La ŝancoj de Esperanto

Eco: Mi nun faros deklaracion, kiu klarigos mian sintenon pri Esperanto. Ĝis antaŭ ses monatoj — kvankam de tri aŭ kvar jaroj mi laboris pri tiu afero koncerne perfektan lingvon, sciante ke ĉe la fino mi atingos la internaciajn lingvojn, kelkaj libroj atendis sur mia breto … — mia opinio, dum mi nenion sciis pri ĉio ĉi, estis, ke ne eblas akceptigi artefaritan lingvon, ĉar la historio demonstris, ke tio ĉi neniam estis ebla, ke temas do pri utopio. Sed mi krome havis alian ideon: iom akceptante la koncepton de Whorf, mi opinias, ke ĉiu lingvo konsistigas vidmanieron al la mondo, kaj do ke lingvo ne povas esti neŭtrala, ĝi ĉiam estos vidmaniero al la mondo kolizianta kun aliaj vidmanieroj.

Poste, pro scienca zorgo, mi ekokupiĝis pri la demando, provis lerni la gramatikon de Esperanto kaj legi ion; kaj mi diru, ke ŝanĝiĝis mia sinteno.

Ke historie neniam eblis akceptigi artefaritan lingvon estas ja tre forta argumento, tamen ne decida, ĉar en la historio oni ankaŭ demonstris, ke ne eblas iri sur la Lunon, kvankam per difinita teknologio tio fariĝis ebla. Tiel ke en mondo, kie senintence Italio instruis la italan lingvon al albanoj per nur ĉiuvespera televida elsendado…

Ertl: Pro kio, cetere, albanaj esperantistoj parolas miksitan dialekton Esperant-italan…

Eco: … la fakto, ke eblis, dum kelkaj jardekoj, ne devigi sed instigi tutan landon al lernado de lingvo nur pro potenco de amaskomunikiloj, aŭ ke hodiaŭaj junuloj parolas iel la anglan pro rokmuziko kaj kelkaj filmoj … sugestas, ke eble ni troviĝas en historia momento, kiam estas pli facile enkonduki eĉ lingvon artefaritan. Pro tio mi komencas vidi la aferon kun malpli strikta sinteno.

Tiel ke, el la tri ĉefaj kontraŭaj argumentoj — historia neebleco, mondo kaj lingvoj malakceptemaj, lingva ŝanĝiĝo — la sola, kiun mi daŭre konsideras valida (mi legis aludon al ĝi en la intervjuo de Martinet)[11] estas, ke se lingvo estas parolata, ĝi nepre ŝanĝiĝas, kaj se temas pri internacia lingvo disvastiĝanta, ankaŭ ĝi riskas ŝanĝiĝi. Se estas Centro kontrolanta ĝian evoluon, ne plu temas pri natura lingvo, tio iĝas tro direktata afero kiel la klasika franca lingvo regata de sia Akademio.

Tie situas, laŭ mi, la fundamenta kontraŭdiro, sed pri kio eblas nenion diri, ĉar ne ekzistas historia sperto. Nur kiam dek milionoj da japanoj ekparolos Esperanton, eblos konstati, ĉu la japana Esperanto jes aŭ ne dialektiĝas, kaj kiamaniere eblas el Ĝenevo, ekzemple, direkti la evoluon de Esperanto uzata de japanoj. Mi opinias, ke ĉi-rilate vi mem havas hipotezojn, dezirojn, ideojn, sed ne respondojn.

Ertl: Precize, la disertacio de François Lo Jacomo titoliĝas «Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto», kaj li konstatas ĉi-rilate la ekziston de du polusoj, eĉ se temas pri Esperanto…

Eco: Pri teoriaj polusoj mi ja scias, sed draste ŝanĝiĝas la problemo, kiam de unu miliono vi atingas miliardon. Via espero, ke el kvar miliardoj da personoj tra la mondo, du miliardoj parolos…

Ertl: …se tion ni esperas…

Eco: … parolos Esperanton, samtempe kreas la eblon, ke okazos io neantaŭvidebla.

Lo Jacomo: Vi tiel trafas gravan demandon: la ideo devigi Esperanton. Eĉ la esperantistoj, laŭ mi, ŝanĝis sian opinion ĉi-rilate, multaj ne plu planas devigi Esperanton, sed simple faciligi ties lernadon por tiuj, kiuj deziras studi ĝin, kio tute ne estas la sama afero.

Nun oni konstatas malinklinon, ekzemple, al instruado de Esperanto en lernejoj. Tamen la lingvoj instruataj en la lernejoj ne estas devigataj, sed proponataj: kial oni ne proponus inter ili ankaŭ Esperanton?

Koncerne konkurencon inter la angla kaj Esperanto, tio iel similas laŭ mi la konkurencon inter biciklo kaj aviadilo. Estas klare, ke aviadilo kaj biciklo ne situas samnivele kaj ne konkurencas unu la alian. La ekzisto de aviadiloj ne forigas la bezonon je bicikloj. Kaj iamaniere, Esperanto partoprenas en ia lingva ekologio.

Ertl: Tion oni tre klare vidas konsiderante, ke antaŭ dudek aŭ tridek jaroj la slogano: «Esperanto, dua lingvo por ĉiuj» aperis ofte en esperantistaj medioj, dum nun ne plu temas pri tio. Oni ne plu diras, ke Esperanto estas nepre por ĉiuj: Esperanto estas por tiuj, kiuj ja deziras ĝin, kiuj kredas ĝin utila.

Eco: Ĉi-rilate ekzistas alia argumento — pri kiu mi jam parolis dum miaj lekcioj, sed kiu ankoraŭ ne aperis en la nuna diskuto —, argumento prezentita kontraŭ ĉiu internacia lingvo jam de post Fontenelle;[12] neniu registaro havas avantaĝon en subteno de internacia lingvo tiusence, ke ĝia avantaĝo estas male disvastigi sian propran lingvon. Tiu ĉi argumento eble ŝanĝiĝas hodiaŭ. Nome, hodiaŭ la egoismo mem de la registaroj povus sugesti al ili favori Esperanton. Kial?

Загрузка...