Plurlingvismo kaj mondpercepto

Ertl: Ŝajnas al mi, ke la graviĝanta ideo nuntempe, koncerne edukadon, estas plurlingvismo. Claude Hagège, ekzemple, pledas por ĝi en sia lasta verko.[14] Sed mi diru, ke temas pri eliteca vidpunkto. Simpla aserto, ke necesas lerni plurajn lingvojn, entrudus laŭ mi tiom da ŝanĝoj en la edukan sistemon, ke inercia sistemo ne kapablus adaptiĝi, aŭ ne kapablus fari tion ene de la necesaj templimoj.

Eco: Ni tamen distingu, kio estas saĝa, kio estas ebla kaj kio dependas de la inercio de la sistemo. Estas klare, ke ĉie en la mondo oni instruas lingvojn plej aĉe, freneze … oni komencas kiam la knabo aŭ knabino estas 14- aŭ 15-jara, kvankam la ĝusta aĝo por eklerni lingvon estas la 3-jara aĝo. Pro la freŝeco de 3- aŭ 4-jara infano, se oni kontaktigas lin kun fremda lingvo, pŝŝt!! post du monatoj li kapablas paroli … Do eblus pripensi enkondukon, mi emus diri en antaŭlernejo, almenaŭ en elementa lernejo, de fleksa instruado de fremdlingvoj, kiu celus, ne ke post tio la infanoj scipovu la lingvojn, sed ke ili sciu pri la diferenco inter la lingvoj, sciu ke ili estas diversspecaj…

Ertl: … sentivigon…

Eco: Tion mi konsentus. Iom malpli da geografio: nuntempe televido jam sciigas, kie situas Kalikato kaj kiel nomiĝas la iraka ĉefurbo — sciaĵoj, kiujn mi ja devis studi, dum nunaj buboj lernas ilin televide —, kaj pli da lingvoj en la lernejo. Ni tiel havus generacion plurlingvan ne en la senco, ke ĝi ja scipovus plurajn lingvojn, sed laŭ kultura vidpunkto, generacion sciantan, ke iu vorto estas nur unu inter pluraj direbloj.

Mi opinias, ke eĉ por esperantisto tio povus esti maniero pli bone prepari homojn akcepti eĉ interlingvon. Kaj atinginte tion, kial ni ne instruu al knabo, inter aliaj lingvoj, ankaŭ kelkajn nociojn pri Esperanto? Komencante tre, tre, tre frue, antaŭ ol li kapablas lerni aritmetikon aŭ historion, ĉar tiam estas ja la konvena aĝo! Tia plurlingvismo, ne la plurlingvismo de poliglotoj, sed tiu de kulturuloj, pro kiu mi konas kelkajn vortojn el la rusa — kvankam mi nenion komprenas nek parolas, tio ja helpas, en kelkaj situacioj, kompreni la rusan spiriton —, ŝajnas al mi sufiĉe defendinda.

Ja estis argumento de Komenský,[15] laŭ kiu eĉ Cicerono ne plene scipovis la latinan gramatikon. Temas ne pri plenplena instruado de la lingvoj, sed pri ludado je lingvo-komparo. Tre facilas, kiam oni instruas al iu la anglan lingvon, pere de Chomsky-aj arboj,[16] profundaj strukturoj kaj sintaksaj diferencoj, montri, ke en la franca kaj en la hispana tio funkcias malsame. Persone mi opinias, ke paralela instruado de lingvoj ege gravas por koni la diversajn pensmanierojn. Poste, vi ja parolos nur unu lingvon, sed vi havos ideon pri la aliaj; kompreni kial la germanoj lokas la verbon en malsaman pozicion ol la francoj, estas esenca scio, eĉ se oni ne parolas la lingvon mem … mi mem ne parolas la germanan, sed mi havas ideon pri la sintaksa strukturo de la germana.

Lo Jacomo: Ĉi-rilate, mi volus fari du demandojn. Koncerne plurlingvismon, ĉu ja eblas aserti, ke normala persono kapablas lerni plurajn lingvojn? Fakte kuŝas tie problemo: vi mem kapablas utiligi plurajn lingvojn, sed ĉu tion povas meza homo?

Dua demando mia estas, en la kazo de lingvo-instruado en elementa lernejo — ĉar jam temis pri tio antaŭ kelkaj jaroj, mi memoras pri diskuto koncerne ĉi-rilatajn ministeriajn planojn —: kiuj instruos? Ĉu instruisto en elementa lernejo kapablas instrui lingvon, aŭ ĉu necesas venigi instruistojn el ekster la elementa lernejo por tiu ĉi lingva instruado?

Eco: Kompreneble jes. Mi ja opinias, ke lingva talento similas matematikan talenton. Ekzistas homoj, por kiuj lingvoj ege facilas, kaj aliaj ne. Persone mi senkapablas pri matematiko: tio ne malhelpas, ke mi iom komprenas se temas pri kalkulado ktp … aŭ eĉ se mi havas okazon legi tekston koncerne problemojn pri ĝenerala topologio: ne ĉion mi komprenas, sed la malmulto da matematiko, kiun mi lernis, ege malbone, ne praktikante, helpas min kompreni, pri kio temas.

Same estus pri lingvoj. Se oni komencus jam en infanaĝo, estiĝus homoj kapablaj majstri plurajn lingvojn, aliaj ne. Sed al ĉi-lastaj restus pli-malpli gusto, odoro je plurlingveco, kio laŭ mi estas la esenca ilo de interpopola kompreno. Mi ne diru: de toleremo, ĉar tio ne veras, kelkaj interbuĉiĝis parolante la saman lingvon — kaj tio ja povus esti argumento kontraŭ la universala lingvo —, se konsideri la hispanan revolucion aŭ la usonan intercivitanan militon.

Ertl: Kaj ĉi-rilate, mi satus reveni al aludita temo, la koncepto de Whorf: estas klare, ke malantaŭ ĉiu lingvo estas ja maniero percepti la mondon. Sed ĉu vi opinias, ke ankaŭ malantaŭ Esperanto estas maniero percepti la mondon? Se vi permesos, ke mian propran sperton mi menciu, Esperanto, pro sia naturo mem, estas prefere interŝanĝejo inter diversaj manieroj percepti la mondon: komunikante en Esperanto, oni estas preta akcepti aliajn vidmanierojn, krome oni multe pli komunikas pri komunikado, ĝi pli memrilatas ol aliaj lingvoj. Tio do ankaŭ iĝas maniero lerni toleremon, lerni kiel aliaj komunikas.

Eco: Mi ne kapablas respondi, ĉar Esperanton mi ne parolas, kvankam ĝian gramatikon mi studis. Kiel kaj kiom lingvo strukturas onian vidmanieron, tion oni lernas iom-post-iome, parolante la lingvon kaj komparante. Mi do ne povus proponi al vi respondon. Mi povus konsenti, ke miksita, bastarda lingvo, kiel ajn vi nomus ĝin, kiu pruntis leksikajn kaj sintaksajn strukturojn el malsamaj lingvoj, reduktus la apartaĵojn de la fontlingvaj mondperceptoj. Sed se temas pri serioza lingvo, pri lingva universo, mi suspektas, ke iamaniere ĝi trudas ian vidmanieron. Mi ne scias kian, sed principe — laŭ pure teoria vidpunkto — ĝi ja devus trudi iun.

Cetere, kvankam mi akceptas la starpunkton de Whorf, ĝin mi akceptas nur modere. Ni ĝissate aŭdis la nepre pritraktendan ekzemplon koncerne la eskimojn kun siaj kvar vortoj por neĝo: se vi klarigas al iu eskimo, ke por vi temas pri la sama neĝo, li tre bone komprenas. Tio signifas, ke se ja ekzistas ia skafaldo konstruita de la lingvo, same ekzistas konstanta metalingva[17] eblo eliĝi el ĝi. Alie, Whorf tute ne kapablus klarigi al ni, kial la hopioj rezonas alimaniere, kvankam, post kiam ili eniĝis la angloparolantan komunumon, eĉ se ne plene integritaj, ili komprenas pli-malpli la rezonmanieron de la angloparolantoj.

Tiel, ke la Whorf-an koncepton, kiun ni ja konsideru serioza, mi ne akceptas tiel komplete kiel Quine[18]; ekzemple lian ĉioman, totalan vidpunkton pri neebleco de radikala tradukado. Jes ja, se «radikala traduko» signas teorian nocion, radikala traduko inter lingvoj ne eblas. Sed praktike, nu, oni elturniĝas.

Ekzemple mi ofte asertas, ke probable 80 aŭ 90% de la homaro legis Milito kaj paco de Tolstoj en traduko. Tio ne malhelpas, ke kunigante japanon kaj svedon, kaj paroligante ilin pri Milito kaj paco, oni konstatas, ke kun konvena proporcio ili havas la samajn ideojn kaj la samajn reagojn. Kompreneble, ili maltrafis kelkajn stillertaĵojn, sed praktiko instruas, ke oni elturniĝas, do ke tradukado eblas.

Tamen per tio mi ne prirespondis vian demandon: ĉu Esperanto estas malpli dogmeca ol aliaj lingvoj.

Ertl: Ni ja scias, ke Esperanton vi ne praktikis, kaj do ĉefe teorian vidpunkton ni atendas de vi. Sed, laŭ teoria vidpunkto, ĉu vi konsentas, ke internacia helplingvo, kia ajn ĝi estus, eĉ se natura lingvo, devus pli taŭgi por interpretado de aliaj vidmanieroj al la mondo? Mi ja celas, ke se oni akceptus, ekzemple, la anglan, la portugalan aŭ alian lingvon kiel internacian ĉeflingvon por ĉiuj interrilatoj, ĉu oni devus percepti la mondon pli portugale, pli angle…?

Eco: Jes.

Ertl: Sed principe povus estiĝi interŝanĝejo pli neŭtrala, la lingvo mem devus esti pli taŭga por interpretado de aliaj lingvoj. Ĉu utopie?

Eco: Ne! Refoje tio ŝajnas al mi pli praktika ol teoria eblo, pro la principo: se Esperanto estas lingvo, ĝi ankaŭ estas vidmaniero al la mondo. Sed nu, se specialiĝas tiu ĉi lingvo, se ĝi fakiĝas kiel konstanta tradukejo de aliaj lingvoj, kiel renkontiĝejo, tiam mi opinias, ke ĝi povus pli ol alia taŭgi por kompreno kaj komprenigo de la diversaj vidpunktoj. Ĝi povus fariĝi Honkongo de la situacio — aŭ Kasablanko, por fideli miajn amojn. Ekde kiam urbo iĝas internacia interŝanĝejo, estas normale, ke tie ĝermas eblo je pli profundaj kontaktoj kun malsamaj kulturoj … Fakte, mi kredas tion praktike ebla.

Lo Jacomo: Kion vi opinias pri la distingo, kiun kelkaj lingvistoj kiel Claude Hagège proponas inter la angla kaj la uson-angla, dum aliaj rifuzas ĝin? Ĉu laŭ vi temas pri la sama lingvo, aŭ pri malsamaj lingvoj?

Eco: Vi ja scias, ke tre malfacile estas por lingvistoj proponi distingon inter lingvo kaj dialekto, kaj difini, kiam dialekto akiras lingvan rangon.

Ĉu la venecia estas lingvo? Sociologie eblas respondi: ĝin oni uzis en la tempo de la Venecia Respubliko por oficialaj aktoj, kaj literaturo ekzistas en tiu ĉi lingvo, tiel ke la venecia ja estas lingvo, dum la dialekto de mia urbo ne estas tia: ĝi havas tro malmulte da literaturo kaj ĝin oni neniam uzis en oficialaj dokumentoj; temas leksike pri parazito de la itala.

Tamen, laŭ mi, la uson-angla kaj la angla estas ja la sama lingvo, kun eĉ ne dialektaj, sed nur stilaj diferencoj.

Lo Jacomo: Kaj koncerne la percepton de la mondo, ĉu ili kunhavas la saman mondopercepton?

Eco: Nu … se agnoski, ke lingvo diktas aŭ favoras mondpercepton, ni agnosku la ideon, ke tion ĝi faras tra siaj sintaksaj strukturoj, tra la riĉeco aŭ malriĉeco de sia vorttrezoro, aŭ eĉ tra prononcado, akcentado kaj amaso da aliaj ecoj. Probable do ekzistas Oksforda percepto de la mondo malsama ol la mondpercepto de la angla parolata en Teksaso.

Ertl: La esprimo “More to come” spegulas alian manieron percepti la mondon ol la Oksforda mondpercepto.[19]

Eco: En tiu ĉi kazo, mi taksas la diferencon malpli lingvistika ol socilingvistika en la senco de Bernstein.[20] Ekzistas diversaj niveloj de lingva uzado, sed estas evidente, ke la itala de senkulturulo estas malsama ol la televida itala nun parolata. Temas pri sociaj, stilaj diferencoj, ja tre gravaj sed, mi emus diri, ne vere lingvaj.

Ĉi-rilate, mi spertis ion pasintsemajne. En Italio, oni enkondukis samtempan elsendadon de punprocesoj. Temas pri juĝisto, kiu nuntempe estas la itala heroo, ĉar li enkarcerigis ĉiujn, oni elsendis proceson kies prokuroro li estis. Estis mizera proceso de familio da friponoj, kiuj konfuze interbatalis, ino mortis, en situacio … unu estis drogulo, la alia … nu do, jen la situacio. La prokuroro parolis italan lingvon, kiun kritikistoj ne taksis bona; konkretan italan li parolis: «Respondu, ne respondu, mi volas scii tion». Kaj la alia, la fripono, kiu jam spertis karceron, profesia rabisto el la kanajlaro, parolis la televidan italan. Kiĉan sed tre elegantan … kun ĉiuj kliŝoj uzataj por amora rilato, belan.

Li klarigis sian situacion, tiun de sia familio — stranga familio, en kiu mi ne komprenis kiu amoris kun kiu, iel interplekte … — dirante: «Ah, il nostro era un rapporto stupendo! [Ah! nia rilato estis eminenta]». Tiajn vortojn oni uzas en la sentimentala gazetaro. Ambaŭ parolis itale, sed la akuzato, socie suba, parolis ŝajne pli elegantan italan, pli bele strukturitan. Tiu ĉi falsa kaj artefarita itala, la itala de la sentimentala gazetaro, fariĝis por li maniero percepti la mondon, aŭ eble maniero malpercepti ĝin. Anstataŭ diri: «mia edzino estis putino, ŝi amoris kun mia kamarado», li diris: «eminenta rilato».

Mi celas, ke montriĝis du mondperceptoj interne de unu lingvo, kiuj diferenciĝis je stila nivelo, kun jena paradokso ke, ĝis hieraŭ, la pli eleganta lingvo estis parolata de tiuj, kiuj havis la povon, kaj la pli malriĉa de la mizeruloj, dum subite parolis la pli artefaritan kaj elegantan lingvon la mizerulo, kvazaŭ simbole de sia mizereco.

Загрузка...