tion diru al neniu…”
Kaj Švejk foriris el sia hejmo, kiu lin ne akceptis, proklaminte:
“Sinjorino Kejř, en tolaĵlavejo mi havas kelke da kolumoj kaj brustumoj, alportu ilin do, por ke mi povu vesti min en ion en la civila vivo, kiam mi revenos el la milito. Ankaŭ atentu, ke tineoj ne detruu miajn vestojn en la ŝranko. Kaj al tiuj fraŭlinetoj, kiuj dormas en mia lito, transdonu mian saluton.”
Poste Švejk iris en la gastejon “Ĉe la kaliko”. Ekvidinte lin, sinjorino Palivec proklamis, ke ŝi kranos al li nenion, ke li ŝajne dizertis.
“Mia edzo,” ŝi komencis litanii per la malnova historio, “estis tiel singarda kaj sidas tie malliberigita, kompatindulo, tute senkaŭze. Kaj homoj kiaj vi paŝas tra la mondo, dizertas el la soldatservo. Pasintsemajne jam denove oni vin ĉi tie serĉis.”
“Ni estas pli singardaj ol vi,” ŝi finis sian parolon, “kaj trafis nin malfeliĉo. Ĉiu ne havas tiun feliĉon kiel vi.”
Tiun ĉi parolon ĉeestis iom aĝa sinjoro, seruristo el Smíchov[89], kiu iris al Švejk kaj diris al li: “Mi petas vin, sinjoro, atendu min ekstere, mi devas kun vi paroli.”
Surstrate li alparolis Švejkon, en kiu laŭ la aludo de sinjorino Palivec ankaŭ li vidis dizertinton.
Li sciigis al Švejk, ke li havas filon, kiu ankaŭ dizertis el la soldatservo kaj estas ĉe sia avinjo en Jasenná apud Josefov.
Neglektante tion, ke Švejk lin certigis, ke li ne dizertis, la sinjoro enpremis al li en la manplaton dudekkronon.
“Tio estas por la unua helpo,” li diris, trenante lin kun si en vinejon sur stratangulo, “mi vin komprenas, min vi ne devas timi.”
Malfrue nokte Švejk revenis al la feldkurato, kiu ankoraŭ ne estis hejme
Li venis nur antaŭmatene, vekis Švejkon kaj diris “Morgaŭ ni veturos servi militan meson. Kuiru nigran kafon kun rumo. Aŭ ankoraŭ pli bone, kuiru grogon.”
La preparoj al mortigado de homoj ĉiam okazis en la nomo de Dio aŭ de iu pli alta imaga estaĵo, kiun la homaro elpensis kaj kreis en sia fantazio.
Antaŭ ol iamaj fenicoj tratranĉis la gorĝon al kaptito, ili aranĝis same glorajn diservojn kiel novaj generacioj kelkajn miljarojn pli poste, kiam ili marŝis en militon kaj ekstermis siajn malamikojn per fajro kaj glavo.
Antaŭ ol kanibaloj en Novgvineo kaj Polinezio solene forvoros siajn kaptitojn aŭ homojn senbezonajn, kiel misiistojn, vojaĝistojn, agentojn de diversaj komercaj firmaoj aŭ nurajn scivolulojn, ili unue oferas al siaj dioj, farante la plej diversajn religiajn ceremoniojn. Ĉar al ili ankoraŭ ne penetris la kulturo de ornatoj, ili ornamas siajn gluteojn per kronoj el bunta plumaro de arbara birdaro.
Antaŭ ol la sankta inkvizicio ŝtiparumis siajn viktimojn, ĝi aranĝis la plej glorajn diservojn, solenan sanktan meson kun kantado.
Ĉe ekzekutoj de kulpuloj ĉiam funkcias pastroj, ĝenantaj la deliktulon per sia ĉeesto.
Pastro en Prusio kondukis la kompatindulon sub hakilon, katolika pastro en Aŭstrio al pendumilo, en Francio sub gilotinon, en Usono sur elektran seĝon, en Hispanio sur benkon, kie oni sufokis lin per inĝenia aparato, kaj en malnova Rusio akompanis revoluciulojn barba popo ktp.
Ĉe tio ĉie oni manipulis kun la Krucumito, kvazaŭ oni volus diri: “Al vi oni nur forhakos la kapon, strangolmortigos vin, pendumos vin, enlasos en vin la kurenton de dek kvin mil voltoj, sed kion tiu ĉi devis trasuferi!”
Granda hombuĉado en la mondmilito ne povis malhavi pastran benon. Feldkuratoj de ĉiuj armeoj preĝis kaj servis militajn mesojn por venko de tiu partio, kies panon ili manĝis.
Ĉe ekzekutoj de ribeliĝintaj soldatoj aperis pastro. Ĉe ekzekutoj de ĉeĥaj legianoj[90] vidiĝis pastro.
Nenio ŝanĝiĝis de la tempo, kiam rabisto Adalberto[91], nomata “sankta”, funkciis kun glavo en unu mano kaj kun kruco en la alia ĉe murdado kaj ekstermado de baltaj slavoj.
Homoj en la tuta Eŭropo kiel brutaro iris al buĉejo, kien krom masakristoj-imperiestroj, reĝoj, prezidento, aliaj potenculoj kaj armeestroj kondukis ilin pastroj de ĉiuj religioj, benante al ili kaj devigante ilin false ĵuri, ke sur la tero, en la aero, sur la maro ktp…
Dufoje oni servis militajn mesojn. Kiam trupunuo veturis al pozicioj ĉe la fronto kaj poste antaŭ la fronto, antaŭ sangaj masakroj, hombuĉado. Mi memoras, ke foje dum tia milita meso malamika aeroplano ĵetis bombon ĝuste sur militan altaron kaj el la feldkurato restis nenio ol sangaj ĉifonoj.
Poste oni skribis pri li kiel pri martiro, dum niaj aeroplanoj preparadis similan gloron al feldkuratoj sur la alia flanko de la fronto.
Ni havis el tio senliman amuzon, kaj sur provizora kruco, sub kiu oni entombigis la restojn de la feldkurato, dumnokte aperis jena tombeja surskribo:
Nin la mort’ atendas, vin ĝi jam fortrenis.
Ke ni ĉieliros, viaj vortoj estis.
Bomb’ dum la diservo teren vin alpremis
kaj surloke el vi nur makulo restis.
Švejk kuirpreparis bonegan grogon, superantan grogon de harditaj maristoj. Tian grogon povus trinki piratoj de la dekoka jarcento kaj ili estus kontentaj.
La feldkurato Otto Katz entuziasmiĝis. “Kie vi ellernis kuiri tian bongustaĵon?” li demandis.
“En Bremeno, kiam mi antaŭ jaroj vagis tra la mondo,” respondis Švejk, “de senmoraliĝinta maristo, kiu diris, ke grogo devas esti tiel forta, ke tiu, kiu poste falus en maron, tranaĝu la tutan Manikan kanalon. Post malforta grogo li dronus kiel hundido.”
“Post tia grogo, Švejk, ni povos bone servi la militan meson,” meditis la feldkurato, “ŝajne konvenus diri antaŭ tio kelke da adiaŭaj vortoj. Milita meso, tio ne estas tia amuzaĵo kiel servi meson en la garnizona malliberejo aŭ prediki al tiuj kanajloj. En tiu ĉi okazo la homo vere devas havi ĉiujn kvin sensojn kune. Militan altaron ni havas. Ĝi estas kunmetebla, poŝeldona.”
“Jesuo Maria, Švejk!” li kaptis sin je la kapo, “ni estas ja idiotoj! Ĉu vi scias, kien mi kaŝis tiun kunmeteblan militan altaron? En la sofon, kiun ni vendis.”
“Ho, tio estas malfeliĉo, sinjoro feldkurato,” diris Švejk, “scie, mi konas lin, tiun negociston per antikva meblaro, sed antaŭhieraŭ mi renkontis lian edzinon. Li sidas en malliberejo pro ŝtelita ŝranko kaj nia sofo troviĝas ĉe certa instruisto en Vršovice. Tiu milita altaro, tio estos problemo. Plej bone estos, se ni eltrinkos grogon kaj iros ĝin serĉi, ĉar mi opinias, ke sen milita altaro ne eblas servi la meson.”
“Mankas al ni vere nur la milita altaro,” diris la feldkurato pesimisme, “alie sur la ekzercejo ĉio estas jam preparita. Ĉarpentistoj jam pretigis tie podion. La hostimontrilon oni pruntos al ni en Břevnov. La kalikon mi havas, sed kie ĝi estas…”
Li meditis: “Ni diru, ke mi ĝin perdis. — Tiel pruntos al ni sportan pokalon ĉefleŭtenanto Witinger de la sepdekkvina regimento. Iam antaŭ jaroj li vetkuris kaj gajnis ĝin por ‘Sport — Favorit’. Li estis bona kuiristo. Li trakuris kvardek kilometrojn Vieno — Mödling dum unu horo kaj kvardek ok minutoj, kiel li ĉiam al ni fanfaronas. Mi havas tion interkonsentita kun li jam hieraŭ. Mi estas bruto, ke mi prokrastas ĉion ĝis la lasta momento. Kial mi, stultulo, ne enrigardis en tiun sofon.”
Sub influo de grogo, preparita laŭ la recepto de senmoraliĝinta maristo, li komencis krude sin insulti kaj esprimis en la plej diversaj sentencoj, kien propre li apartenas.
“Ni do iru jam serĉi tiun militan altaron,” admonis Švejk, “jam estas mateno. Mi devas surmeti la uniformon kaj eltrinki ankoraŭ unu grogon.”
Fine ili ekpaŝis. Dumvoje al la edzino de la negocisto per antikva meblaro la feldkurato rakontis al Švejk, ke hieraŭ li gajnis multe da mono en kartludo “dia beno” kaj ke, se tio bone finiĝos, li reaĉetos la pianon el la lombardejo.
Estis tio io simila, kiel se paganoj promesas oferon.
De duondormanta edzino de la negocisto per antikva meblaro ili eksciis la adreson de instruisto en Vršovice, la nova posedanto de la sofo. La feldkurato montris neordinaran malavaron. Li pinĉis ŝin je la vango kaj ektiklis sub la mentono.
Al Vršovice ili piediris, kiam la feldkurato proklamis, ke li devas promeni en freŝa aero por ekhavi aliajn pensojn.
En Vršovice, en la loĝejo de sinjoro instruisto, maljuna pia sinjoro, atendis ilin neagrabla surprizo. Trovinte la militan altaron en la sofo, la maljuna sinjoro opiniis, ke tio estas dia revelacio kaj donacis ĝin al la loka preĝejo en Vršovice por la sakristio, kondiĉinte tion per surskribo dorsflanke de la kunmetebla milita altaro: “Por honoro kaj gloro de Dio dediĉite de sinjoro Kolařík, pensiita instruisto. En la jaro de Nia Sinjoro 1914.” Estante trafita nur en tolaĵo, li estis en grandaj embarasoj.
El interparolo kun li evidentis, ke al la trovaĵo li donis signifon de miraklo kaj dia signo. Ke kiam li aĉetis tiun sofon, diris al li interna voĉo: “Rigardu, kio estas en tirkesto de la sofo.” Ensonĝe li vidis laŭdire ankaŭ anĝelon, kiu al li rekte ordonis: “Malfermu la tirkeston de la sofo!” Li obeis.
Kaj kiam li vidis tie miniaturan kunmeteblan tripartan altaron kun niĉo por la tabernaklo, ke li surgenuis antaŭ la sofo kaj longe arde preĝis, laŭdis Dion kaj konsideris tion kiel signon de la ĉielo ornami per tio la preĝejon en Vršovice.
“Tio nin ne amuzas,” diris la feldkurato, “via devo estis transdoni la objekton, kiu al vi ne apartenas, al la polico kaj ne al iu damninda sakristio.”
“Pro tiu miraklo vi povas havi ankoraŭ komplikaĵon,” aldonis Švejk. “Vi aĉetis sofon kaj ne altaron, kiu apartenas al la armeo. Tia dia signo povas kosti al vi multe. Vi faris eraron obeinte anĝelojn. Ankaŭ certa homo en Zhoř elplugis sur kampo kalikon, kiu devenis el sakrilegio kaj estis tie kaŝita por pli posta tempo, kiam oni tion forgesos, kaj ankaŭ li vidis en tio dian signon kaj anstataŭ tio, ke la kalikon li disfandu, li iris kun ĝi al sinjoro parokestro, laŭdire ke li volas donaci ĝin al la preĝejo. Kaj sinjoro parokestro opiniis, ke tiu homo eksentis rimorsojn, sendis por la vilaĝestro, tiu por ĝendarmoj kaj la homon oni senkulpe kondamnis pro sakrilegio, ĉar li senĉese babilis ion pri miraklo. Li volis sin savi, ankaŭ rakontis pri anĝelo, en la aferon implikis eĉ la Virgulinon Maria kaj ricevis dek jarojn. Vi faros plej bone, se vi iros kun ni al ĉi-tiea parokestro, ke li redonu al ni la armean posedaĵon. Milita altaro ne estas kato aŭ ŝtrumpeto, kiun vi povas donaci, al kiu vi volas.”
La maljuna sinjoro tremis per la tuta korpo kaj vestante sin, dentklakis: “Mi vere nek havis nek konservis fian aŭ malhonestan intencon. Mi opiniis, ke pro tiu dia providenco mi povas kontribui al ornamo de nia malriĉa preĝejo en Vršovice.”
“Je la konto de la armea kaso, kompreneble,” diris Švejk krude kaj senkompate, “dank’ al Dio pro tia dia providenco. Foje ankaŭ Pivoňka el Chotěboř vidis dian providencon en tio, kiam al li en la manojn almiksiĝis bridŝnuro kun fremda bovino.”
La kompatinda maljuna sinjoro estis per tiuj paroloj konfuzita kaj tute ĉesis sin defendi, klopodante kiel eble plej rapide sin vesti kaj rearanĝi la tutan aferon.
La parokestro en Vršovice ankoraŭ dormis, kaj vekita per bruo li komencis sakri, opinante en duondormo, ke li devas iri iun sanktolei.
“Oni donu al mi trankvilon pri tiu lasta ŝmiro,” li murmuris, vestante sin nevolonte, “homoj kapricas morti, kiam mi plej profunde dormas. Kaj poste mi marĉandu kun ili pri mono.”
En la antaŭĉambro ili do renkontiĝis. Li, anstataŭanto de Dio inter katolikaj civiluloj en Vršovice kaj la alia, reprezentanto de Dio en la armeo.
Sed entute fakte temis pri konflikto inter civilulo kaj soldato.
Se la parokestro asertis, ke militan altaron oni ne metu en sofon, la feldkurato menciis, ke laŭ tio des malpli oni metu ĝin el sofo en sakristion de preĝejo, kien venas nur civiluloj.
Švejk faris ĉe tio diversajn aludojn, ke estas facile ornami malriĉan preĝejon je la konto de la armea kaso. La vorton “malriĉan” li akcentis.
Fine ili iris en la sakristion de la preĝejo kaj la parokestro eldonis la militan altaron kontraŭ jena skribatesto:
“Mi akceptis militan altaron, kiu hazarde venis en la preĝejon de Vršovice. La feldkurato Otto Katz.”
La glora milita altaro estis de juddevena firmao Moritz Mahler en Vieno, kiu fabrikis ĉiuspecajn mesbezonaĵojn kaj religiajn objektojn, kiel ekzemple rozariojn kaj bildetojn de sanktuloj.
La altaro konsistis el tri partoj, kiuj havis, same kiel la tuta gloro de la sankta eklezio, ege falsan oran brilon.
Sen fantazio ankaŭ ne eblis ekkoni, kion propre prezentas bildoj pentritaj sur tiuj tri partoj. Certas, ke tio estis altaro, kiun povus uzi ankaŭ paganoj ĉe Zambezo aŭ ŝamanoj de burjatoj aŭ mongoloj.
Provizita per okulfrapaj koloroj, ĝi aspektis de fore kiel tabuloj destinitaj por malkovri daltonismulojn ĉe la fervojo.
Elstaris nur unu figuro. Nuda homo kun aŭreolo kaj la korpo verdeta kiel postaĵfino de ansero, kiu jam aĉodoras kaj malkonsistiĝas.
Al tiu sanktulo neniu faris ion malbonan. Male, ambaŭflanke li havis du flugilhavajn kreaĵojn, kiuj prezentis anĝelojn. Sed la spektanto havis impreson, ke tiu sankta nuda viro kriegas pro teruro, kia kompanio lin ĉirkaŭas. Scie, la anĝeloj aspektis kiel fabelaj fantomoj, io inter flugilhava sovaĝa kato kaj apokalipsa monstro.
Vidalvide al li estis bildo, prezentanta la dian Triunuon. La kolombinon, finfine, la pentristo povis neniel fuŝi. Li bildigis birdon, kiu povis prezenti same tiel kolombinon kiel blankan kokinon de la speco Wyandotte[92].
Male, Dio la Patro aspektis kiel rabisto el la usona sovaĝa okcidento, kiun al la spektantaro prezentas atentostreĉa sangoplena filmo.
Kontraŭe la Filo de Dio estis gaja juna viro kun bela ventreto, vualita per io, kio aspektis kiel bankalsono. La tuto faris impreson pri sportisto. La krucon, kiun li havis enmane, li tenis tiel elegante, kvazaŭ temus pri tenisa rakedo.
Sed de fore ĉio kunfluis kaj vekis impreson, ke trajno enveturas stacion.
Tion, kion prezentas la tria bildo, absolute ne eblis diveni.
Soldatoj ĉiam disputis kaj solvis tiun rebuson. Iu eĉ opiniis, ke temas pri regiono apud Sázava.
Sed sub tio estis surskribo: “Sankta Maria, Dipatrino, kompatu nin.”
Švejk feliĉe metis la militan altaron en droŝkon, li mem sidiĝis al la droŝkisto sur koĉerbenkon kaj la feldkurato en la droŝko komforte streĉis siajn piedojn sur la dian Triunuon.
Švejk interparolis kun la droŝkisto pri la milito.
La droŝkisto estis ribelulo. Li faris diversajn aludojn pri venko de aŭstraj armiloj, ekzemple: “Tiuj en Serbio ja donis al vi sur la nazon!” kaj simile. Kiam ili estis ĉe akcizlinio, la oficisto demandis, kion ili veturigas.
Švejk respondis:
“La Dian Triunuon kaj la Virgulinon Maria kun feldkurato.”:
Intertempe sur la ekzercejo senpacience atendis infanteriaj kompanioj. Kaj ili atendis longe. Ĉar la feldkurato kaj Švejk veturis ankoraŭ al la ĉefleŭtenanto Witinger por la sporta pokalo kaj poste en monaĥejon de Břevnov por hostimontrilo, ciborio kaj aliaj mesbezonaĵoj inkluzive botelon da mesvino. El tio vidiĝas, ke servi militan meson ne estas tre simpla afero.
“Ni flikas tion diversmaniere,” diris Švejk al la droŝkisto.
Kaj li pravis. Nome, kiam ili jam alveturis al la ekzercejo kaj estis ĉe podio kun lata barilo kaj tablo destinita por starigi sur ĝin la militan altaron, montriĝis, ke la feldkurato forgesis kunpreni akoliton.
Ĉiam akolitis al li certa infanteriano de la regimento, sed tiu preferis lasi sin transloki al telefonistoj kaj forveturis al la fronto.
“Tio ne estas problemo, sinjoro feldkurato,” diris Švejk, “ankaŭ mi povas tion plenumi.”
“Kaj ĉu vi scias akoliti?”
“Mi faris tion neniam,” respondis Švejk, “sed oni povas provi ĉion. Nun estas milito, kaj en milito la homoj faras aferojn, pri kiuj antaŭe ili eĉ ne sonĝis. Tiun simplan ‘et cum spiritu tuo’ al la via ‘dominus vobiscum’ ankaŭ mi kunmetos. Kaj krom tio mi opinias, ke tio estas nenio malfacila promeni ĉirkaŭ vi kiel kato ĉirkaŭ varmega kaĉo. Kaj lavi al vi la manojn kaj verŝi vinon el kruĉetoj…”
“Bone,” diris la feldkurato, “sed akvon al mi ne verŝu. Prefere tuj plenigu la duan kruĉeton ankaŭ per vino. Cetere mi ĉiam al vi diros, ĉu iri dekstren aŭ maldekstren. Se mi tre mallaŭte ekfajfos unufoje, tio signifas dekstren, se dufoje, maldekstren. Vi ne devas ankaŭ tro peni por transportadi la meslibron. Cetere, tio estas facila. Ĉu vi ne havas timtremadon?”
“Mi timas nenion, sinjoro feldkurato, eĉ ne akolitadon.”
La feldkurato pravis, kiam li sin esprimis: “Cetere, tio estas facila.”
Ĉio iris treege glate.
La parolo de la feldkurato estis tre konciza:
“Soldatoj! Ni kunvenis ĉi tie, por ke antaŭ la forveturo sur batalkampon ni turnu niajn animojn al Dio, ke li donu al ni venkon kaj konservu nin sanaj. Mi ne detenos vin longe kaj deziras al vi ĉion la plej bonan.”
“Ripoz’!” komandis maljuna kolonelo sur la maldekstra alo.
La militan meson oni nomas “milita” tial, ke ĝi submetiĝas al la samaj leĝoj kiel milita taktiko sur batalkampo. Ĉe longa manovrado de soldataroj dum la tridekjara milito ankaŭ militaj mesoj estis neordinare longaj.
Ĉe moderna taktiko, kiam la movoj de armeoj estas rapidaj kaj viglaj, ankaŭ milita meso devas esti rapida kaj vigla.
Tiu ĉi daŭris precize dek minutojn kaj tiuj, kiuj staris pli proksime, treege miris, kial la feldkurato dum la meso fajfetas.
Švejk regis la signalojn bonege. Li iris al la dekstra flanko de la altaro, denove estis maldekstre, dirante nenion alian ol: “Et cum spiritu tuo.”
Tio aspektis kiel indiana danco ĉirkaŭ oferŝtono, sed faris tio bonan impreson, forpelante la enuon de la polva, trista ekzercejo kun vico da prunarboj fone kaj kun latrinoj, kies misodoro anstataŭis mistikan aromon de incenso en gotikaj temploj.
Ĉiuj amuzis sin treege bone. La oficiroj ĉirkaŭ la kolonelo rakontis al si anekdotojn kaj tiel tio iris en plena ordo. Tie aŭ alie oni aŭdis inter la viraro: “Donu al mi fumsuĉon.”
Kaj kiel fumo de brulofero ŝvebis de kompanioj al la ĉielo bluaj nubetoj de tabaka fumo. Fumis ĉiuj suboficiroj, vidante, ke ankaŭ sinjoro kolonelo ekbruligis al si cigaron.
Fine aŭdiĝis: “Al la preĝo!”, la polvo ekkirliĝis kaj griza kvadrato de uniformuloj klinis siajn genuojn antaŭ la sporta pokalo de la ĉefleŭtenanto Witinger, kiun tiu gajnis por “SportFavorit” en la vetkuro Vieno - Mödling.
La pokalo estis plena kaj ĝenerala konkludo, akompananta la manipuladon de la feldkurato, estis tio, kio flugis inter la vicoj: “Tiu ja ĵetis tion en sin!”
Tiu faro ripetiĝis dufoje. Poste ankorŭfoje “Al la preĝo”, al tio muzikistoj aldonis “Gardu, Dio, Lian moŝton”, viciĝo kaj foriro.
“Reprenu tiujn objektojn,” diris la feldkurato al Švejk, montrante sur la militan altaron, “por ke ni povu tion forveturigii, kien tio apartenas!”
Ili do veturis kun sia droŝkisto kaj ĉion honeste redonis, krom tiu botelo da mesvino.
Kaj kiam ili estis hejme, sendinte la malfeliĉan droŝkiston al la komandejo koncerne la monkompenson por tiuj longaj veturoj, Švejk diris al la feldkurato: “Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ĉu akolito devas havi la saman konfesion kiel tiu, al kiu li asistas?”
“Memkompreneble,” respondis la feldkurato, “alie la meso ne estus valida.”
“Okazis do granda eraro, sinjoro feldkurato,” anoncis Švejk, “mi estas ateisto. Mi havas jam tian malbonŝancon.”
La feldkurato ekrigardis Švejkon, momenton silentis, poste ekfrapetis lian ŝultron kaj diris: “Vi povas eltrinki la mesvinon, kiu restis en la botelo, kaj supozu, ke vi denove eniris la eklezion.”
Ofte okazis, ke Švejk ne vidis la flegiston de soldataj animoj dum la tutaj tagoj. La feldkurato dividis la tempon inter siajn devojn kaj diboĉadon, revenante hejmen tre malofte, malpura, nelavita, kiel amindumanta virkato, kiu faras siajn ekskursojn sur tegmentoj.
Se post la reveno li kapablis sin esprimi, li parolis kun Švejk ankoraŭ antaŭ la ekdormo pri noblaj celoj, pri entuziasmiĝo, pri la ĝojo pensi.
Kelkfoje li provis paroli ankaŭ en versoj, citi la poeton Heine.
Švejk kun la feldkurato servis ankoraŭ unu militan meson, ĉe saperoj, kien estis erare invitita ankoraŭ unu feldkurato, ekskatekisto, neordinare pia homo, rigardanta sian kolegon tre mirigite, kiam tiu prezentis al li gluton da konjako el ladbotelo de Švejk, kiun tiu ĉiam kunportis al tiaj religiaj ceremonioj.
“Tio estas bona marko,” diris la feldkurato Otto Katz, “trinku kaj iru hejmen. Mi aranĝos tion jam mem, ĉar mi bezonas esti sub la vasta ĉielo, hodiaŭ iel doloras min la kapo.”
La pia feldkurato foriris skuante la kapon kaj Katz kiel ĉiam brilege plenumis sian taskon.
En la sangon de la Sinjoro transsubstanciĝis tiam vino miksita kun sodakvo kaj la prediko estis pli longa, ĉe kio ĉiu tria vorto estis: “kaj tiel plu kaj kompreneble”.
“Hodiaŭ, soldatoj, vi forveturos al la fronto kaj tiel plu. Nun turnu vin al Dio kaj tiel plu, kompreneble. Vi ne scias, kio pri vi okazos, kaj tiel plu kaj kompreneble.”
Kaj plu tondris de la altaro: “Kaj tiel plu kaj kompreneble,” alternante kun Dio kaj ĉiuj sanktuloj.
En entuziasmo kaj oratora elokvento la feldkurato prezentis eĉ la princon Eŭgeno la Savoja kiel sanktulon, kiu ilin protektos dum ili konstruos pontojn trans riverojn.
Malgraŭ tio la milita meso finiĝis sen kia ajn skandalo, agrable kaj ŝerce. La saperoj amuzis sin tre bone.
Ĉe la hejmenreveno oni ne volis enlasi ilin kun la kunmetebla milita altaro en tramon.
“Atentu, ke mi ne ekbategu vin per tiu sanktulo en la kapon,” rimarkis Švejk al la konduktoro.
Veninte fine hejmen ili konstatis, ke ie dumvoje ili perdis la tabernaklon.
“Tio ne gravas,” diris Švejk, “unuaj kristanoj servis la sanktan meson ankaŭ sen tabernaklo. Se ni ie tion anoncus, la honesta trovinto postulus de ni rekompencon. Se temus pri mono, ŝajne tia honesta trovinto eĉ ne aperus, kvankam, ankoraŭ ekzistas tiaj homoj. Ĉe nia regimento en Budějovice estis soldato, tia bonkora stultulo, tiu foje surstrate trovis sescent kronojn kaj transdonis ilin al la polico, en ĵurnaloj oni skribis pri li kiel pri honesta trovinto kaj li havis el tio malhonoron. Neniu volis kun li paroli, ĉiu al li diris: ‘Idioto, kion vi faris, tian malsaĝaĵon. Tio ja devas vin ĉagreni ĝis la morto, se vi ankoraŭ havas iom da honoro en la korpo.’ Li havis amatinon kaj tiu ĉesis kun li rendevui. Kiam ĉe sia forpermeso li alveturis hejmen, liaj kamaradoj dum dancamuzo elĵetis lin pro tio el gastejo. Li komencis malsaneti, preni al si tion en la kapon kaj fine li igis sin surveturi per trajno. Alifoje certa tajloro en nia strato trovis oran ringon. La homoj lin avertis, ke li ne transdonu ĝin al la polico, sed li ne lasis sin konvinki. Ĉe la polico oni akceptis lin neordinare afable, laŭdire ke estas tie jam anoncita perdo de ora ringo kun brilianto, sed poste ili ekrigardis la ŝtonon kaj diris: ‘Homo, tio estas ja vitro kaj ne brilianto. Kiom oni donis al vi pro tiu brilianto? Tiajn honestajn trovintojn ni konas.’ Fine tio klariĝis, ke oran ringon kun falsa brilianto, familian memoraĵon, perdis ankoraŭ alia homo, sed la tajloro sidis en arestejo tamen nur tri tagojn, ĉar en ekscito li ofendis la gardistojn. Li ricevis laŭleĝan dekprocentan rekompencon, unu kronon kaj dudek helerojn, ĉar la aĉaĵo valoris dek du kronojn, kaj li ĵetis tiun laŭleĝan rekompencon al tiu sinjoro en la vizaĝon, tiu akuzis lin pro honorofendo kaj la tajloro ricevis ankoraŭ monpunon de dek kronoj. Poste li ĉie diris, ke ĉiu honesta trovinto meritas dudek kvin batojn, draŝi lin ĝiskontuze, batregali lin publike, por ke la homoj tion memoru kaj kondutu laŭ tio. Mi opinias, ke nian tabernaklon neniu alportos al ni reen, eĉ se dorsflanke estas la signo de la regimento, ĉar kun soldataj objektoj neniu volas havi ion komunan. Li preferos ĵeti tion ien en akvon por ne havi pro tio ankoraŭ komplikaĵojn. Hieraŭ en gastejo ‘Ĉe la ora florkrono’ mi parolis kun homo el kamparo, li aĝas jam kvindek ses jarojn kaj iris demandi al distrikta prefektejo en Nová Paka, kial oni rekviziciis lian kabrioleton. Dumvoje reen, post kiam oni elĵetis lin el la distrikta prefektejo, li rigardis trajnotrupon, kiu ĝuste alveturis kaj staris sur la placo. Juna viro petis la kamparanon, ke tiu atendu momenton ĉe liaj ĉevaloj, ke oni veturigas konservaĵojn por soldataro, kaj li ne plu venis. Kiam poste ili moviĝis, li devis kuniri kaj venis ĝis Hungario, kie ie ankaŭ li iun petis, ke tiu atendu ĉe lia veturilo, kaj nur per tio li savis sin, alie oni trenus lin en Serbion. Li venis tute konfuzita kaj neniam plu volas havi ion komunan kun soldataj objektoj.”
Vespere ili ricevis viziton de la pia feldkurato, kiu matene ankaŭ volis servi la militan meson ĉe saperoj. Estis tio homofanatikulo, kiu volis ĉiun proksimigi al Dio. Kiam li estis katekisto, li evoluigis religian senton ĉe infanoj per kapobatoj kaj en diversaj gazetoj oni publikigis pri li de tempo al tempo koncizajn sciigojn: “Katekisto — kruelulo.” “Katekisto, kiu kapobatas.” Li estis konvinkita, ke katekismon la infano ellernos plej bone helpe de kanbastona sistemo.
Li lamis iom je unu piedo, kio estis la sekvo de tio, ke elserĉis lin patro de lernanto, kiun la katekisto kapobatis, ĉar la knabo montris certajn dubojn pri la dia Triunuo. Li ricevis tri kapobatojn. Unu pro Dio la Patro, duan pro Dio la Filo kaj la trian pro la Sankta Spirito.
Hodiaŭ li venis alkonduki sian kolegon Katz al la ĝusta vojo kaj paroli al lia animo, kion li komencis per rimarko: “Mi miras, ke ĉe vi ne pendas krucifikso. Kie vi preĝas brevieron? La murojn de via ĉambro ne ornamas eĉ unu sankta bildeto. Kion vi havas tie super la lito?”
Katz ekridetis: “Tio estas ‘Suzana en bano’, kaj la nuda ulino sub tio estas mia delongtempa konatino. Dekstre estas japana artaĵo, prezentanta sekskuniĝon de gejŝo kun maljuna samurajo. Vere, io tre originala. La brevieron mi havas en la kuirejo. Švejk, alportu ĝin ĉi tien kaj malfermu ĉe la tria paĝo.”
Švejk foriris kaj el la kuirejo eĥis trifoje sinsekve sono de ŝtopilo eltirata el botelo da vino.
La pia kurato estis konsternita, kiam sur la tablo aperis tri boteloj.
“Tio estas delikata mesvino, sinjoro kolego,” diris Katz, “tre bonkvalita, rizlingo. Per la gusto ĝi similas al la Mozela.”
“Mi ne trinkos,” obstinis la pia kurato, “mi venis paroli al via animo.”
“En tia okazo sekiĝos al vi en la gorĝo, sinjoro kolego,” diris Katz, “trinku kaj mi aŭskultas. Mi estas homo tre tolerema kaj povas aŭdi ankaŭ aliajn opiniojn.”
La pia kurato iom ektrinkis kaj malfermegis la okulojn.
“Diable bona vino, sinjoro kolego, ĉu ne vere?”
La fanatikulo diris senkompate: “Mi rimarkas, ke vi sakras.”
“Tio estas kutimo,” respondis Katz, “iam mi konscias, ke mi eĉ blasfemas. Švejk, verŝu al sinjoro kurato. Mi povas vin certigi, ke mi diras ankaŭ himmelherrgott, krucifix kaj sakra[93]. Mi opinias, ke ankaŭ vi tion ellernos, kiam vi servos en la armeo tiel longe kiel mi. Tio estas neniel malfacila, pena, kaj por ni pastroj tio estas tre proksima afero: la ĉielo, Dio, la krucifikso kaj la sakramento, ĉu tio ne sonas bele kaj fake? Trinku, sinjoro kolego.”
La ekskatekisto aŭtomate ektrinkis. Vidiĝis, ke li volus ion diri, sed li ne povis. Li kolektis la pensojn.
“Sinjoro kolego,” daŭrigis Katz, “levu la kapon, ne sidu tiel triste, kvazaŭ post kvin minutoj atendus vin pendumilo. Mi aŭdis pri vi, ke foje vendrede pro eraro vi formanĝis en restoracio porkan kotleton, opiniante, ke estas ĵaudo, kaj ke en necesejo vi ŝovis al vi fingron en la gorĝon por ke tio eliru, ĉar vi pensis, ke Dio vin damnos. Mi timas nek manĝi viandon en fastotagoj nek la inferon. Pardonu, trinku. Do, ĉu vi jam sentas vin pli bone? Aŭ vi havas progresan koncepton pri la infero kaj iras kun spirito de la tempo kaj kun la reformistoj? Nome, ke anstataŭ simplaj kaldronoj kun sulfuro por kompatindaj pekuloj oni havas tie Papin-potojn[94], multatmosferajn kaldronegojn kaj elektrajn rostilojn, la pekulojn oni fritas sur margarino, ŝoseruliloj veturas tra ili dum milionoj da jaroj kaj dentogrincadon prizorgas dentistoj per specialaj aparatoj, la lamentadon oni registras sur gramofonaj diskoj kaj tiujn sendas supren en la paradizon por gajigi la justulojn. En la paradizo funkcias disŝprucigiloj de kolonja akvo kaj filharmonio ludas la komponaĵojn de Brahms tiel longe, ke oni preferas iri en la inferon aŭ en la purgatorion. La anĝeletoj havas en la postaĵo helicon de aeroplano por ne peni tiom per siaj flugiloj. Trinku, sinjoro kolego, Švejk, verŝu al li konjakon, al mi ŝajnas, ke li ne sentas sin bone.”
Rekonsciiĝinte, la pia kurato ekflustris: “La religio estas la afero de racia pripenso. Kiu ne kredas je ekzisto de la sankta Triunuo…”
“Švejk,” interrompis lin Katz, “verŝu al sinjoro feldkurato ankoraŭ unu konjakon, ke li retrovu la fortojn. Diru al li ion, Švejk.”
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato,” ekparolis Švejk, “ke ĉe Vlašim vivis dekano kaj tiu havis ordigistinon, kiam lia antaŭa domzorgistino forkuris de li kun junulo kaj kun la pastra mono. Kaj tiu dekano ĉe siaj maljunaj ostoj komencis studi la verkojn de sankta Aŭgusteno, pri kiu oni diras, ke li apartenas inter sanktajn patrojn, kaj tie li dum legado eksciis, ke estu malbenita tiu, kiu kredas je ekzisto de antipoduloj. Li alvokis do sian ordigistinon kaj diras al ŝi: ‘Aŭdu, foje vi al mi rakontis, ke via filo estas maŝinisto kaj forveturis Aŭstralion. En tiu okazo li estus inter antipoduloj, kaj la sankta Aŭgusteno ordonas, ke estu malbenita ĉiu, kiu kredas je ilia ekzisto.’ ‘Via sinjora moŝto’, oponas tiu ulino, ‘mia filo ja sendas al mi el Aŭstralio leterojn kaj monon.’ ‘Tio estas diabla trompo,’ diras al tio sinjoro dekano, ‘laŭ la sankta Aŭgusteno Aŭstralio ne ekzistas, tiel tentas vin nur Antikristo.’ Dimanĉe li publike ŝin malbenis kaj kriis, ke Aŭstralio ne ekzistas. Do rekte el la preĝejo oni forveturigis lin en frenezulejon. Pli da aliaj tien apartenas. En la monaĥinejo de Ursulaninoj oni havas boteleton kun lakto de Maria la Virgulino, per kiu ŝi mamnutris Jesueton, kaj kiam oni alveturigis akvon de Lurdo en la orfejon ĉe Benešov, la infanoj ricevis post ĝi tian lakson, ke la mondo ne vidis ion similan.”
Antaŭ la okuloj de la pia kurato ekdancis nuberoj kaj li rekonsciiĝis per nova konjako, kiu eniris lian kapon.
Fermetante la okulojn, li demandis Katzon: “Ĉu vi ne kredas je la senpeka koncipiteco de Maria la Virgulino, ne kredas, ke la dikfingro de sankta Johano la Baptisto, kiun oni konservas ĉe piaristoj, estas vera? Ĉu vi kredas almenaŭ je Dio? Kaj se vi ne kredas, kial vi estas feldkurato?”
“Sinjoro kolego,” respondis Katz, frapetante lin familiare sur la dorso, “dum la ŝtato ne bontrovos, ke la soldatoj ne bezonas dian benon por morti en batalo, la ofico de feldkurato prezentos solide salajratan okupon, en kiu la homo ne devas tro peni. Por mi estis tio pli bona ol kuradi sur ekzercejoj, marŝi al manovroj. Tiam mi ricevadis ordonojn de miaj superuloj kaj nun mi faras, kion mi volas. Mi reprezentas iun, kiu ne ekzistas, kaj mi mem ludas la rolon de dio. Se mi ne volas iun pekliberigi, do mi ne pekliberigos lin, eĉ se li petus min surgenue. Cetere, da tiaj eblus trovi treege malmulte.”
“Sinjoron Dion mi amas,” reagis la pia feldkurato, komencante singulti, “ege mi lin amas. Donu al mi iom da vino. Sinjoron Dion mi estimas,” li daŭrigis poste, “mi estimas lin tre kaj honoras lin. Neniun mi estimas tiom kiom lin.”
Li pugnobatis la tablon, ĝis la boteloj eksaltetis: “Dio estas majesta eco, io supertera. Li estas honesta en siaj aferoj. Li estas suna estaĵo, tion neniu al mi refutos. Mi estimas ankaŭ la sanktan Jozefon kaj ĉiujn sanktulojn krom sankta Serapiono. Li havas tian malbelan nomon[95].”
“Li petu ĝin ŝanĝi,” rimarkis Švejk.
“Mi amas sanktan Ludmilan kaj sanktan Bernardon,” daŭrigis la ekskatekisto, “tiu en San Gotardo savis multe da pilgrimantoj. Li havas botelon da konjako sur la kolo kaj elserĉas homojn en neĝamasoj.”
La amuzo ricevis alian direkton. La pia kurato komencis salti de unua al deka: “Bet-Leĥemajn senkulpajn infanojn mi estimas, ilia nomtago estas la dudekokan de decembro, Herodon mi malamas. — Se kokino dormas, oni ne povas havi de ĝi freŝajn ovojn.”
Li komencis ridi kaj kanti “Sankta Dio, sankta, forta.”
Sed li tuj tion interrompis, kaj turnante sin al Katz, bruske demandis, leviĝante:
“Ĉu vi ne kredas, ke la dekkvinan de aŭgusto oni festas la Ĉieliron de Maria la Virgulino?”
La amuzo plene disvolviĝis. Aperis ankoraŭ aliaj boteloj kaj de tempo al tempo ekparolis Katz: “Diru, ke vi ne kredas je Sinjoro Dio, alie mi al vi ne verŝos.”
Ŝajnis, ke revenas la tempoj, kiam oni persekutis unuajn kristanojn. La ekskatekisto blekis ian kanton de martiroj el la roma areno kaj kriegis: “Mi kredas je Sinjoro Dio, mi ni malkonfesos lin. Lasu al vi vian vinon! Mi mem povas por ĝi sendi.”
Fine ili metis lin en la liton. Antaŭ la ekdormo li proklamis, levante la dekstran manon por ĵuro: “Mi kredas je Dio la Patro, Dio la Filo kaj la Sankta Spirito. Alportu al mi la brevieron!”
Švejk ŝovis al li en manon ian libron, kuŝantan sur la noktotableto, kaj tiel la pia feldkurato ekdormis kun “Dekamerono” de G. Boccaccio en la mano.
La feldkurato Otto Katz sidis enpense super cirkulero, kiun li ĵus alportis el la kazerno. Estis tio sekreta ordono de la ministerio de milito:
“Por la tempo de la milito la ministerio de milito nuligas validajn preskribojn koncernantajn la sanktoleadon de soldatoj kaj deklaras jenajn regulojn por soldatpastroj:
1. La sanktoleadon ĉe la fronto oni abolicas.
2. Al grave malsanaj kaj vunditaj soldatoj ne estas permesite veturi en la arieron cele de la lasta sanktoleado. La soldatpastroj havas devon transdoni tiajn homojn senprokraste al koncernaj soldataj oficejoj por plua persekutado.
3. En soldataj hospitaloj en la ariero eblas doni la lastan sanktoleadon al ĉiuj komune laŭ la bontrovo de soldatkuracistoj, se la lasta ŝmiro ne havos en si trajton de ĝenado al la koncerna soldata institucio.
4. En neordinaraj okazoj la komandantaroj de soldataj hospitaloj en la ariero povas permesi akcepti la lastan sanktoleadon al unuopuloj.
5. La soldatpastroj havas devon post instigo fare de la komandantaroj de soldataj hospitaloj doni la lastan sanktoleadon al tiuj, kiujn la komandantaro proponas.”
Poste la feldkurato ankoraŭfoje tralegis ofican skribon, en kiu oni al li anoncas, ke morgaŭ li iru en soldatan hospitalon ĉe Karolo-placo por sanktolei grave vunditajn soldatojn.
“Aŭdu, Švejk,” vokis la feldkurato, “ĉu tio ne estas kanajlaĵo? Kvazaŭ en la tuta Prago nur mi estus la unusola feldkurato. Kial oni ne sendis tien tiun pian pastron, kiu lastfoje ĉe ni dormis. Ni devas iri sanktolei al Karolo-placo. Mi jam forgesis, kiel oni tion faras.”
“Ni aĉetos do katekismon, sinjoro feldkurato, tie tio estas,” diris Švejk, “tio estas por spiritaj paŝtistoj la samo kiel gvidlibro por fremduloj. En la monaĥejo Emauzy laboris ĝardenista helpanto, kaj kiam li volis eniri la ordenon de laikoj kaj ricevi frokon por ne devi uzdifekti sian veston, li devis aĉeti katekismon kaj lerni, kiel sin krucosigni, kiu sola savis sin de la hereda peko, kion signifas havi puran konsciencon kaj aliajn similajn bagatelojn, kaj poste li kaŝvendis duonon de kukumoj el la monaĥeja ĝardeno kaj kun malhonoro foriris el la monaĥejo. Kiam mi kun li renkontiĝis, li diris al mi: ‘Kukumojn mi povis vendi eĉ sen katekismo.’”
Kiam Švejk alportis la aĉetitan katekismon, la feldkurato, foliumante en ĝi, diris: “Jen, la lastan ŝmiron povas doni nur pastro, kaj nur per oleo sanktigita de episkopo. Vidu do, Švejk, vi mem ne povas iun sanktolei. Legu al mi, kiel oni donas la lastan ŝmiron.”
Švejk legis: “Oni procedas jene: la pastro ŝmiras unuopajn sensorganojn de la malsanulo, samtempe preĝante: ‘Pere de tiu ĉi sankta oleado kaj pro sia afablega mizerikordo pardonu al vi Dio, pri kio vi kulpis per vidsento, aŭdosento, flarsento, gustosento, parolo, palpado kaj paŝado’.”
“Mi tre ŝatus scii, Švejk,” reagis la feldkurato, “kiel la homo povas peki per palpado, ĉu vi povas tion al mi klarigi?”
“Multmaniere, sinjoro feldkurato, ekzemple se li palpas en fremdan poŝon, aŭ ĉe dancamuzoj, vi ja min komprenas, kia spektaklo tie prezentiĝas.”
“Kaj per paŝado, Švejk?”
“Se li lamaĉas, por ke la homoj lin kompatu.”
“Kaj per flarsento?”
“Se iu fetorulo al li ne plaĉas.”
“Kaj per gustosento, Švejk?”
“Se li havas guston al iu venĝi.”
“Kaj per parolo?”
“Tiu ligiĝas al la aŭdosento, sinjoro feldkurato. Se iu multe babilas kaj la alia lin aŭskultas.”
Post tiuj ĉi filozofiaj meditoj la feldkurato eksilentis kaj diris: “Ni bezonas do oleon sanktigitan de episkopo. Jen vi havas dek kronojn kaj aĉetu boteleton. La soldata intendantejo evidente tian oleon ne havas.”
Švejk do ekiris la vojon por oleo sanktigita de episkopo. Trovi tian aĵon estas pli malfacile ol serĉi revivigan akvon en la fabeloj de Božena Němcová[96].
Li estis en kelkaj drogejoj, kaj tuj kiam li diris: “Mi petas boteleton da oleo sanktigita de episkopo,” oni ie komencis ridi kaj alie konsterniĝe kaŝis sin malantaŭ la vendotablo. Ĉe tio Švejk mienis neordinare serioze.
Li do ekintencis provi sian feliĉon en apotekoj. El la unua oni igis lin elĵeti fare de helpa apotekisto. En la dua oni volis telefoni por la sanitara servo kaj en la tria diris al li la apotekestro, ke la petatan oleon tutcerte havas en siaj provizoj la firmao Polák en Dlouhá-strato, komercejo per oleo kaj lakoj.
La firmao Polák en Dlouhá-strato estis vere iniciativa. Ĝi lasis foriri neniun aĉetonton por ne kontentigi lian deziron. Se iu volis balzamon kopaivon, oni verŝis al li terebinton kaj estis tio ankaŭ en ordo.
Kiam Švejk venis kaj deziris oleon sanktigitan de episkopo por dek kronoj, la ĉefo diris al la komizo: “Sinjoro Tauchen, verŝu al li dek dekagramojn de kanaba oleo numero tri.”
Kaj la komizo, volvante la boteleton en paperon, rimarkis al Švejk pure komerce: “Ĝi havas unuarangan kvaliton, se vi deziros penikojn, lakojn, vernison, bonvolu vin turni al ni. Ni priservos vin solide.”
Intertempe la feldkurato helpe de katekismo ripetis, kio iam en la seminario ne fiksiĝis en lia memoro. Tre plaĉis al li neordinare spiritoplenaj frazoj, al kiuj li sincere ridis: “La nomo ‘la lasta sanktoleado’ devenas de tio, ke tiu ĉi oleado ordinare estas la lasta el ĉiuj sanktaj ŝmiroj, kiujn la eklezio donas al la homo.”
Aŭ: “La lastan sanktoleadon povas akcepti ĉiu katolika kristano, kiu danĝere malsaniĝis kaj ricevis jam saĝon.”
“Se eble, la malsanulo akceptu la lastan ŝmiron, kiam li ankoraŭ bone memoras.”
Poste venis kuriero kaj alportis skribon, en kiu oni al la feldkurato anoncas, ke la morgaŭan sanktoleadon en la hospitalo ĉeestos la “Societo de nobelinoj por religia eduko de soldatoj.”
Tiu ĉi societo konsistis el histeriaj maljunulinaĉoj kaj en hospitaloj disdonadis bildetojn de sanktuloj kaj rakontojn pri katolika soldato, kiu mortas por sinjoro imperiestro. Tiujn rakontojn akompanis kolora bildeto, prezentanta batalkampon. Ĉie kuŝaĉas homaj kaj ĉevalaj kadavroj, renversitaj municiveturiloj kaj kanonoj turnitaj per afustoj supren. Ĉe la horizonto brulas vilaĝo kaj krevas ŝrapneloj, kaj antaŭe kuŝas mortanta soldato kun forŝirita kruro, super li kliniĝas anĝelo kaj portas al li florkronon kun skribo sur la rubando: “Ankoraŭ hodiaŭ vi estos ĉe mi en la paradizo.” Kaj la mortanto feliĉege ridetas, kvazaŭ oni portus al li glaciaĵon.
Kiam Otto Katz tralegis la enhavon de la sciigo, li forkraĉis kaj ekpensis: “Tiu morgaŭo, tio estos denove ‘bela’ tago!”
Li konis tiun fiulinaron, kiel li ĝin nomis, el la preĝejo de Sankta Ignaco, kiam antaŭ jaroj li havis tie predikojn por soldataro. Tiam li predikis ankoraŭ fervore kaj la “Societo” sidis ĉiam malantaŭ la kolonelo. Du altstaturaj ulinoj en nigra vesto kaj kun rozario, kiuj foje post la prediko al li aldoniĝis, du horojn babilis pri religia eduko de soldatoj, dum li ne ekkoleris kaj ne diris al ili: “Pardonu, miaj damoj, atendas min sinjoro kapitano kun partio de ferblo.”
“Do, ni havas jam oleon,” anoncis Švejk solene, reveninte de la firmao Polák, “kanaban oleon numero tri, de unuaranga kvalito, ni povas ŝmiri per ĝi la tutan batalionon. Tiu firmao estas solida. Ĝi vendas ankaŭ vernison, lakojn kaj penikojn. Ni bezonas ankoraŭ sonorileton.”
“Kial sonorileton, Švejk?”
“Dumvoje ni devas sonorigi, sinjoro feldkurato, por ke la homoj demetu antaŭ ni siajn ĉapelojn, kiam ni iros kun Sinjoro Dio, kun tiu kanaba oleo numero tri. Tion oni tiel faras, kaj jam multe da homoj, kiujn la afero ne tuŝis, estis malliberigitaj, ke ili ne demetis sian kapvestaĵon. Foje en Žižkov[97] parokestro batregalis blindulon, kiu ĉe tia okazo ne demetis la ĉapelon, kaj la blindulo estis ankoraŭ malliberigita, ĉar antaŭ la tribunalo oni al li pruvis, ke li estas ne surdmuta, nur blinda, ke li aŭdis la tintadon de sonorileto kaj vekis indignon, kvankam tio okazis nokte. Tio estas kiel ĉe festo de Kristokorpo. Alifoje la homoj nin eĉ ne atentus, kaj nun ili demetos antaŭ ni siajn ĉapelojn. Se vi do, sinjoro feldkurato, havas kontraŭ tio nenion, mi alportos ĝin tuj.”
Ricevinte la permeson, Švejk post duonhoro alportis sonorileton.
“Ĝi estis ĉe pordego de envetura gastejo ‘Ĉe krucetoj’”, li diris, “ĝi kostis al mi kvin minutojn da timo kaj antaŭ tio mi devis longe atendi, ĉar senĉese venis homoj.”
“Mi iras en kafejon, Švejk, se iu venos, li atendu.”
Proksimume post unu horo venis grizhara, iom grandaĝa sinjoro, de rekta staturo kaj severa rigardo.
El lia tuta aspekto blovis obstino kaj kolero. Li rigardis, kvazaŭ sendus lin la fatalo por detrui nian mizeran planedon kaj forviŝi ĝiajn spurojn en la universo.
Lia parolo estis kruda, seka kaj senkompata: “Hejme? Ke li iris en kafejon? Ke mi atendu? Bone, mi atendos ĝis la mateno. La monon por kafejo li havas, sed por pagi la ŝuldojn, tion ne. Bela pastro, fi!”
Li forkraĉis en la kuirejo.
“Sinjoro, ne kraĉu al ni ĉi tie!” reagis Švejk, observante kun intereso la fremdan sinjoron.
“Kaj ankoraŭfoje mi forkraĉos, rigardu, jene,” diris la severa sinjoro obstine, forkraĉinte la duan fojon sur la plankon, “li hontu. Tia soldatpastro, skandalo!”
“Se vi estas klera homo, dekutimiĝu kraĉi en fremda loĝejo,” atentigis lin Švejk. “Aŭ vi opinias, ke en la tempo de la mondmilito vi povas permesi al vi ĉion? Kondutu ĝentile kaj ne kiel vagabondo. Traktu delikate, parolu dece kaj ne agu kiel stratbubo, stulta civilulo.”
La severa sinjoro leviĝis de sur la seĝo, komencis ekscitite tremi kaj kriis: “Kion vi aŭdacas, ke mi ne estas bonedukita homo, kio do mi estas, diru…”
“Klozetulo,” respondis Švejk, rigardante en liajn okulojn, “vi kraĉas planken kvazaŭ vi estus en tramo, vagonaro aŭ ie en publika ejo. Mi ĉiam miris, kial ĉie tie pendas tabuletoj, ke oni malpermesas kraĉi planken, kaj nun mi vidas, ke tiu kaŭzo estas vi. Sendube oni konas vin ĉie tre bone.”
La severa sinjoro komencis ŝanĝi la koloron de la vizaĝo kaj klopodis respondi per torento da insultoj, adresitaj al Švejk kaj al la feldkurato.
“Ĉu vi jam finis vian paroladon,” demandis Švejk trankvile (kiam falis la lasta: “Vi ambaŭ estas kanajloj, kia reganto, tia servanto”), “aŭ vi volas tion ankoraŭ iel kompletigi, antaŭ ol vi flugos de sur la ŝtuparo?”
Ĉar la severa sinjoro elĉerpiĝis jam tiom, ke lian menson eniris jam neniu konvena insulto kaj tial li eksilentis, Švejk klarigis al si tion tiel, ke li vane atendus aldonojn.
Li do malfermis la pordon kaj starigis la severan sinjoron inter la fostojn vizaĝantaŭe al la koridoro. Pri tia ŝoto ne hontus eĉ la plej eminenta ludanto de internacia majstra futbalteamo.
Kaj malantaŭ la severa sinjoro sonis al la ŝtuparo la voĉo de Švejk:
“Venontfoje, kiam vi venos vizite al bonedukitaj homoj, kondutu ankaŭ ĝentile!”
La severa sinjoro longe promenis sub fenestroj kaj atendis la feldkuraton.
Švejk malfermis la fenestron kaj observis lin.
Fine la gasto ĝisatendis la feldkuraton, kiu forkondukis lin en la ĉambron kaj sidigis sur seĝon kontraŭ si.
Švejk senvorte alportis kraĉujon kaj metis ĝin antaŭ la gaston.
“Kion vi tion faras, Švejk?”
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke kun tiu sinjoro jam okazis ĉi tie eta malagrablaĵo pro kraĉado planken.”
“Forlasu nin, Švejk, ni devas ion inter ni pritrakti.”
Švejk soldatsalutis: “Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi vin forlasas.”
Li foriris en la kuirejon kaj en la loĝoĉambro ekis tre interesa interparolo.
“Vi venis por mono kontraŭ tiu kambio, ĉu mi ne eraras?” demandis la feldkurato sian gaston.
“Jes, kaj mi esperas…”
La feldkurato ekĝemis.
“La homo ofte venas en tian situacion, ke restas al li sole la espero. Kiel bela estas tiu vorteto ‘espero’ el la triopo, kiu levas la homon el ĥaoso de la vivo: ‘kredo, espero, amo’.”
“Mi esperas, sinjoro feldkurato, ke la sumo…”
“Kompreneble, estimata sinjoro,” interrompis lin la feldkurato, “mi povas ankoraŭfoje ripeti, ke la vorto ‘esperi’ kuraĝigas la homon en lia batalo de la vivo. Ankaŭ vi ne perdas la esperojn. Kiel tio estas bela havi certan idealon, estis senkulpa, pura kreaĵo, kiu pruntedonas monon kontraŭ kambio kaj havas esperon, ke ĝi ĝustatempe rericevos la monon. Esperi, senĉese esperi, ke mi elpagos al vi mil ducent kronojn, kiam mi havas en la poŝo eĉ ne cent.”
“Vi do…” ekbalbutis la vizitanto.
“Jes, mi do,” respondis la feldkurato.
La vizaĝo de la gasto reakiris obstinan kaj koleran mienon.
“Sinjoro, tio estas trompo,” li diris, leviĝante.
“Trankviliĝu, estimata sinjoro…”
“Tio estas trompo!” kriis la vizitanto sencede, “vi misuzis mian fidon!”
“Sinjoro,” diris la feldkurato, “al vi nepre prosperos ŝanĝi la aeron. Ĉi tie estas tro sufoke.”
“Švejk,” li vokis en la kuirejon, “tiu ĉi sinjoro deziras eliri en freŝan aeron.”
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato,” oni aŭdis el la kuirejo, “ke tiun sinjoron mi jam unufoje elĵetis”.
“Ripeti!” sonis la ordono, kiu estis plenumita rapide, vigle kaj kruele.
“Bone, sinjoro feldkurato,” diris Švejk, kiam li revenis el la koridoro, “ke ni finis tion kun li pli frue, ol li farus ĉi tie al ni ian eksceson. En Malešice[98] estis gastejestro, adoranto de Biblio, kiu al ĉio respondis per citaĵoj el la Sankta Skribo, kaj skurĝante iun, li ĉiam diris: ‘Kiu ŝparas la vergon, tiu malamas sian filon; sed kiu lin amas, tiu punas lin ĝustatempe, mi montros al vi, interbatiĝi en mia gastejo’.”
“Vidu, Švejk, kio trafas homon, se tiu ne estimas pastron,” ekridetis la feldkurato, “sankta Johano Krizostomo diris: ‘Kiu honoras la pastron, honoras Kriston; kiu faras maljustaĵon al la pastro, faras maljustaĵon al Sinjoro Kristo, kiun reprezentas ĝuste la pastro.’ — Por la morgaŭo ni devas perfekte nin prepari. Preparu frititajn ovojn kun ŝinko, kuiru Bordozan punĉon kaj poste ni dediĉos nin al kontemplado, ĉar kiel statas en la vespera preĝo: ‘Pere de dia graco forturnitaj estu ĉiuj insidoj de malamikoj kontraŭ tiu ĉi loĝejo’.”
En la mondo ekzistas persistuloj, inter kiujn apartenis ankaŭ la viro jam dufoje elĵetita el la loĝejo de la feldkurato. Ĝuste kiam la vespermanĝo estis finpreparita, iu sonorigis. Švejk iris malfermi, post momento revenis kaj raportis: “Li estas ĉi tie denove, sinjoro feldkurato. Mi ŝlosis lin provizore en la banĉambro, por ke ni povu trankvile vespermanĝi.”
“Vi ne faras bone, Švejk,” diris la feldkurato, “gasto venas, Dio venas. En iamaj tempoj oni gajigis sin ĉe festenado per bufonoj. Alkonduku lin ĉi tien, ke li nin amuzu.”
Post momento Švejk revenis kun la persista viro, kiu morne rigardis antaŭ sin.
“Sidiĝu,” instigis lin la feldkurato afable, “ni ĝuste finas la vespermanĝon. Ni havis omarojn, salmon, kaj nun ankoraŭ frititajn ovojn kun ŝinko. Facila festenado, se homoj pruntedonas al ni monon!”
“Mi esperas, ke mi ne estas ĉi tie pro amuzo,” diris la trista viro, “hodiaŭ mi venis ĉi tien jam la trian fojon. Mi esperas, ke nun ĉio klariĝos.”
“Obee mi raportas, sinjoro feldkurato,” rimarkis Švejk, “ke li estas vera persistulo kiel certa Boušek el Libeň. Tiun oni elĵetis el ‘Ĉe Řner’ dekokfoje dum unu vespero, kaj li ĉiufoje tien revenis, laŭdire ke li forgesis tie sian pipon. Li penetris tien tra fenestro, pordo, el la kuirejo, trans muron en lokalon, el kelo en la bierejon kaj li descendus tien eble eĉ tra kamentubo, se fajrobrigadanoj ne deprenus lin de sur la tegmento. Li estis tiel persista, ke li povus iĝi ministro aŭ deputito. Oni faris por li, kio eblis.”
La persista viro, kvazaŭ li neglektus tion, pri kio oni parolas, obstine ripetis: “Mi volas havi la aferon klara kaj deziras, ke oni min elaŭskultu.”
“Tion oni al vi permesas,” diris la feldkurato, “parolu, estimata sinjoro. Parolu tiel longe, kiel vi volas, kaj ni intertempe daŭrigos nian festenadon. Mi esperas, ke tio ne malhelpos al vi en via rakontado. Švejk, portu la manĝon sur la tablon.”
“Kiel vi scias, furiozas la milito,” diris la persistulo. “La sumon mi pruntis al vi antaŭ la milito, kaj se ĝi ne estus, mi ne insistus pri pago. Sed mi havas malgajajn spertojn.”
Li elpoŝigis notlibron kaj daŭrigis: “Mi havas ĉion tion notita. Ĉefleŭtenanto Janata ŝuldis al mi sepcent kronojn kaj aŭdacis fali ĉe Drina. Leŭtenanto Prášek falis en kaptitecon ĉe la rusa fronto kaj ŝuldas al mi ĉirkaŭ du mil kronojn. Kapitano Wichterle, ŝuldanta al mi la saman sumon, lasis sin mortpafi fare de siaj propraj soldatoj ĉe Rava-Russkaja[99]. Ĉefleŭtenanto Machek militkaptita en Serbio, li ŝuldas al mi mil kvincent kronojn. Estas ĉi tie pli da tiaj homoj. Unu falis en Karpatoj kun mia nerepagita kambio, la alia iris en kaptitecon, plua droniĝis en Serbio, alia mortis en hungara hospitalo. Nun vi komprenas mian timon, ke tiu ĉi milito min pereigos, se mi ne estos energia kaj senkompata. Vi povas al mi oponi, ke al vi minacas neniu rekta danĝero. Rigardu.”
Li ŝovis sian notlibron sub la nazon de la feldkurato: “Vidu: feldkurato Matyáš el Brno mortis antaŭ unu semajno en malsanulejo por izoluloj. Mi ŝiregus al mi la harojn. Li ne pagis al mi mil okcent kronojn kaj iris en ĥoleran barakon sanktolei homon, kies sorto neniel lin tuŝis.”
“Tio estis lia devo, kara sinjoro,” diris la feldkurato; “ankaŭ mi iros morgaŭ sanktolei.”
“Kaj ankaŭ en ĥoleran barakon,” rimarkis Švejk, “vi povas kuniri por vidi, kion tio signifas oferi sin.”
“Sinjoro feldkurato,” daŭrigis la persista viro, “kredu, ke mi estas en senespera situacio. Ĉu oni kondukas la militon por tio, ke ĝi ekstermu ĉiujn miajn ŝuldantojn?”
“Kiam oni vin rekrutos kaj vi marŝos sur batalkampon,” ree rimarkis Švejk, “mi kun sinjoro feldkurato servos la sanktan meson, ke Dio ĉiela allasu kaj unua grenado bonvolu vin dupecigi.”
“Sinjoro, tio estas serioza afero,” diris la obstinulo al la feldkurato, “mi petas vin, ke via servosoldato ne miksu sin en niajn aferojn, por ke ni povu tion tuj fini.”
“Permesu, sinjoro feldkurato,” ekparolis Švejk, “bonvolu vere al mi ordoni, ke mi ne miksu min en viajn aferojn, alie mi plu defendos viajn interesojn, kiel decas kaj konvenas por bona soldato. Tiu sinjoro plene pravas, li volas foriri de ĉi tie propravole. Ankaŭ mi ne ŝatas ekscesojn, mi estas societama homo.”
“Švejk, min komencas tio jam enuigi,” diris la feldkurato, kvazaŭ li ne rimarkus la ĉeeston de la gasto, “mi opiniis, ke tiu homo nin amuzos, rakontos al ni anekdotojn, kaj li postulas, ke mi ordonu al vi ne miksi vin en la aferon, kvankam jam dufoje vi devis pri li okupiĝi. Vespere, kiam estas antaŭ mi tia grava religia ceremonio, kiam mi devas turni ĉiujn miajn sensojn al Dio, li ĝenas min per ia stulta historio pri nuraj mil ducent kronoj, deturnas min de ekzameno de la konscienco, de Dio, kaj volas, ke mi diru al li ankoraŭfoje, ke nun mi donos al li nenion. Mi ne volas paroli kun li plu, por ke tiu ĉi sankta vespero ne estu makulita. Diru al li mem, Švejk: sinjoro feldkurato donos al vi nenion.”
Švejk plenumis la ordonon, kriegante tion en la orelon de la gasto.
Sed la persistulo restis plu sidi.
“Švejk,” instigis la feldkurato, “demandu lin, kiel longe li intencas ĉi tie ankoraŭ gapi?”
“Mi ne moviĝos de ĉi tie, dum mi ne ricevos la monon,” obstinis la persistulo.
La feldkurato leviĝis, iris al la fenestro kaj diris: “En tia okazo mi transdonas lin al vi, Švejk. Traktu lin laŭplaĉe.”
“Iru, sinjoro,” diris Švejk, kaptinte la neagrablan gaston je la ŝultro, “ĉiu trio plaĉas al Dio.”
Kaj li ripetis sian faron rapide kaj elegante, dum la feldkurato tamburis sur fenestra vitro funebran marŝon.
La vespero dediĉita al kontemplado havis kelkajn fazojn. La feldkurato proksimiĝis al Dio tiel pie kaj arde, ke ankoraŭ je la dekdua horo nokte sonis el lia loĝejo la kanto: “Ni ekmarŝis, kaj tuj svarmis belulinoj. Ĉiuj larmis…” Kun li kantis ankaŭ la brava soldato Švejk.
Pri la lasta sanktoleado sopiris en la soldata hospitalo du homoj. Maljuna majoro kaj bankoficisto, rezerva oficiro. En Karpatoj ambaŭ ricevis kuglon en la ventron kaj kuŝis unu apud la alia. La rezerva oficiro konsideris kiel sian devon akcepti la sakramenton de mortantoj, ĉar pri la lasta ŝmiro sopiris lia superulo. Se ankaŭ li ne igus sin sanktolei, tion li rigardis kiel rompon de la subordigo. La pia majoro agis sagace, opiniante, ke preĝo de la eklezio resanigos la malsanulon. Sed tiunokte antaŭ la lasta sanktoleado ambaŭ mortis, kaj kiam matene venis la feldkurato kun Švejk, ambaŭ kuŝis sub litotuko kun nigriĝinta vizaĝo kiel ĉiuj, kiuj mortis pro sufokiĝo.
“Tian gloron ni faris, sinjoro feldkurato, kaj nun oni tion al ni neniigis,” koleris Švejk, kiam oni anoncis al ili en la kancelario, ke tiuj du bezonas jam nenion.
Kaj tio estis vero, ke ili faris gloron. Ili veturis en droŝko, Švejk sonorigis kaj la feldkurato tenis enmane boteleton kun oleo volvitan en buŝtukon, per kiu li kun serioza mieno benis preterpasantojn, kiuj demetis siajn ĉapelojn.
Estas vero, ne estis da ili multe, kvankam Švejk klopodis fari per sia sonorilo teruregan bruon.
La droŝkon postkuris kelke da senkulpaj infanoj, el kiuj unu sidiĝis malantaŭe, post kio ĝiaj kunuloj komencis krii unuvoĉe: “Malantaŭ la veturilo, malantaŭ la veturilo.”
Kaj Švejk ĉe tio sonorigis, la droŝkisto vipklakis malantaŭen, en Vodička-strato trote kuratingis la droŝkon domzorgistino, anino de Maria-kongregacio, dumveture lasis al si beni, krucosignis sin, poste forkraĉis: “Ili veturas kun tiu Sinjoro Dio kiel ĉiuj diabloj! Ftizon povus la homo ekhavi, postkurante ilin!” kaj senspire revenis al sia antaŭa loko.
La voĉo de la sonorileto pleje maltrankviligis la droŝkistan ĉevalon, ŝajne memorigante ĝin pri io el la pasinto, ĉar ĝi senĉese turnis la rigardon malantaŭen kaj de tempo al tempo faris provon danci sur la pavimo.
Tio do estis tiu granda gloro, pri kiu parolis Švejk. Intertempe la feldkurato iris en la kancelarion por ordigi la financan flankon de la lasta sanktoleado kaj elkalkulis jam al la ĉefserĝento-kontisto, ke la armea kaso ŝuldas al li cent kvindek kronojn por la sanktigita oleo kaj vojaĝkostoj.
Poste sekvis disputo inter komandanto de la hospitalo kaj la feldkurato, ĉe kio tiu kelkfoje pugnobatis la tablon kaj diris: “Ne opiniu, sinjoro kapitano, ke la lasta sanktoleado estas senpaga. Se oni alkomandas dragonan oficiron en ĉevalejon, ankaŭ al li oni pagas restadkostojn. Mi vere bedaŭras, ke tiuj du ne ĝisvivis la lastan sanktoleadon. Kostus tio je kvindek kronoj pli.”
Intertempe Švejk atendis sube en la gardistejo kun boteleto da sanktigita oleo, kiu inter la soldatoj vekis veran intereson.
Iu opiniis, ke per tiu oleo eblus tre bone purigi fusilojn kaj bajonetojn.
Juneta soldato de Bohema-Moravia Altaĵo, kiu ankoraŭ kredis je sinjoro dio, petis, ke oni ne konduku parolojn pri tiaj aferoj kaj ne miksu la sanktajn sekretojn en la diskuton. Ni devas kristane esperi.
Hardita rezervulo ekrigardis la flavbekulon kaj diris: “Bela espero, ke ŝrapnelo forŝiros al vi la kapon. Oni kondukis nin ĉe la nazo. Foje alveturis al ni klerikala deputito kaj parolis pri dia paco, kiu volbiĝas super la tero, kiel sinjoro dio ne deziras militojn kaj volas, ke ĉiuj vivu en paco kaj toleru unu la alian kiel fratoj. Kaj vidu lin, idioton, tuj kiam eksplodis la milito, en ĉiuj preĝejoj oni preĝas por sukceso de la armiloj kaj pri sinjoro dio parolas kiel pri estro de nia generala stabo, kiu tiun militon organizas kaj direktas. Kiom da entombigoj el tiu ĉi soldata hospitalo mi jam vidis! Kaj detranĉitajn gambojn kaj manojn oni veturigas de ĉi tie po veturiloj.”
“Kaj la soldatojn oni entombigas nudajn,” diris alia viro, “kaj en tiun uniformon oni vestas denove alian vivulon kaj tiel tio iras senĉese.”
“Dum ni ne venkos,” rimarkis Švejk.
“Tia sentaŭgulo volus ion venki,” ekparolis kaporalo en angulo. “Forpuŝi vin ĉiujn al pozicioj, en tranĉeojn kaj peli kontraŭ bajonetoj senĉese antaŭen, inter pikdratajn barilojn, en sapeojn, kontraŭ minĵetiloj. Maldiligentaĉi en la ariero, tion scias ĉiu kaj neniu volas fali.”
“Ankaŭ mi opinias, ke tio estas tre bela lasi sin trapiki per bajoneto,” diris Švejk, “kaj ankaŭ ne estas malbona afero ricevi kuglon en la ventron kaj eĉ pli bona estas, se la homon dupecigas grenado, la homo rigardas, ke liaj gamboj kun la ventro kuŝas de li iel malproksime, kaj tio mirigas lin tiom, ke li el tio mortas, antaŭ ol iu povas tion al li klarigi.”
La juneta soldato sincere ekĝemis. Li mem bedaŭris sian junan vivon, tion, ke li naskiĝis en tiel stulta jarcento, en kiu oni morttranĉos lin kiel bovinon en buĉejo. Kial ĉio tio ekzistas?
Kvazaŭ li legus liajn pensojn, alia soldato, profesie instruisto, rimarkis: “Kelkaj scienculoj klarigas la militon per apero de makuloj sur la suno. Kiam tia makulo estiĝas, ĉiam venas io terura. La konkero de Kartago…”
“Lasu al vi viajn instruitaĵojn kaj prefere iru balai la ĉambron, hodiaŭ venis via vico,” interrompis lin la kaporalo. “Kial ni zorgu pri iaj sensencaj makuloj sur la suno? Se estus da ili tie eĉ dudek, mi aĉetos por tio nenion.”
“Tiuj makuloj sur la suno vere havas grandan signifon,” enmiksis sin Švejk, “foje aperis tia makulo kaj ankoraŭ la saman tagon oni batregalis min en ‘Ĉe Banzet’ en Nusle. De tiu tempo, kiam mi ien iris, mi ĉiam serĉis en la gazetaro, ĉu denove ne aperis makulo. Kaj se ĝi aperis, adiaŭ, mia kara, mi iris nenien kaj nur tiel mi tion postvivis. Kiam la vulkano Mont Pelé detruis la tutan insulon Martiniko[100], certa profesoro skribis en la ‘Nacia politiko’, ke jam longe antaŭ tio li atentigis la legantojn pri granda makulo sur la suno. Kaj tiu ‘Nacia politiko’ ne venis ĝustatempe sur tiun kamparon, kaj tiel oni tie sur la insulo por tio pagis.”
Intertempe supre en la kancelario la feldkurato renkontiĝis kun damo el la “Societo de nobelinoj por religia eduko de soldatoj”, maljuna teda harpio, vaganta jam ekde mateno tra la hospitalo kaj disdonanta ĉie bildetojn de sanktuloj, kiujn vunditaj kaj malsanaj soldatoj ĵetadis en kraĉujojn.
Dum sia rondiro ŝi inscitis ĉiujn per sia stulta babilado, ke ili kore bedaŭru siajn pekojn kaj vere bonmoriĝu, por ke la kara dio savu ilin post la morto poreterne.
Ŝi estis pala, kiam ŝi parolis kun la feldkurato. Kiel tiu milito anstataŭ nobligi la soldatojn faras el ili bestojn. Malsanuloj en teretaĝo elŝovis kontraŭ ŝi la langon, nominte ŝin monstro kaj sanktul-leka bigotino. “Tio estas vere terura afero, sinjoro feldkurato, la homoj senmoraliĝis.”
Kaj ŝi ekparolis, kiel ŝi imagas al si la religian edukon de la soldato. Nur tiam la soldato kuraĝe batalas por sia sinjoro imperiestro, se li kredas je dio kaj havas religian senton, tiam li ne timas la morton, ĉar li scias, ke atendas lin la paradizo.
La babilulino diris ankoraŭ kelke da similaj stultaĵoj kaj vidiĝis, ke ŝi estas decidita ne lasi la feldkuraton foriri, sed tiu tute negalante ŝin adiaŭis.
“Ni veturos hejmen, Švejk,” li vokis en la gardistejon. Dumvoje reen ili faris nenian gloron.
“Venontfoje veturu sanktolei, kiu volas,” diris la feldkurato, “la homo marĉandu kun ili pri mono por ĉiu animo, kiun li volas savi. Fiuloj, ili havas en la kapo nur kontadon.”
Vidante en la mano de Švejk la boteleton kun la “sanktigita” oleo, li nubmieniĝis: “Ni faros plej bone, Švejk, se per tiu oleo vi ŝmiros miajn kaj viajn botojn.”
“Mi provos ŝmiri per tio ankaŭ la seruron,” aldonis Švejk, “ĝi terure knaras, kiam vi nokte revenas hejmen”.
Tiel finiĝis la lasta sanktoleado, kiu ne okazis.
La feliĉo de Švejk ne daŭris longe. Senkompata sorto ŝiregis la amikan rilaton inter li kaj la feldkurato. Se ĝis tiu okazaĵo la feldkurato estis persono simpatia, tio, kion li nun faris, kapablas deŝiri de li lian simpatian aspekton.
La feldkurato vendis Švejkon al la ĉefleŭtenanto Lukáš, aŭ, pli bone dirite, malgajnis lin en kartludo. Tiel iam en Rusio oni vendadis servutulojn. Venis tio tiel neatendite. Ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš estis bona kompanio kaj oni ludis “dudek unu”.
La feldkurato malgajnis ĉion kaj fine diris: “Kiom vi pruntos al mi garantie por mia servosoldato? Ega idioto kaj interesa figuro, io non plus ultra[101]. Ankoraŭ neniam vi havis tian servosoldaton.”
“Mi pruntos al vi cent kronojn,” proponis la ĉefleŭtenanto Lukáš. “Se mi ne rericevos ilin postmorgaŭ, vi sendos al mi tiun raraĵon. Mia servosoldato estas tedega homo. Li senĉese ĝemas, skribas leterojn hejmen kaj krom tio ŝtelas, kion li vidas. Mi lin jam batis, sed tio estas vana. Mi kapobatas lin ĉiurenkonte, sed tio ne helpas. Mi elbatis al li kelke da antaŭaj dentoj, sed la ulon mi ne bonmorigis.”
“Do, interkonsentite,” diris la feldkurato facilanime, “postmorgaŭ aŭ cent kronojn aŭ Švejkon.”
Li malgajnis eĉ tiujn cent kronojn kaj iris triste hejmen. Li sciis certe kaj ankaŭ neniel dubis pri tio, ke ĝis postmorgaŭ li ne havigos al si tiujn cent kronojn kaj ke li fakte mizere kaj fie Švejkon vendis.
“Mi povis peti ducent kronojn,” li ĉagrenis, kaj ŝanĝante la tramon por tiu, kiu post momento forveturigos lin hejmen, li ricevis atakon de rimorsoj kaj sentimentaleco.
“Tio ne estas de mi bela,” li ekpensis, sonorigante ĉe la pordo de sia loĝejo, “kiel mi povos rigardi en liajn idiotajn bonulajn okulojn?”
“Kara Švejk,” li diris, kiam li estis hejme, “hodiaŭ okazis io neordinara. Mi havis malbonŝancon en kartludo. Mi ludis ĉiufoje pri la tuta banko, submane mi havis ason, poste venis deko, kaj la bankiero havis fanton kaj ankaŭ li atingis dudek unu. Kelkfoje mi alprenis karton al aso aŭ deko kaj ĉiam mi havis tiom kiom la bankiero[102]. Mi forhazardis ĉiun monon.”
Li eksilentis. “Kaj fine mi malgajnis vin. Garantie por vi mi prunteprenis cent kronojn, kaj se mi ne redonos ilin ĝis postmorgaŭ, vi apartenos ne plu al mi, sed al la ĉefleŭtenanto Lukáš. Tion mi vere bedaŭras…”
“Cent kronojn mi ankoraŭ havas,” diris Švejk, “mi povas ilin al vi prunti.”
“Donu ilin al mi,” vigliĝis la feldkurato, “mi forportos ilin tuj al Lukáš. Vere nevolonte mi adiaŭus vin.”
Lukáš estis tre surprizita, kiam li denove vidis la feldkuraton.
“Mi venas pagi al vi la ŝuldon,” diris la feldkurato, venke ĉirkaŭrigardante, “donu karton ankaŭ al mi.”
“Hop,” diris la feldkurato, kiam venis lia vico. “Nur je unu poento pli,” li anoncis, “mi superpoentis.”
“Do, hop[103],” li vokis ĉe la dua partio, “hop — blinde[104].”
“Dudek gajnas,” anoncis la bankiero.
“Mi havas sume dek naŭ,” mallaŭte diris la feldkurato, metante en la bankon la lastajn kvardek kronojn el tiuj cent, kiujn pruntis al li Švejk por elaĉeti sin el la novtempa servuteco.
Revenante hejmen la feldkurato venis al la konvinko, ke estas fino, ke Švejkon povas nenio savi, ke estas antaŭdestinite, ke tiu servu ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš.
Kaj kiam Švejk al li malfermis, li diris al li: “Ĉio estas vana, Švejk. Kontraŭ la fatalo defendsavos sin neniu. Mi malgajnis vin eĉ tiujn viajn cent kronojn. Mi faris ĉion, kion mi povis, sed la sorto estas pli forta ol mi. Ĝi ĵetis vin en la ungegojn de la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj venos la tempo, kiam ni devos adiaŭi unu la alian.”
“Kaj ĉu en la banko estis granda sumo,” demandis Švejk trankvile, “aŭ vi havis malofte la avantaĝon de unua ludanto? Se ne venas konvena karto, estas tio tre malbona, sed iam estas mizero, se tio iras treege glate. En la strato ‘Na Zderaze’ vivis ladisto Vejvoda kaj tiu ofte ludis mariaĝon en gastejo malantaŭ la ‘Centjara kafejo’. Foje ankaŭ, diablo tion al li konsilis, li diras: ‘Kion vi dirus al tio, se ni ludus ‘dudek unu’ je dek heleroj[105]?’ Ili do ludis dekheleran ‘dudek unu’ kaj li tenis la bankon. Ĉiuj superpoentis kaj tiel tio kreskis ĝis dudek kronoj. La maljuna Vejvoda volis lasi ion ankaŭ al iu alia kaj senĉese vokis: ‘Malgranda, mava, banko hejmen[106].’ Vi ne povas al vi imagi, kian malbonŝancon li havis. Malgranda aŭ mava ne kaj ne veni, la banko kreskis kaj jam estis en ĝi cent kronoj. El la ludantoj neniu havis tiom por povi ludi pri la tuta banko, kaj Vejvoda estis jam plene ŝvitkovrita. Oni aŭdis nenion alian ol tion lian: ‘Malgranda, mava, banko hejmen.’ Ili alpagis po dek kronoj kaj ĉiam malgajnis. Kamentubista majstro ekkoleris, iris hejmen por mono kaj vetis pri la tuta banko, kiam estis tie pli ol cent kvindek kronoj. Vejvoda volis sin de tio liberigi kaj kiel li poste diris, preni kartojn eble eĉ ĝis tridek poentoj nur por ne gajni, kaj anstataŭ tio li ricevis du asojn. Li ŝajnigis ke li havas malmulte kaj intence diras: ‘Dek ses gajnas.’ Kaj tiu kamentubista majstro havis sume dek kvin. Ĉu tio ne estas malbonŝanco? La maljuna Vejvoda estis tute pala kaj malfeliĉa, la kunludantoj jam sakris kaj flustris al si, ke li trompludas, ke jam foje oni batregalis lin pro falsa ludo, kvankam li estis unu el la plej honestaj ludantoj, kaj ili ŝutis tien kronon post krono. Jam estis tie kvincent kronoj. La gastejestro tion ne eltenis. Li havis ĝuste monon preparita por bierfarejo, li ĝin do prenis, alsidiĝis, komence ŝovis en tion po du centkronoj, poste fermetis la okulojn, turnis la seĝon por havi feliĉon kaj proklamis, ke li ludas pri ĉio, kio estas en la banko. ‘Ni ludos kun elmontritaj kartoj’, li diris. Mi ne scias, kion la maljuna Vejvoda donus por nun malgajni. Ĉiuj miris, kiam li aversigis karton, montriĝis sepo kaj li ĝin retenis. La gastejestro kaŝridis, ĉar li havis dudek unu. Al la maljuna Vejvoda venis dua sepo kaj ankaŭ tiun li retenis. ‘Nun venos aso aŭ deko,’ diris la gastejestro malice, ‘mi vetas je mia kolo, sinjoro Vejvoda, ke vi superpoentos.’ Regis ega silento. Vejvoda aversigas la karton kaj aperas tria sepo. La gastejestro paliĝis kiel kreto, temis pri lia lasta mono, foriris en la kuirejon kaj post momento alkuris lia lernoknabo, ke ni iru sinjoron gastejestron detranĉi, ke li laŭdire pendas sur fenestra manilo. Ni lin do detranĉis, revivigis kaj oni ludis plu. Jam neniu havis monon, ĉio estis en la banko antaŭ Vejvoda, kiu nur diris: ‘Malgranda, mava, banko hejmen’ kaj volis malgajni, kostu, kiom ĝi kostos, sed ĉar li devis aversigi siajn kartojn kaj elmontri ilin sur la tablo, li ne povis trompi kaj intence superpoenti. Ĉiuj estis per lia feliĉo tute konfuzitaj kaj ĉar ili jam ne havis monon, ili interkonsentis meti en la bankon siajn ŝuldatestojn. Tio daŭris kelke da horoj kaj antaŭ la maljuna Vejvoda kreskis miloj kaj miloj. La kamentubista majstro ŝuldis al la banko pli ol unu kaj duonon de miliono, karbovendisto el la strato ‘Na Zderaze’ proksimume milionon, pordisto de la ‘Centjara kafejo’ okcent mil kronojn, studento de medicino pli ol du milionojn. Ja nur en tantiemo por la gastejestro[107] estis pli ol tricent mil kronoj, ĉio sur paperetoj. La maljuna Vejvoda provis tion per ĉiuj eblaj manieroj. Ĉiumomente li iris al necesejo kaj ĉiam trandonis la kartojn al iu alia, ke tiu lin anstataŭu, kaj kiam li revenis, oni al li anoncis, ke li havis dudek unu kaj gajnis. Oni sendis por novaj kartoj kaj denove tio ne helpis. Kiam Vejvoda haltis ĉe dek kvin poentoj, tiu alia havis dek kvar. Ĉiuj rigardis la maljunan Vejvoda kolere kaj pleje furiozis pavimisto, kiu metis en tion sume kontante ok kronojn. Tiu senkaŝe proklamis, ke homo kiel Vejvoda ne rajtas paŝi tra la mondo kaj ke necesus lin piedbati, elĵeti kaj dronigi kiel hundidon. Vi ne povas imagi al vi la senesperon de la maljuna Vejvoda. Fine li ricevis ideon. ‘Mi iras al la necesejo,’ li diris al la kamentubisto, ‘anstataŭu min, sinjoro majstro.’ Kaj nur tiel senĉapele li elkuris eksteren rekte al Myslík-strato por policistoj. Li trovis patrolon kaj anoncis al ĝi, ke en tiu gastejo oni hazarde kartludas.
La policistoj lin admonis, ke li iru kiel unua, ke ili venos tuj post li. Li do revenis kaj oni al li anoncis, ke intertempe la studento de medicino malgajnis pli ol du kaj la pordisto pli ol tri milionojn. Ke en la tantiemon oni donis skribateston pri kvincent mil kronoj. Post momento enfalis tien policistoj, la pavimisto ekkriis: ‘Savu vin, kiu povas!’ Sed tio neniel helpis. La policistoj konfiskis la bankon, ĉiujn kondukis al la policejo. La karbovendisto el la strato ‘Na Zderaze’ kontraŭstaris, oni do alveturigis lin en korbĉaro. En la banko estis skribatestoj pri pli ol duono de miliardo kaj mil kvincent kronoj en kontanta mono. ‘Tion ĉi miaj okuloj ankoraŭ ne voris,’ diris polica inspektoro, kiam li vidis tiajn kapturnajn sumojn, ‘tio ĉi estas pli terura ol Montekarlo.’ Ĉiuj krom la maljuna Vejvoda restis tie ĝis la mateno. Vejvodan kiel denuncanton oni liberlasis kaj promesis, ke li ricevos laŭleĝan rekompencon, unu trionon de la konfiskita banko, pli ol cent sesdek milionojn, sed li nokte el tio freneziĝis kaj matene paŝis tra Prago, mendante al si romprezistajn kasojn po dekduoj. Tion oni nomas feliĉo en kartludado.”
Poste Švejk iris kuiri grogon kaj finiĝis tio tiel, ke la feldkurato, kiam Švejk nokte pene sukcesis ŝovi lin en la liton, larmis kaj eklamentis:
“Mi vendis vin, kamarado, fie vendis. Malbenu min, batu, mi ne kontraŭstaros. Mi forĵetis vin kiel viktimon. Mi ne povas rigardi en viajn okulojn. Ŝiregu min, mordu, detruu. Mi meritas nenion pli bonan. Ĉu vi scias, kio mi estas?”
Kaj la feldkurato, enpremante la larman vizaĝon en kapkusenon, diris mallaŭte per milda, mola voĉo: “Mi estas senkaraktera fiulo” kaj ekdormis kiel gliro.
La sekvantan tagon foriris la feldkurato frumatene, evitante la rigardon de Švejk, kaj revenis nur nokte kun grasa infanteriano.
“Montru al li, Švejk,” li diris, denove evitante la okulojn de Švejk, “kion kaj kie ni havas, por ke li orientiĝu, kaj instruu lin, kiel kuiri grogon. Matene anoncu vin ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš.”
Švejk kun la nova viro agrable pasigis la nokton, kuirante grogon. Antaŭmatene la grasa infanteriano preskaŭ ne kapablis stari sur la piedoj kaj nur zumis al si strangan konfuzaĵon de diversaj naciaj kantoj, kiuj al li miksiĝis: “Ĉirkaŭ Chodov fluas akvo, tie mia amatino bieron, ho, kranas ruĝan. Mont’, ho mont’, vi monto alta, virgulinoj belaj sur ŝoseo paŝis, sur la Monto, Blanka Monto, kampon plugas kamparano.”
“Pri vi mi ne timas,” diris Švejk, “kun tia talento vi restos ĉe la feldkurato longe.”
Tiel okazis, ke tiun antaŭtagmezon la ĉefleŭtenanto Lukáš unuafoje ekvidis la honestan kaj sinceran vizaĝon de la brava soldato Švejk, kiu al li anoncis: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi estas tiu Švejk, kiun sinjoro feldkurato malgajnis en kartludo.”
La establo de oficiraj servosoldatoj havas ege malnovan originon. Ŝajnas, ke jam Aleksandro la Macedona havis sian servosoldaton. Sed certas, ke en feŭdismo plenumis tiun taskon kavaliraj solduloj. Kio estis Sanĉo Panza de Donkiĥoto? Mi miras, ke ĝis nun neniu verkis la historion de servosoldatoj. Tie ni trovus, ke duko de Almavir, malsatante ĉe sieĝado de Toledo, formanĝis sian servosoldaton sen salo, pri kio la duko mem skribas en siaj memoraĵoj kaj rakontas, ke lia servosoldato havis la karnon ekstrakvalita, delikata, mola, per la gusto similanta al io inter kokida kaj azena viando.
En malnova ŝvaba libro pri militarto ni trovas ankaŭ instrukciojn por servosoldatoj. Malnovtempa servosoldato devis esti pia, virta, verdira, modesta, brava, kuraĝa, honesta, laborema. Mallonge, ideala homo. La nova epoko ŝanĝis tiun tipon ege. Nuna “sentaŭgulo” ordinare estas nek pia, nek virta aŭ verdira. Li mensogas, trompas sian sinjoron kaj tre ofte ŝanĝas la vivon de sia komandanto en veran inferon. Li estas ruza sklavo, elpensanta la plej diversajn artifikojn por maldolĉigi la vivon de sia sinjoro. Inter tiu ĉi nova generacio de servosoldatoj ne eblas trovi tiajn oferemajn kreaĵojn, kiuj lasus sin formanĝi sen salo fare de siaj sinjoroj kiel la nobla Fernando fare de la duko de Almavir. Aliflanke ni vidas, ke komandantoj, luktante pri vivo kaj morto kontraŭ siaj novtempaj servistoj, uzas la plej diversajn rimedojn por konservi sian aŭtoritaton. Temas pri certa speco de teroro. En la jaro 1912 okazis en Graz proceso kaj en ĝi eminentan rolon ludis kapitano, kiu piedbate mortigis sian servosoldaton. Li estis tiam liberigita, ĉar li faris tion ‘nur’ la duan fojon. Laŭ opinio de tiuj sinjoroj la vivo de servosoldato havas nenian valoron. Li estas nur objekto, ofte manekeno por vangobatado, sklavo, servistino por ĉio. Poste ne eblas miri, ke tia situacio postulas, ke la sklavo estu sagaca, ruza. Lian pozicion sur nia planedo eblas kompari nur kun suferoj de malnovtempaj kelneraj lernantoj, edukataj al konscienceco per kapobatoj kaj turmentado.
Sed iam okazas, ke el servosoldato iĝas favorato, kaj tiam li prezentas teruraĵon por la kompanio, bataliono. Ĉiuj suboficiroj klopodas lin subaĉeti. Li decidas pri forpermeso, li povas rekomendi, ke ĉe raporto tio bone finiĝu.
En milito estas tiuj favoratoj kutime honorataj per grandaj kaj malgrandaj arĝentaj medaloj pro kuraĝo kaj braveco.
Mi konis kelke da tiaj ĉe la naŭdekunua regimento. Certa servosoldato ricevis grandan arĝentan medalon pro tio, ke li scipovis eminente rosti anserojn, kiujn li ŝtelis. Alia ricevis malgrandan arĝentan medalon, ĉar el sia hejmo li ricevadis abundajn manĝoprovizojn, tiel ke lia sinjoro en la tempo de la plej granda malsato troŝtopis sin tiom, ke li ne kapablis moviĝi.
Kaj la proponon por lia honorigo per medalo formulis lia sinjoro jene:
“Pro tio, ke en bataloj li montras neordinaran kuraĝon kaj bravecon, malestimis sian vivon kaj ĉe forta kanonado de atakanta malamiko ne malproksimiĝis de sia oficiro eĉ je unu paŝo.”
Kaj tiu anstataŭ tio ie en la ariero rabdetruis kokinejojn. La milito ŝanĝis la rilaton de la servosoldato al la sinjoro kaj faris el li la plej malamatan kreaĵon inter la viraro. La servosoldato ĉiam havis la tutan konservaĵon, kiam oni distribuis po unu konservaĵo por kvin viroj. Lia ladbotelo ĉiam estis plena da rumo aŭ konjako. La tutan tagon maĉis tia kreaĵo ĉokoladon kaj voris dolĉajn biskvitojn por oficiroj, fumis cigaredojn de sia sinjoro, preparis manĝon, longajn horojn kuiris kaj portis ekstran jakon.
La oficira servosoldato havis la plej intimajn rilatojn kun staba kuriero kaj tiun li abunde regalis per restoj de sur sia tablo kaj de ĉiuj tiuj avantaĝoj, kiujn li havis. En triumviraron li alprenis ankaŭ ĉefserĝenton-kontiston. Tiu ĉi trio, vivanta en senpera kontakto kun oficiro, sciis pri ĉiuj operacioj kaj militaj planoj.
La plej bonajn informojn kiam tio komenciĝos havis ĉiam tiu taĉmento, kies kaporalo amikiĝis kun oficira servosoldato.
Se tiu diris: “Je la dua horo kaj tridek kvin minutoj ni forkuros,” do precize je la dua horo kaj tridek kvin minutoj la aŭstraj soldatoj komencis retiriĝi de la malamiko.
La servosoldato estis en la plej intimaj rilatoj ankaŭ kun personaro de militkuirejo, tre ŝatis vagi ĉe kaldrono kaj mendis, kvazaŭ li estus en restoracio kaj havus antaŭ si manĝokarton.
“Mi volas ripon,” li diradis al kuiristo, “hieraŭ vi donis al mi voston. En la supon donu al mi ankaŭ peceton da hepato, vi ja scias, ke lienon mi ne voras.”
Kaj pleje la servosoldato eminentis, farante panikon. Ĉe bombardado de pozicioj la koro falis al li en la pantalonon. Kun valizoj de sia sinjoro kaj tiuj siaj li sidis tiutempe en la plej sendanĝera kaŝejo, kovris al si la kapon per kovrilo por ke ne trovu lin grenado kaj ne havis alian deziron ol tiun, ke lia sinjoro estu vundita kaj ke ili revenu en la arieron, ien tre profunden.
Panikon li nutris sisteme kun certa sekretemo. “Ŝajnas al mi, ke oni deinstalas telefonon,” li sciigis konfidence al unu taĉmento post la alia. Kaj li estis feliĉa, kiam li povis diri: “Oni jam deinstalis ĝin.”
Neniu cedis tiel ĝoje kiel li. En tiu momento li forgesis, ke super lia kapo siblas grenadoj kaj ŝrapneloj, kaj senlace trapuŝadis sin kun la valizoj al la stabo, kie staris trajnotrupo. Li amis la aŭstran trajnotrupon kaj kun neordinara ĝojo lasis sin veturigi. En la plej malbonaj okazoj li uzis eĉ sanitaran ĉareton. Se li devis piediri, li faris impreson de la plej ruinigita homo. En tia okazo li lasis la valizojn de sia sinjoro en tranĉeoj kaj trenis nur sian posedaĵon.
Se okazis, ke oficiro savis sin antaŭ kaptiteco per forkuro kaj li restis surloke, la oficira servosoldato neniam forgesis fortreni en kaptitejon la valizojn de sia sinjoro. Ili iĝis lia posedaĵo, al kiu li gluiĝis per la tuta animo.
Mi vidis kaptitan servosoldaton, kiu piediris kun aliaj de Dubno ĝis Darnica ĉe Kievo. Krom dorsosakoj sia kaj de sia oficiro, kiu forkuris antaŭ kaptiteco, li kunhavis ankoraŭ kvin diversformatajn kofretojn, du kovrilojn, kapkusenon kaj pakaĵon, kiun li portis sur la kapo. Li plendis, ke kozakoj ŝtelis de li du kofrojn.
Neniam mi forgesos tiun homon, kiu tiel penegis kun tio tra la tuta Ukrajno. Li estis viva ŝarĝoveturilo kaj mi ne povas al mi klarigi, kiel li kapablis porti kaj treni tion centojn da kilometroj kaj poste veturi kun tio ĝis Taŝkento, gardi tion kaj morti sur siaj valizoj en kaptitejo sekve de ekzantema tifo.
En la nuna tempo la servosoldatoj estas disŝutitaj en la tuta nia respubliko kaj rakontas pri siaj heroaj faroj. Ili sturmis lokojn kiel Sokal’, Dubno, Niŝ, Piava. Ĉiu el ili estas Napoleono: “Mi diris al nia kolonelo, ke li telefonu al la stabo, ke tio povas jam komenciĝi.”
La servosoldatoj plejparte estis reakciuloj kaj la viraro ilin malamis. Kelkaj denuncis kaj sentis strangan ĝojon, se ili povis rigardi, kiel oni iun katenas.
Ili evoluis en apartan kaston. Ilia egoismo ne konis la limojn.
La ĉefleŭtenanto Lukáš prezentis tipon de aktiva oficiro en la kaduka aŭstra monarkio. Oficirlernejo edukis el li duvizaĝulon. En la socio li parolis germane, skribis germane, legis ĉeĥajn librojn, kaj kiam li instruis en lernejo por unujaraj volontuloj, kie estis nur ĉeĥoj, li diris al ili ĉiam konfidence: “Ni estu ĉeĥoj, sed neniu devas tion scii. Ankaŭ mi estas ĉeĥo.”
La ĉeĥan naciecon li konsideris kiel organizaĵon, kiun estas pli bone nepre eviti.
Aliflanke li estis bona homo, ne timis siajn superulojn kaj zorgis pri sia kompanio dum manovroj, kiel decas kaj konvenas. Li ĉiam trovis por ĝi komfortan lokon en garbejoj kaj el sia modesta soldo ofte igis elruli por siaj soldatoj barelon da biero.
Dum marŝo al li plaĉis, se soldatoj kantis. Ili devis kanti, ĉu irante al la ekzercejo, ĉu revenante. Kaj paŝante apud sia kompanio, li kunkantis:
Noktomezo jam kvietas,
aven’ el sak’ ekimpetas,
trateratra bum!
La soldatoj lin ŝatis, ĉar li estis neordinare justa kaj ne havis kutimon iun turmenti.
La suboficiroj antaŭ li tremis kaj el la plej kruda ĉefserĝento li faris dum unu monato veran virŝafeton.
Estas vero, krii li sciis, sed li neniam iun insultis, uzante elektitajn vortojn kaj frazojn. “Aŭdu,” li diris ĉiam, “mi punas vin vere nevolonte, knabo, sed mi ne povas min helpi, ĉar kapablo, kuraĝo de la soldato dependas de disciplino, sen kiu la armeo estas kano ŝanceliĝanta en vento. Se vi ne havas vian uniformon en ordo, butonoj ne estas bone alkudritaj kaj mankas, vidiĝas, ke vi forgesas viajn devojn, kiujn vi havas al la armeo. Povas esti, ke ŝajnas al vi nekompreneble, kial vi devas esti malliberigita pro tio, ke hieraŭ ĉe la parado mankis al vi unu butono sur la jako, tia eta, bagatela aĵo, super kiu en la civila vivo oni nur eksvingus la manon. Kaj vi vidas, ke post tia neglekto pri via eksteraĵo en la armeo tuj devas sekvi puno. Kaj kial? Ne temas pri tio, ke mankas al vi unu butono, sed pri tio, ke vi devas kutimiĝi al ordo. Hodiaŭ vi ne alkudris al vi butonon kaj komencas neglekti viajn devojn. Morgaŭ ŝajnos al vi jam ĝena dismeti la fusilon kaj purigi ĝin, postmorgaŭ vi forgesos vian bajoneton ie en gastejo kaj fine vi ekdormos gardoloke, ĉar per tiu malfeliĉa butono vi komencis la vivon de senzorgulo. Tiel statas la afero, knabo, kaj tial mi punas vin por deturni de vi ankoraŭ pli grandan punon pro agoj, kiujn vi povus fari, forgesante iom post iom, sed certe, viajn devojn. Mi malliberigas vin por kvin tagoj kaj deziras, ke vi meditu ĉe pano kaj akvo pri tio, ke puno ne estas venĝo, sed nur eduka rimedo, celanta bonmoriĝon kaj pliboniĝon de la punata soldato.”
Li jam longe meritis esti kapitano kaj ne helpis al li eĉ lia singardemo en nacieca demando, ĉar li traktis siajn superulojn vere senflate, nekonante servilecon en oficaj rilatoj.
Tion li konservis el sia karaktero de kampisto en suda Bohemio, kie li naskiĝis en vilaĝo inter nigraj arbaroj kaj fiŝlagoj.
Se li estis justa al la soldatoj kaj ne turmentis ilin, li havis aliflanke strangan karakteran econ. Li malamis siajn servosoldatojn, ĉar li havis ĉiam tiun feliĉon, ke li ricevis la plej tedan kaj la plej fian ulon.
Li vangobatis ilin, kapobatis kaj klopodis eduki ilin per admonoj kaj faroj, ne vidante en ili soldatojn. Li batalis kontraŭ ili senespere dum vico da jaroj, senĉese ilin ŝanĝis kaj fine ekĝemis: “Denove mi ricevis fian bruton.” Siajn servosoldatojn li rigardis kiel pli malsuperajn specojn de animaloj.
Neordinare li amis bestojn. Li havis harcan kanarion, anguran katon kaj grifonon. Ĉiuj servosoldatoj, kiujn li ŝanĝis, traktis tiujn bestojn ne pli malbone ol la ĉefleŭtenanto traktis siajn servistojn, kiam tiuj faris al li ian fiaĵon.
La kanarion ili turmentis per malsato, al la angura kato unu servosoldato elbatis la okulon, la grifonon ili batis ĉiupaŝe, kaj fine unu el la antaŭuloj de Švejk forkondukis la kompatindan hundon al bestotombisto en Pankrác, kie li igis ĝin mortigi, ne bedaŭrante pagi pro tio dek kronojn el sia propra poŝo. Poste li simple anoncis al la ĉefleŭtenanto, ke la hundo fuĝis al li dum promeno, kaj jam la sekvantan tagon li marŝis kun la kompanio al ekzercejo.
Kiam Švejk venis raporti al Lukáš, ke li komencas la servon, la ĉefleŭtenanto Lukáš kondukis lin en la ĉambron kaj diris al li: “Vin rekomendis sinjoro feldkurato Katz kaj mi deziras, ke vi ne faru al lia rekomendo malhonoron. Mi havis jam dekduon da servistoj kaj neniu el ili havis la tempon por senti la varmon de la nesto. Mi atentigas vin, ke mi estas severa kaj senindulge punas ĉiun fiaĵon kaj mensogon. Mi deziras, ke vi parolu ĉiam la veron kaj sen replikoj plenumu ĉiujn miajn ordonojn. Se mi diros: ‘Saltu en fajron’, vi devas en tiun fajron salti, eĉ se vi ne volus. Kien vi rigardas?”
Švejk kun intereso rigardis flanken sur muron, kie pendis kaĝo kun kanario, kaj nun, fiksante siajn bonulajn okulojn al la ĉefleŭtenanto, respondis per afabla, bonkora tono: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tie estas harca kanario.”
Kaj interrompinte tiel torenton da vortoj de la ĉefleŭtenanto, Švejk soldatpozis kaj eĉ ne palpebrumante, rigardis rekte en liajn okulojn.
La ĉefleŭtenanto volis diri ion akran, sed vidante la senkulpan mienon de Švejk, rimarkis nur: “Sinjoro feldkurato rekomendis vin kiel egan idioton kaj mi opinias, ke li ne eraris.”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke sinjoro feldkurato vere ne eraris. Kiam mi soldatis aktive, oni liberigis min de soldatservo pro idioteco, eĉ, pro absoluta idioteco. De nia regimento oni liberlasis pro tio du homojn, min kaj ankoraŭ sinjoron kapitanon von Kaunitz. Kiam tiu iris surstrate, li ĉiam fosetis, pardonu, sinjoro ĉefleŭtenanto, per fingro de la maldekstra mano en la maldekstra naztruo kaj per la alia mano en la dekstra, kaj kiam li marŝis kun ni al ekzercejo, li vicigis nin ĉiam kiel ĉe parado kaj diris: ‘Soldatoj, uf, memoru, uf, ke hodiaŭ estas merkredo, ĉar morgaŭ estos ĵaŭdo, uf.’”
La ĉefleŭtenanto Lukáš skuis la ŝultrojn kiel homo, kiu ne scias kaj ne trovas tuj la vortojn por esprimi certan penson.
Li preteriris antaŭ Švejk de la pordo al la kontraŭkuŝanta fenestro kaj denove reen, ĉe kio Švejk turnis la kapon dekstren aŭ maldekstren — laŭ tio, kie la ĉefleŭtenanto ĝuste estis — kun tiel klare senkulpa mieno, ke la ĉefleŭtenanto klinis la okulojn kaj rigardante la tapiŝon diris ion, kio neniel rilatis al la rimarko de Švejk pri la idiota kapitano: “Jes, ĉe mi oni devas konservi ordon, purecon kaj al mi ne mensogi. Mi amas honeston. Mi abomenas mensogon kaj punas ĝin senkompate, ĉu vi komprenas min bone?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi komprenas. Ekzistas nenio pli malbona ol se la homo mensogas. Kiel li komencas implikiĝi, li kaptiĝas. En vilaĝo malantaŭ Pelhřimov vivis instruisto Marek kaj tiu amindumis filinon de forstisto Špera, kiu sendis al li averton, ke se Marek rendevuos kun la knabino en arbaro, ke li enpafos al li porkharojn kun salo en la postaĵon, kiam li lin renkontos. La instruisto igis al li sciigi, ke tio pri li kaj la knabino ne estas vero, sed foje, kiam li havis kun ŝi rendevuon, la forstisto lin renkontis kaj tuj volis fari al li tiun operacion, sed la instruisto elturniĝadis, laŭdire ke li kolektas florojn, poste, ke li iris kapti skarabojn kaj li implikis sin ĉiam pli kaj pli kaj fine li tute timigita ĵuris, ke li iris dismeti maŝkaptilojn por leporoj. La forsisto lin do prenis kaj forkondukis al ĝendarmejo, de tie tio iris antaŭ tribunalon kaj ne mankis multe, ke la instruiston oni malliberigu. Se li dirus nudan veron, li ricevus nur tiujn porkharojn kun salo. Mi opinias, ke ĉiam estas plej bone konfesi, paroli senkaŝe, kaj se oni jam iel kulpis, veni kaj diri: ‘Obee mi raportas, ke mi faris jenon.’ Kaj koncerne la honeston, tio estas ĉiam tre bela afero, ĉar helpe de ĝi la homo ĉiam atingas plej multe. Tio estas kiel en piedira konkuro. Kiu volas trompi kaj kuras, tiun oni tuj ekskvalifikas. Tio okazis al mia kuzo. Honestan homon oni ĉie ŝatas kaj estimas, li kontentas pri si mem kaj sentas sin kiel novnaskito, kiam li ekkuŝas kaj povas diri: ‘Ankaŭ hodiaŭ mi estis denove honesta.’”
Dum tiu parolo la ĉefleŭtenanto Lukáš sidis jam longe sur seĝo rigardante la botojn de Švejk kaj pensis: “Dio mia, ja ankaŭ mi ofte babilas same tiajn idiotaĵojn kaj la diferenco kuŝas nur en la formo, per kiu mi ilin prezentas.”
Tamen, ne volante perdi sian aŭtoritaton, li diris, kiam Švejk finis:
“Ĉe mi vi devas purigi viajn botojn, havi vian uniformon en ordo, butonojn bone alkudritajn kaj fari impreson de soldato kaj ne ia civila stratvagulo. Tio estas stranga, ke neniu el vi scias konduti soldate. Nur unu el ĉiuj tiuj miaj servosoldatoj havis bataleman mienon kaj tiu fine ŝtelis mian paradan uniformon kaj vendis ĝin en ‘Judoj[108]’.”
Li eksilentis kaj daŭrigis, klarigante al Švejk ĉiujn liajn devojn, ĉe kio li ne forgesis emfazi ĉefe tion, ke Švejk devas esti fidela, nenie paroli pri tio, kio okazas hejme.
“Al mi venas vizite damoj,” li rimarkis, “iam iu el ili ĉi tie tranoktas, se mi matene ne havas deĵoron. En tiu okazo alportu al ni kafon al la lito, kiam mi sonorigos, ĉu vi komprenas?”
“Obee mi raportas, ke mi komprenas, sinjoro ĉefleŭtenanto, se mi venus neatendite al la lito, al iu damo povus tio eble esti neagrabla. Foje mi alkondukis al mi hejmen fraŭlinon, kaj ĝuste kiam ni bone amuziĝis, mia ordigistino alportis al ni kafon al la lito. Ŝi ektimis, surverŝis al mi la tutan dorson kaj ankoraŭ diris: ‘Dio donu bonan matenon.’ Mi scias, kio decas kaj konvenas, se ie dormas damo.”
“Bone, Švejk, al la damoj ni devas ĉiam konservi neordinaran takton,” diris la ĉefleŭtenanto, ricevante pli bonan humoron, ĉar la parolo transiris al afero, kiu okupis lian liberan tempon inter lia restado en la kazerno, sur la ekzercejo kaj ĉe ludkartoj.
Virinoj iĝis animo de lia loĝejo. Ili kreis lian hejmon. Estis da ili kelkaj dekduoj kaj multaj el ili dum sia restado ĉe li klopodis ornami lian loĝejon per diversaj aĵetoj.
Sinjorino kafejmastrino, kiu vivis ĉe li plenajn dek kvar tagojn ol alveturis por ŝi ŝia sinjoro edzo, brodis al li ĉarman tablotukon, ĉiujn liajn subvestojn provizis per monogramoj kaj ŝi finbrodus eble eĉ murtapiŝon, se la edzo ne detruus tiun idilion.
Alia damo, por kiu post tri semajnoj alveturis la gepatroj, intencis fari el lia dormoĉambro virinan buduaron kaj dismetis ĉie diversajn senvaloraĵojn, vazetojn kaj super lian liton pendigis bildeton de la anĝelo-gardanto.
El ĉiuj anguloj de la dormoĉambro kaj manĝoĉambro oni sentis virinan manon, kiu penetris ankaŭ en la kuirejon, kie eblis vidi la plej diversajn kuirejajn uzaĵojn kaj ilaron, grandaniman donacon de enamiĝinta sinjorino fabrikantino, kiu krom sia pasio kunveturigis tranĉmaŝinon por ĉiuspecaj legomoj kaj brasiko, aparatojn por raspi bulkon kaj pisti hepaton, kaserolojn, patojn por fritado kaj rostado, knedilojn kaj dio scias, kion ankoraŭ.
Sed ŝi foriris post unu semajno, ĉar ŝi ne povis paciĝi kun la penso, ke la ĉefleŭtenanto havas krom ŝi proksimume dudek aliajn amatinojn, kio lasis certajn spurojn en la kapablo de la kulturita masklo en la uniformo.
La ĉefleŭtenanto Lukáš ankaŭ abunde korespondis, havis albumon de siaj amatinoj kaj kolekton de diversaj relikvoj, ĉar en la lastaj du jaroj li inklinis al fetiĉismo. Li havis tiel kelke da diversaj virinaj ŝtrumpoligiloj, kvar ĉarme broditajn virinajn kalsonetojn, tri travideblajn, fajnajn kaj maldiketajn damajn ĉemizetojn kaj batistajn tuketojn, eĉ unu korseton kaj kelke da ŝtrumpoj.
“Hodiaŭ mi havas deĵoron,” li diris, “mi venos nur nokte, ĉion gardu kaj faru ordon en la loĝejo. La lasta servosoldato pro sia sentaŭgeco forveturis hodiaŭ kun marŝkompanio al la pozicio.”
Donante ankoraŭ ordonojn koncerne la kanarion kaj la anguran katon li foriris, ne forgesante ankoraŭ ĉe la pordo diri kelke da vortoj pri honesto kaj ordo.
Post lia foriro Švejk faris en ĉio en la loĝejo la plej bonan ordon, tiel ke kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš revenis nokte hejmen, Švejk povis al li anonci:
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ĉio estas en ordo, nur la kato faris ekscesojn kaj forvoris vian kanarion.”
“Kiel tio okazis?” ektondris la ĉefleŭtenanto.
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke jene: mi sciis, ke katoj ne amas kanariojn kaj vundas ilin. Mi volis do ilin konatigi kaj en la okazo, ke tiu bestio volus ion fari, tani al ĝi la haŭton por ke ĝi ĝismorte ne forgesu, kiel konduti al kanario, ĉar mi tre amas bestojn. En nia domo vivas ĉapelisto kaj tiu eldresis sian katon tiel, ke antaŭe ĝi forvoris al li tri kanariojn kaj nun eĉ ne unu, kaj tiu kanario povas sur ĝin eĉ sidiĝi. Mi volis do tion ankaŭ provi, mi eltiris la kanarion el la kaĝo kaj donis ĝin al la kato priflari, kaj tiu fibesto formordis al ĝi la kapon, antaŭ ol mi tion konsciis. Tian kanajlaĵon mi de ĝi vere ne atendis. Se tio estus pasero, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi dirus nenion, sed tia bela kanario, harca. Kaj kiel avide la kato ĝin voris eĉ kun la plumaro kaj kiel ĝoje ĝi ĉe tio ronronis! La katoj laŭdire ne havas muzikan senton kaj ne povas toleri, kiam kanario trilas, ĉar tiuj bestioj tion ne komprenas. Tiun katon mi insultis, sed mi faris al ĝi nenion, Dio min gardu, mi atendis vin, kiel vi decidos, kion al ĝi, fava fibesto, pro tio fari.”
Rakontante tion, Švejk rigardis en la okulojn de la ĉefleŭtenanto tiel sincere, ke tiu, alpaŝinte al li komence kun certa kruda intenco, depaŝis de li, eksidis sur seĝon kaj demandis:
“Aŭdu, Švejk, ĉu vi vere estas tia dia bruto?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi estas!” respondis Švejk solene. “Jam de mia naskiĝo mi havas tian malbonŝancon. Ĉiam mi volas ion korekti, fari bone, kaj neniam rezultas el tio io alia ol malagrablaĵo por mi kaj la ĉirkaŭuloj. Mi vere volis tiujn du konatigi, ke ili komprenu unu la alian, kaj ne estas mia kulpo, ke tiu fibesto ĝin forvoris kaj malebligis tion. Antaŭ jaroj en la domo ‘Ĉe Ŝtupart’ kato forvoris eĉ papagon, ĉar tiu mokis ĝin kaj miaŭis kiel ĝi. Sed la katoj havas fortikan vivon. Se vi ordonos, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ĝin ekzekutu, mi devos rompi al ĝi la nukon inter pordo kaj fosto, alie ĝi ne finiĝos.”
Kaj Švejk kun la plej senkulpa vizaĝo kaj afabla, bonula rideto klarigis al la ĉefleŭtenanto, kiel oni ekzekutas katojn, kio laŭ la enhavo alkondukus bestoprotektan societon certe en frenezulejon.
Ĉe tio li montris fakajn sciojn, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš, forgesante sian koleron, demandis:
“Ĉu vi scias trakti bestojn? Ĉu vi havas senton kaj amon por bestoj?”
“Pleje mi amas hundojn,” diris Švejk, “ĉar tio estas profita negoco por tiu, kiu scias, kiel ilin vendi. Mi tion ne sciis, ĉar mi estis ĉiam honesta, sed malgraŭ tio ofte venis al mi homoj, laŭdire ke mi vendis al ili kriplulon anstataŭ pursanga kaj sana hundo, kvazaŭ ĉiuj hundoj devus esti pursangaj kaj sanaj. Kaj ĉiu tuj volis ĝian genealogion, tial mi devis genealogiojn presigi kaj hundaĉon, naskitan ie en brikejo de Košíře[109], prezenti kiel la plej pursangan beston-nobelulon el bavara hundejo de Armin von Barheim. Kaj vere, la homoj tuj ĝojis, ke tio tiel bone finiĝis, ke ili havas hejme pursangan beston. Mi povis prezenti al ili ekzemple ŝpicon el Vršovice kiel vertagon, kaj ili nur miris, kial tia rara hundo, kiu deveneas de Germanio, estas vila kaj ne havas kurbajn piedojn. Tiel oni faras tion en ĉiuj hundejoj, sinjoro ĉefleŭtenanto, vi devus vidi, kiel oni falsas genealogiojn en grandaj hundejoj. Ekzistas vere malmulte da hundoj, kiuj povus pri si diri: ‘Mi estas pursanga besto’. Aŭ ĝia patrino pekis kun ia monstro, aŭ la avino, aŭ tia hundo havis pli da patroj kaj de ĉiu heredis ion. De unu orelojn, de alia voston, de iu el ili buŝharojn, de la tria muzelon, de la kvara kurbajn piedojn kaj de la kvina grandon, kaj se ĝi havis dek du tiajn patrojn, vi povas al vi imagi, sinjoro ĉefleŭtenanto, kiel tia hundo aspektas. Foje mi aĉetis tian hundon, laŭnome Balabán, tiu havis de siaj patroj tiel abomenan aspekton, ke ĉiuj hundoj ĝin evitis, kaj mi aĉetis ĝin pro bedaŭro, ke ĝi estas tiel forlasita. Kaj ĝi sidis senĉese hejme en angulo kaj mienis tiel malgaje, ke mi devis vendi ĝin kiel grifonon. Plej multe da laboro prezentis por mi alifarbi ĝin, ke ĝi havu koloron de pipro kaj salo. Tiel li venis kun sia sinjoro ĝis Moravio kaj de tiu tempo mi ĝin ne vidis.”
La ĉefleŭtenanton komencis tre interesi tiu ĉi prelego pri hundoj kaj tiel Švejk povis sen obstakloj daŭrigi:
“La hundoj mem ne povas kolorigi siajn harojn, kiel faras tion damoj, pri tio devas ĉiam zorgi tiu, kiu volas ilin vendi. Se la hundo estas tia grandaĝulo, ke ĝi estas tute griza kaj iu volas vendi ĝin por unujara hundido, aŭ eĉ prezentas ĝin, maljunulon, kiel naŭmonatan idon, li aĉetos arĝentan fulminaton, tiun solvos kaj kolorigos la hundon nigre, ke ĝi apektas tute june. Por ke ĝi rericevu la forton, necesas nutri ĝin per arseniko kiel ĉevalon kaj la dentojn purigi al ĝi per smirga papero, per tia, kian oni uzas por forigi ruston de tranĉiloj. Kaj antaŭ ol oni kondukos ĝin por vendi ĝin al iu aĉetonto, oni verŝu al ĝi en la faŭkon iom da prunbrando, por ke la hundo iom ebriegiĝu, kaj ĝi estas tuj vigla, gaja, ĝoje bojas kaj amikiĝas kun ĉiu kiel ebria magistratano. Sed kio estas la ĉefa afero: homojn oni devas persvadi, sinjoro ĉefleŭtenanto, tiel longe paroli, ĝis la aĉetanto estas el tio tute konfuzita. Se iu volus aĉeti de vi rathundeton kaj vi havus hejme nenion alian ol ĉashundon, vi devus scii tiun homon parolkonvinki, ke anstataŭ rathundeto li forkonduku kun si tiun ĉashundon; kaj se hazarde vi havus hejme nur rathundeton kaj iu venus aĉeti danĝeran germanan dogon, kiu gardus, vi devus konfuzi lin tiel, ke li forportu en la poŝo tiun liliputan rathundeton anstataŭ dogo. Kiam mi iam komercis per bestoj, venis damo, laŭdire ke forflugis al ŝi papago en ĝardenon kaj ke tie antaŭ vilao knabetoj ĝuste ludis indianojn, tiuj ĝin kaptis, elŝiris ĉiujn plumojn el ĝia vosto kaj ornamis sin per ili kiel policistoj[110]. Kaj ke la papago pro tiu malhonoro, ke ĝi estas senvosta, malsaniĝis kaj veterinaro per iaj pulvoroj donis al ĝi la lastan baton. Ŝi volas do aĉeti novan papagon, bonedukitan, ne maldecan, kiu scias nur sakri. Kion fari, se hejme mi havis neniun papagon kaj sciis pri neniu. Mi posedis nur danĝeran buldogon, tute blindan. Mi devis do, sinjoro ĉefleŭtenanto, paroli al tiu sinjorino de la kvara horo posttagmeze ĝis la sepa vespere, antaŭ ol ŝi aĉetis tiun blindan buldogon anstataŭ papago. Tio estis pli komplika ol iu diplomata situacio, kaj ĉe ŝia foriro mi diris: ‘Kaj nun la buboj provu ankaŭ al ĝi forŝiri la voston!’, kaj kun tiu sinjorino mi ne parolis plu, ĉar la dogo mordvundis ĉiujn domloĝantojn kaj ŝi devis sekve de tio forloĝiĝi el Prago. Ĉu vi kredas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke estas tre malfacile havigi al si bonan beston?”
“Mi tre amas hundojn,” diris la ĉefleŭtenanto, “kelkaj miaj kamaradoj, kiuj estas en la fronto, havas kun si hundojn kaj skribis al mi, ke en akompano de tia fidela kaj sindona besto la milito al ili tre bone pasas. Vi konas do bone ĉiujn specojn de hundoj kaj mi esperas, ke, se mi havus hundon, vi bone pri ĝi zorgus. Kiu speco estas viaopinie la plej bona? Scie, mi komprenas hundon kiel kunulon.. Iam mi havis grifonon, sed mi ne scias…”
“Miaopinie, sinjoro ĉefleŭtenanto, grifono estas tre agrabla hundo. Estas vero, ĝi ne plaĉas al ĉiu, ĉar ĝi havas haregojn kaj malmolan barbon sur la muzelo, ke ĝi aspektas kiel liberigita arestito. Ĝi estas tiel malbela, ke ĝi estas bela kaj ĉe tio ankaŭ saĝa. Kiel povus kun ĝi konkuri ekzemple stulta San-Bernarda hundo! Grifono estas ankoraŭ pli inteligenta ol foksteriero. Mi konis iun…”
La ĉefleŭtenanto Lukáš ekrigardis sian poŝhorloĝon kaj interrompis la parolon de Švejk:
“Estas jam malfrue, mi devas iri dormi. Morgaŭ mi denove havas deĵoron, vi povas do dediĉi la tutan tagon al tio, ke vi trovu por mi grifonon.”
Li iris dormi kaj Švejk ekkuŝis sur la sofon en la kuirejo kaj ankoraŭ legis gazeton, kiun la ĉefleŭtenanto kunportis el la kazerno.
“Jen vidu,” diris Švejk al si mem, sekvante kun intereso la resumon de ĉiutagaj okazintaĵoj, “la sultano honoris la imperiestron Vilhelmo per milita medalo, kaj mi ne havas ĝis nun eĉ la malgrandan arĝentan.”
Li ekpensis kaj eksaltis: “Preskaŭ mi forgesis…”
Švejk eniris la ĉambron de la ĉefleŭtenanto, kiu jam profunde dormis, kaj vekis lin:
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi havas nenian ordonon koncerne la katon.”
Kaj la dormema ĉefleŭtenanto en duonsonĝo turnis sin al la alia flanko, ekmurmuris: “Tri tagojn ne forlasi la kazernon!” kaj daŭrigis la dormon.
Švejk senbrue foriris el la ĉambro, eltiris la kompatindan katon el sub la sofo kaj diris al ĝi: “Vi havas tritagan malpermeson forlasi la kazernon, formarŝi!”
Kaj la angura kato ree enrampis sub la sofon.
Švejk ĝuste faris preparojn por iri serĉi grifonon, kiam sonorigis juna damo kaj deziris paroli kun la ĉefleŭtenanto Lukáš. Apud ŝi kuŝis du pezaj vojaĝkofroj kaj Švejk ankoraŭ ekvidis kaskedon de portisto, malsupreniranta de sur la ŝtuparo.
“Li ne estas hejme,” diris Švejk bruske, sed la juna damo estis jam en la antaŭĉambro kaj kategorie ordonis al Švejk: “Forportu la kofrojn en la ĉambron!”
“Tio ne eblas sen permeso de sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, “sinjoro ĉefleŭtenanto ordonis, ke mi neniam faru ion sen lia scio.”
“Vi freneziĝis,” ekkriis la juna damo, “mi alveturis al sinjoro ĉefleŭtenanto vizite.”
“Pri tio mi scias tute nenion,” respondis Švejk, “sinjoro ĉefleŭtenanto deĵoras, revenos nur nokte kaj mi ricevis ordonon trovi grifonon. Pri iaj kofroj aŭ pri ia damo mi scias nenion. Nun mi ŝlosos la loĝejon, mi do petas, ke vi afable foriru. Al mi estas nenio anoncite kaj fremdan personon, kiun mi ne konas, mi ne povas lasi ĉi tie en la loĝejo. Ĉe ni oni foje lasis homon ĉe sukeraĵisto Bělčický kaj tiu elrabis vestoŝrankon kaj forkuris.”
“Per tio mi ne pensas pri vi ion malbonan,” daŭrigis Švejk vidante, ke la juna damo mienas senespere kaj ploras, “sed ĉi tie vi nepre ne povas resti, tion vi certe rekonas, ĉar al mi estas konfidita la tuta loĝejo kaj mi respondas pri ĉiu bagatelo. Tial mi petas vin ankoraŭfoje tre afable, ke vi superflue ne klopodu. Dum mi ne ricevos ordonon de sinjoro ĉefleŭtenanto, mi ne konas eĉ mian fraton. Mi vere bedaŭras, ke mi devas tiel kun vi paroli, sed en la armeo devas esti ordo.”
Intertempe la juna damo iom trankviliĝis. Ŝi eltiris el sia retikulo vizitkarton, krajone skribis kelke da linioj, metis en ĉarman koverteton kaj angore diris: “Forportu tion al sinjoro ĉefleŭtenanto, mi intertempe atendos ĉi tie la respondon. Jen vi havas kvin kronojn trinkmone.”
“Vana klopodo,” respondis Švejk, ofendita per obstino de la neatendata gasto, “lasu al vi tiujn kvin kronojn, ili estas ĉi tie sur la seĝo, kaj se vi volas, iru kun mi al la kazerno, atendu min, mi transdonos tiun vian letereton kaj alportos la respondon. Sed ke vi intertempe atendu ĉi tie, tio nepre ne eblas.”
Post tiuj vortoj li entiris la kofrojn en la antaŭĉambron, kaj tintante per ŝlosiloj kiel kastela pordisto, diris signifoplene ĉe la pordo: “Ni ŝlosas.”
La juna damo senespere eliris en la koridoron, Švejk ŝlosis la pordon kaj iris kiel unua. La vizitantino paŝetis malantaŭ li kiel hundeto kaj atingis lin nur, kiam Švejk eniris tabakvendejon por aĉeti al si cigaredojn.
Nun ŝi paŝis apud li kaj klopodis ligi la konversacion:
“Ĉu vi transdonos tion certe?”
“Mi trandonos, se mi tion diris.”
“Kaj ĉu vi trovos sinjoron ĉefleŭtenanton?”
“Tion mi ne scias.”
Denove ili iris senvorte unu apud la alia, ĝis post longa momento lia kunulino denove komencis paroli:
“Ĉu vi do opinias, ke vi ne trovos sinjoron ĉefleŭtenanton?”
“Tion mi ne opinias.”
“Kaj kie, laŭ via imago, li povus esti?”
“Tion mi ne scias.”
Per tio estis la konversacio por longa tempo interrompita, ĝis ĝi rekomencis per demando de la juna damo:
“Ĉu vi ne perdis tiun leteron?”
“Ĝis nun mi ĝin ne perdis.”
“Ĉu vi do transdonos ĝin certe al sinjoro ĉefleŭtenanto?”
“Jes.”
“Kaj ĉu vi lin trovos?”
“Mi jam diris, ke mi ne scias,” respondis Švejk, “mi miras, ke la homoj povas esti tiel scivolaj kaj senĉese demandas pri la sama afero. Tio estas la sama, kvazaŭ mi haltigus surstrate ĉiun duan homon kaj demandus lin pri la hodiaŭa dato.”
Per tio la provo pri konversacio kun Švejk definitive finiĝis kaj plua vojo al la kazerno pasis jam en absoluta silento. Nur kiam ili staris jam ĉe la kazerno, Švejk instigis la junan damon atendi kaj komencis interparoli kun soldatoj ĉe la kazerna pordego pri la milito, el kio la juna damo devis havi grandegan ĝojon, ĉar ŝi nervoze paŝis tien kaj reen sur trotuaro kaj mienis tre malfeliĉe, vidante, ke Švejk daŭrigas siajn eksplikojn kun same stulta aspekto, kiun eblis vidi ankaŭ sur fotografaĵo publikigita tiutempe en la “Kroniko de la mondmilito[111]”: “La aŭstra kronprinco parolas kun du aviadistoj, kiuj depafis rusan aeroplanon.”
Švejk sidiĝis sur benkon ĉe la pordego kaj rakontis, ke en la karpata batalfronto atakoj de la soldataro malsukcesis, sed ke aliflanke komandanto de Przemyšl, generalo Kusmanek, alveturis Kievon, ke en Serbio ni postlasis dek unu apogpunktojn kaj ke la serboj ne kapablos longe postkuri niajn soldatojn.
Poste li komencis kritiki unuopajn konatajn batalojn kaj eltrovis Amerikon per sia aserto, ke taĉmento ĉiuflanke ĉirkaŭita de malamikoj devas kapitulaci.
Satiĝinte per tiaj paroloj li trovis konvena eliri eksteren kaj al la senespera damo diri, ke li venos tuj, ke ŝi foriru nenien, kaj li iris supren en kancelarion, kie li trovis la ĉefleŭtenanton Lukáš, kiu ĝuste klarigadis al leŭtenanto ian skemon de tranĉeoj kaj riproĉis al li, ke tiu ne scias desegni kaj ne havas eĉ imagon pri geometrio.
“Vidu, tion oni devas fari jene. Se ni havas taskon desegni al la rekto donita rekton perpendikularan, ni devas skizi tian, kiu formas kun ĝi ortan angulon. Ĉu vi komprenas? En tia okazo vi havos la tranĉeojn desegnitaj ĝuste kaj ne direkte al la malamiko. Vi restos de li en distanco de sescent metroj. Sed laŭ tio, kiel vi tion desegnis, vi puŝus nian pozicion en la malamikan linion kaj kun viaj tranĉeoj vi starus perpendikulare super la malamiko, dum vi bezonas angulon obtuzan. Tio estas ja tre simpla, ĉu ne vere?”
Kaj la rezerva leŭtenanto, en civila vivo kasisto de banko, staris super tiuj planoj tute senespera, komprenis nenion kaj vere elspiris, kiam Švejk alpaŝis al la ĉefleŭtenanto:
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ia damo sendas al vi tiun ĉi leteron kaj atendas la respondon.” Ĉe tio li signifoplene kaj familiare palpebrumis.
Tio, kion li tralegis, ne faris sur la ĉefleŭtenanto favoran impreson.
“Kara Henriko! Mia edzo min persekutas. Mi devas nepre resti ĉe vi vizite kelke da tagoj. Via servosoldato estas granda bruto. Mi estas malfeliĉa. Via Katarinja.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš ekĝemis, forkondukis Švejkon en apudan senhoman kancelarion, fermis la pordon kaj komencis paŝi inter tabloj. Kiam li fine haltis ĉe Švejk, li diris: “Tiu damo skribas, ke vi estas bruto. Kion vi al ŝi faris?”
“Mi faris al ŝi nenion, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi kondutis tre dece, sed ŝi intencis ĉe vi tuj enloĝiĝi. Kaj ĉar mi ricevis de vi neniun ordonon, mi ne lasis ŝin en la loĝejo. Eĉ, ŝi alveturis kun du kofroj kiel hejmen.”
La ĉefleŭtenanto ankoraŭfoje laŭte ekĝemis, kion ripetis post li ankaŭ Švejk.
“Kion?” ekkriis la ĉefleŭtenanto minace.
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tio estas malfacila kazo. Antaŭ du jaroj en Vojtěšská-strato enloĝiĝis fraŭlino ĉe certa tapetisto, li ne sukcesis elpeli ŝin el la loĝejo kaj devis veneni ŝin eĉ sin per gaso, kaj la ŝerco finiĝis. Kun ulinoj venas problemoj. Mi konas ilin.”
“Malfacila kazo,” ripetis la ĉefleŭtenanto post Švejk, kaj ankoraŭ neniam li diris tian nudan veron. La kara Henriko estis sendube en malbela situacio. La virino persekutata de sia edzo venas al li vizite por kelke da tagoj, ĝuste kiam alveturos sinjorino Micka el Třeboň, por ke ŝi dum tri tagoj ripetu tion, per kio ŝi regule pridonacas lin ĉiun kvaronjaron, kiam ŝi veturas Pragon por fari aĉetojn. Krom tio postmorgaŭ venos certa fraŭlino. Tiu promesis al li tutcerte lasi sin malvirtigi, kiam ŝi pripensis tion la tutan semajnon, ĉar ŝi edziniĝos al inĝeniero nur post unu monato.
La ĉefleŭtenanto sidis nun sur tablo kun la kapo klinita, silentis kaj meditis, sed momente li elpensis nenion krom tio, ke li fine sidiĝis ĉe la tablo, prenis koverton, paperon kaj skribis sur ofican formaton:
“Kara Katarinja! En la deĵoro ĝis la naŭa horo vespere. Mi venos je la deka. Mi petas, ke vi sentu vin ĉe mi kiel en via hejmo. Koncerne mian servosoldaton Švejk, mi donis al li jam ordonojn, ke li kontentigu vin ĉiuflanke. Via Henriko.”
“Tiun ĉi leteron transdonu al la sinjorina moŝto,” diris la ĉefleŭtenanto. “Mi ordonas al vi konduti al ŝi kun respekto kaj takto kaj plenumi ĉiujn ŝiajn dezirojn, kiuj estu por vi ordono. Vi devas konduti galante kaj zorge ŝin priservi. Jen vi havas cent kronojn, pri kiuj vi donos al mi kalkulon, ĉar ŝi eble sendos vin por ion aĉeti, mendu por ŝi tagmanĝon, vespermanĝon kaj tiel plu. Poste aĉetu tri botelojn da vino, skatoleton da cigaredoj Memphis, do. Provizore nenion pli. Vi povas iri kaj mi metas ankoraŭfoje al via koro, ke vi devas al ŝi fari, kion vi vidos en ŝiaj okuloj.”
La juna damo perdis jam ĉian esperon revidi Švejkon, kaj tial ŝi estis ege surprizita, vidante, ke li eliras el la kazerno kaj celas al ŝi kun letero.
Soldatsalutinte li enmanigis al ŝi la leteron kaj anoncis: “Laŭ ordono de sinjoro ĉefleŭtenanto, via sinjorina moŝto, mi devas konduti al vi kun respekto kaj takto, zorge vin priservi kaj fari al vi ĉion, kion mi vidos en viaj okuloj. Mi devas vin satigi kaj aĉeti por vi, kion vi deziros. Tiucele mi ricevis de sinjoro ĉefleŭtenanto cent kronojn, sed el tiu sumo mi devas aĉeti tri botelojn da vino kaj skatoleton da cigaredoj Memphis.”
Kiam ŝi tralegis la leteron, revenis ŝia rezoluteco, kiu manifestiĝis en ordono, ke Švejk mendu fiakron, kaj kiam tio estis plenumita, ŝi ordonis al li sidiĝi ĉe la fiakristo sur la koĉerbenkon.
Ili veturis hejmen. Kiam ili estis en la loĝejo, ŝi eminente ludis la rolon de la dommastrino. Švejk devis transporti la kofrojn en la dormoĉambron, sur la korto senpolvigi tapiŝojn. Eta araneaĵo malantaŭ la spegulo ege ŝin kolerigis.
Ĉio ŝajnis atesti pri tio, ke ŝi intencas fortikiĝi en tiu ĉi batalakirita pozicio por ege longa tempo.
Švejk ŝvitis. Kiam li senpolvigis tapiŝojn, ŝi ricevis ideon, ke li devas demeti kaj senpolvigi la kurtenojn. Poste li ricevis ordonon lavpurigi fenestrojn en la gastoĉambro kaj en la kuirejo. Sekve ŝi komencis transloki la meblaron kion ŝi faris tre nervoze, kaj kiam Švejk transtiris ĉiujn meblopecojn el unu angulo en la alian, la rezulto al ŝi ne plaĉis kaj ŝi denove kombinis kaj elpensadis novajn aranĝojn.
Ŝi renversis la tutan loĝejon kaj ŝia energio en aranĝado de la nesto komencis iom post iom malaperi kaj la ruinigado malrapide ĉesis.
Ŝi prenis ankoraŭ puran litotolaĵon el komodo, mem tegis kusenojn kaj kapkusenojn kaj vidiĝis, ke ŝi faras tion kun amo al la lito kaj ke tiu ĉi objekto vekas ĉe ŝi voluptan tremetadon de nazloboj.
Poste ŝi sendis Švejkon por tagmanĝo kaj vino. Kaj antaŭ ol li revenis, ŝi transvestis sin en travideblan matenan robon, kiu faris ŝin neordinare alloga kaj amorveka.
Ĉe la tagmanĝo ŝi eltrinkis botelon da vino, elfumis multe da cigaredoj kaj kuŝiĝis en la liton, dum Švejk en la kuirejo ĝuis soldatpanon, trempante ĝin en glaso kun dolĉa likvoro.
“Švejk,” eksonis el la dormoĉambro, “Švejk!”
Švejk malfermis la pordon kaj vidis la junan damon en ĉarma pozicio sur kusenetoj.
“Eniru!”
Li alpaŝis al la lito kaj tiam ŝi kun stranga rideto okulmezuris lian korpulentan staturon kaj fortajn femurojn.
Forŝovante la delikatan ŝtofon, kiu vualis kaj kaŝis ĉion, ŝi diris severe: “Demetu viajn botojn kaj pantalonon. Montru…”
Tiel okazis, ke la brava soldato Švejk povis anonci al la ĉefleŭtenanto, kiam tiu revenis el la kazerno: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi plenumis ĉiujn dezirojn de la sinjorina moŝto kaj priservis ŝin zorge laŭ via ordono.”
“Mi dankas vin, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto, “ĉu ŝi havis multe da deziroj?”
“Proksimume ses,” respondis Švejk, “post tiu rajdado ŝi dormas nun kiel mortigita. Mi faris al ŝi ĉion, kion mi vidis en ŝiaj okuloj.”
Dum amasoj da armeoj kroĉiĝintaj al arbaroj ĉe Dunajec kaj Raba staris en pluvo de grenadoj kaj grandkalibraj kanonoj ŝiris la tutajn kompaniojn, enterigante ilin en Karpatoj kaj ĉe la horizonto de ĉiuj batalkampoj brulis incendioj de vilaĝoj kaj urboj, la ĉefleŭtenanto Lukáš kun Švejk travivadis malagrablan historion kun damo, kiu forkuris de sia edzo kaj nun kondutis kiel dommastrino.
Kiam ŝi foriris promeni, la ĉefleŭtenanto Lukáš aranĝis militan konsiliĝon kun Švejk, kiel sin de ŝi liberigi.
“Plej bone estus, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, “se tiu ŝia edzo, de kiu ŝi forkuris kaj kiu ŝin serĉas — kiel laŭ viaj vortoj oni skribas en la letero, kiun mi al vi alportis — scius pri tio, kie ŝi estas, por ke li por ŝi alveturu. Sendi al li telegramon, ke ŝi troviĝas ĉe vi kaj ke li povas ŝin depreni. En Všenory okazis pasintjare io simila en unu vilao. Sed tiam sendis telegramon al la edzo la ulino mem, tiu por ŝi alveturis kaj vangobatis ŝin eĉ ŝian amanton. Ambaŭ tiu viroj estis civiluloj, sed en tiu ĉi okazo li ne aŭdacos bati oficiron. Cetere, vi estas absolute senkulpa, ĉar vi invitis neniun, kaj se ŝi fuĝis, ŝi faris tion propravole. Vi vidos, ke tia telegramo faros bonan servon. Se tamen falos kelke da vangobatoj…”
“Li estas tre inteligenta,” interrompis lin la ĉefleŭtenanto Lukáš, “mi konas lin, li grandkomercas per lupolo. Nepre mi devas kun li paroli. La telegramon mi sendos.”
La telegramo, kiun li forsendis, estis tre konciza, komerca: “La nuna adreso de via edzino estas…” Sekvis loĝeja adreso de la ĉefleŭtenanto Lukáš.
Tiel okazis, ke sinjorino Katarinja estis tre malagrable suprizita, kiam tra la pordo enpuŝis sin internen la lupolkomercisto. Li aspektis tre tolereme kaj zorgeme, kiam sinjorino Katarinja, ne perdante en tiu momento la prudenton, prezentis ambaŭ sinjorojn: “Mia edzo — sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš.” Ŝi ne rememoris ion alian.
“Bonvolu sidiĝi, sinjoro Wendler,” admonis afable la ĉefleŭtenanto Lukáš, elpoŝigante cigaredujon, “ĉu vi bonvolas preni?”
La inteligenta lupolkomercisto prenis cigaredon kiel decas, kaj ellasante fumon el la buŝo, diris pripense: “Ĉu vi baldaŭ veturos al pozicioj, sinjoro ĉefleŭtenanto?”
“Mi petis, ke oni min transloku al la naŭdekunua regimento en Budějovice, kien mi ŝajne veturos, kiam finiĝos miaj devoj en la lernejo por unujaruloj. Ni bezonas multe da oficiroj kaj en la nuna tempo estas trista fakto, ke junaj homoj havantaj rajton servi kiel unujara volontulo ne pretendas ĝin. Ĉiu preferas resti ordinara infanteriano ol klopodi por iĝi kadeto.”
“La milito ege damaĝis komercon per lupolo, sed mi opinias, ke ĝi ne povas daŭri longe,” rimarkis la lupolkomercisto, rigardante alterne sian edzinon kaj la ĉefleŭtenanton.
“Nia situacio estas tre bona,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš, “nun jam neniu dubas, ke la milito finiĝos per venko de la Centraj potencoj[112]. Francio, Anglio kaj Rusio estas tro malfortaj kontraŭ la aŭstra-turka-germana granita bloko. Estas vero, ni suferis etajn malsukcesojn sur kelkaj batalkampoj. Sed tuj kiam ni trarompos la rusan fronton inter la karpata dorso kaj la meza Dunajec, ne ekzistas eĉ ajneta dubo, ke tio signifos la finiĝon de la milito. Al la francoj eĉ tiel minacas, ke en la plej proksima tempo ili perdos la tutan orientan Francion kaj ke la germana armeo invados Parizon. Tio estas tute certa. Krom tio niaj manovroj en Serbio progresas tre sukcese kaj foriron de niaj soldataroj, fakte temas nur pri translokiĝo, multaj klarigas al si tute alie ol kiel tion postulas absoluta pripensemo en la milito. Tre baldaŭ ni vidos, ke niaj elkalkulitaj manovroj sur la suda batalkampo donos siajn fruktojn. Bonvolu rigardi…”
La ĉefleŭtenanto Lukáš prenis la lupolkomerciston delikate je la ŝultro, forkondukis al mapo de batalkampo, pendanta sur muro, kaj montrante al li unuopajn punktojn, klarigis: “Orientaj Beskidoj prezentas nian eminentan apogpunkton. En Karpataj sektoroj, kiel vi vidas, ni havas grandan apogon. Forta bato en tiun ĉi linion — kaj ni haltos nur en Moskvo. La milito finiĝos pli frue, ol ni esperas.”
“Kaj kion faras Turkio?” demandis la lupolkomercisto, meditante ĉe tio, kiel komenci por veni al la kerno de la afero, pro kiu li alveturis.
“La turkoj tenas sin bone,” respondis la ĉefleŭtenanto, kondukante lin denove al la tablo, “la prezidanto de la turka parlamento Hali bej kaj Ali bej alveturis Vienon. La marŝalon Liman nobelo Sanders oni nomumis ĉefkomandanto de la turka armeo en Dardaneloj. Goltz paŝao alveturis el Konstantinopolo en Berlinon kaj nia imperiestro dekoraciis per ordenoj Enver paŝaon, vicadmiralon Usedon paŝaon kaj generalon Dĵevad paŝaon. Relative multe da ordenoj dum tiel mallonga tempo.”
Momenton ĉiuj sidis senvorte unu kontraŭ la alia, ĝis la ĉefleŭtenanto trovis konvena interrompi la ĝenan situacion per la vortoj: “Kiam vi alveturis, sinjoro Wendler?”
“Hodiaŭ matene.”
“Mi tre ĝojas, ke vi trovis kaj trafis min hejme, ĉar ĉiun posttagmezon mi iras en la kazernon kaj nokte mi deĵoras. Ĉar la loĝejo estas fakte dum la tuta tago libera, mi povis proponi gastigadon al la sinjorina moŝto. Ĉi tie neniu ŝin ĝenas dum ŝia restado en Prago. Pro malnova konateco…”
La lupolkomercisto ektusis: “Katarinja estas certe stranga ulino, sinjoro ĉefleŭtenanto, akceptu mian plej koran dankon por ĉio, kion vi por ŝi faris. Ŝi subite ekintencas veturi Pragon, laŭdire ŝi devas kuraci sian nervozecon, mi vojaĝas, alveturas hejmen kaj la domo malplena. Katarinja estas for.”
Klopodante mieni kiom eble plej agrable, li ekminacis al ŝi per fingro, kaj eltrudinte rideton, li demandis nur: “Vi ŝajne opiniis, ke ankaŭ vi povas forveturi, se mi vojaĝas, ĉu? Sed vi ne supozis…”
Vidante, ke la parolo deglitas al malagrablaĵoj, la ĉefleŭtenanto Lukáš denove forkondukis la inteligentan lupolkomerciston al la mapo de batalkampo, kaj montrante al li substrekitajn lokojn, diris: “Mi forgesis atentigi vin pri tre interesa afero. Pri tiu granda, al la sud-okcidento turnita arko, kie tiu ĉi montaro formas potencan antaŭponton. Ĉi tien estas turnita la ofensivo de la aliancanoj. Per fermo de tiu ĉi fervoja linio, kiu kunligas la antaŭponton kun la ĉefa defenda linio de la malamiko, devas esti interrompita kontakto inter lia dekstra alo kaj la norda armeo ĉe Wisla. Ĉu estas al vi tio nun klara?”
La lupolkomercisto respondis, ke al li ĉio estas tute klara, kaj timante en sia takteco, ke oni ne konsideru kiel aludon tion, kion li diris, li rimarkis, revenante al sia loko: “Kaŭze de la milito nia lupolo perdis sian debiton en eksterlando. Por lupolo estas nur fermita Francio, Anglio, Rusio kaj Balkanio. Ni sendas ĝin ankoraŭ en Italion, sed mi timas, ke ankaŭ Italio en tion enmiksiĝos. Sed poste, kiam ni venkos, la prezojn de la varo diktos ni.”
“Italio konservas severan neŭtralecon,” ĝojigis lin la ĉefleŭtenanto, “tio signifas…”
“Kial do ĝi ne konfesas, ke ligas ĝin trialianca kontrakto kun Aŭstri-Hungario kaj Germanio?” neatendite ekfuriozis la komercisto, al kiu ĉio subite venis en la kapon: lupolo, la edzino, la milito; “mi atendis, ke Italio ekmarŝos sur batalkampon kontraŭ Francio kaj Serbio. En tiu okazo la milito estus jam ĉe sia fino. Lupolo en miaj magazenoj putras, enlandaj kontraktoj estas malgrandaj, eksporto egalas al nulo kaj Italio konservas neŭtralecon. Kial ĝi renovigis kun ni la trialiancan kontrakton ankoraŭ en la jaro 1912? Kie estas la itala ministro de eksterlandaj aferoj, la markizo di San Giuliano? Kion faras tiu sinjoro? Ĉu li dormas? Ĉu vi scias, kian jarenspezon mi havis antaŭ la milito kaj kian mi havas nun?”
“Ne opiniu, ke mi ne sekvas la okazaĵojn,” li daŭrigis kaj furioze rigardis la ĉefleŭtenanton, trankvile ellasantan el al buŝo cirkletojn de cigareda fumo, el kiuj unu sekvis kaj disbatis la alian, kion sinjorino Katarinja rigardis kun granda intereso, “kial la germanoj denove retiriĝis al la limo, se ili estis jam ĉe Parizo? Kial artilerioj denove akre batalas inter la riveroj Meuse kaj Mosel? Ĉu vi scias, ke en Combres kaj Woewre ĉe Marche forbrulis tri bierfarejoj, kien mi ĉiujare sendis pli ol kvincent sakojn da lupolo? Kaj forbrulis ankaŭ Hartmansweilera bierfarejo en Vogezoj, grandega bierfarejo en Niederspach ĉe Mulhouse estas ebenigita kun la tero. Por mia firmao tio prezentas perditan debiton de mil ducent sakoj da lupolo jare. Sesfoje batalis germanoj kontraŭ belgoj pri la bierfarejo Klosterhoek, tio egalas al perdita debito de 350 sakoj jare.”
Ne povante pro ekscito plu paroli li nur leviĝis, alpaŝis al sia edzino kaj diris: “Katarinja, vi veturos kun mi senprokrate hejmen. Vestu vin.”
“Ĉiuj tiuj okazaĵoj min tiom ekscitas,” li ekskuzis sin post momento, “iam mi estis tute trankvila.”
Kaj kiam ŝi foriris por vesti sin, li diris mallaŭte al la ĉefleŭtenanto: “Ŝi ne faris tion la unuan fojon. Pasintjare ŝi forveturis kun helpinstruisto kaj mi trovis ilin nur en Zagrebo. Ĉe tiu okazo mi subskribis kontrakton kun tiea urba bierfarejo pri livero de sescent sakoj da lupolo.”
“Jes, la sudo egalis al ora minejo. Nia lupolo venis eĉ al Konstantinopolo. Nun ni estas duone ruinigitaj. Se nia registaro limigos la produktadon de biero, ĝi donos al ni la lastan baton.”
Kaj ekbruligante al si prezentitan cigaredon, li diris senespere: “Nur Varsovio prenis 2.370 sakojn da lupolo jare. La plej granda tiea bierfarejo estas la Aŭgustena. Ĝia reprezentanto vizitadis min ĉiujare. Senespera situacio. Bone, ke mi ne havas infanojn.”
Tiu ĉi logika konkludo pri ĉiujara vizito de reprezentanto de la Aŭgustena bierfarejo el Varsovio kaŭzis, ke la ĉefleŭtenanto milde ekridetis, kion la lupolkomercisto rimarkis kaj tial li daŭrigis: “Hungaraj bierfarejoj en Sopron kaj Nagykanizsa aĉetis ĉe mia firmao ĉiujare mezkvante mil sakojn da lupolo por siaj eksportaj bieroj, kiujn ili liveradis ĝis Aleksandrio. Nun ili rifuzas kian ajn mendon sekve de la blokado. Mi ofertas al ili lupolon pli malmultekoste je tridek procentoj, kaj ili ne mendas eĉ unu sakon. Stagnado, bankroto, mizero kaj al tio ankoraŭ familiaj zorgoj.”
La lupolkomercisto eksilentis kaj la silenton interrompis sinjorino Katarinja, preparita por la vojaĝo: “Kiel ni faros tion kun miaj kofroj?”
“Por ili oni alveturos, Katarinja,” diris la lupolkomercisto kontente, ĝojante, ke ĉio finiĝis sen eksceso kaj skandalo, “se vi volas ankoraŭ fari aĉetojn, urĝas tempo por iri. La trajno forveturas je la dua horo kaj dudek minutoj.”
Ambaŭ amike adiaŭis la ĉefleŭtenanton kaj la lupolkomercisto tiom ĝojis, ke tio estas jam finita, ke ĉe disiro li diris al la ĉefleŭtenanto en la antaŭĉambro: “Se, Dio ne permesu, vi estus en la milito vundita, venu al ni ripozi. Ni flegos vin plej zorge.”
Reveninte en la dormoĉambron, kie sinjorino Katarinja vestis sin por la vojaĝo, la ĉefleŭtenanto trovis sur la lavujo kvarcent kronojn kaj jenan karton:
“Sinjoro ĉefleŭtenanto! Vi ne defendis min kontraŭ tiu simio, mia edzo, unuaranga idioto. Vi permesis, ke li fortrenu min kun si kiel objekton, kiun li forgesis en la loĝejo. Ĉe tio vi aŭdacis fari rimarkon, ke vi proponis al mi gastigadon. Mi esperas, ke mi ne kaŭzis al vi pli grandajn elspezojn ol por la almetitaj kvarcent kronoj, kiujn, mi petas, dividu inter vin kaj vian servosoldaton.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš momenton staris kun la karto en la mano kaj poste malrapide ĝin disŝiris. Kun rideto li ekrigardis la monon, kuŝantan sur la lavujo, kaj vidante, ke en ekscito ŝi forgesis sur la tableto kombileton, kiam ŝi ordigis al si la hararon antaŭ la spegulo, li aldonis ĝin al siaj fetiĉismaj relikvoj.
Švejk revenis posttagmeze. Li iris serĉi grifonon por la ĉefleŭtenanto.
“Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto, “vi havas feliĉon. Tiu damo, kiu loĝis ĉe mi, estas jam for. Ŝia sinjoro edzo ŝin forveturigis. Kaj por ĉiuj servoj, kiujn vi al ŝi faris, ŝi lasis por vi sur la lavujo kvarcent kronojn. Vi devas al ŝi, respektive al ŝia sinjoro edzo bele danki, ĉar temas pri lia mono, kiun ŝi kunprenis por la vojaĝo. Mi diktos al vi la leteron.”
Kaj li diktis al li:
“Tre estimata sinjoro! Bonvolu transdoni mian plej koran dankon por kvarcent kronoj, donacitaj al mi de via sinjorino edzino por servoj, kiujn mi faris al ŝi ĉe ŝia vizito en Prago. Ĉion, kion mi por ŝi faris, mi faris kompleze, kaj tial mi ne povas akcepti tiun sumon kaj sendas ĝin…”
“Nu, skribu nur plu, Švejk, kial vi tiel skuiĝas? Kie mi ĉesis?”
“Kaj sendas ĝin…” diris Švejk per tremanta voĉo, plena de tragiko.
“Do bone:… ‘Sendas ĝin reen kun certigo pri mia plej profunda estimo. Respektan saluton kaj mankison al la sinjorina moŝto. Jozefo Švejk, servosoldato ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš.’ Ĉu vi finis?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtnenato, mankas ankoraŭ la dato.”
“La 20an de decembro 1914. Do kaj nun adresu la koverton, prenu tiujn kvarcent kronojn, forportu al la poŝto kaj sendu ilin al tiu ĉi adreso.”
Kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš gaje fajfis al si arion el opereto “La eksedziniĝinta sinjorino.”
“Ankoraŭ ion, Švejk,” demandis la ĉefleŭtenanto Švejkon, forirantan al la poŝto, “kiel statas la afero pri hundo, kiun vi iris serĉi?”
“Unu jam falis al mi en la okulojn, sinjoro ĉefleŭtenanto, tre bela besto. Sed estos malfacile ĝin akiri. Morgaŭ, mi esperas, ke mi eble tamen ĝin alkondukos. Ĝi mordas.”
La lastan vorton la ĉefleŭtenanto Lukáš ne ekaŭdis, kaj tamen ĝi estis tiel grava. “Tiu fibesto mordis tute senhezite,” volis Švejk ankoraŭfoje ripeti, sed fine li ekpensis: “propre, la ĉefleŭtenanton tio ne tuŝas. Li volas hundon kaj ricevos ĝin do.”
Sed ne estas facila afero diri: “Alkonduku al mi hundon.” La posedantoj gardas siajn hundojn tre zorge, kaj ne devas temi ĝuste pri pursanga besto. Ankaŭ hundaĉon, kiu faras nenion alian ol tion, ke ĝi varmigas la piedojn de iu maljunulino, ĝia posedanto amas kaj protektas.
La hundo mem, kaj precipe pursanga hundo, devas havi instinkton, ke iutage oni ĝin ŝtelos de ĝia sinjoro. Ĝi vivas senĉese en timo, ke ĝi estos ŝtelita, ke ĝi devas esti ŝtelita. Ekzemple dum promeno la hundo malproksimiĝas de sia sinjoro kaj komence estas gaja, petola. Ĝi ludas kun aliaj hundoj, malĉaste rampas sur ilin, ili sur ĝin, priflaras mejloŝtonojn, levas la krureton ĉe ĉiu angulo eĉ sur korbon kun termpomoj ĉe strata legomvendistino, mallonge, ĝi sentas vivoĝojon kaj la mondo certe ŝajnas al ĝi bela kiel al junulo post feliĉe trapasita abiturienta ekzameno.
Sed subite oni rimarkas, ke ĝia gajeco malaperas kaj la hundo sentas, ke ĝi perdiĝis. Kaj nur nun kaptas ĝin la vera senespero. Ĝi kuras konsternite tra la strato, flaras, plorbojas, en absoluta senespero entiras la voston inter la krurojn, la orelojn donas malantaŭen kaj fuĝas meze de la strato ien en nekonataĵon.
Se ĝi povus paroli, ĝi krius: “Jesuo Maria, iu min ŝtelos!”
Ĉu vi estis iam en hundejo kaj vidis tie konsternitajn hundajn kreaĵojn? Tiuj ĉiuj estas ŝtelitaj. La grandurbo elproduktis apartan specon de ŝtelistoj, kiuj vivtenas sin senescepte per ŝtelado de hundoj. Ekzistas nanaj specoj de salonaj hundetoj, liliputaj rathundetoj, ne pli grandaj ol eta ganto, por kiuj sufiĉas loko en poŝo de surtuto aŭ en virina mufo, kie oni ilin kunportas. Eĉ de tie oni eltiros al vi tiun kompatindulon. Danĝeran germanan makulan dogon, kiu furioze gardas vilaon en antaŭurbo, oni ŝtelas nokte. Polican hundon oni forlogas de la detektivo sub lia nazo. Konduku hundon ligitan al ŝnuro, tiun oni tratondos, jam estas for kun la hundo kaj vi stulte rigardas la nuran ŝnuron. Kvindek procentoj da hundoj, kiujn oni renkontas surstrate, kelkfoje ŝanĝis siajn sinjorojn kaj ofte post jaroj vi aĉetas vian propran hundon, kiun oni ŝtelis al vi kiel hundidon, kiam vi iris kun ĝi promeni. La plej granda danĝero esti ŝtelita minacas al hundoj, kiam oni ilin elkondukas, por ke ili faru sian malgrandan kaj grandan korpan bezonon. Precipe ĉe la laste nomita faro perdiĝas plej multe da hundoj. Tial ĉiu hundo ĉe tio singarde ĉirkaŭrigardas.
Ekzistas kelke da sistemoj, kiel oni ŝtelas hundon. Aŭ rekte, io laŭ la maniero de poŝoŝtelo, aŭ per trompa allogo de la kompatinda kreaĵo al si. La hundo estas besto fidela, sed nur en legolibro aŭ naturscienca libro. Donu priflari frititan ĉevalan kolbason al la plej fidela hundo, kaj estas fino.
Ĝi forgesas la sinjoron, apud kiu ĝi paŝas, turnas sin kaj sekvas vin, ĉe kio el ĝia faŭko fluas salivoj kaj en antaŭsento kaj imago de granda ĝojo super la kolbaso simpatie skuas la voston kaj plivastigas la naztruojn kiel la plej vigla stalono, kiam oni kondukas ĝin al ĉevalino.
En Malá Strana ĉe la Kastela ŝtuparo estas malgranda bierejo. Unu tagon sidis tie malantaŭe en krepusko du viroj. Soldato kaj civilulo. Klinitaj unu al la alia, ili mistere flustris. Ili aspektis kiel konspiruloj el la tempo de la Venecia respubliko.
“Ĉiutage je la oka horo venas kun ĝi servistino al la parko ĉe angulo de Havlíček-placo,” flustris la civilulo al la soldato. “Sed ĝi estas fibesto kaj mordas tute senhezite. Ĝi ne lasas sin karesi.”
Kaj klinante sin ankoraŭ pli al la soldato, li flustris en lian orelon: “Eĉ kolbason ĝi ne voras.”
“Ĉu frititan?” demandis la soldato.
“Eĉ frititan ne.”
Ambaŭ forkraĉis.
“Kion do tiu fibesto voras?”
“Dio scias, kion. Iuj hundoj estas trokaresitaj kaj eldorlotitaj kiel ĉefepiskopo.”
La soldato kun la civilulo tostis, kaj la civilulo flustris plu: “Foje nigra ŝpico, kiun mi bezonis por la hundejo super Klamovka[113], ankaŭ ne volis preni de mi kolbason. Mi paŝis malantaŭ ĝi tri horojn, ĝis mi tion ne eltenis kaj rekte demandis la sinjorinon, kiu kondukis ĝin al promenejo, kion propre tiu hundo voras, ke ĝi estas tiel bela. Tio al la sinjorino ekflatis kaj ŝi diris, ke ĝi pleje amas kotletojn. Mi aĉetis al ĝi do eskalopon. Mi pensis, tio estas certe pli bona. Kaj jen, tiu fripona hundo ĝin eĉ ne tuŝis, ĉar tio estis bovidaĵo. Ĝi havis la nazon nur por porkaĵo. Mi devis do aĉeti kotleton. Mi donis ĝin al la hundo priflari kaj kuras, la hundo malantaŭ mi. La sinjorino kriis: ‘Puntík, Puntík’, sed kie estis la kara Puntík! Ĝi kuris post la kotleto ĝis malantaŭ stratangulon, tie mi metis al ĝi ĉeneton ĉirkaŭ la kolo kaj la sekvantan tagon ĝi estis jam en la hundejo super Klamovka. Sub la kolo ĝi havis kelke da blankaj haroj, hargrupeton, tiun oni ŝmiris al ĝi nigre kaj neniu ĝin ekkonis. Sed ĉiuj ceteraj hundoj, kaj estis da ili multe, kaptiĝis per ĉevala kolbaso. Ankaŭ vi farus plej bone, se vi ŝin demandus, kion la hundo prefere voras, vi estas soldato, belstatura kaj ŝi diros tion pli probable al vi. Mi ŝin jam demandis, sed ŝi ekrigardis min, kvazaŭ ŝi volus min trapiki kaj diris: ‘Tio vin ne tuŝas.’ Ŝi ne estas tro bela, aspektas kiel simio, sed kun soldato ŝi parolos.”
“Ĉu estas tio vere grifono? Mia ĉefleŭtenanto ne volas ion alian.”
“Grifono-belulo. En koloro de pipro kaj salo, pursanga, tio estas vero kiel tio, ke vi estas Švejk kaj mi Blahník. Min interesas, kion ĝi voras, tion mi al ĝi donos kaj alkondukos ĝin al vi.”
Ambaŭ amikoj denove tostis. Kiam ankoraŭ antaŭ la milito Švejk vivtenis sin per vendado de hundoj, Blahník ilin al li liveradis. Li estis sperta viro kaj oni pri li rakontis, ke li kaŝaĉetas suspektajn hundojn el senfeligejo kaj denove ilin vendas. Iam li havis eĉ rabion kaj en la viena Pasteur-instituto li estis kiel hejme. Nun li konsideris kiel sian devon senprofite helpi al la soldato Švejk. Li konis ĉiujn hundojn en la tuta Prago kaj en la ĉirkaŭaĵo, kaj parolis tiel mallaŭte por ne malkaŝi sin antaŭ la gastejestro, ĉar antaŭ duonjaro li forportis sub la jako el la gastejo lian idon de vertago, al kiu li donis lakton el suĉbotelo, tiel ke la stulta hundido ŝajne vidis en li sian patrinon kaj sub la jako eĉ ne blekis.
Li ŝtelis principe nur pursangajn hundojn kaj povus esti juĝeja ekspertizisto. Li liveris al ĉiuj hundejoj kaj ankaŭ al privataj personoj, kiel eblis, kaj se li iris surstrate, murmuris kontraŭ li hundoj kiujn li iam ŝtelis, kaj se li staris ie ĉe elmontra fenestro, ofte iu venĝavida hundo levis la krureton malantaŭ lia dorso kaj surŝprucigis al li la pantalonon.
La sekvantan tagon je la oka horo matene oni vidis la bravan soldaton Švejk promeni sur angulo de Havlíček-placo ĉe la parko. Li atendis la servistinon kun la grifono. Fine li ĝisatendis. Preterkuris lin barba, hirta, akrehara hundo kun saĝaj nigraj okuloj. Ĝi estis gaja kiel ĉiuj hundoj, kiuj faris sian korpan bezonon, kaj impetis al paseroj, matenmanĝantaj ĉevalajn ekskrementojn sur la strato.
Poste preteriris Švejkon tiu, kiu pri la hundo zorgis. Estis tio nejuna knabino kun dece kronetforme plektita hararo. Ŝi fajfis al la hundo, svingis ĉeneton kaj elegantan skurĝon.
Švejk ŝin alparolis:
“Pardonu, fraŭlino, tra kie oni iras al Žižkov?”
Ŝi haltis kaj ekrigardis lin, ĉu li pensas tion sincere, kaj la bonula vizaĝo de Švejk al ŝi diris, ke tiu soldateto ŝajne vere volas iri al Žižkov. La mieno de ŝia vizaĝo sereniĝis kaj ŝi kompleze al li klarigis, tra kie li iru al Žižkov.
“Oni translokis min en Pragon nur antaŭnelonge,” diris Švejk, “mi ne estas ĉi-tiea, mi devenas de kamparo. Ĉu ankaŭ vi ne devenas de Prago?”
“Mi estas el Vodňany.”
“Ni devenas do ne mapkroksime unu de la alia,” respondis Švejk, “mi estas el Protivín.”
Tiuj ĉi topografiaj scioj pri la suda Bohemio, kiujn Švejk akiris iam dum manovroj en tiu regiono, plenigis la knabinan koron per samregionana varmo.
“Ĉu vi do konas la viandiston Pejchar sur la placo en Protivín?”
“Kiel mi lin ne konus. Li estas mia frato. Tiun ĉiuj ĉe ni amas,” diris Švejk, “li estas tre bonkora, servema, havas bonkvalitan viandon kaj donas bonan kvanton.”
“Ĉu vi ne estas filo de Jareš?” demandis la knabino, komencante simpatii kun la nekonata soldato.
“Mi estas.”
“Kaj de kiu Jareš, ĉu de tiu el Krĉ ĉe Protivin, aŭ de tiu el Ražice?”
“El Ražice.”
“Ĉu li ankoraŭ veturigas bieron?”
“Senĉese.”
“Sed li certe aĝas jam multe pli ol sesdek jarojn?”
“Nunjare printempe li havis sesdek ok jarojn,” respondis Švejk sen palpebrumo, “nun li havigis al si hundon, kaj tio estas veturado! La hundo sidas ĉe li sur la veturilo. Ĝuste tia hundo kiel tiu, kiu pelas tiujn paserojn. Bela hundeto, tre ĉarma.”
“Ĝi estas nia,” klarigis al Švejk lia nova konatino. “Mi servas ĉi tie ĉe sinjoro kolonelo. Ĉu vi ne konas nian sinjoron kolonelon?”
“Mi konas, li estas ‘bela’ inteligentulo,” diris Švejk, “ĉe ni en Budějovice ni havis ankaŭ tian kolonelon.”
“Nia sinjoro estas severa, kaj kiel lastatempe diskoniĝis, ke en Serbio oni nin batregalis, li venis hejmen tute furioza, en la kuirejo plankenĵetis ĉiujn telerojn kaj min li volis maldungi.”
“Tio do estas via hundeto,” interrompis ŝin Švejk, “domaĝe, ke mia ĉefleŭtenanto toleras neniun hundon, mi amas ilin tre.” Li silentiĝis kaj subite diris: “Sed iu hundo ankaŭ ĉion ne voras.”
“Nia Fox estas terura frandemulo, certan tempon ĝi tute ne volis manĝi viandon, nur nun denove ĝin voras.”
“Kaj kion ĝi pleje amas?”
“Hepaton, kuiritan hepaton.”
“Ĉu bovidan, aŭ porkan?”
“Tio por ĝi egalas,” ekridetis la “samregionanino” de Švejk, vidante en la lasta demando sensukcesan provon pri ŝerco.
Ili ankoraŭ momenton promenis, poste aldoniĝis al ili ankaŭ la grifono, ligita al ĉeneto. Ĝi kondutis al Švejk tre intime kaj provis disŝiri al li almenaŭ la pantalonon per buŝumo, saltis sur lin, kaj subite, kvazaŭ ĝi sentus, kion Švejk pri ĝi pensas, ĉesis salti, paŝetis malgaje kaj embarase, oblikve rigardante Švejkon, kvazaŭ ĝi volus diri: “Do ankaŭ min tio atendas?”
Poste ŝi diris al li ankoraŭ tion, ke ŝi venas ĉi tien kun la hundo ankaŭ ĉiuvespere je la sesa horo kaj kredas al neniu viro el Prago, ke foje ŝi serĉis edzon pere de gazetanonco, respondis al ŝi seruristo cele de edziĝo, ellogis de ŝi okcent kronojn por ia inventaĵo kaj malaperis. Homoj el kamparo estas nepre pli honestaj. Se ŝi edziniĝus, ŝi prenus al si nur kamparanon, sed nur post la milito. Militajn edziĝojn ŝi konsideras kiel stultaĵon, ĉar el tia ulino ordinare iĝas vidvino.
Švejk donis al ŝi multe da esperoj, ke li venos je la sesa horo kaj foriris por sciigi al la amiko Blahník, ke la hundo voras ĉiuspecan hepaton.
“Mi regalos ĝin per la bova,” decidis Blahník, “per ĝi mi forlogis jam San-Bernardan hundon de fabrikanto Vydra, tre fidelan beston. Morgaŭ mi alkondukos al vi la hundon en ordo.”
Blahník plenumis la vorton. Kiam Švejk antaŭtagmeze finis ordigadon de la loĝejo, malantaŭ la pordo aŭdiĝis bojado kaj Blahník entiris en la loĝejon rezistantan grifonon, ankoraŭ pli hirtiĝintan ol faris tion la naturo. Ĝi sovaĝe rulis la okulojn kaj rigardis tiel furioze, ke ĝi memorigis malsatan tigron en kaĝo, antaŭ kiu staras grasa vizitanto de zoologia ĝardeno. Ĝi dentklakis kaj murmuris, kvazaŭ ĝi volus diri: “Mi disŝiros, forvoros.”
Ili ligis la hundon al la kuireja tablo kaj Blahník prezentis la procedon de la ŝtelo.
“Intence mi ĝin laŭiris, tenante kuiritan hepaton pakitan en papero. Ĝi komencis flari kaj salti sur min. Mi donis al ĝi nenion kaj iris plu. La hundo min sekvis. Ĉe la parko mi turnis min al Bredovská-strato kaj tie mi donis al ĝi unuan peceton. Ĝi voris tion kurante por ne perdi min el la okuloj. Mi deflankiĝis al Jindřišská-strato, kie mi donis al ĝi novan porcion. Poste, kiam ĝi satiĝis, mi ligis ĝin al ĉeneto kaj trenis tra Venceslao-placo kaj Vinohrady ĝis Vršovice. Dumvoje ĝi faris neviditajn ekscesojn. Kiam mi volis transiri tramrelojn, ĝi kuŝiĝis kaj ne volis moviĝi. Eble ĝi volis igi sin surveturi. Mi kunportis ankaŭ genealogian formularon, kiun mi aĉetis ĉe papervendisto Fuchs. Ĉu vi scias falsi genealogiojn, Švejk?”
“Tio devas esti skribita per via mano. Skribu, ke ĝi devenas de Lepsiko, el la hundejo von Bülow. La patro Arnheim von Kahlsberg, la patrino Emma von Trautensdorf, laŭ sia generinto Siegfried von Busenthal. La patro ricevis unuan premion en Berlina ekspozicio de grifonoj en la jaro 1912. La patrino honorita per ora medalo de la Societo por bredado de kulturitaj hundoj en Nurenbergo. Kiom ĝi aĝas laŭ via opinio?”
“Laŭ la dentoj ĝi havas du jarojn.”
“Skribu unu kaj duonon de jaro.”
“Ĝi havas la orelojn malbone pritranĉitaj, Švejk, rigardu ilin.”
“Facila helpo. Ni ilin eventuale pritondos, kiam ĝi ĉe ni alkutimiĝos. Nun ĝi kolerus ankoraŭ pli.”
La ŝtelito furioze murmuris, spiregis, baraktis kaj poste ekkuŝis kaj kun elŝovita lango laca atendis, kio okazos pri li plu.
Fine ĝi iom post iom trankviliĝis, nur de tempo al tempo ĝi afliktite plorbojis.
Švejk prezentis al ĝi la reston de hepato, kiun transdonis al li Blahník. Sed la hundo ĝin eĉ ne tuŝis, ĵetis al ĝi nur spitan rigardon kaj observis ambaŭ virojn kun mieno: “Jam foje mi brulvundis miajn fingrojn, forvoru tion vi du mem.”
Ĝi kuŝis rezigne, ŝajnigante dormetadon. Poste io subite venis al ĝi en la kapon, ĝi leviĝis, stariĝis sur la malantaŭajn krurojn kaj komencis peti per la antaŭaj. Ĝi kapitulacis.
Sur Švejkon tiu kortuŝa sceno neniel efikis.
“Ekkuŝu!” li alkriis la kompatindulon, kiu denove kuŝiĝis, triste plorbojante.
“Kian nomon mi donu al ĝi en la genealogion?” demandis Blahník, “oni nomis ĝin Fox, do ni voku ĝin per simila nomo, por ke ĝi tion tuj komprenu.”
“Ni nomu ĝin ekzemple Max, rigardu, Blagník, kiel ĝi starigas la orelojn. Max, leviĝu!”
La kompatinda grifono, de kiu oni ŝtelis kaj la hejmon kaj la nomon, leviĝis kaj atendis pluajn ordonojn.
“Mi proponas ĝin deligi,” decidis Švejk, “ni vidos, kio okazos.”
Unua vojo de la deligita hundo kondukis al la pordo, kie ĝi trifoje mallonge ekbojis kontraŭ la manilo, fidante ŝajne la grandanimecon de tiuj malbonaj homoj. Sed vidante, ke ili ne havas komprenon por ĝia sopiro elkuri eksteren, ĝi faris ĉe la pordo flaketon, konvinkita, ke oni ĝin elĵetos kiel oni faris tion iam, kiam ĝi estis juna kaj la kolonelo energie, soldatmaniere instruis al ĝi esti purema.
Anstataŭ tio Švejk rimarkis: “Tiu estas sagaca, tio estas jezuito,” ekbatis ĝin per zono kaj trempis ĝian muzelon en la flaketo tiel, ke ĝi ne sciis, kie komenci sin leki.
Ĝi plorbojis pro tiu ofendo kaj komencis kuri tra la kuirejo, senespere flarante siajn proprajn spurojn, poste ĝi iris tute neatendite al la tablo, forvoris la reston de la hepato, prezentitan sur la tero, ekkuŝis ĉe la kameno kaj post ĉiuj tiuj aventuroj ekdormis.
“Kiom mi al vi ŝuldas?” demandis Švejk Blahníkon, adiaŭante lin.
“Pri tio ne parolu, Švejk,” diris Blahník mole, “por malnova kamarado mi faros ĉion, precipe, se li soldatas. Adiaŭ, knabo, kaj neniam konduku ĝin tra Havlíček-placo por ke ne okazu malfeliĉo. Se vi bezonos ankoraŭ alian hundon, vi scias, kie mi loĝas.”
Švejk lasis la hundon dormi tre longe, intertempe aĉetis ĉe viandisto kvaronkilogramon da hepato, kuirpretigis ĝin, unu varman peceton metis al la muzelo de Max kaj atendis, kiam tiu vekiĝos.
Max en duondormo komencis sin prileki, poste streĉis la korpon, priflaris la hepaton kaj englutis ĝin. Poste ĝi iris al la pordo kaj ripetis sian provon pri la manilo.
“Max, iru al mi!” vokis ĝin Švejk.
Ĝi iris kun malkonfido, Švejk prenis ĝin en la sinon, mankaresis, kaj Max unuafoje amike eksvingis la stumpon de sia pritondita vosto, milde dentkaptis la manon de Švejk, tenis ĝin en la muzelo kaj saĝe rigardis Švejkon, kvazaŭ ĝi volus diri: “Ĉi tie oni povas fari nenion, mi scias, ke mi malvenkis.”
Švejk karesis ĝin plu kaj mildvoĉe komencis al ĝi rakonti:
“Foje estis hundeto, tiu havis la nomon Fox kaj vivis ĉe kolonelo. Servistino kondukis ĝin ĉiutage al promenejo, venis sinjoro kaj tiu la hundeton ŝtelis. Fox venis al ĉefleŭtenanto en la armeon kaj oni donis al ĝi la nomon Max. Max, donu al mi la krureton! Vidu, bruto, ke ni iĝos bonaj amikoj, se vi estos bonkonduta kaj obeema. Alie vi spertos soldatservon senkompatan kiel zono.”
Max saltis el la sino de Švejk kaj komencis petole lin ataki. Ĝis vespero, kiam la ĉefleŭtenanto revenis el la kazerno, Švejk kaj Max estis la plej bonaj amikoj.
Rigardante Maxon, Švejk ekpensis filozofie: “Se oni konsideras tion ĝisfunde, ankaŭ ĉiu soldato estas fakte ŝtelita el sia hejmo.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš estis tre agrable surprizita, vidante la grifonon, kiu ankaŭ montris grandan ĝojon, ke ĝi denove vidas viron kun sabro.
Al la demando, de kie ĝi estas kaj kiom ĝi kostas, Švejk sciigis al li kun absoluta trankvilo, ke la hundo estis al Švejk donacita fare de amiko, kiu ĝuste rekrutiĝis.
“Bone, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto, ludante kun Max, “la unuan de la venonta monato vi ricevos de mi por la hundo kvindek kronojn.”
“Mi ne povas akcepti, sinjoro ĉefleŭtenanto.”
“Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto severe, “kiam vi komencis la servon, mi klarigis al vi, ke vi devas obei ĉiun mian vorton. Se mi al vi diras, ke vi ricevos kvindek kronojn, vi devas ilin preni kaj fortrinki. Kion vi faros, Švejk, kun tiuj kvindek kronoj?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ilin fortrinkos laŭ la ordono.”
“Kaj se eble mi tion forgesus, Švejk, mi ordonas al vi anonci al mi, ke mi ŝuldas al vi kvindek kronojn por la hundo. Ĉu vi komprenas? Ĉu ĝi ne havas pulojn? Prefere ĝin banlavu kaj striglu. Morgaŭ mi havas deĵoron, sed postmorgaŭ mi iros kun ĝi promeni.”
Dum Švejk banis Maxon, la kolonelo, ĝia eksposedanto, terure hejme sakris kaj minacis, ke tiun, kiu la hundon ŝtelis, li starigos antaŭ militan tribunalon, igos lin mortpafi, pendumi, malliberigi por dudek jaroj kaj dishaki.
“Diablo bugru tiun ulon!” oni aŭdis el la loĝejo de la kolonelo, ke tremis la fenestroj, “al tiaj insidaj murdistoj mi faros rapidan finon!”
En la aero super Švejk kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš ŝvebis katastrofo.
Kolonelo Frederiko Kraus, havanta ankaŭ alnomon von Zillergut laŭ vilaĝeto ĉe Salzburg, kiun liaj prauloj fordiboĉis jam en la dekoka jarcento, estis admirinda idioto. Rakontante ion li ĉiam parolis pri la plej elementaj evidentaĵoj, demandante ĉe tio, ĉu ĉiuj komprenas la plej primitivajn esprimojn: “Do, fenestro, sinjoroj, jes. Ĉu vi scias, kio estas fenestro?”
Aŭ: “La vojon, kiu havas ambaŭflanke fosaĵojn, oni nomas ŝoseo. Jes, sinjoroj. Ĉu vi scias, kio estas fosaĵo? Fosaĵo estas kavaĵo, farita de pluraj homoj. Ĝi estas profundaĵo. Jes. Oni laboras per pioĉoj. Ĉu vi scias, kio estas pioĉo?”
Li havis la manion ĉion klarigi, kion li faris kun tia patoso kiel inventisto, rakontanta pri sia eltrovaĵo.
“Libro, sinjoroj, estas pluraj diversformataj pritranĉitaj paperfolioj, kiujn oni surpresas kaj kunigas, bindas kaj kungluas. Jes. Ĉu vi scias, sinjoroj, kio estas gluo? Gluo estas kunfiksa substanco.”
Li estis tiel neordinare idiota, ke la oficiroj evitis lin jam de fore por ne devi de li aŭdi, ke trotuaro dividas la straton de la veturzono kaj ke tio estas elstaranta pavimita strio laŭlonge de domfasadoj. Kaj ke domfasado estas tiu parto, kiun ni vidas el la strato aŭ de sur la trotuaro. Malantaŭajn partojn de domo ni ne povas vidi de sur la trotuaro, pri kio ni povas tuj konvinkiĝi, se ni enpaŝos la veturzonon.
Li pretis tiun interesaĵon tuj demonstri. Sed feliĉe por ĉiuj oni lin surveturis. De tiu tempo li idiotiĝis ankoraŭ pli. Li haltigis oficirojn kaj komencis kun ili senfine longajn interparolojn pri omletoj, la suno, termometroj, fritbulkoj, fenestroj kaj poŝtmarkoj.
Estis tio vere admirinda, ke tiu idioto povis relative rapide avanci kaj apogi sin je tre influaj homoj, kia estis la ĉefgeneralo, kiu tenis super li sian protektan manon malgraŭ lia absoluta soldata nekapableco.
Dum manovroj li faris kun sia regimento verajn ekstravagancojn. Neniam kaj nenien li almarŝis ĝustatempe, la regimenton kondukis po vicoj kontraŭ maŝinpafiloj kaj iam antaŭ jaroj ĉe imperiestraj manovroj en suda Bohemio okazis, ke kun sia regimento li tute perdiĝis, venis kun ĝi ĝis Moravio, kie li vagis kun ĝi ankoraŭ kelke da tagoj post tio, kiam la manovroj jam finiĝis kaj la soldatoj kuŝis en la kazerno. Oni lasis lin senpuna.
Lia amika rilato al la ĉefgeneralo kaj al aliaj ne malpli idiotaj soldatranguloj de la malnova Aŭstrio alportis al li diversajn medalojn kaj ordenojn, per kiuj li sentis sin neordinare honorita, kaj vidis en si la plej bonan soldaton sub la suno kaj teoriiston de strategio eĉ de ĉiuj soldataj sciencoj.
Ĉe regimentaj paradoj li parolis kun soldatoj kaj demandis ilin ĉiam pri la samo:
“Kial la fusilon, uzatan en nia armeo, oni nomas la fusilo de Mannlicher[114]?”
Ĉe la regimento oni alinomis lin al “mannliĥerkreteno”. Li estis eksternorme venĝema, ruinigis subordigitajn oficirojn, se ili al li ne plaĉis, kaj se ili volis edziĝi, li sendis al superaj instancoj tre malbonajn rekomendojn de iliaj petskriboj[115].
Mankis al li duono de la maldekstra orelo, kiun dum duelo en la junaĝo forhakis al li lia kontraŭulo pro simpla konstato de la vero, ke Frederiko Kraus von Zillergut estas stultega ulo.
Se ni analizas liajn spiritajn kapablojn ni venas al la konvinko, ke ili je nenio superis kapablojn, kiuj famigis la faŭkan Habsburgon Francisko Jozefo kiel absolutan idioton.
La sama kadenco de la parolo, la sama provizo de la plej granda naivo. Foje ĉe bankedo en oficira kazino la kolonelo Kraus von Zillergut tute neatendite diris, kiam oni parolis pri Schiller: “Hieraŭ, sinjoroj, mi vidis vaporplugilon, kiun tiris lokomotivo. Imagu, sinjoroj, lokomotivo — sed ne unu, du lokomotivoj. Mi vidas fumon, iras pli proksimen, kaj jen: lokomotivo, kaj ĉe la alia flanko dua lokomotivo. Diru al mi, sinjoroj, ĉu tio ne estas ridinda? Du lokomotivoj, kvazaŭ ne sufiĉus nur unu.”
Li eksilentis kaj post momento daŭrigis: “Se elĉerpiĝas benzino, aŭtomobilo devas halti. Ankaŭ tion mi vidis hieraŭ. Kaj oni babilas pri inercio, sinjoroj. Ĝi ne veturas, staras, ne moviĝas, ne havas benzinon. Ĉu tio ne estas ridinda?”
Ĉe sia malspriteco li estis neordinare pia. En sia loĝejo li havis hejman altaron. Li ofte venis en la preĝejon de sankta Ignaco por pekokonfesi kaj komuniiĝi kaj ekde eksplodo de la milito li preĝis por sukceso de aŭstraj kaj germanaj armiloj. Li miksis kristanismon kun revoj pri germana hegemonio. Dio havis la taskon helpi forpreni la riĉaĵon kaj aneksi la teritorion de la venkitoj.
Li ĉiam terure ekscitiĝis, kiam li legis en gazeto, ke oni denove alveturigis kaptitojn.
Li diris: “Kial veturigi kaptitojn? Ĉiujn pafekzekuti. Senkompate. Danci inter kadavroj. Ĉiujn civilulojn en Serbio, eĉ la lastan, forbruligi. La infanojn mortbati per bajonetoj!”
Li estis je nenio pli sangavida ol germana poeto Vierordt, kiu dum la milito publikigis versojn, ke Germanio malamu kaj kun fera animo mortigu milionojn da francaj diabloj:
Super la montojn, al nuboj
amasiĝu homaj ostoj, karno haladzanta...
Fininte siajn instruhorojn en la lernejo por unujaraj volontuloj, la ĉefleŭtenanto Lukáš iris promeni kun Max.
“Mi permesas al mi atentigi vin, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk zorgeme, “ke la hundon vi devas bone gardi, por ke ĝi al vi ne forkuru. Ĝi povus ekzemple eksenti nostalgion al iama hejmo kaj malaperi post unua stratangulo, se vi malligus ĝin de ŝnuro. Kaj mi ankaŭ ne rekomendas al vi konduki ĝin tra Havlíček-placo, tie vagas furioza viandista hundo el ‘Ĉe la Maria-bildo’, kiu terure mordas. Se ĝi vidas en sia teritorio fremdan hundon, ĝi tuj kontraŭ ĝi ĵaluzas, ke tiu ion tie al ĝi ne forvoru. Ĝi estas kiel tiu almozulo de ‘Ĉe sankta Gastulo[116]’.”
Max gaje saltetis, malhelpis al la ĉefleŭtenanto inter la kruroj, implikis sian ŝnuron al lia sabro kaj montris neordinaran ĝojon, ke ĝi iras promeni.
Ili eliris sur straton kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš kun la hundo ekcelis al Příkopy[117]. Ĉe angulo de Panská-strato li havis rendevuon kun certa damo. Li profundiĝis en oficajn pensojn. Pri kio morgaŭ prelegi al unujaraj volontuloj en la lernejo? Ĉu pri tio, kiel ni difinas la alton de monteto? Kial ni mezuras la alton ĉiam de la marnivelo? Kiel el altoj super la marnivelo elkalkuli propran alton de la monteto ekde ĝia piedo? Damne, kial la ministerio de milito ŝarĝas instruplanon per tiaj aferoj? Tio estas ja por artilerio. Kaj ekzistas ja mapoj de la generala stabo. Se la malamiko estos sur la pinto 312, ordinare mankas tempo por mediti pri tio, kial oni mezuras la alton de tiu monteto de la marnivelo aŭ elkalkuli, kiel alta tiu monteto estas. Ni ekrigardos la mapon kaj scias tion.
Tiujn ĉi liajn pensojn interrompis severa “Halt’!”, ĝuste kiam li proksimiĝis al Panská-strato..
Samtempe kun “halt’” la hundo klopodis elŝiri sin al li eĉ kun la ŝnuro kaj kun ĝoja bojado ĵetis sin al la homo, kiu diris la severan “Halt’!”.
Antaŭ la ĉefleŭtenanto estis la kolonelo Kraus von Zillergut. La ĉefleŭtenanto Lukáš soldatsalutis kaj staris antaŭ la kolonelo, pardonpetante, ke li ne vidis.
La kolonelo Kraus famis inter oficiroj pro sia pasio haltigi kiun ajn.
En salutado li vidis ion, de kio dependas sukceso en la milito kaj sur kio baziĝas la tuta potenco de la armeo.
“En salutadon la soldato metu sian animon,” li asertis. Tio estis la plej bela kaporala mistikismo.
Li postulis, ke tiu, kiu donas la honoron, salutu laŭ la preskribo kun la plej etaj detaloj, precize kaj digne.
Li embuskis ĉiujn, kiuj lin preteriris. De infanteriano ĝis subkolonelo. Infanterianojn, kiuj salutis nur preterfluge, tuŝante la vizieron de la kepo kvazaŭ ili volus diri: “Salutu vin Dio,” li mem kondukis rekte en kazernon por ilin puni.
Ĉe li ne helpis: “Mi ne vidis”.
“La soldato,” li diris ĉiam, “devas serĉi sian superulon en homamaso kaj mediti pri nenio alia ol pri tio, kiel plenumi ĉiujn siajn devojn, kiujn preskribas al li la soldatserva reglamento. Se li falos sur batalkampo, li salutu antaŭ la morto. Kiu ne scias saluti, ŝajnigas, ke li ne vidis aŭ salutas malzorge, tiun mi nomas bestio.”
“Sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris la kolonelo Kraus per terura voĉo, “malpli altrangaj oficiroj ĉiam devas doni la honoron al la pli altrangaj. Tion oni ne nuligis. Kaj due: de kiam sinjoroj oficiroj alkutimiĝis paŝi kun ŝtelitaj hundoj sur promenejo? Jes, kun ŝtelitaj hundoj. Hundo, kiu apartenas al iu alia, estas ŝtelita.”
“Tiu ĉi hundo, sinjoro kolonelo…” oponis la ĉefleŭtenanto Lukáš.
“Apartenas al mi, sinjoro ĉefleŭtenanto,” interrompis lin la kolonelo krude, “tio estas mia Fox.”
Kaj Fox alinome Max rememoris sian iaman sinjoron kaj la novan tute elpelis el sia koro, elŝiriĝis, saltis sur la kolonelon kaj montris tian ĝojon, kiun sentas enamiĝinta gimnaziano de la sesa klaso, se li trovas komprenon ĉe sia idealo.
“Promeni kun ŝtelitaj hundoj, sinjoro ĉefleŭtenanto, ne akordiĝas kun oficira honoro. Ke vi ne sciis? La oficiro ne povas aĉeti hundon, ne konvinkiĝinte, ke li povas aĉeti ĝin sen sekvoj,” plu tondris la kolonelo Kraus, karesante Foxon-Maxon, kiu komencis perfide murmuri kontraŭ la ĉefleŭtenanto kaj montri la dentojn, kvazaŭ la kolonelo al ĝi dirus, montrante al Lukáš: “Disŝiru lin!”
“Sinjoro ĉefleŭtenanto,” daŭrigis la kolonelo, “ĉu vi trovas ĝusta afero rajdi sur ŝtelita ĉevalo? Ĉu vi ne legis gazetanoncojn en ‘Bohemie’ kaj en ‘Praga ĵurnalo’, ke perdiĝis al mi grifono? Ĉu vi ne legis la anoncon, kiun publikigis via superulo?”
La kolonelo kunfrapis la manojn.
“Jen, la junaj oficiroj. Kie estas la disciplino? Kolonelo publikigas anoncojn kaj ĉefleŭtenanto ilin ne legas.”
“Aĉulo maljuna, povi doni al vi kelke da vangobatoj,” ekpensis la ĉefleŭtenanto Lukáš, rigardante la vangoharojn de la kolonelo, kiuj memorigis orangutanon.
“Iru kun mi por momento,” diris la kolonelo. Kaj tiel ili paŝis kaj kondukis tre ‘agrablan’ interparolon.
“En la fronto, sinjoro ĉefleŭtenanto, tia afero ne povas al vi duafoje okazi. Promeni kun ŝtelitaj hundoj en la ariero certe estas tre malagrabla afero. Jes! Promeni kun hundo de sia superulo. En la tempo, kiam ni perdas ĉiutage centojn da oficiroj sur batalkampoj. Kaj gazetanoncojn oni ne legas. Cent jarojn mi povus publikigi, ke perdiĝis al mi hundo. Ducent jarojn, tricent jarojn!”
La kolonelo brue ekmungis, kio ĉiam signifis lian grandan eksciton, kaj diris: “Vi povas promeni plu,” turnis sin kaj foriris, kolere batante la baskojn de sia oficira mantelo per rajdista vipeto.
La ĉefleŭtenanto Lukáš transiris sur la kontraŭan trotuaron kaj ankaŭ tie li aŭdis denove: “Halt’!” La kolonelo ĝuste retenis kompatindan infanterianon, rezervulon, kiu pensis pri sia patrino hejme kaj pretervidis lin.
La kolonelo propramane trenis lin en kazernon por igi lin puni, nomante lin mara porko.
“Kion mi faru al Švejk?” ekpensis la ĉefleŭtenanto. “Mi disbatos al li la faŭkon, sed tio ne sufiĉas. Eĉ tranĉi rimenojn al li el la korpo estas por tiu fripono malgranda puno.” Neglektante, ke li havis rendevuon kun certa damo, li ekcelis ekscitite al la hejmo.
“Mi lin mortigos, kanajlon!” li diris al si, eksidante en tramo.
Intertempe la brava soldato Švejk profundiĝis en interparolon kun kuriero el la kazerno. La soldato alportis al la ĉefleŭtenanto iajn aktojn, ke tiu ilin subskribu, kaj nun li atendis.
Švejk regalis lin per kafo kaj ili parolis pri tio, ke Aŭstrio malvenkos.
Ili kondukis tiun interparolon, kvazaŭ tio estus memkomprenebla. Estis tio senfina vico da eldiroj, kies ĉiu vorto certe estus antaŭ tribunalo difinita kiel ŝtatperfido kaj ili ambaŭ estus pendumitaj.
“Sinjoro imperiestro devas esti el tio idioto,” proklamis Švejk, “saĝa li estis neniam, sed tiu ĉi milito certe donos al li la lastan baton.”
“Idioto li estas,” konfirmis la soldato el la kazerno kun certeco, “stulta kiel ŝtipo. Li eble eĉ ne scias, ke furiozas la milito. Povas esti, ke oni hontis tion al li diri. Se li estas subskribita sub la manifesto al tiuj liaj nacioj, temas pri trompo. Tion oni presigis sen lia scio, li absolute jam ne kapablas pri io pensi.”
“Li estas ĉe sia fino,” aldonis Švejk erudicie, “li fekas sub sin kaj oni devas nutri lin kiel suĉinfanon. Antaŭlaste sinjoro rakontis en gastejo, ke sinjoro imperiestro havas du mamnutrantinojn kaj ke trifoje tage oni metas lin al mamo.”
“Jam tio venu,” ekĝemis la soldato el la kazerno, “kaj oni draŝu al ni la haŭton, por ke Aŭstrio estu jam fine kontenta.”
Kaj ambaŭ plu daŭrigis la interparolon, ĝis fine Švejk kondamnis Aŭstrion definitive per la vortoj: “Tia idiota monarkio eĉ ne rajtas ekzisti en la mondo,” al kio la alia soldato aldonis, por kompletigi tiun eldiron per praktika ideo: “Kiam mi venos al fronto, mi al ili forvaporiĝos.”
Kiam poste ambaŭ plu esprimis opinion de la ĉeĥa homo pri la milito, la soldato el la kazerno ripetis, kion li hodiaŭ aŭdis en Prago, ke ĉe Náchod eblas aŭdi kanonojn kaj ke en la plej proksima tempo la rusa caro enmarŝos Krakovon.
Ili rakontis al si, ke ĉehan grenon oni veturigas en Germanion kaj ke germanaj soldatoj ricevas cigaredojn kaj ĉokoladon.
Poste ili rememoris la tempojn de iamaj militoj kaj Švejk serioze pruvis, ke kiam oni iam ĵetadis fetorajn potojn en sieĝatajn kastelojn, ke ankaŭ tio ne estis mielo batali en tia haladzo. Ke li legis, kiel ian kastelon oni sieĝis tri jarojn kaj la malamiko faris nenion alian ol tion, ke li amuziĝis pri la defendantoj ĉiutage nur per tia manirero.
Li certe dirus ankoraŭ ion interesan kaj instruan, se ilian rakontadon ne interrompus la reveno de la ĉefleŭtenanto Lukáš.
Ĵetinte teruran, frakasan rigardon al Švejk, li subskribis la aktojn kaj ellasinte la soldaton mansignis al Švejk, ke tiu lin sekvu en la gastoĉambron.
La okuloj de la ĉefleŭtenanto ĵetis terurajn fulmojn. Sidiĝinte sur seĝon li meditis, rigardante Švejkon, kiam komenci la masakron.
“Unue mi donos al li kelkajn sur la faŭkon,” pensis la ĉefleŭtenanto, “poste mi frakasos al li la nazon kaj forŝiros la orelojn, kaj mi vidos, kion plu.”
Kaj kontraŭ li sincere kaj bonkore rigardis lin paro da bonulaj, senkulpaj okuloj de Švejk, kiu aŭdacis rompi la silenton antaŭ la fulmotondro per la vortoj: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke vi jam ne havas katon. Ĝi forvoris botciron kaj aŭdacis mortaĉi. Mi ĵetis ĝin en kelon, sed en apudan, fremdan. Tian bonkondutan kaj belan anguran katon vi jam ne trovos.”
“Kion mi al li faru?” traflugis la kapon de la ĉefleŭtenanto, “li havas, pro Sinjoro Kristo, tian stultan mienon.”
Kaj la bonkoraj, senkulpaj okuloj de Švejk plu brilis mole kaj karese, per kombinita esprimo de absoluta spirita ekvilibro, ke ĉio estas en ordo kaj okazis nenio, kaj se io okazis, ke tio estas ankaŭ en ordo, ke io okazas.
La ĉefleŭtenanto Lukáš eksaltis, sed li ne ekbatis Švejkon, kiel li komence intencis. Li eksvingis la pugnon al li sub la nazo kaj ekkriegis: “Švejk, tiun hundon vi ŝtelis!”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke pri tia kazo en la lasta tempo mi ne scias kaj mi permesas al mi rimarki, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke posttagmeze vi iris kun Max promeni, do mi ne povis ĝin ŝteli. Mi tuj havis suspekton, kiam vi venis sen la hundo, ke ŝajne io okazis. Tion oni nomas komplikaĵo. En Spálená-strato estas ledaĵisto Kuneš kaj tiu ne povis iri promeni kun la hundo por ĝin ne perdi. Plej ofte li lasis ĝin en iu gastejo aŭ iu ĝin de li ŝtelis aŭ prunteprenis ĝin kaj ne redonis…”
“Švejk, bruto, himmellaudon[118], fermu la faŭkon! Vi estas aŭ rafinita fripono aŭ stulta kamelo kaj dido. Vi havas ĉiam ĉemane ekzemplon, sed mi diras al vi, min ne incitu. De kie vi venigis la hundon? Kiel vi ĝin akiris? Ĉu vi scias, ke ĝi apartenas al nia sinjoro kolonelo, kiu ĝin forkondukis, kiam ni hazarde renkontiĝis? Ĉu vi scias, ke tio estas ega monda skandalo? Diru do la veron, ĉu vi ĝin ŝtelis aŭ ne ŝtelis?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ĝin ne ŝtelis.”
“Ĉu vi sciis pri tio, ke temas pri ŝtelita hundo?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi sciis, ke temas pri ŝtelita hundo.”
“Švejk, Jesuo Maria, himmelherrgott, mi vin mortpafos, bestio, bruto, bovo, klozetulo. Ĉu vi estas tiel idiota?”
“Tiel, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto.”
“Kial vi alkondukis al mi ŝtelitan hundon, kial vi lokis tiun bestion en mia loĝejo?”
“Por fari al vi ĝojon, sinjoro ĉefleŭtenanto.”
Kaj la okuloj de Švejk bonule kaj tenere ekrigardis la vizaĝon de la ĉefleŭtenanto, kiu sidiĝis kaj eklamentis: “Kial Dio punas min per tiu ĉi bruto?”
La ĉefleŭtenanto sidis sur la seĝo en senvorta rezignacio kaj havis impreson, ke li ne havas forton ne nur por doni al Švejk kapobaton, sed eĉ ne por volvi al si cigaredon, kaj li mem ne sciis, kial li sendas Švejkon por ‘Bohemie’ kaj ‘Praga ĵurnalo’, ke Švejk tralegu al si la anoncon de la kolonelo pri la ŝtelita hundo.
Švejk revenis kun la gazetoj malfermitaj ĉe la rubriko de anoncoj. Li tute brilis kaj ĝoje raportis: “Estas tio tie, sinjoro ĉefleŭtenanto, sinjoro kolonelo tiel bele priskribas tiun ŝtelitan grifonon, ĝojo tion legi, kaj eĉ, li promesas rekompencon de cent kronoj al tiu, kiu ĝin al li alkondukos. Tio estas tre bona rekompenco. Kutime oni donas rekompencon de kvindek kronoj. Certa Božetěch el Košíře, tiu vivtenis sin nur ĉimaniere. Li ĉiam ŝtelis hundon, poste serĉis en gazetanoncoj, al kiu ĝi perdiĝis kaj tuj tien iris. Foje li ŝtelis belan nigran ŝpicon, kaj ĉar la posedanto ne reagis per anoncoj, li provis tion kaj mem publikigis sciigon en la gazetaro. La anoncoj kostis al li la tutajn dek kronojn, ĝis fine skribis iu sinjoro, ke temas pri lia hundo, ke ĝi al li perdiĝis kaj li opiniis, ke estus vana ĝin serĉi. Ke li jam ne kredas homan honeston. Sed nun li vidas, ke honestuloj tamen nur ankoraŭ ekzistas, kio lin vere ĝojigas. Laŭdire li principe trovas malĝusta rekompenci la honeston, sed ke por memoro li donacos al li sian libreton pri kulturado de hejmaj kaj ĝardenaj floroj. La kara Božetěch kaptis tiun nigran ŝpicon je la malantaŭaj kruroj, ĉirkaŭbatis per ĝi la kapon de tiu sinjoro kaj de tiu tempo ekintencis, ke li ne anoncos en ĵurnaloj. Li preferos vendi la beston al hundejo, se neniu volas ĝin serĉi per anoncoj.”
“Iru kuŝi, Švejk,” ordonis la ĉefleŭtenanto, “vi kapablas paroli tiajn idiotaĵojn ĝis la mateno.” Ankaŭ li iris dormi kaj nokte li sonĝis pri Švejk, ke tiu ŝtelis ankaŭ ĉevalon de la kronprinco, alkondukis ĝin al li kaj la kronprinco ekkonis tiun ĉevalon dum parado, kiam li, la kompatinda ĉefleŭtenanto Lukáš, rajdis sur ĝi antaŭ sia kompanio.
Matene la ĉefleŭtenanto sentis sin kiel post tradiboĉita nokto, dum kiu oni lin kapobatis. Persekutis lin ia neordinare peza inkubo sur la animo. Li ekdormis ankoraŭ antaŭmatene, senfortigita de la terura sonĝo, kaj vekis lin frapado sur la pordon, ĉe kiu aperis la bonula vizaĝo de Švejk kun demando, je kioma horo li veku sinjoron ĉefleŭtenanton.
Lukáš eklamentis en la lito: “Malaperu, bruto, tio estas io terura.”
Kiam li jam vekiĝis kaj Švejk alportis al li matenmanĝon, la ĉefleŭtenanto estis surprizita per nova demando de Švejk: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ĉu vi ne deziras, ke mi havigu al vi hundeton?”
“Aŭdu, Švejk, mi havas tenton sendi vin antaŭ militan tribunalon,” diris la ĉefleŭtenanto kaj ekĝemis, “sed oni vin liberigus, ĉar ion tiel kolose idiotan oni ne vidis en sia vivo. Ekrigardu vin en spegulo. Ĉu ne estas al vi malbone ĉe ekvido de via idiota mieno? Vi estas la plej stulta fenomeno de la naturo, kiun mi kiam ajn vidis. Nu, diru la veron, Švejk, ĉu vi plaĉas al vi mem?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi al mi ne plaĉas, en tiu spegulo mi aspektas iel oblikve aŭ tiel simile. Tiu spegulo ne estas facetita. Iam en ĉina komercejo de Staněk oni havis konveksan spegulon, kaj se iu sin ekrigardis, li tuj sentis la bezonon vomi. La faŭko oblikva, la kapo kiel tino por manĝorestoj, la ventro kiel tiu de ebria kanoniko, mallonge, bufono. Foje preteriris sinjoro regento, ekrigardis sin kaj la spegulon oni devis tuj forigi.”
La ĉefleŭtenanto sin forturnis, ekĝemis kaj trovis konvena okupi sin prefere pri blanka kafo ol pri Švejk.
Švejk mastrumis jam en la kuirejo kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš aŭdis lian kanton[119]:
Polvan turon jam eniras
Grenevilo. Sabroj brilas,
belulinoj ĉie svarmas
kaj lamentas, ploras, larmas.
Poste plu aŭdiĝis el la kuirejo:
Ni soldatoj — grandsinjoroj,
nin virinaj amas koroj.
Por la servo soldo certas,
ni bonfarton ĉie spertas...
“Vi certe bonfartas, kanajlo,” ekpensis la ĉefleŭtenanto kaj forkraĉis.
Ĉe la pordo aperis la kapo de Švejk: “Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, oni estas ĉi tie por vi el la kazerno, vi devas tuj iri al sinjoro kolonelo, estas ĉi tie kuriero.”
Kaj li aldonis familiare: “Ŝajne tio estas pro tiu hundeto.”
“Mi jam aŭdis,” diris la ĉefleŭtenanto, kiam la kuriero volis anonci sin al li en la antaŭĉambro.
Li diris tion angore kaj foriris, ĵetante pereigan rigardon al Švejk.
Temis ne pri raporto, sed pri io pli malbona. La kolonelo sidis tre nubmiene en fotelo, kiam la ĉefleŭtenanto eniris lian kancelarion.
“Antaŭ du jaroj, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris la kolonelo, “vi deziris esti translokita al la naŭdekunua regimento en Budějovice. Ĉu vi scias, kie situas Budějovice? Ĉe Vltava, jes, ĉe Vltava kaj enfluas tien Ohře[120] aŭ io simila. La urbo aspektas, por tiel diri, simpatie, kaj se mi ne eraras, ĝi havas kajon. Ĉu vi scias, kio estas kajo? Tio estas muro, konstruita apud akvo. Jes. Cetere, tio estas alia afero. Ni havis tie manovrojn.”
La kolonelo eksilentis kaj rigardante en inkujon, li rapide transiris al alia temo: “Tiu mia hundo ĉe vi malbonmoriĝis. Ĝi volas nenion vori. Vidu, en la inkujo estas muŝo. Tio estas stranga, ke eĉ vintre muŝoj falas en inkujon. Tio estas malordo.”
“Diru do jam, maljuna aĉulo, kion vi volas,” ekpensis la ĉefleŭtenanto.
La kolonelo leviĝis kaj kelkfoje trairis la kancelarion.
“Longe mi meditis, sinjoro ĉefleŭtenanto, kion propre mi al vi faros, por ke tio ne povu ripetiĝi, kaj mi rememoris, ke vi deziris esti translokita al la naŭdekunua regimento. La ĉefkomandejo antaŭ nelonge al ni anoncis, ke ĉe la naŭdekunua regimento mankas tre multe da oficiroj, ĉar la serboj ĉiujn mortigis. Mi donas al vi mian honoran vorton, ke maksimume post tri tagoj vi estos ĉe la naŭdekunua regimento en Budějovice, kie formas sin marŝbatalionoj. Vi ne devas danki. La armeo bezonas oficirojn, kiuj…”
Kaj ne sciante, kion diri plu, li ekrigardis la poŝhorloĝon kaj aldonis: “Estas duono post la deka, urĝa tempo por iri al la regimenta raporto.”
Per tio estis la “agrabla” interparolo finita kaj al la ĉefleŭtenanto tre senpeziĝis ĉe la koro, kiam li eliris el la kancelario kaj ekpaŝis al la lernejo por unujaraj volontuloj, kie li anoncis, ke en la plej proksimaj tagoj li veturos al la fronto kaj aranĝos do adiaŭan vesperon en la strato Nekázanka.
Reveninte hejmen, li diris signifoplene al Švejk: “Ĉu vi scias, Švejk, kio estas marŝbataliono?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke marŝbataliono estas marŝbatlo kaj marŝkompanio estas marŝko. Ni tion ĉiam mallongigas.”
“Mi anoncas al vi do, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto per solena voĉo, “ke vi veturos kun mi kaj kun marŝbatlo, se plaĉas al vi tia mallongigo. Sed ne imagu, ke en la fronto vi faros similajn idiotaĵojn kiel ĉi tie. Ĉu vi havas ĝojon?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi havas egan ĝojon,” respondis la brava soldato Švejk, “tio estos io belega, se ni ambaŭ kune falos por sinjoro imperiestro kaj lia familio…”
Finante la unuan parton de la romano “Aventuroj de la brava soldato Švejk (En la ariero)” mi anoncas, ke nun rapide sekvos du partoj: “En la fronto” kaj “En la kaptiteco”. Ankaŭ en tiuj pliaj partoj la soldatoj kaj la loĝantaro parolos kaj kondutos tiel, kiel tio estas en realaĵo.
La vivo ne estas lernejo de eleganta konduto. Ĉiu parolas tiel, kiel li kapablas. La ceremoniestro dro Guth[121] parolas alie ol la gastejestro Palivec en “Ĉe la kaliko”, kaj tiu ĉi romano ne estas helpilo al salona nobligo aŭ instrua libro, kiujn esprimojn eblas uzi en la socio. Ĝi estas historia bildo de certa tempo.
Se necesas uzi iun akran kaj fakte diritan esprimon, mi ne hezitas prezenti ĝin ĝuste tiel, kiel oni ĝin diris. Ĉirkaŭskribi per aliaj vortoj aŭ anstataŭigi ĝin per punktoj mi konsideras kiel la plej stultan hipokritecon. Tiujn vortojn oni uzas eĉ en parlamentejoj.
Prave oni iam diris, ke bonedukita homo povas legi ĉion. Super tio, kio estas natura, indigniĝas nur la plej grandaj malĉastuloj kaj rafinitaj maldeculoj, kiuj en sia la plej mizera pseŭdomoralo ne prijuĝas la enhavon kaj kun ekscito atakas unuopajn vortojn.
Antaŭ jaroj mi legis kritikon de novelo, kie la kritikisto ekscitiĝis super tio, ke la aŭtoro skribis: “Li mungis kaj viŝis al si la nazon” Tio laŭdire kontraŭas ĉion estetikan, noblan, kion la literaturo devas doni al la nacio.
Tio estas nur eta pruvo de tio, kiaj brutoj naskiĝas sub la suno.
Homoj, kiujn ekscitas akra esprimo, estas malkuraĝuloj, ĉar vera vivo ilin surprizas, kaj ĝuste tiaj malfortuloj pleje damaĝas la kulturon kaj karakterojn. Ili edukus la nacion kiel grupon da trosentemaj hometoj, da masturbantoj de pseŭdokulturo laŭ la ekzemplo de sankta Alojzo, pri kiu oni rakontas en la libro de la monaĥo Eŭstakio, ke ekaŭdinte, kiel ia viro ellasis siajn gasojn kun tondra bruo, sankta Alojzo komencis plori kaj trankviliĝis nur per preĝo.
Tiaj homoj antaŭ ĉiuj indigniĝas, sed kun neordinara plaĉo ili vizitas publikajn necesejojn por legi maldecajn surskribojn sur muroj.
Uzinte en mia libro kelkajn akrajn esprimojn mi skizis, kiel oni fakte parolas.
De la gastejestro Palivec ni ne povas postuli, ke li parolu tiel delikate kiel sinjorino Lauda[122], doktoro Guth, sinjorino Olga Fastr[123] kaj la tuta vico da aliaj, kiuj la tutan Ĉeĥoslovakan respublikon plej prefere ŝanĝus al granda salono kun pargeto, kie oni paŝus en frakoj, gantoj, parolus per elektitaj vortoj kaj ekzercus sin en bonaj salonaj moroj, sub kies vualo ordinare ĝuste la reĝoj de salonoj dediĉas sin al la plej malbonaj malvirtoj kaj anomalioj.
Ĉe tiu ĉi okazo mi atentigas, ke la gastejestro Palivec vivas. Li transvivis la militon, kiun li pasigis en malliberejo, kaj restis ĉiam tia kiel iam, kiam li havis la malagrablaĵon pro la bildo de la imperiestro Francisko Jozefo.
Kiam li legis pri si en la romano, li venis al mi ankaŭ vizite kaj aĉetis pli ol dudek ekzemplerojn de la unua kajero, kiujn li disdonis al siaj konatoj kaj kontribuis tiel al disvastigo de la libro.
Li havis sinceran ĝojon, ke mi skribis pri li kaj prezentis lin kiel konatan maldeculon.
“Min jam neniu ŝanĝos,” li diris al mi, “dum la tuta vivo mi parolis maldece, kiel mi tion sentis, kaj tiel mi parolos plu. Mi ne metos buŝtukon antaŭ mian muzelon, kiam mi parolas al iu tia bruto. Mi estas nun fama.”
Lia memkonscio vere altiĝis. Lia famo baziĝas sur kelke da akraj esprimoj. Al li tio sufiĉas por senti sin kontenta, kaj se mi eble volus lin atentigi, priskribante liajn esprimojn fidele kaj precize, kiel mi faris, ke li tiel ne parolu (sed tion mi ne intencis), mi nepre ofendus tiun bonan homon.
Per senafektaj vortoj, simple kaj fidele li esprimis, kiel ĉeĥoj abomenas servilecon, kaj eĉ li mem tion ne sciis. Tio estis en la sango, tiu malestimo al la imperiestro kaj al decaj esprimoj.
Ankaŭ Otto Katz vivas. Temas pri vera figuro de feldkurato. Post la ŝtatrenverso li pendigis ĉion sur hokon, forlasis la eklezion kaj nun vivtenas sin kiel prokuristo en fabriko de bronzo kaj farboj en norda Bohemio. Li skribis al mi longan leteron, en kiu li minacas, ke li reguligos kun mi la kontojn. Scie, iu germana gazeto publikigis tradukon de unu ĉapitro, kie mi prezentas lin tia, kia li fakte estis. Mi vizitis lin do kaj finiĝis tio por li tre bone. Je la dua horo nokte li ne kapablis stari sur la piedoj, sed li predikis kaj diris: “Mi estas Otto Katz, feldkurato, vi gipsaj kapoj.”
Homoj kiel la mortinto Bretschneider, ŝtata detektivo de malnova Aŭstrio, ankaŭ nun multnombre svarmas en la respubliko. Ili neordinare interesiĝas pri tio, kion kiu parolas.
Mi ne scias, ĉu per tiu ĉi verko mi atingos tion, kion mi intencis. Jam la fakto, ke mi aŭdis unu homon insulti la alian: “Vi estas idiota kiel Švejk,” tion ĝuste ne atestas. Sed se la vorto Švejk iĝos nova insulto en ilia abunda kolekto, mi devos kontentiĝi per tiu ĉi pliriĉigo de la ĉeĥa lingvo.
Jaroslav Hašek