Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo Diskuto de Umberto Eco kun Istvan Ertl kaj François Lo Jacomo, la 20-an de januaro 1993, en Parizo
Redaktoro: Thomas Bormann
Universala Esperanto-Asocio Esperanto-Dokumentoj 32E

Eco: Mi diru, ke unuafoje en la historio oni pritraktas laŭ rigora maniero la problemon de tradukado, kiu estis, ĝis nun, filozofia sed nebula demando. Nur nun ekaperas, ekzemple, la problemo de font-orientita kaj cel-orientita traduko,[3] tre gravaj nocioj…

Kaj — tion mi pliprecizigos dum mia morgaŭa lekcio — mi opinias, ke por vi la problemo de tradukado estas fundamenta. Ĉar Esperanto povas ekzisti nur se oni agnoskas la principon, ke ja eblas traduki: jen precize mia aktuala temo. Se ekzistus perfekta lingvo, ĝi estus la parametro[4] por ĉia ebla traduko. Sed pro la fakto, ke ne ekzistas parametra lingvo, eblas traduki al Esperanto aŭ el Esperanto al aliaj lingvoj nur se eblas traduki de iu ajn lingvo al iu ajn lingvo. Estas ja paradokso, ĉar la principo mem de tradukado devus malpliigi la rolon de Esperanto: se eblas traduki inter la diversaj lingvoj, ne necesas interlingvo. Tamen interlingvo povas ekzisti nur se ja eblas traduki, mi diru ne nur inter la franca kaj la itala, sed inter la hopia kaj la japana; alikaze, ĉio ĉi disfalas.

Estas do tiu ĉi fantomo de tradukado, kiu unuavide devus malaperi pro interlingvo, sed kiu male konsistigas la principon mem, laŭ kiu povas ekzisti kaj vivi interlingvoj. Tre interesa problemo, ĝis nun ne solvita.

Lo Jacomo: Iu ekstudis, ĉu esperantistoj ĝenerale scipovas pli da fremdaj lingvoj, krom Esperanto, ol aliaj homoj. Mi ne scias, ĉu liaj rezultoj estas signifaj, sed estas ja demando.

Mi intuicie opinias, ke esperantistoj estas ĝenerale pli plurlingvaj, kaj pli sentemaj pri aliaj lingvoj kaj pri tradukproblemoj. Mi celas, ke en diskuto kun esperantistoj tradukproblemoj ŝajnas pli konataj ol en diskuto kun aliaj homoj…

Eco: Principe ili ja devus esti plurlingvaj, pro la principo, ke iu ajn lerninta duan lingvon estas pli malfermita al lernado de tria. Tion mi spertis pro miaj filoj mem, denaske dulingvaj ĉar mia edzino estas germana. Kiam ili envenas novan landon, ili tre facile eklernas trian lingvon, eĉ se poste ili forgesos ĝin, sed estas mensa preteco je la multeco de lingvoj.

Загрузка...