Kiam do Švejk, en rusa mantelo kaj plata larĝa kaskedo erare konsiderata kiel rusa militkaptito fuĝinta el vilaĝo antaŭ Felsztyn, skribis siajn senesperajn ekkriojn per lignostumpo sur vandojn, neniu tion atentis, kaj kiam li volis en etapo de Chyrov ĉion detale klarigi al oficiro, kiu ĝuste laŭiris, kiam oni disdonis al ili pecetojn da malmola maiza pano, unu el hungaraj soldatoj gardantaj la transporton de militkaptitoj ekbatis lin per kolbo sur la ŝultron kun rimarko: “Baszom az élet[295], rampu en la vicon, rusa porkino!”
Tio ĉio estis en la kadro de tio, kiel hungaroj traktis rusajn militkaptitojn, kies lingvon ili ne komprenis.
Švejk do revenis en la vicon kaj turnis sin al la plej proksima militkaptito:
“Tiu homo plenumas sian devon, sed li mem submetas sin al danĝero. Se hazarde li havus ŝargite kaj la kulasriglilon deblokita, kion poste? Kiel li bategas homon sur la ŝultron kaj la pafiltubon havas turnita kontraŭ si, povus al li facile okazi, ke la fusilo ekpafus, la kartoĉo enflugus al li en la faŭkon kaj li mortus ĉe plenumo de sia devo. En certa ŝtonminejo en Šumava[296] laboristoj ŝtelis dinamitajn alumetojn, por ke ili havu provizon por vintre eksplodkrevigi trunkstumpojn. Gardisto en la ŝtonminejo ricevis ordonon al ĉiu laboristo traserĉi la poŝojn, kiam tiuj iras el la laborejo, kaj li faris tion kun tia amo, ke li kaptis tuj la unuan ŝtonministon kaj komencis plaŭdbati sur liajn poŝojn tiel fervore, ĝis dinamitaj alumetoj en poŝo de tiu ŝtonministo eksplodis kaj ambaŭ kun la gardisto elflugis en aeron, tiel ke tio aspektis, kvazaŭ ankoraŭ en la lasta momento ili tenus sin reciproke ĉirkaŭ la kolo.”
La rusa militkaptito, al kiu Švejk tion rakontis, rigardis lin kun plena komprenemo, ke el la tuta parolo li komprenas eĉ ne unu vorton.
“Ne kompreni, mi krimea Tataro, granda Alaho.” La Tataro sidiĝis, krucmetinte la piedojn sur la tero kaj la manojn sur la brusto, komencis preĝi: “Granda Alaho - granda Alaho - mizerikorda - kompatu - kompatu - simpla soldateto.”
“Vi estas do Tataro,” diris Švejk kunsente, “vi estas ja sukcese kreita. Kiel vi povus kompreni min kaj mi vin, se vi estas Tataro. Hm — ĉu vi konas Jaroslavon el Šternberk? Ĉu vi ne konas tiun nomon, bubo tatara? Tiu al la viaj senpolvigis la pugon ĉe Hostýn[297]. Tiam vi rapidegis de ni el Moravio, buboj tataraj, per longa paŝo. En viaj lernolibroj oni tion al vi ŝajne ne instruas, kiel oni lernigis tion al ni. Ĉu vi konas Marian la Virgulino de Hostýn? Kompreneble, ke vi ne konas — tiu tion ankaŭ ĉeestis, ĉi tie en la kaptiteco oni vin, bubojn tatarajn, ja baptos.”
Švejk turnis sin al alia militkaptito:
“Ĉu ankaŭ vi estas Tataro?”
La alparolito ekkomprenis la vorton Tataro, ekskuis la kapon: “Tataro ne, Ĉerkeso, denaska Ĉerkeso, mi fortranĉas kapojn.”
Švejk havis ĉiuflanke ‘feliĉon’, ke li troviĝis en kompanio kun anoj de orientaj nacioj. En transporto estis tie Tataroj, Gruzoj, Osjatoj, Ĉerkesoj, Mordovoj kaj Kalmukoj.
Tiel Švejk havis malfeliĉon, ke li povis kun neniu interkompreniĝi, kaj oni trenis lin kun la ceteraj al Dobromil’, de kie necesis ripari la fervojan trakon tra Przemyšl al Nižankoviči.
En kancelario de etapo en Dobromil’ oni enskribadis ilin unu post la alia, kio iris tre malfacile, ĉar el ĉiuj tricent militkaptitoj, kiujn oni alpelis al Dobromil’, neniu komprenis la rusan lingvon de la ĉefserĝento, kiu sidis tie malantaŭ tablo kaj kiu iam sin anoncis, ke li scipovas ruse, kaj nun funkciis en orienta Galicio kiel interpretisto. Jam antaŭ tri semajnoj li mendis al si germanan-rusan vortaron kaj lernolibron de parollingvo, sed ĝis nun tio al li ne venis, tiel ke anstataŭ ruse li parolis per kripligita slovaka lingvo, kiun li mizere ellernis, kiam kiel reprezentanto de viena firmao li vendadis en Slovakio bildon de sankta Stefano, aspergujojn kaj rozariojn.
Super tiu strangaj staturoj, kun kiuj li absolute ne kapablis interkompreniĝi, li estis tute konfuzita. Li eliris do eksteren kaj ekkriegis al grupo de militkaptitoj: “Kiu scias paroli germane?”
El la grupo eliris Švejk, kun ĝoja vizaĝo rapidanta al la ĉefserĝento, kiu al li diris, ke Švejk tuj iru malantaŭ li en la kancelarion.
La ĉefserĝento sidiĝis malantaŭ aktojn, malantaŭ amason da formularoj pri nomo, deveno kaj aparteno de militkaptitoj kaj nun komenciĝis amuza germana interparolo:
“Vi estas judo, ĉu?” li demandis Švejkon.
Švejk ekskuis la kapon.
“Tion vi ne devas malkonfesi,” daŭrigis la ĉefserĝento-interpretisto kun certeco, “ĉiu el vi, militkaptitoj, kiu scipovis germane, estis judo kaj punkto. Kia estas via nomo? Švejĥ? Vidu do, kial vi malkonfesas, se vi havas tian judan nomon? Ĉe ni vi ne devas timi tion konfesi. Ĉe ni en Aŭstrio oni ne faras pogromojn kontraŭ judoj. De kie vi devenas? Aha, Praaga, tion mi konas, mi konas, tio estas ĉe Varsovio[298]. Ankaŭ antaŭ semajno mi havis ĉi tie du judojn el Praaga ĉe Varsovio kaj via regimento kia numero? Ĉu naŭdek unu?”
La ĉefserĝento prenis nomaron, foliumis en ĝi: “La naŭdekunua regimento estas el Erevano, Kaŭkazo, oni kompletigas ĝin el Tbilisi, vi miras, ĉu, kiel ni ĉi tie ĉion scias?”
Švejk vere miris al tiu tuta historio kaj la ĉefserĝento daŭrigis ege serioze, donante al Švejk sian duone elfumigitan cigaredon: “Tio estas alia tabako ol tiu via rusa. — Mi estas ĉi tie, judeto, la plej alta estro. Kiam mi ion diros, ĉio devas tremi kaj kaŝi sin. Ĉe nia soldataro estas alia disciplino ol ĉe vi. Via caro estas fripono, sed tiu nia estas saĝa kapo. Nun mi ion al vi montros, por ke vi vidu, kia estas ĉe ni disciplino.”
Li malfermis la pordon al apuda ĉambro kaj ekvokis: “Hans Löfler!”
Oni aŭdis: “Ĉi tie!” kaj internen enpaŝis krophava soldato el Stirio kun mieno de larmoplena kreteno. En la etapo li estis ulino por ĉio.
“Hans Löfler,” ordonis la ĉefserĝento, “prenu tie mian pipon, ŝovu ĝin al vi en la faŭkon kiel hundo, kiam ĝi portas objektojn, kaj vi kuros sur la kvar membroj ĉirkaŭ la tablo tiel longe, dum mi ne diros ‘halt!’ Ĉe tio vi devas boji, sed tiel, ke la pipo ne elfalu al vi el la faŭko, aŭ mi igos vin alligi.”
La krophava soldateto el Stirio komencis rampi sur la kvar membroj kaj boji.
La ĉefserĝento venke ekrigardis Švejkon: “Ĉu mi ne diris al vi, judeto, kia disciplino ĉe ni regas?” Kaj la ĉefserĝento kun ĝojo rigardis tiun senparolan soldatan vizaĝon de iu alpa gregejo. “Halt!” li diris fine, “nun starsidiĝu kaj alportu la pipon. — Bone, kaj nun ekjodlu.”
Tra la ĉambro eĥis kriego: “Holario, holario…”
Kiam la prezentado finiĝis, la ĉefserĝento eltiris el tirkesto kvar cigaredojn Sport kaj grandanime donacis ilin al Hans, kaj tiam Švejk komencis rakonti al la ĉefserĝento per kripligita germana lingvo, ke certa oficiro ĉe ia regimento havis tiel obeeman servosoldaton, ke tiu faris ĉion, kion lia sinjoro deziris, kaj kiam foje oni lin demandis, ĉu li forvorus per kulero eĉ tion, kion li elkakis, se lia sinjoro tion al li ordonus, ke li diris: “Se mia sinjoro leŭtenanto tion al mi ordonus, mi forvorus tion laŭ la ordono, sed se mi ne trovus en tio haron, tion mi ege abomenas, tiam tuj estus al mi malbone.”
La ĉefserĝento ekridis: “Vi judoj havas trafajn anekdotojn, sed mi volus veti, ke disciplino ĉe via soldataro ne estas tia kiel ĉe ni. Por ke ni do venu al kerno de la afero, mi subordigas al vi la transporton! Ĝis vespero vi skribos al mi nomojn de ĉiuj aliaj militkaptitoj! Vi akceptos por ili manĝon, dividos ilin po dek viroj kaj respondas pri tio, ke neniu fuĝos! Se iu al vi fuĝos, judeto, ni vin pafekzekutos!”
“Mi deziras, sinjoro ĉefserĝento, kun vi paroli,” diris Švejk.
“Ne marĉandu,” respondis la ĉefserĝento. “Tion mi ne ŝatas, aŭ mi sendos vin en la tendaron. Ege baldaŭ vi iel alklimatiĝis ĉe ni en Aŭstrio. — Li volas kun mi private paroli… Ju pli bonanime la homo al vi, militkaptitoj, kondutas, des pli estas tio malbona… Nun do tuj iru, jen vi havas paperon kaj krajonon kaj skribu la nomaron…! Kion vi ankoraŭ volas?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefserĝento…”
“Zorgu malaperi! Vi ja vidas, kiom da laboro mi havas!” La vizaĝo de la ĉefserĝento surprenis mienon de tute laborlaca homo.
Švejk soldatsalutis kaj foriris al la militkaptitoj, ĉe kio li ekpensis, ke pacienco por sinjoro imperiestro portas siajn fruktojn.
Sed pli malbona estis kompilado de la nomaro, ol la militkaptitoj ekkomprenis, ke ili devas diri sian nomon. Švejk travivis en la vivo multon, sed tiu ĉi tataraj, gruzaj kaj mordovaj nomoj tamen nur ne venis al li en la kapon. “Tion neniu al mi kredos,” ekpensis Švejk, “ke iam iu povis havi nomon kiel tiuj Tataroj ĉirkaŭe: Muhlahalej Abdraĥmanov — Bejmurat Allahali — Ĝeredĝe Ĉerdeĝe — Davlatbalej Nurdagalejev ktp. Ĉe ni oni havas tamen nur pli bonajn nomojn, kiel tiu parokestro en Židohoušt, laŭnome Vobejda.”
Li plu paŝis inter vicoj da militkaptitoj, kiuj unu post la alia kriis sian antaŭnomon kaj nomon: “Ĝindralej Hanemalej — Babamulej Mirzahali” ktp.
“Estas miro, ke vi ne formordis al vi la langon,” diris Švejk al ĉiu el ili kun bonula rideto. “Ĉu ne estas pli bona tio, se iu ĉe ni havas nomon Bohuslav Štěpánek, Jaroslav Matoušek aŭ Roza Svoboda?”
Kiam Švejk post terura sufero fine alskribis ĉiujn tiujn Babula Hallejojn, Ĥuĝi Muĝijn, li ekdecidis, ke li provos tion ankoraŭfoje kaj klarigos al la interpretisto-ĉefserĝento, ke li iĝis viktimo de eraro, kaj kiel li jam kelkfoje dum la vojo, kiam oni pelis lin inter militkaptitojn, vane petis pri justeco.
La ĉefserĝento-interpretisto, kiu jam antaŭ tio ne estis tute malebria, intertempe tute perdis la juĝokapablon.
Li havis antaŭ si dismetita anoncparton de ia germana ĵurnalo kaj kantis gazetanoncojn en la melodio de Radecký-marŝo: “Mi interŝanĝos gramofonon por infanĉareto! — Mi aĉetas vitrerojn, blankajn tabulajn eĉ verdajn! — Konti kaj bilanci ellernos ĉiu, kiu trapasos skriban kurson de kontado” ktp.
Por iuj gazetanoncoj ne taŭgis melodio de la marŝo, sed la ĉefserĝento volis tion plenforte superi, tial li pugnobatis la tablon en takto kaj piedfrapis. Liaj lipharoj, kungluitaj de pola likvoro, elstaris sur ambaŭ flankoj de lia vizaĝo, kvazaŭ oni enpuŝus al li tien ambaŭflanke penikojn kun sekiĝinta araba gumo. Liaj ŝvelaj okuloj ekrimarkis ja Švejkon, sed post tiu ĉi eltrovo sekvis neniu reago, nur tio, ke la ĉefserĝento ĉesis pugnobati kaj piedfrapi. En la melodio “Mi ne scias, kion tio signifas[299]…” li tamburis sur la seĝo novan gazetanoncon: “Karolina Dreger, akuŝistino, rekomendas sin en ĉiu okazo al estimataj sinjorinoj.”
Li kantis tion al si pli kaj pli mallaŭte kaj mallaŭtete, ĝis li fine eksilentis, senmove ekrigardis la tutan grandan areon de gazetanoncoj kaj donis la okazon al Švejk, ke tiu ekparolu pri sia malfeliĉo, al kio apenaŭ sufiĉis la frazoj de Švejk en kripligita germana lingvo.
Švejk komencis per tio, ke li tamen nur pravis, iri al Felsztyn laŭlonge de rivereto, sed ke li ne kulpas pri tio, ke nekonata rusa soldato fuĝis el kaptiteco kaj iris bani sin en lagon, laŭlonde de kiu li, Švejk, devis iri, ĉar tio estis lia devo, kiam li iris al Felsztyn kiel enloĝiganto tra la plej mallonga vojo. La ruso ekvidinte lin fuĝis kaj lasis sian kompletan uniformon en arbustaro. Ke li, Švejk, aŭdis, kiel ekzemple sur pozicio oni uzas ĉe spionado uniformojn de falintaj malamikoj, kaj ke tial li prove alivestis sin en la postlasitan uniformon por konvinkiĝi, kia tio estus en tia okazo paŝi en fremda uniformo.
Klariginte tiun ĉi sian eraron, Švejk ekkonis, ke li parolis tute superflue, ĉar la ĉefserĝento dormis jam longe antaŭ tio, ol Švejk venis en la parolo al tiu lago. Švejk intime al li alpaŝis kaj ektuŝis lian ŝultron, kio tute sufiĉis, ke la ĉefserĝento falu de sur la seĝo teren, kie li trankvile dormis plu.
“Pardonu, sinjoro ĉefserĝento,” diris Švejk, soldatsalutis kaj eliris el la kancelario.
Frumatene la soldata konstrukomandejo ŝanĝis la dispoziciojn kaj decidis, ke tiu grupo da militkaptitoj, en kiu estis Švejk, estos translokita rekte al Przemyšl por renovigi la trakon Przemyšl — Lubaczów.
Ĉio do restis kiel antaŭe kaj Švejk daŭrigis sian odiseadon inter la rusaj militkaptitoj. Hungaraj gardistoj pelis tion ĉion rapide antaŭen.
En vilaĝo, kie oni havis ripozon, ili renkontiĝis sur vilaĝa placo kun taĉmento de trajnotrupo. Antaŭ grupo da veturiloj staris oficiro kaj rigardis la militkaptitojn. Švejk elsaltis el la vico, stariĝis antaŭ la oficiron kaj ekvokis: “Sinjoro leŭtenanto, obee mi raportas.” Sed pli li ne diris, ĉar tuj estis ĉi tie du hungaraj soldatoj, kiuj per pugnobatoj sur la dorson enpuŝegis lin inter la militkaptitojn.
La oficiro ĵetis malantaŭ li cigarstumpon, kiun alia militkaptito rapide levis kaj fumis plu. Poste la oficiro rakontis al apude staranta kaporalo, ke en Rusio estas germanaj koloniistoj kaj ke ankaŭ tiuj devas batali.
Poste jam dum la tuta vojo al Przemyšl Švejk ne havis la okazon al iu plendi, ke li estas propre kompania kuriero de la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento. Nur en Przemyšl, kiam antaŭvespere oni enpelis ilin en disbatitan malgrandan fortikaĵon en interna zono, kie estis konservitaj ŝtaloj por ĉevaloj de fortikaĵa artilerio.
Tie estis tavoligita tiel pedikplena pajlo, ke pedikoj movis mallongajn pajlerojn kvazaŭ tio estus ne pedikoj, sed formikoj, fortrenantaj materialon por konstruo de sia nesto.
Oni disdonis al ili ankaŭ iom da nigra malpuraĵo el nura cikorio kaj po peco de malbone bakita maiza pano.
Poste transprenis ilin majoro Wolf, reganta tiutempe super ĉiuj militkaptitoj, laborantaj ĉe riparoj en la fortikaĵo Przemyšl kaj la ĉirkaŭaĵo. Tio estis pedanta homo. Li havis ĉe si la tutan stabon da interpretistoj, kiuj laŭ kapabloj kaj antaŭa klerigo de militkaptitoj elektadis inter ili specialistojn por konstruaĵoj.
La majoro Wolf havis fiksan ideon, ke rusaj militkaptitoj malkonfesas sian povoscion legi kaj skribi, ĉar okazis, ke al lia tradukita demando: “Ĉu vi scias konstrui fervojojn?” respondadis ĉiuj militkaptitoj stereotipe: “Mi scias pri nenio, mi aŭdis pri nenio tia, mi vivis honore kaj honeste.”
Kiam do ili staris jam vicigitaj antaŭ la majoro Wolf kaj la tuta lia stabo, la majoro Wolf unue germane demandis la militkaptitojn, kiu el ili regas la germanan lingvon.
Švejk energie elpaŝis, stariĝis antaŭ la majoron, donis al li la honoron kaj raportis, ke li scipovas germane.
La majoro Wolf, evidente ĝojigita, tuj Švejkon demandis, ĉu li ne estas inĝeniero.
“Obee mi raportas, sinjoro majoro,” respondis Švejk, “ke mi estas ne inĝeniero, sed kuriero de la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento. Mi falis en nian kaptitecon. Tio okazis jene, sinjoro majoro…”
“Kion?” ekkriegis la majoro Wolf.
“Obee mi raportas, sinjoro majoro, ke tio estas tiel ĉi…”
“Vi estas ĉeĥo,” plu kriegis la majoro Wolf. “Vi alivestis vin en rusan uniformon.”
“Obee mi raportas, sinjoro majoro, ke ĉio tio plene konsentas. Mi vere ĝojas, ke sinjoro majoro tuj imagis sin mem en mia situacio. Povas esti, ke niaj jam ie batalas, kaj mi superflue maldiligentaĉus ĉi tie dum la tuta milito. Eble ankoraŭfoje, sinjoro majoro, mi tion laŭorde al vi klarigu.”
“Sufiĉe,” diris la majoro Wolf kaj alvokis du soldatojn kun ordono, ke ili tuj forkonduku tiun viron al la ĉefgardistejo, kaj li mem kun ankoraŭ unu oficiro malrapide iris post Švejk, ĉe kio dum interparolo kun la oficiro li svingis la manojn. En ĉiu lia frazo estis io pri ĉeĥaj hundoj kaj samtempe la alia oficiro sentis el lia parolo grandan ĝojon de la majoro, ke tiu per sia akrevido malkaŝis unu el tiuj birdetoj, pri kies ŝtatperfida agado malantaŭ la limoj oni eldonadis sekretajn sciigojn al komandantoj de trupunuoj jam kelke da monatoj, nome ke oni scias, kiel iuj transkurintoj de ĉeĥaj regimentoj, forgesante sian ĵuron, eniras la vicojn de la rusa soldataro kaj servas al la malamiko, alportante al ĝi precipe valorajn servojn ĉe spionado.
La aŭstra ministerio de internaj aferoj ankoraŭ palpis en mallumo, koncerne informon pri batala organizo de transkurintoj al la rusa flanko. Ĝi sciis ankoraŭ nenion certan pri revoluciaj organizaĵoj en la eksterlando kaj nur en aŭgusto komandantoj de batalionoj en la linio Sokal’ — Milijatin — Bubnovo ricevis konfidencajn sciigojn, ke aŭstra eksprofesoro Masaryk[300] fuĝis eksterlanden, kie li faras propagandon kontraŭ Aŭstrio. Ia stultulo de la divizio kompletigis la sekretan sciigon per ankoraŭ tiu ĉi ordono: “En la okazo de kapto senprokraste alkonduki lin al la stabo de la divizio!”
Tiutempe la majoro Wolf ne havis eĉ ŝajnon pri tio, kion ĉion propre preparas la transkurintoj por Aŭstrio, kiuj pli poste, renkontiĝante en Kievo kaj aliloke, al la demando: “Kion vi ĉi tie faras?” gaje respondadis: “Mi perfidis sinjoron imperiestron.”
Pri tiuj transkurintoj-spionoj, el kiuj unu forkondukata en la ĉefgardistejon tiel facile falis en lian kaptilon, li sciis nur el sekretaj sciigoj. La majoro Wolf estis homo iom sinmontrema, li imagis al si laŭdon de pli superaj instancoj, ordenon pro sia akrevideco, singardemo kaj genio.
Antaŭ ol ili ĝisiris al la ĉefgardistejo, li estis konvinkita, ke tiun demandon: “Kiu scipovas germane?” li donis intence, ĉar tuj, kiam li trarigardis la militkaptitojn, ĝuste tiu ŝajnis al li suspekta.
La oficiro lin akompananta kapjesis kaj diris, ke la arestigon necesos anonci al la komandantaro de la garnizono cele de plua procedo kaj transdono de la akuzito al la pli supera soldata tribunalo, ĉar tio, kion diras sinjoro majoro, nepre ne eblas, enketi lin en la ĉefgardistejo kaj tuj poste malantaŭ la ĉefgardistejo lin pendumi. Li estos pendumita, sed per leĝa vojo laŭ soldata juĝeja normaro, por ke estu atingita ligiteco kun aliaj similaj krimuloj per detala enketo antaŭ la pendumo. Kiu scias, kio el tio ankoraŭ elkoviĝos.
La majoron Wolf atakis subita necedemo, eniris lin ĝis nun kaŝita bruteco, tiel ke li proklamis, ke tiun transkurinton-spionon li igos pendumi tuj post la enketo je sia risko. Cetere li povas tion al si permesi, ĉar li havas altrangulajn konatojn kaj al li estas ĉio tio tute indeferenta. Ĉi tie tio estas kiel en la fronto. Se oni lin kaptus kaj senmaskigus tuj malantaŭ batalejo, oni lin enketus, ankaŭ tuj pendumus kaj farus kun li neniajn ceremoniojn. Cetere sinjoro kapitano eble ja scias, ke komandanto sur milita teritorio, kia ajn komandanto de la kapitano pli alten havas rajton pendumi ĉiujn suspektindajn homojn.
La majoro Wolf kompreneble iom eraris, koncerne la rajton de soldataj ranguloj pendumi.
Ju pli proksime al la fronto en la orienta Galicio, des pli suben descendis tiu ĉi rajto al malpli kaj malpli superaj soldataj ranguloj, ĝis fine estis okazoj, ke ekzemple kaporalo, komandanto de patrolo, igis pendumi dekdujaran bubon, kiu estis al li suspekta per tio, ke en forlasita kaj elrabita vilaĝo li kuiris al si en detruita kabano terpomajn ŝelojn.
Ankaŭ la kverelo inter la kapitano kaj la majoro gradiĝis.
“Tion vi ne rajtas,” kriis ekscitite la kapitano. “Tiu estos pendumita surbaze de juĝeja verdikto de soldata tribunalo.”
“Li estos pendumita sen verdikto,” raŭkis la majoro Wolf.
Švejk, kiun oni kondukis antaŭe kaj kiu aŭdis la tutan interesan interparolon, diris al siaj akompanantoj nenion alian ol: “Iri piede, kiel malantaŭ la veturilo. Foje en gastejo ‘Na Zavadilce’ en Libeň ni reciproke kverelis, ĉu certan ĉapeliston Vašák, kiu ĉiam dum amuzo faris eksceson, elĵeti tuj, kiam li aperos inter la pordo, aŭ poste, kiam li mendos bieron, pagos kaj fintrinkos, aŭ ĉu helpi al liaj botoj eksteren, kiam li findancos la unuan rondon. La gastejestro, tiu proponis, ke ni elĵetu lin en duono de la dancamuzo, kiam li havos iometan elspezon, poste ke li devos pagi kaj tuj esti ekstere. Kaj ĉu vi scias, kion tiu kanajlo al ni faris? Li ne venis. Kion vi al tio diras?”
Ambaŭ soldatoj, kiuj devenis de ie el Tirolo, respondis samtempe: “Nenjo ĉeĥe.”
“Ĉu vi komprenas germane?” demandis Švejk trankvile.
“Jes,” respondis ambaŭ, al kio Švejk rimarkis: “Tiel estas bone, almenaŭ vi ne perdiĝos inter la viaj.”
Dum tiuj ĉi amikaj interparoloj ĉiuj ĝisiris al la ĉefgardistejo, kie la majoro Wolf plu daŭrigis la parolon kun la kapitano pri la sorto de Švejk, dum Švejk sidis modeste malantaŭe sur benko.
La majoro Wolf fine tamen nur konsentis kun la opinio de la kapitano, ke tiu ĉi homo devas pendi nur post pli longa proceduro, kiun oni agrable nomas: la vojo de la leĝo.
Se ili demandus Švejkon, kion li pri tio pensas, li dirus: “Mi tre bedaŭras, sinjoro majoro, ĉar vi havas pli altan rangon ol sinjoro kapitano, sed sinjoro kapitano pravas. Ĉiu trorapidiĝo malutilas. Ĉe distrikta juĝejo en Prago foje freneziĝis juĝisto. Longe eblis sur li nenion rimarki, ĝis foje tio ĉe li eksplodis ĉe traktado pri honorofendo. Certa Znamenáček, renkontinte surstrate kapelanon Hortík, kiu dum la leciono de religio vangobatis lian filon, diris al la kapelano: ‘Bruto, nigra monstro, pia idioto, nigra porko, parokeja virkapro, kripliganto de la instruo de Kristo, farizeo kaj ĉarlatano en sutano!’ Tiu freneza juĝisto estis ega pia homo. Li havis tri fratinojn, tiuj ĉiuj servis kiel parokejaj kuiristinoj kaj li estis baptopatro de ĉiuj iliaj infanoj, do tio lin tiel ekscitis, ke li subite perdis la saĝon kaj alkriegis la akuziton: ‘En la nomo de Lia Moŝto imperiestro kaj reĝo oni vin kondamnas al la morto per pendumo. Kontraŭ la verdikto ne eblas apelacii. Sinjoro Horáček!’ li alvokis poste gardiston, ‘prenu tiun ĉi sinjoron ĉi tie kaj pendumu lin tie, vi ja scias, kie oni senpolvigas tapiŝojn, kaj poste venu ĉi tien, vi ricevos trinkmonon por biero!’ Memkompreneble, ke sinjoro Znamenáček eĉ tiu gardisto restis stari kiel mirrigidaj, sed la juĝisto piedfrapis kaj ekkriis: ‘Ĉu vi obeos, aŭ ne?’ La gardisto tiel ektimis, ke li jam trenis sinjoron Znamenáček suben, kaj se ne estus tie advokato, kiu en tion intervenis kaj alvokis savstacion, mi ne scias, kiel tio por sinjoro Znamenáček finiĝus. Ankoraŭ kiam oni ŝovis sinjoron juĝiston en veturilon de la savstacio, li kriis: ‘Se vi ne trovos ŝnuregon, pendumu lin per litotuko, poste ni tion elbilancos en duonjaraj registroj…’”
Švejk estis do alkondukita sub eskorto al la komandejo de la garnizono, subskribinte antaŭ tio protokolon skribitan fare de majoro Wolf, ke kiel ano de la aŭstra armeo li konscie kaj sen kia ajn premo alivestis sin en rusan uniformon kaj malantaŭ la fronto estis retenita fare de soldata ĝendarmaro, kiam la rusoj cedis.
Tio ĉio estis sankta vero kaj Švejk, kiel honestulo, ne povis kontraŭ tio protesti. Kiam dum skribado de la protokolo li faris provon kompletigi ĝin per ia eldiro, kiu eble povus pli detale klarigi la situacion, estis ĉi tie tuj preta ordono de sinjoro majoro: “Fermu la faŭkon, pri tio ĉi mi vin ne demandas! La afero estas tute klara.”
Poste Švejk ĉiam soldatsalutis kaj proklamis: “Obee mi raportas, ke mi fermas la faŭkon kaj ke la afero estas tute klara.”
Poste, kiam oni alvenigis lin al la komandejo de la garnizono, oni forkondukis lin en truon, kie antaŭe estis magazeno de rizo, samtempe pensionato por musoj. Sur la planko estis ĉi tie ankoraŭ ĉie disŝutita rizo, musoj Švejkon neniel timis kaj gaje kuris ĉirkaŭe, postrikoltante rizerojn. Švejk devis iri al si por pajlosako, kaj kiam li en mallumo ĉirkaŭrigardis, li vidis, ke en lian pajlosakon tuj transloĝiĝas la tuta familio de musoj. Ekzistis nenia dubo, ke ili volas fari al si ĉi tie novan neston sur ruinoj de gloro de putriĝinta aŭstra pajlosako. Švejk komencis pugnobati ŝlositan pordon; venis kaporalo, polo, kaj Švejk lin petis, ke li estu translokita en alian ĉambron, ĉar li povus kuŝsufoki muson en sia pajlosako kaj fari damaĝon al la armea administrantaro, ĉar ĉio tio, kio estas en soldataj magazenoj, estas ĝia posedaĵo.
La polo parte ekkomprenis, ekminacis al Švejk per pugno antaŭ la fermita pordo kaj menciinte ankoraŭ ion pri surfekita nesto malproksimiĝis, murmurante ekscitite ion pri ĥolero, kvazaŭ Švejk dio scias kiel lin ofendus.
La nokton pasigis Švejk trankvile, ĉar la musoj ne faris al si grandajn pretendojn je Švejk kaj ŝajne havis sian noktan programon, plenumatan en apuda magazeno de soldataj manteloj kaj kepoj, kiujn ili morddifektis kun granda certeco kaj en sendanĝero, ĉar la intendantaro rememoris nur post unu jaro kaj en soldatajn magazenojn lokis armeajn katojn sen rajto de pensiigo, kiuj estis registritaj ĉe intendantaroj sub rubriko ‘I.k.r. kato de soldataj magazenoj’. Tiu ĉi kata rango estis propre nur renovigo de tiu ĉi malnova institucio, kiu estis likvidita post la milito en la sesdeksesa jaro.
Pli frue en militaj tempoj, ankoraŭ dum la regado de Maria Tereza, oni ankaŭ lokis katojn en soldatajn magazenojn, kiam sinjoroj el la intendantaro ĵetis la kulpon pri la tuta sia ŝakrado per uniformoj sur la kompatindajn musojn.
Sed imperiestraj kaj reĝaj katoj en multaj okazoj ne plenumis sian devon, kaj tiel okazis, ke foje dum la regado de la imperiestro Leopoldo[301] ses katoj, alkomanditaj al soldata magazeno en Pohořelec, estis pendumitaj laŭ la verdikto de soldata tribunalo. Mi scias, ke tiam bele kaŝridetis ĉiuj tiuj, kiuj havis kun la soldata magazeno ion komunan…
Kun matena kafo oni ŝovis en la truon al Švejk homon en rusa larĝa kaskedo kaj rusa soldata mantelo.
Tiu viro parolis ĉeĥe kun pola akcento. Estis tio unu el tiuj fiuloj, servantaj en kontraŭspiona taĉmento ĉe armea korpuso, kies komandantaro estis en Przemyšl. Li estis ano de sekreta soldata polico kaj eĉ ne tro zorgis pri ia rafinita transiro al esplordemandado de Švejk. Li komencis tute simple: “Mi falis en bjelan marĉon pro mia nesingardemo.Mi servis ĉe la dudekoka regimento kaj mi tuj eniris la servon ĉe rusoj, kaj poste mi lasis min tiel stulte kapti. Mi anoncis min al rusoj, ke mi iros kiel antaŭpatrolo… Mi servis ĉe la sesa kieva divizio. Ĉe kiu rusa regimento servis vi, kamarado? Ŝajnas al mi, ke ni vidis unu la alian ie en Rusio. Mi konis en Kievo multe da ĉeĥoj, kiuj iris kun ni al la fronto, kiam ni transiris al la rusa armeo, sed nun mi ne povas rememori iliajn nomojn kaj de kie ili estis, eble vi rememoros iun, kun kiu vi havis tie rilatojn, mi ŝatus scii, kiu estas tie de nia dudekoka regimento?”
Anstataŭ respondo Švejk zorgeme metis la manon al li sur la frunton, poste esploris lian arterion kaj fine lin forkondukis al malgranda fenestro kaj petis lin elŝovi la langon. La fiulo tiun tutan proceduron neniel kontraŭstaris, opiniante, ke probable temas pri certaj konspirulaj signoj. Poste Švejk komencis pugnobati la pordon, kaj kiam gardisto venis demandi, kial li faras bruegon, Švejk petis ĉeĥe kaj germane, ke oni tuj alvoku kuraciston, ĉar tiun viron, kiun oni al li ĉi tien donis, kaptas ĥimeroj.
Sed tio neniel helpis, por tiu viro venis tuj neniu. Li restis tie tute trankvile kaj plu babilis ion pri Kievo, kaj ke li vidis tie Švejkon, kiel li marŝis inter rusaj soldatoj.
“Vi certe trinkis ŝlimecan akvon,” diris Švejk, “kiel ĉe ni tiu juna Týnecký, homo alie saĝa, sed foje li komencis vojaĝi kaj venis ĝis Italio. Tiu ankaŭ parolis pri nenio alia ol pri tiu Italio, ke estas tie multe da ŝlimecaj akvoj kaj neniu alia memorindaĵo. Kaj el tiu ŝlimeca akvo ankaŭ li ricevis frostfebron. Kaptis lin tio kvarfoje jare. Je la festo de Ĉiuj Sanktuloj, je sankta Jozefo, je Petro kaj Paŭlo kaj je Ĉieliro de Maria la Virgulino. Kiam lin tio atakis, li ekkonis ĉiujn homojn, tute fremdajn kaj nekonatajn, ĝuste kiel vi. Ekzemple en elektra tramo li alparolis kiun ajn, ke li lin konas, ke ili renkontiĝis en viena stacidomo. Ĉiujn homojn, kiujn li renkontis surstrate, li vidis aŭ en stacidomo de Milano aŭ sidis kun ili en urbdoma kelo en Graz ĉe vino. Kiam atakis lin tiu ŝlima febro kaj li sidis tiutempe en gastejo, li ekkonis ĉiujn gastojn, li vidis ĉiujn sur vaporŝipo, per kiu li veturis al Venecio. Sed kontraŭ tio ekzistis neniu alia kuracilo ol tio, kiel tion faris tiu nova flegisto en Kateřinky. Li ricevis taskon zorgi pri mensmalsanulo, kiu dum la tuta dia tago faris nenion alian ol ke li sidis en angulo kaj kalkulis: ‘Unu, du, tri, kvar, kvin, ses,’ kaj denove de komenco: ‘Unu, du, tri, kvar, kvin, ses.’ Estis tio ia profesoro. Tiu flegisto povis preskaŭ elsalti el la haŭto pro kolero, vidante, ke tiu frenezulo ne kapablas transpaŝi la seson. Unue li komencis tion kun li afable, ke tiu diru: ‘sep, ok, naŭ dek.’ Sed tute ne! Tiu profesoro tion tute neglektis. Li sidas en anguleto kaj kalkulas: ‘Unu, du, tri, kvar, kvin, ses,’ kaj denove: ‘Unu, du, tri, kvar, kvin, ses!’ La flegisto do koleriĝis, saltis sur sian prizorgaton kaj kiam tiu diris ‘ses’, donis al li kapobaton. ‘Ĉi tie estas sep,’ li diras, ‘kaj ĉi tie ok, naŭ, dek.’ Unu cifero, unu kapobato. La profesoro kaptis sin je la kapo kaj demandis, kie li troviĝas. Kiam la flegisto al li diris, ke en frenezulejo, la profesoro rememoris jam ĉion, ke li troviĝis en frenezulejo pro ia kometo, kiam li elkalkulis, ke ĝi aperos venontjare la dekokan de julio je la sesa horo matene, kaj oni al li pruvis, ke tiu lia kometo forbrulis jam antaŭ kelkmilionoj da jaroj. Tiun flegiston mi konis. Kiam la profesoro plene rekonsciiĝis kaj estis ellasita, li prenis lin al si kiel serviston. Tiu havis neniun alian laboron ol ĉiumatene doni al sinjoro profesoro kvar kapobatojn, kion li faris konscie kaj precize.”
“Mi konas ĉiujn viajn konatojn el Kievo,” daŭrigis la kontraŭspiona servisto senlace, “ĉu ne estis tie kun vi tia dika kaj unu tia maldika homo? Nun mi ne scias, kian nomon ili havis kaj de kiu regimento ili estis…”
“Pri tio ne faru al vi la zorgojn,” konsolis lin Švejk, “tio povas okazi al kiu ajn, ke li ne memoras ĉiujn grasajn kaj magrajn homojn, kiajn nomojn ili havas. Kompreneble estas pli malfacile memori magrajn homojn, ĉar en la mondo estas plejparto da tiaj. Ili do formas plejparton, kiel oni diras.”
“Kamarado.” eklamentis la i.r. fiulo, “vi al mi ne kredas. Atendas nin ja la sama sorto.”
“Tial ni estas soldatoj.” diris Švejk senzorge, “pro tio la patrinoj nin akuŝis, ke oni dishaku nin en ĉifonojn, kiam oni vestos nin en uniformon. Kaj ni faras tion kun ĝojo, ĉar ni scias, ke niaj ostoj ne polviĝos superflue. Ni falos por sinjoro imperiestro kaj lia familio, por kiu ni batalakiris Hercegovinon. El niaj ostoj oni fabrikos ostan karbon por sukerfarejoj, pri tio jam antaŭ jaroj rakontis al ni sinjoro leŭtenanto Zimmer. ‘Bando da porkinoj,’ li diras, ‘nekulturitaj virporkoj, superfluaj inertaj simioj, vi balancas la piedaĉojn, kvazaŭ ili havus nenian valoron. Se vi foje falos en milito, el ĉiu via piedaĉo oni faros duonkilogramon da osta karbo, el viro pli ol du kilogramojn, piedaĉoj kaj manaĉoj samtempe, kaj en sukerfarejoj oni filtros tra vi sukeron, idiotoj. Vi eĉ ne scias, kiel ankoraŭ post la morto vi estos utilaj al viaj posteuloj. Viaj filoj trinkos kafon dolĉigitan per sukero, kiu trairis tra viaj piedaĉoj, stultuloj.’ Mi ekmeditis, kaj li al mi, pri kio mi meditas. ‘Obee mi raportas,’ mi diras, ‘mi opinias, ke osta karbo el sinjoroj oficiroj devas kosti multe pli ol el simplaj soldatoj.’ Mi ricevis pro tio tri tagojn en izolejo.”
La kunulo de Švejk ekbatis sur la pordon kaj traktis pri io kun gardistaro, kiu vokis en la kancelarion.
Post momento venis staba ĉefserĝento por la kunulo de Švejk kaj Švejk estis denove sola.
Ĉe foriro diris la monstro laŭte al la staba ĉefserĝento, montrante al Švejk: “Tio estas mia malnova kamarado el Kievo.”
Švejk restis sola la tutajn dudek kvar horojn krom tiuj momentoj, kiam oni alportis al li manĝon.
Nokte li venis al tiu konvinko, ke rusa soldata mantelo estas pli varmiga kaj pli granda ol la aŭstra kaj ke se muso nokte priflaras orelon de dormanta homo, ke tio ne estas io malagrabla. Al Švejk tio ŝajnis esti kiel tenera flustrado, el kiu oni vekis lin ankoraŭ en krepusko, kiam oni por li venis.
Švejk nun ne scias al si imagi, propre kia juĝeja formacio tio estis, antaŭ kiun oni lin trenis en tiu malgaja mateno. Ke tio estas soldata tribunalo, pri tio ekzistis nenia dubo. Kunsidis eĉ generalo, poste kolonelo, majoro, ĉefleŭtenanto, leŭtenanto, ĉefserĝento kaj infanteriano, kiu propre faris nenion alian ol ke al la ceteraj li bruligis cigaredojn.
Oni ankaŭ ne demandis Švejkon pri multo.
Tiu majoro inter ili montris iom pli grandan intereson kaj parolis ĉeĥe.
“Vi perfidis sinjoron imperiestron,” li parolpafis al Švejk.
“Jesuo Maria, kiam?” ekkriis Švejk, “mi kaj perfidi sinjoron imperiestron, nian la plej noblan monarkon, por kiu mi jam tiel ege suferis?”
“Lasu tiujn stultaĵojn,” diris la majoro.
“Obee mi raportas, sinjoro majoro, ke perfidi sinjoron imperiestron ne estas stultaĵo. Ni, la soldata popolo, ĵuris fidelecon al sinjoro imperiestro kaj tiun ĵuron, kiel oni kantis en teatro, kiel fidela viro mi plenumis[302].”
“Ĉi tie tio estas,” diris la majoro, “ĉi tie estas pruvoj pri viaj kulpo kaj vero.” Li montris al ampleksa amaso da paperoj.
La viro, kiun oni sidigis al Švejk, liveris la ĉefan materialon.
“Ĉu vi do ankoraŭ ne volas konfesi?” demandis la majoro, “ja vi mem jam konfirmis, ke kiel ano de aŭstra armeo vi memvole alivestis vin en rusan uniformon. Mi demandas vin ankoraŭ lastfoje: Ĉu vi estis al tio de iu devigata?”
“Mi faris tion sen devigo.”
“Ĉu memvole?”
“Memvole.”
“Ĉu sen premo?”
“Sen premo.”
“Ĉu vi scias, ke vi estas perdita?”
“Mi scias, de la naŭdekunua regimento oni min certe jam serĉas, sed se vi permesos, sinjoro majoro, mallongan rimarkon pri tio, kiel homoj memvole alivestas sin en fremdan veston. En julio de la jaro 1908 librobindisto Božetěch el Příčnástrato en Prago banis sin ĉe Zbraslav en malnova riverbrako de Berounka. Li formetis sian veston inter saliketojn kaj ege al li plaĉis, kiam pli poste eniris al li en akvon ankoraŭ unu sinjoro. Vorto naskis vorton, ili petolis, ŝprucigis unu sur la alian kaj mergiĝis ĝis vespero. Poste tiu fremda sinjoro eliris el akvo kiel unua, ke li devas iri al vespermanĝo. Sinjoro Božetěch restis ankoraŭ momenton sidi en akvo, poste li iris al si por vesto inter saliketojn kaj anstataŭ ĝi trovis tie ĉifonitan veston de vagabondo kaj folieton:
‘Longe mi meditis: preni — ne preni, se ni kune tiel bele amuziĝis en akvo, mi do deŝiris krizantemon kaj la lasta forŝirita petalo estis: Preni! Tial mi interŝanĝis kun vi tiun ĉifonitan vestaĉon. Vi ne devas timi ĝin surpreni. Ĝi estis senpedikigita antaŭ unu semajno ĉe distriktejo en Dobříš. Venontfoje dediĉu pli bonan atenton al tiu, kun kiu vi vin banas. En akvo ĉiu nuda homo aspektas kiel deputito, kaj povas temi pri murdisto. Vi ankaŭ ne scias, kun kiu vi vin banis. Tio havis valoron, bani sin. Akvo nun antaŭvespere estas la plej bona. Enrampu tien ankoraŭfoje, por ke vi rekonsciiĝu.’
Al sinjoro Božetěch restis nenio alia ol atendi ĝis krepusko, poste li suprenis tiujn vagabondajn ĉifonojn kaj ekcelis la paŝojn al Prago. Li evitis distriktan ŝoseon, iris trans herbejojn sur padoj kaj renkontiĝis kun ĝendarma patrolo el Chuchle, kiu la vagobondon arestis kaj la sekvantan tagon matene forkondukis al distrikta juĝejo en Zbraslav, ĉar tio povus diri kiu ajn, ke li estas Jozefo Božetěch, librobindisto el Příčná-strato en Prago, nro 16.”
Protokolanto, kiu ne komprenis ĉeĥe pli, divenis, ke la akuzito sciigas adreson de sia kunkulpulo, kaj tial li ankoraŭfoje demandis: “Ĉu estas tio preciza, Prago, nro 16, Jozefo Bozetech?”
“Ĉu li tie ankoraŭ loĝas, tion mi ne scias,” respondis Švejk, “sed tiam en la jaro 1908 li tie loĝis. Li ege bele bindis librojn, sed daŭris tio longe, ĉar unue li devis ilin tralegi kaj bindis ilin laŭ la enhavo. Se li donis al libro nigran randon, jam neniu devis tion eĉ legi. Tiam ĉiu tuj sciis, ke en tiu romano tio tre tre malbone finiĝis. Ĉu vi eble deziras ankoraŭ ion pli detalan? Por ke mi ne forgesu: li sidis ĉiutage en la bierejo ‘Ĉe Flek’ kaj rakontis enhavon de ĉiuj libroj, kiujn oni ĝuste donis al li bindi.”
La majoro alpaŝis al la protokolanto kaj ili al si flustris, tiu poste strekis adreson de nova imaga konspirulo Božetěch en aktoj.
Poste daŭrigis tiu ĉi stranga juĝo laŭ la maniero de senprokrasta juĝproceso, kiun aranĝis prezidanta generalo Fink von Finkenstein.
Kiel iu havas pasion kolekti alumetajn skatoletojn, pasio de tiu ĉi sinjoro estis organizi senprokrastajn juĝprocesojn, kvankam en plejparto da okazoj tio kontraŭis soldatan juĝejan normaron.
Tiu ĉi generalo diradis, ke li bezonas neniujn enketajn juĝistojn, ke li tion kunirigos kaj post tri horoj ĉiu ulo devas pendi. Dum li estis en la fronto, oni neniam sentis ĉe li mankon de senprokrastaj juĝprocesoj.
Kiel iu devas regule ĉiutage ludi partion de ŝako, bilardo aŭ mariaĝon, tiel tiu ĉi eminenta generalo ĉiutage kunmetis senprokrastajn feldtribunalojn, prezidis al ili kaj kun granda seriozeco kaj ĝojo anoncis maton al la akuzito.
Se la homo volus esti sentimentala, li skribus, ke tiu ĉi homo havis sur la konscienco multajn dekduojn da homoj, precipe tie en oriento, kie li luktis, kiel li diris, kun grandrusa agitado inter galiciaj Ukrajnanoj. Sed el lia vidpunkto ni ne povas paroli pri tio, ke li havus iun sur la konscienco.
Tio ĉe li ne ekzistis. Kiam li igis pendumi instruiston, instruistinon, popon aŭ la tutan familion laŭ la verdikto de sia senprokrasta juĝproceso, li revenis trankvile en sian loĝejon, kiel se pasia ludanto de mariaĝo kontente revenas hejmen el gastejo kaj meditas pri tio, kiel ili donis al li “flek”, kiel li donis “re”, ili “supre”, li “tuti”, ili “retuti” kaj kiel li gajnis la ludon kaj havis cent kaj sepon[303]. Li konsideris pendumon kiel ion simplan kaj naturan, kiel ian ĉiutagan panon, ĉe verdiktoj li sufiĉe ofte forgesadis sinjoron imperiestron kaj jam eĉ ne diris: “En la nomo de Lia Moŝto vi estas kondamnita al la morto per pendumo,” sed li proklamis: “Mi vin kondamnas.”
En pendumado li iam trovis ankaŭ komikan flankon, pri kio li foje ankaŭ skribis al sia edzino en Vienon: “…aŭ ekzemple, mia kara, vi ne scias imagi, kiel mi antaŭlaste ridis, kiam antaŭ kelke da tagoj mi kondamnis instruiston pro spionado. Mi havas elekzercitan homon, kiu tion pendumas, li havas jam longetan praktikadon, temas pri ĉefserĝento kaj tiu faras tion kiel sporton. Mi estis en mia tendo, kiam tiu ĉefserĝento venis al mi post la verdikto kaj demandas min, kie li pendumu tiun instruiston. Mi diris al li, ke sur la plej proksima arbo, kaj nun imagu tiun komikecon de la situacio. Ni estis meze de stepo, kie ĝis vidneatingeblo ni vidis nenion alian ol herbon kaj mejlodistance eĉ ne arbeton. Ordono estas ordono, tial la ĉefserĝento kunprenis la instruiston kaj eskorton kaj ili veturis serĉi arbon. Ili revenis nur vespere, denove kun la instruisto. La ĉefserĝento venis al mi kaj denove min demandas: ‘Sur kio mi pendumu tiun ulon?’ Mi ekinsultis lin, ke mia ordono ja estis: sur la plej proksima arbo. Li diris, ke morgaŭ li tion do provos, kaj matene li venis tute pala, ke la instruisto nokte malaperis. Tio ŝajnis al mi tiel komika, ke mi pardonis ĉiujn, kiuj lin gardis, kaj mi faris ankoraŭ spritaĵon, ke tiu instruisto probable mem iris serĉi ian arbon. Vidu do, mia kara, ke ni ĉi tie neniel enuas, kaj al la eta Vilĉjo diru, ke la paĉjo lin kisas kaj ke li baldaŭ sendos al li vivan ruson, sur kiu Vilĉjo rajdos kiel sur ĉevalo. Mi rememoras, mia kara, ankoraŭ unu ridindan okazon. Tiam ni pendumis judon pro spionado. La ulo dumvoje al ni almiksiĝis, kvankam li havis nenion por tie fari, kaj ekskuzis sin, ke li vendas cigaredojn. Li do pendis, sed nur kelke da sekundoj, la ŝnurego kun li ŝiriĝis kaj li falis teren, li tuj rekonsciiĝis kaj kriis al mi: ‘Sinjoro generalo, mi iras hejmen, vi min jam pendumis kaj laŭ la leĝo mi ne povas esti pendumita dufoje pro unu afero.’ Mi komencis ridi kaj la judon ni ellasis. Ĉe ni, mia kara, estas gaje…”
Kiam la generalo Fink iĝis komandanto de garnizono en la fortikaĵo Przemyšl, li ne havis jam tiom da ebloj aranĝi similajn teatraĵojn, tial kun granda ĝojo li kaptis la okazon de Švejk.
Švejk staris do antaŭ tiu tigro, kiu, sidante fone malantaŭ longa tablo, fumis cigaredon post cigaredo, igis al si traduki respondojn de Švejk, ĉe kio li konsente kapjesis.
La majoro donis proponon, ke oni faru telegrafan demandon al la brigado por ekscii, kie nun troviĝas la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento, al kiu la akuzito apartenas laŭ siaj sciigoj.
La generalo kontraŭstaris kaj proklamis, ke per tio deteniĝas la senprokrasteco de juĝproceso kaj vera signifo de tiu ĉi ordono. Ekzistas ja plena konfeso de la akuzito, ke li alivestis sin en rusan uniformon, kaj krom tio unu grava atesto, kie la akuzito konfirmis, ke li estis en Kievo. Li do proponis, ke ili foriru al konsiliĝo, por ke povu esti eldirita verdikto kaj tiu tuj plenumita.
Sed la majoro persistis je tio sia, ke necesas konstati identecon de la akuzito, ĉar la tuta afero estas neordinare politike grava. Per konstato de lia identeco oni povas malkaŝi pluajn rilatojn de la akuzito kun liaj ekskamaradoj el la taĉmento, al kiu li apartenis.
La majoro estis romantika revulo.Li parolis ankoraŭ pri tio, ke oni propre serĉas iajn fadenetojn, ke ne sufiĉas la homon kondamni. Ke la kondamno estas nur rezultato de certa enketado, kiu enhavas en si fadenetojn, kaj tiuj fadenetoj… Li ne povis el tiuj fadenetoj eliri, sed ĉiuj lin komprenis, konsente kapjesis, eĉ sinjoro generalo, al kiu ekplaĉis tiuj fadeneotoj tiel, ke li al si imagis, kiel sur fadenetoj de la majoro pendas novaj senprokrastaj juĝprocesoj. Ankaŭ tial li ne plu protestis, ke oni sciiĝu ĉe la brigado, ĉu Švejk vere apartenas al la naŭdekunua regimento kaj probable kiam li transiris al la rusoj, dum kiuj operacioj de la dekunua marŝkompanio.
Dum tiu tuta tempo de interparolo Švejk estas gardata en koridoro de du bajonetoj, poste denove alkondukita antaŭ la tribunalon kaj ankoraŭfoje demandita, al kiu regimento li propre apartenas. Poste oni translokis lin en garnizonan malliberejon.
Kiam la generalo Fink post malsukcesa senprokrasta juĝproceso revenis hejmen, li ekkuŝis sur sofon kaj meditis, kiel probable plirapidigi la tutan proceson.
Li estis firme konvinkita, ke la respondo estos ĉi tie baldaŭ, sed ke tamen nur ne estos tio jam tia rapideco, per kiu liaj procesoj elstaris, ĉar poste sekvos ankoraŭ konsolo de la animo al la akuzito, per kio la verdikto superflue prokrastiĝos je du horoj.
“Tio estas egala,” ekpensis la generalo Fink, “ni povas doni al li konsolon de la animo jam antaŭe antaŭ la verdikto, ol venos la sciigoj de la brigado. Li pendos tiel aŭ alie.”
La generalo Fink igis al si alvoki feldkuraton Martinec.
Estis tio kompatinda katekisto kaj kapelano de ie el Moravio, kiu havis super si tian fiulon-parokestron, ke li preferis soldatiĝi. Estis tio vere religie fondita viro, kun bedaŭro en la koro rememoranta sian parokestron, kiu malrapide, sed certe falas en pereon. Li rememoris, kiel lia parokestro drinkis prunbrandon kiel funelo kaj kiel foje nokte li sencede ŝovis al li en la liton vageman ciganinon, kiun li trovis malantaŭ la vilaĝo, kiam li ŝanceliris el brandfarejo.
La feldkurato Martinec imagis al si, ke servante per konsolo de la animo al vunditoj kaj mortantoj sur batalejo, li elaĉetos ankaŭ pekojn de sia malmoraliĝinta parokestro, kiu, revenante nokte hejmen, sennombrefoje lin vekis kaj rakontis al li:
“Johanĉjo, Johanĉjo! Korpulenta ĉiesulino — tio estas mia tuta vivo.”
Liaj esperoj ne plenumiĝis. Oni pelis lin de garnizono al garnizono, kie li havis absolute nenian alian laboron ol unufoje dum dek kvar tagoj prediki al soldatoj de la garnizono antaŭ la meso en la garnizona templo kaj rezisti al tento, eliranta el oficira kazino, kie oni kondukis tiajn parolojn, ke korpulentaj ĉiesulinoj de lia parokestro kompare kun ili estis senkulpa preĝo al la anĝelo-gardanto.
Nun en la tempo de grandaj operacioj sur batalejo oni vokis lin kutime al la generalo Fink, kiam oni glorigis ian venkon de la aŭstra armeo; tiam la generalo Fink aranĝis glorajn militajn mesojn kun la sama plaĉo kiel senprokrastajn juĝprocesojn.
La kanajlo Fink estis tia aŭstra patrioto, ke li ne preĝis por la venko de germanaj aŭ turkaj armiloj. Kiam germanoj venkis ie francojn aŭ anglojn, li malatentis tion per absoluta silentemo ĉe la altaro.
Sensignifa venka interbatiĝo de aŭstra esplorrigardanta patrolo kun rusa antaŭgardo, kiun la stabo pufigis al grandega sapveziko pri malvenko de la tuta armea korpuso, donis al la generalo Fink impulson al solenaj diservoj, tiel ke la kompatinda feldkurato Martinec havis impreson, ke la generalo Fink estas samtempe ankaŭ la plej supera kapo de la katolika eklezio en Przemyšl.
La generalo Fink decidis ankaŭ pri tio, kian ordon havos la meso ĉe tia okazo, kaj plej prefere li dezirus ĉiam ion laŭ la maniero de Kristokorpo kun oktavo[304].
Li havis ankaŭ kutimon, kiam ĉe la meso finiĝis jam hostilevado, ĉevale algalopi sur ekzerecejon al la altaro kaj trifoje ekvoki: “Hura -hura — hura!”
La feldkurato Martinec, animo pia kaj justa, unu el tiuj malmultaj, kiuj ankoraŭ kredis je sinjoro dio, tre nevolonte iradis al la generalo Fink.
Post ĉiuj instrukcioj, kiujn donis al li la komandanto de la garnizono, la generalo Fink ĉiam ordonis plenigi glasetojn per io akra kaj poste rakontis al li la plej novajn anekdotojn el la plej freŝaj broŝuretoj, kiuj estis eldonataj por la soldataro en “Gajigaj folioj”.
La havis la tutan bibliotekon da tiaj broŝuretoj kun stultaj titoloj kiel: “Humuro en tornistro por okuloj kaj oreloj”, “Anekdotoj de Hindenburg[305]”, “Hindenburg en spegulo de humuro”, “Dua tornistro plena da humuro, ŝtopita de Felikso Schlempr”, “El nia gulaŝa kanono”, “Sukoplenaj grenaderoj el tranĉeoj” aŭ tiuj ĉi idiotaĵoj: “Sub la duobla aglo”, “Viena eskalopo el i.r. militkuirejo. Varmigis Arturo Lokesch”. Iam li ankaŭ kantis al li el kolekto de gajigaj soldataj kantoj “Ni devas venki!”, ĉe kio li senĉese verŝis ion akran kaj devigis la feldkuraton Martinec, ke tiu trinku kaj kriegu kun li. Poste li kondukis malĉastajn parolojn, ĉe kiuj la kurato Martinec kun malĝojo en la koro rememoris sian parokestron, kiu, koncerne la maldecajn vortojn, en nenio estis pli malbona ol la generalo Fink.
La kurato Martinec kun teruro rimarkis, ke ju pli li vizitas la generalon Fink, des pli li malmoraliĝas.
Al la kompatindulo komencis bongusti likvoroj, kiujn li trinkis tie ĉe la generalo, kaj paroloj de la generalo iom post iom komencis al li plaĉi, havis malmoralajn imagojn kaj kulpe de pola brando, sorpa likvoro kaj araneaĵoj sur boteloj da malnova vino, kiujn prezentis al li la generalo Fink, li forgesadis sinjoron dion kaj inter linioj de la breviero dancis antaŭ li ulinoj el la rakontado de la generalo. La naŭzo kontraŭ la vizitoj ĉe la generalo malrapide mildiĝis.
La generalo ekŝatis la kuraton Martinec, kiu komence prezentis sin al li kiel ia sankta Ignaco de Lojola kaj malrapide akomodiĝis al la ĉirkaŭuloj de la generalo.
Foje la generalo invitis al si du fratulinojn el feldhospitalo, kiuj tie propre eĉ ne servis, ili estis tie registritaj nur cele de salajro kaj la enspezojn ili altigadis al si per prostituado kun pli noblaj homoj, kiel tio estis kutima en tiuj malfacilaj tempoj. Li igis alvoki la feldkuraton Martinec, kiu falis en insidojn de la diablo jam tiagrade, ke post duonhora amuzo li interŝanĝis ambaŭ virinojn, ĉe kio li pasie blekis tiel, ke li salivmakulis la tutan kapkusenon sur la sofo. Poste longan tempon li riproĉis al si tiun ĉi malmoralan konduton, kvankam li ne povis reĝustigi tion eĉ per tio, kiam tiunokte, revenante hejmen, li erare genuis en parko antaŭ statuo de konstruisto kaj urbestro, mecenato sinjoro Grabowski, kiu akiris grandajn meritojn pri Przemyšl en la okdekaj jaroj.
Al liaj ardaj vortoj miksiĝis nur piedfrapado de soldata patrolo:
“Ne eniru en juĝon kun servisto via, ĉar neniu homo estos senkulpigita antaŭ vi, se vi ne pardonos al li ĉiujn liajn pekojn, via decido do, mi petas vin, ne estu por li peza. Mi petas vian helpon kaj al viaj manoj, sinjoro, mi fordonas spiriton mian.”
De tiu tempo li faris kelkfoje provon, kiam ajn oni vokis lin al la generalo, rezigni ĉiujn surterajn voluptojn kaj ekskuzis sin ĉe tio je malboniĝinta stomako, konsiderante tiun ĉi mensogon kiel necesan, por ke lia animo ne spertu inferajn suferojn, ĉar li samtempe opiniis, ke soldata disciplino postulas, se generalo diras al feldkurato: “Drinku, kamarado,” ke tiu drinku jam pro estimo al la superulo.
Iam kompreneble li ne sukcesis, precipe kiam la generalo post gloraj militaj diservoj aranĝis ankoraŭ pli glorajn manĝorgiojn je la konto de la garnizona kaso kaj kiam poste en la kontoficejo oni ĉiumaniere tion kunflikis, por ke ankaŭ tie oni ion el tio akiru; tiam li ĉiam al si imagis, ke li estas morale entombigita antaŭ la vizaĝo de Disinjoro kaj farita el li tremanta viro.
Tiam li paŝis kiel narkotita, kaj ne perdante en tiu ĥaoso kredon je dio, li komencis ege serioze mediti pri tio, ĉu eble regule ĉiutage sin ne skurĝi.
En simila humoro li venis ankaŭ nun laŭ la invito de la generalo.
La generalo Fink iris al li renkonten tute brilanta kaj ĝojigita.
“Ĉu vi jam aŭdis,” li vokis al li ĝoje renkonten, “pri mia senprokrasta juĝproceso? Ni pendumos unu vian samlandanon.”
Ĉe la vorto “samlandanon” la feldkurato Martinec turmentite ekrigardis la generalon. Jam kelkfoje li rifuzis opinion, ke li estas ĉeĥo, kaj jam sennombrefoje li klarigis, ke al ilia moravia parokejo apartenas du komunumoj, ĉeĥa kaj germana, ke li ofte devas prediki unu semajnon por ĉeĥoj kaj la alian por germanoj, kaj ĉar en la ĉeĥa komunumo ne estas ĉeĥa lernejo, nur germana, ke tial li devas instrui en ambaŭ komunumoj germane, kaj tial li ne estas ĉeĥo. Tiu ĉi logika konkludo donis foje al certa majoro ĉe tablo motivon al rimarko, ke tiu feldkurato el Moravio estas propre komercejo per ĉiuspecaj varoj.
“Pardonu,” diris la generalo, “mi forgesis, ke tio ne estas via samlandano. Li estas ĉeĥo, transkurinto, perfidulo de ni, li servis al la rusoj, li pendos. Sed intertempe, pro formo, ni esploras lian identecon, tio ne gravas, li pendos tuj, kiam venos telegrafa respondo.”
Sidigante la feldkuraton apud si sur la sofon, la generalo gaje daŭrigis: “Ĉe mi, kiam estas senprokrasta juĝproceso, ĉio devas ankaŭ vere respondi al subiteco de tiu ĉi proceso, tio estas mia principo. Kiam komence de la milito mi estis ankoraŭ malantaŭ Lvovo, mi akiris tion, ke ni pendumis ulon tri minutojn post la verdikto. Tio estis kompreneble judo, sed Rutenon ni pendumis kvin minutojn post nia konsiliĝo.”
La generalo bonanime ekridis: “Ili ambaŭ hazarde ne bezonis konsolon de la animo. La judo estis rabeno kaj la Ruteno estis popo. Tiu ĉi kazo estas kompreneble alia, ĉi tie temas pri tio, ke ni pendumos katolikon. Mi ricevis eminentan ideon, por ke tio poste ne prokrastiĝu, ke vi donos al li konsolon de la animo antaŭe, kiel mi diras, ke tio ne prokrastiĝu.”
La generalo eksonorigis kaj ordonis al servosoldato: “Alportu du botelojn el tiu hieraŭa provizo.”
Kaj plenigante post momento vinglason de la feldkurato, li diris afable:
“Ĝojigu vin iom antaŭ la konsolo de la animo…”
Tra kradita fenestro, malantaŭ kiu sidis Švejk sur pajlosako, eĥis en tiu ĉi terura tempo lia kantado:
Ni soldatoj — grandsinjoroj,
nin virinaj amas koroj.
Por la servo soldo certas,
ni bonfarton ĉie spertas…
Tra ra ra… Unu, du…
La feldkurato Martinec en vera senco de la vorto ne venis al Švejk, sed aldancis al li kiel baletistino sur scenejo. Ĉielaj sopiroj kaj botelo da malnova “Gumpoldskirchen” faris lin en tiu kortuŝa momento malpeza kiel plumeto. Ŝajnis al li, ke en tiu ĉi grava kaj sankta momento li proksimiĝas al dio, dum li prokmisiĝis al Švejk.
Oni fermis malantaŭ li la pordon, lasis ilin ambaŭ solaj kaj li diris entuziasme al Švejk, kiu sidis sur la pajlosako: “Kara filo, mi estas feldkurato Martinec.”
Post la tuta vojo ĉi tien tiu ĉi alparolo ŝajnis al li esti la plej konvena kaj iel patrece kortuŝa.
Švejk leviĝis de sur sia kuŝejo, vivosperte skuis la manon al la feldkurato kaj diris: “Tre min ĝojigas, mi estas Švejk, kuriero de la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento. Antaŭnelonge oni translokis nian ĉefan parton al Bruck an der Leitha, sidiĝu do bele apud mi, snjoro feldkurato, kaj rakontu al mi, kial vi estas malliberigita. Vi havas ja rangon de oficiro, al vi do apartenas esti en oficira malliberejo ĉe la garnizono, tute ne ĉi tie, tiu pajlosako estas ja plena de pedikoj. Kompreneble iam okazas, ke iu ne scias, en kiun malliberejon li apartenas, sed tio estas eraro de la kancelario aŭ hazardo. Foje mi sidis, sinjoro feldkurato, en regimenta malliberejo en Budějovice kaj oni alkondukis al mi vicoficiron. Tia vicoficiro, tio estis io simila kiel feldkuratoj, nek porko, nek muso, li alkriegis soldatojn kiel oficiro, kaj kiam io okazis, oni malliberigis lin inter la simplan viraron. Tio estis, sinjoro fedlkurato, tiaj bastardoj, ke oni ilin ne akceptis por manĝo en suboficiran kuirejon, je manĝo por la viraro ili ne havis rajton, ili estis range pli alte, kaj manĝo por oficiroj al ili ne apartenis. Tiam ni havis tie da ili kvin kaj komence tio voris en kantino nur fromaĝbuletojn, ĉar nenie ili ricevis manĝon, ĝis foje ekvidis ilin tie ĉefleŭtenanto Wurm kaj malpermesis al ili tion, ĉar iradi en kantinon por la viraro laŭdire ne akordiĝas kun la honoro de vicoficiroj. Sed kion fari, en oficiran kantinon oni ilin ne enlasis. Tiel ili pendis en aero kaj dum kelke da tagoj trairis tian vojon de turmento, ke unu el ili saltis en la riveron Malše kaj alia dizertis de la regimento kaj post du monatoj skribis en la kazernon, ke li estas ministro de milito en Maroko. Ili estis kvar, ĉar tiun el Malše oni eltiris vivan, li en tiu ekscitiĝo saltante tien forgesis, ke li scias naĝi kaj ke li plenumis naĝekzamenon kun bonega rezultato. Oni liveris lin en hospitalon kaj tie oni denove ne sciis pri li al si konsili, ĉu meti sur lin kovrilon por oficiroj aŭ tiun simplan por la viraro. Oni do trovis solvon, donis al li neniun kovrilon kaj envolvis lin nur en malsekan litotukon, tiel ke post duonhoro li petis, ke oni lin ellasu reen en la kazernon, kaj tio estis ĝuste tiu, kiun, ankoraŭ tute malsekan, oni malliberigis ĉe mi. Li sidis tie proksimume kvar tagojn kaj ĝojis, ĉar tie li ricevis manĝon, kvankam malliberulan, tamen nur manĝon, li havis tion sian certa, kiel li diradis. La kvinan tagon oni venis por li, li revenis post duonhoro por sia kepo kaj ploris pro ĝojo. Li diras al mi: ‘Fine venis pri ni decido. Ekde hodiaŭo estos ni, vicoficiroj, malliberigataj en ĉefgardistejo inter oficiroj, ni alpagos por manĝo en la oficira kuirejo, kaj kiam la oficiroj satmanĝos, nur poste ni ricevos manĝon, ni dormos kun la viraro, kafon ni ricevos ankaŭ el la kuirejo por la viraro kaj ankaŭ tabakon oni donos al ni kun la viraro.’”
Nur nun rekonsciiĝis la feldkurato Martinec tiagrade, ke li interrompis Švejkon per frazo, kiu per sia enhavo neniel apartenis al la antaŭa parolo:
“Jes, jes, kara filo! Ekzistas aferoj inter la ĉielo kaj la tero, pri kiuj decas mediti kun arda koro kaj plena fido al mizerikordo de Dio. Mi venas, kara filo, doni al vi konsolon de la animo.”
Li eksilentis, ĉar ĉio tio iel al li ne konvenis. Jam dumvoje li preparis al si la tutan planon de sia parolo, en kiu li alkondukos la kompatindulon al kontemplado pri lia vivo, kaj kiel oni tiun pekliberigos tie supre, se li pentos kaj montros veran bedaŭron.
Nun li meditis, kiel plu ligi la parolon, sed Švejk lin antaŭiris per demando, ĉu la feldkurato ne havas cigaredon.
La feldkurato Martinec ĝis nun ne ellernis fumi, tio estis ankaŭ la sola afero, kiun li propre konservis al si el sia vivmaniero, antaŭ ol li ĉi tien alveturis. Kelkfoje ĉe la generalo Fink, kiam li havis jam vaporon en la kapo, li provis fumi delikatajn cigarojn, sed ĉio tuj iris el li eksteren, ĉe kio li havis impreson, ke la anĝeleto-gardanto tiklas lin averte en la gorĝo.
“Mi ne fumas, kara filo,” li respondis al Švejk kun neordinara digno.
“Al tio mi miras,” diris Švejk. “Mi konis multe da feldkuratoj kaj tiuj fumis kiel alkoholfabriko en Zlíchov. Mi tute ne kapablas imagi al mi feldkuraton, ke li ne fumu kaj ne trinku. Mi konis nur unu tian, kiu ne enspiradis fumon, sed tiu anstataŭ fumado preferis maĉi tabakon kaj dum la prediko li salivmakulis la tutan predikejon. — De kie vi devenas, sinjoro feldkurato?”
“De Nový Jičín,” respondis i.r. digna pastro Martinec per senaplomba voĉo.
“Vi do eble konis, sinjoro feldkurato, certan Roza Gaudrs, antaŭlastjare ŝi laboris en praga vinejo en Platnéřská-strato kaj ŝi akuzis samtempe dek ok homojn pro patreco, ĉar ŝi akuŝis dunaskitojn. Tiu unu el tiuj dunaskitoj havis unu okulon blua kaj la alian bruna, tiu dua dunaskito havis unu okulon griza kaj la alian nigra, ŝi do supozis, ke en tio estas jam engaĝitaj kvar sinjoroj kun similaj okuloj, kiuj iradis en tiun vinejon kaj havis kun ŝi ion intiman. Krom tio unu el la dunaskitoj havis laman piedeton kiel magistrata konsilisto, kiu tien ankaŭ iradis, kaj tiu alia havis sur la piedo ses fingrojn, kiel deputito, kiu estis tie ĉiutaga gasto. Kaj nun imagu, sinjoro feldkurato, ke tien iradis dek ok tiaj gastoj, kaj tiuj dunaskitoj havis signeton de ĉiuj tiuj dek ok homoj, kun kiuj ŝi iris en privatan loĝejon aŭ en hotelon. Fine la juĝisto decidis, ke ĉe tia hompuŝiĝo la patro estas nekonata, ŝi kulpigis la vinejestron kaj akuzis tiun, ĉe kiu ŝi servis, sed tiu pruvis, ke li estas jam pli ol dudek jarojn impotenta surbaze de operacio ĉe inflamo de subaj membroj. Poste oni police ŝin venigis, sinjoro feldkurato, al vi al Nový Jičín, el tio plej bone vidiĝas, ke kiu avidas multon, ordinare ricevas nenion. Ŝi povis teni sin je unu kaj ne aserti antaŭ la juĝisto, ke unu dunaskito estas de sinjoro deputito kaj la alia de sinjoro magistrata konsilisto aŭ de iu alia. Naskiĝon de ĉiu infano eblas facile elkalkuli. Tiam kaj tiam mi estis kun li en hotelo kaj tiam kaj tiam tio al mi naskiĝis. Kompreneble, se temas pri normala akuŝo, sinjoro feldkurato. En tiaj minutaj hoteloj por dekkrono ĉiam troviĝos atestanto, ekzemple servisto aŭ ĉambristino, kiu ĵuros, ke tiunokte tiu sinjoro vere estis tie kun ŝi kaj ke ŝi ankoraŭ al li diris, kiam ili descendis tra la ŝtuparo: ‘Kaj se tio havos sekvojn?’ kaj ke li al ŝi respondis: ‘Ne timu, kanimuro[306], la infanon mi prizorgos.’”
La feldkurato ekpensis kaj la tuta konsolo de la animo ŝajnis al li nun iel malfacila, eĉ se jam antaŭ tio li havis ellaborita la tutan planon, kion kaj kiel li parolos kun la kara filo. Pri tiu la plej supera mizerikordo en la tago de la lasta juĝo, kiam ĉiuj soldataj krimuloj leviĝos el tomboj kun pendigŝnuro ĉirkaŭ la kolo, kaj ĉar ili pentis, ili ricevos gracon same kiel tiu fiulo el la Nova Testamento.
Li havis preparita unu el eble la plej belaj konsoloj de la animo, kiu konsistis el tri partoj. Unue li volis priparoli tion, ke la morto per pendumo estas facila, se la homo estas plene repaciĝinta kun dio. Ke la soldata leĝo punas la kulpiĝinton pro lia perfido, faritan kontraŭ sinjoro imperiestro, kiu estas patro de siaj soldatoj, tiel ke eĉ la plej etan delikton de la soldato necesas rigardi kiel patromurdon, malhonorigon de la patro. Poste li volis plu disvolvi sian teorion, ke sinjoro imperiestro ekzistas dank’ la dia graco, ke li estas destinita de dio por administri surterajn aferojn, same kiel la papo estas destinita por administri aferojn spiritajn. Perfido farita kontraŭ la imperiestro estas perfido farita kontraŭ sinjoro dio mem. Krom pendigŝnuro atendas do la soldatan krimulon puno en eterneco kaj ĝisĉiama damno de la fiulo. Sed se konsidere la soldatan disciplinon la surtera justeco ne povas nuligi la verdikton kaj devas la krimulon pendumi, ĉio ne estas ankoraŭ perdita, koncerne la alian punon en eterneco. La homo povas tion reĝustigi per bonega ago, per pentofaro.
La feldkurato imagis al si la plej kortuŝan scenon, kiu al li mem helpos tie supre nuligi ĉiujn rimarkojn pri lia agado kaj aktiveco en la loĝejo de la generalo Fink en Przemyšl.
Kiel li poste lin, la kondamniton, en enkonduko alkriegos: “Pentofaru, filo, ni kune surgenuiĝu! Ripetu post mi, filo!”
Kaj kiel poste tra tiu ĉi fetora, pedikplena ĉelo eĥos preĝo: “Dio, kies eco estas ĉiam kompati kaj pardoni, mi petas vin insiste pro tiu ĉi soldato, pro lia animo, al kiu vi ordonis foriri el tiu ĉi mondo surbaze de verdikto de senprokrasta soldata tribunalo en Przemyšl. Pro insista kaj plena pentofarado de tiu ĉi infanteriano faru, ke li ne spertu inferajn suferojn, sed ĝuu eternajn ĝojojn.”
“Pardonu, sinjoro feldkurato, jam kvin minutojn vi sidas kiel morttranĉita, kvazaŭ vi eĉ ne volus paroli. Ĉe vi la homo tuj ekkonos, ke vi estas en malliberejo la unuan fojon.”
“Mi venis,” diris la feldkurato serioze, “cele de konsolo de la animo.”
“Tio estas stranga, kion vi senĉese havas, sinjoro feldkurato, kun tiu konsolo de la animo. Mi, sinjoro feldkurato, ne sentas min esti tiel forta, ke mi povu doni al vi ian konsolon. Vi estas nek unua, nek la lasta feldkurato, kiu troviĝis malantaŭ kradoj. Cetere, por diri la veron, sinjoro feldkurato, mi ne havas tiun elokventecon por povi doni al iu konsolon en lia malfacila situacio. Foje mi tion provis, sed tio ne finiĝis tro bone, sidiĝu bele apud mi kaj mi tion al vi diros. Kiam mi loĝis en Opatovická-strato, mi havis tie kamaradon, certan Faustýn, pordiston de hotelo. Li estis tre bonkora homo, justa kaj klopodema. Li konis ĉiujn stratulinojn kaj vi povus al li veni, sinjoro feldkurato, en kiu ajn nokta tempo en hotelon kaj diri al li nur: ‘Sinjoro Faustýn, mi bezonas fraŭlinon,’ li tuj konscience vin demandis, ĉu blondulinon, brunulinon, malgrandetan, altstaturan, maldikan, grasan, germaninon, ĉeĥinon aŭ judinon, fraŭlinan, eksedziniĝintan aŭ edziniĝintan sinjorinon, inteligentan aŭ sen inteligenteco.”
Švejk intime alpremiĝis al la feldkurato, kaj tenante lin ĉirkaŭ la talio, daŭrigis: “Ni diru do, sinjoro feldkurato, ke vi proklamus: ‘Mi bezonas blondulinon, longkruran, vidvinon, sen inteligenteco,’ kaj post dek minutoj vi havus ŝin en la lito eĉ kun baptoatesto.”
La feldkurato komencis senti varmegon kaj Švejk parolis plu, patrinece premante la feldkuraton al si: “Vi eĉ ne dirus, sinjoro feldkurato, kian senton havis sinjoro Faustýn por moralo kaj honesto. De tiuj ulinoj, kiujn li peris kaj liveradis en ĉambrojn, li prenis eĉ ne krejceron trinkmone, kaj se iam iu el tiuj ulinoj forgesis kaj ion volis al li kaŝe ŝovi, vi devus vidi, kiel li ekscitiĝis kaj komencis al ŝi krii: ‘Vi, ĉiesulino, kiam vi vendas vian korpon kaj faras mortopekon, ne opiniu, ke iom da viaj dudekheleroj min helpos. Mi ne estas prostituisto, malĉasta stratulino. Mi faras tion nur pro kunsento kun vi, ke vi, se vi jam tiel malbonmoriĝis, ne devu publike rakonti pri via malhonoro al preterpasantoj, ke ie nokte ne kaptu vin patrolo kaj vi poste ne devu tri tagojn lavi en la polica direkcio[307]. Tiel ĉi vi estas almenaŭ en varmo kaj neniu vidas, kiel ege vi malbonmoriĝis.’ Li kompensis al si tion de gastoj, se li ne volis akcepti monon kiel prostituisto. Li havis sian takson: bluaj okuloj kostis dudekheleron, nigraj dek kvin krejcerojn kaj li ĉion tion elkalkulis tute detale kiel fakturon sur paperpeceto, kiun li enmanigis al la gasto. Estis tio tre akcepteblaj prezoj de la perado. Pro ulino sen inteligenteco estis dudekhelera alpago, ĉar li eliris el tiu principo, ke tia nekulturita ino amuzos pli ol klera damo. Foje antaŭvespere venis al mi sinjoro Faustýn en Opatovická-straton ege ekscitiĝinta kaj kvazaŭ ne en sia haŭto, kvazaŭ ĝuste antaŭ momento oni eltirus lin el sub ŝirma kadro de elektra tramo kaj ŝtelus de li ĉe tio poŝhorloĝon. Unue li tute ne parolis, nur eltiris botelon da rumo el poŝo, ektrinkis, enmanigis al mi kaj diris: ‘Trinku.’ Tiel ni do ne parolis, nur kiam ni fintrinkis tiun botelon, li subite diras: ‘Kamarado, estu tiel afabla, faru al mi ion por bona volo. Malfermu la fenestron al la strato, mi sidiĝos sur la fenestron, vi kaptos min je la kruroj kaj deĵetos min el la tria etaĝo suben. Mi bezonas en la vivo jam nenion alian, mi havas tiun ĉi lastan konsolon, ke troviĝis bona kamarado, kiu forigos min de sur la mondo. Mi ne povas plu vivi en la mondo, mi, honesta homo, estas akuzita pro negocado per ulinoj kiel ia prostituisto el “En judoj[308]”. Nia hotelo estas ja unuaklasa, ĉiuj tri ĉambristinoj eĉ mia edzino havas policajn libretojn, ili ne ŝuldas al sinjoro doktoro por la esploro[309] eĉ unu krejceron. Se vi nur iom min amas, deĵetu min el la tria etaĝo, donu al mi tiun lastan konsolon.’ Mi diris al li, ke li do suprengrimpu en la fenestron kaj mi deĵetis lin suben surstraten. — Ne ektimu, sinjoro feldkurato!”
Švejk supreniris sur la kuŝbreton, ĉe kio li eltiris kun si la ĉefkuraton: “Rigardu, sinjoro feldkurato, tiel ĉi mi lin do kaptis — kaj tuj suben.”
Švejk levis la feldkuraton, ellasis lin sur plankon, kaj dum la konsternita feldkurato leviĝis de sur la tero, Švejk parolis plu: “Vidu do, sinjoro feldkurato, ke okazis al vi nenio, kaj al li ankaŭ nenio, al sinjoro Faustýn, tio estis proksimume nur trioble pli alte. Scie, tiu sinjoro Faustýn estis tute ebriega kaj forgesis, ke mi loĝas en Opatovická-strato tute sube en teretaĝo kaj ne en la tria etaĝo kiel antaŭ jaro, kiam mi loĝis en Křemencová-strato kaj kiam li venadis al mi vizite.”
La feldkurato konsternite ekrigardis de sur la tero Švejkon, kiu, starante super li sur la kuŝbreto, mangestis.
Al la kurato venis en la menson, ke li havas kontraŭ si frenezulon, tial balbutante: “Jes, kara filo, tio eĉ ne estis trioble tiel alte,” li ŝoviĝis malrapide dorsantaŭe al la pordo, kiun li subite komencis bategi kaj ĉe tio tiel terure jelpi, ke oni tuj al li malfermis.
Švejk vidis tra la kradita fenestro, kiel la feldkurato rapide paŝas tra la korto en akompano de la gardistaro, kiel vigle li ĉe tio mangestas.
“Nun oni kondukas lin ŝajne en frenezulĉambron,” ekpensis Švejk, malsuprensaltinte de sur la kuŝbreto, kaj promenante per soldatpaŝo, li kantis al si:
Ringon de vi donacitan porti mi ne penos.
Mil diabloj, diru, kial?
Mi fusilon per ĝi ŝargos,
kiam mi al regimento, tiu mia, venos…
Kelkajn minutojn pli poste oni anoncis la feldkuraton ĉe la generalo Fink.
Ĉe la generalo denove estis granda aro da homoj, en kiu eminentan rolon ludis du agrablaj damoj, vino kaj likvoroj.
El la oficiraro estis ĉi tie kompleta partoprenantaro de la matena senprokrasta juĝproceso krom la simpla infanteriano, kiu bruligis al ili cigaredojn.
La feldkurato enmiksiĝis en la aron denove tiel fabele kiel fantomo. Li estis pala, emociita kaj digna kiel homo, kiu konscias, ke li estis senkulpe vangobatita.
La generalo Fink, kondutanta al la feldkurato en la lasta tempo tre intime, detiris lin al si sur sofon kaj duonebrie lin demandis: “Kio estas al vi, konsolo de la animo?”
Ĉe tio unu el la gajaj damoj ĵetis kontraŭ la kurato cigaredon Memphis. “Trinku, konsolo de la animo,” diris ankoraŭ la generalo Fink, verŝante al la feldkurato vinon en grandan verdan pokalon. Ĉar tiu ne komencis trinki tuj, la generalo mem komencis lin propramane trinkigi, kaj se la kurato kuraĝe ne englutadus, li tute lin verŝmakulus.
Nur poste sekvis eldemandado, kiel kondutis la kondamnito ĉe la konsolo de la animo. La feldkurato leviĝis kaj per voĉo plena de tragiko diris: “Li freneziĝis.”
“Tio estis ŝajne eminenta konsolo de la animo,” ekridis la generalo, post kio ĉiuj komencis terure ridegi kaj ambaŭ damoj denove komencis ĵeti cigaredojn Memphis kontraŭ la kurato.
En fotelo ĉe fino de la tablo dormetis la majoro, kiu jam iom trotrinkis, nun vekiĝis el sia apatio, rapide verŝis ian likvoron en du vinglasojn, trapuŝis sin tra vojo trans seĝojn al la feldkurato kaj aldevigis la duonkonscian dian serviston eltrinki tion kun li je frateco. Poste li denove forpuŝiĝis sur sian lokon kaj dormetis plu.
Per tiu ĉi frateca tosto la feldkurato falis en insidojn de la diablo, kiu etendis al li siajn brakojn el ĉiuj boteloj sur la tablo eĉ el la rigardoj kaj ridetoj de gajaj damoj, kiuj metis siajn piedojn kontraŭ li sur la tablon, tiel ke la feldkuraton rigardis Belzebuto el la puntaro.
Ĝis la lasta momento la feldkurato ne perdis la konvinkon, ke oni ludas pri lia animo kaj ke li mem estas martiro.
Li esprimis tion ankaŭ per kontemplado, elbuŝigita al du servosoldatoj de la generalo, kiuj portis tiun ĉi sur sofon en apudan ĉambron: “Kvankam malgaja, tamen nobla spektaklo malfermiĝas antaŭ viaj okuloj, kiam vi kun senantaŭjuĝa kaj pura menso rememoros grandnombron da famiĝintaj suferantoj, kiuj iĝis viktimo pro sia kredo kaj estas konataj kiel martiroj. Ĉe mi vi vidas, kiel la homo sentas sin edifita super ĉiuspecajn turmentojn, se en lia koro loĝas vero kaj virto, kiuj lin armigas por akiri gloran venkon super la plej terura sufero.”
Tiam oni turnis lin per la vizaĝo al la vando kaj li tuj ekdormis.
Li havis maltrankvilan dormon.
Li sonĝis, ke tage li plenumas funkciojn de feldkurato kaj nokte ke li estas pordisto de hotelo surloke de la pordisto Faustýn, kiun Švejk deĵetis el la tria etaĝo.
De ĉiuj flankoj venis al la generalo akuzoj kontraŭ li, ke anstataŭ blondulino li alkondukis al gasto brunulinon, ke anstataŭ eksedziniĝinta inteligenta sinjorino li liveris vidvinon sen inteligenteco.
Li vekiĝis matene ŝvitkovrita kiel muso, la stomakon li havis kvazaŭ sur akvo kaj ŝajnis al li, ke tiu lia parokestro en Moravio kompare kun li estas anĝelo.
Tiu majoro, kiu ĉe la hieraŭa antaŭmatena proceso kontraŭ Švejk funkciis kiel enketa juĝisto, estis la sama figuro, ku vespere ĉe la generalo tostis kun la feldkurato je frateco kaj dormetis.
Certis, ke neniu sciis, kiam kaj kiel la majoro nokte foriris de la generalo. Ĉiuj estis en tia stato, ke neniu rimarkis lian foreston, la generalo eĉ konfuziĝis, kiu el la kompanio propre parolas. La majoro jam du horojn ne estis en la kompanio, sed malgraŭ tio la generalo tordis al si la lipharojn kaj stulte ridetante, vokis: “Bone vi tion diris, sinjoro majoro.”
Matene ili povis la majoron nenie trovi. Lia mantelo pendis en la antaŭĉambro, la sabro estis sur hoko, mankis nur lia oficira kepo. Ili opiniis, ke li eble ekdormis ie en necesejo en la domo, traserĉis ĉiujn necesejojn, sed trovis lin nenie. Anstataŭ li ili malkaŝis en la dua etaĝo ĉefleŭtenanton el la kompanio de la generalo, dormantan surgenue kun la buŝo en la truo, kiel trafis lin dormo, kiam li vomis.
Kvazaŭ la majoro falus en akvon.
Sed se iu ekrigardus tra la kradita fenestro, kie estis malliberigita Švejk, li vidus, kiel sub rusa soldata mantelo de Švejk dormas du personoj sur unu pajlosako, kiel el sub la mantelo vidiĝas du paroj da botoj.
Tiuj kun spronoj apartenis al la majoro, sen spronoj al Švejk.
Ambaŭ kuŝis alpremitaj unu al la alia kiel du katidoj. Švejk havis la manon sub la kapo de la majoro kaj la majoro tenis Švejkon ĉirkaŭ la talio, premiĝante al li karese kiel hundido al hundino.
En tio estis nenio mistera. De la flanko de sinjoro majoro temis pri tio, ke li simple ekkonsciis siajn devojn.
Certe iam al vi okazis, ke vi sidis kaj trinkis kun iu la tutan nokton ĝis la sekvanta tago antaŭtagmeze, kaj subite via kunulo kaptas sin je la kapo, eksaltas kaj ekkrias: “Jesuo Maria, mi havis devon esti je la oka horo en la oficejo.” Tio estas tiel nomata atako de devo, kiu venas kiel ia flanka produkto de rimorsoj. Tian homon, kiun kaptos tiu ĉi nobla atako, nenio deturnos de lia sankta konvinko, ke li devas senprokraste kompensi en la oficejo tion, kion li malplenumis. Tio estas tiuj aperaĵoj sen ĉapeloj, kiujn pordistoj en oficejoj kaptas en koridoroj kaj kuŝigas sur sofon en sia kuŝejo, ke ili dormetu.
Similan atakon ricevis ankaŭ la majoro.
Kiam li vekiĝis en fotelo, subite venis al li en la menson, ke li devas tuj enketi Švejkon. Tiu ĉi atako de ofica devo aperis subite tiel rapide kaj estis plenumita vigle kaj decideme, ke absolute neniu rimarkis malaperon de sinjoro majoro.
Des pli forte oni eksentis la ĉeeston de la majoro en la gardistejo de la soldata malliberejo. Li enfalis tien al ili kiel bombo.
La deĵoranta ĉefserĝento dormis ĉe tablo kaj ĉie ĉirkaŭe dormetis la cetera viraro en la plej diversaj pozicioj.
La majoro kun la kepviziero turnita flanken komencis tian kriegon, ke ĉe ĉiuj li haltigis oscedadon, tiel ke iliaj vizaĝoj akiris grimacan mienon kaj la majoron rigardis malespere kaj groteske ne aro da soldatoj, sed aro da grimacantaj simioj.
La majoro pugnobatis la tablon kaj alkriegis la ĉefserĝenton: “Inerta ulo, jam milfoje mi al vi diris, ke viaj soldatoj estas surfekita bando de porkinoj.” Turnante sin al la timkonfuzita viraro, li kriis: “Soldatoj! El viaj okuloj rigardas idioteco, eĉ se vi dormas, kaj kiam vi vekiĝos, vi mienas, uloj, kvazaŭ ĉiu el vi forvorus vagonon da dinamito.”
Poste sekvis longa kaj enhavoriĉa prediko pri devoj de ĉia viraro en la gardistejo kaj fine admono, ke oni tuj malfermu al li la ĉelon, kie estas Švejk, ke li volas submeti la deliktulon al nova enketo.
Tiel la majoro venis do nokte al Švejk.
Li venis tien en tiu stadio, kiam tio ĉio en li, kiel oni diras, kuŝvastiĝis. Lia lasta eksplodo estis, ke li ordonis, ke oni transdonu al li ŝlosilojn de la malliberejo.
La ĉefserĝento rifuzis en ia lasta senespera provo rememorigi al si siajn devojn, kio sur la majoron subite efikis per grandioza impreso.
“Surfekita bando da porkinoj,” li kriis al la korto, “se vi donus al mi la ŝlosilojn en la manon, mi montrus al vi.”
“Obee mi raportas,” respondis la ĉefserĝento, “ke mi estas devigata malantaŭ vi ŝlosi kaj pro via sekureco starigi al la malliberigito gardistaron. Kiam vi deziros eliri, bonvolu, sinjoro majoro, ekbati sur la pordon.”
“Idioteto,” diris la majoro, “paviano, kamelo, ĉu vi opinias, ke mi timas ian malliberigiton, ke vi starigu al li gardistaron, kiam mi lin enketos. Krucihimmel donnerwetter, ŝlosu malantaŭ mi kaj zorgu jam esti for!”
En niĉo super la pordo petrola lampo kun malsuprentirita meĉo en kradita lanterno liveris palan lumon, kiu apenaŭ sufiĉis al tio, ke la majoro trovu vekiĝintan Švejkon, kiu pacience atendis, starante en soldatpozo ĉe sia pajlosako, kio propre evoluiĝos el tiu ĉi vizito.
Švejk rememoris, ke plej bone estos doni al sinjoro majoro raporton, tial li energie ekvokis: “Obee mi raportas, sinjoro majoro, unu malliberigita viro kaj alie okazis nenio.”
La majoro subite ne povis rememori, kial propre li ĉi tien venis, tial li diris: “Ripoz’! Kie vi havas tiun malliberigitan viron?”
“Tiu estas, obee mi raportas, sinjoro majoro, mi,” respondis Švejk fiere.
Sed la majoro neglektis tiun ĉi respondon, ĉar vino kaj likvoroj de la generalo produktis en lia cerbo lastan alkoholan reakcion. Li ekoscedis tiel terure, ke al ĉiu civilulo elartikiĝus la makzeloj. Sed ĉe la majoro tiu ĉi ekoscedo translokis lian pensadon en tiujn cerbajn sulkojn, kie la homaro havas la donaĵon de kantado. Li falpremiĝis tute senafekte en la pajlosakon sur la tabullito de Švejk kaj per tia voĉo, kian eldonas morttranĉita porkido antaŭ sia morto, li jelpis:
Ho, abio, ho, abio,
kiel bela pinglar’ via![310]
kion li ripetis kelkfoje sinsekve, enmiksante en tiun kanton nekompreneblajn grakojn.
Poste li renversiĝis surdorsen kiel malgrada ursido, kaŭriĝis kaj komencis tuj ronki.
“Sinjoro majoro,” vekis lin Švejk, “obee mi raportas, ke vi ekhavos pedikojn.”
Sed tio neniel efikis. La majoro dormis, kvazaŭ oni ĵetus lin en akvon.
Švejk tenere lin ekrigardis kaj diris: “Dormu do, brandoŝatulo,” kaj kovris lin per la mantelo. Pli poste li alŝoviĝis al li, kaj tiel do, karese alpremiĝintajn unu al la alia, oni ilin matene trovis.
Antaŭ la naŭa horo, kiam la serĉado de la majoro kulminis, Švejk degrimpis de sur la pajlosako kaj trovis konvena veki sinjoron majoron. Li kelkfoje forte lin ekskuis, forigis de li la rusan mantelon, ĝis la majoro sur la pajlosako fine sidiĝis, kaj malsprite rigardante Švejkon serĉis ĉe tiu solvon de la enigmo, kio propre pri li okazis.
“Obee mi raportas, sinjoro majoro,” diris Švejk, “ke el la gardistejo oni estis ĉi tie jam kelkfoje por konvinkiĝi, ĉu vi ankoraŭ vivas. Tial mi permesis al mi nun vin veki, ĉar mi ne scias, kiel longe vi kutime dormas, por ke vi eble ne fordormu. En bierfarejo de Uhříněves estis barelisto. Tiu dormis ĉiam ĝis la sesa horo matene, sed kiam li fordormis, eĉ se nur je kvaronhoro ĝis kvarono post la sesa, li dormis poste ĝis la tagmezo kaj tion li faris tiel longe, ĝis oni elĵetis lin el la laborejo, kaj poste en kolero li kulpiĝis per ofendo de la eklezio kaj de unu membro de nia regnestra domo.”
“Vi esti idiota, ĉu?” diris la majoro ne sen nuanco de ia malespero, ĉar post la hieraŭo li havis kapdoloron kaj ankoraŭ neniel trovis la respondon al tio, kial propre li ĉi tie sidas, kial oni venis ĉi tien el al gardistejo kaj kial tiu ulo, kiu staras antaŭ li, babilas tiajn sensencaĵojn, kiuj havas nek la verton, nek la plandojn. Ĉio tio ŝajnis al li terure stranga. Li neklare rememoris, ke jam foje nokte li ĉi tie estis, sed kial?
“Mi ĉi tie nokte jam esti?” li demandis kun duoncerteco.
“Laŭ la ordono, sinjoro majoro,” respondis Švejk, “kiel mi ekkomprenis el la parolo de sinjoro majoro, obee mi raportas, sinjoro majoro venis min enketi.”
Al la majoro subite eklumis en la kapo kaj li ekrigardis sin, poste malantaŭ sin, kvazaŭ li ion serĉus.
“Bonvolu pri nenio zorgi, sinjoro majoro,” diris Švejk. “Vi vekiĝis ĝuste tiel, kiel vi ĉi tien venis. Vi venis ĉi tien sen mantelo, sen sabro kaj kun kepo. La kepo estas tie, mi devis preni ĝin al vi el la mano, ĉar vi volis meti ĝin al vi sub la kapon. Parada oficira kepo, tio estas kiel cilindra ĉapelo. Dormi sur cilindra ĉapelo, tion scipovis nur certa sinjoro Karderaz en Loděnice. Tiu streĉis la korpon en gastejo sur benkon, la cilindran ĉapelon metis al si sub la kapon, scie, li kantis ĉe funebraj ceremonioj kaj al ĉiu ceremonio li iris en cilindra ĉapelo, li metis la cilindran ĉapelon bele sub la kapon kaj sugestis al si, ke li ĝin ne ĉifdifektos, kaj la tutan nokton li iel ŝvebis super ĝi per eta korpopezo, tiel ke la cilindran ĉapelon tio neniel damaĝis, eĉ, tio al ĝi prosperis, ĉar kiam li turnis sin de unu flanko al alia, li brosis ĝin malrapide per sia hararo, ĝis li ĝin elglatigis.”
La majoro, kiu do jam ekkonsciis, kiel statas la afero, ne ĉesis malsprite rigardi Švejkon kaj nur ripetis: “Vi paroli idiotaĵojn, ĉu? Mi do esti ĉi tie, mi iri de ĉi tie.” Li leviĝis, iris al la pordo kaj ekbatis ĝin.
Antaŭ ol oni venis malfermi, li diris ankoraŭ al Švejk: “Se ne veni telegramo, ke vi estas vi, do vi pendi!”
“Koran dankon,” diris Švejk, “mi scias, sinjoro majoro, ke vi pri mi tre zorgas, sed se eble, sinjoro majoro, vi ekhavis ĉi tie iun pedikon sur la pajlosako, estu konvinkita, ke se ĝi estas malgrandeta kaj havas ruĝetan postaĵon, ke tio estas masklo, se ĝi estas nur sola kaj se ne troviĝos tia longa griza kun ruĝetaj strioj sur la ventro, estas bone, alie temus pri paro kaj tiuj fibestoj admirinde reproduktiĝas, ankoraŭ pli ol kunikloj.”
“Lasu tion,” diris la majoro senaplombe, kiam oni malfermis al li la pordon.
La majoro en la gardistejo faris jam neniajn ekscesojn, li tre nefamiliare ordonis, ke oni venu por droŝko, kaj ĉe brua ruliĝado de droŝko tra mizera pavimo de Przemyšl li havis en la kapo nur tiujn imagojn, ke la deliktulo estas unuaranga idioto, sed ke ŝajne tamen nur temas pri senkulpa bruto, kaj koncerne lin, la majoron, ke restas al li nenio alia ol ke li mortpafu sin tuj, kiam li alveturos hejmen, aŭ ke li sendu al si por la mantelo kaj la sabro al la generalo, veturu bani sin en urba banejo kaj post la banado haltu en la vinejo ĉe Vollgruber, ĝenerale reĝustigu al si la guston kaj por vespero mendu al si telefone bileton por prezentado en la urba teatro.
Antaŭ ol li alveturis al sia loĝejo, li decidiĝis por tiu dua solvo.
En la loĝejo atendis lin eta suprizo. Li venis ĝustatempe…
En koridoro de lia loĝejo staris la generalo Fink, tenis je la kolumo lian servosoldaton, terure li traktis kaj kriegis al li: “Kie vi havas vian majoron, bruto? Parolu, besto!”
Sed la besto ne parolis, ĉar ĝi bluiĝis sur la vizaĝo, kiel la generalo ĝin strangolis.
La majoro ankoraŭ ĉe eniro al tiu ĉi sceno ekrimarkis, ke la kompatinda servosoldato premas firme sub la brako lian mantelon kaj sabron, kiujn li ŝajne alportis el antaŭĉambro de la generalo.
Tiu ĉi sceno komencis la majoron tre amuzi, tial li restis stari inter la duonmalfermita pordo kaj plu rigardis la suferon de sia fidela servosoldato, kiu havis tiun raran econ, ke li jam longe kuŝis en la stomako de la majoro pro siaj diversaj ŝteloj.
La generalo por momento ellasis la bluiĝintan servosoldaton nur pro tio, ke li eltiru el poŝo telegramon, per kiu li poste komencis bategi la servosoldaton de la majoro sur la faŭkon kaj lipojn, ĉe kio li kriis: “Kie vi havas vian majoron, bruto, kie vi havas vian majoron enketan juĝiston, bruto, ke vi povu transdoni al li telegramon en ofica afero?”
“Ĉi tie mi estas,” ekvokis la majoro Derwota inter la pordo, al kiu la kombino de vortoj: ‘la majoro enketa juĝisto’ kaj ‘telegramo’ denove almemorigis liajn certajn devojn.
“Ah,” ekkriis la generalo Fink, “ĉu vi revenas?” En lia akcento estis tiom da malico, ke la majoro ne respondis kaj sendecide restis stari.
La generalo al li diris, ke li iru kun li en la ĉambron, kaj kiam ili sidiĝis malantaŭ tablon, li ĵetis al li surtablen la telegramon ĉirkaŭbatitan je la servosoldato kaj diris al li per tragika voĉo: “Legu, tio estas via verko.”
Dum la majoro legis la telegramon, la generalo leviĝis de sur la seĝo, kuris tra la ĉambro, faligis seĝojn kaj taburetojn kaj kriis: “Kaj tamen mi lin pendumos!”
La telegramo havis jenan enhavon:
“La infanteriano Jozefo Švejk, kuriero de la dekunua marŝkompanio, perdiĝis la deksesan ĉimonate ĉe transirejo Chyrov — Felsztyn dum ofica vojaĝo kiel prizorganto de loĝejoj. La infanterianon Švejk senprokraste venigi al brigada komandantaro en Wojalycze.”
La majoro malfermis al si tirkeston de la tablo, eltiris mapon kaj ekpensis super tio, ke Felsztyn kuŝas kvardek kilometrojn sudoriente de Przemyšl, tiel ke estis ĉi tie teruta enigmo, kiel la infanteriano Švejk akiris rusan uniformon en lokoj malproksimaj pli ol cent kvindek kilometrojn de la fronto, se la pozicioj etendiĝas en linio Sokal’ — Turza — Kozlów.
Kiam la majoro sciigis tion al la generalo kaj montris al li sur la mapo lokon, kie laŭ la telegramo Švejk perdiĝis antaŭ kelke da tagoj, la generalo kriegis kiel virbovo, ĉar li eksentis, ke ĉiuj liaj esperoj pri senprokrasta juĝproceso disiĝis en neniaĵon. Li iris al telefono, kontaktis la gardistejon kaj donis ordonon, ke oni senprokraste alkonduku al li en la loĝejon de la majoro la malliberigiton Švejk.
Antaŭ ol la ordono estis plenumita, la generalo sennombrefoje ĉe terura malbenado montris sian malŝaton super tio, ke necesis, ke li tuj igu lin pendumi je sia risko sen ĉia enketado.
La majoro oponis kaj parolis ion pro tio, ke la rajto kaj justeco prezentas al si la manojn, kaj parolis ĝenerale en longaj frazoj pri justa juĝo, pri ekzekutoj de senkulpuloj kaj entute pri ĉio ebla, kion salivoj alportis al li sur la langon, ĉar post la hieraŭo li estis en tiel grandioza postdiboĉa stato, ke li bezonis satparoli.
Kiam fine oni alkondukis Švejkon, la majoro petis de li klarigon, kiel tio okazis tie ĉe Felsztyn kaj kiel propre estas tio pri la rusa uniformo.
Švejk detale tion klarigis, subtenis tion per kelke da ekzemploj el sia historio de homaj turmentoj. Kiam poste la majoro lin demandis, kial li ne diris tion jam dum enketo antaŭ la tribunalo, Švejk respondis, ke propre neniu demandis lin pri tio, kiel li troviĝis en rusa uniformo, sed ke ĉiuj demandoj estis: “Ĉu vi konfesas, ke vi memvole kaj sen ĉia premo alivestis vin en uniformon de la malamiko?” Ĉar tio estis vero, ke li povis diri nenion alian ol: “Kompreneble — jes — certe — tiel estas — sendube.” Ankaŭ tial li ja kun indigno rifuzis akuzon, kiu falis antaŭ la tribunalo, ke li perfidis sinjoron imperiestron.
“Tiu viro estas absoluta idioto,” diris la generalo al la majoro. “Alivesti sin sur bordo de lago en rusan uniformon, kiun tie dio scias kiu lasis, lasi sin envicigi inter rusajn militkaptitojn, tion povas fari nur idioto.”
“Obee mi raportas,” ekparolis Švejk, “ke iam mi mem vere sur mi rimarkas, ke mi estas mense malforta, precipe antaŭvespere…”
“Silentu, bovo,” diris al li la majoro kaj turnis sin al la generalo kun demando, kio do okazu pri Švejk.
“Oni pendumu lin ĉe lia brigado,” decidis la generalo.
Unu horon pli poste eskorto kondukis Švejkon al la stacidomo por akompani lin al stabo de la brigado en Wojalycze.
En la malliberejo Švejk postlasis etan memoraĵon, elskrapinte sur vando per peceto da ligno trikolumnan nomaron de ĉiuj supoj, saŭcoj kaj almanĝaĵoj, kiujn li manĝis en civila vivo. Estis tio ia protesto kontraŭ tio, ke dum dudek kvar horoj oni donis al li nenian manĝon.
Samtempe kun Švejk iris al la brigado tiu ĉi papero:
“Surbaze de telegramo nro 469 oni liveras al la stabo de la brigado la infanterianon Jozefo Švejk, dizertintan de la dekunua marŝkompanio, por plua procedo.”
La eskorto mem, konsistanta el kvar viroj, estis nacieca miksaĵo. Estis en ĝi polo, hungaro, germano kaj ĉeĥo, kiu la eskorton komandis, havis rangon de apuntato kaj montris sian gravecon al la samlandano-malliberigito, prezentante al li sian teruran superregadon. Scie, kiam Švejk en la stacidomo esprimis deziron, ke estu al li permesite iri urini, la apuntato diris al li tute krude, ke li urinos, kiam li alveturos al la brigado.
“Bone,” diris Švejk, “tion vi devas doni al mi skribe, por ke oni sciu, kiam krevos al mi la urinveziko, kiu tion al mi faris. Por tio ekzistas leĝo, sinjoro apuntato.”
La apuntato, ulo el ŝtalo, ektimis tiun urinvezikon, kaj tiel la tuta eskorto solene kondukis Švejkon en la stacidomo al necesejo. La apuntato dum la tuta vojo ĉiuflanke faris impreson de kruelega homo kaj mienis tiel fiere, kvazaŭ tuj morgaŭ li devus ricevi avancon minimume al komandanto de armea korpuso.
Kiam ili sidis en trajno sur la fervola linio Przemyšl — Chyrov, Švejk al li rimarkis:
“Sinjoro apuntato, kiam mi vin rigardas, mi ĉiam rememoras apuntaton Bozba, kiu servis en Tridentino. Kiam tiun oni nomumis apuntato, li tuj la unuan tagon subite komencis pliampleksiĝi. Liaj vangoj komencis ŝveli kaj la ventro pufiĝis al li tiel, ke la sekvantan tagon jam ne entenis lin eĉ la soldata pantalono. Kaj kio estis la plej malbona, ke la oreloj komencis al li plilongiĝi. Oni do donis lin en malsanulĉambron kaj la regimenta kuracisto diris, ke tio okazas al ĉiuj apuntatoj. Ke ili komence pufiĝos, ĉe iu tio baldaŭ malaperos, sed ke tio ĉio estas tiel malfacila kazo, ke li povus krevi, ĉar tio iras de tiu steleto al la umbiliko. Por savi lin oni devis fortranĉi al li tiun steleton kaj li denove malpufiĝis.”
De tiu tempo Švejk vane klopodis konservi interparolon kun la apuntato kaj amike al li klarigi, kial oni ĝenerale diras, ke apuntato estas malfeliĉo de kompanio.
La apuntato al tio ne respondis krom obtuzaj minacoj, kiu probable el ili ambaŭ ridos, kiam ili venos al la brigado. Unuvorte, la samlandano ne montris sin bone, kaj kiam Švejk lin demandis, de kie li estas, li respondis, ke Švejkon tio ne tuŝas.
Švejk provis tion kun li per diversaj manieroj. Li rakontis al li, ke tio ne estas la unuan fojon, kiam kondukas lin eskorto, sed ke li ĉiam tre bone amuziĝis kun ĉiuj, kiuj lin akompanis.
Sed la apuntato plu silentis kaj Švejk daŭrigis: “Ŝajnas al mi, sinjoro apuntato, ke en la mondo renkontis vin malfeliĉo, se vi perdis la parolon. Mi konis multe da malgajaj apuntatoj, sed tian dian malfeliĉulon kia estas vi, sinjoro apuntato, pardonu kaj ne koleru, mi ankoraŭ ne vidis. Konfidu al mi, kio vin turmentas, povas esti, ke mi al vi konsilos, ĉar soldato, kiun oni kondukas helpe de eskorto, tiu havas ĉiam pli grandajn spertojn ol tiuj, kiuj lin gardas. Aŭ, sinjoro apuntato, por ke la vojo pli bone al ni pasu, rakontu ion, ekzemple kiel tio aspektas ĉe vi en la ĉirkaŭaĵo, ĉu oni havas tie lagojn, aŭ eble estas tie ruino de kastelo, vi do povus al ni rakonti, kia legendo al tio ligiĝas?”
“Mi havas da tio jam sufiĉe,” ekkriis la apuntato.
“Vi estas feliĉa homo,” diris Švejk, “iu homo neniam havas da tio sufiĉe.”
La apuntato vualis sin en absolutan silenton, kiam li eldiris sian lastan vorton: “Ĉe la brigado oni tion al vi montros, sed mi pri vi ne okupiĝos.”
En la eskorto estis ĝenerale malmulte da amuzo. La hungaro parolis kun la germano per neordinara maniero, ĉar li sciis el la germana lingvo nur: “jes” kaj “kion?”. Kiam li germano ion al li rakontis, la hungaro kapjesis kaj diris: “Jes,” kaj kiam la germano silentiĝis, la hungaro diris: “Kion?” kaj la germano komencis denove. La polo el la eskorto kondutis aristokrate, li atentis neniun kaj amuzis sin mem per tio, ke li ellasadis nazmukojn teren, uzante ĉe tio tre lerte la dikfingron de la dekstra mano, poste li melankolie disŝmiradis tion sur la tero per kolbo de la fusilo kaj fine li dece viŝis la malpurigitan kolbon je la pantalono, ĉe kio li senĉese murmuris: “Sankta Virgulino.”
“Tio ne estas multe, kion vi scipovas,” diris al li Švejk. “En la strato Na Bojišti en subtera loĝejo vivis stratbalaiisto Macháček, tiu ellasadis nazmukojn sur fenestron kaj disŝmiris tion tiel lerte, ke estis el tio bildo, kiel Libuše profetas gloron de Prago[311]. Por ĉiu tia bildo li ricevis de la edzino tian ‘ŝtatan stipendion’, ke li havis la faŭkon ŝvela kiel sakegon, sed li tion ne lasis kaj senĉese en tio perfektiĝadis. Tio estis ankaŭ lia sola amuzo.”
La polo al tio ne respondis kaj fine la tuta eskorto estis en profunda silento, kvazaŭ ĝi veturus al entombiga ceremonio kaj kun pieco pensus pri la mortinto.
Tiel ili proksimiĝis al stabo de la brigado en Wojalycze.
Intertempe ĉe stabo de la brigado okazis certaj tre esencaj ŝanĝoj.
Per estrado de la brigada stabo estis komisiita kolonelo Gerbich. Tio estis sinjoro kun grandaj soldataj kapabloj, kiuj enpuŝiĝis al li en la piedojn en formo de podagro. Sed en la ministerio li havis tre influajn personojn, kiuj kaŭzis, ke li ne estis pensiigita kaj nun li vagis inter diversaj staboj de grandetaj soldataj formacioj, ricevadis altigitan soldon kun la plej diversaj militaj alpagoj kaj restis sur la loko tiel longe, dum en atako de podagro li ne faris ian idiotaĵon. Poste oni translokis lin denove alien kaj temis propre pri avanco. Ĉe tagmanĝo li parolis kun oficiroj kutime pri nenio alia ol pri sia ŝvelinta dikfingro de la piedo, kiu de tempo al tempo akiris minacan dimension, tiel ke li devis havi specialan grandan boton.
Lia la plej ŝatata amuzo ĉe manĝo estis rakonti al ĉiuj, kiel lia dikfingro pusas kaj senĉese ŝvitas, tiel ke li devas havi ĝin en vato, kaj ke tiuj elŝvitaĵoj aĉodoras kiel aciĝinta bova supo.
Tial ankaŭ la tuta oficiraro kun granda sincero lin adiaŭis, kiam li iris al alia loko. Alie li estis tre afabla sinjoro kaj kondutis tute amike al pli malaltrangaj oficiroj, al kiuj li rakontis, kíom da bongustaĵoj, antaŭ ol tio ĉi lin kaptis, li eltrinkis kaj formanĝis.
Kiam oni alvenigis Švejkon al la brigado kaj laŭ la ordono de deĵoranta oficiro alkondukis lin kun koncernaj aktoj al la kolonelo Gerbich, sidis ĉe tiu en la kancelario la leŭtenanto Dub.
Dum tiuj kelke da tagoj de la marŝo Sanok — Sambor la leŭtenanto Dub travivis denove unu aventuron. Scie, malantaŭ Felsztyn la dekunua kompanio renkontis transporton de ĉevaloj, kiujn oni kondukis al dragona regimento en SadowaWisznie.
La leŭtenanto Dub mem propre eĉ ne sciis, kiel okazis, ke li volis montri al la ĉefleŭtenanto Lukáš sian rajdistan arton, kiel li suprensaltis sur ĉevalon, kiu malaperis kun li en valo de rivereto, kie pli poste oni trovis la leŭtenanton Dub firme enigitan en malgranda marĉejo, ke eble eĉ la plej lerta ĝardenisto ne scipovus tiel lin enplanti. Kiam oni eltiris lin helpe de maŝoj, la leŭtenanto Dub plendis pri nenio, li nur mallaŭte ĝemis, kvazaŭ lia vivo finiĝus. Kiel oni trenis lin laŭlonge de la stabo de la brigado, oni alveturigis lin do tien kaj tie lin kuŝigis en malgranda lazareto.
Dum kelke da tagoj li rekonsciiĝis, tiel ke kuracisto proklamis, ke ankoraŭ dufoje aŭ trifoje oni ŝmiros al li la dorson kaj ventron per joda tinkturo kaj ke poste li kuraĝe povos denove atingi sian taĉmenton.
Nun li do sidis ĉe la kolonelo Gerbich kaj ili al si rakontis pri la plej diversaj malsanoj.
Ekvidinte Švejkon, li ekvokis per forta voĉo, ĉar li havis scion pri mistera malapero de Švejk antaŭ Felsztyn: “Ni havas vin jam do denove! Multaj migras kiel bestaĉoj kaj revenas kiel ankoraŭ pli malbonaj rabobestoj. Vi estas ankaŭ unu el ili.”
Por kompletigo decas ankoraŭ rimarki, ke ĉe sia aventuro kun ĉevalo la leŭtenanto Dub ricevis malfortan cerboskuon, tial ni ne povas miri, ke alpaŝante pli proksime al Švejk, li kriis en versoj, instigante dion al la lukto kontraŭ Švejk: “Jen, Patro, mi helpopetas vin, per fum’ min vualas kanono bruanta, minace fulmvibras pafego siblanta, direktoro de bataloj, mi helpopetas vin, Patro, akompanu min kontraŭ tiu ĉi fiulo… Kie vi estis tiel longe, kanajlo? Kia uniformo tio estas, kiun vi surhavas?”
Decas ankoraŭ aldoni, ke la kolonelo trafita de podagro havis ĉion en sia kancelario aranĝita tre demokrate, se ĝuste li ne havis atakon de podagro. Vizitadis lin ĉiuj eblaj soldataj ranguloj por elaŭskulti liajn opiniojn pri la ŝvelinta dikfingro kun postgusto de aĉiĝinta bova supo.
En la tempoj, kiam la kolonelo Gerbich ne havis atakojn de podagro, estis en lia kancelario ĉiam multe da plej diversaj ranguloj, ĉar en tiaj eksterordinaraj okazoj li estis tre gaja kaj parolema kaj ŝatis havi ĉirkaŭ si aŭskultantojn, al kiuj li rakontis malĉastajn anekdotojn, kio faris al li tre bone kaj al la ceteraj tio kaŭzis tiun ĝojon, ke ili eldevigite ridis al malnovaj anekdotoj, kiuj cirkulis eble jam en la tempo de generalo Laudon[312].
En tiaj tempoj la servo ĉe la kolonelo Gerbich estis tre facila, ĉiuj faris, kion ili volis, kaj se kie ajn, en kiu ajn stabo aperis la kolonelo Gerbich, tie certis, ke oni ŝtelas kaj faras ĉiuspecajn friponaĵojn.
Ankaŭ nun kun la alkondukita Švejk enpuŝis sin en la kancelarion de la kolonelo la plej diversspecaj soldataj ranguloj kaj atendis, kio okazos, dum la kolonelo studis dokumenton por la stabo de la brigado, ellaboritan fare de la majoro el Przemyšl.
Sed la leŭtenanto Dub daŭrigis en interparolo kun Švejk per sia kutima agrabla maniero: “Vi min ankoraŭ ne konas, sed kiam vi min ekkonos, vi mortaĉos sekve de timo.”
La kolonelo estis el la skribo de la majoro konfuzita, ĉar la majoro en Przemyšl diktis tiun dokumenton ankoraŭ sub influo de malforta alkohola veneniĝo.
Malgraŭ tio la kolonelo Gerbich estis en bona humoro, ĉar hieraŭ eĉ hodiaŭ pasis liaj malagrablaj doloroj kaj lia dikfingro kondutis milde kiel virŝafeto.
“Kion do vi propre faris,” li demandis Švejkon per tiel afabla tono, ke al la leŭtenanto Dub pikis ĉe la koro kaj aldevigis lin, ke li mem respondu anstataŭ Švejk:
“Tiu viro, sinjoro kolonelo,” li prezentis Švejkon, “ŝajnigas idioton, por ke li per sia idioteco kovru siajn friponaĵojn. Kvankam mi ne estas informita pri enhavo de dokumento liverita kun li, tamen mi opiniis, ke tiu ulo denove ion faris, sed ion pli grandan. Se vi permesus, sinjoro kolonelo, ke mi povu konatiĝi kun enhavo de la dokumento, mi nepre povus doni al vi eventuale certajn direktivojn, kiel lin trakti.”
Turnante sin al Švejk, li diris al li ĉeĥe: “Vi suĉas al mi la sangon, ĉu?”
“Mi suĉas,” respondis Švejk digne.
“Vidu lin do, sinjoro kolonelo,” daŭrigis la leŭtenanto Dub germane. “Pri nenio oni povas lin demandi, oni ne povas kun li eĉ ekparoli. Falĉilo foje devas trafi sur ŝtonon kaj necesos ekzemplodone lin puni. Permesu, sinjoro kolonelo…”
La leŭtenato Dub profundiĝis en legadon de dokumento, ellaboritan fare de la majoro el Przemyšl, kaj kiam li finlegis, li ekvokis solene: “Nun estas via amen, kien vi donis la soldatan uniformon?”
“Mi lasis ĝin sur bordo de lago, kiam mi provis, kiel en tiu ĉi ĉifonaĵo sentas sin rusaj soldatoj,” respondis Švejk, “tio estas propre nenio alia ol eraro.”
Švejk komencis rakonti al la leŭtenanto Dub, kion ĉion li trasuferis sekve de tiu eraro, kaj kiam li finis, la leŭtenanto Dub lin alkriegis:
“Nur nun vi min ekkonos. Ĉu vi scias, kio tio estas perdi armean posedaĵon, ĉu vi scias, kion tio signifas, kanajlo, perdi uniformon en la milito?”
“Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” respondis Švejk, “ke se soldato perdis la uniformon, li devas ricevi alian.”
“Jesuo Maria,” ekkriis la leŭtenanto Dub, “bovo, besto, vi iritos min tiel longe, ke post la milito vi servos aldone ankoraŭ cent jarojn.”
La kolonelo Gerbich, kiu ĝis nun trankvile kaj vivosperte sidis malantaŭ la tablo, subite faris teruran grimacon, ĉar per atako de podagro lia ĝis nun kvieta dikfingro de la piedo ŝanĝiĝis el milda kaj trankvila virŝafeto al krieganta tigro, al elektra fluo de sescent voltoj, al membro malrapide pistata per martelo por gruzo. La kolonelo Gerbich nur eksvingis la manon kaj ekkriegis per terura voĉo de homo, malrapide rostata sur fajro: “Ĉio eksteren! Donu al mi revolveron!”
Tion ĉiuj jam konis, kaj tial ili ekimpetis eksteren eĉ kun Švejk, kiun la gardistaro fortrenis en la koridoron. Restis nur la leŭtenanto Dub; en tiu ĉi momento, kiu ŝajnis al li tiel konvena, li volis ankoraŭ instigi kontraŭ Švejk kaj diris al la grimacanta kolonelo: “Mi permesas al mi atentigi, sinjoro kolonelo, ke tiu ĉi viro…”
La kolonelo ekmiaŭis kaj ĵetis inkujon kontraŭ la leŭtenanto, al kio la konsternita leŭtenanto Dub soldatsalutis kaj diris: “Kompreneble, sinjoro kolonelo,” kaj malaperis inter la pordo.
Poste el la kancelario de la kolonelo oni longe aŭdis kriegon kaj ululadon, ĝis fine la dolorplena ĝemado ĉesis. La dikfingro de la kolonelo subite denove ŝanĝiĝis al kvieta virŝafeto, la atako de podagro pasis, la kolonelo sonorigis kaj ordonis, ke oni denove alkonduku al li Švejkon.
“Kio do propre estas koncerne vin?” demandis la kolonelo Švejkon, kvazaŭ falus de li ĉio malagrabla, kaj kiu sentis sin tiel libere kaj feliĉege, kvazaŭ li kuŝaĉus en sablo sur marbordo.
Švejk, amike ridetante al la kolonelo, rakontis al li sian tutan odiseadon, kiel li estas kuriero de la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento kaj kiel li ne scias, kion ili faros tie sen li.
La kolonelo ankaŭ ridetis kaj poste eldonis tiujn ĉi ordonojn: “Pretigi por Švejk soldatan bileton tra Lvovo en la stacion Zóltance, kien morgaŭ almarŝos lia marŝkompanio, el la magazeno doni al li novan soldatan uniformon kaj ses kronojn okdek du helerojn kompense pro manĝo dum la vojo.”
Kiam poste Švejk en nova aŭstra uniformo forlasis la stabon de la brigado por iri al la stacidomo, ĉe la stabo gapis la leŭtenanto Dub kaj estis nemalmulte surprizita, kiam Švejk severe soldatmaniere anoncis sin al li, montris al li dokumentojn kaj zorgeme lin demandis, ĉu li sciigu ion de li al la ĉefleŭtenanto Lukáš.
La leŭtenanto Dub ne trovis alian reagon ol la vorton: “Formarŝi!” Kaj kiam li postrigardis la malproksimiĝantan Švejk, li nur murmuris por si: “Vi min ankoraŭ ekkonos, Jesuo Maria, vi min ekkonos…”
En la stacio Zóltance amasiĝis la tuta bataliono de la kapitano Ságner krom ariergardo el la dekkvara kompanio, kiu ie perdiĝis, kiam ili ĉirkaŭiris Lvovon.
Ĉe eniro en la urbeton Švejk troviĝis en tute nova sfero, ĉar el ĝenerala homsvarmo eblis ĉi tie jam rimarki, ke de ĉi tie ne estas tro malproksime al la pozicio, kie tio interbatiĝas. Ĉie ĉirkaŭe kuŝis artilerio kaj trajnotrupoj, el ĉiu domo eliradis soldatoj de la plej diversaj regimentoj, inter tiuj kiel elito paŝis denaskaj germanoj kaj el siaj abundaj provizoj aristokrate disdonadis cigaredojn al aŭstroj. Ĉe germanaj kuirejoj sur la placo estis eĉ bareloj da biero, kie oni kranis ĝin al soldatoj en mezurglasojn ĉe tagmanĝo kaj vespermanĝo, kaj ĉirkaŭ tiuj ĉi bareloj kiel frandemaj katoj vagis malzorgataj aŭstraj soldatoj kun ŝvelaj ventroj sekve de dolĉigita cikoria dekoktaĵo.
Grupoj da tempiobuklaj judoj en longaj kaftanoj montris al si nubojn da fumo ĉe la okcidento kaj svingis la manojn. Ĉie oni kriis, ke ĉe la rivero Bug brulas Uciszków, Busk kaj Derewiany.
Oni klare aŭdis bruegon de kanonoj. Aliloke oni denove kriis, ke la rusoj el Grabowa bombardas vilaĝon Kamionka Strumilowa, ke oni batalas laŭlonge de la tuta Bug kaj ke soldatoj retenas forkurintojn, kiuj jam volis denove reveni en siajn hejmojn malantaŭ Bug.
Ĉie regis ĥaoso kaj neniu sciis ion certan, ĉu la rusoj ne transiris denove al ofensivo kaj ne haltigis sian senĉesan cedon en la tuta fronto.
Patroloj de soldataj ĝendarmoj ĉiumomente kondukis al la ĉefkomandejo de la urbeto timigitan judan animon, kulpigitan pri disvastigado de malveraj kaj falsaj sciigoj. Tie oni poste batis la kompatindajn judojn ĝissange kaj kun disbatita postaĵo ellasadis ilin en iliajn hejmojn.
En tiun ĉi ĥaoson venis do Švejk kaj en la urbeto esplorserĉis sian marŝkompanion. Jam en la stacidomo li preskaŭ venis en konflikton ĉe la stacia komandejo. Kiam li venis al tablo, kie oni donis informojn al soldatoj serĉantaj siajn trupunuojn, kaporalo malantaŭ la tablo lin alkriis, ĉu li eble ne volas, ke la kaporalo iru elserĉi lian marŝkompanion. Švejk al li diris, ke li volas nur scii, kie ĉi tie en la urbeto tendumas la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento, de tia kaj tia marŝbataliono. “Por mi estas tio tre grava,” emfazis Švejk, “por ke mi sciu, kie estas la dekunua marŝkompanio, ĉar mi estas ĝia kuriero.”
Al ĉia malfeliĉo ĉe la apuda tablo sidis ia staba ĉefserĝento, kiu eksaltis kiel tigro kaj alkriegis Švejkon: “Damninda hundo, vi estas kuriero kaj ne scias, kie estas via marŝkompanio?”
Antaŭ ol Švejk povis respondi, la staba ĉefserĝento malaperis en kancelario kaj post momento alkondukis de tie dikan ĉefleŭtenanton, kiu aspektis tiel digne kiel posedanto de grandviandista firmao.
Staciaj komandejoj estis ankaŭ kaptiloj por vagantaj sovaĝiĝintaj soldatoj, kiuj serĉus siajn trupunuojn eble dum la tuta milito, vagus de unu stacio al la alia kaj plej volonte atendus en vicoj ĉe tiuj tabloj en la staciaj komandejoj, kie estis surskribo “Monkompenso de nutrado”.
Kiam la dika ĉefleŭtenanto eniris, la ĉefserĝento ekkriis: “Atenton!” kaj la ĉefleŭtenanto demandis Švejkon: “Kie vi havas dokumentojn?”
Kiam Švejk prezentis ilin al li kaj la ĉefleŭtenanto konvinkiĝis pri ĝusteco de lia marŝordono de la stabo de lia brigado al lia kompanio en Zóltance, li transdonis ilin denove al Švejk kaj diris korfavore al la kaporalo ĉe la tablo: “Donu al li informojn” kaj denove fermis sin apude en la kancelario.
Kiam la pordo malantaŭ li klakfermiĝis, la staba ĉefserĝento prenis Švejkon je la ŝultro kaj forkondukante lin al la pordo, donis al li tiun ĉi informon: “Zorgu, fetorulo, ke vi malaperu!”
Kaj tiel Švejk denove troviĝis en tiu ĥaoso kaj serĉis nun iun konaton el la bataliono. Li longe paŝis tra stratoj, ĝis fine li metis ĉion je unu karto.
Li haltigis kolonelon kaj per sia kripligita germana lingvo lin petis, ĉu li eble ne scias, kie kuŝas lia bataliono kun lia marŝkompanio.
“Kun mi vi povas paroli ĉeĥe,” diris la kolonelo, “ankaŭ mi estas ĉeĥo. Via bataliono estas dislokita en apuda vilaĝo Klimontów malantaŭ fervoja linio kaj en la urbeton estas malpermesite enpaŝi, ĉar soldatoj de unu via kompanio interbatiĝis sur la placo kun Bavaroj tuj, kiam ili venis.”
Švejk do ekpaŝis al Klimontów.
La kolonelo lin alvokis, ekpalpis en poŝon kaj donis al Švejk kvin kronojn, ke tiu aĉetu al si por ili cigaredojn, kaj denove afable lin adiaŭinte, li malproksimiĝis de Švejk kaj pensis enmense: “Kiel simpatia soldateto.”
Švejk daŭrigis sian vojon al la vilaĝo, kaj meditante pri la kolonelo, li venis al tiu konkludo, ke antaŭ dek du jaroj estis en Tridentino certa kolonelo Habermaier, kiu kondutis al la soldatoj ankaŭ tiel afable, kaj fine montriĝis, ke li estas samseksema, kiam en banloko ĉe Adiĝo li volis bugri kadetonaspiranton, minacante al li per soldatserva reglamento.
Ĉe tiuj ĉi malserenaj pensoj Švejk malrapide ĝisiris en nemalproksiman vilaĝon kaj li ne havis tro da laboro por trovi la stabon de la bataliono, ĉar kvankam la vilaĝo estis tre vasta, estis tie nur unu konvena konstruaĵo, granda elementa lernejo, kiun en tiu ĉi pure ukrajna regiono konstruis galicia landa administrantaro por efike poligi la komunumon.
Dum la milito la lernejo trairis kelke da fazoj. Estis ĉi tie lokitaj pluraj rusaj staboj, aŭstraj staboj, iam en la tempo de grandaj bataloj, decidantaj pri la sorto de Lvovo, oni kreis el la gimnastikejo operacian halon. Ĉi tie oni fortranĉadis piedojn kaj manojn kaj faris trepanojn de kranioj.
En ĝardeno malantaŭ la lernejo estis granda funelforma truo, kaŭzita per eksplodo de grandkalibra grenado. En angulo de la ĝardeno staris forta pirarbo, sur kies unu branĉo estis resto de tratranĉita ŝnuro, kie antaŭnelonge pendis loka grekkatolika parokestro, pendumita laŭ la denunco de loka pola ĉefinstruisto, ke li estis ano de malnovrusa grupo kaj ke dum la rusa okupacio li servis en la preĝejo meson por venko de armiloj de la rusa ortodoksa caro. Kvankam tio ne baziĝis sur vero, ĉar tiutempe la kulpigito tute ne ĉeestis en tiu ĉi loko, kuracante al si siajn galŝtonetojn en malgranda banloko netuŝita de la milito, en Bochnie Zamurowane.
Ĉe pendumo de la grekkatolika parokestro ludis rolon kelke da aferoj: nacieco, religia konflikto kaj kokino. Scie, senprokraste antaŭ la milito la kompatinda parokestro en sia ĝardeno mortigis unu el kokinoj de la instruisto, kiuj al li elterigadis plantitajn semojn de melonoj.
Post la mortinto, la grekkatolika pastro, la parokeja konstruaĵo restis neokupita kaj eblas diri, ke ĉiu prenis al si ian memoraĵon pri sinjoro parokestro.
Pola kampisteto forportis al si hejmen eĉ malnovan pianon, kies superan tabulon li uzis por ripari pordeton de porkejo. Parton de la meblaro dishakis soldatoj, kiel tio kutimis, kaj pro feliĉa hazardo restis nedifektita granda kameno en la kuirejo kun eminenta forno, ĉar la grekkatolika parokestro neniel diferencis de siaj ultrakolegoj, tre ŝatis manĝeti kaj havi multe da potoj kaj bakpatoj sur la forno eĉ en la fornokesto.
Tiam iĝis ia tradicio, ke ĉiuj trairantaj trupunuoj kuiris ĉi tie en la kuirejo por oficiroj. Supre en granda ĉambro estis ia oficira kazino. Tablojn kaj seĝojn ili kunkolektis de vilaĝanoj.
Ĝuste hodiaŭ la oficiroj de la bataliono aranĝis por si solenan vespermanĝon, kolektis monon kaj aĉetis al si porkon, kaj la kuiristo Jurajda preparadis por la oficiroj porkofestenon, ĉirkaŭita de diversaj parazitoj el la vicoj de oficiraj servosoldatoj, inter kiuj elstaris la ĉefserĝento-kontisto, konsilanta al Jurajda kiel distranĉi la porkan kapon, por ke por la ĉefserĝento-kontisto restu peco da rostreto.
La plej malfermegitajn okulojn el ĉiuj havis la nesatigeblulo Baloun.
Proksimume tiel kanibaloj rigardas kun apetito kaj manĝavideco, kiel el misiisto preparata sur rostilo fluas graso, eldonante agrablan odoron ĉe fandado. Baloun sentis sin plimalpli kiel laktovendista hundo trenanta veturileton, laŭlonge de kiu fumaĵista helpanto portas sur la kapo korbon kun freŝe fumaĵitaj kolbasoj, ĉe kio ĉeno da kolbasoj pendas el la korbo tra lia dorso, tiel ke nur salti kaj kapti, se ne ekzistus tiu tediga rimenaro, per kiu estas tiu kompatinda hundo jungita, kaj tiu aĉa buŝumo.
Kaj tripkolbasa farĉo, travivanta unuan periodon de sia naskiĝo, grandega amaso da tripkolbasa embrio sur rultabulo odoris je pipro, graso, hepatoj.
Kaj Jurajda kun suprenŝovitaj manikoj estis tiel serioza, ke li povus pozi kiel modelo por bildo, kiel dio el ĥaoso kreas la terglobon.
Baloun ne eltenis kaj plorekĝemis. Lia plorĝemado gradiĝis ĝis korŝira ploro.
“Kial vi ploregas kiel virbovo?” demandis lin la kuiristo Jurajda.
“Mi rememoris la hejmon,” respondis kun plorĝemo Baloun, “kiel hejme mi ĉiam estis ĉe tio kaj kiel eĉ al mia la plej bona najbaro mi neniam volis sendi manĝopaketon, ĉiam mi volis forvori ĉion nur mem kaj mi tion ankaŭ forvoris. Foje mi tiel troŝtopiĝis per tripkolbalsoj, sangokolbasoj kaj kuirporkaĵo, ke ĉiuj opiniis, ke mi krevos, kaj pelis min kun vipo ĉirkaŭ la korto kiel bovinon pufiĝintan post trifolio.
Sinjoro Jurajda, permesu al mi palpi en tiun farĉon, kaj poste mi estu alligita, alie mi ne transvivos tiun turmenton.”
Baloun leviĝis de sur la benko, kaj ŝancelirante kiel ebria, li alpaŝis al la tablo kaj etendis sian manaĉon direkte al la amaso da farĉo.
Komenciĝis obstina lukto. Ĉiuj ĉeestantoj penplene lin superis, ke li ne ĵetegu sin sur la farĉon. Nur tion ili ne povis al li malebligi, kiam ili elĵetadis lin el la kuirejo, ke li en malespero ne ekpalpu en poton kun trempitaj intestoj por tripkolbasoj.
La kuiristo Jurajda estis tiel ekscitita, ke li elĵetis malantaŭ fuĝanta Baloun la tutan faskon da lignetoj kaj kriegis post li: “Forvoru tripkolbasajn pikstangetojn, kanajlo!”
Tiutempe supre amasiĝis jam oficiroj de la bataliono, kaj dum ili solene atendis tion, kio naskiĝis sube en la kuirejo, pro manko de alia alkoholaĵo ili trinkis simplan sekalan brandon, kolorigitan flave per dekoktaĵo de cepo, pri kiu juda komercisto asertis, ke tio estas la plej bona kaj la plej origina franca konjako, kiun li heredis post sia patro, kaj ke tiu havis lin ankoraŭ de sia avo.
“Ulo,” diris al li ĉe tiu okazo la kapitano Ságner, “se vi ankoraŭ diros, ke via praavo aĉetis ĝin de francoj, kiam tiuj fuĝis de Moskvo[313], mi igos vin malliberigi por tiel longe, ĝis tiu la plej juna el via familio iĝos la plej aĝa.”
Dum ili malbenis la entrepreneman judon post ĉiu gluto, Švejk sidis jam en kancelario de la bataliono, kie estis neniu krom la unujara volontulo Marek; tiu kiel historiisto de la bataliono eluzis la prokrastiĝon de la bataliono ĉe Zóltance por provize priskribi iujn venkajn batalojn, kiuj ŝajne okazos en estonto.
Provizore li preparis al si certajn skizojn kaj havis ĝuste skribite, kiam eniris Švejk: “Se antaŭ nia spirita rigardo aperos ĉiuj tiuj herooj, partoprenantaj batalojn ĉe la vilaĝo N., kie ĉe flanko de nia bataliono interbatiĝis unu bataliono de la regimento N. kaj dua bataliono de la regimento N., ni vidos, ke nia N-a bataliono montris la plej brilajn strategiajn kapablojn kaj nedubeble helpis al venko de la N-a divizio, havinta celon definitive firmigi niajn poziciojn en parto de la fronto N.”
“Vidu do,” diris Švejk al la unujara volontulo, “mi estas ĉi tie jam denove.”
“Permesu, ke mi vin priflaru,” diris la unujara volontulo Marek, ame kortuŝita, “hm, vi vere misodoras je malliberejo.”
“Kiel kutime,” diris Švejk, “estis tio nur tre eta miskompreno; kaj kion faras vi?”
“Kiel vi vidas,” respondis Marek, “mi surpaperigas heroajn savintojn de Aŭstrio, sed iel tio ne volas kunmetiĝi kaj estas tio plena de N. Mi substrekas en tio ”n“, tiu ĉi litero maturiĝis al neordinara perfekteco en estanto eĉ en estonto. Krom antaŭaj kapabloj la kapitano Ságner malkaŝis en mi neordinaran matematikan talenton. Mi devas kontroli kontojn de la bataliono kaj ĝis nun mi venis al tia konkludo, ke la bataliono estas absolute pasiva kaj ke ĝi atendas nur tion, kiel fari ian egaligon de ŝuldoj kun siaj rusaj kreditoroj, ĉar post malvenko eĉ post venko oni plej multe ŝtelas. Cetere ĉio tio estas egala. Eĉ se ni estus ĝisfunde venkobatitaj, estas ĉi tie dokumentoj pri nia venko, ĉar en la posteno de bataliona kronikisto mi estas honorigita per tio, ke mi povas skribi: ‘Ĝi denove turnis sin kontraŭ la malamiko, kiu jam opiniis, ke la venko estas ĉe lia flanko. Impeto de niaj soldatoj kaj atako kun bajonetoj estis verko de la momento. La malamiko en malespero fuĝas, ĵetegas sin en proprajn tranĉeojn, ni pikas ĝin senkompate, tiel ke en malordo ĝi forlasas siajn tranĉeojn, postlasante en niaj manoj vunditajn eĉ nevunditajn militkaptitojn. Tio estas unu el la plej gloraj momentoj.’ Kiu ĉion tion postvivos, skribos hejmen feldpoŝtan karton: ‘Ili ricevis sur la pugon, kara edzino! Mi estas sana. Ĉu vi jam demamigis nian infanaĉon? Nur ĝin ne instruu, ke ĝi alparolu fremdajn homojn ”patro“, ĉar tio estus por mi malfacila.’ La cenzuro strekos poste sur la karto: ‘Ili ricevis sur la pugon’, ĉar oni ne scias, kiu tion ricevis. kaj oni povus tion diversmaniere kombini, ĉar la esprimo estis neklara.”
“Ĉefe klare paroli,” proklamis Švejk. “Kiam estis misiistoj ĉe sankta Ignaco en Prago en la jaro 1912, estis tie predikisto kaj tiu diris el la predikejo, ke en la ĉielo li renkontiĝos ŝajne kun neniu. Tiun vesperan religian ekzercon partoprenis lutisto Kulíšek, kiu post la diservo diris en gastejo, ke tiu misiisto ŝajne kulpiĝis pri multe da aferoj, se li anoncis en preĝejo kiel ĉe publika pekokonfeso, ke li renkontiĝos kun neniu en la ĉielo; kial oni sendas tiajn homojn sur la predikejon. Oni devas ĉiam paroli klare kaj kompreneble kaj ne en iaj tiaj ĉirkaŭfrazoj. Ĉe Brejška estis antaŭ jaroj ĉefkelnero kaj tiu havis kutimon, kiam li trinke kuraĝiĝis kaj iris post la laboro hejmen, halti ĉe tio en certa nokta kafejo kaj tosti kun nekonataj gastoj, kaj ĉiam ĉe tosto li diris: ‘Ni pri vi, vi pri ni…’ Foje li ricevis pro tio de ia bonkonduta sinjoro el Jihlava tian baton sur la faŭkon, ke la kafejmastro matene, kiam oni elbalais tiujn dentojn, alvokis sian filineton, kiu frekventis kvinan klason de elementa lernejo kaj demandis ŝin, kiom da dentoj havas maturaĝa homo en la faŭko. Ĉar ŝi tion ne sciis, li elbatis al ŝi du dentojn kaj la trian tagon li ricevis skribon de tiu ĉefkelnero, en kiu tiu ekskuzis sin pro ĉiuj al li kaŭzitaj malagrablaĵoj, ke li ne volis diri ion malĉastan, sed ke la publiko lin ne komprenas, ĉar tio estas fakte tiel: ‘Ni pri vi, vi pri ni koleras, ĉu?’ Kiu diras iajn dusencajn parolojn, tiu devas ilin unue pripensi. Sincera homo, kiu parolas laŭ sia beko, malofte ricevas sur la faŭkon. Kaj se tio okazis al li jam kelkfoje, tiu precipe donas al si atenton kaj en la kompanio prefere tenas la faŭkon fermita. Estas vero, ke pri tia homo ĉiu opinias, ke li estas malica kaj dio scias kia, kaj ke ofte ankaŭ lin oni draŝas, sed tion portas kun si jam lia prudento, lia sinregado, ĉar li devas pripensi, ke li estas sola kaj kontraŭ li ke estas multe da homoj, kiuj sentas sin ofenditaj, kaj se li komencus kun ili interbatiĝi, ke li ricevus duoble pli. Tia homo devas esti modesta kaj pacienca. En Nusle vivas certa sinjoro Hauber, tiun oni foje dimanĉe en Kundratice[314] erarpikis sur ŝoseo per tranĉilo, kiam li iris el ekskurso de Bartóněk-muelejo. Kun tiu tranĉilo en la dorso li ĝisiris hejmen, kaj kiam la edzino demetis al li la jakon, ŝi eltiris al li la tranĉilon el la dorso kaj jam antaŭtagmeze tranĉis per ĝi viandon por gulaŝo, ĉar ĝi estis el Solingena ŝtalo[315] kaj bele akrigita kaj ili havis hejme ĉiujn tranĉilojn dentohavaj kaj malakraj. Poste ŝi volis havi por la hejmo la tutan kompleton da tiaj tranĉiloj kaj sendis lin ĉiam dimanĉe al ekskurso en Kundratice, sed li estis tiel modesta, ke li iris nenien ol al Banzet en Nusle, kie li sciis, ke se li sidas en la kuirejo, ke Banzet elĵetos lin pli frue antaŭ ol iu povus lin ekpalpi.”
“Vi neniel ŝanĝiĝis,” diris al li la unujara volontulo.
“Mi ne ŝanĝiĝis,” respondis Švejk, “por tio mi ne havis tempon. Oni volis min eĉ mortpafi, sed tio ne estis ankoraŭ tio la plej malbona, ekde la dekdua ĉimonate mi ankoraŭ nenie ricevis la soldon.”
“Ĉe ni vi ĝin nun ne ricevos, ĉar ni marŝas al Sokal’ kaj la soldon oni elpagos nur post la batalo, ni devas ŝpari. Se mi kalkulas, ke tio tie ekos post dek kvar tagoj, oni ŝparos pro ĉiu falinta soldato eĉ kun alpagoj dudek kvar kronojn sepdek du helerojn.”
“Kaj alie, kio estas ĉe vi nova?”
“Unue perdiĝis nia ariergardo, krom tio la oficiraro havas porkofestenon en la parokejo kaj la viraro disiĝis tra la vilaĝo kaj faras la plej diversajn malĉastaĵojn kun la loka ina loĝantaro. Antaŭtagmeze oni alligis soldaton de via kompanio pro tio, ke li suprengrimpis en subtegmenton malantaŭ sepdekjara maljunulinaĉo. Tiu homo estas senkulpa, ĉar en la tagordono estis nenio pri tio, ĝis kiom da jaroj estas tio permesita.”
“Tion mi ankaŭ opinias,” diris Švejk, “ke tiu homo estas senkulpa, ĉar se tia maljunulinaĉo grimpas supren tra eskalo, la homo ne vidas ŝian vizaĝon. Ĝuste tia okazo estis dum manovroj ĉe Tábor. Unu nia plotono estis lokita en gastejo, ia ulino en antaŭĉambro frotlavis plankon kaj certa Chramosta proksimiĝis al ŝi kaj plaŭdbatetis ŝin — kiel mi tion al vi diru — sur la jupo. Ŝi havis tre evoluintan jupon, kaj kiam li plaŭdbatetis ŝin sur ĝi, ŝi nenion, li plaŭdbatetas ŝin la duan fojon, la trian fojon, ŝi denove nenion, kvazaŭ tio ŝin ne tuŝus, li do decidiĝis por la faro kaj ŝi trankvile plu frotis la ĉirkaŭan plankon, poste ŝi turnas sin al li per la vizaĝo kaj diras: ‘Bele mi vin superruzis, soldateto.’ Tiu maljunulinaĉo aĝis pli ol sepdek jarojn kaj poste ŝi rakontis tion al la tuta vilaĝo. — Kaj nun mi permesus al mi demandi vin, ĉu dum mia foresto vi ne estis ankaŭ malliberigita.”
“Ne estis okazo por tio,” ekskuzis sin Marek, “sed aliflanke, koncerne vin, mi devas al vi sciigi, ke la bataliono eldonis kontraŭ vi arestordonon.”
“Tio ne gravas,” rimarkis Švejk, “tion oni faris tute ĝuste, la bataliono devis tion fari kaj eldoni kontraŭ mi arestordonon, tio estis ilia devo, ĉar oni ne sciis pri mi dum longa tempo. De la bataliono estis tio nenia trofervoriĝo. — Vi diris do, ke ĉiuj oficiroj estas en la parokejo ĉe porkofesteno? Mi devas tien iri kaj prezenti min, ke mi estas denove ĉi tie, sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš eĉ tiel havis pri mi grandan zorgon.”
Švejk ekiris al la parokejo per firma soldatpaŝo, ĉe kio li al si kantis:
Jen, rigardu, mia koro,
min rigardu, amatin’,
kiel oni faris min
vere nobla grandsinjoro…
Poste Švejk eniris la parokejon tra la ŝtuparo supren, de kie eĥis voĉoj de oficiroj. Oni parolis pri ĉio ebla kaj ĝuste babilis pri la brigado, kiaj malordoj regas tie ĉe la stabo, kaj ankaŭ adjutanto de la brigado enverŝis oleon en la fajron, rimarkante: “Ni ja telegrafis en la afero de tiu Švejk, Švejk…” “Ĉi tie!” ekvokis malantaŭ la duonmalfermita pordo Švejk kaj enirante internen, ripetis: “Ĉi tie! Obee mi raportas, infanteriano Švejk, kuriero de la dekunua marŝkompanio!” Vidante embarasitajn vizaĝojn de la kapitano Ságner kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš, sur kiuj vidiĝis ia senvorta malespero, li ne atendis la demandon kaj ekvokis:
“Obee mi raportas, ke oni volis min mortpafi, ke mi perfidis sinjoron imperiestron.”
“Pro Jesuo Kristo, kion vi tion diras, Švejk?” senespere ekkriis pala ĉefleŭtenanto Lukáš.
“Obee mi raportas, tio estis tiel ĉi, sinjoro ĉefleŭtenanto…”
Kaj Švejk komencis detale priskribi, kiel tio pri li propre okazis.
Ili rigardis lin kun konsterne malfermegitaj okuloj, li rakontis kun ĉiuj eblaj detaloj kaj ne forgesis eĉ rimarki, ke sur bordo de tiu lago, kie okazis al li tiu malfeliĉo, kreskis miozotoj. Kiam poste li parolis pri tataraj nomoj, kun kiuj li koniĝis dum sia migrado, kiel Hallimulabalibej, al kiuj li aldonis tutan vicon da nomoj kreitaj de li mem, kiel Valivolavalivej, Malimulamalimej, la ĉefleŭtenanto Lukáš jam ne retenis rimarkon: “Mi vin piedbatos, bruto. Daŭrigu mallonge, sed kontinue!”
Kaj Švejk plu daŭrigis kun sia konsekvenceco, kaj kiam li venis ĝis la senprokrasta juĝproceso kaj la generalo kaj la majoro, li menciis pri tio, ke la generalo strabis per la maldekstra okulo kaj ke la majoro havis la okulojn de blua koloro.
“Kiujn turnas al mi la majoro,” li aldonis poste en rimo.
La komandanto de la dekdua kompanio Zimmermann ĵetis kontraŭ Švejk poteton, el kiu li trinkis fortan brandon de la judo.
Švejk tute trankvile daŭrigis, kiel poste venis al konsolo de la animo kaj kiel la majoro dormis ĝismatene en lia ĉirkaŭbrako. Poste li brile defendis la brigadon, kien oni lin sendis, kiam la bataliono elpetis lin kiel perditan. Prezentante poste antaŭ la kapitanon Ságner dokumentojn pri tio, ke, kiel vidiĝas, li estis de tiu alta instanco de la brigado liberigita de kia ajn suspekto, li almemorigis: “Mi permesas al mi obee raporti, ke sinjoro leŭtenanto Dub troviĝas ĉe la brigado kun cerboskuo kaj sendas al vi ĉiuj saluton. Mi petas pri soldo kaj monkompenso pro nericevita tabako.”
La kapitano Ságner kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš interŝanĝis demandan rigardon, sed en tiu momento la pordo jam malfermiĝis kaj en tineto oni portis internen fumantan tripkolbasan supon.
Tio estis komenco de ĉiuj tiuj ĝuegoj, kiujn ili atendis.
“Damninda ulo,” diris la kapitano Ságner al Švejk, estante en agrabla humoro antaŭ proksimiĝantaj ĝuoj, “vin savis nur la porkofesteno.”
“Švejk,” aldonis al tio la ĉefleŭtenanto Lukáš, “se okazos ankoraŭ io, estos tio por vi malbona.”
“Obee mi raportas, ke tio devas esti por mi malbona,” soldatsalutis Švejk, “se la homo estas en la soldatservo, li devas scii kaj koni…”
“Malaperu!” alkriegis lin la kapitano Ságner.
Švejk malaperis kaj iris suben en la kuirejon. Tien denove revenis la konsternegita Baloun kaj petis, ke li povu priservi sian ĉefleŭtenanton Lukáš dum la festeno.
Švejk venis ĝuste al la disputo de la kuiristo Jurajda kun Baloun.
Jurajda uzis ĉe tio malfacile kompreneblajn esprimojn.
“Vi estas festenido vorema,” li diris al Baloun, “vi vorus, ĝis vi ŝvitus, kaj se mi donus al vi tripkolbasojn por porti ilin supren, vi enstomakigus ilin sur la ŝtuparo.”
La kuirejo havis nun alian mienon. Ĉefserĝentoj-kontistoj de batalionoj eĉ de kompanioj frandis laŭ siaj rangoj kaj laŭ plano prilaborita fare de la kuiristo Jurajda. Batalionaj skribistoj, kompaniaj telefonistoj kaj kelke da suboficiroj avide manĝis tripkolbasan supon el rusta lavujo, maldensigitan per varmega akvo, por ke ankaŭ por ili io restu.
“Saluton!” diris la ĉefserĝento-kontisto Vaněk al Švejk, prironĝante krureton. “Antaŭ momento estis ĉi tie nia unujarulo Marek kaj anoncis, ke vi estas denove ĉi tie kaj surhavas novan uniformon. Vi alkondukis min nun en belan marĉon. Li min timigis, ke nun ni ne elbilancos tiun uniformon kun la brigado. Via uniformo estis trovita sur bordo de la lago kaj ni tion jam anoncis pere de la bataliona kancelario al la brigado. Ĉe mi vi estas registrita kiel droninto ĉe banado, vi tute ne devis reveni kaj fari al ni malagrablaĵojn per du uniformoj. Vi eĉ ne scias, kion vi faris al la bataliono. Ĉiu parto de via uniformo estas ĉe ni registrita. Ĝi troviĝas en listo de uniformoj ĉe mi, ĉe la kompanio, kiel alkreskaĵo. La kompanio havas je unu kompleta uniformo pli. Pri tio mi faris anoncon al la bataliono. Nun ni ricevos sciigon de la brigado, ke tie vi ricevis novan uniformon. Ĉar la bataliono en etatoj pri vestprovizado intertempe anoncos, ke estas alkreskaĵo de unu kompleto… Mi tion konas, el tio povas esti revizio. Kiam temas pri tia bagatelo, oni alveturos al ni el la intendantanro. Se perdiĝos du mil paroj de botoj, pri tio zorgas neniu…”
“Sed al ni perdiĝis tiu via uniformo,” diris Vaněk tragike, suĉante medolon el osto, kiu falis al li en la manon, kaj elprenante la reston per alumeto, per kiu li fosetis al si inter la dentoj anstataŭ dentlignero, “kulpe de tia bagatelo tutcerte venos ĉi tien inspektantaro. Kiam mi estis en Karpatoj, venis al ni inspektantaro kaŭze de tio, ke ne estis plenumita ordono detiradi botojn de frostmortaj soldatoj sen difektiĝo. Oni detiradis, detiradis — kaj al du la botoj ĉe tio krevis kaj unu soldato havis ilin detruitaj jam antaŭ la morto. Kaj la akcidento estis naskita. Alveturis kolonelo de la intendantaro, kaj se ne okazus tio, ke tuj, kiam li alveturis, li ricevis de la rusa flanko pafon en la kapon kaj ruliĝis en valon, mi ne scias, kio el tio estus.”
“Ĉu oni detiris de li ankaŭ botojn?” demandis Švejk kun intereso.
“Oni detiris,” diris Vaněk melankolie, “sed neniu sciis, kiu tion faris, tiel ke la botojn de la kolonelo ni eĉ ne povis registri en la etato.”
La kuiristo Jurajda denove revenis de supre kaj lia unua rigardo falis sur la ruinigitan Balounon, kiu afliktite kaj turmentite sidis sur benko ĉe la kameno kaj kun terura malespero rigardis sian malgrasiĝintan ventron.
“Vi apartenus al la sekto de kvietismuloj[316],” diris la instruita kuiristo Jurajda kun bedaŭro, “Tiuj ankaŭ la tutajn tagojn rigardis sian umbilikon ĝis al ili ŝajnis, ke ĉirkaŭ la umbiliko ekbrilis al ili aŭreolo. Post tio ili opiniis, ke ili atingis trian gradon de perfekteco.”
Jurajda ekpalpis en fornokeston kaj prenis de tie sangan kolbaseton.
“Voru, Baloun,” li diris afable, “troŝtopiĝu, ĝis vi krevos, sufokiĝu, nesatigeblulo.”
Al Baloun eniris larmoj en la okulojn.
“Hejme, kiam ni buĉis,” rimarkis Baloun plorvoĉe, vorante malgrandan sangokolbason, “mi formanĝis unue grandan pecon da kuirporkaĵo, la tutan rostron, koron, orelon, pecon da hepato, renon, lienon, pecon da lumbo, langon kaj poste…”
Kaj li aldonis per mallaŭta voĉo, kiel se oni rakontas fabelon: “Kaj poste venis tripkolbasoj, ses, dek pecoj, kaj dikegaj sangokolbasoj, ŝtopitaj per grio aŭ bulko, ke oni eĉ ne scias, kion pli frue ekmordi, ĉu tiun kun grio aŭ kun bulko. Ĉio solviĝas sur la lango, ĉio bonorodras — kaj la homo voras kaj voras.”
“Mi opinias,” lamentis Baloun plu, “ke kuglo min evitos, sed malsato pereigos, kaj ke jam neniam en la vivo mi renkontiĝos kun tia pato da tripkolbasa farĉo kiel hejme. — Gelatenaĵon, tiun mi ne ŝatis, ĉar tio nur tremas kaj ne satigas. La edzino, tiu oferus por gelatenaĵo sian vivon, kaj mi ne volis doni al ŝi en tiun gelatenaĵon eĉ pecon da orelo, ĉar mi volis forvori ĉion mem, tiel kiel tio plej bone al mi bongustis. Mi ne pritaksis tion, tiun bongustaĵon, tiun bonfarton, kaj al la bopatro, eksbienmastro, mi malkonfesis foje porkon, buĉis kaj forvoris, kaj al ĉio mi ankoraŭ bedaŭris sendi al li, la maljuna kompatindulo, eĉ nur malgrandan manĝopaketon — kaj li poste al mi profetis, ke foje mi mortaĉos de malsato.”
“Kaj jam venis tiu dato,” diris Švejk, al kiu hodiaŭ senvole defluis de la buŝo nur rimoj.
La kuiriston Jurajda forlasis jam subita atako de kunsento kun Baloun, ĉar Baloun iel rapide alŝoviĝis al la forno, eltiris panpecon el poŝo kaj provis la tutan pantranĉon trempi en saŭcon, kiu en granda pato premis sin ĉiuflanke al granda amaso da rostita porkaĵo.
Jurajda ekbatis lin en la manon, tiel ke la pantranĉo de Baloun falis en saŭcon, kiel se naĝanto en naĝejo saltas el lignotabulo en riveron.
Ne donante al li okazon, ke li povu eltiri la frandaĵon el la pato, li kaptis lin kaj elĵetis tra la pordo.
La konsternita Baloun vidis ankoraŭ tra fenestro, kiel Jurajda eltiras per forko tiun pantranĉon, kiu ĝisbrune ensorbiĝis per saŭco, kaj kiel li prezentas ĝin al Švejk kaj aldonas al tio ankoraŭ peceton da viando detranĉitan desupre de la rostita porkaĵo kun vortoj:
“Manĝu, mia modesta amiko!”
“Maria la Virgulino,” eklamentis malantaŭ la fenestro Baloun, “mia pano estas for.” Balancante la longajn manojn li iris en la vilaĝon por elserĉi ian manĝon.
Švejk, manĝante la noblan donacon de Jurajda, ekparolis kun plena buŝo: “Mi vere ĝojas, ke mi denove estas inter miaj homoj. Min tre ĉagrenus, se mi ne povus plu fari miajn valorajn servojn por la kompanio.” Deviŝante al si de la mentono gutojn de saŭco kaj graso, defluintajn de sur la pantranĉo, li finis:
“Mi ne scias, ne scias, kion vi ĉi tie sen mi farus, se oni ie tie min detenus kaj la milito prokrastiĝus ankoraŭ je kelke da jaroj.”
La ĉefserĝento-kontisto Vaněk demandis kun intereso:
“Kiel longe, Švejk, daŭros la milito laŭ via opinio?”
“Dek kvin jarojn,” respondis Švejk. “Tio estas memkomprenebla, ĉar iam jam ekzistis tridekjara milito, kaj nun ni estas je duono pli saĝaj ol iam, do 30 : 2 = 15.”
“Servosoldato de nia kapitano rakontis,” ekparolis Jurajda, “ke li aŭdis, ke tuj kiam ni okupos la limojn de Galicio, ke pluen oni ne marŝos. Poste la rusoj komencos trakti pri paco.”
“Tio ne valorus eĉ militi,” diris Švejk emfaze. “Se militi, do militi. Mi nepre ne parolos pri paco pli frue, dum ni ne estos en Moskvo kaj Peterburgo. Tio ja havas nenian valoron, se estas la mondmilito, vagaĉi nur laŭlonge de la limo. Ni konsideru ekzemple svedojn dum tiu tridekjara milito. De kiaj malproksimoj ili venis — kaj ili ĝisiris al Německý Brod kaj Lipnice, kie ili faris tian ĥaoson, ke ankoraŭ ĝis nun oni parolas tie en gastejoj post noktomezo svede, tiel ke neniu komprenas la alian. Aŭ Prusoj, tiuj ankaŭ ne estis nur najbarvilaĝaj, kaj en Lipnice estas abundege da iliaj posteuloj. Ili venis ĝis Jedouchov kaj en Usonon kaj denove reen.”
“Cetere,” diris Jurajda, kiun la hodiaŭa porkofesteno tute konfuzis kaj elkondukis el ekvilibro, “ĉiuj homoj devenas de karpoj. Konsideru, amikoj, la evoluan teorion de Darwin…”
Lia plua meditado estis interrompita per enfalo de la unujara volontulo Marek:
“Savu vin, kio povas,” ekvokis Marek; “la leŭtenanto Dub alveturis antaŭ momento aŭtomobile al la stabo de la bataliono kaj kunveturigis kun si tiun surfekitan kadeton Biegler.”
“Kun li estas tio terura,” plu informis Marek, “kiam li eliris kun li el la aŭtomobilo, li enfalis nian kancelarion. Vi scias bone, kiel mi diris, kiam mi iris de ĉi tie, ke mi iom dormetos. Mi streĉis min do en la kancelario sur la benkon kaj komencis bele dormeti, kiam subite li saltis al mi. La kadeto Biegler ekkriegis: ‘Atenton’, la leŭtenanto Dub stariĝis sur miajn piedojn kaj nun komencis: ‘Vi miras, kiel mi vin surprizis en la kancelario ĉe neplenumado de la devoj, ĉu? Oni dormas nur post la signalo,’ al kio Biegler aldonis: ‘Parto 16, ß 9 de la kazerna reglamento.’ Post tio la leŭtenanto Dub pugnobatis la tablon kaj ekkriis: ‘Eble vi ĉe la bataliono volis vin de mi liberigi, ne opiniu, ke tio estis cerboskuo, mia kranio eltenos multe.’ La kadeto Biegler foliumis ĉe tio sur la tablo kaj laŭtlegis al si el unu dokumento: ‘Ordono por la divizio nro 280.’ La leŭtenanto Dub, opiniante, ke Biegler lin priŝercas pro lia lasta frazo, ke lia kranio eltenos multe, komencis al li riproĉi lian neindan kaj arogantan kondukton kontraŭ pli aĝaj oficiroj kaj nun kondukas lin ĉi tien al la kapitano por kontraŭ li plendi.”
Post momento ili venis en la kuirejon, kiun oni devis trairi survoje supren, kie sidis ĉiuj oficiroj kaj kie korpulenta oficiraspiranto Malý post porka femuro kantis arion el opero “La Traviata[317]”, ruktante ĉe tio post saŭrkraŭto kaj grasa tagmanĝo.
Kiam la leŭtenanto Dub eniris, Švejk ekvokis: “Atenton, ĉio ekstari!”
La leŭtenanto Dub alpaŝis tuŝapude al Švejk por ekvoki al li rekte kontraŭ la vizaĝo: “Nun ĝoju, nun estas via amen! Mi igos vin remburi kiel memoraĵon por la naŭdekunua regimento.”
“Laŭ via ordono, sinjoro leŭtenanto,” soldatsalutis Švejk, “foje mi legis, obee mi raportas, ke iam okazis grandega batalo, en kiu falis sveda reĝo kun sia fidela ĉevalo. Ambaŭ kadavraĉojn oni forveturigis en Svedion, kaj nun tiuj du kadavroj staras remburitaj en la muzeo de Stokholmo.”
“De kie vi havas tiujn sciojn, kanajlo,” ekkriis la leŭtenanto Dub.
“Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke de mia frato profesoro.”
La leŭtenanto Dub sin turnis, forkraĉis, puŝante antaŭ si la kadeton Biegler supren, tra kie oni iris ĝuste en la halon. Sed tamen li ne retenis sin, por ke li ne turnu sin inter la pordo al Švejk kaj kun senkompata severeco de roma imperiestro, decidanta pri sorto de vundita gladiatoro en cirko, ne faru geston per dikfingro[318] de la dekstra mano kaj ne ekkriu al Švejk: “La dikfingrojn suben!”
“Obee mi raportas,” kriis malantaŭ li Švejk, “ke mi jam donas ilin suben!”
La kadeto Biegler estis kiel muŝo. Dum tiu tempo li trairis kelke da kontraŭĥoleraj stacioj kaj post ĉiuj manipuladoj, kiujn oni kun li faris kiel kun homo suspekta pri ĥolero, li plenrajte alkutimiĝis, ke li komencis jam tute senscie ellasadi al si en la pantalonon. Ĝis fine en unu tia observa stacio li falis en la manojn de fakulo, kiu en liaj ekskrementoj ne konstatis ĥolerajn bacilojn, plifirmigis al li la intestojn per tanino kiel ŝuisto plifirmigas disbatitajn botaĉojn per peĉfadeno kaj sendis lin al la plej proksima stacia komandejo, rekoninte la kadeton Biegler, kiu estis malforta kiel vaporo super poto, “kapabla por servo en la fronto”.
Estis tio bonkora homo.
Kiam la kadeto Biegler lin atentigis, ke li sentas sin ege malforta, li diris al li kun rideto: “Oran medalon pro kuraĝo vi ankoraŭ kapablos porti. Vi ja anoncis vin libervole al la soldatservo.”
Kaj tiel la kadeto Biegler ekpaŝis malantaŭ la ora medalo.
Liaj plifirmigitaj intestoj ne ĵetegis jam maldensan fluaĵon en la pantalonon, sed li sentis tamen nur oftan neceson, tiel ke de la lasta stacio ĝis la stabo de la brigado, kie li renkontiĝis kun la leŭtenanto Dub, estis tio propre manifesta vojo tra ĉiuj eblaj necesejoj. Kelkfoje li preterlasis trajnon, ĉar li sidis en stacidomaj necesejoj tiel longe, dum la trajno ne forveturis. Kelkfoje li preterlasis ŝanĝon de vagonaro, sidante en necesejo de trajno.
Sed malgraŭ ĉiuj necesejoj, kiuj staris al li en la vojo, la kadeto Biegler tamen nur proksimiĝis al la brigado.
Oni planis, ke la leŭtenanto Dub estu tiam tamen nur ankoraŭ kelke da tagoj en flegado ĉe la brigado, sed la saman tagon, kiam Švejk forveturis al la bataliono, stabkuracisto ŝanĝis sian intencon koncerne la leŭtenanton Dub, kiam li eksciis, ke posttagmeze forveturas sanitara aŭtomobilo tiudirekte, kie kuŝas la bataliono de la naŭdekunua regimento.
Li tre bonvenigis, ke li liberigis sin de la leŭtenanto Dub, kiu kiel ĉiam aldonis al siaj diversaj asertoj vortojn: “Pri tio ni parolis ĉe ni jam antaŭ la milito kun sinjoro distriktestro.”
“Kun via distriktestro vi povas leki al mi la anuson,” ekpensis la stabkuracisto kaj tre dankis al tiu hazardo, ke sanitaraj aŭtomobiloj veturas supren al Kamionka Strumilowa tra Zóltance.
Švejk ne vidis tie ĉe la brigado la kadeton Biegler, ĉar tiu pli ol du horojn denove sidis ĉe la brigado sub forŝpruciga instalaĵo por oficiroj. Eblas senhezite diri, ke la kadeto Biegler sur similaj lokoj neniam perdis la tempon, ĉar li ripetis al si ĉiujn glorajn batalojn de gloraj aŭstri-hungaraj soldataroj, komencante per la batalo ĉe Nördlingen la sesan de septembro 1634 kaj finante per Sarajevo la deknaŭan de aŭgusto 1888.
Kiam li tiel sennombrefoje malsuprentiris ŝnuron de forŝpruciga klozeto kaj akvo kun bruego falegis en pelvon, tiam li, fermetinte la okulojn, imagis al si kriegon de batalo, atakon de kavalerio kaj bruegon de kanonoj.
La renkontiĝo de la leŭtenanto Dub kun la kadeto Biegler ne estis tro ĉarma kaj certe kaŭzis, ke ilia estonta interrilato en la servo eĉ ekster ĝi estis iom acida.
Scie, kiam la leŭtenanto Dub skuegis la anson de necesejo jam la kvaran fojon, li kolere ekkriis:
“Kiu estas tie?”
“Kadeto Biegler, dekunua marŝkompanio, N-a bataliono, naŭdekunua regimento,” sonis fiera respondo.
“Ĉi tie,” prezentis sin la konkurenculo antaŭ la pordo, “leŭtenanto Dub de la sama kompanio.”
“Mi estos tuj preta, sinjoro leŭtenanto!”
“Mi atendas!”
La leŭtenanto Dub senpacienece rigardis la poŝhorloĝon. Neniu kredus, kiom da energio kaj persistemo necesas al tio, elteni en tia situacio antaŭ la pordo pluajn dek kvin minutojn, poste ankoraŭ kvin, poste pluajn kvin kaj ricevadi al frapado, pugnobatado kaj piedbatado senĉese la saman respondon: “Mi estos tuj preta, sinjoro leŭtenanto.”
La leŭtenanton Dub atakis febro, precipe se post esperplena susurado de papero pasis pluaj sep minutoj sen tio, ke la pordo malfermiĝu.
La kadeto Biegler estis al ĉio ankoraŭ tiel taktoplena, ke ĝis nun li ankoraŭ ne ekfunkciigis la akvoŝprucigilon. La leŭtenanto Dub en malforta febro komencis mediti, ĉu li eble ne plendu al komandanto de la brigado, kiu, povas esti, eldonos ordonon elrompi la pordon kaj elporti de tie la kadeton Biegler. Venis al li ankaŭ ideo, ke tio eble estas rompo de la subordigo.
La leŭtenanto Dub nur post pluaj kvin minutoj propre rimarkis, ke li havas jam nenion por tie malantaŭ la pordo fari, ke jam longe tio ĉe li pasis. Sed li restis antaŭ la klozeto kaŭze de ia principo, plu piedbatante la pordon, malantaŭ kiu oni aŭdis senĉese la samon: “Preta dum unu minuto, sinjoro leŭtenanto.”
Fine oni aŭdis, kiel la kadeto Biegler ekfunkciigas akvoŝprucigilon kaj post momento ili renkontiĝis, vizaĝo kontraŭ la vizaĝo.
“Kadeto Biegler,” ektondris al li la leŭtenanto Dub, “ne opiniu, ke mi estis ĉi tie pro la sama celo kiel vi. Mi venis, ĉar ĉe via alveno al la stabo de la brigado vi ne raportis vin ĉe mi. Ĉu vi ne scias la preskribojn? Ĉu vi scias, kiun vi preferis?”
La kadeto Biegler momenton ordigis en sia memoro, ĉu li eble tamen nur ne faris ion, kio ne konformus al disciplino kaj ordonoj koncernantaj rilatojn de pli malaltaj oficiraj ranguloj kun la pli altaj.
En liaj scioj estis rilate tion grandega truo kaj abismo.
En la lernejo neniu prelegis al ili pri tio, kiel en tia okazo pli malalta oficira rangulo kondutu al la alia, pli alta; ĉu interrompi kakadon kaj elflugi tra pordo de necesejo, per unu mano altenante al si la pantalonon kaj per la alia donante la honoron.
“Respondu do, kadeto Biegler!” admone ekvokis la leŭtenanto Dub.
Kaj tiam la kadeto Biegler rememoris tute simplan respondon, kiu tion solvis: “Sinjoro leŭtenanto, post mia alveno al la stabo de la brigado mi ne havis scion, ke vi ĉi tie troviĝas, kaj aranĝinte miajn aferojn en la kancelario, mi tuj foriris al necesejo, kie mi restis ĝis via alveno.”
Al kio li aldonis per solena voĉo: “Kadeto Biegler raportas sian ĉeeston al sinjoro leŭtenanto Dub.”
“Vidu, ke tio ne estas bagatelo,” amare diris la leŭtenanto Dub, “laŭ mia opinio vi havis devon, kadeto Biegler, tuj kiam vi venis al la stabo de la brigado, demandi en la kancelario, ĉu hazarde ne ĉeestas ĉi tie ankaŭ oficiro de via bataliono, de via kompanio. Pri via konduto ni decidos ĉe la bataliono. Mi forveturas al ĝi aŭtomobile kaj vi kunveturos. — Nenia ‘sed’!”
Scie, la kadeto Biegler oponis, ke li havas vojordonon per fervojo, elllaboritan en kancelario de la brigado, kaj tiu ĉi maniero de vojaĝado ŝajnis al li multe pli avantaĝa konsidere tremetadon de lia rektumo. Ĉiu infano ja scias, ke aŭtomobiloj ne estas por tiaj aferoj aranĝitaj. Antaŭ ol oni traflugos cent okdek kilometrojn, oni havas tion jam longe en la pantalono.
Diablo scias, kio okazis, ke komence, kiam ili ekveturis, tremado de aŭtomobilo havis entute nenian influon sur la kadeton Biegler.
La leŭtenanto Dub estis tute malespera, ke li ne sukcesos plenumi planon de sia venĝo.
Scie, kiam ili ekveturis, la leŭtenanto Dub pensis enmense: “Atendu nur, kadeto Biegler, se tio vin kaptos, ĉu vi opinias, ke mi ordonos haltigi?”
En tiu ĉi senco, se tio eblis pro rapideco per kiu ili englutadis kilometrojn, li ankaŭ ligis agrablan interparolon pri tio, ke estas malpermesite, ke soldataj aŭtomobiloj malŝparu benzinon kaj ie sur la destinita certa vojo haltu.
La kadeto Biegler tute ĝuste kontraŭ tio oponis, ke se aŭtomobilo ie atendas, ĝi tute ne foruzas benzinon, ĉar la ŝoforo malŝaltis la motoron.
“Se ĝi devas alveturi en difinita tempo al sia loko,” daŭrigis sencede la leŭtenanto Dub, “ĝi povas nenie halti.”
El la flanko de la kadeto Biegler jam ne sekvis ia repliko.
Tiel ili tratranĉadis aeron pli ol kvaronhoron, kiam la leŭtenanto Dub subite sentis, ke li havas iel ŝvelintan ventron, ke konvenus haltigi la aŭtomobilon, eliri eksteren kaj enpaŝi en ŝosefosaĵon, demeti la pantalonon kaj serĉi plipeziĝon.
Li tenis sin kiel heroo ĝis la centdudeksesa kilometro, kiam li energie ektiris la ŝoforon je la mantelo kaj ekkriis al li en la orelon: “Halt’!”
“Kadeto Biegler,” diris la leŭtenanto Dub favorplene, rapide elsantante el la aŭtomobilo al ŝosefosaĵo, “nun ankaŭ vi havas la okazon.”
“Dankon,” respondis la kadeto Biegler, “mi ne volas superflue reteni la aŭtomobilon.”
Kaj la kadeto Biegler, kiu ankaŭ havis tion jam ĉe la rando, diris al si enmense, ke li prefere surfekiĝos ol ke li preterlasus la belan okazon fiaskigi la leŭtenanton Dub.
Antaŭ ol ili alveturis al Zóltance, la leŭtenanto Dub ordonis halti ankoraŭ dufoje kaj post la lasta paŭzo diris obstinege al Biegler: “Al la tagmanĝo mi havis porkan gulaŝon kun saŭrkraŭto laŭ la pola maniero. De la bataliono mi telegrafos plendon al la brigado. Aĉiĝinta saŭrkraŭto kaj al manĝo nekapabla porka viando. Aroganteco de kuiristoj superas ĉiujn limojn. Kiu min ankoraŭ ne konas, tiu min ekkonos.”
“Feldmarŝalo Nostitz-Rhieneck, elita viro de rezerva kavalerio,” respondis al tio Biegler, “eldonis broŝuron: ‘Kio malutilas al la stomako en milito’, en kiu li tute ne rekomendis ĉe militaj turmentoj kaj penado manĝi porkan viandon. Ĉia malsobreco dum la marŝo malutilas.”
La leŭtenanto Dub ne respondis al tio eĉ unu vorton, li nur ekpensis: “Vian instruitecon mi humiligos, ulo.” Poste li tion pripensis kaj tamen nur turnis sin al Biegler kun tute stulta demando: “Ĉu vi do opinias, kadeto Biegler, ke la oficiro, kompare kun kiu vi, laŭ via rango, devas vin konsideri kiel lia subulo, malsobre manĝas? Ĉu vi eble ne volis diri, kadeto Biegler, ke mi trovoriĝis? Mi dankas vin pro tiu vulgareco. Estu certa, ke mi reguligos kun vi la kontojn, vi min ankoraŭ ne konas, sed kiam vi min ekkonos, vi rememoros la leŭtenanton Dub.”
Ĉe la lasta vorto li preskaŭ formordis al si la langon, ĉar ili transflugis kavaĵon sur la ŝoseo.
La kadeto Biegler denove respondis nenion, kio ree incitis la leŭtenanton Dub, tiel ke li krude demandis: “Aŭdu, kadeto Biegler, mi opinias, ke vi lernis, ke vi devas respondi al demandoj de via superulo.”
“Kompreneble,” respondis la kadeto Biegler, “ekzistas tia preskribo. Sed unue necesas analizi nian reciprokan interrilaton. Kiel mi scias, mi estas ankoraŭ nenien envicigita, tiel ke per tio tute forfalas parolo pri mia senpera subordigo al vi, sinjoro leŭtenanto. Sed la plej grava estas, ke en oficiraj rondoj oni respondas al demandoj de superuloj nur en aferoj de soldatservo. Kiel ni du sidas ĉi tie en la aŭtomobilo, ni prezentas neniun batalgrupon de certa milita manipulado. Inter ni ekzistas neniu servorilato. Ni ambaŭ same veturas al niaj taĉmentoj kaj se mi respondus al via demando, ĉu mi eble volis diri, ke vi trovoriĝis, sinjoro leŭtenanto, nepre tio ne estus respondo en servorilato.”
“Ĉu vi jam finparolis?” alkriegis lin la leŭtenanto Dub, “vi…”
“Jes,” proklamis la kadeto Biegler per firma voĉo, “ne forgesu, sinjoro leŭtenanto, ke pri tio, kio inter ni okazis, ŝajne decidos honora oficira tribunalo.”
La leŭtenanto Dub preskaŭ perdis la konscion pro kolero kaj furiozo. Ĉe li estis stranga kutimo, ke kiam li ekscitiĝis, li parolis ankoraŭ pli grandajn idiotaĵojn kaj stultaĵojn ol en trankvilo.
Ankaŭ tial li ekmurmuris: “Pri vi decidos soldata tribunalo.”
La kadeto Biegler eluzis tiun ĉi okazon por plene lin finbati, kaj tial li diris per la plej amika tono: “Vi ŝercas, kamarado.”
La leŭtenanto Dub alkriis la ŝoforon, ke tiu haltigu.
“Unu el ni devas piediri,” li ekbabilis.
“Mi veturos,” diris al tio trankvile la kadeto Biegler, “kaj vi, kamarado, faru, kion vi volas.”
“Daŭrigu la vojon,” ekbojis la leŭtenanto Dub al la ŝoforo per voĉo kiel en deliro kaj poste vualis sin en dignan silenton kiel Julio Cezaro[319], kiam konspiruloj proksimiĝis al li kun ponardoj por li mortpiki.
Tiel ili alveturis al Zóltance, kie ili trovis spuron de la bataliono.
Dum la leŭtenanto Dub ankoraŭ sur la ŝtuparo kverelis kun la kadeto Biegler pri tio, ĉu kadeto, kiu ankoraŭ ne estas ien envicigita, havas rajton pri tripkolbaso el tiu kvanto, kiu apartenas al la oficiraro de unuopaj kompanioj, sube en la kuirejo ili estas jam sataj, dismetis sin sur larĝaj benkoj kaj parolis pri ĉio ebla, ĉe kio ili avide fumegis el siaj pipoj.
La kuiristo Jurajda proklamis: “Hodiaŭ mi faris eminentan eltrovaĵon. Mi opinias, ke tio kaŭzos veran renverson en kuirarto. Vi ja scias, Vaněk, ke en tiu ĉi malbeninda vilaĝo mi povis nenie trovi majoranon por tripkolbasoj.”
“Herba majoranae,” diris la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, rememorante tion, ke li estas drogisto.
Jurajda daŭrigis: “Estas neesplorite, kiel la homa spirito en mizero uzas la plej diversajn rimedojn, kiel montriĝas al ĝi novaj horizontoj, kiel ĝi komencas eltrovadi ĉiujn neeblaĵojn, pri kiuj la homaro ĝis nun eĉ ne revis… Mi serĉas do majoranon en ĉiuj konstruaĵoj, kuras, pridemandas, klarigas al ili, por kio mi tion bezonas, kiel tio aspektas…”
“Necesis ke vi priskribu ankoraŭ la odoron,” ekparolis de sur la benko Švejk, “necesis diri, ke majorano odoras tiel, kiel se oni flaras boteleton da inko en aleo de ekfloriĝintaj robinioj. Sur la monteto Bohdalec ĉe Prago…”
“Sed, Švejk,” interrompis lin petvoĉe la unujara volontulo Marek, “lasu Jurajdan finparoli.”
Jurajda parolis plu: “En unu bieno mi trovis maljunan harditan soldaton el la tempo de okupacio de Bosnio kaj Hercegovino, kiu finis soldatservon ĉe ulanoj en Pardubice kaj ĝis nun li ne forgesis la ĉeĥan lingvon. Tiu komencis kun mi kvereli, ke en Bohemio oni ne aldonas al tripkolbasoj majoranon, sed kamomilon. Mi vere do ne sciis, kion fari, ĉar ĉiu prudenta kaj senantaŭjuĝa homo devas konsideri majoranon kiel princinon inter la spicaĵo, kiun oni aldonas al tripkolbasoj. Necesis rapide trovi tian surogaton, kiu liverus karakterizan, spican guston. Kaj tiel en unu konstruaĵo sub bildo de ia sanktulo mi trovis pendigita geedziĝan mirtokroneton. Estis tio novgeedzoj, mirtobranĉetoj sur la kroneto estis ankoraŭ sufiĉe freŝaj. Mi aldonis do mirton al tripkolbasoj, sed kompreneble, la tutan geedziĝan kroneton mi devis trifoje brogi en bolanta akvo, por ke la folietoj moliĝu kaj perdu tro akran odoron kaj guston. Kompreneblas, ke kiam mi prenis de ili tiun geedziĝan mirtokroneton por tripkolbasoj, ke estis multe da ploro. Ili adiaŭis min kun certigo, ke pro tia sakrilegio, ĉar la kroneto estis benita, mortigos min la plej proksima kuglo. Vi ja manĝis mian tripkolbasan supon kaj neniu el vi ekkonis, ke ĝi bonodoras per mirto anstataŭ per majorano.”
“En Jindřichóv Hradec,” ekparolis Švejk, “estis antaŭ jaroj fumaĵisto Jozefo Linek kaj tiu havis sur bretmeblo du skatolojn. En unu li havis miksaĵon de ĉiuspeca spicaĵo, kiun li aldonis al tripkolbasoj kaj sangokolbasoj. En la alia skatolo li havis pulvoron kontraŭ insekto, ĉar tiu fumaĵisto jam kelkfoje konstatis, ke liaj klientoj dismordis en kolbaseto cimon aŭ blaton. Li ĉiam diris, ke koncerne cimon, tiu havas spican guston kiel amaraj migdaloj, kiujn oni donas en potkukojn, sed blatoj misodoras en fumaĵoj kiel malnova biblio, kiun trapenetris ŝimo. Tial li en sia laborejo zorgis pri pureco kaj ĉie ŝutis tiun pulvoron kontraŭ insekto. Foje li tiel preparadis sangokolbasojn kaj ĉe tio li havis nazkataron. Li kaptis tiun skatolon kun pulvoro kontraŭ insekto, enŝutis tion en farĉon por sangokolbasoj, kaj de tiu tempo en Jindřichóv Hradec oni iradis por sangokolbasoj nur al Linek. La homoj tie rekte amasvenis en lian butikon. Kaj li estis tiel saĝa, ke li tion malkaŝis, ke tion faras tiu pulvoro kontraŭ insekto, kaj de tiu tempo li mendadis al si remburse la tutajn kestetojn kun tiu pulvoro, kiam antaŭ tio li atentigis firmaon, de kiu li tion prenis, ke oni skribu sur la kesteton ‘Hinda spicaĵo.’ Tio estis lia sekreto, kun ĝi li iris en tombon kaj la plej interesa estis tio, ke de tiuj familioj, kie oni aĉetis liajn sangokolbasojn, forloĝiĝis ĉiuj blatoj kaj cimoj. De tiu tempo Jindřichóv Hradec apartenas al la plej puraj urboj en la tuta Bohemio.”
“Ĉu vi jam finis?” demandis la unujara volontulo Marek, kiu ŝajne ankaŭ volis enmiksi sin en la interparolon.
“Koncerne tion, mi estas jam preta,” respondis Švejk, “mi konas similan okazon en Beskidoj, sed pri tio mi diros al vi, kiam ni estos en batalo.”
La unujara volontulo Marek ekparolis: “Kuirarto plej bone koniĝos en milito, precipe en fronto. Mi permesas al mi fari malgrandan komparon. Dum la paco ni legis kaj aŭdis pri tiel nomataj glaciaj supoj, t.e. supoj, al kiuj oni aldonas glacion kaj kiuj estas tre ŝatataj en norda Germanio, Danio kaj Svedio. Kaj vidu, venis la milito kaj ĉijare vintre soldatoj en Karpatoj havis tiom da frostiĝinta supo, ke ili ĝin eĉ ne manĝis, kaj temas ja pri specialaĵo.”
“Frostiĝintan gulaŝon eblas manĝi,” oponis la ĉefserĝentokontisto Vaněk, “sed ne longe, maksimume unu semajnon. Kulpe de tio nia naŭa kompanio cedis el sia pozicio.”
“Ankoraŭ en la paca tempo,” neordinare serioze diris Švejk, “la tuta soldatservo turnis sin ĉirkaŭ kuirejo kaj la plej diversaj manĝoj. En Budějovice ni havis ĉefleŭtenanton Zákrejs, tiu ĉiam vagis ĉirkaŭ oficira kuirejo kaj ankaŭ, kiam iu soldato per io kulpiĝis, li starigis lin en atentopozon kaj komencis al li: ‘Kanajlo, se tio ankoraŭfoje ripetiĝos, mi faros el via faŭko bone batmoligitan ripaĵon, mi piedpremos vin je terpoma kaĉo kaj poste mi donos tion al vi forvori. Fluos el vi tripo kun rizo, vi aspektos kiel lardita leporo sur bakpato. Vidu do, ke vi devas bonmoriĝi, se vi ne volas, ke homoj opiniu, ke mi faris el vi hakrostaĵon kun saŭrkraŭto.’”
Plua ekspliko kaj interesa interparolo pri uzado de manĝokarto por eduko de soldatoj antaŭ la milito estis interrompita per granda krio supre, kie finiĝis la solena tagmanĝo.
El konfuza miksaĵo de voĉoj elstaris krio de la kadeto Biegler: “La soldato devas jam en la paca tempo scii, kion postulas milito, kaj en milito ne forgesi, kion li ellernis sur ekzercejo.”
Poste oni aŭdis furiozon de la leŭtenanto Dub: “Mi petas, ke oni konstatu, ke mi estis jam la trian fojon ofendita!”
Supre okazis grandaj aferoj.
La leŭtenanto Dub, kiu rilate al la kadeto Biegler havis konatajn ruzajn intencojn antaŭ la vizaĝo de la bataliona komandanto, tuj ĉe la eniro estis bonvenigita de oficiroj per granda kriego. Sur ĉiujn eminente efikis la juda brando.
Tiel ili vokis superkriante unu la alian, aludante la rajdistan arton de la leŭtenanto Dub: “Sen stalestro tio ne iros!” — “Perpleksa mustango!” — “Kiel longe, kamarado, vi vivis inter kaŭbojoj en la okcidento?” — “Artrajdisto!”
La kapitano Ságner rapide verŝis en lin glaseton da malbeninda brando kaj la ofendita leŭtenanto Dub sidiĝis malantaŭ la tablon. Li alŝovis al si malnovan disbatitan seĝon al la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu lin bonvenigis per amikaj vortoj: “Ĉion ni jam formanĝis, kamarado.”
La malgaja staturo de la kadeto Biegler estis iel malatentita malgraŭ tio, ke la kadeto Biegler precize laŭ la preskribo ofice raportis sian ĉeeston al la kapitano Ságner kaj al aliaj oficiroj ĉirkaŭ la tablo, ripetante kelkfoje sinsekve, kvankam ĉiuj lin vidis kaj konis: “Kadeto Biegler venis al la stabo de la bataliono.”
Biegler prenis al si plenan glason, poste tute modeste sidiĝis ĉe fenestro kaj atendis konvenan momenton, por ke li povu ĵeti en aeron iujn siajn sciojn el lernolibroj.
La leŭtenanto Dub, al kiu tiu terura brandaĉo rampis sur la cerbon, fingrofrapetis la tablon kaj tute neatendite turnis sin al la kapitano Ságner:
“Kun la distriktestro ni ĉiam diradis: ‘Patriotismo, fideleco al la devo, supero de si mem, tio estas tiuj ĝustaj armiloj en milito.’ Mi almemorigas al mi tion precipe nun, kiam niaj soldataroj en baldaŭa tempo transpaŝos la limojn.”
Ĝis ĉi tien findiktis jam malsana Jaroslav Hašek Aventurojn de la brava soldato Švejk dum la mondmilito. La 3an de januaro 1923 morto silentigis lin por ĉiam kaj malebligis al li tiel fini unu el la plej gloraj kaj la plej legataj romanoj, verkitaj post la unua mondmilito.